La plej eminenta inter Pierotoj - Verkis František Kožík



I 1 N K O
František Kožík
Romano en 40 ĉapitroj kaj du partoj
Esperantigis: Jiří Karen kaj Josef Vondroušek
Redaktis: Jiří Patera
Recenzis: Éva Tófalvi kaj Oldřich Kníchal (Hungario)
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-095-3
inko@omnibus.se
http://www.omnibus.se/inko
INKO · SE-13542 TYRESÖ · SVEDIO
JUNIO 2001

  1. Enkonduke
  2. Prologo
  3. Naskiĝinta inter du militoj
  4. Sur la vojo plena de piedbatoj kaj vundoj
  5. La franca heredaĵo
  6. Dek vagabondaj jaroj
  7. Bonvenigo en Parizo
  8. Brilaj parizanoj
  9. Vaterlo
  10. La dua amikeco
  11. Surmane al scenejo
  12. Sur propra vojo
  13. Aktoroj sur ŝnurego
  14. Ege malfacila ekzameno
  15. Margot
  16. Hazardludo
  17. Adiaŭo
  18. Vespero de la kruela gloro
  19. Gastejo ”Ĉe Blanka Urso”
  20. Memmortigo
  21. Lingvo sen vortoj
  22. Naskiĝo de Pieroto
  23. Romantika modelo
  24. La kontrakto
  25. Deburau adiaŭas la teatron
  26. Desirée
  27. La amo sen ŝuetoj
  28. La stelo ascendas
  29. La ora sonĝo
  30. La reveno de Godot
  31. La edzi ̧donaco
  32. En la vicoj de romantikuloj
  33. Sur la barikadoj
  34. Stranga amiko
  35. La libro de Janin
  36. Du invitoj
  37. Kapturnaj momentoj
  38. Krimo
  39. Malfeliĉo
  40. Laciĝo
  41. La lasta prezentado
  42. Malproksima vojo
  43. Epilogo
  44. Pri la aŭtoro a

Enkonduke

Al ekverko de la biografia romano pri Gasparo Deburau inspiris min mia amo al teatro. Mi studis juron, sed samtempe mi ekstudis en dram-konservatorio en Brno, kaj konforme al tio sporade mi helpludis, kiel juna aktoro, en plimalpli signifaj roloj sursceneje de la Ŝtata Teatro en Brno.

Foje oni ”purigis” germanan arkivon — kelkfoje semajne ludis tie germanoj — kaj libro-amaso kuŝis en koridoro; dum miaj liberaj horoj mi trarigardadis ĝin kaj trovis teatraĵon fare de Melchior Vischer ”DEBURAU”. Sur la unua paĝo troveblis la rimarkigo, kiu kaptis mian intereson: ”Deburau wurde in Kolín in Böhmen geboren” (Deburau naskiĝis en Kolín en Bohemio).

Ekde tiu tempo mi ofte pensis pri tiu ĉi ĉeĥdevena mimo.

Iom poste mi prizorgis al mi lian unuan biografion fare de Jules Janin. Sed tiutempe mi nur poeziis kaj mankis al mi la kuraĝo verki romanon. Post kiam mi ŝparis sufiĉe da mono por vojaĝi al Parizo, mi venis al mia heroo en pli intiman kontakton. Mi ekkonis miniteatrojn en periferio.

En strato de la Gaité mi ekkonis kiel spektanto komedianton nomatan Monthéhus, kiu dumpaŭze de la prezentado de sia teatraĵo ”La pariza frenezulo” prezentis kante al spektantoj lulkanton pri morta hispana infano; tiam estis la hispana civila milito. Mi ekkomprenis kiakvalita aktoro estis Deburau; li donacis al la publiko la necesan por la vivo. Tial la pariza malriĉularo tiel amis lin. Tial ekŝatis lin poste ĉiuj romantikuloj en Francio: Hugo, Baudelaire kaj aliaj.

Je la fino de la somero mi ekvojaĝis denove al Parizo por rekognoski la terenon, ekkoni la lokojn, kie Deburau vivis.

Militmobilizo min revokis al la patrio. La tempo, kiun persone mi travivadis, fortigis mian ideon verki libron pri la komedianto, kies Muzo estis la popolo, ĉar li amis ĝin kaj deziris helpi al ĝi. Niaj viv-spertoj enpremis al mia suĵeto novan mision — la romantika okazaĵo iĝis por mi simbolo de ĝenerala valideco. Mia Gasparo Deburau (Debiro’) estas batalanto, kiu preparas vojojn al sia arto kaj konvinko, naskiĝintaj pro dolorozaj okazaĵoj de lia vivkariero. Mi deziris formuli la opinion, ke tiun arton falsas, kiu servas nur por brilo de la streta societo, ĉar mi kredas, ke la arto havas sian mision, apartenanta al la tuta homaro.

Mia romano estis aprezita unuarange okaze de romankonkurso. Eble tion kaŭzis la granda sentiment-ondo, kiu min dum la kreiva proceso portis kaj alproksimigadis la romanon al legantoj, emociitaj pro la spirita klimato de la nazia okupacio. Alvenadis leteroj, ekzemple: ”Mi dankas al vi por la tuta pierotnacio”. Tio estis tempo de la sekreta interkompreno inter aŭtoroj kaj legantoj. Sed, kiam en la jaro 1954 mi sukcesis akiri novajn historiajn fontojn, mi korektis la tekston. Mi ne povis toleri la senton, ke mi prezentas al miaj legantoj la verkon kun biografiaj eraroj. Mia romano ”La plej eminenta inter Pierotoj” triumfe vojis al eksterlando. Ankoraŭ dummilite oni eldonis ĝin en Ameriko kaj en Anglio, poste en Svislando, en GFR, Italio, Nederlando, Jugoslavio, Pollando, ankaŭ en Sovet-Unio. La teatra muzikalo, verkita laŭ la romano, estis ludita sur kelkaj scenejoj.

Nun realiĝis do ankaŭ traduko Esperanten. La fakto min ekstreme ĝojigas, ĉar mi dediĉis al Esperanto, kiel ano de Radio-Stacio en Brno, multe da intereso kaj spertis, ke ĝi larĝe influas la publikon. Ni elsendadis en Esperanto dramverkojn de Karel Ĉaapek, operetojn, literaturajn horetojn pri spartakiado kaj ĝenerale pri nia patrio; la eĥo estis impona, la poŝto liveris al ni post ĉiu elsendado 2000 leterojn el la tuta mondo. Tial estis Radio-Stacio en Brno honore titolita VERDA STACIO.

Ofte mi rememoris miajn amikojn, kiujn varbis por nia patrio, precipe en eŭropaj nacioj, nia radio-elsendado. Nun migros mia libro al iliaj infanoj kaj nepoj. Ege mi ĝojus, se la romano trovus ĉe la legantoj same ardan akcepton. Kaj evidentas, ke volonte mi sciiĝos pri la eĥo, kiun ĝi vekis. Volonte ni akceptos ankaŭ viajn kritikajn rimarkigojn al la teksto kaj la traduknivelo. La libro iĝu instigo provokanta la plej intensan dialogon de la aŭtoro kun la legantoj. Ni ambaŭ — la aŭtoro kaj la tradukintoj — dankemos al ĉiuj pri ilia intereso.

La mondo dividiĝis kaj fragmentiĝis pro diversaj influoj; Esperanto estas unu el la vojoj, kie ni povas renkontiĝi kaj komune iri al futuro man-enmane kaj konkorde.

Jen la mesaĝo, kiun mi kuraĝas almeti al transdono de mia romano en viajn manojn — kaj al viaj koroj.

František Kožík

LA UNUA PARTO

Prologo

En la medicinistan antaŭĉambron de doktoro Ricordo eniris iun novembran vesperon 1840 magra, nigre vestita viro. La kuracisto esplore rigardis la interese aspektantan vizitanton, lian altan frunton, palan vizaĝon kaj mallarĝajn lipojn.

”Ĉu vi malsanas, sinjoro?”

”Jes, doktoro. Mi opinias, ke mortdanĝere.”

”Kiujn malfacilaĵojn vi konstatis?”

”Mi tristas, melankolias, la koro doloras. Min timigas la homoj, mi timas min mem. Mankas dormo.”

”Tio ne mortdanĝeras. Mi scias pri medikamento por vi.”

”Kiu kuracilo ĝi estas?”

”Medikamento, kiu vin tute sanigos. Iru viziti en la teatro la mim-aktoron, nome Deburau. ”

La pala viro kliniĝis kaj diris triste: ”Mi estas Deburau, sinjoro doktoro.”

JEAN-BAPTISTE GASPAR DEBURAU la plej granda pantomim-aktoro.

Laŭdevene post la patrino ĉeĥo, li naskiĝis en Kolín — Bohemio la 31-an de junio en la jaro 1796.

Li estas enterigita en la 59-a apartigo de la tombejo PERE-LACHAISE en Parizo.

Por sia tombo-monumento li elektis la jenan epitafon: ”Ĉi tie kuŝas tiu, kiu ĉion diris, kvankam neniam ekparolinte.”

Naskiĝinta inter du militoj

La regimento de grafo Wallis, unu el la plej malnovaj aŭstriaj regimentoj, fondita en Pomeranio fare de Albrecht Waldstein, trovis post multjara, longa migrado, ekde la silezia montaro ĝis la franca landlimo, fine pli trankvilan restadejon en la regiono de Kouřim - Ĉaáslav distrikto, kaj unu el ĝiaj batalionoj ekkvartiris en Kolín.

La hetmano de Peters ricevis kantonmenton en la domo ”U tří korun” — ”Ĉe tri kronoj” — ĉe viandista majstro Chudoba (ĥudoba); la simpla soldato Filipo Deburau (Debiro’), kiu zorgis pri la ĉevalo de la hetmano, loĝis en malriĉa soldatĉambro apud la ĉevalejo enkorte. Li devenis el Amiens, el komedianta familio, sed juna li edziĝis, juna vidviĝis, perdis la patrolandon kaj la familion, kaj tial li lasis sin foje rekruti en Majenco, persvadita de hazardaj kompanuloj. En la germanaj kaj aŭstriaj regimentoj estis pli da francoj, kaj krome sufiĉe da eksterlandanoj batalis en taĉmentoj de armeoj revoluciaj kaj napoleonaj. Filipo Hermano Deburau estis bruska, sed gaja, rezoluta, sed bonkora; ĉar li majstris kvin profesiojn kaj krome aron da mirindaĵoj, liaj amikoj lin ŝatis inter si; kaj ĉar la blanka bluzo kun rozruĝa distingilo kaj la triangula ĉapelo sur la harplektaĵo eminente lin belaspektigis, junaj inoj en Kolín ŝate postrigardis lin, dum li rajdis surĉevale al kazerno por sia hetmano.

En la Chudoba-familio servis juna etulino ie el la regiono Ĉaáslav; ŝia nomo estis Katarina Gráfová. Ŝi estis blondhara, gracia, ŝi majstre dancis kaj havis teneran koron kaj al ploro estis ĉiam inklina; la brava soldato Deburau ŝin ofte kaj ŝate konsolis. Li opiniis sin pli forta kaj pli kuraĝa apud ŝia timema animeto. Ĉar ŝi estis sindona kaj pacienca, li konkludis, ke ŝi estus bona edzino por soldato.

Kaj iun majan tagon en la jaro 1794 oni aranĝis endome ”Ĉe tri kronoj” la edzi ̧feston. Filipo estis tiam tridektrijara kaj lia fianĉino dudekjara; kiel edziĝatestantoj funkciis riĉaj najbaroj, vaksisto Jesenovskë kaj urbano Eckel. La novgeedzoj transloĝiĝis al familio Kmoch (Kmo ̨), numero 62, kie naskiĝis al ili la unua filino; analoge al la nomo de sia baptopatrino ŝi ricevis nomon Jozefa Marta. Eĉ kiam oni militis en Bavario, Pollando kaj Italio, Filipo Deburau restis jam garnizone, kaj lante li hejmiĝis en Kolín; oni konfuzis lian nekutiman nomon kaj tial vokis lin ”Debrio”, ”Debro” kaj iam nur ”Dvořák” (Dvorĵak = Kortano), simple tial, ĉar li loĝis enkorte, kaj ĉar oni siamaniere nomis ĉiujn fremdlandajn soldatojn en la urbo.

La milito foris, sed malfeliĉo ĉiam embuskas proksime. En varmegaj juliaj tagoj jare 1796, ĝuste en la tempo, kiam la familio Deburau estis riĉiĝonta je unu nova membro, ekflamis antaŭurbe de Kolín incendio, kiu detruis duonon de la urbo, ankaŭ la preĝejon. Deburau savis el la brulanta domo sian edzinon, svenanta pro teruro, kun la unujara filineto; la lignaj domoj forbrulis ĝisfundamente. La militkomandejo permesis al edziĝintaj soldatoj, perdintaj loĝejon, provizore restadi enkazerne. La loĝejmanko, estiĝinta pro la incendio, fermis iliajn familiojn en la komunajn kameretojn enkazerne por longaj jaroj.

Semajnon post la incendio naskiĝis al Katarina knabo. Ankoraŭ ŝi estis konsternita pro la incendio-teruro, malfeliĉa pro la neintima loĝejo, ĝenata pro ĉeesto de fremdaj homoj, malforta pro doloroj.

La saman tagon, la 31-an de julio 1796, baptis la pola soldat-kapitano, Francisko Gerzanowski, la filon de Deburau, kaj tiu ricevis la nomon Jan Kætitel Kašpar (Johano Baptisto Gasparo). La lastan kaj ĉefan nomon li ricevis de bakisto Steiner, lia baptopatro. La ceremonio finiĝis rapide; en la ruinojn de la preĝejo pluvis, kaj anstataŭ la volbo arkis super ĝi la ŝtorma firmamento.

Dum la vivkandelo de la knabo estis ekflagranta, la armeoj interbatalis, estis venkantaj, venkataj. La malamikeco inter la ŝtatoj kreskis, minacis novaj militoj. Al Filipo Deburau, kiu finis sian soldat-karieron per ”kapitulaco”, nek la aŭstria imperiestro, nek Napoleono estis simpatiaj. Sed ĉiam post unu jaro li riĉis je unu plia infano, filo Stefano kaj filino Barbara.

Kiamaniere ilin vivteni per bagatela soldata soldo? Kaj kio okazus, se lin ie dum la milita ekspedicio trafus malamika kuglo? Diable, eble ĝi povus esti ankaŭ el franca fusilo!

La edzino konsentis kun lia decido. Filipo Deburau petis eksiĝon el la regimento. Por povi resti enkazerne, li praktikis unu el siaj profesioj — barbiradon. La olda soldato tre bone sciis, kiamaniere rutine aranĝi la harligon subĉapele, ĉiam li estis al oficiroj kaj kamaradoj en la regimento je dispono kaj ankaŭ li sciis skarifiki, se necesis. Liaj trukoj kaj manipulado kun boteloj aŭ kun koloraj poŝtukoj programe variigis iliajn longajn vesperojn. Cetere kien ankaŭ forpeli la povrulon kun la edzino kaj kvar infanoj? Krome ankaŭ duonvoĉe oni diradis, ke la vigla knabo de servistino Maria Nêmečková (Njemeĉkova), el la domo apud la kazerno, registrita kiel nelegitima, onidire ankaŭ alparolas Filipon ”paĉjo”. Katarina ofte pro tiuj onidiroj ploris. Por ke la kalumnioj, koleroj kaj ĉagrenoj ĉesu, Deburau igis sin disponi al milita trupo, transportanta armilojn en Pollandon, kaj por sia konsolo li kunprenis la etan Gasparon; kiam post kelkaj monatoj li revenis, Katarina bonvenigis lin paciĝinta, laca pro nostalgio.

Somere en la jaro 1799 Kolín bonvenigis eksterordinaran viziton; almarŝis tien la unuaj taĉmentoj de la rusa armeo kaj post ili la armeo de la francaj elmigrintoj, kiuj celis batali kontraŭ Napoleono. Veteranon Deburau disponigis la magistrato al la stabo; li servis kompleze ankaŭ en lazareto, sed li profitis de tio kaj rapide petis ateston pri bonkonduto. Baldaŭ li prezentis peton pri pasporto por povi vojaĝi tra la aŭstria teritorio kaj praktiki la ”meĥanikan arton”. Tio estis la maniero, kiel eskapi for de la mizera vegetado en la paŭperigita urbo; li resumadis en sia memoro ĉiujn artaĵojn, kiujn li iam faris aŭ vidis kaj mem li klopodis pri la iama rutino.

Kiam Katarina plendis, ke per ĵetado de la koloraj stangetoj li ne povas vivteni tiom multnombran familion, li montris al ŝi infanojn, kiuj katumis surkorte, transsaltadis unu la alian, provadis kaprioli, kion li modele montris al ili antaŭe.

La geknaboj heredis post la patrino ĉarmon de la vizaĝo kaj korpon, de la patro la elastecon kaj forton. Filipon ravis vizio de la propra komedianta grupo. Li konsultis migrantajn artistojn, kio pleje plaĉas al la publiko en urboj kaj vilaĝoj. La junularo el kabanoj sur la Elbobordo vidis ofte raran spektaklon: patro Deburau streĉis inter du arboj ŝnuron kaj devigis siajn infanojn ascendi ĝin kaj provi ĝin suriri, balancante longan stangon enmane. La eta publiko ne sciis, ĉu envii, kiam la patro, ĝojigita pro lerteco de siaj idoj, ilin brakumadis kaj kisadis, aŭ bedaŭri, kiam li — ekscitita, ke la ekzercado tiom lantas — ŝparis nek kriadon, nek kapfrapojn.

La infanoj de Deburau aĝis kvin, ses, sep jarojn kaj ili ne plu timis kaj iris surmane same certe kiel surpiede, por panpeco aŭ pomo ili prezentis al malgrandaj kamaradoj programeron, kiu igis ilin reteni la spiron. Katarina kudris al ili belajn kostumojn el buntaj ĉifonoj, la infanoj aspektis aminde, kaj la patro ilin pruntedonadis por la dimanĉaj prezentadoj al la nomadaj ĵonglistoj. La pli aĝa knabino dancis, la knaboj kuradis surŝnure, Francisko Nêmeček kun ili; patro Deburau diris, ke pli granda grupo havas pli bonan ŝancon sukcesi, kaj ke Francisko perlaboros por si mem. Katarina koncedis.

Olda italo Giacomo, kiu veturadis akompane kun la ĵonglistoj kiel klaŭno, ekamis la infanojn de Deburau; li rakontis al ili pri la itala komedio, pri la mimarto, prezentadis al ili la ĉefajn figurojn kaj persvadis patron Deburau, ke ili provu ŝancon en pantomimo. ”La infanoj estas ankoraŭ etaj”, ne konsentis Filipo, ”kaj la homoj ĉi-lokaj ankoraŭ ne alkutimiĝis al tio. Kiam la knaboj ekkuros sur la ŝnuro, ĉiu ekmiros. Vi scias mem, kiom perlaboras arlekeno kaj kiom vera artisto!”

La olda klaŭno, rememoranta la pasintan gloron, gloron tiom foran, ke ĝi fariĝis nekredebla revo, ŝultrolevis, brakumis la etan Barbara kaj pacience rigardis, kiel la aliaj infanoj ekzercas. Dum iliaj kuraĝaj saltoj li mienis duone laŭde, duone moke. Gasparo ŝatis la oldan Giacomon kaj restadis ĉe li.

Li ĉesis observi la fratojn kaj rigardis la klaŭnon, liajn strangajn grimacojn kaj ridetojn. Kvankam li tion ne rimarkis, lia vizaĝo ankaŭ ŝanĝiĝis kaj kurbiĝis. La olda Giacomo konstatis tion surprizite. ”Vi komprenis min, ĉu?”

Ankaŭ komencinte frekventi lernejon, Gasparo mankis ĉe neniu eklezia soleno, nenie, kie estis ia spektaklo. Mire li observis, kiel la homaj vizaĝoj ŝanĝiĝas. Kiam iu negocisto lin pelis for de la vendotablo, li mienis alie, ol kiam li portis baldakenstangon. La olda kantoro, kantanta dum la religia procesio, neniel similis tiun kun la kanvergo. Ankaŭ la militparadojn Gasparo ŝatis. Okulegante pro miro, li rigardis la patron, survestantan festan uniformon, butonantan bukojn kaj brosantan ĉakon. Ĉiam li trakubutis al si lokon tuj en la unua vico, por bone observi oficiron, kiel li kun la kapo klinita kaj sovaĝa rigardo levetas sin en ruĝa selo, kaj la soldatojn rigide marŝantajn kun marmoraj vizaĝoj kaj vaksitaj lipharoj. Li lude organizis soldat-paradojn, mem aŭ kune kun aliaj knaboj enlerneje aŭ fore apudrivere. Li estis malgranda, ĉifonita. Ili toleris lin inter si pro pardonemo, nome tial, ĉar li sciis naive mieni; neniu scipovis imiti mornajn oficirojn aŭ arogantajn komercistojn kiel li. Ankaŭ hejme li ludadis tiel, kiam li solis, sed li hontis antaŭ la aliaj, ĉar la fratoj mokis lin kaj la fratinoj lin misrespektis. Fieregaj kaj aŭdacaj ili rigardis Gasparon kiel abortiton, kaj liaj stultaj grimacoj tion ankoraŭ malbonigadis. La vivo de Gasparo en tia etoso ne estis ĝuste rozkolora. La severecon de la patro kaj morozon de la patrino li akceptadis kiel naturan neceson, sed simpation de la gefratoj li avidis ege, kaj ilia krueleco lin doloris. Li havis neniun, al kiu li povus plendi.

Nur kiam venis vizite la olda Giacomo, li demandis la knabon senvorte: ”Ĉu multe vi suferis?”

Kaj li ekkomprenis la rigardon de la italo kaj faldis bedaŭre la vizaĝon.

”Jes, ĝi amaris.”

”Sed vi ne cedos, ĉu?” — etendiĝis instiga rideto sur ĉiuj liaj faltoj.

”Mi provos,” aŭdacis Gasparo mieni decide.

Sur la vojo plena de piedbatoj kaj vundoj

Filipo Deburau en Kolín havis impreson, ke la tero brulas sub liaj piedoj. La lastaj ŝparaĵoj jam konsumiĝis. La regiono mizeris. Francan soldaton rigardis la urbanoj preskaŭ venĝeme, kvazaŭ li kaŭzus la suferojn, kiujn semadis tra la mondo la reganto de Francio. Lia ĉeesto ĉi tie malagrablis por li. Kiu lin nutros, post kiam li ekos kun la familio almozpeti?

Deburau petpostulis denove, ke li povu artisme sin prezentadi. Oni hezitis doni al li la permeson. Finfine, tio estis somere en la jaro 1802 — la regiona ofico en Kouřim — jesis, sed samtempe zorgeme spionis, kial fakte la franciano restadas ĉi-loke kaj surbaze de kia licenco. Severa leĝo, pelanta civitanojn, kiuj paŭperiĝis, en la naskiĝlokon, ĝin kaj ilin hontigante, puŝis Deburauon for el Bohemio kaj kune ankaŭ la malfeliĉan Katarinan, kiu eĉ ne enpense supozis, ke iam ŝi devos forlasi sian patrolandon, kaj kune kun ŝi ankaŭ kvar infanojn kaj la kvinan, la duonparencan Franciskon.

Nur unu feliĉ-ekbrilo lumigis foje la tristajn tagojn en Kolín, Filipo renkontiĝis kun kelkaj militkaptitoj kaj eksciis, ke de la maljuna onklino en Amiens onidire li heredis ian dometon. Filipo komence nur mansvingis. Sed post kiam kontrolistoj venis denove enketadi, demandante pri la dokumentoj, kaj montradis direkte al la limoj, li rememoris la heredaĵon.

En kompatinde ravaj imagoj de la gepatroj kaj infanoj jen la dometo en Amiens reaperis kiel vilao, kie la senkonsila servistaro esperplene elrigardas, kiam kaj kiu ekmastros la forlasitan bienegon.

La ekzercado de la infanoj bruske severiĝis. La olda Giacomo iĝis familiano kaj kolektadis ĉiujn utilajn spertojn. Post kiam la regiona ofico promesis al Filipo pasporton, por ke li povu vojaĝi al la franca patrio, la familio aranĝis ankoraŭ en Kolín apud la rivero la unuan grandan prezentadon, kaj post la unua venis pluaj, por ke ili enspezu por la vojaĝo. Por ne fortimigi la spektantojn, li titolis sin Filipo, invitante la civitanojn al vizito per la nomo Dvořák, kiu estis lia kromnomo. La knabinojn rebaptis Giacomo antaŭ la granda vojaĝo per pli kutimaj nomoj, kiuj jam restis al ili: Katarina kaj Dorotea.

Iuvespere ili forlasis la urbon Kolín. Tiutage la suno, klinante sin okcidenten, ekstreme ruĝis kaj la akvo-surfaco de Elbo estis kvazaŭ post ia masakro. Estis majo. Kiam ili estis forveturantaj sur la veturilo de la milita transporto, celanta al Prago — el la katedralo sonis majesta kanto. Kelke da lanternoj ekpalpebrumis ĉerande de la urbo kaj poste ili eniĝis en tenebron. Gasparo ekdormante havis la kapon sur brako de Giacomo, kaj aŭdis en duonsonĝo la voĉon de la patro, kiu iris preter la veturilo kaj konversaciis kun la veturigisto.

Adiaŭ, Kolín! Ĉu mi revidos vin iam, mia naskiĝloko?

Tagoj antaŭ la forveturo estis purgatorio por Gasparo, sed ili tamen ne redemptis por li la ĉielon; bedaŭrinde, li ne sciis same lerte tordi la neflekseblajn korpo-membrojn, kiel li sciis grimaci, li estis mallerta kaj sengracia.

”Hop, hop, ankoraŭ unufoje saltu”, kriis je li la patro. Sed la knabo tremis tutkorpe, timis kaj se tamen li aŭdacis salti, certe li falis surkapen, neniam al la loko destinita. Liaj gefratoj snobe mienis kaj montradis al li la dorson. Kie ni prenis tiun bastardon?

Kaj ankoraŭ survoje al Prago Gasparo perdis sian solan protektanton; la vivo de la maljuna pajaco Giacomo estingiĝis proksime de pordego de la Bohemia ĉefurbo. La gajnon el prezentado en antaŭurbo Deburau-oj donis por sepulto. Gasparo korŝire ploris vidante ĉerkon kun sia majstro kaj instruisto terensinki. Vi finiĝis, Giacomo! Gasparo tiam certis, ke kun Giacomo foriras ĉiuj arlekenoj kaj pulĉineloj, pri kiuj li rakontis. Li levis sian larmoplenan vizaĝon al altaj turoj de la urbo, kies beleco kaj grandeco ennebuliĝis pro amareco de tiu ĉi adiaŭo.

La unuaj vesperoj, kiam ili prezentadis sin apud la limoj de Bohemio, estis sukcesaj; homoj ĉi-loke estis afablaj, dankemaj; ŝate ili admiris la familian grupon. Valoris spekti. Filipo aĉetis ĉe la vaganta ĵonglisto, al kiu li pruntadis por la dimanĉaj prezentadoj siajn infanojn, ĉiujn liajn skarpojn kaj zonojn, jupojn kaj bandolierojn; kio mankis, tion kudris Katarina kun la filinoj. Post kiam patro Deburau aperis en ruĝa ĉemizo, forta kaj fortika, kiam sur liajn ŝultrojn saltis du fortstaturaj kaj facilmovaj knaboj, en silkaj flavaj ĉemizoj kaj en nigraj striaj pantalonoj, post kiam ĉirkaŭdancis ilin du ĉarmaj kaj junaj knabinoj, al kiuj surfrunte, en oreloj, surkole, surtalie kaj ĉiuloke, kie estis io pendigebla, briletis oraj ornamaĵoj, la vilaĝaj spektantoj ne povis okullasi ilin.

Pli malbone estis, kiam devis sin prezenti la eta Gasparo.

Li estis svelta, nepeza; la patro destinis al li lokon ĉe supro de la vivanta piramido. Li tremetis pro timo, ofte li terenfalis, grince kunpremis la dentojn por venki doloron kaj ploron.

”Ja, li alkutimiĝos”, diradis la patro.

”Li priĉizos sin kiel ŝtono”, pensis la fratoj.

Li priĉizis sin, sed ne kutimiĝis. Li duonmortadis ĉiam pro teruro, grimpante sur la ŝultrojn de siaj fratoj, kaj ĉiun salton desupre suben li opiniis sia lasta momento. Kutime li ankaŭ fuŝis tion. Ĉio funkciis senerare, oni sentis hororon pro kuraĝo de la Deburau-knaboj, pro ilia elasteco kaj lerteco, sed subite, kiam aperis Gasparo, oni komencis ridetadi kaj la impreso vaniĝis. La artistoj ridetis kaj riverencis, sed apenaŭ ili estis post kurteno, mire ke ili ne karambolis, kiel ili kuregis post Gasparon, por bati lin. La tuta intereso de Gasparo dum la prezentadoj koncentriĝis al tio, ke li iĝu minimume okulfrapa. Timeme li ĉiam observis la vizaĝojn de la vilaĝaj spektantoj, enirante la spektaklejon. Se homoj fajfos, kiam li terenfalos, li malsatos kaj estos draŝita. Se oni ridos, li ricevos nur kelkajn kapfrapojn, kaj aldone panpecon. Sed alzacanoj kaj bavaroj ne zorgis, kiel fartas la eta kaj ridinda friponeto.

Ili pagis kaj volis sin amuzi. Gasparo sekvis iliajn larĝe malfermitajn okulojn kiel hundo. Timo instruis lin diferencigi la publikon kaj ĝian ridon. Li sciis, ke iu primokos lian mallertecon per altsibla maniero, oni elfajfos lin; sed, kiam aŭdiĝis laŭta, larĝa rido, tio kutime influis ankaŭ la aliajn kaj ili bonhumoris. Poste li ĝojis, kiam oni taskis lin kvesti monon post la prezentado; homoj ridis kaj donadis al li pli ol al aliaj.

La patro ne elbatis el Gasparo la timon, sed kiam li rimarkis, kiel la homoj amuziĝas pro liaj faloj, li ekhavis novan ideon. Se mankas Giacomo al ni, ni transformos Gasparon je klaŭno! La gefratoj rigardis lin kun malestima kompato, sed li ĝojis; li gajis ne plu devi grimpi sur la fremdajn ŝultrojn kaj balanci surŝnure. Sed li ĝojis antaŭtempe. Ke ili deprenis de li la silkan veston kaj vestis lin en la malnovajn flikitajn ĉifonaĵojn, tion li povus preteratenti; plezure li ŝminkis sian vizaĝon simile kiel iam Giacomo; sed per tio lia tasko ne finiĝis. Se antaŭe iam-tiam li falis hazarde, nun li devis fali ĉiam, sed ĉiufoje kun ega frapsono kaj kun la kruroj ĉiam supre kaj kun la kapo malsupre. Li devis esti vera malo de siaj leĝerkruraj kaj elastaj gefratoj; ili kiel nebuleto, li kvazaŭ la plumbo. Al kapobatoj post kurteno aldoniĝis kapfrapoj antaŭ la publiko. Ili kutimis rigardi lin kiel mallertulon kaj frapaton por nenio taŭgan. La tuta familio devis perlabori por vivteni sin. Ili per sia forto, laboro, kuraĝo, li per piedbatoj.

La povra Gasparo ŝanceliradis en saktolo post siaj bravegaj fratoj, stumblis je propraj kruroj kaj faladis naz-al-teren; li donadis, kion ili bezonis, kaj ricevadis rekompence vangofrapojn tiel fortajn, ke eblus kredi, ke post tiuj li povas fari kapriolon. Kion la ceteraj faris leĝere kaj elegante, li imitis maksimume mallerte; ili similis papiliojn; li terenfaladis kvazaŭ peza globo. Post kiam liaj fratinetoj finis la prezentadon surŝnure, li devis tamen supren kaj post momentoj de rigida penado falegi suben. Gasparo akiris valoran sperton: pli facilas lasi sin elfajfi, homojn malĝojigi, plorigi kaj entute fari kun ili kion ajn — ol ilin ridigi. Kiam ili ridadis pri liaj senintencaj faloj, nenio ŝajnis al li pli facila; sed nun la samo iĝis diabla tasko. Li falegis teren kiel plej bone li kapablis, sed reeĥis eĉ ne voĉeto. Timeme li ekrigardis la patron. Komandema rigardo ordonis al li: ”Ankoraŭ foje!” Li salte levis sin kaj ripetis la falon ĝis en lia kapo ekfajreris. Hura, kelkaj voĉoj ekridaĉis. Li disspecigus sin, por ke ili iom ridu; tio ja signifas manĝon kaj iom da ripozo. Li havis nenion plu por ĝoji; pecon da pano kun graso, kaj momentojn, kiam la tuta mondo lasis lin trankvila, tio estis la plej belaj travivaĵoj, kiujn li sciis imagi.

Li faladis do kaj faladis, ĝemis sub seĝo kun la kontuzita vango kaj sanganta nazo, kun ŝvela okulo kaj dentoj inflamaj; ridu tondre pri tio, ridu, vi kanajloj en la unuaj vicoj, mi petas, ridu, vi apatiaj, cinikaj bestoj! Ridu, ridu!

La franca heredaĵo

Ju pli ili alproksimiĝis al la franca limo, des pli ofte la patro enpensiĝis dum longaj silentemaj momentoj. Post kiam ni transpaŝos la limon, en la plej proksima vilaĝo ni aĉetos botelon da ruĝa vino, levos ĝin kontraŭ la ĉielon, por ke nia suno incidu sur ĝin kaj poste ni eltrinkos ĝin. Kaj la glutkvanton ricevos ankaŭ la tero, por ke ni tostu kun ĝi! Ŝajnis al li, ke ne nur li, sed ankaŭ liaj infanoj revenas en sian patrion.

Laŭ konturo de la horizonto li antaŭvidis bone konatajn montetojn multe pli frue, antaŭ ol ili atingis Francion. Li malkovradis konatajn arbojn, riveretojn kaj stelojn sur la firmamento. Amiens! Celo de la kelkmonata migrado, paradiza revo de la sep homoj, kiuj malsatis, batalis kontraŭ la laco kaj suferis dum longaj marŝoj kaj dum frostmalvarmaj noktoj!

Amiens! Sorĉa futuro, pro kiu ili perdis sian patrolandon kaj la firman teron sub la piedoj! En ĉiu bela domo, kiun ili ekvidis, ili antaŭvidis sian posedaĵon, sed de ĉiu sin forturnis, ĉar por ili ĝi malmulte noblis.

Komisaro de Amiens kontrolis iliajn dokumentojn; poste li venigis foirgardiston kaj ĉagrene ordonis, ke li montru al la almigrintoj ilian heredaĵon. Deburau-oj ne kuraĝis demandi.

Ili dankis kaj senvorte postiris la gardiston survoje, de kie ili venis. Ankoraŭ pli scivoleme ili rigardis ĉiujn bele konstruitajn domojn, preter kiuj li gvidis ilin kaj atendis ĝis ilia gvidanto levos la manon kaj diros: Jen, ĉi tie! Ili plu distancis for de la urbo-centro. Kaj poste venis momento, kiam la gardisto haltis. Li alrigardis kompate la strangajn fremdulojn, levis la manon kaj diris: ”Jen!” Rapide li foriris. Kion ili vidis, estis ruino; kelke da muroj disfalontaj, rompita barilo, la tegmento trafalinta kaj rubejo ĉie ĉirkaŭe. Ankaŭ pli frue ĝi estis kaduka domaĉo, pri kiu la posedantoj ne tro zorgis; post kiam oni elportis el ĝi la lastan posedanton, zorgis pri ĝi jam neniu. La plej aĝa filo ekfrapis la pordon; ĝi renversiĝis. Polva nubo ruliĝis supren elinterne. Katarino enrigardis tien: araneaĵoj, malpuraĵo, ŝimo. Momenton ŝi vivigis en si esperon, ke oni povus ripari la konstruaĵon.

”Eĉ ne unu trabo estas bonorda,” respondis patro Deburau al ŝia demando atendanta esperon.

Gasparo tiumomente pardonis al siaj gepatroj kaj gefratoj ĉiujn humiligojn. Li kompatis ilin. Li vidis la patron, kiel li stamfas antaŭ la ruino, por deskui la koleregon de si; li vidis la patrinon senpove ĉirkaŭrigardantan, kvazaŭ ŝi demandus, pro kio oni punas ŝin; li vidis siajn du obstinegajn fratojn tute senenergiajn kaj ambaŭ fratinojn, serĉantajn konsolon en ploro, vang-ĉevange. Ili ĉiuj estis tiel etaj kaj senfortaj; ili, kiuj ĉiam radiis pro kuraĝo kaj forto.

La komediantoj ekloĝis en antaŭurba korto kaj vespere aranĝis spektaklon. Estis dimanĉo. Merkrede ili sukcesis vendi sian heredaĵon. Subite ili havis pli da mono ol iam dumvojaĝe. Iun semajnon ili ripozis. Sed frankoj elspeziĝis kaj necesis decidiĝi: kion fari? Bienposedanto, en kies korto ili tendumis, komprenigis al ili intencon de la komisaro, ke li lasos ilin enkarcerigi, post kiam ili restos sen mono. Necesis foriri. Reveni? Sendube.

Kaj tiel iutage la patro Deburau rekalkulis la lastan monon kaj ekiris al foiro. Kiam li estis revenanta, postiris lin lante, pezpaŝe magra ĉevalaĉino kaj post la ĉevalaĉino klakbruis korbveturilo kun kovrotuka tegmento. Ĉiuj ekzaltis. La ĉevalaĉino por dekok frankoj certe memoris kelkajn kruelajn batalojn; ĝi estis kiel sekigita kaj havis surkorpe cikatrojn de mistera origino. Sed tuj ĝi fariĝis amato de tuta familio, kiu ĝin glore akceptis kiel sian anon. Post kelke da tagoj ekveturis Deburau-anoj el Amiens returnen.

Ili veturis sen atingi la limon. Komenciĝis decembro, varma kaj malseka senneĝa decembro. En la plej proksima urbeto ili renkontiĝis kun karavano de veturiloj celantaj al Parizo.

Napoleonon Bonaparton oni kronis kiel francan imperiestron. La komerca spirito ekprenis gvidrimenojn kaj turnis la komediantan ĉaron suden. Ili trabatis sin denove per siaj saltoj kaj kaprioloj kaj bone prosperis. Ili rapidis. Sed ankoraŭ unu kruela senreviĝo atendis ilin. Ili ĝojis je la metropolo, prononcante nomon de Parizo kun retenata spiro; ili imagis al si komplezan publikon, ĝojigan etoson, mon-alfluon. Sed polico ne lasis eniri enurben elementojn suspektindajn. Vana intertraktado. Kaj vane la eta Gasparo elrigardadis el sub malseka kovrotuko, por ekvidi almenaŭ turojn de la sopirata urbo. Ĉar pluvis kaj nebulis, li vidis nenion, nur la nigran muron de la pordego kaj vizaĝojn de la malafablaj gardistoj, kiuj sakris, defrotadis la pluvon de siaj vangoj kaj montris al la komediantoj, ke ili leviĝu kaj vagu kun sia ĉaro al la direkto, de kiu ili venis.

”Vivu la imperiestro! Gloro al la imperiestro!”, vokis homoj ĉiuloke, kie la komediantoj veturis. Fierega kaj perfida Parizo restis post ili. Ili sentis sin honorofenditaj pro tio, ke ĝi forpelis ilin. Nur la eta Gasparo rememoris ĝin kun tima estimo.

Ĉar oni malpermesis Parizon al ili, tio plialtigis ĝian allogecon. Dum longaj noktoj, kiam li devis gardi la ĉevalinon kaj la veturilon, li imagis ĝiajn stratojn, palacojn kaj ĝian Napoleonon.

Spite la fakton, ke la nokta tempo iam senfine treniĝis, Gasparo ŝatis ripozon en arbaroj pli ol la malvarmon en veturkoridoroj kaj en staloj. Nur dum pluvado ili restadis en gastejoj aŭ ĉe komplezaj kampistoj; ili devis enpremiĝi en ia sufoka kamero, kie oni malfacile spiris kaj ankaŭ esti dankemaj, ke ili povis tie dormeti sur la malmola planko. Sed kiam sude komenciĝis baldaŭ printempo, ili tranoktadis denove ekstere kaj tie sub la steloj pli bone, pli libere.

Kion prirevis la knabeto dum sendorme pasigitaj noktoj?

Li sciis, ke li estas sentaŭgulo; kaj tamen li prezentadis sin surloke de siaj fratoj, meze de homamaso, prezentante ion, kion neniu kapablas. Ĉu vi vidas? — montras al li spektantoj kun flamaj okuloj, ili aplaŭdas kaj klamas. Li riverencas kaj ridetas. Kaj poste venas gardistoj el pariza pordego; ili riverencas multe pli profunde kaj petas, ke ne plu li koleru kaj kuniru; sinjoro, imperiestro Napoleono venigas vin montri al li vian arton. Kaj li do iras. Nur nun, tiu frida, kruela, pluvoza Parizo malfermas okulojn, rekonas, kiun ĝi forpelis de siaj pordegoj.

Gasparo iam ne scias kiel daŭrigi siajn aŭdacajn revojn.

Sopirante, ke la nokto pli rapidu, li rememoras ĉiujn homojn, kiujn dumtage li vidis kaj renkontis. Li rememorigas al si ĉiun aparte, kaj kiu speciale al li ekplaĉis, aŭ kiu lin ekinteresis, ĉe tiu li haltas kaj ripetas enmemore lian figuron aŭ la konduton. Homoj, pri kiuj li tiamaniere meditis kaj kiujn li figure prezentadis al si, ne estis al li antipatiaj. Li feliĉis konante tiom multajn kaj fakte li ŝatis ilin ankaŭ kun iliaj eraroj kaj ridindaĵoj. Ju pli li identiĝis kun sia profesio kaj kutimiĝadis al la klaŭn-piedbatoj, aspektantaj kiel justa aldonaĵo al la ĉiutaga pano, des pli logis lin priatenti la homojn kaj iliajn kvalitojn.

Kiam la vastajn regionojn kovris la nokto kaj li komencis sian gardadon, preskaŭ ame li rememoris ĉiujn kapojn, kiujn tiutage li vidis kaj kiuj nun trankvile respiradis sur kadiso kaj kapkusenoj. Ŝajnis al li: mi estas la gardanto de ĉiuj. Nur unusolan vizaĝon neniam li povis imagi al si endorme. Li turnadis sian vizaĝon al nordo, kie li antaŭvidis Parizon, trapenetradis perokule la tenebron kaj elvokadis al si tiun vizaĝon el nigro.

Li havis ĝin antaŭ si, jes, nun, kiel maskon pendigitan sur kurteno de la nokto, senmovan, kaj rigardis rekte ties okulojn.

Ne, vi ne dormas, li opiniis. Same kiel mi ĉi tie gardostaras, ankaŭ vi staras apud alta fenestro de via palaco kaj gardas la mondon. Vi rigardas, kiel respiras la nacioj, kiel maltrankvile ili moviĝas dumdorme, kaj aŭskultas, kiel ili aŭdigas vian nomon, kun kolera respekto, kun admiro kaj lace. Regas tenebro super Eŭropo, kaj nur ni du garde staras. Nur ni du — mi kaj vi, Napoleono!

Dek vagabondaj jaroj

Ombro de la franca imperiestro ilin persekutis. La nomoj de grandaj batalkampoj atingadis ilin, venigadis al ili en rigardejon aron da ekĝojigitaj spektantoj kaj alifoje malplenon, akre odorantan de tristo kaj furiozo.

Napoleono venkis la aŭstrianojn apud Ulm. Trafalgar estis la nomo de lia malvenko surmare, sed poste venis la gloro apud Slavkov (Austerlitz). Li detronigis Burbonidojn en Napolo kaj donacis Nederlandon al sia frato, post aŭstrianoj li humiligis ankaŭ prusojn kaj enmarŝis en Berlinon. Sur simpla floso meze de rivero Njemen kun caro Aleksandro li dividis al si Eŭropon: li okupis Portugalion, la reston de Italio kaj turnis la atenton al Hispanio.

La familio de Deburau vane klopodis eskapi for de la influo de la nomo, forprenanta de homoj la dormon. Ili iĝis nomadoj kaj iris tien, kie regis pli varma vetero kaj kie ili antaŭsentis pli donacemajn polmojn; ili evitadis militojn kaj ribelojn kaj serĉis solenojn, foirojn, festojn. Ilia nomada vagado daŭris jam jarojn. Ili gajnis kelkajn groŝojn kaj denove ilin elspezis.

Pasinta vivo en la ĉeĥa Kolín ŝajnis al ili revo preskaŭ nekredebla. La vivo tie, jen ilia vera sorto. La infanoj kreskis kaj maturiĝis. Ili iĝis spertaj komediantoj, kies nomoj havis jam renomon. La pastro ĉesis prezentadi sin, sed la prezentado de ambaŭ filoj plu perfektiĝadis. Franz Nêmeček (njemeĉek), kies nomon oni afiŝis kiel Neumenseck, estis nomata ”reĝo de magia tapiŝo”, sur kiu la publiko ekvidos miraklojn de lerteco; Stefano estis la plej elasta saltanto sur la tuta kontinento — patro Deburau tion almenaŭ asertis, invitante la publikon.

La pli oldan fratinon Katarinan oni kutimiĝis pro ŝia bruna haŭto kaj densa nigra hararo titoli ”La bela hungarino”. La pli juna, blondhara Dorotea, dancis kvazaŭ nebuleto. Nur Gasparo restis daŭre sentaŭgulo. Li aĝis dek, dekdu, dekkvar jarojn, sed ellernis ne pli ol kelkajn kapriolojn, kiuj sufiĉis por lia arlekena rolo. Nek la patro nek la fratoj ŝatis vidi, trafinte lin grimaci antaŭspegule, kiel li provas ŝanĝi la viza ̧-esprimon, kiel li aldonas la nigron sur brovojn kaj la ruĝon sur la lipojn por fari sian palan vizaĝon pli interesa. Por kio ĝi necesas? Sufiĉas ja farunumi la vizaĝon kaj poste ĝin elmeti al vangofrapoj.

Pasante tra la franca marborda regiono Filipo Deburau provis veni kun la familianoj en Hispanion. Sed ankaŭ tien persekutis ilin Napoleon-ombro, kaj kien ĝi sterniĝis, tie ekflamis fajroj. Tuj la unuan nokton Gasparo ekvidis francajn soldatojn, kiujn oni krucumis; la sekvintan nokton kamaradoj de la krucumitoj masakris la tutan vilaĝon. La trian nokton la Deburau-anoj dormis jam denove sub la franca firmamento. Volante vivteni sin, ili devis pluen.

Ili iris en Italion, sed ĉie en la urboj koncentriĝis mistera malamego. La homoj preterpasis unu la alian kun signifoplenaj rigardoj kaj nur flustre parolis. En Mantovo oni ekzekutis homon, kiu en Tirolo gvidis ribelon kontraŭ Napoleono.

Gasparo notis lian nomon: Andreas Hofer. Ne raris, kiam li renkontiĝis kun tiel akra malamo, kaj ĉiam ĝi havis nuancon de mistero kaj heroeco. Ili aŭskultadis babiladojn de vilaĝaj virinoj, same en Francio kiel en Italio, kaj Germanio; ili ĉiuj malamis Napoleonon, ĉar li prenadis de ili la edzojn kaj filojn.

Pro lia nesatigeblo amasiĝis montoj da kadavroj kaj fluis sango-riveroj.

Iam Gasparo parolis pri ĉi tio kun la patro. La olda Deburau diris, por klarigi tion al sia filo: ”La afero samas, knabo, kun la salto, kiun vi volus enaere haltigi. Jam tarde. Ankaŭ same por Napoleono.”

Imago de salton faranta Napoleono estis por Gasparo ridinda. Kaj la ideo, ke li mismezurus la salton, ke li ne falus je piedoj... Sed ŝajnis, ke la imperiestro elastas kaj estas rapida kiel leono. Li retiriĝis apud Aspern, sed apud Wagram lia mano estis peza kaj per packontrakto en Vieno li aneksis al Francio egan parton de Balkano. Ĉar la papo aliancis kun Anglio, simple li nuligis lian ŝtaton. Kiam la papo lin anatemis, li ordonis kapti lin kaj fortransporti en Francion.

Tiutempe Deburau-anoj estis malproksime, eĉ en Turkio.

Iliaj prezentadoj en Istanbulo estis la plej brilaj. Dum tuta monato ili havis prezentadojn antaŭ plenplena spaco. La tridekan tagon vizitis ilin en la tendego supera oficisto. Ĉiuj ektimis, ke ili atencis iujn leĝojn de alikredantoj. Sed montriĝis, ke la sultano mem invitas ilin en la palacon, por ke ili aranĝu tie programon, kiu dum la tuta monato ravis la istanbulanojn.

Ega aro da gardistoj kondukis ilin tra multaj pordegoj, koridoroj kaj pordetoj, kiujn severe gardis soldatoj en turbanoj kaj kun lanco, ĝis ili venis en salonegon, kiun, rilate la pompon, nenio superis. Ĝi estis kolose alta. Muroj estis kvazaŭ el oro kaj meze fontano. En la fona parto pendis preskaŭ de la plafono longa kaj diafana blanka kurteno.

La komedianta grupo atendis, ĝis la kurteno disfaldiĝos kaj ili ekvidos sian majestan publikon. Sed la kurteno eĉ ne iomete moviĝis. Servisto ordonis, ke ili komencu. Poste ili interkonsentis, rememorante, ke ĝi estis ilia plej bona prezentado.

Sen publiko! Kia absurdaĵo! La knabinoj paŝis surŝnure kaj desaltadis. Neniu aplaŭdis al ili. Nur en la momento, kiam la knaboj prezentis pli danĝeran faron, aŭdiĝis flustreto. Krome nenio, saltoj, kaprioloj kaj arabeskoj antaŭ la senmova kurteno. Kaj tamen io!

Ĉe la finala kaj aŭdaca grup-figuro patro Deburau tenis sur la frunto persan bastonon kun apogilo, supre en la pendoreto balancis du fratoj kaj sur iliajn kapojn ascendis ankaŭ Gasparo. Kaj tie desupre li ekvidis... Li ekvidis kion ne darfis vidi okulo de iu ajn mortemulo sub la minaco de la plej kruela puno: la favorantinojn de la sultano. Li ekvidis ilin nur por momento, dum li kapablis konservi ekvilibron sur la kapoj de la fratoj. Sed tiu momento sufiĉis, ke lin priblovu ege forta fum-odoro, bonodoro de floroj kaj parfumoj kaj por ke li vidu desupre, trans rando de la kurteno kelkajn belajn virinajn vizaĝojn, fikse rigardantajn al la kurteno, travidebla de ilia flanko.

Gasparo ekvidis multajn kolorojn sur iliaj strangaj kostumoj, hararon falanta surŝultren, la nudajn mamojn de kelkaj servistinoj, svingantaj ventumilojn sur longaj stangoj. Sed la patro suprenĵetis la stangon kaj Gasparo devis desalti.

Nek dum foriro el la sultana palaco kun riĉa rekompenco, nek alifoje li diris al siaj fratoj pri la fabela spektaklo. Tio restis lia bela sekreto. Eble unuafoje en sia vivo Gasparo ne bedaŭris, ke al li apartenas la danĝera supro de la homa piramido.

Kun rememoroj pri Turkio la komediantoj denove revenis tra pli malriĉaj regionoj. Ili migris ree tra Germanio kaj Gasparo ofte manĝis nenion alian krom pano — nun pli seka ol antaŭe —, ĉar li dekutimiĝis plori. Li aĝis jam dekkvin jarojn, kiam post okjara nomada vivo denove ili ekstaris sur la franca limo. Ili sciiĝis, ke Napoleono repudiis Jozefinon, al kiu li edziĝis kiel generalo, kaj festis la geedziĝon al Maria Luiza, filino de la aŭstria imperiestro. Denove ili alkutimiĝadis je la franca kampara regiono kaj timide okulcelis Parizon. Sed venis printempo, marto kaj cent unu kanonpafoj anoncis, ke en la ĉefurbo la imperiestro havas filon, tron-heredonton, tuj en la lulilo kronitan je la romia imperiestro.

Filipo Deburau decidiĝis. Kiam la imperiestro feliĉas, li estas afabla kaj laŭ li ankaŭ ministroj, konsilistoj, prefektoj kaj finfine eĉ la plej subalternaj oficistoj. Nun venis la ĝusta momento veni en la urbon, kiu famis antaŭ iliaj okuloj kiel hejmo kaj paradizo de ĉiuj artistoj.

Bonvenigo en Parizo

Parizo!

Do, jen ci, monstro, kiun mi rememoris sude kaj malproksime en oriento! Miaj paŝoj tremetas, enirante cin. Mi rigardas vizaĝojn de ciaj domoj kaj palacoj. La ĵaluzioj estas mallevitaj. Ĉu ci ne volas montri cin al mi?

Vi diras Parizo kaj reeĥas nomojn de ĝiaj reĝoj kaj revoluciuloj, nomojn de gloraj pentristoj, kiuj certe superas la naturon en sia arto, nomojn de aŭtoroj, kaj precipe nomojn de kantistoj, kantistinoj, aktoroj.

Parizo palpebrumetis super la eta alilandano per verdaj okuloj de siaj fenestretoj, levetis siajn grizajn ŝton-ŝultrojn, sed samtempe logis: Venu! ĝi flustris el somera tenebro. Ĉiu nova panoramo, per kiu la urbo vidigis sin al li, estis amkonfeso. Gasparo premis enpoŝe la senpovajn pugnojn. Aĥ povi cin konkeri. Signifi tiom, ke minimume unusola cia angulo riverencu al mi, ke mi posedu almenaŭ pecon da tiu ŝtono, ke minimume unu paro da virin-okuloj min ekrigardu!

Klaŭnaj piedbatoj bruldolorigis duoble antaŭ la pariza vizaĝo, li hontis antaŭ ĝi, antaŭ ĝia mokema atendado. Pro amo al ĝi kaj pro spitemo naskiĝis en li granda ambicio. Deburauanoj komence konjektis, ke ili ekloĝos en iu el la forlasitaj ejoj de Luvro aŭ Tuilerioj, kiel aliaj artistaj familioj; sed Napoleono ordonis fine la restaŭradon de ambaŭ sidejoj kaj la ĵonglistojn oni elpelis. La patro Deburau trovis do por sia familio rifuĝejon dekstraborde de Sejno en strato St. Maur Popincourt, en povra, malriĉa kvartalo, longdistance de la urbocentro kaj loĝata de neriĉaj metiistoj, laboristoj kaj homoj sensignifaj, nemalproksime de kazernoj, meze de drinkejoj, kien venadis soldatoj danci. Enkorte de la granda kaj nigra, demorterigita domo, la vaganta familio ektendumis kaj tie ankaŭ komencis denove aranĝi la prezentadojn. Ĉiutage, nelonge post krepuskiĝo — dimanĉe kaj dum festotagoj jam posttagmeze eliris patro Deburau sur trotuaron antaŭ la pordego kaj per flor-riĉa oratoraĵo invitadis la preterpasantojn al vizito de la grandioza spektaklo. Kaj parizanoj ne lasis sin tro devigi; tiam estis la ora tempo por ĉiuj tiaspecaj entreprenoj.

Ordon ŝatanta imperiestro ja malpermesadis la miniteatrojn kaj igis ilin fermadi, sed la homoj, tiom longe suferintaj pro milit-ĝenaĵoj, sopiris la distradon kaj volis entuziasmiĝi per interesa spektaklo. La nomo Deburau baldaŭ hejmiĝis enkvartale kaj kiel la knaboj kun siaj vivoriskaj saltoj, tiel la knabinoj per ĉarmo de siaj dancoj famiĝis en la tuta ĉirkaŭaĵo; kaj kiam dimanĉ-vespere aranĝis la olda Deburau post fino de la prezentado artfajraĵon, kiu kostis lin entute eĉ ne dekdu centimojn, oni rememoradis tiun grandiozan spektaklon dum la tuta semajno.

La komedianta familio fartis denove pli bone. Ĝi komencis revi pri la pli grandaj kaj pli variaj prezentadoj, pri propra budo ie surbulvarde, pri muziko, pri menaĝerio. Ŝparinte la unuajn frankojn ili aĉetis klarneton. La patro ordonis al Gasparo, ke li ellernu ĝin ludi. Ĉar pro tio oni lin liberigis de la plej malbonaj faloj desur supro de la ”egipta piramido”, li ne hezitis. Neniu instruis lin ludi; vendisto klarigis al li kiel manipuli la instrumenton, kaj tio sufiĉis. Gasparo ludis dum prezentado; li ludis laŭ sia kapablo kaj propraj imagoj pri melodio. Homoj plejparte lin ne aŭskultis kaj ridis, nur kiam li fajfis tro false.

La patro akceptis en la grupon pliajn du akrobatojn, la geedzojn Godot. Lin mistifikis ilia glora famo, kaj li ne sciis, ke jam delonge ili fordrinkis ĝin kaj ke nun ili fordrinkas ankaŭ la rememoron pri ĝi. Gasparo ilin malamis, ĉar glaseto, kiun posttagmeze ili ne kapablis rifuzi al si, kutime signifis, ke li povis preskaŭ rompi al si, dum la vespera prezentado, la nukon. Mem la patro bedaŭris lin; sed la publiko ridis kaj venis denove; la geedzoj Godot tenis sin ĉe Deburau-oj kaj Gasparo tial fidelis al sia klarneto.

Vagante dum liberaj tempetoj tra la zigzagaj stratoj, li meditis kaj rezonis. Ne malfacilis konkludi, ke ne eblas konkeri Parizon, se oni ne konas perfekte ĝiajn loĝantojn. Sed Gasparo volis ilin koni, ĉar al multaj jam dekomence li korinklinis.

La povrulojn malriĉajn li konis bone, ĉar li vivis inter ili; li sciis pri ilia mizero kaj li lernis de ili malmildecon. Sed funde li observis ĉiujn homojn ĉirkaŭe. Li konatiĝis kun kiu ajn dum renkontiĝoj. Li vizitadis ankaŭ la imperiestrajn ĝardenojn kaj gvatis, kiel kondutas riĉaj urbanoj kaj oficiroj, kiel ili, laŭ la angla maniero ĵus veninta en Parizon, ĉe la renkontiĝo premas al si la manojn. Li vagadis preter butikoj de italaj glaciaĵistoj apud hanovera pavilono, kies krianoncoj rememorigadis al li la oldan Giacomon. Li vizitadis parkojn, kie li aŭskultis koncertojn kaj spektis piroteknikaĵojn, scivoleme li haltadis ĉe homgrupetoj kaj aŭskultadis, kio interesas ilin. Kelkfoje okazis, ke viroj rimarkis lin, silente atentigis unu la alian kaj haste disiradis, kvazaŭ timigitaj. Li komprenis la kaŭzon, kiam foje lin kaptis je la ŝultro magra longulo.

”Kion vi fajfis?”

”Mi ne scias,” diris laŭvere Gasparo.

”Atentu, ci respublikano!” minacis al li la longulo, kaj malaperis inter homamasoj. Tio estis lia unua renkontiĝo kun sekreta policisto; pli tarde li ellernis ilin diferencigi unuavide kaj facile divenis, kiu havas sekreton kaj kiu spionas. Meze de septembro estis okupita Moskvo. En la tago, kiam la informo atingis Parizon, la metropolo brilis dum la tuta nokto per ĉiuj lumoj. Neniu sciis, ke en la sama tempo Napoleono jam delonge estis revenanta, ke dekmiloj da gvardianoj, kiuj foriris kiel belaj kaj sanaj viroj, pereis apud Berezina, kaj ke la glora imperiestro sendis en la morto-regnon duonmilionan armeon. Parizo solene lumis kaj Gasparo admiris la parizanojn, kiel ili solenas la venkon, kiel ili scias esti entuziasmaj kaj gajaj, malgraŭ tio, ke estas milito, eĉ se ili havas sian imperiestron kun la armeo en danĝera neĝoplena malproksimo.

Brilegaj parizanoj!

Post dek tagoj venis la unua informo pri la malfeliĉa fino de la kontraŭrusa militekspedicio kaj la solena iluminado estingiĝis. Parizo eksilentis kaj atendis. Baldaŭ alvenis kurieroj.

Ekde la limoj al Parizo devancis diliĝencoj, kaleŝoj kaj aliaj veturiloj kaj en ili sidis malgrasiĝintaj kaj plenbarbaj oficiroj, kiuj eĉ ne demetis de si la virinan alivestiĝon, en kiu ili traveturis Ruslandon, Germanion kaj Aŭstrion. Kaj mil mejlojn post ili ŝanceliris tra neĝamasoj grenadistoj, fiero de Francio.

Gasparo vidis bone: li renkontadis ofte plorantajn okulojn, sed post larmoj kreskis spita obstino.

”Kiu revenis, estas je dek jaroj pli aĝa”, rakontis renkontiĝintoj kun soldatoj el la detruita armeo. ”Gvardianoj rekonis eĉ ne la imperiestron revenintan,” certigis la atestantoj.

Ŝnur-dancisto Godot, kiu ekloĝis kun sia edzino en la sama domo en strato St. Maur kune kun Deburau-anoj, klopodis satisfakcie rebonigi siajn peketojn kaj estante konata kun kelkaj statistoj el Operdomo, li sukcesis aranĝi venon de la sciavida Gasparo proksimume trifoje enteatren. La etoso plaĉis al la knabo. Oro, pluŝo, parfumoj lin ravis. Sed ”Oresto” lin ne multe impresis, malgraŭ la fakto, ke aktoris lin mem Talma; la tragedio ŝajnis al li frida kaj longa, ŝajnis al li, ke eblus diri ĉion pli koncize kaj klare.

Ĉar el post la kolono, kien sinjoro Godot lin lokis, apenaŭ li vidis la scenejon, li observis almenaŭ la spektantojn; dum ili ne dediĉis sin al siaj najbarinoj, ili estis dormemaj kaj vigliĝis nur dum paŭzo, rapidante en promen-koridoron.

En la koridoro de galerio Gasparo kontaktis la junulojn, kiuj ne tro pesis la vortojn.

”Ĉu vi opinias, ke tio jam sufiĉas al li?”

”Li plu iros. Li kolektas novan armeon.”

”Ĝi ne plu estos la iama armeo. Aŭ li prudentiĝos, aŭ sekvos katastrofo.”

”Atenton,” diris unu el la parolantaj junuloj kaj montris al viro en borderita jako, kiu proksimiĝis.

”Vi pravas,” konsente jesis tiu homo. ”Jam sufiĉas la militimpostoj. Rekrutadon oni jam ĉesu.”

”Ege vi eraras, sinjoro,” diris intence la junulo, kiu ankoraŭ antaŭmomente parolis pri la fino. ”Se nur li kapgestos, ni iros ĉiuj.”

”Mankas al vi prudento,” frapetis la frunton sinjoro en la borderita jako.

”Eble,” ekridis la junulo kaj duonvoĉe aldiris: ”Sed ni ne lasos nin tromplogi!”

Ne facilis por alilandano orienti sin en vortoj kaj ideoj de la hejmanoj. Nur lante Gasparo komprenis, ke Napoleono signifis por ĉiu ion alian, kvazaŭ li ekzistus en pluraj personoj. Nobeloj lin malamis, ĉar li estis popoldevena kaj avancigis lin la revolucio. La urbanoj lin taksis laŭ agoj al ili profitdonaj kaj ilin limigantaj. La plej malriĉaj ligis al lia persono multajn esperojn kaj longe ilin pacience vivtenis. Lia nevenkeblo sur batalkampo ilin unue fascinis; sed ankaŭ la milit-gloro ne povas satigi. Fine li senrevigis ilin. Malmulto da esperoj realiĝis; avantaĝojn havis nur soldatoj, cenzuro premis la vivon; kanon-pafoj, sub kiuj falis respublikanoj sur plataĵo de Grenell, estis malfruiĝinta pruvo, ke la imperiestra reĝimo estis krima insido kontraŭ la libereco de la nacio.

Eŭropo fine interkonsentis kaj batalordigis la unuiĝintajn armeojn kontraŭ konstantaj konker-planoj de la imperiestro.

Aŭstrio proponis peri la pacon. Sed Napoleono arde sopiregis atingi novajn venkojn, reposedi la perditan potencon.

Gasparo rememorigis al si la infanan estimon, kun kiu iam li rememoris Napoleonon dum siaj noktaj gardostaradoj. Lia saĝa kaj sperta patro pravis. Ĝi estis salto kaj fakte mise elkalkulita; la imperiestro rotaciis kaj jam ne povis halti. Kaj pli kaj pli certis, ke li ne falos sur la piedojn. Ĉu li ne plu venkos siajn kontraŭulojn? Ĉu li perdos venontan batalon? Kiu scias!

Eble ne. Kaj tamen jam li estis venkita, ĉar li perdis la propran landon.

En la teatro sidis belaj virinoj. Li elektis unu el ili kaj longe paŝis post ŝin; li preteratentis, ke ŝi iras kun du viroj, li vidis nur ŝian ombron kaj sekvis ĝin. Sur unu stratangulo li restis sola. Li estis revenanta kaj ĉiuj stratoj montradis al li velurajn kaj nigrajn angulojn, atendantaj amantojn, fenestroj sekretigis la amo-misterojn. Sed kiam ia virino lin alparolis, li ektimis.

”Kiom aĝa vi estas?” ŝi ekridis.

”Dekokjara,” li aŭdigis sin kaj fuĝis.

”Dekokjara mi estos, fraŭlino, kaj ankoraŭ mi ne ĝuis la amon. Mi ekamiĝis al palaj knabinetoj, ludantaj laŭlonge de vojoj, tra kiuj ni veturis, mi eksopiris la nudajn ŝultretojn de la sultan-favorantinoj, mi rigardis jupojn de multaj inoj, kiujn mi renkontis. Rare mi darfis enrigardi trans la sekretan kurtenon, kiel iam en Istanbulo... Mi timis. Sed okaze de negravaj epizodoj en gastejoj perdis por mi ankaŭ la virinaj maleoloj sian terure misteran allogecon kaj mi ellernis rigardi virinon pli memkonfide; ne ĉiam tio estis bela, sed despli ekscitprovoka kaj potenciganta mian sopiron pri momenta senfortigo, pri bela amo.”

Sed ĉi-loke por la amo necesas mono. Mono aŭ kuraĝo.

Nenion tian Gasparo posedas. La patro donas al li eĉ ne unu moneron kaj mem li nenion gajnas. Kaj kuraĝo? Alparoli iun knabinon? Tiuj pli arogantaj dirus: ”O, jes, kavaliro, sed montru unue monujon!” Kaj tiuj pli decaj? Ne, tiujn kontakti li ne aŭdacos. Iam li forbrulus pro la sopiro, kiam li premiĝas en homamaso apud palaco kaj kiam li kolizias kun dikaj urbaninoj kaj ridemaj modistinoj. Sed ĉu povas la franĝita kaj trivita pantalono svati silkan jupon de modistino, se ĉiun ĉirkaŭas tri belaj elegantaj studentoj? Kiel ekplaĉi en ĉemizo ŝanĝita apenaŭ unufoje en monato? Kaj ĉu vi signifas ion? Kion vi respondus, se iu demandus vin pri tio? Mi ludas klarneton.

Mi kapablas terenfali tiel, ke iam ĝi ne tro doloras min. Kaj sekrete, sekrete mi pensas pri tio, ke mi volus prezentadi komedion, pantomimon. Kiel ridinda! Jes, ĉiu primokus min.

Li akrobatis surŝnure en la korto de St. Maur, kapriolis, ridigis la homojn per spritmankaj grimacoj. Se aperis inter la publiko bela ino, li rigardis ŝin sopire. Renkontinte surstrate junulinon, kiu solis, li fiksrigardis ŝin peteme kaj senespere: Ĉu vi volus min ami? Elektu min! Versimile ĝi estis tro okulfrapa, ĉar iam iu ekridetis, alia ektimis. Neniu reciprokis lian rigardon.

Adiaŭ virinoj, intertempe nur arde ni sopiros vin. Sed jam ni estas dekokjaraj!

Brilaj parizanoj

Brilaj parizanoj! Kiel vi ŝanĝiĝis en la okuloj de tiu, kiu ne apartenis al vi, en la komenciĝintaj printempaj tagoj. Nelonga tempo pasis, kiam solene vi ovaciis venkon de via imperiestro, vi entuziasmaj patriotoj, fidelaj ĝis la lasta spiro al Napoleono? Aŭ via patriotismo estis nurnure ŝato de la milit-fortuno — kaj kiam ĝi forlasis lin, vi perdis kune kun profit-espero ankaŭ la amon al via lando?

Post batal-fiasko apud Lepsiko la eventoj pasegis tion rapide, ke mankis tempo por respiri. Aliancanoj transiris Rejnon, de Pireneoj proksimiĝis Wellington kun angloj. Napoleono ankoraŭ ie-tie per neatendita atako sporade venkis, sed lia armeo degelis. La aliancanoj ruliĝis al Parizo. Kiam Gasparo primiris iliajn venkojn, la patro diris al li: ”Ili batalas por sia propra libereco, naivulo. Kaj Napoleono? Tiu batalas nur por reteni sian potencon.”

Gasparo spertis dum la migrado trans naŭ limojn fontojn de rezisto kontraŭ perforto, aspiranta forgluti la mondon. Li atendis la saman sopiron pri honoro kaj libereco ankaŭ ĉe francoj. Sed ili ne forbruligis sian metropolon kiel rusoj, forlasantaj Moskvon. Aretoj da studentoj kaj junaj laboristoj konstruis en Clichy kelkajn barikadojn. Alie neniu ekpensis pri defendo.

Estis klare, ke la imperio estas falanta. La respubliko, el kiu la imperio naskiĝis, estis senespera. Ŝancon havis rojalistoj.

Blankaj kokardoj aperis komence nekuraĝe, sed ili multiĝis kiel fungoj postpluve. Kiuj sciis malpli ol aliaj, kiuj opiniis sin forpuŝitaj flanken kaj avidis atingi superajn rangojn, ekkomprenis, ke venis ilia ŝanco. La malnova reĝimo estis falinta.

Necesas sekurigi al si postenon en la nova. Ministroj, pri kiuj oni opiniis, ke ili restos, akceptadis amase gastojn. La iama aristokrataro, kiu malrespektis Napoleonon, vigliĝis. Rojalista konsilantaro daŭre kunsidis kaj sendadis kurierojn ĉiudirekten. Mono komencis labori. Pogrupe aperis duonmaturaj bubaĉoj, kiuj kuraĝis proklami: ”Vivu Burbonoj!”

Zorgoplenaj urbanoj fingromontradis al la proklamoj, algluitaj sur stratanguloj kaj apelaciantaj, ke Parizo trankvile kapitulacu. La laborista partio igis presi flugfoliojn, provantaj lastmomente vivigi la patriotismon. Sed policistoj kuradis tra stratoj kaj ŝiris ilin el la manoj. Blank-kokardistoj argumentis al aretoj da aŭskultantoj, ke al kontraŭbatalo instigas nur tiuj, havantaj nenion por perdi. Kiu havas familion kaj posedaĵon, devas konsenti kun kapitulaco.

Gasparo ne kapablis tion kompreni. Tiuj, kiuj dankas al tiu ĉi lando por la havaĵo, por bonstato, kaj devus ĝin unuavice defendi, transdonas ĝin kompleze al malamiko? Ĉu ne mirigas, ke pretaj defendi ĝin estas nur senhavuloj? Tiu ĉi lando eksigis ilin el bonfarto, fermis ilin en stratetoj, kiuj plenas de malpuro kaj malsanoj, donas al ili eĉ ne manĝon kaj tamen ili estas pretaj morti por ĝi. Kiel ordigi tion enkape? Riĉeco kaj oferemo, tio eble ne kongruas, opiniis Gasparo.

Kaj poste eventoj devancis ideojn.

Kozakoj sur Montmartro? La informo disportiĝis tra Parizo. Gasparo kuregis al sia elrigardejo. Li vidis en krepusko fajrojn, ĉirkaŭ kiuj svarmis kozakoj en altaj ĉapoj. Estis tie ankaŭ germanoj. Ĉi-loke super Parizo ili kunvenis por ĝin dispartigi al si. Kaj Gasparo kuris denove returnen. Tiuvespere entute neniu iris trankvile. Ĉiuj rapidis por novaĵoj kaj profito. La prezentado en strato St. Maur ne okazis. Deburauanoj timegis venontajn tagojn, ĉar unu senenspeza tago signifis mizeron. Sed estis pli bone ol oni imagis. Rusoj kaj germanoj enmarŝis en Parizon, kvazaŭ liberigante ĝin de la kruela jugo. La metropolo ilin gloris.

”Vivu caro Aleksandro,” vokis la publiko je la rusaj oficiroj.

”Vivu belaj parizanoj!” ili respondadis.

Ili ne kondutis kiel okupaciantoj, sed kiel homoj venintaj ferii en la bonvivanta facilkrura Parizo. Ili scivolemis pri ĝi; neniel ili imagis okupi ĝin tiel facile. Amasoj da burbonaj fanatikuloj, atendintaj post la pordego, etiĝis al la unua kavaleria taĉmento kaj kisis la polvoplenajn botojn de la oficiroj. El la fenestroj mansvingis junulinoj.

Kiu aperus en Parizo dum la aprilaj tagoj, konjektus: la humiligita urbo ne kapitulacis, sed la nacio solene festas. ”Brilegaj parizanoj” posedis siajn butikojn, domojn, trezorejojn.

El la okupacia armeo ŝajne fariĝos bonega kliento. Kial do ne ĝoji? Dum la unuaj du tagoj la teatroj ne ludis, sed nur tial, ke Parizo povu satigi sian scivolemon, por povi rigardi prusojn, kiel alternis iliaj gardistoj, kiel rusoj kantas ĉe fajroj, kiel la caraj oficiroj ekregis stratojn kaj placojn. La trian tagon ekfunkciis la teatroj kaj la parizanoj kune kun la venkintaj gastoj amuzis sin. Nur bankieroj, komercistoj kaj spekulaciantoj ne distriĝis. Ili devis profiti al la ”ŝtata renverso”, mendi, vendi kaj tondi senfinajn striojn da blanka tolaĵo por flagoj, kokardoj, mantukoj.

Iuvespere la dekokjara Gasparo Deburau revenis hejmen kun la tempio dishakita, kun vestaĵo disŝirita, tuko sur la brusto plenis de sango.

La patro devis uzi sian tutan aŭtoritaton por devigi lin al prezentado. Sed malfacilas salti kaj klaŭni, se Gasparo ĉiumomente vidas antaŭ siaj okuloj taĉmenton de francaj milit-kaptitoj, kondukata de germana eskorto. Ili marŝas tra stratoj, kiuj antaŭ la krepusko plenas de laboristoj.

”Kien vi kondukas ilin? En hospitalon?”

”En milit-tendaron.”

La francaj junuloj lacas, sangoplenaj, kun bandaĝoj franĝitaj, reciproke sin apogas, plenbarbaj, malgrasaj; kaj plej teruraj estas iliaj okuloj, vage rigardantaj domojn, vitrinojn, homojn, kiuj promenas surtrotuare kaj ridas. Ŝajnas, ke la soldatoj estas el provinco; iliaj rigardoj estas mirigitaj, kvazaŭ eĉ en la mortolaco ili diradus al si: Tio do estas Parizo? Por ĉi tiuj homoj ni volis fali? Por ke nun oni gvidu nin tra nia urbo kiel sovaĝan bestaron.

La dekokjara koro de Gasparo brulas pro ofendo de justeco. Li ĉirkaŭrigardas kaj konstatas en okuloj de multaj viroj la saman humiligon, kiun mem li travivas.

Kaj subite iu ekkriis: ”Kamaradoj!” Kaj iu alia: ”Ni liberigu francojn. Ek!”

Aro da laboristoj etiĝis kontraŭ la prusajn bajonetojn kaj sabrojn. Ili havas nenion ol pugnigitajn manojn. Kaj tuj en la unua momento falas kelkaj sangante teren. La germana oficiro komandas kaj unu eskorta vico puŝas la atakantojn sur trotuaron. Gasparo saltis furioze kontraŭ oficir-ĉevalon, sed ricevis sabro-baton kaj terenfalis. Kiam li leviĝis, la eskorto jam alproksimiĝis. Policistoj faras ordonon: arestas atakintojn. Ankaŭ lin iu ektuŝis, sed li elŝiriĝis kaj malaperis en la homamaso. Kaj la parizanoj, la parizanoj el lumigitaj butikoj, survoje al teatro kaj restoracioj aplaŭdas al la germana taĉmento. Ili aplaŭdas kvazaŭ ĵus ili vidus sukcesan farson.

Gasparo kuregas, enbuŝe absinto; de malproksimo li aŭdas ankoraŭ la teruran ”vivuon”, kiun vokas la superbaj parizanoj al la fremdaj soldatoj. Li bedaŭras, ke iam li volis esti franco.

Sed la doloranta vundo sur la tempio atestas al li: jam mi fariĝis tiu.

Nevolonte, nekompleze akceptis Gasparo piedbatojn por ridigi kelkajn soldatojn, kiuj iuvespere venis spekti la prezentadon. Ĉar ili bone pagis kaj ne ŝparis ridon, igis la olda Deburau aranĝi la grandan ”milit-marŝon” kaj la ”egiptan piramidon”: en la granda ”milit-marŝo” iris sinsekve surŝnure sinjoro Godot, Stefano kaj Francisko kun trikoloro enmane; la ”egiptan piramidon” personigis la geedzoj Godot, kiuj havis surŝultre bastonojn; sur ili staris Stefano kaj Francisko kaj sur iliaj ŝultroj tremis Gasparo.

La geedzoj Godot ankaŭ tiutage trinkis antaŭ la prezentado, onidire por ke iliaj kruroj ne tremu; dum ili paŝis sur la ŝnurego solaj, ili kapablis konservi ekvilibron, sed en la sama momento, kiam sur iliaj ŝultroj troviĝis la fratoj Deburau, kaj kiam ankoraŭ grimpis supren Gasparo, la piramido ekbalancis. Gasparo ne preventis la terenfalon. La soldatoj unuamomente grobe ekridis. Sed kiam Gasparo duonsvene sin levis, li ekaŭdis kelkajn vortojn en la lingvo, en kiu paroladis al li nur la panjo.

”Ja, li sangas.”

Li tuŝis la vundon surkape, sed samtempe kun surprizo ekrigardis direkten, de kie eksonis la voĉo.

”Nenio grava,” diris li al la soldato.

”Hej, kio vi estas?” vokis la soldato. ”Vi ne estas franco?”

”Malfacile diri, sinjoro,” respondis Gasparo kaj kuris daŭrigi la prezentadon.

Sed kiam ĝi finiĝis, la soldato anonciĝis denove: li volis ekkoni la samlandanojn. La patro interŝanĝis kun li kelkajn vortojn, ili diris al si la regimentnumerojn, rememoris la batalojn kaj la komandantojn. Gasparo interesiĝis pli, kaj kiam la soldato forirante invitis lin trinki glaseton da vino, li hezitis eĉ ne unu momenton.

Unue devis Gasparo rakonti, ĉar la soldato scivolemis, kia hazardo alkondukis ĉi tien la misŝancajn samlandanojn. Sed poste, eltrinkinte jam kelkajn glasetojn, li ekdemandis mem.

Kia estas Bohemio? Ĉu li konas urbon Kolín? De kie li devenas? Kaj ĉu apud Brandejs ankaŭ estas golfetoj? Ĉu estas tie plataĵo? Kaj kiaj homoj tie vivas?

Kiam la lango de la soldato eklozis, sufiĉe multon li rememoris. Li parolis mole, kvazaŭ la panmolaĵon li pecigus kaj rulus surpalate. Kompare al la kantemo de la franca lingvo la ĉeĥa estis pli obtuza muzike, komponita el profundaj tonoj.

”Ekzistas ĉe ni ebenaĵoj kaj montetoj,” diris la ĉeĥa soldato.

”Ankaŭ rivero estas kaj kiam ĝi elbordiĝas, ve al kampoj ĉirkaŭaj. Ne, surborde mi ne sidadis. Sur kampo laboro abundis, de mateno ĝis vespero. Mi volis iĝi kamparano, sed la bienon heredis la plej aĝa frato. Al militservo? Pro amatino.

Márinka komence diradis: jes, sed poste ŝi akordiĝis kun la najbar-filo kaj sciigis min, ke estas fino. Mi rekrutigis min.

Kial bedaŭri? Ĝis Parizo mi venis. Iam mi rememoras, vere.

Kvazaŭ hodiaŭ. Via fratino similas al Márinka. Ŝi ne tiel belis, sed ankaŭ ŝi havis blondan hararon, kiel tritiko, kiam la suno brilas sur ĝin. Sed Márinka certe jam havas amaton kaj min ŝi forgesis.”

La soldato ne venkis la triston kaj pridrinkis ĝin por la lasta mono, kiu restis al li.

Kiam Gasparo akompanis lin post noktomezo hejmen, vanis jam demandoj. Tiel nur por si mem li ripetis la ĉeĥajn vortojn; rybník, rákosí, pšenice, fiŝlago, kanaro, tritiko. Al li ŝajnis, kvazaŭ li trovus multekostajn memoraĵojn de la iama amo. Li elvokadis al si la junaĝon. Gasparo kondukis la soldaton al la magazeno, kie situis la kazerno; ili adiaŭis kaj neniam plu renkontiĝis. Sed longe sonis al Gasparo la kanteto, kiun la trista samlandano zum-kantis, dum li kondukis tiun el la gastejo hejmen. ”Malfeliĉa korteto, malfeliĉa kort’ ”. Kaj Gasparo tristis, ke li scias neniujn kantojn el sia junaĝo.

Sed multis okazoj por aŭdi des pli da francaj kantoj. Kaj nome parizajn. La kanto fariĝis modesta, sed potenca armilo de la popolo kontraŭ la maljustec-ondo, kiu ĝin inundis.

Ludoviko la XVIII-a surtroniĝis. La gloro de la burbona dinastio renoviĝis. La frato de la ekzekutita reĝo fariĝis reganto de Francio; li dankis al siaj protektintoj kaj pompe adiaŭis ilin.

Germanoj kaj rusoj formarŝis el Parizo.

”Kiel parencas, ni petas vin, la nova reĝo kun Ludoviko la XVI-a?” demandis gapuloj apud la reĝa palaco. Sed nur malmultaj tion sciis. Ankaŭ malmultaj zorgis pri tio. Kiam la reĝa kaleŝo elveturis el la pordego, ĉiuj komprenis, ke necesas ion voki. Sed prijubili la reĝon neniu emis. Nur kiam la spektantoj ekvidis, ke preter la kaleŝo trotas gardistoj en la konataj uniformoj, ili kriis: ”Vivu la nacia gvardio!” Tio estis silenta interkonsento de la armeo kun popolo, kontraŭ tiu, kiu sidis enkaleŝe.

Kiam la kaleŝo brue forruliĝis, oni kantis. La kanzonoj parolis pri senpovo, sed ankaŭ pri venĝo kontraŭ tiuj, kiuj rampis alten al potenco. Sufiĉis porti blankan kokardon kaj pruvi, ke vi ne apartenis al bonapartistoj; kiu ajn parolaĉulo kaj sentaŭgulo, kiu nenio estis, ĉar li nenion kapablis, subite havis senobstaklan karieron. Al la plej grandaj nuloj elkreskis la plej akraj kubutoj. Nenionfaruloj volis rekompencon por tio, ke ili ĝis nun ne karieris; ili igis sin aŭdi, ke tio estas merito, kvankam la kaŭzo estis ilia malkapablo.

Kiuj ĝustatempe lokis blankajn kokardojn surĉapelen, eknestis jam en novaj oficejoj. Kiam la reĝo sekurigis bone sian tutan parencaron, li komencis zorgi pri la ceteraj aristokratoj, kiuj estis forpuŝitaj. Ĉio, kio rememorigis Bonaparton kaj la Grandan Armeon estis malpermesita, same kiel ĉio, kio rememorigis la revolucion. Ĉiu ĉi rememoro estis opiniata ofendo kontraŭ Lia Majesto. Gasparo povis atesti, ke pli ol duono de la urbo adaptiĝis. La samaj homoj, kiuj kelkajn tagojn antaŭe vokis: ”Vivu la imperiestro!” nun vokis: ”Vivu la reĝo!” kaj antaŭ kelkaj jaroj certe: ”Vivu la respubliko!” Sed ankaŭ estis, kiuj ne adiaŭis tiel facile. Ankaŭ por tiuj, kiuj Napoleonon severe juĝis — li fariĝis ekzilito sur insulo Elbo — li iĝis taŭga simbolo de la batalo kontraŭ la burbona reakcio. Lia nomo rememorigis ankaŭ esperojn, kiujn li ne plenumis. Oni pensis pri la tempo de liaj komencoj kaj gloro, ne pri la jaroj de aŭtokratio kaj malvenkoj. Ĉio ŝajnis pli bona ol restaŭro de la reĝa potenco, kiu primokis ne nur la tempon de la konsuleco kaj imperio, sed antaŭ ĉio la rememoron pri la vanaj oferoj por la revolucio, ĉiujn dolorojn, tra kiuj la lando trapuŝiĝis al libereco el sub la jugo de Burbonoj.

Komenciĝis novaj konspiroj. Bildoj de Bonaparto, dumnokte de multaj forĵetitaj, estis vendataj aliloke kaj altpreze.

Ankaŭ ĉe Deburau-anoj oni posedis broĉon kun portreto de la imperiestro, malgraŭ tio, ke la maljuna Deburau ankoraŭ havis el tempo en Kolín kelkajn protektantojn inter aristokratoj, iamaj elmigrintoj.

Kaj Gasparo kun amikoj el bulvardo zumkantis kanzonojn, kiuj vastiĝis kiel lavango. La polico fiaskis. La kanzonoj havis tiel facilajn melodiojn, ke nur ekaŭdinte ilin, vi povis ilin ripeti. Ĉu gravis vorto aŭ tono? Ĉefis la senco.

Malamikoj ja repagos kion ili prenis.

Ree vero al ni venos kaj liber’ ekflagros.

”Kiu komponis la kanton?” demandis Gasparo.

”Béranger,” estis la respondo.

”Kaj tiun?”

”Ankaŭ Béranger.”

Ĉiam Béranger! Gasparo ekŝatis liajn kantojn, ĉar ili diradis ĉiam pli, ol enestis en la vortoj. Ĉiupaŝe nun li konstatis: se estas en iu la forto kaj vero, do en la plej malsuperaj, kiuj ne ŝanceliĝis kaj ne rompis sin kiel kanoj kaj ankaŭ ne ŝoviĝis kiel muŝoj al kadavraĉo tien, kie estis antaŭvidebla profito.

Tial iliaj simpatioj apartenis al la homo, kiu kapablis fidele resti kun ili, eĉ se estis pli malbone, kiu ne aspiris pri favoro de la regantoj kaj restis fidela al la trompitoj kaj silentigitoj.

Aristokratoj onidire sciigis Bérangeron, ke li komponu kantojn laŭdantaj la reĝon, ke ili bone pagos al li. Sed li respondis, ke li ne bezonas ilian monon, ke li komponos kantojn senpage, kiam la reĝo donos al Francio liberecon kaj feliĉon.

Tio famiĝis en ĉiuj antaŭurboj. Gasparo kredis kaj decidiĝis: se mi kapablos artistiĝi, do mi estos artisto por tiuj simplaj, povraj homoj, suferantaj, subpremataj, honestaj, sinceraj. Li perdis ambicion konkeri la urbajn bulvardojn. Li sopiris oferi sin al periferiaj kvartaloj. Li volis esti ilia — simile kiel Béranger. Sed kiel fari tion kun kaprioloj kaj piedbatoj?

Venis vintro; en la komedianta grupo okazis pli kaj pli oftaj konfliktoj. La geedzoj Godot trinkis tiom, ke la prezentado estis hazarda ludo. Patro Deburau ankaŭ kiel komedianto restis iom soldato kaj li postulis severan disciplinon. Ankaŭ li ne povis senkompate rigardi, kiel Gasparo lezas siajn kapon kaj korpon pro senĉesaj faloj, kiujn kaŭzis la ebriuloj.

La infanoj, maturiĝinte, akiris ankaŭ memkonfidon, minacis foriri, se ne okazos reboniĝo. La patro antaŭvidis, ke la gefiloj devas foje iri propravoje, sed li scietis, ke tio estus antaŭtempa. Li ripete minacis al la geedzoj Godot; vidinte nenian plibonigon, li interrompis kun ili, disiris kun ili.

La geedzoj Godot senlaboriĝis; sed tamen ili ne volis agnoski la veran kaŭzon de sia fiasko; male, ili kulpigis Deburauon, ke li faris tion pro envio. Plurfoje ili venis riproĉi sian malhonorigon sub la korta fenestro en St. Maur, ĝis foje Filipo indignis, elkuris kaj forpelis Godoton per pugnobatoj. Ege li malvarmumis, sekve de varmiĝo en ekstera frida vetero. Malgraŭ tio, ilia malamikeco ne finiĝis.

Estis ĝuste Kristnaska vespero. Tra la stratoj rapidis ĝojaj, gajaj homoj; butikoj de nutra vendistoj kaj vinejoj plenis. Patrino Katarino pompe preparis meleagron. Ĝi staris meze de la tablo rozrostita, farĉita per fungoj. Gardis ĝin du boteloj da kvalita vino kaj la tuta ĉambro bonodoris de distranĉita ananaso. Ankoraŭ antaŭ krepuskiĝo haste envenis tri policistoj.

Serĝento seke salutis kaj senprokraste demandis: ”Kie vi havas Bonaparton?”

”Neniun ni havas,” respondis la patro.

”Vi sekretigas juvelon kun portreto de la eks-imperiestro,”

asertis la serĝento. ”Tio estas puninda ago. Konfesu!” La patro kapneis; la tuta familio atestis, ke la denunco falsas. La serĝento do mansvingis kaj du aliaj komencis serĉi. Kun certeco. Broĉo kun la napoleona emblemo estis en kesteto subfenestre, ne tro kaŝita, neniu ĝin opiniis aparte valora trezoro.

”En la nomo de la reĝo vi estas arestita,” diris la serĝento al la patro.

”Sinjoroj, estas ja la Kristnaska vespero!” vokis Katarina kaj Dorotea ekploris.

”Tiu broĉo estas mia,” ekkriis Gasparo kaj ekstaris antaŭ la policistoj. ”Mi aĉetis ĝin, mi kaŝis ĝin tie.”

”Ne babilaĉu,” ekmuĝis la policisto, ”laŭ denunco de sinjoro Godot la posedanto estas Filipo Deburau. Nur poste li diris pli mildvoĉe: ”Ordono estas ordono. Mi devas tion fari.”

”Atendu ĝis morgaŭ,” petis Katarina kaj montris la preparitan vespermanĝon.

”Ne eblas, sinjorino. Ni iru!”

Gasparo kuris kun la eskorto ĝis prizono kaj ne ĉesis konvinki la serĝenton. Sed tiu preteraŭskultis lin. Li mem ĝojis je hejmreveno al la propra tablo. Fine la patro mem ordonis al Gasparo, ke li iru hejmen kaj zorgu pri la patrino.

”Ili povas al mi nenion fari,” li certigis la filon.

”Ili ne darfas ion fari al vi!” diris plorvoĉe Gasparo post la patro, malaperanta malantaŭ peza pordego. ”Godot ege pagos tion!”

Li revenis hejmen, sufokiĝante pro kolero. Jes, la malamo mankis al li, tiun li ĝis nun ne ekkonis aŭtente. Sed nun ĝi absorbis, konsumis lin. Havi Godoton enmane, tiun venĝeman diablon, tiun fikarakteran denuncanton! Kaj refreno de unu el la Béranger-kanzonoj eĥis en liaj oreloj: ”... flustre nur, flustre nur, judaso estas ĉi tie, judaso, judaso, ĉi tie!”

Judaso kaŭzis, ke ĉe Deburau-anoj tiuvespere neniu tuŝis la rozkoloran meleagron, nek la ananason. Li kaŭzis, ke en la familio ekloĝis malgajo kaj senkonsilo. La sekvan tagon ili ludis, sed ĉiuj estis kvazaŭ senanimaj. Post du semajnoj venis el malliberejo sciigo: komedianto Filipo Deburau estis kondamnita al trimonata karcero pro la ofendo de Lia Reĝa Majesto.

”Kie vi estas, sinjoro Béranger, por komponi novan kanton pri tiu ĉi maljustaĵo? Tri monatojn pro ĉi tiu ludaĵo en la kesteto! Ĉu vi scias, kion ĝi signifas por malriĉaj komediantoj?”

Gasparo havis unu plian motivon por malami Burbonojn.

Kiaj tristegaj tagoj kaj semajnoj! La maljuna Deburau ne estis ja paĉjo kreita por tenere ami siajn infanojn, sed nun, kiam li suferis tiel senkulpe, ili ĉiuj rekonsciigis al si liajn bonajn kvalitojn, sincerecon, energion, zorgemon.

