kuriero201801 - Klerigado : Ĉu ankoraŭ en serĉo de Utopio - Verkis UNESKO


Enhavo


En Januaro 1954, Kuriero en nova starto Fragmentoj el la redakcia artikolo

Kuriero : UNESKO Klerigado transformas vivojn

En tempo de pli intensiĝinta tutmonda streĉo, kiam homaj rajtoj, parol-libereco, paco kaj la estonto de nia planedo mem povus ŝajni defiataj kiel neniam antaŭe, la transforma kapablo de klerigado tre gravas.

En Learning: The Treasure Within (Lernado:
la trezoro interne), la mejloŝtona raporto al Unesko de la Internacia Komisiono pri Klerigado por la Dudek-unua Jarcento en 1996, Jacques Delors, tiam prezidanto de la Komisiono (de 1992 al 1996), parolis pri klerigado kiel "la necesa utopio" kaj "neforigebla ilo por ĝia klopodo atingi la idealojn de paco, libereco kaj socia justeco." Klerigado estis ekzemple prezentata nek miraklo nek magiaĵo sed prefere la plej bona rimedo por flegi etoson, kie la homaro pliboniĝos – kaj kie la riĉa potencialo por lernado, imanenta en ĉiu individuo, estos eltirata.

Nia homaro alvizaĝas tre strangan paradokson: la monda loĝantaro neniam estis tiel klerigita, kaj tamen ekzistas 264 milionoj da geinfanoj kaj gejunuloj ekster la lernejo, almenaŭ 750 milionoj da senalfabetaj plenkreskuloj en la tuta mondo, kaj knabinoj pli verŝajne ol knaboj neniam enirontaj klas-ĉambron (UNESCO Institute for Statistics - Instituto pri statistikoj de Unesko). En ĉi tiu pejzaĝo klerigado estas ankoraŭ alvokata kiel rimedo kontraŭ malegaleco, malriĉeco, terorismo kaj konfliktoj kaj ĝi estas rigardata kiel la ŝlosilo al tutmonda civitaneco kaj daŭripova evoluo.

Sub la titolo "Klerigado: ĉu ankoraŭ en serĉo de Utopio?" Unesko-Kuriero taksas la staton de tutmonda klerigado kaj esploras kiel ĝi respondas al kelkaj el la ĉefaj defioj, kiujn ni alfrontas.


Tradukis el la angla Renato Corsetti (Britujo


Kailash Satyarthi : Lukti por rajtoj de infanoj paŝon post paŝo

Intervjuo de Mary de Sousa

Gefiloj eble ricevis rajton al kleriĝo, sed nun ili devas kleriĝi pri siaj rajtoj. Tio estas la nova defio alfrontita de Kailash Satyarthi, gajninto de Nobela Paco Premio 2014. Li estas avangarda kontraŭ infansklaveco kaj infanlaboro ekde 1980, kiam li fondis la movadon, la Bachpan Bachao Andolan (Savu Infaneco-Movadon), kiu helpis lin liberigi pli ol 85.000 infanojn en Barato el ekspluatado - per klerigado kaj rekapabligo. Satyarthi diras al Unesko-Kuriero kiel lia serĉo por plibonigi la vivojn de infanoj komenciĝis, kion li esperas de sia nova iniciato fari lernejojn sekuraj, kaj kial li kredas ke vera liberiĝo komenciĝas per klerigo.

De kie kaj kiel ekis via impeto por lukti:por infanaj rajtoj ?

Kiam mi estis kvinjaraĝa. Je la unua tago de mia enlernejiĝo, mi ekvidis knabon, ĉirkaŭ samaĝan kiel mi, sidi ekster la lernejo kaj rigardi miajn ŝuojn. Antaŭ si li havis ciroskatolon. Mi estis ege perturbita.

Mia plej unua demando al la instruisto estis: Kial la knabo estas ekster kaj ne en la lernejo? La instruisto respondis, ke por malriĉaj geknaboj devi labori estas ordinara afero.

Unu tagon mi demandis la patron de la knabo pri tio kaj li diris, ke lia patro kaj avo ankaŭ laboris ŝu-ciristoj. Poste li diris al mi:
"Sinjoro, ĉu vi ne scias ke la homoj kiel vi naskiĝas por iri al lernejo kaj ni naskiĝas labori tiel ĉi?". Tiu demando vere restis kun mi, sed knabece mi ne havis respondon. Kiam mi pliaĝiĝis, mi konservis miajn malnovajn lernolibrojn kaj kolektis mian poŝmonon por pagi por lernelspezojn de malriĉaj geknaboj. Mi trejniĝis kiel elektra inĝeniero, sed la sento ke mi ion faru por tiuj infanoj neniam lasis min. Mi maldungiĝis por estiĝi vere engaĝita.

Kiujn, laŭ vi, vere gravajn atingojn vi havis?

Ekde la trea komenco – kiam mi verkadis kaj presadis milojn da flugfolioj disdonotajn bazare por nia unua kampanjo – mi kredis ke klerigado kaj libero estas du flankoj de la sama monero.

Kiam mi provis atentigi la publikon pri la de infanlaboro, nenio estis farata tiam pri tiu afero. Barato ne havis leĝon kontraŭ infanlaboro ĝis 1986. Mi luktis dum ses jaroj por tiu leĝo kaj eĉ nun ĝi ne estas perfekta, sekve la lukto daŭras. Kiam mi liberigis infanojn de sklaveco kaj petis ke oni permesu al ili iri al lernejo, mi estis multfoje humiligita. Oni diradis al mi ke tiuj infanoj estas malpuraj, neprizorgataj kaj do oni ne povas havi ilin ĉi tie Mi parolis al amikoj kiuj scias juron. Ili eksplikis al mi ke la problemo konsistis el tio ke Barato ne rekonas kleriĝon baza homa rajto en sia Konstitucio. Nur en la jaro 2001 amasa kampanjo rezultigis la 86- an Amendon al nia Konstitucio, farantan kleriĝon homa rajto.

Via kontraŭ-infanlabora kampanjo startis en Barato, sed baldaŭ fariĝis internacia. Kiel tio okazis?

Tio daŭris du jardekojn antaŭ ol ĝi fariĝis tutmonda afero. Kiam mi fondis la Movadon Savu Infanecon [angle Bachpan Bachao Andolan (BBA)] en 1980 en Barato, mi malkovris ke neniu el la organoj de Unuiĝintaj Nacioj – la Internacia Organizaĵo de Laboro (International Labour Organizaton - ILO), la Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj (FUNUHI, angle UNICEF) – aŭ la Monda Banko, havis ajnan internacian leĝan ilon por preventi infanojn de ilia laborigo, ŝakrado, prostituciado kaj aliaj danĝeraj okupoj. Mi komencis rigardi al Pakistano, Nepalo kaj Bangladeŝo, kaj komprenis, ke ili ĉiuj havas similajn situaciojn pri nuntempa sklaveco. Paralele, mi komencis partoprenadi en la Komisiono pri Homaj Rajtoj en Ĝenevo, Svislando, kaj decidis labori por internacia leĝo kontraŭ infana sklaveco.

Mi kampanjis en Eŭropo kaj Ameriko kaj fondis programon en Germanujo kontraŭ infanlaboro. Sekve, la unua Internacia Programo de ILO por Elimini Infanlaboron naskiĝis en 1992, kaj poste UNICEF kaj la Monda Banko aliĝis.

En la jaro 1993, BBA iniciatis la unuan kampanjon en la formo de marŝo kontraŭ infanlaboro en Barato. Kvin jarojn poste, ni lanĉis 80.000-kilometran Tutmondan Marŝon Kontraŭ Infanlaboro tra 103 landoj dum ses monatoj.

La krona atingo de tiuj streboj estis sendube la ILO-Konvencio 182 pri Malpermeso kaj Tuja Ago por la Elimino de la Plejmalbonaj Formoj de Infanlaboro.

Ĝi estis unuanime adoptita kaj aprobita de 181 landoj. Tio okazis en 1999, dudek jarojn post miaj unuaj flugfolioj estis cirkuligataj en Barato.

Dek jarojn antaŭe, vi lanĉis alian marŝon en Suda Azio, por pledi por regiona protokolo kontraŭ malvola laboro, kaj pli lastatempe, en Septembro 2017, la Barata–Vojaĝo-marŝo fini la seksan fiuzon kaj ŝakradon de infanoj. Kio stimulis vin organizi tiujn marŝojn?

La Barata Vojaĝo, landskala mobilizado por trairi 11.000 kilometrojn dum 36 tagoj, estis klariona alvoko por Fari Baraton Denove Sekura por Infanoj. Seksa fiuzo de infanoj estas kreskanta problemo tra la mondo, sed en Barato tio fariĝas moderna epidemio – kun junaj infanoj fiuzataj, seksperfortataj kaj ŝakrataj ĉiutage.

Unu infano estas vendata ĉiun duan minuton kaj seksperfortata ĉiun duonhoron. En multaj okazoj, krimuloj estas lernejaj busstiristoj, instruistoj kaj repetitoroj. Dum ili moviĝas libere kaj sentime, la viktimoj silentas pro la sentoj de honto.

Mi ekkonsciis ke mi estis luktanta delonge por ke ĉiu infano estu en lernejo, sed vere la infanoj ĉiam ne estas sekuraj tie.

La unua afero, kiu devas ŝanĝiĝi estas la tabuo rilata al la infanstupro. Tio bezonas amasan movadon, do ni uzis bone pruvitan strategion de marŝado. Surbaze je niaj antaŭaj sukcesaj spertoj, ni traktis la problemon de perforto kontraŭ infanoj – ĉifoje inkluzive la infangeedzigon kaj ekspluatadon, kiuj estas grandaj obstakloj al klerigado.

Kiom sukcesa estis tiu vojaĝo kaj kio okazos nun kiam la kompreno estas plialtigita?

Aligi 1,4 milionojn da homoj al la marĉo Barata Vojaĝo estas senprecedenca, precipe kiam la temo de stupro de infanoj estas tabuo. Kien ajn ni iris, gejunuloj el la amaso ekstaradis kaj eĉ venadis al la podio, kaj parolis unuafoje pri tio, kio estis okazinta al ili.

Infanoj eble ricevis la rajton al kleriĝo, sed nun ili devas kleriĝi pri la rajtoj kiujn ili havas. Ni ankaŭ puŝas por Sekura Lernejo kampanjo kiu estu antaŭenigata de la lernejoj, universitatoj kaj kolegioj trans Barato, kie la prioritato estas sekureco kontraŭ stupro.

Barata Vojaĝo, kiu eble estas dividebla internacie. Ni jam havas petojn de aliaj landoj lanĉi kampanjojn por Sekuraj Lernejoj tie.

Dum la marŝo Barata Vojaĝo, vi diris al politikistoj ke ili denove iru al lernejo por lerni. Kion vi volis diri per tio?

Ili ĵuris viziti la lernejojn, kie ili studis, kaj mi diris ke ili iru, ne kiel gravaj vizitantoj (tre gravaj personoj), sed kiel ordinaraj patroj kaj patrinoj kaj provi lerni pli – ne nur pri sekureco, sed pri la kvalito de klerigado, la ĝenerala lerneja etoso, la instruistoj.

Ĉu la lernejo estas infanamika? Ĉu ĝi havas tagmanĝan programon? Kia estas la ĉeestado de infanoj? Pli ofte la kleriga sektoro estas indiferenta kaj senkonekta, kaj korupto estas tia ke en kamparaj regionoj, la instruistoj ne venadas al la lernejo kaj elfaloj de la lernantoj estas altaj.

Per igi politikistojn viziti lernejojn eblas samtempe efektivigi multajn ŝanĝojn.

Mi ankaŭ demandis ke inaj policistoj vizitu lernejojn pliofte, fortigi la ideon de sekureco. La registaro indikis ke estos nova leĝo kontraŭ homa ŝakrado, inkluzive infanŝakrado. La leĝo ankaŭ inkluzivu klerigajn kampanjojn kaj programojn por helpi konsciigi pri la temo.

Vi estis premiita per la Nobel-Premio pri Paco en 2014 por via ‘lukto kontraŭ la subpremo de infanoj kaj junuloj kaj por la rajtoj de ĉiuj infanoj al kleriĝo‘. Ĉu tio ŝanĝis vian vivon?

Mi ĉiam ŝercas ke oni enmanigis al mi medalon por paco kaj mia tuta paco estis forprenita! Mi ricevis ĉ. 40. 000 invitojn kaj bezonus vivi pluajn 160 jarojn por ĉeesti ĉi ĉiujn eventojn. Samtempe, mi estas tre feliĉa ke oni pensas pri mi kiel pri ordinara homo Nobel-premiita. Esti rekte konektita al ordinaraj homoj donas al mi pli da memfido pri tio kion mi klopodas fari.

Unu malavantaĝo estas ke al mi ne plu eblas persone iri savi infanlaborantojn!

Mia vizaĝo estas tiom bone konata ke oni min rekonas eĉ en la plej foraj lokoj.

Tio signifas ke estos informliko, kaj infanoj estas forigotaj el la minejo aŭ fabrikoj antaŭ ol mi atingos tiujn lokojn. En multaj kazoj, mi devus esti pli kaŝita kaj reveni du aŭ tri fojojn por trovi ilin. Je la pozitiva flanko, mi havas alireblon al preskaŭ ĉiuj estroj de UN-agentejoj, ĉefministroj, prezidentoj, kie mi povas paroli rekte pri ŝanĝoj de reguloj.

Vi pasis longan distancon de via komenca kariero de elektra inĝeniero. Ĉu vi trovis lokon por viaj kapabloj en via

laboro?

Mia trejnado pruviĝis ege utila en tio ke ĝi permesas al mi pensi analize, racie kaj en strukturita maniero. Mi kredas ke pro tio mia laboro kontraŭ infanlaboro baziĝas je rajtoj, anstataŭ ol kutima, karitata, metodo. Alporti strukturajn ŝanĝojn estas multe pli facile kiam vi bone konas la strukturan metodon.

Kiajn ŝanĝojn vi ob

servis en la vivoj de

infanoj ekde via aktivuliĝo?

Mi scias ke kiam nur ni liberigas infanojn de sklaveco kaj infangeedzigoj, ni vidas ĉenreakcion. Klerigo alportas plenpovigon, dignon kaj identecon al la plej senigitaj kaj marĝenigitaj homoj, precipe infanoj kaj knabinoj. Ekde kiam ili estas klerigitaj pri siaj rajtoj kaj akiras leg- kaj skrib-kapablojn, ili gajnas grandegan memkonfidon.

Mi vidis knabinojn kontraŭstari edziniĝon sen ilia volo ĉar ili scias pri siaj rajtoj kaj povas iri al la polico aŭ al neregistara organizaĵo (NRO). Same pri , multaj knaboj kaptitaj en sklavlaboro, kiam ili scias ke ili havas siajn rajtojn, ili povas kontakti iun, kiu povas helpi.

Vi renkontis milojn da infanoj. Kion ili lernigis al vi?

Ili instruis min ke estas nepre teni la infanon viva ene de ĝi mem. Mi kredas ke kiam homoj estas aŭtentaj kaj simplaj kaj klaraj en sia vivo, tio eblas ĉar ili ne forgesis la gravecon esti infaneca.

Kio plu motivas vin?

Kio min plu motivas? La revoj, kiujn mi povas vidi en la okuloj de infanoj.


Kailash Satyarthi (Barato) estis kune Nobel-premiita por la paco en 2014 (kun Malala Yousafzai), por lia "lukto kontraŭ la subpremo de infanoj kaj gejunuloj kaj por la rajto de ĉiuj geknaboj je kleriĝo" ‘. Satyarthi grave kontribuis al la adopto Konvencio 182 de ILO je la plej malbonformoj de infanlaboro en 1999.

Li ankaŭ estas fondinto kaj prezidanto de Tutmonda Kampanjo por Klerigo [Global Campaign for Education] kaj en tiu posteno, estis reprezentanto de civila socio en Altranga Grupo por Klerigo por Ĉiuj.

Satyarthi estas plej bone konata pro siaj marŝoj por informi amasojn da homoj, la Tutmonda Marŝo Kontraŭ Infanlaboro, tra 103 landoj en 1998, la SudAzia Marŝo Kontraŭ Infanŝakrado en 2017, kaj la marŝo Barata Vojaĝo (Sekura Barato por Infanoj Bharat Yatra) haltigi stupradon kaj ŝakrado de infanoj – la marŝo finiĝis en oktobro 2017. Li ankaŭ lanĉis la kampanjon 100 Milionoj por 100 Milionoj por apogi infanojn ke ili sciu siajn rajtojn..


Tradukis el la angla Potturu Ranganayakulu (Barato)


Kiam frekventi lernejon estas riska testo de onia kuraĝo de Brendan O’Malley

Ĉiu atako devas esti dokumentita, kaj ĉiun rimedon alprenata por certigi ke edukado pluiru dum epokoj de konfliktoj.

La prezo kiun oni pagas por infanoj kiuj perdas aliron al lernejoj estas tro alta, verkas Brendan O‘Malley.

La unua lernejo kiun mi vizitis en regiono de aktiva konflikto staris je flanko de monteto rigardanta ebenaĵon en Kosovo* [piednoto: kadre de Rezolucio 1244 de la Sekureca Konsilio de UN, datita 1999], en 1999a. Por ĝin atingi, ni devis veturi tra kamparvojoj post kosovo-albana vilaĝo, kie domskeletoj flankis la vojon – multaj el ili kun improvizitaj tegmentoj, kaj ĉiuj kun brulsignoj super la fenestroj.

Ili estis bruligataj de Serbaj militfortoj reprezalie por la agadoj de la Kosova Liberiga Armeo [Ushtria Çlirimtare e Kosovës, mallongigite UÇK], armita ribelgrupo batalanta por sendependa Kosovo. Kaj en multaj el ili, larĝigitaj familioj de Albanaj kosovanoj estis nun vivantaj en unu nigrigita ĉambro, ĉirkaŭ fajrujo donacita de la Fonduso pri Infanoj de la Unuiĝintaj Nacioj (UNICEF).

En la lernejo, mi vidis geknabojn sidi leĝere vestitaj, tremante en frostaj lernoĉambroj kun paftruoj en la muroj.

Multaj el ili aspektis torporigitaj pro io multe pli profunda ol la vintra frostiga malvarmo.

Por eskapi el la malnovaj vendejoj, , ili vivis en la arbaroj kun siaj familioj dum ses monatoj kaj, post intertraktadoj, estis antaŭ nelonge rajtigataj reveni al propra vilaĝo. La instruistoj laboris sen ajna espero je salajro, por vivteni la klasojn.

Dum mi intervjuis la lernejestron, ni aŭdis fortan bruon ekstere kaj la tuta palaco skuiĝis. Kanonkuglego frapis je la alia flanko de la monteto.

"Ili tion faras ĉiutage, nur por memorigi al ni, ke ili plu estas tie", klarigis la lernejestro. "Sed ni daŭrigos la kurson. La lernejo donas al ni esperon".

* Kadre de Rezolucio 1244 de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, de 1999.

Unesko-Kuriero • januaro

Lernejo-rifuĝejo

Dum konflikto aŭ krizo, la ebleco sendi infanojn al lernejo donas al gepatroj kaj komunumoj la ŝajnon de normala vivo; sekura loko por lasi siajn infanojn dum ili laboras; loko kie vivesencaj servoj, kiel vakcinadoj, estas akireblaj, kaj kie eblas lerni vivesencajn sekurecinformojn – ekzemple manieroj eviti minojn. Sed, ĉefe, estas rimedo por doni al propraj infanoj tiun kleron kiu permesos al ili konstrui estonton por si mem kaj por siaj komunumoj kaj lando.

Veras ankaŭ la malo. Kiam lernejoj estas detruitaj en nestabilaj regionoj, espero estas detruata samtempe – timo frekventi lernejon aŭ, vere, simple restadi en la regiono, disvastiĝas. Homoj povas fuĝi cele al propra sekureco, kaj, samtempe, ajna espero pri ia kleriĝo kunfuĝas.

Dum la lastaj jaroj okazis ŝokaj ekzemploj pri militista celado al kleriĝado.

En Chibok, Niĝerio, aprile de 2014, milituloj de Boko Haram forrabis 276 knabinojn el la Registara Ina Mezlernejo de Chibok: pli ol cent da ili restas neliberigitaj (decembre de 2017, laŭ Reuters and Agence Fance Presse.) Oktobre 2016, aeratakoj de registar­ favoraj fortoj je la lerneja komplekso de Kamal Qal’aji en gubernio Idlib, Sirio, mortigis tri instruistojn kaj deknaŭ lernantojn, vundis dekses geknabojn kaj severe damaĝis la lernejon, laŭ informoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN).

Junie 2017, milituloj metis bombojn ĉirkaŭ bazlernejo en Pigkawayan, en Filipinoj, okupis ĝin kaj tenis kiel ostaĝojn la lokulojn en la lernejo mem.

Tutaj generacioj lasataj malantaŭe

La tuja efiko de tiuj atakoj povas esti mortoj kaj vundoj por lernantoj kaj dungitoj, detruo de konstruaĵoj, fermo de lernejoj kaj universitatoj, kaj psikologiaj traŭmatoj.

Se atakoj – laŭ averaĝa kalkulo, konfliktoj en malriĉaj landoj daŭras dekdu jarojn – aŭ eĉ flankdamaĝoj – plu daŭras, ili povas rezulti en longdaŭra malordiĝo fermiĝo, daŭra malokupateco de de lernantoj kaj instruistoj, kaj malhelpo kontraŭ rekonstruo.

Eĉ post fino de konflikto, bezonatas jaroj por rekonstrui detruitajn lernejojn kaj restarigi la klerigsistemon – dum kiu tempo grandaj grupoj da infanoj estas senigitaj de iliaj rajto je kleriĝo.

Esploro fare de Unesko montras ke duono da infanoj aĝaj por bazlernejo kiuj ne frekventas lernejon, vivas en konflikte tuŝataj landoj, kaj preskaŭ neniam havas la eblecon fini sian studojn, "lasante malantaŭe tutajn generaciojn".

La plej freŝa tutmonda enketo pri atakoj kontraŭ klerigado, "Klerigado atakata 2014" – eldonita de la Tutmonda Grupo por protekti klerigon de atakoj (Global Coalition to Protect Education from Attack GCPEA) – dokumentis ke dum kvar jaroj, de 2009 ĝis 2012, armitaj ne-ŝtataj grupoj, ŝtataj, militistaj kaj sekurecaj grupoj, kaj armitaj krimgrupoj atakis milojn da lernejanoj, universitataj studentoj, instruistoj, profesoroj kaj klerigestabloj en almenaŭ sepdek landoj tra la mondo.

La atakoj variis de eksplodado aŭ bruligado de lernejoj aŭ universitatoj al mortigoj, vundadoj, forraboj aŭ kontraŭleĝaj arestoj, enkarcerigoj aŭ torturado de studentoj, instruistoj kaj profesoroj.

En la ses plej tuŝataj landoj – Afganio, Kolombio, Pakistano, Somalio, Sudano kaj Sirio – la raporto de 2014 dokumente pruvis ke okazis "mil aŭ pli atakoj kontraŭ lernejoj, universitatoj, instruistoj kaj studentoj, aŭ mil aŭ pli studentoj, profesoroj aŭ aliaj klerigistoj atakataj, aŭ lernejoj atakataj aŭ utiligataj por militismaj celoj".

La enketo ankaŭ eltrovis ke lernejaj kaj universitataj konstruaĵoj estis uzataj por militceloj en dudek-kvar el la tridek landoj priatentataj.

