Esperanto en Perspektivo - Verkis Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins

  • Statistikoj
  • Fonto de la dokumento
  • Aliaj dokumentoj en la korpuso


    Enhavo


    Tekstaro de Esperanto

    Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

    Esperanto en Perspektivo

    Faktoj kaj analizoj pri la Internacia Lingvo

    • Verkis: Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins
    • Eldonado: Universala Esperanto-Asocio LondonRotterdam 1974
    • Grandeco: 845 p.

    Proksimuma verkojaro: 1974

    Kreis la Esperantan tekston: Ivo Lapenna (ĉap. 1, 2, 4, 11-13, 18, 20.2, 20.4, 20.5-20.8, 22 kaj 23), Tazio Carlevaro (ĉap. 3 kaj 5-10) kaj Ulrich Lins (ĉap. 14-17, 19, 20.1, 20.3 kaj 21).

    La teksto de “Esperanto en Perspektivo” aperas en la Tekstaro de Esperanto kun afabla permeso de la Centro de Esploro kaj Dokumentado kaj la Universala Esperanto-Asocio, kiuj posedas la kopirajton.

    Tiu ĉi versio de “Esperanto en Perspektivo” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.ivolapenna.org/verkoj/books/persp.pdf.

    La baza skanaĵo de la teksto kaj la rezulta teksto kreita per aŭtomata tekstorekonado enhavis tre multajn erarojn. Plejparte mi korektis tiujn erarojn, sed sendube ankoraŭ restas multo por ĝustigi. Aparte suferis la supersignoj en ne-Esperantaj vortoj, kiuj plejparte malaperis en la tekstorekonado. Tial en multaj ne-Esperantaj nomoj ankoraŭ forestas tiaj kromsignoj. Korekti ilin ĉiujn estos tre malfacila tasko.

    Mi konservis ĉiujn bildojn kaj bildotekstojn, sed la bildoj aperas en iom alia grafika aranĝo.

    La Enhavtabelo estas konservita, sed anstataŭ paĝonumeroj estas ligiloj al la koncernaj lokoj en la teksto. La finaj indeksoj de temoj kaj personoj estas tute ellasitaj.

    NOMARO DE KUNLABORINTOJ

    La valora helpo, kiun multaj personoj donis al la aŭtoroj de unuopaj ĉapitroj en diversaj formoj, estas danke rekonita en la Antaŭparolo. Iliaj nomoj* kun koncizaj informoj pri la karaktero de la kontribuoj aperas en la suba listo, aranĝita laŭ ĉapitroj:

    *  Kruceto antaŭ la nomo indikas, ke la koncerna kontribuinto forpasis.

    Ĉap. 4: id Günther Becker liveris plurajn utilajn informojn.

    Dua Parto (Ĉap. 5-10): Valorajn sugestojn donis R. Haupenthal kaj Simo Milojeviĉ. Informojn pri tradukoj el naciaj literaturoj liveris William Auld (angla), † D-ro Italo Chiussi (araba), Venelin Mitev (bulgara), D-ro Vlastimil Novobilsky (ĉeĥa), D-ro Victor Sadler (ĉina), Poul Thorsen (dana), Jaan Ojalo (estona), P. de Smedt (flandra), D. B. Gregor (greka kaj latina), Hispana Esperanto-Federacio (hispana kaj kataluna), Baldur Ragnarsson (islanda), D-ino Clelia Conterno-Guglielminetti (itala), Miyamoto masao (japana), Mirdza Burgmeister (latva), † G. J. Degenkamp (nederlanda), R. P. Nogueira (portugala kaj brazila), Dao-anh-Kha (vjetnama). Skizon pri la kontribuo de Ĉeĥoj al la originala literaturo de Esperanto sendis D-ro V. Novobilsky, kaj informojn pri tradukoj el Esperanto en naciaj lingvoj kaj pri Esperanto kiel “pontolingvo” donis D. B. Gregor.

    Ĉap. 10: Roman Dobrzynski afable disponigis resumon de sia tezo pri la Esperanta gazetaro.

    Ĉap. 11: Emilija Lapenna donis statistikajn informojn pri la Belartaj Konkursoj por 11.2, dum Z. Tiŝljar sendis materialojn pri PIF por 11.7.

    Ĉap. 15: Manuskriptojn pri la Esperanto-Movado en diversaj landoj liveris Jorge Hess (argentina), F. R. Banham (aŭstralia), † D-ro E. J. Gorlich (aŭstria), Norman Williams (brita), Nikola Aleksiev (bulgara), Jaroslav Marik (ĉeĥoslovaka), Irja Klemola (finna), Jean Thierry (franca), Sokratis Sakellaropoulos (greka), Hispana Esperanto-Federacio (hispana), D-ro Istvan Szerdahelyi (hungara), P. J. O’Reilly (irlanda), D-ro Ettore Aprosio kaj D-ro Carlo Minnaja (itala), Marinko Gjivoje (jugoslavia), Kanada Esperanto-Asocio (kanada), † G.J. Degenkamp (nederlanda), D-ro C. Støp-Bowitz (norvega), † William H. King (novzelanda), Jan Zawada (pola), Colin Beckford (sudafrika),

    D-ro Arthur Baur (svisa), † E. Sonnenfeld (urugvaja), Mark Starr (usona), s-ino M. Haudebine kaj P. Daŝgupto (hinda), Miguel Perez-Gonzalez (kolombia), Prof. Salah Ghanem (libana), Carmel Mallia (malta), Dao-anh-Kha (vjetnama). Krome, disponigis materialojn aŭ donis sugestojn Fernand Roose (belga), R. P. Nogueira (brazila), O. C. Lange (dana), Prof. J. Regulo-Perez (hispana), Miyamoto masao (japana), Jan Stronne (sveda), Ĉina Esperanto-Ligo (ĉina), Baldur Ragnarsson (islanda), † Jose Serrano (meksika).

    Ĉap. 16: Manuskriptojn pri fakaj asocioj liveris Joachim Giessner (IFEF), Prof. D-ro Ivo Lapenna (IEAJ), Prof. D-ro Boza Popoviĉ (ISAE), Giuseppe Grattapaglia (IEKA), Hans Breitenbach (LIBE), Hermann Heiss (ELF), Tibor Sekelj (IGA), Niilo Kavenius (TEĴA), G. B. Briano (MEL), D-ro Wim de Smet (ORE), † Douglas Murphy (SEL),

    Morawetz (BLE), Stefan Maul (IKUE), H. A. de Hoog (KELI), Alfred Tucker (KES), Nikola Aleksiev (MEM), Umeda joŝimi (Oomoto). Krome, konsilojn kaj sugestojn donis D-ro Donald Broadribb (IABO), D-ro A. Albault (UMEA) kaj A. G. Tucker (IMRO).

    Ĉap. 19: La unuan malneton tralegis kaj faris utilajn rimarkojn N. Barthelmess, E. Borsboom kaj S. Milojeviĉ.

    Ĉap. 20: Prof. G. Waringhien kaj R. Haupenthal verkis 20.1; materialo disponigita de IEMW servis kiel bazo por verkado de 20.3; en la kompilado de 20.5 kunhelpis f-ino Marianne Vermaas; Jean Thierry liveris la manuskripton por 20.7.

    Ĉap.

    21: La aŭtoro dankas la estiĝon de la nun publikigita versio al la disponigo de informoj kaj konsiloj de multaj personoj, el kiuj estu menciitaj la jenaj: Isaj Dratwer, Marinko Gjivoje, Kobajaŝi cukasa, Kurisu kei, Prof. I. Lapenna, † Prof. Lucien Laurat, Mijake ŝihej, Miyamoto masao, † Nikolaj Rytjkov, † Hermann Theobald, D-ro Hj. Unger, L. Zaleski-Zamenhof. Helpis ankaŭ institucioj, inter kiuj Bundesarchiv Koblenz, Institute of Contemporary History ( London) kaj Rijksinstituut voor Oorlogsdocumentatie ( Amsterdam).

    Persona indekso: Tazio Carlevaro.

    Tema indekso: Henri Vatre.

    Tuta Verko: Aparte menciinda estas la tre valora kontribuo de Henri Vatre, kiu, aldone al la tema indekso, plej atente tralegis la unuajn presprovaĵojn kaj helpis forigi, krom tajpaj, ankaŭ plurajn erarojn pri faktoj en diversaj partoj de la libro. Siavice, Simo Milojeviĉ multe helpis al la teknika redaktoro per konsiloj kaj sugestoj. La presprovaĵojn korektis ne nur la aŭtoroj kaj la sekretariino de CED Lj. Lapenna, sed ankaŭ, tre konscience, Robert Moerbeek, oficisto de la CO de UEA.


    ANTAŬPAROLO

    (i) Origino kaj Titolo. — Se ne ekzistus la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED), la nuna impona volumo — plia rezulto de multjara laboro — tutcerte ne povus aperi. Tial estus normale dediĉi la unuan parton de la Antaŭparolo al tiu ĉi institucio de Universala Esperanto-Asocio, sen kiu la moderna Esperanto-Movado ne plu estas imagebla. Tamen, ĉar la strukturo, agadoj kaj atingoj de CED estas aparte pritraktitaj en Ĉap. 20.2, ĉi tie estu unuavice donitaj kelkaj informoj pri la origino de la verko mem kaj pri ĝia titolo.

    Komence de 1954 la norvega parlamentano Carl Henry proponis al la Nobel-Komitato de la Norvega Parlamento, ke UEA ricevu la Nobel-Premion por la Paco (v. detalojn en Ĉap. 13.5). La ideo kandidatigi la Asocion estis maturiĝinta jam en 1952, sed la propono ne povis esti prezentita, antaŭ ol estis kolektitaj ĉiuj faktoj pri UEA. Sekve la Estraro de UEA komisiis la subskribinton kolekti la necesan materialon kaj redakti la dokumentaron. Dum la laboro montriĝis necese pritrakti ne nur la historion kaj la tiaman staton de la Esperanto-Movado ĝenerale kaj de UEA aparte, sed ankaŭ la radikojn mem de la interlingva problemo kaj de ĝiaj diversaj aspektoj. La tasko estis plenumita en kelkaj monatoj, kaj parlamentano Carl Henry povis apogi sian proponon per multaj faktoj.

    Tamen, per tio ne finiĝis la rolo de la dokumentaro. Laŭ la vortoj de E. Malmgren, la tiama prezidanto de UEA, “la Estraro trovis ĝin tiel abunda kaj tiel valora, ke estis decidite aperigi ĝin en formo de libro”. Eluzante kiel bazon la jam kolektitan materialon, la subskribinto verkis plurajn aldonajn partojn kaj finpretigis la manuskripton. La 192-paĝa La Internacia Lingvo (Faktoj pri Esperanto) estis eldonita en 1954 kiel la unua libroforma verko de CED, sed partoj de ĝia enhavo estis efike utiligitaj, jam antaŭ la publikigo, por ellaborado de diversaj dokumentoj en ligo kun la Peticio al UN/Unesko favore al Esperanto (v. detalojn en Ĉap. 22.3). Nun, precize post 20 jaroj, aperas ĝia granda filo kaj heredanto: Esperanto en Perspektivo.

    La origina ideo estis publikigi duan, ĝisdatigitan kaj iom ampleksigitan eldonon de La Internacia Lingvo (Faktoj pri Esperanto), jam delonge elĉerpita. Ju pli evoluis la laboro je la nuna verko, des pli evidentiĝis, ke tute ne povos temi pri dua eldono de la menciita libro, sed pri esence nova verko. Kvankam laŭ la celo kaj plej fundamenta materialo origine bazita sur la antaŭa libro, tamen la nuna verko estas nova el ĉiuj aliaj vidpunktoj: novaj faktoj kaj aliaj materialoj, amplekso, interna strukturo. Necesis, do, trovi konvenan novan titolon. Post pluraj diskutoj en la redakta komitato, interkonsiliĝoj kun diversaj kunlaborantoj, eĉ kun kolegoj en la Akademio, oni fine akceptis la titolon Esperanto en Perspektivo: Faktoj kaj Analizoj pri la Internacia Lingvo. Ĝi plej bone spegulas la enhavon de la verko, ĉar Esperanto en ĝi estas metita en perspektivon: historian, rilate la rolon en la nuntempo kaj koncerne la estontecon.

    Kvankam preskaŭ en ĉiu ĉapitro, depende de ĝia enhavo, estas ĵetita rigardo al la estonteco, nome al la verŝajna plua evoluo en la pritraktita sfero, tamen la Sesa Parto estas plene dediĉita al la perspektivoj por la estonteco. En ĝi estas koncize priparolitaj la esencaj antaŭkondiĉoj por rapidigi la progreson. En ĝi estas ankaŭ tuŝita Ia grava demando pri spontaneco kaj la signifo de organizita laboro.

    (ii) Celo. — Same kiel La Internacia Lingvo, ankaŭ la nuna verko celas plenumi du ĉefajn taskojn.

    Antaŭ ĉio ĝi celas prezenti al la uzantoj de la Internacia Lingvo, precipe al la pli junaj generacioj, la multflankajn aspektojn de la kompleksa interlingva problemo en la nuntempa mondo kaj la rezultojn atingitajn en la Internacia Lingvo kaj pere de ĝi en ĝia 87-jara ekzistado. Parto de la faktoj estas sufiĉe konataj. Pri aliaj scias nur limigita nombro da personoj. Pluraj tute ne estis publikigitaj ĝis nun. La ĉefa celo de la verko nepre postulis, ke oni prenu en konsideron ĉiujn tri kategoriojn. Tiamaniere la libro donas maksimume kompletan bildon pri la vere impona laboro jam farita kaj plu farata sur Ia kampo de la Internacia Lingvo. La faktojn, kiam ajn necese aŭ oportune, akompanas analizoj. CED esperas, ke ĉiu leganto ĉerpos el studado de la libro novan fidon je la grandaj valoroj de Esperanto kaj ricevos pli profundan konvinkon ne nur pri la jam realigita estanteco, sed ankaŭ pri la tre favora perspektivo por la estonteco de la Internacia Lingvo.

    La dua celo, same grava, estas doni en la manojn de la aktivuloj novan instrumenton por efika agado en formo de taŭge ordigitaj faktoj kaj analizoj.

    La Esperanto-organizaĵoj kaj ĉiu unuopulo, kiu laboras sur la kampo de informado aŭ alimaniere klopodas disvastigi la lingvon, trovos en la libro riĉan materialon por kunmetado de prelegoj, por verkado de artikoloj aŭ pli ampleksaj studoj, por dokumentado de proponoj al diversaj landaj aŭ internaciaj instancoj. La verko povas esti ankaŭ tradukita — ĉu komplete, ĉu nur parte — en naciajn lingvojn. Tial en ĝi troviĝas kelkaj sekcioj (ekzemple, pri la ekesto kaj strukturo de Esperanto), kiuj estas bone konataj kaj tial eble ne tre interesas la sciantojn de la lingvo, sed kiuj estas tre gravaj por objektiva informado en kiu ajn neinformita, duoninformita aŭ misinformita medio. CED tre deziras, ke Esperanto en Perspektivo estu vaste utiligata ankaŭ por tiu celo. Ĝi, tamen, insiste petas, ke por ĉiu traduko, eĉ parta, kiun oni intencas publikigi en kiu ajn nacia lingvo, oni anticipe havigu konsenton. Interalie, tio estas la senco de la rezervitaj aŭtoraj rajtoj.

    (iii) Enhavo kaj Strukturo. — La Enhavtabelo parolas per si mem. Necesas ĉi tie nur aldoni, ke, diference de La Internacia Lingvo, la nuna libro ne entenas ĉapitron kun opinioj pri la valoro kaj signifo de Esperanto. Tio estas ellasita, ĉar en 1970 CED eldonis la verkon de Mag. Isaj Dratwer Pri Internacia Lingvo dum Jarcentoj, kiu enhavas ĝuste tiajn dirojn de filozofoj, verkistoj, sciencistoj, filologoj kaj aliaj mondkonataj personoj. La manuskripto de la dua eldono, konsiderinde ampleksigita kaj ĝisdatigita, estas jam preta. Ĝi baldaŭ aperos kiel sekva eldonaĵo de CED. La tre valora verko de Mag. Dratwer devas esti rigardata ankaŭ kiel suplemento de tiu ĉi libro.

    Plue, malgraŭ la amplekso, tamen la libro ne povas enhavi ĉiujn detalojn de ĉiu pritraktita demando. Tiajn pliajn detalojn oni trovos, se necese, en la verkoj aŭ dokumentoj menciitaj en la bibliografio, nome en la lasta subĉapitro de ĉiu ĉapitro rilate la temaron traktitan en ĝi.

    Fine, necesas ne forgesi, ke Esperanto estas vivanta lingvo, daŭre evoluanta, ke ĝi senĉese riĉiĝas per nova enhavo kaj plu disvastiĝas. Kompreneble, CED sekvos la evoluon kaj daŭrigos publikigadi la rezultojn de siaj esploroj kaj studoj ĉu en formo de dokumentoj en la serio Dokumentaro de CED, ĉu en tiu de artikoloj en la periodaĵo La Monda Lingvo-Problemo. Per tiu agado CED intencas konstante kompletigadi la verkon.

    La bazaj celoj de la verko determinis ĝian internan strukturon. Esperanto en Perspektivo prezentiĝas kiel unueca granda tuto, en kiu ĉiuj partoj, ĉapitroj kaj iliaj subĉapitroj, sekcioj aŭ, en pluraj kazoj, subsekcioj, estas kunligitaj. Aliflanke, ĉiu el la ses partoj estas per si mem unu tuto. En la plimulto de la kazoj ankaŭ la individuaj ĉapitroj aŭ subĉapitroj, eĉ unuopaj sekcioj de subĉapitroj, estas tiel kompletaj, ke ili povas preskaŭ senŝanĝe esti utiligataj por nacilingvaj tradukoj aŭ por aliaj celoj.

    La interna strukturo estas simpla kaj klara: la unua cifero indikas ĉapitron (ekzemple, 2 ĉapitron 2); la dua cifero montras subĉapitron (2.1); la tria rilatas al sekcio de ĉapitro (2.1.2), dum la kvara al eventuala subsekcio (2.1.2.1). Tiu sistemo de kvar subdividoj konsiderinde faciligas la orientiĝon en la amaso da materialo entenata en la libro. Krome, la referencoj de unu parto al alia estas precizaj. Tio estas des pli grava, ĉar neeviteble, eĉ intence — pro la prezentitaj celoj kaj strukturo — pluraj aferoj estas menciitaj aŭ traktitaj en diversaj lokoj, en iuj pli detale ol en aliaj. Kune kun la du indeksoj, la aplikita sistemo ebligas rapide trovi kaj eventuale kompletigi kiun ajn informon, unuflanke, sed samtempe konservas la sendependecon de la unuopaj partoj kaj subdividoj en la unueca tuto, aliflanke.

    (iv) Nomoj. — Verkante kaj redaktante la manuskripton, la aŭtoroj frontis la konatajn malfacilaĵojn, kiujn kaŭzas la manko de ĝenerale akceptita solvo de la problemo de geografiaj nomoj. Ili klopodis sekvi mezan vojon inter formo kiel eble plej internacia kaj formo kiel eble plej proksima al la tradicia lingvouzo en Esperanto. Tio signifas, ke por landnomoj estas uzita la formo -io anstataŭ la finaĵo -ujo, sed, aliflanke, estas konservitaj ankaŭ formoj kiel Koreo, Vjetnamo, Israelo. La Akademio de Esperanto devos baldaŭ rekomendi solvon por tiu demando, kiu fariĝas vere ĝena.

    Por la urboj la aŭtoroj kutime uzis Esperantajn nomojn, se montriĝis, ke ili jam estas firme enradikiĝintaj. Kompreneble, en citaĵoj estas transskribita tiu formo, kiun uzis la aŭtoro de la originalo. La samo rilatas al bibliografiaj notoj. Krome, pro aliaj kaŭzoj (ekzemple, laŭvica listigo de multaj urboj kun establita kaj neestablita Esperanta nomo), en kelkaj kazoj estas uzita la nacilingva formo anstataŭ la Esperanta. Tial oni trovos Bolonjo kaj Bologna, Vieno kaj Wien, Parizo kaj Paris, ktp. Tiuj paralelaj formoj fakte ne kontraŭas unu la alian. Kiel en la naciaj lingvoj, ili estas akcepteblaj ankaŭ en Esperanto.

    Alia grava problemo estas tiu de la forte deviaj formoj de transskribado de personaj nomoj el ne-latinliteraj lingvoj, ekz. la japana. La aŭtoroj decidis principe uzi Esperantan transskribon, sed konservis tiun originalan formon, kiun la koncerna persono mem uzis (ekz. en siaj verkoj). Por ĉinaj nomoj estas uzita la sistemo aplikata en El Popola Ĉinio. Japanoj, Ĉinoj kaj Vjetnamoj aperas, kun malmultaj esceptoj, kun la familia nomo kiel la unua kaj kun minuskla persona nomo, ekz. Ossaka kenĵi, Maŭ zedong. Duoblaj familiaj nomoj, ekz. de Hispanoj, estas interligitaj per streketo: J. Regulo-Perez.

    La nomoj de diversaj organizaĵoj kaj institucioj estas donitaj aŭ komplete, ofte kun la mallongigo en parentezoj, aŭ, se ili estas tre konataj, nur per la respektivaj mallongigoj: Universala Esperanto-Asocio (UEA) aŭ nur UEA; Unuiĝintaj Nacioj (UN) aŭ nur UN, ktp. Por faciligi la legadon kaj, precipe, eventualajn tradukojn, la kompletaj nomoj kelkfoje aperas ripete eĉ en la sama subdivido. Escepte, ĉefe por ebligi precizan identigon, la nomoj de organizaĵoj kaj institucioj ekster la Esperanto-Movado estas donitaj en la koncernaj naciaj lingvoj kun Esperanta traduko. Listo de ĉiuj mallongigoj troviĝas sur la p. 805.

    (v) Respondeco. — Apenaŭ necesas diri, ke dum la plurjara kunlaborado la aŭtoroj renkontis multajn problemojn. La ĉefaj fontis el la fakto, ke ĉiu el ili loĝas en alia lando kaj ke tial preskaŭ ĉio — ekde la unua plano de la verko kaj distribuo de la taskoj ĝis la korektado de la presprovaĵoj — devis esti traktata skribe. Krome, necesis korespondadi kun multnombraj kunlaborantoj en diversaj landoj. Aldone al la laboro por la verkado mem, por la redaktado de la tuto kaj de unuopaj partoj, inkluzive reredaktojn kaj transportojn de unuopaj partoj el unu ĉapitro en alian, tio siavice postulis amason da plia laboro. Nur de tempo al tempo, precipe en la lastaj stadioj, povis okazi komunaj kunsidoj inter la ĉefredaktoro, redaktoro kaj teknika redaktoro en la Centra Oficejo de UEA en Rotterdam.

    Dank’ al tiu intensa kunordiga agado kaj amika kunlaborado, kiun fortikigis multe da reciproka komprenemo, estis eble atingi maksimuman unuecon ne nur rilate la fundamentan koncepton pri la verko, sed ankaŭ koncerne multnombrajn detalojn de la enhavo, formo kaj teknikaj aranĝoj.

    Kiel indikas la subtitolo, la verko konsistas el faktoj kaj analizoj.

    Por doni kiel eble plej precizajn informojn pri la faktoj, la aŭtoroj, interalie, abunde utiligis la materialojn, kiuj troviĝas en la arkivo de CED, en la Biblioteko Hodler de UEA kaj en la Internacia Esperanto-Muzeo en Wien (IEMW) — tiuj riĉaj fontoj de ĉiaspecaj sciindaĵoj pri la Internacia Lingvo. La verko multon ŝuldas ankaŭ al la helpo de granda nombro da personoj, el kiuj parto apartenas al la regulaj kunlaborantoj de CED, dum la aliaj estis kuraĝigitaj kontribui en ligo kun la preparlaboroj de la dua eldono de Enciklopedio de Esperanto, publikigota sub aŭspicio de CED. Tiu verko, redaktata de Ulrich Lins kaj Reinhard Haupenthal, jam eniris en la eldonplanon de Stafeto ( J. Regulo-Perez). Kvankam la manuskripto de Enciklopedio ne povos esti baldaŭ finpretigita, estas notinde kiom da helpo donis ĝiaj kunlaborantoj al la aŭtoroj de tiu ĉi libro. La nomoj de ĉiuj kunlaborintoj kun indikoj pri iliaj kontribuaĵoj aperas en la Nomaro de kunlaborintoj.

    La aŭtoroj plej konscience ekzamenis tiun tutan grandegan materialon, kribris ĝin atente, kontrolis la ĝustecon en ĉiuj dubaj kazoj kaj streĉis siajn fortojn por establi la veran staton per pliaj esploroj, se temis pri kontraŭdiraj informoj pri la sama evento. Oni, do, povas fidi, ke rezulte de tiu multjara laboro kaj harmonia kunlaborado inter la aŭtoroj kaj kun la kontribuintoj, en la verko estas objektive prezentitaj, kun maksimuma ĝusteco, ĉiuj iom gravaj faktoj pri la Internacia Lingvo. Se, tamen, enŝteliĝis iu eraro, oni bonvole prenu en konsideron, ke en libro entenanta milojn da informoj pri eventoj, faktoj, nomoj, titoloj, datoj, ciferoj, ktp., tio estas preskaŭ neevitebla. CED kun danko akceptos atentigojn pri eventualaj eraroj kaj certe korektos ilin en la sekva eldono de la verko aŭ, eble eĉ pli frue, ĉu en la dua eldono de Enciklopedio de Esperanto, ĉu en sia Dokumentaro.

    Koncerne analizojn kaj interpretadon de faktoj, la afero prezentiĝas iom alie. Ĉi tie la subjektiva elemento ne povas ne manifestiĝi almenaŭ certagrade. Kompreneble, la plimulto de la analizoj postulis nenian diskuton, ĉar ili tuj reflektis la komunan opinion de la aŭtoroj. En la kazoj de iom grave diverĝaj starpunktoj, la subskribinto kiel ĉefredaktoro klopodis, en amikaj diskutoj kun la du kunaŭtoroj, precipe kun Ulrich Lins, forigi la malsamecojn. Rezulte, multaj pliaj analizoj kaj interpretadoj spegulas harmoniigitan komunan pozicion. Restas, tamen, kelkaj eventoj, kiujn la subskribinto interpretas iom alie, ol tion faris unu aŭ la alia el la du kunaŭtoroj en siaj respektivaj partoj, sed li neniel deziris altrudi sian opinion. Cetere, ĉiu leganto povos mem juĝi kaj formi sian propran opinion.

    Esence la sama principo estas aplikita al tute alia demando, nome al tiu de la stilo. Ankaŭ stilo estas pure persona afero, kaj tial ĉiu el la aŭtoroj konservis sian propran esprimmanieron. En pluraj lokoj de la manuskripto estis reformulitaj nur tiuj stilaj malglataĵoj, kiuj eble estus povintaj nebuligi la sencon aŭ eĉ kaŭzi miskomprenojn, se ili estus aperintaj netuŝite.

    Konklude:

    Kvankam la libro estas rezulto de komuna laboro de la verkintoj kaj de multnombraj kunlaborintoj, tamen ĉiu el la aŭtoroj plene respondecas pri la enhavo kaj stilo nur de tiuj ĉapitroj aŭ subdividoj, kiujn li mem verkis aŭ finredaktis. Krome, la ĉefredaktoro kune kun la redaktoro respondecas pri la interna strukturo kaj redaktado de la tuta verko; la teknika redaktoro estas respondeca pri la teknikaj aranĝoj kaj ilustraĵoj, kaj la kompilintoj de la indeksoj pri siaj respektivaj partoj.

    (vi) Finredakto. — La verko estis finredaktita la 30-an de junio 1972 dum kunsido en la Centra Oficejo de UEA, sed la ĉapitroj 5 ĝis 13 estis finredaktitaj nur en aprilo 1973, dum la ĉapitroj 18 kaj 20 estis verkitaj en oktobro-novembro de la sama jaro. Tuj poste komenciĝis la kompostado. Pro la translokiĝo de la presejo kaj kelkaj aliaj teknikaj malfacilaĵoj, la kompostada laboro, per si mem tre longdaŭra pro la amplekso kaj karaktero de la verko, bedaŭrinde longiĝis iom pli ol normale necese por tia granda libro. Tio postulis ĝisdatigojn en pluraj ĉapitroj aŭ aliaj subdividoj en la stadio de kompostado. Eĉ post la enpaĝigo, sed antaŭ la presigo, la aŭtoroj ĝisdatigadis la enhavon absolute ĝis la lasta momento, sed en tiaj kazoj per reverkado de partetoj, ĉar la nombro de linioj devis resti la sama, kiel en la antaŭa, jam enpaĝigita teksto. Okazis ankaŭ, ke ĝisdatigo pri iu afero menciita en du aŭ pluraj lokoj povis esti farita en iu parto de la libro, troviĝanta ankoraŭ en stadio de kompostado, sed ne plu en alia, jam presita.

    Dank’ al tiuj pliaj fortostreĉoj, la verko estas maksimume ĝisdata, kvankam ĝi aperas sufiĉe longe post la tago de la finredakto.

    *

    Fine, ne nur kiel prezidanto de UEA kaj honorofica direktoro de CED, sed ankaŭ persone, la subskribinto esprimas tutkoran dankon al la kunaŭtoroj, al la teknika redaktoro, al ĉiuj kontribuintoj, al la regulaj kunlaborantoj de CED, al ĝia sindediĉa sekretariino kaj al la multnombraj apogantoj, kiuj diversmaniere, inkluzive financan subtenadon al CED ekde ĝia fondiĝo, helpis en kiu ajn formo la laboron de tiu ĉi institucio kaj tiel ebligis la publikigon de la verko.

    Interpretante la pensojn kaj sentojn de la kunaŭtoroj kaj de kunlaborintoj, la subskribinto esprimas la esperon, ke Esperanto en Perspektivo estos ne sole interesa legaĵo, plurloke eĉ streĉa, sed ankaŭ, multe pli grave, plia valora kontribuo de CED al plua sukcesa disvastigado de la Internacia Lingvo ĉie en la mondo. La realigo de tiu espero abunde kompensos la multan laboron kaj grandan sindonon, kiujn la verko entenas.

    En Londono la 4-an de februaro 1974. I.L.


    UNUA PARTO

    ESPERANTO KIEL SOLVO DE LA LINGVA DEMANDO EN MONDAJ KADROJ

    ĈAPITRO 1

    LA LINGVA PROBLEMO EN INTERNACIAJ RILATOJ

    1.1 KONCIZA HISTORIA TRARIGARDO
    1.1.1 Enkondukaj Rimarkoj

    Tra la tuta historio de la homaro, ekde la momento kiam du triboj de malsamaj lingvoj ekkontaktis en kiu ajn senco, la lingvaj malfacilaĵoj ne povis ne sentiĝi kiel unu el la ĉefaj obstakloj al reciproka rilatado.

    Lasante flanke la primitivan formon de komunikado per gestoj — kaj ankaŭ en nia nuna civilizita mondo eĉ alte edukitaj personoj estas ofte devigataj en fremdaj lingvaj medioj uzi gestojn por esprimi la plej elementajn bezonojn ekde malsato kaj soifo ĝis laceco kaj dormemo — la malfacilaĵo estis solvata, almenaŭ parte, alimaniere. En diversaj historiaj epokoj, sub la influo de samtempaj politikaj kaj kulturaj faktoroj, jen unu jen alia lingvo estis uzata kiel lingvo de oficialaj rilatoj aŭ kiel Lingua franca, kaj utiligata, ofte dum longaj periodoj kaj sur vastaj teritorioj, kiel helpa rimedo de komunikado inter parolantoj de malsamaj lingvoj kaj dialektoj*.

    *  A. Meillet kaj M. Cohen prave diris en sia fama verko Les Langues du Monde ( Paris 1952), ke ne estas eble trovi konvenan kriterion por distingi inter lingvo, dialekto kaj loka parolformo.

    La ĉina literatura (skriba) lingvo, ekzemple, ludis dum jarcentoj tian rolon kaj plenumas ĝin ĉiam pli efike en niaj tagoj. La greka kokie, kiu rezultis el miksaĵo de grekaj lingvoj kaj dialektoj, sed estis ĉefe bazita sur la atika kaj ionia, fariĝis sub Aleksandro la Granda (356-324 a.K.) la oficiala lingvo en la landoj konkeritaj de liaj armeoj. Poste ĝi estis uzata dum multaj jarcentoj kiel komuna helpa lingvo super multnombraj regionaj kaj lokaj dialektoj de Adriatiko ĝis profunde en Azio, de Norda Afriko ĝis la marbordaj regionoj de la Nigra Maro. La greka estis oficiala en la orienta parto de la Romia Imperio kaj poste en Bizanco. La latina havis ankoraŭ pli elstaran pozicion. Origine la lingvo de Latio ( Latium), ĝi daŭre riĉiĝadis per elementoj el lingvoj de la venkitaj gentoj. El Romo ĝi etendiĝis al najbaraj teritorioj, poste superregis la aliajn lingvojn de Italio, kaj fine, portata de la romiaj legioj, konkeris la plej grandan parton de la Okcidenta Mondo en tiu epoko. Sennombraj lingvoj kaj dialektoj estis uzataj sur tiu vasta, seninterrompa surfaco de la terglobo, sed super ili troviĝis la oficiala latina: la lingvo de la armeo, administrado kaj juro, de kulturo kaj komerco por la intergentaj rilatoj en la kadro de la Imperio. Kiam en ia 5-a jc. la Okcidenta Imperio disfalis sub la venkaj batoj de la invadintoj, ĉesis ankaŭ la funkcio de la latina kiel oficiala ŝtata lingvo, sed la lingvo mem ne malaperis. En formo de la mezepoka latina ĝi estis plue uzata kiel komunia lingvo de la privilegiitaj klasoj de feŭda Eŭropo. Ĝi estis la lingvo de la nobelaro, de la eklezio, de la scienco, kulturo kaj diplomatio.

    En diversaj historiaj periodoj kaj mondopartoj ankaŭ aliaj lingvoj — ekzemple la asiria, persa, araba, turka, hispana, portugala, angla, franca, rusa, germana, itala, nederlanda — havis aŭ plue plenumas similan helpan funkcion.

    Ĉiam la koncernaj lingvoj estis aŭ estas apogataj de difinita politika potenco, bazita kutime sur kruda armita forto, sed ne malofte ligita ankaŭ al ekonomia dinamismo kaj al kultura ekspansio. La fakto, ke lingvoj de malsamaj familioj konstante, dum la tuta historio, akiradis kaj perdadis tiun privilegian pozicion, montras klare, ke ilia interna strukturo havas per si mem nenian decidan signifon en tiu ĉi procezo. Principe, kiu ajn lingvo povas ludi tiun rolon aŭ esti relative rapide evoluigita kaj adaptita por ĝin plenumi, kiel pruvas, interalie, ankaŭ la nuntempa konscia kreado kaj evoluigado de komunaj normaj lingvoj en diversaj novaj ŝtatoj, ekzemple en Israelo, Indonezio aŭ S.R. Makedonio (Jugoslavio).

    Ŝajnas utile akcenti, ke, ĝenerale parolante, la oficialaj ŝtataj lingvoj estis kaj estas uzataj ĉefe en la limoj de la koncernaj regnoj, kaj multe malpli, eĉ en la kazo de la t.n. “grandaj lingvoj”, ekster tiuj kadroj, unuavice en la sferoj de ekonomia, politika kaj kultura influo de la respektivaj potencoj. Tio ne estas menciita por malgravigi ilian signifon. El vidpunkto de kulturaj interŝanĝoj kaj komunikado, la komunaj helpaj lingvoj estis kaj restas utilaj, sed nur en difinitaj mondopartoj kaj ankaŭ tiam, en tre multaj kazoj, sole por malvastaj sociaj tavoloj. Oni eĉ povas diri, ke en la pasinteco, kiam la internaciaj rilatoj en monda skalo praktike ne ekzistis, aŭ poste, kiam ili nur komencis evolui, tiuj ĉi lingvoj kontentigadis la samtempajn limigitajn bezonojn de komunikado. En Eŭropo la situacio esence ŝanĝiĝis post la malapero de la latina kaj la formiĝo de unuecaj naciaj literaturaj lingvoj — en kelkaj regionoj jam tre frue, en aliaj multe pli poste — en ligo kun la malintegriĝo de feŭdismo kaj la paralela kreiĝo de la nacioj kaj de modemaj naciaj ŝtatoj aŭ multnaciaj federacioj. La lingva problemo fariĝis ekstreme grava en la epoko, kiun ni mem travivas, kaj ĝi plue akriĝas de jaro al jaro. J. L. Vives vizie antaŭvidis la nunan situacion, kiam li skribis en sia verko De disciplinis en 1532:

    “Estus feliĉo, se ekzistus unusola lingvo, kiun povus utiligi ĉiuj popoloj... La latina malaperos; tiam ekregos granda konfuzo en ĉiuj sciencoj, kaj la popoloj vivos en profunda izoliteco...”

    1.1.2 La Latina kaj Franca Precedencoj

    El vidpunkto de internaciaj rilatoj en Eŭropo la mezepoka latina havis tute specialan signifon. Ĝi estis en la komenco la sola lingvo, kiun oni scipovis skribi, ĉar nur poste la franca, hispana, itala, angla kaj aliaj lingvoj ricevis literaturan formon. Interalie, la latina estis la lingvo de diplomatio kaj ĝi estis uzata ne nur skribe, sed ankaŭ parole, kiam ajn la partioj ne konis la lingvojn unu de la alia.

    La grandaj ŝanĝoj en la ekonomia, socia kaj politika strukturo de Eŭropo, rapidigitaj per la malkovro de Ameriko, reflektiĝis ankaŭ en la spirita vivo de la tiama mondo, kaj la pozicioj de la latina komencis ŝanceliĝi. Komence de la 16-a jc. la Reformacio donis al ĝi fortan baton en la eklezio, dum la anstataŭigo de la feŭdisma disrompiteco per grandaj unuecaj centralismaj ŝtatoj kaŭzis ĝian laŭgradan malaperadon el diplomatio kaj ĝenerale desur la scenejo de internaciaj rilatoj. Post la Traktatoj de Vestfalio (1648) komenciĝis la descendo de tiu lingvo kaj la ascendo de la franca. En Vestfalio la diplomatoj ja povis ankoraŭ kompreni la latinan, sed multaj ne plu kapablis ĝin paroli. En Rastatt (1714) kelkaj reprezentantoj jam devis utiligi la servojn de interpretistoj por interkompreniĝi. Oni ankaŭ komencis prononci la lingvon en malsamaj manieroj, kio siavice kontribuis al finiĝo de ĝia rolo kiel internacia instrumento de komunikado.

    Dum la tuta 18-a jc. la franca havis ĉiam pli grandajn sukcesojn. En Ruslando jam Petro la Granda favoris kaj uzis tiun lingvon. Katarina la Dua entreprenis veran kampanjon por francigi la regantajn tavolojn de sia Imperio. Tuta armeo da instruistoj de la franca lingvo, da francaj artistoj kaj teknikistoj invadis la kulturajn centrojn de Ruslando. Ekde 1756 en Peterburgo funkciis konstanta franca teatro. La “bone edukitaj personoj” hontis paroli ruse kaj la infanoj de la aristokratio apenaŭ ĝin scipovis. La reago de la granda rusa sciencisto M. V. Lomonosov (1711-1765), kiu estas rigardata kiel la fondinto de la moderna rusa literatura Lingvo, kaj la pozitivaj efikoj de tiu reago je la posta evoluo de la rusa, sentiĝis ĉiam pli forte interne de la lando, sed en siaj eksteraj rilatoj la Rusa Imperio plue uzadis preskaŭ ekskluzive la francan. Eĉ da instrukcioj al la rusaj imperiaj diplomatoj en eksterlando estis redaktataj en la franca.

    La franca disvastiĝis rapide ankaŭ en aliaj landoj, precipe en Germanio, Nederlando, Skandinavio, Pollando, sed, kompreneble, nur inter la kleruloj. En Germanio la penetro de la franca estis tiel vasta, ke jam fine de la 17-a jc. Leibniz plendis pro ĝia superrego je la kosto de la germanaj lingvo kaj kulturo. Cent jarojn poste, en 1780, Frederiko la Dua, kiu ne nur parolis france, sed estis ankaŭ saturita de la franca kulturo, ridindigadis la klopodojn de Lessing forigi la francan influon el Germanio, kaj asertadis, ke la franca lingvo estas la ŝlosilo, kiu malfermas la pordon de la tuta mondo. Simile esprimas sin ankaŭ hodiaŭ la rondoj, kiuj pledas por tiu aŭ alia nacia lingvo kiel rimedo por internacia komunikado. Tamen, ankaŭ en la kazo de Germanio la ideoj de Lessing, reflektantaj la kreskantan signifon de la naciaj lingvoj por la formiĝo de la nacioj en la moderna senco de la vorto kaj por la konservo de la nacia identeco, venkis la konceptojn de la monarko.

    En Anglio la rezisto kontraŭ tiu ondo de francigo estis forta ekde la komenco. Tre probable la unua incidento tiurilate okazis en la jaro 1753. En traktadoj por ordigo de malkonsento koncerne prezon, la francaj komisiitoj resendis al la britaj reprezentantoj ilian memorandon, ĉar ĝi estis skribita en la angla lingvo, kaj postulis, ke la tuta negocado okazu en la franca. Ili asertis, ke la privilegia pozicio de la franca estis ankaŭ jure establita per longa uzado en la diplomatia praktiko. La Brita Registaro sendis al siaj reprezentantoj en Parizo instrukciojn, en kiuj ĝi deklaris, ke pro ĝentileco ĝi ĉiam aldonis al la anglalingvaj memorandoj francan tradukon, sed ke la francaj komisiitoj trovis erarojn en la vortumo. Tial la anglaj komisiitoj ricevis la ordonon uzi estontece nur la anglan. Ĉar ,nun Francio postulas la uzon de la franca kiel rajton, la Brita Registaro opinias, ke akcepti tiun uzon en tiaj kondiĉoj efektive signifus krei precedencon kaj rekoni la uzon de la franca kiel rajton. En la dokumento troviĝis jena interesa parto:

    Ĉiuj nacioj havas la rajton reciproke rilati en neŭtrala lingvo. Kiel tia, la franca estas uzata en la rilatoj kun la princoj de la Imperio kaj kun aliaj Potencoj; se la Kortego de Versailles opinias oportuna trakti kun Lia Majesto en la latina, la Reĝo volonte konsentos... La Reĝo eksplicite ordonas, ke vi ne akceptu en la estonteco kiun ajn dokumenton de la francaj komisiitoj en ilia propra lingvo, krom se ili devigas sin ricevi la respondon en la angla*.

    *  Laŭ E. Satow, A Guide to Diplomatic Practice. 3-a eld., reviziita de H. Richtie. London- New York- Toronto 1932, p. 54.

    La francaj komisiitoj provis konservi la pozicion de sia lingvo per deklaro, ke la uzo de la franca ne estos konsiderata kiel precedenco, sed Britio restis firma. Estas menciinde, ke oni perdis preskaŭ la tutan jaron 1753 por tiu lingva diskuto.

    La imuneco de Anglio kontraŭ la ofensivo de la franca en la 18-a jc. ŝuldiĝas ĉefe al la fakto, ke ĝi formiĝis kiel nacio kun sia propra unueca literatura lingvo pli frue ol la aliaj grandaj nacioj de Eŭropo, kaj ke tiu lando ĝustatempe komprenis la grandan politikan kaj kulturan signifon de la lingvo uzata en interŝtataj rilatoj. Fine de la 18-a jc. la angla siavice troviĝis en plena ekspansio. En la 19-a jc. la kreskanta politika influo de Usono fariĝis grava faktoro en la fortikigo de la pozicioj de tiu lingvo.

    Kvankam la franca neniam atingis la universalecon de la latina, tamen ĝi sendube ĝuis regantan pozicion ne nur en la oficialaj interŝtataj rilatoj dum du jarcentoj, sed ankaŭ kiel lingvo de kulturaj kaj komercaj interŝanĝoj en multaj mondopartoj.

    Tiu ĉi fakta elstara pozicio de la franca kreis la opinion, ke ĝi estis ankaŭ jure rekonita kiel la oficiala lingvo de diplomatio ĝis la Unua Mondmilito. Francio mem en pluraj okazoj insistis pri tiu kvazaŭa jure rekonita “rajto” de la franca, sed gravaj dokumentoj pruvas precize la malon. La Traktato de Aachen (1748) estis redaktita en la franca, sed aparta artikolo eksplicite precizigis, ke la uzo de la franca neniel prejudicas la rajton de la kontraktantaj partioj havi kopiojn en aliaj lingvoj. Similajn klaŭzojn entenis la Traktato de Parizo de 1763, la Traktato de Versailles de 1783 kaj la Fina Akto de la Viena Kongreso (1815).

    Tiu lasta aparte emfazis, ke la uzo de la franca ne havos kiun ajn sekvon por la estonteco kaj ke ĉiu el la Potencoj rezervas la rajton utiligi en la estontaj traktadoj kaj konvencioj la lingvon uzitan antaŭe en la diplomatiaj rilatoj, tiel ke la Viena Traktato ne povos esti citata kiel ekzemplo kontraŭa al la establitaj kutimoj.

    La rezervoj rilate la uzon de la franca klare indikas, ke ĝi neniam akiris la pozicion de jure rekonita oficiala lingvo de interŝtataj rilatoj. Male, la latina estis dum jarcentoj senrezerve uzata kiel la sola lingvo de diplomatiaj rilatoj. Ĝuste tial, kiam oni komencis apliki la francan, necesis emfazi, ke tio prezentas escepton “kontraŭ la kutimoj regule observataj en la traktatoj” kaj ke la uzo de la franca ne povos esti interpretata kiel kreanta kiun ajn “rajton” por la franca.

    La malsameco rilate la internacian pozicion de la du lingvoj estas logika sekvo de ilia socia kaj politika karaktero. La mezepoka latina ne estis nacia, sed klasa lingvo, komuna al la regantaj tavoloj die ĉiuj eŭropaj landoj. Aplikante la latinan por siaj reciprokaj rilatoj, ili efektive uzis sian lingvon kaj ne iun fremdan. Eĉ post la formiĝo de la grandaj naciaj lingvoj, la latina plue prezentiĝis kiel neŭtrala lingvo, kiu neniel ofendis la naciajn sentojn de kiu ajn ŝtato. Kontraŭe, la franca kiel nacia lingvo de potenca ŝtato, estis senigita de tiu grava eco. Jure rekoni tian nacian, do politike neneŭtralan, lingvon kiel oficialan por la interŝtataj rilatoj ne nur kontraŭus la principon de suverena egaleco, sed ankaŭ donus konsiderindajn avantaĝojn al la nacio de la privilegiita lingvo. Ju pli konkrete establiĝadis la nacio en etna senco, ju pli firmiĝadis la ideo de nacia ŝtato kaj la koncepto de nacia suvereneco, kiu anstataŭigadis ĉiam pli tiun de la suvereneco de la monarko, des pli malgrandaj fariĝadis la ŝancoj ne nur de la franca, sed de kiu ajn nacia lingvo daŭre ekokupi la pozicion de komuna helpa lingvo en la internaciaj rilatoj.

    1.1.3 Angla-Franca Kunregado en la Ligo de Nacioj

    Post la finiĝo de la Unua Mondmilito la angla, kiu jam estis atinginta rimarkindan disvastiĝon, sukcesis doni decidan baton al la privilegia pozicio de la franca. La klopodoj de Francio konservi por la franca monopolon komplete malsukcesis. Britio kaj Usono insistis pri egala uzo de la angla kaj, post longaj diskutoj, fine venkis la tezo de angla-franca kunregado. La Traktato de Versailles de 1919, kiu entenis la Pakton de la Ligo de Nacioj (art. 1-26 de la Traktato de Versailles), estis redaktita en la franca kaj angla. Art. 440 de tiu Traktato preskribis, ke “la tekstoj franca kaj angla estos aŭtoritataj”. Kompreneble, la sama principo validis por la Pakto de la Ligo de Nacioj, kiu estis enkorpigita en la Traktato.

    La Regularo de la 30-a de novembro 1919 antaŭvidis, ke la Ligo de Nacioj ne havos “oficialan lingvon”, sed ke ĝi uzos la du “kutimajn lingvojn”, nome la francan kaj anglan. Estis ankaŭ antaŭvidite, ke ĉiu ŝtato havos la rajton uzi sian propran lingvon, kondiĉe ke ĝi mem prizorgu la tradukon en “unu el la kutimaj lingvoj”. Laŭ la Interna Regularo de la Asembleo, ĉiu parolado en la franca devis esti resumita en la angla, kaj inverse. Ĉiuj oficialaj dokumentoj estis publikigitaj en la du lingvoj. La samaj principoj aplikiĝis al la komisionoj de la Asembleo, al la Konsilo de la Ligo, al la Sekretariato, entute al ĉiuj organoj. Kvankam la Pakto kaj la internaj regularoj estis plurfoje ŝanĝitaj, tamen la priskribita lingva situacio restis netuŝita dum la tuta ekzistado de la Ligo de Nacioj.

    La situacio en la Ligo neniel influis la uzon de aliaj lingvoj por oficialaj kaj neoficialaj internaciaj rilatoj. Efektive, la ĝenerala situacio inter la du militoj povas esti karakterizita per provizora angla-franca kompromiso en la Ligo de Nacioj, sen kreo de precedenco por la estonteco aŭ de kiu ajn jura rajto aŭ devo ekster la kadroj de la Ligo; per kolektivaj traktatoj kutime en la angla kaj franca, kaj duflankaj traktatoj ĉiam pli ofte en la lingvoj de la kontraktantaj partioj; per klopodoj de aliaj pli grandaj nacioj havigi al siaj respektivaj lingvoj privilegian pozicion identan aŭ similan al tiu, kiun ĝuis la angla kaj franca; per apliko de diversaj aliaj naciaj lingvoj kiel helpaj rimedoj de komunikado en la sferoj de intereso de la koncernaj grandpotencoj. Rezulte, intensiĝis la lukto sur la internacia lingva kampo. La evoluprocezo, iniciatita en Versailles, necese kondukis al la nuna ĥaosa lingva situacio sub la reĝimo de Unuiĝintaj Nacioj.

    1.2 NUNA SITUACIO
    1.2.1 Oficialaj kaj Laboraj Lingvoj

    La Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri la Internacia Organizacio okazis en San-Francisko de la 25-a de aprilo ĝis la 26-a de junio 1945. En la momento de la komenciĝo ne ekzistis ia ajn interkonsento koncerne la lingvojn uzotajn de la Konferenco. Tiurilate la situacio estis simila, sed ne identa, al tiu de Versailles: en 1919 Francio proponis, ke la franca estu la sola oficiala lingvo de la Packonferenco; en 1945 la ĉefo de la usona delegacio rimarkigis tuj en la komenco, ke la debatoj en la plenaj kunsidoj devus esti kondukataj en la angla kun posta traduko en la francan, ĉar tio ŝparus tempon; en Versailles la brita delegacio forte kontraŭstaris la francan proponon kaj postulis egalecon por la angla; en San-Francisko la ĉefo de la franca delegacio same energie rifuzis la usonan sugeston kaj insistis pri egala rajto por la franca. En la vigla diskuto pri la lingva demando, la ĉefo de la ĉina delegacio esprimis la opinion, ke la angla devus esti uzata kiel “labora lingvo”. ŝajnas, ke li estis la unua, kiu uzis tiun esprimon. Fine oni decidis, ke la angla, ĉina, hispana, franca kaj rusa estos la oficialaj lingvoj de la Konferenco, dum la angla kaj franca estos uzataj kiel laboraj lingvoj. Tiamaniere formiĝis la distingo inter “oficialaj” kaj “laboraj” lingvoj.

    La Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj (UN) leĝigis la novan situacion rilate la oficialajn lingvojn en Art. 111, kiu preskribas, ke la tekstoj de la Ĉarto en la 5 menciitaj lingvoj estas egale aŭtentikaj.

    Rilate la laborajn lingvojn ne estis farita ia definitiva decido. La Prepara Komisiono, elektita en San-Francisko por organizi la Unuan Sesion de la Ĝenerala Asembleo, proponis, ke la lingvaj reguloj de San-Francisko restu validaj ĝis oni decidos alie. Tiu formulo malfermis la pordon por novaj diskutoj pri la lingva demando. La problemo estis pridiskutita en la Unua Komisiono de la Ĝenerala Asembleo, okazinta en Londono komence de 1946. La Komisiono proponis rezolucion al la Ĝenerala Asembleo, kiu unuanime akceptis ĝin la 1-an de februaro 1946 kune kun aldono enhavanta en 9 punktoj la novajn lingvajn regulojn. Laŭ tiu aldono la ĉefaj reguloj estas:

    En ĉiuj organoj de UN, kun la escepto de la Internacia Kortumo, la oficialaj lingvoj estas la ĉina, angla, franca, rusa kaj hispana. La angla kaj franca estas la solaj laboraj lingvoj. Ĉiu parolado eldirita en unu el la laboraj lingvoj devas esti interpretita en la alia. La paroladoj faritaj en unu el la 3 ceteraj oficialaj lingvoj devas esti interpretitaj en ambaŭ laboraj. Ĉiu reprezentanto rajtas paroli en kiu ajn neoficiala lingvo, sed en tiu ĉi kazo li mem devas prizorgi la tradukon en unu el la laboraj lingvoj, dum la Sekretariato havas la taskon prizorgi la interpretadon en la alia labora lingvo. La raportoj devas esti establitaj en la du laboraj lingvoj, sed kompleta aŭ parta traduko en kiun ajn el la aliaj oficialaj lingvoj devas esti farita je postulo de kiu ajn delegacio. La protokoloj devas esti ellaboritaj kiel eble plej baldaŭ en ĉiuj oficialaj lingvoj. Same tiel la rezolucioj kaj aliaj gravaj dokumentoj devas esti publikigitaj en la oficialaj lingvoj, sed kiu ajn delegacio rajtas postuli, ke ankaŭ aliaj dokumentoj aperu en kiu ajn aŭ en ĉiuj oficialaj lingvoj.

    El tiuj principoj klare vidiĝas la malsama pozicio de la oficialaj kaj laboraj lingvoj. La lingvaj reguloj akceptitaj la 1-an de februaro 1946 eniris poste en la internajn regularojn de ĉiuj organoj de UN, kun la escepto de la Internacia Kortumo, kiu ĝis hodiaŭ konservas nur la anglan kaj francan kiel oficialajn lingvojn kaj kiu aplikas aliajn regulojn de interpretado. La samaj principoj establitaj por Unuiĝintaj Nacioj validas ankaŭ por la t.n. specialigitaj organizaĵoj apartenantaj al la familio de UN (ekzemple Unesko, Monda Organizaĵo pri Sano k.a.), sed ofte kun gravaj devojiĝoj.

    Unu el la bazaj principoj de UN estas tiu de suverena egaleco de ĉiuj Ŝtatoj-Membroj. Efektive, la lingvaj reguloj de San-Francisko grave malobservas la principon de egaleco, ĉar ili klasigas la lingvojn laŭ tri kategorioj: laboraj, oficialaj kaj ĉiuj aliaj. La formulo “oficialaj-laboraj lingvoj” signifis faktan superregon de la angla kaj franca, kaj tial entenis ĝermojn de malkontento.

    1.2.2 Plia Komplikiĝo de la Problemo

    Jam fine de 1947 komenciĝis la atakoj kontraŭ la unuanime akceptita nova sistemo. La hispane parolantaj nacioj postulis por sia lingvo la pozicion de labora. La Sekretariato tuj atentigis, ke la akcepto de la propono kostus al UN pli ol unu milionon kaj ducent mil dolarojn jare. En la diskuto evidentiĝis, ke la hispana estis maljuste traktata ankaŭ kiel oficiala lingvo. La argumentoj kaj kontraŭargumentoj pri la hispana kiel labora lingvo fariĝis preskaŭ modelo por ĉiuj postaj diskutoj pri la lingva demando ne nur en diversaj organoj de UN aŭ de specialigitaj organizaĵoj, sed ankaŭ ekster la kadro de UN. La apogantoj de iu lingvo kutime akcentas la nombron da personoj parolantaj la koncernan lingvon, laŭdas ĝiajn kvalitojn kaj kulturan valoron, klopodas prezenti la avantaĝojn, kiujn la adopto de tiu lingvo donos por la progresigo de la celoj kaj idealoj de UN aŭ de alia organizaĵo; la oponantoj ĉiam volonte rekonas la kulturan signifon de la proponita lingvo, sed kontraŭstaras ĝian adopton ĉefe pro la altegaj financaj ŝarĝoj kaj pro teknikaj malfacilaĵoj. Kvankam tiuj argumentoj kaj kontraŭargumentoj estas grandparte ĝustaj, tamen ili maskas la plej profundajn radikojn de la lingva batalo, nome la politikan prestiĝon kaj la sennombrajn aliajn avantaĝojn, kiujn donas la privilegia pozicio de iu nacia lingvo por la respektivaj ŝtatoj je malavantaĝo de ĉiuj aliaj.

    La demando de la hispana longiĝis ĝis la fino de 1948, kiam la Ĝenerala Asembleo devis cedi kaj decidis, ke la hispana fariĝu labora lingvo de tiu organo. Jam tiam la soveta delegacio denove insistis, ke ankaŭ la ĉina kaj rusa havu egalan pozicion, ĉar alie tio signifus gravan diskriminacion. En 1949 ekflamis novaj diskutoj, ĉi-foje rilate la ĉinan kaj precipe la rusan. Ne povante trovi kontentigan solvon, la Ĝenerala Asembleo decidis prokrasti la aferon.

    En 1952 la lingva batalo revigliĝis en ligo kun la propono de kelkaj hispane parolantaj landoj, ke la hispana fariĝu labora lingvo ankaŭ de la Ekonomia kaj Socia Konsilo. Pollando kaj Ĉinio tuj faris aldonan proponon, ke la rusa kaj ĉina same tiel fariĝu laboraj lingvoj de tiu organo. La Sekretariato plian fojon atentigis pri la grandegaj kostoj: 534.000 dolaroj por la hispana, 645.000 dolaroj por la rusa kaj 900.000 dolaroj por la ĉina, se la tri lingvoj fariĝus laboraj en la Ekonomia kaj Socia Konsilo. Aliflanke, ankoraŭfoje montriĝis, ke ankaŭ la reguloj pri la uzo de la oficialaj lingvoj — tute speciale de la ĉina — estis grave malobservataj. Post longaj diskutoj la Ĝenerala Asembleo decidis la 5-an de decembro 1952, ke la hispana fariĝu plia labora lingvo de tiu organo, sed ankoraŭfoje malakceptis la rusan kaj ĉinan.

    Alia aparte menciinda lingva diskuto, ĉi-foje precipe inter la angla kaj franca kiel laboraj lingvoj, okazis en 1966 kaj 1967. La france parolantaj nacioj energie protestis pro la absolute nekontentiga fakta pozicio de la franca kiel labora lingvo. Fine de 1966 la delegacioj de ĉiuj france parolantaj landoj vizitis la Ĝeneralan Sekretarion de UN ( U Thant) kaj postulis, ke la franca, kiel unu el la oficialaj kaj laboraj lingvoj de UN, ĝuu en la praktiko de UN la jure rekonitan pozicion. En la Asembleo mem aŭdiĝis akraj riproĉoj pro la malatentado de la franca en la Sekretariato, kaj postuloj pri “justeco” por tiu lingvo. Rezulte de tiu premo la Ĝenerala Asembleo decidis per du rezolucioj, ke la Sekretariato atentu je pli justa uzo de la laboraj lingvoj kaj establu pli bonan ekvilibron inter tiuj lingvoj en la nomado de la oficistaro. Fine de 1967 okazis nova lukto pri la pozicio de la franca. Ĝi finiĝis per granda plimulto favore al lingva ekvilibro en la Sekretariato. La Ĝenerala Sekretario estis samtempe komisiita rapidigi apartan programon de lingvoinstruado por la oficistaro de UN kaj stimuli la lernadon per specialaj krompagoj por la oficistoj kiuj kapablas uzi du laborajn lingvojn.

    Paralele kun la prezentita angla-franca duelo, kiu ripetiĝis en 1968, fine de 1968 Soveta Unio kaj ĝiaj apogantoj lanĉis novan atakon por la rusa kiel labora lingvo — ĉi-foje kun sukceso.

    Kiel kutime, nombro da reprezentantoj parolis pri la graveco de la rusa por komunikado en la sferoj de diplomatio kaj scienco, kaj pri la dezirindeco akcepti la rusan kiel laborlingvon ankaŭ pro politikaj kaj praktikaj motivoj. La oponantoj precipe emfazadis la financajn ŝarĝojn. La reprezentanto de Usono insistis, ke efikeco kaj ekonomiaj konsideroj devas esti la solaj kriterioj por akcepto de kiu ajn lingvo kiel labora por kiu ajn organo. Argumentoj kaj kontraŭargumentoj viciĝis laŭ la du linioj. La 21-an de decembro 1968 oni fine akceptis la proponon, ke la rusa fariĝu plia labora lingvo de la Ĝenerala Asembleo. Krome, en la sama rezolucio, la Ĝenerala Asembleo esprimis la dezirindecon, ke la rusa kaj hispana fariĝu laboraj lingvoj ankaŭ de la Konsilo de Sekureco. Laŭ la oficialaj taksoj, la elspezoj por la rusa kiel plia labora lingvo de la Ĝenerala Asembleo estas proksimume du milionoj da dolaroj jare. La menciita intensa lingvoinstruado por la oficistaro kostas proksimume pliajn sepcent mil dolarojn jare laŭ la taksoj fine de 1968.

    Kiel oni vidas, en la sfero de oficialaj interŝtataj rilatoj la lingva problemo fariĝis kaj plue fariĝas ĉiam pli kompleksa. Por bone kompreni la fenomenojn en la naturo kaj en la socio, oni devas rigardi ilin ne kiel senmovajn statojn, sed kiel evoluprocezojn. La dinamismo sur la lingva kampo klare evidentigas daŭran akriĝadon de la problemo. La fina akto de la Viena Kongreso en 1815 estis redaktita en unusola lingvo; en Versailles en 1919 oni uzis du lingvojn; en la Pariza Packonferenco de 1946 estis tri lingvoj. La Ligo de Nacioj havis fakte du oficialajn lingvojn, UN havas kvin, la Ĝenerala Konferenco de Unesko ok, kaj povas rekoni tiun pozicion ankaŭ al aliaj. En UN estis en la komenco du laboraj lingvoj, poste tri, nun estas kvar kaj tre verŝajne baldaŭ estos kvin, tiel ke malaperos la diferenco inter la oficialaj kaj laboraj lingvoj. En Unesko estis unue du laboraj lingvoj, la franca kaj la angla, poste devis esti aldonita la hispana, sekvis la rusa kaj fine la araba, tiel ke nun la Ĝenerala Konferenco jam havas kvin laborajn lingvojn, sed en difinitaj kazoj ĝi povas havi eĉ ses. Simila tendenco manifestiĝis ankaŭ en aliaj interŝtataj organizaĵoj en la familio de UN. La Organizaĵo de UN por Nutraĵo kaj Agrikulturo (FAO) eĉ nuligis la distingon inter oficialaj kaj laboraj lingvoj. Dum la sesio de oktobro 1968, la Konsilo de tiu Organizaĵo ekzamenis la demandon de lingvoj utiligataj de FAO kaj la Programkomitato konstatis, ke fakte ne plu eblas distingo inter “oficialaj lingvoj” kaj “laboraj lingvoj”. Nun tiu Organizaĵo utiligas por diversaj organoj aŭ celoj la anglan, hispanan, francan, germanan. Eĉ organizaĵoj, kiuj ankoraŭ distingas inter la du kategorioj de lingvoj, uzas por siaj publikaĵoj ankaŭ lingvojn, kiuj estas nek oficialaj, nek laboraj. Ekzemple, ILO (Internacia Labor-Organizaĵo) utiligas tiucele la araban, danan, anglan, finnan, francan, germanan, hindan, japanan, norvegan, hispanan, rusan, svedan kaj urduan. La konata Unesko-Kuriero estas nun (1973) publikigata en la angla, franca, hispana, rusa, germana, araba, japana, itala, hinda, tamila, hebrea, persa, nederlanda, portugala kaj turka.

    En la eŭropaj institucioj la lingva situacio prezentiĝas alimaniere. Ĝis la 1-a de januaro, 1973, la oficialaj lingvoj de la Eŭropa Komunaĵo estis la franca, germana, itala kaj nederlanda, sed en la praktiko la franca fakte ĝuis privilegian pozicion. La 1-an de januaro, 1973, aliĝis pliaj tri ŝtatoj kaj ankaŭ iliaj lingvoj fariĝis oficialaj. Tio eĉ pli komplikas la lingvan situacion.

    En aliaj interŝtataj kaj internaciaj privataj organizaĵoj la oficialaj lingvoj tre varias. El 680 internaciaj organizaĵoj, kies oficialaj lingvoj estas indikitaj en la Jarlibro por 1962-63 de la Unio de Internaciaj Asocioj, 164 havis nur unu oficialan lingvon, 225 havis du lingvojn, 199 tri lingvojn, 53 uzis kvar lingvojn, 31 utiligis kvin lingvojn, 4 organizaĵoj havis ses oficialajn lingvojn kaj 4 aliaj sep. Pli kompleta statistiko, publikigita en la revuo Associations Internationales, n-ro 12/1960, montras, ke el 1.206 internaciaj interŝtataj kaj privataj organizaĵoj nur 381 havas unusolan lingvon kiel oficialan, 346 havas du oficialajn lingvojn, 248 uzas tri, 147 havas kvar oficialajn lingvojn, 58 utiligas kvin, 15 oficialigis ses lingvojn kaj 11 organizaĵoj havas sep aŭ pli da oficialaj lingvoj. Inter la organizaĵoj, kiuj nun (1972) havas nur unu oficialan lingvon, menciindaj estas la 28 internaciaj organizaĵoj, en kiuj la sola oficiala lingvo estas Esperanto. Laŭ alia statistiko publikigita en la sama periodaĵo, el ĉiuj enketitaj organizaĵoj la angla estas oficiala en 943, la franca en 920, la germana en 399, la hispana en 253, la itala en 110, la rusa en 41, la nederlanda en 43, la portugala en 42, aliaj lingvoj en 358 organizaĵoj. Tiuj aliaj lingvoj estas la araba, ĉina, dana, Esperanto, hebrea, japana, latina, hungara, norvega, pola, serba aŭ kroata, slovena k.a.

    Necesas aldoni, ke la lingva situacio rapide ŝanĝiĝas. Lingvoj, kiuj estis oficialaj en iuj organizaĵoj antaŭ kelkaj jaroj, kelkfoje perdas tiun rolon, dum aliaj akiras ĝin. Tial ankaŭ la statistikoj pri la uzo de lingvoj en internaciaj organizaĵoj perdas sian valoron post kelka tempo. La supraj informoj, rilatantaj ĉefe al la periodo 1960-1963, verŝajne ne plu estas tute ĝustaj por la situacio en 1972, sed ili en ĉiu okazo evidentigas la konsiderindan nombron da lingvoj uzataj en oficialaj kaj neoficialaj internaciaj rilatoj.

    Similan bildon prezentas la lingva situacio en la sferoj de internacia komunikado ekster la oficialaj aŭ neoficialaj internaciaj organizaĵoj. La lingvaj baroj sentiĝas ĉiam pli forte ankaŭ sur la kampo de ĉiaspecaj kulturaj interŝanĝoj, scienca komunikado, komerco, turismo, praktike ĉie. Ju pli grandaj la teknikaj eblecoj por kontaktoj inter grupoj aŭ individuoj apartenantaj al malsamaj lingvaj komunaĵoj, des pli evidentiĝas la lingvodiverseco kiel obstaklo.

    Fine, interne de unuopaj landoj, unuavice en multnaciaj ŝtatoj, la lingva demando ofte kaŭzas ĉiaspecajn malfacilaĵojn. Kelkfoje ili transformiĝas en akrajn politikajn batalojn. La altrudado de unu tutŝtata nacia lingvo kontraŭ la interesoj de la naciaj malplimultoj elvokas streĉitecojn kaj konfliktojn; aliflanke, egala traktado de ĉiuj lingvoj en la edukado kaj en la publika vivo necese postulas grandegajn elspezojn kaj malhelpas la efikecon de la administrado. Praktike, hodiaŭ ne ekzistas unusola ŝtato en la mondo, kiu ne spertus la lingvan problemon en unu aŭ alia formo.

    1.3 DIVERSAJ ASPEKTOJ

    La lingva problemo en la nuntempaj internaciaj rilatoj havas plurajn aspektojn, el kiuj la plej gravaj estas la teknike-lingva, socia, psikologia, jura-politika kaj ekonomia.

    1.3.1 Teknike-Lingva Aspekto

    El pure teknike-lingva vidpunkto la problemo havas multajn facetojn, kies komuna fono estas la malfacileco plene ekregi kiun ajn nacian lingvon. En 1962 s-ro A. Woodburn, membro de la Brita Parlamento, sugestis la kreon de Komuna Eŭropa Lingvo, kies vortaro devus konsisti unuavice el la jam internaciiĝintaj vortoj. Efektive, li proponis krei ion, kio esence jam ekzistas en la formo de la Internacia Lingvo (Esperanto). La brita parlamentano formulis sian ideon en leĝpropono, por kiu li pledis antaŭ la Brita Parlamento la 28-an de februaro 1962. En sia parolado li mem akcentis la grandan malfacilecon de la angla. La parolata angla — li diris — konsistas el 40 malsamaj sonoj, sed ekzistas pli ol 2.000 diversaj manieroj literumi ilin. Tio similas al la ĉina skribo, kiu konsistas el 50.000 signoj, sed nuntempe ĉ. 4.000 estas ĝenerale uzataj. Kaj kion diri pri la rusa kun la multnombraj kazoj kaj deklinacioj, aŭ pri la franca kun ĉiuj eblaj finaĵoj por la konjugacio de la verboj, aŭ pri kiu ajn alia nacia lingvo! La fakto, ke ĉie en la mondo oni studas siajn proprajn naciajn lingvoj dum multaj jaroj en la lernejoj, montras pli ol klare ĝis kiu grado ili estas malfacilaj. Tio kaŭzas, ke relative tre malgranda nombro da personoj ekregas kontentige fremdajn naciajn lingvojn.

    Kiam pluraj lingvoj estas oficiale uzataj, pro la strukturaj malsamecoj de tiuj lingvoj ofte ekestas problemo kiel esprimi en la traduko precize la ideon de la originalo. Mistradukoj kaj miskomprenoj abundas, kvankam la plej gravaj organizaĵoj kutime disponas pri unuarangaj tradukistoj kaj interpretistoj. Ne estas eble doni ĉi tie ekzemplojn, ĉar ili estas tiel multnombraj, ke pluraj centoj da paĝoj apenaŭ sufiĉus por prezenti ilin plej koncize. Sufiĉos mencii, ke eĉ la nomo mem de la plej grava organizaĵo de la hodiaŭo ne estas la sama en la rusa kaj en la angla aŭ franca. En la angla kaj franca aŭtentikaj tekstoj ĝi nomiĝas “Unuiĝintaj Nacioj”, sed en la rusa same aŭtentika teksto la nomo estas “Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj”. Se tio okazis en la plej grava dokumento de la nuntempa mondo kaj en kondiĉoj, kiuj permesis al la tradukistoj pripensi la tradukotan esprimon, oni povas facile imagi la erarojn kiam temas pri rapida tradukado aŭ interpretado de unu lingvo al alia dum internaciaj konferencoj. Se la tradukado estas konsekutiva (sinsekva) kaj se la interpretisto anticipe ricevas la tekston, la traduko kutime estas kontentiga. Male, se la interpretado estas simultana (samtempa), la eraroj pli ol abundas kaj kutime necesas korekti ilin poste en la skribaj dokumentoj*. La problemo komplikiĝas, se la delegitoj ne scias sufiĉe bone la lingvon, en kiu ili devas paroli. La interpretistoj ofte troviĝas en granda embaraso pro la simpla kaŭzo, ke ne estas eble kompreni iun delegiton, ĉar li ne scias la lingvon devige uzatan. Eĉ okazis, ke interpretisto diris en la fino: “Tio ĉi estas Ia parolado de s-ro..., se la interpretisto lin bone komprenis.”

    *  Laŭ la revuo Associations Internationales, n-ro 8/1967, p. 539, el 310 ekzamenitaj kongresoj, konsekutiva interpretado estis uzata en 22,7% kongresoj, simultana interpretado en 71,4%, dum 5,9% de tiuj kongresoj aplikis ambaŭ sistemojn.

    La fakto, ke ofte okazas teknikaj difektoj en la aparatoj, tiel ke la laboro devas halti ĝis oni trovas la difekton kaj riparas ĝin, kaŭzas aliajn malfacilaĵojn. La groteska bildo de dignaj delegitoj kun la ĝenaj kaj dolorigaj aŭskultiloj sur la kapoj fariĝas preskaŭ tragika, kiam oni vidas iliajn kolerajn vizaĝojn, ĉar en la aŭskultilo premanta la orelojn ne aŭdiĝas la dezirata lingvo, sed iaj bruoj aŭ nenio.

    Plia komplikaĵo estas trovi kompetentajn interpretistojn, precipe se temas pri fakaj, specialigitaj demandoj. Ju pli teknika estas la enhavo de parolado aŭ skribita teksto, des pli la interpretisto aŭ tradukisto devas scii la du lingvojn por povi redoni en la traduko la penson de la aŭtoro precize kaj kompreneble. Ofte necesas apartaj studoj de la fako, se oni volas kontentige plenumi la taskon.

    La dokumentoj, kiuj devas esti eldonitaj en ĉiuj oficialaj lingvoj, kaŭzas pliajn malfacilaĵojn, eĉ pure teknikan konfuzon en la distribuo. Por eviti almenaŭ la lastan oni komencis uzi malsamajn paperkolorojn por la unuopaj lingvoj, ekz. por la angla la ruĝan, por la franca la bluan, por la hispana la flavan, por la rusa la sablokoloran, por la germana la grizan, por la itala la verdan, por la nederlanda la oranĝan. Se oni aplikas tiun ĉi metodon, la dokumentoj en difinita lingvo estas eldonitaj en la respektiva koloro kaj tiel ili fariĝas pli facile rekoneblaj. La samajn kolorojn povas porti kiel signojn la delegitoj kaj la interpretistoj, tiel ke oni tuj sciu kiun lingvon ili parolas.

    1.3.2 Socia Aspekto

    La nombro de ĉiaspecaj internaciaj kontaktoj, oficialaj kaj neoficialaj, inter registaroj kaj inter privataj organizaĵoj kaj individuoj, konsiderinde altiĝis. En la nuna epoko la internacia rilatado ne plu estas monopolo de pugno da privilegiitoj, sed rajto de la amasoj. Antaŭ la jaro 1860 ekzistis entute unu interŝtata organizaĵo kaj sep neregistaraj aŭ privataj. Laŭ la Jarlibro de Internaciaj Organizaĵoj, 12-a eldono por la jaro 1968-1969 kaj 13-a eldono por 1970-1971, kompilita kaj publikigita de la Unio de Internaciaj Asocioj (UIA), la nombro de ĉiuj interŝtataj organizaĵoj en 1956-57 estis 132, en 1966-67 ĝi jam estis 199 kaj nuntempe ĝi estas 530 kune kun la eŭropaj instancoj. La nombro de neregistaraj (privataj) internaciaj organizaĵoj kreskis de 985 en 1956-57 al 1.935 en 1966-67, kaj atingis 2.688 en 1970-71. Tiamaniere la nombro de ĉiuj organizaĵoj, nome interŝtataj kaj privataj, kreskis de 1.117 en 1956-57 al 3.218 en 1970-71. Paralele altiĝis la nombro de kongresoj kaj aliaj pli gravaj renkontiĝoj de la internaciaj organizaĵoj. Pli ol 500 el ili okazigas ĉiujare siajn kongresojn; preskaŭ 300 kongresas ĉiun duan jaron; aliaj renkontiĝas ĉiun trian, kvaran, kvinan aŭ sesan jarojn. Laŭ studo farita de UIA, la nombro de partoprenantoj varias inter malpli ol mil kaj pli ol dek mil. Surbaze de statistikoj por la periodo 1954 ĝis 1962, montriĝis, ke 89% de ĉiuj kongresoj havis malpli ol 1.000 partoprenantojn; 5,8% havis de 1.000 ĝis 2.000 partoprenantojn, 2,5% havis inter 2.000 kaj 4.000 partoprenantojn; 0,2% havis de 4.000 ĝis 10.000 partoprenantojn; 2,5% de la kongresoj havis pli ol 10.000 partoprenantojn*.

    *  Laŭ la revuo Associations Internationales, n-ro 8/1967, p. 539, el 310 ekzamenitaj kongresoj, konsekutiva interpretado estis uzata en 22,7% kongresoj, simultana interpretado en 71,4%, dum 5,9% de tiuj kongresoj aplikis ambaŭ sistemojn.

    Aŭskultiloj por samtempa interpretado ĉe UN en Ĝenevo.


    Permaŝina tradukado: multekosta ideo, hodiaŭ plejparte forĵetita.


    La rivaleco de la grandaj naciaj lingvoj ne permesas, ke unu sola el ili iam fariĝu mondlingvo. La 56a Universala Kongreso de Esperanto (Londono, 1971) aŭdis raportojn i.a. pri la pozicioj de la germana, franca kaj angla lingvoj. Supre, maldekstre: raportas M. Macmillan por British Council.


    Se oni komprenas la internaciajn rilatojn en la plej vasta senco de la vorto, oni devas aldoni al la centmiloj, kiuj ĉiujare partoprenas diversajn kongresojn kaj konferencojn, la milionojn da personoj, kiuj profesie aŭ kiel turistoj vojaĝas al aliaj landoj aŭ havas internaciajn kontaktojn. Neniam ĝis nun la amasoj havis la eblecon en tia grado partopreni en internaciaj rilatoj, kaj neniam ĝis nun ekzistis tiom da lingvaj obstakloj, kiuj baras la vojon al rekta, persona interŝanĝo de pensoj.

    Sur la kampo de interŝtataj kaj diversaj neoficialaj internaciaj rilatoj la limigita nombro de oficialaj lingvoj kaŭzas ankaŭ alian malfacilaĵon. Nur la landoj, kies lingvoj estas oficialaj, povas reprezentiĝi per la plej talentaj kaj plej kompetentaj personoj. La aliaj landoj devas por tiu celo elekti ne la plej bonajn, sed tiujn, kiuj scias, almenaŭ modeste, la koncernajn oficialajn lingvojn. Tio necese malaltigas la intelektan nivelon de internaciaj renkontiĝoj.

    1.3.3 Psikologia Aspekto

    Ne ekzistas persono, kiu ne sentus sin ĝenata paroli aŭ skribi en fremda lingvo. Ju pli klera li estas, des pli lingve konscia li fariĝas. Nur primitivuloj esprimas sin libere, ĉar ili tute ne konscias pri la eraroj, kiujn ili faras parolante en fremda lingvo. Kleruloj bone konscias, ke esprimante sin en alia lingvo ili daŭre riskas ne nur diri ion, kio ne respondas plene al ilia penso, sed eĉ fari fatalajn erarojn, kiuj facile povas ridindigi la ideon. Ĝuste pro tiu konscio ili kutime havas komplekson de malplivaloro. Siavice, tio grandigas la embarason kaj kaŭzas pliajn, plene superfluajn erarojn, kiuj forestus, se la komplekso ne premus la menson. Multfoje okazas, ke tiu aŭ alia delegito volus ion diri, sed pro nesufiĉa scio de la lingvo prefere rezignas kaj silentas. En aliaj kazoj diversaj delegitoj, kies hejmaj lingvoj ne estas oficialaj, kun tremanta voĉo rapide tralegas sian antaŭe preparitan tekston kaj post tiu streĉo trankvile eksidas kaj ne plu intervenas. Sufiĉas observi la paroladojn dum kiu ajn internacia kongreso por konstati, ke kutime la paroladoj de la reprezentantoj, kies lingvoj estas oficialaj, estas multe pli longaj kaj konvinkaj ol tiuj de la delegitoj, kies lingvoj ne estas oficialaj. Ankaŭ en la debatoj kutime multe pli ofte kaj efike intervenas tiuj, kies hejmaj lingvoj estas oficialaj, ol aliaj. Tiu fakto ne nur ankoraŭ pli malaltigas la intelektan nivelon, sed ankaŭ pli facile venkigas la opiniojn de personoj, kiuj plene regas la oficialajn lingvojn.

    1.3.4 Jura-Politika Aspekto

    El jura vidpunkto la oficialigo de kvin lingvoj en UN neniel signifas, ke tiuj lingvoj akiris la pozicion de oficialaj en la monda diplomatio, ankoraŭ malpli sur aliaj kampoj: komerco, turismo, scienco, k.a. Ĝi nur signifas, ke en UN, aŭ en iu alia konkreta interŝtata organizaĵo, la lingvoj adoptitaj kiel oficialaj aŭ laboraj havas precize la pozicion, kiun fiksas la koncerna fonda akto, aŭ la respektivaj internaj regularoj. Krome, kiel jam montrite, la lingvaj reguloj tute ne estas samaj por diversaj organizaĵoj, kaj la nombro de privilegiitaj lingvoj neniel estas identa, nek temas pri la samaj lingvoj. La praktiko redakti duflankajn aŭ plurflankajn traktatojn en la lingvoj de la partioj vastiĝis kaj tiucele oni nun uzas ĉiujn eblajn lingvojn. Sekve, nenio pravigas la kredon, ke la lingva praktiko de Unuiĝintaj Nacioj estas ĝeneraligita. Ne ekzistas kia ajn regulo de internacia juro, kiu rekonus unusolan aŭ plurajn lingvojn kiel devige oficialajn por la diplomatio aŭ ĝenerale por la internaciaj rilatoj.

    Aliflanke, la tuta lukto ĉirkaŭ la lingvoj malkovras la politikan gravecon de la afero. Nacio, kies lingvo estas oficiala, akiras konsiderindajn avantaĝojn kompare kun la nacioj, kies lingvoj ne estas oficialaj. La samo koncernas la rilaton inter la laboraj kaj oficialaj lingvoj. Ĉiuj grandaj nacioj insistas pri la uzo de siaj respektivaj lingvoj. Kaj kiel montras la tuta evoluo ekde la jaro 1753 ĝis hodiaŭ, ĉiam pli granda nombro da lingvoj akiras oficialan rangon. Tiu ĉi procezo ne povas esti haltigita. La politike kompromisa formulo de San-Francisko evidente fiaskis. La enkonduko de laboraj lingvoj ne nur ne solvis la problemon, sed eĉ aldonis pliajn komplikaĵojn. La lingva batalo etendiĝis de sur la kampo de oficialaj lingvoj, kie ĝi plue restas akra, al tiu de la laboraj. La lastaj jam tiel multiĝis, ke la distingo inter ili kaj la oficialaj komencis malaperadi kaj tre verŝajne baldaŭ komplete malaperos.

    La suverena egaleco de la ŝtatoj, rekonita en la Ĉarto de UN, kaj la kulturaj rajtoj de la nacioj kaj individuoj, konfirmitaj en la Universala Deklaracio kaj en la paktoj pri la homaj rajtoj, impete postulas ankaŭ egalecon de lingvoj. Ĝi povas esti atingita aŭ tiel, ke efektive ĉiuj lingvoj ĝuu la saman rajton de oficialaj, aŭ ke oni akceptu por ĉiuj internaciaj rilatoj unusolan neŭtralan lingvon, kiel sugestis la Brita Registaro jam meze de la 18-a jarcento*. En la kazo de la Internacia Kortumo en Hago la uzo de nur du oficialaj lingvoj kontraŭas al la principo de plena egaleco de la partioj, kiu troviĝas en la fundamentoj mem de internacia justico. Evidente, reprezentanto, konsilisto aŭ advokato, kiu pledas antaŭ la kortumo en sia propra nacia lingvo, troviĝas en multe pli bona pozicio ol lia kolego, kiu tiucele devas uzi fremdan lingvon, eĉ se tiun lingvon li lernis dum multaj jaroj.

    *  Vidu supre p. 5.
    1.3.5 Ekonomia Aspekto

    Kion kostas al la homaro la multlingveco, neniu fakte scias. La buĝetoj de internaciaj organizaĵoj ne estas tiurilate tute klaraj; kaj eĉ se ili estus, la informoj prezentus nur etan frakcion de ĉiuj kostoj. Aldone al elspezoj menciitaj en la prezento de la lingvaj bataloj en la sino de UN*, jen kelkaj pliaj informoj:

    *  Vidu supre p. 10-12.

    Laŭ unu dokumento de Unesko el la jaro 1956, la nombro de paĝoj tradukitaj en 1954 kaj 1955 estis 79.582. Laŭ alia informo, same en la posedo de CED, la meza nombro de paĝoj tradukitaj ĉiujare en Unuiĝintaj Nacioj antaŭ 1956 estis pli ol 270.000. Laŭ la sama informo, la Lingva Sekcio de UN havis 40 tradukistojn por la angla, 82 por la franca, 68 por la hispana, 49 por la rusa, 68 por la ĉina kaj 10 por la araba, kiu, kvankam nek oficiala nek labora, estis ofte uzata. La nombro de interpretistoj estis 69 kaj kelkaj el ili laboris en pluraj lingvoj, kion nun oni klopodas eviti.

    Necesas atentigi, ke la nombro de tradukistoj aŭ interpretistoj kreskas en progresio laŭ la formulo x = n (n — 1), en kiu “n” estas la nombro de uzataj lingvoj. Tio signifas, ke por 2 lingvoj estas necesaj 2 interpretistoj, tiel ke ili povu interŝanĝiĝi kaj ĉiu el ili traduki en la lingvon, kiun li bone mastras; por 3 lingvoj estas bezonataj 6 interpretistoj; por kvar lingvoj 12, por 5 lingvoj 20 interpretistoj ktp. Kompreneble, tio kaŭzas, ke ankaŭ la kostoj kreskas en la sama progresio.

    Ĉe Unesko, laŭ la sama dokumento el 1956, la kostoj de interna tradukado en 1954 kaj 1955 estis entute por la angla lingvo 196.196 dolaroj, por la franca 344.101 dolaroj, por la hispana 192.443 dolaroj, por la rusa 41.266 kaj por la araba 51.948 dolaroj, entute 825.954 dolaroj. En tiu tempo la kostoj por la rusa estis malaltaj, ĉar nur limigita nombro da paĝoj estis tradukita en tiun lingvon. Cetere, la dokumento prave atentigas, ke en la kostojn de multlingveco oni devus enkalkuli ankaŭ aliajn elspezojn, kiuj ne rilatas rekte al la tradukado aŭ interpretado. Ekzemple, la kostoj de la Sekcio de Distribuo estus proksimume 25% pli malaltaj, se la sama nombro da ekzempleroj de dokumentoj kaj periodaĵoj estus distribuita en unu sola lingvo. En la buĝeto por la jaroj 1963-64 la kostoj de la Servo de Dokumentoj kaj Publikaĵoj devis estis altigitaj je 15%, nome de 3,107.422 dolaroj en 1961-62 al 3,568.209 dolaroj en 1963-64. Kun rezervo oni povas diri, ke tiuj elspezoj ĝenerale respondis al la kostoj de tradukado, interpretado kaj kunligitaj laboroj. La uzo de la araba lingvo, kiu tiam estis oficiala, sed ankoraŭ ne labora, kostis al Unesko 25.000 dolarojn jare. Nun la uzo de la araba kostas ĉ. 250.000 dolarojn jare. La buĝeto por 1973-74 antaŭvidas koston de pliaj 105.000 dolaroj jare.

    En 1957 la Servo de Lingvoj kaj Kunvenoj de Unuiĝintaj Nacioj pagis 4,250.300 dolarojn nur por personaj elspezoj. La materiaj kostoj por la publikigo de dokumentoj devas esti aldonitaj al tiuj elspezoj. Tiuj ciferoj ne inkluzivis la Eŭropan Oficejon de UN en Ĝenevo, en kiu 9 interpretistoj, 54 tradukistoj kaj 107 sekretarioj kaj tajpistinoj laboris en la lingvaj servoj.

    Intertempe, pro la nombra kresko de la uzataj lingvoj, perfektigo de la servoj kaj ĝenerala altiĝo de la kostoj, ankaŭ la elspezoj postulataj de la multlingveco konsiderinde altiĝis. Jen kelkaj pliaj ekzemploj:

    La Konferenco de UN por Komerco kaj Evoluo, okazinta en 1968 en Nov-Delhio, kostis, laŭ la buĝeto de UN, pli ol 2 milionojn da dolaroj. La duono de tiu sumo estis elspezita pro la paralela uzo de 4 lingvoj. Al la hinda ĉefurbo devis flugi 55 interpretistoj, 44 reviziistoj kaj 132 tradukistoj. La kostoj estis 878.500 dolaroj por la salajroj, vojaĝelspezoj kaj vivkosta monkompenso. La aperigo de la konferencaj dokumentoj ankaŭ en la franca, hispana kaj rusa kostis 292.500 dolarojn, sed tiu sumo ne inkluzivis la kostojn ligitajn al tajpado de dokumentoj kaj al dungo de 190 ekstraj interpretistoj, reviziistoj kaj tradukistoj, speciale varbitaj por la Konferenco.

    La Internacia Konferenco pri Homaj Rajtoj, okazinta en Teherano en aprilo-majo 1968, postulis la servojn de 22 interpretistoj, 59 tradukistoj, 17 reviziistoj, 96 tajpistinoj, 6 ĉinlingvaj skribistoj kaj 5 lingvosekretariinoj je la suma kosto de 430.000 dolaroj.

    Se oni adicias la ciferojn rilate plurlingvecon en kelkaj el la konferencoj, kiujn organizis UN en 1968 — pri homaj rajtoj, de ministroj pri socia protekto, de plenrajtigitoj pri la juro de traktatoj, pri la esplorado kaj paca utiligo de la kosma spaco, por revizio de la konvencio pri ŝosea trafiko — oni atingas la sumon de 1,023.075 dolaroj, kio ne inkluzivas 2a duonon de pli ol du milionoj da dolaroj por la menciita konferenco en Nov-Delhio.

    Tiuj ciferoj koncernas sole kelkajn el la konferencaj elspezoj, kaj tial prezentas nur malgrandan parton de la tuta lingva buĝeto. UN konstante utiligas la servojn de kreskanta nombro da lingvaj oficistoj. En la interpreta kaj traduka servoj en la Sekretariato en Nov-Jorko ilia nombro estis 436 en 1968, dum 221 laboris en la lingva fako en Ĝenevo. Necesas aldoni la tradukistojn-interpretistojn en la regionaj ekonomiaj komisionoj (Bankoko, Adisabebo, Santiago...), kiuj ne aperas aparte en la buĝeto. Nur por pagi tiun personaron UN elspezis 6,700.000 dolarojn en 1968. Tiu sumo ne rilatas al la lingvaj servoj de la Organizaĵo por Industria Evoluo establita en Vieno, kiu postulis pliajn 922.164 dolarojn.

    Se oni adicias ĉiujn kostojn, oni atingas la sumon de $ 9,700.000 kiujn UN elspezis en 1968 pro siaj lingvaj reguloj.

    La saman situacion frontas ankaŭ aliaj internaciaj organizaĵoj. Laŭ la buĝeto de la Organizaĵo por Nutraĵo kaj Agrikulturo (FAO), ĝia traduka fako kostis 1,434.900 dolarojn en 1968 kaj 1969. La Monda Organizaĵo pri Sano devis elspezi en 1968 pli ol 1 milionon da dolaroj por la tradukado, interpretado kaj aliaj laboroj, kiujn kaŭzas la neceso eldoni ĉiujn dokumentojn plurlingve. Pristudo de Ia buĝeto de Unesko por 1971-72 permesas konstati, ke ĝiaj lingvaj kaj dokumentaj servoj kostas ĉ. 3,100.000 dolarojn jare por la 5 lingvoj.

    Por doni ideon pri la grandega financa ŝarĝo, kaŭzita de plurlingveco, sufiĉos nur unu plia ekzemplo. Ĝis majo 1967 la Monda Organizaĵo pri Sano havis nur 2 laborajn lingvojn: la anglan kaj la francan. En majo de tiu jaro la Asembleo de la Organizaĵo aldonis la hispanan kaj rusan kiel laborajn lingvojn de la Asembleo kaj de la Plenuma Komitato. La kosto por la uzo de la du menciitaj lingvoj estis taksita je 604.700 dolaroj, kondiĉe ke la prezoj estu samaj kiel en 1967, kio, kompreneble, ne okazis. Tiu sumo superis la kontribuon, kiun 19 ŝtatoj tiam pagadis kiel kotizon al la Monda Organizaĵo pri Sano: ili kune kontribuis 598.210 dolarojn jare. Alivorte, 19 malriĉaj landoj elspezis kaj plu elspezas el siaj malabundaj financaj rimedoj konsiderindajn sumojn, sen kia ajn konkreta profito por kiu ajn, nur por ke du pliaj lingvoj estu laboraj. Alia ilustro de la sama kazo: la uzo de la hispana kaj de la rusa kiel laboraj lingvoj elspezigas la tuton de la kotizoj de Nederlando kaj de Islando al la Organizaĵo.

    Ŝokaj, vere timigaj, informoj troviĝas en la raporto, kiun en 1971 publikigis aparta komisiono post la ekzameno de la financoj de UN. Jen nur unu informo el tiu dokumento: en 1970 UN publikigis 867.800 dokumentojn, entute 773,086.990 paĝojn, kio ronde kostis 30 milionojn da dolaroj por la 4 laboraj lingvoj. La Projekto de Programo kaj Buĝeto de Unesko por 1973-74 antaŭvidas tradukon kaj revizion de 118.800 normaj paĝoj en 5 lingvoj, verkadon de 199.000 normaj paĝoj en 5 lingvoj, kaj internan presigon de 175 milionoj da paĝoj. La precizaj kostoj ne estas indikitaj, sed verŝajne ili estas tre proksimaj al tiuj de UN.

    Se oni konsideras la daŭran vastiĝon de la tradukaj kaj interpretaj servoj, kiel ankaŭ la konstantan altiĝon de la prezoj, oni povas proksimume taksi, ke nur en UN la kostoj de multlingveco tre kredeble superas la sumon de 20 milionoj da dolaroj jare. Se oni enkalkulas ĉiujn elspezojn, kaŭzitajn de la nuna lingva situacio en ĉiuj organizaĵoj apartenantaj al la familio de UN, la kostoj estas multoble pli grandaj. Apenaŭ oni povas imagi la sumon, kiun oni atingus, se estus enkalkulitaj ĉiuj aliaj interŝtataj organizaĵoj. Al tiuj grandegaj sumoj necesas aldoni ia elspezojn por tradukado, kiujn devas fronti la unuopaj delegacioj partoprenantaj en diversaj internaciaj konferencoj. Tiuj kostoj ne estas konataj. Oni nur scias, ke ĉiu delegacio, kies lingvo ne estas labora aŭ almenaŭ oficiala, havas siajn proprajn tradukistojn, kies tasko estas tradukadi dokumentojn kaj ofte ankaŭ paroladojn el la koncernaj naciaj lingvoj en la oficialajn aŭ laborajn, kaj prizorgi la tradukon en la respektivajn lingvojn el la oficialaj aŭ laboraj.

    La situacio ne estas malpli malbona en aliaj sferoj. En 1958 okazis en Londono Konferenco pri Teknika Tradukado kaj ankaŭ ĝi pritraktis, interalie, la demandon de la kostoj. En la raporto de F.

    Liebesny pri la ekonomia flanko de tradukado estas detale pritraktitaj la kostoj de teknikaj tradukoj. En la konkluda parto li emfazis, ke pluraj miloj da milionoj da vortoj estas tradukataj ĉiujare en la mondo. Lia propra kompanio tradukis en unu jaro proksimume 200.000 vortojn. Se oni multobligas tiun nombron per 50 por la aliaj grandaj komercaj organizaĵoj, oni atingas proksimume 10 milionojn da vortoj sole por la komerco kaj nur en Britio. La kostoj de tiaspeca tradukado treege varias, sed oni povas kalkuli, ke ili estas inter 4 kaj 10 anglaj pundoj por mil vortoj.

    Tiuj ĉi kelkaj ciferoj donas nur la plej palan bildon pri la ekonomia ŝarĝo de multlingveco. Se oni prenas en konsideron la nombron de internaciaj organizaĵoj, ĉiujn internaciajn kongresojn kaj konferencojn, la kontaktojn en la industrio, komerco kaj turismo, la necesan longigon de internaciaj renkontiĝoj precipe en kazoj de konsekutiva traduko, la kostojn de lernado kaj ĉiujn aliajn elspezojn ligitajn rekte aŭ nerekte kun la multlingveco, oni ne troigas, se oni taksas la kostojn je centoj da milionoj da dolaroj ĉiujare. Kaj oni ne forgesu, ke tiujn grandegajn sumojn, en la lasta linio, devas pagi la ordinaraj civitanoj.

    1.4 SOLVO

    Malgraŭ tiu armeo da tradukistoj kaj interpretistoj, malgraŭ la plibonigoj en la teknika aparataro kaj malgraŭ la grandegaj sumoj elspezataj ĉiujare por tradukado kaj interpretado, la problemo mem neniel estas solvita. Ĉiuj ĉi rimedoj estas sole paliativoj, nur etfrakcie efikaj kaj provizoraj. Restas la fakto, ke eĉ ŝtatestroj en gvidaj pozicioj ne povas senpere kontakti. Forestas personaj rilatoj en internaciaj kongresoj kaj konferencoj. Elstaraj intelektoj kaj grandaj sciencistoj venas en embarase ridindajn situaciojn en fremdaj lingvaj medioj. Miskomprenoj abundas sur ĉiuj niveloj. La milionaj amasoj, kiuj vizitas aliajn landojn, restas plejparte mutaj kaj surdaj pro la lingvaj obstakloj. En plej bona kazo, kiel prave atentigis konata franca filozofo, la konversacio kutime finiĝas precize tie, kie ĝi devus komenciĝi.

    Ĉu ekzistas solvo por tiu bedaŭrinda situacio?

    Akcepto de unusola nacia lingvo, aŭ eĉ de du, kiel kelkaj proponis, montriĝis tute nerealeca. La historio de la lastaj jarcentoj montras pli ol klare, ke la grandaj nacioj ne estas pretaj cedi la akiritajn poziciojn de siaj lingvoj, kaj, eĉ pli, ke aliaj nacioj ĉiam pli postulas la saman pozicion por siaj respektivaj lingvoj. La malgrandaj nacioj kaj etnaj minoritatoj, ofte viktimoj de kultura genocido, siavice ĉiam pli laŭte aŭdigas siajn voĉojn por protekti siajn naciajn identecojn.

    La germana filozofo Gottfried Wilhelm Leibniz (dekstre) estis unu el multaj, kiuj antaŭvidis la aperon de internacia lingvo. La ideo aperas en lia Disertacio pri la arto de kombino (1666).


    Pli frue, la ĉeĥa scienculo Jan Amos Komenský (sube) skribis en latinlingva verko Via lucis (1668): “...unu komuna lingvo estas por la mondo bezonata, kaj, se alia ne ekzistus, pli konvenus por tiu ĉi bezono destini la latinan, ol iun ajn alian. Sed ...ni ne povas ne konsili pli volonte lingvon tute novan.” Dekstre sube: la titolpaĝo de Via lucis, eldonita en Amsterdam.


    Same tiel neimagebla estas la intensigo de la studo de fremdaj naciaj lingvoj en la lernejoj. La ĝisnunaj spertoj pruvas, ke eĉ la plej modernaj instrumetodoj donas nur tre modestajn rezultojn. Milionoj da gejunuloj tra la tuta mondo lernas diversajn fremdajn naciajn lingvojn kaj la rezulto kutime estas, ke, post multjara lernado, ili apenaŭ kapablas esprimi la plej elementajn ideojn, se ilia akirita scio ne estas limigita al la ebleco diri en la “lernita” lingvo, ke ili ne parolas ĝin. Kaj, cetere, kiujn lingvojn oni devus lerni en la hodiaŭa mondo? Iam oni povis centriĝi al la lernado de la latina aŭ nur de la franca, sed hodiaŭ oni devus lerni tutan aron da aliaj lingvoj. La superŝarĝitaj lernejaj programoj, kiuj prave dediĉas ĉiam pli grandan atenton al la diversaj branĉoj de naturaj kaj sociaj sciencoj, tutsimple ne povas toleri plian ŝarĝon per intensigo de instruado de fremdaj lingvoj, eĉ se tiu instruado povus doni kontentigajn rezultojn.

    La esperoj, kiujn oni flegis rilate la elektronajn tradukmaŝinojn, montriĝis sufiĉe fantaziaj. Nun tiu ideo estas pli-malpli komplete forĵetita. Evidentiĝis, ke la maŝinoj ne sukcesas fari tion, kion eĉ plej lertaj tradukistoj kaj interpretistoj ne povas fari. La elektronaj maŝinoj povas havi nur tiom da “inteligento”, kiom la homa intelekto metis en ilin. Krome, la kostoj de la tradukmaŝinoj estas tiel grandegaj, ke ili superas la kostojn de centoj da interpretistoj kaj tradukistoj, kiuj sendube faras la tradukan laboron senkompare pli bone ol la maŝinoj. Fine, eĉ se ne estus tiel, la apliko de tradukmaŝinoj signifus plian monopoligon de la internaciaj rilatoj, ĉar nur la plej riĉaj sociaj tavoloj kaj la ĉefaj gvidantoj de la ŝtatoj povus utiligi ilin.

    Restas, do, kiel la sola racia solvo la enkonduko de neŭtrala internacia lingvo en ĉiujn internaciajn rilatojn, pri kio revis Descartes, Leibniz, Komenskykaj aliaj pensuloj.

    El milo da projektoj, nur la Internacia Lingvo (Esperanto) iniciatita de D-ro Zamenhof transformiĝis en vivantan lingvon de vivanta internacia kolektivo. En pli ol 80 jaroj de sia funkciado en la praktiko ĝi tiel kaj tiom evoluis, kiel evidentigos la sekvantaj ĉapitroj, ke ĝi plene taŭgas por ĉiuj internaciaj rilatoj kaj efike solvas la lingvan problemon en ĉiuj ĝiaj aspektoj. La baldaŭa estonteco montros ĉu la racio — kondiĉita de la tuta evoluprocezo sur la lingva kampo, precipe en la du postmilitaj jardekoj — venkos super egoismaj grandpotencaj postuloj, super antaŭjuĝoj kaj superstiĉoj, kaj ĉu la homaro tiamaniere fine solvos la lingvan problemon en internaciaj rilatoj, kiu de jaro al jaro sentiĝas ĉiam pli preme.

    1.5 ESENCA BIBLIOGRAFIO

    Basdevant, J. (k.a.), Dictionnaire de la terminologie de droit international. Paris 1960.

    Frangulis, M. A., Dictionnaire diplomatique. Vol I. Paris 1936.

    Lapenna, I., La lingva problemo en la internaciaj rilatoj (CED-Dok. A/II/1 kaj A/II/5), kaj la verkoj cititaj en ĝi. — “La situation juridique des ‘langues officielles’ avant la fondation des Nations Unies” kaj “La position des langues sous le regime des Nations Unies”. La Monda Lingvo-Problemo, vol. 1, 1969, p. 5-18, 87-106, kaj la verkoj aŭ artikoloj cititaj en la du artikoloj.

    Meillet, A., kaj M. Cohen, Les langues du monde. Paris 1952.

    Ostrower, A., Language, law and diplomacy. London- Bombay- Karachi 1965.

    Satow, E., A guide to diplomatic practice. 3-a eld. reviziita de H. Richtie. London- New York- Toronto 1932.

    Periodaĵoj kaj Dokumentoj:

    Annuaire des Organisations Internationales — Yearbook of International Organisations. Bruxelles, precipe 9-a eld. 1962-63, 12-a eld. 1968-69, 13-a eld. 1971-72.

    ASLIB Proceedings, vol. 10, 1958, n-ro 5.

    Associations Internationales — International Associations, monata revuo, Bruxelles 1957-1971, precipe la numeroj de septembro kaj oktobro, 1958; oktobro, 1959; aŭgusto kaj decembro, 1960; februaro 1961; majo, 1963; aŭgusto, 1967; marto, 1969.

    Dokumentoj de UN: A/6860, A/PV/ 1642, A/Res. 2359 kaj A/C./SR. 1203-1227; A/6343, precipe p. 47 pri la kostoj; A/C.6/L.600 (takso de la kostoj por la Konferenco pri la Juro de Traktatoj); A/6670, precipe Aldono III pri la kostoj de la Konferenco pri la Homaj Rajtoj; A/Conif.35/PC/L.4/Add. 1; A/6705, Buĝeto de UN por 1968, precipe p-oj 177-8 rilate la kostojn de la Konferenco en Nov-Delhio; A/6875; A/6905, precipe p-oj 36-38 kaj 74-75; A/INF/124, precipe p-oj 8-14 pri la kostoj por produktado de dokumentoj; A/7386/Corr. 1 (pri la kostoj de lingvoinstruado kaj la demando de la rusa kiel laborlingvo); A/C.5/L.962 (decido, ke la rusa fariĝu labora lingvo) — Dokumentoj de la Monda Organizaĵo pri Sano ( WHO/OMS): Res. WHA20.21 kaj A20/AFL/SR/4; C 67/3 (programo kaj buĝeto por 1968-69); EB39.R41; A20/AFL/10 (pri la oficialigo de la rusa kaj hispana kiel laboraj lingvoj); Oficialaj Aktoj de WHO/OMS, no. 154 (projekto de programo por 1968) — Dokumentoj de Unesko: precipe la programoj kaj buĝetoj por 1971-72 kaj 1973-74.

    Esperanto, Monata Organo de UEA, vol. 62-64, 1969-71, precipe la rubrikoj de CED.

    ĈAPITRO 2

    LA INTERNACIA LINGVO (ESPERANTO)

    2.1 FAKTOROJ INFLUANTAJ LA LINGVO-EVOLUON
    2.1.1 Lingvo kiel Socia Fenomeno

    Lingvo estas socia fenomeno, kaj ne ia “natura” aŭ “biologia” aperaĵo. Tio signifas, ke ĝi povis ekesti, ke ĝi evoluis kaj evoluas ekskluzive en la kadro de la homa socio. La lingvo, do, estas regata de sociologiaj kaj ne de biologiaj leĝoj. Tio ankaŭ signifas, ke la portanto de la lingvo ĉiam estis kaj estas iu homgrupo. Sed ĝi tute ne signifas, ke tiu portanto estas aŭ devas esti nur la “nacio”. Ekzistas eĉ hodiaŭ personoj, kiuj, sen troa pripensado kaj sen kia ajn scienca respondecosento, emfazas pri la “nacia animo” aŭ pri la “nacia spirito” kiel pri la solaj kreofortoj de la lingvo. El tio oni ofte konkludas, ke internacia lingvo estas principe neebla, ĉar, ja, ne ekzistas ia “internacia nacio” kun “internacia animo”!

    Estante socia fenomeno, la lingvo havas siajn radikojn en la socio, sed samtempe, foje ekestinte, ĝi mem influas sian propran bazon. Tiamaniere la lingvo, same kiel ĉiu alia socia fenomeno, ĉiu el ili depende de sia karaktero, troviĝas en reciproka funkcia rilato kun la socio.

    Tiu ĉi fakto havas unuarangan signifon por la ĝusta kompreno ne nur de la esenco mem de la lingvo, sed ankaŭ por la rolo, kiun ĝi ludas en la socio. La lingvo estas, unuflanke, subigata al influo de difinitaj faktoroj (kiuj, cetere, en pli aŭ malpli alta grado ludas sian rolon ankaŭ koncerne ĉiujn aliajn sociajn fenomenojn), sed, aliflanke, ĝi mem fariĝas unu el la faktoroj, eĉ tre grava, kiuj aktive influas la evoluon de la socio.

    Kiel ĉiuj lingvoj, ankaŭ la Internacia Lingvo estas socia fenomeno kaj ĝi estas regata principe de la samaj leĝoj.

    En la lingvoevoluo estas klare rimarkeblaj du kontraŭaj tendencoj: la tendenco al disfalo kaj la tendenco al unueco. Ili estas nenio alia ol manifestiĝo de du antagonismaj kategorioj de faktoroj, kiuj seninterrompe — sed ne kun la sama efiko en ĉiu epoko kaj en ĉiu medio — influas la lingvon. Al la unua kategorio apartenas pluraj diferencigaj faktoroj, kiuj efikas rompe, disige, disfale. La dua kategorio konsistas el unuecigaj faktoroj, kiuj efikas kuntene, maldisige, do unuecige.

    2.1.2 Diferencigaj Faktoroj

    La ĉefaj diferencigaj faktoroj estas:

    2.1.2.1 Geografia Faktoro. — Klimato, altaj montoj, grandaj maroj, larĝaj riveroj, netrapaseblaj marĉoj, densaj arbaregoj, senvivaj dezertoj sendube disigas la homgrupojn unu de la alia, precipe en la primitivaj stadioj de la evoluo. Sub la influo de tiuj kondiĉoj ĉiu grupo ne nur kreas al si sian apartan lingvon, sed la lingvoj ankaŭ restas sen reciprokaj kontaktoj. Tio, kompreneble, malebligas la proksimiĝon de la lingvoj.

    La geografia faktoro ludis tre gravan rolon sur la plej malaltaj ŝtupoj de civilizo, sed eĉ hodiaŭ ĝi ne perdis ĉian signifon. La homgrupoj, kiuj vivas izolite unuj de la aliaj, sen ia ajn kontakto aŭ kun nur tre malmulte da reciprokaj rilatoj, havas apartajn lingvojn, kiuj ne estas komprenataj ekster la respektivaj medioj.

    Estas sciate, ke la indiĝenoj de ambaŭ Amerikoj posedas grandegan nombron da lingvoj, tre malsamaj inter si. Viglan priskribon de la multnombraj lingvoj en Norda Ameriko donis jam en la 17-a jc. Gabriel Sagard en sia libro Granda Vojaĝo en la Lando de Huronoj. Li asertis, ke en la vizititaj regionoj tre malofte du vilaĝoj parolis la saman lingvon. Edward Sapir, kiu dediĉis grandan parton de sia vivo al la studo de la kulturo de la amerikaj Indianoj, parolas pri la senfina nombro da indiĝenaj lingvoj.

    La indiĝenoj de Aŭstralio, kies nombro estas taksata je ĉ. 200.000, parolas minimume 500 lingvojn.

    En Azio estas la sama situacio. La lingvoj de tiu granda kontinento estas tre malsamaj kaj ilia nombro grandega. La lingva esploranto — diras la konata usona lingvisto Mario Pei — trovas, kompreneble, en Azio lingvojn de unua rango el vidpunktoj nombra, komerca, politika kaj kultura. Sed li ankaŭ trovas tie “miriadon da malpii grandaj lingvoj, kies parolantoj estas relative malmultnombraj kaj kiuj neniam atingis tre altan kulturan nivelon.”

    Centoj da amerikaj lingvoj — diras la fama franca lingvisto A. Meillet — ne proksimiĝis unuj al la aliaj, ĉar la plej granda parto de la kontinento ne estis dense loĝata kaj tial la unuopaj grupoj estis izolitaj. La samo validas por kiu ajn alia regiono kun similaj geografiaj kondiĉoj.

    2.1.2.2 Ekonomiaj-Sociaj Faktoroj. — Oni povas distingi plurajn faktorojn apartenantajn al tiuj ĉi grupo. Jen la plej gravaj:

    Unuavice estas menciinda la kasta aŭ klasa faktoro. ĉiu ekonomia diferenciĝo signifas samtempe ankaŭ socian diferenciĝon, kaj tio nepre rezultigas lingvan diferenciĝon. Se la klasoj estas akre dividitaj unuj de la aliaj, ankaŭ iliaj lingvoj manifestas gravajn diferencojn. Male, se la klasoj havas pli viglajn reciprokajn kontaktojn, iliaj lingvoj montras malpli da diferencoj.

    La kasta socio de antikva Hindio prezentas tipan ekzemplon de preskaŭ kompleta kasta izoliteco. Tial en Hindio la kastoj havis siajn apartajn lingvojn komencante per la supera kasto de bramanoj, kiuj parolis sanskrite, ĝis la malsupraj tavoloj, troviĝantaj ekster la kastoj, kiuj parolis diversajn prakritajn dialektojn.

    La latina lingvo estis en la komenco fakte la lingvo de la patricioj en Romo. En la feŭda mezepoka Eŭropo la reganta klaso de la nobelaro, la eklezio kaj la scienco estis la socia portanto de la mezepoka latina, dum la servutulaj popolamasoj parolis plej diversajn lingvojn kaj dialektojn.

    En la moderna epoko la klasa faktoro ne plu ludas tian rolon, ke ĝi povus kaŭzi la kreiĝon de tute apartaj lingvoj, sed estus eraro pensi, ke ĝia influo tute perdiĝis. La diversaj socitavoloj havas ofte la tendencon amasiĝi en apartaj kvartaloj, tiel ke ankaŭ el teritoria vidpunkto ili estas dividitaj. La rilatoj inter ili fariĝas en tiuj kazoj nur eksteraj, formalaj kaj maloftaj. La sekvo estas, ke ankaŭ la lingvaj esprimoj de tiuj grupoj sufiĉe diferencas. “Ekzistas klasoj kaj subklasoj, ĉiu kun siaj lingvaj apartaĵoj”, diras A. Meillet.

    Alia grava faktoro estas la profesia. La divido de la laboro kaj, rezulte, la ekesto de profesioj kaŭzis la kreiĝon de apartaj, profesiaj aŭ teknikaj lingvoj. Kie ajn ekzistas divido de la laboro, devas ekzisti ankaŭ divido de la lingvo. Ĉiu profesio, ĉiu okupo, havas siajn proprajn terminojn, kiuj plej ofte ne estas konataj ekster ĝi. Ju pli la homaro evoluas, ju pli la diversaj fakoj specialiĝas, ju pli la unuopulo dediĉas sian fizikan kaj spiritan aktivadon al sia fako, des pli specialiĝas ankaŭ la koncernaj fakaj lingvoj.

    La tuta vortprovizo de la plej evoluintaj lingvoj atingas hodiaŭ plurajn centmilojn da esprimoj. El ili, relative nur tre malgranda nombro estas komuna al ĉiuj uzantoj de la koncerna lingvo. Eĉ en Anglio, do en lando kun tre alte evoluintaj kulturo kaj civilizo, la kamparano kelkloke ne konis pli ol 300 vortojn ankoraŭ meze de la pasinta jarcento, laŭ la enketo kiun faris tiam la elstara germana lingvisto Max Müller. Nur la plej kleraj personoj posedas ĉ. 10.000 vortojn. Shakespeare, unu el la plej vortriĉaj el ĉiuj aŭtoroj, uzis en ĉiuj siaj dramaj verkoj ĉ. 15.000 vortojn, dum Racine skribis sian tutan verkaron per 6.000 vortoj. Plej verŝajne, 4.000 ĝis 5.000 vortoj (en la lingvoj, kompreneble, en kiuj la vorto havas aŭtonoman lingvan valoron) reprezentas la mezan aktivan vortprovizon de mezklera individuo. Ĉio alia apartenas al profesiaj, fakaj, teknikaj lingvaj esprimoj. Tien ĉi oni devas ankaŭ alkalkuli la specialajn vortojn, ekestintajn surbaze de diversaj akcesoraj homaj aktivadoj, kiaj sporto, ĉasado, vojaĝado, ktp.

    2.1.2.3 Seksa Faktoro. — Ĝi povas ludi diferencigan funkcion en difinitaj sociaj kondiĉoj. Oni konstatis, ke, ĉe diversaj primitivaj triboj, ankaŭ la parollingvoj de virinoj tre forte diferencas de la viraj. La kafraj virinoj posedas multajn apartajn vortojn, kiuj ne troviĝas en la lingvo de la viroj. Pro tabuo, al virinoj estas malpermesite uzi vorton, enhavantan kiun ajn sonon, kiu estas simila al la sonoj de la nomoj de iliaj plej proksimaj viraj parencoj. En aliaj indiĝenaj lingvoj de Afriko la tabu-vortoj simile influas la lingvan diferenciĝon. En Afriko oni trovis ankaŭ tribojn, kie la virinoj parolis tute malsaman lingvon. Tiun fenomenon kaŭzis la fakto, ke la venkinta tribo ekstermis ĉiujn virojn de la venkita kaj ekposedis ĝiajn virinojn.

    En la feŭda mezepoko de Eŭropo la virinoj malofte sciis la latinan. Dante atribuis al la influo de la virinoj la unuajn provojn enkonduki en la literaturon de Italio la popollingvojn (lingua volgare). Fakte, la vera kaŭzo estas, en Italio same kiel aliloke, la komenciĝo de interna malintegriĝo de la feŭda sistemo kaj la fortikiĝo de la burĝa elemento. Rilate la lingvon, tiun procezon helpis ĉiuj tavoloj kun socie malpli alta pozicio, inkluzive la pastraron de malsupraj rangoj kaj la virinojn senkonsidere al la klasa aparteno.