Gasparo forĝis cent planojn, kiel liberigi la patron, sed ĉiujn li devis rezigni. Fine restis nur unusola konsolo: ”... ree la vero estos nia ...”

Dum la regado de tiu ĉi reĝo, kiu nuligis ĉiun liberecon kaj ankaŭ spionis tiujn, kiuj hazarde restis, la vero ne aperos. Sed kia espero restas, se ĉiuj reĝoj ĉirkaŭe subtenas Burbonon kaj li estas ligita al ili pro dankemo? Tamen unu. Gasparo trovas ĝin surfunde de alrigardoj, en flustraj vortoj, en kanto-alegorioj. Kiam vigliĝis lia observemo, li malkovris ĝin ĉiupaŝe en malpuraj stratetoj de sia periferio.

”Li venos!”

Oni enkarcerigis lin, Napoleonon sur itala insulo. Sed kion signifas muregoj por li? Kion la maro?

La nova reĝo tuj dum la unuaj tagoj provokis malamon de la nacio. Kaj la silentigitoj kaj suferantoj dediĉis sian esperon al la homo, kiu de ili prenis tiom da vivo kaj sango; ĉar ili havis neniun alian.

Vaterlo

Parizo ŝate igas sin surprizi, kiel dancanta virino en balo: ŝi koketas kun unu kaj atendas iun alian. Ĝi fiksrigardas al Vieno kaj al sinjoroj, kiuj tie diskutis, kaj subite staris post ĝia ŝultro la konata kavaliro. Denove estis marto kaj ĉio estis kiel pasintjare. Nur la ”vivu la reĝo!” ŝanĝiĝis denove je la ”vivu la imperiestro!” Sed Gasparo jam scipovis distingi, kiu opinias tion sincere kaj kiu nur forturnas atentemon, por ke oni ne ekkonu, ke surĉapele li havas pli malhelan lokon post blanka kokardo.

La imperiestro revenis el Elbo. Dum la reĝo Ludoviko estis fuĝanta eksterlanden, Napoleono estis enirinta en Parizon.

Bulvardojn inundis torentoj da ĝojplenaj homoj, kiuj denove estis amare instruitaj, kia malamiko estas la reĝo, ankoraŭ foje ili volis doni sian konfidon al la imperiestro. Laboristoj kaj metiistoj amikiĝadis kun soldatoj. Kaj kiom da bildoj pri Napoleono! Kiel vi, burbonaj spionoj, povis ĉion ĉi pretervidi?

La malliberejoj malfermiĝis kaj Filipo Deburau, iom pli svelta kaj kun pli raŭka voĉo, sed ĝojplena, revenis hejmen ankaŭ iom kiel venkinto; li formanĝis ĉion troveblan kaj poste eksidis kun gitaro sub streĉita ŝnurego kaj liaj infanoj prezentis al li belan programon por bonvenigi lin. La tuta Parizo ŝajne dronis en ĝojo. Sed la urbanoj venkis la imperiestron pli frue inter si ol la malamikoj apud Vaterlo. Ili sopiris vivi bonstate kaj ne riski novan aventuron. Cent tagoj pasis en alterna jubilado kaj indigno, en konfido kaj timoj. Napoleono konstatis, ke la popolo ne bonvenigas la imperiestron, sed esperon pri la pli bona vivo. Li volis do lastmomente fari ĝin sia apogo, akiri ĝin per liberala konstitucio. Sed jam tardis. La aliancanoj militiris tra Belgio kaj postdorse de Napoleono la aristokrataro ankoraŭ pli firme alianciĝis kun riĉuloj. Krome kontraŭ la imperiestro staris ankoraŭ unu potenco, pri kiu Deburau bone sciis, ĉar li konis multe da vidvinoj kaj multe da orfoj en la stratoj ĉirkaŭ St. Maur. Sub ĉiu tegmento oni iun priploris. La tristo estis pli forta aliancano ol tri caroj.

Milionoj da mortigitoj ekstaris frunte kontraŭ la nova militiro kaj instigis la vivantojn cedi eĉ ne unu paŝon.

La 18-a de junio estis la tago de batalo apud Vaterlo.

La aliancanoj solenis la duan venon en Parizon. Parizo ĉifoje havis jam valoran sperton. Ĝi sciis, kio plaĉas al la gastoj, kiel vestiĝi, kiel ekkanti, kiel bonvenigi ilin. Samtempe kun aroj da dragonoj enfluadis torente oro enurben, kiu enverŝiĝis kaj fluis en teatrojn, restoraciojn kaj bakaratejoj. Ĉiuj inoj, kiuj opiniis, ke oran ̧floroj de virgeco ne tro plaĉigus ilin, nun ĝojis. Kaj kun ili ankaŭ ĉiuj honestaj gantistinoj, ĉapelistinoj, tajlorinoj. Ĉiu oficiro bezonis al sia pompo amatinon, kiun li devis elegante vestadi, kondukadi en teatro-loĝion kaj vespermanĝi kun ŝi ĉe Véry. Ludsalonoj floris, juvelistoj disvendis siajn varojn. Tio estis kvardek grasaj tagoj. Caro Aleksandro onidire elspezis dum tiu tempo unu kaj duonmilionon da rubloj, sed tio ne estis komparebla kun marŝalo Blücher (bliĥer), kiu disipis tri milionojn. De orelo al orelo flugis tiuj informoj tra Parizo; ke tiujn milionojn devis enpoŝigi al la venkintoj la mizerigita Francio, tion oni forgesis.

Ĉio denove revenis.

Kiel sur ruleto: para-malpara kaj denove para. La para estis blankaj flagoj, kokardoj kaj plumtufoj. Denove estis nuligitaj liberecoj kaj oni komencis kvitigi kontojn. Bonapartistoj perfekte perfidiĝis kaj estis facile aranĝi persekutadon kontraŭ ili. Meritoj, arto, nobleco, saĝo — ĉio ĉi por burbonaj ĉasistoj ne gravis. Gravis sole, ĉu iu estis suspekta pro liberala pensado. La filino de Maria Antoinetta, dukino el Angouleme, postulis venĝon. Cento da aliaj gedukoj postulis venĝon.

Sursceneje de la strato St. Maur denove aperis sinjoro Godot. La edzino forlasis lin kaj li fariĝis profesia denuncisto kaj ĉantaĝisto. Li provis de temp-al-tempo angulstrate ekkrii: ”For Burbonojn!” Kiu lasis sin delogi kaj ekkriis la samon, tiun oni arestis post kelkaj paŝoj. Kaj ĉar sinjoro Godot ne povis pardoni al patro Deburau, ke tiu senigis lin de laborenspezoj, li ripete alkondukis policon. Venis petoj kaj aludoj pri ties malsano, kiu malboniĝis; ili forkondukis Deburau-on kaj ankoraŭ kun pli granda severeco ol iam.

Aprilo en la jaro 1816 estis pluvema kaj malvarma kvazaŭ novembro. La aero precipitiĝis je malvarmeta nebulo. Gasparo jam kelkfoje iris al la malliberejo Bicetre, por sciiĝi, ĉu oni denove juĝos la patron aŭ ĉu finiĝos lia puno. Sed la venadoj vanis, eĉ se li longe preterpaŝadis la pordegon, por ĝisatendi juĝiston aŭ provoson. Iuvespere tamen li havis bonŝancon.

Jam krepuskiĝis, kiam en iu koridoro eklumiĝis kaj post momento ekknaris ŝlosilo en seruro.

Gasparo ekkuris al la pordego.

Juna viro kun aro da dokumentoj eliris eksteren, endiris ion al la provoso, kiu apertis al li; ambaŭ ekridis, kaj poste la pordeto fermiĝis. Gasparo alkuris en la momento, kiam seruro jam ekklakis. Li ekfrapis la pordon. La provoso demandis.

Gasparo balbutis sian demandon, sed la viro post la pordego respondis insulte al li kaj liaj paŝoj finsonis surde en volbo koridora.

Gasparo apogis sian lacan frunton je ligno garnita per fero.

”Kio okazis al vi?” demandis juna voĉo. ”Kiun vi havas ene?”

”Mian patron oni arestis,” diris Gasparo.

”Kion li faris?”

”Nenion.”

”Vere?” ekridetis la juna viro. ”Kaj kion vi volas fari? Ruinigi la malliberejon?”

”La patro malsanas,” diris Gasparo morne.

”Certe oni enhospitaligis lin.”

”Tiuj? Pri neniu ili zorgas.”

La nekonata junulo levetis la ŝultrojn kaj deturnis sin forironte. Sed poste li revenis. ”Nun ĉiuj dormas kaj vi nenion ekscios. Kiu vi estas?”

”Aktoro,” brave diris Gasparo.

”Mi ŝatas aktorojn. Mi estas advokato. Venu kun mi trinki glaseton da vino. Morgaŭ mi helpos al vi.”

”Ĉu vere?” miregis Gasparo.

”Mi estas konato de la prizonestro. Venu!” invitis lin la juna advokato kaj al Gasparo ŝajnis, kvazaŭ ankaŭ en ties voĉo estus iom da mildiĝo, ke li ne restos sola.

”Kien ni iru?”

Gasparo konis nur unusolan trinkejon en sia kvartalo kontraŭ la korteto en strato St. Maur Popincourt.

”Al panjo Cadet,” decidis la junulo. Ĝi ne estis malproksime kaj ankaŭ ĝi estis nur simpla gastejo; Gasparo tre ĝojis, ke li ne troviĝas en luksa restoracio, kie li certe ne scius, kion fari kun siaj manoj. Ĉe du tabloj sidis veturigistoj kaj ili kub-ludis; aliloke longharaj viroj, pentristoj, kun ili kelkaj junaj virinoj.

”Ĉi tie vi havas ĉiujn!” diris la advokato, kiam li eksidis kaj kiam li ekrimarkis avidan rigardon de sia kunulo. ”Kantistinoj el teatro Montparnaso, amantoj el Bobino kaj fuŝpentristoj el la tuta kvartalo. Ĉi tie gajas. Tial mi ŝatas vizitadi ĉi lokon.”

Bobino, Montparnaso, entute noblaj teatroj, al kiuj la mizera ĵonglisto nur nekuraĝe ekrigardis, paŝante sub iliaj afiŝoj.

”El kiu teatro vi estas?” demandis lia regalanto.

”Mi?” embarasiĝis Gasparo. Ĉu mensogi? Tiu junulo kun hela longa hararo, kiu faladis ĉiumomente frunten kaj kun trista rigardo kaj konfidema buŝo, plaĉis al li. Li ne prezentos sin kiel grava persono.

”Mi estas akrobato,” li diris. ”Ĉu mi foriru?”

La advokato ekridis. ”Kial? Volonte mi vespermanĝos kun akrobato. Pardonu, ĝis nun neniam tio okazis al mi. Kredu, mi tre ŝatas tiajn prezentadojn, precipe nokte, dum lumo de torĉoj...” li gestis al kelnerino. ”Ĉu vi permesos, ke ion mi mendu?”

Knabino ridante klinis sin super la tablon.

”Frikasitan kuniklon kun brasiko,” li ordonis. ”Tio estas ilia spacialaĵo,” li diris al Gasparo.

”Nenion plu?” ĉarme ridetis la kelnerino.

La junulino ekridis kaj turninte sin al Gasparo, karesis lian vangon. Poste ŝi forkuretis.

”Vi ankoraŭ ruĝiĝas?” miris la advokato. ”Vi ne amas knabinojn?”

”Mi amas ilin,” konfesis Gasparo.

”Ĉi tie vi povus elekti.”

”Mi ne aspektas bele. Mi estas malriĉa.”

La kelnerino alportis la manĝon kaj vinon. Ili ekmanĝis.

Gasparo ne neis, ke li malsatas.

”Ĉu vi ŝatas poemojn?” demandis poste la advokato.

”Certe,” kapjesis embarase Gasparo.

”Ĉu mi povas ion tralegi al vi?”

”Certe.”

Lia kunulo enpensiĝis kaj mallevis la molan rigardon. Sed tuj profunde li ektrinkis kaj ekridis.

”Ĉu jam ni diris al ni niajn nomojn?”

”Mi ne kuraĝis.”

”Via nomo, amiko artisto?”

”Gasparo Deburau. Sed mi prezentas min sub la nomo Baptisto.”

”Mia nomo estas Eŭgeno Hugo (Igo’).”

Ĉeesto de la nova konato Gasparon iomete ĝenis; sed li ĝojis pro la kontakto kun la nova medio, kies homoj estis karaj al li. Li silentis kaj aŭskultis Eŭgenon Hugo; lia nomo fremdis al li, sed bone li ekkomprenis, ke la juna homo malfeliĉas, ĉar li ne sukcesis akiri, kion li aspiras. Li legis al Gasparo poemon. Kiam ŝajnis al li, ke Gasparo liajn versojn ne komprenas, li konvinkadis lin pri la beleco de granda pasio.

”Ĉu vi kapablas havi egan pasion, ke vi oferus por ĝi entute ĉion?” Deburau ne sciis. Jam li travivis tiom da tristo, krueleco kaj sufero, tiom da malsata sopiro, ke fakte li ne komprenis, kio povus lin ankoraŭ pli humiligi, rompi aŭ svenigi.

Eŭgeno ĵaluzis pri sia frato Viktoro. Li admiris kaj samtempe enviis lin. Li ricevadas honorariojn de gloraj viroj, al kiuj li sendas siajn odojn. Ankaŭ la patrino amas lin pli kaj Eŭgeno restas ĉiam fore, senĉese sensignifa.

Gasparo konis la ambicion. Li sentis en si ardon, febron kaj soifon pri io granda, pri realigo de bela kaj granda tasko esti artisto! Ĉe Eŭgeno tio estis nur aspiro pri brila eksteraĵo, pri sukceso kaj honoro havi gloron de artisto! Gasparo volis la vivon multobligi kaj donaci sin; doloris lin, ke li ne scias kiel ĉi tiun pasion realigi. Eŭgeno volis montriĝi granda; senreviĝo lin plenigis de vundita vantemo kaj sento pri maljusteco.

Tio estis la unua nokto de Gasparo tiel traviglita. Ekregis lin ĉiam pli granda maltrankvilo kaj kiam antaŭ la mateniĝo alternis kelnerinoj kaj enfalis tien grupetoj da aktorinoj kaj pentristoj Eŭgeno Hugo donis al li sian adreson kaj permesis, ke Gasparo venu demandi, kio okazas kun lia patro en la karcero.

Parizo alivestis sin.

Napoleonaj rekvizitoj migris en malnovan fatrason, en Sejnon, en kaŝejojn; la burbona gloro rabe sin puŝis al hela tago.

Sur montmartra tombejo solene oni elterigis relikvojn de Ludoviko la XVI-a kaj de Maria Antoinetta kaj ne malpli solene denove enterigis laŭ konvenaj ceremonioj. Reakciuloj decidiĝis, ke ĉi-foje funde ili sekurigos sin kontraŭ ĉiu provo renversi la reĝimon kaj sendis en arestejon ĉiun nur iom suspekteblan homon, eĉ pri distanca rilato al la revolucio. Pretekstojn oni trovis facile. En kelkaj urboj organizis la burbona polico ŝajnigitajn masakrojn, kiucele oni dungis la korupteblan kanajlaron kaj poste punis tiun kune kun la destinitaj viktimoj. Kelkaj povruloj el ĉirkaŭo de Gasparo estis ankaŭ trafitaj. Sed jam li ne lasis sin delogi. Li volis ĝisatendi revenon de la patro. Montriĝis, kiel utilan instrukciadon donadis al li dum kelkaj jaroj la pariza strato.

Kiam Deburau-anoj kondukis post tri monatoj la patron el la karcero, malfortiĝintan, sed plenan de obstina espero, sur krucvojoj brulis ŝtiparoj kaj sur ili estis formortantaj la ideoj de Lamennais, frazoj pri sociala justeco, pri demokratio.

”Kantojn de Béranger oni ne forbruligos,” trankviligis Gasparo la patron. Sufiĉas fajfeti refrenon kaj kun ĉiu vi interkompreniĝos.” Sed la patro kapneis.

”Ni devas atenti. Tra malliberejo ne kondukas vojo al gloro.”

Pri Napoleono oni parolis diversmaniere. Eblas, ke la simpla popolo baldaŭ forgesus lin. Sed okulfrapis, kun kia malamo parolas pri li la plej superaj, kiel ili emfazas lian kruelecon, spritmankon kaj egoismon. Li jam ne povis sin defendi.

Tial oni faris el li fulmo-kondukilon de ĉiuj siaj eraroj kaj pekoj. Sed la simplaj homoj havas kutime sanan, klaran prudenton. Kial oni tiom ege tamburas? Kion oni kaŝu per tio? Kies krimojn, kies malbonajn ideojn kaj intencojn. Tiel fariĝis Napoleono denove simbolo de rezisto, en kies frunto neniam mem li starus, simbolo de ĉiuj kuraĝaj penadoj. La registaro eksciis tion kaj faris pluan eraron: ĝi kredis terurigi la homamason kaj igis ekzekuti la estintan favoriton de Napoleono, marŝalon Ney.

Tio efikis kiel oleo verŝita en fajron. Oni ĉesis paroli pri Napoleono; sed kiel simbolo de venĝo enanime de la popolo ankoraŭ li plifirmiĝis.

Gasparo Deburau sidadis kun junularo el la kvartalo sur kortetoj, sur pontoj kaj stratanguloj kaj kun aliaj mallaŭte zumkantis: ”Rakontu al ni pri li, avinjo...”

Venis policisto. Neniu moviĝis. La kanto daŭris. Policisto momenton aŭskultis kaj poste foriris. Nenio riproĉinda. Kaj la junaj knaboj el la periferio kantis, en la okuloj kaŝitan ĝojon: ”Rakontu al mi pri li, avinjo...”

La dua amikeco

La reveno de la patro unuigis denove la familion. La knaboj forpelis pensojn pri vagado kaj komencis labori kun nova elano. Inĝenie ili elpensadis novajn trukojn, ekzercis, kaj ŝajnis al ili, ke nur nun venos ilia ĝusta tempo: vivo senmilita ebligos al ili artovojon supren.

Nur Gasparo ĉiumonate pli maltrankvilis. La aliaj kreskis, sed li restadis sur la sama loko, ne kontentigita, senutila. Liaj fratoj estus same bonaj ankaŭ sen li. Sed eĉ kun ili, estis li nenio. Por lia sopiro pri pantomimo ili ne havis pli da kompreno, ol dum ili estis etaj knaboj. Kion fari? Foriri el la familio li ne kuraĝis. Sed ofte, kiam liberis tempo, li rapidis tien, kien lin logis fasadoj de malgrandaj teatroj, afiŝoj de pantomimoj, nomoj de la konataj aktoroj.

Bulvardo du Temple, fondita antaŭ pli ol cent jaroj de Ludoviko la XIV-a, ricevis nomon laŭ la fortikaĵo de ordeno de piaj kavaliroj; ilia ordeno estis nuligita kaj ĝiaj generaloj delonge finiĝis sur ŝtiparo, sed la nomo ligiĝis kun la loko, kie trovis rifuĝejon ĉia gajo de Parizo, de Parizo nobla kaj malriĉa. Tien venis komercistoj, ilin sekvis ĵonglistoj, komediantoj, dresistoj, ĉiuj povintaj proponi ion por spektaklo. Ludoviko la XIV-a ankaŭ veturigadis ĉi tien sinjorinon Dubarry, sed dum la regado de lia tron-sekvinto ekregis la gajan bulvardon la publiko de laboristoj, metiistoj, studentoj. Ĝi amis siajn komediantojn, ĉar ili donacis al ĝi tion, por kio oni devis aliloke tro multekoste pagi kaj kio estis distraĵo por elito. Tra kelkiu tegmento pluvis sur aktorojn, sed la publiko permesis, ke ankaŭ la plej majestaj scenoj estu prezentataj sub pluvombreloj. Pulsis tie vivo tage-nokte. El budoj sonis klarnetoj, zimbalonoj, kantado kaj kriado. Grandaj teatroj en la centro de la urbo baldaŭ enviis la budojn en periferio pro ilia sukceso kaj postul-akiris de la oficoj malpermeson prezentadi teatraĵojn; tiel sursceniĝis en miniteatroj la pantomimo. La sukceso ne malgrandiĝis; la reĝa teatro ne instruiĝis, ke tio estas la vivo mem, respeguliĝanta en etaj scenoj kaj pantomimoj, alloganta ĉi tien la publikon. Ja eĉ la panoptikoj kun vaks-figuroj ne estis seninteresaj por la vizitantoj. En julio 1789 oni ekkaptis figurojn simbole prezentantaj revolucion kaj portis ilin en procesio, kiu marŝis al Bastilo. Svisoj tiam pafis kontraŭ la figurojn.

Dekreto pri libereco por teatroj ebligis al la miniscenejoj pluan evoluon. Sed Napoleono ilin subordigis, dum li ne likvidis ilin, al severa cenzuro. Tial post lia falo, la direktoroj libere respiris kaj la repertuaro gloris la finon de la milito. Sed la nova Burbono ankoraŭ pliakrigis la cenzuron. Liaj konsilistoj ne lin timigis vane, kia skolo por revoluciigo de la laboristaro povus fariĝi prezentadoj en tiuj ĉi malgrandaj teatroj.

Tamen la budoj ĉirkaŭ la Templo ĉiam plenis.

Foje dum festotago Gasparo vizitis Eŭgenon Hugo kaj poste komune ili trairis la tutan bulvardon. Homamasoj ĉi-loke ondis kaj kunpuŝiĝadis, de ĉie kria, akresona invitado; pafbudoj bruegis; kiu ne trinkis, ridis, kantis. ”Se ĉi tie ni povus ludi,” revis Gasparo laŭtvoĉe. ”Certe ni kapablas la samon kion la aliaj.”

Drinkejo apud drinkejo, teatreto apud teatreto.

Subite kaptis ilian atenton surskribo sur kaduka, malalta konstruaĵo: TEATRO DE INSTRUITAJ HUNDOJ. Ili ekrigardis unu la alian kaj celis al enirejo. Post kelke da ŝtupoj ili descendis kvazaŭ enkelen; ili troviĝis en malalta, sufiĉe ampleksa halo, kiu havis eĉ kelkajn loĝiojn. Kenoj kaj longaj kandeloj brulis ĉirkaŭ la scenejo. Sur malaltaj benkoj sidis jam multe da homoj, kiuj ridaĉis, parolis, brue kriadis. Odoraĉis tie ŝvito, fumo, sebo, cepo kaj deko da aliaj fetoroj.

Eksonis muziko. La orkestro konsistis el tri muzikantoj. Ili estis blinduloj. Surscenejen enkuris hundoj. Deburau vidis ĝis nun hundojn salti tra radringo, kaprioli aŭ paŝi sur antaŭaj kruroj, sed li ne vidis ilin ludi teatraĵon. Ili alvenadis vestitaj en belegaj kostumoj, seriozaj, respektindaj, apatiaj. Grafa paro havis pudritajn perukojn, silkan vestaĵon, puntĉemizojn, lakitajn ŝuojn. La sinjoron sekvis servisto, vestita kiel ĵokeo; li portis post ĝi pluvombrelon. Krome prezentadis sin en la teatraĵeto ankoraŭ ĝendarmo kaj soldato, kiu dizertis. La ĝendarmo lin kaptis kaj kondukis antaŭ la tribunalon. Kelke da soldatoj plenumis mort-verdikton; tondra knalo; la mizera dizertinto falas, sinkas, ankoraŭ movas la kruron kaj kuŝas senmove. Kurteno malleviĝas.

”Pantomimo,” ridetas kompreneme Deburau.

Ili eliras denove inter la bruantan homamason. Tie oni vere povas forgesi la imperiestron kaj reĝon. Oni povas ĉi tie ebriiĝi de gajo, almenaŭ per gajo de aliaj. Tio estas revuo de la vizaĝoj. Eŭgeno subite ĵetiĝis al unu el ili kaj salutis. Li prezentis: ”Sinjoro Klemento Longval,” ”Sinjoro Gasparo Deburau”.

Ili interkonsentis iri en kafejon. Tuj ĉirkaŭe estas dek kafejoj. ”Ĉe Seka Arbo” nomiĝas la unua. Ruĝe polvita planko kun cigarstumpoj, aero plenas de tabakfumo. Ĉirkaŭ la muroj — speguloj, supre brilantaj, malsupre senbrilaj, fendetiĝintaj.

Klemento Longval pli aĝas ol Eŭgeno. Li havas pli virecan vizaĝon; tamen liaj trajtoj pli subtitolas; Eŭgeno estas facile impulsema; liaj okuloj tion perfidas. Longval havas moderan rigardon, parolas mallaŭte kaj mediteme. Kiam iu ekparolas, tuj li eksilentas kaj atenteme aŭskultas. Ŝajnas, ke li volus tuj retiriĝi fonen kaj timas montri sin en tro akra lumo. Nur de temp’ al tempo lia rideto kvazaŭ rememoras ion ege belan.

”Rakontu, Longvalo!” instigis lin Eŭgeno. ”Mi tiel ŝatus gajiĝi.”

”Mi travivis okazaĵon romansimilan,” ridis Longval sincere.

”Ĉu vi konstatis, ke via patro devenas el grafa familio? Ĉu vi trovis trezoron?”

”Nenion tian. Ĉu ne rakontis mi al vi, Eŭgeno, foje pri amo al iu eta knabinjo?”

”Nenion vi rakontis al mi,” ekkriis Eŭgeno. ”Hontu!”

”Tiam mi aĝis naŭ jarojn. Mi loĝis kun la patrino en Villefort kaj travivis infanan romaneton kun knabinjo pli juna ol mi. Apartenis al ni ĉiuj montetoj, arboj, riveretoj.”

”Eble vi renkontis ŝin denove?”

”Ĉu vi ne opinias tion sorto?”

”Se ŝi estas bela, opiniu tion sorto,” konkludis Eŭgeno.

”Kion opinias sinjoro Deburau?” turnis sin Longval ĝentile al Gasparo.

”Kun li la sorto dume kaŝludas,” respondis anstataŭ li Eŭgeno. ”Sinjoro Deburau aktoras. Li aspiris aliĝi al kunularo kun la ekzercitaj hundoj, sed ne sukcesis.”

”Mi amas teatron,” diris Longval kaj afable ekrigardis Gasparon. ”Ĉu vi ŝatas librojn?”

”Jes,” honteme diris Gasparo.

”Se iam vi volus promeni kun mi, ĉiam mi kunprenas unu aŭ du librojn, ni povos diskuti pri literaturo. Eŭgenon mi ne invitas, liaj kapricoj estas nur supraĵaj.”

”Eŭgeno tamen poetas,” opiniis Gasparo.

”Nature,” ekridis Longval. ”Ni prokrastas la gratulon je lia unua libro.” Li ekstaris. ”Do, sinjoro Deburau, mi kutimas esti ĉirkaŭ la oka ĉe la ĉefa enirejo al Tuilerioj. Ĉu tio konvenos al vi?” Li donis sian polmon adiaŭe al ili kaj adiaŭante kun Gasparo, li ekdeklamis ŝerce: ” ... amiko klaŭno, mi ŝatas vin, ridu, por amuzi nin!”

Gasparo forte premis lian dekstran manon. Li trovis jam duan amikon. Kia riĉo, se oni aĝas dudek jarojn.

Malgraŭ la malamo kaj dureco de la vivo, kiuj lin trafis, li havis grandan talenton korligiĝi al proksimuloj. Eble ĝuste tial, ĉar en sia junaĝo li estis priĉizata kiel ŝtono, baranta al aliaj la vojon, li havis en si vakuon de netravivita sento. Li estis volonte preta alpremiĝi per sia tuta estaĵo al tiu, kiu havus por li sinceran rigardon kaj afablan vorton.

Eŭgeno fremdis al li iomete. Gasparo sciis percepti, ke la juna advokato tamen iom hontas pro li. Male ĉe Klemento.

Kvankam li estis vestita pli elegante ol Eŭgeno, ion similan neniam li rimarkis. Kiam ili kunvenis kaj promenis lante sur larĝaj vojoj de Tuilerioj, li povis tute forgesi, ke lia vesto estas foruzita kaj liaj ŝuoj tret-trivitaj.

”Vi estas feliĉa, trovinte min,” ridetis Klemento. ”Mi mem ofte tiom solas, ke ĝojigas min, se mi povas diskuti pri arto, pri libroj.”

”Kial vi ne dediĉis vin al tio pli intense?”

”Al la literaturo? Bedaŭrinde, mankis ebloj.”

Estis pli da obskuraj punktoj, kiam oni komencis paroli pri la privata vivo de Klemento. ”Misaj familiaj rilatoj,” li asertis aŭ eksilentis kaj rapide deturnis la konversacion alidirekten.

Gasparo do ĉesis demandi.

Klemento havis en la poŝo de sia redingoto ĉiufoje alian libron. Vergilio, Katulo, sed ankaŭ Kornelio, Racino, ne ekskludante Beaumarchais-on kaj Rabelezon. Gasparo popaŝe penetradis en la novan mondon. Malgraŭ la fakto, ke li ne memoris la nomojn, li lernis vidi la mondon pli riĉa kaj profunda ol ĝis nun. Li ĉesis dividi la homojn strikte je bonaj kaj mavaj. Ĉiu homo iĝis inspiro al tio, por ke li klinu sin mediteme super supraĵon de lia aspekto kaj serĉu, kio enas en profundo. Li eklernis estimi la homojn.

Kiam Longval direktis siajn demandojn al li, li embarasiĝis.

Eble li travivis pli ol iu alia en sia aĝo; sed nenio el tiaĵoj ŝajnis al li aparte signifa. Kiam li paŝas sur la ŝnurego, eventuale superabisme, tio interesas nur la spektantojn. Oni devas meti la piedojn senĉese en la sama ritmo, paŝon post paŝo.

”Hejme ni parolis nemulte, kamaradojn dumvoje mi ne havis, mi forgesis preskaŭ paroli.”

”Malklaris al vi, kiu fakte vi estas,” klopodis ekkompreni lin Longval. ”En via propra vivo vi estis cetere pli spektanto ol aktoro.”

Gasparo levetis la ŝultrojn.

”Sed vi devas decidiĝi por ia rolo,” stimulis lin Longval. ”Ĉu vi povus ion diri al mi pri pantomimo?” ekavidis Gasparo.

”Ĉiam la afero allogas min, jam ekde la junaĝo.”

Klemento Longval sciis pri tio nemulte, sed li havigis al si librojn, tralegis ilin; ĉe postaj renkontiĝoj li scipovis rakonti faktojn, kiujn Gasparo avide glutis, kiel aventurajn okazaĵojn.

”Komence oni pantomimis. Iu Livio Androniko ĝin onidire inventis.”

”Kiamaniere?”

”Li recitis poemojn. Lia voĉo laciĝis, li igis ilin kanti al juna sklavo kaj mem li prezentis ilin, ludis, ĉu vi komprenas? Kaj al ĉiuj tio plaĉis.”

”Kiam tio okazis?”

”Aĥ antaŭ tre longe. Du jarcentojn kaj duonon antaŭ Kristo.”

”Kiel tiam ili aktoris?” volis scii Gasparo.

”Verŝajne ili eminentis kiel komediantoj, ĉar ili gloris kaj havis siajn lernejojn. Ili havis langon sur ĉiu fingra ekstremaĵo, skribis pri ili Kasiodoro. Ili tre kleris en filozofio, muziko, retoriko.”

”Malgraŭ la fakto, ke ili pantomimis?”

”Verŝajne. En grandaj naturaj teatroj la publiko preferis ilin; ĝi pli bone komprenis ilin. En la Romia Imperio multis nacioj kaj la lingvo de pantomimo estis internacia.”

Deburau aŭskultis streĉite. Informoj de Klemento lin ĝojigis kaj fortigis. Ne povas esti malbona, kio estas tiel serioza kaj glora.

”Kiel ĉio malaperis?” li bedaŭris.

”Iam en la sesa jarcento venis en Francion komediantoj el Italio. Sed Karolo la Granda elpelis ilin. Iun alian informon mi ne trovis. Mil jaroj senspuraj pri ili.”

”Eĉ en Italio ili ne restis?”

”Eble nur en marionetaj teatroj. Sed tiuj figuroj reviviĝis.

Kelkajn jardekojn antaŭ Moliero aktoris en burbona hotelo denove italaj aktoroj. Tio estis commedia dell’arte. Ĉu vi konas tiujn figurojn? Pantalon, Dottore, Zani. Mi trovis enskribon, ke iu Fiorelli, titolita Scaramouche, sciis silenti kvaronhoron kaj tamen senĉese li ridigis la spektantojn.”

”Ah, se mi scius tiom, kiom vi,” ekkaptis Gasparo siajn tempiojn. ”Kiom pli klare mi povus pensi! Kiel pli facile mi ekkonus, kion fakte mi serĉas?”

”En malgrandaj teatroj oni prezentadas ie tie pantomimojn. Sed mi opinias, ke tio formortas. Efektiva teatro bezonas vortojn. Kiel vi volus ludi?”

”Ĝis nun mi ne scias,” malkontente paŭtis Gasparo.

”Do venu ĉi tien,” altiris lin Klemento post arbustaron sur herbejo. ”Prezentu al mi ion. Deklamu! Kion vi scias?”

”Deklami? Nenion.”

”Nenion vi studis? Tamen vi vidis Talma-on.”

”Almenaŭ dekfoje.”

”Ripetu do ion el liaj scenoj. En kiu teatraĵo li plaĉis al vi plej multe?”

”En Otelo.”

”Mi petas, atendas.”

Gasparo senkonsile rerigardis. ”Mi ne scias la vortojn.”

”Do elpensu ilin... Tie ĉi kuŝas via edzino, ŝi trompis vin — aŭ minimume vi estas konvinkita pri tio — vi iras al ŝi ... Aktoru!”

Klemento sin apogas je arbo kaj rigardas.

Gasparo transmetis manteleton de Klemento surŝultren. Li ekpaŝis. Vortoj, vortoj! Kie vin preni? Vane li serĉas enmemore. Li iras do senvorte. En la arbustaro estas lito; sur ĝi kuŝas virino. Malamo ekflamis en la vizaĝo de Otelo. Li ekvidis ŝin.

Kelkaj rapidaj paŝoj. Kiel trankvile ŝi spiras. Dolĉa vango, la buŝo senmova. Lia mieno moliĝas, sur la lipoj kuŝiĝis kortuŝo.

Li forgesas, kia malbona sciigo lin venigis. Li klinas sin kompate super ŝiajn okulojn. Sur ŝian vizaĝon falis lia ombro. Tio ekscitas lin. Kies ombro fakte ĝi estas? Li rememoras. Tenero sur la lipoj, hu, tio estas hipokrito. La blankega frunto apartenis al iu alia. La tuta korpo sindoniĝadis. Malama doloro denove ekfulmas en lia koro kaj saturigas ĉiujn vizaĝtrajtojn. Lian staturon trairas onde ekscito kiel en frostotremo. Ŝi estis tamen mia, mi donacis ĉion al ŝi. Min tutan. Se mi ne darfas ŝin posedi, mia amo ne permesos, ke ŝi apartenu al iu alia. Kiel sekurigi ŝin por mi? Kruela ideo traflugas la kapon kiel fulmo. Otelo mem ektimas ĝin; li kaŝas la kapon inter kubutojn. Li timas levi la okulojn, por ke la penso lin ne venku. Prefere foriru! Li retropaŝas. Sed la dua paŝo jam labilas. Eĉ trans la mantelon li vidas ŝin. Sed ne dormantan; male — gajan kaj radiantan — inter la brakoj de fremda viro.

Veneno de humiligo cirkulas en lia sango. Venĝi sin! Rezervi ŝin por si mem!

Kvazaŭ lin iu kondukus; tio ne estas memvolaj paŝoj; iu elinterne ordonas al li, trenas lin al la lito. Denove li staras super la bela virina korpo, super la ĉarma vizaĝo. Adiaŭu ŝin, adiaŭu kun la lasta trista, konsterna rigardo. La manoj malrapide etendas sin kvazaŭ al preĝo, kvazaŭ al akcepto de sakramento. La fingroj eksentis la haŭt-veluron. Ili ekpremis.

Ne malame, sed kun la lasta ekvibro de stulta, senkompata amo, kun bedaŭro, kiu konvulsias lante la vizaĝon, ekregas poste la tutan korpon kaj ĵetas ĝin surgenuen. Otelo falas. Lia vizaĝo iĝas statueca. Li ne kuraĝas rigardi post sin. El la okuloj torentas larmoj. Fino.

Gasparo plu genuas.

Klemento ekpaŝis al li kaj metis sian manon sur lian ŝultron. Gasparo ektremis.

”Ĝi estis terura,” elspiris Klemento.

”Pardonu. Nenion ĝis nun mi scias,” flustras Gasparo. ”Eĉ ne unu vorto venis en mian menson.”

”Fakte? Nenion mi rimarkis.”

Gasparo lin malkonfideme ekrigardis.

”Vere,” certigas Klemento, ”kaj ankaŭ jam mi scias, kiel vi statas. Vi estas spektanto pri via propra vivo, ĉar vi estas vera aktoro. Vi ne donas vian manon al la vivo, vi sopiras enmeti ĝin en teatraĵon. Ĉu iam venis al vi ideo fari ion sovaĝan, ŝtorman?”

”Tiu salto kontraŭ la prusan oficiron,” rememorigas al si Gasparo, ”kiam oni kondukis la kaptitajn francojn.”

”Tiam vi pli junis. Ĉu vi ŝanĝiĝis ekde tiu tempo?”

”Mi spertis nur, kiel la homoj etas kaj malbonas.”

Ili revenis lante hejmen.

”Kaj tamen vi volus ludi al tiuj mavuloj kaj malestimindaj homoj?”

”El profundo de mia animo,” elspiris mallaŭte Deburau.

”Do vidu,” ekkriis Klemento Longval. ”Tio signifas, ke tamen vi amas la homojn kaj kredas je ili.”

Surmane al scenejo

Proksimume tiutempe, kiam familio Deburau venis al Parizo, komencis sian teatran agadon sur bulvardo du Temple du direktoroj: Bertrand kaj Fabien. Unu el ili en sia junaĝo liveradis el kamparo buteron, la dua vendadis lignon kaj poste pluvombrelojn; sed ambaŭ estis pasiaj adorantoj de teatro. Ili petakiris de polica prefekto licencon por prezentadoj de fortuloj kaj akrobatoj en konstruaĵo, kiun ili nomis ”Funambules” (Akrobatoj, Ŝnurdancistoj). Tie ankaŭ foje vidis Gasparo teatraĵon kun dresitaj hundoj, tie nelonge antaŭ la fino de Napoleono, oni komencis ludi mini-arlekenaĵojn sen vortoj.

Ekde ĝia estiĝo konkurencis al Funambules la najbara malgranda teatro, kiun estris glora akrobatino madam’ Saqui.

Mavaj langoj asertis, ke malamego inter la du direktoroj devenas de tempo, kiam sinjorino Saqui iutage riproĉis sur bulvardo Bertrandon, ke li estas ĉantaĝisto, kiu priŝteladis homojn per miskvalita butero; pro ven ̧sopiro Bertrand onidire aĉetis la najbaran konstruaĵon, igis ĝin rekonstrui je teatro kaj per ĝia sukceso volis sin venĝi al sinjorino Saqui. Sed tiaspecaj onidiroj cirkulas en la komedianta mondo pli ol abunde. Veras, ke Bertrand kaj Fabien jam delonge faris prezentadojn en Funambules, kiam geedzoj Saqui transformis sian kafejeton je Akrobata Teatro. Sed ankaŭ estas vero, ke inter la du najbaroj bolis malama rivaleco.

Bertrand kaj Fabien ofte devis serĉi helpfortojn por sia ensemblo. Ilia belgusto ne malbonis. En Varieteo aktoris dudeksesjara Prosper, sed ne multis okazoj por eminentiĝi, ĉar li nur blekegis en rolo de leono en la teatraĵo ”Piramo kaj Tisba”. Aspirante pli noblajn laŭrojn, li prezentis sin en Funambules. Li estis belkreska, de karaktera vizaĝo, subtilmova. Bertrand lin dungis po dekkvin frankoj semajne, kondiĉe, ke li ŝanĝos sian iom tre banalan nomon. Prosper Lamaitre trovis por si nordlande aspektantan nomon ”Frederik” kaj tiel li prezentis sin en la unua teatraĵo de la nova teatro, ”Naskiĝo de arlekeno”. Post li Bertrand dungis fraŭlinon Charton, kiu famiĝis pro tio, ke ŝia filo naskiĝis al ŝi sur ŝtuparo de teatro Gaite, ”sur ŝtupoj ascendantaj al gloro”, kiel ŝi diradis. Malgraŭ tio la teatra trupo suferis pro manko de artistoj kaj aktoroj. Knabo, zorganta pri rekvizitoj, venis iutage al la provo malfrue. Bertrand, kiu postulis de siaj salajruloj precizecon, postulis klarigon.

”Pardonu,” diris la knabo, ”mi forgesis ĉion. Mi vidis brilajn artistojn.”

”Mensogo,” murmuris Betrand minace. ”Kie povas esti tiom brilaj artistoj, ke oni forgesu pro ili veni al la provo?”

”En la korto Saint-Maur,” respondis la deliktulo. ”Kredu min, sinjoro Bertrand, ili superas la niajn.”

”Ĉu pli bonaj ol miaj artistoj?” ekmiris la direktoro. Lian kapon trafulmis ideo. ”Eble kiel ĉe tiu vent-animulino apude?”

”Ankoraŭ pli bonaj.”

”Tion mi volus vidi,” Betrand paŭtis. ”Kiam ili havos la prezentadon?”

”Ili artistas eksterdome. Certe vi trafus ilin.”

”Provadu solaj,” ordonis Bertrand.

Post iom da tempo li eniris kun malfidema, sed scivolema rigardo en la korton St. Maur. Preskaŭ la tuta familio Deburau estis ĝuste enaere: du perfektaj viroj, fortaj kaj elastaj, du graciaj knabinoj, flekseblaj kaj kuraĝaj, kaj ankaŭ unu junulo, provanta imiti la gefratojn; sed li faladis, ruliĝis kaj ridigis negrandan publikon per koleraj kaj kvietigitaj grimacoj. Vere ĝi estis eminenta akrobata prezentado.

Betrand decidiĝis agi rezolute. Li konstatis, ke la mastro de la grupo estas la patro de la geknaboj, maljuna komedianto, kiu sub ŝnurego tint-sonigis gitaron. Li alpaŝis lin.

”Aŭskultu,” li alparolis lin. ”Kiom vi gajnas potage?”

La maljuna Deburau interrompis la muzikadon kaj ekrigardis al la ĝenanto.

”Tio ne rilatas vin,” li diris.

”Eble mi alportas al vi feliĉon,” ne lasis sin Bertrand forpuŝi de lia iom groba tono.

”Feliĉon al ni?” levis sin patro Deburau. ”Iam ni enkasigas dekdu, iam dekkvin frankojn. Tio sufiĉas por ni. Ni estas en Parizo, en patrolando de artistoj. Kaj ni, sinjoro, fieras pri tio, ke ni artistas. Ĉu vere?” li turnis sin al Gasparo, kiu scivoleme alpaŝis.

”Ĉu vi scias, kun kiu vi parolas?” rebatis Bertrand orgojlon per orgojlo. ”Kun la direktoro de teatro Funambules sur bulvardo du Temple. Mi ofertas al via familio cent dek kvin frankojn semajne.”

Patro Deburau atentiĝis. ”Kiom ĝi sumas potage?”

”Pli ol dekses frankojn.”

”Sufiĉe malmulte,” diris la oldulo, je miro de Bertrand.

”Kial do? Tamen ĝi estas pli ol vi gajnas ĉi tie.”

”Sed ĉi tie ni estas propraj mastroj. Ni estas liberaj. Ne opiniu, ke la tutan vivon ni pasigis en tiu ĉi korto! Miaj infanoj povus rakonti al vi, kion ili vidis. Ni estis en Istanbulo. Ni artistis antaŭ la plej supera turko, en haremo. Jesu tion, Gasparo. Kiu el viaj artistoj povas fanfaroni per tio?”

”Tial, ĉar iom vi valoras, mi ofertas al vi, ke vi eniru en mian grupon. Cent dekkvin frankojn!”

”Ke vi ne diru, ke oni ne povas kun mi paroli serioze! Se vi pagos cent tridek kaj kostumojn, familio Deburau estas via.”

”Adiaŭ!” diris Bertrand kaj turnis sin.

”Ni ne estas infanetoj,” haltigis lin patro Deburau.

”Donu cent dudek kaj kostumojn aldone kaj fino!”

”Cent dekkvin sen kostumoj,” replikis Bertrand.

”Mi konsentas, ke necesas kunvoki la familian konsilantaron,” bremsis la konflikton patro Deburau. ”La knaboj ĵus finis. Ili kuniros.” Li signis al la infanoj kaj kondukis la raran vizitanton en gastejon transe al la korto. ”Ni bezonas hodiaŭ sinjoran ĉambron,” li anoncis iom fanfarone al gastejestro.

”Ni havas gravan traktadon. Venu, knaboj,” li turnis sin al la filoj. ”Venis al ni direktoro de unu el la plej bonaj teatroj en Parizo kaj havas por ni honestan oferton.” Kaj ripete li vokis al la gastejestro. ”Du botelojn bone sigelitajn. Pagas la sinjoro.” Inter muroj, ornamitaj per bildo pri kavalira duelo kaj surskribo ”kredito mortis”, kiu komediantojn ofte furiozigis, ili eltrinkis dum la vigla dialogo du botelojn. La trian mendis la patro Deburau kaj proponis ĝin al la direktoro.

”Sinjoro Bertrand,” li diris, post kiam ili mandone kontraktis, ”hodiaŭ vi akiris kvin unuarangajn artistojn.”

”Nur kvar,” korektis lin Bertrand, ”ĉi tiun mi ne kalkulas,”

montrante fingre Gasparon.

La patro klinis sin al Gasparo kaj metis kompate la manplaton sur lian ŝultron. ”Vi pravas, li estas mallertulo. Sed mi atentigas vin, ke kiel klaŭno li ne malbonas.”

”Bone,” mansvingis Bertrand kun ĝemo. ”Mi prenos lin aldone. Li povas montradi sin eble en pantomimoj.”

Gasparo Deburau venis subite en medion, kiun li aŭdacis ĝis nun rigardi nur defore. Bertrand enkondukis la familion Deburau glore al ŝnurego en sia teatro. La humiligita Gasparo jam ne plu aperis sur scenejo kun ili. Oni konfidis al li nur sensignifajn rolojn en pantomimaj scenoj, sed li estis pli helpanto postkulise ol aktoro. Li preparadis tapiŝojn, firmigadis kablojn, disponigadis rekvizitojn. Sed li havis akrevidajn okulojn kaj observis, kion pluan li povus ellerni. Nekuraĝe li konatiĝis kun la ĉefaj anoj en la teatro de Bertrand, kiuj lin preteratentis.

Bertrand bone registris, kiel vortoj ĵetitaj desur scenejo en la rigardejon streĉas kaj ardigas. Li vizitadis ankaŭ aliajn teatrojn kaj meditis. Li havis Frederikon, junan viron kun agrabla voĉo kaj kun evidenta aktora talento. Li petis do siajn ne multsignifajn aŭtorojn, ke ili verku scenojn por du, gajajn kaj seriozajn scenojn, kie oni parolus. Li ne eraris, la publiko akceptis tion kun entuziasmo kaj Frederiko, heroo en tiuj scenoj, iĝis favorato de la publiko el Funambules, de la publiko, kiu pagas kvar centimojn, sed amuziĝas por cent frankoj, pagas kvar centimojn, sed dankemas por mil. Kaj ne eblas ĝin trompi; aŭ vi ravas ĝin, kaj poste ĝi apartenas al vi kaj ne forlasos vin ĝis morto — aŭ ĝi senmaskigos vian falsecon kaj elfajfos vin.

Gasparo dividis sian admiron; duone ĝi apartenis al Frederiko, duone al la publiko. De ambaŭ li lernis.

Ne ĉiuj artistoj konsentis kun la opinio de sia direktoro; teatri, tion ili konsideris cedemo al misa gusto. Ankaŭ la mimarto estis por ili troa; ili domaĝis rezigni pri siaj saltoj kaj kaprioloj, kiujn ili devis tiel peze ellerni. Tiel surbaze de komuna interkonsento, estiĝis speciala scenej-formo, kiun ili mem nomis pantomimo kun kaprioloj. Tion karakterizis la olda ekvilibristo Denis: ”Ankaŭ tio estas cedo al la publiko. Ni kontentigos ĝin, ni prezentos al ĝi komedion. Sed ni estas saltistoj kaj nia arto restos al ni. Pantomimon al homamaso, saltojn al la arto.”

Gasparon, kiel la plej junan kaj la lastan membron de la ensemblo neniu demandis, sed en lia kapo konstante sidis ideo pri enhavoriĉa, sentoplena kaj gaja pantomimo. Sed vere li havis minimumon da ebloj por povi sin prezenti. Pantomimo kun kaprioloj havis ege simplan intrigon kaj ĝiaj personoj, krom neceso vortigi sentojn kaj humorojn, devis ankaŭ prezenti akrobataĵojn. Jen, kiel aspektis tia teatraĵo: Venas Arlekeno kaj vidigas, ke li koleregas. Fininte, li trifoje kapriolas.

Tuj sekve alkuras Kolombina; ŝi strebas la arlekenon reamikigi kaj li pro ĝojo super la rezulto efektivigas stelforman ”salton de surdulo” kaj krome la devigan salton kun kuntiritaj kruroj. Poste aperas nova amindumanto; li komencas siajn amproponojn per kelkaj saltoj returnen. Aldone estas ĉi tie Ebriulo kaj ĝuste tiun prezentas Gasparo Deburau, kiel sian unuan rolon sur la scenejo de Funambules. Li eniras surmane kaj daŭrigas per ”salto de ebriulo”; tio estas: li saltas desur polmoj sur la krurojn kaj retroen. Kiam Arlekeno kaj Kolombina repaciĝas, la prezentado estas finita kaj ĉiuj personoj foriras, kiel ili venis; Deburau do denove foriras surmane.

Evidentas, ke malmultis okazoj por montri sian vizaĝon — kaj tiun ankoraŭ nur turnitan al la tero. Malgraŭ tio li feliĉegis, ke fine li komencas la sopiritan teatro-karieron. La unua pantomimo kun saltoj ekvidis lumon de la scenejo kaj Gasparo Deburau — sub la artisma nomo Baptisto — surpaŝis unuafoje sur lignotabulojn, kiuj signifas la mondon. Li eniris tien surmane.

La salto-pantomimo havis ĉe la publiko el la bulvardo du Temple ege grandan sukceson. Longval venis rigardi, Eŭgeno neniam. Gasparo ne riproĉis tion al li; ĉi tio ne estis teatro por kavaliroj, misgustigitaj per delikatsento de pluŝaj loĝioj. Estis tagoj, kiam Eŭgeno igis malkonfesi sin al li, sed estis noktoj, kiam li trenis lin el unu drinkejo en alian; alterne li recitadis al li siajn versojn kaj konfesadis al li siajn afliktojn. Tiel li ekkonis multajn kafejojn kaj dancejojn, tiel ankaŭ li ekkonis mirindajn homojn, kiuj elmergiĝis el la amaso sur la bulvardo kaj denove malaperis en aro. Li ekkonis socialajn kaj politikajn reformistojn, strangemajn verkistojn, homon, kies unusola profesio estis serĉi perditajn objektojn, kaj alian, kiu forŝiradis kiun ajn afiŝon. Li renkontadis ebriulojn, kiuj ebriigadis sin per alkoholaĵo, gaja vivo kaj tristo. Li sidadis kun homoj, kiuj disipis ĉion, kion ili havis kaj kun la aliaj, kiuj elspezis eĉ ne unu centimon. Okazis iam, ke Eŭgeno forlasis lin meze de amuzado. Li povis poste alsidiĝi al majstroj-metiistoj, kiuj iam venis dronigi en alkoholaĵo sian koleron pro ordonita monpuno kaj alifoje por interkonsenti, kiom da viando, pano kaj vino ili sendos en nomo de la gildo al malriĉuloj en hospitalo. Tio estis normalaj homoj kaj Gasparo feliĉis, ke li ekkonas ilin, ke li aŭdas ilin lamenti, ekscitiĝi kaj gajigi sin. Por Eŭgeno ekzistis tiuj homoj kiel bunta fono de liaj propraj aventuraj ekspedicioj. Li finis sian rundon en salonego ĉe Véry kaj poste li rapidis en la mondon de Deburau, inter ĵonglistojn kaj kantistinojn.

”Mi komprenas, Gasparo, ke vi ne ŝatas salonojn. Precipe la riĉajn fraŭlinetojn, brr, frosto kaj glacio! Mi amas la senmonajn inetojn. Ĉu ankaŭ vi?”

Gasparo kurbigis la buŝon. Kvazaŭ por li ekzistus ia elekteblo! Eĉ la plej malriĉa, kompare al li, ankoraŭ ege riĉis. Li kolektadis nur eretojn da ridetoj kaj ektuŝoj, kiun li ricevis, se Eŭgeno invitis iam iun knabinon al la tablo.

”Griza, grizeta grizetino,” diradis Eŭgeno. ”Kio en la mondo estas la plej tenera? Fraŭlinoj en muslino nenion ŝatas. Sed kiel dankemaj scias esti ĉi tiuj knabinoj!” Kaj tiel li aĉetadis ilin al si por vespermanĝoj, vino kaj malkara juvelo. Gasparo, kvankam per prezentado sur reala scenejo, jam akiris iom da memfido, tamen ne akiris novajn am-spertojn. Klemento Longval demandis lin foje, kie aperis en li la ĵaluz-sento, kiun li sciis prezenti post la arbustaĵo en Tuilerioj.

”Pri neniu,” respondis Gasparo heziteme. Kaj poste li aldiris laŭvere: ”Pri ĉiuj.” Havante neniun, li amis ĉiujn. Estis longaj semajnoj, kiam li vivis nur por sia artista kariero. Laborlaco ofte ne permesis al li pensi ion alian. Li ludis ĉiutage ses, dimanĉe dek prezentadojn, li trenis sin hejmen svenema kaj ne certis, ĉu lia spino ne rompiĝis. Sed venis tagoj, kiam ĉiu virino, kiun li renkontis, signifis por li doloron. Trairi promene vivecan bulvardon, estis kruc-vojo. Ĉio tiutage parolis virinece, ĉio surprenadis virinajn formojn; ĉiu movo signifis sopir-streĉon kaj doloron pro neplenumiĝo.

Atendante postkulise por aperi en sia sceno, li tuŝadis per mandorso la jupon de Kolombina; tio estis granda aventuro, ĉar Arlekeno, sinjoro Charigni, gardis ŝin kiel buldogo. Aktoranta, li ĝojis, kiam li ekvidis inter la publiko virinojn. Ofte li promenis vespere tra stratoj kaj vetur-koridoroj post ina staturo, trairante la aeron, kiun ŝi trairis kaj svatante sian ombron kun la ŝia, se la luno tion permesis. Eĉ se liaj sopiroj estis la plej sovaĝaj, ĉiam, eĉ en sonĝo, li konservis estimon al virinoj. Li bedaŭris, ke li ne vivis je kelkaj jardekoj pli frue. Kiel plaĉigus lin klini sin antaŭ svelta staturo de elektita sinjorino kaj doni al ŝi bluan rozon! Kiel volonte li batalus en danĝeraj dueloj, por ke poste per sia kiso sur la vangon ŝi kavalirigu lin! Reflekto de ĉi tiu estimo rilatis ankaŭ al damoj de liaj konatoj. Neniam li konatiĝis kun ili, ĉar liaj amikoj neniam ekhavis ideon enkonduki lin en la virinan mondon. Li pensis pri ili kun pli granda galanteco ol iliaj adorantoj, kaj sentis kiel maljustaĵon, se iu el ili parolis pri virinoj laŭ humiliga maniero. Iutage surprizis lin Eŭgeno per kurioza ideo: ”La kokideto de Longval estas perfekta. Ĉu estus malbone, iomete koketi kun ŝi?”

”Estus tre malbone,” mirigite ekrigardis lin Gasparo.

”Ni ĉiuj avidas la belecon. Estas domaĝe, ke Klemento ŝin havu. Mi flustros ion al ŝi.”

”Tio dolorus Klementon.”

”Se ĝi estas serioza rilato, mi fiaskos. Se ne, mi havis sukceson kaj tiu montros, ke mi pravis. Kion vi diras?”

Iun vesperon Gasparo iris kun Eŭgeno laŭ lia deziro al aŭguristino. Post strangaj manipuloj per tondilo, kiun ŝi enpikadis en kribrilon kaj kun tri potoj, kiuj plenis de salo, pipro kaj oleo, venis vico por ludkartoj.

”Feliĉo survoje,” eksciis Eŭgeno. ”Multaj zorgoj okupos vin, multajn afliktojn vi trasuferos, sed ĉio bone finiĝos, se vi evitos malbonon danĝere proksiman.”

”Kian malbonon?” insistis Eŭgeno.

”Mi vidas staturon,” diris la virino.

”Ĉu la inan?”

”La viran. Sed la viro ŝirmas la virinon. Viro estas por vi danĝero. Se vi venkos lin, vi akiros virinon.”

Gasparo ridis, kiam ili estis elirantaj el malalta dometo en strato Ĉe trua Tamburo.

”Mi devas gardi min,” diris Eŭgeno tiel serioze, ke Gasparon tio maltrankviligis.

”Mi antaŭvidas, kiu li estas.”

”Ĉu eble vi konsiderus tion serioze?”

Promenante post ioma tempo kun Eŭgeno tra stratetoj de la nova urbo, Eŭgeno ŝajnis esti deprimita, dum momentoj febre ekscitita.

”Ĉu okazis io al vi?” zorgeme demandis Gasparo.

”Malsaĝa afero, Gasparo. Min teruras fantomoj.”

”Absurdaĵo, Eŭgeno. Vi estas ja matura.”

”Ĉiunokte iradas ĉe mi tra la ĉambro nigraj miaŭinoj. Alifoje nigraj hundoj. Poste iu frapas je mi. Eklumiginte mi vidas nenion.”

”Vi lacas, Eŭgeno. Jen sekvo de tro ekscitita fantazio.”

”Dumtage ankaŭ mi diras tion al mi. Sed nokte ĝi estas io tute alia. Mi devas tion kredi.”

”Kion?”

”Ke Longval por mi danĝeras.”

”Eŭgeno, ĉu vi frenezas?”

”Jes, sed mi ne scias, kiel seniĝi de tio.”

”Iru al doktoro.”

Gasparo vizitis maltrankvila Eŭgenon la sekvintan tagon tagmeze. Li trovis lin pli bonhumora; trankviligis lin kuracisto. Li ĵus banis sin. Sed restis en li vantema spito.

”Mi parolis kun Julia Heritier.”

”Kiu ŝi estas?”

”La kokideto de Longval. Mi devas ŝin akiri, eĉ se kiu ajn barus al mi la vojon.”

”Pripensu tion, Eŭgeno,” avertis lin Gasparo. ”Regu vin! Aŭ revenos fantomoj de la malbona konscienco en vin! Cedu!”

”Senĉese nur cedi,” ekkoleris Eŭgeno. ”Mi faros, kion mi postulas de vi. Promesu tion al mi, aŭ mi foriros.”

Kolerego skuegis Eŭgenon; liaj okuloj malsanece brilis.

”Iru. Ĝiskole mi satas pri vi! Kaj ne revenu ĉi tien, komprenite?”

Gasparo diris senreviĝe: ”Mi ne revenos. Ne necesas, ke vi kriu. Per tio vi volas silentigi vian maljustecon. Sed tion neniu sukcesos, Eŭgeno. La konscienco parolas alivoĉe.”

”For!” kriis Eŭgeno.

Gasparo fermis post si la pordon. Momenton li staris en la koridoro. Kompato igis lin reveni, sed humiligo lin elpromenigis de ĉi tie. Malrapide li descendis la ŝtupojn.

Sur propra vojo

La plej ofta rolo, kiun Gasparo ricevis, estis prezenti unu el la rabistoj, kiuj devis teruri la senkulpajn viktimojn.

Konscience li algluis al si sovaĝan barbon, surkapigis taŭzitan perukon kaj per ĉirkaŭbruligita korko nigrigis siajn brovojn; teruregaj atakoj al vojaĝantoj en arbarego ŝajnis al li vere pli ridindaj ol hororaj, kaj laŭ tio estis la rezulto. Lia longforma vizaĝo aspektis en rabista masko ridinde kaj anstataŭ tremi pro hororo, oni komencis ridi. La aŭtoroj gardantaj sukceson de siaj minikomedioj, protestis kontraŭ vanigita intrigo. Ankaŭ patro Deburau kun siaj gefiloj bedaŭris humiligon, kiu ombrumis ankaŭ ilin. ”Hontu, Gasparo! Skandale vi agas kontraŭ niaj interesoj.”

Gasparo akceptis la riproĉojn, suferis, serĉis manieron kiel regajni la favoron, sed helpi al si mem li ne kapablis. Li meditis, por kiu figuro li taŭgus, pli ol por figuroj de rabistoj, kies sang-avidemon neniu kredis al ili. Ofte lia rigardo koncentris sin je la figuro de sinjoro Blanchard, kiu prezentadis la dresitan hundon Pluto kaj de temp’ al tempo prezentis figuron, kiun oni nomis Pieroto. Li estis servisto de sinjoro Kasandro, vestita ĉiel ajn, surkape kutime pintan ĉapelon kun renversita rando, pro kio la publiko nomis lin ne Pieroto, sed Corniche — Kornico.

Ĉiuj aktoroj sur la scenejo lin persekutis, piedbatis, frapis kaj tion li akceptadis pacience. La figuro lin iel allogadis.

”Kio ne plaĉas al vi?” demandis lin foje dum la provado direktoro Fabien, ekvidinte, kiel Gasparo kapneis kaj polme ekfrapis apogilon.

”Pardonu,” ektimis Gasparo. ”Sed kial tiu malsaĝa servisto ĉion ĉi toleras?”

”Ĉar li estas servisto, kaj tial li malsaĝas.”

”Neniu estas tiom malsaĝa por esti indiferenta pri batoj.”

Fabien enpensiĝis, sed ne ordonis ŝanĝon. Blanchard ne opiniis serioze sian aktoran profesion; egalis al li kion kaj kiel li ludas kaj reston de la tempo li pasigis en drinkejoj de la ĉirkaŭaĵo, kie li lasis pagi siajn elspezojn de kiu ajn, kiu por tio komplezis. Sur teatraj lignotabuloj li moviĝis senidee; en la vivo li ne elektadis rimedojn kiel atingi momentan prosperon.

Direktoro Bertrand bezonis foje infanrolon por la teatraĵo la ”Fera masko” kaj alkondukis en teatron sian nevinon Virginia, apenaŭ dekkvarjaran; ŝi aspektis anĝele, sed estis tre malsaĝa. Tiuj du kvalitoj Blanchard’on allogadis. Dumpaŭze antaŭ la lasta prezentado Bertrand ekaŭdis angoran krion; li kuregis subteren kaj trovis tie konsternitan knabinon en perforta ĉirkaŭbrako de Blanchard. Li ekfuriozis ne nur kiel onklo, sed ankaŭ kiel direktoro. Li ĵetiĝis kontraŭ Blanchard’on; tiu tamen pruvis, ke li scias repagi batojn. La konflikto ne estis reĝustigebla. Blanchard kun konsento de Fabien estis tuj maldungita.

Vespere oni ludis pantomimon ”Arlekeno kuracistas.”

La publiko estis misinformita pri la konflikto. Zorgis pri tio Blanchard mem; rapide li trairis ĉiujn drinkejojn ĉirkaŭe kaj klarigis al siaj komplicoj el malseka kvartalo, ke Bertrand lin maljuste elĵetis. Tial, kiam sur la scenejo ne aperis PierotoKornico, kvankam lia rolo estis negrava — aŭdiĝis ekscitita kriado.

”Kie estas Blanchard.”

Kun interkroĉitaj manoj Bertrand sin turnis al Fabien: ”Mi petas vin, klarigu tion vi mem. Mi ne povas!”

La voĉo de Fabien tremetis, kiam li venis en salonon kaj petis minuton da trankvilo.

”Sinjoroj,” li ekparolis insiste, ”sinjoro Blanchard, kiun vi vokas, estas ja talenta aktoro, sed li ne montris sin bonkaraktera homo.”

”Egale,” respondis la salono. ”Ni volas Blanchardon.”

”Li estas ja eĉ fihomo,” plialtigis Fabien la voĉon.

”Kaj vi la dua! For kun la oratoro! Kie estas Blanchard?”

”Sinjoroj,” ekkriis senespere Fabien, kiu same kiel la paliĝanta Bertrand post la scenejo jam vidis, kiel bona reputacio de ilia miniteatro ruiniĝas. ”Ĉu vi vidis fraŭlinon Virginia en la ’Fera masko’?”

”Kion komunan kun tio havas infanoj?”

”Tiun senmakulan anĝeleton volis sinjoro Blanchard sekse misuzi,” devis konfesi sinjoro Fabien. ”Direktoro Bertrand kaptis lin ĉe la ago.”

La sciigo efikis. La rigardejo silentiĝis. Kaj ies voĉo aŭdiĝis: ”Besto!”

Silenta murmuro atestis, ke la publiko ŝanĝas sian opinion. Fabien rapide tion eluzis.

”Kiu el vi,” li diris kortuŝvoĉe, ”ne havas fratinon, filineton, nevinon? Kaj kiu ne elpelus homon, kiu volus misuzi vian konfidon kaj volus malvirgigi ŝin,” li ripetis ploreme.

Denove eĥis simpatioj. ”Mi certas, ke mia kompaniulo agis kiel honesta viro. Certe li povus transdoni la fiulon al polico.

Sed li kontentiĝis nur per ties eksigo el vico de honestaj artistoj, kiuj kreas nian trupon.”

”Bravo! Vivu Bertrand!”

Tamen aliaj voĉoj murmuris malkontente: ”Sed kiu ludos Pieroton? Vi devas zorgi pri tio!”

Fabien agnoskis, ke la publiko pravas kaj komprenis, ke la teatron li savos, se li kontentigos la spektantojn.

”Ni kalkulis pri tio,” li mensogis. ”La rolon de Pieroto ni konfidis al sinjoro ...” — kaj nun li kurte paŭzis; dume antaŭ lia rigardo rapide revuis vizaĝojn de ĉiuj neokupitaj membroj — ”al sinjoro Baptisto el familio Deburau.” Kelkaj homoj, kiuj memoris, ke la nomo Baptisto en programoj sin ligis al ridindaj rabistoj, ekridis.

”Tiu junulo,” daŭrigis Fabien en paciga tono, ”aprezita cetere de Frederiko mem, antaŭ nelonge klarigis al mi propran koncepton de la rolo de Pieroto. Ni estos feliĉaj, se vi kritikos lin juste.”

Nun li certis, ke la publiko rangaltigita je arbitracianto, per tio estas trankviligita. Li salutis kaj foriris. Bertrand akceptis lian solvon senhezite.

”Do, ek! Vestu vin!” ekkriis li al Gasparo, kiu ankaŭ ĉion aŭdis. Gasparo ekhezitis.

”Ĉu vi ne aŭdas?” instigis lin la patro. ”Se vi sukcesos, sinjoro Bertrand alpagos al ni tri frankojn semajne, ĉu?” Kaj aldonis pli mallaŭte: ”Gasparo, tenu vin eminenta.” En la vortoj estis ne nur instigo, sed ankaŭ minaco. Venis momento, kiun la malfeliĉa Gasparo povis imagi nur en revoj, kiujn li kuraĝis konfidi al neniu. La revo realiĝis tiel subite, kiel en la teatroj okazas, pro ies malfeliĉo aŭ eraro de iu vakiĝas posteno por alia kaj necesas de tio profiti. Rapide li survestis la kostumon de Blanchard, reŝminkis sin kaj surkapigis la ĉapelon.

”Kial vi ŝminkas vin tiom pale?” miris arlekeno Felikso.

”Ĉu tio ne estas pli efika?”

”Ne gravas en tiel bagatela rolo. Sufiĉas trankviligi la publikon.”

”Surscenejen,” kriis Bertrand.

Tiam Deburau aperis unuafoje en la rolo de Pieroto. Li estis vestita bunte, surkape la pintforman ĉapelon; sub ĝi estis lia serioza kaj ridinda magra vizaĝo. Kasandro en lingvo de mimiko ordonas: ”Brosu mian jakon.”

Pieroto kompleze alpaŝas, servutule brosas la ŝultron, delikate forigas ĉiun polveron. Kasandro malpaciencas; li puŝbatas la serviston, puŝegas lin. La vizaĝo de Pieroto kliniĝas kun humila rideto. Sed Gasparo, klininte sin por eviti la kapfrapon, kolektas desur la tero la polverojn kaj trankvile ilin disfrotas al la sinjoro sur la jako. La publiko bonvenigis la neatenditan kuraĝon de Pieroto kun rido-salvo. Al Kasandro — prezentas lin Charigni — ekfulmas en la okuloj kolero; li akcelas la serviston per pugnobato pli forta ol necesas sur la scenejo. Pieroto finas la taskon; sed kiam lia sinjoro turnas sin, kvazaŭ hazarde li stumblas kaj repagas al li unu el la piedbatoj. Senkulpa vizaĝo frontas kontraŭ la kolerega rigardo de Kasandro. La tuta salonego ridas kaj la sceno finiĝas per aplaŭdo.

”Jen sukceso,” decidas patro Deburau postkulise.

”Li freneziĝis,” koleregas Lange, kiam li revenis el la scenejo. ”Tiel neniam oni ludis tion. Kiaj stultaj klaŭnaĵoj!”

La tuta familio de Charigni tion ripetas ĥore. Sed la patro Deburau palpebrumas je Bertrand kaj levas tri fingrojn. ”Tri frankojn. Ĉu klare?”

Bertrand acidmiene kapjesas.

Ne okazis multo. Jes, eĉ tiom malmulte, ke preskaŭ neniu tion rimarkis. Unu el la miniaturaj pantomimaj roloj en Funambules, la perfida, iom malsaĝeta servisto de Kasandro, iomete ŝanĝiĝis; la figuro, kies dorso kreiĝis por batoj, traesploris tiun, kiu donadas ilin kaj aperis en ĝi ideo pri repago. La servisto ridindigis sian mastron.

Gasparo sciis, ke merito en unu vespero estas por ĉiuj nur sukcesa anekdoto, ke oni vidas en ĝi neniom pli ol ĝis nun.

Sed li ne intencis kontentiĝi kun tio. Lin plenigis sopiro ellerni la eblan maksimumon. Li ekzercis hejme, surstrate, en teatro. En Funambules kaj aliloke atente li observis tiujn, kiujn li opiniis majstroj. Li kontrolis sian korpo-tenadon. Longajn horojn li provadis, kiel plej klare esprimi per brakmovoj kaj polmoj la ideon, kiel ĝin harmonie akordigi kun la viza ̧-mieno. Li ekkonis, kiel gravas dum la ludo la memoro; roloj por pantomimo ne estas skribitaj, ne ekzistas ĉe ili sufloro. Necesis memorteni precizan sekvon de la ludo kaj sukcesajn scenojn. Li restadis en la rolo daŭranta sur scenejo, surstrate, inter homoj, malgraŭ la fakto, ke ĝi daŭris sursceneje nur kelkajn momentojn. Ankaŭ surstrate, inter la homoj li estis hontigita ofte pro mirigitaj rigardoj de la preterpasantoj. Eĉ se lia momenta sukceso neniun endanĝerigis, la familio Charigni trovis negativa tion, ke membro de malamikaj Deburau-anoj avancis el la lastaj roloj al la antaŭlastaj.

En mallarĝaj vestejoj de la miniteatro okazis ofte disputoj inter ambaŭ klanoj; minacoj kaj malicaj maljustaĵoj ne mankis. Joigny foje en rolo de Leandro tiel vangofrapis Pieroton, ke al Gasparo mallumiĝis en la kapo; li forŝanceliĝis post kulisojn kaj sur lia blanka mentono fluis sango.

Patro Deburau saltis kun streĉita pugno al Joigny: ĉar Pepé kaj Lange defendis la fraton, enmiksiĝis en la batalon ankaŭ Francisko kun Stefano. La postkulisejo skuiĝis pro sovaĝa interbatiĝo. Oni batalis perpugne, perkrure, per la kapo, per kubutoj, rekvizitoj. Ĵaluzemo, longtempe akumuliĝinta, eksplodis. Dorotea ekluktis kontraŭ Naneta, Katarina ŝiris la hararon al Marion.

Bertrand kaj Fabien vane provis disigi la malpaciĝintajn familiojn; necesis venigi policon. Nur tiam la rivaloj lasis sin konvinki kaj ĉesis batali, anhelantaj, ĉifonigitaj, skrapvunditaj sur la vangoj per virinaj ungoj, kun kontuzaĵoj kaŭzitaj de pugnobatoj.

Estis klare: ĉi tiuj du klanoj ne povas plu vivi apud si en unu teatro. Bertrand kaj Fabien estis solvantaj la malfacilan kalkultaskon, kiun el tiuj duoble kvin ili povas malhavi kaj sen kiu provizore ili ne povas esti. Fabien prezentis la kondiĉon: restu la eta Marion Charigni. Sed se ili preferus la tutan familion Charigni, forirus kun patro Deburau ankaŭ Gasparo, nomata Baptisto, kiu mankus en la pantomimo. Pantomimaj scenoj suferis ĉe la publiko nepran superregon kompare al dancoj de la ĵonglistoj. Tial la direktoroj salomone dekretis, kion ankaŭ la ĉefoj de la familioj agnoskis justa. La teatro adiaŭis ĉiujn, krom Marion kaj Gasparo.

Tiel Gasparo disiĝis de la familio, kiu lin perdis sen bedaŭro, ĉar dum la prezentadoj li ne mankis al ĝi. Gasparo akiris sian propran vivkarieron.

Disiĝo de Deburau-anoj kun Funambules signifis disiron de la tuta familia grupo. Francisko Nêmeček cetere eĉ ne opiniis sin Deburau. Li konatiĝis kun fraŭlino Rozamaria Mallet kaj volis edziĝi al ŝi. Li petis, ke li povu forlasi la trupon kaj vivteni sin mem. Lian ekzemplon sekvis ankaŭ Stefano. Katarina volis danci, Dorotea ŝatis ĉevalojn kaj cirkon.

Patro Deburau paciĝis kun la fakto, ke ĉiuj liaj infanoj ekiros serĉi sukceson laŭ propraj kapabloj, sed li igis ilin ankoraŭ al la lasta turneo tra kamparo, kiu ilin pro la gloro akirita en Parizo, certe akceptos riĉe. Nur la patrino rifuzis kunveturi.

La vivo en Parizo ŝin ege ŝanĝis. Perdiĝis ŝiaj ridetoj, pri kiuj iam ŝi abundis, ŝi perdis ankaŭ la kvietan, silentan ploron.

Sen larmoj dolore ŝi nostalgiis pri la ĉeĥa hejmo. Ŝi ne volis plu migri tra fremda regiono kaj dormi ĉiunokte aliloke. Ŝi decidiĝis resti kun Gasparo en Parizo. Gasparo luis por si etan ĉambron en strato du Faubourg du Temple. Fiere li kondukis sian patrinon en la novan loĝejon, pretervidante ĉiujn ĝiajn malavantaĝojn.

La koloro de la domstuko estis tiel nedifinebla, ke pravis, kiu vidis en ĝi la ruĝon, kaj tiu, kiu divenis la bluon. Rustiĝanta pordego kondukis al malluma koridoro, kies muroj estis senĉese rositaj de nigraj ŝvitgutoj. La ŝtuparo eĥis ĉe ĉiu paŝo, kvazaŭ ĝi volus ruiniĝi.

Ĉu vi volas enen? Vi devas atenti. Nome oni ne eniras en la ĉambron, sed preskaŭ rekte liten, kiu en la streta mansardo atingas ĝis la pordo. Se vi evitos la liton, vi falos sur kanapon kaj per la frunto karambolos kontraŭ ŝrankon. Eblas, ke vi evitos lezon kaj trovos sur la planko iom da libera spaco.

Sed por esti certa, restu en kurbigita pozicio kaj ne stariĝu.

Eble vi ne rimarkis, ke tio estas fakte mansardo, lokita sur tegmento; ĝi deklivigas la plafonon. La kurtenoj estas truitaj kaj flikitaj. Florpentrita kurteno kovras la murojn, ĝi estas trivita kaj tra truoj ŝutiĝas gipso.

Gasparon kontentigis lia unua memstara loĝejo, sed al la patrino tie ne plaĉis; ŝi foriradis ofte al siaj estintaj najbarinoj en St. Maur kaj revenadis iam nur la sekvintan tagon. Gasparo sciis kompreni, kiel naskiĝis ŝia malfeliĉo. Pro sento, ke ŝi perdis sian junecon kaj hejmon, pro la scio, kiel lante ŝi perdas la edzon kaj infanojn, kun kies profesio neniam ŝi identiĝis.

Gasparo restadis en sia ĉambreto sola, kiel li tion arde deziris. Sed li solis eĉ troe. Foje, kiam li finis siajn scenojn — kvinfoje oni sieĝis la burgon — kaj mikropantomimon, li estis revenanta nokte hejmen. Tuj, kiam li malfermis la pordon, li ekvidis en sombro staturon. Ĉar la mansardo ne havis fenestron, sed mise traigitan tegmentan fenestron, falis iom da duonlumo nur sur la krurojn de la nekonato.

”Kiu ĉi tie?” ekkriis Gasparo.

”Mi, Eŭgeno. Eklumigu!”

La kandelflameto ektremetis, teginte la vizaĝon de Eŭgeno per nebula lumeto. ”Kio okazis?”

”Ega novaĵo. Vi miregos.”

Eŭgeno versimile forgesis la okazaĵon, kiu ilin disigis. La ideo, kun kiu li alvenis, absorbis lin. La hararo estis taŭzita, la vangoj ŝvitis. ”Do, parolu!”

”Jes,” elspiris Eŭgeno. ”Ĉu vi memoras, kio estis kun Longval?”

”Vi ankoraŭ ne trankviliĝis?”

”Nur nun mi trankvilas. Mi traesploris sinjoron Longval.

Tiele mi tenas lin enmane,” Eŭgeno kunpremis la pugnon.

Gasparo lacis, kaj sinkis sur kanapon atendante, al kia nova stultaĵo Eŭgeno venis. ”Ĉu vi scias, kiu fakte estas tiu delikata, kultivita kaj nobla sinjoro Longval?”

Gasparo ekĝemis pro malpacienco.

”Filo de la pariza ekzekutisto!”

”Eŭgeno,” diris kompateme Gasparo. ”Ĉu vi ne povas iom batali kontraŭ viaj fantaziaĵoj?”

”Mi sciis, ke vi ne kredos al mi. Sed mi povas vin konvinki. Lia vera nomo estas Klemento Sanson.”

”Ĉu eblas?” malfideme meditis Gasparo.

”Rememoru,” insistis Eŭgeno, ”lian malparolemon, lian evitemon ... Ĉu iam vi estis ĉe li vizite? Ĉu entute iam iu?” Kaj Eŭgeno ekridis sarkasme kaj samtempe infanvoĉe.

Gasparo enpensiĝis. Li rememorigis al si la rarajn, malklarajn respondojn de Klemento, triston, kiun alternas ridetoj. Ĉi tiu solvo tro drastis. Kiel sciis Klemento rakonti pri malnovaj poetoj! Ekzekutisto? La filo de la homo, kiu senkapigis la tutan reĝan familion, centojn da nobeloj, Robespieron, sinjorinon Corday?

”Kiel vi eksciis tion? Kiel vi pruvos tion?”

”Mortis lia patro. Klemento devis iri al notario por testamento. Li estas perdita.”

”Kial?” ekmiris Gasparo. ”Se tio estas vero, tute mi ne miras, ke li volis tion sekretigi.”

”Ĝuste tio estas trompo,” eksaltis Eŭgeno. ”Li volis aliloken, ol kien li apartenas. Ĉu iam sciate, kial mi devis esti atentema antaŭ li?”

”Imagu, ke vi naskiĝus kiel li — ”

”La sorto devas plenumiĝi, ĉar — ” kaj la voĉon venene li obtuzis, ”ĉu vi komprenas, Gasparo, tiu metio estas hereda — kaj Klemento estas unusola filo!”

”Li volis esti feliĉa,” oponis Gasparo. ”Eble li esperis, ke la metion neniam li praktikos, ke li eskapos de tio.”

”Mi venis vin averti,” ekrikanis Eŭgeno, ”kaj vi ankoraŭ lin defendas.”

”Ĉiukaze mi estas malpli ol li.”

”Eble,” koncedis Eŭgeno, ”sed tion devas ekscii Julia.” Gasparo kaptis Eŭgenon je la kubuto. ”Tion vi ne darfas. Vi pereigus ŝin — kaj lin ankaŭ!”

Eŭgeno konsterniĝis, lia vizaĝo ŝtoniĝis kaj fingre li montris supren. ”Ĉu vi aŭdis?”

”Kion?”

”Kato falis desur plafono,” flustris la malfeliĉulo. ”Tio signifas: diablo hejmas ĉi tie.” Ankoraŭ momenton li restis en spasma streĉo kaj poste sinkis senpove sur la sofon. Gasparo alsidiĝis. Li provis trankviligi lin helpe de sia mallerta elokvento. La kandelo degelis kaj flamete preskaŭ estingiĝis. Eŭgeno levis sin kaj kun fermetitaj okuloj rigardis la vizaĝon de Gasparo.

”Vi pravas,” diris li silente. ”Mi ne iros al Julia kaj ne diros, kiu estas Klemento. Mi faros ion multe pli bonan.” Li aliris la pordon kaj apertis ĝin. ”Mi invitos ŝin al venonta ekzekuto!”

Li ekridetis, kaj kiam Gasparo paŝis post lin, la pordo impete fermiĝis.

Aktoroj sur ŝnurego

Kvankam li timis renkontiĝi kun Klemento, Gasparo kelkfoje ekiris al la loĝejo de Sansonoj en strato des Marchands. Foje antaŭtagmeze Gasparo sukcesis lin trovi. Klemento eliris el domo; sed li ne mornis. Male, al Gasparo ŝajnis, ke li ankoraŭ estas pli eleganta. En lia vizaĝo radiis la frida orgojlo.

Gasparo lasis Klementon preteriri, momenton lin sekvis kaj nur poste vokis: ”Bonan tagon, Klemento!” Longval sin ekskuis, abrupte turniĝis. Lia surprizita rigardo malkaŝis ĉion, kion li sukcesis vuali pere de la eksteraĵo kaj fiera vizaĝo. Sed Gasparo klopodis, ke en lia fizionomio manku kompato, kaj diris plej kore: ”Longe mi ne vidis vin. Kien vi iras?”

”En kafejon.”

”Vi preterpasis dudek kafejojn kaj neniun vi eniris.”

”Ĉu vi postsekvas min?” kompreneme ekridetis Klemento.

”Mi timis vin alparoli,” konfesis Gasparo. ”Ĉu vi deziras, ke mi akompanu vin?”

Klemento jesis. Kelnero alportis vinon.

”En la lastaj tagoj mi dekutimiĝis de la societo,” diris ironie Klemento. ”Tiuj sinjoroj ĉirkaŭe,” daŭrigis Klemento en la sama tono, ”estas ĉiuj miaj bonaj amikoj. Vi povas trankvile rerigardi, neniu plu min vidas. Realiĝis mia revo el la infanaĝo, Gasparo. Mi fariĝis nevidebla.”

Al Gasparo ŝajnis, ke antaŭ li staras malsana ulo, kiu sen sia kulpo suferis gravan traŭmaton kaj akuzas pro tio ĉiun ajn ĉe renkontiĝo.

”Vi devis multe suferi,” diris kompateme Gasparo.

”Pli malpli rajte. Mi superruzis ilin. Mi volis vivi kiel homo.”

”Neniun vi maljustumis.”

”Jen la mondo,” ekĝemis Klemento. ”En ĝi ĉio estas alfiksita, alpikita, registrita. Ĉio senelira. Nenio ĉe ni estas ŝanĝebla, eĉ ne tia metio. Ĉu ni vivas en la mezepoko?”

”Ĝuste tial saĝa homo vin ekkomprenos,” certigis lin Gasparo.

”Ne kredu! Sed ĉio estas kulpo de la patro. Kial li deziris, ke oni instruu min pri Eneado kaj Iliado? Kial li ne ĵetis miajn librojn enfajren kaj permesis al mi vizitadi teatron? Nun ĉio jam foras kaj mi estas senhonora.”

”Mi fieras, ke mi konas vin, Klemento,” diris sincere Gasparo. ”Tio estas honoro por mi.”

”Vi estas bona, sed vi ne helpos min. Kial nur jam ekde la junaĝo mi ne estis krudulo, kiu surpikadus skarabojn sur pinglojn kaj turmentus hundojn kaj katojn? De kie en mi la tenereco?”

”Ĉu via patro estis brutala homo?” interrompis lin Gasparo. Klemento embarasiĝis.

”Li estis bona homo. Ankaŭ mia patrino. Kiam ili devis anonci al mi, kia fakte estas mia profesio, tio estis por ili peza momento.”

”Ĉu necesis, ke ankaŭ vi ... ?”

”Komencis la avo, poste la patro. La tuta historio iris tra iliaj manoj. Ni havas diplomojn, rajtojn, privilegiojn. Alimaniere ĝi ne eblis, estis mia vico. Kaj mi volis ekkonadi la mondon, vivi. Tial mi ŝanĝis mian nomon. Mi volis verki. Sed ekde tiu momento, kiam la patro enkondukis min en la kameron kaj montris al mi tiun teruraĵon —” Klemento rememore enpensiĝis kaj daŭrigis kun trista rideto. ”Mi ne estis tiel deprimita, kiel la patro supozis. Sinjoro Guillotin estis inĝenia homo, finfine ankaŭ filantropo. Li ne pensis pri ekzekutoj, li deziris mildigi turmentojn al kondamnitoj. La patro ofte rakontis al mi pri herooj kaj poltronoj. Tiam li proksimis al ili.

Li paroladis kun ili dum ilia lasta vojo. Nome la virinoj estis bravaj, li diradis. Li malamis tiujn sube, sub la eŝafodo, sangavidajn pri kruela spektaklo. Tiuj estis la veraj ekzekutistoj, diradis la patro.”

Gasparo aŭskultis kun retenita spiro.

”Ofte ili rajtis malami,” li oponis al Klemento.

”Puno ne devas ankaŭ signifi krude barbaran spektaklon, sed ĝi estas kruda, tiu procesio — kaj la ceremonio antaŭ tiom da okuloj. Ankaŭ tio estas la mezepoko. Ili mem venas kaj luktacas pri bona loko. Sed la ekzekutiston poste ili abomenas.”

Li eksilentis. Gasparo volus demandi pri Julia. Sed Klemento ĝojigite, ke li povas paroli kun iu, komencis mem.

”Jam kiel dekokjara laŭ rigardoj de knabinoj mi komencis konstati, ke mi ne estas tute malbela, mi antaŭvidis, kia estos la futuro. Kiel mi ĝojis promenadi kaj interŝanĝi kun ili rigardojn! Kaj tamen mi sciis: Tiu bela mondo por mi estas malpermesita.”

”Sed viaj gepatroj feliĉe kunvivis, ĉu?”

”La patrino sciis, ke la patro estas ordema, brava homo.

Jes, ili kunvivis harmonie. Sed la knabinoj, pri kiuj mi sopiris —”

Gasparo klinis la kapon. Eŭgeno do realigis sian intencon.

”Ni rendevuis ĉe la Nova Ponto. Ŝi surhavis blankan vestaĵon. Mi kuris renkonte al ŝi. Sed ŝi staris senmove kaj observis min malamike. ,Kial vi sekretigis al mi vian nomon?’ ŝi diris. Momenton mi esperis pri ŝia kompato. Mi pensis: ŝi aŭskultos min. Sed ŝi venis nur por venĝi. Ŝia rigardo duris kiel ŝtono. Ŝi foriris, kvazaŭ mi ne ekzistus tie.”

Ili sidis silente.

”Kaj plu?” demandis Gasparo post tempeto.

”Kion fari ol nur preĝi, ke en Francio okazu nenia krimo, ĉu ne?”

”Vi havas librojn,” konsolis lin Gasparo. ”Vi diradis, ke en ili enestas tiom da vivo. Venu foje viziti nian teatron.”

”Ĉu vi ridigos min?”

”Mi provos tion fari.”

Kiam ili eliris el la kafejo, Gasparo manpremis kun Klemento. ”Ĉu vi scias, kion vi faras?” ridetis Klemento Sanson.

”Ĉu ni jam ne plu estas amikoj?”

Gasparo profunde perceptis la tragediojn okazantaj ĉirkaŭe; kion ordigis kolegoj el teatro per mansvingo, estis por li ŝarĝo dum multaj vesperoj. Li ne ektristis tiel rapide kiel ili kaj ne tuj eklarmis; sed se io lin tuŝis, ĝi ne malaperis kun la veninta mateno.

”Kian strangan karakteron vi havas?” ili demandis.

”Mi devenas el urbo Kolín.”

”Kion ĝi signifas?”

Nekompleze li klarigadis. Li konservis ja teneron al la forpasinta infanaĝo kaj al regiono, kiu estis lia naskiĝloko kaj de lia patrino, sed jam li ne kapablis imagi sian vivon aliloke ol en Parizo. Kiam ajn li diris la nomon de sia patrolando — Boheme — ili nomis lin — Bohémien — ili ridis, parolis pri nomada vivo, ĉar ili opiniis lin cigano.

Sinjoro Bertrand fine sukcesis akiri permeson por prezentadi scenojn per tri personoj. Sed la ministro — en intereso de grandaj teatroj — aldonis al la permeso ordonon: ĉiuj rolantoj, antaŭ ol komenciĝos la prezentado, devas paŝi surŝnure kaj fari tie kelkajn gimnastikaĵojn. Atentu, volis per tio diri sinjoro ministro, vi troviĝas sur la periferia bulvardo, vi tro aŭdacas, ne forgesu, ke vi ne estas aktoroj, sed akrobatoj, ĵonglistoj!

Bertrand legis la malĝojigan dokumenton al la ensemblo kaj la komediantoj dentgrincis. Feliĉe montriĝis, ke preskaŭ ĉiuj estas en tiu arto dresitaj. Escepte de unu: tiu estis ĝuste la malfeliĉa Frederiko, sed li deklaris, ke la ministro eĉ per la plej malsaĝa ordono ne devojigos lin de teatro. Ili streĉis ŝnuregon kaj li komencis ekzerci.

Gasparo Deburau ne ektimis. Li sciis, ke surŝnure li teniĝos. Sed Bertrand ne invitis lin al provo.

”Por scenoj vorte prezentataj mi bezonas novajn aktorojn, verajn artistojn. Tial ni devas minimumigi la ensemblon en pantomimo,” li diris al li. ”Vi finprezentos la rolon en Ahrimano kaj forlasos nin.”

”Sed mi scias kuri surŝnurege,” certigis lin Gasparo.

”Por tio mi bezonus pli viajn fratojn.”

”Oni ne plu fajfas, kiam mi prezentas Rabiston. Kaj pri mia Servisto ĉiam oni ridas. Ĉu vi forgesis, kiel mi alternis sinjoron Blanchard?” malespere li memorigis siajn meritojn, por lin mildigi.

”Tio jam delonge pasis, la teatro pluiras,” diris fake direktoro Bertrand. Gasparo turnis sin al Frederiko, sed tiu dronis en zorgoj, kiel konservi ekvilibron. Felikso, la dua heroo de la miniteatro, ne ŝatis Gasparon.

”Iru ploraĉi al la panjo,” diris Felikso al li, kiam Gasparo ne ĉesis peti. ”Funebra larmistino ne apartenas al teatro.”

Kial, diable, li ne kapablis eksakri kaj respondi per kruda vorto? Vidu, Gasparo, vi amas vian publikon kaj nenion vi ellernis de ĝi. Kaj kiam iu alkriegas vin, via koro ektremas kaj vi estas kiel kordo, kiam ĝin ektuŝas kruda fingro kaj ĝi ekvibras kaj ne povas ĉesi vibri. Jen, povrulo, efiko de viaj elbaj golfetoj kaj la ĉeĥa kanaro. Vi ne trinkis ekde la naskiĝo vinon, kiel ĉi tieaj infanoj.

Kvazaŭ senheredigita de ĉiu ĝojo, Gasparo observis, kiel liaj kolegoj streĉas la ŝnuregon. ”Venu teni,” vokis iu kaj li obeeme iris. La unuaj paŝoj sukcesaj. Kelkaj el la komediantoj estis elstaraj akrobatoj kaj intence ŝajnigis iom da malcerteco, por vuali la pasintecon, kiun ili mistaksis. Aliaj pompis per sia rutino.

Venis la vico de Frederiko. Ĉion ili klarigis al li, montris, enmanigis al li longan stangon. Frederiko ekpaŝis. Deburau deziris al li nenion malbonan. Sed post la kvina paŝo la dieca Arlekeno falis. La admirata, elasta Frederiko falis kiel matura piro kaj restis kuŝanta surtere. Li ĝemis. Terurite ili alkuris al li.