Unuiĝintaj Nacioj de tiam raportis ke en Niĝerio estis supozeble detruitaj 1500 lernejoj ekde 2011, kun almenaŭ 1280 mortintoj inter instruistoj kaj lernantoj. Laŭ GCPEA, "en plej malbonaj kazoj, infanoj estis vunditaj kaj lernejoj damaĝitaj aŭ detruitaj kiam batalantaj fortoj atakis lernejojn ĉar militistoj estis uzantaj ilin." Lernejoj kaj universitatoj estas celataj pro aliaj, kaj ofte pluraj, kialoj – ĉu por krei malstabilecon, ataki la perceptatan klerigtipon proponitan, kapti instalaĵojn por militismaj celoj; aŭ, en la kazo de supera klerigado, por preventi esprimojn de alternativaj politikaj vidpunktoj.

Ĉesigi senpunitecon: ĉiu atako estu dokumentita

de Toril Rokseth

La unua kaj plej grava paŝo por trakti la problemon estas ellabori efikan kontroladon por kompreni kio okazas, kaj kial.

Preventrimedoj povas varii de provizado de protekto - pere de sekurecgardistoj aŭ konstruita ĉirkaŭmuro, al difino de kialoj por atako, do certigi egalrajtan aliron al la lernejoj ankaŭ por minoritatoj, aŭ permesi ke minoritatoj lernu per sia propra lingvo, kaj studu propran religion; aŭ dungu instruistojn el la lokaj etnokomunumoj, kiel okazis en Suda Tajlando.

La farotaĵoj por malpliigi malbonajn influojn povas inkludi konstruon de lernejoj el betono anstataŭ ligno kaj pajlo, ĉar tiajn estos pli malfacile bruligeblaj, aŭ havigi du elirejojn por ajna klaso, tiel ke lernantoj havu la eblecon fuĝi se bataluloj aŭ soldatoj klopodas eniri la klason por varbi ilin minace per pafilo.

En kazo de militista uzado de lernejoj, ŝlosila preventilo estas konvinki ŝtatojn kaj neŝtatajn armitajn grupojn konsenti ne uzi lernejojn por militaj celoj.

Fortimigaj rimedoj inkluzivas ĉesigon de la leĝa senpunitecon pri la atakoj, kaj respondecigon de la armitaj kaj militaj grupoj, kiuj efektive atakis, pri siaj agoj.

Tio inkluzivas listigon de la perfortintoj kontraŭ infanoj dum konfliktoj – inkluzive de atakoj al lernejoj kaj rekrutado de infanoj kiel soldatojn – ene de la Jara Raporto de la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj pri tiaj agoj al la Sekureca Konsilio de UN. Tiuj grupoj listigitaj devas prepari agadplanojn por trakti kaj ĉesigi la perfortadojn, aŭ alfronti sankciojn.

Nuntempe, GCPEA gvidas internacian kampanjon por konvinki landojn subskribi la Deklaron pri Sekuraj Lernejoj, kiu devigas landojn je multaj el tiuj farotaĵoj. En decembro 2017, la Dominika Respubliko iĝis la sepdek-dua lando (la 9an de januaro 2018) kiu subskribis la Deklaron.

La Speciala Reprezentanto de la Ĝenerala Sekretario pri Infanoj kaj Armitaj Konfliktoj (CAAC), Virginia Gamba, urĝis ĉiujn Membroŝtatojn de Unuiĝintaj Nacioj subteni kaj antaŭenigi tiun ĉi rimedon.

La Deklaro pri Sekuraj Lernejoj "donis esencan kontribuon cele al antaŭenigo de realaj farotaĵoj por preventi atakojn je klerigado. Ni simple ne povas permesi ke lernejoj en areoj de konflikto estiĝu atakcelo. La prezo por infano kiu perdas sian aliron al kleriĝo dum jaroj, aŭ eĉ jardekoj, estas tro alta por pagi", diris Gamba, prezentante la CAAC raporton al la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, oktobre 2017.


Tradukis el la angla Norberto SALETTI (Barato)


Brendan O’Malley (Britujo), ĵurnalisto kaj konsilisto, laboris ĉe pluraj internaciaj organizoj pri temoj ligitaj al atakoj kontraŭ klerigado, kaj pri supera klerigado por rifuĝintoj kaj komunumoj tuŝataj de krizoj. Li estas aŭtoro de Klerigado atakata [Education Under Attack] (2007, Unesko) kaj Klerigado atakata (2010, Unesko).

Li estis gvida esploranto por Klerigado atakata (2014, GCPEA). O’Malley estis redaktisto kaj kunverkisto de la serio de Kleriga grupo Protekti Klerigadon en Landoj trafitaj de Konfliktoj (2012).


Mi elektis esti optimista - Dalia Al-Najjar

de Mary de Sousa

Infano de milito sin dediĉas al paco

Dalia al-Najjar jam efektivigis multe dum sia mallonga vivo. Aĝa 22 jarojn, la palestina rifuĝintino jam travivis tri militojn kaj pasigis ĉiun liberan momenton inter sieĝoj kaj militpaŭzoj studante, laborante, agante kiel volont­ ulino, blogante, ĉiutage baraktante vivi en Gazao – kaj samtempe planante kiel ŝanĝi la futuron.

Granda parto de ŝia energio estas uzata por ŝia rolo kiel ambasadorino de bona volo por Children of Peace (Infanoj de paco), sendependa bonfara organizaĵo por infanoj, kiu sin dediĉas al la estigo de fido, amikeco kaj repaciĝo inter israelaj kaj palestinaj infanoj aĝaj 4 ĝis 17 jarojn kaj ilia komunumoj.

Dalia diras, ke ŝi plenas je kolero kaj espero, sed ankaŭ, ke ŝi apogas sin multe sur familia kulturo, kiu estimas klerigon. Ŝi konscie uzis lernadon kiel rimedon realigi ŝiajn revojn; inter ili la plej grava estis trovi solvojn kontraŭ violento kaj malamo.

"Mia familio ĉiam konsciigis min, ke kleriĝo ege gravas”, ŝi diris.

Dalia spertis unuan sian sieĝon, kiam ŝi aĝis dek-du jarojn. Du grandaj militaj konfliktoj sekvis.

"Mi estis en mia naŭa studjaro en lernejo, kiam ekis la unua milito kaj ĉio disfalis. Mi ne komprenis: kial homoj mortigadis unu la alian? Mi pensis, ke tio daŭros nur kelkajn semajnojn", ŝi diris.

Ŝi persiste daŭrigis sian studadon, finfine akiris bakalaŭran gradon pri negoca administrado ĉe la Islama Universitato de Gazao, kun ŝia vivado reduktita al sporadaj aperoj de elektro en la urbo. "Tiutempe mi neniam iradis lernejen sen unue rigardi la novaĵojn televidile, kaj ĉio dependis de la disponeblo de elektro. Do mi vekiĝadis, kiam elektro haveblis, aŭ mi studis helpe de kandela lumo, kio difektis miajn okulojn. Ofte mi kverelis kun miaj gefratoj por akiri la kandelon." La milito en 2014 signifis turnopunkton por Dalia."Post la milito miaj ideoj fariĝis multe pli klaraj. Mi deziris, ke neniu devu vivi tiel. Mi elektis esti optimisma, ĉar aliokaze, mi ne vivas. Ne vivi ne estis alternativo por mi", ŝi diris.

Dalia ricevis mallongan stipendion por studadi en Usono. Tie ŝi kreis blogon kaj Jutubo-kanalon. Ŝi ankaŭ membras en World Youth Alliance, (Monda gejunula alianco), internacia koalicio kun sidejo en Novjorko, kiu laboras kun gejunuloj tutmonde por krei kulturon, kiu evoluigas kaj subtenas la homan dignon – pere de apogo, klerigado kaj kulturo.

Sed kio ŝanĝis Dalia plej profunde, estas ŝia laboro kiel ambasadorino de bona volo por Children of Peace.

"Estas facile resti ĉe via propra vid­ punkto kaj fifamigi la alian. Nun mi havas israelajn geamikojn kaj ni ekkonscias, ke ni estis stampitaj de malsamaj supozoj pri la aliaj, kaj ke ni devas trovi komunan vojon, pere de kritikema pensado”, ŝi klarigis.

"Esti ĉe unu flanko de konflikto tre plifaciligas malhumanigi iun, anstataŭ akcepti, ke ekzistas traŭmatoj ambaŭ­ flanke.”

Nuntempe studante por akiri la magistro-gradon pri mastrumado de homaj rimedoj en Sakarya en Turkio, Dalia okupiĝas pri fascina nova projekto.

Ŝi ĉeestis la konferencon de Young Sustainable Impact (YSI) (Junulara iniciato por daŭripovo)- en Oslo en 2017, kiel ‘earthpreneur’ (‘tero-entreprenisto’ = persono, kiu agas kiel entreprenisto, laborante por daŭripovigi la planedon), kie ŝi havis taskon proponi nove lanĉotan ekfirmaon, kiu traktu unu de la Sustainable Development Goals (Celoj de daŭripova evoluo).

Kiam ŝi eksciis, ke pli multe da homoj mortas pro malsaniĝoj, kaŭzitaj de malpura akvo, ol pro militaj konfliktoj, ŝi kunfondis la firmaon Xyla Water Filtration Technologies (Akvofiltrada Teknologio Xyla). Tiu celas surmerkatigi filtrilon, faritan el planta histo, kiu kostas malpli ol 10 dolarojn kaj ebligas puran akvon por sepopa familio dum unu jaro.

Kaj ŝi havas ankoraŭan celon. "Mi volas iĝi ĉefministrino”, ŝi diris, tute mem­ kompreneble.


Tradukis el la angla Frank Lappe (Germanujo)


Instrui kaj lerni Pacon

Paco estas ne nur senmiliteco.

Ekde tiu konstato la Nobel- Centro pri paco en Oslo, Norvegujo, disvolvas sian kler­ igan programon. Ĉirkaŭ 10 000 infanoj kaj junuloj de 6 ĝis 19- jaraĝaj tien venas ĉiujare.

Ĉiujare, en la centro de la ĉefurbo de Norvegujo, miloj da lernejanoj eniras en eksan stacidomon, kiu superstaras en la haveno, por serĉi tiun nekapteblan realecon : pacon.

Iniciatite de Geir Lundestad de la Norveguja Nobelinstituto, la Nobelcentro de paco servas kiel muzeo de la Nobelpremio por paco. Tiu sendependa fondejo financata kombine el privataj donacaĵoj kaj publikaj (registaraj) subvencioj havas mision antaŭenigi intereson pri Nobelan Pacpremion kaj pli bone disvastigi ĝin kaj por prezenti la historion de Alfredo Nobel kaj de la premiitoj. Pere de siaj agadoj, la Centro celas kuraĝigi pripensadon kaj engaĝiĝon pri temoj ligitaj al milito, paco kaj solvado de konfliktoj (malkonsentegoj). Ekde sia malfermo en 2005 ĝi akceptis pli ol 1,6 milionojn da vizitantoj, por pli ol 60 portempaj aŭ daŭraj ekspozicioj – el kiuj dekdu dediĉitaj al Nobelpremio, al ties premiitoj kaj al aliaj tutmondaj rimarkinduloj. Tamen la Centro havas ankaŭ klerigan programon celantan eklernigi la junajn konsciojn pri la koncepto de paco kaj pri la rimedoj por difini kaj vivigi ĝin. Pli ol 10 000 de 6 ĝis 19 - jaraĝaj infanoj kaj gejunuloj el Norvegujo, Eŭropo aŭ aliaj lokoj venadas ĉiujare tien. Kvaropo da trejnitaj instruistoj gvidas dek ĉiujarajn programojn, ellaboritajn por infanoj, familioj kaj studentoj. Iu ajn lernejo aŭ unuopulo povas aliĝi al tiuj unuhoraj kunvenoj de kleriĝo kaj aliaj agadoj, prezentoj aŭ projekcioj de filmoj, ĉiuj temas pri aferoj, kiuj estas esencaj en la historio de la Nobel-premio, kiel solvado de konfliktoj aŭ defendo de homrajtoj.

Malfacile difinebla koncepto

Nia unua tasko kun la infanoj konsistas en esploro de la packoncepto. Ĉiu deziras ĝin, sed estas ne vere facile priparoli kaj instrui ĝin. Kiam ni petas de lernantoj ke ili difinu ĝin, la unua respondo ĝenerale donita de ili estas, ke paco estas senmiliteco. Tamen ĉu tiu respondo sufiĉas? Ni kuraĝigas ilin plu cerbumi. Ĉu paco povas esti io plia ol la neado de milito, kaj se jes, kio ĝi estas? Kaj kio malkonstruas pacon?

Venas tuja respondo: milito kaj konfliktoj.

Tamen paco povas neniiĝi pro malriĉeco, rasismo, vivmediaj katastrofoj, aŭ foresto de demokratio aŭ de homrajta respekto.

Tiam ni trairas pli malfacilajn demandojn.

Se pacon detruas rasismo, kiel ĝin batali?

Se kulpas malriĉeco, ĉu ne valoras ĉion fari por malaperigi ĝin? Se kulpas foresto de homrajtoj, ĉu ne valoras klopodi por respekto de rajtoj de ĉiu?

Ni ankaŭ petas al la lernantoj diri tion, kio laŭ ili favorigas pacon. Tio ebligas nin esplori pli profunde temojn, kiel homrajtojn, kunlaboron inter landoj kaj grupoj kaj reciprokan respekton inter la popoloj. La celo estas instigi ilin kompreni, ke paco estas koncepto plie pozitiva ol negativa.

Nia celo en la Centro estas transdoni al la lernantoj sciojn kaj valorojn, kiujn ili povos transformi al utilaj agadoj por si mem kaj siaj komunumoj. Por fari civitanojn konsciencaj, toleremaj kaj kunsentemaj, la bazoj devas esti la demokratio, la homrajtoj kaj la solvado de konfliktoj.

Komenci de bazaj nocioj

"Demokration devas naski ĉiu nova generacio kaj ties akuŝistino estas klerigo" diris John Dewey (Usono) en The school and society (Lernejo kaj socio). Filozofo, psikologo kaj reformisto pri klerigado (1859-1952) kredis en klerigadon bazitan prefere je solvado de problemoj ol per meĥanika lernado de faktoj. Ni klopodas por sekvi la saman vojon.

Pri homrajtoj ni komencas laŭ elementaj konoj demandante al la lernantoj, ĉu ili sentas sin aŭskultitaj, kiam ili diras kion ili pensas. Ekde tio, estas facile aludi tiujn, kies rajton por libere sin esprimi oni malpermesis – kiel la Nobelpremiiton Nelson Mandela aŭ la germanan paciston Carl von Ossietzky. Ni poste ektraktas la temon pri respondeco, kiu rezultas el la fundamentaj homrajtoj.

Ni adaptas niajn metodojn funkcie de la aĝo kaj la kapablo de la lernantoj.

Ekzemple, ni scias, ke rolludo estas bona rimedo por lernigi al pli junaj la gravecon de la infanrajtoj. Al la pli aĝaj oni proponas, ke ili sin esprimas pri malfacilaj okazaĵoj montrantaj la dilemojn (kontraŭajn elektojn) en reala vivo. Tamen ni ĉefe atentas, ke la kunvenoj estu taŭgaj kaj kuraĝigu ĉe la partoprenantoj konsidereman pensadon.

La persona sperto estu ekzemplo

Direktata diskuto ekde malfermaj demandoj povas fortigi la kapablon de lernantoj al kunsentemo. Kio estas rasismo? Kion sentas tiu, kiu ĝin suferas ĉiutage? Kiuj konsekvencoj povas okazi? Grupete la lernantoj lernas klarigi opiniojn kaj riĉigi sian teorian vortaron. Ni komencas esplori la personajn spertojn de la junuloj por reliefigi la universalecon de la homrajtoj kaj estigi komunan sekuritan kadron, kiu ebligu al ili kompari siajn opiniojn kun tiuj de la aliaj.

Niaj programoj ankaŭ uzas la arĥivojn de la Centro, kaj la ellaboraĵojn de la premiitoj ekzemploj potencaj kaj konkretaj de agadoj favore al paco. Jen ekzemple romanistino kaj pacistino, la unua virino kiu ricevis unuope la Nobelpremion en 1905 pro sia senlaca partopreno en internacia movado favore al paco, kaj la Usona aktivulo Martin Luther King (premiita en 1964) pro sia uzo de senperfortaj metodoj por disvastigi la movadon por civitorajtoj, ni citu ankaŭ aŭdacajn klopodojn favore al la universaleco de la homrajtoj faritaj de la irana advokatino Shirin Ebadi, Nobelpremiita pri paco en 2004.

Por plu vivigi la sperton, ni kuraĝigas la instruistojn daŭrigi en klasĉambro la interkomunikadon komencitan en la Centro. Kromaj kaj pliprofundigaj agadoj estas proponataj tiucele en nia retejo.

Ofte la instruistoj sendas poste al ni tre pozitivajn komentojn precizigante, ke la vizito pli vigligis la pripensadon kaj la diskutadon ĉe la lernantoj.


Tradukis el la franca Pjer Tell Bouvier (Francujo)


Toril Rokseth (Norvegujo) estas direktistino de klerigado en la Nobel- Centro de Paco, kie ŝi estras kvaropan grupon da instruisto


Afrika cerbofuĝo: ĉu ekzistas alternativo?

de Luc Ngwé

En oktobro 2016, raporto de la Internacia Monunua Fonduso (IMF) prognozis ke "migrantoj [de Subsahara Afriko] en landoj de OECD (Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo) povos pliiĝi de proksimume 7 milionoj en 2013 ĝis proksimume 34 milionoj antaŭ 2050,” aldonante ke "la migrado de junaj kaj klerigitaj laboristoj faras gravan damaĝon en regiono, kies homa kapitalo jam malabundas.” Ĉi tiu kontinenta hemoragio kiu daŭras jardekojn ne povas esti subite haltigita. Afrikaj universitatoj devas inkludi tempon por studi eksterlande kiel integran parton de siaj kursoj, dum instigante provizoran migradon, kiu permesas al ĉi tiuj klerigitaj civitanoj reveni al siaj hejmlandoj.

"Cerbofuĝo estas speciale akra en Subsahara Afriko,” diras la Monda Ekonomia Perspektivo [World Econ omic Outlook] (oktobro 2016), raporto publikigita de la Internacia Monunua Fondaĵo (IMF). "La migrado de junaj kaj klerigitaj laboristoj faras gravan damaĝon en regiono, kies homa kapitalo jam malabundas. La koncentriĝo de migrantoj inter tiuj, kiuj estas klerigitaj estas pli alta ol en aliaj evoluantaj ekonomioj. La migrado de altkvalitaj laboristoj sekvigas altan socian koston, kiel evidentigas la foriro de kuracistoj kaj flegistinoj de Malavio kaj Zimbabvo, kio povas signifi bonstatajn perdojn krom tiuj, kiuj estas sole ekonomiaj”

Ĉi tiu situacio ne estas nova. La afrika cerbofuĝo komenciĝis jam en la 1980-aj jaroj.

Provizora migrado en la 1960-aj jaroj

En la 1960-aj jaroj la reguloj por supera klerigo de nove sendependiĝintaj afrikaj ŝtatoj reflektis iliajn bezonojn por klerigi siajn proprajn elitojn. por iuj landoj, studentoj devis esti klerigataj eksterlande, plejparte en la iamaj koloniaj landoj kaj Sovetunio. Ili ricevadis ŝtatajn stipendiojn kaj estis atendataj reveni hejmen por kontribui al evoluigado de siaj landoj. Kamerunio, ekzemple, postulis ke ĉiuj studentoj kun stipendio subskribu dek-jaran promeson. Dume, landoj en la antaŭa sovetia bloko postulis ke afrikaj studentoj forlasu la landon tuj post kiam ili finos siajn studojn. Ili ankaŭ estis instigataj forlasi la gastiglandojn pro aliaj faktoroj – kiel malfacilaĵoj trovi dungon, laborpostenoj rezervitaj al la landanoj, diskriminacio aŭ malaltigitaj nomumoj.

Samtempe, nove sendependiĝintaj ŝtatoj ofertis allogajn laborpostenajn perspektivojn al siaj diplomitoj – revivigante ilian entuziasmon por sendependeco kaj uzante laŭdindajn sloganojn kiel "Via lando bezonas vin!”

pro ke ili sentu sin dezirataj.

En la du jardekoj post sendependeco, la afrika cerbofuĝo sekvis la logikon de pli larĝa migra movado. Ĝia ĉefa trajto estis, ke ĝi estis provizora – almenaŭ en sia intenco.

En la 1980-aj jaroj, seniluziiĝo anstataŭis ĉi tiun post-sendependiĝan eŭforion en plej multaj afrikaj landoj.

Promesoj pri senigo de malriĉeco ne plenumiĝis. En serio de sinsekvaj sin- devontigaj "malgrasigaj dietoj”, la ŝtata aparato draste reduktis la rekrutadon al la publika sektoro. La idealo de projekto por komuna bono ekmalkreskis kaj sento de senutileco ekinstaliĝis. Akiri diplomon jam ne havis la saman signifon, dum "dungatebleco” iĝis la moto de kleriga politiko en Afriko kaj aliloke. Studentoj plie turniĝis al kursoj, kiuj ebligis ilin akiri kapablojn, kiuj estis "vendeblaj” en la monda labormerkato.

Migrado kiel vivperspektivo

Tamen, landoj en la Nordo ne malfeliĉis pri la migrado de klerigitoj el la Sudo. Ili konkurencis por novaj talentoj alfrontante problemojn por renovigi siajn proprajn laborfortojn. Antaŭvidoj de maljuniĝanta popolo kaj certaj reguloj limigantaj studlokojn, kiel la numerus clausus [limigo de la nombro] por medicinaj studentoj en Francio, devigis ĉi tiujn landojn pli kaj pli turniĝi al fremdaj laboristoj. Ili adoptis selektivajn enmigradajn politikojn intence konformigi la lertecon de migrantoj al la bezonoj de siaj ekonomioj. Fronte al malabundeco de kuracistoj, Francio akceptis tiujn el eksterlande, dum Germanio altiris fremdulojn kun kapabloj, kiujn bezonis iliaj industrioj.

La san-protektaj profesioj, komputado, financo kaj teknologio precipe venigis grandan internacian movadon. Tiel, tutmondiĝo iom post iom malfermis landajn laborpostenojn, kuraĝigante pli grandan normigon en kursprogramoj kaj diplomoj tutmonde.

Tamen, dum afrikaj landoj eniris la tutmondiĝon tra la malantaŭa pordo, pri kio ili ne ĉiam havis influon, por individuoj ne estis same. Ĉi tiuj foje profitis per personaj klerigaj projektoj, profesiaj perspektivoj kaj aliaj ofertataj ebloj (konsumo, vojaĝo, ktp.). Sed, dum ĉi tiuj ŝancoj povis atingi personajn celojn, ili ne nepre respondis al personaj disvolvaj celoj, orientiĝoj kaj prioritatoj de iuj afrikaj landoj. Kiel ajn, la internaj politikoj de afrikaj landoj estas inter la faktoroj kiuj – apud la demografiaj tendencoj de Nordaj landoj kaj tutmondiĝo – transformis afrikan migradon de provizora en permanentan.

Ĉi tiu estis migrado sen vera perspektivo aŭ intenco reveni, kaj tio ne estis nur pro, kiel ni ĵus vidis, ekonomiaj faktoroj (laborpostenoj, salajroj, laborkondiĉoj) aŭ politikoj (persekutado, malsekureco). Ĉi tiu estis migrado kiel vivperspektivo.

