diagnozo

diagnoz/o (1)

  1. [MEDICINO] Identigo de malsano per esploro de la simptomoj prezentataj de paciento, per ties deklaroj ktp: meti diagnozon (Z).
  1. [BOTANIKO] [ZOOLOGIO] Priskriba resumo de la karakterizaĵoj de sistematika unuo: specia diagnozo, genra diagnozo.
  1. Resumo de la faktoj, fiksitaj en la analizo, kompare al la bildo de la vetersituacio: el diagnozo estiĝas prognozo.
  • diagnozi (tr)
    [MEDICINO] Rekoni malsanon ĉe paciento laŭ ĝiaj simptomoj.
  • diagnozisto
    Specialisto pri diagnozo 1.
  • diagnoziko
    Parto de la medicino, pri la metodoj de diagnozo.
  • serodiagnozo
    Diagnozo de diversaj infektaj malsanoj per reserĉo, en la sero de la paciento, de specifa antigeno de la infekta aganto.

    Iel rilatitaj:

    analizx