galo¹

*gal/o¹

  1. [BIOLOGIO] Amara, verde flava viskoza likvo, kontinue sekreciata de la hepato, kolektiĝanta en la galveziko kaj intermite ellasata en la duodenon dum la digestado.
    koleo.
  1. Tiu sekrecio, rigardata de la antikva medicino kiel kaŭzo de la malbonhumoro, malico: mi havas la animon de kolombo, la galo al mi mankas (Z); eĉ najtingalo ne estas sen galo (Z); al la diablo! ne incitu al mi la galon! (Z); oni estas ja nur homo, kaj ĉiu homo havas ja galon (Z); ĉu ne povas krevi la galo? (Z) (ĉu tio ne kapablas kolerigi vin?).
    atrabilo, melankolio.
  1. (f) Io tre maldolĉa: la memoro pri mia mizero estas vermuto kaj galo (X); vi vidas, ke vi estas en la galo de maldolĉeco (N).
  • gala
    Rilata al la galo:
    1. gala malsano (iktero); gala veziko (kolecisto);
    1. gala humoro, kritiko.
  • gala acido
    [KEMIO] (kn) Steroida acido en galo, rolanta en la digestado [VIDU] koleata.
  • galeco
    Malico: la okuloj de ĉiuj briletis tute ruĝe de kolero kaj galeco (Z).
  • sengaleco
    [MEDICINO] Manko de galsekrecio pro perturbo de la hepata funkcio. SIN. akolio.
  • gal/o²
    [GEODEZIO] Unuo de ŝanĝiĝo de la akcelo de gravito; simbolo: Gal; difino: 1 Gal = 10-² m/s².

    galo


    Iel rilatitaj:

    atrabilx ekskrementoj korpx