Povo de la diasporo

Hodiaŭ, afrikaj landoj ŝajne ne povas ĉesigi la cerbofuĝon. Strategioj por repatrujigo je ajna prezo rezultas senutilaj, ĝis registaroj ne traktas la radikajn kaŭzojn de elmigrado. Dume la retenado de cerboj kiuj forkuras ne estas prioritato. Unu alternativo – se ne solvo – estus uzi la intelektan povon de la diasporo por instrui pri kursoj en afrikaj universitatoj.

Tiu cirkulado de kapabloj malfermus novajn perspektivojn por afrikaj landoj en epoko de neevitebla tutmondiĝo.

Jam dum pluraj jaroj, estas starigitaj universitataj kaj sciencaj retoj inter hejmlandoj kaj landoj kun afrika diasporo.

Ekzistas, ekzemple, la Universitato de la Montoj en Kamerunio, kiu formis aliancon kun la universitata hospitalo de Dijon kaj la universitato Paris-XIII en Francio – kaj kun la universitato de Udine kaj la Kardiologia Centro Monzino en Milano, ambaŭ en Italujo.

Maroko nun engaĝas sian diasporon en naciaj programoj kiel la Internacia Forumo de Marokaj Kompetentecoj Eksterlande, kiu subtenas landajn esplorojn kaj teknologiajn iniciatojn. En 2009, la Nacia Centro por Scienca kaj Teknika Esploro [Centre national pour la recherche scientifique et technique] (CNRST) en Rabat, subskribis memorandojn de kompreno kun kelkaj eksterlandaj institucioj, speciale la Asocio de Marokaj Komputilaj Sciencistoj en Francio [l’Association des informaticiens marocains en France] (AIMAF) kaj la Reto pri Maroka-Germana Kompetencoj [Deutsch-Marokkanische Kompetenznetzwerk] (DMK) en Germanujo.

Sano estas areo, kiu profitus de ĉi tia kunlaboro. Kameruniaj apotekistoj, kiuj instaliĝis en Belgio kunigis fortojn kun la Universitato de Douala por oferti enkondukajn kursojn pri farmacio. Ekde 2010, la Asocio de Kamerunaj Kuracistoj en Belgio (MedCamBel) organizas profesiajn konferencojn kaj publikajn informojn, antaŭzorgajn kaj konsciigadajn kampanjojn por Kamerunianoj.

Rotacia migrado – nova tendenco

Paralele, iuj landoj en la Nordo nun stimulas "rotacian transloĝiĝemon”, aŭ mallongtempan migradon, kiu ebligas fremdulojn labori kaj specialiĝi en siaj alvokiĝoj dum kelkaj jaroj, antaŭ ol reveni al siaj hejmlandoj. Ĉi tiu rotacia migrado estas subtenata de la Eksperta Konsilio de Germanaj Fondaĵoj pri Integriĝo kaj Migrado, la Germana Agentejo pri internacia kunlaboro [Deutche Geseltschaft für Internationale Zusammenarbeit] (GIZ), sub ĝia programo Triple Win (triobla venko), kaj la Federacia Dungista Agentejo de Germanio.

Rotacia migrado avantaĝas kaj la hejmlandon kaj la gastiglandon, danke al la transdono de spertoj kaj scioj. Kaj ni ne forgesu la koncernatojn de ĉiuj tiaj iniciatoj – personojn kiuj lernas tra laboro, kiuj formas profesiajn ligojn, kiuj povus pruviĝi utilaj, kaj kiuj perlabori pli bonan vivon dum sia eksterlanda restado, kion ili povas iam poste investi en la ekonomion de siaj hejmlandoj.

Similaj reciprokaj avantaĝaj praktikoj inter gastiglando kaj hejmlando funkcias en la akademia mondo, precipe en Usono kaj Kanado, kaj en pli malgranda skalo, en Britio kaj Francio. Afrikaj universitatoj ligitaj kaj subtenataj de institucioj de supera klerigado kaj esplorado en ĉi tiuj landoj, enkondukas programon de kunlaboro kun sia hejmlando, subtenate de tiuj eksterlandaj institucioj. En 2010, Mahmood Mamdani, kiu estis direktoro de la Instituto pri Afrikaj Studoj en la Universitato Kolumbio, Nov-Jorko (de 1999 ĝis 2004), kreis la Makerere Institute of Social Research [Makerere-Instituto de Sociaj Esploroj] ĉe la Universitato de Makerere en Ugando. En 2016, Ousmane Kane, kiu estras la katedron de Nuntempaj Islamaj Religio kaj Socio ĉe la Lernejo Harvard Divinityen Usono, komencis akademian interŝanĝan programon por studentoj de Senegalo, sia naskiĝlando.

Estas longa listo de afrikaj esploristoj kaj institutaj instruistoj, kiuj helpas revivigi superan klerigadon kaj esploradon en siaj landoj de origino, per instruado, esploraj programoj kaj kun-publikigadaj projektoj.

Integri la afrikan diasporon en la tutmondan merkaton de kapabluloj ofertas al ĝi ian certigon ke ili restos 20 | Unesko-Kuriero • januaro-marto 2018 konkurencivaj anstataŭ sperti la sklerozon, kiun ili suferas se ili restas en sia hejmlando – pro la maltaŭgaj laborkondiĉoj kaj medio, kiu ne favoras profesian sukceson.

Ĉi tio estas precipe la kazo por lekciistoj, esploristoj, sanprotektaj profesiuloj kaj, pli ĵuse, la tiel nomitaj modernaj profesioj kiel informadiko, telekomunikado, financo kaj bioteknologio.

Kiel la IMF–raporto indikas, afrikaj diasporaj retoj "povas ankaŭ provizi rigoran profesian disvolviĝon kaj gvidantarajn trejnadajn programojn.

Kombinante siajn kapablojn, kontaktojn kaj scipovojn kun siaj scioj pri tutmondaj oportunoj kaj lokaj kutimoj, diasporaj retoj de elmigrantoj povas helpi plifortigi la hejmlandan entreprenistan medion, pliigi efikecon kaj ekspansii al novaj merkatoj”.

Kiam ni klopodas transformi la cerbofuĝon en cerban rotaciadon, tio povas pavimi la vojon al novaj formoj de kunlaboro, novaj manierojn de disvolviĝo por afrikaj landoj kaj novajn formojn de influo, kiuj povas plifortiĝi de internacia socialigo.


Tradukis el la angla Sidney Carlos Praxedes (Brazilo)


Luc Ngwé estas kamerunia esploristo kaj sindunganta konsilisto. Aŭtoro de serio da studoj pri supera klerigado, li instruis ĉe la Universitato de Douala (Kamerunio), kaj ĉe universitatoj en Nanterre kaj Avignon (Francio).


Universitato kaj demokratio de la kredemuloj

de Jean Winand

Teknologiaj kaj sciencaj pro­ gresoj konfuzis nian rilaton al la mondo. La rolo de homaj sciencoj estas anstataŭigita de nurekonomia pensmaniero.

En tia kunteksto, universitato staras antaŭ jena alternativo :
ĉu produkti teknikistojn, rekte produktivajn, aŭ malpli specialigitajn universitatanojn, kapablajn pripensi la estontecon de la socioj ? Ekonomia realismo ne povas esti la ununura respondo al la nuntempaj defioj.

Inter la fenomenoj kiuj karakterizas la komencon de la 21-a jarcento, la plej rimarkeblaj probable estas la dissolviĝo de la gvidiloj laŭ kiuj niaj socioj orientiĝas, kaj la malfacileco, por la homoj, optimisme antaŭvidi sin en la estonteco - malserena sento plifortigata de la spektaklo de militoj kaj de migradoj, kies sinsekvajn epizodojn, ve, ni ĉiutage spektas. Al tio aldoniĝas demandaj pripensadoj pri la naturo de la vivanta mondo, la daŭrebleco de niaj ekosistemoj, la funkciado de niaj demokrataj kaj individuaj liberecoj, la rolo de la ŝtato, la rilatoj inter ŝtatoj kaj multnaciaj entreprenoj kapablaj mobilizi gigantajn rimedojn por administri la kolektadon, cirkuligon kaj stokadon de la scioj kaj informoj, sed ankaŭ ilian transformadon kaj ekspluaton.

La izolismo de iuj riĉaj landoj, la kresko de la popolismoj kaj la impresa plifortiĝo de la integristaj movadoj, emigas nin kredi ke la povo estas iom post iom kaptata de la adeptoj de solvoj rapidaj kaj simplaj, se ne eĉ trosimpligaj.

Fronte al ĉi tiuj zorgoj de la nuntempa mondo, supozeblus ke homaj sciencoj, inter kies esencaj misioj unu precize estas doni la ŝlosilojn por interpreti la mondon en kiu ni vivas, ricevos kreskantan rolon.

Sed, krom eble sociologio, ili restas preskaŭ neaŭdeblaj en la nuntempaj debatoj kaj iom post iom malaperas el la universitataj studoj.

La loko rezervita por homaj sciencoj klare regresas, pli malpli en la tuta mondo, sed aparte en la evoluintaj landoj. Unuflanke ilia dimensio reduktiĝas :
la mesaĝo kiun ili portas malgraviĝis por teknikaj studoj. Aliflanke la financaj rimedoj asignitaj al homaj sciencoj, same por ilia instruado kiel por la esplorado, konstante malaltiĝas.

La kaŭzoj kiuj kontribuas la kreon de tiu situacio estas tro multaj por esti detaligataj ĉi tie. Mi limigos min al la rolo de la politikaj aŭtoritatoj.

Kiuj prioritatoj por la politikistoj ?

En mondo kie plendungiteco ne plu estas sekurigita valoro, la kvazaŭ egaldimensia identigo inter instruiteco kaj profesio povanta konduki al salajrata laboro fariĝis vera obsedo.

Formi diplomitojn rekte uzeblajn por difinitaj taskoj tiam aperas preferinda ol formi nespecialigitajn universitatanojn.

Ekzemple, la japana registaro anoncis en junio 2015 sian intencon forte redukti, se ne eĉ malfondi, en la universitatoj kiujn ĝi oficiale regas, la departementojn de sociaj sciencoj kaj de filozofio kaj literaturo.

La japana ĉefministro tiam deklaris ke, anstataŭ kreskigi la akademian esploradon, kiu estas tre teoria, estus preferinde zorgi pri pli praktikacela klerigado kiu, tiel, pli bone antaŭkonformigus sin al la bezonoj de la socio.

Sed ĉu la universitato povas kontentigi sin per nura formado de tre specialigitaj teknikistoj kiuj restus plej malkleraj ekster la malvasta kampo de sia fako ? La situacio atingis tian gradon ke oni demandas sin ĉu la politikistaro, kiu respondecas pri difino de strategiaj celoj, vidas la necesecon instrui homojn kapablajn pripensi ĝeneralajn temojn per kritika menso. En iuj landoj, la respondo klare estas ne ; en multaj aliaj, tio ne aŭ ne plu estas sentata kiel prioritato, foje eĉ de la universitataj aŭtoritatoj, de nun obsedataj de la demandoj pri rentabilitato.

En mondo kie la filozofiaj kaj moralaj gvidiloj malfacile estas rekonataj, universitatoj ankoraŭ ĝuas grandan konfidon de la publiko. Kvankam necesas, por ĝin konservi kaj fortikigi, ke ili montru sin modelaj en sia konduto. Scienculoj ne ĉiam estas ŝirmitaj kontraŭ kritikoj foje rilataj al ilia integra honesteco intelekta.

Tial, scienco fariĝis suspektata de kreskanta parto de la publiko. La prezento de la tiel nomataj alternative facts (aserto rebatata de faktoj) konstituas interesan ilustraĵon de tio. Verŝajne ne utilas ĉi tie longe malbobeni la skeptikajn deklarojn, foje ĉe la plej altaj sferoj de la ŝtato, pri la realeco de la klimata ŝanĝiĝo, aŭ la konkuriĝo -kvazaŭ temus pri du egalvaloraj opinioj - de la teorio pri evoluado de la specioj, kaj de kreismo. En ĉi tiu kunteksto de malfirmeco, universitatoj povas esti fortikaj gvidiloj al libereco. Tio grandparte dependas de ili mem, sed ŝtatoj devus garantii al universitatoj rimedojn sufiĉajn por sekurigi al ili realan aŭtonomion.

Rolo de homaj sciencoj

En la universitato vidata kiel idealo, homaj sciencoj devas ludi centran rolon. Kaj tamen, oni nun ne prenas ilin tre serioze. Tro ofte la pluvivado de tiuj ĉi fakoj okazas pere de pli malpli trudita instrumentiĝo. Ekzemple, oni facile konsentos ke, en la sciencoj pri la vivantaĵo, filozofia prilumado necesas, pri etikaj demandoj, sed oni ne perceptos la utilecon subteni esploradojn pri [germana filozofo Immanuel] Kant [(1724-1804)], pri mezepoka filozofio aŭ pri fenomenologio.

Laŭ la opinio de multaj scienculoj, esplorado en homaj sciencoj ne vere estas scienco. La nekompreno venas i.a.

de la fakto ke la ekzaktaj sciencoj trudas siajn epistemologiajn paradigmojn, aŭ almenaŭ siajn praktikojn de esplorado, al la tuta aro de la sciencoj.

Ĉar homaj sciencoj unue okupiĝas pri la senco, neeviteble sekvas ioma relativeco de la rezultoj. Cetere, al neniu venus la ideo agresi la teknikajn elitojn, respektatajn pro la kontribuo kiun ili alportas al la industria produktado, al la ekonomia riĉeco, kaj ankaŭ al nia fizika bonfarto kaj al nia materia komforto. Ne samas por la intelektaj elitoj, kiuj havas ankaŭ kiel mision esti ĝenuloj, per siaj demandoj al la socio, per sia kritika rilato al la povo, aŭ ankoraŭ per sia elkriptigo de la senco – daŭre ja temas pri senco – kaŝita, vualita, kamuflita sub la senĉesa informfluo per kiu ni estas superŝutitaj.

Nu, precize estas homaj sciencoj, pensantaj alimaniere ol per kategorioj de "aŭ-aŭ", kiuj kapablas doni ilojn necesajn al la kompreno de la kompleksa mondo nin ĉirkaŭanta. Se ne, iom post iom estiĝos –kaj eble nereversigeble – la "demokratio de la kredemuloj", laŭ la formulo de la franca sociologo Gérald Bronner.

La antaŭsignoj de obskurantismo

Fronte al la kolosaj defioj kiujn proponas al ni la evoluo de la nuntempa mondo kaj la eksterordinara disvolviĝo de la teknikoj kiuj profunde re-debatigindas niajn sociajn modelojn, ne povas esti unu sola respondo kiu kuŝus en la serĉado de ekonomia bonfarto, eĉ se ja necesas sekurigi bazan vivnivelon, aparte urĝan en la landoj malplej disvolvitaj. Sed ne fari pli ol ĉi tio estus, en plej bona kazo, nura kurteno uzata por maski pli kompleksajn kaj pli esencajn realaĵojn. La sola taŭga respondo troviĝas en la kono, en la kompreno de la mondo en kiu ni vivas.

Tiu ĉi kompreno estiĝas pere de la kulturo, profunda kulturo, ne –ĉiukaze ne nur – distra kulturo sed pli bone kulturo nutrata de la larĝeco de sia historio, multlingva kulturo, kulturo kiu okupiĝas pri siaj fontoj, kiu profundigas ĉi ties studadon por pli bone kompreni ilin kaj tiel kompreni sian estantecon kaj konsideri sian estontecon.

Kulturo do plene informita, kaj kiu povas esti tia nur per la neanstataŭigebla kontribuo de homaj sciencoj.

La nescio pri la pozicio de la Homo en la universo, pri ties historio, pri ties kulturo, aro pri kiu iom preciza scio naskiĝas pere de akirado de foje severaj metodoj, la nescio do de ĉio ĉi, la malŝato, aŭ eĉ la kvazaŭ desupra malrespekto al tiuj kiuj fariĝas ties defendantoj, ĉiam estis la antaŭsignoj de aŭtoritatismo kaj obskurantismo.

La sinekskuzo de gvidantoj kiuj sekvos en vojon fonditan sur nura ekonomia realismo estas markita, plejbonkaze, per la sigelo de nescio ; plejmalbonkaze ĝi estus signeto de la volo sklavigi la homojn per ilia brutigado. Pro tio mi nomis plej grava demokratia demando la manieron koncepti la statuson kaj rolon de homaj sciencoj en niaj socioj.


Tradukis el la franca Christian Lavarenne (Francujo)


Jean Winand (Belgium) estas profesoro ĉe la Universitato de Liège. Li estis dekano de la Fakultato de Filozofio kaj Literaturo inter 2010 kaj 2017, kiam li estis elektita membro de la Reĝa Akademio de Belgio.

Li kunestris la Internacian Programan Komitaton de la Monda Konferenco pri Homaj Sciencoj okazigita en aŭgusto 2017 en Liège, kunlabore kun Unesko..


Vojmapo por ŝanĝi la mondon

de ​Fernando​ ​M.​ ​Reimers

Por pace vivi unuj kun aliaj en mondo submetita al riskoj, oni nepre devas doni al la nova generacio klerigadon, kiu ebligas al ĝi zorgi pri ili kaj ilin trakti.

Fernando M. Reimers, venezuela fakulo pri klerigado pri mondo­ civitaneco, estas aŭtoro de du novigaj programoj tiucele kreitaj en la universitato Harvard.

Kio estas klerigado se ne io kio donas al individuoj oportunojn por disvolvi la praktikajn kaj ekkonajn kompetentojn, kiuj helpos ilin vivi kaj realigi la gravajn konkretajn celojn, kiujn ili donis al si?

Tiu ideo ekzistas de longtempe, almenaŭ jam ĉe Johano Amoso Komenio, ĉeĥa klerigfakulo de la 16-a jarcento. En sia Didactica Magna (Granda Instruarto), li verkis, ke por starigi pacon en la mondo, necesas universaligi la klerigadon. La sama konvinko inspiris la enskribon de la rajto je kleriĝo en la Universala deklaro de la homrajtoj en 1948 kaj en la Antaŭparolo de konstituciiga akto de Unesko.

La enskribo de tiu rajto en la Deklaron instigis unu el plej rimarkindaj silentaj revolucioj, kiun konis la homaro.

Mondskale la alireblo al baza klero kreskis de 50% en 1984 ĝis pli ol 85% hodiaŭ, kaj dume la proporcio de legipovuloj saltis de 36 ĝis 85% (Global Rise of Education [Tutmonda kresko de kleriĝo], 2017). Ke ĉi kresko de la aliro al kleriĝo okazis kiam la monda homnombro kreskis de 2,5 ĝis 7,3 miliardoj de individuoj, faras ĝin des pli rimarkinda.

Dum la lastaj dek jaroj, mi klopodis kompreni kiel plej bone helpi la disvolviĝon de klerigaj sistemoj, kiuj ebligos niajn lernantojn iĝi civitanoj de la tutmondo. La akirprocedon de tutmonda kompetento devas rezulti el kvalita instruado farata de instruistoj bone klerigitaj kaj gvidataj.

Kun miaj kunlaborantoj, mi ellaboris du kompletajn instruprogramojn, taŭgajn de vartejo (infanetlernejo) ĝis fino de mezgrada studado, kaj ni plu laboras, kun tutmonda lernejreto, por starigi klerigsciencajn rimedojn ebligantajn disvastigi la klerigadon pri monda civitaneco.

Kultivi siajn interesojn kaj pasiojn

La unua programo, prezentita en la verko Empowering Global Citizens (Klerigi mondcivitanojn, 2016), estis ellaborita en 2011 kaj 2012, por instruado po ses ĝis ok horojn semajne, kiu disvastiĝas de la vartejo tra lernejo ĝis la fino de mezgradaj studoj. Komence la projekto estis starigita por Avenues: The World School [Avenuoj:
La Monda Lernejo], internacia reto de sendependaj lernejoj, kiu ĵus malfermis ĝian unuan studparkon en New York.

Ni finpretigis aron da kompetentecoj enhavantaj la lernadon de etiko kaj akiron de scioj, de sociaj kompetentecoj, de konoj pri si mem kaj de pensmanieroj, por havigi al la lernantoj kapablecon necesajn por kreskigi planedan konscion – ebligante ke samtempe ili disvolvu siajn emojn kaj kapablojn por alfronti la mondajn defiojn.

Kerne de nia pensmaniero pri monda kompetenteco troviĝas la koncepto de aŭtonomigeco, alidirite mensa stato kiu ebligas al ĉiu kultivi sian kapablon por havi bonan influon, esti komenciganto kaj ludi movrolon.

Nia maniero aliri konsistas en lernado per projekto, kiu instigas la lernantojn disvolvi siajn interesojn kaj pasiojn, kaj kunligas la gepatrojn kaj la membrojn de la komunumo. Anstataŭ nur transdoni sciojn, ni kuraĝigas ĉiun lernanton montri sian regadon de temo kreante produkton – pupteatraĵon (en vartejo), negocplanon (tria studjaro) aŭ socian entreprenon (oka studjaro). En la tria studjaro de de mezlernejo, ekzemple, la lernantoj studas la mondan interdependecon starigante projekton de ĉokoladovendejo, ligita al komerca reklamagado, kiu metas ilin fronte al demandoj pri mondaj provizĉenoj, pri etiko de la libernegocado kaj de la laborigo de infanoj.

Post publikado kaj dissendado de tiu unua studprogramo, por faciligi ties disvastigon grandskale, ŝajnis al ni, ke necesas pli simpla versio. La komentaj reagoj de instruistoj, kiuj alproprigis la programon, helpis nin rafini nian progresadon kaj ĝin fari pli efika kaj alirebla.

Kompreni la mondon

La dua programo, Empowering Students to Improve the World in Sixty Lessons (Klerigi lernantojn, ke ili kreu pli bonan mondon , en sesdek lecionoj, 2017), proponas tri ilojn por tion fari, jen:
unua plano ebliganta ellabori kaj adapti edukprogramon al monda civitaneco; la dua celanta ellaboradon de lerneja strategio por tutmonda klerigado; finfine prototipo (unuatempa modelo) de studprogramoj, ellaborita laŭ procezo proponita en la libro.

La aplikado de tia studprogramo eblas por multaj lernejoj eĉ se rimedoj kaj subtenoj je sia dispono estas malsimilaj.

La ĉeesto de prototipo ebligas kolekti la sugestojn de la uzantoj. Ĝia formato, kvankam koncizigita po kvin lecionoj instrujare, donas firman kaj rigoran sinsekvon de instruaĵoj celantaj precizan aron de lernadaj akiroj.

La dua programo difinas gvidleteron de mondaj kompetentecoj – tute konformaj al la Celaro por Daŭra Disvolvado - kiu ebligas al iu ajn diplomito de la mezgrada studo kompreni la tutmondiĝon kaj ŝati la eblecojn, kiujn ĝi donas al individuoj por labori kune por plifortigi sian komunumon.

Iĝi mondcivitanoj En la kadro de la Iniciato por noviga tutmonda klerigado internacia grupo por esploro pri politikoj kaj praktikoj – kiun mi estras en Harvard, mi nune kunlaboras kun pluraj lernejoj kaj lernejretoj ĉirkaŭmonde.

Kune, ni lernas eklaborigi instruprogramojn nepre celantaj disvastigi la mondan civitanecon. Tiele la du kursaroj priskribitaj ĉi supre estis tradukitaj kaj adaptitaj al la ĉina, hispana kaj portugala.

