baobabo

[botaniko] G. (Adansonia, SIN. Baobab el bombakacoj) de tre longvivaj (ĝis 2 000 jaraj) arboj kun ofte tre dika trunko (kelkfoje 9 m diametra), kun grandaj, pendaj floroj k kun grandaj kapsulecaj fruktoj; 8 sp-oj el Afriko, Madagaskaro k NU Aŭstralio, i.a. A. digitata, Afrika, kies grizbrunaj, ĝis 50 cm longaj k 15 cm larĝaj fruktoj enhavas brunajn semojn po multaj k acidete dolĉan karnon, el kiu oni povas prepari refreŝigan k kuracan trinkaĵon, dum la mucilaga folipulvoro estas uzata kiel spicaĵo.

Iel rilatitaj:

arbx bombakx ceibx