ia

*ia

Nedifina adjektivo , signifanta 'de tute ne difinita speco, kun tute nedifinitaj ecoj': via vino estas nur ia abomena acidaĵo (Z); tie ĉi estas ia kaŝita afero (Z); ĝi estas ia speco de malbona antaŭsento (Z); la dramo havis lokon en ia urbeto de Italujo (Z); sen ia ŝanceliĝo (Z); vi devis elekti ian vorton pli simplan (Z); neniu povas diri, ke mi havas ian rilaton al la afero (Z); ian unu fojon (Z); ni ne estas iaj teoriaj fantaziuloj (Z); multe helpi al vi per iaj bonaj konsiloj mi ne povas, ĉar mi neniam ankoraŭ partoprenis en ia kongreso (Z); tiuj malfacilaĵoj estas alkondukitaj (limigitaj) al iaj unu aŭ du reguloj (Z).
RIM. 2 La substantivo povas esti elipsita: tiu ĉi ĉapitro havas intereson nur historian, se ĝi havas ian (sk. intereson) (Z); mi ĵuras per ĉiuj dioj, se iaj (sk. dioj) ekzistas (B).
RIM. 3 La prezento de la vortoj 'io' kaj 'ia' (k similaj en la serio 'ĉio', 'kio', 'tio' ktp), kvazaŭ konsistantaj el po du morfemoj, estas ne-Fundamenta artifikaĵo, rekomendita de Z. por pravigi la aŭtonomecon de neni/.

Iel rilatitaj:

iu