fripono

*fripon/o

Tiu, kiu lerte trompas, ruze ŝtelas: vi estas ne la unua fripono, kiu forgesis pri la pendingo (Z); vi estas la fripono, kiu faras el la justeco aĉeteblan publikulinon (Z); honestan homon oni povas krei el ĉia salika ŝtipo, sed por fripono oni bezonas saĝon (Z); friponojn plej friponajn mi trompadis! (Z); fripon super friponoj (G); kia fripono, tia bastono (Z); vizaĝo de Katono sed virto de fripono (Z); sinjorino friponino! (Z); fripona atestanto mokas juĝon (X).
kanajlo.
  • friponi (ntr)
    Agi kiel fripono: k kiu helpis vin friponi, kiam vi konstruis ponton kaj kalkule enskribis lignon por 20 mil rubloj? (Z).
  • friponaĵo
    Ago de fripono: vi implikas lin en batiĝojn kaj friponaĵojn (Z); vi komencas per friponaĵoj, vin la mastro batas por tio, ke vi ne scias trompi! (Z).
  • friponeco
    Eco de fripono: ia friponeca klimato (Z); [...] sciante, ke lia friponeco povos esti publike pruvita (Z).
  • friponeto
    (fm) Karesa nomo al infano iom petola.
  • prifriponi (tr) (Z)
    Trompe priŝteli: ili mem trompas kaj prifriponas la popolon (Z).

    friponx


    Iel rilatitaj:

    -aĉ aĉetx ludx