pizo

*piz/o

  1. [BOTANIKO] G. (Pisum el fabacoj) de unujaraj, pli-malpli grimpaj herboj kun alternaj, plume kunmetaj folioj, ofte unuĉiraj k/aŭ dustipulaj, kun akselaj, unu- aŭ malmult-opaj floroj kaj kun plataj aŭ preskaŭ cilindraj guŝoj, enhavantaj globformajn semojn po kelkaj; 2 sp-oj el la Mediteranea regiono kaj U Azio, el kiuj P. sativum, tre kultivata por semoj aŭ guŝoj manĝataj krudaj aŭ kuiritaj: tio estas juna pizo, kiu elburĝoniĝis kun siaj verdaj folietoj (Z).
    kikero, latiro.
  1. [KOMUNUZO] La globforma semo de pizo 1, precipe tiu de la ĝardena pizo: reĝidino sur pizo (Z) (treege delikata persono); pizokaĉo; verdaj pizoj (nematuraj pizoj 2, manĝataj krudaj aŭ kuiritaj); rompitaj pizoj (maturaj, sekigitaj pizoj 2, senigitaj je la ŝelo kaj tial disiĝintaj en du pecojn, kuirite manĝeblaj).
  • bonodora pizo
    Bonodora, aroma latiro.
  • ĝardena pizo, kultiva pizo
    (kn) Legome uzata kf. de pizo (P. sativum var. s.) kun blankaj du- aŭ plur-opaj floroj kaj integraj folieroj; multaj kf-oj i.a.: [AGRIKULTURO] medolpizo (kun preskaŭ cilindraj guŝoj; nur la semoj estas manĝataj); sukerpizo (kun plataj guŝoj manĝataj kun la semoj).
  • kampa pizo
    (kn) Kampe kultivata kf. de pizo (var. arvense) kun diverskoloraj, 1-2-opaj floroj kaj kun ĝenerale dentaj folieroj.
  • pizoforma
    [ANATOMIO] Kvalifikanta unu oston, en la supra vico de la karpaj ostoj (pisiforme).
  • pizosemo
    Pizo 2.
  • krakpizo
    ŝerca eksplodaĵeto, en formo de pizoj.
  • pizoŝtono
    Pizolita kalkpetro.
  • terpizo
    Voandzeo.
  • Piz/o
    Toskania urbo, fama pro sia kliniĝanta turo (10°24'E, 43°43'N).

    pizo


    Iel rilatitaj:

    annx florx legomx