    Ekster tiaj kazoj oni trovas diferencojn inter la vira kaj virina lingvoformoj depende de la apartaj laborfunkcioj, kiujn efektivigas la du seksoj, precipe ĉe gentoj sur pli malalta ŝtupo de civilizo.

    La seksa faktoro nie estas fakte biologia, kiel unuavide povus ŝajni, sed ĝi estas ekonomia kaj socia faktoro. La sekso kiel tia ne influas grave la lingvon, precipe ne hodiaŭ, sed ĝi povas fariĝi tre influa, se ĉiu el la du seksoj ekskluzive okupiĝas nur pri difinitaj laboroj.

    Religia Faktoro. — Preskaŭ ĉiuj religioj uzas apartajn lingvojn por siaj ritoj. En antikva Romo eĉ la pastroj mem apenaŭ povis kompreni siajn sanktajn himnojn. En la budhistaj temploj de Azio — diras M. Pei — la sanskritaj preĝoj kaj sanktaj vokoj estas murmurataj de pastroj, kiuj preskaŭ komplete forgesis ilian Signifon. Ĉiu el la kristanaj religioj havas ĉie specialan lingvon, kiu tute aŭ grave diferencas de la komuna lingvo. La sankta lingvo de islamo estas la tradicia araba literatura lingvo, dum la suda budhismo aplikas la pali-lingvon. La religiaj ritoj — diras A. Meillet — destinitaj transporti la homon en mondon apartigitan kaj sanktecan, postulas lingvon same tiel apartan.

    Aliaj Faktoroj. — Ankaŭ aliaj faktoroj influas diferencige. Tiaj, ekz., estas la transdono de la lingvo al la novaj generacioj, la politikaj malhelpoj al interregiona aŭ internacia komunikado kaj pluraj aliaj. Sendube ankaŭ tiuj faktoroj ludas pli aŭ malpli gravan diferencigan rolon kaj ili ne estas neglekteblaj.

    2.1.3 Unuecigaj Faktoroj

    Multnombraj estas la elementoj, kiuj efektivigas tute inversan efikon sur la lingvoevoluon. La unuecigaj faktoroj estas divideblaj je tri ĉefaj grupoj: ekonomiaj-sociaj, teknikaj kaj klerigaj.

    2.1.3.1 Ekonomiaj-Sociaj Faktoroj — La tuta historio de la homaro estas, esence, historio de transirado al pli altaj produktometodoj surbaze de novaj, ĉiam pli taŭgaj produktiloj. Tiu vojo, kiu daŭre celis al pli larĝaj formoj de kunvivado, kondukis la homaron de la primitiva hordo, tra la tribo, gento kaj popolo ĝis la hodiaŭaj nacioj, kaj nun ĝi direktiĝas al integriĝo de la homaro.

    Sur tiu vojo al la supro, pluraj gravaj elementoj manifestadis ĉiam pli sian unuecigan influon. Jen la ĉefaj:

    La transpaso al pli progresaj produktosistemoj kaŭzis la kreon de pli ampleksaj sociaj unuoj kun pli evoluinta divido de la laboro kaj, sekve, kun pli vastaj interŝanĝoj ne nur materiaj, sed ankaŭ spiritaj. Tiamaniere, la divido de la laboro, kiu, unuflanke, prezentiĝas kiel diferenciga faktoro en senco vertikala (formiĝo de profesiaj lingvoj), aliflanke interdependigas ekonomie la homojn sur larĝaj teritorioj kaj, sekve, montriĝas kiel potenca unueciga faktoro en senco horizontala ne nur nacie, sed ankaŭ internacie.

    Ju pli dividita estas la laboro, ju pli specialiĝas la aktivado de unuopulo, des pli dependa li fariĝas de la aliula laboro. La interŝanĝoj multobliĝas spece kaj ampleksiĝas teritorie. Hodiaŭ ili transpasas la limojn de unuopaj nacioj kaj etendiĝas sur la tuta terglobo. Ĉiuj artaj provoj haltigi tiun normalan ekonomian kaj socian evoluprocezon per rimedoj aŭtarkiaj, fiaskis kaj devos fiaski komplete ankaŭ en la estonteco.

    Ĝuste tiu interdependeco montriĝas kiel potenca unueciga faktoro ankaŭ sur la lingva kampo. Ĝi troviĝas en la fundamentoj mem, sur kiuj elkreskis kaj la grandaj unuecaj literaturaj naciaj lingvoj kaj, poste, la Internacia Lingvo.

    La progresado de la materia vivo de la socio estas akompanata de progresado sur kampo spirita. Apartan signifon havas la ideo pri la egaleco de la homoj, kiu ricevas ĉiam pli larĝan kaj pli profundan enhavon: de la religia koncepto pri la egaleco en la morto kaj post la morto, al la politika egaleco, proklamita de la Franca Revolucio, ĝis la nuntempaj postuloj pri kiel eble plej granda ekonomia egaleco kaj socia sekureco. La akcepto de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj estas klara simptomo de tiu fakto. Inter la antikva-greka vidpunkto, rigardanta ĉiujn alilandanojn malsuperaj barbaroj, kaj la nuntempa principe proklamita, kvankam ankoraŭ grandparte ne realigita, egaleco de ĉiuj rasoj, nacioj kaj individuoj ja estas granda diferenco.

    La egaliĝado de la kulturo kaj civilizo en la tuta mondo (kio, kompreneble, neniel signifas ilian unuformiĝon), la demokratiĝado de la publika vivo kaj de la politikaj institucioj — ĉio ĉi ebligas pii viglajn kontaktojn inter la homoj kaj speguliĝas en la proksimiĝo de la lingvoj.

    2.1.3.2 Teknikaj Faktoroj. — La evoluo de plej diversaj trafikiloj kaj komunikiloj ebligis grandskalajn kaj ĉiaspecajn kontaktojn ne nur en naciaj kadroj, sed ankaŭ internacie. Ŝipoj, fervojoj, aviadiloj; aŭtobusoj kaj aŭtomobiloj; telegrafo, telefono, radio, televido estas teknikaj rimedoj de rilatado, sed samtempe — ĝuste tial — potencaj fortoj de lingva proksimiĝo. Per ili veturas kaj flugas de regiono al regiono, de lando al lando ne nur varoj, ne nur homoj, sed ankaŭ vortoj. Samtempe, pro la sama kaŭzo, ankaŭ la esprimmaniero egaliĝas. Tio sendube firmigas la kuntenon de la naciaj literaturaj lingvoj, sed ĝi samtempe plirapidigas la grandan unuecigan procezon de la lingvoj ĝenerale, procezon, kies esprimo estas la Internacia Lingvo.

    2.1.3.3 Klerigaj Faktoroj. — La eltrovo de la skribo, la ekesto de la literaturo, la invento de la presmaŝino, la modernepoka ekfloro de la scienco kaj beletristiko, la lernejoj kaj universitatoj, la legejoj kaj bibliotekoj, la teatro kaj sonfilmo, la radio kaj televido — jen nur kelkaj el la multnombraj klerigaj faktoroj. Multiĝante kaj disvastiĝante paralele kun la progresado sur la aliaj kampoj, ili estas treege potencaj subtenantoj de la unueciga evolulinio de la lingvo. Se hodiaŭ la civilizitaj nacioj havas siajn unuecajn komunajn lingvojn, tio estas grandparte rezulto de la klerigaj faktoroj, malantaŭ kiuj troviĝas la deviga potenco de la ŝtato, tuta armeo da klerigaj soldatoj, konsiderindaj financaj kaj ĝenerale materiaj rimedoj.

    2.1.4 Evolutendenco

    Ĉiuj ĉi unuecigaj kaj diferencigaj faktoroj, tuŝitaj nur tre ĝenerale, agas samtempe, interplektiĝas, influas unu la alian, reciproke sin helpas aŭ kontraŭstaras, estas pli gravaj en unu socia grupo, malpli en alia, pli efikaj sur unu evoluŝtupo, malpli sur alia, estas mem influataj de la lingvo aŭ per ĝi, agas sur la homan menson kaj estas ŝanĝataj de tiu menso. Sed se oni ĵetas nur rapidan rigardon al la traktata fenomeno, oni tuj rimarkas, ke kun la ĝenerala progresado de la homaro la unuecigaj faktoroj amasiĝas kaj fariĝas ĉiam pli gravaj, dum la diferencigaj ludas ĉiam pli modestan rolon.

    Por korekta kompreno kaj objektiva taksado de la pozicio de Esperanto en la kadroj de tiu ĉi ĝenerala lingvoevoluo, la konstatita fakto havas unuarangan signifon.

    Kiel ĉiu alia lingvo, ankaŭ Esperanto ekestis sur difinita ŝtupo de evoluo. Kiel ĉiu alia lingvo, ankaŭ ĝi havas sian portanton en la homa socio. Kiel ĉiu alia lingvo, ankaŭ ĝi estas socia fenomeno, subigata al influo de diversaj faktoroj. La Internacia Lingvo ŝuldas sian formiĝon, vivon kaj progreson al la unuecigaj fortoj en la sino de la tuthomara socio.

    Tute ne gravas ĉu la homgrupo, kiu estas la kreanto kaj uzanto de la lingvo, estas hordo, en aliaj historiaj kondiĉoj tribo, aŭ kasto, aŭ klaso, aŭ religia komunaĵo, aŭ nacio, aŭ, en apartaj kondiĉoj, grupo da homoj sentantaj efektive sian apartenon ne nur al siaj respektivaj regionoj kaj nacioj, sed ankaŭ al la homaro, kaj komprenantaj, ke tiu ĉi tuthomara sento rezultigos utilajn praktikajn sekvojn, unuflanke, kaj plifortiĝos, ĝi mem, aliflanke, nur per ĝenerala akcepto kaj praktika aplikado de neŭtrala internacia komunikilo. Gravas ĉiam la fakto, ke temas pri homa grupo. Ĝi ĉiam estis kaj restas la plej supera leĝdona instanco de la lingvo, kvankam ankaŭ individuo povas havi tre elstaran rolon, se lia lingvokrea aktivado estas konforma al la leĝoj regantaj la lingvoevoluon.

    La homgrupo, tamen, ne povas krei sian lingvon tute arbitre, plene laŭplaĉe. La lingvo estas ĝis certa grado kondiĉita de la medio kaj de ĝia tuta antaŭa evoluo kaj koncerne sian enhavon kaj koncerne sian formon.

    2.2 EKESTO DE LA INTERNACIA LINGVO

    La Internacia Lingvo povis ekesti nur en tiaj historiaj kondiĉoj, kiam, unuflanke, la progreso de la internaciaj rilatoj atingis tian karakteron kaj tioman gradon, ke ili sentigis efektivan bezonon pri ĝi, kaj kiam, aliflanke, tiu sama progresado kreis sufiĉan internacian lingvomaterialon, sur kiu povis esti bazita vere internacia lingvo, t.e. lingvo reprezentanta laŭ la internaj elementoj sintezon de la priparolita evoluprocezo. Tion bonege kaj genie komprenis la aŭtoro de Esperanto, D-ro L. L. Zamenhof. Sian penson li formulis en mallonga frazo: “Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia”. Tiu vero estis presita sur la titolpaĝo de la unua lernolibro, aperinta en la jaro 1887.

    La ideo pri komuna lingvo estas multe pli malnova ol la Internacia Lingvo mem. Legendoj el antikva epoko pruvas, ke jam tiam oni sentis la mankon de komuna lingvo por interpopola rilatado. Sed en tiu tempo nek la bezono por ĝi povis esti tre sentebla, nek la ĝis tiam atingita evoluo estis kreinta sufiĉe abundan internacian lingvomaterialon, el kiu povus esti formita internacia lingvo. Necesis, ke pasu multaj jarcentoj, por ke la kondiĉoj maturiĝu. Tio okazis en la nova epoko, kiam, interalie, la unuecigaj faktoroj venke ekmarŝis kontraŭ la diferencigajn.

    La transpaso de feŭdismo al nova ekonomia sistemo, al kapitalismo — karakterizita de amasa, maŝina produktado por la merkato, de ĉiam pli detala labordivido, de granda internacia komerco — havis pluroblan efikon sur la lingvon:

    La progresema burĝaro ĉie starigis la postulon pri kreo de unuecaj ŝtatoj. Detruante la feŭdan disrompitecon, ĝi iom post iom sukcesis. Paralele kun la formiĝo de la nacioj kaj de la naciaj ŝtatoj, formiĝis kaj plue evoluas la komunaj naciaj literaturaj lingvoj.

    La mezepoka latina, kies socia portanto estis la feŭda reganta klaso, malaperis iom post iom kune kun sia portanto kaj ĝi restas nur en la uzo de la romkatolika eklezio kiel aparta religia lingvo.

    Pro la malapero de la latina, pro la aliflanke kreskanta internacia rilatado, sentiĝis ĉiam pli kaj pli forta bezono por neŭtrala internacia lingvo. La manko de komuna internacia lingvo sentiĝis tiel forte, ke amasiĝis provoj krei ĝin.

    Sendepende de tiuj provoj, tute spontane formiĝis kaj plue formiĝas ĉiam pli ampleksa, vere internacia lingvomaterialo. Ĝi konsistas ne nur el internacia radikaro, sed gravan ĝian parton formas ankaŭ la proksimiĝo de la esprimmaniero.

    Tiele, surbaze de egaliĝado de la civilizo kaj de kulturaj interŝanĝoj, ekĝermis la fundamentoj de la Internacia Lingvo en la sino mem de la tuthomara socio. Tiusence ĝi estas kondiĉita, determinita ĝis certa grado, same kiel ĉiu ajn alia lingvo.

    2.3 STRUKTURO KAJ VALORO
    2.3.1 Deveno

    La aŭtoro de Esperanto, D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, naskiĝis en Bjalistoko, kiu tiam apartenis al Ruslando, en la jaro 1859. Lia patro estis instruisto de fremdaj lingvoj.

    En letera respondo al N. Borovko, kiu estis demandinta lin pri la deveno de Esperanto, Zamenhof diris, ke li ne rememoras precize kiam ĝuste li venis al ideo pri internacia lingvo. Liaj frutempaj rememoroj estis ligitaj al tiu ĉi ideo. La cirkonstancoj de lia infanaĝo tre akcelis ĝian formiĝon. Lia naskiĝurbo estis loĝata de kvar nacioj kun malsamaj lingvoj: la rusa, la pola, la germana kaj la hebrea. Tiuj popoloj vivis en konstanta reciproka malamo, kiu manifestiĝis ankaŭ en prilingvaj bataloj. Estante ankoraŭ knabo li opiniis, ke tiu ĉi situacio povus esti plibonigita per kreo de iu neŭtrala lingvo. En gimnazio li konvinkiĝis, ke la komplikeco de la gramatikoj de la lingvoj estas peza kaj nebezona. Tial li komencis prilabori simpligitan gramatikon.

    Kompreneble, lingvo devas havi ankaŭ vortaron. La grandiozeco de la afero fortimigis lin ĝis li komprenis, ke pere de afiksoj oni povas formi el unu radiko multajn vortojn kaj ke tio tre faciligas la laboron de la memoro. Koncerne la radikojn — Zamenhof plue klarigis al Borovko — li en la unua tempo pensis, ke ili devus esti kiel eble plej mallongaj, do elpensitaj apriore. Baldaŭ li forĵetis tiun penson, ĉar li rimarkis, ke tiaj radikoj — vere tute artefaritaj — estus tre malfacile memoreblaj. Li konstatis la fenomenon, prezentitan supre, ke en la modernaj lingvoj ĉiam pli granda nombro da internaciaj radikoj estas ĝenerale uzata. Tiujn radikojn li prenis kiel bazon por sia vortaro.

    Jam en la jaro 1878, kiam li estis en la lasta klaso de gimnazio, Zamenhof estis fininta la unuan projekton de la lingvo. Dum la universitataj studoj Zamenhof prilaboradis sian lingvoprojekton plenajn sep jarojn, ĝis la jaro 1885. Tio estis la plej malfacila periodo de lia vivo, laŭ lia propra konfeso en la letero al Borovko.

    D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof (1859 - 1917)


    Timante esti mokata, li parolis al neniu pri siaj laboroj, sed en soleco li daŭre tradukadis, verkadis kaj pensadis en sia lingvo. Fine, en la jaro 1887 aperis la unua lernolibro sub la titolo Internacia Lingvo de Doktoro Esperanto”. Sian projekton li tute prave nomis “Internacia Lingvo”, ĉar ĝi fakte estis plene internacia laŭ siaj elementoj. Pro modesteco, kaj ankaŭ tial, ĉar li deziris ligi kiel eble plej malmulte la lingvon al sia personeco, li ne eldonis la lernolibron sub sia nomo, sed sub la pseŭdonimo “Doktoro Esperanto”, t.e. “kiu esperas”. Poste, la lingvo mem estis ofte nomata laŭ tiu pseŭdonimo.

    La gramatiko de Esperanto estas tre simpla. La alfabeto konsistas el 28 literoj, el kiuj 5 estas vokaloj (kiel en la itala), kio donas al la lingvo klarecon kaj belsonecon. La gramatiko konsistas el 16 mallongaj bazaj reguloj, kiujn oni povas kompreni en duonhoro*. Se oni ĝin komparas kun kiu ajn alia gramatiko, oni facile konstatas la geniecon de la simpleco. Sufiĉas konsideri, ke en la franca lingvo ekzistas ĉ. 2:300 finaĵoj nur por la verboj. En Esperanto ili estas 12 kaj ili ebligas esprimi ĉiujn nuancojn.

    *  En eventualaj nacilingvaj tradukoj necesas ĉi tie prezenti koncize la gramatikan strukturon de Esperanto.

    La granda fleksebleco de Esperanto estas pruvita en pluraj eksperimentoj. Tiel, ekzemple, jam en la jaro 1913, sub la gvido de Tristan Bernard, oni ekzamenis la flekseblecon de Esperanto en speciala komisiono. Literatura teksto estis tradukita en plurajn lingvojn, inkluzive Esperanton, kaj poste la sama teksto estis tradukita de aliaj tradukantoj, ne konantaj la originalan tekston, en la lingvon de la originalo. Montriĝis ke la plej perfektaj tradukoj estis faritaj pere de Esperanto, ĉar la retradukita teksto el Esperanto estis la plej proksima al la originalo.

    2.3.2 Internacieco

    Zamenhof bone komprenis, ke lingvo internacia devas konsisti el elementoj maksimume internaciaj. Tial li metis en ĝian vortaron radikojn jam internaciiĝintajn kaj signis la vojon por plua riĉigo de la lingvo ankaŭ per novaj internaciaj esprimoj. Sed li perfekte komprenis, ke lingvo ne konsistas nur el vortoj; plue, ke, unuflanke, ne ekzistas absoluta internacieco de la vortoj — nek laŭenhave, nek laŭforme — kaj ke, aliflanke, por atingi facilecon estas necese sistemigi tiun internacian lingvomaterialon kaj liberigi ĝin de balastaj akcesoraĵoj, aŭ absurdaĵoj. Tial, ekzemple, Esperanto havas fonetikan ortografion. Tial en ĝi ĉiu elemento ricevis difinitan signifon kaj la tuta lingvo esence aglutinan karakteron. Per la sistemo de afiksoj la Internacia Lingvo akiris vastajn eblecojn de subtila derivado. Tio unuavice kelkfoje iom ĝenas la t.n. “tujan kompreneblecon”, per kiu kelkaj pseŭdosciencaj aŭtoroj de novaj projektoj blufas personojn jam parolantajn plurajn okcidenteŭropajn lingvojn, sed ĝuste tio donas al la lingvo plian facilecon kaj multe pli grandan, veran kaj realan, internaciecon: ne el vidpunkto de difinita grupeto da nacioj kaj de iliaj intelektaj satelitoj, sed el vidpunkto monda. Tio ankaŭ ebligas rapidan akiron de la lingvo kaj ĝian tujan praktikan uzon skribe, lege kaj parole ne nur en la t.n. okcidentaj landoj, sed sur ĉiuj kontinentoj; ne sole fare de kleruloj, sed ankaŭ fare de la plej ordinaraj homoj.

    La unuaj lernolibroj de Esperanto: por Rusoj, Poloj, Francoj, Germanoj.


    El la kvar konsistaj elementoj — radikaro, gramatiko, ortografio kaj prononco — nur unu estas pli proksima al la latinidaj lingvoj, dum la aliaj estas pli facile akireblaj por la apartenantoj de aliaj lingvaj komunaĵoj. Pro la internacieco de la radikoj, la latinidaj popoloj konas eble ĝis 80% de la radikaro sen lerni Esperanton, dum ĉe la slavaj popoloj tiu procento estas malpli alta. Same tiel ĉe la ĝermanaj nacioj. En Azio aŭ Afriko tiu procento estas ankoraŭ malpli granda. Aliflanke pro sia esence aglutina karaktero, Esperanto estas parenca al la lingvoj aglutinaj, ekzemple al la turkaj-tataraj, kaj tial ĝia sistemo de derivado estas proksima al la lingva sento de konsiderinda nombro da popoloj. Plue, pro la fonetika ortografio, Esperanto estas tre facila por multaj aliaj nacioj, kiuj aplikas la saman skribmanieron, inkluzive la slavajn naciojn. El vidpunkto de la prononcado, Esperanto certe estas pli facila por Poloj, Kroatoj, Slovenoj, Bulgaroj kaj tuta aro da aliaj, ol ĝi estas por la angle aŭ france parolantaj popoloj. Tio signifas, ke, se el vidpunkto de la radikaro (bazita ĉefe sur la antikvaj latina kaj greka nur pro la internaciiĝo de vortradikoj el tiuj lingvoj) Esperanto estas pli proksima al la latinidaj lingvaj komunaĵoj, el aliaj vidpunktoj ĝi estas pli proksima al aliaj popoloj. Ankaŭ en tiu senco Esperanto efektive estas lingvo internacia.

    Sed Esperanto estas internacia ankaŭ pro alia kaŭzo. La naciaj lingvoj, eĉ kiam ili estas parte disvastiĝintaj ekster siaj naciaj teritorioj, restas naciaj kaj laŭ siaj historiaj tradicioj, kaj laŭ sia interna karaktero, kaj, ĉefe, laŭ sia socia portanto. Ĉiu nacio estas spirita proprietulo de sia nacia lingvo. La alinacianoj povas ellerni tiun lingvon pli aŭ malpli bone, sed ili ne sentas ĝin kiel sian. Male, la Internacia Lingvo estas propraĵo de internacia kolektivo, kaj ĉiu membro de tiu komunaĵo sentas ĝin kiel sian. Esperanto estas tial la sola vere internacia lingvo ankaŭ el vidpunkto de sia socia portanto. Tio siavice kontribuas al la facileco de la lingvo: oni pli facile ekmajstras lingvon, kiun oni mem mastras.

    Fine, Esperanto estas internacia ankaŭ el la vidpunkto de la celo: servi kiel neŭtrala, supernacia instrumento de komunikado en mondaj kadroj.

    Neniu nacia aŭ alia lingvo posedas tiujn tri esencajn elementojn de internacieco: interna strukturo, socia portanto kaj celo. Tial neniu nacia lingvo, eĉ ne la plej disvastiĝinta, povas esti nomata “internacia”. Aliflanke, projekto de komuna lingvo povas esti nomata nek “internacia” nek “lingvo” antaŭ ol ĝi estas socie kaj internacie enradikiĝinta kiel efektiva instrumento de komunikado. Estas jam tempo, ke oni komencu nomi la aferojn laŭ iliaj veraj nomoj.

    2.3.3 Socia Portanto

    Se vere la efektiva portanto de la lingvo ne estas individuo, sed iu socia grupo, do kiu socia grupo estas la portanto de la Internacia Lingvo? Ekzistas triboj, popoloj, nacioj kaj ili havas siajn tribajn, popolajn, naciajn lingvojn. Sed kie estas — oni demandas — tiu “internacia popolo” kies lingvo estas internacia? Ĝ-i ne ekzistas kaj sekve ne povas ekzisti tia lingvo en la vera senco de la vorto.

    La tuta konfuzo de tiu fundamente erara starpunkto estas, ke oni pretervidas tre simplan fakton, nome ke la samaj individuoj povas esti apartenantoj de diversaj sociaj grupoj aŭ kungrupiĝoj kun propraj lingvaj esprimoj. Se oni ĵetas rigardon al la lingva mapo, oni facile rimarkas, ke la samaj personoj, kiuj grandparte kiel aparta regiona socia grupo estas portantoj de iu dialekto, samtempe formas parton de la nacia kolektivo kaj en tiu kvalito prezentas la socian fonon de la nacia lingvo. La samaj personoj, plue, povas aparteni al iu profesio, okupo, religio, flanka interesiĝo kaj kiel tiaj konsistigas la grundon, el kiu kreskas specialaj lingvoformoj.

    La grandega evoluo de ĉiuj ekonomiaj fortoj en la moderna epoko kun la rapidega progresado de la scienco ne nur kaŭzis la kreon de abunda lingvomaterialo kun internacia karaktero, sed ankaŭ ĉiam pli impete puŝas la homaron al multe pli forta integriĝo. Tiu objektiva evoluprocezo devis, interalie, naski novan senton de efektiva aparteno al la plej vasta socia unuo, kiu samtempe konkretiĝas kiel tia: al la homaro. Intelekto delikata kiel tiu de Zamenhof ne povis ne eksenti tion. Tute nature, do, li enspiris en la lingvon spiriton de humaneco kaj internaciismo, kiun li, eble ne tute trafe, nomis “interna ideo”. La humaneca internaciismo estis kaj restas potenca idea fono de la lingvo. Ĝi donis al la Internacia Lingvo koron kaj animon, tute specialan karakteron kaj apartan fizionomion, sen kiuj neniu lingvo povas vivi, kreski kaj maturiĝi.

    Tiamaniere la Internacia Lingvo estis, ekde sia naskiĝo, la plej pura esprimo de vivanta sento de aparteno al la homaro. Kiel tia, ĝi, siavice, necese fortikigis kaj fortikigas tiun senton.

    Do, la samaj personoj — certe ankoraŭ ne multnombraj — kiuj pro tio ne ĉesis esti apartenantoj de sia nacia aŭ regiona lingva komunaĵo aŭ de kiu ajn alia lingva kungrupiĝo, manifestas plian aspekton de sia socia personeco: la apartenon al la homaro. En tiu aspekto ili reale formas tiun monde internacian socian bazon, sur kiu kuŝas la Internacia Lingvo. Sekve, Esperanto ne estas paralela kun la dialektoj aŭ kun la naciaj lingvoj, nek adekvata al slangoj kaj al similaj lingvoformoj. Esperanto estas unu el la tri lingvoj troviĝantaj vertikale unu super la alia el vidpunkto de la tri ĉefaj aspektoj, en kiuj povas manifestiĝi la socia aparteno de la samaj personoj: al la regiono — la regiona dialekto; al la nacio — la nacia lingvo; al la homaro — la internacia Esperanto.

    2.4 EVOLUO

    Zamenhof asertis, ke Esperanto “devas kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiuj estas ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj”. La antaŭvido de Zamenhof plene realiĝis. En sia pli ol 80-jara ekzistado kaj funkciado kiel vivanta lingvo Esperanto mirinde evoluis.

    La signifo de kelkaj radikoj estis modifita ĉu per larĝigo de la senco aŭ metaforigo, aŭ per malplivastigo kaj pliprecizigo. Pli mallongaj formoj kelkfoje anstataŭis la pli longajn. Ĉiuj eblecoj, kiuj estas entenataj en la strukturo de la lingvo, sed kiujn en la komenco oni ne atentis, estis analoge kaj logike ĉiam pli utiligataj.

    La evoluo de Esperanto precipe manifestiĝis en la plimultiĝo de la radikaro. En la jaro 1887 la unua vortareto konsistis el 931 elementoj (radikoj, afiksoj, finaĵoj, propraj nomoj) en la germana eldono, sed nur 927 en la rusa, unue aperinta. La Plena Vortaro Rusa-Internacia (1889) alportis konsiderindan riĉigon al la lingvo, sed nur parto de ĝia vortmaterialo retroviĝis en la kvinlingva Universala Vortaro de 1893, kiu enhavis 2.644 erojn (2.628 en la alfabeta vicordo), La Plena Vortaro de la jaro 1954 enhavas 7.866 vortradikojn, el kiuj oni povas formi minimume 80.000 vortojn. Multaj aliaj vortradikoj troviĝas en la teknikaj kaj fakaj terminaroj. La Plena Ilustrita Vortaro, publikigita en 1970, enhavas entute ĉ. 16.000 vortradikojn, inkluzive grandan nombron da fakaj kaj teknikaj terminoj. El tiu radikaro oni povas formi ĉ. 160.000 vortojn, kio metas Esperanton inter la plej riĉajn lingvojn el vidpunkto de la vortprovizo.

    Malgraŭ tiu grandioza evoluo, kiu faras la lingvon delikata instrumento por esprimi eĉ la plej nuancitajn pensojn, Esperanto neniom perdis de siaj simpleco, fleksebleco kaj facileco. La fundamentaj reguloj de la gramatiko restis la samaj. Aliflanke, por la praktika aplikado de la lingvo en la ĉiutaga vivo ne estas necesaj pli ol 700 aŭ 800 vortradikoj, el kiuj oni povas formi 7.000 aŭ 8.000 derivitajn vortojn. Depende de la individua klereco tiu ĉi nombro povas esti pli aŭ malpli granda. La samo okazas ankaŭ en la naciaj lingvoj. Neniam la individua vortprovizo egalas al la tuta vortaro de iu lingvo.

    La facileco de Esperanto ne konsistas kaj ne povas konsisti en tio, ke en ĝi oni havu limigitan nombron da vortoj, kiel pensas kelkaj personoj, se efektive novaj vortradikoj estas necesaj. La facileco de Esperanto konsistas en ĝia simpla gramatika strukturo, en la logika sistemo de afiksoj, en la fakto, ke ĉiu persono, ellerninta ĝin, sentas ĝin ne kiel fremdan, sed kiel sian propran lingvon.

    Esperanto ne nur konservis, sed eĉ fortikigis sian unuecon. La personoj, kiuj akceptas la Internacian Lingvon, faras tion ne por enigi en ĝin la mallogikaĵojn de siaj naciaj lingvoj, por infekti ĝin per naciaj idiotismoj kaj per aliaj naciismoj, kaj tiamaniere rompi ĝian unuecon, sed, male, por interkompreniĝi per unu sama komuna lingvo. Tiu ĉi psikologia stato, tiu ĉi volo konservi la lingvan unuecon, faras ke Esperanto nek “disfalis en dialektojn”, kiel kelkaj lingvistoj erare profetis, nek povos disfali. La plivastiĝo de la kampo, sur kiu Esperanto estas praktike utiligata, kaj la nombra kresko de personoj parolantaj la lingvon, kaŭzis plimultiĝon de ĉiaspecaj internaciaj kontaktoj inter tiuj personoj kaj, rezulte, kontribuis al ĉiam pli granda fortikigo de la lingva unueco, tute speciale rilate la prononcadon. Al la evoluo de Esperanto kaj al firmigo de ĝia unueco precipe kontribuis kaj kontribuas la verkistoj, poetoj, sciencistoj, ĵurnalistoj kaj aliaj, kiuj verkas en la Internacia Lingvo. Tiurilate ilia respondeco estas pli ol granda: ĝi estas decida. Al la evoluo de Esperanto kontribuas ankaŭ la oratoroj, prelegantoj kaj ĉiu alia aktiva uzanto de la lingvo en societoj kaj aliaj organizaĵoj, dum kongresoj kaj konferencoj, en korespondado, amikaj konversacioj kaj eĉ en la privata, familia vivo. Elstaran signifon havas la radio-elsendoj, nombre tre kreskintaj en la lasta jardeko, precipe la ĉiutagaj de la fortaj stacioj, aŭdeblaj en multaj landoj.

    La evoluo de la Internacia Lingvo ne estas diktata de supre, sed ĝi okazas de malsupre, de la personoj kiuj praktikas ĝin, kvankam, se necese, la Akademio de Esperanto povas kaj devas interveni per rekomendoj. Ne ekzistas, do, kia ajn principa diferenco inter la maniero, laŭ kiu evoluas kiu ajn literatura lingvo, kaj la maniero, laŭ kiu evoluas Esperanto. La Internacia Lingvo ja evoluas, sed ĝi evoluas unuece. Okazas precize la malo de tio, kion ignorantoj de bazaj faktoj eĉ hodiaŭ malprave asertas.

    Same tiel ne ekzistas principa diferenco inter la naciaj literaturaj (normaj) lingvoj kaj Esperanto koncerne la t.n. “naturecon” aŭ “artefaritecon”. La Internacia Lingvo estas tiel “artefarita”, kiel ĉiu ajn literatura lingvo, se sub tiu absolute maltaŭga esprimo, kiam ĝi estas aplikata al la lingvo, oni komprenas “kreata de la homo”. Sekve, se, parolante pri la angla, franca aŭ aliaj lingvoj, oni ne donas al ili Ia epiteton “artefarita” aŭ kiun ajn alian simile maltaŭgan, kial oni faras tion parolante pri la Internacia Lingvo, se ne por elvoki, intence aŭ ne, superfluajn konfuzon kaj miskomprenon? Tia nomado naskas nur ĥaoson, kiu malhelpas la normalan disvastiĝon de la Internacia Lingvo en la larĝaj popoltavoloj. De la alia flanko ĝi kreas ĉe la personoj, kiuj komencas lerni la lingvon, kelkfoje eĉ ĉe progresintoj, ian komplekson pri kvazaŭa malpli granda valoro de Esperanto kompare kun la naciaj lingvoj. La vastiĝanta uzo de Esperanto en la internacia praktiko montris, ke ĝi taŭgas ĝis la plej alta grado kiel Instrumento de komunikado, ke ĝi estas eĉ relative perfekta. Dependas de ĉiu unuopulo, ke li plene ekregu tiun mirindan instrumenton. Dependas nur de li, ĉu en liaj manoj ĝi fariĝos potenca komunikilo kaj esprimilo, aŭ ĝi estos nur pala, sensanga, senkolora kaj kripla balbutilo.

    Inter la naciaj kaj la Internacia Lingvo ekzistas nur unu gravega diferenco, nome diferenco de la celo, al kiu ili servas: dum la naciaj lingvoj havas la taskon kontentigi la bezonojn de komunikado kaj pensado en kadroj naciaj, la Internacia Lingvo liberigas la penson de la nacilingvaj ĉenoj kaj flugigas ĝin libere de lando al lando, de nacio al nacio tra la tuta mondo. Kiam oni amase eklernos la Internacian Lingvon en ĉiuj lernejoj de la mondo, dediĉante al ĝia studo nur kvaronon de la tempo, kiun oni dediĉas ne al lernado de kiu ajn fremda nacia lingvo, sed al la lernado de la propraj naciaj lingvoj, tiam la homaro ĝisvivos grandegan pozitivan spiritan revolucion kaj tiam plene evidentiĝos la fruktodona kaj morala kaj intelekta efiko de la Internacia Lingvo.

    2.5 ESENCA BIBLIOGRAFIO

    Tiu ĉi ĉapitro estas bazita plene sur ia verko: Lapenna, I., Retoriko. 3-a eldono. Rotterdam 1971.

    Sekve, por la fontoj oni bv. konsulti la menciitan libron, precipe la piednotojn al ĉapitroj III - IV kaj VI.

    ĈAPITRO 3

    LA ESPERANTA KULTURO

    3.1 KULTURO KAJ TRADICIO

    La Esperanto-Movado ne estas nur lingva movado. Esence, ĝi estas kultura movado kun propraj historio kaj tradicio. La portantoj de tiu kulturo estas diversnaciaj homoj, kiuj uzas komunan komunikrimedon: La Internacian Lingvon. Tiun kulturon kondiĉas, unuflanke, la socia konsisto de la portanta kolektivo, aliflanke ĝia organiznivelo. Tio eksplikas la fakton, ke Esperanto evoluas, ja, kiel ĉiuj lingvoj, tra la vojo de arkaismo-neologismo, sed la maniero, laŭ kiu ĉi tiu evoluvojo praktike manifestiĝas, estas diferenca disde tiu de la ceteraj lingvoj.

    La regionaj dialektoj estas plejparte idiomoj nur parolataj. Je la nivelo de mezklera parolanto, ili estas neflegataj, pli-malpli nur elementaj esprimiloj kun limigita kultura signifo, sed tamen kun forta afekcia karaktero. La naciaj lingvoj estas idiomoj parolataj kaj skribataj, kaj tiuj du uzoformoj forte influas unu la alian. Ili estas lingve flegataj, kaj iliaj esprimkapablo kaj kultursignifo estas senkompare pli ampleksaj kaj influaj. La Internacia Lingvo estas ĝis nun, kompare kun la naciaj lingvoj, nur relative malmulte parolata. Ĝi, do, estas idiomo ĉefe skribita. Sed jam dekomence, kelkajn jarojn post la apero, ĝi tuj montris signojn de evoluo en la direkto de kreiĝo de internacilingva “parola” kulturo, kiu, cetere, estas nepra kondiĉo por plua firmiĝo kaj valoriĝo de ĝia tradicio.

    Oni povas konstati, ke la Internacia Lingvo havas adekvatan esprimkapablon sur ĉiuj kampoj kaj ke ĝi estas facile komparebla al kiu ajn nacia lingvo. Krome, ĝi posedas konvenan afekcian karakteron. Sufiĉas citi tri homojn, en kies verkoj tiu afekcia karaktero plej bone esprimiĝas: L. L. Zamenhof, E. Privat, Julio Baghy. La kultursignifo de Esperanto estas do tutprave jam nun konsiderata kiel universala, kvankam ĝia socia portanto estas ankoraŭ limigita, kaj space disigita, ĉar la homaro troviĝas nur survoje al sia integriĝo: tio reflektiĝas en la Esperanto-Movado je la niveloj lingva, kultura kaj organiza.

    3.2 KOLONOJ DE LA ESPERANTA KULTURO
    3.2.1 Enkonduko

    Formale aŭ neformale ĉiu lingvo aŭ dialekto, depende de la nivelo de la socia organizo de ĝiaj parolantoj, havas instituciojn, kiuj flegas la malnovajn kulturajn valorojn, helpas la ekeston de novaj kaj konscie aŭ nekonscie kundeterminas la formiĝon de “normo”. Temas pri procezo, kiu konsistas el la kunagado de pluraj institucioj: la rezultanto de tiuj malsamaj fortoj estas la starigo de “normo” je la lingva, kultura kaj literatura niveloj. Tiuj institucioj estas multspecaj kaj malsamaj: ili dependas de la socia organizo, kiun siavice kondiĉas la evoluo de la produktorimedoj kaj sekve la strukturo de la socio mem: povas temi, do, pri klaso, profesio, familio, lernejo, gazetaro, ŝtato, aŭ en aliaj kazoj, pri grupo, sekto, klano, tribo, ktp.

    Io analoga ekzistas ankaŭ rilate Esperanton: ĝia evoluo kaj tradiciestiĝo estas determinataj de “tradiciaj kolonoj”: la movado, la literaturo, la esperantologio, la lingvaj institucioj, k.a. Ili defendas ĝenerale la ĝisnunajn atingojn, sed en difinita momento ili iĝas ankaŭ nov-instigaj institucioj, kiam ili konscie aŭ nekonscie akcelas la estiĝon de la esperantlingva parola kulturo. Tiu parola kulturo estas la sola garantio, ke la lingvo pluvivu, ke ĝia literaturo kaj vortaro daŭre riĉiĝu per novaj taŭgaj radikoj, ke la radikoj mem nuanciĝu ĉiam pli per komuna akcepto de afekciaj kromsignifoj (elvokiveco), de unuece komprenataj kaj sentataj idiotismoj.

    3.2.2 Organizita Movado

    La Esperanta kulturo ĉiam vivis, post la atingo de difinita evolunivelo, en multflanka simbiozo kun la organizita Movado. Pere de siaj ampleksaj praktikaj servoj kaj kulturaj agadoj UEA altiris homojn kaj donis prestiĝon al la lingvo; aliflanke, pro la kultura signifo de Esperanto, UEA ludas elstaran rolon ankaŭ sur kultura kampo, precipe post la Dua Mondmilito. Kompreneble, necesas preni en konsideron la aliajn gravajn organizaĵojn, el kiuj konsistas UEA, nome la landajn kaj fakajn asociojn, la lokajn grupojn, la specialigitajn organizaĵojn kaj diversajn aliajn instancojn. Aparte menciinda estas TEJO, la junulara sekcio de UEA. Ekster la kadroj de UEA gravaj estas unuavice SAT, kiu havas sian propran ideologion, kaj la laboristaj landaj Esperanto-organizaĵoj.*

    *  Detaloj pri UEA kaj la asocioj apartenantaj al ĝi, pri SAT kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj troviĝas en la Kvara Parto.
    3.2.3 Esperanta Libraro

    Tre gravan signifon havas la Esperanta libraro por la firmigo kaj la normigo de tradicio. Sen la skriba literaturo, kun kultura signifo, kultura kaj tradicia normoj neniam estus povintaj ekesti: Esperanto neniam estus transformiĝinta en kompletan, ankaŭ parolatan lingvon, sed estus restinta nura planlingva projekto.

    En 1888, do nur unu jaron post la apero de la unua lernolibro, jam ekzistis 29 esperantlingvaj libroj.

    En 1895 la nombro estis 75 verkoj: 47 diverslingvaj lernolibroj; 8 propagandaj broŝuroj; 12 beletristikaĵoj, el kiuj kelkaj estas ankoraŭ bone konataj: Hamleto en la traduko de L. L. Zamenhof; Lo Neĝa Blovado, La Gefratoj, Janko Muzikanto, La Liro, k.a., tradukitaj aŭ redaktitaj de A. Grabowski; Princino Mary, tradukita de E. de Wahl; Renaskita Manfred en traduko de Majnov; tradukaĵo-adapto el Ezopo, farita de Ivan Lojko; Demono, Boris Godunov, tradukitaj de V. Devjatnin; k.a.

    En 1912 la librokvanto jam altiĝis al 1.989 titoloj.

    Kaj tiu libroeldona aktivado estas konstanta: inter 1961 kaj 1969 aperis 416 verkoj (el kiuj 75 aperis dum 1969). Ilin oni povas klasigi jene:

    Nombro de verkoj el ili orig. paĝoj
    romanoj 80 23 11.324
    poezio 42 19 7.322
    aktualaĵoj 134 4 8.181
    esperantologio 35 33 3.708
    religio 43 7 3.643
    dramoj 4 1 345
    ĝenerala kulturo 10 6 1.090
    scienco 23 10 1.567
    porinfana literaturo 36 5 962
    kantaroj 9 1 376
    sume 416 109 38.518
    3.2.4 Esperantaj Eldonejoj

    3.2.4.1 La Komenco. — La kultura vivo de Esperanto havis ĉiam “eldonajn centrojn”. Ili signas la lokon de kultura kaj/aŭ lingva plejaktivado. La eldonejo, en kiu L. L. Zamenhof aperigis la unuajn librojn (lernolibrojn kaj literaturaĵojn, kiel Lo Neĝa Blovado, La Gefratoj, k.a.), estis la presejo Kelter, en Varsovio. Post la centrigo de la Movado en Nürnberg, kaj la tiea apero de La Esperantisto, tien migris ankaŭ la eldoneja centro: la eldonfirmo W. Tümmel aperigis esperantlingvajn verkojn ĝis 1903.

    3.2.4.2 Antaŭ la Unua Mondmilito. — Gravan antaŭenpuŝon por Esperanto signifis la kontrakto inter L. L. Zamenhof kaj Hachette, pariza eldonfirmo, subskribita en 1901. Hachette iĝis grava eldonejo ankaŭ por Esperanto: ĝi aperigis la verkojn de L. L. Zamenhof, la Kolekton Aprobitan, la Kolekton de La Revuo, kaj kelkajn periodaĵojn. Kontraŭ pretendata (sed neniam fakte ekzistinta) monopolo batalis konkurenca pariza eldonejo, gvidata de kelkaj lingve tre konservativaj homoj: Presa Esperantista Societo, kiu publikigis valorajn librojn kaj propran gazeton.

    En 1918, kun la fino de la franca periodo de Esperanto, Hachette ĉesis interesiĝi pri esperantlingva eldonado. La stokon de la jam pretaj libroj kaj la rajton pretigi novajn eldonojn aĉetis la ĵusfondita Esperantista Centra Librejo.

    3.2.4.3 Intermilita Epoko. — Intertempe komencis aktivi du iom gravaj eldonejoj: ili ludis signifan rolon ĉefe dum la unuaj postmilitaj jaroj. Temas pri F. Hirt kaj Filo, en Leipzig, kaj pri F. Ellersiek en Berlino.

    Sed la plej grava ĉi-perioda eldonejo estis sendube Literatura Mondo, kiu aperigis lingvosciencajn verkojn kaj librojn belliteraturajn de aŭtoroj ligitaj al la tiama “Budapeŝta Skolo”, kiu, kiel konate, praktike kreis la modernan esperantlingvan literaturon.

    Apud la multmerita Literatura Mondo, kiu malaperis en 1949, kreiĝis jam frue aliaj entreprenoj. Unu el ili estas Heroldo de Esperanto, hodiaŭ ankoraŭ aktiva.

    Ni ne rajtas forgesi la laboristajn eldonejojn: en la lastaj antaŭmilitaj jaroj aktivis en Nederlando la eldonejo Wiebe Nutters, sed la fondo de SAT, en 1921, permesis kaj faciligis la aperon de laborista literaturo. Cetere, SAT ne limigis sin je laborista literaturo: ĝi eldonis ankaŭ beletristikajn kaj lingvistike valorajn verkojn, inter kiuj troviĝas Plena Vortaro kaj Plena Ilustrita Vortaro, aperinta en 1970. Malaperis la iom mistera eldonejo EKRELO, kiu, inter 1930 kaj 1936, unue en Leipzig, poste, sekve de la hitlera malpermeso, en Amsterdam kaj Moskvo, eldonis komunistan literaturon, beletristikon (ekz. la romanon de Varankin) kaj lingvistike valorajn studojn (ekz. kelkajn de Ernest Drezen).

    Supre: La sidejo de Presa Esperantista Societo, kiu antaŭ la Unua Mondmilito eldonis valorajn librojn kaj aperigadis propran gazeton.


    Maldekstre: Vilmos Bleier, administranto, teknika prizorganto kaj ĉefposedanto de la eldonejo Literatura Mondo.


    Sube: La eldonisto Juan Régulo-Pérez ĉefrolas en la eldona aktiveco post la Dua Mondmilito.


    3.2.4.4 Hodiaŭa Situacio. — La nuna situacio estas resume la jena: gravaj eldonejoj estas UEA, KOKO (Danlando), Pirato (Japanio), kaj ĉefe Stafeto (Hispanio), kiu lanĉis la poetojn kaj preskaŭ ĉiujn prozverkistojn de la t.n. “Skota Skolo”, t.e. de la literaturista grupo, kiu rigardas sin idee kiel sekvanton de la antaŭa “Budapeŝta Skolo”, cetere ne malaperinta. Signifa eldona entrepreno estas la serio “Oriento-Okcidento”, kreita de UEA por faciligi la reciprokan konigon de kulturaj valoroj. Preskaŭ ĉiuj gravaj esperantlingvaj eldonejoj partoprenis pere de libro-eldono: ekde 1961 aperis 12 titoloj, publikigitaj de Eldona Societo Esperanto, Japana Esperanto-Instituto, UEA, Fondumo Esperanto, Stafeto, Pirato, KOKO, TK, kaj neesperantista firmo: SIEI (Milano).

    3.2.4.5 Laŭlanda Resumo. — Hispanio: Gigantas la eldonejo Stafeto, direktata de la aktiva Prof. D-ro J. Regulo-Perez.

    Francio: Krom la ĉiam aktiva SAT, en la lastaj jaroj fondiĝis aliaj eldonejoj, el kiuj lingve kaj literature elstaras Esperantaj Francaj Eldonoj.

    Britio: The Esperanto Publishing Company, aktiva ĉefe tuj postmilite.

    Italio: Ekzistas ankoraŭ malnova eldonejo, fondita antaŭ la Unua Mondmilito, A. Paolet, kiu sur literatura kampo tamen neniam estis tre aktiva.

    Nederlando: Elstaras nuntempe la aktivado de UEA kaj de ĝia Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo. Ne tiom nova eldonejo, cetere de antaŭ kelkaj jaroj silenta, estas Muusses, kaj la Libroservo de FLE. Pli aktiva antaŭ la Dua Mondmilito estis la Internacia Esperanto-Instituto. Relative nova eldonejo estas Frisa Esperanto-Rondo.

    Kanado: Aktivas, ĉefe sur lingva kaj porinfana kampo, Esperanto Press.

    Germanio (FRG): La iom malnova eldonejo S. Ziegler ne plu aktivas. Aktiviĝis tamen nova eldonejo L. Pickel en Nürnberg.

    Danlando: La ĉefa literatureldonejo estas sendube KOKO. Tamen tre entreprenema montriĝis la eldonejo TK (Torben Kehlet), transprenita de UEA en 1973. Ankoraŭ ekzistas Libroservo de CDEL kaj Dansk Esperanto-Forlag.

    Jugoslavio: La du ĉefaj eldonejoj estas sendube la Eldona Sekcio de Slovenia Esperanto-Ligo kaj Kroatia Esperanto-Ligo.

    Ĉinio: Aktivas la libroservo de Ĉina Esperanto-Ligo kaj la Fremdlingva Eldonejo en Pekino (ĉefe pri politikaĵoj).

    Vjetnamo: Tre aktiva sur lingva, literatura kaj politika kampoj estas la nordvjetnama Fremdlingva Eldonejo en Hanojo.

    Svedio: Aktivas la multmerita Eldona Societo Esperanto.

    Brazilo: Dum multaj jaroj abunde eldonis Asocio Esperantista de Rio de Janeiro. Nuntempe plej aktivas sur beletra kampo la Kultura Kooperativo de Esperantistoj ( Rio de Janeiro) kaj la Spiritista Federacio.

    Hungario: Novajn librojn eldonas kaj malnovajn reeldonas eldonejo Corvina. Aliaj aktivaj eldonejoj estas Kultura kaj Hungara Esperanto-Asocio.

    Sovetunio: Ĝis nun plej aktiva montriĝis la eldonejo Soveta Enciklopedio.

    Finnlando: Sur lingva, lingvistika kaj ankaŭ sur literatura kampo aktivas Fondumo Esperanto.

    Pollando: Esperantlingve distingiĝis la eldonejo Ars Polona kaj Pola Esperanto-Asocio.

    Japanio: Multaj eldonejoj aktivis kaj aktivas: tiamaniere kreiĝis la bazoj por aparta “japana” literatura skolo. Kulture gravaj estas sendube Pirato kaj Japana Esperanto-Instituto. Citindaj estas ankaŭ Oomoto, Japana Esperanta Libro-Kooperativo, Amo-Akademio, Daigakusyorin, Kosmo kaj la modesta sed agema L’Omnibuso.

    Belgio: Ankoraŭ aktivas en Bruselo la nun malnova eldonejo Heroldo de Esperanto, kiu estis unue en Germanio, post 1936 en Nederlando.

    Fakaj Eldonejoj. — Preskaŭ ĉiuj fakaj asocioj eldonis kaj eldonas proprajn librojn: i.a. ISAE, IKUE, KELI, UMEA, IFEF, k.a. Aparte aktivaj estas la jenaj religi-filozofiaj eldonejoj: Ekumena Esperanto (Svislando), Internacia Katolika Informejo (Nederlando), Fratoj de l’ Karitato (Belgio), Martinus-Instituto (Danlando), kaj Oomoto (Japanio).

    3.2.4.6 Konkludo. — Ni konstatas, ke tie, kie plej vivbolas la kultura movado esperantlingva, la eldonejoj multiĝas kaj aktiviĝas. Ekzistas do inter ambaŭ manifestacioj reciproka rilato.

    3.2.5 Esperantaj Bibliotekoj

    Gravan signifon, el kultura vidpunkto, havas la bibliotekoj, publikaj aŭ privataj, kun esperantlingva materialo. Internacilingva interesulo, ankaŭ neesperantisto, perceptas propraokule, multe pli bone ol per mil teoriaj argumentoj, la signifon de la lingvo. Cetere, ili estas ankaŭ dokumento-deponejoj kaj konsultejoj por historiistoj, kiuj studas la Esperanto-Movadon, ĝian literaturon, aŭ la historion de la problemo de lingvo internacia*.

    *  Detalojn v. en Ĉap. 20.3.
    3.2.6 Belartaj Konkursoj

    3.2.6.1 Enkonduko. — Jam frue en la historio de la Esperanto-Movado la organizita movado aŭ la mecenateco de unuopuloj (kazo iom pli malofta, sed ne senekzempla) faciligis la starigon de literaturaj konkursoj. Ili ĉiam estis tre ŝatataj pro la prestiĝa signifo, kiun ili havis. Temas ja pri distingopremioj por merita aŭtoro aŭ pri instigilo al juna talenta artisto por plua verkado.

    3.2.6.2 Historia Skizo kaj Hodiaŭa Situacio. — La unuan beletristikan konkurson organizis la revuo Lingvo Internacia en 1896, La ekzemplon sekvis L’Esperantiste, kiu ekde 1900 organizis literaturajn konkursojn pri originalaj prozo kaj poezio, kaj pri tradukaĵoj. Ankaŭ La Revuo ĉiujare organizis, inter 1906 kaj 1914, literaturan konkurson kun premioj. Inter la tiamaj premiitoj troviĝas kelkaj hodiaŭ ankoraŭ konataj nomoj: Paul de Lengyel, S. Meyer, K. M. Nordensvan, Georgi Atanasov. Male, multaj plene forgesiĝis: ekz. Hilda Cederblad, Zabilon-d’Her, Axel Hasselrot, K. Boguŝeviĉ, T. Ŝĉavinskij, k.a. Antaŭ la Unua Mondmilito kaj kelkajn jarojn post ĝi ekzistis ankaŭ la Floraj Ludoj, organizitaj iom en la spirito de la mezepokaj katalunaj (okcitanaj) literaturaj turniroj, kies gajnintojn oni proklamis reĝoj kaj reĝinoj. Konataj kronitoj estis i.a. Marie Hankel, Edmond Privat, Clarence Bicknell.

    Jam en la periodo inter 1919 kaj 1939 vivis kutimo okazigi dum la Universalaj Kongresoj literaturajn vesperojn, kie la aŭtoroj mem prezentis proprajn verkojn.

    Post la Dua Mondmilito literatura konkurso okazis dum la UK de 1948, sed la unua Belarta Konkurso en la aktuala formo okazis nur en 1950; ekzistas tri premioj (unua, dua kaj tria), al kiuj oni aldonis poste la premion “nova talento”, por 4 branĉoj: originala poezio, traduka poezio, originala prozo, originala drameto. La komisiono rajtas aldoni novajn konkurso-branĉojn (ekz. fotografarton, desegnon, ktp.). Multaj hodiaŭ ŝatataj verkistoj komencis sian karieron tiel, kaj nur poste aperigis propran originalan libron: i.a. Reto Rossetti, William Auld, Poul Thorsen, Marjorie Boulton, Ŝtefo Urban.

    Aliaj, male, ne atingis libro-aperigon, kvankam ili estas bone konataj kaj literature tre ŝatataj: i.a. A. D. Foote, Z. Takaĉ, French, A. Samyn, L. H. Knoedt, B. Vanĉik.

    La esperantlingvaj verkistoj tre aprezas la belartajn konkursojn.

    Tion montras ankaŭ ilia multnombra partopreno en la konkursoj*.

    *  Detalojn v. en Ĉap. 11.2.

    Kvankam la Belartaj Konkursoj de UEA estas la plej konataj, ili ne estas tamen la solaj: J. Comella (Kataluno) starigis la premion Comella- Bassols por la plej gaja originala novelo. Krome, ekzistas ankaŭ multaj premioj sur nacia nivelo.

    3.2.7 Kulturaj Centroj

    Preskaŭ en ĉiu lando estas centro por la flego de la kulturo kaj de la lingvo Esperanto. Kelkaj el tiuj centroj organizas ankaŭ Esperanto-kursojn (multaj limiĝas ja al tiu celo), kelkaj eldonas revuon, aŭ aperigas librojn. Plej gravaj estas, tamen, la internaciaj centroj.

    Unu el la unuaj, kaj certe unu el la plej famaj, estas la Internacia Esperanto-Instituto, fondita en Hago, en 1930, de Andreo Cseh (1895- , propagandisto kaj eltrovinto de originala “natura” instrusistemo por Esperanto.

    Alia tre fama centro, tamen kun alispeca karaktero, estas la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo, fondita en Londono la 1-an de januaro 1952 fare de Prof. Ivo Lapenna, kiel institucio de UEA. Ĝi eldonis, angle kaj esperantlingve, rimarkindan nombron da utilaj kaj valoraj dokumentoj pretigitaj de pluraj aŭtoroj. Ĝi okupiĝas pri studoj, enketoj, statistikoj, bibliografioj, dokumentado pri la internacilingva problemo kaj pri ĝia solvo, Esperanto. Ĝi publikigis ankaŭ kolektivajn studvolumojn: La Internacia Lingvo (Faktoj pri Esperanto), 1954, kaj Memorlibro pri la Zamenhof-Jaro, 1960, ambaŭ redaktitajn de I. Lapenna*.

    *  Pri CED v. Ĉap. 20.2.

    Kulturaj centroj ekzistas, kiel dirite, ankaŭ en aliaj landoj, ekzemple en Francio ( Gresillon), Svislando (La Sagne), Japanio (Tokio).

    3.2.8 Lingvaj Institucioj: La Akademio

    La ĉefa lingva institucio de la Movado estas la Akademio, kies tasko estas “konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon” (el la Statuto).

    En 1905 L. L. Zamenhof proponis krei lingvokontrolajn instituciojn. La Kongreso tutsimple kreis 96-personan Lingvan Komitaton (LK), kies provizora prezidanto fariĝis L. L. Zamenhof mem. La postan jaron, tamen, estis akceptita la statuto, kaj enoficigita nova prezidanto: Rektoro Boirac. La nombro de la membroj jam estis kreskinta: ili estis 102 el 26 nacioj. Oni dividis la laboron laŭ sekcioj: Komuna Vortaro, Gramatiko, kaj Teknika Vortaro. En diversaj periodoj funkciis, krome, jenaj sekcioj: Internaj Aferoj, Propraj Nomoj, Vortfarado, Elparolo kaj Kontrolo. La tiama Prezidanto prezentis “Deklaron pri la Rolo de la Lingva Komitato”, kiu komenciĝas jene:

    La tasko de la LK estas zorgi pri la konservado de la fundamentaj principoj de la lingvo kaj kontroli ĝian evolucion. Ĝi do esploras ĉiujn lingvajn demandojn kaj solvas ilin laŭ la supre diritaj principoj. Neniel la Fundamento (de Esperanto) nek la LK povas esti baro por la normala evolucio de la lingvo, kiun ili, kontraŭe, certigas.

    Sed la multmembra LK estis nur malfacile kaj peze laborkapabla. Ĝi devis elekti proprasine laborkomitaton de 12 membroj, kiun oni nomis Akademio (1908).

    La oficiala informilo de la LK kaj de la Akademio estis la Oficiala Gazeto de la pariza Centra Oficejo (1908-1922). Poste, la decidoj de la Akademio aperis cirkulere (Oficialaj Informoj). Laŭnecese la Akademio havas la rajton eldoni propran bultenon: Oficiala Bulteno. Unu el la plej gravaj laboroj pretigitaj de la Akademio estis la korekto kaj kompletigo de la Universala Vortaro: la unua aldono aperis en 1909, la dua en 1919, la 3-a en 1921-22, la 4-a en 1929, la 5-a en 1934, la 6-a en 1935 kaj la 7-a en 1958. La Akademio studis ankaŭ diversajn lingvajn demandojn, problemojn pri vortoteorio kaj terminologio.

    Post la Dua Mondmilito, en 1946, cirkulero dissendita cele al restarigo de la LK havis malsukceson: el 102, nur 48 LK-anoj respondis. Fine, en 1948 oni restarigis lingvan institucion, kiun oni nomis Akademio: ĝi konsistas el maksimume 50 membroj, do eblas pli racia divido de laborfortoj. En 1964 la Akademio akceptis novan Statuton*.

    *  Pliaj detaloj troviĝas en Ĉap. 20.1.
    3.2.9 Esperantologia Literaturo

    3.2.9.1 Enkonduko. — Lingvo-esploro estas necesa. Esperantologio studas la Esperantajn lingvon kaj kulturon. Ĝi esploras latentajn internajn strukturojn de la lingvo, eblecojn de novaj lingvoformoj, jam tradiciiĝintan lingvouzon kaj similajn demandojn. La rezultoj de Esperantologio aperis en libroj, broŝuroj, revuoj kaj kursoj. La unua universitatnivela kurso pri la rilatoj inter Esperanto kaj la lingvoscienco okazis en 1908 en Finnlando. La temo estis Esperanto kaj Lingvistiko, kaj la preleganto estis la fama lingvisto Gustav J. Ramstedt.

    3.2.9.2 Bibliografio. — Resumo de la dekuma klasifiksistemo estis publikigita de M. C. Butler en 1927. Apartajn sistemojn por klasigi esperantaĵojn surbaze de la dekuma sistemo proponis generalo Sebert (1910) kaj M. C. Butler (1950). Bibliografiajn katalogojn pri Esperantaj eldonaĵoj aperigis Georg Davidov (katalogo de la Davidov-a Biblioteko: Volumo I 1887-1908 [1908] kaj Volumo II 18881-1911 [1911]), Hugo Steiner (Katalogo de IEMW, Volumo I, kun esperantaĵoj, 1957; Volumo II, kun interlingvistikaĵoj, 1958; Volumo III, kun laŭnoma alfabeta katalogo A—L, 1969), Gyorgy Gyuris (Katalogo de la Hungarlanda Esperanto-Biblioteko, 1967). La verko de P. E. Stojan, Bibliografio de Internacia Lingvo, 1929, represita en 1973, enhavas provon starigi kompletan Esperantan bibliografion. Kvankam la tieaj citaĵoj (6.333, plus statistikoj kaj indeksoj) atingas nur la jaron 1929, ĝi estas verko nepre bezonata por serioza interesiĝanto.

    Bona Enkonduko en la Librosciencon de Esperanto, verkita de R. Haupenthal, aperis en 1968. Multmeritaj estas la bibliografioj, kiuj pritraktas apartajn temojn: pri esperantlingvaj tradukaĵoj el la dana verkis bibliografion P. Thorsen en 1952; pri internacia lingvo en Jugoslavio verkis M. Gjivoje (1954, 1964, 1967); pri esperantologio ekzistas la studo de P. Neergaard La Esperantologio kaj ties Disciplinoj en la verko Tra Densa Mallumo, 1942; pri la religia literaturo en Esperanto Karl-Olof Sandgren verkis bibliografian studon en 1970.

    3.2.9.3 Historio de Esperanto. — La ĉefaj verkoj pri la frua tempo de Esperanto estas la verkoj de L. L. Zamenhof mem: la Originala Verkaro (red. J. Dietterle, 1929) kaj Leteroj de Zamenhof (red. G. Waringhien, duvoluma, 1948). Gravan helpon prezentas ankaŭ la biografioj de Zamenhof. Inter ili, citindas Vivo de Zamenhof, de E. Privat, 1920 (5-a eld. 1967) kaj Zamenhof, de M. Boulton, 1962. Ekzistas ankaŭ historioj de Esperanto: unu el la unuaj estis Historio de Esperanto 1887—1912 de Z. Adam (ps. de Adam Zakrzewski), 1912, bedaŭrinde delonge elĉerpita. Ankoraŭ haveblaj, kaj frukto de rekta studo ĉe la fontoj kaj de travivo, almenaŭ parte, estas la du volumoj de Historio de la Lingvo Esperanto de Edmond Privat (Volumo I, 1887—1900: 1912 kaj 1923; Volumo II, 1900—1927: 1927). La unua provo organike kaj dokumente prezenti ia historion de Esperanto estis farita de Leon Courtinat, en lia trivoluma Historio de Esperanto 1887—1960 (I: 1964; II: 1965; III: 1966). Malfeliĉe tiun ampleksan verkon fuŝas tro multe da lingvaj kaj filologiaj eraroj, kiuj igas la legadon malfacila. Krome, kaj eĉ pli grave, abundas eraroj pri faktoj dum aliaj informoj ne ĉiam estas fidindaj. Aperis ankaŭ specialigitaj historiverkoj: pri la jugoslavia Esperanto-Movado ( Gjivoje, 1965); pri la bulgara 1885—1890 ( C. Murgin, 1964); pri SAT (1953); pri UEA ( Jakob, 1933); pri KELI (de Hoog, 1964); pri IFEF ( Wajsblum, 1968); pri la japana movado ( Miyamoto masao, 1969).

    3.2.9.4 Esperantologio kaj Interlingvistiko. — La studo de la lingvo Esperanto kaj la studo de la sociaj, lingvistikaj, psikologiaj kaj ekonomiaj aspektoj de la problemo de lingvo internacia ne estas facile apartigeblaj, ĉar inter ili ekzistas esenca interrilato. Multaj verkoj kaj broŝuroj pri tiuj problemoj aperis. En 1928 aperis la verko de la bulgara lingvisto I. D. Ŝiŝmanov Ĉu estas Ebla kaj Necesa Internacia Helplingvo? (tr. A. D. Atanasov). Teorio de Esperanto, de la Ruso Varankin, aperis en 1929. Sekvis pluraj verkoj de la konata soveta lingvisto kaj esperantologo Ernest Drezen: Elementoj de Lingvoscienco, Historio kaj Teorio de Lingvo Internacia (ruslingva), 1929; La Vojoj de Formiĝo kaj Disvastiĝo de la Lingvo Internacia, 1929; Analiza Historio de Esperanto-Movado, 1931; Skizoj pri Teorio de Esperanto, 1931; Historio de la Mondolingvo, 1931 (represita en 1967), tradukita el la rusa de Hofalov kaj Nekrasov. De L. Ĵirkov aperis la konciza Kial Venkis Esperanto?, 1931. La Enciklopedio de Esperanto (de kiu oni nuntempe preparas novan eldonon), redaktita de L. Kokeny kaj V. Bleier laŭ preparlaboroj de Ŝirjaev, aperis duvolume en 1933-35: ĝi estas mejloŝtono sur la vojo de la ekkono de la Esperanta kulturo dank’ al la ampleksaj lingvaj, biografiaj, historiaj kaj interlingvistikaj kontribuaĵoj. En 1936 aperis Esperantologia Raporto de Kawasaki naokazu, kaj la prelegaro de la lingvisto Collinder La Problemo de Lingvo Internacia aperis en 1937. En 1946 aperis la verko de St. Ĝuĝev Lingvo kaj Socio, dum en 1950 W. J. A. Manders publikigis sian elstaran, problemstarigan Interlingvistiko kaj Esperantologio. La diskutebla, sed pensinstiga verko de P. Stojan Deveno kaj Vivo de la Lingvo Esperanto aperis en 1953 (sed estis jam de proks. 20 jaroj preta). La postan jaron aperis la unua eldono de La Internacia Lingvo — Faktoj pri Esperanto, redaktita de Prof. I. Lapenna kaj eldonita de CED. En 1959 la verko de G. Waringhien Lingvo kaj Vivo plurĉapitre pritraktas interlingvistikajn kaj esperantologiajn problemojn, kaj en 1962 la libro de W. Gilbert Planlingvaj Problemoj liveras interesan, kvankam ne ĉiam originalan, kontribuon al la problemo de naturalismo-skematismo. En la Unua Parto (Lingvo) de Retoriko (tri eldonoj: 1950, 1958, 1971) kaj en Elektitaj Paroladoj kaj Prelegoj (1966) Prof. I. Lapenna vaste pritraktas la interlingvan problemon ĉefe el historia kaj socipolitika vidpunktoj. Tre gravaj estas la dokumentoj de CED, precipe en la Serio A/II (La Problemo de Komuna Lingvo), inter kiuj elstaras la studoj de I. Lapenna, La Lingva Problemo en Internaciaj Rilatoj (A/II/1 en 1962 kaj A/II/5 en 1972) kaj Kelkaj Aspektoj de la Lingva Problemo en Internacia Publika Juro kaj Kompara Juro (A/II/2 en 1963), kaj la studo de Drs. G. F. Makkink La Problemo de Komunikado en la Mondo (A/II/3 en 1970). Unike grandan valoron havas la revuo La Monda Lingvo-Problemo (LMLP), regule publikigata tri fojojn jare (ekde 1969) de la mondfama eldonejo Mouton & Co. (Hago-Parizo) sub aŭspicio de CED. Tiu ĉi internacia, interdisciplina revuo pristudas la lingvan problemon en ĉiuj ĝiaj aspektoj, precipe socia, lingvistika, jura, psikologia, ekonomika. En la Redakta Komitato troviĝas 12 konataj specialistoj pri diversaj sciencaj branĉoj, kaj D-ro V. Sadler funkcias kiel ĉefredaktoro. La studoj kaj artikoloj estas publikigataj en diversaj naciaj lingvoj kun ampleksaj resumoj en Esperanto. Ĝis nun aperis kvar kompletaj volumoj (1969—1972) kaj unu kajero de Vol. 5. Aliaj sekvos. En 1971 aperis La Problemo de Lingva Komunikado en la Nuntempa Mondo, 46-paĝa represaĵo el LMLP, redaktita de I. Lapenna kaj V. Sadler, kun kontribuoj en la angla, franca, germana, kaj ampleksaj resumoj en la Internacia Lingvo.

    Soci-lingvistikan temon parte pritraktas ankaŭ la prelegaro Bona Ŝanco, de D-ro Werner Bormann, kiun oni publikigis en 1970.

    3.2.9.5 Lingvaj Problemoj. — Lingvaj verkoj pri Esperanto kaj en Esperanto estas multaj. La unua estis la Vortaro de Esperanto de K. Bein (kun difinoj en Esperanto), aperinta en 1910 (3-a eld. 1922). Sur la vortara kampo aparte grava estis Plena Vortaro (ĉefredaktoro E. Grosjean-Maupin), 1930 (7-a eld. 1964), kies Suplemento, pretigita de G. Waringhien, aperis en 1954. En 1970 aperis ĉefverko: Plena Ilustrita Vortaro de G. Waringhien, kun pli ol 1.200 paĝoj. La unua gramatiko por perfektiĝemuloj tute en Esperanto estis la verko de P. Fruictier kaj S. Kornfeld Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado de Esperanto, 1930. Sekvis Internacia Gramatiko de Esperanto, de L. Kitzler, 1934; sed la plej fama fariĝis Plena Gramatiko de K. Kalocsay kaj G. Waringhien (1-a eld. 1935, 2-a eld. 1938, 3-a eld. 1958-64). Cetere troviĝas verkoj ankaŭ pri aliaj demandoj. En 1931 aperis la verketo de E. Privat Esprimo de Sentoj en Esperanto (3-a eld. 1957), kiu pritraktas stilistikon. Pri poezia faklingvo kaj pri vortoteorio verkis K. Kalocsay en Lingvo-Stilo-Formo (1930, represita en 1963 kaj en 1970). Pri arto poetika, metriko, poezia fakvortaro kaj rimaro ternas la libro Parnasa Gvidlibro de Kalocsay kaj Waringhien (1-a eld. 1932, 2-a eld. reviziita 1968, kun kontribuaĵo de R. Bernard). Artikoloj pri lingvaj problemoj troviĝas ankaŭ en la Enciklopedio de Esperanto (1933-35). Postmilite aperis du kromaj elstaraj verkoj: Lingvo kaj Vivo, de G. Waringhien, 1959, rilatas al multaj demandoj de leksikologio, filologio, lingvistiko, interlingvistiko, gramatiko, ktp.; kaj la tre valora Gvidlibro por Supera Ekzameno, redaktita de A. Pechan, kies unua volumo pritraktas gramatikajn kaj lingvajn problemojn, dum la dua prezentas ĉapitrojn pri gramatiko, historio, literaturo, organizo de Esperanto. La du volumoj aperis resp. en 1964 kaj en 1966.

    Resume, jen kelkaj nomoj de aŭtoroj de verkoj aŭ studoj: Pri metriko skribis Parisot (1909), Kalocsay (1931), Waringhien (1932), De Kock (1961, 1967), B. Clark (1957); Rimvortarojn verkis Rhodes (1905), Parisot kaj Cart (1909), Avoto (1918), M. Jaumotte (1931), Waringhien (1932), R. Bernard (1968); Pri gramatikaj problemoj: Mair, Lippmann, Fauvart-Bastoul, Waringhien, Kalocsay, De Hoog, Lapenna, Setälä, L. Mimo, T. Jung, Seppik, R. Schwartz, E. Vilborg, Ossaka, Støp-Bowitz, de Saussure, Nakamura, Faulhaber, k.a.; Pri sintakso: Lambert, Devjatnin, Fruictier, Torok, Quarello; Pri leksikologio kaj etimologio: Boirac, Sentis, Panel, Wüster, Waringhien, Neergaard, Modrijan, D. B. Gregor, Cart, Kawasaki, Setälä, k.a.;

    Pri vortoteorio: Ĉefeĉ (ps. de Hoveler), R. de Saussure, Couturat, Fruictier, Kalocsay, G. Kolowrat, Panel, Aymonier, Isbrücker, Wüster, k.a.;

    Pri fonetiko: Javal, Hoveler, Moch, Krysta, Collinson, Okamoto, Nylen, Stojan, Wells k.a.; Pri stilistiko: Kalocsay, Privat, Auld, Faulhaber, Nakamura, k.a.; Pri retoriko: I. Lapenna;

    Pri ĝeneralaj problemoj: W. J. A. Manders, G. J. Degenkamp, P. Stojan, E. Wüster; Pri bibliografio: Stojan, Neergaard, Steiner, Tonkin, Haupenthal.

    3.3 DE SKRIBA AL PAROLATA LINGVO
    3.3.1 Signifo de la Parola Kulturo

    Lingvo plene socie enradikiĝas nur se ĝi utilas kiel rimedo de komunikado sur ĉiuj kampoj, inkluzive la parolan uzon. Necesas ankaŭ konsideri la fakton, ke la interhoma parola komunikado estas la situacio, en kiu la lingvo iĝas vere “vivanta”: en senpera, spontana uzo, la lingvo malrigidiĝas, liberiĝas kaj fariĝas pli fleksebla. Tiel kreiĝas novaj vortoj kaj novaj signifoj, kaj la lingvo ricevas ekpuŝon al enhava kaj forma evoluo (“semiologia vivo” laŭ Ferdinand de Saussure).

    3.3.2 Faktoroj

    Ekzistas pluraj faktoroj, diversgrade influaj, kiuj faciligis la transformiĝon de Esperanto en parolatan lingvon, kaj kiuj nuntempe plu kontribuas al ĝia vivanteco. Nur kelkaj el ili estos ĉi tie koncize menciitaj el sistema vidpunkto*.

    *  Detaloj pri la unuopaj faktoroj, precipe pri lernejoj, kongresoj, infankongresetoj, skoltoj, turismo, sonbendoj, oratoraj konkursoj, teatro, sonfilmoj, diskoj, radio kaj kantaroj troviĝas en aliaj ĉapitroj de tiu ĉi verko.

    3.3.2.1 Denaskaj Esperantistoj. — Sendube, plej interesa estas la ekzisto de denaskaj esperantistoj. L. L. Zamenhof skribis, ke “lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia kazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiuj akceptas ĝin kiel sian lingvon familian, heredan”. Ekzistas familioj, kiuj, pro malsamlingveco de la geedzoj, aŭ pro konscia akcepto de la lingvo, fariĝis dulingvaj: ili uzas, unuflanke, la nacian lingvon, kaj, aliflanke, Esperanton. Estas konata fakto, ke dulingvismo ne damaĝas la infanan psikon; kontraŭe, ĝi faciligas la lernejan studon, ĉar ĝi jam frutempe permesas spontanan komparon de diversaj lingvosistemoj (t.e. de diversaj pensokategorioj), kio estas tre utila por la evoluigo de kritika menso.

    Plej verŝajne, la unuaj “denaskaj esperantistoj” estis la gefiloj de M. C. Butler (1884-1970). Hodiaŭ ekzistas minimume 200 infanoj aŭ junuloj en pli ol 19 landoj, kies hejma lingvo estas Esperanto. Por la gepatroj aperas Gepatra Bulteno.

    3.3.2.2 Instruado al Infanoj en la Lernejoj. — Unu el la faktoroj, kiuj influas la parolatan lingvon, estas ĝia instruado en la lernejoj. Estas konate, ke Esperanto estas taŭga bazo ankaŭ por la lernado de aliaj lingvoj. Krome, ĝi helpas la studadon de geografio, historio kaj parencaj sciencaj branĉoj. Tio, siavice, povas efike kontribui al la maturiĝo de la junaj gelernantoj, al akiro de internacieca pensmaniero.

    Grava ŝtupo en la lerneja laboro estas la interlerneja korespondado. La unua tiaspeca esperantlingva korespondado okazis en 1903 inter la instruisto Cejka en Bystrice-Hostyn, Moravio, kaj la instruisto Ducommun en Le Locle, Svislando. Inter la du militoj, la instruistaj Esperanto-asocioj funkciis kiel organizaj centroj de interlerneja korespondado. Nuntempe eminentas la tutmonde organizita rondo Grajnoj en Vento, kun centro en Bienne, Svislando. Gravan helpon donas la Koresponda Servo de UEA.

    Esperanto kaj Instruistoj, de J. Aiziere (tr. P. Georgievskij), 1914, apartenas al la unuaj pritraktoj de instruado de Esperanto.

    Interesa estas ankaŭ la verko de E. Izgur, La Mondlingvo Esperanto kaj Lernejo (1926), kaj tre valora estas la studo de P. Bovet, eksdirektoro de la Pedagogia Instituto J. J. Rousseau, en Ĝenevo, Enketo pri Internacia Helplingvo (1948). Plej aktualaj estas la verkoj de Peter Zlatnar, Esperanto kaj Lernejo (1959), la studo de R. Markarian, La Eduka Valoro de la instruado de Esperanto en la Lernejoj (CED-Dok. B/I/2, 1964 kaj 1970), kiel ankaŭ pluraj dokumentoj de CED en la Serio B/IV. Plej lastdata estas la libro de Prof. Rudolf Rakuŝa, Metodiko de la Esperanto-Instruado (1970), kies unua eldono aperis en 1957.

    3.3.2.3 Porinfana Literaturo. — Por denaskaj esperantistoj kaj por la plej junaj gelernantoj aktivas porinfana libro-eldonado. Temas precipe pri tradukaĵoj. El 36 porinfanaj libroj, aperintaj inter 1961 kaj 1969, nur 5 estis verkitaj originale en Esperanto. Jam inter la du militoj aperis multspecaj verkoj por infanoj, sed nur post la Dua Mondmilito aperis ankaŭ hodiaŭ aprezataj verkoj, inter kiuj: V. Setälä, Peĉjo kaj Anjo Kalkulas, 1951; J. F. Berger, Niko kaj Nina, 1952; El Japanaj Lando kaj Popolo, 1953; Fran Levstik, Martin Krpan (tr. Kozlevĉar), 1955; dramigo de bela infanrakonto de Miyazawa kenzi, Gauche la ĉelisto (tr. Nozima yasutarĉ), 1955; Ŝimomura joŝiŝi, Japanaj Fabeloj, 1958; la popolrakonto Mojca Etulino (tr. Drago Kralj), 1960; Bela Konvolvulo (el Ĉinio), 1964; M. Slossier-Bresler, Kion Erna Travivis en Pinurbo, 1962; Valda Vinar, Ĉeĥaj Fabeloj, 1962; P. A. G. Wright, La du Pupoj, 1963; Irena Jabłonska, La Ebria Muso (orig. fabeloj), 1965; J. Fekete, Vuk (pribesta romano), 1966; Bela Balasz, La Sep Reĝidoj, 1970; H. Hoffmann (tr. Applebaum), Struvelpetro, 1971 (jam aperinta en 1921), k.a.

    Por pli aĝaj infanoj aperis ankaŭ la tri verkoj de J. H. Sullivan La Junaj Detektivoj (2-a eld. 1968), La Junaj Trezor-serĉantoj, 1968, La Longa Marŝo, 1968.

    Interesa estas ankaŭ la porinfana verkisto, kiu sin kaŝas sub la pseŭdonimo Nenjo Rimanto; el liaj verkoj estas menciindaj: ABC-Rimoj por Etuloj, 1953; El Kornvalo, 1958; Juveloj, 1965; Versoj por Infanoj, 1966.

    Kelkaj eldonejoj publikigis tutajn seriojn da infanlibroj, precipe la ĉinaj kaj japanaj eldonejoj, Esperantaj Francaj Eldonoj kaj Esperanto Press (Kanado).

    3.3.2.4 Infanaj Kongresetoj. — Grandan pedagogian valoron havas la infanaj kongresetoj, kiuj ekde antaŭ kelkaj jaroj okazas paralele kun la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Ili celas helpi la gepatrojn kaj, aliflanke, taŭge enkonduki la infanojn en internacian kaj internacilingvan etoson per aktivigaj, kree instigaj novaj pedagogiaj metodoj.

    3.3.2.5 Skolta Movado. — Estas menciinda ankaŭ la agado en skoltaj medioj. Malgraŭ la favora opinio de Baden-Powell, dum multaj jaroj Esperanto ne estis konsiderata en la plej altaj internaciaj skoltaj instancoj. Sed, dank’ al la bona agado de Skolta Esperantista Ligo pere de broŝuroj, lernolibroj, kursoj, dokumentoj de CED, invitoj al la praktika apliko de Esperanto, ekde 1968 la situacio rimarkinde pliboniĝis kaj kondukis al nuligo de la antaŭa negativa starpunkto. Eble tio kaŭzos eĉ la aplikon de Esperanto en la skolta mondo, en oficiala formo. Tio multe dependas de la plua efika agado en skoltaj medioj.

    3.3.2.6 Kongresoj kaj Kunvenoj. — Unuarangan signifon por la praktikado de la parolata lingvo havas la kongresoj, konferencoj, seminarioj, kunvenoj de regionaj societoj kaj lokaj grupoj. Tiuj kaj similaj renkontiĝoj prezentiĝas kiel mikrosocio, kie la lingva kaj kultura “normoj” kreiĝas dank’ al mekanismo de lingva/kultura propon-o kaj akcepto. Ĝuste en tiuj “mikrosocioj” kun aparta, propra strukturo, la tradicio de la parola kulturo plej efike kaj plej multflanke manifestiĝas.

    3.3.2.7 Turismo kaj Feriejoj. — En la tuta mondo multiĝas feriejoj kun kulturaj aŭ pure turismaj celoj, hoteloj kaj kampadejoj, en kiuj Esperanto estas uzata. La moderna multnacia amasa turismo ebligus vastan interŝanĝon de kulturaj valoroj, se la lingva problemo estus solvita je pli larĝa skalo. Tamen, jam hodiaŭ, la meznivela turisto, kiu parolas Esperanton, scias pli multe, kaj ricevas pli grandan kulturan gajnon, ol alia persono, kiu nur balbutas fremdlingve, aŭ esprimas sin per gestoj.

    3.3.2.8 Magnetofona Korespondado, Sonbendaj Programoj. — Ekde 1957 aktivas la Magnetofona Servo de UEA. Nuntempe ĝi havas ĉ. 300 surbendigitajn programojn. Ili estas interesaj por ĉiuj, ĉefe por personoj, kiuj deziras praktiki la parolan lingvon, sed troviĝas ekster la centroj, en kiuj la lingvo estas regule parolata. Rimarkinda estas la signifo de tiu normlingva edukado pere de surbendigitaj, ĝenerale modelaj voĉoj. Daŭre intensiĝas ankaŭ la korespondado per magnetofonaj bendoj.

    3.3.2.9 La Oratorado. — La oratorado ĉiam estis kaj restas alte respektata en ĉiuj lingvaj komunaĵoj. Zamenhof mem iniciatis ankaŭ tiun artobranĉon per siaj paroladoj. En la parolado eldirita dum la inaŭguro de la Prepara Konferenco de Ruslandaj Esperantistoj en Peterburgo (1910) li atentigis pri la rolo de la Esperanta parolarto por la firmigo kaj disvastigo de la lingvo. Tamen, por la formiĝo kaj plua evoluigo de la Esperanta parolarto en la vera senco de la vorto, la plej grandajn meritojn havas la forpasinta Edmond Privat kaj, nuntempe, Ivo Lapenna. Ambaŭ famiĝis pro siaj paroladoj kaj prelegoj, rimarkinde altnivelaj el enhava kaj forma vidpunktoj, ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en aliaj lingvoj. Ankaŭ pluraj aliaj fariĝis internacie konataj.

    La paroladoj de Zamenhof aperis en Originala Verkaro (red. J. Dietterle, 1929) kaj aliloke; tiuj de Privat en diversaj periodaĵoj kaj unu en Retoriko; parto de la paroladoj de Lapenna aperis en la libro Elektitaj Paroladoj kaj Prelegoj (1966), en diversaj periodaĵoj, multaj el ili ankaŭ en nacilingvaj tradukoj.

    Post la Dua Mondmilito, fortan impulson al la evoluigo de la Esperanta parolarto donis la Oratoraj Konkursoj por gejunuloj, kiuj regule okazas dum la Universalaj Kongresoj; la oratoraj konkursoj dum la Kongresoj de TEJO, kiel ankaŭ la konkursoj okaze de aliaj internaciaj renkontiĝoj.

    Apartan signifon por la evoluigo de la parolarto en la Internacia Lingvo havis kaj plu havas la verko Retoriko de I. Lapenna, unue publikigita en 1950 (tria eldono en 1971), kiu en la ampleksa Dua Parto pritraktas la teorion de tiu ĉi arta branĉo, kun aparta konsidero al esperantlingva parolarto.

    3.3.2.10 Teatro. — Ĉiu lingva komunaĵo klopodas krei propran teatran trupon. Ne hazarde, ĉar la teatro fakte altiras kaj flegas intereson por tiu lingvo, donas al ĝi prestiĝon, influas favore la lingvouzon, permesante tiel la pludaŭron de malnovaj lingvaj esprimoj, aŭ la alprenon de novaj. Resume: ĝi permesas pli efike establi — kaj kontroli — la lingvan normon. Kreskanta nombro da teatraj trupoj, ofte kun partopreno de profesiaj aktoroj, kaj diversaj amatoraj grupoj plenumas tiun pozitivan rolon en la Internacia Lingvo kaj, krome, efike kontribuas al ĝia vivanteco.

    3.3.2.11 Sonfilmoj. — Esperanta sonfilmo (de Paramount) estis projekciita dum la Universala Kongreso en Oxford (1930). En 1934 oni planis fondon de kooperativo por financado de Esperantaj sonfilmoj, sed la tiamaj politikaj cirkonstancoj malebligis la efektivigon de la ideo. Nuntempe aperas ĉiujare 2-3 novaj filmoj, ĉefe kun komerca, turisma, propaganda aŭ kultura karaktero.

    3.3.2.12 Diskoj. — Diskoj en Esperanto, ĉiam pli multaj, prezentas interesan kolekton de popolaj, klasikaj kaj modernaj kanzonoj, modkantoj, paroladoj, literatura recitado. Ilin aperigas UEA, diversaj firmoj en orienteŭropaj landoj, en Skandinavio, en Japanio, en Latina Ameriko kaj en Ĉinio. Ekzistas ankaŭ pluraj surdiskaj Esperanto-kursoj kaj multaj diskoj por lerni korektan prononcon. La muzikisto Jo Haazen, la Duo Espera kaj la kantistino Ramona van Dalsem, kiu ĝenerale mem verkas siajn kanzonojn, eldonis lastatempe proprajn diskojn.

    3.3.2.13 Radio. — Al la parola kulturo multe kontribuas la radiodisaŭdigoj en la Internacia Lingvo. La unuaj okazis tuj post la Unua Mondmilito. Temas ĝenerale pri kompletaj Esperantlingvaj elsendoj, sed ekde antaŭ kelkaj jaroj la Pola Radio enkondukis ankaŭ novan, interesan sendmanieron, nome la t.n. “Esperantajn Minutojn” dum pluraj nacilingvaj programoj por la eksterlando.

    3.3.2.14 Kantaroj. — La kanto estas grava faktoro en la parola kulturo. Ĝi kunligas homojn kaj tiel devigas ilin observi lingvan disciplinon kaj konformecon. Ĝis 1911 aperis ĉ. 300 muzikaj eldonaĵoj. Nun lli estas tiel multnombraj, ke superrigardo ne eblas.

    Inter la muzikaj eldonaĵoj elstaras la kantaroj. Verŝajne la unua internacia kantaro, publikigita antaŭ la Unua Mondmilito, estis tiu de W. Fries (2-a eld. en 1913). La Internacia Kantaro de Bennemann (kolekto el 26 nacioj) estis publikigita en 1922 (2-a eld. en 1930). La Kantaro Esperanta de M. C. Butler aperis en 1926, ktp.

    Menciindaj estas ankaŭ la “specialigitaj” kantaroj, ekzemple la socialista kantaro en 1932 kaj multnombraj religiaj kantaroj (protestantaj, katolikaj, k.a.).

    Dise tra la mondo, precipe en la pli fortaj Esperanto-societoj, aktivas kantĥoroj, kiuj siavice kontribuas al la flegado de la parolata lingvo.

    En tiu ĉi kunteksto estu menciitaj la nomoj de kelkaj komponistoj, kiuj muzikigis originalajn esperantlingvajn poemojn: unue Adelskold kaj Felicien Menu-de-Menil, poste Sarossi (ĉefe poemojn de Baghy kaj Kalocsay), kaj Ŝt. Urban (ĉefe poemojn de Baghy, Kalocsay kaj Auld).

    3.3.2.15 I.S.U. kaj Fakaj Kunvenoj. — Por la evoluigo de Esperanto kiel parola kaj diskuta lingvo en diversaj sciencaj branĉoj kaj fakoj, unuarangan valoron havas Internacia Somera Universitato, kiu ekde 1950 funkcias seninterrompe kiel aparta institucio de UEA, kaj la internaciaj kunvenoj aŭ kongresoj de fakaj Esperanto-Organizaĵoj. En la nuna ISU entute okazis ducento da prelegoj, rilatantaj al diversaj sciencaj branĉoj: juro, medicino, biologio, matematiko, lingvistiko, ekonomiko, sociologio, literaturo, ktp. Post la prelegoj oni nun povas fari demandojn al la preleginto aŭ diskuti unuopajn punktojn. Aliflanke, pluraj fakaj asocioj organizas, dum internaciaj renkontiĝoj, prelegojn kun diskutoj pri apartaj temoj en la kadroj de la respektivaj fakoj. Tiurilate elstaras la laboro de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio kaj de la Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj. La lasta regule organizas publikajn kunvenojn, en kiuj oni pritraktas difinitajn demandojn, precipe sur la kampo de kompara juro, kutime en kunlaboro kun lokaj juristaj fakaj organizaĵoj. Sekvante la ekzemplon de UEA, ankaŭ aliaj organizaĵoj kaj instancoj ekagis en simila maniero, organizante fakajn aŭ popularsciencajn aranĝojn. Menciindaj, tiurilate, estas Somera Esperanta Universitato en Gyula (Hungario), kiu en 1972 celebris la 10-jaran jubileon de sia funkciado; Sveda Somera Semajno, organizata de Sveda Esperanto-Instituto; la Seminarioj de GEJ kaj tiuj de TEJO.

    3.4 ESENCA BIBLIOGRAFIO

    Arcaini, Enrico, Dalla linguistica alla glottodidattica. Torino 1968. Auld, William, Esperanto as a literary language (CED-Dok. D/I/3). Londono 1962 kaj 1964.

    —, Mitoj kaj faktoj pri Esperanto (CED-Dok A/IV/7). Londono 1964.

    Drezen, E., Historio de la mondolingvo. Tri jarcentoj da serĉado. 3-a eld. Oosaka 1967. Falkenhahn, Viktor, “Lingvosciencaj konsideroj pri la rolo kaj strukturo de Esperanto”. Der Esperantist, vol. 4, 1968, n-ro 18/19, p. 3-11, 17-28.

    Gregor, D. B., La kultura valoro de Esperanto (CED-Dok. A/IV/8).

    Londono 1967. Lapenna, Ivo, Retoriko. 3-a eld. Rotterdam 1971.

    Martinet, Andre, Grundzüge der allgemeinen Sprachwissenschaft. Stuttgart 1963.

    Saussure, Ferdinand de, Cours de Unguistique generale. Lausanne- Paris 1916.

    Jarlibro de UEA, 1960-72.

    La Monda Lingvo-Problemo, vol. 1-3, 1969-72.

    ĈAPITRO 4

    INSTRUADO DE ESPERANTO

    4.1 ENKONDUKO

    Por rapida disvastigo de la Internacia Lingvo grava problemo estis tiu de ĝia instruado, resp. lernado. En sia fama letero al N. Borovko (1895), Zamenhof skribis:

    Dum longa tempo restis nesolvita unu problemo, kiu havas grandegan signifon por neŭtrala lingvo. Mi sciis, ke ĉiu diros al mi: “Via lingvo estos por mi utila nur tiam, kiam la tuta mondo ĝin akceptos; tial mi ne povas ĝin akcepti ĝis tiam, kiam ĝin akceptos la tuta mondo”. Sed ĉar la ‘mondo’ ne estas ebla sen antaŭaj apartaj “unuoj”, la neŭtrala lingvo ne povis havi estontecon ĝis tiam, kiam ĝia utileco fariĝos por ĉiu aparta persono sendependa de tio, ĉu la lingvo jam estas akceptita de la mondo aŭ ne. Pri tiu ĉi problemo mi longe pensadis.

    Fine, Zamenhof venis al la penso aranĝi la lingvon en la maniero de “ŝlosilo”, kiu, “enhavante en si ne sole la tutan vortaron, sed ankaŭ la tutan gramatikon en la formo de apartaj, tute memstaraj kaj alfabete ordigitaj elementoj, donus la eblon al... adresato de kia ajn nacio tuj “kompreni vian leteron”.

    La esence aglutina karaktero de Esperanto ebligis al Zamenhof realigi ankaŭ tiun ideon.

    En julio 1887 aperis en Varsovio la rusa eldono de la Unua Libro. Ĝ-ia titolo estis en la rusa. La Esperanta traduko tekstas: D-ro Esperanto, Internacia Lingvo, Antaŭparolo kaj Plena Lernolibro. Sur la titolpaĝo estis presite en Esperanto “por Rusoj” kaj en la rusa lingvo: “Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia”.

    Tiuj kelkaj vortoj reflektas la kvintesencon mem de la tuta demando de komuna internacia lingvo. Sur la dua paĝo troviĝas la permeso de la cenzuro kun la dato “la 21-a de majo 1887”, kaj jena teksto en la rusa lingvo: “La lingvo internacia, kiel ĉiu nacia, estas socia propraĵo; la aŭtoro forlasas por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn al ĝi”. Tiun duan, same gravan, starpunkton kompletigas noto en la rusa sur la tria paĝo de la kovrilo: “La rajto de traduko de tiu ĉi broŝuro en ĉiujn lingvojn apartenas al ĉiu”. Fine, sur la lasta paĝo troviĝas la adreso de la aŭtoro: Al S-ro D-ro L. Zamenhof por D-ro Esperanto en Varsovio ...

    La enhavo de la Unua Libro konsistas el Antaŭparolo (28 p.) kun la unuaj tekstoj en Esperanto; kartetoj kun la teksto de la konata promeso ellerni la lingvon, se dek milionoj da personoj donos publike la saman promeson; plena lernolibro de la lingvo, nome alfabeto kaj 16 gramatikaj kaj sintaksaj reguloj; sur aparta folio troviĝas Esperanto-Rusa Vortaro kun klarigoj pri uzo.

    Inter julio kaj la fino de 1887 aperis la pola, franca kaj germana eldonoj. En decembro 1887 estis publikigita la dua rusa eldono. “La ruslingva Unua Libro entenas kelkajn formojn, kiuj malaperis en la franca, pola, ktp.” ( P. E. Stojan). La unua angla eldono (trad. J. Steinhaus) aperis en 1888, sed “ĝi montriĝis ne sufiĉe bona kaj unu jaron poste, publikiginte la tradukon de Geoghegan, Zamenhof detruis la unuan” ( A. Albault). La Unua Libro, tiu 40-paĝa broŝureto, larĝigita per la Universala Vortaro kaj la Ekzercaro fariĝis la Fundamento de Esperanto: la nekontestebla bazo de ĉio kreita en la Internacia Lingvo kaj pere de ĝi. Kompreneble, ĝi plu restas ankaŭ la fundamenta lernolibro.*

    *  La 9-a eldono de Fundamento de Esperanto, kun bonegaj enkondukoj, notoj kaj lingvaj rimarkoj de D-ro A. Albault, Membro de la Akademio de Esperanto, aperis en 1963, publikigita de Esperantaj Francaj Eldonoj.

    Ĉiuj personoj, kiuj ellernis la lingvon en tiu plej frua periodo, utiligis por tiu celo la diverslingvajn eldonojn de la Unua Libro. La adresaro de 1889 jam enhavis mil nomojn de personoj, kiuj ellernis Esperanton. Inter ili troviĝis De Beaufront, Dombrovski, Einstein, Frollo, Geoghegan, Grabowski, Kofman, Marignoni, Solovjev, Trompeter, De Wahl kaj aliaj konataj nomoj.

    La diversaj personoj, kiuj ricevis tiujn unuajn lernolibrojn, povis relative facile ne nur ellerni la lingvon, sed ankaŭ kompreni tekston Skribitan en tiu lingvo, eĉ antaŭ ol ellerni ĝin. Similan rolon ludis poste la malgrandaj, t.n. “ŝlosiloj”, kiuj ankaŭ hodiaŭ neniel perdis sian signifon.

    4.2 ŜLOSILOJ

    Temas pri malgrandaj libretoj, kiuj enhavas la bazajn regulojn de la gramatiko kaj radikaron sufiĉan por la ĉiutagaj bezonoj. En la ŝlosiloj troviĝas ankaŭ ia plej necesaj informoj pri la Internacia Lingvo kaj pri organizo de la Esperanto-Movado, inkluzive la landan organizaĵon, se tia ekzistas. Krome, kutime troviĝas informoj pri la eblecoj plu studi la lingvon. La lasta eldono de la angla ŝlosilo enhavas ankaŭ la konatan Rezolucion de Unesko de 1954, en la angla lingvo.

    Kleraj personoj, kiuj serioze trastudis la ŝlosilon, povas sen grandaj malfacilaĵoj legi tekstojn en Esperanto. Al la ideo eldoni tiaspecajn ŝlosilojn venis la germana esperantisto Herbert F. Hoveler ( E. Ĉefeĉ). La unua, en la angla lingvo, aperis en 1905, verkita en kunlaboro kun E. A. Millidge. Jam en 1912 ekzistis ŝlosiloj en 18 lingvoj. Ekde 1925 la aperigon de la ŝlosiloj prizorgis ICK, poste UEA. Laŭ la normo de ICK ĝis 1933 aperis ŝlosiloj en 26 lingvoj.

    Post tio aperis ŝlosiloj ankaŭ por aliaj lingvoj, dum en pluraj kazoj estis publikigitaj eldonoj de ŝlosiloj, aperintaj jam pli frue en la samaj lingvoj. Ĝis la mezo de 1972 tiaj ŝlosiloj entute aperis en la lingvoj afrikansa, albana, angla, araba, baska, bulgara, ĉeĥa, dana, estona, finna, flandra, franca, germana, hispana, hungara, islanda, itala, japana, jida, kataluna, kimra, kroata, latva, litova, malaja, nederlanda, norvega, persa, pola, portugala, romanĉa, rumana, rusa, serba, sinhala, slovaka, slovena, sveda, ukraina, do entute por 39 lingvoj. UEA planas reeldonon de ŝlosiloj ne plu havigeblaj, kaj eldonon de aliaj, precipe por lingvoj de landoj, en kiuj la Esperanto-Movado estas ankoraŭ malforta.

    Kelkaj eldonoj de la ŝlosilo estis faritaj en tre multaj ekzempleroj. Ekzemple, la sveda ŝlosilo estis eldonita en 215.000 ekzempleroj ĝis la jaro 1953.

    4.3 LERNOLIBROJ KAJ INSTRUAJ HELPILOJ

    La ŝlosiloj, kompreneble, estis kaj plu estas tre utilaj, sed ili ne povas kontentigi la bezonojn de serioza studado de Esperanto. Tiucele oni nuntempe uzas bonajn gramatikojn, vortarojn, lernolibrojn, diskojn, sonbendojn, legolibrojn. kaj similajn instruajn helpilojn. Tiu tuta abunda materialo estas dividebla je: nacilingvaj lernolibroj; internaciaj gramatikoj kaj aliaj internaciaj lernolibroj; libroj por superaj kursoj kaj instruistoj de Esperanto; helpaj instruaj rimedoj.

    4.3.1 Nacilingvaj Lernolibroj

    Lernolibroj de Esperanto por diversaj lingvoj unue aperis en la jaro 1887. De tiam ĝis hodiaŭ senĉese novaj, ĉiam pli bonaj lernolibroj estis kaj estas publikigataj. Kompreneble, ne ĉiuj lernolibroj estis sur la sama nivelo, kaj ankaŭ nuntempe ne ĉiuj havas la necesajn pedagogiajn kvalitojn, sed, ĝenerale, ilia kvalito daŭre altiĝas.

    Jen la lingvoj, en kiuj unue estis publikigitaj lernolibroj aŭ vortaroj por studado de Esperanto kun, parenteze, la jaro de la unua eldono:

    Afrikansa (1934), albana (1928), angla (1888, resp. 1889, ĉar tiu de 1888 estis detruita), araba (1907), armena (1909), astura (1917), baska (1936), bretona (1930), bulgara (1889), ĉeĥa (1890), ĉina (1912), dana (1890), estona (1893), finna (1902), franca (1887), friula (1922), germana (1887), greka (1907), hebrea (1888), hispana (1889), hungara (1898), islanda (1909), itala (1889), japana (1906), judgermana (1888), judhispana (1912), kartvela (1910), kataluna (1906), kimra (1910), korea (1921), kroata (1909), latina (1916), latva (1889), litova (1890), malaja (1921), mongola (1964), nederlanda (1900), norvega (1907), persa (1915), pola (1887), portugala (1892), romanĉa (1922), rumana (1889), rusa (1887), serba (1908), sinhala (1963), slovaka (1907), slovena (1910), sveda (1889), tagala (1908), taja (1938), tatara (1913), turka (1909), ukraina (1907), visaja (1908), vjetnama (1932); do entute 56 lingvoj.

    Laŭ la statistiko, publikigita en la verko Bibliografio de Internacia Lingvo de P. E. Stojan, en la periodo de 1887-1928 entute aperis 1.568 verkoj en 50 naciaj lingvoj kun lerna aŭ propaganda karaktero. Tamen, ankaŭ la verkoj kun propaganda-informa enhavo ofte klarigis la bazajn trajtojn de la strukturo de Esperanto. La sekvantaj informoj, donitaj ĉefe laŭ la Bibliografio de Stojan, sed korektitaj kaj kompletigitaj laŭ la sliparo de CED, indikas la lingvojn, en kiuj estis publikigitaj la menciitaj lernaj aŭ informaj libroj en kvinjaraj interspacoj, kun la escepto de la komenca, sepjara periodo:

    En la periodo 1887-1893 lernolibroj kaj informaj verkoj aperis en la rusa, pola, franca, germana, angla, hebrea, judgermana, bulgara, rumana, sveda, itala, hispana, latva, ĉeĥa, dana, litova, portugala, estona.

    Inter 1894 kaj 1898 sekvis la hungara.

    En la periodo 1899-1903 aperis verkoj en la nederlanda kaj finna.

    Inter 1904 kaj 1908 estis publikigitaj verkoj en la japana, kataluna, araba, greka, slovaka, norvega, ukraina, serba, tagala kaj visaja (ambaŭ en Filipinoj) lingvoj.

    Sekvas la tre fruktodonaj jaroj 1909-1913, kiam aperis lernaj kaj informaj materialoj en la armena. islanda. kroata, turka, kartvela, kimra, slovena, ĉina, judhispana kaj tatara.

    Dum la militaj jaroj, 1914-1918, aldoniĝis la persa, latina kaj astura lingvoj.

    Kvar pliaj lingvoj, la korea, malaja, friula ikaj romanĉa estas notitaj en la periodo 1919-1923.

    Fine, inter 1924 kaj 1928 aperis la unuaj materialoj en la albana.

    Ekde 1929 aperis konsiderinda nombro da lernolibroj en la vera senco de la vorto por multaj el la menciitaj lingvoj, dum en pluraj aliaj kazoj la unuaj semoj ne donis pliajn fruktojn. Aliflanke, aperis lernolibroj por aliaj lingvoj, ekz. la afrikansa, baska, bretona, mongola, sinhala, taja kaj vjetnama. Verŝajne la nombro de ĉiuj publikigitaj lernolibroj estas pli ol 2.000 por sesdeko da lingvoj.

    Ideon pri la lernolibroj, havigeblaj nuntempe en diversaj lingvoj, donas la listo en la Libroservo de UEA. Ĝi inkluzivas lernolibrojn, vortarojn kaj bazajn informilojn pri la strukturo de la lingvo. Jen la lingvoj en alfabeta sinsekvo: afrikansa, albana, angla, araba, bulgara, ĉeĥa, dana, finna, franca, germana, hebrea, hispana, hungara, indonezia, islanda, itala, japana, jida, kataluna, korea, kroata, litova, nederlanda, norvega, persa, pola, portugala, romanĉa, rusa, serba, sinhala, slovaka, slovena, sveda kaj turka, entute do en 35 lingvoj. Entute en la Libroservo troviĝas 244 diversaj nacilingvaj lernolibroj. Plej multnombraj estas en la angla lingvo (29); sekvas la franca (22); sur la tria loko estas la germana kaj nederlanda (po 20). Kompreneble, ekzistas ankaŭ multaj aliaj lernolibroj, ne troviĝantaj en la menciita listo; ne nur en la 35 listigitaj lingvoj, sed ankaŭ en aliaj.

    Por helpi al la verkantoj de lernolibroj UEA formis apartan Kontrolkomisionon de Lernolibroj. Ĝia tasko estas tralegi manuskriptojn, kiujn la aŭtoroj libervole prezentas al ĝi por kontrolo kaj sugestoj pri eventualaj plibonigoj. La Komisiono aparte atentas al korekteco de la eksplikoj pri la gramatikaj reguloj kaj leksikaj difinoj. En ĝi troviĝas elstaraj konantoj de la lingvo, apartenantaj al malsamaj lingvaj familioj.

    Tiu ĉi tuta abunda instrumaterialo estas utiligebla ne nur por kursoj de diversaj gradoj, sed, depende de la karaktero de la lernolibro, ankaŭ por memlernantoj. Estas menciinde, ke en la lastaj jaroj aperis pluraj lernolibroj en diversaj lingvoj, speciale verkitaj por instruado de infanoj en la lernejoj aŭ ekster ili.

    4.3.2 Internaciaj Lernolibroj

    Apartan grupon formas la lernolibroj verkitaj komplete aŭ grandparte en Esperanto, kaj tial utiligeblaj internacie. Tiaj lernolibroj kondukas la lernanton iom post iom de la plej simplaj gramatikaj reguloj al pli komplikaj formoj, vastigante senĉese la vortprovizon. Ekzistas jam sufiĉe multaj lernolibroj en tiu ĉi kategorio, uzataj ĉu por kursoj, ĉu en lernejoj, ĉu por memlernado.

    Menciindaj estas la konata Ĉe-kurso, verkita de Andreo Cseh (Ĉe); la same konata Konversacia Esperanto-Kurso de F. Szilágyi; la moderna Esperanto I kaj Esperanto II de I. Szerdahelyi; la populara Esperanto laŭ Metodo Friis de L. Friis; Elementa Legolibro de Esperanto de Mijake ŝihej kaj Intensiva Kurso de Esperanto de Nakamura t., ambaŭ el Japanio; la tre populara Privilegia Vojo de V. Setälä; la pedagogie elstaraj Tom kaj Tina, Instrukcioj kun metodikaj konsiloj pri la uzo de Tom kaj Tina, kaj Tom kaj Tina en Flugmaŝino, ĉiuj tri de Ole Nederland.

    Kreskanta nombro da lernolibroj estas taŭgaj por instruado de la Internacia Lingvo al infanoj en la lernejoj aŭ ekster ili. La menciita lernolibro de Szerdahelyi estas devige uzata en la lernejoj de Aŭstrio, Bulgario, Hungario, Italio kaj Jugoslavio, nome en la landoj, kiuj partoprenas en la t.n. Pedagogia-Didaktika Eksperimento. Ĝi estas ankaŭ proponita al ILEI kiel lernolibro unuece uzenda en ĉiuj lernejoj, en kiuj Esperanto estas instruata.

    Alia tre bona lernolibro por uzo en lernejoj estas Ni Parolu Esperanton de R. H. Markarian. Esperanto por Infanoj de G. Gladstone Solomon estas taŭga por tre junaj geknaboj. Por instruado de Esperanto al infanoj estas bonege utiligeblaj ankaŭ pluraj aliaj lernolibroj, ekzemple la menciitaj Privilegia Vojo kaj la du lernolibroj pri Tom kaj Tina.

    Kelkaj lernolibroj estas dediĉitaj al difinitaj medioj. Ekzemple, Petro, publikigita de SAT, estas kursa lernolibro por laboristoj. Ĵamborea Lingvo de J. K. Hammer estas rektmetoda kurso por skoltoj, dum Ĉu Vi Parolas Tendare? de R. Corsetti kaj Mauro La Torre estas speciale verkita por la partoprenantoj de internaciaj labortendaroj.

    Superflue diri, ke kiu ajn bona lernolibro — ĉu nacilingva, ĉu internacia — estas taŭge uzebla ankaŭ por instruado en fakaj aŭ aliaj specialaj medioj. Por vastigi la koncernan fakan aŭ specialan vortprovizon, la instruisto aŭ la memlernanto povas facile utiligi la respektivan fakan terminaron. Ĝis nun aperis 163 terminaroj por diversaj sciencaj branĉoj, fakoj kaj aliaj specialaj sferoj. Multnombraj fakaj terminoj estis difinitaj en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (1970, de G. Waringhien).

    Emile Grosjean-Maupin (1863- 1933), la patro de Plena Vortaro de Esperanto.


    Prof. Gaston Waringhien kun la manuskripto de Plena Ilustrita Vortaro, antaŭ ol transdoni ĝin al la eldonisto (julio 1966).


    Mag. Vilho Setälä aŭtoris la tre sukcesan internacian lernolibron Privilegia Vojo.


    Aro da internaciaj lernolibroj por progresintoj kaj superaj kursoj ebligas profundigon de la scio akirita sur pli malalta nivelo. Al tiu ĉi speco apartenas, ekzemple, Daŭriga Kurso post Cseh-Kurso de Margarete Saxl; Fundamenta Krestomatio, Proverbaro Esperanta kaj Fundamento de Esperanto, ĉiuj de L. L. Zamenhof; Ellernu! de F. Szilagyi kaj tuta aro da aliaj, egale uzeblaj por ĉiuj, kiuj deziras daŭre perfektigadi sian lingvoscion, same kiel en superaj kursoj aŭ en kursoj por instruistoj de Esperanto.

    4.3.3 Libroj por Superaj Kursoj kaj Instruistoj

    Tute malgranda biblioteko da altvaloraj verkoj troviĝas en tiu ĉi kategorio, gravega por scienca studado de Esperanto en ĉiuj ĝiaj lingvaj ikaj instruaj aspektoj.

    Apenaŭ necesas diri, ke la bazaj studlibroj estas la verkoj de Zamenhof, unuavice Fundamento de Esperanto, precipe ĝia 9-a eldono kun enkondukoj kaj lingvaj rimarkoj de A. Albault; Lingvaj Respondoj, precipe la 6-a eldono preparita de G. Waringhien; Originala Verkaro, redaktita de J. Dietterle.

    La plej grava verko por la studo de la gramatiko de la Internacia Lingvo estas Plena Gramatiko de Esperanto de K. Kalocsay kaj G. Waringhien. Ĝin kompletigas Vojaĝo inter la Tempoj de K. Kalocsay. Aliaj aparte menciindaj verkoj estas Fundamentaj Reguloj de la Vortteorio en Esperanto, Raporto al la Akademio Esperantista, verkita de D-ro Rene de Saussure, tiama prezidanto de la Komisiono pri Vortfarado; Aktoj de la Akademio, eldonita de la Akademio de Esperanto; La Zamenhofa Esperanto kun kontribuoj de diversaj aŭtoroj.

    La plej grandaj vortaroj estas Plena Ilustrita Vortaro de G. Waringhien (ĉefred.) en kunlaboro kun multaj elstaraj aŭtoroj; Plena Vortaro de Esperanto de E. Grosjean-Maupin (k.a.); Plena Vortaro de Esperanto kun Suplemento de E. Grosjean-Maupin, G. Waringhien k.a.; Zamenhof-Radikaro kun Derivaĵoj kaj Fontindikoj de E. Wüster; Naŭlingva Etimologia Leksikono de L. Bastien, kiel ankaŭ diversaj, jam tre multnombraj, fakterminaroj.

    La stilon pritraktas pluraj verkoj kaj multaj studoj. Elstaras Lingvo-Stilo-Formo de K. Kalocsay; Esprimo de Sentoj en Esperanto de E. Privat; Zamenhofa Stilo kaj Moderna Stilo de Nakamura t.

    Parnasa Gvidlibro de K. Kalocsay, G. Waringhien kaj R. Bernard restas la plej bona verko por la teorio kaj praktiko de tradicia poezio en Esperanto.

    Aliflanke la parolarton kaj ĝenerale la parolan stilon pritraktas Retoriko de I. Lapenna. Tiun verkon kompletigas Paroladoj kaj Poemoj de L. L. Zamenhof kaj Elektitaj Paroladoj kaj Prelegoj de I. Lapenna.

    Sur la kampo de metodiko la plej konataj estas Metodiko de la Esperanto-Instruado de R. Rakuŝa kaj Esperanto kaj Lernejo de P. Zlatnar (red.) kun multaj valoraj kontribuoj.

    Multnombraj estas la verkoj, studoj kaj artikoloj rilatantaj al la historio de internacia lingvo, historio de la Esperanto-Movado aŭ de diversaj ĝiaj branĉoj kaj fakoj. La plej rimarkindaj libroj estas Historio de la Mondolingvo de E. Drezen; Historio de la Lingvo Esperanto en du volumoj de E. Privat; Historio de SAT. Studinda estas Memorlibro pri la Zamenhof-Jaro (red. I. Lapenna).

    Same multnombraj estas la libroj kaj artikoloj rilatantaj al esperantologio kaj lingvistiko, sed elstaras Lingvo kaj Vivo de G. Waringhien. Ĝi enhavas esperantologiajn eseojn pri etimologio, vortfarado, stilistiko, sintakso, gramatiko, leksikologio, literaturo kaj interlingvistiko. Tre valorajn esperantologiajn studojn enhavas la du volumoj de Esperantologio (entute 6 grandformataj kajeroj) sub la redakto de D-ro P. Neergaard. Kvankam tiu periodaĵo ne plu aperas, tamen la publikigitaj studoj konservas siajn signifon kaj aktualecon. Alia menciinda periodaĵo estas Interlingvistika Informa Servo, redaktata de D-ro A. Bormann. Ne malhavebla por universitataj kaj ĝenerale superaj studoj estas la nuntempa La Monda Lingvo-Problemo, redaktata de 12-persona Redakta Komitato (ĉefred. D-ro V. Sadler), konsistanta el specialistoj, kelkaj mondkonataj, sur la kampoj de lingvistiko, filologio, leksikologio, terminologio, psikologio kaj juro. Temas pri internacia, interdisciplina revuo por la pristudo de la lingva problemo en ĉiuj ĝiaj aspektoj. Ĝi estas eldonata de Mouton & Co., Hago-Parizo, sub aŭspicio de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo.

    Por helpi al perfektigo de supera instruado, UEA formis apartan komisionon. -La nuna Regularo por la Internacia Ekzamena Komisiono ekvalidis komence de marto 1961. La celo de IEK, kiel aparta kultura kaj eduka institucio de UEA, estas altigi ĝenerale la nivelon de instruado de la Internacia Lingvo kaj atesti, surbaze de rigora ekzameno, la kapablon instrui Esperanton je supera nivelo. IEK konsistas el nedifinita nombro da membroj kaj ĝi formas, por la ekzamenoj mem, apartajn ekzamenajn komisionojn, konsistantajn el 3-5 membroj de IEK. La ekzameno estas sur tre alta nivelo, simila al la nivelo de universitataj ekzamenoj por instruado de kiu ajn lingvo. Nuntempe IEK konsistas el 11 membroj el 7 nacioj. Sekretario estas D-ro J. C. Wells, lektoro (lecturer) pri angla fonetiko en la Universitato de Londono.

