La Libro de la Spiritoj - Verkis Allan Kardec



LA LIBRO DE LA SPIRITOJ
BIBLIOTEKO DE MODERNA SPIRITUALISMA FILOZOFIO KAJ DE LA PSIKAJ SCIENCOJ
Spiritualisma Filozofio
LA LIBRO DE LA SPIRITOJ
enhavanta
La Principojn de la Spiritisma Doktrino
pri la senmorteco de la animo, la naturo de la Spiritoj kaj ties rilatoj kun la homoj,la moralaj leĝoj, la nuntempa vivo, la estonta vivo kaj la estonteco de la homaro, laŭ la instruado donita de la Superaj Spiritoj pere de pluraj mediumoj,
kolektitajn kaj ordigitajn
DE ALLANKARDEC
Eldonfako de
BRAZILA SPIRITISMA FEDERACIO
Av. L-2 Norte, Q. 603 — Conjunto F
70830 — Brazilio – DF — Brazilo
kaj
20941 — Rio-de-Ĵanejro — RJ
Brazila eldono en Esperanto
De la 4a ĝis la 6a ekzempler-milo
Kovrilo de CECCONI
El la franca lingvo tradukis Esperanten:
L. C. PORTO CARREIRO NETO
84-AA; 002.3-0; 11/1989
Copyright by
FEDERAÇÃO ESPÍRITA BRASILEIRA
(Brazila Spiritisma Federacio)
Av. L-2 Norte — Q. 603 — Conjunto F
70830 — Brasília – DF — Brasil
Kompostado, fotolitografio kaj ofset-preso de
Presejo de la Eldona Fako de FEB
Rua Souza Valente, 17
20941 — Rio – RJ — Brasil
C.G.C. no 33.644.857/0002-84
I.E. no 81.600.503
Impresso no Brasil
PRESITA EN BRAZILO

ENHAVO
  1. PREZENTO
  2. Enkonduko
  3. I
  4. II
  5. III
  6. IV
  7. V
  8. VI
  9. VII
  10. VIII
  11. IX
  12. X
  13. XI
  14. XII
  15. XIII
  16. XIV
  17. XV
  18. XVI
  19. XVII
  20. Antaŭparolo
  21. UNUA PARTO
  22. ĈAPITRO I - DIO
  23. Dio kaj la Senfino
  24. Pruvoj pri la ekzisto de Dio
  25. Atributoj de Dio
  26. Panteismo
  27. ĈAPITRO II - ĜENERALAJ ELEMENTOJ DE LA UNIVERSO
  28. Konado de la principo de la ekzistaĵoj
  29. Spirito kaj materio
  30. Proprecoj de la materio
  31. Universa spaco
  32. ĈAPITRO III - LA KREADO
  33. Formado de la mondoj
  34. Formado de la vivantaj estaĵoj
  35. Loĝatigo de la Tero. Adamo
  36. Diverseco de la homaj rasoj
  37. Plureco de la mondoj
  38. Konsideroj kaj konsentaj asertoj en la Biblio pri la mondkreado
  39. ĈAPITRO IV
  40. Organaj kaj neorganaj estaĵoj
  41. Vivo kaj morto
  42. Intelekto kaj instinkto
  43. DUA PARTO
  44. ĈAPITRO I
  45. Origino kaj naturo de la Spiritoj
  46. Primitiva normala mondo
  47. Formo kaj ĉieestado de la Spiritoj
  48. Perispirito
  49. Diversaj ordoj da Spiritoj
  50. Spirita hierarkio
  51. Tria ordo – Neperfektaj Spiritoj
  52. Dua ordo — Bonaj Spiritoj
  53. Unua ordo — Puraj Spiritoj
  54. Progresado de la Spiritoj
  55. Anĝeloj kaj demonoj
  56. ĈAPITRO II
  57. Celo de la enkarniĝo
  58. Pri la animo
  59. Materialismo
  60. ĈAPITRO III
  61. REVENO EL LA ENKORPA VIVO AL LA SPIRITA VIVO
  62. ĈAPITRO IV
  63. Pri la reenkarniĝo
  64. Justeco de la enkarniĝo
  65. Enkarniĝo en la diversaj mondoj
  66. Iompostioma transmigrado
  67. Sorto de la infanoj post la morto
  68. Sekso de la Spiritoj
  69. Parenceco, genealogia deveno
  70. Fizikaj kaj moralaj similaĵoj
  71. Denaskaj ideoj
  72. ĈAPITRO V
  73. KONSIDEROJ PRI LA PLURECO DE LA EKZISTADOJ
  74. ĈAPITRO VI
  75. Vagantaj Spiritoj
  76. Provizoraj mondoj
  77. Perceptoj, sensacoj kaj suferoj de la Spiritoj

    Teoria studo pri la sensacoj de la Spiritoj

  78. Elekto de la provoj
  79. Transtombaj interrilatoj
  80. Simpatiaj kaj antipatiaj rilatoj inter la Spiritoj. “Eternaj duonoj”
  81. Memoro pri la enkorpa ekzistado
  82. Solenoj memore de la mortintoj. Funebraj ceremonioj.
  83. ĈAPITRO VII
  84. Unuaj fazoj de la reveno
  85. Kuniĝo de animo kun korpo. Aborto
  86. Moralaj kaj intelektaj kapabloj de la homo
  87. Influo de la organismo
  88. Idioteco, frenezeco
  89. Pri la infanaĝo
  90. Surteraj simpatioj kaj antipatioj
  91. Forgeso pri la pasinteco
  92. ĈAPITRO VIII
  93. La dormo kaj la sonĝoj
  94. Spiritaj vizitoj inter vivantaj personoj
  95. Kaŝita transiĝo de la penso
  96. Letargio, katalepsio, ŝajnaj mortoj
  97. Somnambulismo
  98. Ekstazo
  99. Duobla vidado
  100. Teoria resumo pri somnambulismo, ekstazo kaj duobla vidado
  101. ĈAPITRO IX
  102. Penetrado de la Spiritoj en nian penson.
  103. Kaŝita influo de la Spiritoj sur niajn pensojn kaj farojn
  104. Demonposeditoj
  105. Konvulsiuloj
  106. Sindonemo de la Spiritoj al iuj homoj
  107. Gardantaj anĝeloj. Protektantaj, familiaraj aŭ simpatiantaj Spiritoj
  108. Antaŭsentoj
  109. Influo de la Spiritoj sur la okazojn de la vivo
  110. Agado de la Spiritoj ĉe la naturaj fenomenoj
  111. La Spiritoj dum la bataloj
  1. Kontraktoj
  2. Kaŝita potenco. Talismanoj. Sorĉistoj.
  3. Beno kaj malbeno
  4. ĈAPITRO X
  5. ĈAPITRO XI
  6. La mineraloj kaj la vegetaĵoj
  7. La bestoj kaj la homo
  8. Metempsikozo
  9. TRIA PARTO
  10. ĈAPITRO I
  11. Karakteroj de la natura leĝo
  12. Origino kaj konado de la natura leĝo
  13. Bono kaj malbono
  14. Divido de la natura leĝo
  15. ĈAPITRO II
  16. Celo de la adorado
  17. Ekstera adorado
  18. Kontempla vivo
  19. La preĝo
  20. Politeismo
  21. Oferoj
  22. ĈAPITRO III
  23. Neceso de laboro
  24. Limo de laboro. Ripozo
  25. ĈAPITRO IV
  26. Loĝantaro de la terglobo
  27. Sinsekvado kaj perfektiĝo de la rasoj
  28. Malhelpoj al la reproduktado
  29. Edzeco kaj fraŭleco
  30. Poligamio
  31. ĈAPITRO V
  32. Instinkto de memkonservado
  33. Rimedoj por memkonservado
  34. Ĝuado de surteraj riĉaĵoj
  35. Necesaĵoj kaj superfluaĵoj
  36. Memvolaj sindetenoj. Pentabstinoj
  37. ĈAPITRO VI
  38. Necesa detruado kaj ekscesa detruado
  39. Detruantaj malfeliĉegoj
  40. Militoj
  41. Hommortigo
  42. Krueleco
  43. Duelo
  44. Puno de morto
  45. ĈAPITRO VII
  46. Neceso de la societa vivo
  47. Izolvivado. Silentpromeso
  48. Familioligiloj
  49. ĈAPITRO VIII
  50. Natura stato
  51. Irado de la progreso
  52. Degenerintaj popoloj
  53. Civilizacio
  54. Progreso de la homa leĝaro
  55. Influo de Spiritismo sur la progreson
  56. ĈAPITRO IX
  57. Natura egaleco
  58. Malegaleco de kapabloj
  59. Sociaj malegalecoj
  60. Malegaleco de riĉecoj
  61. Provoj de riĉeco kaj de mizero
  62. Egaleco de rajtoj de viro kaj de virino
  63. Egaleco antaŭ la tombo
  64. ĈAPITRO X
  65. Natura libereco
  66. Sklaveco
  67. Libereco de pensado
  68. Libereco de konscienco
  69. Libera volo
  70. Fatalo
  71. Konado de la estonteco
  72. Teoria resumo pri la instigilo de la homaj agoj
  73. ĈAPITRO XI
  74. Justeco kaj naturaj rajtoj
  75. Rajto de propreco. Ŝtelo
  76. Karitato kaj amo al proksimulo
  77. Patrina amo kaj fila amo
  78. ĈAPITRO XII
  79. Virtoj kaj malvirtoj
  80. Pasioj
  81. Egoismo
  82. Karakterizaĵoj de la virta homo
  83. Konado de si mem
  84. KVARA PARTO
  85. ĈAPITRO I
  86. Relativaj feliĉo kaj malfeliĉo
  87. Perdo de amataj personoj
  88. Elreviĝoj. Nedankemo. Rompitaj korligiĝoj
  89. Antipatiaj kuniĝoj.
  90. Timo antaŭ la morto
  91. Naŭzo pri la vivo. Memmortigo
  92. ĈAPITRO II
  93. La nenio. Estonta vivo
  94. Intuicio pri la estontaj suferoj kaj ĝuoj
  95. Partopreno de Dio en la punoj kaj rekompencoj
  96. Eco de la estontaj suferoj kaj ĝuoj
  97. Materiaj suferoj
  98. Kulpelpago kaj pento
  99. Daŭro de la estontaj suferoj
  100. Reviviĝo de la karno
  101. Paradizo, infero kaj purgatorio
  102. KONKLUDO
  103. II
  104. III
  105. IV
  106. V
  107. VI
  108. VII
  109. VIII
  110. IX

PREZENTO

ALLAN KARDEC estis la pseŭdonimo de Hippolyte Léon Denizard Rivail, naskita en Lyon (Franclando) la 3-an de Oktobro 1804, en klera familio. Ankoraŭ tre juna, li estis altirita de la sciencoj. La faris siajn unuagradajn studojn ĉe la Lernejo de Pestalozzi, en Yverdun (Svislando); de tiu mondkonata edukisto li estis unu el plej distingiĝaj lernantoj kaj de ties edukmetodo li estis plej diligenta propagandisto; aĝante nur dek-kvar jarojn, li lernigadis al siaj kolegoj tion, kion li iom post iom ricevadis de siaj instruantoj. La knabo estis edukita en protestantismo, sed, pro intimaj sentoj, li baldaŭ ekpensis ian religian reformon kaj serĉis, de tiam, ian rimedon por unuigi la kredojn; tian rimedon li trovis en Spiritismo.

Li estis membro de pluraj akademioj, inter kiuj la Reĝa Akademio de Arras. De 1835 ĝis 1840 li faris, en sia hejmo, senpagajn kursojn pri fiziko, kemio, anatomio, astronomio k.a. Antaŭ ol sin dediĉi al la studado de la spiritismaj fenomenoj, Kardec laboradis do sur pluraj kampoj de la homa agado kaj postlasis pri tiuj plej diversajn verkojn.

En 1855, kiam la manifestiĝoj de la Spiritoj komencis esti studataj, Kardec ilin serioze ekatentis; lia genio tie tuj ekvidis faktojn, kiuj ekstreme interesus la homon, kaj la principon de novaj naturaj leĝoj, nome de la leĝoj, laŭ kiuj fariĝas la rilatoj inter la videbla kaj la nevidebla mondoj; li konstatis, en la manifestiĝado de la nevidebla mondo, unu el la naturaj fortoj, kies konado solvus multe da problemoj, pro sia strangeco konfuzantaj la homan spiriton. El la “parolantaj tabloj”, el laŭŝajne senkaŭzaj frapoj, el la neklarigeblaj movoj de objektoj kaj el multaj aliaj okazoj tiaspecaj, Kardec, kiu, samtempe studadis magnetismon, kolektis elementojn sufiĉajn por verko: la 18-an de Aprilo 1857 venis en lumon la unua eldono de “La Libro de la Spiritoj”, lia unua verko pri la afero Spiritismo. Ĝin sekvis: “La Libro de la Mediumoj”, Januaro 1861; “La Evangelio laŭ Spiritismo”, Aprilo 1864; “La Ĉielo kaj la Infero”, aŭ “La Justeco de Dio laŭ Spiritismo”, Aŭgusto 1865; “La Genezo, la Mirakloj kaj la Antaŭdiroj”, Januaro 1868; k.a. La 1-an de Januaro 1858 li fondis “La Revue Spirite”; la 1-an de Aprilo de tiu sama jaro li fondis, en Parizo, la unuan spiritisman societon regule starigitan, sub la nomo “Société Parisienne des études spirites”, kies ekskluziva celo estis la studado de ĉio ajn, kio povus helpi la progreson de tiu ĵus naskita scienco.

Nenion li konkludis sen longa observado; kaj de sia zorga, skrupula observado li deduktis la leĝojn de la tiel nomataj spiritismaj fenomenoj. Li pruvis, ke “supernaturaj” faktoj neniel ekzistas, ĉar, efektive, ĉiuj fenomenoj enteniĝas en la Naturo mem.

La 31-an de Marto 1869 la Spirito de Allan Kardec forlasis sian karceron. Dum sia tuta vivo li tenis standardon kun la devizo: “laboro, solidareco, toleremo”; kaj por Spiritismo li starigis la principon: “Ekster karitato ekzistas nenia savo”. Li ja komprenis la naturajn leĝojn: ni penu sekvi liajn paŝosignojn.

“La Libro de la Spiritoj” sidigis la bazon de la tuta grandioza konstruaĵo, kaj tial la “Federação Espírita Brasileira”, dezirante diskonigi tra la mondo la verkaron de la “kodiginto de Spiritismo”, elektis ne nur ĉi tiun verkon, sed ankaŭ, kompreneble, Esperanton, por ties diskonigo.

LA TRADUKINTO
Rio-de-Ĵanejro, la 31-an de Januaro 1943. (*)

(*) Tiu ĉi traduko estas farita por konkurso, kies juĝado postulis longan tempon, ĉar la Eminentaj Juĝintoj, S-roj A. Caetano Coutinho kaj Carlos Domingues, pacience komparis ĉiun frazon de la originalo kun ĉiu el la tri plej bonaj tradukoj al ili prezentitaj; tial ĝi aperas antaŭ la publiko tri jarojn post tiu dato. La du aliaj tradukoj, juĝitaj ankaŭ bonaj kaj premiitaj, estis faritaj de Iŝmael Gomes Braga, en Rio-de-Ĵanejro, kaj Victor Luís Cao, en Montevideo, Urugvajo.

La Eldonistoj

Enkonduko

en la studadon de la Spiritisma Doktrino

I

Por ke nenia konfuzo naskiĝu el la multobla senco de identaj terminoj, la klareco postulas, ke novaj aferoj estu esprimataj per novaj vortoj. La vortoj spirita, spiritualisto, spiritualismo, spiritualista, spiritualisma havas precize difinitan signifon; atribui al ili novan signifon, celante ilin apliki al la doktrino de la Spiritoj, estus pliigi la jam tiel multnombrajn kaŭzojn de dubasenceco. Efektive, spiritualismo estas la malo de materialismo; kiu kredas, ke li havas en si ion krom materio, tiu estas spiritualisto; sed el tio ne sekvas, ke li kredas la ekziston de Spiritoj kaj ties komunikadon kun la videbla mondo. Anstataŭ la vortoj SPIRITA kaj SPIRITUALISMO , ni uzas, por nomi ĉi tiun kredon, la vortojn spiritista, spiritisto, spiritisma kaj spiritismo, kies formo memorigas ties originon kaj radiksencon; tio havas la utilon, ke ili estas perfekte kompreneblaj; kaj, aliflanke, la vorto spiritualismo konservas sian propran kaj ĝustan signifon.

Ni do diras, ke la spiritisma doktrino, aŭ Spiritismo, havas kiel principon la rilatojn inter la materia mondo kaj la Spiritoj aŭ estuloj de la nevidebla mondo. La adeptoj de Spiritismo estas spiritistoj.

La Libro de la Spiritoj enhavas, speciale, la spiritisman doktrinon, kiu sin ligas al la ĝenerala spiritualisma doktrino, kies unu el la eroj ĝi estas. Jen la motivo, kial ni skribas sur la supra parto de la unua paĝo la vortojn Spiritualisma Filozofio.

II

Estas alia vorto, pri kiu ankaŭ gravas, ke ni nin interkomprenu, ĉar ĝi estas unu el la subteniloj de la tuta morala doktrino kaj objekto de multenombraj diskutoj, pro manko de ĝuste fiksita signifo, nome la vorto animo. La malakordo de opinioj koncerne la naturon de la animo originas el la aparta uzo, kiun ĉiu faras mem de tiu vorto. Perfekta lingvo, en kiu ĉiu ideo estus reprezentata de ĝusta vorto, malebligus multajn diskutojn; posedante unu vorton por ĉiu afero kaj objekto, ĉiuj sin interkomprenus.

Laŭ la opinio de kelkaj homoj, la animo estas la principo de la organa materia vivo; ĝi ne havas ekzistadon propran kaj neniiĝas samtempe kiel la vivo: do, pura materialismo. En ĉi tiu senco, kaj por komparo, ili diras, ke fendita instrumento, jam ne kapabla eligi sonojn, ne havas animon. Laŭ tiu opinio, la animo estas efiko, ne kaŭzo.

Aliaj kredas, ke la animo estas la principo de intelekto, la universa aganto, el kiu ĉiu estulo sorbas ioman parton.

Laŭ la penso de tiuj, en la tuta universo ekzistas unu sola animo, disĵetanta erojn al la diversaj estuloj dotitaj per intelekto, dum ties vivo; ĉiu el tiuj eroj, post morto, revenas al la komuna fonto, kie ĝi miksiĝas kun la tuto, same kiel la riveroj kaj riveretoj refluas en la maron, el kiu ili fontis.

Ĉi tiu opinio diferencas de la antaŭa per tio, ke, laŭ ĝi, estas en ni io krom materio kaj ke io restas post morto; sed tio estus, pli aŭ malpli, kvazaŭ ĉio forfiniĝus, ĉar, jam ne havante individuecon, ni ne plu konscius pri ni mem.

Laŭ tiu opinio, la universa animo estus Dio kaj ĉiu vivanto estus parto de la dia Estulo: ĉi tio estas ia modifita formo de panteismo.

Aliaj, fine, asertas, ke la animo estas io morala, malsama, sendependa de la materio kaj konservanta sian individuecon post morto. Sen kontraŭdiro, ĉi tiu estas la plej ĝenerala signifo, ĉar, kun unu aŭ alia nomo, la ideo pri tiu estaĵo, postvivanta la korpon, troviĝas en la stato de kredo instinkta kaj nedependa de ĉiu instruado, en ĉiuj popoloj, kia ajn estas la grado de ties civiliziteco. Ĉi tiu doktrino, laŭ kiu la animo estas kaŭzo kaj ne efiko, estas tiu de la spiritualistoj.

Ne diskutante la meriton de tiuj opinioj kaj konsiderante nur la lingvan flankon de la demando, ni diras, ke tiuj tri signifoj de la vorto animo formas tri malsamajn ideojn, ĉiu el kiuj postulus apartan vorton. Ĝi estas trisenca vorto, kiun ĉiu homo povas, ja prave, difini laŭ sia vidpunkto; neperfekteco troviĝas en la idiomo, kiu havas unu solan vorton por tri ideoj. Por forigi ĉian konfuzon, oni devus limigi la signifon de la vorto animo je unu el tiuj tri ideoj; la pure konvencia afero. Ŝajnas al ni pli logike konsideri tiun vorton laŭ ĝia plej vulgara signifo; pro tio, ni nomas ANIMO la nematerian kaj individuan estulon, kiu loĝas en ni kaj kiu postvivas la korpon. Eĉ se ĝi ne ekzistus kaj estus nura imagaĵo, ni bezonus ian vorton por nomi tiun estulon.

Ĉe manko de aparta vorto por ĉiu el la du aliaj punktoj, ni nomas: Vivoprincipo la principon de la materia organa vivo, kia ajn estas ties origino, komunan al ĉiuj vivantaj estaĵoj, ekde la vegetaĵoj ĝis la homo. Ĉar povas esti vivo sen konsidero al pensokapablo, tial la vivoprincipo estas io distingiĝa kaj sendependa. La vorto vivipovo ne esprimus saman ideon. Unuj opinias, ke la vivoprincipo estas propreco de la materio, efiko okazanta tiam, kiam la materio troviĝas en iuj difinitaj cirkonstancoj; aliaj — kaj tiu ĉi estas la plej ĝenerala ideo —, ke ĝi kuŝas en iu speciala, universe dissemita fluidaĵo, el kiu ĉiu estulo sorbas kaj asimilas ioman parton dum sia vivo, same kiel ni vidas la inertajn korpojn ensorbi lumon; ĝi estus do la vivofluidaĵo, kiu, laŭ iuj opinioj, estus neniu alia ol la elektra fluidaĵo vivigita, ankaŭ nomata magneta fluidaĵo, nerva fluidaĵo k.a.

Kiel ajn la afero estas, unu fakto ekzistas, kiu ne povus esti malakceptita, ĉar ĝi rezultas el observado, nome, ke la organaj estuloj havas en si ian forton, kiu naskas la fenomenon “vivo”, dum tiu forto ekzistas; ke la materia vivo estas komuna al ĉiuj organaj estaĵoj, kaj ne dependas de intelekto aŭ de penso; ke intelekto kaj penso estas kapabloj de certaj organaj specoj; fine, ke el la organaj specoj, dotitaj per intelekto kaj penso, unu posedas specialan moralan senton, kiu havigas al ĝi nediskuteblan superecon antaŭ la ceteraj: la homa speco. (1) Oni komprenas, ke, kun pli ol unu signifo, la vorto animo malakordas nek kun materialismo, nek kun panteismo. Spiritualisto mem povas tute bone kompreni animon laŭ iu ajn el la du unuaj difinoj, sen ia malutilo por la individua nemateria estulo, al kiu li donos alian nomon. Tiu vorto reprezentas do nenian ekskluzivan opinion: ĝi estas ia Proteo, kiun ĉiu alprenas laŭ sia plaĉo, kaj jen la fonto de tiom da diskutoj.

Oni ankaŭ forigus konfuzon, eĉ se estus uzata la vorto animo en la tri nomitaj okazoj, per la almeto de iu kvalita vorto, kiu precize difinus la vidpunkton, laŭ kiu ĝi estas rigardata, aŭ la uzon, kiun oni faras el ĝi. Tiu estus do ĝenerala vorto, kiu reprezentus, samtempe, la principon de la materia vivo, de la intelekto kaj de la moralo, kaj kies sencoj distingiĝus inter si per atributo, kiel, ekzemple, la gasoj distingiĝas unuj de aliaj per la aldono de vortoj: hidrogeno, oksigeno, nitrogeno k.a.

Oni povus do diri — kaj eble estus plej bone: la vivoanimo, por esprimi la principon de la materia vivo; la intelekta animo, por esprimi la intelekto-principon; kaj la spirita animo (2) , por esprimi la principon de nia individueco post morto. Kiel oni vidas, ĉio ĉi estas nura demando pri vortoj, sed ja tre grava demando por interkompreniĝado. El ĉi tiu vidpunkto, la vivo-animo estas komuna al ĉiuj organhavaj estaĵoj: vegetaĵoj, bestoj kaj homoj; la intelekta animo estas propra al bestoj kaj al homoj; kaj la spirita animo apartenas nur al la homo.

Ni kredis necese insisti pri ĉi tiuj klarigoj, des pli, ĉar la spiritisma doktrino sin esence bazas sur la ekzisto, en ni, de iu estulo ne dependanta de la materio kaj postvivanta la korpon. Ĉar ni ofte uzados, en ĉi tiu verko, la vorton animo, tial estis grave fiksi la signifon, kiun ni atribuas al ĝi, por ke okazu nenia miskompreno.

Ni alvenas nun al la ĉefa objekto de ĉi tiu prepara instruado.

(1) Ĝustadire”specaro” aŭ”genro”. — La Trad .

En la franca originalo: “âme spirite”, t.e. tute rigorsence “spiritisma animo”;mi tamen preferis “spirita animo”,mi ne scias,ĉu prave. — La Trad .

(2)

III

Kiel ĉiu nova afero, la spiritisma doktrino havas siajn adeptojn kaj siajn kontraŭulojn.

Ni provos respondi kelkajn kontraŭdirojn de ĉi tiuj lastaj, ekzamenante la valoron de la motivoj, sur kiuj ili sin apogas; tamen ni ne arogas al ni esperi konvinki ĉiujn, ĉar multaj kredas, ke la lumo estas farita nur por ili. Ni turnas nin al la personoj bonvolemaj, sen antaŭe pretaj aŭ, spite ĉion, neŝanĝeblaj ideoj, sed sincere dezirantaj instruiĝi; al tiuj ni pruvos, ke la plimulto de la kontraŭdiraĵoj, prezentataj kontraŭ la spiritisma doktrino, originas de nekompleta observado kaj de tro rapida kaj senpripensa juĝo.

Ni rememorigu unue, en malmultaj vortoj, la kreskantan serion de la fenomenoj, el kiuj rezultis ĉi tiu doktrino.

La unua observata fakto estis la movado de pluraj objektoj; ĝi estis ordinare nomata turniĝantaj tabloj aŭ danco de la tabloj. Ŝajnas, ke tiu fenomeno estis rimarkita unue en Ameriko aŭ, pli bone, ke ĝi renoviĝis en tiu regiono, ĉar la historio pruvas, ke ĝi okazadis jam en la plej antikva tempo; ĝi fariĝis kune kun strangaj cirkonstancoj, kiaj eksterordinaraj bruetoj, frapoj sen ia konata evidenta kaŭzo. De tie ĝi rapide disvastiĝis tra Eŭropo kaj aliaj partoj de la mondo. Komence, ĝi estis akceptita kun granda nekredemo; sed la multeco de la eksperimentoj baldaŭ disfandis la dubojn pri ties realeco.

Se tiu fenomeno limigus sin al la movado de materiaj objektoj, ĝi povus do esti klarigita kiel efiko de kaŭzo pure fizika. Tro nesciaj ni ankoraŭ estas, ke ni konus ĉiajn kaŝitajn naturajn agantojn, kiel ankaŭ ĉiujn proprecojn de tiuj jam al ni familiaraj; cetere, la elektro ĉiutage kreskigas la multenombrajn rimedojn, kiujn ĝi havigas al la homo, kaj ŝajnas destinita heligi la sciencon per nova lumo. Ne estus do neeble, ke la elektro, modifita de certaj cirkonstancoj, aŭ de alia nekonata aganto, estus la kaŭzo de tiu movado.

La kunsido de multe da homoj — kio pligrandigus la agpovon — laŭŝajne apogis tiun teorion, ĉar oni povus rigardi tiun kolekton kiel multoblan pilon, kies potenco estus rekte proporcia al la nombro de ties elementoj.

La ronda movado havis nenion eksterordinaran, ĉar ĝi troviĝas en la Naturo mem; ĉiuj astroj movas sin ronde; oni povus do sin trovi antaŭ malgrandmezura kopio de la ĝenerala movado de l’ universo aŭ, pli ĝustadire, ke ia ĝis tiam nekonata faktoro povis okaze naski ĉe la malgrandaj objektoj, en difinitaj kondiĉoj, ian energion similan al tiu, kiu puŝas la mondojn.

Sed tiu movado ne ĉiam estis ronda; ofte ĝi estis intermita kaj tute neregula; la objekto estis vigle skuata, renversata, trenata en ia ajn direkto kaj, kontraŭ ĉiuj leĝoj de la statiko, levata de sur la planko kaj senapoge tenata en la aero. En tiuj faktoj estis nenio, kio ne povus esti klarigita per la influo de iu fizika nevidebla aganto. Ĉu ni ne vidas, ke la elektro faligas konstruaĵojn, elradikigas arbojn, malproksimen ĵetas, altiras aŭ repuŝas la plej pezajn korpojn?

La strangaj bruetoj kaj krakoj — se oni akceptas, ke ili ne estis unu el la ordinaraj efikoj de la dilato de la ligno aŭ de ia alia hazarda kaŭzo — povus ja origini el la densiĝo de iu kaŝita fluidaĵo: ĉu la elektro ne okazigas la plej fortajn bruegojn?

Ĝis tie ĉi, kiel oni vidas, ĉion povus enhavi la kampo de la pure fiziologiaj kaj fizikaj faktoj. Ne elirante el ĉi tiu klaso da ideoj, oni tie havis temon por studado serioza kaj inda je la atento de la scienculoj. Kial tio ne okazis?

Ĉagrenas diri: tio venas de kaŭzoj, pruvantaj, inter miloj da similaj faktoj, la frivolecon de la homa spirito. La vulgareco de la objekto, ĉefe uzata ĉe la unuaj eksperimentoj, eble kunhelpis por tiu indiferenteco. Kian influon ofte havis iu vorto sur la plej gravan aferon! Ne konsiderante, ke la movado povus esti komunikata al iu ajn objekto, oni daŭrigadis plu la eksperimentojn per la tabloj, sendube pro tio, ĉar tiu ĉi meblo estas la plej oportuna, kaj ĉar oni pli nature sidas ĉirkaŭ tablo ol ĉirkaŭ alia meblo. Nu, la superaj homoj estas kelkafoje tiel infanecaj, ke ne estus neeble, ke certaj eminentaj spiritoj opiniis nedigne okupiĝi pri tio, kion oni interkonsentis nomi la danco de la tabloj. Estas probable, ke, se la fenomeno, rimarkita de Galvani, estus rimarkita de nekleraj homoj kaj ricevus burleskan nomon, ĝi ankoraŭ malŝatinde kuŝus apud la magia vergeto. Efektive, kiu scienculo ne opinius, ke li malaltiĝus de sia piedestalo, se li okupiĝus pri la danco de la ranoj?

Tamen kelkaj personoj, tiel modestaj, ke ili konsentis, ke la Naturo eble ankoraŭ ne eldiris sian lastan vorton pri la afero, deziris vidi, por malŝarĝo de la konscienco; sed okazis, ke la fenomeno ne ĉiam respondadis al ilia espero; kaj,ĉar ĝi ne okazis konstante laŭ ilia volo kaj en ilia maniero de eksperimentado, tial ili konkludis malkonfirme. Spite al ilia juĝodecido, la tabloj ne ĉesas turniĝadi, kaj ni povas diri kiel Galileo: ili tamen sin movas! Ni diros plie: “la faktoj multiĝis en tia maniero, ke ili hodiaŭ jam havas siajn rajtojn, kaj la tuta demando temas nur pri tio, ke oni trovu pri ili ian racian klarigon.”

Ĉu oni povas ion konkludi kontraŭan al la realeco de iu fenomeno el tio, ke ĝi ne okazas en ĉiam sama maniero, laŭ la volo kaj la postuloj de observanto? Ĉu la elektraj kaj la kemiaj fenomenoj ne konformiĝas al difinitaj kondiĉoj?

Ĉu do ni ilin neu, ĉar ili ne fariĝas ekster tiuj kondiĉoj? Ĉu estas do io miriga, ke la movado de la objektoj, fare de l’ homa fluidaĵo, postulas ankaŭ difinitajn kondiĉojn? kaj ke tiu fenomeno ne okazas tiam, kiam la eksperimentanto, el sia vidpunkto, volas ĝin efektivigi laŭ sia kaprico aŭ submeti ĝin al la leĝoj de l’ konataj fenomenoj, ne konsiderante, ke, pri novaj faktoj, povas kaj devas ekzisti novaj leĝoj? Nu, por ekkoni tiujn leĝojn, oni bezonas studadi la kondiĉojn, en kiuj la faktoj efektiviĝas, kaj tiu studado ne povas esti farata alie, ol per zorga, persista, ofte longega observado.

Sed, kontraŭdiras kelkaj personoj, ofte kuŝas en tio evidenta friponaĵo. Ni unue demandas, ĉu ili estas certaj pri friponaĵoj; ĉu ili ne prenis por friponaĵoj efikojn, kiujn ili ne kapablis klarigi al si, tiel same, kiel kampulo prenis por lerta iluziisto kleran fizikiston, kiu faradis siajn eksperimentojn. Eĉ se oni konsentas, ke ia iluzio ja kelkafoje okazis, ĉu tio estus do motivo por neado de la fakto? Ĉu ni neu la Fizikon, ĉar kelkaj iluziistoj sin pretende titolas fizikistoj?

Oni devas ĉiam konsideri la karakteron de l’ personoj kaj la intereson, kiun ili havus, trompi. Ĉu tio estus nura ŝerco?

Oni povas ja amuziĝi dum momento; sed longedaŭra ŝerco estus tiel teda por la trompanto kiel por la trompato. Cetere, en tiu ŝerctrompo, disvastiĝanta de unu al la alia rando de la mondo kaj praktikata de plej seriozaj, dignaj kaj kleraj homoj, estus ja io tiel eksterordinara kiel la fenomeno mem.

IV

Se la fenomenoj, pri kiuj ni okupas nin, limigus sin al la movado de objektoj, ili restus, kiel ni diris, sur la kampo de la fizikaj sciencoj; sed tio ne okazis; estis destinite, ke ili konduku nin sur la vojon de strangaj faktoj. Per ni ne scias kies iniciato, oni kredis, ke oni eltrovis, ke la impulso donata al la objektoj ne estis nura efiko de ia mekanika, blinda forto, sed ke, en tiu movado, evidentiĝis la enmiksiĝo de ia inteligenta kaŭzo.

De la momento, kiam ĉi tiu vojo estis malfermita, oni ekhavis tute novan kampon por observado; leviĝis la vualo, kiu kaŝis al ni multajn misterojn. Ĉu, efektive, ekzistas ia inteligenta potenco? Jen la demando. Se tia potenco ekzistas, kio ĝi estas, kia ĝia naturo, kiu ĝia origino? Ĉu ĝi estas super la homaro? Jen aliaj demandoj, devenantaj de la unua.

La unuaj inteligentaj manifestaĵoj okazis pere de tabloj, kiuj sin klinadis kaj frapadis certan nombron da fojoj per unu el siaj piedoj, kaj kiuj tiel respondadis jes aŭ ne, laŭ interkonsento, al la faritaj demandoj. Ĝis ĉi tiu punkto, nenio nepre konvinkus la skeptikulojn, ĉar oni povus tie supozi ian efikon de hazardo. Poste, oni ricevis pli longajn respondojn, per la literoj de la alfabeto: la meblo faris difinitan nombron da frapoj, rilatan al la numero de ĉiu litero de la alfabeto, kaj tiel estis formataj vortoj kaj frazoj, respondantaj al la faritaj demandoj. La ĝusteco de la respondoj kaj ilia interrilateco kun la demandoj kaŭzis miregon. Demandite pri lia naturo, la mistera estulo, kiu tiel respondadis, deklaris, ke li estas Spirito aŭ Genio; li eldiris sian nomon kaj donis plurajn informojn pri sia persono. Ĉi tiu cirkonstanco estas tre grava. Neniu ekpensis pri la Spiritoj por klarigi la fenomenon; ĉi tiu mem malkaŝis sian kaŭzon. Ofte, en la ekzaktaj sciencoj, oni elpensas hipotezojn por ekhavi bazon por sia rezonado; sed tia ne estas la nuna okazo.

Tia procedo por korespondado estis longedaŭra kaj maloportuna. La Spirito — kaj tio estas ankaŭ notinda fakto — indikis alian rimedon. Unu el tiuj nevideblaj estuloj konsilis la almeton de krajono al korbo aŭ alia objekto. Tiu korbo, staranta sur paperfolio, estas ekmovata de tiu sama mistera potenco, kiu balancas la tablojn; sed, anstataŭ simpla regula movado, la krajono faras per si mem literojn, kiuj formas vortojn, frazojn kaj tutajn paroladojn de multe da paĝoj, temantajn pri la plej altaj demandoj pri filozofio, moralo, metafiziko, psikologio ktp; kaj tiel rapide, kiel se oni skribus per la mano.

Tiu konsilo estis donita samtempe en Ameriko, en Franclando kaj en pluraj aliaj landoj. Jen la vortoj, per kiuj ĝi estis donita en Parizo, la 10-an de Junio 1853, al unu el la plej fervoraj adeptoj de la doktrino, jam de longe, ekde 1849, sin okupinta pri la alvokado de la Spiritoj: “Alportu el la apuda ĉambro korbeton; ligu al ĝi krajonon; metu ĉi tiun sur la paperon kaj, sur la randon de l’ korbeto, viajn fingrojn”. Post kelkaj momentoj, la korbo ekmoviĝis, kaj la krajono tre legeble skribis jenan frazon: “Mi absolute malpermesas al vi komuniki al iu ajn, kion mi ĵus diris; la venontan fojon, kiam mi skribos, mi skribos pli bone”.

Ĉar la objekto, al kiu oni adaptas krajonon, estas nura ilo, tial ĝia naturo kaj formo tute ne gravas; oni serĉis ĝian plej oportunan pozicion; fakte, multaj homoj uzas por tio tabuleton.

La korbeto, aŭ la tabuleto, povas esti ekmovata nur sub la influo de personoj, por tio dotitaj per speciala kapablo kaj nomataj mediumoj, tio estas, rimedoj aŭ perantoj inter la Spiritoj kaj la homoj. La kondiĉoj, havigantaj tian kapablon, dependas de kaŭzoj samtempe moralaj kaj fizikaj, ankoraŭ neperfekte konataj; ĉar ekzistas mediumoj junaj kaj maljunaj, viroj aŭ virinoj, kun ĉiaj gradoj da intelekta disvolviĝo. Cetere, tiu kapablo kreskas per ekzercado.

V

Poste oni konstatis, ke la korbo, aŭ la tabuleto, estis nura alpendaĵo de la mano kaj ke la mediumo, prenante mem la krajonon, skribis laŭ nevola, kvazaŭ febra impulso.

Per ĉi tiu rimedo, la komunikaĵoj fariĝis pli rapide, pli facile kaj pli komplete; ĉi tiu estas la hodiaŭ plej ĝenerala procedo, des pli, ĉar la nombro da personoj dotitaj per tia kapablo estas grandega kaj pliiĝas ĉiutage. La sperto, fine, konigis aliajn formojn de tiu kapablo, kaj oni eksciis, ke la komunikaĵoj povas ankaŭ okazi per la parolo, aŭdado, vidado, palpado k.a., kaj eĉ per rekta skribado de la Spiritoj, tio estas, sen ia helpo de la mano de l’ mediumo, aŭ de krajono.

Post tiu konstato, restis esplori esencan punkton, nome la rolon de la mediumo ĉe la respondoj kaj la parton, kiun li tie povas preni mekanike kaj morale. Du ĉefaj cirkonstancoj, kiujn ne devus preterlasi atentema observanto, povas solvi la demandon. La unua estas la maniero, kiel la korbo sin movas sub la influo de l’ mediumo, ĉe la nura kontakto de liaj fingroj kun ĝia rando; la ekzameno pruvas la neeblecon de ia ajn direktado. Tiu neebleco estas pli evidenta, kiam du aŭ tri personoj apogas kune la manojn sur la korbo; estus necesa vere eksterordinara akordo de movoj, kaj, krom tio, absoluta identeco de pensoj, por ke tiuj personoj povu doni saman respondon al la farita demando. Alia fakto, ne malpli stranga, kreskigas la embarason, nome la radikala modifo de skribkaraktero, laŭ la sin manifestanta Spirito; kaj ĉiufoje, kiam iu Spirito revenas, lia skribkaraktero refariĝas (3) . La mediumo devus do ekzerciĝi en la ŝanĝo de sia skribkaraktero en dekoj da manieroj kaj, precipe, bone memori tiun, kiu apartenas al tiu aŭ tiu alia Sp irito.

La dua cirkonstanco rezultas de la naturo mem de la respondoj: ili plej ofte, precipe tiam, kiam temas pri abstraktaj aŭ sciencaj aferoj, staras okulfrape super la konoj kaj, kelkafoje, trans la intelektaj limoj de la mediumo; cetere, ĉi tiu ordinare havas nenian konscion pri tio, kion li skribas sub tiu influo. Tre ofte li ja ne aŭdas aŭ ne komprenas la prezentitan demandon, ĉar tiu ĉi povas esti farata en lingvo fremda al li, aŭ eĉ mense, kaj la respondo povas esti donata en tiu idiomo mem. Fine, ofte okazas, ke la korbo skribas propramove, sen antaŭa demando, pri ia ajn kaj tute neatendita afero.

Ĉe iuj okazoj, tiuj respondoj estas tiel saĝaj, profundaj kaj trafaj; ili elmontras tiel altajn, tiel superbelajn pensojn, ke ili ne povas elveni krom el iu supera intelekto, stampo de la plej pura moraleco; aliajn fojojn, ili estas tiel senpripensaj, tiel frivolaj kaj ja tiel trivialaj, ke la racio rifuzas kredi, ke ili povas veni de tiu sama fonto. Tiu diverseco de esprimomanieroj povas esti klarigita nur per la malsameco de la sin manifestantaj intelektoj. Ĉu tiuj intelektoj

(3) Prave aŭ malprave, sed pro oportuneco, mi elektis la pronomon li por la estulo, cetere sen seksa, nomata Spirito, kiel oni ĝin uzas por homo. — La Trad .

troviĝas en la homaro aŭ ekster la homaro? Jen la tema punkto, kies kompleta klarigo estas trovata en ĉi tiu verko, tia, kia ĝin donis la Spiritoj mem.

Jen do evidentaj efikoj, kiuj okazas ekster la kutima rondo de nia observado; kiuj fariĝas ne mistere, sed en hela taglumo; kiuj povas esti konstatataj de ĉiu persono; kiuj ne estas privilegio de unu sola individuo, sed kiujn miloj da homoj refaras laŭvole, ĉiutage. Tiuj efikoj havas nepre ian kaŭzon, kaj, ĉar ili montras la agon de iu intelekto kaj de iu volo, ili tial staras ekster la pure fizika sfero.

Pluraj teorioj estas elpensitaj pri ĉi tiu temo: ni ilin baldaŭ ekzamenos kaj vidos, ĉu ili klarigas ĉiujn ĉirilatajn faktojn. Ni dume konsentu la ekziston de estuloj aliaj ol la homoj, ĉar tia estas la klarigo donata de la manifestiĝantoj; kaj ni vidu, kion ili diras al ni.

VI

La estuloj, sin komunikantaj kun ni, nomas sin mem, kiel ni jam diris, Spiritoj aŭ Genioj, kaj deklaris, ke ili — almenaŭ kelkaj — apartenis al homoj vivintaj sur la Tero.

Ili formas la spiritan mondon, kiel ni la korpan dum nia surtera vivo.

Por pli facile respondi kelkajn kontraŭdirojn, ni resumos ĉi tie, per malmultaj vortoj, la plej reliefajn punktojn de la doktrino, kiun ili instruis al ni.

“Dio estas eterna, neŝanĝema, nemateria, unika, ĉiopova, superege justa kaj bona.

“Li kreis la universon, kiu ampleksas ĉiujn animitajn kaj neanimitajn, materiajn kaj nemateriajn estaĵojn.

“La materiaj estaĵoj konsistigas la videblan aŭ korpan mondon; kaj la nemateriaj la nevideblan aŭ spiritan, tio estas la mondon de la Spiritoj.

“La spirita mondo estas la mondo normala, primitiva, eterna, antaŭekzistanta kaj postvivanta ĉion.

“La korpa mondo estas nur akcesora, kaj povus ĉesi ekzisti aŭ esti neniam ekzistinta, sen ia modifo de la esenco mem de la spirita mondo.

“La Spiritoj por kelka tempo portas pereeman materian envolvaĵon, kies detruo, ĉe la morto, reliberigas ilin.

“El inter la diversaj specoj de korpaj estaĵoj, Dio destinis la homan superspecon por la enkarniĝo de la Spiritoj atingintaj ioman evoluogradon; tio havigas al la homaro moralan kaj intelektan pozicion super ĉiuj ceteraj specoj.

“La animo estas enkarniĝinta Spirito, kies envolvaĵo estas la korpo.

“Estas en la homo tri partoj: 1-a, la korpo aŭ materia estaĵo, analoga je tiu de la bestoj kaj animita de la sama vivoprincipo; 2-a, la animo aŭ nemateria estaĵo, Spirito enkarniĝinta en la korpon; 3-a, la ligilo, altenanta la animon al la korpo, la meza principo inter la materio kaj la Spirito.

“La homo havas do du naturojn: pro sia korpo, li estas samnatura kiel la bestoj, kies instinktojn li posedas; pro sia animo, li estas samnatura kiel la Spiritoj.

“La ligilo aŭ perispirito, kiu tenas la Spiriton ĉe la korpo, estas kvazaŭa duonmateria envolvaĵo. La morto estas la eldetruo de la malpli delikata tegilo; la Spirito konservas la duan, kiu estas por li etera korpo kaj kiun, en sia ordinara stato, ni ne vidas, sed kiu povas okaze fariĝi videbla, eĉ tuŝebla, kiel ĉe la fenomenoj nomataj aperaĵoj.

“La Spirito ne estas do ia abstrakta, nedifinita estaĵo, kiun oni povus akcepti nur per la penso, sed estaĵo reala, difinita kaj, kelkafoje, perceptebla per la vida, aŭda kaj palpa sentumoj.

“La Spiritoj apartenas al diversaj klasoj kaj estas egalaj nek pri povo, pri inteligenteco, pri saĝo, nek pri moraleco.

Tiuj unuaklasaj estas superaj Spiritoj, distingiĝantaj de la ceteraj pro siaj perfekteco, konoj, proksimeco al Dio, pureco de sentoj kaj amo al bono: ili estas la anĝeloj aŭ puraj Spiritoj. La ceteraj klasoj pli kaj pli malproksimiĝas de tiu perfekteco; tiuj, apartenantaj al la malsuperaj gradoj, estas inklinaj al la plimulto de niaj pasioj: malamo, envio, ĵaluzo, fiero k.a.; ili plezuras ĉe la malbono. Kelkaj Spiritoj estas nek tre bonaj, nek tre malbonaj; ili estas pli malordigemaj kaj turmentemaj ol malicaj, kaj tial iliaj distingiloj estas petolado kaj senlogikeco: ili estas la amuziĝemaj aŭ frivolaj Spiritoj.

“La Spiritoj ne eterne apartenas al sama ordo. Ĉiuj progresas, trapasante la diversajn gradojn de la spirita hierarkio. Tiu progreso fariĝas per enkarniĝado, kiu estas ordonata al unuj kiel puno kaj al aliaj kiel misio. La materia vivo estas provo, kiun ili devas fari multe da fojoj, ĝis ili atingos la absolutan perfektecon; ĝi estas kvazaŭa fandilo aŭ rafinejo, el kiu ili eliras pli aŭ malpli purigitaj.

“Forlasinte la korpon, la animo revenas al la mondo de la Spiritoj, el kie ĝi eliris, kaj, post pli aŭ malpli longa tempo, kiun ĝi travivas kiel vaganta Spirito, ĝi rekomencas novan materian ekzistadon. (*) “Ĉar la Spirito devas ricevi multe da enkarniĝoj, tial sekvas, ke ni ĉiuj havis jam multe da ekzistadoj kaj devos havi ankoraŭ aliajn, pli aŭ malpli perfektigitajn, ĉu sur la Tero, ĉu en aliaj mondoj.

“La enkarniĝo de la Spiritoj fariĝas ĉiam en la homan genton; estus eraro kredi, ke la animo aŭ Spirito povas enkarniĝi en la korpon de besto.

“La pluraj enkorpaj ekzistadoj de la Spirito irigas ĉi tiun ĉiam antaŭen, neniam posten; sed la rapideco de l’ progreso dependas de niaj klopodoj por la perfekteco.

“La kvalitoj de la animo estas tiuj de la enkarniĝinta Spirito, tio estas: virta homo estas enkarniĝinta bona Spirito; malica homo estas enkarniĝinta malpura Spirito.

“La animo jam havis sian individuecon antaŭ ol enkarniĝi kaj konservas ĝin post sia disiĝo for de la korpo.

“Ĉe sia reveno en la mondon de la Spiritoj, la animo tie renkontiĝas kun ĉiuj, kiujn ĝi konis sur la Tero, kaj ĉiuj ĝiaj ekzistadoj bildiĝas antaŭ ĝi per la rememoro pri la bono kaj malbono, kiujn ĝi faris.

“La enkarniĝinta Spirito vivas sub la influo de la materio; la homo, kiu venkas tiun influon per altigo kaj purigo de sia animo, proksimiĝas al la bonaj Spiritoj, kun kiuj li iam estos. Sed, kiu, opiniante pli grava la homan naturon, lasas sin regi de malnoblaj pasioj kaj igas konsisti ĉiujn siajn ĝojojn en la kontentigo de trivialaj apetitoj, tiu aliĝas al la malpuraj Spiritoj.

“La enkarniĝintaj Spiritoj loĝas la plurajn globojn de la universo; tiuj ne-enkarniĝintaj aŭ vagantaj okupas neniun

(*) Inter ĉi tiu doktrino pri reenkarniĝado kaj tiu pri metempsikozo, kiel akceptas iuj sektoj, estas karakteriza diferenco, kiu estos baldaŭ klarigita en ĉi tiu verko.

difinitan, limigitan regionon; ili estas ĉie en la spaco kaj ĉe nia flanko, ili vidas kaj tuŝas nin ĉiumomente; ili estas tuta nevidebla homamaso, sin movanta ĉirkaŭ ni.

“La Spiritoj havas sur la morala, eĉ sur la fizika mondo, senĉesan influon; ili agas sur la materion kaj la penson, kaj estas unu el la potencoj de la Naturo, kaŭzo efika de granda nombro da ĝis antaŭ nelonge ne klarigitaj, aŭ apenaŭ klarigitaj, fenomenoj, kiujn nur Spiritismo racie interpretas.

“La rilatoj inter la Spiritoj kaj la homoj estas kontinuaj.

La bonaj Spiritoj admonas nin al bono, kuraĝigas nin ĉe la provoj de la vivo kaj helpas nin elteni ĉi tiujn brave kaj rezignacie; la malbonaj pelas nin en malbonon: estas por ili plezuro vidi nin fali kaj identiĝi kun ili.

“La komunikiĝoj de la Spiritoj kun la homoj estas kaŝitaj aŭ malkaŝaj. La unuaj fariĝas per la bona aŭ malbona influo, kiujn ni preterkonscie ricevas de la Spiritoj; en ĉi tiu okazo, nia sagaceco devas distingi bonajn de malbonaj inspiroj. La malkaŝaj komunikiĝoj estas tiuj farataj per skribado, per parolo aŭ per aliaj materialaj rimedoj, plej ofte helpe de mediumoj, kiuj servas kiel iloj ĉe tiuj manifestiĝoj.

“La Spiritoj sin manifestas propravole aŭ per elvoko.

Oni povas elvoki ĉiajn Spiritojn: tiujn, kiuj animis senfamajn homojn, same kiel tiujn de plej kleraj personoj, kiu ajn estis la epoko, kiam ili vivis; tiujn de niaj parencoj, amikoj aŭ malamikoj, kaj de ili ricevi, per skribitaj aŭ parolaj komunikaĵoj, konsilojn, informojn pri ilia transtomba situacio, iliajn pensojn pri ni, kaj ankaŭ la konigojn, kiujn estas al ili permesite fari al ni.

“La Spiritojn altiras ilia simpatio por la morala karaktero de la rondo ilin vokanta; la Superaj sentas plezuron en la seriozaj kunsidoj, kie regas amo al bono kaj sincera deziro por instruiĝo kaj pliboniĝo. Ilia ĉeestado forpelas la malsuperajn Spiritojn; ĉi tiuj, kontraŭe, trovas liberan eniron kaj agas sen ia embaraso ĉe personoj frivolaj aŭ instigataj nur de scivolo, kaj ĉie, kie regas malnoblaj instinktoj. Anstataŭ bonaj konsiloj kaj utilaj instruoj, ni nenion devas atendi de ili krom bagatelaĵoj, mensogoj, trivialaj spritaĵoj aŭ mistifikoj, ĉar, ofte, ili alprenas respektindajn nomojn, por pli bone konduki nin en eraron.

“La distingo inter la bonaj kaj la malbonaj Spiritoj estas tre facila: la parolo de la Superaj Spiritoj estas ĉiam digna, nobla, stampita de plej alta moralo kaj libera de ĉia triviala pasio; iliaj konsiloj spiras plej puran saĝon kaj celas ĉiam nian perfektigon kaj la bonon de la homaro.

“La parolo de la malsuperaj Spiritoj estas, kontraŭe, senkonsekvenca, ofte triviala, eĉ maldelikata; kelkafoje ili diras ion bonan kaj veran, sed, plej ofte, falsaĵojn kaj absurdaĵojn, pro malico aŭ neklereco; ili moktrompas la kredemon kaj amuziĝas per la naiveco de siaj demandantoj, flatante ties vantamon, nutrante ties dezirojn per falsaj esperoj. Resume, la seriozaj komunikaĵoj, laŭ la tuta signifo de la vorto, okazas nur en seriozaj rondoj, kie regas intima konsento pri pensoj kun celo al bono.

“La moralo de l’ Superaj Spiritoj resume konsistas, kiel tiu de la Kristo, en la jena evangelia maksimo: “Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili” (4) ; tio estas, fari ĉiam bonon, neniam malbonon.

Ĉiu trovas en ĉi tiu principo ĝeneralan regulon por konduto, ĉe siaj eĉ plej malgravaj agoj.

“La Spiritoj instruas al ni, ke egoismo, malhumileco, voluptamo estas pasioj, kiuj proksimigas nin al la besta naturo, farante nin sklavoj de la materio; ke homo, kiu, jam en ĉi tiu mondo, sin liberigas de la materio, forĵetante de si la mondumajn vantaĵojn kaj amante sian proksimulon, alproksimiĝas al la spirita naturo; ke ĉiu el ni devas esti utila, laŭ la kapabloj kaj rimedoj, kiujn Dio disponigis al ni por nin elprovi; ke la forta kaj multpova ŝuldas apogon kaj protekton al la malforta, ĉar tiu, kiu misuzas sian forton kaj potencon por subpremi sian similulon, atencas la leĝon de Dio. Ili instruas, fine, ke en la mondo de la Spiritoj, kie nenio povas esti kaŝita, hipokritulo estos senmaskigita kaj ĉiuj liaj malnoblaĵoj estos malkovritaj; ke la neevitebla kaj ĉiumomenta ĉeesto de tiuj, kiujn ni malutilis,

(4) Mateo, ĉap. 7, par. 12: el “La Nova Testamento de N.S. kaj S. Jesuo Kristo”, eld.1926, de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo (Lon dono). — La Aŭtoro citas nur parton de la paragrafo. La tuto estas: “Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj”. — La Trad.

estas unu el la punoj al ni difinitaj; ke de la supereco aŭ malsupereco de la Spiritoj dependas ĝuoj kaj suferoj nekonataj de ni sur la Tero.

“Sed ili ankaŭ diras al ni, ke ne ekzistas neripareblaj eraroj: ĉia eraro povas esti estingita per kompensa puno.

La homo trovas por tio rimedojn en siaj pluraj ekzistadoj, kiuj ebligas al li antaŭeniri sur la vojo de la progreso, laŭ sia deziro kaj penoj, ĝis la perfekteco — lia fina limŝtono.”

Jen la resumo de la spiritisma doktrino, laŭ instruo de la Superaj Spiritoj. Ni vidu nun la argumentojn prezentatajn kontraŭ ĝi.

VII

Por multaj homoj, la kontraŭstaro de la korporacioj de scienculoj estas — se ne pruvo — almenaŭ peza konjekto malfavora al la koncernata afero. Ni ne troviĝas inter tiuj, kiuj indigne krias kontraŭ la scienculoj, ĉar ni ne volas, ke oni diru, ke ni donas al ili la hufobaton de la azeno; male, ni ilin alte estimas kaj sentus grandan honoron sidante en ilia rondo; sed ilia opinio ne povus, en ĉiaj cirkonstancoj, esti neapelaciebla juĝo.

De la momento, kiam la sciencularo flanke lasas la materialan observadon de la faktoj, kiujn temas klarigi, la kampo estas malfermita al konjektoj; ĉiu alportas sian sistemeton, kiun li nepre volas starigi super la ceteraj kaj kiun li subtenas obstine. Ĉu ni ne vidas, ĉiutage, la plej malakordantajn opiniojn alterne plej vigle rekomendataj kaj forĵetataj, jen forpuŝataj kiel absurdaj eraroj, jen proklamataj kiel nerefuteblaj veraĵoj? La faktoj, jen la vera kriterio de niaj juĝoj, la nerebatebla argumento; se faktoj mankas, dubo estas do la opinio de saĝulo.

Pri tre konataj aferoj la opinio de la scienculoj estas, pro justa motivo, fidinda, ĉar ili ja scias pli multe kaj pli bone ol la vulgarularo; sed, koncerne novajn principojn, nekonatajn aferojn, ilia vidmaniero estas ĉiam nur hipoteza, ĉar ili ne estas malpli influataj de antaŭjuĝoj ol la ceteraj homoj; mi ja diras, ke scienculo havas pli da antaŭjuĝoj ol iu alia homo, ĉar tute natura inklino igas lin ĉion enfermi en sia fako; matematikisto vidas pruvojn nur en algebra demonstracio; kemiisto ĉion atribuas al la agado de l’ elementoj, ktp. Ĉiu homo, sin dediĉanta al iu fako, ligas al ĝi ĉiujn siajn ideojn; ekster sia kampo, li ofte perdas sian ekvilibron, ĉar li volas ĉion trakti per sama provilo: tio estas rezultato de la homa malforteco. Volonte kaj fidplene mi konsultus kemiiston pri iu demando pri analizo, fizikiston pri la povo de la elektro, mekanikiston pri iu mova forto; sed ili permesos al mi, sen ia ofendo al la estimo, kiun postulas ilia speciala scio, ke mi ne same rigardu ilian nean opinion pri Spiritismo, opinion, kiu valoras ne pli ol tiu de arkitekto pri iu muzika demando.

La vulgaraj sciencoj kuŝas sur la proprecoj de la materio, kiun oni povas laŭvole eksperimenti kaj manipuli; la spiritismaj fenomenoj sin bazas sur la agado de intelektaj estuloj, posedantaj volon propran kaj ĉiumomente montrantaj al ni, ke ili ne estas submetitaj al nia kaprico.

La observoj ne povas do esti farataj en sama maniero; ili postulas specialajn kondiĉojn kaj alian deirpunkton; voli ilin subigi al niaj ordinaraj procedoj de esplorado estas krei neekzistantajn analogiojn. La ĝustasenca scienco estas nekompetenta, kiel scienco mem, pri la afero Spiritismo: ĝi havas kun ĉi tiu nenion komunan, kaj ĝia juĝo, ĉu favora aŭ kontraŭa, neniom pezus. Spiritismo estas rezultato de persona konvinkiteco, kiun la kleruloj povas havi kiel tute simplaj individuoj. Sed voli transdoni tiun demandon al la scienco valorus tiel same,kiel komisii al kunsidantaj fizikistoj aŭ astronomoj la decidon pri la ekzisto de la animo. Efektive, Spiritismo estas entenata en du konceptoj, nome: la ekzisto de la animo kaj ties stato post la morto; nu, estas supermezure nelogike pensi, ke iu homo estas nepre granda psikologo pro tio, ĉar li estas altmerita matematikisto aŭ eminenta anatomiisto. Dissekcante la korpon, la anatomiisto serĉas la animon, kaj, ĉar li ne trovas ĝin sub sia sekcilo, kiel iu nervo, aŭ ĉar li ne vidas ĝin elvaporiĝi, kiel iu gaso, li tial konkludas, ke ĝi ne ekzistas, pro tio, ke li rigardas el ekskluzive materiala vidpunkto: ĉu sekvu de tio, ke li estas prava, kontraŭ la universala opinio? Tute ne. Oni vidas do, ke Spiritismo ne troviĝas en la sfero de kompetenteco de la scienco.

Kiam la spiritismaj kredoj estos vulgarigitaj, kiam ili estos ĝenerale akceptitaj — en tempo, kiu ne troviĝas tre malproksime, se ni rigardas la rapidecon, kun kiu ili disvastiĝas —, okazos al ili tio sama, kio al ĉiuj novaj ideoj, komence trovintaj barojn; la kleruloj kapitulacos ĉe la evidenteco kaj ilin rekonos sub la forto de la cirkonstancoj.

Ĝis tiam, neĝustatempe oni distrus tiujn homojn de iliaj apartaj laboroj, por ilin devigi trakti aferojn fremdajn al iliaj okupoj kaj programo. Dume, tiuj, kiuj, sen antaŭa ĝisfunda studado de la demando, sin deklaras kontraŭ ĝi kaj mokas ĉiun, kiu opinias malsame ol ili, forgesas, ke tio sama okazis al la plimulto de la grandaj eltrovoj, kiuj honorindigas la homaron. Ili riskas vidi siajn nomojn pluigi la liston de la kleraj forpuŝantoj de la novaj ideoj kaj enskribitaj ĉe tiuj de la membroj de la scioplena akademio, kiu, en 1752, ricevis per tondra ridegado la memuaron de Franklin pri la fulmoforigiloj; efektive, tiuj sinjoroj ĝin opiniis neinda esti metita inter la komunikaĵojn al ili adresatajn; aŭ ili estus inter tiuj akademianoj, kiuj igis Franclandon perdi la profiton, kiun donus al ĝi la iniciato de la vapornavigacio, deklarante, ke la sistemo de Fulton estas nerealigebla revo; kaj tamen tiuj estis demandoj, pri kiuj ili estis kompetentaj.

Se do tiuj akademioj, konsistantaj el la kremo de la kleruloj en la mondo, havis nenion krom sarkasmo kaj malŝato kontraŭ ideoj, kiujn ili ne komprenis, ideoj, kiuj, post kelkaj jaroj, revoluciigis la sciencon, la morojn kaj la industrion, kial esperi, ke afero fremda al iliaj kutimaj okupoj ricevos pli da favoro?

Tiuj eraroj de kelkaj homoj, kies memoron tiuj eraroj faras inda je bedaŭro, ne povus ja senigi ilin je la meritoj, kiujn, pri aliaj aferoj, nia estimo rekonas ĉe ili; sed, ĉu iu bezonas ian oficialan diplomon, por havi naturan saĝon, kaj ĉu, ekster la akademioj, ekzistas nur frenezuloj aŭ stultuloj?

Oni bonvolu ekrigardi, kiuj estas la adeptoj de la spiritisma doktrino; oni vidu, ĉu inter ili estas nur malkleraj homoj kaj ĉu la grandega nombro da meritaj homoj, sin dediĉantaj al ĝi, lasas, ke ĝi estu malŝate lokita en la vicon de la kredoj de naivaj maljunulinoj. La karaktero kaj klereco de ĝiaj adeptoj indas, ke oni diru: ĉar tiaj homoj asertas, tial en ĝi nepre estas io reala.

Ni ankoraŭfoje diras: se la faktoj, pri kiuj ni okupas nin, estus nura mekanika movado de la korpoj, la esplorado de la fizika kaŭzo de tiu fenomeno troviĝus do en la kampo mem de la scienco; sed, ĉar temas pri manifestiĝoj ekster la leĝoj konataj de la homaro, pri tio la materiala scienco estas nekompetenta, ĉar tiu fakto povas esti klarigita nek per algoritmoj, nek per la mekanika forto. Kiam sin prezentas tute nova fakto, ne apartenanta al iu el la konataj sciencoj, la sciencisto, por ĝin studadi, devas flanke lasi siajn konojn kaj konfesi, ke li havas en manoj demandon tute novan, kiu ne povas esti studata kun antaŭe preta ideo.

La homo, kiu kredas sian prudenton neerarema, estas tre proksima de eraro; eĉ tiuj, kiuj havas plej falsajn ideojn, apogas sin sur sia prudento, kaj ĝuste pro tio ili forpuŝas ĉion, kio ŝajnas al ili neebla. Ĉiuj, iam forĵetintaj la mirindajn elpensaĵojn, pro kiuj hodiaŭ fieras la homaro, serĉadis, por tio, helpon ĉe tiu juĝisto. Tiel okazas, ĉar tio, kion oni nomas prudento, estas ofte nenio alia ol maskita fiero; kaj kiu opinias sin neerarema, tiu pavas, kvazaŭ li estus la egalulo de Dio. Ni do turnas nin al la personoj, kiuj, pli saĝaj, ne dubas pri tio, kion ili ankoraŭ ne vidis, kaj kiuj, juĝante la estontecon laŭ la pasinteco, ne kredas, ke la homo jam alvenis al sia apogeo, nek ke la Naturo jam turnis al li la lastan paĝon de sia libro.

VIII

Ni aldiru, ke la studado de iu doktrino, kiel la spiritisma, kiu kondukas nin al kampo de tiel novaj kaj tiel grandaj aferoj, povas esti kun profito farata nur de homoj seriozaj, persistemaj, sen antaŭjuĝoj kaj animitaj de firma kaj sincera volo alveni al iu rezultato. Ni ne povas nomi tiaj la homojn, kiuj juĝas apriore, ventanime kaj ne ĉion vidinte; tiujn, kiuj studas sen ia metodo, sen ia reguleco, sen la nepre necesa enpensiĝo; des malpli ni atribuus tian kvaliton al iuj personoj, kiuj, domaĝante sian reputacion de sprituloj, plej klopodas por trovi ian burleskan flankon ĉe la aferoj plej veraj, aŭ, almenaŭ, konsiderataj tiaj de homoj, kies klereco, karaktero kaj konvinkoj rajtas la respekton de ĉiuj, kiuj fieras pro noblaj sentoj. La personoj, kiuj ne opinias tiujn faktojn indaj je ilia atento, detenu sin de juĝo; neniu ekpensas perforti iliajn kredojn, sed, siavice, ili bonvolu respekti la aliulajn.

