hermafrodito

hermafrodit/o (2)

  1. [ZOOLOGIO] Individuo produktanta ambaŭ specojn de gametoj, viraj kaj inaj: ne ekzistas vera hermafrodito en la homa specio. SIN. androgino 2.
  1. (evi) = hermafroditflora (pp individuo).
  • hermafrodita
    Prezentanta la econ de hermafrodito: hermafrodita floro, specio; multaj hermafroditaj animaloj, ekz. helikoj, ne kapablas je memreproduktiĝo kaj devas kopuli. SIN. ambaŭseksa.
  • hermafroditeco
    [BIOLOGIO] Normala kaj funkciregula enesto de ambaŭ seksoj en la sama individuo: la hermafroditeco estas regula ĉe multaj grupoj de parazitoj, i.a. plathelmintoj.
  • hermafroditflora
    (pp planto) Havanta ĉiujn florojn hermafroditajn.
    ambaŭseksa, monoika, dioika, poligamia.
  • pseŭdohermafroditeco
    [MEDICINO] Misformo de la generaj organoj, karakterizata de la ĉeesto en unu individuo de kelkaj el la karakteroj de ambaŭ seksoj.
  • Hermafrodito
    [MITOLOGIO] Filo de Hermeso kaj Afrodito, samtempe vira kaj virina.

    hermafrodito


    Iel rilatitaj:

    androginx seksx