    4.3.4 Helpaj Instruaj Rimedoj

    La memlernantojn kaj instruistojn de Esperanto helpas en la lernado, resp. instruado, diversaj aldonaj rimedoj: legolibroj, diskoj kaj kantoj, magnetofonaj bendoj, kantaroj, radio-elsendoj, korespondado.

    Inter la legolibroj la unuan lokon okupas Paŝoj al Plena Posedo de W. Auld. Kompilita el verkoj de diverslandaj aŭtoroj, ĝi enhavas ankaŭ vortaron kaj ekzercojn. Karlo de E. Privat estas verŝajne la plej vendata el ĉiuj legolibroj. Tiu ĉi verko ne estas tre simpla, sed enhavas interesan legaĵon por infanoj. Alia legolibro, plu multe uzata en kursoj, estas La Verda Koro de J. Baghy. La legolibro de Miyamoto masao De Sezono al Sezono estas aparte alloga, ĉar ĝi enhavas tekstojn parte el jam klasikaj verkoj, parte el nuntempaj kaj parte rilatantaj al orienta kuracarto. Inter la aliaj legolibroj, estas menciinda Legu kaj Ridu (red. Schmidt). Por infanoj taŭgas La Junaj Trezorserĉantoj kaj La Junaj Detektivoj de J. H. Sullivan. Mary kaj Sulo estas ĉarma noveleto en formo de korespondado inter brita knabino kaj finna knabo. Miyamoto masao produktis du pliajn legolibrojn — Facilaj Legaĵoj kaj Rakontoj de Eroŝenko — bone uzeblaj ankaŭ internacie malgraŭ la parte japanlingvaj tekstoj.

    Abunda literaturo por infanoj kaj komencantoj kompletigas la legolibrojn. En tiu ĉi grupo apartan valoron havas Bildlibro pri Bestoj de diversaj aŭtoroj (trad. W. A. Gething), belega donaco por geknaboj kaj samtempe tre utila libro por serioza studanto, precipe por la interesiĝantoj pri la animala mondo, ĉar la libro enhavas artikolojn kaj ilustraĵojn pri la kvin klasoj de la vertebruloj kaj ses el la klasoj de senvertebruloj. En ĝi troviĝas bildoj kun Esperantaj nomoj de pli ol 400 animaloj. Alia libro pri bestoj, taŭga precipe por junaj denaskaj Esperantlingvanoj, estas Kun Niaj Amikoj, La Bestoj. Libro rekomendinda el la vidpunkto de edukado al internaciismo estas La Sep Reĝidoj de Bela Balazs: luksa infanlibro riĉe ilustrita. La Ŝtelita Lampo de V. Winkler (trad. J. Kozlevĉfar), ilustrita en koloroj, estas plia libro konvena por infanoj. Nombro da libroj kun facilaj legaĵoj rilatas al unuopaj popoloj kaj kontribuas al internacia kompreniĝo. Estu menciitaj nur kelkaj: Ĉeĥaj Fabeloj de Valda Vinar; El Afriko de D. Faux; Italaj Rakontoj de De Amicis; Japanaj Fabeloj de Ŝimomura; Rakontoj pri Liu Hulan; Sankta Nikolao en Nederlando.

    Por daŭrigaj kursoj kaj ĝenerale por progresintoj estas rekomendindaj Fabeloj de Andersen, La Novaj Vestoj de la Imperiestro kaj Du Aliaj Fabeloj, La Marvirineto, verkoj de Andersen bone konataj en la tuta mondo.

    Mondskalaj kulturaj interŝanĝoj: Titolpaĝo de Grajnoj en Vento kaj pentraĵo de 9-jara knabino el Kioto (supre); internacia ekspozicio de infandesegnaĵoj, Barcelona 1972.


    Alia grava helpilo, precipe por la prononco kaj akirado de flua parola lingvo, estas la gramofondiskoj kaj sonbendoj.

    La listo de gramofondiskoj fariĝas ĉiam pli longa. Inter ili pluraj aparte taŭgas por instruaj kaj lernaj celoj. Jen kelkaj: Esperanto-Prononcado por Anglalingvanoj de D-ro J. C. Wells, lektoro pri fonetiko en la Londona Universitato; pluraj diskoj de Ivo Lapenna, inter kiuj La Festparolado en la Inaŭguro de la 49-a UK en Hago, Kultura Valoro de la Internacia Lingvo, kaj Kia Devas Esti Internacia Lingvo por Plenumi ĉiam pli Efike Tiun Rolon?, disko ankaŭ kun Mia Sopirata Naskiĝlando de Ljuba Knjazinskaja-Lapenna; Internacia Elparolo, la plej sukcesa disko de UEA kun prononcinstrua legado de personoj apartenantaj al 5 nacioj: M. Sudec, Marianne Vermaas, G. Pompilio, W. Schmid kaj la prezentanto Victor Sadler; Perfekta Prononcado kun la voĉoj de Peyronnet-Flego, Rodriguez kaj Emilija Lapenna. Kelkaj modernaj kursoj estas akompanataj de diskoj aŭ sonbendoj. Inter ili elstaras ĉu Vi Parolas Esperante? Kurso por Komencantoj de A. Pettyn kaj Esperanto-Programita de H. Behrmann.

    La Magnetofona Servo de UEA, fondita en 1957 kaj gvidata de Rüdiger Eichholz en Kanado, disponas pri ĉ. 300 diversaj sonbendoj kun paroladoj, prelegoj, monologoj, teatraĵoj kaj aliaj tekstoj. Multaj el ili taŭgas por perfektigi la prononcon. Similan rolon plenumas la radio-elsendoj en la Internacia Lingvo: ĉiutage oni povas aŭskulti diversajn staciojn, plej ofte kun vere modela prononco.. Multnombraj kantaroj kun internacia karaktero ebligas formi kantĥorojn aŭ aranĝi komunan kantadon, kio siavice helpas al pii bona mastrado de la lingvo. Al ĉio ĉi necesas aldoni diversajn periodaĵojn kun facilaj legaĵoj, kaj internacian korespondadon. Tiu lasta estas bonege organizita en la kadro de la Koresponda Servo Mondskala, fondita de UEA en 1957 kaj gvidata jam dum multaj jaroj de f-ino C. Hueter en Francio. KSM kunlaboras kun Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj en la organizado de interlerneja korespondado. Similan funkcion realigas la modela Grajnoj en Vento, iniciatita kaj gvidata dum multaj jaroj de Marcel Erbetta en Svislando. La celo de GEV estas ebligi kulturajn interŝanĝojn inter gelernantoj, aktivigi la infanojn al interpopola kunlaboro kaj progresigi la instruadon de la Internacia Lingvo en la lernejoj. Ĝi sukcese laboras sur tiu kampo organizante “rondojn” de deko da klasoj aŭ grupoj, kiuj eldonas tri fojojn jare komunan periodaĵon, ĉiam kun la sama titolo “Grajnoj en Vento”, kaj kun kontribuoj nur de la junaj gelernantoj.

    En ligo kun ĉio dirita oni devas ne forgesi la rolon de la lokaj Esperanto-societoj kaj de aliaj Esperanto-organizaĵoj. En la mondo nun ekzistas ĉ. 1.500 Esperanto-societoj, el kiuj multaj funkcias modele. La regulaj kunvenoj de la lokaj societoj estas la lokoj, en kiuj daŭre vivas kaj evoluas la parolata lingvo, kaj tial ili estas, aldone al siaj aliaj agadoj, konstantaj lernejoj de la Internacia Lingvo. Por komencanto aŭ eĉ progresinto, precipe por memlernantoj, ne ekzistas pli bona lernejo por perfektigi la lingvoscion ol estas loka Esperanto-societo, en kiu pulsas vivo kaj en kiu oni aŭdas nur fluan, korekte prononcatan Esperanton.

    Kombino de ĉiuj pritraktitaj rimedoj kaj helpiloj faciligas la lernadon ikaj fortikigas la unuecon de la lingvo el ĉiuj vidpunktoj, inkluzive korektan prononcon. Kelkaj el tiuj rimedoj taŭgas nur por lernejaj aŭ eksterlernejaj kursoj. Aliaj — ekzemple diskoj, sonbendoj aŭ radio-programoj — estas tre bone utiligeblaj ankaŭ de memlernantoj. Unu afero estas certa: se oni vere deziras ellerni la Internacian Lingvon kaj daŭre perfektigadi sian scion, ne mankas rimedoj por atingi tion.

    4.3.5 Postredakta Noto

    Post la finredakto de tiu ĉi verko aperis aro da novaj lernolibroj. Tri el ili meritas apartan mencion. La unua estas Je Parle Esperanto, verkita de Jean Thierry laŭ la “ Flash-metodo” kaj eldonita en 50.000 ekzempleroj de la fama Marabout Flash, kiu havas pli ol 900 vendejojn en Francio kaj en aliaj france parolantaj landoj. La dua estas A First Course in Esperanto de William Auld, publikigita de Channing L. Bete Co., Inc. en Usono. La tria estas L’Esperanto sans peine de Jean Thierry, eldonita de la mondfama Assimil fine de 1973 en Parizo. La du lastajn lernolibrojn kompletigas sonbendoj.

    4.4 INSTRUMETODOJ

    La plej malnova, pure gramatika, metodo estas entenata en la Fundamento de Esperanto. Kiel montrite, ĝi konsistas el tri partoj kaj en la unua parto troviĝas la 16 fundamentaj reguloj de la Esperanta gramatiko. Kompreneble, neniu alia lingvo estas ellernebla, des malpli sen instruisto, el tiel malabunda materialo. En Esperanto tio estas ebla pro ĝia relative granda facileco kaj simpleco de la gramatika strukturo. Praktike, ĉiuj personoj, kiuj ellernis la lingvon en la 19-a jarcento, akiris sian lingvoscion laŭ tiu maniero. Ankaŭ nuntempe troviĝas tre multaj, kiuj ellernis la lingvon laŭ la sama metodo.

    Antaŭ la Unua Mondmilito estis kutimo aldoni al la lernolibroj apartan “ŝlosilon”, t.e. solvaron de ekzercoj kaj traduktaskoj, por ke la lernanto povu mem kontroli la korektecon de siaj ellaboraĵoj. Tio faciligis la studadon de la lingvo, precipe al memlernantoj.

    La rekta metodo de A. Cseh dum jardekoj notadis spektaklajn rezultojn.


    Tiberiu Morariu (maldekstre) estis tre populara Cseh-instruisto.


    Hermann Behrmann (supre) viciĝis inter la plej sukcesajn pedagogojn.


    Inter ia du mondmilitoj aperis multaj novaj lernolibroj, pli taŭgaj, ĉar aranĝitaj laŭ nova metodo, kiun karakterizas pli interesa enhavo: mallongaj rakontoj, tekstoj rilatantaj al la ĉiutaga vivo, simplaj artikoletoj k.s., anstataŭ nudaj ekzercaj frazoj sen ia reciproka kunligo.

    En la dudekaj jaroj Andreo Cseh (Ĉe), kiu instruis Esperanton al alilingvanoj, enkondukis tute novan, rektan metodon. Ĝi dankas sian ekziston al la fakto, ke A. Cseh devis gvidi kurson de Esperanto por diversnaciaj gelernantoj, plejparte laboristoj, Tio Okazis en 1920 en la transsilvania urbo Sibiu (Rumanio). Lernolibroj ne ekzistis, kaj mendi ilin el eksterlando ne estis eble, ĉar la limoj estis ankoraŭ fermitaj. Cseh tiam decidis ne fari kurson en la ordinara senco de la vorto, sed simplan konversacion. Nigra tabulo kaj kreto helpis la instruiston, papero kaj krajono la lernantojn. La instruisto parolis en la komenco pri aferoj plej proksimaj al la ĉiutaga vivo kaj uzis nur la plej simplajn gramatikajn elementojn. Iom post iom li transiris al temoj pli malproksimaj kaj al pli malfacilaj gramatikaj reguloj. Post dudek lecionoj de du horoj la lernantoj jam povis interparoli en Esperanto. La sukceso estis grandega. La bona rezulto instigis al organizo de similaj kursoj en tuta Rumanio, kaj poste sekvis invitoj al aliaj landoj. En 1930 estis fondita en Hago Internacia Ĉe-Instituto, (kies ĉefa celo estis eduki novajn geinstruistojn laŭ tiu metodo. Efektive, en nuraj kelkaj jaroj kreiĝis tuta malgranda armeo da Ĉe-instruistoj, kiuj, aldone al la kursoj de Cseh mem, instruis Esperanton en tre multaj landoj kaj konsiderinde kontribuis al disvastiĝo de la lingvo. Ankaŭ nuntempe troviĝas geinstruistoj, aplikantaj tiun metodon, precipe sukcesan en medioj sen kono de gramatikaj subtilaĵoj, kiujn donas mezgrada instruiteco.

    La principoj de la metodo estas: neuzado de lernolibroj; neuzado de nacia lingvo, sed klarigo de la novaj vortoj per la jam lernitaj; komuna respondado de la kursanoj al la demandoj; aplikado de konversacio pri aktualaĵoj anstataŭ uzado de sekaj ekzemploj; abunda aplikado de humoro kaj ŝercoj; klopodo atingi, ke la lernantoj mem eltrovu la regulon entenatan en la ekzemploj. La sukceso de la kurso laŭ tiu metodo multe dependas de la talento kaj personeco de !a instruisto.

    Interesan metodon liveris ankaŭ Prof. E. Privat en sia Kursa Lernolibro, instruilo por komencantoj, verkita nur en Esperanto. Ankaŭ tiu ĉi metodo estas multe uzata kaj taŭgas por paroligi.

    Miksitan metodon, kiu troviĝas ie en la mezo inter la gramatika kaj rekta, prezentas preskaŭ ĉiuj gravaj lastjaraj naciaj kaj internaciaj lernolibroj. La materialo estas kutime dividita en 10-30 lecionoj, kiuj en interesa maniero prezentas temojn por konversacio. La ĉefa celo estas instrui la gramatikajn regulojn kaj paralele paroligi la lernantojn. En tiu ĉi lasta periodo oni ĉiam pli utiligas aŭdajn rimedojn, eĉ lingvajn laboratoriojn. La menciita lernolibro de A. Pettyn Ĉu Vi Parolas Esperante? — Kurso por Komencantoj en la pola konsistas el skribita teksto kaj kvar gramofonaj diskoj. La diskoj enhavas parolon nur en Esperanto kaj tial estas bone uzeblaj internacie. La tuta Esperanta teksto de la diskoj estas trovebla ankaŭ en la lernolibro.

    Tre grandan sukceson atingis en la lastaj jaroj Esperanto-Programita de H. Behrmann. Sian agadon li unue komencis en Germanio kaj en germane parolantaj regionoj, sed poste vastigis ĝin al aliaj landoj. En la unuaj ses monatoj pli ol 4.000 personoj, ĉefe en la landoj de Okcidenta Eŭropo, interesiĝis pri tiu sistemo kaj eklernis la lingvon. En 1971 kaj 1972 Esperanto-Programita aperis ankaŭ en la nederlanda kaj angla. La lernanto ricevas modernan lernolibron kaj gramofonajn diskojn. La baza principo estas “aŭskultu kaj ripetu” kiel la plej efika metodo por ellerni lingvon. Gramofonajn diskojn utiligis Linguaphone por sia kurso de Esperanto.

    La kursoj de Esperanto per radio kaj televido aplikas metodojn, kiujn nuntempe radio kaj televido uzas por instruado de diversaj lingvoj.

    Necesas ne forgesi, ke neniu metodo per si mem sufiĉas, se forestas firma deziro plene ekregi la lingvon. Scio pri la kulturaj valoroj jam kreitaj en la Internacia Lingvo aŭ per ĝi, pri la vasta gamo de eblecoj utiligi ĝin por pure praktikaj celoj, kaj pri ĝia idea signifo devas troviĝi en la bazo de ĉiu ajn metodo.

    4.5 EKSTERLERNEJA INSTRUIĜO
    4.5.1 Memlernantoj

    Se oni povis akiri bonan scion de Esperanto en la unua periodo el la tiamaj tre modestaj lernolibroj, des pli facile oni povas lerni la lingvon hodiaŭ, kiam ekzistas multaj taŭgaj lernolibroj kaj naciaj kaj internaciaj, elstaraj legolibroj, abunda literaturo ankaŭ por komencantoj; kiam, krome, gramofonaj diskoj kaj sonbendoj kun modela prononco, radio-elsendoj kaj aliaj helpiloj troviĝas je dispono de serioza memlernanto. Bona lernolibro en nacia lingvo kun baza vortaro, internacia legolibro kaj unu aŭ pluraj helpaj teknikaj rimedoj ebligas ekregon de la lingvo.

    Obseditaj certagrade de la propagando, kutime kun komerca karaktero, laŭ kiu diversaj aŭdovidaj metodoj, lingvaj laboratorioj k.s. kvazaŭe ebligas ellernon de lingvoj en mirakle mallonga tempo, la Esperanto-organizaĵoj iom neglektis tiun ĉi formon de lernado, kvankam ĝi plu estas tre grava. Nun oni denove dediĉas al ĝi pli da atento. La landaj Esperanto-organizaĵoj aktiviĝas en eldonado de novaj lernolibroj aŭ reeldonado de malnovaj, jam pruvitaj kiel bonaj kaj konformaj al la modernaj bezonoj. Tiurilate estas karakteriza la Baza Laborplano de Itala Esperanto-Federacio (1972), en kiu troviĝas, interalie, ankaŭ jena ero: renovigo de la ekzistanta instrumaterialo por tradiciaj kursoj (gramatiko, vortaro k.a. lerniloj).

    4.5.2 Kursoj de Esperanto-Societoj

    Kvankam Esperanto estas facile lernebla por memlernantoj, tamen multaj ne estas kapablaj ellerni laŭ tiu maniero, sed bezonas helpon de profesia instruisto aŭ almenaŭ de instruanto, kiu jam bone scias la lingvon. Multajn eblecojn prezentas la diversgradaj kursoj regule aranĝataj de la lokaj Esperanto-societoj. Tiuj kursoj, kutime vesperaj, daŭras 3-6 monatojn (precipe en slavaj landoj) ĝis maksimume 2 jaroj. La necesa longeco de la kurso dependas multe de la instruiteco de la gelernantoj kaj de kelkaj aliaj faktoroj.

    Estas tre malfacile eltrovi kiom da kursoj de Esperanto por komencantoj okazas ĉiujare en la kadro de la lokaj Esperanto-societoj aŭ kun ilia helpo. Laŭ enketo, kiun siatempe faris CED, en la lerneja jaro 1950-51 estis gviditaj entute 1.267 kursoj por komencantoj en 29 landoj. Pri ĉiuj aliaj landoj, inter kiuj kelkaj tre grandaj kaj gravaj ankaŭ el vidpunkto de la Esperanto-Movado, ekzemple pri Japanio kaj Ĉinio, komplete mankis informoj, sed ankaŭ en ili tutcerte okazis tiaj kursoj. En la statistiko ne estis enkalkulitaj la korespondaj kursoj, ĉar ili estas daŭraj kaj la nombro de gelernantoj senĉese ŝanĝiĝas.

    Se oni konsideras, ke nuntempe funkcias pli-malpli bone ĉ. 1.500 lokaj societoj kaj ke meze ĉiu el ili aranĝas almenaŭ unu kurson por komencantoj ĉiujare, oni povas sen troigo taksi, ke la nombro de tiaj kursoj estas ĉ. 1.500 jare.

    Pluraj landaj Esperanto-asocioj, ekzemple la brita, franca, nederlanda, pola, prizorgas konstantajn korespondajn kursojn. En kelkaj kazoj ankaŭ lokaj societoj, precipe la pli fortaj, havas tiajn kursojn. Nenio malhelpas, ke entreprenema unuopulo instruu laŭ la sama maniero. Ekzemple, P. Delaire (Francio) kaj H. Lingua (Argentino) instruas laŭ tiu maniero, kaj atingas tre kontentigajn sukcesojn. La saman principon aplikas ankaŭ Esperanto-Programita de H. Behrmann.

    Necesas ĉi tie mencii ankaŭ diversajn internaciajn kursojn, kiuj okazas ĉu regule, ĉu en ligo kun iu aparta internacia renkontiĝo. Konataj estas la kursoj de diversaj gradoj, regule organizataj en la Esperantista Kulturdomo en Gresilion (Francio); La Internaciaj Feriaj Esperanto-Kursoj en Internacia Altlernejo de Helsingør (Danlando); la diversaj kursoj en Primoŝten (Jugoslavio).

    4.5.3 Aliaj Kursoj

    Depende de la pozicio de Esperanto en unuopaj landoj kaj, grandparte, de la rolo, kiun ludas la loka Esperanto-societo, multaj kursoj okazis kaj plu okazas en diversaj neesperantistaj organizaĵoj, ekzemple en sindikatoj, domoj de kulturo, lokaj edukaj instancoj, popolaj universitatoj kaj similaj institucioj. En ligo kun tio, apartan atenton meritas la Koordinitaj Vintraj Kursoj, iniciatitaj siatempe de D-ino Tina Peter-Ruetschi kaj organizitaj de la Popola Universitato en Zürich. La unua kurso okazis en la vintra sezono en 1952-53. Ĝi komenciĝis paralele kaj kun esence identa instrumaterialo en Zürich, Hago, Manchester kaj Helsinki. La iniciato donis bonajn fruktojn kun kontentigaj rezultoj. En la vintra sezono de 1963-64 la nombro de partoprenintaj popolaj universitatoj aŭ similaj edukaj institucioj estis: Aŭstrio 1, Britio 6, Finnlando 2, Francio 1, Germanio 2, Italio 2, kaj Svedio 1, entute 15 institucioj en 7 landoj.

    Relative granda nombro da kursoj estas farataj en gazetoj kaj periodaĵoj. CED havas informojn pri 63 gazetoj kaj aliaj periodaĵoj en Nederlando, Francio, Jugoslavio, Svedio, Norvegio, Venezuelo, Germanio, Svislando, Soveta Unio kaj Italio, kiuj prezentis kursojn de Esperanto inter 1951 kaj 1972. Verŝajne la plej grandan sukceson havis la kurso en la nederlanda gazeto Posthoorn, kiun partoprenis pli ol 1.500 gelernantoj en 1959.

    Kursoj de Esperanto per radio komenciĝis en la tridekaj jaroj. Laŭ Enciklopedio de Esperanto, en 1933 diversaj radio-stacioj disaŭdigis 409 kurshorojn.

    Post la Dua Mondmilito pluraj radio-stacioj enkondukis kursojn de la Internacia Lingvo paralele kun kursoj de aliaj lingvoj. Tiajn kursojn disaŭdigis, ekzemple, la radio-stacioj de Parizo, Perpignan, Lille, Graz, Vieno, Osijek, Beograd, Ljubljana, Rio de Janeiro, Columbus, k.a.

    En 1970 Esperanto-kursojn prezentis la radio-stacioj de Muritiba kaj Sorocaba en Brazilo; Stoke-on-Trent en Britio; Clermont-Ferrand en Francio; Columbus (Ohio) en Usono. Aldone al tiuj stacioj, en 1971 Esperanto-kursojn havis ankaŭ la radio-stacio Sabadell en Hispanio. Tiuj radio-stacioj plu disaŭdigas kursojn en 1972. En januaro de 1972 komenciĝis radio-kurso de la Universitata Radio en Tananarive en Madagaskaro.

    En 1972 Esperanto fine penetris ankaŭ en televidon. Kompreneble, informoj aŭ programoj en ligo kun Esperanto, intervjuoj aŭ diskutoj estis prezentitaj ankaŭ pli frue de diversaj televidaj stacioj, precipe okaze de Universalaj Kongresoj de Esperanto aŭ okaze de aliaj gravaj internaciaj Esperanto-konferencoj kaj renkontiĝoj. Sed la unua kompleta televida kurso de Esperanto estis prezentita nur en 1972 en Nederlando. Ĝin prizorgis TELEAC. La kolora filmo, en kiu rolis du konataj nederlandaj komediistoj, komenciĝis en januaro. La nederlanda gazetaro kaj la programaj revuoj de Radio kaj Televido donis vastan atenton al la kurso. En 1972 komenciĝis televida kurso de 26 duonhoraj lecionoj ankaŭ en Pittsfield ( Mass.) en Usono. Tria televida kurso estas preparata por la slovaka televido en Bratislava en Ĉeĥoslovakio.

    4.6 LERNEJOJ KAJ UNIVERSITATOJ
    4.6.1 Agadoj en Lernejaj Medioj

    4.6.1.1 Antaŭ la Dua Mondmilito. — Jam en la frua epoko de Esperanto oni dediĉadis grandan atenton al enkonduko de la lingvo en la lernejojn kiel studobjekto. En multaj kazoj la klopodoj atingis la celon kaj Esperanto estis instruata en diversgradaj lernejoj de pluraj landoj, ĉefe en tiuj kun jam formiĝinta Esperanto-Movado. Se oni sukcesis enkonduki la lingvon en iun lernejon, tio estis pli rezulto de agado de kompetenta unuopulo kaj de la komprenemo de la lokaj edukaj aŭtoritatoj, aŭ eĉ nur de la lerneja direktoro, ol de la ĝenerala eduka politiko de la koncerna lando. Tial, nur en maloftaj kazoj la instruado de Esperanto havis daŭran karakteron; ankoraŭ pli malofte oni instruis ĝin en deviga formo.

    Kvankam oni scias, ke Esperanto estis instruata en la lernejoj, kion atestas informoj en la tiamaj periodaĵoj kaj aliaj fontoj, tamen mankas precizaj sciigoj pri la nombro de lernejoj laŭ iliaj gradoj kaj laŭ la landoj.

    Post la Unua Mondmilito la agado estis renovigita kaj la rezultoj estis pli kontentigaj, interalie ankaŭ tial, ĉar konsiderinde grandiĝis la nombro de geinstruistoj kun posedo de Esperanto.

    En 1924, dum la UK en Vieno, 200 geinstruistoj fondis internacian fakan organizaĵon kun la nomo Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE). Ĝia ĉefa celo estis unuigi ĉiujn instruistojn kun scio de Esperanto por povi pli efike agadi favore al enkonduko de la Internacia Lingvo en la lernejojn. Jam en 1925 la Jarlibro de TAGE enhavis la adresojn de pli ol 2.000 geinstruistoj sciantaj Esperanton.

    Klopodoj estis farataj ankaŭ sur internacia nivelo, precipe ĉe Ligo de Nacioj. Post la favora raporto de D-ro Nitobe, la tiama Ĝenerala Vicsekretario de la Ligo, pri la pozitivaj spertoj, kiujn li havis dum la UK en Prago (1921)*, la Ligo entreprenis enketon pri la stato de Esperanto en la mondo kaj, aparte, pri la eblecoj vastigi ĝian instruadon en la lernejoj. La Konferenco pri Lernejoj, okazinta en 1922 en la Palaco de la Ligo en Ĝenevo, siavice liveris utilan materialon. La Konferencon organizis la Pedagogia Instituto J. J. Rousseau en Ĝenevo; partoprenis tre multaj geinstruistoj el 28 landoj kaj 16 oficialaj reprezentantoj de registaroj. En ligo kun tio, alia agado estis farata en la direkto de interŝtata konvencio pri enkonduko de Esperanto en la lernejojn, sed ankaŭ tiu laboro ne kondukis al iaj pozitivaj sekvoj.

    *  Pri Esperanto antaŭ Ligo de Nacioj v. Ĉap. 22.2.

    Siavice, TAGE efike agadis en pedagogiaj medioj. Ĝi havis viglajn rilatojn kun internaciaj instruistaj kaj edukaj asocioj, kun Internacia Eduka Oficejo kaj kun Internacia Profesia Sekretariejo de Instruistoj (Strasburgo). Tiu lasta mem prenis la taskon disvastigadi Esperanton. Okaze de sia kongreso en Hamburgo (1931) ĝi aranĝis oficialan Esperanto-Vesperon, dum kiu konataj pedagogoj el diversaj landoj pledis por Esperanto.

    Tiun multflankan agadon abrupte interrompis la venko de naziismo en Germanio kaj la politikaj sekvoj de tiu tragika evento ne nur en Eŭropo, sed ĉie en la mondo. La negativa sinteno de naziismo al Esperanto — tute natura, ĉar tia plej ekstrema naciismo-rasismo, unuflanke, kaj internaciismo, kies lingva esprimo estas la Internacia Lingvo, aliflanke, neniel povas kunekzisti — kaŭzis detruon de la Esperanto-Movado en Germanio kaj ĝeneralan malfortikigon preskaŭ ĉie en la mondo*. Viktimo estis ankaŭ TAGE, kies germana sekcio havis pli ol 500 membrojn, kaj entute la klopodoj vaste enkonduki Esperanton en la lernejojn surbaze de internacia interkonsento.

    *  Pri tio v. Ĉap. 21.

    Ankaŭ pri la intermilita periodo mankas kompletaj kaj precizaj informoj rilate la faktan instruadon de la lingvo en la lernejoj.

    En universitataj medioj sukcese agis studentaj aŭ akademiaj Esperanto-kluboj en pluraj landoj. Ili disvastigadis la lingvon inter la studentaro kaj aranĝadis specialajn kursojn por gestudentoj, kutime en la universitatoj mem. La plej aktiva el ili sendube estis la studenta, poste Akademia Esperanto-Klubo en Zagreb (1929-1941), kiu ĝis aprilo de 1941, kiam la naziaj-faŝistaj armeoj invadis Jugoslavion, funkciis ankaŭ kiel administra centro de Studenta Tutmonda Esperanto-Ligo (STEL-o). En tiuj kluboj formiĝis multaj aktivuloj, kiuj poste transprenis respondecajn taskojn ne nur en la landaj organizaĵoj, sed ankaŭ en la internacia Esperanto-Movado*. Fininte siajn studojn, la membroj eniris sian profesian vivon kaj en multaj kazoj atingis altajn funkciojn, kio siavice fortikigis la poziciojn de Esperanto.

    *  Ekzemple, en la nuna Komitato de UEA troviĝas kelkaj antaŭaj membroj de la tiutempaj studentaj kluboj. Dum unu periodo, el sesdeko da komitatanoj de UEA, 6 siatempe estis membroj de AEK en Zagreb. Ankaŭ tiu fakto montras la gravecon de agado en universitataj medioj.

    La studentaj Esperanto-kluboj, krome, helpis al fondo de lektoratoj de Esperanto aŭ al firmigo de tiuj, kiuj jam ekzistis. La preciza nombro de tiuj lektoratoj en la vera senco de la vorto, aŭ de aliaj formoj de universitata instruado, ne estas konata. Kelkaj jam tiam estis firme establitaj, inter ili en la universitatoj de Ĝenevo (Prof. E. Privat), Liverpool (Prof. E. Collinson), Zagreb, Ekonomika Fakultato (D-ro D. Maruzzi); en la du teknikaj altlernejoj de Prago (ĉeĥa kaj germana) kaj en Vieno.

    La naziismo kaj la Dua Mondmilito detruis ankaŭ tion.

    4.6.1.2 Postmilita Periodo. — Post la finiĝo de la milito necesis rekomenci la laboron ankaŭ sur tiu kampo. Nova instruista Esperanto-organizaĵo estis fondita en 1949: Internacia Ligo de Esperantistoj-Instruistoj (ILEI). Unu el ĝiaj celoj estas, idente al la celoj de la antaŭmilita TAGE, progresigi la instruadon de Esperanto en lernejoj. Kompreno, ke realigado de tiu celo multe dependas de la ĝenerala agado por la Internacia Lingvo, kaŭzis intiman kunlaboron inter ILEI kaj UEA: la du organizaĵoj subskribis kontrakton, laŭ kiu ILEI fariĝis kunlaboranta faka asocio de UEA.

    Siavice, CED tuj donis helpon ankaŭ sur tiu kampo, antaŭ ĉio rilate al unu el la plej urĝaj taskoj: establi la faktan staton de instruado de Esperanto en lernejoj. La enketo de CED por 1953 havigis utilajn informojn pri la nombro de lernejoj kaj gelernantoj, nomoj de la geinstruistoj kaj precizaj adresoj. Tio, kiel ankaŭ aliaj dokumentoj de CED, faciligis la kunvokon de Somera Pedagogia Semajno, kiu okazis meze de 1957 en Kranjska Gora (Jugoslavio). Ĝi estis kunvokita de Jugoslavia Esperanto-Federacio (nun JEL) kaj de ĝiaj tri komisionoj — lerneja, lingva kaj por kultura kunlaboro — sub aŭspicio de la Nacia Unesko-Komisiono por Jugoslavio, rezulte unuavice de la konata Rezolucio de Unesko de 1954. En la konferenco estis profunde pritraktitaj, sur alta nivelo, demandoj ligitaj al instruado de Esperanto: metodiko, lernolibroj, teknikaj helpiloj, edukaj celoj de Esperanto-instruado, literaturo kiel eduka rimedo, eksterlernejaj agadoj de la gelernantoj, k.a. La tuta materialo troviĝas en la libro Esperanto kaj Lernejo (1959), redaktita de D-ro P. Zlatnar.

    Rezulte de interkonsento kaj efika kunlaboro inter UEA kaj Jugoslavia Esperanto-Ligo, meze de 1963 (de la 28-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto) okazis en Beograd la Unua Konferenco de Lernejoj, en kiuj Esperanto estas instruata. La ĉefa celo de la Konferenco estis prilumi ĉiujn problemojn ligitajn al la instruado de la Internacia Lingvo en la lernejoj. Ankaŭ tiu ĉi Konferenco okazis sub la aŭspicio de la Jugoslavia Unesko-Komisiono. Krom la reprezentantoj de la menciita Komisiono kaj de la jugoslaviaj Konsilantaro por Klerigo kaj Kulturo, Instituto por Esplorado de Lernejaj Aferoj kaj aliaj edukaj instancoj, la Konferencon ĉeestis kiel observantoj ankaŭ la oficialaj reprezentantoj de la dana Ministerio por Instruado kaj Klerigo, hungara Ministerio por Klerigo kaj Kulturo, Aŭstria Nacia Unesko-Komisiono kaj de pluraj instruistaj kaj pedagogiaj organizaĵoj. Partoprenis 214 profesoroj, instruistoj kaj pedagogoj el 20 landoj; kune kun la observantoj, entute ĉeestis 260 personoj. Krome, ĉeestis 22 gelernantoj el 5 landoj, por kiuj estis aranĝita aparta programo. Al la Konferenco estis prezentitaj 20 enkondukaj raportoj rilatantaj al la 5 ĉeftemoj: kontribuo de Esperanto al ĝeneralaj edukado kaj instruado; organizaj spertoj rilate la enkondukon de Esperanto en la lernejojn; plibonigo kaj modernigo de la instruado; liberaj aktivadoj de gelernantoj studantaj Esperanton; aktualaj organizaj problemoj. La raportoj estis publikigitaj en formo de 116-paĝa libro jam antaŭ la Konferenco, kio faciligis la laboron dum la plenaj sesioj kaj en la 5 komisionoj. Unu el la bazaj dokumentoj estis la Raporto de CED pri la stato de instruado de la Internacia Lingvo en la lernejoj en la lerneja jaro 1962-63. La Konferenco akceptis plurajn rezoluciojn, el kiuj unu rilatis al kreo de aparta lerneja komisiono*.

    *  Ĉiuj rezolucioj aperis en Esperanto, 1963, n-ro 10, p. 163.

    Plenumante la deziresprimon de la Rezolucio adresita al UEA pri fondo de komisiono — akceptitan kaj aprobitan poste de la Komitato de UEA — la Estraro de UEA formis apartan komisionon kun la nomo Konsulta Komisiono pri Lernejoj (KKL). Ĝi konsistis el Prof. I. Lapenna, E. Malmgren, R. H. M. Markarian kaj P. Zlatnar. Ĝia tasko estis kunordigi la tutan agadon en la lernejoj. La Komisiono tuj establis kontaktojn kun ILEI, TEJO, GEV (Grajnoj en Vento) kaj aliaj organizaĵoj kaj instancoj, kiuj en kiu ajn senco laboras en la sfero de lernejoj. KKL aparte petis la apogon de ILEI kaj efektive, en la posta stadio, tiu kunlaboro estis efika, tiel ke en la Komisionon eniris ankaŭ reprezentantoj de ILEI. La unua kunsido de KKL okazis en la oficejo de CED en Londono la 1-an de februaro 1964. Estis detale pritraktitaj la plej taŭgaj formoj por la realigo de la decidoj de la Beograda Konferenco. La kunsido selektis la plej urĝajn taskojn, inter kiuj troviĝis jenaj: pro manko de pedagogia revuo, la Komisiono establos la necesajn kontaktojn kun la lernejoj, en kiuj Esperanto estas instruata, per aparta informilo Lerneja Bulteno, kiu aperados en la revuo Esperanto kaj poste estos regule sendata kiel represaĵo al la lernejoj, (kiuj aliĝos al la Interlerneja Interkonsento pri kunlaboro; por belpi al la infanoj akiri Esperantan literaturon kaj entute por kuraĝigi ilin en la lernado de la lingvo, KKL proponis la establon de Fondaĵo Lernejoj; KKL donis sian plenan apogon al Grajnoj en Vento kaj alvokis la geinstruistojn partopreni en tiu elstara eduka laboro; KKL ankaŭ rekomendis al la geinstruistoj abonigi siajn gelernantojn al diversaj infanaj kaj junularaj periodaĵoj; KKL instigis al interlerneja korespondado kaj konsilis vaste utiligi la servon de Koresponda Servo Mondskala de UEA; KKL ankaŭ decidis organizi la duan lernejan konferencon en 1965 en Londono. La membroj de KKL disdividis inter si la taskojn kaj la laboro komenciĝis. Ĉiuj decidoj de la februara kunsido estis realigitaj, kun la escepto de la dua konferenco, kiu, pro teknikaj kaŭzoj, ne povis okazi en Londono en 1965, sed okazis unu jaron poste en Graz. La unua numero de la Lerneja Bulteno aperis en la marta numero de Esperanto, 1964, kaj ĝi regule plu aperadas. Ĝis majo 1973 entute aperis 26 numeroj de tiu bulteno. La agado por pli firme kunligi la lernejojn bone progresis: en 1965 jam 129 lernejoj aliĝis al Interlerneja Interkonsento.

    La Dua Internacia Konferenco de Lernejoj en kiuj Esperanto estas instruata okazis en Graz, Aŭstrio, de la 23-a ĝis la 28-a de julio 1966. La Konferenco estis organizita de la KKL kaj de la Loka Konferenca Komitato sub la prezido de J. Wesian. Ĝi estis sub aŭspicioj de la Aŭstria Nacia Unesko-Komisiono, UEA kaj ILEI. La Konferencon partoprenis 145 geinstruistoj kaj pedagogoj el 22 landoj de Aŭstralio, Azio, Ameriko kaj Eŭropo. Krome, ĉeestis 80 gelernantoj, por kiuj estis aranĝita aparta programo. La ĉefa celo de la Konferenco estis ekzameni la atingojn post la Unua Konferenco. Estis prezentitaj raportoj pri Asociiĝintaj Lernejoj de Unesko; pri la ĉefaj decidoj de la Beograda Konferenco; pri organizo de eksterlernejaj aktivadoj; pri la rilatoj kun internaciaj instruistaj organizaĵoj; pri la tiama situacio de instruado de Esperanto en diversaj landoj; pri Esperanto kiel ebla instrulingvo por afrikaj kaj aziaj landoj; pri unuecigo de ekzamensistemoj por Esperanto; pri la eduka valoro de la Esperanto-instruado en lernejoj (samtempe dokumento de CED); kaj pri kelkaj aspektoj de Esperanta fonetiko. Tri komisionoj aparte diskutis tiujn punktojn de la raportoj, kiuj rilatis al la instruado de Esperanto en universitatoj, mezgradaj aŭ elementaj lernejoj. La fina Rezolucio de la Konferenco rilatas al edukado por internacia kompreniĝo kaj kunlaborado, kaj al la rolo kiun ludas la Internacia Lingvo. Krome, la Konferenco akceptis nombron da decidoj pri la vastigo de la instruado de Esperanto en la lernejoj; pli firma ligiĝo de la lernejoj, en kiuj la lingvo estas instruata; radioelsendoj kun programoj por infanoj kaj gejunuloj; pli bona utiligo de Esperantaj periodaĵoj por gelernantoj kaj gestudentoj; kreo de apartaj Esperanto-kluboj en lernejoj kaj universitatoj, k.a. Parto de tiuj decidoj estis poste realigita; la aliaj decidoj, ekzemple tiu pri la neceso formi Esperanto-rondojn aŭ klubojn en lernejoj kaj universitatoj, restas daŭre aktualaj.

    KKL, kies konsisto plurfoje ŝanĝiĝis, daŭrigis sian laboron ĝis 1970. En tiuj kelkaj jaroj ĝi sukcese entreprenis multajn taskojn, kutime en kunlaboro kun ILEI, landaj Esperanto-asocioj kaj instruistaj organizaĵoj, aŭ kun CED rilate enketojn kaj esplorojn.

    La ĉefaj taskoj de la KKL estis internacie kunligi la lernejojn, geinstruistojn kaj gelernantojn, vigligi iliajn kontaktojn kaj kuraĝigi la vastigon de Esperanto-instruado en la lernejoj. Interne de la Esperanto-Movado la Komisiono atingadis tion ĉefe per informoj kaj konsiloj en la Lerneja Bulteno, per multnombraj cirkuleroj kaj leteroj, kunvenoj pri lernejoj dum la UK, personaj kontaktoj, sciigoj kaj alvokoj per radio (Esperanto-fakoj), liverado de taŭgaj dokumentoj de CED por apogi proponojn pri enkonduko de Esperanto en lernejojn aŭ universitatojn de iu lando, k.s. En la eksteraj rilatoj gravan lokon okupis personaj vizitoj al ministerioj pri edukado aŭ kulturo de pluraj landoj, kaj konferencoj kun iliaj respondecaj funkciuloj; raportoj al Unesko pri la progresoj de Esperanto-instruado en lernejoj, konforme al p-to IV.4.224 de la Rezolucio de Unesko de 1954; utiligo de mondaj kampanjoj (ekzemple Internacia Jaro de Edukado) por informoj kaj dokumentoj pri Esperanto en Lernejoj; instigoj aliĝi al la projekto “Asociiĝintaj Lernejoj” de Unesko, kaj aliaj agadoj. Laŭ la propono de KKL, UEA fariĝis asocia membro de FIOCES — la internacia organizaĵo por lernejaj korespondado kaj interŝanĝoj —, utiligis la organon de FIOCES por larĝigi la interlernejan korespondadon per Esperanto, kaj partoprenis en la konferenco de FIOCES en Bombajo, Hindio (decembro 1968).

    KKL dediĉis apartan atenton al novaj leĝoj, dekretoj, ministeriaj cirkuleroj kaj similaj aktoj, kiuj rilatis al instruado de Esperanto en lernejoj. Pri tio ĝi regule informadis en la Lerneja Bulteno kaj, koncize, en la Estraraj Raportoj de UEA*.

    *  Ili troviĝas en la Jarlibro de UEA, 1965—1969, en la ĉapitroj pri lernejoj.

    Aliflanke, CED faris pliajn enketojn kaj publikigis dokumentojn pri instruado de la lingvo en lernejoj kaj universitatoj, pri la eduka valoro de Esperanto, pri la efiko de Esperanto-instruado je lernado de aliaj objektoj, pri eksperimentoj rilate la facilecon de Esperanto kompare kun aliaj lingvoj, kaj pri aliaj aspektoj, rekte aŭ nerekte konektitaj kun la traktata demando.

    Paralele aktiviĝis la laboro por vastigo de Esperanto-instruado en unuopaj landoj:

    En 1964-65 estis atingitaj pluraj sukcesoj. En Argentino (provinco de Santa Fe), estis prezentita leĝpropono pri la deviga instruado de Esperanto en kelkaj klasoj de elementaj kaj duagradaj lernejoj. En Brazilo la ekzemplon de la ŝtato Sao Paulo sekvis la 14-an de oktobro 1964 la ŝtato Guanabara: laŭ la Leĝo n-ro 588 Esperanto fariĝis elektebla objekto en mezgradaj lernejoj de Rio de Janeiro. En Bulgario, laŭ la Decido n-ro 1874 de la 24-a de decembro 1964, Esperanto fariĝis studobjekto en la Filologia Fakultato de la Universitato en Sofio. En Hispanio estis atingita la plej granda sukceso: fondo de la unua Katedro de Esperanto en La Laguna per Dekreto de la 7-a de decembro 1963. En Hungario Esperanto fariĝis fakultativa studobjekto en la Fakultatoj Jura, Naturscienca kaj Filologia, ĉio laŭ la Rektora Dekreto n-ro 640/1963. En Italio komenciĝis la preparado de leĝpropono pri enkonduko de Esperanto en lernejojn. En Israelo, laŭ la Decido de la Departemento pri Edukado de la Urbestraro de Tel Aviv-Jaffa n-ro 418/13/H de la 23-a de januaro 1964, estis ebligita la lernado de Esperanto en feriaj posttagmezaj rondoj. En Nederlando estis atingita rimarkinda sukceso. La 16-an de julio 1964 la Parlamento amendis la ekzistantan Leĝon pri Elementa Instruado: laŭ la nova leĝo, ĉiu estraro de du tipoj de lernejoj daŭriga ĝenerala elementa instruado (du jaroj) kaj pli ampleksa elementa instruado (kvar jaroj) — povas enkonduki Esperanton kiel nedevigan studobjekton. Temas pri lernejoj por infanoj kaj gejunuloj en la aĝo de 12 ĝis 16 jaroj. La Parlamento samtempe modifis la Leĝon pri Pedagogiaj Seminarioj kaj establis oficialan ŝtatan diplomon pri instruado de Esperanto en elementaj lernejoj. En Pollando, kie jam pli frue la pozicio de Esperanto en lernejoj estis tre kontentiga, estis por la unua fojo enkondukitaj poentoj pri scio de Esperanto en diplomoj por estontaj geinstruistoj. En Usono estis decidite, ke 24 lernejoj en San Mateo ekinstruos Esperanton, kaj pluraj efektive komencis la instruadon. La Universitato de Kalifornio en Berkeley aranĝis specialan kurson por geinstruistoj.

    En 1965-66 aldoniĝis novaj atingoj. En Brazilo kursoj de Esperanto estis enkondukitaj en 4 pliajn lernejojn. En Britio la situacio pliboniĝis, ĉar du regionaj instancoj decidis aranĝi ekzamenojn pri Esperanto en mezgradaj lernejoj, kio fakte okazis.

    En 1966-67 la itala Leĝprojekto estis anoncita en la Parlamento kaj ricevis la n-ron 1816. Ekde tiam ĝi estas konata kiel Leĝprojekto 1816. En Pollando, en la kadro de la t.n. projekto “eksperimentado”, Esperanto estis instruata devige en kelkaj lernejoj kaj nedevige en multaj.

    En 1967-68 la plej granda evento okazis en Pollando: la Ministro pri Instruado kaj Superaj Lernejoj publikigis Dekreton, per kiu estis aprobita projekto de programo por Esperanto-instruado en ĉiuj lernejoj kiel nedeviga studobjekto.

    En 1968-69, pro ŝanĝo de la registaro en Italio, necesis entrepreni novajn paŝojn rilate la Leĝproponon n-ro 1816*. En Aŭstrio estis publikigita dekreto pri la eblo instrui Esperanton kaj aprobita instruplano. En la baltaj respublikoj de USSR Estonio, Litovio, Latvio estis publikigitaj dekretoj pri la enkonduko de Esperanto-instruado en lernejojn sub difinitaj kondiĉoj.

    *  Bedaŭrinde, malgraŭ la tre bona organizo de tiu agado kaj la granda apogo, kiun la propono ĝuis inter la deputitoj, pro la postaj ŝanĝoj en la konsisto de la Parlamento la afero ankoraŭ ne sukcesis. En 1972 la italaj iniciatintoj renovigis la agadon.

    En la periodo 1964-1969 komenciĝis ankaŭ la agadoj sur regionaj niveloj. Al la plej gravaj sendube apartenas la Regionaj Kunordigaj Konferencoj por Enkonduko de Esperanto en Lernejojn, okazintaj en Maribor, Jugoslavio, kun partopreno de Aŭstrio, Hungario, Italio kaj Jugoslavio, al kiuj poste aliĝis ankaŭ Bulgario. Entute okazis 5 Kunordigaj Konferencoj por tiu ĉi regiono: la unua estis en marto 1967; la kvina, kaj lasta ĝis nun, okazis de la 31-a de marto ĝis la 2-a de aprilo 1972, ĉiam bonege organizitaj kaj apogitaj de la slovenaj edukaj aŭtoritatoj.

    Kiel indikas ilia nomo, la ĉefa celo de tiuj ĉi konferencoj estas kunordigi la ekzistantan instruadon de Esperanto en la lernejoj de la 5 landoj, kaj fine atingi, ke la kompetentaj ŝtataj instancoj enkonduku samtempe la devigan instruadon de Esperanto en difinitajn lernejojn de Aŭstrio, Bulgario, Hungario, Italio kaj Jugoslavio. La Konstanta Organiza Komitato (KOK) troviĝas en Maribor, kaj ĝia sekretario estis Ludoviko Prebil. Lernejaj Komisionoj (LK) funkcias en ĉiuj 5 landoj.

    La aktivado en tiu ĉi regiono — nun Regiono I de ILEI, kiu estas organizanta similajn formojn de kunlaboro ankaŭ en aliaj regionoj — estas aparte signifa, ĉar la 5 ŝtatoj havas amikajn oficialajn rilatojn kaj en ili, aldone al pluraj aliaj lingvoj, 8 ĉefaj naciaj lingvoj estas parolataj: la itala, germana, hungara, bulgara, makedona, serba, kroata kaj slovena. Maribor, en Slovenio, prezentiĝas kiel la plej taŭga centro ne nur tial, ĉar Jugoslavio havas najbarajn limojn kun la ceteraj 4 landoj, sed ankaŭ tial, ĉar ĝi troviĝas en la mezo de tiu lingva diverseco. Krome, Slovenio ĉiam havis kaj plu havas unuarangajn organizantojn kaj klerajn laborantojn por la Internacia Lingvo. Tiu regiona kunlaboro jam donis bonajn fruktojn kaj, espereble, produktos ankoraŭ pli bonajn en la estonteco. Laŭ la Protokolo de la 5-a Kunordiga Konferenco (1972), Esperanto estas instruata, aldone al aliaj lernejoj, en 22 eksperimentaj klasoj kun 594 gelernantoj en Bulgario, Hungario, Italio kaj Jugoslavio (Kroatio, Serbio kaj Slovenio), dum por Aŭstrio mankis informoj.

    Fine, sed certe ne malplej grave, necesas emfazi la konsiderindan revigliĝon de ILEI kun la nuna, tre internacia kaj agema estraro: ĉefinstruisto R. H. M. Markarian (Britio) kiel prezidanto, D-ro M. Dazzini (Italio) sekretario, kaj Dora Andersson (Svedio) kasistino. Aparte menciinda estas ankaŭ ĝia vicprezidanto H. Sonnabend (Germanio), senlaca organizanto de internaciaj renkontiĝoj kaj seminarioj (ekzemple la Pedagogia Konferenco en Sonnenberg en 1968). ILEI ankaŭ instigas organizon de la landaj sekcioj: rezulte, en 1972 ILEI havis sekciojn en 17 landoj. En 1970 komencis aperadi Internacia Pedagogia Revuo, redaktata de H. Sonnabend. Ekde 1968 H. Sonnabend, kune kun R. H. M. Markarian (la lasta estis membro ekde la fondo de KKL), reprezentis ILEI en la Konsulta Komisiono pri Lernejoj. (En 1973 li fariĝis prezidanto de ILEI.)

    En tiaj kondiĉoj KKL decidis okazigi la Trian Lernejan Konferencon. La prezidanto de KKL ricevis la taskon ankoraŭfoje esplori la starpunkton de diversaj registaroj koncerne la eblecon de interŝtata konvencio por laŭgrada kaj paralela enkonduko de Esperanto kiel deviga studobjekto en difinitan nombron kaj tipon de lernejoj almenaŭ en kelkaj landoj. La ampleksa laboro rekomenciĝis en 1968 kaj estis finita antaŭ la Tria Lerneja Konferenco en 1969. Projekto de Konvencio kun eblaj modifoj, apogaj dokumentoj kaj demandaroj estis ellaboritaj. La starpunkto de la registaroj estis esplorita ĉu tra rektaj kontaktoj, ĉu pere de kunlaborantoj en diversaj landoj.

    La Tria Internacia Konferenco de Lernejoj en kiuj Esperanto estas instruata (Tria Lerneja Konferenco) okazis en Dipoli, Helsinki, Finnlando, la 3-an kaj 4-an de aŭgusto 1969. La Konferenco estis organizita de KKL en kunlaboro kun la LKK de la 54-a UK, precipe ĝia komisiito V. Setälä. Ĉeestis oficialaj registaraj reprezentantoj de 7 landoj: Belgio, Ĉeĥoslovakio, Danlando, Finnlando, Italio, Pollando kaj Svedio; reprezentantoj de 17 landaj Esperanto-asocioj: Aŭstrio, Belgio, Britio, Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Danlando, Germanio (FRG), Hungario, Israelo, Jugoslavio, Kanado, Nederlando, Norvegio, Pollando, Svedio, Svislando kaj Usono; la reprezentantoj de 12 landaj sekcioj de ILEI: Aŭstralio, Britio, Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Francio, Germanio (FRG), Hungario, Nederlando, Pollando, Svedio, Svislando kaj Usono. La ĉefa celo de la Konferenco estis pristudi la eblecojn pri paralela enkonduko de la Internacia Lingvo en la lernejojn kaj universitatojn surbaze de interŝtata konvencio. La bazo de la diskutoj estis tri ĉefaj raportoj: rezultoj de ia enketo pri la starpunkto de diversaj registaroj rilate la eblecojn de interŝtata konvencio (Prof. I. Lapenna); rezultoj de la enketo pri la jura pozicio de Esperanto-instruado en 28 landoj ( R. H. M. Markarian); rezultoj de la lasta enketo pri la nombro de lernejoj, en kiuj Esperanto estas instruata (Rektoro Helmuth Sonnabend).

    Rilate la ĉefan demandon la Konferenco konstatis, ke en la aktualaj internaciaj politikaj cirkonstancoj — kaj ankaŭ pro aliaj kaŭzoj — ankoraŭ ne maturiĝis la kondiĉoj por atingi internacian interkonsenton sur la plej alta nivelo de interŝtata konvencio, sed ke estas pli utile intensigi la klopodojn en unuopaj landoj kaj maksimume kunordigi la agadojn sur regiona nivelo laŭ la modelo de la Maribora Konferenco. Konsiderante tiun fakton, la ĝenerala Rezolucio de la Konferenco antaŭvidas, unuavice, la vastigon de Esperanto-instruado en unuopaj landoj, kaj nur en posta stadio la prikonsideron de interŝtata konvencio. Ĝi tekstas:

    Rezolucio de la Tria Lerneja Konferenco

    Aŭdinte la raportojn kaj konstatinte, ke:

    (i) Konforme al la leĝoj kaj dekretoj reguligantaj la edukan sistemon, la Internacia Lingvo Esperanto estas instruata en aro da elementaj, mezgradaj kaj superaj lernejoj kaj universitatoj de 31 landoj, kaj ke

    (ii) La instruado de la Internacia Lingvo ĉiam pli efike servas al edukado por internacia kompreniĝo,

    La Konferenco apelacias al instancoj, respondecaj pri la instruado kaj edukado en diversaj ŝtatoj vastigi la instruadon de Esperanto en lernejoj, kaj prikonsideri subskribon de interŝtata konvencio aŭ alia interkonsento pri laŭgrada enkonduko de la instruado de la Internacia Lingvo en difinitan nombron de lernejoj paralele en pluraj ŝtatoj.

    En ligo kun la fundamenta ideo de la Rezolucio, la Konferenco formulis nombron da taskoj kaj sugestoj en la Konkludoj. La plej gravaj el ili estas: intensigi la klopodojn por enkonduko de Esperanto en kiel eble plej multajn lernejojn kaj porinstruistajn seminariojn; atingi oficialigon de studprogramoj por Esperanto; certigi adekvatajn ekzamenojn por Esperanto sur la sama nivelo kiel por aliaj studobjektoj; atingi, ke la edukaj instancoj oficiale agnosku diplomojn, por tiuj, kiuj deziras instrui Esperanton kaj posedas la ceterajn kvalifikojn por instruado en lernejoj; pligrandigi la reton de Esperanto-instruantaj lernejoj, kiuj partoprenas en la projekto de Unesko “Asociiĝintaj Lernejoj”; intensigi la klopodojn en diversaj landoj por atingi eksplicitan juran rajton instrui Esperanton en la lernejoj.

    Per tio la Konsulta Komisiono pri Lernejoj kompletigis la taskojn, kiujn ĝi prenis sur sin en 1964. Intertempe, kiel montrite, ILEI tiom fortikiĝis, ke ĝi mem sentis sin sufiĉe forta por plue daŭre prizorgi kaj evoluigi la laborojn, pri kiuj okupiĝis KKL. Sekve, laŭ la propono de ILEI, la Estraro de UEA, kun la aprobo de la Komitato, malfondis KKL en 1970.

    La ĉefaj konkretaj rezultoj de tiu tuta ampleksa postmilita agado estas prezentitaj en plej konciza formo en la sekvantaj sekcioj de tiu ĉi ĉapitro.

    4.6.2 Juraj Eblecoj por Instruado de Esperanto en Diversaj Landoj

    En 1968-69 CED entreprenis enketon (komisiito R. Markarian) por eltrovi la jurajn eblecojn instrui la Internacian Lingvon en diversaj landoj. La celo estis ne nur ekscii la pozicion de Esperanto en kiel eble plej multaj naciaj edukaj sistemoj, sed ankaŭ havigi dokumentan materialon por apogi proponojn pri enkonduko de Esperanto-instruado en lernejojn de tiuj landoj, en kiuj tiaj eblecoj ankoraŭ ne ekzistas.

    La suba trarigardo estas farita ĉefe surbaze de la dokumento de CED B/IV/14 de la 28-a de junio 1969, sed kun kelkaj kompletigoj. Kvankam la informoj rilatas nur al 27 landoj, ĝi tamen donas klaran bildon pri la diversaj eblecoj instrui la lingvon en lernejoj. Samtempe ĝi indikas la vojon, laŭ kiu oni povas klopodi enkonduki ĝian instruadon en tiuj landoj, kie ĝi ankoraŭ ne estas instruata.

    Jen la situacio en ĉiu el la 27 landoj, pri kiuj estis eble havigi informojn:

    Aŭstralio: Ekzistas neniu jura preskribo por aŭ kontraŭ la instruado de Esperanto en la lernejoj. Lernejestroj mem rajtas decidi ĉu instrui ĝin aŭ ne.

    Aŭstrio: Per Dekreto 102 de la Federacia Ministerio por Instruado de la 23-a de februaro 1968, oni donis al Esperanto la pozicion de fakultativa instruobjekto kun po du lecionoj semajne. Laŭ la instruplano oni povas instrui Esperanton en la 3-a kaj 4-a klasoj de ĉeflernejoj (12-14-jaraj infanoj).

    Per Dekreto de la sama Ministerio de la 28-a de aŭgusto 1946, B1 5058-IV/8/1946, estis starigita en Vieno (kaj poste ankaŭ en Innsbruck kaj Salzburg) Ŝtata Ekzamen-Komisiono pri Esperanto. La oficiala ekzamenregulo estis publikigita en la Bulteno de la Instruministerio Verordnungsblatt des Bundesministeriums für Unterricht, Stück 10 v. 1/10/46.

    Belgio: En 1963 la Instruministerio, en respondo al Senatano Vandermeulen diris, ke la instruado de Esperanto inter “kromaj kursoj” ne estas malpermesita. Tio signifas, ke lernejestro rajtas enkonduki la lingvon laŭ sia propra iniciato.

    La 30-an de majo 1968, D-ro P. Denoel kaj s-ro G. Vanbreuse estis akceptitaj en la Instruministerio. Tie alta funkciulo diris al ili, ke iu normala aŭ perfektiga lernejo, malfermante kurson de Esperanto-instruado por estontaj instruistoj, povas peti de la ministro la agnoskon de tiu kurso kaj de la diplomo disdonota post celkonforma ekzamenado. Oni aldonis, ke tiu konsentita agnosko povos esti konsiderata kiel ĝenerala oficialigo, valora por aliaj similaj lernejoj. En 1968, la unua kurso malfermiĝis en la Lieĝa Supera Pedagogia Lernejo.

    Brazilo: La 11-an de oktobro 1968 la Departemento pri Unuagrada kaj Mezgrada Instruado komunikis, ke la Federacia Konsilantaro pri Edukado rekonas la valoron de instruado de Esperanto kaj permesas enkondukon de la lingvo en mezgradajn lernejojn kiel nedeviga objekto, sed, konforme al la validaj leĝoj kaj konsiderante la malsamajn kondiĉojn en diversaj ŝtatoj, lasas tiurilate la iniciaton al la interesitoj.

    Britio: La Edukministro deklaris en 1949, ke la Ministro estas nek por nek kontraŭ la instruado de Esperanto. Lernejestroj rajtas decidi ĉu enkonduki Esperanton aŭ ne. Tion konfirmis letero de la Edukministerio de la 30-a de marto 1949, subskribita de la Parlamenta Sekretario D. R. Hardman.

    Ekde 1965 ekzistas ŝtata ekzameno pri Esperanto, en la kadro de Certificate of Secondary Education (atestilo pri duagrada edukiĝo), por lernejanoj kiuj studis dum minimume kvin jaroj en iu ajn duagrada lernejo. Esperanto povas esti instruata devige, dum lernejaj horoj.

    Bulgario: Esperanto-instruistoj ricevas ĉiun helpon kaj subtenon de la registaro, kaj la lingvo estas instruebla kiel fakultativa temo. Ekzistas oficiala studprogramo.

    Ĉeĥoslovakio: La instruado de Esperanto ne estas malpermesita kaj en kelkaj lernejoj ĝi okazas en “libervolaj interesrondoj” kaj eĉ en la oficialaj atestoj povas esti mencio pri ĝia lernado.

    Finnlando: Esperanto povas esti instruata fakultative ekster la oficialaj horoj.

    Francio: En dokumento de la 11-a de oktobro 1938, la tiamaj Direktoroj pri Teknika kaj Duagrada Edukado rekomendis al la Rektoroj de la diversaj “Akademioj” tra Francio subteni la disvastigon de Esperanto-instruado. Ili aparte menciis la eblecojn por instruado de Esperanto dum la t.n. “direktitaj agadoj” ekster la oficiala lerneja horaro.

    Germanio (FRG): La nunan situacion difinas la decido de la Ministroj pri Kulturaj Aiferoj de ĉiuj Landoj (Lander) de la 4-a/5-a de novembro 1954, reviziita la 28-an/29-an de septembro 1961: “La enkonduko kiel deviga Objekto estas malakceptita; la instruadon de Esperanto en libervolaj studgrupoj nenio malhelpas.”

    Hindio: Estas neniu preskribo por aŭ kontraŭ la instruado de Esperanto.

    Hispanio: Esperanto povas esti instruata dum “kromaj horoj” laŭ la elekto de la lernanto.

    Hungario: Esperanto povas esti instruata laŭ Dekreto 25386/1963 (Kleriga Bulteno, Jaro VII, n-ro 19, la 1-an de oktobro 1963, paĝo 430. “La instruado de lingvo Esperanto en ĝeneralaj kaj mezaj lernejoj”.) Oni rajtas instrui Esperanton en la kadro de la oficiala horaro en ĝeneralaj lernejoj (klasoj 5-8), kondiĉe ke la instruisto finis la kursojn de Hungara Esperanto-Asocio por lingvo-instruado. En mezlernejoj Esperanto povas esti instruata kiel fremda lingvo, nedevige, laŭ la Ministeriaj Instrukcioj, n-ro 69/1957/M.K.12/M.M.

    Israelo: Dum 1967 kaj 1968 oni komencis instrui Esperanton en du mezgradaj lernejoj en Natanja kun permeso de lernejestroj kaj la Edukministro. En 1967 la Edukministro eldonis tri mil ekzemplerojn de broŝuro pri la instruado de Esperanto en mezgradaj lernejoj. Sekve, okazis en multaj lernejoj prelegoj pri Esperanto, en la kadro de socia edukado. Ekzistas Esperanto-ekzamenoj kiel por aliaj temoj kaj la instruistoj estas pagataj por la Esperanto-instruado.

    Italio: Cirk. Let. Prot. N. 12411 de la 11-a de februaro 1951 de la Ministro de Publika Instruado informis ĉiujn Provveditori agli Studi, t.e. la oficialulojn ŝarĝitajn en ĉiuj provincoj pri kontrolado de la unuagradaj kaj mezgradaj lernejoj, ke la instruado de Esperanto devas esti favorata almenaŭ en tiuj centroj, kie jam troviĝas kvalifikitaj instruistoj. Sekve, oni rajtas instrui Esperanton kiel elekteblan studobjekton kun permeso de la lernejestro, dum kromaj horoj. La instruistoj ne ricevas pagon.

    La Leĝpropono n-ro 1816 estis denove prezentita al la Parlamento la 23-an de majo 1969 kaj ricevis la novan numeron 1489. Ĝi celas la fakultativan instruadon de Esperanto al 9-10jaraj gelernantoj dum lernejaj horoj: se elektita kiel lernobjekto, Esperanto fariĝas deviga dum tri jaroj, post kio ĝi ricevas mencion en la lerneja diplomo. Kiel menciite, la projekto ankoraŭ ne fariĝis leĝo. Pro diversaj kaŭzoj estis necese renovigi la agadon en 1972.

    Japanio: En gvidlibroj por instruistoj de mezgradaj lernejoj (11-19jaraj lernantoj) estas klare menciite, ke oni rajtas oficiale instrui Esperanton se la instruisto havas diplomon. La temo estas unue fakultativa, sed post la elekto fariĝas deviga; kaj la instruado okazas ne en la kadro de lingvo-instruado, sed en tiu de sociaj studoj.

    En la Manifesto de la Japana Socialista Partio troviĝas punkto, kiu celas, post eventuala enoficiĝo, la devigan enkondukon de Esperanto kiel unua lingvo en ĉiujn elementajn lernejojn.

    Jugoslavio: Laŭ letero n-ro 61-10/65-1 de la 18-a de marto 1965, la Ĉefo de la Kabineto ĉe la Federacia Sekretariato por Klerigo kaj Kulturo informis Jugoslavian Esperanto-Ligon, ke aparta permeso por la instruado de Esperanto ne necesas, ĉar ĝi jam estas inkluzivita inter la aliaj lingvoj, kiuj povas esti fakultative instruataj en Jugoslavio.

    Kanado: Ĉiu provinco respondecas pri siaj propraj edukaj aranĝoj. Estas neniu leĝo por aŭ kontraŭ la instruado de Esperanto, sed nuntempe Esperanto estas instruata ĉefe kiel klubagado post lernejaj horoj.

    Kolombio: Oni rajtas instrui Esperanton, sed nur sub la kondiĉo, ke tiu instruado ne kontraŭas la ŝtatan sekurecon, publikan moralon aŭ ordon. Se instruata, ĝi estas fakultativa temo.

    Madagaskaro: Esperanto povas esti instruata kondiĉe, ke la instruisto posedas aŭ (i) Ateston pri Kapableco de la Franca Esperanto-Instituto (antaŭ la 9-a de februaro 1968), aŭ (ii) la korespondan diplomon de la Malgaŝa Esperanto-Instituto mem.

    Nederlando: Esperanto estis enkondukita en la daŭrigajn elementajn kaj la duagradajn lernejojn laŭ Reĝa Decido de la 16-a de julio 1964, kiu estis publikigita en la Oficiala Gazeto de la 13-a de aŭgusto 1964, n-ro 307.

    Laŭ Reĝa Decido de la 23-a de decembro 1964, publikigita en la Oficiala Gazeto de la 14-a de januaro 1965, n-ro 574, estis enkondukita la ŝtata diplomo L.O. Diplomo pri Esperanto, kiu estas akirebla nur por profesiaj instruistoj. Ili ricevas pagon por la Esperanto-instruado. La leĝo pri la prepara scienca instruado ebligis, ekde la 1-a de aŭgusto 1968, la elekton de Esperanto kiel fakultativa studobjekto en diversaj mezgradaj lernejoj.

    Novzelando: Ne ekzistas preskribo por aŭ kontraŭ la instruado de Esperanto, kvankam la Eduka Akto listigas diversajn studobjektojn, kiuj estas devigaj. Esperanto ne estas menciita, sed lernejestro rajtas utiligi proksimume kvin horojn semajne laŭ sia bontrovo; kaj la instruado de Esperanto estas permesita en la kadro de tiuj horoj kaj tiu bontrovo, t.e. kiel fakultativa studobjekto.

    Rilate al elementaj lernejoj, oficiala gvidlibro pri la instruado de la angla lingvo sciigas, ke oni rajtas etendi la lingvo-sciojn de la infanoj per la instruado de lingvoj, i.a. ankaŭ Esperanto.

    Pollando: Dokumento, publikigita la 1-an de decembro 1967, detale klarigas la studprogramon por la instruado de Esperanto en la unuaj tri jaroj de la lernado en elementaj kaj mezaj lernejoj. La lingvo estas oficiale instruebla, nedevige, en la kadro de eksterlecionaj studoj. Instruistoj povas ricevi oficialan rajtigilon por la instruado de Esperanto.

    Sudafriko: Estas neniu preskribo por aŭ kontraŭ la instruado de Esperanto.

    Svislando: Estas neniu preskribo por aŭ kontraŭ la instruado de Esperanto; la kantonoj mem rajtas decidi pri tio.

    USSR: Kun la permeso de la edukaj aŭtoritatoj oni rajtas instrui Esperanton fakultative dum kromaj horoj.

    Aparta situacio ekzistas en tri SSR. Ekde septembro 1969 la Ministerio pri Klerigo de Estona SSR permesas la instruadon de Esperanto en la 8-a klaso de la lernejoj, kondiĉe ke troviĝu kompetenta instruisto kaj ke minimume 15 gelernantoj elektu la kurson. En Litova SSR, laŭ Decido de aprilo 1969, estas eble instrui Esperanton en mezgradaj lernejoj. En la komenco estis 19 lernejoj, en kiujn estis enkondukitaj kursoj de Esperanto. La nova decido estis anoncita per 40-paĝa oficiala broŝuro de la Edukministerio de Litova SSR, en 3.000 ekzempleroj ( Uzsienio halbu ir Esperanto kalbos fakultaityviniu uzsiemimu: Programos. Kaunas: Sviesa, 1968).

    Laŭ la nova programo Esperanton povas lerni la klasoj 7-a ĝis 11-a kaj la objekto estas fakultativa. La oficiala studprogramo antaŭvidas instruadon de 1H horoj semajne. La dokumento atentigas, ke la Internacia Lingvo estas “la plej rapide lernebla el ĉiuj lingvoj de la mondo”, kaj ke ĝi donas bazon por la posta lernado de aliaj lingvoj. Laste, ankaŭ la Ministerio pri Edukado de Latva SSR eldonis instruprogramon de Esperanto, devigan por ĉiuj lernejoj, kie troviĝas instrukapablaj konantoj de la lingvo kaj interesiĝantoj por lernado. Unuiĝo de Instruistoj organizis la unuajn oficialajn kursojn de Esperanto, ne nur por instruistoj, sed ankaŭ por aliaj personoj. La instruistoj ricevas salajron.

    Usono: Estas neniu leĝo por aŭ kontraŭ la instruado de Esperanto. La lernejestro, kutime kun la aprobo de la lerneja konsilantaro (lokaj civitanoj), povas fari decidon pri la enkonduko de Esperanto.

    4.6.3 Lernejoj kun Esperanto kiel Studobjekto

    Post la Dua Mondmilito, ok fojojn estis faritaj enketoj pri la stato de Esperanto en lernejoj de ĉiuj gradoj kaj specoj: elementaj, duagradaj, porinstruistaj, komercaj, metiaj aŭ similaj. En kelkaj el la enketoj estis inkluzivitaj ankaŭ universitatoj, dum en aliaj kazoj estis faritaj apartaj enketoj pri la stato en universitatoj kaj samrangaj lernejoj. Eri la subaj informoj estas donitaj kompletaj ciferoj pri ĉiuj lernejoj, unuavice kaj ĉefe laŭ la rezultoj de la enketoj. Necesas atentigi, ke en la norda hemisfero la lerneja jaro daŭras proksimume de septembro ĝis junio. Tial estas uzita la esprimo “dum la lerneja periodo 1946-47” aŭ simile por la ceteraj lernejaj jaroj. Sed en aliaj partoj de la mondo la lerneja jaro komenciĝas kaj finiĝas en aliaj monatoj. Tial, la rezultoj de la enketoj rilatas aŭ precize al la lerneja jaro kiel indikite, aŭ al unu el la du kalendaraj jaroj: la antaŭe menciita, aŭ la posta. Esence, tio ne ŝanĝas la aferon, ĉar la celo ja estas doni superrigardon pri Esperanto kiel studobjekto en lernejoj en difinitaj periodoj kun iom da interspacoj.

    Ĉi tie estas donitaj nur la landoj, en kies lernejoj Esperanto estis instruata en difinita lerneja jaro, la nombro de lernejoj por ĉiu unuopa lando, kaj la nombro de ĉiuj gelernantoj. La du ciferoj post la nomo de la lando indikas la nombron de lernejoj kaj la nombron de gelernantoj, kiuj lernis Esperanton. Ekzemple: “Britio 15/1160” signifas, ke Esperanto estis instruata en 15 britaj lernejoj kaj ke la nombro de ĉiuj gelernantoj estis 1.160. En la statistikaj trarigardoj, precipe en tiuj faritaj de CED ekde la lerneja jaro 1955-56, troviĝas nombro da aliaj precizaj informoj: nomo de la lernejo; tipo: unuagrada, duagrada, universitato kaj samranga lernejo; ĉu la lernejo estas nur por knaboj, nur por knabinoj, aŭ miksita kaj la preciza nombro de ĉiuj gelernantoj en ĉiu el la menciitaj kategorioj; kondiĉoj por instruado de Esperanto, precipe ĉu oficiala aŭ neoficiala, deviga aŭ nedeviga, en la instruprogramo aŭ ekster ĝi; longeco de la kursoj (nombro de jaroj); nomo de la instruisto kaj adreso de la lernejo.

    Jen, do resumaj informoj, bazitaj ĉefe sur la publikigitaj dokumentoj:

    En la lerneja jaro 1946-47 Esperanto estis instruata en jenaj landoj: Belgio 2/23, Britio 15/1160, Bulgario 1/30, Ĉeĥoslovakio 6/ 210, Danlando 2/75, Finnlando 2/50, Francio 12/244, Greklando 12/ 1111, Hungario 4/111, Italio 1/25, Nederlando 5/92, Norvegio 2/42, Novzelando 1/10, Pollando 5/130, Svedio 3/286, Usono 2/4. Entute do Esperanto estis instruata en 75 lernejoj en 16 landoj al 3.603 gelernantoj. La statistika trarigardo estis publikigita en la Jarlibro de UEA, Dua Parto, 1947.

    En la lerneja jaro 1950-51 la situacio estis: Aŭstrio 7/185, Brazilo 1/150, Britio 22/1539, Bulgario 1/12, Ĉeĥoslovakio 8/147, Danlando 2/11, Finnlando 2/102, Francio 28/408, Germanio 23/558, Greklando 13/1613, Hungario 1/25, Italio 2/120, Jugoslavio 2/60, Nederlando 11/273, Norvegio 1/12, Pollando 1/49, Svedio 3/49. Entute, do Esperanto estis instruata en 128 lernejoj de 17 landoj al 5.313 gelernantoj. Same kiel en la antaŭa periodo, ankaŭ en tiu ĉi Greklando estis la plej forta. Kelkaj landoj aperis en la listo, dum aliaj malaperis. La statistiko estis publikigita en la Jarlibro de UEA, Dua Parto, 1951.

    En 1954 estis farita urĝa enketo nur pri la nombro de lernejoj kun Esperanto kiel studobjekto en diversaj landoj, sed ne pri la nombro de gelernantoj kaj aliaj detaloj. Tiun enketon entreprenis CED por havigi la plej lastajn informojn pri la stato de Esperanto en lernejoj, tuj antaŭ la Ĝenerala Konferenco de Unesko, okazonta en novembro-decembro 1954 en Montevideo. La rezulto de tiu enketo estis: Aŭstrio 7, Brazilo 1, Britio 21, Danlando 1, Finnlando 1, Francio 28, Germanio 23, Greklando 3, Hungario 1, Italio 2, Jugoslavio 36, Nederlando 11, Norvegio 1, Svedio 3, Usono 19, do entute 158 lernejoj en 15 landoj. Estas rimarkinde, ke en tiu ĉi jaro Jugoslavio havis la plej grandan nombron da lernejoj, dum Britio, Francio kaj Germanio solide konservis la poziciojn.

    En la lerneja jaro 1955-56 la situacio prezentiĝis jene: Aŭstrio 3/35, Belgio 1/25, Britio 17/806, Ĉeĥoslovakio 2/47, Danlando 1/21, Finnlando 3/71, Francio 17/230, Germanio (FRG) 9/237, Hispanio 2/30, Hungario 1/15, Italio 9/314, Japanio 3/219, Jugoslavio 53/1813, Kanado 1/12, Maroko 1/30, Meksikio 1/19, Nederlando 10/219, Novzelando 1/10, Norvegio 3/53, Svislando 3/65, Usono 2/58. En tiu ĉi lerneja jaro aperas Japanio, Maroko kaj Meksikio; Jugoslavio faris plian rimarkindan progreson. Entute, do, estis 143 lernejoj kun 4.329 gelernantoj en 21 landoj.

    Novzelanda klaso: En la lerneja jaro 1968-69, en 543 lernejoj de 31 landoj oni instruis la Internacian Lingvon al 16.505 gelernantoj.


    En la lerneja jaro 1959-60 ia situacio konsiderinde pliboniĝis: Aŭstralio 1/80, Aŭstrio 2/70, Belgio 1/10, Brazilo 6/330, Britio 20/883, Bulgario 1/70, Ĉeĥoslovakio 1/20, Danlando 5/144, Finnlando 4/128, Francio 43/1277, Germanio (FRG) 9/511, Germanio (GDR) 1/15, Greklando 11/2200, Hispanio 2/21, Hungario 8/199, Italio 19/588, Japanio 4/146, Jugoslavio 171/5429, Nederlando 7/134, Norvegio 5/?, Novzelando 4/120, Pollando 9/382, Soveta Unio 2/41, Svedio 1/10, Svislando 4/95, Urugvajo 2/23, Usono 3/111. La plej rimarkindaj progresoj estis faritaj en Francio kaj Jugoslavio. Por la unua fojo aperas Soveta Unio kaj Urugvajo. Entute estis 346 lernejoj kun 13.037 gelernantoj en 27 landoj.

    En la lerneja jaro 1962-63 la stato estis: Argentino 3/192, Aŭstrio 8/141, Aŭstralio 3/74, Belgio 5/110, Brazilo 6/429, Britio 28/1361, Bulgario 46/1479, Ĉeĥoslovakio 4/60, Danlando 17/308, Finnlando 6/229, Francio 71/1516, Germanio (FRG) 14/222, Germanio (GDR) 1/19, Greklando 11/692, Hispanio 6/107. Hungario 39/867, Irlando 1/31, Italio 23/ 1089, Japanio 26/428, Jugoslavio 139/3021, Kanado 2/21, Nederlando 7/64, Norvegio 1/10, Novzelando 3/85, Pollando 77/3350, Portoriko 1/44, Rumanio 1/10, Soveta Unio 2/25, Svislando 1/10, Svedio 2/24, Urugvajo 1/5, Usono 8/249, aŭ entute 563 lernejoj kun 16.272 gelernantoj en 32 landoj. Denove aperis kelkaj novaj landoj. La plej rimarkindaj progresoj estis faritaj en Bulgario, Hungario, Jugoslavio kaj Pollando.

    En la lerneja jaro 1965-66 Esperanto estis lerneja studobjekto en: Argentino 4/83, Aŭstralio 4/314, Aŭstrio 3/31, Belgio 6/183, Bermudo 1/1, Brazilo 7/482, Britio 33/1554, Bulgario 87/4200, Cejlono 1/?, Ĉeĥoslovakio 8/79, Ĉinio 3/59, Danlando 4/60, Finnlando 6/137, Francio 63/1316, Germanio (FRG) 13/135, Gronlando 1/12, Hindio 1/20, Hispanio 3/63, Hungario 27/583, Israelo 4/40, Italio 18/485, Japanio 10/212, Jugoslavio 14/452, Kanado 1/25, Koreo 1/ 360, Meksikio 1/200, Nederlando 12/322, Norvegio 1/20, Novzelando 5/1301, Pollando 57/3071, Rumanio 1/?, Soveta Unio 1/100, Svedio 4/48, Svislando 1/7, Urugvajo 1/?, Usono 19/348, Vjetnamo 1/?, entute 427 lernejoj kun 16.302 gelernantoj en 37 landoj. Necesas atentigi, ke, kompreneble, neniu statistiko estis absolute kompleta, ĉar okazis, ke lernejoj ne respondis al demandaroj, aŭ faris tion tro malfrue, aŭ ellasis la nombron de gelernantoj, sed en tiu ĉi lerneja jaro la nombro de ellasoj estis pli alta ol en la antaŭaj enketoj. Tio aparte koncernas Jugoslavion, el kiu venis informoj nur pri 14 lernejoj. En la trarigardo aperas pluraj novaj landoj, el kiuj aparte menciindaj estas Bermudo, Cejlono, Ĉinio, Gronlando, Hindio kaj Koreo. Tiun ĉi enketon faris CED en kunlaboro kun ILEI. Konsiderante la menciitajn mankojn kaj ellasojn, CED publikigis Dok. B/IV/12 en formo de nur provizora statistiko.

    STATISTIKA TRARIGARDO

    Lerneja jaro Nombro de Ĉefa fonto kaj ev. rimarkoj
    landoj lernejoj gelernantoj
    1946-47 16 75 3.603 Jarlibro, II, 1947; V. Nixon
    1950-51 17 130 5.313 Jarlibro, II, 1951; ILEI ( V. Nixon)
    1953 16 160 Arkivo de CED; enketo farita de D. Kennedy
    1955-56 21 143 4.329 Dok. de CED B/IV/4; D. Kennedy
    1959-60 27 346 13.137 CED:B/IV/8; D. Kennedy kun la helpo de M. Kennedy
    1962-63 32 563 16.272 CED:B/IV/9; D. Kennedy kun la helpo de M. Kennedy
    1965-66 37 427 16.302 CED:B/IV/12; Olle Olson kiel komisiito de CED kaj ILEI; nekompleta
    1968-69 31 543 16.505 CED:B/IV/15; H. Sonnabend kiel komisiito de CED kaj ILEI kun la helpo de K. Ruff

    En la lerneja jaro 1968-69 la lerneja situacio prezentiĝis jene: Argentino 5/167, Aŭstralio 1/25, Aŭstrio 3/57, Belgio 5/88, Brazilo 7/356, Britio 25/1815, Bulgario 75/2439, Ĉeĥoslovakio 23/330, Danlando 8/84, Finnlando 3/63, Francio 43/612, Germanio (FRG) 9/143, Gronlando 1/20, Hindio 1/42, Hispanio 3/84, Hungario 96/1937, Irlando 1/12, Israelo 4/76, Italio 23/974, Japanio 38/515, Jugoslavio 35/ 926, Kanado 1/34, Koreo 11/388, Nederlando 8/172, Novzelando 25/1318, Pollando 56/3300, Rumanio 1/15, Soveta Unio 4/110, Svedio 2/22, Svislando 3/17, Usono 23/364. Entute, do, Esperanto estis instruata en 543 lernejoj kun 16.505 gelernantoj en 31 landoj. Rimarkindaj estas la progresoj en Bulgario, Hungario kaj la tre firma pozicio de Pollando, dum aliflanke Jugoslavio, kvankam plu relative forta, tamen ĉesigis la instruadon de Esperanto en sufiĉe granda nombro da lernej oj.

    Ĉiuj supraj ciferoj pri la nombro de landoj, lernejoj kaj gelernantoj, kiel ankaŭ la pli detalaj en la fontaj dokumentoj, estas minimumaj, ĉar (i) en kelkaj kazoj estis absolute maleble ricevi informojn el tiu aŭ alia lando; (ii) en aliaj kazoj mankis iuj informoj, ekzemple pri la nombro de gelernantoj en iu lernejo, kvankam la lernejo mem estis indikita; (iii) okazis ankaŭ, ke la respondecaj geinstruistoj ne reagis je la petoj kaj ne resendis la plenigitajn demandarojn, eĉ kiam forestis eksteraj malhelpoj por fari tion. En ĉiu okazo, la nombro de lernejoj kaj gelernantoj estis — laŭ fidindaj fontoj — pli altaj, sed, pro manko de pruvaj dokumentoj, CED limigis sin nur al materialoj havigitaj pere de la menciitaj enketoj kaj subskribitaj de respondecaj enketitoj.

    4.6.4 Universitatoj

    Aldone al la ĝeneralaj enketoj pri instruado de Esperanto en la lernejoj, la Centro pri Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo aparte okupiĝis ankaŭ pri la Internacia Lingvo kiel studobjekto en universitatoj kaj samrangaj altlernejoj en diversaj landoj.

    La unua enketo estis farita en 1953 kaj la rezultoj publikigitaj en Dok. B/V/l. Alia enketo estis entreprenita en 1955 kiaj la rezultoj aperis en Dok. B/V/2. La lasta enketo okazis en 1969-70. La ĉefaj rezultoj troviĝas en la suba trarigardo. En ĝi estas menciitaj, laŭvice, jenaj informoj pri ĉiu lando kaj urbo: 1. Nomo de la universitato aŭ samgrada institucio; 2. Jaro de fondiĝo, se konata; 3. Katedro aŭ lektorato; 4. Deviga aŭ nedeviga objekto (ev. ekzamena objecto).

    Montriĝas, ke fakte ekzistas nur unu katedro de la Internacia Lingvo (Esperanto), nome en La Laguna, Tenerife, Hispanio (Prof. Juan Regulo-Perez), dum en ĉiuj aliaj kazoj temas pri “lektoratoj”. Pro ia grandaj diferencoj inter la sistemoj de supera edukado en diversaj landoj — kaj same granda malsameco de universitataj titoloj — la esprimo “lektorato” estas uzita en la plej ĝenerala senco de la vorto, nome kiel objekto en oficiala universitata instruprogramo (ne sporada kurso), tute egale ĉu temas pri Esperanto kiel sendependa studobjekto en lingvoscienca fakultato (aŭ egalgrada institucio), aŭ nur pri aldona objekto en la kadro de alispeca fakultato, ekzemple jura, naturscienca, filozofia ktp. Cetere, en kelkaj landoj “filozofia fakultato” estas ofte fakultato, kiu instruas ne nur filozofion, sed ankaŭ lingvosciencon kaj unuopajn lingvojn.

    Kun tiuj rezervoj kaj atentigoj, la situacio prezentiĝas jene:

    Aŭstrio

    Innsbruck: 1. Instituto de Kompara Lingvistiko, Filozofia Fakultato, Leopold-Franzens-Universität; 2. 1948; 3. lektorato; 4. nedeviga.

    Wien: 1. Hochschule für Bodenkultur; 2. 1946; 3. lektorato, 4. nedeviga.

    Britio

    Liverpool: 1. Filozofia Fakultato de la Universitato; 2. 1931; 3. lektorato; 4. nedeviga.

    Southampton: 1. School of Navigation, Universitato; 2. nekonata; 3. neoficiala; 4. nedeviga.

    Bulgario

    Sofio: 1. Fakultato de Slava Filologio de la Sofia Universitato; 2. 1924; 3. lektorato ĉe la katedro de Ĝenerala Lingvistiko; 4. nedeviga, sed ekzamena por tiuj, kiuj tion deziras.

    Sviŝtov: 1. Fakultato, Instituto por Altaj Ekonomiaj kaj Financaj Studoj; 2. 1962; 3. lektorato; 4. nedeviga, sed ekzamena.

    Varna: 1. Supera Instituto por Nacia Ekonomio “ Dimitar Blagoev”; instruata en du fakultatoj: (i) Komerca kaj Varscienca Fakultato kaj (ii) Fakultato pri Librotenado; 2. 1962; 3. katedro pri fremdaj lingvoj (rim.: en la kadro de la katedro estas instruataj la angla, germana, Esperanto, franca kaj rusa); 4. nedeviga.

    Sciencuniversitato de Budapeŝto: Prof. d-ro István Szerdahelyi lekcias en la kadro de la Katedro de Ĝenerala Lingvistiko kaj Fonetiko.


    Ĉeĥoslovakio

    Praha: 1. Husova Fakultato Praha, Dejvice; 2. nekonata; 3. lektorato; 4. nedeviga.

    Finnlando

    Helsinki: 1. Helsingin Yliopisto (Universitato de Helsinki); 2. 1967; 3. lingvoinstruo (instruas “lingvoinstruisto”, kiu ne havas la titolon de lektoro aŭ pli altan) por studentoj de ĉiuj fakultatoj; 4. nedeviga.

    Francio

    Aix-en-Provence: 1. Faculté des Lettres et Sciences Humaines de la Universitato; 2. nekonata; 3. lektorato; 4. nedeviga.

    Germanio (FRG)

    Hamburg: 1. Universitato de Hamburg; 2. 1950, renovigita en 1954; 3. komisio de la lektoro por ĉiuj studentoj; 4. nedeviga.

    Saarbrücken: 1. Universität des Saarlandes, Filozofia Fakultato; 2. 1968; 3. instrukomisio ( Lehrauftrag) same kiel en Hamburg; 4. nedeviga sed eblas atestoj egalvaloraj al semestraj ekzamenoj.

    Hispanio

    La Laguna ( Tenerife): 1. Instituto pri Lingvoj de Universidad de La Laguna; 2. 1963; 3. katedro; 4. deviga kaj ekzamena objekto por la enskribitoj.

    Hungario

    Budapest: 1. Sciencuniversitato, Filozofia Fakultato; 2. nemenciita; 3. lektorato en la kadro de la katedro pri Ĝenerala Lingvistiko kaj Fonetiko; 4. deviga kiel tria fako, ŝtatekzamena objekto.

    Esztergom: 1. Instruista Akademio; 2. 1967; 3. lektorato de fremdaj lingvoj; 4. nedeviga, sed ekzamena objekto por la enskribitoj.

    Pecs: 1. Pedagogia Altlernejo; 2. 1967; 3. lektorato de fremdaj lingvoj; 4. nedeviga, sed ekzamena objekto por la enskribitoj.

    Italio

    Caltagirone: 1. Supera Lernejo por Sociaj Asistantoj kun rango de Fakultato; 2. nekonata; 3. lektorato; 4. deviga kaj ekzamena objekto.

    Catania: 1. Supera Lernejo por Sociaj Asistantoj kun rango de Fakultato; 2. nekonata; 3. lektorato; 4. deviga kaj ekzamena objekto.

    Japanio

    Takamatu: 1. Meizen Tanki Daigaku (Universitato); 2. nekonata; 3. nekonata; 4. nekonata.

    Takamatu: 1. Kagawa Daigaku (Universitato); 2. nekonata; 3. nekonata; 4. nekonata.

    Jugoslavio

    Zagreb: 1. Fakultet Ekonomskiih Nauka (Fakultato de Ekonomikaj Sciencoj), Universitato de Zagreb; 2. 1925 ; 3. lektorato; 4. nedeviga.

    Koreo

    Taegu: 1. Yeungnam Universitato; 2. 1951; 3. lektorato; 4. nedeviga.

    Taegu: 1. Kyongbuk Universitato; 2. nekonata; 3. lektorato; nedeviga.

    Taegu: 1. Pedagogia Kolegio; 2. nekonata; 3. nekonata; 4. nekonata.

    Nederlando

    Amsterdam: 1. Universiteit van Amsterdam (Universitato de Amsterdam), Filologia Fakultato; 2. rekonfirmita en januaro 1969; 3. privatdocenteco; 4. nedeviga.

    Pollando

    Krakow: 1. Filologia Fakultato de Uniwersytet Jagiellonski; 2. 1946; 3. lektorato; 4. nedeviga, sed ekzamena objekto.

    Krakow: 1. Supera Pedagogia Altlernejo, Filologia Fakultato; 2. 1958; 3. lektorato; 4. nedeviga, sed ekzamena objekto.

    Szczecin: 1. Agrikultura Altlernejo; 2-4 nekonataj.

    Torun: 1. Universitato de N. Kopernik; 2-4 nekonataj.

    Usono

    Elizabethtown: Elizabethtown College (Kolegio), Departemento de Lingvoj; 2. 1951; 3. lektorato; 4. nedeviga.

    Entute, do, ekzistas unu katedro kaj 29 lektoratoj en 16 landoj. Laŭ la statistiko de 1953, ekzistis 20 lektoratoj en 8 landoj, sed eĉ ne unu katedro.

    Kompreneble, en sufiĉe multaj universitatoj estas plu farataj kursoj de Esperanto, sed tia instruado, kvankam tre grava, ne troviĝas en la universitataj programoj. Aparte menciindaj estas la kursoj en kelkaj usonaj universitatoj en 1971 kaj 1972. Ilia nombro multiĝas kaj oni povas atendi, ke baldaŭ formiĝos lektoratoj aŭ similaj gradoj kun konstanta karaktero almenaŭ en kelkaj el ili, ekzemple en Fort Lauderdale (Florido), en Carbondale (Suda Illinois), Berkeley (Kalifornio).

    4.6.5 Konkludaj Rimarkoj

    Kelkaj konkludoj altrudiĝas.

    La unua estas, ke granda laboro jam estas farita ankaŭ sur tiu ĉi kampo, ofte kun pozitivaj rezultoj. Iom atenta studo de la publikigitaj materialoj montras, ke en la postmilita periodo estas farita daŭra, solida progreso, kvankam certe ne spektakla, malgraŭ multaj malfacilaĵoj. Evidentiĝas ankaŭ, ke en multaj kazoj estas rimarkebla konsiderinda fluktuado: enkonduko de la lingvo en la lernejojn kaj instruado dum kelkaj lernejaj jaroj, kaj subita malapero el la instruprogramoj. Aliflanke, ekzistas ankaŭ multe da konstanteco en aliaj kazoj: seninterrompe la samaj lernejoj aperas en la statistikoj. Estas sendube, ke la situacio multe dependas ne nur de la kvalito kaj amplekso de agado en lernejaj medioj, ĉu fare de unuopuloj, ĉu de la kompetentaj Esperanto-organizaĵoj, sed ankaŭ de la starpunkto, kiun havas la edukaj aŭtoritatoj; kaj tiu starpunkto siavice multe dependas de la ĝenerala politika klimato en unuopa lando en difinita periodo.

    Plua konkludo estas, ke la malsamecoj rilate la atingojn estas ofte tre grandaj. Se en difinita periodo Esperanto estas instruata en 171 lernejoj kun 5.429 gelernantoj nur en unu lando (Jugoslavio en 1959-60), dum en ĉiuj aliaj 26 landoj ĝi estas instruata en 175 lernejoj kun entute 7.708 gelernantoj, en multaj landoj eĉ nur en unu aŭ du lernejoj kun kelkdeko da gelernantoj, tiam forestas la ekvilibro, kiu estas esence grava por instruado de lingvo vere internacia laŭ siaj karaktero kaj celo. Tio, samtempe, klare indikas la vojon por plua agado: paralela vastigado de Esperanto-instruado en kiel eble plej multaj lernejoj de diversaj landoj laŭ la modelo de la kunordigaj aktivadoj de Maribor. Nur paralela, samtempa, maksimume egala vastigo garantias solidajn sukcesojn kaj la finan oficialigon en formo de interŝtata konvencio.

    4.7 ESENCA BIBLIOGRAFIO

    La Esperanto-Societo (diversaj aŭtoroj). Eld. de UEA, Rotterdam 1966.

    Stojan, P. E., Bibliografio de Internacia Lingvo. Geneve 1929.

    Ŝirjaev, I., (ĉefred.), Enciklopedio de Esperanto. Vol. I kaj II. Budapest 1933-34.

    Zamenhof, L. L., Fundamento de Esperanto (notoj kaj lingvaj rimarkoj de D-ro A. Albault). Marmande 1963. Zlatnar, P., Esperanto kaj Lernejo. Ljubljana 1959.

    Periodaĵoj:

    CED-Dokumentoj en la serio B, precipe B/IV/1-15 kaj B/V. Jarlibro de UEA, Dua Parto, Rotterdam, 1947-1972, aparte en la ĉapitroj pri lernejoj ekde 1964; aparte ankaŭ p. 133-183 en la Jarlibro por 1971.


    DUA PARTO

    LITERATURO

    ĈAPITRO 5

    KARAKTERIZOJ DE LA ESPERANTA LITERATURO

    5.1 ESPERANTO KAJ LITERATURO

    La Internacia Lingvo estas antaŭ ĉio lingvo. Lingvo estas la manifestiĝo de la hereda homkapablo paroli: tiu lasta evoluis dum la homiĝa procezo, paralele al la evoluo de la laborteknikoj kaj do paralele al la kompleksiĝo de la sociaj rilatoj kaj vivo.

    Lingvo estas interhoma socibaza komuniksistemo, kiu esence konsistas el bone difinita, analizebla son-sistemo (kie la sonoj estas en limigita nombro), kaj el bone difinitaj, analizeblaj signif-unuoj (konsistantaj el son-kunmetaĵoj). La kunmeto de la signif-unuoj laŭ analizeblaj reguloj estas la premiso de analizebla homa lingvo: tio signifas, ke homa lingvo devas kapabli transdoni teorie senfinajn signifojn (t.e. realeco-analizerojn, formitajn laŭ lingvaj kategorioj, ĝenerale apartaj laŭ la lingvoj), per nur limigita nombro da lingvaj (sonaj) signoj.

    En ĉiu lingvo, la lingva uzo devas kiel eble plej proksimiĝi al socia normo, por ke ĝia efikeco (komprenateco) estu maksimuma.

    Sed la socia normo estas io ekstrapolita: ĝi ekzistas ja, sed nur kiel struktura centro, kiel fakta centro de ekzistantaj lingvo-tensioj, do kiel rezultanto de la interago de pluraj fortoj, nur malofte konverĝaj.

    Tiu socia normo, kiun ni konsideras dinamika, speguliĝas en la individuoj: inter la socia lingvonormo kaj la lingvo plene individua (kiu povas eventuale esti eĉ nekomprenebla) ekzistas individua normo, kiu estas la rezultanto inter la neceso esti komprenata kaj la neceso enkategoriigi en la ekzistantajn lingvokategoriojn (penskategoriojn) ankaŭ perceptojn esence fremdajn al tiuj lingvaj (pensaj) kategorioj.

    Estas ĝuste la neceso esprimi lingve nelingvajn spertojn, tio, kio kreas problemon de lingva “elvokiveco” (la problemon de la afekcia nuanco de la lingvo-esprimoj).

    Necesas tamen ion tuj klarigi: nelingvaj kategorioj (ekz. afekciaj perceptoj) povas esti tre bone esprimataj per nelingvaj rimedoj: voĉ-altigo, eksklamoj (aĥ!, oj!), vizaĝesprimoj, gestoj, korpa sinteno, parolrapido, ktp.

    Sed en la literatura skriblingvo, kiu dependas ja de alia, aparta socia normo, ĉar ĝi estas uzata alicele kaj sub aliaj kondiĉoj (skribe!) ol la parollingvo, la afero ne estas tiel simpla.

    Oni povas uzi eksklamojn, sakrojn, k.a., kompreneblajn, ĉar akceptitajn en lingva normo, aŭ uzi ortografiajn signojn.

    Oni povas “eksplike” aldoni klarigojn pere de frazo aŭ adjektivo (kiuj kutime ne povas redoni la tutan intencitan mesaĝon).

    Oni povas uzi metaforan eksplikon (tradician — aŭ tute novan, se ĝi estas senpere travidebla).

    (ĉ) Oni povas uzi... nenion! Kaj lasi, ke la leganto mem komprenu, laŭ sia eduko, gusto, socia deveno, vivepoko. Ofte estas tiel, kiam verkisto skribas en tre persona lingvo aŭ por difinita sociklaso. Kaj pro tio ni rimarkas la jenan fenomenon: multaj el la “asociiĝoj”, kiujn ni perceptas en la verkoj de la klasikuloj, fakte venas de nia hodiaŭa persona interpreto, kaj ne estis celitaj de la tiamaj aŭtoroj: ni rigardas ilin tra ĉi-epokaj okulvitroj, kaj eltiras konkludojn konformajn al nia hodiaŭa lingva kaj literatura sentemecoj.

    Oni povas uzi stilrimedojn, kiuj jam entradiciiĝis. Tio estas tre malfacila. Tiu tradicio estas tre ŝanĝiĝema: ĝi aliiĝas laŭ la epokoj, laŭ la socia deveno de la aŭtoro, kaj ofte laŭ la klasaparteno de la legantoj, celataj de la aŭtoro. Tiu tradicio devas unue ekesti: devas ekekzisti socia homgrupo, kiu interrilatas, eĉ se nur malstrikte, per iaj strukturoj (do devas ekzisti ia/j centro/j), kiu uzas tiun lingvon por literaturaj celoj. Nur tiel, iom post iom, tiuj ŝanĝiĝemaj sed nepre necesaj tradici-bazaj stilrimedoj vekantaj asociiĝojn povas ekesti.

    Pli ol 80-jara literatura uzo de Esperanto, originale kaj traduke, ekzistigis, per grupinterna necesprocezo, kvanton da lingvaj esprimrimedoj por nelingvaj esprimendaĵoj. Kiel en ĉiuj lingvoj, ili ne estas ĝenerale eltireblaj el la vortaroj, sed estas aparte lernendaj el la praktika literatura uzo, malsama laŭ la epokoj kaj laŭ la sociaj klasoj.

    5.2 ESENCAJ TRAJTOJ
    5.2.1 Enkonduko

    Unu el la plej nekonataj faktoj estas la ekzisto de originala literaturo esperantlingva.

    Dank’ al la unua literatura periodo, dum kiu floris ĉefe tradukliteraturo, kaj dum kiu fiksiĝis, tiamaniere, la fundamentoj de lingva kaj kultura tradicioj, povis, je certa momento, kreski propra, aŭtonoma Esperanta literaturo ĝis alta valornivelo.

    Tiu originala literaturo estas rigardebla el pluraj vidpunktoj.

    5.2.1.1 Rilatoj inter la Originale Esperantlingva Literaturo kaj la Literaturoj Nacilingvaj. — Estas nekontestebla fakto, ke ekzistas reciprokaj influoj interliteraturaj. Literaturaj “modoj”, ĉiam surbaze de ekonomi-sociaj faktoroj, estiĝas en iu ajn literaturo (ĝenerale en “grava” literaturo, pro kaŭzoj ĉi tie neanalizeblaj), kaj de tie ili migras al aliaj. Tie ili enradikiĝas nur se ekzistas la socia faktoro. kiu faciligis la estiĝon de ĉi tiuj novaj esprimtendencoj en la influanta literaturo; alie, ili efemere aperas sub la plumo de nur malmultaj entuziasmuloj, kaj malaperas senspure. Tiu “modo”-migrado okazas duvoje: tra la tradukoj kaj tra la rekta fremdlingva scio de aŭtoroj.

    Iel analoge en Esperanto: sendube la nacilingvaj verkistoj influis la Esperantajn aŭtorojn: ĉu Auld estus pensebla, tia, kia li estas, sen la influo de Ezra Pound? Kaj ĉu Miĥalski sen Majakovskij?

    En plurklasa ŝtato rolas kompreneble ankaŭ klaskonsciaj faktoroj: tio eksplikas la estiĝon ekz. en Sovetio, Japanio, Bulgario ktp., de komunistaj verkistoj esperantlingvaj, kiujn oni povas unuigi en aparta, internacia skolo ne nur pro enhavaj similecoj, sed ankaŭ pro ia ĝis nun neniam funde analizita komuna formo. Ĉi tie rolas kompreneble ankaŭ verŝajne nacilingva influo. Ĝi estas plej bone videbla ekz. ĉe Leon Bergiers: li ne estus imagebla ekster sia politika agado en Belgio kaj sen konsidero al lia kono pri la tiama franca socikritika literaturo.

    En la literaturo de Esperanto gravas ankaŭ la tradukoj, kvankam verŝajne ne tiom enhave, kiom lingve kaj poetike.

    Sed se la supra teorio estus senkorekte valida, la literaturo de Esperanto devus esti multe pli varia kaj multe pli multforma ol ĝi fakte estas.

    Ni devas ja konsideri, ke ekzistas unuecigaj faktoroj: la unua estas la interna strukturo de la Esperanta kulturo: tradicio, lingvostudoj, kutimoj. Verkisto-ekzemploj, pli-malpli nivele devigaj aŭ instigaj, unuecige influas la aŭtorojn. La dua estas la fakto, ke la plejparto de la Esperanto-verkistoj apartenas al eŭropaj landoj, kie, kompare kun Afriko kaj Azio, regas sufiĉe unuecaj ekonomi-sociaj situacioj, kaj kie la lingvoj parolataj apartenas ĝenerale al la sama lingvotipo. Tie, kie la socie-ekonomia situacio evoluis historie tute malsame, kaj kie la lingvo apartenas al lingvotipo tute malsama, tiu “komuneco” estas tiel evidenta, ke pro tio povis kreiĝi naci-influitaj skoloj kun propra, longdaŭra tradicio, kiel ekz. en Japanio.

    5.2.1.2 La Esperanta Literaturo kaj la Internacia Sfero. — Se ni konscias, ke homo vivas en tri sferoj (regiona, nacia kaj internacia), ni ankaŭ konscias, ke tiuj tri sferoj estas fakte dinamikaj strukturoj, interkonektitaj, kies teoria analizo povas tamen ne ĉiam konfirmiĝi en la praktiko. Ekzemple, por la Romanĉoj ekzistas lingvo familia, vilaĝa, preĝeja, lerneja, radia, revua (la romanĉa), kaj lingvo ĵurnala, politika, ŝtata, scienca, fremdulkontakta (la germana). La tri sferoj ĉi tie ne estas plu divideblaj: ilia konsisto-strukturo dividiĝas laŭ aliaj strukturaj “centroj”. Tio neniel malfirmigas la ĝeneralan valoron de la sfero-teorio: ĝi nur instigas la leganton al la teori-strukture dinamika kompreno de tiuj konceptoj.

    Cetere, ankaŭ la internacia sfero ne estas io, kio unuece, konstante, senhalte evoluas kaj pligrandiĝas. Ĉar ĝi konsistas el pluraj strukturoj, interkonektitaj inter si kaj kun la subaj strukturaj grupoj (la nacia sfero), ĝi ŝanĝiĝas rezulte de la ŝanĝiĝoj en la kunmetitaj strukturoj. La rezulto de tiuj fortoj estas nomata, sur pli alta nivelo ol la nacia, “internacia”: neniel devige, ĝi progrese kaj plivastiĝe antaŭeniras, sed en kelkaj ekonomiaj-politikaj situacioj ĝi povas eĉ malgrandiĝi.

    Ĉar Esperanto, pro la konsisto de la kolektivo, kiu ĝin akceptis kaj uzas, estas lingvo de tiu sfero, estiĝas objektiva kontraŭdiro inter la nediskutebla progreso en la disvastiĝo de Esperanto kaj la malgrandiĝo de internacia sfero. Tio, parte, reflektiĝas je kultura nivelo en malkonkordoj.

    Analizo de la nuntempaj antagonismoj evidentigas, ke ili fontas ĉefe el la kontraŭaĵo inter la alte evoluintaj rimedoj de produktado kaj la postrestintaj formoj de ekonomiaj, kaj tial ankaŭ de sociaj kaj politikaj rilatoj. Sur internacia nivelo tio, interalie, reflektiĝas en la ekzisto mem de ŝtatoj en la nuna formo, nome aŭ fakte suverenaj aŭ kun suverenecaj pretendoj, kio grave malhelpas aŭ eĉ malebligas kunlaboron en la solvado de mondaj problemoj, daŭre amasiĝantaj, kiuj, fakte, ne estas solveblaj krom per komunaj fortoj. Ĝi ankaŭ kaŭzas la antagonismon inter la riĉaj ŝtatoj, kiuj plu riĉiĝas, kaj la malriĉaj, kiuj relative kaj proporcie plu malriĉiĝas. Ie en la mezo troviĝas pluraj mezgrandaj kaj relative malgrandaj ŝtatoj, kies ekonomia, socia kaj politika sistemo permesas riĉiĝon per propraj, enlandaj fortoj, sen ekspluatado de aliaj landoj. Kompreneble, interne de ĉiu unuopa ŝtato, depende de ĝia ekonomia-socia-politika strukturo, manifestiĝas multnombraj aliaj antagonismoj, kiuj, en la lasta linio, havas kiel plej profundan radikon la fakton, ke la sociaj, politikaj kaj kulturaj institucioj nur tre malfacile kaj malrapide adaptiĝas al la novaj rimedoj de produktado.

    La antagonismoj de la realaĵo reflektiĝas ankaŭ en la literaturo. Tio eksplikas la fakton, ke ankaŭ en la Esperanta literaturo — kaj originala kaj traduka (unuavice koncerne la elekton de la tradukota originalo) — manifestiĝas la samaj kontraŭdiroj. Ĉar Esperanto estas la lingvo de la priskribita internacia sfero kaj spegulas ties internajn kontraŭdirojn, studo de la Esperanta literaturo, precipe originala, sen studo de la nuntempa socia kaj politika realaĵo, povas konduki nur al pseŭdokonkludoj, kaj ne al realecklariga analizo.

    5.2.1.3 La Interna Strukturo de la Originala Esperanta Literaturo. — Ekzistas tamen ankaŭ historio de la Esperanta lingvokulturo (i.a. de la literaturo). Tio signifas, ke la nunaj Esperantaj verkistoj troviĝas en certaj, analizeblaj rilatoj kun la pasintaj, kaj ke inter la verkistoj ekzistas rilatoj plurnivelaj, el kiuj kelkaj, inter iuj verkistoj, aperas regule: tiun fakton ni nomas “ekzisto de skolo”.

    Ĉi tie stariĝas la problemo de la periodigo de la Esperanta literaturo.

    5.2.1.4 Periodigo de la Esperanta Literaturo. — La historion de la Esperanta literaturo oni povas facile dividi en tri periodojn: la unua, ĝis la Unua Mondmilito; la dua, ĝis la Dua Mondmilito; la tria, post la Dua Mondmilito. Ĉi tiu divido estas nescienca: tiuj, kiuj proponis ĝin, tre bone konscias pri tio, sed ĝi estas komforta, kvankam oni povus diskuti pri la jenaj konstatoj:

    Se la triparta divido de la poezio (nome de la liriko originala) estas facile konstatebla, ĝi estas tamen nur tre duba koncerne la prozon (ĉefe la novelon), kaj neekzistanta koncerne la romanon kaj la dramon.

    Ankaŭ koncerne la lirikon, la periodoj ne dividiĝas klare: ekzistas verkistoj, kies verkoj aperis ankaŭ dum la tria periodo, kvankam ilin oni kutime alkalkulas al la dua periodo; krome, kelkaj poetoj de la unua periodo estas aktivaj ankoraŭ hodiaŭ.

    Cetere, okdek jaroj estas tro mallonga tempo por permesi korektan dividon.

    Por pli klare enkadrigi la problemon, oni konsideru jenajn punktojn:

    (a) Ni tuj rimarkas, ke la verketo de E. Privat Tra l’ Silento estas enhave tre matura, sed forme ankoraŭ ligita al la unua periodo, dum Mondo kaj Koro, de Kalocsay, estas forme revolucia, dum enhave ĝia parenceco kun ia verkoj de la unua periodo estas ankoraŭ videbla almenaŭ esence. Tio povas signifi, ke la aldonoj de novaj enhavoj (signifoj) en formoj klasikaj, sed ĉiam pli perfektaj, en difinita momento eksplodigas la malnovajn formojn, kaj kreas novajn.

    Analoge, ankaŭ la enhava nivelo plialtiĝas salte. Sekve, oni konstatas la ekziston de reciproka dependo inter formo kaj enhavo, kiu reliefiĝas el la evoluo de la literaturo.

    La rilatoj inter la malsamaj literaturaj branĉoj estas ankaŭ konsiderendaj, ĉar ili baziĝas sur la aparta Ligo, kiu ekzistas inter la lingvo kaj la kolektivo, kiu parolas ĝin. Fakte, la parolataj lingvoj havas du ĉefajn apliko-kampojn: unuflanke la esprimon de la personaj analizoj laŭ propraj penso-kategorioj (liriko), aliflanke la esprimon de komunaj, sociaj kaj socie komprenendaj analizoj (teatro). La unuiga sintezo el ambaŭ estas la romano. Laŭ tiu leĝo, Esperanto (komence nura skriblingvo, kun nur tre malstrikte organizita parolanto-kolektivo) prezentis unue lirikan literaturon (nematuran, ĉar la instrumento — la lingvo mem — tiam ne estis jam tute elprovita). Nur poste estiĝis la teatro: ĝi estis unue fuŝa, sed kun la jaroj ĝi pliboniĝis, kiel simptomo de la transformiĝo de la skriblingvo Esperanto al parolata lingvo. La plifirmiĝo kaj pliampleksiĝo de la socia kolektivo, kiu uzas Esperanton, kaŭzos sendube la ekeston de plenvalora teatro; ĝi siavice influos pozitive ankaŭ la romanon, kiu ĝis nun restis ftiza, kun kelkaj esceptoj des pli atentindaj.

    (ĉ) Necesas klarigi, ke la postresto de iuj aŭtoroj en la forma kaj enhava evoluo de la literaturo dependas de multaj faktoroj objektivaj kaj subjektivaj (izoleco, persona fiksiĝo al malnovaj formoj, k.a.).

    Estas rekonsiderenda la problemo de nacilingva influo je la Esperanta literaturo. Verŝajne la skoloj ne estas tiom “internaciaj”, kiom esence “landaj”: ĉirkaŭ ili grupiĝas ankaŭ alilandaj aŭtoroj, depende de ilia socia aparteno, mondkonceptoj kaj internacia situacio.

    5.2.2 Literaturscienca Studo pri Originalaj Esperanto-Verkistoj

    Unu el la plej fruaj aludoj al kreiĝanta literaturo originala estas prelego de Edmond Privat farita en 1911, Pri Esperanta Literaturo (eld. 1912), kiu provis analizi la etoson, laŭ kiu ĝi ekestas kaj plue evoluos. En 1932 aperis interesaj, tamen nun iom malnoviĝintaj skizoj de L. Totsche ( L. Tarkony) sub la titolo De Paĝo al Paĝo. Tiuj priskriboj de pluraj Esperanto-verkistoj havas nuntempe preskaŭ nur historian intereson, ĉar la kadro de la verko estas iom mallarĝa kaj multaj juĝoj profunde aliiĝis. Tamen ĝi enhavas ankoraŭ trafajn konsiderojn. Al Ora Libro (1937) F. Szilagyi kontribuis per artikolo “Liriko en Esperanto”; la sama verko enhavas ankaŭ skizon pri la Esperanta prozo.

    En Esperanto 60-jara (1947) la Nederlandano G. J. Degenkamp pritraktas ĉefe ia lingvoevoluon, kiun li dokumentas per elektitaj fragmentoj el diversperiodaj verkoj. La unua provo verki sisteman historion de la Esperanta literaturo estis farita de la Ĉeĥo Vlastimil Novobilsky; lia Skizo pri la Esperanta Literaturo (1956) iom suferas pro la manko de antaŭaj organikaj historioj. La evoluon de la Esperanta liriko priskribis William Auld en sia antaŭparolo al Esperanta Antologio (1958). Didaktike pensita, sed kritike ne ĉiam korekta estas Kvar Prelegoj pri Esperanta Literaturo (1960) de la Sloveno Drago Kralj. En 1964 aperis 33 Rakontoj: La Esperanta Novelarto redaktita de R. Rossetti kaj F. Szilagyi, kun enkonduko de I. Rotkviĉ. La antaŭparoloj literaturscience analizas la evoluon kaj nunan situacion de la Esperanta prozo. En la dua volumo de Gvidlibro por Supera Ekzameno (1966), redaktita de A. Pechan, troviĝas ĉapitro pri la historio de la literaturo en Esperanto, kiun verkis K. Kalocsay kaj Henri Vatre; temas pri kritike valora, informe riĉa, analize trafa superrigardo. Diego Selso (ps. de Adŝn Hrynkiewicz) prezentis en 1966 resuman enkondukon, Niaj plej Grandaj Verkistoj.

    Ekzistas kelkaj studoj pri unuopaj verkistoj. Pri Zamenhof aperis sennombraj artikoloj, kiuj prilumas lian agadon kiel iniciatinto de Esperanto, kiel pensulo, kiel oratoro, kiel homarano. Majstran analizon de lia aktivado kiel lirikisto prezentas du artikoloj de Marjorie Boulton kaj de John Francis, aperintaj en Memorlibro pri la Zamenhof-Jaro, 1960.