Kio karakterizas seriozan studadon, tio estas la interligo observata en ĝi. Ĉu oni miru, ke oni ne ricevas saĝan respondon pri aferoj, ja gravaj, kiam ili estas prezentataj senelekte kaj abrupte, meze de amaso da sensencaj demandoj?

Cetere, iu demando estas ofte kompleksa kaj, por esti klarigita, postulas preparajn aŭ aldonajn demandojn. Kiu deziras akiri iun sciencon, tiu devas fari pri ĝi metodan studadon, komenci de la komenco, kaj sekvi la interrilaton kaj la disvolviĝon de la ideoj. Ĉu ekscius pli multe iu, kiu sin turnus al klerulo kun ia okaza demando rilata al scienco, ne konante de ĉi tiu eĉ unu vorton? Ĉu la klerulo povus, eĉ kun plej granda volonto, doni ian kontentigan respondon? Tiu seninterrilata respondo estus nepre nekompleta kaj do preskaŭ ĉiam nekomprenebla, aŭ povus ŝajni absurda kaj sensenca. Ĝuste tio sama okazas al niaj rilatoj kun la Spiritoj.

Se iu deziras instruiĝi en ilia lernejo, tiu devas ricevi kurson sub ilia gvidado; sed, same kiel ĉe ni, li devas elekti siajn instruistojn kaj diligente laboradi.

Ni jam diris, ke la Superaj Spiritoj venas nur al seriozaj kunsidoj kaj precipe al tiuj, kie regas perfekta akordo de pensoj kaj sentoj por la bono. Frivoleco kaj vantaj demandoj mallogas ilin, same kiel, ĉe la homoj, ili mallogas la saĝulojn. La kampo estas, tiam, malfermita al la amaso de la mensogemaj kaj malseriozaj spiritoj, ĉiam embuske atendantaj iun okazon por mokŝerci kaj ridi nian naivecon. Kio, en tiaj kunvenoj, fariĝas al serioza demando? Ĝi ja ekhavas respondon; sed, de kiu? Estas tute same, kiel se oni proponus al aro da gajvivantoj jenajn demandojn: kio estas animo? kio estas morto? kaj aliajn tiajn aferojn. Se vi volas seriozajn respondojn, estu mem seriozaj laŭ la tuta signifo de la vorto kaj konformiĝu al ĉiuj necesaj kondiĉoj; nur tiel vi havos grandajn rezultatojn; estu, plie, laboremaj kaj persistaj en viaj studoj, alie la Superaj Spiritoj vin forlasas, kiel faras instruisto rilate siajn maldiligentajn lernantojn.

IX

La movado de la objektoj estas elpruvita fakto; restas nur scii, ĉu en tiu movado ekzistas, aŭ ne, inteligenta manifestado kaj, se jes, kiu estas la origino de tia manifestado.

Ni ne parolas pri la inteligenta movado de iuj objektoj, nek pri la parolaj komunikaĵoj, nek, ankaŭ, pri tiuj skribitaj de la mediumo mem; tiaj manifestiĝoj, evidentaj al homoj, kiuj vidis kaj funde esploris la aferon, ne estas, unuavide, sufiĉe sendependaj de la volo, ke novica observanto estus plene konvinkita. Ni parolos do nur pri la skribaĵo ricevita per iu ajn objekto provizita per krajono, ekzemple korbo, tabuleto k.a. La maniero, kiel la fingroj de l’ mediumo sin apogas sur la objekto, kiel ni jam diris, estas tia, ke oni sentime invitus la plej rafinitan lertulon, iel ajn influi la skribadon. Sed ni konsentu, ke, per miregiga lerteco, la mediumo povas trompi la plej akrajn okulojn; kiel oni klarigus la respondojn, kiam tiuj ĉi troviĝas ekster la ideoj kaj la konoj de la mediumo? Oni bonvolu rimarki, ke ili ne estas unusilabaj respondoj, sed, ofte, ke ili okupas multe da paĝoj, skribataj kun plej miriga rapideco, pri afero, ĉu difinita, ĉu elektita de la Spirito mem. El sub la mano de la mediumo plej fremda al literaturo elfluas kelkafoje poeziaĵoj kun tiaj superbeleco kaj pureco, ke la plej bonaj poetoj ne rifuzus subskribi ilin. Kio ankoraŭ pliigas la eksterordinarecon de tiuj faktoj, tio estas, ke ili okazas ĉie kaj ke la nombro da mediumoj supermezure kreskas. Ĉu tiuj faktoj estas realaj aŭ ne? Al ĉi tiu demando ni havas unu solan respondon: vidu kaj observu; okazoj al vi ne mankos; sed plej grave estas, ke vi observadu ofte, dum longa tempo kaj laŭ la postulataj kondiĉoj.

Kion respondas la kontraŭuloj ĉe la evidenteco? Vi estas, ili diras, moke trompataj de ĉarlatanoj aŭ implikitaj en iluzio.

Unue, ni diros, ke ĉarlatanismo ne trovas lokon tie, kie ne estas ia intereso; ĉarlatanoj ne laboras senpage. Tio estus do, maksimume, mistifiko. Sed, pro kia stranga koincido tiuj trompistoj akordiĝus ĉie en la mondo, por agi sammaniere, estigi la samajn efikojn kaj doni, pri la samaj demandoj, en diversaj idiomoj, respondojn identajn, se ne laŭforme, almenaŭ laŭsence? Kiel kaj celante kion, gravaj, seriozaj, honorindaj, instruitaj personoj riskus sian nomon en tiaj artifikaĵoj? Kiel la infanoj povus havi la paciencon kaj la lertecon necesajn al tiuj fenomenoj? ĉar, efektive, se la mediumoj ne estas pasivaj iloj, ili devus do posedi lertecon kaj instruitecon, neakordigeblajn kun iuj aĝoj kaj socialaj pozicioj.

Oni rebate diras, ke, se la observantoj ne estas mokataj de friponoj, ili estas ja trompataj de ia iluzio. Laŭ rigora rezonado, la kvalito de la atestantoj iom valoras; nu, jen la ĝusta tempo por demandi, ĉu la spiritisma doktrino, nombranta hodiaŭ milionojn da adeptoj, rekrutigas ilin nur inter nekleruloj? La fenomenoj, sur kiuj ĝi staras, estas tiel eksterordinaraj, ke ili tute nature naskas dubon; sed, kio estus neakceptebla, tio estas la pretendo de iuj nekredemuloj je monopolo de la komuna saĝo, tiel, ke, respektante nek la decregulojn nek la moralan valoron de siaj kontraŭuloj, ili senceremonie alnomas stultaj ĉiujn, kiuj ne samopinias kiel ili. Por saĝaj personoj la opinio de instruitaj homoj, kiuj longan tempon vidadis, studadis kaj meditadis pri iu afero, estos ĉiam, se ne pruvo, almenaŭ favora supozo; ĉar, efektive, tiu afero indis la atenton de seriozaj homoj, kiuj havas nek intereson disvastigi eraron, nek tempon por bagateloj.

X

El la kontraŭdiroj kelkaj estas pli versimilaj, almenaŭ ŝajne, ĉar fondataj sur la observado kaj prezentataj de respektindaj personoj.

Unu el ili baziĝas sur la parolo de iuj Spiritoj, parolo, kiu ne ŝajnas inda je la nobleco, kiun, laŭ ĝenerala supozo, havas supernaturaj estuloj. Se oni bonvolos denove legi la supre prezentitan resumon de l’ doktrino, oni tie rimarkos, ke la Spiritoj mem deklaras, ke ili estas egalaj nek pri scio, nek pri moralaj ecoj, kaj ke oni ne prenu laŭlitere ĉion, kion ili diras. La saĝaj homoj distingu la bonan de la malbona. Tiuj, kiuj el ĉi tio, konkludas, ke ni havas aferon nur kun malicaj Spiritoj, kies sola intenco estas trompi nin, certe ne konas la komunikaĵojn faratajn en kunsidoj, kien venas nur Superaj Spiritoj; alie, tiuj personoj ne tiel pensus. Estas bedaŭrinde, ke la sorto faris al ili tian malbonan servon, ke ĝi montris al ili nur la malnoblan flankon de la mondo de la Spiritoj; ĉar ni ja ne volas supozi, ke ia simpatia inklino altiras al ili, prefere je la bonaj, la malbonajn, la mensogajn kaj tiujn Spiritojn, kies parolo estas indignige triviala. Oni povus, maksimume, konkludi, ke la solideco de l’ principoj de tiuj personoj ne estas sufiĉe granda por forpeli malbonon, kaj ke, trovante plezuron en la kontentigo de ilia sciemo pri la afero, la malbonaj Spiritoj profitas ilian humoron por enŝteliĝi en ties medion, kaj la bonaj do foriĝas.

Juĝi laŭ tiuj faktoj la demandon pri la Spiritoj estus tiel nelogike, kiel teksi la karakteron de iu popolo laŭ tio, kio estas dirata aŭ farata en kunsido de senpripensaj aŭ de malbonfamaj individuoj, kun kiuj nek saĝaj nek dignaj homoj havas iajn rilatojn. Tiuj personoj troviĝas en la situacio de fremdlandano, kiu, alveninte al granda ĉefurbo tra la plej malbelan antaŭurbon, taksus ĉiujn loĝantojn laŭ la moroj kaj parolo de tiu mizera kvartalo. En la mondo de la Spiritoj estas ankaŭ bona socio kaj malbona socio; tiuj personoj bonvolu studi, kio okazas en la rondo de l’ eminentaj Spiritoj, kaj ili konvinkiĝos, ke la ĉiela urbo enhavas ankaŭ ion krom la feĉo de sia loĝantaro. Sed, ili demandas, ĉu tiuj elektitaj Spiritoj venas al nia medio? Al tio ni respondas: ne restu en la antaŭurbo; vidu, observu kaj, poste, vi juĝos; la faktoj sin proponas al ĉiu ajn; escepte, se al tiuj personoj aplikiĝas la jenaj vortoj de Jesuo: “Vidante, ili ne rimarkas, kaj aŭdante, ili ne aŭdas nek komprenas”. (5) Modifita formo de tiu opinio estas, ke oni vidas en la komunikaĵoj de la Spiritoj kaj en ĉiuj materialaj faktoj, kiujn ili kaŭzas, nur la enmiksiĝon de ia diabla potenco, nova Proteo, kiu prenus sur sin ĉiajn formojn por nin pli bone trompi.

Tiun ni ne kredas inda je serioza ekzameno, kaj tial ni ne perdos tempon ĝin atentante; ĝin refutas niaj ĵusaj paroloj.

Ni aldiras nur, ke, se estus tiel, oni devus konfesi, ke la diablo estas iafoje tre saĝa, tre prudenta kaj, precipe, tre morala, alie oni konsentus la ekziston de bonaj diabloj.

Efektive, ĉu estas kredeble, ke Dio permesas, ke nur la Spirito de malbono sin manifestu por pereigi nin, kaj ne havigas al ni, kiel kontraŭpezon, la konsilojn de la bonaj Spiritoj?

Se Li tion ne povas fari, Li do estas senpova; se Li povas kaj ne faras, Li do ne estas bona; ĉu la unua, ĉu la dua el tiuj supozoj estus blasfemo. Oni rimarku, ke konsenti la komunikadon de la malbonaj Spiritoj estas jam rekoni la principon pri la manifestoj; nu, se ili okazas, ili povas fariĝi

(5) Mateo, ĉap. 13, par.

Testamento”. — La Trad .

13, el sama eld.

de “Nova nur kun la permeso de Dio; kiel kredi, sen malpieco, ke Li permesas nur malbonon, esceptinte bonon? Tia doktrino kontraŭas la plej elementajn ekkonojn pri la komuna saĝo kaj pri la religio.

XI

Stranga afero, iuj diras, estas tiu, ke oni parolas nur pri Spiritoj de konataj personoj, kaj oni demandas sin, kial ili solaj aperas. Tio estas eraro, devenanta, kiel multaj aliaj, de supraĵa observo. El la memvole venantaj Spiritoj, estas pli da nekonataj ol da famaj, kaj tiuj donas al si ian ajn nomon, ofte alegorian aŭ karakterizan. Rilate tiujn, kiujn oni elvokas, estas tre nature, ke, krom iu parenco aŭ amiko, oni sin turnas ankaŭ al siaj konatoj, prefere ol nekonatoj; la nomoj de distingiĝaj personoj estas pli frapaj, kaj tial ili tiras al si la atenton pli ol aliaj.

Oni opinias strange ankaŭ, ke la Spiritoj de eminentuloj kontentigas familiare nian peton al ili kaj atentas kelkafoje aferojn banalajn kompare kun la demandoj, pri kiuj ili sin okupadis dum sia vivo. Tio neniel mirigas iun ajn sciantan, ke la potenco aŭ la ŝatateco, kiun tiuj personoj ĝuis en ĉi tiu mondo, havigas al ili nenian superecon en la spirita mondo; la Spiritoj konfirmas do jenajn vortojn el la Evangelio: “Multaj unuaj estos lastaj, kaj lastaj estos unuaj” (6) , kio devus esti komprenata kiel aludo al la pozicio, kiun ĉiu el ni okupos inter ili; tiel, iu homo, kiu estis la unua sur la Tero, eble estos tie unu el la lastaj; tiu, antaŭ kiu ni kurbiĝis dum lia vivo, povas do sin prezenti, ĉe sia manifestiĝo, kiel plej humila metiisto, ĉar, lasinte la vivon, li forlasis sian tutan grandecon; kaj la plej potenca monarĥo eble tie staras sub la plej malaltranga el siaj soldatoj.

XII

Fakto pruvita per observado kaj konfirmita de la Spiritoj mem estas tio, ke la malsuperaj Spiritoj ofte sin pave prezentas kun la plej konataj kaj respektataj nomoj. Kiu

(6) Mateo, ĉap. 19, par. 30, el sama verko. — La Trad .

povas certigi al ni, ke tiuj, asertantaj, ke ili estis iam, ekzemple, Sokrato, Julio Cezaro, Karlo Granda, Fénelon, Napoleono, Washington k.a., animis efektive la korpojn de tiuj personoj? Ĉi tiu dubo ŝancelas kelkajn tre fervorajn adeptojn de la spiritisma doktrino; ili konsentas la venon kaj la manifestiĝon de la Spiritoj, sed ne scias, kiel identigi ĉi tiujn. Tiu kontrolo estas ja tre malfacila; sed, se ĝi ne estas farebla tiel aŭtentike kiel per iu akto de vivoregistriĝo, oni povas ĝin fari per konjekto, laŭ pluraj signoj.

Kiam sin manifestas al ni la Spirito de iu, kiun ni persone konis, ekzemple de parenco aŭ amiko, precipe se li mortis antaŭ nelonge, lia parolo ĝenerale akordas kun lia karaktero, kiun ni iam konis; tio estas ja memoriga signo; sed dubo jam preskaŭ ne estas ebla, kiam la Spirito traktas privatajn aferojn kaj rememorigas familiajn okazojn, konatajn nur de lia dialoganto. Iu filo certe ne eraros pri la parolo de sia patro aŭ patrino, nek la gepatroj pri tiu de sia filo. Ĉe tiuj intimaj rememorigoj okazas iafoje faktoj, kiuj, pro sia mirindeco, konvinkos la plej obstinan nekredemulon.

La plej nesentema skeptikulo estas ofte terurita de la neatenditaj malkaŝoj, kiujn li aŭdas.

Alia tre karakteriza cirkonstanco kunhelpas por la identigo. Ni diris, ke la skribkaraktero de la mediumo ĝenerale ŝanĝiĝas laŭ la venanta Spirito kaj ke tiu skribkaraktero estas tute sama ĉiufoje, kiam sin prezentas la sama Spirito; oni ofte konstatis, ke la skribkaraktero de la homoj, antaŭ nelonge mortintaj, tre similas tiun, kiun ili havis dum sia vivo; la subskriboj estas kelkafoje absolute fidelaj. Vere ni ne prezentas ĉi tiun fakton kiel regulon kaj precipe kiel ion konstantan; ni ĝin citas nur kiel ion ja notindan.

Nur la Spiritoj, atingintaj iun difinitan gradon da pureco, estas liberigitaj de ĉia korpa influo; sed, kiam ili ne troviĝas tute “senmateriiĝintaj” (kiel ili sin esprimas), ili konservas la plimulton de la ideoj, de la inklinoj kaj eĉ de la manioj, kiujn ili havis sur la Tero, kaj tio estas ankoraŭ unu rimedo por ilia rekono; sed oni trovas tiun rimedon precipe en multego da detalaj faktoj, kiujn nur atenta kaj senĉesa observado povas malkaŝi. Prezentas sin verkistoj kaj diskutas siajn proprajn verkojn aŭ doktrinojn, kiujn ili parte aprobas aŭ kondamnas; aliaj Spiritoj rememoras nesciatajn aŭ malmulte konatajn okazojn de sia vivo aŭ de sia morto; oni konstatas ĉion, resume, kio estas almenaŭ moralaj pruvoj pri identeco, la solaj, kiuj povas helpi ĉe abstraktaj aferoj.

Se do, en kelkaj okazoj, oni povas, ĝis certa grado, fari la identigon de la elvokita spirito, motivo ne ekzistas por tio, ke oni ne povas same sukcesi ĉe aliaj okazoj; se, rilate al personoj de longe mortintaj, oni ne disponas je la samaj rimedoj por kontrolo, restas ĉiam ilia parolmaniero kaj karaktero; ĉar, certe, la Spirito de virta homo ne parolas kiel tiu de iu malica aŭ diboĉema. Koncerne la Spiritojn, kiuj alprenas respektindajn nomojn, ilia parolo kaj maksimoj ilin tuj senvualigas; kiu dirus, ke li estas ekzemple Fénelon kaj ofendus, kvankam okaze, la komunan saĝon kaj la moralon, tiu malkovrus tuj sian friponaĵon. Se, kontraŭe, liaj pensoj estas ĉiam puraj, konsekvencaj kaj konstante sur la alta nivelo de l’ karaktero de Fénelon, ne estas do motivo por ia dubo pri lia identeco; alie, oni devus konsenti, ke iu Spirito, predikanta nur bonon, povas konscie mensogi, cetere sen ia profito. La sperto instruas al ni, ke la samgradaj kaj samkarakteraj Spiritoj, nutrantaj samajn sentojn, kolektiĝas en grupojn kaj familiojn; nu, la nombro da Spiritoj estas nekalkulebla, kaj tro malaltaj ni estas, ke ni ilin ĉiujn konus: la plimulto el ili havas ja nomojn nekonatajn de ni. Iu Spirito samkategoria kiel Fénelon povas do veni anstataŭ li, ofte komisiite de li; tiu Spirito sin prezentas kun la nomo de tiu, kiu lin sendis, ĉar li ja povas anstataŭi sian samrangulon, kaj ĉar ni bezonas ian nomon por fiksi niajn ideojn; efektive, ne gravas, ĉu iu Spirito estas aŭ ne tiu de Fénelon; se li diras al ni edifajn vortojn kaj parolas al ni, kiel parolus Fénelon, li estas do bona Spirito; la nomo, kun kiu li sin prezentas, estas indiferenta, kaj estas ofte nenio alia ol rimedo por la fiksado de niaj ideoj. Ion saman ni ne diras pri la intimaj elvokoj; sed en ĉi tiu okazo, kiel ni diris, la identeco povas esti kontrolata per pli aŭ malpli evidentaj pruvoj.

Estas vere, ke la reciproka anstataŭo de la Spiritoj povas kaŭzi multe da eraroj kaj ofte da mistifikoj; tio estas malfacilaĵo en la praktika spiritismo; sed ni neniam diris, ke ĉi tiu scienco estas facila afero, nek ke oni povas ĝin lerni senpene, kvazaŭ ludante, same kiel, cetere, oni tiel lernas nenian alian sciencon. Ni senlace ripetadas, ke ĝi postulas persistan, kelkafoje tre longan studadon; oni ne povas arbitre elnaski la faktojn: oni devas atendi, ĝis ili venos mem, kaj ili ofte fariĝas en malplej antaŭpensitaj cirkonstancoj.

En la okuloj de atentema kaj pacienca esploranto, la faktoj svarmas, ĉar li konstatas milojn da karakterizaj nuancoj, kiuj estas por li lumradioj. Tio sama okazas al la vulgaraj sciencoj: supraĵe rigardema homo vidas en floro nur formon elegantan, sed klerulo trovas en ĝi trezorojn por sia penso.

XIII

La supre faritaj rimarkoj igas nin diri kelkajn vortojn pri alia malfacilaĵo, nome la neakordo de paroloj de la Spiritoj.

Ĉar la Spiritoj tre diferencas inter si per konoj kaj moraleco, estas klare, ke iu demando povas esti de ili traktata en rekte kontraŭaj manieroj, laŭ la rango, kiun ili okupas, same kiel, se ĝi estus submetita alterne al klerulo, al malklerulo kaj al triviala ŝerculo. Esenca punkto estas, kiel ni diris, ke ni sciu, al kiu ni nin turnas.

Sed, oni aldiras, kiel Spiritoj rekonataj kiel superaj ne ĉiam akordas? Ni diros, unue, ke, krom la ĵus citita kaŭzo, ankaŭ aliaj povas iel influi la respondojn, sen konsidero, por momento, pri la rango de la Spiritoj: jen ĉefa punkto, kies klarigon liveros al ni la studado. Tial ni diras, ke tiuj studoj postulas senĉesan atenton, profundan observadon kaj precipe, kiel ĉiuj ceteraj sciencoj, metodon kaj persistemon. Oni bezonas jarojn por fariĝi mezbona kuracisto kaj tri kvaronojn de sia vivo por esti klerulo; kaj oni volus en kelkaj horoj scipovi la sciencon pri la senlimo! Neniu do iluziiĝu.

La studado de Spiritismo estas grandega; ĝi tuŝas ĉiajn demandojn de la metafiziko kaj de la sociala ordo; ĝi estas tuta mondo, malfermiĝanta antaŭ ni; ĉu oni do miru, ke oni bezonas tempon, multege da tempo, por akiri tiujn konojn?

Tamen la neakordo ne ĉiam estas tiel reala, kiel ĝi ŝajnas. Ĉu ni ne vidas ĉiutage, ke homoj, praktikantaj komunan sciencon, malsame difinas certan aferon, ĉu uzante aliajn vortojn, ĉu rigardante la demandon el diversaj vidpunktoj, kvankam la fundamenta ideo estas unu sola?

Kiu povos, tiu kalkulu la ĝis nun aperintajn difinojn pri gramatiko! Ni aldiru, ke la formo de respondo ofte dependas de la formo de demando. Estus do infana aserto, ke ekzistas malkonsento tie, kie plej ofte temas pri malsameco de vortoj.

La Superaj Spiritoj neniel atentas la formon mem; la fundo de la penso estas la sola, kio havas por ili valoron.

Ni konsideru ekzemple la difinon pri animo. Ĉar tiu ĉi vorto ne havas fiksan signifon, tial la Spiritoj povas, same kiel ni, malakordi pri siaj difinmanieroj; unu povas diri, ke ĝi estas la principo de la vivo; dua, nomi ĝin animfajrero; tria, aserti, ke ĝi estas io interna; kvara, ke ĝi estas io ekstera, ktp.; kaj ĉiuj estas pravaj laŭ siaj respektivaj vidpunktoj.

Oni povus eĉ kredi, ke kelkaj el ili estas adeptoj de materialismaj teorioj, kio, tamen, ne estas vera. Io sama okazas kun la difinoj de Dio, nome, ke Li estas la principo de ĉiuj aĵoj, la Kreinto de l’ universo, la superega intelekto, la senlimo, la Granda Spirito ktp. ktp.; sed, unuvorte, Li estas ĉiam la sama Dio. Ni menciu, fine, la klasigon de la Spiritoj. Ĉar ili formas seninterrompan serion, ekde la malsupera ĝis la plej alta ŝtupo, ilia klasigo estas laŭvola; unu eble ordigas ilin en tri klasojn, dua en kvin, dek aŭ dudek, laŭ sia bontrovo, kaj pro tio neniu eraras. Ĉiuj homaj sciencoj prezentas similajn ekzemplojn; ĉiu klerulo havas sian propran sistemon; la sistemoj ŝanĝiĝas, sed la scienco ne varias.

Oni studu botanikon ĉu laŭ la sistemo de Linneu, ĉu laŭ Jussieu, ĉu laŭ Tournefort — tute egale, oni scipovos botanikon. Ni do ne atribuu al pure konvenciaj aferoj gravecon pli grandan, ol kiel ili indas, sed, kontraŭe, havu por ni tutan valoron tio, kio estas vere serioza; ofte pripensado igas nin ektrovi, en iu ŝajne absurda afero, ian analogecon, ne perceptitan ĉe la unua ekzameno.

XIV

Ni apenaŭ ekzamenus la kontraŭdiron, prezentatan de iuj skeptikuloj pri la ortografiaj eraroj farataj de kelkaj spiritoj, se ĝi ne donus al ni la okazon fari esencan rimarkigon.

Estas vero, ke la ortografio de la Spiritoj ne ĉiam estas neriproĉinda; sed oni devas suferi grandan mankon de aliaj motivoj, por fari el tio aferon por grava kritiko, dirante, ke, se la Spiritoj scias ĉion, ili devas scii ortografion. Ni povus respondi menciante la multenombrajn erarojn tiaspecajn, faratajn de pli ol unu klerulo sur la Tero, erarojn, kiuj tute ne kompromitas iliajn meritojn. Sed estas en ĉi tiu fakto pli grava demando. Por la Spiritoj, ĉefe por la Superaj Spiritoj, la ideo estas ĉio, la formo nenio estas. Liberigitaj el la materio, ili uzas parolon rapidan kiel la penso, ĉar la penso mem flugas ja senpere al la celo; ili certe sentas sin embarasitaj, kiam, por komunikiĝi kun ni, ili devas uzi la longajn, implikajn formojn de l’ homa lingvo, kaj precipe pro tio, ke la homa lingvo estas tro nesufiĉa kaj neperfekta, por precize traduki iliajn ideojn. Tion ili mem diras; kaj estas ja kurioze, vidi la rimedojn, kiujn ili ofte uzas por forigi tiun maloportunan baron. Okazus same kun ni, se ni devus esprimi nin en iu lingvo kun pli longaj vortoj kaj frazoj, kaj pli malriĉa je esprimoj ol tiu, kiun ni praktikas.

Same embarasita estas geniulo, kiu senpacienciĝas pro la malrapideco de sia plumo, ĉiam kuranta post lia penso. Estas do kompreneble, ke la Spiritoj malmulte atentas la infanecan demandon pri ortografio, precipe tiam, kiam temas pri grava kaj serioza instruo. Ĉu ne estas ja miregige, ke ili sin esprimas indiferente en ĉiuj lingvoj kaj ke ili komprenas ĉiujn idiomojn? Oni do ne konkludu, ke la konvencia korekteco de iu lingvo estas por ili fremda afero; ili ĝin observas tiam, kiam necese: ekzemple, ofte poeziaĵo diktita de ili riskus sentime la kritikon de la plej rigora puristo, malgraŭ la neklereco de la mediumo.

XV

Ekzistas plie homoj, kiuj trovas danĝerojn ĉie kaj en ĉio, kion ili ne konas; pro tio ili nepre tiras malfavoran konsekvencon el la fakto, ke perdis la saĝon kelkaj personoj sin dediĉantaj al ĉi tiuj studoj. Kia saĝa homo vidus en tiu fakto gravan kontraŭdiron? Ĉu same ne okazas al ĉiuj intelektaj okupoj, agantaj sur malfortan cerbon? Ĉu estas konata la nombro da frenezuloj kaj maniuloj, viktimoj de la studoj matematikaj, medicinaj, muzikaj, filozofiaj k.a.?

Ĉu ni pro tio forstreku tiujn studojn? Kion ĉi tio elmontras?

Per la korpa laborado oni kripligas al si brakojn kaj krurojn, ilojn de materiala agado; per la intelekta laborado oni difektas al si la cerbon, ilon de la pensado. Sed, se la ilo rompiĝas, same ne fariĝas al la spirito: ĉi tiu restas ĉiam sendifekta; kaj, sin malliginte de la materio, li ne malpli plene ĝuas ĉiujn siajn kapablojn. Analogie, kiel homo, li estas martiro de laboro.

Ĉiaj grandaj zorgoj de la spirito povas kaŭzi frenezecon; la sciencoj, la artoj, la religio mem liveras sian kontribuon.

La frenezeco havas kiel ĉefan kaŭzon ian organan inklinon de la cerbo, inklinon, kiu faras ĉi tiun pli aŭ malpli tuŝebla por certaj impresoj. Se ja ekzistas tia inklino, ĉi tiu prenos formon de ĉefa zorgo, kiu fariĝos do prempenso. Tiu prempenso povas esti tiu pri la Spiritoj, ĉe homo sin dediĉanta al ties studado, same kiel ĝi povas esti pri Dio, la anĝeloj, la diablo, la riĉeco, la potenco, iu arto, iu scienco, la patrineco, iu politika aŭ socia sistemo. Estas probable, ke religia frenezulo estus spiritisma frenezulo, se Spiritismo estus lia ĉefa absorba okupo, same kiel homo, freneziĝinta pro Spiritismo, perdus pro alia kaŭzo la prudenton, laŭ la cirkonstancoj.

Mi diras do, ke Spiritismo ĝuas nenian privilegion rilate al ĉi tiu demando; kaj mi kuraĝas eĉ diri: bone komprenate, Spiritismo estas antaŭgardilo kontraŭ freneziĝo.

El la plej multenombraj kaŭzoj de cerba supereksciteco ni menciu la elreviĝojn, la malfeliĉaĵojn, la kontraŭatajn korinklinojn, kiuj estas ankaŭ la plej ordinaraj kaŭzoj de memmortigoj. Nu, la vera spiritisto rigardas la ĉimondajn aferojn el tiel alta vidpunkto; tiuj aferoj ŝajnas al li tiel malgrandaj kaj bagatelaj, kompare kun la lin atendanta estonteco; la vivo estas por li tiel mallonga, tiel rapidfluga, ke la ĉagrenoj estas, en liaj okuloj, nenio krom neagrablaj okazaĵetoj de vojaĝo. Tio, kio portus al alia persono veran afekcion, lin apenaŭ tuŝas. Li, cetere, scias, ke la ĉagrenoj estas provoj utilaj al lia progresado, se li ilin suferas sen plendo, ĉar li estos iam rekompencita laŭ la kuraĝo, kun kiu li ilin eltenis.

Liaj konvinkoj naskas do en li, rezignacion, kiu lin ŝirmas kontraŭ malespero kaj, sekve, kontraŭ konstanta kaŭzo de freneziĝo kaj memmortigo. Li scias ankaŭ, el la komunikaĵoj de la Spiritoj, la sorton de tiuj, kiuj memvole malplidaŭrigas sian vivon, kaj tiam tiu bildo estas sufiĉe efekta por igi lin pripensi; tial la nombro de la homoj, kiuj pro Spiritismo estas haltigataj sur tiu pereiga deklivo, estas ja grandega. Jen unu el la rezultatoj de ĉi tiu doktrino. La nekredemaj ridu tiom, kiom ili volas; mi deziras al ili la konsolojn, havigatajn de ĉi tiu doktrino al tiuj, kiuj klopodas por esplori ĝiajn misterajn profundaĵojn.

En la nombron de la kaŭzoj de freneziĝo ni enkalkulu ankoraŭ la timegon; la timego al la diablo jam difektis pli ol unu cerbon. Ĉu oni konas la nombron da viktimoj, kiujn el homoj kun malforta imagpovo jam kaŭzis la bildo pri la infero, tiu bildo, kiun oni penas aspektigi pli timegiga per teruraj detaloj? La diablo, oni diras, teruras nur infanojn; li estas ia brido por ilia saĝiĝo, same kiel la infanmanĝanto kaj la lupkoboldo; sed, kiam ili ne plu timas tiun fantazian estulon, ili fariĝas pli malbonaj ol antaŭe; kaj jen, kiel rezulto, nekalkulebla estas la nombro da epilepsioj, kaŭzitaj de la difekto de delikataj cerboj. La religio estus tre malforta, se, pro manko de timo, ĝia povo estus kompromitita; feliĉe, ne estas tiel; ĝi havas aliajn rimedojn por agi ĉe la animoj; Spiritismo havigas al ĝi pli efikajn kaj pli seriozajn rimedojn, se ĝi scias uzi ilin; montrante la realecon de la aferoj, tiu doktrino nuligas la pereigajn efikojn de iu supermezura timo.

XVI

Restas al ni ankoraŭ ekzameni du kontraŭdirojn, la solajn, kiuj ja meritas tian nomon, ĉar ili sin bazas sur raciaj teorioj. Ambaŭ konsentas la realecon de ĉiuj materiaj kaj moralaj fenomenoj, sed malakceptas la partoprenon de la Spiritoj.

Laŭ la unua el tiuj teorioj, ĉiaj manifestaĵoj, atribuataj al la Spiritoj, estus nenio alia ol magnetismaj efikoj; la mediumoj estus en stato, kiun oni povus nomi ekscitita somnambulismo, fenomeno, kiun povas atesti ĉiu homo studanta magnetismon. En tia stato, la intelektaj kapabloj havas nenormalan amplekson; la sfero de la intuiciaj perceptoj plivastiĝas trans la limojn de nia ordinara perceptokapablo.

Tiam, la mediumo ĉerpus el si mem, dank’al sia klarvideco, ĉion, kion li diras, kaj ĉiujn konojn, kiujn li transdiras al ni, eĉ pri aferoj fremdaj al li en lia kutima stato.

Ni tute ne malakceptas la potencon de somnambulismo, kies miregindaĵojn ni vidis kaj kies ĉiujn fazojn ni studis dum pli ol tridek-kvin jaroj; ni konsentas, ke, efektive, multaj spiritismaj manifestiĝoj povas esti klarigataj en ĉi tiu maniero; sed seninterrompa kaj atenta observado prezentas multegon da faktoj, kie la kunhelpo de la mediumo, alia ol tiu, kiun li havas kiel pasiva ilo, estas absolute neebla. Al tiuj, kiuj same opinias, ni diros tiel, kiel al la aliaj: “Vidu kaj observu, ĉar vi certe ne ĉion vidis”. Ni plie, kiel kontraŭparolon, prezentos al ili du konsiderojn, tiritajn el ilia teorio mem. El kie venis la spiritisma doktrino? Ĉu ĝi estas ia sistemo, kiun imagis kelkaj homoj por klarigi la faktojn?

Tute ne. Kiu do ĝin malkaŝis? Ĝuste tiuj mediumoj, kies mensklarecon vi laŭdegas. Se do tiu mensklareco estas tia, kia vi ĝin supozas, kial ili atribuus al Spiritoj tion, kion ili estus elĉerpintaj el si mem? Kiel ili donus tiajn valoregajn, logikajn, superbelajn instruojn, pri la naturo de tiuj eksterhomaj intelektoj? Unu el du jenaj hipotezoj: aŭ ili estas klarmensaj, aŭ ne; se ili estas tiaj kaj se oni fidas ilian veremon, oni ne povus, sen memkontraŭdiro, akcepti, ke ili mensogas. Due, se ĉiuj fenomenoj originus el la mediumo, ili estus do egalaj ĉe la sama individuo, kaj oni ne vidus unu saman homon uzi tute kontrastajn parolojn, nek laŭvice eldiri la plej interkontraŭajn esprimojn. Tiu varieco de la manifestiĝoj, ricevataj per la mediumo, pruvas la diversecon de ties originoj; se do oni ne povas trovi tiujn fontojn ĉe la mediumo mem, estas nepre necese ilin serĉi ekster li.

Laŭ aliaj opinioj, la mediumo estas ja la fonto de la manifestiĝoj; sed, anstataŭ el si mem, kiel volas la kreintoj de la somnambulisma teorio, li rikoltas ilin el la ĉirkaŭa medio. La mediumo estus do ia spegulo, kie kopiiĝus ĉiuj ideoj, ĉiuj pensoj kaj konoj de la lin ĉirkaŭantaj personoj: li dirus nenion, kio ne estus konata almenaŭ de kelkaj kunsidantoj. Oni ne povus nei — kaj tiu estas ja principo de la doktrino — la influon de la ĉeestantoj sur la karakteron de l’ manifestiĝoj; sed tiu influo estas tre malsama, ol kiel oni supozas; de tia supozo ĝis la konkludo, ke la mediumo estas nura eĥo de la pensoj de siaj kunestantoj, la distanco estas grandega, kiel nediskuteble pruvas miloj da faktoj.

Tio estas do grava eraro, ankoraŭfoje montranta la danĝeron de tro fruaj konkludoj. Ne povante nei la ekziston de iu fenomeno, kies verecon la vulgara scienco ne kontrolas, kaj ne volante konsenti la ĉeeston de Spiritoj, tiuj personoj klarigas tiun fenomenon laŭ sia propra maniero. Ilia teorio estus verŝajna, se ĝi povus enkalkuli ĉiujn faktojn; sed tiel ne okazas. Kiam oni, ĝis evidenteco, pruvas al ili, ke iuj komunikaĵoj de la mediumo estas tute fremdaj al la pensoj, al la konoj, eĉ al la opinioj de ĉiuj ĉeestantoj; ke tiuj komunikaĵoj estas ofte spontaneaj kaj kontraŭas ĉiajn antaŭjuĝojn, — tiuj personoj ne senkuraĝiĝas pro tia bagatelo.

La disradiado, ili diras, etendiĝas multe trans la rondon, kiu nin senpere ĉirkaŭas; la mediumo estas la respegulejo de la tuta homaro, kaj tiel, se li ne ĉerpas siajn inspirojn apud si mem, li ilin serĉas malproksime, en la urbo, en la lando, en la tuta terglobo kaj eĉ en aliaj sferoj.

Mi ne opinias, ke tiu teorio havigas klarigon pli simplan kaj pli probablan, ol la spiritisma teorio, ĉar ĝi supozas alie miregindan kaŭzon. La koncepto pri estuloj, loĝantaj la spacon kaj, en konstanta kontakto kun ni, komunikantaj al ni siajn pensojn, ne ofendas la prudenton pli grave, ol la supozo je tiu alfluado de radioj, kiuj el ĉiuj punktoj de la universo venas kuniĝi en la cerbon de iu individuo.

Ni ankoraŭ ripetas — kaj ĉi tiu estas esenca punkto, pri kiu ne estas impertinente insisti —, ke la somnambulisma teorio kaj tiu, kiun oni povus nomi reflekta, estas elpensitaj de la homo; ili estas individuaj opinioj, kreitaj por klarigo de iu fakto; kontraŭe, la doktrino pri la Spiritoj ne estas homa koncepto; ĝi estas diktita de la intelektuloj mem sin manifestantaj, tiam, kiam neniu tion ekpensis kaj kiam la ĝenerala opinio ĝin forpuŝadis; nu, ni demandas, el kie la mediumoj tiris doktrinon, ekzistantan en la penso de neniu persono sur la Tero? Ni demandas ankoraŭ, pro kia stranga koincido miloj da mediumoj, loĝantaj en ĉiuj regionoj de la terglobo kaj sin neniam vidintaj, akordiĝas por diri ion saman? Se la mediumo, kiu la unua aperis en Franclando, estis influita de opinioj jam akceptitaj en Ameriko, pro kia strangaĵo li iris ĉerpi tiujn ideojn je ĉirkaŭ dek mil kilometroj trans la maron, el popolo fremda laŭ moroj kaj lingvo, anstataŭ ilin preni ĉirkaŭ si?

Sed estas alia cirkonstanco, pri kiu oni ankoraŭ ne pensis, kiel oni devus. La unuaj manifestiĝoj, ne nur en Franclando, sed ankaŭ en Ameriko, ne okazis per skribado nek per parolo, sed per frapoj respondaj al la literoj de la alfabeto, kaj tiel ekestis vortoj kaj frazoj. Ĝuste per ĉi tiu rimedo la sin prezentantaj estuloj diris, ke ili estas Spiritoj. Konsekvence, se oni povus supozi la kunhelpon de la mediumo ĉe la parolaj aŭ skribitaj komunikaĵoj, tion supozi oni ne povus koncerne la frapojn, kies signifo ne povus esti antaŭe konata.

Ni povus citi multe da faktoj, elmontrantaj, ĉe la sin manifestanta estulo, evidentan individuecon kaj absolutan sendependecon de la volo. Ni do invitas la aliopinianojn por pli detala observado; se ili deziros studadi sen antaŭe preta juĝo kaj ne tiri konkludojn, antaŭ ol ili vidos ĉion, ili konfesos la nesufiĉecon de sia teorio por klarigi la kaŭzon de ĉio. Ni limigos nin al du jenaj demandoj: Kial la estulo sin manifestanta, kiu ajn li estas, rifuzas respondi kelkajn demandojn pri perfekte konataj aferoj, ekzemple, pri la nomo aŭ la aĝo de la demandanto, pri tio, kion li tenas en la mano, kion li faris la antaŭtagon, kion li intencas fari morgaŭ, ktp.?

Se la mediumo estas la spegulo de la penso de l’ ĉeestantoj, nenio estus do pli facila al li ol tiaj respondoj.

La kontraŭuloj rebatas tiun argumenton, demandante siavice, kial la Spiritoj, kiuj devas scii ĉion, ne povas diri tiel simplajn aferojn, laŭ la aksiomo: Kiu riveron tranaĝas, tiu rivereton travadas; kaj ili konkludas, ke tio ne estas ago de Spiritoj. Se malklerulo aŭ ŝercemulo demandus erudician akademion, ekzemple, kial estas lumtago je tagmezo, ĉu iu kredas, ke tiaj kunsidantoj donus al si la penon serioze respondi? Kaj, ĉu estus logike konkludi el ilia silento, aŭ el la ironioj, per kiuj ili superŝutus la demandinton, ke tiuj homoj estas, sen ia escepto, azenoj? Nu, ĝuste pro tio, ke ili estas superaj, la bonaj Spiritoj ne respondas senvalorajn, ridindajn demandojn kaj ne volontas esti eldemandataj, kvazaŭ juĝatoj en tribunalo; tial ili aŭ silentas aŭ konsilas pli seriozajn aferojn.

Ni demandas, fine, kial, iafoje, la Spiritoj venas aŭ foriras en iu difinita momento, kaj, post tiu momento, nek preĝoj nek petoj igas ilin reveni? Se la mediumo agus nur per la mensa impulso de la alestantoj, estas do evidente, ke, en ĉi tiu okazo, la kunagado de ĉiuj voloj devus stimuli lian mensklarecon. Se do li ne cedas al ties deziro, kiu estas cetere plifortigita de lia volo mem, li do obeas influon alian ol lian propran kaj de liaj ĉirkaŭantoj, influon, kiu tiel elmontras ja sian sendependecon kaj individuecon.

XVII

Se la skeptikeco koncerne la spiritisman doktrinon ne rezultas el sistema kontraŭstaro, en kiu ekzistas ia intereso, ĝi originas preskaŭ ĉiam el nekompleta kono de la faktoj; tio tamen ne malhelpas, ke iuj homoj arogas al si decidi la demandon, kvazaŭ ili ĝin perfekte konus. Oni povas esti tre sagaca, eĉ tre instruita, kaj ne havi komunan saĝon; nu, la unua signo de neperfekta juĝado ĉe iu persono estas opinii neerarema sian propran juĝon. Multaj homoj vidas ĉe la spiritismaj manifestiĝoj nur kuriozan aferon; ni esperas, ke, per la legado de ĉi tiu libro, ili trovos en tiuj eksterordinaraj fenomenoj ion alian ol simplan tempopasigilon.

La spiritisma scienco entenas du partojn, nome: la unuan, eksperimentan, kiu pritraktas la ĝeneralajn manifestiĝojn; la duan, filozofian, kiu studas la inteligentajn manifestiĝojn. Tiu, kiu observas nur la unuan, estas kvazaŭ iu, kiu konus fizikon nur per amuzaj eksperimentoj, ne esplorinte ĝisfunde tiun sciencon. La vera spiritisma doktrino troviĝas en la instruado donata de la Spiritoj, kaj la konoj, enhavataj en tiu instruado, estas tro gravaj, por esti akiritaj sen ia serioza, metoda studado, farata en silento kaj solerestado; efektive, nur tiel oni povas rimarki grandegan nombron da faktoj kaj nuancoj, kiujn pretervidas supraĵa observanto, kaj kiuj ebligas iun opinion. Se ĉi tiu libro havus nenian alian rezultaton, ol montri la seriozan flankon de la demando kaj instigi studojn sur ĉi tiu kampo, ĝi do jam multe farus; kaj mi gratulus min, ke mi estas elektita por farotaĵo, pri kiu, cetere, mi pretendas nenian personan meriton: la principoj, entenataj en ĉi tiu verko, ne estas kreaĵoj miaj, sed, pli ĝuste, ĝia tuta merito apartenas al la Spiritoj, kiuj ĝin diktis. Mi esperas, ke ĝi donos ankoraŭ unu rezultaton, nome gvidi la lernovolajn homojn, montrante al ili, en ĉi tiu studado, grandan, superan celon: la individuan kaj la socian progresadon, kaj indiki al ili la vojon, kiun ili ekprenu al tiu celo.

Ni finu per lasta konsidero. Sondante la spacon, kelkaj astronomoj eltrovis, inter la dissemitaj ĉielaj korpoj, malplenaĵojn ŝajne ne konformajn al la leĝoj de la tuto; ili suspektis, ke tiuj malplenaĵoj devas esti okupitaj de globoj, kiujn iliaj okuloj ne atingis. Aliflanke, ili observis kelkajn efikojn, kies kaŭzo estis al ili nekonata, kaj ili diris: tie devas troviĝi iu mondo, ĉar tiu malplenaĵo ne povas ekzisti; tiuj efikoj devas havi ian kaŭzon. Juĝante do la kaŭzon laŭ ties efiko, ili povis kalkuli la elementojn de tiu kaŭzo, kaj poste la faktoj pravigis iliajn antaŭvidojn. Ni apliku ĉi tiun rezonadon al alia klaso da ideoj.

Se oni observas la serion de la estaĵoj, oni konstatas, ke ili formas seninterrompan ĉenon, ekde la senviva materio ĝis la plej inteligenta homo. Sed, inter la homo kaj Dio — kiu estas la “alfa” kaj la “Omega” de ĉiuj aĵoj (7) —, kia supermezura malplenaĵo! Ĉu estas laŭracie supozi, ke ĉe la homo finiĝas la eroj de tiu ĉeno, kaj ke li, sen mezaj gradoj, trapaŝas la distancon inter si kaj la senlimo? La prudento diras al ni, ke inter la homo kaj Dio devas ekzisti aliaj ĉeneroj, same kiel ĝi diris al la astronomoj, ke, inter la konataj mondoj, devas troviĝi aliaj mondoj nekonataj. Kiu filozofio plenigis tiun mankon? Spiritismo montras al ni, ke tiu spaco estas okupita de la ĉiurangaj estuloj de la nevidebla mondo; kaj tiuj estuloj estas neniuj aliaj, ol la Spiritoj de la homoj, atingintaj la diversajn nivelojn sur la ŝtuparo, kiu kondukas al la perfekteco; tiel, ĉio estas unu sola ĉeno, ekde la unua ĝis la lasta ero. Vi, kiuj neas la ekziston de la Spiritoj, plenigu do la spacon, kiun la Spiritoj okupas; kaj vi, kiuj mokas ilin, estu tiel kuraĝaj kaj ridu je la verkoj kaj je la ĉiopoveco de Dio!

Allan Kardec.

(7) Tio estas, la “komenco” kaj la “fino”. — La Trad .

Antaŭparolo

Fenomenoj, ne fariĝantaj laŭ la leĝoj de la vulgara scienco, sin ĉie manifestas kaj montras, ke ilia kaŭzo estas iu libera kaj inteligenta volo.

La prudento diras, ke inteligenta efiko nepre havas kiel kaŭzon inteligentan povon, kaj la faktoj pruvas, ke tiu povo kapablas sin komuniki kun la homoj per materialaj signoj.

Tiu povo, demandite pri sia naturo, deklaris, ke ĝi apartenas al la mondo de la spiritaj estuloj, forlasintaj la homan korpan envolvaĵon. Tiel estis konigita la doktrino pri la Spiritoj.

La komunikaĵoj inter la spirita kaj la korpa mondoj troviĝas en la naturo mem kaj tute ne estas supernaturaĵoj; tial iliajn postesignojn ni trovas ĉe ĉiuj popoloj kaj en ĉiuj tempoj; hodiaŭ ili estas ĝeneralaj kaj evidentaj al ni ĉiuj.

La Spiritoj sciigas, ke estas alveninta la tempo difinita de la Providenco por universala manifestado kaj ke, kiel adjutantoj de Dio kaj plenumantoj de Lia volo, ili havas la mision instrui la homojn kaj klarvidigi ties konsciencojn; tiel malfermiĝas nova epoko por la rebonigo de la homaro.

Ĉi tiu libro estas la kolekto de iliaj instruoj; ĝi estas skribita laŭ la ordono kaj diktado de la Superaj Spiritoj, por ke estu starigitaj la bazoj de racia filozofio, libera de la antaŭjuĝoj de ia sistemeco; ĝi enhavas nenion alian ol la esprimon de ilia penso kaj nenion ne submetitan al ilia ekzameno. Nur la metoda ordigo de la aferoj, la rimarkigoj kaj la formo de kelkaj partoj de la redaktaĵo reprezentas la laboron de tiu, kiu ricevis la mision publikigi ĉi tiun libron.

El la Spiritoj, kunhelpintaj por la farado de ĉi tiu verko, pluraj vivis dum diversaj tempoj sur la Tero, kie ili predikadis kaj praktikadis virton kaj saĝon; aliaj, laŭ sia nomo, apartenis al neniu persono, kies memoron la historio konservis; sed ilian superecon atestas la pureco de ilia doktrino kaj ilia identeco kun tiuj, kiuj havis alte estimatajn nomojn.

Jen la vortoj per kiuj ili donis, skribe kaj pere de pluraj mediumoj, la mision skribi ĉi tiun libron: “Okupiĝu, kun zorgo kaj persistemo, pri la laboro, kiun vi entreprenis kun nia helpo, ĉar tiu laboro estas nia. En ĝin ni metis la fundamentojn de la nova konstruaĵo, kiu nun ekstaras kaj kiu iam kolektos ĉiujn homojn en unu saman senton de amo kaj karitato; sed, antaŭ ol diskonigi ĝin, ni ĝin kune revizios, por ekzameni ĉiujn ĝiajn detalojn.

“Ni estos kun vi ĉiam, kiam vi petos, por helpi vin en via laboro, ĉar ĉi tiu misio estas nur parto de tiu, konfidita al vi kaj jam al vi sciigita de unu el ni.

“El la aferoj instruitaj al vi kelkajn vi devos gardi kun vi sola, ĝis nova ordono; ni sciigos al vi la momenton oportunan por ties publikigo; dume, meditu pri ili, por esti preta tiam, kiam ni diros al vi.

“Sur la fronto de la libro stampu la vinbertrunkon, kiun ni desegnis por vi (*) , ĉar ĝi estas la emblemo de la laboro de l’ Kreinto; ĉiuj materialaj principoj, plej kapablaj reprezenti korpon kaj spiriton, estas tie kunigitaj: la korpo estas la vinbertrunko, la spirito estas la suko; la animo, aŭ la spirito, ligita al la materio, estas la grajno. La homo subtiligas sian spiriton per laborado, kaj vi scias, ke nur per laborado de la korpo la spirito akiras scion.

“Ne malkuraĝigu vin kritiko. Vi renkontos obstinegajn kontraŭulojn, precipe en la rondo de homoj, kiujn interesas malpacoj. Vi renkontos tiajn eĉ en la mondo de la Spiritoj, ĉar tiuj, ankoraŭ ne tute liberigitaj el la materio, ofte

(*) La supre stampita vinbertrunko estas la faksimilo de tiu desegnita de la Spiritoj.

klopodas por dissemi dubon, pro malico aŭ neklereco; sed iradu ĉiam, kredu je Dio kaj paŝu plu fidplene: ni staros apud vi, por vin subteni; kaj alproksimiĝas la tempo, kiam la vero ĉie elŝprucos.

“La vantemo de iuj homoj, kiuj flatas al si ĉion scii kaj volas ĉion klarigi laŭ sia maniero, naskos neakordajn opiniojn; sed tiuj, kiuj havos en la okuloj la grandan principon de Jesuo, kuniĝos en la sama sento de amo al bono kaj interplektiĝos per frata ligilo, kiu ampleksos la tutan mondon: ili flanke lasos la bagatelajn diskutojn pri vortoj, por okupi sin pri esencaj aferoj; kaj la fundo de l’ doktrino estos ĉiam la sama por ĉiuj, kiuj ricevos komunikaĵojn de la Superaj Spiritoj.

“Nur kun persistemo vi sukcesos rikolti la frukton de viaj laboroj. La plezuro, kiun vi ĝuos vidante, ke la doktrino disetendiĝas kaj estas bone komprenata, estos al vi rekompenco, kies valoron vi konos eble pli ĝuste en la estonteco ol nun. Ne ĉagrenu vin do la dornoj kaj ŝtonoj, kiujn la nekredemaj kaj la malbonaj disĵetos sur vian vojon; konservu vian fidon: kun fido vi venos al la celo, kaj vi ĉiam indos helpon.

“Memoru, ke la bonaj Spiritoj helpas nur tiujn, kiuj servas Dion kun humileco kaj sinforgesemo, kaj forlasas iun ajn, kiu penas trovi, sur la vojo al la ĉielo, ian altigilon por teraj aferoj; tiuj Spiritoj foriras de apud la fiera kaj la ambicia. Fiero kaj ambicio estos ĉiam baro inter la homo kaj Dio; ili estas vualo, kaŝanta la ĉielajn radiojn, kaj Dio ne povas, per blindulo, igi kompreni lumon.”

Skta Johano, la Evangeliisto, Skta Aŭgusteno, Skta Vincento de Paŭlo, Skta Ludoviko, La Spirito de Vero, Sokrato, Platono, Fénelon, Franklin, Swedenborg k.a.

UNUA PARTO

Primaraj kaŭzoj

ĈAPITRO I - DIO

1. Dio kaj la Senfino. — 2. Pruvoj pri la ekzisto de Dio.— 3. Atributoj de Dio. — 4. Panteismo.

Dio kaj la Senfino

1. Kio estas Dio?

“Dio estas la superega intelekto, primara kaŭzo de ĉiuj estaĵoj.” (*)

2. Kion oni komprenu kiel senfinon?

“Tion, kio havas nek komencon nek finon: tion nekonatan; ĉio, kio estas nekonata, estas senfina.”

3. Ĉu oni povus diri, ke Dio estas la senfino?

(*)

La tekstoparto inter krampetoj, post la demandoj, estas la respondoj mem, donitaj de la Spiritoj. Diferencas per alia preslitero la rimarkoj kaj klarigoj, aldonitaj de la aŭtoro, kiam ĉi tiuj povus esti konfuzitaj kun la respondoj.

Sed, kiam tiuj komentarioj de la aŭtoro formas tutajn ĉapitrojn, ili estas presitaj kiel ordinare, ĉar tiam miskompreno ne estas ebla.

“Nekompleta difino. Malriĉeco de la lingvo de la homoj, nesufiĉa por difini aferojn superajn ol ilia intelekto.”

Dio estas senfina laŭ Sia perfekteco, sed senfino estas abstraktaĵo; diri, ke Dio estas la senfino, estas preni la atributon por la kaŭzo mem kaj difini ion nekonatan per io ankoraŭ malpli konata.

Pruvoj pri la ekzisto de Dio

4. Kie ni povas trovi la pruvon pri la ekzisto de Dio?

“En la aksiomo, kiun vi uzas en viaj sciencoj: ne estas efiko sen ia kaŭzo. Serĉu la kaŭzon de ĉio, kio ne estas homa faro, kaj via prudento respondos al vi.”

Por kredi je Dio, sufiĉas ekrigardi la kreaĵojn. La universo ekzistas, kaj havas do ian kaŭzon. Dubi pri la ekzisto de Dio estus tiel same, kiel nei, ke ĉiu efiko havas ian kaŭzon, kaj aserti, ke la nenio povis ion naski.

5. Kian konsekvencon ni tiru el la intuicia sento, kiun ĉiuj homoj portas, pri la ekzisto de Dio?

“Ke Dio ja ekzistas; ĉar, alie, kia estus la origino de tia sento, se ĉi tiu estus tute senbaza? Ĝi estas ankoraŭ konsekvenco de la principo, ke ne ekzistas efiko sen ia kaŭzo.”

6. Ĉu la intima sento, kiun ni havas pri la ekzisto de Dio, ne estus rezultato de edukado kaj produkto de akiritaj ideoj?

“Se estus tiel, kial viaj sovaĝuloj havus tian senton?”

Se la sento pri la ekzisto de ia superega estulo estus nura frukto de instruado, ĝi ne estus universala kaj ekzistus, kiel la sciencaj konoj, nur ĉe la homoj, ricevintaj tiun instruadon.DIO 61 7. Ĉu povus esti trovita la primara kaŭzo de la kreado de la aĵoj ĉe la intimaj proprecoj de la materio?

“Kia estus do la kaŭzo de tiuj proprecoj? Necesas ĉiam ia primara kaŭzo.”

Atribui la komencan formadon de la aĵoj al la intimaj proprecoj de la materio estus preni la efikon por la kaŭzo, ĉar tiuj proprecoj estas ankaŭ efiko, kiu nepre devas havi ian kaŭzon.

8. Kion ni pensu pri la opinio, kiu atribuas la unuan formadon al ia okaza kombino de la materio, alivorte, al la hazardo?

“Alia absurdo! Kia saĝa homo povas rigardi hazardon kiel intelektan estaĵon? Krom tio, kio estas hazardo? Nenio.”

La harmonio, kontrolanta la mekanismon de la universo, evidentigas antaŭdifinitajn kombinojn kaj celojn, kaj ĝuste pro tio ĝi montras la ekziston de iu intelekta potenco. Atribui la komencan formadon al hazardo estus sensencaĵo, ĉar hazardo estas blinda kaj ne povas naski la efikojn de intelekto.

Intelekta hazardo jam ne estus hazardo.

9. Kie oni vidas ĉe la primara kaŭzo superegan intelekton, superan ol ĉiuj intelektoj?

“Vi havas proverbon, kiu tekstas: “laŭ la frukto oni arbon ekkonas”. Nu! Rigardu la frukton kaj serĉu ties arbon. Nekredemo naskiĝas el malhumileco. Malhumila homo akceptas nenion super si, kaj pro tio li sin nomas forta spirito. Kompatinda estulo, kiun ekblovo de Dio povas neniigi!”

La povo de iu intelekto estas juĝata laŭ ties faroj; ĉar neniu homo povas ja krei tion, kion la Naturo kreas, tial la primara kaŭzo de la kreitaĵaro povas esti nenio alia, ol ia intelekto supera ol la homaro.

Kiaj ajn estas la mirindaĵoj, farataj de la homa intelekto, tiu ĉi havas, siavice, ian kaŭzon; kaj ju pli grandaj la faroj de tiu intelekto, des pli granda devas esti la primara kaŭzo. Ĝuste tiu superega intelekto estas la primara kaŭzo de ĉiuj aĵoj, kia ajn estas la nomo, kiun la homo donas al ĝi.

Atributoj de Dio

10. Ĉu la homo povas kompreni la intiman naturon de Dio?

“Ne; tio estas sento, kiu mankas al la homo.”

11. Ĉu estos iam donite al la homo kompreni la misteron de Dio?

“Kiam lia spirito ne estos plu nebuligita de la materio kaj kiam, per sia perfekteco, li estos alproksimiĝinta al Dio, tiam la homo ĉi Tiun vidos kaj komprenos.”

La malgrandeco de la homaj kapabloj ne ebligas al la homo kompreni la intiman naturon de Dio. Dum la infaneco de la homaro, la homo ofte ne distingas la Kreinton je la kreito kaj rigardas Lin kiel estulon kun samaj neperfektaĵoj; sed, laŭmezure kiel elvolviĝas la morala sento, la homa penso pli bone penetras la fundon de la ekzistaĵoj, kaj la homo formas al si pri Dio ideon pli ĝustan kaj konforman al la sana prudento, kvankam ja nekompleta estas tiu ideo.

12. Se ni ne povas koni la intiman naturon de ĉu ni kapablas almenaŭ prezenti al ni kelkajn el perfektaĵoj?

“Jes, kelkajn. Proporcie kiel li liberiĝas de la de l’ materio, la homo ilin pli bone komprenas, li duonvidas per la penso.”

Dio, Liaj jugo ilin 13. Kiam ni diras, ke Dio estas eterna, senfina; neŝanĝema, nemateria, unika, ĉiopova, superege justa kaj bona, ĉu ni ne havas kompletan ideon pri Liaj atributoj?

“El via vidpunkto, jes, ĉar vi kredas, ke vi ĉion ĉirkaŭkomprenas; sed sciu, ke multe da aferoj staras super la kompreno de l’ plej inteligenta homo, kaj por tiuj via lingvo, limigita al viaj ideoj kaj sentoj, ne havas taŭgajn esprimojn. La prudento diras al vi, efektive, ke Dio nepre posedas tiujn perfektaĵojn en plej alta grado, ĉar, en la okazo, se mankus al Li eĉ unu sola, aŭ se tiu ne estus senlima, Li jam ne estus supera ol ĉio kaj, sekve, Li ne estus Dio. Por stari super ĉiuj ekzistaĵoj, Dio ne povas submetiĝi al ia ajn sortovico, nek havi ian ajn el la neperfektaĵoj, kiujn konceptas la homa imagpovo.”

Dio estas eterna; se Li estus iam komenciĝinta, Li do estus elveninta el la nenio, aŭ estus kreita de iu antaŭa estulo. Tiel, ni iom post iom paŝas al la senlimo kaj al la eterno.

Li estas neŝanĝema; se Li povus ricevi aliiĝojn, la leĝoj de la universo havus neniom da fikseco.

Li estas nemateria; tio estas, lia naturo diferencas de ĉio, kion ni nomas materio; alie Li ne estus neŝanĝema, ĉar Li devus sperti la aliiĝojn de la materio.

Li estas unika; se ekzistus pli ol unu Dio, estus do pli ol unu penso kaj pluraj potencoj en la aranĝo de l’ universo.

Li estas ĉiopova; ĉar Li estas unika. Se Li ne havus la superegan potencon, ekzistus iu alia pli aŭ tiel pova kiel Li; Li ne estus farinta ĉiujn aĵojn, kaj tiuj, kiujn Li ne estus farinta, estus verko de alia dio.

Li estas superege justa kaj bona. La providenca saĝeco de la diaj leĝoj elmontriĝas ĉe la plej malgrandaj aferoj, kiel ĉe la plej grandaj; kaj tiu saĝeco ne lasas, ke ni dubu pri la justeco kaj boneco de Dio.

Panteismo

14. Ĉu Dio estas tute individua estulo aŭ, laŭ la opinio de kelkaj, ĉu Li estas la rezultanto de ĉiuj fortoj kaj intelektoj de la universo kunigitaj?

“Se estus tiel, Li ne estus Dio, ĉar Li estus efiko, ne kaŭzo; Li ne povas esti samtempe ambaŭ.

“Dio ekzistas, vi tion ne povas pridubi, kaj tio estas esenca afero; kredu min, ne iru pluen; ne enprofundiĝu en labirinton, el kiu vi ne povus eltiriĝi; tio ne farus vin pli bonaj, sed eble iom pli fieraj, ĉar vi pensus ion scii, dum, en efektiveco, vi scius nenion. Flanke lasu do ĉiujn tiajn sistemojn; multe da aliaj aferoj vin pli rekte koncernas, komencante de vi mem; studu viajn proprajn neperfektaĵojn, por ilin forskui de vi; tio estus al vi pli utila, ol deziri esplori tion, kio estas mem nepenetrebla.”

15. Kion pensi pri la opinio, laŭ kiu ĉiuj korpoj en la Naturo, ĉiuj estaĵoj, ĉiuj globoj de la universo, estas partoj de Dio kaj konsistigas, kune, Dion mem; alivorte, kion pensi pri la panteisma doktrino?

“Ne povante fariĝi Dio, la homo volas almenaŭ esti parto de Dio.”

16. Tiuj, kiuj praktikas tiun doktrinon, pretendas trovi en ĝi la demonstracion pri kelkaj el la atributoj de Dio. Ĉar la mondo estas senlima, Dio estas, ĝuste pro tio, senlima; ĉar la perfekta malplenaĵo aŭ nenio ekzistas en neniu loko, Dio estas ĉie; ĉar Li estas ĉie, tial Li havigas al ĉiuj naturaj fenomenoj inteligentan kaŭzon pro tio, ke ĉio estas neforigeble konsista parto de Dio.

Kion ni povas prezenti kontraŭ tiu rezonado?

“La prudenton; pripensu mature, kaj ne estos al vi malfacile konstati la absurdecon de tiu rezonado.”

Tiu doktrino faras el Dio materian estulon, kiu, kvankam Li havas superegan intelekton, estus, en grandaj mezuroj, tio, kio ni estas en malgrandaj.

Nu, se estus tiel, kaj ĉar la materio senĉese aliformiĝas, Dio estus neniel starema; Li povus sperti ĉiajn sortoŝanĝojn kaj eĉ havi ĉiajn homajn bezonojn; mankus al Li la neŝanĝemo, unu el la esencaj atributoj de la Dia Potenco. La proprecoj de la materio ne povas harmonii kun la ideo pri Dio, sen malaltigo de Dio en nia penso, kaj ĉiaj subtilaĵoj de sofismo ne sukcesos solvi la problemon pri Lia intima naturo.

Ni ne scias ĉion, kio Li estas, sed ni scias tion, kio Li ne povas ne esti. Panteismo estas tute kontraŭa al la plej esencaj kvalitoj de Dio kaj ne distingas inter kreinto kaj kreito, ĝuste tiel, kiel se oni volus, ke lerte elpensita maŝino estus neforigebla parto de la mekanikisto, kiu ĝin konstruis.

La inteligenteco de Dio elmontriĝas en Liaj verkoj, same kiel tiu de pentristo ĉe liaj bildoj; sed la verkoj de Dio ne estas Dio mem, same kiel bildo ne estas la pentristo, ĝin konceptinta kaj farinta.

ĈAPITRO II - ĜENERALAJ ELEMENTOJ DE LA UNIVERSO

1. Konado de la principo de la ekzistaĵoj. — 2. Spirito kaj materio. — 3. Proprecoj de la materio. — 4. Universa spaco.

Konado de la principo de la ekzistaĵoj

17. Ĉu estas donite al la homo koni la principon de la ekzistaĵoj?

