ekstrakto

ekstrakt/o (1)

  1. Elemento eltirita el malsimpla substanco: ekstrakto el viando, el opio.
    esenco, tinkturo.
  1. Eltiraĵo el libro, verko.
  • ekstrakti (tr)
    1. Eltiri specialan elementon el malsimpla substanco: ekstrakti gudron el ŝtonkarbo; ekstrakti azoton el aero.
      distili, dekokti, infuzi.
    1. Apartigi pecon el libro aŭ ĝenerale eron el multeco.
    1. (f) Eltiri konsekvencon el io: el tiuj ekzemploj oni povas ekstrakti ĝeneralan regulon.
  • ekstraktado
    Ago ekstrakti.

    ekstraktx


    Iel rilatitaj:

    dekoktx kuirx