kalabaso
kalabas/o
- [BOTANIKO] Sp. de krescentio (Crescentia cujete) el Antiloj, falfolia arbo kun simplaj, larĝe lancetformaj folioj, kun pendaj, flavaj floroj kaj kun grandaj (10-35 cm diametraj) fruktoj, kiuj havas malmolan lignecan ŝelon kaj post senkarnigo estas multe utiligataj kiel kruĉoj kaj kuirejaj laboriloj.
- [KOMUNUZO] La frukto de kalabaso 1. SIN. kalabasfrukto.
- (evi) = kalabaskukurbo.
kalabasujo, kalabasarbo = kalabaso 1. kalabasfrukto
Kalabaso 2.
Iel rilatitaj:
arbx
balafonx