hindo

hind/o (Z)

Civitano de Hindio 2.
  • hinda
    Rilata al hindoj: la hinda civilizacio, arto, filozofio.
  • Hindio, Hindujo
    1. [GEOGRAFIO] [HISTORIO] Regiono de S Azio, formanta vastan triangulon sude de Himalajo, inter la Arabia Maro kaj la Bengala Golfo; ĝi entenas Hindion 2, Pakistanon kaj Nepalon: la ideo de Kolumbo, ke devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon (Z).
    1. [POLITIKO] Federacia regno (Hinda Unio), okupanta la plej grandan parton de Hindio 1 (Nov-Delhio). SIN. B(h)arato.
      Dekkano, Hindustano.
  • hindia
    Rilata al la hindoj aŭ al Hindio: la hindia lingvo (varianto de la hindustana) estas oficiala federacia lingvo; Hindia Oceano (situanta sude de Hindio, de la Afrikaj ĝis Aŭstraliaj bordoj).
  • Hindoĉinio
    1. [GEOGRAFIO] La S-Azia duoniusulo, kiu entenas Birmon, Tajlandon, Vjetnamion, Laoson, Kamboĝon kaj kontinentan Malajzion.
    1. [HISTORIO] Parto de Hindoĉinio 1 (Laoso, Kamboĝo kaj Vjetnamio) sub franca regado dum la unua parto de la 20a jc.
  • hindeŭropa
    [LINGVOSCIENCO] Epiteto, per kiu la lingvistoj karakterizas la ne senpere konatan lingvon, de kiu devenas plejparte la nunaj lingvoj eŭropaj (ĝermanaj, latinidaj, slavaj k.a.) kaj pluraj aziaj (hindustana, persa k.a.), aŭ tiujn devenintajn lingvojn mem.
    arja.

    hindo


    Iel rilatitaj:

    Andrapradeŝx Aŭstralix Baratx Biharx Bombajx Bramaputrx Butanx Dekanx Dekkanx Delhix ahimsx arjx asamx atmx bajaderx begamx bengalx ciganx florx ĉatnix ĉinx