loti

*lot/i (ntr)

Konsulti la sorton per loto: ni lotis inter la pastroj pri la ofera liverado de ligno (X); ni lotu, por ke ni eksciu, pro kiu trafis nin ĉi tiu malfeliĉo (X); pri mia tuniko ili lotas (X); loti, pri kiu ludos la unua.
  • loto
    1. Objekto (sagoj, osta kubo, bileto kun numero k.a.), kiun oni ĵetas aŭ elektas, kaj laŭ kies hazarda pozicio aŭ indiko oni ion decidas: sur la baskon oni ĵetas loton (X); la loto falis sur lin (X), por li (X); la loto trafis Jonan (X); la loto estas tirita (X); la loto decidos (Z); la loto ĉesigas disputojn (X).
    1. Tio, kion iu ricevas kiam oni lotis: se mi nur gajnus la grandan loton! (Z); la dua loto estis por Simeon (X); inter la glataĵoj de la valo estas via parto, ili estas via loto (X); (f) tia estas la sorto de niaj premantoj, kaj la loto de niaj rabantoj (X); mizero, malsato kaj morto, jen ilia loto.
  • lote
    Per lotado: lote dividi la teron (X); la estraro estis lote elektita (Z).
  • lotado
    Ago de tiu, kiu lotas: Josuo faris al ili lotadon (X); en Ateno, oni elektadis la juĝistojn per lotado.
    loterio. [VIDU] aŭkcio.
  • lotaĵo
    Loto 2.
  • *lotumi (tr)
    Disdoni, atribuante ĉiun parton per lotado: oni lotumis la heredaĵon inter la filoj; la lotumitaj lokoj.

    lotx


    Iel rilatitaj:

    aleatorx ludx