    En la unua volumo de Arĝenta Duopo (1937) estas pluraj studoj pri Kalocsay kaj Baghy, sed la plej ĝisdataj, kaj metode modernaj, aperis ĉefe postmilite, en La Nica Literatura Revuo. Al Ora Duopo (1966) S. Szathmari kontribuis studon pri Baghy kaj L. Tarkony pri Kalocsay.

    Kalocsay mem studis plurajn poetojn, ĉefe el la unua periodo de Esperanto, en Norda Prismo: nome L. Belmont (pseŭdonimo de L. Blumenthal), Cl. Bicknell, St. Z. Braun, M. Hankel, Cz. Kozlowski kaj J. van Schoor. Studojn pri Bulthuis verkis Nekrasov en La Nova Epoko kaj en La Nova Etapo. La sama Nekrasov aperigis studojn ankaŭ pri T. Jung, N. Hohlov kaj E. Miĥalski (ĉiuj en La Nova Epoko). Du studojn, unu pri Varankin, la alian pri Miĥalski, verkis W. Auld en La Nica Literatura Revuo.

    5.2.3 Ĝeneralaj Karakterizoj de la Esperanta Literaturo

    Estas malfacile, ofte eĉ neeble, skizi pritrakton de la ĝeneralaj karakterizoj de literaturo. Ili dependas de la socia konsisto kaj de la historia evoluo de ĝia parolanta kolektivo, kaj ankaŭ de la nombro kaj nivelo de la aŭtoroj, kiuj verkis en tiu lingvo.

    Oni facile povas rimarki, ke el forma vidpunkto la Esperanta literaturo estas kompleta, kelkrilate eĉ pli kompleta ol aliaj literaturoj, ĉar ĝia fleksebleco kaj la internacieco de ĝia parolanta kolektivo permesis la akcepton de pluraj diversoriginaj (eĉ eksterhindeŭropaj) beletristikaj formoj.

    La koncizeco de Esperanto, ŝuldata al ĝiaj “resumaj” formoj, nacilingven ofte netradukeblaj, faciligis la estiĝon de liriko. Kontraŭe, la fakto, ke Esperanto unue estis preskaŭ ekskluzive skribata lingvo, malfaciligis la estiĝon de dramo kaj de romano. La iom post iom perfektiĝanta transformiĝo de Esperanto en parolatan lingvon kreas la necesajn lingvajn kaj psikologiajn fundamentojn, sur kiuj kreskos kaj floros ankaŭ tiuj branĉoj de la beletro, kiuj ĝis nun ne estis tre sukcesaj.

    La enhavaj karakterizoj de la literaturo en Esperanto estas multnombraj kaj malfacile skizeblaj, ĉar ili multe dependas de la verkistoj mem. Tamen frapa estas la ekzisto de ĝenerale homeca kaj humanisma etoso, kiu en la plej sukcesaj verkoj esprimiĝas ne religiece, sed etike, kaj ofte ankaŭ soci-inspire. Tiu humanismo formas la bazon de la lingva (kaj pro tio socia) agado de la Esperanto-Movado kaj estas nedisigebla de la literaturo de Esperanto. Ĉi estas trovebla en ĉiuj literaturaj kampoj: dum la lastaj dudek jaroj oni rimarkas ĝin en ampleksaj poemoj kiuj pritraktas la problemojn de Ia homo, de la vivo kaj de la mondo ( Auld, Francis, De Kock, Chaves, k.a.). Tiuj poemoj, elstaraj forme kaj enhave, estas sendube unu el la plej tipaj trajtoj de la moderna Esperanta literaturo.

    Plenrajte oni povas konkludi, ke malofte estas studebla literaturo pli zorge kaj ameme flegata ol la Esperanta literaturo: malgraŭ ia limigiteco de la disponeblaj rimedoj, ĝi estas valora juvelo, ĉiam pli kreskanta kaj fajlata; sen troigo oni povas aserti, ke nuntempe Esperanto estas lerninda fare de literatur-amantoj pro la valoro de sia originala literaturo.

    Estas utile aldoni, ke delonge establiĝis la kutimo karakterizi diversajn grupojn da verkistoj per la esprimo “skolo”. Ekz., jam en la frua periodo oni distingis la francan kaj slavan skolojn. Efektive, pri “skolo” en la vera senco de la vorto oni povas paroli nur se temas pri grupo da aŭtoroj, kiujn kunligas — kaj distingas disde aliaj verkistoj — difinitaj komunaj trajtoj de ilia verkaro el enhava kaj forma vidpunktoj. Juĝante laŭ tiu kriterio oni trovas, ke en la Esperanta originala literaturo tutcerte estas eble apliki tiun terminon al la Budapeŝta kaj, ĝis iu grado, al la Skota Skoloj, malpli al la japana kaj socialista-proleta skoloj, kaj nur kun grandaj rezervoj al aliaj “skoloj”: slava, norda, franca ktp. Tamen, sekvante la establitan tradicion, en la sekvanta ĉapitro kaj aliloke en tiu ĉi verko ofte estas uzata la esprimo ne nur por la Budapeŝta kaj Skota Skoloj, sed ankaŭ por indiki grupojn da aŭtoroj, kiujn markas ilia nacieco aŭ sociaj-politikaj celadoj, sed kies verkaro ne posedas iajn komunajn, aparte signifajn, enhavajn kaj formajn karakterizojn. En tiu lasta kazo “skolo” estas nenio alia ol esprimo por signi difinitan aron da verkistoj, kiuj pro sia nacia origino aŭ socia aparteno kontribuis per siaj verkoj al riĉigo de la Internacia Lingvo ankaŭ el leksikologia kaj stila vidpunktoj.

    5.3 ESENCA BIBLIOGRAFIO

    Arcaini, Enrico, Dalla linguistica alla glottodidattica. Torino 1968.

    Auld, William, L’Esperanto, langue litteraire (CED-Dok. D/I/3). Londono 1962.

    —, “La Internacia Lingvo kiel belarta tradukilo”. Lapenna, Ivo (red.), Memorlibro. Londono 1960, p. 54-67.

    —, Mitoj kaj faktoj pri Esperanto (CED-Dok. A/IV/7). Londono 1965.

    Falkenhahn, Viktor, “Lingvosciencaj konsideroj pri la rolo kaj strukturo de Esperanto”. Der Esperantist, vol. 4, 1968, n-ro 18/19, p. 3-11, 17-28.

    Gregor, D. B., La kultura valoro de Esperanto (CED-Dok. A/IV/8). Londono 1967.

    Hollitscher, Walter, Aggression im Menschenbild. Frankfurt/Main 1970.

    Lapenna, Ivo, Retoriko. 3-a eld. Rotterdam 1971.

    Manders, W. J. A., Interlingvistiko kaj Esperantologio. Purmerend 1950.

    Martinet, Andre, Grundzüge der allgemeinen Sprachwissenschaft. Stuttgart 1963.

    de Saussure, Ferdinand, Cours de linguistique generale. Lausanne- Paris 1916.

    Schaff, Adam, Filosofia del linguaggio. Roma 1969.

    Stalin, Marr, Balibar, Marxismus und Fragen der Sprachwissenschaft. München 1968.

    Tauli, Valter, Introduction to a theory of language planning. Uppsala 1968.

    Verloren van Themaat, W. A., “Whorfian linguistic relativism and constructed languages”. International Language Reporter, vol. 15, 1969, n-ro 53, p. 19-24. Waringhien, Gaston, Lingvo kaj vivo. La Laguna 1959. Whorf, Benjamin L., Sprache, Denken, Wirklichkeit. Reinbek 1963.

    ĈAPITRO 6

    ORIGINALA BELETRO

    6.1 LA MONDLINGVA SITUACIO INTER 1850 KAJ 1887
    6.1.1 Mondlingvaj Provoj

    Esperanto ne estas la unua provo por la solvo de la mondlingva problemo. Jam en la deksepa kaj dekoka jarcentoj aperis planlingvaj projektoj (paroleblaj, aŭ nur skribeblaj), kelkaj eĉ kompletaj (t.e. kun gramatiko kaj vortaro). Tiuj projektoj estis ĝenerale neuzeblaj, parte pro sia tro artefarita, tro ampleksa, detalsinteza ŝajnfilozofia gramatiko, parte pro la plene apriora vortaro, konstruita laŭ ide-analizaj principoj, kies ellernado superis la parkerkapablojn eĉ de la aŭtoroj mem.

    Cetere, en tiu epoko la internacilingva problemo estis sentata preskaŭ nur de kleruloj, je kies dispono efikis tamen ankoraŭ internacie la latina kaj la franca. Krome, tiuj fruaj planlingvistoj ofte komprenis siajn provojn nur kiel instrumenton por “klarigi”, t.e. por “racie analizi” la pensojn.

    Io ne estas forgesenda: jam tiam aperis kelkaj malmultaj lingvoskemoj (pri io plia ja neniel temas) bazitaj sur la ekzistantaj lingvoj. Plej rimarkindaj tiurilate estas la verko de la franca sciencisto Ph. Labbe (1650) kaj tiu de nekonata germana aŭtoro (pseŭdonimo: Carpophorophilus, 1732). Sed post 1850 la socia situacio ĉiam pli rapide aliiĝis. La burĝa sistemo de produktado troviĝis en plena ekspansio en Britio, Francio, Belgio, kaj starigis la unuajn bazojn en Germanio. En la ekonomike plej evoluintaj ŝtatoj ĝi komencis serĉi novajn merkatojn eksterlandlime kaj transmare.

    En ĉi tiu ĉiam pli rapidiĝanta mondo, la apero de la kompleksa ide-analiza kaj detale ellaborita projekto de la hispana prelato Sotos-Ochando (1845) ne povis havi daŭran sukceson. Laŭ E. Drezen, la grava politika kaj socia klasaparteno de la aŭtoro permesis al lia projekto atingi ioman disvastiĝintecon: kunhelpis cetere la fakto, ke tiam Hispanio troviĝis ekster la ekevoluanta fluo de la kapitalismo.

    Por instrui la projekton de Sotos-Ochando aperis pluraj lernolibroj. Oni publikigis kelkajn provojn de scienca terminologio, broŝurojn, kaj oni fondis propagandan societon kaj eĉ bultenon (1861-1864). Sed la esenca vivmalkapablo de tiu projekto montriĝis en la baldaŭa disfalo de ĝia movado, konsistanta ekskluzive el hispanaj kleruloj.

    Multaj aliaj projektoj aperis, poste, ĉiam pli ofte. Kelkaj estis teorie uzeblaj, kiel Pantos Dimou Glossa, de la Franco L. de Rudelle (1859), kaj Universalglot, de iu nekonata Franco (pseŭdonimo: Pirro, 1868). Ĉefe ĉi-lasta projekto sukcesis kunigi regulecon de la gramatiko kun aposterioreco de la vortotrezoro kaj simpleco de la lingvostrukturo.

    6.1.2 Volapük

    Nur en 1879 sonoris la horo de tutmonda lingvo praktike uzebla: tiujare la badena prelato Johann Martin Schleyer (1831-1912) publikigis en la revuo Sionsharfe ( Litzelstetten, Germanio) unuajn skizojn, kaj en 1880 la unuan libron de sia lingvoprojekto Volapük. Dank’ al la revuo, kiun Schleyer redaktis, dank’ al la energio, per kiu li eklaboris, dank’ al la detaleco de la verko, kiun li pretigis, kaj dank’ al la reguleco (se ne simpleco), kiun la projekto almenaŭ unuavide ŝajnigis, ĝi iĝis rapide konata.

    Tamen, el lingva vidpunkto, Volapük estis nete malsupera al multaj ĝis tiam aperintaj projektoj, ekz. al Universalglot.

    Supozeble oni do devas konsideri aliajn kaŭzojn de la sukceso. Unue: la lingva problemo en tiuj jaroj akriĝis; due: la personeco de Schleyer estis sendube altira; trie: la aspekto de Volapük mem ludis rolon: kvankam tre regula, ĝi estis aglutina lingvo tre riĉa de morfologiaj strukturoj, kiuj iel proksimigis ĝin al ia tiutempa (popularscienca) sanskrita “lingva idealo”. Volapük baziĝis plue sur la etnaj lingvoj, kvankam ĝi aspektis sekreta lingvo: tio ne estis senefika ĉe la tiutempe kriptografie interesitaj homoj, ekz. A. Kerckhoffs. Ankaŭ ĝia mallongeco ludis rolon: ni ne forgesu, ke en tiu epoko multiĝis la stenografiaj provoj kaj ke mallongeco estis pro tio pli-malpli senkritike tre ŝatata.

    La fiasko de Volapük, tiel subita, kiel rapida estis ĝia kresko, ŝuldiĝas al lingvaj kaj movadaj faktoroj. Unu lingva faktoro estis la konstato farita de la volapukistoj, ke aŭtonoma planlingvo povas funkcii ankaŭ kun multe pli simpla kaj aposteriora strukturo (pro tio multaj el ili postulis lingvan reformon). Alia lingva faktoro estis, ke Volapük estis iom tro haste ellaborita. Tio speguliĝis ankaŭ i.a. en ĝia derivsistemo, kiu estis volapukigita kliŝo de la germana derivsistemo. Cetere, ankaŭ la belsoneco de la lingvo iom lamis. Aliflanke, ĝia fonetika konstruo malfaciligis la rapidan rekonon de multaj vortoj pro abundo de sufiĉe similaj sonoj. Pro tiuj kaj aliaj difektoj la valoro de Volapük por la komunikado estis do malgranda.

    El la movadaj kaŭzoj de la pereo de Volapük, grava estas la aŭtokrata centrigo de la tuta movado kaj de la lingvo-evoluo en la manoj de unu sola persono: Schleyer mem. Tiu ĉi individueca sinteno koliziis kun la demokrata spirito, kiu jam regis ĉ. 1880 en klarvidaj medioj. Ĝi kondukis ankaŭ al manko de evoluo kaj fleksebleco de la lingvo. Tia situacio devigis multajn konsciajn volapukistojn reagi en la maniero sole ebla: nei praktike kaj teorie la lingvan disciplinon.

    Cetere, Volapük estis dediĉita ĉefe al scienco kaj al komerco. Kvankam aperis ankaŭ pluraj beletraj Volapük-tradukoj (i.a. poemoj), forestis tiu homaranisma sinteno, kiun Zamenhof sciis inspiri al la unuaj esperantistoj kaj kiu ilin puŝis al agado ankaŭ sur la literatura kampo.

    6.2 SOCIA KAJ HEJMA MEDIO DE L. L. ZAMENHOF

    L. L. Zamenhof vivis en lando, kie la kapitalismo ekzistis nur embrie. La tiama Rusa Imperio estis ŝtato, kie en 1859 ankoraŭ ekzistis feŭdaj rilatoj, kaj en kiu, ĝis 1917, la burĝa klaso estis politike senrajta antaŭ la aŭtokrate reganta feŭda klaso (grandaj kamparaj posedantoj, generaloj, burokratoj, eklezio, kortego kaj korteganoj: ĝenerale ĉiuj apartenantaj al la nobelaro).

    La familio de L. L. Zamenhof apartenis al tiu internaciisma juda etburĝa intelektularo, kies intelekta laboro rezultigis la starigon de kultura fono, en kiu, poste, la plej modernaj okcidentaj revoluciaj ideoj akceptiĝos. Tiamaniere la unua, tipe rusa, kontraŭfeŭda kaj kontraŭkapitalisma, esence etburĝa kaj personisma revolucia movado, la popolismo, kun kamparanutopia komunisma idealo kaj labormetodoj ekstreme individuismaj, iom post iom, cedis teorie kaj praktike antaŭ la marksismo.

    Tio ne signifas, ke tiu popolgrupo konscie laboris kontraŭ la caro. Tamen, la tiutempaj Judoj troviĝis meze de gravaj kontraŭdiroj: lingve kaj socie diskriminaciataj, ili serĉis rifuĝejon en la praavan religion, kiu garantiis al ili la dian protekton. Multajn la t.n. juda iluminismo invitis emancipiĝi, tamen gardante la tradiciajn kutimojn kaj religion.

    Sed la neebleco emancipiĝi, ne forlasante la judan religion, en la cara Rusio, gvidis multajn ree al la tradicia religio, kiun ili interpretis eskatologie; kaj multajn tio kondukis al pozitivisma ateista pozicio. Rezulte, tiuj, kiuj ne volis perdi la tradiciajn judajn valorojn (kaj eventuale la malnovajn religiajn tradiciojn), komencis trovi solvon en la cionisma movado (unue utopie sentata). Pli poste la strebo por emancipiĝo, kaj la deziro konservi la validajn hom-liberigajn tradiciojn de judismo, trovis sian analizan fundamenton, kiu permesis teoriigi la klasajn rolojn de la judismo, en la kadro de la sociklasaj kontraŭdiroj en Rusio, kaj ellabori emancipiĝan teorion kaj taktikon por la socia revolucio.

    Marko Zamenhof, la patro de L. L. Zamenhof, klerisma pozitivisto, ateisto, laboris cetere en la cenzura aparato por la caro: tion li faris unuflanke, ĉar en tiu epoko la klasika evoluo de la judisma movado ne jam superis la fazon de la burĝa pozitivismo, kaj, aliflanke, pro la neceso nutri sian familion, do certe ne pro ia mistika amo por la caro aŭ pro intima konvinko. La urbo, en kiu Zamenhof naskiĝis, Bjalistoko (pole Białystok, ruse Bjelostok), estis gente miksita. Laŭ M. Boulton, en 1897 66% de la loĝantaro estis jidparolanta (judreligia), 18% estis Poloj (katolikoj), 8% Rusoj (ortodoksuloj), 6% Germanoj (luteranoj) kaj 2% Bjelorusoj. Inter 1850 kaj 1900 okazis 19 sangaj pogromoj kontraŭ la Judoj, kaj la sociaj kaj ekonomiaj diskriminacioj estis grandaj. Tiuj faktoj komprenigas, kial la tiama situacio en Bjalistoko tiel forte influis Zamenhof sur lingva kaj religi-etika kampoj.

    L. L. Zamenhof kreskis en duone klerisma, duone religia (ne bigota) etburĝa medio; la patro influis lin per sia obstino kaj metodeco labori, la patrino heredigis al li sian mildan temperamenton kaj kompaton por la suferantoj. Tiuj du esencaj trajtoj de L. L. Zamenhof, kiuj tiel harmonie kuniĝis kun eksternorma inteligenteco, klarigas, el individuisma vidpunkto, la kaŭzon de la fascino, kiun li elradiis, kaj kiu estis tiel grava dum la unuaj jaroj de Esperanto.

    6.3 UNUAJ LINGVAJ PROVOJ

    Ni ne volas longe pritrakti la unuajn provojn de L. L. Zamenhof por konstruo de L.I. Ambaŭ projektoj ( Lingwe Uniwersala (1878) kaj Lingvo Universala (1881)) aperis kun lingvaj komentoj de Gaston Waringhien en lia verkego Lingvo kaj Vivo, 1959. Verkitaj en tiuj praesperantoj restis tri poemoj originalaj, unu tradukita, kaj pluraj (nefinitaj) tradukitaj rakontoj. Unu el tiuj originalaj poemoj, Pinto (penso) aperis remuldite ankaŭ en la hodiaŭa Esperanto (sub ia titolo Mia Penso): la praesperanta versio estas pli senpere lirikemocie sentata ol la pliposta versio. G. Waringhien demandas sin, ĉu oni povus uzi tiun praesperanton por atingi arkaecajn stilefektojn. Malfeliĉe, la limigiteco de nia kono pri tiu praesperanto, kaj ĝia nekomprenebleco por la nuntempaj esperantistoj, igas tiun proponon ne tre facile efektivigebla, kvankam G. Mattos sukcesis verki du poemojn en tiu praesperanto ( Sperento kaj Sutte Alla, aperintaj en Arĉoj, 1967). Tiurilate pli da ŝancoj povus havi la ŝercprojekto de K. Kalocsay, aperinta en Lingvo Stilo Formo, 1931 (repr. 1963 kaj 1970), aŭ tiu de M. Halvelik, publikigita en Arkaika Esperanto, 1969.

    6.4 APERO DE LA “UNUA LIBRO”

    La Unua Libro por Rusoj aperis en Varsovio dum la plej alta punkto de la sukcesoparabolo de Volapük. La rapida pereo de tiu projekto igis dubi multajn homojn pri la vivopovo de Esperanto.

    Estas tamen atentinde, ke Volapük en la tiama Rusio tute ne estis tiel sukcesa, kiel en la okcidento de Eŭropo,. parte ankaŭ pro cenzuraj ĉikanoj. Laŭ E. Drezen, en 1887 la nomaro ĝenerala de ruslandaj volapukistoj nombris nur 186 adresojn. Samjare ekzistis nur unu societo en Moskvo kaj du en Finnlando. Pluraj homoj, ĉefe en Rusio (kaj en la ruslanda Polio) estis altireblaj, des pli, ke ili trovis en Esperanto tiun utopian kaj profetan etoson, kiu mankis en la Volapük-movado: laŭ E. Privat, tiu etoso formiĝis, ĉar en Esperanto esprimiĝas la sopiro de la homaro al unueco, kaj estas ĝuste ĉi tiu fundamenta inspiro, kiu klarigas la sekreton de ĝia viviĝo. Tiu “interna ideo” estis komence pozitiva, sed kiam ĝi fiksiĝis kaj degeneris al ia sentimentala sinteno, preskaŭ religieco, al ia majstro-kulto, en multaj kazoj ĝi transformiĝis de morala instigo al praktika bremso, interna kaj ekstera, por la Movado.

    En tia etoso, en etburĝa medio, dividata laŭreligie kaj laŭlingve, kie la unuaj blovoj de kapitalismo en Rusio renkontiĝis kun la restoj de la juda mesiismo kaj kun la pacista, anarkiisme utopia penso de la kristanismo de Tolstoj, Esperanto, do, faris siajn unuajn paŝojn en sekteca rondo, iom fermita por sin defendi kontraŭ la volapuka malbonfamo kaj por eskapi eventualajn policajn ĉikanojn.

    Laŭ la ekzemplo de Zamenhof, aliaj komencis aperigi la unuajn versaĵojn, la unuajn mallertajn prozajn skizojn. Esperanto ligiĝis al beletro antaŭ ol ligiĝi al komerco kaj scienco. Tio donis al ĝiaj ankoraŭ infanaj strukturoj kulturajn kaj emociajn asociiĝojn, kiuj faciligis ĝian socian enradikiĝon.

    La Movado de Esperanto havis ja strukturon (malstriktan), kun ia centro (revua) jam ekde 1889: ĝi funkciis demokrate, adaptiĝante plej bone al la bezonoj kaj al la spirito de la momento. Tiu demokrateco speguliĝis tre bone en la fleksebleco de la lingva uzo kaj de la lingva evoluo, kiujn teoriigis, revolucie por la tiama oficiala lingvoscienco, L. L. Zamenhof: “La evoluado de la lingvo”, li skribis, “fariĝos plej kredeble nur per tiu sama natura vojo, per kiu ĝi fariĝis en ĉiu alia lingvo, t.e. per la senrompa vojo de neologismoj kaj arĥaismoj.”

    6.5 L. L. ZAMENHOF: VERKARO KAJ SIGNIFO

    L. L. Zamenhof (Bjalistoko 1859 - Varsovio 1917) estis ruslanda Hebreo, okulkuracisto, iniciatinto de la Lingvo Internacia Esperanto.

    6.5.1 Unuaj Verkoj

    En 1887 Zamenhof aperigis en Varsovio 28-paĝan, grizkovrilan libreton, la Unua Libro por Rusoj. Ĝi enhavis antaŭparolon, 16-regulan gramatikon, ĉ. 900-radikan vortaron kaj lingvoprovojn: tradukojn de Nia Patro, el la Biblio, poemon el Heine, leter-specimenon kaj du originalajn poemojn: Mia Penso kaj Ho, Mia Kor’. Baldaŭ sekvis eldonoj por Poloj, Francoj kaj Germanoj, poste por Angloj.

    En 1888 (2-a eld. 1893) aperis la 50-paĝa Dua Libro de l’ Lingvo Internacia. En ties antaŭparolo Zamenhof proponis eldoni tiajn verkojn, dum li finance povos, kaj poste malaperi por ĉiam, por ke.la lingvo estu efektive propraĵo de la tuta mondo. Krome enestis lingva ekzercaro, tradukaĵoj de la studenta kanto Gaudeamus, el Andersen kaj el Heine (farita de Leo Belmont). Samjare aperis ankaŭ la unua Adresaro, kun la adresoj de la unuaj 1.000 esperantistoj.

    En 1889 aperis la 22-paĝa Aldono al la Dua Libro, kie Zamenhof raportis pri la Amerika Filozofia Societo. Li skribis, ke li seniĝas je ĉiuj rajtoj pri la lingvo kaj ke li deziras esti konsiderata nur kiel iniciatinto. Samjare aperis la unua numero de La Esperantisto, en Nürnberg: la centro de la Movado ne plu estis unu sola homo, sed periodaĵo.

    6.5.2 Instruaj Verkoj

    La Unua Libro ne havis sufiĉe ampleksan vortaron. Jam la unuaj esperantistoj komprenis tion, sed estis ĉefe Zamenhof, kiu en siaj verkoj proponis por komuna uzado plurajn trafajn kunmetaĵojn kaj multajn novajn radikojn. En 1894 aperis la 2.599-radika Universala Vortaro kun traduko de la Esperantaj radikoj en la franca, angla, germana, rusa kaj pola. Samjare publikiĝis ankaŭ la Ekzercaro (Konkordanco de la Ekzercaro, de A. E. Wackrill, aperis en 1907). Plue aperis la unua kajero de Granda Vortaro Germana-Esperanta (represita en 1968). Jam en 1899 estis eldonita Plena Vortaro Rusa-Internacia. En 1903 Zamenhof mem korektis la stilekzemplan Fundamenta Krestomatio, kun tradukoj kaj originalaĵoj de multaj aŭtoroj. Fundamento de Esperanto, enhavanta la 16-regulan gramatikon, Universalan Vortaron kaj Ekzercaron, aperis en 1905; ĝia 9-a eldono estis publikigita en 1963 kun filologia aparato de A. Albault. En 1912 (6-a eld. 1962, red. G. Waringhien) aperis liaj lingvaj Respondoj, ĉerpitaj el La Esperantisto (1889-95), La Revuo (1906-08) kaj Oficiala Gazeto Esperantista (1911-12).

    Duobla, kaj iom kontraŭdira, estas la signifo de la prilingva verkaro de Zamenhof. Unuflanke, ĝi eminente riĉigis la stilon kaj la vortaron de Esperanto; aliflanke, ĝi fariĝis, nebone komprenita, ia deviga ekzemplo por multaj, kaj je certa momento ĝi eĉ transformiĝis en evolubremson de la lingvo mem.

    6.5.3 Tradukaj Verkoj

    La unua grava tradukaĵo estis La Batalo de l’ Vivo de Charles Dickens, felietone aperinta en La Esperantisto en 1891. Libroforme ĝi estis presita nur en 1910. Tial la verko ne havis grandan influon. Sed jam en 1894 aperis Hamleto de Shakespeare, en versa traduko, kelkfoje simpliga, kelkfoje ne tre fidela, sed entute bela verko, lingve harmonia, valora literaturaĵo en Esperanto, kiu ĝuis longan kaj merititan sukceson (8-a eld. 1964). Subskribinte la kontrakton kun Hachette, Zamenhof povis dediĉi sin al pli senzorga traduka aktivado. Tion li faris kun sia kutima lingvosento kaj profunda lingvomajstrado. En 1907 aperis la komedio de Gogol, La Revizoro, en 1908 Georgo Dandin, komedio de Moliere, kaj en la sama jaro la tragedio de Goethe, Ifigenio en Taŭrido, kaj La Rabistoj de Schiller. En 1910 aperis la romano Marta de Eliza Orzeszko. Samjare venis ankaŭ la Proverbaro (reeldonita en 1961 kun filologia aranĝo de Rogister kaj Waringhien), vera trezorejo de ofte spritaj, ĉiam trafaj esprimoj. Unue por la kolumnoj de La Revuo, Zamenhof tradukis La Gimnazio de Ŝalom-Aleĥem (1910) kaj La Rabeno de Baĥaraĥ de Heinrich Heine (1914); libroforma eldono aperis en 1924. Lia traduko de Fabeloj de Andersen libroforme aperis nur postmorte: la unua volumo en 1923 (2-a eld. 1926, 3-a eld. 1965), la dua en 1926, la tria en 1932, la kvara en 1963.

    El la Malnova Testamento Zamenhof tradukis: La Predikanto (1907), La Psalmaro (1908), La Sentencoj de Salomono (1909), Genezo (1911), Eliro (1912), Levidoj (1912), Nombroj (1914), Readmono (1914). La tuta Malnova Testamento, reviziita de anglikanaj pastoroj, aperis en 1926.

    D-ro L.L. Zamenhof estis ne nur la aŭtoro de la lingvo, sed ankaŭ la unua verkisto en la Internacia Lingvo. Li verkis originalan poezion, eseojn kaj paroladojn, kaj tradukis el pluraj lingvoj, el ĉiuj literatur-branĉoj.


    Liaj tradukaj verkoj estis gravaj kiel instigo al plua verkado kaj por la kompletigo kaj fiksado de literaturaj lingvo kaj stilo. Zamenhof, kiel unua, jam en 1894 pruvis, ke en la Internacian Lingvon oni povas traduki eĉ la plej grandajn poeziajn ĉefverkojn, se la laboron pretigas kompetenta beletristo. Tio rekte kontraŭis ia tiamajn lingvosciencajn teoriojn pri la funkcio kaj la esprimkapablo de “artefarita” lingvo, kiuj influis ankaŭ la interlingvajn movadojn, i.a. tiun de Volapük, kaj pli poste tiun de Ido.

    6.5.4 Originalaj Poemoj

    Zamenhof verkis tre malmulte da originalaj poemoj. Lian poezian verkadon, sur lirika kampo, inspiris emociaj momentoj. Liaj verkoj havis sukceson, ĉar ili enhavis ĝuste tion, kio estis tiumomente necesa, t.e. la lirikan esprimon de certa venko kaj de la ĝenerala kaj iom nebula idealisma “homaranismo”, kiu gvidis multajn esperantistojn. Forme, ia zamenhofaj poemoj estis sufiĉe ritmaj, sufiĉe klaraj kaj sufiĉe belsonaj por faciligi agrablan reciton kaj taŭgan parkeron.

    6.5.5 Originalaj Eseoj

    En siaj eseoj L. L. Zamenhof eksplikis neordinarajn vidpunktojn pri lingvaj kaj interlingvaj problemoj, pri politikaj kaj filozofiaj demandoj, kaj pri organizaj problemoj. La unua eseo aperis en 1889-1890 en La Esperantisto: Esperanto kaj Volapük, kaj restis nefinita. La dua, tre grava, estis verkita en 1899 aŭ 1900, kaj aperis en Fundamenta Krestomatio: Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia. Pri siaj interreligiaj projektoj li verkis plurajn broŝurojn: Dogmoj de Hilelismo (1906) kaj Homaranismo (1906, 1913). Memuaro Verkita por la Kongreso de Rasoj (Gentoj kaj Lingvo Internacia) aperis en 1911. Alvoko al la Diplomatoj, verkita dummilite, aperis en 1915. Ĉio troviĝas en Originala Verkaro, 1929.

    6.5.6 Oratoraĵoj

    Zamenhof ne estis elstara oratoro. Li sekvis stilon klasikan, lia voĉo ne estis tre forta kaj tre impresa, nek lia aspekto estis impona. Sed kiam li ekparolis emocie, li kapablis tuŝi la korokordojn de la esperantistoj: lia sincereco kaj lia veramo katenis la atenton de la aŭskultantoj. Ekde la Unua Kongreso en Boulogne-sur-Mer ĝis la 8-a Kongreso en Krakovo (1912), kiam li oficiale rezignis je plua ankaŭ nur morala gvidado de la Movado, kaj refariĝis “privata esperantisto”, liaj malfermaj paroladoj estis altinspire emocivekaj momentoj por la tiamaj aŭskultantoj. Kuraĝe li pritraktis politikajn problemojn (la pogromojn), demandojn pri organizado kaj pri interlingvistiko, la ideologion de Esperanto, ktp. Ĉio ĉi troveblas en Originala Verkaro, 1929.

    6.5.7 Gazetartikoloj kaj Leteroj

    Zamenhof verkis sennombrajn gazetartikolojn por tre multe da periodaĵoj. Oni kolektis ilin en Originala Verkaro, 1929. Tre gravaj estis ankaŭ liaj leteroj. Per ili, dum la unuaj du jaroj, Zamenhof kunligis la tiam malgrandan Movadon. Ili prezentas belan dokumenton pri la homeco de la iniciatinto de Esperanto, samkiel pri la historio de la Movado kaj de la lingvo mem.

    6.5.8 Kolektitaj Verkoj

    Ĉiuj originalaj verkoj de Zamenhof (poemoj, gazetartikoloj, traktaĵoj, oratoraĵoj, enkondukoj kaj kelkaj leteroj) aperis en Originala Verkaro, redaktita de J. Dietterle, 1929. Por lingve interesatoj aperis ankaŭ Konkordanco al la OV, de Fenton Stancliff, 1937. La Leteroj de Zamenhof aperis, en filologie senmanka redakto de Gaston Waringhien, en 1948: la unua volumo (1901-1906), la dua volumo (1906-1917). En 1963 aperis ankaŭ la kolekto Paroladoj kaj Poemoj.

    6.6 ORIGINALA BELETRO 1887 - 1918

    6.6.1 Enkonduko

    Dum la unua periodo de la Esperanta literaturo aktivis tri ĉefaj skoloj. La unua estas la slava skolo, konsistanta el la plej unuaj literaturistoj. Parto el ili estis samaĝuloj de Zamenhof, aliaj apartenis al pli juna generacio. Ili ekverkis antaŭ 1900, kaj la plej junaj pluverkis ĝis 1920. Ilia karakterizo estas la sendependo, el lingva kaj stila vidpunktoj, de francaj “logikaj” lingvo-kliŝoj. Aliflanke ilin karakterizas ankaŭ la relativa abundo je puraj lirikaj voĉoj.

    Inter 1890 kaj 1902 aktivis modesta, stile senapartaĵa skolo: la norda skolo, kiu reprezentiĝis ĉefe per prozverkistoj.

    Post 1900, kaj ĝis proks. 1920, aktivis kroma literatura movado: la franca skolo, kun centro en Parizo. Ĝia ĉefa karakterizo estas inklino al eseoj, artikoloj (belstilaj kaj ofte profundaj), sed ne al liriko aŭ al artisma prozrekreo de fantaziaj inventaĵoj. La malmultaj lirikaj poetoj de ĉi tiu skolo fakte ne estas Francoj, kaj ankaŭ stile neniam sekvis la parizan skolon.

    La franca kaj la slava skoloj aktivis unu apud la alia. Ili tamen ne multe influis sin reciproke, ĉar ilin regis aparta spirito, kaj ili laboris en apartaj lingvokampoj.

    Kvankam la hiato inter la antaŭmilitaj kaj la intermilitaj skoloj estas granda, tamen estas ĝuste konsideri la slavan skolon ligomembro: la francaj doktrinoj, ĉefe ĝis 1908, estis la antipodoj de tiuj de la novaperinta Budapeŝta Skolo.

    Sed interne de la franca skolo mem, ĉefe post 1908, eksplodis lingvaj kontraŭdiroj: inter konservativaj, neologismomalamikaj, novotimaj esperantologoj, kaj pli malfermitaj, pli liberalaj homoj.

    Krome, post 1908, la logikema influo de De Beaufront malkreskis: la laboroj de De Saussure radike detruis tiun stilon, kaj formis la bazon de plua lingva prilaboro, kiun poste pretigis la Budapeŝta Skolo.

    6.6.2 La Unuaj Komunaj Verkoj

    La unua poezia verko, kun poemoj de Grabowski, Kofman, Devjatnin, Felikso Zamenhof, Seleznev, Goldberg, De Wahl, estis redaktita de A. Grabowski mem, kaj aperigita en 1893: La Liro de la Esperantistoj. Tiuj poemoj estis jam parte aperintaj en La Esperantisto, kaj poste reaperis en la poezia parto de Fundamenta Krestomatio, 1903.

    Du verkoj reprezente resumas la originalan aktivadon sur literatura kampo ĝis 1900. Unu estas la Fundamenta Krestomatio (FK), la alia Esperantaj Prozaĵoj (EP).

    FK aperis en 1903 (18-a eld. en 1969). Ĝi enhavas lingvajn ekzercojn, fabelojn, legendojn, anekdotojn, sciencaĵojn, artikolojn pri Esperanto, kaj 70 poemojn (unu triono de la tuta libro, tradukitajn kaj originalajn), ĉerpitajn el La Esperantisto (1889-1895) kaj el la verketoj aperintaj inter 1887 kaj 1902.

    Esperantaj Prozaĵoj, 1902, enhavis fabelojn, novelojn, skizojn, modelajn prozaĵojn eltiritajn el L’Esperantiste de De Beaufront. La pli varia enhavo kaj la redakto de L. L. Zamenhof garantiis al FK longtempan sukceson, dum male pri EP oni hodiaŭ apenaŭ plu parolas.

    6.6.3 La Poeziaj Skoloj de la Unua Periodo

    6.6.3.1 La Slava Skolo (Unua Generacio). — En FK aperis originalaj poemoj de pluraj ankoraŭ nuntempe legataj poetoj (i.a. de Devjatnin, L. L. Zamenhof, A. Kofman, F. Zamenhof), kaj de komplete forgesitaj nomoj (i.a. de M. Goldberg, D. Jegorov, I. Lojko, A. Naumann, W. Waher, k.a.). Kelkaj el la ĉi-lastaj eminentiĝis kiel aktivuloj, kiel tradukistoj aŭ kiel artikolistoj. Aliaj senspure malaperis.

    La slava skolo, kiu daŭris ĝis 1916-1920, kaj estas dividebla laŭ du generacioj, havas gvidan kvinopon, konsistantan el A. Grabowski, V. N. Devjatnin, Leo Belmont, A. Kofman kaj Felikso Zamenhof, ĉiuj reprezentitaj en FK.

    La pola kemi-inĝeniero kaj poligloto Antoni Grabowski (1857-1921), esperantisto ekde 1887, persona amiko de Zamenhof, kaj kiu forlasis la Movadon dum 1894-1903, abunde verkis traduke, ĉefe el la pola kaj el la rusa. Liaj tradukaj ĉefverkoj estas Mazepa, de Siowacki, 1912, la internacia antologio poezia El Parnaso de Popoloj, 1912, kaj ties daŭrigo Postrikolto, 1921, kaj la epopeo de Mickiewicz, Sinjoro Tadeo, 1918 (2-a eldono 1955). Grabowski elstaris en la traduko de poezio: li povis tion fari majstre, kun ritmoj abundaj kaj rimoj riĉaj kaj variaj. Liaj tradukaĵoj estas krome ankaŭ fidelaj, kaj karakterizataj de persona stilo kaj feliĉa vortotrovemo. Liaj originalaj poemoj, tre malmultaj, troviĝas en El Parnaso de Popoloj, 1912, kaj ilin karakterizas bona tekniko kaj persona, originala kapablo ellabori emociajn materialojn. Tio igis liajn verkojn ŝatataj, kaj ankoraŭ nun ĝueblaj.

    La rusa instruisto Vasilij Nikolajeviĉ Devjatnin (1862-1938), esperantisto ekde 1891, abunde tradukis elruse kaj elgermane, kaj verkis iomete ankaŭ originale. Lia unua libroforma poezia verko originala estas Nevola Mortiginto, 1896. Li estis poeto kun ritmoj kaj rimoj eble ne tre variaj, sed kapablo ellabori ankaŭ komplikan materialon en fajna, emociveka maniero. Sufiĉe interesaj estas ankaŭ liaj satiraj verketoj (Unuaj Esperantaj Satiroj). Lia plena verkaro aperis en 1906 (1-a kaj 2-a volumoj), en 1908 (3-a volumo) kaj en 1911 (4-a volumo). Li aktivis ankaŭ sur teatra kampo.

    La pola Hebreo Leo Belmont (ps. de Leopold Blumenthal, 1865-1941), esperantisto ekde 1887, aktivis kiel verkisto kaj redaktoro ankaŭ nacilingve. Entute, li verkis proks. 100 librojn. Li kontribuis al multaj gazetoj per tradukaĵoj kaj originalaĵoj. Tre bonaj estas liaj eseoj. En 1908 aperis lia poemkolekto (ankaŭ kun tradukaĵoj) Sonoj Esperantaj.

    La rusa librotenisto Antoni Kojman (1865-1940?), esperantisto ekde 1889, kunlaboris aktive en pluraj revuoj per originalaĵoj kaj per multaj, lingve interesaj, ĉar kuraĝe entreprenitaj, tradukaĵoj. Liaj originalaĵoj konsistas el epigramecaj satiraĵoj kaj el la originala rakontpoemo Filino de Iftah. Malfeliĉe li forlasis Esperanton en 1908, kaj liaj nepridubeblaj talentoj tiel forperdiĝis.

    V.N. Devjatnin: Talento sen metia polureco.


    Stanislav Schulhof, la unua matura lirikisto en la literaturo.


    Supre: Felix Zamenhof verkis poemojn, kiujn karakterizis ekstera brilo. Malsupre: Leo Belmont abunde verkis ankaŭ alilingve.


    La kvina poeto estis la frato de D-ro Zamenhof, Felikso Zamenhof (1868-1933), farmaciisto. Li estis poeto facilinspira, kun temoj eble iom supraĵaj, kvankam teknike elegantaj. Liaj verkoj aperis en la unuaj periodaĵoj esperantistaj, kaj en La Revuo, Ondo de Esperanto, Literatura Mondo, Libroforme aperis Homa doloro, 1905, kaj Verkaro de FeZ, kolektita de Edw. Wiesenfeld, 1935.

    Aliaj poetoj estas reprezentitaj en FK. El ili elstaras la litova pastro A. Dambrauskas ( Dombrovski, 1860-1938). Li verkis en la litova, en la rusa, en la pola, en la latina kaj en Esperanto (kiun li lernis en 1887). Li postlasis multnombrajn tradukaĵojn, originalajn matematiklibretojn kaj prifilozofian libron. En 1905 aperis lia Versaĵareto, kun religietosaj poemoj.

    Ankaŭ de la Ruso I. Seleznev (mortinta en 1904) aperis verkoj en FK. Li tradukis el Gorkij, kunlaboris al gazetoj kaj lasis kelkajn originalajn verkojn. Fine, de Miĥail Solovjev (1874-1950), Ruso, aperis verkoj originalaj ne nur en FK, sed ankaŭ en La Revuo, Heroldo de Esperanto kaj La Suda Stelo.

    6.6.3.2 La Norda Skolo. — La transporto de la redakcio de Lingvo Internacia, do de la organiza centro de la tiama Movado, al Svedio, kaŭzis ankaŭ la multiĝon de interesaj verkistoj tie. Ili aktivis ĉefe artikole kaj proze. Tamen, okazajn versaĵojn (aperintajn i.a. en FK) verkis V. Langlet (1872-1960), K. Svanbom, k.a.

    6.6.3.3 La Franca Skolo. — La poezia rikolto de la franca skolo estas, kiel jam dirite, nur malgranda. Kelkaj poemoj de Celestin Rousseau (1861-1949), esperantisto ekde 1902, aperis, kun milda, kelkfoje iom malserena romantika emocieco. Liaj poemoj aperis en Amo, Fonto de Vivo, 1939.

    De la licea fizikinstruisto Henri Sentis (1850-1933), esperantisto ekde 1898, kiu verkis ankaŭ rakontojn, aperis poemoj Por Esperanto en 1912 kaj alia poemkolekto, En Montoj, 1927, kun delikata sentemo.

    Sed la plej granda estas la internacieca Sviso Edmond Privat (1889-1962), kies poemkolekto Tra l’ Silento aperis en 1912 (nun ĝi troviĝas en Junaĝa Verkaro, 1960). E. Privat estas la unua vere lirika voĉo de nia literaturo. Kun Schulhof, li konkludas periodon kaj aludas al nova. La temoj de la poezio de Privat, kvankam ne ĉiam ĝisfunde ellaboritaj, neniam impresas skize supraĵaj. Liaj versoj estas ĉiam glate harmoniaj, sen malspontanaj ŝtopvortoj. Malfeliĉe, Privat dediĉis sin tiel multe al la Esperanta Movado kaj al aliaj idealismofonaj movadoj, ke li povis verki sur poezia kampo nur junaĝe. Estas, krome, tre konataj la kontribuoj de Privat al historiografio, al skizarto, al oratorado, al teatro kaj al scienco.

    6.6.3.4 La Slava Skolo (Dua Generacio). — Kelkaj Slavoj komencis sian literaturan agadon nur post 1900, kaj, do, aperigis siajn verkojn samtempe kun la verkistoj de la franca skolo. Estas atentinde, ke ne ekzistas hiato inter la du generacioj slavaj: nek literature nek tempe. Male, pluraj unuageneraciaj verkistoj ankoraŭ aktivas dum la duageneracia periodo (i.a. Devjatnin, Belmont, FeZ, Grabowvski, k.a.). Pluraj el ili poluras sian stilon, kaj, sub la influo de la multiĝantaj tradukaĵoj, kapablas superi la nuran emocian nivelon en la liriko, ellaborante pli detale kaj pli signife la formon kaj la enhavon.

    De Leono Zamenhof (1875-1934), frato de L. L. Zamenhof, esperantisto ekde 1898, tradukinto el Świętochowski kaj el Wyspiański, aperis kelkaj verkoj poeziaj, kiuj estis kolektitaj en Mia Liro, 1909.

    De la rusa gimnazia direktoro Romano Frenkel aperis multaj versaĵoj kaj tradukaĵoj en pluraj tiamaj kulturaj revuoj. Liaj originalaj poemoj, kun natura simpleco kaj sincera lirikeco, teknike iom primitivaj, eble, sed ne supraĵaj, aperis en Verdaj Fajreroj, 1908, verko siatempe tre ŝatata.

    La rusa oficisto Georgo Deŝkin (1891-1967), esperantisto ekde 1908, eldonis Versaĵoj en 1912. En 1957 aperis Elektitaj versaĵoj 1909-1956. Deŝkin estas poeto de lirikaj emocioj, de pejzaĝoj: siatempe sendube talente avangarda poeto, li tamen neniam plue evoluis, tiel ke liaj verkoj fariĝis iom antikviĝintaj, ankaŭ se ne senĉarmaj.

    En 1912 aperis Unuaj Agordoj, poemaro de Wiktor Elski (ps. de Stanisław Zygmunt Braun, pola oficisto; 1893-1956) kaj de Eska (ps. de Stanisław Karolczyk, Polo, 1890-1966). De Braun, rezignaci-etosa poeto, aperis ankaŭ aliaj verkoj (originalaj kaj tradukaj) en la revuoj de la jaroj 1912-1920. Pli malmultajn aperigis Karolczyk.

    Samjare eldoniĝis la poemaro de la pola studento (poste verkisto) Czesław Jastrzgbiec Kozłowski (1894-1956), Petaloj. La aŭtoro forlasis Esperanton en 1914. La poemoj de Kozłowski estas tipe junulaj, kun ia ne bone difinebla melankolia bazetoso.

    Ĵus antaŭ la Unua Mondmilito, en 1914, aperis la poemaro de la Polo Juliusz Kriss (1891-1959), Melodioj de l’ Nokto, kun versaĵoj iom romantikaj, kiuj pritraktas ankaŭ junulajn temojn, kiel amon, nokton, tristecon...

    Dummilite aperis nur unu atentinda verko: Doma Karesilo, 1917, de la Ruso Boris Mirski (ps. Bela Manto). Temas pri poemetaro satira, kun temoj sufiĉe bone ellaboritaj, kaj taŭga stilo por afabla satiremo. En tiuj jaroj verkis ĉefe enrevue la delikata, artisme sentanta Rusino Maria Stanislavovna Tenner, kiu ankaŭ tradukis verkon de Tolstoj (1911).

    Sed la ĉefa slava duageneracia verkisto estas sendube la ĉeĥa dentkuracisto Stanislav Schuthof (1864-1919). Liaj originalaj poemoj estas kolektitaj en la tri verketoj Per Espero al Despero, 1911; Kion la Vivo Alportis, 1911; kaj Aŭtunaj Floroj, 1912. Lia verkaro pruvas, ke li estis matura lirika poeto, kun stilo bone ellaborita kaj poemstrukturo interne konsekvenca. Liaj temoj estas melankoliaj, aŭ gajetaj, aŭ rezignaciaj: liaj verkoj tuŝas nin emocie ankoraŭ hodiaŭ.

    6.6.3.5 Aliaj Poetoj. — La plej konata tiutempa poetino estis la Germanino Marie Hankel (1844-1929). Ŝiaj originalaj versaĵoj aperis en la kolekto Sableroj, 1911, kaj en multaj tiutempaj revuoj. En 1909 ŝi estis kronita Reĝino de la Floraj Ludoj. Sed ŝia graveco estas nun ekskluzive historia. Al ni ŝi povas plu nenion diri. ŝiaj poemoj komunikas al ni ne multon: ili enhavas nur tre ĝeneralajn emociajn konceptojn ne ellaboritajn, en formo iom primitiva, kie tro multe da vortoj — tutaj versoj, eĉ tutaj strofoj — troviĝas tie ne pro internstruktura neceso, sed por ŝtopi rimajn aŭ ritmajn breĉojn. Ŝia sukceso estas jene eksplikebla: ŝi mirinde interprete spegulis la psikologian kaj kulturan (ideologie verdisman) nivelon de la tiama Esperanto-Movado.

    Siatempe ŝatata, sed iom primitiva poeto estas ankaŭ la angla matematikisto Clarenee Bicknell (1842-1918), esperantisto ekde 1897. Li loĝis longtempe en Italio. Okaze verkis poemojn (krome, artikolojn kaj lernolibrojn) ankaŭ la Ital-ĉeĥino Rosa Junck (1850-1929). Iom pli interesaj, kaj ankoraŭ hodiaŭ legeblaj, estas la verkoj de la angla lingvoinstruisto Albert Edward Styler (1865-1928). Liaj poemoj aperis en En la Dolomitoj, 1914. Ankaŭ de la Anglo Giles Leigh Browne (1883-1919), esperantisto ekde 1909, aperis bonaj originalaj poemoj, ĉefe en La Revuo. Li aktivis ankaŭ traduke. La Usonanino Celia Doerner (1853-1918) tradukis kelkajn verkojn, kaj aperigis ankaŭ kelkajn originalajn poemojn.

    De la hispana pioniro Vicente Inglada-Ors aperis en 1909 Prozaĵoj kaj Versoj. Pli gravaj estas tamen liaj tradukaj laboroj kaj tiuj en la teatra kampo. De la kroata oficiro Mavro Ŝpicer (1862-1936) aperis kelkaj originalaj poemoj, kvankam lia plej merita agado estis sur la traduka kaj lernolibra kampoj. De la Nederlandano C. Ch. Droogendijk (mortinta en 1918) aperis kolekto el simplaj poemoj: Esperantaj Poemoj, 1917.

    6.6.4 La Prozaj Skoloj de la Unua Periodo

    6.6.4.1 Enkonduko. — Ankaŭ ĉi-kampe FK estas bona, reprezenta kolektoverko. Aperis originalaj prozaĵoj de la ĉeĥdevena Brazilano Fr. V. Lorenz, de iu Odesano Enbe, de V. Devjatnin kaj de la Germano L. E. Meier. En Esperantaj Prozaĵoj aperis originalaj skizoj aŭ noveletoj de A. Kofman, L. Bernot, Cl. Bicknell, F. A. Postnikov (1872-1952), A. Hasselrot, L. de Beaufront, S. Meyer, K. M. Nordensvan, R. Lemaire, K. Boguŝeviĉ, kaj de aliaj.

    La plejmulto el la originalaj rakontoj de Esperantaj Prozaĵoj (temas ĉefe pri skizoj, ne pri veraj noveloj) estas bonaj ekzemploj de ia tiama prozo: la invento ne mankis, kvankam la tuton ruinigis kelkfoje banala solvo: la stilo bedaŭrinde estis iom tro unutona kaj sennuanca. Ankaŭ la rakontaĵon ĝenis ofte diletanteca sinteno rilate la internstrukturan kontinuecon.

    6.6.4.2 La Slava Skolo (Unua Generacio). — La plej granda parto aperis en revuoj: ĉefe en Lingvo Internacia. Tamen aperis ankaŭ libroformaj verketoj: de V. Stankiević la skizaro El la Vivo de Esperantistoj, 1896, de la teherana Ruso Abesgus, mortinta en 1930, la rakonto Kraljeviĉ Marko, 1896; samjare aperis la premiita rakonto de la Polo Józef Waśniewski (1859-1897), En la Brikejo, kiu estas verŝajne la plej altnivela rezulto de tiu epoko.

    Kontribuis ankaŭ aro da lingvokleraj esperantistoj, kiuj aktivis sur artikola, esea kaj lingva kampoj. Multaj eminentis traduke. Kelkaj jam estas cititaj, ĉar ili verkis ankaŭ originalajn poemojn. Aliaj memorindaj estas Samuel Ŝatunovskij (1859-1929), K. I. Ŝidlovskij (1858-1920), VI. Gernet (1870-1929), VI. Szmurlo (1865-1931), N. Borovko (1863-1913), N. A. Kazi-Girej (1866-1917), k.m.a.

    6.6.4.3 La Norda Skolo. — Esperantaj Prozaĵoj enhavas tri novelojn de la Finno Karl Magnus Nordensvan (1850-1903), kortega konsilanto. La verkisto uzas artifikajn temojn, kaj verkas realisme, kun granda harmonio inter lingvo, rakontostrukturo kaj disvolviĝo. Iom romantika, la aŭtoro tamen efikas kredeble, kaj neniam falas en sentimentalecon.

    Alia novelisto estis la sveda pastoro Otto W. Zeidlitz, kies Du Mirrakontoj aperis en 1898.

    Pliaj tiamaj nordaj prozverkistoj (kiuj tamen nur okaze verkis novelojn) estis V. Langlet (1872-1960), Per Ahlberg (n. 1864) kaj Paul Nylen (1870-1958): ili verkis multnombrajn artikolojn kaj lingvajn eseojn.

    6.6.4.4 La Franca Skolo. — Ĝis 1902-1905 la stilo de la francaj verkistoj dependis de la lingvaj konsiloj kaj respondoj pretigitaj de L. de Beaufront. En iliaj manoj, la lingvo estis uzata tre korekte, sed iom rigide, tro afiksoriĉe kaj neflekseble. Post la fino de la influo de De Beaufront naskiĝis aliaj tendencoj. Unu skolo, kiu ĉirkaŭis La Revuon, kaj kiu trovis sian nestoron en Carlo Bourlet, proponis lingvon malfermitan, riĉan, favoran al la multiĝo de la neologismoj. La alia, kiu ĉirkaŭis Th. Cart kaj lian Lingvo Internacia, pledis por severa kontraŭneologisma sinteno. La franca periodo prezentis multe da kapablaj tradukantoj, multajn lingvoesplorantojn (estis la epoko de la Ido-krizo, do de la unuaj paŝoj de la esperantologio kiel esplora kaj normiga lingvoscienca branĉo). Multiĝis ankaŭ la sciencaj verkistoj, kaj fiksiĝis la Esperanta ĵurnalista lingvo. Malfeliĉe, partoprenis ne tiom multe da originalaj prozverkistoj.

    Beletraj Prozverkistoj: Malmultaj el la beletraj prozverkistoj estas citindaj. Aperis porinfana noveleto de Emile Boirac. Perdita kaj Retrovita, en 1905. De Ernest Deligny aperis Nekredeblaj Aventuroj de Sinjoro Radamanto. Rene Beck verkis la ĉarman novelon La Mistera Sinjorino, 1913. De Claudius Colas (1884-1914) aperis la kristnaska rakonto La Lignoŝuoj, 1914; li verkis ankaŭ aliajn novelojn kaj lingvajn studojn. De Boucon aperis la verko Humoraĵoj en 1919. Tiaspeca verko, de la Hungaro Francion enmigrinta Paul de Lengyel (1868-1932) aperis jam en 1899 (2-a eld. 1908): Libro de l’ Humoraĵo. Li estis pli konata kiel artikolisto: en Lingvo Internacia, Juna Esperantisto, La Revuo, Literatura Mondo, ktp. Iom pli interesaj estas la nun eksmodaj, romantikecaj kaj iom naivaj noveloj de Jeanne Flourens (ps. Roksano). Kelkaj el ili aperis en la novelaro La Senlaca Sinofero, 1912. Ŝi estas pli konata pro siaj artikoloj pri literaturo, pri modo, pri virinaj aferoj, kaj pro siaj teatraĵoj. De la licea fizikprofesoro Henri Sentis (1850-1933), esperantisto ekde 1898, aperis la novelo Urso, 1906 (2-a eld. 1928) kaj la rakonto Blua Kardo, 1923. La kuracisto Rene Artigues (1860-1950) aperigis kelkajn interesajn novelojn en Lingvo Internacia kaj en La Revuo. Kelkajn originalajn novelojn aperigis ankaŭ S. Meyer (1864-1921), el kiuj unu troviĝas en Esperantaj Prozaĵoj, 1902. Li estis tamen pli konata pro siaj tradukaĵoj.

    Tre interesaj estas la aŭtobiografiaj skizoj de Edmond Privat aperintaj en Aventuroj de Pioniro, 1963: la aŭtoro priskribas kelkajn gravajn eventojn kaj renkontiĝojn en sia junaĝo, kun sprito kaj skizemo.

    Sed la — almenaŭ kvante — plej eminenta tiutempa aŭtoro estis sendube Henri Vallienne (1854-1908), kuracisto. Li multe tradukis (i.a. la tutan Eneidon!) kaj postmorte oni malkovris multajn neeldonitajn manuskriptojn de tradukaĵoj el De Musset, Fenelon, Ovidius, k.a. En 1908 li estis proklamita la plej granda stilisto esperantlingva post K. Bein. Sed tiun juĝon ni povas konsideri iom entuziasme troa. Liaj ĉefverkoj estas du dikaj romanoj: Kastelo de Prelongo, 1907, kaj Ĉu li?, 1908 (reeld. 1938). Ambaŭ konsistas el la tipaj ingrediencoj de la tiama felietona romano: amo, pasio, romantiko, aventuroj, krimoj, mistero, identkonfuzoj, ktp., ĉio plektita en sufiĉe neverŝajna intrigo, kun ĉefpersonoj psikologie nekredeblaj, rakontdisvolviĝo nenecese komplika kaj stilo peza, maleleganta. El la du romanoj, supozeble nur la dua estas hodiaŭ ankoraŭ legebla, sed kun la lingvaj korektoj de K. Kalocsay.

    Sciencaj Prozverkistoj: En tiu epoko formiĝis la scienca lingvo Esperanta. Elstara estis la kontribuo de Edmond Privat, kiu aktivis ĉefe intermilite: per multnombraj paroladoj pri lingvaj, literaturaj kaj internacijuraj temoj, kaj per verkoj kiel Ĉe l’ Koro de Eŭropo, 1909; Historio de Esperanto, I: 1912; II: 1927; Vivo de Zamenhof, 1920 (12 eldonoj), Interpopola Konduto, 1934; Federala Sperto, 1954; kaj Vivo de Gandhi, 1967. Alia Sviso estis la ĝeneva psikologo kaj pedagogo Pierre Bovet (1878-1965), kiu, same tiel, aktivis ĉefe intermilite.

    Sciencistaj stilistoj kaj elstaraj esperantologoj estis ankaŭ Charles Verax (1873-1943), fotisto, la matematikisto Charles Laisant (1841-1920), generalo Hippolyte Sebert (1839-1930), la matematikisto Charles Meray (1835-1911), la fizikisto Daniel Berthelot (1866-1927), la lingvisto Charles Lambert (1866-1943), la kuracisto Maurice Briquet (1865-1953), la fizikisto Aime Cotton (1869-1951), kaj Maurice Rollet-de-l’Isle (1859-1943), kiu verkis ankaŭ pri lingvaj problemoj.

    Prilingvaj Prozverkistoj: Prilingve verkis multaj, preskaŭ ĉiuj tiamaj movadaj eminentuloj. La unua stilisto estis L. de Beaufront (1855-1935): li estis, krome, lingvisto, aktivulo, artikolisto kaj eminenta polemikisto. Li enkondukis la unuajn Esperantajn ekzamenojn kaj kodigis la tiaman “logikan” kaj “korektan” lingvo-uzon. Alia tre grava stilmajstro, teoria kaj praktika, estis la lingvisto Theophile Cart (1855-1931), kiu aktivis ankaŭ kiel vortaristo, polemikisto kaj artikolisto (en Lingvo Internacia, 1913-1917, tre ŝatataj estis liaj artikoloj Biletoj de Blankbarbulo). Aktivaj sur la lingva kampo estis ankaŭ la multmerita pioniro Paul Fruictier (1879-1947), Camille Aymonier (1866-1951), Pierre Corret (1881-1936), Gabriel Chavet (1880-1972), Louis Bastien (1869-1961) kaj la Sviso Rene de Saussure (1872-1943), kiu ellaboris la korektan teorion de la Esperanta vortkunmetado, neniigante tiamaniere la tezojn de Couturat. (ĉ) Artikolistoj: En ĉi tiu periodo fiksiĝis la ĵurnalisma lingvo. Preskaŭ ĉiuj eminentuloj (movadaj, lingvaj, tradukaj, sciencaj, originalliteraturaj) verkis artikolojn. Elstaraj estas, krom tiuj menciitaj en (c), Auguste Ĉape (ps. Montrosier, 1868-1916), Jean Couteaux (1884-1961), Carlo Bourlet (1866-1913), kiu krome agadis sur lingva kaj beletra kampoj, kaj la Sviso Hector Hodler (1887-1920), fondinto de UEA, aktivulo, artikolisto, kiu pretigis ankaŭ kelkajn tradukojn. Liaj korespondaĵoj plenigas 12 volumojn!

    Kulture gravaj verkistoj, krom la cititaj, estis i.a. barono Felicien Menu-de-Menil (1860-1930); li aktivis ankaŭ ĵurnalisme, precipe en La Revuo, kiun li ĉefredaktis en 1906-1914; lia edzino, Sophie Menu-de-Menil (1870-1925), Jeanne Ranfaing Zabilon-d’Her (ps. Evidino, 1868-1924), Emile Boirac (1851-1917): filozofo, stilisto, gramatikisto, artikolisto, tradukisto valora, Rene Deshays (1870-1940), Maria Milsom (ps. Ramo, 1851-1933), Gaston Mooh (1859-1948): esperantisto ekde 1889, pacisto, tradukisto, fakverkisto, Emile Peltier (1870-1909), Eugene Noel (1855-1913), kiu famiĝis pro siaj tradukoj kaj siaj recenzoj, Ernest Deligny (1864-1950), kiu multe tradukis kaj verkis artikolojn, kaj fine du Svisoj: Jean Borel (1868-1946), ĵurnalisto, eldonisto, redaktoro, tradukinto, kiu aktivis ĉefe en Germanio (Berlino), kaj Edmond Privat, la unua kiu provis kuraĝe antaŭskizi la evoluvojon de la tiam juna Esperanta literaturo (Pri Esperanta Literaturo, parolado, 1912).

    6.6.4.5 La Slava Skolo (Dua Generacio). — La plej konata tiuepoka prozverkisto estis sendube la pola kuracisto Kazimierz Bein (ps. Kabe, 1872-1959). Li konatiĝis inter la esperantistoj en 1904 kaj forlasis la Movadon en 1911, je la zenito de sia literatura kariero. Li ne verkis originale, sed nur traduke. Tamen li profunde influis la tiaman prozverkadon, kiun tiutempe regis la stilo de De Beaufront. Lia influo igis la lingvon pli fleksebla, pli libera, pli eleganta. Bein interesiĝis ankaŭ pri lingvaj demandoj: li aperigis i.a. vortaron Esperanta-Esperantan.

    Tre interesa estas la rusa originala novelisto Ivan Genadjeviĉ Ŝirjaev (1887-1933), pastro kaj instruisto, kiu esperantistiĝis en 1895. Li estis premiita de SFPE kaj dum la Floraj Ludoj. Liaj noveloj estas kolektitaj en Sep Rakontoj (sub la ps. Ivan Malfeliĉulo), 1906 (2-a eld. 1908); La Ciganino, 1907; Tra la Loko Ensorĉita, 1913; Forta Impreso, 1914; Peko de Kain, 1932; En la Vagono (kaj aliaj rakontoj), 1937. Li mul,te tradukis, sed nenion eldonis. Li estis novelisto talenta, kun kapablo profunde analizi la realon, kaj kredebligi siajn literaturajn kreaĵojn. Bedaŭrinde la tiama situacio estis malfavora, kaj tiu verva, kelkfoje brile skiza verkisto neniam povis ĝisfunde kultivi sian talenton.

    De la Ruso Herschel Hall aperis en 1913 la novelo La Premiito. Samjare aperis la rakonto de A. A. Saĥarov (1865-1942), Superforta Ambicio, skizo kun simbola signifo pri la Esperanta Movado. Li estis cetere valora ĵurnalisto (lia artikolaro Sur Vojo al Kunfratiĝo de Popoloj aperis en 1907), redaktoro de Ondo de Esperanto (1909-1917), kaj poste aktivis en la soveta komunista Esperanto-Movado.

    6.6.4.6 Aliaj Prozverkistoj. — De la hungara pioniro August Marich aperis en 1911 Skizoj el Mia Propagandista Vivo.

    Eklaboris pluraj Angloj: en 1913 aperis la skizaro de A. E. Styler En la Montoj, kaj en 1914 la rakonto de Richard Sharpe (1844-1923) Travivaĵoj de Ro Ŝo. Temas pri aŭtobiografia verko en tro simpla formo: nur “faktoj”, sen ia interpreto psikologia aŭ eventa. En 1915 publikiĝis la utopieca filozofi-socikritika romano teozofio-fona de la arkitekta desegnisto H. B. Hyams (ps. Tagulo, m. 1960): Nova Sento (2-a eld. 1925). En 1919 aperis la iom romantikstile eksmoda romano de Alleyne Sinnotte, Lilio, kie ne mankas travivaĵoj feliĉaj kaj malfeliĉaj, sed fine la Bono estas premiita kaj la Malbono punata (aŭ respektive pardonata).

    La Kataluno Frederic Pujula-i-Valles (1877-1963), esperantisto ekde 1905, eldonis en 1908 du rakontojn: La Grafo Erarinta kaj Naivulo.

    De la Hispano Jose Garzon-Ruiz (1871-?) aperis artikolaro Kelkaj Andaluziaj Moroj, 1910, kaj prijura monografio.

    La Italo A. Rivier aperigis la rakonton En Rusujo per Esperanto, 1911. De D-ro Leunbach aperis la originala novelo Ne Juĝu, 1914.

    Kaj, fine, anoncis sin ankaŭ la unuaj ekstereŭropaj prozverkistoj: la unuajn tradukojn, la unuajn originalajn skizojn kaj artikolojn verkis la Japanoj Ĉif toŝio kaj Fukuta kunitaro.

    6.6.4.7 Kulture Gravaj Aktivuloj Slavaj kaj Alilandaj. — Kvankam plej multaj el ili ne verkis originale sur la beletra kampo, ili estis tamen gravaj pro siaj tradukaĵoj, lingvaj studoj, artikoloj. El la rusaj, ni rimarkas: Paŭlo Medem (1862-1924), kiu pretigis lernolibrojn kaj tradukis; Andreo Fiŝer, kuracisto (1855-1930), kiu tradukis en lingvo ŝpruce moderna el Turgenev, Gogol, Puŝkin; Timofej Ŝĉavinskij (1862-1921); Anna Ŝarapova (1863-1923), kapabla tradukantino. El la Poloj elstaras la interlingvistoj Boris Kotzin (1887-) kaj Adam Zakrzewski (1856-1921).

    El la alilandaj, ĉefe traduke kaj artikolare aktivis la angla inĝeniero Alfred Wackrill (1862-1924), la Anglo Harold Bolingbroke Mudie (1880-1916), la Anglo Daniel Lambert (1852-1930), la francdevena Anglo Achille Motteau (1836-1806), la Flandro Hector Vermuyten (1899-1966), la Germano Siegfried Lederer (1861-1911), la Germano Ludwig Emil Meier (1866-1916), kiu tradukis el Schiller, Heyse, Bolsche, Grillparzer, Lessing, la Flandro Amatus van der Biest-Andelhof (1850-1912).

    El la alilandaj, ĉefe prilingve, sed ankaŭ traduke kaj artikolare aktivis la angla pastoro J. C. Rust (m. 1927), klera lingvisto, tradukanto kaj predikisto, la Flandro Marcel Merckens (1873-1911), la Hispano Ricardo Codorniu-y-Starico (1846-1923), la Germano Albin Moebusz (1871-1934), la Germano Friedrich Pillath (ps. Zanoni, m. 1932), la Germano Eduard Mybs (1858-1923), la Germano Albert Schramm (1880-1937), la Germano Gustav Hermann Gohl (1859-1931), la Germano Wilhelm Velten (1841-1928), la Germano Ernst Kliemke (ps. Heinrich Nienkamp, 1870-1929), la germandevena Anglo Herbert F. Hoveler (ps. Ĉefeĉ, 1859-1918): li iniciatis la aperigon de la famaj “ŝlosiloj” kaj aktivis ankaŭ sur la esperantologia kampo, kie li ellaboris teorion de la Esperanta kunmetsistemo, kiu kontraŭis tiun de De Saussure.

    6.6.5 La Originala Teatro dum la Unua Periodo

    La ĉeftrajto de la tiutempa teatro estis, stile, la manko de komunuza ĉiutaga lingvo, kaj, enhave, la celo krei amuzan verkon. La tiamaj teatraĵoj devis esti utiligataj por agrabla grupvespero. Ili ne havis artajn pretendojn. Pro tio, ankaŭ, nenio artisma estas eltirebla el la tiutempaj verkoj. Ekzemple, en la kvarvoluma Plena Verkaro de la Ruso Vasilij N. Devjatnin estas troveblaj tri senpretendaj verketoj teatraj: Edziĝo, Nefinita Dramo, Instruita Mimikisto. Samajn komentojn ni povas fari pri la komedieto de s-ino Vallienne La Gasto, 1906; pri la komedieto de Marie Hankel La Renkonto, 1908; la du amuzaĵoj de la Hispano Miguel Cases-Martin, aperintaj samlibre en 1908: Unu Fojon kaj Vivu Esperanto. De la sama aŭtoro aperis en 1910 ankaŭ la unuakta amuza komedio Mistera Krimo. De la Meksikano Ramon Limones aperis en 1910 la komedio Veneno, en aparte malbona lingvo. De iu hispana Johano Poplo aperis la amuza sceno pri la Esperantista Movado S-ro Alsanojs en Barcelono. Kvalite pli bona estas la originala farso de la hispana natursciencisto Vicente Inglada-Ors (1879-1949), kiu multe tradukis kaj aktivis prilingve: Edziĝo Malaranĝita, 1907.

    Pli altajn pretendojn havas la du dramoj de Nadina Kolowrat, Misteroj de Amo, 1909, la triakta versa dramo de R. Unterman, En Danĝero, 1911, kaj la dramo de la itala eldonisto A. Paolet (1880-1960), Ensorĉo, 1915.

    Interesaj estas la dramoj de la franca komercistino Jeanne Flourens (ps. Roksano, 1871-1928), en kiuj ŝi prezentas ankaŭ aktualajn problemojn, kiel ekz. la virinan egalrajtecon, kvankam la evoluo de la intrigo okazas ĉiam laŭ la kutimaj leĝoj de amuziĝo. Ŝi aperigis la komediojn Duonsurda, 1907 (2-a eldono 1922); La Fianĉiniĝo de Sovaĝulineto, 1909 (2-a eld. 1922); Geedziĝopeto, 1913; kaj la dialogon La Morgaŭa Virino, 1912.

    De la Germano Reinhold Schmidt (1867-1943) aperis en 1910 klasikforma poezia dramo Gustav Vasa. Tiu verko estas tamen peza, pene komprenebla pro torditaj kaj malnaturaj frazoj, kaj la intrigo estas iom senmova kaj kelkfoje plumpa, tiel ke la legado estas laciga, kaj la spektado malfacila. Ĝi restas grava, ĉar ĝi estas la unua provo de tragedio, kiu ne celas esence la grupan vivon. De la sama aŭtoro aperis ankaŭ burĝfona komedieto: La Amkonkurantoj, 1911. Interesa aŭtoro estas ankaŭ la Kataluno Frederic Pujula-i-Valles (1877-1963): en 1909 aperis liaj du tragediaj dramoj pri la frenezo: Frenezo kaj Aŭtunaj Ventoj. Temas pri verkoj kiuj kaptas la atenton de la leganto ĝis la fino, kvankam ili bezonus kelkajn lingvajn ĝustigojn, kaj malgraŭ la fakto, ke nia gusto trovas ilin eble iom tro romantikaj. La aŭtoro kreas intrigon, kiu disvolviĝas tute realisme en atmosfero, kiu iom post iom preterrealismiĝas. La sama aŭtoro aperigis en 1909 kvin monologojn: La Rompantoj.

    La lasta teatra verkisto, kiun oni ne rajtus preteratenti, estas la Sviso Edmond Privat. Li verkis unu solan teatraĵon, kiu estis ankaŭ sukcese recitita: Ginevra, 1913 (nun en Junaĝa Verkaro, 1960). La aŭtoro sukcesis plekti sian pacistan mesaĝon kun interesveka amintrigo. La versoj de la dramo estas belaj, neniam patosaj; ili ofte iĝas lirike kristalaj. Estas komuna opinio, ke en la dramo mankas iom da teatra drameco. Recitoj okazis dum la UK-oj de 1913 kaj de 1925.

    6.6.6 Konkludaj Verkoj

    Se la konkludaj verkoj de la plej frua periodo estis FK, 1903, kaj Esperantaj Prozaĵoj, 1902, por la dua generacio de verkistoj mankas komparebla verko. Sed por la franca skolo, interesa estas la verketo Laŭroj, aperinta en 1908, kun kolekto el originalaj verkoj premiitaj en la unua literatura konkurso de La Revuo. Tie aperis verkoj de Artigues, Inglada, Hodler, van Melckebeke, Ellis, Boucon, s-ino Vallienne, Gambier, Deligny, Bulthuis kaj Trinite.

    Alia verko, kiu konkludis la unuan periodon, sed malfermis ankaŭ novan, estas la malgranda originalpoezia antologio de P. Hitrov: Guto post Guto, 1923. Ĝi enhavis originalajn poemojn de L. L. Zamenhof, Marie Hankel, Edmond Privat, M. Solovjev, St. Schulhof, N. Nekrasov, J. Kriss, G. Deŝkin, St. Karolczyk, k.a. (entute de 21 poetoj).

    6.7 ORIGINALA BELETRO 1919 - 1945

    6.7.1 Poezio

    6.7.1.1 La Budapeŝta Skolo. — La Budapeŝta Skolo formiĝis ĉirkaŭ literatura revuo, Literatura Mondo, kaj du eminentaj verkistoj: Kalman (Kolomano) Kalocsay kaj Gyula (Julio) Baghy. Tiu skolo profunde influis la poezian teknikon, kiun por la unua fojo ĝi kodigis: la poezia verkado perdis ĉian diletantecan trajton. La nivelo atingita de la hungaraj aŭtoroj instigis kaj faciligis ĉiulande tiun evoluon. Rimarkindaj estas la lingvaj eseoj kaj studoj, kiuj fontas de la Budapeŝta Skolo, kaj ties influo je la tradukarto: ekde 1925 sur la poezia kampo multiĝis elstare bonaj tradukaĵoj.

    Unu el la ĉefaj verkistoj de la Budapeŝta Skolo, la kuracisto Kálman Kalocsay (1891- , estas esperantisto ekde 1911. Li aktivis ankaŭ sur la traduka kampo: liaj tradukaj ĉefverkoj estas Johano la Brava (de Petofi), 1923; La Tragedio de l’ Homo (de Madach), 1924 (reeldonita en 1965); Eterna Bukedo (poezia antologio el 22 lingvoj), 1931; Romaj Elegioj (de Goethe), 1932; (kun aliaj) Hungara Antologio, 1933; Infero (de Dante Alighieri), 1933; (kun aliaj) La Floroj de l’ Malbono (de Baudelaire), 1957; (kun aliaj) Kantoj kaj Romancoj (de Heine), 1969; Reĝo Lear (de Shakespeare), 1966; Libero kaj Amo (de Petofi), 1970. Grandega estas ankaŭ lia rolo kiel esperantologo, kiel literaturkritikisto kaj sur literaturteknika kampo.

    Kálmán Kalocsay, genia poeto, kiu maturigis la lingvon.


    Hilda Dresen: Elstara melankolia versaro de la unua granda poetino.


    Streĉita Kordo, la vojmontra verko.


    En 1921, kiam aperis lia unua poemaro originala Mondo kaj Koro (senŝanĝe fotorepresita en 1970), oni tuj perceptis, ke nova, granda voĉo por la unua fojo aŭdiĝas en la originala literaturo. En 1931 aperis lia poemkolekto Streĉita Kordo, ampleksa ekzemplo de atingita arta kaj teknika matureco. Kalocsay, en sep cikloj, poetas kelkfoje pure lirikan, intimisman poezion; kelkfoje li iĝas tuthomara poeto, kiu eposspire interpretas la dezirojn kaj la sopirojn de la homoj. Li scias enprofundiĝi en la abismojn de memanalizo: li rekreas lirike, kun potenca krio, la homan malkapablon kontentiĝi, kaj la internan instinkton al ĉiam pli malproksimaj konkeroj. Li povas ankaŭ plene forlasi la formojn por sekvi senregulan inspiron, kie li esprimiĝas en diboĉe persona lingvo, virtuoze eleganta kaj samtempe sincera, kie ĉiu vorto estas nepre necesa, kaj havas propran sencan kaj estetikan funkcion. En 1931 aperis ankaŭ liaj Rimportretoj, spritaj rondelformaj poemoj pri pluraj tiamaj movadaj gravuloj. En 1939 estis preta lia nova poemaro Izolo, kiu pro la milita situacio ne povis tamen disvastiĝi. En 1956 aperis Ezopa Saĝo, poezia fabelrekreo de la antikvagrekaj popolsaĝulaj rakontoj. Oni reeldonis kelkajn el liaj poemoj en La Kremo de Kalocsay, 1971, kaj valora poemo pri la poezia arto aperis, sub la pseŭdonimo “ C. E. R. Bumy” en Parnasa Gvidlibro, 1932 (dua eld. kompletigita 1968).

    Dummilite kaj postmilite Kalocsay silentis plurjare pro la malfavora politika situacio. Sed post la reekfunkcio de la hungara Movado, denove aperis liaj verkoj. Liaj poemoj troveblas en multaj revuoj: i.a. en Literatura Mondo (en ĉiuj tri periodoj), La Nica Literatura Revuo, Hungara Vivo, Monda Kulturo, k.a.

    El la literaturhistoria vidpunkto Kalocsay signas momenton esence gravan en la disvastiĝo kaj fortikiĝo de la Esperanta kulturo: Kalocsay estas fakte ne nur la unua Esperanta poeto, kiu laŭnivele estas plene komparebla al kiu ajn nacilingva poeto, sed samtempe ankaŭ unu el la plej eminentaj.

    Julio Baghy (1891-1967) estis verkisto kaj aktoro. Li aliĝis al la Esperanta Movado en 1911. Baghy estis emocie lirika interpretanto de tiu fundamenta homeco, kiu estas la komuna bazo de la internacilingva kolektivo. Pro tio li estas unu el la plej “esperantistaj” poetoj, kiun neesperantisto povas nur malfacile kompreni. Liaj poemoj estas melodie spontanaj kaj formabundaj: ilia ritmo dependas de la momenta inspiro kaj povas aliiĝi laŭ la neceso. Baghy aktivis ankaŭ sur la romana, novela kaj teatra kampoj.

    Lia unua poemaro aperis en 1922: Preter la Vivo, kiu estas verŝajne ankaŭ lia ĉefverko. Sekvis la poemaro Pilgrimo, 1926, kaj La Vagabondo Kantas, 1933. La plej senpere lirikeca estas la unua. En la lasta (de 1933) lia ritmo- kaj rimo-abundo tie kaj tie kovras mankojn de inspiro kaj de temanalizo. Liaj poeziaj materialoj venas grandparte el liaj spertoj dum la siberia militkaptiteco. En 1966 aperis Ĉielarko, versa reverko de fabeloj de 12 popoloj. Lia lasta poemaro, Aŭtunaj folioj, estis publikigita postmorte en 1970.

    Lajos Tarkony (antaŭmilite: Ludoviko Totsche, 1902- , profesia oficisto, estas esperantisto ekde 1919. Li aktivis traduke (el Karinthy, 1934), kaj por Hungara Antologio, 1933; krome verkis literaturkritikan esearon (De Paĝo al Paĝo, 1932); kunlaboris en pluraj revuoj, i.a. en Literatura Mondo kaj La Nica Literatura Revuo.

    Liaj poemoj originalaj aperis en Dekdu Poetoj, 1934. Sed lia maturaĝa verko estas la granda poemkolekto Soifo, 1964. La tieaj poemoj estas ekzemploj de forma perfekteco, apud ekzemploj de senpere lirika esprimo per liberaj versoj. Tarkony havas preskaŭ muzikan senton por la ritmo. Li estas poeto de ĉiutagaj, momentaj okazaĵoj, sed ankaŭ de emocia kunsento pri tuthomaraj problemoj, kiujn li projekcias tra sia esence lirika personeco.

    Imre Baranyai (ps. Emba, 1902-1961) estis poeto, kiu fruaĝe akceptis la klasbatalajn instruojn de Marx, kaj iĝis unu el la gvidantoj de la hungara laborista Esperanto-Movado. Baranyai poeziigis sian sopiron por pli justa mondo kaj profetan motivon pri la revolucio. Lia malfacila vivo kaŭzis tiun amaran senton, kiu reflektiĝas en liaj poemoj, ankaŭ kiam la momenta inspiro estas gaja. Teknike li ne estas tiel elstara, kiel la unuaj du poetoj, sed li impresas senpere.

    Li verkis ankaŭ novelojn kaj romanon. Lia poezia verkaro troviĝas en La Profeto (kun tradukaĵoj), 1934; En Ekzilo, 1938; Ekzilo kaj Azilo, 1962.

    La Hungaro Ferenc Szilágyi (1895-1967), pli fama kiel prozverkisto, verkis ankaŭ originalajn poemojn, kiuj parte aperis en Dekdu Poetoj, 1934. Liaj poeziaj verkoj, malabundaj, estas framoj delikataj kaj elegantaj, kiujn li teksas vorte kun fajna artisma sento.

    Li multe tradukis el la hungara kaj el la sveda (longtempe li loĝis en Svedio, kies civitanecon li alprenis).

    Sekretaj Sonetoj, de la verkisto Peter Peneter (1891-1953), aperis en 1932. Temas pri ciklo de 52 forme perfektaj sonetoj pri la seksĝuaj malkovroj de amanta paro. En 1965 ili reaperis en Libro de Amo, kun aldonita parto, originala kaj traduka, de lia filo Georgo Peterido Peneter. Estas sufiĉe ĝenerala opinio, ke sub Peter Peneter kaŝiĝas fakte iu bone konata hungara verkisto.

    6.7.1.2 ĉirkaŭ la Budapeŝta Skolo. —

    a) ĉirkaŭbaltaj aŭtoroj: La plej eminenta el ili estis Hilda Dresen, Estonino (1896- , radiotelegrafistino, kiu abunde verkis ankaŭ traduke. Ŝi lernis Esperanton en 1916, kaj kunlaboris al Literatura Mondo, La Nica Literatura Revuo, Norda Prismo, k.a. Ŝiaj poemoj aperis en 12 Poetoj, 1934, kaj en Norda Naturo, 1967. Ŝiaj temoj koncernas precipe la naturon kaj emociajn momentojn, kiujn ŝi disvolvas en iom melankolia, sed neniel sentimentaleca tono, kun elstara versomelodieco. Rimarkinda verkisto estis ankaŭ alia Estono, la popollerneja instruisto Hendrik Adamson (1891-1946), kiu verkis ankaŭ originalan novelon kaj estas konata kiel nacilingva poeto. Liaj verkoj aperis en Dekdu Poetoj, 1934, kaj en Vesperkanto, 1967. Ankaŭ ĉe Adamson la baztono estas melankolio, sed kun rezignacia sento, fontanta el la multaj suferoj kaj seniluziiĝoj, kiujn li devis elporti. Ĉi tiun grizkoloran tonon respegulas ankaŭ liaj ampoemoj kaj poemoj pri la naturo, kiu por li estis rifuĝejo.

    Tria grava poeto estis la latva ŝtatoficisto Nikolao Kurzens (1910-1958). Liaj verkoj aperis en Ondo de Daŭgava (kiun li redaktis inter 1932 kaj 1934), Literatura Mondo, Norda Literaturo. Libroforme, ili aperis en Dekdu Poetoj, 1934, kaj en Mia Spektro, 1938. Li aktivis ankaŭ sur traduka kampo. Li estas poeto de la vivo-efemero, kaj de la neceso epikure — eble eĉ nur memimage — ĝui la malmultajn plezurojn, kiujn ĝi prezentas. Sed li estas ankaŭ poeto de la subitaj ribelekflamoj, kiuj ne longe daŭras, ĉar li refalas en tiun pasivece rezignacian staton, kiun li nomas “tedo”.

    Aperis originalaj poemoj ankaŭ de la Estonino Helmi Dresen (1892-1941), de la Litovo B. Giedra, kies poemvolumo Violetoj, parte tradukita kaj parte originala, publikiĝis en 1938, de la Latvino Ludmila Jevsejeva (1913- , kies poemoj aperis en Literatura Mondo, La Suda Stelo kaj en la antologio Naŭ Poetoj, 1938, de la Latvo Augusts Kazoks (1881-1937), kiu multe tradukis, redaktis Ondo de Daŭgava (1925-1931), kunlaboris al Literatura Mondo kaj aperigis kelkajn originalaĵojn.

    (b) Ĝermanaj verkistoj: En Svedio ekverkis rimarkinda poetino, kiu aktivis ĉefe traduke: temas pri Magda Carlsson (1896-1971), instruistino. Ŝi lernis Esperanton en 1931. ŝiaj malmultaj originalaĵoj estas veraj artismaj juveloj.

    El la tiamaj anglodevenaj poetoj, kvar estis forte influitaj de la Budapeŝta Skolo. Unu el ili estis Leonard Neivell (1902-1968), Anglo, kiu kunlaboris al Literatura Mondo, Heroldo de Esperanto, La Nica Literatura Revuo, Norda Prismo. Li estis bona tradukisto kaj elstara novelisto. Poezie li verkis malmulte. En 12 Poetoj, 1934, aperis kelkaj liaj fajne cizelitaj poemoj ironiaj, kaj kanzonaj poeziaĵoj. En la sama Dekdu Poetoj aperis ankaŭ la originalaj poemoj de la angla misiisto Brian Price-Heywood (1910-1942), kiu kunlaboris en Literatura Mondo, kaj de la usona Ezra Clark Stillman (1907- , eksmembro de la direktoraro de IALA ( The International Auxiliary Language Association).

    Elegante spritajn poemetojn aperigis Wilfred Bickley Johnson (1903- , instruisto, kunlaboranto de Literatura Mondo. La malgranda kolekto de Geoffrey D. Nash (1882-1931), Miniaturoj, aperis en 1931, kaj Versaĵoj de JoE, de Joab Eljot, aperis en 1946. Li estis la aŭtoro de fantazia strangaĵo: Per turboj bontonaj en Kakofonujo, 1938 (2-a eld. 1951).

    De la flandra oficisto Jan van Schoor (1896-1955) aperis en 1928 la poemkolekto Amo kaj Poezio, aldone al multaj valoraj tradukoj. Van Schoor estis poeto minortona, delikatsenta, kun intimeca, kaj ofte iom pudora inspiro.

    Ankaŭ en la germanlingvaj landoj efikis la hungara influo. La Sviso Karl Jost (1876-1952) aperigis siajn originalajn poemojn, kiuj tamen nur tie kaj tie superas la unuaperiodan nivelon, en Modesta Bukedo, 1948. De la Aŭstro Alfred Schauhuber (1896- , oficisto, aperis poemoj melankolitonaj, kun milda inspiro, en Dekdu Poetoj, 1934. Samkolekte aperis kelkaj poemoj de la aŭstria verkisto Nikolao Hovorka (1901-1966). En la pli posta kolekto Naŭ Poetoj, 1938, aperis la verkoj de la sudeta Germano Martin Strümpfel (m. 1939), naturinspirita poeto. Samkolekte aperis la verkoj de la Germano Karl Vanselow (1877-1959), kiu aktivis abunde ankaŭ traduke. En 1952-1953 aperis la ses kajeroj de lia kolekto Nia Lingvo Esperanto. Minortona poeto estas la Germano Herbert Hesse, kies Sonoj Novaj kaj Malnovaj aperis en 1930. Sed la plej interesa poeto estas la germandevena ĵurnalisto, eldonisto, tradukisto, lingvisto kaj prozisto Teo Jung (1892- . Lia lingvo estas zorge flegata, kun altaj lirikaj pretendoj: li sukcesis evoluigi propran stilon, kiu tamen esence dependas de la budapeŝta literatura revolucio. Liaj poemoj aperis en La Alta Kanto de la Amo (poemo bazita sur legendo, 1926, 2-a eld. 1928) kaj en la poemaro Ek al Batal’, 1935.

    Du Nederlandanoj estas aparte interesaj: la lirika poeto Adalbert Smit, kies poemoj aperis en la kolektoj Fajreroj, 1927, kaj Roseroj, 1930, kaj la havenlaboristo Lodewijk CornelisDeij (1919- . La poemoj de ĉi-lasta poeto estas stile variaj kaj sinceretose vigle antifaŝismaj: ili aperis dummilite en pluraj revuoj, kaj tio igas nin bedaŭri, ke lia poezia sezono daŭris tiel mallonge.

    (c) Latinidaj poetoj: De la rumana presisto Miŝu Beraru (1903-1938), esperantisto ekde 1925, kunlaborinto al Literatura Mondo, aperis la poemaro Spite la Vivon, 1928, kun neprofundtonaj, tamen sinceraj, sufiĉe variritmaj poemoj, kun mezgaja inspiro.

    En Francio aperis ankaŭ pluraj poetoj. Unu el ili estis la “Panamano” (fakte pariza poeto) Georgo E. Maura (1905-1971), kiu verŝajne estas pseŭdonimo de franca aŭtoro. Siajn unuajn verkojn li aperigis en Dekdu Poetoj, 1934, en Literatura Mondo, en la poemkolekto Duonvoĉe, 1939 (2-a eldono ampleksigita en 1963) kaj en La Nica Literatura Revuo. Maura estas rafinita poeto, kiu diboĉe uzas la rimajn kaj ritmajn eblecojn de la lingvo, kun eleganta, kristale fajna lingvo-uzo kaj plena ellaboriteco de la konceptoj. Li verkis pri amo, nokto, pri momentoj kaj rememoroj, sed ankaŭ pri tuthomaraj problemoj, kiel milito, liberiĝo, sufero.

    Menciindaj estas la originalaj poemoj de Gaston Waringhien (1901- , de Henri Vatre kaj de Juliette Baudin-Vatre (1910-1937), tro frue mortinta, kies versoj aperis en Naŭ Poetoj, 1938.

    Du poetoj aktivis en Italio. Unu estis Alessandro Mazzolini (1857-1934), kies poemoj, aperintaj en Esperanto, Literatura Mondo, Ondo de Daŭgava, tamen resentigas ankoraŭ la unuaperiodan neflegitecon kaj diletantecon. La dua poeto estis la bibliotekisto Francesco Pizzi (1880-1946). Liaj poemoj aperis en 1925 en En la Mondon Venis Nova Sento. Lia poemo La Protektanto estis publikigita en 1932. Li estis religitendenca, minortona poeto, tamen multaspekte interesa.

    La hispanaj kaj la katalunaj poetoj formas kvazaŭ apartan skolon interne de la granda hungara poezia reformo. Tamen, la plej fruaj reprezentantoj de ĉi tiu skolo stile spegulas ankoraŭ la unuaperiodan stilsituacion. De la respublikana stabkolonelo Fernando Redondo-Ituarte (1882-1949) aperis originalaj poemoj strikte ligitaj al la stilo de la unuatempa skolo. La samon ni povas diri pri la Kataluno Arturo Domenech-i-Mas (1878-1936), instruisto, socialisto, premiita ĉe la Floraj Ludoj. Liaj Poemoj (redaktitaj de J. Grau-Casas) aperis en 1937.

    Pli stilmaturaj estas la poeziaj verkoj de Julio Mangada-Rosenorn (1877-1946), kies Versajaro, kun 14 poemoj, aperis en 1923. Pli poste, en 1933, aperis lia alia originala poemaro Amelia kaj Marina. Interesaj estas ankaŭ la poemoj de la hispana kuracisto Rafael de San-Millan-Alonso (1866-1924). Liaj poemoj, ne tiel flegitaj kiel tiuj de Mangada, do stile ankoraŭ iom primitivaj, kaj ofte kun ne plene ellaborita enhavo, troviĝas en Tri Rakontoj kaj Kelkaj Versaĵoj, 1914, kaj en Mia Poezio, 1932. Aperis ankaŭ poemo: Ŝipopereo, 1921.

    Pli rekte influita de la Budapeŝta Skolo estas la hispana telegrafistino Amalia Núñez-Dubús (1899- , kies poemoj aperis en Dekdu Poetoj, 1934, kaj kies verse reverkita navarra legendo, Eterneco, aperis en 1966. Ŝi estas freŝtona, facilesprima poetino, kun multvaria temogamo.

    Alia rekta — kaj eminenta — ido de la Budapeŝta Skolo estas la kataluna urbestra sekretario Jaume Grau-Casas (1896-1951), kiu multe kaj kompetente tradukis, kunlaboris en Literatura Mondo, Heroldo de Esperanto, Kataluna Esperantisto, kaj verkis romantikajn poemojn, kun partoj de granda sincereco lirika kaj emociveka inspiro. Liaj versaĵoj aperis en Amaj Poemoj, 1924, Novaj Amaj Poemoj, 1927, kaj en La Lasta Poemo, 1936.

    (ĉ) Slavaj poetoj: En Sovetio multaj proletaj verkistoj estis stile influataj de la hungara reformo. Sed nur du estas veraj idoj de la Budapeŝta Skolo: la Leningradano Grindel Falkonbriĝ, kiu kunlaboris en Literatura Mondo, kaj la Sovetiano V. G. Sutkovoj. Ambaŭ estas reprezentataj per malmultaj verkoj en Naŭ Poetoj, 1938.

    En Pollando aperis pluraj poetoj, el kiuj neniu tamen estis aparte elstara. Plej interesa estas Salo Kornfeld (ps. Grenkamp, 1896-1943). Liaj originalaj poemoj aperis en Krioj de l’ Koro, 1922. De Kaplan aperis la poemkolekto Akordoj Esperantaj, 1923. Fine, originalajn poemojn publikigis ankaŭ Edvard Wiesenfeld (1892-1941?), kiu multe tradukis kaj estis premiita ĉe la Floraj Ludoj.

    Kontraŭe, altan nivelon atingis la originalpoezia verkado en Ĉeĥoslovakio. La originalaj poemoj (ĉefe humurtonaj) de Tomaŝ Pumpr (1906-1972), juristo kaj esperantisto ekde 1926, aperis ĉefe en Literatura Mondo. Pumpr estas konata precipe pro siaj multaj elĉeĥigitaj verkoj, i.a. pro la traduko de operoj (de Smetana, Dvorak, Blodek). Alia poeto originala estis la profesoro Miloŝ Lukaŝ (1893- , esperantisto ekde 1907. Li multe tradukis, kaj kunlaboris en Literatura Mondo, La Nica Literatura Revuo, ktp. En 1937 aperis poemoj de Vlada Hvezdenskv.

    Dum ĉi tiu periodo ni vidas ankaŭ la ekformiĝon de aparta poezia skolo en Jugoslavio. La Sloveno Damjan Vahen-Svetinov (1913-  eldonis kvar poemkolektojn: Miaj Vojoj, 1938; Dum Longaj Vesperoj, 1940; Dum Noktoj Senstelaj, 1941; Krioj el Mallumo, 1963. De la slovena juristo Jakob Stefanĉiĉ (1885-  aperis pluraj poemoj. Grava estas lia prilaboro, en formo de seskanta poemo, de la novelo La Servulo Jernej kaj Lia Rajto de la slovena verkisto Ivan Cankar (1933).

    Krome, publikigis originalajn poemojn la Serbo Stevan Zivanoviĉ (1900-1938), pli fama kiel prozisto, la Kroato Franjo Homar (1905-1933), la serba pastro Milivoje Pavloviĉ (1907- , la kroata ĵurnalisto Buro Raŝan (1912- , kiu verkis ankaŭ kroate. Ni citu laste la sonetciklon de Sv. Petroviĉ (1899-1960), Sonetkrono por la Esperantistaro.

    Ne forgesendas la pli malproksimaj slavdevenaj poetoj. La plej eminenta estas J. J. Kohen-Cedek (1904- , ruslanda Hebreo, nun Israelano, instruisto. Li kunlaboris en Heroldo de Esperanto, Malgranda Revuo, k.a. Lia poemaro troviĝas, almenaŭ parte, en Tiberio, 1942. Li estas ironie bonintenca poeto, kiu ĝuige pikas per leĝertonaj versoj.

    Alia poeto estis la pola Hebreo, poste Israelano Imanuel Olŝvanger (1888-1961), oratoro, cionista aktivulo. Liaj poemoj aperis en Eterna Sopiro, 1925 (pligrandigita eldono en 1942). Li estas emocia poeto, kelkfoje kun momentoj de brila lirikeco. La dua eldono de lia verko prezentas ampleksan poemon: Inter Homo kaj Dio.

    Ekstereŭropaj poetoj: De la Ĉino Saint-Jules Zee (aŭ ) aperis fantazivibraj, etjuvele buntaj originalaj poemoj en Naŭ Poetoj, 1938. Li multe tradukis el la moderna ĉina literaturo. En Brazilo aperis la iom primitiva Ama Stelaro de Nuno Baena (m. 1922), en 1922, kaj la pli matura poemaro originala de Francisco Valdomiro Lorenz (1872-1957), esperantisto ekde 1887. Liaj poemoj originalaj aperis en Diverskolora Bukedeto, 1941 (kun tradukaĵoj). Lia traduka ĉefverko estas la Bhagavad-Gita.

    Komunaj verkoj de poetoj de la Budapeŝta Skolo: De K. Kalocsay kaj J. Baghy aperis antologioj en Arĝenta Duopo, dua volumo, 1937, kaj en Ora Duopo, 1966.

    El literaturaj promesoj realiĝis du reprezentaj volumoj:

    La unua estas Dekdu Poetoj, 1934, kun poemoj de Adamson (Estono), Hilda Dresen (Estonino), Brian Price-Heywood (Anglo), Hovorka (Aŭstro), Kurzens (Latvo), Maura (Franco?), Newell (Anglo), Núñez-Dubús (Hispanino), Schauhuber (Aŭstro), Stillman (Usonano), Szilagyi (Hungaro), Tarkony (Hungaro).

    La dua estas Naŭ Poetoj, 1938, kun verkoj de Sutkovoj (Sovetiano), Jevsejeva (Latvino), Falkonbriĝ (Sovetiano), Ĉulitis (Latvo), Zee (Ĉino), Vanselow (Germano), Strümpfel (Germano), Sieroszewski (Polo), J. Baudin-Vatre (Francino).

    6.7.1.3 Soveta kaj Proleta Skolo. — La eksplodo de la Oktobra Revolucio kaj la postmilita kresko de proletaj revoluciaj movadoj en preskaŭ ĉiuj ekonomie evoluintaj ŝtatoj de la mondo kreis grandegan entuziasmon ankaŭ ĉe multaj poetoj, kiuj provis esprimi tion en siaj verkoj.

    Literatura grupo de sovetaj esperantistoj (de maldekstre): G.P. Demidjuk, V.I. Polakov, E.O. Milialski, S.A. Rublov kaj N.V. Nekrasov.


    L. Tarkony: Forma perfekteco kaj senpera lirika esprimo.


    La plej granda estas sendube la rusa instruisto Eŭgeno Mihalski (1897-1937), kiu lernis Esperanton en 1911. Li fondis en 1917 literaturan revuon en Saratov: Libera Torento. Liaj originalaj poemoj aperis libroforme en Unua Ondo, 1918; Du Poemoj, 1922; Prologo, 1929; Fajro Kuracas, 1932; Kantoj de l’ Amo kaj Sopiro, 1934. Bedaŭrinde pluraj gravaj originalaj manuskriptoj perdiĝis (i.a.: restas nur fragmentoj de la poemo Reforĝo de l’ Homo, pretigita inter 1934-1935, kiu havis 5000 versojn). La unue aperinta verko de Miĥalski tuj montris eksterordinaran teknikan kaj lingvan maturecon. Li estis fajroŝpruca poeto, impulsema, arda. Liaj versoj per aŭdacaj ritmoŝanĝoj substrekas la disvolviĝon de lia inspiro. En sia lasta verko li turniĝis al klasbatalaj temoj: tio ankoraŭ pliampleksigis lian jam vastan temogamon.

    La rusa ekonomikisto Nikolaj Hohlov (1891-1953) lernis Esperanton en 1905. Li tradukis multe, ĉefe el Drozdov, Doroŝeviĉ kaj Tolstoj. Li verkis ankaŭ senpretendan, amuzan teatraĵeton. Originalaj poemoj aperis en Literatura Mondo kaj en La Tajdo, 1928. Ĉi tiu poeto, forte influita de ]a Budapeŝta Skolo, estas eleganta artisto, kun intima sento pri la versa muziko kaj kun la kapablo atingi lingvan harmonion en bele cizelitaj versoj.

    Alia poeto estis la rusa ĵurnalisto Nikolaj Vladimiroviĉ Nekrasov, kiu naskiĝis en 1900 kaj mortis dum la Dua Mondmilito. Li multe kaj kompetente tradukis. Originale li ne estis fekunda verkisto. Liaj verkoj aperis dise en Esperantaj periodaĵoj. Lin karakterizas la influo de la rusaj simbolistaj poetoj.

    Ankaŭ la bulgara ĵurnalisto Asen Grigorov (ps. Marin Ljubin; 1903- , redaktoro de Internacia Kulturo (1945-1949), eminenta tradukanto, aperigis rimarkindajn originalajn poemojn, kie li simpatie kaj kunsufere priskribas la vivsituacion de la laborista klaso. Liaj poemoj troviĝas en Ruĝa Aŭroro, 1930 (2-a eld. 1932) kaj en Garbo, 1930. Li verkis ankaŭ originalajn novelojn.

    Teknike multe malsuperaj estas la versaĵoj de alia Bulgaro, Ĥ. M. Ĥrima. Ili aperis en Poemoj de l’ Plugisto, 1930, kie la aŭtoro, iom patose, esprimas siajn politikajn sentojn kaj sopirojn.

    Originalaj poemoj de Eugeniusz Matkowski (antaŭe: Matwiejczuk), Ukrainano, nun pollanda ŝtatano, muzikisto, aperis en Pola Esperantisto, Ek!, Norda Prismo, Oomoto, k.a. Libroforme liaj versaĵoj aperis en Poemoj, 1960. Li estas poeto teknike ligita al la unua periodo de Esperanto, ofte tro patosa, sed kelkfoje kun indigne sinceraj eksplodoj.

    Delikatajn klaskonsciajn poemojn verkis ankaŭ la sarlanda karbministo Josef Burger (1881-1970), kiu esperantistiĝis en 1913.

    Li kunlaboris precipe en la laboristaj gazetoj, kaj post 1933 forlasis Germanion.

    Ankaŭ de la rusa blinda poeto Vasilij Eroŝenko (1890-1952) aperis kelkaj originalaj versaĵoj, ĉefe en Ĝemo de Unu Soleca Animo, 1923, kaj dise, en gazetoj esperantistaj rusaj kaj japanaj. El liaj poemoj, nur kelkaj superas la nivelon de simpla emocia esprimaĵo kaj atingas la nivelon de komplete ellaborita lirika poemo. Li verkis ankaŭ novelojn.

    6.7.1.4 Japana Skolo. — En Japanio esperantistoj ekzistis jam antaŭ la Unua Mondmilito, sed la lingvo fortike enradikiĝis nur intermilite. En ĉi tiu periodo prepariĝis la ekfloro de pure Japana Skolo: temas pri verkistoj pri lingvaj problemoj, pri sciencistoj, pri ĵurnalistoj, pri lertaj tradukistoj kaj pri originalesperantaj beletristoj. Dank’ al la laboro de la Budapeŝta Skolo, ili trovis en Esperanto poluritan lingvon kaj riĉan vortaron; la poetikon ili nur parte akceptis, kaj pluformis laŭ propraj bezonoj, en la spirito de la japanaj tradicio kaj sentemeco.

    La du plej eminentaj originalaj poetoj de la Japana Skolo (unua generacio) estas Ossaka kenĵi kaj Ito saburo.

    Ossaka kenĵi (1888-1969), fervoja inĝeniero, aktiva ankaŭ sur movada kaj lingvesplora kampoj, kompetenta tradukinto el la klasika japana literaturo kaj poezio, verkis kelkajn originalajn poemojn, kiuj aperis ĉefe en revuoj kaj en lia verko Perloj el la Oriento (1921), kune kun liaj tradukaĵoj. Li estas poeto de momentaj natureventoj, de subitaj, intuiciaj perceptoj, esprimataj en lingvo afekcie resuma, kie ĉiu vorto estas nemalhavebla ero de la mozaika tuto. Plej laste aperis liaj originalaĵoj, apud tradukaĵoj, en El Orienta Florbedo, 1956, parte represo el lia verko de 1921.

    La pedagogo Ito saburo (1902-1969), proleta verkisto kaj aktivulo, ellernis Esperanton en 1916. Li verkis ankaŭ plurajn prilingvajn kaj primovadajn eseojn kaj studojn. Liaj originalaj poemoj, kiujn karakterizas aparta melankolia kaj naturkontempla etoso, aperis dise, ĉefe en revuoj kaj, kun tradukaĵoj, en Verda Parnaso, 1932.

    Ĉi-periode ne mankas originalaj japanaj poetoj, inter kiuj Hattori toru (1911-1944?), kiu ankaŭ tradukis; Kanamatu kenryo (1915- ; Mijake ŝihej (1901- , kiu aktivis ankaŭ traduke kaj sur lingva kampo; Onoda yukio (?-1945), kiu verkis ankaŭ prilingvajn eseojn.

    En 1956 aperis Edelvejso, poemkolekto de Nisimura masao (1907-1940), kiu estis preta jam en 1938. Nisimura estas poeto teknike iom kruda, kiun ni tamen legas kun respekto pro lia malfacila kaj nobla vivo.

    Poemojn originalajn verkis ankaŭ Taĉibana kenji (1903- , esperantisto ekde 1923. Liaj verkoj troviĝas dise en revuoj. Li kompetente tradukis.

    6.7.1.5 Satiraj Poetoj. — Apartan pritrakton meritas la franca bankdirektoro Raymond Schwartz (1894-1973), kiu estis kunlaboranto de Literatura Mondo, Franca Esperantisto, La Nica Literatura Revuo, Sennacieca Revuo, kaj redaktoro de la satira gazeto La Pirato (1933-1935). Lia lingvo plene eluzas la vortludajn latentojn de Esperanto, konsistantajn el dusencaj esprimaĵoj, komikaj pseŭdo-sufiksado kaj sinonimado: li lerte ĵonglis per la lingva materialo, kiun li kapablis sprite vivigi. Li verkis ironiajn kaj satirajn poemojn pri hipokrituloj, pri komikaj viv-situacioj kaj satiraĵojn pri la politikaj okazaĵoj kaj pri la Esperanto-Movado mem. Li verkis multe ankaŭ proze. Liaj poemoj aperis libroforme en Verdkata Testamento, 1926 (2-a eld. 1930); La Stranga Butiko, 1931; La Ĝoja Podio, 1949.

    En 1927 aperis krome verketo de la Dano N. Liventhal: Esperantio. ĉefe en Danio, kun epigramecaj satirpoemetoj.

    6.7.1.6 Poetoj Izolitaj. — Estas fenomeno tre konata, ke, ĉie en la mondo, ekzistas esperantlingvaj poetoj, kies verkoj tamen nenie aperas: iliaj poemoj restas en tirkestoj, aŭ legiĝas en la grupo: estas ofte bonŝanca hazardo, se ili aperas en iu periodaĵo.

    Unu el la plej eminentaj ekzemploj de tiuj silentaj poetoj estas la itala monaĥo Giovanni Ricci (1875-1941), misiisto en Ĉinio. En 1926 li finis grandan poemon, kun versnombro, kiu egalas tiun de la Dia Komedio. Temas pri la poemo Uranogedio, kiu poezi-filozofie prilumas la simbole priskribitan lukton inter la Bono kaj la Malbono. Nun tiu monumenta verko, signifa pruvo pri la grandeco de sia aŭtoro, kaj pri la valoro de la lingvo, kiu kapablis inspiri tian kreaĵon, troviĝas en IEMW (Internacia Esperanto-Muzeo Wien).

    Alia ekzemplo estas la fama ĝeneva profesoro pri psikologio Charles Baudouin, kiu penetrigis en la franclingvajn landojn la psikologion de Carl Gustav Jung. Liaj poemoj, sincertonaj, personstilaj korelverŝoj, aperis nur sporade, kaj estas praktike nekonataj.

    6.7.2 Prozo

    6.7.2.1 La Budapeŝta Skolo. — La lingva revolucio de la Budapeŝta Skolo efikis ankaŭ en la prozo. Oni evoluigis stilon elegantan, sed personan, dank’ al la malsamaj stilgamoj, pri kiuj oni disponis. Oni evitis pezajn kunmetaĵojn, tro longajn esprimojn. Ĉi-periode elstaras la noveloj de tri aŭtoroj: du hungaraj kaj unu angla: Julio Baghy, Ferenc Szilágyi kaj L. N. M. Newell.

    Julio Baghy aperigis siajn novelojn en Dancu Marionetoj!, 1927; Migranta Plumo, 1929; Verdaj Donkiĥotoj (kun unu romaneto), 1933; La Teatra Korbo, 1934, kaj en Koloroj, 1960 (tamen konsistanta nur el jam aperintaj). La noveloj kaj rakontoj de Baghy neniam havas tre komplikan framon: ofte ili pli similas al skizoj. Lia tongamo iras de plej milda trankvilo, kun ia kompata sento por la homaj febloj, ĝis plej satira karikaturo, kie la aŭtoro grimace prezentas la maljuston kaj la hipokritecon, kaj atingas la momenton de etike pravigita fajra eksplodo. Tre ŝatataj estas ankaŭ liaj romanoj: Viktimoj, 1925 (2-a eld. 1930) kaj Sur Sanga Tero, 1933, ambaŭ pri lia siberia militkaptiteco, estas liaj ĉefverkoj. Ili reaperis unuvolume en 1971. Malpli sukcesa estas la socikritika, satira kaj moroskurĝa romano Hura!, 1930. Baghy skribis daŭrigon de tiu romano, Insulo de Espero, dummilite malaperintan. La romano Printempo en la Aŭtuno, 1931, estas eble iom tro sentimentalece patosa, tamen malkovras la manon de majstro, kiu kompetente ĉizis la psikologion de la rolantoj.

    De Paĝo al Paĝo (1932) portretis la ĉefajn verkistojn, kiuj aktivis en la Budapeŝta Skolo kaj ĉirkaŭ ĝia Literatura Mondo


    Julio Baghy ankaŭ en siaj prozaj verkoj lirike interpretis sian fundamentan homecon.



    Inter la prozaj verkoj de la Dua Periodo lingve elstaris tiuj de F. Szilágyi, dum la fikciaĵojn de J. Forge karakterizis belstila leĝereco.


    De Ferenc Szilágyi aperis multaj prozaj tradukaĵoj el la hungara kaj el la sveda. Liaj originalaj noveloj aperis libroforme en Trans la Fabeloceano, 1931 (2-a eld. 1972), unua provo de pli poste tre evoluinta majstro, en La Granda Aventuro, 1945; Inter Sudo kaj Nordo, 1950; Koko Krias jam!, 1955. Krome, kelkaj verkoj aperis en kvin rapsodioj (kolektoj de prozo kaj poezio originala kaj traduka) aperintaj inter 1943 kaj 1953. Aperis ankaŭ kriminalromaneto: Tiel Okazis, aŭ Mistero Minora, 1958, kiu, lingve elstara, kaj atentokatena, plej superas la meznivelon de tiaspecaj verkoj.

    Szilagyi estas realisto: liaj noveloj fontas el la ĉiutaga vivo, kaj ĝenerale sekvas ties preskribitajn vojojn. Sed kelkfoje ne okazas tiel, kaj, jen, por momento la kutima vivo estas forgesita, kaj novaj esperoj kaj spertoj transformas la rolanton. La lingvo de Szilagyi estas esenca, nerva, mallonga, kaj respegulas lian realismon.

    De Teodoro Ŝvarc (1894-1968) aperis du romanoj: Modernaj Robinzonoj, 1923, pri la fuĝo el siberia militkaptitejo, kaj Maskerado ĉirkaŭ la Morto, 1965, kortuŝa sed simpla kaj ekzemple malpatosa romano aŭtobiografia pri la eskapo de Judo antaŭ la naziaj kaj faŝistaj persekutantoj en Hungario.

    Maria kaj la Grupo, 1936, estas originala romano de Imre Baranyai. Ĝi pritraktas la internan vivon de Esperanto-grupo, kiun li vidas per intimisma, psikologia maniero. Supozeble temas pri aŭtobiografio.

    En la tiama Hungario aperis aliaj verkistoj, kiuj tamen aktivis nur sur traduka kampo, sed malgraŭ tio profunde influis la starigon de prozostilo efika kaj gamkompleta. Unu el la plej eminentaj estis Karoly Bodo (1903-1963), redaktinto de Literatura Mondo, kiu tradukis el Karinthy, Babits, kaj novelojn por Hungara Antologio.

    6.7.2.2 Prozverkistoj ĉirkaŭ la Budapeŝta Skolo. — Unu el la plej eminentaj novelistoj nehungaraj estas sendube la Anglo Leonard N. M. Newell. Lia novelaro Bakŝiŝ aperis en 1938. Temas pri egiptofonaj noveloj, rakontitaj kun granda konvinko. Liaj koloroj estas helaj, lia sinteno seniluzia, socie objektiva, sed kompata.

    Eminenta estis ankaŭ la Franco Raymond Schwartz, kiu verkis la romaneton Anni kaj Montmartre, 1930, ekvilibra, malemfaza rakonto, lingve kaj psikologie trafa, pri la misaventuroj de germana knabino en Parizo. En 1963 aperis lia granda romano Kiel Akvo de l’ Rivero. Temas pri famili-generacia romano, parte aŭtobiografia, kiu, krom la tria parto, iom tro haste verkita, prezentas trafan analizon de karakteroj kaj sinsekvon de eventoj. Lia rakonto estas tute kredebla, lia partopreno estas varma kaj simpatiplena. Tiu verko prezentas sian aŭtoron kiel maturan verkiston, trafe observokapablan. Novelaro el 1920-70 aperis en la volumo Vole... Novele, 1971.

    El la novelistoj elstaras ankaŭ la pola filmreĝisoro Jan Fethke (ps. Jean Forge, 1903- , kiu lernis Esperanton en 1910. Liaj unuaj romanoj, Abismoj, 1923; Saltego trans Jarmiloj, 1924; kaj Mr. Tot Aĉetas mil Okulojn, 1931, estas ekzemploj de inventa riĉeco, de amuza, ripoziga kaj fantaziinstiga verkado. Psikologie, liaj tipoj estas ne ĉiam kredeblaj, kaj cetere ili estas nur skizitaj. Liaj temoj estas fikciaj, kaj ne trovas korespondon en la realaĵo. Iom leĝeraj, kvankam belstilaj, estas liaj noveloj en La Verda Raketo, 1961. Ĉi tiuj noveloj, satiraĵoj pri kelkaj tipoj (cetere, parte neverŝajnaj), estas kelkfoje iom tro karikaturaj, sed kelkfoje sprite trafaj.

    Aparte interesaj estas ankoraŭ du verkistoj: K. R. C. Sturmer kaj S. Engholm. La angla dentoteknikisto Kenelm Ralph Creuze Sturmer (1903-1960), konata ankaŭ sub la pseŭdonimo Keneth Robinson, lernis Esperanton en 1922. Li verkis la romanskizon Por Recenzo...!, 1930, la pensokolekton El la Notlibro de Praktika Esperantisto, 1934, kaj, sub sia pseŭdonimo, la novelarojn Se Grenereto..., 1930, kaj Vol. II, 1931. Li estis verisma verkisto, kun humuro kaj, sub tre trankvila surfaco, kun bolanta sensemo, al kiu li aludis komprenige dank’ al sia artisma sentemo kaj psikologia analizkapablo.