“Ne; Dio ne permesas, ke ĉio estu konigita al la homo sur la Tero.”

18. Ĉu la homo povos iam penetri la misteron de la aĵoj, kiuj estas kaŝitaj antaŭ li?

“La vualo iom post iom leviĝas antaŭ li, laŭ tio, kiel li puriĝas; sed, por kompreni iujn aferojn, li bezonas kapablojn, kiujn li ankoraŭ ne posedas.”

19. Ĉu la homo ne povas, per la sciencaj esploroj, penetri kelkajn sekretojn de la Naturo?

“La scienco estas donita al li por lia progreso sur ĉiuj kampoj; sed li ne povas transpaŝi la limojn difinitajn de Dio.”

Ju pli profunde estas al la homo permesite eniĝi en tiujn misterojn, des pli granda devas esti lia admiro je la potenco kaj saĝeco de la Kreinto; sed, ĉu pro fiero, ĉu pro malforteco, lia intelekto mem lin ofte enretigas en iluzion; li amasigas sistemojn sur sistemojn, sed ĉiu pasanta tago montras al li, kiom da eraroj li akceptis kiel veraĵojn, kaj kiom da veraĵoj li forpuŝis kiel erarojn. Jen aliaj elreviĝoj por lia malhumileco.

20. Ĉu, krom la sciencaj esploroj, estas permesite al la homo ankaŭ ricevi pli altrangajn komunikaĵojn pri tio, kion liaj sentumoj ne kapablas atesti?

“Jes; kiam Dio konsideras tion utila, Li povas malkovri al la homo tion, kion la scienco ne konigas.”

Ĝuste per tiaj komunikaĵoj la homo ricevas, inter difinitaj limoj, la ekkonon de sia pasinteco kaj de sia estonta destino.

Spirito kaj materio

21. Ĉu la materio ekzistas ekde la tuta eterno, kiel Dio, aŭ ĉu ĝi estas iam kreita de Li?

“Dio sola scias tion. Tamen estas io, kion la prudento certe montras al vi, nome, ke Dio, modelo de amo kaj karitato, neniam estis senokupa. Kiom ajn malproksima vi prezentus al vi la komenciĝon de Lia agado, ĉu vi povas imagi Lin en neaktiveco eĉ unu sekundon?”

22. Oni ordinare difinas materion jene: ĉio, kio havas amplekson; ĉio, kio povas fari efikon sur niaj sentumoj; ĉio nepenetrebla; ĉu tiuj difinoj estas ekzaktaj?

“El via vidpunkto, jes, ĉar vi parolas nur laŭ via scio; sed la materio ekzistas ankaŭ en statoj nekonataj de vi; ĝi povas, ekzemple, esti tiel etereca kaj subtila, ke ĝi neniel efikas al la sentumoj; kaj tamen ĝi estas ja materio, kvankam tion vi ne rigardas kiel materion.”

— Kiel vi povas difini materion?

“Materio estas la ligilo katenanta la spiriton; ĝi estas la ilo, lin servanta, kaj sur kiun, samtempe, li agas.”

El ĉi tiu vidpunkto, oni povas diri, ke la materio estas la elemento, la perilo, per kiu kaj sur kiun la spirito agas.

23. Kio estas spirito?

“La intelekta principo de la universo.”

— Kia estas la intima naturo de la spirito?

“Ne estas facile analizi ĝin en via lingvo. Por vi, ĝi estas nenio, ĉar la spirito ne estas io palpebla; sed por ni, ĝi estas io. Eksciu bone: la nenio estus la nulo, kaj la nulo ne ekzistas.”

24. Ĉu spirito estas sinonimo de intelekto?

“Intelekto estas esenca atributo de la spirito; sed ambaŭ konfuziĝas en komuna principo, kaj tial ambaŭ estas por vi kvazaŭ unu sola aĵo.”

25. Ĉu la spirito estas sendependa de la materio, aŭ ĉu li estas nura propreco de la materio, same kiel koloroj rilate al la lumo kaj sono al la aero?

“Spirito kaj materio estas malsamaj aferoj; sed la spirito devas kuniĝi kun la materio, por ke ĉi tiu ekhavu intelekton.”

— Ĉu tiu kuniĝo estas ankaŭ necesa, por ke la spirito povu sin manifesti? (Ni ĉi tie difinas spiriton kiel la principon de la intelekto, ne konsiderante la individuajn estulojn tiel nomatajn.) “Por via kompreno, ĝi estas necesa, ĉar vi ne havas tian fiziologian organizaĵon, ke vi perceptus spiriton sen materio; viaj sentumoj ne estas faritaj por tio.”

26. Ĉu oni povas koncepti spiriton sen materio, kaj materion sen spirito?

“Sendube, per la penso.”

27. Ĉu do ekzistas du ĝeneralaj elementoj en la universo, nome: materio kaj spirito?

“Jes, kaj super ĉio Dio, la Kreinto, la Patro de ĉiuj estaĵoj. Tiuj tri elementoj estas la principo de ĉio, kio estas: ili formas la universan trion. Sed, al la materia elemento estas necese aldoni la universan fluidaĵon, kiu estas la perilo inter la spirito kaj la ĝustasenca materio, ĉar tiu ĉi estas tro maldelikata, por ke la spirito efiku sur ĝin. Kvankam, ĝis ioma grado, oni povas enklasigi la universan fluidaĵon en la materian elementon, tiu fluidaĵo tamen distingiĝas per apartaj proprecoj; se ĝi estus ja materio, ne estus motivo por tio, ke ankaŭ la spirito ne estus materio. Ĝi staras inter spirito kaj materio; per siaj nenombreblaj kombinoj kun la materio, kaj, sub la ago de la spirito, ĝi kapablas naski la senfinan plurecon de la ekzistaĵoj, de kiuj vi konas nur malgrandan parton.

Kiel elemento, servanta al la spirito, la universa, primitiva aŭ elementa fluidaĵo estas la principo, sen kiu la materio ne nur troviĝus en konstanta disdividado, sed ankaŭ neniam havus la proprecojn, kiujn la pezoforto donas al la korpoj.”

— Ĉu tiu fluidaĵo estus tiu, kiun ni nomas elektro?

“Ni diris, ke ĝi povas sperti sennombrajn kombinojn; tio, kion vi nomas elektra fluidaĵo, magneta fluidaĵo, estas modifitaj formoj de la universa fluidaĵo, kiu, ĝustadire, estas nenio alia ol materio pli perfekta, pli subtila, kaj kiu povas esti konsiderata sendependa.”

28. Ĉar la spirito estas mem io, ĉu ne estus do pli precize kaj pli kompreneble, se tiuj du ĝeneralaj elementoj estus nomataj: inerta materio kaj intelekta materio?

“Vortoj al ni nemulte gravas: la vortaro de via lingvo koncernas vin, por ke vi interkompreniĝu. Viaj diskutoj ekestas preskaŭ ĉiam de la malsama maniero, en kiu vi komprenas samajn vortojn, ĉar via lingvo estas tro nekompleta por esprimi aferojn, kiuj ne tuŝas viajn sentumojn.”

Evidenta fakto superstaras ĉiujn hipotezojn: ni vidas materion, kiu ne estas intelekta, kaj intelektan principon sendependan de materio. La origino kaj la kunrilato de ĉi tiuj du aferoj estas de ni nekonataj. Ĉu ili havas aŭ ne iun komunan originon kaj punktojn de necesa kontakto; ĉu la intelekto havas propran ekziston, ĉu ĝi estas propreco aŭ nura efiko; ĉu ĝi estas, kiel opinias kelkaj homoj, elfluaĵo de Dio — jen, kion ni nescias. Super ĉio ĉi, ni vidas intelekton, kiu staras super ĉiuj ceteraj, kiu ilin regas kaj kiu de ili distingiĝas per esencaj atributoj. Tiu superega intelekto — jen, kion ni nomas Dio.

Proprecoj de la materio

29. Ĉu la pezeco estas esenca atributo de la materio?

“Jes, de la materio, kia vi ĝin komprenas; sed, ne de la materio konsiderata kiel universa fluidaĵo. La subtila, etereca materio, konsistiganta tiun fluidaĵon, estas de vi rigardata kiel senpeza, kvankam ĝi estas ja la principo de via peza materio.”

Pezeco estas relativa propreco; la mondoj ne ekzistas pezoj, same nek malsuproj.

ekster la altirosferoj de kiel ekzistas nek suproj, 30. Ĉu la materio konsistas el unu sola aŭ el pluraj elementoj?

“El unu sola primitiva elemento. La korpoj, kiujn vi rigardas kiel simplajn, ne estas ĝustadire elementoj, sed aliigitaj formoj de la primitiva materio.”

31. El kio originas la diversaj proprecoj de la materio?

“Ili estas modifoj, kiujn la elementaj molekuloj ricevas ĉe sia kuniĝo kaj en difinitaj kondiĉoj.”

32. Laŭ ĉi tiu leĝo, ĉu la gustoj, la aromoj, la koloroj, la sono, la venenaj aŭ sanigaj kvalitoj de l’ korpoj estas do nuraj modifoj de unu sola primitiva substanco?

“Jes, sen ia dubo; ili ekzistas nur pro la strukturo de la organoj difinitaj por ilin percepti.”

Ĉi tiu principo estas pruvita per tio, ke ne ĉiuj perceptas en sama maniero la kvalitojn de la korpoj; io, kio plaĉas al ies gusto, tute malplaĉas al alia; unuj vidas blua tion, kion aliaj vidas ruĝa; tio, kio estas venena kontraŭ iuj, estas sendanĝera aŭ saniga por aliaj.

33. Ĉu la sama elementa materio povas ricevi ĉiajn modifojn kaj ekhavi ĉiajn proprecojn?

“Jes; kaj jen tio, kion vi devas kompreni, kiam ni (*) diras, ke ĉio estas en la tuto.”

— Tiu teorio, laŭŝajne, pravigas la personojn, kiuj akceptas en la materio nur du esencajn proprecojn: la forton kaj la movadon, kaj kiuj rigardas ĉiujn ceterajn proprecojn kiel duarangajn efikojn, variantajn laŭ la intenseco de la forto kaj la direkto de la movado, ĉu ne?

“Ĉi tiu opinio estas ĝusta. Estas necese aldiri: ankaŭ laŭ la kunaranĝo de la molekuloj, kiel vi vidas ekzemple en maldiafana korpo, kiu povas fariĝi travidebla, kaj kontraŭe.”

34. Ĉu la molekuloj havas difinitan formon?

“Sendube la molekuloj havas formon, sed, kiu ĝi estas, vi ne kapablas koncepti.”

— Ĉu tiu formo estas konstanta aŭ ŝanĝema?

“Konstanta ĉe la primitivaj elementaj molekuloj, sed ŝanĝema ĉe la duarangaj, kiuj estas nuraj kolektoj de la unuaj; tio, kion vi nomas molekulo, staras ankoraŭ tro malproksime de la elementa molekulo.”

(*) Ĉi tiu principo klarigas la fenomenon, konatan de ĉiuj hipnotigistoj, nome: havigi, per la potenco de l’ volo, al iu ajn substanco, ekzemple al la akvo, tre malsamajn proprecojn, iun difinitan guston, kaj eĉ la aktivajn kvalitojn de aliaj substancoj. Ĉar, efektive, ekzistas unu sola primitiva elemento kaj la proprecoj de l’ korpoj estas nenio alia ol rezulto de la modifoj de tiu elemento, tial sekvas, ke la malplej danĝera substanco havas tian saman principon, kian la plej malsaniga. Tiel, la akvo, kiu konsistas el unu volumo da oksigeno kaj du volumoj da hidrogeno, fariĝas detruema, se ĝia kvanto da oksigeno estas duobligita. Simila aliiĝo povas fariĝi per la magneta agado direktata de la volo.

Oksigeno, hidrogeno, nitrogeno, karbono kaj ĉiuj korpoj, kiujn ni konsideras simplaj, estas nur modifaĵoj de unu primitiva substanco. Pro nia nuna neebleco percepti - alie ol per la penso - tiun primitivan materion, tiuj korpoj, el nia vidpunkto, estas veraj elementoj, kaj ni povas, sen ia malutilo, ilin tiaj konsideri, ĝis nova tempo

.

Universa spaco

35. Ĉu la universa spaco estas senlima aŭ limigita?

“Senlima. Supozu limon al ĝi: kio ekzistus transe?

Tio konfuzas vian prudenton, mi ja scias, kaj tamen tiu sama prudento diras al vi, ke alie ne povus esti. Io sama okazas kun la senfino ĉe ĉiuj aferoj; ne sur via malgranda sfero vi kapablas kompreni la senfinon.”

Se ni supozus ian limon en la spaco, kiel ajn malproksima la penso ĝin konceptus, la prudento dirus al ni, ke, trans tiu limo, io nepre ekzistas; kaj tiel, ĉiam kaj ĉiam ankoraŭ la supozata limo plue ŝoviĝas, ĉar, eĉ se ni trovus la absolutan malplenaĵon, ĉi tiu estus ankoraŭ spaco.

36. Ĉu la absoluta vakuo ekzistas ie en la universa spaco?

“Ne, nenio estas malplena; kion vi kredas malplenaĵo, tio estas okupita de materio, kiun ne atingas viaj sentumoj kaj viaj aparatoj.”

ĈAPITRO III - LA KREADO

1. Formado de la mondoj. - 2. Formado de la vivantaj estaĵoj. – 3. Loĝatigo de la Tero. Adamo. – 4.

Diverseco de la homaj rasoj. – 5. Plureco de la mondoj. – 6. Konsideroj kaj konsentaj asertoj en la Biblio pri la mondkreado.

Formado de la mondoj

La universo entenas la senfinas nombron de la mondoj, kiujn ni vidas, kaj de la mondoj, kiujn ni ne vidas, ĉiujn animitajn kaj neanimitajn estaĵojn, ĉiujn astrojn, sin movantajn en la spaco, kaj ankaŭ la fluidaĵojn, kiuj ĝin plenigas.

37. Ĉu la universo estas kreita aŭ ekzistas ekde la tuta eterna tempo, kiel Dio?

“Sen ia dubo ĝi ne povus ekesti mem, kaj, se ĝi ekzistus ekde la tuta eterna tempo, kiel Dio, ĝi do ne estus faritaĵo de Dio.”

La prudento diras al ni, ke la universo ne faris sin mem kaj ke, ĉar ĝi ne povas esti ia hazardaĵo, ĝi devas do esti faritaĵo de Dio.

38. Kiel Dio kreis la universon?

“Uzante ian esprimon, mi diras: per Sia volo. Nenio havigas pli bonan ideon pri tiu ĉiopova volo, ol jenaj belaj vortoj de Genezo: Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo.” (8) 39. Ĉu ni povas ekkoni la manieron, kiel la mondoj estas formitaj?

“Ĉio, kion ni povas diri kaj kion vi sukcesos kompreni, estas, ke la mondoj ekestas el la plidensiĝo de la materio dissemita en la spaco.”

40. Ĉu, kiel oni hodiaŭ pensas, la kometoj estas ia komenco de plidensiĝo de la materio, mondoj en fazo de formiĝo?

“Jes, ĝuste. Sed absurdo estas kredi ilian influon; mi volas diri, tiun influon, kiun oni vulgare atribuas al ili; ĉar ĉiuj ĉielaj korpoj havas sian apartan influon sur iuj fizikaj fenomenoj.”

41. Ĉu tute elformita mondo povas malaperi, kaj ĉu la materio, ĝin konsistiganta, povas denome dissplitiĝi en la spaco?

“Jes. Dio renovigas la mondojn, same kiel Li renovigas la vivajn estaĵojn.”

42. Ĉu ni povas scii, kiom da tempo daŭris la formado de la mondoj, ekzemple de la Tero?

“Ni tion ne povas diri, ĉar Dio sola ĝin scias; kaj ja freneza estus tiu, kiu provus ekkoni la nombron da jarcentoj, kiun daŭris tiu formado.”

Formado de la vivantaj estaĵoj

43. Kiam la Tero komencis esti loĝata?

“En la komenco ĉio estas ĥaoso; la elementoj estis interkonfuzitaj. Iom post iom, ĉiu aĵo eksidis sur sia loko kaj, tiam, aperis la vivantaj estaĵoj, konformaj al la stato de la globo.”

44. El kie venis tiuj vivantaj estaĵoj sur la Teron?

“Ili jam ekzistadis tie en ĝermformo kaj nur atendis

(8) Genezo, ĉap. I, par. 3, el “La Malnova Testamento”, trad. de L. L. Zamenhof. – La Trad.

la momenton favoran al ilia elkoviĝo. La organaj principoj kuniĝis tuj, kiam ĉesis la forto, kiu tenis ilin disigitaj, kaj estigis la ĝermojn de ĉiuj vivantaj estaĵoj; la ĝermoj konservis sin en latenta kaj inerta stato, kiel la krizalido kaj la semoj de la vegetaĵoj, ĝis la momento favora al la elvolviĝo de ĉiu speco; tiam, la estaĵoj de ĉiu speco kuniĝis kaj multobliĝis.”

45. Kie troviĝis la organaj elementoj antaŭ la formado de la tero?

“Ili troviĝis en kvazaŭa fluida stato, en la spaco, meze inter la Spiritoj aŭ en aliaj planedoj, atendante la kreadon de la Tero, por komenci novan ekzistadon sur nova globo.”

La kemio montras al ni, ke la molekuloj de la neorganikaj korpoj kuniĝas por formi kristalojn kun konstanta reguleco, laŭ ĉiu speco, tuj kiam ili troviĝas en la postulataj kondiĉoj. La malplej granda aliiĝo de tiuj kondiĉoj sufiĉas por malhelpi la kuniĝon de la elementoj aŭ, almenaŭ, la regulan kunaranĝon, kiu formas la kristalon. Kial ne okazus same kun la organaj elementoj? Ni konservas dum jaroj plantosemojn, kiuj elvolviĝas nur en iu difinita temperaturo kaj en favora medio; oni vidis grajnojn de tritiko ĝermi post multaj jarcentoj. Ekzistas do en tiuj semoj ia latenta vivoprincipo, atendanta nur la oportunan okazon por sia elvolviĝo. Ĉu tio, kio ĉiutage okazadas antaŭ niaj okuloj, ne povus fariĝi ekde la origino de l’ terglobo? Ĉu tia formado de la vivaj estaĵoj, elirintaj el la ĥaoso per la forto mem de la Naturo, iel malpliigus la grandecon de Dio? Kontraŭe: ĝi plikonformiĝas al la ideo, kiun ni havas pri Lia potenco, kiu agas sur sennombrajn mondojn laŭ eternaj leĝoj. Tiu teorio, en vereco, ne solvas la demandon pri la origino de la elementoj de la vivo; sed Dio havas Siajn misterojn kaj difinis limojn al niaj esploroj.

46. Ĉu ankoraŭ hodiaŭ spontanee naskiĝas estaĵoj?

“Jes; sed la primitiva ĝermo jam ekzistadis en latenta stato. Ĉiutage vi atestas tiun fenomenon. Ĉu la histoj de la homo kaj bestoj ne enhavas ĝermojn de grandega nombro da vermoj, atendantaj, por sia elkresko, nur la putran fermentadon necesan al ilia ekzistado?

Ĝi estas malgranda mondo, kiu dormadas kaj kiu venas en la vivon.”

47. Ĉu la homa genro ankaŭ troviĝis inter la organaj elementoj entenataj en la tera globo?

“Jes, kaj ĝi ekaperis ĉe sia momento; ĝuste pro tio oni diras, ke la homo estas formita el ŝlimo de la Tero.”

48. Ĉu ni povas scii la momenton, kiam aperis la homo kaj aliaj estaĵoj vivantaj sur la Tero?

“Ne; ĉiuj viaj kalkuloj estas ĥimeroj.”

49. Se la ĝermo de la homa specaro troviĝis inter la organaj elementoj de la terglobo, kial ne ekestas hodiaŭ, memvole, homoj, kiel ĉe sia origino?

“La principo de la ekzistaĵoj kuŝas en la sekretoj de Dio; tamen, oni povas diri, ke la homoj, tuj post sia disvastiĝo sur la Tero, ensorbis la elementojn necesajn al ilia formado, kaj transigas tiujn elementojn pluen, laŭ la leĝoj de reproduktado. Io sama okazis al la ceteraj specoj de vivantaj estaĵoj.”

Loĝatigo de la Tero. Adamo

50. Ĉu la homa genro devenas de unu sola homo?

“Ne; tiu, kiun vi nomas Adamo, estis nek la unua, nek la sola, kiu loĝatigis la Teron.”

51. Ĉu ni povas scii, dum kiu epoko vivis Adamo?

“Proksimume dum tiu, kiun vi supozas: ĉirkaŭ kvar mil jarojn antaŭ la Kristo.”

La homo, kiun la tradicio nomas Adamo, estis unu el tiuj, postvivintaj, en iu regiono, kelkajn el la grandaj kataklismoj, kiuj, dum pluraj epokoj, skuegis la supraĵon de la terglobo; tiu homo fariĝis la trunko de unu el la rasoj nun vivantaj sur la Tero. La naturaj leĝoj kontraŭas al tio, ke la progresoj de la homaro, konstatitaj multe antaŭ la veno de la Kristo, povis fariĝi en kelkaj jarcentoj, kiel devus okazi, se la homo estus sur la tero nur de la tempo de la tiel nomata Adamo. Kelkaj personoj, pli Adamon mito aŭ alegorio, reprezentanta la la mondo.

prave, unuajn konsideras aĝojn de

Diverseco de la homaj rasoj

52. El kio originas la fizikaj kaj moralaj diferencoj, karakterizantaj la homajn rasojn sur la Tero?

“El la klimato, el la vivmaniero kaj el la kutimoj.

Tion saman oni rimarkas ĉe du filoj de l’ sama patrino: se ili estas edukitaj en malsamaj lokoj kaj manieroj, ili neniel intersimilas, el la morala vidpunkto.”

53. Ĉu la homo naskiĝis en pluraj lokoj de la terglobo?

“Jes, en pluraj lokoj kaj epokoj, kaj tiu estas unu el la kaŭzoj de la diverseco de la rasoj; poste, disiĝinte en malsamajn klimatojn kaj miksiĝinte kun aliaj rasoj la homoj estigis novajn tipojn.”

- Ĉu tiuj diferencoj konsistigas diversajn specojn?

“Tute ne; ĉiuj apartenas al unu sola familio; ĉu la varioj de iu frukto malebligas ĝin aparteni al unu sama speco?”

54. Ĉar la homoj ne devenas de unu sola, ĉu ili tial ne konsideru sin fratoj unuj de la aliaj?

“Ĉiuj homoj estas fratoj en la okuloj de Dio, ĉar ĉiuj estas animitaj de spirito kaj ĉiuj iras al sama celo.

Vi volas ekpreni la vortojn ĉiam laŭlitere.”

Plureco de la mondoj

55. Ĉu ĉiuj globoj, cirkulantaj en la spaco, estas loĝataj?

“Jes, kaj la surtera homo tute ne estas, kiel oni kredas, la unua per inteligenteco, boneco kaj perfekteco.

Tamen multaj homoj taksas sin alte estimindaj kaj reve kredas ĉi tiun planedeton la sola, kiu havas la privilegion posedi raciajn estulojn. Fiero kaj vantamo! Ili opinias, ke Dio kreis la universon nur kaj sole por ili!”

Dio loĝatigis la mondojn per vivaj estaĵoj, kiuj ĉiuj kunhelpas al la plenumado de Liaj providencaj projektoj.

Kredi, ke la vivaj estaĵoj estus limigitaj tie, kie ni loĝas en la universo, estus dubi pri la Dia saĝeco, kiu nenion faras senutilan. Dio destinis tiujn mondojn al celo pli serioza ol simpla amuzo por niaj okuloj. Krom tio, nenio pravigas, ĉu pro la pozicio, la amplekso aŭ la fizika strukturo de la Tero, la supozon, ke nur la Tero havas la privilegion esti loĝata, kun escepto de miloj da similaj mondoj.

56. Ĉu la fizika strukturo de la globoj estas la sama?

“Ne; ili neniom similas unuj al la aliaj.”

57. Se la fizika strukturo de la mondoj ne estas la sama, ĉu do sekvas, ke la estaĵoj, tie vivantaj, havas malsamajn fiziologiajn organizaĵojn?

“Sendube, same kiel viaj fiŝoj estas faritaj por vivi en la akvo, kaj la birdoj en la aero.”

58. Ĉu al la mondoj plej malproksimaj de la suno mankas lumo kaj varmo, ĉar la suno sin montras al ili kun aspekto de negrava stelo?

“Ĉu vi do kredas, ke ekzistas neniaj fontoj de lumo kaj varmo krom la suno? Ĉu neniom valoras la elektro, kiu, en iuj mondoj, ludas rolon de vi nekonatan, multe pli gravan ol sur la Tero? Cetere, ni ne diris, ke ĉiuj estaĵoj havas tian saman organismon, kiel vi, aŭ ke ili posedas organojn egalajn al la viaj.”

La kondiĉo de ekzistado de la estaĵoj, loĝantaj la plurajn mondojn, devas konformiĝi al la medio, kien tiuj estaĵoj estas vokataj por vivi. Se ni estus neniam vidintaj fiŝojn, ni ne komprenus, kiel iu estaĵo povus vivi en akvo. Tio sama okazas al la ceteraj mondoj, sendube posedantaj elementojn de ni nekonatajn. Ĉu ni ne vidas, sur la Tero, la longajn polusajn noktojn, lumigatajn de la elektro de la nordaj aŭroroj?

Ĉu ne estus ja eble, ke en iuj mondoj la elektro abundas pli ol sur la Tero, kaj ke ĝi tie havas ĝeneralan agadon, kies efikojn ni ne komprenas? Tiuj mondoj povas do havi en si mem la fontojn de lumo kaj varmo, necesajn al tieaj loĝantoj.

Konsideroj kaj konsentaj asertoj en la Biblio pri la mondkreado

59. La popoloj, laŭ sia instruiteco, faris al si tre malakordajn ideojn pri la mondkreado. La prudento, apogita sur la scienco, rekonis la neverŝajnecon de kelkaj teorioj; la teorio, donata de la Spiritoj, konfirmas la opinion, jam de longe akceptitan de la plej kleraj homoj.

La kontraŭdiro, kiun oni povas prezenti rilate tiun teorion, estas, ke tiu teorio ne akordas kun la teksto de l’ sanktaj libroj; sed pli profunda studado portas la konkludon, ke tiu malakordo estas pli ŝajna ol reala kaj rezultas de la interpreto de ofte alegoria esprimo.

La demando, ĉu Adamo estis la unua homo kaj unika patro de la surtera homaro, ne estas la sola, pri kiu la religiaj kredoj devis sin modifi. La turniĝado de la Tero ŝajnis, iam, tiel kontraŭa al la sankta teksto, ke en tiu aserto oni trovis pretekston por ĉiaj persekutoj; tamen la Tero turniĝas spite al la anatemoj; kaj neniu hodiaŭ tion povus refuti, sen malprofito por sia prudento mem.

La Biblio diras ankaŭ, ke la mondo estas kreita en ses tagoj kaj ke tiu kreado datiĝas de kvar mil jaroj antaŭ la naskiĝo de la Kristo. Antaŭ tiu tempo la Tero ne ekzistis; ĝi estas tirita el la nenio; la teksto estas formala. Sed, jen, la pozitiva scienco, la nefleksebla scienco pruvas la malon.

La formado de la terglobo troviĝas stampita per neelviŝeblaj signoj en la fosiliaj tavolaroj, kaj estas pruvite, ke la ses tagoj de la mondkreado estas ses periodoj, ĉiu el kiuj eble de centoj da jarmiloj. Tio ĉi ne estas ia sistemo, ia doktrino, ia izola opinio, sed fakto tiel reala kiel la movado de la Tero, kiun la teologio ne povas ne akcepti: evidenta pruvo pri la eraro, en kiun oni povas fali, se oni prenas laŭlitere la esprimojn de ofte figura dirmaniero. Ĉu ni do konkludo, ke la Biblio eraras? Ne, sed, kontraŭe, ke la homoj ĝin erare interpretis.

Sondante la arkivojn de la Tero, la scienco konstatis la ordon, laŭ kiu la vivantaj estaĵoj aperis sur la supraĵo de l’ planedo; tiu ordo akordas kun la indikita en la Genezo, kun tiu diferenco, ke tiu apero, anstataŭ esti mirakle elŝprucinta el la manoj de Dio en kelkaj horoj, fariĝis, ĉiam per Lia volo, laŭ la leĝo pri la naturaj fortoj, en kelke da jarmilionoj. Ĉu, pro tio, Dio estas malpli granda kaj malpli pova?

Ĉu Lia verko estas malpli bela pro tio, ke ĝi ne havas la prestiĝon de l’ subiteco? Certe, ne; oni farus pri Dio tre mizeran ideon, se oni ne rekonus Lian ĉiopovecon super la eternaj leĝoj, al kiuj la mondoj obeas. La scienco tute ne malaltigas la Dian verkon, sed, male, ĝi prezentas al ni tiun verkon kun aspekto pli grandioza kaj pli konforma al tio, kion ni scias pri la potenco kaj majesteco de Dio, ĉar tiu verko estas ja plenumita sen nuligo de la naturaj leĝoj.

Konsentante pri ĉi tiu parto kun Moseo, la scienco starigis la homon sur la lastan lokon en la ordo de l’ kreado de la vivantaj estaĵoj; sed Moseo diris, ke la universala diluvo okazis en la jaro 1650 a.K., kaj la geologio asertas, ke tiu granda kataklismo fariĝis, antaŭ ol aperis la homo, ĉar ne estas ĝis hodiaŭ trovitaj, sur la primitivaj tavoloj, postesignoj de homo kaj de samkategoriaj bestoj – laŭ la fizika vidpunkto; sed nenio pruvas, ke tio estas neebla; multaj eltrovoj jam naskis dubojn pri tiu scienca aserto; povos dio okazi, ke oni baldaŭ ekhavos la materialan certecon pri tiu antaŭeco de la homa raso kaj, tiam, oni konstatos, ke, pri tiu, kiel pri aliaj temoj, la biblia teksto estas figuro.

La demando kuŝas en tio, scii, ĉu la geologia kataklismo estas tiu sama travivita de Noa; nu, la tempo necesa al la formado de l’ fosiliaj tavoloj ne allasas konfuzon; kaj, kiam aperos signoj pri la ekzisto de la homo antaŭ la granda katastrofo, tiam estos pruvite, aŭ ke Adamo ne estis la unua homo, aŭ ke lia kreado perdiĝas en la nokto de l’ tempo.

Kontraŭ la evidenteco, konjektoj estas neeblaj; estos do necese akcepti la fakton, kiel estas akceptitaj la movado de la Tero kaj la ses periodoj de la mondkreado.

La ekzisto de la homo antaŭ la geologia diluvo estas ja ankoraŭ hipoteza; sed ni vidos tuj, ke ĝi ne estas tiel hipoteza kiel ĝi ŝajnas. Se ni konsentus, ke la homo aperis, la unuan fojon sur la Tero, kvar mil jarojn antaŭ la Kristo, kaj ke post 1650 jaroj la tuta homa raso estis detruita, escepte de unu sola familio, rezultas do, ke la loĝatigo de la Tero datiĝas nur de la tempo de Noa, tio estas, de 2350 jaroj antaŭ nia epoko. Nu, kiam la hebreoj migris en Egipton, en la dek-oka jarcento a.K., ili trovis tiun landon jam tre loĝata kaj kun tre progresinta civilizacio. La historio diras, ke en tiu tempo Hindujo kaj aliaj landoj estis same prosperaj; ĉi tie ni rezonas sen konsidero pri la kronologio de iuj popoloj, datiĝanta de multe pli antaŭa epoko. Oni devus do konsenti, ke, de la dudek-kvara ĝis la dek-oka jarcento a.K. – aŭ dum la daŭro de 600 jaroj - , ne nur la idaro de unu sola homo povis loĝatigi ĉiujn tiam konatajn grandegajn regionojn – se oni supozas, ke la ceteraj estis ankoraŭ senhomaj - , sed ankaŭ, ke, dum tiel mallonga intertempo, la homa genro supreniris de la absoluta bruteco de l’ primitiva stato ĝis la plej alta grado da intelekta elvolviĝo: tio kontraŭas ĉiujn antropologiajn leĝojn.

La diverseco de la rasoj konfirmas ĉi tiun opinion. La klimato kaj la kutimoj sendube modifas la fizikan karakteron; sed oni scias, ĝis kie ĉi tiuj kaŭzoj povas influi, kaj la fiziologia ekzameno pruvas, ke ekzistas inter iuj rasoj strukturaj diferencoj, pli profundaj, ol kiajn naskus la klimato. La kunmiksiĝo de rasoj produktas la mezajn tipojn; ĝi iom post iom forviŝas, sed ne kreas la ekstremajn karakterojn; ĝi naskas nur variojn; nu, por kunmiksiĝo de rasoj, estus nepre necesaj malsamaj rasoj; sed, kiel klarigi la ekziston de tiuj rasoj, se oni donas al ili originon komunan kaj tiel proksiman en la tempo? Kiel konsenti, ke, en kelkaj jarcentoj, iuj idoj de Noa ĝis tia grado aliiĝis, ke ili estigis, ekzemple, la etiopian rason? Tia metamorfozo ne estas pli akceptebla ol la hipotezo pri iu komuna origino de lupo kaj ŝafo, de elefanto kaj afido, de birdo kaj fiŝo. Ni rediras: nenio superas la evidentecon de l’ faktoj. Ĉio, kontraŭe, klariĝas, se oni akceptas la ekziston de la homo antaŭ la epoko, dum kiu oni ĝenerale kredas, ke li vivis, kaj la plurecon de fontoj de la rasoj; ke Adamo, vivinta antaŭ ses mil jaroj, loĝatigis nur ankoraŭ senhoman regionon; ke la diluvo, ĉe Noa, estis parta katastrofo, kiun oni konfuzas kun la geologia kataklismo; kaj fine, se oni konsideras la alegorian formon, karakterizan de la orienta stilo, trovatan en la sanktaj libroj de ĉiu popolo. Ne estas do saĝe akuzi frivole, kiel falsajn, doktrinojn, kiu povas, pli aŭ malpli frue, kiel tiom da aliaj, ankoraŭ disbati siajn kontraŭantojn.

La religiaj doktrinoj, anstataŭ perei, gloriĝas irante ŝultro ĉe ŝultro kun la scienco: jen la sola rimedo, kiun ili uzu, por prezenti al la skeptikuloj neniun vundeblan flankon.

ĈAPITRO IV

LA VIVOPRINCIPO

1. Organaj kaj neorganaj estaĵoj. – 2. Vivo kaj morto. – 3. Intelekto kaj instinkto.

Organaj kaj neorganaj estaĵoj

La organaj estaĵoj estas tiuj, enhavantaj iun fonton de intima aktiveco, kiu donas al ili la vivon; ili naskiĝas, kreskas, sin reproduktas per si mem kaj mortas, estas provizitaj per specialaj organoj por la plenumado de la agoj de la vivo necesaj al ilia konservado. Tiaj estas la homoj, la bestoj kaj la vegetaĵoj. La neorganaj estaĵoj estas ĉiuj, kiuj ne posedas vivoforton nek proprajn movojn, kaj kiuj konsistas el simpla densiĝo de la materio: tiaj estas la mineraloj, inter aliaj la akvo, la aero k. c.

60. Ĉu unu sama forto kunigas la elementojn de la materio en la organaj kaj en la neorganaj korpoj?

“Jes; la leĝo pri altiro estas la sama por ĉiuj.”

61. Ĉu estas ia diferenco inter la materio de la organaj kaj tiu de la neorganaj korpoj?

“La materio estas ĉie la sama; sed en la organaj korpoj ĝi troviĝas vivigita.”

62. Kiu nome estas la kaŭzo de la vivigo de l’ materio?

“Ties kuniĝo kun la vivoprincipo.”

63. Ĉu la vivoprincipio kuŝas en ia aparta aganto, aŭ ĉu ĝi estas propreco de la organa materio; unuvorte, ĉu ĝi estas efiko aŭ kaŭzo?

“Tiel efiko, kiel kaŭzo. La vivo estas efiko de la influo de iu aganto sur la materion; tiu aganto, sen la materio, ne estas vivo, same kiel la materio ne povas vivi sen tiu aganto. Ĉi tiu donas vivon al ĉiuj estaĵoj, kiuj ĝin ensorbas kaj asimilas.”

64. Ni jam vidis, ke spirito kaj materio estas du elementoj, konsistigantaj la universon; ĉu la vivoprincipo estas ia tria elemento?

“Jes, ĝi estas sendube unu el la elementoj necesaj al la strukturo de la universo; sed ĝi siavice originas de la universa materio, kiu por tio sin modifas; vi rigardas ĝin kiel elementon, similan al oksigeno kaj hidrogeno – cetere, ne primitivaj elementoj, ĉar ĉiuj venas el unu sama principo.”

– Ŝajnas do, ke la vivoforto ne estiĝas el tute alia primitiva aganto, sed el aparta propreco de la universa materio, aparta propeco, rezultanta de certaj modifoj; ĉu ne?

“Ĝi estas la sekvo de tio, kion ni diris.”

65. Ĉu la vivoprincipio troviĝas en iu el la de ni konataj korpoj?

“Ĝia fonto esta la universa fluidaĵo; ĝi estas tio, kion vi nomas vivigita magneta aŭ elektra fluidaĵo. Ĝi estas la perilo, la ligilo, inter spirito kaj materio.”

66. Ĉu la vivoprincipio estas la sama en ĉiuj organaj estaĵoj?

“Jes, sed modifita laŭ la specoj. Ĝi estas tio, kio donas al ili movokapablon kaj agpovon, kaj kio diferencigas ilin de la inerta materio; ĉar la movado de la materio ne estas vivo; la materio ricevas, ne komunikas, movon.”

67. Ĉu la vivoforto estas konstanta atributo de la vivoaganto, aŭ ĉu ĝi elvolviĝas nur per la funkciado de l’ organoj?LA VIVOPRINCIPO 83 “Ĝi elvolviĝas nur kun la korpo. Ĉu ni ne diris, ke tiu aganto sen la materio ne estas vivo? La kuniĝo de la du aĵoj estas necesa, por ke estu vivo.”

– Ĉu oni povas diri, ke la vivoforto estas en latenta stato, kiam la vivoaganto ne estas ligita al la korpo?

“Jes, ĝuste.”

La tuto de la organoj formas ian mekanismon, funkciantan per la intima aktiveco aŭ vivoprincipo, kiu ekzistas en ili.

La vivoprincipo estas la mova forto de la organaj korpoj. Samtempe, kiam la vivoaganto movas la organojn, la funkciado de ĉi tiuj subtenas kaj plifortigas la agadon de la vivoaganto, proksimume tiel, kiel frotado naskas varmon.

Vivo kaj morto

68. Kiu esta la kaŭzo de la morto de l’ organaj estaĵoj?

“La elĉerpiĝo de la organoj.”

– Ĉu ni povas kompari la morton al la ĉeso de la movo de difektita maŝino?

“Jes; se la maŝino estas malbone muntita, ĝia risorto rompiĝas; se la korpo estas malsana, la vivo estingiĝas.”

69. Kial iu lezo ĉe la koro, prefere ol iu difekto en alia organo, kaŭzas la morton?

“La koro estas vivomaŝino, sed ĝi ne estas la sola organo, kies difekto kaŭzas morton; ĝin estas nur unu el la esencaj radoj.”

70. Kio fariĝas la materio kaj la vivoprincipo de la organaj estaĵoj okaze de ties morto?

“La inerta materio malkomponiĝas kaj formas aliajn korpojn; la vivoprincipo revenas al la fluida maso.”

Ĉe la morto de l’ organa estaĵo, la elementoj, kiuj ĝin konsistigis, faras inter si novajn kombinojn por konstrui aliajn estaĵojn; ĉi tiuj elprenas el la universa fonto la principon de la vivo kaj de la aktiveco, kiun ili sorbas kaj asimilas, kaj kiun ili redonas al tiu fonto, kiam ili ĉesas vivi.

La organoj estas kvazaŭ penetritaj per vivofluidaĵo; ĉi tiu havigas al ĉiuj partoj de la organismo agokapablon, kiu, en iuj lezoj, rekunigas tiujn partojn kaj restarigas momente ĉesintajn funkciojn. Sed, kiam la elementoj, nepre necesaj al la harmonia funkciado de la organoj, estas detruitaj aŭ treege difektitaj, la vivofluidaĵo ne kapablas komuniki al ili la vivomovadon, kaj la estaĵo mortas.

La organoj pli aŭ malpli intense reagas unuj kontraŭ la aliaj; de la koncerto de l’ tuto rezultas ilia agado reciproka. Kiam ia ajn kaŭzo rompas tiun koncerton, iliaj funkcioj haltas, same kiel la funkciado de maŝino, kies esencaj pecoj estas difektitaj. Tute same, horloĝo konsumiĝas de la uzado aŭ elartikiĝas de akcidento: ĝia mova forto jam ne kapablas ĝin plu funkciigi.

En elektra aparato ni havas pli ekzaktan bildon de la vivo kaj de la morto. Tiu aparato gardas elektron, kiel ĉiuj korpoj el la Naturo, en latenta stato. La elektraj fenomenoj sin manifestas nur tiam, kiam la fluidaĵo estas incitita de ia speciala kaŭzo; tiam, ni povus diri, ke la aparato kvazaŭ vivas. Tuj kiam ĉesas tiu kaŭzo, la fenomeno ĉesas: la aparato reprenas sian inertecon. La organaj korpoj estus do kvazaŭaj piloj aŭ elektraj aparatoj, kie la aktiveco de la fluidaĵo estigas la fenomenon de la vivo: la ĉeso de tiu aktiveco alportas la morton.

La kvanto da vivofluidaĵo ne estas la sama en ĉiuj organaj estaĵoj; ĝi diversas laŭ la specoj kaj ne estas konstanta, tiel en unu individuo, kiel en la individuoj de unu sama speco.

Kelkaj estas, por tiel diri, saturitaj de vivofluidaĵo, dum aliaj apenaŭ havas sufiĉan kvanton; de tio rezultas, ke iuj havas pli aktivan, pli rezistan kaj, iamaniere, superabundan vivon.

La vivofluidaĵo elĉerpiĝas; ĝi povas fariĝi nesufiĉa por la konservado de l’ vivo, se ĝi ne estos refreŝigita per ensorbo kaj asimilado de substancoj ĝin enhavantaj.

La vivofluidaĵo transiĝas de unu en alian individuon. Tiu, kiu havas pli multe, povas ĝin liveri al iu, kiu havas malpli multe, kaj, ĉe iuj okazoj, reanimi baldaŭ estingiĝontan vivon.LA VIVOPRINCIPO 85

Intelekto kaj instinkto

71. Ĉu la intelekto estas atributo de la vivoprincipo?

“Ne, ĉar la vegetaĵoj vivas, sed ne pensas: ili havas nur organan vivon. Intelekto kaj materio estas nedependaj unu de la dua, ĉar iu korpo povas vivi sen intelekto; sed la intelekto povas sin manifesti nur pere de la materiaj organoj; estas necesa la kuniĝo de la spirito, por ke la vivigita materio ricevu intelekton.”

La intelekto estas speciala kapablo, propra al iuj klasoj da organaj estaĵoj; ĝi donas al ĉi tiuj, kune kun la penso, la volon agi, la konscion pri ilia ekzistado kaj individueco, kaj la rimedojn, por ke ili starigu rilatojn kun la ekstera mondo kaj prizorgu siajn bezonojn.

Estas do distingeblaj: 1-e, la senanimaj estaĵoj, konsistantaj sole el materio, sen vivoforto kaj intelekto, nome la mineraloj; 2-e, la vivigitaj senpensaj estaĵoj, formitaj el materio kaj dotitaj per vivoforto, sed ne per intelekto; 3-e, la animitaj pensokapablaj estaĵoj, formitaj el materio, dotitaj per vivoforto kaj, krom tio, posedantaj la intelektoprincipon, kiu havigas al ili la kapablon pensi.

72. Kiu estas la fonto de la intelekto?

“Ni jam diris: la universa intelekto.”

– Ĉu oni povus diri, ke ĉiu estaĵo ĉerpas ioman kvanton da intelekto el la universa fonto kaj ĝin asimilas, same kiel li ĉerpas kaj asimilas la principon de la materia vivo?

“Tio estas nura komparo, sed ne ĝusta, ĉar intelekto estas kapablo propra al ĉiu estaĵo kaj estas ĝia morala individueco. Cetere, vi jam scias, ke ekzistas aferoj, kiujn penetri ne estas donite al la homo, kaj ĉi tiu afero estas unu el ili.”

73. Ĉu instinkto estas nedependa de intelekto?

“Ne ĝustasence nedependa, ĉar instinkto estas kvazaŭa intelekto. Instinkto estas senrezona intelekto; per ĝi la estaĵoj estas instigataj prizorgi siajn bezonojn.”

74. Ĉu oni povas difini ian limon inter instinkto kaj intelekto, tio estas, indiki, kie finiĝas unu kaj komenciĝas la dua?

“Ne, ĉar ili ofte sin miksas; sed oni povas tre bone distingi la agojn de instinkto je tiuj de intelekto.”

75. Ĉu estas ĝuste aserti, ke la instinktaj kapabloj malpliiĝas, laŭmezure kiel la intelektaj kreskas?

“Ne; la instinkto ĉiam ekzistas, sed la homo ĝin flanken metas. La instinkto povas konduki ankaŭ al bono; ĝi estas tio, kio nin preskaŭ ĉiam gvidas, kaj iafoje pli sekure ol la prudento: ĝi neniam devojiĝas.”

– Kial la prudento ne ĉiam estas neerarema gvidanto?

“Ĝi estus tia, se ĝin ne forklinus malbona edukado, fiero kaj egoismo. La instinkto ne rezonas; la prudento permesas elekton kaj havigas al la homo liberan volon.”

Instinkto estas komenca intelekto, kiu diferencas de la ĝustasenca intelekto per tio, ke ĝiaj manifestiĝoj estas preskaŭ ĉiam spontaneaj, dum tiuj de intelekto rezultas de maturiĝinta decido.

La manifestiĝoj de la instinkto diversas laŭ la specoj kaj bezonoj. Ĉe la estaĵoj, kiuj konscias kaj perceptas la eksterajn aferojn, instinkto kuniĝas kun intelekto, tio estas, al volo kaj libereco.

DUA PARTO

La mondo de la Spiritoj

ĈAPITRO I

PRI LA SPIRITOJ

1. Origino kaj naturo de la Spiritoj. - 2. Primitiva normala mondo. - 3. Formo kaj ĉieestado de la Spiritoj. - 4. Perispirito. - 5. Diversaj ordoj da Spiritoj. - 6. Spirita hierarkio. - 7. Progresado de la Spiritoj. - 8. Anĝeloj kaj demonoj.

Origino kaj naturo de la Spiritoj

76. Kian difinon oni povas doni pri la Spiritoj? (1) “Oni povas diri, ke ili estas la intelektaj estuloj de la kreitaĵaro. Ili okupas la universon ekster la materia mondo.”

77. Ĉu la Spiritoj estas kreitaĵoj diferencaj de Dio, aŭ ĉu ili estas eliĝaĵoj aŭ partoj de Dio, kaj, pro tio, nomataj idoj de Dio?

“Dio mia! Ili estas Lia verko, ĝuste tiel, kiel maŝino estas fabrikaĵo de la homo; tiu maŝino estas produkto

(1) Ni uzas tie ĉi la vorton Spirito por difini individue la eksterkorpajn estulojn, ne la intelektan elementon de la universo.

de la homo, sed ĝi ne estas la homo mem. Vi scias, ke, kiam iu faras ion belan. kaj utilan, tiu nomas ĝin sia ido, sia kreaĵo. Nu! Tio sama okazas rilate al Dio: ni estas Liaj idoj, ĉar ni estas Lia verko.”

78. Ĉu la Spiritoj havis ian komencon aŭ ekzistas, kiel Dio, ekde la tuta eterna tempo?

“Se la Spiritoj ne estus ricevintaj ian komencon, ili do estus egalaj al Dio; ili estas Liaj kreaĵoj kaj subordigitaj al Lia valo. Dio ekzistas ekde la tuta eterno - tio estas neneigebla; sed, kiam kaj kiel Li kreis nin, tion ni tute ne scias. Vi povas diri, ke ni ne havis komencon, se, tion dirante, vi deziras esprimi, ke Dio, ĉar eterna, certe kreadis senhalte; sed, kiam kaj kiel ĉiu el ni estis farita, neniu scias: ĝuste tie kuŝas la mistero.”

79. Ĉar ekzistas du ĝeneralaj elementoj en la universo, nome la intelekta kaj la materia, ĉu oni povus diri, ke la Spiritoj konsistas el la intelekta elemento, same kiel la inertaj korpoj konsistas el la materia?

“Jes, evidente; la Spiritoj estas la individuigo de la intelekta principo, kiel la korpoj estas de la materia; la tempo kaj la maniero de tiu formado - jen, kion ni ne scias.”

80. Ĉu la kreado de la Spiritoj estas kontinua aŭ okazis nur ĉe la origino de la tempo?

“Ĝi estas kontinua, tio estas, Dio neniam ĉesis kreadi.”

81. Ĉu la Spiritoj estiĝas per si mem aŭ devenas unuj de la aliaj?

“Dio kreis ilin, kiel ĉiujn estaĵojn, per Sia volo; sed, mi ripetas, ilia origino estas mistero.”

82. Ĉu estas ĝuste aserti, ke la Spiritoj estas nemateriaj?

“Kiel difini ion, kiam mankas esprimoj por komparo kaj kiam oni posedas nesufiĉan lingvon? Ĉu iu denaska blindulo povas difini lumon? Nemateria ne estas la ĝusta vorto; senkorpa estus pli ĝusta: ĉar vi devas ja kompreni, ke, estante kreaĵo, la Spirito devas esti io ; ĝi estas kvintesenca materio, sed sen io analoga sur la Tero, kaj tiel etereca, ke ĝi ne tuŝas viajn sentumojn.”

Ni diras, ke la Spiritoj estas nemateriaj, ĉar ilia esenco diferencas de ĉio, kion ni konas kun la nomo materio. Popolo el blinduloj havus neniajn esprimojn por priskribi lumon kaj ties efikojn. Denaska blindulo kredas, ke li havas ĉiajn perceptojn per la orelo, la odorsento, la gusto kaj la palpado; sed li ne komprenas ideojn, kiujn li ricevus per la al li mankanta sentumo. Tiel ankaŭ, pri la esenco de la transhomaj estuloj ni estas veraj blinduloj. Ni ne kapablas difini ilin, krom per komparoj, ĉiam neperfektaj, aŭ per granda peno de nia imagpovo.

83. Ĉu la Spiritoj forfiniĝas? Oni komprenas, ke la principo, el kiu ili venas, estas eterna; sed, kion ni deziras scii estas tio, ĉu ilia individueco havos finon; ĉu, post difinita tempo, pli aŭ malpli longa, la elemento, ilin konsistiganta, disdividiĝas kaj revenas en la tuton, kiel okazas kun la materiaj korpoj. Estas malfacile kompreni, ke io, iam komenciĝinta, iam ne finiĝos.

“Estas multaj aferoj, kiujn vi ne komprenas, ĉar via intelekto estas limita; sed tio ne estas motivo, por ke vi ilin ne akceptu. Infano ne havas tian saman komprenpovon kiel lia patro, kaj neklerulo ne tian saman kiel klerulo. Ni diras, ke la ekzistado de la Spiritoj ne finiĝas, kaj nunmomente nenion pli ni povas sciigi.”

Primitiva normala mondo

84. Ĉu la Spiritoj konsistigas mondon apartan, ekster tiu, kiun ni vidas?

“Jes, la mondon de la Spiritoj aŭ de la senkorpaj intelektoj.”

85. Kiu nome el tiuj du mondoj: la spirita kaj la korpa, estas la ĉefa inter la ekzistaĵoj?

“La spirita mondo, kiu antaŭekzistas kaj transvivas ĉion.”

86. Ĉu la korpa mondo povus ĉesi ekzisti, aŭ esti neniam ekzistinta, sen konsekvenca aliiĝo de la esenco de la spirita mondo?

“Jes, ili havas inter si nenian dependecon, tamen ilia kunrilateco estas konstanta, ĉar ili senĉese agas unu sur la duan.”

87. Ĉu la Spiritoj okupas ian difinitan kaj limigitan regionon en la spaco?

“La Spiritoj estas ĉie; ili okupas la senfinan spacon.

Ĉiumomente vi havas ĉe vi kelkajn, kiuj vin observas kaj influas sur vin, sen via konscio. La Spiritoj estas unu el la potencoj de la Naturo; ili estas la iloj, kiujn Dio uzas por plenumi Siajn providencajn projektojn; sed ne ĉiuj Spiritoj iras ĉien, ĉar ekzistas regionoj nealireblaj por tiuj malpli progresintaj.”

Formo kaj ĉieestado de la Spiritoj

88. Ĉu la Spiritoj havas difinitan, limigitan kaj konstantan formon?

“En viaj okuloj, ne; en la niaj, jes; ili estas, se vi volas tiel diri, ia flamo, ia lumaĵo aŭ ia etereca fajrero.”

— Ĉu tia flamo aŭ fajrero havas koloron?

“Por vi ĝi varias ekde la malhela koloro ĝis la rubena brilo, laŭ tio, ĉu la Spirito estas pli aŭ malpli pura.”

Ni ordinare reprezentas la geniojn kun flamo aŭ stelo sur la frunto; ĝi estas alegorio, proksimume reprezentanta la eterecan naturon de la Spiritoj. Tiun emblemon oni lokas sur la supran parton de la kapo, ĉar tie sidas la intelekto.

89. Ĉu la Spiritoj bezonas iom da tempo por traflugi la spacon?

“Jes; sed tiu tempo estas rapida kiel la penso.”

— Ĉu la penso ne estas la translokiĝanta animo mem? “Kiam la penso estas ie, la animo estas ankaŭ tie, ĉar pensanto estas la animo. La penso estas unu el ĝiaj atributoj.”

90. Ĉu la Spirito, iranta de loko al loko, konscias pri la distanco trairata, pri la spaco traflugata; aŭ ĉu li sin subite transportas al la loko, kien li volas iri?

“Okazas ambaŭ aferoj; la Spirito povas ja, se li volas, koni la distancon, kiun li trairas, sed tiu distanco povas ankaŭ tute forviŝiĝi; tio dependas de lia volo kaj ankaŭ de lia pli aŭ malpli rafinita naturo.”

91. Ĉu la materio ne estas baro kontraŭ la trapaso de la Spiritoj?

“Ne; ili penetras ĉion; aero, tero, akvo kaj eĉ fajro povas esti, tute egale, trapasataj de Spiritoj.”

92. Ĉu la Spiritoj estas nature dotitaj per la kapablo de ĉieestado; alivorte, ĉu iu sama Spirito povas sin disdividi aŭ troviĝi en pluraj lokoj samtempe?

“La Spirito sin ne disdividas; sed ĉiu estas centro disradianta en pluraj direktoj, kaj tial ŝajnas, ke li estas samtempe en pluraj lokoj. Vi vidas la sunon, kiu estas unu sola, disradii ĉirkaŭ sin kaj disĵeti lumon tre malproksimen; malgraŭ tio, ĝi ne diseriĝas.”

– Ĉu ĉiuj Spiritoj disradias sampotence?

“Ili tre diferencas inter si; tio dependas de la grado da pureco de ĉiu Spirito.”

Ĉiu Spirito estas unuo nedividebla, tamen kapablanta disetendi la penson en diversajn lokojn, sen ia disrompo. Nur laŭ tiu ĉi senco oni komprenu la kapablon de ĉieestado, atribuatan al la Spiritoj. Tiel same, fajrero ĵetas malproksimen sian lumon kaj estas videbla el ĉiuj punktoj sur la horizonto.

Tiel, ankaŭ, iu persono, sin ne delokante nek sin disdividante, povas transsendi ordonojn, signojn kaj movojn al pluraj lokoj.

Perispirito

93. Ĉu la Spirito mem estas nekovrita aŭ, kiel opinias iuj homoj, ĉu li estas envolvita en ia substanco?

“Envolvas la Spiriton substanco, etereca por via rigardo, sed ankoraŭ tre maldelikata por la nia; sufiĉe etereca tamen, por ke la Spirito povu altiĝi en la atmosfero kaj transiri de loko al loko.”

Kiel ĝermo de frukto estas ĉirkaŭita de la perispermo, tiel ankaŭ la Spirito, ĝustadirite, estas kovrita de envolvaĵo, kiun, por komparo, oni povas nomi perispirito.

94. El kie la Spirito ĉerpas tiun duonmaterian envolvaĵon?

“El la universa fluidaĵo, ĉirkaŭanta ĉiun globon.

Pro tio la perispirita envolvaĵo ne estas la sama en ĉiuj mondoj ; pasante de unu al alia mondo, la Spirito ŝanĝas sian envolvaĵon, same kiel vi ŝanĝas vian veston.”

— Tial, kiam Spiritoj, loĝantaj superajn mondojn, venas sur la Teron, ili surmetas pli maldelikatan perispiriton?

“Ili bezonas vesti sin per via materio; tion ni jam diris.”

95. Ĉu la duonmateria envolvaĵo de la Spirito prenas difinitajn formojn kaj estas perceptebla?

“Jes; formon, laŭ la plaĉo de la Spirito; li prenas formon videblan kaj eĉ palpeblan, kaj tiel li kelkafoje aperas al vi, ĉu en sonĝoj, ĉu en maldormeco.”

Diversaj ordoj da Spiritoj

96. Ĉu la Spiritoj estas ĉiuj egalaj, aŭ ĉu ekzistas en ilia rondo ia hierarkio?

“Ili apartenas al diversaj ordoj, laŭ la respektive atingitaj gradoj da perfekteco.”

97. Ĉu ekzistas difinita nombro da ordoj aŭ da perfekteco inter la Spiritoj?

“Tiu nombro estas senlima, ĉar inter tiuj estas nenia limlinio, kvazaŭ ia baro; kaj tial oni laŭvole pli aŭ malpli multigi tiujn ordojn; tamen, gradoj ordoj povas se oni konsideras iliajn ĝeneralajn karakterojn, oni povas ilin redukti al tri ĉefaj ordoj.

“Oni povas loki en la unuan ordon tiujn, alvenintajn al la perfekteco: la Spiritojn purajn; en la duan tiujn, troviĝantajn en la mezo de la ŝtuparo : la deziro al bono estas ilia absorba zorgo. Tiuj lastgradaj ankoraŭ troviĝas ĉe la komenco de sia suprenirado : la neperfektaj Spiritoj ; ĉi tiujn karakterizas neklereco, inklino al malbono kaj ĉiaj malnoblaj pasioj, kiuj malrapidigas ilian progreson.”

98. La duaordaj Spiritoj nutras nur la deziron al bono; ĉu ili havas ankaŭ la kapablon ĝin praktiki?

“Ili havas tiun kapablon laŭ la grado de sia perfekteco: unuj scipovas la sciencojn, aliaj havas saĝon kaj bonecon; sed ĉiuj devas ankoraŭ elporti provojn.”

99. Ĉu ĉiuj triaordaj Spiritoj estas esence malbonaj?

“Ne, kelkaj faras nek malbonon nek bonon; aliaj, kontraŭe, plezuras per la malbono kaj ĝojas tiam, kiam ili havas okazon ĝin fari. Krom tiuj, estas ankaŭ la frivolaj aŭ gajpetolemaj Spiritoj, pli malpacigemaj ol malbonaj, pli inklinaj al ŝerco ol ĝustadire al malico, plezurantaj trompi kaj kaŭzi negravajn ĉagrenojn, pro kiuj ili ridas.”

Spirita hierarkio

100. Antaŭkomencaj rimarkoj. - La klasigo de la Spiritoj sin bazas sur la grado da progreso, ĉe kiu ili respektive troviĝas, sur la akiritaj kapabloj kaj sur la neperfektaĵoj, de kiuj ili devas sin liberigi. Ĉi tiu klasigo estas tamen neniel absoluta; ĉiu kategorio prezentas difinitan karakteron nur tiam, kiam konsiderata rilate al la tuto; de unu al alia grado la transiro estas apenaŭ sentebla, kaj sur la limoj la nuanco elviŝiĝas, same kiel okazas al la naturaj regnoj, al la ĉielarkaj koloroj, aŭ, ankoraŭ, al la fazoj de la homa vivo. Oni povas do starigi pli aŭ malpli grandan nombron da klasoj, laŭ la prismo, tra kiu oni rigardas la demandon.

Okazas ĉi tie tio sama, kio al ĉiuj sistemoj de sciencaj klasigoj : tiuj sistemoj povas esti pli aŭ malpli kompletaj, pli aŭ malpli raciaj aŭ oportunaj por la kompreno; tamen, kiaj ajn ili estas, ili ne modifas la fundon mem de la scienco. Demandite pri ĉi tiu afero, la Spiritoj povis do neakordi pri la nombro de la kategorioj ; sed tio estas bagatelaĵo. Kelkaj homoj faris el tiu ŝajna neakordeco armilon, ne pensante pri tio, ke la Spiritoj alligas nenian gravecon al pure konvenciaj aferoj. Por la Spiritoj penso estas ĉio: ili lasas al ni formon, elekton de vortoj, klasigojn, unuvorte, sistemojn.

Ni ankoraŭ faru jenan konsideron, kiun oni neniam malatentu: inter la Spiritoj, kiel inter la homoj, estas multe da nekleraj, kaj tial oni neniam estus tro singarda kontraŭ la inklino kredi, ke ili ĉiuj devas nepre scii ĉion, nur pro tio, ke ili estas Spiritoj. Ĉia klasigo postulas metodon, analizon kaj profundan konadon de la demando.

Nu, en la mondo de la Spiritoj, tiuj posedantaj nevastajn konojn estas, kiel la nekleruloj de nia mondo, nekapablaj kompreni ian sintezon, formuli ian sistemon; ili ne konas, aŭ nur neperfekte komprenas, ian ajn klasigon; laŭ ilia opinio, ĉiuj Spiritoj al ili superaj apartenas al la unua ordo, ĉar ili ne kapablas taksi la nuancojn de scio, kompetenteco kaj moralo, kiuj distingigas tiujn superajn estulojn, same kiel faras neinstruita homo rilate la civilizitajn personojn. Eĉ la Spiritoj, kapablaj tion fari, povas neakordi pri detaloj, precipe tiam, kiam disdividado estas neniel absoluta. Linneu, Jussieu, Tournefort, ĉiu havis sian apartan metodon, sed la botaniko pro tio ne ŝanĝiĝis, ĉar ja ili ne elpensis la vegetaĵojn, nek ties karakterojn, sed nur observadis analogiojn kaj laŭ ĉi tiuj ili formis grupojn aŭ klasojn. Ne alimaniere ni agis; ni elpensis nek la Spiritojn, nek ties karakterojn; ni vidis kaj observis; ni juĝis ilin laŭ iliaj vortoj kaj agoj, kaj poste ni klasigis ilin laŭ iliaj similecoj, nin bazante sur la informoj donitaj de ili mem. La Spiritoj ordinare konsentas tri ĉefajn kategoriojn aŭ tri grandajn grupojn. En la lasta kategorio, tiu plej malalta en la hierarkio, troviĝas la neperfektaj Spiritoj, karakterizitaj per la superrego de la materio kaj per ilia inklino al malbono. Tiuj duakategoriaj karakterizas sin per la regado de la Spirito super la materio kaj per la deziro al bono: ili estas la bonaj Spiritoj. La unua kategorio, fine, enkalkulas la purajn Spiritojn, tiujn, kiuj jam atingis la superegan gradon da perfekteco.

Ĉi tiu klasigo ŝajnas al ni perfekte racia kaj prezentas tre difinitajn karakterojn; restis al ni nur reliefigi, per sufiĉa nombro da subkategorioj, la ĉefajn nuancojn de la tuto. Tion ni faris kun la helpo de la Spiritoj, kies bonvolaj instruoj neniam mankis al ni.

Laŭ ĉi tiu klasigo estas facile difini la ordon kaj la gradon da supereco aŭ malsupereco de la Spiritoj, kun kiuj ni povas rilati, kaj, sekve, taksi la gradon da fido kaj estimo, kiujn ili indas de ni; ĝi estas kvazaŭ la ŝlosilo de la spiritisma scienco, ĉar, konigante al ni la intelektajn kaj moralajn malegalaĵojn de la Spiritoj, nur ĝi klarigas la anomaliojn ĉe la komunikaĵoj. Ni devas tamen rimarkigi, ke la Spiritoj ne ĉiam apartenas al tiu aŭ tiu alia klaso; ĉar iliaj progresoj fariĝas nur iom post iom kaj ofte en unu direkto pli ol en alia -, tial ili povas kunigi en si la karakterojn de pluraj kategorioj, kion estas facile konstati per iliaj agoj kaj parolo.

Tria ordo – Neperfektaj Spiritoj

101. ĜENERALAJ KARAKTEROJ. — Regado de la materio super la spirito; inklino al malbono; neklereco, fiero, egoismo kaj ĉiaj malnoblaj pasioj devenantaj de tiuj.

Ili havas intuicion pri Dio, sed Lin ne komprenas.

Ne ĉiuj estas esence malbonaj; ĉe kelkaj ekzistas prefere frivoleco, senlogikeco kaj ruzeco, ol vera malico.

Kelkaj faras nek bonon, nek malbonon, sed ĝuste pro tio, ke ili ne praktikas bonon, ili ja elmontras malsuperecon.

Aliaj, kontraŭe, plezuras ĉe malbono kaj ĝojas, kiam ili havas okazon ĝin fari.

Ili povas aligi la intelekton al malico aŭ al ruzeco; sed, kia ajn estas ilia intelekta disvolviĝo, ili havas ne altajn ideojn kaj pli aŭ malpli abomenindajn sentojn.

Iliaj konoj pri la aferoj de la spirita mondo estas tre malvastaj, kaj la malmulto, kiun ili scias, miksiĝas kun la ideoj kaj antaŭjuĝoj de la enkorpa vivo. Ili kapablas doni al ni nur falsajn kaj nekompletajn ideojn; sed atenta observanto ofte trovas en iliaj komunikaĵoj, kvankam neperfektaj, konfirmon pri la grandaj veraĵoj, instruataj de la Superaj Spiritoj.

Ilia karaktero elmontriĝas per ilia parolo. Ĉiu Spirito, ellasanta en siaj komunikaĵoj malbonan penson, povas esti klasigita en la trian ordon; sekve, ĉia malbona penso, inspirata al ni, venas de iu Spirito de tiu ordo.

