gajlo
*gajl/o
[BOTANIKO] ŝvelaĵo pro nenormala kreskado de planta histo, kaŭzita ĝenerale de parazitoj, ekz. akaroj, cinipoj, fungoj, bakterioj: foliaj, tigaj, burĝonaj gajloj; fitogajloj, fungogajloj, zoogajloj (estigitaj de bestoj, fungoj, plantoj); multaj gajloj, ekz. iuj kverkogajloj, estas taninoriĉaj kaj tial estis gravaj komercaĵoj [VIDU] gajlinsekto. krongajlo
[BOTANIKO] Plantmalsano, karakterizata de la disvolviĝo de kancersimilaj ŝvelaĵoj, gajloj aŭ tumoroj, estigataj de agrobakterio. [VIDU] gajlata (acido), pirogajlo, pirogajlolo.
Iel rilatitaj:
cecidomix
cinipx
insektx