”Nun vidu min la vendistinoj el nia bulvardo,” li ekridetis kaj svenis. Ili venigis kuraciston. Tiu konstatis, ke Frederiko havas elartikigitan piedon. La sekvan tagon li tamen ludis, sed rifuzis suriri la ŝnuregon.

”Dancu sur ĝi la ministro mem.”

”Sed kion ni faros?” ekkaptis Bertrand sian kapon. ”Ili forprenos de ni la koncesion.”

”Mi foriros al la Olimpia cirko al la fratoj Franconi, tie oni darfas paroli. Ĝi bone konvenos al mi kaj al vi. Ne persvadu min! Jam mi decidiĝis.”

”Bone,” kunsentis respondpreta Bertrand. ”Sed kiu anstataŭos vin?”

”Felikso.”

”Poste ni bezonas ankoraŭ iun pluan.”

”Tie vi havas lin,” montris Frederiko al Gasparo. ”Li scias paŝi sur la ŝnuro.”

”Ĉu vi ne forgesis eĉ tion malmultan, kion vi sciis?” Bertrand invitis Gasparon. Deburau enmomente estis sur eskalo kaj kuris sur la ŝnurego kvazaŭ iu bruligus liajn kalkanojn. Li travivis jam pli malagrablajn aer-promenojn.

”Li restu, do,” diris Felikso, influita per la vervo de Gasparo.

”Dankon, sinjoro,” diris Gasparo kortuŝite. ”Mi sciis, ke vi havas bonan koron.”

Felikso surprizite levis la okulojn.

”Mi ne volis vin ja maldungi,” li ekmurmuretis. ”Li restos ĉi tie, mi diras.” Bertrand kaj Fabien konsentis.

”Vidu,” diris Frederiko. ”Kio nocas al unu, tio helpas la alian!”

”Ege mi bedaŭras vian piedon,” sincere diris Gasparo. ”Sed eble ĝi alportos por vi ion bonan.”

”Dankon pro la profetaĵo.”

Kiam post kelkaj tagoj revenis patro Deburau kun la infanoj el la kamparo, Gasparo kisis lian manon por bonvenigi lin. La patro ektimis. La filo dankis al li por ĉiuj kapfrapoj, per kiuj li igis lin ellerni la iradon surŝnurege. Li savis per tio la teatran karieron de Gasparo.

Ege malfacila ekzameno

Deburau, eskalon! Deburau, alportu pudron! Deburau, tuj alportu vinon por mi! Deburau, kombu la perukon!”

Gasparo estis en la teatro, spiris polvon de la scenejo, ŝminkis ĉiuvespere la vizaĝon, vestadis sin en buntajn ĉifonojn, faris kelkajn paŝojn antaŭ la rigardejo kaj denove malaperis. Li funkciis: nevidita, nekonata, la lasta el la lastaj. Kaj unufoje monate li rolis Pieroton, senŝanĝe la stereotipan Pieroton en ĉapelo, kun klinita rando. La seĝoj en partero kaj en la plej supraj vicoj iam ekridis pro liaj faloj, sed aplaŭdis al Arlekeno, kiu sciis lin tiel elegante piedbati. Ekzistis nek roloj, nek teatraĵoj, kiuj ebligus al li eminentiĝi sur la scenejo, ne estis Kasandro, kiun li povus provoki. Se iuvespere aperus iu alia sur la scenejo anstataŭ Gasparo, neniu ekĝemus pri li.

Li fariĝis parto de la teatro, sed pli en rolo de rekvizito ol de aktoro. De temp’ al tempo li eĉ gravis, precipe kiam iu ekmalsanis aŭ malfruigis la prezentadon. Sed Bertrand kaj Fabien pretervidis la eblon, kiun foje li montris en Pieroto kaj ne klopodis mediti, ĉu el tiu strangulo iam io povus fariĝi.

Nur Felikso, Arlekeno en la teatro, fiksrigardis lin iam atenteme.

Gasparon, konanta liajn mishumorojn, pli vere timigis liaj rigardoj, anstataŭ ĝoji pro ili. Post la falo de Frederiko venis pluraj faloj. Sinjoro Filibert eksuferis frakturon de la kruro kaj fraŭlino Flora, kiu al Gasparo tiel plaĉis en la brilbrila robo de Kolombina, elartikigis sian ŝultron. La polico raportis pri tio kompate, kaj la oficoj ordonis, ke por futuro sufiĉas, se la aktoroj nur simbole metos sian kruron sur la ŝnuron, por ke ili rememorigu al si sian akrobatan devenon kaj ne aspiru en la dramarto tro pretendeme. Ili malamis tiun mortan serpenton; la ”ŝnurego” fariĝis en ilia ĵargono vorto malbenita. Kiu ĝin eldiris, pagis monpunon.

La aktoroj tamen okupis firman lokon inter akrobatoj kaj ceteraj aktoroj. Gasparo plu prezentadis siajn sensignifajn, nerimarkeblajn etrolojn.

”Deburau, balau la scenejon!” ”Deburau, iru ĉi tien!” ”Deburau, iru tien!” Neniu iam diris: ”Deburau, kia homo vi estas?” Ekzistis tamen multaj aferoj, pri kiuj ili povus demandi.

Li moviĝis inter fabelaj kulisoj, alkroĉadis sub la mentonon puntojn kaj ŝutis sur sian vizaĝon ru ̧koloran pudron. Li devis donadi al la homoj bonhumoron. Sed se iu lin demandus: ”Deburau, kiel vi pasigas la vesperojn? Kien vi iras, kiam vi ordigis post la aliaj, diras al la pordisto bonan nokton kaj foriras?” Plej malbone estis tiuvespere, kiam Sanson atendis lin tuj ĉe la teatro, alpremiĝinta al la muro.

”Klemento,” vokis Gasparo ĝoje, ”ĉu vi estis en la teatro?”

Sed Klemento rigardis lin per vunditaj okuloj. Li kaptis Gasparon subbrake kaj kondukis lin tra silentiĝanta aleo.

”Gasparo, venis tio, kion mi pleje timis. Morgaŭ — morgaŭ okazos ekzekuto.”

Kvazaŭ pro ventega blovo malaperis bonodoro de pudro kaj ŝminkoj. ”Vi havas ja helpantojn? Tiuj certe estas spertaj homoj.”

”Jes, sed mi devas ĉeesti.”

”Kiu estas tiu povrulo?”

”Lia nomo estas Foulard. Li aĝas dudek jarojn. Li mortigis du virinojn.”

”Ĉu ĵaluzo?”

”Li ŝtelis de ili orelringojn kaj brakhorloĝojn.”

”Do, vera krimulo,” ĝojigis lin Gasparo.

”Malgraŭ tio mi sentas teruron. Veturi kune kun li tra stratoj antaŭ ĉies okuloj!”

Ili iris tra tenebraj senlumaj stratoj. Ili iris orienten, preteriris mornan konstruaĵon de malliberejo Roquette kaj iratingis la tombejon Pere-Lachaise.

”Ĉu hodiaŭ via patrino estas hejme?” demandis Klemento.

”Ŝi estas kun la aliaj. La patro denove loĝas enkorte kiel pli frue.”

”Ĉu vi povus tranokti ĉe mi?” eldiris Klemento sian peton.

”Tre volonte,” ekridis Gasparo. ”Ĝi ankoraŭ estas ĉe vi?”

”Ne,” trankviligis lin Klemento, ”la helpantoj tion jam forveturigis kaj lokumis.”

Li konsciis pri la timo de Gasparo.

”Tio tuŝas vin, ĉu? Kaj vi nur iras apud la ekzekutisto. Sed mi havas lin ene. Teruras esti kun li en unu homo.”

”Naiveco, Klemento! Male, neniel ĝi rilatas vin. Ni iras al vi kaj mi restos kun vi la tutan nokton.”

”Dankon, Gasparo. Certe jam bone vi ekkonis vin mem, ĉar vi tiel scias kompreni aliajn.”

Ili venis al la dometo de Sanson en strato des Marchands kaj eniris.

”Vi estas en la domo de la ekzekutisto,” bonvenigis lin Klemento. ”Laŭ dekreto, konfirmita de la reĝo, respubliko kaj imperiestro, neniu darfas la realiganton de ju ̧-verdiktoj nomi ekzekutisto. Sed ĉiu nomas tiun metion tiel kaj neniu aliel.” Li alportis malvarman viandon, panon kaj vinon.

Gasparo ĉirkaŭrigardis. Laŭ la riĉa ekipo videblis la iama ”Kiu estas tiu sinjoro?” demandis Gasparo, montrante al portreto de pli aĝa viro kun plenbarbo.

”La avo. Li vivis en pli bonaj cirkonstancoj,” ridetis acide Klemento. ”Tiam sufiĉis, se ia junulino edziniĝis al kondamnito kaj la ekzekuto ne okazis. Eĉ for de ŝtiparo ŝi povis lin forkonduki.”

”Iu iris eble nevolonte,” provis Gasparo ŝerci.

”Imagu,” daŭrigis Klemento rememorante, ke tiu bona oldulo plendis al la Nacia Konvento kontraŭ le ̧propono, surbaze de kiu estus forigota mortpuno.”

”Kiam tio okazis?”

”La propono havas daton: februaro 1790.”

”Li ne sciis, kio okazos.”

”Unu jaron poste li sendis novan petskribon, nome ke ne eblas senkapigi per unu glavo tiom da kapoj, kiom la Konvento deziris. Poste do intervenis doktoro Guillotin. Tion la avo ne imagis,” aldiris Klemento, rigardante la malnovan portreton, ”ke post kelkaj monatoj li veturigos ankaŭ sian reĝon sen la kapo...”

Gasparo aŭskultis enpense. Kiel intime ligiĝas la historio de Francio kun tiu ĉi modesta ĉambreto! Ĉe ĉi tiu tablo sidis tiuj, kiuj realigis la kruelajn verdiktojn de la regantoj kaj poste popoljuĝojn super la eksaj regantoj. Ĉi tien ili venadis lacaj, lavis sin, metis la lacigitajn brakojn surtablen kaj iliaj edzinoj alportis al ili vespermanĝon.

Klemento komprenis la pensojn de sia kamarado.

”Ofte mi havis impreson,” li diris, ”ke ĉi tien venadas tiuj, kiujn ni sendis transen. La patro skribis en siajn rememorojn ankaŭ tion, kion rakontis la avo. Iujn ekzekutojn li rememoris preskaŭ kortuŝe. Li parolis pri manifestiĝoj de favoro, kiujn la ekzekutotoj montris al li.

”Travivi la lastajn sekundojn kun Maria Antoinetta, kun Charlotta Cardaz ...” meditis Gasparo. ”Li estis dum tiuj momentoj fakte ilia lasta amiko.”

”Sed mia patro havis alian karakteron ol mi. Li estis firma kaj simpla. Min teruras ĉia krudaĵo.”

”Ĉu vi mem devos funkciigi la maŝinon?”

”Mi mem. La ceteron faros la helpantoj.”

”Eble vi sukcesos tion fari kun fermitaj okuloj?”

”Mi timas,” kapneis la plej juna Sanson. ”Mi kapablus batali por la rajto mia aŭ fremda pri vivo kaj morto. Sed fari ĉi tion? Kaj antaŭ la okuloj de tiom da homoj? Mi svenos. Mi ne kapablos tion. Ankoraŭ mi malbonfaros al kondamnito.”

”Klemento,” interrompis lin Gasparo. ”Ĉu kuraĝigus vin, se mi ... ?” Li klinis sin al lia orelo. ”Por ke tion la antaŭuloj ne aŭdu!”

Klemento mirigite lin ekrigardis. ”Vi kapablus tion?”

”Mi ne gravas. Kaj se tio helpos al vi?”

”Vi estas grandanima, Gasparo. Je via sano!”

”Dankon. Je via!”

Ili trinkis. La tenebro staris antaŭ la fenestroj kaj streĉe aŭskultis.

Jam mateniĝis. El la Sansona domo eliris du viroj; unu el ili surhavis nigran redingoton, la dua estis en vestaĵo de la helpantoj. Ĉeangule ilin atendis pliaj du helpantoj kun ĉaro. Ili vipis ĉevalon kaj ekiris. Unu duopo iris laŭtparolante, la dua en morna silento, nur kun rara vorto, kiu plivere atentigis pri silento, ol ĝin ĝenis.

”Mi iras unuafoje — kaj mi estas preskaŭ kvardekjara — ”

murmuris Klemento. ”Ĉu vi opinias, ke la homoj min jam rimarkis?”

”Eĉ ne unu rerigardis.”

Klemento iris tiel, por ke liaj kalkanumoj klaku minimume.

Sed ankaŭ Gasparo tiris ĉapon surfrunten. Kiom gravas la lasta komedianto el la periferia budo? Kaj tamen ekregis lin honto. La ĉaro haltis antaŭ malliberejo.

Gasparo rigardis Klementon kaj vidante, ke ties frunto ekŝvitis, li diris — ”Venu, kamarado,” kaj prenis lin subbrake.

Unu el la helpantoj sonorigis ĉe pordo kaj revenante al la ĉaro diris: ”Ni atendos vin, mastro.”

La pordisto apertis kun profunda riverenco, kian oni faras nur antaŭ tre estimataj timataj gastoj.

”Mi opiniis, ke la helpantoj kuniros,” flustris Sanson.

”Ne estas grave. Iru!”

La pordisto transdonis ilin al gardisto, kiu kondukis ilin al ĉelo de la kondamnito. Ĝiskoridoren aŭdeblis ties konfeso. La pordo malfermiĝis. Ili eniris. La kondamnito genuis apud lito, sur kiu sidis pastro kun la klinita kapo. La knabo okulpasis la novalvenintojn, sed daŭrigis sian balbutan konfesadon, miksitan kun la angora spirado. ”La nomon de Dio mi vane diradis. Mi blasfemis, la dimanĉojn mi ne festis.”

Sanson riverencis antaŭ la pastro kaj kun krucmetitaj manoj staris plu ĉe la fenestro. La konfeso finiĝis.

La provoso donis al Klemento grandan tondilon. La kondamniton oni sidigis en mezon de la ĉelo kaj unu el gardistoj metis sur liajn ŝultrojn puran vualtukon. La mano de Klemento tremis: li disigis la tondilon kaj tuŝis la kolon de la kondamnito. La junulo dolore ekploretis kaj Klemento forŝovis la manon.

”Permesu, patrono,” diris Gasparo kaj delikate ekprenis la tondilon el la polmo de Klemento. Li karesis la vizaĝon de la kondamnita knabo, turnis liajn konsternitajn okulojn al si kaj ekridetis je li.

”Ĉu eble vi timas? Tio absolute ne doloras.”

”Ne?” konfideme diris la juna krimulo.

”Nepre, neniel,” respondis bonkore Gasparo. Brunaj harbukloj falis sur la tukon. ”Se la povrulo devas jam morti, almenaŭ mi faros ĉion por faciligi tion al la knabo,” meditis Gasparo. Li sciis, ke la knabo estas kanajlo. Sed bone li konis la junecon de malriĉuloj. ”Ci ne havis patron, ĉu?” li demandis subite.

”Ankaŭ patrinon mi ne konas,” kapneis Foulard.

Gasparo demetis la tondilon. Aŭdeblis amuziĝo de la gardistoj antaŭporde.

”Finite, patrono,” li diris. ”Ni povas iri.”

La provoso ĵetis sur la ŝultrojn de la kondamnito kitelon.

Isidoro Foulard ekpaŝis, sed ankoraŭ laste rerigardis sian ĉelon, la lastan hejmon. ”Jen,” Gasparo ekhavis ideon, ”neniam mi vidis tiel rerigardi aktoron en sia rolo, al morto kondamnitan.”

Ili eliris kaj eksidis sur la ĉaro. Du helpantoj antaŭe, dorse al ĉevalo Foulard, poste Klemento kun la tria helpanto. Ses soldatoj surĉevale kaj frunte. La procesio ekmarŝis. Tiam proksimiĝis jam tagmezo. Ilia foriro vekis pli da intereso. Homoj haltadis kaj miris pri la juneco de la kondamnito. Kelkaj el ili aŭdis aŭ legis pri li kaj insulte alkriis lin. Ili veturis tra dense frekventitaj stratoj. Homoj sur trotuaroj kaj en kafejoj pliiĝis; oni apertadis fenestrojn. Klemento timis la rigardantojn, kiuj ĉiam unue trafis lian nigran staturon kaj nur poste serĉis la kondamniton. De temp’ al tempo li ekvidis vizaĝon, kiu ŝajnis esti konata al li, kiu kvazaŭ ekbrilus pro surprizo kaj alvokis rapide aliajn vizaĝojn: Jen, tio estas Klemento Longval!”

Li provis pensi pri aliaj aferoj. Sed areto da homoj, kiu aliĝis al ili kaj akompanis ilin, apenaŭ tion permesis al li. Hufobatoj, rulbrulado de lignaj radoj sur pavimo, muĝa konversacio — ĉion ĉi li perceptis kiel en duondormo. Dankeme li apogis sin je la kubuto de Gasparo. La blanka suno senbrile diafanis tra nebuloj en la malvarma aero. La tegmentoj nigris kaj malsekis.

Subite aperis antaŭ ili surplace sombra silueto de la eŝafodo. La kondamnito instinkte returnis sin. Aro da homoj amasiĝis ĉirkaŭ la eŝafodo, kiu atendis ĉi tie ekde hieraŭ. La ĉaro haltis.

Klemento kun Gasparo descendis. La helpantoj helpis al la kondamnito malsupren. Li tremis. Sed nerimarkebla rideto de Gasparo lin kuraĝigis. Foulard kapjesis kaj respondis per timigitaj okuloj. Gasparo prenis lin je la kubuto, kaj rigardpasante la homamason sub la eŝafodo, diris al li senvorte: ”Kuraĝe ek! Ne timu! Vi ne montros vin al ili ploranta!”

Foulard legis klare el la grimacoj de Deburau. Li levis la kapon kaj firme, nur iom spasmopaŝe ascendis la ŝtupetojn. Tie lin prenis la helpantoj. Ili igis lin ekgenui, katenis liajn manojn kaj lian kapon enmetis en randrondon. Foulard kuŝis senpove, sed ankaŭ li turnis la okulojn al tiu, kiu laste refortigis lin. Sian tutan povon, kiun Deburau kapablis, li metis en sian vidon: aliel ĝi ne eblas! Akceptu la punon, repaciĝu, nur tiel vi estos absolvita! Proksime al vi estas kompatema koro.

Kvazaŭ dankema rideto aperis en la renversitaj okuloj de la juna murdinto.

Poste la unua helpanto signalis kaj Klemento, kun okuloj fermitaj, ektiris la ŝnuron. Eksonis metala klako, similanta pafon. Elinter la homamaso, kiu por momento eksilentis, eksonis laŭda murmurado.

Klemento descendis la ŝtupetojn. Gasparo lin atingis kaj helpis al li surrampi la ĉaron. Ili atendis, ĝis la helpantoj finos la lastajn devojn. Kiam la ĉaro denove ekveturis, Klemento ekparolis: ”Vi faris du bonfarojn, Gasparo. Al mi kaj al li. La ĉielo rekompencu tion al vi.”

”La ĉielo? Pri la homaj aferoj ĝi malmulte zorgas.”

Pretervole li rigardis supren. Sur balkono de la domo, preter kiu ili veturis, staris Eŭgeno Hugo kaj apud li areto da elegante vestitaj viroj.

”Bravo, Sanson, bravo!” akresonis voĉo de Eŭgeno.

”Veturu!” vokis Gasparo kaj la helpisto spronis la ĉevalojn.

La vizaĝo de Klemento estis kvazaŭ marmora.

”Ĉio ĉi jam for. Forgesu!” diris Gasparo.

La ĉaro haltis apud la pordego de la tombejo de Sankta Magdalena.

”Se vi volus, patrono, ni prizorgos tion jam mem,” kompreneme diris unu el la helpantoj.

Klemento elpoŝigis la manon kaj metis ĝin sur la elstreĉitajn manplatojn. La ĉaro enveturis en la pordegon kaj Klemento kun Gasparo turnis sin por foriri. Tiumomente elkuris el la pordego junulo, rapide pririgardis ambaŭ virojn kaj poste aliris al ili. ”Ĉu vi permesos?” li diris kaj almetis sian manplaton al la maniko de Klemento.

”Ĉu vi freneziĝis?” forturnis sin Klemento.

”Por feliĉo,” ekridis la junulo kaj malfermis la polmon. Estis en ĝi kuboj. ”Dankon,” li diris kaj forkuris.

”Vi devas pacienci,” diris Gasparo. ”Ĉion viŝos la tempo.”

Ili faris nur kelkajn paŝojn. ”Adiaŭ, Gasparo,” haltis Klemento. ”Estos pli bone, se mi restos sola.”

”Kiel vi deziras.”

”Mi havas nenion por rekompenci vin. Eble nur, se vi volus... por feliĉo” kaj proponis al li la manikon, ne kuraĝinte doni al li la manplaton. Gasparo manpremis kiel antaŭe. Ili disiris. Parizo ilin akceptis en sian senfinan ignoreman formikejon.

Margot

Miniteatro Funambules balanciĝis kvazaŭ sur ondoj; kiam ĝin la ministro duonsufokis, la publiko estis disiĝanta por pli bona spektaklo; kiam la repertuaro vigliĝis, ankaŭ la kaso riĉiĝis. Enkonduko de miniteatraĵoj signifis variigon de la programo, grandan alfluon da spektantoj. La direktoroj el Funambules engaĝis la komediantajn familiojn de Blondin kaj Loyal. Elektante teatraĵojn, ili havis feliĉan manon. Iliaj artistoj kapablis alproksimiĝi al sia publiko. Dume en Funambules la direktoroj igis renovigi ekipon en la salonego kaj eĉ permesis al si freŝe farbigi la fasadon — ĉiam nokte, por ke la prezentadoj ne estu interrompataj — ĉe sinjorino Saqui la salono malplenis, kaj la aktoroj konkuris kun la publiko, pro malkontento. Malgraŭ tio kaj ĝuste pro tio okazis alproksimiĝo de la du entreprenoj. Antaŭis tion la geedziĝo de Felikso Charigni al la nevino de sinjorino Saqui. Bertrandon oni invitis kiel atestanton. Nelonge post tio, vizitis Bertrandon sinjoro Saqui.

”Kio okazas?” miris Bertrand kaj rerigardis sian kompaniulon. ”Vi venas en nian teatron? Al mi?”

Sinjoro Saqui, nekuraĝa edzo de la glora virino, humile mienis kaj liaj kurbigitaj ŝultroj kvazaŭ ne kapablus porti la ŝarĝon de zorgoj.

”Mi alportas al vi niajn pardonpetojn,” li diris pentoplene.

”Antaŭ kelkaj jaroj mi ofendis vin. Ege mi ŝatus, se vi pardonus tion al mi.”

”Mi havas bonan memoron,” respondis Bertrand kaj en liaj rigardoj al Fabien ekflagris venko. ”Venis momento de repago. Via edzino ofendis min kaj nome tiel, ke tion ne eblas forgesi.”

”Vi pravas,” koncedis sinjoro Saqui. ”Mia edzino estas granda artistino. Ĉiuj diras tion kaj certe vi ne neos tion. Sed ankaŭ ŝi ekskuzas sin kaj pardonpetas, ke vi forgesu la vortojn iam diritajn al vi pro ekscitiĝo!”

En la alveno de Saqui kaj en lia petema voĉo estis pli da humiligo, ol en la vortoj mem. Bertrand povis esti kontenta.

”Via edzino fakte kulpiĝis kontraŭ mi. Bedaŭri estas iom tarde. Sed tiel malhumana mi ne estas por ne pardoni. Se mi bone komprenas, via edzino volas, ke iel mi helpu al ŝi.”

”Jes,” ĝoje koncedis la edzeto. ”Via teatro nocas al ni.”

”Haltu,” intervenis malafable Fabien. ”Vi volis konkurencon, do vi havas ĝin. Sed niajn kasojn ĝi plenigas.”

”Mi venis,” ekbalbutis Saqui. ”Mi venis por proponi al vi komercajn rilatojn. Mia edzino ĉiuvespere antaŭ ekdormo diras: ’Nur ili nin savos!’ ”

Bertrand estis kortuŝita.

”Fabien, tiu damo estas vere artistino. Se nia programo apartenas al literatura arto, ni devas esti grandanimaj. Ni savos vin.”

Jam plurajn tagojn pendis surporde de la teatro Funambules presita afiŝo kun la nomoj de la aktoroj, aktorinoj kaj muzikistoj, aktivantaj en la entrepreno. Gasparo, kiun la publiko konstante nomis ”Baptisto”, estis ĉi tie unuafoje citita sub la nomo — erare presita — Desbureau, sed nur tial, por ke Bertrand diferencigu lin de alia Baptisto en alia teatro.

Semajnon post vizito de sinjoro Saqui, kiam estis kontraktitaj detaloj kaj engaĝitaj novaj komediantoj, aperis tia afiŝtabuleto ankaŭ sur la pordo de la ”Teatro de Akrobatoj”. Bertrand kaj Fabien figuris tie kiel kompaniuloj kaj asociitaj direktoroj; la ensemblo estis riĉigita je la fratoj Laurent, junaj angloj, danckolektivo kaj bonaj akrobatoj, inter kiujn revenis gefratoj Charigni. Bertrand kaj Fabien per tio malkaŝis siajn intencojn; ili pretis utili al la najbara teatro helpe de siaj apertoj, sed destinis ĝian aktivadon ekskluzive akrobata, dum por si mem ili volis rezervi preferojn de pantomimo.

Por Gasparo fariĝis tiu ŝanĝo rimarkinda antaŭ ĉio per tio, ke la anino de la nova teatro fariĝis ankaŭ lia fratino, la ”Superba hungarino” Katarina. Francisko Nêmeček kune kun Dorotea venis en cirkon Olimpia. Stefano aliĝis al cirko, kiu celis Belgion. La reveno de la patro kaj lia longdaŭra pulmomalsano denove revivigis la patrinon. Ŝi zorgis pri li, rememoroj pri la feliĉa amo el la junaĝo ŝin repacigis kun la malamikeco de la mondo. Malgraŭ la fakto, ke la familio splitiĝis, ŝajnis, ke kun ĝiaj anoj pluiros prospero: la harda dresado fare de la patro estis maturiĝanta.

Nur Gasparo restis surloke. La akcidento de Frederiko signifis ankaŭ por li plifortiĝon kaj volon iri trans obstaklojn.

Sed lia obstaklo estis netransirebla; ĝi estis Felikso en la rolo de Arlekeno, kiu rikoltis senrezerve la inklinon de la publiko en Funambules. Deburau estimis Felikson kaj malamis Arlekenon. Kaj la dua malhelpo, same daŭra, estis la intenco de la reĝaj oficoj, ne permesi al miniteatroj en periferio la prosperadon. La polico konstatis neanoncitan kaj oficiale nepermesitan fuzion de la du teatroj kaj provizore fermis la Teatron de la Akrobatoj. La situacio de aliaj entreprenoj ne estis pli bona. Apenaŭ ili fortiĝis, jam denove venis nova malpermeso, ke ankaŭ en pantomimo ne darfas prezenti sin sur la scenejo pli da aktoroj ol nur du aŭ tri. La teatroj kontraŭbatalis unu la alian kaj la publiko helpadis al ili. Ili toleris, ke la sama aktoro prezentu sin en rapidaj metamorfozoj de akuzito, plendanto kaj akuzanto. Ili pretis kredi, ke iu sekrete estas kaŝita enŝranke, sub lito kaj post la tablo, por ke estiĝu iluzio, ke sur la scenejo estas pli da personoj.

Sed Funambules revenis al sieĝataj kasteloj kaj al saltopantomimoj. En pantomimoj devis ludi Felikso, Filibert, Flora, Marion. Vanis la revo de Gasparo pri Pieroto.

La viro ne montradis pli favoran vizaĝon ol la scenejo. Gasparo ne kapablis forturni sin antaŭ la malfeliĉo de aliaj; en la mondo, kie ŝanĝiĝis konvinko pli facile ol kokardoj, ili ellernis estimi fidelecon. Denove li provis elserĉi Klementon Sanson. Sed neniam li trafis ilin hejme kaj kiam li demandis, la najbaroj diris, ke la sinjoro vizitadas bakaratejojn, ludas je grandaj sumoj kaj revenadas hejmen antaŭ mateniĝo.

La malsana Eŭgeno Hugo transloĝiĝis al sia frato en straton du Dragon. Gasparo venkis sian indignon kaj ekiris tien.

Li ascendis la ŝtuparon plena de timo, en la domo numero dek unu.

Viktoro Hugo estis bela, juna viro, iom magreta, sed de aŭdaca kaj fajretanta rigardo, buklohara.

”Mi estas al vi tre dankema, ke vi venis. Eŭgeno vin multfoje menciis.”

”Kiel li fartas?”

”Li havas fortajn febrojn. La kuracisto diras, ke tio estas serioza psika malsano.”

Gasparo ĉirkaŭrigardis. Surprizis lin, kiel la loĝejo estas malriĉe establita.

”Ĉu vi rigardos Eŭgenon?” invitis lin Viktoro kaj apertis al li la duan ĉambron. Kelke da raraj objektoj atestis pli bonan pasintecon; sed la planko estis tie pavimita kaj blovetis el ĝi.

La lignan liton ombrumis ŝtofo ĵetita trans fenestron. Eŭgeno sidis en fotelo, el kies florornamita tegaĵo elstaris la malnovaj krinoj, senpove retroklinita al apogilo.

Gasparo rapide alkutimiĝis al duonkrepusko reganta tie kaj ekvidis, ke ĉe la fotelo leviĝis staturo de bela, blondhara knabino.

”Sinjoro Deburau,” prezentis lin Viktoro. ”Mia fianĉino, fraŭlino Adela Foucher.”

Gasparo provis kisi ŝian manon.

”Gasparo,” ekvokis la paciento en la fotelo.

”Kuŝu, Eŭgeno, ne levu vin!” trankviligis lin Adela kaj enpremis lin je ŝultroj ree en la fotelon. La vizaĝo de Eŭgeno alpremis sin al la blanka mano, ordiganta al li la kapkusenon.

”Mi lasos vin solaj, jes?”

”Sed vi revenos, Adela, ĉu?” diris Eŭgeno elkore.

”Mi revenos. Nur restu saĝa.” Ŝi eliris kun Viktoro el la ĉambro.

”Ĉu Adela plaĉas al vi?” demandis Eŭgeno haste, kiam ili restis solaj.

”Belega damo,” diris Gasparo surprizite.

”Ĉu vi volas scii mian sekreton? Mi amas ŝin.”

”Julian jam ne plu?”

”Ŝi estas Prozerpina, arkidiablino, edzino de Boalberit.”

”Kion vi parolas, Eŭgeno?” kompateme li klinis sin al li.

”Vi ne komprenas tion,” ĉagrene ekvokis Eŭgeno.

Li altiris Gasparon pli proksimen kaj flustris: ”Mi konas jam la tutan diablan familion. Tio estas scienco. Nenia fantaziaĵo. Eŭrinom, mort-princo, enkorpiĝis en mian fraton.”

”Sed kiu diras al vi tiajn aferojn?”

”La glora Berbignier pruvis, ke ekzistas inferaj diabloj. Ĉu vi rememoras, kiel falis la kato desur la plafono?” li celis perfingre, rekte al la vizaĝo de Gasparo, ”ĉu vi ne estas ankaŭ unu el ili? Mankas al mi ĝis nun Leonardo, reĝo de Sabato, kaj Pajno, reĝo de purgatorio ...”

”Eŭgeno,” Gasparo metis sian manon sur lian taŭzitan hararon, ”ĉu vi rememoras, kiel belis, kiam ni kune sidadis en gastejoj apud la ŝoseo kondukanta al Orleano? Vespere mi akompanis vin — kaj vi recitis al mi ĉe lanternoj viajn versojn...”

Li rigardis en liajn frenezajn okulojn. Lumetoj en ili aperadis kaj denove malaperadis. Ĉu kaŝas sin post ili ankoraŭ la racio?

”Rememoru, Eŭgeno! Ankaŭ Klemento estadis tie kun ni, sed li ne estis diablo; li estis bona amiko.”

Lumeroj ekdancis en la okuloj, la vizaĝo vidigis la doloran penon kaj la buŝon tordis dolora grimaco.

”Mi ne kulpas pri tio, Gasparo. Min teruras la vivo. Sed kial ĉiuj nocas min?”

”La frato zorgas pri vi.”

”Tiu nocas pleje al mi. Li verkas fuŝajn versojn kaj sukcesas. Li zorgas nur, ke neniu akceptu ion de mi, por publikigo.”

”Ĉu mi parolu kun li?”

”Kun malbonaj spiritoj oni ne darfas paroli senpere.”

”Ĉiuj homoj ne estas diabloj. Vin flegas tiel bela kreitaĵo.”

”Adela,” feliĉege ekmienis la paciento, ”ŝi ne apartenas al tiu societo. Mi edziĝos al ŝi. Mi protektos ŝin kontraŭ diablo kaj ŝi savos min el la infero.”

”Tion ankaŭ diris al vi tiu via Berbignier?”

”Tion diris al mi la diabloj mem. Ili ŝatas min. Mi ne povas vivi sen Adela, Gasparo.”

Eŭgeno klinis la vizaĝon kaj mallaŭte ekploris. La pordo malfermiĝis kaj Viktoro gestis al Gasparo.

”Ĝis revido,” tuŝis Deburau la brakon de Eŭgeno. En la vestiblo Viktoro ankoraŭ haltis kun Gasparo.

”Ĉu li rakontis al vi pri inferaj potencoj?”

”Ankaŭ pri siaj poemoj. Fiasko lin versimile ege ĉagrenas.”

”Neniu dezirus al li pli ol mi, ke li fariĝu poeto.”

”Li nepre bezonas bonan kuraciston,” konsilis Gasparo.

”Certe,” kapjesis Viktoro kaj ankaŭ en krepusko videblis, kiel lin ekregis embarasoj. ”Sed vi vidis ... Ni ne vivas nun plej bone.”

”Domaĝe, ke mi ne povas helpi al vi,” diris simple Gasparo.

”Ne tiel mi opiniis tion,” ekindignis Viktoro kaj riverencis.

”Bonan nokton,” riverencis ankaŭ Deburau.

Tiuvespere, kiam en la Lirika Teatro unuafoje oni lumis per gaso, la komediantoj el Funambules rapidis por baldaŭ esti pretaj: ĉiujn aktorojn tio interesis. ”Ĉu gaso? En Londono ekuzis tion Drury Lane kaj ĝi pruviĝis. Sciu, kion ĝi signifus por la teatro?” Sed ne raris ankaŭ skeptikaj voĉoj: se iu teatro forbrulos, ŝate ni revenos al oleo, vi vidos!

Malgraŭ tio ili mallongigadis la lastajn prezentadojn, por vidi tiun miraklon. Deburau kuris kun ili, duoble fiera, ĉar la novan inventon alportis ĉi tien lia samlandano, iu Winter, ĉiuj gazetoj skribis pri tio. Ili obiradis kun aktoroj el aliaj teatroj la konstruaĵon kaj kiam finiĝis la prezentado, tuj ili amase envenis, por ekvidi la solenan iluminadon. Jes, ĝi estis bela, blanka lumo. La homa vizaĝo ricevis de ĝi nenormalan palecon, sed ĝi kreis ĉirkaŭ la rigardejo rozarion de lumantaj larmoj, kies radiadon oni povis ete malintensigi kaj denove plenintensigi. Pri tio oni debatis pli ol pri la prezentado.

”Gasparo,” aŭdiĝis konata voĉo.

Li rerigardis kaj ekvidis Klementon Sanson en nova, brila frako, kun blankega brustumo, senbrilan perlon enkravate.

Magreta vizaĝo havis grizajn ombrojn subokule, sed la okuloj fajreris. Laciĝo ligita kun avido.

”Klemento,” elspiris Gasparo. ”Kie vi estis tiel longe?”

Klemento reprenis el vestejo redingoton kaj elkondukis Gasparon eksteren. ”Mi devus pardonpeti, ĉu?”

Gasparo tion rifuzis.

”Mi scias, vi estas modesta amiko,” parolis Klemento serioze, sed kun nova leĝereco envoĉe, tiel kiel parolas la iom ebrietaj: ”Vi venas, kiam necesas, kaj ne anonciĝas, kiam oni forgesas vin. Plivere mi indulgis vin.”

Gasparo ekrigardis lin demandeme.

”Nun vi startigas vian vivon kaj laboron. Ne grandas miaj ebloj. Tial mi preferis eviti vin.”

Gasparo kapjesis kaj atestis la komprenon. Li volis adiaŭi, sed Klemento haltigis lin. ”Atendu, mi akceptas vian grandanimecon, sed se ni hazarde renkontiĝis, ne foriru. Restu hodiaŭ nokte kun mi.”

”Mi estas misvestita.”

”Ĉu vi volas mian mantelon?”

”Mi aspektus ankoraŭ pli ridinde.”

”Ni iros tien, kie neniu tion rimarkos.”

Li alvokis fiakron kaj diris al la koĉero la adreson.

”Eble tio vin surprizos, se vi rememoros nian Vergilion sub platanoj en Tuilerioj. Sed vi scias kompreni. Ĉu vi kapablas mem esti gaja? Mi donas al vi taskon. Hodiaŭ vi devas esti feliĉa. Ĉu vi kapablas tion? Ĉu vi promesas tion al mi?”

La fiakro haltis antaŭ alta domo kun belaspekta fasado kaj kun granda, verde ombrita lanterno.

”Venu, amiko,” diris Klemento. ”Kredu, mi ĝojas, ke vi estas kun mi. Tial amuzu vin, kvazaŭ neniam falus inter nin ombro de mia malĝentileco. Vi ĝojigos min.”

Ili eniris tra malluma koridoro kaj troviĝis en salonego kiu plenis de lumoj, speguloj kaj leĝera bruo. En kandelingoj surmure flagris longaj kandeloj. La muroj estis tegitaj per verda atlaso. Sed la fenestroj estis garnitaj per fortaj tabuloj kaj ankoraŭ ekipitaj per seruroj. Meze de pordo pendis pezaj drapiraĵoj.

Kaj la homoj? La viroj estis vestitaj simile kiel Klemento. La roboj de la virinoj pompis, iliaj lipoj karminkoloraj, la brovoj pentritaj per karbokrajono, okulharoj nigrigitaj. Se iu el la inoj iomete ekmovis sin, ĉirkaŭ ŝi disvastiĝis nubo da ambra bonodoro kaj pudro. Ili sidis en foteloj, la krurojn alte krucitajn, kun la kapo retroen, aliaj ridis en grupetoj, kelkaj premiĝis apud granda tablo meze de la salono, kie oni kartludis.

Antaŭ la kartludantoj kuŝis multe da mono. Ankaŭ la plej eta sumo, kiun Gasparo ekvidis, reprezentis lian tutjaran salajron.

Klemento rerigardis al Gasparo, kion li diras pri la nova, nekonata spektaklo, sed li eĉ ne havis tempon por ĝisatenti liajn vortojn. Apenaŭ ili faris kelkajn paŝojn, ventsimile alkuris aro da junaj geviroj, ili ariĝis ĉirkaŭ Klemento, etendis al li haste siajn manojn kaj du virinoj lin brakumis kaj kisis.

”Ne forgesu mian amikon!” ekvokis Klemento ridante. ”Li estas mia fidela amiko!”

Gasparo plej ŝatus malaperi. Li fiksis sian rigardon al vizaĝo de juneta knabino, kies okuloj estis pli modestaj ol tiuj de la aliaj kaj kiun li ne tiom timis. Ŝi konstatis tion kaj prenis lin je la kubuto. Ankaŭ ŝia buŝo estis karmina kaj la brakoj pudritaj. ”Margot, zorgu pri li,” ridis Klemento. ”Forpelu lian triston.”

Margot estis bela, la vestaĵo leĝere gluiĝis al ŝia staturo, kiam ŝi ekpaŝis, montriĝis ĉerize koloraj ŝtrumpoj. Ŝi ridis ĉe la vizaĝo de Gasparo; sed ŝi ŝajnis al li nek profitema nek sperta.

”Ĉu ni kartludos?” demandis la junuloj ĉirkaŭ Klemento.

”Unue vespermanĝi!”

Ĉiuj eksidis al la tablo enangule kaj Klemento ordonis: ”Pasteĉon, bifstekon, kukojn! Kaj vinon moulin-au-vent!”

Li ridis, respondis ŝerceme rimarkigojn de viroj kaj premis al si du belajn virinojn. Li volas superbrui sin, venis la ideo al Gasparo, kiam li aŭskultis lian plialtigitan voĉon.

”Ĉu vi konas longe sinjoron Klementon?” demandis Margot.

”Jam delonge,” ridetis Gasparo, vidante Klementon, kiel li kuraĝigas lin el la kontraŭa flanko per instiga rigardo.

”Ĉu ankaŭ vi tiom riĉas?”

”Pa, male,” ektimis Gasparo.

Sed la rigardoj de Klemento postulis de la ĉeriza Margot, ke ŝi ne permesu al lia amiko deflankiĝi el la vojo de komuna gajeco.

”Je via sano,” li vokis kaj etendis la brakon transtablen al Gasparo. ”Je la sano de ĉiuj belulinoj!”

”Je la sano,” respondis Gasparo kaj ekpremis la manon de la knabino apud si. Lian vizaĝon tuŝis io tenera kaj humida.

Margot lin kisis. ”Kaj nun ludi!” ordonis Klemento post rapida vespermanĝo. Ĉiuj kuris al la tablo meze de la ĉambro; nun tie sur buntkoloraj kampetoj saltetis ruletglobetoj. Je fino de la tablo vakiĝis lokoj post la kartludintoj. Klemento tie eksidis kaj kontraŭ li kelkaj konatoj, ankaŭ virinoj inter ili.

”Venu ankaŭ kartludi!” invitis Klemento Gasparon.

”Mi ne scias.”

”Do, amuzu vin.” Li ekpalpis faskon da bankbiletoj kaj kelkajn li altrudis al Gasparo. Tiu ilin atenteme enpoŝigis, preskaŭ timante ilin ekrigardi. La ludo dume komenciĝis.

Klemento elĵetadis kartojn kaj dume senĉese ŝercis.

Aro da liaj fideluloj ridis al ĉiu lia vorto. Margot ekprenis la manon de Gasparo.

”Ni iru!”

Ŝi kondukis lin denove al la tablo, kie ili vespermanĝis. De iu loko aŭdiĝis mallaŭte tintsonado de gitaroj kaj mola kanto. ”Trinku, amiko,” petis Margot. ”Je kies sano?”

”Je sano de ĉiuj belulinoj!” ripetis Gasparo kaj tio sonis kvazaŭ vere li ilin rememorus.

”De ĉiuj?” ŝi alpremiĝis al li.

Li brakumis ŝin kaj firme premis ŝiajn brakojn.

Neniam en sia vivo li brakumis tiel ĉarman knabinon. Sopiro ekardis en li kaj li esprimis deziron, kiu lin trapenetris.

”Mi volus edziĝi al vi.”

Ŝi rigardis lin malkonfide, ĉu li ŝercas tiel maldelikate, sed ekkoninte lian ardecon kaj senhelpan junecon, ŝi ekridis.

”Min? Ĉu vi freneziĝis?”

Ŝi ekrigardis lin longe ankoraŭ unufoje, poste ŝi leviĝis kaj denove prenis lian manon. Ŝi kondukis lin al pordo, kovrita per tapeto. Tra la ĉambro, kie du duopoj intimis, ili eliris en vestiblon, el kiu kondukis la ŝtuparo supren. Margot ion notis al sinjorino, kiu iris sur la ŝtuparo renkonte al ili. Ili troviĝis en koridoro, kovrita per vila tapiŝo. Ŝi apertis unu el pordoj kaj invitis lin enen.

”Vi volas, ke ni solu, ĉu?” ŝi flustris.

Li ĉirkaŭrigardis kiel ensonĝe. Ankoraŭ neniam li iris tiel kun virino. Li tremetis pro avida pasio kaj samtempe timis.

La ĉambro similis al miniatura ornamita groto kun oleomeco super la lito. La muroj estis tegitaj per marmoreska papero kaj de ĉie blovetis bonodoro. Sur la tableto du malplenaj kandelingoj, seĝoj kun trivitaj apogiloj, kolora tapiŝo. Super la lito pendis ŝvebe kurteno.

Antaŭ ol Gasparo rekonsciiĝis, Margot eniris post lin. Ŝi alivestis sin en robon, kiun Gasparo ne scius difini; ŝi aspektis en ĝi ankoraŭ pli alloge. Ŝi aliris lin, brakumis lin, alpremiĝis al li ekde la genuoj ĝis la mamoj.

”Ĉu vere vi deziras min?”

Li havis impreson, ke el ŝia voĉo sonas io kiel moko, eĉ se silenta kaj dolĉa, kaj samtempe timo kaj tristo. Ŝi eksidis sur liton kaj renversis sin en la kapkusenojn. Mallaŭte ŝi kantetis: ”Mi atendas kaj atendos vin, ja eĉ birdo printempe revenas ...”

Gasparo aliris al ŝi piedpinte. Kiam ŝi etendis al li la nudan brakon, li ekgenuis kaj kisis ĝin.

”Je tio mi ne kutimiĝis, mia kara,” ŝi diris spiteme.

”Ankaŭ mi ne kutimiĝis al tio,” ekflustris Gasparo.

”Ne timu,” ŝi ekridetis triste kaj tenere. ”Mi ne povus brakumi vin, se vi ne plaĉus al mi, se mi ne amus vin almenaŭ hodiaŭ vespere.”

”Vi opinias min ami ankaŭ por morgaŭ?” ŝia voĉo tembriĝis de intenca maldelikateco.

Lian animon inundis amaro. ”Hodiaŭ min, morgaŭ iun alian?”

”Mi ignoras viajn riproĉojn,” ŝi forpuŝis lin kolere.

”Venu, nur kiam vi volos donaci al mi kastelon. Kiel mi vivtenu min?”

Gasparo vidis ŝin rektiĝanta surlite, denove eskapanta. Surhaŭte rebrilis flaveta brileto de olea lampeto.

”Leviĝu kaj iru!” ŝi diris honteme kaj ne mankis multe por ekploro.

Eterna ludo de l’ interno: proksima al realiĝo de la sopiro — vi komencas vin turmenti kaj rezignacii: apenaŭ nur ĝi eskapas de vi, denove vi avidas ĝin.

”Foriru!” ŝi ripetis.

Li ĵetiĝis al ŝi, algluiĝis per kisoj al ŝia vango kaj ekposedis ŝin tiel avide kaj sopirege, ke la feliĉa ekĝemo, kiu aŭdiĝis de ŝi, ankoraŭ nuancis de doloro. Kvazaŭ sovaĝa volupta ondo alportis ilin sur trankvilan sablaĵon, ŝi ripozis poste en lia streta ĉirkaŭpreno.

Li kisis dankeme ŝiajn manojn kaj harojn.

”Vi estas kiel eta knabo. Kiom vi aĝas?”

”Dudek kvar. Kaj vi?”

”Mi estas, knabeto, maljuna. Jam dek ok.”

Ŝia voĉo denove krudiĝis pro volita abrupto. Sed tamen ankaŭ ŝi lin kisis.

Kiam ili leviĝis, ĝenis lin doni al ŝi monon. Sed ŝi mem demandis lin simplamaniere: ”Ĉu vi povas doni ion al mi?” Kaj ŝi alpremiĝis al li, sed ne jam pasie, pli vere amike.

Li enpoŝigis la manon. Li havis tie tri bankbiletojn de Klemento. ”Mi donus al vi ĉion,” li diris, donante al ŝi unu el la bankbiletoj. ”Sed la restantajn nepre mi bezonas.”

”Pli multe vi ne povas doni al mi?” ŝi demandis laŭkutime.

Li ne riproĉis tion al ŝi. Nur kiu ne scias, kiel malfacilas havi ĉiam ion por manĝi, sentus indignon. Sed tiuj, perlaborantaj surstrate, komprenas unu la alian, eĉ se unu falas vizaĝalteren kaj la alia surdorsen.

”Kion mi posedas, tion mi bezonas por mia malsana amiko. Kiam foje mi havos monon ...”

”Bone,” diris Margot senkolere. ”Ni iru, ĉu?”

Kiam ili descendis la ŝtuparon, ili aŭdis el la salono ekscitan tumulton. Rapide ili trakuris la ĉambreton. Areto da kartludintoj staris kontraŭ Klemento, antaŭ kiu estis libera spaco; la kartludintoj haste ŝtopis siajn poŝojn per amaso da bankbiletoj.

”Mi vidis tion klare,” montris Klemento al unu el ili. ”Li signis, kiajn kartojn mi havas! Mi ne toleras malhoneston.”

”Atentu,” diris minace unu el la kartludintoj. ”Vi tre aŭdacas.”

Sinjorino, kiun Gasparo renkontis surŝtupare, kuretis de unu al alia kaj petis trankvilon; minacis, ke venos polico.

”Mi venigos ĝin mem!” ekkriis Klemento kaj ekpaŝis al la elirejo. La sinjorino puŝetis la knabinojn, kiuj staris proksime, por ke ili retenu lin.

”Iru nenien!” ili kroĉiĝis al lia kolo. ”Restu, ni trinkos.”

La grobulo, kiu provokis la konflikton, ne volis paciĝi.

”Ĉi tie oni ludas honeste. Li ĝoju, ke li povas ludi kun ni.

Bone ni scias, ke li estas ...”

”Latrono,” diris Klemento kaj saltis al li.

La viro levis la manon kaj volis ekbati Klementon, sed Margot, staranta apud li, kroĉis sin al lia ŝultro kaj ekmordis lian pojnon.

”Bestio!” ekkriegis tiu viro pro kolerego kaj doloro kaj ekkaptis la knabinon je la kolo. Tiumomente Deburau estis tie.

Li kaptis la surprizitan batemulon ĉirkaŭzone kaj forĵetis lin.

La viro ekŝancelis kaj rapide serĉis per ebriaj okuloj, kiu aŭdacis lin ataki. Li trovis tiun sveltan junulon, kiu rigardis firme en liajn okulojn. Minacege li alproksimiĝis al li.

”Kion ci faris?” li kriacis.

”Ho, tio ne gravas,” ekridetis Gasparo pardoneme kaj kvazaŭ embarasite rigardis ĉirkaŭe. Ĝi estis tiom neatendita, ke ĉiuj ekridis. Ankaŭ la furiozanta batalemulo rigardis Gasparon kun senpova mirego kaj anstataŭ bato, nur li braksvingis.

Duonbuŝe li diris: ”Iru, ci protektanto de putinoj.”

Deburau riverencis. ”Prenu vian amikon kaj foriru,” flustris Margot. Sed ŝi ekpremis lian manon, kvazaŭ ŝi ne volus adiaŭi lin. Gasparo kaptis Klementon je la kubuto kaj kondukis lin el la salonego. Nur gitaro vokis post ili kaj gaja rido, kiam jam ili estis en la koridoro kaj la pordisto donis al Klemento la mantelon transŝultren.

La nokto estis ŝirnuba, senkolora. La malbelega mateno enpaŝis straten.

”Do,” diris Klemento lacege. ”Mi esperas, ke bele vi ĝuis la vesperon.”

”Certe, Klemento, sed vin oni senmonigis.”

”Proksimume je kvindek mil.”

”Absurdaĵo,” murmuris Klemento. ”Kion mi havas, tion mi havas. Ĝis mi venos alfunden, estos fino.”

”Tamen vi volas plu vivi, ĉu?” admonis lin Gasparo. Klemento scivoleme rigardis lian vizaĝon, kvazaŭ li volus el ĝi legi la kuracan fortigon.

”Eble, ke kiam vi venas alfunden,” Gasparo serĉis vortojn por aldoni ilin al sia rigardo, ”vi ekkonos ĝojon el tio, kio kostas neniom, el ĉio, kio estas bela en la mondo.”

”Vi — vi scias tion?”

Li enpensiĝis. Sed li sentis, kiel el lia vizaĝo fuĝas la konvinko. Ne, eĉ li mem ĝis nun ne sciis, sur kiu vojo kuŝas lia celo.

”Ni ambaŭ ankoraŭ lernos,” li ekridetis.

”Mi meditos pri tio,” diris Klemento, turnis sin kaj foriris per neregulaj, ŝanceliĝemaj paŝoj.

Hazardludo

Gasparo ne forportis du bankbiletojn al fratoj Hugo, kiel li intencis; ekde la tempo, kiam la patro revenis el la lasta turneo tra kamparo, li jam ne resaniĝis, malsanis kaj ĉiu monero necesis.

”Streĉu la ŝnuregon, infanoj,” raŭke li parolis, kiam ĉe li Gasparo renkontiĝis kun la fratinoj, ”sed ege longan, por ke ĝi etendiĝu ĝis la ĉielo.”

Lia gajo estis komediante trista, sed suferojn li toleris kun harditeco de soldato. La infanoj kolektis monon por kuracisto, kiu konjektis, ke temas pri epidemio de dormgripo. Li preskribis medikamentojn, sed fine li ordonis transporton en hospitalon.

”Ĉu vi havas monon por pagi?”

Gasparo jesis. Dorotea rerigardis al la panjo, kiu denove perdadis sian viglan kaj agrablan mienon. Sur la vizaĝo denove aperis senespero.

”Ĉu vi prizorgos, ke oni fortransportu la patron? Mi provas enteatre kaj poste ...”

”Ĉu li ankoraŭ estas enamiĝinta?”

Dorotea jesis. Inter la rusa armeo, kiu antaŭ kelkaj jaroj okupis Parizon, estis ankaŭ multaj poloj kaj unu el ili estis juna oficiro, grafo Dobrowski. Li revenis nun ĉi tien en la ambasadora grupo kaj post unu solena vespero li vizitis cirkon Olimpia. La sorĉa blondharulino surdorse de sovaĝa nigra ĉevalo fascinis lin. Li revenis al la prezentado la duan fojon, trian fojon kaj poste la teneran artrajdistinon vizitis. Dorotea estis bone edukita. Ŝi ridetis, kiam la grafo omaĝis ŝin, ŝi akceptis bukedon, sed rifuzis vespermanĝi kun li, malgraŭ la fakto, ke kolonelo Dobrowski ne apartenis al duonebriaj dandoj, kiuj opiniis, ke Parizo estas ilia militrabaĵo.

”La grafo forveturas, sciu,” ŝi klarigis al Gasparo. ”Mi volas adiaŭi lin. Li revenas en Pollandon.” Ŝiaj okuloj larmetis.

”Nur iru, Dorotea, ĉion mi prizorgos por la patro.”

”La hospitalo estas por komedianto pli malbona ol arestejo,” protestis la patro raŭkvoĉe. ”Gasparo, vi pekas.”

”Decidis tion la kuracisto. Ĝi estas ordono. Vi bonfartos tie pli bone, oni zorgos pri vi.”

”Mi ne riskus mian kapon.”

La patrino postrigardis ilin larmokule, kiam ili estis forveturantaj. Kaj al Gasparo estis malfacilege, kvazaŭ li perdus pli frue la patrinon ol la patron.

”Ĝis revido, patro,” li diris en la pordego de la hospitalo.

”Estu kiel ajn, tamen vi estas brava filo,” murmuretis la maljuna Deburau. Gasparo ŝerceme ridetis, kvazaŭ li volus diri: ”Tio ja dependas de la gepatroj.” Kaj li ridetis, ĝis la brankardo malaperis sur la ŝtuparo. Nur nun li permesis, ke sur lia vango eksidu laco.

Iom pli tarde li frapetis la pordon en la strato du Dragon.

”Ĉu vi?” ekmiris fraŭlino Foucher. ”Viktoro kaj Eŭgeno ne hejmas.”

”Eŭgeno iam pruntedonis al mi cent frankojn,” elbuŝigis kun konvinka mieno Gasparo. ”Mi pardonpetas, ke la monon mi ne povis redoni pli frue.”

Li donis al Adela la bankbileton.

”Dankon,” ŝi akceptis ĝin. ”Se vi volus veni vespere?”

”Ne necesas,” li rifuzis haste. ”Mi havas prezentadon, pardonu.”

Irante al sia teatro preter la palaco de Rothschild, li vidis alveturantajn kaleŝojn kun nobelaj gastoj. La riĉa burĝaro avancis al flanko de la aristokrataro. Sed tiuj ”reprezentantoj”

de la popolo el tavolo de la parvenuoj voĉdone dekretis la leĝon, kiu malpermesis importi la grenon kaj plikariĝon de la pano sub la preteksto, ke ”tro bone nutrataj laboristoj mislaboras.” La ethomoj, inter kiuj Gasparo vivis, kaj kiuj ankaŭ vizitadis teatron Funambules, tiuj faligintaj la tiranan reĝimon de la aristokratio, atingis nur tion, ke ili ricevis novan mastron, kaj tiu sekvis la vojon de la iama mastro. Ili vivis denove sub jugo.

La vaporo kaj maŝinoj elpeladis laboristojn el la laborejoj.

Oni parolis pri sekretaj organizoj de la studentaro laŭ la itala modelo, sed la kortego instigis sian policon al novaj razioj.

Antaŭ tribunalon oni alpelis ankaŭ Bérangeron. Gasparo estis inter la homoj, kiuj plenigis la spacon antaŭ la tribunalo tiel hermetike, ke la juĝistoj devis eniri en la juĝan halon tra fenestroj. Ili kondamnis Bérangeron, sed ne ekstermis liajn kantojn. Nur venu, sinjoroj, aŭskulti, kiam en Funambules la publiko atendas je la komenco, kiel la partero fone zumkantas: ”El Biblio citi nun modo, ni prenu do temon por odo, pri l’ reĝo, kiu bovo iĝis, ĉar ĝi lia ideal’ fariĝis.”

Kaj la antaŭaj benkoj respondas: Reĝo bovejen igas sin gvidi ĝi karas al li pli ol gloro, stari ĉe trogo kaj ege vori tion oni diras mastri, sinjori.”

Por ke la ĉeestantaj agentoj ne suspektu, ke temas pri la nuntempa reĝo, la tuta partero unisone refrenas: ”Vivu Nabukadnecar’, la reĝo porna, li, nur li modelas ege por ni.”

Tia estas la amo de l’ popolo al la suvereno, tia atmosfero regas daŭre. Gasparo tion scias kaj kapablas sian publikon kompreni. Liaj etaj roloj entenas malmulte da okazoj, sed li estas inventema. En la teatraĵo ”Arlekeno en tombejo” li prezentas oldulon, kiu ne povas ekdormi kaj kiu surprizas la geamantojn rendevuantajn apud la tombeja muro en noktoĉemizo. Gasparo surkapigis ankoraŭ la nokto-ĉapon; la vortoj jam superfluas, ne ekzistas la ulo en la kvartalo, kiu ne dirus, vidante la ĉapeton: Jen, Ludoviko!

La sceno de Deburau etas. Li kunplektas la manojn, lamentas kaj ekscitite forkuras. La geamantoj opinias lin fantomo.

Iuvespere venas al Gasparo eta varianto: li terenĵetas la ĉapon kaj kolereme tretas ĝin. Poste li krucmetas la manojn surdorse kaj foriras kun la kapo klinita antaŭen. Ĝis la vestejo akompanas lin la publiko per laŭta ”bravo!”

”Tio ne apartenas tien!” ekscitiĝas la aktoroj. ”Nur faru tion, Deburau,” diras Bertrand. ”Tio estas bona.” Kaj Felikso rerigardas Gasparon; li morniĝas, sed liaj okuloj estas enpensemaj.

Dorotea kelkajn tagojn ege tristis, eĉ kvankam la galanta polo certigis ŝin, ke li ŝin rememoros. Senridete ŝi obrajdadis la cirkan maneĝon eĉ forgesante karesi sian nigran ĉevalon. Des pli ĝoje ŝi ekridis, kiam foje post la prezentado ŝi saltis desur la ĉevalo kaj falis rekte en la brakumon de sia amato. La ambasadora grupo, kies membro li estis, restis kelke da mejloj post Parizo. Grafo Dobrowski, venkita de beleco de la rememoroj kaj imagante, kiel Dorotea belaspektus en lia hejmo en la bieno, decidiĝis al aŭdaca paŝo kaj revenis por sia fianĉino. La forlasita, morna patrino apenaŭ komprenis la ĝojon de sia filino, anoncanta al ŝi, ke ŝi fariĝos grafino. Sed fratino Katarina ploris pro ĝojo kaj Gasparo ne malproksimis de tio.

”Vi deziras tion al mi, ĉu?” demandis lin Dorotea.

”Memkomprene,” certigis ŝin Gasparo, ”sed la grafo mem fieru,” li ridis. ”Kiu konis lin en Parizo? Kaj hodiaŭ ĉiuj ĉirkaŭ Templo konas lian nomon, ĉar li edziĝas al fraŭlino Deburau.”

La kolonelo premis ankaŭ la dekstran manon de Gasparo, ordonis alporti al la patrino abundan vespermanĝon, sed mem li forveturis kun Dorotea en hotelon. Necesis prizorgi ankoraŭ multajn aferojn kaj frumatene forveturi el Parizo.

Nur tion Dorotea elpetis, ke Gasparo ankoraŭ venos al ŝi anonci, kiel fartas la patro.

Gasparo la tutan tagon bonhumoris kaj preparis sin elane por la gaja sceno apud la tombeja muro. Sed meze de la prezentado, kiam Kolombina kun Arlekeno giris ĉirkaŭ si kiel du papilioj, elstrate apertiĝis pordo en la teatran salonegon kaj kelkaj homoj enfalis enen kun la krio: ”La imperiestro estas morta! Napoleono mortis!”

Al la papilioj sursceneje ŝtoniĝis la flugiloj. La homoj leviĝis silenteme. La tutan aron ekregis aflikto. Estingiĝis la vivanta simbolo de la gloro, de ribelo kontraŭ reĝoj.

Funebra etoso vastis tra la stratoj. Ĉar la homoj timis paroli, ĉiu paŝis, kvazaŭ li havus antaŭ si funebran ĉaron. Miloj da tiel nevideblaj sepultoj traveturadis la urbon.

”Nin konsolis, ke li pensas pri ni,” diris Felikso en la vestgardejo. ”Tio eble ne veris, sed ĝi helpadis al ni.”

”Kiu fariĝos lia sekvanto?” rezonis Filibert. Ĉi tie ili sentis sin sekuraj kaj ne timis paroli. ”Kiu sidas surtrone, ĉiam estas alte,” oponis mallaŭte Deburau, kiel li aŭdis tion ofte diri de studentoj surstrate.

”Mi ne opinias tronsekvanton,” ĉagrenis Filibert, ”sed en niaj koroj.”

Malgraŭ la fakto, ke Napoleono neniam helpis ilin, lia nomo fariĝis en metamorfozoj de la historio la nomo de espero. Ĉie sur la stratoj eksonis denove la kantoj el la napoleona periodo kaj gardistojn oni ne vidis. Kaj nur la respublikanoj pli firme kaj pli decide laŭtis, kiam ili diradis al la malkredemaj: ”La sekvanto? Nova espero? Jen ni mem estas.”

Preskaŭ ĉiuj homoj, kiujn Gasparo renkontadis, triste rigardis; rare li konstatis en ies vizaĝo malican kontentiĝon. La funebra etoso de la urbo venkis ankaŭ tiujn, kiuj kun Napoleono ligis nenian imagon, eble tial, ĉar li ne falis kiel batalanto, sed kiel senpova kaptito.

Gasparo scivolis, kiel komentos la sciigon lia patro. Ankaŭ la hospitalo ekscitiĝis. Kvankam estis jam malfrue, li eniris trankvile la pordegon kaj ascendis la ŝtuparon al longa kaj malvarma koridoro, kiu similis al koridoroj en la malliberejo. Maljuna flegistino ĵus eliris el la salonego. Ankaŭ ŝia rigardo plenis de tristo.

”Kiun vi serĉas?” ŝi demandis.

”La patron, Filipon Deburau.”

Sur ŝia vango aperis miro. ”Vere vi alrapidiĝis, knabo,” ŝi ironiis.

”Ĉu mi povas viziti lin?”

La flegistino klake kunfrapis la manojn. ”Sed tiu jam delonge estas morta!”

”Ne eblas,” diris Gasparo. Ĝi efikis kvazaŭ sveniganta frapo. ”Kiam tio okazis?”

”Hodiaŭ matene. Jam li estas en la kapelo.” Kaj ŝi estis foriranta skuante la kapon, kvazaŭ ŝi komprenus, kiel eblas en tiom grava tago ĝeni sin per tiaj vanaĵoj.

La patro morta? Jam matene? Ĝuste nun oni solenis la fianĉiniĝon de Dorotea.

”Mi petas vin,” li kriis al la flegistino kaj kuris post ŝin. ”Ĉu li sentis dolorojn?” li demandis petege.

”Male, li estingiĝis kiel flameto,” diris la virino konsole.

”Morgaŭ oni enterigos lin.”

Gasparo dankemis al ŝi pro la konsolo. Li eliris el la hospitalo. Surstrate hodiaŭ nokte ne malpliiĝis la homoj. Sed nun al Gasparo ĉio ŝajnis tute alia. Li ŝanĝiĝis kaj ĉio ŝanĝiĝis. Li estis jam senpatra. Li revenis hejmen. Li stariĝis kontraŭ la patrino.

”Mortis nia paĉjo,” ŝi divenis el liaj okuloj, pli frue ol li ekparolis. Ŝi eksidis, metis la manojn sur la genuojn kaj ŝiaj okuloj sekis. Ŝi ploris enkore.

”Ni devas sciigi tion al Dorotea,” eklamentis Katarina.

”Nur restu hejme, mi mem diros tion al ŝi morgaŭ matene.”

Li ekdormis tiunokte kaj frumatene li eliris urben. Nun atendis lin la plej malbona tasko. Li emociiĝis kaj plej ŝate kaŝus sin ien kun sia tristego. Sed Dorotea atendis. Ĉu li povas diri al ŝi, ke la patro mortis, kaj permesi, ke jam la unua tago de ŝia nova vivo estu nigra?

Strato de Montorgueil. Hotelo de la Bretagne. ”Ĉu loĝas ĉi tie grafo Dobrowski? Ĉu povas mi paroli kun li?” Koridoro.

Pordo. Dorotea estis tenera, ŝia koro superis ĉiujn. Ĉu ŝi ne meritas iom da feliĉo? Ŝi alkuras vestita en la verda, hejma robo, kun la ora hararo ŝi aspektas feine. Ŝi kaptas la fraton je la ŝultro. ”Kiel fartas la paĉjo? Parolu, Gasparo, parolu!”

Diable, parolu do, Gasparo! Ĉu vi ne vidas, ke Dorotean timigas via silento? ”Ĉu malboniĝo? Vi tiel strangas.”

Sed la vizaĝo de Gasparo ovalas de rideto. Malmulte mi dormis, kara fratinjo, tiel statas la afero. Sed paĉjo fartas jam pli bone. Jam li ĝojas je la reveno hejmen.”

”Nedireble mi feliĉas. Mi ne povus forveturi, se lia sanstato malboniĝus. Vi devas diri al li, ke mi ne forveturis ĝoje, sed alimaniere mi ne enirus Pollandon.”

”La patro diris, ke vi trankvile forvojaĝu. Kiam vi havos la unuan filon, li venos liadire viziti vin.”

”Vi ploras, ĉu?” ekkriis la knabino.

”Pro la feliĉo, Dorotea. Kiam vi havos filon, li alveturos por ekzerci lin je akrobato.”

”Mi diros tion al mia kolonelo,” ridis Doroteo. ”Kaj ne ploru, eble ja ankoraŭ ni iam revidos nin. Mi alveturos foje en Parizon. Ĉiujn salutu, Stefanon, Katarinon, Franciskon kaj panjon centfoje...”

”Certe, Dorotea, mi diros tion al ili.”

”Kaj tion donu al panjo por plibonfartigo — kaj tion al paĉjo de la grafo — kaj li ŝparu siajn fortojn!”

Ili brakumis sin. ”Multe da feliĉo, fratinjo!”

”Rompu la peĉon, Gasparo, sursceneje, nature! Kaj mi dankas pro la bona informo.”

Gasparo descendas la ŝtuparon. Li eliras el la hotelo. Lante li iras tra strato. Senlima tristego obsedas lin, des pli granda, ĉar li ne dividis ĝin, ĉar ĝin li konservis la tutan por si. Sed samtempe ene jubilas kromordinara kontento. Dorotea ne forvojaĝos kun konstanta aflikto. Anstataŭ larmoj vi donacis al ŝi ĝojon kaj ridon. Kiam foje ŝi ekscios, tie en malproksimo, ne tiom ĝi doloros. Vi pardonos al mi, paĉjo, ĉu? Se vi povus paroli, vi konsilus la samon al mi.

Kaj Gasparo vagas tra la stratoj deprimite, sed pro kontento li riĉas pli ol franca reĝo.

Adiaŭo

Sinjoro Johano Baptisto Gasparo Deburau estas petata senprokraste veni al la kadavrejo Morgue por rekognoski dronintinon.”

Sejno, rivero plumboza, treniĝas sub pontoj. Kion kaŝas, Sejno, viaj profundaĵoj? Homkrioj ŝvebas super ili: kriado de stratvendistoj, vendantaj grenon, karbon kaj lanon, vokado de pramistoj el Luvro. Longaj barĝoj plenaj de ligno veturigas kune la kantojn de la morvanaj karbistoj, kantojn monotonajn kiel la flavoverda akvofluo. Kaj aliaj voĉoj kuŝas silente sub surfaco de la fluanta tombejo.

La rivero silentas kaj laŭlonge de ĝi iras homo. Malkaŝu sekreton, rivero, kiun vi forprenis de mi. Malcerteco rebrilas de la akvosurfaco. Multajn suferojn ni kapablas porti mem.

Sed ekzistas momentoj, kiam estas bone havi apude amikan brakon.

Gasparo forlasas la bordon kaj serĉas.

Ankoraŭ matenas. Klemento certe hejmos. Antaŭ la domo de Sansono staras veturilo ŝarĝita per meblaro, kiun Gasparo rekonas. La pordo estas apertita kaj el la vestiblo aŭdeblas voĉo de fremda homo. ”Ĉu jam ĉio?”

”Vi forgesis la bildon,” trankvile respondas Klemento.

”Tiun mi mem forprenos.”

La juĝa oficisto kun la bildo subbrake eliras. Ekzekuciisto!

”Ĉu ankaŭ vi estas kreditoro?” li demandas, ekvidinte Gasparon. Tiu kapneas. Li aŭdas, kiel bruegas radoj de la veturilo.

Poste li aŭdacas pluen.

”Mi ofertis al ili la gilotinon,” ridetas Klemento meze de la malplena ĉambro, kaj lia rido estas ete senkarna. ”Ili ne volis ĝin. Se vi venas kiel kreditoro, vere malmulton vi trovos ĉe mi.”

”Foje mi pruntis al vi helpon. Mi iras por preni la ŝuldon.”

”Tiom malmulte mi havas,” malkredeme ridetas Klemento.

”La patrino dum pluraj tagoj ne revenis. Oni invitas min al Morgue.”

”Kaj mi?”

”Sed, Klemento, ĉu vi ne akompanos min?”

”Pardonu, Gasparo!”

Ili eliras. ”Ĉu vi ne ŝlosos?”

”Nenia kaŭzo. Nenion ili postlasis tie.”

”Petskribu por ricevi monsubtenon.”

”Mi faros tion alimaniere, sed tio ne gravas. Nun mi apartenas al vi.”

”Sciu,” penas Gasparo klarigi al li, post kiam ili revenas al kajo. ”Estas malbona sento iri al tia celo. Ĉio eblas. La patrino vere amis sian patron kaj ni ĉiuj diskuris for de ŝi. Ŝi perdis la hejmon kaj nin. Ni iras de unu sepulto al alia. La mondo malboniĝas de tag’ al tago.”

Ligna pordego kondukas al nigra antaŭĉambro. Maljuna dungito iras renkonte al ili kaj komunikas: ”Laŭ la policaj registroj pri personoj malaperintaj, ŝajnas, ke la dronintino estas via patrino. Ŝi surhavas vestaĵon kiel vi indikis. Nature, ŝi restis enakve tre longe,” li aldonas kun kompatema rigardo, kvazaŭ li pardonpetus.

Gasparo forlasis Klementon ĉe la enirejo de la malvarma halo kaj iras pluen sola. Nigraj pavimeroj. Estas malvarme.

Fride. Sur fosto kuŝas staturo tegita per tolo. La maljunulo malkovras ian vizaĝon kaj demande observas Gasparon. Lia sango frostas. Li rigardas en la vizaĝon. Ĝi senformas. Li ne scias, ĉu li eltenu la rigardon aŭ forturniĝu.

”Ĉu estas ŝi?” demandas la maljunulo.

”Ne,” senkolore diras Gasparo.

”Laŭ la vestaĵo ...”

”Ne,” ripetas Gasparo ankoraŭ en kaptiteco de tiu terura vizaĝo.

”Ĉu vi certas pri tio?”

”Ne, tio ne estas ŝi.”

Li emas tion krii. Li ĵurdiros tion al kiu ajn. Lia patrino gajis, estis purema, ridetema. Vi devus ŝin vidi, kiam ŝi surmetis ruĝan jupon kun la arĝentaj perloj kaj kiam ŝi ekfrapis la metalplaton. La prezentado ekas! Lia panjo havis la okulojn kiel bluajn floretojn kun rosguto. Eĉ se ŝi maljuniĝis, ĉiam ŝi estis agrabla kaj afabla. Tia estis lia patrino.

”Ĉu ŝi estis tiu?” bonvenigas lin Klemento ĉeporde.

”Feliĉe ne,” diris Gasparo firme.

Ili eliras. Varma julia tago. Klaras la ĉielo super Parizo. Ambaŭ elprofunde spiras la zefiron, kiu priblovas iliajn vangojn.

Kiu havis ideon loki tuj apud la morna fasado de Morgue fiŝfoiron kun gajaj pluvombreloj de vendistinoj?

”Estis malvarme tie,” rememoras Klemento.

”Kaj nigraj pavimbrikoj,” diras Gasparo.

”Gravas, ke tio ne estis via patrino.”

”Jes, ĝojigas min, ke tio ne estas ŝi,” jesas Gasparo.

”Sed kien ŝi foriris, Gasparo?”

”Mi opinias,” diris Gasparo molvoĉe, ”ke la panjo ekvojaĝis en la patrolandon. Ni ĉiuj sekvas nian celon, ŝi ne kapablis egalpaŝi kun ni. Parizo fremdis al ŝi. Certe ŝi estas survoje al Bohemio. Ŝate mi helpus al ŝi. Certe ŝi atingos ĝin. Ĉu vi ne kredas?

Klemento kompate jesis.

Dorotea estas en Pollando, Stefano en Belgio, kiu garantios, ke vojoj de la komediantoj ankoraŭ iam kruciĝos? Francisko, kiu fakte ne estis frato de Gasparo, fremdiĝis al li. Por povi en la mondo vivi, en la mondo, kiu apartenas al aliuloj, oni bezonas ĉiujn fortojn; malriĉulo devas esti egoisma. La bela Katarina edziniĝis en kamparon. Gasparo restadis pli kaj pli izolita, kaj daŭre nekontentigita, ĉar li volis aktori kaj tio ne estis donita al li.

Kelkfoje li volis iri al la Hugo-familio, por sciiĝi, kio okazis kun Eŭgeno, sed li ĝeniĝis, por ke ne estiĝu impreso, ke li iras por rericevi la ŝuldon. La mavan informon li eksciis el la komuniko, kiu estis sendita en la teatron Funambules pere de Viktoro aŭ lia juna edzino.

Post kelke da frapantaj ekscesoj de Eŭgeno la kuracisto decidis senpardone, ke la paciento devas esti enhospitaligita, ĉar jam li ĉesas regi siajn sensojn kaj agojn. Li estas en St.

Marcel, kie la vizitoj estas malpermesataj. Al kelkaj linioj de la sciigo almetita kvazaŭ afablaĵo aŭ danko miniatura pentraĵo, sur kies dorsa flanko estis rimarkigo: ”Skizo fare de Watteau al portreto de aktoro el la itala komedio, kiun posedas la pentristo David.”

La vizitkarton kaj bildon oni transdonis al Gasparo en vestejo antaŭ la prezentado. Enpense li rigardis la propran vizaĝon, respegulanta sin en la spegulero surtable, sed li vidis nek siajn okulojn, nek la perukon super la frunto. Li pensis pri la bela kaj gaja Eŭgeno, kiu tiel mallonge restadis en lia vivo.

Neniam plu li ŝercos kun kelnerinoj, ne gustumos la burgundan vinon ĉe sinjorino panjo Cadet; en malvarman ĉelon li flustros siajn versojn. Tie li ekzercos diablojn kaj dio scias, kiel li finiĝos. Adiaŭ, Eŭgeno!

Nur poste li levis al la okuloj ortangulon el malelasta papero, sur kiu estis kelke da krajonlinioj, kvazaŭ nur prove akompanataj de leĝeraj koloraj ŝmirlinioj. Postkape estis blua fono, eble tial por ke reliefiĝu de ŝi la blanka vizaĝo.

”Li rigardas triste, ĉu?” Li montris la bildeton al Filibert.

”Naivule li aspektas?” li eksciis.

Gasparo denove fikse ekrigardis la desegnaĵon, pli atenteme, kvazaŭ la vivantan vizaĝon.

”Li ne estas stultulo,” li replikis.

”Min bildoj ne interesas,” ŝultrolevis la kolego.

Gasparo meditis mem. Naivulo? Ja li havas mediteman frunton. Kompreneman buŝon. Seriozan kaj inteligentan rigardon. En tiu vizaĝo enestas la animo, sed la komedianto ĝin ne montras. Pro saĝo aŭ pro timo. Pro malbonaj spertoj.

Volonte li demandus ankoraŭ plu, sed ne kuraĝis. Li turnis sin do nur al sia spegulo: Ĉu mi similas al tiu pentraĵo?

Li ŝovis la manon en pladeton kun blankaĵo kaj finŝminkis la vangojn. Li akomodis siajn trajtojn al la pentraĵo. Li mallevis la lip-anguletojn kaj kunpremis la ruĝigitajn lipojn. Li malfermis la okulojn. Kaj nun la vizaĝo plenas de esprimo, kiun oni povas atingi per nenia muskolmovo envizaĝe, sed kiu venas elinterne, pro animstato. Nur en la okuloj vi ĝin trovos kaj el la okuloj ĝi rebrilas surlipe kaj survizaĝe.

Kial ĉi tiu masko de servisto Pieroto estas al li plej kara? Li ne sopiras prezentadi la bonfartan kaj regavidan Kasandron.

Leandro, kiu ĉiam egalmaniere amindumas Kolombinan, estas ja kara al virinoj en rigardejo, sed liaj aktor-ebloj estas role limigitaj, monotonaj. La maljunaj doktoroj, soldatoj kaj gastejestroj diras nemulton. Kaj al li ŝajnas, ke jam multon li scias kaj domaĝe ne diri tion al la ceteraj. Li volas ludi la vivon. La servisto, ĉu li nomiĝas Pieroto aŭ alie, konas la vivon multflanke. Li servas kaj malriĉas; tial li devas esti inventema. Li devas klini sian dorson kaj toleri kapricojn de sia mastro; li suferas doloron, malicon, li batalas pri si per ĉiuj rimedoj — sed ankaŭ li konas simplan vivoĝojon, kiu fontas el libera glut-kvanto da aero, el floroj kaj nuboj, havantaj neniun mastron. Li sopiras pri inoj, kiuj estas por li neatingeblaj, kaj ĉar li scias pri la amo pli ol tiuj, kiuj ĝin posedas, kiam ajn ili nur ekdeziras ĝin. Kasandro, Leandro aŭ Arlekeno estas belaj figuroj, sed ili ne similas al homoj. La servisto Pieroto similas al tiuj lin rigardantaj, laboregantaj, vagantaj tra la vivo, li luktas kontraŭ mizero kaj lernas koni la vivon ĉiupaŝe.

”Ĉu vi aktoras aŭ ne aktoras?” koleris je li iam Bertrand, kiam li ludis en iu el la pantomimoj, cetere malofte, la rolon de Pieroto.

La trankvilo de Gasparo diferencis surprize de tio, kion prezentadis liaj antaŭuloj aŭ sinjoro Sagui en la apuda teatro. Pli atentemaj spektantoj tion konstatis kaj surbulvarde eĉ temp-al-tempe aŭdiĝis rimarkigo: ”Mi estas trankvila kiel Baptisto.”

Sed la direktoro opiniis tion manko de aktora arto. Pieroto havis nenian ŝancon pligrandigi sian repertuaron. Denove li ekmeditis super la bildo fare de Watteau. Kio ankoraŭ mankas al mi por konvinki la ceterajn? En kio mi malmulte elokventas? En kio mi eraras? Li serĉadis antaŭ spegulo la plej konvenan mienon.

”Deburau!” oni vokis elsceneje. La pierota masko malaperis kaj la maljuna malafablulo kun ruĝegaj lipoj kaj krispa peruko kuris al scenejo.

Policaj reglamentoj denove plidrakoniĝis, ĉar en la laborejoj ĝermis nova malkontento. Laboristoj renkontante sin, informis unu la alian, je kiom da centimoj oni malaltigis iliajn salajrojn. ”Jen, la miliardo al la elmigrintoj!”

Ne sufiĉis 700 milionoj, kiujn devis Francio sangŝvite elpagi al la venkintaj aliancanoj. La nobelaro voĉdone decidis al si monkompenson, sume unu miliardon por tiuj, kiujn ellandigis la respubliko aŭ la napoleona reĝimo. Tiun miliardon necesis ekspluati de la popolo. Neniu dispozicio estis sufiĉe severa por ekstermi el ribelemaj kapoj ideon pri insurekcio.

”Kaj la duko el Berry?” oni respondadis al ĉiu strebado pri pli humana procedo. Pro eraro de selist-helpanto, kiu opiniis, ke per murdo de la tronheredonto li savos Francion, suferis milionoj. Kiam la polico malkovris Karbonar-organizojn, la aristokrataro atingis, ke gilotino, kiun certe atendas riĉa rikolto — daŭre okupu sian iaman lokon.

Iutage disfamiĝis informo, ke oni senkapigos kvar serĝentojn el la fortikaĵo La Rochelle, rifuzintaj obei la reĝon. Gasparo iris al Klemento kaj trovis lin super valizo. Li ne estis deprimita, kiel Gasparo supozis; kontraŭe, lia vizaĝo radiis de malstreĉo.

”Brave, ke vi venis, Gasparo,” li bonvenigis tiun. ”Vi ŝparos al mi vojon.” Li montris grandan dokumenton, kuŝantan en fenestra niĉo.

”... la petskribon plenumi kaj maldungi Klementon Sanson... ,” legis Deburau. ”Ĉu ili koncedis?” li ekĝojis. ”Sed kion vi faros?”

”Mi foriros. Mi ricevis etan kompenson. Mi farmos al mi pecon da kampo, kie neniu konas min. Mi semos, akvumos, rikoltos. Bone vi konsilis al mi: mi komencos denove.”

”Tio signifas,” afliktiĝis Gasparo, ”ke ankaŭ ni du adiaŭos unu la alian?”

”Komprenu tion. Kio alia restas al mi. Mi ŝatus almenaŭ vespermanĝi kun vi, sed apenaŭ restos tempo. Mi iros ankoraŭ al brokantistoj.”

”Pli bone estos al vi — resti sola,” konsentis Gasparo. ”Ĉu ni revidos nin iam?”

”Mi opinias, ke tio ne eblos,” respondis Klemento tiel, kiel atendis Gasparo. ”Mi ne darfos reveni. Ĉu komprenite?”

”Memkomprene. Kial ne deziri al vi pli bonan vivon? Do ni adiaŭos.”

”Gaje, ĉu?”

”Gaje.”

”Prenu tiun libreton memore. Kaj estu sana. La teatro alportu al vi feliĉon!”

”Sed mi havas nenion por vi.”

”Kaj tamen ŝuldanto restas mi.”

Ili brakumis sin reciproke. Lasta rigardo en sincerajn okulojn. Malplenas strato. Adiaŭ, Klemento! Mi rapidas rendevui kun soleco. Li rigardis la titolpaĝon de la libro. Moli re!

Pli ol unu horon Deburau atendis post la fino de la prezentado, ĉu la amiko ankoraŭ venos. Sed lia atendado vanis.

Vespero de la kruela gloro

La fortoj de Gasparo Deburau elĉerpiĝis. Lia kranio duris, li estis hardita kaj kuraĝa; sed la batoj tro multis kaj mankis io por apogo. La mondo malamikis. Oni povas longe batali. Sed oni devas ion ami. Necesas havi minimume unu estaĵon, al kiu oni povas dediĉi la sentojn, kaj pri kiu oni scias, ke ĝi havas minimume unu bonan econ, almenaŭ tiun, ke ĝi amas nin. Nenion tian Gasparo jam havis.

La gepatroj forpasis. La gefratoj elflugis kiel vagamaj birdoj. La amikoj perdiĝis. Kio ankoraŭ restas?

Vi junas, flustris kuraĝo per la lasta resto de la voĉo. Ankoraŭ vi povas atendi kaj esperi, labori por fariĝi artisto. Sed kio estas arto? Kiel oni maturiĝas por ĝi? Kiel konvinki la mondon pri ĝi? Mi prezentos dum longaj jaroj negrandajn scenojn de ebriuloj kaj idiotoj; unufoje mi ne viglos sufiĉe kaj oni elĵetos min; mi ellernos kelkajn ĵonglaĵojn, mi kaŝiĝos kun ili en la lasta budo surbulvarde kaj mi timos, por ke neniu tien erarvagu, por ke tie mi mortu pro malsato almenaŭ solece, sen mokrido de infanoj kaj sen moko de kruduloj. Ĉu tio estas mia sorto? Por kiu gravas mia vivo?

La juneco rezistas. Vi ludas en tragedio, sed vi ne devas rezigni. Nigraj pensoj kondukas al la fundo de Sejno. Defendu vin! Aŭ iu vespero kunpremos viajn tempiojn tiom, ke vi ne plu povos mediti kaj se poste vi alvagos al pontoj, facile vi konfuzos lumojn sur la firmamento kaj sur la akvo. Kaj Sejno basigos kurtenon post vi. Defendu vin!

Felikso Charigni, Arlekeno de teatro Funambules, malsanas. Li kuŝas en la vestgardejo, surventre li havas kompresojn kaj ĝemas.

”Diable! Ĉu vi aŭdis? Frederiko prezentas Hamleton. Frederiko ludas Ŝekspiron kaj mi restis ĉi tie kuŝanta, similante al batrompita hundo.”

Direktoroj Bertrand kaj Fabien kliniĝis super li. ”Bone, bone, sed kio okazos vespere? Rekuraĝiĝu! Pro iom da doloro ni ne fermos la teatron.”

”Pro iom da doloro?” lamentas Felikso. ”Enventre mi havas krotalon aŭ krabon!”

”La direktoro diris, ke vi povas ludi.”

”Tiu idioto! Ĉu vi opinias, ke mi kuŝus ĉi tie kiel ŝtipo, kiam mi aŭdas homojn piedfrapi la ŝtuparon?” Li provis leviĝi. ”Mi ne povas, ne povas. Mi forbrulos. Venigu droŝkon. Veturigu min en hospitalon!”

”Sed la teatro,” krias Bertrand. ”Kion la teatro?”

”Vi devas ŝanĝi rolojn.”

”Kaj kiu ludos Arlekenon?”

Felikso nomas unu aktoron post la alia, sed mem kapneas.

Ne, tiu havas marmorajn krurojn. Tiu taŭgas je tomboŝtono, sed ne surscenejen. Tiu ne scias mieni. Tiu timas resalti.

”Jam mi scias,” li respiras kontente, kiam li nomis preskaŭ la tutan ensemblon. ”Venigu Deburau-on!”

”Deburau kiel Arlekeno?” kaptas Bertrand sian kapon.

”Neniam li ludis tiun rolon. Ci havas krabon surcerbe kaj ne enventre!”

”Venigu lin kaj rapidu aŭ la homoj diskuros.”

Gasparo venas timigite, ke iel li kulpiĝis. Estu tio nur monpuno! Aŭ tuj oni elĵetos lin?

”Gasparo,” diras Felikso kaj frotas sian stomakon. ”Jen mia peruko kaj ĉi tie la kostumo. Vi prezentos Arlekenon. Al mi ŝajnas, ke venas mia lasta horo.”

”Malbona ŝerco,” pensas Gasparo. Krom kelkaj supraĵaj rigardoj Felikso ĝis nun nenion bonan donacis al li, nur insultojn li havis de li, riproĉojn kaj koleron.

”Ĉu vi aŭdis aŭ ne?” krias direktoro Bertrand.

”Mi konsentas,” aliĝis Fabien. ”Jam unufoje li savis nin,” li rememoras. ”Kaj se Felikso kredas je li — ?”

”Do fakte?” miregas Gasparo.

”Iru, antaŭ ol mi saltos sur vin,” raŭkas Felikso.

Gasparo ekkaptas per unu ekpreno la buntajn ĉifonojn kaj perukon. Per du saltoj li pafas sin elporde. Li kuregas tra la koridoro. Li ĵetiĝas sur benkon kaj ŝiras de si ĉemizon. La aktoroj estantaj kune kun li en la sama ejo opinias lin frenezulo.

”Ĉu vi perdis la saĝon?”

”Hodiaŭ mi ludos Arlekenon,” balbutas Gasparo kiel enfebre. La aktoroj ridaĉas, sed Bertrand enfalas tra la pordo kaj vokas al Gasparo: ”Rapide, rapide!”

Filibert montras al Gasparo: ”Do tamen vero?”

”Restas nenio alia. Ne ekscitu min!” koleregas Bertrand.

Gasparo jam havas la perukon kaj lia koro sub bunta kostumo batas kvazaŭ la plej granda sonorilo sur Notre-Dame, sed centoble pli rapide.

”Ĉu vi ne sciis pri iu pli bona?” demandas la malkontenta Filibert.

”Felikso lin elektis. Silentu!” nervoze krias la direktoro.

”Deburau, rapidu al Felikso, li volas ankoraŭ paroli kun vi.”

”Aĥ kia doloro,” kaŭriĝas Felikso. ”Ĉu vi jam pretas?”

”Nur mi ŝminkos min!”

”Prenu mian paston! Dume mi diros al vi ... vi observis min ĉiam bone, ĉu?”

”Jes,” ekspiris impete Deburau. ”Mi rigardis vin ĉiuvespere de komenco ĝis fino.”

”Mi scias, tial mi elektas vin. Ludi estas por vi ĝojo. Ĉu vi konas ĉiun mian movon?”

”Mi konas.”

Felikso trankviliĝas kaj poste diras seriozvoĉe: ”Mi estas honesta komedianto. Mi povus elekti iun sentaŭgulon, por pruvi, ke sen mi Bertrand ne povas ludi. Sed por mi gravas la teatro. Tial mi elektis vin.”

”Aĥ” konfuziĝis Deburau.

”Aĥaŭ oĥ ne gravas. Kiam vi venos surscenejen, diru al vi: La olda Felikso scias, kiel danĝeras montri, ke aliulo kapablas fari la samon. Sed li kredas mian talenton kaj scias, ke mi meritas tion. Diru laŭtvoĉe: ’Felikso kredas mian talenton!’ Ripetu tion, kiam vi venos antaŭ la publikon!”

”Arde mi dankas ...”

”Al diabloj kun vi!” eksakris Felikso. ”Kie estas la droŝko?

Tiu diablo Bertrand atendas, ĝis mi mortaĉos, por ŝpari al si monon por la droŝko, ĉu?”

”La droŝko ĉi tie,” raportas la pordisto.

”Mi helpos vin, sinjoro,” disponigas sin Gasparo.

”Rampu al la scenejo,” krias Felikso.

La pordisto, la direktoro kaj la olda biletistino helpas lin elpordigi. Ankoraŭ sursojle la komedianto turniĝas: ”Por ke mi ne forgesu!” Li kraĉas defore al Gasparo transŝultren. ”Tion vi repagos al mi, Aglae!” Tio estis kutima dirmaniero inter la aktoroj el bulvardo du Temple.

Gasparo pudras sian vizaĝon. Li timas. La internaĵoj adstringiĝas. Do ne Pieroto, sed Arlekeno estas via sorto, li pensas. Ĉu vi scias, kiel gravas ĉi tiu paŝo? Ĉielo, terenfalu! Mi, Gasparo Deburau, ludas hodiaŭ Arlekenon. Arlekenon, kiun prezentadis Frederiko kaj Felikso! Sed estas tempo nek por angoro, nek por fierego. Bertrand revenas. Ni komencas! Ek surscenejen! Gasparo kraĉas sian bildon enspegule: ”Tion vi repagos al mi, Aglae!”

La sursceneja lumo lin ĉirkaŭbrakas. Post kuliso Gasparo lasas la febron. Eniras Arlekeno. Perfekte li konas la rolon.

Centfoje li vidis ĝin, centfoje li ripetis ĝin al si enmense. Kelke da aŭdacaj saltoj post la eskapantan Kolombinan. Jam li estas ĉe ŝi kaj preteras ŝin molpaŝe. Li kaptas la ĵetitan rozon.