Ni de nun komprenas, ke krei grandskale necesajn kondiĉojn por altkvalita tutmonda klerigado postulas kunigan gvidadon ankaŭ kunordigitajn kaj longdaŭrajn klopodojn de multaj malsimilaj publikaj kaj privataj organismoj, por klerigi klerigistojn kapablajn realigi tian lernadon.

Necesas ankaŭ ebligi al klerigistestroj dividi siajn spertojn por akceli la aperon de volontula kulturo de la kungvidado sen kiu, kiel mi klarigas en One Student at a Time. Leading the Global Education Movement (2017), niaj klerigsistemoj ne kapablos solvi la defiojn de la 21a jarcento.

Oni scias, ke danke al volontulaj programoj, altkvalitaj kaj klerigscience efikaj, eblas lernigi al junaj generacioj, ke ili iĝu aktivaj mondcivitanoj. La klerigado estas nia plej granda rimedo por alkonduki la lernantojn konstrui pli bonan mondon. Neniam nia devo klerigi pri la mondcivitaneco ĉiun el la 1,2 miliardoj de lernantoj de la planedo estis tiel urĝa.


Tradukis el la franca Pjer Tell Bouvier (Francujo)


Fernando M. Reimers (Venezuelo) estas profesoro pri praktiko de internacia klerigado en la Fondaĵo Ford. Spertulo pri monda klerigado, li estras la organizon Iniciato por noviga tutmonda klerigado kaj la programon de majstreco de la internaciaj politikoj pri klerigado en la Universitato Harvard.


Radio en bildoj: ĉirkaŭiro al Bamako

Teksto: Katerina Markelova

Festi radion en bidoj – tio estis la defio sukcese farita de Marco Dormino. Fotisto por Unuiĝintaj Nacioj dum pli ol jardeko, li specialiĝas pri registrado de krizaj situacioj, precipe en Centra Ameriko kaj Malio.

Dormino, kiu aliĝis al la Multdimensia Integrita Stabiliga Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Malio (MINUSMA) en 2013, estis en Bamako kiam ĝi lanĉis la radion Mikado FM en junio 2015. Ĉi tiu "Paca Radio” brodkastas por vasta areo en norda Malio – hejmo de la sendependisma Azawad-komunumo, inter aliaj. Ĝia celo estas provizi al la publiko precizan kaj fidindan informon pri ĉiuj aspektoj de la pacprocezo en Malio, tiel helpante la establon de paco kaj nacia repaciĝo. Ĝia nomo, Mikado, prenita de la eponima ludo, rilatas al la potenco de popolo kiu estas unuecigita.

Elsendante en la franca kaj bambara, kaj en aliaj lokaj lingvoj (fula, songaja, araba kaj tamaŝeka) en iuj specialaj programoj, Mikado FM rapide gajnas la fidon de homoj en la landa nordo – iĝante la plej disvastigita komunikilo en la Gao- regiono.

Por festi ĝian evidentan sukceson, MINUSMA decidis ke la Monda Tago de la Radio (13-a de februaro) estas la ideala okazo por omaĝi, ne nur al Mikado FM, sed al radio ĝenerale. Radio fariĝis la "ĉefa ilo por disvastigi kulturon kaj politikajn opiniojn en Malio,” Dormino klarigas. "Ĝi ludas ŝlosilan rolon en ĉiutaga vivo de malianoj.” Kaj jen nia junplena 41-jara italo trairante la labirinton de stratoj en Bamako serĉante radiostaciojn! Malfacila tasko, tiel ke ofte iliaj adresoj ne estas en la plej bonaj lokoj. "Kelkaj kvartaloj en Bamako eĉ ne aperas sur la mapo. Oni perdiĝas facile. Ĝenerale, mi nur havis malprecizan ideon kien mi supozis iri.”

En unu semajno li malkovris plurajn radiostaciojn en la urbo – ne ĉiujn, sed multajn el tiuj kiuj estas la plej aŭskultataj en Malio – Kledu, Benkan, Guintan, Jekafo, Chaîne 2, Liberté. Dormano diras ke li ĉiam ricevis varman bonvenon kaj plenan movadan liberecon, tiel havante plenan subtenon de la dungitaro. "Mi renkontis kelkajn tre profesiajn ĵurnalistojn, kiuj estis tre bone organizitaj kaj sindevontigitaj – ĉu ili laboris en granda publika stacio kiel Radio Chaîne 2, aŭ malgranda privata radio,” li diris. "Ĉiuj ŝajnis vervaj kaj estis tie kie ili vere volis esti Farante ĉi tiun taskon, Dormino volis ricevi realan senton pri la pensmaniero de lokanoj. Estas tio kion li ĉiam provas fari, kie ajn li estas. "Radio estas pri la opinioj de homoj, iliaj sentoj kaj iliaj voĉoj. La homoj estas tiuj, kiuj vivigas radion,” li diras.

Radio estas fakte la amaskomunikilo, kiu estas plej proksima al la homoj, kaj laŭ Unesko, radio ĝis nun pleje atingas la homojn ol iu ajn alia komunikilo. En Afriko, de okdek ĝis naŭdek procentoj de hejmoj havas funkciantan radioaparaton.

En 2016, pli da homoj tutmonde aŭskultis radion ol rigardis televidilon aŭ uzis komputiltelefonon. Neniu devas esti kapabla legi por aŭskulti radion, dum ĝi povas atingi tre malgrandajn komunumojn elsendante en ilia lingvo.

Radio daŭre estas unu el la plej malmultekostaj komunikiloj. Kiam oni konsideras la elsendpotencon, malgranda 40-vata FM radiostacio povas esti instalita kontraŭ malpli ol 5.000 dolaroj. Riceve– en mondaj regionoj, kie la manko de transporta infrastrukturo malebligas la distribuon de presitaj amaskomunikiloj, kaj kie la elektra povo necesa por televida elsendo estas en ĝia plej bona funkciondo kiel intermita – malgranda radioaparato funkcianta per baterio estas ĉio, kion oni bezonas por aliri novaĵojn kaj informojn.

En iu peno por antaŭenigi aliron al informoj per radio, Unesko, en 2011, proklamis ke la Monda Tago de la Radio estos festata la 13-a de februaro ĉiujare.

Tiu dato estas simbola, ĉar ĉi tiu estis la tago kiam en 1946 la Radio de Unuiĝintaj Nacioj estis kreita. La rezolucio de Unesko estis adoptita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en 2013.


Tradukis el la angla Sidney Carlos Praxedes (Brazilo)


Mia duobla identeco estas avantaĝo
Zeinab Badawi

Intervjuo de Jasmina Šopova

Ĉi tiu estas la plej grava projekto de ŝia kariero, ŝi diras. La sudana-brita ĵurnalistino ZEINAB Badawi [Zejnab Bídaŭi], lumtura figuro sur la televidekrano -ŝi lastatempe adaptis la Ĝeneralan Historion pri Afriko de Unesko en serion de naŭ epizodoj por BBC, metis ĉi tiun trezoron ene de atingeblo por miloj da televidantoj. Pionira entrepreno kiu tramontras la tutan historion de Afriko, de antaŭhistorio ĝis modernaj tempoj, ĉefe celante la junulojn kaj afrikanojn.

Krom rememori la kondiĉojn por ĝia realigo, ZEINAB Badawi ankaŭ traktas la temon de ne-ĉesaj seksaj malegalecoj en la amaskomunikilaro kaj la malfacilaĵoj por virinoj- profesiuloj por interordigi la familian kaj profesian vivojn.

Vian dokumentan filmon pri la historio de Afriko oni elsendis sur la kanalo de BBC World News en julio kaj aŭgusto 2017a. Kio inspiris vin pri la ideo por ĉi tiu serio?

Afriko havas longan riĉan kaj kompleksan historion. Ĝi tamen estas neglektata kaj ne preteratentata, kaj oni ofte prezentas al ni deformitan kaj partiecan bildon. Tio ĉiam ŝokis min. Do, kiam mi malkovris, antaŭ kelkaj jaroj, la libron Ĝenerala Historio de Afriko (HGA) publikigitan de Unesko, mi vere ĝojegis.

Miloj kaj miloj da paĝoj traktantaj la historion de la afrika kontinento, de la komenco de la homa vivo ĝis la moderna epoko, skribitaj unue kaj plejparte fare de afrikaj esploristoj ...Ĝis tiam mi nur malprecize aŭdis pri tio.

Mi diris al mi: Ĝenerala Historio de Afriko estas sendube unu el la plej bone savitaj sekretoj de Unesko! Jen kiel la projekto naskiĝis.

Mi laboris en la amaskomunikiloj de pli ol dudek-kvin jaroj kaj mi faris ĉiajn projektojn, sed mi tre honeste diras, mane sur mia koro, ke ĉi tiu estas ĝis nun la plej ekscita, la plej interesa kaj la plej grava el ĉiuj.

Ĝi estas escepta kulturheredaĵa entrepreno, ĉar neniam antaŭe en la historio de televido ekestis sistema intereso pri la historio de Afriko de la antaŭhistorio ĝis la moderna tempo.

Krome mi provis - kaj mi esperas, sukcese - rakonti ĉion ĉi konvinke, celante aparte afrikanojn kaj precipe gejunulojn. Mi vere esperas, ke kiam ili vidos ĝin, ili komprenos, kiom mirinda ilia kontinento estas, de kie ajn ili devenas.

Kiel vi planas fari la serion alirebla por la pli granda spektantaro? Ĉu ĝi estas disponebla interrete?

Ekde kiam ni sukcese estos tradukintaj kaj subtekstintaj ĉiujn epizodojn en plurajn lingvojn; la serio estos disponigebla al ĉiuj publikaj televidkanaloj en Afriko kaj Karibio, same kiel en Brazilo. Estas multekosta paŝo, kiu ankaŭ postulas tempon.

Nuntempe, la serio ne estas disponebla interret, sed eble ĝi estos iun tagon. Ĝi estas redissendota en 2018, en BBC World News. Ni ankaŭ pensas pri aliaj manieroj de disvastigado.

Ĝenerala Historio de Afriko estas scienca verko. Kiel vi adaptis ĝin por la ĝenerala publiko?

Mi estas virino de televidilo. Mi multe laboris por televido, kaj mi volis, ke la serio baziĝu sur firma scienca scio. Sed ni ankaŭ devis fari ĝin vide altira. Ĉi tio ne estas ilustrita kurso pri historio: Gravis al mi, ke gejunuloj volu vidi ĝin. Mi pensas ke estus vane fari sciencajn programojn, kiujn neniu ŝatos rigardi.

Mi strebis fari la serion amuza, atingebla kaj viveca. Ekzemple, se paroli pri la transsahara komerco, mi iris al kamelmerkato, mi grimpis sur kamelon, mi falis de la kamelo ... Jes, tia estas la vivo. Kiam mi pensas, ke mia praavo estis kamelkomercisto ... mi ruĝiĝas!

La ĉefa afero por mi estis rakonti historiaĵon "pri la afrikanoj " sed ne montradi "ŝtonojn kaj ostojn". Kompreneble, kiam gravas, ni montras monumentojn en la dokumenta filmo.

Sed ni volis antaŭ ĉio rakonti la historion de la homgrupoj. Kien ajn ni iris, mi serĉis spurojn de la grandaj viroj menciataj en HGA por fari el ili rolfigurojn en la filmo, ĉu temas pri Aŝama, la Neguso de Aksumo aŭ Juba la dua, la berbera reganto, kiu edzinigis la filinon de Marko Antonio kaj Kleopatro, aŭ de Pianĥi, la sudana reĝo de Kuuŝo, kiu regis SupranEgipton en la oka jarcento antaŭ nia erao. Jen mia aliro:
ĉiam komencu per rakonto, kiu donas lokajn informojn pri tiuj homoj.

Kiun rolon ludis la lokaj komunumoj en la projekto?

Mi alvokis en ĉiu lando lokajn filmskipojn La laboro estis tre doloriga, ili elĉerpiĝis, kaj samtempe ili estis dankaj, ĉar ili ĉeestis la intervjuojn, malkovris la ejojn kaj ekkonis pli bone siajn respektivajn landojn. Ĉe la fino iuj homoj diris al mi: "Mi ne povis pensi, ke ĉio tio ekzistas en mia lando!"

Kiujn malfacilaĵojn vi renkontis dum la filmado?

Unu el ili estis akiri la arĥivajn bildojn de naciaj televidaj kanaloj. Komence, ĉiuj entuziasmiĝas ... sed fine vi ricevas nenion! Ankaŭ estis lingva baro. Mi laboras en la angla, sed la plimulto da homoj en Okcidenta Afriko estas francparolantoj, dum en Norda Afriko regas la araba. Feliĉe mi parolas pli bone la araban ol la francan.

Sed mi dirus, ke la plej granda problemo estis la manko je virinoj por intervjui ilin. La granda plimulto de specialistoj estas viroj. Ĉiam kiam eblis, mi provis kolekti atestojn de virinoj por ekvilibrigi la vidpunktojn.

34 | Unesko-Kuriero • januaro-marto 2018

Ĝuste, kia vi vidas la rolon de virinoj en la nuna amaskomunikilaro?

Tio estas afero traktenda sur pluraj niveloj: la ĉeesto de virinoj sur la ekrano (en roloj kiel la mia, ekzemple); la demando, ĉu estas intervjuataj virinoj, ne nur viroj, kiam oni serĉas la opinion de ekspertoj; la ŝlosilaj pozicioj kiujn ili okupas postkulise kaj la maniero en kiu seksgenraj aferoj estas traktataj en la amaskomunikilaro.

Rilate la virinojn en la amas­ komunikilaro kaj sur la ekranoj, mi klare vidas pliboniĝojn. Sed la ĉefajn rolojn ankoraŭ plejparte ludas la viroj.

En ĉiuj mondopartoj, inklude Britujon, estas malpli da profesoraj virinoj ol viroj.

Alivorte, kiam vi deziras la vidpunkton de eksperto, vi havas grandan ŝancon trafi viron.

Koncerne poziciojn de potenco, en ĉiuj landoj, ĉu en Okcidento, en Afriko aŭ en Azio, la bildo ne estas precipe brila.

La grandaj okcidentaj amaskomunikiloj restas sub kontrolo de viroj, BBC certe.

Vi trovas tie virinojn ĉe interaj niveloj, pli malaltaj ol direktado, sed estas viroj, kiuj havas la supron de la hierarĥio.

Koncerne la manieron en kiu oni traktas seksgenrajn temojn, nu, ne malofte tio estas malprofunda, precipe en landoj, kie antaŭjuĝoj estas profunde enradikiĝintaj.

Vi prezentis la Forumon de registoj ĉe Unesko en 2011, kaj vi diris en tiu okazo ke la klerigado de knabinoj estas via hejma "familia afero". Kial?

Iusence jes. Mi pensis pri mia praavo Ŝejko Babiker, kiu estis pioniro en klerigado de knabinoj en Sudano je la fino de la 20-a jarcento, sub brita regado.

En tiu tempo, oni ne sendis knabinojn lernejen. Mia praavo decidis ŝanĝi ĉi tiun situacion, kaj li komencis kun siaj filinoj. Malgraŭ la malamikeco de la britaj aŭtoritatoj kaj la sudana komunumo, li kreis lernejon por siaj infanoj en sia propra hejmo.

li havis multajn idojn, fakte. Estas eĉ ŝerco en la familio: kutime diri, ke li estis defendanto tiom arda de virinoj, ke da ili li edzinigis kvar!

Pli serioze, li ja estis granda travidulo.

Li starigis tiun ekzemplon certigante, ke liaj filinoj iru al pli altaj lernejoj kaj ĉi tiuj plu kreis aliajn lernejojn. Mi kreskis kun onklinoj, kiuj nun havas okdek jarojn, kun doktorecoj de okcidentaj universitatoj.

Unu el miaj onkloj estas prezidanto de la Universitato por virinoj de Al-Ahfad [Aĥfed] en Ĥartumo, kie junaj knabinoj el Sudano, sed ankaŭ el aliaj partoj de Afriko kaj la araba mondo, studas.

Do kiam mi aŭdas, ke junaj islamaninoj ne povas studi ĉar tio estas kontraŭa al la valoroj de islamo, mi restas senvorta!

Vi havas tre tempoprenan laboron. Kiel vi interordigas viajn laboron kaj familian vivon?

Por patrinoj estas malfacile por virinoj havi karieron. Ni naskas , kaj kia ajn estas nia profesio, interrompoj estas neeviteblaj. Ni do devas elekti. Kaj se ni iam decidas interrompi nian karieron - por tri, kvar, kvin, dek jaroj - por prizorgi niajn infanojn, ni pagas la konsekvencojn.

Kelkfoje, ni estiĝas ekster la ludo kaj ni devas komenci de nulo, dum en tiu periodo la aliaj daŭre grimpis la ŝtuparon.

Ĉu tio okazis al vi?

Verŝajne jes. Bonŝance mi povis labori en la studio, sed mi tamen devis ĉesi plurajn fojojn ĉar mi ekhavis kvar infanojn. Estas multe! Seninfane, mi verŝajne gajnintus du aŭ tri jarojn de kariero, kiu povas scii?

Vi ofte diras, ke vi havas duoblan identecon. Kion vi celas diri per tio ?

Hodiaŭ ĉiuj eŭropanoj estas rezulto de miksiĝo, sed kiam vi havas apartan koloron, via multobla identeco estas pli vidata. Mi naskiĝis en Sudano kaj alvenis en Britujon je la aĝo de du jaroj.

En tiu tempo, estis malpli da afrikanoj kaj azianoj en Eŭropo. Ili estas multe pli multaj hodiaŭ. Tio estigas multe malpli da problemoj ol kutime antaŭe.

Mi venas de islama familio, sen dubo, sed islamanoj estas parto de la eŭropa pejzaĝo. Tial mi ŝatus diri, ke kiam ni parolas pri eŭropaj islamanoj, ni diru " islamaj Britoj", ekzemple, kaj ne "islamanoj britaj": mi interŝanĝus substantivon kaj adjektivon. La diferenco eble ŝajnas minimuma, sed ĝi diras multe pli. Ĝi estas eĉ sufiĉe profunda kaj povas ŝanĝi la pensdirekton.

Ĉi tiu "ponta" identeco estas avantaĝo, kiu permesas al mi vivi kaj ne-okcidentan kulturon kaj eŭropan kulturon. Mi vidas en tio neniun imanentan konflikton. Mi nur sentas, ke mi havas la plej bonan el la ambaŭaj mondoj!

Noto: Ĉi tiu intervjuo estas kontribuo de Unesko-Kuriero al la Internacia Tago de Virinoj, memorfestata ĉiujare la 8-an de marto.


Tradukis el la franca Johan Derks (Nederlando)


Zeinab Badawi naskita en Sudano, loĝis en Londono ekde sia dua jaro. Renoma televida ĵurnalisto, ŝi diplomiĝis de Oksfordo kaj la Universitato de Londono en 2011 kun honora doktoriĝo de la Lernejo pri Orientaj kaj Afrikaj Studoj (SOAS) pro servoj al la internacia ĵurnalismo.

ZEINAB Badawi havas longan sperton en televido kaj radio, kie ŝi prezentis multajn elsendojn. Ŝi estas pleje konata kiel anoncisto de Hard Talk en BBC, serio da rektaj intervjuoj kun tutmondaj personecoj de supera nivelo. Ŝi ankaŭ prezentas du debat-elsendojn, Tutmondaj Demandoj kaj Mondaj Debatoj, por BBC World News, elsenditaj de BBC en ĝiaj radiaj kaj televidaj kanaloj.

Ŝi estas nuntempe Prezidanto de Reĝa Afrika Societo, patronino de BBC Media Action (la BBC-a homama agejo), vicprezidanto de Brituja Asocio por Unuiĝintaj Nacioj kaj membro de la Direktoraro de la Fondaĵo por Afrika Unio. Ŝi partoprenas ankaŭ en la retaĵo de Konsilioj por Tutmonda Tagordo de Monda Ekonomia Forumo.

Tra sia produktada entrepreno, Kush Communications, ZEINAB Badawi produktis kaj prezentis multajn elsendaĵojn, inklude ĉi tiun influhavan televidan serion pri la historio de Afrika, kunlabore kun Unesko.


UNESKO: kolektiva inteligento aganta
Audrey Azoulay

Audrey Azoulay (Francujo) estis nomumita al la posteno de Ĝenerala Direktoro de Unesko la 10-an de novembro 2017. La eksa franca Ministro pri Kulturo kaj Komunikado (2016-2017) estas la 11-a Ĝenerala Direktoro de la Organizaĵo kaj la dua virino okupi tiun postenon. Kun long-daŭra sindevigo al la universala valoro de paco, ŝi firme decidis pluteni ĉi tiun sindevontigon ĉe la estrado de Unesko: "moderna Unesko", kiu "povus plene partopreni en la redifinado de la parametroj, kiuj donos formon al la morgaŭa mondo"

"Mia ambicio estas, ke Unesko ludos pli grandan rolon en la donado de homa vizaĝo al la tutmondiĝo," Audrey Azoulay diris la 13-an de novembro 2017, dum sia enposteniĝo kiel Direktoro Ĝenerala de la Organizaĵo, kiun ŝi konsideras normo- donanto, kiu helpas la socion progresi, kiel faka agentejo, kiu kontribuas al la disvastigo de scioj por la plej granda nombro da homoj, kaj kiel intelekta forumo por la morgaŭa mondo.

La mondo de morgaŭ bezonas unuecon, ŝi kredas. Kaj por rekonstrui ĉi tiun unuecon, necesas konfidi la universalajn valorojn de paco per klerigado, kulturo, scienco kaj libereco, kaj certigi, ke nia agado radikiĝas longtempe. "En sia misio, sia voĉo kaj sia agado, Unesko estas en rekta kontakto kun la estonteco de la homaro longtempe," ŝi rimarkigis. "Ĉi tiu ordono estas praktikata kun ŝlosila prioritato donita al Afriko kaj virinoj. Al Afriko, en la konvinko, ke ĝi estas la kontinento, kiu kristaligas la defiojn kaj solvojn de nia komuna estonteco." Kaj al virinoj kaj knabinoj, por ke ili povu "restarigi sian ĝustan lokon kiel agentoj de sia propra destino kaj forto de progreso en niaj socioj. " Andrey Azoulay ankaŭ emfazis la apartan rolon de Unesko por kunordigi internacian kunlaboron kaj por kunteni la leĝo-donan kaj la plenuman aspektojn tiel efike kiel eble. "Ĉi tio supozas, ke ni plu pensu kaj nutru la esencan ligon kun intelektulaj rondoj, precipe en ĉiuj sciencaj kampoj, kiuj daŭre pruvas la malsimplecojn de la nuntempa epoko," ŝi diris. Unu el la plej grandaj entreprenoj de nia jarcento, en kiu Unesko devus ludi gvidan rolon, ĉar ĝi trairas ĉiun aspekton de ĝiaj celoj, estas, laŭ la Ĝenerala Direktoro, "la rekunpaciĝo inter la senprecedenca komputila kaj scienca revolucio, kiun ni travivas, kaj la hom- koncernaj valoroj, kiujn ni subtenas.

Surbaze de la klaraj kapabloj de Unesko zorgi pri la Tagordo 2030 kaj la Interkonsento de Parizo pri la Klimato- ŝanĝiĝo, ŝi substrekis la bezonon por pli da kunlaboro kun aliaj intereso- havantoj: agentejoj de Unuiĝintaj Nacioj, membro-ŝtatoj, regionaj organizaĵoj, urboj kaj civitanaj asocioj.

