grafiko

grafik/o (Z)

[KOMPUTIKO] Arto de prezentado de objektoj per desegnaj linioj: komputila grafiko.
  • grafika (Z)
    Koncernanta la prezentadon de objektoj per desegnaj linioj: la grafikaj artoj (skribo, desegno, gravuro); [KOMPUTIKO] grafika ekrano.
  • grafikaĵo
    Scienca desegno, servanta por la tekniko kaj prezentanta la fenomenojn aŭ iliajn abstraktajn rilatojn per geometriaj figuroj (skaloj, kurboj kc): grafikaĵo pri varioj de temperaturo, trafiko kc.
    skemo, diagramo.
  • grafikisto
    Artisto en grafikaj artoj.

    Bildvortaro


    159-01 -13 : lignogravuro; ksilografio, reliefpresa procedo
    159-01 : kontraŭfibre tranĉita plato por lignogravuro, kverligno
    159-02 : laŭfibre tranĉita plato por lignogravuro, longligno (3-4)
    159-03 : pozitiva gravuraĵo
    159-04 : laŭfibra tranĉo
    159-05 : konturgrifelo
    159-06 : ronda guĝo
    159-07 : plata gravurilo
    159-08 : guĝo
    159-09 : angula guĝo
    159-10 : konturtranĉilo
    159-11 : broso
    159-12 : gelatenrulo
    159-13 : frotilo
    159-14 -24 : kuprogravuro, kavopresa procedo (specoj: akvaforto, mezotinto, akvatinto, kretomaniero)
    159-14 : martelo por punktado (punktada martelo)
    159-15 : punktostampilo (punktilo)
    159-16 : gravurnadlo
    159-17 : polurilo kun skrapilo (polurskrapilo; polurgrifelo)
    159-18 : rulpunktilo
    159-19 : balancpunktilo
    159-20 : rondkapa grifelo
    159-21 : oleoŝtono
    159-22 : inkofungo (por disŝmiri la inkon)
    159-23 : inkorulo
    159-24 : inkaspergilo
    159-25 , 26 : litografio, platpresa procedo
    159-25 : spongo por malsekigi litografian ŝtonon
    159-26 : litografia kreto (grasa kreto)
    159-27 -64 : grafika presejo
    159-27 : unuflanka presaĵo
    159-28 : kolorpresaĵo; ĥromolitografiaĵo, plurkolora presaĵo
    159-29 : permana platina presilo
    159-30 : genuartiko
    159-31 : platino; presplato
    159-32 : presformo
    159-33 : tratira kranko
    159-34 : alprema kranko
    159-35 : presisto
    159-36 : kuprogravura presilo (37- 42)
    159-37 : kartona intermetaĵo
    159-38 : premregilo
    159-39 : stelrado
    159-40 : presrulo
    159-41 : slabo
    159-42 : feltotuko
    159-43 : presprovaĵo
    159-44 : kuprogravuristo
    159-45 : litografisto poluranta ŝtonon (46-48)
    159-46 : polurdisko
    159-47 : grajneca surfaco
    159-48 : vitrosablo
    159-49 : gumsolvaĵo
    159-50 : platprena tenajlo
    159-51 : fortakva bano por mordi kuproplaton
    159-52 : zinkoplato
    159-53 : polurita kuproplato
    159-54 : retgravuraĵo
    159-55 : mordita surfaco
    159-56 : maska tavolo
    159-57 : litografia ŝtono (58, 59)
    159-58 : alĝustigaj signoj; markoj
    159-59 : bildsurfaco; bilda faco
    159-60 : litografia presilo
    159-61 : prembrako
    159-62 : premregilo
    159-63 : frotligno
    159-64 : slabo

    Iel rilatitaj:

    artx