    La sveda instruisto Stellan Engholm (1899-1960), esperantisto ekde 1927, verkis multe ankaŭ traduke. Li redaktis la literaturan periodaĵon Malgranda Revuo (1943-1952). Liaj romanoj estas Al Torento, 1930 (2-a eld. 1934); Homoj sur la Tero, 1931 (2-a eld. 1963); Infanoj en Torento: unua volumo 1934 ( 2-a eld. 1946), dua volumo 1939; Vivo Vokas, 1946. Li verkis ankaŭ du novelojn, aperintajn en 1943: Maljunulo Migras kaj Venĝo. Li estis realisma verkisto de kampara medio, kiun li analizas per koloroj helaj kaj preskaŭ sentempaj. Brilas en liaj verkoj sobra humanisma idealismo.

    De la Rumano Tiberio Morariu aperis la novelaro Sub la Stelo, 1951; la Estono Hendrik Adamson publikigis Auti, 1934, novelon pri kampara medio; la Dano Peter Theodor Justesen (1875-1950), kuracisto, verkis kelkajn novelojn, ĉefe en Malgranda Revuo; de la Germano Teo Jung aperis la originala romano Landoj de l’ Fantazio, 1927, kun utopieca temo, kaj la verko Gudrun, parafrazo de la antikva germana eposo, 1928.

    Ankaŭ kelkaj Francoj verkis proze en Esperanto: eminenta estas Georges Avril (ps. de Georges de Courmont, 1874-1952), profesia ĉefredaktoro. Liaj noveloj aperis ĉefe en Nia Gazeto, 1934-1938. Originalajn prozaĵojn verkis ankaŭ Jean Delor (1905-1955), pli konata kiel tradukanto. Libroforme aperis la novelaroj de Joel Thezard: Polusaj Glacioj sub Noktmeza Suno, 1937, kaj samjare, Nordnordaj Fabeloj.

    La hispana kuracisto Rafael de San-Millan-Alonso eldonis Tri Rakontoj kaj Kelkaj Versaĵoj, 1914, kaj de lia samlandano Julio Mangada-Rosenorn venis la rakonto Ferdinando VI kaj Farinelli, 1921.

    De la Polo Salo Kornfeld (ps. Grenkamp) aperis la penskolekto Penseroj en 1922 (2-a eld. 1924) kaj la malgranda novelaro 5.000.000, 1931.

    La Ĉeĥo VI. Brejnik verkis Tri Rakontetoj, 1923; de la Sloveno Franjo Modrijan aperis la simple mistika verketo Fabeloj, 1930. De la Slavo loĝanta en Turkio St. Misak eldoniĝis la rakonto Malgranda Adamo, 1934.

    La Bengalo Lakshmiswar Sinha (1905-  aŭtoris plurajn verkojn kaj plurajn tradukaĵojn. Aŭtobiografia estas la libro Jaroj sur la Tero, 1966.

    Interesaj estas la jenaj romanverkintoj: unu Serbo kaj du anglalingvanoj. La Serbo Stevan Zivanoviĉ (1900-1938) verkis vortaron, rakontojn (La Mizeruloj, 1922; Bela kaj Stela, 1925; La Diino de la Maro, 1926) kaj originalajn poemojn. Lia plej konata verko estas la romano La Sonorilo de Bled, kiu aperis en 1959, sed estis preta jam de multaj jaroj. Ĝi iom suferas pro la aliiĝo de la epoko, de la moroj kaj gustoj. De la Anglo Douglas P. Boatman (1892-  aperis en 1928 la novelo Kaprico kaj en 1932 la originala policromano La Nekonata Konato. Li verkis ankaŭ poemojn. La usona pianfabrikisto Edward Payson (1842-1932), kiu abunde aktivis traduke, eldonis la romanon Juneco kaj Amo, 1929, kaj la rakonton La Fantoma Edzino (kun alia policnovelo originala) en 1936.

    6.7.2.3 Japanaj Prozaŭtoroj. — De Tabata kisaku (1911-  aperis pluraj originalaj noveloj kaj dramoj. Nakagaki kojiro (1894-1971), aktivulo, verkisto kaj pentristo, aperigis tradukaĵojn, prilingvajn verkojn kaj sociverismajn novelojn. Ankaŭ la Japanino Hasegaŭa teru (1912-1946) rakontis siajn spertojn kaj laborojn en multaj leteroj, kaj en la verkoj Flustr’ el Uragano kaj En Ĉinio Batalanta. Ŝi estis komunistino, kaj partoprenis flanke de la ĉinaj proletoj la naciliberigan (kontraŭjapanan) kaj kontraŭguomindangan militojn.

    6.7.2.4 Ĝermana Proza Skolo. — Fine de la unua literatura periodo, kaj preskaŭ dum la tuta dua periodo aktivis en kelkaj ĝermanlingvaj landoj prozistoj sufiĉe abundverkaj, kiujn ne tre influis la tiama Budapeŝta Skolo. Kvankam pluraj el ili tute ne estis lingvaj diletantoj, ili tamen ne sekvis la hungaran ekzemplon, kaj preferis atenti la heredaĵon de la antaŭmilitaj prozverkistoj. Plej eminenta literature kaj lingve estas sendube la Nederlandano Hindrik J. Bulthuis (1865-1945), kiu lernis Esperanton en 1901. Li verkis ankaŭ teatraĵojn kaj originalajn poemojn (en La du Ŝipoj, 1909). Sed plej valorajn laŭrojn li rikoltis en la tradukado kaj en la romanverkado: Jozef kaj la Edzino de Potifar (Idoj de Merkuro), 1926; Idoj de Orfeo, 1923; La Vila Mano, 1928; kaj Inferio, 1938. Liaj plej bonaj verkoj pritraktas la tradician vivon de la nederlandaj kamparanoj, kiujn li observas per verismaj, psikologiinterpretaj kaj amikaj okuloj. Kelkfoje, kiam li volas trospici sian rakontkampon per neeblaj hazardokazaĵoj, lia sugestia forto malgrandiĝas, kaj la rakonto iĝas iom plumpe nekredebla. Sed kie li, kiel en La Vila Mano, preskaŭ nur pritraktas la kamparanajn vivon kaj psikologion, li sukcesas verki siajn plej valorajn paĝojn. Lia lasta romano (1938) estas utopi-fikcia, parte ankaŭ kritika verko, psikologie kaj rakontframe neverŝajna.

    Abunde verkis originale ankaŭ la germandevena Anglo Heinrich Luyken (1864-1940). Liaj romanoj estas Paŭlo Debenham, 1911; Mirinda Amo, 1913; Stranga Heredaĵo, 1922; Pro Iŝtar, 1924. Li plektis neverŝajnajn kaj altpatosajn aventurojn kun religitendencaj temoj. Lia psikologio estas primitiva, kaj lia rakontmaniero eksmode romantika. Tiuj difektoj iom malakriĝas en la romanoj de 1913 kaj de 1924, el kiuj tiu lasta (1924) estas lia plej ambicia verko: pri la lukto inter la bono kaj la malbono en la antikva Babilono.

    Du originalajn romanetojn verkis la Anglo John Merchant (1872-1936): Tri Angloj Alilande, 1912 (4-a eld. 1936), kaj Kompatinda Klem, 1931. Temas pri ĉarmaj rakontoj sen literatura valoro.

    La Germano Fr. Ellersiek (ps. Argus, 1880-1959) eldonis la kriminalromanon Pro Kio? en 1920. De la Germano Richard Meye aperis en 1935 la originala strangatmosfera romano La Longa Vojo.

    Sen ia literatura pretendo estas la aŭtobiografiaj raportoj de la Usonano J. Scherer (1901-1967): Ĉirkaŭ la Mondon kun la Verda Stel-o, 1933, kaj Tra Usono kun Ruliĝanta Hejmo, 1937.

    6.7.2.5 La Socialista kaj Proleta Proza Skolo. — El ili elstaras la germana aktivulo Norbert Barthelmess (1901- , kiu verkis ankaŭ poemojn kaj rakontojn. Li aperigis kelkajn rakontojn kaj romanetojn, kiel Diablidoj, 1928, porjunulan verketon pri la tiama socialista “pionira” junularo; Juneca Ardo, 1936, priskribantan la revolucian etoson, kiu regis inter la germana proletaro en (probable) la jaro 1923; Vartejoj, 1938, kie la revolucia entuziasmo jam perdiĝis: la aŭtoro esploras rakonte edukajn sociajn problemojn, kaj denuncas la burĝajn edukejojn. Lia stilo estas eble iom unutona, kun kelkaj “paroladoj” de la rolantoj, kiuj fakte respegulas la ideojn de la aŭtoro.

    Pli interesa estas la romano de la Sovetiano VI. Varankin (1902 - ?), Metropoliteno, 1933. La aŭtoro prezentas paralelan rakonton pri la berlinaj laboristaj revoluciaj rondoj kaj pri la moskvaj burokrataj medioj de la tiama kompartio, kiun li plektas kun amrakonto.

    De J. Flamo aperis la rakonto La Maja Festo, 1932. La Aŭstro H. Weinhengst en sia romano Turstrato 4, 1934, socikritike pritraktas la tiaman mizeran kaj senesperan situacion de la proleta klaso. Li aperigis ankaŭ rakontojn kaj novelojn en SAT-periodaĵoj.

    Rakontojn verkis la Belgo Leon Bergiers (1904- , kies novelaro, Ili, aperis en 1930. Tiu aŭtoro estas ŝajne komplete forgesita, sed li ne meritas tion: li estas unu el la plej sinceraj — kaj samtempe kleraj — voĉoj de nia literaturo. Li eksperimentis en Esperanta prozo, alterne, unue la socirealisman stilon, kaj poste, ebrie ekspresionisman esprimmanieron, kun nervaj frazkonstruoj, hastaj, malegalaj paragrafoj, kiuj sekvas la ritmon de la pensodisvolviĝo. La patoso de Bergiers estas neniam artefarita: ĝi fontas el ribelaj sentoj kontraŭ la situacio, en kiu troviĝas la laborista klaso kaj ĉefe ĝiaj plej malfortaj anoj.

    Socirealismajn novelojn kun atentoveka kaj sobra analizkapablo kaj altirforto verkis ankaŭ la Bulgaro Asen Grigorov (ps. Marin Ljubin), en La Himno, 1931. Ankaŭ alia socirealisma verkisto bulgara, Ĥ. M. Ĥrima, aperigis proprajn originalajn novelojn (en Ĉe Abismo, 1932).

    El la malproksima Oriento venas la rakontoj de la Ĉino Cicio Mar, Forgesitaj Homoj, 1937, pri la situacio de la ĉinaj malriĉuloj. La rakontoj de la Ruso V. Eroŝenko, kiu longtempe loĝis en Japanio, aperis en Turo por Fali, 1923 (reeld. 1956); Rakontoj de Velkinta Folio (fabeloj), 1923, dua eld. 1953; kaj en Rakontoj de Eroŝenko (kunmetita de Miyamoto masao), 1970. Liaj rakontoj aperis ankaŭ japane, ĉine, ruse kaj ukraine.

    Apartan pozicion havas la sveda proleta ĵurnalisto Einar Adamson (1894-1953), kiu aperigis stile valorajn artikolarojn pri Sovetunio: Studvojaĝo en Sovet-Rusujo, 1926, kaj Sub Ruĝaj Standardoj, 1928.

    Tute apartan lokon okupas la originalaj verkoj de la Franco Eugene Adam (ps. Eŭgeno Lanti, 1870-1947). Ĝis 1914 li estis anarkiisto, poste fariĝis revolucia nemarksista komunisto, sed fine ellaboris propran liberecanan doktrinon, kiun li nomis sennaciismo. Li fondis SAT kaj gvidis ĝin dum pluraj jaroj. Li redaktis plurajn periodaĵojn kaj iniciatis multajn prilingvajn laborojn. Liaj libroj estas klasbatalaj verkoj, tamen kun signifo ankaŭ por la neŭtrala Movado. Li proponis kunligi la Esperantan Movadon kun la tiamaj revoluciaj fortoj. Lingve, li estis elstara stilisto: simpla, trafa, eleganta. Lanti aperigis plurajn tradukojn (i.a. de Voltaire). Originale li verkis i.a. For la Neŭtralismon!, 1922; La Laborista Esperantismo, 1928; Naciismo, 1930; Vortoj de K-do Lanti (artikolaro), 1931; Manifesto de Sennaciistoj, 1931; Absolutismo, 1934; Herezaĵo, 1934; Ĉu Socialismo Konstruiĝas en Sovetio?, 1935; Leteroj, 1940.

    6.7.2.6 Satiraj Prozverkistoj. — Ankaŭ ĉi-kampe majstris la ekzemplo de la Franco Raymond Schwartz, kiu aperigis satirajn kaj bonhumorajn prozaĵojn kaj novelojn en Verdkata Testamento, 1926; en Prozo Ridetanta (fakte: novelaro), 1928; en La Stranga Butiko, 1931; kaj en La Goja Podio, 1949. Tre ŝatataj estis liaj ĉiujaraj kontribuaĵoj al la jarkajero Sennacieca Revuo (“Laŭ mia Ridpunkto”).

    De la Polo Izrael Lejzerowicz (1901-1942?) aperis amuza, bibliimita pastiĉo, satiranta la tiaman Esperanto-Movadon: El la Verda Biblio, 1935, kiu aperis samvolume kun alia satiraĵo, ĉi-foje nepastiĉa: Babiladoj kun Horaĉo Serĉer. De alia Polo, Jakob Szapiro (1897-1942) aperis en 1921 la satiraj Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano.

    La bulgara sciencisto Atanas D. Atanasov (ps. ADA, 1892-  aperigis la satiran verketon El la Intima Vivo de la Verdurbaj Esperantistoj, 1927.

    La Flandro F. V. Dorno eldonis La Aventuroj de L. R. M. Stultulof la X-a, 1937, kiu estas satira verketo sen literatura valoro pri la idioteco de multaj regantoj.

    6.7.3 Teatro

    En ĉi tiu periodo la teatro faris kelkajn progresojn. Aperis verkistoj, kiel Baghy, kiuj sciis doni al ĝi adekvatan lingvon. Tamen plejofte la celo de tiuj teatraĵoj estis sama: amuzi la ĉeestantaron dum grupkunveno. Kompreneble, la amuzo povas esti plurnivela — eĉ atingi kvalitan elstarecon — sed la fakto, ke la ĉefaj aŭtoroj aktivis sur teatra kampo nur sporade kaj per skizoj aŭ unuaktaĵoj (malofte per verkoj pli konsistaj), malhelpis la atingon de plenvalora teatra nivelo.

    La plej interesa teatra verkisto estis la Hungaro Julio Baghy, kiu verkis ĉefe unuaktaĵojn. Ili aperis en revuoj, aŭ restis manuskriptaj. Lia ĉefverko estas la verskomedio Sonĝe sub Pomarbo, 1956, kie la amo inter du gejunuloj iĝas la rakontframo por lirika, emociveka analizo kaj pritrakto simbola de la neceso je amo en la mondo. La lingvo de ĉi tiu verko estas glate polurita, rime kaj ritme riĉa. Ĝi estas maturaĝa ĉefverko, kiu kronas la verkaron de Baghy. Interesaj estas ankaŭ la dramoj Samumo (recitita dum la UK de Budapeŝto, 1929) kaj La Holanda Pupo, en la repertuaro de IAT.

    Neforgesendaj estas ankaŭ la drametoj de Raymond Schwartz: temas ĝenerale pri amuzaj unuaktaĵoj kaj kabaretaĵoj.

    Ankaŭ aliaj konataj poetoj kaj prozverkistoj aperigis teatraĵojn. De la Anglo K. R. C. Sturmer aperis la drameto Homarisma Laboro, 1931; de la Nederlandano Hindrik J. Bulthuis la interesaj, realisme sugestiaj La Onklo el Ameriko, 1908, kaj ĉefe Malriĉa en Spirito, 1923; de la Sovetiano N. Hohbv la amuza komedieto La Morto de. ia Delegito de UEA, 1924; de la Anglo D. P. Boatman la unuakta komedio Jes, Panjo!, 1932; de la Flandro Jan van Schoor la unua versteatraĵo La Revuo de la 7-a, 1911; de la Japano Tabata kisaku pluraj teatraĵoj.

    Ekzistas ankaŭ verkoj, ĝenerale unufojaj, de cetere nekonataj verkistoj. La Anglo W. G. Adams aperigis la iom pretendan burleskan tragikomedion en versoj Piramo kaj Tizbeo, 1934. De la usona profesoro Kenngott venis 6 originalaj amuzaj komedietoj en Internacia Teatraĵetaro, 1930. La Ĉeĥo J. Filip verkis la religiteman dramon pri la sorto de la homaro Fino de la Mondo, 1937. La sama aŭtoro, en la kunlaboro de K. Filip, publikigis en 1964 ankaŭ alian dramon: La Turo inter Nuboj. Du komedietojn verkis ankaŭ la Polo Ludoviko Krysta: La Senvola Svatanto, kaj Marionetaj Ludoj, ambaŭ de 1931. La Flandro F. V. Dorno estas la aŭtoro de originala triakta amuza komedio Levu la Manojn, 1939. De la Polo Felix Hiller venis la unua (kaj sola) esperantlingva opereto: Ho, Tiuj Fremduloj!, 1923. Du teatraĵoj de J. Flamo aperis en 1932. D. Thomsen aŭtoris la komedion Multe pli da Amo, 1936. De Karl Minor (1891-1946) aperis la farso Pro Dio, ne Esperantiston!, 1924.

    Interesa estas la verko de la Polo (poste angla ŝtatano) Jakob D. Applebaum (1877-1964), kiu aktivis ankaŭ traduke, nome la granda religifona versdramo Jozefo, 1957, pri la fama biblia rakonto pri Jozefo kaj la edzino de Potifar.

    6.7.4 Kulture Gravaj Verkistoj

    Ĉi-kampe, kia ajn elekto estas apriora, kaj, pro la granda nombro, estas neeble citi ĉiujn. Ni limigos nin je kelkaj nomoj, aparte elstaraj kaj ekzemplaj pro ilia laboro, ofte multflanka.

    Unu el la plej eminentaj Esperantaj lingvistoj estas la Hungaro Kolomano Kalocsay. Li estas granda poeto, rimarkinda tradukisto, kiu fiksis la stilon kaj la poetikon ankaŭ en teoriaj verkoj, kiel ekz. en Parnasa Gvidlibro, 1932, verkita kune kun G. Waringhien, kaj reeldonita en 1968 kun kontribuaĵo de R. Bernard. Li malkovris pluajn faktojn pri la Esperanta vortkunmetado, surbaze de la teorioj de De Saussure: en Lingvo Stilo Formo, 1931. Li kunlaboris kun G. Waringhien por la pretigo de Plena Gramatiko, 1935 (2-a eld. 1938). Pri la ata-ita-demando li kunlaboris en Simpozio (redaktita de J. Regulo), 1961, kaj per propra verko, Vojaĝo tra la Tempoj, 1966, li klarigis siajn poziciojn. Liaj tradukaĵoj estas jam prezentitaj. Aparte gravaj estas liaj literaturkritikaj kontribuaĵoj en formo de artikoloj kaj de eseoj.

    Ekskluzive prilingve verkis la franca licea profesoro Emile Grosjean-Maupin (1863-1933). Liaj prilingvaj kontribuaĵoj aperis en La Revuo, Heroldo de Esperanto, Literatura Mondo. Lia vivoverko, pretigita en kunlaboro kun aliaj kleruloj, estas la Plena Vortaro, 1930, unu el la fundamentoj de la hodiaŭa Esperanta lingva kulturo.

    Lia disĉiplo estis la franca agregacia profesoro Gaston Waringhien (1901- , originala poeto, valora tradukisto el: La Rochefoucauld, 1935; Omar Kajam, 1953; Baudelaire (kun aliaj), 1957; Heine (kun aliaj), 1969, k.a. Liaj kontribuaĵoj lingvaj, lingvistikaj kaj beletraj aperis en Literatura Mondo, La Nica Literatura Revuo, k.a. Libroforme aperis kolekto el liaj beletraj kaj literatursciencaj eseoj: Eseoj I, 1956. Alia kolekto, el lingvaj, filologiaj kaj lingvosciencaj eseoj, aperis en 1959: Lingvo kaj Vivo. Lia editora ĉefverko estas la duvoluma Leteroj de Zamenhof, 1948. Klera leksikologo, li redaktis la gravan Suplemento al la PV, 1954, verkis la Granda Vortaro Esperanto-Franca, 1957, sed lia leksikologia ĉefverko estas Plena Ilustrita Vortaro, 1970.

    Unu el la fondintoj de esperantologio estis la Italo Stefano La Colla (1889-1966), paleografo, lingvisto, vortaristo, esperantisto ekde 1906. Inter la plej eminentaj esperantologoj kaj interlingvistoj estas sendube la aŭstra inĝeniero kaj specialisto pri terminologiaj problemoj Eugen Wüster. Li kompetente tradukis kaj verkis studojn pri pluraj lingvaj specifaĵoj de Esperanto, pri zamenhofa lingvo (Zamenhof-Radikaro, 1927). Sur la leksikologia kampo, li aperigis du fundamentajn verkojn: Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana (el kiu nur la kvar unuaj partoj aperis, 1923-29) kaj Maŝinfaka Esperanto-Vortaro, 1923. Sennombraj estas liaj prelegoj kaj artikoloj.

    Klera zamenhofologo estis ankaŭ Johannes Dietterle (1866-1943), kiu aperigis en 1929 la Originala Verkaro de Zamenhof.

    El la interlingvistika vidpunkto elstaraj estas la meritoj de du bibliografiaj pioniroj: de Petro E. Stojan, Ruso (1884-1961), kiu aperigis en 1929 (senŝanĝa represo en 1973) sian monumentan Bibliografio de Internacia Lingvo; kaj de Hugo Steiner, Aŭstro (1878-1969), fondinto de IEMW kaj verkinto de la trivoluma IEMW-Katalogo (1957, 1958, 1969).

    Neforgesebla sur interlingvistika kaj esperantologia kampoj estas ankaŭ la aktivado de la Sovetiano Ernest K. Drezen, kiu naskiĝis en 1892 kaj estis mortpafita en 1937. Li estis unu el la ĉefaj lingvokleruloj de la tiama soveta skolo, estis sekretario de Kalinin kaj ankaŭ ruslingva specialisto pri terminologiaj problemoj (kaj planlingvistiko).

    Estas interese, ke ekzistas aŭtoroj, kiuj influis la stilon de aliaj verkistoj ankaŭ nur pere de siaj tradukoj. Klasika ekzemplo estas la Kroato Ivo Rotkviĉ (1901- , kiu famiĝis per siaj lingvaj artikoloj kaj ĉefe per sia traduko el M. Jeluŝiĉ (1934).

    Aliaj influis tutan skolon, kaj donis apartan brilon al lando: Ekzemplu ĉi fakton la Moraviaj Esperanto-Pioniroj, konsistantaj el Jaroslav Mastny (1892-1958), Antonin Kudela (1870-1939) kaj Albin Neužil (1883-1948), kiuj eldonis kaj parte tradukis multnombrajn valorajn verkojn de la ĉefa kaj slovaka literaturoj.

    En tiu ĉi kunteksto estas menciinda ankaŭ la agado de la Hungaro Vilmos Bleier (1903-1940), kiu kompetente administris la financojn de Literatura Mondo ekde 1931, kaj kreis la LM-eldonejon. Lia kreaĵo estas ankaŭ la eldonkooperativo AELA, kiu faciligis kaj sekurigis la aperon de multaj valoraj verkoj originalaj kaj tradukaj.

    6.8 ORIGINALA BELETRO 1945 - 1972
    6.8.1 Poezio

    6.8.1.1 Enkonduko. — La hiato inter la unua kaj la dua periodoj de la originala literaturo de Esperanto estas multe pli granda ol tiu inter la dua kaj la tria. Fakte, oni apenaŭ povas paroli pri hiato: iu, kiu atente tralegis la supran ĉapitron, jam konstatis, ke la poetoj, kiuj estis aktivaj dum la dua periodo, tre ofte pluverkis ankaŭ dum la tria; multaj el la budapeŝtskolaj verkistoj aperigis siajn plej maturajn verkojn ĝuste post la Dua Mondmilito. Pro tio la triparta divido de la literaturo estas iom miskompreniga: dum la tria ni ja rimarkas la pludaŭron de la Budapeŝta Skolo, la naskiĝon de novaj skoloj — kaj bedaŭrinde ankaŭ la malaperon de aliaj. Malaperis i.a. la hispana skolo (ĝiaj ĉefaj reprezentantoj mortis en eksterlanda ekzilo: ĉu en Francio, ĉu en Meksikio), la soveta skolo (perforte silentigita en 1936-1937) kaj la proleta skolo ekstersovetia. Fortikiĝis male la japana kaj la jugoslavia skoloj, plenmaturiĝis la hungara, kaj naskiĝis skota skolo. Antaŭnelonge fortikiĝis ankaŭ itala literaturista grupo.

    6.8.1.2 La Budapeŝta Poezia Skolo dum la Tria Periodo. — El la ankoraŭ aktivaj poetoj de la Budapeŝta Skolo elstaras kompreneble Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy. Ambaŭ, unue post 1945; sekve, post 1956, povis ree partopreni la kulturan vivon de la Esperanta Movado. Iliaj originalaĵoj aperis en pluraj literaturaj revuoj, kiel en Literatura Mondo (1947-1949), kaj poste en Norda Prismo, La Nica Literatura Revuo, Monda Kulturo kaj en Hungara Vivo. De Kalocsay aperis ankaŭ multaj elstaraj tradukaĵoj (el Baudelaire, Heine, Shakespeare) kaj kelkaj literaturkritikaj eseoj. De Baghy aperis libroforme la lirika dramo Sonĝe Sub Pomarbo, 1956, kaj aliaj verkoj. Rimarkindaj estas la ĉi-periodaj libroformaj kontribuaĵoj de Lajos Tarkony (aperis impona elekto el liaj originalaj poemoj en Soifo, 1964) kaj de Imre (Emeriko) Baranyai (Ekzilo kaj Azilo, 1862).

    De la verkistoj, kiuj ĉirkaŭis la Budapeŝtan Skolon, venis pluraj valoraj kompletigaj verkoj. De la Estonino Hilda Dresen aperis la poemkolekto Norda Naturo en 1967 kaj multaj tradukaj verkoj en pluraj kulturaj revuoj. La Svedino Magda Carlsson eldonigis kelkon da siaj ĉefaj kontribuaĵoj al la poezia tradukliteraturo. Ankaŭ de la Anglo L. N. M. Newell aperis la tradukaĵo de Hamleto, 1964, kiu revolucie efikis ĉe publiko, kutimiĝinta al la klasika Zamenhofa traduko. Reaperis ankaŭ verkoj de la “Panamano” (verŝajne: Franco) Georgo E. Maura, kies dua eldono de Duonvoĉe, kun pluraj aldonoj, eldoniĝis en 1963 kaj kronis lin unu el la plej atentindaj talentoj de la originala Esperanta poezio.

    Ankaŭ en Ĉeĥoslovakio la du verkistoj M. Lukaŝ kaj T. Pumpr daŭrigas la laboron. Al ili aliĝis tuta grupo, kiu aktivas plurkampe. Kvankam iom sporade, tamen ankoraŭ nun aperas verkoj de la Franco Henri Vatre kaj de la Hispanino A. Núñez-Dubús, kaj eĉ de la pola proleta poeto E. Matkoivski.

    6.8.1.3 La Skota Skolo. — La granda novaĵo de la tria periodo de la Esperanta literaturo estas la estiĝo de grupo, nomata “Skota Skolo”, konsistanta el valoraj literaturistoj, ĉefe poetoj. Ĝia naskiĝo ne estis rapida, kiel oni povus imagi. Ja multaj el la pli postaj skotaj poetoj fakte verkis dum la lasta periodo de Literatura Mondo (1947-1949), el kiu ili suĉis sian unuan literaturan lakton. Sed grava renkontiĝo-punkto estis ankaŭ la regula apero (ekde 1947) de la modesta, sed enhave kaj historie signifa periodaĵo Esperanto en Skotlando, kiu estis palestro kaj diskutejo por la tiamaj junaj verkistoj. Ekz. W. Auld redaktis ĝin inter 1949 kaj 1955.

    Sed la momento de la publika elpaŝo estis la volumo Kvaropo, 1952. Ĝi samtempe signis la elpaŝon de nova, gravega eldonejo, tiu de Prof. J. Regulo-Perez en La Laguna, kiu ŝtopis breĉon kaŭzitan de la malapero de la eldonejo de Literatura Mondo.

    Kvaropo prezentis la verkojn de kvar librodebutaj poetoj: W. Auld, J. S. Dinwoodie, J. I. Francis kaj R. M. Rossetti.

    William Auld (1924- , skota instruisto, ellerninta la lingvon en 1937, sed aktiviĝinta nur en 1947, kunlaboris en pluraj revuoj, kaj estis redaktoro de Monda Kulturo (1962-1963). Lia kontribuaĵo al Kvaropo, 1952, nomiĝas Spiro de l’ Pasio. En 1956 li aperigis la grandan poemon La Infana Raso (1968: 2-a eld. kun notoj). Li redaktis la poezian parton de Angla Antologio, 1957, redaktis la Esperanta Antologio 1887-1957, 1958, kaj pretigis ties kritikan enkondukon. Liaj originalaj poemoj troviĝas ankaŭ en Unufingraj Melodioj, 1960. Lia lasta originala poemaro estas Humoroj, 1969. Auld estas poeto profunde mem-analiza, kiu scias rekrei poezie, tra la propra mio, sian subkonscian mondon, kiu elimpetas por aserti sian vivorajton. Sed li neniel estas intimisto: kontraŭe, lia inspiro, kvankam esence personforma, fontas el la tuta mondo kaj el la ĉefaj homaraj problemoj. Tio vidiĝas ĉefe en la poemo La Infana Raso, kiu estas lia ĉefverko. Tie, li pritraktas la historion de la universo kaj la homkondiĉon en eposaj versoj, kiuj forme varias laŭ la neceso esprimiĝi — kaj laŭ la atingita profundnivelo. W. Auld estas socia progresista ateisto: pasie li kondamnas la militon, la maljustecon, kaj iliajn sekvojn, kaj li bone komprenas la problemojn de la libero (ankaŭ intelekta). Sed en liaj poemoj ĉio ĉi restas ofte nur en akuza formo, sen prezento de pozitiva, ankaŭ nur idealisma solvo. Tiu konstato neniel malgrandigas lian kritikan forton, kiu, kontraŭe, kvazaŭ kun la forto de la malespero impetas kontraŭ la baroj, kiuj malhelpas la homaran progreson al vera, nova humanismo.

    De la skota pastro John Sharp Dinwoodie (1904- , kiu kunlaboris en Literatura Mondo kaj multe tradukis, aperis en Kvaropo, 1952, poemkolekto Kastelo el Revoj. Poste, tamen, liaj verkoj aperis nur sporade. Lia poezio respegulas delikatan spiritan lirikecon. Al li ne estas fremdaj la spiritaj turmentoj de nia epoko, kies solvon li trovas en Dio, kaj en la religia kredo. En tiu Di-konfido, Dinwoodie vivas sian poetan vivon: liaj temoj pritraktas amon al la edzino, la kompaton por la pekintoj, kies pekoriginon li vidas tamen ĉefe en la sociaj vivkondiĉoj.

    William Auld: Aŭtentika poezia mondo.


    Marjorie Boulton per metaforoj defendas sian humanismon.


    Kvaropo, la mejloŝtona verko de la Tria Periodo.


    La skota instruisto John Islay Francis (1924- , esperantisto ekde 1942 (aktiva tamen nur ekde poste), kunlaboris en Malgranda Revuo, La Nica Literatura Revuo, Esperanto en Skotlando. En Kvaropo, 1952, aperis lia poemo La Kosmo. Ĝi dividiĝas en 5 kantojn kaj pritraktas la estiĝon de la mondo, ĝian vivon kaj ĝian malaperon, ĝis restariĝos la kaoso. Francis estas pli konata kiel novelisto.

    Francis similas iomete al Auld en siaj kritikaj intencoj, sed li estas malpli impulsa. Li anstataŭigas la impeton de la poezio per elegantaj, ironiaj versoj; lia ironio distancigas lin iom de la homo, al kiu li tamen sin sentas ligita.

    De la Svis-Anglo Reto Mario Rossetti (1909-  aperis en Kvaropo, 1952, la poemkolekto Oazo. Li ankaŭ tradukis multe (i.a. Otelo, 1960). Li estis redaktoro por la proza parto de Angla Antologio, 1957, kaj, kun Szilagyi, li redaktis La Esperanta Novelarto, 1964. Li aperigis ankaŭ novelojn. Lia poemaro, krom en Kvaropo, aperis ankaŭ en Literatura Mondo, en pluraj postmilitaj gazetoj, kaj en la libro Pinta Krajono, 1959. La poezion de Rossetti karakterizas altnivela elegantec-ekvilibro: tiu ekvilibro, kiu strikte kongruas kun la tipa stilstrukturo senpompa kaj esenca de la aliaj verkistoj, estas fundamenta elemento de lia verkado. Memanalizaj profundoj, kiel ĉe Auld, ne estas troveblaj ĉe Rossetti. Li estas iom ironia, aŭ eventuale nur konstata, sed neniam cinika aŭ morda. Oni havas la impreson, ke lin ne tuŝas esence la senespera serĉo de ekzistokialo: tiu ekzisteca problemo ne tiom koncernas lin kiel poeton; li preferas observeme analizi la momentan homkondiĉon, pri kies stabileco, kompreneble, li ne povas kredi.

    6.8.1.4 Ĉirkaŭ la Skota Skolo. —

    (a) Anglaj Verkistoj: La angla verkistino kaj instruistino Marjorie Boulton (1924- , kiu lernis Esperanton en 1949, kaj verkis plurajn librojn, ankaŭ angle, aperigis sian unuan originalan poemkolekton en 1955: Kontralte. Baldaŭ sekvis Cent Ĝojkantoj, 1957, kaj Eroj, 1959. Ŝi verkis ankaŭ teatraĵojn kaj novelojn. Ŝi estas varmtona poetino, kun impulsa formtrova kapablo kaj profunda sincero. El la propra intimo ŝi lasas aperi siajn pasiojn kaj turmentojn, tiel nudigante antaŭ la leganto sian animon. Aliflanke, ŝi estas ankaŭ socie konscia poetino, kiu, per siaj verkoj emoci-lirikaj, prezentas kaj defendas sian idealisman humanismon.

    En 1957 aperis la verko Kien la Poezio? de la novzelanda instruisto kaj anglalingva poeto Brendon Clark (1904-1956), kiu tie prezentas propran metrikan teorion, kun multaj ekzemploj el poemoj tradukitaj kaj originalaj, i.a. kun la hero-poemo heksametra La Vojaĝo de la Maorioj al Novzelando. Li estas poeto, kiu ankoraŭ forte resentas la influon de la dua periodo, aparte de la Budapeŝta Skolo: liaj versoj estas glate poluritaj, liaj temopritraktoj ankoraŭ rimarkinde romantikaj.

    En 1967 aperis la verketo Memkritiko de Victor Sadler (1937- , kiu lernis Esperanton en 1951, kunlaboris en Esperanto kaj The British Esperantist.

    Sadler provis enkonduki eksperimentan poezion, kies poemoj kunplektiĝas kun la suba komento, tiel, ke unu sen la alia estas sensenca. Li ekzemplas la valoron, kiun por nia literaturo havas la pozitiva influo de la nacilingvaj literaturoj en la renovigo de la formoj kaj de la temoj.

    Aperis, krome, ĉefe en Esperanto en Skotlando, poemoj de la Anglo Arthur Dawson Foote (1931- , kiu lernis Esperanton en 1943, kaj verkis ankaŭ angle. Malfeliĉe jam de kelkaj jaroj li silentas. Li estas eleganta naturinspirita poeto, kiu regas la stilon de la japaneska miniaturo same bone kiel tiun de la polurita, belmuzika soneto.

    (b) Ĝermanaj Poetoj: Unu el la plej rimarkindaj neanglaj poetoj influitaj de la Skota Skolo estas sendube la islanda magistro pri angla lingvo Baldur Ragnarsson (1930- , kiu lernis Esperanton en 1949. Li verkis originale kaj traduke (el la antikva islanda, 1964, kaj el Thorsteinn fra Hamri, 1963). Li aperigis siajn verkojn en Voĉo de Islando, Norda Prismo, Esperanto, kaj en 1959 aperis lia poemaro Ŝtupoj sen Nomo.

    Ragnarsson estas instinkta, multimaga, malfacila poeto. Liaj versoj, muzike imponaj, estas metafore, simbole verkitaj, buntaj, kaj nekutimaj. Lia inspiro ŝajnas fonti el tiu plej profunda parto de la psiko, kie kuniĝas la individua kaj la kolektiva, tuthomara subkonscioj.

    Alia granda verkisto estas la sudafrika instruisto Edivin de Kock (1930- , kiu lernis Esperanton en 1955 kaj verkis ankaŭ angle kaj afrikanse. Liaj poemoj aperis en preskaŭ ĉiuj postmilitaj kulturaj revuoj, sed precipe en Norda Prismo. Li ellaboris ankaŭ neklasikan poetikon, kiun li eksplikis en apendico al du siaj verkoj (1961, 1967). Liaj poemoj aperis en Ombroj de la Kvara Dimensio, 1961; Fajro sur Mia Lango, 1967; Poemoj kaj Prozeroj, 1970; Kvin Elementoj, 1970. La versoj de De Kock estas konstruitaj en densa vortsinsekvo, kie la formo alianciĝas kun la enhavo por efiki en malvolviĝo signifodona per la amasiĝo de la konceptoj kaj de la simboloj. La angoro de la homo antaŭ la universo solviĝas, ĉefe en lia unua poemaro, en malgaja historikompreno, kiun regas la imago de severa dio. Lia esence intelekta poetiko kondukis lin al kritika sinteno kontraŭ homsubpremo. Iom post iom li atingis versmuzikon; liaj versoj nun fluas pli glate ol antaŭe. Lia Kvin Elementoj estas ampleksa plurparta poemo pri la homa naturmondo: verko ambicia kaj mirinda.

    De la dana instruisto Poul Thorsen (1915- , kiu multe tradukis el la dana, aperis originalaj poemoj en Rozoj kaj Urtikoj, 1954; Pluk, 1960 kaj Sen Paraŝuto, 1963. Thorsen preferas la satiran poezion, kie li ĉizelis multajn valorajn juvelojn. Ne mankas ĉe li tamen ankaŭ momentoj de delikatsenta lirika inspiro.

    Lastatempe aperis kelkaj interesaj originalaĵoj de la Nederlandano Wouter Pilger, kies tradukaĵoj estas tamen pli konataj. (c) Brazilaj Verkistoj: En Brazilo, la ekzempla kultura vivo enlanda montriĝis pozitiva por la elkresko de originalaj poetoj. La unua periodo de la brazila skolo estis profunde influita de la Budapeŝta Skolo, kaj konsistis ĉefe el tradukantoj. Inter tiuj elstaras la pioniro Francisco Valdomiro Lorenz. Nuntempe ankoraŭ tre influita de la Budapeŝta Skolo estas sendube la elstara tradukanto L. H. Knoedt (li tradukis el Castro Alves, 1959), dum ĉe la aliaj la skota influo estas pli sentebla, eble tamen tra Baldur Ragnarsson, kiu, se li ne havas ilian sangbolan temperamenton, tamen havas analoge imagriĉan lingvon.

    De la brazila advokato Sylla Chaves (1929-  aperis en 1959 la poemlibro Animo Prisma. Per elektitaj stilrimedoj, li kreas aktualan poezian mondon, kiu ne estas senkarna kaj minimuma, kiel ĉe la eŭropaj verkistoj, ĉefe skotaj, sed male riĉa je sango, kun forta tendenco al barokeco, ne manierisma, sed karaktera kaj instinkta. En 1970 aperis lia Por pli Bona Mondo, kun valoraj eseoj, tradukaĵoj, originalaĵoj (i.a. la unuaj du kantoj de la ampleksa poemo Homara Epopeo).

    Geraldo Mattos (1931- , esperantisto ekde 1949, ekverkis en 1951. En 1953 aperis lia ankoraŭ nematura originala poemo La Tento de Junulo, en 1959 poemetaro Miniaturoj, kaj en 1967 lia impona Arĉoj, sekvata de Ritmoj de Vivo, 1968. Li verkis ankaŭ teatraĵon kaj novelon. Mattos estas pasia poeto: lia animbrulo impetas el ĉiu verko el sub la teknike elstara forma vestaĵo. Kiel bone li sciis pritrakti la juvelojn de momenta impreso en Miniaturoj, same bone li aliris pli kompleksajn temojn, kiujn li analize malvolvas per impulsema simpatio kaj rimarkinda tekniko, kiu neniam kovras mankon de inspiro. Liaj lastaj verkoj malkovras plene maturan poeton, kies signifo por la Esperanta kulturo estas ankoraŭ ne taksebla.

    Aperis ankaŭ verketo el 14-silabaj sonetoj, Monosilaboj, 1967, de Diderto Freto. Temas pri brila sed evidente senfutura ekzemplo de teknika virtuozo.

    6.8.1.5 Postefikoj de la Budapeŝta Skolo. —

    (a) La Situacio en Hungario: Pri la situacio de la Esperanta literaturo en Hungario ni jam aludis. La majstroj ankoraŭ laboris, sed dum longa tempo devis silenti. Krome, malaperis Literatura Mondo kaj ĝia eldonejo, kiuj estis la spirita kaj materia centroj de la Skolo. Feliĉe, ekde 1961 aperas valora kultura revuo, Hungara Vivo, kiu sukcesis arigi ĉirkaŭ si ne nur la malnovajn majstrojn, sed ankaŭ novajn fortojn. El tiuj novaj fortoj elstaras la juna poeto Vilmos Benczik.

    La Situacio en la Slavaj Landoj: En 1962 aperis la verkoj de la Bulgaro Ivan St. Georgiev, en Provo Alfronti la Vivon, kiu fakte frontas temojn iom leĝerajn, sed kun verve interesa stilo, kiun W. Auld nomas “gaja kapriolemo”.

    Ankaŭ de Sovetunio venis voĉo: temas pri la kolekto el poemoj de Aleksandro Logvin (ps. Liljer), en Sur la Vivovojo, 1964. Logvin, kies verkoj jam aperis antaŭ la Dua Mondmilito, estis, unue, poeto ligita al la tiamaj skoloj. Li evoluis stile kaj enhave, tiel ke nun la stilo de liaj verkoj elstaras per la atingita formala fajneco dank’ al pacienca laboro de fajlado kaj daŭra versopolurado. Liaj temoj estas faktoj de la propra vivo (kiu estis plenplena de malĝojigaj kaj penigaj eventoj), la amo por la propra patrio (Ukraino), kaj malamo por la invadintaj nazioj. Tre oftaj estas liaj verkoj inspiritaj el la plej pura lirikeco, kie la aŭtoro uzas neklasikan metrikon.

    La pola ĵurnalisto Walerian Wlodarczyk aperigis en 1965 sian poemvolumon Mia Mio. Temas pri debuta verko, kie la aŭtoro abunde elverŝas apenaŭ prilaboritajn sentojn kaj emociojn, el propra intimo. Poezia (enhava kaj teknika) maturiĝo estas probablaj, ĉar la aŭtoro ne malhavas talenton. Li kunlaboris regule el la polaj Esperantaj revuoj.

    La Ĉeĥoslovaka Skolo: La dummilitaj kaj postmilitaj tempoj en Ĉeĥoslovakio ne estis favoraj al Esperanto. Nur de antaŭ relative malmulte da tempo reaperas verkoj kaj revuoj. Krom, kompreneble, Miloŝ Lukuŝ kaj Tomaŝ Pumpr, el kiuj la unua ankoraŭ aktivas traduke kaj originale, la ĉeĥoslovaka skolo montriĝis ankoraŭ vivanta, kvankam ĝi povis ĝis antaŭnelonge nur tre malmulton eldoni enlande. Libroforme aperis la originalaj poemoj de la ĉeĥa instruistino Eli Urbanová (1922- : Nur tri Kolorojn, 1960. Ŝi estas sincera, intimmalkovra poetino, kun varma erotika sento, kiu bolas sub elegantaj, formperfektaj poemoj, kun lirikeca percepto, per kiu ŝi malvolvas siajn temojn.

    Libroforme aperis ankaŭ la poeziaj verkoj de la edzo de Eli Urfcanova, Ŝtefo Urban, muzikprofesoro kaj komponisto (1913- , kiu muzikigis multajn poemojn de la budapeŝtaj kaj skotaj poetoj. Li kunlaboris en Esperanto en Skotlando, Norda Prismo kaj Heroldo. Liaj poemoj aperis en Nova Ezopo, 1CG1. Temas pri satira kaj saĝinstrua poemetaro pri homaj malfortoj kaj malvirtoj, kiujn la aŭtoro pikas metafore per modernproblemaj bestoj kaj per la vivigo eĉ de ĉiutagaj objektoj. Li verkis ankaŭ novelojn.

    Al ili kuniĝas multaj aliaj aŭtoroj, kies verkoj aperis en la ĉefaj postmilitaj Esperantaj periodaĵoj, kaj parte, ankaŭ en Esperanta Antologio, 1958. Elstaras Karolo Piĉ (1920- , ĉeĥa librotenisto, kiu abunde verkis originale. Rimarkinda estas ankaŭ Jiri Kofinek (1906- . Li verkis originale kaj traduke, kaj ĉe li kuŝas multaj neeldonitaj manuskriptoj. Ekde 1950 li kunlaboris en pluraj periodaĵoj. Atentindaj estas ankaŭ la verkoj de la ĉeĥa aktorino Eva Seemannová-Suchardova (1920- , kiu verkis plurajn poemojn kaj aktoris en “La Verda Ĉaro de Julio Baghy”. Poemojn originalajn kaj tradukitajn prozaĵojn verkis Jana Cichova (1923- . Jozko Stanek estas citinda, ĉar li estis premiita dum Belartaj Konkursoj. (ĉ) Latinidaj Poetoj: De la franca komercisto Lucien Jacques Thevenin (1891-1962), esperantisto ekde 1907, aperis la poemkolekto La Vana Kanto, 1947. Liaj lirikaĵoj estas simplaj, naturinspiritaj, ofte kun belaj metaforoj, kaj, kelkfoje, kun taŭge simpla, sed impresa lingvo. Li neniam falas en manierismon aŭ sentimentalecon, ĉar li scias ellabori siajn temojn. Li esprimas la intimon de la naturo, kiun li rigardas kun ankoraŭ idiliaj okuloj.

    Ankoraŭ tre ligita al la temoj kaj al la formoj de la Dua Periodo estas la belga tradukisto, nun loĝanta en Svislando, Claude Piron (1931- , kiu lernis Esperanton en 1945. Li estis premiita en la Belartaj Konkursoj. Liaj poemoj aperis grandparte unue en Belga Esperantisto, poste ankaŭ en aliaj periodaĵoj.

    En la lastaj tempoj aperis ankaŭ du francaj poetoj kaj eseistoj, Michel Duc-Goninaz kaj Paul Lobut, kies verkoj aperis ĉefe en periodaĵoj. Unu el la plej gravaj perdoj estis la malapero de la hispana-kataluna poezia skolo pro la sekvoj de la hispana civila milito. Pluraj poetoj elmigris, sed, maljuniĝintaj, ne plu verkis (ekz. J. Mangada-Rosenorn, J. Grau-Casas). Aliaj ekaktivis ĝuste eksterlande, kiel la hispana, nun meksikia, profesoro pri atomfiziko kaj moderna fiziko Juan de Oyarzabal-Orueta (1913- , kiu lernis Esperanton en 1954 kaj verkis originalajn poemojn. Lastatempe tamen ekaperis la unuaj postmilitaj tradukaj eminentuloj kaj poetaj voĉoj ankaŭ en Hispanio. Inter la ĉi-lastaj, estas menciindaj Saluador Gumá kaj Gabriel Mora-i-Arana, kies verkoj aperis en pluraj nuntempaj revuoj.

    En Argentino nun aktivas originala poeto, eble pli fama pro siaj tradukaĵoj: Diego Selso (ps. de Adan Hrynkiewicz), kies Kelkaj Strofoj aperis en 1963. En 1966 aperis kroma originalaĵo: En la Flamoj Voluptaj de l’ Amo.

    (d) Aliaj: Poeto, kiu trovas sian inspiron en la naturo, estas la Nederlandano Anton H. Leenhard, kies malgranda sonetaro Somera Simfonio aperis en 1970. Li estas poeto senpere lirika, kun tre fragilaj temoj. Estas atentinde, ke lia libroforma poemaro ne estas reprezenta: li verkis multe pli valorajn poemojn, kiuj aperis dise en la Esperantlingva gazetaro. Lastatempe aŭdiĝis nova voĉo: Miozoto, de Benita Kdrt, 1970.

    6.8.1.6 Proleta Skolo. — Unu el la plej gravaj perdoj de la Esperanta literaturo estas la malapero de la iama proleta skolo. Parto malaperis sub la stalinisma reĝimo (ne nur en Sovetunio), parto malaktiviĝis en Okcidento sekve de la politikaj kaj sociaj kondiĉoj, kiuj kondukis la iamajn revoluciajn fortojn al ĉiam pli grandiĝanta integriĝo en la burĝan socion.

    Ne tute malaperis, tamen, proletaj poetoj. Tiamaniere, en Sovetunio elstaras la poeto K. Gusev, kiu multe tradukis kaj verkis originale. Rimarkinde kontribuis al la Esperanta literaturo, tamen ĉefe per tradukoj kaj eseoj, la Uzbeko Petro Poliŝĉuk. Oni ne rajtas forgesi la bulgaran poeton Canko Murgin, kies Kantoj por la Paco aperis en 1955. Ankaŭ de la Ĉino Armand Su aperis multaj elĉinaj tradukaĵoj, kaj pluraj originalaj poemoj, kiuj ofte pritemas reeĥe la tutmondajn batalojn de la laborista klaso kaj de la koloniaj popoloj.

    6.8.1.7 Itala Skolo. — En Italio aperis pluraj verkistoj, aktivaj sur poezia kaj proza kampoj, kiuj, almenaŭ parte, unuiĝis en la literatura grupo “La Patrolo”, kun propra, modesta sed ambicia organo Literatura Foiro. La fondintoj de “La Patrolo” estas la poeto Nicolino Rossi, la prozverkisto kaj poeto Giorgio Silfer kaj la poeto Gaudenzio Pisoni. Aliaj membroj aliĝis poste. El la hodiaŭaj poetoj elstaras sendube Nicolino Rossi, kiu verkis sufiĉe abunde, kaj en la lastaj jaroj maturigis sian stilon kaj sukcesis verki modele elegantajn poemojn. En Italio, ĉi-periode, aktivas poezie ankaŭ Mario Sola, L. L. Tadolini, Vincenzo Muselia, k.a.: iliaj verkoj, el kiuj pluraj estas tradukaj, aperis en kelkaj revuoj, i.a. en Esperanto kaj L’Esperanto. Valora poetino montriĝis la eseistino kaj novelistino Clelia Conterno-Guglielminetti, kies originalaj poemoj aperis en Eta Vivo, 1970.

    6.8.1.8 Japana Skolo (dua generacio). — Inter la unuageneracia kaj la duageneracia Japanaj Skoloj ekzistas neniu hiato: temas vere nur pri kronologia divido. Fakte, ankaŭ dum ĉi tiu periodo aperis verkoj de la nun plenmaturaj majstroj Ossaka kenji (1888-1969) kaj Ito saburo (1902-69), ambaŭ antaŭnelonge mortintaj. La aliaj poetoj cititaj supre ankoraŭ aperigas verkojn. Sed kelkaj novaj voĉoj aŭdigas sin sur la japana scenejo, tre personaj, unuflanke, sed tre komunkarakterizaj, aliflanke, tiel, ke nun vere montriĝas, ke temas ja pri aparta skolo.

    Unu el la plej rimarkindaj modernaj poetoj kaj verkistoj estas Miyamoto masao (1913- , kiu multe kaj kompetente tradukis, aperigis ankaŭ prozajn kaj poeziajn originalaĵojn, kaj laboris sur lingva kampo. Liaj originalaj poemoj aperis dise en japanaj kulturaj revuoj kaj en Invit’ al Japanesko, 1971.

    Originalajn poemojn en ĉi-periodo aperigis ankaŭ Nakamura tazuo (ps. Teruo Mikami: 1911- , esperantisto ekde 1929, redaktoro de Oomoto ekde 1952, pli konata kiel esperantologo kaj sciencverkisto. Plej lasta aperis sur la belartkonkursa kampo la talenta kaj promesplena Kuroda masayuki kaj la tre aktiva kaj plurfaceta verkisto Ueyama masao.

    Nova poeto elpaŝis kun propra verkaro (originala kaj tradukita) en 1971: Landlimo jam Pasis..., hajkaro de Yamada tempu.

    Citinda estas la atenta flego, kiun ricevas la tradicia japana literatursento. Tiurilate elstaraj estas la anoj de la “Hajkista Klubo”, kiu ĉiujare aperigas libreton, kun valoraj verkoj. En 1967 aperis Suito ’67, kun originalaj hajkoj de Tanaka sadami, Yamada tempu, Murata keinosuke, Tomita tomu, Ueyama masao kaj Miyamoto masao. En 1968 aperis tradukverko el modernaj japanaj hajkistaj poetoj. Sekvis Kvinteto ’69, kun originalaj hajkoj de la supre menciitaj poetoj (escepte de Yamada tempu). Similaj verketoj aperas daŭre: Kapriĉo ’70 (1970), kaj Nokturno ’71 (1971). En 1965, sub la redakto de Nakamura tazuo kaj Miyamoto masao, aperis la antologia verko Japana Kvodlibeto, kun poeziaj, prozaj, teatraj kaj eseaj originalaĵoj de la japanaj verkistoj de la unua kaj la dua generacioj. Estis preterlasitaj kelkaj el la pioniroj (i.a. Ĉif toŝio, Fukuta kunitaro, Aguro saiiĉiro (ps. S. Aglo)), kaj granda parto de la socikritikaj kaj revoluciaj verkistoj, kiel Oka kazuta (Tagi-Ĝo), Koŝinaka hiroŝi, k.a.

    Tiaj antologiaj verkoj, kun historia enkonduko, estas tre valoraj helpiloj por la kono de la kultura vivo de skolo: kvankam kompreneble oni povus diskuti pri kelkaj enmetoj — kaj, ĉefe, pri pluraj ellasoj.

    6.8.1.9 La Jugoslavia Skolo. — Ankaŭ inter la unua kaj la dua generacioj de jugoslaviaj verkistoj ne ekzistas hiato: tiu skolo plifortikiĝis ĉirkaŭ La Suda Stelo, kaj en la sino de la forta landa jugoslavia Movado.

    Rimarkinda poeto estas la kroata profesoro Josip Velebit (1911- , kiu kunlaboris en La Suda Stelo, kaj verkis poemojn ankaŭ kroate.

    Atentinda estas la kultura agado de la kroata juristo Boĝidar Vanĉiki (1909-1970), kiu lernis Esperanton en 1928, sed aktiviĝis nur en 1931. Li multe tradukis, ĉefe poezion, kaj kunlaboris en Literatura Mondo (post la Dua Mondmilito) kaj en La Nica Literatura Revuo. Krome, li kunredaktis la revuojn Internacia Kulturo kaj La Suda Stelo. Grava estas lia traduko de La Kavo, de J. G. Kovaĉi: (1960).

    De la kroata instruistino Antonija Albert (1901- , kiu lernis Esperanton en 1956, aperis pluraj poemoj kaj prozaĵoj, ankaŭ kelkaj en La Nica Literatura Revuo, Oomoto, Monda Kulturo; ŝi partoprenis en Belartaj Konkursoj. Ŝi estas interesa eksperimenta poetino: la poemoj havas matematikan strukturon, kiu geometrie povas kunligi la okulojn (do la formsenton) kun la sento poezia.

    En 1969 aperis la poemkolekto Maristo Surmaste de la jugoslavia poetino Vesna Skaljer-Race (1911- , kiu lernis Esperanton en 1955. Ŝiaj verkoj aperis ankaŭ en La Progreso, La Suda Stelo, k.a. Ŝi estas poetino relative lingvosimpla, kun tamen tipe virina kun-sentemo, kaj ia gracio, ĉefe en poemoj rilatantaj al naturo kaj emocio. Ŝi publikigis kelkajn poemarojn ankaŭ en la serbokroata lingvo.

    Ankaŭ multaj aliaj verkistoj aktivas, pli malpli sporade kaj malabunde, tamen konstante: de la slovaka poeto Jan Labath (1926-  aperis originalaj versaĵoj en La Suda Stelo; de Tibor Sekclj (1912- , verkisto, vojaĝanto, prelegisto, kelkaj originalaj poemoj; de Tone Rogelj (1940- , Sloveno, originalaj poemoj en La Progreso. La svisdevena dramaktorino Margarethe (Greta) Stoll (1912- , kiu verkis ankaŭ en la serba, publikigis originalajn esperantlingvajn poemojn kaj novelojn. La serba ekonomikisto Gvozden Srediĉ (1935- , ellerninta Esperanton en 1953, aperigis originalajn poemojn en naciaj kaj internaciaj Esperantaj gazetoj. De ia serba poetino Nedeljka Subotiĉ (1934-  aperis originalaj versaĵoj en La Progreso, La Suda Stelo, k.a. La kroata universitata docento Dalibor Brozoviĉ (ps. Bo Zoroviĉ, 1927-  verkis plurajn originalajn poemojn, sed li estas pli konata pro siaj tradukoj el la kroata, serba, makedona kaj pro siaj prilingvaj artikoloj, kritikoj kaj recenzoj en La Suda Stelo.

    Tre interesa verko estas Reeĥoj — Jugoslavia Poemaro, aperinta en 1961, kun la antaŭparolo kaj sub la redakto de Marinko Gjivoje. Tiu verko prezentas poemojn de 19 poetoj jugoslaviaj de la unua kaj de la dua generacioj.

    6.8.2 Prozo

    6.8.2.1 Ĉefaj ankoraŭ Aktivaj Verkistoj de la Dua Periodo. — Aperigis siajn plej maturajn prozverkojn post la Dua Mondmilito la Hungaro-Svedo Ferenc Szilágyi, pri kies novelaroj kaj romaneto ni jam parolis. Ankaŭ la Franco Raymond Schwartz pluverkis, kaj kronis sian karieron de prozverkisto per la majstra romano Kiel Akvo de l’ Rivero, 1963. De Stellan Engholm aperis postmilite romano (Vivo Vokas, 1946). Lia graveco estas rimarkinda, ĉar dummilite li aperigis en la neŭtrala Svedio literaturan revuon, Malgranda Revuo (1943-1952), kiu longe estis la sola kunligorgano de la tiutempaj Esperantaj verkistoj. Aperis krome aŭtobiografia romano de la hungara Judo T. Ŝvarc, 1965, noveloj de la Polo Jean Forge ( Fethke), 1961, kaj aŭtobiografio de la Bengalo Lakshmiswar Sinha, 1966.

    El la proletaj prozverkistoj aktivas ankoraŭ la Bulgaro Asen Grigorov (ps. Marin Ljubin).

    6.8.2.2 La Angla Prozverkista Skoto. — Ekster la fluo de la Hungara kaj de la komenciĝanta Skota Skoloj aperis du romanoj. La unua, publikigita en 1946, estas romaneto de angla junulo, Donald Muns, kiu verŝajne verki? por samaĝuloj: Londonanidoj. La dua, de la Usonano James Denton Sayers (1888-1957), estas Invito al ĉielo, 1949. Ĝi estas fikcia rakonto pri flugo al Marso, kun kiu plektiĝas krudaj filozofiaj temoj, kiuj ne tre kongruas kun la fikcia parto. En 1949 aperis la verko de la Svis-Anglo Cesare Rossetti (1902-1950), Kredu min, Sinjorino!, aŭtobiografia romano pri lerta vaganta potvendisto, skribita en tre vigla kaj vivanta lingvo.

    En 1946 venis faciltona, sed interesa novelkolekto de Mason Stuttard, La Virineto en Bluo, en simpla sed ĉarma lingvo.

    John Islay Francis, unu el la Kvaropanoj, aperigis en 1960 la novelaron Vitralo. Francis havas talentan rakontkapablon. Lia ĉeftrajto estas ironio, per kiu li objektive analizas ekstremajn ekzemplojn de homaj kutimoj kaj sintenoj. En la noveloj, kie ironio ne estas la ĉeftrajto, li verkas realisme, kun forta, kvankam ne ĉiam bone perceptebla sento de kompato.

    Reto Mario Rossetti aperigis novelkolekton: El la Maniho, 1955, kie li prezentas skizojn en vigla kaj riĉe esprimpova familiara stilo, ŝuldata al lia speciala lingvotalento. Liaj noveloj estas plejofte skizoj, momentaj okulkaptoj de okazaĵoj, sen granda malvolviĝo de la temo: la tuta surpriza faktoro en ili estas la lingvo.

    La poetino Marjorie Boulton aktivas ankaŭ sur proza kampo. Ŝiaj prozaĵoj aperis en Dekdu Piedetoj, 1964, kaj en la novelkolekto Okuloj, 1967. Ŝi estas plenmatura verkistino, kun akra analiztalento, kiun mildigas la kompata sento kaj ia simpatiplena — aŭ humura — aŭtorpartopreno.

    Premiita por noveloj estis la angla ŝtatoficisto Richard John French (1883-1959), kiu lernis Esperanton en 1939. Liaj noveloj estas mildaj rakontoj, kiuj analizas la homan kondiĉon amrigarde.

    Aperis ankaŭ noveloj de Tom Frazer kaj de Victor Sadler, kies eksperimenta prozo vekis multe da atento en la esperantistaj kulturaj revuoj.

    6.8.2.3 Noveloj kaj Skizoj. — La norvega filologo Johan Hammond Rosbach (1921- , esperantisto ekde 1938 kaj kunlaboranto de Norda Prismo, elpaŝis en 1951 per la novelaro Bagatelaro, post kiu sekvis Homoj kaj Riveroj, 1957; La Mirinda Eliksiro, 1968, kaj Disko, 1970. La novelojn de Rosbach kunligas plejofte komuna rakontfadeno, kiu servas kiel preteksto por la fikcia rakonto. Kelkfoje tamen la manko de preciza tema malvolviĝo malutilas al la strukturo de la rakonto: tial estiĝas ne tiel sukcesaj libroj, kiel lia lasta. Lia lingvo estas simpla, familiara, neniam patosa aŭ iel perforta.

    De la pola verkistino Julia Pioro aperis novelkolekto El Tero kaj Etero, 1964, kun simbolaj noveletoj, kies temaro neniam realisme konkretiĝas, sed trovas prezenton, disvolviĝon kaj formon en metafora kaj simbola atmosfero.

    En 1965 aperis la amuz-satira novelaro Tiaj ni Estas de la Hungaro Sandor Bako, kiu loĝas en Usono. Citinda estas ankaŭ la novelkolekto de la Finno Eija Salovaara, Kie Boacoj Vagadas, 1967; ĝi pritraktas okazaĵojn fikcie lokitajn en la lapona parto de Finnlando.

    Kelkajn, parte ankaŭ valorajn novelojn sociverismajn aperigis la Italo Sen Rodin, ĉefe en Monda Kulturo. Rimarkindaj estas la noveloj de la ĉeĥa poeto Ŝtefo Urban: li estas verkisto plurgama, kun talentaj observo kaj priskribokapabloj. Liaj noveloj estas ofte delikataj lirikaj teksaĵoj sur forte sugestia rakontframo. De la Belgo Albert Samyn, kiu aktivis ankaŭ traduke, aperis kelkaj originalaĵoj. Kun intereso oni legas la novelojn de la Aŭstrino Jolanthe Leser (1910- , kies persontonaj, homecaj noveloj aperis plurrevue.

    De alia Aŭstro, Stefan Zodel (1898-1963), industrioficisto, aperis valoraj noveloj, rakontoj kaj eseoj. Li verkis ankaŭ romanon, Senkonsila Amo, 1956, kiu tamen neniam aperis. Liaj noveloj estas kamparetosaj kaj montarpritraktaj. Riĉa estis la rakontfantazio de hungara mezlerneja instruisto Laszlo Boti (1914-1962), kiu aperigis sian prozon ĉefe en periodaĵoj. En la lastaj jaroj ekaperis originalaĵoj de alia Hungaro: A. Szabo. Ankaŭ de la talenta polo Jerzy Grum (1933- , kunlaboranto de La Suda Stelo kaj Norda Prismo, aperis kelkaj noveloj, kiuj promesas pli maturan daŭrigon en definitiviĝinta stilo.

    Supre maldekstre: Per Vojaĝo al Kazohinio Sándor Szathmári radioskopiis la nunan homan socion.


    Supre: Ueyama masao alportis viglan prozan vervon el la Oriento.


    Kiel Akvo de l’ Rivero estas sukcesa provo de Raymond Schwartz — al la Esperanta prozo doni grandan romanon.


    Novelojn kaj rakontojn publikigis la Ĉeĥo Vladimir Vana (1932- , kiu ankaŭ multe tradukis, la Uzbeko Petro Poliŝĉuk kaj la hispanlingva Sudamerikano Carlos Wappers (en La Paperoj de Wappers, 1969). Eksperimentajn novelojn, stile ne tute maturajn, verkis la Hindo Aŝvinikumar, i.a. en Monda Kulturo. Menciinda estas la debuta novelo de Geraldo Mattos, La Nigra Spartako, 1955, kie li priskribas historie okazintan liberiĝan ribelon de grupo da negraj sklavoj. Plej lastatempe aperis, de Bertram Potts, la valora novelkolekto Nokto da Timo, 1971, kun verkoj maturaj kaj elegantaj. Suno kaj Pluvo, kolekto el 15 relative simplaj noveloj kaj skizoj de Gudrun Rus, aperis en 1972. Samjare aperis ankaŭ la skizaro de F. Faulhaber, Faulhaber Rakontas....

    6.8.2.4 Romanoj kaj Rakontoj. — La plej granda hungara romanisto estas sendube la maŝininĝeniero Sandor Szathmari (1897- . Liaj noveloj aperis i.a. en Belarto, Monda Kulturo, La Nica Literatura Revuo kaj en la novelkolekto Maŝinmondo. En 1958 venis lia granda romano Vojaĝo al Kazohinio (jam preta en 1938), kie li satire skizas la problemojn de socio, kiu superis ĉiun psikologian alieniĝon, sed perdis la homan naturon. En la sino de tiu socio, tamen, troviĝas ankoraŭ aro da “malnovaj” homoj, kiujn la socio devas segregacii por mem ne perei. Tiuj “malnovaj” homoj satire simbolas la hodiaŭan homaron, sed ili akceptas ridindajn kaj nenormalajn tabuojn, dum la senalieniĝa socio estas la satira simbolo de la rezulto de scienco por si mem, kaj ne por la homo. Alia grava verkisto estis Jean Ribulard (1904-1962), franca majoro, kiu lernis Esperanton en 1948. Li verkis novelon (Vagado sub Palmoj, 1956), kaj la filozofian romaneton Vivo kaj Opinioj de Majstro M’Saud, 1963. Ĉi tiu ekzotika romaneto, bedaŭrinde nefinita, vigle kaj ironie priskribas la vivon de azeno en aŭtobiografia formo. La azeno, inter tiel multe da instinkte kaj neracie agantaj homoj, estas la sola reprezentanto de la vera homeca saĝo. Ribillard sciis elegante kaj vigle ĉerpi el la lingvaj latentoj de Esperanto, kreante tute personan, riĉegan stilon.

    La Ĉeĥo Frantiŝek Omelka (1904-1960) postlasis La Alaska Stafeto, 1952, kiu enhavas samvolume la literature pli gravan Kaptitoj de Glacirokoj. De la dana kuracisto H. L. Egerrup aperis la romano D-ro Dorner, 1945, kiu priskribas la problemojn de artefarita fekundigo, plektita kun historio sufiĉe nekredebla, plena de hazardoj. De Margid Thoraeus-Ekström venis en 1967 Brilo de Fantomo, rakontkolekto kun komuna fadeno pri la kampara bienvivo en Svedio. De la Svedo Karl Lundqvist aperis la amuza, literature senpretenda kriminalromaneto Ferio kun la Morto (2-a eld. 1962), kaj de lia samlandano Ernst Olsson romanecaj biografioj pri Sankta Birgitta, von Linne kaj Nobel en Kredo, Floroj, Dinamito, 1961. Alia Svedo, F. T. Lundqvist (1882-1965) publikigis la rakontkolekton ŝipestro Rakontas, 1962. Aŭtobiografiajn verkojn sen literaturaj pretendoj aperigis Jo van Hemert-Remmers: Sur Insulo Malproksima, 1957 (pri la vivo en indonezia koncentrejo sub la japana regado), kaj la Finno E. Rasku: Iu Finna Infanaĝo, 1969. Aperis ankaŭ Vojaĝimpresoj de Egipto tra Eŭropo kaj Azio per Esperanto, de D-ro Nassif Isaac, 1967.

    6.8.2.5 Itala Skolo. — La ĝis nun plej konata prozistino estas la torina instruistino Clelia Conterno-Guglielminetti (1915- , kiu kunlaboris al pluraj kulturaj gazetoj. Ŝiaj noveloj estas verve verkitaj, kaj ŝia sugestia talento, al kiu ŝi ofte kunigas piketan ironion, igas ilin tre personstilaj. Ŝi verkis ankaŭ multnombrajn kaj valorajn eseojn kaj studojn.

    De la itala verkistino Lina Gabrielli aperis la prikongresa romaneto, romantikeca, La Kombilo, 1962, kaj kunlabore kun A. Goldoni, la porjunula rakonto Bill kaj la Lazuraj Okuloj, 1964. Inter la ĵus aperintaj “patrolanoj”, interesaj estas la originalaĵoj de Giorgio Silfer, kiun distingigas atenta realisma observokapablo. Ili aperis en Literatura Foiro.

    6.8.2.6 Japana Skolo. — En 1967 aperis la romanecaj biografioj de japanaj artistoj en Pri Arto kaj Morto, de la klera japana literaturisto Miyamoto masao (1913- . Du interesaj novelaroj de la novgeneracia verkisto Ueyama masao malkaŝas al ni la ekziston de tiu vigla, verva, skizema aŭtoro: liaj novelkolektoj estas Ne Grimacul, 1967, kaj Pardonon!, 1970.

    Sporade aperintaj estas la literature valoraj noveloj de Konisi gaku (1934- , kiu en 1971 eldonis kolekton el 5 noveloj sciencfantaziaj La Kosmoŝipo “Edeno n-ro 5”. Prinotinda estas la virinmovada aktivulino Kita satori (1923- , kiu ekverkis en Esperanto antaŭ proks. 20 jaroj, kaj menciinda ankaŭ la beletristika laboro de Hukuta masao.

    6.8.2.7 Jugoslavia Skolo. — De Ante Grgurina aperis amuzaj, spritaj noveloj, parte aŭtobiografiaj, en ĉe Doktoro, 1958. La jugoslavdevena Danino Zora Heide aperigis la novelaron Ni Homoj en 1970. Ŝi ĉerpas sian rakontmaterialon el siaj rememoroj pri la jugoslaviaj nacia etoso kaj tradicia spiritvivo. Ankaŭ Tibor Sekelj iĝis konata kiel sporada rakontverkisto. Du Noveloj de Branko Radakovic aperis en 1955, samjare ankaŭ la novelo de Bozidar Trudiĉ, Provinca Gastejo. Noveloj lertastilaj kaj observoriĉaj aperis el la plumo de la jugoslavia ĵurnalisto Zeljko Takaĉ (1927- , kiu lernis Esperanton en 1947. Kelkajn prozaĵojn, sufiĉe interesajn, verkis la poetino Margarethe (Greta) Stoll.

    6.8.3 Teatro

    6.8.3.1 Hodiaŭa Situacio. — La situacio de la Esperanta teatro estas multflanke malkontentiga. Se ni nuntempe posedas plurajn valorajn verkojn, kiuj tamen ne estas ankoraŭ kompareblaj al la nacilingvaj ĉefverkoj, se pluraj trupoj el profesiaj aktoroj nun programas ankaŭ en Esperanto kaj, se en la lastaj jaroj aperis multaj elstaraj teatraj tradukaĵoj (el Sartre, Shakespeare, Vildrac, Sofoklo, Moliere, Pagnol, Machado de Assis, ktp.), tiam la originala teatra verkado sen videblaj kialoj lamas.

    6.8.3.2 Verkoj aperintaj. — El la aŭtoroj de la dua periodo, verkis porteatre ankaŭ Julio Baghy kaj Jakob D. Applebaum. Pri iliaj verkoj ni jam parolis.

    En la moderna Skota Skolo por la teatro laboris William Auld, kiu en sia volumo Unufingraj Melodioj, 1960, aperigis la versdramon Kvazaŭ Birdoj Konstruas. Temas pri teatraĵo interesa, en trafa kaj konciza, eleganta kaj klasika lingvo, sed eble ne sufiĉe drameca por la scenejo. Ankaŭ de la brazila verkisto Geraido Mattos aperis la 4-akta versdramo Ivan VI, 1953, en tre romantika, jam tiutempe interesa, kvankam nematura lingvo.

    Elstaraj estas ankaŭ la teatraj verkoj de Marjorie Boulton, kiu kolektis ilin en Virino ĉe la Landlimo, 1959. Ŝiaj multgamaj verkoj iras de la humura ŝerco, farso aŭ amuza unuaktaĵo, tra la ĉefe hodiaŭ valoraj radiodramoj, ĝis pli ambiciaj kaj ampleksaj versdramoj. El tiu kolekto 3 verkoj estis surscenigitaj. Unu (Maneken-Parado) eniris la repertuaron de IAT.

    Amuzajn komedietojn verkis multaj aliaj aŭtoroj. De kiam ekzistas la drampremio de la Belartaj Konkursoj, ankaŭ radiodramoj estas pli ofte verkataj, kaj la nivelo de la unuaktaĵo plialtiĝis. Ni rimarkas i.a. la verkojn de Emilija Lapenna kaj de Albert Samyn.

    Teatraĵeton verkis ankaŭ la Franco Pierre Delaire, L’Edelvejso kaj la tri Vagabondinoj, 1963, kaj la Meksikano Francisco Azorin, Adamo kaj Eva, 1954, ambician dramon en tri aktoj. Dum 1971 en Danio aperis kvar verketoj diversgrade interesaj: la psikologia dramo de Bukar, La Reto (prezentita en Parizo dum novembro 1971), la simplaj skeĉoj de Zora Heide, Ni Komedietas..., la 4 unuaktaĵoj de E. V. Tvarozek, Ni Ludos Teatraĵojn kaj la tri komedietoj de Marjorie Boulton, Ni Aktoras... Tiuj eldonoj celas plialtigi la nivelon de programoj en la grupoj, kaj fakte sukcesas provizi aktoremulojn per interesaj originalaĵoj.

    6.8.4 Satiraj Verkistoj

    Aro da aŭtoroj verkis proze kaj poezie, parte por tutsimple amuzi la legantojn, parte por satiri pri homaj febloj, en kelkaj kazoj por elvivigi siajn kompleksojn. Estas fakto, ke multo, kio ekzistas en la Esperanto-Movado, same kiel en la mondo ĝenerale, povas inspiri ŝercemulojn. Satiraj verkoj povas rilati al homaj malfortoj ĝenerale, aŭ celi ekskluzive difinitan socian grupon, en nia kazo la Esperanto-Movadon, pli precize: kelkajn ĝiajn objektive negativajn aspektojn, aŭ fenomenojn, kiujn la aŭtoro mem, pro sia propra subjektiva starpunkto, emas kritiki.

    Al la unua grupo apartenas la epigramecaj verketoj de la Germano Stefan Maul, aperintaj en Po-emoj, 1968, kaj en Germana Esperanto-Revuo. Ankaŭ Adolf Sproeck, kies satiroj aperis en La Skurila Libro, 1968, estas tiaspeca verkisto. En landaj gazetoj la Argentinano Ruben Feldman-Gonzalez aperigis humurajn noveletojn. Sporade verkis tiukampe ankaŭ la Italo Ademaro Barbiellini-Amidei kelkajn bonajn noveletojn, kiuj aperis en L’Esperanto.

    Povas okazi, ke la lingvo mem prezentas amuzajn, ĉar dusignifajn, kunmetaĵojn. La serĉo de tiaj vortoj, kaj ties kunligo en preskaŭ superrealisma teksto, kie ĉefis tamen ne ia ideo, sed nur lingva esprimvolo, estis la fako de Mefistofelo, kiu aperigis siajn elpensaĵojn en Germana Esperanto-Revuo. Tiaspecaj verkistoj troviĝas en ĉiuj landoj. Literaturajn pastiĉojn satircele verkis iu franca verkisto, kiu sin kaŝas sub la pseŭdonimo Henri Baupierre (1918- , laŭdire ĝardenisto. Li publikigis siajn pastiĉojn en Specimene, 1962, kie li serĉimite aperigis poemetojn kaj noveletojn en la stilo kaj kun la kutimaj temoj de pluraj verkistoj, tamen laŭ alekstreme tiritaj apartaĵoj, por efikigi la satiron. Li aperigis ankaŭ novelojn. Tute alispeca estas la germana aŭtoro Kanguruo, kiu en 1967 aperigis en Germana Esperanto-Revuo serion da satiroj pri apartaj ecoj de la Esperanto-Movado. Libroforme, aperis kelkaj pecoj en la broŝuro Kiel (Mal)venkigi Esperanton, 1968. Iom analoge verkas, kvankam ne tiel morde, kaj ĝenerale preskaŭ ĉiam pri lokaj kaj landaj movadaj problemoj, la Italo Ermigi Rodari (ps. Ermes), kies paĝoj aperas regule en L’Esperanto. En 1970 aperis la ilustrita kolekto el maldecaj anekdotoj kaj spritaĵoj de Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo.

    6.8.5 Kulture Gravaj Verkistoj

    Estas praktike neeble listigi ĉiujn, kiuj verkis prilingve aŭ priscience en Esperanto. Kelkaj tamen estis rimarkindaj stilistoj, kaj riĉe kontribuis al la evoluo kaj firmigo de la lingvo.

    Multaj, kiuj ankoraŭ nun verkas, komencis jam antaŭ la Dua Mondmilito. Inter ili la unuan lokon okupas Kalocsay, kiu ankoraŭ nuntempe abunde tradukas kaj prilingve verkas. La samon oni povas diri pri Gaston Waringhien. Pri li, tamen, konvenas aldoni, ke liaj plej gravaj verkoj prilingvaj kaj tradukaj aperis ĝuste post la Dua Mondmilito. Pri ambaŭ vidu antaŭe. Rimarkinda figuro restis ankaŭ post la Dua Mondmilito Edmond Privat, bona oratoro kaj verkisto de internaci-politikaj libroj. Sur la ĵurnalisma kampo aktivadis dum jardekoj Teo Jung, la fondinto de Heroldo de Esperanto.

    En la lastaj 25 jaroj kiel aparta figuro elstaris Ivo Lapenna per sia multflanke influa agado. Li ne nur verkis centojn da artikoloj kaj grandan nombron da studoj, aperintaj en pluraj E-periodaĵoj, sed ankaŭ libroforme publikigis plurajn verkojn, el kiuj unu, lia ĉefverko, Retoriko, havis inter 1950 kaj 1971 tri eldonojn kun entute 6.200 ekzempleroj. Liaj kongresaj festparoladoj kaj oftaj prelegoj grave kontribuis al la evoluigo de la parola lingvo, donante tiamaniere al la Esperanta kulturo novan, ekster-kabinetan dimension.

    Sed ankaŭ novaj fortoj ekaperis. El la lingvoanaliza kaj literaturhistoria vidpunkto elstaraj estas la studoj de W. Auld pri la lingvo kaj la literaturo Esperantaj. Auld havas seriozan analizan sintenon rilate la lingvon kaj la literaturon, al kiu li tiel multe kontribuis. Liaj studoj aperis kiel dokumentoj de CED kaj en pluraj revuoj, i.a. en Esperanto, La Nica Literatura Revuo, ktp.

    Marjorie Boulton kaj John Francis verkis valorajn studojn pri la literaturo de Esperanto, ĉefe pri la verkoj de Zamenhof. La biografia verko Zamenhof, pretigita anglalingve de Marjorie Boulton, kaj adaptita en Esperanto-versio, estas monumento de konscienca esplora laboro. Gravaj estas ankaŭ la lingvaj kaj literaturaj kontribuaĵoj de Vilho Setälä (1892- , kies sciencaj artikoloj aperis en Fortoj de T Vivo, 1967. Prilingve abunde verkis ankaŭ la japanaj stilmajstroj Matuba kikunobu, kies traduka aktiveco kaj lingva esearo estas imponaj, kaj Nakamura tazuo, kiu kunlaboris per aparta studo en la Simpozio pri -ata/-ita, 1961, per tradukaĵo en Rakontoj de Oogai, 1962; li verkis originalan Enciklopedieto Japana, 1964, kaj kunredaktis Japana Kvodlibeto, 1965. Grava estas ankaŭ Miyamoto masao, kiu amplekse laboris traduke kaj sur lingva kampo kaj verkis ankaŭ originale.


    La tradicio de stilistoj-sciencistoj tute ne perdiĝis. Male, krom la cititaj verkoj, aperis valoraj originalaĵoj de Ivo Lapenna: Retoriko, 1950 (2-a eld. 1958; 3-a eld. 1971), Aktualaj Problemoj de la Nuntempa Internacia Vivo, 1952, kaj Elektitaj Paroladoj kaj Prelegoj, 1966. De Tibor Sekelj, esploristo kaj verkisto, aperis noveloj, poemoj, geografiaj artikoloj, kaj originala libro: Nepalo Malfermas la Pordon, 1959. De la dana doktoro pri agronomio Paul Neergaard aperis multaj prilingvaj (esperantologiaj kaj interlingvistikaj) artikoloj. Li estis ĉefredaktoro de Esperantologio kaj de Sciencaj Studoj, 1958. Li publikigis tri gravajn popularsciencajn verkojn en Esperanto (Scienco kaj Pseŭdoscienco pri Heredo kaj Raso, 1937; Atakoj Kontraŭ Ĝardenplantoj, 1954; La Vivo de la Plantoj, 1957), kiuj aperis poste ankaŭ en pluraj tradukoj. Notindas ankaŭ la artikolaro (kun poemoj) de Manuel Fernandez-Menendez, aperinta en La Homo sur Sia Vojo, 1965.

    Ne forgesenda estas la Hispano Juan Regulo-Perez, katedra profesoro pri Esperanto en la Universitato de La Laguna, kiu verkis multnombrajn studojn pri lingvaj kaj esperantologiaj problemoj kaj kiu iniciatis kaj gvidas la eldonejon Stafeto (ekde 1952).

    La literaturkritika diligenteco de la skotaj poetoj kaj la entreprenemo de la eldonejo de Regulo-Perez faciligis la aperon de du mejloŝtonaj verkoj.

    La unua estas Esperanta Antologio 1887-1957, redaktita de William Auld, kiu prizorgis ankaŭ ĝian enkondukon. Ĝi aperis en 1958, kaj prezentis poemojn de naŭdeko da poetoj el ĉiuj tri periodoj. Ĝi estas ege valora trezorejo de la plej valoraj gemoj de la Esperanta poezia literaturo, kaj verko nepre profunde studenda de ĉiuj interesatoj.

    La dua estas 33 Rakontoj (La Esperanta Novelarto), antologia verko redaktita de Szilagyi kaj Rossetti, kaj kun enkonduko de Ivo Rotkviĉ. Ĝi prezentas 33 novelojn de 29 aŭtoroj el 17 landoj.

    6.9 ESENCA BIBLIOGRAFIO

    Auld, William (red.), Esperanta Antologio 1887-1957. La Laguna 1958.

    Boulton, Marjorie, “L. L. Zamenhof, pionira poeto”. Lapenna, Ivo (red.), Memorlibro. Londono 1960, p. 46-49.

    Dalmau, Delfi, Aclariments linguistics. Barcelona 1962. Drezen, Ernest, Historio de la mondolingvo. Oosaka 1967.

    Francis, John, “Integro kaj latentoj en la verko de Zamenhof”. Lapenna, Ivo (red.), Memorlibro. Londono 1960, p. 50-53.

    Hagler, Margaret, The Esperanto language as a literary medium. A historical discussion of and original Esperanto poetry. Bloomington, Ind. 1971.

    Kralj, Drago, Kvar prelegoj pri Esperanta literaturo. Ljubljana 1960.

    Middelkoop, A. J., Humoristische trekken in de Esperanto-literatuur. Amsterdam 1969.

    Pechan, Alfonso (red.), Gvidlibro por supera ekzameno. Vol. 2. Budapest 1966.

    Rossetti, Reto; Szilagyi Ferenc (red.), 33 rakontoj (La Esperanta novelarto). La Laguna 1964. Totsche, Ludoviko, De paĝo al paĝo. Budapest 1932.

    Waringhien, Gaston, Eseoj. La Laguna 1956.

    ĈAPITRO 7

    TRADUKA BELETRO

    7.1 ENKONDUKO

    En la lingva kaj tradicikrea kadro de la kultura signifo de Esperanto elstaras la tradukliteraturo.

    Jam en la Unua Libro (1887) L. L. Zamenhof aperigis tradukitajn poemojn de Heine; la unua Esperanta revuo, La Esperantisto, havis ĉiunumere literaturan rubrikon. Verŝajne ĉe la unuaj Esperantaj poetoj eminentis la neceso provi la esprimkapablojn de la nova lingvo, trovi ĝiajn latentojn kaj testi la proprajn fortojn. Pro tio ni ne miras, kiam ni konstatas, ke Grabowvski (poezie) kaj Kabe (proze) laboris preskaŭ ekskluzive traduke. Ankaŭ la poezia, teatra kaj proza verkaro de L. L. Zamenhof enhavas preskaŭ nur tradukitajn verkojn (kun la escepto de la leteroj kaj de la paroladoj).

    Estas fakto, ke, kiam originala verkisto troviĝas antaŭ stila aŭ esprima malfacilaĵo, li povas ĝin eviti, simpligante aŭ eĉ forlasante la dirotaĵon. Sed la samon ne povas fari tradukisto, kiun ligas ne nur la senco, sed grandparte ankaŭ la formo de la tradukenda originalo.

    Tiamaniere, dank’ al la tradukliteraturo, formiĝis literatura faklingvo. La ĉefaj latentaj apartaĵoj de Esperanto estis malkovritaj, stilo fiksiĝis, diferencaj lingvo-efektiloj kaj stilrimedoj tradiciiĝis, kvankam ĉio ĉi estis formulita resume — almenaŭ koncerne poetikon — nur post 1920.

    Tiu procezo daŭris fakte ĝis post la Unua Mondmilito. Tiam, la literaturaj lingvoj kaj la baza tradicio estis pretaj. Kaj ĝuste tiam komenciĝis la ekfloro de la originala literaturo.

    Sed ne pro tio la tradukliteraturo malaperis: ĝi nur fariĝis pli celkonscia. Krome ĝi havis ekde tiu momento “konkurencanton” rilate la lingvo-modlon: la originalan literaturon, kun kiu cetere ĝi rilatas tra reciprokaj influoj.

    Estiĝis tiam la konscio, ke internacia lingvo devas kaj povas peri fremdlingvajn literaturajn trezorojn en akurataj tradukoj, kiujn ebligas la fakto, ke la tradukanto ĝenerale parolas denaske la lingvon, el kiu li tradukas.

    Cetere, pluraj bonegaj lingvo-artistoj ne kapablas memstare verki originale, kaj krome multaj talentaj aŭtoroj preferas sin elprovi traduke antaŭ ol verki originale, aŭ de tempo al tempo dediĉi sian lerton al la tradukado. Ne ĉiuj: W. Auld, G. Mattos, E. de Kock, M. Boulton, J. Baghy, R. Schwartz neniam tradukis, aŭ nur hazarde kaj pro momenta neceso.

    Se ni komparas la nivelon de la Esperantaj tradukoj (konsiderante ĉefe tiujn, kiuj aperis post 1925) kun la tradukoj, kiuj aperas nacilingve, ni facile konstatas, ke fiere ni povas aserti, ke la meza kvalito de niaj tradukoj nepre superas la mezan kvaliton de la nacilingvaj tradukoj.

    Kiam oni parolas pri tradukliteraturo, oni tre ofte renkontas la demandon: ĉu la traduko de literaturaĵoj estas entute ebla?

    Se la lerno de lingvo signifas lernon de nova pensmaniero (t.e. de apliko de novaj penskategorioj), tiam lerno de Esperanto signifas lernon de kategorioj propraj al la lingvosistemo Esperanto. Do la traduko de esprimaĵoj el unu pensokategoria al alia pensokategoria sistemo ŝajnas ebla, se ni supozas, ke ambaŭ kategori-sistemoj estas perfekte konataj: fakte, ankaŭ se ambaŭ kategorio-sistemoj ege malsimilas inter si strukture, ili tamen respegulas esence saman mondon, kaj esence saman primaran mondpercepton.

    Teknike, sencfidelan tradukon en Esperanton ebligas la lerto de la tradukanto kaj la avantaĝoj de la Esperanta lingvosistemo: unue, oni tradukas el la propra nacia lingvo; due, Esperanto havas elvokivajn kapablojn, trie, la nuanchavan esprimon ebligas la facila kaj analogiriĉa lingvostrukturo; kvare, la lingvo estas preciza kaj prezentas grandan flekseblecon en la frazkonstruo; kvine, ĝi estas rim-riĉa (laŭ W. Auld).

    La rezulto de la traduka aktivado el la kvanta vidpunkto estas impresa, kaj havas nekontesteblan signifon. Laŭ Index Translationum de Unesko, inter 1957 kaj 1966 aperis tradukoj en la tuta mondo, el kiuj 70% venas de nur 4 lingvoj (la angla, la rusa, la franca kaj la germana). En la sama periodo aperis 344 tradukaĵoj Esperantaj el 28 lingvoj (el kiuj 207 estis libroj kun minimume 50 paĝoj). La plej gravaj fontolingvoj de la Esperantaj tradukoj estis la ĉina (103), la vjetnama (33), la nederlanda (23) kaj la japana (22), kiuj ampleksas sume tamen apenaŭ pli ol 50% de la tuto.

    7.2 ĈEFAJ VERKOJ
    7.2.1 El la Albana Literaturo

    El la albana aperis nur du verkoj, ambaŭ biografiaj. La unua, de Cuk Simoni, titoliĝas Skanderbeg, Heroo de Albanujo (1929). La dua, de Kristo Frasheri, estas Gjergj Kastrioti-Skanderbeg (1405-1468), tradukita en Esperanton de Gafur Muso kaj Vasil Pistoli (1967).

    7.2.2 El la Anglaj Literaturoj

    El la angla literaturo 1887-1914: Unu el la plej malnovaj verkoj estas sendube la tragedio de Shakespeare Hamleto, aperinta en 1894 en traduko de L. L. Zamenhof. Temas pri verko, kiun la Francoj nomus “la belle infidèle”, poezie kaj literature valora, sed kiu kelkfoje ne ĝuste redonas la originalan sencon. Tiu traduko havis grandan kaj daŭran sukceson: ĝia 8-a eldono aperis en 1964. De Shakespeare aperis ankoraŭ La Ventego (tr. A. Motteau), 1904, Julio Cezaro (tr. Lambert), 1906, kaj Makbeto (tr. Lambert), 1908: ĉi tiuj lastaj impresas iom prozecaj. Kiel Plaĉas al Vi aperis en 1910 en traduko de Ivy Kellerman. Siatempe tre laŭdata kaj ŝatata estis ankaŭ La Venecia Komercisto (tr. A. E. Wackrill), 1914. De Byron, jam tre frue, en 1896, aperis la poemo Kain (tr. A. Kofman), de la sama aŭtoro poste Ĉielo kaj Tero (tr. E. Noel), 1906, Parizina (tr. V. da Silva), 1912, kaj Manfred (tr. V. da Silva), 1914, drampoemo. Tamen, nur post 1904 komenciĝis iom regula eldonado de elangligitaj tradukaĵoj. La komedieto de Goldsmith (tr. A. Motteau) Ŝi Kliniĝas por Venki aperis en 1904, kaj en 1905 Kristnaska Sonorado de Ch. Dickens (tr. M. Westcott). De la sama aŭtoro aperis elĉerpaĵoj el la romano Pickwick Papers, dramigitaj kaj tradukitaj de W. Morrison (1907), kaj La Batalo de l’ Vivo (tr. L. L. Zamenhof: libroforma eldono de traduko aperinta en La Esperantisto en 1891), 1910. Gvinevero kaj aliaj poemoj de Tennyson (tr. Cl. Bicknell) eldoniĝis en 1906, kaj en 1914 In Memoriam (tr. A. Styler). De T. Macaulay aperis la poezia verko Horacio (tr. Cl. Bicknell), 1906. En 1909 venis la verko, iom mallongigita, Gulliver en Liliputlando, de J. Swift (tr. Inman), kaj la postan jaron (1910) aperis La Aventuroj de Alicio en Mirlando, de Lewis Carroll (tr. Kearney). Bone tradukita estas la rakonto de Stevenson D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde (tr. Morrison kaj Mann) en 1910. Samjare traduke debutis H. J. Bulthuis per Salome, komedio de Oscar Wilde. En 1911 aperis la historia romano de Wiseman, Fabiola (tr. Milsom; 2-a eld. reviz. 1928). 1908 alportis krome Robinsono Kruso de Daniel Defoe. De J. Ruskin aperis la rakonto (tr. Ivy Kellerman) La Reĝo de la Ora Rivero, 1911 (2-a eld. 1926). La postan jaron venis de T. Gallon la verko Tatterley (tr. A. Wilson). De H. T. Craven aperis la familia dramo La Kamena Angulo (tr. Gordon), 1913.

    El la angla Literaturo 1915-1939: Dummilite aperis (1915) la teatraĵo de la humuristo Jerome K. Jerome Barbra (tr. Flora Hardcastle). En 1919 eldoniĝis Ok Noveloj de A. Bennett (tr. A. Wackrill). La postan jaron (1920) E. Payson aperigis la tradukon de du romanoj de Mabel Wagnalls: La Rozujo Ĉiumiljara kaj Miserere. De la sama aŭtorino aperis en 1926 ankaŭ la romano Palaco de Danĝero (historia rakonto pri la Pompadour-epoko, tr. Payson). 1921 alportis novan tradukon el Shakespeare: Sonĝo de Someromeza Nokto. La tradukintino Louise Briggs sciis rekapti la originalan blankversan muzikon. De la sama aŭtoro aperis en 1924 Reĝo Lear (tr. Curry kaj Ashley), sed la valoro de la traduko ne estas elstara. 1928 donis refojan tradukon el Defoe: Robinsono Kruso (tr. H. Bulthuis): temas tamen nur pri traduko adaptita al infanoj kaj junuloj. El la verkaro de A. Cunningham aperis rakonto La Hantataj Ŝipoj (tr. Newell kaj Sturmer), 1928. Samjare aperis la antikvetosa romano de Rider Haggard Luno de Izrael (tr. Payson kaj Butler). De la sama aŭtoro aperis ankaŭ la romano Ŝi. H. G. Wells estis prezentita per tradukoj de tri romanoj: La Dormanto Vekiĝas (tr. F. Milward), 1929, kaj La Tempo-Maŝino kaj La Lando de Blinduloj (tr. E. W. Amos), samlibre, 1938. La romano de M. Saunders Bela Joe (tr. Blaikie kaj Hohlov) aperis en 1929. De Erica Maxwell (alias L. M. Pyke) aperis la romano La Anstataŭa Edzino (tr. Sampson), 1930. Jane Eyre, fama romano de Charlotte Bronte (tr. H. J. Bulthuis) eldoniĝis en 1931. En 1933 aperis nova traduko de Gulivero en Liliputlando de Swift (tr. Roos). En 1934 aperis verko de Ch. Dickens, La Vivo de Nia Sinjoro Jesuo (tr. M. C. Butler). La saman aŭtoron prezentis ankoraŭ 3 noveloj el la Londona Skizlibro (tr. Wadham), 1938. De la humuristo Jerome K. Jerome aperis Tri Homoj en Boato (tr. G. Badash), amuza rakonto, 1935. La Romano de San Michele de Axel Munthe (tr. J. Weleminsky) eldoniĝis samjare. En 1936 aperis La Aventuroj de Marteno Drake, porjunulara verko de G. Norway (tr. W. Severn). La postan jaron (1937) aperis la rakontaro de Chesterton La Naiveco de Pastro Brown (tr. C. Bean), krimromano de Agatha Christie Murdo en la Orienta Ekspreso, kaj romano de Wodehouse La Princo kaj Betty (tr. G. Badash). Fine, en 1938, venis la futurologia romano de E. R. Burroughs Princino de Marso (tr. K. R. C. Sturmer).

    En la traduka beletro Shakespeare estas unu el la plej bone reprezentitaj klasikuloj de la monda literaturo.


    Angla literaturo 1939-1971: Post la Dua Mondmilito ree estis eldonitaj tradukoj el Shakespeare. Unu el la plej senlacaj tradukantoj estis St. Andrew. De li fontas Romeo kaj Julieto (1945), Antonio kaj Kleopatro (1947), La Gajaj Edzinoj de Windsor (1948), Trojlo kaj Kresida (1952). Malfeliĉe li tradukis proze, kaj krome cenzuris parton de la enhavo. La rezulto estas literature etnivela. Sed en 1960 aperis Otelo (tr. Reto Rossetti), brila ekzemplo de poezitraduka talento kaj forma kaj enhava fidelo. ĉefverko estas ankaŭ la nova traduko de Hamleto (tr. L. N. M. Newell), 1964, kiu demonstras la intertempan moderniĝon kaj riĉiĝon de la Esperantaj lingvo kaj poezia arto. En mirige fidela kaj poezieca traduko de K. Kalocsay aperis en 1966 la tragedio de Shakespeare Reĝo Lear. De la sama tradukinto aperis ankaŭ Somermeznokta Sonĝo (1967), kaj, en 1971, La Tempesto, ambaŭ brile verkitaj.

    Aperis cetere ankaŭ la romano de Freeman Wills Crofts Morto de Trajno (tr. M. Stuttard), 1948; la verketo de Stevenson Diablet’ en la Botel’ same estis publikigita en 1948. En 1970 oni eldonis la gravan politiksatiran romanon de G. Orwell, La Bestofarmo (tr. Gerald Tucker). Samjare aperis la kolekto de Philippa Galloway, Skota Legendaro (tr. Guy B. Tordoff).

    Usona literaturo 1887-1972: De N. Hawthorne aperis La Serĉado por Ora Ŝaflano (tr. O’ Connor kaj Hayes), 1906; La Granda Vizaĝo el ŝtono (tr. Yelland), alegoria novelo, 1920. De W. Irving estis eldonitaj La Abatejo de Westminster (tr. O’Connor), 1906, kaj La Legendo de Dorma Kavo (tr. H. M. Scott), 1916. Postmilite aperis La Legendo pri la Postlasaĵo de la Maŭro (tr. L. Allen), 1923, kaj Et la Skizlibro (tr. H. L. Elvin), kun i.a. Rip van Winkle, 1924. E. Allan Poe estas reprezentata per La Puto kaj la Pendolo (tr. Alex Pride), 1907; kaj Ses Noveloj (tr. Milward), 1924. De Mark Twain aperis novelo La Ј 1.000.000 Banka Bileto (tr. Muschamp), 1907. De Jack London venis rakonto La Forto de la Fortaj (tr. K. Froding), 1914; novelo Ĥinago (tr. Kalisky), 1924; La Fera Kalkanumo (tr. G. Saville), 1930: romaneca porsocialista pledo, kaj post la Dua Mondmilito la verko La Balenodento (tr. W. Auld). De Upton Sinclair aperis la romano Jimmie Higgins (tr. K. Froding), 1934, kaj alia romano, Petrolo (tr. W. Bailey), 1936. Ankaŭ la mondfama rakonto pri la urso Winnie-la-Pu estis tradukita en la Internacian Lingvon, de Ivy Kellerman Reed kaj Ralph A. Lewin; eldonis ĝin en 1972 E. P. Dutton, la eldonejo de la originalo de A. A. Milne.

    El la sudafrika (anglalingva) literaturo 1887-1971: St. Andrew tradukis du klasikajn romanojn de Olive Schreiner: Romano pri Afrika Bieno, 1934, kaj Undino, 1938.

    Verkoj antologiaj: Kromaj literaturaĵoj troviĝas traduke ne nur en multaj revuoj, sed ankaŭ en Eterna Bukedo (de K. Kalocsay), 1931. Antologiforman verkon skribis Clark: Kien la Poezio?, kun multaj ekzemploj el la angla literaturo. Elstara estas la Angla Antologio, 1957 (1-a volumo: anglaj aŭtoroj 1000-1800; sekvos volumo por la modernaj kaj por la skotaj aŭtoroj). Ĝin redaktis W. Auld (poezio) kaj R, Rossetti (prozo). Multaj kleraj tradukantoj aktive kunlaboris.

    7.2.3 El la Antikva Greka Literaturo (Helena Literaturo)

    La unua provo traduki el la helena estis farita de A. Kofman, kiu eldonis en 1895-97 la unuajn 4 kantojn de la Iliado (la 1-a kanto aperis ankaŭ en Fundamenta Krestomatio), La dua provo traduki Homeron estis farita de D-ro W. J. A. Manders, kies proza traduko de Odusseias aperis en 1933. La herokomika poemo de aŭtoro nekonata, Ranratbatalo (tr. Deligny), estis eldonita en 1907.

    El la filozofoj, nur Platono ekzistas en Esperanta traduko: lia majstra dialogo Simpozio (tr. Sokratis Sakellaropoulos) aperis en 1960 (2-a eld. 1967).

    El la tragediistoj, ni posedas verkojn de Sofoklo. La unua sceno de Reĝo Edipo (tr. E. Preaubert) aperis en 1907, sed nur en 1960 oni publikigis la tutajn Reĝo Edipo kaj Antigona (tr. D. B. Gregor), samvolume.

    Ezopo altiris la atenton de Esperantaj tradukistoj: jam en 1891 venis 50 Elektitaj Fabloj de Ezopo (tr. Iv. Lojko). Ilin rerakontis Esperante Ossaka kenĵi (Fabloj laŭ Ezopo, 1932). Alia Japano aperigis Ezopan tradukaĵon: 50 Fabloj de Ezopo (tr. Nakagaki koĵiro),

    Poezie rekreis ilin ankaŭ Kolomano Kalocsay: Ezopa Saĝo,

    La komediistoj estas reprezentataj per unu sola komedio: Ploutos, de Aristofano (tr. E. Noel), 1906.

    Interesa estas la verko de J. Penndorf Grekaj Papirusoj Trovitaj en la Nila Valo, 1927. La Nova Testamento, en traduko de komisiono de anglaj pastoroj, aperis la unuan fojon en 1912, kaj poste havis multajn eldonojn.

    Dise, en la Esperanta gazetaro, oni povas trovi fragmentojn de multaj helenaj literaturaj verkoj. I.a. ni rimarkas verkojn de Alkeo, Anakreono, Eŭripido, Platono, Sapfo, k.a. Plej grandan rikolton liveras Literatura Mondo kaj La Nica Literatura Revuo. Ankaŭ la internaciaj antologioj, El Parnaso de Popoloj ( Grabowski), 1913, kaj Eterna Bukedo ( Kalocsay), 1931, prezentas abundan kolekton el lirikaĵoj elhelenigitaj.

    7.2.4 El la Araba Literaturo

    El Lokman la Saĝa aperis novelkolekto Arabaj Fabloj (tr. A. Tellini), 1912. Sekvis elektitaj rakontoj el la araba versio de Mil kaj Unu Noktoj, 1927. Verko moralfilozofia estas Arabaj Maksimoj de la 7-a Jarcento (atribuataj al la Imamo Ali), tradukita de Husen Al-Amili, 1967. Sed la ĉefverko estas la plena traduko de La Nobla Korano (tr. Italo Chiussi), aperinta kun la originala araba teksto en apuda kolono en 1969. Poeziajn prozaĵojn kaj prozformajn poeziaĵojn de la monde konata libana verkisto Ĝ. Ĥalil’ Ĝibran’, Rakontoj kaj Poemoj, tradukis Georgo Abraĥam, 1972.

    7.2.5 El la Armena Literaturo

    V. Papazjan estas reprezentita per Morituri Vos Salutant (tr. G. Davidov), 1908, kaj Rondaj Dioj (tr. V. Sirunjan), 1910. La rakonto de A. Agaronjan Guteton da Lakto (tr. G. Davidov) aperis en 1907. La postan jaron (1908) aperis la verketo de Ajcatur Armena Fabelo (tr. G. Davidov). Rakonto de Avetis Aĥaronjan, La Patrinoj (tr. A. Fiŝer) eldoniĝis en 1912. Proksimume samepoke aperis en Saratov (Ruslando) antologiforma verketo Armena Poezio, tradukita de iu Narciso.

    7.2.6 El la Bulgara Literaturo

    La bibliografia verko Bulgara Artliteraturo en Fremdaj Lingvoj 1823-1962 atentigas, ke la Internacia Lingvo estas, egale kun la franca, la tria plej grava lingvo por tradukado el la bulgara. Nur la rusa kaj la angla havas pli da tradukoj el la bulgara. Post Esperanto kaj la franca sekvas, laŭ tiu verko, 62 aliaj lingvoj malpli ofte uzitaj.

    1887-1918: Libroforme en tiu ĉi periodo aperis nur Bulgaraj Rakontoj de Ivan Vazov (tr. Atanas D. Atanasov), 1910 (3-a eld. 1923). Pluraj literaturaĵoj aperis tamen en revuoj (el Daskalov, Stamatov, Vazov), tradukitaj ĉefe de Ivan Krestanov kaj A. D. Atanasov (ps. ADA).

    1919-1939: Intermilite la bulgara literaturo en Esperanto konsiderinde pliriĉiĝis malgraŭ la tiama malfavora politika situacio. Aperis verkoj de la klasikuloj P. Slavejkov, Iv. Vazov, Ĥr. Botev, J. Jovkov, sed ankaŭ de modernuloj: i.a. G. Karaslavov, Ĥr. Smirnenski, Geo Milev. Pleje tradukis Asen Grigorov, Atanas Lakov, Ĥrima, Iv. Dobrov kaj D. Sasonov.

    La Nobla Korano digne reprezentas la araban literaturon, samkiel Reĝo Edipo kaj Antigona la helenan. A.D. Atanasov (supre) kompetente tradukis el la bulgara, kaj T. Pumpr (sube) el la ĉeĥa.


    La plej reprezentaj verkoj estas Nuntempaj Rakontoj de G. Stamatov, 1922, kaj, de la sama aŭtoro, Vilao apud la Maro, 1934, ambaŭ tradukitaj de Iv. Krestanov. De Elin-Pelin aperis la novelo La Familio Gerak (tr. A. D. Atanasov), 1924. Novaj Bulgaraj Rakontoj de Ivan Vazov (tr. G. Atanasov) aperis en 1928. De Ĥristo Smirnenski (tr. A. Grigorov, Lakov, Ĥrima) aperis la poemaro Tra la Ventego en 1931 (2-a eld. 1950); de Geo Milev (tr. Ĥrima, D. Sasonov) ia poemo Septembro, 1931 (2-a eld. 1946); de G. Karaslavov la novelkolekto Ĉe Posteno (tr. Grigorov k.a.), 1932; fine de Jordan Jovkov (tr. Ĥr. Iskrov, Sasonov, k.a.) Elektitaj Rakontoj, 1938.

    Bulgara Antologio, redaktita de Iv. Krestanov, aperis en la jaro 1925. La poezian parton de la antologio tradukis K. Kalocsay.

    1940-1971: Post la Dua Mondmilito, la eldonado tute ne lamis: De Elin-Pelin (tr. Ĥesapĉiev) aperis Elektitaj Rakontoj, 1948. La rakonto Vagabondoj de Ivan Vazov (tr. Iv. Kovaĉev) aperis en 1949. En 1959 venis la granda, grava historia eposa romano de Ivan Vazov, Sub la Jugo, lerte tradukita de grupo beletrista sub la ĉefredakto de S. kaj A. Simeonov. De G. Karaslavov aperis la realisma historia rakonto Bofilino (tr. A. kaj S. Simeonov), 1959. La moderna poeto N. Vapcarov prezentiĝis per Versaĵoj (tr. Grigorov, S. Simeonov k.a.), 1960. Fine, de Ĥristo Botev aperis verko antologiforma (kun poemoj kaj prozaĵoj) Elektita Verkaro (tr. Iv. Dobrev, Iv. Sarafov, Gorov), 1969.

    Enrevue, plej riĉan rikolton ni trovas i.a. en Literatura Mondo, La Suda Stelo, La Nica Literatura Revuo, Monda Kulturo, Danubo, Nuntempa Bulgario, Bulgara Esperantisto. Menciindas volumo antologikaraktera: Bulgara Prozo, 1960.

    7.2.7 El la Ĉeĥa kaj Slovaka Literaturoj

    1887-1920: La unua grava libroforma verko estas Rakontoj de J. Arbes (tr. Josef Grna), 1908. Kolekton de poemoj tradukitaj oni eldonis post la morto de St. Schulhof: Bohemaj Grenatoj, 1920.

    1920-1939: Nur intermilite povis libere floradi la literatura tradukado en Ĉeĥoslovakio. En 1921 aperis la triakta komedio de J. Vrchlicky Nokto en Karláv Tyn (tr. Miloŝ Lukaŝ). La verko de Jiri Mahen La Koboldo Ondra (tr. Moraviaj Esperanto-Pioniroj) aperis en la sama jaro (1921). De Karel Ĉapek aperis la dramo RUR ( Rossumaj Universal Robotoj) (tr. Moraviaj Esperanto-Pioniroj), 1926, kaj en 1938 la dramo La Blanka Malsano (tr. Kilian). De Petr Bezruĉ aperis Sileziaj Poemoj (tr. VI. Adamik), 1927. Verkoj de J. Herben (1930), J. Welzl (1931), I. Herrmann (1932) aperis en traduko de Moraviaj Esperanto-Pioniroj. La samaj tradukis ankaŭ la novelojn Genutrantoj de Jiri Sumin kaj Maryĉka Danculino de Ruzena Svobodova, 1933. La romano de Ladisl. Vladyka Mi en Li (tr. Moraviaj Esperanto-Pioniroj) aperis en 1933. De K. M. Ĉapek-Chod aperis tri Noveloj (tr. Moraviaj Esperanto-Pioniroj), 1934. Samjare venis eltiraĵoj el la romano de J. Haŝek La Travivaĵoj de la Brava Soldato Ŝvejk dum la Mondmilito (tr. J. Ŝtadler), kaj la postan jaron (1935) aperis la satira verko de Petro Den Kiel Fariĝi Kreanto Facile kaj Rapide (tr. Moraviaj Esperanto-Pioniroj). En 1937 aperis la socikritika tragikomedio de Vilem Werner Homoj sur Flosglacio (tr. Moraviaj Esperanto-Pioniroj). Interesa estas la verko de K. J. Erben Bukedo el Ĉeĥaj Naciaj Mitoj, poemaro, tradukita de Tomaŝ Pumpr, 1938.

    1940-1971: La nazia okupado kaj la milito unue, kaj poste la Stalin-a malpermeso multe influis lamige la eldonkapablon de la ĉeĥoslovakaj tradukemuloj. Ekster Ĉeĥoslovakio aperis en 1948 Skizoj pri Nederlando (tr. Degenkamp), bonhumoraj priskriboj de Karel Ĉapek. De la sama aŭtoro, en la brila traduko de Josef Vondrouŝek, aperis Libro de Apokrifoj, 1970: 29 novelminiaturoj kun mita temo. De K. H. Borovsky aperis la longa, nefinita poemo satira La Bapto de Caro Vladimir (en brila traduko de Tomaŝ Pumpr), 1953. De Jaroslav Seifert aperis la versaĵkolekto Panjo (tr. Jiri Korfnek), 1960. Ĉeĥajn Fabelojn porinfanajn (tr. Valda Vinar) oni eldonis en Japanio (1962). La slovaka teatraĵo Meteoro (tr. V. Gazda) aperis en 1963: aŭtoro estas Peter Karvaŝ. La romano de Jan Otĉenaŝek Romeo, Julieta kaj la Tenebro (en aparte bona traduko de V. Vana), aperis en 1965. En 1968 aperis la traduko de la slovaka groteska teatraĵo de Jan Kakoŝ Mohajra Plejdo (tr. Ed. V. Tvarozek), kaj en 1970 Sileziaj Kantoj, poemaro de Petro Bezruž, en traduko de Pumpr, Korinek kaj Hromada.

    Multaj aliaj tradukaĵoj aperis en revuoj: i.a. en Literatura Mondo, La Suda Stelo, La Nica Literatura Revuo. La plej novajn tradukojn pretigis ĉefe Josef Vondrouŝek, Karel Piĉ, Jana Cichova, Eva Seemannova-Suchardova, k.a. En 1935 aperis cetere ĉeĥoslovaka Antologio (ĉefredaktoroj estis O. Ginz kaj St. Kamaryt), kun elstare reprezenta elekto de literaturaĵoj. Interesa el literatura vidpunkto estas ankaŭ la verketo de A. Novak (tr. V. Krouzil) Ĉeĥa Literaturo laŭ la Birdperspektivo, 1921.

    7.2.8 El la Cerkesa Literaturo

    Aperis malgranda antologieto de rakontoj en 1908, redaktita kaj tradukita de G. Davidov.

    7.2.9 El la Ĉina Literaturo

    1887-1949: En 1913 aperis la unuaj tradukaĵoj de K. Ĉ. Ŝan en Orienta Almanako. Tamen, nur post la Unua Mondmilito la tradukaĵoj el la ĉina komencis plimultiĝi.

    Antologian formon havas la verko Perloj el la Oriento, 1921, de Ossaka kenĵi, kun klasikaj poemoj ĉinaj. La samo validas ankaŭ por Verda Parnaso 1932, de I.U. (pseŭdonimo de Ito saburo), kun ĉinaj poemoj el diversaj epokoj. El la klasika literaturo aperis komence La Vortoj de Konfucio (tr. Ossaka kenĵi), 1923. Pli poste eldoniĝis konfuceaj ĉefverkoj: Granda Lernado kaj Doktrino de Mezeco (tr. unubroŝure de Nohara kiuiĉi), 1932. En 1933 aperis etika libro el proks. 420 a.K.: Librokonstantaĵo de Fila Pieco (tr. Nohara). De la budhana sektofondinto K’uoan (12-a jarcento) aperis La Dek Bildoj de Bovpaŝtado (tr. Ŝibajama kei), 1930.

    El la modernuloj, aperis la duakta historia dramo Ribelemaj Virinoj de Guo moĵuo (1892- , tradukita de Ŝ. M. Chun, 1927. En 1933 O. Erdberg aperigis Ĉinajn Novelojn, kiuj temas pri la revolucia kaj naciliberiga batalo.

    1949-1971: Post la naciliberiga batalo, ĉefe El Popola Ĉinio aperigis klasikajn kaj modernajn tradukaĵojn. Kelkaj klasikaĵoj aperis ankaŭ en El Orienta Florbedo, de Ossaka kenĵi, 1956. Rakontojn de la 220-a p.K. ĝis 1911 kunigas Rakontoj pri Fantomspitantoj (1961). Rakontojn de la 13-a jarcento enhavas la verko de Vang ŝifu La Okcidenta Ĉambro (tr. Laŭlum), 1961.

    Pli modernaj verkoj estas Fajrolumo en la Fronto, de Liu bejü (tr. S. J. Zee), 1951, kaj Nova Tasko (tr. Cicio Mar), 1950, noveloj primilitaj. La novelaro Por Nova Afero Nova Maniero (tr. Zee k.a.) aperis en 1952 (2-a eld. 1959), La Feliĉo (tr. Honfan kaj Zee) en 1953, kaj la poemaro La Plej Forta Voĉo de la Paco (tr. Zee), aperis en 1952. En 1960 estis eldonita rimarkinda moderna antologio Ĉina Antologio 1949-1955 (tr. Zee, Laŭlum, Honfan, k.a.).

    Bonaj estas ankaŭ la verkoj de Liu ĝaŭlin Knabino kaj Garolo, versa popolrakonto tradukita de Laŭlum (1962), kaj la verkoj de Ging fan Kiel Lu Ban Majstriĝis, 1963, kaj de Hie kiguj La Varma Sudo kaj la Frosta Nordo, 1966.

    La versa popolrakonto de la Sani-a naciminoritato Aŝma aperis en bela traduko de Laŭlum (1964).