Konvinkite, ke neniu el la plej grandaj defioj, kiuj antaŭstaras la mondon hodiaŭ, povas esti alfrontata de iu ajn lando memstare, sen subteno de la fundamentaj kolonoj de scienco, klerigado kaj kulturo, kaj pri tio la Ĝenerala Direktoro kredas, ke Unesko devas plene partopreni en monda ordo bazita sur multflankecaj kaj hom-koncernaj valoroj: "la promeso de Unesko kaj tio, kion ni ŝuldas al la mondo, estas laboro en ĉi tiu multflanka kadro kaj agado pri la kernaj kaŭzoj de nia kolektiva destino," ŝi diris.

Antaŭ la pluraj defioj, kiujn ni ĉiuj kundividas, mondo sen kolektiva inteligento estus senpova, laŭ Audrey Azouly, kiu priskribas Uneskon "kolektiva inteligento en agado."


Tradukis el la angla Renato Corsetti (Britujo)


Du-dek-jara partnereco
Tri demandoj al Jean-Paul Agon

Kiam ni celebras la dudekan datrevenon de la Programo L’Oréal- Unesko por la Virinoj kaj la Scienco, kiel vi difinus la partnerecon inter L’Oréal kaj Unesko?

La partnereco kun Unesko estas unika por L’Oréal. En 1998, kiam ni komencis la Programon L’Oréal-Unesko por la Virinoj kaj la Scienco, nia ambicio estis valorigi la sciencistajn virinojn per kreado de scienca meritpremio rezervita al virinaj talentoj. Por tio, ni serĉis partneron, kiu kundividas tiun ambician klarvidon pri scienco kaj sekve pri socio, kio estas pli inkluziva. La partnereco kun Unesko montris sin evidenta, ĉar ni defendas la samajn humanismajn kaj universalajn valorojn. Post 20 jaroj de kunlaboro, nia programo atingis mirindan amplekson:
ni ne nur ĉiujare donas premion al kvin eminentaj sciencistinoj, ĉiu reprezentanta unu el la kvin kontinentoj, sed ni egale donas stipendiojn al junaj esploristinoj en 115 landoj. En dudek jaroj, ni povis tiel sekvi entute pli ol 2 700 virinojn. Unesko estas valora partnero por la internaciigo de la programo.

Kaj Fondaĵo L’Oréal utiligas por tiu granda afero siajn kompetentecojn kaj sian sperton por sekvi kaj subteni la esploristinojn en ĉiu fazo de ilia kariero, konigi ilin al la vasta publiko kaj valorigi la gravecon de pli bona reprezentiĝo de la virinoj en sciencaj metioj por solvi la grandajn defiojn de nia tempo.

Kial gravas antaŭenigi virinojn en scienco?

La mondo neniam estis tiel ŝanĝiĝema kaj malcerta. Ni estas travivontaj veran teĥnologian, socian kaj naturmedian revolucion kaj antaŭ ni estas defioj ne antaŭe spertitaj. Kiel ni povus malhavi la sciencan kontribuon de la duono de la talentoj de la mondo? Kiel ni povus formi inkluzivan mondon sen la partopreno de virinoj? Por respondi al tiuj temoj kaj la eksterordinara komplekseco de nia erao, ni bezonas ĉiujn disponeblajn talentojn kaj certe tiujn de la virinoj! Fakte ĉi- lastaj estas ankoraŭ tro malmulte reprezentataj en la scienca kampo, kie la malforta vitra plafono restas malfeliĉa realaĵo. Nur iom pli ol 30% de la esploristoj estas... esploristinoj kaj 3% de la sciencaj Nobelpremioj estis aljuĝitaj al virinoj depost ilia kreado – kaj neniu por la jaro 2017. Ĉe L’Oréal, tiel en nia entrepreno kiel en la Fondaĵo, ni pensas malebla mondon sen la kontribuo de la virinoj.

Kiel la Programo L’Oréal-Unesko por la Virinoj kaj la Scienco povas antaŭenigi eĉ pli la aferon de la virinoj en scienco?

De dudek jaroj, la Programo L’Oréal- Unesko por la Virinoj kaj la Scienco kalkulas je la rekono kaj valorigo de la sciencistinoj, por montri per la ekzemplo, ke tiuj havas plenan lokon en la sciencaj institucioj. Tio estas aparte grava. La valorigo de la virinoj, kies karieroj povas esti ekzemplo por aliaj (usonanoj nomas tion «role models», rolmodeluloj) estas esenca por la kuraĝigo kaj akompano aparte de la junaj virinoj al la sciencaj metioj. Sed kiam ni rigardas la ciferojn, evidentiĝas, ke tio ne sufiĉas. Dum la lastaj dek jaroj, la proporcio de virinoj en esplorado kreskis je ĉirkaŭ 12%.

Ili estas pli kaj pli nombraj en la eniro de scienca kariero kaj reprezentas proksimume duonon inter tiuj en la unuaj universitataj jaroj. Sed ili plu restas grandparte for de la plej altaj funkcioj:
nur 11% de la altaj universitataj postenoj kun respondecoj korespondas al ili, kiel indikas la Raporto de Unesko pri la Scienco en 2030, publikigita en 2015. Eĉ se nia programo senkonteste kontribuis al la atentigo kaj mobilizo de la scienca komunumo, necesas antaŭeniri plu. Ni devas labori pli kun la tuta sistemo, tio estas, kun la institucioj kaj la publikaj aŭtoritatoj sed ankaŭ... kun la viroj. La granda merito de la Programo L’Oréal- Unesko por la Virinoj kaj la Scienco estas tio, ke ĝi tute ne estas virina afero por kiu batalas mem virinoj : ĝi konsistas ankaŭ je la ebligo al virinoj kontribui al la pretigo de inkluziva mondo, kondiĉo por justaj socioj, ekvilibraj por ĉiuj, kapablaj respondi al la tamoj de la nuntempaj mondo.


Tradukis el la franca James Rezende Piton (Brazilo)


La Defio de scienca esploro similas suprengrimpadon sur la Monton Everesto
Ada E. Yonath

Intervjuo de Cathy Nolan

En 2009 la kristalografiistino Ada E. Yonath, laŭreatino en 2008 de la "Premio L’Oreal-Unesko por virinoj kaj scienco", ricevis la Nobelpremion pri Kemio pro siaj pioniraj malkovroj rilataj al la strukturo kaj funkcio de la ribosomoj, la sintezantoj de la proteinoj en niaj ĉeloj. Ŝiaj esploroj revoluciis ankaŭ nian komprenon pri la agmaniero de la antibiotikoj. En ĉi-tiu neformala intervjuo Ada Yonath konfidence parolas pri sia vivo kaj pri du el siaj plej ŝatataj misioj:
transdoni al la junularo la ĝojon de la scienca esploro kaj kuraĝigi la farmaciajn laboratoriojn ellaboradi pli bonajn antibiotikojn.

Per ĉi tiu intervjuo, Kuriero markas la Internacian Tagon de Virinoj kaj Knabinoj en Scienco, la 11-an de februaro. .

Kiam ekis via intereso pri scienco?

Mi ĉiam estis scivolema. Mi volis scii, kiel funkcias la mondo. Unu el miaj unuaj sciencaj eksperimentoj mi faris je la aĝo de 5 jaroj; ĝi finiĝis per akcidento. Mi volis mezuri la alton de nia ĉambro. Ni vivis tiam en Jerusalemo en apartamento el kvar ĉambroj, kundividita de tri familioj. Ni estis tre malriĉaj. Mi iris sur la balkonon, stakigis meblojn – tablon, seĝojn –, sed sen atingi la plafonon. Mi volis grimpi sur la stakon, sed mi falis en la korton kaj rompis mian brakon. Tamen tio ne senkuraĝigis min, kaj mia scienca scivolemo restis netuŝita.

Vi diras, ke viaj gepatroj ĉiam kuraĝigis vin lerni, sed ke la unuaj jaroj estis malfacilaj...

Lerni neniam estis problemo por mi, nek en la lernejo nek hejme. La malfacilaĵoj aperis ĉefe pro nia ekonomia situacio. Mi diru, ke mi havas sekreton:
mian bonegan memorkapablon ...

almenaŭ tiutempe. Mi estis tre bona lernantino, sed la lernejo ... necesis povi vizitadi ĝin! Mia patro havis malgrandan nutraĵvendejon. Li mortis, kiam mi estis 11-jaraĝa. Mi havis fratinon ankoraŭ tre junan. Ni havis malmultegan monon; do mi bezonis labori. Mi faris ĉion: mi balais, lavis telerojn, donis privatajn lecionojn, prizorgis infanojn... En la liceo ekzistis kemia laboratorio, kiun mi devis purigi. Mi profitis por fari miajn proprajn eksperimentojn! Tiam kutime mi leviĝis matene je la 5-a kaj duono, kaj je la 6-a mi donis mian unuan privatan lecionon - pri matematiko kaj kemio.

Miaj tagoj estis longaj, kaj miaj noktoj tre mallongaj. Tamen tio ne ĝenis min..

Ĉu vi pensas, ke tiuj malfacilaĵoj igis vin pli batalema?

Eble. Dum pluraj jaroj oni traktis min kiel frenezulinon, ĉar mi faris esplorojn kiujn aliaj opiniis neeblaj, sed tion min ne ĝenis. Kio gravis por mi estis vidi niajn laborojn progresi, eĉ je etaj paŝoj; mi ne intencis konvinki sciencistojn kiuj estis konvinkitaj, ke ni havos "neniun ŝancon”. Por mi la vivo de esploristo estis lukso. Mi povis fari demandojn kiuj interesis min, tiaj kiaj "kiel la proteinoj estas produktataj en la ĉeloj?”, kaj mi ricevis salajron por tio: do bela vivo!

Unesko-Kuriero • januaro-marto 2018

Kion vi diras hodiaŭ al la junuloj kiuj forturnas sin de la sciencaj studoj?

Ĉiam kiam mi havas tempon, mi vizitas mezlernejanojn en Israelo kaj en la tuta mondo, Hispanio, Aŭstralio, Hindio, Japanio... Mi rakontas al ili pri la emocio kiun mi sentis, kiam mi unuafoje vidis la strukturon de la ribosomo! Mi diras al ili, ke estas granda ĝojo esti esploristo kaj ke tio estas tre amuza. Vi faras demandon kiu vervigas vin, kaj vi provas respondi – tio estas la plej bona maniero labori. Se vi konvinkas la financadajn instituciojn, ke tiu demando gravas, ili pagas por ke vi trovu la respondon. Ofte mi komparas la defion de la scienca esploro kun la suprengrimpado sur Everesto-n. La alveno al la pinto estas eksterordinara, sed ankaŭ la grimpado estas granda aventuro.

Kiam mi malkovris la funkciadon de la ribosomo, mi saltis pro ĝojo – eĉ pli ol kiam mi ricevis la Nobelpremion! Kaj mi kontentis, ke tiuj kiuj estis traktintaj min kvazaŭ mi estus freneza, stulta aŭ revema, apogas min nun. Finfine mi estas homo, kaj estas agrable esti rekonata.

Ĉu via vivo ŝanĝiĝis pro la ricevo de la Nobelpremio?

Nun mi povas okupiĝi pri la gejunuloj.

Antaŭ ricevi la Nobelpremion enketo sur la stratoj de Tel Avivo estis montrinta, ke tre malmultaj volis entrepreni sciencan karieron. Tuj post la ceremonio, la postan tagon, nova enketo estis farita, kaj la nombro pligrandiĝis je 40%! Se nur 10% el tiuj gejunuloj fakte komencus studi sciencojn, mi havus la impreson ke mi estis utila.

Ĉu la fakto esti virino komplikis vian karieron?

Mi neniam estis viro; pro tio mi ne povas kompari. Tamen mi povas diri, ke dum mia tuta scienca kariero mi neniam sentis min diskriminaciita kiel virino.

Ĝis nun nur kvar virinoj ricevis la Nobelpremion pri Kemio. Kial,– viaopinie?

En fiziologio kaj medicino estas multe pli da virinoj, kaj mi ne pensas, ke la membroj de la Nobel-komitato estas seksismaj; ili kronis Marie Curie dufoje.

La kaŭzo de la fakto, ke ekzistas malpli da inaj sciencistoj, estas, ke la socio ne kuraĝigas virinojn preni tiun vojon, inkluzive en la tiel nomataj malfermaj kaj liberalaj socioj. Tro ofte oni aŭdas rimarkojn kiel "Ne faru tro da studoj, vi ne trovos edzon” aŭ "ne elektu karieron tiel postulan; vi ne havos familian vivon”.

En certaj socioj tiuj formuloj aperas tre eksplicite, en aliaj pli inside. La samo okazas en politiko, en la artistaj karieroj, en ĉiu profesio kiu postulas multe. Kaj ankoraŭ pli en scienco, ĉar tio povus implici, ke la virinoj estas pli inteligentaj ol la viroj.

En la sciencaj fakoj de la universitatoj viroj kaj virinoj estas komence distribuitaj egale rilate al la nombroj. Sed kio poste?

Kelkaj virinoj estas sendube pli bonaj; tamen ofte ili laboras en la laboratorio de iu alia, ĉar ili volas malpli da premo en la laboro kaj estas do malpli instigataj ekestri, aŭ ili preferas dediĉi pli da tempo al sia familio.

Kiel ŝanĝi la menson de la virinoj?

Ne estas nur afero de virinoj. La tuta socio devas evolui. Klerigado helpos nin fari tion. Estas malfacile, kaj tio ne okazos en ununura tago. Kiam mi parolas en la lernejoj, eĉ se tio ne igas la gejunulojn entrepreni sciencan karieron, eble ĝi instigos ilin rigardi la aferon alimaniere por la sekva generacio.

Sciencistino povas havi kontentigan vivon – kaj en sia privata vivo kaj en sia laboratorio. Mia nepino donis al mi titolon "Avino de la Jaro”; do oni povas esti bona avino kaj bona sciencistino!

Kiam 15-jaraĝa adoleskantino aŭdas tion, ĝi impresas ŝin. Kaj post kvin jaroj ŝi eble elektos sciencajn studojn.

Ĉu tiuj elektoj ne devigas fari oferojn?

Evidente okazas oferoj; esplorado postulas multe - kiel por la virinoj tiel por la viroj. Estas afero de prioritatoj.

Persone mi planadas nenion, mi traktis ĉion laŭalvene de tago al tago. Mi elektis la profesion kiun mi amis, kaj mi ekhavis la familion kiun mi amis. Kio gravas estas ami.

Interesa ekzemplo estas tiu de la brita kristalografiistino Kathleen Lonsdale (1904-1971), kiu prenis libertempon de dek jaroj por eduki siajn tri gefilojn. Dum tiu periodo ŝi laboris hejme – evidente ekzistis en la 1930-aj jaroj nek komputilo nek interreto – kaj malgraŭe faris matematikajn kalkulojn kiuj montriĝis esencaj por la kristalografio. Cetere ŝi publikigis tri verkojn kiujn ni daŭre uzas hodiaŭ.

Kiuj estas la kvalitoj de bona sciencisto?

Ili estas tri: unue, scivolemo; due, scivolemo; trie, scivolemo! Ankaŭ necesas ami la defiojn kaj ne timi ilin.

Kaj havi sufiĉe da kritika spirito por kompreni, ĉu tio kion oni faras estas grava, ĝusta kaj originala aŭ ne.

Ĉu necesas esti konkurpova, kaj ĉu vi estas tia?

En scienco ne necesas esti konkurpova. Ekzemple: ni komencis studi la strukturon de la ribosomoj en 1980. Ni bezonis ses monatojn antaŭ ol malkovri la unuan fojon la ekziston de la kristaloj kiuj ilin konsistigas; poste ankoraŭ kvar jarojn antaŭ ol malkovri iliajn unuajn potencojn. Du jarojn poste ni malkovris, ke la kristaloj ne rezistis al la iks-radioj (kio estis la klasika metodo mezuri la difrakton). Tio igis nin disvolvi nian ĉefan kontribuon al la vivosciencoj, la frost-bio-kristalografion. Kaj dum tiu tuta tempo ni publikigis ĉion kion ni faris.

En 1986 mi renkontis scienciston kiu ĉiam estis mokinta min. Li diris: "Ni sukcesis refari vian eksperimenton.” Nu, ni jam estis farintaj tiujn esplorojn 16 jarojn pli frue. Mi preskaŭ saltis al lia kolo por brakumi lin. Kaj poste mi neniam plu estis traktata kiel mensogulino. Tamen li vidis la aferon alie. "Kial vi diskonigis ĉiujn viajn laborojn? Ĉu vi ne timis ke oni rabos viajn esplorojn?” Mi respondis, ke nur la rezulto gravas kaj ke mi ĉiam disdonis ĉiujn miajn informojn. Vi vidas:
la konkurado ne estas mia forta flanko.

Ĉu vi pensas, ke viroj estas pli inklinaj al konkurado

Mi ne scias. Mi pensas, ke ĉiuj estas malsamaj. Koncerne min, kiam mi parolas pri defioj, mi ne volas diri, ke necesas esti pli bona ol la aliaj, sed ke mi faras ĉion kion mi povas por solvi la problemojn kaj progresi direkte al la celoj de la esploro.

Tio estas ankaŭ la konsilo kiun mi donas al la geinfanoj: ne komparu vin.

Demandu vin kion vi pleje amas: studi ekonomikon, ludi la fluton... Faru tion kio pasiigas vin, kaj faru tion laŭeble plej bone.

Ĉu vi estas maltrankvila pro la minaco kiun reprezentas la kreskanta rezisto al antibiotikoj?

Mi tre maltrankviliĝas pro tiu fenomeno. Se oni ne prenus antibiotikojn, ne estus rezisto, sed simpla infekto povus esti mortiga. Ni devas ellabori novan generacion de antibiotikoj. Super tio ni laboras nun. Studante la strukturon de la ribosomoj de kelkaj patogenaj bakterioj, ni identigis novan tipon de lokoj de fiksado de antibiotikoj kiu povus inhibi la biosintezon de la proteinoj en la ĉeloj.

Ĝis nun neniu el tiuj lokoj estis uzata per iu ajn konata antibiotiko. Do ni pensas, ke la rezisto disvolviĝos tre malrapide. Ĉar ili estas ankaŭ karakterizaj de la patogenaj bakterioj, ili verŝajne havos malgrandan aŭ neniun influon sur la mikrobiomon –ĉu? –, sur la "bonajn bakteriojn” kiuj ekzistas en la homa korpo. Oni povas ankaŭ uzi la kemion de tiuj novaj lokoj por krei antibiotikojn tute malkomponeblajn, kio permesos eviti la ekologian pezon sur la medion, kaŭzotan de la nemalkomponeblaj nukleoj de la antibiotikoj nuntempe disponeblaj.

Resume: aplikante nian plurfakan alpaŝon, ni esperas optimumigi la proksiman generacion de antibiotikoj por konsiderinde malpligrandigi la reziston, samtempe certigante maksimuman selektivecon, optimuman efikecon, minimuman toksecon kaj adekvatan malkomponeblecon.

Ni havas la esperon, ke, kvankam la antibiotikoj estas konsiderataj kiel malpli profitdonaj, la laboratorioj ekkonscios pri la danĝero de la rezisto kaj pri la novaj ebloj konsiderinde malpligrandigi ĝin.

Pri kio vi laboras nun?

Mi provas fari du aferojn: disvolvi la proksiman generacion de antibiotikoj kaj kompreni la originojn de la vivo.


Tradukis el la franca Herbert A. Welker (Brazilo)


Ada Yonath (Israelo) naskiĝis en Jerusalemo en 1939. Ŝi doktoriĝis en la Scienca Instituto Weizmann , kie ŝi nun estras la Centron Helen kaj Milton A. Kimmelman, specialigitan pri la biomolekulaj strukturo kaj kunmetiteco.

Inter la multnombraj premioj aljuĝitaj al ŝi – krom la Nobelpremio en 2009 (kun Venkatraman Ramakrishnan kaj Thomas A. Steitz) – ni mencio la premion Israelo pri Kemio (en 2002), la premion Wolf (en 2007) kaj la premion Albert-Einstein (en 2008).


Virinoj en scienco: ankoraŭ minoritato

"Seksa egaleco instigos novajn solvojn kaj vastigos la amplekson de esplorado; ĝi estu konsiderata prioritato de ĉiuj, se la tutmonda komunumo serioze pretendas atingi la venontan celaron de disvolviĝo, "avertas la Unesko- Scienca Raporto: Al 2030, (2015). Resumo de la hodiaŭa situacio.

Ĉar landoj alfrontas la bezonon krei grupon de sciencistoj aŭ esploristoj, konforme al iliaj evoluadaj ambicioj, ili revizias sian sintenon al seksa egaleco.. Kelkaj arabaj ŝtatoj nun havas pli da virinoj ol viroj studantaj natursciencojn, sanon kaj agrikulturon en la universitato (Ĉapitro 17). Saud-Arabio planas krei 500 lernejojn por profesia trejnado por redukti sian dependecon de fremdaj laboristoj, duono de tiuj lernejoj trejnos adoleskantinojn (Ĉapitro 17). Ĉirkaŭ 37% de esploristoj en la araba mondo estas virinoj, pli ol en la Eŭropa Unio (33%).

Resume, virinoj konsistigas minoritaton en la esplora mondo. Ili ankaŭ havas pli limigitan aliron al financado ol viroj, kaj estas malpli reprezentataj en prestiĝaj universitatoj kaj inter altrangaj fakultatoj, kio metas ilin en plian malavantaĝon en altnivelaj akademiaj eldonaĵoj (Ĉapitro 3).

La regionoj kun la plej grandaj nombroj de virinoj esploristoj estas Sudorienta Eŭropo (49%), Karibio, Centra Azio kaj Latin-Ameriko (44%). Subsahara Afriko havas 30% da virinoj kaj Sud-Azio, 17%. Sudorienta Azio prezentas kontrastan bildon, kun virinoj reprezentantaj 52% da esploristoj en la Filipinoj kaj Tajlando, ekzemple, sed nur 14% en Japanio kaj 18% en la Respubliko de Koreio (Ĉapitro 3).

Tutmonde, virinoj atingis la egalecon (45% ĝis 55%) en la niveloj de bakalaŭreco kaj magistreco, kie ili reprezentas 53% de diplomiĝintoj. Ĉe la doktoreca nivelo, ili glitas sub la egalecon, al 43%. La breĉo vastiĝas ĉe la nivelo de esploristo, kie ili nun konsistigas nur 28,4% da esploristoj, antaŭ ol iĝi abismo ĉe la plej altaj niveloj en decidaj postenoj (Ĉapitro 3).

Kelkaj landoj kreis regulojn por instigi seksan egalecon. Tri ekzemploj ekzistas: en Germanujo, kie la koalicia interkonsento de 2013 enkondukis 30%-kvoton por virinoj en estraroj de entreprenoj; Japanio, kie la selektokriterioj por plej grandaj universitataj stipendioj nun konsideras la proporcion de virinoj inter instruistoj kaj esploristoj;kaj la Demokratia Respubliko Kongo, kiu kreis en 2012 Ministerion por la Antaŭenigo kaj Integrado de Virinoj en la Nacia Disvolviĝo.


Tradukis el la angla Ursula Grattapaglia (Brazilo)


Neperforto estas la komuna trajto de ĉiuj miaj agadoj
Tawakkol Karman

Intervjuo de Anissa Barrak kaj Chen Xiaorong

Sen justeco, la paco ĉiam restos fragila - speco de provizora paŭzo, ripozo por la militisto - kiun nur sekvos io pli terura, diras Tawakkol Karman.