Li volas ŝin brakumi. Sed atenton, venas rivalo. Ni kaŝu nin!

Deburau apogas sin je la kuliso kaj anhelas. Iu dedorse frapetas lian ŝultron. Tiu estas Fabien, sed Gasparo ne vidas lin.

Li ardas pro batalemo. Denove li estas sur la scenejo. La rivalo ekatakas lin, sed ricevas vipofrapon kaj — kuŝas. Arlekeno lin transsaltas, ekridas, ekdancas. Gasparo ĉion pririgardas de Felikso ĝis la lasta detalo. La imitado nedistingebla.

La ludo Gasparon ebriigas. Nur en neobserveblaj momentoj en lia memo eklumas demandsigno: ”Ĉu tio entute ne estas misprezentita? Ĉu vi ne eraras? Sed ekbrilo de poltroneco perdiĝas kaj Gasparo havas denove antaŭ la okuloj Felikson, kiu kredas lin kaj kiu kondukas lin. Jes, li sekvas ĉiun lian paŝon, ĉiun geston, ĉiun grimacon.

Ekscitiĝo post la kulisoj malaperas. Eblas sidiĝi kaj ekspiri. ”Ververa Felikso,” flustras Fabien al Bertrand entuziasme.

Gasparo naĝas per flugiloj de fierego. Por li, kiu estis ĉiam fone, tio estas kapturna sento, kiam li scias, ke ĉio ĉirkaŭ li ludas pro li, ke li estas centro de la sceneja mondo, ĉiuj lumetoj scintilas, por ke oni vidu lian venkon; kaj kio pleje gravas: lia amata publiko, kiun tiom li enviis al Felikso, fiksrigardas lin, ridetas kun li, ĝojas, kiam li sukcesas ŝteli kison de Kolombina kaj morniĝas, kiam li estas endanĝerigita. Neniam la prezentado pasis tiel rapide.

Rendevuo kun la amatino. Kiom da tenero li metis en la rigardon! Tiel eble eĉ Felikso mem neniam ŝin rigardis. Ĉar vi, Kolombina, orgojla kaj vantema, kiu min alifoje apenaŭ ekrimarkas, vi estas unu el miaj sekretaj amoj, nun fine mi proksimas al vi. La lumoj malintensiĝis, venas vespero. Mi eksidas ĉe viaj piedoj kaj mi metas mian vizaĝon en vian sinon. Kiel ĉarme bonodoras teatra ŝtofo de via jupo! Kiom longe mi aspiris povi kun vi foje ludi! Ĉu vi aŭdas la belajn vortojn, kiujn diras al vi mia rigardo?

Ĉu vere? Tiu ĵus alvenanta estas Deburau? Tiu ridinda ĉemizulo kun taŭtita hararo ĉirkaŭ la kalvaĵo kaj kun la ruĝa nazo? Tiu timigilo, tiu monstro? Tio estis, mi petas, iam lia rolo. Ankoraŭ hieraŭ! Sed hodiaŭ, hodiaŭ Deburau estas ĉi tie, en la kostumo de Arlekeno — kaj ci, monstro, malaperu, ne rememorigu al mi la tristan pasintecon! Kaj Arlekeno leviĝas de la piedoj de la amatino, kaj pli frue ol necesas, elpelas la hidan rememoron de la hieraŭo. Li impete prenas Kolombinan al danco de la venkanta juneco.

Eĉ kredi li ne volis, ke venis jam la fino. La kurteno supren!

— li volus voki: oni ludas plu. Sed la kurteno flugas supren aŭtomate, ĉar oni aplaŭdas. Ĉio samas, kiel iam, la primadono ĉarme riverencas kaj dissendas kisojn al flatitaj loĝioj, la ceteraj dankas kutime — nur Gasparo staras kaj rigide rigardas la spektaklejon.

Iu lin puŝetas kaj subite li estas sola kun Kolombina antaŭ la kurteno. La homoj ridetas kaj ne ĉesas aplaŭdi. Ion oni vokas. En loĝio apud la scenejo estas belega virino. Sed Gasparo ne vidas ŝian vizaĝon. Li vidas nur etajn, blankajn polmojn, kiuj kunpuŝiĝas kaj denove apartiĝas. Kiom li malsatis pri ĉi tiu rigardo! Ĉie, kien li ekrigardas, li vidas radiantajn okulojn, fiksitajn al li. Multaj manplatoj leviĝas al la scenejo kaj ne ĉesas aplaŭdi. Kion oni vokas tie malantaŭe? Bravo! Bravo!

Dankojn, dankojn, ĉiun polmon dankeme li kisus. La gloro lin bonvoleme ekrigardis, longe rifuzata kaj sopirata amatino, kaj ĝi alportas sukceson, vivon, fine la vivon! Klare li aŭdas: Bravo, bravo, Felikso, bravo, Felikso!”

Ci povra Gasparo. Oni opinias vin Felikso. Kiel diri al ili, ke tiu estas vi, Deburau? Li ludis tiel bone, ke la ŝanĝon oni ne konstatis.

Li ludis Felikson. Li ripetis lian rolon. Ankoraŭ li dankas.

Ankoraŭ kelkaj lastaj ekkrioj.

”Malaperu! Ĉu eble vi riverencos ĝismatene?” krias je li lumigisto.

Honte li forkuras desur la scenejo. Kion vi scias, vi makululo, kia ĝi estas, kiam oni gustumas la aktoran gloron! Ĉu iam vi riverencis al partero kaj al loĝioj kiel Arlekeno? Tiun momenton mi atendis, hometo, dudek jarojn. Mi devus al vi rakonti kaj vi apertus la okulojn. Al vi ĉiuj mi devus rakonti, kiaj estis tiuj dudek jaroj, pensas Gasparo en la vestgardejo.

Neniu diras ion al li, ĉiuj rapidas kiel ĉiam kaj parolas ankoraŭ malpli ol iam. Bone, diras al Gasparo lia sperto. Apartenis al vi la gloro, ĉar jam aperis ĉi tie ĝia fidela akompananto, envio.

Alvenas direktoro Bertrand. ”Jen vi havas peceton da sapo,” li diras al li, kaj metas ĝin surranden de lavabo. La koro de Gasparo eksaltetas. Tion la direktoro neniam al iu faris.

”Dankon, sinjoro Bertrand.” Etendante la manon al la sapo, la direktoro enŝovas en lian polmon ankoraŭ kelkajn monerojn.

”Vi havis bonŝancon,” li diras samtempe. ”Vi ne estis distingebla de Felikso.”

Gasparo ŝate dirus al li, ke tio ne estis bonŝanco, ke tiel li scipovus ludi ĉiam, sed li ĝenas sin antaŭ la ceteraj.

”Gaje festu tion hodiaŭ!” aŭdigis sin la direktoro adiaŭe.

Gasparo ankaŭ rapidas por esti preta. Li bezonas promeniri straton. Dudek jarojn li iris vojon, kiu plenis de piedbatoj kaj frapoj, ŝanĝadis ĉifonojn por ĉifonoj, malĝojon por malĝojo.

Hodiaŭ li eliros en Parizon kiel Arlekeno, al kiu vespere oni aplaŭdis kaj vokis gloron la tuta Funambules.

”Bonan nokton!”

Ŝate li petus pardonon de la ceteraj aktoroj, ke li gajnis honeste iom da sukceso; sed oni estas unuj al aliaj kutime tro fremdaj, por scipovi diri naturajn kaj sincerajn aferojn. Do nur tiel: ”Bonan nokton!”

Varmeta kaj bonodora somera mallumo lin alfluas. Post mucida fetoro de la nehigienaj vestgardejoj kvazaŭ oni trinkus font-akvon. De ie alhastas robinio-aromo.

”Ĝi estis bela, sinjoro Deburau, kredu min,” aŭdiĝis post li.

Estas la virino enkondukanta en loĝiojn. ”Kaj jam mi vidis multon. Vi ludis ĝuste kiel sinjoro Frederiko.”

Gasparo volonte ŝin ĉirkaŭprenus kaj kisus.

”Jes, jes,” li diris nur: ”Bonan nokton.”

Enpoŝe tintas kelkaj frankoj de la direktoro. Olala! Hodiaŭ apartenas al ni la tuta bulvardo! Kian trinkaĵon ni verŝigu al ni? Preteriras virino kun viro. Ĉu vi estas tiu, kiu antaŭ tempeto aplaŭdis al mi? Jen mi, sciate? Hodiaŭ mi estis kuraĝa Arlekeno, ĉu vi ne rekonas min? Poste subite li ekvidis eliri tra la malantaŭa pordo direktoron Bertrand. Li haltis, ĉar al li kuras la pordisto, kiu veturigis Felikson enhospitalen. La informoj pozitivas, la direktoro ekridis.

”Ĉu vi aŭdas?” li vokas je Gasparo. Io ene en li protestas finpensi tion.

”Ja mi diris tion. Oni donis al li onidire kuleron da oleo kaj tujsekve la doloro cedis. Morgaŭ denove ĉio bonordos.”

Li levis bastonon al la ĉapelo kaj foriras. La pordisto malaperis en pordo de la teatro. Gasparo staras ĝis nun senmove kaj rigardas post la balanciĝanta silueto de Bertrand. Poste li faras kelkajn rapidajn saltojn al li.

”Sinjoro direktoro,” Gasparo staras ĉe li. ”Tio signifas — vi opinias —, ke Felikso ludos Arlekenon plu?”

”Kiel drako.”

”Sed ĉu ĉiam?”

”Memkomprene. Kiu estus lin ludonta?” esplore rigardas Bertrand.

”Mi opiniis, ke eble iam.”

”Ĉu eble vi volus ludadi lin? Ĉu vi opinias, ke Felikso tolerus tion? Eĉ ne nunfoje!” Gasparo estis falanta pli kaj pli profunden.

”Mi volas de li nenion forpreni. Nur mi pensis, eble pli poste aŭ se li denove ekmalsanus.”

”Ni preparos al li oleon en la vestejo. Vi aŭdis la homojn!

Mi havas grandan intereson, ke Felikso estu ĉiutage sursceneje.”

Des pli profunda falo, ju pli alten tiu vespero Gasparon suprenlevis. ”Vi alportis al mi sapon... ŝajnis al mi, ke mi scius eble ion alian,” preskaŭ li trudpetis kiel infano pri almozo.

”Nur trankvile faru, kion vi scias fari!”

Al Gasparo mankis jam vortoj por plu peti. Nur la sinkantaj brakoj elokventis. Bertrand tion rekonis.

”Kaj ĉu tio ĉagrenas vin? Sensencaj ideoj! Vi ne darfas troigi. Se vi scias iun imiti, tio ankoraŭ ne signifas, ke vi estas aktoro.”

Li frapetis per bastoneto lian ŝultron.

”Nur iru trankvile trinki — kaj estu feliĉa, ke Felikso resaniĝis. Tiun frenezaĵon for el via kapo!”

Kaj denove la bastoneto ektuŝis la ĉapelon.

Deburau restis sola antaŭ la fermita pordego de la teatro.

Ĉiuj vortoj, per kiuj la direktoro intencis lin ĝojigi, falis kiel ŝtono sur freŝan tombon. Sed en tiu tombo mankas mortinto. Tie estas vivanta homo. Kaj ĉiu ŝtono diras al li: fino! Supren vi ne venos! Finite. La mondo ne kalkulas kun vi.

Gastejo ”Ĉe Blanka Urso”

Tute alie ol li imagis, Deburau iras sur la bulvardo. Surde sonas ĉiuj sonoj ĉirkaŭ li, lumoj elmergiĝas el tenebro kaj denove en ĝin enfalas — kaj li iras kvazaŭ iu lin antaŭenpuŝetus, lante, pezpaŝe. Kaj la nokto lin intence kondukas en mallarĝajn stratetojn, kie la domoj estas ruiniĝontaj kaj kie el malaltaj nigraj koridoroj trablovetas mizero. Super la stratoj knaras en silento ventflagetoj. Iu virino lin alparolis. Sed kvazaŭ vi alparolus ombron.

Oni igis ekkoni al li, kion li sopiris tiom da jaroj. Ili alŝovis al lia buŝo surŝmiritan pantranĉaĵon kaj kiam la malsata mizerulo enspiris — ili fortiris la glutpecon reen. Dum li ne sciis, kiel ebriigas sceneja sukceso, estis ĉio nur turmentado pro la malcerteco. Nun estas multe pli malbone. Kaj kiel estos morgaŭ.

Longe li iris. De temp’ al tempo li ekrimarkis, ke li revenas, aŭ preteriras la samajn domojn. Li stumblis je la sama ŝtono.

Li ekkonis la samajn butiketojn.

Vi poltrono, diris al li la flavaj okuloj de trinkejo. Igu vin kuraĝa, se vi ne havas sufiĉe da kuraĝo enkore. Kanzono kaj rido alflugis al li tra malhelaj vitroj. Li ĉirkaŭrigardis . Li vagis ĉiam ronden. La gastejo ”Ĉe Blanka Urso”. Li premis la klinkon kaj la dua mano kaptis enpoŝe la frankojn, kiujn hodiaŭ perlaboris la falsa Arlekeno. Tio estis eta gastejo kun nudaj muroj kaj kun batpremita planko. Malgraŭ tio ĝi aspektis hejmece. Ĝi plenis de hom-grupetoj, densaj fumnuboj kaj odoro de malkara pudro. Sur la tabloj vaporis pokaletoj de la varma cidro, frukta vino.

La specialaĵo de tiu ĉi gastejo estis maskitaj kelnerinoj.

Kiam knabino kun blua masko survizaĝe haltis ĉe Gasparo, lin tio ekscitis. Ĉu ne memorigo de la perdita ludo? Aŭ sekretoj de la tempo futura? Li observis ĉiun paŝon de nigraharulino kun masko, kaj kiam ŝi revenis kun vinbotelo, li enrigardis ŝiajn okulojn timeme kaj avide, kvazaŭ volante tralegi el ili sian sorton. La okuloj fermetiĝis kaj ekridetis. Ĉu bona vino?

Kverelemaj voĉoj venadis ĝis li.

”Kaŭzas tion gaso! Gaso!”

”Absurdaĵo. Malordo en teatroj!”

Ili estis teatro-vizitantoj kaj kverelis pri la nova lumigado en la parizaj teatroj. Ĝi estis alloga, sed samtempe danĝera.

”Incendion sekvas incendio! Tio dum la olea erao ne okazis!”

Ĉiusemajne ie brulis.

Unu el la skermo-majstroj enmiksiĝis en la konversacion.

Li parolis serioze, profundbase, kiel biblia predikanto: ”Miaj junaj amikoj, ekzistas ankoraŭ aliaj incendioj, kiujn ni travivas en teatro.”

”Kiaj?”

”Fajregoj enanime.”

Nur du knabinoj ekridis. La ceteraj pli atente turnis al li la kapojn.

”Incendioj en la animo?” instigis provoke unu el studentoj.

”Ĉu vi vidis la aktoron Talma, kiel li prezentadis Rikardon el Arlington?” senĝene diris la majstro en la skermarto.

”Vi sidas en la spektaklejo. Kiam oni eklumigas, kaj li aperas en la blua mantelo — io ekbruletas en via interno. Li ardiĝas — kaj en via animo eksaltas la unuaj flametoj. Li ardas kaj ankaŭ vi kun li. Temas pri lia vivo, pri lia honoro, kaj via interno estas nura ardaĵo, blanke inkandeskanta. Ĉio, kio en vi fias kaj mavas, ĉio konsumiĝas. Kaj kiam la batalo finiĝis, kaj Rikardo Arlington oferas sian vivon pro virto — la flamoj lante kuŝiĝas. Sed tio ne estas brulejo, tio ne estas brulruinoj.

Nur la malbono malaperis — restas nur pura animo. Ĉio mava forbrulis en tiu belega fajro. Jen flamoj, kiujn konas mi, amikoj.”

Jen, kion scias donaci la arto kaj kia bona sorĉisto estas sursceneje aktoro! Kiel lia vorto deponiĝas en la memon de la spektantoj kaj kian transformon ĝi kaŭzas en ili. La maskita knabino fiksrigardas scivoleme la solecan gaston.

”Ankoraŭ unu botelon?”

”Kompreneble,” agitas Gasparo la restantajn frankojn. Tio estas la frankoj, kiujn donacis al li la publiko, ĉar li ekflamigis en ĝi etan, fridan flameton. Du boteloj da vino el Arbois sufiĉas por unu vespero en la rolo de Arlekeno. Fakte ĝi multas. Gasparo ja ŝate pagus, se li darfus ludi. Du boteloj da vino sufiĉas por Arlekeno kaj sufiĉas por Gasparo. Lia vizaĝo malkvietas, liaj trajtoj degelas. Estas momentoj kiam li emus ridi.

Li flustras al si sensencajn vortojn.

”Vi pravas, majstro,” kontinuas la predikon de la skermisto iu griza kaj eta homo kun ardanta voĉo. ”Kiam mi fartas plej mizere, mi iras en teatron. Kaj revenante, mi estas tute alia homo.”

”Jes. Teatro estas laika templo, kie la homaj animoj konvertiĝas al virto,” konfirmas la skermisto. Al Fancioull ŝajnas, ke longe li silentis. Li prenas gitaron kaj tintigas la kordojn.

”Ĉu vi scias, kion kanti?” vokas iu el ili.

Li kapjesas kaj melankolie ridetas. ”Ĉu vi ne eraros?”

La gitaro tintsonigas melodion. Kaduka voĉo aliĝas.

”Aŭdu, maristo vokas: Sankta Helena!

Dio, jen loko, kie li splenas!”

En Gasparo lante venkas tristo la ĝojon. Li jam ne vidas la okulojn de la nigrahara kelnerino. La futuro malaperas en malpura fumo, simila al surfaco de Sejno. Brrr! Li ektremis ĉe tiu imago. Ne, tio ne estas Sejno, sed la marsurfaco kaj sur ĝi navigas ŝipo.

”Jen, maristo! Kio surborde tie?

Nigra flago. Hororo min ombris.

Li mortis? Gloro, vidvin’ nun ci estas!

Eĉ malamikoj hodiaŭ ekploris!”

La animo de Gasparo naĝas sur ondoj. En liaj okuloj tenebro pro kapturno el la profundo, super kiu li naĝas. Kaj en vidatingeblo — roko kun nigra flago. Al kiu ĝi apartenas?

La olda skermisto kapbalancas. ”La gloro estas trompa afero kaj ne ĉiu estas kreita por ĝi. Ankaŭ Talma foriros, lia gloro forpasos. Kaj kiom da laboro, kiom da strebado li bezonis!”

”Sed kiom da feliĉo li disdonis,” diras alia kaj levas la glason. ”Je lia sano! Dankon pro ĉio, kion li donis al ni!”

”Je Rikardo!” diras la grizulo.

”Je Hamleto!” rememoras alia kaj ĉiuj ektrinkas. ”Trinku vi ankaŭ, sinjoro!” minace diras iu studento al Gasparo. ”Aŭ eble vi ne ŝatas niajn aktorojn?”

Gasparo leviĝas. En lia cerbo naskiĝas fantoma ideo: Fariĝi Talma de pantomimo! Iĝi riĉa donacanto! Sed kiu vojo kondukas al tio, kaj kie li vojeraris?

”Je Otelo!” diras la studento, kaj ĉiuj levas la glasojn. Gasparo trinkas la lastan glason. Liaj okuloj brulas. En la fumo ŝvebas novaj kaj novaj nomoj, ĉiu el ili signifas grandan kaj belan donacon — kaj Gasparo jam trinkas absinton, ĉar li vidas antaŭ si malplenon kaj vanecon de sia vivo, ĉar al neniu iam ion li donacos, neniun helpos.

”Je Cido,” diras la homoj kaj denove leviĝas kaj ree tostas al la granda aktoro.

Sur la vojo de Gasparo flagras nigra standardo.

”Je Arlekeno!” li vokas subite per obstina kaj venĝema ekkrio. Ĉiuj turniĝas al li. Sed jam li vidas nenion, fintrinkas, metas manplenon da mono surtablen kaj stumbletas al pordo. La homoj ĉirkaŭ la tablo ne ridis. Iliaj rigardoj estis kompataj; eble ŝate ili helpus. Sed Gasparo peze aliris al pordo kaj malaperis. La maskita kelnerino fermas post li.

”Tro multe li trinkis,” diras la skermisto serioze. ”Okazis al li versimile io malĝojiga.”

Memmortigo

Defendu vin, rekolektu la kuraĝon! Sed por kio? Se vi havas antaŭ vi ion, por kio vi batalas, bone. Sed se antaŭe oni forprenis de vi ĉiujn celojn? Nigra flago! Miloj da similuloj ekzistas, sed la lasta el ili estas mi. Ĉiu havas almenaŭ unu homon, kiun li povus pridonaci. Mi jam ne. Kaj mi ne scias vivi nur por mi mem. Mi bezonas homojn. Mi bezonas iliajn okulojn, ilian intereson, spiron, animon. Mi ne kulpas pro tio, tiel mi estas kreita. Por mi ĝi estas aero. Aŭ mi spiros aŭ pereos.

Post fenestroj, kiujn li preterpasas, vivas homoj. Ili respiras trankvile dumdorme. Geedzoj, geamantoj, familioj, flank’ ĉe flanko. Kaj aliaj eble ankaŭ solecas, sed post kiam ili leviĝos, ili renkontos konatajn vizaĝojn. Ili havas gepatrojn, infanojn. Nur li, se la tutan mondon li tramigrus, li trovos neniun. Kion fari? Ĝis hodiaŭ vi ne scias, kion al vi sufloras la vivo, vi fuŝaktoro?

Li ne komprenas, li ne volas. Li spitas kompreni. Sed kiam li deflankiĝis postangulen, eksaltis kontraŭ li viraĉo. Ebria, hida, magra ulaĉo, okuloj estingiĝintaj post vanaj petoj, lipoj kurbigitaj. Nun ili staras kontraŭ si. De malproksima lanterno ĉi-loken falas lumeto. Sed tamen ili rekonas unu la alian.

La alta obstinema frunto, hararo malordeme kombita, akraj kranio-ostoj, trista buŝo. Tio estas ci, diras Deburau. Kaj la viro enspegule tion diras samtempe kun li, en la spegulo de parfumisto sur stratangulo, frakasita per bastono aŭ ŝtono.

Sed Gasparo vidas bone. Tio estas ci. Kion ci volas? El la okuloj de la kontraŭulo enspegule malaperas tristo; ili pleniĝis de malamo. Jes, mi malamas cin. Cian mallarĝan vizaĝon, ciajn perfidemajn okulojn, cian lacan kaj idiotan esprimon. Kiel ci povis kuraĝi prezentadi Arlekenon, kiu estas memkonscia, mastro super la vivo? Ci estas pajaco Pieroto kaj ci perfidis lin.

Ĉiu perfido venĝiĝas. Neniun interesas, kio sin kaŝas post cia vizaĝo, Gasparo, idioto, Pieroto, figureto konvena por vangofrapoj.

Li observis sin mem per longa konsterna rigardo. Tiu kontraŭe rigardas same. Gasparo devas sub tiu silentema juĝo de la severaj okuloj per sia tuta memo konfesi sian vanecon. Al sia fino.

Nun! Kion li ekperceptis? Ion novan? Li timas movi eĉ nur unu vizaĝtrajton. Ne plu estas Pieroto. Kia fizionomio ĝi estas? Kie li ekvidis ĝin? Kaj subite li rememoras. Ĝi estas vizaĝo de Izidoro Foulard, iranta al morto.

Volonte li ekmovus sin, ŝate li neniigus la esprimon, sed li ne povas. Kvazaŭ sur lia vizaĝo kuŝus marmora masko. Vizaĝo de homo, kiu adiaŭas la mondon.

Gasparon teruras la vero, kiun montris al li la propra vizaĝo. Iu alia eble tion ne rekonus. Sed li jes, ĉar lia vizaĝo kapablas malkaŝi ankaŭ la plej sekretan ideon. Kaj li vidis lastsekunde Izidoron Foulard.

Li forlasas sian socion kaj faras kelkajn paŝojn tra la strato. Antaŭ li aperis abomena silueto de giganta besto paŝanta sur kelkaj kruroj. Sub la kruraĉoj de la monstro rebrilas la ĉielo. Li volus fuĝi, malaperi, disŝiri la propran vizaĝon kaj deŝiregi desur ĝi la teruran konfeson — sed jam lin ekregis la certeco. Diras tion lia propra vizaĝo kaj tiu ne mensogas.

Ponto d’Austerlitz!

La balustrado malklare brilas. Ĉio apud la akvo aspektas morbe kaj mukoze. La firmamento, kajo, rivero. Fiŝodoro ascendas desur la akvosurfaco. Lia stomako naŭzas. Li klinas sin trans la balustradon kaj vomas. Li abomenas sin mem. Li naŭzas pro la vino trinkita dum malsato, ankaŭ pro la vivo.

La tuta mondo rotacias kun li. Amaraj salivoj abomenigas al li la propran spiron. Domoj kliniĝas, la ponto de Austerlitz dancas kiel urso sur mallertaj kruroj. La lumoj pikas en la okulojn. Estas malbone, malbone. Tuta li renversiĝas kaj rigardas la mondon per la elturnitaj okuloj.

Lante li descendas sur ŝtonoj kaj mallarĝaj ŝtupetoj al la rivero. Tuj apud la akvo malaltas digo, haveno por etaj barkoj. Dumtage tie restadas vendistoj de fruktoj kaj lano. La digo kondukas ĝis sub la ponto.

Gasparo devas iri tien, mem ne sciante kial. La vizaĝo en la spegulo ordonis tion al li. La mondo ne havas intereson, ke li vivu. Ĉio vanas, malplenas, malamikas. Li staras sub la ponto. Kiel fartis vi, panjo, kiam vi tiam iris al la rivero? Rememoro pri malvarmaj, nigraj pavimoj. Li ekhezitis. Li ĉirkaŭrigardas kiel frakasito. Se almenaŭ vaglumo de espero ie aperus!

Sed ĉirkaŭe nur nigro. Kaj antaŭ li, ĝis kie li vidatingas, ankaŭ nur la nigro. Nenio bona kaj bela, nur la maljusteco kaj maljustumo, anstataŭ belo malpuro. Kaj la detrua spiro de vaneco.

La nigra spegulo kun flavaj rebriloj. Ĉu vi rigardas vin, Gasparo? Ĉu vi rigardas de pli proksime?

Surponte iu iras. Kiajn atestantojn sendas la hazardo al li?

”Donu ĝin al mi!” krias virina voĉo. ”Vi promesis dekkvin.”

”Fermu la buŝaĉon,” replikas vira voĉo, ”aŭ mi draŝos cin.”

Gasparo ankaŭ en la duonkonscio ironie ekridetis. Digna akompano al ĉi tiu momento. Super la putranta akvo ankaŭ la homoj estas tiaj, lascivaj, malnoblaj.

”Seksumi, priŝteli min kaj — fuĝi?”

”Se ci ne foriĝos, monstro ...”

La tria voĉo ankoraŭ pli kruda ol la antaŭaj, intervenis.

”Vidu, sinjoro Adolfo eĉ dumnokte ne lasas en trankvilo ...

Dum tage li priŝtelas fiŝistojn, dumnokte putinojn.”

”Iru cian vojon,” minace muĝas la unua.

”Ci ŝtelis hodiaŭ de mi pesilon!”

”Kaj kiu okupis mian vendoplacon, kiu? Ci!”

”Kriaĉu je viaj infanoj, fiulo, kaj ne min.”

”For, Kristoforo, mi diras, for, aŭ mi ne garantias pri mi!”

Gasparo energie levis la vizaĝon kaj ekvidis ilin surrande de la ponto en nebulo de lumoj. Du krudaj, nerazitaj vizaĝoj, du el la plej aĉaj vizaĝoj el la tuta periferio. El virino, kiu enpaŝis inter ilin, blovis grobeco.

”Ci estas porko, Adolfo,” grakis Kristoforo. ”Nenio alia!”

”Ci estas krome ankaŭ drinkulo kaj ŝtelisto.”

”Vi ambaŭ estas latronoj!” stridis la inaĉo.

Gasparo fermetis la okulojn, kvazaŭ iu kraĉus en lian vizaĝon. Li kaŭriĝis kaj korpflanke falis en akvon. La rivero ekŝprucis iom kaj ekŝaŭmis. Fortaj humidaj manoj ekpremis lian kolon kaj komencis lin strangoli. Sovaĝe li ekbaraktis. Sed la ondopleno kovris liajn okulojn kaj peze alpremiĝis al la tuta vizaĝo. Li ekvidis strangajn, ŝanĝitajn stellumojn. Defore rapidege proksimiĝis ega muĝado. Ĉion englutis mallumo.

La lasta manmovo post lumekbrilo, sed la manplatoj de la rivero pli fortas. La bruego splitigas liajn sensojn. La tenebro absorbis lin.

Jen la fino.

Malhelo. La bruego finsonas, revenas, foriras. Anstataŭ ĝi aŭdeblas rimarkebla plaŭdado de la akvo. Kio ĝi estas? Tiel sonas la riverfundo? Homaj voĉoj.

”Liaj palpebroj tremetas,” diris la virino.

”Jam ĉio bona,” diras raspa, raŭka voĉo. ”Sed kredu, Adolfo, ĝi okazis lastmomente.”

”Eble, ke en la lasta,” konsentis la alia. ”Sed gravas, ke ĝustatempe.”

”Tia junulo,” bedaŭras la virino. ”Kial li malesperis?”

”Ĉu malprudenta? Idiota!” konkludas Kristoforo. ”Mi dronigos min — kaj jam li kuras. Tion scius fari ĉiu.”

Gasparo apertas la okulojn. La lumo lin impete frapas. Rapide kaj denove li fermas la palpebrojn. Hida sento ruliĝas al lia gorĝo. Li tusas kaj sufokiĝas.

”Nur senpezigu vin, vi fartos pli bone,” kvietigas lin la ina voĉo, kaj ies manoj lin levetas. Gasparo kraĉas akvon, ruktas, balbutas. Fine li aŭdacis lasi la okulojn aperte. Li kuŝas surtere. Li estas senvestigita, sed transŝultre li havas kurtenon kaj la kruroj estas volvitaj en fremda mantelo.

Apud li genuas virino. Lante kaj per okuloj ankoraŭ nebulaj, li trovas ŝian vizaĝon. De kie li konas ĝin? Encerbe lante heliĝas. Kie li troviĝas? Kaj tiu vizaĝo? Ĝi ne estas bela, frunto malalta, lentuga, la buŝo larĝa kaj la hararo taŭzita. En lia rememoro ekbriletis. La ponto. Lumo super la balustrado!

Kverelo! Homoj!

Li ekrigardas ankoraŭ unufoje. La virino ekridetas. Kaj Gasparo pie okulfiksas ŝin. Kiam ŝi ekridetis, en la okuloj aperis tiom da boneco kaj afableco, ke ŝi aspektis kiel madono.

”Ĉu li jam rekonsciiĝis?” aŭdiĝis voĉo malantaŭe.

Gasparo provas apogi sin je la kubuto kaj rerigardi. Li ekvidis du virojn. La kurteno deglitis desur liaj ŝultroj. Jes, jen ili. Kanajloj desur la ponto, kiuj per sia vulgara sceno venis kuraĝigi lin por memmortigo.

”Vi min —?” demandis Gasparo sendecide.

”Ni ne lasos vin ja enakve, hometo,” diras la unua.

”En rivero apartenas fiŝoj, ne homoj. Tie vi malbone tranoktus.”

”Ĉu vi eltiris min el la akvo?”

”Mi ne, sed ĉi tie Kristoforo, kiu bone naĝas.”

Gasparo konstatas, ke Kristoforo ankaŭ estas envolvita en iun kovraĵon kaj malantaŭe super la forno sekiĝas du malsekaj vestoj.

”Ĉu vi?”

Kristoforo mallevas honteme sian rigardon kaj lia terure ruĝega vizaĝo, variol-difekta, surhavas ion, kio similas al rideto. ”Kiel diras Adolfo, la rivero — nenio taŭga por junuloj meze de nokto.”

”Ĉu la knabino vin forlasis?” enmiksiĝis en la dialogon la virino.

”Lasu lin en trankvilo,” mentoras ŝin Adolfo, kiu kun sia vizaĝo, plenkreskita de robusta barbo, kuraĝe povus prezenti rabistan ĉefon en marioneta teatro. ”Li tro impetiĝis. Tio facile okazas.”

Gasparo ankoraŭ ne havas klaran kapon. Intermite eksonas ene bruego, fajfado. Homoj forŝiris desur lia gorĝo pezajn manojn de l’ rivero; sed ĉe tiu rememoro li tremetas, kvazaŭ ĝis nun ili tuŝus lin. La pasinteco estas ĥaosa.

”Kie mi nun estas?”

”Ĉi tie, ĉe Kristoforo,” montras la rufa rabisto-ĉefo.

”Tiu, kiu okupis vian vendejlokon?” sekvas Gasparo fadenon de la lastaj impresoj.

”Li estas tiu, mizerulo,” milde diras Adolfo.

”Sed kio senĉese plaŭdas ĉi tie?”

”Tio estas lia budo surakve. Ĝi ankris je kvin paŝoj pli fore.

Matene li trenis ĝin ĉi tien, kanajlo!”

Gasparo observas ilin ambaŭ kaj lante obsedas lin stranga ĝojo. ”Sciu,” diras la virino, ”se vi konus ilin, vi ne mirus. La du plej grandaj vulgaruloj sur la tuta kajo.”

”Unue mi aŭdis vin,” rememoras Gasparo. ”Ankaŭ vin,” — li ekhezitas; li hontas diri: ili priŝtelis.

”Eĉ tie malsupre vi aŭdis min? Mi devis do ege kriaĉi.

Adolfo prirabus kiun ajn.”

”Malriĉa homo devas ŝpari, kie eblas,” ŝultrolevetas Adolfo.

”Sed kiel haste ni descendis de sur la ŝtuparo! Mi estis malsupre unua.”

”La unua,” ironias malrespekte Kristoforo. ”Unua vi haltis surborde. Kiu estis unua enakve, ci, kamelo?”

”Kamelo akvon ne eniras,” klarigas Adolfo al li. ”Por tia kazo taŭgas vi.”

Ili ambaŭ ridas pri siaj iom grobaj ŝercoj kaj al Gasparo, kiu kuŝas surtere kaj rigardas supren al iliaj vizaĝoj, subite ŝajnas: ĉiuj ĉi friponaj kaj sentaŭgaj homoj estas sanktaj. Post iliaj malglataj vizaĝoj kaj vortoj aperas lumeto de la homa boneco.

”Se vi elfiŝis la gaston, vi povus forrompi gorĝon al iu botelo,” proponas al la dommastro Adolfo.

”Mi ne volas vinon,” teruriĝas Gasparo.

”Ja ĉi tie ĉeestas ankaŭ aliaj gastoj,” ridetas Adolfo.

Kristoforo leviĝas en sia kurioza vestaĵo kaj ekpalpas por io en ŝranko. Li tiras botelon.

”Kiu fluo ĝin aldrivis al vi?” gestas Adolfo ŝteliste.

”Ĉit!” atentigas Kristoforo pri la savito.

”Kiu fakte vi estas?” demandas la knabino, senĉese genuanta ĉe Gasparo surtere.

”Aktoro,” flustras Gasparo, kaj post kiam li tion eldiris, kvazaŭ minace revenus al li ondo de timo pri la futuro.

”Komedianto?”

”Jes.”

”Kaj vi volis dronigi vin?” miras Adolfo. ”Oni havas tiom malmulte da distro. Kien forpasis tempoj, kiam ĉiupaŝe vi trovis sorĉiston, akrobaton, ĵongliston!”

”Ĉu ankaŭ vi elsorĉas kuniklon el ĉapo?” interesiĝas la rufulo.

”Mi ludas teatron,” bedaŭras Gasparo. ”Sursceneje.”

”Mi ŝatas teatron,” ekbrilas Adolfo. ”Kiam aktoris ĉi tie italoj, mi iradis senpage. Sed eble por komedio vi estas tro malgaja, ĉu?”

”Mi ŝatas pli malgajajn komediojn, mi ŝatas plori,” diras la malbela knabino surtere. Kaj en subita konfido ŝi aldonas: ”Mi nomiĝas Justina, ĉu klare?”

Gasparo fartas inter ili pli kaj pli bone.

”Ĉio ĉi ne gravas tamen,” aŭdiĝis skeptike Kristoforo. ”Mi opinias, ke elsorĉi kuniklon el ĉapo estas tamen la plej granda ĵonglaĵo.”

Ili tostis kun Adolfo el rompitaj glasoj. Adolfo post si viŝis la glasrandon, denove enverŝis kaj donis al Justina.

”Ĉu vi ankoraŭ ne havas apetiton?” ŝi ridetas al Gasparo.

”Ne.”

Vinon ne. Sed Gasparo ne povas satrigardi tiujn tri lumantajn vizaĝojn. Tie sur la ponto nokte preskaŭ estiĝus konflikto. Sed interrompis ĝin la stultaĵo. Salto enakven. Kaj ili ĉesis insulti kaj kuregis malsupren. Adolfo estis la unua surborde kaj Kristoforo la unua enakve. Ili eltiris lin, savis, alportis ĉi tien. Kaj ili feliĉas, ke la afero sukcesis. Subite ili ĉiuj estas pli bonaj kaj ĝojas, ke tion ili kapablis. Ili ĝojas, ke ili estas homoj.

Ĉu, Gasparo, vi ne estas denove pli prudenta?

Vi travivis jam multe da misaj kaj aĉaj aferoj, sed unu ankoraŭ mankis. Vi ne ekrigardis vid-al-vide la morton. Kaj al kiu okazas tio, tiu povas subite pli bone kompreni la vivon.

Ankaŭ kruela doloro estas granda, puriga flamo. Kaj post kiam la flamoj estingiĝas, vi trovos en cindro gemojn. La vivo provis vin konvinki, ke ĝi vanas. Malespero kondukis vin ĝis sojlo de la morto. Nun vi revenas. Sed kiam vi malfermos la okulojn, kiuj jam estis paciĝantaj kun tenebro, vi ekkonas, ke tamen io ekzistas, kio ne apartenas al granda vaneco. Kaj tio estas la homoj.

Vi spertis, ke homoj malbonas, malgrandas, malmoralas, maljustas. Ankaŭ ĉi tiuj tri apartenis al ili. Sed ankaŭ ĉi tiuj tri el la plej malbonaj ene havas vaglumon de boneco kaj nobleco. Ili kapablus damaĝi unu la alian. Sed ili scias trovi en si ĝojon pro la bona ago. Ankaŭ vi devas ĝin trovi en ili. Nur perfekte ili observu, enrigardu ilin. Ĝi estas ŝtonoza novalo, plena de kardoj. Kaj tamen inter dornoj kaj ŝtonoj estas ia ensemita grenero da bono. Necesas ĝin trovi, akvumi, helpi al ĝi ekĝermi.

Neniu nur bonas. Ankaŭ neniu nur malbonas. La mondo mienas hide. Vi devas serĉi vortojn, kiel ĝin alparoli, por ke ĝi ekridetu. Kaj en la sama momento ekbrilas ĝia malbelo per ĉielaj lumoj kaj vi plenumis vian devon kaj havas la paradizon enkore.

Vi estas komedianto! Nur komedianto! Kaj tamen tiuj homoj bedaŭras vin. Ili bezonas vin. Vi ne povas morti, tio estas malbravaĵo. Vi devas vivi kaj iri la vojon, kiu hodiaŭ malfermiĝis al vi.

”Li dormas,” flustras Justina kaj apogas lian kapon.

”Povrulo. Multon versimile li ne havas. Ni devas pri li iomete zorgi. Kion vi opinias, Kristoforo?”

”Mi opinias, ke vi demandas malsaĝe. Tio memkompreneblas.”

”Do ne koleru tuj, mi petas.”

”Ĉu mi iam koleras?”

”Ŝŝ!” konsentas Adolfo. ”Mi iras dormi. Kaj vi, Justina?”

”Mi foriros.”

”Kien vi irus?” diras Kristoforo. ”Se mankas al vi hejmo, restu ĉi tie.”

”Ŝi povus iri al mi,” proponas Adolfo.

”Vi ne scias konduti. Kaj poste, eble la knabo ion bezonos, post kiam li satdormos.”

”Bone,” konsentas Adolfo. ”Sed matene ne eskapu for de mi, Justinja. Mi alportos al vi la ŝuldon.”

”Neniom mi volas. Mi sentas tian ĝojon.”

Ankoraŭ ŝi glatigas lian hararon kaj ŝiaj maldelikataj fingroj delikate tuŝas lian frunton. Gasparo ekdormas pro malfortiĝo.

FINO DE LA UNUA PARTO

LA DUA PARTO

Lingvo sen vortoj

Ludoviko la XVIII-a mortis.

Homoj akceptis tiun sciigon same trankvile, kvazaŭ ili ekscius, ke hundo de la najbaro perdiĝis. Tiom pli profunde vibrigis iliajn animojn malamo pro ekzekuto de kvar kadetoj en la Rochelle, ĝuste en la tago, kiam la kortego brue solenis naskiĝon de la filino de duko de Berrz. La ekzekutistoj ordonintaj postlasi la korpojn de la mortintoj ĝiskrepuske sur la placo, atingis vere la malon de tio, kion ili intencis kaŭzi.

Homoj preteriradis silente kiel en kirko kaj profunde demetadis ĉapelojn. En la rigardoj ĉe renkontiĝoj enestis morna interkompreniĝa soleno.

Surtroniĝis Karolo la X-a.

Por la popolo ekde la unua tago de sia regado li estis perdita. Li ellasis en la tronĵuro la frazon pri toleremo. Tio disfamiĝis en la antaŭurboj per rapido de vaporlokomotivo, kiu ĝuste en tiuj tagoj faris siajn unuajn provveturojn. Karolo, malbelega kaj kaduka uleto, ne kontentiĝis per tio, ke li ĵetiĝis ĉe la kronado al la kruroj de la arkiepiskopo, li igis sin post kelkaj tagoj ordini je pastro kaj li diservis ĉe ĉiu okazo. La potenco eklezia kreskis. Procesio alternis procesion.

La popolo havis unusolan armilon: B ranger’on. El liaj amikoj formiĝis jam potenco, kiun necesis respekti. Kiam la kortego postulis monon por ekspedicio al Hispanio, respondis senatano Manuel, proksima al B ranger: Ni permesos nenion. Viaj elspezoj superas dum unu jaro tiujn de la imperiestro dum dudek kvin jarojn.

”Kion diros je tio la reĝo?” demandis la ministroj.

”Kiun reĝon vi opinias? Tiun agenton de fremdaj potencoj?” aŭdacis Manuel. Nature, li estis arestita. Sed kiel! La tuta metropolo babilis pri tio kiel pri ago el la malnovaj belaj tempoj, kiam ankoraŭ en la mondo ekzistis la heroeco kaj honoro. Oni ordonis al serĝento Mercier, ke li arestu Manuelon.

La brava serĝento ne emas kompreni, sed poste li rekonsciiĝas kaj anstataŭ la arest-formulo li komandas: ”Honore salutu!”

”Bravo Mercier!” oni salutis sin poste surstrate. ”Serĝento Mercier rajtas kiam ajn senpage eniri,” vokis la krianoncisto apud Funambules. Okaze de la parado de la nacia gardo, kiam la reĝo atendis bonvenigon, homamasoj vokis: ”Vivu la konstitucio! Ministroj for! For kun jezuitoj!”

Policaj sabroj de temp’ al tempo estis okupataj kaj kelkaj bravaj junuloj el metiejoj perdis iom da sango pro neklara idealo de la libereco. Sed la rezista movado ne tiom fortis, ke ĝi povu ekflagrigi ribelon.

Tiu fermentado respeguliĝis pli kaj pli en la spirita vivo de la lum-urbo; ĝi estis kampanjo de junaj romantikuloj kontraŭ la antikva klasikismo, kiu finiĝis en senfrukta imitado de la malmodernaj modeloj. Gasparon informis pri tio diskutoj de pli detale informitaj konatoj, polemikoj en la gazetaro, sarkasmaj kondamnoj. La nova movado plaĉis al li; li adaptiĝis al ĝi per sia tuta estado. La teorio por li ne necesis. Li estis tia, kia li devis esti, kaj la epoko deziris lin tia. Kiel ĝi naskis Musset’on, Gautier’on kaj Hugo’n, tiel ĝi naskis ankaŭ Deburau’on.

Dum tagoj, en kiuj kontinuas nia rakontado, Musset aĝas dek ok jarojn. Aurora Dudevant, posta Georgo Sand, intencas aktivi en Parizo. Dumas preparas teatraĵojn pri romantikaj eksterleĝuloj, malamantaj la socion. Nerval tradukas Faŭston. Delacroix, kies koloraj pentraĵoj fascinas spektantojn, litografas la faŭstajn scenojn, laŭ kiuj komponas Berlioz. Kean ludas en Parizo Hamleton. Talma agonias kaj kune kun li la malmoderna kaj perfekta deklamarto kaj konekse kun ĝi la tuta malnova perfekta teatro. Hugo trovas en la tenebra turo de Notre-Dame la misteran vorton ”ananke”, ĉizitan enŝtonen, kaj komencas prepari romanon pri la katedralo. Li lanĉas la devizon: ”Libero por la arto, libero por la socio.”

Romantikismo, pri kiu Akademio konkludis, ke ĝi estas morbo kiel ekzemple epilepsio — iĝas literatura revolucio kaj atake marŝas kontraŭ la klasikan rigidecon sur ĉiuj frontoj.

Kiam Gasparo revenis hejmen post la malespera nokto, kiu povis esti preskaŭ lia lasta, li plenis de kuraĝo. Li konstatis ĉiupaŝe, ke la vivo belas, eĉ se ĝi ne estas afabla. La certeco vivi dank’ al vivoj de aliaj homoj lin ĝojigis. Li deziris, ke la aliaj vivu dank’ al li. Sen malespero li finprezentis rolon de sia drinkulo. Li almiksis ja eĉ en lian grobecon pli da sprito ol alifoje.

”Bone,” diris al li Felikso, kiu jam sanis.

”Mi imagus tion entute alie,” respondis Gasparo firme.

”Ci revoluciulo,” riproĉis lin Felikso. ”Kio denove?”

”Ĉu ni povus revenigi en niajn prezentadojn Pieroton? Kiel Arlekeno vi havus pli kvalitan rivalon.”

”Pridiskutu tion kun la direktoro,” ŝultrolevetis Felikso.

”Sed ne lamentu, se li elpromenigos vin.”

”Bone,” promesis Gasparo, ”morgaŭ.”

Post la prezentado trankvile li foriris, sed en lia kapo svarmis. Kiel konvinki sin, ke li iras la ĝustan vojon? Li ekiris al Sejno, tra stratetoj de sia hieraŭa malespero. Sed neniu rememoro lin malfortigis, li estis enkorpiĝinta decidiĝo.

”Ahoj!” li ekvokis de sur la kajo malsupren, kie en ombro kaŭris boatoj apud budoj de surriveraj vendistoj.

Voĉo al li konata respondis: ”Ahoj! Ĉu ci, Gasparo?”

”Mi. Ĉu Kristoforo malsupras?”

”Li estas ĉi tie. Ni atendas.”

La variol-difektita Adolfo kaj la rufa Kristoforo estis vestitaj pli pure ol hieraŭ. Unu el la vangoj de Kristoforo malseketis pro la provo razi sin; bedaŭrinde la eksperimento finiĝis antaŭtempe. Apud la tablo tronis pesilo. Adolfo plenumis la promeson.

”Ni atendas senpacience. Mire, ke ni ne kuris denove al la rivero, ĉu ia idiota ideo venis en vian kapon.”

”Pa,” ekridis Gasparo. ”Vi savis unufoje mian vivon kaj tio sufiĉas. Sed vi devas savi ĝin perfekte.”

Ili rigardis lin senkomprene pro lia aludo.

”Kion vi diras je ĉi tio?” kaj li elpoŝigis bildeton. Ili rigardis la pentraĵon eksperte de malproksimo, deproksime, deflanke — kaj nur kapbalancis.

”Iu stultuleto,” ili akordiĝis.

”Kaj nun observu min,” invitis ilin Deburau. ”Ĉu mi aspektas kiel tiu sur la bildeto?”

”Preskaŭ mi dirus, ke jes,” heziteme respondis Adolfo.

”Tian rolon mi volus ludi,” klarigas Gasparo.

”Sed tiu individuo aspektas kvazaŭ nescianta kalkuli ĝis kvin,” konkludas Kristoforo.

”Observu min. Tiel mi estas imbecilo, ne scianta ĝis kvin kalkuli, ĉu?”

”Eble tiu mieno ne restos al vi, ĉu?”

”Kaj nun?”

Gasparo lante ŝanĝas la fizionomion. La okuloj malfermiĝas, same la buŝo — kvazaŭ por ekkrii — sed ne kapablante ekvoki, ĝi rigidiĝas, unu vango turniĝas.

”Kion vi timas, Gasparo?” demandas Adolfo zorgoplene.

La frunto faltiĝis. En la okuloj hororo. La buŝo tremetas.

”Gasparo,” krias Kristoforo, ”kio okazis al vi?”

La buŝo de Gasparo leĝere ridetas. La brovoj levetis sin kvazaŭ en la vizaĝo de l’ servisto, kiu trompis la mastron. La lipoj tremiĝas, la mentono sulkiĝas, en la buŝanguloj io ekridetas.

Adolfo kiel unua komprenas kaj minacas: ”Ci komedianto!” Tiam Gasparo mienas triste. Li klinas sian kapon oblikve antaŭen kaj observas Kristoforon, kvazaŭ li volus lin bedaŭri. Kristoforo subiĝas al la trista esprimo kaj lia vizaĝo akceptas sur sin pretervole lian grimacon. Sed en la momento, kiam ankaŭ en lia rigardo enas kompatema kunsento, Gasparo perkrure faligis seĝon kaj Kristoforo ruliĝas surtere. Sed tion ja ne lasas senpune ankaŭ la rufa fripono, eĉ ne de la homo, kiun li eltiris el la akvo. Li leviĝas kaj vidigas dentojn.

Sed kio okazis? Gasparo koncentris sian rigardon surprizite al lia ŝultro. La polmo premiĝas al la buŝo, la okuloj rigidiĝis senmove.

Kion mi havas tie? pensas Kristoforo. Gasparo alpaŝas kaj senpolvigas lian ŝultron. Li mienas tiel servute, ke ankaŭ Kristoforo ekridetas. Ŝanĝo en la ludo. Gasparo turnas sin al li kaj ekridas kune, ekbatas lian ŝultron. Adolfo volas tion repagi, sed jen, li sentas ies manon enpoŝe. Li ekpalpas, sed jam estas tarde. Lian tranĉilon havas Deburau. Adolfo morniĝas.

Sed Gasparo ekrigardas lin mirigite, kapneas kaj subite lia vizaĝo denove identiĝas kun tiu de la figuro sur la bildeto. Mi scias kalkuli eĉ ne ĝis kvin! La masko poste malaperas kaj jen denove ĉi tie Gasparo Deburau.

”Mi petas,” li diras kaj riverencas. Li redonas al Adolfo la tranĉilon kaj alŝovas seĝon al Kristoforo.

”Li majstras tion,” aprecas Adolfo rekoneme.

”Li perpleksigus onin,” aldiras Kristoforo.

Gasparo atendis, kion ili diros. Moliero legadis siajn teatraĵojn al maljuna guvernantino. Kial li ne povus prezentadi siajn inspirojn al la novaj amikoj?

”Do, ĉu mi scias teatri?”

”Nur se tio estas ia profesio — esti ĉe teatro,” rezonas Kristoforo. ”Posedi planedojn aŭ vaksfigurojn, tio eblas, sed prezentadi sin sursceneje?”

”Vi ne komprenas tion same kiel mi,” alkriis lin Adolfo.

”Jes,” amare replikis Kristoforo. ”Mi ne komprenas.”

”Ne miksiĝu en tion. Jen la ĝusta vorto.”

”Mi ne enmiksiĝu? Mi, kiu la tutan tagon serĉis por Gasparo laboron?”

Ambaŭ lin surprizite ekrigardis.

”Jes,” triumfis la rufulo. ”Mi serĉis kaj trovis. Mia kuzo Bistram el strato Bouele Noire lin dungus.”

”Ĉu li posedas teatron?” demandis Gasparo dubeme.

”Pa, teatron! Metiejon li havas, li estas seruristo!”

”Gasparo — kaj lerni seruristan metion?” frapis Adolfo siajn femurojn. ”Ja, li estas aktoro.”

Gasparo estis kortuŝita. ”Sciu, Kristoforo,” li diris. ”Mi scias, kion ni faros. Ankoraŭ unufoje mi provos tion. Se ĝi fiaskus, tiam vi kondukos min al via kuzo. Oni povas esti utila al la homaro ankaŭ farante serurojn, por ke ŝtelistoj ne povu ilin malŝlosi.”

Iu frapis. ”Justina!”

”Diru al ŝi, ke mi mutiĝis,” ekflustris Gasparo.

Justina eniris, kaj Adolfo, kiu pli prete alkutimiĝis al ideoj de Gasparo, flustris al ŝi malĝojege: ”Post la hieraŭo li perdis, povrulo, la parolkapablon.”

Justina embarasiĝis kaj per polmo devis reteni la ekkrion.

Timeme ŝi proksimiĝis al Gasparo. Tiu paŝis al ŝi kaj ekridetis salute.

”Bonan vesperon,” ŝi respondis.

Riproĉe li ekrigardis ŝin kaj kapneis.

”Pli frue mi ne povis veni,” ŝi ekskuzis sin, ”mi havis laboron.”

Li sidigis ŝin kaj kun bonkora rideto rigardis al ŝia vizaĝo.

”Mi scias, ke vi ne koleras. Kaj kiel tiu malfeliĉo vin trafis?”

Li ekridetis kaj ŝultrolevetis. Iom li kapskuis.

”Vi ne opinias tion grava? Facile dirite.”

Gasparo kun amika esprimo gestis al ŝi kaj ambaŭ viroj.

”Klare, ni helpos vin,” ŝi diris, sed subite eksaltis. ”Mi ja komprenas vin.”

”Ĉu vere, Justinja?” saltleviĝis Gasparo.

”Fakte,” ŝi jesis. Ŝi rekonsciiĝis: ”Vi ja ne estas muta.”

”Ĉu mi ne estas?” ridis Gasparo. ”Dankon, Justinja.”

”Vi scias paroli permane kaj pervizaĝe.”

”Ankoraŭ mi nur balbutas. Sed eble mi ellernos tion.”

”Lasu min,” ektimis Justina, vidante, ke Gasparo ŝin ĉirkaŭbrakas. ”Tio ja ne konvenas.”

”Pro la amo,” ridetis rabisto Adolfo.

”Mi kaj amo?” grimacis Justina. ”Li meritus havi ian prudentan knabinon, kiu zorgus pri li.”

”Antaŭ ĉio mi devas ion kapabli.”

”Bone, sed ankaŭ tiaj aferoj gravas,” eksperte diris Justina.

Desur Notre-Dame aŭdeblis la ekbato. La unua post noktomezo.

”Ĉu vi venos morgaŭ denove?”

”Ja, mi trovos vin.”

”Kaj se vi rekonus, ke kiel pajaco vi ne povas vin vivteni sursceneje,” rememorigas Kristoforo, ”tiam ne forgesu. La strato Boule Noire.”

”Mi venus unue al vi.”

”Mi nur tiam, se mi denove malamikiĝus kun Adolfo kaj se eble li igus min sperti, kiel gustumas fero-bato.”

Gasparo lin ekrigardis riproĉe.

”Mi frapos kelkfoje lian kapon,” sanktosankte certigis Adolfo, ”por ke tiaj ideoj ĝin forlasu.”

Gasparo eliris en la nokton. Sejno amike plaŭdis. Etendiĝis sur ĝi varma nokto.

Naskiĝo de Pieroto

La amikeco inter Teatro Funambules kaj Teatro de Akrobatoj ne plu renoviĝis. Ambaŭ direktorejoj observis sin reciproke kun suspektemo pro postkulisaj intencoj; kun envio, kiu dumtempe ŝanĝiĝis je nova malamemo. Bertrand ĉesis dueli kaj dediĉis sin senrezerve al la propra entrepreno kaj ĝia prosperigo. Tial li inklinis aŭskulti ĉiujn bonajn konsilojn kaj sugestojn, kiuj povis fari la programon de la teatro pli alloga.

”Bertrand atendas. Kion vi do volas?” bonvenigis la sekvintan tagon Felikso Gasparon.

”Mi volus ŝanĝi rolojn de la soldato kaj drinkulo.”

”Kion vi volus ludi? Ĉu eble princon kun gitaro?”

”Pieroton.”

Poste ili estas en la direktorejo, Bertrand kun Fabien sidas en foteloj, Felikso alsidiĝis sur angulon de kesto enangule kaj Gasparo, fidante al bonaj fortoj, kiuj montriĝis en lia vivo, klarigas. Pli ol vortoj efikas liaj gestoj, lia mimiko.

”La ĉefa persono en ĉiu pantomimo estas Arlekeno,” opinias Bertrand, sed aŭskultas atenteme. ”Ni bezonas por li komikajn partnerojn.”

”Tial mi volas prezenti Pieroton. Ankaŭ mi prikonsideris, kiel li estu vestita.”

”Ni havas ja por li kostumon. Tiel lin prezentadis Blanchard, tiel Charpigni.”

”Tiu tro strikte ligita jako obstaklas dancadon. Charpigni portas larĝan kolumon, sed mi ne volas ĝin; ĝi kaŝas la buŝon.

Kaj la buŝo devas esti videbla.”

Ili rigardas lin duonrespekte, eble kiel azeneton, kiu ŝajnigas ĉevalon, sed samtempe kun miro, de kie aperis en li tiom da certeco. ”Vi imagas lin kiel Gillo’n en blua bluzo?” demandas Bertrand.

Gasparo fikse rigardis antaŭ sin, kvazaŭ li vidus sin mem en la nova kostumo, kaj diris preskaŭ kun pia akcento: ”Mi volus havi liberan kitelon, bluzon kun grandaj butonoj, entute blankan. Mi volus havi larĝajn manikojn, larĝan pantalonon, ĉe ĉiu movo multajn faldetojn. Nur tiel la kostumo harmonias kun la aktoro kaj spiras kun li.”

”Kaj la vizaĝo restus blanka?”

”Certe. Sed surkape ĉi tiun ĉapeton.”

Gasparo surkapigis la kreaĵon fare de Justina; ĝi estas nigra kun alĝustigita kovraĵo, kiu kaŝas la hararon.

”Kaj kian ĉapelon?”

”Nenian. En pantomimo gravas ĉefe la vizaĝo, la manoj nur findiras. Observu!”

Ĉiuj devas agnoski, ke sub nigra ĉapeto blanka vizaĝo estas pli esprimiva, kaj ke peco da ŝtofo, kiu ekflirtas dum movo, vivigas personon.

”Sed ebriulo devas grimaci kaj ŝanceliĝi,” ekhavis ideon Felikso. ”Kaj vi aspektas malvigle.”

”Jen fakto,” jesas Fabien. ”Li mienas kiel dum sepulto.”

Afliktite li jesis, turnis sin kvazaŭ akceptante riproĉon, sed stumblis kaj ŝanceliĝis. En lia vizaĝo movis sin nek unu trajto kaj tamen ĉiuj, senvole, devis ekridi. Kaj Gasparo kun malica esprimo venke gestis: ”Jen vi vidas!”

”Bone, iru!” diris Bertrand. ”Provu tion! Ni ekvidos sur la scenejo!” Kaj kiam post Gasparo kaj Felikso fermiĝis la pordo, li turnis sin al Fabien: ”Se mi ne eraras, kara kolego, aperos sur nia scenejo entute nova persono.”

Ankaŭ Gasparo mem ne povis ĝisatendi la scenejon. Li volis scii certecon kaj eldevigus ĝin, eĉ se li devus danci sur trotuaro antaŭ kafejoj.

La prezentadoj en Funambules estis konstantaj improvizadoj de aktoroj, kiuj perfekte sciis siajn rolojn, skalojn de movoj kaj esprimoj. Tiu ĉi eta ŝanĝo povis neniun perpleksigi. Imbecilo, li volis sin rangaltigi, ili diris nur. Malgraŭ tio FeliksoArlekeno zorgeme turnis sin, kiam anstataŭ duonebria soldato alŝoviĝis surscenejen pala Pieroto. Ili prezentis kun Kolombina la preskribitan ektimon kaj surprizon. Pieroto ekkuregis kontraŭ ilin, simile kiel faradis tion la soldato — sed lia vizaĝo dume eĉ ne moviĝis. Duonvoje li stumblis kaj falis. La homoj ekridis kaj ridis plu, kiam Pieroto leviĝis. Ankaŭ nun lia vizaĝo restis senmova, kaj tamen videblis, ke li meditas. Li gratetis sian frunton kaj mentonon. Kial fakte mi venis ĉi tien? Mi devas reveni, eble mi rememorigos tion al mi. Mi venos ripete. La publiko komprenas lin kaj scivoleme lin observas. Pieroto ekkuras kaj falas. Tuj li levas la kapon kaj atendas, ĉu en lia kapo aŭroriĝis. Nenio. Do ankoraŭ unufoje. Kaj denove! Gasparo turnas sin kaj rapide, ankoraŭ pli rapide li revenas, pli rapide falas, li volas el si elbati la perditan ideon.

Poste li jam ne levas sin kaj nur frapas per si kontraŭ la teron.

La publiko tondre ridas. Sed ĉia penado vanis. Pieroto kuŝas forkonsumita. Bone, li lasas tion. Li levas sin. Dum li estas dorsturnita al Arlekeno, li estas kurbigita, lia kapo senpove pendas inter liaj genuoj. Jen li ekvidis Arlekenon. Tio estas la kaŭzo! Pro tio li venis. Li volas ekkuri tien, kie li vidas la ekscesulon, la vizaĝon kaj la manojn, sed la kapo situis ankoraŭ inter la genuoj, la korpo renversiĝas kaj el tio naskiĝas nova kaskado, la komika falo kaj poste rapidega kapriolo malantaŭen. Li levas sin kaj ekkuras, sed ĝuste laŭ la kontraŭa direkto. Finfine li kuratingas, jam li havas lin.

Jes, ĉar Felikso forgesis fuĝi. Vane Kolombina tiras lin post sin. Arlekeno ŝanĝiĝis je spektanto. Sed li devis eskapi antaŭ Pieroto. Kiel reĝustigi tion?

Gasparo sentas, ke al li koncentriĝas la atentemo de la publiko, ke li regas sursceneje. Li povus prezentadi sian Pieroton, kiom longe li volus. Li ekhezitas nun, ĉu fakte li kaptis la homon, kiu lin ĝenis. En lia vizaĝo aperas esprimo: ĉu eblas, ke tiel facile mi sukcesis? Li pridubas sian feliĉon. La junulo estis kun damo. Li ĉirkaŭrigardas Arlekenon kaj serĉas ŝin.

Felikso eluzas konvenan tempon por fuĝi. Gasparo lin postkuras. La situacio estas savita.

La salonego dum la sceno ne ĉesis amuzi sin. La homoj tuj eksentis al la nove vestita figuro simpation. Gasparo iras en vestejon. Li retenas spiron pro timo, kion oni diros al li. Sed io jubilas en li: Jes, jes!

La aktoroj mienas sendecide. Al tiuj, kiuj lin vidis, li plaĉis; sed la komedianta profesio ne certas kaj sukceso de unu povas signifi malprofiton por aliaj. Tial ili silentas. Sed Gasparo volas scii la veron. Ankoraŭ ne tute deŝminkita, li iras dumpaŭze al direktorejo. Ankaŭ Felikso estas tie, sen peruko, kun vizaĝo ŝminkita duonfrunte. Ankoraŭ elprofunde li spiras post la finala danco. Gasparo staras, silentas kaj rigardas vizaĝen al siaj labordonantoj. Ili decidos pri Pieroto, sed samtempe ankaŭ pri Gasparo Deburau.

”Nu?” demandas sendecide Fabien.

Aŭdeblas la spirado de Felikso, sed li silentas kaj longigas tiel la necertecon de la momento. Bertrand aŭdiĝis: ”Skribu, Fabien, al li monpunon pro atenco de la ordo sursceneje!”

La koro de Gasparo haltis.

”Kaj poste,” daŭrigis Bertrand, ”poste ordonu al sinjoro Lambert, kiu verkas por ni novan pantomimon, ke li alskribu tien ege gravan rolon por Pieroto! Rolos en ĝi Deburau.”

Gasparo preskaŭ estis eklarmonta. Silentigu vin, frenezulo! Ankaŭ liaj manoj, sciantaj mediti kaj pensi, vagas nun ĥaose sur brusto, kaptas faldon de kitelo, la polmoj kunpremiĝas. La kaduka tolo ne eltenis tiom vervan manifestiĝon kaj disŝiriĝis.

”Mi alskribos je lia konto monpunon pro neniigo de la teatra havaĵo,” morniĝas sinjoro Fabien.

”Alskribu,” diras Felikso, ”kaj mi pagos ĝin por li.”

Kaj li foriras. Deburau postsekvas lin. Nenio plia okazis, neniu diris ion plu. Kaj tamen subite klaris, kio hodiaŭ vespere okazis. Naskiĝis inter ili la nova artisto.

Ĝoje neĝoje tion registras liaj kolegoj ĉe siaj spegulsplitoj.

Ion ili murmuretas kaj vi ne scias, ĉu tio estas gratulo aŭ insulto.

Gasparo rapidas, ne scias kien, sed li rapidas ĝoje.

”Hodiaŭ vin trafis feliĉo, ĉu?” alparolas lin amike la plej juna membro de la kolektivo; li prezentadas ĝis nun rolojn de etaj knaboj.

”Ne forgesu,” respondas Gasparo al li, ”ke mi aĝas jam dudek kvin jarojn.”

En tio eĥas tiom da amaraj rememoroj, ke kiam Gasparo foriras el la vestejo, neniu ion malican diras. Kaj dum li iras tra la koridoro eksteren, ŝajnas al li, ke iu lin observas.

Sursojle de la damvestejo staras Kolombina, fraŭlino Flora, kaj en ŝiaj grandaj okuloj brilas admiro.

Teatro Funambules surprizis siajn spektantojn per la nova teatraĵo ”Pieroto somnambulo”. La unuan fojon Pieroto venis en titolon de la teatraĵo.

Poste venis denove aro da arlekenaĵoj, sed Pieroto jam ne malaperis el ili. Kaj lia populareco eldevigis pluan teatraĵon, kies heroo li estis. ”Pieroto, ĉefo de banditoj.”

Li prezentas sin ankaŭ en ”Botelo da inko”; la aŭtoro supozis eble, ke la publiko havos intereson pri sorĉisto Alkofribas aŭ feino Mimozina; sed Pieroto, kiun la magiisto ensorĉis kaj kiun la feino protektas, kaptas atenton kaj konkeras al si en la teatraĵo plian lokon.

Deburau legas la distribuon de la roloj sur teatraj afiŝoj kiel streĉan romanon. Lia nomo fine naskiĝis por teatro. Pri la teatro-provoj li vidigas ĉiam tiom da intereso, ke baldaŭ li estas por ĉiuj ĝena.

”Arlekeno kun Kolombina kaŝiĝos en pajlostako,” klarigas Felikso. ”Pieroto ilin rimarkas kaj li kapriolas pro ĝojo.”

”Sed pli frue mi atentigos mian sinjoron, Kasandron,” oponas Gasparo. ”Tion ja farus ĉiu homo.”

”Nia teatraĵo diferencas de la vivo. Ĝi estas plivere sonĝo.”

”Bone,” jesas Gasparo. ”Tial neniu el la spektantoj darfas esti el ĝi vekita per io, kio fremdas al li.”

”Ne tedu. Ni daŭrigas!”

Sed Gasparo ne ĉesas interrompi per siaj etaj rezervoj.

Perokule ĉiam antaŭe li petas pardonon, sed poste defendas sian ideon.

”Pardonu, sinjoro Felikso, sed se Pieroto estu en tiu momento malica, li ja ne povas danci. Se li preparas insidojn, li ne povas saltadi kiel senkulpa infano.”

”Ankoraŭ mi ne vidis Pieroton filozofi, Pieroto ĉiam frenezis. Ĉu fakte vi volas fari revolucion sur la scenejo?”

”Kial ne, sinjoro Felikso?” respondas Gasparo milde, sed lia vizaĝo pli palas, ol se li farunumus sin.

Felikso ne emas ridi pro tiu impertinento. ”Ni daŭrigu, mil tondroj! Aŭ mi leviĝos kaj iros for!”

”Ni ekstremigis tion,” konfidas direktoro Bertrand al direktoro Fabien. ”Deburau tro alte sin taksas.” Li iras al la scenejo kaj proponas al Felikso: ”Ĉu doni al Deburau punpagon?”

”Ne,” krias Felikso. ”Li ja pravas!”

”Ĉu vi scias, sinjoro Felikso,” aŭdacas Deburau, ”senĉese pri tiu figuro mi meditis. Kaj ĉiam pli klare mi vidas ĝin!”

”Nu, ni vidu! Kaj kian konkludon vi faris?”

”Mi imagas lin analoge al homoj, kiuj iradas al ni inter la publikon. Li estas gaja kaj trista, bona kaj malbona, malica sed ankaŭ afabla, sagaca, kiel lin instruis la vivo.”

”Mi petas, sed ne mienu tiel parvenue.”

Tempeton ili provadas. ”Deburau, kion vi faras denove?”

”Mi teatras, sinjoro Felikso.”

”Vi tro amuzas vin. Vi kritikas. Kiel netolereble!”

”Mi rebonigos tion,” promesas Gasparo.

”Ni agis malsaĝe,” persistas je la sia la direktoro Bertrand.

”Dum ni skribis lin sur tabulo kiel numeron 9, anonime, inter la statistoj, li modestis.”

Gasparo sidas en la vestejo antaŭ spegulo kaj observas la vizaĝon, kian li forportis el la scenejo. Jes, suras rideto. Kion ĝi signifas, kio estas en ĝi, Gasparo? Li esploras. En ĝi enestas la pasinteco. Sperto. Toleremo al la homaj malfortoj. Estas en li silentema obstino de humiligitoj. Sekreta intenco de la batito. Saĝo de homo, kiu jam multfoje frapis sin, vundis kaj tial lasas la aliajn vage kuradi kaj iras la plej kurtan vojon. Pasis nur kelke da semajnoj kaj ĝi estas rideto de tute alia Pieroto ol de tiu, kiu ankoraŭ nelonge bategis per sia korpo kontraŭ la teron.

Ankoraŭ neniam oni provadis en Funambules tiel ekscitite kaj en atmosfero plena de fulmoj, kiam oni studadis la novajn teatraĵojn kun Pieroto.

”Ĉu vi vidis, damoj, kion permesas al si tiu ĉi flavbekulo?”

miris la primadonoj.

Se ĉirkaŭe regis granda bruo, Gasparo ĉesis la provadon.

”Mi petas vin, ĉesu! Mi ne povas labori.”

”Ĉu vi aŭdis tion? Anstataŭ esti feliĉa, ke oni permesas al li ludi, li ŝovas sian nazon ĝis ŝnurejo.” Finfine lia koncentrita streĉiteco altiris al la provado la ceterajn. Ĉiumatene li venadis en provojn kun novaj ideoj, per kiuj li riĉigadis sian propran kaj la tutan teatraĵon. Li ĝojis surprizi siajn gekolegojn.

Enmomente, kiam la grupo malaperis, li demetis la liphararon por ripozi. Kiam la rabistoj estis revenantaj, rapide li algluis ĝin denove. Sed li ŝovis la manon en alian poŝon kaj erare fiksis al si la liphararon ruĝan. La rabistoj konsterniĝis pro la metamorfozo. Pieroto konstatis la eraron kaj volis ĝin reĝustigi. Sed nun li ekpalpis kaj lokis subnazen la liphararon blankan. La aktoroj amuzis sin kaj la sceno transiris en teatraĵon.

Ne maloftfoje okazis, ke ĉiuj lin observis kun retenita spiro.

Ĉu eble, ke li estadis inter ili kaj ili neniam lin atentis? Iam li surprizis ilin per movo aŭ mieno, kian ĉi tiu scenejo ĝis nun ne vidis. Ankaŭ servistinoj en la salonego ĉesis viŝi polvon kaj gapis Gasparon.

”Ni forgesu nian ekvilibristan pasintecon,” konkludis Fabien. ”Fakte ni ludas teatron.”

”Ankoraŭ ni ne venkis en decida batalo,” avertis la skeptika Bertrand. Kaj sursceneje daŭris konfliktoj inter Gasparo kaj Felikso, kiu reĝisoris.

”Kiel vi prenas hakilon? Tiel neniam vi povus Arlekenon senkapigi.”

”Nur provu tion, sinjoro Felikso, kaj vi vidos!”

Felikso devas cedi, Gasparo pravas.

”Kiel vi ellernis tion, ulaĉo?”

Gasparo ŝultrolevetas kaj ridetas. Li ne malkaŝos, ke li lasis tion montri al si de la rufa Kristoforo. Li ludas plu.

”Kiel vi rigardas?”

”Ĉu malbone?”

”Tro serioze. Mi timas, ke vere vi mortigos min.”

”Vin, sinjoro Felikso?” diras Gasparo ame.

Romantika modelo

Fajfado humiligas nur malsaĝulon kaj aplaŭdo levas kapon nur al arogantulo,” diris iam la aktoro kaj verkisto Dugazon al Talma. Talma mortis, sed la sentenco de Dugazon vivas, kaj Gasparo direktas sin laŭ ĝi. Komence li sentis sin multe pli grava ol iam. Elirante el la teatro, li pretis ĝoje respondi al ĉiu, kiu lin ekkonis. Sed kio ŝajnis tiom grava sur la scenejo, surstrate perdiĝis. Neniu diradis post li ”Jen li!”

La homoj apatiis same kiel pli frue. Blanka masko sursceneje entute estas io alia ol la vizaĝo, kiun oni portadas kun la ĉiutaga vesto. Li instruiĝis kaj riproĉis sin. Tamen vi ne sopiris la gloron, sed la vivplenon, Gasparo! Al vi devas sufiĉi, se grizhara biletistino interplektas la manojn, vidante vin foriri el la teatro, kaj diras dankeme: ”Sinjoro Deburau!” La pli juna kondukanta al loĝioj, nur pie rigardis kaj aŭdacis eĉ ne ekparoli. Estis ja konate, ke sinjoron Deburauon favoris lastatempe fraŭlino Flora.

Alifoje Gasparo ekĝojis, se el la galerio subite aŭdiĝis tondre skandita: De-bu-rau, De-bu-rau, kaj li ekkonis, ke tion krias liaj amikoj Adolfo kaj Kristoforo kaj ankoraŭ pli laŭte Justina kun siaj amikinoj. Sed tio estis la publiko, kies kontento ne multe gravis.

Iun tagon post la prezentado, oni transdonis al Gasparo en la vestejo vizitkarton kun stranga enhavo: C A D A M O U R reĝo de modeloj Antaŭ ol li povis memori, ĉu li aŭdis iam la nomon, Cadamour, reĝo de modeloj, staris antaŭ li. Li estis homo ekstreme belkreska; la tempioj jam grizis, sed li grandis kaj estis forta, bizare vestita en senvualita purpura ĉemizo sub buntkolora veŝto kaj kun ruĝa skarpo ĉirkaŭzone.

”Mi estas Cadamour,” li anoncis suverene.

”Ĉu jes?” aŭdiĝis Deburau heziteme.

La reĝo de modeloj ekmienis surprizite.

”Ĉu vi ne konas min? Leonidas! Leonidas el Termopiloj.

Romulo el Forrabo de la Sabeninoj! Ankoraŭ ne?”

Kaj senrevigite li klarigis: ”Mi estas la glora modelo de civitano pentristo Davido.” Nur nun al Gasparo ĉio klaris. Li rememoris, ke li aŭdis rakonti Klementon Sanson pri homo, kiu staris kiel modelo al pentristo Vauxlerc, kaj kiam tiu finiĝis sub gilotino, al Davido por liaj gigantaj bildoj. Longe li rifuzadis iĝi modelo por aliaj majstroj. Li asertis, ke lia korpo apartenas al Davido, kaj sian skeleton li anticipe dediĉis al lernejo de belartoj.

”Jam mi scias,” deklaris Gasparo. ”Vi devas pardoni, mi ne rigardas ofte bildojn.”

Cadamour afliktite kapskuetis kaj rerigardis malrespekte la murojn de la vestejo. ”Mi havas por vi gravan informon,” li aldiris. ”Rapidu, mi petas.”

Gasparo estis ĝenata antaŭ la glora viro, sed Cadamour diris: ”Nur alivestu vin trankvile! Mi vidis jam multajn korpojn kaj ne nur virajn. Mi povus rakonti al vi, sinjoro!”

Kiam Gasparo demetis la blankan bluzon kaj pantalonon kaj vestis sin, li daŭrigis: ”Mi ne dezirus al vi, civitano Deburau, mi ne dezirus al vi, okaze de la nacia soleno prezenti Despocion kaj havi surbruste dum la tuta ceremonio virinajn krurojn.”

”Ĉu tio malfacilas?”

”Netolereble. La kruroj estis en diafana robo, ĉu vi komprenas? Ĉu jam prete? Ankoraŭ ne? Mi ne dezirus al vi stari kiel modelo de Aciso kaj teni enbrake la nudan Galatean! Tiel mi staris al Girodet. Ĉu vi konas, civitano, pentriston Girodet?

Jam li mortis. Sed tiam, sinjoro, mi devis unuafoje fuĝi desur podio!”

Gasparo kapskuetis, sed ne demandis kial.

”Prezenti Galatean deziris baronidino ... ,” parolis plu Cadamour mem, ”baronidino, kies nomon mi prisilentos. Ŝi senvestigis sin, civitano, kvazaŭ dum la tuta vivo ŝi farus nenion alian, kaj saltis en miajn brakojn kvazaŭ sur kanapon. Sed mi estis nuda kaj ankaŭ ŝi. Kaj antaŭ ol pentristo Girodet faris kelkajn liniojn ... ĉu vi komprenas, civitano?...”

Civitano Deburau nun jam konsiderinde instruita en fako de belartoj, komprenis. Apud la pordo haltis Felikso.

”Jen vidu, ĉu civitano Cadamour?” li ekvokis.

”Jes, mi,” majeste respondis la grandulo. ”Vi estas civitano Felikso.”

”Nature. Sed kion vi faras ĉe nia Pieroto?”

Kaj Deburau fine eksciis, pro kio la model-reĝo honoris lin per sia vizito. ”Mi staris nun kiel modelo por civitano Bouquet kaj tiu komisiis min elserĉi modelon de Arlekeno. Mi vizitis jam tri kabaredojn — sed nur ĉi tie mi trovis sinjoron — sinjoron Deburau. Li ne komprenis bildojn, sed surbilde li eble bone efikos.”

”Gratulon, Gasparo. Kia honoro!” ridis Felikso kaj ekscese riverencis al Cadamour.

”Homo instruita,” rimarkigis pri li Cadamour.

”Jes,” respondis Gasparo, ”sed mi volas model-stari al neniu pentristo.”

”Kial ne? Ĉu vi konas pli grandan honoron ol esti eternigita por la futuro? Sinjoro Bouquet petis min, ke mi trovu efektive veran klaŭnon.”

”Li trovos multajn sur la foirejo kaj malantaŭe sur la bulvardo.”

Cadamour diris je unu grado pli humile: ”Mi konfesas, ke civitano Bouquet elektis ĝuste vin.”

”Kial? Ĉu li vizitis nian teatron?”

”Hieraŭ.”

”Kie li sidis?”

”En loĝio. Li rendevuis kun iu fraŭlineto, sed ne volis esti tro vidata kun ŝi.”

”Tiel do?” diris Gasparo senrevigite.

”Sed ŝajnas,” trankviligis lin Cadamour, ”ke li havis sufiĉe da tempo por rigardi dum momentoj al scenejo, ĉar li venis kaj diris al mi: ”Cadamour, vi alkondukos al mi Pieroton el Funambules, aŭ malaperu por ĉiam.”

”Tiel li vortigis tion?”

”Sciu,” ekhezitis Cadamour, ”ne tiel abrupte — sed eble la minacon li plenumus. Dum mi junaĝis, oni batalis pri mi. Sed nun jam mi ne eltenas longe stari — sed Bouquet kreis helpe de mi Prometeon, kaj tiun oni envios ĉiam al li.”

La pordisto venis atentigi, ke la teatron oni jam fermas. Ili eliris eksteren.

”Kia pentristo li estas, tiu Bouquet?” Gasparo riskis demandon al Cadamour. ”Mi devas konfesi,” sonis la respondo, ”ke ankoraŭ li ne akiris la gloron, je kiu mi kutimas. Sed mi ne kunlaboras kun li longe. Aĥ civitano Deburau, ĉu vi atente rimarkis la trian statuon ĉe la rando de la dekstra flanko de la aleo en Tuilerioj?”

Gasparo konfesis sian nescion.

”Kia linio! Kiaj muskoloj sur la suroj! Kia rektokliniĝo! La efektiva Aĥilo!”

”Aĥilo?”

”Jes. Jen mi. Min faris Gross. Grandioza sento, se ni scias, ke nia korpa ujo restos konservita por epokoj kiel verko!”

”Vi opinias do, ke mi iru al via majstro Bouquet?”

Cadamour obtuzis la voĉon: ”Li diris, ke vi havas interesan fizionomion.

”Interesan fizionomion?”

”Jes,” ekridetis Cadamour. ”Ĉiu ne povas havi korpon predestinitan por Herkuloj kaj Romuloj. Vi devas kontentigi vin pri la esprimo. Sed ankaŭ per tio vi faros al civitano Bouquet ĝojon.”

Gasparo ŝatis fari ĝojon al siaj proksimuloj. Ĉio, kio krucis lian vojon, li opiniis ĉiam sufiĉe bona por okupi sin pri ĝi.

Cetere tio estas ankaŭ la eco de Pieroto.

”Vi venos do, civitano, ĉu? La adreso troveblas sur la dorsa flanko de mia vizitkarto. Morgaŭ posttagmeze. La kostumon vi kunportos, ĉu?

”Se oni pruntedonos ĝin al mi el la teatro.”

”Brave. Mi atendos vin. Ankaŭ civitano Bouquet.”

”Bone, ĝis revido!”

La giza giganto kun ŝultroj iom klinitaj malaperis inter la homamaso.

Aŭgusto Bouget estis junulo, kiun lia patro, honesta majstro ĉarpentista, elĵetis el la domo, ĉar la filo intencis fariĝi pentristo. Aŭgusto vegete vivtenis sin, kiel nur eblis. Li ne hontis pro sia mizera stato kaj en rapidaj frazoj jam en la unuaj minutoj ĉion konfesis. Dume Cadamour staris post li kaj pardoneme ridetis.

La nova vivmedio estis por Gasparo tre interesa. Li observis la nudojn disĵetitajn sur la muroj kaj rimarkis ĉarmajn detalojn en la malriĉa ateliero. Sinjoro Bouquet iom ŝajnigis bohemianon kaj sciis, kio apartenas al tiu rolo. Neordigitaj vin-boteloj kaj koloraj rubandoj subplafone atestis tion.

Gasparo alivestiĝis, ŝminkis sin kaj okupis la deziratan pozon. Bouquet ordonis al Cadamour, ke li alportu refreŝigaĵon, kaj komencis labori.

”Tiu blanka koloro min incitis, sciate?” li konfidis. ”Se vi estus blua, ĉio estus centoble pli facila. Sed la blanka survizaĝe, en la okuloj, sur la vesto — kiom da nuancoj entute?”

”Kion vi faros kun la bildo, sinjoro Bouquet?” demandis Gasparo.

”Ni ekspozicios ĝin, homo. Ni ekspozicios ĝin kaj iĝos gloraj. Mi kaj vi, ĉu komprenite?”

”Kaj kio estas tie skribite?”

”Titolo de la bildo, Deburau. Ĉu Cadamour ne diris al vi, kiel vi plaĉis al mi?”

”Li diris tion — iom kaŝintence.”

”Li rekonas neniun, nur sin mem. Nun li troviĝas en mizero. Mi mem havas ja nenion, sed mi duonigas ĉion kun li.

Aliaj jam timas lin. Sed por mi tio ne gravas. Gloron ankaŭ mi ne havas. Almenaŭ li bonfamigis min per infamio.”

Tempeton li jam pentris; malfermiĝis la pordo.

Eniris proksimume kvardekjara viro, delikatvizaĝa, eleganta, sed modeste vestita.

”Kara Gerardo,” vokis Bouquet, forĵetante penikon. ”Kia feliĉo, ke vi venas en mian modestan ejon! Kvazaŭ la suno envenus ĉi tien!”

”Diru unue al via modelo, ke li ripozu.”

”Pardonu al mi, sinjoro Deburau. Nature, eksidu.”

”Kiel strangas la suĵeto!” rigardis Gerardo la skizon, leĝere komparante ĝin kun la modelo.

”Mi realigas en la praktiko, kion vi enpremis en mian kapon. Mi abomenas la klasikajn suĵetojn. For la frostoplenajn heroojn, vi instruis min, jen mia kavaliro, ardanta kaj emociiga. Ne en kiraso, sed kun la koro. Pieroto!”

Gerardo ankoraŭ foje rerigardis la pentraĵon.

”Kiu estas li, tiu modelo?”

”Aktoro. Sinjoro Deburau el Funambules.”

Gasparo tremetis pro ĝojo kaj fiero. Sed la sekva demando lin faligis. ”Funambules? Kie ĝi situas?”

”Sur la bulvardo du Temple,” respondis Bouquet. ”Pli frue tie estis komediantoj. Nuntempe oni prezentas tie pantomimon.”

”Kiel vi venis tien?” ekmiris Gerardo tiom senafekte, ke Gasparo ekhontis.

”Laŭ la vojo de la amo,” ridante respondis la juna viro.

La pentristo estis pli kaj pli simpatia al Gasparo. Ĉu tiu obstinulo ne similas al li kun sia fido kaj espero, kun kiu li atendas plenumiĝon de siaj kruela kaj rezigna aspiroj?

Cadamour eniris kaj ekmienis ĉagrene, ekvidinte Gerardon.

”Civitano Cadamour, romantiko avancas.”

”Estu falsa profeto, civitano Gerardo!”

”Ĉu vi jam vidis, Bouquet, la novan Delacroix-on? Masakrojn sur Ĥios. Ne? Do kuregu tien. Lasu ĉion kaj kuru, kuregu! Tio estas la vivo de la koloroj kaj formoj. Kiaj konkeroj!”

”Ĉu iri tuj kun vi?”

”Tamen ne” — kaj la okuloj de Gerard koncentriĝis al la blanka Pieroto. ”Laboru! Per tio vi helpos pleje al vi. Romantiko bezonas multe pli da laborego, ol sufiĉis por la antikva majesteco. Ĉar ni devas penetri enen en la homon — kaj elŝiregi liajn sekretojn.”

”Sekreton de muskoloj,” proklamis Cadamour.

”Sekreton de la animo kaj koro — kun ties ĝojoj kaj teruroj,” korektis lin Gerardo. ”Ek al laboro, Bouquet, kaj se vi ion bezonas, venu!”

”Dankon, kara Gerardo,” adiaŭis lin Bouquet, jam kun la peniko enmane. Cadamour indigne forturniĝis; male Deburau, kiu aŭskultis la vortojn de la pentristo kiel evangelion. Li leviĝis kaj tre sincere diris: ”Ĝis revido, sinjoro Gerardo.”

”Mi petas vin, komencu pozi denove,” diris Bouquet.

”Dankon. Sed ne mienu tiel triste, mi petas. Ankaŭ vi apartenas al la romantikuloj.”

”Ĉu vi opinias?” ĝoje demandis Gasparo.

”Bedaŭrinde,” eĥis Cadamour.

La kontrakto

La problemo pri lumigado disigis la ĝisnunajn bonajn kunulojn kaj amikojn, sinjoron Fabienon kaj sinjoron Bertrandon. Fabien pledis por gaso kaj nomis Bertrandon, kiu volis en la teatro konservi oleo-lampojn, reakciulo. Bertrand, kiel estis konate, estis sentema je ofendoj. Fine ili bilancis kaj Bertrand restis en Funambules sola. Kiam nelonge post la disiĝo de la direktoroj forbrulis sur la itala bulvardo bazaro, kie oni montradis venenajn serpentojn kaj kie ili lumigadis pergase, li sendis al Fabien depeŝon kun unu vorto: ”Nu?”

Kaj por emfazi sian triumfon, li kolektis siajn rememorojn pri ĉiuj manuskriptoj, kiujn dum jaroj li tralegis, kaj mem verkis teatraĵon ”Faetono aliel Malfeliĉo, kiun povas kaŭzi la lumo fuŝe aplikata”. Pieroto estis servisto de Faetono, kiu misjungis ĉevalojn al la sunveturilo kaj kulpis pri tio, ke la mondo forbrulis. Malgraŭ la fakto, ke aktoris en la rolo Pieroto Deburau, la teatraĵo estis prifajfita. Bertrand — kiel ĉiu direktoro atribuis la fiaskon al aktoroj kaj lia rilato al Deburau komplikiĝis. Des pli, ke la ekskompaniano repagis al li la depeŝon per unu vorto: ”Nu?”

Gasparo surbaze de tiu konflikto ekkonis, ke li ne povas kalkuli kun firma tero subpiede. Sukceso kun Pieroto lin ne ŝanĝis. Pretendema sursceneje kaj severa al si, li restis same kompleza kaj amplena al ĉiuj, kiuj lin bezonis. Li ne zorgis, kiom lukras la aliaj kaj ĉu ilia salajro superas lian. Li komencis fumi; tio estis unusola ekstere videbla signo, ke li statas iom pli bone. Pleje lin ravis la forto, kiun li trovis en si, kiam li ekkaptis atentemon de la publiko. Eblas al ĝi servi kaj samtempe regi.

Ekkapti ĝian intereson, gvidi ĝin — haltigi, lasi streĉita kaj tion per sekvinta movo transformi je miro aŭ rido. Li sentis, kvazaŭ li ludus kun eĥo. En momento li eksentis, kiam la eĥo ne respondis al lia intenco kaj kiam perdiĝis la reciproka rilato, la eĥo, kiun li bezonis por emfazi esprimon aŭ geston ĝuste malan, ol ĉiuj atendis.

La virinoj, kiuj pli frue en la spektaklejo dediĉis al li eĉ ne minimuman intereson, pridonacis lin nur per ridema brilo de siaj okuloj.

Eble tial, ĉarli tro sopiris kaj fiksrigardis transhorizonten, li ne vidis eblojn, proponantajn sin al li tute proksime. La tuta bulvardo sciis, ke fraŭlineto Katarino Deveu, vendistino en eta kiosko transe al Funambules, amas Gasparon Deburau.

Ŝia verda vendejo dumpaŭze plenis de vizitantoj. Fraŭlino Katarina sciis, pri kiu la publiko babilas, kaj se tio eblis, ŝi fermis la kioskon por momento kaj kuris de la teatra pordo admiri sian heroon.

Gasparo ne vidis ŝiajn entuziasmajn okulojn, ĉar kiam la ludo finiĝis, la vendistino devis rapide reveni al sia kioskotablo. Li ne rimarkis, ke ŝi penas lin ekvidi, kiam li eliras el la teatro. Kiam finiĝis aplaŭdo kaj li estis demetanta sian ŝatatan veston, li foriris en nokton, de kiu li atendis, ke ĝi donacos al li princidinon, jam anticipe pacigita, ke li ricevos nur la revon.

Sed li ne atendis la fraŭlinon el bufedo. Tial ankaŭ li ne vidis ŝin, eĉ ne, kiam ŝi elkuris el sia vendejo trotuaren kaj malfeliĉa aŭskultis la reeĥon de liaj paŝoj.

Bertrand baldaŭ konstatis, ke sola li ne kapablas legi manuskriptojn, kvereli kun aktoroj, registri monpunojn kaj direkti la tutan teatran agadon. Li informiĝis inter ekspertoj kaj akceptis kiel novan kunulon sinjoron Cot’ d’Ordan, kiun li konis kiel reĝisoron; pli ĝojiga estis la famo, ke li scias el unu franko ŝpari du.

Sinjoro Cot’ d’Ordan, altkreska longulo, seka kaj frida, volis demonstri, ke la famo ne mensogis. Direkti teatron signifas ŝpari, estis lia devizo. Li malaltigis la salajrojn de la muzikantoj je kvin frankoj. Al la aktoroj li ordonis kurtigi meĉojn en la lampoj, kiam ili foriras el la vestejoj. Severe li malpermesis utiligi oleon el lampoj por deŝminkado. Monpuno minacis al tiu, kiu vestus trikoton sen ŝtrumpoj aŭ sen speciala permeso. Bertrand miregis senmezure, de kie ĝis nun entute forkuradis de li centimoj.

