globulo

globul/o

  1. [ANATOMIO] Nomo de la sango- kaj limfo-ĉeloj: la ruĝaj globuloj (SIN. eritrocitoj) similas al dukonkavaj diskoj 7 ®m diametraj; la blankaj globuloj (SIN. leŭkocitoj) iom similas globojn aŭ amebojn. SIN. sangoglobeto.
    eritroblasto.
  1. [ANATOMIO] Nomo de la polusaj, globetformaj abortaj ĉeloj, elpelitaj el la ovo dum ties maturiĝo.
  • globuleto
    [ANATOMIO] ĉiu el la malgrandaj globuloj (2-3 ®m), formoŝanĝemaj (de bastoneto al disko) kaj fragilaj, kiuj havas rolon en la sangokoagulado. SIN. trombocito.
  • globulestiĝo
    [BIOLOGIO] Formiĝo de la globuloj en la globulproduktaj organoj (osta medolo, limfaj nodoj, lieno).
  • hiperglobulemio
    [MEDICINO] Enesto de tro da globuloj en la sango; troglobuleco.
    hipereritrocitemio.

    Iel rilatitaj:

    estx