Ili vidas la feliĉon de la bonuloj, kaj tio estas por ili senĉesa turmento, ĉar ili suferas ĉiajn ĉagrenojn, kiujn envio kaj ĵaluzo povas naski.

Ili konservas la memoron kaj percepton de la suferoj de sia enkorpa vivo, kaj tiu impreso estas ofte pli peniga ol la reala. Ili vere suferas, ne nur pro la malbonoj, kiujn ili spertis, sed ankaŭ pro tiuj, kiujn ili kaŭzis al aliaj personoj; kaj, ĉar tiu suferado estas longedaŭra, ili tial kredas ĝin senfina; Dio, por puni ilin, volas, ke ili tiel supozu.

Oni povas disdividi ilin en kvin ĉefajn klasojn.

102. Deka klaso. — NEPURAJ SPIRITOJ — Tiuj estas inklinaj al malbono kaj el tio faras la objekton de siaj okupoj. Kiel Spiritoj, ili donas perfidajn konsilojn, blovas malpacon kaj malfidon, kaj surmetas ĉiajn maskojn por trompi. Ili alkroĉiĝas al ĉiuj karakteroj sufiĉe malfortaj por cedi al iliaj sugestoj, celante ties ruiniĝon; ili ĝojas malrapidigante la progreson de tiuj malfortuloj, tio estas, igante tiujn ĉi fali sub la travivataj provoj.

Estas simple ekkoni la nepurajn Spiritojn per la parolo de iliaj komunikaĵoj; la trivialeco kaj la maldelikateco de la esprimoj, ĉe la Spiritoj kiel ĉe la homoj, estas ĉiam signo de morala, krom ankaŭ intelekta malsupereco. Iliaj komunikaĵoj elmontras la malnoblecon de iliaj inklinoj, kaj, se ili intencas nin trompi, uzante saĝan parolon, ili fine elperfidas ties originon, ĉar ili ne povas tenadi la farson longatempe.

Iuj popoloj faris el ili malicajn diojn; aliaj ilin nomas demonoj, malbonaj genioj kaj Spiritoj de malbono.

La vivantaj estuloj, kiujn ili, kiam enkarniĝintaj, animas, estas inklinaj al ĉiaj malvirtoj, kiuj naskas la malŝatindajn kaj malnobligajn pasiojn: voluptamon, kruelecon, friponecon, hipokritecon, avidecon, hontindan avarecon. Tiuj homoj praktikas malbonon por simpla plezuro, plej ofte sen ia motivo, kaj, pro malamo al bono, ili preskaŭ ĉiam elektas siajn viktimojn en la rondo de honestuloj. Ili estas malfeliĉegoj por la homaro, kia ajn ilia socia pozicio, kaj ilia supraĵa lako el civiliziteco ne ŝirmas ilin kontraŭ honto kaj malhonoro.

103. Naŭa klaso. — FRIVOLAJ SPIRITOJ — Tiuj estas nekleraj, ŝerctrompemaj, nekonsekvencaj kaj mokemaj. Ili enmiksiĝas en ĉion, ĉion respondas, tute ne atentante la veron. Ili plezuras kaŭzante negravajn ĉagrenojn kaj negrandajn ĝojojn, naskante ĉikanojn, ŝerce kondukante en eraron per trompoj kaj petolaĵoj.

Al ĉi tiu klaso apartenas la Spiritoj vulgare konataj kiel gajpetoluloj, gnomoj kaj koboldoj. Ili staras sub la dependo de la Superaj Spiritoj, kiuj ilin uzas, kiel ni niajn servistojn.

En la komunikiĝoj kun la homoj, ilia parolo estas, iafoje, sprita kaj ŝerca, sed preskaŭ ĉiam supraĵa; ili profitas la maniojn kaj la ridindan flankon de la personoj, por tiujn reliefigi morde kaj sarkasme. Se ili alprenas supozajn nomojn, tion ili plej ofte faras pli por amuzo ol pro malico.

104. Oka klaso — PSEŬDO-KLERAJ SPIRITOJ — Tiuj havas vastan scion, sed ili vante kredas, ke ili scias pli, ol kiom reale. Farinte kelkajn progresojn, el diversaj vidpunktoj, ili ŝajnigas, en sia parolo, ian seriozecon, kiu povas trompi nin pri iliaj kapabloj kaj konoj; sed tio plej ofte estas nenio krom rebildo de la antaŭjuĝoj kaj sistemaj ideoj de ilia surtera vivado; ĝi estas ia miksaĵo el kelkaj veraĵoj kun plej absurdaj eraroj, kie travidiĝas tromemfido, fiero, ĵaluzo kaj obstineco, de kiuj ili ankoraŭ ne povis sin liberigi.

105. Sepa klaso — NEŬTRALAJ SPIRITOJ — Tiuj ne estas sufiĉe bonaj por fari bonon, nek sufiĉe malbonaj por fari malbonon; ili kliniĝas tiel al unu kiel al la dua flanko, kaj ne altiĝas super la vulgaran kondiĉon de la homaro, ĉu morale, ĉu intelekte. Ili sentas sin alligitaj al la aferoj de la mondo, kies banalajn ĝojojn ili resopiras.

106. Sesa klaso — FRAPANTAJ KAJ MALORDIGEMAJ SPIRITOJ — Ĉi tiuj Spiritoj, ĝustadire, ne formas klason distingiĝantan per personaj kvalitoj; ili povas aparteni al iu ajn el la klasoj de la tria ordo. Ili manifestas sian ĉeeston ofte per senteblaj kaj fizikaj efikoj, kiaj, ekzemple, frapoj, movado kaj nenormala delokiĝo de solidaj korpoj, agitado de la aero ktp. Pli ol la ceteraj, ili montras alligon al la materio, kaj ŝajnas esti la agantoj de la ĉefaj ŝanĝoj de la elementoj de l’ terglobo, per sia efiko sur la aero, la akvo, la fajro, la malmolaj korpoj kaj la profundaĵoj de la Tero. Oni konstatas, ke tiuj fenomenoj ne devenas de ia hazarda kaj fizika kaŭzo tiam, kiam tiuj faktoj havas intencan kaj inteligentan karakteron. Ĉiuj Spiritoj kapablas okazigi tiajn fenomenojn, sed la Superaj Spiritoj ilin ordinare komisias al la malsuperaj, pli taŭgaj por materialaj ol por intelektaj aferoj. Kiam la Superaj Spiritoj opinias, ke tiaspecaj manifestiĝoj estas utilaj, ili uzas tiujn Spiritojn kiel siajn helpantojn.

Dua ordo — Bonaj Spiritoj

107. ĜENERALAJ KARAKTEROJ. — Regado de la spirito super la materio, deziro al bono. Iliaj kvalitoj kaj ilia kapableco praktiki bonon rilatas kun la ŝtupo, kiun ili atingis: unuj posedas scion, aliaj saĝon kaj bonecon, kaj la plej progresintaj havas kune la scion kaj la moralajn kvalitojn. Ĉat ili ankoraŭ ne tute senmateriiĝis, tial ili konservas pli aŭ malpli nete, laŭ sia rango, postsignojn de la enkorpa vivo, elmontratajn ĉu per la parolo, ĉu per la kutimoj, en kiuj sin trovas eĉ kelkaj el iliaj manioj; alie, ili estus Spiritoj perfektaj.

Ili komprenas Dion kaj la senfinon, kaj jam ĝuas la feliĉon de la bonuloj. Ili estas feliĉaj pro la bono, kiun ili faras, kaj pro la malbono, kiun ili antaŭhaltigas. La amo, ilin kuniganta, estas por ili fonto de dolĉega feliĉo, kiun ne ombras envio, konsciencoriproĉoj aŭ iu el la malnoblaj pasioj, turmentantaj la neperfektajn Spiritojn; tamen ili ĉiuj ankoraŭ devas elporti provojn, por atingi la absolutan perfektecon.

Kiel Spiritoj, ili inspiras bonajn pensojn, deturnas la homojn for de la malbono-vojo, protektas, kiam sur la Tero, la homojn, kiuj indas ilian protekton, kaj nuligas la influon de la neperfektaj Spiritoj sur la personojn, al kiuj tia influo ne plaĉas.

La homoj, en kiujn ili estas enkarniĝintaj, estas bonaj kaj korfavoraj kontraŭ siaj similuloj; ili neniam enlasas en sian koron malamon, resenton, envion aŭ ĵaluzon, kaj faras bonon pro amo al bono.

Al ĉi tiu ordo apartenas la Spiritoj, nomataj de la vulgaraj kredoj bonaj genioj, protektantaj genioj kaj Spiritoj de bono. Dum la tempoj de superstiĉoj kaj neklereco, oni rigardadis ilin kiel bonfarantajn diojn.

Ni povas disdividi ilin laŭ kvar ĉefaj grupoj: 108. Kvina klaso. — BONFAREMAJ SPIRITOJ — Ilia superstara kvalito estas boneco; ili volonte komplezas kaj protektas la homojn, sed ilia scio estas nevasta: ilia progreso fariĝis pli en la morala ol en la intelekta direkto.

109. Kvara klaso. — ERUDICIAJ SPIRITOJ — Kio distingas ilin, tio estas speciale la amplekso de iliaj konoj.

Ili okupiĝas malpli pri la moralaj ol pri la sciencaj demandoj, por kiuj ili havas pli grandan kapablecon; sed ili rigardas la sciencon nur el la vidpunkto de ĝia utileco, ne enŝovante en ĝin la pasiojn, proprajn al la neperfektaj Spiritoj.

110. Tria klaso — KLERAJ SPIRITOJ — Plej altaj moralaj kvalitoj formas ilian distingan karakteron. Ili ne posedas senlimajn konojn, sed intelektan kapablecon tian, ke ili faras ĝustan juĝon pri homoj kaj aferoj.

111. Dua klaso — SUPERAJ SPIRITOJ — Tiuj kunigas kun scio saĝon kaj bonecon. Ilia parolo elspiras nur korfavoron; ĝi estas ĉiam digna, alta kaj, ofte, superbela; ĝia supereco faras ilin, pli ol la ceterajn, kapablaj doni al ni tre ĝustajn konojn pri la aferoj de l’ senkorpa mondo, en la limoj de tio, kion al la homo estas donite scii. Ili volonte komunikiĝas kun la homoj, kiuj sincere serĉas la veron kaj kies animo estas sufiĉe liberigita el la teraj ligiloj por kompreni la veron; sed ili foriĝas de tiuj, instigataj nur de scivolemo, aŭ kiuj, sub la influo de la materio, sin deturnas de la praktikado de bono. Kiam, escepte, ili enkarniĝas sur la Tero, tiam ili venas plenumi ian progresomision, kaj prezentas al ni la tipon de perfekteco, kian la homaro povas aspiri sur ĉi tiu planedo.

Unua ordo — Puraj Spiritoj

112. ĜENERALAJ KARAKTEROJ. — Nenia influo de la materio sur la spiriton. Intelekta supereco, kun absoluta moraleco, kompare kun la Spiritoj de la ceteraj ordoj.

113. Unua klaso — KLASO UNIKA — Ili iris ĉiujn ŝtupojn de la hierarkio kaj seniĝis je ĉiuj nepuraĵoj de la materio. Atinginte la perfektecon eblan al iu kreito, ili jam ne devas sperti provojn kaj suferojn. Ne devante reenkarniĝi en pereemajn korpojn, ili vivas la eternan vivon en la sino de Dio. Ili ĝuas nedifekteblan feliĉon, ĉar ilin jam ne turmentas bezonoj kaj alternaĵoj de la materiala vivo; sed tiu feliĉo ne estas la ĝuado de ia monotona senfareco, travivata ĉe eterna rigardado. Ili estas la komisiitoj kaj adjutantoj de Dio, kies ordonojn ili plenumas, por la tenado de la universa harmonio. Ili reĝas super ĉiuj Spiritoj malsuperaj ol ili, helpas ties perfektiĝon kaj difinas iliajn komisiojn. Subteni la homojn ĉe ties doloroj, admoni ilin al bono aŭ al pago de la eraroj, kiuj malproksimigas la homojn for de la superega feliĉo — estas por la puraj Spiritoj dolĉega okupo. Ili estas konataj, iafoje, kiel anĝeloj, ĉefanĝeloj aŭ serafoj.

La homoj povas komunikiĝi kun ili, sed tromemfida estus tiu, kiu volus ilin ĉiam havi al sia dispono.

Progresado de la Spiritoj

114. Ĉu la Spiritoj estas bonaj aŭ malbonaj per sia naturo mem, aŭ ĉu ili mem pliboniĝas?

“La Spiritoj per si mem pliboniĝas, kaj tiel ili pasas de malsupera ordo al la sekvanta supera ordo.”

115. Ĉu el la Spiritoj kelkaj estas kreitaj bonaj kaj aliaj, malbonaj?

“Dio kreis ĉiujn Spiritojn simplaj kaj sensciaj. Al ĉiu el ili Dio donis mision, por ke ĉiu Spirito sin instruu kaj iom post iom atingu la perfektecon per konado de vero, kaj por proksimigi ĉiujn al Li. La eterna kaj senŝanĝa feliĉo konsistas en tiu perfekteco. La Spiritoj akiras tiujn konojn trapasante la provojn, kiujn Dio trudas al ili; unuj akceptas tiujn provojn obeeme, kaj tiel ili pli rapide venas al la ekstremaĵo de sia destino; sed aliaj travivas siajn provojn nur murmurante, kaj tial, pro sia kulpo mem, ili restas malproksimaj de la perfekteco kaj de la promesita feliĉo.”

— Laŭ tio, ŝajnas, ke, ĉe sia origino, la Spiritoj estas kiel la infanoj, sensciaj kaj nespertaj, sed kiuj, iom post iom, ekhavas la al ili mankantajn konojn, tra la sinsekvaj fazoj de la vivo; ĉu ne?

“Jes, la komparo estas ĝusta; ribelema infano restas neklera kaj neperfekta; ĝi havigas al si pli aŭ malpli da profito laŭ sia obeemo; sed la vivo de la homo havas finon, kaj tiu de la Spiritoj daŭras plu ĝis la senfino.”

116. Ĉu estas Spiritoj, kiuj eterne restos en la malsuperaj ordoj?

“Ne; ĉiuj estos fine perfektaj; ili ŝanĝiĝas, sed tiu ŝanĝiĝo postulas tempon, ĉar, kiel ni jam diris, justa kaj kompatema patro ne povas eterne tenadi siajn filojn en ekzilejo. Ĉu vi volus do, ke Dio, tiel granda, tiel bona, tiel justa, estu pli malbona ol la homoj?”

117. Ĉu dependas de la Spiritoj akceli siajn progresojn al la perfekteco?

“Certe; ili atingas la perfektecon en pli aŭ malpli da tempo, laŭ sia deziro kaj submetiĝo al la volo de Dio.

Ĉu obeema infano ne instruiĝas pli rapide ol ribelema?”

118. Ĉu la Spiritoj povas degeneri?

“Ne; laŭmezure kiel ili antaŭeniras, ili komprenas tion, kio tenadis ilin malproksimaj de la perfekteco. Kiam iu Spirito finas unu provon, li posedas la scion, kiun li ĉerpis el ĝi, kaj li tiun neniam forgesas. Eble li restas sur la sama loko, sed li neniam retropaŝas.”

119. Ĉu Dio ne povus evitigi al la Spiritoj la provojn, kiujn ili devas sperti, por atingi la unuan ordon?

“Se la Spiritoj estus kreitaj perfektaj, ili do ne havus meriton, por ĝui la bonaĵojn de tiu perfekteco. Kie estus la merito sen klopodo? Cetere, la malegaleco, ekzistanta inter ili, estas necesa al iliaj personecoj; kaj la misio, kiun ili plenumas ĉe tiuj malsamaj gradoj, troviĝas en la projektoj de la Providenco por la universa harmonio.”

Ĉar, en la socia vivo, ĉiuj homoj povas atingi la unuajn poziciojn, tial oni devus ankaŭ demandi, kial la reganto de iu lando ne faras generalojn el ĉiuj siaj soldatoj; kial la subordaj oficistoj ne estas mastroj; kial ne estas majstroj ĉiuj lernantoj. Nu, estas jena diferenco inter la socia kaj la spirita vivo: la unua estas limigita kaj ne ĉiam tempon, por ke iu trairu ĉiujn rangojn; la dua estas kaj donas al ĉiu la eblon supreniri ĝis la superega rango.

103 havigas senlima 120. Ĉu ĉiuj Spiritoj trapasas la elprovon de malbono por atingi bonon?

“Ne la elprovon de malbono, sed tiun de nescio.”

121. Kial iuj Spiritoj sekvis la vojon de bono kaj aliaj tiun de malbono?

“Ĉu ili ne havas liberan volon? Dio ne kreis malbonajn Spiritojn; Li formis ilin simplaj kaj sensciaj, tio estas, kapablaj tiel por bono, kiel por malbono; tiuj, kiuj estas malbonaj, fariĝas tiaj laŭ sia volo mem.”

122. Kiel la Spiritoj, ĉe sia komenco, tiam, kiam ili ne havas konscion pri si mem, povas libere elekti inter bono kaj malbono? Ĉu ekzistas ĉe ili ia principo, ia inklino, ilin pelanta sur la unuan aŭ sur la duan el tiuj vojoj?

“La libera volo elvolviĝas proporcie kiel la Spirito ekhavas konscion pri si mem. Lia libereco malaperus, se por tia elekto lin instigus iu kaŭzo nedependa de lia volo.

La kaŭzo ne troviĝas en la Spirito mem, sed ekster li, tio estas, en la influoj, al kiuj li cedas per sia libera volo. Jen la granda figuro pri la falo de la homo kaj pri la origina peko; unuj cedis al la tento, aliaj ĝin kontraŭstaris.”

— El kie venas tiuj influoj sur la Spirito?

“El la neperfektaj Spiritoj, kiuj provas ekposedi lin kaj lin subigi, kaj kiuj sentas plezuron lin faligante. Tiujn oni ekpensis reprezenti per la figuro de Satano.”

— Ĉu tian influon ricevas la Spirito nur ĉe sia komenco?

“Tia influo akompanas lin dum lia vivo de Spirito, ĝis li atingos tian potencon super si mem, ke la malbonaj rezignas lin persekuti.”

123. Kial Dio permesis, ke la Spiritoj povu sekvi la vojon de malbono?

“Kiel tro kuraĝaj vi estas, ke vi petas de Dio kontentigon pri Liaj agoj! Ĉu vi kapablas penetri Liajn intencojn? Tamen al vi mem vi povas diri: la saĝeco de Dio kuŝas en la elektolibereco, kiun Li lasas al ĉiu Spirito, ĉar ĉiu havas la meriton el siaj faroj.”

124. Ĉar ekzistas Spiritoj, de la komenco paŝantaj sur la vojo de absoluta bono, kaj aliaj sur tiu de absoluta malbono, ĉu tial sendube ekzistas mezaj gradoj inter tiuj du ekstremoj?

“Jes, certe, kaj tiuj estas la granda plimulto.”

125. Ĉu la Spiritoj, sekvintaj la vojon de malbono, povos atingi la saman gradon da supereco, kiel la ceteraj?

“Jes, sed la eternaj tempoj estos pli longaj.”

Kiel eternajn tempojn ni komprenu la ideon, kiun la malsuperaj Spiritoj faras pri la ĉiamdaŭreco de siaj suferoj, ĉar ties finon ne estas al ili donite antaŭvidi kaj tiu ideo renoviĝas ĉe ĉiuj provoj, ĉe kiuj ili falas.

126. Ĉu la Spiritoj, venintaj al la superega grado, post kiam ili trapasis la malbonon, havas, en la okuloj de Dio, malpli da merito ol la ceteraj?

“Dio rigardas la deviintojn per samaj okuloj kaj amas ĉiujn per sama koro. Tiuj estis nomataj malbonaj, ĉar ili falis: antaŭ ol fali, ili estis nur simplaj.”

127. Ĉu la Spiritoj estas kreataj kun egalaj intelektaj kapabloj?

“Ili estas kreataj egalaj, sed, ĉar ili ne scias, el kie ili venas, estas necese, ke la libera volo agu. Ili progresas pli aŭ malpli rapide, tiel pri intelekto, kiel pri moraleco.”

La Spiritoj, de la komenco sekvantaj la vojon de bono, ne estas, pro tio, nepre perfektaj; se ili ne havas malbonajn inklinojn, tio ne sekvigas, ke ili ne bezonas ricevi sperton kaj konojn necesajn al la perfekteco. Ni povas kompari ilin al infanoj, kiuj, kia ajn estas la boneco de iliaj naturaj instinktoj, devas elvolviĝi, instruiĝi, kaj ne iras abrupte de infaneco al matureco; sed, same kiel ekzistas iuj bonaj kaj aliaj malbonaj homoj ekde sia infaneco, tiel ankaŭ ekzistas bonaj kaj malbonaj Spiritoj ekde sia komenco; sed estas esenca diferenco, nome, ke infano havas tute formitajn instinktojn, kaj la Spirito, dum sia formado, estas nek bona, nek malbona; li havas ĉiajn inklinojn kaj elektas unu aŭ alian direkton, laŭ sia libera volo.

Anĝeloj kaj demonoj

128. Ĉu la estuloj, kiujn ni nomas anĝeloj, ĉefanĝeloj kaj serafoj, formas apartan kategorion, kun naturo malsama ol tiu de la ceteraj Spiritoj?

“Ne; ili estas puraj Spiritoj: tiuj plej alte starantaj en la hierarkio, havantaj ĉiajn perfektaĵojn.”

La vorto anĝelo naskas en ni ordinare la ideon pri morala perfekteco; tamen ĝi ofte estas uzata ankaŭ por difini ĉiujn bonajn kaj malbonajn estulojn, vivantajn ekster la homaro. Oni diras ekzemple: la bona kaj la malbona anĝelo, la anĝelo de lumo kaj la anĝelo de mallumo; en ĉi tiu okazo ĝi estas sinonimo de Spirito aŭ genio. Ĉi tie ni uzas tiun vorton laŭ ties bona senco.

129. Ĉu la anĝeloj trairis ĉiujn gradojn de la hierarkio?

“Jes; sed, kiel ni jam diris, iuj akceptis sian mision ne murmurante kaj venis pli rapide al la perfekteco; aliaj uzadis pli aŭ malpli longan tempon por ĝin atingi.”

130. Se estas erara la opinio, akceptanta, ke iuj estuloj estas kreataj perfektaj kaj superaj ol ĉiuj ceteraj, kiel ni klarigu, ke ĝi troviĝas en la tradicio de preskaŭ ĉiuj popoloj?

“Sciu, ke via mondo ne ekzistas ekde la tuta eterno, kaj ke, longan tempon antaŭ ol ĝi ekzistis, multe da Spiritoj estis jam atingintaj la perfektecon; tial, la homoj kredis, ke tiu Spiritoj estis ĉiam tiaj.”

131. Ĉu ekzistas demonoj, laŭ la vulgara senco de tiu vorto?

“Se ili ekzistus, ili estus kreitoj de Dio; nu, ĉu Dio estus bona kaj justa, se Li kreus estulojn, kiuj estu malfeliĉaj, eterne inklinaj al malbono? Se ekzistas demonoj, ili loĝas vian malsuperan planedon kaj aliajn similajn; neniuj aliaj ol la hipokrituloj faras el Dio justa malbonan kaj venĝeman Dion, kaj pensas, ke ili plaĉas al Li per la abomenaĵoj, kiujn ili faras en Lia nomo.”

Nur laŭ sia hodiaŭa senco la vorto demonoj kuntrenas la ideon de malbonaj Spiritoj, ĉar la greka vorto daimon, de kiu tiu venis signifas genio, intelekto, kaj estis uzata por senkorpaj estuloj, indiferente ĉu bonaj aŭ malbonaj.

La vorto “demonoj”, laŭ sia vulgara senco, pensigas pri esence malicaj estuloj, kiuj estus, kiel ĉiuj, kreitoj de Dio; nu, Dio, superege justa kaj bona, ne povus krei estulojn nature emajn al malbono kaj kondamnitajn por eterne. Se ili ne estus kreitoj de Dio, aŭ ili do ekzistus, kiel Li, ekde la tuta eterna tempo, aŭ ekzistus pluraj regantaj potencoj.

La unua kondiĉo de iu ajn doktrino estas ĝia logikeco; nu, la doktrino pri la demonoj, en sia absoluta senco, estas falsa pro tiu esenca bazo. Ke, laŭ sia kredo, la neprogresintaj popoloj, ne konante la atributojn de Dio, konsentas la ekziston de malicaj dioj kaj ankaŭ tiun de la demonoj, oni komprenas; sed la homo, kiu konsideras bonecon la plej alta atributo de Dio, estas nepre nelogika kaj sinkontraŭa, akceptante, ke Dio kreis estulojn, sin dediĉantajn al malbono kaj destinitajn ĝin ĉiam faradi, ĉar tio estas nei la bonecon de l’ Plejsupra. La adeptoj de la kredo je demonoj sin apogas sur la vortoj de la Kristo; ne mi malakceptus la aŭtoritatecon de lia instruado, kiun mi dezirus vidi pli en la koro, ol sur la lipoj de la homoj; sed, ĉu ili estas certaj pri la senco, laŭ kiu Jesuo uzadis la vorton demono? Ĉu oni scias, ke la alegoria formo estis unu el la distingigaj ecoj de lia parolo? Ĉu ĉion, kion entenas la Evangelio, oni prenu laŭlitere? Sufiĉas al ni, kiel pruvo, jena peco: kaj “Tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumiĝos, la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la ĉielo, kaj la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos. Vere mi diras al vi: ĉi tiu generacio ne forpasos, ĝis ĉio tio plenumiĝos.” (9) Ĉu ni ne vidis la formon de la biblia teksto kontraŭdirita de la scienco, koncerne la mondkreadon kaj la movon de la Tero? Ĉu ne okazus io sama al certaj metaforoj, uzataj de la Kristo, kiu devis paroli laŭ la tempo kaj lokoj? La Kristo ne povus konscie diri neveraĵon; sekve, se en lia parolo estas esprimoj ŝajne neakordaj kun la racio, ni do ilin aŭ ne komprenas aŭ neĝuste interpretas.

La homoj agis rilate al la demonoj same, kiel rilate al la anĝeloj; kiel la homoj kredis, ekde la tuta eterno, je perfektaj estuloj, tiel ankaŭ ili prenis la malsuperajn Spiritojn por estuloj eterne malbonaj. Kiel demonojn oni devas do kompreni la nepurajn Spiritojn, el kiuj multaj valoras ne pli ol tiuj ĝustadire tiel nomataj, tamen kun la diferenco, ke tia stato estas por la nepuraj Spiritoj nur pasema. Tiuj ĉi estas neperfektaj Spiritoj, murmurantaj kontraŭ siaj provoj kaj, pro tio, al ili submetitaj por pli da tempo; sed, siavice, ili atingos la celon, kiam ili tion deziros. Oni povus do akcepti la vorton demono laŭ ĉi tiu limigita senco; sed, kiel hodiaŭ komprenata, ĝi povus konduki en eraron, ĉar tiel oni kredus la ekziston de estuloj kreitaj speciale por malbono.

Satano estas evidente la personigo de malbono sub alegoria formo, ĉar oni ne povas konsenti malbonan estulon, kiu batalus, potenco kontraŭ potenco, kontraŭ Dio, kaj kies sola okupo estus spite malhelpi al la Diaj decidoj. Ĉar li bezonas figurojn kaj imagojn, kiuj lin impresu, tial la homo imagis al si senkorpajn estulojn kun materia formo kaj atributoj, kiuj prezentus ties bonajn kaj malbonajn kvalitojn.

Tial, la antikvuloj, dezirante personigi la tempon, pentris ĝin kiel maljunulon kun falĉilo kaj sablohorloĝo; ĝin reprezenti kiel junulon, estus sensencaĵo; same okazas kun la alegorioj de Riĉeco, Vero k.a. La modernuloj reprezentis la anĝelojn, aŭ purajn Spiritojn, kiel disradiantajn figurojn, kun blankaj flugiloj, emblemo de pureco; Satanon kun kornoj, ungegoj kaj la atributoj de la besta naturo, emblemoj de la

(9) Mateo, ĉap. 24, par. 29 kaj 34. — La Trad.

malnoblaj pasioj. La vulgarularo, kiu prenas la aferojn laŭlitere, vidis en tiuj emblemoj realan individuon, tiel same, kiel oni iam vidis Saturnon en la alegorio de la Tempo.

ĈAPITRO II

ENKARNIĜO DE LA SPIRITOJ

1. Celo de la enkarniĝo. - 2. Pri la animo - 3.Materialismo

Celo de la enkarniĝo

132. Kiu estas la celo de enkarniĝo de la Spiritoj?

“Dio ordonas enkarniĝon al la Spiritoj, por la celo igi ilin atingi la perfektecon; por unuj ĝi estas puno, por aliaj misio. Sed, por tiu perfekteco, la Spiritoj devas elporti ĉiajn sortovicojn de enkorpa ekzistado: jen, kie estas la kulpelpago. Enkarniĝo havas ankaŭ duan celon: igi la Spiriton esti en tiaj kondiĉoj, ke li plenumu sian parton en la Dia verko; por tiu plenumado li ekprenas, sur ĉiu planedo, veston korforman al la esenca materio de tiu planedo; kaj tiel, samtempe kiam li kunhelpas por la ĝenerala verko, li mem perfektiĝas.”

La agado de la korphavaj estuloj estas necesa al la irado de l’universo; sed Dio, per Sia saĝeco, volis, ke en tiu agado mem ili trovu rimedon por progresi kaj alproksimiĝi al Li. Tiel, laŭ mireginda leĝo de Lia Providenco, ĉiuj aferoj formas tutan seninterrompan ĉenon kaj estas inter si solidaraj en la Naturo.

133. Ĉu la Spiritoj, ekde sia komenco irantaj la vojon de bono, bezonas enkarniĝon?

“Ĉiuj estas kreataj simplaj kaj sensciaj; ili instruiĝas dum la bataloj kaj ĉagrenoj de la enkorpa vivo. Dio, kiu estas justa, ne povus fari kelkajn feliĉaj, sen suferoj kaj laborado, kaj, sekve, sen meritoj.”

— Kian profiton do tiras la Spirito el tio, ke li sekvis la vojon de bono, se tia konduto ne ŝparas al li la suferojn de la enkorpa vivo?

“Li alvenos pli rapide al la supro; cetere, la suferoj dum la vivo estas ofte rezultoj de la neperfektaĵoj de la Spirito; ju malpli da neperfektaĵoj li havas, des malpli grandaj estas liaj turmentoj; tiu, kiu ne estas enviema, ĵaluza, avara aŭ ambicia, ne elportas la sekvojn de tiuj malvirtoj.”

Pri la animo

134. Kio estas animo?

“Enkarniĝinta Spirito.”

— Kio estis la animo antaŭ ol kuniĝi kun la korpo?

“Spirito.”

— Ĉu animoj kaj Spiritoj estas do la sama unu?

“Jes, animoj kaj Spiritoj estas unu kaj sama afero.

Antaŭ ol ligiĝi al korpo, la animo estas unu el la intelektaj estuloj, kiuj loĝas la nevideblan mondon kaj kiuj surmetas momentan karnan envolvaĵon por sin purigi kaj sin instrui.”

135. Ĉu ekzistas en la homo io alia, ol animo kaj korpo?

“Ekzistas la ligilo, kuniganta animon kun korpo.”

— Kia estas tiu ligilo?

“Duonmateria, tio estas, meznatura inter Spirito kaj korpo. Tio estas nepre necesa, por ke ili povu sin reciproke komuniki. Ĝuste per tiu ligilo la Spirito influas sur la materion, kaj kontraŭe.”

La homo konsistas do el tri esencaj partoj: 1-a: La korpo, aŭ materia estaĵo, bestoj kaj animita de la sama vivoprincipo.

simila al tiu de la 2-a: La animo, enkarniĝinta Spirito, kies loĝejo estas la korpo.

3-a: La meza principo, aŭ perispirito, duonmateria substanco, servanta al la Spirito kiel unua envolvaĵo kaj liganta animon al korpo. Tiaj estas, en frukto, la ĝermo, la perispermo kaj la ŝelo.

136. Ĉu la animo estas sendependa de la vivoprincipo?

“Korpo estas nura envolvaĵo; ni ne ĉesos tion rediradi.”

– Ĉu la korpo povas ekzisti sen la animo?

“Jes; tamen, tuj kiam la korpo ĉesas vivi, la animo forlasas ĝin. Antaŭ la naskiĝo ankoraŭ ne estas definitiva kuniĝo de la animo kun la korpo; sed, post kiam tiu kuniĝo estas farita, la morto de la korpo disŝiras la ligilojn, kiuj ĝin tenas ĉe la animo, kaj ĉi tiu ĝin forlasas.

La organa vivo povas vivigi senaniman korpon, sed la animo ne povas loĝi korpon sen organa vivo.”

— Kio estus nia korpo, se animo ne estus ligita al ĝi?

“Senintelekta amaso da karno, ĉio, kion vi volas, ke ĝi estu, sed neniel homo.”

137. Ĉu unu sola Spirito povas samtempe enkarniĝi en du homojn?

“Ne; la Spirito estas nedividebla, kaj tial li ne povas animi samtempe du homojn”. (Vidu, en la “Libro de la Mediumoj”, la ĉapitron: Dukorpeco kaj transfiguriĝo.) 138. Kia ni juĝu la opinion de homoj, kiuj konsideras la animon kiel la principon de la materia vivo?

“Tio estas demando pri vortoj; ni ne okupiĝas pri tio: komencu komprenante vin reciproke.”

139. Iuj Spiritoj, kaj, antaŭ ili, iuj filozofoj, difinis la animon: fajrero, eliĝinta el la granda Tuto; kial tia neakordo?

“Estas tie nenia neakordo; tio dependas de la senco de vortoj. Kial vi ne havas unu vorton por ĉiu ideo?”

La vorto animo estas uzata por tre malsimilaj aferoj.

Kelkaj tiel nomas la vivoprincipon, kaj, laŭ ĉi tiu signifo, estas ĝuste diri, metafore, ke animo estas ia fajrero, eliĝinta el la granda Tuto. Ĉi tiuj lastaj vortoj vidigas la universan fonton de la vivoprincipo, el kiu ĉiu estulo prenas iun parton kaj kiu revenas al la fluidmaso post la morto.

Tia ideo neniel forpuŝas tiun pri iu morala estaĵo aparta, nedependa de la materio, konservanta sian individuecon. Ĝuste tiu estaĵo estas ankaŭ nomata animo, kaj, laŭ ĉi tiu signifo, oni povas diri, ke animo estas enkarniĝinta Spirito. Donante pri la animo malsamajn difinojn, la Spiritoj parolis laŭ la senco, kiun ili atribuas al tiu vorto, kaj laŭ la teraj ideoj, de kiuj ili estis ankoraŭ influataj. Tio estas rezultato de la nesufiĉeco de la homa lingvo, kiu ne posedas unu vorton por ĉiu ideo; de tio venis granda nombro da eraroj kaj diskutoj: jen kial la Superaj Spiritoj diras, ke ni penu unue precizigi la signifon de niaj vortoj. (1) 140. Kion ni pensu pri la teorio, asertanta, ke la animo estas disdividita en tiom da partoj, kiom da muskoloj, kaj ke tiel ĝi direktas ĉiun el la funkcioj de la korpo?

“Tio ankoraŭ dependas de la signifo, laŭ kiu oni prenas la vorton animo ; se oni ĝin konsideras kiel la vivofluidaĵon, tiu teorio estas ĝusta; se kiel la enkarniĝintan Spiriton, oni eraras. Ni diris, ke la Spirito estas nedividebla; ĝi komunikas movon al la organoj pere de la intera fluidaĵo, tamen sen diseriĝo.”

— Malgraŭ tio, kelkaj Spiritoj donis tiun difinon...

“La seninstruaj Spiritoj povas preni la efikon por la kaŭzo.”

La animo agas pere de la organoj, kaj ĉi tiuj funkcias per la vivofluidaĵo, kiu sin dividas inter ili, pli abunde ĉe tiuj, kiuj estas la centroj de movoj. Sed tiu ĉi klarigo ne povas konveni al animo konsiderata kiel Spirito, kiu loĝas la korpon dum la vivo kaj kiu forlasas la korpon ĉe la morto.

(1) Vidu, en la Enkonduko, § 11, la klarigon pri la vorto animo.

141. Ĉu estas io vera en la opinio, ke la animo estas ekstera kaj ĉirkaŭas la korpon?

“La animo ne estas entenata en la korpo, kiel birdo en kaĝo; ĝi disradias kaj sin manifestas ekstere, kiel lumo tra vitra globo, aŭ kiel sono ĉirkaŭ sona centro; nur laŭ ĉi tiu senco oni povas diri, ke la animo estas ekstera, sed, neniel, ia envolvaĵo de la korpo. La animo posedas du envolvaĵojn, el kiuj unu, subtila, malpeza, kiun vi nomas perispirito; la dua, maldelikata, materia, peza – la korpo. La animo estas la centro de tiuj ĉi envolvaĵoj, kiel ĝermo en la kerno; tion ni jam diris.”

142. Kion pensi pri tiu alia teorio, laŭ kiu la animo ĉe la infano, iom post ion kompletiĝas en ĉiu fazo de la vivo?

“La Spirito estas unu sola; ĝi estas elfarita tiel en la infano, kiel en la matura homo; kio elvolviĝas kaj fariĝas kompleta, tio estas la organoj aŭ iloj de la manifestiĝoj de la animo. Tio estas ankaŭ preni la efikon por la kaŭzo.”

143. Kial ĉiuj Spiritoj ne same difinas la animon?

“Ne ĉiuj estas sufiĉe instruitaj pri ĉi tiu temo; kelkaj ankoraŭ tro malmulte progresis, ke ili komprenus abstraktajn aferojn; ili estas, kiel viaj infanoj; aliaj estas pseŭdo-kleruloj, pedante parolantaj por imponi al la simpluloj: io simila okazas inter la homoj. Krom tio, la kleraj Spiritoj mem povas esprimi sian penson per vortoj, kiuj, kvankam malsamaj, havas esence egalan valoron, precipe tiam, kiam temas pri aferoj, kiujn via lingvo ne povas klare reprezenti; tiam, ili bezonas uzi figurojn kaj komparojn, kiujn vi eble prenas erare por la realo.”

144. Kion ni komprenu kiel animon de la mondo?

“La universan principon de la vivo kaj de la intelekto, kie naskiĝas la individuecoj. Sed la homoj, kiuj uzas tiujn vortojn, ofte ne sin mem komprenas. La vorto animo estas tiel elasta, ke ĉiu povas ĝin interpreti laŭ sia bontrovo.

Oni jam iafoje kredis la Teron animhava; ni devas per tio kompreni la aron de la sindonaj Spiritoj, kiuj gvidas viajn agojn sur la bona vojo, kiam vi ilin obeas, kaj kiuj estas kvazaŭ vicestroj de Dio ĉe via planedo.”

145. Multaj antikvaj kaj modernaj filozofoj longan tempon diskutadis pri la psikologia scienco: kial ili ne atingis la veron?

“Tiuj homoj estis la pioniroj de la eterna spiritisma doktrino; ili preparadis la vojojn. Ili estis homoj, kaj povis erari, ĉar ili prenis siajn proprajn ideojn por la lumo; sed iliaj eraroj mem utilas por elstarigi la veron, ĉar tiuj eraroj elmontras la por kaj la kontraŭ; cetere, inter tiuj eraroj troviĝas grandaj veraĵoj, kiujn vi komprenos per kompara studado.”

146. Ĉu la animo okupas ian difinitan, limigitan lokon en la korpo?

“Ne, tamen ĝi estas precipe en la kapo de l’grandaj genioj, en tiu de ĉiuj, kiuj intense pensadas; kaj en la koro de tiuj, kiuj forte sentas kaj kies agoj celas al la homaro.”

— Kion ni pensu pri la opinio de personoj, kiuj lokas la animon en ian vivocentron?

“Tio signifas, ke la Spirito loĝas precipe en tiu parto de via organismo, ĉar al tiu parto venas ĉiaj sentoj. La personoj, kiuj lokas ĝin en la punkton, de ili rigardatan kiel centron de la vivoforto, konfuzas ĝin kun la vivofluidaĵo aŭ vivoprincipo.

Oni tamen povas diri, ke la sidejo de la animo troviĝas precipe en la organoj, servantaj por la intelektaj kaj moralaj manifestiĝoj.”

Materialismo

147. Kial la anatomiistoj, la fiziologiistoj kaj ĝenerale, la homoj, kiuj enprofundiĝas en la naturajn sciencojn, sin preskaŭ ĉiam lasas treni en materialismon?

“Fiziologiisto pri ĉio konkludas el tio, kion li vidas.

Fiereco de la homoj, kiuj vante kredas, ke ili ĉion scias, kaj kiuj ne konsentas, ke io kuŝas for de ilia komprenpovo! Ilia scio faras ilin tromemfidaj; ili pensas, ke la Naturo havas neniajn sekretojn por ili.”

148. Ĉu ne estas ja bedaŭrinde, ke materialismo estas sekvo de studoj, kiuj, kontraŭe, devus montri al la homo la superecon de la Intelekto reganta la mondon?

Ĉu oni de tio konkludu, ke tiuj studoj estas danĝeraj?

“Ne estas vero, ke materialismo estas sekvo de tiuj studoj: tia falsa konkludo estas tirata de la homo, ĉar tiu ĉi povas misuzi ĉion, eĉ la plej bonajn aferojn. Krom tio, la nenio teruras ilin pli, ol kiel ili deziras kredigi; tiaj fortaj spiritoj estas pli fanfaronaj ol kuraĝaj. Multaj estas materialistoj, ĉar ili trovas nenion, kio povus plenigi la abismon, malfermitan antaŭ iliaj okuloj; proponu al ili ankron por sinsavo, kaj vi vidos ilin al ĝi plej avide alkroĉiĝi.”

Pro stranga eraro de la intelekto, kelkaj personoj vidas en la organaj estuloj nur la agadon de la materio kaj al ĉi tiu atribuas ĉiajn niajn agojn. Ili vidas en la homa korpo nenion alian ol ian elektran maŝinon; ili studis la mekanismon de la vivo nur tra la funkciado de la organoj; ili vidis, ke ĝi ofte estingiĝas pro la nura rompiĝo de iu fadeno, kaj nenion vidis krom tiu fadeno; ili ekzamenis, ĉu io ankoraŭ restas, kaj trovante nur materion – nun inertan -, ne vidante ian animon forflugi kaj ne povante ĝin palpi, ili do konkludis, ke ĉio kuŝis en la proprecoj de l’materio kaj, sekve, ke post la morto restas nur penso nula. Bedaŭrinda konsekvenco, se tiel estus; la homo havus fundamenton por pensi ekskluzive pri si mem kaj por meti super ĉion la kontentigon de la materiaj ĝuoj; ĉiuj sociaj ligiloj disrompiĝus, kaj pereus fatale la plej sanktaj amoj. Feliĉe, tiaj ideoj tute ne estas ĝeneralaj; oni povas eĉ diri, ke ili ampleksas tre malgrandan rondon kaj estas nur individuaj opinioj, ĉar ili nenie formis ian doktrinon. Socio fondita sur tiaj bazoj enhavus en si mem la ĝermon de dissolviĝo, kaj ĝiaj anoj baldaŭ sin disbuĉus reciproke, kiel sovaĝaj bestoj.

La homo havas instinkte la penson, ke por li ĉio ne forfiniĝas kun la vivo; li sentas timegon antaŭ la nenio; vane li penas stari kontraŭ la penso pri sia estonteco: kiam alvenas la ekstrema momento, malmultaj estas tiuj, kiuj ne demandas sin mem, kio ili fariĝos, ĉar la ideo lasi la vivon senrevene estas iel frakasa.

Kiu, efektive, povus rigardi indiferente absolutan, eternan disiĝon je ĉio, kion li amis? Kiu, sen ia terursento, povus vidi malfermiĝi, antaŭ liaj okuloj, la senmezuran abismon de la nenio, kien estus entombigitaj por eterne ĉiaj liaj kapabloj, ĉiuj liaj esperoj, kaj diri al si mem: Nu! Post mi, nenio, nenio krom la malplenaĵo; ĉio senhelpe elfiniĝas; post kelkaj tagoj mia persono forviŝiĝos de la memoro de miaj postvivantoj; tre rapide malaperos ĉia paŝosigno de mia irado sur la Tero; eĉ la bono, kiun mi disdonis, estos forgesita de la sendankuloj, kiujn mi helpis; kaj ekzistos nenio, por kompensi miajn penojn, ekzistas nenia alia perspektivo ol jena: mia korpo dentskrapata de vermoj!

Ĉu tiu ĉi bildo ne estas iel terura kaj glacia? La religio instruas, ke tiel ne povas okazi kaj la prudento tion konfirmas; sed tiu estonta ekzistado – nebuleca kaj nepreciza – havas nenion, kio kontentigus nian amon al la certeco; jen, kio ĉe multaj naskas dubon. Ni havas animon, sed kio estas tiu animo? Ĉu ĝi havas ian formon, ian ajn aspekton?

Ĉu ĝi estas difinita aŭ nedifinita estaĵo? Iuj diras, ke ĝi estas blovo de Dio, aliaj fajrero, aliaj parto de la granda Tuto, la principo de la vivo kaj de la intelekto; sed, kian profiton havigas al ni ĉio ĉi? Kio helpas nin, ke ni havas animon, se, post ĉi tiu vivo, ĝi disfandiĝas en la senlima spaco, kiel la akvogutoj de oceano? Ĉu la perdo de l’ individueco ne egalvaloras al la nenio? Oni diras ankaŭ, ke ĝi estas nemateria; sed io nemateria ne povas havi difinitajn ampleksojn: por ni ĝi estas nenio. La religio instruas, ke ni estos feliĉaj aŭ malfeliĉaj, laŭ la bono aŭ la malbono, kiun ni faris; sed kia estas tiu feliĉo, nin atendanta en la sino de Dio? Ĉu ĝi estas la beateco, la eterna adorado, dum kiu ni havas nenian alian okupon, ol eldiri laŭdojn al la Kreinto? Ĉu la flamoj de l’infero estas realaĵo aŭ figuro?

La eklezio mem donas al ĝi ĉi tiun lastan sencon; en kio do konsistas la suferoj en la infero? Kie situacias tiu turmentejo? Unuvorte: kion oni faras kaj vidas en tiu mondo, nin ĉiujn atendanta? Oni diras, ke neniu el tie iam revenis, por ion sciigi. Tio estas eraro; la misio de Spiritismo estas ĝuste, klarigi al ni tiun estontecon, ebligi al ni, ĝis certa grado, ĝin tuŝi per la fingro kaj vidi per la okuloj, jam ne per rezonado, sed per faktoj.

Dank’al la komunikaĵoj de la Spiritoj, tiu estonteco jam ne estas ia supozo, ia probablaĵo, kiun ĉiu povas mem fantazii, kiun la poetoj beligas per siaj fikcioj aŭ ornamas per trompaj alegoriaj imagoj; tiu estonteco estas evidenta realaĵo, ĉar la transtombaj estuloj mem venas al ni priskribi sian situacion kaj diri, kion ili faras; kaj tiel, ili ebligas al ni, se oni povas tiel diri, ĉeesti ĉiujn okazetojn de ilia nova vivo kaj antaŭscii nian neeviteblan sorton, laŭ niaj meritoj. Ĉu estas en tio io kontraŭreligia? Male, ĉar la nekredemuloj tie trovas kredon, kaj la timemuloj refreŝigilon por sia fervoro kaj fido. Spiritismo estas do la plej pova helpanto de la religio; kaj, se ĝi ekzistas, tion permesas Dio, por ke ĝi revigligu niajn esperojn ŝanceliĝantajn kaj rekonduku nin sur la vojon de bono per la perspektivo de la estonteco.

ĈAPITRO III

REVENO EL LA ENKORPA VIVO AL LA SPIRITA VIVO

1. La animo post la morto; ĝia individueco. La eterna vivo. – 2. Disiĝo de la animo je la korpo. – 3. Spirita konsterniteco.

La animo post la morto; ĝia individueco.

La eterna vivo.

149. Kio fariĝas la animo ĉe la momento de la morto?

“Ĝi fariĝas denove Spirito, tio estas, ĝi revenas al la mondo de la Spiritoj, kiun ĝi iam provizore forlasis.”

150. Ĉu la animo konservas sian individuecon post la morto?

“Jes, ĝi neniam perdas sian individuecon. Kio do ĝi estus, se ĝi ne konservus tiun proprecon?”

— Kiel la animo pruvas sian individuecon, se ĝi jam ne havas sian materian korpon?

“La animo konservas ankoraŭ fluidaĵon, ĝian propraĵon, kiun ĝi prenas el la atmosfero de sia planedo kaj kiu donas al ĝi la aspekton de ĝia lasta enkarniĝo, nome la perispiriton.”

— Ĉu la animo kunportas nenion el ĉi tiu mondo?

“Nenion pli ol la memoron kaj la deziron transiri en pli bonan mondon. Tiu memoro estas plena de dolĉeco

REVENO EL LA ENKORPA VIVO AL LA SPIRITA VIVO

119 aŭ de amareco, laŭ tio, kiel la animo uzis sian vivon; ju pli pura ĝi estas, des pli bone ĝi komprenas la vantecon de tio, kion ĝi lasis sur la Tero.”

151. Kion ni pensu pri la opinio, laŭ kiu la animo, post la morto, revenas al la universa tuto?

“Ĉu la aro de la Spiritoj ne formas unu tuton? Ĉu tio ne estas tuta mondo? Kiam vi troviĝas en kunsidantaro, vi estas parto de tiu kolekto kaj tamen vi ĉiam konservas vian individuecon.”

152. Kian pruvon ni povas ricevi pri la individueco de la animo post la morto?

“Ĉu vi ne havas tiun pruvon per la komunikaĵoj, kiujn vi ricevas? Se vi ne estas blindaj, vi vidos; se vi ne estas surdaj, vi aŭdos, ĉar tre ofte parolas al vi iu voĉo, kiu malkaŝas la ĉeeston de iu estulo ĉe vi.”

La homoj, kiuj pensas, ke ĉe la morto la animo revenas al la universa tuto, eraras, se, tiel dirante, ili opinias, ke, simila al akvoguto falanta en oceanon, la animo perdas sian individuecon; tamen ilia opinio estas ĝusta, se ili konsideras la universan tuton kiel la aron de la senkorpaj estuloj, ĉar unu el la elementoj de tiu aro estas ĉiu animo aŭ Spirito.

Se la animoj estus kunmiksitaj en la maso, ili havus do la kvalitojn de la tuto, kaj nenio ilin distingus unujn de la aliaj; ili ne havus intelekton nek kvalitojn proprajn; tamen ni vidas, kontraŭe, ke en ĉiuj siaj komunikaĵoj ili elmontras konscion pri sia memo kaj apartan volon. La nekalkulebla diverseco, kiun ili prezentas el ĉiuj vidpunktoj, estas ja la logika sekvo de iliaj individuecoj. Se post la morto ekzistus la tiel nomata granda Tuto, kiu ensorbus en si la individuojn, tiu Tuto estus do unuforma, kaj la komunikaĵoj, kiujn ni ricevus el la nevidebla mondo, estus sekve identaj. Sed, ĉar sin manifestas al ni estuloj bonaj kaj malbonaj, kleraj kaj neinstruitaj, feliĉaj kaj malfeliĉaj; kun ĉiaj karakteroj, tio estas, gajaj kaj malgajaj, frivolaj kaj seriozaj, k.a.; tial, estas evidente, ke ili estas malsamaj estuloj.

La individueco ankoraŭ plievidentiĝas tiam, kiam tiuj estuloj pruvas sian identecon per nepridiskuteblaj signoj, per konfirmeblaj personaj detaloj rilataj al ilia surtera vivo; tiu identeco ne povas esti videble. La individueco de teorie, kiel sankta dogmo; kaj, se tiel diri, materia.

pridubata, kiam ili aperas al ni la animo estis al ni instruata Spiritismo ĝin faras memevidenta 153. Laŭ kiu senco devas esti komprenata la eterna vivo?

“La eterna vivo estas tiu de la Spirito; tiu de la korpo estas nedaŭra kaj pasema. Kiam la korpo mortas, la animo revenas en la eternan vivon.”

— Ĉu ne estus pli ĝuste nomi eterna vivo la vivon de la puraj Spiritoj, de tiuj, kiuj, atinginte la perfektecon, jam ne devas elporti provojn?

“Tiu estas, prefere, la eterna feliĉo; sed tio estas nura demando pri vortoj; nomu la aferojn tiel, kiel vi volos, kondiĉe, ke vi interkompreniĝu.”

Disiĝo de la animo je la korpo 154. Ĉu la disiĝo de la animo je la korpo estas dolora?

“Ne; ofte la korpo suferas pli multe dum la vivo ol ĉe la momento de la morto; la animo neniel partoprenas en tio. La suferoj, kiujn oni iafoje elportas ĉe la momento de la morto, estas ĝuado por la Spirito, kiu vidas tiel veni la finon de sia ekzilo.”

Ĉe la natura morto, kiu okazas sekve de elĉerpiĝo de la organoj, kaŭzata de maljuneco, la homo preterkonscie forlasas la vivon; li estas kvazaŭ lampo estingiĝanta pro manko de oleo.

155. Kiel fariĝas la disiĝo de la animo je la korpo?

“Kiam rompiĝis la ligiloj, ĝin tenantaj ĉe la korpo, la animo forliberiĝas.”

— Ĉu la disiĝo okazas subite? Ĉu estas ia klare difinita limo inter vivo kaj morto? “Ne; la animo malligiĝas iom post iom kaj ne liberiĝas kvazaŭ enkaĝigita birdo, subite redonita al libereco.

Tiuj du statoj tuŝas unu alian kaj konfuziĝas; tiel, la Spirito iom post iom malimplikiĝas el siaj ligiloj; ĉi tiuj malstreĉiĝas, ne, ĝustadire, ŝiriĝas.”

Dum la vivo la Spirito estas ligita al la korpo per sia duonmateria envolvaĵo – la perispirito; la morto estas detruo nur de la korpo, kaj ne de tiu dua envolvaĵo, kiu disiĝas de la korpo, kiam tie ĉesas la organa vivo. La observado pruvas, ke, ĉe la momento de morto, la liberiĝo de la perispirito ne estas tuj kompleta; ĝi okazas laŭgrade kaj pli aŭ malpli rapide, laŭ la individuo; ĉe kelkaj tiu liberiĝo estas tre rapida, kaj oni povas diri, ke la momento de la morto estas ankaŭ tiu de la liberiĝo, kun intertempo de kelkaj horoj; ĉe aliaj, precipe ĉe tiuj, kies vivo estis tre materieca kaj voluptama, tiu ellaso estas tre malrapida kaj daŭras iafoje tagojn, semajnojn kaj eĉ monatojn; tio tamen ne signifas, ke en la korpo ankoraŭ restas ia vivoforto, aŭ ke reveno al la vivo estas ebla, sed nuran inklinon reciprokan inter la korpo kaj la Spirito; tiu inklino estas ĉiam proporcia al la graveco, kiun, dum la vivo, la Spirito alligis al la materio.

Estas, en efektiveco, logike kompreni, ke, ju pli la Spirito identiĝas kun la materio, des pli malfacile li ĝin forlasas; kaj ke la intelekta kaj morala aktiveco, la nobleco de la pensoj, estigas ian komencon de liberiĝo eĉ dum la vivo de l’korpo: kiam la morto alvenas, tiam la liberiĝo okazas preskaŭ tuj.

Jen la rezultato de studoj, faritaj ĉe ĉiuj individuoj, observitaj en la momento de ilia morto.

Tiuj observoj ankoraŭ pruvas, ke la ligiteco, en iuj individuoj, inter animo kaj korpo, estas iafoje tre peniga, ĉar la Spiritoj povas eksenti timegon de malkomponiĝo. Ĉi tiu okazo estas escepta kaj propra al iuj manieroj vivi kaj al iuj manieroj morti; ĝi sin prezentas ĉe kelkaj memmortigintoj.

156. Ĉu la definitiva disiĝo de la animo je la korpo povas efektiviĝi antaŭ la absoluta ĉeso de la organa vivo?

“Ĉe la agonio, la animo kelkafoje jam forlasis la korpon; al ĉi tiu restas nur la organa vivo. La homo jam ne konscias pri si kaj tamen ankoraŭ restas al li vivbloveto.

La korpo estas maŝino, kiun la koro funkciigas; ĝi ekzistas dum la koro cirkuligas la sangon en la vejnoj, kaj por tio ĝi ne bezonas animon.”

157. Ĉu, en la momento de la morto, la animo havas ian aspiron aŭ ekstazon, kiu igas ĝin duonvidi la mondon, kien ĝi estas transironta?

“Ofte la animo sentas, ke kvazaŭ ŝiriĝas la ligiloj, ĝin tenantaj ĉe la korpo; ĝi tiam kiel eble klopodas por ilin tute ŝiri. Jam parte liberigite el la materio, ĝi vidas la estontecon, etendiĝantan antaŭ ĝi, kaj anticipe ĝuas la staton de Spirito.”

158. Ĉu la ekzemplo pri la raŭpo, kiu unue treniĝas sur la tero, poste sin enfermas en la krizalidon en stato de ŝajna morto, post kiu ĝi renaskiĝas por brila ekzistado, povas havigi al ni ian ideon pri la surtera vivo, la tombo kaj, fine, nia nova ekzistado?

“En malgrandaj mezuroj. La figuro estas bona; tamen ne prenu ĝin laŭlitere, kiel vi tiel ofte faras.”

159. Kian impreson ricevas la animo ĉe la momento, kiam ĝi konstatas, ke ĝi estas jam en la mondo de la Spiritoj?

“Tio dependas; se vi faris malbonon kun la deziro ĝin fari, vi tuj, ĉe la unua momento, forte hontas pro tio.

Por justulo, estas malsame: lia animo sentas sin kvazaŭ senigita de granda pezo, ĉar ĝi timas neniun rigardon, kiu ĝin ekzamenus.”

160. Ĉu la Spirito tuj renkontas la personojn, kiujn li konadis sur la Tero kaj kiuj mortis pli frue?

“Jes, laŭ la estimo reciproka; ofte ili venas lin akcepti ĉe lia eniro en la mondon de la Spiritoj kaj lin helpas demeti la materiajn vindojn; li ankaŭ renkontas denove multajn konatojn, kiujn li jam de longe ne vidis dum sia restado sur la Tero; li vidas tiujn, kiujn erarvagadas, kaj iras vizite al la fratoj ankoraŭ enkarniĝintaj.”

161. Ĉe la perforta kaj akcidenta morto, tiam, kiam la organoj ankoraŭ ne estas malfortiĝintaj pro la aĝo aŭ pro malsanoj, ĉu la disiĝo de la animo kaj la ĉeso de la vivo estas samtempaj?

“Ordinare tiel estas; sed, ĉe ĉiuj okazoj, la tempo inter la du okazoj estas tre mallonga.”

162. Ĉu post senkapigo, ekzemple, la homo konservas, dum kelkaj momentoj, la konscion pri si?

“Ofte li ĝin konservas kelkajn minutojn, ĝis la organa vivo tute estingiĝos. Sed ankaŭ, aliajn fojojn, lia maltrankvileco pri la morto igas lin perdi sian konscion antaŭ la momento de la ekzekuto.”

Temas ĉi tie pri la konscio , kiun la kondamnito povas havi pri si mem kiel homo kaj pere de siaj organoj, ne kiel Spirito. Se li ne perdis la konscion antaŭ la ekzekuto, li tamen povas ĝin konservi dum malmultaj momentoj, kiuj nepre forpasas, kiam ĉesas la organa vivo de la cerbo; sed tio ne signifas, ke la perispirito estas tute liberigita el la korpo; kontraŭe, ĉe ĉiuj okazoj de perforta morto, tio estas, kiam la morto ne estas sekvo de la iompostioma estingiĝo de la vivofortoj, la ligiloj, kunigantaj la korpon kun la perispirito, estas pli persistaj, kaj malpli rapida la kompleta liberiĝo.

Spirita konsterniteco 163. Ĉu la animo, forlasinte la korpon, havas tujan konscion pri si mem?

“Tujan konscion ne ĝuste; ĝi kelkan tempon restas en konsterniteco.”

164. Ĉu ĉiuj Spiritoj sentas, samgrade kaj dum la sama tempo, la konsternitecon, kiu sekvas la disiĝon de la animo je la korpo?

“Ne; tio dependas de ilia ordo en la hierarkio. La Spirito, kiu estas jam purigita, preskaŭ tuj konstatas sian staton, ĉar li jam liberiĝis el la jugo de l’ materio dum sia vivo; kontraste kun tio, voluptama homo, kies konscienco ne estas pura, konservas dum multe pli da tempo la impreson pri la materio.”

165. Ĉu la konado de Spiritismo iel influas la pli aŭ malpli longan daŭradon de la konsterniteco?

“Spiritismo ĝin forte influas, ĉar la Spirito jam antaŭe komprenis sian situacion; sed la farado de bono kaj la bona konscienco tion multe pli forte influas.”

Ĉe la momento de la morto, ĉio estas komence konfuzo: la animo bezonas iom da tempo por sin orienti; ĝi estas kvazaŭ perpleksa, en la stato de iu homo, kiu vekiĝus de profunda dormado kaj penus al si klarigi sian situacion.

La klareco de la ideoj kaj la memoro pri la pasinteco revenas al ĝi laŭ tio, kiel malpliiĝas la influo de la materio, kiun ĝi ĵus forlasis, kaj kiel disbloviĝas la kvazaŭa nebulo, malklariganta ĝiajn pensojn.

La tempo de konsterniteco, sekvanta la morton, estas tre diversa: ĝi povas daŭri kelkajn horojn, monatojn, eĉ multajn jarojn. La Spiritoj, por kiuj ĝi estas malplej longa, estas tiuj, jam en vivo sin identigintaj kun sia estonta stato, ĉar ili tuj komprenas sian situacion.

Tiu konsterniteco prezentas apartajn cirkonstancojn, laŭ la karaktero de la individuoj kaj, precipe, laŭ la speco de morto.

Ĉe la perfortaj mortoj, per memmortigo, ekzekuto, akcidento, apopleksio, vundoj k.a., la Spirito estas surprizita, forte ekmiras, kaj ne kredas la morton; tiun iluzion li tenas persiste; kvankam li vidas la korpon kaj scias, ke ĝi estas lia, li ne komprenas, kial li estas for de ĝi; li serĉas siajn karulojn, parolas al ili kaj ne komprenas, kial ili ne atentas lin. Tiu iluzio daŭras ĝis la plena disiĝo de la perispirito.

Nur tiam, la Spirito rekonas sin mem kaj ekscias, ke li jam ne apartenas al la rondo de l’ surteraj vivantoj. Tiu fenomeno estas facile klarigebla. Surprize trafite de la morto, la Spirito estas konfuzita pro la abrupta ŝanĝo, okazinta en li; por li, morto estas ankoraŭ sinonimo de eldetruo, de nuligo, kaj, ĉar li pensas, vidas kaj aŭdas, tial li kredas, ke li ne estas mortinta. Pligrandigas lian iluzion tio, ke li vidas sin kun ia korpo, kiu, laŭ la formo, estas simila al la antaŭa, sed kies eterecan strukturon li ankoraŭ ne havis tempon por studi; li opinias tiun korpon solida kaj kompakta, kiel la unua; kaj, kiam oni atentigas lin al tio, li miras, ke li ne povas sin palpi. Tiu fenomeno estas analoga al tiu, kiu okazas kun la nespertaj somnambuloj, kiuj ne kredas, ke ili estas dormantaj. Por tiuj, la dormado estas sinonimo de ĉeso de funkciado de la kapabloj; nu, ĉar ili vidas kaj pensas libere, tial ili kredas, ke ili ne dormas. Iuj spiritoj prezentas ĉi tiun aspekton, eĉ tiam, kiam la morto ne venis abrupte; sed tiu aparta okazo estas pli ofta ĉe tiuj, kiuj, kvankam malsanaj, ankoraŭ ne pensis pri morto. Oni tiam vidas la kuriozan spektaklon, ke iu Spirito ĉeestas siajn proprajn funebrajn ceremoniojn, kiel se tiuj ĉi koncernus alian personon, kaj pri tio li parolas kvazaŭ pri afero, kiu lin ne tuŝas, ĝis la momento, kiam li komprenas la veron.

La konsterniteco, sekvanta la morton, estas neniel peniga por virta homo: por ĉi tiu ĝi estas trankvila kaj tute simila al la impreso post normala vekiĝo. Sed por tiu, kies konscienco ne estas pura, la konsterniteco estas plena de angoro kaj maltrankvileco, kiuj pliiĝas laŭmezure, kiel li sin rekonas.

Ĉe la okazoj de kolektiva morto, estas observate, ke ne ĉiuj, samtempe mortintaj, ĉiam tuj vidas unuj la aliajn. En sia konsterniteco, ĉiu iras iun direkton kaj atentas nur tiujn, kiuj lin aparte interesas.

ĈAPITRO IV

PLURECO DE LA EKZISTADOJ

1. Pri la reenkarniĝo. – 2. Justeco de la reenkarniĝo.

– 3. Enkarniĝo en diversaj mondoj. – 4. Iompostioma transmigrado. – 5. Sorto de la infanoj post la morto. – 6. Seksoj de la Spiritoj. – 7. Parenceco, genealogia deveno. – 8. Fizikaj kaj moralaj similaĵoj.

– 9. Denaskaj ideoj.

Pri la reenkarniĝo

166. Kiel la animo, ankoraŭ ne atinginta la perfektecon dum la enkorpa vivo, povas kompletigi sian elpuriĝon?

“Per tio, ke ĝi sin submetas al la provo de nova ekzistado.”

— Kaj, kiel ĝi plenumas tiun novan ekzistadon? Ĉu per sia aliiĝo, kiel Spirito?

“Per plipuriĝo, la animo sendube trapasas ian aliiĝon, sed por tio ĝi bezonas la provon de enkorpa vivo.”

— Ĉu la animo havas do plurajn enkorpajn ekzistadojn?

“Jes, ni ĉiuj havas multe da ekzistadoj. La homoj, asertantaj al vi ion kontraŭan, volas tenadi vin en nescieco, en kiu ili mem troviĝas: jen ilia deziro.”

— Ŝajnas, ke de tio rezultas, ke la animo, forlasinte la korpon, ekprenas alian; alivorte, ke ĝi eniĝas en novan korpon; ĉu ni tiel komprenu tiun principon?

