fliki

*flik/i (tr)

  1. Surkudri sur la truo de vesto pecon de taŭga materialo, ŝtofo, ledo ks, por ĝin ripari: fliki malnovan ĉemizon; li eĉ flikadis al si siajn ŝuojn (Z); ili metis sur siajn azenojn disŝiritajn kaj flikitajn vinsakojn (X); (analoge) en fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon (Z).
  1. (f) Laŭpove, pli-malpli bone ripari: truon de l' honoro flikos neniu tajloro (Z); vanaj kompromisoj, kiuj flikas unu lokon, krevigante alian (Z); ĉu vi komencos simple flikadi la karton (mapon) de Eŭropo? (Z).
  • fliko
    Ago fliki aŭ ties rezulto: ne fidu amikon, kiu havas jam flikon (Z).
  • flikaĉi
    Mallerte, krude fliki.
  • flikaĵo
    Peco de materialo surkudrita sur truita vesto.
  • flikilo
    Kudrilo por fliki.
  • flikilaro
    Ilaro necesa por fliki: flikilaro por biciklaj pneŭmatikoj.
  • flikist (in)o
    Persono, kiu metie flikadas.
  • flikitaĵo
    1. La flikita parto de vesto.
    1. Kuniĝo de senkoheraj scioj, pecoj, verkeroj.
      kompili.
  • flikumi
    Fadenfliki.
  • fadenfliki
    Fermi truon, streĉinte paralele fadenojn kaj traplektante ilin per fadenoj: fadenfliki ŝtrumpojn.
    teksoŝtopi.
  • farbofliki
    Ripari defrotaĵon, surmetante novan tavoleton da farbo.
  • ŝufliki (ntr)
    Ripari eluzitajn ŝuojn.
  • ŝuflikisto
    Viro, kiu metie flikriparas la malnovajn ŝuojn.

    fliki


    Iel rilatitaj:

    radx ŝux