    Sed la plej atentinda eldonaĵo estas la preskaŭ kompleta kolekto de Noveloj de Lusin, brile tradukitaj de Elpin, S. J. Zee, k.a. (1963). Lusin-tradukaĵoj cetere aperis jam en 1930, 1934, 1939, 1941 kaj 1951.

    7.2.10 El la Dana Literaturo

    1887-1918: Antaŭ la Unua Mondmilito la tradukoj estis nur sporadaj kaj impresis nemature. Tiam, la plej gravaj tradukantoj estis sendube F. Skeel-Giorling, H. Th. Thomsen (Norvego) kaj Kaj Bendix. La unua libroforma eldono estis Prozo el Danaj-Norvegaj Aŭtoroj, 1908, verko kunmetita de Thomsen. Samjare aperis la teatraĵo de H. Hertz Jolanto, la Filino de l’ Reĝo Rene (tr. Hj. Runeberg). En 1909 aperis Fabeloj de Andersen (tr. Skeel-Giorling), 2-a eld. 1923. Tiu traduko signas la unuan manifestiĝon de la ŝato de la tradukistoj rilate Andersen, kiu igis ties verkaron en Esperanto tiel reprezentata.

    1919-1941: Libroforme aperis jam frue Fabeloj de Andersen, tradukitaj de L. L. Zamenhof inter 1888 kaj 1914. La unua volumo aperis en 1923 (3-a eld. 1965), la dua en 1926, la tria en 1932 kaj la kvara en 1963. Krome aperis la rakonto de Steen Steensen Blicher Taglibro de Vilaĝpedelo (tr. H. J. Bulthuis), 1922, kaj la romano de Hans Kirk Taglaboristoj (tr. L. Friis kaj W. Jensen), 1941 (2-a eld. 1968). Estas rimarkinde, ke post 1930 venis renesanco en la dana tradukarto. Anonciĝis novaj, kleraj tradukantoj: H. P. Frodelund, P. Th. Justesen, H. E. Jensen, Kristian Langgaard, kiuj aktive kunlaboris en ĉiuj tiamaj gravaj literaturaj gazetoj.

    1942-1971: Al tiuj tradukantoj aldoniĝis novaj rekrutoj: i.a. Aage Hunderup Petersen, E. Egerrup, E. Windeballe, Ib Schleicher, C. Graversen, kaj precipe Poul Thorsen, kiu kontribuis per 20% el ĉio tradukita (ĉefeverse).

    Libroforme prezentiĝis pliaj tradukaĵoj el Andersen: Noveloj (tr. Frodelund), 1946, (tr. Hugo Sirk) 1953, kaj ĉefe La Marvirineto, 1962, kaj La Novaj Vestoj de la Imperiestro, 1964, ambaŭ tradukitaj de Ib Schleicher. Aperis alia verko de Steen Steensen Blicher: La Pastro en Vejlbye (tr. Aage Hunderup Petersen), 1945, Misteroj de l’ Vivo, novelaro de Agnes Bogh-Hogsted (tr. C. Graversen), 1950, kaj Pli ol Fantazio, de la sama aŭtorino, 1946 (2-a eld. 1967). P. Thorsen tradukis en 1956 la karikaturajn, epigramecajn aforismojn de Piet Hein, Gruk, kaj grupo sub la ĉefredaktoreco de Svend Dragsted tradukis la romanon de Willy Riser Tiel Profunda Estas la Nokto, 1959.

    Parto de la volumoj de Poul Thorsen Rozoj kaj Urtikoj, 1954, kaj Sen Paraŝuto, 1963, konsistas el tradukitaj poemoj.

    Grandan signifon havas la publikigo en 1961 de la Dana Antologio. Multaj tradukoj el la dana aperis en Norda Prismo aŭ estis prezentitaj dum la Belartaj Konkursoj.

    Bibliografion pri la dana literaturo en Esperanto verkis P. Thorsen en 1952 (kun 355 titoloj de 94 aŭtoroj) kaj danlingve ankaŭ Svend Dragsted en 1962 (kun 471 titoloj).

    7.2.11 El la Estona Literaturo

    De la reprezentanto de la literatura skolo novestona Fr. Tuglas aperis Kvin Noveloj, 1924, tradukitaj de Seppik.

    Verko de la moderna revolucia poeto Johannes Barbarus Horizontoj (tr. Hilda Dresen) aperis en 1931. 1929 alportis poemaron Elektitaj Versaĵoj de Marie Under, en tre bona Esperanta versio pretigita de Hilda Dresen. Post ia Dua Mondmilito aperis du verkoj: Ŝippereo, novelo kaj versaĵoj de Juhan Smuul (tr. H. Tulve), 1968, kaj 14 noveletoj de Lilli Promet, Kuŝanta Tigro (tr. Alma Lekko), 1971. En la ĉefaj postmilitaj literaturaj gazetoj aperis, dank’ al la nelacigebla aktivo de H. Dresen, tradukaĵoj el Vaarandi, M. Rand, J. Smuul, V. Beekman.

    En 1931 aperis ankaŭ kolekto Ekskursa Kantaro, kaj en 1932 Estona Antologio, kiun ĉefredaktis Hilda Dresen, kunlabore kun 16 aliaj kleraj tradukantoj.

    7.2.12 El la Finna Literaturo

    Inde reprezentas la finnan literaturon jenaj verkoj de Aleksis Kivi: La Fianĉiĝo kaj Lea, ambaŭ drametoj (tr. Hilma Hall), 1920; La Botistoj, kvinakta komedia dramo (tr. H. Hall), 1919, Sep Fratoj (tr. Ilmari Ekstrom), prozforma eposo prikampara, 1947.

    De Linnankoski aperis Batalo pri la Domo Heikkila (tr. V. Setälä), 1919. V. Setälä aperigis en 1950 la fotografaĵ-kolekton Burĝonoj, kun tradukitaj poemoj. Sed la plej elstara verko, forme kaj enhave eksterordinare fidela, estas sendube la traduko de la nacia eposo Kalevala, 1964. Temas pri la vivo-verko de J. E. Leppakoski, kiu tiamaniere testamentis la eposon al la poezia trezoro de la Esperanta kulturo. La poemaro de J. H. Erkko Spegulo Homarana aperis en 1946 en traduko de Vilho Setälä. La sama tradukinto aperigis tradukaĵojn ankaŭ en Fortoj de l’ Vivo, 1967.

    7.2.13 El la Flandra Literaturo

    Belgio estas, kiel konate, lando dulingva. Ni pritraktas ĉi tie la flandran literaturon, dum la valonan ni pritraktas en la ĉapitro pri la franca literaturo.

    1887-1914: Antaŭ la Unua Mondmilito la flandraj beletristoj estis tre aktivaj: jam en 1904 aperis plene reprezenta antologia volumo Paĝoj el la Flandra Literaturo, redaktita kaj tradukita de M. Seynaeve kaj R. van Melckebeke, kun la verkoj de 21 aŭtoroj. Du rakontoj de Hendrik Conscience Blinda Rozo (tr. v. Melckebeke kaj v. Hove), 1906, kaj Rikke-Tikke-Tak (tr. M. Posenaer), 1912, aperis libroforme. De Rene Vermandere aperis Formortinta Delsuno (tr. O. van Schoor), 1910. P. H. Spaak prezentiĝis per la teatraĵo Kaatje (tr. W. v. d. Biest), 1911, kaj de Maurits Sabbe aperis ankaŭ teatraĵo, Bietje (tr. W. v. d. Biest), 1914. Aliaj tradukoj aperis en revuoj. Ilin pretigis ĉefe Fr. Sohoofs, Maria Posenaer, A kaj W. van der Biest, Oscar van Schoor, k.a.

    1915-1939: Post la Unua Mondmilito aperis alia grava reprezenta verko: la Belga Antologio (flandra parto, 1928), kiun tradukis grupo el la pioniraj tradukantoj, al kiuj aliĝis novaj aktivuloj: H. Vermuyten, Jan van Schoor, Fr. Schoofs, L. Cogen, k.a. La gravan romanon de H. Conscience La Leono de Flandrujo tradukis la Nederlandano H. Bulthuis (1929). En 1931 aperis Elektitaj Noveloj de Lode Baekelmans (tr. J. van Schoor). Ankaŭ la romano de F. Timmermans Pallieter, 1933, estis tradukita de J. van Schoor. Fine, en 1939, aperis en traduko de H. Vermuyten bona versio de poemaro de Guido Gezelle Se Aŭskultas la Animo....

    1940-1971: Post la Dua Mondmilito la literatura libroeldonado en Flandrio iom lamis; tamen aperis ĉefe en revuoj kaj en belartaj konkursoj kelkaj novaĵoj. La plej interesa moderna tradukisto estas Albert Samyn, dum la plej fertila estas frato Arni Decorte, kiu tamen limiĝas preskaŭ komplete al la literaturo religia.

    7.2.14 El la Franclingva Literaturo

    1887-1914: La unua libroforma verko estas la kvinakta komedio de Beaumarohais La Edziĝo de Figaro (tr. A. Kofman), 1898. De la sama aŭtoro aperis ankaŭ La Barbiro de Sevilla (tr. S. Meyer), 1909. En 1902 aperis la fabelo de Pierre Louys La Rozo Supernatura. 1904 alportis la verkon de X. de Maistre Vojaĝo Interne de Mia ĉambro (tr. S. Meyer). De la sama aŭtoro aperis la rakonto La Leprulo de Aosto (tr. Assis Moura), 1908. En 1904 venis ankaŭ la triakta farso Advokato Patelin, de Brueys kaj Palaprat (tr. J. Evrot). Samjare aperis Elektitaj Fabloj de La Fontaine (2-a eld. 1907), tradukitaj de G. Vaillant. De Sam Meyer estas la traduko de l’ Avarulo de Moliere (1904). De la sama aŭtoro, en la sama jaro, aperis La Edziĝo Kontraŭvola (tr. V. Dufeutrel). En 1906 aperis Don Juan (tr. Boirac), kaj en 1908 Georgo Dandin (tr. L. L. Zamenhof), 2-a eldono 1924. En 1911 eldoniĝis la traduko de La Malsanulo pro Imago (tr. Velten).

    J.P. Leppäkoski riĉigis la tradukan beletron per la grandioza finna eposo Kalevala.


    KalocsayWaringhien, la genia duopo, kiu en la Internacia Lingvo brile redonis la majstroverkojn de Heine kaj Baudelaire.


    La jaro 1904 alportis ankaŭ la volumon Rakontoj pri Feinoj de Perrault (tr. Sarpy), 4-a eld. 1908. De Maupassant aperis la rakonto Gastejo (tr. Gogitidze), 1911. En 1905 aperis la romano de Bemardin de St. Pierre Paŭlo kaj Virginio (tr. H. Hodler). Komedieto de d’Hervilly La Supujo (tr. S. Meyer), aperis en 1905. En 1906 venis la ampleksa poezia traduko de la Rolandkanto, pretigita de D-ro Noel. Samjare aperis du tragedioj de Racine: Atalia kaj Ester (2-a eld. 1907), tradukitaj de E. Noel. En 1907 eldoniĝis Aventuroj de Vlasta Abenceraĝo de Chateaubriand (tr. R. Deshays). De Flaubert aperis La Legendo de S. Juliano Helpema (tr. H. Hodler), 1907. Samjare aperis ankaŭ: la verketo de Octave Mirbeau Ili Estis Frenezaj (tr. Segretinat), la romano de J. Renard Karotharulo (tr. Muffang), la verko de Courteline Sinjoro Badin (tr. R. Beck kaj R. Jean), la teatraĵeto Angla Lingvo sen Profesoro (tr. G. Mooh) de Tristan Bernard, La Vivo de Jesuo de Renan (tr. E. Gasse), kaj Sinjoro Vento kaj Sinjorino Pluvo de Paul de Musset (tr. Champion). De lia frato, Alfred de Musset, aperis Kaprico (tr. Flourens), 1908, la duakta komedio Fantasio (tr. P. Berthelot), 1911, kaj Ne Ludetu kun la Amo (triakta komedieto, tr. Stroele), 1911. Tre ŝatata estis la romaneto de J.J. Porchat Sub la Neĝo (tr. J. Borel), 1908 (2-a eld. 1923). Samjare (1908) aperis la verko de Houssaye La Reĝlando de l’ Rozoj (tr. Ghampion), la unuakta komedio de A. Dreyfus La Vangofrapo (tr. S. Sar), la verko de Abbe Prevost Manon Lescaut (tr. Vallienne) kaj La Kaprino de S-ro Seguin, de A. Daudet (tr. Yersin). Oni publikigis en 1909 la verkon de A. Dumas La Kolomba Premio (tr. B. Papot). En 1909 aperis rakonto de Honore de Balzac: Eŭgenino Grandet (tr. E. Gasse). De la sama aŭtoro aperis ankaŭ La Vendetta (tr. M. Merckens), 1911. La verko de Fenelon La Aventuroj de Telemako (tr. Vallienne) eldoniĝis inter 1909 kaj 1910. En 1910 aperis la teozofi-fona romano de L. Dalsace Fatala ŝuldo (tr. E. Ferter-Cense) kaj de Maeterlinck oni eldonis Monna Vanna (tr. A. Behrendt). De la sama aŭtoro aperis Morto de Hundeto (tr. G. Stroele), 1912, kaj Aladino kaj Palomido (tr. Eliot) 1913.

    En 1911 aperis la Funebra Parolado pri Louis de Bourbon (tr. L. Bastien), de Bossuet. De la sama aŭtoro venis ankaŭ la Unua Katekismo (tr. P. Deschamps), 1913. En 1911 aperis la rakonto Karmen de Prosper Merimee (tr. S. Meyer) kaj la romano de la Sviso Ramuz Aline (tr. de Saussure). Elĉerpaĵoj el Gil Blas de Santillana, romano de Lesage, aperis en 1912 (tr. Busquet). En 1914 publikiĝis la Intervidiĝo kaj la Nekonita Dialogo, de De Vigny, ambaŭ tradukitaj de S. Meyer (2-a eld. 1924). 1914 alportis la romanon de Paul Seippel Adele Kamm (tr. R. de Saussure, 2-a eld. 1915). Samjare aperis la tragedio Sokrato de Ch. Richet (tr. J. Couteaux). De M. Zamacois aperis la kvarakta versa teatraĵo La Amuzistoj (tr. W. v. d. Biest), 1913, kaj la traduko de la unua parto de la romano La Mizeruloj de Victor Hugo venis en 1914-1915.

    1915-1939: Kvankam postmilite Francio ne plu estis la centro de la Esperanta Movado, aperis tamen multaj verkoj tradukaj. Antologiforme aperis nenio, sed en 1928 la franclingva (valona) parto de Belga Antologio (red. M. Jaumotte) kaj en 1939 la velŝa (romanda) parto de la Svisa Antologio (red. A. Baur) sciis valorigi la franclingvan literaturon ekster Francio. Ankaŭ en Etema Bukedo (tr. Kalocsay), 1931, troviĝas 37 poemoj elfrancigitaj. En 1921 aperis La Pensoj de Riguet (tr. G. Moch) kaj Thais (tr. S. Payson) de Anatole France. En 1922 venis retraduko de la farso Majstro Pierre Pathelin (tr. Balliman). Samjare aperis Francaj Poezioj (tr. Balliman). En 1922 Henri Legrand tradukis Amfitriono, komedio de Moliere. De la sama aŭtoro aperis La Mizantropo (tr. H. Boucon), 1930, kaj La Nobela Burĝo (tr. R. Levin), 1936. La Jaro 1923 alportis la romanon de H. Barbusse Eklumo en la Abismo (tr. Else). La novelo de H. Balzac La Firmao de la Kato kiu Pilkludas (tr. P. Benoit) aperis en 1924. De P. Merimee aperis Mateo Falcone (tr. J. Borel), 1926, kaj Colomba (tr. J. Beau), 1939. El la socikritika tendaro tradukis Leon Bergiers novelon de Jean Tousseul Morto de Blanjo (1926), kaj en 1927 du novelojn de Eekhoud: Servokapabla kaj Marcus Tybout. La romano de M. Catalany Klari (tr. E. Robert) aperis en 1928. De Voltaire aperis Kandid (tr. Adam) 1929. A. de Musset reprezentiĝis per la verkoj (tr. J. v. Schoor): La du Amatinoj kaj La Kapricoj de Mariano en 1930, kaj Mimi Pinson (tr. Rethel), 1934. Tri Rakontoj el Impresoj de Vojaĝo de A. Dumas tradukis Deligny (1932). La faman komedion Knock de Jules Romains tradukis Corret (1932), kaj la modernan satirfabelon de Andre Maurois Bareluloj kaj Fadenuloj tradukis Fabo (1933). Inter la unuaj libroformaj tradukaĵoj de G. Waringhien estis Pripensoj aŭ Sentencoj Primoraj de La Rochefoucauld, 1935. Du novelkolektoj de G. Duhamel aperis: Rakontoj pri Nederlando (1938) kaj Norda Kanto (1939), ambaŭ tradukitaj de R. Dupuis.

    1940-1971: Post la Dua Mondmilito la elfranca tradukarto reviviĝis kvalite altega. En 1949 aperis Fabloj de La Fontaine, verse tradukitaj de L. Thevenin. Samjare aperis la elfrancigo de Leteroj el Mia Muelejo, de A. Daudet (tr. Mijake ŝihej). De la sama aŭtoro aperis la romano Tartarin de Tarashono (tr. Delor kaj Lebrun), 1955. Guy de Maupassant estas reprezentata per Normandaj Rakontoj (tr. R. Dupuis), 1953. De Voltaire aperis 3 verkoj: Zadig, Kandid kaj Senartifikulo (tr. E. Adam), 1957. Teamo konsistanta el G. Waringhien, K. Kalocsay, R. Bernard, M. Carlsson, L. Tarkony kaj H. Vatre tradukis la tutan Floroj de l’ Malbono de Baudelaire, 1957. Ankaŭ de Baudelaire aperis La Spleno de Parizo (tr. P. Lobut), 1967. Komedio de Moliere La Mokindaj Preciozulinoj (tr. Ribot) eldoniĝis en 1957. De A. de Saint-Exupery aperis La Eta Princo (tr. A. Delaire), 1960. De Marcel Pagnol la komedio Topaze kaj de Ch. Vildrac la komedio La ŝipego Tenacity aperis en 1960 en traduko de R. Bernard. La romano de J. P. Sartre La Naŭzo (tr. R. Bernard) aperis en 1963. De la sama aŭtoro aperis ankaŭ La Respektema P... kaj Sen Eliro, ambaŭ en 1964, en traduko de R. Bernard. La sama tradukinto eldonis la antologieton Apenaŭ Bukedeto... (1971).

    El la literaturscienca vidpunkto estas interesaj la verkoj de A. da Silva Vivo de Zola (tr. Manuel de Freitas), 1946, kaj la tezo de Colette Llech-Walter Ekzistencialistaj Herooj en la Literatura Verkaro de J. P. Sartre, 1959.

    7.2.15 El la Frisa Literaturo

    El la frisa literaturo aperis libroformaj literaturaĵoj nur en la lastaj jaroj. Frisaj Rakontoj, kun 20 prozaĵoj, aperis en traduko de grupo da tradukistoj, en la redakto de S. S. de Jong en 1964, kaj la novelaro de P. Wybenga, Dorse kontraŭ la Muro (tr. S. Stuit), pri la nazia okupado de Frisio, aperis en 1966.

    7.2.16 El la Germanlingva Literaturo

    1887-1918: Inter la unuaj verkoj esperantlingve aperintaj estas la komedio de J. W. Goethe La Gefratoj (tr. A. Grabowski), 1889 (2-a eld. 1909; represita en 1967). De Goethe, krome, aperis la tragedio Ifigenio en Taŭrido, en la majstra traduko de L. L. Zamenhof, 1908 (3-a eld. 1929), la poezia romano Hermano kaj Doroteo (tr. Küster), 1911 (2-a eld. 1922), kaj La Suferoj de Juna Werther (tr. P. Usinger), 1911 (nekompleta libroforma eldono).

    Ankaŭ el H. Heine oni multe tradukis: aperis Pentraĵoj el Vojaĝo (tr. VI. Gernet kaj A. Kofman), 1897, Libro de Kantoj (tr. L. L. Zamenhof, Leo Belmont, k.a.), 1911 (2-a eld. 1912), Elektitaj Poemoj (tr. Pillath; ps. Zanoni), 1914 (2-a eld. 1920).

    De Bolsche aperis unu ĉapitro el La Ama Vivo en la Naturo (tr. L. E. Meier), 1906. Abundas ankaŭ tradukaĵoj el Schiller: aperis la poezia dramo Wilhelm Tell (tr. L. E. Meier), 1906, la triakta komedio La Nevo kiel Onklo (tr. Stewart), 1907, la dramo La Rabistoj (tr. L. L. Zamenhof), 1908. Fine, aperis Poeziaĵoj (tr. F. Zwach), 1913 (2-a eld. 1928).

    Elektitajn Fabelojn el la kolekto de la fratoj Grimm tradukis Bein (1906). La rakonto de Grillparzer La Monaĥejo ĉe Sendomir (tr. L. E. Meier) aperis en 1907. De P. Heyse aperis novelo, Edziĝa Festo en Ĉapri (tr. L. E. Meier), 1907. Samjare aperis verketo de E. T. A. Hoffmann, Sabla Homo (tr. H. Hodler). En 1909 aperis tradukaĵo el L. Tieck: La Blonda Ekiberto (tr. W. Fischer), 2-a eld. 1911. La dramo de Th. Korner Toni (tr. F. Stephan) aperis en 1909, dum la burĝa komedio de Lessing Minna de Barnhelm (tr. A. Reinking) aperis postan jaron (1910). De W. Hauff estas publikigita novelo La Karavano (tr. Eggleton), 1910 (2-a eld. 1921) kaj rakonto Fantaziaĵoj (tr. G. Hillebrecht), 1912. De Schnitzler aperis en 1912 la unuakta groteskaĵo La Verda Kakatuo (tr. Schroder). Friedrich Hebbel reprezentiĝis per du gravaj verkoj: la 5-akta tragedio Judith (tr. Lederer), 1912, kaj la 5-akta tragedio Gyges kaj Lia Ringo (tr. Bennemann), 1916. La novelo de W. Raabe La Nigra Galero (tr. F. Wicke) aperis en 1912 (2-a eld. 1922). La kontraŭmilita romano de Bertha von Suttner, For la Batalilojn! (tr. A. Caumont) aperis ĝuste en 1914. Fine, en 1918, aperis la Vintro-Fabeloj de H. Seidel (tr. Bücker).

    En ĉi tiu periodo L. E. Meier kunmetis la verketon Kvin Noveloj (de Grillparzer, Th. Körner, Seidl), 1912. Aperis krome Nordgermanaj Rakontoj de Bandlow (tr. Scheerpeitz), 1912 (,2-a 1924). Svisaj Rakontoj de E. Zahn aperis en 1913 (tr. Ch. Puivers). De ĉi tiu verkisto aperis ankaŭ la novelo La Patrino (tr. J. Schmid), 1913 (2-a eld. 1923). Noveletoj el la Nigra Arbaro kompilis H. Christaller, 1913 (2-a eld. 1923), dum Elzasaj Legendoj tradukis Ch. Pulvers, 1914 (2-a eld. 1924).

    Aperis ankaŭ kelkaj kantolibroj. La plej interesa estas Germanaj Popolkantoj, 1912 (2-a eld. 1913), kiun kunmetis kaj tradukis teamo.

    1919-193y; Post la Unua Mondmilito la eldona agado en Germanio daŭris nur ĝis 1933, en Aŭstrio ĝis 1938.

    Jam en 1921 aperis Fabloj de Lessing (tr. L. E. Meier); de la sama aŭtoro la dramo Natan la Saĝulo (tr. K. Minor) venis en 1923. En 1921 aperis La Struvelpetro, de H. Hoffmann (tr. J. Applebaum; reeldonita en 1971). Samjare aperis novelo de W. Hauff, La Kantistino (tr. E. Wüster). Alia novelo de Hauff aperis en 1923: La Almozulino de la Pont des Arts (tr. Brüggemann).

    De J. W. Goethe aperis la plena versa traduko de ia unua parto de Faŭsto (tr. Barthelmess), 1923, (2-a eld. 1949); krome, Romaj Elegioj kaj La Taglibro, 1932, en tre taŭga traduko de K. Kalocsay. Novelo de Zschokke aperis en 1923 (tr. Brüggemann). De H. Heine estis publikigitaj La Rabeno de Baĥaraĥ (tr. L. L. Zamenhof), 1924, Atta Troll (tr. F. Pillath), 1925, kaj Elektitaj Prozaĵoj (tr. F. Pillath), 1928. La 5-akta tragedio de Hebbel Maria Magdalena (tr. Bischitzky) aperis en 1922, dum la rakonto de A. de Chamisso, La Mirinda Historio de Petro Schlemihl (tr. E. Wüster), estis publikigita samjare. En 1927 aperis la traduko el la tradicia Vojaĝoj kaj Mirigaj Aventuroj de Barono de Münchhausen (tr. J. D. Applebaum). Samjare aperis Vienaj Legendoj, kolektitaj de A. Mair.

    La socikritika verko de Ernst Toller La Hirundlibro (tr. H. Wolff) estis eldonita en 1929. Aperis du ĉefverkoj de Erich Maria Remarque: En Okcidento Nenio Nova (tr. J. F. Berger), 1929, kaj La Vojo Returne (tr. Berger), 1931. Kelkaj noveloj de Th. Storm aperis: tr. H. Heitmüller (1929), kaj tr. Bader (1934). De W. Kloepffer aperis Vagabondo kaj Sinjorino (tr. Goppel), 1931. De Rainer Maria Rilke aperis Leteroj al Juna Poeto (tr. A. Münz), 1934. En 1937 aperis la verko de J. Nestroy Antaŭaj Cirkonstancoj (tr. H. Steiner) kaj en 1932 novelo de Stefan Zweig La Okuloj de la Eterna Frato (tr. H. Wolff).

    En 1931 aperis dudek elgermanigitaj poemoj en la verko de K. Kalocsay Eterna Bukedo. Germanajn Kantojn aperigis traduke F. Pillath en 1921 (2-a eld. 1922). En 1939 venis Svisa Antologio (red. A. Baur) kun literaturhistoria enkonduko kaj valora kolekto de tradukoj el verkoj de svisaj germanlingvaj (alemanaj) verkistoj.

    1940-1971: Post la Dua Mondmilito aperis pluraj verkoj, tamen la eldonado ne plu estis tiel vigla, parte pro la profundaj frapoj, kiujn la Esperanto-Movado suferis dum la nazia regado kaj pro la milito.

    Jam en 1947 aperis libro kun noveloj de Kleist, Stifter kaj Th. Storm, tradukitaj de Pebe (ĉu Bennemann?). Samjare, A. Bader aperigis 2 novelojn de Storm kaj de M. Escherich, kaj aperis romano de la svisa verkisto J. C. Heer, Ĉe la Sank\taj Akvoj (tr. A. Bader). Novelkolekto el la verkoj de Stefan Zweig (Brulanta Sekreto, tr. K. kaj P. Schwerin) aperis en 1949. L. Goppel tradukis la novelon de R. C. Muschler La Nekonatino (1951). La verko de K. L. Immermann, La Karnavalo kaj la Somnambulino (tr. A. E. Wohlthat) aperis en 1952. Kelkajn jarojn poste (1957) aperis verko de Eichendorff El la Vivo de Netaŭgulo (tr. Bennemann). Lasta evento, 1969, estas Kantoj kaj Romancoj, de Heinrich Heine, en la genia traduko de K. Kalocsay kaj G. Waringhien.

    Ĝis nun ne aperis germana antologio, kvankam partoj el ĝi pretas, kaj estis publikigitaj en Okcidentgermana Revuo. En 1953 aperis tamen Aŭstria Antologio, kaj multnombraj verkoj troveblas en multege da Esperantaj revuoj ekde La Esperantisto.

    7.2.17 El la Hebrea Literaturo

    La plej fama hebrea verko, La Malnova Testamento, aperis en 1926, parte el la hebrea, parte el la aramea lingvoj. Ĝin tradukis, kaj parte jam antaŭmilite aperigis, L. L. Zamenhof. La definitivan redakton kaj korekton pretigis grupo de anglikanaj pastoroj. La unua provo traduki el la Biblio estis farita de E. Neumark: Libro de Ruth, 1893. El la Miŝnao tradukis J. Rabinovic la libron Patroj 1930. De Naum Jeruŝalmi aperis Eksiĝo kaj Merkado la Azenpelisto (tr. Levi Wiener), 1933. Modernan romanon tradukis Ota Ginz: Freŝa Mateno, de Reuven Kritz, 1967.

    En 1941, er Palestino, aperis Kantaro Hebrea, pretigita de J. J. Kohen-Cedek.

    7.2.18 El la Hindaj Literaturoj

    La ĉefa tradukisto, kiu verkis ankaŭ originale, estas la Bengalo Lakshmiswar Sinha. Li rekreis traduke la dramrakonton Sivaĝi, sur la historia fono de la hinda 17-a jarcento (1929). En 1930 aperis lia Tri Bengalaj Fabeloj, kaj en 1961 la novelkolekto de Rabindranath Thakur ( Tagore) Malsata ŝtono.

    Krome, jam en 1912 tradukis elsanskrite Antoni Lange verketon Nalo kaj Damayanti. Rakontforme aperis Sakuntala, la fama dramo de Kalidasa, 1927, kaj pluraj klasikaĵoj, ĉefe religiaj: Samanta-Mukha-Parivarto (tr. Nohara kiuiĉi), 1933), la sepa ĉapitro de Saddharmapundarika-Sutro (tr. Nohara), 1936, la grava Bhagavad Gita (tr. F. V. Lorenz), 1942, kaj la Sutroj unua ĝis dektria el Digha Nikajo (tr. H. Yoxon), 1949. En 1972 aperis Rakontoj el Panĉatantra (tr.

    7.2.19 El la Himarklingva Literaturo

    Hispanaj aŭtoroj 1887-1918: En ĉi tiu periodo hispanlingvaj tradukaĵoj aperis ĉefe dank’ al la aktivo de kelkaj aparte kleraj pioniroj, kiel Vicente Inglada-Ors, kiuj ĉefe interesiĝis pri la teatro. De la granda Jacinto Benavente (1866-1954) aperis la jenaj teatraĵoj, ĉiuj tradukitaj de V. Inglada: La Manĝaĵo de la Sovaĝbestoj (1907), Kruela Adiaŭo (1907), La Angora Katino (1907), La Triumfanta Animo (1907), La Malbonfarantoj de la Bono (1907), Princino Bebe (1907), La Maleleganteco (1906), La Nesia Hejmo (1909), Perlabori Sian Vivon (1909), Hispanaj Dramoj (1910), Sabata Vespero (1910), La Domo de la Feliĉo (1910), Pli Forta ol Amo (1910), La Servanto de Don Juan (1913), La Paperujo (1913), La Gefavoratoj (1914). Krome: La Unuhora Revfeliĉo (tr. Novejarque kaj Benet), dialogo, 1914. Samepoke aperis ankaŭ la kvarakta komedio de S. kaj J. Alvarez-Quintero (tr. V. Inglada) La Galeotoj. De Vicente Blasco-Ibanez (1867-1928) aperis en 1894 la verketo La Barako (tr. Rafael Duyos). Al la sama tradukisto ni dankas Inter Oranĝarboj de Blasco-Ibanez, 1900. La Kuracisto per Batoj kaj la triakta komedio La Jeso de Knabinoj de Leandro Moratin (1760-1828) estis tradukitaj de Vicente Inglada resp. Norman Maclean, 1906 kaj 1907. De Fray Luis de Leon, religitendenca verkisto de la 16-a jarcento, aperis la etika verko La Perfekta Edzino (tr. A. Jimenez-Loira), 1909. Fine, Vicente Inglada tradukis du verketojn de Ramon de Campoamor (1817-1901): en 1911 kaj 1918.

    Hispanaj aŭtoroj 1918-1938: La traduka aktivo daŭris senhalte ĝis la civila milito. De Cervantes-Saavedra (1547-1616) aperis pluraj ĉapitroj, tamen neniam la tuta Don Kiĥoto: la unuan provon (3 ĉapitrojn) faris Bourlet, Inglada kaj Law en 1905. La duan Fr. Pujula-i-Valles en 1909 (2-a eld. 1924): 5 ĉapitrojn; la trian Julio Mangada-Rosenorn en 1927. La lastan faris Luis Hernandez en 1955. Ankoraŭ de Cervantes aperis la traduko (pretigita de Mangada) de du bonekzemplaj noveloj: Du Junaj Fraŭlinoj kaj Korneliino, 1927. De Pedro Calderon-de-la-Barca (1600-1681) aperis La Urbestro de Zalamea (tr. Enrique Legrand), 1925. Antologian karakteron havas la verko El Moderna Hispana Parnaso (tr. Julio Mangada-Rosenorn), 1927. La fikcia romano de Coronel Ignotus (ps. de Jose de Elola), La Amo en la Jaro Dekmil (tr. J. F. Berenguer), aperis en 1932. La pulĉinela komedio de J. Benavente La Kreitaj Profitoj (tr. V. Inglada) aperis en 1932. En 1935 aperis alia verko de Vicente Blasco-Ibanez: la romano Sango kaj Sablo (tr. R. de Salas-Bonal). Fine, en 1937, aperis la rakonto La Ĵusnaskito de Ricardo Becerro-de-Bengoa (tr. J. F. Berenguer).

    Hispanaj aŭtoroj 1929-1971: La revigliĝo de la Esperanta Movado post la civila milito postulis iom da tempo. Do nur en 1952 aperis la Spiritaj Ekzercadoj de Ignacio de Loyola (1491-1550) (tr. E. Maynar). En 1964 Alvaro de Orriols tradukis La Amo de Don Perlimplin, de Federico Garcia-Lorca. Oni ĝin sukcese recitis, sed neniam aperigis libroforme. En 1965 aperis la traduko, de Diego Selso, de la verko La Buĉejo, de Stefano Echeverria. Epokfara verko estas la traduko, pretigita de la Ruso K. Gusev, de la ĉefaj poeziaj verkoj de Federico Garcia-Lorca (1898-1936): Liriko, 1968, el Romancero Gitano, El Poema del Cante Jondo, k.a. De Jose Maria Escriva-de-Balaguer (1902-  aperis en 1968 la verko Vojo (tr. Nicolas Lopez-Escartin). Samjare aperis funebr-humura verko de Wenceslao Fernandez-Florez (1886-1964), Filozofio de Fantomo (tr. L. Hernandez). Fine, en 1969, aperis la fama rapsodia poemo de Antonio Machado (1875-1939), La Lando de Alvargonzalez, tradukita kun granda enhava kaj ritma fideleco de F. de Diego.

    La Tragedio de l’ Homo estis nur la unua inter la tradukaj ĉefverkoj de Kalocsay, kies kontribuo al la traduka beletro estas ankoraŭ pli grandioza ol lia kontribuo al la originala literaturo en Esperanto.


    Kvankam la unuaj provoj traduki el La Biblio okazis jam en 1893 ( E. Neumark: Libro de Ruth) kaj ankaŭ D-ro Zamenhof tradukis el La Malnova Testamento, la kompleta verko aperis nur en la jaro 1926.


    L. Somlai (antaŭ la Dua Mondmilito: L. Spierer) apartenis al la plej aktivaj tradukistoj en la ora epoko de la Budapeŝta Skolo.


    Dank’ al la tradukemo de F. de Diego aperis en 1971 rimarkinda verko de Federico Garcia-Lorca: la tuta Cigana Romancaro.

    Multaj verkoj aperis traduke ankaŭ en pluraj revuoj: i.a. verkoj de Jose Zorrilla, Pedro Antonio Alarcon, Ruben Dario, Marques de Santillana, k.a. Tradukis ĉefe Amalia Núñez-Dubús, Fernando Redondo, Julio Mangada-Rosenorn, k.a.

    Interesa estas la verketo Pri Cervantes kaj La Famkonata Verko “ El Quijote, 1915, kaj la verko de J. Mangada Pri Hispanujo kaj Ĝiaj Popolkantoj (Popolkantaro de Murcia), 1926.

    Latinamerikaj aŭtoroj: De la meksika verkisto Amado Nervo (1870-1919) aperis dulingve Kvin Poemoj el Pleno, 1941. De la urugvaja verkisto Jose Enrique Rodo (1871-1917) aperis la filozofia rakonto Ariel (tr. M. Fernandez-Menendez), 1950. La popolan eposon argentinan Martin Fierro, de Jose Hernandez prezentis en mirinda traduko Ernesto Sonnenfeld en 1965.

    Multon tradukis lastatempe la argentina poeto Diego Selso (pseŭdonimo de Adan Hrynkiewicz): Mozaiko de Lumo kaj Ombro de M. E. Brisigelo, 1966; Alvoko de l’ Silento de Leandra Recareo, 1966, kaj En la Flamoj Voluptaj de l’ Amo, propra poemaro, 1966.

    D. Selso aperigis ankaŭ Kanzonojn: 1965, en du volumoj.

    7.2.20 El la Hungara Literaturo

    1887-1920: Unua antologiforma verko estas la ne tre granda, stile nematura, tamen interese ambicia verko duvoluma, Hungara Poemaro (tr. Fiedler, Marich, Altenburger kaj Rajczy), 1908, kun poemoj de Arany, Szabolcska, Berzsenyi, Petofi kaj kun kantaro.

    En 1906 aperis la verko de A. Abonyi, Mallumaĵoj (tr. P. de Lengyel), 2-a eld. 1907. Du Noveloj de Maŭro Jokai (tr. Luczenbacher) aperis en 1911. Elektitaj Poemoj de A. Petofi (tr. Fuchs) aperis en 1911 (2-a eld. 1923). La rakonto de Mikszath Fantomo en Lublo (tr. E. Forster) venis en 1912. Aperis krome du verkoj de Herczeg: Hungaraj Rakontoj (tr. Panajott), 1912, 2-a eld. 1923, kaj Marĉfloro (tr. A. Goltl), 1913.

    1921-1939: Tuj post la Unua Mondmilito estiĝis en Hungario literatura florado. La unuan antologian verkon pretigis Fr. Szilagyi (Poemaro el Hungarlando), 1929, kiun sekvis unu el la plej gravaj antologiaj verkoj iam aperintaj: Hungara Antologio, 1933, kies ĉefredaktoro estis Kalocsay, kun la kunlaboro de Baghy, Szilagyi, Bodo, Halka kaj Tarkony.

    En 1922 aperis du noveloj de Geza Gardonyi: Du Kokcineloj kaj La Montro (tr. K. Kalocsay). Samjare aperis la komedio de Heltai kaj Makai La Paĝio de la Reĝino (tr. K. Kalocsay). La postan jaron, 1923, aperis la poezia verko de A. Petofi Johano la Brava (tr. Kalocsay). Samjare venis la triakta dramo de Fr. Karinthy (1888-1938, mem esperantisto) Morgaŭ Matene (tr. Kalocsay). En 1924 aperis la drampoema ĉefverko de Imre Madach La Tragedio de l’ Homo (tr. K. Kalocsay), 2-a eld. rev. 1965, kaj 1926 alportis novelkolekton de Karinthy, Norda Vento (tr. K. Bodo). La romano de Babits La Cikoni-Kalifo aperis en 1929, en brilstila traduko de K. Bodo. L. Tarkony tradukis la rakonton de Fr. Karinthy Vojaĝo en Faremidon (1934). En 1937 aperis la romano de Jolanta Foldes La Strato de Fiŝanta Kato (tr. Halka kaj Spierer). La fama romano de Ferenc Molnar La Knaboj de Paŭlo-Strato (tr. L. Spierer) aperis en 1937. Samepoke L. Spierer* tradukis la novelon de A. Petofi La Avo. En 1938 aperis la novelo Rozinjo de Gyula Torok (tr. K. Kalocsay). Socikritika romano de L. Kassak, La Vojoj Estas Nekonataj, estis eldonita en 1940 (tr. L. Spierer).

    *  L. Spierer (1906-71) post la milito alinomiĝis L. Somlai.

    1940-1971: Pro la politika situacio, dummilite kaj de 1950 ĝis 1956, nenio povis aperi en Hungario mem. Tiel, 1943, aperis en Anglio la sprita romano de K. Aszlanyi Sep Vangofrapoj (tr. L. Spierer). La romano pri la dekadenco de la hungaraj nobela kaj burĝa klasoj Printempo de Morto de Lajos Zilahy (tr. L. Somlai) aperis en 1947. Nur en 1957 povis aperi la romano pri malriĉaj kamparanoj Amara Pano de J. Darvas (tr, L. Somlai). La romaneto Vuk de Istvan Fekete (tr. M. Leszko) aperis en 1966. Samjare oni publikigis la raportromanon de la moderna verkisto Ferenc Santa Dudek Horoj (tr. de grupo). En la traduko de K. Kalocsay aperis en 1970 la elektita poemaro de Sandor Petofi Libero kaj Amo.

    Multaj literaturaĵoj aperis ne libroforme, sed en revuoj: Literatura Mondo, Norda Prismo, La Suda Stelo, Monda Kulturo, Belarto, Hungara Vivo, k.a. Multaj poemoj aperis krome en Eterna Bukedo (tr. Kalocsay), 1931.

    Ankaŭ la kantaroj estas bone reprezentataj: Kalocsay kolektis kaj tradukis Kantanta Kamparo (101 tekstojn), 1923, kaj Gemoj de la Hungara Popolmuziko, 1929. Aperis krome kolekto el popolkantoj kaj laboristaj kantoj: Ni Kantu! (108 hungaraj tekstoj), 1928.

    Valora estas ia bibliografia verko de S. Tiborc, Esperanto en Hungarlando, 1959.

    7.2.21 El la Indianaj Literaturoj

    El ia indiana kolekto Legendoj de Vancouver, de la princino Tekahionwake, aperis esperantlingve kelkaj paĝoj, tradukitaj, verŝajne el la angla versio, de W. H. Fenton.

    7.2.22 El la Indonezia Literaturo

    En 1924 Liem Tjong Hie aperigis verketon: Javaj Legendoj kaj Fabloj. P. W. Broek publikigis en unu libro du javajn rakontojn: Devi Angreni kaj Mak Miah (1927).

    7.2.23 El la Islanda Literaturo

    El la islanda tradukis ĉefe Baldur Ragnarsson (konata ankaŭ kiel originala verkisto). Aperis la poemaro Sub Stelo Rigida de Thorsteinn fra Hamri, 1963, kaj poemkolekto Islandaj Pravoĉoj, 1964, kiu tre bone redonas esperantlingve la arkaan etoson de la originalaĵoj. Krome aperis tradukoj, ĉefe poeziaj, en Voĉo de Islando (1949-50 kaj 1959-60) kaj en Norda Prismo (1955 ĝis nun).

    7.2.24 El la Itala Literaturo

    La itallingvaj beletristoj Esperantaj neniam estis tre aktivaj koncerne tradukadon. La konsekvenco estas, ke la itala literaturo ne estas sufiĉe reprezentata.

    1887-1939: En 1906 aperis la unua libroforma tradukaĵo: la unuakta drameto de E. de Amicis La Floro de l’ Pasinto (tr. Rosa Junck). En 1910 aperis el verko de Ippolito Nievo ĉapitro La Idilio ĉe la Fonto (tr. A. Tellini). En 1912 aperis la dramo de Giovanni Bovio Kristo ĉe la Festo de Purim (tr. Tellini), La Urbo, kiu Dormas (tr. Tellini), kaj la Kompararo de Giuseppe Giusti (tr. Tellini).

    En 1920 aperis la Pia Versaro de S. Alfonso de Ligorio (tr. A. H. M. Kools). La postan jaron (1921) aperis la versa komedio de G. Giacosa Ŝakludado (tr. de la fratoj Padulli: la sama komedio estis jam aperinta en 1915 en traduko de Cl. Bicknell). Samjare aperis elektitaj ĉapitroj el la itala romano ĉefverka La Gefianĉoj de A. Manzoni: La Pesto en Milano dum 1630 (tr. P. C. Monti). En 1922 aperis traduko de etika verko de G. Mazzini La Devoj de la Homo (tr. Arabeno) kaj Italaj Rakontoj (tr. P. C. Monti). 1923 alportis la dramon de Giovanni Verga Kamparana Kavalireco ( Cavalleria rusticana, tr. R. Castagnino) kaj la prietikan verkon de Silvio Pellico Pri la Devoj de l’ Homoj (tr. A. Tellini). En 1926 aperis La Floretoj de St. Francisko el mezepoko (tr. Fr. Pizzi), kaj 1930 la fama porinfana verko de Carlo Lorenzini (ps. Carlo Collodi) Pinokjo (tr. M. Marchesi). En 1931 aperis la Historio de Kristo, de Giovanni Papini (tr. E. Fasce). En 1933 venis vervoŝpruca komedio de Carlo Goldoni Kurioza Okazaĵo (tr. Mevo, ps. de R. Orengo). Ĉefverko aperis en 1933: la tuta Infero (unua parto de la Dia Komedio) de Dante Alighieri, tercine tradukita de K. Kalocsay. Temas pri entrepreno kolosa, kiu mirigas onin pro la kuraĝo — kaj pro la senprecedence bela sukceso. Estis cetere multaj, kiuj provis traduki Dante inter 1905 kaj 1956: E. Wüster, R. Bagnulo, A. Mazzolini, D. Rivoir, P. C. Monti, E. Dondi, A. Grabowski. En 1935 aperis verko de Mussolini: Vivo de Arnaldo. En 1936, en bona traduko de E. Fasce, venis la konata porjunula libro Koro, de E. de Amicis. Provoj aperigi partojn estis faritaj de A. Tellini (1912) kaj de R. Castagnino (1924). Fine, en 1939, aperis en Nederlando la socikritika romano de la kontraŭfaŝista rifuĝinto Ignazio Silone: Fontamara.

    1940-1971: Post la Dua Mondmilito aperis bona traduko de poemkolekto el Giovanni Pascoli: Poemoj (tr. G. Azzi), 1952. Verko de Pirandello estis bele tradukita de Srdjan Flego kaj recitita de IAT, sed neniam publikigita (La Homo kun la Flor’ Enbuŝe). En 1963 aperis luksa volumo kun maloftaj ilustraĵoj de Botticelli: Dia Komedio, de Dante Alighieri, dulingva volumo, tradukita de Giovanni Peterlongo, senrime, kaj reviziita de Conterno kaj Waringhien. En 1970 aperis lerta traduko de L. Minnaja: temas pri la poemo de Ugo Foscolo Pri la Tomboj. La sama tradukinto aperigis ankaŭ kelkajn poemojn de la minortona poetino moderna Lydia Senes: Eta Bukedo, 1970.

    Alispecaj verkoj: Itala antologio ne aperis, kvankam oni periode ripetas ke “ĝi estas jam preta”. Tamen en la Svisa Antologio, 1939, troviĝas bona elekto el svisaj itallingvaj (tiĉinaj) prozistoj kaj poetoj kaj literaturhistoria enkonduko.

    Interesa estas la legolibro de Bruno kaj Elio Migliorini Anekdotoj pri Dante (1921).

    Multaj literaturaĵoj aperis en antologioj internaciaj, kiel en El Parnaso de Popoloj, 1913, kaj Postrikolto, 1921 (tr. A. Grabowski) kaj en Eterna Bukedo (tr. Kalocsay), 1931. Multaj krome aperis en revuoj: i.a. en Itala Esperanto-Revuo, L’Esperanto, Literatura Mondo, Esperanto, Literatura Foiro (1970- . Tiamaniere aperis en Esperanto verkoj de Giovanni Boccaccio, Petrarca, Cecco Angiolieri, Dante Alighieri, Franco Sacchetti, S. Francisko, Lodovico Ariosto, Raffaello Sanzio, Michelangelo Buonarroti, Vittoria Colonna, Gaspara Stampa, Baldassar Castiglioni, Pietro Metastasio, Gaspare Gozzi, Gabriello Chiabrera, Torquato Tasso, Carlo Goldoni, Giuseppe Parini, Niccolo Tommaseo, Giacomo Leopardi, Alessandro Manzoni, Fogazzaro, G. Verga, Giacosa, Matilde Serao, A. Graf, Giosue Carducci, D’Annunzio, Giovanni Pascoli, Ungaretti, k.a.

    Cezaro de M. Jelušić ne estas aparte grava verko, sed ĝia traduko de Ivo Rotkvić estis epokfara.


    Post multaj provoj de fragmentaj tradukoj - inter kiuj ankaŭ tiu genia de Kalocsay (Infero, 1933) — La Dia Komedio aperis en 1963, en luksa dulingva volumo kun ravaj ilustraĵoj de Botticelli.


    Miyamoto masao: Talentaj originalaĵoj kaj kompetentaj tradukoj el la japana.


    7.2.25 El la Japana Literaturo

    1887-1920: Antaŭ la Unua Mondmilito, parte pro politikaj kaŭzoj, parte pro la malgrandeco de la japana Esperanta Movado, nur malmulto povis aperi. En Okcidento aperis Japanaj Rakontoj (tr. ĉif toŝio), antologieto, 1910 (3-a eld. 1923).

    1920-1941: Post la Mondmilito, la situacio de Esperanto pliboniĝis, kaj komencis aperi multe da verkoj, kiuj signas literaturan floradon ankoraŭ nun daŭrantan. En tiu epoko aperis du ĉefaj antologispecaj verkoj: la unua, aperinta en 1921, enhavis klasikajn poemojn ĉinajn kaj japanajn: Perloj el la Oriento (tr. Ossaka kenĵi). La dua estis Verda Parnaso (tr. Ito saburo), 1932. Eterna Bukedo (tr. Kalocsay), 1931, enhavis ankaŭ 44 eljapanigitajn poemojn.

    En 1924 aperis la novelo de Ariŝima takeo Deklaracio (tr. Tooguu tojosato), en 1932 de la sama aŭtoro la moraltendenca rakonto Senbedaŭre Amo Rabas (tr. Tooguu). Ankaŭ en 1924 aperis teatraĵo de Huĝii mazumi Nova Satano (tr. Sakrada iĉiro). De Kikuĉi kan aperis dramo La Patro Revenas (tr. Kaĵi hirokazu), 1927, kaj alia verko Amo de Toojuuroo (kun du aliaj teatraĵoj), 1934 (tr. Ŝimomura joŝiŝi). Tri teatraĵojn de Akita uĵaku, Fonto de Sudroj, Danco de Skeletoj kaj Nokto ĉe Landlimo, kunigis libreto tradukita de Ŝuzui haĵime kaj Susuki kaname, 1924. En 1927 sekvis teatraĵo de Kaneko joobun Lavisto kaj Poeto (tr. Tooguu). La postan jaron, 1928, aperis la verko de Nacume sooseki La Turo de Londono (tr. Nishi seiho), 3-a eld. 1960. De Edogaŭa rampo aperis Ruĝa ĉambro (tr. Kaĵi) en 1928 kaj Ora Masko (tr. ŝimomura) en 1931. La teatraĵo de Jamamoto juzo Infanmurdo (tr. Ŝimomura) aperis en 1930. Klasikan drameton Gracia, de Fuĵisaŭa kosecu, tradukis Hata Masajo kaj Murakami Tomojuki (1930). Kortuŝa rakonto pri karceruloj estis aperigita traduke de grupo (sub gvido de Hattori toru) en 1937: Karcero, de Simaki kensaku. Al Nohara kiuiĉi, merita literatura pioniro, ni dankas tradukojn de du gravaj mitologi-historiaj verkoj: Kroniko Japana, kvinvoluma traduko de Nihonŝoki (720 p.K.), 1935-39; kaj Zinnoo Sjootoo Ki, historio de la japana imperiestra trono verkita de Kitabatake ĉikafusa (1339), 1941.

    1942-1971: La Dua Mondmilito lasis en Japanio multe da ruinoj, sed post ĝi la situacio por Esperanto fariĝis pli favora. Du gravaj antologi-specaj verkoj aperis: la unua, en 1956, estis tradukita de Ossaka kenĵi, El Orienta Florbedo (kun poemoj); la dua, en 1965, estas El Japana Literaturo 1868-1945.

    En 1954 aperis La Kapao (kaj aliaj rakontoj) de Akutagawa ryûnosuke (tr. Nozima yasutaro). En 1958 Ossaka aperigis tradukon de 505 Elektitaj Poemoj el Mannjoo-Ŝuu, la klasika japana poemkolekto (8-a jc. p.K.). La filmscenario Mil Papergruoj de Moroi zyozi (tr. Tanaka sadami) aperis en 1959. Sub la ĉefredakto de Nakamura tazuo aperis (kvar) Rakontoj de Oogai ( Mori oogai), 1962. La Obstino, rakonto de Nakazima atusi, estis tradukita de Miyamoto masao, 1963. Kolektivo de KLEG, sub la gvido de Miyamoto, kompiltradukis la libron Japanaj Malnovaj Rakontoj (1965). Samjare aperis ekstraktoj el verkoj de Deguĉi nao, onisaburo, sumiko, hidemaru kaj naohi: Kvinteto (tr. Nakamura). De Ihara saikaku, verkisto vivinta dum la Tokugaŭa-epoko: 1642-93, aperis kolekto de kvin noveloj, Kvin Virinoj de Amoro (tr. Miyamoto), 1966. El la Vivo de Syunkin de Tanizaki zyun’itirô (tr. Miyamoto masao kaj Isiguro teruhiko), kun 2 teatraĵoj kaj 2 noveloj, aperis en 1968. Modernajn hajkojn tradukis la hajkista grupo en Oosaka: Etudo ’68. Rakonto Kristo el Bronzo de Nagayo yosio (tr. Ueyama masao) aperis en 1970. En 1971 aperis Neĝa Lando, verko de la nobel-premiito Kawabata yasunari (tr. Konisi gaku). Samjare Miyamoto pretigis tradukantologion El Manjoo.

    Kompreneble la tradukaĵoj el la japana aperis ne nur libroforme. Ili aperis ankaŭ en revuoj, kiel en La Revuo Orienta, Oomoto, Literatura Mondo, Prometeo, Kajero, L’Omnibuso, kaj aliloke.

    Aperis pluraj kantaroj: el la plej modernaj elstaras Japana Kantaro, 1957, pretigita de Isobe syosaku, 60 Tradiciaj Japanaj Kantoj, en redakto kaj traduko de Matuba kikunobu, 1967, Kien Floroj? (modernaj popolkantoj) de Konisi gaku, 1967, kaj Venu Amikoj, parte originala, de Konisi gaku, 1970. En la periodaĵo La Movado ĉiunumere aperas nova kaj malnova japanaj kantoj.

    En 1952 aperis la originala verko de Hasegaŭa teru Historieto de la Japana Literaturo. Alia originala verko aperis en 1964: Enciklopedieto Japana de Nakamura tazuo, majstra enkonduko en la japanajn vivmorojn kaj kulturon. Citindas ankaŭ El Japana Literaturo (1868-1945), red. Miyamoto masao kaj Isiguro teruhiko, 1965. Bibliografioj de japana literaturo en Esperanto aperis en 1956 kaj en 1970.

    7.2.26 El la Jida (Judgermana) Literaturo

    Aperis pluraj verkoj de Ŝalom-Aleĥem: Hebreaj Rakontoj (tr. Muĉnik), 1923, La Gimnazio (tr. L. L. Zamenhof), 1924, la monologo Ĉe Doktoro, 1931, Al Ĉiuj Egale (Mia Utopio) (tr. M. Salzmann), 1948. Jam en 1912 estis provo traduki el Ŝalom-Aleĥem: la monologo La Poto (tr. S. Binder). De aliaj verkistoj aperis ankaŭ tradukaĵoj. Ni rimarkas la dramon de S. Rappoport Dibuk (tr. Lejzerowicz), 1927, kaj la kontraŭrasisman teatraĵon de Lejb Malaĥ Misisipi (tr. I. Jurysta), 1939. I. Lejzerowicz tradukis la historifonan rakonton de Ŝalom Asch La Sorĉistino el Kastilio, 1933.

    El la jida kaj el la hebrea aperis novelaro: Hebreaj Rakontoj (tr. D. J. Rabinovic-Tajc), antaŭ la Dua Mondmilito, kun verkoj de J. L. Perec, A. G. Frug.

    7.2.27 El la Jugoslaviaj Literaturoj

    1887-1920: Antaŭ la Unua Mondmilito ne aperis multaj verkoj libroformaj. En 1911 estis publikigita la interesa romano de August Senoa La Trezoro de l’ Oraĵisto (tr. Fran Kolar-Krom). En 1912 aperis antologi-karaktera verko, redaktita kaj tradukita de Mavro Ŝpicer: Kroataj Poeziaĵoj. La postan jaron, 1913, oni publikigis la verketon de Milka Pogaĉiĉ Konfeso (tr. A. Joziĉ).

    1921-1939: La intermilita epoko estis, kontraŭe, multe pli fruktodona. En 1924 aperis la teatraĵo de Milan Ogrizoviĉ, Aŭtuna Vespero, elkroatigita de Ivo Rotkviĉ. En 1926 venis rakonto de Dinko Ŝimunovie Ano de l’ Ringludo (tr. Fran Janjiĉ). En 1933 aperis unu el la plej gravaj kroataj verkoj, la nacia eposo de Ivan Mazuraniĉ (tr. Mavro Ŝpicer) La Morto de Smail-Aga Cengijiĉ. Novelo de Ivan Cankar aperis en poezia prilaboro pretigita de J. Stefanĉiĉ: La Servulo Jernej kaj Lia Rajto, 1933. Tradukĉefverko estas la romaneca biografio de Mirko Jeluŝiĉ, Cezaro, elkroatigita en fajroŝprucan Esperanton fare de Ivo Rotkviĉ, 1934. La verketo de Ferdo Delak, laŭ la samnoma rakonto de la fama slovena verkisto Cankar, Servisto Jernej kaj Lia Rajto, aperis en traduko de F. Modrijan en 1936. La poemaro de Dragutin Tadijanoviĉ Kanto al Mia Koro, 1936, aperis en kompetenta traduko de J. Velebit.

    1940-1971: La jugoslavia Movado rapide reorganiziĝis post la milito. Tion demonstras la nivelo, kiun kvalite la tradukaĵoj atingis. En 1954 aperis la elslovenigita verketo de Fran Levstik Martin Krpan (tr. J. Kozlevĉar). Samjare Demetroviĉ, Mamuziĉ kaj Takaĉ tradukis el la kroata Elektitajn Poemojn de Boro Pavloviĉ. Komedio de Br. Nuŝiĉ, Suspektinda Persono (elserbigita de A. Sekelj) aperis en 1957. Aliaj verkoj de Nuŝiĉ ekzistas en Esperanto: i.a. Analfabeto kaj Butono. En 1959 aperis Tri Satiroj de Domanoviĉ, Milĉinski kaj Ĉopiĉ. J. Kozlevĉar elslovenigis la rakonton de Venĉeslav Winkler La Ŝtelita Lampo (1960). Samjare, ankaŭ elslovene, aperis la verketo de Erna Starovasnik La Varma Rivereto. El la kroata estis tradukita de B. Vanĉik la verko de Iv. Goran Kovaĉie Kavo (1960). La popularsciencan romanon de la junaj astronomoj-esperantistoj Tragedio en la Universo tradukis elkroate I. Rotkviĉ, 1961. La Fabeloj de F. Ŝkrljac (tr. J. Velebit) estis publikigitaj en 1962. En 1965 kelkajn Kantoj de l’ Amo kaj de l’ Patriotismo tradukis B. Miliĉeviĉ. En 1972 du pliaj gravegaj verkoj en jugoslaviaj literaturoj estis publikigitaj en Esperanta traduko. Svetislav S. Petroviĉ tradukis la faman draman poemon de la Montenegrano Petro Petroviĉ Njegoŝ La Montara Krono; Josip Velebit redonis en altnivela poezia Esperanto la klasikan eposon de la kroata literaturo La Morto de Smail-Agao ĉengiĉ de la granda poeto Ivan Mazuraniĉ.

    Multaj aliaj tradukoj aperis en revuoj, ekz. en La Suda Stelo, La Progreso, Monda Kulturo, Literatura Mondo, Internacia Kulturo, La Nica Literatura Revuo, k.a. El la ĉefaj jugoslaviaj verkistoj, kies verkoj aperis ekskluzive enrevue, ni rimarkas Cesariĉ, Krleza, Domjaniĉ, Duĉiĉ, Gunduliĉ, Rakiĉ, Andriĉ, k.a.

    Grava estas Bibliografio de Internacia Lingvo en Jugoslavio de Marinko Gjivoje, 1954 kaj 1967. Li, krome, kompilis bibliografion de la beletraj tradukoj de jugoslaviaj verkistoj en la Esperantogazetaro (1964).

    7.2.28 El la Kartvela Literaturo

    Pluraj verkoj aperis en revuoj internaciaj aŭ en kelkaj efemeraj landaj organoj. Libroforme, la plejmulto aperis antaŭ la Unua Mondmilito: la rakonto de Ninoŝvili Ordono (tr. Tabukaŝvili), 1911, la verketo Gogja Uiŝvili (tr. Afivlediani), 1912. La verketo de Kazbek Nino (tr. Gogitidze) aperis en 1910.

    7.2.29 El la Kataluna Literaturo

    Antaŭ la Unua Mondmilito aperis libroforme pluraj verkoj de Santiago de Rossinyol: dramoj kiel Folio de la Vivo (1909), La Patrino (1908), La Ĉiama Kantaĵo (1910), La Blua Korto (1911), Cikadoj kaj Formikoj (1912), ĉiuj tradukitaj de Alfonso Sabadell; Vicente Inglada tradukis La Griza Vilaĝo (1911) kaj Bonaj Personoj. En 1909 aperis ankaŭ la triakta dramo de la teatra majstro Adria Gual: Mistero de Doloro (tr. F. Pujula-i-Valles).

    Post la Unua Mondmilito aperis du ĉefaj antologiformaj verkoj. Unu estis Kataluna Antologio, 1925, ĉefredaktata da Jaume Grau-Casas kun la helpo de aliaj 14 beletristoj. Ĝi dividiĝas en tri partojn (krom enkonduko): verkoj antikvaj, popolkantoj kaj moderna literaturo. Temas pri verko majstra, kun mejloŝtona signifo por la postaj tiaspecaj aperaĵoj. La alia verko estis la pli modesta Hejma Prozo, 1925 (tr. J. Bremon-Masgrau). En 1926 aperis grava verko de Prudenci Bertrana: Barbaraj Prozaĵoj (tr. Jaume Grau-Casas).

    Post multjara interrompo, kaŭzita de la civila milito kaj de la malfavora situacio, aperis en 1967 la romano de Victor Catala (ps. de Caterina Albert-i-Paradis, 1869-1966) Soleco, en eleganta traduko de Josep Ventura-i-Freixas.

    7.2.30 El la Keltaj Literaturoj

    Aperis nur du lingvo- kaj -literatursciencaj verketoj: la unua pri la bretona lingvo, verkita en 1929 de Roparz Hemon: Esploro pri la Situacio de la Bretona Lingvo, la alia pri la kornvala, aperigita originale en Esperanto de Geoffrey A. Sutton en 1969: Konciza Historio pri la Kornvala Lingvo kaj Ĝia Literaturo.

    7.2.31 El la Kirgiza Literaturo

    Aperis la popoltradicia verko Kozu Kurpeĉ kaj Bajan Slu (tr. K. Boguŝeviĉ), 1901.

    7.2.32 El la Laosa Literaturo

    Nur antaŭ kvino da jaroj ekaperis en Esperanto la unuaj laosaj literaturaĵoj, kiujn ĝenerale publikigas Neo Lao Haksat en Hanojo. Aperis ĝis nun tri novelkolektoj: Indaj Gefiloj de Lao-popolo, 1966, Pluvas sur la Arbaron, 1967, kaj La Sovaĝa Kokino, 1968.

    7.2.33 El la Latina Literaturo

    La unua kaj la dua kantoj de la Eneido de Virgilio (tr. Vallienne) aperis en 1904. En 1906 (2-a eld. 1910) aperis la tuta Eneido, heksametre tradukita, same de Vallienne. Temas pri verko impona, kvankam ĝi estas forme mallerte redonita kaj kun kelkaj makuloj, ĉefe koncerne la tradukon de latinaj esprimformoj. De Lucius Apuleius aperis Amoro kaj Psihe (tr. E. Pfeffer), el Ora Azeno, 1910 (2-a eld. 1924). De Marcus Tullius Cicero aperis Sonĝo de Scipio (tr. Hj. Runeberg), 1910. El la verkaro de la latinaj komediistoj oni publikigis nur Rudens de Plautus (tr. E. Noel), 1906.

    Poemoj ellatinigitaj aperis en Parnaso de Popoloj (de Catullus, Horatius, Seneca), 1913, en Eterna Buhedo (9 poemoj), 1931, kaj dise en Literatura Mondo, Hungara Vivo, Norda Prismo, La Nica Literatura Revuo. Verŝajne la plej multajn tradukis K. Kalocsay. La verko de Giovanni Pascoli, Italo, kiu poetis ankaŭ latine, Thallusa, aperis en traduko de L. Minnaja en 1969.

    7.2.34 El la Latva Literaturo

    Novelo de J. Poruks, Vakciniuja Krono (tr. P. Kikau) aperis en 1909. Intermilite aperis literaturaĵoj ĉefe en Literatura Mondo kaj en la antologioj Literatura Observo kaj Norda Literaturo.

    Libroforme, en la intermilita periodo aperis Latvaj Kantoj (tr. Ed. Jaunvalks), 1927.

    Post la milito, ekde 1964 Pola Esperantisto aperigis kelkajn tradukaĵojn. Krome: Norda Prismo, Paco kaj Monda Kulturo.

    Libroforme aperis la verko de la granda poeto Jĝnis Rainis Amo Estas pli Forta ol Morto (tr. Ints Ĉaĉe), 1933. Postmilite aperis la verko Jānis Rainis, Latva Popola Poeto, 1965, kaj Latva Poezio 1945-1966 (tr. Elvira Lippe kaj Milda Jakubcova), 1968, kun reprezentaj verkoj de 22 nuntempaj latvaj poetoj.

    7.2.35 El la Litova Literaturo

    En 1923 aperis Litova Almanako, pretigita de Dambrauskas, Klimas, Tijunaitis, Maĉernis, Blazys, Bartoŝeviĉius, Ŝaulys kaj Koch. Iom pli poste, en 1938, aperis antologieto El Litova Poezio (tr. P. Lapiene). Samjare aperis la verskolekto Violetoj, de B. Giedra, kun, krom originalaĵoj, ankaŭ kelkaj ellitovaj tradukoj. Hodiaŭ, verkoj de la litova literaturo estas troveblaj en la periodaĵo Horizonto de Soveta Litovio.

    7.2.36 El la Nederlanda Literaturo

    1887-1919: Antaŭ la Unua Mondmilito ne multe aperis. La novelo de J. J. Cremer Frato Jaupik (tr. J. Holst) aperis en 1908. En 1909 aperis la verketo de Multatuli (ps. de E. D. Dekker) Naŭ Historioj pri l’ Aŭtoritato (tr. J. L. Bruin). Ostlorn, privilaĝa skizaro de S. Ulfers (tr. M. J. Wessel) aperis en 1911. Samjare aperis la unuakta komedieto de Van Driessche Por Kvietaj Personoj (tr. Amatus van der Biest). En 1913 aperis la dramo La Ŝipeto de J. Devos (tr. A. van de Velde).

    1920-1941: En 1923 aperis la historia rakonto de Van Limburg Brouwer Ahbar (tr. J. C. kaj J. R. G. Isbrücker). Samjare aperis El la “ Camera Obscura de Hildebrand (tr. Mees). En 1925 aperis la verketo de Luiscius Stipriaan Karaktero (tr. H. Bulthuis), 2-a eld. 1928. La aforismostila verko estis jam tradukita de J. Bruijn en 1912 (2-a eld. 1920). En 1926 H. J. Bulthuis tradukis la rakonton de Fr. van Eeden La Malgranda Johano. La Indoneziano Liem Tjong Hie tradukis el la fama kontraŭkoloniisma verko Max Havelaar de Multatuli la rakonton Historio de Saidjah kaj Adinda, 1927. En 1932 aperis la klasika verstragedio de J. van den Vondel Gysbreght van Aemstel (tr. J. R. G. Isbrücker). De la sama aŭtoro aperis en 1937 la biblia dramo Josef en Dotan (tradukita de grupo). En 1936 aperis la verketo Surprizoj de Ina Boudier-Bakker (tr. T. Flint). La socikritika romano de M. H. Szekely-Lulofs Kulio (tr. P. J. Makkinje) aperis en 1939. Samjare aperis la rakontaro de Jef Last La Hispana Tragedio (tr. G. J. Degenkamp). Dummilite, en 1941, aperis la romano de A. M. de Jong La Perfido (tr. W. F. Kruit). Pli frue, en 1933 aperis la rakonto de W. G. v. d. Hulst Jaĉjo Holm kaj Liaj Amikoj (tr. H. C. van Leeuwen).

    1942-1971: Postmilite ne mankis libro-eldonoj: la romano de Th. Thijssen La Nevenkebla Geno (tr. F. Faulhaber) aperis en 1947. En 1951 aperis unu el la plej aktualaj kaj sukcesaj verkoj de Maurits Dekker, La Mondo ne Havas Atendejon (tr. F. Faulhaber): temas pri teatraĵo pri la atommilita danĝero. La psikologia romano de la filo de H. J. Bulthuis, la nederlandlingva verkisto Rico Bulthuis, La Alia Pasinteco, (tr. J. C. Isbrücker), aperis en 1952. La Taglibro, verkita dum dujara sinenfermiĝa eskapo el la nazioj far’ de la juda knabino Anne Frank, aperis en 1959 laŭ traduko de G. J. Degenkamp. Satira verketo pri nia civilizo de E. Scheurmann, La Papalagoj (tr. Faulhaber), aperis en 1963*.

    *  Post la redakta fino ni aŭdis pri apero de Nederlanda Bibliografio, 1902-1972, kompilita de P. de Smedt (1972).
    7.2.37 El la Norvega Literaturo

    La unua verko aperinta libroforme estis Prozo el Danaj-Norvegaj Aŭtoroj (tr. Thomsen), 1908. De la internacistatura verkisto H. Ibsen aperis La Reaperantoj (tr. O. Bünemann), 1910 (2-a eld. 1925), Imperiestro kaj Galileano (tr. H. J. Bulthuis), 1930, kaj la drampoemo Peer Gynt (tr. E, A. Haugen), 1951, Tiu lasta estas verŝajne la plej bona traduko el la norvega, sence kaj forme eleganta kaj fidela.

    De la alia internacistatura verkisto norvega Bjornstjerne Bjornson aperis du rakontoj: Gaja Knabo (tr. L. Sandberg kaj D. Johansen), 1934, kaj Synnove Solbakken (tr. E. kaj A. Weide), 1939. De la tria grava verkisto norvega, Knut Hamsun, aperis la verko Victoria (tr. O. Rygg), en 1938. Norvega Kantareto, pretigita de Liv Sandberg, aperis en 1936. Pluraj tradukaĵoj aperis dise en la Esperanta gazetaro, ĉefe tamen en Norda Prismo (1955- . Utila estas la Norvega Bibliografio, de L. K. Hunnes, 1964.

    7.2.38 El la Persa Literaturo

    En 1908-09 la Anglo George Cox publikigis elektitajn novelojn el la Mil kaj Unu Noktoj ( Aladin, Ali Baba, La Aventuroj de la Kalifo Harun Alraŝid). De Omar Kajam aperis du tradukoj. La unua, aperinta en 1952, estis farita de C. M. Bean surbaze de la traduko anglalingva pretigita de Edwvard Fitzgerald. La dua, aperinta en 1953 (Poemoj), estis farita de G. Waringhien surbaze de la originala irana prateksto. Ĝi estas tamen ne nur filologie supera al la unua, sed ankaŭ poezie kaj stile.

    7.2.39 El la Pola Literaturo

    1887-1918: La unuaj esperantistoj estis Poloj kaj Rusoj. Pro tio, ĉefe en la unuaj tempoj de Esperanto, la tradukoj el la pola abundas La unua verko libroforme aperinta estas du rakontoj, tradukitaj de A. Grabowvski, 1891: unu de Prus (La Nova Jaro), la alia de Sienkiewicz (Janko-Muzikanto).

    En 1904 aperis la poemaro de Slowacki En Svisujo (tr. Grabowski), kaj la verko La Patro de Pestuloj (tr. Grabowski), 1905. De Mickiewicz aperis la verketo Sinjorino Twardowska (tr. Grabowski), 1904 kaj la dramo Improvizacio de Konrad (tr. I. Dobrzanski), 1910 (2-a eld. 1924). De Waclaw Sieroszewski aperis la novelo La Fundo de l’ Mizero (tr. K. Bein), 1904 (2-a eld. 1907, 3-a eld. 1926). Tre ŝatata estis la verkistino romantika kaj progresema Eliza Orzeszkowa (ps. Orzeszko). El ŝiaj verkoj aperis la amrakonto La Interrompita Kanto (tr. K. Bein), 1905 (4-a eld. 1928), Bona Sinjorino (tr. K. Bein), 1909 (2-a eld. 1924), la novelo A B C (tr. Ender), 1909 (2-a eld. 1957), la romano Marta (tr. L. L. Zamenhof), 1910 (4-a eld. 1968), kaj noveleto La Ĝemo de la Vivo (tr. M. Czenvinski), 1912. En 1907 aperis la traduko de la trivoluma romano de Boleslaw Prus La Faraono, ĉefverko de la tradukarto de K. Bein: tion pruvas la fakto, ke ties 4-a eldono aperis en 1957. De Prus aperis ankoraŭ rakonto: Pekoj de l’ Infaneco (tr. Grabowski), 1913 (2-a eld. 1963). Du tragediojn klasiktemajn tradukis Leono Zamenhof: Aspazio de Świętochowski (1908) kaj Protesilas kaj Laodamia de Wyspiański (1908). De Wl. Reymont aperis pluraj noveloj kaj rakontoj (tr. Bein) en 1908 kaj 1910, novelaro Ave Patria (tr. Leono Zamenhof), 1909, kaj El la Konstituciaj Tagoj (tr. Zetel), 1910. Pluraj estis ankaŭ la tradukaĵoj el Sienkiewicz. Krom Janko-Muzikanto (1891) aperis La Juĝo de Oziris (tr. Grabowski), 1908, Ni Sekvu Lin (tr. Br. Kuhl), 1909, la drambildo Kiu Estas Kulpa? (tr. Br. Kuhl), 1912, kaj la humura rakonto Ŝi la Tria (tr. A. Grabowski), 1913.

    Antoni Grabowski (dekstre): Lia grandioza kontribuo al la maturiĝo de la lingvo (ĉefe per multnombraj tradukoj el pluraj lingvoj) ankoraŭ restas en la ombro de la Zamenhofa genio.


    Kazimierz Bein ( Kabe), la unua stilisto de la Internacia Lingvo, kune kun Zamenhof kaj Grabowski — la plej brila nomo de la Unua Periodo en la Esperanta beletro.


    De J. A. Fredro aperis la komedio Consilium Facultatis (tr. A. Grabowski), 1909, kaj de Balucki aperis la rakonteto Ama Bileto (tr. Ender), 1909. La Legendoj de Niemojewski estis eldonitaj en 1911 (tr. Br. Kuhl), kaj la postan jaron 1912 aperis Rakontoj de Maria Konopnicka, 2-a eld. 1964. Halka, la kvarakta opero de Wolski (muziko de Moniuszko, kantita dum la Krakova Kongreso en 1912), aperis en 1912 en traduko de Grabowski. La tragedio de Slowacki Mazeppa (tr. A. Grabowski) aperis en 1912. Samjare aperis verketo de Zulawski (tr. Grabowski) kaj verketoj de Gasiorowski. La kvarakta dramo de Przybyszewski La Neĝo (tr. T. Ficowski) aperis samjare. En 1912 aperis krome 6 poemoj el la Libro de Profetoj de Lange (tr. A. Grabowski). La postan jaron aperis la verketo de Dygasinski Lupo, Hundoj kaj Homoj (tr. Br. Kuhl). En 1918 aperis la eposo de A. Mickiewicz Sinjoro Tadeo, en la klasika traduko de A. Grabowski, kiu sciis redoni elegante kaj precize la originalon (2-a eld. 1955).

    En ĉi tiu periodo aperis la unua esperantlingva antologio, la modesta, nur prova Pola Antologio, pretigita de K. Bein, 1906. Kolekto el tradukpoemoj ĉefe elpolaj estas Sonoj Esperantaj, de Leo Belmont (ps. de Blumenthal), 1908.

    1920-1939: En 1923 aperis El la Lando de Ruino de Wyslouch (tr. S. Kornfeld). De Sienkiewicz aperis pluraj verkoj intermilite: i.a. Noveloj (tr. Lidja Zamenhof), 1925, Quo Vadis? (tr. Lidja Zamenhof), romano pri antikva Romo, 1933 (2-a eld. 1958), la rakonto Orso (tr. A. Oberrotman), 1933, kaj scenoj el Tra la Dezerto (tr. W. van Zon), 1936. De St. Balinski aperis La Lasta Kravato de Alekcy (tr. Karolczyk), 1925. En 1927 aperis Bonhumoraj Rakontoj de Korczak (tr. A. Weinstein). Porsceneja verketo de Balucki Kuzeto (tr. S. Kornfeld) aperis en 1928. Du noveloj de B. Prus, tradukitaj de Lidja Zamenhof, aperis en 1932. La romano de J. Wolski, Ĉu Ĝi Estas nur Fabelo? (tr. R. Dobrowski) aperis en 1935.

    1940-1971: Pro la milito unue, pro la malfavoraj politikaj cirkonstancoj poste, libroj en Esperanto povis aperi en Polio nur ekde 1957. En 1957 aperis Medalionoj de Zofia Nalkowska (tr. Hodakowski), rakontaro pri suferoj sub la nazia regado. Aperis, krome, poemaro de Julian Tuwim en Esperanta traduko (1956), kaj Kiel Esti Amata, de K. Brandys (tr. Jerzy Grum), 1964. Samjare aperis Sur la Nobla Ĉevalo de Andrzej Szczypiorski (tr. W. Wiecko). Krome, venis multaj reeldonoj, tre bonvenaj, de malnovaj verkoj.

    En 1955 aperis interesa literaturhistoria verko: Adam Mickiewicz, de Mieczyslaw Jastrun.

    7.2.40 El la Portugallingva Literaturo

    El la portugalaj literaturoj aperis 2 antologioj: Antologio de. Brazilaj Rakontoj (kun verkoj de 3 aŭtoroj), redaktita de A. Caetano Coutinho, 1953, kaj Antologio de Portugalaj Rakontoj, redaktita de Manuel de Seabra, 1959.

    Ĉefe en Brazilo estas aktiva, forta spiritista literatura grupo. Ĝi eldonis multajn beletraĵojn. I.a. aperis la tradukverko de F. V. Lorenz Voĉoj de Poetoj en la Spirita Mondo, 1944, la romanoj de Francisco Candido Xavier Antaŭ 2.000 Jaroj (1951), Nia Hejmo (1959), Ago kaj Reago (1963), Paŭlo kaj Stefano (1966), ĉiuj tradukitaj de L. C. Porto Carreiro-Neto. En 1970 aperis ankaŭ la spiritisma romano de Almerindo Martins de Castro La Turmentego de la Memmortigintoj.

    Ne mankas kompreneble ankaŭ alispecaj verkoj. Tiel, aperis la porinfana komedieto de Coelho-Netto La Korvo kaj la Vulpo (tr. Nuno Baena), 1922. La komedio de Arthur Azevedo Amo per Proverboj (tr. A. Couto Fernandes) aperis en 1920 (2-a eldono 1932). En 1931 la verko tradukita de Kalocsay Eterna Bukedo prezentis fragmenton el Lo Luziadoj de Camoes. La verketo de Alencar La Vidvineto (tr. L. C. Porto Carreiro-Neto) aperis en 1946. La biografio de la fama politikisto Rui Barbosa, de Fernando Nery (tr. J. Joels) aperis en 1949. De la fama verkisto Castro Alves aperis la poemo La Negrista Ŝipo (tr. F. V. Lorenz), 1947, kaj Elektitaj Poemoj, 1959, en la valora poezia traduko de la poeto L. H. Knoedt. De la mondfama verkisto Machado de Assis aperis Teatro (kun 4 komedioj) en 1958. La komedio de Joracy Camargo Dio Rekompencu Vin (tr. Sylvio Peixoto) aperis en 1959, kaj traduko de filozofia verko de Huberto Rohden, Imperativoj de la Vivo, en 1963.

    Mallonga, sed por nefakuloj utila verketo estas Historio de la Portugala Literaturo de Agostinho da Silva (tr. Manuel de Freitas), 1948.

    7.2.41 El la Provenca Literaturo

    Verŝajne sola libroforme aperinta verko estas la grava poemo Mirejo de Mistral, poezie tradukita de Paul Champion kaj E. Noel, 1909.

    7.2.42 El la Retoromanĉa Literaturo

    En Svisa Antologio, 1939, troviĝas bonega poemkolekto (en traduko de K. Kalocsay) kaj enkonduko de Arthur Baur (redaktoro de la antologio kaj samtempe tre konata romanĉ-lingvisto). Verketo de la ladina (t.e. engadindialekta) poeto Peider Lansel La Retoromanĉoj (tr. de Agricola, ps. de Hans Jakob), 1938, donas historiajn kaj etnologiajn informojn pri Ia retoromanĉaj valoj.

    7.2.43 El la Rumana Literaturo

    La ĉefa tradukisto elrumana estis Tiberiu Morariu. En lia traduko aperis en 1927 novelaro de Brătescu-Voineşti Niĉjo Mensogulo (kaj aliaj noveloj), en 1929 la rakonto de Mihail Sadoveanu Nobela Peko kaj en 1930 la poemaro en prozo de Emil Isac Sonorilo kaj Kanono.

    Rumana Bonhumoro en Elektitaj Rakontoj tradukis kaj aperigis en 1932 P. Firu kaj Sigismundo Pragano.

    En la ĉefaj literaturaj gazetoj en Esperanto, precipe post la Unua Mondmilito, aperis dise multaj tradukoj el la rumana. En la kadro de la pupteatra movado aperis pupteatraĵoj de A. Popescu (tr. J. Petrin, 1970), kaj de Aleko Popoviĉi (tr. Petrin kaj Sigmund, 1971).

    7.2.44 El la Rusa Literaturo

    1887-1914: La unuaj esperantistoj estis Poloj aŭ Rusoj. Tio eksplikas la fakton, ke tre multaj el la plej fruaj tradukaĵoj estis faritaj el la pola kaj el la rusa. Jam en 1889 aperis Princino Mary, rakonto de Lermontov (tr. E. de Wahl): ĝia dua eldono, aperinta kun la mankanta parto, eliris sub la titolo Princidino Mary en 1896. En 1894 aperis la orienta rakonto Demono (tr. N. Devjatnin), la turka novelo Aŝik Kerib, 1895 (tr. N. Kuŝnir) kaj en 1912 Novaj Versaĵoj (tr. Boris Mirski), ĉiuj verkoj de Lermontov.

    De Romanov (sub la pseŭdonimo K.R.) aperis la 3-akta dramo Renaskita Manfred (tr. Majnov), 1891, kaj en 1914 (2-a eld. 1923) la kvarakta dramo La Reĝo Judea (tr. N. Devjatnin).

    De A. S. Puŝkin aperis verkoj tre frue: La Neĝa Blovado (tr. Grabowski) (1888); ĝi estis retradukita fare de A. Fiŝer en 1923: Neĝblovado. En 1894-95 aperis la dramo Boris Godunov (tr. A. Grabowski), 2-a eld. 1906. Ankaŭ la teatra ĉefverko Ŝtona Gasto (tr. N. Borovko) aperis en 1895. Poste aperis la dramaj scenoj Mocart kaj Saljeri (tr. Vs. Lojko), 2-a eld. 1907; en 1906 la verko Poltavo (tr. Devjatnin); kaj en 1913 la novelo La Pafo (en progresema lingva traduko de A. Fiŝer), 2-a eld. 1923.

    De VI. Korolenko aperis du verkoj: Fantomoj (tr. VI. Gernet), 1896, kaj Arbaro Bruas (tr. M. Ŝidlovskaja), 1914.

    Sed la verkisto, el kies verkaro oni plej multe tradukis dum la unuaj tempoj, estis certe Lev Tolstoj. Oni aperigis rakontojn, filozofiajn verkojn, religi-etikajn traktaĵojn. El la rakontoj, ni rimarkas la aperon de Dio Ĉiam Veron Vidas, 1895, tradukita de Lojko (refoje tradukita de Kabanov en 1912); en 1912 aperis pluraj tradukoj faritaj de N. Kabanov: Kie Estas Amo Tie Estas Dio, Per Kio Homoj Estas Vivaj, Du Maljunuloj, Sieĝo de Sebastopolo. Lingve kaj enhave interesa estas la komedieto Unua Brandfaristo (tr. A. Burenkov), 1896; la rakonto La Konfeso (tr. M. S. Tenner) aperis en 1911. Samjare aperis Mia Onklino Tatiana Aleksandrovna (tr. J. Flourens). Multon tradukis ankaŭ Anna Ŝarapova: Unu Animo en Ĉiuj (rakonto), 1912, Dio — Unu por Ĉiuj (rakonto), 1912, La Morto de Ivano Iljiĉ (romano), 1913.

    De Vs. Garŝin aperis 2 rakontoj (tr. N. Kazi-Girej) en 1896: Kvar Tagoj kaj Attalea Princeps, krome, la rakonto Ruĝa Floro (tr. Boguŝeviĉ), 1905, Legendo pri Fiera Ageo (tr. N. Kabanov), 1916, kaj la rakonto Signalo (intermilite).

    De Maksim Gorkij bedaŭrinde la rikolto ne estas riĉa. Aperis en 1906 la verko Bolesĉjo (tr. Iv. Seleznjov) kaj, en la verko Du Slavaj Rakontoj, La Rakonto de Filip Vasiliĉ (tr. V. Dufeutrel), 1908.

    Rakontoj de L. Andrejev aperis en 1906: Ruĝa Rido (tr. F. Avilov) kaj en 1909: Rakonto pri Sep Pendigitoj (tr. I. Ostrovski). En 1906 aperis verketo de Nemiroviĉ-Danĉenko Reviviĝinta Kanto (tr. W. Erdmann). Pli abunda estas la rikolto el verkoj de N. V. Gogol: la kvinakta komedio La Revizoro aperis en 1907 en bona traduko de L. L. Zamenhof. La rakonto Maja Nohto (tr. R. Frenkel) aperis en 1912. En 1911 aperis la verko Portreto (tr. A. Fiŝer), samjare la verketo La Mateno de Aferisto (tr. A. Arumov). Proksimume en la sama periodo aperis ankaŭ la monologo La Frenezulo.

    Ankaŭ el la verkoj de Iv. Turgenev la rikolto estas abunda. En 1908 aperis Kanto de Triumfanta Amo (tr. A. Fiŝer). La verko Patroj kaj Filoj aperis en 1909, en nekutime misflegita traduko de K. Bein. Samjare aperis la prozlirika verko Versaĵoj en Prozo (tr. K.

    Bein). La postan jaron aperis la verko Anjo (tr. A. Fiŝer kaj V. Zamjatin). En 1912 aperis la fantaziaĵo Fantomoj (tr. A. Fiŝer). La postan jaron oni publikigis Stranga Historio (tr. M. Ŝidlovskaja). Fine, en 1914, aperis La Faktoro (tr. A. Jodko).

    De Ĉirikov aperis la rakonto En Malliberejo (tr. K. Bein), 1909. De Dmitrij N. Mamin-Sibirjak aperis Rusaj Rakontoj (tr. N. Kabanov), 1909 (2-a eld. 1924); Fabloj de Krilov (tr. Devjatnin) en 1910. La postan jaron aperis Du Rakontoj de Ĉeĥov (tr. B. Kotzin). De Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj aperis la historia romano Princo Serebrjanij (tr. M. Ŝidlovskaja), 1912; samjare la verko de Naĵivin Kion Parolas la Steloj (tr. M. Fetisov), retradukita de N. Kabanov en 1915. La rakonto de Timkovskij Salajro (tr. T. Ŝĉavinskij) aperis en 1914, la postan jaron la verko de F. Dostoevskij Blankaj Noktoj (tr. S. Belorukov).

    En 1914 aperis interesa verketo en Odeso: Intima Parolad’, poezio de rusaj ego-futuristoj (tr. Ilarij of Robis, ps. de Nikolaj Borisov).

    Interesa kolekto el verkoj elrusigitaj estas la Plena Verkaro de N. Devjatnin (kvar volumoj aperintaj inter 1906 kaj 1911).

    1915-1949: La milito unue, poste la rusa revolucio kaj la rusa civila milito signifis paŭzon en la apero de literaturaĵoj. Sed tuj post la malapero de la “militkomunismo” montriĝis, ke la kultura vivo en Esperanto estis vigla kaj talentriĉa. Pluraj verkoj aperis en Sovetio, sed granda parto, ĉefe la prisocialismaj, aperis en Leipzig (SAT, Ekrelo). La soveta Esperanta literatura “plejado” estis perforte haltigita de la stalina malpermeso.

    De V. G. Avsejenko aperis la verketo Fraŭlino Suzano (tr. P. Medem), 1919. En 1921 aperis la poemo Monna Liza de Miĥail Gerasimov (tr. N. Nekrasov). Du verkoj de Blok aperis en 1922 resp. 1924: Dekdu kaj Najtingala Ĝardeno (ambaŭ tr. de Nekrasov). La verko de Korolenko La Senlingvulo (tr. M. Ŝidlovskaja) aperis en 1922, la prirevolucia rakonto de Aleksandr Drozdov Krucumo (tr. N. Hohlov) en 1922, la poemo de K. D. Balmont Blanka Cigno (tr. Nekrasov) en 1923. De la sama aŭtoro aperis en 1921 ankaŭ Elektitaj Versaĵoj (tr. Nekrasov).

    Abundas ankaŭ rikolto el verkoj de Puŝkin: En 1923 Tri Noveloj: Pikreĝino, Neĝblovado, Pafo (tr. A. Fiŝer), en 1927 la grava romano La Kapitanfilino (tr. M. Ŝidlovskaja), kaj en 1931 la versromano Eŭgeno Onegin (tr. N. Nekrasov).

    De Turgenev aperis Elektitaj Noveloj (tr. A. Mexin), 1923. De Vas. Doroŝeviĉ aperis la satiraj Orientaj Fabeloj (tr. N. Hohlov), 1924. Samjare aperis rakonto de V. Garŝin: Signalo. En 1924 aperis ankaŭ Rakontoj de Ĉeĥov (tr. P. Hitrov), kaj en 1925, de la sama aŭtoro, la komedieto La Urso (tr. N. Devjatnin),

    La kristnaska rakonto de V. Korolenko La Sonĝo de Makaro (tr. M. Ŝidlovskaja) aperis en 1927. En 1929 sekvis la priestonteca romano de A. Bogdanov Ruĝa Stelo (tr. Nekrasov kaj S. Rublov). La romano de Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj Aelita (tr. E. Pill) aperis en 1928, samjare, de la sama aŭtoro, ankaŭ la tragedio La Morto de Danton (tr. N. Hohlov).

    La socialista dramo de S. K. Lalikov Versala Kaptito (tr. Ŝ. Goldfeder) aperis en 1929; samjare aperis ankaŭ la verko de Lev Tolstoj Ĥodinka. La poemon de VI. Majakovskij Per Voĉo Plena (1930) aparte bone tradukis Hohlov, Nekrasov kaj Rublov. La moderna kvarakta dramo de B. Lavrenev Disrompo (tr. H. Sazonova) aperis en 1931, la socitendenca verko de F. Svjatenko Nova kaj Malnova Uzinmajstro (tr. Ŝvedova) aperis samjare. La teatraĵo de O. Demenskij Nigra Pano (tr. A. Jürgensen) aperis en 1932. Samjare venis ankaŭ la revolucia rakonto La Submarinistoj, de Novikov-Priboj (tr. E. Blinov). La verko de D. Furmanov Ĉapajev (tr. de grupo, en kiu Devjatnin) aperis en 1933.

    En la sama periodo en Leipzig estis eldonita la verketo de Maksim Gorkij Kiel Mi Lernis, 1931.

    En 1937 aperis noveloj de Mamin-Sibirjak kaj de Lermontov (tr. Filatov).

    El la literaturhistoria vidpunkto valora estas la originala studo de N. Nekrasov Patri-Ideo en Nuna Rusa Literaturo, en La Nova Epoko.

    1950-1971: En 1950, cetere en Okcidento, aperis la rakonto de Naĵivin Kiso de la Reĝino (tr. D. Staritsky). De la sama tradukinto aperis ankaŭ Kaŭkazaj Rakontoj, de Lermontov, 1964.

    Ree komenciĝis la esperantista vivo en Sovetunio: unue singarda kaj modesta, poste kvalite ĉiam pli alta. En 1964 aperis Elektitaj Versaĵoj de Lermontov, en 1965 Versoj Elektitaj de S. Jesenin, samjare La Sorto de Homo de Miĥail Ŝoloĥov, en 1967 Bone! Poemo de l’ Oktobro de VI. Majakovskij. Ilin tradukis ĝenerale grupo, en kiu elstaras la poeto K. Gusev.

    En 1969 aperis ankaŭ la porjunulaj Du Noveloj de Arkadij Gajdar (tr. V. Samodaj kaj E. Ostroĵnikova).

    En 1966 aperis Kantoj de 15 Sovetaj Respublikoj. En 1967 estis la vico de la kantaro Kantoj de Niaj Patroj. En ĝis nun 3 kajeroj aperis Kantoj de Sovetaj Komponistoj.

    7.2.45 El la Sveda Literaturo

    Bonan superrigardon pri la moderna sveda literaturo donas la unua volumo de Sveda Antologio (1934). En 1950 aperis la Sveda Novelaro (tr. F. Szilagyi), kun 20 noveloj de 16 aŭtoroj. Ankaŭ antologiecan karakteron havas la verko de Magda Carlsson Sveda Poemaro (1954) kun verkoj de 29 svedaj poetoj.

    Kaŭkazaj Rakontoj. Ĉefverkoj de la rusa literaturo ankoraŭ atendas sian aperon en Esperanto


    Stellan Engholm: Grava nomo en la originala kaj traduka beletroj de la Internacia Lingvo.


    Per pluraj volumoj la sveda verkistino Selma Lagerlöf estas bone reprezentita en la traduka beletro de la Internacia Lingvo.


    De la nobelpremiita (en 1909) verkistino Selma Lagerlöf ekzistas en Esperanto reprezenta rikolto: en 1908 aperis la rakontoj Reĝino de l’ Arbaro kaj Sur la Fundo de l’ Granda Kungahella (tr. Backstrom), en 1930 la romano La Junulino el Stormyr (tr. O. Frode), en 1933 la rakonto La Infanoj de Betlehem (tr. O. Frode), en 1933 la romano La Mono de Sinjoro Arne (tr. Stellan Engholm), la postan jaron la romano Gösta Berling (tr. S. Engholm), kaj en 1938 aperis la romano La Ringo de la Generalo (tr. S. Engholm).

    De la mondsignifa dramverkisto August Strindberg aperis ankaŭ tre valoraj verkoj: La naturalisma dramo Fraŭlino Julie (tr. P. Nylen kaj S. E. Krikortz) en 1908, samjare la unuaktaĵo Pario (tr. B. Strom), en 1926 la verko Insulo de la Feliĉuloj (tr. Oskar Frode), en 1928 la verko La Konscienco Riproĉas (tr. G. H. Backmann), kaj en 1935 la dramo Pasko (tr. St. Engholm).

    De aliaj verkistoj libroforme aperis malmulto. De E. Flygare-Carlen aperis la verketo La Literaturisto kaj Lia Fianĉino (tr. Otto Zeidtlitz), 1895, en 1946 aperis la romano de D. Flood Mi Serĉis Oron kaj Oleon, sed Trovis... (tr. K. Gustafsson).

    Multaj literaturaĵoj aperis en la ĉefaj revuoj de la Esperanta Movado: multaj precipe en Literatura Mondo kaj en Norda Prismo. Tre aktivis sur traduka kampo Stellan Engholm, F. Szilagyi, Magda Carlsson, O. Frode, k.a.

    Aperis 2 kantaroj: unu pretigita de G. Lofvenmark (1908), kaj la dua de Malmgren (1931, 4-a eld. 1934).

    7.2.46 El la Ukraina Literaturo

    En 1909 aperis la verko Pjatizlotniko, de Kocjubinski (tr. M. Korotkij). En 1912 aperis la poemo de la fama verkisto Taras Ŝevĉenko Katerino (tr. N. Devjatnin). La novelo de S. Martos, Deziro de Diakono (tr. Anatol Koĥ), aperis samjare. En 1936 aperis la novelo de S. Marŝak Mr. Tivister (tr. R. Estont). Nur en 1971 ekaperis novaj literaturaĵoj libroforme: valora estas la verko Liriko de Lesja Ukrainka, redaktita de Nadja Andrianova, kun tradukaĵoj pretigitaj de Andrianova, Gusev, Kobo, Logvin, Dresen.

    7.2.47 El la Uzbeka Literaturo

    En la lerta traduko de Petro Poliŝĉuk aperis la legendo de ŝaraf Raŝidov La Kaŝmira Kanto, 1967, kaj la socipriskriba lirika verko de Ĥamid Alimĝan Zejnab’ kaj Aman’, 1968.

    7.2.48 El la Vjetnama Literaturo

    La eldono de esperantlingvaj literaturaĵoj komenciĝis en Norda Vjetnamo antaŭ proks. 12 jaroj. Ilin tradukas ĝenerale la Hanoja Esperanto-Grupo, kaj ilin eldonas la Fremdlingva Eldonejo en Hanojo.

    La debuto estis la legendkolekto Monto de V Virino, Kiu Atendas Sian Edzon, 1959. Baldaŭ sekvis la rakontaro de la Taj-naciminoritato La Geedzoj A Fu, de To hoai, 1960. Samjare aperis la novelkolekto pri la kontraŭfranca rezistado Pro Unu Bovino. En 1961 aperis la romano samtema de Bui duc al Franjo Tu Hau. En 1962 aperis la novelkolekto de Tran do Djen Bjen Fu. La verko de To hoai La Aventuroj de Zemen aperis en 1963. Ankoraŭ pri la kontraŭfranca gerilo temas la romano de Huu mai La Lasta Altaĵo, 1963. Pri la kontraŭusona gerilo temas la novelaro La Morto de Jankio, 1964. La socirealisma romano de Nguyen kong hoan (el 1938), Senelirejo, aperis en 1963.

    De nun, preskaŭ ĉiuj eldonaĵoj pritraktas la kontraŭusonan rezistadon aŭ la sudvjetnaman naciliberigan batalon: la novelaro Meze de l’ Flamoj, 1965; La Ebura Kombilo, 1967; la romano de Anh duk Hon Dat, 1968. Lastaj eldonaĵoj estas la novelaro de Nguyen sang La Drinkejo de l’ Mutulo kaj la romano de Ho phuong Kan Lik, 1969. En 1971 aperis la novelkolekto de 19 aŭtoroj La Horloĝisto de Djen Bjen Fu.

    Tagkajero en Prizono de Ho chi minh, 1966, kaj Elektitaj Poemoj de To huu, 1964, kompetente tradukis Dao anh kha. Aperis krome politikaj kaj prisociaj eldonaĵoj.

    7.3 ANTOLOGIOJ DE TRADUKOJ
    7.3.1 Enkonduko

    Ni jam aludis pri la antologioj en la ĉapitroj dediĉitaj al la naciaj literaturoj en Esperanto. Tamen, la fakto, ke en Esperanto aperis pluraj antologioj internaciaj kaj ke tiuj antologioj havas apartan signifon por la Esperanta kulturo, ĉu literaturhistorie, ĉu pure lingve, devigas nin pritrakti ilin iom pli detale, ankaŭ pro nura informa celo.

    7.3.2 La Unua Periodo

    La unua traduka poemkolekto estas La Liro de l’ Esperantistoj, de A. Grabowvski (1893), kiu enhavis versaĵojn jam aperintajn en Lingvo Internacia. Tiu libreto estas unu el la fontoj, el kiuj ĉerpis la poezia parto de Fundamenta Krestomatio. En 1902 aperis la unua eldono de Esperantaj Prozaĵoj, kolekto el originalaj kaj tradukitaj noveloj, eseoj, rakontoj, prilingvaj artikoloj el L’Esperantiste. Fine, en 1903 (17-a eld. en 1954) aperis Fundamenta Krestomatio, kolekto el modelaj, stile “klasikaj” verkoj, poemoj, prozaĵoj, originalaj kaj tradukitaj. La stilon glatigis L. L. Zamenhof.

    La signifo de tiuj verkoj estas ĉefe lingva kaj tradicikrea: ili estas belstilaj ekzemploj, pli-malpli pure zamenhofaj, tiuj de FK kontrolitaj de Zamenhof mem, tiuj de EP kontrolitaj de L. de Beaufront. 111 vekis imitemon kaj ŝaton por la klasika stilo — sed ankaŭ malhelpis, iel bremsis pluan, originalan ellaboron.

    La vera momento de la antologioj naskiĝis en 1906, kiam aperis la klasikstila, Pola Antologio (nur prozaĵoj), redaktita kaj tradukita de K. Bein, kiu troviĝis en la ascendo-branĉo de sia literatura kariero. En 1907 la sama aŭtoro eldonis Internacia Krestomatio, verketon el 7 lingvoj. Inter 1907 kaj 1908 aperis duvoluma Hungara Poemaro, iom malmatura provo traduki el 4 poetoj, kaj el la hungara kantaro, tradukita de Fiedler, Marich, Altenburger kaj Rajczy. Nur la plena liberiĝo de la latentaj lingvoesprimaĵoj igos tiujn provojn sukcesaj. Citendas ankoraŭ Hungaraj Popolkantoj (unua volumo 1908, dua volumo 1917).

    En 1908 aperis Prozo el Danaj-Norvegaj Aŭtoroj de Thomsen, kaj Sonoj Esperantaj de Leo Belmont ( Leo Blumenthal), kun tradukaĵoj el la pola kaj el aliaj lingvoj. Nova Antologio el la pola, en 1909 (represo en 1965), estis tradukita de A. Grabowski. Japanaj Rakontoj, en traduko de Cif toŝio, aperis en 1910, kaj estis sukcese reeldonita dufoje. Kroataj Poeziaĵoj estas antologiforma libro redaktita kaj pli-malpli interese tradukita de la jugoslavo Mavro Ŝpicer (1912).

    Sed la tiama tradukpoezia ĉefverko estas sendube El Parnaso de Popoloj, de Antoni Grabowski, kun verkoj tradukitaj el 30 lingvoj (no.ne el la angla, bohema, bulgara, dana-norvega, finna, flandra-nederlanda, franca, germana, greka antikva kaj moderna, hispana, hungara, itala, japana, kartvela, kataluna, kaŝuba, kroata, latina, litova, luzica, pola, portugala, provenca, rumana, rusa, serba, slovaka, slovena, sveda, ukraina). Multaj famaj poetoj troviĝas en ĉi tiu antologio, verkita en lingvo jam matura (1913!), esprimriĉa, belritma kaj rim-abunda. Eble la tradukaĵoj el nepolaj aŭtoroj aspektas iom unutonaj, sed la pola parto estas elstara. En ĝi ni trovas la mezurilon por la estontaj tradukistoj.

    En 1913 aperis en Moskvo Orienta Almanako, kun tradukaĵoj el la araba, armena, ĉeĉena, hebrea, hindia, ĉina, japana, kartvela, lezgina, sanskrita kaj tatara lingvoj. Verkon hodiaŭ nekonatan aperigis iu “ Narciso” en Saratov: Armena Poezio, malgranda poemkolekto. Saĥarov, en 1915, aperigis verkon, pri kiu oni ne plu multe parolas, eble maljuste: Esperanta Krestomatio, kun literaturaj provoj el 42 popoloj.

    Fine, en 1921, aperis alia grava, kvankam negranda verko de Grabowski: Postrikolto, kiu, krom tradukaĵojn, prezentis ankaŭ originalajn verkojn.

    7.3.3 La Dua Periodo

    Bona, kvankam malgranda antologieto el bohema poezio aperis en 1920: Bohemaj Grenatoj, de St. Schulhof. El la ĉina kaj japana klasikaj literaturoj tradukis Ossaka kenĵi en libro aperinta en 1921: Perloj el la Oriento. En 1923 aperis Litova Almanako, al kiu kunlaboris traduke multaj esperantistaj beletristoj. Sed jam estis ia tempo de la influa Budapeŝta Skolo: Kalocsay debutis traduke en la poezia kampo per la libro Kantanta Kamparo (1923), antologio el popolkanzonoj de Hungario. Aliaj kanzonoj hungaraj aperis en 1928, kaj, en traduko de Kalocsay, ankaŭ en 1929.

    En 1925 aperis unu el la mejloŝtonoj de la Esperanta tradukliteraturo: Kataluna Antologio, redaktita de Jaume Grau-Casas, kun la kunlaboro de aliaj 14 kuntradukintoj. La abundo de filologiaj notoj, la lingvoscienca enkonduko, la prezento kaj la amplekso, kaj la literatura valoro de la tradukaĵoj fiksis la nivelon, kun kiu poste ĉiu antologio estis komparata. Samjare, la pli modesta Hejma Prozo de J. Bremon-Masgrau konatigis prozaĵojn ĉefe el la kataluna. En 1925 aperis ankaŭ la Bulgara Antologio, ĉefredaktita de Iv. Krestanov (la poeziajn tradukojn pretigis tamen K. Kalocsay). En 1927 aperis, en traduko de Ed. Jaunvalks, Latvaj Kantoj en Esperanto, kaj samjare Julio Mangada-Rosenorn aperigis antologiforman libron El Moderna Hispana Parnaso, kun poeziaj tradukoj el la hispana. Belga Antologio, kun du partoj, la flandra kaj la valona (1928), en la respektiva ĉefredakto de H. Vermuyten kaj de M. Jaumotte, prezentas valoran elekton el la plej reprezentaj verkistoj belgo-devenaj.

    Poemaro el Hungarlando (1929), estis lerte pretigita de F. Szilagyi, kiu tiam ankoraŭ laboris ĉefe sur la poezia kampo. K. Kalocsay aperigis en 1931 gigante pensitan kaj finportitan poezian tradukantologion Eterna Bukedo, kun verkoj de 115 aŭtoroj, el 22 lingvoj, kie lumture brilas la genia kapablo de la aŭtoro modli la lingvon flekseble kaj esprimive, pere de la esprimrimedoj latente ekzistantaj en la lingvo. Sub la ĉefredakto de Hilda Dresen aperis en 1932 Estona Antologio, je kies nasko helpis 16 kromaj tradukintoj. Temas pri alia, altnivela produktaĵo de tiu riĉa epoko.


    El la ĉina, japana kaj korea tradukis Ito saburo en verko aperinta en 1932: Verda Parnaso. En 1933, alia traduka ĉefverko: Hungara Antologio, kies ĉefredaktoroj estis K. Kalocsay kaj J. Baghy kaj kies redaktoroj estis, krome, Bodo, Halka, Szilagyi kaj Totsche ( Tarkony), atestis la lingvan maturecon kaj la stilan homogenecon, kiujn tiu skolo sukcesis atingi.

    Malpli ambicia estis la verko de T. Indra Norda Literaturo, 1934, kun 4 latvaj kaj unu estona rakontoj. Samjare (1934) aperis la unua volumo de Sveda Antologio (1880-1910), redaktita de S. Jansson, B. Backmann, A. Lenner. La postan jaron (1935) aperis, en la ĉefredakto de Ota Ginz kaj S. Kamaryt, Ĉeĥoslovaka Antologio, dika verko atestanta la kulturan laboron, kiu tiel valorrezulte fervoris en Ĉeĥoslovakio. Iom pli modestas la verko El Litova Poezio, antologieca poemkolekto aperinta en 1938. En 1939 aperis Svisa Antologio, kiun ĉefredaktoris A. Baur, kun literatura enkonduko pri la kvar svisaj literaturoj: la alemana, la velŝa (romanda), la tiĉina kaj la retoromanĉa, kaj kun abunda, reprezenta, lingve eleganta prezento de reprezentaj elektitaj prozaj kaj poemaj verkoj.

    7.3.4 La Tria Periodo

    La Dua Mondmilito trafis profunde la Esperantan movadon, kaj la postmilitan tempon venenis longjare la Stalin-a malpermeso en multaj landoj. Tamen, la nivelo atingita antaŭmilite estis zorge konservita.

    Jam dummilite, en Brazilo, Fr. Valdomiro Lorenz, unu el la plej malnovaj esperantistoj, kompilis Diverskolora Bukedeto, kun poemtradukaĵoj el 40 lingvoj (1941). La sama aŭtoro tradukis ankaŭ spiritismajn verkojn. El ili, unu, sub la titolo Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo (1947), enhavas poemojn mediume diktitajn de pluraj mortintaj poetoj, i.a. de L. L. Zamenhof, Grabowvski, St. Schulhof, kaj de nacilingvaj verkistoj.

    En 1950 aperis traduko de Szilagyi: Sveda Novelaro, kun 20 noveloj de 16 aŭtoroj, lerte tradukitaj de ĉi tiu brila verkisto. En 1953 aperis Aŭstria Antologio, kaj, en la redakto de A. Caetano Coutinho, Antologio de Brazilaj Rakontoj (kun verkoj de 33 aŭtoroj), valora kontribuaĵo al la disvastigo de nemulte konataj literaturoj. En 1954, iel kompletigis verkojn antaŭmilitajn Sveda Poemaro, kun verkoj de 29 poetoj, en redakto kaj senmakula traduko de la konata sveda poetino Magda Carlsson. En 1956 aperis traduko el antikvaj japanaj kaj ĉinaj poetoj: El Orienta Florbedo, redaktita kaj tradukita de la stilmatura Ossaka kenĵi.

    Ankaŭ la nova Skota Skolo laboris sur la antologia kampo: ĝi pretigis la unuan volumon de Angla Antologio (1957), kun literaturscienca antaŭparolo de M. Boulton kaj sub la redaktoreco de W. Auld (por la poezio) kaj de R. Rossetti (por la prozo). La verko estas ekzemplo de la daŭra lingva pliriĉigo de Esperanto. En 1958 traduko de Ossaka kenĵi prezentis rimarkindan elekton el la japana klasika poemlibro de ia 8-a jarcento p.K.: 505 Elektitaj Poemoj el Mannjoo-Ŝuu. Antologio de Portugalaj Rakontoj, en redakto de Manuel de Seabra, aperis en 1959; ĉina Antologio 1949-1959, do nur kun postrevoluciaj verkoj, en 1960 en traduko de Zee, Laŭlum, Honfan, k.a.

    Dana Antologio, kun reprezentaj verkoj poeziaj (preskaŭ ĉiuj tradukitaj de P. Thorsen) kaj prozaj, estis eldonita en 1961. Trarigardon pri la modernaj japanaj verkistoj permesas El Japana Literaturo 1868-1945, en redakto kaj traduko de Miyamoto masao kaj Isiguro teruhiko, 1965, kun verkoj de 20 aŭtoroj. Alia antologio, sed kun japanaj klasikaĵoj, aperis samjare: Japanaj Malnovaj Rakontoj, kolektitaj de Vanagita kunio kaj kompil-tradukitaj de Miyamoto masao k.a. En 1968 aperis, post multjara silento, en traduko kaj redakto de E. Lippe kaj Milda Jakubcova, Latva Poezio 1945-1966, kun bone tradukitaj verkoj de 22 nuntempaj latvaj poetoj. Samjare venis el Japanio modesta, sed interesa libreto Etudo ’68, kolekto de hajkoj tradukitaj el modernaj japanaj hajkistoj.

    7.4 ESPERANTO KIEL FONTO-LINGVO

    Sporade, sed konstante, aperas nacilingvaj tradukoj de Esperantaj originalaĵoj. Ĝis 1973 ekzistis en nacilingva traduko 64 originalaj Esperantaj volumoj, el kiuj 35 romanoj aŭ rakontoj, en 35 lingvojn, ĉefe orientajn. Plej ŝatata aŭtoro estis J. Baghy (9 verkoj tradukitaj), sekvata de J. Forge (ps. de Jan Fethke) (2 romanoj en 6 lingvojn). Rimarkindas la traduko de sciencaj verkoj: plej tradukitaj estas E. Aisberg, E. Privat, P. Neergaard, T. Sekelj kaj I. Lapenna.

    Multaj tradukoj aperis dise ankaŭ en nacilingvaj revuoj.

    7.4.1 Scienca Literaturo

    De Zamenhof aperis Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia ĉine, japane, nederlande, portugale kaj serbokroate; Lingvaj Respondoj kaj Paroladoj japane.

    E. Aisberg: Mi Komprenas Fine la Radion! aperis bulgare, ĉeĥe, estone, france, germane, greke, hebree, hungare, itale, latve, litove, portugale, rumane, ruse, slovene, angle, hispane, nederlande, norvege, pole, ĉine.

    P. Neergaard: La Vivo de la Plantoj aperis dane, svede, finne, bulgare, pole, portugale, norvege kaj ĉine.

    T. Sekelj: Nepalo Malfermas la Pordon aperis angle, hispane, serbokroate, slovene (alia verko de ĉi tiu aŭtoro, Tra la Brazila Praarbaro aperis pole).

    E. Privat: Vivo de Zamenhof aperis angle, nederlande, japane, norvege kaj ĉine.

    E. Drezen: Zamenhof kaj Analiza Historio de Esperanto-Movado aperis japane.

    I. Lapenna: Kultura Genocido kaj Homaj Rajtoj, estis tradukita hispane, france, itale, germane, hungare, angle (tra la angla en la ĉinan).

    E. Privat: Historio de Esperanto aperis japane kaj ĉine.

    P. Bovet: Psikanalizo kaj Edukado aperis pole.

    E. Adam ( Lanti): La Laborista Esperantismo aperis angle, france, germane, ĉeĥe, nederlande kaj svede.

    I. Lapenna: La Homaj Rajtoj en la Universala Deklaracio kaj Eŭropa Konvencio aperis en la itala kaj en la germana.

    A. Fernandez: Senĝenaj Dialogoj aperis france.

    Atentinda estas la fakto, ke ĉiuj CED-dokumentoj aperas en la originala lingvo (Esperanto) kaj en angla traduko (kelkfoje ankaŭ en franca, hispana aŭ aliaj tradukoj).

    7.4.2 Beletro

    J. Baghy: Hura! (romano) aperis france kaj germane (tr. Mair 1933).

    J. Baghy: Printempo en la Aŭtuno aperis france, hungare kaj ĉine (trad. Bakin, kiu siavice verkis “respondan” libron ĉinlingvan: Aŭtuno en la Printempo).

    J. Baghy: Viktimoj (romano) aperis ĉine.

    J. Baghy: Nur Homo, aperis ĉine.

    Pluraj noveloj de J. Baghy aperis en la sveda, en la estona, en la finna kaj en la ĉina.

    J. Forge: Mr. Tot Aĉetas Mil Okulojn aperis finne, germane, japane(?), pole, svede; Abismoj ĉine kaj finne.

    E. Privat: Aventuroj de Pioniro aperis islande en la traduko de Kristofer Grimsson.

    Vallienne: Ĉu Li? (romano) aperis en franca traduko.

    Ellersiek: Pro Kio? (romaneto) aperis finne.

    Eŭgeno Aisberg, kies popularscienca verko Mi Komprenas Fine la Radion! aperis en pli ol dudek naciaj lingvoj, surbaze de la originalo, verkita en la Internacia Lingvo en la jaroj 1925-26.


    Inter la verkistoj de la Tria Periodo en naciajn lingvojn oni plej ofte tradukadis popularsciencajn verkojn de T. Sekelj kaj P. Neergaard.


    Abesgus: Kraljeviĉ Marko (rakonto) aperis ruse.

    B. Benetka: Sankta Venceslao aperis litove.

    Eroŝenko: liaj rakontoj (i.a. Rakontoj de Velkinta Folio kaj Turo por Fali) aperis ĉine, japane, ruse kaj ukraine. Lian tutan verkaron kaj biografion entenas tri japanlingvaj volumoj, eldonitaj en 1959.

    Hasegaŭa teru: En Ĉinio Batalanta kaj Flustr’ el Uragano aperis japane.

    Szilagyi: Mistero Minora aperis pole.

    Cezaro Rossetti: Kredu Min, Sinjorino! (romano) aperis hungare.

    Szathmari: Vojaĝo al Kazohinio (romano) aperis hungare.

    Sayers: Invito al Ĉielo (romano) aperis finne.

    Du romanoj de Bulthuis aperis hebree.

    Ribillard: Vivo kaj Opinioj de Majstro M’Saud aperis estone (1968, tr. H. Sepamaa).

    En la itala aperis la poemoj de L. L. Zamenhof, 1951, en traduko de A. Schmucker.

    La romano de Egerrup, D-ro Dorner, aperis dane.

    Goodall: La Rakontoj de Sciuro, aperis angle.

    Miyamoto: Pri Arto kaj Morto aperis portugale.