“Evidente.” 167. Kiu estas la celo de la enkarniĝo?

“La kulpelaĉeto, la grada pliboniĝo de la homaro; sen tio, kie estus justeco?”

168. Ĉu la nombro de la enkorpaj ekzistadoj estas limigita, aŭ ĉu la Spirito eterne reenkarniĝas?

“Kun ĉiu nova ekzistado la Spirito faras unu paŝon antaŭen sur la vojo de l’ progresado; sed, seniĝinte je ĉiaj malpuraĵoj, li ne plu bezonas la provojn de enkorpa vivo.”

169. Ĉu la nombro de la enkarniĝoj estas la sama por ĉiuj Spiritoj?

“Ne; Spirito, kiu rapide iras, ŝparas al si multe da provoj. Tamen tiuj sinsekvaj enkarniĝoj estas ĉiam tre multenombraj, ĉar la progresado havas nenian limon.”

170. Kio fariĝas la Spirito post sia lasta enkarniĝo?

“Feliĉega Spirito; li estas Spirito pura.”

Justeco de la enkarniĝo

171. Sur kio sin bazas la dogmo de reenkarniĝo?

“Sur la justeco de Dio kaj sur la revelacio, ĉar, kiel ni diris, bona patro ĉiam lasas al siaj idoj pordon malfermitan al la pento. Ĉu la prudento ne diras al vi, ke estus nejuste rifuzi por ĉiam la eternan feliĉon al tiuj, de kiuj ne dependis ilia pliboniĝo mem? Ĉu ĉiuj homoj ne estas idoj de Dio? Nur ĉe la egoistoj sin trovas la maljusteco, la necedema malamo kaj la nepardoneblaj krimoj.”

Ĉiuj spiritoj inklinas al perfekteco, kaj Dio liveras al ili la rimedojn ĝin atingi per la provoj de la enkorpa vivo; per Sia justeco, Li donas al ili la eblon fari, en novaj ekzistadoj, tion, kion ili ne povis fari aŭ elplenumi ĉe unua provo.

Ne harmonius kun la justeco, nek kun la boneco de Dio, forpuŝi por ĉiam tiujn, kies pliboniĝo eble renkontis barojn, nedependajn de ilia volo kaj devenantajn de la medio mem, en kiu ili troviĝas. Se la sorto de la homo estus neŝanĝeble fiksita post la morto, Dio do ne taksus ĉies agojn per sama pesilo kaj ne traktus ĉiujn senpartie.

La doktrino pri la reenkarniĝo, tio estas, tiu, laŭ kiu estas konsentataj pluraj sinsekvaj ekzistadoj al la homo, estas la sola konforma al la ideo, kiun ni faras pri la justeco de Dio rilate al la homoj starantaj sur malsupera morala nivelo; la sola, kiu povas klarigi al ni la estontecon kaj firmigi niajn esperojn, ĉar ĝi havigas al ni la rimedon por elpago de niaj eraroj per novaj provoj. Tion la prudento montras kaj la Spiritoj instruas al ni.

La homo, konscianta pri sia nesupereco, trovas en la doktrino pri reenkarniĝo konsolantan esperon. Se li kredas la justecon de Dio, li do ne devas esperi, ke Dio donos al li pozicion egalan al tiu de la homoj, kiuj faris pli ol li; sed la ideo, ke tiu nesupereco ne por ĉiam malebligas al li ricevi la superegan bonon, kiun li povos ricevi per novaj klopodoj, subtenas lin kaj revigligas lian kuraĝon. Kiu, ĉe la fino de sia vojo, ne bedaŭras, ke li tro malfrue akiris sperton, el kiu li jam ne povas profiti? Tiu tro malfrua sperto ne estas perdita: li ĝin profitos en nova vivo.

Enkarniĝo en la diversaj mondoj

mondoj, kiujn ni devas sinsekve loĝi: estas multe da loĝejoj en la domo de nia Patro, kaj, sekve, multe da ŝtupoj en la hierarkio de l’ perfektiĝo. Kelkaj scias tion, kaj pri tio konscias sur la Tero; same al aliaj tute ne okazas.”

182. Ĉu ni povas ekzakte koni la fizikan kaj moralan staton de aliaj mondoj?

“Ni, Spiritoj, povas respondi nur laŭ la ŝtupo, kie vi troviĝas; tio estas, ne bone estas, ke tiajn aferojn ni malkaŝu al ĉiuj, ĉar ne ĉiuj estas kapablaj ilin kompreni kaj tiu malkaŝo multajn konfuzus.”PLURECO DE LA EKZISTADOJ 131 Proporcie kiel la Spirito plipuriĝas, ankaŭ la korpo, kiu lin vestas, alproksimiĝas al la spirita naturo. La materio estas malpli densa kaj jam ne pene treniĝas sur la tersupraĵo; la fizikaj bezonoj estas malpli krudaj, kaj la vivaj estuloj ne bezonas sin reciproke buĉadi por sia nutrado. La Spirito estas pli libera kaj havas, pri malproksimaj aferoj, perceptojn de ni nekonatajn; li vidas per la korpaj okuloj tion, kion ni povas vidi nur per la penso.

La plipuriĝo de la Spiritoj portas moralan perfektiĝon al la homoj, en kiujn ili enkarniĝas. La bestaj pasioj malplifortiĝas kaj egoismo cedas lokon al frateca sento. Tial, en la mondoj superaj ol la Tero, militoj ne okazas; malamoj kaj malkonsentoj ne havas pravon de ekzisto, ĉar neniu pensas malutili sian similulon. Dank’ al intuicio pri la estonteco, al la trankvileco, kiun al ili ĝuigas konscienco sen iaj riproĉoj, morto kaŭzas al ili neniom da zorgo: ili vidas ĝin veni sen ia timo kaj ĝin rigardas kiel simplan aliiĝon.

Ŝajnas, ke la daŭro de la vivo, en la mondoj, estas konforma al la fizika kaj morala supereco, kaj tio estas ja laŭracia. Ju malpli materieca estas la korpo, des malpli facile ĝi ricevas sortoŝanĝojn, kiuj ĝin malordigas; ju pli pura estas la Spirito, des malpli da pasioj lin konsumas. Tio estas ankoraŭ unu favoro de la Providenco, kiu en tiu maniero deziras malpliigi la suferojn de la Spirito.

183. Ĉu, transirinte de unu al alia mondo, la Spirito ekvivas novan infanaĝon?

“La infanaĝo estas ĉie nepre necesa transiĝo, sed nenie ĝi estas tiel stulta, kiel ĉe vi.”

184. Ĉu la Spirito rajtas elekti la mondon, kiun li devas loĝi?

“Ne ĉiam; sed li povas tion peti kaj sukcesi, se li ĝin meritas, ĉar la Spiritoj povas veni en mondojn nur konformajn al la grado de ties progreso.”

— Se la Spirito petas nenion, kio difinas la mondon, kie li enkarniĝos?

“La grado de lia progreso.”

185. Ĉu la fizika kaj la morala statoj de la vivaj estuloj estas ĉiam la sama sur ĉiu globo?

“Ne, ankaŭ la mondoj estas submetitaj al la leĝo de progreso. Ĉiuj komenciĝis kiel la via, en malsupera stato, kaj la Tero trapasos similan aliiĝon; ĝi estos paradizo, kiam ĉiuj homoj estos bonaj.”

Tiel, la hodiaŭaj rasoj de la Tero iam malaperos kaj estos anstataŭataj de ĉiam pli perfektaj estuloj; tiuj progresintaj rasoj sekvos la nunan, same kiel ĉi tiu venis post aliaj malpli alte starantaj.

186. Ĉu estas mondoj, kie la Spirito, ĉesante loĝi materian korpon, havas kiel envolvaĵon nur la perispiriton?

“Jes; tiu envolvaĵo mem fariĝas tiel etereca, ke, por vi, ĝi kvazaŭ ne ekzistus; tiu estas la stato de la puraj Spiritoj.”

— De tio, laŭŝajne, rezultas, ke ekzistas nenia difinita limo inter la stato ĉe la lastaj enkarniĝoj kaj tiu de pura Spirito. . .

“Jes, tia limo ne ekzistas; la diferenco iom post iom forviŝiĝas kaj fariĝas nesentebla, kia estas la transiĝo de nokto en lumtagon.”

187. Ĉu la substanco de la perispirito estas la sama sur ĉiuj globoj?

“Ne; ĝi estas pli aŭ malpli etereca. Pasante de unu al alia mondo, la Spirito sin tegas per la materio propra al ĉiu el tiuj mondoj, tiel rapide kiel fulmo.”

188. Ĉu la puraj Spiritoj loĝas specialajn mondojn, aŭ ĉu ili troviĝas en la universa spaco, ne devante restadi sur difinitaj globoj?

“La puraj Spiritoj loĝas certajn mondojn, sed ili tie ne devas restadi, kiel la homoj sur la Tero; ili povas, pli bone ol la ceteraj, esti tie, kie ili volas.” (1)

(1) Laŭ la Spiritoj, el ĉiuj globoj, konsistigantaj nian planedan sistemon, la Tero estas unu el tiuj, kiuj havas fizike mondoj, kiujn ni devas sinsekve loĝi: estas multe da loĝejoj en la domo de nia Patro, kaj, sekve, multe da ŝtupoj en la hierarkio de l’ perfektiĝo. Kelkaj scias tion, kaj pri tio konscias sur la Tero; same al aliaj tute ne okazas.”

182. Ĉu ni povas ekzakte koni la fizikan kaj moralan staton de aliaj mondoj?

“Ni, Spiritoj, povas respondi nur laŭ la ŝtupo, kie vi troviĝas; tio estas, ne bone estas, ke tiajn aferojn ni malkaŝu al ĉiuj, ĉar ne ĉiuj estas kapablaj ilin kompreni kaj tiu malkaŝo multajn konfuzus.”PLURECO DE LA EKZISTADOJ 131 Proporcie kiel la Spirito plipuriĝas, ankaŭ la korpo, kiu lin vestas, alproksimiĝas al la spirita naturo. La materio estas malpli densa kaj jam ne pene treniĝas sur la tersupraĵo; la fizikaj bezonoj estas malpli krudaj, kaj la vivaj estuloj ne bezonas sin reciproke buĉadi por sia nutrado. La Spirito estas pli libera kaj havas, pri malproksimaj aferoj, perceptojn de ni nekonatajn; li vidas per la korpaj okuloj tion, kion ni povas vidi nur per la penso.

La plipuriĝo de la Spiritoj portas moralan perfektiĝon al la homoj, en kiujn ili enkarniĝas. La bestaj pasioj malplifortiĝas kaj egoismo cedas lokon al frateca sento. Tial, en la mondoj superaj ol la Tero, militoj ne okazas; malamoj kaj malkonsentoj ne havas pravon de ekzisto, ĉar neniu pensas malutili sian similulon. Dank’ al intuicio pri la estonteco, al la trankvileco, kiun al ili ĝuigas konscienco sen iaj riproĉoj, morto kaŭzas al ili neniom da zorgo: ili vidas ĝin veni sen ia timo kaj ĝin rigardas kiel simplan aliiĝon.

Ŝajnas, ke la daŭro de la vivo, en la mondoj, estas konforma al la fizika kaj morala supereco, kaj tio estas ja laŭracia. Ju malpli materieca estas la korpo, des malpli facile ĝi ricevas sortoŝanĝojn, kiuj ĝin malordigas; ju pli pura estas la Spirito, des malpli da pasioj lin konsumas. Tio estas ankoraŭ unu favoro de la Providenco, kiu en tiu maniero deziras malpliigi la suferojn de la Spirito.

183. Ĉu, transirinte de unu al alia mondo, la Spirito ekvivas novan infanaĝon?

“La infanaĝo estas ĉie nepre necesa transiĝo, sed nenie ĝi estas tiel stulta, kiel ĉe vi.”

184. Ĉu la Spirito rajtas elekti la mondon, kiun li devas loĝi?

“Ne ĉiam; sed li povas tion peti kaj sukcesi, se li ĝin meritas, ĉar la Spiritoj povas veni en mondojn nur konformajn al la grado de ties progreso.”

— Se la Spirito petas nenion, kio difinas la mondon, kie li enkarniĝos?

“La grado de lia progreso.”

185. Ĉu la fizika kaj la morala statoj de la vivaj estuloj estas ĉiam la sama sur ĉiu globo?

“Ne, ankaŭ la mondoj estas submetitaj al la leĝo de progreso. Ĉiuj komenciĝis kiel la via, en malsupera stato, kaj la Tero trapasos similan aliiĝon; ĝi estos paradizo, kiam ĉiuj homoj estos bonaj.”

Tiel, la hodiaŭaj rasoj de la Tero iam malaperos kaj estos anstataŭataj de ĉiam pli perfektaj estuloj; tiuj progresintaj rasoj sekvos la nunan, same kiel ĉi tiu venis post aliaj malpli alte starantaj.

186. Ĉu estas mondoj, kie la Spirito, ĉesante loĝi materian korpon, havas kiel envolvaĵon nur la perispiriton?

“Jes; tiu envolvaĵo mem fariĝas tiel etereca, ke, por vi, ĝi kvazaŭ ne ekzistus; tiu estas la stato de la puraj Spiritoj.”

— De tio, laŭŝajne, rezultas, ke ekzistas nenia difinita limo inter la stato ĉe la lastaj enkarniĝoj kaj tiu de pura Spirito. . .

“Jes, tia limo ne ekzistas; la diferenco iom post iom forviŝiĝas kaj fariĝas nesentebla, kia estas la transiĝo de nokto en lumtagon.”

187. Ĉu la substanco de la perispirito estas la sama sur ĉiuj globoj?

“Ne; ĝi estas pli aŭ malpli etereca. Pasante de unu al alia mondo, la Spirito sin tegas per la materio propra al ĉiu el tiuj mondoj, tiel rapide kiel fulmo.”

188. Ĉu la puraj Spiritoj loĝas specialajn mondojn, aŭ ĉu ili troviĝas en la universa spaco, ne devante restadi sur difinitaj globoj?

“La puraj Spiritoj loĝas certajn mondojn, sed ili tie ne devas restadi, kiel la homoj sur la Tero; ili povas, pli bone ol la ceteraj, esti tie, kie ili volas.” (1)

(1) Laŭ la Spiritoj, el ĉiuj globoj, konsistigantaj nian planedan sistemon, la Tero estas unu el tiuj, kiuj havas fizike kaj morale malpli progresintajn loĝantojn; Marso estas malsupera ol ĝi kaj Jupitero tre supera, el ĉiuj vidpunktoj. La

Suno ne estas mondo loĝata de korpaj estaĵoj, sed kunvenejo de Superaj Spiritoj, kiuj el tie disradias, per la penso, al la aliaj mondoj, kiujn ili regas pere de malpli alte starantaj Spiritoj; kun tiuj ĉi ili komunikiĝas per la universa fluidaĵo. Laŭ sia fizika strukturo, la suno estus fonto de elektro; ŝajnas, ke ĉiuj aliaj sunoj troviĝas en identaj kondiĉoj.

La volumenoj kaj la distancoj, en kiuj tiuj mondoj troviĝas for de la suno, havas nenian nepran rilaton kun ilia rango, ĉar, se estus tiel, Venuso estus pli progresinta ol la Tero, kaj Saturno malpli ol Jupitero.

Multaj Spiritoj, animintaj personojn konatajn sur la Tero, diris, ke ili reenkarniĝis en Jupitero, unu el la mondoj plej proksimaj al la perfekteco, kaj miris, ke ili vidis, sur tiu tiel altnivela planedo, homojn, kiujn la ĝenerala opinio, sur la Tero, ne lokis sur la saman ŝtupon. Tio havas nenion surprizan, se oni pripensas, ke kelkaj Spiritoj, loĝantaj Jupiteron, eble estis senditaj al la Tero por misio, kiu, el la socia vidpunkto, ne havigus al ili la unuan rangon; due, ke, inter sia ekzistado sur la Tero kaj sia nuna en Jupitero, eble ili havis aliajn, per kiuj ili progresis; trie, fine, ke en tiu mondo, kiel en la nia, ekzistas pluraj gradoj da disvolviĝo, kaj ke inter tiuj gradoj povas esti tia distanco, kia, ĉe ni, inter sovaĝulo kaj civilizita homo. Ĉar iu Spirito loĝas Jupiteron, de tio do ne sekvas, ke li estas sur la nivelo de la plej altaj estuloj de tiu mondo, same kiel oni ne staras nepre sur la nivelo de akademiano nur pro tio, ke oni vivas en Parizo.

La kondiĉoj pri grandaĝeco ankaŭ ne estas ĉie la samaj, kiaj sur la Tero, kaj la aĝoj ankaŭ ne estas kompareblaj. La Spirito de iu persono mortinta jam de multaj jaroj diris, ke li estas enkarniĝinta, de ses monatoj, en mondo, kies nomon ni ne konas. Demandite, kian aĝon li havas en tiu mondo, li respondis: “Mi ne povas kalkuli ĝin, ĉar ni ne kalkulas kiel vi; cetere, la vivmaniero ne estas la sama; oni ĉi tie elvolviĝas multe pli rapide; tamen, kvankam mi estas tie jam de ses el viaj monatoj, mi povas diri, ke, rilate la intelekton, mi havas tridek jarojn laŭ la kalkulmaniero sur la Tero.”

Multaj analogaj respondoj estas donitaj de aliaj Spiritoj, kaj tio estas neniel neverŝajna. Ĉu ni ne vidas sur la Tero, ke tiom da bestoj ricevas en kelkaj monatoj sian normalan disvolviĝon? Kial ne okazus same al la homo en aliaj sferoj?

Ni rimarkigu, plie, ke la elvolviĝo, kiun la surteraj homoj havas aĝante tridek jarojn, eble estas nur ia infanaĝo, kompare kun la kresko, kiun li devas atingi. Estas signo de forta miopeco, pri ĉio preni nin por tipoj de la kreitaĵaro, kaj estas sur tre malaltan nivelon loki Dion, kredi, ke, krom ni, nenio ekzistas, kio estus ebla al Li

Iompostioma transmigrado

189. Ĉu la Spirito ĝuas plene siajn kapablojn ekde de la komenco de sia formado?

“Ne, ĉar la Spirito, kiel la homo, havas sian infanaĝon.

Ĉe la komenco, la Spiritoj havas nur instinktan ekzistadon, malfortan konscion pri si kaj pri siaj agoj; nur iom post iom la intelekto elvolviĝas.”

190. Kia estas la stato de la animo ĉe sia unua enkarniĝo?

“La stato de infanaĝo dum la enkorpa vivo; la intelekto apenaŭ ekburĝonas: ĝi provas sin en la vivo.”

191. Ĉu la animoj de niaj sovaĝuloj estas animoj ankoraŭ en infaneco?

“Relativa infaneco, sed ili estas jam elvolviĝintaj animoj; ili portas pasiojn.”

— Ĉu do pasioj estas signo de evoluo?

“De evoluo, jes, sed ne de perfekteco; ili estas signo de la aktiveco kaj konscio pri la memo; en la primitiva animo, intelekto kaj konscio estas en ĝermostato.”

La vivo de la Spirito, en sia tuta daŭro, trapasas tiajn samajn fazojn, kiajn ni vidas en la enkorpa vivo; li iom post iom transiras de la embriostato al la infaneco, kaj de ĉi tiu li venas, per sinsekvaj fazoj, al la plenaĝeco, kiu estas la perfekteco; estas tamen jenaj diferencoj, nome, ke li ne konas malfortiĝon nek kadukecon, kiel en la enkorpa vivo; ke lia vivo, kiu havis komencon, neniam finiĝas; ke li bezonas grandegan tempon, laŭ nia kalkulmaniero, por pasi de la spirita infanaĝo al plena elkresko; kaj ke lia progreso ne fariĝas en unu sola sfero, sed en pluraj mondoj.

La vivo de la Spirito konsistas do el vico da enkorpaj ekzistadoj, el kiuj ĉiu estas por li okazo por unu paŝo antaŭen, same kiel ĉiu enkorpa ekzistado konsistas el vico da tagoj, en ĉiu el kiuj la homo pliigas sian sperton kaj instruitecon.

Sed, same kiel en la vivo de la homo kelkaj tagoj estas senfruktaj, en tiu de la Spirito kelkaj enkorpaj ekzistadoj estas senrezultaj, kiam li ne scias tiri el ili profiton.

192. Ĉu, ekde ĉi tiu vivo, per perfekta konduto, oni povas tuj transsalti ĉiujn ŝtupojn kaj fariĝi pura Spirito, ne paŝante sur la interaj niveloj?

“Ne, ĉar tio, kion la homo opinias perfekta, estas ankoraŭ malproksima de la perfekteco; ekzistas kvalitoj, kiujn li tute ne konas kaj kiujn li neniel komprenas. Li povas esti tiel perfekta, kiel tion ebligas lia tera naturo, sed tio ne estas la absoluta perfekteco. Infano, kiel ajn frumatura ĝi estas, devas travivi junaĝon, antaŭ ol veni al matureco; tiel same, malsanulo trapasas la fazon de resaniĝado, antaŭ ol tute rericevi la sanon. Krom tio, la Spirito devas antaŭenpaŝi pri scio kaj moraleco; se li progresis en unu sola direkto, li devas progresi en la dua, por atingi la supron de la ŝtuparo; sed, ju pli antaŭen la homo iras dum sia nuna vivo, des malpli daŭraj kaj penigaj estos liaj sekvantaj provoj.”

— Ĉu la homo povas almenaŭ certigi al si, ekde ĉi tiu vivo, malpli amaran estontan ekzistadon?

“Jes, sendube; li povas malpliigi la longecon kaj la malfacilaĵojn de sia vojo. Nur la maldiligenta restadas ĉiam sur la sama loko.”

193. Ĉu iu homo povas, en siaj novaj ekzistadoj, defali de sia nuna nivelo?

“De sia socia pozicio, jes; de sia spirita rango, ne.”

194. Ĉu la animo de virta homo povas, en nova enkarniĝo, doni vivon al la korpo de malvirtulo?

“Ne, ĉar ĝi ne povas degeneri.”

— Ĉu la animo de maliculo povos iam esti tiu de nobla homo?

“Jes, se ĝi pentis: en ĉi tiu okazo, tio estas rekompenco.”

La irado de la Spiritoj estas ĉiam progresa, neniam regresa; ili iom post iom altiĝas en la hierarkio kaj neniam defalas de la ŝtupo, kiun ili jam atingis. En siaj pluraj enkorpaj ekzistadoj, ili povas ne kiel Spiritoj. Kaj tiel, la Tero povas poste enkorpiĝi kaj kontraŭe, ĉar la pozicioj kontraŭproporciaj al la grado estis reĝo kaj Jesuo estis ĉarpentisto.

malsupreniri kiel homoj, sed animo de iu altpotenculo de la en plej malaltrangan metiiston, en la homa socio estas ofte de la moralaj sentoj. Herodo 195. Ĉu la eblo, kiun oni havas, pliboniĝi en alia ekzistado, ne povas igi iujn personojn obstini sur la malbona vojo, pro la konvinko, ke ili povos ja sin korekti estonte?

“Kiu tiel pensas, tiu kredas nenion; la ekpenso mem pri ia eterna puno lin ankaŭ ne bridas, ĉar lia prudento repuŝas tian punon, kaj tiu ekpenso kondukas al absoluta nekredemo. Se estus pasintatempe uzataj nur raciaj rimedoj, por direkti la homojn, ne ekzistus tiom da skeptikuloj. Neperfekta Spirito povas, efektive, tiel pensi, kiel vi diras, dum sia enkorpa vivo; sed, liberigite el la materio, li ekpensos alie, ĉar li baldaŭ konstatos sian eraran kalkulon: li do venos kun kontraŭaj sentoj en novan ekzistadon. Tiel plenumiĝas lia progreso, kaj jen kial estas sur la Tero iuj homoj, pli progresintaj ol aliaj; unuj jam posedas sperton, kiun aliaj ne havas, sed ankaŭ ĉi tiuj ĝin akiros iom post iom. De ili dependas plirapidigi sian progreson aŭ ĝin senfine malfruigi.”

La homo, troviĝanta en malbona pozicio, deziras ĝin ŝanĝi kiel eble plej rapide. Tiu, kiu estas konvinkita, ke la suferoj en ĉi tiu vivo rezultas de liaj neperfektaĵoj, penos certigi al si novan malpli ĉagrenan vivon; kaj ĉi tiu penso lin deklinos de la vojo de malbono pli rapide, ol la penso pri la eterna fajro, kiun li ne kredas.

196. Ĉar la Spiritoj ne povas perfektiĝi krom per la afliktoj de la enkorpa ekzistado, ĉu do sekvas, ke la materia vivo estas ia elpurigejo aŭ fandilo, kiun la estuloj de la spirita mondo devas trapasi por veni al la perfekteco?

“Jes, ĝuste tio. Ili pliboniĝas en tiuj provoj, evitante malbonon kaj farante bonon. Sed nur post multo da sinsekvaj enkarniĝoj aŭ puriĝoj ili trafas, en pli aŭ malpli longa tempo, laŭ siaj klopodoj, la celatan punkton.”

– Kiu influas sur la alia: ĉu la korpo sur la Spirito, por ĉi tiun plibonigi, aŭ ĉu la Spirito sur la korpo?

“La Spirito estas ĉio; la korpo estas vesto, kiu putras: jen la tuta demando.”

En la suko de l’ vinbero ni trovas materian komparon inter la sinsekvaj gradoj de la puriĝado de la animo. Tiu suko enhavas fluidaĵon, nome alkoholon; sed ĉi tiu estas malfortigita de granda nombro da fremdaj substancoj, modifantaj ties esencon; la alkoholo atingas sian absolutan purecon nur post ripetataj distiladoj, ĉe ĉiu el kiuj ĝi seniĝas je iu malpuraĵo.

La distililo estas la korpo, kien la animo devas eniri por sin purigi; la fremdaj substancoj estas kvazaŭ la perispirito, kiu ankaŭ sin purigas, proporcie kiel la Spirito alproksimiĝas al la perfekteco.

Sorto de la infanoj post la morto

197. Ĉu la Spirito de infano, mortinta en tre malalta aĝo, povas esti tiel progresinta, kiel tiu de matura homo?

“Iafoje li estas eĉ multe pli progresinta, ĉar li eble vivis multe pli kaj posedas pli da sperto, precipe se li progresis.”

— Ĉu do la Spirito de iu infano povas stari sur ŝtupo pli alta, ol tiu de ĝia patro mem?

“Tio estas tre ofta; ĉu vi tion ne vidas tiom da fojoj sur la Tero?”

198. Ĉu la Spirito de infano, kiu mortis tre malgrandaĝa kaj kiu ne povis fari malbonon, apartenas al la superaj gradoj?

“Se la infano ne faris malbonon, ankaŭ bonon ĝi ne faris, kaj Dio ne evitigas al tiu Spirito la provojn, kiujn li devas elporti. Se li estas pura, li tia estas ne pro tio, ke li liberiĝis el infana korpo, sed pro tio, ke li estis progresinta kiel Spirito mem.”

199. Kial la vivo estas tiel ofte tranĉata dum infanaĝo?

“La daŭro de la vivo de infano povas esti, por la Spirito enkarniĝinta en ĝin, la kompletigo de iu antaŭa ekzistado, interrompita antaŭ sia natura fino, kaj la morto de l’infano estas, preskaŭ ĉiam, provo aŭ puno por ties gepatroj.”

— Kio fariĝas al la Spirito de tro frue mortinta infano?

“Li rekomencas nova ekzistadon.”

Se la homo havus unu solan ekzistadon, kaj se, post ĉi tiu, lia estonta sorto estus por ĉiam fiksita, kian strangan meriton havus la duono de l’ homa gento, mortanta ĉe infanaĝo, por, sen ia peno, ĝui la eternan feliĉon? Kun kia rajto tiu duono estus sendevigita elporti la ofte tiel akrajn kondiĉojn, trudatajn al la alia duono? Tia aranĝo de la aferoj ne povus konformiĝi al la justeco de Dio. Per la reenkarniĝado estas egaleco por ĉiuj; la estonteco apartenas al ĉiuj, sen ia escepto aŭ favoro al iu ajn; la trenpaŝaj povas plendi nur kontraŭ si mem. La homo devas ricevi la meriton de siaj agoj, ĉar li por tiuj respondas.

Cetere, ne estas racie konsideri la infanaĝon normala stato de senkulpeco. Ĉu ni ne vidas infanojn kun la plej fiaj instinktoj, en aĝo, kiun la edukado ankoraŭ ne povis influi?

Ĉu ni ne vidas kelkajn, kiuj ĉe sia naskiĝo, kvazaŭ kunportas hipokritecon, perfidemon, eĉ la instinkton de ŝtelo kaj murdo, spite al la bonaj ekzemploj ilin ĉirkaŭantaj? La civila leĝo deklaras ilin senkulpaj pro siaj krimoj, ĉar ĝi rekonas, ke ili kondutas sensaĝe; kaj ĝi ja pravas, ĉar, efektive, infanoj kondutas prefere laŭ sia instinkto, ol laŭ antaŭdecidita intenco; sed, de kie povas deveni tiuj instinktoj tiel malsamaj ĉe infanoj samaĝaj, egale edukataj kaj elmetataj al samaj influoj? De kie venas tia tro frua malico, se ne de la malsupereco de la Spirito, ĉar la edukado ja neniel influis? Malvirtaj infanoj estas tiaj, ĉar iliaj Spiritoj estas malmulte progresintaj; kaj tial, ili suferas la sekvojn, ne de siaj infanaj agoj, sed de tiuj faritaj dum antaŭaj ekzistadoj; tial, la leĝo estas la sama por ĉiuj kaj la justeco de Dio ĉiujn ampleksas.

Sekso de la Spiritoj

200. Ĉu la Spiritoj havas sekson?

“Ne tian, kiel vi komprenas, ĉar sekso dependas de fiziologia konstruo. Ekzistas inter ili amo kaj simpatio, sed fonditaj sur simileco de sentoj.”

201. Ĉu la Spirito, animinta la korpon de viro, povas, en nova ekzistado, animi tiun de virino, kaj kontraŭe?

“Jes; samaj Spiritoj animas virojn kaj virinojn.”

202. Ĉu, kiam la Spirito estas nur Spirito, li preferas eniĝi en korpon de viro aŭ en tiun de virino?

“Tio malmulte tuŝas la Spiriton: ĝi dependas de la provoj, kiujn li devas elporti.”

La Spiritoj enkarniĝas en virojn aŭ virinojn pro tio, ke ili ne havas sekson; ĉar ili devas progresi en ĉiuj direktoj, tial ĉiu sekso, ĉiu socia pozicio havigas al ili provojn kaj devojn apartajn, kaj okazojn akiri sperton. Tiu, kiu estus ĉiam viro, scius nur tion, kio koncernas viron.

Parenceco, genealogia deveno

203. Ĉu la gepatroj transigas al siaj idoj iom de sia animo aŭ ĉu ili donas al tiuj nur la materian vivon, al kiu alia animo poste almetos la moralan vivon?

“La gepatroj donas al siaj idoj nur la materian vivon, ĉar la animo estas nedividebla. Stulta patro povas naskigi talentajn filojn, kaj kontraŭe.”

204. Ĉar ni havas plurajn ekzistadojn, ĉu tial nia parencaro havas sian originon trans la limoj de nia hodiaŭa ekzistado?

“Ne povas esti alie. La sinsekvado de la enkorpaj ekzistadoj estigas, inter la Spiritoj, ligilojn, kiuj havas sian originon en iliaj antaŭaj ekzistadoj; de tio ekestas ofte simpatioj inter vi kaj iuj Spiritoj ŝajne fremdaj al vi.”

205. En la okuloj de kelkaj personoj, la doktrino pri la reenkarniĝo ŝajnas detrui la familioligilojn, ĉar tiu doktrino asertas, ke tiuj ligiloj originas de tempo antaŭ la nuna ekzistado. . .

“Tiu doktrino plilongigas, ne rompas, tiujn ligilojn.

Se la parenceco estas ja fondita sur antaŭaj estimoj, la ligiloj inter la anoj de unu sama familio estas do nepre pli firmaj. Tiu doktrino pliigas la devojn pri frateco, ĉar en via najbaro aŭ en via servisto eble estas Spirito, iam ligita al vi per sama sango.”

— Tamen malgrandiĝas la graveco, kiun kelkaj homoj atribuas al sia deveno, ĉar ni povas havi, kiel patron, viron, kies Spirito iam apartenis al tre malsama raso aŭ vivis en tute malsamaj kondiĉoj.

“Estas vere, sed tia graveco havas kiel fundamenton la malhumilecon: kion la plimulto opinias honorinda ĉe siaj prauloj, tio estas la titoloj, la pozicio kaj la riĉeco.

Iu hontus, ke lia avo estis honesta ŝuisto; sed li fierus, se li devenus de diboĉa nobelo. Tamen, kion ajn oni diras aŭ faras, neniu malhelpos, ke la aferoj estu tiaj, kiaj ili estas, ĉar Dio ne konformigis la leĝojn de la Naturo al la vantamo de la homoj.”

206. Ĉar ekzistas nenia devenrilato inter la Spiritoj de la anoj de unu sama familio, ĉu la kulto por la prapatroj estas do ridinda afero?

“Certe ne, ĉar estas ĉiam agrable aparteni al familio, en kiun enkarniĝis altaj Spiritoj. Kvankam la Spiritoj ne devenas unuj de aliaj, tamen ili nepre estimas tiujn, al ili altenatajn per familioligiloj; ilin ofte altiras al iu familio simpatio aŭ antaŭaj ligiloj; sed, estu certaj, la Spiritojn de viaj prapatroj neniom honoras la kulto, kiun vi al ili faras pro fiero; iliaj meritoj falas sur vin nur tiam, kiam vi klopodas por sekvi la bonajn ekzemplojn, kiujn ili donis al vi; nur tiam via memoro povas esti al ili ne nur plaĉa, sed ankaŭ utila.”

Fizikaj kaj moralaj similaĵoj

207. La gepatroj heredigas al siaj idoj ian fizikan similaĵon; ĉu ili heredigas ankaŭ ian moralan similaĵon? “Ne, ĉar gepatroj kaj idoj havas malsamajn animojn aŭ Spiritojn. Korpo devenas de korpo, sed Spirito ne devenas de Spirito. Ĉe la samrasanoj estas sole sangsameco.”

— El kio originas la moralaj similaĵoj, kelkafoje ekzistantaj inter geopatroj kaj ties idoj?

“Tiuj estas reciproke simpatiantaj Spiritoj, altirataj, unuj al la aliaj, de la simileco de siaj inklinoj mem.”

208. Ĉu la Spiritoj de la gepatroj havas nenian influon sur tiuj de iliaj idoj post ties naskiĝo?

“Kontraŭe, tre grandan. Kiel ni jam diris, la Spiritoj devas kunhelpi por la reciproka progresado. Nu! La Spiritoj de la gepatroj havas kiel mision disvolvi per edukado la Spiritojn de iliaj idoj; tio estas tasko por la gepatroj, kaj ĉi tiuj estos kulpaj, se ili ĝin ne plenumos.”

209. Kial de bonaj, virtaj gepatroj naskiĝas malicaj idoj? Aŭ, alivorte, kial la bonaj kvalitoj de la gepatroj ne ĉiam altiras, pro simpatio, bonajn Spiritojn, por ke ĉi tiuj animu iliajn idojn?

“Malbona Spirito povas peti bonajn gepatrojn, esperante, ke iliaj konsiloj lin gvidos sur pli bona vojo, kaj Dio lin ofte konfidas al tiaj gepatroj.”

210. Ĉu la gepatroj povas, per siaj pensoj kaj preĝoj, altiri al korpo de iu venonta ido bonan Spiriton, anstataŭ malbona?

“Ne; sed ili povas plibonigi la Spiriton de sia ido, al ili konfiditan: tio estas ilia devo; malbonaj idoj estas provo por siaj gepatroj.”

211. De kio venas la karaktersimileco, iafoje ekzistanta inter du fratoj, precipe inter dunaskitoj?

“Ili estas reciproke simpatiantaj Spiritoj, alproksimiĝintaj pro la simileco de sentoj kaj ĝojantaj, ke ili estas kune.”

212. Ĉu en la individuoj, kies korpoj estas kunligitaj kaj havas kelkajn komunajn organojn, estas du Spiritoj, aŭ alivorte, du animoj?

“Jes, sed tiel similaj, ke ili preskaŭ ĉiam ŝajnas al vi unu sola.”

213. Ĉar la Spiritoj enkarniĝas en dunaskitojn pro simpatio, de kio venas la malamo kelkafoje konstatata inter ili?

“Ne estas regulo, ke dunaskitoj estas ĉiam reciproke simpatiantaj Spiritoj; malbonaj Spiritoj povas ankaŭ deziri kune batali sur la areno de la vivo.”

214. Kion ni pensu pri la onidiro, ke infanoj sin reciproke batas en la patrina ventro?

“Figuro! Por vive pentri, ke ilia reciproka malamo estas enradikita en iliaj koroj, oni atribuis al tiu malamo originon antaŭan je ilia naskiĝo. Vi ordinare ne sufiĉe atentas al poeziaj metaforoj.”

215. Kiu estas la kaŭzo de la aparta karaktero, per kiu ĉiu popolo distingiĝas?

“La Spiritoj formas ankaŭ familiojn pro la simileco de inklinoj, pli aŭ malpli noblaj, laŭ ilia progreso. Popolo estas grande familio, en kiu kolektiĝas reciproke simpatiantaj Spiritoj. La emo, kiun havas la anoj de tiuj familioj, kuniĝi, naskas la similecon, trovatan ĉe la distinga karaktero de ĉiu popolo. Ĉu vi pensas, ke bonaj, noblaj Spiritoj elektas por enkarniĝo kruelan, fian popolon? Ne; la Spiritoj simpatias la kolektivojn, kiel la individuojn; ili serĉas sian konvenan medion.”

216. Ĉu la homo konservas, en siaj novaj ekzistadoj, postesignojn de la morala karaktero de siaj antaŭaj ekzistadoj?

“Jes, tio povas okazi; sed, progresinte, li aliiĝas.

Ankaŭ lia socia pozicio povas jam ne esti la sama; se el mastro li fariĝas sklavo, liaj gustoj estas tute malsamaj, kaj vi lin apenaŭ rekonas. Ĉar la Spirito estas la sama en siaj pluraj enkarniĝoj, liaj manifestiĝoj povas tial prezenti inter si analogaĵojn, tamen modifitajn de la kutimoj de lia nova pozicio, ĝis rimarkinda perfektiĝo tute aliigos lian karakteron; ĉar, anstataŭ fiera malbona, li povas esti humila kaj bonkora, se li pentis.”

143 kaj 217. Ĉu la homo, en siaj pluraj enkarniĝoj, konservas fizikajn postsignojn de siaj antaŭaj ekzistadoj?

“La korpo eldetruiĝas, kaj la nova havas nenion komunan kun la antaŭa. Tamen la Spirito rebildiĝas en la korpo; estas vere, ke ĉi tiu estas nur materio, sed, malgraŭ tio, ĝi estas modelita laŭ la kapabloj de la Spirito, kiu stampas sur la korpo ian karakteron, precipe ĉe la fizionomio; oni tial ĝuste konsideras la okulojn la spegulo de l’animo, tio estas, ĉefe la vizaĝo spegulas la animon.

Treege malbela homo havas ĉiam ion, kio faras lin plaĉmiena, se li entenas bonan, saĝan, mildan Spiriton; aliflanke, ekzistas tre belaj vizaĝoj, pri kiuj vi ekhavas nenian senton, aŭ kontraŭ kiuj vi eksentas eĉ abomenon.

Vi eble kredas, ke nur belstrukturaj korpoj estas envolvaĵoj de perfektaj Spiritoj; sed rimarku, ke vi ĉiutage renkontas noblajn homojn sub monstraj eksteraĵoj. Eĉ tiam, kiam ne ekzistas forta simileco inter vizaĝaj trajtoj, la egaleco de gustoj kaj inklinoj povas do naski la tiel nomatan familiomienon.”

La korpo, kiu vestas la animon en nova enkarniĝo, nenian nepran analogion havas kun tiu, kiun la animo iam forlasis, ĉar la animo ĝin prenis eble el alia trunko; estus tial absurdo konkludi, ke en la sinsekvado de la ekzistadoj, estus ia korpa simileco, kiu estus nur hazarda. Tamen la kvalitoj de la Spirito ofte modifas la organojn, al li servantajn por liaj manifestoj, kaj stampas sur la vizaĝo, eĉ sur la gestoj, ian distingilon. Efektive, sub la plej modesta vesto oni povas malkovri esprimon de grandeco kaj digno, dum, sub la mantelo de potenca suvereno, oni iafoje vidas esprimon de malnobleco kaj malvirto. Kelkaj personoj, devenintaj de malaltega pozicio, akiras senpene la kutimojn kaj manierojn de la socio, kaj tial ŝajnas, ke ili tie denove renkontas sian elementon; aliaj, malgraŭ sia deveno kaj edukado, kvazaŭ sentas sin fremdaj kaj konfuzitaj en tiu rondo. Kiel klarigi ĉi tiun fakton, alie ol tiel, ke ĝi estas kopio de la antaŭa pozicio de la Spirito?

Denaskaj ideoj

218. Ĉu la enkarniĝinta Spirito ne konservas ian memoron de siaj perceptoj kaj konoj el antaŭaj ekzistadoj?

“Restas ĉe li nebuleca memoro, kiu havigas al li tion, kion oni nomas denaskaj ideoj.”

— Ĉu do la teorio pri la denaskaj ideoj ne estas ia ĥimero?

“Ne; la konoj, akiritaj en ĉiu ekzistado, ne perdiĝas; la Spirito, liberigite el la materio, ilin ĉiam memoras.

En la karno li povas, provizore, ilin parte forgesi, sed lia intuicio pri ili helpas lian progresadon; se ne estus tiel, li devus ĉiam denove rekomenci. En ĉiu nova ekzistado, la Spirito prenas kiel deirpunkton tiun, kie li haltis en sia antaŭa ekzistado.”

— Devas do esti granda interrilato inter du sinsekvaj ekzistadoj, ĉu ne?

“Ne ĉiam tiel granda, kiel vi povus kredi, ĉar la pozicioj estas iafoje tre malsamaj, kaj la Spirito eble progresis dum la tempo inter la du ekzistadoj.” (216) 219. Kiu estas la origino de la eksterordinaraj kapabloj de individuoj, kiuj, sen antaŭa studado, kvazaŭ havas ian intuicion pri certaj konoj, kiaj la lingvoj, la kalkulado k. s.?

“Memoro de la pasinteco; antaŭa progreso de la animo, sed pri kiu la individuo ne konscias. El kio, laŭ via opinio, venus tiaj kapabloj? La korpo ŝanĝiĝas, sed la Spirito estas la sama, kvankam li ŝanĝas sian veston.”

220. Kiam iu Spirito translokiĝas en alian korpon, ĉu li povas perdi iujn intelektajn kapablojn, ekzemple: jam ne senti guston por la artoj?

“Jes, tiam, kiam li malnobligis aŭ misuzis tiujn kapablojn. Krom tio, iu kapablo povas dormeti dum unu ekzistado, pro tio ke la Spirito deziras disvolvi alian, sen ia rilato kun la unua; ĉi tiu restas do en latenta stato, kaj estonte reaperos.” 221. Ĉu, pro ia memoro, la homo havas, eĉ kiel sovaĝulo, instinktan senton pri la ekzisto de Dio kaj la antaŭsenton pri la estonta vivo?

“Jes, memoro, kiun li konservis pri tio, kion li sciis kiel Spirito, antaŭ ol enkarniĝi; sed fiero ofte sufokas tian senton.”

— Ĉu ne devenas de tiu sama memoro certaj kredoj rilataj al la spiritisma doktrino, kiujn oni trovas en ĉiuj popoloj?

“Tiu doktrino estas tiel malnova kiel la mondo, kaj pro tio ĝi estas ĉie trovata; tio estas pruvo pri ĝia vereco.

Konservante la intuicion pri sia spirita stato, la Spirito havas instinktan konscion pri la ekzisto de la nevidebla mondo; sed tiu konscio estas ofte difektita de antaŭjuĝoj, kaj malklereco tien enmiksas superstiĉon.”

ĈAPITRO V

KONSIDEROJ PRI LA PLURECO DE LA EKZISTADOJ

222. La dogmo de la reenkarniĝado, diras kelkaj personoj, ne estas nova; jam Pitagoro ĝin akceptis. Ni neniam diris, ke la spiritisma doktrino estas moderna elpensaĵo; kiel leĝo de la Naturo, Spiritismo certe ekzistas ekde la origino de la tempo, kaj ĉiam, en ĉi tiu libro, ni penadis elmontri, ke oni trovas postesignojn de tiu doktrino en la plej malproksima antikveco. Pitagoro, kiel sciate, ne estis la aŭtoro de la sistemo pri la metempsikozo; li ĉi tiun ektrovis ĉe la hindaj filozofoj kaj en Egiptujo, kie ĝi ekzistadis jam de nememorebla dato. La ideo pri la transmigrado de la animoj estis do vulgara kredo, akceptata de la plej eminentaj homoj. Kiel ĝi venis al ili? Ĉu per revelacio aŭ per intuicio? Ni tion ne scias; sed, ne grave kiel, iu ideo ne trapasas la aĝojn kaj ne sukcesas esti adoptata de eminentaj intelektuloj, se ĝi ne havas seriozan fundamenton. La malnoveco de tiu doktrino estas prefere pruvo, ol motivo por kontraŭdiro.

Tamen, kiel ankaŭ sciate, ekzistas inter la metempsikozo, akceptata de la antikvuloj, kaj la hodiaŭa doktrino pri la reenkarniĝado granda diferenco, nome, ke la Spiritoj absolute malkonsentas la transmigradon de homo al bestoj, kaj reciproke.

Instruante la dogmon de la plureco de l’enkorpaj ekzistadoj, la Spiritoj do refreŝigas doktrinon jam ekzistantan dum la unua aĝo de la mondo kaj konservatan ĝis niaj tagoj en la intima penso de multaj homoj; sed la Spiritoj ĝin prezentas al ni de vidpunkto plu racia, pli konforma al la gradaj leĝoj de la Naturo kaj pli akorda kun la saĝeco de l’ Kreinto, sen la akcesoraĵoj de la superstiĉo. Notinda cirkonstanco estas tio, ke ne estas legata nur en ĉi tiu libro tio, kion ili instruadis en la laste pasintaj jaroj: antaŭ la publikigo de ĉi tiu verko, nombraj samspecaj komunikaĵoj estis ricevitaj en pluraj landoj, kaj ili poste refariĝadis en rimarkinda maniero.

Estus nun eble la oportuna okazo por ĉi tie ekzameni, kial ne ĉiuj Spiritoj ŝajnas interakordi pri tiu ĉi punkto; ni poste revenos al ĝi.

Ni ekzamenu la aferon tra alia prismo, apartigante ĉian enmiksiĝon de Spiritoj. Ni flanken metu ĉi tiujn por unu momento: ni supozu ke ĉi tiu teorio ne venis al ni de ili, kaj ke pri Spiritoj neniam estis ia ajn parolo.

Ni loku nin provizore sur neŭtrala kampo, tio estas, ni konsentu egalan probablecon al la hipotezo pri la plureco kaj al tiu pri la unueco de la enkorpaj ekzistadoj; kaj ni vidu, al kiu flanko nin klinos la racio kaj nia intereso mem.

Kelkaj personoj forpuŝas la ideon pri la reenkarniĝado pro la sola motivo, ke ĝi ne konvenas al ili: ili diras, ke jam al ili sufiĉas unu ekzistado kaj ke ili ne dezirus komenci alian similan; estas eĉ homoj, kiujn la sola ekpenso, reaperi sur la Tero, rabiigas de indignego.

Nur pri unu afero ni ilin demandas, nome: ĉu ili pensas, ke Dio aŭdis ilian opinion kaj konsultis iliajn gustojn, por starigi la leĝojn de la universo. Nu, unu estas vera el la du jenaj hipotezoj: la reenkarniĝado aŭ ekzistas, aŭ ne ekzistas. Se ĝi ekzistas, oni do ĝin vane kontraŭbatalos; oni ja devas sin submeti al ĝi, kaj Dio petos nenies permeson por tiel agi. Ŝajnas al ni, ke ni aŭdas malsanulon diri: “hodiaŭ mi multe suferis, kaj mi ne volas morgaŭ suferi plu”. Kiom ajn granda estas lia malbona humoro, li devas ne malpli suferi la morgaŭon kaj la sekvantajn tagojn, ĝis li tute resaniĝos. Se tiuj personoj devas korpe revivi, ili nepre revivos kaj reenkarniĝos; ili vane ribelus, same kiel knabo, ne volanta iri al lernejo, aŭ kondamnito, en malliberejon, devas senrimede obei. Tiaj kontraŭdiroj estas tro naivaj por indi seriozan ekzamenon. Ni tamen diros al tiuj personoj, por ilin trankviligi, ke la spiritisma doktrino pri la reenkarniĝado ne estas tiel terura kiel ŝajnas, kaj ke, se ili ĝin profunde studus, ili ĝin ne tiel timus; ili scius, ke la kondiĉoj de tiu nova ekzistado dependas nur de ili mem: tiu ekzistado estos feliĉa aŭ malfeliĉa, laŭ iliaj faroj en tiu ĉi mondo; Kaj ke ili povas, en ĉi tiu vivo, leviĝi tiel alten, ke ili ne bezonas timi refali en la ŝlimon.

Ni supozas, ke ni parolas al personoj, kredantaj ian ajn estontecon post la morto, kaj ne al tiuj, preferantaj la nenion kiel perspektivon, nek al tiuj, asertantaj, ke la animo dissolviĝos en la universa tutaĵo, kiel la pluvogutoj en oceano, kio estas entute pli aŭ malpli la sama unu.

Se do vi kredas ian ajn estontecon, vi certe ne akceptas, ke ĝi estas la sama por ĉiuj; alie, kia estus la utileco de la bono? Kial bridi sin mem? Kial ne kontentigi ĉiajn pasiojn, ĉiajn dezirojn, eĉ kun malutilo por alia homo, se la fina rezultato estus sama? Vi kredas, ke tiu estonteco estos ja pli aŭ malpli feliĉa, laŭ tio, kion vi estos farinta dum la vivo; se tiel estas, ĉu vi havas la deziron esti en tiu estonteco kiel eble plej feliĉa, ĉar tiu feliĉo daŭros la eternan tempon? Ĉu vi flatus al vi esti unu el la plej perfektaj homoj, jam ekzistintaj sur la Tero, kaj, pro tio, vi pretendus tuj la eternan feliĉon de la elektitoj? Ne.

Vi konsentas, ke estas homoj pli bonaj ol vi, kun rajto je pli bona loko; kaj tiel pensante, vi ne rigardas vin en la rondo de la sendignuloj. Nu! loku vin per la penso, por unu momento, en tiu meza pozicio, kiun vi rajtas, ĉar vi tion ja konsentas; kaj prezentu al vi, ke iu diras al vi: Vi suferas, vi ne estas tiel feliĉa, kiel vi povus esti, dum ĉe vi aliaj homoj ĝuas perfektan, kompletan feliĉon; ĉu vi volas interŝanĝi vian pozicion kontraŭ la ilia? — Sendube, vi respondos; kion mi faru por tio? — Tre malmulte: rekomencu tion, kion vi fuŝis, kaj klopodu por ĝin pli bone fari. — Ĉu vi hezitus ĝin akcepti, eĉ je la kosto de multe da ekzistadoj plenaj de suferoj? Ni faru pli prozan komparon. Se al homo, kiu, ne troviĝante en ekstrema mizero, suferus tamen pro la troa nesufiĉeco de siaj vivrimedoj, oni dirus: Jen grandega riĉaĵo; vi povas ĝin profiti, sed por tio vi devas penege labori dum unu minuto. Eĉ se li estus la plej maldiligenta homo sur la Tero, li ne hezitus diri: Mi laboru unu minuton, du minutojn, unu horon, tutan tagon, se tio estas necesa; kiom tio valoras kompare kun la abundeco ĝis la fino de mia vivo? Nu, kio estas la daŭro de enkorpa vivo rilate al la eterna tempo? Malpli ol unu minuto, malpli ol unu sekundo.

Ni jam aŭdis jenan rezonadon: Dio, kiu estas superege bona, ne devas trudi al la homo la rekomencon de vico da mizeroj kaj suferoj. Ĉu oni opinias, ke Li estus pli bona kondamnante la homon al eterna suferado pro kelke da momentoj da eraro, ol donante al la kreito la rimedojn por kompenso de eraroj? “Du fabrikistoj havis po unu laboristo, kiu povis aspiri al la pozicio de asociinto de sia mastro; sed okazis, ke foje tiuj du laboristoj tre malbone uzis sian tagon kaj meritis maldungon. Unu el la fabrikistoj ja maldungis sian laboriston, malgraŭ ĉiuj ties petegoj, kaj, ne ektrovinte plu laboron, la kompatinda mortis de mizero. La dua fabrikisto diris al la sia: Vi perdis unu tagon kaj, kiel kompenson, vi ŝuldas al mi alian; vi fuŝis vian laboron kaj vi ŝuldas al mi la kompenson de tiu malprofito; mi permesas al vi ĝin rekomenci; klopodu por ĝin bone plenumi, kaj vi ĉiam povos aspiri al la supera pozicio, kiun mi promesis al vi.” Ĉu estas necese demandi, kiu el la du fabrikistoj estis pli humana?

Ĉu Dio, kiu estas la kompatemo mem, estus malpli elpetebla ol iu homo?

La penso, ke nia sorto estas por ĉiam fiksita laŭ la rezultato de kelke da provjaroj, eĉ tiam, kiam ne dependas de ni mem, atingi la perfektecon sur la Tero, estas ja frakasa, dum la kontraŭa ideo estas treege konsola: ĉi tiu lasas al ni la esperon. Ne deklarante nin por aŭ kontraŭ la plureco de la ekzistadoj, ne akceptante unu hipotezon plivole ol la duan, ni diras, ke, se oni devus elekti, neniu preferus senapelacian juĝon. Unu filozofo asertis, ke, se Dio ne ekzistus, estus necese elpensi Lin, por la feliĉo de la homa gento; ion saman oni povas diri pri la plureco de l’ ekzistadoj. Sed, kiel ni jam diris, Dio ne petas nian permeson, nek konsultas niajn gustojn; kaj la reenkarniĝado estas fakto aŭ ne. Ni vidu, ĉe kiu flanko troviĝas la probablecoj, kaj ni observu la demandon el alia vidpunkto, ankoraŭ sen ia konsidero pri la instruado de la Spiritoj, kaj rigardante ĝin nur kiel filozofian studon.

Se la reenkarniĝado ne ekzistas, estas evidente, ke la enkorpa ekzistado estas unu sola. Se nia nuna enkorpa ekzistado estas la sola, la animo de ĉiu individuo estas do kreita ĉe la momento mem de lia naskiĝo, escepte se oni konsentus, ke la animo antaŭekzistis; se tiel estas ni povus demandi, kio ĝi estis antaŭ la naskiĝo, kaj ĉu tiu stato ne estis mem ia ekzisto, kia ajn tiu ĉi estis.

Krom la du jenaj ekzistas neniu hipotezo: la animo aŭ ekzistis antaŭ la korpo, aŭ ne; se ĝi jam antaŭe ekzistis, kiu nome estis ĝia situacio? Ĉu ĝi konsciis, aŭ ne, pri si?

Se ĝi ne konsciis pri si, tio estus tio sama, kiel se ĝi ne ekzistus; se ĝi havis sian individuecon, ĉi tiu kreskis aŭ ne progresis; ĉiuokaze, en kia grado la animo venis kuniĝi kun la korpo? Akceptante, laŭ la vulgara kredo, ke la animo naskiĝas kun la korpo, aŭ — kio estas sama — ke antaŭ sia enkarniĝo ĝi posedas nur negativajn kapablojn, ni proponas jenajn demandojn: 1-a. Kial la animo elmontras kapablojn tiel diferencajn kaj nedependajn de la ideoj ricevitaj per edukado?

2-a. De kio devenas la eksternormala kapablo de iuj infanoj por tiu aŭ tiu alia scienco, dum aliaj infanoj restas malsuperaj aŭ mezbonaj sian tutan vivon? 3-a. Kial iuj havas denaskajn aŭ intuiciajn ideojn, ne ekzistantajn ĉe aliaj?

4-a. De kio venas, ĉe iuj infanoj, tiuj tro fruaj instinktoj de virtoj aŭ malvirtoj, tiuj denaskaj sentoj de digno aŭ malnobleco, kontrastantaj kun la medio, kie naskiĝis tiuj infanoj?

5-a. Kiel iuj homoj, sen ia rigardo je ilia edukiteco, estas pli progresintaj ol aliaj?

6-a. Kial ekzistas sovaĝaj kaj civilizitaj homoj?

Se vi adoptas hotentotan suĉinfanon, kaj se vi ĝin edukas en viaj plej famaj liceoj, ĉu vi iam faros ĝin ia Laplace aŭ ia Newton?

Ni demandas: kiu la filozofio, kiu la teozofio, kapabla solvi tiujn problemojn? La animoj, ĉe sia naskiĝo, estas aŭ egalaj, aŭ neegalaj: se ili estas egalaj, kial ili prezentas tiel malsamajn kapablojn? Ĉu oni dirus, ke tio dependas de la organismo? ĉi-okaze, tiu estas la plej monstra kaj la plej malmorala doktrino. La homo estas nenio alia ol maŝino, ol marioneto de la materio; li jam ne respondas pri sia faroj; ĉion li povas atribui al siaj fizikaj neperfektaĵoj. Se la animoj estas neegalaj, tio okazas, ĉar Dio ilin tiaj kreis; sed, kial do tiu denaska supereco favordonita al kelkaj? Ĉu tia partieco konformiĝas al la justeco kaj amo, kiun Li dediĉas egale al ĉiuj Siaj kreitoj?

Ni akceptu, kontraŭe, sinsekvadon de progresaj antaŭaj ekzistadoj, kaj ĉio estos klarigita. La homoj kunportas, ĉe sia naskiĝo, la intuicion pri tio, kion ili akiris; ili estas plu aŭ malpli progresintaj, laŭ la nombro de siaj ekzistadoj, laŭ tio, kiel ili troviĝas pli aŭ malpli proksimaj al sia deirpunkto, same kiel, en rondo el diversaĝaj individuoj, ĉiu havas disvolvitecon proporcian al la nombro da vivitaj jaroj; la sinsekvaj ekzistadoj estas, rilate al la vivo de la animo, tio, kio la jaroj estas rilate al la korpo.

Kolektu iutage mil individuojn, aĝantajn ekde unu ĝis okdek jaroj; imagu, ke vualo estas ĵetita sur ĉiujn antaŭajn jarojn kaj ke vi opinias, ke ili ĉiuj naskiĝis en unu sama tago; vi kompreneble demandos, kial iuj estas altaj kaj aliaj malaltaj, iuj junaj kaj aliaj maljunaj, iuj instruitaj kaj aliaj malkleraj; sed, se la nubo, kaŝanta al vi la pasintecon, aerdisiĝos; se vi ekscios, ke iliaj vivoj estis ĝis tiam pli aŭ malpli longaj, — ĉio estos tuj klarigita. Dio, per Sia justeco, ne povus krei iujn animojn pli, kaj aliajn malpli perfektaj; sed, laŭ la doktrino pri la plureco de l’ ekzistadoj, la malegaleco, kiun ni konstatas inter la animoj, neniel kontraŭas la plej rigoran justecon: ni vidas nur la nunecon, sed ne la pasintecon.

Ĉu tiu ĉi rezonado kuŝas sur ia sistemo, sur ia senbaza supozo? Ne; ni ekiras de nepridiskutebla, evidenta fakto, nome, de la malegaleco de la kapabloj kaj de la intelekta kaj morala nivelo; kaj ni konstatas, ke tiu fakto estas klarigebla per neniu ajn en la vulgaraj teorioj; kontraste kun ĉi tiuj, ilia klarigo estas simpla, natura kaj logika per la alia teorio. Ĉu estas racie preferi la teoriojn, kiuj ne klarigas la faktojn, ol tiun, kiu donas al ni pri tiuj faktoj logikan klarigon?

Koncerne la sesan demandon, oni sendube dirus, ke la hotentoto estas malsuperrasa; sed, ni demandus, ĉu la hotentoto estas homo aŭ ne? Se li estas homo, kial do Dio rifuzis al li kaj al liaj samrasuloj la privilegiojn, per kiuj Li favoris la blankan rason? Se li ne estas homo, kial oni do klopodas, por lin kristanigi? La spiritisma doktrino ampleksas pli vastajn horizontojn; por ĝi ne ekzistas pluraj specoj de homoj: ekzistas nur homoj, kies spiritoj estas pli aŭ malpli progresintaj, sed povantaj antaŭenpaŝi. Ĉu tio ne estas pli konforma al la justeco de Dio?

Ni ĵus ekzamenis la animon en ĝia pasinteco kaj nuneco; se ni ĝin konsideros en ĝia estonteco, ni troviĝos antaŭ samaj malfacilaĵoj.

1-e. Se nia nuna ekzistado, konsiderata kiel la sola, devas decidi pri nia sorto, kiuj estos do, en la venonta vivo, la respektivaj pozicioj de sovaĝulo kaj de civilizita homo? Ĉu ili staros sur la sama nivelo, aŭ ĉu ili havos malsaman kvanton da eterna feliĉo? 2-e. Ĉu la homo, klopodanta sian tutan vivon por sin plibonigi, ekhavos la saman pozicion, kian tiu, kiu restis post la unua, ne pro sia kulpo mem, sed pro tio, ke mankis al li tempo kaj eblo sin ankaŭ plibonigi?

3-e. Ĉu la homo, faranta malbonon, ĉar li ne povis esti konvene instruita, devos respondi por iu situacio, kiu ne dependis de li mem?

4-e. Oni klopodas por instrui, moraligi, civilizi la homojn; sed, se unu estas instruita, aliflanke milionoj mortas ĉiutage, antaŭ ol la lumo atingis ilin; kia estos ilia sorto? Ĉu ili estos traktataj kiel sendignuloj? Se ne, kion do ili faris por indi troviĝi ĉe la sama rango kun la ceteraj?

5-e. Kia estas la sorto de l’infanoj mortantaj antaŭ ol ili povis fari bonon aŭ malbonon? Se ili estos lokitaj ĉe la elektitoj, kial do tia favoro donita al iu, nenion farinta por ĝin meriti? Per kia privilegio estos al ili ŝparataj la ĉagrenoj de la vivo?

Ĉu ekzistas iu doktrino, kapabla solvi ĉi tiujn problemojn? Konsentu pri la sinsekvaj ekzistadoj, kaj ĉio estos klarigita konforme al la justeco de Dio. Kion oni ne povis fari dum unu ekzistado, tion oni faros dum alia; tiel, neniu evitas la leĝon de progresado, ĉiu estas rekompencata laŭ sia reala merito, kaj neniu restas ekstere de la superega feliĉo, al kiu li povas aspiri, kiaj ajn la baroj, kiujn li renkontis sur sia vojo.

Ĉi tiuj demandoj povus esti senfine multigitaj, tiel multenombraj estas la psikologiaj kaj moralaj problemoj, kiuj trovas solvon nur en la doktrino pri la plureco de l’ ekzistadoj; ni limigas nin al la plej ĝeneralaj demandoj.

Kvankam tio estas vera, eble oni dirus, tamen la doktrino pri la reenkarniĝado ne estas akceptita de la roma eklezio; tio estus la renverso de la religio. Ne estas nia celo pritrakti nun ĉi tiun demandon; sufiĉas al ni, ke ni ja pruvis, ke la teorio pri la reenkarniĝado estas eminente morala kaj racia, kaj tio, kio estas morala kaj racia, ne povas kontraŭi religion, kiu proklamas Dion kiel la plej altgradan bonecon kaj prudenton. Kio fariĝus la religio, se, kontraŭ la universala opinio kaj la atesto de la scienco, ĝi obstinus kontraŭ la evidenteco kaj forpuŝus de sia sino iun, kiu ne kredus la movadon de la suno kaj la ses tagojn de l’mondkreado? Kian krediton ĝi meritus, kian aŭtoritaton havus ĉe la kulturitaj popoloj iu religio fondita sur evidentaj eraroj, prezentataj kiel sanktaj dogmoj? Kiam la vero elmontriĝis, la eklezio saĝe akceptis la evidentecon. Se estas pruvite, ke tiom da ekzistantaj aferoj estus neeblaj sen la reenkarniĝado; se kelkaj dogmaj demandoj ne povas esti klarigitaj alie ol per ĉi tiu rimedo, urĝas do ĉi tiun akcepti, kaj rekoni, ke estas nur ŝajna la kontraŭeco inter ĉi tiu doktrino kaj tiuj dogmoj. Poste ni montros, ke la religio estas eble malpli malproksima de tiu doktrino, ol kiel oni pensas; kaj ke pro tio la religio ne perdus pli, ol kiom ĝi perdis pro la konstato de l’ turniĝo de la Tero kaj de l’ geologiaj periodoj, kiuj, laŭ la unua ekrigardo, ŝajnis kontraŭi la sanktajn tekstojn. Krom tio, la principo de la reenkarniĝado elstaras el pluraj pecoj de la Sanktaj Skriboj, kaj troviĝas tute klare en la Evangelio: “Kaj dum ili malsupreniris de la monto (post la transfiguriĝo), Jesuo ordonis al ili, dirante: Rakontu al neniu la vizion, ĝis la Filo de la homo releviĝos el la mortintoj. Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Kial do diras la skribistoj, ke Elija devas veni antaŭe? Kaj li responde diris: Vere Elija venas antaŭe, kaj restarigos ĉion; sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni ne konis lin, sed faris al li ĉion, kion ili volis. Tiel ankaŭ la Filo de la homo estas suferonta sub ili. Tiam la disĉiploj komprenis, ke li parolis al ili pri Johano, la Baptisto.”

(Mateo, ĉap. XVII, par 9 ĝis 13.) (10) Ĉar Johano, la Baptisto, estis Elija, tial la Spirito de Elija reenkarniĝis en la korpon de Johano, la Baptisto.

(10) El la sama Esperanto-trad.

De”Nova Testamento”. – La Trad.

