infekti

*infekt/i (tr)

  1. Transigi malsanigajn mikrobojn (pp aero, akvo ktp aŭ personoj, bestoj ktp): ne boligitaj legomoj povas infekti la manĝantojn; unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas (Z); infekti iun je tuberkulozo per sia tuso; infanoj infektitaj de siaj kamaradoj en lernejo.
    kontaĝi, haladzigi.
  1. (f) Komuniki kutimon, bonan aŭ malbonan, senton, pensmanieron: ĝi infektis vin per la manio fariĝi granda homo (Z); infekti iun per sia gaja humoro (Z); ni devas infektadi la mondon per nia kara ideo (Z); generacio infektita de hitlerismo.
  • infekta
    Kapabla transigi ĝermojn de malsano: infekta organo, malsano; (f) la plibonigemeco fariĝas ĉiam pli infekta (Z); timo kaj entuziasmo estas infektaj.
  • infekt (ad)o
    1. [MEDICINO] Invado de mikroboj en organismon.
    1. Stato rezultanta de tia invado: latenta infekto.
  • infektaĵo
    Parto de organismo, kiu estas infektita: sur la haŭto de lia korpo fariĝos kvazaŭ infektaĵo de lepro (X); la haroj sur la infektaĵo fariĝis blankaj (X).
  • infektiĝi
    Suferi infekton: infektigi je kataro, je neretenebla rido.
  • desinfekti (Z), malinfekti, seninfektigi
    [MEDICINO] Mortigi la malsanigajn mikrobojn, forigi la infektajn kaŭzojn: malinfekti vestojn, apartamenton.
    antisepsi, asepsi, desinfekti, imuna, sterilizi.
  • desinfektaĵo
    Substanco por desinfekti.
  • desinfektilo
    Aparato por desinfekti.
  • unue-infektiĝo
    [MEDICINO] Unuafoja infekto fare de difinita mikrobo: tuberkuloza unue-infektiĝo.

    infekti

    REVO:

    Iel rilatitaj:

    antibiotikx arestx asepsx blastomicetx bubonx desinfektx dormomalsanx gripx