    Interesa estas la fakto, ke originala Esperanta verko povas aperi en nacilingva traduko, eĉ se la originalo restas neeldonita. Ekz. la verko de T. Sekelj Kumeŭaŭa, la Filo de la Ĝangalo aperis en la turka, en la ĉina kaj en ses hindaj lingvoj. El la rememoroj de Victor Lebrun, la lasta sekretario de L. Tolstoj, kies Esperanta originalo ĝis nun ne aperis, estis farita, pere de franca manuskripto, itala traduko. Du librojn, La Sama Suno Lumigas la Mondon kaj Voĉo de l’ Mondo (ambaŭ 1949), Kurisu kei plenigis per japanlingvaj tradukoj de leteroj de siaj korespond-amikoj el 19 landoj.

    7.4.3 Resume

    El la originale esperantlingva verkaro aperis japane 17 volumoj, ĉine 16, france 9, svede 8, angle kaj pole po 7, finne kaj portugale po 5, germane, itale, nederlande, serbokroate po 4, dane, estone, hebree, hispane, hungare, litove po 3, bulgare, ĉeĥe, norvege, rumane, ruse, slovene po 2, greke, islande, latve, turke, ukraine kaj en ses hindaj lingvoj po 1.

    7.5 ESPERANTO KIEL PONTO-LINGVO

    Ĝis 1969 aperis “pontolingve” pli ol 100 verkoj, tradukitaj el 26 lingvoj en 25 lingvojn. Ĉinio profitis per ĉ. 50 tradukoj; Japanio profitis per ĉ. 40 tradukoj; Vjetnamo profitis per 2 tradukoj; Mongolio profitis per 1 traduko.

    Ni povas unuavide konstati, ke la slavaj lingvoj elstaras kiel donantoj, dum la ricevantoj estas ĉefe la ekstremorientaj landoj.

    La Okcidento ricevis nur 8 verkojn (en 13 lingvojn), el kiuj 6 venis de Japanio, kaj 2 de Ĉinio.

    Japanoj kaj Vjetnamoj interŝanĝis tradukojn. 1/5 de la tuta verkaro ne konsistas el beletro, sed el politikaj, sciencaj verkoj, ktp. Ĉi tie ni emfazu, kiel diligente Japanoj kutimas traduki mallongajn literaturajn pecojn, ĉefe poemojn, el Esperanto en sian lingvon. Distingiĝis ĉi-kampe Kurisu kei, Matuba kikunobu, Miyamoto masao, Nakagaki kozirĉ, Nozima yasutaro kaj Sakai matutaro.

    Ni deduktas la jenon:

    La malpli konataj lingvoj diskonigas siajn verkojn pere de Esperanto.

    Sed koncerne la fakton, ke plejmulte profitis la orientanoj, ni povas demandi nin, ĉu la orientanoj pli multe interesiĝas pri okcidentaj literaturoj, ol la okcidentanoj pri orientaj.

    Aŭ eble mankas en oriento kompetentaj tradukistoj, kiuj bone scipovas la okcidentajn lingvojn (pro tio oni tradukas tra la Esperanta).

    Aŭ eble mankas en Okcidento talentaj el-Esperantaj tradukistoj (aŭ ekzistas sufiĉe da tradukistoj, kiuj scipovas la orientajn lingvojn).

    Kiel ajn, valoras la penon pritrakti iom detale tiun kulturan interŝanĝon, kiun ebligas Esperanto, almenaŭ koncerne ĝiajn plej gravajn produktaĵojn.

    El la Oriento

    a) El la japana:

    “Japanaj Rakontoj”, kompilitaj de Ĉif toŝio, en la rusan (jam en 1913). “Danco de Skeletoj” kaj “Nokto ĉe Landlimo”, dramoj de Akita uĵaku, en la ĉinan.

    “Kun la Kadavro de l’ Edzino” de Ogura toyofumi, en la germanan, litovan, polan, bulgaran, hungaran kaj vjetnaman. “Ni ne Povas Silenti!” en la germanan.

    “La Belan Pacon” ( Yamaguti senzi) en la anglan kaj germanan. “Infanoj de l’ Atombombo” aperis ukraine, svede, germane, ĉeĥe.

    El la vjetnama:

    “Senelirejo”, en la japanan. “Meze de l’ Flamoj”, en la japanan. “Franjo Tu Haŭ”, en Ia japanan. “La Lasta Altaĵo”, en la japanan.

    El la ĉina:

    “Mi volis Viziti Lernejon”, en la italan kaj germanan. “Karpetoj Transsaltis la Drakpordon”, en la litovan. El la Okcidento

    a) El la slavaj lingvoj

    El la rusa:

    en la ĉinan: poemoj de Majakovskij;

    “Eŭgeno Onegin”, “La Kapitanfilino” de Puŝkin;

    verkoj de Gogol, L. kaj A. Tolstoj, Mamin-Sibirjak, Gorkij, Radek.

    en la japanan: “Kie Estas Amo, Tie Estas Dio” de L. Tolstoj, “Versaĵoj en Prozo” de Turgenev, “La Submarinistoj” de Novikov-Priboj,

    “Historio de la Mondolingvo” de Drezen.

    El la ukraina:

    en la ĉinan: “La Morto de Janulans” de Panĉ.

    El la jugoslaviaj:

    en la ĉinan: verkoj de Pogaĉiĉ, Ŝimunoviĉ.

    en la islandan: “Tragedio en la Universo”.

    El la bulgara:

    en la ĉinan: poemoj, rakontoj, noveloj de Geo Milev, Ĥristo Botev, Iv. Vazov, Stamatov, Elin-Pelin, Konstantinov, Smirnenski, k.a. en la japanan: G. Stamatov.

    El la ĉeĥoslovakaj:

    en la ĉinan: novelaro de J. Drda, poemoj de Sv. Cech, M. Pujmanova, P. Bezruĉ, noveloj kaj poemoj el “Ĉeĥoslovaka Antologio”.

    en la japanan: verkoj de Bozena Nemcova, Langer, Bezruĉ, Neruda, Dyk, Drda, Welzl.

    en la finnan: kontribuaĵoj al ĉeĥoslovaka numero de la finna kultura revuo Otavainen (1925).

    en la hispanan: poemo de A. Recka. en la maltan: poemo de Bezruĉ.

    El la pola:

    en la japanan: “Marta” de E. Orzeszko, ankaŭ filmigita; rakontoj de W. Reymont, W. Sieroszewski, H. Sienkiewicz.

    en la ĉinan: “Marta”, verkoj de Sienkiewicz (“ Quo Vadis?”), Sieroszewski, Korczak, Prus (“La Faraono”).

    en la vjetnaman: Mickiewicz: “ Pan Tadeusz” (Sinjoro Tadeo).

    en la francan: “Doktoro Esperanto” de M. Zibikowska.

    El la latinidaj lingvoj

    El la franca:

    en la ĉinan: “La Sonorilo” de J. Lemaitre.

    en la japanan: “Mateo Falcone” de P. Merimee, “Angia Lingvo sen Profesoro” de T. Bernard.

    El la rumana:

    en la nederlandan: 2 noveloj de Sadoveanu kaj Brătescu-Voineşti (por novelkolekto).

    en la ĉinan: novelo de Brătescu-Voineşti. El la itala:

    en la ĉinan: noveloj de De Amicis. El la hispana:

    en la ĉinan: “Sango kaj Sablo” de Vicente Blasco-Ibanez.

    El la ĝermanaj lingvoj El la germana:

    en la ĉinan: novelo de Th. Storm, du fabeloj de Grimm.

    en la italan: psikologia verko de M. Kojc.

    en la japanan: poemoj de Heine, fabeloj de Grimm kaj Seidel.

    El la jida:

    en la ĉinan kaj en la japanan: verkoj de Ŝalom-Alefiem.

    El la dana:

    en la anglan: traktaĵoj de Martinus.

    en la mongolan: fabeloj de Andersen.

    El la norvega:

    en la slovakan: “Kon Tiki” de Heyerdahl.

    en la ĉeĥan: “Per Aerŝipo al la Norda Poluso” de O. Arnesen.

    El la nederlanda:

    la teatraĵo de M. Dekker “La Mondo ne Havas Atendejon” aperis japane, ĉine, ĉeĥe kaj france.

    La verketo de Luiscius “Karaktero” aperis en la finna, en la ĉeĥa, en la franca, en la kataluna kaj en la itala.

    El la islanda:

    en la ĉeĥan: malnovaj islandaj sagaoj.

    El la sveda:

    en la japanan: “Tra sovaĝa Kamĉatko” de St. Bergman.

    ĉ) El aliaj lingvoj

    El la hungara:

    en la ĉinan: verkoj de Heltai, Jokai, Mikszath, noveloj de Herczeg, “Johano la Brava” de Petofi.

    El la estona:

    en la ĉinan: elektitaj poemoj.

    en la japanan: poemo de Marie Under en traduko de Matuba (1963), “la unua estona poemo en japana vesto”.

    7.6 ESENCA BIBLIOGRAFIO

    Auld, William, Pri la traduko de poezio (CED-Dok. D/I/4). Londono 1965.

    Boulton, Marjorie, Zamenhof. La Laguna 1962.

    Courtinat, Leon, Historio de Esperanto, vol. 1 (1964), vol. 2 (1965), vol. 3 (1966). Bellerive-sur-Allier.

    Haupenthal, Reinhard, Enkonduko en la librosciencon de Esperanto. Nürnberg 1968.

    Lapenna, Ivo (red.), La Internacia Lingvo (Faktoj pri Esperanto). Londono 1954.

    Marini, Bruno, Bibliografia essenziale della lingua internazionale Esperanto. Torino 1954.

    Mounin, Georges, Teoria e storia della traduzione. Torino 1965.

    Privat, Edmond, Esprimo de sentoj en Esperanto. 3-a eld. Hago 1957.

    ĈAPITRO 8

    SCIENCA, POPULARSCIENCA KAJ FAKA LITERATURO

    8.1 ESPERANTO KAJ SCIENCO
    8.1.1 La Lingva Problemo en la Scienco

    Kun la definitiva malapero de la latina kiel komuna scienca lingvo, iom post iom enkondukiĝis la uzo de la naciaj lingvoj por la popularigo kaj la traktado de sciencaj problemoj kaj rezultoj.

    Ekzistas ŝtatoj, kiuj estas tiel grandaj, kaj kies ekonomio estas tiel forta kaj tiel riĉa, ke ili permesas vastan sciencan esploron, la aperigon de valoraj verkoj en granda nombro kaj la rapidan tradukon de fremdlingvaj studoj. Tial kreiĝis la fenomeno de la “gravaj” lingvoj por la scienco, kia siatempe estis la franca, kaj kia hodiaŭ estas la angla.

    Tamen, depende de la politika, ekonomia, geografia, kaj eĉ “prestiĝa” situacio, elstaras pluraj aliaj “gravaj” sciencaj lingvoj.

    En medicino, ekzemple, proksimume la duono de la tuta literaturo aperas anglalingve: la ceteraj kontribuaĵoj, ofte rimarkinde valoraj, aperas ruse, france, germane, japane (kaj en aliaj lingvoj malpli uzataj). Pro tio kuracisto, kiu hejme parolas “malgrandan” lingvon, devas nepre scii almenaŭ unu el la grandaj, por ke li povu sekvi Ia aperon de la novaj eltrovoj. Sed se li volas fari esplorojn pri iu ajn medicina branĉo, li nepre devas scii 3-4 fremdajn lingvojn, se li ne volas preteratenti en sia laboro gravajn kontribuaĵojn.

    La fakto, ke la plejmulto de la sciencistoj scias tamen nur sian propran lingvon, aŭ maksimume unu fremdan (tiuj, kiuj scias du aŭ pli, estas talentaj esceptoj), senteble malhelpas la cirkuladon kaj pro tio la efikon de la scienca informado: ĝi disvastiĝas nur iom post iom per tradukoj, per malrapida legado, kun la vortaro en la mano, (ofte miskompreniga!) aŭ tra absolute nesufiĉaj resumoj.

    Profundiĝi en ia studon de la propra sciencobranĉo kaj samtempe lerni 5-6 lingvojn kapablas nur malgranda elito de lingvotalentaj sciencistoj: tio prezentas ĉiuokaze tamen rimarkindan malŝparon de tempo kaj forto.

    Tiu malavantaĝa situacio brile evidentiĝas dum sciencaj kongresoj, kie plej senĝene povas esprimiĝi nur tiuj, kies hejmlingvo estas unu el la oficialaj lingvoj. La multekostaj traduksistemoj (samtempa, resuma, postprelega) ne helpas: ili bremsas la naturan rapidon de la parolo kaj la efikon de la lingve senperaj diskutoj, kaj ne utilas al tiuj, kies hejmlingvo ne estas unu el la oficialaj idiomoj.

    8.1.2 Valoro de Esperanto por la Scienco

    Jam en 1889 la fama ĝeneva filozofo Ernest Naville submetis al la Franca Akademio de Sciencoj komunikon pri la signifo de internacia lingvo.

    En 1901 la spertulo pri balistiko, Generalo Sebert, membro de la Franca Akademio de Sciencoj, prezentis al ĝi propran komunikon Scienca Utileco de Internacia Helplingvo. Samtempe li iniciatis leteron, favorantan Esperanton, por la Internacia Asocio de Akademioj, kiu ricevis 20 subskribojn. Ĝi invitis la Internacian Asocion de Akademioj entrepreni la studon por la solvo de la internacilingva problemo.

    Tuj poste Ch. Meray, korespondanta membro de la Franca Akademio de Sciencoj, sendis al ĝi leteron, kiu raportis pri la servoj, kiujn povas havigi al la scienco la internacia lingvo de D-ro Zamenhof.

    Intertempe la Esperanto-Movado kreske organiziĝis, kaj la bezonon krei propran organizaĵon sentis ankaŭ la esperantoparolantaj sciencistoj. Dum la UK en Ĝenevo (1906) okazis kunsido de Esperantaj sciencistoj. Ĝin prezidis Generalo Sebert kaj ĝin sekretariis Prof. Carlo Bourlet. Oni decidis subteni la enkondukon de Esperanto en la sciencon kaj la eldonon de Scienca Revuo (kiu aperis ĉe Hachette jam ekde 1903 sub la redakto de P. Fruictier).

    Fine, en 1908 estis fondita ISAE: ĝia oficiala organo iĝis Scienca Revuo. La celo de ISAE estis agadi en sciencaj medioj por Esperanto, kaj riĉigi la Esperantan sciencan terminologion. Fakte, unu el ĝiaj unuaj eldonaĵoj estis Vocabulaire Technique et Technologique Frangais Esperanto de Ch. Verax.

    Post la Unua Mondmilito la disvastiĝo de Esperanto en la sciencaj medioj fariĝis atentinda. Jam en 1924 oni diskutis pri la internacilingva problemo en la Franca Akademio de Sciencoj. La rezulto estis rezolucio, subskribita de 40 membroj, i.a. de E. Borel, A. Cotton kaj Sebert (mem esperantistoj), en kiu estis akcentita la konvinko, ke la Internacia Lingvo, praktike akceptita en la internaciaj rilatoj, “havus grandegajn konsekvencojn el la vidpunkto de la progreso de la scienco kaj de ĝia aplikado”. Tial la subskribintoj esprimis la deziron, ke tiu ĉi lingvo — “majstroverko de logikeco kaj simpleco”, estu enkondukita en la oficialajn programojn de la sciencaj klasoj, almenaŭ kiel nedeviga objekto.

    En 1937 okazis en Parizo granda konferenco “Esperanto en la Moderna Vivo”. Sekcio, prezidata de Prof. A. Cotton, tiama prezidanto de la Franca Akademio de Sciencoj, okupiĝis pri la rolo de Esperanto en la scienco, kaj montriĝis favora al la enkonduko de Lingvo Internacia, kaj aparte de Esperanto.

    En 1938 atentinda rezulto estis la enkonduko de Esperanto kiel radiko-normiga lingvo en la laboroj de Internacia Elektroteknika Terminologia Centro: tio, tamen, postmilite, ne plu havis sekvojn.

    En 1950 la Japana Scienca Konsilantaro akceptis rezolucion, en kiu oni skribis i.a. ke “la sciencistoj deziras, ke iliaj studoj estu konataj egale en ĉiuj partoj de la mondo, kaj, same tiel, ke la studoj faritaj en ĉiuj partoj de la mondo estu konigataj al ili. Sen tio ni ne povas atendi veran evoluon de la scienco”.

    Samjare 85 japanaj sciencistoj (el kiuj 68 estis universitataj profesoroj) subskribis specialan promeson, laŭ kiu ili devigas sin publikigi en Esperanto almenaŭ unu el la disertacioj, kiujn ili verkos en ĉiu jaro, kaj aldoni esperantlingvan resumon al ĉiu traktato verkata en alia lingvo. En la “promeso” la subskribintoj akcentas:

    La sciencaj esploroj devas ne esti izolitaj al unuopaj landoj kaj iliaj rezultatoj devas ne esti akaparitaj de unuj laboratorioj aŭ individuaj esplorantoj. Scienco estas komuna klopodo de la homoj por fari sin estuloj vere meritaj de la nomo “homo sapiens”... La subskribintoj agnoskas, ke la enkonduko de Esperanto kiel komuna lingvo por internacia publikigo de sciencaj laboroj estas tre efika rimedo por plisolidarigo de la internacia kunlaboro de la sciencistoj.

    Pri la ĝisnunaj spertoj de la japanaj sciencistoj, kiuj publikigis siajn verkojn en Esperanto, la dokumento diras:

    Kelkaj el ni jam delonge tion praktikas; kaj kvankam niaj verkoj en Esperanto estis publikigitaj nur individue kaj hazarde, tamen eĥoj el eksterlando ne estis malgrandaj. Estas antaŭvideble, ke ni vekos multe pli grandan eĥon, se ni agos sisteme kaj kolektive. Al la eŭropaj kaj amerikaj sciencistoj estas preskaŭ nebezone speciale lerni Esperanton por legi Esperantajn traktatojn... Ni estas certaj, ke niajn ekzemplojn baldaŭ sekvos alilandaj kolegoj, kaj tio malfermos ia vojon al plifaciligo de la internacia kunlaborado de la sciencistoj.

    En 1951 analogan rezolucion prenis ankaŭ 20 ĉinaj universitataj profesoroj. I.a. ili skribas, ke “la sciencistoj, kiuj malfeliĉe parolas aliajn lingvojn kaj kiuj deziras tamen ion krei en siaj propraj sferoj, devas eluzi pli ol duonon de sia vivtempo por ellerni 4 aŭ 5 fremdajn lingvojn, ĉar alie ili ne povas digesti la konojn jam ekzistantajn, des malpli fari ian indan kontribuon. Tia tro-konsumo de tempo kaj energio estas vere nekompensebla perdego de la scienco. Ni volas adopti la simplan, facile lerneblan Lingvon Internacian, Esperanto, kiel la sciencan lingvon por internacia uzado kaj por publikigi niajn verkojn en ĝi.”

    Ankaŭ en Eŭropo sciencistoj-esperantistoj kunvenis en du gravaj konferencoj, en Parizo (1950) kaj en Munkeno (1951), por esplori la teknikan flankon kaj la spiritan-moralan aspekton de la lingva problemo en la scienco. Tiuj konferencoj, kiujn partoprenis pli ol 100 sciencistoj el diversaj landoj, akceptis plurajn decidojn koncerne la pluan utiligon de Esperanto por sciencaj celoj. En la alvoko de la munkena konferenco estas, i.a., dirite, ke “ni povas konstati, verkante mem en tiu lingvo, ĝian plenan taŭgecon tute aparte por sciencaj celoj... Ni opinias, ke la Internacia Lingvo, pruvita praktike en sia pli ol 60-jara ekzistado, meritas seriozan konsideron fare de la scienco”.

    En 1952 analoga rezolucio estis voĉdonita dum sciencista kunveno en Oslo.

    En 1962 okazis en Kopenhago la unua Internacia Konferenco pri la Lingva Problemo en la Scienco, por kiu estis prezentitaj 25 raportoj kaj unu rezolucio (de la Geografia Instituto de la Akademio de Scienco de Sovetunio). La raportoj kaj la konkludoj estis favoraj al internacia lingvo, kaj aparte al Esperanto.

    Intertempe ISAE pliampleksigis sian agadon, kaj artikigis ĝin laŭ faksekcioj. En 1950 formiĝas Terminologia Centro, kiun la Akademio komisias ellabori provizorajn fakvortarojn por la ĉiam pli rapide evoluantaj tekniko kaj scienco. La medicina sekcio, UMEA, havas propran Terminologian Centron.

    8.2 ESPERANTO KIEL RESUMLINGVO EN SCIENCAJ ELDONAĴOJ

    Ekde 1887 proksimume 205 periodaĵoj (fakaj kaj sciencaj) aperigis artikolojn aŭ resumojn de artikoloj en Esperanto. En la lastaj dudek jaroj ili estis pli ol 86. La geografia distribuo de la periodaĵoj estas la jena:

    El Japanio venis 49 periodaĵoj, el Nederlando venis 12 periodaĵoj, el Jugoslavio venis 5 periodaĵoj, el Francio venis 3 periodaĵoj, el Tajvano, Danio, Norvegio, Finnlando, po 2 periodaĵoj, el Usono, Brazilo, Italio, Germanio, Portugalio, Alĝerio, Maroko, po 1 periodaĵo.

    La faka konsisto de tiuj periodaĵoj estas la jena: Botaniko kaj zoologio:

    12 revuoj (Svedio, Norvegio, Francio, Nederlando, Japanio).

    Medicino kaj farmakologio:

    11 revuoj (Francio kaj Japanio).

    Geofiziko, geologio, sismologio:

    6 revuoj (Usono, Finnlando, Jugoslavio, Japanio).

    Fiziko kaj kemio:

    revuoj (Japanio kaj Nederlando). Matematiko:

    4 revuoj (Italio, Portugalio, Germanio, Japanio). Astronomio:

    2 revuoj (Finnlando, Japanio). Agrokultivo kaj agronomio:

    revuoj (Danio, Svedio, Francio, Nederlando, Japanio).

    Preterlasante la fakton, ke ĉi tiuj informoj ne estas kompletaj, ili demonstras, ke la bezono por scienca helplingvo (Esperanto) estas multe pli sentata en landoj, kies lingvo ne estas grandskale uzata.

    El la multaj revuoj fakaj kaj sciencaj, kiuj aperigas resumojn en Esperanto, la ĉefaj estas La Monda Lingvo-Problemo (sociolingvistiko), Journal de Medecine de Lyon (medicino), Medicamundi (pri radiologio kaj medicina elektroniko), Puig Castellan (kataluna historia bulteno), Der Chemischreiniger und Farber (pri kemia lavado kaj farbado), k.a.

    Ni diris, ke multaj sciencistoj publikigis verkojn aŭ artikolojn en ekstermovadaj fakgazetoj — en Esperanto aŭ nacilingve kun Esperanta resumo. Prof. D-ro B. Popoviĉ (astronomio), ekz., aperigis 29 sciencajn kontribuaĵojn, el kiuj 13 en Esperanto. Multajn studojn kaj artikolojn verkis ankaŭ Prof. Ivo Lapenna (internacia juro), Marinko Gjivoje (arkeologio, historio, speleologio), Prof. O. Pancer (agronomio), Leander Tell (speleologio), P. Makkink (botaniko), Prof. P. Neergaard (botaniko) kaj Prof. Kawamura sin’itirô (agrokemio).

    El esperantlingvaj doktoriĝaj disertacioj ni notu tiun de la Hindo Aŝvinikumar’ (Universitato de Amsterdam), Hilbertaj Spacoj en Intuiciismo, 1966 (kun angla traduko pro la universitata regularo), kaj la disertacion de la Japano Tada ryuji (Universitato de Kagawa), Studoj pri Ŝanĝo de Oligosakaridoj Ekstraktitaj el Sengrasigita Sojo per la Bakterio Escherichia Coli, 1967.

    Menciindaj estas ankaŭ nacilingvaj doktoriĝaj tezoj sur la kampo de esperantologio, i.a. El Problema de una Lengua Auxiliar Internacional y Solucion: El Esperanto de Elias J. Johns, en la hispana (Kubo), 1928; Vijf Kunsttalen de W. J. A. Manders, en la nederlanda, 1947; The Esperanto Language as a Literary Medium de Margaret Hagler, en la angla (Usono), 1971.

    8.3 VERKOJ LAŬ FAKOJ
    8.3.1 Filozofio

    En 1902 (2-a eld. 1904) aperis la verko de Leibniz Monadologio (tr. Boirac). En 1904 aperis la verko de la Franco Xavier de Maistre Vojaĝo Interne de Mia ĉambro (tr. S. Meyer). En 1906 oni eldonis la faman traktaĵon de Descartes ( Cartesius) Parolado pri la Metodo (tr. E. Noel). K. Aars verkis Eco de la Logika Pensado (1907). En 1908 aperis alia originalaĵo filozofia: la verko de la Litovo Dambrauskas ( Dombrovski) Malgrandaj Pensoj pri Grandaj Demandoj. Teorio pri la Evolucio de Kono estas originalaĵo de N. Kolowrat (1909). De la ĝeneva filozofo E. Naville aperis La Devo (tr. R. de Saussure), 1910. La postan jaron aperis de L. Tolstoj La Konfeso (tr. Tenner). En 1912 aperis alia filozofia verko de Tolstoj: Unua ŝtupo (tr. A. Ŝarapova). La originalaĵo de Salo Kornfeld (ps. Grenkamp) Penseroj aperis duvolume 1922-1923. En 1924 aperis la verko de Kant Al Eterna Paco (tr. P. Christaller). Filozofi-lirikajn fragmentojn publikigis originale E. Izgur en 1926: Je l’ Nomo de l’Vivo. La dika verko de la urugvaja filozofo Carlos Vaz-Ferreira, Fermentario (tr. M. Fernandez-Menendez) aperis en 1959. En 1961 aperis libro de B. C. Chaudhuri Pri du Filozofoj ( Tagore kaj Whitman). En 1963 aperis religi-filozofia verko de la Brazilano Huberto Rohden, Imperativoj de la Vivo. En 1972 aperis la grava verko de Maŭ zedong Kvin Filozofiaj Verkoj.

    Pri sciencfilozofio aperis la verko de F. Reiche El la Mondbildo de l’ Nova Fiziko (tr. Muravkin), 1924, la verko de la Ruso A. Fersman La Vojo al Scienco de Estonto (tr. S. Rublov), 1928, kaj la libro de Jean Rostand Tio, Kion Mi Kredas (tr. Berlot), 1962.

    Abundas la rikolto el moralfilozofiaj verkoj. Jam en 1912 aperis la verko Estu Homo! de Charles Wagner (tr. S. Meyer). La postan jaron la Hispano Julio Mangada-Rosenorn prezentis originalan verkon Homaro. Ne forgesendaj estas la religi-etikaj verkoj de L. L. Zamenhof pri Hilelismo (1901) kaj Homaranismo (1906), kaj la Deklaracio pri Homaranismo (1913). En 1922 aperis en Italio du moralfilozofiaj verkoj: Pri la Devoj de l’ Homoj de Silvio Pellico (tr. A. Tellini) kaj Devoj de la Homo de Giuseppe Mazzini (tr. M. Arabeno). En 1950 estis publikigita la moraltema verko de Enrique Rodo (Urugvajano) Ariel (tr. F. Fernandez-Menendez). Interesa traktato de delonge mortinta katolika teologo ( Hirsch) estas Sintrompoj (tr. Flammer), 1963. Pri seksmoralaj problemoj traktas la leterforma libro de W. Trobisch (protestanta teologo) Mi Amis Junulinon, 1966, elfrancigita de pastoro Burkhardt. La ĝeneralfilozofia verko de J. M. Escriva-de-Balaguer (tr. N. Lopez-Escartin), Vojo, aperis en 1968.

    Ekzistas verkoj ankaŭ de modernaj orientaj pensuloj. De J. Krishnamurti aperis la verko Ĉe la Piedoj de la Majstro (tr. W. Mann), 1913 (2-a eld. 1928). De la sama hinda filozofo aperis Sperto kaj Konduto (tr. Stojan), 1932, kaj La Problemoj de la Vivo (tr. K. Froding), 1935. Pri la japana filozofia penso aperis la verko de Akegarasu haya La Japana Spirito, 1936. De Kahlil Gibran, arabdevena lirik-mistika filozofo, aperis La Profeto (tr. R. Orloff-Stone), 1962.

    Depost la fino de la milito aperas en Danio lingve bonaj verkoj de la dana religi-fona filozofo (forte influata de la orienta saĝo) Martinus. Iliaj plej gravaj verkoj estas Homaro kaj Mondbildo (tr. C. Graversen), 1953, Pasko (tr. C. Graversen), 1954, Internacia Mondregno Kreiĝanta (tr. P. Zaoho), 1962, Logiko (tr. Ib Schleicher), 1962, La Sorto de la Homaro (tr. Ib Schleicher), 1964.

    8.3.2 Teologio kaj Religio

    Pri religio ni disponas pri kelkaj pure sciencaj verkoj, kiel la Hebrea Kalendaro de J. Bianchini, 1907; Henri Vallienne, Evolucio de la Religia Ideo, 1907; La Difino de la Dattago en la Kristana Epoko de Fleischer, 1914; Karl Brüggemann, El la Mitologio de Antikvaj Popoloj, 1923; Kling-Klang (pseŭdonimo de Z. Marenĉin), Latentaj Nombrofenomenoj en la Sankta Skribo, 1962. Ĉiuj cititaj verkoj estas originalaj. Aparte interesa estas la kritika studo de B. Gregor, La Esperanta Traduko de la Malnova Testamento, kiu aperis en 1958.

    Ĝeneralaj verkoj pri Dio kaj religio estas Dio Unu por Ĉiuj (tr. Anna Ŝarapova), 1912, kaj Kristanismo kaj Patriotismo (tr. I. Maĉernis), 1931, ambaŭ de Lev Tolstoj. De Monsinjoro de Segur aperis Respondoj al Kontraŭreligiaj Paroloj (tr. A. Halbedl), 1925. En 1927 la katolika pensulo J. Reinke aperigis en esperantlingva traduko de Brenken la verkon Naturscienco, Mondkoncepto, Religio. Alia katolika pensulo, Josef Schmidt, prezentis la verkon La Origino de la Religio, 1927. Pli malfrue, en 1965, aperis la religi-favora libro de Gustav Lundberg Kredo al Dio en la Atomepoko (tr. E. Carlen). Interesan interreligian verkon eldonis Oomoto en 1969: La Hombildo de Diversaj Religioj.

    Religi-esplora verko estas La Vivo de Jesuo de E. Renan (tr. E. Gasse), 1907. En 1914 aperis verketo de W. Winsch Pri la Kredo al Mirakloj (tr. P. William), kun provo de natura klarigo de la bibliaj mirakloj. En 1912 aperis la verko de Barrio-y-Moraita Kritika Ekzameno de la Proceso kontraŭ Kristo (tr. J. Garzon-Ruiz). En 1965 aperis la originala verketo de E. Gasse Monoteismo kaj Pozitiva Moralo.

    El la socialista-komunista tendaro ne povis manki kontraŭreligiaj verkoj. SAT aperigis en 1925 Kontraŭ Dio! (ateista krestomatio). En 1930 aperis pamfleto de N. Buĥarin Financa Kapitalo en la Papa Mantelo. Alia pamfleto, de la germana anarkiisto Johann Most, aperis en 1932: La Dia Pesto (tr. Seman Tarano). Samjare E. Jaroslavskij aperigis Respondoj al Ekstersovetiaj Ateistoj, kaj L. Kapustin tradukis la verkon de M. Ŝejnman Nuntempa Socialdemokratio, Religio kaj Ateismo. Fine, en 1933, A. T. Lukaĉevskij aperigis la verkon Marks kaj Engels pri Religio.

    8.3.3 Religia Literaturo

    Baza verko por la studo de la religia literaturo en Esperanto estas Religia Literaturo en Esperanto (bibliografio), de Karl-Olof Sandgren, 1970.

    La baza verko de la kristana kaj juda religioj, La Malnova Testamento, tradukita de L.L. Zamenhof inter 1907 kaj lia morto, reviziita de komitato de anglikanaj pastoroj, aperis en 1926. La Nova Testamento, tradukita el la helena originalo de anglikana komitato sub la gvido de pastoro Rust, aperis en 1912.

    Jam en 1893 estis traduko de la Libro de Ruth. Plej modernaj tradukprovoj aperis en Espero Katolika kaj en Biblia Revuo (ekde 1969 provoj de Donald Broadribb por traduko taŭga por bibliistoj kaj orientalistoj). Kelkaj kajeroj de la katolika novtestamenta traduko jam aperis: 3 kajeroj kun enkonduko, Evangelio laŭ Mateo kaj la du leteroj al la Korintanoj. Ne mankas unu el la tradiciaj reellaboroj por religiaj celoj, tamen sen scienca valoro: La 4 Evangelioj Kunigitaj en Unu Rakonto, de R. Laisney, 1908.

    El la dogma literaturo interesaj estas La Hipotezoj pri Lourdes, de J. Serre (tr. Zabilon-d’Her), 1912, La Unua Kateĥismo de Bossuet (tr. P. Deschamps), 1912, la verko de la katoliko P. van Dorp Biblio aŭ Instru-Aŭtoritato, 1946. Originalan katekismon verkis ankaŭ J. Bianchini: Malgranda Katolika Kateĥismo, 1937 kaj 1949. Interesa estas la verko de J. Tanuma-Tosio La Origino de l’ Protestantismo (el la katolika vidpunkto), 1938. De pluraj jaroj aktivas sur la eldona kampo Internacia Katolika Informejo, kun du libroserioj: Dokumentoj el Romo, kaj Serio Studoj kaj Klarigoj. Sennombraj estas la katolikaj prisanktulaj kaj instrucelaj verketoj kaj broŝuroj. En 1920 estis publikigita la parolado de Papo Benedikto XV, Kristo kaj la Ligo de Nacioj; en 1926, de Papo Pio XI, La Universala Reĝeco de Kristo (tr. J. Schmidt); en 1963 la encikliko de Papo Johano XXIII La Surtera Paco; kaj en 1965 la encikliko de Papo Paŭlo VI La Vojoj de la Eklezio (tr. Perrenoud kaj Flammer). Aperis krome multaj protestantaj kaj katolikaj bibliokursoj, kaj la traduko de la Lutera Katekismo (tr. R. Hoppe), 1961. En 1967 aperis la encikliko de Paŭlo VI Populorum Progressio (tr. J. A. Tuinder), samjare ankaŭ la konata Heidelberga Katekismo (tr. W. J. Downes), de Ursinus kaj Olevianus. Fine, en 1971, en la serio Dokumentoj el Romo, aperis Dogma Konstitucio pri la Eklezio en la Nuntempa Mondo.

    Aperis ankaŭ interesaj verkoj de la kristana mistika literaturo. En 1907 aperis La Progresado de la Pilgrimanto de J. Bunyan (tr. J. Rhodes); en 1926 la valora La Floretoj de Sankta Francisko (tr. F. Pizzi), ekzemplo de la populara mezepoka naiva mistikismo; en 1952 Spiritaj Ekzercadoj de Ignacio de Loyola (tr. E. Maynar), fondinto de la jezuita ordeno. En 1954 oni eldonis plenan tradukon de La Imitado de Kristo de Th. a Kempis (tr. Wigbertus van Zon). Unua provo traduki tiun verkon estis farita de Champion en 1909.

    Propagandaj, klarigaj, instigaj kaj instruaj broŝuretoj kaj verketoj estis eldonitaj de multege da kristanaj eklezioj kaj grupoj: i.a. de katolikoj, kalvinanoj, luteranoj, anglikanoj, mariavitanoj, unitarianoj, kvakeroj, liberekleziuloj, ktp. Jen malgranda, kaj ege malkompleta elekto.

    La “Blanka Frataro”, religia grupo estiĝinta en Bulgario, eldonis inter 1925 kaj 1938 plurajn religi-etikajn verketojn de la fondinto, P. Danov. Plej interesaj kaj signifaj estas Religio-Filozofia Vivkoncepto (tr. A. Tomov), 1930, kaj La Parolo de la Granda Universala Frataro, 1938

    De la Swedenborg-a eklezio aperis kelkaj verketoj: La Dogmaro, de Swedenborg, 1908, Kio la Homo Estas post la Morto, 1911, kaj kelkaj aliaj verketoj. De unu el la fondintoj de la atestantoj de Jehovo, J. F. Rutherford, aperis Milionoj, Kiuj nun Vivas, Neniam Mortos, 1920, kaj Kie Estas la Mortintoj?, 1927. Fine, ankaŭ la kvakeroj multe eldonis en Esperanto. Plej interesaj estas: Fundamentoj de la Kvakerismo de Caroline Stephen (tr. M. C. Butler), 1916, kaj La Esenco de la Kvakerismo de Gerald K. Hibbert (tr. M. Wajsblum), 1962.

    Aperis multaj preĝaroj, evangelie edifaj libroj, kantaroj, diservolibroj. La unua tiaspeca verko estis Preĝareto por Katolikoj de L. de Beaufront, 1893. Sed plej konata estas La Preĝareto, de M. Carolfi, 1913 (3-a eld. 1948). Aperis ankaŭ preĝlibro en la spirito de la liturgio de S-ta Ĥrisostomo (1962): Neelmezurebla Ni Laŭdegas Vin. Ordo de Diservo laŭ la preĝlibro de la anglikana eklezio (tr. J. C. Rust) aperis en 1907, kaj havis multajn posteulojn. Broŝureto por sekvi la katolikan meson (Sankta Meso) aperis en 1966 kun originala muziko de Kurt Schweizer; sed jam antaŭe ekzistis aliaj. Ekde 1968 plej granda parto de la katolika meso estas legebla en Esperanto.

    Signo de la novaj tempoj estas Ekumenaj Preĝoj, 1966.

    Ekzistas ankaŭ himnaroj: katolika himnaro tradukita de Felix Ney aperis en 1958: Laŭdkanto al Sinjora Nom’. Evangeliaj himnaroj estas Himnaro Esperanta, kunmetita de Montagu C. Butler (5-a eld. 1966) kaj Adoru Kantante (de KELI), 1971.

    Ankaŭ pri la islama religio aperis verkoj. En 1967 aperis la filozofi-religiaj maksimoj de Imamo Ali Arabaj Maksimoj (tr. Husen Al-Amili). Sed la plej grava verko estas la dulingva (araba-Esperanto) eldono de La Nobla Korano de Muhamad, en traduko de Prof. D-ro Italo Chiussi, 1969. Antaŭaj provoj traduki la islaman sanktan libron estis faritaj de Colin Evans (en Esperanto Internacia), 1942. Krome, estas kelkaj informaj broŝuroj: i.a. Islamo Ĉies Religio de Mohammad Taufiek Ahmad, 1929, Islamo Esperantiste Rigardata, originalaĵo de Colin Evans, 1946, kaj Kial mi Kredas je Islamo, 1969.

    El la skizitaj grupoj de la islama religio sendependiĝis kaj disvastiĝis la religio instruita de Baha’u’llah, sub la nomo bahaismo. De la fondintoj aperis prelego Kaŝitaj Vortoj de la Superega Plumo (de Baha’u’llah, tr. Eroŝenko kaj Alexander, 1915), kaj la Parizaj Paroladoj (de Abdúl Bahá, tr. Lidja Zamenhof, 1932). Pluraj verketoj, originalaj kaj tradukaj, fontas de Lidja Zamenhof. Bona verko estas Baha’u’llah kaj la Nova Epoko de J. E. Esslemont (tr. Lidja Zamenhof), 1930. Aperis, krome, kelkaj paroladoj de Shoghi Effendi, kaj multaj mallongaj broŝuroj pure informaj, ekz. Kio Estas la Bahaa Religio?, 1969.

    El la hinda religio elstaras la traduko de la grava Bhagavad-Gita, kiun pretigis Francisco Valdomiro Lorenz en 1942.

    De konfuceismo aperis la verkoj de Konfucio mem, Granda Lernado kaj Doktrino de Mezeco (tr. Nohara kiuiĉi), 1932, kaj klasikaĵo (etika verko), La Librokonstantaĵo de Fila Pieco (tr. Nohara), 1933. La Vortoj de Konfucio (tr. Ossaka kenĵi) aperis jam en 1923.

    Ankaŭ el budhismaj klasikaĵoj la rikolto estas atentinda. En 1933 aperis Samanta-Mukha-Parivarto (tr. Nohara), en 1936 la 7-a ĉapitro de Saddharmapundarika-Sutro (tr. Nohara), kaj en 1949 la unuaj 13 ĉapitroj de Digha Nikajo (tr. G. H. Yoxon). Pri la fondinto de la japana Zyodo-sekto aperis verko de Isii mamine: La, Vivo de Sankta Honen (tr. Nisida ryoya), 1937, kun terminaro pri budhismo kaj pri propraj nomoj. De la ĉina sektofondinto K’uoan aperis la zen-a verko La Dek Bildoj de Bovpaŝtado (tr. Ŝibajama kei), 1930, 2-a eld. Pri la antikva reĝo Aŝoko, budhisma apostolo en Hindio, aperis La Admono kaj Vivo de Reĝo Aŝoko (tr. Okazaki reimu), 1937. Moderna verketo pri budhismo, eldonita okaze de la 2.500-a datreveno de la naskiĝo de Budho, estas Ekrigardo al Budhismo de R. L. Soni, 1956. Krome, estas menciindaj Budhisma Katekismo de Subhandro Bikŝuo (tr. F. Morawetz) kaj Tiel Parolis la Budho kaj Liaj Disĉiploj de T. T. Anuruddha, ambaŭ 1971. Fine, en 1972, aperis komentita traduko (de H.P.B.) La Voĉo de l’ Silento el la tibeta “Libro de la Oraj Preskriboj”.

    El Japanio venas multaj verkoj pri la religia movado Oomoto, kiu adoptis Esperanton por siaj internaciaj rilatoj. De Deguĉi onisaburo aperis pluraj verkoj, ĉefe en la traduko de Niŝimura koogecu. Grava estas: Fundamento de Animo, 1926 (2-a eld. 1931). De Niŝimura aperis originala verketo en 1925: Origino de Oomoto. En 1964 estis eldonita tre interesa verko de Haga hideo (tr. Nakamura tazuo), Filoj de Dio, Adorantoj de Dio, kun fotografaĵoj pri Oomoto.

    De Japanio venis krome multaj aliaj religi-enhavaj verkoj: en 1933 naŭ broŝuroj, nomitaj Evangelioj de Belismo, t.e. de religia grupo fondita de la Japano Okamoto rikiĉi, kaj en 1968 du informaj broŝuroj pri la religia grupo japana Tensho Kotai Jingû Kyo, la t.n. “danc-religio”.

    Aparte valora por la kompreno de la japana tradicia pensmaniero estas la verko de Okakura kakuzo La Libro de Teo (tr. Nakamura tazuo), 1965.

    Jam antaŭ la Unua Mondmilito ekzistis en Francio kaj en Belgio esperantistaj spiritistoj (kiuj nomis sin Esperantista Psikistaro). Ili aperigis revueton kaj broŝurojn. El tiuj medioj venas la libro de J. Thiebault La Formortinta Amiko (tr. Grosjean-Maupin), 1921.

    Sed la spiritista kredo havas siajn plej gravajn reprezentantojn en Brazilo, de kie venas tradukoj de verkoj de la fondinto de la spiritisma movado, Allan Kardec: La Libro de la Spiritoj (tr. L. C. Porto Carreiro-Neto), 1946, La Evangelio laŭ Spiritismo (tr. Gomes Braga), 1948, Enkonduko en la Studadon de la Spiritisma Doktrino, 1952, La Libro de la Mediumoj (tr. L. C. Porto Carreiro-Neto kaj Gomes Braga), 1964. La klariga filozofi-religia verko de Francisco Candido Xavier Kristana Agendo (tr. A. Afonso Costa) estis publikigita en 1962.

    Kelkaj verkoj de okultistaj grupoj aperis ankaŭ en Esperanto. Ekzistas broŝuroj de framasonoj, sed interesa ĉi-rilate estas Ĉu Vi Scias Tion pri la Framasonismo? de W. Randag (tr. Ostubo), 1937. Aperis krome kelkaj rozkrucanaj broŝuroj kaj verketoj pri teozofio. I.a. aperis Resumo de la Teozofia Doktrino, 1912, kaj la verketo de M. Collins Lumo sur la Vojon kaj Karmo (tr. Collyn), 1922.

    8.3.4 Pacismo

    En 1905 aperis la originala verko de Gaston Moch Historio Resuma de l’ Arbitracio Konstanta; en 1907 de la sama aŭtoro, Pri Malarmo. En 1906 de la franca pacisto Elie Ducommun (tr. V. Dufeutrel) aperis Fundamentoj de l’ Pacifismo. En 1907 aperis la verko Estonta Milito de Joh. de Bloch (tr. C. Royer, F. Schuck kaj Alesiano); samjare komento al la suprenomita verko, verkita de F. Passay, B. von Suttner kaj Nattan-Larrier: Estonta Milito laŭ la Instruoj de J. de Bloch (tr. la samaj). La verko de Andrew Carnegie Por Arbitracio (tr. W. W. Padfield kaj H. Maresquelle) estis eldonita en 1907. En 1911 aperis la grava verko de la svisa pacisto-psikiatro A. Forel Kulturceladoj de la Nuntempo (tr. Uhlmann). Aparte valora verko estas la originalaĵo de Hector Hodler, aperinta en 1915-1917 en Esperanto: La Pacproblemo.

    Tuj post la Unua Mondmilito (1920) aperis la dummilite skribita verko de Romain Rolland Al la Forbuĉataj Popoloj (tr. G. Mahn). En la intermilita tempo sekvis verko pretigita de V. Bulgakov kaj tradukita de Z. Zahariev: Pensoj pri Perforto, Milito kaj Revolucio, de Lev Tolstoj (1928). Verko de G. F. Wates De Tutmonda Perforto al Tutmonda Frateco (tr. W. Bailey) aperis en 1938.

    Sciencaj Studoj: Prestiĝa volumo kun 37 sciencaj studoj, verkitaj originale en la Internacia Lingvo.


    Malsupre: Politiko apartenas al la plej riĉaj branĉoj de la faka literaturo, kvankam tiun riĉecon ne akompanas ekvilibro en la origino de la eldonaĵoj.


    Post la Dua Mondmilito ne plu estis multe da pacismaj verkoj: eble multaj idealoj kaj iluzioj forflugis. Rimarkindas tamen la verko de H. Thirring La Mondopaco kiel Psikologia Problemo (tr. Hugo Sirk), 1946, kaj La Belan Pacon de Yamaguti senzi (tr. Isiguro, 3-a eld. 1962). El Japanio, postmilite, venas multaj verkoj kontraŭmilitaj. I.a. Infanoj de l’ Atombombo de Osada arata (1952, 2-a eld. 1959), Hiroŝima, 1952, Viktimoj de la Atombombo (de pluraj aŭtoroj, tr. Jui ĉunoŝin, 1968, 2-a eld. 1970), la militrakonto de Cubota ĵoĵi Lo Infanoj en Vento (tr. Ito kiuzo), 1966, k.a.

    Pri la Historia kaj Filozofia Fono de la Moderna Pacifismo verkis Harold Bing, 1971.

    8.3.5 Socialismo

    Jam en 1908 oni komencis rimarki la organizan kaj ideologian dividon inter la burĝa kaj proleta esperantista Movado. Sed tiu dividiĝo pligrandiĝis ĉefe post la rusa revolucio, kiu unuflanke esperigis la tutmondan proletaron por baldaŭa venko, kaj aliflanke sukcesis, almenaŭ unuamomente, kunigi multajn direktojn de la revolucia laborista movado.

    Anarkiistaj aŭtoroj estas reprezentitaj per Domela Nieuwenhuis (La Piramido de l’ Tiranio, 1913), de P. Kropotkin (La Salajro, 1914; Etiko, 1926; Al la Junuloj, kun biografio, 1938). Aperis ankaŭ nihilismaj verkoj: Nihilismo, de Zamfir C. Arbure (tr. Ionesku).

    De la marksistaj klasikuloj de la Unua Internacio aperis la Manifesto de K. Marx kaj F. Engels (tr. A. Baker), 1908. Poste tradukis ĝin E. Pfeffer, 1923. Komentoj al la Komunista Manifesto estis eldonitaj de SAT en 1933. Krome aperis Karl Marx, Vivo kaj Verko (tr. Elsudo), 1926, kaj La Instruo de Karl Marx (tr. de pluraj), 1933. De la germana ŝtatsocialisto F. Lassalle aperis Pri la Esenco de Konstitucio, 1912.

    De la gravuloj de la Dua Internacio aperis Antipatriotismo de G. Herve (tr. Blangarin kaj Ludoviko), 1907, Kio Estas Socialismo, de Enrico Ferri, Laborista Klaso kaj Socialismo, de M. Cachin (tr. Berland kaj Vergnaud), 1912, Por Ataki kaj por Defendi, de W. Liebknecht, 1913, kaj samjare la originalaĵo de Mees La Kaŭzo de la Senlaboreco, 1913.

    Pri la unuaj jaroj de la rusa revolucio, kaj pri la Lenin-aj tezoj, aperis Ŝtato kaj Revolucio de V. Iljiĉ Lenin (tr. Demidjuk), 1923 (represita en Japanio en 1967). Aperis multaj broŝuroj pri la kulturaj, ekonomiaj kaj sociaj atingoj fruepokaj. Krome aperis ankaŭ ideologiaj verkoj: ekz. Kio Estas Marksismo kaj Leninismo de Adoratskij (tr. Robicsek), 1932, Jarkvino de la Oktobra Revolucio, de L. Sosnovski, 1923.

    Samepoke aperis verkoj pri la aliaj — fiaskintaj — proletaj revolucioj en la okcidentaj landoj: Bildoj el la Germana Revolucio, 1925; 133 Tagoj de Sovet-Hungario (artikolaro), 1930, kaj la politika broŝuro de Bela Kun Kion Volas la Komunistoj?, 1919.

    Pri la komunista movado raportas Dokumentoj de Komunismo, de SAT, 1923, Komunista Movado, de Demidjuk, 1924, kaj Programo de Komunista Internacio, 1930.

    Post la morto de V. I. Lenin, J. V. Stalin iĝis ĉiopova reganto en tiama Sovetio. Ne povis manki tradukoj el liaj verkoj: Kulturo Nacia kaj Internacia (tr. G. Demidjuk), 1930, Fundamentoj de Leninismo (tr. Stellih), 1931, Skizoj pri Lenin, 1931, Oktobra Revolucio kaj Taktiko de Rusaj Komunistoj, 1932, k.a.

    En 1928 la sveda komunista ĵurnalisto E. Adamson aperigis originalan libron kun skizoj kaj impresoj pri Sovetio: Sub Ruĝaj Standardoj.

    La kvinjara plano faciligis la aperon de multaj broŝuroj. Interesaj estas tiuj de Molotov (1932) kaj de Stalin (1933). Samtempe komenciĝis la procesoj: Akuza Konkludo en la Proceso de Industria Partio aperis en 1930. Pri internaj sovetaj problemoj informas nin Apud Landlimoj: skizoj pri naciminoritatoj en Sovetio kaj socialisma konstruado, 1932, kaj Pri Reorganizo de Laboro de la Sindikatoj en USSR, de N. Ŝvernik (tr. P. Gavrilov), 1934. Intertempe la milito alproksimiĝis, kaj la faŝismo iĝis ĉiam pli danĝera. Pri tio atentigis verko de G. Dimitrov: La Laborista Klaso kontraŭ la Faŝismo, 1926. Kaj estis jam la fino: Stalin malpermesis ĉian laboron por internacia lingvo. Ernest Drezen estis mortpafita en 1937. Lian sorton sekvis multaj aliaj esperantistoj, kaj la ceteraj devis silenti.

    Post la Dua Mondmilito kaj post la morto de Stalin la Movado en la komunistaj landoj reviviĝis nur malrapide, plej malrapide en Sovetunio, kie la unuaj verketoj aperis nur en 1964. Pripolitikaj estas Direktivoj de la XXIII Kongreso de KPSU, 1966, Tezoj de KPSU por la 50-a Datreveno de la Granda Oktobra Socialisma Revolucio, 1967, kaj la parolado de Leonid Breĵnev 50 Jaroj de la Grandaj Venkoj de Socialismo, 1968. Plej aktuala estas broŝuro Tezoj de CK de KP de SU por la Centa Datreveno de la Naskiĝo de V. I. Lenin, 1971.

    Ankaŭ el aliaj socialismaj landoj venas pripolitikaj verkoj. El Bulgario venas 9-a Kongreso de la Bulgara Komunista Partio, de Todor Ĵivkov, 1967; el Ĉeĥoslovakio Agadprogramo de Komunista Partio de ĈSSR, 1968; el Laoso politikaj verkoj de la partio Neo Lao Haksat (ekde 1968); el Nordvjetnamo verkoj pri kaj de Ho chi minh, de Le duan, de Vo nguyen giap. Ankaŭ la Vjetkongoj eldonis verkojn en Esperanto: Leteroj el Suda Vjetnamio, du volumoj, 1964, kaj La Fajra Elprovo, 1965, pri la socia situacio en Sudvjetnamo. El Ĉinio multegaj verkoj pripolitikaj de Maŭ zedong, Lin biaŭ, Peng ĝen, ĉefartikoloj de Ĵenmin Ĵibaŭ, verkoj pri ekonomio, politika geografio, pri marksismo-leninismo, pri interŝtataj problemoj, ktp. Ekz. estas eble sekvi la tutan landliman demandon inter Ĉinio kaj Hindio dank’ al la dokumentoj aperigitaj en Pekino. La famaj Vortoj de Prezidanto Maŭ zedong aperis en 1967 (2-a eld. 1972). La unua volumo de la Elektitaj Verkoj de Maŭ zedong aperis en 1971: la tri ceteraj volumoj sekvos. Oni kalkulas, ke ĝis 1969 la verkoj de Maŭ zedong tradukitaj en Esperanton konsistas el 68 libroj kaj broŝuroj kun entute pli ol 2.100 paĝoj. Plej konataj estas Pri la Ĝusta Traktado de Kontraŭdiroj Interne dei la Popolo, 1963; Paroladoj ĉe Literatura kaj Arta Kunsido en Jan-an (2-a eld. 1966); Strategiaj Problemoj en la Ĉina Revolucia Milito, 1969.

    Ankaŭ neregantaj socialistaj partioj aperigis verkojn en Esperanto.

    Aperis Deklaroj de la Usona Socialista Laborista Partio en 1950 kaj en 1953. Originale aperis ankaŭ artikolaro de “ Verdiro”, unue aperinta en angla trockista revuo: Elingita Glavo, 1962.

    El la socialdemokrata aŭ utopiista kampo aperis la fama Leteroj al Brigito (instruoj por la socialista partio), de J. B. Severac (tr. Solsona), 1933, kaj la verko de L. Tolstoj Kristanismo kaj Patriotismo (tr. Maĉernis), 1931.

    De la aŭstromarksisto K. Renner aperis la broŝuro De la Liberala al la Sociala Ŝtato, 1950.

    Pri ĝeneralaj laborproblemoj aperis La Internacia Labor-Oficejo, 1932, Sveda Laborista Movado, de Tage Lindbom (tr. M. Johansson), 1947, kaj La Konsumkooperada Movado en Svedujo, de Odhe kaj Lundberg, 1963. Mallongan informilon eldonis la Liberaj Sindikatoj: Internacia Konfederacio de Liberaj Sindikatoj, 1968.

    Socikritika rakonto verkita en 1931, kiu siatempe furoris en Novzelando, estis prezentita al la esperantlingva publiko nur en 1972: Infanoj de la Malriĉuloj de John A. Lee (tr. Bertram Potts).

    Pri ĝeneralaj problemoj etik-filozofiaj de socialismo informas Skizo pri Filozofio de la Homo Digno, de Gille (tr. Lanti), 1934. En 1924 (2-a eld. 1927) aperis la originala verko de E. Izgur Nur Volu!; de la sama aŭtoro, ankaŭ originale, en 1926 Je la Nomo de l’ Vivo.

    La movado liberecana, nomita sennaciismo, fondita de Eŭgeno Adam (ps. Eŭgeno Lanti) unue kunfandiĝis kun la ĵuskreita komunista movado, sed oni ne povis eviti skismon, kiam la porsoveta alo (SEU) forlasis SAT. De tiu sennaciisma ideologio venas pluraj verkoj. Lanti mem verkis For la Neŭtralismon!, 1922 (3-a eld. 1928), Manifesto de la Sennaciistoj (lasta eldono 1951), La Laborista Esperantismo, 1928, Naciismo: studo pri deveno, evoluado kaj sekvoj, 1930, Vortoj de K-do Lanti (artikolaro el Sennaciulo kaj el Le Travailleur Esperantiste), 1931, Absolutismo, 1934, Herezaĵo, 1934, Ĉu Socialismo Konstruiĝas en Sovetio?, 1935, Leteroj, 1940. De V. Elsudo (ps. de V. Kolĉinskij) aperis A.B.C. de Sennaciismo, 1926, kaj de Georges Bastien politika verko kun baza ideologio analoga al tiu de Lanti: La Liberecana Socio (tr. Ozre), 1932.

    Ne povis manki marksisma kritiko: Ejdelmann kaj Nekrasov originale verkis libron sub la titolo Sennaciismo kaj Internaciismo, 1930.

    Fine, aperis kelkaj verkoj pri la signifo de lingvo internacia por la proleta movado: De A. R. Jodko Laborista Klaso kaj la LI (ruslingva), 2-a eld. 1925; de E. Izgur Organizo de Internacia Solidareco — IL je la Servo al Proletaro, 1928; kaj de St. Ĝuĝev Lingvo kaj Socio (rolo de la esperantistaj organizaĵoj), 1946.

    8.3.6 Ekzaktaj Sciencoj kaj Naturaj Sciencoj

    8.3.6.1 Komunaj Verkoj; Verkoj Ĝeneralaj. — En 1911 aperis la verko de Bührer kaj Saager (tr. J. Schmid) La Organizado de la Intelekta Laboro. Komuna verko, kun 11 originalaj sciencaj artikoloj, aperis jam en 1921: La Vendreda Klubo. En 1928 estis eldonita grava verko de la Sovetiano Fersman: La Vojo al Scienco de Estonto (tr. Rublov). Sed komunaj verkoj nur post la Dua Mondmilito iom oftiĝis. La prelegoj de la Somera Universitato en Malmo (1948) aperis en 1949, la prelegoj de la Somera Universitato de la 38-a Japana Kongreso en 1951, kaj Elektitaj Prelegoj de ISU 1949-1954 en 1955. Sed la plej rimarkinda tiaspeca verko estas Sciencaj Studoj, volumo kun 37 originalaj studoj pri natursciencoj, ekzaktaj sciencoj, biologio, lingvistiko, ktp., eldonita de ISAE en 1958.

    Laŭdinda estas prelegokolekto (el GEJ-seminario): La Mondpercepto de la Modernaj Natursciencoj, 1967 (red. H. Behrmann).

    8.3.6.2 Matematiko, Fiziko, Astronomio. — Jam en 1906 aperis la originala verko de Dambrauskas ( Dombrovski) Pri Unu Speco de Kurbaj Linioj Koncernantaj la Kvinan Eŭklidan Postulaton; samjare alia originala verko de la sama aŭtoro: Pri Novaj Trigonometriaj Sistemoj. De Edw. V. Huntington aperis Elementa Teorio de la Kontinuo (tr. Bricard), 1907. R. de Saussure verkis la originalan verkon Geometrio Folietara, 1908. Al la hungara matematikisto Cyrillo Voros ni dankas du verkojn: Analitika Geometrio Absoluta, du volumoj, 1910-11, kaj Elementoj de Geometrio Absoluta, 1911.

    Ch. Laisant, mem esperantisto, skribis originale kelkajn broŝurojn, multajn artikolojn primatematikajn kaj, en traduko de Camescasse, Inicado Matematika, 1914. Du italaj matematikistoj submetis studojn ankaŭ en Esperanto: P. Cattaneo: Determino de Iaj Lokoj Geometriaj Planaj, 1923, kaj A. Barbacetto: Nova Nombrado, 1932. O. Reiersal aperigis ekde 1950 multnombrajn matematikajn studojn, ĉefe pri aplikita matematiko, en revuoj, kaj libroforme. Ne forgesendas ankaŭ la granda matematikisto Frechet, kiu aperigis multajn matematikajn verkojn ankaŭ nacilingve; en Esperanto li verkis artikolojn en nacilingvaj revuoj kaj en Esperantaj periodaĵoj. De li aperis i.a. Determinado de la plej Ĝeneralaj Planoj, 1953, kaj Paraanalitikaj Funkcioj. De F. E. Andrews aperis, en 1959, mallonga verketo pri la dekuma kalkulsistemo: Ekskurso en Nombroj. Bona enkonduko por laikoj estas la originalaĵo de H. D. Maas, Matematikaj Metodoj en Lingvistiko, 1972.

    Pri astronomio kaj fiziko aperis Sunhorloĝa Konstruo de S. Poljanskij, 1903 (3-a eld. 1909), en 1907 La Kalendaro, scienca studo de P. de Lengyel, en 1910 la verketo de S. Blaĵko La Kometo de Halley (tr. W. Szmurlo). Samjare estis eldonita la verko de Nordmann Metamorfozoj de la Steloj (tr. Mannevy). Popularsciencan verkon pretigis M. Finot: Vidaĵoj de Senlimo, 1911. Post la unua Mondmilito, E. Wüster ekkonatiĝis per originala verko Fizikaj Grandoj kaj Iliaj Unuoj, 1921. De Sovetiano Fersman aperis en 1925 la verko La Kemio de Universo (tr. Rublov). Pri astrofiziko verkis L. Korinna, 1931. En Verkoj de Nakamura, kolekto el artikoloj kaj prelegoj de Nakamura kijoo, 1932, troviĝas pluraj artikoloj pri matematiko, fiziko kaj meteologio. En 1950 aperis valora Historio de Yukawa-Teorio; en 1953 la originalaĵo de Tomonaga sin’itirô Fotono ĉe Juĝejo. Popularscienca verko estas la Totala Suneklipso 15.2.1961, originalaĵo de Ljubiĉ kaj Divjanoviĉ, 1960. En 1968 aperis originalaĵo de M. Halvelik pri la problemo de la Kŭasaroj. En 1970 aperis fakverko de Liisi Oterma: Pri la Kometo 1939 IV P/ Väisälä (serĉefemerido por 1971-72). En 1971 aperis la valora popularscienca originalaĵo de Alberto Fernandez Senĝenaj Dialogoj, kiu celas popularigi la fundamentajn demandojn de fiziko kaj astronomio; ĝi jam ekzistas en franca traduko.

    8.3.6.3 Aplikitaj Natursciencoj. — En 1904 aperis Rezisteco de la Ferkolonoj de F. Villareal. De Mendelejev aperis Provo de Kemia Kompreno de V Monda Etero (tr. I. Ĉetverikov), 1904. Samjare aperis la verko de Helte Pri la Teorio de V Jonoj. En 1906 aperis Elementa Fotografa Optiko, originalaĵo de Ch. Verax (ps. Karlo Verks). En 1928 aperis grava originala studo de inĝ. Isbrücker: La Evoluo de la Telefonio.

    Sed nur post la Dua Mondmilito grandiĝas la kvanto de studoj aperantaj en Esperanto. Tiel, aperis Tuboj por Mezuri Premojn de Fluaj Mediumoj, 1963; Kvanta Mezuro de Gasoj el Nuklefendiĝo per Gamaspektrometrio (multaj aŭtoroj, tr.), 1964; Aktiveca Mezuro de la 14-Karbone Markita Barikarbonato per Scintilaj Geloj ( Gilli kaj Bisci), 1964. Interesa estas ankaŭ la junulara verko Amuzo per Scienco, de Charles Vivian (tr. Duncan), 1962. Lastatempe aperis La Fundamentoj de Elektrokemio kaj Elektrodeponado de Samuel Glasstone (tr. J. McCarthy), 1968. McCarthy verkis en 1964 ankaŭ serion de interesaj originalaj studoj: Galvanizado de Bismuto sur Ŝtalon el Alkalaj Elektrolitoj, Taksado pri Modifita Fericianida Provo Kiel Indikilo pri la Poraro en Stanita Ferlado, kaj Metodo pri la Produktiĝo de Belaspektaj Brunaj Oksidaj Kovraĵoj sur ŝtalo.

    Pri inĝenierkemio cetere verkis antaŭ la Dua Mondmilito ankaŭ Japanoj, i.a. Maeda en 1926, 1928, 1934 kaj Yamane en 1931 kaj 1932.

    Pri hidrologio temas verko de G. Makkink Kvin Jaroj de Lizimetro-Esplorado. Pri radiofonio verkis Eugene Aisberg la faman Mi Komprenas Fine la Radion!, 1934.

    Meteologiaj verkoj kaj raportoj de observantoj kaj observejoj aperis en Esperanto ĉefe intermilite (1923, 1931, 1932, 1933, 1934). La aerologia observejo de Tateno (Japanio) eldonis esperantlingvajn raportojn en 1926, 1928, 1929, 1930, 1931, 1933, 1934 kaj 1935. Pri speleologio aperis en 1921 verketo de K. Absolon Moravia Karsto. En 1959 aperis la originala popularscienca verko de Leander Tell La Bela Subtera Mondo. En 1965 aperis Elementoj de Geologio en ses lingvoj (inkl. de Esperanto).

    Pri oceanografio aperis la raporto de J. Richard Scienca Krozado de la Ŝipo “ Princesse Alice, 1904.

    Pri kristalografio aperis Kristalaj Proprecoj... de I. M. Saenz kaj A. Amit, 1962.

    8.3.6.4 Biologio. — Pri ĝeneralaj problemoj aperis verko de Takase toyokiti (tr. Hattori toru) Pri Rilatoj inter Kemiaj Strukturoj kaj Fiziologiaj Agoj, 1938. En 1971 aperis la verko de Egami fuĵio La Serĉado de la Vivo (tr. Matuba kikunobu), pri la biokemiaj problemoj de la vivo.

    Pri evolu-teorio kaj homologio (kaj heredoscienco): Aperis en 1909 la verko de Le Monnier Evolucio de la Evoluciismo (tr. E. Noel). Pri heredproblemoj, ĉefe familiaj, aperis La Mistero de l’ Sango, de Forst de Battaglia (tr. T. Jung), 1933. La moderna verko de J. Rostand La Nuna Stato de l’ Evoluismo (tr. J. kaj M. de la Court) aperis en 1950. Pri la heredoscienco kaj homo verkis R. Nordenstreng, La Homaj Rasoj de la Mondo: Scienco kontraŭ Superstiĉo, 1935, kaj P. Neergaard, Scienco kaj Pseŭdoscienco pri Heredo kaj Raso, 1937. Fine, pri la homiĝo, aperis la verko de A. Keith Pri ia Origino de l’ Homo, (tr. McCormick), 1928. Interesa popularscienca originalaĵo tre aktuala estas Estiĝo de la Tero kaj de la Homo, de Leander Tell, 1971.

    Pri botaniko aperis tre multe da verkoj. La plej interesaj estas Studadoj de la ĉerizfloro sub la Fenologia Vidpunkto de Taguĉi tacuo, 1935, la originalaĵo de A. L. Malmanche Botanika Klasifiko, 1938, kaj la verko de Frank Booth Arboj de la Arbaro kaj Kampo, 1947. Sed la plej reprezente modernajn verkis P. Neergaard: Atakoj kontraŭ Ĝardenplantoj, 1954, kaj La Vivo de la Plantoj, 1957. Kiamaniere Distingi la Fungojn estas verko de Mario Simondetti, 1961. En 1963 aperis Indekso de Semoj, Bulboj kaj Vivaj Plantoj. La verko de Hori ŝoiĉi, La Volvotigo de Amikeco, 1965, enhavas skizojn pri botaniko kaj pri zoologio. Post la Dua Mondmilito aperis en Danio multaj artikoloj pribotanikaj kun Esperantaj resumoj.

    Ankaŭ zoologion traktas verkoj. En 1912 aperis Kvin Prelegoj pri Bakterioj de Odo Bujwid (tr. E. Pfeffer). En Japanio, intermilite, aperis pluraj verkoj pri eksperimenta zoologia biologio: Eksperimentoj per Skizostomiazo, de Fukutani, 1926; du artikoloj de Oshima pri Piknogonoj en 1927; en 1929 artikolo de Oshima hiroshi pri Hermafrodita Marstelo Asterina Batheri Goto, kaj en 1935, de la sama aŭtoro, Pri la Maturiĝo, Fekundiĝo ĉe la Ovo de l’ Markukumoj.

    Postmilite aperis la bela porinfana Bildlibro pri Bestoj, 1961, la prifiŝa Sekretoj de la Marestaĵoj, de Petar Giunio, redaktita de Marinko Gjivoje, 1960. De Kawamura sin’itirô citindas Studoj pri Ameloj de Legumenoj, 1963. De Ebbe Skjerninge aperis en 1967 La Migrantaj Cirkonstancoj de la Danaj Migrantaj Birdoj. En 1969 aperis Enkonduko en la Grundosciencon: El la Polvo de la Tero, de W. F. Rolt. Pri la biologia aspekto de la insuloj Tajvano kaj Jaejama aperis la verko de Hori ŝoiĉi La Vojaĝo al Sudaj Insuloj, 1971.

    8.3.6.5 Medicino. — Libroforme aperis la konsilaro de E. Javal Inter Blinduloj: Konsiloj por Ĵusblindiĝintoj (tr. s-ino Javal), 1907. La verko de O. Burwinkel, La Kormalsanoj (tr. Kunschert) aperis en 1909. De W. Winsch aperis Pri Varmokulturo (tr. William), 1913, kaj Pri la Elektra Aktiveco de Nia Korpo, 1918. R. Stolle verkis Konsiloj pri Higieno, 1911 (2-a eld. 1923). Intermilite aperis multaj esperantlingvaj studoj ĉefe en japanaj medicinistaj ĵurnaloj, aŭ japanlingvaj, kun Esperanta resumo. Pri anatomio verkis plurajn Nishi seiho, Itabasi koh (1928), Okuda (1953), Sekido, Takahasi (1953). Pri patologio verkis Nisikawa (1925), Nisi ken’itiro (1926), Shinoda hideo (1932), A. Babadagly (1926), Kubo (1925). El la iom ampleksaj traktaĵoj esperantlingvaj citindas la verko de Tamura kaj Hayashi Farmakologia Praktiko por Studentoj (tr. Eskulapida Klubo) kaj la Medicina Bildaro Fotografa: Atlaso pri Elefantiazo kaj Filariazo, ambaŭ aperintaj antaŭ la Dua Mondmilito. La Eskulapida klubo eldonis ankaŭ Medicina Krestomatio de Esperanto, 1924. Alia krestomatio, pretigita de Yagi hideo, Medicina Krestomatio, aperis en 1935.

    Aperis en la lastaj jaroj La Arto Fariĝi Centjara, de L. Wegener, 1953; Miologio de la Japano, de Nishi seiho, 1953; Okabayashi-a Operacio Plenumita de... Yamagata, de Shinoda, 1955; Kiel Kuracas la Naturista Medicino, de J. Scolnik, 1961; Lernolibro de Oftalmologio de Kato seiiĉi, 1861 (2-a eld. plibonigita: 1963); Quaestionarium Medicum en 17 lingvoj de F. Meyboom, 1961; Nia Korpo de Nishi seiho, 1961 (2-a eld. 1964), kun informoj por laikoj.

    Faktoj pri Atombomba Malsano, science korektaj, por laikoj, aperis en 1970. Nishi seiho redaktis Tagiĝo de la Eŭropa Medicino en Japanio kaj F. Faulhaber tradukis la utilan verkon de Schreuder kaj Diatlowicki-Tobi Geriatrio kaj la Ĝenerala Zorgo por Gemultjaruloj, ambaŭ 1971. En la posta jaro sekvis: Katalogo de Philips pri radio-aparatoj en medicino; la seks-instrua ABZ de Amo de Inge kaj Sten Hegeler; Farmakologio por Malbonuzoj de Medikamentoj de Todokoro sakutaro; kaj Ĝenerala kaj Homa Histologio de W. M. A. de Smet.

    Aparte specialigitaj estas la jenaj verkoj: Provo por Akiro de 1-Tiroksino Markita per 1-131, de J. L. Servian, 1963, kaj Limfografio de la Testika Limfunuo (klinikaj aplikoj) de M. Angel Sica kaj R. Rodriguez Sica, 1963. Valora libreto venas el Ĉinio: Akupunkturo kaj Kaŭterizo de Ĉinio, 1964, kaj alia el Suda Vjetnamo: Esenco de la Problemo pri la Maljuniĝo, originalaĵo de Dza trang (tr. Dinh van van), 1968 kaj 1970.

    Intermilite rimarkindas sinsekvo da artikoloj, ĉefe el Japanio, pri A-, Bkaj C-avitaminozoj; pri patologio, hematologio, dietologio, beriberio, parazitologio kaj serologio dum tiuj avitaminozoj. Utila estas la Bibliografio de Medicina Literaturo Esperanta en Japanujo, 1956.

    8.3.7 Sociaj Sciencoj

    8.3.7.1 Psikologio kaj Pedagogio. — La Principoj de Psiĥologio de St. Brzozowski (tr. M. Kaus) aperis en 1910. En 1924 aperis la verko de E. Coue La Regado de Si mem per Konscia Aŭtosugestio (tr. J. Borel). En 1925 aperis la originalaĵo de P. Bovet Psikanalizo kaj Edukado. Samjare aperis Penspotenco de A. Mills (tr. W. Bailey). En 1926 aperis la originalaĵo de S. Ziegler Sekspsikologio. Samjare aperis grava originalaĵo de la fama Ch. Baudouin, La Arto de Memdisciplino. Estonta Eduko, de la renoma pedagogo A. Ferriere (tr. Danneil), sekvis en 1929. Enkonduko en la Pedagogion, originalaĵo de Hillar Sakaria, aperis en 1932 (temas pri enkonduka historia skizo). Alia verko de A. Ferriere aperis en 1939: Kiel Eduki Niajn Infanojn? (tr. H. Ith). En 1938 aperis valora libro de Dorothy Canfield Fisher: Infanoj kaj Patrinoj (tr. Gueritte). Postmilite originale verkis Kl. Wieczorek: Kiel Aŭtodidakto al la Pedagogia Scienco, 1957. Popularscienca verko de Martin Kofc, La Lernolibro de la Vivo (tr. elgermane de Isbrücker) aperis en 1962. Valora verko estas ankaŭ la libro de H. Thirring La Mondopaco kiel Psikologia Problemo (tr. H. Sirk), 1946. Lastatempe aperis la verko pri GDR, Klereco por Hodiaŭ kaj Morgaŭ, kaj du verkoj el Norda Vjetnamo: La Vjetnama kaj Ĝia Utiligo por la Supera Instruado en VDR, 1969, kaj La Ĝenerala Instruado en VDR, 1971 (pri la lukto kontraŭ analfabetismo). En 1970 aperis sufiĉe ampleksa verko de Rudolf Rakuŝa: Metodiko de la Esperanta Instruado. Verko kun tre originala tezo estas la libro de S. Sakellaropoulos La Telepatio kaj Ĝia Socia Signifo, 1968.

    8.3.7.2 Juro.— En 1919 aperis la teksto de la Kontrakto de la Ligo de Nacioj. Kriminologio, verko de Rustem Vambery, estis tradukita de V. Toth (1924). En 1930 aperis la studo de la Ĉeĥo J. Vavrovsky Krimuloj Profesiaj. Internacia Jura Revuo aperigis la valoran artikolaron “La Pozicio de Advokato en Diversaj Landoj” (1960). Gravan internacijuran studon originale verkis Prof. I. Lapenna: Aktualaj Problemoj de la Nuntempa Internacia Vivo (1952). Fine, estas menciindaj Esperantaj tradukoj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (unuafoje en 1963) kaj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj Statuto de la Internacia Kortumo, ambaŭ en unu broŝuro (1970).

    8.3.7.3 Lingvistiko. — Bukedo estas la titolo de ampleksa kolekto de eseoj, kiujn originale verkis la franca lingvisto Ch. Lambert. Th. Cart estis la aŭtoro de la broŝureto Pri la Indo-Eŭropaj Lingvoj kaj Esperanto (1910). Bonan popularsciencan enkondukon pretigis Prof. Collinson, La Homa Lingvo (1927). La teoriojn de N. Ja. Marr prezentis A. P. Andreev en Revolucio en la Lingvoscienco (1929). Post la milito aperis la monumenta verko de Ivo Lapenna, Retoriko (1950, 3-a eld. 1971) kaj, krome, Lingva Esprimkapablo kiel Funkcio de la Vorttrezoro, studo de V. Setälä el la revuo Esperantologio (1949), represita en lia Fortoj de l’ Vivo (1967), Dialekto, Dialektiko de Delfi Dalmau (1956) kaj Universala Skribo de Manuel Halvelik (1966). Ankaŭ naciaj lingvoj estis konatigitaj per Esperanto: ni menciu Franca Gramatiko por Esperantistoj de Boulet (1907), Gramatiketo de Friulana Lingvo de J. Bianchini (1909), Trezoro de l’ Lingvo Friula de Tellini (du volumoj, 1919-20) kaj Japana Gramatiko por Esperantistoj de Miyatake seido (1939). Enkondukon en la ĉinan lingvon aperigis la revuo El Popola Ĉinio. Notindaj estas, fine, multnombraj esperantologiaj studoj de Kawasaki naokazu, Okamoto joŝicugu kaj Ossaka kenji, el kiuj la plimulto tamen estis verkita japanlingve.

    Referaĵoj pri lingvaj, kulturaj kaj lingvopolitikaj problemoj, faritaj dum Seminario “Lingvo kaj Kulturo” de TEJO, estis publikigitaj en 1971.

    8.3.7.4 Papirologio. — Aperis en 1927 Grekaj Papirusoj el la Nila Valo, de Julius Penndorf.

    8.3.7.5 Historio. — La fama verko de Henri Dunant Rememoroj pri Solferino (tr. Vaillant kaj Fruictier) aperis en 1906. Resumo de Ukraina Historio, de Myĥajlo Hruŝevskyj (tr. Kuzjma) aperis en 1922. La libro de Benito Mussolini, La Antikva Romo Surmare (tr. Paolet) estis eldonita en 1928. Originala verko prihistoria estas Jarmiloj Pasas, de H. Haefker, 1930. La verko de G. F. Wates, Progresado kaj la Pasinteco (tr. W. Bailey) aperis en 1936. La Historio de la Japana Imperiestra Trono aperis en 1941, en kompleta traduko de Nohara kiuiĉi. H. Theobald redaktis Dokumentoj de la Rezistado, pri la germana interna rezistado (1948). En 1947 aperis la verko de la antifaŝisto Hermann Wagner, Ni Devas Diri Ĝin, ankaŭ kun dokumentoj. Historio de Usono, populara verko de A. da Silva (tr. M. de Freitas) aperis en 1947, kaj Historio de Nederlando, de la sama aŭtoro (tr. J. de Freitas) en 1948. Raporto pri koncentrejo aperis en 1967; Auschwitz 1940-45 (tr. A. Turek), verko de Kazimierz Smolen. Pri la historio de l’ antikva Vjetnamo informas La Tradicia Vjetnamio (red. Nguyen khac vien), 1970. Pri la vjetnama historio de 1847 ĝis 1945 informas Unu Jarcento de Naciaj Luktoj (1970), kaj pri modernaj momentoj de la vjetnama historio informas Neforgeseblaj Tagoj (pri la ĝenerala ribelo 1945-46) de Vo nguyen giap, 1971, La Kampanjo Kao Lang (pri 1950), de Nguyen huy tuong, 1962, kaj Djen Bjen Fu, 1962, de Tran do. Pri la ĉina revolucio temas la libro de Hanna Kobylinski (tr. Graversen); La Revolucio de Ĉinio 1800-1949,1956.

    8.3.7.6 Ekonomiko. — En 1912 aperis la verko de J. B. Marchlewski Ekonomio Socia (tr. E. Pfeffer). De la ekonomikisto Silvio Gesell aperis La Reforma Mono (tr. P. Staniŝiĉ), 1913, kaj Oro kaj Paco (tr. de la sama), 1926. En 1923 aperis la verko de L. Ekstrand kaj M. Kovero La Ekonomiaj Fortoj en Finnlando, kaj proks. en la sama epoko aperis la verko pri la socikredita teorio Maŝinoj, Mono kaj Mondpaco, de M. C. Hattersley. Interesa el la historia vidpunkto estas la verko de la konata ekonomikisto Tugan-Baranovskij La Komunumo de Duĥoboroj (tr. M. Ŝidlovskaja), 1922. Edward Bellamy verkis la socian romanon, kiu inspiris ekonomi-utopian movadon, Rigardante Malantaŭen en la Jaro 2.000 (tr. Hamaker), 1937. De Horrabin aperis Skizo de Ekonomia Geografio (tr. B. Ross), 1938, kaj en 1982 pri la bulgara nacia ekonomio informis En Konkurado kun la Tempo, de S. Rusinov.

    8.3.7.7 Kulturetnologio. — Pri kulturetnologio aperis tri interesaj verkoj: Tutmondaj Fajrokutimoj de H. W. Southcombe, 1905; Pri la Origino de la Homo (precipe pri paleontologio) de A. Keith (tr. McCormick), 1928; kaj La Prahistoria Arto de A. da Silva (tr. J.F.M.), 1947.

    Aperis multe da verkoj pri apartaj popoloj: jam en 1898 la verko La Slavoj de P. Milukov (tr. Laskin). Kulturhistorian problemaron prezentas la verko de E. Privat Ĉe l’ Koro de Eŭropo, 1909. Etnologian signifon havas la verkoj Brazilio de Ev. Backheuser, 1909, kaj La Bulgara Lando kaj Popolo de Iv. Krestanov, 1919. Originalan verketon pri Albanio eldonis Hj. Unger en 1923. J. Mangada-Rosenorn skribis libron Pri Hispanio kaj Ĝiaj Popolkantoj, 1926, kaj Delsudo (ps. de Arthur M. Hyde) kaj Lauri Laiho aperigis la originalan verkon Aŭstralio, Lando kaj Popolo, 1927. En 1930 aperis Traktato pri la Origino de Japana Popolo, de Tokieda motojuki (tr. Hiraoka). Kulturgeografia verko pri Islando estas Islando (lando, vivo, literaturo) de Olafur Kristjansson (1930). Ŝtala Biblio de Samurajicmo, originala verko de Cujuki kijo, aperis en 19?2. De P. A. Smirnov aperis La Kirgizoj (tr. Averin), 1934. C. C. Cowling verkis Pri la Iamaj Tasmanianoj, 1935. La originala verko de Lakshmiswar Sinha Hindo Rigardas Svedlandon aperis en 1936, kaj la verketo de Peider Lansel La Retoromanĉoj (tr. Agricola, ps. de Hans Jakob) aperis en 1938.

    Post la Dua Mondmilito venis ankoraŭ pluraj tiaj verkoj. I.a. ni rimarkas Tipoj kaj Aspektoj de Brazilo, 1946; la verkon de Thor Heyerdahl Ekspedicio Kon-Tiki (tr. Brynildsen), 1951; Jugoslavio kaj Ĝiaj Popoloj, 1953; la originalaĵon de Kenneth G. Linton Kanako el Kananam, pri novgvineaj kutimoj kaj moroj, 1960. La ĝeneralajn trajtojn de la kulturaj interŝanĝoj de oriento-okcidento pritraktas G. Fradier en Oriento kaj Okcidento al Reciproka Kompreno? (tr. C. D. A. Ĉapp), 1962. Eseeton originalan pri No (speco de japana tradicia teatro) verkis Nakamura tazuo, 1963. La postan jaron, 1964, aperis la eleganta originalaĵo Enciklopedieto Japana, de la sama aŭtoro, altvalora trezorejo de informoj pri la kultura, historia kaj etnologia aspektoj de Japanio. Verko pri la ĉina gimnastiko Tajĝiĉjuan aperis en 1964. En 1965 La Libro de Teo de Okakura kakuzo (tr. Nakamura t.) informis pri la japanaj tradiciaj penso kaj moroj. Komence de la kvindekaj jaroj aperis ankaŭ la tekstoj de pluraj filmoj kun etnologia temo. Ili pritraktas i.a. la Indianojn, la Eskimojn, la Laponojn, la Arabojn, la Boŝmanojn, la Tibetanojn, ktp. Lastatempe aperis verko de Tibor Sekelj Nepalo Malfermas la Pordon, 1959. De ia sama aŭtoro, en traduko elhispana de Sonnenfeld, aperis en 1970 la verko Tra Lando de Indianoj. Samjare aperis la artikolaro de la japana ĵurnalisto Honda katuiti Vilaĝo en Batalkampo (tr. Konisi gaku) pri la liberiga milito de Vjetnamo. Fine en 1971, aperis libro de U. J. Moritz pri la hispana etna problemo: Problemoj de Etnaj Minoritatoj en Hispanio, originale verkita en Esperanto. Alian originalaĵon, La Vojaĝo al Novzelando, publikigis Hori s. en 1972.

    8.3.7.8 Geografio. — Antaŭ la Unua Mondmilito aperis, en 1906, la verketo de Ch. Lemaire Tra Mezafriko. En 1918 aperis la priesplora klasikaĵo de H. B. de Saussure Ascendo al Monto Blanka (1787) (tr. R. de Saussure). En 1919 venis originala verko de Iv. Krestanov, El la Proksima Oriento. Aperis ankaŭ Aktoj de la 9-a Internacia Geografia Kongreso en Ĝenevo.

    Postmilite Nekrasov verkis Tra USSR per Esperanto, 1926. En 1930 aperis raporto de A. Strindberg kaj Fraenkel Per Balono al Norda Poluso (tr. Stellan Engholm). La moraviaj pioniroj tradukis la postan jaron (1931) la raporton de Jan Welzl 30 Jaroj en la Ora Nordo. La raporto de Sten Bergman Tra Sovaĝa Kamĉatko (tr. Gerdman) aperis en 1932. En 1935 kaj 1936 aperis la originalaj memoraĵoj de Stjepan Misak, Slavo loĝanta en Turkio: Tra Mistera Oriento. La verko de van Loon Rigardu la Teron (tr. G. Saville) aperis en 1937. En 1942 aperis libro de A. da Silva: Lasta Vojaĝo de Scott (tr. M. de Freitas), kaj la postan jaron (1943), de la sama aŭtoro, Piccard en la Stratosfero (tr. J. B. A.).

    Post la Dua Mondmilito aperis pluraj interesaj verkoj. En 1955 aperis la geografia fotolibro de van Wijk Nederlando. Tibor Sekelj tradukis la raporton Tempesto super Akonkagvo, el la hispana originalo. De G. Gorov aperis Nigramara Bordregiono de Burgas, 1962. Samjare aperis la verko de J. Bacquer La Kun-princlando Andoro (tr. Ribot). Konciza Geografio de ĉinio, de Ĵen ĵudi, sekvis en 1964. Samjare aperis la libro Nederlando de Jaap Romijn kaj Kees Scherer, kun multaj ilustraĵoj. De “ Julieta” aperis en 1965 Gvidlibro tra Paris. De Gyula Nemeth aperis la verko Vojaĝlibro de Hungario, 1963. De Erno Mihalyfi aperis Hungario sur Bildoj, 1965, kaj, la postan jaron, 1966, aperis la verko de Wisnovszky kaj Almassy La Akvo kaj la Homo en Hungarlando. La originala verko de M. Haudebine Utila Manlibro pri Hindujo aperis en 1967. En 1968 aperis esperantlingva Mondmapo. Poŝatlaso de la Mondo (kun mapoj kaj geografiaj resumoj) aperis en 1971. Enhavon geografian, kulturan kaj politikan havas Resumo pri Vjetnamio, 1971. Turisma estas Jen Londono!, gvidilo de John Lewesdon (tr. J. C. Wells), 1971. La Dolĉa Franclando, originalaĵo de Pierre Delaire, aperis en 1972.

    8.3.7.9 Politiko. — Aperis esperantlingve la konstitucio de pluraj ŝtatoj, i.a. de USSR (1937), de la Ĉeĥoslovaka Respubliko (1948), de la Popola Respubliko Bulgario (1950), kaj la Japana Regno (1964).

    Esperanto estas lingvo, kiu, dum politikaj krizoj, aŭ dum militoj, estas ofte uzata de unu el la partioj, aŭ de ambaŭ, por popularigi internaciskale la propran starpunkton. Tial oni ne miras, kiam oni konstatas, ke dum la Unua Mondmilito aperis italaj, francaj kaj germanaj propagandiloj: i.a. la Blanka Libro de la Imperiestra Germana registaro (1915/16). Post la milito venis ankoraŭ tiaspecaj verkoj, ĉefe el la venkitaj ŝtatoj, i.a. Por la Rajto de German-Aŭstrujo, 1919, kaj La Kartludo pro Supera Silezio, de W. Stahlberg, 1921. Pli poste aperis la verko de Smogorzewski: Pol-Pomeranio (tr. S. Kornfeld), 1932, kaj la litovdevena Nia Batalado por Vilnius, 1933. En 1934 aperis Mia Vojaĝo en Sovetio, de A. Slonimski (tr. Kornfeld). Intertempe el Ĉinio la kontraŭjapanaj verkoj, verketoj kaj revuoj atingis Eŭropon — ĝis la definitiva venko de Maŭ zedong. La samo ripetiĝis post la Dua Mondmilito. Ekz. aperis Volo kaj Vojo de Saarlando, de J. Hoffmann, 1951; la slovendevena Triesto, al Kiu?, 1953; multe da libroj, propagandiloj, broŝuroj okcidentgermanaj kontraŭ la Germana Demokratia Respubliko, kontraŭ la divido de Germanio, kontraŭ la situacio en Orient-Berlino, kontraŭ la pola administro en la iamaj regnaj teritorioj (ekz. La Germanaj Orientaj Teritorioj, 1960), ktp. Ilin respondis orientgermanaj informiloj kaj polaj broŝuroj, i.a. Polaj Okcidentaj kaj Nordaj Teritorioj, de T. Derlatka kaj J. Lubojanski, 1966. Pri la vjetnama milito informas la verko de Quang loi, Sude de la 17-a Paralelo, 1960, kaj la libro de Luu quy ky, La Vjetnama Problemo, 1967.

    Aperis cetere ankaŭ verkoj ĝeneraltemaj pri politiko. Plej interesa afero estas, ke unu el la unuaj originalaj politikaj verkistoj estis L. L. Zamenhof. Ni menciu tie ĉi nur: Hilelismo: Projekto pri Solvo de la Hebrea Demando, ruslingva, 1901 (represo, kun traduko de A. Holzhaus, 1972), Memuaro Verkita por la Kongreso de Rasoj, 1911, kaj Alvoko al la Diplomatoj, 1915. De T. W. Wilson aperis La Fina Batalilo, 1916. E. Privat verkis Ĉe l’ Koro de Eŭropo, 1909. En 1924 aperis la Paneŭropa Manifesto de Coudenhove-Kalergi (tr. E. Sos) kaj la verko de F. S. Nitti Eŭropo ĉe la Abismo (tr. R. Kreuz). En 1928 la tiama itala faŝista registaro eldonis La Laborĉarto. La Tri Principoj de Popolo, de Sun jatsen, aperis en 1930 (tr. Sinpak). La konata cionista verko de Th. Herzl, La Juda Ŝtato (tr.

    B. Selzer) estis publikigita en 1934. Originalan verkon pri interŝtataj problemoj verkis E. Privat: Interpopola Konduto, 1935. Post la milito aperis en traduko de Stellan Engholm la verko de Grafo Bernadotte La Fino, 1945. Valora estas la originalaĵo de Ivo Lapenna: Aktualaj Problemoj de la Nuntempa Internacia Vivo, 1952. Alia grava originalaĵo estas la verko de E. Privat Federala Sperto, 1958: komparo inter la Ligo de Nacioj, Svisio kaj Usono. En 1967 aperis en Germana Demokratia Respubliko La Germana Popolo kaj la Unuiĝintaj Nacioj.

    Post la mondmilito aperis, dank’ al la financa subteno de la koncernaj registaroj, aro da bonaj informiloj pri geografio, politiko, ekonomio pri unuopaj ŝtatoj. Kelkaj cetere aperis ankaŭ antaŭ la Dua Mondmilito: i.a. Gvidlibreto por Japanlando, 1927.

    La postmilitan serion komencis Faktoj pri Danlando, 1948. En 1950 aperis Aspekto de Islando, de Ingimar Óskarsson. Faktoj pri Norvegujo aperis en 1953, Bulgario en 1959. Samjare aperis Pollando. Juĝu mem! (Faktoj pri ĉeĥoslovakio) havis duan eldonon en 1960. Faktoj pri Islando aperis en 1961. En 1964 aperis Pollando 1944/1964, Faktoj pri Nederlando; en 1966 la 3-a eldono de Faktoj pri Germanujo (FRG), samjare 25 Jaroj de Soveta Litovio, en 1967 La Disfloro de Nacia Vivmaniero en Soveta Uzbekistano, La Latvia SSR kaj Nederlando, Nacio en Okcidenta Eŭropo. En 1968 aperis Bulgario, de S. Rusinov, kaj en 1969 Germana Demokratia Respubliko (bildoj kaj faktoj). En 1970 aperis Soveta Estonio, de G. Olevsoo, kaj Ukraina Soveta Socialisma Respubliko.

    8.3.8 Arto

    8.3.8.1 Arthistorio kaj fotografio. — En 1913 aperis la interesa libro de Simon La Vitraĵoj de la Katedralo de Reims (tr. Laigner). Tamen nur post la Unua Mondmilito la belartaj aperaĵoj iom oftiĝis. Aperis i.a. la verko de Istvan Genthon La Pentroarto en la Malnova Hungario (tr. Szilagyi), 1932. En 1933 aperis la valora originalaĵo de Kornfeld kaj Brzekowski: Pri l’ Moderna Arto. La Arthistorio de Antono Hekler (tr. K. Kalocsay) aperis en 1934.

    Post la Dua Mondmilito tiu priarta eldonado pludaŭris. Aperis La Prahistoria Arto de A. da Silva (tr. J. F. M.), 1947. En 1950 aperis fotolibro: Helsinki: Lumo kaj Ombro. En 1952 aperis la bela fotolibro Skulptaĵoj sur la Vigelandponto, de Karl Skaer. En 1955 sekvis alia fotolibro de Van Wijk, kun teksto de E. Elias: Nederlando, Miraklo el la Akvo. La fotolibro de Sam Waagenaar Infanoj ne Konas Limojn aperis en 1961. En 1962 aperis la fotolibro Varsovio Rekonstruita. En 1963 aperis la fotolibroj Moderna Pekino kaj El

    Ĉina Fotografia Arto. De Tran van can aperis Nordvjetnamaj Krokizoj, 1966, kaj en Ĉinio aperis Argila Statuaro, 1968.

    8.3.8.2 Muziko. — Ekzistas multnombraj internaciaj kaj naciaj kantlibroj, pri kiuj oni trovas mencion en la koncernaj ĉapitroj. Pri la muzikskribo ekzistas du teknikaj verkoj: Principoj de la Racia Muzikskribo de Wojcik kaj Zalewski, 1963, kaj Lernolibro de Muzilo (nova muzikskribsistemo), de H. Paruzel, 1964.

    8.3.9 Kuirarto

    En 1971 aperis la verko de J. Shorter-Eyck La Internacia Kuirlibro.

    8.3.10 Filatelo

    Katalogo pri Esperanto-Poŝtmarkoj estis kunmetita de Vladimir Vana en 1967.

    Sed senkompare pli impona estas luksa katalogo Poŝtmarkoj de la Ĉina Popola Respubliko, 1959.

    8.3.11 Stenografio

    La unua provo de Esperanta stenografio estis la lernolibro laŭ la sistemo Brauns, aperigita de Per Ahlberg en 1899. La plej gravaj sistemoj naciaj kaj internaciaj estas reprezentataj. I.a. aperis lernolibroj laŭ la sistemoj:

    Pitman: lernolibro de Butler (2-a eld. 1914). Duploye: 1914, 1924, 1933, 1936 (plej grava: la lernolibro de Flageul).

    Intersteno: lernolibro de F. de Kunovski: 1927. Aliaj lernolibroj en 1930 kaj en 1954.

    Stolze-Schrey: 1904, 1906, 1926, 1932 (gravaj estas la lernolibroj de Schneeberger kaj Stark).

    Gabelsberger: 1907, 1910, 1922 (gravaj lernolibroj de Christoffel kaj de Schramm).

    Aime- Paris: lernolibro de A. Schild en 1933. En 1921 lernolibro de Lefebvre.

    Unesteno: Lernolibro de Sturzenegger-Matzinger en 1965. Aperis ankaŭ lernolibroj de sistemoj malpli konataj aŭ rekte elpensitaj por Esperanto: L’Espero (de Ch. Barit, 1908); de Roller; de Scheithauer; Aoro (de Surotte, 1911); Ispografio (de Hamann); Mondografio (de Mayr); Rapido (de Wallon, 1927); Radnai (de Kokeny, 1928).

    8.3.12 Biografioj

    8.3.12.1 Biografiaj Verkoj pri Esperantistoj. — L. L. Zamenhof estas priskribita en pluraj libroj. La unua, kaj unu el la plej legataj, estas Vivo de Zamenhof de E. Privat, 1920. El klasa vidpunkto aperis ankaŭ la verko de E. Drezen Zamenhof, 1929 (represoj en 1968 kaj en 1970). Pli nova estas Doktoro Esperanto, de Maria Ziółkowska (tr. Isaj Dratwer), 1959. La plej nova, kaj verŝajne ankaŭ la plej kompleta, estas Zamenhof, de Marjorie Boulton, 1963.

    El gravuloj de la Esperanto-Movado kaj verkistoj, aperis Carlo Bourlet, 1914. En 1947 venis monografio de Ismael Gomes Braga Monumento al Carlo Bourlet. De John Merchant aperis Joseph Rhodes (tr. Louise Briggs), 1925. Pri Kalocsay kaj Baghy aperis artikoloj en Arĝenta Duopo, 1937, kaj en Ora Duopo, 1966. Pri Grabowski kaj Kabe ( Kazimierz Bein) troviĝas notoj en la verko de Julius Glück El la Klasika Periodo de Esperanto, 1937. Eduard Stettler verkis pri Hector Hodler, 1928; J. Stronne pri Duona Jarcento kune kun Paul Nylen (kun biografio kaj ikonografio), 1942; Fr. Christaller pri Paul Gottfried Christaller, 1951; N. G. Hoen pri Emile Peltier, 1963. De M. Blicher aperis El Mia Esperantista Vivo, 1967. Hukuta masao kompilis Pioniroj de Japana Esperanto-Movado, 1967. En 1971 aperis biografio pri preskaŭ forgesita pioniro: Wilhelm Heinrich Trompeter, de Adolf Holzhaus.

    8.3.12.2 Biografiaj Verkoj pri Filozofoj kaj Pensuloj. — De Jan Novak aperis Jan Amos Komenský, 1921. De Agostinho da Silva aperis Vivo kaj Morto de Sokrato (tr. M.F.), 1946. De A. Grigorov aperis Lev Tolstoj kaj la Universala Vero, 1927. B. C. Chaudhuri verkis Tagore kaj Whitman, 1961.

    8.3.12.3 Biografiaj Verkoj pri Beletristoj kaj Artistoj. — G. Chavet verkis pri Domeniko Theotokopuli ( El Greco), 1910; V. Dufeutrel pri Velazquez, samjare. La vivon de A. Dürer pritraktas du verkoj, de F. Nüchter (1911) kaj de H. Koch (1924). Aliaj biografioj sur tiu kampo estas: Giovanni Segantini de Ernest Marriott (tr. R. Marriott), 1932; Rembrandt de M. Müller, 1936; Vivo de Pissarro de Ludovic Rodo, 1948; Vivo kaj Arto de Goya de A. da Silva (tr. V. Mendes), 1947; Vivo de Zola de A. da Silva (tr. M. de Freitas), 1946; Adam Mickiewicz de Mieczysiaw Jastrun, 1955; kaj Janis Rainis, Latva Poeto, 1965.

    8.3.12.4 Biografiaj Verkoj pri Muzikistoj. — Bennemann verkis pri Richard Wagner, 1913, kaj Biernacki pri Verko de Chopin (tr. Medrkiewicz), 1936.

    8.3.12.5 Biografiaj Verkoj pri Politikistoj. — Ekzistas du biografioj, kiuj priskribas la vivon de Skanderbeg, la “heroo de Albanio”: de Cuk Simoni, 1929, kaj de Kristo Frasheri (tr. G. Mugo kaj V. Pistoli), 1967. Malriĉa Knabo Kiu Gloriĝis estas la titolo de biografio pri Masaryk, 1930. W. Sieroszewski verkis pri Marŝalo Jdzef Pilsudski (tr. Strelczyk), 1934. Biografia skizo pri Kropotkin aperis en 1938. Fernando Nery estas la aŭtoro de la biografio Rui Barbosa (tr. J. Joels), pri brazila politikisto. Intiman konon de la portretita personeco montras la originalaĵo de Edmond Privat, Vivo de Gandhi, 1967. La personecon de la hinda gvidanto kompetente traktas ankaŭ la libro Mahatmo Gandhi de la Brazilano H. Rohden aperinta en 1972. Pri marksistaj politikistoj, aperis i.a. biografio tradukita de Elsudo: Karl Marx, Vivo kaj Verko, 1926. Pri Lenin la rikolto estas pli abunda: Biografio de V. I. Lenin (tr. Sudano), 2-a eld. 1922; Nia Gvidanto (Skizoj pri Lenin) de Stalin kaj Jaroslavskij, 1931; V. I. Lenin de Maksim Gorkij, 1969; Lenin kaj la Revolucia Movado en Latvio de A. Drizulis, 1969, k.a. Henriette Roland-Holst verkis pri Roza Luksemburg (tr. Bas Wels), 1949. Biografio de Tito, de Vladimir Dedijer, estis tradukita de M. Stuttard, 1954. Pluraj verkoj priskribis la vivon de Ho: Anekdotoj pri la Vivo de Prezidanto Ho Chi Minh (de Tram dan tien), 1960; Memoraĵoj pri Ho Chi Minh, 1962; Prezidanto Ho Chi Minh (de Truong chinh), 1966; Prezidento Ho Chi Minh, 1970; kaj Kun Onklo Ho, 1972. En 1965 aperis libro pri la vjetnama heroo Nguyen van troi: Tiel H Vivis, de Tran dinh van.

    8.3.12.6 Biografiaj Verkoj pri Sciencistoj kaj Esploristoj. — De A. Brigole aperis la monografio Santos-Dumont (tr. Malheiro), 1945. De A. da Silva aperis Vivo de Nansen, 1948. De Jesus Caraga aperis Galileo Galilei (tr. M. de Freitas), 1948, kaj de Yardley aperis Funebra Biografio de Henry George (tr. J. Reynold), 1952.

    8.3.12.7 Biografiaj Verkoj pri Religie Gravaj Homoj. — Pri Jesuo Kristo aperis pluraj verkoj. Elstaraj estas tamen la kritika biografio de E. Renan Vivo de Jesuo (tr. E. Gasse), 1907, kaj la katolikdevena, artisma Historio de Kristo de Giovanni Papini, 1931. De la greka kristan-komunista batalantino Marika Dragona aperis La Reala Vivo de... Jesuo Kristo, 1947. De J. F. Khun aperis Majstro Jan Hus, 1904. De Lowe aperis Vivo de Luther (kun la Malgranda Kateĥismo), 1932. De J. Vezey Strong aperis Civitano W. Penn (tr. Bailey), 1911. De Henry van Etten aperis George Fox, 1924 (2-a eld. 1948). De Modesto Carolfi aperis du biografioj de Francisko el Assisi, 1923 kaj 1927, kaj unu de Antonio de Padova: La Padova Lilio, 1926. A. Halbedl verkis pri Papo Pio la Deka, 1951.

    Sur la kampo de nekristanaj religioj aperis la verko de P. Lakŝmi Narasu: Budao (tr. Takeuĉi tookiĉi), 1933. La Admono kaj Vivo de Reĝo Aŝoko, 1937, estis tradukita de Okazaki reimu. Samjare aperis la biografio de budhana sanktulo, fondinto de la Zyodo-sekto: La Vivo de Sankta Honen de Isii mamine (tr. Nisida ryoya). Fine pri la fondinto de bahaismo aperis verko de J. E. Esslemont: Baha’u’llah kaj la Nova Epoko (tr. Lidja Zamenhof), 1930.

    8.3.12.8 Sportistoj. — Aperis la membiografio de Edson Arantes do Nascimiento, fama brazila futbalisto: Mi estas Pelé (tr. Fr. Almada), 1971.

    8.4 ESENCA BIBLIOGRAFIO

    Apliko de Esperanto en sciencaj kaj fakaj periodaĵoj (CED-Dok. E/IV/3). Londono 1965.

    Privat, Edmond, Historio de la lingvo Esperanto. 2 partoj. Leipzig 1923-27.

    Roelofs, W. P., “Enketo pri la uzo de Esperanto en sciencaj kaj teknikaj periodaĵoj”. Scienca Revuo, vol. 7, 1955, p. 144-151; vol. 10, 1959, p. 105-111.

    Steiner, Hugo, Katalogo... de IEMW. Vol. I. Wien 1957.

    Stojan, P. E., Bibliografio de Internacia Lingvo. Geneve 1929.

    ĈAPITRO 9

    FAKAJ TERMINAROJ

    9.1 ĜENERALA PRISKRIBO
    9.1.1 La Fakterminologia Lingvoproblemo

    Lingvo, kiu povas esprimi ĉion, posedas la rimedojn, necesajn por la esprimo de sciencaj tezoj. Ĉiuj grandaj lingvoj havas fakterminologiajn vortarojn. Ili unuflanke helpas la uzantojn, senpere paroli pri sciencaj problemoj, aliflanke ili utilas ankaŭ al la lingvo mem, riĉigante kaj ampleksigante ĝian komuniko-povon. Cetere, la problemo de fakterminologio ampleksas ankaŭ aliajn aktivaĵojn, kiel la sporton, la hejmajn laborojn, la infanludojn, k.m.a.

    9.1.2 Tutmonda Fakterminologia Situacio

    Oni kalkulas, ke en 1951 ekzistis proksimume 1.044 internaciaj fakterminaroj, uzantaj 45 lingvojn, i.a. ankaŭ Esperanton.

    La Bibliografio de Terminaroj de Unesko, kiu konsideras nur la fakterminarojn aperintajn ekde 1949 (fakte la pli fruaj estas nur parte ankoraŭ valoraj, pro la rapida evoluo de la scienco) indikas 2.491 verkojn pri 263 temoj en 75 lingvoj. 8 fakterminaroj estas esperantlingvaj (ankaŭ 8 estas en la kimra, dum la kroata prezentas nur 6, la urdua 5 kaj la tamila 3).

    9.1.3 Historia Skizo de la Fakterminologio en Esperanto

    La unuaj fakterminologiaj provoj aperis inter 1904 kaj 1907. La tiama ISAE transprenis la taskon pretigi ilin, kvankam kompreneble jam tiam, kaj ankaŭ poste, multaj aperis ekster ISAE mem, kiel verkoj de fak-asocioj, fak-grupoj aŭ de individuoj. Post la Dua Mondmilito, en la kadro de la preparlaboroj por la Suplemento al Plena Vortaro de G. Waringhien, D-ro K. Dellian iniciatis en 1949 kompletigon de la scienca kaj teknika terminologioj. La Suplemento aperis en 1954, ne esence priatentinte tiujn preparlaborojn, kiuj estis siavice eldonitaj memstare kun pluaj prilaboroj pretigitaj de inĝ. Haferkorn kaj D-ro Belinfante en 1956.

    En 1950 la Akademio de Esperanto prenis sur sin la taskon prepari provizorajn terminologiojn por novaj sciencoj aŭ por kompletigo de la jam aperintaj terminaroj. En 1958 tiu tasko estis transdonita al la Terminologia Centro de ISAE. Rimarkindas, ke ekzistas pure medicinista terminologia centro, en la kadro de UMEA.

    9.1.4 Strukturo de la Terminaroj

    Ekzistas tri specoj de terminaroj. Tiuj tri formoj ne estas ekvivalentaj: laŭ la kunmet-maniero, ili celas ion malsaman.

    Ekzistas aboco-terminaroj, unu-, du-, aŭ plurlingvaj: Temas pri la plej komuna kunmetsistemo.

    Ekzistas aboco-terminaroj kun ofte nur unu ĉeflingvo (en kiu aperas la difino de la terminoj) kaj kun traduko en unu, du aŭ en pluraj aliaj lingvoj.

    Ekzistas plurlingvaj terminaroj sistemaj, t.e. ordigitaj laŭ fakoj kaj subfakoj.

    9.1.5 Scienca Signifo de la Fakterminologio

    La scienca signifo de la terminaroj kuŝas en la fakto, ke termino (koncepto) nova, kun difino trafa, estas la necesa instrumento por la plulaboro en la scienca kampo. Teorie, la riĉigo de la fakvortaro de Esperanto estas tre simpla: ĉar la 15-a regulo de la Fundamento permesas la adopton de la necesaj fremdaj — kaj internaciaj — vortoj kun la aldono de Esperantaj finaĵoj gramatikaj. Malfeliĉe, ne estas tiel simple. En matematiko, ekz., la internaciformaj vortoj biliono kaj triliono ne havas la saman signifon en ĉiuj lingvoj, eĉ ne en la brita kaj amerika branĉoj de la angla lingvo. En Novjorko kaj Parizo unu biliono estas mil milionoj, sed en Londono, Berlino, Stokholmo, Moskvo, Romo kaj Buenos Aires, ĝi estas miliono da milionoj.

    En anatomio la oficiala terminologio estas latina, sed multaj popoloj uzas propran nacilingvan, kiu ofte fontas el malnova, nun eksteruza latina terminologio. En farmakologio povas ekzisti pluraj latinaj nomoj por ia sama substanco, ĉefe se ĝin oni konas de multaj jaroj (laŭ E. Wüster, oni uzas sep diversajn latinajn nomojn por ia hidratoj de etila alkoholo). La samo, kvankam ne tiel grandskala, ekzistas en kemio: por kelkaj kemiaj komponaĵoj la angla kaj la germana sufiksoj estas -ide (resp. -id), dum la franca, resp. itala ekvivalento estas -ure (resp. -uro). Tiel: germ. Chlorid, Cyanid, Jodid estas tradukataj italen per cloruro, cianuro, ioduro.

    Tasko de la Esperantaj terminaroj do ne povas esti tutsimple kaj senelekte enkonduki novajn radikojn. Ili male celas la normigon de la formo kaj de la semantika enhavo de ia terminoj. En tiu maniero Esperanto povos utili kiel scienca pontolingvo por terminologio. Pri la problemoj de scienca terminologia normigo plej bone informas la verko de E. Drezen Pri Problemo de Internaciigo de Science-Teknika Terminaro, tr. Samojlenko, 1935, kaj la verko de Eugen Wüster Konturoj de la Lingvonormigo en la Tekniko, tr. E. Pfeffer, 1936.

    Terminaroj ekzistas por la jenaj fakoj:

    Aeronaŭtiko, aktuaristiko, alpinismo, anatomio, arkitekturo, astronomio, aŭtomobilismo, brulŝirmado, botaniko, elektrotekniko (pluraj), etimologio, farmacio, fervojaj aferoj, filatelo, filozofio, fitopatologio, fiziko, fotografado, gastronomio, geografio, geologio, grundoscienco, hortikulturo, juro, kemio, komerco, kongresorganizado, konstruado, kudro kaj triko, logiko, ludoj, lumigoscienco, mekaniko, matematiko, medicino, meteologio, metalurgio, metioj, mikologio, mikroskopio, militistaj aferoj (armeo), muziko, navigado (maristaj aferoj), ornitologio, pacismo, pedagogio, poŝto kaj telegrafio, peltkomercaj problemoj, psikologio, radiofonio, religio, scienco kaj tekniko, skoltismo, sporto, statistiko, ŝuindustriaj aferoj, taŭrobatalo, teknologio, turismo, zoologio.

    Fakvortara situacio en Esperanto ĝis 1964 (interkrampe: ĝis 1949):

    Ĝis 1964 (1949) ekzistis 127 (106) fakvortaroj por 50 (43) sciencaj branĉoj, kiuj uzas Esperanton. El ili, 5 havas pli ol 300 paĝojn, 10 ( 8) havas inter 200 kaj 300 pĝ., 13 (12) havas inter 100 kaj 200 pĝ., 8 ( 7) havas inter 75 kaj 100 pĝ.

    La ceteraj havas malpli ol 75 paĝojn.

    La superrigardo ne estus kompleta, se ni ne aldonus, ke multaj, ankaŭ gravaj, terminologiaj provoj aperis en revuoj, precipe en Scienca Revuo.

    9.2 KATALOGO DE ĈEFAJ TERMINAROJ

    Ĝenerala Fakterminologio

    Enciklopedia Vortareto Esperanta ( Ch. Verax), 1910: Eo F

    Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana, A-Kor ( E. Wüster), 1923: Eo D

    Plena Vortaro de Esperanto ( E. Grosjean-Maupin k.a.), 1930; 2-a eld. 1934, 8-a eld. 1971

    Enciklopedieto de Kulturaj Vortoj ( Kawasaki n.), 2 vol., 1948: Eo Ja

    Suplemento al Plena Vortaro ( G. Waringhien), 1954

    Slipara Vortaro ( R. Eichholz k.a.), 1968- : Eo En F D

    Plena Ilustrita Vortaro ( G. Waringhien), 1970

    Laŭtema Vortaro ( A. Hrynkiewicz), 1971: Eo En F Sp

    Inversa Vortaro ( K. Schlüter), 1972

    Aeronaŭtiko

    Lexique Aeronautique ( R. d’Armon), 1913: En F D Sp It Eo

    Aeronaŭtika Terminaro ( E. D. Durrant), 1941

    Aeronaŭtika Terminaro ( E. D. Durrant, F. Turner), 1948: Sv Eo

    Aktuaristiko

    Dictionnaire Actuariel ( E. Sos), 1931: Eo D En F Alpinismo

    Alpinisma fakterminaro kvinlingva, en: Leon Huot-Sordot, En la Lando de la Blanka Monto (tr. Noel), 1913: Eo F En D It

    Arkitekturo

    Universala Terminologio de la Arkitekturo ( F. Azorin), 1933: Eo En F D Sp It Pt

    Armeo kaj Militista Fako

    Armea Terminaro ( E. D. Durrant), 1940

    Militista Vortareto ( L. Bastien), 1955: Eo F En D It

    Astronomio

    Astronomia Terminaro (Sekiguĉi n.), 1956: Eo Ja En D F Aŭtomobilismo

    Aŭta Terminaro ( Eyama t.), 1967; 2-a eld. 1969: Eo Ja En / Ja Eo En


    Botaniko kaj Parencaj Sciencoj

    Botanika Klasifiko ( L. L. Malmanche), 1935

    Hortikultura Terminaro ( P. Neergaard), 1938

    Fitopatologia kaj Mikologia Terminaro ( P. Neergaard), 1946: Eo En Da

    Arboj de la Arbaro kaj Kampo ( F. Booth), 1947

    Plantpatologiaj kaj Mikologiaj Vortradikoj ( P. Neergaard), 1951: Eo En

    Terminaro pri la Ekstera Morfologio de la Florhavaj Plantoj ( J. W. Moll), en Scienca Revuo, 1958: Eo L

    Brulŝirma Fako

    Fajrobrigada Teknika Vortaro (Brulŝirm-Vortaro), 1963: En D F Eo N1 No Sv It Sp Ru P1 Cs Tu

    Elektrotekniko

    Elektrotechnische Ausdrücke in Esperanto ( E. Wüster), 1923: D Eo

    Elektroteknika Vortaro ( Takagi kaj Ooki), 1933: En Eo Ja

    International Electrotechnical Vocabulary. Fundamental Difinitions, 1935: F En D It Sp Eo

    Mejdunarodnij Elektrotekniĉeskij Slovar’, 1936: F Ru En D It Sp Eo

    International Electrotechnical Vocabulary, 1938: F En D It Sp Eo

    Vocabulario Electrotecnico Internacional, 1939: Sp F En D It Eo

    La kvar supraj vortaroj estis eldonitaj de Internacia Elektroteknika Komisiono (IEC).