Sed krome Cot’ d’Ordan havis ankaŭ proprajn konceptojn pri arto kaj laŭ tiuj li volis transformi la teatron. Ĝis tiam oni ludis dum labortago kvinfoje, dum festotago okfoje. Cot’ d’Ordan enkondukis nur du prezentadojn por adapti Funambules al pli grandaj teatroj.

”Plibone impresas du prezentadoj, kiuj plenas ol kvin duonplenaj,” li asertis. Li intencis enkonduki ŝanĝojn ankaŭ en la ensemblo, por ke ĝi konformu al liaj planoj. Multon li atendis de la anglaj akrobatoj kaj dancistoj, fratoj Laurent. Sed Felikso anoncis, ke prefere li foriros al sinjorino Sagui, ĉar li ne intencas ludi sekundaran rolon. Nova danĝero por Deburau.

”Ni maldungu prefere pli junajn aktorojn. Ĉu Deburauon?” Sed Bertrand sciis el sia sperto, kiel preta kaj kapabla estas Gasparo. ”Ni ne tro hastu, por ne bedaŭri,” li persvadis la reĝisoron. ”Felikso estas stelo, sed maljuniĝas. Laurent ne estas fidinda, Deburau ne tiom spertas, sed estas laborema.

Estos pli bone, se ni lasos lin labori. Sed mi ne diras, ke lia salajro restu la sama.”

Ambaŭ eminentaj kunuloj kune cerbumis, ekuzis riĉajn spertojn kaj la rezulto aspektis laŭ tio. Pleje tion eksentis Gasparo. La nova kontrakto donis al li duonon de tio, kion li ricevadis ĝis nun: kvin frankojn semajne.

”Sinjoro direktoro,” li diris per tremanta voĉo, ”el tio mi vivtenos eĉ ne mian hundon. Kiel mi povas vivi?”

”Deburau,” diris afable la direktoro: ”Mi preparis por vi ankoraŭ unu kontrakton, vidu!” kaj montris al li tekston, kie brilis la sumo: tridek kvin frankojn semajne.

”Kiel kompreni tion?”

”Mi kredas, ke ni prosperos pli kaj pli. Tiu ĉi kontrakto validos post du jaroj. Brilege, ĉu? Vi akceptas, ĉu? Pri tio ni devas interkonsenti kiel eble plej frue.” La sumo estis nekredebla. Li subskribis.

”Sed dume?”

”Aĥ vi trabatiĝos. Preskaŭ ĉiuj niaj aktoroj havas flankokupojn. Unu estas ladaĵisto, alia vitras fenestrojn, la tria komercas kun vino. Ankaŭ niaj primadonoj kudras kaj faras ĉapelojn. Kaj vi tamen majstras naŭ metiojn.”

”Mi opiniis, ke teatron oni faru konstante, dum sia tuta vivo, ne nur vespere por kromenspezi.”

”Faru do la teatron vespere kaj flanklaboru dumtage.”

”Mi ne scias, ĉu mi kapablos tion.”

”Eĉ se ni apartiĝus dumtempe, post du jaroj ni kunvenos.”

”Sed kiu ludus Pieroton?”

”Eble Laurent, finfine kiu ajn.”

”Ne eble,” ne ekregis sin Deburau kaj ekkriis: ”ĝi estas mia rolo! Ĉu vi ne komprenas tion? Pieroto estas mia!”

”Ne komediu,” deturniĝis Bertrand. ”Por tio estas scenejo.”

”Sinjoro direktoro,” obtuzigis Deburau sian voĉon: ”Mi havas ĉi tie la publikon, mi ne povas ĝin forlasi. Kaj mi ne povas donaci mian Pieroton al iu alia. Kvazaŭ mi estus donanta mian propran vivon.”

La pordo apertiĝis kaj eniris Cot d’Ordan kun Felikso. Bertrand kun ili interŝanĝis rigardon kaj Gasparo ĝin ekkaptis.

”Sinjoro Felikso, vi scias kiom longe mi atendis. Nun mi perdu ĉion?”

Felikso rigardis lin morne, sed Cot d’Ordan diris frostvoĉe: ”Sinjoro Deburau konas malbone la leĝojn de pantomimo.

Tro li parolas.” Gasparo trovis en nenies okuloj kompaton. Li ekkonis, ke ekzistas nenia espero. Ankaŭ lia rigardo fridiĝis.

”Pantomimo postulas, ke mi venĝu. Sed al sinjoro Felikso mi ne venĝos.”

”Do vi akceptas?”

”Lasu min aktori, kiom longe mi eltenos. Pro malsato morti mi ne volas. Sed jungi teatron al io mi ne povas. Kiam mi ne povos plu, mi foriros.”

”Sed nia kontrakto validas!” montris Bertrand al la subskribo.

”Oni promesis al mi postenon. Mi lernos esti seruristo.”

Gasparo estis kaptita, kaptita kaj katenita. Bertrand fariĝis lia mastro. Nun atendis lin la malsataj semajnoj po naŭ frankoj. Li elserĉis la adreson de seruristo Bistram.

Deburau adiaŭas la teatron

Nelonge poste dimanĉ-vespere iris tra bulvardo du Temple kvar pli oldaj, elegante vestitaj viroj. Ili plenis de indigno; ili diskutis pri novaj cenzur-leĝoj, minacantaj ruinigi la tutan evoluon de la arto en Francio, pri la malpermesita pentrista salono, pri subpremado de la gazetaro.

Tiuj kvar viroj konsiderinde rolis en la artisma vivo: ili estis Picard, aŭtoro de komedio, kiun oni miskomprenis kaj pro tio ĝi fiaskis; Fontaine, arkitekto, kiu grandiozstile renovigis Tuileriojn; Redouté, fama pentristo de florsolejoj; kaj fine Gérard, glora kreinto de Batalo apud Slavkov kaj aŭtoro de aliaj signifaj pentraĵoj, instruisto de Bouquet kaj adepto de la nova romantikisma tendenco.

Gvidataj de afliktaj ideoj ili venis dum hazarda promeno al antaŭurba bulvardo. Ili paŝis lante laŭlonge de subteraj karbovendejoj, preter tabloj kun afiŝoj kaj fruktoj, kaj por aliaj kaj ankaŭ por si mem amare plendis kontraŭ tio, kio ilin sincere doloris.

”Kiom pli facile vivas tiuj homoj,” montris Fontaine al la homamaso, preterpasanta ilin kun solene senzorga mieno.

”Ili rigardas akrobatojn kaj la problemo de arto estas por ili solvita.”

”Ankaŭ ili havu bonan arton,” oponis Gérard.

”Kiel povas enveni arto ĉi tien, se ĝi ne povas trabatali al si vojon en la Francan komedion?”

”Romantikismo kredas pli al la popolo ol al la burĝaro,”

asertis Gérard. ”Nur rigardu tiujn vizaĝojn. Sur ili estas sana, nedifektita kerno.”

”Ili posedas la sanan kernon pro tio, ĉar pri nenio ili zorgas,” mansvingis Redouté. ”Kaj vi turmentu vin kaj meditu, kiel eblas aŭtodafei la kantojn fare de Chénier, karceri Béranger’on kaj havi la reĝon, kiu opinias marianan procesion artmanifestiĝo.”

Kaj denove ili iris kaj rigardis ĉirkaŭ si morne kaj malafable.

”Kion vi diras pri la ideo viziti ie kabaredon?” proponis Fontaine.

”Nenion kontraŭ,” ekridetis Gérard. ”Al niaj teatristoj nepre helpus de temp’ al tempo tien veni. Ili povus tie ĉerpi iom da reala vivo anstataŭ siaj artefaritaj teorioj.”

Kelke da homgrupetoj preterpasis ilin.

”Do ni provu la kabaredon,” diris Pickard. ”Niaj amaraj animoj forlavos de si la funebran koloron.”

”Hej,” ekvokis Fontaine, ”ĉu vi konsilus al ni, amikoj, kie eblas aĉeti vian bonan humoron?”

La junuloj surprizite haltis, rigardis unu la alian kaj ekridis ankoraŭ pli. ”Ĝi estas sufiĉe malkara. Ĝi kostas nur kvar centimojn.”

”Sed kie, mi petas vin?”

”En Funambules, sinjoro.”

”Dankon pro la konsilo, sinjoro,” kavalire salutis Fontaine.

La metiistoj reciprokis kun rido kaj plu iris.

”Mi proponas, sinjoroj, ke ni obeu la voĉon de la popolo.

Se ni volas la hodiaŭan vesperon pasigi senfare, ĝi okazu perfekte,” opiniis Picard. Post nelonge ili staris antaŭ la fasado de Funambules. Raŭkvoĉa krianoncanto logis eniri per florplenaj frazoj.

”La arto havas ĉi tie alian voĉon ol en Komedio.”

”La periferia Muzo ne havas tempon zorgi pri sia voĉo,”

respondis al li Gérard.

”Eble tial ĝi ĉesis paroli entute,” montris Picard al afiŝo, anoncanta la pantomimon ”Furioza taŭro”.

Kvankam la teatraĵo de Laurent jam longe havis sukceson, la krianoncanto patro Royer konsterne malfermegis la okulojn, kiam li ekvidis, ke ĉi tiuj kvar nobele aspektantaj kavaliroj fakte aliras al la kaso.

”La plej bonajn biletojn, kiujn vi havas!”

”Loĝion — loĝion apud la scenejo — la plej bela panoramo el la tuta salonego,” balbutis la kasistino. Tiajn vizitantojn la teatro ankoraŭ ne havis.

”Venu, sinjoroj, jam estas tempo!”

Ili pagis kaj transiris la straton al enirejo de Funambules.

Daŭre bonhumoraj kaj kritikante la iom nekutiman atmosferon per ironiaj rimarkigoj, ili rezigne fordonis sin al la gvido de biletistino. Ili trairis la salonegon, plenan de senpacienca publiko. Metiistoj en solenaj veŝtoj tostis per etaj glasetoj kaj la botelojn ili deponis subbenken; iliaj edzinoj trinketis oran ̧sukon. Malantaŭe en la partero kaj sur la galerio aŭdiĝis sovaĝa bruado.

Juna biletistino ilin kondukis ĝis la subscenejo.

”Atenton, sinjoroj, ses ŝtupoj. Klinu la kapon!”

Ŝi apertis al ili loĝion. Dum la ceteraj demetis la ĉapelojn kaj rigardis la publikon, Picard serĉis enpoŝe monerojn. Li rimarkis, ke la biletistino estis plorinta.

”Kio okazis?” li demandis, donante monon al ŝi. ”Kio malgaja okazis al vi en tiu ĉi ĝoja teatro?”

”Aĥ pardonu,” ekskuze petis la knabino kaj viŝis siajn okulojn per poŝtuko.

”Nu diru tion al mi,” klinis sin Picard al ŝi kaj ankaŭ la ceteraj turnis sin scivoleme al ŝi.

”Sinjoro Deburau ludas hodiaŭ lastfoje,” diris ŝi deprimite.

”Kaj tio estas tiel tragedia,” ekridetis Picard. ”Amikoj, ni elektis malbone. Ĉi tie ni ne forgesos la amarecon de la mondo.”

”Sinjoro Deburau certe vin amuzos,” certigis la knabino, ”kaj vi komprenas ja teatron.” Larmoj fluis desupre sur ŝiaj vangoj.

”Dankon, fraŭlino,” riverencis Picard. ”Sed ankoraŭ diru al ni, kial forlasas la teatron ĉi tiu ĉarma sinjoro, se oni amas lin ĉi tie ĝislarme? Eble li ricevis pli profitan engaĝon en Franca Komedio?”

”Ne, sinjoro,” ŝi plore eksingultis, ”pro mizero. Li devas forlasi la teatron kaj lernos seruristan metion.”

”Tio fakte estas malĝojiga. Bulvardo du Temple ne scias ŝati siajn artistojn.”

”Neniu povas lin helpi. La direktoro ŝatas aliajn artistojn.”

Eksonis batoj — tri — kontraŭ lignon.

La knabino fermis la loĝion. La amikoj eksidis; iomete ili mishumoriĝis, sed malgraŭ tio ili atente observis la scenejon, kiu apertiĝis antaŭ iliaj okuloj.

”Ni ekvidos, ĉu komprenas pli bone la teatron direktoro aŭ biletistinoj.”

Komenciĝis varia kaj fabela okazaĵo de la pantomimo. Ĉiuj aktoroj sciiĝis pri la neordinara vizito kaj iliaj rigardoj ĉiumomente sin direktis al la unua loĝio, kie en tenebro blankis la vizaĝoj de la kvar raraj spektantoj. Malantaŭe brilis la lorno de Picard, la unua lorno en teatro Funambules.

Fulme enkuris la scenejon Pieroto.

”Estas li,” diris Gérard. ”La klaŭno de Bouquet.”

Pieroto sola, kiel ŝajnis, ne atentis la eksterordinaran viziton. Ĉu gravis por li loĝio, se hodiaŭ li devas adiaŭi kun sia amata partero, se lin lastfoje karesis la rebrilo de la senbrilaj lumoj, lastfoje lin tuŝis ondo de surprizo kaj rido? Se li teatris alifoje trankvile kaj rezoneme, hodiaŭ kuŝis sur li nova pezo, sed ankoraŭ pli certe lin gvidis nevidebla mano tra rifoj de aventuro. Alien rigardante, li faladis kaj faligadis aliajn. Li ricevadis vangofrapojn kaj disdonadis ilin. Sed ĝi ne estis malpli ridinda. En la okuloj boletis friponaĵoj kaj liaj agoj finiĝis des pli neatendite. La publiko amuzis sin kaj ridis.

En pluaj momentoj la gestoj de Pieroto lantiĝis. Li longigis ilin, kvazaŭ kareseme. Kaj lia vizaĝo temp’ al tempe variis de ironia rideto, kiu ĉiufoje signifis ion alian. La ceteraj: Arlekeno, Leandro, Kasandro, ĉiuj ludis kun granda strebado kaj kun ardo. Dume ŝajnis, ke ĉio karuselas ĉirkaŭ li kaj li restas meze sola, kun sia mava rideto. En la momento, kiam vi atendis, ke iun li malutilos, lia mava rideto ŝanĝiĝis en teneran esprimon, plena de bonkoreco, radianta per interna ĝojo. Inter tiuj du polusoj variis sur lia vizaĝo tuta skalo de la sentoj kaj humoroj. Sed liaj lipoj eĉ ne unufoje rikanis, eĉ ne unufoje ekridis plene. Ĉiam tio manifestis nur la internan streĉon kaj travivaĵon.

Pieroto faris apenaŭ kvaronon de iliaj paŝoj. Apenaŭ dekonon de iliaj gestoj. Sed dume li estis el ĉiuj plej komprenebla kaj gaja.

Pieroto estis aktoro, konanta ĉion. Li certis pri la amo same kiel pri malamo. Li bezonis nenion ŝajnigi. Kaj krome li havis tiun nepriskribeblan rideton, kiu estis punkto post la sceno, en kiu li estis venkata kaj en kiu li atingis venkon.

Kurteno falis. La homoj aplaŭdis. Ankaŭ la kvar amikoj en la loĝio aplaŭdis. La aktoroj riverencis, Kolombina sendadis kisojn, Kasandro kaj la aliaj provis koncentri al si atenton per stultaj ŝokaĵoj. Pieroto staris senmove; la blanka vizaĝo kvazaŭ estus el marmoro kaj nur la okuloj lante sekvis homojn de unu al alia; neniu tion antaŭvidis, nur la biletistinoj, kelke da muzikistoj — kaj la kvar amikoj, kiam lia rigardo almigris ankaŭ al ili.

”Kuraĝon, Pieroto,” ekmurmuretis Gérard. Sed Pieroto lin ne rekonis, lia vizaĝo leviĝis al la galerio, kaj tiel ĝi jam restis, ĝis kiam la kurteno falis lastfoje. Tio aspektis, kiam li staris tiel senmove, kvazaŭ li elmetus sin pli al vipobatoj ol al aplaŭdo.

Paŭzo.

”Oranĝoj! Sukeraĵoj! Figoj!”

En la loĝio longe neniu ekparolis. Post momento demandis Redouté: ”Kion vi ekflustris, Gérard?”

”Ĉu ion mi flustris?”

”Vi flustris — kuraĝon!” — rememorigis Fontaine.

”Tiu knabo estas grandioza,” diris Picard.

La homamaso malsupre bruis kaj ridis. Viro kun ladkruĉo ofertis frukt-sukon po du centimoj, vendistinoj disportadis sukerajn stangetojn po du spesoj, kaj en ilian vokadon penetris kanzono de la konata refreno.

”Mi rigardis vin ĉiujn jam dum la prezentado,” konfesis Picard. ”Mi volis konfirmi mian propran impreson. Tiel ludi la rolon de Pieroto ankoraŭ mi ne vidis. Tiu ulo transformis maskeradon en arton.”

”Kaj nun oni sendos lin fari serurojn kaj ŝlosilojn,” morne rimarkigis Gérard.

La partero eksilentis. La lumigisto estingis kelkajn flirtlumetojn. Eksonis denove simpla preludo kaj ripete apertiĝis la kurteno. La ludo daŭris.

Pieroto kuracis sian mastron. Sed kiam ajn li metis medikamentojn por la mastro sur sukerkubon, la sukeron li formanĝis mem. Sed li sentis, kvazaŭ li englutus venenon.

En duelo kontraŭ Arlekeno li kapablis per kelkaj movoj manifesti ĉiam malfortecon de la homa karaktero. Li evitadis lukton, elektadis por la rivalo malpli bonajn armilojn, pli kurtajn sabrojn, kaj finfine, por eltiri sin el la konflikto kun sana haŭto, li persvadis la rivalon, ke prefere li mortpafu atestantojn ol ili sin reciproke.

La spektantoj brue amuzis sin per tio, kiel Pieroto senmaskigis karaktertrajtojn, kiujn oni kutime konfesas eĉ ne al si mem; malkuraĝon, egoismon, senskrupulecon. Sed la kruela rideto ĉe ĉiu sceno pruvadis, ke Pieroto ne nur imitas la vivon, sed ankaŭ ĝin kritikas.

La kvar amikoj nun pli ofte montris sian kontenton kaj fortigis unu la alian per reciproka konsento.

”Tiu knabo estas eĉ kuraĝa,” diris Redouté, kiam Pieroto ĉe foriro el la scenejo ekkaptis kandelon kaj tenis ĝin antaŭ si kiel dum procesio. La homoj sube ekis laŭde ridegi. Pieroto ekfrapis sursceneje la pordon.

”Eniru!” vokis unisone la tuta partero.

”Ĉu mi ne diris, ke la publiko eminentas?” klinis sin Gérard trans la balustradon. ”Rigardu Pieroton!” kaptis lin Picard je la mano.

La prezentado estis ĉefine. La tumulto sur la scenejo pligrandiĝis, ĉio giris kaj dancis, nur Pieroto estis ĉiam pli lantema. Kiam li devis bati kaj miscelis, jam vi ne ekkonis, ĉu tio estas intence aŭ ĉu lia vido malheliĝis. Kiam li estis batita, vi hezitis, ĉu li ŝajnigas sensentemon, aŭ ĉu fakte li estis svenigita. Por sentema artisto, detale informita pri postkulisa vero de tiu ĉi komedio, tio estis korprema spektaklo.

Pieroto ridigis la rigardantojn per lastaj ideoj. Sed kiam Arlekeno kuniĝis enbrake kun Kolombina kaj kiam ĉiuj restantaj ekĝojis en sovaĝa ŝarivario, Pieroto staris meze de ili kiel statuo sur forlasita sarkofago. La publiko ankoraŭ ridis kaj la ondoj de kontento verŝadis trans lian vizaĝon; sed aliaj ondoj forlavadis desur ĝi la scenejan maskon, ĝis li staris proksime al la loĝio, kvazaŭ nudigita, kun la vizaĝo fiksita en la tenebran futuron. Kaj liaj okuloj diris: ”Mi volis tiom donaci al vi kaj vi ne akceptis tion.” Gasparo Deburau funebre enterigis Pieroton el Funambules.

”Terura rideto,” ekflustris Redouté.

”Ni iru, sinjoroj, jam estas fino.”

Ili levis sin kaj adiaŭis lastrigarde la blankan staturon sur la scenejo. Apud la pordo premis poŝtukon al sia buŝo la eta biletistino.

La trotuaro antaŭ Funambules prezentis kutiman vidaĵon post fino de prezentado. La homoj eliradis, diskutis, eksonis ankaŭ rido. La etaj vendejoj, profitantaj apud la miniteatro, fermiĝis. Nelonge poste ĉeporde aperis la geaktoroj. Ili ĉirkaŭrigardis, enspiris freŝan aeron kaj poste lante aŭ rapidpaŝe foriradis. Je Mariana kaj Flora atendis fiakroj kun frako interne. Ili estis forveturantaj, fiere desupre rigardante la kolegojn, fuĝantajn antaŭ la nokta pluvo.

La firmamento larmis dum la hodiaŭa sepulto. Subite aŭdiĝis rapida klakado de ŝuoj. La kvar viroj, kiuj la unuaj forlasis la teatron, estis revenantaj. Preskaŭ ili devancis unu la alian. Kio kondukis ilin ĉi tien? La trotuaro malplenis. Picard volis aperti la pordon kaj eniri. Tiumomente iu estis eliranta per lanta, malrapida paŝo supren. Picard retropaŝis kaj demandis: ”Pardonu, sinjoro, ĉu estas tie malsupre ankoraŭ sinjoro Deburau, kiu hodiaŭ vespere prezentis la rolon de Pieroto?”

”Mi estas tiu,” diris la viro kaj haltis.

”Vi?” vokis Picard kaj rigardis scivoleme lian vizaĝon.

”Per kio mi povas servi al vi?” demandis Pieroto, alivestita nun kiel malriĉa parizano.

”Ĉu vi irus kune kun ni iom promeni?”

En societo de ĉi tiuj noble aspektantaj viroj estis nenio timinda. Li jesis kaj atendis. Ili prenis lin inter sin, sed iris senvorte. Ili pririgardis sian aktoron per kaŝrigardoj. La mizera kitelo, surmanike ĉifonita, mallarĝa, plilongigita pantalono.

Sed la vizaĝo restis karakteriza kiel sur la scenejo: alpremiĝa, malhela, leĝere ondumita hararo, alta frunto kun kelkaj frutempaj sulkoj, profunde enkavaj grizbluaj okuloj, kavaj vangoj kaj stretaj lipoj super la angulhava mentono. Antaŭ la plej proksima restoracio la stranga kvaropo ankaŭ kun Deburau haltis.

”Ĉu vi vespermanĝos kun ni?”

”Pardonu, ne eblas...”

”Sed ĝuste pri tio temas,” decidis Fontaine kaj la tuta grupo eniris. Ili ordonis vespermanĝon. Gasparo konkludis: filantropoj, kiuj volas lin gastigi. Eble vespere en la teatro li forpelis malbonhumoron kaj ili volas lin iomete rekompenci per kelkaj manĝopecoj. Sed li akceptis, ĉar malsato venkis fieron.

”Je via Pieroto!” diris unu el la sinjoroj kaj levis glason. ”Ĉu vi ne rekonas min?”

”Majstro Gérard!” ekvokis Gasparo. Venis nova ideo al li: tiuj homoj estas pentristoj kaj deziros lin portreti. Li preparis sin por rifuzi tion. Bouquet lin pentris jam multfoje, sed lia bildo estis rifuzita pro nekonvena suĵeto.

La kvar viroj tostis, interkompreniĝis perokule kaj Gérard komencis. Ŝajne tio similis al enketado, sed gvidita kun tia takto, ke Gasparo volonte respondadis.

”Ĉu vere, ke vi estas forironta el la teatro?”

”Jes.”

”Kiam?”

”Morgaŭ. Morgaŭ ankaŭ mi anoncos min ĉe nova patrono. ”

”Ĉe seruristo?”

”Kiu diris tion al vi?”

”Ni eksciis, ke vi foriras, ĉar vi ne povas vivi el la almozo, kiun donas al vi la direktoro. Kiom vi ricevas salajre?”

”Semajne naŭ frankojn.”

Ili ne povis reteni surprizon. ”Tiu homo insidas pri via vivo!”

Gasparo ŝultrolevetis. ”Mi havas kontrakton multe pli avantaĝan, sed ĝi ekvalidos nur post du jaroj. Mi provis malsati, sed mi ne povas tion plu elteni. Mi suferis spasmojn kaj daŭran kapdoloron.”

”Naŭ frankojn semajne! Krimo!” ekscitiĝis la artistoj.

”Pli frue mi havis dek ok. Tiam mi riĉis.”

”Dek ok?” ili miris.

Ili tostis je la sano. La voĉo de Gérard mallaŭtiĝis, sed samtempe fariĝis emfaza: ”Jen, sinjoro Deburau. Ni aŭdis pri via foriro kaj ni vidis vin ludi. Ni certas, ke vi havas grandan talenton. Domaĝus, se ĝi malaperus desur la scenejo.”

Gasparo ruĝiĝis pro embarasoj, pro la neatendita laŭdo.

”La direktoro ne plialtigos vian salajron, ĉu? Sed kun naŭ frankoj li lasus vin plu ludi?”

”Tiel li imagis la aferon.”

”Do nun atentu, por ke bone vi komprenu miajn vortojn kaj ne misinterpretu ilin.”

”Mi strebas, sinjoro.”

”Ni volas, ke vi ludu plu.”

”Tio ne eblas, sinjoroj.”

”Ni ne estas riĉuloj, sed ni opinias nia devo redoni al la arto almenaŭ parte, kion ni ricevas de ĝi. Ni volas doni al vi subtenon.”

”Jes,” aldiris firme Picard. ”Ni interkonsentis, ke ni pagos al vi pomonate monsubtenon.”

Deburau ekmiregis kaj estis emociita pro la neatendita kaj entute nekutima afableco.

”Tio tamen ne eblas — ”

”Ni aranĝas tion nur por vi, — sed ankaŭ por ni. Se vi sentas en vi la volon esti vera artisto kaj per via ludo ion diri al la homoj — vi devas tion akcepti. Vi havas tiun devon al vi mem.”

”Nekredeble, sinjoroj. Ĝis nun neniu parolis kun mi kiel vi.

Vi estas aliaj ol la ceteraj.”

Ĉiuj ridetis kaj Fontaine diris serioze: ”Eble li pravas, sed ankaŭ mi scias, kial.”

”Ĉar ni estas la unuaj, kiuj lin vidis. Eble foje ni fieros pri tio.”

Gasparo ne sciis, ĉu ili ŝercas aŭ parolas serioze.

”Do, kara sinjoro Deburau, ĉu vi akceptas nian kontrakton?”

”Mi ne kuraĝas.”

”Vi akceptas!” La glasoj ekbrilis kaj ektintis.

”Hodiaŭ estas la naŭa. Ĉiun naŭan tagon en monato venos unu el ni kaj transdonos al vi ...”

”Se vi permesos, sinjoroj,” interrompis ilin peteme Deburau. ”Mi akceptos vian proponon tiom afablan. Sed mi petas vin, ne donadu al mi pli multe ol mi havis pli frue. Naŭ frankojn posemajne.”

”Ni volis doni pli,” oponis Redouté.

”Mi vidos en tio intervenon de la justeco kaj ne donacon, pro kiu mi hontus.”

”Bone,” diris la amikoj. ”Ni akceptas.”

”Ĉiu el ni deponos monate naŭ frankojn, per kio via salajro duobliĝos. Ĉi tie estas la unua partopago.”

Tridek ses frankoj kuŝis surtable. Gasparo ilin manrastis timeme.

”Dankon, sinjoro Deburau, ke vi komprenis nin.”

”Mi dankas al vi, sinjoroj.”

La nokto floris per belo, kiam Gasparo estis foriranta hejmen. Kian ludon la vivo aranĝas kun li? Ĝi svingis bastonon de Arlekeno kaj li estis almozulo, senigita eĉ de ĉifonoj de espero. Kaj ĝi svingis denove kaj li estis riĉulo, ricevinta la plej valoran donacon: kredon pri la homa komprenemo. Kaj ankoraŭ multe pli: kredon pri si mem. La homoj el kvartalo aplaŭdis, ĉar ili distris sin, ĉar li ĝojigis ilin kaj ridigadis. Ĉu ne estis ĉi tiuj la unuaj, kiuj aplaŭdis al li kiel al artisto?”

Iliaj kvarfoje naŭ frankoj, kiujn ili decidiĝis pagi tiom longe, ĝis la teatra mondo lin malkovros kaj ekkomprenos, savis Gasparon Deburau por la teatro. Iliaj kvarfoje naŭ frankoj, kiuj regule la naŭan ektintis en poŝo de Gasparo, ebligis al li vivi kaj ludi.

Desirée

Bertrand estis sincere surprizita, kiam Gasparo la venintan matenon sciigis lin, ke li volas resti ankaŭ kun la malaltigita salajro.

”Ĉu vi heredis? Ĉu vi trovis riĉan amatinon?”

Gasparo mistere ridetis. Sed Bertrandon tio ne ĉagrenis.

Laurent, fortigita pro sukceso de sia teatraĵo, prezentis jam pli grandajn pretendojn. Havi je naŭ frankoj Pieroton, kiu plaĉas al la publiko, ne bagatelas. Almenaŭ Gasparo ne malaperos for de liaj okuloj antaŭ ol li bezonos lin.

Do, ĉio restis al Deburau: ĝoja rido de la publiko kaj enviemaj rigardoj de la amikoj. Nur li ne komprenis, kial la malgranda biletistino el loĝioj ĉiuvespere tiom feliĉe ridetas, kiam li preteriras ŝin.

Kun gaja satisfakcio Gasparo kuris informi Kristoforon, ke la eklaboro ĉe la seruristo denove estas prokrastita. Kiam li estis revenanta, li elektis intence pli longan vojon preter ĝardenoj; li volis almenaŭ fajfi, se li ne povis brui kaj danci, por esprimi sian ĝojan humoron.

Irante laŭlonge de la verda kaj unuetaĝa dometo, vento, kiu blovis kontraŭ lian vizaĝon, subite eksaltetis kaj desur ia fenestro terenĵetis kelkajn paperfoliojn. Gasparo rigardis supren kaj enfenestre li ekvidis vizaĝon de bela blondhara knabino, serĉanta pervide, kien la vento forblovegis ŝiajn foliojn.

Alifoje Gasparo sendube mallevus la kapon kaj irus plu kun vana sopiro en sia koro. Sed hodiaŭ li estis bone agordita kaj tio donas kuraĝon.

”Hej, fraŭlino, malsupreniĝu pervente,” li vokis. ”Ne timu, mi kaptos vin.”

”Miaj leteroj,” angore ŝi interplektis la manojn, kiam la vento pelis la foliojn mezen de la fako. Gasparo ekkuris kaj atingis la flugantajn paperojn. Li saltis por ili enkoten.

”Vi estas tiel afabla,” vokis al li la blondharulino.

”Bagatelo,” diris Gasparo. ”Ĉu vi venos preni la leterojn?”

”Bedaŭrinde, mi ne povas,” diris la knabino deprimite. ”La onklino ŝlosis min ĉi tie. Mi ne darfas malsupren.”

”Ĉu mi povas alporti ilin al vi?”

”Ĉu vi volas esti tiel afabla? Sed ne legu ilin, mi petas.”

”Ne,” promesis Gasparo, sed la scivolemo lin devigis survoje laŭ la ŝtuparo enrigardi la manuskripton: ”Mia kara ...”

Nun li estis supre kaj ne sciis, al kiu pordo iri, ĝis el unu eksonis frapado. ”Ĉi tie, sinjoro.”

”Kiel mi transdonu tion al vi?”

”Ŝovu tion, mi petas, subporden. Do. Vere vi estas tre kara.”

”Jes,” konsentis Gasparo. ”Ĉu mi ne meritus etan rekompencon?”

”Nenion mi havas, sinjoro.”

”Ĉu eblus vin vidi dum momento.”

”Fakte, mi ne havas ŝlosilon.”

”Do iam alifoje?” proponis Gasparo.

”Ĉu vi opinias?” ekflustris la knabino post la pordo.

”Morgaŭ, ĉu?”

La knabino evidente meditis.

”Promesu tion al mi! Morgaŭ je la sama tempo kiel hodiaŭ, ĉu?”

”Jes.”

”Dankon. Mi donos al vi ankaŭ leteron, kiun ankoraŭ mi ne redonis al vi.”

”Hontu, sinjoro!”

”Mi redonos ĝin subkondiĉe, ke vi donos al mi alian garantion.”

”Kio ĝi estu?”

”Ia bagatelaĵo, por ke mi povu rememorigi al mi nian interkonatiĝon.”

”Ĉu eble tion?” Subporde aperis flava rubandeto.

”Bonege,” li vokis.

Post momenta silentado la knabino denove aŭdiĝis: ”Ankoraŭ vi estas ĉi tie?”

”Mi pririgardas vian rubandeton.”

”Jam foriru. La onklino kolerus.”

”Jam mi kuras. Sed mi forgesos vin eĉ ne por unu momento.”

Li estis foriranta, venke forportanta la trofeon. Garantiaĵo de la aventuro: la flava rubandeto. Kion ĝi ornamis? Ŝultron?

hararon? manikon? Por Gasparo ĝi kaŝis la tutan sekreton de la knabina estaĵo. Gasparo ligis kun la aperaĵo de la nekonatino ĉiujn romantikajn revojn kaj imagojn. La tutan tagon li bedaŭris, ke li ne demandis pri la nomo. Kio, se ŝi transloĝiĝus? Se ŝi ne venus?

La kvina horo lin trafis ekscitita antaŭ la verda domo. Li ne certis, ĉu li amos la knabinon. Li konsciis, ke li tro malŝparis la senton en aventuroj realigataj nur enreve. Li vivis el rigardoj kolektitaj surstrate, el ridetoj ekkaptitaj kaj el odoroj pli elementaj ol el fajro de l’ korpo kaj sango. Kaj ĉar li tro fordonis sin pro la amo al tiuj, neniam al li apartenintaj, li ne kredis, ke tiu ĉi nova knabina figuro povus penetri ĝis fundo de lia animo.

Kiam finbatis la kvina, la knabino eliris. Gasparo, kiu pasadis sur la kontraŭa trotuaro, ekvidis en fenestro de la dua etaĝo virinan vizaĝon.

”Iu postrigardas vin.”

”Ne gravas.” La knabino ekridetis. ”Ŝi estas la onklino. Mi rakontis al ŝi pri vi. Ĉu vi havas mian rubandeton?”

”Bedaŭrinde, mi lasis ĝin en mia kostumo.”

”En kia kostumo?”

”Mi aktoras, fraŭlino,” li diris nekuraĝe kaj atendis.

”Ĉu vere?” ŝi miris. ”Kion vi prezentas?”

”Malbonajn kaj gajajn Pierotojn.”

”Ĉu mi povas iam iri vin rigardi?”

”Se vi permesos, ke ankaŭ mi venadu vidi vin ĉiutage, fraŭlino... ?”

”Divenu!”

”Desirée,” li diris, ĉar la nomo plaĉis al li.

”Kiel vi scias tion?” ŝi ektimis. ”Kiu diris la nomon al vi?”

”Mi divenis,” li ekridetis feliĉe. ”Jen signo, ke ni ne adiaŭos nin tro baldaŭ.” Krom la tenera nomo, signifanta sopiron, Desirée havis ankaŭ suplan blondan hararon, kiun malheligis ombroj de etaj ondetoj, malhelbluajn okulojn, diafanan vizaĝon kaj belan ruĝan buŝeton.

”Ĉu iri por iom da tempo al Luksemburgia ĝardeno?” li proponis. Tra stratoj blovetis malseka malvarmeto kaj la venanta aŭtuno rekolorigadis suprojn de aleoj per sia kruda spiro. Gasparo aŭskultis, feliĉa, kiel apud li klaketas sur la rufokolora vojeto la paŝoj de la knabino. ”Ĉu mi povas demandi, fraŭlino Désirée, kiu kaj kio vi estas?”

”Mia onklino posedas ĉapelistan entreprenon. Mi laboras ĉe ŝi en la butiko.”

”Do, modistino,” diris li kun admiro. Modistinoj estis unuarangaj inter grizetinoj. Kudristineto, vendistino, konfitistino devis esti dankema, se hazardo alkondukis al ŝi kavaliron, kiu pretus aĉeti al ŝi de temp’ al tempo vespermanĝon, donaci al ŝi ĉapelon kun rubandoj, montri sin kun ŝi dimanĉe en Robinson kaj sendi al ŝi bukedeton da violoj adiaŭe. Ĉapelistino inter ili estis nobela damo. Ŝi povis esti kapricema, koketema, ŝi rajtis malŝati donaceton, kiu ne plaĉis al ŝi kaj moki vin. Famo pri ĉapelistinoj diris, ke ili estas etaj tiraninoj.

”Ĉu via onklino havas grandan atelieron?”

”Tri grandajn salonojn. Al ĉiuj dukinoj el kvartalo SaintGermain ŝi liveras.” Désirée gaje ekridis kaj Gasparo trovis en la rido signon de fierego.

”Kial vi loĝas do en tiu ĉi strateto?”

”Kaprico de la onklino. Plaĉas al ŝi, ke somere ĉi tie bonodoras robinioj. Sed nia apartamento estas bela. La onklino konas multajn vojaĝistojn kaj tiuj alveturigis al ŝi raraĵojn el Hindio, Ĉinio kaj Hispanio. Ankaŭ ĉiuj dukinoj estas ŝiaj amikinoj kaj superŝutas ŝin per donacetoj.”

La knabino haltis kaj rigardis antaŭen, kvazaŭ ame ŝi sorĉus antaŭ sia rigardo imagon de la hejmo.

”Surmure marmorpapero — belaj bildoj, en angulo blanketa forno el majoliko — seĝoj el pajlo — longaj tapiŝoj. Ĉu ankaŭ vi havas majolikan fornon?”

”Ankaŭ,” diris Gasparo apatie, opiniante, ke estas pli bone mensogi ol konfesi, ke la mansardo en Faubourg du Temple neniam spertis, kio estas varmo.

”Kaj en salono orizita meblaro kun veluro, ĉu?” scivolis la knabino arde. Ŝi ŝatas lukson, ekpensis Gasparo, mi estas perdita. Sed tamen li diris: ”Ĝi estas kun veluro, sed ne estas orizita.”

”Domaĝe. Al vi ne plaĉas, kiam vespere la sunsubiro rebrilas sur oraj ornamaĵoj, ĉu?”

Ŝi estas poeziema, ekkonsciigis al si Gasparo. Neniam mi akiros ŝian inklinon pro mia malparolemo.

”Mi vidis superban meblaron utreĥtan ĉe dukino de Artois.”

”Ĉu vi estis ĉe la dukino de Artois?” konsterniĝis Pieroto.

”Mi dancis tie. Grandaj fenestroj — enĝardene lampionoj kaj piroteknikaĵoj...”

”La dukino de Artois ne posedas ĝardenon. Ŝi loĝas sur bulvardo.”

”Tio do estis aliloke,” malplaĉe rebatis Désirée. ”Vintre ni estis preskaŭ ĉiam aliloke. Mi ne povas ĉion memori.”

”Kaj la teatron vi ne vizitadis, ĉu?” provis Gasparo transkonduki parolon al alia sfero, kie li pli certis.

”Jes. En opero.”

”Kie vi sidis?”

”Partere. Kie alie?”

”Kun kiu?”

”Kun neniu. Mi estis sola.”

Gasparo observis la knabinon kun sekreta suspekto. Sed ŝi mienis serioze kaj ŝiaj okuloj brilis. Ŝia sopiro pri lukso lin embarasis. Sed plaĉis al li ŝia entuziasmo kaj la infana gajemo, kiu influis ankaŭ lin. Nature, se li kredos al ŝi, tio samtempe signifas perdon de esperoj.

”Kial tamen vi venis al mi?” li miris sincere. La knabino embarasiĝis. ”Kial ne?” Ŝi perdis la certecon, kvazaŭ ŝi antaŭsentus la motivon de la stranga demando. ”Nia renkontiĝo estis tiel rara, ĉu? Kaj se vi aktoras ... ĉu vi rakontos al mi pri teatro?”

”Pri teatro?” plialtiĝis esperoj de Gasparo.

”Sed hodiaŭ ne,” ĉesigis la knabino. ”La onklino kolerus, ke mi restis ekstere tiel longe. Nur venonte!”

Ili revenis al la pordego de la parko, tra kiu ili eniris. La malvarmo forpelis la patrinojn kun infanoj, ankaŭ la geamantojn kaj nur kelke da verdetaj statuoj rigardis Gasparon, kiu vane meditis, kion belan fine diri al sia Dulcinea, por alproksimiĝi al ŝia koro.

Li ekrimarkis kaŝtan-vendistinon, kiu apud stratangulo establis sian kioskon. ”La unuaj kaŝtanoj ĉi-jare,” li diris. ”Ĉu vi ŝatas ilin?”

”Tre. Kiel bele ili bonodoras.”

Li manpesis moneron destinitan por la morgaŭa tagmanĝo kaj aĉetis al ŝi kaŝtanojn. Désirée prenis unu per la gracilaj fingretoj kaj metis ĝin en la buŝon. La ŝelo krakis inter dentoj. Samtempe la knabino ekkriis pro doloro, ĉar ŝi brulvundis sian langon. ”Dio mia, tio estas ja ŝelo!” Désirée ekrigardis lin kun doloroza riproĉo kaj samtempe kolere. ”Ĉu vi ne povis tion diri?”

Ŝi elkraĉis la ekmorditan kaŝtanon. Gasparo enmanigis al ŝi la duan, sed Désirée ne kuraĝis ĝin preni. Pro honto ŝiaj vangoj ruĝiĝis. Gasparo rigardis ŝin deflanke. Ankaŭ en sia kolero ŝi estis tre ĉarma. Sed Gasparo komprenis tiumomente ĉion. Ŝi ŝatas kaŝtanojn, ŝi diris. Mire, ke ŝi ne diris: mi aĉetas ilin trifoje tage. Kaj poste subite — ja knabineto, vi ne havis ilin ĝis nun en la buŝo. Ili iris senvorte. Kiam ili venis al la domo, Gasparo volis ebligi al ŝi honoran retiriĝon.

”La utreĥta meblaro, loĝio en operejo, veluro, tio estis ŝercoj, ĉu?” li diris kore. ”Ĉu ni nun diros al ni la veron?”

Ironia nuanco de lia rideto, kiu senvole aperis sur liaj lipoj, kaŭzis tion, kio okazis. ”Ŝercoj?” ŝi respondis dolore. ”Tio estis eĉ tro serioza.”

Ŝia voĉo rompiĝis, la polmoj kaŝis la vangon kaj Désirée ekkuris al la domo. Antaŭ ol Gasparo rekonsciiĝis, ŝi malaperis sur la ŝtuparo.

Vane li preterpasadis. La fenestro restis fermita. El la rozkolora posttagmezo restis al li nur malvarmiĝinta kornsaketo kun perfidaj kaŝtanoj.

La amo sen ŝuetoj

Unue Gasparo indignis je Désirée pro ŝia fanfaronado.

Sed por li klaris, ke ŝiaj naivaj mensogoj estas fantaziado pri la pli bela vivo. Kaj ĝojigis lin, ke la bela Désirée ne distas de li kiel la majolika forno de malvarmo en lia mansardo.

Post tri tagoj li revenis al la domo ĉe la luksemburgia ĝardeno. Longe li promenis tra la strato kaj atendis. Subite unu fenestro malfermiĝis; aperis knabino, kiun ĝis nun li ne konis, kaj energie ŝi gestis al li, ke li iru supren. Sopiro revidi Désiréen venkis embarasojn. Li ascendis la ŝtuparon. Konata pordo estis apertita. Eksonis krio, sed jam en la koridoron alkuris knabino, invitinta lin supren; ŝi kaptis lin energie je la maniko kaj tiris lin enen.

”Venu,” ŝi diris kaj kondukis lin tra mallarĝa tenebra vestiblo en la ĉambron. Gasparo konsciiĝis, ke li staras antaŭ la fenestroj videblaj de la strato. Li ĉirkaŭrigardis. Li ne trovis majolikan fornon, sed malriĉan kaj foruzitan kamenon. La tuta ĉambro aspektis mizere. Se oni komparus ĝin kun lia mansardo, ĝi riĉis pli nur je tio, per kio la knabina belgusto kapablis plibeligi la mizeron de la frotdifektitaj muroj.

”Do!” diris energie la knabino kaj frotetis sian frunton.

”Jam sufiĉe!”

”Mia nomo...” komencis Gasparo.

”Konate,” interrompis lin la knabino. ”Mi scias ĉion. Mi estas Aneta.” Gasparo eksilentis kaj atendis, kiel la problemo solviĝos.

”Tie vi havas ŝin,” montris Aneta. ”Ĉu vi ne vidas ŝin?”

Nur nun Gasparo rimarkis, ke sur malnova kalva kanapo kuŝas Désirée, vualkovrita per vestaĵoj kaj tukoj, vizaĝe al la foruzita tegaĵo.

”Iru for!” ŝi enprofundigis la vizaĝon ankoraŭ pli.

”Désirée,” li alparolis ŝin kiel eble plej tenere.

”Kondutu normale, aŭ mi draŝos vin,” diris Aneta minace.

”Ĉu vi povus klarigi al mi, kio okazis?” turniĝis Gasparo al ŝi. ”Eksidu,” ŝi diris. ”Ne tien. La seĝo havas nur tri piedojn.

Ĝi servas nur por ornamo. Sidiĝu trankvile al ŝi.”

”Diru nenion,” tordiĝis Désirée.

”Mi diros. Désirée estas ansero, ĉu vi komprenas?”

Gasparon kortuŝis la plorsingultanta knabino.

”Kaŝludi,” daŭrigis Aneta, ”oni povas tempeton, sed ne kun honestaj homoj kaj eterne.”

”Ĉu vi estas fratinoj?”

”Feliĉe ne. Ni estas amikinoj. Ni kunvivas ĉi tie jam la duan jaron.”

”Kaj kio do okazis?”

”Ŝi rakontis al vi iajn sensencaĵojn, ĉu? Mi prezentis rolon de nobla onklino, ĉu? Sed ĉio tute alias. Vi vidas mem.”

”Mi sciis,” diris Gasparo, ”ke fraŭlino Désirée rakontas al mi siajn revojn — ne la realaĵojn.”

”Vi diras tion tre bele. Ŝi mensogis kvazaŭ presmaŝine.

Fine ŝi mem ne scias solvon.”

”Tiom katastrofe ne statas la afero,” volis Gasparo konsoli la knabinon kuŝantan apude.

”La afero pli mizeras, ol vi opinias. Se vi kuraĝus kaj demetus ĉifonojn desur ŝi, vi trovus ŝin vestita kiel Eva en la paradizo.” Gasparo embarasite flankensidiĝis.

”Kaj se vi bone vidas, vi ekvidus sur mi la jupon, en kiu ŝi promenis kun vi en la parko kaj sur miaj piedoj la ŝuetojn, kiuj apud vi paŝetadis.”

”Vi forprenis ilin de ŝi?”

”Jes. Same kiel hieraŭ ŝi prenis ilin de mi.”

”Kiel kompreni tion?”

”Ni posedas komune nur unu paron.”

”Mi opiniis, ke modistinoj ...”

”Tion ŝi diris al vi? Tie vidu nian laboron!” En angulo post la kanapo kuŝis amaso da tolaĵo, atendanta riparon.

”Iun tagon, kiam estis malpli da laboro kaj pli da malsato, ni decidiĝis, ke unu paro da ŝuetoj superfluas. La tutan semajnon ni vespermanĝis por ili.”

”Ĉu vi vendis ilin?” ekteruris Gasparo.

”Ili estas en lombardejo.”

”Kaj la dua jupo?”

”Tiun forprenis la dommastro, ĉar ni ŝuldas al li lupagon.”

Gasparo komprenis nun, kial Désirée ne povis malfermi la pordon, kiam li portis al ŝi la disĵetitajn paperojn.

”Sinjoro Deburau,” diris Aneta, ”kion mi konfidis al vi, eble neniu virino malsekretigus.”

”Sed ĝuste tial mi estimas vin tre,” certigis ŝin Gasparo.

”Mi faris tion por havi neniajn konscienc-riproĉojn. Désirée bravas kiel knabino,” ŝi aliris al la seĝo kaj karesis ŝian hararon, kuŝantan senmove sur la tegaĵo,” sed ŝi ne kuraĝis konfesi al vi siajn mensogojn. Kaj al mi malagrablis vidi vin, kiel vi promenas ekstere — kaj Désirée tion riproĉas al si.”

”Ŝi riproĉas tion al si?”

”Demandu ŝin mem,” trankvile diris Aneta. ”Via afero. Hodiaŭ nome mi havas promentagon. Mi foriras.”

”Mi eĉ ne kapablas diri al vi, fraŭlino Aneta, kiel mi dankemas al vi.”

”Désirée malĝojas,” haltis ankoraŭ Aneta, ”ŝi estas prudenta. Nun, kiam vi ĉion scias, ekzistas por vi du ebloj: foriri aŭ resti. Mi konsilas al vi: foriru!”

”Mi volas resti, fraŭlino Aneta,” li rapidis diri.

”Bone,” ŝi kapjesis. ”Mi batfermos la pordon, al neniu apertu. Mi revenos post du horoj. Ĝis!”

Gasparo lante sin turnis. Kion fari? La kanapo ekknaris, kiam Désirée sin ekmovis, kaj nekuraĝa kaj spitema voĉo demandis: ”Kial vi ne foriris?” Deburau silentis. La hararo moviĝis, poste montris sin la vizaĝo kaj la enamiĝinta Gasparo ekvidis la palan frunton, pente premitajn lipojn kaj tristajn vangojn.

En la malsekaj okuloj estis demando. Gasparo genuis apud la kanapo. Lia vizaĝo sciis respondi ankaŭ senvorte. Désirée subite ekĝojis, ekprenis lin per unu brako ĉirkaŭkole kaj delikate alpremis lin al si. Li trovis per siaj lipoj ŝian buŝon kaj eksentis survange la plorintan vizaĝon. Longe ili restis kvazaŭ mergiĝintaj en la tenebro, kie ankaŭ en la fermitajn okulojn penetras granda, blindiganta lumo. Désirée jam ne ploris. Kaj Gasparo ne estis nekuraĝa. Li karesis ŝiajn manojn kaj spiris bonodoron de ŝia hararo.

”Kial vi amas min?” ŝi demandis. ”Kial ne Anetan? Ŝi estas pli karaktera, pli bela, pli sprita.”

”Mi bezonas vin,” respondis Gasparo.

”Eĉ se mi mensogis?”

”Ankaŭ mi mem mensogas al homoj desur la scenejo,” ekridetis Gasparo. ”Via mensogo, tio estis revado pri feliĉo.”

Post momento li aldiris: ”Sed ni ne nur revos. Ni devas ankaŭ vivi.”

”Kiel?”

”Unue mi elpagos en lombardejo viajn ŝuetojn.”

”Mi ne volas, ke vi devu helpi al ni,” diris Désirée malfeliĉe.

”Sed mia kara, la ŝuetojn vi bezonas, por ke ni povu promenadi ĉiutage kaj ne nur ĉiun duan tagon.”

”Pagu prefere la lupagon,” ŝi ekridis silente. ”Se vi vizitados min ĉi tie, mi ne bezonas la ŝuetojn por la amo.”

Ŝiaj vortoj sonis al Gasparo kvazaŭ refreno de Bérangerkanto.

La postaj tagoj kaj semajnoj estis por Gasparo ĉeno de ĝis nun nekonata feliĉo. Ĝi estis malriĉa kaj modeste beligata nur per bonfarto per kelkaj groŝoj, kiujn ankoraŭ eblis ŝpari je tagmanĝoj, sed al du junaj koroj ĝi sufiĉis. Gasparo ardis kaj Désirée varmĝuis; ŝi rebriladis lian senton kiel la Luno respegulas la sunbrilon. Sed Gasparon tio ne ĝenis. Baldaŭ li hejmiĝis en la loĝejo super la ĝardenoj, li amikiĝis kun Aneta kaj ankaŭ kun ŝia serĝento kaj ĉiuj kvar aŭ alterne du kaj du travivadis en la malriĉa dometo ne malproksime de la robinioj apud la Luksemburgia ĝardeno belajn intimajn momentojn.

Gasparo bezonis pli mem ami, ol esti amata. Li kombinis la amon kun sia laboro; ĝi estis por li apogo, kiu donis al li kuraĝon kaj inventemon sur la scenejo.

Baldaŭ li spertis, ke ridindas nur tio, kio estas homa. Neniu kuliso, neniu dekoraĵo ridendis per si mem, sed nur kiam ĝi ekrilatis al homo. Hundo ne estas ridinda per si mem, sed alivestita je homo, ridigis. Truita ĉapelo elvokas kompaton aŭ abomenon; kiam Pieroto ĝin alfrapis al Arlekeno sur la kapon, ĝi provokis gajon.

”Aktoro zorgu pri la scenejo kaj ne pri la spektejo,” instruis la aktorojn reĝisoro Cot d’Ordan. Sed Gasparo ne povis ne senti, kion li perceptas per la tuta supraĵo de sia korpo. Li konstatis: ju pli da homoj estas en la salonego, des pli grandas la resono de la teatraĵo. Rido de unu eksonigis ridon de tri aliaj, kvazaŭ se vi vokas en montaro kaj deklivoj redonas eĥon el kelkaj flankoj. Sed se en la publiko estis pli da virinoj, oni ridis malpli. Eble tial, eksplikis Gasparo al si, ke la inoj pli emociiĝas. Li mem ankaŭ ne ridis, kiam li ekscitiĝis, indignis aŭ timis. Sed knaboj ridas en gastejoj, sidante ĉe boteloj da vino. Jes, homoj emas gaji nur estante trankvilaj, sen emocio, sen irito. Solece oni ridas rare. Tial teatro devas krei al la homoj dumtempan hejmon, kie ili bonfartas.

Li estis konvinkita, ke gajecon oni bezonas same kiel salon kaj akvon. Kiel ĝi estiĝas? li esploris. Mi venas sur la scenejon.

La publiko atendas, ke mi venos tien, kien mi celas. Sed mi stumblas je la kaŝita Arlekeno kaj falas. Eraro! Surprizo! Oni ridas. Mi intencas ekbati Arlekenon, mi svingas bastonon, sed ĝi kroĉiĝas je najlo kaj mi ekbatas min mem. Ju pli forta imago, des pli granda malkonsento. La homoj ridas. En la homa rido iam estas ia malhumaneco. Se stumblus komizo, kiu sidas en partero, li ne ridus. Se florpoto falus sur lian kapon, certe li furiozus. Se tio okazus al mi, li ridas, opinias tion bona ŝerco! Ĝi estas subkonscia malamemo, kiu jubilas, ke la malfeliĉo trafis ne lin, sed iun alian, ke la malfeliĉo eraris pri la adreso. Sed kiam la rido forpasis, tamen postrestas spuro de kompato.

Ĉu vi rememoras, Gasparo, kiel tragedioj ŝajnis al vi elokventaj? Pantomimo havas tiun avantaĝon, ke ĝi senigas dialogon de superfluaj detaloj kaj ebligas prezenti nur la ĉefan ideon. Sed vorto ne darfas manki al spektanto. Pantomimo estas kreita el silentado, ne el muteco. Ĝi havas sian specifan lingvon. Okazis iam, ke nesperta vilaĝano eraris kaj vokis al Gasparo: ”Pli laŭte!” — kvankam tiu tute ne ekparolis.

Meditadoj ne mortigas en Pieroto la vivon. Tial li estis al la spektantoj en Funambules tiel proksima, ke li havis ĝuste tiom da bono kaj malbono kiom ĉiu el ili. La novan teatran figuron kreis el li sarkasmo, kun kiu li akceptadis la sortobatojn kaj faris el ili ankoraŭ avantaĝon por si je konto de tiuj, kiuj lin maljustumis. Lia Pieroto ne beligis homon. Li senvualigis lin.

Akrevido de la popolo tial elektis Deburauon, kiel sian favoratan aktoron. Pro tio la partero kaj la galerio post la prezentado bisis: ”Ho-ho-ho! De-bu-rau!”

Ankoraŭ ne forpasis multe da tempo ekde la tago, kiam Deburau estis forlasonta la teatron. Kaj tamen nun Bertrand jam nepre ne decidiĝus al tio. Aŭtoroj adaptadis siajn verkojn ĝuste por tiu ĉi Pieroto. Lia famo vastiĝis tra bulvardo. Oni alproprigadis lin al si. Ili ne lasis preni lin de si. Bertrand tion rekonis en angulo de sia animo, sed li pagis al Gasparo naŭ frankojn kaj silentis.

Foje — estis jam vintro — Gasparo akceptis la kvinan fojon el la manoj de majstro Gérard la monatan kvoton — li kuraĝis inviti Désiréen unuafoje en la teatron. Tio estis la saman vesperon, kiam li ricevis en la vestejo bukedeton da violoj.

Désirée malfortis post antaŭnelonga malvarmumo, kaj ankoraŭ la unua akto ne finiĝis, kiam Gasparo rimarkis — li ne okullasis ŝin, eĉ se li estis kaŝita post kuliso, ke ŝi paliĝas kaj fermetas la okulojn. Ankaŭ li paliĝis, eĉ sub sia masko, kaj tuj aranĝis, ke oni forkonduku ŝin el la salonego. Li atendis ŝin enkoridore apud la scenejo. Ŝi sentis sin malsaneta. Anstataŭ aŭdi vortojn plenajn de rekono, kiujn Gasparo ĝojatendis, li devis kontentiĝi pri plendoj je kapdoloroj, je enuiga teatraĵo, je malodoro en la salonego.

”Forkonduku min hejmen,” ŝi petis.

”Mi ne povas foriri,” li certigis ŝin.

”Mi ne eltenos ĉi tie, akompanu min,” ŝi postulis obstine kiel malsana infano. Kaj kiam li hezitis, ŝi fiksis al li la malfeliĉajn okulojn kaj konfesis deprimite: ”Mi atendas infanon.”

Momente li decidiĝis. Li survestis nigretan pantalonon sur la blankan, trans la kitelon ĵetis malhelan mantelon kaj prenis Désiréen subbrake. Li kondukis ŝin al elirejo. Sur la scenejo ĝuste finiĝis akto kaj la publiko vane vokis Pieroton. Pluvis kaj la trotuaroj estis kotplenaj. Gasparo brakumis Désiréen tiel, ke per la larĝa mantelo li kaŝis ŝin antaŭ pluvo kaj rapidpaŝe kondukis ŝin al la hejmo. Li ekvidis droŝkon kaj venigis ĝin.

”Vi estas tiel bonkora, Gasparo,” ripetis Désirée. ”Pardonu al mi tion.”

”Mi timas pri vi,” li certigis ŝin kaj volis tiel diri al ŝi, kiel li estas afekciita pro la diritaĵo. Apud la domo li rapide elsaltis; la koto ŝprucis ĝis liaj genuoj. Li prenis Désiréen sur la brakojn kaj portis ŝin supren, kaj transdonis ŝin al Aneta. ”Kio okazis al ŝi?”

”Ni havos ... ŝi ... mem diros tion al vi.”

Li turniĝas kaj kuregas reen. Li vadas koton al la droŝko kaj instigas la koĉeron: ”Mi sendos al vi monon. Atendu ĉe la teatro.”

Li ne atendas ĝis la veturilo haltos, kaj tra pluvo kaj flakoj li kuras al la enirejo. Kasandro kun Arlekeno ludas. Ilia sceno finiĝas — Pieroto devas alkonduki Kolombinan. Kasandro kun Arlekeno ripetas la scenon. Sed Pieroto ankoraŭ ne venas. Direktoro Bertrand rapidas en vestejon. Ĝi malplenas.

Li kuras ree al la scenejo, kie la aktoroj jam trifoje komencas sian scenon kaj post la kulisoj tremas Kolombina. Tiumomente aperis Pieroto. Dumvoje li senvestigas pantalonon kaj ĵetas survizaĝen pudronubojn. Li kaptas Kolombinan je la mano kaj entiras ŝin sur la scenejon. Lia hararo estas tramalsekigita, la blanka pantalono estas makulita de koto. De sur la vangoj fluas akvo. Li transdonas Kolombinan al Kasandro. Li ŝanceliras pro laco kaj impete spiras. Iu el la publiko ekridas kaj la ceteraj aliĝas.

Gasparo daŭrigas sangmalvarme la ludon. Impete li ekskuas la kapon kaj priŝprucas Arlekenon. Kiam la ceteraj lin forpelas, fone li demetas la akvon el la manikoj. La homoj lin observas kaj amuzas sin.

La plej granda pluso de teatro Funambules estis la bona volo de ĝiaj spektantoj. Ili kredis al ĉiu ŝanĝo, ĉar ili kredis al sia Pieroto. Lia malseka vizaĝo bone harmonias kun la ŝtormo, kiu venas surscenejen. Lian korpon trafis fulmo. Sed pacienca Pieroto kun kompatema rido ordigas sian ĉapon. Per improvizo li motivis sian tardan kaj malsekan alvenon. Kiam li sentas, ke la intervalon oni transpontis, li subordigas sin disciplineme al la ensemblo.

Li finprezentas sian konfidemon. La vivo lin prihakis kaj priĉizis ĝuste por prezenti ĉi tiun scenejan figuron. Pri nenio li miras. Li lasis sin superi pere de Arlekena ruzo, sed konservas flegmon. Lia ironia rideto punas tiujn, kiuj lin maljuste traktis sur la scenejo, sed ĝi estas kuraĝigo por liaj fratoj en la rigardejo. La akto finiĝas kaj la publiko pardonis al Pieroto.

”Deburau” vokas la friponeta publiko elgalerie. ”Deburau!”

La stelo ascendas

Gasparo dezirus, ke la publiko aplaŭdu eterne, por ke li ne devu forlasi la scenejon sub tondradon de furiozanta Bertrand. Sed nenio alia restas.

”Ĉu ci scias, kion ci faris?” raŭkegas Bertrand.

”Neniu ion rimarkis,” tremas la voĉo de Gasparo. ”Mi konscias, ke mi agis kontraŭ la reguloj. Sed mia fianĉino ekmalsanis ...” La spiro de Gasparo rompiĝas. Li ne maldungos lin ja, ĝuste, kiam li bezonas tiom lukri! Sed la hodiaŭa prezentado havas alian epilogon, ol ĉiuj atendis. El la koridoro venas Cot d’Ordan kaj lin postsekvas alia nigrahara viro, vestita tiel elegante, kiel oni ne kutimas en Funambules. Tiu alta kaj blanka kolumo normalas nur en kafejo Procope. Cot d’Ordan respekte rerigardas kaj kaptas Bertrandon je la kubuto.

”Ĉu vi scias, kiel raran viziton ni havis en la teatro? Tiu estas sinjoro Charles Nodier, verkisto kaj historiisto!”

”Sinjoro Nodier?” ripetas respektoplene Bertrand kaj riverencas.

”Rekomendis vin al mi amiko Picard,” diras digne Nodier, sed dume li ĉirkaŭrigardas; kiam li kutimiĝis al la transkulisa duonlumo kaj ekkonis Pieroton, starantan post Bertrand, haste li alpaŝis al li. ”Jen la homo, kiun mi serĉas. Amiko, vi ne senrevigis min. Morgaŭ mi sendos donaceton al Picard por la bona konsilo.”

”Sciu,” turnis sin la gasto al Bertrand. ”Dum mi vivas, ankoraŭ neniam mi abonis lokon en teatro. Mi faros escepton.

Mi abonos por ĉiu sabato loĝion. Mi alkondukos ĉi tien mian amikaron.”

”Granda honoro, Majstro,” balbutis Bertrand. ”Ĉu vi deziras vidi ankaŭ sinjoron Laŭrenton aŭ Felikson?”

”Bonaj aktoroj. Sed tiu ĉi mimus albus (mimo blanka) min simple fascinis. Via nomo?”

”Deburau.”

”La nomo estas malfacile memorebla, sed via ludo ne. Ĝuste mi verkas historion pri Polichinello. Ĉu vi scias, ke vi estas ĝia epilogo? Kiu konsilis al vi la kitelon? La maskon? Mi devas paroli kun vi. Ĉu vi venos al mi?” Denove li turnis sin: ”Direktoro Bertrand, vi estas malkovrinto. Deburau? Mirinda! Jen mia vizitkarto. Sendu al mi fakturon por la abono. Kaj vi, Pieroto, vi estas ĉe mi bonvena ĉiun ajn antaŭtagmezon.

Mi demandos vin pri multaj aferoj. Adiaŭ. Ĝis revido!”

Li malaperis impete kiel ŝtormo, kiam ĝi finfuriozas kaj falas malantaŭ montoj. La tuta postkulisejo kvazaŭ ankoraŭ tremus.”

”Kion mi volis diri?” murmuretis Bertrand.

”Vi volis min versimile elĵeti,” rememorigis Gasparo al li.

”Sed tio ne estis miaflanke maldisciplino, kredu! Eble vi povus tion pardoni al mi.”

La direktoroj ekrigardis unu la alian. ”Hm,” kapjesis Bertrand. ”Ni interkonsentos kun sinjoro Cot d’Ordan.”

”Mi opinias, ke ne necesas fari tuj la plej severajn konkludojn,” diris Cot d’Ordan glacitone.

”Certe,” konsentis Bertrand. ”Vi havas feliĉon, Gasparo!

Ĉiusabate vi ricevos je kvar spesoj pli.”

”Dankon,” ekflamis la okuloj de Gasparo. Li ne sciis, ke li povus dekoble pli kaj ke ĉiu alia sur lia loko tion ankaŭ farus.

Feliĉa li kuris en la vestejon kaj rapide viŝis ŝminkon kaj pudron de sur sia vizaĝo. Li malvestis sin. La kotmakulita pantalono rememorigis al li la malsanan Désiréen. Sed subite li ekkonis, ke post li iu staras. Li turnis sin. Tiu estis Felikso.

”Ĉu ankaŭ vi koleras je mi, ke mi malfruis?” leviĝis Gasparo.

”Ne,” diris Felikso obtuzvoĉe. Gasparo ekkomprenis, ke temas pri io grava kaj ekrigardis la vizaĝon de Felikso.

”Vi venis tarde, sed tio ne gravas. Temas pri tio, ke mi ne foriru tro malfrue.”

”Mi ne komprenas, sinjoro Felikso.”

”Mi adiaŭas vin.”

”Kial? Do Bertrand maldungos vin?”

”Jam ne, Deburau. Mi volas preventi, ke foje li elĵetu min.”

La koro de la honesta Gasparo ĉe tiuj vortoj angoris. Felikso, kiu malgraŭ sia ĵaluzo tamen estis unu el la fondintoj de lia feliĉo, devas foriri el la teatro, kie li tiel longe rolis?

”Ne eblas. Do mi foriros.”

”Vana afero ĝi estus. Mi ne faras tiel pro nobleco. La teatro bezonas nin ambaŭ. Sed mi ne volas esti ĉi tie la dua.”

”Sed la direktoro — ”

”Li konsentos. Cetere ne taksu min kiel stelon subirantan.

Frederiko foriris kaj venkis. Mi foriras kun la sama espero.”

”Kara Felikso.”

”Brr, tiun tonon neniam! Kiel sur la scenejo: piedbato kaj kapriolo! Iru kun mi al la direktoroj.”

Deburau obeeme postsekvis Felikson, nur duone senmaskigita kaj alivestita. ”Mi foriras,” diris Felikso.

”Egan sukceson,” respondis Bertrand sensurprize.

”Vidu, kiel facilas foriri,” ekridetis Felikso al Gasparo. ”Sed tamen mi volus ion ordigi.”

”Kio ĝi estas?”

”La kontrakto de Gasparo Deburau. Mi silentis, dum mi ĉeestis. Mi rebonigos tion, forirante. Kiom li ricevas?”

”Naŭ frankojn semajne,” rememorigis Gasparo.

”Kiom vi aspirus havi?”

”Mi ricevadis jam dek ok.”

”Mi donus al li denove tiom,” aludis Bertrand, kiu ĉiam timis Felikson.

”Mi rezervas al mi prijuĝi tion post kritika prikonsidero,”

diris Cot d’Ordan.

”Vi pagos al li, sinjoroj tiom, kiom garantias al li la kontrakto ekde la venonta jaro. Tridek kvin! Aŭ mi prizorgos al li alian engaĝon.”

”Tridek kvin?” manklakis Bertrand kaj Gasparo enmense ankaŭ.

”Strangaj ŝercoj,” komentis la dua direktoro.

”Ĉu vi scias, kion signifas, ke li plaĉis hodiaŭ al Nodier? Ĉu vi komprenas entute kian publikon li alkondukos ĉi tien? Deburau estas artisto — kaj nur via blindeco kaŭzis, ke tiom obstine vi preferis min antaŭ li.”

La direktoroj devis jam plurfoje tiuvespere interkonsenti per rigardoj.

”Sinjoro Felikso,” ekflustris Gasparo. ”Neniu salajro en la mondo kapablas kompensi, kion hodiaŭ vi donacis al mi.”

”Multon bonan ni ne vidas,” murmuretis Felikso filozofe, ”ĉar tio estas kaŝita en la homa animo.”

”Jes,” moliĝis Gasparo, ”sed tion mi dirus neniam pri vi.”

”Dankon pro sincereco, Deburau. Eble jam mi ne iĝos eminenta aktoro. Eble la historio alskribos al mia konto, ke almenaŭ mi sciis ĝustatempe flankeniri. Adiaŭ, Deburau. Kaj famigu nian Funambules.”

Kiam li foriris, al Gasparo ŝajnis, ke ĵus iu mortis.

”Venu, sinjoro Deburau,” diris Bertrand, unuafoje ne cidirante al li. ”Ni preparos la kontrakton, kiel famigi Funambules.”

Ĝoje skribis Gasparo Deburau leteron al pentristo Gérard. Li dankis tiun pro la ĝisnuna helpo, kiu estonte ne plu necesos.

Li adiaŭis Felikson Charigni kaj enviis al li nur unu: Felikso estis forveturanta kun komedianta grupo orienten, en Germanion, kaj oni kontrakte garantiis al li la prezentadojn en Prago. Tien foje veni!

Sabate, kiam jam dekfoje estis ludata ”La sovaĝa taŭro,”

aperis Nodier denove en la loĝio kaj kune kun li tri aliaj, egale bone vestitaj viroj. ”Vidu, ke mi ne parolas vane, direktoro,”

diris al li Bertrand, kiam li dumpaŭze vizitis la transkulisejon, kie li kondutis hejmece. ”Miaj amikoj nur demandas, kial la teatraĵo nomiĝas ’La sovaĝa taŭro’?”

”Tial,” ekbalbutis Bertrand, ”ĉar tian titolon ĝi havas. Al ni mankis titolo. Do ni lotumis.”

”Eble oni ekkomprenos,” ekridetis Nodier kaj eniris en la vestejon al Deburau.

”Mi havis multe da laboro,” pardonpetis Gasparo. ”Se mi scias, kiom mi estas devoligita al vi,” li rekonis honeste. ”Mi havas novan kontrakton.”

Nodier rifuzis lian dankemon, sed pro scivolemo li ekprenis la dokumenton, kiun Deburau montris al li. Dum Gasparo ĝustigis al si la maskon, li enprofundiĝis en la legaĵon. Subite li ekridis.

”Mi ne estas informita, kiajn kontraktojn faras la arestitoj kun la ŝtata administrejo sur la Diablaj Insuloj, sed mi opinias, ke iliaj kondiĉoj estas pli favoraj.”

”Neniam mi havis tiel brilegan kontrakton.”

”Kiel vi povas konsenti, ke vi ludos kian ajn rolon? Vi estas ja Pieroto.”

”Mi esperas, ke oni lasos min ludi Pieroton,” rediris Gasparo.

”Certe, certe. Ili eĉ petos vin. Sed ĉi tio estas simple brutaleco. Kiam vi malsaniĝos, ĉu la direktoro ne pagos al vi?”

”Kiam mi malsanos, mi ne laboros,” senkulpigis tion Deburau.

”Tiam, kiam vi ekstreme bezonos subtenon, li donos al vi nenion? Tio estas kruela. Kaj vi malsaniĝos ĉi tie eble baldaŭ,”

li frostotremis kaj ĉirkaŭrigardis. Gasparo postsekvis lian rigardon kaj vidis malsekajn makulojn, kiuj verdis sur ĉiuj muroj. La plafono estis tegita de flavverdaj gutoj.

”Jam Felikso tion montris al mi. Mi diris tion al la direktoro, sed ili atentigis min pri la tria punkto de la kontrakto.

Mi devas kontentiĝi kun hejtmaterialo kaj lumo, kiujn la administrantaro de la teatro disponigos al mi.”

”Kaj se vi malsanos je pulmito?”

”Sinjoro Bertrand opinius, ke mi volas lin ĉantaĝi, apenaŭ mi iomete avancis.”

”Ne ĉantaĝu. Akuzu lin.”

”Neniam, sinjoro. Certas, ke li maldungus min.”

”Laŭkontrakte tio ne eblas. Fakte li ĝojos, se vi restos. Jam mi preparis artikolon. Ĝi aperos venontsemajne en Pandora.

La direktoro devas scii, ke vi ne dependas de li.”

”Mi ŝatas tiun teatron tiom, ke mi ne povus vivi sen ĝi.”

”Atentu, ke pro la granda amo vi ne ĉesu vivi! Tio ne estas vestejo, tio estas karcero. Atendas vin ĉi tie reŭmatismo korpa kaj anima.”

”Kiam mi revenas post la sceno el la scenejo,” konfesas Gasparo, ”kaj ŝvitas, mi tremas pro malvarmo, tio estas vero.”

”Mil diabloj!” ekkriis Nodier, kiu en sia eleganta vestaĵo ĉi tie kontrastis kiel rozo sur fatrasejo. ”Ĉu iam vi rigardis post la ŝrankon?”

Deburau helpis ĝin forŝovi. Aperis muro tute korodita de malseko. La ligna planko estis tute traputriĝinta kaj el la humida balaaĵo kreskis violkolore nigraj fungoj.

”Ĉu vi kultivas ĉi tie trufojn?” ekmiris Nodier. La fungoj havis krustiĝintan supraĵon kaj ŝime haladzis.

”Imagu la gloran tribunalon,” ridetis Nodier kaj pikis la fungojn per bastono, ”kiel ĝi okulegos, kiam ĉio antaŭ ĝi aperos kiel corpus delicti. Mi ĝojas je la proceso.”

”Mi ne volas procesi kontraŭ la direkcio,” oponis Deburau.

”Vi procesos!” diris serioze Nodier, ”ĉar vi havas devon konservi vian sanon en bona ordo. Mi ordonas tion al vi en la nomo de ĉiuj, kiuj ankoraŭ amas vin. Ludu, mi petas, kiel lastfoje! Miaj amikoj ĝojas je la fino de la teatraĵo, pri kiu mi rakontis al ili.”

Filibert vokis Gasparon al la scenejo.

”Mi provos, sinjoro.”

Pasis kelkaj semajnoj kaj en gazeto Pandora aperis artikolo, kiu unuafoje prese atentigis Parizon de grandaj bulvardoj pri aktoro el Funambules, ĝis nun ne konata. La subskribo mankis; sed spertaj legantoj divenis en la skribinto Nodieron, kiun oni konis kiel spritan noveliston, adoranton de Shakespeare, artiston de polurita stilo kaj romantikulon plene absorbitan de fantastaĵoj. En la linioj surskribitaj simple DEBURAU, oni legis: ”Ĉu iam tuŝis ĉi tiu nomo vian aŭdon, distingaj loĝantoj de kvartalo Saint Germain kaj Chaussée d’Antin?

Ĉu vi scias, kiu ĝin portas? Ĉu vi konas la talenton, kiu ĝin reprezentas? Deburau estas artisto fakte admirinda. Li ne dankas por sia famo al la arto paroli. Li ne parolas. Sed ĉiuvespere li aperas sursceneje de sia teatro kaj liaj vizitantoj lin ŝatas kiel la plej grandajn aktorojn.”

En serio de la tranĉe spritaj komparoj kun la konataj artistoj tiutempaj la aŭtoro pruvadis siajn preferojn kaj malkaŝis, ke la figuro, kiun la aktoro prezentas, portis la nomon Gilles.

”Tiun ĉi figuron Deburau kreis en teatro Funambules. Jam plurfoje mi vidis tiun ĉi nature veran artiston sursceneje, al kiu mankas nenio krom alta salajro, kaleŝo kaj barnuma reklamo en la gazetaro, ke li fariĝu moda.

La ĉefrolantoj en teatro Funambules estas Laurent senioro kaj Deburau. Laurent estas neordinara viro, mi certigas vin: li verkas teatraĵojn, surscenejigas ilin, pentras dekoraĵojn kaj ĉefrolas. Eminentas precipe lia Arlekeno.

Deburau havas la same bonan famon kiel lia amiko, kvankam li estas nek aŭtoro, nek pentras, nek estas mekanikisto; li estas nur Gilles; jam el tio videblas la supereco de lia unika talento. Mi estas ravita de li kaj mi donus kvin viajn komikulojn, ettalentajn aŭtorojn kun grandaj pretendoj por tiu ĉi unu simpla, modesta kaj tiel perfekta en sia malfacila fako.

Gilles havas karakteron, kies senfinajn nuancojn oni povas malfacile eldiri. Li simplas kiel infano; malkuraĝa, ruza, pigra, instinkte mava, servutula; ŝercemulo, manĝemulo, ŝtelisto, fanfaronulo, avidema, mallerta, sprita en elpensaĵoj, kiel kontentigi siajn kapricojn; li estas naiva kaj klaŭneca diablo.

Certe li estas unu el la plej mirindaj kreaĵoj de farso. Sed estas en li pli da poezio, ol mi kapablas entute esprimi. Nur Deburau mem montrus al vi per sia nesuperebla trankvilo ĉiun ĉarmon, la tutan ĝian profundon.

Sed vi ne volas iri rigardi, kiu estas Deburau!”

La ora sonĝo

Gesinjoroj! Parizanoj paŝantaj tra nia glora strato, haltu!

Haltu, se vi serĉas noblan amuzon! Jen, la teatro, kian vi trovos nenie aliloke — Funambules — Ĉe akrobatoj! Sed ne eraru! Surŝnure jam delonge oni ne iradas ĉe ni. Ĉu vi aŭdis pri ni? Eniru — kaj poste vi mem parolos. Eniru ĉiuj noblaj sinjoroj! Ĉi tie troveblas, kio ankoraŭ ĝis nun ne estis vidita, eĉ ne ĉe antikvaj persoj, grekoj, romianoj aŭ egiptanoj. Por minimuma prezo vi ekvidos ĉe ni eminentajn artistojn. Nur ĉi tie kaj nenie aliloke! Muziko ek! Ĉu vi aŭdas? Ĉe ni vi ekvidos superban sinjoron Laurenton en la rolo de Arlekeno kaj lian pli junan fraton en la rolo de Leandro! Ni prezentas la pantomimon ”Ora sonĝo”! Sinjoro Placido prezentas Kasandron! Ĉe ni vi povas rigardi Morfeon, dion de sonĝoj! Die ĉarma fraŭlino Mariana prezentas Kolombinan! Ni ludas hodiaŭ la plej belan el ĉiuj pantomimoj, kiuj iam aperis sursceneje. Vi demandas, kiu ĝin verkis? Tion solan mi ne povas diri al vi. Sed vi povas kredi al mi, ke li estas fama aŭtoro, kiu ne darfas esti nomata. Rapidu, sinjoroj! Nia teatro havas sepcent lokojn, sed kiu malfrue venis, jam ne ricevos sidlokon. Kaj se nenio igos vin batali pri biletoj, do mi diras al vi: la rolon de Pieroto, servisto de sinjoro Kasandro, prezentas sinjoro Deburau. Sinjoro Deburau, pri kiu oni skribas en la gazetaro.

Eniru sinjoro!”

Elegante vestitaj sinjoroj ĝis nun ridetas pri la kuraĝo de patro Royer, kiu ankaŭ kontraŭ ili aŭdacas ĵeti sian foirejan defion.

Ili ne antaŭvidas, ke baldaŭ devancos unu la alian por ricevi tie kian ajn biletojn. Sed la anonciston tio ne afliktas kaj li alparolas aliajn.

La ”noblaj sinjoroj” en drap-kiteloj kaj kun ĉapoj surkape ne lasas sin tiom invitadi. Ili hastas suben. La majstroj kondukos siajn edzinojn kaj pagos al si la antaŭscenon. Kelkaj amant-paroj trovis rifuĝejon en la loĝioj. Sed la plej pasia publiko sidas malantaŭe kaj en minigalerio, nomata ”edeno”. Tie estas tiuj, kiuj aplaŭdas pro senpacienco jam duonhoron antaŭ la komenco kaj entuziasme salutas ĉiun novan lumon, kiu eklumas en la salonego. Ĉi tiuj spektantoj pleje gravas; se la teatraĵo malbonas, ili fajfos jam dumpaŭze, se ĝi bonkvalitas, ilia entuziasmo garantios monaton de disvenditaj salonegoj.

Ĝi estas publiko nekoruptebla kaj necedema. Se vi donos al ĝi, kion ĝi deziras havi, ĝi amos vin ĝismorte kaj lokos vin en la koron tuj post Béranger kaj post amatino.

”Eniru, sinjoroj,” raŭkas la anoncisto antaŭ la enirejo kaj sinjorino Bertrand ne kapablas kontroli biletojn. Jam proksimiĝas la tempo por komenci.

Post la kulisoj regas streĉo. Ĝi ekis regi jam ekde tiu tago, kiam sinjoro Nodier okaze de unu el la vizitoj transdonis al direktoro Cot d’Ordan la manuskripton de la pantomimo ”Ora sonĝo”, sed li igis ĵuri al si, ke lia nomo ne aperos konekse kun la teatraĵo. Malgraŭ raviteco pri la pantomimo, kiu lin obsedis, li devis memori, ke li estas estimata direktoro de biblioteko Arsenalo kaj ke oni al li tre amare riproĉus inklinon al la literaturo por akrobatoj.

Cot d’Ordan komprenis, sed tuj li igis studi la teatraĵon.

Post akordiĝo kun Bertrand li komisiis la reĝisoradon al Laurent, sed ĉar la respondeco pri sukceso kuŝis sur Deburau, ili donis al tiu la eblon adapti la proprajn scenojn laŭ sia plaĉo.

Pri la aŭtoro de la ”Ora sonĝo” oni ne parolis. Sed Charles Nodier kun kelkaj plej proksimaj amikoj sidis dum la premiero en la loĝio plej proksima al la scenejo.

La ”Ora sonĝo”, pantomimo, kiu havis sur la scenejo multe da lirika ĉarmo, surprizadis la spektantojn kaj kulminis en komikaj scenoj de Pieroto, kiujn elpensis Deburau; ĝi havis grandan sukceson.

Aŭdeblis onidiroj, ke la aŭtoro estas Nodier, sed li neadis tion. Kalumniuloj asertis, ke tial, por ke li povu pri la verketo des pli entuziasme paroli. Li venadis preskaŭ al ĉiu prezentado kaj alkondukadis ofte gastojn. Ĉiam pli ofte aperadis en la loĝioj de Funambules vizitantoj, pri kiuj miregis la scenejo kaj la partero. Estis cititaj nomoj, kiujn al ”garbejo en periferio” enviis ankaŭ grandaj teatroj: Gautier, Balzac, Nerval.

Sed en la gazetoj aperis eĉ ne unu linio. La raporteto en Pandora seneĥis kaj neniu opiniis konvena, ke indus skribi pri la spektaklo sur bulvardo du Temple.

Por Gasparo ”La Ora sonĝo” signifis venkon. En ĉi tiu teatraĵo li evidente superis ankaŭ Laurenton. Sed Deburau disdonis al homoj tiom da rido, ke Funambules por ĉiam famiĝis kiel la plej sekura sidejo de la gajeco en la kvartalo du Temple.

Homoj el la periferio ĝin ŝatis ĉiam pli kaj pli. Ĝi fariĝis ilia frato, ĝi kapablis ilin inspiri kaj venĝi.

La reveno de Godot

Gasparo dum preparoj de la ”Ora sonĝo” vivis vere kiel ensonĝe. Mankis al li tempo preskaŭ por ĉio kaj li suferis de Désirée multajn riproĉojn. Li koncentris sin al sia teatro, sed kiam li momenton paŭzis, li rapidis al Désirée. Li dankis al ŝi por la bukedeto da konvaloj, kiun li ricevis en la tago, kiam li forveturigis ŝin tra pluvema nokto, en la unua vespero de la vizito de Nodier. Désirée embarasiĝis pro lia danko, sed ne oponis; Gasparo ne hezitis. Sed la konval-bukedeto aperis en la vestejo plurfoje. Li ekkonis, ke la floroj ne venas el la manoj de Désirée. Li riverencis tial sekret-signife al ĉiuj damoj, kiuj aplaŭdis el loĝioj, kaj ĝojis, ke unu el ili estas lia nekonatino.

Dum la unuaj reprenoj de la ”Ora sonĝo” Nodier sukcesis igi Gasparon, ke fine li iru al advokata skribisto kun akuzo kontraŭ Bertrand. Kiam tio konatiĝis, Cot d’Ordan indignis, sed la pli sperta Bertrand sagace silentis. Okazis fakte la proceso kaj Nodier ne eraris; eĉ ne kranion juĝistoj ektimus tiel kiel la viol-nigrajn fungojn, kiuj aperis surtable. Ĵurnalistoj rapidis al la tribunala halo. Sed ne estis malfacile pacigi la indignitajn partiojn; Bertrand kompleze promesis igi la vestejon purigi kaj adapti, Deburau, ke li subordiĝos al la regularo. Ĉiuj gazetoj publikigis informojn pri la kurioza proceso, kaj la nomo de la teatro denove renkontiĝis kun la nigra presfarbo. La tutan venintan semajnon la teatro estis tute okupita.

Bertrand post la dimanĉa prezentado vokis Gasparon al si.

Ekde la momento, kiam ili disiris ĉe la tribunalo, ili ĝis nun ne parolis unu kun alia. Inter ili estas pulvobarelo. ”Deburau,”

leviĝas la direktoro de la tablo: ”Malagrablas agnoski malvenkon.” Sed lia voĉo ne estas severa. En ĝi estas male malica rideto. ”Tion mi surprenas. La proceso estis bonega ideo.”

Gasparo atendas.

”Ĉu vi estas kontenta kun la vestejo? Ĉu ĝi estas pura?”

Gasparo jesas.

”Eble, ke dum pasko ni fermos la teatron. Ne por tro longe, nature. La apogiloj kaj balustradoj estas malpuraj. En la seĝoj surpargete elfalas ĉifonoj. En la loĝiojn mi volus doni novan ornamaĵon. Eĉ la amikoj de sinjoro Nodier ne sentos sin ĉi tie malbone.” Gasparo fakte ne atendis, ke la renkontiĝo okazos en tiel bona volo. Kaj Bertrand daŭrigas: ”Aŭskultu, Deburau, ĉiam mi opiniis, ke ni du harmonias unu kun la alia, mi kaj vi.”

Kien la direktoro celas?

”Mi volas, ke vi estu vere kontenta. Ĉu mankas io al vi?”

”Mi volus edziĝi,” subitis Gasparo.

”Ĉu? Aldoni monon mi ne povas. Sed vi havas ja intereson pri armiloj, ĉu?”

”Mi ne soldatis, ”

”Mi opinias la armilojn en nia magazeno. Mi komisius ilin al via zorgo. Tio reprezentus dek frankojn semajne.”

Bertrand ĝue rigardis la feliĉajn embarasojn de Gasparo.

Tiu rapide kalkulis. ”Vere? Per mia animo, tio jam povus sufiĉi por du. Sinjoro Bertrand, vi povas de mi postuli kion ajn vi volas. Mi estas poreterne via,” diris li ĝuste tion, kio gravis por Bertrand. ”Vi estas ja eminenta homo.”

”Ĉu vi opiniis min vere fihomo?” ridis Bertrand.

”La plej bona direktoro vi ne estis, sed mi forgesas ĉion, kio malbonis,” diris sincere Gasparo. ”Mi restos al vi ĝismorte fidela. Sciu, sinjoro Bertrand,” li aldiris konfideme, ”mi bezonis ankaŭ iom da feliĉo.”

”Mia dio, pro kelkaj frankoj,” preskaŭ ekhontis Bertrand.

”Mi havos hejmon. Edzinon. Fidelecon,” diris Gasparo kun okuloj fiksitaj al revo pri feliĉo.

”Estu modesta, ne tuj troigu,” avertis lin la direktoro.

”Iru, edziĝu. Vi povas finfine vojaĝi ien por mielmonato.

Nature, ke nur duontage.”

”Tiom mi eĉ ne atendis. Dankon, sinjoro direktoro.”

Kien kuri kun la bona sciigo? Viziti kun botelo da bona vino Kristoforon kaj Adolfon? Por tio sufiĉos tempo morgaŭ kaj li povos almenaŭ aĉeti al Justina ian punton aŭ ŝueton. Al Désirée. Post la prezentado ja, li ne iradis al ŝi; ŝi diras, ke baldaŭ ŝi devas dormi, sed hodiaŭ li provos tion. Eble ankoraŭ ŝi ne ekdormis, eble ŝi ĝojos pro la novaĵo.

Jam de malproksime li ekvidis lumon enfenestre. Li volis ekfajfi, sed tiumomente videblis, ke iu forportas la kandelingon. Ĉu Aneta havis vizitanton? Sur la ŝtuparo aŭdiĝis paŝoj.

Li flankenpaŝis por ne ĝeni. Ŝlosilo malfermis seruron. Vira staturo eliris el la domo — post ĝin elrigardis knabina kapo.

Ankoraŭ iom da flustrado, ĉirkaŭpreno, kiso; poste la viro forŝiris sin de ŝi, foriris. La knabino lin postrigardis kaj poste retiris la brakon kun la lumo kaj volis fermi la pordon. Gasparo elkuris el ombro de la mureto kaj saltis al la pordo.

”Aneta!”

La lumo ektremis, ekŝancelis, kvazaŭ infan-ŝipeton ekfrapus marondo. Ŝi estis Désirée. Rebrilo de la flameto tremetis sur ŝia vizaĝo. Ĉu vi kalkulis kun tiu ĉi sceno? Kie estas, Pieroto, via ĉion pardonanta rideto?

Li prenis el ŝia mano la tremetantan kandelingon. La lumo ekflagris denove klare. ”Ĉu vi solas hejme?” Ŝi kapjesis.

”Ni iru do supren.”

Li prenis ŝin delikate subbrake. La ŝtuparo eĥis de ĝemo.

Kaj Gasparo dumvoje meditis. Ideoj venadis spontane. Ĉu Désirée sopiris travivi etan aventuron? Ĉu tamen ŝi restas via?

Ĉu forĵeti ĉiun esperon? Désirée gravedas. Feliĉon, Gasparo, vi gajnas nur per la doloro. Humiliĝu, oferu tiun ĉi momenton, pardonu kaj vi gajnos multe pli, la tutan vivon.

Ili venis supren.

Gasparo starigis la kandelingon. Désirée eksidis kvazaŭ senviva sur la malnovan konatan sofon; ŝi rigardis senmove antaŭ sin.

”Ne timu, mi demandos vin pri nenio,” li diris per trankviliga voĉo.

”Kial vi spionis min?”

”Pro tio mi ne venis. Mi venis kun sciigo. La direktoro altigis mian salajron. Ni povas geedziĝi.”

Désirée ne sciis, ĉu tio estas ŝerco aŭ moko.

”Kaj nun vi trafis min ĉe la ago,” ŝi modifis la voĉon al infana dureco, ”kaj vi pruvos al mi, kiel mi fuŝis mian feliĉon.

Ĉu mi aplaŭdu?”

”Kial vi turmentas vin?” bonkore ekridetis Gasparo. ”Nenio ŝanĝiĝis. Mi amas vin, Désirée. Mi diras tion simple kaj normale, ĉar mi deziras vivi kun vi. Kvazaŭ mi dirus: estas nokto aŭ tago. Ĝi estas same vera.”

Ŝi ne povis kredi. Li trafis ŝin ĉe perfido kaj proponas al ŝi komunan vivon por ĉiam.

”Kaj la hodiaŭo?”

”Mi kredas,” pliiĝis en lia voĉo la ardego, ”ke vi zorgos kune kun mi, por ke nia vivo ne fuŝiĝu. Ĉu vi deziras?”

Ŝi leviĝis kun la okuloj ĝis nun senfidemaj. ”Kaj kio okazos, se mi ne estas tiel bona, kiel vi opinias?”

”Vi estos.”

”Do tamen vere vi volas min?” ŝi ekflustris kaj alpaŝis al li.

”Jes,” li diris.

Nur tiam Désirée ekploris pro honto kaj pento.

Vespere post la okazaĵo kun Désirée ekfrapis iu subite la pordon. ”Bonan vesperon, Deburau,” diris la eniranta viro.

”Bonan vesperon,” respondis Gasparo kaj kun intereso rigardis la vizitanton.

”Malnovaj konatoj renkontiĝas, ĉu?”

Nun Gasparo lin rekonis. Godot. Godot el strato St. Maur.

”Kion vi volas ĉi tie?” li demandis mirigite. ”Kiu vin lasis eniri?”

”Mi diris al ili, ke ni estas bonaj konatoj.”