La jemena feministo, ĵurnalisto kaj aktivulo por homaj rajtoj, unu el la gajnintoj de la Nobel- Paco Premio 2011 - partoprenis solenaĵojn por la Internacia Tago de Neperforto ĉe Unesko la 2an de oktobro 2017.

Per ĉi tiu artikolo, Unesko-Kuriero markas la Internacian Tagon de Virinoj, la 8-an de marto.


Kion signifas neperforto por vi? Kaj kio estas la probabla efiko de neperforta civila rezisto en landoj spertantaj kompleksajn konfliktojn?

Politika perforto estas la vojo por atingi politikajn aŭ religiajn celojn kaj ŝanĝi la kredojn, opiniojn aŭ konduton de homoj en la publika sfero. Ekzistas alia tipo de politika perforto - certe malfacile kondamnenda, sed kiun mi ne rekomendas - ĝi estas la uzo de forto kiel rezisto al okupanto.

Mi estas konvinkita, ke neperforto estas la plej efika maniero por kontraŭbatali tiranecon kaj trovi vojon el kompleksaj konfliktoj. Ĉiam eblas uzi ĝin. Sed tio postulas fidon, kuraĝon kaj kapablon por sinofero. Fine, ŝanĝo atingiĝas je pli malalta kosto, kaj ĝiaj efikoj estas pli potencaj kaj pli konkretaj.

Tiuj, kiuj elektas perforton por ŝanĝi situaciojn, ne ĉiam atingas tion, kion ili intencis.

Por mi, neperforto estas la komuna trajto de ĉiuj miaj agoj. Mi adoptis tion en ĉio, kion mi diras, kion mi faras kaj en miaj strategioj. Mi neniam timas forlasi tiun ideon kaj mi ne vidas iun ajn alternativon.

Kiel ĵurnalisto kaj politika aktivulo, vi estas, antaŭ ĉio, defendanta homajn rajtojn.

Mia celo estas klara - kontribui al la starigo de demokratiaj ŝtatoj, kiuj respektas liberecojn kaj homajn rajtojn.

Ĉi tiu celo povas esti atingita nur per batalo kontraŭ la malobservo de ĉi tiuj rajtoj kaj tiraneco - kaj la konstruado de jure konstituitaj ŝtatoj fonditaj sur civitaneco kaj institucia integreco. Mi agas laŭ diversaj manieroj ene de la civila socio kaj uzas ĉiajn platformojn, inkluzive de la amaskomunikiloj, homaj rajtoj kaj politiko.

Kion mi provas klarigi, kien ajn mi iras, estas ke tiraneco bremsas la disvolviĝon kaj pacon en la homaj socioj. Sen liberecoj kaj homaj rajtoj, socioj vivas en stato de necerta paco, kiu estas kondamnita al rapida kolapso.

En 2005, vi kunfondis la asocion Virinaj Ĵurnalistoj Sen Ĉenoj, kiu celas antaŭenigi liberecon de esprimo kaj demokratiaj rajtoj. Kiujn malfacilaĵojn vi renkontis dum la lasta jardeko kaj kio estis via ĉefa sukceso?

Virinaj Ĵurnalistoj Sen Ĉenoj estis fondita por batali tiutempan ampleksan subpremadon en la mondo de informoj - arestoj, perfortoj kaj diversaj agresoj - sed ankaŭ por protekti la rajton de ĉiu civitano iĝi posedanto de amaskomunikilo, ĉu ĵurnalo, radio kaj televido aŭ cifereca komunikilo.

Ni tre klopodas defendi la civilajn kaj politikajn rajtojn de la civitanoj.

Ni partoprenis en pluraj agadoj por batali kontraŭ korupto kaj la misuzo de potenco. Ni organizis sidprotestojn kaj manifestaciojn por helpi civitanojn kontraŭstari la dominadon de influaj tribaj estroj. Estis longa lukto, ĉiutage, kio rezultigis la liberigon de granda nombro da ĵurnalistoj, kiuj estis arestitaj aŭ forkaptitaj. Ĉi tio ankaŭ ebligis plurajn sendependajn kaj opoziciajn gazetojn, antaŭe malpermesitajn, esti publikigitaj denove.

Eĉ antaŭ la paca revolucio de la 11-an de februaro 2011 (en Egiptio), mi helpis, kune kun aliaj, redukti malobservojn de la transira estraro (en Jemeno). Ni kreis civilan premforton por konservi minimumajn rajtojn kaj levi la nivelon de postuloj. Post ĉi tiu civila revolucio, Jemeno eniris transiran periodon, kie homoj plene ĝuis siajn rajtojn kaj liberecojn. Ne estis limigoj pri libereco de esprimo, de kunveno, rajto al manifestacioj aŭ alia iu ajn formo de rajtoj kaj liberecoj. Ĉiuj profitis, sen distingo. Ne estis arestoj aŭ enprizonigoj - ĝis la puĉo de januaro 2015 kaj la milito, kiu sekvis.

Kio estas via vidpunkto pri Jemeno hodiaŭ, detruita de tio, kion vi nomis "totala milito"? Kion vi intencas fari por certigi pli bonan estontecon por via lando?

Ni povas nur pensi pri la estonteco de lando kiam la paco restariĝos. Sed paco ne nur signifas la finon de milito; ĝi ankaŭ estas la fino de subpremado kaj maljusteco. Ne eblas paco sen justeco, ĉar, sen justeco, paco ĉiam restos fragila - ia speco de portempa pacpaŭzo, ripozo por la militisto - kaj kiun nur sekvos io pli terura. Kaj la plej malbonaj militoj estas tiuj, kiujn gvidas tiranaj reĝimoj kontraŭ siaj propraj civitanoj. Tial mi restas konvinkita pri la bezono kontraŭstari reĝimojn, kiuj ne respektas rajtojn kaj liberecojn kaj kiuj ne povas garantii ilin, ĉu por individuoj ĉu por institucioj. Ili devas esti anstataŭigitaj. Mia lukto hodiaŭ, kiel en la pasinteco, daŭre enfokusiĝas je demokratio: fini la situacion altruditan de la puĉo en Jemeno kaj subteni referendumon pri la projekto de konstitucio - kiu jam trovis konsenton dum la nacia dialogo en la periodo de transiro. Post tio povos okazi elektoj.

Sekve, kiam la politika vivo normaliĝos, mi planas fondi politikan partion, kiu kunigos gejunulojn kaj virinojn por antaŭenigi la civitan projekton, defenditan de la revolucio.

En la internacia fronto, mi daŭre batalos por defendi homajn rajtojn, antaŭenigi pacon kaj kontraŭbatali tiranecon.

En oktobro 2011, vi ricevis la Nobel- Premion pri Paco kun Ellen Johnson Sirleaf kaj Leymah Gbowee. Kio estas tio, kio kunigas vin ĉiujn?

Ni povas nur pensi pri la estonteco de lando kiam la paco restariĝos. Sed paco ne nur signifas la finon de milito; ĝi ankaŭ estas la fino de subpremado kaj maljusteco. Ne eblas paco sen justeco, ĉar, sen justeco, paco ĉiam restos fragila - ia speco de portempa pacpaŭzo, ripozo por la militisto - kaj kiun nur sekvos io pli terura. Kaj la plej malbonaj militoj estas tiuj, kiujn gvidas tiranaj reĝimoj kontraŭ siaj propraj civitanoj. Tial mi restas konvinkita pri la bezono kontraŭstari reĝimojn, kiuj ne respektas rajtojn kaj liberecojn kaj kiuj ne povas garantii ilin, ĉu por individuoj ĉu por institucioj. Ili devas esti anstataŭigitaj.

Mia lukto hodiaŭ, kiel en la pasinteco, daŭre enfokusiĝas je demokratio: fini la situacion altruditan de la puĉo en Jemeno kaj subteni referendumon pri la projekto de konstitucio - kiu jam trovis konsenton dum la nacia dialogo en la periodo de transiro. Post tio povos okazi elektoj.

Sekve, kiam la politika vivo normaliĝos, mi planas fondi politikan partion, kiu kunigos gejunulojn kaj virinojn por antaŭenigi la civitan projekton, defenditan de la revolucio.

En la internacia fronto, mi daŭre batalos por defendi homajn rajtojn, antaŭenigi pacon kaj kontraŭbatali tiranecon.

En oktobro 2011, vi ricevis la Nobel- Premion pri Paco kun Ellen Johnson Sirleaf kaj Leymah Gbowee. Kio estas tio, kio kunigas vin ĉiujn?

La revoj, kiujn ni dividas, estas la konstruado de civila ŝtato, la uzo de neperforto kiel la sola maniero funkcii, kaj la defendo de la rajtoj de virinoj por efika partopreno en politikaj aferoj.

Kun Ellen Johnson Sirleaf, ni kunlaboris kun Unuiĝintaj Nacioj pri la Daŭripovaj Celoj de Evoluado. Koncerne al Leymah Gbowee, ni kune laboris por antaŭenigi pacon kaj homajn rajtojn, precipe per la Iniciato de Nobelpremiitaj virinoj, kiu inkluzivas kvar aliajn virinojn de Nobel-Paco-laŭreatoj - kaj la Forumo de Nobelpremio pri Paco, kiu laboras por kunordigi agojn por antaŭenigi pacon kaj batali tiranecon kaj perforton.

La Norvega Nobel-Komitato diris, ke ĝi esperas, inter aliaj aferoj, ke la premio 2011 "helpos forigi la subpremon de virinoj ankoraŭ okazantan en multaj landoj...". Kion povus arabaj virinoj kontribui al la konstruado de paco?

Ni longe kampanjis por fini la subpremon de virinoj, kaj la lukto daŭras.

Ĉi tio ne okazos ene de tagoj aŭ monatoj, sed mi restas konvinkita, ke ni sukcesos iam.

Bedaŭrinde, en Mezoriento, pli ol aliloke, virinoj estas submetataj al subpremado. Aldone al la perfortadoj de la rajtoj de virinoj, precipe en la landoj de la Arabaj Printempoj, estis la pasio riĉiĝi. Ĉi tio, en iuj kazoj, kondukis al la sponsorado de ŝtatrenversoj, kontraŭrevolucioj kaj eĉ kunlaboroj kun la malamiko. Sed ni estas rezolutaj daŭrigi nian batalon. Arabaj virinoj estas la movoforto de daŭrigebla paco en iliaj landoj kaj en la regiono.

En unu frazo, kiel vi resumus vian vivfilozofion?

Mi naskiĝis en familio kies filozofio de vivo centriĝis ĉirkaŭ du vortoj - virto kaj justeco. Mia patro estas juristo, kaj unu el la plej fruaj konstituciuloj en la lando. Li estas konata pro siaj klopodoj batali kontraŭ korupteco kaj nepotismo, kaj pro sia integreco dum li servis en altaj publikaj oficoj. Danke al li, mi akiris la laŭleĝan kulturon necesan por aserti rajtojn kaj konkeri liberecojn, la kuraĝon paroli la veron kaj alfronti subpremon kaj maljustecon. Li instruis min preni iniciatojn, esti parto de la solvo kaj ne parto de la problemo. Mia patrino instruis min ami homojn kaj kompreni ilian suferadon.

Por resumi mian filozofion, mi dirus, ke eblas kontraŭbatali perforton kaj subpremon sen uzi perforton kaj subpremon.


Tradukis el la angla Ursula Grattapaglia (Brazilo)


Tawakkol Karman (Jemeno), Nobel- premiito de la Paco 2011 (kun Ellen Johnson Sirleaf kaj Leymah Gbowee), estas aktivulo pri feminismo kaj homaj rajtoj kaj unu el la ĉefaj figuroj de la Araba Printempo en Jemeno. Ŝi estis arestita plurfoje pro organizado de pacaj protestoj kontraŭ Ali Abdullah Saleh (1942-2017), kiu estis prezidento de Jemeno dum pli ol tridek jaroj ĝis 2011.


La ĉefgeneralo de la pacmovado

Bertha von Suttner, konata kiel la "ĉefgeneralo de la pacmovado", starigis la Aŭstrian Pacan Societon en 1891. Ĝi celis preventi militon, realigi esploradon pri kaŭzoj de konfliktoj, antaŭenigi pacifisman pensadon kaj subteni ĉiujn klopodojn por krei internacian leĝaron kiel bazon por la paca solvo de ĉiuj internaciaj disputoj.

Kiel fama ĵurnalistino kaj aktivulino, von Suttner estis elektita Honora Prezidanto de la Permanenta Internacia Paco-Centro kiam ĝi estis fondita en 1891 en Berno, Svislando. Jaron poste, ŝi kreis la Germanan Pac-Societon kun sia samlandano, la pacifisto kaj ĵurnalisto Alfred Hermann Fried (Nobel-premiito pri Paco en 1911).

Kiel aŭtoro, ŝi gajnis famon per sia kontraŭmilita romano, Lay Down Your Arms!

(1889)[Dementu viajn armilojn!]. La romano estis tradukita al pli ol dek lingvoj kaj iĝis unu el la plej influhavaj libroj de la 19-a jarcento, kontribuanta, certasence al subfosado de la militarisma pensmaniero de tiu epoko.

Bertha von Suttner estis la unua virino kiu gajnis la Nobel-Paco Premion en 1905.

Sekvis Jane Addams (1931), Emily Greene Balch (1946), Betty Williams kaj Mairead Corrigan (1976), Patrino Teresa (1979), Alva Myrdal (1982), Aung San Suu Kyi (1991), Rigoberta Menchú Tum (1992), Jody Williams (1997), Shirin Ebadi (2003), Wangari Muta Maathai (2004), Ellen Johnson Sirleaf, Leymah Gbowee kaj Tawakkol Karman (2011) kaj Malala Yousafzai (2014).


Nüshu : de larmoj al sunlumo

de Chen Xiaorong

Nüŝu estas konsiderata kiel la sola skriba sistemo de la mondo, kreita kaj uzata ekskluzive de virinoj. Origine eliĝinta en gubernio Jiangyong de Ĉinio dum la naŭdeka jarcento, ĝi ekigis dum longa tempo, tradician virinan kulturon, kiu hodiaŭ estas endanĝerigata kaj la lokaj kaj naciaj aŭtoritatoj de la lando laboras por revivigi ĝin.

Nüshu laŭvorte signifas "virinan skribon” en la ĉina lingvo. Hodiaŭ ĝi estas la sola skribsistemo elpensita kaj uzata de virinoj ekskluzive. Ĝi estis ellaborita inter virinoj de kamparoj ĉe la valo de rivero Xiao, en Jiangyong gubernio de Hunan- provinco en Ĉinio, kie miksiĝis Han-kulturo kun popolmoroj Yao.

Nüshu-signoj estas romboidaj variantoj derivitaj el kvadrataj ĉinaj signoj, adaptitaj al la loka dialekto Chengguan Tuhua. La signoj formiĝas per punktoj kaj tri specoj de strekoj - horizontalaj, torditaj kaj arkaj.

Ĉi longigitaj signoj estas skribataj per tre fajnaj kaj faden-similaj linioj.

La plej frua, ĝis nun konata artefakto de Nüshu-skribo estas bronza monero eltrovita en Nankino, la ĉefurbo de Jiangsu- provinco. Ĝi estis gravurita dum la epoko de Taiping – Ĉiela Reĝlando, ribelema reĝlando en Ĉinio de 1851 ĝis 1864, kiu enkondukis gravajn sociajn reformojn kaj - iunivele- certajn regulojn rilate al seksa egaleco. La ok Nüshu-gravuritaj signoj sur la monero signifas: "Ĉiuj virinoj de la mondo estas membroj de la sama familio".

La kulturo de sunbrilo

Nüshu ĉefe estis instruita de patrinoj al filinoj kaj fratinoj praktikata inter ili mem kaj kun amikinoj por amuziĝi.

Ĝin uzis virinoj, kiuj malhavis aliron al kleriĝo, legado kaj skribado en la feŭda societo.

Ĉi silaba skribsistemo estis ĝenerale uzata por verki aŭtobiografiojn, Sanzhaoshu - leteron kiun fianĉino donas al sia la plej intima amikino en la tria tago post edziniĝ-ceremonio kaj leterojn inter ĵurligitaj fratinoj. Ankaŭ ĝi estis uzata por registri popol-kantojn, enigmo-divenaĵojn, traduki oldajn ĉinajn poemojn, kaj formi kantojn por bienulinoj antaŭenigi moralecon, substrekante la gravecon helpi al siaj edzoj kaj inviti ilin al ŝparemo je mastrumado de la domo. Ĉiuj ĉi verkoj estas en poezia formo. Plej ofte sep- signaj poemoj kaj kelkfoje kvin-signaj.

Laŭ Liming[Zhao Liming], profesorino ĉe Qinghua-Universitato en Beijing, Nüshu ne estas nur skribsistemo –ĝi reprezentas tipan ĉinan tradician inan kulturon. Ĝi simile al radio de sunbrilo faradis la vivon de virinoj pli agrabla.

Ŝi diras,"Jen kulturo de sunbrilo kiu permesas al virinoj paroli per siaj propraj voĉoj kaj batali kontraŭ vira ŝovinismo." Kiel foje diris iu praktikantino de Nüshu : "Viroj havas sian skribsistemon, librojn kaj tekstojn; ili estas honoraj homoj. Ni virinoj havas nian propran skribsistemon, librojn kaj tekstojn; kaj ni estas honoraj pro tio." Yao klarigas ke virinoj kutimis kolektiĝi por kudri vestaĵojn kaj kanti Nüshu- kantojn. La Nüshu-skribo troviĝas sur paperoj kaj ventumiloj, ankaŭ brodita sur vestoj, tukoj kaj zonoj. "Ĉiu virino en la regiono de Jiangyong respondecis skribi biografion," ŝi daŭrigas. "Por tiuj, kiuj mem ne povis skribi; aliaj virinoj skribis. Filinoj ankaŭ skribis biografiojn por siaj patrinoj post ŝiaj mortoj. " Kiel fragila planto, Nüshu forvelkis kiam ties verkantino mortis. Kiam maljuna virino sentis ke ŝia fino estas proksima, ŝi ofte petis ke famili-membroj metu parton de ŝiaj skribaĵoj en ŝian ĉerkon kaj bruligu aliajn pecojn de ŝiaj verkoj. Tiel la plej granda parto de la verkaĵoj de unu virino estis enterigita kun ŝi kaj al ŝiaj posteuloj ofte restis nur malmultaj ekzemploj.

"La enhavo de Nüshu-verkoj venas de la ĉiutagaj vivoj de virinoj - geedziĝo, familio, sociaj interagoj, anekdotoj, kantoj kaj divenaĵ-ludoj. Ĉiuj estas riĉaj je popolaj kutimoj kaj gravas por studi lingvistikon, gramatikaĵojn, arkeologion, antropologion kaj aliajn homajn kaj sociajn sciencojn," klarigas Yao, kiu studis Nüshu-on dum tridek jaroj.

Post pluraj jaroj de esploro, ŝia teamo en Qinghua-Universitato kolektis kaj tradukis pli ol naŭdek-kvin procentojn de ĉiuj ekzistantaj originalaj dokumentoj skribitaj en Nüshu, produktinte la kvin- voluman libron, La Ĉina Nüshu-Kolekto, eldonitan en 2005 - la plej kompletan antologion de Nüshu ĝis nun. Antaŭ tio, nur unu ĉapitro de la libro Dekjara Historio de Jiangyong publikigita en 1959, estis dediĉita al Nüshu. La unua dokumentita pruvo de ĉi tiu skribsistemo troviĝas en Enketo pri gubernioj de Hunan-Provinco eldonita en 1933.

"Virinoj uzis sian propran sistemon por skribi rakontojn, por konsoli unu la alian, por kanti malĝoje kaj esprimi sian admiron al io. Dum tiu procezo, paradizo estis konstruita," Yao aldonas. "Tian- guang (ĉiela lumo) estas vorto kiu ofte aperas en Nüshu verkoj.

"Nüshu-praktikantinoj trovis kom­ forton en ĉi vorto, kiu povis gvidi ilin tra ĉiuj malĝojoj kaj malfacilaĵoj al pli bona vivo. "Neniam ili sin mortigis, fakte la kialo estas tio ke Tian-guang igis ilin pli fortaj kaj pli optimismaj. Do tra la larmoj, ili neniam ĉesis serĉi la lumon de la suno."

Skribaĵo el larmoj

"Ĉi tiu skribsistemo helpis al virinoj de Jiangyong sekigi siajn larmojn," diras Tan Dun, fama ĉina komponisto, muzik- dirigento, kaj Unesko-Ambasadoro de Bona Volo. "Kiam mi aŭdas iliajn belajn kantojn, mi povas vidi iliajn larmojn." En 2008, li revenis al Hunan, sia hejm- provinco por esplori la kulturon de Nüshu.

"Ĉe la pordego de Shanggangtang-vilaĝo ekzistas 800-jaraĝa Song-dinastia ponto.

Duono de ĝi disfalis. Ĝi memorigis min pri Nüshu, kiu same estas je la rando de formorto," Tan Dun skribis en sia vojaĝ- memor-libro.

Tan Dun promesis al si mem ke li helpos savi la skribsistemon, kies signoj aspektas kiel "muzikaj notoj flugantaj laŭ la vento".

Kelkaj el ili rememorigis al li la harpon kaj la ĉinan kord-muzikilon, ĉinbivo pipa. Tiel naskiĝis la ideo por nova simfonio, Nüshu:
La Sekretaj Kantoj de Virinoj. Ekde 2013, la Orkestro de Filadelfio (Usono), la Reĝa Concertgebouw-Orkestro (Nederlando) kaj la Orkestro Simfonio de NHK (Japanio) kunproduktis simfonian ludon de la Nüshu-poemo, kiu prezentiĝis ĉe multaj prestiĝaj muzikejoj tra la mondo. De inter-konfideca kulturo de virinoj, Nüshu fariĝas "tutmonda kulturo, kiu apartenas al la mondo", donas al ni Tan Dun. Laŭ la komponisto, la sukceso de la simfonio "montras la respekton de la mondo al la Utopio de virinoj".

La dek-tri-movimenta moderna simfonio kiu kombinas orientajn kaj okcidentajn muzikajn formojn, reflektas malsamajn aspektojn de Nüshŝu-kulturo- kantoj pri envestiĝo je la geedziĝ- ceremonio, pri disiĝo de filino de ŝia patrino je ŝia edziniĝ-tago, rememorado pri kvindek jaroj de la geedzeco, sopirado pri infanaĝaj amikoj, kaj tiel plu. La centra instrumento estas la harpo. Laŭ la komponisto, ĝi sonas kiel "virino kiu rakontas rakonton dum ŝi ploras". Li kunproduktis dek tri mallongajn filmetojn, surbendigitajn dum la vojaĝo hejmen en 2008. Tio estis la unua fojo, ke iu filmis la tradician kulturon de Nüshu.

En Shanggangtang, li renkontis ses virinojn, kiuj ankoraŭ povis skribi Nüshu kaj estis devigitaj de la gubernia registaro gardi la Nüshu-tradicion. Danke al ili, la antikva kulturo povas transiri al novaj generacioj.

"Por mi, la sekreto pri senmorteco estas la penado konservi endanĝerigitajn kulturajn tradiciojn kaj transdoni ilin al la estonteco," rimarkas Tan Dun.

Formorto kaj renaskiĝo

La morto de centjaraĝa Yang Huanyi la 20-an de septembro 2004 markis la komencon de la "post-Nüshu-a erao".

Yang estis unu el la plej famaj verkistinoj kaj posedantoj de Nüshu-kulturo.

