junto

junt/o

  1. [TEKNIKOJ] La kuniga interspaco inter du kunigitaj ŝtonaj, brikaj, metalaj aŭ lignaj pecoj, kiun oni plenigas per gluo, mastiko, mortero.
  1. La kunigo mem: transira junto (ekz. inter du tuboj de malsamaj diametroj).
    interfaco, borno, klemo.
  1. [GEOLOGIO] Interspaco inter du disiĝintaj, sed ne delokiĝintaj, masoj de petroj aŭ terenoj: tavoljunto (junto inter du sinsekvaj sampetraj tavoloj); diaklazo estas tektona junto.
  1. [FIZIKO] [ELEKTRO] Kunigo de diversaspecaj duonkonduktantoj: pn-junto (p = pozitiva regiono, n = negativa regiono) formas diodon; npn-junto aŭ pnp-junto faras transistoron.
  1. [LINGVOSCIENCO] Lingve signifa limo inter du morfemoj aŭ sintagmoj; simb:  (ekz. lafiŝo, l' afiŝo).
  1. [POLITIKO] Kunigo de homoj diktatorece regantaj (plej ofte militistoj regantaj post puĉo): la junto regis ĉi tiun latinamerikan landon dum pli ol dek jaroj (M).
  • junto per foldo kaj lango
    [TEKNIKOJ] Junto, farita el du tabuloj, de kiuj unu havas foldon, la alia langon.
  • junto per tenono kaj mortezo
    [TEKNIKOJ] Kunigo, en kiu elstara peco (tenono) estas enigita en precize samforma kaj samdimensia enĉizaĵo (mortezo).
  • denta junto
    [TEKNIKOJ] Junto, farita per rektaj tenonoj; plurdenta tenonkunigo.
  • duonuma junto
    [TEKNIKOJ] Junto, en kiu la du pecoj estas kunigitaj per duonigo de ilia dikeco.
  • hirundvosta junto
    [TEKNIKOJ] Kunigo de pecoj per mortezo kaj tenono en formo de hirundvosto. [VIDU] geri.
  • juntejo
    [ELEKTRO] La elektre kaj mekanike konekta ejo inter la ekstremaĵoj de du kabloj.
  • dratjunto
    [ELEKTRO] Mallonga konduktilo por fermi aŭ malfermi parton de cirkvito.
    ponto 3.
  • lutjunto
    1. [ELEKTRO] La plenigita fendo inter du kunlutitaj metalaj pecoj.
    1. [ELEKTRO] Kablomufo.
  • nudjunto
    [TEKNIKOJ] Tabula kungluaĵo sen foldo kaj lango.
  • platjunto
    [TEKNIKOJ] Junto, kunigo inter du reloj, sojloj, traboj ks per plato konsistanta el la sama materialo, kiu surkunigas la du apudajn ekstremojn.
  • junti (tr)
    1. Kunigi per junto.
    1. [TEKNIKOJ] Fari junton ĉe tuboj aŭ kabloj; kunligi la konduktilojn (cirkvitojn) de kablo en juntejo aŭ kabloŝakto.


    Iel rilatitaj:

    tegmentx