ekstravaganco

ekstravaganc/o (Z)

Ago aŭ parolo kontraŭa al la komuna saĝo, sensenca strangaĵo: kelkaj lirikaj poetoj faras el sia arto harmonian ekstravagancon; libereco fari, kion ili volas, k ŝirmi siajn ekstravagancojn per imagata plialteco (Z).
deliro, frenezo, petolo.
  • ekstravaganca
    1. (io) Kontraŭa al la komuna saĝo, sensence stranga.
    1. (iu) Faranta ekstravaganco(j)n.
  • ekstravaganci (ntr)
    Ekstravagance konduti.

    Iel rilatitaj:

    burleskx