La laŭgrada malapero de la kulturo Nüshu kaj la bezono protekti ĝin kaŭzis precipan atenton je ĉiuj registaj niveloj . En 2002, Nüshu estis aldonita al la Ĉina Nacia Registrolisto de Dokumentaj heredaĵoj. Ekde 2003, la apero de Nüŝu- edukejoj en la regiono de Jiangyong helpis ke ĉi tiu kulturo plie disvolviĝu allogante pli da homoj ekscii pri la temo.

En 2006, la Ŝtata Konsilio enlistigis Nüshu- on kiel nacian nematerian kulturan heredaĵon.

En majo 2007 en Puwei-insulo de Jiangjong-gubernio estis konstruita muzeo Nüshu . Ĉi tiu bela insulo, ĉirkaŭita de rivero Xiao, iam estis hejmo de multaj famaj Nüshu-aŭtoroj, pro tio ĝi estas grava loko por la Nüshu-kulturo.

Laŭ Yang Cheng, direktoro de la Publica departemento de Jiangyong, "la speciala kulturo de Nüshu estas la kristaligaĵo de la kolektiva saĝo de virinoj, kies spirita emo de inteligenteco, sento de sin-respekto, sin-plibonigo kaj novigo kaŭzas ke diversaj civilizacioj en la mondo ekfloru je ĝojo de radianta beleco. La protektado de ĉi tiu nacia kulturo postulas ne nur atenton de akademianoj, artistoj kaj oficistoj sed ankaŭ, pli menciinde, la kulturan konscion de la lokaj popoloj." Dum la jaroj, Ĉinio klopodadis evoluigi lingvan enleĝigadon kaj planadon, plibonigi la lingvanciferecigon kaj normigon. Kiel parto de la plano de ĉina registaro por protekti lingvajn riĉaĵojn, lanĉita en 2015, Jiangyong nomumiĝis kiel prova areo por eko-lingvistika projekto.

La lokaj registaroj nuntempe komisias al Nüshu-specialistoj (esploristoj kaj aŭtoroj) prepari facile kompreneblajn manlibrojn por klarigi la historian fonon, valorojn kaj bazajn elementojn de la Nüshu-kulturo - substrekante ĝian signifon kaj klarigante la neceson konservi ĝin. La listo de elekteblaj kursoj en la baza kaj meznivela lernejoj inkluzivos la stud- objekton por popularigi ĉi unikan por- virinan skribsistemon.

Multkolora stilo

Ĉar Nüshu estis uzata inter virinoj por skribi la lokan dialekton, ĝia skrib-stilo ne normiĝis, kio signifas ke ĉiu aplikantino havis sian propran, ofte tre kolorplenan stilon en vortfarado kaj frazeologio.

Celante fari la transskribon laŭ pli scienca maniero, Yaŭ kaj ŝia teamo laboris por krei "Unuecigon de Nüshu-signoj". Inter la 220,000 signoj uzitaj de Nüshu-aplikantoj, kaj surbaze de statistika enketo, ili elektis la plej ofte uzatajn. En 2015, 397 Nüshu- signoj estis akceptitaj per la Internacia Organizaĵo pri Normigado (ISO) kaj en marto 2017 la propono de Ĉinio por inkludi Nüshu-signojn en la Universalan Enkodigita Signaron estis aprobita.

La konservado kaj protektado de Nüshu-kulturo reprezentas grandskalan kaj kompleksan socian projekton. Kun la kreskanta ekspluatado de kultura spaco kaj plia disvolviĝo de la informa epoko, Nüshu progresas en sia klopodo certigi sian postvivon. Inter ĝiaj entuziasmuloj, iuj simple admiras la ĉarman malnovan skribon, dum aliaj esploras negocajn oportunojn kaj ellaboras interesajn kreaĵojn. Samtempe estas iuj kiuj kaptas la oportunon por antaŭenigi belan ekzemplon de virina tradicia kulturo.


Tradukis el la angla Saed Abbasi (Irano)


Financado de natura risorteco: nova ondo

de John H. Matthews, Lily Dai kaj Anna Creed

La eldono en 2018 de la Raporto pri la Monda Akvo-Disvolviĝo fokusiĝas je naturbazitaj solvoj por akvo. La emisio de akvaj obligacioj estas relative nova fenomeno en ĉi tiu kategorio, alloganta privatan investon por daŭripova akvo-estonteco. Nova aro de tutmondaj normigaj kriterioj por ĉi tiuj obligacioj povus helpi transformi la financajn merkatojn kaj kreskigi investojn en naturbazitaj solvoj.

The United Nations World Water Development Report (WWDR), released annually on World Water Day (22 March) and published by UNESCO’s World Water Assessment Programme (WWAP) – in close collaboration with members and partners of UN-Water – is the UN’s flagship report that focuses on different strategic water issues each year.


La raporto de Unuiĝintaj Nacioj pri Monda Akvo-Disvolviĝo (WWDR), publikigata ĉiujare la Mondan Akvo- Tagon (la 22 -an de marto) kaj publikigata de la Monda Programo de Unesko por Taksi Akvon [World Water Assessment Program] (WWAP) - en proksima kunlaboro kun la membroj kaj partneroj de UN-Akvo - estas la ĉefa raporto de UN kiu fokusiĝas sur malsamaj strategiaj akvaj aferoj ĉiun jaron.

Klimataj sciencistoj antaŭvidas tut­ mondan varmiĝon de 4-6 o C ĉirkaŭ la fino de la jarcento. Samtempe, la mondo eniras epokon de senprecedenca urbanizado kaj koncerna evoluo de la infrastrukturoj. Por certigi daŭripovan evoluon, ĉi tiu infrastrukturo devas esti kaj malaltkarbonaj kaj resiliencaj al klimata ŝanĝo, sen endanĝerigi la specon de ekonomia kresko necesa por plibonigi la vivon kaj bonstaton de la plej vundeblaj civitanoj de la mondo.

Certigante, ke la konstruita infrastrukturo estas malaltkarbona, tio altigas la jarajn investojn de tri al kvar procentoj ĝis $6,2 trilionoj, laŭ la informo de la Tutmonda Komisiono pri Ekonomio kaj Klimato en 2016 Nova Raporto pri la Klimata Ekonomio. Klimata adaptiĝo necesigas aldoni plian signifan kvanton da investoj antaŭ la jaro 2050, eĉ por 2 o C- scenaro, antaŭvidata je $280 miliardoj ĝis $500 miliardoj (Mediprotekta Programo de Unuiĝintaj Nacioj (MPUN) Raporto 2016 pri adaptado de la financa breĉo .

Tradiciaj fontoj de kapitalo por infrastrukturaj investoj kiel registaroj kaj komercaj bankoj, estas nesufiĉaj por kontentigi la necesajn kapitalbezonojn ĝis 2030. Instituciaj investantoj, aparte pensiaj kaj suverenkapitalfondusoj, estas pli kaj pli konsiderataj kiel eblaj agantoj por plenigi ĉi tiujn financajn breĉojn.

Verdaj obligacioj, kiuj provizas ŝancon por mobilizi kapitalon por verdaj aŭ ekologie daŭripovaj investoj, aperis kiel ŝlosilaj financaj instrumentoj por apliki naturbazitajn solvojn (NBS). Tutmonde, la merkato por verda kaj klimata obligacio ekzistas nur de ĉirkaŭ jardeko.

Ekde 2007, la Eŭropa Banko de Investoj (EIB) kaj la Monda Banko komencis emisii "verdajn" obligaciojn (ankaŭ konataj kiel "klimataj” obligacioj) kiel prunta mekanismo por montri la uzon de profitoj aplikitaj al medi- pozitivaj projektoj. Kvankam la terminoj estas ofte uzataj interŝanĝeble, en la kazo de klimataj obligacioj, la uzo de profitoj estis plie redefinitaj por apliki al moderigo de klimataj ŝanĝoj kaj/aŭ adaptigaj projektoj. La subteno de ĉi tiuj institucioj inspiris konfidon en la merkato, dum manpleno de aliaj donacantaj kaj multflankaj institucioj sekvis ilin.

Tamen, kiel investa kategorio, verdaj kaj klimataj obligacioj restis relative niĉaj merkatoj, kun limigita efiko ĝis proksimume 2013, kiam la emisioj triobliĝis ĝis ĉirkaŭ $10 miliardoj, post kiam komercaj financaj kaj korporaciaj institucioj komencis antaŭenpuŝi la merkaton. Ĉi tiuj tendencoj daŭris kaj vastiĝis al $86,1 miliardoj en 2016, superante $ 100 miliardojn en 2017.

Kiel fonto de klimata financado, ĉi tiu sumo same gravas kiel la alvoko de Pariza Interkonsento pri Klimato (ene de la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimato Ŝanĝo [the United Nations Framework Convention on Climate Change] (UNFCCC), kaj kiu ekvalidis ekde la 4-an de novembro 2016) por atingi $100 miliardojn da klimataj financadoj antaŭ 2020. Nur en Ĉinio, verdaj kaj klimataj obligacioj superis $36,2 miliardojn en 2016.

Kiom verdaj estas verdaj obligacioj?

Dum la merkato rapide kreskis, iuj investantoj esprimis maltrankvilon, ke la kredindeco de ĉi tiuj novaj obligacioj kiel mediprotektaj investoj povas esti pridubebla kun tiuj novaj kategorioj.

Kiom verdaj estas verdaj obligacioj, kaj ĉu la apero de senutilaj investoj povus kaŭzi kolapson aŭ sisteman riskon ene de la merkatkategorio?

La neceso de malfermaj kaj sen­ dependaj normoj estis ĵus identigita de kelkaj neregistaraj organizaĵoj (NROj) laborantaj pri daŭrigeblaj temoj en la financaj kaj investaj merkatoj.

Akvo montriĝis kiel nekonata breĉo, ĉar dolĉakvaj resursoj ofte estas relative kaŝitaj de investontoj, kiuj eble ne kapablas tuj konsideri akvon esti parto de projektoj pri energio, agrikulturo kaj urbo – multe malpli kiel la akvo, ene de projekto, povas influi aliajn problemojn kaj sistemojn en la sama kunteksto.

Meze de 2014, grupo de neregistaraj organizaĵoj - Ceres, Climate Bonds Initiative, World Resources Institute, CDP (antaŭe Carbon Disclosure Project), Stokholma Internacia Akvo-Instituto (SIWI), kaj la Alianco por Tutmonda Akvo-Adaptado (AGWA) - kunordigis la ellaboron de kriterioj por taksi la kvaliton de investoj rilate akvon pro ilia graveco pri klimata moderigo kaj klimata adaptado. Kune ili organizis serion da teknikaj kaj industriaj laborgrupoj, kiuj difinis decidajn kriteriojn por emisiontoj kaj kontrolontoj cele garantii fidindecon al la investontoj en klimatajn obligaciojn.

Takso de naturbazitaj solvoj

Ĉi tiuj kriterioj fakte prijuĝas la klimatan risortecon kaj la potencialon de klimata adaptebleco de ĉi tiuj obligacioj krom ilia ekologia efiko. Ĉi tiuj datumoj restas bone komprenataj de inĝenieroj, sciencistoj kaj kapitaladministrantoj.

Sed la nivelo de eĉ baza konsciiĝo inter investantoj kaj financaj grupoj estas multe pli limigita. Fazo 1 de la laboro celas tradiciajn infrastrukturajn investojn por "griza [uzata] akvo”, kun la ignoro de energiproduktanta akvo kaj estis lanĉita en oktobro 2016.

Pli ĝenerale, la risko de ebla trompo de naturbazitaj solvoj -investoj en verda kaj hibrida infrastrukturo – estas tre alta.

Neniu scienco-bazita normigo por tiaj investoj ekzistas, des malpli la kapablo certigi, ke la koncernaj ekosistemoj mem eltenos kaj risortecos al la klimataj efikoj.

Rekonante ĉi tiun breĉon, la Rockefeller Foundation provizis en 2016 subtenon por evoluigi la kriteriojn por la 2-a fazo por taksi kaj kvalifiki naturbazitajn solvojn (NBS) por akvaj investoj. La investoj de NBS dependas eksplicite de la uzo de ekosistemoj por provizi servojn similaj al infrastrukturoj por grizaj akvoj kiel ekzemple tiel nomata natura aŭ verda kaj hibrida infrastrukturo. Tiaj servoj povus ampleksi protektadon kontraŭ akvoŝtormoj kaj inundoj tra riveretaj ekosistemoj, akvoprizorgadon en humidaj areoj kaj subterajn akvorezervujojn. Ĉi tiuj kromaj kriterioj estis lanĉitaj komence de 2018.

Kune, ambaŭ fazoj taksas la efikon de moderigo de la klimato, kaj la kapablon de la investo kontribui al la adaptiĝo de la klimata ŝanĝo.

En majo 2016, la Komisiono por Publikaj Servoj de San-Francisco [San Francisco Public Utilities Commission] (SFPUC) en Kalifornio, Usono, emisiis la unuan en la mondo garantiatan verdan obligacion por akvo por $ 240 milionoj.

Dua obligacio por $259 milionoj estis emisiita de la SFPUC en decembro 2016.

Ambaŭ obligacioj havas la garantion de la Normo por Klimataj Obligacioj, kontrolinstrumento de la investantoj, kiu specifas la kriteriojn, kiuj devas esti observataj, por ke la obligacioj estu konsiderataj "verdaj" aŭ destinitaj por financadi akvo-rilatajn malaltkarbonajn iniciatojn.

En julio 2017, Kaburbo emisiis la unuan garantiatan verdan obligacion de Sud-Afriko por 1 miliardo da sudafrikaj randoj. En septembro de 2017, la Ĉina Banko por Evoluo (CBE), ŝtata financa institucio, anoncis ke ĝi emisios verdajn obligaciojn por 5 miliardoj da juanoj por kolekti monon por protektado de la akvoprovizado laŭlonge de la Ekonomia Regiono de la rivero Jangzio, raportis la ĵurnalo China Daily.

La sukcesa emisio kaj vendo de ĉi tiuj kaj aliaj obligacioj kontraŭ la Normoj reprezentas brilan ŝanĝon en la konsciiĝo de la investantoj. Ĝis nun, pli ol $1 miliardo estis emisiita laŭ la grizaj kriterioj - valoro, kiun oni esperas rapide atingi ankaŭ pro la kriterioj de naturbazitaj solvoj.

En tempo de ekologia kaj klimata transformado, ĉi tiuj kriterioj ankaŭ helpas transformi la financmondon mem.


Tradukis el la angla Ursula Grattapaglia (Brazilo)


John H. Matthews (Usono) estas kunordiganto kaj kunfondinto de la Alianco por Tutmonda Akvo-Adaptado (AGWA), kiu estas gastigata de la Monda Banko kaj de la Stokholma Internacia Akvo-Instituto (SIWI).

Lily Dai (Ĉinio) estas ĉef esploranalisto pri iniciatoj rilate klimatajn obligaciojn.

Anna Creed (Britio) estas la estro de iniciatoj por Normigoj de klimataj obligacioj.


Antisemitismo: Lerni la lecionojn de historio

de Robert Badinter

Laŭlonge de historio, antisemitismo daŭre levis sian fian kapon. Ĝi unue aperis sub religiaj pretekstoj en la mezepoko, poste aperis kiel naciismo ekde la 19-a jarcento, antaŭ ol arogi al si sciencan pretendon en la nazia ideologio. De post la fino de la Dua Mondmilito, ĝi reaperis, laŭ la koncepto de kontraŭcionismo.

Historio instigas nin esti atentaj.

Robert Badinter eltiras el ĝi instruaĵojn, kiuj estas riĉaj je signifoj − kaj avertoj.

Per ĉi tiu artikolo, Unesko-Kuriero kontribuas al la celebrado de la Internacia Tago de Rememoro pri la Holokaŭsto la 27an de januaro..


Antisemitismo ne estas nuntempa fenomeno. Ĝi estas plurjarcenta malbonaĵo.

Ekde la konkero de Jerusalemo fare de Tito en la jaro 70 aK, ekde la dispelo de la judoj, ĉefe tra la tuta mediteranea baseno, kiam ili estis venditaj kiel sklavoj en tiom granda nombro, ke merkatprezoj (por uzi modernan ekonomian terminon) falegis en la Romia Imperio − la kondiĉo de la judoj dum du jarmiloj, precipe en Eŭropo, neniam ĉesis inkludi forigon, suferadon kaj persekutadon. Ekde tiu tempofora Romia epoko, mi dirus, ke ni konas tri formojn de antisemitismo, kiuj kelkfoje kunfandiĝas.

De religia al naciisma kaj rasa antisemitismo

La unua formo de antisemitismo estas religia. Ekde la Edikto de Milano subskribita de Konstantino, kiu agnoskis Kristanismon kiel oficialan religion en la jaro 313, antisemitismo ĉiam nutriĝis per malamo al la "judaj di-murdistoj ", tiuj, kiuj mortigis Jesuon Kriston. Dum la periodoj de persekutado kaj masakroj, oni fojfoje − kvankam ne ĉiam − proponis al judoj la eblecon eviti morton aŭ ekzilon per deviga konvertiĝo, eĉ se ili denove fariĝos judoj kiam tempoj estos malpli kruelaj. La longa, kulture riĉa historio de la maranoj , precipe en la Iberiaj ŝtatoj, estas ilustraĵo de ĉi tio.

Folio el la bildstria albumo Taglibro de Anne Frank, de Antoine Ozanam (teksto) kun ilustraĵoj de Nadji Scelsi, publikigita fare de Soleil, en 2016.

Kun la naskiĝo de modernaj nacioj, antisemitismo fariĝis esence naciisma.

Judoj, eĉ kiam ili estis naskiĝintaj en la landoj, en kiuj ili loĝis, estis ĉiam suspektindaj fremduloj. La fakto, ke judoj nature surprenis respondecojn, malgraŭ la ostracismo, al kiu oni ilin kondamnis, kaj ke ili okupis eminentajn poziciojn en politikaj, ekonomiaj kaj financaj sferoj, igis ilin, ĉe la plej malgranda nacia krizo, eblaj perfidantoj − ĉiam je la servo de mita "internacia juda konspiro" imagata de antisemitoj. Ĉi tio okazis ĉefe en Francio. Mi ne bezonas memorigi ĉi-rilate la signifon de la afero Dreyfus (politika skandalo kaj rimarkinda ekzemplo de maljusteco okazinta inter 1894 kaj 1906). Ĉar se ni rigardus dum momento la aferojn kun lucideco, ne ekzistis kialo, pro kiu Alfred Dreyfus − riĉa alzaca judo, kiu malamis Germanion kaj deziris antaŭ ĉio servi Francion − devus fariĝi perfidulo.

Fine de la 19-a jarcento, mensoj estis evoluintaj kaj antisemitismo klopodis por esti scienca laŭ la bildo de la modernaj sciencaj fakoj. Ĝi do fariĝis "rasa” kaj oni difinis judojn kiel "rason” de mistera orienta origino, neasimileblan al la popoloj inter kiuj ili loĝis – ĉefe al tiuj apartenantaj al la supera ajna raso, kiuj sentis sin minacataj je degenero per la ĉeesto de judoj kun multenombraj mankoj sine de ili.

Agnosko de juda civitaneco

Tiel, sub la formo de malpermesoj, asignado al getaj judejoj, markado sur vestaĵoj − kvazaŭ ili estus danĝeraj bestoj − judoj aperas, en la longa historio de la homaro, kiel malbenita specio. Tial, ekstreman gravecon ni devas doni al la Franca Revolucio, kiu unuafoje en la historio en 1791 proklamis, ke judoj loĝantaj en Francio estu konsiderataj plenaj francaj civitanoj.

Malgranda anekdoto: la tagon, kiam la civitaneco de la judoj estis voĉdonita, fine de la Konstitucia Asembleo, la daŭfenino, fratino de Ludoviko la 16-a, skribis leteron al sia kuzo de la reĝa aŭstra familio Habsburg en Vieno: "La Asembleo atingis la kulminon de sia malsaĝeco, ĝi civitanigis judojn." Se mi substrekas ĉi tiun punkton, tio estas, ĉar la deziro igi judojn plenaj civitanoj, pene atingita en la parlamentaj proceduroj, estas ĝuste tio, kion nazioj plej malamis − nome: homajn rajtojn kaj la Klerisman filozofion. Kiel estas deklarite en la libro Mein Kampf [Mia lukto] de Adolf Hitler, judoj devas esti tute ekskluditaj de la komunumo de la germana popolo. Ĉi tiu rabia antisemitismo troviĝas ĉe la radiko de la rasaj leĝoj de la Tria Regno adoptitaj en Nurenbergo en 1935, kies titolo kaj celo, kiel vi memoros, estas: "Leĝoj por protektado de germana sango kaj germana honoro" − kiuj estis malpurigitaj, kompreneble, pro la ĉeesto de judoj.

Mi flankenlasas la neeblon de la rasa teorio por trovi sciencajn kriteriojn. La erudiciuloj de la Tria Regno pene serĉis kaj, kompreneble, nenion trovis. Kaj do ili revenis al la religia praktiko.

La kriterioj adoptitaj de la leĝoj de Nurenbergo malpermesis ajnan eblon ke judoj forlasu, per ia speco de konvertiĝo, la gregon de tiuj malbonaj estaĵoj, al kiuj ili apartenis.

Granda nombro da signifaj instruaĵoj kaj avertoj

Mi ne ripetos ĉi tie la longan liston de kreskantaj persekutadoj suferitaj de judoj − unue en la Tria Regno kaj poste en la teritorioj okupataj de la germana armeo. Hodiaŭ, sennombraj studoj malkaŝis la amplekson kaj la hororon de la juda genocido fare de la nazioj. Mi ne revenos ankaŭ al la rimarkindaj historiaj kaj filozofiaj verkoj, kiuj pritraktis ĉi tiun fenomenon.

Kion mi ŝatus emfazi estas jeno, kio ŝajnas al mi la plej signifa kaj averta leciono: kio sufiĉe rimarkindas kaj malfacile kompreneblas, tio estas, ke granda kristana popolo − kulturita inter ĉiuj popoloj de Eŭropo, el kiu aperis multaj geniuloj de arto , penso kaj scienca esplorado - estis la portanto, organizanto kaj direktoro de la plej teruraj persekutadoj kontraŭ judoj, kiuj iam ruinigis la historion de Eŭropo. Necesas memori ĉi tion, ĉar en Eŭropo ne estis landoj, kie la amo al kulturo, la pasio por arto, precipe muziko kaj scienca esplorado, estis pli alta ol en Germanio, fine de la Vajmara Respubliko.

Jen ĉi tiu estas por Unesko ĝuste la oportuno por pripensado. Ĉar se ekzistis unu lando, kiu brilis per sia filozofio, ĝi estis Germanio − Germanio antaŭ Hitlero. Kaj estas tiu lando, kiu − cedante al antisemitisma kaj rasisma furiozo − aranĝis la plej kruelan tragedion, kiun iam konis la judoj.

La leciono − kaj tial mi insistas − estas ke kulturo, scio kaj amo al artoj ne sufiĉas por konstrui nesupereblan remparon kontraŭ antisemitismo, ĉar estis ĉi tie, kie ĝi establiĝis kun la plej terura hororo.

Bone komprenu min: mi tute ne diras, ke ni − disĉiploj de Klerismo, kiuj kredas, tra ĉiuj suferigaj spertoj, je la progreso de la homaro per la profito de la klerismo kaj justaj institucioj bazitaj sur la filozofio de homaj rajtoj − devas rezigni la batalon por la ĉiam necesa progreso. Sed ni devas preni en konsideron, ke nek klerigado nek arto, per si mem, nek kulturo en la plej ampleksa senco de la vorto, estas laŭ sia naturo sufiĉaj defendoj kontraŭ la furiozo de rasismo kaj antisemitismo. Ni devas lerni tion.

