diafragmo

diafragm/o (1)

  1. [ANATOMIO] (M. diaphragma) Muskolo, apartiganta la torakan disde la abdomena kavo; ĝia kuntiriĝo estigas plivolumeniĝon de la brustokesto, k sekve enspiron: la diafragmo intervenas okaze de rido, singulto, tuso k terno; havi tikleblan diafragmon (Z) (facile ridi).
  1. Elasta membrano el plasto aŭ kaŭĉuko, antikoncipe almetebla sur la utera cerviko por malhelpi la trapason de la spermatozooj.
  1. [BOTANIKO] Membrano, kiu dividas kavaĵon en du kamerojn.
  1. [FIZIKO] [FOTOGRAFIO] Metala plateto, kun aperturo (ofte alĝustigebla) en la centro, kiun oni intermetas en la vojon de lumfasko, por limigi ĝin: cilindra, kupola, turnebla diafragmo; irisa diafragmo (diafragmo, kiu estas alĝustigebla kiel la iriso de okulo).
  1. [TEKNIKOJ] [MUZIKO] Membrano 2.
    laŭtparolilo 2.
  1. [FIZIKO] (en la tekniko de katodradioj) Reguligebla aperturo por limigi la faskon de la uzataj radioj.
  • diafragmi (ntr)
    Plimalvastigi la aperturon de diafragmo.

    diafragmo


    Iel rilatitaj:

    elektrx korpx