hisopo

hisop/o (2)

  1. [BIBLIO] Nekonata vegetaĵo, malgranda kaj bonodora, rigardata de la hebreoj kiel purigilo: prenu faskon da hisopo kaj trempu ĝin en la sango (X); senpekigu min per hisopo kaj mi fariĝos pura (X).
  1. [BOTANIKO] G. (Hyssopus el lamiacoj) de arbustetoj kaj plurjaraj herboj multabranĉaj, kun dulipaj floroj en spikoj el ŝajnverticiloj; 5 sp-oj el S-Eŭropo, N Afriko kaj U kaj C Azio.
  • oficina hisopo
    Sp. de hisopo (H. officinalis), aroma arbusteto kun liniformaj folioj kaj bluaj aŭ viole bluaj floroj, kultivata por ornamo, esenco kaj medicino.

    hisopx


    Iel rilatitaj:

    kuirx