Cetere, kia ajn estas la opinio, kiun ĉiu havas pri la reenkarniĝado, ĉu oni ĝin akceptas aŭ ne, oni ĝin devas nepre elporti en la okazo, se ĝi ekzistas, spite al ĉia kontraŭa kredo. La esenca punkto estas, ke la instruado de la Spiritoj estas eminente kristana, ĉar ĝi apogas sin sur la senmorteco de la animo, sur la estontaj suferoj aŭ rekompencoj, sur la justeco de Dio, sur la libera volo de la homo kaj sur la moralo de la Kristo; tiu instruado ne estas do kontraŭreligia.

Ni rezonis, kiel ni diris, flanken metante la instruadon de la Spiritoj, instruadon, kiu, por iuj personoj, havas nenian aŭtoritaton. Ni, kaj multaj aliaj, adoptis la opinion pri la plureco de la ekzistadoj, ne sole pro tio, ke ĝi venis de la Spiritoj, sed ankaŭ pro tio, ke ĝi ŝajnis al ni la plej logika kaj ke ĝi estas la sola, kiu solvas demandojn, ĝis nun nesolvitajn.

Eĉ se ĝi estus veninta de simpla mortulo, mi ĝin estus tute same adoptinta, kaj por ĝi mi ne hezitus rezigni miajn ideojn mem; de tiam, kiam estas pruvite, ke iu ideo estas falsa, la digno pli perdos ol profitos, obstinante en la falsa ideo. Mi estus ĝin forpuŝinta, kvankam ĝi venus de la Spiritoj, se ĝi ŝajnus al mi kontraŭa al la racio, same kiel mi tiom da aliaj forĵetis; ĉar mi scias, laŭ propra sperto, ke ne devas esti blinde akceptata ĉio, kio venas de la Spiritoj, kiel ankaŭ ne ĉio estas akceptata, kio venas de la homoj. La unua merito de tiu opinio, laŭ mia juĝo, estas ĝia logikeco; alia merito estas, ke ĝi estas konfirmata de la faktoj, cetere faktoj pozitivaj kaj, se oni povas tiel diri, materiaj, kiujn atenta kaj metoda studado povas montri al iu ajn, kiu prenas sur sin la taskon ilin pacience kaj persiste observadi, kaj ĉe kiuj nenia dubo estas allasebla. Kiam tiuj faktoj estos tiel vulgarigitaj kiel la formado kaj la movado de la Tero, ĉiuj nepre devos kapitulaci antaŭ la evidenteco; kaj ties kontraŭantoj tiam vidos, ke estis nulaj ĉiuj iliaj argumentoj.

Resume, ni do konfesu, ke la doktrino pri la plureco de l’ ekzistadoj estas la sola, kiu klarigas tion, kio, sen ĝi, estas neklarigebla; ke ĝi estas treege konsola kaj konforma al la plej rigora justeco, tabulo de savo, kiun Dio, per Sia kompatemo, donis al la homo.

La vortoj mem de Jesuo allasas neniajn dubojn pri tio.

Jen, kio estas legata en la Evangelio laŭ Skta Johano, ĉap. 3, par. 3 ĝis 7: “3. Jesuo respondis kaj diris al li (Nikodemo): Vere, vere mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio. (11) 4. Nikodemo diris al li: Kiel povas homo naskiĝi, kiam li estas maljuna? ĉu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskiĝi?

5. Jesuo respondis: Vere, vere mi diras al vi: Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio.

6. Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas de la Spirito, estas spirito.

7. Ne miru, ke mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj.” (Vidu § 1010: Reviviĝo de la karno. )

(11) Por la kursivo en ĉi tiu biblia teksto respondas la aŭtoro, tio estas, A. Kardec. – La Trad.

ĈAPITRO VI

LA SPIRITA VIVO

1. Vagantaj Spiritoj. – 2. Provizoraj mondoj. – 3.

Perceptoj, sensacoj kaj suferoj de la Spiritoj. – 4. Teoria studo pri la sensacoj de la Spiritoj. – 5. Elekto de la provoj. – 6. Transtombaj interrilatoj. – 7. Simpatiaj kaj antipatiaj rilatoj inter la Spiritoj. “Eternaj duonoj”. – 8. Memoro pri la enkorpa ekzistado. – 9. Solenoj memore de la mortintoj. Funebraj ceremonioj.

Vagantaj Spiritoj

223. Ĉu la animo reenkarniĝas tuj post sia disiĝo je la korpo?

“Kelkafoje tuj, sed preskaŭ ĉiam post pli aŭ malpli longaj intertempoj. En la superaj mondoj la reenkarniĝo estas preskaŭ ĉiam senprokrasta; ĉar en tiuj mondoj la korpa materio estas malpli kruda, tial la enkarniĝinta Spirito ĝuas preskaŭ ĉiujn spiritajn kapablojn, ilia normala stato estas kvazaŭ tiu de la klarmensaj somnambuloj.”

224. Kio fariĝas la animo dum la intertempo de la enkarniĝoj?

“La animo estas tiam vaganta Spirito, aspiranta novan destinon; ĝi atendas.”

— Kiel longa estas la daŭro de tiuj intertempoj?

“De kelkaj horoj ĝis miloj da jarcentoj. Cetere, ĝustadire, estas nenia difinita limo por la tempo de vagado; tiu tempo povas longe daŭradi, sed ĝi estas neniam eterna; pli aŭ malpli frue, la Spirito nepre trovos necese rekomenci ekzistadon, kiu utilos al la purigo de liaj antaŭaj ekzistadoj.”

— Ĉu tiu daŭro dependas nur de la volo de la Spirito, aŭ ĉu ĝi povas esti al li ordonata por pekelpago?

“Ĝi estas decido de la libera volo; la Spiritoj tute klare scias, kion ili faras; sed ekzistas ankaŭ tiaj, por kiuj la vagado estas puno ordonita de Dio; aliaj petas, ke tiu intertempo estu plilongigita, por ke ili daŭrigu studojn, kiuj nur en la spiritostato povas esti farataj kun profito.”

225. Ĉu la vagado estas, per si mem, signo malsupereco de la Spiritoj?

“Ne, ĉar ekzistas ĉiugradaj vagantaj Spiritoj.

enkarniĝo estas pasema stato, kiel ni jam diris; en normala stato, la Spirito havas nenian ligitecon kun materio.”

de La sia la 226. Ĉu oni povas diri, ke ĉiuj ne enkarniĝintaj Spiritoj troviĝas en vagado?

“Tiuj devantaj reenkarniĝi, jes; sed la puraj Spiritoj, atingintaj la perfektecon, ne vagadas: ilia stato estas definitiva.”

El la vidpunkto de la intimaj kvalitoj, la Spiritoj apartenas al pluraj ordoj aŭ gradoj, kiujn ili sinsekve trapasas, laŭ tio, kiel ili puriĝas. Laŭ sia stato, ili povas esti: enkarniĝintaj, tio estas, ligitaj al iu korpo; vagantaj, aŭ neligitaj al materia korpo kaj atendantaj novan enkarniĝon por sin plibonigi; puraj Spiritoj, tio estas, perfektaj, jam ne bezonantaj enkarniĝon.

227. Kiel sin instruas la vagantaj Spiritoj? Certe ne same, kiel ni, ĉu ne? “Ili studas sian pasintecon kaj serĉas rimedojn por altiĝi. Ili vidas, observas tion, kio okazas en la trakurataj lokoj; ili aŭdas la paroladojn de la kleruloj kaj la konsilojn de la Spiritoj superaj ol ili; kaj el tio ili rikoltas ideojn, kiujn ili ĝis tiam ne posedis.”

228. Ĉu la Spiritoj pasioj?

“La Superaj Spiritoj malnoblajn pasiojn kaj la malsuperaj konservas ankaŭ unuaordaj.”

konservas kelkajn el la homaj forlasas kun sia envolvaĵo la konservas nur bonecon; sed tiujn pasiojn; alie, ili estus 229. Kial la Spiritoj, forirante de la Tero, tie ne forlasas tiujn fipasiojn, kvankam ili vidas ties malutilojn?

“Sur ĉi tiu mondo ekzistas treege enviemaj homoj; ĉu vi pensas, ke, tuj kiam ili ĝin lasas, ili perdas tian malvirton? Post ilia foriro de ĉi tie, precipe tiujn, kiuj havis fortajn pasiojn, ankoraŭ ĉirkaŭas ia atmosfero, kiu pluigas tiujn pasiojn, ĉar la Spirito ne estas tute liberigita el la influoj de la surtera vivo; nur dum momentoj li duonvidas la veron, kiu kvazaŭ indikas al li la bonan vojon.”

230. Ĉu la Spirito progresas en sia vagstato?

“Li povas multe pliboniĝi, ĉiam laŭ sia volo kaj deziro; sed nur en la enkorpa ekzistado li praktikas la novajn akiritajn ideojn.”

231. Ĉu la vagantaj Spiritoj estas feliĉaj aŭ malfeliĉaj?

“Pli aŭ malpli, laŭ ĉies meritoj. Ili suferas pro la pasioj, kies guston ili konservas, aŭ estas feliĉaj laŭ tio, ĉi ili estas pli aŭ malpli liberigitaj el la materio. En sia vagstato, la Spirito duonvidas, kio mankas al li por la feliĉo; tiam, li serĉas la rimedojn por ĝin atingi; sed ne ĉiam estas al li permesite reenkarniĝi laŭ sia deziro, kaj tio estas do puno.”

232. Ĉu, en sia vagado, la Spiritoj povas iri al ĉiuj mondoj?

“Tio dependas; kiam la Spirito forlasas la korpon, li, pro tio, ne tute malligiĝas de la materio; li ankoraŭ apartenas al la mondo, kie li vivis, aŭ al samgrada mondo, escepte se li progresis dum sia vivo; tiu estas la celo, al kiu li devas direktiĝi, alie li neniam perfektiĝus. Tamen li povas iri al iuj superaj mondoj, sed tie li estas kvazaŭa fremdulo; oni povas diri, ke li ilin apenaŭ duonvidas, kaj ĝuste tio naskas ĉe li la deziron pliboniĝi, por indi la feliĉon ĝuatan en tiuj mondoj kaj la rajton ilin estonte loĝi.”

233. Ĉu la jam purigitaj Spiritoj iras al la malsuperaj mondoj?

“Ili tien iras ofte, por kunhelpi ilian progresadon; alie, la mondoj estus forlasitaj al si mem, sen gvidantoj, kiuj ilin kondukus.”

Provizoraj mondoj

234. Ĉu ekzistas, kiel oni diris al ni, mondoj, servantaj kiel stacioj kaj ripozejoj al la vagantaj Spiritoj?

“Jes; ekzistas mondoj speciale difinitaj por la vagantaj estuloj kaj kiujn ili povas nedaŭre loĝi; iaj bivakoj por ripozo dum tre longa vagado, kiu estas stato ĉiam iom peniga. Tiuj estas, inter la mondoj, mezaj pozicioj konformaj al la naturo de la Spiritoj, kiuj povas tien iri, kaj kiuj tie ĝuas pli aŭ malpli grandan komforton.”

— Ĉu la Spiritoj, loĝantaj tiujn mondojn, povas ilin forlasi laŭ sia bontrovo?

“Jes; la Spiritoj, troviĝantaj en tiuj mondoj, povas de tie foriri al la loko, kien ili devas direktiĝi. Prezentu al vi migrantajn birdojn, kiuj eksidas sur insulon kaj kiuj tie restadas, ĝis ili rericevos fortojn por flugi plu al sia destino.”

235. Ĉu la Spiritoj progresas dum sia haltado en tiuj provizoraj mondoj? “Certe; tiuj, kiuj tial kolektiĝas, celas instrui sin kaj pli facile ricevi permeson por eniri en pli bonajn lokojn, kaj, ankaŭ, atingi la saman pozicion kiel la elektitoj.”

236. Ĉu la provizoraj mondoj estas eterne, kaj pro sia tute aparta naturo, destinitaj por la vagantaj Spirito?

“Ne; ilia stato estas nur nedaŭra.”

— Kaj, ĉu ili estas samtempe loĝataj de korpaj estuloj?

“Ne; ilia supraĵo estas sennaska; iliaj loĝantoj bezonas nenion.”

— Ĉu tia sennaskeco estas konstanta kaj propra al ilia aparta naturo?

“Ne; ĝi estas nur transiĝa stato.”

— Tiuj mondoj devas do havi neniajn naturajn belaĵojn, ĉu ne?

“La Naturo estas esprimata per la belaĵoj de l’ senlima spaco, ne malpli mirindaj ol tiuj, kiujn vi nomas naturaj belaĵoj.”

— Ĉar la stato de tiuj mondoj estas provizora, ĉu tial nia Tero estos iam unu el ili?

“Ĝi jam estis tia.”

— En kiu epoko?

“Dum sia formado.”

Nenio estas senutila en la Naturo; ĉiu aĵo havas sian celon, sian destinon; la malplenaĵo ne ekzistas, ĉio estas okupita, la vivo estas ĉie. Dum la longega vico da jarcentoj, antaŭintaj la aperon de la homo sur la Tero; dum tiuj treniĝantaj periodoj de transiĝo, atestataj de la geologiaj tavoloj; eĉ antaŭ la ekesto de la unuaj organaj estaĵoj, — sur ĉi tiu maso senforma, en ĉi tiu ĥaoso, kie la elementoj konfuziĝis, estis tamen vivo; estuloj, ne havantaj niajn bezonojn kaj fizikajn sensacojn, tie trovis rifuĝon. Dio volis, ke, eĉ en tia neperfekta stato, la Tero utilu por io. Kiu do kuraĝus diri, ke, el tiom da miloj da mondoj cirkulantaj en la senlima spaco, unu sola, unu el plej malgrandaj, perdita en tia tumultego, havas la ekskluzivan privilegion esti loĝata? Kia estus do la utileco de la ceteraj? Ĉu Dio ilin eble faris por la sola celo plezurigi la rigardon de la homoj? Absurda supozo, ne konforma al la saĝo, kiu sin manifestas ĉe ĉiuj Liaj verkoj, kaj neakceptebla konjekto, se oni ekspensas pri tiom da aliaj mondoj, ekzistantaj ekster la vidpovo de niaj okuloj. Neniu kontraŭdiros, ke, en tiu ideo pri mondoj ankoraŭ ne taŭgaj por la materia vivo kaj, tamen, loĝataj de vivaj estaĵoj konvenaj al tia medio, estas io granda kaj superbela, en kio oni eble trovos la solvon de pli ol unu problemo.

Perceptoj, sensacoj kaj suferoj de la Spiritoj

237. Ĉu la animo, en la mondo de la Spiritoj, havas ankoraŭ la perceptojn, kiujn ĝi havis en ĉi tiu vivo?

“Jes, kaj ankaŭ aliajn, kiujn ĝi ne havis, ĉar la korpo estis kvazaŭa vualo, ilin ombranta. La intelekto estas atributo de la Spirito, sed tiu atributo pli libere manifestiĝas tiam, kiam nenio ĝin malhelpas.”

238. Ĉu la Spiritoj havas senlimajn perceptojn kaj konojn, tio estas, ĉu ili scias ĉion?

“Ju pli ili alproksimiĝas al la perfekteco, des pli ili scias; se ili estas superaj, ili multe scias; la malsuperaj pli aŭ malpli bone scias ion pri ĉiuj aferoj.”

239. Ĉu la Spiritoj konas la principon de la ekzistaĵoj?

“Laŭ sia rango kaj pureco; la malsuperaj Spiritoj ne scias pli ol la homoj.”

240. Ĉu la Spiritoj komprenas la daŭron de la tempo, kiel ni?

“Ne, kaj ĝuste tio faras, ke vi ne ĉiam komprenas nin, kiam temas pri difino de datoj aŭ epokoj.”

La Spiritoj vivas ekster la tempo, kia ni ĝin komprenas; por ili, daŭro kvazaŭ nuliĝas; kaj la jarcentoj, tiel longaj por ni, estas por ili nur kvazaŭ momentoj perdiĝantaj en la eterno, same kiel la malegalaĵoj de grundo kvazaŭ ebeniĝas kaj malaperas antaŭ la okuloj de homo, kiu leviĝas en la spaco.LA SPIRITA VIVO 163 241. Ĉu la Spiritoj faras pri la nuneco ideon pli precizan kaj ĝustan ol ni?

“Proksimume tiel, kiel iu, kiu vidas klare, faras pri la aĵoj ideon pli precizan ol blindulo. La Spiritoj vidas tion, kion vi ne vidas; ili juĝas en malsama maniero ol vi; sed, mi ankoraŭfoje diras, tio dependas de ilia ordo.”

242. Kiel la Spiritoj ekkonas sian pasintecon? Ĉu tiu kono havas nenian limon por ili?

“La pasinteco, kiam ni nin okupas pri ĝi, estas nuneco, ĝuste tiel, kiel vi memoras ion, kio vin ĉagrenis dum via ekzilo. Estas nur tiu diferenco, ke ni, jam ne havante la materian vualon, kiu nebuligis nian intelekton, memoras aferojn, kiujn vi ne kapablas memori; sed ne ĉion la Spiritoj scias: en la unua vico estas ilia kreado.”

243. Ĉu la Spiritoj konas la estontecon?

“Tio ankaŭ dependas de ilia perfekteco; ili ofte ĝin apenaŭ duonvidas, sed estas ne ĉiam permesite al ili ĝin malkaŝi ; kiam ili ĝin vidas, ĝi ŝajnas al ili kvazaŭ nuna. La Spirito vidas la estontecon ĉiam pli klare, proporcie kiel li altiĝas al Dio. Post la morto, la animo vidas kaj kaptas, per sola rigardo, siajn pasintajn migradojn, sed ĝi ne povas vidi, kion Dio al ĝi destinas; por tio, ĝi devas sin tute doni al Li post multe da ekzistadoj.”

— Ĉu la Spiritoj, atingintaj la perfektecon, havas plenan konon pri la estonteco?

“Plenan ne estas la ĝusta vorto, ĉar Dio sola estas la Superega Majstro, kaj neniu ajn povas Lin egali.”

244. Ĉu la Spiritoj vidas Dion?

“Nur la Superaj Spiritoj Lin vidas kaj komprenas; la malsuperaj Lin nur sentas kaj konjektas.”

— Kiam malsupera Spirito diras, ke Dio permesas aŭ malpermesas al li ion, kiel do li scias, ke tiu ordono venos de Dio?

“Tiu Spirito ne vidas Dion, sed li sentas la Dian superpotencon; kiam io ne devas esti farita aŭ iu vorto ne devas esti dirita, tiu Spirito eksentas, kiel intuicion, nevideblan averton, malpermesantan al li tion fari. Ĉu vi mem ne havas antaŭsentojn, kiuj estas ja sekretaj avertoj, konsilantaj al vi fari aŭ ne fari tion aŭ tion alian? Io sama okazas al ni, kun tiu diferenco, ke ĝi estas pli sentebla; vi ja komprenas, ke, ĉar la esenco de la Spiritoj estas pli subtila ol via, tial ni pli bone povas ricevi la Diajn avertojn.”

— Ĉu al la malsuperaj Spiritoj la ordono estas donata rekte de Dio aŭ pere de aliaj Spiritoj?

“Ĝi ne venas al ili rekte de Dio mem; por komunikiĝi kun Li, oni bezonas specialan indon. Dio transsendas al ili Siajn ordonojn pere de Spiritoj, pli alte starantaj per instruiteco kaj perfekteco.”

245. Ĉu la vidpovo de la Spiritoj estas limigita, kia tiu de la korpaj estuloj?

“Ne; la vidpovo kuŝas en ili mem.”

246. Ĉu la Spiritoj bezonas lumon por vidi?

“Ili vidas per si mem, ne bezonante ian eksteran lumon; por ili ne ekzistas mallumo, escepte de tiu, en kiu ili eble troviĝas por kulpelpago.”

247. Ĉu la Spiritoj devas translokiĝi por vidi du malsamajn punktojn? Ĉu, ekzemple, ili povas vidi samtempe lokojn en ambaŭ hemisferoj de la terglobo?

“Ĉar la Spirito translokiĝas kun la rapideco de la penso, tial oni povas diri, ke li vidas ĉie samtempe; lia penso povas disradii kaj sin direkti samtempe al multaj lokoj; sed tiu kapablo dependas de lia rango; ju malpli pura li estas, des pli malgranda estas la trafpovo de lia rigardo; nur la Superaj Spiritoj kapablas unu tuton ampleksi.”

La vidkapablo de la Spiritoj estas propreco esenca de ilia naturo kaj ekzistanta en ilia memo, same kiel lumo enteniĝas en ĉiuj partoj de luma korpo; ĝi estas ia universa lumeco, etendiĝanta al ĉio, ampleksanta samtempe spacon, tempon kaj aĵojn, kaj por kiu ne ekzistas mallumo nek materiaj baroj. Oni ja komprenas, ke tiel devas okazi; ĉar, ĉe la homo, vidado fariĝas per funkciado de organo impresita de lumo, tial, kiam ĉi tiu mankas, la homo troviĝas en mallumo; ĉe la Spirito, ĉar la vidkapablo estas atributo propra al li, sen ia bezono de iu ekstera faktoro, tial vidado ne dependas de lumo. (Vidu Ĉieestado, § 92.) 248. Ĉu la Spirito vidas la aĵojn tiel distinge kiel ni?

“Pli distinge, ĉar lia rigardo penetras tion, kion la via ne kapablas penetri; nenio ĝin baras.”

249. Ĉu la Spirito perceptas la sonojn?

“Jes, kaj eĉ sonojn, nepercepteblajn por viaj obtuzaj oreloj.”

— Ĉu la aŭdkapablo troviĝas, kiel la vidkapablo, en li tuta?

“Ĉiuj perceptoj estas atributoj de la Spirito kaj estas nedisigeblaj partoj de lia memo; kiam lin tegas materia korpo, tiuj perceptoj venas al li nur pere de la organoj; sed, kiam li estas libera, ili jam ne estas lokitaj en difinita organo.”

250. Ĉar la perceptoj estas atributoj de la Spirito, ĉu tiu ĉi povas evitigi ilin al si?

“La Spirito vidas kaj aŭdas, kion li volas. Tio estas ĝenerala aserto, kaj precipe rilata al la Superaj Spiritoj, ĉar la neperfektaj aŭdas kaj vidas, ofte spite al sia volo, tion, kio povas esti utila al ilia pliboniĝo.”

251. Ĉu la Spiritoj kapablas senti muzikon?

“Ĉu vi parolas pri la tera muziko? Kiom ĝi valoras kompare kun la ĉiela muziko, kun tiu harmonio, pri kiu nenio sur la Tero povas havigi al vi ian ideon? Unu estas rilate al la dua, same kiel kanto de sovaĝulo rilate dolĉan melodion. Tamen la vulgaraj Spiritoj povas iom plezuri aŭdante vian muzikon, ĉar ili ankoraŭ ne estas kapablaj kompreni alian pli belan. La muziko prezentas al la Spiritoj supermezuran ĉarmon, ĉar ilia sentemo estas tre alta; ni povas aŭdi la ĉielan muzikon, kiu estas ĉio, kion la spirita imagemo povas koncepti pri io plej bela kaj milda.”

252. Ĉu la Spiritojn tuŝas la belaĵoj de la Naturo?

“La naturaj belaĵoj de la mondoj estas tiel diversaj ke ni tute ne kapablas ilin koni. Jes, tiuj belaĵoj tuŝas la Spiritojn, laŭ ties kapablo ilin taksi kaj kompreni; por la Superaj Spiritoj ekzistas tutobelaĵoj, ĉe kiuj, por tiel diri, malaperas la detalobelaĵoj.”

253. Ĉu la Spiritoj spertas niajn fizikajn bezonojn kaj suferojn?

“La Spiritoj konas ilin, ĉar ili jam travivis tiujn bezonojn kaj suferojn; sed ĉi tiujn ili ne elportas materie kiel vi: ili estas Spiritoj.”

254. Ĉu la Spiritoj spertas lacecon kaj bezonon de ripozo?

“Ili ne povas sperti lacecon tian, kia vi ĝin komprenas, kaj sekve ili ne bezonas korpan ripozon, ĉar ili ne havas organojn, kies forto devus esti restarigita; sed la Spirito ripozas laŭ tiu senco, ke li ne troviĝas en konstanta aktiveco. La Spirito ne agas en materiala maniero; lia ago estas tute intelekta kaj lia ripozo nur morala: tio signifas, ke ĉe kelkaj momentoj lia penso ne estas tiel aktiva nek sin fiksas sur ia difinita objekto; tio estas vera ripozo, kiun cetere oni ne povas kompari kun la korpa. La kvazaŭa laceco, kiun la Spiritoj povas senti, rilatas al ilia malsupereco, ĉar ju pli altrangaj ili estas, des malpli necesa al ili estas ripozo.”

255. Kiam iu Spirito diras, ke li suferas, kia estas tiu sufero?

“Moralaj angoroj, kiuj lin turmentas pli akre, ol la fizikaj suferoj.”

256. Kiel do oni klarigu, ke iuj Spiritoj plendas pro varmo aŭ malvarmo?

“Tio estas memoro pri tio, kion ili suferis dum sia vivo, memoro iafoje tiel peniga kiel la realo; ofte, ankaŭ, tio estas ia komparo, per kiu, manke de pli bonaj vortoj, ili esprimas sian situacion. Kiam ili memoras sian korpon, ili sentas ian impreson, same kiel homo, demetinte mantelon, kredas, kelkan tempon, ke li ĝin ankoraŭ surhavas.”

Teoria studo pri la sensacoj de la Spiritoj

257. La korpo estas la sidejo de l’doloro; de ĉiu tiu ĝi estas, se ne la primara, almenaŭ la senpera kaŭzo.

La animo havas percepton pri tiu doloro: tiu percepto estas la efiko. La memoro, kiun la animo konservas pri ĝi, povas esti tre peniga, sed ne povas agi fizike. Efektive, varmo kaj malvarmo ne povas difekti la histojn de la animo; la animo povas nek frostiĝi, nek brulkonsumiĝi.

Ĉu ni ne vidas ĉiutage, ke la memoro aŭ la timo pri ia malsano faras tian efikon, kian la realo, kaj eĉ okazigas morton? Ĉiu scias, ke la personoj, el kiuj estas amputita iu membro, sentas dolorojn en tiu jam neekzistanta parto de la korpo. Certe, ne tiu membro estas la sidejo, eĉ ne la deirpunkto de la doloro: okazas nura impreso, konservata de la cerbo – nenio pli. Oni povas do kredi, ke io simila fariĝas pri la suferoj de la Spirito post la morto de l’ korpo. Pli profunda studado pri la perispirito, kiu ludas tiel gravan rolon en ĉiuj spiritismaj fenomenoj, kiaj la vaporecaj aŭ la palpeblaj aperaĵoj; la stato de la spirito ĉe la momento de la morto; lia tiel ofta sento, ke li ankoraŭ vivas; la tiel impresa bildo pri la memmortigintoj, pri la ekzekutitoj, pri tiuj vivintaj en la ŝlimo de l’materiaj ĝuoj, kaj multaj aliaj faktoj – ĵetis lumon sur ĉi tiun demandon kaj donis okazon por klarigoj, kies resumo estas jena: La perispirito estas ligilo, kuniganta la Spiriton kun la materio de l’ korpo; ĝi estas ĉerpata el la ĉirkaŭa medio, el la universa fluidaĵo, kaj havas komunajn proprecojn kun la elektro, kun la magneta fluidaĵo kaj, ĝis ioma grado, kun la inerta materio. Oni povus diri, ke ĝi estas la kvintesenco de la materio. Ĝi estas la principo de la organa vivo, sed ne de la intelekta vivo: la intelekta vivo kuŝas en la Spirito. Krom tio, ĝi estas la sidejo de la eksteraj sensacoj. En la korpo, tiuj sensacoj estas lokitaj en la organoj, kiuj servas al ili kiel kanaloj. Tuj kiam la korpo estas eldetruita, la sensacoj sin manifestas ĉie. Jen, kial la Spirito ne diras, ke li suferas ĉe la kapo aŭ ĉe la piedoj. Estas grave ne konfuzi la sensacojn de la perispirito, kiam ĉi tiu estas libera, kun tiuj de la korpo: ĉi tiujn lastajn ni povas preni nur por komparo, neniam pro analogio. Liberigite el la korpo, la Spirito povas suferi, sed tia sufero ne estas korpa, nek, ankaŭ, ekskluzive morala, kia la konsciencoriproĉo, ĉar li ja plendas pro varmo aŭ malvarmo; la Spirito ne suferas pli dum vintro ol dum somero: ni jam vidis ilin trapasi flamojn, sentante nenion penigan; ni do konkludas, ke temperaturo kaŭzas al ili nenian impreson. La doloro, kiun ili spertas, ne estas doloro ĝustadire fizika, sed ia nedifinita intima sento, kiun la Spirito mem ne ĉiam povas kompreni, ĝuste pro tio, ke tia doloro havas neniun difinitan lokon kaj ne estas kaŭzata de eksteraj faktoroj: ĝi estas pli imaga ol reala; sed, eĉ tia, ĝi ja turmentas. Tamen ĝi kelkafoje estas pli ol memoro, kiel ni baldaŭ vidos.

La sperto diras al ni, ke ĉe la momento de la morto, la perispirito pli aŭ malpli rapide liberiĝas de la korpo; dum la unuaj momentoj, la Spirito ne povas klarigi al si sian situacion; li ne kredas, ke li mortis; li sentas, ke li vivas; li vidas sian korpon, li scias, ke ĝi apartenas al li, sed li ne komprenas, kial li estas for de ĝi; tia stato daŭras dum ekzistas ligiteco inter la korpo kaj la perispirito.

Unu memmortiginto iam diris al ni: Ne, mi ne estas mortinta; kaj li diris plu: tamen mi sentas, ke la vermoj dismordas min. Nu, certe la vermoj ne estis dismordantaj lian perispiriton, kaj des malpli la Spiriton: ili mordadis nur lian korpon. Sed, ĉar la disiĝo de la korpo je la perispirito ne estis kompleta, tial ekzistis ia morala refrapo, transiganta al la Spirito tion, kio okazadis en la korpo. Refrapo ankoraŭ ne estas la ĝusta vorto, ĉar ĝi povas kredigi tro materialan efikon: la Spirito havis antaŭ si, prefere, la vizion pri tio, kio okazadis en la korpo, al kiu li estis ankoraŭ ligita per la perispirito; kaj tiun iluzion li prenis kiel realaĵon. Lia sento ne estis ankaŭ memoro, ĉar, dum sia vivo, li estis neniam dismordata de vermoj: ĝi estis tiumomenta sensaco.

Oni do vidas la konkludojn, kiujn oni povas tiri el la faktoj, kiam ĉi tiuj estas atente observataj. Dum sia vivo, la korpo ricevas la eksterajn impresojn kaj ilin transigas al la Spirito pere de la perispirito, kiu estas probable, tio, kion oni nomas nerva fluidaĵo. La mortinta korpo nenion sentas, ĉar en ĝi jam ne estas Spirito nek perispirito. La perispirito, liberigite el la korpo, ricevas la sensacon; sed, ĉar ĉi tiu ne venas per iu difinita organo, tial ĝi disetendiĝas en la tutan perispiriton. Nu, la perispirito estas ja nenio alia ol transigilo, ĉar ja nur la Spirito konscias pri sensacoj; se povus do ekzisti perispirito sen Spirito, ĝi ne sentus pli ol la mortinta korpo; tiel same, se la Spirito ne havus perispiriton, lin tuŝus nenia ajn peniga sensaco: ĝuste tio okazas al la tute elpurigitaj Spiritoj. Ni scias, ke, ju pli puraj la Spirito fariĝas, des pli etereca la esenco de la perispirito; el tio sekvas, ke la influo de la materio malpliiĝas, laŭmezure kiel la Spirito progresas; alivorte, laŭ tio, kiel lia perispirito fariĝas malpli kruda.

Sed, oni diros, tiel la agrablaj, kiel la malagrablaj sensacoj, estas transigataj de la perispirito al la Spirito; nu, se la pura Spirito estas neatingebla por unuj, li devas esti ankaŭ netuŝebla por aliaj. Jes, certe, rilate al sensacoj, venantaj nur de la influo de la materio, kiun ni konas; la sono de niaj muzikinstrumentoj, la parfumo de niaj floroj faras ĉe la Spirito nenian impreson, kaj tamen estas en li intimaj, nedireble ĉarmaj sensacoj, pri kiuj ni povas fari nenian ideon, ĉar tiujn sensacojn ni difinus tiel bone, kiel denaskaj blinduloj la lumon; ni scias, ke tio fariĝas, sed kiel? Ni scio tion ne trafas.

Ni scias, ke en la Spirito ekzistas percepto, sensaco, aŭdado kaj vidado; ke tiuj kapabloj estas atributoj de lia tuta memo, kaj ne, kiel en la homo, de parto de la individuo; sed, ni ree demandas, per kia perilo? Ni tion ne scias. La Spiritoj mem tion ne povus klarigi al ni, ĉar nia lingvo ne taŭgas por esprimi ideojn, kiajn ni ne havas; tiel same, la lingvo de sovaĝuloj ne havas vortojn por reprezenti niajn artojn, niajn sciencojn kaj niajn filozofiajn doktrinojn.

Kiam ni diras, ke la Spiritojn ne tuŝas la impresoj de nia materio, ni parolas pri la tre superaj Spiritoj, kies etereca envolvaĵo havas nenion analogan sur la Tero.

Tio ne okazas kun tiuj, kies perispirito estas pli densa; ĉi tiuj perceptas niajn sonojn kaj odorojn, sed ne per parto de sia memo, kiel tiam, kiam ili estis enkarniĝintaj.

Oni povus diri, ke la molekulaj vibroj estas sentataj de ilia tuta memo; tial, la vibroj atingas la sensorium commune, kiu estas la Spirito mem, kvankam ili tie alprenas novan formon, kaj eble ankaŭ faras malsaman impreson; tio do modifas ilian percepton. Ili aŭdas la sonon de nia voĉo, kaj tamen ili nin komprenas sen helpo de parolo, per nura pensotransiĝo; kaj apogas nian aserton la fakto, ke tiu penetro estas des pli facila, ju pli liberigita el la materio troviĝas la Spirito.

Koncerne la vidpovon de la Spiritoj, ĝi ne dependas de nia lumo. La vidkapablo estas esenca atributo de la animo: por ĉi tiu ne ekzistas mallumo; tamen tiu kapablo estas pli ampleksa kaj akra ĉe la plipurigitaj animoj. La animo, aŭ Spirito, enhavas do en si mem ĉiujn perceptokapablojn; dum la korpa vivo la perceptoj estas malhelpataj de la maldelikata materio de niaj organoj; dum la eksterkorpa vivo tiu malhelpo iom post iom neniiĝas, proporcie kiel la duonmateria envolvaĵo malplidensiĝas.

Tio envolvaĵo, eligita el la medio, diversas laŭ la naturo de la mondoj. Transpasante de unu al alia mondo, la Spiritoj ŝanĝas sia envolvaĵon, same kiel ni ŝanĝas nian veston pasante de vintro al somero, aŭ de l’ poluso al la ekvatoro. Kiam ili venas vizite al ni, la pli altrangaj Spiritoj prenas la teran perispiriton, kaj tiam iliaj perceptoj fariĝas tiel, kiel ĉe niaj vulgaraj Spiritoj; sed ili ĉiuj, superaj aŭ malsuperaj, aŭdas kaj sentas nur tion, kion ili volas aŭdi kaj senti. Kvankam la Spiritoj ne havas sensorganojn, tamen ili povas laŭvole fari siajn perceptojn aktivaj aŭ nulaj; la sola, kion ili estas devigataj aŭdi, estas la konsiloj de la bonaj Spiritoj. La vidpovo estas ĉiam akra, sed ili povas reciproke fariĝi nevideblaj por aliaj. Laŭ sia rango, ili povas sin kaŝi de tiuj, kiuj estas malsuperaj ol ili, sed neniam de siaj superuloj. Ĉe la unuaj momentoj, sekvantaj la morton, la vidado de la Spirito estas ĉiam malklara kaj konfuza; ĝi klariĝas, laŭmezure kiel la Spirito sin liberigas, kaj povas ekhavi tian saman klarecon, kian ĝi havis dum la vivo, krom ankaŭ la penetrado en korpojn maldiafanajn por ni. Koncerne la trafpovon de la vidado tra la senlima spaco, en la estontecon kaj la pasintecon, tio dependas de la pureco kaj rango de la Spirto.

Tiu teorio, oni diros, estas nemulte trankviliga. Ni pensis, ke, liberigite el nia maldelikata envolvaĵo – sidejo de niaj doloroj –, niaj suferoj tuj forfiniĝus; sed, jen vi diras al ni, ke ni suferados plu; ĉu en tiu aŭ en tiu alia maniero, ni entute suferos. Ve! Jes, ni eble ankoraŭ suferados multe kaj longan tempon; sed ni povas ankaŭ ne plu suferi, eĉ de post la momento, kiam ni lasas la enkorpan vivon.

La suferoj en ĉi tiu mondo estas kelkafoje nedependaj de ni, sed multaj estas rezultatoj de nia volo mem. Oni reen paŝu al ilia origino, kaj oni konstatos, ke la plimulto el ili devenas de kaŭzoj, kiujn oni povus eviti. Kiom da suferoj, kiom da malsanoj la homo ricevas el siaj ekscesoj, el sia ambicio, unuvorte, el siaj malnoblaj pasioj! La homo, kiu ĉiam sobre vivus, kiu nenion trouzus, kaj kiu estus ĉiam simpla pri siaj gustoj kaj modesta pri siaj deziroj, evitigus al si multajn ĉagrenojn. Tio sama okazas al la Spirito: liaj suferoj estas ĉiam rezultato de la maniero, kiel li vivis sur la Tero; certe, li jam ne suferos de podagro aŭ de reŭmatismo, sed li spertos aliajn suferojn, ne pli mildajn ol tiuj. Ni jam vidis, ke liaj suferoj estas rezultato de la ligiteco, ankoraŭ ekzistanta inter li kaj la materio; ke, ju pli liberigita li estas el la influo de la materio, aŭ alivorte, ju pli malbrutigita, des malpli da penigaj sensacoj li havas; nu, dependas de li mem liberigi sin de tiu influo, tuj ekde ĉi tiu vivo; li havas liberan volon, kaj do la povon fari aŭ ne fari; li bridu siajn bestajn pasiojn, li forpuŝu de si malamon, ĵaluzon kaj fieron; lin ne sklavigu egoismo; li purigo sian animon per bonaj sentoj; li praktiku bonon; li ne atribuu al la ĉimondaj aferoj gravecon pli grandan, ol kian ili indas; kaj, tiel farante, eĉ ankoraŭ en la korpa tegaĵo, li estos jam purigita kaj liberigita el la materio, kaj lasante tiun tegaĵon, li jam ne ricevos ties influon. Se li tiel kondutos, la suferoj, kiujn li iam travivis, postlasos ĉe li nenian penigan memoron; pri tiuj restos ĉe li nenia malagrabla impreso, ĉar ili tuŝis nur la korpon, ne la Spiriton: li ĝojas, ke li vidas sin libera de ili, kaj la trankvileco de lia konscienco lin antaŭgardos kontraŭ ĉia morala sufero.

Ni demandis milojn da Spiritojn , el ĉiuj klasoj de la socio, el ĉiuj sociaj pozicioj; ni studadis ilin dum ĉiuj fazoj de ilia spirita vivo, ekde la momento, kiam ili forlasis la korpon; ni sekvis ilin, paŝo post paŝo, en tiu transtomba vivo, por observi la ŝanĝojn, okazantajn ĉe ili, ĉe iliaj ideoj, ĉe iliaj sensacoj; kaj, en ĉi tiu rilato, ne la plej vulgaraj homoj liveris al ni malplej valorajn studotemojn.

Nu, ni ĉiam vidis, ke la suferoj estas kunrilataj kun la konduto, kies sekvojn la Spiritoj elportas, kaj ke tiu nova ekzistado estas fonto de nedirebla feliĉo por tiuj, laŭirintaj la bonan vojon; de tio sekvas, ke tiuj, kiuj suferas, tion mem volis, kaj ke, tiel en la alia mondo, kiel en ĉi tiu, ili devas plendi nur kaj sole kontraŭ si mem.

Elekto de la provoj

258. Ĉu, en sia vagado, antaŭ ol komenci novan enkorpan ekzistadon, la Spirito konscias kaj antaŭvidas, kio al li okazos dum tiu ekzistado?LA SPIRITA VIVO 173 “Li mem elektas la specon de provoj, kiujn li deziras sperti, kaj ĝuste en tio konsistas la libera volo.”

— Ĉu ne Dio trudas do la ĉagrenojn de la vivo, kiel punon?

“Nenio okazas sen la permeso de Dio, ĉar neniu krom Li starigis ĉiujn leĝojn, al kiuj la universo obeas.

Vi nun demandos, kial Li starigis unu leĝon prefere ol alian? Donante al la Spirito liberecon pri elekto, Dio ŝarĝas la Spiriton per la tuta respondeco pri agoj kaj sekvoj. Nenio embarasas ties estontecon; al la Spirito estas permesate sekvi la vojon tiel de bono, kiel de malbono. Se li falas, restas tamen al li la konsolo, ke ne ĉio estas forfinita por li, ĉar Dio, per Sia boneco, lasas al li la liberecon rekomenci tion, kio ne estis laŭdeve plenumita. Cetere, estas necese distingi tion, kio venas el la volo de Dio, de tio, kion faras la volo de la homo.

Se iu danĝero minacas vin, ne vi, sed Dio, ĝin kreis; sed, vi povas eksenti deziron elmeti vin al tiu danĝero, ĉar vi tie vidis rimedon por progreso, kaj Dio tion permesas.”

259. Se la Spirito rajtas elekti la provojn, kiujn li devas trapasi, ĉu do sekvas, ke ĉiaj ĉagrenoj, kiujn ni travivas, estas antaŭviditaj kaj elektitaj de ni mem?

“Ĉiaj ne estas la ĝustasenca vorto, ĉar oni ne povas diri, ke vi elektis aŭ antaŭvidis eĉ la plej bagatelajn aferojn, ĉion, kio al vi okazas en la mondo; vi elektis la specon de provoj: la cirkonstancaj okazetoj rezultas de la pozicio, kiun vi okupas, kaj, ofte, de viaj agoj mem. Se la Spirito volis naskiĝi, ekzemple, ĉe maliculoj, li ja sciis la danĝerojn, en kiujn li estos trenata, sed li ne antaŭvidis ĉiun el la agoj, kiujn li faros; tiuj agoj estas efiko de lia volo kaj de lia libera decido. La Spirito scias, ke, elektante tiun aŭ tiun alian vojon, li havos antaŭ si tiun aŭ tiun alian specon de luktado; li scias do la specon de sortovicoj, en kiuj li troviĝos, sed li nescias, ĉu okazos tio aŭ tio alia.

La detaloj ekestas el la cirkonstancoj kaj el la potenco de la aferoj. Estas antaŭvidataj nur la gravaj okazoj, influantaj la destinon. Se vi iras kavoplenan vojon, vi scias, ke vi devas tre zorgi, ĉar vi riskas fali; sed vi ne scias, kien vi falos, nek, eĉ irante tre singarde, ĉu vi ne falos. Se, laŭirante iun straton, tegolo falos al vi sur la kapon, ne kredu, ke estis “skribite”, kiel oni vulgare diras.”

260. Kiel iu Spirito povas deziri naskiĝi ĉe fihomoj?

“Estas necese, ke li estu sendita al iu rondo, kie li povos trapasi la provon de li petitan. Nu, devas do ekzisti analogeco inter tiu provo kaj tiu rondo. Por kontraŭbatali la instinkton de banditismo, oni devas troviĝi en kontakto kun rabistoj.”

— Se do ne ekzistus sur la Tero homoj de malica temperamento, ĉu la Spirito ne trovus tie la rimedon necesan por certaj provoj?

“Ĉu tio estus motivo por plendo? Tio okazas en la superaj mondoj, kien malbono ne estas allasata kaj kie, tial, vivas nur bonaj Spiritoj. Klopodu, por ke la Tero troviĝu plej baldaŭ en tiuj kondiĉoj.”

261. Ĉu la Spirito, dum la provoj, al kiuj li devas sin submeti, por atingi la perfektecon, devos sperti ĉiajn tentojn? Ĉu li devas travivi ĉiajn cirkonstancojn, kiuj povos veki en li fieron, ĵaluzon, avarecon, voluptamon k.a.?

“Certe ne; ĉar vi scias, ke iuj laŭiras, ekde sia komenco, vojon, kiu evitigas al ili multajn provojn; sed tiu, lasanta sin konduki sur malbona vojo, riskas ĉiajn danĝerojn proprajn al tiu vojo. Iu Spirito povas, ekzemple, peti riĉecon, kaj tiu ĉi provo povas esti donita al li; tiam, laŭ sia karaktero, li povas fariĝi avara aŭ malavara, egoista aŭ komplezema, aŭ fordoniĝi al ĉiaj voluptaĵoj; sed tio ne signifas, ke li devas nepre trapasi ĉiujn tiujn inklinojn.”

262. Kiel povas la Spirito, ĉe sia komenco, simpla, senscia, sensperta, elekti plenkonscie ian ekzistadon, kaj kial li devas respondi por tiu elekto?

“Manke de lia sperto, Dio montras al la Spirito lian vojon, same kiel vi faras al infano, ekde ties lulilo; sed Dio iom post iom igas la Spiriton fari mem sia elekton,LA SPIRITA VIVO 175 laŭmezure kiel ties libera volo disvolviĝas; kaj tiam, tiu Spirito ofte dekliniĝas kaj ekpaŝas malbonan vojon, se li ne aŭdas la konsilojn de la bonaj Spiritoj; jen, kion oni povus nomi la falo de la homo.”

— Kiam la Spirito posedas sian liberan volon, ĉu la elekto de la enkorpa ekzistado dependas ĉiam ekskluzive de lia volo, aŭ ĉu tiu ekzistado povas esti al li ordonata de Dio, por kulpelpago?

“Dio scias atendi; Li ne akcelas kulpelpagon; tamen Li povas ordoni iun ekzistadon al iu Spirito en la okazo, se ĉi tiu, pro sia malsupereco aŭ malvolonto, ne estas kapabla kompreni, kio estus al li plej utila; Dio agas ankaŭ tiel, kiam Li vidas, ke tiu ekzistado povas utili al la purigo kaj progreso de la Spirito, kaj krome por puno.”

263. Ĉu la Spirito faras sian elekton tuj post la morto?

“Ne; multaj, kiel ni jam diris, pensas, ke iliaj suferoj estos eternaj: tio estas puno.”

264. Kio gvidas la Spiriton pri la elekto de la provoj, kiujn li devas travivi?

“La Spirito elektas, laŭ la speco de siaj kulpoj, tiujn provojn, kiuj povos esti por li kulpelaĉeto kaj per kiuj li povos pli rapide antaŭeniri. Iuj povas do trudi al si vivon plenan de mizero kaj necesbezonoj, por provi elporti ilin kuraĝe; aliaj provi sin per la tentoj, kiujn vekas riĉeco kaj estreco, multe pli danĝeraj pro iliaj eventualaj trouzo kaj misuzo, kiel ankaŭ pro la fiaj pasioj, kiujn ili naskas; aliaj, fine, volas sin provi per la bataloj, kiujn ili devos elteni ĉe la kontakto kun la malvirto.”

265. Se iuj Spiritoj elektas, kiel provon, kontakton kun la malvirto, ĉu aliaj ne faras tiun elekton pro simpatio kaj deziro vivi en rondo konforma al iliaj gustoj, aŭ por povi sin materiale fordoni al materiaj inklinoj?

“Certe kelkaj tiaj ekzistas, sed nur inter tiuj, kies moralo ankoraŭ malmulte disvolviĝis; la sufero venos propramove, kaj ili ĝin pli longe elportos. Pli aŭ malpli frue, ili komprenos, ke la plena satigo de la brutaj pasioj havas por ili bedaŭrindajn rezultatojn, kiujn ili suferados dum tempo, kiu ŝajnos al ili eterna; kaj Dio povas lasi ilin en tiu stato, ĝis ili komprenos siajn erarojn kaj petos ĉi tiujn elaĉeti per profitaj suferoj.”

266. Ĉu ne ŝajnas nature, ke estu elektataj la malplej penigaj provoj?

“Laŭ via opinio, jes; laŭ tiu de la Spirito, ne; kiam li estas libera de la materio, la iluzio ĉesas, kaj tiam li pensas alie.”

La homo, sur la Tero, sub la influo de la korpaj ideoj, vidas nur la penigan flankon de la provoj; tial, ŝajnus al li tute natura la elekto de tiuj, kiuj, laŭ lia vidpunkto, povas kuniĝi kun la materiaj ĝuoj; sed, en la spirita vivo, li komparas tiujn pasemajn kaj bestajn ĝuojn kun la senŝanĝa feliĉo, kiun li duonvidas; kaj, ĉe tio, kiom valoras por li kelkaj nedaŭraj suferoj? La Spirito povas do elekti la plej severan provon kaj, sekve, la plej malfacilan ekzistadon, esperante pli rapide veni al pli bona stato, same kiel malsanulo elektas ofte la plej malagrablan medikamenton, por pli rapide resaniĝi. Tiu, kiu volas alligi sian nomon al la eltrovo de nekonata lando, ne elektas vojon tapiŝitan per floroj; tiu scias la danĝerojn, kiujn li riskos, sed ankaŭ la gloron, kiu lin atendas, se li sukcesos.

La doktrino pri la libereco je elekto de niaj ekzistadoj kaj provoj jam ne ŝajnas eksterordinara, se ni konsideras, ke la Spiritoj, kiel senmateriaj, rigardas la aferojn en maniero malsama ol ni. Ili vidas la celon, aferon por ili multe pli seriozan, ol la nedaŭraj ĝuoj en ĉi tiu mondo; post ĉiu ekzistado, ili vidas la faritan paŝon kaj komprenas, kiom ankoraŭ restas al ili marŝi, por atingi tiun celon; jen, kial ili sin volonte submetas al ĉiaj sortovicoj de la enkorpa vivo kaj petas mem tiujn, kiuj povas ilin pli rapide irigi. Ne estas do mirige, ke la Spirito ne ĉiam preferas la plej glatan ekzistadon. En sia neperfekta stato, li ne povas ĝui tiun senĉagrenan vivon; li ĝin duonvidas, kaj, por ĝin rajti, li penas perfektiĝi.

Ĉu ni cetere ne vidas ĉiutage ekzemplojn de similaj elektoj? Kion faras la homo, kiu dum unu parto de sia vivo seninterrompe, senĉese laboradas, por kolekti tion necesan al sia bonstato, krom trudi al si mem taskon, por pli bona estonteco? Kion faras militisto, plenumanta danĝeran entreprenon, vojaĝanto spitanta gravajn danĝerojn por la intereso de la scienco aŭ de sia riĉeco, krom elporti volontajn provojn, el kiuj, se ili sukcesos, venos al ili honoro kaj profito? Al kio la homo sin ne submetas kaj kion li ne riskas pro sia intereso aŭ gloro? Ĉu ĉiaj konkursoj ne estas ankaŭ provoj, al kiuj la homo sin volonte submetas, celante altiĝi en la elektita kariero? Neniu havigas al si altan socian pozicion en la sciencoj, en la artoj aŭ en la industrio alie, ol trapasante la vicon de la malsuperaj pozicioj, kiuj estas ja provoj. La homa vivo estas do kopiaĵo de la spirita vivo; tie ni retrovas, en malgrandaj mezuroj, ĉiujn samajn okazetojn. Se do en la homa vivo ni ofte elektas la plej krudajn provojn, kun la deziro atingi pli altan celon, kial la Spirito, kiu pli malproksime vidas kaj por kiu la enkorpa vivo nenio alia estas ol rapidfluga interokazaĵo, ne elektu laborplenan, lacigan ekzistadon, se ĝi lin nepre kondukos al la eterna feliĉo?

Tiuj, asertantaj, ke, se al la homo estus donite elekti sian ekzistadon, ĉiuj estus do princoj aŭ milionuloj, estas kiel miopuloj, vidantaj nur tion, kion ili tuŝas, aŭ kiel frandemaj knaboj, kiuj, demandite pri la profesio, kiun ili preferas, respondas: pasteĉisto aŭ konfitisto.

Tiel same, vojaĝanto, sur la fundo de valo malklarigita de densa nebulego, ne vidas la longecon nek la ekstremaĵojn de sia vojo; alveninte al la supro de l’ monto, li mezuras per rigardo la laŭiritan vojon kaj tiun, kiun li ankoraŭ paŝos; li vidas sian celon, la malfacilaĵojn, kiujn li devas ankoraŭ venki, kaj povas pli certe plani la rimedojn por tien alveni.

La enkarniĝinta Spirito estas komparebla kun la vojaĝanto ĉe la malsupro de l’ monto; sen la ĝenaj teraj ligiloj, li superrigardas la ĉirkaŭaĵon, kiel la vojaĝanto sur la supro de la monto. Por la vojaĝanto, la celo estas ripozo post laceco; por la Spirito, ĝi estas la superega feliĉo post provoj kaj afliktoj.

Ĉiuj Spiritoj diras, ke, en sia vagado, ili esploras, studas, observas, por poste fari sian elekton. Ĉu ni ne havas ankaŭ ekzemplon pri ĉi tiu fakto dum la enkorpa vivo? Ĉu ni ne serĉas, ofte dum jaroj, la karieron, kiun ni poste libere alprenas, ĉar ni ĝin konsideris la plej taŭga por nia irado?

Se unu ne prosperas al ni, ni provas alian. Ĉiu kariero, kiun ni alprenas, estas fazo, periodo de la vivo. Ĉu ni ne uzas ĉiun tagon por projekti, kion ni faros la tagon sekvantan?

Nu, kio estas por la Spirito la enkorpaj ekzistadoj, krom fazoj, periodoj, tagoj de lia spirita vivo, kiu estas, kiel ni scias, lia normala vivo, ĉar la enkorpa vivo estas nur provizora kaj pasema?

267. Ĉu la Spirito povus fari sian elekton dum sia enkorpa vivo?

“Lia deziro povas influi lian elekton; tio dependas de lia intenco; sed, kiel libera Spirito, li iafoje vidas la aferojn en tre malsama maniero. Nur la Spirito faras tiun elekton; sed, mi ripetas, li povas fari ĝin dum sia materia vivo, ĉar la Spirito ĉiam havas momentojn, kiam li estas for de la influo de l’ materio, kie li loĝas.”

— Multaj homoj deziras altajn poziciojn kaj riĉecon, sed certe ne kiel punon nek kiel provon, ĉu ne?

“Sendube; la materio tion deziras por sia ĝuado, kaj la Spirito tion volas, por sperti ties alternaĵojn.”

268. Ĉu la Spirito devas konstante trapasi plurajn provojn, ĝis la perfekta pureco?

“Jes; sed tiuj provoj ne estas tiaj, kiaj vi ilin komprenas; vi nomas provoj la materiajn suferojn; nu, atinginte certan stadion, kvankam li ankoraŭ ne estas perfekta, la Spirito jam ne estas devigita sperti tiajn provojn, sed li devas ankoraŭ plenumi devojn, kiuj helpas lin perfektiĝi kaj kiuj estas por li neniel penigaj; almenaŭ kunhelpi por la perfektiĝo de aliaj.”

269. Ĉu la Spirito povas erari pri la efikeco de la provo, kiun li elektis?

“Li povas elekti provon superan ol liaj fortoj, kaj li do falas; li povas ankaŭ elekti iun neniom fruktodonan al li, ekzemple, se li elektas neniofaran, senutilan vivon; sed, tiam, tuj kiam li revenas al la spirita mondo, li konstatas, ke li nenion gajnis, kaj petas, ke estu al li permesite kompensi la forperditan tempon.” 270. De kio dependas la naturaj inklinoj de kelkaj personoj al iu kariero kaj ilia volo praktiki iun profesion prefere ol alian?

“Ŝajnas al mi, ke vi mem kapablas respondi tiun demandon. Ĉu tio ne estas sekvo de ĉio, kion ni jam diris rilate la elekton de la provoj kaj la progreson efektivigitan en antaŭa ekzistado?”

271. Se la Spirito studas dum sia vagado la diversajn kondiĉojn, en kiuj li povos progresi, kiel li pensas, ke li povas tion fari, naskiĝante ekzemple ĉe iu kanibala popolo?

“Ne la Superaj Spiritoj naskiĝas ĉe kanibaloj, sed Spiritoj samkategoriaj kiel kanibaloj aŭ malsuperaj ol ĉi tiuj.”

Ne scias, ke niaj kanibaloj ne troviĝas sur la plej malalta ŝtupo de la hierarkio, kaj ke ekzistas mondoj, kie bruteco kaj krueleco estas ankoraŭ pli grandaj. La Spiritoj de tiuj mondoj estas do ankoraŭ malsuperaj ol tiuj plej malalte starantaj en nia mondo; tial, veni vivi ĉe niaj sovaĝuloj estas por tiuj jam progreso, same kiel progreso estus por niaj kanibaloj praktiki ĉe ni profesion, kiu ilin devigus fluigi sangon. Ke la Spiritoj de tiuj mondoj ne celas pli alten, estas klarigeble per tio, ke ilia malsupereco ne ebligas al ili kompreni pli grandan progreson. La Spirito povas nur iom post iom paŝi; li ne povas transiri per unu eksalto la distancon inter barbareco kaj civilizacio; kaj per tio evidentiĝas la neceso de reenkarniĝado, ja konforma al la justeco de Dio. Alie, kia estus la sorto de tiuj milionoj da homoj, ĉiutage mortantaj sur la lasta vico de malalteco, se ne estus al ili donataj la rimedoj, por ke ili atingu pli altan nivelon?

Kial Dio rifuzus al ili la favorojn, konsentatajn al la ceteraj homoj?

272. Ĉu Spiritoj, venintaj el iu mondo malsupera ol la Tero aŭ el tre malmulte evoluinta popolo, kiaj la kanibaloj, povus naskiĝi ĉe niaj civilizitaj popoloj?

“Jes, kelkaj devojiĝas, ĉar ili volas sin levi tro alten; sed, tiam, ili sentas sin fremdaj ĉe vi, ĉar ili havas morojn kaj instinktojn, neakordantajn kun la viaj.”

Tiaj individuoj prezentas al ni la bedaŭrindan spektaklon de sovaĝeco ĉe la civilizacio; reveni en la rondon de l’ kanibaloj ne estus por ili defalo: ili farus nenion alian, ol repreni sian lokon, kaj eble ili profitus el tiu reveno.

273. Ĉu la Spirito de iu homo, apartenanta al civilizita raso, povus, por kulpelpago, reenkarniĝi inter sovaĝuloj?

“Jes, sed tio dependas de la speco de puno; mastro, kiu estis nehumana kontraŭ siaj sklavoj, povos, siavice, fariĝi sklavo kaj suferi brutaĵojn tiajn, kiajn li iam suferigis. Tiu, kiu estris dum iu epoko, povos, dum nova ekzistado, obei tiujn samajn homojn, kiuj humile kliniĝis al lia volo. Tio estas puno, kiun Dio povas dikti, se la homo misuzis sian potencon. Iu bona Spirito povas ankaŭ elekti ekzistadon multinfluan ĉe tiaj popoloj, por instigi ilian progreson; en ĉi tiu okazo, tio estas misio.”

Transtombaj interrilatoj

274. Ĉu la ordoj de la Spiritoj starigas inter ĉi tiuj ian hierarkion, tio estas, subecon kaj aŭtoritaton?

“Jes, tre grandan; la Spiritoj havas, unuj super la aliaj, aŭtoritaton konforman al ilia supereco kaj kiun ili ekzercas per nekontraŭstarebla morala potenco.”

— Ĉu la malsuperaj Spiritoj povas sin malsubmeti al la aŭtoritato de siaj superuloj?

“Mi diris: nekontraŭstarebla.”

275. Ĉu la povo kaj la estimo, kiujn iu homo ĝuis sur la Tero, havigas al li ian superecon en la spirita mondo?

“Ne; ĉar en la spirita mondo la malgrandaj estos plialtigitaj kaj la grandaj estos humiligitaj. Legu la Psalmaron.”LA SPIRITA VIVO 181 — Kiel ni komprenu tiun plialtigon kaj tiun humiligon?

“Ĉu vi ne scias, ke la Spiritoj apartenas al diversaj ordoj, laŭ siaj meritoj? Nu! La plej granda sur la Tero povas esti unu el tiuj, apartenantaj al la lasta klaso en la spirita mondo, dum lia servisto mem povas esti unuaklasa. Ĉu vi komprenas? Ĉu Jesuo ne diris: “Kiu sin plialtigos, tiu estos humiligita; kaj kiu sin humiligos, tiu estos plialtigita”?” (12) 276. Ĉu tiu, kiu estis potenca sur la Tero kaj kiu troviĝas en malalta pozicio ĉe la Spiritoj, sentas sin pro tio humiligita?

“Kelkafoje tre humiligita, precipe tiam, kiam li estis fiera kaj enviema.”

277. Ĉu soldato, kiu, post batalo, renkontas sian generalon en la spirita mondo, ankoraŭ rekonas lin kiel sian superulon?

“La titolo neniom valoras: la reala supereco estas la sola grava.”

278. Ĉu la Spiritoj de la diversaj ordoj konfuziĝas unuj kun la aliaj?

“Jes kaj ne: tio estas, ili vidas sin reciproke, sed ili distingas unujn de aliaj. Ili alproksimiĝas aŭ malproksimiĝas, laŭ la analogeco aŭ antipatio de la reciprokaj sentoj, same kiel okazas ĉe vi. Tio estas tuta mondo, kaj de ĝi la via estas nur pala bildo. La samordaj Spiritoj kolektiĝas pro ia altirforto, kaj formas grupojn aŭ familiojn el Spiritoj, kunetenataj de simpatio kaj komunaj celoj: la bonaj, de la deziro fari bonon; la malbonaj, de la deziro fari malbonon, de la honto pro siaj kulpoj aŭ de la bezono troviĝi ĉe estuloj similaj al ili.”

Tia estas granda urbo, kie la homoj de ĉiuj klasoj kaj pozicioj sin reciproke vidas kaj renkontas, sin

(12) Mateo, ĉap. 23, par. 12 – La Trad .

ne intermiksante; kie la sociaj rondoj ekestas el la gustoj; kie virto kaj malvirto sin intertuŝas, sed sen ia parolo.

analogeco de 279. Ĉu ĉiuj Spiritoj povas veni unuj al aliaj?

“La bonaj iras ĉien, kaj tio estas necesa, por ke ili povu havi influon super la malbonaj; sed la regionoj, loĝataj de la bonaj Spiritoj, estas fermitaj por la neperfektaj, por ke ĉi tiuj ne alportu tien la konfuzon, kiun kaŭzus la malnoblaj pasioj.”

280. Kiaj estas la rilatoj inter la bonaj kaj la malbonaj Spiritoj?

“La bonaj klopodas por kontraŭbatali la fiajn inklinojn de la malbonaj, celante kunhelpi por ties plialtigo; tio estas misio.”

281. Kial la malsuperaj Spiritoj plezuras tirante nin en malbonon?

“Pro envio, ke ili ne indis lokon ĉe la bonaj. Estas ilia deziro kiel eble malhelpi la ankoraŭ nespertajn Spiritojn, atingi la plej altan bonon; ili volas, ke aliaj suferu tion, kion ili suferas. Ĉu io same ne okazas ĉe vi?”

282. Kiel la Spiritoj sin reciproke komunikas?

“Ili vidas kaj komprenas sin reciproke; parolo estas materiala: ĝi estas bildo de la Spirito. La universa fluidaĵo estigas inter ili konstantan komunikon; ĝi estas la transigilo de la penso, tia, kia la aero rilate la sonon; ia speco de universa telegrafo, interliganta ĉiujn mondojn kaj ebliganta al la Spiritoj sin reciproke korespondi el unu al alia mondo.”

283. Ĉu la Spiritoj povas reciproke kaŝi siajn pensojn? Ĉu ili povas eviti unuj la aliajn?

“Ne; por ili ĉio estas nuda, precipe tiam, kiam ili estas perfektaj. Ili povas sin reciproke malproksimigi, sed ili ĉiam vidas unuj la aliajn. Tamen tio ne estas absoluta regulo, ĉar iuj Spiritoj povas ja fariĝi nevideblaj por aliaj, se ili opinias tion utila.”LA SPIRITA VIVO 183 284. Kiel la Spiritoj, jam ne havante korpon, povas certigi sian identecon kaj distingiĝi de la ceteraj spiritaj estuloj, ilin ĉirkaŭantaj?

“Ili certigas sian identecon per la perispirito, kiu faras ilin estuloj diferencaj unuj de aliaj, kiel la korpoj distingigas la homojn.”

285. Ĉu la Spirito sin reciproke rekonas pro tio, ke ili kunvivis sur la Tero? Ĉu filo rekonas sian patron, ĉu amiko sian amikon?

“Jes, kaj tiel en sinsekvaj generacioj.”

— Kiel la homoj, sin reciproke konintaj sur la Tero, rekonas unuj la aliajn en la spirita mondo?

“Ni vidas nian pasintan vivon, kaj en ĝi ni legas kvazaŭ en libro; vidante la pasintecon de niaj amikoj kaj malamikoj, ni vidas ilian transiron de vivo al morto.”

286. Kiam la animo forlasas sian morteman restaĵon, ĉu ĝi vidas tuj siajn parencojn kaj amikojn, kiuj iris pli frue ol ĝi en la spiritan mondon?

“Ne ĉiam tuj; ĉar, kiel ni jam diris, ĝi bezonas iom da tempo por certiĝi pri sia stato kaj por forskui la materian vualon.”

287. Kiel la animo estas akceptata ĉe sia reveno al la mondo de la Spiritoj?

“La animo de justulo, kiel amata frato, de longe atendata; tiu de malbonulo, kiel malŝatata individuo.”

288. Kian senton ekhavas la malpuraj Spiritoj, vidante alveni alian malbonan Spiriton?

“Ili ĝojas, ke ili vidas similulon, kiu, kiel ili, ne ĝuas la senfinan feliĉon, tiel same, kiel ĉe vi fripono estas akceptata de siaj egaluloj.”

289. Ĉu niaj parencoj kaj amikoj venas kelkafoje renkonte al ni, kiam ni lasas la Teron?

“Jes, ili iras renkonte al la animo, de ili amata; ili ĝin salutas, kvazaŭ ĝi revenus el vojaĝo, se ĝi sin savis de la danĝeroj de sia vojo, kaj helpas ĝin malimplikiĝi de la korpaj ligiloj. Estas komplezo al la bonaj Spiritoj, tio, ke Spiritoj, kiuj ilin estimis, venas ilin akcepti; la nepura, kontraŭe, restas en soleco aŭ estas ĉirkaŭita nur de aliaj samgradaj: tio estas puno.”

