diakono

diakon/o (1)

  1. [KRISTANISMO] (en la frua eklezio) Disĉiplo, komisiita al helpado de malriĉuloj k malsanuloj: diakonoj devas esti seriozaj, ne tro amantaj vinon, edzoj de po unu edzino (N).
  1. [KRISTANISMO] (en katolika eklezio) Ricevinto de la baza ordina sakramento, antaŭŝtupo de la sacerdota ordino.
  1. [KRISTANISMO] (en Protestantaj eklezioj) Oficisto, komisiita pri la neliturgiaj aferoj de la eklezio.
  • diakoneco
    Titolo k funkcio de diakono.
  • diakonino
    Ina diakono 1, 3: Febe, kiu estas diakonino en la eklezio de Kenkrea (N).
  • arkidiakono, ĉefdiakono
    En Mezepoko, helpanto de episkopo. [VIDU] ĉefvikario, prelato.

    Iel rilatitaj:

    dalmatikx