glavo

*glav/o

  1. ĝenerala nomo de ĉiuj manuzeblaj hak- aŭ pik-bataliloj konsistantaj el longa klingo kaj mallonga tenilo: kiu kaptas la glavon, tiu pereos per la glavo (Z); tiri (Z), eltiri (X), nudigi (X), ingigi, elingigi (Z) la glavon; krucigi la glavojn (en duelo); ĵuru sur la glavo! (Z); glavo vin ekstermos (X); glavo falu sur la ĥaldeojn! (X); mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon (N).
    flambergo, rapiro, sabro, spado, ponardo, bajoneto [VIDU] glavobati, glav(o)faristo, glavofrapo, glavopiki.
  1. Tiu objekto, kiel simbolo de sindefendo aŭ atako: la lango de virino estas ŝia glavo (Z); ricevu la kaskon de savo kaj la glavon de la Spirito (N); la glavo de la Leĝo.
  • glavingo
    Metala aŭ leda ujo, en kiun oni enmetas la klingon de glavo, kiam oni ĝin ne uzas.
  • lignoglavo
    Infana ludilo en formo de glavo, ankaŭ uzata rite en Oomoto.

    glavo


    Iel rilatitaj:

    akrx baltex cimitarx fiŝx