elatero

elater/o

  1. [ZOOLOGIO] G. de insekto (Elater) el la ordo de koleopteroj, kiu povas, se ĝi kuŝas sur la dorso, salti en la aeron por sin turni.
  1. [BOTANIKO] ĉiu el multaj specoj de filamentoj, kiuj disigas la sporojn pro malgradaj moviĝoj estigataj de higrometriaj ŝanĝiĝoj: alpendaĵoj de la sporoj de ekvizetoj, sterilaj ĉeloj en la sporujo de hepatmuskoj, sterilaj filamentoj de la sporujo de miksomikotoj.
  • elateredoj
    [ZOOLOGIO] Fam. (Elateridae) de koleopteroj, plejparte kapablaj salti same kiel elatero; la larvoj de kelkaj sp-oj faras gravan malutilon al kultivplantoj.

    Iel rilatitaj:

    insektx