jako

*jak/o

Vira vesto, malfermebla ĉe la antaŭa parto, manikhava, kovranta la korpon de la ŝultroj ĝis proks. la koksoj: la jako estas la ordinara senceremonia vesto de la okcidentaj eŭropanoj; marista jako; jako de piĵamo; lanaj noktaj jakoj; jako kun baskoj (G).
livreo, bluzo, kitelo, kamizolo, frako.
  • jaketo
    1. Mallonga jako: jaketo de kelnero.
    1. Ne surgluita, deprenebla ŝirmokovrilo de bindita aŭ broŝurita libro ordinare montranta koloran ilustraĵon.
  • flosjako = savjako.
  • frenezjako = trudkitelo.
  • peltjako
    Jako el pelto, portata precipe de virinoj.
  • savjako
    Flosiga jako, kies interno estas plenigita de aero, de korko aŭ de kapoko.

    jako


    Fasonita, konfekcia vesto, jako.Malkroĉi jakon de la kroĉilo.
    vesto.

    Iel rilatitaj:

    bluĝinx butonx vestx