flirti

*flirt/i (ntr)

  1. Delikate, kaprice flugeti: flirtanta eta papilio (K); (f) flirtas neĝoflokoj en la vento; gaje flirtanta plumaĵo (Z); ĉirkaŭ via belo flirtos miaj kisoj; flirtas dancistino (Z).
  1. Senpeze, facile moviĝi en la aero tien kaj reen: flirtas flago (Z), haroj (Z), baskoj (Z); flirtantaj vualoj (Z); la ĉielarko flirtas super Rejno kiel libera rubando (Z); blankaj kurtenoj flirtis ĉe la malfermitaj fenestroj (Z).
  1. Amindumi, kvazaŭ flugetante de unu al alia kaj ne celante konstantan ligon: ŝi havas sian preferatan flirtanton.
    koketi.
  • flirt (ad)o
    1. Movoj de tio, kio flirtas 1, 2.
    1. Konduto de tiu, kiu flirtas 3.
  • flirta
    Rilata al flirtado: sternos la herbaĵo laŭ via flirta paŝo tapiŝon silkan (K); ŝi kiel kapreolo, facile, flirte kuris (K).
  • flirtaĵo
    Amindumaj vortoj aŭ karesoj.
  • flirtema
    Havanta emon al flirtado: ŝiaj flirtemaj haroj; flirtema edzo.
    nekonstanta.
  • flirtigi
    Fari, ke io flirtu.
  • ĉirkaŭflirti (tr)
    Flirti ĉirkaŭ: ŝi estas ĉirkaŭflirtata de siaj longaj haroj kaj de sia verda tuko (Z); ĉirkaŭflaradi kaj ĉirkaŭflirtadi iun (Z).
    kaĵoli.

    flirti


    Iel rilatitaj:

    florx