[lingvoscienco] kazo en diversaj lingvoj, kiu, se uzata sen prep. , esprimas interalie la rektan objekton de la verbo; analoge en E. la funkcio, markata de la morfemo 'n': uzi la substantivon aŭ pronomon en akuzativo (Z).
RIM. 1 Malkonsilinde estas uzi akuzativon anst. prep. kiu signifas deiron, formovon k tiel kontraŭdiras la almovan signifon: oni diru: eliri el urbo, ne: eliri urbon.
RIM. 2 Z. uzis la akuzativon post agsubstantivo: akceptu mian koran dankon por la elekto min kiel honoran membron; la konstanta alkalkulado sin al ia speciala gento [...] forte subtenas la gentan ŝovinismon.
sisterona akuzativo (ŝ)
(fm) Malĝusta uzo de la akuzativo (pro iama gazeteto, eldonata en Sisterono, k en kiu la akuzativo estis mistraktata): elingigu la sisteronajn akuzativojn! (W). akuzativo de direkto (Z)
En E. la uzo de 'n' por montri la almovon, aŭ sola: mi veturos Parizon (Z); aŭ post prep. ne montranta la almovon: mi vojaĝas en Hispanujon (Z); analoge, por montri novan staton, rezultantan de ago: disrompi vazon en mil pecojn; organizi popolon en regnon. anstataŭa akuzativo
En E. la uzo de 'n' kiel anstataŭaĵo de prep. en la tempaj, daŭraj, mezuraj k.a. adjektoj: mi promenis la tutan tagon (Z); la domo estas tri metrojn larĝa ktp.
Iel rilatitaj:
-n
direktx
kazx