    Kiel aneksoj al la 2-a eld. (1954, sen Eo) de la IEC-Vortaro de 1938 aperis:

    Grupo 05 = Fundamentaj nocioj (ISAE), 1962 ( K. Siwicki), 1963: Eo P1 / P1 Eo

    Grupoj 07 kaj 08 = Elektroniko kaj elektroakustiko ( Siwicki), 1965: P1 Eo / Eo P1 En F D It Sv

    Grupo 10 = Maŝinoj kaj transformiloj (ISAE), 1962 ( Siwicki), 1963: Eo P1 /P1 Eo

    Grupo 12 = Magnetaj transduktoroj (ISAE), 1961

    Elektroteknika Terminaro ( S. Alexandersson), 1953: Eo Sv

    Etimologio

    Naŭlingva Etimologia Leksikono ( L. Bastien), 1907; 2-a eld. 1951: Eo L F It Sp Pt D En Ru

    Fervoja Fako

    Eisenbahn-Wörterbuch ( G. Habellok), 1923: D Eo

    Prinomado de Vagonoj kaj Vagonpartoj ( J. Pollhammer), 1929

    Terminaro de Fervojaj Veturiloj (Nemoto k.), 1939: Ja Eo

    Fervoja Terminaro ( E. M. Rosher), 1953

    Fervojteknika Leksikono ( Blin kaj Blondeaux), 1955

    Fakvortaro Fervojista, 1954: Eo D / D Eo

    Railway Technical Terms ( E. M. Rosher), 1958: En Eo

    Priruĉnik za Konverzaciju, 1965: 6-lingva

    Fervoja Terminareto ( G. Ritterspach), 1966: D Eo / Eo D

    Fervoja Terminareto ( I. Bacskai), 1968: Eo Hu/Hu Eo

    Fervoja Terminaro ( P. Engen, P. J. Krogstie), 1968: No Eo / Eo No

    Fervoja Terminareto, 1971: Eo Sh/ Sh Eo

    Spoorwegvakwoordenboek, 1972: Eo N1 / N1 Eo

    Filatelo

    Vocabulaire Frangais-Esperanto, contenant les mots speciaux a la philatelie ( R. Lemaire), 1903: F Eo

    Tausch-Code ( P. A. Artemjew), 1913: D F En Ru Eo

    Alfabeta Tabelo de Filatelaj Fakesprimoj, 1914: D F Sp Eo

    Filatela Terminaro ( H. M. Scott), 1928; 2-a eld. 1945: Eo En F D

    Cizojazyĉna Korespondence pro Filatelisty ( Kucharsky), 1962: Eo Cs Ru D F En It Sp Hu

    Filozofio

    Filozofia Vortaro ( St. Kamaryt), 1934: Eo En Cs F D Fiziko

    Vortaro de Fiziko (ISAE), en Scienca Gazeto, 1913: Eo F En D It

    Mekanikaj Terminoj ( Ossaka kaj Takata), 1962: Ja En Eo

    Fotografado kaj Optiko

    Elementa Fotografa Optiko ( Ch. Verax), 1906

    Vocabulaire Frangais-Esperanto technologique des termes les plus employes en photographie ( Ch. Verax), 1907: F Eo

    Gastronomio

    Manĝokarto ( I. Tejchfeld), 1911: Eo En F D P1 Ru

    Gastronomia Terminaro ( E. Urban), 1958: Eo En Cs F

    Geografio

    Mondmapo (IOE), 1968

    Nia Geografia Terminaro ( A. Albault), en Scienca Revuo, 1968

    Poŝatlaso de la Mondo (Kartografie, Praha), 1971

    Kontribuo al Geografia Nomenklaturo en Esperanto ( J. Kavka, T. Pumpr), en Scienca Revuo, 1972

    Geologio

    Elements de Geologie en six Langues ( A. Cailleux k.a.), 1965: D Ru Sp Eo F En

    Grundoscienco

    Terminaro, en El la Polvo de la Tero ( W. F. Rolt), 1969 Infanaj Ludoj

    Terminaro por Infanludoj, 1942; repr. 1961 Juro

    Juristisches Wörterbuch ( S. Liebeck), 1931: D Eo

    Leĝa Terminaro ( A. Mildwurf), 1946

    Kemio kaj Farmacio

    — Provo de Khemia Nomigado ( P. Berthelot), 1904

    — Poliglota Vade-mecum de Internacia Farmacio ( C. Rousseau), 1911: L En F D Sp N1 It Ru Sv Eo

    Esperanta Nomenklaturo de Kemio (ISAE), 1913: Eo F En D It Sp

    Nomenclature Pharmaceutique, 1922: L Eo F

    Leksikono de Ĥemio kaj Farmacio (Hermesa Rondeto), 3 vol., 1927-29: Ja Eo

    Koloidkemia Terminaro ( Maeda t.), 1929: Eo D En F

    Seslingva Vortareto de Medikamentoj (Hermesa Rondeto), 1930: Eo La Ja D En F

    Kemia Terminaro ( K. Dellian), 1948: D Eo

    English-Esperanto Chemical Dictionary ( D. R. Duncan), 1956: En Eo

    Kemiaj Afiksoj Internaciaj ( J. Pioro), 1966

    Neorganikaj kaj Organikaj Kombinaĵoj ( J. Pioro), 1970

    Fermentoj ( J. Pioro), 1970

    Komerco

    Terminoj uzataj en komerco pri peltoj, 1921

    Handelstermen ( J. Eiselin), 1925: N1 Eo

    Common Commercial Terms, 1926: En Eo

    Komerca Vortaro Seslingva ( R. Kreuz), 1927: D En F It Sp Eo

    Komerca Vortaro en Esperanto ( R. Kreuz, A. Mazzolini), 1927

    Varolisto en Esperanto ( R. Kreuz, O. Schutkowski); 1927: Eo D F En Sp It

    Internacia Komerc-Ekonomika Vortaro ( F. Munniksma), 1974: En Eo D Sp F It N1 Pt Sv

    Komunikado

    Provo de Teknika Vortaro por Poŝto kaj Telegrafo ( A. Behrendt), 1911: D F En Eo

    Code International Lugagne ( G. Lugagne), 1914: F En Pt Sp D It Eo

    A Polyglot Collection of Postal Terms ( J. Wirkberg), 1924

    Poŝt-Telekomunika Vortaro ( R. Filliatre), 1934

    Kongresa Fako

    Glossario dei Congressi: Eo En F D It Konstrutekniko

    Sagenwörterbuch ( H. J. Plehn), 1934” D En F It Eo

    Ĉarpentiloj ( E. M. Rosher), 1950

    Lignaj Juntoj Ilustritaj ( Rosher), 1952; 2-a eld. 1959

    Konstruteknika Terminaro ( K. J. Moberg), 1958: Sv Eo

    Ĉarpentiloj Ilustritaj ( Rosher), 1959

    Teknika Terminaro pri Ŝoseoj kaj Pontoj ( A. Broise), 1959 Kudra kaj Trika Fakoj

    Kudra kaj Trika Terminaro (M. kaj V. Verda), 1947; 2-a eld. 1961 Lumigado

    Glühlampen und Bogenlampen ( W. Velten), 1907: D Eo

    Benamingen op het Gebied der Verlichtingskunde, 1938; 2-a eld. 1941: N1 D En F Eo

    Marista Fako

    Provo de Marista Terminaro ( M. Rollet-de-l’Isle), 1908: Eo En D F Sp It N1

    Marista Terminaro ( P. Clissold), 1950: Eo En F D Sp Matematiko

    Matematika Terminaro kaj Krestomatio ( R. Bricard), 1905

    Vortaro de Matematiko (ISAE), en Scienca Gazeto, 1913: Eo F En D It

    Matematika Terminaro ( C. M. Bean), 1954

    Kelkaj Konsideroj pri Matematikaj Terminoj en Esperanto ( O. Reiersol), 1963

    Plurlingva Matematika Terminaro ( O. Reiersol), 1963: Eo En D F Sp It

    Medicino kaj Parencaj Sciencoj

    Anatomia Vortaro Kvarlingva ( Ch. Bouchard k.a.), 1906: L F En Eo — Latino-Esperanta-Japana Anatomia Terminaro ( Oŝida kaj Sata),

    1922; 2-a eld. 1924 — Seslingva Vortareto de Medikamentoj laŭ Japana Farmakopeo (Hermesa Rondeto), 1930: Eo L Ja D En F

    Esperanta Teknika Medicina Vortaro ( M. Briquet), 1932: Eo L En F D It Sp

    Quaestionarium Medicum ( F. Meyboom), 1961: 17-lingva

    Vortoj Uzataj en Medicino (Kato s.), 1962

    Terminaro oftalmologia, en Lernolibro de Oftalmologio (Kato s.) 2-a eld. 1963

    Metalologio

    Terminaro pri la Kovrado de Metaloj ( J. A. McCarthy), 1964: Eo En / En Eo

    Meteologio

    Lexique Meteorologique en 12 Langues ( E. Delcambre, M. Rollet-de-l’Isle), 1931: F Cs D Sp En Eo It Pt Ru P1 Ro ?

    Meteologia Terminaro ( M. Lewin), 1961

    Mikroskopio

    Terminaro pri Mikroskopio kun Krestomatio ( E. Balech), 1966: Eo En D F Sp

    Muziko

    Muzika Terminaro ( F. de Menil), 1908

    Muzika Terminaro ( M. C. Butler kaj F. Merrick), 1944; 2-a eld. 1961: Eo (En D F)

    Esperanto-lingva Muzika Leksikono ( J. B. Briano), 1972: Eo It / It Eo Pacifismo

    Teknika pacisma terminaro, en Historio Resuma de l’ Arbitracio Konstanta ( G. Moch), 1905

    Pedagogio kaj Psikologio

    Teknika Vortareto de Pedagogio, Logiko kaj Psikologio ( P. Trarbach), 1925: Eo D F En

    Terminaro Pedagogia kaj Psikologia ( P. Bennemann), 1934: Eo D En F

    Lerneja Esprimaro Esperanta ( I. Nagy), 1966: Eo Hu Radio

    English-Esperanto Radio Dictionary ( H. Epton), 1924: En Eo

    Radiotechnisches Wörterbuch, 1924: En F D Sp It Eo

    Radio-Vortaro ( P. Christaller), 1924: Eo D

    A Short Dictionary of Radio Terms ( H. Epton), en International Radio-Manual, 1925: Eo En

    Radio-Lexic ( G. Malgorn), 1925: F En D It Sp Eo

    Radio Ordbok ( R. Bugge-Paulsen), 1926: No Eo En

    Radio-Esperanto ( G. Demidjuk), 1926: Ru Eo

    Radio-Terminaro ( W. Schattat), 1926: D Eo

    Radio Amatersky Slovnik ( O. Ginz), 1927: Cs Eo D F En

    Vocabulaire de Radiotechnique en 6 langues ( M. Adam), 1940

    Radio-Terminaro ( A. Venture), 1943; 2-a eld. 1960

    Ham’s Interpreter (radio-amatora terminaro), 1966: 10-lingva

    Religio, Teologio

    Religioj, Ordenoj kaj Sektoj. Provo de Internacilingva Nomigado kaj Difino ( H. Jakob), 1928

    Budhisma Fakvortareto laŭ la Vortaro de Palilingvo ( Takeuĉi t.), 1933

    Cursus Completus Esperanti ( J. Bianchini), 1934: Eo L

    Propraj Nomoj de Sanktuloj kaj Sanktulinoj (katolika), 1962: L Eo

    Budhisma Terminaro ( V. Sadler), 1962

    Katolika Terminaro ( W. Flammer), 1963: D Eo

    Kristana-Evangelia Terminaro ( E. Quentin), 1963

    Propraj Nomoj en la Nova Testamento ( H. G. Wannemakers), 1963: L Eo

    Katolika Terminaro ( H. G. Wannemakers kaj Huberteno), 1963: Eo L

    Katolika Terminaro ( J. M. Claramunt), 1964: Eo Sp

    Katolika Terminaro ( H. Roosen), 1965: Eo N1

    Katolika Terminaro por Japanoj ( A. Matubara), 1966

    Katolika Terminaro ( Roosen kaj Wannemakers), 1972: N1 Eo

    Rotario

    A Rotary Phrasebook, 1970: En F D Sp It N1 Pt Eo

    Ruĝa Kruco

    Esperanto et Croix-Rouge ( Bayol), 1906: F Eo (aperis ankaŭ eldonoj por Germanoj, 1908, kaj Rusoj, 1909)

    Esperanto-Gvidilo por la Ruĝa Kruco, 1908-10: aperis po unu broŝuro por la lingvoj En F D Ru Da Sp It Pt Sv

    Wörterbuch für das Rote Kreuz ( F. Uhlmann), 1913: D Eo

    Scienco (ĝenerala), Teknika kaj Teknologia Terminologio

    Tabelo da Vortoj Fakaj, Sciencaj kaj Teknikaj ( P. Fruictier), 1904: Eo F En D

    Vocabulaire Technique et Technologique ( Ch. Verax), 1907: F Eo

    Maŝinfaka Esperanto-Vortaro Prielementa ( E. Wüster), 1923: Eo D/ D Eo

    Scienca Fundamenta Esperanta Terminaro ( M. Rollet-de-l’Isle), 1931: Eo F

    Scienca kaj Teknika Terminaro ( K. Dellian, R. Haferkorn, F. J. Belinfante), 1956: Eo D En F

    Ĝustigoj al STT ( R. Haferkorn), 1961

    Technisches Wörterbuch ( R. Haferkorn), 1967: D Eo (Eo D)

    Il-maŝina Nomenklaturo en ses Lingvoj ( E. M. Rosher), 1968

    Skoltismo kaj Tendumado

    Skolta kaj Tenduma Terminaro ( J. K. Hammer), 1963 Sporto

    La Sporta Lingvo en Esperanto ( T. Ujlaky-Nagy), 1972

    Esperanto: Lingvo de la Sporto ( R. Harry), 1972: D Eo En

    Statistiko

    Terminaro, en Sinopse Estatistica do Brasil, 1947: Pt Eo ŝuindustrio

    Vortaro pri Botoj kaj Ŝuoj ( E. E. Yelland), 1951: 6-lingva

    The Shoeman’s Foreign Terms ( Wright), 3-a eld. 1962: En F D Sp It Sv N1 Eo

    Taŭrobatalo

    Teknika Leksikono de Toromakio ( L. Carles), 1909 Turismo

    Esperanta Frazlibro de l’ Turisto ( Merckens, Cart, Fruictier), 1903-04: En F D Sp It Eo

    Turista Vortaro ( A. Pechan), 1968: Eo Hu / Hu Eo Zoologio

    Provo de Esperanta Nomigado por la Zoologio (De Givry, Ch. Verax), en Internacia Scienca Revuo, 1908: L Eo

    Ornitologia Vortaro Oklingva de Birdoj Eŭropaj ( P. E. Stojan), 1911: L D En Eo F It P1 Ru

    Tiernamen ( A. Macho), 1931: D Eo / Eo D

    Nomaro de Svedaj Birdoj ( B. Gerdman), 1953: Sv L Eo

    Bildlibro pri Bestoj ( W. A. Gething), 1961

    Komunlingva Nomaro de Eŭropaj Birdoj (ORE), 1971: L Eo

    9.3 ESENCA BIBLIOGRAFIO

    Bibliografio de matematikaj kaj natursciencaj terminaroj en Esperanto (CED-Dok. E/V/4). Rotterdam 1972.

    Drezen, E., Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro. Trad. A. Samojlenko. Moskvo- Amsterdam 1935.

    Haferkorn, R., Sciencaj, teknikaj kaj aliaj fakvortaroj en Esperanto (CED-Dok. E/V/l). Londono 1962.

    —, ...Aldono (CED-Dok. E/V/2). Londono 1964.

    ISAE, “Kion niaj fakvortaristoj devas atenti? Laborplano...” Scienca Revuo, vol. 15, 1965, n-ro 1/2, p. 7-22; vol. 16, 1966, n-ro 3/4, p. 73-74.

    Neergaard, Paul, “Rimarkoj pri kelkaj terminologiaj principoj”. Scienca Revuo, vol. 7, 1955, n-ro 26, p. 43-57.

    Solzbacher, William, “Technical vocabularies in Esperanto”. Amerika Esperantisto, vol. 63, 1949, n-ro 7/8, p. 97-120.

    UNESCO, Bibliography of interlingual scientific and technical dictionaries. 5-a eld. Paris 1970.

    Werner, Fritz Cl., “Das Sprachenproblem in der biologischen Terminologie”. La Monda Lingvo-Problemo, vol. 3, 1971, n-ro 8, p. 101-109.

    Wüster, Eugen, Internationale Sprachnormung in der Technik, besonders in der Elektrotechnik. Berlin 1931. 3-a eld. Bonn 1970. — Rusa traduko: Moskva 1935.

    —, Konturoj de la Lingvonormigo en la tekniko. Trad. E. Pfeffer. Budapest 1936.

    —, “Die internationale Terminologie im Dienste der Informatik”. La Monda Lingvo-Problemo, vol. 2, 1971, n-ro 6, p. 138-144.

    ĈAPITRO 10

    PERIODAĴOJ

    10.1 PERIODAĴOJ KUN ĜENERALINFORMA ENHAVO
    10.1.1 Komenciĝo de la Movado

    La unua revuo esperantlingva estis La Esperantisto, sub redakto de L. L. Zamenhof, publikigita en Nürnberg inter 1889 kaj 1895 dank’ al la financa subteno de L. L. Zamenhof mem, poste al tiu de Trompeter. En 1895 ĝi malaperis pro la cenzura malpermeso eniri la tiaman Rusion (kie loĝis tri kvaronoj de la tuta abonantaro). La dua revuo, mallongviva, nomiĝis La Mondlingvisto. Ĝi aperis 1889-1890 en Sofio (Bulgario), sub la redakto de M. S. Bogdanov.

    Feliĉe jam en 1895 la torĉo estis relevita de novaperaĵo: la revuo Lingvo Internacia (LI). Inter 1895 kaj 1898 ĝin redaktis Paul Nylen, en Svedio, dank’ al la financa subteno de la Odesa Ruso VI. Gernet, kaj post 1898 dank’ al la subteno de la Svedo Paul Backstrom. En 1902 la redaktejo migris al Hungario (Budapeŝto), kie la revuo estis eldonata de de Lengyel, kiu en 1904 siavice migris al Parizo. Tie, kun P. Fruictier kaj Th. Cart, li fondis la eldonfirmon Presa Esperantista Societo. Redaktoro de LI inter 1907 kaj 1914 estis Prof. Th. Cart. La revuo LI ne havis nur propagandan kaj ĝeneralinteresajn flankojn: ĝi flegis ankaŭ literaturon. Aperis originalaj poemoj de Devjatnin, Langlet, Zeidtlitz, Kofman, Lojko, Boguŝeviĉ; kaj tradukoj de L. L. Zamenhof, Seleznev, Dombrovski, Goldberg, Naumann, Solovjev, Postnikov; originalaĵoj de Waśniewski, Ŝirjaev, De Lengyel, Ahlberg, Langlet, Nylen, Abesgus, Boguŝeviĉ, VI. Gernet, k.m.a. Parto el la poemoj aperintaj en LI estis kolektitaj en Fundamenta Krestomatio (1903).

    La titolo de la unua numero de La Esperantisto el 1889: La Movado ne kreis la gazetaron, sed la gazetaro kunkreis la Movadon.


    Teo Jung: La unua nomo en la eldonado de la esperantlingvaj periodaĵoj.


    La revuo Esperanto de UEA: Preskaŭ sep jardekojn inter la plej vaste legataj periodaĵoj en la Internacia Lingvo.


    En 1898 ekaperis la revuo de L. de Beaufront L’Esperantiste, dulingva (Esperanto kaj franca), dediĉita al la disvastigo kaj defendo de Esperanto. Kunlaboris per tradukoj (Fantomoj de Korolenko) VI. Gernet, aperis novelo de Kofman, kaj kontribuaĵoj de L. de Makay, Postnikov, Rene Lemaire, Evidino (pseŭdonimo de Jeanne Ranfaing Zabilon-d’Her), P. de Lengyel, k.a. L’Esperantiste malaperis en 1908, kiam De Beaufront forlasis la Movadon.

    10.1.2 Ĝis la Unua Mondmilito

    En 1905 ekaperis la revuo Esperanto, kiun baldaŭ aĉetis Hector Hodler kaj kiu en 1908 iĝis oficiala organo de UEA (en Ĝenevo). Por la informado pri la eventoj en la LK, en la Akademio, en la tiama Centra Oficejo de Generalo Sebert (Parizo), en la KKK, aperis inter 1908 kaj 1922 la Oficiala Gazeto Esperantista (Parizo).

    La junularan revuon Juna Esperantisto redaktis Privat kaj Hodler (1903-09) kaj poste De Lengyel kaj Royer (191C-14).

    10.1.3 La Intermilita Epoko

    Pluaperis kompreneble la UEA-revuo Esperanto (en Ĝenevo), kiu daŭris ĝis 1942, sed postmilite tuj reviviĝis. Inter 1936 kaj 1947 aperis ankaŭ Esperanto Internacia, organo de IEL (Londono).

    Inter 1920 kaj 1925, en Horrem apud Kolonjo (Germanio), aperis Esperanto Triumfonta, sendependa, neŭtrala informilo por la Esperanto-Movado, eldonata kaj redaktata de Teo Jung. La revuo, tuj tre sukcesa, ricevis en 1925 la titolon Heroldo de Esperanto, kaj aperis dum kelkaj jaroj eĉ semajne. En 1936 la redaktejo migris al Scheveningen (Nederlando), sed la gazeto devis ĉesi aperi en 1940. En 1932 naskiĝis alia tre ŝatata revuo: La Praktiko, unue eldonaĵo de Cseh-Instituto en Hago (Nederlando), postmilite de Universala Ligo kaj laste de UEA. Por gejunuloj aperis inter 1920 kaj 1924 Esperantista Junularo (red. A. Robin), daŭrigita de Neupert inter 1924 kaj 1928. Alia periodaĵo, La Juna Vivo, aperis ekde 1934.

    10.1.4 Post la Dua Mondmilito

    Hodiaŭ ĝenerale primovadaj estas sep revuoj. I.a. Esperanto de UEA ( Rotterdam), Heroldo de Esperanto (kiu ree aperas ekde 1946, kaj nun kun redaktejo en Bruselo). Ĝi estas dusemajna varienhava, sed ĉefe primovada periodaĵo. Mortintaj estas La Praktiko (1932-70), kiu havis ilustritan, popularan enhavon, kaj la organo de la efemera Instituto por Oficialigo de Esperanto en Beograd, Esperanto-Gazeto (antaŭe lOE-Gazeto, 1966-72).


    Aparte altira estas la junulara, sprita kaj modernaspekta revuo Kontakto, fondita en 1963 kaj eldonata de la junulara sekcio de UEA, TEJO.

    10.2 ĈEFAJ LANDAJ ORGANOJ
    10.2.1 Historia Skizo

    Unu el la unuaj landaj organoj estis Holanda Pioniro (1902-1921). Sekvis multaj aliaj: Belga Sonorilo (1902-1908, kiun ekde 1908 anstataŭis la ĝisnuna Sonorilo); Svisa Espero ekaperis en Svisio jam en 1903 kaj daŭras ĝis hodiaŭ. En Hispanio en 1903-1927 aperis Suno Hispana, sed ekzistis aliaj, i.a. Hispana Revuo (1908-1913) kaj Hispana Esperantisto (1917-1923).

    En 1905 aperis du gravaj organoj: The British Esperantist, kiu iĝis interesa kaj valora, ĝis nun ekzistanta revuo, kaj Germana Esperantisto, altnivela revuo, kiu malfeliĉe malaperis en 1935 pro la Hitlera malpermeso.

    En 1906 estis fondita la sveda La Espero, kiu ekzistas ankoraŭ hodiaŭ. Brazila Esperantisto aperis la unuan fojon en 1907, kaj vivas ĝis nun. Ankaŭ American Esperanto Magazine naskiĝis en 1906 kaj vivis ĝis 1965. En 1908 aperis la unua numero de Pola Esperantisto, kiu, kun kelkaj intervaloj, aperas ĝis hodiaŭ. Samjare venis la unua numero de alia ĝis hodiaŭ regule aperanta revuo. Temas pri Franca Esperantisto, kiu anstataŭis la iaman L’Esperantiste. Ĝi ĉesis post 1912, reaperis en 1920/21, sed denove paŭzis ĝis 1933. Dume la organo de la francaj esperantistoj estis La Movado. Kun escepto de la militaj jaroj, poste regule aperadis Franca Esperantisto.

    Hungara Esperantisto debutis en 1909. Kataluna Esperantisto aperis inter 1910 kaj 1928. La itala L’Esperanto, tiam sub alia nomo, ekaperis en 1913. La tri naciaj organoj, ĉiuj ankoraŭ ekzistantaj, Argentina Esperantisto, Esperanta Finnlando kaj Bulgara Esperantisto naskiĝis respektive en 1917, 1920 kaj 1919. En 1919 ekaperis ankaŭ ekstremorienta revuo: la japana La Revuo Orienta, kiu aperas ĝis hodiaŭ.

    Post la Unua Mondmilito, krom la menciitaj, aperis kelkaj pliaj: post la malapero de Holanda Pioniro en 1921, aperis Holanda Esperantisto (1922-1924 kaj 1926-1931), Esperanto-Pioniro (1925-1928) kaj Nederlanda Esperantisto (iom pli longviva: 1932-1968). Dansk Esperanto-Blad, organo de CDEL, ekaperis en 1928; The New Zealand Esperantist, en 1929; The Australian Esperantist, en 1940; kaj Norvega Esperantisto, en 1932; ĉiuj ĝis nun.

    10.2.2 Hodiaŭa Situacio

    Krom la menciitaj periodaĵoj, kiuj ankoraŭ aperas, kelkaj novaj landaj organoj povis intertempe starti. Hodiaŭ la landaj organoj, nenecese oficialaj revuoj de nacia asocio, estas 39. La kalkulo pri la stato de la jaro 1969 indikas, ke ili estas ĝenerale parte nacilingvaj, parte en Esperanto. Elstaras la brita (de 1905), la bulgara (de 1919), la skota (de 1947) kaj la okcidentgermana (de 1948).

    Tuj post la Mondmilito ekaperis Aŭstria Esperanto-Revuo (1946 ĝis nun). La postan jaron, 1947, aperis la unua numero de la ĝis nun aperanta Esperanto en Skotlando, kiu ĝuas pli-malpli regulan kunlaboradon flanke de la verkistoj de la t.n. Skota Skolo. En 1948 ekaperis Esperanto-Post, nun nomata Germana Esperanto-Revuo, signo de renaskiĝo de la Esperanta vivo en Federacia Respubliko Germanio. En Hispanio povis fine starti en 1949 la ĝis nun aperanta Boletin. The North American Esperanto Review (organo de ELNA) ekaperis en 1953, sed estis anstataŭata de Lumo (ekde 1962), organo de la kanada landa asocio, kaj de Newsletter (ekde 1964), organo de ELNA.

    Anstataŭante la tradici-riĉan La Suda Stelo, de 1957 ĝis 1963 aperis Jugoslavia Esperantisto. Nun denove La Suda Stelo estas la organo de la jugoslavia Movado. La esperantistoj en Sudafriko disponas pri Bona Espero, ekde 1964. Der Esperantist estas la ĉefa Esperanto-revuo en Germana Demokratia Respubliko (1965 ĝis nun). La Nederlandanoj decidis, en 1969, kunigi la fortojn por organo de ĉiuj tendencoj en la nederlanda Movado: Komuna Esperanto-Gazeto.

    Pluraj landaj junularaj revuetoj ofte aspektas iom modeste, sed prezentis kelkfoje tre altiran enhavon, i.a. Kial Ne? (brita, ekde 1959), Kvinpinto (sveda, ekde 1960), Tamen (pola, 1959-65), Jen (usona, ekde 1962), Impulso (brazila, ekde 1967), Koncize (pluraj l.s., ekde 1967).

    10.3 KULTURAJ REVUOJ
    10.3.1 Ĝis la Unua Mondmilito

    La unua vere grava kultura gazeto estis La Revuo, aperinta en Parizo inter 1906 kaj 1914, kaj eldonata de Hachette. Ĉefkunlaborantoj estis L. L. Zamenhof, Carlo Bourlet, kaj multaj aliaj tiutempaj eminentuloj: i.a. K. Bein, C. Aymonier, A. Grabowski. E. Privat, H. Hodler, M. Ŝidlovskaja, D-ro Vallienne, Ch. Lambert, Cl. Bicknell, Rektoro Boirac, M. Hankel, F. de Menil, V. Inglada, Rust, F. Pillath (pseŭdonime: Zanoni), D. Dalmau. La Revuo organizis ĉiujare literaturan premi-konkurson.


    En Germanio, iom poste, aperis serio de kulture kaj literature altkvalitaj revuoj, kiuj tamen povis ekzisti nur mallonge: La Bela Mondo (1908-1909), Universo (1909-1912) kaj La Duonmonata (1909-1910).

    Literature gravaj estis ankaŭ Danubo (1910-1912) kaj La Ondo de Esperanto, rusa periodaĵo, aperinta inter 1909 kaj 1917. Iom forgesita estas la revuo Marto, kiu dum sia ekzisto (1910-14, 1922-33) publikigis multajn gravajn originalajn kontribuaĵojn.

    10.3.2 Intermilite

    La Revuo Orienta, kies unua numero aperis en 1919, eldonata de Japana Esperanto-Instituto, rolas ĝis nun ankaŭ kiel kultura revuo.

    Inter 1919 kaj 1925 aperis la revuo Literaturo en Anglio, redaktata de Butler kaj Edmonds.

    Sed sendube en tiu periodo la plej influa kaj plej ŝatata kulturliteratura periodaĵo, ankaŭ ligilo inter la membroj de la Budapeŝta Skolo, estis Literatura Mondo, kies ĉefredaktoroj estis K. Kalocsay kaj J. Baghy. Kiel multaj el la elstaraj revuoj esperantistaj, ĝi havis malfacilan vivon. La unua serio aperis inter 1922 kaj 1926. La dua inter 1931 kaj 1938. Ĉi tiu lingve, stile kaj kritike eminenta revuo estis dum longaj jaroj la publika debatejo pri literaturaj problemoj, kaj la instiga areno por tradukaj aŭ originalaj verkistoj.

    Alia literatura revuo estis Ondo de Daŭgava, valora revuo redaktata de la Latvo A. Kazoks (1925-31). En 1925 aperis la unua numero de Oomoto (je kiu flankiĝis en 1926-1932 la pariza Oomoto Internacia). Fakte, Oomoto estas japana religia movado, sed la kultura signifo de tiu revuo, kiu aperas ĝis nun, estas vere atentinda. Interesa estis ankaŭ La Suda Stelo (1932-), kun valora kultura enhavo.

    10.3.3 Post la Dua Mondmilito

    1942-1952, aperis en la neŭtrala Svedio revueto, aspekte modesta, sed signife grava, redaktata de Stellan Engholm: Malgranda Revuo.

    Reaperis kelkaj antaŭmilitaj literaturaj kaj kulturaj revuoj: i.a. la japana La Revuo Orienta, la japana Oomoto (ekde 1950) kaj la budapeŝta Literatura Mondo (1947 ĝis 1949). La Suda Stelo, jugoslavia, reaperis en 1948. En 1961 ĝi kunfandiĝis kun la japana literatura revuo Prometeo (1956-1960).

    El la novaj revuoj ni rimarkas Internacia Kulturo, danublanda literatura revuo (1945-52). Sed la ĝis nun plej sukcesa estas sendube Norda Prismo (1955 ĝis nun), unue sub la redakto de F. Szilagyi, nun sub la redakto de W. Auld; ĝi iĝis unu el la plej prestiĝaj literaturaj revuoj, digna posteulo de Literatura Mondo.

    Inter 1955 kaj 1962 vivis La Nica Literatura Revuo, sub la redakto de la Franco G. Waringhien, kun kontribuaĵoj originalaj kaj tradukaj, beletraj kaj literaturkritikaj de preskaŭ ĉiuj plej gravaj verkistoj esperantlingvaj. En 1963 ekaperis Kajero, literatura revuo de la japana KLEG (ĝis 1967), kaj la postan jaron, kiel signo de aktivo de la Japana Skolo, ekaperis la revueto l’Omnibuso. Hungara Vivo, ekde 1961, rolas kiel rimarkinda literatura kaj kultura revuo esperantlingva.

    Ankaŭ UEA provis eldoni propran literaturan gazeton: en 1958, sub la redakto de W. Auld, eliris Ia unua kajero de Belarto, kultura suplemento al Esperanto (de UEA, Rotterdam). La dua kajero sekvis en 1961: kunlaboris i.a. W. Auld, J. Francis, P. Thorsen, K. Kalocsay, B. Ragnarsson, J. Korinek, J. Leser, E. de Kock, J. Grum, R. Bernard, M. Carlsson, I. Lapenna. Poste UEA faris ambician provon: eldoni literaturan gazeton nur por originalaĵoj. En 1962 aperis la unua numero de Monda Kulturo. La unuaj 5 numeroj, sub la redakto de W. Auld, proponis nur originalajn verkojn, sed ia ceteraj, sub la redakto de A. Albault, malfermis siajn paĝojn ankaŭ al literaturaj tradukaĵoj. Kunlaboris multaj gravaj verkistoj: Albert Samyn, Jana Cichova, H. Vatre, J. Velebit, Jan Filip, S. Szathmari, L. Newell, H. Dresen, C. Conterno, A. Su, Miyamoto masao, I. Calabresi, S. Pragano, Szilagyi, H. Rosbach, Willy Smit, Dinwoodie, H. Baupierre, k.a. Malfeliĉe Monda Kulturo malaperis en 1966.

    En 1958 aperis la unua numero de ankoraŭ nun ekzistanta revuo ĝeneralkleriga: Kulturaj Kajeroj, de la franca kultura centro esperantista en Gresillon ( Bauge). Plej nova aperaĵo estas Literatura Foiro, kies unua numero, aperinta en 1970, sin proponis kiel organon de la itala literatura skolo “La Patrolo”. Ĝin redaktas en Milano Silfer.

    10.4 POLITIKAJ PERIODAĴOJ
    10.4.1 Historia Trarigardo

    La unuaj signoj de klasa diferenciĝo interne de la Esperanta Movado montriĝis en 1908. Cetere, jam dum la Dua Kongreso kunvenis la “ruĝuloj”, sed nur post la Unua Mondmilito, dank’ al la granda skuo, kiun donis la rusa revolucio, ili trovis konvenan organizoformon.

    Inter 1907 kaj 1920 aperis sinsekve en Parizo, Hago kaj Amsterdamo Internacia Socia Revuo, redaktata de Fiblango (ps. de Blangarin), Bruijn kaj Nutters. Estis ankaŭ landaj revuoj: Arbeiter-Esperantist, ekde 1910 en Germanio, kaj Le Travailleur Esperantiste (Esperantista Laboristo) en Parizo, redaktata 1912-1914 de R. Louis, kaj 1919-1921 de E. Adam. En 1911 ekaperis en Ĉeĥio la decide revoluciema-klasbatala revuo La Kulturo.

    La fondo de SAT alportis restrukturiĝon de la laborista movado. Sub la redakto de E. Adam ( Lanti), en 1921 ekaperis Sennacieca Revuo. En 1923 ĝi kuniĝis kun la soveta La Nova Epoko, kies unua numero estis elirinta en 1922. Inter 1928 kaj 1933 la revuo aperis sub la nomo La Nova Epoko, sed poste, ĝis 1939, denove kiel Sennacieca Revuo. Aliaj proletaj periodaĵoj estis la organoj de la SATopozicio (IPE): Internaciisto (ekde 1930) kaj Sur Posteno (ekde 1933), kaj la organoj de IAREV: La Nova Etapo (1932-33) kaj Proleta Literaturo (1934). Neesperantista organizaĵo, Internacio de Socialista Kunbatalo, eldonis de 1929 ĝis 1933 sian organon ISK, kies daŭriganto estis La Kritika Observanto, 1934-1940.

    Ekde 1924 aperas, kun kelkaj intervaloj, ankaŭ alia SAT-periodaĵo: Sennaciulo. En 1952 oni komencis la aperigon de ĉiujaraj kajeroj de Sennacieca Revuo kun kultura enhavo. Estas ja rimarkinde, ke nek Sennacieca Revuo nek La Nova Epoko estis nur klasbatalaj periodaĵoj: ili estis ankaŭ kulturaj kaj literaturaj revuoj.

    Landaj klasbatalaj organoj en Esperanto aperis en Germanio, Francio, Hungario, Aŭstrio, Svedio, Nederlando, Sovetio kaj aliloke. Parto el ili ekzistas ankoraŭ nun.

    Signo de la socia radikiĝo de Esperanto en la nuntempa mondo estas la fakto, ke, dum periodo de socia revolucio aŭ de soci-baza civila milito, aperas ankaŭ esperantlingvaj gazetoj, plej ofte, sed ne ĉiam, efemeraj. Tiun fenomenon ni komencas vidi dum la rusa revolucio, sed ĝi plej bone montriĝas dum la hispana civila milito (1936-1939): multaj lokaj, plejparte mallongvivaj publikigaĵoj respublikanaj aperis. La plej longvivaj estis Popola Fronto ( Valencia, 1936-1939) kaj Proleta Voĉo ( Barcelona, 1932-1938). La samon ni konstatas en Ĉinio. Jam en 1913, en Ŝanhajo, centro de la revolucia movado, aperis bulteno Ĥina Socialisto. Poste, dum la krizaj momentoj de la klasbatalo kaj dum la plej akutaj fazoj de la civila kaj kontraŭjapana militoj, ĉiam unu-du aŭ eĉ pli multaj periodaĵoj prezentis revolucian mesaĝon, ekz. La Verda Lumo (1922-33) kaj La Mondo (1932-36), ambaŭ en Ŝanhajo, kaj la dummilitaj Orienta Kuriero (1938-39), Voĉoj el Oriento (1938-40) kaj Heroldo de Ĉinio (1939-44). Pluraj maldekstraj revuoj aperis ankaŭ en Japanio, kelkaj el ili neesperantistaj, sed kun esperantlingvaj subtitolo kaj resumo, ekz. Laborista Movado kaj La Scienco Proleta. Aparte atentinda estis Verda Utopio (1920-23).


    10.4.2 Hodiaŭa Situacio

    Krom la bultenoj de la landaj sekcioj de SAT kaj ĝiaj revuoj Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo aperas pluraj aliaj periodaĵoj, kiuj venas grandparte el la t.n. socialismaj landoj.

    El Popola ĉinio aperis regule inter 1950 kaj 1953, kaj ekde 1957. Paco, pacisma organo porsocialista de MEM, estis fondita en 1953. Nuntempa Bulgario aperis de 1957 ĝis 1970 (en 1964’65 sub la nomo Bulgario). En 1959 aperis la unua numero de Vjetnamio Antaŭenmarŝas (ĝis 1963); sekvis ĝin, en 1965, Informado de VPEA. Ekde 1961 aperadas la kulture bonega Hungara Vivo, kiu cetere malmulte pritraktas politikajn problemojn. El Japanio estis la titolo de politika revuo, de kiu eliris 27 numeroj inter 1952 kaj 1954. Krome, menciindas la bulteno Pacon en Vjetnamio (1966-70), same el Japanio.

    Pri la politiko, kulturo, ekonomio de Federacia Respubliko Germanio informis de 1961 ĝis 1968 Okcidentgermana Revuo.

    Kontraŭkomunista estas Lanterno (en Munkeno 1965-1971). Dum la periodo de la malvarma milito aktivis ĉikampe ankaŭ la usona American Esperanto Magazine (1907-1965), organo de EANA.

    10.5 FAKAJ PERIODAĴOJ
    10.5.1 Ĝeneralaj Trajtoj

    En 1969 aperis 34 fakaj esperantlingvaj periodaĵoj, ĉu naciaj, ĉu internaciaj. Ili koncernis pacifismon, virinajn problemojn, gepatrajn problemojn, fervojistojn, ĵurnalistojn, medicinon, sciencon, astronomion, stenografojn, muzikon, turismon, aŭtomobilismon, bibliologion, juron, studentajn aferojn, ktp.

    10.5.2 Scienco kaj Tekniko

    Inter 1904 kaj 1911 aperis Internacia Scienca Revuo, unue eldonata rekte de Hachette, poste de la ĵus fondita ISAE. Inter 1912 kaj 1914 aperis Scienca Gazeto, kiu anstataŭis, kiel oficiala organo de ISAE, sub la redakto de Ch. Verax, la malaperintan ISR. Al ISR kunlaboris multaj famaj homoj: i.a. B. de Courtenay, Becquerel, Berthelot, Bouchard, Forster, H. Poincare, Sebert, Brouardel, R. de Saussure.

    En 1918-19 R. de Saussure, svisa matematikisto, provis lanĉi La Teknika Revuo, sed ne sukcesis. En 1922-1923 ree provis starti Internacia Scienca Revuo. Ĝin anstataŭis kiel oficiala organo de ISAE Bulteno de ISAE, redaktata M. Rollet-de-l’Isle, kiu daŭris de 1926 ĝis la militeksplodo. Fine, post la Dua Mondmilito (ekde 1949) regule aperas la dumonata revuo Scienca Revuo.

    10.5.3 Fotografia Optiko

    Aperis Foto-Revuo de Ch. Verax en Parizo, inter 1906 kaj 1909.

    10.5.4 Kemio

    De 1965 ĝis 1968 en Montevideo aperis la kvalifikite altnivela revuo Kemio Internacia (en Montevideo).

    10.5.5 Bibliologio

    1964-1966, kaj ekde 1968 aperas, unue en Melbourne, poste en Rimini (Italio), la elstara fakrevuo Biblia Revuo, por orientalistoj kaj bibliistoj (lingvistoj, filologoj, arkeologoj, religisciencistoj).

    10.5.6 Geografio

    De 1956 ĝis 1964 aperis la ĝeneralinteresa Geografia Revuo ( Beograd).

    10.5.7 Astronomio kaj Natursciencoj

    Ekde 1963 aperas la instruriĉa, popularscienca revuo Homo kaj Kosmo, eldonaĵo de la Astronomia Observatorio de Zagreb.

    10.5.8 Fervojistaj Aferoj

    Ekde 1949 aperas Internacia Fervojisto, organo de IFEF, en Loten, Norvegio. Ekzistas krome pluraj landaj fakrevuoj esperantlingvaj pri fervojistaj aferoj.

    10.5.9 Juro

    Internacia Jura Revuo, en Budapeŝto, estas la organo de IEAJ, ekde 1966.

    10.5.10 Ĵurnalismaj Aferoj

    La ĵurnalisma fakrevuo Internacia Ĵurnalisto aperis la unuan fojon en 1958. Redaktejo troviĝas en Sofio (Bulgario).

    10.5.11 Pedagogio

    Internacia Pedagogia Revuo aperis unuafoje 1908-1922. Nova serio aperis 1927-1939. Post la Dua Mondmilito, nova serio aperis inter 1956 kaj 1959. Ĝi restartis en 1970.

    10.5.12 Medicino

    1910-1911 okazis la unua provo eldoni medicinan revuon: Internacia Medicino. Post la Unua Mondmilito aperis Internacia Medicina Revuo (1923-1925 kaj 1926-1936). Postmilite ekaperis Medicina Revuo en 1952, kiu en 1964 ŝanĝis sian titolon al Medicina Internacia Revuo. MIR, organo de UMEA (eksa TEKA) estas eldonata en Japanio sub la aŭspicioj de la Instituto de Fiziologio de la Universitato de Ĉiba.

    10.5.13 Gepatroj kaj Infanoj

    Gepatra Bulteno estas la revuo por la gepatroj, kiuj uzas Esperanton hejme. Por la plej junaj infanoj ekzistas Kalejdoskopo (antaŭe Nia Voĉeto, ekde 1962) kaj Planteto (1963-1969).

    10.5.14 Turismo kaj Aŭtomobilismo

    Jam en 1951 aperis la unua numero de la internacia naturamika organizo: La Migranto ( Antwerpen, Belgio). De 1964 ĝis 1970 aperis la bele ilustrita bulgara turisma revuo Ripozoj. Internacia turisma revuo ekaperis en 1969 en Zürich (Svisio): Turista Mondo. La aŭtomobilistoj havis ekde 1965 propran revuon: Aŭto-revuo. Ambaŭ intertempe ĉesis ekzisti.


    10.5.15 Studentaj Aferoj

    Ekaperis en 1959 la organo Studento.

    10.5.16 Kolektantoj

    Ekde 1961 aperas La Kolektanto Internacia.

    10.5.17 Esperantologio, Lingvistiko, Bibliografio

    Esperantologia revuo aperis jam inter 1932 kaj 1935: Lingva Kritiko, kies ĉefredaktoro estis Stefano La Colla. Sed nur post la Dua Mondmilito la tiukampa eldonado aktiviĝis. 1949-1955 kaj 1959-1961 aperis Esperantologio, sub la redakto de P. Neergaard (Danio), kun gravaj kontribuaĵoj de multaj interlingvistoj kaj esperantologoj. Ekde 1950 aperas Informilo de IEMW, pri bibliografio. Tre valoraj estas la dokumentoj eldonataj regule ekde 1952 de CED en angla, Esperanto kaj aliaj lingvoj pri demandoj statistikaj, bibliografiaj, organizaj, lingvistikaj koncernantaj Esperanton.

    Ekde 1957 apera en FR Germanio (unue en Flensburg, poste en Reinbek) Interlingvistika Informa Servo, redaktata de A. Bormann, kun valoraj kontribuaĵoj pri lingvistikaj kaj interlingvistikaj problemoj. Interesa entrepreno estas ankaŭ la bulteno Fokuso, kiun eldonas en Svedio Ebbe Vilborg ekde 1967. Ĝi prezentas laŭpove kompletan bibliografion de ĉiuj verkoj (libroj, broŝuroj, artikoloj) pri la internacilingva problemo kaj pri esperantologio. Fine, ekde 1968, aperas en Nederlando altnivela, faka revuo La Monda Lingvo-Problemo, redaktata de D-ro V. Sadler, fakte verkita en pluraj etnaj lingvoj, sed kun ampleksaj esperantlingvaj resumoj. La revuo pritraktas la ekonomiajn, sociologiajn kaj lingvistikajn problemojn de la interlingvaj rilatoj. IUEF eldonas de kelkaj jaroj cirkulerojn por filologoj.

    10.5.18 Religio kaj Teologio

    La du ĉefaj kristanaj revuoj estas Espero Katolika (fondita en 1903), organo de IKUE, kaj Dia Regno (fondita en 1908), organo de KELI (do evangelia). Protestantoj kaj katolikoj havas multajn aliajn landajn aŭ regionajn Esperantajn organojn: la plej longvivaj estas la nederlandaj: Nederlanda Katoliko aperis la unuan fojon en 1910, dum Kristana Gazeto (protestanta) en 1931. El la kristanaj periodaĵoj citindas ankoraŭ la bela Nova Civito el Romo (1961-1968) kaj la malgranda Kvakera Esperantisto (aperinta unuafoje en 1954, nun redaktata en Bristol, Britio).

    El la orientaj religioj elstaras la kulture influa japana Oomoto (redaktejo en Kameoka): 1925-32, kaj ekde 1950. La Budha Lumo (ekde 1925) fariĝis Budhana Kuriero en 1962. Plej nova estas la bulteno Kosmo, kiu disvastigas la religian filozofion de la dana Martinus (ekde 1969). El la intermilitaj, nun malaperintaj religiaj periodaĵoj nekristanaj ni rimarkas Teozofia Espero (1913-1930).

    10.6 RESUMAJ STATISTIKOJ
    10.6.1 Historio kaj Ĝeneralaj Faktoj

    Laŭ la statistiko en Bibliografio de Internacia Lingvo, ĝis 1929 aperis entute 985 periodaĵoj, el kiuj tamen nur 715 havis numerosinsekvon, eĉ nur minimuman.

    Laŭ la studo de J. Takacs, Katalogo de la Esperanto-Gazetaro, ĝis 1934 estis 1.276 Esperantaj periodaĵoj en 459 urboj de 59 landoj.

    El ili, 45 havis nur unu kajeron, 448 havis 2-8 kajerojn, 167 havis unu jarkolekton, 330 havis 2-5 jarkolektojn, 152 havis pli ol 5 jarkolektojn.

    (Por 134 mankas precizaj informoj pri la nombro de la jarkolektoj.)

    10.6.2 Hodiaŭa Situacio

    En 1971 la adeptoj de Esperanto povis elekti inter proksimume 110 revuoj kaj periodaĵoj. El ili, nur parto estas tute esperantlingva. Kelkaj periodaĵoj, ĉ. la duono, ne estas presitaj, sed multobligitaj per plej malsamaj teknikoj. La ofteco de aperado varias inter ĉiujaraj kajeroj (Jarlibroj, Sennacieca Revuo) kaj duonmonata apero (Heroldo de Esperanto). La plej multaj revuoj aperas monate, dumonate kaj kvaronjare.

    Se mankas periodaĵoj kun semajna aŭ eĉ taga ofteco, tio ŝuldiĝas al la aparta rolo de Esperanto kiel lingvo de tutmonda kolektivo.*

    *  Tamen, ekde 1971 aperadas ĉiusemajne la Internacia Inform-Servo Pilo-Press, prizorgata de Ludwig Pickel, Nürnberg (FRG).

    UEA elstaras kiel eldonanto de la plej multaj periodaĵoj, samtempe plej gravaj el vidpunkto de la Movado: Esperanto, Kontakto, La Monda Lingvo-Problemo, Dokumentoj de CED, Informfolio kaj Novaĵoj de TEJO kaj aliaj informaj bultenoj, ekz. Unesko-Novaĵoj.

    10.7 JARLIBROJ KAJ ADRESAROJ

    La Adresaroj listigis la esperantistojn de la frutempo de la Movado. La unua estis publikigita en 1888 en Varsovio, la lasta aperis en 1908 en Parizo, ĉe Hachette. Poste, estas notindaj pluraj naciskalaj adresaroj kaj biografiaj gvidiloj, i.a. Albumo de Bulgaraj Esperantistoj.

    La Jarlibroj estas tre utilaj helpiloj por orientiĝi en la organiza strukturo de la Esperanto-Movado kaj por studi ĝian historion. Unualoke menciindas la Jarlibroj de UEA (ekde 1908), unue en Ĝenevo, nun en Rotterdam. Dum la skismo de la neŭtrala Movado, IEL eldonis sian propran Jarlibron en Londono. Ankaŭ la membraro de SAT, KELI, IKUE k.a. povas, tamen ne ĉiun jaron, konsulti Jarlibron de sia organizaĵo. Kelkfoje naciaj societoj publikigis Kalendarojn.

    Ekde la komenco de tiu ĉi jarcento aperadis tre multaj Kongresaj Libroj, de la Universalaj Kongresoj, de SAT-Kongresoj, de landaj kaj fakaj kongresoj. Antaŭ kaj tuj post la Dua Mondmilito fojfoje eliris Kongresaj Gazetoj.

    10.8 ESENCA BIBLIOGRAFIO

    Stojan, P. E., Bibliografio de Internacia Lingvo. Geneve 1929.

    Takacs, Jozefo, Katalogo de la Esperanto-Gazetaro. Jablonne n.Orl. 1934.


    TRIA PARTO

    EN SERVO DE KULTURAJ INTERŜANĜOJ, PRAKTIKAJ CELOJ KAJ INTERNACIA SOLIDARECO

    ĈAPITRO 11

    FORMOJ DE KULTURAJ APLIKOJ

    11.1 VASTECO DE LA KULTURA KAMPO

    Lingvo estas parto de kulturo. Tamen, kiam oni starigas la demandon, ĉu iu lingvo estas kultura aŭ ne, oni pensas pri io tute alia, nome pri ĝia kultura enhavo. Al tia demando oni povas nur respondi, ke lingvo per si mem estas nek kultura, nek nekultura. Nur la kulturaj valoroj, kiujn ĝi entenas, kaj la kulturaj celoj, por kiuj ĝi estas utiligata, donas al la lingvo kulturan karakteron. Aliflanke, ampleksiĝanta uzo de iu lingvo sur kultura kampo necese riĉigas kaj nuancigas ĝin. Sole en tiu senco oni povas paroli pri kultura lingvo.

    Pro la kulturaj verkoj kreitaj en ĝi kaj pere de ĝi, Esperanto jam delonge transformiĝis en kulturan lingvon. La Esperanta literaturo, detale pritraktita en la Dua Parto de tiu ĉi libro, estas sendube ĝia plej granda kultura trezoro. Tamen, ĝi ne estas la sola. Ĉirkaŭ ĝi ariĝas tre multnombraj aliaj aplikoj de la lingvo por kulturaj celoj. Da spektro estas preskaŭ tiel larĝa, kiel vasta estas la kampo de kulturo.

    Efektive, la tuta agado de la organizita Esperanto-Movado, prizorgata unuavice de UEA kaj de la organizaĵoj aŭ unuopuloj apartenantaj al ĝi, estas esence kultura. La laboro direktita al disvastigo de la lingvo, la eldonado de lernolibroj kaj vortaroj, la instruado de Esperanto ĝenerale, la interna vivo de multaj el la Esperanto-organizaĵoj ktp. — ĉio ĉi per si mem signifas grandan kulturan aktivadon en mondaj kadroj. Ekzistas, tamen, kelkaj kulturaj manifestiĝoj, kiuj pro sia elstara signifo, eĉ unikeco en kelkaj aspektoj, meritas apartan konsideron. La plej gravaj el ili estas prezentitaj en la sekvaj sekcioj.

    11.2 BELARTAJ KONKURSOJ
    11.2.1 Origino kaj Nuna Organizo

    Ekde la komenco estis farataj klopodoj riĉigi Esperanto-renkontiĝojn per kultura enhavo, ĉefe per prezentado de teatraĵoj (v. 11.4). Dum la 5-a Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono (1909) estis organizitaj la t.n. “Floraj Ludoj”, nome konkursoj en diversaj branĉoj de poezio. La iniciatinto estis Prof. Delff Dalmau en Barcelono. Entute alvenis 42 konkursaĵoj. Interese estas, ke inter la unuaj konkursintoj troviĝis Marie Hankel el Dresdeno, Edmond Privat el Ĝenevo kaj Clarence Bicknell el Bordighera. Iliaj nomoj troviĝas inter la gajnintoj. Post tio sporade okazadis diversaj literaturaj aranĝoj dum la universalaj kongresoj. Tio ĉefe dependis de iniciatoj en la sino de lokaj organizaj komitatoj. Ne ekzistis iaj reguloj, nek kontinueco.

    Dum la UK en Bournemouth (1949) la Komitato pritraktis la proponon de Reto Rossetti revivigi la iaman aranĝon de “Floraj Ludoj” kaj decidis principe akcepti ĝin. La Estraro estis komisiita ellabori apartan regularon kaj estrarano I. Lapenna ricevis la taskon plenumi la decidon en kunlaboro kun Reto Rossetti. Dum la printempa kunsido de la Estraro en 1950 la projekto estis akceptita. Tiel ekestis la Regularo pri la Belartaj Konkursoj de UEA, kiun la Komitato siavice aprobis kaj poste ankaŭ iom amendis.

    Laŭ la nun valida Regularo, la belartaj konkursoj de UEA havas la celon evoluigi la diversajn artobranĉojn en la Internacia Lingvo aŭ pere de ĝi. La konkursoj okazas sub aŭspicio de UEA dum la universalaj kongresoj de Esperanto.

    La konkursoj enhavas jenajn branĉojn: (i) poezio originala, (ii) poezia traduka, (iii) prozo originala, (iv) prozo traduka, (v) teatraĵo originala, (vi) teatraĵo traduka. Krome, la Estraro de UEA povas decidi, ke la konkurso rilatu ankaŭ al aliaj artaj branĉoj, ekzemple kantoj, humoraĵoj, desegnaĵoj, amatoraj filmoj aŭ fotografaĵoj, hejmaj artlaboroj, folkloraj dancoj kaj simile, sed konforme al la ĝeneralaj principoj de la Regularo. Efektive, okaze de la artaj festivaloj, estis aranĝitaj ankaŭ konkursoj pri aliaj artobranĉoj. En 1959 estis enkondukita ankaŭ aparta premio por “Nova Talento” (pokalo Harabagiu).

    Nevalidaj por la konkurso estas verkoj jam aperintaj en presa formo. Ĉiu konkursanto konsentas per sia partopreno en la konkurso, ke la rajto pri unua presigo de premiita verko apartenas al UEA, kaj devigas sin ne publikigi ĝin aliloke, krom se UEA rifuzas la presigon. La aŭtora rajto restas, kompreneble, proprieto de la aŭtoro.

    La prijuĝa Komisiono konsistas el prezidanto, sekretario kaj minimume 6 pliaj membroj, do el minimume 8 personoj apartenantaj al almenaŭ 4 nacioj. La Estraro de UEA nomas la prezidanton kaj la sekretarion, dum la ceteraj membroj estas nomataj de la Estraro laŭ la propono de la prezidanto kaj sekretario de la Komisiono. La membroj de la Komisiono ne rajtas konkursi en tiuj branĉoj, kiujn ili mem prijuĝas. Cetere, la anonimeco de la konkursantoj estas garantiita de la Regularo. La Komisiono prijuĝas la artan valoron de la konkursaĵoj ne sciante la nomojn de iliaj aŭtoroj. Nur post la decido pri la premiitaj verkoj, la Komisiono malfermas la aldonitajn kovertojn, kiuj entenas la nomojn de la aŭtoroj.

    Se la juĝa tasko en iu branĉo estas tro malfacila, la prezidanto rajtas dividi la prijuĝon de la unuopaj branĉoj inter la komisionanoj; tamen, malpli ol tri membroj apartenantaj al minimume du nacioj ne rajtas decidi pri la konkursaĵoj en kiu ajn branĉo aŭ grupo de branĉoj.

    Mag. Reto Rossetti, tiam docento en la Arta Kolegio en Birmingham (Britio), estis konstanta sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA ekde 1950 ĝis aprilo 1953, kiam tiun funkcion transprenis F. Szilagyi (Svedio).

    La nuna prezidanto de la Komisiono estas Prof. G. Waringhien (Francio), la sekretariino estas Emilija Lapenna (Jugoslavio), kaj la membroj estas W. Auld, R. Bernard, C. Conterno, J. H. Rosbach, Rotkviĉ kaj A. Venture. Do, la Komisiono konsistas entute el 8 personoj apartenantaj al 6 nacioj. La Komisiono nuntempe prijuĝas la konkursaĵojn en du subkomisionoj: unu por poezio, la alia por prozo. La kriterioj estas sufiĉe severaj, tiel ke ne malofte la unua aŭ dua premio ne estas aljuĝita en unuopa branĉo. Okazis ankaŭ, ke en iu branĉo neniu premio estis aljuĝita.

    11.2.2 Ĉefaj atingoj

    La unua belarta konkurso laŭ tiu ĉi nova principaro okazis en Parizo dum la 35-a UK de Esperanto en 1950. La dua konkurso estis en Munkeno dum la UK de 1951, la tria en Oslo en 1952, la kvara en Zagreb en 1953, ktp. dum ĉiuj postaj universalaj kongresoj inkluzive tiun de Beograd en 1973. Entute, do, ĝis la fino de 1973 la belartaj konkursoj okazis 24 fojojn.

    La partopreno en la konkursoj estas granda. Ekzemple, en 1952 partoprenis 43 aŭtoroj el 18 landoj per 109 konkursaĵoj. En 1953 la konkurson partoprenis 53 verkistoj el 16 landoj per 96 konkursaĵoj, el kiuj 33 estis originalaj poemoj, 23 originalaj prozaĵoj, 7 originalaj teatraĵoj kaj 33 tradukitaj poemoj. La nombro de konkursantoj kaj la nombro de prezentitaj konkursaĵoj iom varias de jaro al jaro sed la proporcioj estas proksimume samaj, kiel en la komencaj jaroj Ekzemple, en 1969 la nombro de aŭtoroj estis 44 el 16 landoj, kaj la nombro de konkursaĵoj estis 95; en 1970 entute 38 aŭtoroj el 19 landoj kontribuis 88 konkursaĵojn; en 1971 estis 44 aŭtoroj el 19 landoj kun 87 konkursaĵoj; en 1972 entute 43 aŭtoroj el 18 landoj prezentis 45 konkursaĵojn.

    Statistiko pri premiitoj ekde 1950 ĝis inkluzive 1960 (11 jaroj) montras, ke 53 aŭtoroj el 20 landoj ricevis la unuan, duan, trian premion, aŭ premion “Nova Talento”, en la diversaj branĉoj. Pli detala analizo de la rezultoj donas jenajn informojn: 27 diversaj aŭtoroj ricevis unuajn premiojn; 28 ricevis duajn premiojn, 24 ricevis triajn premiojn. El la 53 premiitoj, 27 unufoje ricevis premion; 16 estis dufoje premiitaj; 4 estis trifoje premiitaj; 2 ricevis premiojn kvar fojojn; 4 estis premiitaj pli ol kvarfoje. Ankaŭ tiu konciza statistiko montras la larĝan, internacian bazon de la Esperanta kulturo*.

    *  En Esperanto, 1962, oktobro, p. 181 aperis kompleta listo de ĉiuj premiitoj en la periodo 1950 ĝis 1962. Entute estis 60 diversaj premiitoj el 20 landoj.

    Entute, ekde 1950 estis prezentitaj preskaŭ 2.000 konkursaĵoj en diversaj branĉoj. Plej forte estis reprezentita poezio (originala kaj traduka); kompare kun la aliaj konkursaĵoj, la nombro de originalaj kaj tradukaj teatraĵoj (ludodaŭro maksimume 25 min.) estis malgranda. Laŭ la raporto de la sekretariino E. Lapenna (marto 1973) la nombro de ĉiuj premiitoj ekde 1950 ĝis inkluzive 1972 estis precize 100 el 26 landoj. Estas enkalkulitaj ankaŭ la ricevintoj de la subpremiaj distingoj “Nova Talento” kaj “Laŭda Mencio”. Britaj aŭtoroj (Angloj kaj Skotoj) ricevis 19 premiojn, italaj aŭtoroj gajnis 9 premiojn; sekvas Ĉeĥoslovakio kun 7 premioj kaj Francio, Japanio, Jugoslavio, Nederlando kun Ned. Antiloj kun 6 premioj por ĉiu el la menciitaj landoj. Entute estis donitaj 288 premioj: 79 en la branĉo originala poezio, 85 por tradukita poezio, 53 por originala prozo, 26 por originala dramo, 43 por nedifinita branĉo kaj 2 por “Kongreslanda Branĉo”, kiu en la lastaj jaroj ĉesis esti konkursa ero. Plej multajn premiojn (entute 21) ricevis Marjorie Boulton. Multaj el la premiitaj verkoj estis poste publikigitaj en la revuo Esperanto kaj en aliaj periodaĵoj.

    La belartaj konkursoj de UEA kontribuis kaj plu kontribuas al evoluigo kaj riĉigo de la Esperanta Literaturo. Ili helpas al diskonigo de literaturaj verkoj, precipe de malgrandaj nacioj, al larĝa publiko. Krome, la belartaj konkursoj internacie proksimigas la poetojn kaj aliajn verkistojn. Pro ĉio ĉi ili estas faktoro de pli bona internacia kompreniĝo.

    11.3 ORATORAJ KONKURSOJ
    11.3.1 Origino kaj Nuna Organizo

    Esperanto unue formiĝis kiel skriba lingvo. Nur poste, iom post iom, ĝi komencis esti uzata ankaŭ parole. Tial ne estas surprize, ke ankaŭ la arta kreado per la Internacia Lingvo sekvis la saman vojon: poezio kaj literatura prozo, ĉu traduka ĉu originala, konsiderinde antaŭiris la parolarton.

    La unuaj paroladoj en Esperanto estis eldiritaj de Zamenhof mem. Kvankam profundaj laŭ enhavo, ofte tre belaj laŭ strukturo kaj nepre gravegaj por la juna lingvo, tamen ili apenaŭ povas esti rigardataj kiel paroladoj en la kutima senco de la vorto. Liaj ok oficialaj kongresaj paroladoj, kaj la kelkaj aliaj, eldiritaj en diversaj okazoj, estis fakte detale antaŭpreparitaj, komplete verkitaj skribe kaj poste legitaj publike. La vera Esperanta parolarto komenciĝas nur kun la apero de E. Privat sur la kongresaj podioj kaj aliloke. En simpla kaj bela lingvo, ofte uzante trafajn bildojn kaj direktante sin ĉefe al la sentoj, li sciis per kortuŝaj vortoj emociigi kaj entuziasmigi la aŭskultantaron. Jam en tia unua periodo de la Esperanta parolarto, dum la universalaj kongresoj kaj aliloke, ĉiam pli aŭdiĝis voĉoj ankaŭ de pluraj aliaj talentaj oratoroj aŭ prelegantoj. Okazis eĉ “oratoraj konkursoj”, ekzemple dum la 13-a UK en Krakovo (1931), kiam la konkurson partoprenis 8 kandidatoj.

    Malgraŭ tiuj progresoj, la fakte grandaj esperantlingvaj oratoroj estis kaj restis nur kelkaj; ankaŭ la nombro de elstare bonaj, kompare kun la impona nombro de Esperantaj poetoj kaj prozistoj, estas ankoraŭ tro malalta. Ŝajnas, ke la Esperanta parolarto — kaj tre verŝajne la parolarto en kiu ajn alia lingvo — estas la plej malfacila kaj postulema el ĉiuj artobranĉoj, kiuj uzas la lingvon kiel instrumenton de esprimiĝo.

    Por plibonigi tiun staton la Estraro de UEA decidis en 1949 enkonduki oratorajn konkursojn dum la universalaj kongresoj. La unua provo estis farita en Bournemouth (1949). La relative kontentiga rezulto — neniu, laŭ la opinio de la juĝantaro, meritis la unuan premion — kaŭzis, ke la Komitato aprobis la ideon de regulaj oratoraj konkursoj kaj transdonis al la Estraro la taskon organizi ilin. Laŭ la komisio de la Estraro, I. Lapenna ellaboris projekton de Regularo pri la Oratora Konkurso por la Junularo, kiun la Estraro unuanime akceptis dum la printempa kunsido en 1950. Samtempe la Estraro decidis, ke la temo por la unua regula oratora konkurso, okazonta dum la UK en Parizo (1950), estu “Mondpaco kaj Esperanto”. Estas vere emfazinde, ke la Estraro elektis ĝuste tiun temon, kiu spegulas la strebadojn de la Esperanto-Movado al internacia kompreniĝo, toleremo kaj monda paco.

    Laŭ la Regularo pri la Oratora Konkurso por la Junularo, la celo de la konkurso estas evoluigi la parolarton en la Internacia Lingvo, sed la konkursoj, kompreneble, ankaŭ fortikigas la senton de internacia solidareco. La konkursoj regule okazas dum la universalaj kongresoj, sed ili povas okazi ankaŭ aliloke laŭ la decido de la Estraro.

    En la oratora konkurso de UEA rajtas partopreni gejunuloj ĝis 28-jaraj, kiuj aliĝis al la koncerna UK. La partopreno en la konkurso estas senpaga, sed ĉiu kandidato devas sin skribe anonci al la LKK aŭ al la prezidanto de la Komisiono minimume unu tagon antaŭ la dato de la konkurso. Kompreneble, la oratora konkurso okazas en la Internacia Lingvo. La kandidatoj ne rajtas transpasi la fiksitan tempolimon. Ili devas paroli pri la temo libere, sen antaŭe skribita teksto, sed ili povas uzi memorigajn notojn.

    La Estraro de UEA decidas pri la temo aŭ temoj de la konkurso, pri kio devas aperi anonco minimume unu monaton antaŭ la konkurso en la oficiala organo de la Asocio. La Estraro nomas la konkursan Komisionon kun internacia karaktero, konsistantan el prezidanto, 2 membroj kaj 2 anstataŭantoj. Same kiel rilate la belartajn konkursojn, la Estraro ankaŭ decidas pri la premioj.

    La konkurso okazas publike, sub gvido de la prezidanto de la Komisiono kaj en la ĉeesto de la 2 membroj aŭ de iliaj anstataŭantoj. La Komisiono decidas per plimulto de voĉoj pri la unua, dua kaj tria gajnintoj tuj post la konkurso. La Komisiono juĝas la paroladojn el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj parolarta tekniko.

    La nomoj de la gajnintoj estas solene proklamataj dum la fermaj kunsidoj de la kongresoj. Ĉiu gajninto ricevas diplomon de UEA, diversajn premiojn de UEA aŭ de neesperantaj organizaĵoj aŭ de privataj personoj.

    En 1960 la tiama ĝenerala sekretario de UEA donacis arĝentan pokalon, kiun, aldone al la premio de UEA, ricevas la gajninto. La pokalo “ Ivo Lapenna” estas transira, t.e. ĝi estas tenata de la gajninto ĝis la sekva konkurso, kiam ĝi pasas en posedon de la nova gajninto. La nomo de ĉiu gajninto estas engravurita. La unua engravurita nomo estas tiu de Carlo Minnaja, la gajninto de la unua premio en la konkurso dum la UK en Bruselo (1960).

    11.3.2 Rezultoj

    La unua oratora konkurso laŭ la nova Regularo okazis en 1950 dum la 35-a UK en Parizo. Ekde tiam la oratoraj konkursoj preskaŭ senescepte okazadis dum la universalaj kongresoj. La lasta estis en Beograd (1973), dum la sekva okazos en Hamburgo (1974).

    Ekde 1950 ĝis 1960 la Estraro de UEA ĉiam donis nur unu temon por la koncerna oratora konkurso. La temoj rilatis ĉefe al internacia kompreniĝo, monda paco, idea signifo de la Internacia Lingvo, k.s. Ekzemple, en 1951 (UK en Munkeno) la temo estis “La Idea Signifo de Esperanto”; en 1952 (Oslo) la priparolata demando estis “Kial mi Batalas por Esperanto?”; en 1954 ( Haarlem) la elektita temo estis “La Rolo de la Internacia Lingvo por la Spirita Unueco de la Homaro”; en 1958 (Mainz) la konkursantoj estis invititaj paroli pri “Juna kaj Pli Aĝa Generacioj”; en 1959 (Varsovio) — la Zamenhof-Jaro — la temo estis “La Personeco de D-ro L. L. Zamenhof”.

    Por ebligi pli vastan partoprenon en la oratoraj konkursoj, la Estraro decidis en 1960, ke ekde tiu jaro la temoj estos pluraj. Krome, oni decidis ligi la temojn ne nur al aktualaj demandoj en la Esperanto-Movado, sed ankaŭ al pli vastaj problemoj kun internacia karaktero, kiuj interesas la nuntempan junularon. Ekzemple, jam por la oratora konkurso por 1960 (Bruselo) estis 4 temoj: “Internaciismo, Naciismo kaj Patriotismo”, “Sporto — ĉu Rimedo de Internacia Amikiĝo?”, “Virinaj Rajtoj”, “Aspiroj de la Junularo en Mia Lando”. Simile variaj temoj estis donitaj ankaŭ por ĉiuj postaj konkursoj. Plurfoje la temoj, aŭ almenaŭ unu el ili, rilatis al mondaj kampanjoj lanĉitaj de UN aŭ Unesko, en kiuj partoprenis UEA. Ekzemple, en 1967, pro la Internacia Jaro de Turismo, unu el la temoj estis “Turismo kaj Internacia Kompreniĝo”, dum alia temo rilatis al “La Rolo de Esperanto en la Progresigo de Evoluantaj Landoj”. En la Jaro de Homaj Rajtoj (1968), dum la UK en Madrid du temoj rekte rilatis al la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj: “Ĉiuj Homoj estas Denaske Liberaj kaj Egalaj laŭ Digno kaj Rajtoj”, “Egaleco de Seksoj en la Universala Deklaracio”, dum plia temo estis “La Fenomeno de Florinfanoj”. Tre aktuala estis la temo “Kosma Veturado — Ĉu Valoras?”, kiu allogis ĉiujn konkursantojn dum la UK en Helsinki (1969). En 1970 (Vieno), pro la ĉiam pli insistaj postuloj de la studentaro kaj mezgradaj gelernantoj rilate modernigon de la instrusistemoj, la temoj estis: “Aŭtoritatismo, Demokratio aŭ Anarkio en la Lernejoj”, “Ĉu la Lernejoj Edukas la Junularon por la Estonteco?”, “Kion Volas Nia Generacio?”. Du el la temoj dum la UK en Londono (1971) rilatis al grava demando de kulturaj interŝanĝoj: “Ĉu jam Ekzistas Bazaj Elementoj de Tutmonda Kulturo?” kaj “Nacia Lingvo Vaste Uzata Internacie kaj Kultura Imperiismo”.

    La nombro de konkursantoj variis, sed bedaŭrinde ĝi neniam estis tre granda (maksimume 9). Male, la interesiĝo de la publiko ĉiam estis rimarkinda. Ne malofte ĉeestis 500-700 personoj. Ankaŭ okazis, ke eĉ tre grandaj salonegoj montriĝis tro malgrandaj, tiel ke multaj ne povis eniri.

    La gajninto de la unua premio en la unua konkurso (1950) estis A. Albault (Francio). En la dua konkurso (1951) N. Minnaja (Italio) kaj A. Albault estis tiel bonaj, ke ili ambaŭ ricevis la unuan premion. Inter la gajnintoj de la unuaj premioj tri fojojn troviĝas la nomo de N. Minnaja kaj tri fojojn tiu de lia frato Carlo Minnaja. La aliaj gajnintoj de la unua premio estis H. Tonkin (Anglio, nun Usono), J. Wells (Anglio), S. Ŝwistak (Pollando), Aŝvini-Kumar (Hindio) du fojojn, K. Kordylewski (Pollando), F. Simonnet (Francio), Svetomir Budimir (Jugoslavio), H. M. Maitzen (Aŭstrio), H. Eichhorn (Germana DR), D. Charters (Anglio, nun Usono), Iva Aberg (Svedio). En Portland (1972) la unua premio ne estis aljuĝita, sed la dua, kiun gajnis C. Power (Usono).

    La oratoraj konkursoj ebligis malkovri nombron da novaj elstaraj talentoj inter la junularo. Kiel oni vidas el la supra listo de la gajnintoj de unuaj premioj, la plimulto el ili ekokupis respondecajn funkciojn en la Esperanto-Movado. Ankaŭ aliaj konkursintoj, eĉ tiuj, kiuj ne sukcesis gajni premiojn, per sia nura partopreno sendube kontribuis al la evoluigo de la Esperanta parolarto kaj tial ankaŭ al la esperantlingva kulturo. Siavice, multaj el la ideoj esprimitaj dum la konkursoj helpis la prilumon de aktualaj problemoj ĉu en la nuntempa mondo ĝenerale, ĉu, aparte, en la Esperanto-Movado. La oratoraj konkursoj estas taŭga forumo, en kiu gejunuloj de diversaj nacioj kaj alispecaj apartenoj povas libere interŝanĝi ideojn kaj aŭdigi siajn voĉojn, kio certe progresigas internacian kompreniĝon. La oratoraj konkursoj en la nuna formo respondas al la fundamenta celo de UEA: evoluigi kaj fortikigi la sentojn de internacia solidareco.

    11.4 TEATRO
    11.4.1 Unua Periodo (1896-1957)

    Estas preskaŭ certe, ke la unua teatra prezentado en la Internacia Lingvo okazis la 27-an de septembro 1896 en la urbo Smolensk (Ruslando). Tiun vesperon junaj amatoraj geaktoroj ludis la komedion Unua Brandfaristo de L. Tolstoj, tradukitan de V. Burenkov. Verŝajne ankaŭ en aliaj lokoj amatoraj grupetoj ludis diversajn teatraĵojn por kuraĝigi la lernadon kaj por vivigi la parolan lingvon. Cetere, ankaŭ nuntempe en unuopaj lokaj Esperanto-societoj funkcias amatoraj grupoj, kelkfoje sub gvido de profesiaj reĝisoroj, kiuj prezentas teatraĵojn en la koncernaj lokoj.

    Ĝenevo 1925: Rolintoj en la dua surscenigo de Ginevra pozas kun Edmond Privat, la aŭtoro de la lirika dramo.


    Bulgara Esperanto-Teatro: Profesiaj aktoroj kaj profesinivelaj spektakloj.


    Serioza prezentado de teatraj verkoj sur pli alta nivelo komenciĝis nur en 1905, kiam dum la 1-a UK de Esperanto en Bulonjo sep diversnaciaj amatoraj geaktoroj ludis la komedion de Moliere La Edziĝo Kontraŭvola. La alia teatraĵo prezentita tiuokaze en Bulonjo estis la komedieto de E. Labiche Mensogo pro Amo (originala titolo Le Misanthrope et Vauvergnat).

    Dum multaj jaroj — fakte, kun kelkaj esceptoj, ĝis la hodiaŭa tago — preskaŭ la sola ebleco prezenti internacilingve dramojn kaj aliajn verkojn en teatroj estis kaj restis la grandaj internaciaj renkontiĝoj, unuavice la Universalaj kongresoj de Esperanto. Pro diversaj kaŭzoj, ĉefe pro neekzisto de konstantaj trupoj, ankaŭ tiajn okazojn ne estis eble ĉiam utiligi. Nur la fondo de Internacia Arta Teatro en 1957 (sub aŭspicio de UEA), kiun sekvis la Bulgara Esperanto-Teatro en 1958 kaj aliaj profesiaj grupoj, ebligis konstantecon kaj entute donis freŝan impeton al krea teatra laboro.

    Inter 1905 kaj 1957 en diversaj lokoj estis prezentitaj sufiĉe multaj konataj kaj malpli konataj dramoj aŭ komedioj al internacia publiko. Ne malofte ludis profesiaj geaktoroj aŭ, pli kutime, profesiuloj kaj amatoroj miksite.

    La ĉefaj prezentoj en tiu periodo estis La Floro de l’ Pasinto de E. de Amicis, kaj Agrabla Surprizo de W. Frerking, ambaŭ en 1908 en Ĝenevo; Boks kaj Koks de M. Morton, kaj Bardell kontraŭ Pickwick de Ch. Dickens, ambaŭ en Cambridge en 1907; Ŝi Kliniĝas por Venki de O. Goldsmith en 1907 en Londono; Ifigenio en Taŭrido de Goethe en 1908 en Dresdeno; Mistero de Doloro de Gual en 1909 en Barcelono; Kiel Plaĉas al Vi de W. Shakespeare en 1910 en Vaŝingtono; Kaatje de P. Spaak en 1911 en Antverpeno; Mazepa de J. Slowacki, La Urso de A. P. Ĉeĥov kaj la opero Halka de S. Moniuszko, ĉiuj en 1912 en Krakovo; Ginevra, originale verkita de E. Privat, en 1913 en Bern; Natan la Saĝulo de G. E. Lessing en 1923 en Nürnberg; Hamleto de Shakespeare en 1928 en Antverpeno; La Onklino de Karlo de Brandon Thomas en 1930 en Oxford; D-ro Knock de Jules Romains en 1932 en Parizo; la opereto La Blanka Ĉevaleto de R. Benatzky en 1936 en Vieno; Angla Lingvo sen Profesoro de Tristan Bernard en 1950 en Parizo; La Revizoro de N. Gogolj en 1955 en Bolonjo; Georgo Dandin de Moliere en 1957 en Marseille.

    Necesas aldoni, ke en la jaroj antaŭ la Dua Mondmilito Radio Brno (Ĉeĥoslovakio) prezentis tutan aron da verkoj adaptitaj por teatra prezentado. La membroj de tiu grupo — Teatro kaj Radio Aktoroj (TRAKT) — konsistis nur el profesiaj artistoj, kantistoj, verkistoj kaj aktoroj de la Landa Teatro. La prezentoj, kiel entute la elsendoj de Radio Brno, estis sur tre alta nivelo. La dismembrigo de Ĉeĥoslovakio kaj la posta invado de tiu lando fare de nazia Germanio ĉesigis ankaŭ tiun gravan atingon en la sfero de perradia teatro.

    11.4.2 Dua Periodo (ekde 1957)

    Tiun ĉi periodon markas la fondo de du gravaj teatraj trupoj, konsistantaj unuavice el profesiaj geaktoroj: Internacia Arta Teatro (IAT) kaj Bulgara Esperanto-Teatro (BET).

    Fondita en 1957, Internacia Arta Teatro estas unika klopodo starigi laŭgrade, en internacia kadro, sendependan, normalan, artan teatron, konsistantan el profesiaj kaj talentaj diversnaciaj geaktoroj kaj teatraj teknikistoj. La celoj estas prezenti internacilingve teatrajn spektaklojn dum internaciaj kaj landaj Esperanto-kongresoj aŭ aliaj renkontiĝoj, partopreni en internaciaj artaj festivaloj; organizi teatrajn somerajn kursojn, teatrajn turneojn kaj interŝanĝojn inter diversnaciaj profesiaj Esperantaj teatraj grupoj. La fondon de IAT aŭspiciis Universala Esperanto-Asocio, kiu donis al la laboro de IAT maksimuman apogon. La fondinto kaj direktoro estas Srdjan Flego.

    La unua prezento de IAT okazis en Mainz (1958), kiam ĝi ludis la konatan dramon Reaperantoj (Fantomoj) de H. Ibsen. Friponaĵoj de Skapeno de Moliere estis prezentita en Varsovio en 1959. En la sama jaro la ĵus fondita Bulgara Esperanta Teatro prezentis en Varsovio la komedion ĉasantoj de Oficoj de la bulgara klasikulo Ivan Vazov, dum trupo el Prago ludis samloke Pigmaliono de B. Shaw. Tio estis vera evento: en la sama loko tri trupoj prezentis unuarangajn teatrajn verkojn en la Internacia Lingvo.

    El aliaj realigoj de IAT aparte menciindaj estas La Homa Voĉo de J. Cocteau kaj La Respektema P... de J. P. Sartre en 1961, unue en Gent (Belgio) kaj poste en Harrogate (Anglio); Advokato Patleno de nekonata aŭtoro same en Harrogate en 1961; Onklo Maroje, la klasika kroata komedio de Marin Drzie, kaj la originala Maneken-parado de M. Boulton, ambaŭ en Kopenhago en 1962; Pri la Malutilo de la Tabako de A. P. Ĉeĥov; Sen Eliro de J. P. Sartre kaj Hanibalo de la jugoslavia verkisto V. Kljakovic, ĉiuj en Sofio en 1963; La Amo de Don Perlimplino de F. Garcia-Lorca, La Leciono de E. Ionesco, La Morto de Lia Ekscelenco de M. Matkoviĉ, ĉiuj en Hago en 1964; La Unua Paŝo de la hungara verkisto F. Molnar, kaj La Holanda Pupo, originale verkita de J. Baghy, ambaŭ en Budapeŝto en 1966; Bela Indiferentulo de J. Cocteau, Analfabeto de la serba verkisto B. Nuŝiĉ, tre populara en Jugoslavio, Taso da Kafo, monologo de la granda slovena verkisto Ivan Cankar, Homo kun la Floro Enbuŝe de L. Pirandello kaj Maskerado de la konata kroata verkisto M. Krleza, ĉiuj en 1968 en Madrid; Vilhekno la Konkeranto de la jugoslavia verkisto V. Kljakoviĉ, Apartu ĉambro de la franca verkisto Claude Santelli, Hotelo de Pepo Bandiĉ, unuakta sceno de alia jugoslavia verkisto, Branko Copiĉ, Sonoriloj de plia jugoslavia aŭtoro, S. Rozman, ĉiuj en 1969 en Helsinki. Pluraj el la menciitaj teatraĵoj estis prezentitaj du aŭ eĉ tri fojojn. IAT evoluigis en nur kelkaj jaroj la teatran arton en la Internacia Lingvo kaj atingis rimarkindajn rezultojn, des pli grandajn, se oni konsideras la malfacilaĵojn kaj obstaklojn, kiujn necese frontas tia trupo kun internacia karaktero. Bedaŭrinde, post 1969 IAT ne aperis sur teatra podio antaŭ internacia publiko, sed espereble ĝi renovigos sian utilan kaj fruktodonan laboron.

    Kataki de la usona verkisto Shimon Wincelberg, prezentita de polaj aktoroj el Łódź, gajnis aplaŭdojn en la Universalaj Kongresoj de Tokio kaj Budapeŝto.


    Srdjan Flego (supre): La plej atentindaj rezultoj sur la teatra kampo. Malsupre: Nikolaj Rytjkov (1913-1973) komplete disponigis sian teatran talenton al la Internacia Lingvo.


    En IAT ludis tre multaj geaktoroj. Ĉiu el ili havas siajn meritojn por evoluigo de la trupo, sed verŝajne, aldone al S. Flego, pleje elstaras la nomoj de M. Ŝerment, Eta Bertolazzi, Mira Zupan, Jana Ravŝelj, Liljana Genez, D. Milivojevic, I. Rogulja, Silva Fulgosi, Zdenka Herŝak, M. Ergoviĉ, Bozena Dermit, Marija Dragoviĉ kaj Jure Lipovac.

    Bulgara Esperanto-Teatro (BET) estis fondita en 1958. La kerno de BET estas malgranda rondo de entuziasmaj artistoj, parolantaj la Internacian Lingvon, en la antaŭa teatro “Trudov Front” en Sofio. Inter ili troviĝas Anani Anev, Belka Beleva, Gerasim Mladenov, Kostadinka Nedeva, Georgij Kerelezov, k.a. La grupon daŭre subtenis reĝisorino Stefka Prohaskova, dum la tradukanto kaj lingva gvidanto estas Kiril Draĵev.

    La unua spektaklo, konsistanta el 13 unuaktaj komedioj, poemoj kaj monologoj, okazis la 19-an de majo 1958. La sama programo estis prezentita en la sama jaro dum la 33-a Kongreso de BEA en Varna. Kiel jam menciite, en 1959 BET prezentis la komedion Ĉasantoj de Oficoj en Varsovio. Tiun komedion BET ludis poste en la Tria Kultura Festivalo de Jugoslaviaj Esperantistoj en Split. Sekvis la prezentoj de Komedio de Eraroj de Shakespeare unue en Veliko Tarnovo kaj poste ankaŭ en Sofio dum la 48-a UK de Esperanto (1963). En 1964 du geaktoroj de BET — Belka Beleva kaj Anani Anev — estis invititaj partopreni la aranĝojn de IAT en Hago kaj en Amsterdam. Tie ili prezentis Propono de A. P. Ĉefiov kaj atingis grandan sukceson. BET denove ludis antaŭ internacia publiko dum la UK en Budapeŝto (1966), kie ĝi prezentis la dramigitan Tago de Mortintoj laŭ Elin Pelin kaj la komediojn La Urso de A. P. Ĉeĥov, La Du Ŝtelistoj de B. Nuŝiĉ kaj Familiaj Problemoj de May Thalvest.

    Komence de 1968 BET renovigis sian konsiston. Unu el ĝiaj lastatempaj atingoj estis la komedio Akridoj de St. L. Kostov, kiun ĝi prezentis dum la 20-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio kaj la 37-a Kongreso de Bulgaraj Esperantistoj en Varna. En 1970 BET prezentis en Vieno la komedion La Virina Regno de la bulgara aŭtoro St. L. Kostov. En 1971, dum la UK en Londono, tiu eminenta teatra trupo, nun konsistanta ĉefe el profesiaj geaktoroj de la Ŝtata Teatro en Sofio, rikoltis entuziasman akcepton per sia prezento de la kvinakta komedio Mandragoro de N. Macihiavelli. BET plu aktivas kaj oni atendas de ĝi pliajn spektaklojn sur la plej alta arta nivelo.

    El aliaj grupoj aparte menciinda estas la Silezia Teatro, kiu en 1968 partoprenis en la Festivalo de Esperanto-teatroj en Pula (Jugoslavio). Ĝi tie prezentis la unuan fojon Manon Lescaut, teatraĵon en ses bildoj laŭ la romano de Abbe Prevost. En 1964 profesiaj polaj aktoroj prezentis en Łódź, Pollando, la dramon Kataki de la usona verkisto Shimon Wincelberg. Kun grandega sukceso ili ludis la saman dramon ankaŭ en Tokio en 1965 kaj en Budapeŝto en 1966.

    11.5 INTERNACIAJ ARTAJ FESTIVALOJ

    Impona kultura evento kaj samtempe manifestacio pri la atingoj de la Internacia Lingvo sur la arta kampo estas Ia Internaciaj Artaj Festvaloj (IAF), pionira iniciato de D-ro I. Lapenna, kiu ankaŭ estis la ĉefa organizinto de la Unua IAF kaj kompilinto de ĝia programo.

    Ĝis la fino de 1972 estis aranĝitaj entute kvar IAF en diversaj lokoj: Harrogate (1961), Sofio (1963), Budapeŝto (1966) kaj Madrid (1968).

    11.5.1 Unua Internacia Arta Festivalo

    Ĝi okazis en Harrogate (Britio) de la 6-a ĝis la 11-a de aŭgusto 1961. La programo konsistis el teatraj prezentadoj, kantoj, dancoj, belartaj kaj oratoraj konkursoj, deklamado de poezio, ekspozicioj, filmoj kaj prelegoj en Internacia Somera Universitato pri artaj temoj.

    La festivalo komenciĝis la 6-an de aŭgusto, kiam la ensemblo “ Branko Cvetkoviĉ” el Beograd prezentis jugoslaviajn folklorajn dancojn. La programo konsistis el 16 dancoj el diversaj partoj de Jugoslavio, interalie el la regionoj de Banat, Niŝ, Bunjevci, Homolje, Rugovo kaj Vranje, el Makedonio, Slovenio kaj Dalmatio, akompanataj de kantado, popolaj instrumentoj aŭ tamburado. La movoj, jen graciaj, jen batalemaj kaj fulmorapidaj, seninterrompe katenis la streĉan atenton de la publiko.

    La ĉefa evento de la festivalo estis la teatraj prezentadoj. Partoprenis Internacia Arta Teatro (IAT) kaj du amatoraj trupoj: unu el Londono, la alia el Bristolo (Anglio). Tiu branĉo de la festivalo komenciĝis per Advokato Patleno, triakta teatraĵo de nekonata mezepoka franca aŭtoro. Ludis IAT sub reĝisorado de S. Flego. Sekvis Okuni kaj Gohei, unuakta dramo de Tanizaki juniĉiro, el la Tokugawa-epoko (1603-1868), prezentita de amatora trupo el Londono kaj La Urso, unuakta komedio de A. Ĉeĥov, prezentita de amatora grupo el Bristolo kun la helpo de la konata profesia aktoro Mladen Ŝerment. Du pliaj teatraĵoj — La Homa Voĉo de Jean Cocteau kaj La Respektema P de J. P. Sartre, ambaŭ en brila traduko de Roger Bernard, estis prezentitaj de IAT.

    Sub la titolo Arto kaj Vivo okazis tre interesa programo, en kiu partoprenis 29 amatoroj el 9 nacioj kaj granda horo. La ĉefa ero de tiu aranĝo estis dediĉita al la komponisto F. Liszt memore al la 150-jara datreveno de lia naskiĝo: granda internacia rolantaro prezentis scenojn el lia vivo kun muzika akompano. Tiun tutan parton de la programo prizorgis la pianisto Roland Dupuis el Svedio.

    Mediteraneo Kantas konsistis el vera bukedo de hispanaj, francaj, italaj, israelaj kaj libanaj kantoj, kiujn prezentis Junulara Kantĥoro el Ljubljana (Jugoslavio), sub la gvido de ĥorestro Vili Sĉuka.

    En la kadro de la festivalo estis montritaj pluraj filmoj kun sonkomentoj en Esperanto. En la programo Ĥoreto de Poezio estis deklamitaj elĉerpaĵoj de “ Paolo kaj Francesca” el la Infero de Dante kaj partoj el la fama originalo verko La Infana Raso de W. Auld. Krome la poetoj J. Baghy, Marjorie Boulton, V. Sadler kaj W. Auld deklamis po unu el siaj originalaj poemoj. Unu el la temoj de la Oratora Konkurso estis “En kiu Senco Arto estas Internacia?”. La gajnintoj de la dua kaj tria premioj — Eliza Weide (Germanio) kaj G. Turone (Italio) -— faris siajn konkursajn paroladojn pri tiu temo. La regulaj, ĉiujaraj belartaj konkursoj troviĝis en la kadro de la festivalo.

    Nombro da prelegoj en Internacia Somera Universitato rilatis al artaj temoj. Prof. G. Waringhien prelegis pri la temo “Kien la Arto?”; Prof. I. Lapenna prelegis pri “La Parolarto en la Internacia Lingvo”; Mag. W. Auld parolis pri “La Evoluo de la Esperanta Poezio”; Lic. T. Sekelj pritraktis la temon “Artoj en Afriko”; Prof. Yagi hideo prelegis pri “Esenco de Japana Arto”.

    La aliaj festivalaj aranĝoj konsistis el konkurso pri la plej bona afiŝo rilatanta al Esperanto (preskaŭ 100 projektoj alvenis); fotokonkurso “La Homaro”; ekspozicioj de la itala pentristo Eupremio Lo Martire, fotoj pri la vivo kaj popolo de Japanio, kaj kolekto de klasikaj japanaj lignogravuraĵoj; fine, lumbilda prelego kun fortepiana akompano pri Beethoven. Ankaŭ tiun programon prezentis R. Dupuis.

    11.5.2 Dua Internacia Arta Festivalo

    La festivalo komenciĝis la 4-an de aŭgusto per la Bulgara Arta Vespero kaj finiĝis la 9-an de aŭgusto (1963) per la Internacia Distra Vespero. En la programo partoprenis Internacia Arta Teatro kaj Bulgara Esperanto-Teatro, artistoj de diversaj landoj, kanthoroj kaj pluraj amatoraj trupoj.

    Ankaŭ dum tiu ĉi festivalo la ĉefa evento estis la teatraj prezentadoj. El teatra vidpunkto la Dua Festivalo nete superis la Unuan per la nombro de prezentitaj verkoj. Pri la arta nivelo la komparo estas malpli facila: ne ĉiujn mankojn oni sukcesis venki, kvankam la granda plimulto de la prezentoj impresis harmonie kaj mature.

    Jen, plej koncize, la ĉefaj programoj de la festivalo.

    Entute estis prezentitaj sep teatraĵoj: Pri la Malutilo la Tabako, monologa unuakta sceno de A. P. Ĉeĥov, prezentita de S. Flego; La Homa Voĉo de J. Cocteau, prezentita de IAT; La Respektema P . de J. P. Sartre, prezentita de IAT; Komedio de Eraroj de W. Shakespeare, prezentita de Bulgara Esperanto-Teatro; Hanibalo de V. Kljakoviĉ, prezentita de IAT; Sen Eliro de J. P. Sartre, prezentita de IAT; Vilhelmo la Konkeranto de V. Kljakoviĉ, ankaŭ ĝi en la prezento de IAT.

    Bulgara Arta Vespero konsistis el du partoj; la koncerta kaj la folklora. En la unua parto konataj bulgaraj operkantistoj kaj aliaj artistoj, ĉiu el ili laŭreato de tiu aŭ alia internacia konkurso. Kantis Blagovesta Karnobatlova (soprano), Todor Bonev (tenoro), Sonja Hamernik (mezosoprano), Katja Popova (lirika soprano) kaj Stefan Ciganĉev (baso). Partoprenis la konata violonisto Emil Kamilarov, Margarita Trajanova (solodancistino) kaj Nenĉo Smilov (dancisto), ambaŭ membroj de la Nacia Opera Teatro. La dua parto konsistis el folkloraj dancoj kaj kantoj. En la fino la ensemblo “ Majakovskij” prezentis plurajn popolajn dancojn el diversaj regionoj de Bulgario.

    Ankaŭ la Internacia Arta Vespero konsistis el du partoj. En la unua partoprenis la kantĥoro “ Luigi Gazotti” el Modena (Italio), kiu kantis klasikajn komponaĵojn kaj operajn ariojn; Deguĉi kjotaro kaj Umeda joŝimi (Japanio) prezentis japanajn melodiojn en “noo-stilo”; Stanislava Dabek (Pollando), opera kantistino, kantis plurajn klasikajn ariojn kaj folklorajn melodiojn; Nikolaj Rytjkov, aktoro el Moskvo (poste Londono), deklamis kelkajn tekstojn; R. Jordanova, opera kantistino el Bulgario, kantis ariojn el klasikaj operoj; La Studenta Okteto el Ljubljana (Jugoslavio) prezentis programon “Kantoj de Popoloj el ambaŭ Duonsferoj”. En la dua parto de la programo partoprenis la membroj de Internacia Arta Teatro, junulara kantĥoro el Pollando, dancensemblo “ Ivo Lola Ribar” el Jugoslavio kaj pluraj unuopaj artistoj. Dum la programo estis aŭdigitaj ankaŭ melodioj el Madagaskaro.

    En la kadro de la festivalo okazis oratora konkurso, kiun partoprenis 9 gejunuloj el 9 malsamaj landoj. La unuan premion gajnis S. Ŝwistak (Pollando), kiu parolis pri la temo “Kiel Reciproka Aprezado de Kulturaj Valoroj Povas Kontribui al Kompreniĝo Inter la Popoloj?” La duan premion gajnis Deguĉi kjotaro (Japanio) pro sia parolado pri “Kia Estu la Enhavo de Kultura Agado de la Junularo?” Ankaŭ la belartaj konkursoj estis parto de la festivalo. La aliaj eventoj estis deklama konkurso (deko da diversnaciaj deklamantoj), fotokonkurso (82 fotoj de 19 konkursantoj), ekspozicioj de fotografaĵoj, grafikaĵoj kaj pentraĵoj. En Internacia Somera Universitato pluraj temoj rilatis al literaturo kaj artoj ĝenerale. D-ro V. Sadler parolis pri “Ĉu Kulturoj aŭ Kulturo?”; Prof. P. Dinekov prelegis pri “Evoluo de la Bulgara Literaturo”; Prof. D-ro Stojan Ĝuĝev pritraktis la temon “La Muziko de la Lingvo”; Mag. Marjorie Boulton prelegis pri “Metaforoj, Kliŝoj kaj Slango”.

    11.5.3 Tria Internacia Arta Festivalo

    Ĝi okazis en Budapeŝto de la 31-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 1966. En la programo partoprenis tri teatraj trupoj, artistoj de diversaj landoj, dancgrupo kaj kantistoj.

    La nombro de teatraj spektakloj estis pli granda ol en la du antaŭaj festivaloj. Ankaŭ la arta kvalito de la prezentoj superis la antaŭajn. Internacia Arta Teatro prezentis tri teatraĵojn: La Unua Paŝo de F. Molnar, tradukita el la hungara de K. Bodo; La Morto de Lia Ekscelenco de M. Matkoviĉ, tradukita el la kroata de S. Flego; La Holanda Pupo, verkita originale en Esperanto de J. Baghy. La Bulgara Esperanto-Teatro ludis kvar unuaktajn komediojn: Familia Miskompreno de May Thalvest; Dio Absolvu de Elin Pelin; La Urso de A. P. Ĉeĥov; Du Ŝtelistoj de B. Nuŝiĉ. La Pola Ŝtata Teatro Populara el Łódź ludis Kataki-Malamiko de Shimon Wincelberg en la traduko de T. Markowsky kaj J. Uŝpienski. Karina Waŝkiewicz, aktorino de la Ŝtata Dramteatro en Bjalistoko, prezentis la tragedion La Morto sur la Marbordo de Artemido de Roman Brandstaetter en la traduko de Lech Piotrowski (tiu ĉi dramo prezentas novan, originalan version de la mito pri Ifigenia); Jadwiga Gibczynska, aktorino el Pollando, deklamis la monologojn Eta Princo de A. de Saint-Exupery en la traduko de P. Delaire, kaj Vojaĝo al Verdaj Ombroj de Finn Methling. Internacia Arta Teatro prezentis ankaŭ nombron da unuaktaĵoj kaj monologoj dum unu vespero.

    Hungara Folklora Vespero konsistis el hungaraj muziko kaj dancoj el diversaj regionoj de Hungario. En la programo partoprenis Junulara Popoldanca Ensemblo kaj Ĥoro, ciganorkestro kaj pluraj gekantistoj. Literatura Matineo sukcese prezentis iom el la spirito, etoso kaj nivelo de la hungara literaturo. Eminentaj junaj artistoj deklamis poemojn, legis partojn de noveloj, prezentis popolkantojn, muzikigitajn poemojn kaj dramajn scenojn. Hungara ŝtata Pupteatro partoprenis en la festivalo per Sorĉa Fajrilo de H. C. Andersen, en la traduko de L. Somlai. ĉu Esti aŭ Ne Esti?, unuakta dramo de Marjorie Boulton, originale verkita en la Internacia Lingvo, havis apartan prezenton en la Kulturdomo de Budapeŝto. Angoroj, la unua fikcia filmo plene en la Internacia Lingvo, havis plurajn prezentojn dum la tuta semajno de la festivalo. Alia filmo — Oomoto-Festivalo, ankaŭ en Esperanto — estis same tiel plurfoje prezentita. Koncerto de modernaj kantoj kaj bulgaraj naciaj kantoj estis donita de Veselin Damjanov kaj Valentina Despotova, du bulgaraj geartistoj. Dum Japana Aranĝo kelkaj membroj de la japana delegacio prezentis interesajn aspektojn de japana hejma arto, precipe pri ĉanojo (te-ceremonio), ikebano (floraranĝo), sorobano (kalkulilo), paperfalda arto kaj belskribado. F. Chopin Animo de l’ Piano, prelego de R. Dupuis ilustrita per diapozitivoj kaj muzikaj ekstraktoj, kompletigis tiun ĉi parton de la ampleksa programo.

    Ankaŭ ĉi-foje la Oratora kaj Belartaj Konkursoj troviĝis en la kadro de la festivalo. En Internacia Somera Universitato denove kelkaj prelegoj rilatis al literaturo kaj artoj. Prof. J. Vranĉiĉ prelegis pri la temo “Sur la Fonto de la Moderna Pentroarto”; Prof. S. Ĝuĝev parolis pri “Sur la Spuroj de Orfeo”; Prof. Imre Ungar parolis pri “Bela Bartok kaj la Hungara Popolmuziko”; Prof. G. Waringhien pritraktis la temon “La Budapeŝta Literatura Skolo”; Prof.

    Lapenna prelegis pri “Protekto de Aŭtoraj Rajtoj kun Aparta Konsidero al la Universala Konvencio de Unesko”.

    11.5.4 Kvara Internacia Arta Festivalo

    La festivalo daŭris de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 1968. En Madrid plian fojon kolektiĝis geartistoj de diversaj landoj por prezenti interesan programon, kvankam iom malpli ampleksan ol dum la budapeŝta festivalo.

    En la teatraj prezentadoj ĉi-foje povis partopreni nur Internacia Arta Teatro. Ĝi prezentis sep teatraĵojn: Malfacila Elekto, antaŭkurtena ŝerco; Bela Indiferentulo, unuakta tragikomedio de Jean Cocteau, tradukita el la franca de R. Bernard; Suspektinda Persono, duakta komedio de B. Nuŝiĉ, tradukita el la serba de A. Sekelj; Taso da Kafo, monologo de Ivan Cankar; Homo kun la Floro Enbuŝe, unuakta dramo de L. Pirandello, tradukita el la itala de S. Flego; Maskerado, unuakta karnavala amludo de M. Krleza, tradukita el la kroata de S. Flego; Maneken-parado, originale verkita en Esperanto de Marjorie Boulton.

    Koncerto de popolaj kantoj estis prezentita de la fama Coral Zaragoza, kiu brile kantis sub la direkto de Jose Borobia. La programo konsistis el 15 kantoj. Varia arta vespero estis dividita en du partoj. En la muzika parto estis prezentitaj verkoj de Ĉajkovskij, Beethoven, Sinding, Ohopin, Sibelius, Mascagni, Liszt, Granados, Debussy, kiel ankaŭ finnaj popolkantoj en Esperanto-traduko. La poezia parto konsistis el poemoj de Maksim Gorkij kaj Aleksandr Solĵenicin. Partoprenis la pianisto Roland Dupuis, la rusa aktoro Nikolaj Rytjkov, la nederlanda kantistino Ramona van Dalsem kaj la finna Sirkka Lehtivaara. Festa Tago en Parizo estis la titolo de prelego-koncerto prezentita de R. Dupuis.

    En la kadro de la festivalo okazis la oratora kaj belartaj konkursoj. En Internacia Somera Universitato D-ro H. Tonkin prelegis pri “La Angla Renesanco kaj Ĝia Poezio”, dum Prof. G. Waringhien parolis pri “Hispanujo en la Spegulo de la Franca Teatro”.

    11.6 FILMO

    Kelkaj grandaj filmfakuloj, ekzemple Laemmle kaj Chaplin, rekonis la valoron de Esperanto por la parolfilmo, precipe pro la granda klareco de la lingvo. Tamen, ĝis nun okazis nur kelkaj provoj. Kinematografio certe ne estas la plej vaste plugita kampo de aplikado de la Internacia Lingvo por specifaj kulturaj celoj.

    En 1929 la filmkompanio “ Paramount” produktis tute mallongan Esperantan filmon, kiu estis prezentita dum la Esperanto-kongreso de Norda Ameriko. En 1930 la sama kompanio produktis alian filmeton okaze de la UK de Esperanto en Oxford. En 1933, en ligo kun la Skolta Mondtendaro en Godolld (Hungario), estis produktita granda ĵamborea sonfilmo, en kiu troviĝis ankaŭ sceneto en Esperanto.

    La unua plena sonfilmo en Esperanto estis Morgaŭ ni Komencos la Vivon. Ĝi estis produktita originale en la germana lingvo kaj poste oni aldonis esperantlingvan parolon, sub la direktado de la konata verkisto kaj reĝisoro Jean Forge. La filmo estis unue prezentita en 1934 dum la UK de Esperanto en Stockholm kaj rikoltis tre bonan akcepton.

    Estas menciinde, ke en la mondfama filmo de Chaplin La Granda Diktatoro ĉiuj surskriboj de la butikoj en la juda kvartalo estas en Esperanto. Alia iom grava usona filmo, kiu uzis la Internacian Lingvon, estas Idiot’s Delight (Ĝuo de Idioto).

    Post la dua Mondmilito, laŭ komisio de Brita Esperantista Asocio, komerca filmentrepreno produktis filmon, en kiu oni prezentas la lingvajn malfacilaĵojn kaj la solvon, kiun donas Esperanto. En 1951 la jugoslavia filmentrepreno “Triglav” produktis kulturan filmon Ni Obeigos la Akvojn kun klarigoj en Esperanto. Tiu filmo estis prezentita ankaŭ en eksterlando kaj elvokis konsiderindan atenton. En 1953 Aŭstralia Novaĵa kaj Informa Servo pretigis sonfilmon Aŭstralio Hodiaŭ kun teksto en Esperanto. Tiu filmo estis dum pluraj jaroj vaste prezentata en diversaj landoj. En 1954 aperis la filmo Danlando, produktita de la Ministerio por Eksterlandaj Aferoj. En 1955 estis produktita en Beograd mallonga filmo por “Filmske Novosti” (Filmaj Novaĵoj), kiu estis prezentita poste en la jugoslaviaj kinejoj. Kultura filmo pri Novzelando estis produktita en 1957. En 1958 Vojaĝtrafika Asocio por Oslo kaj Ĉirkaŭaĵo produktis 15-minutan koloran filmon Bonvenon al Oslo. En 1959 aperis sur la kinomerkato la granda japana filmo La Sturmo de Johano Arima, farita de Itoo daisuke, unu el la plej konataj reĝisoroj. En la filmo pluraj dialogoj estas parolataj en Esperanto. En 1972 estis produktita plia filmo pri Aŭstralio, jam la kvara laŭvice, en kiu estas prezentitaj la ekonomia evoluo kaj eblecoj de tiu lando en la 70-aj jaroj.

    La unua fikcia filmo plene en la Internacia Lingvo estis Angoroj, produktita de J. L. Mahe en Parizo. Temas pri kriminala filmo, en kiu la ĉefajn rolojn ludas geaktoroj S. Flego, Marc Darnault kaj Jana Flego-Ravselj. La filmo estis prezentita en diversaj lokoj, plej multe dum la Tria Internacia Arta Festivalo en Budapeŝto (1966).

    En 1966 la konata “ Paramount” produktis la filmon Incubus, en kiu la dialogoj estas en Esperanto. Bedaŭrinde la geaktoroj tute ne regas la lingvon, tiel ke la filmo ne povas esti rigardata kiel sukcesa el tiu vidpunkto.

    En la lastaj jaroj estis produktitaj ankaŭ pluraj aliaj kulturaj filmoj. Menciindaj estas la unuhora Brila Festotago, produktita en 1965 okaze de la 15-a datreveno de Ĉina Popola Respubliko; Esperanto-Fonto, produktita de “Hungarofilm” en Budapeŝto (1966); Gotenburgo, kolora filmo pri tiu sveda urbo; Oomoto-Festivalo, duonhora filmo pri internacia festivalo en Kameoka (Japanio)) en 1965, produktita de Oomoto; Spuroj de la Historio, en kiu estas prezentita la urbo Mainz (F.R.Germanio); 48-a Universala Kongreso de Esperanto, dokumenta filmo produktita en 1963; Mi estis Tie, kolora turisma filmo pri vojaĝo en Suda Norvegio, produktita de Norvega Ŝtata Fervojo en 1970; Varsovio Matene kaj dokumenta filmo Vidindaĵoj de Wroclaw.

    Sur la filma kampo oni ankoraŭ restis ĉe pli aŭ malpli sukcesaj provoj: Jana Flego- Ravšelj en la filmo Angoroj, kiun produktis J.L. Mahe.


    La Pupteatro el Ruse (Bulgario): Ekde 1968, en Zagreb kaj kelkaj apudaj jugoslaviaj urboj, ĉiujare okazas Pupteatraj Internaciaj Festivaloj, kies sola laborlingvo estas Esperanto; PIF jam altiris dekojn da pupteatroj el pluraj landoj kaj multajn dekmilojn da spektantoj.


    Mondfamaj kompanioj produktis reklamajn filmojn, el kiuj kelkaj sendube havas ankaŭ edukan valoron. Al tiuj apartenas Eŭropa Rapsodio, duonhora, produktita de Philips; Ĝermoj de Lumo, iom pli ol duonhora, produktita de Gevaert (nun Agfa-Gevaert); pluraj filmoj de Fiat, inter kiuj la 40-minuta Fiat-Aŭtomobiloj, Fiat 850, Renkonto kun Fiat.

    11.7 PUPTEATROJ

    Kiel menciite, en la Tria Internacia Arta Festivalo en Budapeŝto (1966) partoprenis ankaŭ Hungara Ŝtata Pupteatro, kiu atingis ĝeneralan aplaŭdon per sia elstara prezento de Sorĉa Fajrilo laŭ H.C. Andersen (v. supre 11.5.3). Ĝi montris la grandajn eblecojn pri plua, multe pli vasta utiligo de la Internacia Lingvo kiel rimedo de komunikado ankaŭ en tiu aparta sfero de sceneja arto.

    La ideo trovis fekundan grundon en Zagreb, kie Studenta Esperanto-Klubo sub la gvido de Zlatko Tiŝljar iniciatis okazigon de internaciaj festivaloj de profesiaj pupteatroj, en la komenco ankaŭ de duonprofesiaj. En tiu agado la iniciatintoj renkontis ne nur komprenemon, sed ankaŭ apogon kaj financan subtenon de 1 a edukaj kaj ĝenerale kulturaj instancoj en Jugoslavio kaj en aliaj landoj, kies trupoj partoprenis. Ekde 1968 ĝis la fino de 1972 entute okazis kvin Pupteatraj Internaciaj Festivaloj (PIF), ĉiuj en Jugoslavio.

    La Unua PIF okazis en Zagreb de la 6-a ĝis la 8-a de julio 1968. Partoprenis kvin pupensembloj: Hungara Ŝtata Pupteatro kaj Pupteatro de Regoci-Szabo el Budapeŝto, Rumana Ŝtata Pupteatro de Cluj, Centra Pupteatro de Sofio kaj Zagreba Pupteatro. Ili prezentis en la Internacia Lingvo ses scenludojn por infanoj. La evento elvokis grandan interesiĝon de la gazetaro, radio kaj televido. Unu el la plej popularaj jugoslaviaj semajnaj gazetoj, Arena, publikigis longan raporton, en kiu, interalie, estis dirite: “Ses scenfabelojn skribitajn en kvar naciaj lingvoj Esperanto tiamaniere kunligis je unika festivala teatra travivaĵo kaj — kio estas multe pli grava — je komuna espero, ke la malgranda publiko de ĉiuj landoj de la mondo iam, kvankam eble nur en fora estonteco, ne bezonos tradukistojn kaj klarigantojn por kompreni la parolon de pupoj kaj pupistoj de ĉiuj naciecoj”.

    La jugoslavia televido raportis kvin fojojn kaj la radio disaŭdigis dek elsendojn, el kiuj tri estis pli ol kvaronhoraj. La festivalon rigardis ĉ. 700 personoj, sed pere de la televidaj elsendoj verŝajne pluraj dekmiloj. La pupteatro el Cluj faris du kromajn prezentadojn: en Beograd kun 100 spektantoj kaj en Medulin, internacia kolonio de infanoj, kie 800 infanoj rigardis la spektaklon.

    Tiu ĉi festivalo, same kiel la postaj, okazis sub la patroneco de Unuiĝo Internacia de Marionetistoj (UNIMA).

    En la Dua PIF, okazinta de la 3-a ĝis la 9-a de oktobro 1969 en Zagreb, partoprenis ses profesiaj pupteatroj el kvin landoj: Rumanio (2), Ĉeĥoslovakio, Pollando, Hungario kaj Jugoslavio. Entute estis prezentitaj ses scenludoj 11 fojojn antaŭ 3.000 spektantoj.

    La Tria PIF okazis en Zagreb kaj en la apuda urbo Sisak de la 5-a ĝis la 11-a de oktobro 1970. Partoprenis sep pupteatroj el sep landoj per sep scenludoj. Entute estis 26 prezentoj antaŭ ĉ. 8.000 spektantoj.

    La Kvara PIF okazis en Zagreb, Sisak kaj Varazdin de la 2-a ĝis la 9-a de oktobro 1971. Sep pupteatroj el ses landoj donis 42 prezentojn antaŭ 15.000 spektantoj.

    La Kvina PIF okazis plian fojon en Zagreb kaj Sisak. Ĝi daŭris de la 30-a de septembro ĝis la 7-a de oktobro 1972. En la festivalo partoprenis 11 pupteatroj el ok landoj: Soveta Unio, Hindio, Britio, Rumanio, Ĉeĥoslovakio, Pollando, Bulgario kaj Jugoslavio. Entute estis 62 prezentoj, kiujn rigardis ĉ. 17.000 spektantoj.

    El la supraj koncizaj informoj klare vidiĝas la granda progreso de la pupteatraj festivaloj kaj el vidpunkto de la partoprenantaj ensembloj kaj el tiu de la nombro de spektantoj. Ĝi estas unika siaspeca evento en la mondo de kulturo.

    En la kadro de la festivaloj okazis simpozioj, dum kiuj la partoprenantoj diskutis pri aktualaj problemoj de la pupteatra arto. Ekzemple, dum la Kvara PIF estis pridiskutita la demando pri la krea apliko de modernaj teknikaj rimedoj en pupprezentaĵoj. Montriĝis, ke la ĉiam pli fantazia, sed en multaj kazoj ankaŭ ĉiam pli altruda uzo de tiaj rimedoj alproksimigas la puparton al iuj aliaj nuntempaj medioj (filmo, radiofonio kaj eĉ televido), sed samtempe malproksimigas ĝin de ĝi mem kaj de ĝia krea naturo.

    La sukceso de la festivaloj kuraĝigis la organizadon de turneoj de unuopaj teatraj trupoj en aliaj landoj. Ekzemple, la Zagreba Pupteatro gastis en majo 1970 en Danlando kaj donis kvar teatrajn prezentojn? la Pupteatro de Cluj kaj la Pupteatro de Ploieşti, Rumanio, gastis en Jugoslavio en septembro 1971 kaj aprilo 1972 kun entute 20 teatraj prezentoj; la Pupteatro de Koŝice, Ĉeĥoslovakio, gastis en novembro 1971 en Danlando kaj ludis tie ok fojojn.

    La signifo de pupteatraj prezentadoj en la Internacia Lingvo, precipe en la kadro de internaciaj festivaloj, estas plurobla. Por partopreni la artistoj devas havi kontentigan posedon de Esperanto. La uzo de unusola lingvo ebligas kontaktojn kaj interŝanĝon de pensoj. Al infanoj kun scio de Esperanto la pupteatraj prezentadoj havigas unikan okazon ĝui internaciajn artajn spektaklojn, speciale dediĉitajn ĝuste al ili. Ĉio ĉi sendube estas plia kontribuo al internacia kompreniĝo.

    11.8 KURSOJ KAJ SEMINARIOJ SUR UNIVERSITATA NIVELO
    11.8.1 Internacia Somera Universitato (ISU)

    En la sfero de kulturaj interŝanĝoj sur universitata nivelo gvidan pozicion okupas Internacia Somera Universitato. Inter 1948 kaj 1972 inkluzive lekciis 91 profesoroj, docentoj kaj aliaj kvalifikitaj scienculoj en 25 sesioj pri 230 temoj apartenantaj al tri ĉefaj branĉoj: sociaj sciencoj kaj filozofio, naturaj sciencoj, literaturo kaj arto.

    La historio, organiza strukturo kaj laboro de ISU estas pritraktitaj en Ĉap. 20.4.

    11.8.2 Kursoj kaj Seminarioj

    Granda nombro da kursoj kaj seminarioj kun prelegoj aŭ raportoj sur scienca nivelo okazas ĉiujare en diversaj landoj. Kelkaj el ili ricevis konstantan karakteron kaj pro sia aparta graveco meritas eksplicitan mencion.

    Kona