Botelo da ruĝa vino staris surtable kaj rememorigis al Gasparo la proksimiĝantan solenon. ”Vi havas bonŝancon, sinjoro Godot. Hodiaŭ eble estas la unua tago, kiam mi scias forgesi, kion vi faris al ni.”

”Proponu do al la malnova amiko gluteton da vino.”

Li eksidis kaj ekprenis glason. ”Kial mi venis? Mi fartis iel tiel. De temp’ al tempo mi aŭdis pri vi. Mi loĝas ne malproksime.”

”Neniam mi vidis vin.”

”Iam ni renkontiĝis. Sed vi iradas tro enpense. Kial vin malkvietigi? Hieraŭ mi eksciis de unu el viaj muzikantoj, ke vi edziĝos. Do certe vi fartas bonege. Kaj mi diris al mi: Certe li helpos al malnova konato.”

Deburau deturniĝis de la vinglaseto kaj ekmienis serioze.

”Sinjoro Godot, mi havas multe da kaŭzoj juĝi pri vi plej malbone. Vi damaĝis min tiel, ke neniu povas tion kompensi al mi. Ĉiam mi deziris venĝi al vi. Sed mi estas en pacema humoro, mi volas ĉion ĉi enterigi. Mi scias, vi fartis mizere, vi vivtenis vin kiel eblis, ankaŭ je konto de aliaj.”

”Mi ne venis por aŭskulti paroladon, sinjoro Deburau,”

ekmuĝis Godot.

”Kial mi instruu vin? Vivu kiel plaĉas al vi. Ĉiun latronon la sorto trafos. Sed prefere ne krucu mian vojon. Ĉu komprenite? Viakulpe malsaniĝis mia patro en malliberejo. Al murduloj mi ne donas almozon.”

La okuloj de Gasparo flagris kaj la vangoj forte ekruĝis.

Ankaŭ lia voĉo vibris sur dislimo de trudita trankvilo.

”Ne teatru, bileton mi ne aĉetis,” rebatis Godot. ”Mi ne volas donacojn, mi proponas al vi negocon. Mi vendos al vi sekreton.”

”Kian?”

”Morgaŭ mi preteriros komisarejon. Se ni akordiĝos, mi iros plu. Se ne, mi diros al ili pri via napoleona juvelo.”

”Vi scias ja, ke tamen oni forportis ĝin jam tiam kaj nenion alian mi havas. Via Napoleono ne interesas min.”

”Klarigu tion al la reĝa polico, sinjoro Deburau,” diris malice Godot. ”Ĉu sciate, kion signifas ilia suspekto?”

La vizaĝo de Gasparo denove paliĝis. ”Sinjoro Godot,” li diris glacivoĉe kaj akre, ”mi komprenas, ke mavulo povas malaltiĝi al ĉantaĝo. Sed veni al homo, kies patron vi neniigis kaj provi sian brutalecon ankaŭ je li ...”

”Sinjoro Deburau,” volis Godot ĉantaĝi, ”vi devas rekoni...”

”For!” diris Gasparo mallaŭte kaj pli minacis lia vizaĝo ol la voĉo.

”Estu atentema je mi,” siblis Godot.

Deburau ekpaŝis kaj lia mano energie montris al la pordo.

”Ek al la scenejo!” vokis Filibert. ”Ni komencas!”

Gasparo aldonis pudron sur sian vizaĝon. Ŝajnis al li, ke liaj sulketoj pliprofundiĝis.

”Sur la scenejon!” ordonis mem sinjoro Cot d’Ordan.

Deburau iras. Malbone li komencas la ludon. La korpo pezas kaj la membroj kvazaŭ el plumbo. Surfunde de la memo kuŝas pezilo, kiu permesas movon, sed ne salton. Li enprofundiĝas en la ludon kiel en purigan banon. Mi devas tion deskui de sur mi, mi devas forigi la malpuraĵon. Poste jam li ne pensas pri la okazintaĵo kun Godot, li perdiĝas en la ludo.

Li estas nura doloro, li estas moko, kompato, ĵaluzo. Kiel li ludas hodiaŭ! pensas la aktoroj ĉirkaŭ li. Estis preskaŭ neeble ankoraŭ aldoni ion al la pripensita perfekteco. Sed tio ĉi jam ne estas el la aktoro. La homa animo sopiras elserĉi ne nur por la publiko, sed ankaŭ por si mem alian mondon, pli bonan, pli belan, en kiu la homo solenas sian renaskiĝon.

Sed tiumomente, kiam Pieroto ĉasis Arlekenon en la ĉambro de drinkejestro, okazis io neatendita. Io ne aŭdita. Meze de la kontenta kaj laŭta rido eksonis el la rigardejo laŭta ekfajfo. La aktoroj kaj la spektantoj por momento konsterniĝis.

Sed Gasparo ne perdis la kapon. Li turnis sin, kvazaŭ esplorante, de kie la fajfado venas, kaj li ĉirkaŭrigardis la meblaron.

Li frapetis sian frunton. La poto sur kameno! La vaporo foriras! Kaj fakte: eksonis nova fajfo, sed tiumomente, kiam Gasparo demetis kovrilon desur la poto, la fajfado ĉesis. Gasparo mem ekfajfis. Sed la ekscesulo malantaŭe ne lasis sin rebati. Li komencis denove, kaj ankoraŭ pli laŭte ol antaŭe. La publiko ne konsentis kun la provokanto; sed kiam klaris, ke Deburau akceptis la defion kaj batalas kontraŭ la malkontentulo, ĉiujn ekinteresis, kiu venkos. Laurent kiel Arlekeno restis post kulisoj. Li sciis: nun Deburau devas resti sola. Bertrand alrigardis sorĉite. La aktoroj sin kunvokadis reciproke: ”Iru rapide, Deburau improvizas!”

Gasparo kapablis trovi dek manierojn kiel konvinkiĝi, ĉu fajfas la poto, ĉu knaras la fenestro aŭ ĉu aliloke fuĝas vaporo. La fajf-ladeto sub lia lango gaje konkurencis kun la fajfado el la partero. Sed kiam la fiulo en la fono ne intencis ĉesi, li decidiĝis la intermezon energie fini. Li aliris la scenejrandon.

”Silenton!” vokis iu.

Gasparo elbuŝigis la fajf-ladeton kaj diris trankvile: ”Mi volus proponi al tiu sinjoro malantaŭe mian fajfileton.

Mi rememoris, ke tiun, kiun li ŝtelis de mi antaŭ momento, mi jam unufoje englutis.”

El la loĝio aŭdiĝis rido de tiu, kiu la unua ekkomprenis la ridindigan mokon. La partero aldoniĝis. Ĉiuj ridis pro sinteno de Pieroto. Gasparo instinkte ekrigardis al la loĝio. Sidis tie bela viro kun vizaĝo delikata, iom simila al Nodier. Poste li eksvingis kaj ĵetis la fajfileton en la salonegon. La publiko decidis, ke Deburau estas venkinto en la duelo, kaj kiam la brutulo enfone ne komprenis tion kaj volis daŭrigi la fajfadon, ĝi opiniis tion ofendo. Kelkaj junuloj ekkuris serĉi la provokanton. El ”pulbalkono” du metilernantoj kliniĝis, mire ke ili ne elfalis transbalustraden, kaj montris: Tiu estis, tiu! Li volis forkuri, sed oni kaptis lin kaj prilumis. Gasparo ne eraris. Godot estis tiu, kiu volis venĝi.

En Funambules estis la publiko dankema, amikema, kun soleneca humilo enanime. Ĝi kondutis memstare kaj sciis gajiĝi. Sed ankaŭ ĝi ekflamis de furioza malamo kontraŭ tiu homo, kiu ofendis ĝiajn aktorojn.

Godoton ili traktis simple. Malgraŭ la fakto, ke li defendis sin, ili transdonadis lin el unu vico al la alia kaj poste lin elĵetis tra la pordo.

Gasparo leĝere riverencis. Li turnis sin por repreni la fortojn, kaj jam en la sekvinta movo li estis denove Pieroto. Ekkuro, akra halto, surprizego — kaj jam denove li kaptis atenton de la publiko, kiu mallaŭtiĝis.

”Bravo!” eksonis laŭde en la loĝio. La interrompo estis forgesita kaj la prezentado estis unu el la plej sukcesaj prezentadoj. Jam longe ne ĝojigis Gasparon la teatra ludo kiel tiam kaj preskaŭ li timis, ke ĝi finiĝos. Li konfesis amon al la scenejo kaj amikecon al la publiko, dankinte por la aplaŭdo. Kiam fine li estis revenanta en la vestejon kaj Bertrand al li diris kelkajn laŭd-vortojn, invadis en la koridoron Cot d’Ordan, pli pala ol Pieroto mem.

”Bertrand! Deburau!” li kriis, ”ĉu vi scias, kiu estis tiu homo sidanta en la loĝio?”

”Eĉ ne ideeton mi havas,” diris Bertrand, kiu en la artistaj rondoj havis multe malpli da spertoj kaj konoj.

”Terurilo de la parizaj teatroj! La kritikisto Jules Janin!”

Ne multe mankis kaj Cot d’Ordan proksimiĝis al kolapso.

Li sin apogis je la muro.

La edzi ̧donaco

Postmorgaŭ aperis en ”Journal des Débats” artikolo subskribita fare de Janin, kiu ondigis la surfacon de la teatra vivo ĝisfunde, kaj pri kiu oni parolis en postkulisejoj de ĉiuj parizaj teatroj kaj en promenkoridoroj de ĉiuj rigardejoj. Jen kion enhavis la fama artikolo: ”Mi ne volas hodiaŭ denove ripeti al la pariza publiko, ke ne plu ekzistas gloro de la pariza teatro. Estas konate, ke la dentoj de Kerubo estas falsaj, sinjorino grafino vivas en ekzilo kaj Figaro senrevigita de tiom da vanaj revolucioj, iradas kun bastono sunĝuadi. Ekzistas nek klera nek glora partero de la franca teatro, ĉar ankaŭ ĝi jam delonge estas enterigita, kaj dum ĝia sepulto ploris Figaro ankaŭ kun Almaviva.

Sed mi opinias mia devo informi Parizon, ke se ne ekzistas teatro, ekzistas Funambules. Kaj se ne estas partero el kafejo Procope, estas partero el teatro Funambules, verva kaj elana publiko, kiu ŝatas fortan vinon kaj bonan spriton. Pli frue Arto veturadis en kaleŝo, nuntempe ĝi piediras. Ĝi moviĝis surkotorne, hodiaŭ ĝi portas lignoŝuojn por koto. Pli frue la teatra arto havis siajn noktajn solenojn, reĝon ĉe la kruroj, salonegojn en Palais Royal. Nuntempe la teatra arto manĝas terpomojn sur bulvardo du Temple, riparas siajn ŝiritajn ŝtrumpojn ĉe la pordego de sia teatro kaj ebriigas sin per malklara vino. Pli frue ĝi portis nomon Molé aŭ Talma. Hodiaŭ ĝi nomiĝas Deburau.

Kritikisto, kiu ne volas kontentigi sin kun morna oficiala devo, kiu deziras entuziasmiĝi kaj esti samtempe artisto, sekvas sian pasion. Mi ne trovis ĝin ĝis hieraŭ. En unu el la nekonataj teatroj, en la plej malgranda kaj plej malbona el ili, en lumo de kvar mizeraj kandeloj, en bruego de menaĝerio, penetranta ĝis tie... Tie mi malkovris klaŭnon, kiu estas granda aktoro, kaj mi devis lin admiri. Li estas Deburau.”

Deburau vespere trankvile ekkuŝis kaj ne antaŭvidis, pro kiaj demandoj, protestoj kaj informpetoj li fariĝis heroo. Matene vekis lin freneza frapado sur la pordon. Kiam, ankoraŭ en duondormo, li malfermis la pordon, aperis direktoro Bertrand, falis en lian brakon, vino ankoraŭ senteblis el li, brakumadis Gasparon, kisis kaj kriis: ”Ni venkis, Gasparo, ni venkis.”

Gasparo opiniis, ke la direktoro estas ebria, misvojis hejmen. Sed Bertrand elprenas ĵurnalon, eksidas liten kaj montras la artikolon. Kaj Gasparo legas, se tion permesas la fingro de Bertrand, moviĝanta sur la linioj.

”Journal ne estas Pandora. Tion ili rimarkos!” promesas la direktoro. ”Ili jam ekrimarkis tion.”

”Ĉu tio ne estas mokintenco?” timas Deburau.

”Absurdaĵo. Ni svenigis lin. Ni montris al li, kio estas vera arto!”

Deburau silentas. Li eĉ ne aŭdacas imagi, kion la artikolo signifas.

”Kaj ĉu vi scias, kio sekvos nun? Ni fermos la teatron. Mi igos restaŭri la salonegon. Antaŭ ol la famo disvastiĝos, ni komencos ludi en la pligrandigita teatro. Venontan lundon.”

”Precize tiam mi edziĝas.”

”Kio pli gravas — la edzi ̧festo aŭ la gloro?”

”Ni devas geedziĝi,” certigas Gasparo kaj tuj proponas: ”Ĉu vi deziras? Mi montros al vi nian loĝejon. Jen unu etaĝo pli sube.”

”Tio min ne interesas,” defendas sin Bertrand. ”Loĝu, pro mi, eble surbranĉe. Sed dimanĉe oni devas ludi.”

”Kaj la geedziĝo? Kiel aranĝi la aferon?”

”Sciu, Deburau,” venas ideo al Bertrand. ”Kuru por la knabino kaj rapidu en preĝejon. Petu, ke oni pardonu al vi la lastan eklezian anoncon, mi pagos tion. Kuregu, geedziĝu — hodiaŭ ne, hodiaŭ ni devas ankoraŭ ludi — sed morgaŭ!”

Bertrand enpoŝigas la ĵurnalon kaj galopas for. En kiom da kafejoj li devas ankoraŭ tiutage fanfaroni pri la kritiko fare de Janin. La tuta Parizo fingromontros al li. La direktoro el Funambules! Ili demandos: mi petas vin, kion eksterordinaran vi faras en tiu via teatro? Li ne respondos. Li mienos mistere. Venu rigardi!

Ankaŭ Gasparo eliras post nelonge el la domo. Nekuraĝe li aĉetas Journal’on, por ke la vendisto ne suspektu lin pri vantemo. Kiu estas tiu bonulo Jules Janin? Certas, ke li estas brava homo. Diri al Parizo senskrupule, ke ĉiuj ĝiaj teatroj valoras neniom, kaj ke li trovis la arton en malpura periferio, en la plej mizera miniteatro, en pantomimo — kaj en Deburau...

Li akordiĝis kun Désirée pri la geedziĝo, kuris al paroĥejo; posttagmeze li jam okupis sian lokon en la teatro.

Inter la amikoj-aktoroj estis malpli da envio, ol li atendis.

Ĉifoje la gloro-fajro ekflagris tro alten kaj rebrilo de lia sukceso falis ankaŭ sur ilin.

La rigardejo estis disvendita. En la loĝioj, kaj sur la unuaj lokoj subite sidis alia publiko ol kutimis. Scivoluloj el la centro de Parizo hastis por ekvidi nekonatan aktoron, kiun Janin proklamis artisto. En iliaj vizaĝoj estis multe da malfido, kiam ili kritike ekzamenis la ekipon de la teatro kaj la publikon en la malantaŭaj vicoj; malestime ili kapneis, vidante kelkajn fumantajn lampojn kaj aŭskultante nekvalitan muzikon. Damoj apenaŭ kapablis levadi al la vizaĝo bonodoran salon aŭ boteleton kun kolonja akvo. Ili ne povis kredi! Ĉu Janin ne mokis al siaj legantoj?

Deburau eniris la vestejon, li plenis de trankvila feliĉo. Li karesis spegulon. Kun pia zorgemo li almetis ŝminkilon al sia vizaĝo. Kaj profunde li enspiris ĝian konatan odoron.

Kiu el viaj vizaĝoj, Gasparo, estas vere la via? Tiu, kiun vi portas dumtage — aŭ tiu ĉi, kiu sin respegulas sur fendetita surfaco? Tiu unua — dumtaga, apartenas nur al unu homo.

La vespera, blanka, estas tiu vizaĝo de ĉiuj homoj ĉirkaŭe.

Tiam iras surscenejen Pieroto. Tiam iras sur la scenejon la homo el antaŭurba bulvardo, bildo de ĉiuj eksidintoj en la partero. Vi prezentas al ili ilin mem. Vi prezentas al ili nur la pli varian kaj allogan vivon, mondon, kie regas la amo. Oni ne ŝarĝas tie karbon, ne flikas ŝtrumpojn, ne balaas trotuarojn, oni ne frostas en butiketoj. Sed la homoj restas. Vi scias, kiun vi prezentas al ili. Tial vi certas pri vi mem. Tial ĉio eksilentas, kiam vi aperas. Ĉiuj vin vidantaj devas demeti malfidon kaj malrespekton, kaj ili observas vin senspire. Via rideto, travidanta malbonon de la mondo, regas al ili.

Antaŭ ol tiuvespere la spektantoj forlasis la salonegon, aperis direktoro Bertrand en frako kaj sciigis, ke la salonegon Funambules, kiu jam delonge ne povas kontentigi intereson de la estimata publiko, oni restaŭros kaj novajn prezentadojn oni inaŭguros precize post unu semajno per la glora pantomimo ”Ora sonĝo”. Kaj kun afektitaj embarasoj li aldonas, ke tiu ĉi paŭzo ege plaĉos al la favorato de la publiko, al sinjoro Deburau, ĉar morgaŭ li edziĝos. Tio vekis bruplenan ĝojon.

”Revenu tuta, Pieroto.”

Pieroto ĝoje dankis por la aplaŭdo, feliĉa kiel ĉiam pro gajeco de nekonataj amikoj.

Kiam matene Deburau iris por Désirée, enpoŝe de lia nigra jako, kiun pruntis al li Bertrand, enestis numero de la ĵurnalo, kiu polemikis kontraŭ Janin. Iu sinjoro Payat saldokontis kun li. Li skribis: se ne piediras kotorne la Arto, devus en ĝi iradi la Kritiko. Sed ŝajnas, ke en la persono de sinjoro Janin ĝi formetis togon de la seriozeco kaj similas al tro scivolema bubino, gapanta surstrate. Kaj sinjoro Janin strebante trovi la arton, trovis Pieroton, sed tiel li mem fariĝis klaŭno.

Tio iom mishumorigis Gasparon, ĉar ĉagrenis lin, ke sinjoro Janin devas pro li suferi. Sed Bertrand kaj amiko Laurent, kiu estis la dua atestanto, trankviligadis lin, asertante, ke Janin restos neniom ŝulda al la rivalo.

Ankaŭ la geedziĝo Gasparon ne tro kontentigis. Désirée ja estis tre bela en la nova robo, sed la pastro geedziganta ilin, tro rapidis kaj laŭ lia opinio li ludis fuŝe sian rolon. Gasparo ege volonte forŝovus lin kaj geedzigus sin mem al Désirée, kun la tuta majesto, konvenanta al tiu momento.

Kiam ili estis elirantaj el la kirko, atendis ilin tie homamaso, veninta rigardi la edzi ̧feston de Pieroto kaj komencis skandi la konatan ”Ho-ho-ho! De-bu-rau!”

Désirée brilis pro kontento pro tia gloro, kiun ŝi ricevis.

Gasparo jam transloĝiĝis en la novan apartamenton. La plej necesa meblaro pruntita el la teatra magazeno, apenaŭ permesis al la gastoj okupi lokon ĉirkaŭ la malriĉa festena tablo. Krom la geedza paro kaj la atestantoj estis tie nur Aneta kun sia amanto. Apenaŭ ili eksidis al la tablo, aŭdiĝis elekstere denove: ”Ho-ho-ho! De-bu-rau!”

Bertrand retenis Gasparon kaj mem kliniĝis el la fenestro.

Li mangestis amike malsupren, sed tion oni preteratentis. Ili komencis fajfi.

”Iru vi mem!”

Deburau ĵetis el la fenestro kelkajn florojn.

Denove la fajfado. Ion ili vokis.

”Mi ne komprenas ilin.” Sed Aneta frapetis sian frunton.

”Ili volas ĵartelon. Ĵartelon de la fianĉino.”

”Kiun mi surhavas?” defendis sin Désirée.

”Provizore mi pruntedonos al vi la mian,” promesis Aneta. Gasparo en rolo de feliĉa edzo elkliniĝis kaj ĵetis eksteren bluan rubandeton.

Malsupre komenciĝis pri ĝi batalo, sed la homamaso ricevis jam sian trofeon kaj fine ĝi formarŝis. Antaŭ la vesperiĝo foriris ankaŭ la solenaj gastoj. Sed apenaŭ Gasparo ŝlosis post ili kaj revenis al Désirée, eksonis bategoj sur la pordon.

”Kiu estas.”

”Mi, Bertrand. Rapide malfermu, aŭ mi ruinigos la domon.”

”Kio okazis?”

La direktoro ĵetiĝis enen kun la nova numero de ”Journal”.

”La repliko fare de Janin.”

Janin skribis: ”Volonte mi iĝas klaŭno, se en tiu ĉi alivestiĝo mi sukcesos diri la veron al la homoj. Sinjoro Payat volas ja diri la veron, sed oni konsideras lin klaŭno. Des pli malbone. Mi kuraĝas ripeti, ke en teatro Funambules ludas aktoro Deburau, kiu majstras sian fakon, ĉar, kiel mi vidis, li scias per sia farunumita vizaĝo esprimi la tutan skalon de homaj doloroj kaj ĝojoj, sen eldiri eĉ unu vorton, kaj li bezonas por tio nek Molieron, nek Shakespearon. Laŭ la eĥo, kiun mia artikolo vekis, ŝajnas, ke tiun aktoron mi malkovris. Mi akceptas tion kiel honoron. Nome mi estas certa, ke ne temas pri fenomeno komedianta, kiun la fortuno favoras. Deburau estas granda spirito, fermita en miniteatro. Sed li brilas sunosimile. Lia ludo ne estas hazardo; ĝi estas laboro, sed ankaŭ amo. En la tempo, kiam ŝajnis, ke ĉiuj variantoj de la itala komedio jam elĉerpiĝis, li venas kun entute nova speco. La malnova monstra kitelo de Gilles sur li fandiĝas en faldoj kun la antikva ĉarmo. La blanka vizaĝo faras el li vivantan statuon de pantomimo. Tio jam ne estas la olda klaŭno Gilles, sencele baraktanta sur la scenejo. Li estas sangmalvarma stoikulo, sed ĉiam bonhumora, eĉ sen vorto, sen pasio, preskaŭ sen la vizaĝo. Sed kontraste al tio, lia vizaĝo esprimas ĉion. Li estas postsekvanto de Roscius Gallus, kiu en sia muta lingvo scipovis tradukadi Ciceronon laŭvorte. La postsekvanto de Pilado, Ezopo kaj de Bathylles, pri kiu petis la poncia reĝo Neronon, ke li donu lin al li kiel ambasadoron por nacioj de nekonata lingvo. Lia vizaĝo sulkigita nur de muta kaj venka sarkasmo, diras ĉion. Deburau paŝas, rigardas, malfermas la buŝon, fermas la okulojn, ridigas vin, li ĉarmas. En Funambules vi ripozos post spektado de la figuroj de nia tragedio. Ĉar Deburau estas ĉio. Deburau estas la popolo. Li estas mil aktoroj en unu. Ne demandu lin pri lia nomo kaj profesio. Li estas popolo. Gaja, trista, sana, malsana, delikata, groba, meditema kaj senpensema, damaĝanta kaj batata, kaj ĉiam malriĉa. La pantomimo liamerite fariĝas denove arto. Deburau estas ĝia lasta reprezentanto. Li potencigas ĝin al majesteco. Li estas aktoro de sia popolo. Eble li ne plaĉos al nia moŝtularo, se ĝi kuraĝos descendi en la salonegon Funambules. Sed artisto li restos, kaj tio ne estas mia merito. Li estis artisto ankaŭ antaŭ mi. Mi estas nur lia Amerigo Vespucci.”

Ili finlegis. Bertrand ion diris, sed Gasparo lin ne aŭdis. Li rekonsciiĝis, nur kiam ĉiuj jam foriris kaj Désirée lin brakumis kaj kisis.

”Gasparo,” ŝi vokis, ”kiam vi famiĝos, vi eĉ ne rimarkos min apud vi.”

”Ne tiel ĝi estas, Désirée,” diris Gasparo. ”Sed mi iris ĝis nun senĉese tra koto, eterne en la pluvo. Sed nun mi sentas sub miaj kruroj la firman teron, super mi la sunon — kaj la mondo donas al mi la manon. Sed maksimume mi estas feliĉa, ĉar mi ne petis pri tio. Mi iris vojon, kiu plaĉis al mi, mi volis min disdoni al la homoj — kaj ili ekkredis al mi.”

Sed Désirée tamen tristiĝis.

”Pri tio vi ĝojas pli ol pri la edzi ̧festo.”

”Tio estas mia edzi ̧donaco,” ekridis Gasparo.

En la vicoj de romantikuloj

Gasparo Deburau entreprenis kun sia edzino edziĝvojaĝon. Kien? Al bulvardo du Temple. Kiom da jaroj li travivadis siajn vesperojn nur sur la scenejo kiel aktoro. Li ekavidis unufoje fariĝi mem spektanto. Dum la tuta tago li provadis en la restaŭrata teatro, dum falado de stuko kaj martelado; post vespermanĝo en malkara restoracio kun Désirée ŝate li enmiksiĝis en la bulvardan tumulton.

Oftis okazoj vidi, kiel antaŭ Funambules haltas kaleŝoj kaj kiel sinjoroj, post kiam ili tralegis la afiŝon, ĉagrene anoncas al damoj en kaleŝo, ke provizore oni ne ludas. La nova artikolo fare de Janin efikis kiel bombo. Sinjoro Payat ne plu aŭdigis sin.

Gasparo volis fariĝi dum la sep vesperoj spektanto, entuziasma spektanto, kiu devas rekompenci sin por tio, kion li preterlasis, kiam por ĉiam li enkarcerigis sin sur la scenejo.

Kaj tiel man-en-mane kun Désirée, li vizitis salonon kun vaks-figuroj, ili dancis kune ĉe ”La Blua Kvadrato,” ili amuzis sin super aŭtomatoj ĉe Thevelenin, ili eksidis inter spektantojn je ĉinaj ombrobildoj kaj dimanĉe iris al cirko Olympia, kie ili aplaŭdis al hindaj ĵonglistoj, al ĉinaj saltistoj, altrajdistoj kaj al dresitaj kaprinoj kaj elefantoj.

Rigardado je la vespera amuzo de Parizo utilis al Gasparo.

Denove li instruiĝis, kio plaĉas al homoj, kiaj ili estas. Ofte lin Désirée admonis, ke li rigardu la scenejon. Ŝi pensis, ke li koketas kun ia virino. Sed Gasparo tiel kompletigadis siajn studojn, kio la homojn streĉas, kio ilin ridigas.

Dimanĉe oni komencis ludi.

Tiutage patro Royer ekdeĵoris antaŭ la restaŭrita enirejo, kiun oni provizis per balustrado, por malhelpi malordon, sed li ĝenis preterpasantojn eĉ ne per unu vorto. Bonstate kaj leĝere li staris sur la trotuaro kaj maksimume dissendis ian ŝercon post belan knabinon. Malgraŭ tio alvenadis kaj veturadis pluraj homoj kaj petis ĉe la kaso biletojn. Sinjorino kasistino ĝentile ridetis.

”Bedaŭrinde, disvendite.”

”Do vespere?”

”Disvendite.”

”Morgaŭ?”

”Por la tuta semajno disvendite. Ĉu mi povas vendi al vi biletojn por venonta dimanĉo? Por nealtigitaj prezoj, mi petas.”

Gasparo iom elreviĝis, kiam li pririgardis la publikon. En la restaŭrita salonego li vidis tute aliajn homojn. Ĉu liaj amikoj bonfartis nur sub fulgita plafono? En salonoj oni diskutis pri la skandala kritiko de Janin, kiu estas ofendo ne nur de la oficiala teatro, sed ankaŭ atako kontraŭ la ĝenerala ordo. Sed poste venis informoj de la unuaj entuziasmigitaj vizitantoj.

Deburau fariĝis ne modo, sed konvinko.

”Ĉu vi enuas? Ĉu vi estas mishumora? Iru al Funambules.”

Deburau fariĝis medikamento rekomendata kontraŭ tristo kaj ĉagreno.

”Mi ne ŝatas farson, nek komedion. Eĉ ne dramon.”

”Kion do li ludas?” Lia ludo estis el ĉiu teatraĵo io kaj sume revo pri variaĵoj de la vivo; plena de ĝojo kaj senreviĝo, kiun la homoj vivas, kaj kiu finiĝas per venko de la amo kaj justeco.

Post la sukceso en la ”Ora sonĝo” jam neniu aŭtoro pensis je Arlekeno, sed ĉiuj reflikis siajn tekstojn por Pieroto. En la pantomimo ”Vendisto de salato” Deburau ankoraŭ pliprofundigis sian rolon pri la senindulga vivbatalo de ethomoj.

Malespero kaj malamo pezis en unusolaj du vortoj, kiujn li eldiris dum la tuta teatra prezentado: ”Aĉetu salaton!” Li timis en ili pri gajno, ĵurpetis la homojn, malamis iliajn malvarmon kaj orgojlon. La teatraĵo triumfis; la lignoŝuojn kaj la pajloĉapelon el ĉi tiu rolo lasis al si Deburau por ĉiam en la vestejo kiel la feliĉan rememoraĵon.

La teatro Funambules fariĝis fokuso de la tuta kvartalo. La teatro-stelo, kiu ascendis de tie, restis ĉiam en budĝeto, kiam oni konsideris, kien vespere iri en teatron. Ĉi tien iradis la moderna Parizo; sed ankaŭ la indiĝena publiko revenis al siaj lokoj.

Malgraŭ tio, ke la polico de Karolo la X-a spionis pri ĉiaj manifestiĝoj, rememorigantaj la revolucion aŭ Bonaparton, la teatreto konservis ankaŭ dum la periodo de la kreskanta gloro viglan rilaton al la pensmaniero de sia publiko. La olda aktoro Viktoro regajnis ĝian favoron, kiam en la teatraĵo ”La reveno” en rolo de maljuna ĉasisto, vestita en verda uniformo, aŭdacis preni el tabakujo tabakon laŭ la sama maniero, kiu estis konata ĉe Napoleono. ”Bravo,” aŭdiĝis en la salonego. Sed malfeliĉe ĉeestis komisaro. La sekvintan tagon oni malpermesis la teatraĵon kaj Viktoro estis kondamnita al granda monpuno kaj al unumonata karcero, ĉar li imitis la homon ”kiun nomi malhelpas honto.” Tiel tekstis la verdikto.

Kiam aperis en la Teatro de la Gajeco sukcesa teatraĵo ”La kokejestro”, Bertrand aranĝis inter siaj aŭtoroj konkurson pri la sama suĵeto. Dum tri tagoj li ricevis dudek kvin manuskriptojn. Vane ordonadis sinjoro inspektoro Vauqelin, viglanta pri ordo en la teatroj, ke junulo ŝtelanta pro malsato kokinojn, ne darfas aspekti ribele, kaj ke oni ne darfas prezenti strikon. La publiko el la kvartalo, formanta ĉiam la kadron de la rigardejo, vivis kun siaj aktoroj ĉiam en konstanta sekreta interkompreno.

Pieroto nur ekridetis kaj liaj spektantoj ekridis.

”Kion li diris?” demandis ofte nekomprene, kiuj ĉi tien venis unuafoje. En la tago, kiam sur la bulvardo inter amikoj de la teatro famiĝis la sciigo, ke populara Pieroto fariĝis patro, Deburau ludis nur etan interludon en la vespera programo ”Pieroto guvernanto”. La hejma publiko aĉetis biletojn jam matene. Gasparo jam ekde la mateno estis duone plezurita, duone emociita; li sendis al siaj gekolegoj vinon kaj deziris, ke ili partoprenu la ĝojon, kiun li ĝis tiam ankoraŭ ne travivis.

”Eĉ ne imagi mi povis tion. Kaj mi, imbecilo, pensis, ke ĉion mi jam spertis, la tutan homan vivon. Sensencaĵo. Dum la viro ne estas patro, li ne estas kompleta!”

Ili provadis, ridis al li, ŝercis, sed li certigadis ilin, ke la eta Rosina Agata nepre estas lia plej perfekta kreaĵo. Unun el la junaj komediantoj, Charles-on Charton, li petis esti bopatro al la filino. Vespere en la rolo de Pieroto, kiu estas devigata prezenti guvernanton, estis sceno, en kiu li punas etan infanon. Li ne agis ekscese, li prezentis la scenon kiel ĝis nun, sed la informita publiko protestis.

”Tiel agas la patro? Fi, al la patro!”

Pieroto embarasiĝis. Lia manplato ekhaltis, tenere li observis la etan infanan postaĵeton antaŭ si, mankaresis la infanon kaj poste arde lin ĉirkaŭprenis kaj alpremis al si.

”Brave! Tiel agas la patro! Vivu la brava patro!” aranĝis la partero entuziasmajn ovaciojn al sia amata artisto.

Tiun vesperon kaj en multaj venintaj Gasparo treege rapidis al Désirée, al kiu li ege dankemis. Nun li havis ion vere propran; sian infanon. Li plezure atendis ĉiun renkontiĝon kun ŝi, alportadis al ŝi ludilojn, ludis kun ŝi kaj kantis.

Sed ofte okazis, ke Gasparon atendis iu antaŭ la teatro, vizitadis lin en la vestejo, aŭ almenaŭ sendis al li gratulon. Li havis okazon denove riverenci al Gérard kaj liaj amikoj. Plej grandan ĝojon alportis al li sukceso ĉe grupo de junaj romantikuloj, kiuj venadis po tri, po kvar, por eksidi ne diste de la scenejo kaj kapablis amikiĝi ankaŭ kun la originaleca publiko hejma. Ili atendadis lin ekstere kaj estis tiom intime koraj, ke li ne povis rifuzi mallongan kuneston ĉe Napolano Graciani aŭ ie alie.

Oftis, ke iliaj dialogoj rilatis la arton de Deburau. Malgraŭ sia hezitemo, li devis aŭskulti, respondi demandojn, klarigadi.

”Vi estas nia,” certigadis lin svelta Teofilo Gautier, kutime en purpura veŝto. ”Vi devas kuniri; ili kondukis lin en gastejeton, ”eĉ se ni devus vin kvaronumi kaj po pecetoj forporti.”

Kaj kiam li eksidis inter la aliaj, laŭde li ripetis: ”Kia feliĉo, ne aŭdi unufoje en teatro la vanajn parolaĉojn de niaj komedioj kaj povi finpensi, kion viaj figuroj volas diri. La pantomimo estas kreita por delikataj karakteroj, kun sufiĉe da fantazio.”

”Vi pravas,” atestis Gérard de Nerval. ”En Funambules oni estas sekura antaŭ ĉiuj spritecoj, dusencoj, doktaj laŭdegadoj, ankaŭ antaŭ la fama konversacia perfekteco de niaj aŭtoroj.”

”Tuj kiam unufoje mi vidis vin,” diris Teofilo, la agnoskata gvidanto de la artista kunularo, ”mi komprenis, ke vi apartenas al ni. Vi senigis nin de la bankieroj kaj iliaj filoj el modernaj komedioj, de ĉiuj distingaj kavaliroj.”

”Ili ankaŭ enestas en niaj komedioj.”

”Ne pli ol la tuta cetera mondo. Via Pieroto, mi dirus, havas ĉiujn profesiojn.”

”Ĝojigas min,” jesis Deburau, ”kiam Pieroto devas okupi sin pri diversaj profesioj. Mi povas montri suferojn de soldato. La malfacilaĵojn, kiujn travivas kuracisto mem kaj kiujn li kaŭzas al ni. La roloj pli riĉas kaj gajas.”

”Ne nur tio,” diris Nerval. ”Pieroto de Deburau havas ankaŭ ĉiujn homajn karakterojn.”

Deburau eksilentis, kiam la laŭdo tro ekstremis. Sed lia ludo ilin afekciis. Li sentis, ke ili amas lin. Ili sparketis de kuraĝo kaj pro la sopiro distingiĝi.

”Tiu griza, enuiga kaj perfekte vestita mondo disfalu! Ni serĉas la perditan sekreton de la homaro, la poezion. Vi trovis ĝin sur la scenejo.”

Ili opiniis lin sia akiraĵo kaj la nova aliancano.

”Pieroto venĝas,” meditis Nerval. ”Pro tio lia sarkasma grimaco.”

”Sed en ĝi enestas ankaŭ pardono,” diris Gautier. ”Alimaniere li ne povus komencadi la novajn aventurojn tiel leĝere.”

Gasparo aŭskultis kun granda intereso. Tiuj inteligentaj junaj viroj malkovradis la fontojn de lia kreado, kiujn li mem nur subkonscie antaŭsentis. El fragmentoj de la vivo li kombinis sian Pieroton, ili nun analizis lin kaj pli profunde ol li mem kapablus tion. Sed ili igis lin mediti, por ke li trovu klarigon, kiu ankaŭ por li verus.

”Se vi permesos,” li intervenis escepte, ”en la vivo de Pieroto estas ambaŭ: li venĝas al tiuj, al kiuj ordinaraj homoj tute ne povas venĝi. Kaj li helpas al tiuj, kiujn riĉeco kaj krueleco de aliaj damaĝas. Sed mi ne volus, ke li estu ekstreme nobla.

Homoj en nia rigardejo nur rare povas al si permesi tian kvaliton.”

”Kaj tamen la publiko estas simpatia al mi,” certigis Gautier. ”Ili ne estas enuantaj individuoj sen animo, markizinoj, zorgantaj nur pri siaj roboj. La knaboj kun nudaj manoj kaj kun la ĉapo surorele plaĉas al mi. Ja ankaŭ en ili kaj en iliaj kunulinoj devas esti poezio, kiun Pieroto al ili prezentas. La tuta mondo ĉirkaŭe estas granda poeto kaj havas pli da spirito ol aŭtoroj de niaj komediaĵoj.”

Kiam ili ekis rememori kaj plani, Gasparo eksilentis. La kunularo kutime iris ankaŭ al ”Blanka kuniklo”, kie la seĝoj kaj tabloj estis alforĝitaj al planko kaj glasoj ĉenfiksitaj. Dum siaj afekciaj disputoj ne raris, ke la artistoj eĉ ne rimarkis, kiam Gasparo eskapis de ili kaj foriris hejmen. Sed ili ne koleris kaj venis denove.

Gasparo dividis sian amikecon inter ĉiujn. Kun infaneca ĝojo li kaptadis oranĝojn, kiujn oni ĵetadis al ili el la galerio; la oranĝoj signifas en la teatra florlingvo rekonon, same kiel pomkernaĵoj estas elokventa esprimo de malkontento. Li feliĉis pro la fakto, ke li kompreniĝas kun la plej proksimaj al li.

Kiam Gautier kun amikoj eksidis en la loĝio sur antaŭscenejo, simila al aperta tirkesto de ŝranko, nenia solenaĵo sursceneje pasis sen eĥo ĉe ili.

Plurfoje aperis en loĝio la konata vizaĝo de Janin kaj Gasparo, riverencante, metis sian manon koren kaj la partero salutis la aktoron kaj la kritikiston.

Iutage Gautier alkondukis al Funambules ankaŭ Viktoron Hugo. Malgraŭ ke regis frostego, li atendis kun aliaj amikoj post prezentado antaŭ la teatro.

”Plezurigas min,” li diris, premante la manon al Gasparo, ”ke mi povas saluti vin post tiel longa tempo. Ĉiuj miaj konatoj vin tre ŝatas. Vi enspiris en pantomimon la vivon. Tio estas granda merito.”

Hugo kondutis multe pli rezoneme ol liaj amikoj, en liaj movoj kaj vortoj estis la meditema tranvilo. Gasparo demandis pri Eŭgeno. ”Jam tiutempe mi vidis vin en favora lumo,”

rememorigis al si Viktoro. ”Eble mi afliktos vin. La vivo de Eŭgeno antaŭ unu jaro estingiĝis. Sed ĉiuj konvinkadis nin, ke tio lin savis antaŭ pli granda sufero.”

Tiuvespere Gasparo ne restis kun la artistoj, sed li devis promesi al ili ĉeesti, kiam Viktoro legos al la amikoj sian novan teatraĵon ”Hernani”. Li akceptis la inviton, kaj kelkajn tagojn poste li troviĝis kun minimume tridek aliaj junuloj en la loĝejo de gesinjoroj Hugo en strato Gujon. Kelkajn nomojn jam li konis, aliajn li aŭdis unuafoje: Balzac, Mérimée, Sainte-Beuve, Alfredo de Vigny. La blondhara sinjorino Hugo donis al Gasparo sincere sian manon kaj memorigis la renkontiĝon ĉe la malsana Eŭgeno.

Hugo eklegis. Sed lia voĉo ne agrablis, des pli, ke alternante la personojn, li same alternis du tonojn, basan kaj altan. Gasparo komprenis, ke la versoj estas belaj, ke ili esprimas kavalirajn sentojn; ripetiĝis en li ideo, ke ankaŭ ĉifoje eblus diri ĉion pli koncize! Sed la aliaj aŭskultantoj estis entuziasmigitaj.

”Nova Corneille!” ili vokis, kiam Hugo legis la scenon, kie Carlos atendas ĉe la tombo de Karolo la Granda. Gasparon ekinteresis la mencio pri la ĉeĥa reĝo; sed kiam montriĝis, ke li aperas sur la scenejo nur por esti skoldata, lia atentemo forvaporiĝis. Post kiam Hugo finlegis, sinjoro Saint-Beuve klarigis, ke Hernani baldaŭ havos premieron, ĉar tio estas la unua romantika dramo sur la scenejo, necesas atendi reziston de la reakciuloj.

”La direktoraro de la teatro proponis klakistojn, sed mi kontraŭstaras tion. La venko aŭ fiasko de tiu ĉi verko estas nia komuna afero. Aŭ ni trabreĉos la barilon de klasikismo, aŭ ni enterigos la romantikismon por longa tempo. Pro tio ni rifuzas klakistojn, sed ni alvenos tien, amikoj, kaj ĉeestos tie ankaŭ nia junularo, kiu iras kun ni. Ĉu vi konsentas?”

”Jes,” respondis ĉiuj.

Kaj tiel en iu februara tago Deburau prezentis sin ne sur la scenejo en Funambules, sed en la Granda Teatro, ne en rolo de aktoro, sed kiel spektanto kun ensemblo de figurantoj, adekvate instruitaj kaj instigitaj. Unue ili iris al Hugo, kie la sinjorino disdonadis al amikoj, al junularo el lernejoj kaj atelieroj kaj al junaj aktoroj biletojn kaj kiel distingilon ruĝajn kvadratojn kun la hispana vorto ”hierro-fero”.

Kiam Gasparo estis alvenanta kun la ensemblo, li renkontis Balzacon.

”Brave, Deburau!” vokis la verkisto kaj skuetis sian leonsimilan hararon. ”Hierro!”

La premiero estis komenciĝonta je la sepa. Sed la amikoj de Hugo invadis enen jam je la tria. Ili amuzis sin tiel, ke ili vokis de partero al galerio kaj reen.

”Ni estas rabistoj de la ideo. Piratoj de l’ arto! Teatraj sovaĝuloj!”

Deburau ne bedaŭris, ke li lasis sin allogi al batalo. Li vidis foje ankaŭ en la granda teatro homojn pretajn por sia konvinko vere batali. Li rememoris la parizanojn antaŭ dek kvin jaroj, kiam invadis enurben la armeoj de okupaciantoj. Eble elkreskis jam nova generacio, en kies vejnoj denove cirkulas la sango kaj ĝi kapablas entuziasmiĝi kaj levi la pugnon.

Li okupis kun sia grupo lokon malantaŭe en la partero kaj salutis sin reciproke kun Gautier, Nerval, Borel. ”For la perukojn!” vokis liaj grupanoj unisone kun la ceteraj.

Kiam ili malsatiĝis, ili ekis vespermanĝi kaj intence la manĝadon longigis, por ke agrable pasu la tempo. Ili legis ĵurnalojn; lante ili remaĉis fumumitan viandon kaj fromaĝon kun la pano. El ĉebrustaj poŝoj ili elprenis botelojn. Partero tostis al balkono kaj galerio tostis al partero. Ili rekuraĝigadis sin reciproke kiel antaŭ batalo.

Sed oni trinkis multe kaj kvar horoj estas longa tempo. Pro la fakto, ke la biletistinoj ankoraŭ ne venis kaj ĉie estis ŝlosite, el orkestrejo fariĝis rifuĝejo kaj dum la posttagmezo fariĝis el ĝi eta lageto.

Je la sesa venis Sainte-Beuve kaj lin sekvis Vigny, kiun Deburau igis bonvenigi per triobla aplaŭdo-salvo.

Ne mankis vakaj lokoj. Ne eblis akiri ĉiujn por Hugo-adeptoj kaj klaris, ke sur la balkono superos ilin la kontraŭuloj. La vicoj lante pleniĝis de triangulaj kolumoj, en kiuj sidis la kapoj de ne malpli batalemaj defendantoj de la klasika arto.

”Al gilotino la kalvulojn!” skandis fanatike la partero. La atmosfero densiĝis pro streĉiteco.

Iom mildigis ĝin belulinoj, kiuj sporade aperadis en loĝioj.

La junularo sciis, kiun bonvenigi. Pasie ĝi aplaŭdis, kiam eniris la orhara Delfina Gay, poetino kaj ĵurnalistino, amatino de Alfredo de Vigny. Oni aplaŭdis al la edzino de Hugo, kiu amike dankis.

La komenco alportis silenton. Tri batoj je ligno. Sed apenaŭ la kurteno leviĝis kaj aperis la dormoĉambro de dona Sol, aŭdiĝis murmurado inter la adeptoj de klasikismo.

”Fi! Tia komenco! En la dormoĉambro!”

”Perukoj, silentu!” respondadis romantikuloj.

En tiel sovaĝa etoso oni ludis. Deburau fartis tie ĉi same kiel en Funambules. Vivu la romantikismo, se ĝi alportas en la teatron anstataŭ vintra dormo la vivon, la vivon anstataŭ nobla morto dumviva!

”Sed tio estas el Britaniko! Tio el Barbiro de Sevilo!”

Aplaŭdoj de la romantikuloj ilin silentigis.

Post la unua kaj la dua aktoj la etoso ankoraŭ ne kristaliĝis.

En la tria akto la supereco estis je flanko de romantikuloj; kaj nome decida.

Kiam Ruy Gomez kun Hernani ekimpetis por savi dona’n Sol, aplaŭdis la virinoj sendiference en partero kaj en loĝioj.

”Vivu la virinoj!” dankeme akceptis tion la junularo.

La aktoroj komence suferis pro timo kaj necerteco. Endanĝerigadis ilin bruego el la salonego. Viktoro estis jen en la rigardejo, jen post kulisoj, por stimuli ilin. Sed samtempe ju pli venka estis la romantika junularo en la rigardejo, des pli bone oni ludis sur la scenejo, kaj kiam post la superkritikaj kaj lacaj klasikuloj forlasis la batalejon aŭ kontentiĝis pri pasiva silentado, ekregis ankaŭ idilio sur la scenejo. Kiam la geamantoj kune agoniis, la rigardejo larmis kaj aplaŭdis. La batalo finiĝis venke.

La eldonisto Mame avide serĉis la sukcesan aŭtoron en postkulisejo, por havigi al si lian manuskripton. La romantikismo venkis en sia unua batalo kaj ekmarŝis tra la breĉita pordego de la klasikisma teatro en la mondon.

Sur la barikadoj

La memorinda jaro 1830 komenciĝis por Funambules sukcese. La sperta aŭtoro sinjoro Lambert liveris teatraĵon ”Arlekeno kaj la ora ovo” aŭ ”La patrino Ansero”, kie li inventeme akumulis ĉiujn trukojn kaj ĉarmon, kiuj en la ĝisnunaj teatraĵoj tre plaĉis.

Pieroto ne ĉesis regi sian scenejon. Pro tio oni vizitadis teatron Funambules. Kaj oni rakontadis pri liaj scenoj: kiel li tiras el la korpo de Kasandro kuglon per korktirilo, kiel li falis en vitrodomon kaj elprenas vitrerojn, kiel li scias fascini la publikon, ke ”ĉiu lia vorto kompreneblas”, kiel li silentigas kaj plorigas arogantulojn, kiel li ridigas ankaŭ la plej seriozajn homojn.

Fariĝis jam kutimo, kontraŭ kiu li ne kapablis sin defendi, ke post ĉiu premiero alproprigis lin al si la romantikaj artistoj, kiuj volis plilongigi la vesperon en la teatro per diskuto, konkludoj, disputoj.

Ilin unuigis la ideo, ke ĉifoje Pieroto estis ŝoke vereca, ke li malkovris malbonon, dormetantan en la homo, eĉ alarme avertan.

”Dependas de tio,” meditis super glaso da absintlikvoro Alfredo de Musset, ”kiun la malbono celas. Teatro ne estas moral-instrua lernejo. Ĝi devas respeguli la vivon kaj nenion nei.”

”Por tio necesas tro multe da kuraĝo,” oponis Vigny.

”Ne kapablos tion, kies plumo lacas kaj estas polva,” diris Teofilo Gautier. ”Muzoj estas krudaj kaj elektemaj knabinoj.

Kaj volas surlite havi amantojn fortajn kaj freŝajn.”

”El tiaj brakumoj naskiĝas novaj herooj de niaj dramoj,”

koncedis Viktoro Hugo. ”Via opinio, Deburau, ĉu?”

Gasparo volonte aŭskultis, sed neŝate parolis. Sed demandita, li ne afektis. ”Ŝajnas al mi, ke viaj herooj estas tro noblaj.”

”Lukrecia Borgia al vi ne plaĉas?”

”Se vi elirus surstraten,” respondis Gasparo, ”eble vi trovus sur trotuaro estaĵon pli multflankan, ol estis Lukrecia.”

”Sed vi mem sur la scenejo prezentas nur neordinaraĵojn,”

necedeme asertis Hugo. ”Por la teatraĵo necesas serĉi ion specifan, eksterordinaran.”

Alfredo de Vigny ekridetis kaj diris laŭ sia trankvila maniero: ”Vi prezentas la mondon tiel, ke ĝi bildigas nur la raraĵojn.

Via junularo jam hontas, se ĝi estas kombita. Vi homplenigos Parizon per morbuloj, viv-teditoj, suferantaj pro mondo-doloro kaj malestimantaj la vivon. Viaj belulinoj preferas ne manĝi por aspekti melankolie. Kiel unusolan menuon baldaŭ ili havos citronon kaj vinagron, por esti sufiĉe diafanaj.”

”Vidu la predikanton!” ili miris. ”Ĉu vi volas revenigi nin?”

”La gaslumigado ŝanĝis Parizon. Ĵonglistoj cedas antaŭ teatroj. Mi supozas nur, ke necesas pli da realismo.”

”Vi ne rajtas muti ankaŭ inter amikoj,” Musset turnis sin denove al Gasparo. ”Kie vi serĉas vian veron?”

”Inter la popolo,” respondis Gasparo.

Kelkajn tagojn post la sovaĝa premiero de ”Hernani” Karolo la Deka nomumis dukon de Polignac prezidanto de la registaro. La parlamento proklamis al li sian malkonfidon. La reĝo decidiĝis preferi oferi la parlamenton.

En teatro Funambules oni povis vidi en la kvina akto de la nova teatraĵo Pieroton kun Kasandro, genuantajn vid-al-vide kaj preĝantajn. Kiam ili leviĝis, Kasandro transdonis al Pieroto pajlokronon kiel ordenon. Estis konate, ke konsultiĝoj de la reĝo kun lia ĉefministro pri bezonoj de la lando kaj popolo okazas surgenue kaj dum preĝado.

En la lasta akto de la teatraĵo Pieroto kun Kolombina prezentas sinjoraron. Nek duko nek princo, asertis ĉiuj verkistoj, kapablus kisi la manon de virino kun tia gracio kiel Pieroto de Deburau. Kiam li survestis puntjakon, subite li iĝis aroganta nobelo. Li invitis Kolombinan danci menueton. Sed subite ekflagris sub ili flamo kaj rulleviĝis fumo. Ili ne antaŭsentis, ke ili dancas sur vulkano.

Eĉ ne la pariza kortego tion antaŭsentis.

Dimanĉe matene eliras la tuta metropolo al provinco, danci en Romainville. Gastejoj en Batignolles plenas de la metiistaj familioj. La grizetinoj survestis la plej belajn puntojn ĉirkaŭ la kolo. Estas trankvile kaj gaje, ĉar oni preskaŭ ne legis gazetojn. Impostmarko dek centimojn, poŝtpago kvin, kiu el ili povas permesi al si tian lukson?

Sed ĵurnalistoj legis la matenan ”Moniteur’on”. ”Libereco de la gazetaro likvidita!” Kaj Deburau revenanta el promenado, renkontas en la strato, kie aperas la ĵurnalo ”National”, amason de furiozantaj redaktoroj. Ili portas la manifeston, kiu vespere inundos la stratangulojn.

”La registaro ĉesis regi laŭleĝe! Ĉesas do ekzisti ankaŭ la devo obei.”

La sciigo vastiĝis kaj bruvekis inertulojn, homoj revenantaj el kamparo trovis la stratojn plenajn de homamasoj. Ankaŭ ili renkontadis patrolojn de la reĝa gardistaro, kiuj sigelis presejojn. Sed en la periferio oni jam presis permane la morgaŭajn ĵurnalojn.

Gasparo singarde alkondukis hejmen sian edzinon kun la infanoj; Rosina aĝas preskaŭ tri jarojn, Karolo nur kelkajn monatojn. Ŝajnas, ke li naskiĝis por maltrankvila tempo. En la teatro regas streĉo, en la rigardejo kaj sur la scenejo.

Ĉiumomente elkuras iu el statistoj bulvarden por novaĵoj.

Deputitoj onidire akceptis rezolucion pri konservado de trankvilo, por ke senbezone ne estu verŝata la sango. Iu alportis sekrete eldonitan ”National”, urĝe alvokantan Francion, ke ĝi decidiĝu, ĉu sekvi dezirojn de la majoritato aŭ de la minoritato.

Gasparo iras kun ĵurnalo sur la scenejon. En la sceno, kie soldato pelas lin for el lombardejo, li deŝiras lian kokardon, terenĵetas ĝin kaj montras al li la ĵurnalon tiel, ke ankaŭ la publiko ĝin vidu.

”Bravo, Deburau!”

Gasparo ĝojas, sed Bertrand tordas la manojn. Se iu denuncos tion, iros malliberejen ne nur Pieroto, sed ankaŭ li.

Sed la aktoroj antaŭvidas, ke proksimiĝas la decida momento, kiam necesas ion oferi. Dum la aplaŭdo de la laboristoj el la kvartalo Gasparo fartas bone. Li estas jam ne nur aktoro, sed ankaŭ homo kaj frato de la suferantoj.

Antaŭ la fino de la lasta sceno venis informoj pri la unuaj batal-konfliktoj inter la kirasitoj kaj ribeluloj. Kiam la teatraĵo estas finiĝanta, sur la bulvardoj jam ekflamis sovaĝa batalo.

”La svisoj vane atakas la barikadojn.”

”Sed ili pafas. Antaŭ la teatro Nouveautés ili mortigis virinon.”

”Sed kiel defendi sin, se mankas bataliloj?”

Deburau tiras al si la direktoron. ”Bertrand, ĉu vi volas ion oferi?”

La direktoro necerte jesas, li ne aŭdacas rifuzi.

”Ne timu tion, kio nun okazos!”

Pieroto revenas sur la scenejon kaj portas kvin rapirojn.

Geste li trankviligas la publikon, ekscititan de informoj. La levita fingro avertas. Li signas al Arlekeno, kiu ekatakas lin per elingigita glavo. Pieroto iras kontraŭpinten kun nearmitaj manoj, ricevas baton kaj falas. Sed tuj li ekstaras, ekkaptas du rapirojn kaj ĵetiĝas kontraŭ Arlekenon. Al la teatraĵo tio ne apartenas, sed la publiko komprenas: Kontraŭ armiloj ne eblas iri nearmite.

Gasparo proponas la rapirojn al la publiko. La unuaj kvin brakoj ekkaptas ilin.

”Kaj ni?” aŭdiĝis krio.

Komanda gesto. La tuta salonego leviĝas. Oni iras pli proksimen. Oni transrampas benkojn. Oni amase kuras al la scenejo. Oni grimpas al la scenejo. Deburau forŝovas la malantaŭan dekoraĵon. Li malfermas pordon al magazeno. Li distribuas armilojn: malnovajn musketojn, sabrojn, lancojn, halebardojn, pistolojn.

”Redonu,” li nur ekflustras.

”Mi redonos!” ĉiu promesas.

Post momento la magazeno malplenas. Malaperis ankaŭ malnovaj glavoj kaj arkebuzoj. Ĉio, kio povas servi por batalo.

Bertrand sidas en la vestgardejo, silentas, sufokiĝas pro kolerego.

Kaj Pieroto staras, laca kaj elĉerpiĝinta sur la malplena scenejo kaj kontente viŝas ŝviton desur la frunto.

”Vidu, kiel ĉio trankvilas,” diris vespere Karolo la X-a al sia ministro. ”Mi donis al ili omnibusojn kaj vaporŝipojn. Ni konstruas tri novajn pontojn. Kial ili ribelu?”

La fumo de la unuaj pafoj disiĝis kaj la homoj malaperis.

Nur kelkaj mortigitoj restis surstrate. Kaj la ceteraj? Vi trovus ilin en la malantaŭaj ejoj, en anguloj de la loĝejoj, post vualitaj ŝutroj. Estis riparataj malnovaj armiloj. Oni faris kartoĉojn.

La nokto pasis en senĉesa laboro.

”Mi ne lasos vin,” lamentas la sekvintan matenon Désirée en ĉirkaŭbrako de Gasparo. ”Kio okazos kun niaj infanoj, se io okazus al vi?”

”Iru kune, se vi volas. Rigardu el la fenestro. Iras ĉiuj!”

El la turo de Notre-Dame flirtas la trikolora flago. Post dek kvin jaroj! En la stratojn kuras homoj kaj unu apud la alia: studentoj, ĵurnalistoj en frakoj, proletoj en ĉifonoj. Virinoj kuras al balkonoj kaj trotuaroj kaj aplaŭdas la virojn. Pli kaj pli da trikoloroj aperas.

Pli frue ol Deburau venis urben, la urbodomo kaj la banko estis konkeritaj. De ĉiuj flankoj pliiĝis amasoj. Ili alvenadis, amikiĝadis, marŝis pluen. Maljunaj laboristoj, honestaj kaj bonaj knaboj el periferioj, nudkapaj, kun siaj edzinoj kaj amatinoj. Gasparo ekaŭdis subite sian nomon.

Li serĉas inter la kapoj. Bela temperamenta vizaĝo kun ardantaj okuloj. Kie li ekkonis ŝin?

”Ĉu vi rekonas min?” ridas la juna virino kaj iras plu ĉe lia flanko.

”Margot,” vokas Gasparo.

”Miajn amojn pli bone mi memoras.”

”Kion vi faras ĉi tie, Margot?”

”Mi iras kvitigi konton. Kaj vi?”

”Vivu la libereco!” li aliĝis al ĉies vokado. Ili iras kun fluego da ribeluloj ĝis Odeon, kie studentoj konstruis barikadon.

Generalo Marmont, en kies manojn la kortego konfidis la komandon, entreprenis atakon kontraŭ la ribeluloj en du direktoj. Unu sin direktis al la kajoj, la dua sur bulvardoj kaj ambaŭ aloj celas al la urbodomo. Laŭlonge de Sejno la armeo avancas sukcese. Sed la batalantoj de la revolucio estas herooj kaj ne kapitulacas. Juna politeknikisto kun flago enmane kuregas al ponto kontraŭ la superforto kaj vokas: ”Se mi mortos, amikoj, rememoru, ke mia nomo estis Arcole!”

La brava knabo estis mortigita. Sed la popolo ne forgesas.

La ponto portas ekde tiu momento lian nomon.

La dua atakanta alo kolizias ĉe la barikadoj. Ĉi tie oni ne retiriĝas. Gasparo pafas el pistolo. Dum momentoj li ekvidas Margoton, kiel ŝi forportas kartoĉojn. Kontraŭ la armeaj linioj batalas la pafado, varmego, soifo. Neniam la suno ardis, kiom tiun julian tagmezon.

Paŭzo en la batalo. La ribeluloj malice tostas al la soldatoj el vinboteloj. La manplato de Margot estas trapafita kaj la sango sorbiĝas tra la tuko. Sed ŝi ne foriras; ŝi kuŝas, apogita je la barikado, apud Gasparo, kaj peze respiras. Ŝi hodiaŭ ne havas kolorajn ŝtrumpojn, ne bonodoras de pudro, ŝi estas pli aĝa kaj pli malriĉa, sed por Gasparo ŝi estas pli bela ol iam.

Margot levas la lacajn palpebrojn kaj mallaŭte kantetas. Ŝi rememoris ankoraŭ: ”Mi atendas kaj atendos vin, ja ankaŭ birdo printempe revenas...”

”Vi ne plu estas tie, ĉu?” demandas Gasparo kun certeco.

Margot laŭte ekridas. Longe ŝi rigardas Gasparon, kvazaŭ hezitante, ĉu diri tion aŭ ne. Sed poste tre serioze ŝi diras: ”Vi ne kredos al mi. Mi foriris sammatene kiel vi. Neniam mi revenis tien.”

”Kial?” demandas Gasparo kaj rememorigas al si longe kaŝatan dankemon pro la unua brakumo.

”Kial? Divenu!” nekompleze respondas Margot. Ŝi rideksplodas: ”Ne kredu, ke pro vi!”

”Kial ni jam ne renkontiĝis?”

”Nenion mi sciis pri vi. Ĝoju,” denove ŝi ridas, ”ĉu vi scias, kion vi promesis al mi?”

”Kion?”

”Vi volis edziĝi al mi!” Nun ili ambaŭ ridas.

La suno flamigis rozojn sur la vangoj, ŝiaj brakoj firmas, estas brunaj. Ŝiaj lipoj iĝis dolorozaj.

”Mi ne vendadis min tiam,” ŝi diras, kvazaŭ jam delongtempe ŝi pretigus sin, kvazaŭ ŝi atendus tiun momenton. ”La aliaj vendadis mian malsaĝan junecon. Kiam vi demandis min pri mia aĝo, tiam du jarojn mi aldonis.”

”Sed mi jam edziĝis,” diris Gasparo en ŝerctona ekskuzo.

”Ni havas infanojn. Ĉu vi restis sola?”

”Laŭcirkonstance,” ŝi ŝercis rapide.

”Kaj kion vi faras?”

”Mi faras hejme artefaritajn florojn. Ĉu vi vidas?” Ŝi montras al dekolto de sia bluzo, kie ardas ruĝega papavo. ”Venu vizite al kajo Valma. Por sinjoroj kiel vi, ni havas ankaŭ freŝajn florojn.”

”Mi ne estas sinjoro. Ĉu vi konas mian nomon? Mi nomiĝas Deburau.”

”Ie mi aŭdis tiun nomon,” ŝi sulkigis la frunton. Kaj denove ŝi ekmemoris. ”Vi estis tiel senkulpa, tiel juna. Hazardo ĝi estis. Sed kion ĝi kaŭzis? Mi ege dankemis al vi. Ĉu vi komprenos min?”

Li rigardas de proksime la brulantan vizaĝon, la sincerajn kaj kuraĝajn okulojn. Ŝi estas ĉiam pli kara al li. Margot! Preskaŭ dek jaroj pasis, ekde kiam ili renkontiĝis. Kial li ne serĉis ŝin?

Malgrandaj knaboj ĵus alportis al la barikadoj korbojn kun vinboteloj. Margot leviĝis kaj observis kun Gasparo la soldattaĉmentojn, kiuj kuŝas je fino de la strato en siaj pezaj uniformoj kvazaŭ mortaj kaj buŝkaptas la aeron. Senavize ŝi decidiĝis.

”Margot, kien vi iras?”

”Se mi ne revenus, rememoru iam!”

Ŝi prenis la korbeton, transsaltis barikadon kaj iris al soldatoj. Ili genuas, leviĝas, etendas la brakojn al la boteloj. La barikad-komandanto komprenis ŝian intencon.

”Kuru, virinoj!” li instigis la ceterajn.

Ili iras. Ili refreŝigas la soldatojn-malamikojn. La oficiroj ne kontraŭstaras. Sed ĉiu virino estas samtempe kantistino kaj parlamentanino.

”Ne pafu!” Ili petegas la soldatojn.

Nur post kiam la boteloj malplenas, la komandanto surĉevale forpelas la virinojn kaj minacas. Sed tio estis bona leciono. La soldatoj meditas. Diable, kial ni pafas kontraŭ ilin? Ĉu fakte ni ne apartenas al ili?

La batalo terurigas ilin. La ribeluloj kaŝis sin en fenestroj, post kamentuboj, en keloj. Ĉiu domo — bastiono. Diable! Servo al reĝo — peniga servo. La komandantoj ne kuraĝas ordoni atakon. La nokto pasis trankvile.

La trian tagon la suno trovis en stretaj stratetoj jam ses mil barikadojn. Kaj la popolo ne restis kaŝita post ili. La studentoj el politekniko invadis la kazernojn en strato Tournon. Poste la Artilerian Muzeon. Iu prenas pafarkon de reĝo Karolo, alia kaskon de kavaliro de Bouillon. Post nelonge la tuta homamaso aspektas kiel statistoj el Opero, kiam estas ludata kavalira teatraĵo. Sed ĝi teruras.

Tagmeze falis Luvro.

La reĝo-portretojn la ribeluloj dishakis, alie ili kondutis indulgeme. ”Ĉio estas nia posedaĵo, ne rabu!” Do la konkerintoj survestis sur siajn ĉifonajn kaj sangmakulajn vestojn nur robojn de princidinoj kaj dancis tie en la ampleksaj salonegoj gajan kaj fantoman kvadrilon.

La popolo estis venkanto sur ĉiuj flankoj kaj tutaj soldataj taĉmentoj alianciĝadis al ĝi. Ankaŭ oficiroj transiradis al la ribeluloj, rompis siajn spadojn kaj forŝiris epoletojn. Regulaj regimentoj ekmarŝis kun flagoj kaj muziko kaj enmiksiĝis inter la popolon.

Posttagmeze disvastiĝis sciigo, ke Karolo la X-a pretas trakti kun la popolo. Sed la popolo jam ne volis trakti kun la reĝo.

Jam ne gravis la ministro. Jam temis pri Burbonoj. Karolo la Deka fuĝis en Anglion.

La placojn kaj bulvardojn inundis jubilantaj homamasoj.

Sinjoroj burĝoj manpremis kun laboristoj, fratiĝis kun ili, brakumadis ilin. Antaŭ vespero oni enterigis la falintojn rekte ĉe la barikadoj. ”Al la francoj, falintaj por la libereco” indikis la surskriboj.

Dum unu tago la teatroj estis fermitaj. Sed post la funebra flago denove ekflirtis la gaja trikoloro. Aŭtoroj kaj direktoroj rapide adaptis la teatraĵojn por povi ilin honore prezenti, kiam ankoraŭ staris la barikado kiel atestanto pri bataloj. La premieroj ĉie apartenis al vidvinoj kaj al orfoj post la herooj falintaj por la patrio.

Gasparo estis revenanta en teatron. Margot lin akompanis.

Ili pasigis kune du tagojn kaj unu nokton sur la barikado. Momentoj seriozaj, ekscitaj kaj danĝeraj, valorantaj mil normalajn tagojn kaj noktojn.

”Kio nun okazos?” li demandis, kiam ŝi etendis al li la manon. Li premis ĝin kaj ŝi ekkriis. ”Kion via vundo?”

”Vi ne bandaĝos ĝin al mi,” ŝi diris iom malmilde.

”Ĉu vi opinias, ke ankoraŭfoje ni revidos nin?”

”Nature,” ŝi ekridis per la vizaĝo, en kiu li vidis ankaŭ iom da tenero de sia panjo. ”Se ni renkontiĝis hieraŭ, kial do ne morgaŭ?”

Ili distanciĝis unu de la alia.

”Margot,” li vokis ŝin ankoraŭ.

Ŝi haltis kaj turnis sin.

”Ĉu vi rememoris min iam dum la pasintaj jaroj?”

Ŝi revenis lantpaŝe al li, ekrigardis lian vizaĝon kaj poste lin kisis per ardaj lipoj. ”Vivu feliĉe,” ŝi diris. Kiam ŝi foriris, Gasparo eksentis, ke li amas ŝin pli ol sian edzinon.

”Neniam plu la cenzuron,” sonis la devizo. ”Liberecon por teatroj!” La teatroj skuiĝis de aktualaj kupletoj. Viktoro, kiu famiĝis pro sia aresto, kantis sur la scenejo de Funambules Marseljezon kaj la publiko poste volis ĝin aŭdi ĉiuvespere.

La tuta Parizo vivis en nova patriota etoso. La razistoj tondis favore al vunditoj. Hugo rezignis je honorarioj por ”Hernani”. Deburau sendis al la gazeto ”Figaro” donacon por la orfoj. La burĝoj, al kiuj la laboristaro elbatalis la venkon kaj pagis ĝin per mil mortigitoj, jam havis en rezervo sian homon. La malsuperaj klasoj ne kredis, necesis do ilin konvinki per komplika taktiko. Emisaroj laŭdis en diversaj medioj patriotismon kaj la vivon de la nova reĝo. Necesis kredigi al la popolo fabelojn pri lia heroeco kaj simpla vivmaniero. Oni aranĝis specialan solenon, okaze de kiu la amata Lafayette, tiam sepdektrijara, unu el la herooj de la franca revolucio, devis kisi Ludovikon Filipon de Orleano sub la trikolora flago.

Kaj la nova tronkandidato mienis milde, alparoladis rideme, bonkore. Li salute alparoladis la homojn okaze de renkontiĝoj. Sed li akceptis la kronon de la riĉuloj kaj li restis al ili dankema.

Historiisto skribis en la kronikon: En julio 1830 elpelis la brava popolo la malamatan reĝon kaj batalis por libereco. La cetero jam ne apartenas al historio. Sed oni ne vivas en bibliotekoj, sed surstrate, en laborejoj, sur kampoj. Se la popolo atendis, ke ĝi ion akiros per sia sango, denove ĝi senreviĝis.

Ses homoj el cent havis laboron. Vane la laboristaj procesioj postulis justecon. La potenco plu restis en la manoj de riĉaj homoj. La nova reĝimo donis voĉdonrajton nur al tiuj, kiuj kapablis pagi impostojn. El dudek tri milionoj da francoj rajtis iri al voĉdona akto nur duonmiliono.

Kien vi malaperis, gloraj herooj, marŝantaj en la unuaj vicoj? Kiel rekompencis vin bankieroj, al kiuj vi gajnis la regadon kaj kiuj enkasigis tridek milionan ŝtatan prunton?

Vivu la libereco!

Tia libereco ĝi estas: duonmiliono regas, miliono da homoj estas sklavoj kaj dudek milionoj valoras malpli ol sklavoj. Ili estas parioj. Ĉu gravas, ke multaj el ili havas korpojn tratruitajn per kugloj de la svisa gvardio? La sinjoraro havas sian ”civitanan” reĝon kaj kapablas negoci per ĉio, ankaŭ kun la civitanaj virtoj. ”Vivu la patrio! Trikoloron sur ĉies koron!”

estis la inĝenia devizo de trikolor-produktantoj.

Vi, juliaj herooj, vi estas vunditaj, vi malsanas, vi malfortas. Multaj el vi falis, necesas vin indulgi. Pli bone estos laborigi infanojn kaj virinojn. Pro patriotismaj motivoj! Necesas konkurenci kontraŭ la angla industrio. Kaj la infanmanoj estas la plej malkaraj.

Ke infanoj devas ellitiĝi je la tria matene kaj nur je la deka revenas? Ke ili laboras dek sep horojn? Dio mia, ja ili aĝas jam ok jarojn! Ni ĉiuj devas ion oferi sur altaron de la patrio. Kiu parolis pri niaj milionoj? Tio ja estas la nacia posedaĵo, servanta al la ŝtato. Ĉi tien la infanojn! Ĉu la mortokvanto altiĝas? Do pli da infanoj konsekvence! Brave, civitanoj! Kion vi sentas, herooj de la julia revolucio? Ne, pri tio la kronikisto jam ne skribas.

Stranga amiko

Kontraŭ propraj doloroj oni povas batali kaj oni povas ilin venki en si mem. Sed la sentema animo de Pieroto portas novan ŝarĝon; seniluziiĝon pro la vana luktado, triston, ke la justeco tiom neatingeblas. Li pensas pri la bravaj knaboj, kiuj apud li falis sur la barikado, pri la espero, kun kiu ili enspiradis la pulvon, pri la libereco, kiun ili antaŭvidis kun Margot super siaj kapoj dum tiu somera stelplena nokto inter du bataloj. Ĉu neniam cenzuro? Akraj ordonoj jam spionas ĉe teatro. Ĉu ne ekzistas por la malriĉuloj vojo el malsato kaj mizero? Nur tra tiu tre streta ponto kondukas vojo al trankviligo de lia malkvieto.

”Estimata sinjoro Pieroto Deburau, dankon por la prezentado kaj pro la maniero kiel vi aktoras. Hieraŭ vespere mi ege ekkoleris kontraŭ la vivo kaj mi volis ĉion fini. Mi pensis pri la fino. Mi iris hazarde preter via teatro kaj mi diris al mi: lastfoje mi rigardos kaj mi eniris. Kaj post kiam la kurteno falis, ŝajnis al mi: mi vivas en alia mondo kaj estis al mi pli bone kaj ankoraŭ mi ridetis, irante for de vi.

Ankaŭ hodiaŭ mi ridetas kaj mi opinias: iel tiel mi sukcesos.

Tion mi volis skribi al vi kaj danki. Ĉu sen vi tio okazus? Respektplene ...”

Tiu ĉi letero, kiun li fiksis super spegulo en la vestejo, unu letero reprezentanta ĉiujn, kiuj ne estis skribitaj, pacigis lin kun la laboro kaj donis al li novan kuraĝon.

Li ne oponis, kiam Bertrand altigis la prezojn de la loĝioj, sed necedeme persistis pri kvar centimoj por ”paradizo” en la galerio. Li ne volis, ke oni elpelu el la teatro liajn laboristojn, karbistojn, vendistinojn, studentojn. Lia koro apartenis al ili.

Ili bezonas min, ĉefe dum tiu ĉi tempo, li ripetis al si. Ili statas pli malbone, ĉar oni trompis ilin. Mi devas donaci al ili iom da bonfara rido, memfidon kaj esperon. Tio estis lia ambicio, kiun li ne sekretigis antaŭ siaj literaturaj amikoj.

Alfredo de Musset enketadis Gasparon pri modestaj travivaĵoj kaj en la okazaĵo pri la ŝuetoj, kiujn reciproke pruntedonadis al si du knabinoj, li trovis forton de popola balado.

Jules Janin invitis lin al si por kelkaj interparoloj, ĉar li decidiĝis kontentigi senĉesajn demandojn kaj verkos pri li libron.

Sed pleje akiris lin por si Viktoro Hugo pro sia batalo kontraŭ la nehumanaj ordonoj, rilatantaj la infanlaboron.

Kaj iuvespere li estis entuziasmigita pro neatendita vizito en loĝio kaj lia koro flugis renkonten al la gasto. Venis viziti lin tiu, kiun Gasparo tiom da jaroj amis: Béranger.

Dum la prezentado li rememoris nekalkuleblajn momentojn, kiam kanto de Béranger vortigis doloron kaj malamon de la popolo. Kiomfoje li povis, li enrigardis la duonluman loĝion, kie sidis la majesta kaj ridema maljuna viro. Kaj kiam la prezentado finiĝis kaj la kurteno falis, kiam ankaŭ Béranger jam staris en la loĝio enmantele kaj aplaŭdis kune kun aliaj, Gasparo petis silenton, kaj li, kiu neniam parolis kaj kantis, profunde kliniĝis direkte al la loĝio kaj doninte signon al gitaristo en la orkestro, li kantis kanton, kanton de Béranger: Lasu min nur je mia flago, vi, sinjoroj, duvizaĝaj uloj, pro oro, dignoj de l’ nobelaro vi mise ŝanĝas viajn agojn.

Al popolo nur mi apartenas, salonoj ne kontentigas min, nur al popolo mi apartenas.

Estas mi simpla, simpla nur, jes, vere, simpla nur.

La homoj komprenis. Béranger ridetis kaj amike gestis, kiel kamarado al kamarado, kaj la publiko aplaŭdis al ambaŭ — pro dankemo kaj admiro. Al Béranger, kiu pro amo al ili kantis, kaj al Deburau, kiu ludis al ili. Ili ambaŭ havis la komunan Muzon. La popolon.

La familia vivo de Gasparo estis monotona, sed ĝi kontentigis lin. Li dediĉis al Désirée ĉiun liberan tempeton, kiun li ŝtelis de la teatro. Sed ĉar tio malmultis al ŝi, ŝi malamis salonojn, renkontiĝojn kun literaturistoj; ŝi ĵaluzis je teatro kaj la virinoj. Désirée ne sentis ĝojon, kiam Gasparo alportis al si hejmen poemon de Béranger al li dediĉitan, aŭ kiam li entuziasme rakontis pri la ribelo en Pollando, konsiderante sin ekde la infanaĝo, ekde la restado apud Varsovio, ankaŭ iomete polo. Nur por la infanoj iliaj sentoj renkontiĝis kaj alproksimiĝis.

Sed ankaŭ en tio estis diferenco. Por Gasparo, kiu plejparton de la tago restadis en la teatro, la infanoj estis konsolo kaj ĝojo. Zorgojn portis Désiréé, al kiu la vivo ŝajnis monotona kaj plenis de malagrablaĵoj. Pro malkontento, pro sento, ke ŝi estas subpremata kaj pro ordonemo, ŝi komencis batali kontraŭ la teatro.

”Volu forpermeson, ne partoprenu provadon,” ŝi postulis.

Sed por Gasparo lia arto estis devo. Li supozis, ke Désirée paciĝis kun tio. Kiam li foje parolis pri la afero kun Laurent, Arlekeno ŝultrolevis kaj diris sperte: ”Kiam ŝi ĉesos vin riproĉi? Ĝis ŝi trovos por vi kompenson. Pli frue ne.”

Gasparo embarasiĝis. Ŝajnis al li vere, ke Désirée lastatempe ĉesigis la riproĉadon. Ĉu tio eblus? Li rapidis hejmen kiel eble li povis. Enveninte la ĉambron, li aŭdis triopan spiradon.

Li haltis super la infanlito. Rozina ion diris el dormo. Gasparo klinis sin al ŝi kaj faligis glason. Désirée ekmovis sin.

”Pardonu, ĉu mi vekis vin?”

”Mi nur dormetis.”

”Ĉu jam longe vi dormas?”

”Kial vi demandas?”

”Ĉu iu estis ĉe ni hodiaŭ vespere?”

Désirée eksidis sur la lito. ”Kiu povus ĉeesti, se mi dormas?” Li alsidis al ŝi kaj karese tuŝis ŝin.

”Ĉu vi scias, kion oni diras al mi hodiaŭ? Vi estas onidire malfidela al mi. Mi volas vin peti, ke vi diru, se tio estus vero.

Mi ne deziras, ke oni fingre montradu al mi kaj moku min.”

La voĉo de Désirée eksonis dure kaj bataleme: ”Eĉ se tio estus vero, vi rajtas min nek akuzi, nek min pardoni — dum la vivo, kiun vi donas al mi.”

”Tamen vi sciis, ke mi estas aktoro.”

”Sed mi ne sciis, ke vi estas ankaŭ revoluciulo kaj mi ne scias, kio ankoraŭ kaj ke drinkejon vi ŝatas pli ol la hejmon.”

La knabo vekiĝis kaj ekploris.

”Tion alportis la vivo. Mi ne povas izoli min for de ĝi. Tio estas miaj homaj devoj.”

”La devoj vagadi kaj drinkadi. Tutajn tagojn kaj vesperojn mi solas. Vi ne rajtas min kontroli.”

”Do tamen ĝi estas vero?” ekmiris Gasparo.

Iu frapis la pordon, Gasparo levis sin kaj malfermis. Vid-alvide staris juna, svelta viro, kies vizaĝon pro ombro oni ne povis vidi. ”Kion vi deziras?” demandis Gasparo abrupte.

”Mi petas vin, silentu. Se vi ne scias, mi najbaras kaj miaj patrino kaj fratino malsanas.”

Gasparo lin leĝere ekkaptis je la ŝultro kaj eliris kun li koridoren. ”Kiel eblas, ke vi estas vestita?” li demandis, kondukante lin al fenestro alkorta.

”Mi volas eliri. Dumtage mi dormas kaj dumnokte mi eliras, sinjoro Deburau. Pro tio ni ankoraŭ ne renkontiĝis. Ni transloĝiĝis ĉi tien antaŭ du semajnoj.”

Gasparo rigardis en la profundajn nigrajn okulojn de la junulo kaj la sveltan kaj brunan vizaĝon, kies vangojn la lunlumo ankoraŭ pli profundigis. En la timema rigardo sin kaŝis trajto de sovaĝeco.

”Mia nomo estas Aloizio Bertrand.”

”Pardonu, ke ni ĝenis vin,” diris Gasparo. ”Ĉu vi volas fari al mi negrandan servon? Eble vi povas diri al mi, ĉu estis ĉe mi hodiaŭ vespere iu viro?”

La junulo lin serioze ekrigardis. Li aĝis ne multe pli ol dudek jarojn, sed la suferplena esprimo de la vizaĝo lin pli maljunigis.

”Sinjoro Deburau, mia mondo entute alias.”

”Kia estas via mondo?”

”La luno enakve. Mi saltos al vi por ĝi. Sed ne volu, ke mi zorgu pri tio, kiu paŝas surŝtupare.”

”Tio ne estas pro ĵaluzo aŭ ke mi volus iun damaĝi. Sed mi volas havi klaron minimume en mi mem.”

”Povra sinjoro Deburau, mi ne sciis, ke vi devas registri ŝlosilojn, sojlon kaj liton. Mi opiniis, ke vi parencas al mi.”

”Kie vi ekkonis min?”

”Dum la vespera renkontiĝo ĉe sinjoro Hugo, kiam unuafoje oni legis ’Hernani’. Oni permesis al mi legi unu mian baladon; sed certe vi dormis.”

”Eble ni vere parencas. Ĉu vi ne volus viziti nian teatron?”

”Mankas mono, sinjoro.”

”Venu, mi petas. Kaj pardonu min pro mia konduto.”

”Treege mi respektas vin, sinjoro Deburau. Sed ne forgesu, okazu kio okazu, la amon vi ne trovos dum la kiso.”

”Kiam do?”

”En la velkinta floro de rememoro. En la revo, kiam pluvas kaj mateniĝas. En pasinteco aŭ en futuro. En la nuntempo neniu ĵuro ĝin garantios al vi.”

”Dankon, sinjoro Bertrand,” diris Deburau. ”Oni estas naiva kaj devas ĉiam lerni.”

”Konfidu venton, ondon, nubon kaj neniam vi trompiĝos.”

”Mia vivo ne estas poezio.”

”Vi donas la poezion. Estu sana, sinjoro Deburau.”

”Bonan nokton.”

Li eniris la loĝejon. Postmomente li ekaŭdis mallaŭtan plorsingultadon. Désirée ploris. Gasparo etendis la manon al ŝi. Li parolis al ŝi kareseme, ĝis li certis, ke ŝi ekdormis.

La lasta teatraĵo en Funambules estis ”Dudek ses akcidentoj de Pieroto.” Preparis ĝin la maljuna reĝisoro Lafargue, iama skribisto ĉe ekzekuciisto konsiderata tre klera. Al la publiko li tiel dankemis pro la eĥo, ke kiam aŭdiĝis aplaŭdo, li demetis ĉapeton kaj riverencis al la salonego, negrave ĉu li estis kie ajn post kulisoj aŭ en la enfalejo.

Kiam Gasparo post la prezentado estis eliranta el la teatro, li scivolemis, ĉu la nova amiko Bertrand atendas.

”Nu, kiel vi kontentas?”

”Vi estas sorĉisto, sinjoro Deburau. Enkorpiĝinta arto.”

”Vi troigas. Mi ne pretendas laŭdon por mi.”

”Via bona kaj malbona vizaĝoj estas kiel arto, tiu havas same du vizaĝojn: en la unua paradizo, en la dua infero.”

”Mi lernas de la vivo. Ĉu vi opinias, ke mi iom forgesigas la homojn pri turmentaj zorgoj?”

”Kaj al poetoj inspiron. Jen!” li montris kelkajn folietojn.

”Kio ĝi estas?”

”Balado, kiun mi verkis dumpaŭze en la teatro Funambules.”

”Ni iru! Vi rakontos al mi dumvoje ion pri vi.”

”Pri mi? Mi verkas baladojn kaj versojn proze. Sed mi ne povas leviĝi pli alten, ĉar sur mia menso kuŝas peza ŝtono.

Kio okazos kun miaj patrino kaj fratino?”

”Ĉu ili ne fidas vian talenton?”

”Ili kredas ĝin blinde. Sed kiel ilin vivteni? Multfoje jam mi opiniis, ke mi freneziĝos pro doloro kaj mizero. Se mi demetus mian jakon, vi vidus, ke mia ĉemizo ĝisas nur al la unua butono. La reston mi havas en la ŝuoj kiel ŝtrumpojn. Ni fartas tre malbone. Pardonu, vi ne devis demandi.”

”Vi rememorigas miajn proprajn pasintajn jarojn,” diris Gasparo. ”Mi volus vin helpi.”

Kiam ili haltis antaŭ la komuna restadejo, rigardis Gasparo en la brilajn okulojn de Aloizio Bertrand. ”Mi posedas iom da mono,” li diris. ”Sed mi ripetas mian peton. Mi promesas, ke vi neniel sinkos en miaj okuloj.”

”Sed male, vi en la miaj, sinjoro Deburau.”

”Poste mi diros al vi, kial mi devas tion scii.”

”Se vi scius, kiel vi humiligas min.”

Deburau enpoŝigis monon al li. ”Kiu li estas?”

”Pentristo de ventumiloj el tiu ĉi strato.”

Gasparo malŝlosis. Ili lante ascendis. La luno glitis laŭŝtupare same kiel hieraŭ. Supre ili haltis.

”Mi volis nur scii, ĉu tio doloros min,” diris Gasparo mallaŭte. ”Sed mi sentas nenion.”

”Tiel do ĝi statas? Tio signifas, ke vi suprenlevis vin al la belo kaj revoj.”

”Ne,” respondis Deburau. ”Tio signifas, ke mi mem trompas Désiréen.”

Ili disiris sen manpremo.

La libro de Janin

Baronino Dudevant — laŭ verkista nomo Georgo Sand — aranĝis etan festan tagmanĝon por siaj spritplenaj gastoj. Kies vangoj kliniĝas super la tablo? Ovala vizaĝo kun molaj trajtoj kaj firma bona brilo en la okuloj, kun malhela hararo, vizaĝo de la suda tipo, jen Viktoro Hugo. Apud li, kun aŭdaca rigardo, voluptema trajto en la buŝanguloj — Balzac.

Poste mulata tipo kun densa nigra hararo, alta, svelta Dumas.

Elegantulo en ruĝa veŝto, nigra pantalono kaj griza jako — Gautier. Du redaktoroj el ”Revuo de du Mondoj” kaj fine gastoj hodiaŭ plej signifaj: filozofo Lerminier, profesoro de Sorbono, kaj apud li membro de la angla parlamento, kiu — klarigas tion sinjorino Georgo — vojaĝas kun sekreta ŝtata misio.

La anglo venis kiel lasta, kiel decas por la majesta diplomato: li eksidis, tenas sin rekte kaj silentas. Li estas senriproĉe vestita, surkole silka kravato, liaj ŝuoj brilas. Kiam profesoro Lerminier igas lin paroli, li nur kapjesas aŭ murmuras ion, kio ne kompreneblas. Vane la fervoraj redaktoroj disvolvas antaŭ li la plej gravajn politikajn demandojn; la angla diplomato silentas kvazaŭ sfingo.

Momenton oni atendas kun la manĝado je Musset, sed Alfredo estas kiel ĉiam neakurata. Por ke la anglo ne ofendiĝu, gestas do la gastigantino — kiu kun manĝaĵoj disdonas ankaŭ la spriton kaj kun vino verŝas ankaŭ bonan humoron — kaj juna normanda servistino kun ora kruceto sur la nuda kolo priservas ĉe la tablo. Ŝi estas bela, vigla, sed ekstreme mallerta. Kiu deziris tranĉilon, al tiu ŝi portas teleron. Per vino jam ŝi makulis Balzac’on, Dumas’on kaj Hugo’n.

El la politika kampo oni transiris al la artista. Oni parolis pri la malfeliĉa sorto de la plej granda kantistino en Opero, kiu vundis sin pro falo desur ĉevalo. Ankaŭ pri la nova espero de la franca teatro, juna aktorino Raĥel. ”Mi scias certe,” diris Dumas, ”ke ankoraŭ pasintjare ŝi kantis surstrate en Liono. Sed ŝi malvarmumis kaj perdis la voĉon. Ŝi intencas do teatri?”

”Sed ŝi ankaŭ tion kapablas. Vi vidos, ke post kelkaj jaroj la tuta teatra mondo apartenos al ŝi.”

”Kiel nun al Deburau,” rimarkigis Gautier. ”Ĉu vi konas lin, sinjoro profesoro?”

”Nur unufoje mi vidis lin,” diras Lerminier. ”Li tre plaĉis al mi. Sed tio nian eminentan gaston ne interesas.” Ĝentile li turnis sin al la angla deputito.

”Ŝate mi volus scii vian opinion, Ekscelenco, pri la aktuala situacio en Eŭropo. Persone mi opinias, ke ĝi bone ekvilibras.”

”En bona ekvilibro ĝi?” diris en la fuŝita franca lingvo la lordo. ”Jes. Sed ĝia ekvilibro aspektas tiel —”

Li prenis, je mirego de la profesoro teleron desur la tablo kaj ĵetis ĝis alten. Sed antaŭ ol la telero terenfalis, li ekkaptis ĝin sur pinton de tranĉilo. La telero rotaciis surpinte.

”Ĉu mi klarigis la aferon sufiĉe demonstre?”

Li klinas sin kiel komedianto post finita prezentado. Ĉiuj ekridis. Kaj Gasparo Deburau, la glora Deburau el Funambules, demetas perukon kaj ridetas al la surprizita Lerminier.

Sed la profesoro komprenas la ŝercon kaj scias apreci la ludon, kiu lin venke fascinis.

”Mi opiniis, ke vi prezentas nur Pieroton,” li ridas.

”Ĉu ne estas en ĉiu homo parto el Pieroto? Kaj ĉiuj homoj en Pieroto?”

”Bone,” ridetas la profesoro. ”Sed tamen tiom vi ne superruzis min, amikoj.”

Li paŝas al la gaja servistino kaj pinĉetas ŝian vangon.

”Nur ne komediu, Alfredo! Eble mi ne ekkonus vin en tiu ĉi kaptuko. Sed vi devus ĉesi trinki. Normandaj servistinoj ne trinkas absintaĵon.”

Musset gaje demetas la jupon kaj tukon.

”Ĉiu ne povas egali al Deburau,” li bedaŭras.

”Deburau pravas,” analizas Musset, ”ĉiuj sentvibroj estas en ĉiu homo. Estas tasko de poeto, ke li malkovru kaj senmaskigu ilin.”

”Estas bele,” parolas Georgo, ”flugsekvi ideon. Fine vi ekkaptas ĝin kaj sentas, kiel ĝi vibras, vivanta submane.”

”Kaj se vi rigardas ĝin,” kapskuas Hugo, ”vi konsterniĝos, ke vi ne trovis pli frue, kiel simpla ĝi estas. En la naturo enestas lernolibro de la vero.”

”Mi ne amas, kio estas natura,” defendas Gautier la propran teorion. ”Mi amas, kio estas artefarita: bonodorojn, ŝminkojn, kolorojn. Deburau ankaŭ estas artefarita.”

”Ne kredigu tion al vi,” diras Hugo. ”Li ne estus tiom forta, se li ne estus natura.”

Gasparo volas foriĝi, sed Georgo atendis ĉi tiun momenton. ”Mi havas por vi deserton, sinjoro Deburau.”

Ŝi alportas vitran kloŝon, sub kiu kuŝas enpakita libro.

”La kreinto petis min transdoni al vi ĉi tiun unuan ekzempleron. Eble mi ĝojigos vin per tio pro via gastrolo en mia privata teatro.”