290 Ĉu parencoj kaj amikoj restas ĉiam kune post sia morto?

“Tio dependas de ilia rango kaj de la vojo, kiun ili sekvas por sia progreso. Se unu el ili troviĝas pli antaŭe kaj iras pli rapide ol la alia, ili ne povos do restadi kune; ili povos kelkafoje sin reciproke vidi, sed ili estos por ĉiam kune nur tiam, kiam ili povos iri flanko ĉe flanko, aŭ kiam ili estos atingintaj egalan stadion. Cetere, la neeblo vidi parencojn kaj amikojn estas iafoje puno.”

Simpatiaj kaj antipatiaj rilatoj inter la Spiritoj. “Eternaj duonoj”

291. Ĉu, krom la ĝenerala simpatio pro simileco, la Spiritoj portas reciproke aliajn apartajn inklinojn?

“Jes, kiel ĉe la homoj; sed la inklino, interliganta la Spiritojn, estas pli forta, kiam la korpo forestas, ĉar tiam la Spiritoj jam ne troviĝas sub la potenco de la pasioj.”

292. Ĉu la Spiritoj portas reciprokan malamon?

“Malamo estas nur inter nepuraj Spiritoj, kaj ĝuste tiuj blovas inter la homojn malamikecon kaj disiĝojn.”

293. Ĉu du homoj, iamaj malamikoj sur la Tero, konservas resentojn en la spirita mondo?

“Ne; ili komprenas, ke ilia reciproka malamo estis stulta, kaj infaneca ties motivo. Nur la neperfektaj Spiritoj konservas ian resenton, dum ili sin ne purigas.

Se ilin disigis nur materiala intereso, eĉ se ili estas malmulte liberigitaj el la materio, ili ne ekpensos plu pri tio. Se ne ekzistas la antipatio inter ili kaj se estos malaperinta la motivo de l’ malpaco, ili povas plezure restarigi siajn interrilatojn.”

Tiel same du lernantoj, atinginte la aĝon de prudento, rekonas la bagatelecon de la demandoj, pro kiuj ili malpacis dum sia infaneco kaj ne plu nutras reciprokan malbonan senton. 294. Ĉu la memoro pri la malbonaj agoj, kiujn du homoj faris unu kontraŭ la dua, estas malhelpo al ilia reciproka simpatio?

“Jes; ĝi igas ilin sin deturni unu de la dua.”

295. Kian senton havas, post la morto, tiuj, al kiuj ni malutilis sur la Tero?

“Kiam bonaj, ili pardonas, laŭ via pento. Kiam malbonaj, ili povas konservi resenton kaj, iafoje, persekuti vin eĉ dum alia ekzistado. Dio povas permesi tion, kiel punon.”

296. Ĉu la individua korinklino de la Spiritoj estas aliiĝema?

“Ne, ĉar pri tio ili ne povas erari; ili jam ne havas la maskon, post kiu hipokriteco sin kaŝas, kaj tial la korinklino de la puraj Spiritoj estas nevariema. La amo, ilin kuniganta, estas por ili fonto de superega feliĉo.”

297. Ĉu la korinklino, kiun du homoj dediĉis unu al la alia sur la Tero, ĉiam daŭras plu en la mondo de la Spiritoj?

“Sendube, kiam fondita sur vera simpatio; sed, se la fizikaj kaŭzoj havas en tiu inklino pli grandan parton ol la simpatio, tiam tiu inklino malaperas kun sia kaŭzo.

La alligiteco inter Spiritoj estas pli solida kaj daŭra ol sur la Tero, ĉar ĝi ne troviĝas sub la kaprico de materiaj interesoj kaj de memamo.”

298. Ĉu la animoj, devantaj kuniĝi unu kun la dua, estas, ekde sia origino, antaŭdestinitaj por kuniĝo?

Ĉu ĉiu el ni havas, ie en la universo, sian duonon, kun kiu ĉiu estas iam fatale kuniĝonta?

“Ne; nenia aparta kaj fatala kuniĝo estas inter du animoj. Kuniĝo ekzistas inter ĉiuj Spiritoj, sed malsamgrada, laŭ la respektivaj rangoj, tio estas, laŭ iliaj gradoj da perfektiĝo; ju pli perfektaj, des pli forte kunigitaj.

El malkonkordo naskiĝas ĉiaj doloroj de la homaro, kaj el konkordo rezultas plena feliĉo.”

299. Laŭ kiu senco devas esti konsiderata la vorto duono, kiun iuj Spiritoj uzas, por nomi la sin reciproke simpatiantajn Spiritojn?

“Tiu esprimo estas neĝusta; se unu Spirito estus la duono de alia, tiam, kiam ili ne estus kune, ĉiu el ili estus nekompleta.”

300. Ĉu du Spiritoj perfekte simpatiantaj unu la duan, kiam kuniĝintaj, restos tiel por eterne, aŭ ĉu ili povos disiĝi, por kuniĝi kun aliaj Spiritoj?

“Ĉiuj Spiritoj estas kunigitaj unuj kun la aliaj; mi parolas pri tiuj, kiuj jam atingis la perfektecon. En la malsuperaj sferoj, kiam iu Spirito plialtiĝas, li ne plu sentas simpation por tiuj, kiujn li forlasis.”

301. Ĉu du, sin reciproke simpatiantaj Spiritoj estas la alplenigaĵo unu de la dua, aŭ ĉu tiu simpatio estas nura rezultato de perfekta identeco?

“La simpatio, altiranta iun Spiriton al alia, rezultas de perfekta akordeco de inklinoj kaj instinktoj; se unu devus kompletigi la duan, li do perdus sian individuecon.”

302. Ĉu la identeco, necesa al perfekta simpatio, konsistas nur en simileco de pensoj kaj sentoj, aŭ ankaŭ en egaleco de la akiritaj konoj?

“En egaleco de niveloj en la hierarkio.”

303. Ĉu la Spiritoj, hodiaŭ sin ne reciproke simpatiantaj, povos iam simpatii unu la duan?

“Jes; ĉiuj sin reciproke simpatios. Spirito, hodiaŭ troviĝanta en malsupera sfero, venos, per sia perfektiĝo, en la sferon, kie loĝas alian. Ilia renkontiĝo okazos pli frue, se la pli evoluinta Spirito, nevolonte elportante siajn provojn, restos en la sama stato.”

— Ĉu du sin reciproke simpatiantaj Spiritoj povas ne plu simpatii unu la duan?

“Certe, se unu el ili estas maldiligenta.”LA SPIRITA VIVO 187 La teorio pri la “eternaj duonoj” estas figuro pri la kuniĝo de du sin reciproke simpatiantaj Spiritoj; tio estas esprimo, uzata eĉ en la vulgara parolo, kaj tial ni ĝin ne prenu laŭlitere; certe, la Spiritoj, ĝin uzantaj, ne apartenas al alta ordo; la sfero de ties ideoj estas, tute certe, malvasta, kaj ili esprimas sian penson per vortoj, kiujn ili uzadis dum sia enkorpa vivo. Devas do esti flanken metita la ideo, ke du Spiritoj estas kreitaj unu por la dua kaj ke ili iam nepre kuniĝos por la tuta eterna tempo, post pli aŭ malpli daŭra diseco.

Memoro pri la enkorpa ekzistado

304. Ĉu la Spirito memoras sian enkorpan ekzistadon?

“Jes, tio estas, vivinte plurajn fojojn kiel homo, li memoras, kio li estis, kaj mi asertas al vi, ke li iafoje ridas kaj bedaŭras sin mem.”

Tute same, kiel matura homo ridas siajn junulajn frenezaĵojn aŭ siajn infanjarajn senvaloraĵojn.

305. Ĉu la memoro pri la enkorpa ekzistado sin prezentas al la Spirito komplete kaj subite post la morto?

“Ne; ĝi venas iom post iom, kiel io sin elŝovanta el nebulego, kaj proporcie kiel li streĉas sian atenton al ĝi.”

306. Ĉu la Spirito memoras detale ĉiujn okazojn de sia vivo; ĉu li ĝin tutan ĉirkaŭprenas per retrospektiva rigardo?

“Li memoras la aferojn laŭ la sekvoj, kiujn ili alportis al lia spiritostato; sed vi komprenas, ke al kelkaj faktoj li donas neniom da valoro, kaj tiujn memori li tute ne ekpensas.”

— Sed, ĉu li povus ilin memori, se li volus?

“Li povas, sen ia manko, memori ĉiajn detalojn kaj malgravaĵojn, tiel de la okazoj kiel de la pensoj; sed, kiam tio estas neniel utila, li tion ne faras.”

— Ĉu li vidas la celon de la surtera vivado rilate la estontan vivon?

“Certe li tiun celon vidas kaj komprenas pli bone, ol tiam, kiam li troviĝis en karno; li komprenas la neceson de l’puriĝo por la atingo de la supro; kaj li scias, ke en ĉiu ekzistado li seniĝas je kelkaj malpuraĵoj.”

307. Kiel la pasinta vivo de iu Spirito estas stampita sur lia memoro? Ĉu tio fariĝas per penado de lia imagpovo aŭ kiel bildo antaŭ liaj okuloj?

“Ambaŭ aferoj okazas; ĉiuj faktoj, kies memoro interesas lin, kvazaŭ ĉeestas; la ceteraj troviĝas en pli aŭ malpli densa nebulo ĉe lia penso, aŭ estas tute forgesitaj. Ju pli liberigita el la materio, des malpli gravaj la Spirito konsideras la materialajn aferojn. Vi ofte elvokas vagantan Spiriton, kiu ĵus forlasis la Teron kaj kiu tamen ne memoras la nomojn de la homoj, kiujn li amis, nek multajn aliajn apartajn aferojn, kiuj ŝajnas al vi gravaj: tiel okazas pro tio, ke ili havas por li malmultan valoron kaj, tial, ili falas en forgeson. Tio, kion li bone memoras, estas la ĉefaj faktoj, kontribuintaj por lia plialtiĝo.”

308. Ĉu la Spirito memoras ĉiujn ekzistadojn, kiuj antaŭiris tiun ĵus finitan?

“Lia tuta pasinteco sterniĝas antaŭ li, kiel antaŭ vojaĝanto liaj marŝaj distancoj; sed, kiel ni diris, la Spirito ne tute memoras ĉiujn siajn agojn; li ilin memoras laŭ ties influo sur lia nuna stato. Koncerne liajn unuajn ekzistadojn, – kiuj povas esti konsiderataj la infanaĝo de la Spirito – tiuj perdiĝas en la spaco, malaperas en la forgesonokto.”

309. Kia la Spirito opinias la korpon, kiun li ĵus forlasis?

“Senvalora vesto, kiu lin ĝenis, kaj li ĝojas vidante sin sen tia ŝarĝo.”

— Kian senton li havas, vidante sian korpon putranta?

“Tio preskaŭ ĉiam estas al li indiferenta: ĝi estas io, tute negrava al li.”LA SPIRITA VIVO 189 310. Ĉu, post kelka tempo, la Spirito rekonas la ostojn aŭ iun alian objekton, iam apartenintan al li?

“Kelkafoje; tio dependas de la pli aŭ malpli alta vidpunkto, el kiu li observas la surterajn aferojn.”

311. Ĉu la respekto, kiun ni havas por la materiaj aĵoj apartenintaj al la Spirito, altiras lian atenton al tiuj objektoj kaj lin plezurigas?

“Ĉiam plaĉas al la Spirito, ke oni memoras lin; liaj iamaj objektoj, kiujn vi konservas, revenigas lin al via memoro; tamen ne tiuj objektoj, sed la penso, altiras lin al vi.”

312. Ĉu la Spiritoj konservas memoron pri siaj suferoj en sia lasta ekzistado?

“Ofte, kaj tiu memoro igas ilin pli bone taksi la valoron de l’feliĉo, kiun ili povas ĝui kiel Spiritoj.”

313. Ĉu homo, kiu estis feliĉa sur la Tero, bedaŭras, forirante de tie, ke li perdis la plezurojn, kiujn li ĝuadis?

“Nur la malsuperaj Spiritoj bedaŭras la perdon de plezuroj, kiuj respondas al la nepureco de ilia naturo kaj kiujn ili nun pagas per suferoj. Por la Superaj Spiritoj, la eterna feliĉo estas miloble preferinda, ol la momentaj plezuroj sur la Tero.”

Tiel ankaŭ, infanajn jarojn.

matura homo malŝatas tion, kio ĉarmis liajn 314. Ĉu homo, kiu komencis grandajn laborojn por utila celo kaj ilin vidas interrompitaj de la morto, bedaŭras, en la transtomba mondo, ke li lasis ilin nekompletaj?

“Ne, car li vidas, ke aliaj estas destinitaj por fini tiujn laborojn. Anstataŭ bedaŭri, li klopodas por admoni aliajn noblasentajn Spiritojn ilin pluigi. Lia celo, sur la Tero, estis la bono de la homaro: nu, tiu celo pluas en la spirita mondo.”

315. Ĉu tiu, kiu postlasis artajn aŭ literaturajn verkojn, konservas al tiuj la saman amon, kian li havas al ili dum sia vivo?

“Li rigardas tiun el alia vidpunkto kaj laŭ sia rango; iafoje li malaprobas tion, kion li plej admiris.”

316. Ĉu la Spirito ankoraŭ interesiĝas pri la laboroj, farataj sur la Tero por la progresado de la artoj kaj de la sciencoj?

“Tio dependas de lia rango aŭ de la misio, kiun li estas plenumonta. Tio, kio ŝajnas al vi mirinda, iafoje tre malmulte valoras por iuj Siritoj; ĉi tiuj ĝin rigardas tiel, kiel klerulo taksas verkon de senspertulo. Li ekzamenas tion, kio elmontras noblecon kaj progresojn de la enkarniĝintaj Spiritoj.”

317. Ĉu la Spiritoj konservas, post la morto amon al sia patrolando?

“La sama principo ĉi tie valoras: por la Superaj Spiritoj, patrolando estas la universo; sur la Tero, ilia patrolando estas tie, kie ili trovas pli da simpatiaj personoj.”

La situacio de la Spiritoj kaj ilia maniero taksi la aferojn diversas senfine, laŭ la grado da morala kaj intelekta elvolviĝo. Ordinare, la superklasaj Spiritoj nedaŭre haltas sur la Tero; ĉio, kio tie okazas, estas tiel bagatela, kompare kun la grandiozaj aferoj en la senlima spaco; ĉio, kion la homoj juĝas plej grava, estas por tiuj Spiritoj tiel infaneca, ke ili trovas en nia mondo malmultajn allogaĵojn, escepte, se ili estas ĉi tien vokitaj por helpi la progresadon de la homaro. La mezklasaj Spiritoj ofte restadas ĉe ni pli da tempo, kvankam ili konsideras la aferojn el vidpunkto pli alta ol tiam, kiam ili estis enkarniĝintaj. La vulgaraj Spiritoj, se tiel diri, trovas ĉi tie sian hejmon, kaj estas la plimulto de l’ loĝantaro de la nevidebla mondo; ili havas proksimume, la samajn ideojn, la samajn gustojn, la samajn inklinojn, kiujn ili havis en la korpa envolvaĵo; ili enmiksiĝas en niajn kunvenojn, en niajn negocojn kaj amuzojn, kaj en tiuj ili pli aŭ malpli aktive partoprenas, laŭ sia karaktero.

Ne povante kontentigi siajn pasiojn, ili ĝuigas kaj instigas la homojn, sin donantajn al tiuj pasioj. El tiaj Spiritoj estas kelkaj pli seriozaj, kiuj vidas kaj observas la aferojn de nia mondo, por instrui sin kaj perfektiĝi.LA SPIRITA VIVO 191 318. Ĉu la ideoj de la Spiritoj sin modifas en la spirita mondo?

“Jes, la ideoj sin forte modifas, proporcie kiel la Spirito estas malpli ligita al la materio. Li povas, ĉe kelkaj okazoj, longe konservadi siajn ideojn, sed la influo de la materio iom post iom malpliiĝas por sin plibonigi.”

319. Se la Spirito jam vivis la spiritan vivon, antaŭ ol enkarniĝi, kial do lia miro de lia reveno en la spiritan mondon?

“Tio estas unuamomenta efiko kaj malklareco, sekvanta la vekiĝon; poste li plene rekonsciiĝas, laŭgrade, kiel revenas al li la memoro pri la pasinteco kaj kiel estingiĝas la impreso pri la surtera vivo.” (163 kaj sekvantaj.)

Solenoj memore de la mortintoj. Funebraj ceremonioj.

320. Ĉu la Spiritojn tuŝas la memoro de tiuj, kiujn ili amis sur la Tero?

“Multe pli, ol kiel vi pensas; tiu memoro pligrandigas ilian feliĉon, se ili estas jam feliĉaj; se ili estas malfeliĉaj, ĝi estas senpezigilo.”

321. Ĉu la tago de la Mortintoj havas por la Spiritoj ian pli solenan karakteron? Ĉu la Spiritoj sin pretigas por viziti la personojn, venantajn preĝi ĉe iliaj mortrestaĵoj?

“La spiritoj respondas la alvokon de via penso, en tiu tago, kiel en la ceteraj tagoj.”

— Ĉu en tiu tago ili venas renkonte al ni ĉe siaj tomboj?

“Ili alkuras tien pli multnombre en tiu tago, ĉar pli da personoj ilin vokas; sed ĉiu venas pro siaj amikoj, ne pro la amaso de la indiferentuloj.”

— Sub kiu formo ili sin prezentas en tiu loko, kaj kiel ni ilin vidus, en la okazo, se ili povus fariĝi videblaj?

“Sub la formo, en kiu ili estis konataj en sia vivo.”

322. Ĉu la forgesitaj Spiritoj, tiuj, kies tombojn neniu vizitas, ankaŭ ĉeestas malgraŭ tio, kaj sentas bedaŭron vidante, ke neniu amiko ilin memoras?

“Kian valoron la Tero havas por ili? Nur per la koro ili povas esti altirataj. Se amo ilin ne alvokas al la Tero, ili jam havas nenion, kio ligus ilin al ĝi; ili havas ĉe si la tutan universon.”

323. Ĉu vizito al lia tombo plezurigas la Spiriton pli ol hejma preĝo?

“Vizito al tombo estas maniero montri, ke oni pensas pri la forestanta Spirito: ĝi estas bildo. Mi jam diris al vi: nur preĝo sanktigas la agon memori; ne gravas loko, se preĝas koro.”

324. Ĉu la Spiritoj de la homoj, al kiuj estas starigitaj statuoj aŭ monumentoj, ĉeestas tiujn solenojn kaj ĉi tiujn plezure vidas?

“Multaj ĉeestas, kiam ili povas; sed ilin tuŝas malpli tiuj honoroj ol la memoro.”

325. Kiel klarigi la deziron de kelkaj personoj, ke ili estu entombigitaj en difinitan lokon, prefere ol en alian? Ĉu ili pli volonte venus al tiu loko post sia morto?

Kaj, ĉu tiu graveco, ligita al materiala aĵo estus signo de malsupereco de la Spirito?

“Alligiteco de la Spirito al iuj lokoj: morala malsupereco. Al supera homo ne gravas unu loko sur la Tero pli ol alia. Ĉu li ne scias, ke lia animo iam kuniĝos kun siaj amatoj, eĉ se liaj ostoj kuŝas malproksime de ties ostoj?”

— Ĉu la kolekto, en unu sama loko, de la mortrestaĵoj de ĉiuj anoj de unu familio devas esti konsiderata io vanta?

“Ne; ĝi estas pia kutimo kaj atesto pri simpatio al la personoj, kiujn oni amis; kvankam tiu kunigo malmulte gravas al la Spiritoj, ĝi estas tamen utila al la homoj: la memoroj estas pli intime kolektitaj.”

326. Ĉu la animo, reveninta al la spirita vivo, estas tuŝata de la honoroj al ĝiaj mortrestaĵoj?LA SPIRITA VIVO 193 “Atinginte certan stadion, la Spirito jam ne portas la surterajn vantaĵojn kaj komprenas la bagatelecon de ĉiuj tiuj aferoj; sed, sciu, multaj Spiritoj, en la momentoj sekvantaj la materian morton, ekhavas grandan plezuron el la honoroj al ili farataj, aŭ tre ĉagreniĝas pro la forlaso de iliaj envolvaĵoj, ĉar ili ankoraŭ tenas kelkajn el la ĉimondaj konvencioj.”

327. Ĉu la Spirito alestas al siaj funebraj ceremonioj?

“Tio ofte okazas, sed kelkafoje li ne komprenas, kio fariĝas, se li ankoraŭ troviĝas konfuzita.”

— Ĉu lin flatas la kolektiĝo de ĉeestantoj ĉe liaj funebraj ceremonioj?

“Pli aŭ malpli, laŭ la sento, kiu alvenigas tiujn personojn.”

328. Ĉu la Spirito de homo ĵus mortinta ĉeestas la kunvenojn de siaj heredantoj?

“Preskaŭ ĉiam; Dio tiel volas, por lia instruo kaj por la puno de la kulpuloj. Tiam li taksas la valoron de iliaj certigoj pri estimo; ĉiuj sentoj estas malkaŝitaj antaŭ li, kaj lia elreviĝo, ĉe la senhonta avidegemo de tiuj, kiuj inter si distranĉas liajn havaĵojn, klarigas al li la sentojn de liaj heredantoj; sed, ties vico ankaŭ venos.”

329. Ĉu la instinkta respekto, kiun la homo, en ĉiuj tempoj kaj ĉe ĉiuj popoloj, havas por la mortintoj, rezultas de lia intuicio pri la estonta vivo?

“Ĝi estas natura sekvo de tiu intuicio; sen ĉi tiu, la respekto por la mortintoj estus neniel pravigebla.”

ĈAPITRO VII

REVENO AL LA ENKORPA VIVO

1. Unuaj fazoj de la reveno. – 2. Kuniĝo de animo kun korpo. – Aborto. – 3. Moralaj kaj intelektaj kapabloj de la homo. – 4. Influo de la organismo. – Idioteco, frenezeco. – 6. Pri la infanaĝo. – 7. Surteraj simpatioj kaj antipatioj. – 8. Forgeso pri la pasinteco.

Unuaj fazoj de la reveno

330. Ĉu la Spiritoj konas la epokon, kiam ili denove enkarniĝos?

“Ili ĝin antaŭsentas, same kiel blindulo sentas la fajron, al kiu li alproksimiĝas. Ili scias, ke ili devas repreni iun korpon, same kiel vi scias, ke vi iun tagon mortos, sed ili ne scias, kiam tio okazos.” (166) — Ĉu do reenkarniĝo estas io necesa al la spirita vivo, kiel morto al la korpa?

“Certe, tiel estas.”

331. Ĉu ĉiuj Spiritoj pensas pri sia reenkarniĝo?

“Kelkaj pri tio tute ne pensas, eĉ ĝin ne komprenas; tio dependas de ilia grado da progreso. Por kelkaj, la necerteco pri sia estonteco estas puno.”

332. Ĉu la Spirito povas pli- aŭ malplifruigi la momenton de sia reenkarniĝo?

“Li povas ĝin plifruigi, vokante ĝin per sia deziro; li povas ankaŭ ĝin malplifruigi, se li malkuraĝas ĉe la provo, ĉar ankaŭ en la rondo de la Spiritoj estas kelkaj timemaj kaj indiferentaj; sed tion li ne faras senpune: li suferos, kiel iu, kiu malkuraĝas antaŭ medikamento, kiu povos lin resanigi.”

333. Se iu Spirito opinius sin sufiĉe feliĉa en meza pozicio ĉe la vagantaj Spiritoj kaj ne ambicius supreniri, ĉu li tiam povus senfine daŭrigi tiun staton?

“Ne senfine: progreso estas bezono, kiun la Spirito pli aŭ malpli frue sentos; ĉiuj devas evolui: jen ĉies destino.”

334. Ĉu la kuniĝo de animo kun iu korpo estas antaŭdifinita, aŭ ĉu nur en la lasta momento tiu elekto estas farata?

“La Spirito estas ĉiam antaŭe asignita. Elektinte la provon, kiun li volas sperti, li petas enkarniĝon; nu, Dio, ĉion scianta kaj vidanta, jam antaŭe sciis kaj vidis, ke tiu aŭ tiu alia animo kuniĝos kun tiu aŭ tiu alia korpo.”

335. Ĉu la Spirito rajtas elekti la korpon, al kiu li alligiĝos, aŭ nur la specon de l’ vivo, kiu utilos al li kiel provo?

“Li povas ankaŭ elekti la korpon, ĉar la kondiĉoj de tiu korpo povas esti provoj, kunhelpantaj por lia progreso, se li venkos la renkontotajn barojn; sed tiu elekto ne ĉiam dependas de li mem; tamen li povas peti.”

— Ĉu la Spirito povus, ĉe la lasta momento, rifuzi ligiĝi al la korpo, kiun li elektis?

“Se li tion decidus, li suferus multe pli ol tiu, kiu estus peninta fari nenian provon.”

336. Ĉu povus okazi, ke neniu Spirito volas enkarniĝi en naskiĝontan infanon?

“Dio prizorgus tion. Devante naskiĝi vivipova, la infano nepre ricevos animon; neniu estas kreita sen ia intenco.”

337. Ĉu la ligiĝo de Spirito al difinita korpo povas esti diktita de Dio?

“Jes, same kiel la provoj precipe tiam, kiam la Spirito ankoraŭ ne kapablas al plenkonscia elekto. La Spirito povas, por pekelpago, esti trudpelita ligiĝi al la korpo de infano kiu, pro sia deveno kaj estonta pozicio en la mondo, eventuale estos por li punilo.”

338. Se okaze pluraj Spiritoj sin prezentus por ekpreni saman korpon, kio decidus, kiu el ili la preferinda?

“La sama korpo povas esti petata de pluraj Spiritoj; tiam, nur Dio decidas, kiu el ili estas la plej kapabla plenumi la mision, por kiu la infano estas destinita; sed, kiel mi jam diris, la Spirito estas elektita antaŭ la momento, kiam li devas ligiĝi al la korpo.”

339. Ĉu, ĉe la momento de sia enkarniĝo, la Spirito estas konsternita, kiel ĉe sia elkarniĝo?

“Lia konsterno, ĉe la enkarniĝo, estas multe pli granda kaj, precipe, pli daŭra. Per morto, la Spirito sin tiras de sklaveco; per naskiĝo, li revenas en ĝin.”

340. Ĉu la Spirito rigardas kiel solenan la momenton de sia enkarniĝo? Ĉu li plenumas ĉi tiun agon, kiel aferon seriozan kaj gravan por li?

“Li tiam troviĝas kiel homo, eniranta en ŝipon por danĝera vojaĝo kaj ne scianta, ĉu li renkontos la morton en la ondoj, kiujn li alfrontos.”

Vojaĝanto, enŝipiĝante, scias la danĝerojn, kiujn li riskas, sed li ne scias, ĉu la ŝipo dronos; io sama okazas kun la Spirito: li konas la specon de suferoj, al kiuj li sin submetas, sed li ne scias ĉu li falos.

Kiel la morto de la korpo estas ia renaskiĝo por la Spirito, tiel ankaŭ la reenkarniĝo estas por li kvazaŭa morto aŭ, pli bone, ekzilo kaj malliberigo. Li lasas la spiritan mondon por la korpa mondo, kiel la homo lasas la korpan mondon por la spirita. La Spirito scias, ke li ja enkarniĝos, kiel la homo scias, ke li nepre mortos; sed ambaŭ ekkonas tiujn faktojn nur ĉe la lasta momento, kiam sonas la difinita horo. Tiam, ĉe tiu kriza momento, konsterno ekposedas la Spiriton, kiel okazas al agonianta homo, kaj tiu konsterno daŭras ĝis la ilo de lia nova ekzistado estos tute elformita.

La alproksimiĝo de reenkarniĝo estas ia speco de agonio por la Spirito.REVENO AL LA ENKORPA VIVO 341. Ĉu la necerteco, en kiu la Spirito troviĝas la eventuala rezultato de la provoj, kiujn li faros en nova ekzistado, kaŭzas al li maltrankvilon antaŭ enkarniĝo?

“Tre grandan maltrankvilon, ĉar tiuj provoj igos malfrui aŭ progresi, laŭ la maniero, kiel li ilin plenumos.”

197 pri sia la lin 342. Ĉu, en la momento de enkarniĝo, la Spirito estas akompanata de aliaj amikaj Spiritoj, kiuj ĉeestas lian foriron el la Spirita mondo, same kiel ili venas lin akcepti, kiam li tien revenas?

“Tio dependas de la sfero, kie la Spirito loĝas. Se li estas en sfero, kie regas amo, la Spiritoj lin amantaj akompanas lin ĝis la lasta momento, kuraĝigas kaj eĉ ofte sekvas lin dum lia enkorpa vivo.”

343. Ĉu la amikaj Spiritoj, nin vivo, estas tiuj, kiujn ni ofte en manifestas al ni estimon kaj kiuj nekonataj mienoj?

“Jes, ofte; ili vizitas vin, kiel vi igitojn.”

sekvantaj en ĉi tiu sonĝo vidas, kiuj sin prezentas kun vizitas la enkarcer

Kuniĝo de animo kun korpo. Aborto

344. Ĉe kiu momento la animo kuniĝas kun la korpo?

“Tiu kuniĝo ekestas en la sama momento de la embriigo, sed ĝi estas kompleta nur ĉe naskiĝo. Tuj de post la embriigo, la Spirito elektita por loĝi iun korpon, sin tenas ĉe tiu ĉi per fluideca ligilo, kiu ĉiam pli streĉiĝas ĝis la momento, kiam la infano venas en lumon; la krio, kiun tiam la ĵusnaskito ellasas, anoncas, ke tiu apartenas al la rondo de l’ vivantoj kaj de l’ servantoj de Dio.”

345. Ĉu la ligiteco de Spirito al korpo estas definitiva, de post la momento de la embriigo? Ĉu dum tiu unua fazo la Spirito povus rezigni la korpon al li asignitan?

“La ligiteco estas definitiva laŭ tio, ke alia Spirito ne povas anstataŭi tiun asignitan al tiu korpo; sed, ĉar la ligiloj de tiu kuneco estas ankoraŭ tre malfortaj, tial ili facile ŝiriĝas kaj eĉ povas ŝiriĝi pro la volo de la Spirito, se ĉi tiu ŝanĝas sian decidon fronte al la elektitaj provoj; sed, tiam, la infano ne vivos.”

346. Kion faras la Spirito, se la elektita korpo mortas antaŭ ol veni en lumon?

“Li elektas alian korpon.”

— Kiu estas la utileco de tiuj tro fruaj mortoj?

“Ili preskaŭ ĉiam havas kiel kaŭzon la neperfektaĵojn de la materio.”

347. Kiel utila povas esti al la Spirito enkarniĝo en korpon, kiu mortas malmultajn tagojn post sia naskiĝo?

“La estulo ne konscias pri la daŭro de sia ekzistado, kaj tial la morto apenaŭ valoras; preskaŭ ĉiam, kiel ni diris, tio estas provo por la gepatroj.”

348. Ĉu la Spirito antaŭscias, ke la elektita korpo ne havas probablecon vivi?

“Kelkafoje li scias; sed, se li ĝin elektis pro tiu sola motivo, tio signifas, ke li malkuraĝas antaŭ la provo.”

349. Kiam al la Spirito pro ia motivo malprosperas iu enkarniĝo, ĉu tiu ĉi estas tuj anstataŭita de alia ekzistado?

“Ne ĉiam tuj; la Spirito devas havi la tempon necesan al nova elekto, escepte se estis antaŭe decidite, ke li devos tuj reenkarniĝi.”

350. Ĉu povas okazi, ke, sin definitive liginte al iu infankorpo, kaj jam ne povante rompi sian promeson, la Spirito pentas sian elekton?

“Ĉu vi volas demandi, ĉu, kiel homo, li plendas pro sia vivo? Ĉu li dezirus, ke ĝi estu alia? jes; ĉu li bedaŭras sian elekton? ne; li ne scias, ke li faris tian elekton.

La Spirito, en iu korpo, ne povas penti elekton, kiun li ne konscias; sed li povas trovi la ŝarĝon tro peza; kaj, se li ĝin kredas super liaj fortoj, jen li sin mortigas.”

351. Ĉu, dum la tempo de post embriigo ĝis naskiĝo, la Spirito plene posedas ĉiujn siajn kapablojn?REVENO AL LA ENKORPA VIVO 199 “Pli aŭ malpli, laŭ la tempo da gravedeco, ĉar tiam li ankoraŭ ne estas enkarniĝinta, sed nur alligita. Konfuzo komencas posedi la Spiriton jam de post la momento de la embriigo; tio avertas al li, ke alvenis la horo komenci novan ekzistadon. Tiu konfuzo ĉiam pliiĝas ĝis la naskiĝo: dum tiu intertempo, lia stato estas simila al tiu de enkarniĝinta Spirito dum la dormado de l’ korpo.

Proporcie kiel la horo de naskiĝo alproksimiĝas, liaj ideoj kaj lia memoro pri la pasinteco iom post iom forviŝiĝas; kiel homo, li jam tute ne konscias pri sia pasinteco, sed tiu memoro iom post iom revenas, kiam li estas denove en la spirita mondo.”

352. Ĉu, en la momento de l’ naskiĝo, la Spirito tuj reekhavas plene siajn kapablojn?

“Ne; la kapabloj disvolviĝas laŭgrade, kun la organoj. Ĝi estas por li nova ekzistado, kaj li bezonas lerni uzi siajn ilojn: liaj ideoj revenas al li iom post iom, kiel okazas al homo, kiu, eliĝinte el dormado, troviĝas en pozicio malsama ol tiu, en kiu li kuŝiĝis la antaŭan nokton.”

353. Pro tio, ke la ligiteco de Spirito al korpo estas kompleta kaj definitiva nur post naskiĝo, ĉu do ni konsideru feton animhava estaĵo?

“La Spirito, ĝin devanta animi, troviĝas ekster ĝi; sekve, ĝustadire, feto ne havas animon, ĉar enkarniĝo estas ankoraŭ farota; tamen la Spirito jam estas ligita al la estaĵo, kiun li devas okupi.”

354. Kiel klarigi la vivon en utero?

“Ĝi estas, kia la vivo de vegetaĵo. La ido vivas tiam bestan vivon. La homo havas en si la bestan kaj la vegetan vivon, kiujn li kompletigas per la spirita.”

355. Ĉu, kiel asertas la scienco, estas infanoj, kiuj jam en la patrina ventro, ne estas vivipovaj? Se estas tiel, por kiu celo tio okazas?

“Tio ofte fariĝas; Dio ĝin permesas, kiel provon, ne nur por la gepatroj, sed ankaŭ por la Spirito, difinita por tiu enkarniĝo.”

356. Ĉu el mortnaskitaj infanoj, kelkaj eble ne estis difinitaj por enkarniĝo de Spiritoj?

“Jes, estas kelkaj, por kiuj neniu Spirito estis difinita: por tiuj, nenio devus elrealiĝi. Nur pro la gepatroj do tiu infano venis al la mondo.”

— Ĉu tia estaĵo povas naskiĝi post laŭregula tempo?

“Jes, kelkafoje, sed ĝi ne povas vivi.”

— Ĉu ĉiu infano, postvivanta sian naskiĝon, havas nepre en si enkarniĝintan Spiriton?

“Kio ĝi estus sen Spirito? Ĝi ne estus homo.”

357. Kiaj estas por la Spirito la sekvoj de aborto?

“Ĝi estas nula ekzistado, kiun li devas rekomenci.”

358. Ĉu memvola aborto estas krimo, kiel ajn longa la tempo, pasinta de post la embriigo?

“Malobeo je la leĝo de Dio estas ĉiam krimo. La patrino, aŭ iu alia persono, faros ĉiam krimon senigante je vivo idon antaŭ ties naskiĝo, ĉar tio malebligas al iu animo sperti la provojn, kies ilo estus la korpo de la naskiĝonto.”

359. Ĉu, en la okazo, se la vivo de patrino estus en danĝero pro la naskiĝo de sia ido, estas krimo pereigi ĉi tiun por savi ŝin?

“Estas preferinde pereigi la ankoraŭ ne ekzistantan estaĵon, ol tiun jam vivantan.”

360. Ĉu estas pravigeble, ke oni konsideras feton tiel atentinda kiel la korpon de infano, postvivinta sian naskiĝon?

“Vidu en ĉio ĉi la volon kaj faron de Dio; ne traktu malserioze aferojn, kiujn vi devas respekti. Kial ne respekti la kreaĵojn, kelkafoje nekompletajn laŭ la volo mem de Dio? Tio estas parto de Liaj projektoj, kiujn neniu rajtas prijuĝi.”

Moralaj kaj intelektaj kapabloj de la homo

361. De kio venas la moralaj kapabloj de la homo, noblaj aŭ malnoblaj?REVENO AL LA ENKORPA VIVO 201 “Tiuj estas la kapabloj de la Spirito, en lin enkarniĝinta; ju pli pura estas la Spirito, des pli inklina al bono estas la homo.”

— Ĉu, laŭŝajne, el tio rezultas, ke en virta homo estas bona Spirito, kaj en malvirta homo estas malbona Spirito?

“Jes; sed diru, prefere, neperfekta Spirito, por ke oni ne pensu, ke ekzistas eterne malbonaj Spiritoj, kiujn vi nomas demonoj.”

362. Kiu estas la karaktero de la individuoj, en kiujn enkarniĝas gajpetolemaj kaj frivolaj Spiritoj?

“Tiuj homoj estas senpripensaj, ruzaj kaj, iafoje, malicaj.”

363. Ĉu la Spiritoj havas pasiojn aliajn ol la homajn?

“Ne, alie ili tion komunikus al vi.”

364. Ĉu la homo ricevas de sama Spirito siajn moralajn kaj intelektajn kapablojn?

“Certe, tiu estas la sama Spirito, kiu havigas al la homo tiujn kapablojn, laŭ sia rango. La homo ne enhavas du Spiritojn.”

365. Kial tre inteligentaj homoj – kio atestas, ke en ili estas Superaj Spiritoj – estas iafoje, samtempe, treege malvirtaj?

“Tio vidigas, ke la enkarniĝinta Spirito ne estas sufiĉe pura, kaj ke la homo cedas al la influo de aliaj pli neperfektaj Spiritoj. La Spirito suprenmarŝas per gradetaj paŝoj, sed lia progreso ne efektiviĝas samtempe en ĉiuj direktoj; dum iu fazo li povas antaŭeniri pri scio; dum alia, pri moralo.”

366. Kion ni pensu pri la opinio, laŭ kiu la intelektaj kaj moralaj kvalitoj de la homo estas rezultato de pluraj Spiritoj en lin enkarniĝintaj, el kiuj ĉiuj havas iun specialan kapablon?

“Pripensante, oni ja rekonas, ke tio estas absurdo.

La Spirito iam havos ĉiajn kapablojn; por povi progresi, li devas havi unu solan volon; se la homo estus kunmiksaĵo el Spiritoj, unu sola volo ja ne ekzistus; ne estus en li individueco, ĉar, en la momento de l’ morto, ĉiuj tiuj Spiritoj dispeliĝus, kvazaŭ bando da birdoj, forflugantaj el kaĝo. La homo ofte plendas pro tio, ke li ne komprenas iujn aferojn, kaj tamen estas kurioze vidi, kiel li multigas la malfacilaĵojn, kvankam li havas sub la mano klarigon tiel simplan, kiel naturan. Akcepti tiun opinion estus preni efikon por kaŭzo kaj pensi rilate al homo tion, kion la idolanoj pensadis rilate al Dio. La idolanoj kredis je tiom da dioj, kiom da fenomenoj ili observadis en la universo; sed, eĉ en ilia medio, la saĝaj vidis en tiuj fenomenoj nur efikojn kaŭzatajn de unu sola Dio.”

La fizika kaj la morala mondoj prezentas al ni, en ĉi tiu rilato, multenombrajn punktojn por komparo. Oni kredis la plurecon de la materio, dum oni observadis nur supraĵe la fenomenojn; hodiaŭ oni komprenas, ke tiuj tiel diversaspecaj fenomenoj povas ja esti nuraj modifoj de unu sola elementa materio. La pluraj kapabloj estas manifestiĝoj de unu sama kaŭzo, nome la animo aŭ la enkarniĝinta Spirito, kaj ne de pluraj animoj; tiel same, la sonoj de orgeno estas rezultato de l’ sama aero, kaj ne de tiom da specoj de aero, kiom da eligitaj sonoj. El tia sistemo rezultus, ke, kiam iu homo perdas aŭ akiras iujn kapablojn, iujn inklinojn, ĉi tiu fakto estus kaŭzita de la veno aŭ foriro de la Spiritoj, havantaj tiujn kvalitojn; tio farus el homo estaĵon kompleksan, sen individueco kaj do sen prirespondeco...

Cetere, kontraŭas tiun teorion la multenombraj manifestiĝoj, per kiuj la Spiritoj pruvas al ni sian personecon kaj identecon.

Influo de la organismo

367. Ĉu la Spirito, ligiĝinte al korpo, identiĝas kun la materio?

“La materio estas nura envolvaĵo de la Spirito, kiel vesto rilate la korpon. La Spirito, ligiĝinte al korpo, konservas la atributojn de sia spirita naturo.”

368. Ĉu la kapabloj de la Spirito sin manifestas tute libere de post lia ligiĝo al korpo?REVENO AL LA ENKORPA VIVO 203 “La manifestiĝo de liaj kapabloj dependas de la al li servantaj organoj; ili estas ĉiam malfortigitaj de la krudeco de l’ materio.”

— Ĉu la materia envolvaĵo estas do malhelpo je la libera manifestiĝo de la kapabloj de la Spirito, same kiel maldiafana vitro malhelpas la liberan disradiadon de lumo?

“Jes; kiel tre maldiafana vitro.”

Ni povas ankoraŭ kompari la influon de la kruda materio de la korpo sur la Spiriton kun tiu de ŝlima akvo, kiu embarasas la movojn de korpo, naĝanta en ĝi.

369. Ĉu la libera manifestiĝo de la animkapabloj dependas de la amplekso de la organoj?

“La organoj estas iloj, per kiuj la animo praktikas siajn kapablojn; tiu praktikado dependas de la amplekso kaj de la perfekteco de tiuj organoj, same kiel la plenumo de iu laboro dependas de la taŭgeco de la koncerna ilo.”

370. Ĉu oni povas dedukti de la influo de l’ organoj, ke ekzistas ia rilato inter la amplekso de la cerbaj organoj kaj tiu de la intelektaj kaj moralaj kapabloj?

“Ne konfuzu efikon kun ties kaŭzo. La Spirito havas ĉiam la kapablojn, kiuj estas propraj al li; nu, ne la organoj estigas tiujn kapablojn, sed, kontraŭe, la kapabloj neprigas la elvolviĝon de la organoj.”

— Ĉu la malsameco de kapabloj de la homoj dependas do nur de la nivelo de la Spirito?

“Nur – ne estas la ĝusta vorto; la kapabloj de la Spirito, kiu povas esti pli aŭ malpli altranga, estas la principo de tiu malsameco; sed oni devas ankaŭ alkalkuli la influon de la materio, kiu pli aŭ malpli malfaciligas al la Spirito la praktikadon de siaj kapabloj.”

La Spirito, ĉe sia enkarniĝo, kunportas iujn naturajn inklinojn; sed, se ni akceptas por ĉiu el ili respondan organon en la cerbo, la amplekso de tiuj organoj estus efiko, ne kaŭzo. Se la kapabloj havus originon ĉe la organoj, la homo estus do ia maŝino, sen libera volo kaj respondeco pri siaj agoj. Estus necese konsenti, ke la plej grandaj genioj, kleruloj, poetoj, artistoj, estas genioj nur pro tio, ke la hazardo havigis al ili specialajn organojn; el tio sekvas, ke, sen tiuj organoj, ili ne estus genioj kaj ke, kontraŭe, la lasta stultulo povus esti ia Newton, ia Vergilio aŭ ia Rafaelo, en la okazo, se li havus tiajn organojn. Tiaj supozoj estas ankoraŭ pli absurdaj, kiam aplikitaj al la moralaj kvalitoj.

Tiel, laŭ tia sistemo, se Vincento de Paŭlo estus dotita de la Naturo per tiu aŭ tiu alia organo, li estus krimulo; kaj al la plej granda krimulo mankus nur tiu organo, por ke li estu ia Vincento de Paŭlo. Se oni, kontraŭe, konsentas, ke la specialaj organoj – se tiuj okaze ekzistas – rezultas kaj elvolviĝas per la praktikado de la kapablo, kiel la muskoloj per ekzercado, ĉio do estas racie klara. Ni prenu ekzemplon, tiel veran, ke ĝi estas jam banala. Per iuj fizikaj signoj oni ekkonas drinkeman homon; ĉu li estas drinkema pro tiuj signoj, aŭ ĉu tiuj signoj elmontriĝas pro la drinkemo? Oni povas sekve aserti, ke la organoj ricevas la stampilon de la kapabloj.

Idioteco, frenezeco

371. Ĉu la opinio de homoj, kiuj pensas, ke la animoj de frenezuloj kaj idiotoj estas malsuperaj, havas ian bazon?

“Ne; frenezuloj kaj idiotoj havas homan animon, kiu estas ofte pli inteligenta, ol kiel vi supozas, kaj kiu suferas pro la netaŭgeco de la rimedoj, je kiuj ĝi disponas por sia komunikado, same kiel mutulo suferas pro tio, ke li ne kapablas paroli.”

372. Kiu estas la celo de la Providenco, kreante kompatindajn estulojn, kiaj la frenezuloj kaj idiotoj?

“La Spiritoj, loĝantaj korpojn de idiotoj estas Spiritoj pagantaj pro siaj kulpoj. Tiuj Spiritoj suferas pro la ĝenateco, en kiu ili estas tenataj, kaj pro la neebleco esprimi siajn sentojn per netaŭgaj aŭ difektitaj organoj.”REVENO AL LA ENKORPA VIVO 205 — Ĉu do ne estas vere, ke la organoj ne influas sur la kapablojn?

“Ni neniam diris, ke tia influo ne ekzistas; kontraŭe, la organoj havas tre grandan influon sur la manifestadon de l’ kapabloj; sed ili ne havigas la kapablojn: jen la diferenco. Lerta muzikisto per netaŭga instrumento ne povas bone ludi, sed el tio ne sekvas, ke li ne estas bona muzikisto.”

Estas necese distingi la normalan staton je la patologia stato. En la normala stato, la moralaj kvalitoj venkas la baron, kontraŭstaratan de la materio; sed, ĉe kelkaj okazoj la materio prezentas tian kontraŭstaron, ke la manifestiĝoj de la animo estas ĝenataj aŭ kripligitaj, kiel ĉe idioteco kaj frenezeco; tiuj estas patologiaj aferoj, kaj en ĉi tiu okazo, ĉar la animo ne ĝuas sian plenan agliberecon, tial la homa leĝo mem ne konsideras la individuon responda por sial agoj.

373. Kiu povas esti la merito de ekzistado, por estuloj, kiuj, kiel la idiotoj kaj frenezuloj, ne povas progresi pro tio, ke ili estas nekapablaj fari bonon aŭ malbonon?

“Tia stato estas pekelpago, altrudita al ili pro la misuzo, kiun ili faris el iuj kapabloj; ĝi estas haltotempo.”

— Ĉu la korpo de idioto povas do enhavi Spiriton, kiu eble animis, en antaŭa ekzistado, geniulon?

“Jes; genio estas iafoje malfeliĉego, kiam misuzata.”

La morala supereco ne ĉiam estas proporcia al la intelekta, kaj plej eminentaj geniuloj eble devas pagi multajn kulpojn; el tio ofte venas ekzistado malsupera ol tiu, kiun ili jam vivis, kaj tia ekzistado estas por ili fonto de suferoj.

La malhelpoj, kiujn la Spirito renkontas, kontraŭ liaj manifestiĝoj, estas kiel katenoj, paralizantaj la movojn de fortika viro. Oni povas diri, ke frenezulo kaj idioto estas kriplaj je la cerbo, kiel lamulo je la kruroj kaj blindulo je la okuloj.

374. Ĉu idioto, en sia stato kiel Spirito, konscias sian mensan staton?

“Jes, ofte; li komprenas, ke la malhelpoj, rigidigantaj lian menson, estas provo kaj puno.”

375. Kiu estas la situacio de la Spirito dum frenezeco?

“En sia libera stato, la Spirito ricevas rekte ĉiajn impresojn kaj ankaŭ rekte agas sur la materion; sed, kiam enkarniĝinta, li troviĝas en tute malsamaj kondiĉoj kaj estas devigita tion fari per specialaj organoj. Se ĉiuj aŭ kelkaj el la tiacelaj organoj estas difektitaj, lia agado kaj lia sentemo, kiom tiuj dependas de la organoj, estas do interrompitaj. Se li perdas siajn okulojn, li blindiĝas; se li perdas la aŭdorganon, li surdiĝas, ktp. Prezentu al vi nun, ke la organo, direktanta la efikojn de intelekto kaj de volo, estas parte aŭ tute difektita aŭ modifita: vi facile komprenos, ke la Spirito, ne havante sub sia dispono aliajn ilojn, ol nekompletajn aŭ kriplajn organojn, vivas en konfuzo, kiun li intime sentas kaj plene konscias, sed kiun li ne kapablas forigi.”

— Ĉu do ne la Spirito, sed la korpo, estas difektita?

“Jes; sed oni ne malatentu la fakton, ke, se la Spirito agas sur la materion, ĉi tiu, ĝis certa grado, reagas sur lin, kaj ke la Spirito povas momente esti impresita de la difekto de la organoj, kiujn li uzas por sia manifestiĝo kaj ricevo de impresoj. Povas okazi, ke, kun la kresko de la tempo, kiam frenezeco longe daŭras, la ripetado de l’ samaj agoj fine havas sur la Spiriton influon, el kiu li liberiĝos nur post plena forigo de ĉia materia impreso.”

376. Kiel klarigi, ke frenezeco iafoje altrenas homon al memmortigo?

“La Spirito suferas pro sia ĝenateco kaj pro la nekapablo sin libere manifesti, kaj tial li serĉas en la morto la rimedon rompi siajn katenojn.”

377. Ĉu la Spirito de frenezulo sentas, post la morto, la efikon de l’ difekto de siaj kapabloj?

“Li povas tion senti dum iom da tempo, ĝis li estos tute for de la materio, same kiel iu, ĉe sia vekiĝo, sentas,REVENO AL LA ENKORPA VIVO 207 ankoraŭ kelkan tempon, la konfuzon, en kiun la dormado lin dronigis.”

378. Kiel la difekto de la cerbo povas reefiki sur la Spiriton post la morto?

“Tio estas memoro; ia premsonĝo subigas la Spiriton, kaj, ĉar tiu ĉi ne komprenis ĉion, kio fariĝis dum lia frenezeco, tial la restarigo de liaj ideoj ĉiam postulas iom da tempo; pro tio, ju pli daŭra estis frenezeco dum la vivo, des pli longa estas ankaŭ tiu konsterno, tiu ĝenateco post la morto. Kvankam jam for de la korpo, la Spirito tamen ankoraŭ sentas kelkatempe la impreson de siaj ligiloj.”

Pri la infanaĝo

379. Ĉu la Spirito, animanta korpon de infano, estas tiel elvolviĝinta, kiel tiu de matura homo?

“Li povas esti ankoraŭ pli, se li staras sur pli alta nivelo; nur la neperfekteco de la organoj malhelpas lian manifestiĝon. Li agas laŭ la ilo, per kiu li povas ion fari.”

380. Sen konsidero pri la malhelpoj, kiujn la neperfekteco de la organoj starigas kontraŭ lia libera manifestiĝo, ĉu la Spirito de infaneto pensas kiel infano aŭ kiel matura homo?

“Dum infanaĝo, estas nature, ke la organoj de la intelekto, ĉar ne disvolviĝintaj, ne povas havigi al la Spirito la tutan intuicion de plenaĝulo; efektive, la intelekto de infano estas tre malgranda, ĝis la jaroj maturigas ĝian prudenton. La konsterno, sekvanta enkarniĝon, ne ĉesas subite ĉe naskiĝo: ĝi malaperas nur iom post iom kon la elvolviĝo de la organoj.”

Subtenas ĉi tiun respondon jena observata fakto: la sonĝoj de infano ne havas la karakteron de tiuj de plenaĝulo; la objekto de ĝiaj sonĝoj estas preskaŭ ĉiam infaneca, kio estas signo de la speco de zorgoj de ĝia Spirito.

381. Kiam infano mortas, ĉu ties Spirito rericevas tuj sian antaŭan viglecon?

“Tiel devas esti, ĉar li estas tiam liberigita el la karna envolvaĵo; tamen li reekhavas sian antaŭan mensklarecon nur tiam, kiam tiu disiĝo estas elfarita, tio estas, tiam, kiam jam ekzistas nenia ligiteco inter Spirito kaj korpo.”

382. Ĉu la enkarniĝinta Spirito suferas, dum infanaĝo, pro la embaraso al li kaŭzata de l’ neperfekteco de la organoj?

“Ne; tiu stato estas necesa; ĝi estas natura kaj konforma al la projektoj de la Providenco; ĝi estas ripozoperiodo por la Spirito.”

383. Por kio servas al la Spirito trapasi infanaĝon?

“Ĉar la Spirito enkarniĝas celante perfektiĝi, en tiu periodo li estas plej influebla de la impresoj, kiujn li ricevas kaj kiuj povas helpi lian progreson kune kun la personoj, al kiuj estas komisiita la edukado de la infano.”

384. Kial la unuaj krioj de ĵusnaskito esprimas doloron?

“Por veki la intereson de ĝia patrino kaj la zorgojn, kiujn ĝi bezonas. Ĉu vi ne opinias, ke, se ĝiaj krioj esprimus nur ĝojon, tiam, kiam ĝi ankoraŭ ne kapablas paroli, oni do ne tre atentus ĝiajn bezonojn? Admiru, en ĉio la saĝecon de l’ Providenco.”

385. De kio venas la ŝanĝo de karaktero en iuj aĝoj, precipe ĉe la fino de maturiĝo? Ĉu tio estas ia aliiĝo de la Spirito?

“Okazas, ke la Spirito reprenas sian naturon kaj sin montras tia, kia li estis.

“Vi ne konas la sekreton, kiun la infanoj kaŝas en sia senmaliceco; vi ne scias, kio ili estas, kio ili estis, kio ili estos; kaj tamen vi sentas por ili amon kaj korinklinon, kiel se ili estus parto de vi mem, en tia grado, ke amo de patrino al siaj idoj estas konsiderata la plej granda amo, kiun iu estulo povas porti por alia estulo. De kio venas tiu dolĉa sindonemo, tiu milda korinklino, kiujn eĉ fremdaj personoj sentas por infanoj?

Ĉu vi scias? Ne; mi do tion klarigos al vi.

“Infanoj estas kreitoj, kiujn Dio irigas al novaj ekzistadoj; kaj, por ke ili ne akuzu Lin pro troa severeco, Li tial havigas al ili ĉiujn aspektojn de senkulpeco. La malbonfaroj de eĉ malica infano trovas senkulpigon en la nekonscio de ĝiaj agoj. Tiu simplanimeco ne estas reala supereco rilate la antaŭan staton de la infano; ne: ĝi estas la bildo de tio, kio ili devus esti, kaj, se ili tiaj ne estas, sur ilin solajn falos la koncerna puno.

“Sed, ne nur pro ili Dio havigis al infanoj tian mienon; ankaŭ, kaj precipe, pro la gepatroj, kies amo estas necesa al la malforteco de la idoj; tiu amo treege malpliiĝus ĉe neobeema kaj malafabla karaktero; sed, opiniante, ke ili estas bonaj kaj mildaj, la gepatroj dediĉas al ili sian tutan koron kaj ilin superŝutas per plej delikataj zorgoj. Sed, kiam la idoj jam ne bezonas tiajn protekton kaj helpon, al ili malavare donatajn dum dekkvin aŭ dudek jaroj, tiam ilia reala, individua karaktero plene kaj nude reaperas: ĝi restas ankoraŭ bona, se ĝi estis esence bona, sed ĝi ĉiam elmontras nuancojn, kaŝitajn dum la frua infanaĝo.

“Kiel vi vidas, Dio kondukas ĉion sur la plej bona vojo; kaj, kiam oni havas puran koron, la klarigo de ĉi tiuj aferoj estas facile konceptebla.

“Efektive, pripensu, ke la Spirito de infano, naskiĝinta sur la Tero, eble venis de mondo, kie li ekhavis kutimojn tute malsamajn ol la viaj; kiel vi volus, ke troviĝu en via rondo tiu nova estulo, kunportanta pasiojn tiel malsamajn ol la viaj, havanta inklinojn kaj gustojn tute kontraŭajn al la viaj? Kiel vi volus, ke li eniĝu en viajn vicojn, krom per la rimedoj disponigitaj de Dio, tio estas, tra la kribrilo de la infaneco? En ĉi tiu fazo kunmiksiĝas ĉiuj pensoj, karakteroj kaj varioj de estuloj naskitaj en tiu multego da mondoj, en kiuj la kreitoj evoluas. Vi mem, mortinte, troviĝas en kvazaŭa infanaĝo, meze de novaj fratoj; kaj en via nova ekstertera ekzistado, vi nescias la morojn, kutimojn kaj rilatojn en tiu por vi nova mondo; malfacile vi parolos lingvon, al kiu vi ne estas alkutimiĝintaj, lingvon, kiu estas pli viva, ol kia estas hodiaŭ via penso. (319) “Infanaĝo havas ankoraŭ alian utilecon: la Spiritoj eniras la enkorpan vivon nur por sin perfektigi, por sin plibonigi; la malforteco de la plej frua infanaĝo faras ilin flekseblaj, inklinaj akcepti la konsilojn de la spertuloj kaj de tiuj, kiuj devas ilin progresigi; tiam, oni povas reformi iliajn karakterojn kaj bridi iliajn malbonajn inklinojn: jen la devo, kiun Dio konfidis al la gepatroj, plej sankta misio, por kiu ĉi tiuj devos iam respondi.

“Sekve, infanaĝo estas ne nur utila, necesa, neforigebla, sed ankaŭ natura sekvo de la leĝoj, kiujn Dio kreis kaj laŭ kiuj iras la universo.”

Surteraj simpatioj kaj antipatioj

386. Ĉu du homoj, kiuj sin reciproke konis kaj amis, povas denove renkontiĝi en alia enkorpa ekzistado kaj rekoni unu la duan?

“Rekoni unu la duan, ne; sed sin reciproke altiri, jes; multaj intimaj amikrilatoj, fonditaj sur sincera korinklino, havas ne alian kaŭzon. Du homoj reciproke alproksimiĝas pro ŝajne hazardaj cirkonstancoj, sed, vere, pro la altiro de du Spiritoj, serĉantaj unu la duan en la homamaso.”

— Ĉu estus por ili pli agrable, se ili sin reciproke rekonus?

“Ne ĉiam; la memoro pri la pasintaj ekzistadoj kunportus malutilon multe pli gravan, ol kiel vi supozas.

Post la morto ili sen reciproke rekonos kaj scios la tempon, kiun ili pasigis kune.” (392) 387. Ĉu simpatio havas ĉiam kiel komencon ian antaŭan konatecon?REVENO AL LA ENKORPA VIVO 211 “Ne; du Spiritoj, konvenantaj unu al la dua, sin reciproke serĉas kvazaŭ instinkte, eĉ se ili ne interkonataĝis kiel homoj.”

388. Ĉu niaj ŝajne hazardaj renkontoj kun iuj personoj ne estas ankaŭ efiko de ia speco de simpatiorilatoj?

“Estas inter la pensohavaj estuloj ligiloj, kiujn vi ankoraŭ nekonas. Magnetismo estas la piloto de tiu scienco, kiun poste vi pli bone komprenos.”

389. El kio naskiĝas la instinkta abomeno, kiun oni eksentas, ĉe la unua rigardo, kontraŭ iuj homoj?

“Antipatioj inter Spiritoj, kiuj sin reciproke divenas kaj rekonas, ne parolante unu al la dua.”

390. Ĉu la instinkta antipatio estas ĉiam signo de malbona naturo?

“Du Spiritoj ne estas nepre malbonaj nur pro tio, ke ili ne simpatias unu la duan; antipatio povas deveni de nesimileco de pensoj; sed laŭgrade, kiel la Spiritoj altiĝas, tiuj diferencoj estingiĝas kaj antipatio malaperas.”

391. Ĉu antipatio inter du personoj burĝonas unue en tiu, kies Spirito estas la pli malbona, aŭ la pli bona?

“Ĉe ambaŭ, sed kaŭzoj kaj efikoj estas malsamaj.

Malbona Spirito antipatias ĉiun, kiu povas lin juĝi kaj senmaskigi; vidante iun, je la unua fojo, li tuj eksentas, ke tiu persono lin malŝatos; lia forpuŝo fariĝas malamo, ĵaluzo, kaj sufloras al li la deziron fari al tiu persono malbonon. La bona Spirito sentas naŭzon kontraŭ la malbona, ĉar li scias, ke ĉi tiu lin ne komprenos kaj ke ili ne havas komunajn sentojn; sed, forta pro sia supereco, li ne portas malamon nek ĵaluzon kontraŭ la malbona: ĉi tiun li nur evitas kaj bedaŭras.”

Forgeso pri la pasinteco

392. Kial la enkarniĝinta Spirito perdas memoron pri sia pasinteco?

“La homo ne povas nek devas ĉion scii; Dio, per Sia saĝeco, tiel volas. Sen la vualo, kaŝanta al li iujn aferojn, la homo estus kvazaŭ blindigita, kiel iu, kiu subite transpasus de mallumo en lumon. Per la forgeso de sia pasinteco, li pli bone konservas sian memon.”

393. Kial la homo, devas respondi por faroj, kaj kiel li povas elaĉeti kulpojn, kiujn li ne memoras? Kiel profiti sian sperton, akiritan dum ekzistadoj falintaj en forgeson? Estus kompreneble, ke la suferoj estus por li leciono, se li memorus ties kaŭzojn; sed, ĉar tia memoro ne ekzistas, tial ĉiu ekzistado estas kvazaŭ la unua kaj, ankaŭ, tial, li ĉiam denove komencas vivi. Kiel konformigi tion al la justeco de Dio?

“En ĉiu nova ekzistado la homo posedas pli da inteligenteco kaj pli klare povas distingi bonon de malbono.

Kiu estus lia merito en la okazo, se li memorus sian tutan pasintecon? Kiam la Spirito revenas al sia primitiva vivo (la spirita vivo), lia tuta pasinta vivo disvolviĝas antaŭ li: li vidas la erarojn, kiujn li faradis kaj kiuj estas la kaŭzo de lia suferado, kaj tion, kion li povus esti farinta por ilin eviti: li komprenas la justecon de sia pozicio kaj serĉas, tiam, ekzistadon, en kiu li povos plibonigi tiun finitan. Li penas ricevi suferojn similajn al tiuj, kiujn li jam spertis, aŭ la luktojn, kiujn li opinias plej taŭgaj por lia progresado, kaj petas la Superajn Spiritojn, ke ili helpu lin ĉe lia nova tasko; ĉar li scias, ke la Spirito, elektita kiel lia gvidanto dum tiu nova ekzistado, penos igi lin kompensi siajn erarojn, inspirante al li ian intuicion pri tiuj eraroj. Pro tiu intuicio mem vi instinkte rezistas kontraŭ krima penso aŭ deziro, vin ofte subite atakanta; plej ofte vi atribuas tiun reziston al la principoj, kiujn vi ricevis de viaj gepatroj; tamen vere ĝi estas voĉo de via konscienco, voĉo, kiu estas memoro pri via pasinteco, voĉo avertanta vin, ke vi ne falu denove, ke vi ne refaru samajn erarojn. Se la Spirito, paŝanta en tiu nova ekzistado, kuraĝe elportas kaj superas siajn provojn, li plinobliĝas kaj estas promociita en la hierarkio de la Spiritoj, kiam li revenas en ilian rondon.”REVENO AL LA ENKORPA VIVO 213 Se, dum la enkorpa vivo, ni ja ne tute klare memoras, kio ni estis, kaj la bonon aŭ malbonon, kiujn ni faris dum antaŭaj ekzistadoj, pri ĉio ni havas almenaŭ ian intuicion.

Niaj instinktaj inklinoj estas memoro pri la pasinteco; kontraŭ tiuj inklinoj nia konscienco, kiu estas nia deziro ne plu fari samajn erarojn, admonas nin rezisti.

394. Ĉu, en la mondoj progresintaj pli ol la nia, en tiuj, kie la Spiritojn ne turmentas fizikaj bezonoj aŭ malsanoj, kiaj la niaj, la homoj komprenas, ke ili estas pri feliĉaj ol ni? Feliĉo, ĝenerale dirate , estas relativa; ni ĝin sentas, komparante ĝin kun malpli feliĉa stato.

Ĉar kelkaj el tiuj mondoj, kvankam pli bonaj ol nia, ne estas ja perfektaj, tial iliaj loĝantoj nepre havas motivojn por ĉagrenoj propraj al tiu medio. Ĉe ni, riĉulon ne maltrankviligas materialaj bezonoj, kiel malriĉulon; tamen li estas ja turmentata de zorgoj, kiuj maldolĉigas al li la vivon. Nu, mi demandas, ĉu, en sia pozicio, la loĝantoj en tiuj mondoj ne opinias sin tiel malfeliĉaj kiel ni, kaj ĉu ili ne lamentas pro sia sorto, ĉar, efektive, ili ne memoras ian pli malaltan ekzistadon por fari komparon?

“Al tio estas necese doni du malsamajn respondojn.

El tiuj mondoj, pri kiuj vi parolas, estas kelkaj, kies loĝantoj tre klare kaj precize memoras siajn pasintajn ekzistadojn; vi komprenas, ke tiuj estuloj povas kaj scias taksi la feliĉon, kiun Dio permesas al ili ĝui; sed estas aliaj mondoj, kies loĝantoj, starantaj, kiel vi diras, en kondiĉoj pli bonaj ol viaj, ne havas malpli da ĉagrenoj, eĉ ne malpli da malfeliĉaĵoj; tiuj ne taksas sian feliĉon, ĉar ili ne memoras ankoraŭ pli malfeliĉan staton. Tamen, se ili ĝin ne tasas kiel homoj, ili ĝin taksas kiel Spiritoj.”