Anticionismo

La Tria Regno disfalis, ĝia fondinto mortigis sin, la ĉefaj membroj de lia stabo estis pendumitaj, aŭ malaperis.

La grandeco de la juda genocido en Eŭropo estis malkovrita, kio kreis fortan movadon por kreado de juda ŝtato ĉe la lastatempe kreitaj Unuiĝintaj Nacioj, same kiel la Aliancanoj jam devontigis sin ekde 1914/1918.

La kreo de juda ŝtato en Palestino − kiu, ni devas memori, sekvis el decido de Unuiĝintaj Nacioj, UN-Rezolucio 181 (II) de la 29-a de novembro 1947 − ne estis akceptita de ĉiuj. La rezulto estis milito, lanĉita de la armeoj de la najbaraj arabaj ŝtatoj. Ili invadis Palestinon, la konflikto turniĝis avantaĝe al la judoj kaj la ceteron scias ĉiuj. La israela-palestina konflikto fakte neniam ĉesis ekde la kreo de la Israela ŝtato.

Mi ne diskutos ĉi tie la pravecon de la rajtoj de unu aŭ alia, nek pri la plej bona solvo por atingi la finon de ĉi tiu konflikto − tiuj aferoj estas debatendaj en aliaj forumoj. Sed tio estas realeco . Kio certas, tio estas, ke en la kunteksto de la israela- palestina konflikto, antisemitismo denove amplekse disvastiĝis sub la nomo de anticionismo.

Ni devas havi la lucidecon por rekoni, ke sub ĉi tiu etikedo, kiu rilatas al cionismo, troviĝas ja la judoj, kaj estas la judoj ĉie en la mondo, kiujn oni celas. Kaj mi kuraĝus diri, ke anticionismo sub la surfaco estas nenio alia krom la nuntempa esprimo de antisemitismo, tio estas, la malamo al judoj.

La nova batalkampo

Hodiaŭ antisemitismo, kompreneble, ne prezentiĝas sub la sama formo, kiel en la epoko de Konstantino. Ĝi vaste kaj sukcese uzas sociajn komunikilojn; paroladoj kaj videaĵoj, afiŝitaj en iuj retejoj, estas bazitaj sur aparte perversa retoriko.

Mi multe demandas al mi mem, kio estus povinta okazi en Eŭropo antaŭ 1939 se D-ro Goebbels (tiama Ministro de la Tria Regno pri Propagando ) estus disponinta la samajn teknikajn rimedojn kiajn ni havas hodiaŭ en la cifereca epoko. Ĉi tiu estas la nova batalkampo, koncerne la batalon kontraŭ antisemitismo.

Mi simple esprimas mian konvinkon, kiel viro, kiu vivas jam longe, kaj kiu neniam vidis antisemitismon perdi sian forton − ke dum la israela-palestina konflikto daŭros, estas klare al mi, ke la malamo al judoj, multe pli malproksima de la Proksima Oriento, daŭre fervorigos kelkajn islamanojn, precipe la pli junajn, inspiritajn interrete kaj per la strida propagando de la perfortaj bildoj al ni konataj.

Tial la ferocaj atakoj okazintaj tra Okcidento, ĉefe en Francio kaj en la Proksima Oriento, kie la interkonfuzo de "judoj egalaj al cionistoj" nutras anti­ semitan malamon. Sufiĉas rigardi liston de la viktimoj de la krimoj faritaj en la lastaj jaroj.

Lastatempa bildo hantas mian menson:
viro, persekutanta judajn infanojn en juda lernejo, kaj malgranda knabino forkuranta.

Kaj ĉar ŝi forkuradas, tiu viro kaptas ŝin je la haroj kaj pafas ŝin de minimuma distanco.

Kio estas ĉi tiu krimo, krom kopio de la agoj de la SS (Schutzstaffel, la paramilitista organizaĵo de la Nazia partio)? Hororiga esprimo de antisemitismo, ĉi tiu bildo trairas tempon, rememorigante nin pri la Einsatzgruppen (SS-mortigaj skadroj, inter 1939 kaj 1945) ellasitaj en la getajn judejojn de Orienta Eŭropo.

Agado por civila paco

Fine mi ŝatus rimarkigi, kaj emfaze reliefigi, unu aferon pri agado por civila paco. Ĝi estas la graveco de la rolo – kaj mi dirus por iuj, la frateca rolo − de reprezentantoj de la islama komu­ numo, kiuj kondamnas tiujn krimojn.

Interkonfuziĝo ĉi tie estas alia kaptilo aranĝita de terorismo, kaj ni certe ne devas cedi al ĝi. Mi ĉiam substrekas la rezultojn de studoj pri terorismo faritajn per pensfabrikoj, kiuj trovis ke okdek procentoj de la viktimoj de terorismo en la mondo hodiaŭ estas islamanoj. Mi volas emfazi ĉi tiun fakton, ĉar interkonfuzo ĉi tie estus riproĉinda.

Mia mesaĝo ne estas tro optimista, mi scias, sed mi kredas, ke memkontento nutras antaŭjuĝon, kaj tiu antaŭjuĝo nutras morton, ĉar ĝi naskas malamon.

Se ni povas triumfigi la principojn de Klerismo kaj homaj rajtoj en la mensoj de la pli junaj generacioj, ni estos servintaj la ĝustan aferon − tiun de paco inter la popoloj.


Franca advokato kaj profesoro pri juro, Robert Badinter estis ministro pri justico de Francio de 1981 ĝis 1986. Li estas precipe konata pro tio, ke li sukcesigis voĉdonadon en 1981 en la franca parlamento por aboli la mortpunon.

Badinter estis nomumita Prezidanto de la Konstitucia Konsilio de 1986 ĝis 1995, kaj elektita Senatano (Socialisma Partio) por la departemento Hauts-de-Seine de 1995 ĝis 2011..


Tradukis el la angla Pablo León (Argentino)


Unesko-Kuriero - 70! inspira legaĵo

de Alan Tormaid Campbell

Ekde ĝia komenco en 1948, la efiko de ĉi tiu kulta revuo estis enorma, interesanta legantojn tra la tuta mondo. Priraportante plej diversajn temojn, ĝiaj kontribuantoj inkludis la plej grandajn nomojn en siaj kampoj. La agadoj de Unesko kontraŭ rasismo estis supraj en la tagordo ekde la komenco - Kuriero ĉiam provizis potencan platformon por debato kaj diskutado pri ĉi tiu danĝera kaj disvastigita antaŭjuĝo, kiu daŭre infektas nian mondon.

Per ĉi tiu artikolo, Unesko-Kuriero aliĝas al la festado de la Internacia Tago por Elimini Rasan Diskriminacion, la 21-an de marto.

Unesko estiĝis meze de la 1940-- aj jaroj. Memorigante pri la hororaĵoj de la Dua Mondmilito, la prologo de la Konstitucio de Unesko inkluzivas frazon, kiu estas kaj timiga, kaj inspira: "Ĉar militoj komenciĝas en la mensoj de homoj, ankaŭ en la mensoj de homoj la defendoj de paco devas esti konstruataj ”

Richard Hoggart, brita akademiano, kiu estis Asista Ĝenerala Direktoro ĉe Unesko (1971-1975), skribis: "La eksterordinaraj asertoj ene de la Konstitucio de Unesko - ke registaroj kolektive antaŭenigos la objektivan serĉadon de scio kaj ĝian liberan cirkuladon - estas elvokivaj de ĝia tempo. La mondon ĵus trafis terura kaj daŭra milito ... La impulso [...] ke homoj pli bone interkompreniĝu pro plibonigita instruiĝado kaj ĉiuj formoj de kulturaj kaj sciencaj interŝanĝoj, la pasia emfazo pri veraĵo, justeco, paco kaj la gravo de la individuo - ĉi tiuj impulsoj estis preskaŭ nerezisteblaj ". (Hoggart, R. 1978, Ideo kaj ĝiaj Servantoj: Unesko de interne.

Londono, Chatto kaj Windus, p. 27-29). Kaj Unesko celis tre alten por atingi ĉi tiujn.

Unesko havis bultenon por oficialaj anoncaĵoj kaj raportoj de sia komenco, sed en 1948 oni decidis krei Unesko-Kuriero-n, popularan ĉiumonatan gazeton, por ke la publiko informiĝu pri la idealoj kaj agadkampoj de Unesko.

Kuriero unue aperis en tri lingvaj eldonoj: angla, franca kaj hispana.

Konstante oni aldonis pliajn tra la jaroj, ĝis en 1988 tridek kvin malsamaj lingvaj eldonoj estis publikigataj - plus kvar malsamaj lingvaj eldonaĵoj en brajlo.

En 1949 produktiĝis 40 000 kopioj de la revuo; ĉi tiu nombro kreskis ĝis 500 000 komence de la okdekaj jaroj. Oni kalkulis, ke ĉiu kopio estos legata de pli ol kvar homoj, kio signifis ke Kuriero havis legantaron de pli ol du milionoj. Vi povus aĉeti ĝin ĉe kioskoj; vi povus ekaboni aŭ vi povus trovi ĝin en bibliotekoj.

Kuriero neniam estis bone konata en Britujo aŭ Usono. Sed se vi petas homojn - precipe tiujn, kiuj estas pli ol la 50-jaraĝaj, kreskintaj alilande, oni miras kiom da ili diros: "Jes, mi memoras Kuriero-n. Ni kutimis akiri ĝin”, aŭ eĉ "Jen kie mi unue lernis pri antropologio”. Mi mem aŭdis tiajn asertojn de homoj tiom malproksimajn, kiel el Indonezio, Barato, Pakistano, Ganao, Brazilo kaj Jamajko.

Larĝaj tutmondaj horizontoj

Kuriero estis fondita de la rimarkinda Sandy Koffler. La celo de la revuo estis - uzi sian faman frazon - "Fenestro malfermita al la mondo”, per kiu legantoj povis rigardi "la tutmondajn horizontojn”.

Koffler, usonano, diplomiĝis ĉe City College de Novjorko, kaj studis en Sorbonne en Parizo, kiam liaj planoj estis tranĉitaj de la Dua Mondmilito. Aliĝinte la Servon de Psikologia Militfarado de la usona armeo, Koffler ankaŭ militspertis la alteriĝon kun la trupoj de Operacio Torĉo kiam la aliancanoj invadis la nordan Afrikon, tiam en la manoj de Francujo sub Vichy [Viŝí], en novembro 1942. Li tie komencis radiajn elsendojn en Rabato (Maroko) kaj Alĝero (Alĝerio) antaŭ sia nomumo kiel raportisto de Voĉo de Ameriko – laboro kiun li faris dum la itala kampanjo de 1944-1945. Ĉiufoje kiam itala urbo estis liberigita, Koffler kutimis establi gazeton tie nomatan Kuriero. Ne surprize, ke, kiam li aliĝis al Unesko post la milito, li neeviteble starigis la Unesko–Kuriero-n. Li estis benita de mirinde krea menso miksita kun vervo por eldonado. Krome, lia publikigemo estis ligita kun klara morala vido.

La revuo estis destinita al "klera”

publiko, precipe instruistoj kaj studentoj, kaj ĝi efektive ricevis sian plej grandan legantaron tra lernejoj, liceoj kaj universitatoj.

Li esprimis siajn ĉefajn temojn kiel: la efiko de scienco al homa vivo, rase ligitaj problemoj, arto kaj kulturo, homaj rajtoj, historio kaj arĥeologio, kulturaj diferencoj kaj konfliktoj inter popoloj. Jam nur la amplekseco de la temoj priraportataj estas spirhaltiga. En la sama eldonaĵo vi povas malkovri la minacojn de la templo de Borobudur en Indonezio, de la templo Sri Ranganathaswamy en Srirangam, tiama Bharato, kaj Partenono en Grekujo. En la paĝoj de Kuriero vi miros pri la verko de la pentristo florenca de la 15-a jarcento Masaccio [Mazaĉo], kaj poste la artaĵoj de la aborigenoj de Aŭstralio. Estas eldonaĵo por festi la 70-an naskiĝtagon de Ajnŝtajn (Einstein), alia dediĉita al Ĉeĥov (Чехов), kaj ankoraŭ alia, al Rabindranath Tagore.

Ankaŭ ekzistas pluraj artikoloj pri ekologio kaj konservado, precipe pri oceanografio kaj mara biologio - Kuriero estis verda antaŭ ol tia signifo ekzistis.

La artikoloj estis notinde bone skribitaj kaj bele prezentitaj. En 1954 la formato de la revuo estis ŝanĝita por inkludi koloran ilustradon - nova normo por tiu tempo, kiu faris la legadon pli altira.

La gamo de kontribuantoj legiĝas kiel kontrollisto de dudek-jarcenta kulturo.

La tradicio de perfekteco establita de Sandy Koffler daŭras jarare. La verkistoj de Kuriero inkluzivas Jorge Amado, Isaac Asimov, Jorge Luis Borges, Anthony Burgess, Aimé Cesaire, Arthur C. Clarke, se mencii nur kelkajn nomojn de la supro de la alfabeto. La revuo ankaŭ priraportis gravajn eventojn de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Kiam la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj estis proklamita, ekzemple, Kurier-eldonaĵo estis dediĉita al ĝi.

En Januaro 1954, Kuriero en nova starto Fragmentoj el la redakcia artikolo

Komence de ĉi tiu nova jaro, Unesko-Kuriero volas fari pli ol nur proponi al siaj legantoj la tradiciajn salutojn. Ĝi serĉis "fari novan komencon". Responde al la deziro esprimita de legantoj, ĝi forlasas sian klaĉgazetformaton por nova revuformato, pli facila por legi, manipuli kaj konservi. Ĝi pliigis la nombron da paĝoj, desegnis novan kovrilon kaj preparis pli brilan sed sobran prezenton (...).

En sia enhavo Kuriero daŭre restos fidela al sia difinita celo: servi kiel fenestro malfermiĝanta al la mondo de instruado, scienco kaj kulturo, per kiu la lernejestro aparte, por kiu ĉi tiu publikaĵo estas ĉefe konceptata kaj pretigata kaj por aliaj legantoj ĝenerale povas rigardi al larĝaj tutmondaj horizontoj. Ĉiun monaton ĝi prezentos per teksto kaj bildo, karakterizajn, informajn kaj pensigajn trajtaĵojn kaj dediĉos sekcion al aŭtoritata traktado de grava monda problemo kaj montros kiel ĝi estas traktata nacie kaj internacie. Kuriero aparte invitas komentojn, kritikojn kaj sugestojn de siaj legantoj.

Al la instruisto, kiu postulas iom pli ol kuŝejon, al tiuj, kiuj estas interesataj pri homoj kaj problemoj de aliaj nacioj, pri la drama sed malmulte sciata rakonto pri ordinaraj viroj kaj virinoj laborantaj kune por trovi vivrimedojn, batali malklerecon kaj malsanon, redukti rasrilatan antaŭjuĝon kaj instigi al internacia kompreno, al ĉiuj tiuj, kiuj estas atentaj pri la hodiaŭaj eventoj kaj problemoj en instruado, artoj kaj sciencoj, Kuriero diras: Ĉi tio estas ĵurnalo speciale preparita por vi.


La redaktantoj


Rasismo je la supro de la tagordo

Agado kontraŭ rasismo estis je la pinto de la Unesko-tagordo de la komenco. Eksplica kampanjo kontraŭ la apartisma [apartheid] reĝimo de Sud- Afriko kondukis al la kritiko, ke fokusigi unu landon flankenigis aliajn homajn rajtojn. Prave. Al ĉiu, kiu rigardas la liston de nacioj, kiuj oficiale subskribis al la Universalan Deklaracion kaj esploras pri la tieaj politika subpremado kaj cenzurado, mistraktado de minoritatoj, konsekvenca diskriminacio kontraŭ virinoj, ktp., en iuj el tiuj landoj, oni pardonus respondon de enorma cinikismo.

Krome, la kampanjo kontraŭ apartismo disvolviĝis en mondo, kie la britaj kaj francaj imperioj ankoraŭ triumfis, kiam en la suda Usono la leĝoj de Jim Crow , kiuj devigis rasisman apartigon, ankoraŭ diktis la vivmanieron, kaj kiam kastaj dividoj en Barato daŭre prosperis en la socia sistemo.

La unua artikolo en Kuriero, kiu rekte traktis la demandon pri rasismo, estis en novembro 1949: "La demando pri raso kaj la demokratia mondo” de Arthur Ramos.

Tiu brazila psikologo kaj antropologo, kiu estis estro de la Fako de Sociaj Sciencoj de Unesko, estis batalinta la rasismon dum sia tuta vivo, kaj estis malliberigita dufoje de la brazila sekurecpolico dum la diktatoreco de Getúlio Vargas.

La vidpunkto de Ramos estis: "En ajna diskuto pri la reorganizo de la postmilita mondo, devas esti aparta kalkulo pri antropologio. Tamen neniu alia scienco tiel falsis siajn verajn fincelojn. Je ĝia nomo tutaj nacioj lanĉis konfliktojn, por protekti la falsitan idealon de rasa aŭ etna supereco. Tial estas tute nature, ke antropologio, restarigita al sia ĝusta loko kaj malkonstruita de la mitoj, en kiuj oni klopodis vuali ĝin, nun sendu sian sciencan mesaĝon al la mondo ”. Poste, kiam Unesko publikigis sian "Deklaron pri Raso” en 1950, la julio- aŭgusta Kuriero portis la titolon: "Rivelataj la absurdaj mitoj pri rasismo”. La deklaro estis publikigita tute, kun la konkludoj en la malferma paĝo. Ĝin akompanis artikolo, "Raso kaj Civilizo”, fare de la svisnaskita argentina antropologo Alfred Métraŭ. Métraŭ, kiu eklaboris ĉe Unesko en 1947, kaj estis nomumita estro de la Divido por studi problemojn de Rasismo en 1950, ludis centran rolon en la iniciatoj de Unesko kontraŭ rasismo. Li estis la ĉefa kunordiganto malantaŭ la fruaj deklaroj - la unua en 1950 kaj ĝia revizio en 1951.

Li estis proksima amiko de Koffler kaj entuziasma subtenanto de Kuriero. Kun pli ol dudek artikoloj je lia nomo, Métraŭ estis unu el la ĉefaj kontribuantoj de la revuo, ĝis li mortis en 1963.

Elradikigi antaŭjuĝojn

Observate de hodiaŭ, estis iuj evidentaj naivaĵoj en la argumentoj en la deklaroj pri raso. Unue estis la granda konfido en la povo de "scienco” - ke antropologio estas "scienca”, kaj tial starigus konkludojn kun neevitebla certo.

Due, iuj el la ekzemploj klare diskuteblas - en la sama julio-aŭgusta numero de 1950 la deklaron de Unesko pri raso akompanas foto, kiu montras grupon de junaj Nov-Zelandaj Maoriinoj (p. 8 de la anglalingva versio) kun la subteksto "Rasa Harmonio”. Ĉu iu demandis al la maoriinoj ilian opinion pri tio?

Referencante al Usono, Ramos skribis en novembro 1949: "... post multaj jaroj de senfrukta penado, la politiko de protektado de indianoj ŝajne estas fariĝinta pli humana kaj scienca. Temas demando ne nur protekti la "rezervejojn de la indianoj, sed respekti la apartaĵojn de ilia civilizacio, materie aŭ alie; ... ”. Malmultaj indiĝenaj amerikanoj hodiaŭ ĝojus pri la vortoj "humana”, "scienca”, kaj "respektataj”

kiel priskriboj kiel ili estas traktataj.

En la sama eldonaĵo Ramos laŭdis la laboron de la brazila Serviço de Proteção dos Índios (Indiana Protekto-Servo), skribante, ke "la rezultoj estis tre kuraĝigaj”.

La Cintas Largas , la Janomami-oj, kaj multaj aliaj indiĝenaj grupoj en Amazonio estis eltenontaj la plej malbonajn kruel­ aĵojn kaj plu suferadas diskriminacion ĝis hodiaŭ.

La eldonaĵo de Kuriero de aŭgusto- septembro 1952 raportis pri rasrilatoj en Brazilo. Ĝi anoncis kompletan Unesko- studaĵon pri raso en tiu lando. Ĉiuj verkistoj argumentis surbaze de konvinko, kiu estis komuna tiam - ke Brazilo reprezentis bildon de rasa harmonio - kun unu escepto. Luiz de Aguiar Costa Pinto, unu el la aŭtoroj de la deklaro de 1950 pri Raso de Unesko, skribis en ĉi tiu numero de Kuriero: "... la harmonia integriĝo, kiu estas rigardata kiel karakterizaĵo de interrasaj rilatoj en Brazilo, ne respondas al faktoj malkaŝitaj de sociologiaj esploroj. Oni diris tiel ofte kaj tiel longe, ke rasaj antaŭjuĝoj ne ekzistas en Brazilo, ke ĉi tiu aserto, kiu estis trapasigata tra la mondo, fine fariĝis fonto de brazila nacia fiero. Tamen, malantaŭ ĉi tiu peco de dogmo kuŝas sentoj de amareco kaj evidenta malestimo. ”

Ĉar la diskutoj en Kuriero ĉiam estis viglaj kaj dinamikaj, la neeviteblaj memkontentoj kaj ricevitaj ideoj estis elbalancataj kaj defiataj.

La plej granda atingo de la kvar deklaroj de Unesko pri la problemo de rasismo estas la progresema malproksimiĝo de la "scienca” aŭ "biologia” difino de raso.

Ili malmuntis ajnan sciencan pravigon aŭ bazon por rasismo, kaj proklamis, ke raso ne estis biologia fakto de naturo, sed danĝera socia mito.

Jardekojn poste, pri la demando pri raso, neniu povas rigardi nian mondon tre komforte. Sed aŭskultu la esperon kaj la bonan intencon en la vortoj de Métraŭ en "Raso kaj Civilizo” (Kuriero, julio-aŭgusto 1950): "Estas en ĉi tiu koncepto de raso io nepacigebla.

La barbareco de nia tempo estas pli senkompata kaj pli absurda ol tiu de la tiel-nomata Malluma Epoko; ĉar rasa antaŭjuĝo estas nekomprenebla kaj nealtiranta mito. Ĝia floreca evoluo en la dudeka jarcento sendube en estontaj tempoj estos konsiderata kiel unu el la plej hontindaj ecoj de la nuna epoko.”

La artikoloj en Kuriero pri raso montras kuraĝan iniciaton de senkompromita kampanjo. Kun kelkaj modifoj, ĉi tiuj deklaroj estas tiom konvenaj hodiaŭ kiom ili estis tiam. La integreco de la argumentoj estas parto de la ĝeneralaj fortoj de la publikigado, en neniu grado restriktataj de mallarĝaj akademiaj disciplinoj kaj protektivaj profesiaj sintenoj. La inspira, instruiva kaj kultura klarvido, kiun proponas Kuriero, estas parto de vigla morala vido de tio, kia homa socio povas esti.


Tradukis el la angla Johan Derks (Nederlando)


Alan Tormaid Campbell (Britujo) instruis Socian Antropologion en la Universitato de Edinburgo en Skotlando dum multaj jaroj. Ekde 1974 li estis engaĝata kun la Wayapí [Ŭajapi], indiĝena popolo, kiu vivas en la Amazona arbaro de la Norda Brazilo. Lia plej konata libro pri la Wayapí estas Ekkoni Waiwai (1995).