La polmoj de Gasparo dispakas la libron. Sur la titolpaĝo estas skribite per majuskloj: DEBURAU ”Deburau,” legas Gasparo. Kaj sube: Historio de la kvargroŝa teatro. Verkis Jules Janin. Eldonisto Charles Gosselin. La fingro turnas la paĝon. La pentraĵo de Bouquet — Deburau kiel Pieroto. La libro estas dika, ĝi estas duparta. Sed Gasparo embarasiĝas tralegi unu nuran linion. Ĉu eblas pri lia vivo verki tricent paĝojn?

”Ĉu vi ne rimarkis la dediĉon?”

”Al mia plej kara aktoro dediĉas respektplene Jules Janin.”

Ĉiuj amasiĝas ĉirkaŭ li kaj scivoleme rigardas la libron. Balzac foliumas kaj legas la sinsekvon de la ĉapitroj.

”Kiel eble?” li ekvokas. ”Ĉu vi ne estas franco? Janin skribas, ke vi naskiĝis en Novë Kolín.” Kaj li legas plu laŭtvoĉe: ”Deburau estas la lasta kaj la plej granda donaco, kiun dediĉis al ni la bohema Bohemio, la reĝolando konata el la mezepoko; plena de gajaj kaj maltrankvilaj komediantoj, belaj kaj leĝerkruraj knabinoj, la bohema mondo ridanta, kiam Eŭropo ploras, mondo de ĝojo, libereco kaj de bona kulinara arto, de incitantaj kantoj kaj senbridaj amuzoj, la mondo de hazardo, kiu iras, jungita al la malnova ĉaro de Tespiso, de loko al loko...”

”Kiel li opinias tion?” interrompis lin ekscitite Deburau.

”Eble li ne komprenis min. Nenion tian mi diris al li. Mi ne estas ja cigano. Bohemio ne estas tia, kiel li skribas.”

”Kiom longe vi vivis en via patrio?”

”Ok jarojn.”

”Eble vi ne konas ĝin perfekte.”

”Mi vivis en la patrolando nur kiel infano, sed mi parolis kun ĉeĥoj, kiuj venis en Francion, kun soldatoj, muzikantoj.

Mia lando ne ridas, kiam la tuta mondo ploras. Mi opinias, ke ĝi ofte ploris, sed neniu tion atentis.”

”Kial?”

”Pro la perdita krono. Pro la perdita kredo. Ĉiuj ĉeĥoj, kiujn mi renkontis, diris tion.”

”Ili do ne estas nomadoj?”

”Mia nacio,” rememoras Gasparo subite, por klarigi tion al ili, ”estas kiel poloj. Ĝi ne havas liberecon. Sed la liberecon ĝi priploras. Ĝi estas en Aŭstrio, sed la loĝantaro en provinco parolas ĉeĥe, ne germane. Ĉeĥoj estas slavoj.”

Balzac absorbiĝis de la legado kaj postmomente denove li recitis laŭtvoĉe el la alineoj: ”Antaŭen, mia Gilles! Gilles estas homo sen difinita nomo, sen preciza socia pozicio. Gilles — jen la popolo. Gilles, momenton gaja, momenton trista, malsana, sana, muzikanto, latrono, poeto, tio estas la popolo, kiun Deburau prezentas. Li havas ĝian senton. Li scias, pri kio la popolo ridas, kion ĝi amas, kia ĝi estas. En neniu sia rolo eĉ vorton li diras, sed komparu vin kun li, vi maljuniĝintaj gloroj kaj posedantoj de la reputacioj, kaj kiel malgrandaj vi fariĝos. Li neniigos vin per unusola sia ekrideto, per kiu opinius sin venkita eĉ Beaumarchais mem kun ĉiu sia spriteco.

En li enestas, mi ripetas, mil aktoroj, mil vizaĝoj, mil grimacoj, subita ĝojo kaj subita doloro, sento, kiu komenciĝas, vi ne scias kiel, finiĝas, vi ne scias kiam, kaj ĉio ĉi entute havas neniun alian nomon, nur unusolan — kaj tiu sonas — DEBURAU!”

En prezento, farita de Balzac, ĝi sonis kiel solena fanfaro.

”Sufiĉe, mi petas,” postulis mallaŭte Deburau.

”Fino!” vokas Georgo.

”Mi ŝatas esti detalema,” diras Balzac.

Deburau ekvidis indikon de la prezo, 7 frankojn kaj 50 centimojn. Tiu libro ne estos atingebla por liaj amikoj. Ili devus labori tri tagojn, por povi aĉeti ĝin.

”Pri kio vi meditas?”

Subite iu frapas la pordon. Musset rapide iras aperti. Estas bruneta, magra viro, en trivita vesto. Nur Gasparo rekonas lin. Aloizio Bertrand.

”Sinjoro Deburau, venu hejmen!”

”Kio okazis?”

”Via edzino havas spasmajn dolorojn. Ŝi fartas ĉiam pli malbone.”

La angla diplomato nigre vestita turnas sin, eltiras la libron el la mano de Balzac, senparole klinas sin kaj kuras el la pordo. La ceteraj vokas post lin esprimojn de kunsento, sed respondas al ili nur rapidaj paŝoj surŝtupare.

”Parolu, kio okazis?” insistis Deburau, kiam li eksidis en fiakro apud la juna poeto.

”Ŝia sanstato malboniĝis. Ŝi vokis vin. Ni venigis kuraciston. Li diagnozis kaj ordonis venigi vin.”

”Kion diris mia edzino?”

”Ŝi nur ĝemis.”

El la koro de Gasparo perdiĝis lastatempe trankvilo kaj tenero. Li riproĉis al si, sed ne sciis ekregi sin. Ankaŭ super la kapoj de la infanoj ekfuriozis inter li kaj Désirée konflikto, plena de malafablo, ofte pro plej bagatelaj kaŭzoj. La patrineco ne kontentigas Désiréen. Incitita pro la fakto, ke Gasparo ne apartenas tute al ŝi, ŝi inklinis al malfeliĉaj sentoj kaj estadis pro tio kverelema kaj maljusta.

”Havunte edzinon, ŝi estu kia ajn,” diras Aloizio, ”mi ne vespermanĝus kaj aĉetadus al ŝi violetojn. Konservu ŝian animon por vi kaj en ŝia animo vi restu klara kaj granda.”

Sed Gasparo sentis, ke tion li ne kapablas, ĉar en profundo de sia koro li eĉ ne volis tion. Li bezonis por sia laboro koncentriĝon kaj la malharmonia hejmo prenis de li prudenton. Amikoj en la teatro ne rekonadis la amplenan Pieroton, kiu nun ofte ekscitiĝis pro bagateloj. Lia modesteco ĝis nun al neniu vidigis, ke li regas la teatron kaj ankaŭ ĝiajn direktorojn.

La disĵetitaj skatoloj kun pudro kaj rompitaj teleroj kondukis ilin al falsa suspekto, ke kreskas la vantemo de Deburau.

Ili kulpigadis lin pro manko de forto kaj sentimento. Sed ne tiel estis. Gasparo konfliktis en si mem kaj koleris je si. Kaj kiam foje pro ekscitiĝo li ekbatis ĉe provado malgrandan knabon, la larmoj en la okuloj de la etulo ŝokis lin. Li decidiĝis, ke li devas senigi sin de la interna malkontento je ĉia prezo.

Ŝate li aŭskultis la konsilojn de la juna poeto.

”Vi apartenas al la scenejo. Ne lasu vin delogi de la vivo.

Estu Gasparo de la vivo!”

”Mi postsekvis la homojn, ne la arton.”

”Tial venos momentoj, kiam vi solecos. Tia estas la sorto de ĉiuj Gasparoj. Ankaŭ la mia. Mi prezentas miajn scenojn nokte. Ĝi donas al mi dekoraĵojn kaj kulisojn, ĝi estas mia scenejo kaj rigardejo.”

”Gravas, kion ni portas en la animo,” agnoskis Gasparo.

”Sed ĉefe ĝi dependas de tio, kion ni vivas.”

”Serĉu belecon! La edzino fremdiĝis de vi? Sed vidu, kiel ŝia hararo brilas, kiam vi revenas hejmen kaj tra la fenestro lumas la steloj.”

Aloizio vivis tiel malriĉe kaj posedis tiom malmulte, ke li devis konsoli sin per la beleco, per la beleco, kiun li mem atribuis al la mondo. Gasparo komprenis lin. Kiam foje Désirée decidiĝis konfesi al li, Gasparo nur malvarme ekridetis kaj kapjesis. Li ellernis ami la belecon. Sed jam li ne amis Désiréen plu. Nur la nova gravedeco kaj malsano, kiu ŝin ekatakis, lin redonis al ŝi pro kompato. Li preteriradis ŝin silentema kiel frosto, sed kiam ŝi ekĝemis, li turnis al ŝi siajn konsternitajn okulojn kaj li timis.

Fiakro kuregis tra la stratoj. Kiam ĝi haltis, Gasparo fulmorapide suprenkuris la ŝtuparon kaj falis al ŝia lito. Ŝia vango kuŝis surkusene, pala, serioza, senigita de sia paŝtela beleco.

Sed ŝi estis al li pli kara kun la grizaj ombroj sub la okuloj kaj survizaĝe.

”Désirée,” li flustris kaj kisis ŝian manon, brulantan de febro.

”Onidire mi grave malsanas,” ŝi turnis al li siajn glimajn okulojn.

”Ne timu, vi resaniĝos.”

La fratino de Aloizio alproksimiĝis.

”La kuracisto estis ĉi tie. Li diras, ke via edzino devas iri en hospitalon. Kaj jam certas, ke ŝi ne havos infanon.”

Gasparo sekrete ekĝojis. Li timis tiun infanon kiel vivantan atestanton de la periferio. ”Ĉu tio ne estas danĝera?” li turnis sin al fraŭlino Bertrand.

Ŝi ŝultrolevetis.

Désirée estis kortuŝa, kuŝante senpove sur kuseno. Ŝiaj bukloj platiĝis, lacis, sed al Gasparo tio rememorigis momentojn, kiam li sekrete kaŝiradis en la ĉambron super la bonodoranta parko.

Ŝi ekĝemis pro doloro.

”Silenton”, li petis ŝin. ”Ĉio estos pli bona.”

”Vi devas bone zorgi pri Karolo kaj Rosina.”

”Ne timu. Nenio okazos al ili, ĉu? Ankoraŭ ion vi deziras?”

Ŝiaj okuloj peteme ekrigardis lin.

”Diru, diru ĉion... ,” li instigis ŝin.

”Mi havas peton. Mi volus kun li... lastfoje paroli.”

”Mi scias jam,” respondis Gasparo. ”Tuj mi alkondukos lin.”

Ŝi fermis la okulojn pro honto kaj decidiĝo.

Gasparo, ĉu tio estas grandanimeco aŭ indiferento? Vi kapablis jam plurfoje abnegacii vin, por ĝojigi la aliajn. Ĉu vi opinias, ke vi redonos al vi ŝian vivon, ke hodiaŭ vi ambaŭ mansvingos super la vaneco? Li mem bone ne sciis. Sed li farus ĉion por ensorĉi almenaŭ iom da brilo en la tenebrajn okulojn de Désirée.

La strato indiferente bruas. Vendeja fenestro estas apertita kaj ĉe ĝi sidas juna ventumil-pentristo. Lin ĉirkaŭas farboj kaj penikoj kaj li pentras sur la ligno-tabuletojn miniaturajn pejzaĝojn. Gasparo haltis kaj observas lian klinitan kapon kaj liajn delikatajn manojn. La pentristo ekrimarkis la rompitan ombron, falantan al la piedoj. Li levis la kapon.

”Kion vi deziras, mi petas?” li diras kun ĝentila rideto. Gasparo momenton silentas, enprofundiĝinte en liajn okulojn.

Tiumomente la pentristo ekkonis lin. Li rapide formetis ventumilon kaj penikojn kaj ripetis sian demandon per tremanta voĉo.

”Ne timu,” diris Gasparo seke. ”Mia edzino malsanas. Ŝi deziras, ke vi vizitu ŝin.”

”Pardonu, sinjoro, pri nenio mi scias,” ektremetis la mentono de la junulo kaj li retropaŝis en la ĉambron.

”Mi diras al vi: ne timu,” ripetis Gasparo. ”Ŝi volas adiaŭi vin. Ŝi iras en hospitalon.”

”Mi ne konas ŝin, sinjoro,” balbutis la pentristo. ”Kion vi volas de mi?”

Gasparon tia malkuraĝo ofendis. ”Désirée grave ekmalsanis,” li altigis la voĉon. ”Mi volas, ke vi iru al ŝi. Tio gravas por mi. Ŝi ĝojos.”

”Ĉu mi iru al ŝi?”

”Ĉu vi surdas?” ekvokis Gasparo. ”Kuru tuj al ŝi. Vi ĝojigos ŝin. Ĉu vi aŭdas?”

La junulo jam estis ĉe pordo. ”Nenien mi iros! Mi volas neniel rilati kun vi. Kaj kun via edzino ankaŭ ne.”

Tio jam estis troe. Gasparo etendis la manon tra la fenestro, kaptis, kio estis kaptebla — penikojn, tinetojn, ventumilojn — kaj ĵetegis ĉion ĉi post la fuĝantan pentriston. La pordo ekkrakis. Kolora pluvo makulis ĝin.

Gasparo turnis sin. Post li amasiĝis kelkaj pli kaj malpli aĝaj scivolemuloj. Malafable li ekrigardis ilin kaj estis foriranta hejmen.

”Jen, li,” li ekaŭdis. ”La histriono el Funambules!”

Kolero lin ekregis. Li estas histriono ĝuste en momento, kiam li estas pleje homo. Unuafoje lin tiu vorto pikis. Li aĉetis rapide bukedon ĉe florvendistino kaj rapidis hejmen. Antaŭ la domo jam staris ambulanca veturilo.

”Mi aranĝis transporton,” diris la kuracisto, transirante sub la ŝtuparo. ”Mi atendas nur, kiam vi pagos al mi.”

”Momenton, doktoro,” elspiris Gasparo. ”Ĉu la afero fakte estas tiel danĝera?”

”Se ni rapide veturos — kaj se la pacientino estos forta, ĉio reordiĝos,” respondis la doktoro.

Gasparo enkuris la ĉambron. La okuloj de Désirée bonvenigis lin elrevigite. Pieroto, montru la duan vangon!

”Kia hazardo, Désirée! Sinjoro Alban ankaŭ malsanas, li kuŝas, sed ne timu, baldaŭ li resaniĝos kaj liadire li venos al vi en hospitalon. Li sendas al vi tiujn ĉi florojn. Multe li rememoras vin.”

Ŝiaj okuloj kovriĝas de malseka brilo.

”Dankon,” ŝi flustras kun feliĉa rideto. ”Tio sufiĉas. Li jam ne bezonas veni.”

”Kaj mi?”

”Jes. Vi venu!”

Eniras du viroj kun brankardo. Li helpas al ili ankoraŭ descendi desur la ŝtuparo, poste ascendi en la veturilon — kaj denove unu trista adiaŭo finiĝis. Lante li revenas supren.

Sur sojlo de la loĝejo de Aloizio aperis du etaj figuroj.

”Paĉjo, kie estas panjo?”

Li prenas ambaŭ infanojn en la brakumon, alportas ilin hejmen kaj eksidas kun ili al fenestro. Li klinas vizaĝon al ilia supla hararo kaj trankviligas ilin. Ĉiam nur doni kaj neniam ricevi? — trudiĝas al li la penso.

Li enspiras la bonodoron de la infanhaŭto, aŭskultas ilian babiladon, ne respondas, sed arde premas ambaŭ korpetojn al si por konvinki sin pri maldankemo.

Rimarko de la redaktoro: Ĉeĥio konsistas el tri historiaj landoj: Bohemio (okcidente), Moravio (sudoriente) kaj la suda Silezio (nordoriente; la norda Silezio estas en Pollando). La nomo Bohemio devenas de antikva kelta tribo ”booj”, kiuj vivis en la lando antaŭ slavoj: Bo-hejmo, hejmo de booj. En la 5-a jc. post Kristo alvenis slavaj triboj, kunfandiĝis kun la indiĝenoj kaj estis internacie nomataj ”bohemoj”, dum ili sin mem nomis ”ĉeĥoj” laŭ la ĉefa tribo, kiu superregis la ceterajn kaj el kiu devenis la unua princa kaj poste reĝa dinastio de Pæemislidoj. Kiam Eŭropon invadis ciganoj, parto de ili celis al Francio tra Bohemio, kaj tial ili estis erare opiniataj bohemoj, nomadoj de Bohemio. Ĝis nun la franca ”bohémien” signifas: 1. bohemo 2.

cigano 3. trampo, vagabondo. En la 19-a jc. artistoj vivantaj ”sovaĝe” kaj malŝatante sociajn konvenciojn kaj moralajn regulojn, ricevis alnomon ”le bohčme” kaj ilia vivmaniero ”la bohčme”. La esprimoj estas esperantigataj kiel ”bohemiano-bohemio” aŭ ”bohemo-bohemio”.

(La ĉeĥoj mem ne uzas la internacian nomon Bohemio, sed nomas la landon ”Ĉaechy” kaj por la tri landoj komune estis proponita ”Ĉaesko”, sed ĝi al multaj personoj ne plaĉas kaj ili preferas ”Ĉeĥaj Landoj” aŭ ”Ĉeĥa Respubliko”, ĉar la duopo ”Ĉaechy-Ĉaesko” similas al la esperanta ”Ĉe ̨ujo-Ĉeĥio”. )

Du invitoj

Gasparo estis revenanta el la hospitalo. Estis sankta Vendredo. Homamasoj torentis al arbaretoj ĉe rando de Parizo. El ĝardenoj bonodoris siringoj. Inter la homoj serpentumis pezaj omnibusoj kaj elegantaj kaleŝoj. Fine Gasparo venis en flankstraton. De ie sonis orgenmuziko.

”La sanstato multe pliboniĝis,” oni diris al li en la hospitalo. Li vidis mem, ke Désirée estas pli gaja. Samtempe malpliiĝis sur ŝiaj vangoj tenero kaj amo. En amikeco kun la infanoj li trovadis ĉiam pli da konsolo kaj forto. Karolo nun estis en la aĝo, kiam komenciĝis liaj propraj unuaj rememoroj; Gasparo promesis al si, ke al Karolo li faros tiujn multe pli belajn. Kaj al Rosina li enmetadis ĉiun teneran senton, kiu restis en li, rilate al inaj estaĵoj. Li ĝojis je momentoj, kiam li revenadis hejmen, je iliaj demandoj kaj ludoj kun ili.

Kiam li revenis al Faubourg du Temple, atendis lin antaŭ la domo du homoj. Viro en riĉa uniformo, oficiro de la reĝa gvardio. Kaj virino en ordinara blua vesto.

”Margot!” li ekvokis kun rideto de bedaŭro kaj ĝojo. Ŝi montris al la oficiro, sed li ne atentis tion.

”Kiel eble, ke vi trovis min? Kiu diris al vi, kie mi loĝas?”

”En la teatro. Mi venis peti vin, ke vi vizitu malsanan infanon.”

”Kial mi vizitu lin?”

”Li estas filo de mia amikino. Foje posttagmeze li estis kun ni en la teatro ĉe vi kaj vidis vin. Li malsanas, grave malsanas.

La knabo senĉese ĝemas, ke li ŝatus vidi vin. Se vi venus tien por momento, ege vi ĝojigus lin; kiu scias, ĉu eble ne lastfoje. Sed via edzino onidire ankaŭ malsanas? Certe vi ne emas ludi?”

”Mi iros, Margot. Ĉu vi akompanos min tien?”

”Sinjoro Deburau?” aŭdiĝis la oficiro kaj klakis per spronoj.

”Je via servo.”

”Lia reĝa Majesto aranĝas hodiaŭ solenan vespermanĝon por la parizaj infanoj,” raportis la oficiro. ”Li sendas min urĝe por vi, ke vi alveturu kaj prezentu por amuzo de la infanoj iun scenon.”

”Bedaŭrinde, mi estas okupita.”

”Mi opinias, ke mi misaŭdis,” indigne diris la kortegano.

”Lia Majesto ...”

”Mi scias, sed ĵus mi promesis viziti la malsanulon — ĉu mi povus veni al la kortego alifoje?”

La oficiro pensis, ke li parolas kun frenezulo.

Sed Margot intervenis: ”Iru tien, Gasparo,” ŝi diris paciĝeme. ”La malgranda Jacques dumtage trankvilas. Nur vespere li ne povas dormi kaj ploras. Ludu al la infanoj en la kastelo kaj poste vi povas veni al ni. Mi diros al vi la adreson.”

”Kiel vi deziras,” konsentis Gasparo. ”Kaj kiam mi venu al la kortego?”

”Senprokraste, sinjoro. Se vi deziras, mi veturigos vin al la teatro por povi havi la kostumojn kaj ĉion, kion vi bezonos.”

”Venigu do la kaleŝon, mi petas,” diris Deburau lace.

La reĝo-burĝo, kiu portadis anstataŭ sceptro pluvombrelon, ne ĝuis grandan estimon. Li ŝajnigis ja strebadon pri bono por la popolo, sed tiu ne lasis sin trompi kaj atendis agojn. Ĝi mem montris ekzemplon: ĉiun duan jaron oni atencis kontraŭ la reĝo; li konservis ĉiam sian haŭton sana kaj ankoraŭ ricevis laboron — subskribi kelkajn mort-verdiktojn.

En la signo de pluvombrelo oni regis plu. Sed la rezista movado viglis per nova pasia aktiveco. La trompita popolo rekuracis siajn vundojn, preparante sin por venĝo. La laboristaj kluboj ”Morton al tiranoj” certigadis sin, ke tio ne devas okazi tuj. Post unu jaro, post du, post dek. Foje venos tiu tago.

Gasparon ne ĝenis, ke la reĝo promenadas kun pluvombrelo. Ne ĝenis lin, ke okaze de ĉiu karnavalo ridindigadis la reĝon masko, kiu al ĉiuj en la ĉirkaŭo senĉese etendadis la manojn. Sed li malamis la reĝon tial, ĉar li mem montris ekzemplon por avareco kaj senskrupula pliriĉigado. Post bulvardo du Temple nove elkreskis du paperfabrikoj kaj sapfarejo. En tiuj tri ŝtataj fabrikoj laboris du mil infanoj el Parizo kaj ĉirkaŭaĵo. La reĝo, kiu tion permesas, meritas nek respekton, nek kompaton.

”Ĉu en la palaco estos nur infanoj?”

”Ĉeestos ankaŭ kelkaj elektitaj gastoj, por ke ili amuziĝu.”

Kiam ili alveturis al la palaco, staris antaŭ la enirejo al la ĝardeno aro da knaboj, kiuj disdonadis inter si kvinfrankojn.

Gasparo sciis, kion ĝi signifas. Kvin frankoj estis tarifo por alvoko de la reĝo al la fenestro.

”Vivu la reĝo!” Se oni postulis Marseljezon, ĝi kostis du frankojn pli. Ĝi estis gaja spektaklo, kiam la reĝo aperis ĉe la fenestro kaj dankis al la ”entuziasmigita” homamaso.

En ampleksa salonego, kies larĝaj fenestroj rigardis al la parko, estis longaj tabloj en formo de hufofero kaj ĉe ili sidis proksimume ducent infanoj. Gasparo vidis, ke la reĝo mem persone eksidas fruntloken kaj laŭ sia maniero, propramane distribuas al la grandaj kaj malgrandaj rostitan kortbirdaron.

Gasparon oni alkondukis en vestejon, por ke li alivestu sin kaj ŝminku. Apenaŭ li komencis, malfermiĝis pordo kaj la reĝo eniris. Deburau ekstaris kaj riverencis kun la ŝminko en unu mano kaj kun la peruko en la dua.

”Nur daŭrigu! La infanoj jam ĝojas je vi.”

Gasparo demetis la perukon kaj akceptis la manon al li etendatan.

”Mi legis la libron de sinjoro Janin. Fakte mi ne legis ĝin, sed mi vidis ĝin kaj iu diris ion pri ĝi al mi,” diris la reĝo. ”La infanoj scivolas kaj miaj gastoj ankaŭ.”

”Mi timas, Siro, ke mi ne montros al vi perfektan prezentaĵon pri mia ludo, kiam mi devas roli sola.”

”Mi havas intereson ĉefe pri vi. Kion vi opinias pri la nuntempa progreso? Ĉu sur bulvardo du Temple estas jam ankaŭ pavimo?”

”Ĝis nun ne, Siro,” ĝentile respondis Deburau.

”Kaj la gaslumigado?”

”Mi opinias,” respondis Gasparo ĝentile, ”ke ĉi tiuj novaĵoj estas instalataj unue en kvartaloj de la riĉuloj. En la malriĉaj ne.”

”Eble tial,” konkludis la reĝo, ”ĉar tie loĝas malpli da homoj.”

Deburau kapneis. ”Nur se ili estus formortintaj pro ĥolero.”

”La popolo ne kondutis dum la epidemio dece,” diris la reĝo afliktite. ”Ili ruinigis la palacon de la arkiepiskopo, ili survestis ornatojn kaj dancis en ili ...”

”Ni ĉiuj pensis, ke ni freneziĝos, Siro, kaj al iuj tio eĉ okazis. Estis karnavalo, se la reĝa Majesto bonvolas memori. La homoj mortadis en maskoj sur la stratoj. Ankaŭ multajn Pierotojn mi vidis tiel morti.”

”Bone, bone,” mansvingis la reĝo. ”Mi ne koleros, ĉion mi aranĝos. Certe vi rekonas, ke estas bona ideo inviti ĉi tien tiom da infanoj.”

Gasparo jam volis riproĉi pri miloj da infanoj en fabrikoj.

Sed li ne volis, ke oni arestu lin. Li devas ja iri al Margot, al la malsana infano, poste al Karolo kaj Rosina. Morgaŭ en hospitalon al Désirée.

La reĝo forlasis lin. Gasparo finis la preparon kaj atendis.

Post nelonga paŭzo oni vokis lin.

Per kelkaj kaprioloj li atingis la podion. La malgranda publiko lin bonvenigis per ĝoja aplaŭdo. Dependante nur de si mem, Gasparo prezentis nur kelkajn solo-scenojn. La plej grandan aplaŭdon li rikoltis pro la sceno de gitarludanto, kies kordo ŝiriĝis, kiu ĝin kunligas — nature sen la gitaro kaj kordo — kaj poste kiel tajloro, alkudranta butonon al jako — sen kudrilo kaj sen fadeno.

Je la fino li ekrimarkis inter la juna publiko maltrankvilon.

La reĝo degne gestis al li, kvazaŭ dirante: Mi estas kontenta.

Sed la oficiro, kiu alveturigis lin ĉi tien, diris al li ĉe la pordo de la vestejo: Kia malfeliĉo! La ceremoniestro ne sciis, pri kia festeno temas. Li sendis en boteloj la fridigitan punĉon — la infanoj ebriiĝis — kaj nun ili vomas.”

Gasparo rapide deŝminkis kaj alivestis sin. Li ne volis tie ĉi resti, sed lia akompananto igis lin eksidi inter la maldensiĝintajn vicojn de infanoj kaj vespermanĝi. La reĝo alikaze kolerus. La infanoj, kiuj ne tro naŭzis, spitis kuraĝe la sekvintan programon. Duopo estis finanta dueton, kiam subite ekŝanceliĝis voĉoj de la kantistoj. Tra la apertitaj fenestroj penetris internen refreno de la kontraŭfilipa kanzono: Jen la reĝo po-po po-po-populara...

”Fermu la fenestrojn!” vokis iu. La kantistoj klopodis daŭrigi kaj persekutis sin reciproke en intervalo de du taktoj. Deburau levis la kapon de la telero kaj aŭskultis. La dungitaj misuloj versimile ne kontentiĝis kun la rekompenco kaj venis koncerti al la reĝo sub fenestron. La duopo vane klopodis ilin superkrii.

”Morto al aristokratoj!” eksonis tute klare. Kaj kiel krisigno ektintegis la fenestra tabulo kaj sub bato de ŝtono ŝutiĝis vitro. Inter la infanoj aŭdiĝis ploro kaj krio, sed neniu atentis ilin.

”Kie estas husaroj?” aŭdis Gasparo ekscitiĝi la reĝon.

”Chartres! Kie estas viaj husaroj?”

”Jam ili intervenas, via reĝa Moŝto.”

Gasparo eksakris kaj rigardis el fenestro. En lumo de torĉoj brilis bajonetoj kaj orizitaj uniformoj. Soldatoj elpuŝis la ekscesantojn al la parko. Eksonis kelke da pafoj.

”Daŭrigu!” ordonis la kortegano al kantistoj. ”Sur lokojn!”

sonis la vokado.

Sed la fotelo de Gasparo jam estis vaka.

En la tenebra antaŭĉambro li ĵetis sur sin kitelon kaj surkapen metis nigran ĉapeton.

”Atentu!” diris Margot al la malsana knabo, kiu suferis pro doloroj en la tuta korpo. ”Atentu, aperos Pieroto, kiu tiel plaĉis al vi...”

La knabo ĉesis plori kaj fiksrigardis la pordon. Lia patrino, amikino de Margot, kaptis lin firme ĉirkaŭ la ŝultroj, ke li ne ektimu. La pordo malfermiĝis kaj sursojle staris Pieroto.

”Bonan vesperon, knabeto,” li riverencis. Jam li ekdancis.

Li ĉirkaŭkuris la tablon, transsaltis seĝon kaj ekstaris ĉe lito.

Li stumblis, falis — sed lastmomente denove li rektiĝis. La knabo ekridis unuafoje dum sia malsano. Pieroto stumblas plu, zigzagas, ŝanceliras, faletas, sed staras. Poste terenfalas, kiam neniu jam tion atendis. La eta Jakobo laŭte ekridis. Li sekvas ĉiun movon de Pieroto kun brilaj okuloj.

Kia fabela aperaĵo en la malriĉa ĉambro, kie alifoje regas nur malvarmo kaj malpleno. Kara, blanka Pieroto! La knabo feliĉe ridetas. Sed dum lia patrino kunpremas la lipojn, por ne ekplori pro dankemo — kaj Margot, kiu restis apudporde, akompanas la paŝojn de Gasparo per malseketaj okuloj.

Pieroto anhelante haltis. Margot volas lin danki, sed malgranda Jakobo etendas al li peteme la manojn, kvazaŭ por preĝi.

”Ankoraŭ, kara Pieroto, ankoraŭ.”

Kaj Pieroto daŭrigas. Li prenas seĝon. Kiel eksidi sur ĝin?

Li implikiĝis en ĝin kaj fine li staras mem surkape kaj la seĝo sidas sur li. Kaj la knabo ridas, kvazaŭ korŝire kantus vundita birdo, el dolorplena gorĝo eliras ĝojkrioj. Poste Pieroto prezentas scenon pri tajloro. Li dancas denove, li iradas sur la manoj. Li prezentas ĉion, kion li kapablas.

”Mia eta, kara Pieroto,” flustras Jakobo kaj kliniĝas al li.

Gasparo proksimiĝas kaj Jakobo kaptas per la etaj manplatoj lian larĝan manikon, pie sed samtempe intime li karesas lian kubuton kaj premas la ŝtofon al la vizaĝo kaj okuloj.

”Kiel li feliĉas,” flustras la patrino.

”Panjo, tio eble eĉ ne estis vero.” La laca kapo kuŝiĝas sur kusenon. ”Dormu,” flustras Pieroto, ”mi venos vin viziti en viaj sonĝoj. Ni ludos kune.”

La knabo kapjesas kaj ekdormas kun neesprimeble feliĉega mieno. Margot kondukas Gasparon silente eksteren. Ŝi helpas al li demeti la kitelon.

”Vi ne scias kiel grandan ĝojon vi faris al li.”

”Sed morgaŭ mi ludos. Mi ne povas veni,” timas Pieroto.

Eniras la patrino de la knabo kaj senvorte premas liajn manojn. Gasparo hejmeniras kaj portas enanime ĝojigan senton, ke li faris ion utilan. Li ascendas en mallumo laŭ la ŝtuparo, sed apud la pordo li stumblas je io. La staturo leviĝas. Li estas la juna poeto.

”Kion vi faras ĉi tie, Aloizio?”

”Mi atendas vin. Ŝate mi promenus iom kun vi. La infanoj dormas.”

”Bone,” konsentas Deburau. ”Do, ni iru.”

Li demetas la kostumon surfenestren, sed abrupte li turnas sin kaj kaptas Aloizion je la jako. ”Kion vi volas diri al mi?”

”Nur ekstere.”

”Ĉu ŝi mortis?” flustras Gasparo.

”Ne.”

”Do kio okazis?”

”Iru, Gasparo,” diras delikate la poeto kaj prenas lin je la kubuto. ”Mi devas hodiaŭ multon rakonti al vi — pri la doloro, kiu purigas kaj fortigas.”

”Kio okazis kun Désirée?”

”Oni lasis ŝin vespere foriri el la hospitalo.”

”Ĉu ŝi revenis?”

”Jes. Por mallonga tempo. Poste ŝi transdonis al ni la infanojn.”

”Kien ŝi iris?”

”Malsupre atendis la ventumil-pentristo. Kune ili forveturis per kaleŝo.” Ili descendas. La larĝa, libera nokto ilin invitas per konsola spirado.

Kapturnaj momentoj

Gasparo estas pli vere soleca, sed ankaŭ pli firma. Ene li trankvilas. Li paŝas de sukceso al sukceso. Nun jam ne ekzistas en Parizo homo, kiu lin ne konus, kaj virino, kiu ne scivolemus pri lia aspekto.

La salonoj miras, kiel Pieroto rifuzas ĉiujn invitojn. Se oni serĉus lin, oni trovus lin hejme sidanta ĉefenestre kun la eta Karolo, legi kun li en la unua libro, rakonti al li. Rosina aŭskultas kun malfermitaj okuloj kaj dume paradvestas la pupon.

Plejparton de la tago la infanoj pasigas ĉe la najbaroj.

Helpe de Viktoro Hugo Gasparo sukcesis akiri por Aloizio postenon de korektisto en negrava gazeto. Li kuraĝiĝis denove. Kiam kaŝeldonisto proponis al li por liaj poemoj en prozo 150 frankojn, kompleze li konfidis ilin al li por eldono. ”Mi donos al la libro vian nomon,” li diris al Deburau. La libro havis titolon ”Gasparo de la nokto.”

”Mi dezirus al vi, ke la libro sukcesu.”

”Eble por unu tago,” diris amare Aloizio.

”Tamen ĝi restos en la mondo por ĉiam.”

”Malnova, ŝima, de vermoj tramordita. Mi enskribos dediĉon al Viktoro Hugo. Lia nomo vivos certe ankoraŭ post cent jaroj, mian libron oni delonge forgesos. Sed kiam iu ĝin malfermos, almenaŭ la nomo sur la titolpaĝo ĝin konservos antaŭ la eterna morto. Jes, mi dediĉos la libron al Viktoro Hugo.”

Kaj el lia sekiĝinta voĉo, strangolata de ftizo, sonas eta espero je plilongigo de la vivo lante estingiĝanta.

”Aĉetu ’Malgranda okazaĵo de granda artisto’! Nur dek centimojn. Ĵus ĝi aperis.”

La knabo ofertas la broŝuron al viro rapide preteriranta.

Sed kiam li rigardas ties vizaĝon, li embarasiĝas kaj honte ekskuzas sin. ”Pardonu, sinjoro Deburau!”

Gasparo amike ekridas kaj iras plu. La libro de Janin ne restis izolita eldonaĵo. Etaj libroj de nekonataj aŭtoroj ĝin parte ripetis, parte ĝustigis.

Li eniris la teatron. Oni preparas premieron ”Ludanto”, pri kiu li kunlaboris.

”Cigaredon, bonvolu, sinjoro Deburau?” Reĝisoro Cot d’Ordan kompleze proponas al li tabakujon. Gesto, kiu lin neniom kostas. Li scias bone, ke Deburau martirata de temp’ al tempo pro tusado ĉesis fumi. Gasparo kutime rifuzas. Sed malice hodiaŭ li elprenas el la tabakujo cigaredon kaj donas ĝin al Charton: ”Prenu ĝin, vi fumas!” Ĉiuj kliniĝas super ŝminkoj kaj subridas. Pieroto hodiaŭ evidente bonhumoregas. La teatraĵo estas bonega. Sur la tableto de Pieroto kuŝas bukedeto da konvaloj.

”Eterne la virinoj!” ridetas aktoro Laplace.

”Vi rajtas paroli minimume pri tio,” minacas Deburau al la amiko. Laplace estis fariĝonta patro.

”Necesas multe da obstino por akiri virinon, sed pli multe por defendi sin kontraŭ ŝi.”

”Mi finis kun tiu dolĉa brikabrako,” murmuretas Gasparo, ŝminkante siajn frunton kaj vizaĝon. ”Nek larmojn, nek suspirojn, nek ĵurojn mi volas.”

En la tago de la premiero estas en Funambules multe da belaj virinoj. Eble multaj el ili fierus, se ili povus kalkuli la gloran aktoron al siaj amantoj. La aktorinoj scivoleme enrigardas tra trueto en kurteno. Sed ilian atenton hodiaŭ altiras nek Georgo Sand nek Jozefino Duplessis nomata ”La damo kun kamelioj.” La tutan salonegon brilblindigas per sia ĉarmo Maria de Mandrot, ornamo de la plej belaj salonoj, unu el la virinoj, kun kiuj aperi enteatre signifas sukceson kaj envion.

”Ŝi estas belega,” admiras Klara.

”Montru! Diable, kia virino! Gasparo, rigardu!”

Gasparo mansvingas. Sed dum la prezentado li havas sufiĉe da okazoj ekrigardi al ŝia loĝio. Belega, li opinias, sed ne alia, ol statuo aŭ pentraĵo. Kien vi forpasis, tempoj, kiam oni enamiĝis je la unua vido?

Kiam la prezentado finiĝis kaj Pieroto dankas pro la aplaŭdo, Maria de Mandrot staras ĉe balustrado de la loĝio, gracila kaj svelta kiel nigra tigo. Kvazaŭ mem la tenebro post ŝi prenus sur sin la vibrantan rebrilon de ŝia beleco. Multaj viroj el la publiko rigardas ŝin.

La kurtenego falas lastfoje.

”Ĉu vere ŝi ne plaĉas al vi?” demandas Laplace.

”Mi estas tiom ofte enamiĝinta sursceneje, ke por la vivo jam nenio restas al mi.”

La premiero denove triumfis. Bertrand kalkulas la monon.

La aktoroj pave promenas. Nur Gasparo revenas en la vestejon kun la kapo klinita.

Apenaŭ li demetis la perukon, iu frapas la pordon. La biletistino, kies larmoj savis iam por la teatro la grandan Pieroton. La jaroj alportantaj al Gasparo rikolton de gloro, tavoliĝis en ŝia vizaĝo pro spuroj de kaŝataj tristoj. Sed en la okuloj senĉese flagras admiro al la proksima kaj tamen tiel dista aktoro.

”Kio okazis?”

La biletistino donas al li karteton, kaj Gasparo legas ”Boulevard des Capucines, 4.”

”Kies vizitkarto tio estas?”

”De la belega damo,” flustras la virino kaj kisas perrigarde la vizaĝon de Pieroto en spegulo. ”Ekstere atendis multaj viroj por vidi ŝin.”

Gasparo lasis fali la vizitkarton. Li metis sian vizaĝon enmanen. La biletistino alpaŝas nekuraĝe al li.

”Kio okazis al vi? Ĉu vi ne rapidas hodiaŭ hejmen?”

”Ĉi tie mi fartas pli bone.”

Li turnas sin al ŝi kun intima rigardo: ”Via nomo estas Aimé, ĉu?”

”Tion ja vi scias, ĉu?” ŝi ridetas dolore.

”Diversaĵoj miksiĝas en mia kapo. Oni volas forgesi kaj la akvofluo ŝiras ankaŭ bordojn.”

”Eĉ ne kun niaj aktoroj hodiaŭ vi iros?”

”Ne. Ĉu vi malfermos al mi alian elirejon?”

Li trairas haste preter kelkaj brakumoj, rifuzas kelkajn invitojn al vespermanĝo kaj foriras tra flanka elirejo, la bukedeton da konvaloj enmane.

”Bonan nokton, sinjoro Deburau.”

”Bonan nokton, Aimée. Pardonu, ke iom mi forgesis ...”

La soleca virino staras longe ĉe la elirejo sen ŝlosi. Gasparo iras al Sejno. Li bezonas spacon, larĝan spacon, altan firmamenton super si. Li ne estas kontenta pri si. Li batalas kontraŭ imagobildoj. La steloj formas brilantan kolieron kaj se Gasparo mallevas la okulojn, li trovas ĝin sur la river-surfaco.

La refoja prezentado de la nova teatraĵo estis same sukcesa.

En la vestgardejo bonodoras la konvaloj, sed la loĝio malplenas. Sed dum la paŭzo Laplace sciigas: ”Do tamen ŝi venis!”

Maria de Mandrot estas pli pala kaj pli bela ol hieraŭ. Ŝi estas sola. Ŝi aspektas kvazaŭ malsana, pririgardas ŝin la aktoroj.

Mi ne estas juna frenezulo, opinias Gasparo, mi ne falos en logejon, eĉ se ĝi estus el diamantoj. Li volus tion diri fine de la prezentado al la belulino kun fieregaj okuloj. Sed la loĝio estas malplena. Kelkaj konvaloj velkas surrande de la balustrado.

Post prezentado Gasparo atendas sciigon, sed nenio venas.

”Ĉu vi iros denove tra la alia elirejo?” demandas Aimée.

”Ne. Kial?” malafable respondas Gasparo.

La nokto denove bonvenigas lin apud Sejno. Mi ne volas vin, amo, li konjektas. Sed laŭ la tristo, kiu kreskas en li, li rekonas ĝin. Ju pli obstina la lukto, des pli arda la submetiĝo.

Kelkaj vesperoj pasis. La loĝio restis malplena. La sesan tagon, kiam Gasparo estis eliranta el la domo, alsaltis al li eta knabo, kies vizaĝo estis konata al li. Jacques!

”Vi ne mortis?” ekvortis la surprizita Gasparo.

”Ne, sinjoro,” diris gaje la knabo. ”Mi resaniĝis. Mi frekventas lernejon.”

”Ĉu vi ne sentas dolorojn?”

”Nur rare, kiam tro frostas.”

”Tio ĝojigas min. Kaj via patrino?”

”Ŝi sendas min al vi.”

”Ĉu eble iu alia malsaniĝis?”

”Jes. Fraŭlino Maria.”

”Ĉu iri ankaŭ al ŝi ludi?”

”Mi venis peti vin pri tio.”

”Vidu, vidu!” ekridis Gasparo. Bone ili elektis la senditon.

”Kie loĝas tiu damo?”

”Sur bulvardo de Capucins, numero kvar. Ŝi estas tre brava. Mi ricevis de ŝi jam multajn ludilojn. La panjo iradas kudri vestaĵojn por ŝi.”

”Kiu do sendis vin? La panjo aŭ fraŭlino Maria?”

”La fraŭlino diris, ke kiam vi estis ĉe mi — kaj kiam vi ĉiusabate vizitadas hospitalon — ke eble vi venos ankaŭ al ŝi. Mi devas vin peti pri tio.”

”Vi estas saĝa knabo. Sed mi — ”

”Tiom ŝi tristas. Vi venos, sinjoro Deburau, ĉu?” direktis al li la knabo fideman rigardon.

”Sciigu, ke mi venos hodiaŭ vespere post la prezentado,”

diris Gasparo impete.

La knabo ekjubilis, turnis sin, kaj jam videblis nur liaj kalkanoj. Gasparo levis la manon, sed jam estis malfrue. Li forgesis demandi, kion faras la amikino de la patrino — Margot.

Numero kvar, bulvardo de Kapucenoj.

La koĉero saltis malsupren kaj apertas la pordeton. Gasparo momenton staras antaŭ la enirejo, sed la pordo malfermiĝas pli frue ol li sonorigis. Olda mastrino invitas lin kaj montras al li pluan enirejon.

Granda vestiblo kun blanka krado kaj kun volvrampaj plantoj. Salono inkrustita per kverkligno kun reliefaj kaj oraj arabeskoj. Kontraŭ granda kameno venecia spegulo. Kurtenoj el purpura veluro. Kristala lustro plena de kandeloj.

La okuloj de Gasparo vage migras de unu objekto al la alia kaj lia miro pligrandiĝas. Drapiraĵo en la kontraŭa pordo ekmoviĝis. Ŝi aspektas tiel, kiel li vidis ŝin en la loĝio. Juna, svelta, nigre vestita, kun briliantoj en la hararo. Sed ŝia rigardo estas agrabla kaj bonkora. Plej belaj estas ŝiaj okuloj: viglaj, mirantaj, maltrankvilaj, virgaj, kvankam certe ili kaŝas sekreton.

”Ĉu vi malsanas?” surprizite demandas Gasparo.

”Mi ege malsanas,” diras ŝi kaj ŝia voĉo sonas velure, mole.

”Mi malsaniĝis pro la sopiro ekkoni vin. Ĉu vi sidiĝos?”

Fotelo estas tegita per ĉina silko ĉerizkolora. ”Ĉu vi ne fuĝos de mi?” Ŝi etendas la blankan polmon al li. Li ekpremas ĝin kaj premas aventuron.

”Ĉu vi opinias, ke mi scipovas kuraci?”

”Por mia malsano mi scias nur unu medikamenton — ĝojon kaj konscion, ke vi estas vivanta. En via vizaĝo estas tiom da vivo. Mi volas vin aŭdi.”

”Mi ne kapablas paroli.”

”Aŭdi vian koron, amiko Pieroto?” Ŝi verŝis vinon en kristalajn glasojn. ”Havi Pieroton nur por mi mem — tion mi deziris.” Gasparo trinkas la unuan vingluton el la kristalo.

El la okuloj de Maria malaperas la virgeco kaj restas en ili mistero. Kiam ŝi ekstaris, voluptemo ekflagris el ŝia tuta vizaĝo. Gasparo volas fronti al ŝi, kaj ankaŭ ekstaras. Sed ŝiaj allogaj okuloj jam alproksimiĝis al lia vango. Ŝi alpremiĝas al li kiel vento.

Ŝia vango deiĝas, kvazaŭ ŝi volus vidi sian kison. ĉu tial tiom da abnegaciado, Gasparo, tial tiom da mortaj tagoj, por ke iam venu feino kun diamantoj en la hararo? Ŝia pura vango bonodoras, la korpo floras. Super la kapo cirkulas iluminita kristalo. Ardanta spiro intermiksiĝas reciproke. Gasparo tuŝas sian frunton per tremantaj fingroj.

”Kiel tio povis okazi? Mi estas nur Pieroto el Funambules.”

”Vi estas la plej granda el Pierotoj,” flustras la feino kaj ŝia rideto perdas la sovaĝecon kaj denove fariĝas ĉasta.

Karolo kaj Rosina nun pli ofte tranoktas ĉe la najbaroj.

La patro ilin ne amas malpli; li portadas al ili donacetojn, li venadas gaje, ofte li kantas — sed denove foriras kaj longe ne revenas.

”Kial la patro ridas?” demandas la knabino sinjoron Aloizion.

”Ĉar li estas feliĉa.”

Kaj adiaŭante Gasparon, mem pli kaj pli malforta kaj malsana, li diradas: ”Vi trovis poemon. Vivu por la poezio!”

Gasparo iras, sed la konsilo lin ne kontentigas. Ĉu mi perdis la vojon? Tamen mi volis la vivon, ne la poezion. Ne nur la brileton kaj florodoron, sed ankaŭ la homan animon, ne volupton, sed ĝojon. Mi pli malsanas ol Aloizio. Mi ne volis feinon, sed virinon. Li travivis tiom malmulte da ekzalto, ke li akceptas ĝin eĉ kontraŭ sia volo, li alproprigas ĝin, kvazaŭ li volus per tio krei sian rememor-trezoron.

La unua estas la plej riĉa. En ĝi enas kurtenoj el blanka muslino, konverĝantaj en arĝentan rozon, enestas en ĝi gondolo el citrona ligno, puntoj, blanka tenero. Se vi rigardas iom malsupren, vi trovas blankan tapiŝon similan al neĝoplena gazono kun disĵetitaj someraj rozoj. Alta horloĝo tiktakas. Kaj apud via ŝultro spiras la plej bela buŝo de Parizo.

Gasparo lasas sin ravi per lukso kaj vantemo. La amo longe donadis al li nur amaron. Lin mirigis, kiom da dolĉeco estas en ĝi. Li ricevis feliĉon, sed ne po kvar moneretoj. La feliĉon, kiun envias al li ĉiuj dukoj el Parizo. Nur ĵetadu sur ŝin viajn malsatajn rigardojn, kiam ŝi venas en Operejon kaj ombras per sia beleco ĉion tie lumantan kaj brilantan. Tiu beleco apartenas al mi. Unuafoje li vantemas. Mi estas, kiu sidadas post la prezentado sur kusenoj ĉe rozkolora kameno, sur mia ŝultro ripozas ŝia dormo, kaj mia voĉo diras al ŝi: ”Unuafoje en mia vivo mi komencis dubi pri pantomimo. Per la vortoj oni povas esprimi tiom da sento. Bedaŭrinde, mi scipovas tion malbone. Kaj tiom mi dankas al la vivo pro vi.”

Maria ne respondas. Ŝi eksilentas ofte ĝuste tiam, kiam li atendas ŝian respondon. Kaj ŝiaj okuloj vagas malproksime kaj sur ŝiaj lipoj estas fremdeca rideto. Ŝi eskapas de li. Li devas ektuŝi ŝin por konvinkiĝi, ĉu ŝi ne forflugas samtempe kun sia animo. Alifoje ŝi intimas, ridas pri liaj ideoj kaj teatraĵoj, aŭskultas pri la vojaĝado surŝnure tra la tuta Eŭropo.

”Ĉu ankaŭ mi rakontu al vi mian pasintecon?” ŝi demandas.

”Mi ne bezonas ĝin koni. La sekreto min kontentigas.”

”Eble vin amuzus futuro?”

”Ne,” fortigas Gasparo la manplaton. ”Lasu al mi la ideon, ke iu feliĉo daŭras eterne.”

Denove ŝi silentas. Ŝia mano leviĝas kaj karesas lian hararon, sed la lipoj silentas. Kial provoki la futuron, kiam la nuntempo estas tiel nekredebla?

Kiel belas dum tiuj tagoj Parizo. La arboj sur itala placo pompas per verdaĵo, la blua firmamento gaje sin volbas super la placo de Bastilo, en ĉiuj fenestroj brilas la suno. Gasparo enteatre estas plena de energio. Post la tagoj de ofendiĝemo venas momentoj, kiuj plenas de kamaradeco kaj komprenemo. Por ĉiu li havas kuraĝigan vorton. Li volas vidi ĉirkaŭ si kiom eble plej multe da feliĉo. Nur al Aloizio jam li ne povas helpi. En la tago, kiam oni nomumis la povrulon bibliotekisto, Gasparo transdonas lin al flegistoj en hospitalo, ĝisoste magran.

”Ftizo,” murmuretis kuracisto. ”Progresinta tuberkulozo.”

Ege li bedaŭras Aloizion. Kiom da mizeroj ĉirkaŭ li tiel vane batalas kaj tiel amare estas venkitaj. La tristo subfosas ĝojon, kiam vespere li rapidas al bulvardo de Kapucenoj. Li sonorigis. Sed la mastrino komunikas al li, ke la sinjorino hodiaŭ malsanas kaj ne povas lin akcepti. Enfenestre estas lumo.

Se li disrompus la vitron, eble li ekaŭdus ridon. Li paŝas sur kajo kaj lia sarkasma rideto celas kontraŭ lin mem. Li pensas pri la bela Maria. Ŝi donis al li, kion ŝi povis doni, kaj prenis, kion ŝi volis. Pieroto el Funambules estis ŝia amanto, oni rakontos. Oni opinios tion valora akiraĵo, ĉar neniu scias, kiel li estis sendefenda kaj sincera en tiu ludo.

Li ne pensas nur pri Maria. Li volas rememorigi al si, kiu ideo enestis en li lasta antaŭ ol li komencis narkoti sin fare de arĝenta ŝaŭmo kaj pezaj bonodoroj, kristalo kaj muslino. Ne, mian mondon surbulvardan mi ne perfidis. La teatron mi ne trompis. Al miaj infanoj mi restis fidela. Kaj tamen estis en mi unu klara ideo kiam mi restis sola, pli sincera ol mi mem ol pli frue. Kien ĝi malaperis? Kiun mi damaĝis? Tutan semajnon li ne kuraĝis frapi la konatan pordon. Kiam denove tien li venis, li ekvidis stari ĉe trotuaro belan blukoloran kaleŝon.

En ĝi sidis Maria kun nekonata junulo. Ŝi ekvidis lin kaj elkliniĝis.

”Kien vi iras, amiko?”

”Al konatoj,” respondis Gasparo. Sed li paŝis al pordeto. La nigrahara junulo sur alia flanko forturnis sin.

”Kion faras viaj infanoj? Ĉu ili sanas?” demandas Maria amplene. Demandon darfas ankaŭ la viro enkaleŝe. Gasparo vidas la okulojn de Maria, belajn, elokventajn; ili malkaŝas hodiaŭ sian sekreton kaj enhavas peton: amiko Pieroto, ekkomprenu kaj iru...”

”Rosina estas la unua en la tuta lernejo,” respondas Pieroto. ”Karolo estis hieraŭ unuafoje en teatro.”

”Tio estis por li certe granda impreso,” ridetas Maria.

”Mi petas, prenu por li tiun ĉi ludilon de mi!” Kaj ŝi donas al li belan pupon, fiksitan interne de la kaleŝo sur la pordeto.

”Ĉu vi permesos?” ŝi turnas sin al la viro enkaleŝe. La junulo jesas kaj kisas ŝian manon. ”Ek!” vokas Maria al la koĉero.

Gasparo soliĝis sur la trotuaro. Li rerigardas. La mano de Maria svingis laŭ nedifinebla movo — pli vere, kvazaŭ ion ŝi forĵetus ol adiaŭus.

Gasparo trovas la vojon al la hospitalo. ”Li agonias,” diras la kuracisto.

”Mi aŭdas, sed ne vidas vin,” flustras Aloizio.

Tagon poste li renkontiĝas ĉelite de la morta amiko kun skulptisto David d’Angere, kiu venis pentri lian lastan portreton por medalioneto de la kompatinda patrino. La volumeto ”Gasparo de nokto” ĵus aperis. Sed la mortinto ne plu ekvidos ĝin. Sola kun la skulptisto Gasparo akompanas la mortinton sur lia lasta vojo al tombejo.

Post kiam oni alportis la ĉerkon el la kapelo, ekfuriozis ŝtormo. Kaj dum la pastro preĝis super la tombo, fulmoj krucis la ĉielon kiel en la poemo de Aloizio Bertrand.

Krimo

Pro la krima karaktero de teatraĵoj prezentataj en iuj teatroj, oni titolis bulvardon du Temple jam delonge per kromnomo ”krim-bulvardo”. La julia defilo en la jaro 1835 liveris al ĉi tiu titolo realan enhavon. Oni estis preparantaj idilian solenon, okaze de kiu civitanoj ludis defendantojn de la ordo kaj la reĝo mem kun sia sekvantaro estis honoronta ilin per sia ĉeesto. Aktoroj, statistoj, kantistoj vokis je amikkoj; vendistinoj kun junaj laboristinoj ridis al siaj patroj, fratoj, amantoj. Oni solenis la kvinan datrevenon de la lasta revolucio.

Reĝo Ludoviko Filipo kun oficira korpuso kaj korteganoj ekiris revui la tutan parizan garnizonon starantan laŭlonge de la bulvardoj. La sesa legio de la nacia gardo, kies membro kun aliaj estimataj anoj de miniteatroj iĝis ankaŭ Gasparo Deburau, viciĝis antaŭ Turka Kafejo, kiu plenis de iliaj familioj.

Gasparo alkondukis tien ankaŭ siajn infanojn.

”Ĉu ili jam tiom elkreskis?” demandis bone konata voĉo.

Margot kun sia amikino kaj pluaj aliaj virinoj sidis apud unu el la tabletoj. Gasparo ekhontis sub forto de ŝia rekta rigardo.

Ĉu ŝi scias pri lia vantema aventuro, pri lia tromemfido kaj la falo? Certe ŝi scias. Sed ŝiaj brunaj okuloj rigardis kviete kaj amike.

”Mi serĉas nian biletistinon, mi volis konfidi al ŝi la infanojn,” li diris.

”Mi prizorgos ilin,” proponis Margot kaj prenis Karolon kaj Rosinan je iliaj manoj. ”Ĉu vi soifas, infanoj? De tie vi vidos bone. Kaj Karolo ĉi tie havas amikon. Kie estas Jakobo?”

”Dankon,” ekridis Gasparo. ”Poste mi revenos por la infanoj. Jam kvin jaroj pasis, ĉu vi rememoras?”

Defore eksonis tamburoj kaj Gasparo rapidis al sia loko. La reĝa akompanantaro proksimiĝis. La gardistoj atentostaris, sed reĝaj soldatoj ili ne estis. Ie tie aŭdiĝis rimarkigo kontraŭ la reĝo kaj lia sekvantaro.

”Atentu, ke tiu piro ne falu desur ĉevalo.”

”Tiu marŝal-uniformo taŭgus por nia teatro.”

”Silenton, li aŭdos vin.”

La reĝo veturis lante laŭlonge de la unua vico kaj rigardis la vizaĝojn de la naciaj gardistoj kun afableco, post kiu estis timo. En la momento, kiam li troviĝis kun sia akompanantaro kontraŭ la Turka Kafejo, li levis la manon por saluti. Tiumomente ekvidis la gardistoj kaj la homoj malantaŭe en la kafejo, kiel en la fenestro de tria etaĝo de la transa malnova domo blindige ekfulmis, laŭtiĝis multaj surditaj knaloj unu post la alia, elruliĝis fumnubo — kaj dum terurkrioj kaj doloroj, dum henado de vunditaj ĉevaloj en sangfluoj tordiĝis surtere vunditaj oficiroj, soldatoj, virinoj kaj infanoj. Marŝalo Mortier, generalo Lachasse kaj kune kun ili dek oficiroj kaj dudek soldatoj agoniis sur la pavimo.

La gardistoj kure elviciĝis kaj portis dekojn da vunditoj en la kafejon, kiun oni ŝanĝis je lazareto. Terurigita, pala, la reĝo sinkis sur la fundon de la kaleŝo. Nenio okazis al li. Sur du lokoj de lia ĉapelo estis paftruoj.

Ĝemado laŭtiĝis sur la tuta bulvardo, de ĉie alkuradis homoj, premiĝis ĉirkaŭ la sangflakoj, serĉis konatojn, ploregis, vokis helpon. Dum la resto de la reĝa akompanantaro forrajdis, policistoj kaj soldatoj invadis la domon apud la kafejo ”Mil Kolonoj”. Oni trovis la ”eksplod-maŝinon”, kiu konsistis el dudek kvin fusiloj, ŝargitaj per kugloj kaj kunigitaj per kanelo kun pulvo. Baldaŭ poste oni kaptis ankaŭ la farinton, korsikanon Fieschi. Komercisto Morey, kiu helpis al li konstrui la mitralon, ja difektis konscie kvar pafiltubojn, por ke Fieschi pereu samtempe kun sia ago, kaj ne povu iun perfidi; sed tiu ĉi intenco jam ne sukcesis. Ili perfidis ankaŭ la trian helpanton, veturigiston Pepin, lante rajdintan antaŭ la kafejo; laŭ li Fieschi alcelis sian maŝinon.

Preskaŭ ĉiuj familioj de la gardistoj estis sur teraso de la kafejo. Dum la kriado, kiu aŭdiĝis post la eksplodoj, ĉiu el ili aŭdis kriadi helpopetojn kaj doloran ĝemadon de siaj plej karaj. Kun teruro envizaĝe ili prempuŝiĝis en pasejo al la kafejo, por ekscii la veron.

Ankaŭ Deburau kuris tien. Neniu sciis, ĉu la murdado finiĝis. La homoj faladis unu sur la alian pro hororo, sangado.

”Gasparo!” aŭdiĝis impeta voĉo.

Post la renversita tablo kaŭris virinoj. Margot premis ambaŭ infanojn al si tiel, ke ŝi ilin ŝirmis eĉ per sia korpo.

”Ĉu nenio okazis al vi?” Ĉiuj virinoj estis palaj kaj timigitaj.

”Kiu pafis? Atenco? Ĉu estas mortigitoj? Kaj la reĝo?” oni demandis alterne.

Deburau alsidiĝis al ili surteren, feliĉa, ke nenio malbona okazis al la infanoj. Sed apenaŭ li elspiris, denove li leviĝis.

”Ni devas helpi la vunditojn.”

”Kaj la infanoj —?”

”Ĉu vi restos ĉe ili? Tio estos pli sekura.”

Rapide alvokitaj kuracistoj liveris al la vunditoj la unuan helpon. Hejmecaj ejoj de la kafejo plenis de lamentado kaj malbenado. Sed surbulvarde jam estis trankvilo kaj nur purpuraj makuloj sur la pavimo rememorigis, kio ĉi tie okazis.

Sur la militveturiloj estis mortigitoj forlasantaj la bulvardon de la krimo.

Kiam Gasparo revenis al la teraso, Margot estis trankviliganta la timigitajn infanojn per gaja rakontado. Momenton li staris flanke kaj observis ŝin. Ŝi kondutis al ili iom embarase, kun ia kortuŝo, sed ŝia vizaĝo rebrilis la patrinan teneron, kaj la maniero, laŭ kiu ŝi parolis kun ili, estis elkora, amika. Ŝia amikino kun eta Jakobo estis malproksimiĝanta. La knabo mansvingis al Pieroto.

Tio rememorigis al li la mesaĝon, kiun la knabo iutage alportis al li. Tiam li volis demandi Jakobon pri io, sed mankis jam tempo, poste ĉion ensorbis vantema ciklono de puntoj kaj arĝento.

Kio ĝi estis? Li rerigardis la brunajn vangojn de Margot, ŝian frunton kun kelkaj sulkoj, ŝian firman kaj gajan buŝon.

Li paŝis al la infanoj.

”Ni iru hejmen,” li invitis ilin.

Margot liberlasis Rosinan el la brakumo; rideme ŝi ekrigardis Gasparon, kvazaŭ lin dankante, ke li konfidis al ŝi la infanojn. La infanoj kroĉiĝis al lia mano. Li sendecide staris plu.

”Feliĉe, ke nenio malbona okazis al ili,” diris Margot embarase. Ankoraŭ li ne moviĝis kaj sur lia vizaĝo aperis rememoroj, riproĉoj, akuzoj. Tiam unuafoje diris liaj okuloj, ni ambaŭ estis tro junaj kaj ne sciis distingi inter sopiro kaj vivo. Ni hontis unu antaŭ la alia. Eble tio nin ambaŭ plibonigis. Domaĝe, ke ni ne renkontiĝis unuafoje pli tarde!

Margot rigardis lian elokventan vizaĝon, liajn serioziĝintajn okulojn. Sed ne, diris la vizaĝo, ne estas tarde. Certe ni iris similajn vojojn, ĉar ni kunvenis iun julian tagon flank-ĉeflanko. Kaj liaj okuloj ekbrilis per brilo de la varmega tago, kiam oni riskis la vivon; ili tenebriĝis pro rememoro pri la nokto, kiam ili kuŝis apud si sur pavimo, inter aliaj, kaj ŝajnis al ili, ke neniam ili estis kun iu tiom proksimaj.

Ankaŭ Margot ekrememoris.

Vi estis ekde tiu tempo tiel proksima al mi, diris la amaraj sulkoj ĉirkaŭ lia buŝo, sed mi ne konis vojon al vi. Mi ne kapablis iri al propra kontento kaj preterpasi samtempe la fremdan doloron. Poste la vojo liberiĝis, mi ekpaŝis kaj blindigis min la momentoj de la feliĉo, kiun ankoraŭ mi ne konis.

Margot sciis, pri kio li meditas.

Tio estas mia kulpo, konfesis la kavaj sulkoj surfrunte. Mi misvojis. Mi kulpis. Sed — kaj liaj okuloj denove ekbrilis — tiam mi ne sciis tion tiom certe. Mi ebriigis min per la nova libereco. Mi ne sciis, kiom belas, havi en virino grandan amikon. Tion mi komprenis nur post kelka tempo.

Margot atendis.

Hodiaŭ mi scias tion. Mi vidas vin matura, luktanta pri via vivo, laborema, nobla. Kruele vi pagis por mizero en la juneco. Sed vi ne timas. Vi estas fidela. Vi estas brava. Vi estas energia.

Kaj la vizaĝo de Gasparo diras: ”Mi ne povas vin tiel forlasi.

Julioj kunligas nin. Ni restu kune.”

Margot komprenas. Sed ŝi diras mallaŭte: ”Vi devas tion eldiri, Gasparo.”

”Iru kun ni, Margot,” diras egale mallaŭte Gasparo. ”Ni tiel solecas.”

En la profundo de la okuloj de Margot varmas brilo. ”Ĉu vi opinias, ke tio eblas?”

”Iam oni renkontiĝas tarde. Sed se ni ambaŭ tion ege deziros, ni estos eble preskaŭ feliĉaj.”

Ili ne estas junaj kaj gajaj. En iliaj animoj estas laco kaj rezigno. Sed tamen ili sentas en vento, blovanta kontraŭ ilin, promeson de modesta feliĉo. Ili iras firme, inter ili scivolemaj kaj surprizitaj infanoj, kaj ili akcelas la paŝojn por ekkapti la vivon, al kiu fine ili trovis la vojon.

Malfeliĉo

Timo naskas kruelecon. La atencintoj estis ekzekutitaj. Sed ministro Thiers konsilas al la reĝo, ke li ne malhelpu la sopiron de la popolo pri grandeco, pri rememoroj je la heroaj tempoj de Francio. Por la reĝo tio estas pli sekura vojo ol batalo kontraŭ respublikanoj. Li konsilas transporti la restaĵojn de Napoleono el Sankta Helena en la patrion.

Kaj se tion farus la filo de la reĝo mem?

Ankaŭ en Funambules sonas el kantoj la reeĥoj de iamaj bataloj apud Abukir, apud Piramidoj, apud Vaterlo.

Margot transloĝiĝis al Gasparo. Ŝi portas la malhonoran pasintecon ene kaj scias tion. Tial Gasparo strebas kun tia insisto pri divorco kaj nova geedziĝo. Tial Margot neniam riproĉas al li la vivon kun Désirée. Ŝi scias, ke trovis sin du vrakuloj, sed ŝia boneco estas kuraĝa, necedema kaj ŝi klopodas, ke ili vivu feliĉe sur sia insulo, kiel nur la homoj tion scipovas. Ŝi devas forigadi la malfidon de la eta Karolo, sed Rosina jam dekomence ŝin amas. Kaj Margot forpelas ombrojn per gajeco, per kanto kaj estas firme decidiĝinta konservi la vivon tiel tarde rekomencitan. Iutage ŝi eksciis, ke ŝi havos infanon kun Gasparo.

La animo de Gasparo plenas de silenta feliĉo. Li aĝos kvardek jarojn, ankoraŭ li ne estas maljuna. Margot estas bela. Lia koro trovis amon kaj amikecon. La dankemo donas al li riĉan havaĵon de afableco, li sopiras doni sin al la publiko pli bona kaj pli aŭtenta. Kvankam tiom da grandaj viroj kaj virinoj certigis lin pri lia perfekteco, li ne ĉesas provadi movojn, ofte studas sin antaŭspegule, meditas, kiel la viza ̧-fizionomio kompletigas geston.

”Ne opiniu, ke mi plaĉas al mi mem,” li ridetas ĉe la spegulo al Margot. ”Infanoj ankaŭ lernas skribi, ĝis ili havas rutinan manon. Kaj mi devas scii skribi survizaĝen sentojn kaj pensojn.”

Krom Margot ofte observas lin la eta Karolo kaj iam ili trafas lin imitanta la movojn de la patro.

”Ankaŭ li certe estos aktoro,” opinias Margot.

”Tian sorton mi ne dezirus al li. Tio estas dolorplena kariero. Ekzistas tamen tiom da metioj.”

”Kiun metion vi elektus por mi?” demandas Karolo.

”Ankoraŭ sufiĉe da tempo.”

”La aktorado ankaŭ estas metio, ĉu?”

”Jes, sed estas diferenco inter metio kaj arto. En arto metio jam ne vidiĝas.”

”Kaj kion oni bezonas por fariĝi artisto? Kion plej multe?”

”Kion plej multe?” ripetas Deburau meditante pri la demando. ”Eble — multe ami la homojn kaj ege ami la arton.”

La demandoj de Karolo multiĝas. Margot devis kudri por li etan pierotan kitelon.

”Ne subtenu en li stultajn ideojn.”

”Tio estas nur infanludo. Tiel li ĝojis.”

Sed Karolo ne rare surprizas lin per demando, pri kiu devas la patro mem enpensiĝi. ”Paĉjo, kie envizaĝe sidas la boneco?”

”En la okuloj, knabo, sur la vangoj kaj sur la buŝo.”

”Kaj la saĝeco?”

”Surfrunte kaj en brovoj.”

Iam sentas sin Gasparo laca. Iam la malfacilaĵoj de la spirado kaj doloroj surbruste anoncas la jarojn de la juneco, noktojn en nebuloj kaj en malvarmaj steloj, vojaĝojn tra malagrablaj aŭtunoj. Sed sursceneje li povas spiri pli facile ol surstrate. Eĉ se lin tiranus tusado kaj manko de aero en la vestgardejoj, tuj kiam li venas inter kulisojn, estas venkite. La entuziasma animo venkas korpo-lezojn. Ĉu li ne devenas el lando, kie oni scias batali ĝis la lasta spiro? Li ne cedas. La akcidentoj de Pieroto estis ĉiam pli evidentaj. Liajn malfacilaĵojn kaj esperojn sentis ĉiuj en la publiko kiel siajn proprajn. Li estis pli gaja ol iam kaj la homoj ridis.

Iam dimanĉe post la posttagmeza prezentado Deburau iradis kun sia edzino kaj la infanoj promene al la rando de Parizo, de temp’ al tempo ili vespermanĝis en restoracio, kaj poste Margot akompanis lin kun la infanoj denove al la teatro.

Ankaŭ la dekokan de aprilo en la jaro 1836 ili atendis lin.

Kiam li eliris, la spektantoj salutis lin per la kutimaj ekkrioj kaj dumvoje ankoraŭ akompanis lin areto de junuloj. Deburau sciis, ke li devas toleri ilian scivolemon; tial pacience li respondadis al ili, kaj nur sur la bordo de Valma li turniĝis al ili kaj elkore ilin dankis.

”Ĝis revido, amikoj!”

Sed la familio tiutage ne soliĝis. Iu ege kuraĝa metiist-helpisto, plie instigata de sia majstro kaj lia edzino, sekvis Deburauon kaj ne sin lasis forrifuzi. Volante sin eminentigi antaŭ sia majstro, kiu per tio bone amuzis sin, kaj por ke oni povu lin bone aŭdi, li almetis la polmojn al sia buŝo kaj provoke ekvokis: ”Jen la mizera ŝnurgrimpanto Pieroto! Nur rigardu lin, kiel li fanfaronas kun sia Margot! Arlekeno kondukas sian Arlekeninon.”

”Li konas min,” diris angore Margot.

”Ne timu!” diris Deburau, prenis la infanojn kaj rapide ŝanĝis direkton de la vojo.

Ili eskapis for de la krioj, kiuj eĥis post ili elfore.

”Ni revenu hejmen,” insistis Margot.

Ankaŭ Deburau estis ekscitita, sed li ekregis sin kaj volis trankviligi ankaŭ Margotan kaj la infanojn, kiuj timigite rerigardis. Sed montriĝis, ke la ekscesantoj ilin postsekvis kaj decidiĝis denove konflikti kun Gasparo kaj fakte post du horoj je fino de la promeno, ili sukcesis.

”Li estas tiu pajaco,” kriis la ebria junulo plenbuŝe. ”Kiu ne konas lin, tiu rigardu. Jen la mizera klaŭno kondukanta putinon Margot. Jen baldaŭ li havos kun ŝi arlekenidan bastardon!”

Gasparo ekrigardis la paliĝintan edzinon, sed ŝajnigis nenion aŭdi. La eta Karolo haltis: ”Paĉjo, denove estas tie ĉi la homo, kiu insultas vin.”

Gasparo puŝetis iom la filon kaj signis al li silenti. Sed la kriado ne ĉesis, kaj homoj surstrate rerigardis kaj rapidis pli proksimen. Tiam Deburau turnis sin kaj diris per sia karakteriza vizaĝo! ”Mi petas vin, lasu nin en trankvilo!”

”Nur ne suprenlevu la nazon!” ekkriis la junulo responde.

”Pri kio ci fieregas? Ĉu eble pri tiu cia ...”

Tiam Deburau alpaŝis al li je kelkaj paŝoj kaj demandis lin mallaŭte: ”Kion vi volas de mi? Ĉu iel mi damaĝis vin?”

”Ekspedu cin for,” rebatis la junulo. ”Mi fajfas pri ci kaj pri cia putino ankaŭ!”

Multaj homoj tion aŭdis. Kelkaj el ili ekridis. Gasparo estis dolore vundita kaj senkonsila. Minace li levis bastonon, kiun li tenis meze. Ŝajnis, ke la junulo ektimos kaj foriros. Sed la majstro, same ebria, instigis lin. La junulaĉo ĵetiĝis do perpugne kontraŭ Gasparo. Gasparo eksvingis la bastonon, sed Margot, kiu ekvidis tion, saltis al li kaj pendigis sin sur lian ŝultron. Malgraŭ tio la bastono ekbatis. La junulo terenfalis.

Li faris kelkajn ŝancelpaŝojn, apogis sin kontraŭ muro kaj falis denove sur trotuaron, sur amason da ŝtonoj.

Homoj kure alvenis ĉirkaŭ li. Oni venigis kuraciston. Deburau estis foriranta. Margot apogis lin. Ili konsolis unu la alian, ke eble al la malfeliĉulo nenio okazis.

Denove kaj ripete Gasparo rememoradis al si la scenon, kiel ĝi okazis, ekde la komenco ĝis la tragika finiĝo. Li riproĉis al si, ke li ne obeis Margotan, kulpigadis sin pri abrupteco, certigadis sin, ke li ne havis malbonan intencon.

Li anoncis sin al komisaro de sia distrikto. Li havis malbonan nokton. Venintan tagon li eksciis, ke la metia helpisto Viélin mortis pro lezo de la kranko. Posttagmeze envenis en loĝejon de Deburau policistoj kaj prezentis al li arestordonon de enketanta juĝisto Jourdain. Ili inspektis la loĝejon kaj konfiskis la bastonon.

Gasparo forlasis la hejmon deprimite kiel neniam. Kio atendas lin en la momento, kiam li komencis denove vivi, kiam lia arto povis tiom donadi al homoj, kiam bezonis lin la infanoj kaj kiam devis baldaŭ enmondiĝi nova infano. Ĉu tio estas fino? Tiutage li dormis jam en malliberejo de St. Pélagie.

Neniu volis kredi la raporton en la ĵurnaloj. La dolĉa kaj bonfara Pieroto murdis? La donacanto de gajeco, rido kaj bona humoro mortigis?

Sed la detaloj konfirmas la agon.

La bulvardoj dividiĝas por kaj kontraŭ. Enviuloj forĝas inkandeskan feron kaj helpas al la malbona akcidento. Ili malhonoras lin, parolas pri lia koleremo, ofendiĝemo, pri la malbona karaktero. Se li mortigis homon, certe li agis tiel pro ofendita vantemo, pro venĝemo. Aliaj kuraĝe lin defendas: Musset, Gautier, Sand. La eldonisto Bourdin eldonis kaj vendis dudek kvin mil koncizajn biografiojn pri Deburau po kvar centimoj.

Bertrand komisiis la rolon de Pieroto eksperimente al Henri, kiu dumtage estis funebra salajrulo kaj aspiris anstataŭigi ploron, kiun tiom li ĝuis dumtage, per vespera rido. Post tiu li elprovis la plej bonajn kaj popularajn komikulojn, sed la publiko ne venis.

Gasparo en la malliberejo plenis de malĝojo. Ege li bedaŭris la mortigitan junulon. ”Nepre mi ne antaŭvidis, ke mi lezos lin,” li ripetas al la juĝisto preskaŭ plore. ”Neniam iun mi maljustumis. Se mi estus sciinta, kiel ĝi finiĝos, prefere mi lasus min ekbati. Mi bastonsvingis hazarde kaj trafis lin.”

”Pri tio decidos tribunalo.”

”Mi scias, sinjoro juĝisto. Sed mi mem tion neniam pardonos al mi. Tiu junulo certe havis gepatrojn, amatinon...”

”Li havis neniun kaj jam kelkfoje li estis punita pro ŝtelado.”

”Aĥ tio ne gravas. Nur konsolas min, ke li solis kaj ke mia kulpo ne estas pli granda pro la fremda aflikto. Tamen, sinjoro juĝisto, sur mia mano restas sango — kaj por tiu, kiu la homojn vere amas, tio estas terura sento.”

”Vi agis senpripense.”

Deburau maljuniĝinta dum tiuj kelkaj tagoj je dek jaroj, klinis la kapon. Margot ne povis lin viziti. La ekscitiĝo kaŭzis antaŭtempan naskiĝon de la infano. Tiu estis knabino kaj ricevis la nomon Magdalena. Aktoroj venis anonci al li tion, sed kaŝis la fakton, ke la knabino ege malsanas.

”Kiel ili vivas? Ĉu ili ne malsatas?” zorgas pente Gasparo.

”Ne timu, ni helpos ilin.”

”Kiu prezentas Pieroton?”

”Lastfoje Klemento.”

”Kiomfoje mi diris al Bertrand, ke por tiu rolo li ne taŭgas.”

”Ne timu. La teatro malplenas. Oni atendos vin.”

Malĝoje li adiaŭas kaj vivas nur duone. La tagoj en la ĉelo lante treniĝas kaj ekster la muroj de la malliberejo la vivo pluiras, infanoj ridas, teatroj ludas. Semajno viciĝas al semajno. La juĝa enketado daŭras jam unu monaton. Parizo envenas someren.

Fine alproksimiĝis la tago de la juĝa proceso. Ankaŭ la akuzanto kredis, ke Deburau ne faris la agon konscie. Sed la paragrafo 309 de la punleĝo fiksas eĉ por krimo de nekonscia mortigo punon en longo de dudek jaroj en bagno; se oni konsideras ĉiujn malpligravigajn cirkonstancojn, minimume du jarojn enkarcere.

Redaktoro de la ”Juĝista Bulteno” publikigis la 22-an de majo interesan artikolon pri la komenco de la proceso.

”Oni alkondukis Deburau-on; li paŝas nekuraĝe, necertpaŝe. Li ŝajnas esti emociita. Vere kelkaj larmoj aperis en liaj okuloj kaj ili akirus por li certe inklinon de la publiko, se tiu ne apartenus al li jam delonge. Unue mirigite li ekrigardis al la eleganta partero. Sed tio ne etas la mondo, kiun serĉas Deburau. Tien foren rigardu, en profundon de la juĝejo. Tie estas via efektiva publiko, en veŝtoj kaj kun refalditaj manikoj, la kvargroŝa publiko, kiu hodiaŭ ekstraordinare pagis nenion. Fakte, nur vidu, kiam rigardon interŝanĝis reciproke tiu ĉi publiko kaj ĝia pajaco. Konstatu, kiel ĝojo, kiu subite elradias el la makulitaj kaj tamen heliĝantaj vizaĝoj, respegulas sin sur la pala kaj trista vizaĝo de la malfeliĉa ĉeĥo.

La publiko konas Pieroton el Funambules, sed ne konas Deburau-on. Ĝis nun ĝi ne vidis la realajn trajtojn de sia kara klaŭno alie ol post la farunumita masko, sen kiu ĝis nun li ne montriĝis sur la scenejo. Neniam ĝi aŭdis lin ekparoli! Ĝi konas lian karakterizan spritan kaj ŝerceman geston, senfine ŝanĝiĝantan esprimon de la vizaĝo, sed lian voĉon ĝis nun ĝi ne aŭdis. Ĉu vi komprenas tiun scivoleman intereson? Nu, ni, kiuj havas bonŝancon vidi de proksime la grandan artiston, ni povas malkaŝi al vi, ke lia hararo estas kaŝtankolora, ke lia aspekto estas afabla kaj modesta, liaj movoj moderaj. Li ŝajnas esti pli juna ol vere li estas, li estas en malhela vesto kiel vi kaj mi. Mi povas ankaŭ certigi vin, ke li parolas kiel aliaj homoj, ĉar ĝuste antaŭ kelkaj momentoj mi ekaŭdis lin klare ekparoli kelkajn vortojn kun lia gardisto. Sed silentu — la proceso komenciĝas.”

Prezidanto de la tribunalo aliris al la enketado.

”Akuzito, via nomo?”

”Johano Baptisto Gasparo Deburau.”

”Kie vi naskiĝis?”

”En Nova Kolonjo, en Bohemio.”

”Kiun aĝon vi havas?”

”Baldaŭ mi estos kvardekjara.”

”Vi naskiĝis en eksterlando. Kiel longe vi estas en Francio?”

”Mi foriris, kiam mi aĝis ok jarojn. En Francio mi estas tridek du jarojn.”

”Via profesio?”

”Teatra artisto.”

”Rakontu al ni, kiel okazis la sceno la dekokan de aprilo.”

Deburau pezvorte, kun oftaj paŭzoj priskribis la malfeliĉan promenon, la insultojn de la junulo, la kolizion kun li. Nenion li neis, nur ripetis, ke la juna Viélinon li ne volis vundi.

La prezidanto ordonis enketadon de la atestantoj. La atestanto Marolis, kiu observis la scenon, diris: ”Kiam tio okazis, mi riproĉis sinjoron Léger, kial li permesis al sia dungito ofendi la akuziton. Sinjoro Léger diris al mi, ke li malpermesis tion al li. Sed la akuzito mem rimarkigis, ke tio ne estas vero, male, ke sinjoro Léger daŭre instigis sian submajstron. Kaj Léger dume silentis.”

Simile depoziciis ĉiuj atestantoj.

”Mi diris al sinjoro Léger surloke, ke li estas kanajlo kaj ke tion li kaŭzis,” diris alia atestanto, sinjoro Sartelet. ”Kaj tuj mi donis al sinjoro Deburau mian adreson, se li bezonus nin. Mi diris al li: ’Vi havas bonŝancon, ke ni ĉeestis kaj povas atesti la veron.’ Sed li respondis al mi: ’Ĝi estas feliĉo kaj malfeliĉo.

Se mi estintus sola, certe mi tolerus la ofendojn plu. Sed antaŭ tiom da homoj tamen nur mi volis min defendi kontraŭ la humiligo kaj tial mi haltis.”

Tiu ĉi simpla atestaĵo efikis ĉiujn per profunda impreso.

Direktoro Bertrand, venigite, ke li parolu pri la karaktero de la akuzito, rakontis pri lia modereco kaj afableco. Sinjoro Dessmousseaux, oficisto el ministerio de milito, loĝanta en la sama domo kiel Deburau, diris, ke la tuta ĉirkaŭaĵo kredas je lia senkulpo, kaj kiam disvastiĝis la trista novaĵo, aspektis tio, kvazaŭ ĉiu familio suferus gravan perdon.

Polica komisaro Hazmonnet atestis, ke li konas la akuziton dek jarojn, ĉiam alte li taksis lian humanecon kaj bonkorecon.

Prokuroro Tardif ripetis la akuzon.

Defendanto estis advokato Delange, posta ministro de justeco.

”Ne multo mankas kaj oni kredus je la fato,” li diris. ”Deburau, fundamenta ŝtono de teatro Funambules, ludas ĉiudimanĉe. Li ricevis ferion posttagmeze, la unuan fojon ekde la tempo, kiam li edziĝis. Kaj vi scias, kio okazis.” Li emfazis, per kiaj ofendoj malfeliĉa Viélin incitis la akuziton kaj kiahazarde okazis lia vundiĝo. ”Ĉiu ĉi tie laŭdis al ni la karakteron de Deburau. Li estas bona edzo, eminenta patro kaj la nuntempo certe alskribos je lia konto meriton, ke li estas ankaŭ konscienca nacia gardisto.”

En la aŭditorio estiĝis gaja etoso, sed la prezidanto diris: ”Kiu konscience aktivas en la gardo, tiu estas honesta civitano. Ni havas ĉi tie peticion, kiun subskribis tricent naŭ oficiroj kaj soldatoj de la blua bataliono de la sesa legio. Tiuj totale garantias pri la senkulpeco de la akuzito.”

”Mi povas fini,” diris la plendanto. ”Deburau dum sia tuta vivo ridigadis aliajn. Ni ne kondamnu al larmoj ĉi tiun honestan viron kaj lian edzinon, la junan familion por kies vivtenadon necesas lia laboro.”

La konsultiĝo de la kortumo daŭris nur kelkajn minutojn.

Deburau ne estis rekonita kulpa pri la akuza ago kaj la prezidanto deklaris lian absolvon.

Deburau staris dum deklaro de la verdikto senmove, en streĉo, kaj tamen profunde enpensiĝinta. Ŝajnis, ke la verdikton li ne komprenis. Nur kiam sin trapuŝis al li amikoj el la teatro, aperis sur lia vizaĝo senmezura ĝojo. Margot lin arde ĉirkaŭprenis, li alpremis ŝin al si kun senfina tenero.

”Vivu Deburau!” vokis pluraj voĉoj el la publiko.

Malfeliĉa, nekutima premiero finiĝis bone.

Antaŭ la juĝa palaco atendis la amatan aktoron kelkmil homoj por saluti lin. Gasparo paŝis al veturilo, kiun mendis Bertrand. Finiĝis monato de angoraj turmentoj. Fino de majo ridis el ĝardenoj.

En la gazeto ”Teatra mondo”, kiun fondis Gérard de Nerval kaj ĉirkaŭ kiu li koncentris multe da interesaj artistoj, ni legas sub titolo ”Reveno de Deburau”: ”La tribunala pordego malfermiĝis, la liberiga verdikto redonis Deburau-on al la familio, infanoj, amikoj sur bulvardo.

La sekvan merkredon poste teatro Funambules iluminis sian fasadon por soleni la revenon de la amata pajaco, intima amiko de silento, amiko de piedbatoj, Aĥilo de streĉita ŝnurego, kies Homero kaj Anakreonto fariĝis Janin. Neniam, de kiam oni memoras, okazis io tiel elkora, kiel estis la bonvenigo, kiun preparis al Deburau la deputitaroj el ĉiuj kvartaloj de Parizo... Jes, Deburau, enkorpiĝinta moko, ironio, kiu fariĝis homo, personigita pajaco, tiu Deburau havis humidajn okulojn kaj ni, kiujn invado en la salonegon kaj atako al loĝioj forpelis post kulisojn, ni vidis lian kortuŝiĝon deproksime kaj ni komprenis, ke tiu ĉi aktoro, kiu ludis kaj vivis enombre, entenebre kaj en silento, povis travivi egale ĝuste tiom da ĝojo, ekstazo kaj raviĝo, kiom alportadas festotagoj, triumfoj kaj sukcesoj en la plej grandaj teatroj. Kaj Deburau havis motivon por plori. Ĉar povis okazi al li, ke li alkroĉus la kostumon sur la saman najlon kaj prenus la blankaĵon sur sian ĉifonon, sed ne plu renkontiĝus kun la sama rido kaj kun entuziasmo kiel antaŭe. Ĉar li, kiu kutime punas per rido, mem ekploris ankaŭ unuafoje pro tristo. Sed feliĉe ĉio jam estis sur sia loko. Multsignifaj artistoj kaj gloraj verkistoj partoprenis ĉi tiun revenon kaj alrapidis kun tia avido, kvazaŭ ili irus denove rigardi Molieron.”

Laciĝo

Ke denove li darfis sur la scenejon, ke oni akceptis lin, ridis, aplaŭdis, tio ŝajnis al Gasparo la plej grava nur ĉe la unuaj paŝoj post lia reveno. Sovaĝe li impetis sur la scenejon en la unuaj vesperoj, malsata pri prezentado, kiu estis por li la vivo.

Kiam li revenis hejmen, konscie li defendis sin kontraŭ la dormo, por povi kun sia tuta konscio akceptadi ĝuon de spirado, kiu aŭdiĝis apud li, plura spirado, kiun li precize distingis kaj kiu lin trankviligadis. Sed tiu ĉi silenta akordo nelonge post la reveno diseriĝis. La vivo de la eta Magdalena estingiĝis baldaŭ post la reveno de Gasparo hejmen. Tio estis nova kruela sortobato, ne nur por li, sed ankaŭ por Margot. Kvazaŭ surhorizonte de ilia komuna vivo aperus sinistra signo, kvazaŭ ilin persekutus malbeno. Sed Margot sciis, ke Gasparo bezonas ŝian kuraĝon; sekrete ŝi enterigadis sian propran doloron kaj mienis, kvazaŭ ŝi rapide repaciĝus kun la perdo. Ŝi ridetis; ŝi estis ŝajne pli forta rilate lin ol ŝin mem.

”Kial vi ne ridas, sinjoro Pieroto?”

”Mi ŝparas gajon por la vespero,” respondadis Gasparo serioze. En sentimentaleco pro la forpaso de la lasta infano denove revenadis la vortoj diritaj ĉe la proceso, la vortoj de la juĝistoj, atestantoj, spektantoj. Subite li ekhaltis surstrate, ĉar ŝajnis al li, ke li renkontis homon, similantan al Viélin. Abrupte li vekiĝis el la sonĝo, ĉar li ekaŭdis sonorileton de la tribunala prezidanto. Timigite li aŭskultis en tenebro kaj li trankviliĝis, nur kiam li ekaŭdis la voĉon de sia edzino? ”Ĉio malbona foras de vi?”

”Kial do mi perdis kuraĝon?” li konfesadis en mallumo.

”Sur la scenejo ĝi ne mankas al vi.”

”Kiam mi ektuŝas bastonon, kvazaŭ mi bruldolorigus miajn fingrojn. Mi sentas kapturniĝon kaj la koro ĉesas bati. Tiu morto ĉiam staros inter mi kaj la publiko.”

”La tempo ĉion kuracas,” ŝi karesis lin tenere. Kaj per la voĉo, kiu firmis ĝisriproĉe, ŝi instigis lin: ”Vi devas vin apogi je homoj, kiuj donas al vi certecon, kiuj vin konas kaj senkondiĉe kredas al vi.”

”Kiuj ili estas?”

”Mi kaj viaj infanoj, Gasparo. Kun mi vi ne bezonas timi.”

”Kaj nia infano?”

”Nia amo devas pli forti ol ĉiuj perdoj kaj doloroj. Tial ĝi venis en la mondon.”

Li rifuĝadis al ŝia sino, kvazaŭ en ĝi li trovadus absolvon de ĉiuj siaj malfortoj.

”Se senĉese vi kulpigadus vin, ĉu mi mem ne estus la vera kulpulo?” ŝi demandis. ”Pleje vin dolorigis, ke li ofendis min.

Ĉu vi ne komprenas, ke mi devus foriri de vi?”

”Paciencu kun mi,” li petis. ”Ĉe vi mi estas savita. Sed mi devas aktori, por povi vivi. Kaj vi ne scias, kiel statas aktoro antaŭ tiom da homanimoj.”

”Mi ne scias,” diris Margot trankvile. ”Sed unu aferon mi komprenas tute klare. Oni liberigis vin kaj miloj da homoj akceptis tion kun jubilo. Kial, Gasparo? Ili bezonas vin. Kaj pro tio, ke ili bezonas vin, vi devas ludi, kiom plej bone vi scias. Vi havas do devon forgesi ankaŭ viajn malĝojajn pensojn. Ĉu vi ne sentas, ke jam ilia amo vin purigas?”

Miregante, kiel ĉiam ŝi scias trovi la ĝustan ideon por forpeli lian deprimon, li premis ŝian manon kaj jesis: ”Jes. Kaj ilia amo taskas al mi devojn. Aĥ kiom multe ankoraŭ mi kapablas. Nur se mi havos sufiĉe da forto!”

Li ekdormis, premita al ŝia brako. Matene, kiam la suno metis siajn manplatojn surfenestren, vekis lin la infana flustrado. Iam li ellitiĝis por ĝojigi sin kun Karolo kaj Rosina. Iam li lasis intence la okulojn fermitaj kaj ĝojis pro ilia atentemo, pro iliaj voĉetoj, pro la hastado ĉe matenmanĝo. Sed Margot konis tiun lian sekreton — ŝajnis, ke ŝi konas ĝin ekde ĉiam kaj kiam la infanoj foriris, ŝi komencis kanteti, ĉar ŝi sciis, ke jam li vekiĝis.

”Cezaro,” ŝi ordonis foje al eta buldogo, kiun la infanoj elpetis de la patro, ”veku la mastron!”

La hundo surmetis la piedojn sur la brakon de Gasparo.

”Kia pigrulo mi estas, ĉu?”

”Kiu pasigis nokton sendorme, devas pli dormi.”

”Cezaro, iru por gazeto!”

