almenaŭ

PMEG: [almenaŭ]

Partikulo signifanta:
  1. 'eĉ limigante sin je la plej malgranda kvanto', 'ne malpli ol', 'se ne pli': la foso [...] havis almenaŭ ok futojn da larĝeco (Z); tio kostos almenaŭ dek milionojn; lingvo arta estas almenaŭ kvindek fojojn pli facila, ol ĉia lingvo natura (Z); io tia, kio alproksimiĝus la celon almenaŭ je unu paŝo (Z); neniu povas dubi, ke ĉiujn, aŭ almenaŭ la grandan plimulton da personoj ligas unu komuna ideo (Z); ŝi estas almenaŭ kvardekjara; vi ŝajnas almenaŭ tiel juna, kiel via kuzino.

RIM. Kiam oni indikas samtempe la superan k la malsuperan limojn, oni prefere uzu ' minimume': la ĉambro entenas minimume 200, maksimume 250 personojn.
  1. 'eĉ en la plej malfavora okazo', 'se estas neeble fari pli bone', 'se ne estas pli kontentiga solvo': vi povas tute ĝin (la artikolon) ne uzadi, almenaŭ ĝis la tempo, kiam vi tute bone scios ĝian signifon (Z); la vera stilo E-a estas, aŭ almenaŭ devas esti, nur stilo simpla k logika (Z); ha, mia Dio! almenaŭ ian simplan brasikaĵon! (Z); almenaŭ neniun ili havu viva! (Z); sed mi almenaŭ estas trankvila en mia koro; tio prezentas estontecon malgajan, nudan, sed almenaŭ jam klare difinitan (Z); post tia skandalo li almenaŭ devus silenti.




pli

Iel rilatitaj:

kvantx minimumx partikulx pli