embaraso

*embaras/o

  1. Situacio, el kiu oni ne povas facile eliri, k kiu kaŭzas ĝenonŝanceliĝon aŭ U: esti en granda embaraso (Z); fari embarason al iu (Z); meti iun en embarason; ni havas 'embarason de riĉeco' (Z); eltiri iun el embaraso (B); eliri sen frakaso el granda embaraso (Z); sidi en amaso da embaraso (Z); por forigi ĉujn tiujn embarasojn, ekzistas nur unu rimedo (Z); la embarasoj de la financministro.
  1. La sento mem, kaŭzita de tia situacio: senfina embaraso montriĝis en ĉiuj liaj trajtoj (Z); ne sen postesignoj de la antaŭa embaraso la hispano salutis la belan virinon (Z); videbla nuanco de silenta kompato, ofte eĉ de embaraso (Z); ruĝo de embaraso (Z).
  • embarasa
    1. Kaŭzanta embarason: tia 'formo de ĝentileco' estas ofte tre embarasa (Z); embarasaj artifikoj (Z); embarasa situacio; havi multajn amikojn estas embarase (X).
    1. Esprimanta embarason: embarasa mieno (Z).
  • embarasi (tr)
    Meti en embarason: videble io lin embarasis aŭ afliktis (Z); la dismembriĝo de la lingvo neniom embarasas la lernanton (Z); li eksilentis, k videble embarasata pri bonforma esprimo de sia penso, li ekfrotis siajn harojn (Z); embarasite respondi (B).
    konfuzi; konsterni.
  • embarasiĝi
    Veni en embarason: li embarasiĝis en mensogojn.
  • malembarasi
    Liberigi de embaraso, eltiri el embaraso: malembarasu vin je ĉiuj ĉi absurdaj skrupuloj.

    embarasx


    Iel rilatitaj:

    helpx