La hundo, sentema je ĉiu rigardo, je ĉiu movo en fizionomio de sia mastro, desaltis kaj rigardis al Margot, ĉu ŝi donos al ĝi monon en saketon surkole. ”Nenion mi donos al la hundo,” diris Margot, ”jam trifoje ĝi aĉetis al si bulkojn anstataŭ gazeto.”

”Eble ĝi scias, ke tio estas pli nutriva,” ridis Gasparo kaj palpebrumis je la hundo, ke li ne prirabos ĝin pri la matena promeno.

”Ĉu vi rememoras, kion vi sonĝis hodiaŭ nokte?” demandis Margot Gasparon.

”Ke mi havas la plej bonan edzinon en la mondo. Gardanĝelon.”

”Vi donas al mi malfacilan taskon.”

”Ne ĉiu kapablas ĝin plenumi. Eble mi serv-akiris vin por ĉiuj miaj suferoj.”

”Ne provoku, vi favorato de gloro.”

”Diablo scias,” li enpensiĝis, ”kial ĝi samtempe alportas tiom da zorgoj!”

Margot lin akompanis ridetante, li aŭdis ŝian mallaŭtan kanteton ankaŭ dumvoje sur la ŝtuparo. Se li rerigardis al la fenestro, certe li trovis tie ŝian vizaĝon kaj ŝian gestantan manon. Margot soliĝis, por momento ŝi eksilentis. Ŝi ne diris ĝis nun al Gasparo, ke antaŭ nelonge revenis Désirée kaj volis resti en sia ekshejmo. Tio estis malagrabla interparolo, komence proksima al larmoj, fine proksime al interbatiĝo. Sed Margot estis multe pli forta — kiel estas ĉiu malegoista koro.

Ŝi restis en tiu ĉi domo, ĉar ĉi tie ŝi estis pli bezonata.

Eble foje ŝi diros tion al Gasparo, kiam estos pli konvena okazo, kiam forpasos liaj tristoj. Ŝi eltiris el sub ŝranko skatolon kun buntkoloraj fortranĉaĵoj kaj dratetoj kaj preparis sin al laboro. Sub ŝiaj fingroj naskiĝadis floroj, cejanoj, papavoj, krizantemoj, ili estis artefaritaj, sed belaj. Margot kantis.

Ju pli oni aĝas, des pli mankas tempo en la vivo, des pli kurtas la tagoj, semajnoj, monatoj. Iam ŝajnis, ke la tuta vivo enkorpiĝis al unusola vespero. Nun sufiĉas eĉ ne jaroj. Ju pli oni maljuniĝas, des malpli oni scias ekzaltiĝi, sed des pli oni emfazas gravecon de siaj agoj.

Bertrand alkondukis sian filon en la administracion de la teatro; li enoficiĝis per nova listo de punpagoj. Sed vera estro de la teatro restis Deburau.

Gasparo, pli kaj pli malkontenta kun la tekstoj, kiujn portadis en la teatron la aŭtoroj rifuzitaj en Bobino kaj aliloke, kaj decidita plenumi la maksimumon, enpensiĝadis, ĉerpis el multegaj spertoj kaj provis kiel jam unufoje — verki proprajn pantomimojn. Li prezentadis Pieroton en ”Du malsaĝuloj”

kaj en ”Ludanto” kaj en ”Vaganta Pieroto,” li trairis Hindion, Persion kaj Siberion; en la pantomimo ”Revo de rekruto” li ridigis ĉiujn soldatojn per trafa priskribo de iliaj suferoj en kazernoj. Li estis agnoskita ankaŭ kiel aŭtoro kaj fariĝis unu el la fondaj membroj de societo de dramverkistoj. Li animis la teatron eĉ sen ludi. Li vizitadis la provojn, la vesperajn prezentadojn, observis laboron de aliaj el la rigardejo aŭ el postkulisejo kaj estis la lasta decida instanco en konfliktoj kun la reĝisoro. Li decidis pri belgusto, mezuro; li enspiris mision al la teatraĵoj. Se li diris: ”Jes, faru tion!” la aktoro estis konvinkita, ke li agas ĝuste. Se li diris: ”Ellasu tion, tio ne konvenas,”

neniu dubis pri lia opinio.

Charles Legrand, kiun Bertrand laŭ sia kutimo rebaptis je Paŭlo — ĉar tia nomo ankoraŭ en la ensemblo ne ekzistis — estis finlerninta juvelisto. Sed ekde la momento, kiam li ekvidis ludi Deburau-on, li estis certa, kiel multaj aliaj, ke lia vivcelo estas teatro.

”Mi volas fariĝi Pieroto,” li diris al Bertrand, kiu lin dungis.

”Jen, vidu,” ekmiris la direkto. ”Kaj ĉu vi studis ie?”

”Jes. Mi studis Deburau-on,” respondis la junulo fiere.

Oni dungis lin por salajro de sep frankoj. Li ellasis fakte neniun eblon por vidi sian modelon sur la scenejo. Li retenadis kun li la spiron, tremis pri li, travivadis kun li ĝojon kaj malĝojon, ĉiam denove ravita.

Gasparo ne pretendis tion.

”Provu lin reteni,” li diris al la direktoro. ”Tiu junulo rigardas min tiel, ke mi komencas timi.”

”Kial timi?” demandis malŝate Bertrand.

”Eble foje li anstataŭos min.”

”Absurdaĵo,” murmuris la direktoro.

En komedioj sur la grandaj bulvardoj aperadis malriĉaj knabinoj, kiujn rare ekfavoris feliĉo; venis iam riĉa junulo, kiu edziĝis al ili.

La pantomimoj de Deburau estis alispecaj. Certe estis en ili multo fabela. Se ekzemple Arlekeno malbonstatis, devis laŭtradicie aperi feino Diamantina aŭ Siringa feino, por defendi lin per sia sorĉo. Ankaŭ tie ĉi venkis la amo. Sed tio estis la amo de mizerulo, kiu spertis malfacilajn okazaĵojn kaj fine venkis pro sia volo kaj fideleco, sagaco, inĝenio. Tiel estis en la teatraĵo ”Doloremulo”, kie Deburau prezentis la rolon de persekutata bakist-lernanto, en ”Amo kaj frenezo”, kie li ornamis sin per tintileto, por amuzi infanojn, venintajn kune kun la gepatroj por spekti la posttagmezan prezentadon, kaj en multaj aliaj.

”Kion ili diris?” li demandas la biletistinon Aimée scivoleme.

”Ili kontentis kiel ĉiam,” respondis la maljuniĝinta Aimée.

”Eble ni kuraĝigis ilin por geedziĝo.”

Ankaŭ en la laca rideto de Pieroto estas bonkoreco. Kaj vidante post si en la spegulo la konatan vizaĝon, de kiu la aĝo deprenas ĉarmon, venis al li ideo: ”Diru, Aimée, kial vi neniam edziniĝis? Tia afabla knabino!”

”Neniu volis edziĝi al mi. Tiu, kiun mi volis, ne venis.”

Aimée helpas dumtage al la maljuna patro en horloĝista metiejo; ŝi ekridetas per palaj lipoj.

”Malsaĝulo!” volas ŝin konsoli Gasparo. ”Kie li restis kaŝita?” Kaj li meditas: ”Tiel finiĝas la afero, se knabino ne montras sin al la mondo. Kaj tamen ĉi tie vidis vin tiom da junuloj.”

”Tiuj spektas la scenejon,” kapskuis Aimée. ”Sensignifas biletistino.”

”Eble iu post la prezentado atendis vin?”

”Eble. Sed antaŭ ol oni purigas la loĝiojn, antaŭ ol oni ordigas la vestgardejon — antaŭ ol mi ĝisatendis por povi ŝlosi ...”

”Vere,” murmuras Deburau. ”Sciu, mi konatigos vin kun mia nova edzino. Ŝi fakte havas multe da laboro kun la infanoj, sed volonte vin bonvenigos. Mi dirus, ke vi multrilate similas al ŝi.”

”Malfacile kredi,” rebatis Aimée pli ĉagrene ol alifoje.

”Kial ne?”

”Tiuokaze vi edziĝus al mi,” ekridis Aimée kun intimeco de la iama amikino.

”Veras,” frotas Gasparo sian mentonon embarase. ”Vidu, tia ideo neniam al mi venis. Bonan nokton!”

La favoriteco de Gasparo ne ŝanĝiĝis kaj ne maljuniĝis en teatro Funambules. Sed Pieroto estis maljuniĝanta. Pli ofte li malsanis. Bertrand foje konfidis al Paŭlo Legrand la rolon de Pieroto, kiu ne tro sukcesis ĉe la publiko, fidela al Deburau; malgraŭ tio, li rolis kuraĝe. Gasparo tiam rapide resaniĝis, kaj ekde tiu tempo oni ŝerce diradis al Legrand ”La plej bona kuracisto de Deburau”. Sed Gasparo ofte fakte ne fartis bone, kaj liaj amikoj zorgeme observis, kiel li subite forkuras el la vestejo al koridoro kondukanta al la strato, por spiri freŝan aeron. Li suferis ankaŭ pro malsano de lieno; kiam li ekridis pro sukcesa improvizo de iu el aktoroj, li devis perpugne premi sian maldekstran flankon, por defendi sin kontraŭ la doloro.

La Operejo ripetis sian proponon varbi lin por sia baleto kaj proponis al li 500 frankojn monate. Li rifuzis kaj sentis, kiel la aplaŭdo de lia publiko pli ardiĝis.

”Iru al kuracisto,” petis Margot sian edzon. ”Viajn melankoliajn ideojn certe kaŭzas malsano. Faru tion pro mia volo.”

Tial foje iun novembran vesperon en la jaro 1840 li frapetis ĉe doktoro Ricordo. La kuracisto antaŭ kelkaj tagoj vizitis la prezentadon en Funambules. Sed li ne rekonis la eminentan pajacon en la serioza, pala, melankolia viro. Li konsilis al la paciento, ke li iru rigardi Deburau-on. Post kiam Gasparo prezentis sin, la kuracisto konsterniĝis kaj kun des pli granda scivolemo li ekigis dialogon kun sia paciento.

”Ĉu eble tia melankolio estas sorto de ĉiuj, ofereme vivantaj por aliaj homoj?” li meditis. ”Versimile tro multe vi disdonas vin kaj tial restas al vi malmulte da forto por vi mem.”

La medicinisto preskribis al Gasparo trankvilon, bonan nutradon, promenojn, dormigajn pulvorojn. ”Vi devas helpi al la kuracisto,” li diris adiaŭante lin. ”Serĉu en vi, kio vin doloras, kaj malkaŝinte tion, ne timu kaj montru tion.”

Deburau forirante de li, meditis pri lia konsilo pli serioze ol aliaj pacientoj. Dum kelkaj tagoj li funde primeditis la ideon, kiun li menciis eĉ ne al sia edzino. Li supozis, ke ŝi volus lin deadmoni de la ideo, sed estis konvinkita, ke li devas submeti sin al tia tute speciala metodo.

Li scias, kio doloras lin kaj li montros tion. Li ekintencis prezenti sian okazaĵon sur la scenejo. Li ripetos sian agon. Li montros al ĉiuj la konscienc-riproĉojn, kontraŭ kiuj li batalas. Li pentos sian agon sursceneje. La kuracmetodo estos kruda. Sed alia vojo mankas.

Kaj Gasparo priparolis tion kun sinjoro Cot d’Ordan.

Ĉifonulo La granda teatro FUNAMBULES Surbaze de speciala oficiala permeso oni ludas la 1-an de septembro 1842 unuafoje eksterordinare teatraĵon ĈIFFFONULO Pantomimo en kvar scenoj de s-ro COT D’ORDAN kun Johano Gasparo DEBURAU en la ĉefrolo Pieroto... ... Deburau Ĉifonulo... . . Paŭlo Kasandro... . . Laplace Markizo... ... Klemento Dukino... ... . Mme Rébard Kolombina... . Justina Servistino... Klara La rigardejo plenplenas. Rido, vokado de vendistoj, kantado.

La publiko rigardas la programon de la teatraĵo, kiun anticipas sensaciaj sciigoj. La krianoncanto finas sian raŭkan arion: ”Nepre vi devas vidi Pieroton. Vi devas vidi Deburau-on!”

La lumigisto lumigas la scenejrandon. En la salonego estas mallumo. Tri batoj. Partero eksilentas.

Orkestro, konsistanta el du violonoj, kelkaj klarionoj, kontrabaso, tubo kaj piano komencas per Mozarto. Kurteno.

La juvelisto Kasandro akceptas el la mano de bela arĥidukino juvelon por ripari ĝin. Lia helpanto kaj servisto Pieroto amindumas ŝin. Sed moko estas rekompenco. Li, mizerulo, havas eĉ ne amon, havas nenion, nur malsaton kaj batojn ĉe la malbona Kasandro. Kiam li plendas, Kasandro trapuŝas lin tra pordo.

La publiko ridas. Kiuj bone konas Deburau-on, jam eble konstatis, ke ĉi-foje lia Pieroto estas pli serioza, pli atakema, lia amaro kondukas al kuraĝo, li ne cedos pro kelkaj batoj de sia sopiro.

Societo en loĝioj okaze de scenŝanĝo, kiam post malleviĝo de la kurteno ludis malgranda orkestro Hayden-on, interŝanĝis rimarkigojn.

En la sama momento envenis rigardejon Teofilo Gautier, kiu jam longe ne aperis ĉi tie. Li pretermalfruis la unuan akton, sed kun tiom pli granda intereso li observis la pluan ludon. Tri tagojn poste li verkis por la ”Pariza Revuo” felietonon. Ni donu parolon al okul-atestanto de la premiero!

La scenejo prezentas straton, lokon ie ekstere, kiel kutimas en la komedioj de Moliero. Pieroto promenas, la manoj surdorse, la kapo klinita, li iras popaŝete. Li tristas. Sekreta melankolio ruinigas lian animon. Lia koro malplenas, kaj la burso similas al la koro; Kasandro, lia mastro, respondas je petoj pri mono per ega piedbato, kiaj tiom oftas en la pantomim-dialogoj.

Povra Pieroto! Kiel tristas la situacio! Senĉese batoj, salajro nenia, manĝo malmultas kaj raras, ne mirinde, ke pro tio la homo paliĝas. Por ke pokalo de la malfeliĉo estu plena, Pieroto krome estas enamiĝinta, sed ne al juna bela vizaĝeto aŭ al kvadratita jupo, sed al granda damo, al tre granda damo, al Dukino! — kiun li vidis descendi el kaleŝo antaŭ preĝejo aŭ antaŭ la Operejo; ni ne povas precize difini, kie. Pieroto timas, ke pro la amo kaj devigaj festoj suferas lia mieno.

Li pripalpas sian malgrasan nazon kaj krurojn, kiuj estas maldikaj kiel brakoj de dancistino. Sed tio ne turmentas lin pleje; la enamiĝinto povas aspekti pale kaj dolorplene. La plej grava afero estas: li ŝatus veni en la societon, por vidi tiun, kiun li amas. Sed li havas nenian alian veston ol pantalonon kaj kitelon el blanka tolo. Kuru al supeo, kiun aranĝas la Dukino, tiel ridinde dandigitaj! Nek vesto, nek mono — kion fari? Kiel atingi la nealireblan paradizon, brilantan per kristalo, lumoj, virinoj kaj floroj, supozataj post lumplenaj palacaj fenestroj?

Pieroto estas tute obsedita de siaj amaraj pensoj kaj kulpigas diojn, la Fortunon kaj faton. Tiam neatendite venas komercisto kun vestoj, brokantisto kun paketo da eluzita vestaro. Ho, se mi havus fajrere verdan frakon kaj la lukse larĝan kozakan pantalonon! diras al si Pieroto, enokule avid-brilon, la fingroj tremantaj pro nesuperebla deziro; li etendas la brakojn kaj denove ilin mallevas al la korpo. La brokantisto versimile ĵus aĉetis malnovan vestaron de nacia gardisto kaj portas subbrake ankaŭ sabron, en nebatalema pozo, kiel pluvombrelon, sabrotenilon malantaŭe. Sufiĉas tutsimple etendi la manon kaj vi havas la kupran tenilon enmane. Pieroto tion faris. La komercisto, nenion antaŭvidante, iras pluen. Pieroto staras senmove, sed firme li premas la tenilon, la nuda klingo mem elglitis el ingo. Kiam ekbrilas la ŝtalo, diabla ideo naskiĝas en la cerbo de Pieroto. Li retroenigas la klingon, tamen ne en la ingon, sed en la korpon de la malfeliĉa ĉifonulo; la akraĵo lin tute traas. La brokantisto falas morta.

Pieroto ne perdas tempon. Rapide li elserĉas en lia sortimento veston, kiu plaĉas al li. Por ke oni ne malkovru la krimon, li fortrenas la kadavron al la kela fenestreto kaj ĵetas ĝin enen.

Opiniante, ke tiel li forigis ĉiujn spurojn post sia ago, li volas rapide hejmeniri por alivesti sin kaj kaleŝi al la Dukino.

Sed tiam subite leviĝas la kela fermaĵo, en la mortokitelo aperas la animo de lia viktimo, sabro-pinton enbruste kaj obtuzvoĉe ekkrias: ”Ĉiffonoj, malnovaj ĉiffonoj!”

Kiel priskribi la hororon, legeblan el la blanka vizaĝo de Pieroto? Sed li rekuraĝiĝas, eltiras el lignoamasego grandan ŝtipon kaj en malespera decidiĝo, por senigi sin de la terura vizio, li komencas teruran lukton kontraŭ la fantomo. La ombro defendas sin, sed la sveniga kapbato faligas ĝin enkelen.

Por sekurigi sin, li rulamasigas sur la fermaĵon amason da ligno. Kaj poste aldoninte al sia fiago mokon, li klinas sin super la fenestreto, kaj imitante la fantom-voĉon, li krias post ĝi: Ĉiffffonoj! Malnovaj ĉifonoj!

Ĉu tio ne estas mirinda enkonduko, tiel interesa, bizara kaj fantasta, ke mem Shakespeare ne bezonus honti pri ĝi?

La scenejo alternas. Pieroto revenas hejmen kaj kun respekta mieno survestas larĝan pantalonon kaj sukplene verdan frakon; li butonas kolumon, alfiksas nigrajn lipharojn por kaŝvuali la kriman palon de sia vizaĝo, li lokas en sian farunblankon du ruĝetajn nubetojn. Pieroto eniras al la Dukino; li scias jam kiel konduti, li estas sang-frida, societema, digna. Li riverencas tiel perfekte, kiel scipovas nur danc-instruisto aŭ dresita hundo. Li proponas al damoj sian brakon kaj scias teni lornon subbrove kiel leono el Genta bulvardo. Gravas vidi, kiel li kondutas al la Dukino. Kiel gracie li scias sin klini super apogilo de ŝia fotelo. Kiel li flustras en ŝian orelon mil ravajn bagatelojn kaj kiel flamgeste li priparolas sian amon!

Sed subite, meze de la plej bela frazo, Pieroto embarasiĝas.

Liaj falsaj lipharoj hirtiĝas pro teruro, la ruĝo defalas, la ĉapelo tremetas, la frak-manikoj kvazaŭ kurtiĝus; obtuza voĉo, spirmanka kiel stertorado de agonianto, ekmurmuras la sinistrajn vortojn: ”Ĉifffonoj! Malnovaj ĉifffonoj!”

Kapo aperas surplanke. Nenia dubo, jen la fantomo. La terurigita Pieroto metas sian kruron sur la kranion kaj premas ĝin sub la plankon, flustrantre, kiel Hamleto al la ombro de sia patro: ”Sufiĉe! Sufiĉe, malbenita talpo!” Li daŭrigas sian konfeson kun heroa kuraĝo. La fantomo aperas kelkajn paŝojn pli malproksime. Ankoraŭ unufoje Pieroto enpremas ĝin teren per sia kalkanumo.

Li konjektas, ke li liberigis sin por ĉiam for de la venĝema fantomo, kaj fordonas sin al eksplode spasma ĝojo. Li dancas sovaĝan galopon, furioze li dancas. Kaj kiam li saltdancis, li sentas varmegon kaj volas sin refreŝigi per glaciaĵo. Sed ĉielo! La fantomo aperis denove, alportas pleton, kaj kiam Pieroto etendas al ĝi la manon, ĝi ekmuĝas per la tono ankoraŭ pli tombeca ol antaŭe: ”Ĉiffonoj! Malnovaj ĉiffffonoj!”

Ĉi tie disvolviĝas inter la frandemo de Pieroto kaj lia malkuraĝo unu el veraj kaj profunde ridindaj luktoj, kiujn Deburau scias tiel perfekte esprimi. Venkas la avido, Pieroto elektas glaciaĵ-porcion irizkoloran, sed tuj kiam li ektuŝas ĝin per siaj pekemaj lipoj, la glaciaĵo ŝanĝiĝas je fajro kaj teruras lin.

Mire, ke li ne sufokiĝas.

La terura supeo finiĝis. Malgraŭ la teruraj vizioj de la fantomo Pieroto sukcesis proksimiĝi al la koro de la Dukino kaj esperas fariĝi baldaŭ unu el la plej feliĉaj homoj. Rememoro pri la brokantisto, kiun li tiel inside mortigis, plurfoje revenas en lian animon, sed li forpelas ĝin per granda kvanto da glasetoj kun la plej diversaj likvoroj. Je malhonoro de la moralo kaj de la homa karaktero ni devas rekoni, ke Pieroto estas feliĉa. Ĉie li sukcesas, estas bonŝanca en la kartludado, li povas aĉetadi cigaredojn, silkajn gantojn, novan kravaton.

Sed Pieroto, kiu vivas en nobela societo, akceptis de ĝi ankaŭ ĝiajn elegantajn malvirtojn. La amo al la Dukino ne malhelpas lin rilati ankoraŭ kun kelkaj dancistinoj el la Operejo, kaj la povrulo baldaŭ aperas sur la alia rando. Restas al li nenio alia ol vendi la belegan frakon en koloro de la espero, al kiu li ŝuldas por tiom da sukcesoj, kaj la miraklan pantalonon, kiu kaŝis liajn sveltegajn krurojn sen suroj.

Nun venas la drameca situacio multsignifa kaj horora, filozofie profunda. Pieroto persekutata de rememoro pri sia krimo ne kuraĝas alvoki la brokantiston, por ne allogi la teruran viziton. Sed la fantomo, kvazaŭ alvokite, iras senatende trans la straton kaj stertoras raŭkvoĉe, kvazaŭ lia buŝo plenus de argilo: ”Ĉifffonoj! Malnovaj ĉifffonoj!...”

Pieroto kuraĝe ekpaŝas renkonte al la fantomo, kaj kun la kuraĝo, kiu superas tiun de Don Juano, proponas al la fantomo, ke li aĉetu de li la frakon, jakon, pantalonon kaj ĉapelon.

La fantomo montras, ke ĉio estas eluzita kaj proponas tridek centimojn. Pieroto riproĉas al ĝi, ke ĝi volas lin priŝteli, sed finfine kapjesas kaj transdonas al ĝi la vestaĵon. Sed la fantomo proklamas, ke la aĵoj estas fakte ĝia propraĵo kaj ne volas pagi. La justa kolero de Pieroto estas senlima; li atakas la fantomon perpiede, poste perpugne. La fantomo eltiras la sabron, ĝis nun enigitan enbrusten, kaj skermas, por defendi sin. Pieroto agas tiel kuraĝe, ke li denove ekposedas la vestaron kaj restas venkinto sur batalejo.

Sed malgraŭ ĉi tiu venko, lia pozicio ne pliboniĝis. Mankas mono. Kion fari? Li rifuĝas al ruzo inda je Maskariloj kaj Skapinoj de Moliero. Li trovas Kasandron kaj diras al li: ”Vidu, krudaj korsaroj elŝiris mian langon, donacu al mi, mi petas, iun aĵon!”

”Mil diabloj, kion ci diraĉas?” respondas Kasandro. ”Kiel do ci povas paroli ne havante la langon?”

”Aĥ sinjoro, mi posedas ĝin nur tiom, por povi peti honestajn homojn pri kompato.”

Kasandro emociita de la respondo, donas al Pieroto kelkajn monerojn. Konstatinte, ke la ruzo sukcesis, Pieroto ŝajnigas, ke li estas ankaŭ blinda. ”Kara sinjoro Kasandro, mi forgesis diri al vi, ke tiuj ferocaj korsaroj elpikis ankaŭ miajn okulojn.”

”Kiel ci do povas min sekvi, ne vidante?”

”Nobla sinjoro, mi vidas nur tiom, por distingi mizerikordajn animojn!”

”Ci emociigas min,” diras Kasandro. ”Jen la mono kaj iru for!”

Pieroto foriras, sed maturiĝas en li ideo, por kies realigo oni bezonas ankoraŭ pli grandan kuraĝon; li volas ekposedi la tutan monujon. Li eltiras la brakojn el la manikoj de la kitelo tiel, ke tiuj malplenas kvazaŭ post amputo kaj svingas per ili kiel pingveno per flugiletoj. ”Sinjoro Kasandro, la mavaj turkoj dehakis miajn manojn.”

”Kiel malbone, sed kion mi povas fari?”

Dume Pieroto enŝovas la polmon en la poŝon de Kasandro, sed tiu ekrimarkas tion: ”Kiel, latrono, ci asertas, ke turkoj dehakis al ci la manojn, kaj unu el ili ci havas en mia poŝo!”

”Jes, mi havas mian manon enpoŝe, mian kompatindan manon, kiun mi tiel serĉis! Vi estas grandioza kanajlo! Preni de homoj la manojn kaj mieni senkulpe, oni eĉ ne kredus, ke vi kapablas fari tian malhonestaĵon: ŝteli la manojn! Iru kun mi al komisarejo!”

Ne necesas diri, ke kiam la mano de Pieroto revenis el la poŝo de Kasandro, la monujo nature mankis. Kun la havaĵo de Kasandro Pieroto fariĝas ankoraŭ pli nobla ol antaŭe kaj disvolvas tiom da amindaĵoj, ke li ekposedas ankaŭ la manon de la Dukino.

Edzi ̧ceremonio.

Pieroto ebria de orgojlo, ekstaras frunte de la procesio kaj ekprenas la tenerajn fingretojn de sia blankega fianĉino. Neatendite — el budeto de la sufloro — aperas antaŭ li la terura fantomo kaj kriaĉe ripetas la fatalajn vortojn: ”Ĉifffonoj!

Malnovaj ĉifffonoj!”

Pieroto preskaŭ svenonta forlasas la fianĉinon kaj atakas la fantomon, forpelas ĝin per furiozaj pugnobatoj. Fine li eksidas sur la budeto, por malhelpi al la demono revenon el la tomba subtero. La fianĉino miregas pro lia stranga konduto; la spirito videblas nome nur al la pekinta Pieroto. La Dukino ekprenas sian fianĉon denove je la mano kaj kondukas lin al altaro. Sed la fantomo aperas denove, ĉirkaŭprenas Pieroton per longaj brakoj kaj igas lin danci inferan galopon, centfoje pli teruran ol estas la fama valso de Mefistofelo, kiun dancis tiel mirinde Frederiko Lemaitre. La mortigito premas la murdulon al sia brusto tiel, ke la sabropinto trairas la korpon de Pieroto kaj eliĝas inter liaj skapoloj. La viktimo kun kun la murdinto estas trapikitaj per la sama ŝtalo, kiel du skaraboj sur unu pinglo. La fantasta duopo kelkfoje turnas sin kaj poste ĝi malaperas en la enfalejo meze de giganta flamo. La fianĉino svenas, ŝiaj gepatroj dronas en mirego kaj doloro, la kurteno falas, la publiko aplaŭdas.

El la libro-suĵeto de la aŭtoro, eĉ se ĝi konserviĝus, ni ekscius eĉ ne la dekonon de tio, kion kapablis vidi kaj noti la spiritplena Teofilo Gautier. Ni ne volas malriĉigi nin je konkludoj, kiujn li deduktis al la verko: ”Ĉu tiu dramo ne estas mirinda? En ĝi alternas rido kun teruro. Pieroto promenanta tra strato en blanka kitelo, en blanka pantalono, kun la vizaĝo farunumita, malkvieta pro nedifinitaj sopiroj — ĉu tio ne prezentas al ni simbolon de la homa animo, ĝis nun senkulpa, blanka, baraktanta pro senfinaj instinktoj?

Ĉu la sabro-tenilo, kiu mem sin proponas al la mano de Pieroto kaj allogas lin per sia perfida brilo, ne estas konvinka simbolo kaj signo de potenco, donanta ŝancojn al animoj ŝanceliĝantaj, dronantaj en tentoj? La impeto, kun kiu eniĝas la klingo en la korpon de la viktimo, atestas, kiel facilas fari krimon kaj kiel unu simpla movo povas nin poreterne damni. Pieroto ekkaptis la sabron, ankoraŭ ne havante alian ideon, ol petoli. Sed el ŝerco naskiĝis krimo. La fantomo eliranta el profundo de la kelo, montras, ke krimon oni ne povas forigi. Ĉia klopodo de Pieroto forpeli la plendantan ombron de sia viktimo denove en subteron, laŭ intenco de la aŭtoro komprenigas, ke la singardemo povas eble prokrasti la malkaŝon de la krimo, sed la venĝotago certe foje venos. La fantomo enkorpigas laŭ neordinare drameca kaj vere terura maniero la konscienc-riproĉojn.

La simpla ekkrio: ”Mallllnovaj ĉifffonoj!” kiu plenigas la animon de Pieroto de tia teruro, estas same genia kaj elokventa kiel la mondfama diraĵo de Makbeto: ”Li plenis de sango.” Ĝi estas ekkrio, kiun elvortigis la viktimo en la momento de la murdo. La vortoj kaj ilia akcento estas neforviŝeble enĉizitaj en la memoron de la murdinto. Ĉu la sceno pri la amkonfeso ne montras klare — kiam la monstro raŭkegas subplanke kaj de temp’ al tempo montras sian vizaĝon — ke nenio povas silentigi la riproĉojn en la koro de la murdinto?

Li povas sin surdigadi per vino kaj amo; tamen la fantomo ne malaperas; sur la kranio li sentas senĉese la glacian spiron, kiu flustras: ”Mallnovaj ĉifffonoj!”

La sceno, en kiu Pieroto arogante frontas al la fantomo kaj vendas al ĝi la vestaron, kiun li rabis de ĝi, montras per la senhonta aŭdaco, ke la disnodiĝo de la problemo alproksimiĝas kaj ke en la subtera mondo oni jam preparas bengalan flamon. Pieroto, same kiel Don Juano, provokas la ĉielan koleron kaj venis al la lasta grado de la obstinego; kiam la venĝema fantomo dum la edzi ̧festo reaperas, li jam ne havas forton ĝin forpeli. La infera galopo, kiam la sabro-pinto el la korpo de la brokantisto trapikas ankaŭ Pieroton, prezentas al ni la fakton, ke la homoj estas punataj per siaj propraj mavaj agoj kaj ke la akraĵo, per kiu la murdulo trafas la viktimon, traos ankoraŭ pli profunden lian propran koron. Ĉu vi konas multe da tragedioj, kiuj ebligus tian analizon?”

Eĉ se multaj homoj ne komprenis la esencon de la pantomimo, ĉiuj konstatis, ke la teatraĵo per sia tuta karaktero diferencas de ĉio, kion ĝis nun li ludis.

Post la sepa prezentado Gasparo rimarkigis al Bertrand: ”Ni povas la teatraĵon ’Ĉifonulo’ retiri el la scenejo. Ne donu ĝin repertuare.”

”Sed kial?” miregis la maljuna direktoro. ”La teatraĵo estas disvendita.”

”Doloras min la kruro, mi vundis min. Jam mi ne povas danci galopon.”

”Ĉu vin ĉagrenas, kion ie tie oni babilas? Tamen ja vin ne fortimigos ia klaĉo!”

”Vidu, ankaŭ tio min ĝenas,” replikis Deburau. ”Tio povus malutili al la teatro.”

Bertrand venigis la kompaniulon kaj la filon, por konsiliĝi kun ili. Nature, ĉiuj sciis, ke la teatraĵo malaperos el la repertuaro, se Deburau ĝin ne volas ludi. Efektive, ke la tragedia suĵeto sur la scenejo de Funambules kaŭzis, ke la malico kaj envio makulis Pieroton per koto. Li ne trovis tiutempe multe da voĉoj, kiuj protektus lin. Iuj el la literaturaj eksadmirantoj ascendis al apogeo tro rapide tiel, ke mankis al ili tempo por rerigardi. Aliaj haltis nur leĝere. Aliaj entute evitis renkontiĝon. Gérard de Nerval ĝis la lasta tempo skribis pri li, kiel pri neanstataŭigebla mim-artisto, sed kiam ili renkontiĝis persone, Gasparo jam ne kapablis sekvi lian perpleksan spiriton; li revis pri vojo al Luno kaj post nelonge ĉio tenebriĝis.

La romantikuloj lin proklamis perfidulo. Alfréd de Musset finbatis sian kadukan sanstaton.

”Mi naskiĝis tarde en la mondon, jam tro maljuniĝintan...”

”La tempomalsanoj” ronĝis en ĉiuj, kiuj malfortis, ĉar ili restis izolitaj. Sed Gasparon ilia malintereso ne ĝenis.

Li rifuzis ludi plu la ”Ĉifonulon” ne pro tio, ke ĝi suferigus lin. Li ne plu bezonis ĝin. La medikamento, kiun li elpensis, efikis. Kion la vivo ne povis donaci al li, redonis al li la scenejo. Li konfesis riproĉ-terurojn, konsentis, ke oni moku lian sovaĝan batalon kontraŭ ili, akceptis la punon antaŭ ĉies okuloj, en lumo de la bengalo. Irante hejmen post la prezentado li sentis sin purigita kaj lia koro malpezis.

”Do, kion fari,” murmuretis Bertrand. ”Ni forigos do la Ĉifonulon. Sed kion anstataŭ ĝi?”

Deburau rekompencis la direktoraron per rolo de angla soldato en la pantomimo ”Mandareno Chu-Hun-Li”, kiun li prezentis kun tiel freŝa kaj superabunda humuro, ke la aktoroj sursceneje ofte ne kapablis daŭrigi pro rido. Li rekompencis la publikon per figuro de perpleksa soldato Pichounot en la komedio ”Bravaj soldatoj”, en kiu li ludis ankaŭ kun sia buldogo. La periferio laŭde akceptis la mokon pri soldatismo kaj kontraŭ militemo. Lia cerbo funkciis post la puriga bano en la ”Ĉifonulo” duoble freŝe kaj klare kaj alportis al li amasojn da inspiroj; la homoj amuzis sin per liaj scenoj pli kaj pli laŭte kaj ankoraŭ li ne finis sian inventemon, ĉiam ankoraŭ li signis al kapelestro, por ke tiu ripetu la muzikon la duan fojon kaj surprizadis la aktorojn kaj spektantojn, ĝis kia alto kaj profundo li scias evolui la motivon.

Sur la flankseĝo ĉeporde sidis nun ofte juna viro kun skizbloko surgenue. Li strebis kapti la esprimon de ĉiuj metamorfozoj de Pieroto. Sed ofte li ankaŭ turnis sin de la scenejo kaj krokizis el epizodoj sur la galerio. Ankoraŭ antaŭ nelonge li estis ĉe advokato. Lia talento lin kondukis al litografio, li komencis publikigadi desegnaĵojn, kritikantaj la burĝaron, defendis la revolucion, laŭdis la sovaĝan publikon el Funambules. Li estis Charles Daumier. Por la profunda populareco de Pieroto lia krajono havis specialan komprenon.

”Vi estas ĉiam pli juna,” Aimée diris al Gasparo, kiam ŝi vidis lin danci kankanon el ”Pieroto en Afriko”. ”Mi ne plu atendos vin. Mi edziniĝos.”

Sian postenon ĉe la loĝioj ŝi devis cedi al pli juna biletistino, sed restis al ŝi zorgo pri la vestejo kaj ordigado en la vestejoj. ”Do, ĉu la krudulo, kiu lasis vin tiel longe atendi, tamen venis?”

”Li estas iu alia. Se vi konus tiun krudulon!”

Sed al Gasparo jam delonge estis klara la sekreto de la virino, kiu maljuniĝis apud li kaj en la silentema admiro vanigis sian vivon. Ankaŭ Margot konfirmis tion al li, kiam ŝi konatiĝis kun ŝi.

”La konvaloj estis ĉiam de vi, Aimée?”

”Ne,” neas la virino.

”Tiam miaj pensoj vagis ĉiam tro fore. Oni devas reciproke multon pardoni al si, ĉu?”

Feliĉe, ke ili solecas en la vestgardejo. Stranga duopo, maljuniĝinta komedianto, forvelkinta virino — kaj ili mienas kvazaŭ ĉe la unua rendevuo!

”Kion pardoni? Tio estis mia afero. Mi vivis, kiel mi volis.”

”Mi vidis la mondon aliel ol hodiaŭ, Aimée.”

”Tamen nur ĝi estis bela vivo,” ridetas al li Aimée. ”Mi tiel fidelis.”

”Kiomfoje oni faras maljustaĵon al iu, ne sciante tion. Restis en mi ankoraŭ iom da sento. Ĉu vi kontentiĝos pri mia modesta amikeco?”

”Se la edzo ne ĵaluzos,” ridetas Aimée. ”Kaj mi konsultiĝos kun Margot.”

Deburau ekaŭdis el la salonego melodion, kiun li atendis.

En la revuo ”La jaro 1843 en infero” Klemento kantas kanzonon pri Deburau.

”Pardonu, Aimée, versimile mi fariĝis en miaj maljunaj jaroj vantemulo. Sed ĉiam ŝate mi aŭdas tion.”

Li foriras post kulisojn kaj time aŭskultas la kanton pri Pieroto. Oni aplaŭdas. Kaj lia delikata aŭdosento konstatas, ke la aplaŭdo ne estas pli malforta ol hieraŭ.

La lasta prezentado

Ĉar la filon de Bertrand la teatro ne tro interesis, li akceptis kiel kompaniulon sian nevon, nomatan Billion. Li estis novtempa viro. Bertrand volis profiti, havis aron da malvirtoj, sed elkore amis la teatran mondon, kaj se ĝi ne kostis multe, li sentis kompaton al siaj aktoroj. La juna Bilion aprecadis tian naivecon malrespekte. Li estis fridsenta, sprita kaj agresema.

Li elserĉis al si en Bobino la plej belan feinon kaj akceptis sinjorinon Lefevr por la rolo de la nova Kolombina. Por la rolo de elfoj kaj bonaj spiritoj li engaĝis liliputan Karolinon.

Li taksis la altiremon, kiun havis Deburau por la publiko, sed li ne pretervidis astmon, je kiu Pieroto suferis. Li alpagis nur al Legrand, por teni lin enteatre. Li bezonis ĉiun groŝon, kiu povus lin riĉigi. Kiam li aŭdis la historieton, kiel fremda diplomato luis al si la suflor-budeton, li faris el la ŝerca okazaĵo regulon. La budeto estis la plej multekosta loko. Lin ne ĝenis skribi sur sian propran teatraĵon la nomon de sia kuiristino, ĉar ŝi havis interesan nomon — Viktora Hugot.

La olda Bertrand cedis al li paŝon post paŝo, liaj malsanoj bezonis ripozon. Iun tagon li vendis sian teatron ankaŭ kun la aktoroj al Billion por dek ok mil frankoj.

Pieroto do ricevis la novan Kolombinan, ŝi belis pli ol ĉiuj antaŭaj, nigroharulino kun nigraj okuloj; sed ŝia voluptema buŝo, kiun kisi aspiris ĉiuj junuloj el la partero, estis mensoga promeso. Paŭla amis nur sian edzon, serĝenton Lefevr.

Dum libera tempo ŝi kudris diligente, por plaĉi al li.

Malgraŭ ŝia ĉarmo, malgraŭ ŝia lerteco en la dancado kaj skermado, Pieroto estis ĉiam pli sukcesa ol ŝi. Billion, kiu ne konis la tradicion en la teatro, tion ofte ne komprenis.

”Nepre li havas tie klakistojn,” li ekscitiĝis, aŭdinte post scenoj de Gasparo la gajigan aplaŭdon.

”Iru lin serioze observi, direktoro,” konsilis al li Laplace. La populareco, kiun ĝuis Gasparo inter la aktoroj, obstaklis al Billion estri la teatron firmamane laŭ la propraj intencoj. Sed li faris tion, kion konsilis al li Laplace kaj malkonfide observis la agojn de Deburau.

Li konvinkiĝadis ĉiupaŝe, ke li devas kalkuli kun Deburau kiel kun la granda potenco en la teatro. Kiam la aktoroj apelaciis al Deburau, li ne povis protesti.

Neniu direktoro en la mondo povus lin venki, ĉar al li apartenis ĉiu publiko, antaŭ kiu li aperis. Sed granda venkinto estis la malsano. Atakoj de astmo pli kaj pli oftis. Deburau luktis kuraĝe, sed multiĝis tagoj, kiam la sufero tiel fortis, ke Margot timis pri li kaj devis sendi en la teatron sciigon, ke Deburau ne povas veni.

Billion havis enrezerve Paŭlon Legrand. Li fakte estis bona disĉiplo de Gasparo, sed estis pli juna. Tial li ne kapablis elkrei Pieroton sang-malvarma, aŭdaca, sperta. Li estis pli infano, kiu jen ridis, jen larmis.

Kiam Gasparo malsaniĝis, li atendadis streĉe la vizitojn de Aimée aŭ de iu alia aktoro, por ekscii, kia estis la prezentado.

Li ŝatis Legrand-on kaj tamen senvole ĵaluzis je li, ĉar dolore li sentis, ke en aplaŭdo al Legrand forpasas lante lia vivo.

”Kial li ne atendas, ĝis mi mortos?” li koleretis ŝerce.

”Billion volis savi la prezentadon.”

”Jam morgaŭ mi ludos. Nenio mankas al mi.”

Tamen denove li eksciis, kiel kiun scenon Legrand prezentis kaj sur kia nivelo.

Paŭlo Legrand estis ne nur talenta aktoro, sed ankaŭ nobla homo. Li respektis la intereson de Deburau kaj peze toleris, ke la malsana aktoro suferas pro li.

”Sinjoro direktoro,” li mem petis Billionon. ”Permesu al mi ellasi iujn scenojn. La sukceso ne ĝojigas min. Kiam Deburau resaniĝos, la afero aspektos alimaniere.”

”Mi malpermesas,” diris seke Billion, ”mi malpermesas al vi tiajn ideojn. Mi ordonas al vi fari ĉion, kio estas en viaj fortoj, pro la prospero de la teatro.”

”Sed Deburau...”

”Tiu jam rikoltis la sian. La tempo avancas.”

Kaj fakte, la tempo ne atendas. Malsano estas peza tasko kaj postlasas malbonajn spurojn. Nur en la okuloj de Margot Gasparo sin ankoraŭ rekonas. Sed spegulo montras al li homon, kies frunto profunde sulkiĝis, la kapo kliniĝis kaj la plej tristaj el ĉio estas profunde enkavaj okuloj en mallumaj kavetoj.

Kiam li darfis iri promene, li vizitadis malnovajn konatajn lokojn, kiel tombomonumentojn. Foje li ekskursis al ponto de Slavkov. Dum krepusko li aŭskultis ankaŭ la silenton, grincadon de lanternoj super la kapo. Sed la budoj sur la rivero ne plu estis. Kie estas liaj iamaj savintoj?

Poste li revenis.

Karolo aĝas jam dek sep jarojn. Kiam Margot kun Rosina eksidas al siaj eternaj floretoj, la patro demetas la metiistajn instrumentojn, per kiuj nun ŝate li okupiĝas, kaj invitas la filon ludi domenon. Domeno estas trista ludo. Vi elektas kaj starigas al si malgrandajn ĉerketojn en neŝanĝebla ordo laŭ nombro de poentoj, kvazaŭ vi ordigus vivmomentojn laŭ la neŝanĝebla ordo de la sorto. La kvino kun la kvino, la trio kun la trio, tiel estas la ĉerketoj unu apud la alia kiel alkatenitaj.

Nenio protestas, nenio ŝanĝiĝas.

”Kion vi faris hodiaŭ en la metiejo?”

Karolo unue lernis esti horloĝisto en la butiko de la patro de la biletistino Aimée. Sed foje ŝi mem konsilis al Gasparo, ke li ne devigu la filon lerni tiun metion. Tiu malĝojas ĉe la laboro, turmentas sin. Li trovis do lernolokon por li ĉe porcelanpentristo.

”Hodiaŭ?” ekridetas Karolo, kiu similas al la patro, sed havas pli subtilajn trajtojn, hereditajn de la patrino.

”Mi pentris iun Pieroton kaj Kolombinan.”

Super la monotona ludo flugetas pensoj. Kial ne almeti subite tute alian ŝtonon, la seson al la trio, kial la ludo ne povus havi alian direkton? Karolo meditas, kiel komenci, por ke la tempesto ne venu tro impete. ”Ĉu vi scias, ke Billion akceptis Aleksandron en la ensemblon de Funambules?”

Aleksandro Guyon estas amiko de Karolo, li estas samaĝa kiel li; ĉizisto en metiejo, kiu najbaras kun la pentristejo de porcelano.

”Mi aŭdis. Billion ne donos al li pli ol ses frankojn. Por tio li manĝos eĉ ne unufoje semajne.”

”Ĉu vi scias, kial Aleksandro tion faris?” Karolo preparas al si terenon. ”Por esti al vi proksime!”

”Ludu,” invitas lin la patro. ”Vi forgesas almetadi ŝtonojn.”

”Paĉjo,” diras Karolo tremante, sed decide: ”Fremdaj homoj povas esti proksime al vi, kaj mi ne. Ĉu vi permesus, ke ankaŭ mi iru al teatro?”

”Mi opinias, ke tion ni jam priparolis,” respondas Gasparo trankvile. ”Vi ne povas fari, kion vi ne lernis.”

”Mi lernas.”

”Kie? Kiel?”

”En teatroj. En Funambules. Mi observas homojn, kiel same vi faris tion.”

”Ĉio ĉi ne sufiĉas.”

”Ĝuste tial mi volis peti vin, ke vi permesu al mi frekventi konservatorion.”

Patro Deburau levis sin. Li promenis tra la ĉambro. Li regis sin kaj strebis pri trankvila tono.

”Kiel vi povis ekhavi tian ideon? Ĉiam mi strebis defendi vin antaŭ tiu mondo, kiu alportas tiom da tristo kaj minimuman ĝojon.”

”Tamen vi havis tiom da gloro.”

”Vi ne scias, kiel ĝi estis elaĉetita. Ĉu vi scias, kio estas nomada migranta aktoro? Oni ridas al li, sed same ili ridas al dresita simio. Esti aktoro estas ankoraŭ nun granda honto.

Malmultaj sukcesas akiri iom da rekono aŭ iom da civitana honoro. Male, ĉiu povas vin ofendi, nomi vin per plej malbonaj insultoj — kaj la mondo laŭdos lin kaj vin malhonoros. Ĉu vi komprenas, kion mi volas per tio diri?”

Li ekrigardis la filon kaj serĉis, kian efikon havis lia elokventeco. La knabo sidis super domeno kun malĝoja vizaĝo.

”Kiel vi povas tiel paroli?” li diris mallaŭte. ”Vi mem ja amas vian profesion.”

”Jes, mi amas ĝin,” jesis la patro. ”Sed ĝuste tial mi scias, kiom da doloroj ĝi alportas. Mi ne volas, ke foje oni moku vin.”

Karolo estis preparita por duelo. ”La antikvaj grekoj honoris la aktoran arton. Tio povas reveni.”

”Tiam ĝi estis metio. Ĝi estis honesta prezentado de homoj, kiuj okupiĝas pri alia libera profesio.”

”Mi legis, ke tie aktoris armeestroj kaj la plej gloraj viroj,”

ne cedis Karolo. ”Demosteno kaj aliaj! Iliajn nomojn oni anoncadis kiel nomojn de reĝoj!”

”Tio estis ĉe grekoj,” instruis lin la patro, ”sed en Romo el aktoroj fariĝis sklavoj. La direktoroj aĉetadis ilin en bazaroj kaj ekzercis ilin por distri la homamasojn. Ja ankaŭ la rolo de Pieroto estas fakte pranepo de la figuro de la antikva sklavo, batata kaj malsata. Jes, aktoroj estis sklavoj kaj ni restis sklavoj. Tial vi ne fariĝos aktoro.”

Margot estis intervenonta, se estiĝus kverelo. ”Rosina dormas,” ŝi ekflustris.

Sed Karolo jam ne oponis plu. Li eksilentis kaj lia vizaĝo tristiĝis. La patro eksidis. Post iom da tempo li rigardis la filon, vidis, ke sur lia vango fluas du grandaj larmoj. Profunde li ekĝemis. Kiam liaj infanoj ekploris, ĉiam tio ŝiremis lian koron. La seĝo kvazaŭ brulis. Denove li leviĝis. Alproksimiĝinte al la filo, li metis sian manon sur lian ŝultron. ”Estu saĝa,” li diris mallaŭte: ”Ni devas tion primediti.” Kaj denove li eksplodis pli impete: ”Se almenaŭ mi scius, ke vere vi kapablas tion.” La malsekaj okuloj de Karolo ekflamis. ”Tion ja oni prijuĝos en konservatorio.”

”Eble,” trankviligadis lin kaj sin mem Gasparo. ”Vi devas do pli ofte iri en teatron. Observu ĉiujn aktorojn. Antaŭ ol vi firmigos vian memoron, notu ĉion, kion vi vidis. Poste ripetu, ekzercu tion.”

”Plej ŝate mi rigardas vin, paĉjo. Ofte pri tio vi eĉ ne sciis.

Domaĝe, ke vi malsanas. Legrand estas bona, sed kun vi oni ne povas lin kompari. Ĉiuj diras tion.”

La patro mansvingas, sed el la buŝo de sia filo li aŭdas la laŭdon ŝate. ”Nu, ankoraŭ mi ne finludis.”

”Kiom signifas por ĉiuj via nomo,” entuziasme rememoras Karolo. ”Ĉu vi ne dezirus, ke ĝi vivu plu?” li insistas. Kiu ne dezirus, ke en la infano daŭru lia propra vivo? Kial Gasparo Deburau ne sopiru pri tio? Sed, ĉu li darfas tion diri al li? Kiel konvinkiĝi, ke en lia filo estas tia amo-forto, kiun bezonas la arto: kapablo toleri turmentojn, persisto en la serĉado? Li ne respondas la demandon, sed kvazaŭ en lin enirus hasto kaj malpacienco eĉ febra, li certigas la filon: ”Ĉiuvespere vi iros kun mi. En la vestejo kaj post kulisoj vi restos kun mi! Kial ne?

Se vi estos firma kaj modesta, kial ne? Kune ni ankoraŭ ion kapablos, vi ekvidos. Ĉu vi aŭdas, Margot?”

Kaj nokte neniu el ili povas ekdormi pro ĝoja malpacienco.

”Ripozon kaj trankvilon,” ripetis kuracisto senĉese. Sed ripozo signifis foriron el la teatro kaj finon de aktoro. Somere finiĝos la valideco de la dekjara kontrakto. Kio, se Billion ĝin ne renovigos? Li devis roli, kvankam li sciis, ke la astmo signifas mort-verdikton, en kiu ankoraŭ mankas dato. Sed li batalis kiel heroo.

Li rolis kaj fakte la publiko ne povis plendi, ke li ion ŝuldus al ĝi. En la vestgardejo lin atendadis la filo. Karolo heredis de la patro lian persistemon, firman volon kaj ankaŭ iom da Pierota sagaco. Li sciis, ke li afliktus la patron per troigata memfido. Li volis trapenetri ĉiujn sekretojn de lia arto. Konscie li ŝajnigis, ke li ne komprenis, kaj la patro denove klarigis al li apartajn gestojn. Karolo ilin konscie ripetadis mallerte, por ke li igu la patron al fundamenteco.

”Malbone!” korektis lin Gasparo. ”La brako devas iri samtempe kun la kruro. Vi nur grimacas. Tamen survizaĝe ne darfas esti grimaco, sed esprimo. Pensu, Karolo! Antaŭ ĉio dum la ludado pensu. Se vi volas esprimi bedaŭron, bedaŭru!

Se vi devas vortigi ĝojon, estu feliĉa! Amu, malesperu, plendu. Se en via cerbo estas ideo, se vi mem estos konvinkita pri io, vi esprimos ĉion maksimume konvinke.”

Li ripetadis tion al li enteatre, dum revenoj, hejme.

”Diru, ĉu vi estas certa, kiam vi provas ion prezenti?” li enketadis lin.

”Se mi devas diri la veron — ne, verdire ne!”

”Sen malcerteco ne ekzistas vera arto. Kie mankas serĉado, tie estas nur hazardo kaj tiun akompanas aroganteco kaj tromemfido. Kiu certe scias pri si, ke li scias multon — tiu certe ne estas artisto. Ĉiu honesta aktoro devas sperti momentojn, kiam li malbenas sin, kiam li malamas sian malforton kaj kiam li konsterniĝas, kiom malmulte li scias kompare al tio, kion li volus krei.”

Karolo aŭskultas kaj kredas al la patro laŭvorte. Nun ili estas kvazaŭ unu estaĵo. Neniam ili brakumas sin reciproke, nek diras al si varmkoran vorton, sed ili scias, kiel ili amas unu la alian.

Sed Deburau trostreĉis siajn fortojn. Okaze de iu prezentado februare 1846 li suferis lezon. Kiam li devis je la fino de la pantomimo malaperi en trafalejo, la maŝino, kiu funkciis neregule, haltis kaj poste tabulo enplanke impete sinkis. Pieroto, kiu jam lacis, renversiĝis malantaŭen kaj kapfrapis kontraŭ la rando. Dum oni anoncis la akcidenton al reĝisoro, oni paŭzis. Sed Deburau baldaŭ rekonsciiĝis kaj aperis sursceneje. Li volis daŭrigi sian rolon.

”Ne. Sufiĉe!” postulis la publiko, kiu volis ŝpari liajn fortojn. Sed Deburau klarigis al la publiko per elokventaj gestoj, ke al li ne mankas fortoj, nek kuraĝo; li komencis danci. Billion ektimis, ke la publiko malkonstruos pro entuziasmo la teatron. Ĉiuj rakontis, kiel bela estis la vespero, nur Pieroto revenanta nokte hejmen, opiniis, ke li eĉ ne atingos la kvaran etaĝon. Li haltis, la tuso minacis disŝiri lian bruston, kaj najbaroj frapis la murojn, ke ili ne povas dormi.

Georgo Sand, la plej fidela el la estintaj adorantoj, hazarde ĉeestis la prezentadon kaj dediĉis al Deburau emociigan artikolon, en kiu ŝi nomis lin la lasta Pieroto el starpunkto de la historio, sed la unua el vidpunkto de la arto.

Li komencis denove provi, streĉante enorme sian volon.

Sed la korpo ne eltenis tian impeton. Gasparo enlitiĝis por kelkaj longaj semajnoj.

La spektejo plenplenas jam la trian tagon. Post longa malsano Deburau revenis sur la scenejon. Ĉiuj, kiuj timis pri li, volas lin vidi. Estas ĉi tie multaj, kiuj mankis dum jaroj. Kiuj ne povis eniri, staras surŝtupare, enporde kaj aplaŭdas kun la ceteraj, eĉ se ili ne vidas la scenejon.

Post la ”Edziĝo de Pieroto” prezentas hodiaŭ, la trian vesperon, Deburau la ŝatatan pantomimon ”La bravaj soldatoj”.

Scivolemo alternas en la spektaklejo kun admiro. Tian rolon li elektis, por demonstri, ke lia stelo ankoraŭ ne malaperis desur la teatra firmamento! Lia nomo estas en ĉies buŝoj.

La kurteno leviĝas. La homoj ĉesis spiri.

Jes, li estas tiu, ilia malnova konato. La paŝmaniero, rektigita korpo, masko. Nenio ŝanĝiĝis, nek la jaroj de lia vivo, nek monatoj de la malsano. Nur kiam li ekkuras, aŭdiĝas tra la salonego mallaŭta murmuretado. Li aspektas svelta kaj gracila, juneca. Sed subite aperas en la movoj pezo kaj elĉerpiĝo.

Ne, li ne plu estas li.

La sentemo de la aktoro tion perceptas. La spirito leviĝas supren, sed la korpo malobeas. Li konstatas, ke jam li ne mastras siajn movojn plu. La publikon oni povas mistifiki. Sed ne sin mem. Impete li spiras, retenas la spiron por stopi la tusadon, doloro premegas lian gorĝon. Laco lin rompas.

Ne, mem li sentas, tio jam ne estas Pieroto. Li timas falon, jam ne kuraĝas salton, li hontas.

Fininte la akton kaj kaŝinte sin for de la spektejo, li premas la polmojn albrusten kaj la vizaĝo montras doloron pro elĉerpiĝo.

”Paĉjo, ŝparu vin, mi petas,” postulas Karolo.

Dum rekonstruado de la scenejo Deburau komunikis al la kapelestro, ke li ne ludu kankanon.

Komenciĝis la nova sceno. Pieroto ellasis la dancon kaj kontinuas la prezentadon. Sed la publiko scias la teatraĵon parkere.

”Kankanon! Kio kun la danco!” aŭdiĝas ekkrioj.

Oni opinias, ke okazis eraro, kaj ne volas malhavi la plezuron, por povi aplaŭdi al Pieroto. Ene de Pieroto — lukto. Ĉu ludi plu aŭ fuĝi el la scenejo? Ankoraŭ momenton li kontraŭstaras, hontas reveni tiel senglore el la vojo, kiun li ekis — sed poste perdas la lastan forton — kaj sentas, ke tiel estos plej bone kaj pli kuraĝe. Kaj li ekhaltas meze de la ludo kaj lasas fali la manojn laŭ sia korpo. Li ne povas danci. Li scias, ke necesas klarigi tion al la spektejo. Lante li iras al scenejrando. Li vidas antaŭ si la publikon, por kiu li tiomfoje ludis, por doni al ĝi feliĉon kaj ĝojon. Kiel klarigi? Li volas paroli, malfermas la buŝon — sed la gorĝo kunpremiĝis. Kaj tial li rezignas je perfidaj vortoj kaj komencas per sia propra parolo. Mi volas ludi, diras lia vizaĝo kaj manoj. Mi revenis. Mi apartenas ja al vi, kaj estis al mi bone kun vi. Sed mi misaŭskultis.

Mia koro doloras, kaj tro mi malsanas. Mi ne povas danci. Mi petas, pardonu min. Li staras ĉe la scenejrando, movas eĉ ne la manon, nur li rigardas kaj rigardas — kaj tamen kelkcent homoj tion komprenis, kvazaŭ ĉion ĉi li dirus al ili, vorton post vorto.

Maljunaj kaj junaj laboristoj, metiistoj, kudristinoj, adoleskantoj el fabrikoj. Ĉiuj komprenis, se li dancus, kiel ili deziris, ilia kara Pieroto falus morta sur la scenejo. Kaj tiam el malantaŭaj benkoj ekis kriado, kaj ĝi vastiĝas, ĝis ĝi inundas la tutan spektaklejon; ĝi bolas kiel furiozanta lago: ”Ne, ne, ni ne volas dancon. Ne dancu, Pieroto!”

Pieroto Deburau ploris. ”Mallevu la kurtenon,” petis balbute Karolo post la kulisoj. La reĝisoro konsentis. Necesis ebligi al Deburau, ke li rekonsciiĝu. Ili alkondukis lin en la vestejon. Gasparo peze spiris. Triste li rigardis la pajloĉapelon el ”Vendisto de salato”, la blondan perukon el ”Friponetino”, la ĉinajn lignoŝuojn el la ”Ensorĉita pagodo”. La atestantojn de siaj plej grandaj sukcesoj li petis ankoraŭ pri iom da forto, ke li finludu almenaŭ ĉi tiun prezentadon.

Kiam post iom da tempo oni daŭrigis la ludon, Pieroto estis akceptita denove aplaŭde, sed kvazaŭ ĉi-foje kuŝus sur li dampilo. Ĝi estis aplaŭdo sen jubilo, honoraplaŭdo, silenta dankemo, komprenemo. Kaj — adiaŭado.

Ĉiuj en la rigardejo komprenis, ke la hazardo el ili faris atestantojn de la rara kaj tristega spektaklo. Ili vidis la lastan prezentadon de Gasparo Deburau. En la salonego kaj rigardejo regis humoro kvazaŭ ĉe lito de agonianto. Kiam fine Gasparo finludis, ne plu li riverencis. Li staris kun la pendantaj manoj kaj kun vizaĝo tombe trista. La homoj ekstaris. La lasta adiaŭo. Subite falis kurteno. La homoj silente foriris. Pluraj viŝis la okulojn.

Malproksima vojo

Bulvardo du Temple lumegas en la krepuskiĝanta vespe ro. La gas-steloj invitas kaj logas la publikon, promenantan sub florantaj kaŝtanoj. Enaere flugetas polvo kaj parfumoj. El la Turka ̄ardeno aŭdiĝas orkestro de Julien. Gaja rumoro ŝvebas super la tabletoj kaj la am-rigardoj flugetas papiliosimile preter la vendistinoj de limonado.

Sed nenio logas la maljunan magran viron kun la mallevitaj ŝultroj, kiu tien enrigardas tra arbustaro. Neniun li serĉas, malgraŭ tio, ke tiom malsate li rigardas la nubojn, kiuj plenas de ridetoj. Li pluiras. La lum-reklamo kondukas lin preter teatro-fasadoj. Li paŝas lante. Ĉe ĉiu enirejo li haltas, kvazaŭ li trinketus pokalon da amara trinkaĵo.

Kaj ĉie tie regas tenebro. Kio estadis ĉi tie? Kaj nun ekkuraĝu, nia vespera pilgrimanto! Numero 54, ”Funambules”.

Ne, ĉi tie vi eĉ ne rigardas, kion hodiaŭ oni ludas, kaj prefere iomete vi flankeniĝos sur rando de trotuaro, en tenebron, por ke la krianoncisto vin ne ekvidu. Poste ankoraŭ Cirko. Pli fore estas triste. Tie staradis la budoj de la bazar-artistoj. Eble io fone, kie eĉ la lumo mankas kaj kien la hom-piedo ne erarvagas, vi trovus en iu forgesita angulo vian propran portreton. Revenu!

Se vi ekpaŝus flankan strateton, vi trovus kafejeton kun la nomo ”Ĉe Deburau”. Tien iradas, kiuj vin ankoraŭ amas, al kiuj estas bone ĉe via nomo de honesta famo kaj gloro, naskiĝinta el la amo.

La pilgrimanto foriras. Post li, antaŭ li kaj ĉirkaŭ li bruas la teatra bulvardo, la steloj brilas kaj la novaj naskiĝas, sonas muzikoj kaj la nub-odoro ŝvebas super la kapoj.

Tio estas la kalvaria vojo de Gasparo Deburau.

Malfacilas esti aktoro. Ĉar necesas foje komenci kaj foje fini.

Super la lito de la malsana Gasparo klinas sin Margot, grizeta envizaĝe, kun lipoj senfajraj. Rosina alportadas kompresojn kaj sidas kun ŝi apud la patro.

Karolo preterpasas la liton kaj lia rigardo evitas vidi la vizaĝon de la patro; sed li bone vidas ĉiun lian movon, ĉiun trajton. Iam frapas la pordon kaj demandas sursojle malnovaj amikoj el la teatro: Laplace, Legrand, Vautier, Guyon. Ŝajnis, ke Gasparo ankoraŭ rekonsciiĝos. Sed sciigo pri lia peza malsaniĝo rapide disvastiĝis, la sciigo kreskis, oni eldiris timzorgon, oni ne atendis konfirmon. Iu ĵurnalisto rapidis kaj publikigis informon, ke Deburau el Funambules mortis. Pro malfeliĉa hazardo la gazeto venis al Gasparo enmanen. Tio lin rompis. Imagivo, kiu estis lia forto, lin malfortigis. Homoj, kiuj venadis al li kaj por momento eksidis, strebis lin kuraĝigi.

Sed li sciis, kio lin atendas.

La okuloj de Gasparo en la senmova vizaĝo observas la gastojn kaj rekompencas ilin per silenta dankemo. Li luktas pri spiro. La pulmoj batalas. La korpo elĉerpiĝis kaj mankas la fortoj. Sed la rigardo de silentaj okuloj flugetas kvazaŭ papilio de vizaĝo al vizaĝo kaj en ĝi estas ĉio, kion la koro volas diri. Peto, pardono, mizerikordo, danko.

Nokte, kiam ĉiu paciento solas, venadas al lia lito tute aliaj staturoj, diafanaj ombroj, kiuj kliniĝas al li kaj renkontiĝas bonvenige kun lia trista rideto.

Tiel li vidas ankaŭ la gepatrojn, kiel ili trenas sin tra peza, suferplena vivo. Li vidas siajn gefratojn. Kaj venadas al lia lito ombroj de la amikoj, kiujn li perdis kaj pri kiuj jam li ne scias, ĉu ili vivas, la tuta estinta vivo defilas dum la febro-noktoj ĉe lia lito, kvazaŭ ĝi lastfoje honorsalutus.

Kaj kiam estas plej silente, venadas virinoj. Multe da belaj, diafanaj knabinoj, kiujn li renkontis kaj tamen ilin memoris, multaj, kiuj ekscitis lian koron, sen scii pri tio. Mankas en iliaj vizaĝoj fierego kaj fremdeco, sed aperas simpatio kaj amikeco. Kaj el iliaj vizaĝoj, kiuj kliniĝas al li malalten, la olda Pieroto legas teneron kaj amon.

Venas Margot, tiu kun la ĉerizkoloraj ŝtrumpoj, venadas Désirée, tiu el la Luksemburga ĝardeno, venadas Aimée, tiu kun la gaja rigardo. Venis ankaŭ la feino en la arĝenta muslino kaj en ŝiaj okuloj estis kompato kaj humileco.

Dankon pro via vizito, dolĉaj vizioj! Ĉar kiam vin ne forpelas pluvo, tamburanta sur ladon, aŭ ventflageto, lamentanta surtegmente, venos baldaŭ la taglumo kaj necesas adiaŭi kun vi. Matene estas ĉi tie doktoro kun siaj piloloj kaj vanaj konsiloj; matene estas ĉi tie la tuta mizera vivo, amaraj kuraciloj, senfinaj tusatakoj, senpovo de frutempe olda kaj malsana homo.

”Imagu, patro, ree nova teatro komencas kun farso. Jam tiuj kanzonaĉoj vastiĝas tra la tuta bulvardo.”

”Fino de la malnova, bona arto,” flustras spirpeze Gasparo.

”Funambules tion certe eltenos.”

”Eble foje vi tie ludos,” premas la patro leĝere la manon de la filo. ”Nia nomo super la enirejo ... Sed ne lasu vin delogi de facila sukceso. Ne forlasu la arton!”

”Ne timu, patro.”

”Ĉu iu iam rememoros, ke mi revivigis Pieroton el tombo?”

”Ne timu, patro! Vi ne revivigis lin. Vi lin kreis.”

Li enpensiĝas, lasas ripozi sian angoran spiron, refortiĝas kaj poste diras: ”Hodiaŭ nokte mi meditis, kion vi surskribu sur mian tombon.”

”Kial vi pensas pri tiaj aferoj?” koleras Karolo, kaj Rosina aŭdinte tion, ekploras.

”Mi havas tian ideon: ’Ĉi tie kuŝas tiu, kiu ĉion diris, kvankam neniam ekparolinte.’ Kion vi opinias, ĉu tio ne estas tro memfida?”

”Ĝi estas vera. Sed kial vi vin kaj nin senbezone afliktas? Mi diris hodiaŭ al Aleksandro kaj Paŭlo, ke hodiaŭ vi fartas multe pli bone. La direktoro devis tion afiŝi ankaŭ sur la teatro.”

”Estas bone, filo.”

Karolo foriras kaj ĉe la lito alternas Aimée, kiam Margot foriris kun la korbo de dumnokte faritaj floroj, en laborejon.

”Viaj okuloj hodiaŭ klaras, sinjoro Deburau,” ŝi konsolas lin.

”Eble, ke mi vidas jam pli foren.”

Aimée kuiras por li fortigan teon el kuracplantoj. Gasparo rigardas tra la fenestro transajn tegmentojn kaj arbo-suprojn.

Somero marŝas en Parizon.

”Se Karolo ludus ĉe ni en la teatro, Aimée, atentu lin!”

”Kiel propran filon,” promesas Aimée.

Alproksimiĝas vespero metante la manplatojn elekstere sur la fenestron. Baldaŭ videblas la arbo-pintoj sur la firmamento nur kiel siluetoj, kaj poste krepusko vualas ĉion.

”Mi devas iri en la teatron,” ekskuzas sin mallaŭte Aimée.

Poste venas Margot, sidiĝas al la lito kaj Gasparo sentas, kvazaŭ alsidiĝus al li lia propra animo. Nun li estas pleje kun si mem. En tiu ĉi amo li hejmis.

”Sciu, Margot, kion pleje mi bedaŭras?” li kuraĝas diri sole al ŝi.

”Kion, Gasparo?”

”Ke neniam plu mi ekvidis mian naskiĝlandon.”

”Ĉu vi kapablas ankoraŭ tion rememori?”

”Ĝuste nun tiuj imagoj ŝajnas al mi en la memoro plej vivantaj. Mi rememoras iun ŝoseon. Poploj kreskis laŭlonge de ĝi. Ĉio ŝajnas al mi esti tre distanca — kaj tre bela.”

Margot metas la fingron sur sian buŝon, por rememorigi ordonon de la kuracisto.

”Ne timu, mi fartas multe pli bone,” apenaŭ flustras Gasparo, sed sur lia vizaĝo estas rideto, kia jam longe ne videblis.

”La noktoj estis tie malsekaj. Proksime de nia dometo estis herbejoj. Tie restadis ĉevaloj ankaŭ dumnokte. Mi aŭdadis vespere antaŭ ekdormo iliajn sonoriletojn.”

Margot, plena de angoro, klinas sin super li kaj tuŝas leĝerete lian manon.

”Dormu iomete,” petas Margot.

La okuloj de Gasparo diras, ke ankoraŭ estas tempo. ”Mi rememoras. Dimanĉe regis silento sur la rivero, kaj en la kanaro ĉirpis birdo. Mi atendis je tiuj tintiloj de la brunaj kaj blankaj ĉevaloj.”

Iu ekfrapis.

”Kaj tiu ŝoseo kun la poploj iris foren... foren...”

Margot ekstaris kaj iris al la pordo. Leterportisto transdonas karteton kun bukedeto, ĉirkaŭligitan per arĝenta rubando. Margot ĝin obeeme akceptas. Ŝi observas la mirindajn florojn, kiujn ŝiaj malmolaj fingroj neniam elsorĉus. Ŝi revenas al la lito. La korpo de Gasparo kuŝas nenature, kvazaŭ ĝi subite kaj senpove deglitus. La kapo falis malantaŭen kaj la manplatoj en la lasta momento ekpalpis la kolon, kvazaŭ ili volus forŝiri la sufokantan premon. Margot ne bezonas tuŝi tiujn manojn, tiom konatajn, por ekkoni, ke la vivo foriris el ili. Kaj lia elokventa vizaĝo diras al ŝi per la lasta esprimo: Vidu, Margot, kiel malproksimen kondukis mia vojo, kiel malproksimen...

La fidela Margot, kies koro tiumomente mortis, surgenuiĝas al la lito, sinkas per sia frunto kaj per malsekaj okuloj sur la senpovan manon de la mortinto, kaj al lia manplato ŝi almetas la bukedeton en arĝenta rubando, sur kiu estas skribite:

Epilogo

En la nigran brakumon la nokto akceptis Pieroton en la blanka kitelo la 16-an de junio 1846.

La trista sciigo disvastiĝis tra la laborista bulvardo. Ĝi klinis sin al la homoj sur benkoj, frostigis ridon de la spektantoj antaŭ panoptiko, alsidiĝis por momento al la viroj en kafejoj; ilia trink-gluto amariĝis. Ĝi enrigardis en la teatrojn.

Foriris via plej bona amiko, ĝi diris al poetoj. Homoj renkontiĝadis, reciprokis la rigardojn: Ĉu vi scias jam? kaj oni silente kapjesis. Infanoj, al kiuj la gepatroj alportis la tristan sciigon, kuris al fenestroj kaj senparole rigardis en mallumon. La lumoj surstrate malheliĝis, kvazaŭ el fasado de ĉiu teatro flirtus nigra flago.

En Funambules estis plej malĝoje. Dum Deburau estis malsana, ili sciis, ke li hejmas. Kiam li mortis, li revenis inter ilin. Li estis en la vestejo, post kulisoj kaj pleje sur la scenejo.

”Mi ne povas ludi,” disŝminkis Pieroto Legrand la ruĝon survizaĝe. ”Li rajtas havi nian rememoron, kaj ankaŭ ni rajtas funebri.”

La aktoroj konsentis. Sed direktoro Billion sentis sin fine liberigita de la peza aŭtoritato de Deburau. Severe li ordonis al la aktoroj, ke ili iru surscenejen, kaj kiam Legrand rifuzis, li minacis al li per polico.

Do ili ludis. Ili similis al vaksfiguroj el plumbo.

La tago de enterigo alkondukis al la domo milkapan homamason. ”Li estis la fiero de nia antaŭurbo,” diris al si la laboristoj kaj metiistoj, solene vestitaj, enmane la spikon, vualitan per gazo. ”Plej bona amiko,” ripetadis la aktoroj el ĉiuj teatroj, akompanante lin okaze de tiu ĉi foriro el la scenejo.

Al sulkiĝintaj vizaĝoj pliiĝis nova sulketo. Ili sentis sin forlasitaj kiel vrakuloj sen kapitano. ”Li estis bona homo, bonkaraktera homo,” diris ĉiuj, kiam la funebra procesio ekpaŝis al la preĝejo de sankta Elizabeta, kie Deburau solenis sian geedziĝon.

”Kiom li suferis,” rememorigis la plej proksimaj kunuloj, ”kaj tamen tio ne durigis lian koron. Kiel li sciis kuraĝigi, kiam ni perdadis kuraĝon!”

Aleksandro, Paŭlo kaj la ceteraj junaj aktoroj rememoris kaj reciproke kapjesis: ”Kie ni trovos tian instruiston?”

La funebristoj rigardis. La laboristoj el la teatro ne volis rezigni la honoron, kaj la ĉerko sur iliaj ŝultroj lante pasis tra la stratoj. Post ĝi iris Margot kun la infanoj, Francisko Nêmeček-Neumentz kun sia familio, Charignoj, Saquioj, entute ĉiuj Arlekenoj kaj Leandroj, Kolombinoj; ĉies okuloj ruĝiĝintaj pro ploro.

La trotuaroj, fenestroj kaj balkonoj plenis de homoj. Ĉiuj sincere funebris. Estis foriranta la amiko, kiu komprenis ilin, kiel neniu alia, kiu konsolis ilin kaj helpadis al ili batali. Ili demetis ĉapelojn, riverencis, salutis kaj silente ripetadis la nomon: Deburau.

La funebra procesio venis al la tombejo Pere-Lachaise, kie, ne malproksime de la enirejo, atendis freŝe elfosita tombo.

Malfacile, dure sonis vortoj super la ĉerko de tiu, kiu kapablis eldiri ĉian homan sopiron senvorte. Adiaŭis aktoroj, adiaŭis verkistoj. Parizo estis enteriganta sian gajecon. Longtempe homoj restadis sur la tombejo, kvazaŭ atendante, ke pro iu mirinda kaj gaja teatra sorĉo la amata figuro reaperos por gajigi ilin. Kaj eta knabo, kiu trapuŝiĝis al la odoranta argilo, superŝutita per floroj, ekploris: ”Povrulo, Pieroto. Jam vi ne estas blanka.”

Janin kaj la ceteraj adorantoj de Deburau honoris la forpason de Pieroto per ardaj nekrologoj. La publiko rimarkis ilin, eĉ se ties intereson katenis la milito en Alĝerio, la elekto de papo kaj la inaŭguro de fervojo el Parizo al Bruselo. Pluraj salonĵurnalistoj uzis la okazon por kvitigi literaturajn saldojn. La morta Pieroto fariĝis batalkampo. Bulvardo du Temple kun stratetoj ĉirkaŭe ne zorgis pri tio, per kiuj ofendoj sin regalas la sinjoroj el la kafejoj ĉe la Operejo kaj eĉ ne scietis, kiel ofte falos salivo sur tombon de ĝia aktoro. Sed la plej mava malamiko de lia memoro estiĝis direktoro de teatro Funambules. Billion, kiu strikte postulis de la vidvino du frankojn, kiujn li pagis al la tombo-fosisto, jam kelkajn tagojn post la enterigo, publikigis la devizon: ”Pieroto mortis — vivu Pieroto!”

Li igis skribi, ke Legrand superas per siaj freŝo kaj gajo la mortintan Deburau. En sia etanimeco li ne komprenis, ke nur la spirito de Deburau-arto povas vivteni la teatron. Ĉar anstataŭi Deburau-on ne eblis. Li estis ne nur la ĉefa figuro de la teatraĵoj, sed samtempe ilia ideo, impliko kaj mesaĝo. Post Pieroto povis veni nur pierotoj. Lia figuro vivis inter la popolo kaj ne retiriĝis el la batalo. ”Deburau sur Olimpo”! krianoncis kamelotoj antaŭ la pordo de teatro Funambules kaj vendadis po dek centimoj kanzoneton, kiu hejmiĝis en ĉiu butiketo, en ĉiu hejmo. Billion furiozis, ĉar li timis, ke la rememoroj malaltigos la vizitadon. Li sendis kontraŭ kamelotojn policistojn kaj provis ilin korupti. Sed ili restis fidelaj, kaj la nomo de Deburau vivis almenaŭ ĉe la pordo de lia teatro.

Post la unua kanzono aperis la dua, ankoraŭ pli atakema.

Ja Pieroto — pro malriĉo, koro kaj kuraĝo, reprezentanto de la popolo — multfoje esprimis per sia muta vizaĝo, kio turmentis lian publikon.

”La renkontiĝo de Deburau kun Talma” nomiĝis la nova kanto. Talma, la glora aktoro bonvenigis en ĝi super la nuboj la same gloran kunulon, demandis lin pri Francio. Deburau alportas amarajn spertojn kaj konsilas singardenon: Sciu ĉion, kara Talma, sed retenu spiron, eblas eĉ, ke Cerbero estas policista spion’!

En pac’ ni vivas, onidire. Ĉu abundo ĉe ni?

Popolo riĉas kaj feliĉas, konjektas mi ...

Pa! Budĝeto altas, pano pli karas ree, por aer’ ni pagas, venanta senpaga elĉiele.

Mi esperas, ke jezuitoj jam delonge for?

Kia ide’! Ĉe ni da ili pli ol da variol’!

Kaj se pri liberec’ ekstaris pola lando?

Vi ne lasis ĝin ja, sub la cara plando?

Antaŭ ekzekuto staras povra pola hero’.

Francio priploras lin, sed kun armil’ ĉe l’kruro.

Laŭte pensi ni ja povas, sed retenu spiron!

Eblas eĉ ke Cerbero estas policista spion’!

Vane minacis Billion per maldungoj, vane li monpunis la aktorojn.

La nomo de la glora Pieroto sonis sur ĉiuj stratanguloj de la bulvardo, kaj kanzonoj pri li sonis ankaŭ postkulise. Gasparo Deburau ne ĉesis esti heroo de sia teatro. La tro fidema juĝisto nomumis kiel kuratoron de la neplenaĝa Karolo direktoron Billion. Tiu rifuzis dediĉi kion ajn por la epitafo sur la tombomonumento de Gasparo, sed plenumis la petojn de Karolo kaj post ioma tempo li konfidis al li en iuj ludoj sensignifajn rolojn. Foje devis okazi duelo inter kelkaj pulĉineloj kaj kelkaj pierotoj. Al ili enviciĝis reĝisoro Karolon Deburau.

Kiam li aperis ŝminkita inter aliaj statistoj, ĉiuj konsterniĝis, kiel la filo similis al la patro per sia vizaĝo, per la rideto en la blanka masko, ironia rigardo.

Karolo ludis apud Legrand. Li observis ĉiun lian movon kiel akcipitro, kaj li memorigis al si ĉion, kion diris la patro al li. Legrand provis ridigi la publikon kaj groteskis en multaj grimacoj. Tiel la patro ne ludus tion, pensis Karolo kaj ekzercis hejme unu scenon post la alia. Tri tagojn antaŭ la premiero ”Tri planedoj” Legrand ricevis brilan oferton el Londono kaj forveturis. Billion ŝiregis al si la maldensan hararon, kaj el la oficejo aŭdeblis lia akra, strida voĉo.

”For! Kion ci volas ĉi tie?” ekkriis li je Karolo, kiu aŭdacis eniri.

”Mi venas proponi al vi, ke mi ludos Pieroton.”

”Ĉu vi kapablus tion dum tri tagoj?”

”Dum tri horoj.”

Billion ne kredis la arton de Karolo, sed li sciis, ke la publikon allogos la konata nomo. ”Tri planedoj” estis vespero, kiu plene sukcesis. Neatendite. Nun ne nur la aktoroj, sed ankaŭ la sperta publiko, interalie ankaŭ multe da verkistoj, povis konvinkiĝi, ke la filo estas enkorpiĝo de la patro. Malica kaj tenera okulo, mokema buŝo, senreviĝo kaj denove vivsopiro.

”Li ne mortis! Li vivas!” diras al si la homoj unue silente, sed ĉiam pli laŭte, ĝis fine tion vokis la tuta salonego. Jes, tiel li iris, saltis, dancis. Tiel parolis liaj manoj, kruroj, tiel konfesis liaj okuloj! Dankemaj pro tiu ĉi renaskiĝo, ili superŝutis lin per oranĝoj, floroj, dolĉaĵoj.

Je la fino de la pantomimo Karolo paŝis al la scenej-rando kaj ekkantis kanzonon. Tio estis unuafoje, kiam Pieroto kantis en la teatro.

Pro Deburau, kiu al vi karis kaj jarojn incitadis vian ridon, pardonu, ke hodiaŭ mi kuraĝis revi nekuraĝe pri sukcesoj.

Estis li mia patro kaj mi firme kredas, ke esperplene mi darfas renkonten al vi iri, ke mian sopiron vi ekkomprenos — memorante tiun, kiu inter ni ne plu estas.

Kiu ĉeestis, rakontis, ke la publiko respondis ne per aplaŭdo, sed per tempesto, tondrado, uragano. La muzikistoj en la orkestro ekstaris kaj aliĝis al la spektantoj.

”Tiu vespero valoris la tutan vivon,” diris la filo de Deburau, kiam svene li estis foriranta el la scenejo. La sekvintan tagon li alportis sur la tombon de sia patro bukedon da imorteloj. Li venadis tien ofte. Antaŭ ĉiu premiero, antaŭ ĉiu turneo. Oni vidadis lin paroli al la tombomonumento.

Ankaŭ sursceneje Karolo Deburau forpeladis la angoron alvokante por helpo la vizaĝon de la patro. Tiuj du vivis kune plu kaj unu donadis la vivon al la alia. La nomoj Funambules kaj Deburau denove identiĝis.

En la jaro 1848 la spirito de Deburau kondukis aktorojn al striko kaj poste ankaŭ al batalo. Eĉ se generalo Cavaignac diskanonis ĉiujn esperojn de la subpremataj amasoj, restis la aktoroj el bulvardo du Temple kun sia popolo: sur barikadoj, en lazareto, kiun oni instalis en la rigardejo kaj sur la scenejo por la vunditoj.

Ankaŭ poste la partero en Funambules ne rezignis pri sia amiko kaj konsilanto Pieroto, enkorpigita per Deburau. Homoj frutempe oldiĝintaj, labor-konsumitaj, senrevigitaj kaj malcedemaj pro la nova sang-ofero, volis, ke por ili vivu figuro, kiun la profunda sento kaj la granda arto de Gasparo Deburau plenigis per ilia vivo kaj kiun denove rekreis lia filo.

Konflikto kun la direktoro finiĝis per venko de la publiko. Eĉ kiam revenis Legrand kaj post li venis ankoraŭ Guyon, Pieroto de Deburau de sur la scenejo ne darfis malaperi, kaj do ili ludis la teatraĵon ”Du Pierotoj” kaj poste ankoraŭ ”Tri Pierotoj”.

La disiro de Karolo Deburau kaj de la direktoro signifis por ili katastrofon. Billion prefere vendis la teatron, kaj dum pluraj direktoroj ĝi vegetadis, ĝis oni devis ĝin likvidi.

La teatron denove savis Karolo Deburau, kiu kvazaŭ vokite revenis ornamita de admiro kaj gloro, el turneo al Kairo. Kaj tial iun martan vesperon en la jaro 1862 la malnova salonego denove pleniĝis. Entekste de la tria sceno estis simpla rimarkigo: Ludos Pieroto. Sed kia inaŭguro ĝi estis! En pluvo da bukedoj kaj florkronoj, en alfluo de krioj kaj entuziasma aplaŭdo. Nun, post la jaroj la simileco de la patro kaj filo estis preskaŭ nedistingebla, malgraŭ tio, ke Karolo havis malpli da dureco kaj pli da tenero.

”La ora frondo” triumfis. Parizo denove komencis iradi al Deburau. Tuj estis preparata nova premiero ”Rememoroj de Pieroto”. Deburau dudek-kvar-foje alivestis sin kaj rolis ĉiujn figurojn, en kiuj estis konata lia patro: serviston, soldaton, masoniston, koĉeron, markizon, sukeraĵiston, bakiston, galerulon, rabiston kaj nature la blankan Pieroton.

La premiero okazis en majo. Ĝian eĥon frostigis la informo, ke la registaro dekretis malkonstruon de bulvardo du Temple. Vane ribelis la popoleto de la artistoj kaj aktoroj kontraŭ tiu ĉi verdikto. La 14-an de julio estis fiksita la lasta tago de la prezentadoj.

”Vidu, kiel ili elektis la tagon!” brulis la artistoj pro kolero. ”Antaŭ sepdek jaroj la popolo detruis la bastionon de tiranismo. Por venĝi, la tiranoj ruinigos la saman tagon la bastionon de nia ĝojo.”

”Tiam estis mortigitoj,” trankviligadis ilin la pli trankvilaj.

”Hodiaŭ ili ne estos!”

”Ĉu? Kaj kien ni iros? Kiu zorgos pri ni?”

La tuta kvartalo tristis kun ili. La homoj ne sciis imagi, ke eblus forbalai desur la tera supraĵo la teatretojn, kiuj ekzistis ĉi tie kun ili jam delonge, ke malaperos ĉiuj butiketoj, ĉaretoj kun tintiloj, kafeterioj, entute la ĉarma, gaja, fantasta mondo, la mondo de ilia bulvardo.

La 14-an de julio jam lastfoje leviĝis la kurteno en Funambules. Sursceneje amasiĝis ĉiuj reprezentantoj de la teatro, aktoroj, lumigistoj, perukistoj, laboristoj, tajloroj, vestgardistinoj, biletistinoj. Meze de ili — super modelo de la teatro en ruinoj — Pieroto tute nekutima, en la funebra vesto, unuafoje Pieroto nigrevestita. Lastatempe dominis sur la scenejo lia rideto. Oni ne aplaŭdis. Post la prezentado la aktoroj forportis la skatolojn kun ŝminkaro kaj kostumoj. Oni fortransportis kulisojn kaj rekvizitojn. Manuskriptoj venditaj laŭ pezo estis forveturigitaj sur ĉaretoj. La aktoroj portis ankaŭ ioman esperon, kiun imputu al ili la figuro de Progreso el la lasta sceno, ke ili ricevos novan teatron. La nova reganto, denove imperiestro kaj denove Napoleono — tiun konsolon neniam plenumis. Do tial falo de tiu ĉi bastiono de la popola gajeco postlasis siajn viktimojn, dum jaroj estingiĝintajn sen scenejoj, sen subvencio, pro mizero kaj malsato.

Multaj aktoroj kaj iliaj amikoj traviglis la nokton ĝis mateno, kiam batis la lasta horo de la glora bulvardo. Kiam ekbategis la unua pioĉo, fosanta kontraŭ la muron, aŭdiĝis ĝemoj el trotuaroj. Kune kun tiuj ĉi ŝtonoj foriris multaj rememoroj kaj amoj de tiu ĉi popolo. Adiaŭ, teneraj Kolombinoj kaj ravaj feinoj, adiaŭ Arlekeno, Leandro, Kasandro, figuroj amataj, lastfoje adiaŭ, kunulo la plej fidela, pala Pieroto, kiu estis enkorpiĝo de nia animo.

La vera patrio de Pieroto malaperis. Kolosa pulvonubo, kiu leviĝis el la malkonstruataj teatretoj, estis la lasta apoteozo de lia saĝa kaj kompatema vizaĝo. Li vivos nun nur en rememoroj, en legendoj, en libroj.

La homoj ĉe stratanguloj aĉetadis la kanzonojn, kies refreno sonis ankoraŭ dum la bruego de falantaj muroj kiel la lasta dankema adiaŭo: Aĝis mi ses jarojn, vigla rememoro, revojn simplajn tiam teksis mi arde, kiam Fortuno vidigis al mia koro — Deburau-on en teatro surbulvarde.

Feliĉigadis li la rigardantojn, fidele revenadis mi al li por ĝoj’.

Al li honor’ de l’ povruloj ridiganto, el kvartalo, kie raris ridoj.

Ĉe tomb’ lia ĉiuj ni kunvenis, — ankoraŭ en mens’ la rideto lia muta, nun larmoj amaraj, dum lin oni portis, kiam Pieroto lante tra stratoj pasis morta.

Kiteloj, frakoj konkordis ĉe l’ tombo.

En triston viran aŭdiĝis infanoj plore.

Li, ofte rigardanta nin ĝismorte, pro morto sia plorigis nin ĥore.

Ne scias mi, ĉu histori’ lin gloros, aŭ ĉu futur’ meriton lian prisilentos.

En memoro nia lia gloro daŭros, kaj en amo de l’ patri’ li eminentos.

Kaj diris saĝa nia Béranger, volante same bonon kroni: ”Kiu reĝon enmemore tenos oni se ne lin? Fidela popol’ ne ĉesos ami vin.”

GLOSOJ

ascendi iri aŭ flugi supren
ĉako alta soldata ĉapo
darfi rajti
dura malmola
kafeterio kafejo
kvesti kolekti monon por bonfaraj celoj
lanti malrapidi
lieno organo, en kiu formiĝas blankaj kaj ruĝaj sangobuloj
muzikalo pop-muzika opero
paûpera malriĉa
redempti religie elaĉeti
rekognoski esplori kaj ekkoni
revui fari militistan paradon
sentimento emociiĝo
sinistra malbonaŭgura
skarifiki tratranĉeti la haŭton por kuraca celo
spartakiado amasa gimnastikado laŭ muziko
suĵeto literatura temo
supeo festa vesperman ̧o
tarde malfrue

Pri la aŭtoro

D-ro František Kožík (nask. 16. 5. 1909), estas klasikulo de la moderna ĉeĥa literaturo, samregionano de Komenio (ambaŭ devenas el la sudmoravia urbo Uherskë Brod) kaj favoranto de Esperanto, honora membro de ĈEA. Aktive li partoprenis la Esperanto-programojn de Verda Stacio en Brno (1932-1938), kiam li laboris en Brno kaj poste en Prago kiel dramaturgo de radio.

La legantoj lin konas precipe kiel aŭtoron de biografiaj kaj historiaj romanoj, sed li verkis ankaŭ por junularo kaj pri la nuntempo.

Liaj ĉefaj verkoj:
Poeto ne mortas (Camões, pomartugala poeto
Kavaliro de trista figuro (Cervantes, hispana verkisto
La nigra suno (Markizo de Sade, franca verkisto
Lumo en tenebroj, Anĝelo de paco (Komenio, ĉeĥa pedagogo kaj filozofo en la 17-a jc.
Sur la herbokovrita irvojeto (Leoš Janáček, ĉeĥa komponisto
Kroniko pri la regado de Karlo IV, reĝo bohema kaj imperiestro romia (14-a jc.
Mánes (Josef Mánes, ĉeĥa pentristo
Katenoj de la fideleco (Jaroslav Ĉaermák, ĉeĥa pentristo
Sur alo de ventmuelejo, Maltrankvila sankt-martena somero (Zdenka Braunerová, ĉeĥa pentristino
Fanfaroj por la reĝo (Eduard Vojan, ĉeĥa aktoro
Amato de la nacio (J. K. Tyl, ĉeĥa dramverkisto
Kryštof Harant (ĉeĥa komponisto, ekzekutita komence de la tridekjara milito
Mi similas Kristarbon (Rudolf Têsnohlídek, ĉeĥa verkisto
Frenezulojn nutras Dio (historia romano pri mezepokaj aktoroj en Flandrio
Super valoj mateniĝas (Ôarovec, fikcia hetmano en la 17-a jarcento
La urbo de feliĉaj amoj (Telč, sudmoravia historia urbo
Rentgenbildo de la koro: normala (moderna novelo
Fabeloj de kristnaska sonorileto (porinfana libro
Cirko Ĉe Tri Sunfloroj (porinfana libro
www.omnibus.se/inko ISBN 91-7303-095-3