gelateno

*gelaten/o

  1. Senforma, travidebla, flaveta, duonsolida substanco (proteino sub formo de ĝelo), fandiĝanta ĉ. 25°C, ricevata per agado de varma akvo sur bestajn histojn (precipe ostojn): kultivi mikrobojn en gelatena medio; gelatena (tegita de gelatenbromida substanco) papero por fotografio.
  1. (ark.) Simila substanco, ekstraktata el iuj vegetaĵoj.
    gelozo, ĵeleo, mucilago.
  • gelatenaĵo
    1. [KUIRARTO] Besta gelateno, uzata kiel manĝaĵo: ŝinko garnita per gelatenaĵo.
      aspiko, galantino, ĵeleo, pektino.
    1. Substanco, havanta la fizikajn ecojn de gelateno.
      ĝelo.
  • gelateniĝi
    Ricevi la aspekton, konsiston de gelateno: malvarmiĝinta saŭco, kiu gelateniĝas.

    gelatenx


    Iel rilatitaj:

    agaragarx aspikx kuirx