hiacinto

hiacint/o

[BOTANIKO] G. (Hyacinthus el hiacintacoj) de herboj kun skvama bulbo, el kiu kreskas bazaj folioj kaj stara grapolo kun preskaŭ nuda pedunklo kaj pendantaj, ofte bonodoraj floroj, havantaj malsupraduone kuniĝintajn tepalojn po 6; 3 sp-oj el U kaj C Azio, multe kultivataj, i.a. en Nederlando [VIDU] jacinto.
  • akvohiacinto
    ŝvelpetiola ejŝhornio.

    hiacinto


    Iel rilatitaj:

    florx