impulso

impuls/o (1)

  1. Ekpuŝo de fizika forto, kiu ekmovas ion: la impulso estas donita de la motoro al la maŝino; milda impulso de favora vento.
    akcelo, impeto, svingo.
  1. [ELEKTRO] Mallongdaŭra fluo de elektra povumo en unu direkto: tensiimpulso, kurentimpulso, impulsintenso, impulskvalito. [VIDU] pulso.
  1. Ekpremo de instinkto aŭ de psika tendenco, instiganta senvole kaj senkontrole al ia ago: li ne povas rezisti al sia unua impulso; la impulso estis pli forta ol lia volo; ŝi sekvis la impulsojn de siaj korinklinoj (Z).
    incito 2, iniciato, instigo.
  • nerva impulso
    [BIOLOGIO] Nerva mesaĝo, konsistanta el mallongdaŭra malpolarizo de la membrano de nervoĉelo (ĝenerale de ties ĉela korpo) kaj sin propaganta laŭlonge de la nerva fibro. SIN. nervimpulso.
  • impulsi (tr)
    Doni impulson al:
    1. la vaporo impulsas la piŝton.
      movi, funkciigi;
    1. impulsita de sia konscienco, de la kolero; la movado estas nun impulsata precipe de la junuloj.
      peli, puŝi.
  • impulsa
    Donanta impulson: impulsa forto, motivo.
  • impulsaro
    Serio da sinsekvaj impulsoj, kiu formas tuton (pp telegrafia tekniko kaj pulsfaza modulado).
  • impulsiĝema
    Facile sekvanta impulson, nesinreganta: impulsiĝema karaktero, vir (in)o.
  • impulsometro
    [TELEKOMUNIKOJ] [ELEKTRO] Aparato, kiu registras (aŭ gravuras) la formon de kurentimpulsoj, elirantaj el telefono aŭ telegrafia sendilo.
  • erarimpulso
    [TELEKOMUNIKOJ] Kurentimpulso, kiu funkciigas elektilon de aŭtomata telefonio kaj kaŭzas eraran konekton.
  • nervimpulso
    [BIOLOGIO] Nerva impulso.

    impulsx


    Iel rilatitaj:

    aksonx elektrx instinktx