formiko

*formik/o

Insekto (Formica k.a. g-oj) el la ordo de himenopteroj, vivanta en grandaj, bone organizitaj socioj sub aŭ sur la tero aŭ en ligno: iru al la formiko, vi maldiligentulo, kaj saĝiĝu (X); la formikoj, popolo ne forta, tamen en somero pretigas al si manĝaĵon (X); la grilo kaj la formiko (K) (fablo); blanka formiko (termito).
abelo, burdo, vespo.
  • formika
    Rilata al formikoj: formika acido (formiata); (f) formika persisto; la homoj, iliaj gigantaj planoj, iliaj formikaj laboroj (Z).
  • formiki (ntr)
    Senti svarmotikladon en membro, post kunpremo de nervo aŭ sanga vaskulo.
  • formikado
    [VIDU] Tia sento.
  • formikejo
    Konstruo, kie amasloĝas formikoj: (f) meti bastonon en la formikejon (maltrankviligi senzorgan anaron).

    formiko


    Iel rilatitaj:

    abelx burdx insektx loĝx