*

  1. Blanka substanco, ekstraktata el semoj (precipe grenoj) aŭ tuberoj (precipe de terpomo), k konsistanta el amelo 2: grenamelo estas uzata kiel gluo k por rigidigi tolaĵon; terpomamelo estas kuirarte uzata.
  1. [kemio] Substanco, konsistanta el du aŭ tri polisakaridoj-polimeroj de glukozo, (C6H10O5) [fotografio] kun n de kelkcent ĝis kelkdekmil-troviĝanta en multaj vegetaĵoj, kie ĝi rolas kiel energirezervo, k transformiĝanta en sukeron dum digestado.
    glucido, glikogeno, inulino, sakarido.

  • amelozo
    Polisakarido, polimero de glukozo, (C6H5O5) [fotografio] , unu el la du ĉefaj konsistaĵoj de amelo.
  • ameli (tr)
    Rigidigi per amelo: amelita kolumo.
  • amelazo
    [kemio] Pankreata enzimo, malkombinanta amelon.

  • Iel rilatitaj:

    albumenx amex amilazx amorfofalx apreturx dekstrinx kuirx