galio¹

gali/o¹

[BOTANIKO] G. (Galium el rubiacoj) de unu- kaj plur-jaraj herboj, ĝenerale kun mallarĝaj, kontraŭe duopaj folioj ŝajne verticilaj pro folisimilaj stipuloj, kaj kun cumoj aŭ panikloj el malgrandaj, multaj, blankaj aŭ flavaj, malofte ruĝaj floroj; kosmopolita g. de ĉ. 300 sp-oj.
asperulo.
  • odora galio
    Sp. de galio (G. odoratum, SIN. Asperula odorata), herbo 20-40 cm alta, agrable odoranta, kun blankaj floroj; hejma en arbaroj de Eŭropo, Mediteranea regiono kaj Azio, precipe en fagaroj, kie ĝi povas formi vastajn kvazaŭtapiŝojn sur la grundo pro rampaj rizomoj; medicine uzata pro enhavo de kumarino.
  • gali/o²
    1. [KEMIO] Elemento, Ga, atomnumero 31, atommaso 69,72: galia klorido, GaCl3; galiaj kombinaĵoj.
    1. [KEMIO] Malofta metalo, bluete blanka, parenca al aluminio.


    Iel rilatitaj:

    asperulx