brusonetio

[ BOTANIKO] G. (Broussonetia el morusacoj) de falfoliaj, dioikaj, laktosukohavaj arboj k trunkarbustoj kun dentaj, lobaj aŭ senlobaj folioj diversformaj ĉe la sama individuo; 7 sp-oj el tropika k subtropika Azio k 1 el Madagaskaro.
  • papera brusonetio
    Sp. de brusonetio (B. papyrifera) kun grize feltaj junaj branĉoj, grandaj, raspe malglataj folioj k kun ŝelo, el kies basto oni produktas la 'japanan' paperon; hejma en E Azio, kultivata, adventica aŭ ialoke eĉ kvazaŭhejma en Eŭropo. [VIDU] torinoko.

    Iel rilatitaj:

    BOTANIKO arbx torinokx