jugo

*jug/o

  1. Transversa ligna peco, kiun oni ligas ĉe la kornoj aŭ sur la kolo de bovoj por ilin jungi.
  1. Transversa lanco, ligita al du aliaj fiksitaj en la tero, sub kiu lanco la antikvaj Romanoj devigis la venkitojn trapasi.
  1. (f) Simbolo de submetiĝo sub trudordona potenco: li metos feran jugon sur vian kolon, ĝis li ekstermos vin (X); mi rompos la stangojn de ilia jugo kaj savos ilin (X); metu sur vin mian jugon, ĉar mia jugo estas facila (N); iri sub jugon (Z); forskui, deĵeti (Z) la jugon; kurbiĝi sub la jugo de la despotismo (Z); sin klini sub la feran jugon de la meĥanismo (Z). [VIDU] mallibera, kateno, karcero, tiraneco, premi.
  1. [ELEKTRO] Organo el feromagneta materialo en la magneta cirkvito de elektra maŝino, servanta por magnete interkonekti la kernojn de la elektromagnetoj aŭ la polusojn.
  1. [ELEKTRO] elektromagneta organo ĉirkaŭ la kolo de la bildotubo de televidilo por produkti kaj regi la skanantan moviĝon de la faskoj de elektronoj en la tubo.
  • jugi (tr)
    1. Jungi per jugo: jugi bovojn, taŭrojn.
    1. Sklavigi, submeti al si.
  • jugaĵo
    Tuto de la du jugitaj bestoj.

    jugo

    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj:

    tiranx