Ĉu tiu forgeso pri la pasintaj ekzistadoj, precipe tiam, kiam ili estis penigaj, ne estas io providenca, en kio elmontriĝas la Dia saĝeco? Nur en la superaj mondoj, kie la memoro pri la malfeliĉaj ekzistadoj estas nur malbela sonĝo, ili estas revokataj. Ĉu, en la malsuperaj mondoj, la unuaj malfeliĉaĵoj ne estus pliakrigitaj per la memoro pri ĉiuj, kiujn ni jam elportis? Ni do konkludu, ke ĉio, kion Dio faris, estas bone farita, kaj ke ne koncernas nin kritiki Liajn faritaĵojn nek diri la manieron, en kiu Li devus direkti la universon.

La memoro pri niaj antaŭaj individuecoj kunportus tre gravajn malutilojn; ĝi povus, ĉe iuj okazoj, nin treege humiligi; ĉe aliaj, flamigi nian fieron kaj, tial, bridi nian liberan volon. Dio donis al ni, por nia perfektiĝo, tion ĝuste necesan kaj sufiĉan, nome la voĉon de l’ konscienco kaj niajn instinktajn inklinojn; Li forprenis de ni nur tion, kio povus nin malutili. Ni ankoraŭ aldiru, ke, se ni memorus niajn antaŭajn farojn, ni do ankaŭ memorus tiujn de aliulo, kaj ke tiu ekkono povus plej malagrable efiki sur la sociaj interrilatoj; ĉar nia pasinteco ne ĉiam havigas al ni motivojn por gloro, tial ni ofte devas ĝoji, ke vualo estas sternita sur ĝi. Tio akordas perfekte kun la doktrino de la Spiritoj pri la mondoj superaj ol nia. En tiuj mondoj, kie regas nur bono, la memoro pri la pasinteco estas neniom dolora, kaj tial iliaj loĝantoj memoras siajn antaŭajn ekzistadojn, kiel ni memoras tion, kion ni faris hieraŭ. Ilia vivo en la malsuperaj mondoj, kiel ni diris, estas por ili nenio pli ol malbela sonĝo.

395. Ĉu ni povas ekhavi iujn informojn pri niaj antaŭaj ekzistadoj?

“Ne ĉiam. Tamen kelkaj homoj scias, kio ili estis kaj kion ili faris; se estus al ili permesite tion diri, ili konigus kuriozajn aferojn pri sia pasinteco.”

396. Kelkaj personoj kredas, ke ili neprecize memoras ian nekonatan pasintan tempon, kiu sin prezentas al ili kiel forpasanta sonĝobildo, kiun oni vane penas kapti. Ĉu tiu ideo ne estas nura iluzio?

“Iafoje ĝi estas reala, sed preskaŭ ĉiam iluzio, kontraŭ kiu oni devas sin gardi, ĉar ĝi povas esti efiko de superekscitita imagpovo.”

397. Ĉu, en la enkorpaj ekzistadoj pli altaj ol la nia, la memoro pri antaŭaj ekzistadoj estas pli ĝusta?

“Jes; ju malpli materieca estas la korpo, des pli bone oni memoras. La memoro pri la pasinteco estas pli klara ĉe la loĝantoj de superordaj mondoj.”REVENO AL LA ENKORPA VIVO 215 398. Ĉar la instinktaj inklinoj de la homo estas memoro pri lia pasinta tempo, ĉu tial sekvas, ke, studante tiujn inklinojn, li povas ekkoni la erarojn, kiujn li faris?

“Sendube, ĝis certa grado; sed estas necese alkalkuli la eventualan pliboniĝon de la Spirito kaj la decidojn, kiujn li prenis dum sia vagado en la spaco; la nuna ekzistado povas esti multe pli bona ol la antaŭa.”

— Kaj, ĉu ĝi povas esti pli malbona? Tio estas, ĉu la homo povas, en iu ekzistado, fari erarojn, kiujn li ne faris dum sia antaŭa ekzistado?

“Tio dependas de la nivelo de lia Spirito; se ĉi tiu ne kapablas venki la provon, li do povas esti kondukata al novaj eraroj, kiuj rezultas el la elektita pozicio; sed, entute, tiuj eraroj elmontras prefere haltostaton ol postenpaŝon, ĉar la Spirito povas antaŭenmarŝi aŭ halti, neniam inversiri.”

399. Ĉar la sortovicoj de la enkorpa vivo estas samtempe elaĉeto de la pasintaj eraroj kaj provoj por la estonteco, ĉu tial sekvas, ke, el la speco de tiuj sortovicoj, oni povas dedukti la specon de la antaŭa ekzistado?

“Tre ofte, ĉar ĉiu estas punata laŭ sia peko; tamen ne prenu tion kiel absolutan regulon; la instinktaj inklinoj estas pli certa signo, ĉar la provoj, kiujn la Spirito spertas, rilatas tiel kun la estonteco, kiel kun la pasinteco.”

Atinginte la limtempon difinitan de la Providenco por lia vaga vivo, la Spirito elektas mem la provojn, al kiuj li volas sin submeti, por plirapidigi sian progreson; tio estas, li elektas la specon de ekzistado, kiun li opinias plej taŭga por tiu celo; tiuj provoj ĉiam rilatas kun la eraroj, kiujn li devas kompensi. Se li venkas, li altiĝas; se li falas, li devas rekomenci.

La Spirito ĉiam mastras sian liberan volon; dank’al tiu libereco, li, en sia spirita stato, elektas la provojn de sia enkorpa vivo, kaj, en homa korpo, li prenas siajn decidojn, por bono aŭ por malbono. Rifuzi al la homo la liberan volon estus redukti lin al maŝino.

De kiam li reeniras la enkorpan vivon, la Spirito perdas provizore memoron pri siaj antaŭaj ekzistadoj, kiel se ia vualo ilin kaŝus; tamen li iafoje ilin neprecize konscias, kaj, ĉe iuj cirkonstancoj, ili povas ja esti malkaŝitaj al li; sed tio okazas nur laŭ la volo de Superaj Spiritoj, kiuj tion faras propramove, por utila celo, kaj neniam por kontentigo de vanta scivolemo.

La estontaj ekzistadoj povas en nenia ajn okazo esti konigitaj pro tio, ke ili dependas de la maniero, kiel estas plenumata la nuna ekzistado, kaj de la posta elekto de la Spirito.

La forgeso pri la faritaj eraroj ne estas malhelpo al la plibonigo de la Spirito, ĉar, kvankam ĉi tiu ilin ne ĝuste memoras, tamen la fakto, ke li, en sia tempo de vagado, konis tiujn erarojn, kaj lia decidita deziro ilin elpagi, lin intuicie gvidas kaj inspiras al li la penson, kontraŭstari la malbonon; tiu penso estas la voĉo de lia konscienco, kaj por tio li estas helpata de sindonaj Spirito, se li obeas ties bonajn inspirojn.

Kvankam la homo ne detale konas siajn agojn dum siaj antaŭaj ekzistadoj, li tamen ĉiam povas scii, pri kia speco de eraroj li kulpas kaj kiu estis ties ĉefa karaktero. Li nur studu sin mem, kaj li povas ekscii, kio li estis, ne laŭ tio, kio li estas, sed laŭ siaj inklinoj.

La sortovicoj de la enkorpa vivo estas samtempe puno pro la pasintaj eraroj kaj provoj por la estonteco. Ili nin plipurigas kaj altigas, se ni ilin nur elportas kun rezignacio kaj sen murmuro.

La speco de la sortoŝanĝoj kaj provoj, kiujn ni spertas, povas ankaŭ klarigi al ni, kio ni estis kaj kion ni faris, same kiel, sur la Tero, ni taksas la kulpecon de krimulo laŭ la puno, kiun la leĝo diktas al li. Tiel, fierulo ricevos, kiel humiligan punon, subalternan ekzistadon; avarulo kaj riĉulo, misuzinta siajn havaĵojn, estos punitaj per mizero; tiu, kiu estis nehumana kontraŭ siaj similuloj, per kruelaĵoj; tirano, per sklaveco; malbona filo, per sendankeco de siaj idoj; maldiligentulo, per peza laborado, ktp.

ĈAPITRO VIII

LIBERIĜO DE LA ANIMO

1. La dormo kaj la sonĝoj. – 2. Spiritaj vizitoj inter vivantaj personoj. – 3. Kaŝita transiĝo de la penso.

– 4. Letargio, katalepsio; ŝajnaj mortoj – 5.

Somnambulismo – 6. Ekstazo. – 7. Duobla vidado.

– 8. Teoria resumo pri somnambulismo, ekstazo kaj duobla vidado.

La dormo kaj la sonĝoj

400. Ĉu enkarniĝinta Spirito restadas volonte en sia korpa envolvaĵo?

“Tio estas kiel demandi, ĉu malliberulo volonte restadas en karcero. Enkarniĝinta Spirito senĉese sopiras je libereco, kaj, ju pli maldelikata estas lia envolvaĵo, des pli forte li deziras ĝin forlasi.”

401. Ĉu la animo ripozas dum dormo, kiel la korpo?

“Ne; la Spirito neniam estas neaktiva. Dum dormo malstreĉiĝas la ligiloj, lin tenantaj ĉe la korpo, kaj, ĉar tiu ĉi, en tiuj momentoj, ne bezonas la animon, tial la Spirito traflugas la spacon kaj pli rekte kontaktas kun aliaj Spiritoj.”

402. Kiel ni povas konstati la liberecon de la Spirito dum dormo?

“Per la sonĝoj. Kredu, ke, kiam la korpo ripozas, la Spirito havas pli da kapabloj, ol dum maldormo; li memoras sian pasintecon kaj, iafoje, antaŭvidas sian estontecon; li ekhavas pli grandan povon kaj kapablas komunikiĝi kun aliaj Spiritoj, tiel en ĉi tiu, kiel en alia mondo. Vi diras kelkafoje: mi havis strangan sonĝon, teruran sonĝon, sed sen ia verŝajno; vi eraras: tia sonĝo estas ofte memoro pri lokoj kaj aĵoj, kiujn vi jam vidis aŭ iam vidos. Ĉar la korpo estas malvigligita, tial la Spirito penas ŝiri la ligilojn kaj komencas esploradon de la pasinta kaj de la estonta tempo.

“Kompatindaj homoj, vi, kiuj tiom malmulte konas la plej ordinarajn fenomenojn de la vivo! Vi opinias vin instruitaj, dum la plej vulgaraj aferoj vin embarasas!

Vi ankoraŭ ne scias respondi jenajn tiel simplajn demandojn, kiujn al vi prezentas infanoj: kion ni faras, dormante?

Kio estas sonĝoj?

“La dormo parte liberigas la animon el la korpo: kiam oni dormas, oni troviĝas, dum kelkaj momentoj, en stato, en kiu oni daŭre restadas post morto. La Spiritoj, kiuj, ĉe la morto, tuj liberiĝas de la materio, havis, dum la vivo, saĝajn sonĝojn; dum dormado, ili iras renkonte al estuloj superaj ol ili, kaj kun tiuj ili vojaĝas, interparolas kaj sin instruas; ili eĉ kunhelpas por verkoj, kiujn, post morto, ili trovas jam finitaj.

Ankaŭ tio devas instrui vin ne timi la morton, ĉar vi mortas ĉiutage, kiel asertis sankta viro.

“Tio validas rilate la altrangajn Spiritojn; la granda plimulto de la Spiritoj enkarniĝintaj sur la Tero, tiuj, kiuj, ĉe la momento de l’ morto, restas longajn horojn konsternitaj kaj senkonsilaj – pri kio ili mem ofte parolas al vi –, tiuj, dum dormo, iras al mondoj pli malaltaj ol la Tero, al kiuj malnovaj amikoj ilin vokas, aŭ al plezuroj pli malnoblaj ol tiuj, kiujn ili ĉi tie trovas; ili iras sorbi doktrinojn pli trivialajn, pli abomenajn, pli malutilajn, ol tiuj praktikataj de ili ĉe vi. La origino de simpatio inter la terloĝantoj kuŝas ĝuste sur tiu fakto, ke, vekiĝante, oni sin sentas alligita per la koro al tiuj,LIBERIĜO DE LA ANIMO 219 kun kiuj oni ĵus pasigis ok aŭ naŭ horojn da feliĉo aŭ plezuro. Kio ankaŭ klarigas neforigeblajn antipatiojn inter la homoj estas tio, ke ni intime scias, ke la antipatiataj personoj havas konsciencon alian ol la nia, ĉar ni konas tiujn personojn, eĉ se neniam antaŭe ni ilin vidis per niaj okuloj mem. Tio ankoraŭ klarigas nian indiferentecon, ĉar al iu ne interesas novaj amikoj, kiam li scias, ke aliaj homoj lin amas kaj al li sin donas. Resume, dormo havas sur la vivon influon pli grandan, ol vi supozas.

“Per dormo la enkarniĝintaj Spiritoj ĉiam kontaktas kun la spirita mondo; ĝuste pro tio la Superaj Spiritoj konsentas, sen tro granda malvolonto, enkarniĝi sur la Tero. Dio volis, ke, dum sia kontakto kun la malvirto, ili povu iri refreŝiĝi ĉe la fonto de bono, por ke ili, kiuj ĉi tien venas por instrui siajn fratojn, ankaŭ ne forfalu.

Dormo estas la pordo, kiun Dio malfermis al iliaj ĉielaj amikoj; ĝi estas la senlaciga amuzo post laboro, dum ili atendas la grandan finan elliberiĝon, kiu ilin rekondukos al ĉies vera patrujo.

“Sonĝo estas la memoro pri tio, kion via Spirito vidis dum dormo; sed, rimarku, ke vi ne ĉiam sonĝas, ĉar vi ne ĉiam memoras, kion vi vidis, aŭ ĉion, kion vi vidis. Tiu memoro ne troviĝas en via animo tute plene; ĝi estas ofte nur memoro pri la konfuziĝo de la animo ĉe sia forflugo aŭ reveno, transiĝo, al kiu aliĝas la memoro pri tio, kion vi faris aŭ kio vian Spiriton okupas en maldormeco; se ne estus tiel, kiel vi klarigus la absurdajn sonĝon, kiujn ĉiuj havas, tiel la plej kleraj, kiel la plej simplaj homoj? La malbonaj Spiritoj profitas ankaŭ la sonĝojn, por turmenti la malfortajn kaj malkuraĝajn animojn.

“Cetere, vi baldaŭ vidos elvolviĝi alian ankoraŭ nekonatan specon de sonĝoj; ĝi estas tiel malnova kiel tiu de vi jam konata. La sonĝo de Johanino, tiu de Jakobo, tiuj de la judaj profetoj kaj de kelkaj hindaj divenistoj estas memoro de la animo tute libera de la korpo, memoro pri tiu dua vivo, pri kiu mi antaŭ nelonge parolis al vi.

“Penu zorge distingi tiujn du specojn de sonĝoj inter tiuj, kiujn vi memoras; sen tio, vi falus en nekonsekvencojn kaj erarojn, kiuj pereigus vian fidon.”

La sonĝoj estas rezultato de l’ liberiĝo de la animo, kiu fariĝas malpli dependa pro la interrompo de la aktiva kaj socia vivo. De tio ekestas ia malpreciza klarvideco, kiu ampleksas la lokojn plej malproksimajn aŭ neniam antaŭe viditajn, kaj iafoje aliajn mondojn. De tio, ankaŭ, la memoro, kiu pentras en la cerbo la faktojn, okazintajn dum la nuna aŭ la antaŭaj ekzistadoj; la strangaj bildoj de tio, kio fariĝas aŭ fariĝis en nekonataj mondoj, kunmiksitaj kun aferoj de la nuna mondo, konsistigas tiajn strangajn, konfuzajn tutaĵojn, kiuj, laŭŝajne, havas nenian sencon kaj interligitecon.

La mallogikeco de la sonĝoj estas klarigata ankaŭ per la mankantaj punktoj, estigitaj de nekompleta memorado pri tio, kion ni vidis dum dormo. Io sama okazus al rakonto, el kiu oni senelekte fortranĉus frazojn aŭ partojn de frazoj; se kunigitaj, la restintaj fragmentoj havus nenian logikan signifon.

403. Kial oni ne ĉiam memoras siajn sonĝojn?

“En tio, kion vi nomas sonĝo, estas ripozo nur por la korpo, ĉar la Spirito sin senĉese movas. Dum dormo de la korpo, la Spirito rericevas iom de sia libereco kaj komunikiĝas kun siaj karuloj, tiel en ĉi tiu, kiel en aliaj mondoj; sed la korpo estas peza, kruda materio, kaj tial ĝi malfacile konservas la ricevitajn impresojn, ĉar la Spirito ne perceptis ĉi tiujn per organoj de la korpo.”

404. Kion ni pensu pri la signifo atribuata al sonĝoj?

“La sonĝoj ne estas tiel veraj, kiel pretendas la “antaŭdiristoj de la sorto”, ĉar estas absurdo kredi, ke sonĝo pri iu afero antaŭsciigas tiun aŭ tiun alian okazon; ili estas veraj koncerne tion, ke ili prezentas al la Spirito realajn bildojn, kiuj tamen ofte ne rilatas kun la okazoj de la enkorpa vivo. Iafoje, kiel ni diris, sonĝo estas memoro, kaj povas ankaŭ esti ia antaŭsento de la estonteco, kiam Dio tion permesas, aŭ, ankoraŭ, vido de tio, kio farigas, ĉe tiu momento, en alia loko, kien la animo transflugis. Ĉu vi ne havas multenombrajn ekzemplojn pri la aperado, en sonĝo, de personoj, kiuj venas sciigi al parencoj aŭ amikoj, kio okazas al ili, aperantoj?

Kio alia estas tiuj aperaĵoj, ol la animoj aŭ Spiritoj de tiuj personoj, komunikiĝantaj kun la via? Kiam vi estas certaj, ke ja efektiviĝis tio, kion vi vidis en sonĝo, ĉu tio ne pruvas, ke via imagemo neniom influis sur tiun fakton, precipe en la okazo, se ĉi tiu ne okupis vian penson en maldormo?”

405. Ni vidas en sonĝo multajn aferojn, kiuj ŝajnas antaŭsentoj kaj kiuj tamen ne plenumiĝas; kial tio?

“Ili povas efektiviĝi por la Spirito, kvankam ne por la korpo; tio estas, la Spirito vidas tion, kion li deziras, ĉar li iras al ĝi. Oni ne forgesu, ke dum dormo la animo troviĝas pli aŭ malpli sub influo de la materio, kaj ke, sekve, ĝi neniam tute liberiĝas de la teraj ideoj; el tio rezultas, ke la absorbaj zorgoj de la homo en maldormo povas havigi al la vidaĵo la ŝajnon de tio, kion oni deziras aŭ timas; jen tio, kion oni vere povas nomi efiko de la imagemo. Kiam oni estas tre okupita de iu ideo, oni rilatigas al ĝi ĉion, kion oni vidas.”

406. Kiam ni vidas, en sonĝo, vivantajn homojn, ja de ni konatajn, fari agojn, pri kiuj ili eĉ ne pensas, ĉu tio ne estas efiko de pura imagemo?

“Pri kiuj ili eĉ ne pensas – kion vi scias pri tio?

Iliaj Spiritoj povas viziti la vian, kiel vi la iliajn kaj vi ne ĉiam scias, pri kio ili pensas. Cetere, vi ofte atribuas al personoj, kiujn vi konas, kaj laŭ viaj deziroj, tion, kio fariĝis aŭ fariĝas dum aliaj ekzistadoj.”

407. Ĉu estas necesa plena dormo, por ke la Spirito liberiĝu?

“Ne; la Spirito rericevas sian liberecon tuj, kiam la sentumoj malvigliĝas; li profitas, por liberiĝi, ĉiujn ripozajn momentojn, kiujn la korpo lasas al li. Tuj, kiam la vivofortoj malvigliĝas, la Spirito elkateniĝas, kaj estas des pli libera, ju pli malvigla la korpo.

Ankaŭ duondormo, aŭ nura malvigleco ofte prezentas al la Spirito tiajn bildojn, kiajn la sonĝo.

de la sentumoj, 408. Iafoje ŝajnas, ke ni aŭdas, en ni mem, distinge prononcatajn vortojn, sen ia ajn ia ajn rilato kun tio, kio nin okupas; kiu estas ties kaŭzo?

“Jes, kaj vi aŭdas eĉ tutajn frazojn, precipe tiam, kiam la sentumoj ekmalvigliĝas. Tio estas kelkafoje malforta eĥo de iu Spirito, deziranta komunikiĝi kun vi.”

409. En stato, kiu ankoraŭ ne estas duondormo, kun fermitaj okuloj, ni ofte vidas klare bildojn, figurojn, kies plej malgrandajn detalojn ni povas rimarki; ĉu tio estas vizio aŭ imagaĵo?

“Ĉar tiam la korpo estas iom malvigla, tial la Spirito penas rompi siajn katenojn: li transflugas kaj vidas; se la dormo estus kompleta, tio estus sonĝo.”

410. Dum dormo, aŭ duondormo, naskiĝas ĉe ni ideoj, kiuj ŝajnas al ni tre bonaj, sed kiuj, malgraŭ la penoj, kiujn ni faras, por ilin rememori, tute forviŝiĝas: el kio venas tiuj ideoj?

“Ili rezultas el la libereco de la Spirito, kiu, ĉe tiu momento, pli perfekte ĝuas siajn kapablojn. Ofte, ankaŭ, ili estas konsiloj, kiujn aliaj Spiritoj donas al vi.”

— Por kio do utilas tiuj ideoj kaj konsiloj, se nia memoro ilin perdas kaj se ni ne povas profiti el ili?

“Ili iafoje apartenas pli al la spirita mondo, ol al la korpa; sed preskaŭ ĉiam, se la korpo ilin forgesas, la Spirito ilin memoras, kaj la ideo revenas en la oportuna momento, kiel subita inspiro.”

411. Ĉu enkarniĝinta Spirito, dum la momentoj, kiam li estas for de la materio kaj agas kiel Spirito, scias la horon de sia morto?LIBERIĜO DE LA ANIMO 223 “Li ofte ĝin antaŭsentas; alifoje li ĝin klare konscias, kaj tiu konscio havigas al li, dum maldormo, la intuicion pri tiu horo; tiel estas klarigita la fakto, ke iuj personoj kelkafoje antaŭvidas tre precize sian morton.”

412. Ĉu la aktiveco de la Spirito, dum ripozo aŭ dormo, povas lacigi la korpon?

“Jes, ĉar la Spirito estas ligita al la korpo, same kiel nelibera balono al sia fosto; nu, same kiel la skuoj de la balono malfirmigas la foston, tiel la aktiveco de la Spirito reagas sur la korpon kaj povas ĉi tiun lacigi.”

Spiritaj vizitoj inter vivantaj personoj

413. El la principo pri la liberiĝo de la animo dum dormo, ŝajnas rezulti, ke ni havas duoblan samtempan ekzistadon, nome: la korpan, kiun ni vivas por eksteraj interrilatoj, kaj la animan, por internaj interrilatoj; ĉu tio estas ĝusta?

“Kiam la animo estas libera, la vivo de la korpo cedas al la vivo de la animo; sed ili ne estas, ĝustadire, du ekzistadoj: ili estas, prefere, du fazoj de sama ekzistado, ĉar la homo ne vivas duoble.”

414. Ĉu du personoj, sin reciproke konantaj, povas viziti unu la duan dum dormo?

“Jes; kaj multaj aliaj, kiuj kredas, ke ili sin reciproke ne konas, ankaŭ kunvenas kaj interparolas. Vi povas, senkonscie, havi amikojn en alia lando. La fakto, ke vi iras, dum dormo, al amikoj, parencoj, konatoj, personoj, kiuj povas utili al vi, estas tiel ofta, ke vi mem tion faras ĉiunokte.”

415. Kiu povas esti la utileco de tiuj noktaj vizitoj, se oni ilin ne memoras?

“Ordinare, kiam vi vekiĝas, restas en vi ia intuicio, kaj tiu estas ofte la origino de iuj ideoj venantaj per si mem, sen ia ŝajna kaŭzo, sed, fakte, ne aliaj ol tiuj, kiujn vi ĉerpas ĉe tiuj kunvenoj.”

416. Ĉu la homo povas, per sia volo, nepre okazigi spiritajn vizitojn? Ĉu li povas, ekzemple, diri, ĉe enlitiĝo: ĉi tiun nokton mi volas spirite renkontiĝi kun tiaulo, lin alparoli kaj diri al li tion aŭ tion alian?

“Jen, kio okazas. Kiam homo ekdormas, lia Spirito vekiĝas; sed, kion la homo decidis, tion la Spirito estas ofte tre malinklina fari, ĉar la vivo de la homo malmulte interesas la Spiriton liberigitan el la materio. Tio koncernas la tre altkarakterajn homojn, ĉar la ceteraj pasigas tre malsame sian spiritan ekzistadon: ĉi tiuj sin fordonas al siaj pasioj aŭ daŭre vivas en neaktiveco.

Povas do okazi, ke, laŭ la celo, kiun ĉiu proponas al si, la Spirito iros al la personoj, kiujn li deziras alparoli; sed el la fakto, ke li, dum maldormo, tion deziras, ne sekvas, ke li tion faros.”

417. Ĉu kelka nombro da enkarniĝintaj Spiritoj povas tiel kolektiĝi kaj estigi rondojn?

“Sen ia dubo; la ligiloj de amikeco, ĉu novaj aŭ malnovaj, ofte tiel kolektas plurajn Spiritojn, kiuj ĝojas, ke ili estas kune.”

Kiel malnovaj estu rigardataj la ligiloj de amikeco faritaj dum antaŭaj ekzistadoj. Ni kunportas, ĉe vekiĝo, ian intuicion pri la ideoj, elprenitaj el tiuj kaŝitaj interparoladoj, sed ni ne scias ties fonton.

418. Ĉu iu persono, kiu kredus, ke unu el liaj amikoj mortis, en la okazo, se tiu ankoraŭ vivas, povus lin spirite renkonti kaj, tiel, ekscii, ke li ja vivas? Ĉu, tiam, tiu persono povus, vekiĝante, havi intuicion pri tio?

“Kiel Spirito, tiu persono povas certe vidi sian amikon kaj ekkoni ties staton; se al tiu persono ne estas altrudite, kiel provon, kredi la morton de sia amiko, li eksentos ties ekzistadon, same kiel li povos antaŭsenti ties morton.”LIBERIĜO DE LA ANIMO 225

Kaŝita transiĝo de la penso

419. Kiel klarigi, ke unu sama ideo – iu elpenso, ekzemple – ekestas samtempe en pluraj lokoj?

“Ni jam diris, ke dum dormo la Spiritoj interkomunikiĝas; nu, kiam la homo vekiĝas, la Spirito memoras, kion li lernis, kaj tial la homo kredas, ke li tion elpensis.

Tial, pluraj personoj povas ion samtempe elpensi. Kiam vi diras, ke iu ideo ŝvebas en la aero, vi uzas figuron pli ĝustan, ol kiel vi kredas; ĉiu senkonscie kunhelpas por disvastigi tiun ideon.”

En ĉi tiu maniero, nia Spirito ofte malkaŝas al aliaj Spiritoj, sen nia konscio mem, tion, kio nin absorbe okupis dum maldormo.

420. Ĉu la Spiritoj povas interkomunikiĝi, kiam la korpo tute maldormas?

“La Spirito ne estas entenata en la korpo, kvazaŭ en fermita ujo; li disradias tute ĉirkaŭ sin; tial, li povas komunikiĝi kun aliaj Spiritoj, eĉ, kvankam pli malfacile, en maldormo.”

421. Kiel du homoj, tute maldormantaj, iafoje ekhavas subite saman penson?

“Ili estas sin reciproke simpatiantaj Spiritoj, kiuj sin interkomunikas kaj vidas la penson unu de la dua, eĉ tiam, kiam la korpoj ne dormas.”

Inter Spiritoj, renkontantaj unu alian, ekestas komunikado de pensoj, kiu faras, ke du homoj sin reciproke vidu kaj komprenu, sen ia bezono de eksteraj lingvosignoj. Oni povus diri, ke ili alparolas unu alian per la lingvo de la Spiritoj.

Letargio, katalepsio, ŝajnaj mortoj

422. La letargiuloj kaj katalepsiuloj ordinare vidas kaj aŭdas tion, kio okazas ĉirkaŭ ili, sed ili ne kapablas manifesti tiujn perceptojn; ĉu ili vidas kaj aŭdas per la okuloj kaj oreloj de la korpo?

“Ne, tion ili perceptas per sia Spirito. La Spirito konscias sin mem, sed li ne povas komunikiĝi.”

— Kial li ne povas komunikiĝi?

“Tial, ke la stato de la korpo tion malebligas. Tiu nenormala stato de la organoj havigas al vi la pruvon, ke ekzistas en la homo io krom korpo, ĉar tiu ĉi ĉesas funkcii, kaj la Spirito agas.”

423. Ĉu, dum letargio, la Spirito povas tiel foriĝi de la korpo, ke ĉi tiu ŝajnas mortinta, kaj poste reveni en la korpon?

“Dum letargio la korpo ne estas mortinta, ĉar daŭras plu kelkaj el ĝiaj funkcioj; la vivoforto troviĝas en latenta stato, kiel en krizalido, sed ĝi ne estas neniigita; nu, la Spirito estas alligita al la korpo dum ĉi tiu vivas; kiam la ligiloj estas rompitaj pro la reala morto kaj pro la diseriĝo de la organoj, disiĝo estas kompleta kaj la Spirito ne plu revenas al la korpo. Kiam iu persono, kun eksteraj signoj de morto, revenas al vivo, tio signifas, ke la morto ne estis kompleta.”

424. Ĉu oni povas, per ĝustatempa zorgo, refortikigi baldaŭ rompiĝontajn ligilojn kaj redoni al la vivo iun personon, kiu, manke de helpo, efektive mortus?

“Jes, sendube, kaj vi ĉiutage havas pruvon pri tio.

La magnetismo estas ofte, ĉe tiuj okazoj, potenca rimedo, ĉar ĝi havigas al la korpo la vivofluidaĵon, mankantan al ĉi tiu kaj tiam nesufiĉan, por pluigi la funkciadon de la organoj.”

Letargio kaj katalepsio havas komunan principon, kiu estas la momenta perdo de la sento- kaj movo-kapabloj pro ia fiziologia, ankoraŭ ne klarigita kaŭzo; sed ili diferencas unu de la dua per tio, ke, ĉe letargio, la interrompo de la vivofortoj estas ĝenerala kaj havigas al la korpo ĉiujn eksterajn signojn de morto; ĉe katalepsio, tiu interrompo estas loka: ĝi povas atingi pli aŭ malpli grandan parton de la korpo, sed la intelekto daŭre kapablas sin libere manifesti: tial, ne eble estas konfuzi katalepsion kun morto.

Letargio estas ĉiam natura; katalepsio estas iafoje spontanea, sed ĝi povas esti artefarita kaj forigita per magnetisma influo.

Somnambulismo

425. Ĉu somnambulismo havas ian rilaton kun la sonĝoj? Kiel oni povas ĝin klarigi?

“Gi estas stato, en kiu la animo estas pli sendependa ol dum sonĝo; la animkapabloj estas tiam pli akraj; la animo havas perceptojn, kiajn ĝi ne havas dum sonĝo, kiu estas stato de neperfekta somnambulismo.

“Dum somnambulismo la Spirito sin tutan posedas; troviĝante en ia speco de katalepsio, la materiaj organoj ne plu ricevas la eksterajn impresojn. Tiu stato sin manifestas precipe dum dormo, kiam la Spirito povas provizore forlasi la korpon, kiu estas tute allasita al ripozo nepre necesa al la materio. Somnambulismo okazas tiam, kiam la Spirito, absorbe okupita de iu afero, komencas ian ajn agon, kiu postulas helpon de la korpo; tiam li uzas la korpon, same kiel li uzas tablon aŭ ian alian materian objekton por siaj fizikaj manifestiĝoj, aŭ vian manon por siaj skribaj komunikaĵoj. En la sonĝoj, pri kiuj oni konscias, la organoj, inkluzive de tiuj de la memoro, vekiĝante, ricevas neperfekte la impresojn, alportatajn de la eksteraj objektoj aŭ kaŭzoj; tiujn impresojn ili komunikas al la Spirito, kiu, tiam en ripozo, ekhavas sensaciojn nur konfuzajn, nekonsekvencajn, sen ia laŭŝajna kaŭzo, ĉar tiuj sensacoj estas miksitaj kun neprecizaj memoroj ne nur el ĉi tiu, sed ankaŭ el antaŭaj ekzistadoj. Estas tial facile kompreni, kial la somnambuloj nenion memoras el tiu stato, kaj ankaŭ la sonĝoj, kies memoron oni konservas, estas plej ofte sensencaj. Mi diras plej ofte, ĉar la sonĝoj estas eble sekvo de preciza memoro pri faktoj, okazintaj dum iu antaŭa ekzistado, kaj eĉ, kelkafoje, ia intuicio pri la estonteco.”

426. Ĉu la tiel nomata magneta somnambulismo havas ian rilaton kun la natura somnambulismo?

“Ĝi estas tio sama, kiel la dua, kun tiu diferenco, ke ĝi estas nenatura.”

427. Kia estas la faktoro, nomata magneta fluidaĵo?

“Vivofluidaĵo, vivigita elektro, kiuj estas modifitaj formoj de l’ universa fluidaĵo.”

428. Kiu estas la kaŭzo de la klarvideco?

“Tion ni jam diris: la animo vidas.”

somnambulisma 429. Kiel somnambulo povas vidi tra maldiafanaj korpoj?

“Ekzistas maldiafanaj korpoj nur por viaj maldelikataj organoj; ĉu ni jam ne diris, ke la materio ne estas baro por la Spirito, ĉar li ĝin senembarase trapasas?

Somnambulo ofte diras al vi, ke li vidas per la frunto, per genuo ktp., ĉar vi, tute enmetitaj en la materion, vi ne komprenas, kiel li povas vidi sen la helpo de organoj; li mem, pro via deziro, kredas, ke li bezonas tiujn organojn, sed, se vi lasus lin libera, li konstatus, ke li vidas per ĉiuj partoj de sia korpo; aŭ, pli bone dirite, li vidas sendepende de la korpo.”

430. Ĉar la klarvideco de somnambulo estas tiu de lia animo aŭ Spirito, kial do li ne vidas ĉion kaj kial li tiel ofte eraras?

“Unue, al la neperfektaj Spiritoj ne estas eble ĉion vidi kaj ĉion scii; vi ja scias, ke ili ankoraŭ portas viajn erarojn kaj antaŭjuĝojn; krom tio, kiam ligitaj al la materio, ili ne ĝuas ĉiujn siajn spiritokapablojn. Dio donis al la homo la klarvidecon por utila kaj serioza celo, kaj ne, por ke ĝi malkaŝu al li tion, kion li ne devas scii; jen, kial la somnambuloj ne povas ĉion diri.”

431. Kiu estas la fonto de la denaskaj ideoj de somnambulo, kaj kiel li povas precize paroli pri aferoj, kiujn li ne scias en maldormo, kaj eĉ pri aferoj, starantaj super lia intelekta kapablo?LIBERIĜO DE LA ANIMO 229 “Povas okazi, ke somnambulo posedas pli da konoj, ol kiel vi kredas; kio fariĝas estas tio, ke tiuj konoj ne sin manifestas, ĉar lia envolvaĵo estas tro dika, ke li povu ilin memori. Sed, entute, kio estas somnambulo?

Kiel ni, Spirito, kiu enkarniĝis en la materion, por plenumi sian mision, kaj kiun tiu stato vekas el la letargio, en kiu li vivas. Ni jam ofte diris al vi, ke ni revivadas plurajn fojojn: la reenkarniĝo igas lin materiale perdi tion, kion li lernis dum antaŭa ekzistado; troviĝante en stato, kiun vi nomas krizo , li memoras tion, kion li scias, sed ne ĉiam tute; li scias, sed li ne povus diri, de kie li scias, nek kiel li posedas tiujn konojn. Kiam la krizo forpasis, tiuj memoroj tute elviŝiĝas, kaj li revenas en mallumon.”

La sperto montras, ke la somnambuloj ricevas ankaŭ komunikaĵojn el aliaj Spiritoj, kiuj inspiras al ili tion, kion tiuj homoj devas diri; tial la Spiritoj helpas iliajn nesufiĉajn kapablojn; tio estas vidata precipe ĉe la medicinaj receptoj: la Spirito de la somnambulo vidas la malsanon kaj alia indikas al li la kuracilon. Tiu duobla ago estas iafoje evidenta kaj elmontriĝas, krom tio, per jenaj tre oftaj esprimoj: oni ordonas al mi, ke mi diru, aŭ oni malpermesas al mi tion diri, k.a. Ĉe tiu ĉi lasta okazo, estas ĉiam danĝere insisti ĉe li, ke li faru nepermesitan malkaŝon, ĉar tiam oni malfermas pordon al frivolaj Spiritoj, kiuj pri ĉio parolas sen ia skrupulo kaj sen ia atento al vero.

432. Kiel oni klarigu la transvidadon ĉe iuj somnambuloj?

“Ĉu la animo ne translokiĝas dum dormo? Tio sama okazas dum somnambulismo.”

433. Ĉu la amplekso, pli aŭ malpli granda, de la somnambulisma klarvideco dependas de la fiziologia strukturo de la korpo aŭ de la naturo de la enkarniĝinta Spirito?

“De ambaŭ; laŭ la fiziologia organizaĵo, la Spirito pli aŭ malpli facile liberiĝas de la materio.”

434. Ĉu la kapabloj, kiujn somnambulo havas, estas tiaj, kiaj la kapabloj de la Spirito post morto?

“Ĝis certa grado, ĉar oni devas alkalkuli la influon de la materio, al kiu la Spirito estas ligita.”

435. Ĉu somnambulo povas vidi la ceterajn Spiritojn?

“La plimulto de la somnambuloj tre bone vidas la Spiritojn; tio dependas de la grado kaj de la speco de ilia klarvideco; sed ili kelkafoje ne tuj rekonas la Spiritojn kaj prenas ĉi tiujn por korpaj estuloj; tio okazas precipe al tiuj, neniom konantaj Spiritismon: ĉar ili ankoraŭ ne komprenas la esencon de la Spiritoj, tial ili forte miras pro tiu fakto kaj kredas, ke ili vidas vivantajn homojn.”

La saman iluzion spertas, ĉe la momento de morto, tiuj, kiuj kredas, ke ili ankoraŭ vivas. Nenio ĉirkaŭ ili ŝajnas, en iliaj okuloj, ŝanĝita; la Spiritoj kvazaŭ havas korpojn egalajn al la niaj; kaj sian propran korpon ili prenas por efektiva korpo.

436. Ĉu somnambulo, vidanta malproksimen, vidas el la loko, kie staras lia korpo, aŭ el tiu, kie troviĝas lia animo?

“Kial tiu demando, se tiu, kiu vidas, estas ja la animo, kaj ne la korpo?”

437. Ĉar ne la korpo, sed la animo, translokiĝas, kiel do povas somnambulo sperti, en sia korpo, sensacojn pri varmo aŭ malvarmo, reganta en la loko, kie troviĝas la animo kaj kiu estas iafoje tre malproksima de la korpo?

“La animo ne tute forlasis la korpon; ĝi restas ĉiam altenata al la korpo per sia ligilo; ĝuste ĉi tiu estas la transigilo de ĝiaj sensacoj. Kiam du personoj sin reciproke korespondas el unu urbo al alia pere de la elektra energio, la ligilo inter ties pensoj estas la elektro; per ĉi tiu ili sin reciproke komunikas same bone, kiel se ili estus unu ĉe la dua.”LIBERIĜO DE LA ANIMO 231 438. Ĉu la uzado, kiun somnambulo faras el sia kapablo, influas la staton de lia Spirito post morto?

“Ĝi forte influas, same kiel la uzado, bona aŭ malbona, de ĉiuj kapabloj, per kiuj Dio dotis la homon.”

Ekstazo

439. Kia diferenco estas inter ekstazo kaj somnambulismo?

“Ekstazo estas pli perfekta somnambulismo; la animo de ekstazulo estas ankoraŭ pli sendependa, ol tiu de somnambulo.”

440. Ĉu la Spirito de ekstazulo eniras reale en superajn mondojn?

“Jes; li vidas tiujn mondojn kaj komprenas la feliĉon de iliaj loĝantoj; jen, kial li dezirus tie resti, sed estas mondoj nealireblaj por la nesufiĉe purigitaj Spiritoj.”

441. Kiam ekstazulo esprimas la deziron forlasi la Teron, ĉu li parolas sincere? Ĉu lin ne retenas la instinkto de memkonservado?

“Tio dependas de la grado da perfektiĝo de la Spirito; se li vidas, ke lia estonta pozicio estos pli bona ol la nuna, li do penas rompi la katenojn, kiuj lin alkroĉas al la Tero.”

442. Se ekstazulo estus lasita al si mem, ĉu lia animo povus definitive malligiĝi de la korpo?

“Jes, li povus morti; kaj tial oni devas lin revoki per ĉiaj rimedoj, kapablaj lin reteni sur la Tero, precipe igante lin kompreni, ke, se li rompus siajn katenojn, li farus sian plej bonan paŝon, por ne resti tie, kie li kredas, ke li estus feliĉa.”

443. Estas aferoj, kiujn ekstazulo kredas, ke li vidas, kaj kiuj estas evidente kreaĵoj de imagemo, impresita de la teraj kredoj kaj antaŭjuĝoj. Ĉu do ne ĉio, kion li vidas, estas reala?

“Por li, ĉio, kion li vidas, estas reala; sed, ĉar lia Spirito estas ĉiam sub influo de la teraj ideoj, li tion eble vidas en sia propra maniero, aŭ, plibone dirite, li esprimas sin per lingvo konforma al liaj antaŭjuĝoj kaj al ideoj, en kiuj li estas edukita, aŭ, ankaŭ, al viaj ideoj, por ke li estu bone komprenata. Precipe el ĉi tiu vidpunkto li povas erari.”

444. Kiom da fido indas la malkaŝoj de ekstazulo?

“Ekstazulo povas tre ofte erari, precipe tiam, kiam li volas penetri tion, kio devas esti tenata kiel mistero en la okuloj de la homo; ĉar tiam li sin tute fordonas al siaj propraj ideoj, aŭ li estas sub la kaprico de mistifikantaj Spiritoj, kiuj profitas el lia entuziasmo, por lin sorĉi.”

445. Kiajn konsekvencojn oni povas tiri el la fenomenoj de somnambulismo kaj de ekstazo? Ĉu ili ne estus ia ensekretigo en la estontan vivon?

“Aŭ, pli bone dirite, la pasinta kaj la estonta vivo, kiujn la homo duonvidas. Li studu tiujn fenomenojn, kaj tie li trovos la solvon de pli ol unu mistero, kiun lia prudento vane provas penetri.”

446. Ĉu la fenomenoj de somnambulismo kaj de ekstazo povas alkonformiĝi al materialismo?

“Tiu, kiu ilin studas bonafide kaj sen antaŭe preta decido, ne povas esti materialisto, nek ateisto.”

Duobla vidado

447. Ĉu la fenomeno nomata duobla vidado, aŭ dua vidado, iel rilatas kun sonĝo kaj somnambulismo?

“Ĉio ĉi estas ne pli ol unu sola afero; ĉe tio, kion vi nomas duobla vidado, la Spirito troviĝas ankoraŭ pli libera, kvankam la korpo ne dormas. La dua vidado estas la vidado de la animo.”

448. Ĉu duobla vidado estas konstanta?

“La kapablo, jes; la praktikado, ne. En la mondoj malpli materiaj ol la via, la Spiritoj pli facile malligiĝas de la materio kaj interkomunikiĝas nur per la penso, tamen ne flanken metante la parolon; tial, duobla vidado estas, ĉe la plimulto el ili, seninterrompa kapablo. Ilia normala stato povas esti komparata kun tiu de viaj klarmensaj somnambuloj, kaj tial ili sin manifestas pli facile ol tiuj, okupantaj pli maldelikatajn korpojn.”

449. Ĉu duobla vidado elvolviĝas per si mem aŭ per la volo de tiu, kiu ĝin posedas?

“Plej ofte ĝi estas spontanea, sed ofte ankaŭ la volo multe helpas. Prenu, kiel ekzemplon, tiujn, kiujn vi nomas “antaŭdiristoj de la sorto”, el kiuj kelkaj posedas tiun kapablon; vi konstatos, ke nenio alia ol la volo helpas ilin ĝui tiun duan vidadon kaj tion, kion vi nomas vizio.”

450. Ĉu duobla vidado povas kreski per ekzercado?

“Jes; laboro alportas ĉiam progreson; kaj la vualo, kaŝanta la misterojn, aerdisiĝas.”

— Ĉu tiu kapablo dependas de la fiziologia strukturo?

“Certe, la individua strukturo ludas sian rolon ĉe duobla vidado; estas organismoj tute ne taŭgaj por ĝi.”

451. El kio venas la fakto, ke duobla vidado ŝajnas ia heredaĵo en iuj familioj?

“Simileco de fiziologia konstruo, kiu transiĝas tiel same, kiel aliaj fizikaj kvalitoj; poste, kresko de la kapablo per ia speco de edukado, kiu ankaŭ transiĝas de unu al alia familiano.

452. Ĉu estas vere, ke iuj cirkonstancoj kaŭzas la duoblan vidadon?

“Malsaneco, alproksimiĝo de iu danĝero, granda afekcio, povas ĝin kaŭzi. La korpo troviĝas iafoje en aparta stato, kiu ebligas al la Spirito vidi, kion vi ne povas vidi per la korpaj okuloj.”

La tempoj de krizo kaj de malfeliĉegoj, la grandaj afekcioj, resume ĉiaj kaŭzoj de morala superekscitado, iafoje naskas duoblan vidadon. Ŝajnas, ke, ĉe la danĝero, la Providenco havigas al ni la rimedon por ĝin deturni. Ĉiuj sektoj kaj ĉiuj persekutataj partioj prezentas al ni pri tio grandnombrajn ekzemplojn.

453. Ĉu la personoj dotitaj per duobla vidado ĉiam konscias pri ĝi?

“Ne ĉiam; ili ĝin opinias tute natura afero, kaj multaj kredas, ke, se ĉiuj homoj sin bone observus, al ĉiu same okazus.”

454. Ĉu oni povus atribui al ia speco de duobla vidado la sagacecon de iuj personoj, kiuj, havante nenion eksterordinaran, juĝas la aferojn pli precize ol aliaj?

“Tio faras la animo, kiu disradias pli libere kaj pli bone juĝas tiam, ol sub la vualo de la materio.”

— Ĉu tiu kapablo povas, ĉe iuj okazoj, havigi antaŭscion de faktoj?

“Jes; ĝi havigas ankaŭ antaŭsentojn, ĉar tiu kapablo havas multajn gradojn: iu individuo povas havi ĉiujn gradojn, aŭ nur kelkajn.”

Teoria resumo pri somnambulismo, ekstazo kaj duobla vidado

455. La fenomenoj de la natura somnambulismo ekestas propramove kaj dependas de nenia konata ekstera kaŭzo; sed, ĉe iuj personoj, dotitaj per tute aparta fiziologia strukturo, tiuj fenomenoj povas nenature okazi per la ago de la magnetisma faktoro.

La stato, konata kiel magnetisma somnambulismo, diferencas de la natura somnambulismo nur per tio, ke unu estas nenatura kaj la dua estas spontanea.

Natura somnambulismo estas tre konata fakto, kiun neniu jam povas pridubi, malgraŭ la miregiga flanko de ĝiaj fenomenoj. Kion do pli eksterordinaran aŭ pli neracian havas la magnetisma somnambulismo, pro tio, ke, kiel tiom da aliaj aferoj, ĝi estas artefarita? La ĉarlatanoj, oni diras, ĝin ekspluatas; tiu estas ankoraŭ unu motivo, por ke oni ĝin ne lasu en iliaj manoj. Kiam la scienco ĝin alproprigos al si, la ĉarlatanoj havos multe malpli da fidindeco ĉe la vulgarularo. Dume, ĉar la somnambulismo, ĉu natura aŭ nenatura, estas fakto, kaj, ĉar kontraŭ faktoj valoras neniaj ajn argumentoj, tial ĝi antaŭenpaŝas, spite al la malvolonto de iuj, eĉ en la scienco mem, kien ĝi penetras tra multego da pordetoj, anstataŭ tien eniri tra la ĉefa pordo; kiam ĝi tie agos per sia tuta povo, oni nepre devos rekoni ĝian civitan rajton.

Por Spiritismo, somnambulismo estas pli ol fiziologia fenomeno: ĝi estas lumo, ĵetita sur la psikologion. Ĝuste per somnambulismo oni povas studi la animon, ĉar en tiu fenomeno la animo montriĝas sen ia vualo; nu unu el la fenomenoj, karakterizantaj la animon, estas klarvideco, nedependa de la vidorganoj. Tiuj, kiuj kontraŭdiras tiun fakton, sin bazas sur tio, ke somnambulo ne ĉiam vidas tiel, kaj laŭ la volo de la eksperimentanto, kiel per la okuloj. Ĉu estas ja mirige, ke, se la rimedoj estas malsamaj, la efikoj ne estas samaj? Ĉu estus racie postuli identajn efikojn tiam, kiam la ilo jam ne ekzistas? La animo havas siajn proprecojn, kiel la okuloj havas la siajn; oni devas do taksi tiujn proprecojn laŭ ili mem, kaj ne laŭ ia analogio.

La kaŭzo de la klarvideco de magnetisma somnambulo kaj de natura somnambulo estas idente la sama: ĝi estas atributo de la animo, kapablo, kiu estas esence propra al ĉiuj partoj de tiu senkorpa estaĵo vivanta en ni, kaj kiu ne havas aliajn limojn, ol tiujn asignitajn al la animo mem. Somnambulo vidas ĉie, kien lia animo povas translokiĝi, kiel ajn granda la distanco.

Ĉe la transvidado, la somnambulo ne vidas la aĵojn el la punkto, kie troviĝas lia korpo, kvazaŭ per ia teleskopo.

Li ilin vidas tute apude, tiel, kiel se li starus sur la loko, kie ili troviĝas, ĉar, en efektiveco, lia animo tie estas; tial, lia korpo estas kvazaŭ nuligita kaj ŝajnas sensenta, ĝis la momento, kiam la animo ĝin reposedas. Tiu parta malligiĝo de la animo je la korpo estas nenormala stato, kiu povas pli aŭ malpli, sed ne senfine, daŭri; ĝi estas la kaŭzo, kial la korpo sentas sin laca post kelka tempo, precipe, se la animo sin donas al intensa laboro.

Ĉar la vidpovo de la animo aŭ Spirito ne estas limigita kaj havas nenian difinitan sidejon, tial oni klarigas, kial la somnambuloj ne povas asigni al tiu kapablo iun specialan organon; ili vidas pro tio, ke ili vidas, ne sciante kial, nek kiel, ĉar, kiel Spiritoj, ilia vidado havas neniun difinitan fokuson. Se ili parolas pri siaj korpoj ŝajnas al ili, ke tiu fokuso troviĝas en la centroj, kie la vivaktiveco estas plej granda, precipe en la cerbo, en la epigastra regiono aŭ en la organo, kiu, laŭ ilia opinio, estas la punkto, kie la Spirito plej persiste alteniĝas al la korpo.

La potenco de la somnambulisma klarvideco ne estas senlima. La Spirito, eĉ tiam, kiam tute libera, havas limigitajn kapablojn kaj konojn, laŭ sia grado da perfektiĝo; kaj malpli vastaj tiuj estas, kiam li estas ligita al la materio, kies influon li spertas. Jen, kial la somnambulisma klarvideco ne estas universala nek neerarema.

Des malpli oni povas kalkuli je ĝia neeraremo, ju pli deturnita ĝi estas de la celo, kiun la naturo proponis al si, kaj ju pli oni faras el ĝi objekton de scivolemo kaj de eksperimentoj.

En la libera stato, kiun li ĝuas, la Spirito de somnambulo pli facile komunikiĝas kun aliaj enkarniĝintaj aŭ ne-enkarniĝintaj Spiritoj; tiu interkomunikado fariĝas per kontakto de la fluidaĵoj, konsistigantaj la perispiritojn kaj servantaj por la transsendado de la penso, kiel la elektra drato. Somnambulo ne bezonas do, ke la penso sin manifestu per parolo: li ĝin sentas kaj divenas; tio faras somnambulon treege impresema kaj inklina al la influoj de la lin ĉirkaŭanta morala atmosfero. Ankaŭ pro tio, granda amaso da ĉeestantoj kaj, precipe, da pli aŭ malpli malvolontaj videmuloj, esence malutilas la disvolviĝon de la kapabloj de somnambulo; en tia medio, efektive, tiuj kapabloj kvazaŭ sin refaldas sur sin mem; ili sin plene disfaldas nur en intima kaj simpatia rondo. La ĉeesto de malvolontaj aŭ antipatiaj personoj faras sur la somnambulon saman efikon, kian la kontakto de mano kun sensitivo.

Somnambulo vidas samtempe sian propran Spiriton kaj sian korpon: ili estas, se tiel diri, du estuloj, reprezentantaj lian duoblan ekzistadon – la spiritan kaj la korpan; sed tiuj du estuloj konfuziĝas per la ligiloj, ilin kunigantaj. Ne ĉiam la somnambulo komprenas tian situacion, kaj tiu dueco ofte igas lin paroli pri si mem, kiel se li parolus pri iu fremda persono; tio okazas, ĉar jen la korpa estulo parolas al la spirita, jen ĉi tiu al la unua.

La Spirito ricevas novan provizon da konoj kaj da sperto dum ĉiu el siaj enkorpaj ekzistadoj. Li ilin parte forgesas dum li estas en tre maldelikata materio; sed, kiel Spirito, li ilin memoras. Tial, iuj somnambuloj elmontras konojn superajn al ilia instruiteco kaj eĉ al iliaj ŝajnaj intelektaj kapabloj. La intelekta kaj scienca malsupereco de somnambulo, dum maldormo, neniel do igas supozi la konojn, kiujn li povas montri dum mensklareco. Laŭ la cirkonstancoj kaj la celo atingota, li povas ĉerpi tiujn konojn el sia ekzistado mem, el sia klarvideco de la ĉeestantaj aĵoj aŭ el la konsiloj, kiujn li ricevas de aliaj Spiritoj; sed, ĉar lia Spirito mem povas esti pli aŭ malpli evoluinta, tial li povas fari pli aŭ malpli ĝustajn asertojn.

Per la fenomenoj de somnambulismo, tiel de la natura, kiel de la magnetisma, la Providenco donas al ni la nerefuteblan pruvon pri la ekzistado kaj sendependeco de la animo, kaj igas nin ĉeesti la superbelan spektaklon de ties liberiĝo; Li tiel malfermas antaŭ ni la libron de nia destino. Kiam somnambulo priskribas tion, kio okazas malproksime de li, estas evidente, ke li ja vidas, sed tute ne per la okuloj de la korpo; li vidas sin mem en tiu loko kaj sentas sin tien translokita; tie estas do io lia, kaj, ĉar tio ne povas esti lia korpo, ĝi devas esti lia animo aŭ Spirito. Dum la homo implikiĝas en la subtilaĵoj de abstrakta kaj nekomprenebla metafiziko, avide serĉante la kaŭzon de nia morala ekzistado, Dio ĉiutage proponas al ni, antaŭ niaj okuloj kaj sub niaj manoj, la plej simplajn kaj evidentajn rimedojn por studado de la eksperimenta psikologio.

Ekstazo estas la stato, en kiu la nedependeco de la korpo kaj de la animo sin plej klare manifestas, kaj kiu fariĝas kvazaŭ palpebla.

Dum sonĝo kaj dum somnambulismo, la animo travagas la terajn mondojn; dum ekstazo, ĝi penetras nekonatan mondon, tiun de la eterecaj Spiritoj, kun kiuj ĝi komunikiĝas, tamen ne transpasante difinitajn limojn ĉar, alie, ĝi rompus la ligilojn, kiuj ĝin tenas ĉe la korpo.

Ia blindiga, stranga brilego ĝin ĉirkaŭas; harmonioj, ne konataj sur la Tero, ĝin ravas; nedireble agrabla stato ĝin penetras; ĝi anticipe ĝuas la ĉielan feliĉon, kaj oni povas diri, ke ĝi metas piedon sur la sojlon de la eterneco.

En la ekstazostato la neniiĝo de la korpo estas preskaŭ kompleta; restas al ĝi, por tiel diri, nur la organa vivo, kaj oni sentas, ke la animo estas al ĝi alligita per nenio krom simpla fadeno, kiun la plej malgranda peno rompus senrevene.

En tiu stato, ĉiuj teraj pensoj malaperas, por cedi lokon al tiu elpurigita sento, kiu estas la esenco mem de nia nemateria estaĵo. Tute fordonite al tiu ravega rigardado, ekstazulo konsideras la vivon nur kiel momentan halton; por li, bonaĵoj kaj malbonaĵoj, la surteraj maldelikataj ĝojoj kaj vantaĵoj estas nur bagatelaj okazetoj de vojaĝo, kies finon li plezure vidas.

Fariĝas al ekstazuloj tute same, kiel al somnambuloj: ilia mensklareco povas esti pli aŭ malpli perfekta, kaj iliaj Spiritoj mem, laŭ siaj niveloj, estas ankaŭ pli aŭ malpli kapablaj koni kaj kompreni la aferojn. Iafoje estas en ili prefere ekzaltiteco ol vera mensklareco, aŭ, plu ĝuste dirite, la ekzaltiteco malutilas la mensklarecon; tial iliaj konigoj estas ofte miksaĵoj el veraĵoj kaj eraroj, el superbelaj kaj absurdaj, eĉ ridindaj, aferoj. Malsuperaj Spiritoj ofte profitas el tiu ekzaltiteco – kiu estas ĉiam kaŭzo de malfortiĝo, kiam oni ne scias ĝin subigi –, por superforti ekstazulon; kaj por tio ili sin vestas per ŝajnoj, kiuj lin daŭre tenados kun ideoj kaj antaŭjuĝoj, kiujn li nutras en sia maldormostato. Tio estas rifo, sed ĝi ne ĉiam staras; koncernas nin juĝi la demandon malvarme kaj taksi la malkaŝojn de ekstazuloj per la pesilo de l’ prudento.

La liberiĝo de la animo iafoje okazas dum maldormo kaj naskas la tiel nomatan duoblan vidadon, kiu havigas al homoj per ĝi dotitaj la kapablon vidi, aŭdi kaj senti trans la limoj de niaj sentumoj. Tiuj homoj perceptas forestantajn aĵojn ie ajn, kien la animo etendas sian agopovon; ili vidas, se oni povas tiel diri, per sia ordinara sentumo kaj kvazaŭ per okuliluzio.

Ĉe la momento, kiam okazas la fenomeno de duobla vidado, la fiziologia stato estas aliigita; la okuloj havas ian neprecizan rigardon: la ekstazulo rigardas, tamen ne vidante; lia tuta mieno reflektas ian ekzaltitecon. Oni konstatas, ke la vidorganoj ne partoprenas en la fakto, pro tio, ke li ne ĉesas vidi, kvankam liaj okuloj estas daŭre fermitaj.

Tiu kapablo ŝajnas al ĝiaj posedantoj tiel natura kiel la ordinara vidpovo; ĝi estas, laŭ ilia opinio, atributo de la propra memo kaj ŝajnas al ili neniel eksterordinara afero. Forgeso plej ofte sekvas tiun paseman klarvidecon, kies memoro, ĉiam pli nepreciza, fine malaperas, kiel tiu pri sonĝo.

La potenco de la duobla vidado varias ekde konfuza sensacio ĝis klara, preciza percepto de ĉeestantaj kaj forestantaj aferoj. En sia malplej elvolviĝinta stato, tiu kapablo havigas al iuj individuoj takton, sagacecon, ian certecon pri siaj agoj, kiun oni povus nomi la ĝusteco de la morala ekrigardo; pli elvolviĝinta, ĝi vigligas la antaŭsentojn; kaj ankoraŭ pli elvolviĝinta, ĝi montras la pasintajn aŭ la baldaŭajn okazojn.

Natura kaj nenatura somnambulismo, ekstazo kaj duobla vidado estas nenio alia, ol varioj aŭ modifitaj formoj de unu sola kaŭzo; tiuj fenomenoj, same kiel la sonĝoj, troviĝas en la Naturo, kaj tial ili ekzistis de post la origino de la tempo; la historio sciigas al ni, ke ili estis konataj kaj eĉ ekspluatataj ekde la plej antikvaj tempoj; kaj en tiuj fenomenoj estas trovata la klarigo de granda nombro de faktoj, kiujn la antaŭjuĝoj igis konsideri supernaturaj.

ĈAPITRO IX

AGADO DE LA SPIRITOJ EN LA KORPA MONDO

1. Penetrado de la Spiritoj en nian penson. – 2. Kaŝita influo de la Spiritoj sur niajn pensojn kaj farojn.

– 3. Demonposeditoj. – 4. Konvulsiuloj – 5. Sindonemo de la Spiritoj al iuj homoj. – 6. Gardantaj anĝeloj.

Protektantaj, familiaraj aŭ simpatiantaj Spiritoj. – 7. Antaŭsentoj. – 8. Influo de la Spiritoj sur la okazojn de la vivo. – 9. Agado de la Spiritoj ĉe la naturaj fenomenoj. – 10. La Spiritoj dum la bataloj. – 11. Kontraktoj – 12. Kaŝita potenco.

Talismanoj. Sorĉistoj. – 13. Beno kaj malbeno.

Penetrado de la Spiritoj en nian penson.

456. Ĉu la Spiritoj vidas ĉion, kion ni faras?

“Jes, ili povas, ĉar vi estas konstante ĉirkaŭitaj de ili; sed ĉiu vidas nur la aferojn, kiujn li aparte atentas; pri la aferoj al ili indiferentaj ili sin tute ne okupas.”

457. Ĉu la Spiritoj povas koni niajn plej sekretajn pensojn?

“Ofte ili konas eĉ tion, kion vi dezirus kaŝi de vi mem; nek faroj, nek pensoj povas esti kaŝitaj antaŭ ili.”

— Se estas tiel, ŝajnas pli facile kaŝi ion al vivanta persono, ol al tiu sama persono post ties morto, ĉu ne?

“Certe; kaj kiam vi kredas, ke vi estas kaŝitaj, vi tiam havas ofte ĉe vi amason da Spiritoj, vin observantaj.”

458. Kion pensas pri ni la Spiritoj, nin ĉirkaŭantaj kaj observantaj?

“Tio dependas. La petolemaj Spiritoj ridas je la ĉagrenetoj, kiujn ili suferigas al vi, kaj mokas viajn momentojn da senpacienco; la seriozaj Spiritoj bedaŭras viajn malsukcesojn kaj klopodas por helpi vin.”

Kaŝita influo de la Spiritoj sur niajn pensojn kaj farojn

459. Ĉu la Spiritoj influas sur niajn pensojn kaj farojn?

“En ĉi tiu rilato ilia influo estas pli granda, ol kiel vi supozas, ĉar vi estas direktataj ĝuste de la Spiritoj.”

460. Ĉu ni havas do pensojn proprajn kaj pensojn inspiratajn?

“Via animo estas estas pensanta Spirito; vi ja scias, ke multaj pensoj, ofte tre kontraŭantaj unuj aliajn, venas al vi samtempe pri la sama afero; nu, unuj naskiĝas en vi mem, aliaj estas enblovataj de ni; tio estigas ĉe vi necertecon, ĉar vi troviĝas antaŭ du sin reciproke kontraŭantaj ideoj.”

461. Kiel distingi la pensojn proprajn je tiuj inspirataj?

“Kiam iu penso estas inspirata, ĝi estas kvazaŭ voĉo vin alparolanta. La pensoj propraj estas, ordinare, tiuj venantaj ĉe la unua momento. Cetere, por vi tiu distingo ne estas tre interesa, kaj ofte estas eĉ utile ne povi ĝin fari: tiel, la homo agas pli libere; se li prenas la bonan vojon, li tion faras pli volonte; se la malbonan vojon, pli granda estos do lia respondeco.”

462. Ĉu la intelektuloj kaj geniuloj ĉerpas siajn ideojn ĉiam el sia propra memo?

“Iafoje la ideoj venas de la propra Spirito; sed ofte ili estas inspirataj de aliaj Spiritoj, kiuj opinias tiujn homojn kapablaj kompreni kaj indaj diskonigi tiujn ideojn. Kiam tiuj personoj ne trovas ideojn ĉe si mem, ili petas pri inspiro; tio estas nekonscia elvoko.”

Se estus iel utila al ni la kapablo klare distingi niajn pensojn proprajn je tiuj inspirataj, Dio estus doninta al ni rimedojn por tiu distingo, same kiel Li tiujn donis, por ke ni distingu lumtagon je nokto. Se io estas malpreciza, tia ĝi estas por nia profito.

463. Oni iafoje diras, ke la unua ekmovo estas ĉiam bona; ĉu tio estas ĝusta?

“Ĝi povas esti bona aŭ malbona, laŭ la naturo de la enkarniĝinta Spirito. Ĝi estas ĉiam bona tiam, kiam la koncernata persono aŭdas la bonajn inspirojn.”

464. Kiel distingi, ĉu iun penson inspiras al ni bona aŭ malbona Spirito?

“Studu la aferon; la bonaj Spiritoj konsilas nur la bonon; koncernas vin la distingo.”

465. Por kia celo la neperfektaj Spiritoj enpuŝas nin en malbonon?

“Por igi vin suferi, kiel ili.”

— Ĉu tio malpliigas ilian suferojn?

“Ne; sed ili tiel agas pro envio, ke ili vidas pli feliĉajn estulojn.”

— Kiajn suferojn ili volas, ke ni travivu?

“Tiajn, konformajn al situacio malsupera kaj malproksima de Dio.”

466. Kial Dio permesas, ke Spiritoj venas instigi nin al malbono?

“La neperfektaj Spiritoj estas iloj, destinitaj elprovi fidon kaj konstantecon de la homoj en la farado de bono.

Kiel Spirito, vi devas progresi pri la senlimoscienco, kaj ĝuste tial vi trapasas la provojn de malbono, por atingi bonon. Nia misio estas meti vin sur la bonan vojon; kaj malbonaj influoj agas sur vin nur tiam, kiam vi ilin altiras per la deziro al malbono, ĉar la malsuperaj Spiritoj venas kunhelpi vin por malbono, kiam vi volas ĉi tiun fari; ili povas kunagi kun vi por tiu celo nur tiam, kiam vi deziras malbonon. Se vi estas inklina al murdo, nu! vi havas tutan nubon da Spiritoj, nutrantaj tiun penson ĉe vi; sed vi havas ĉe vi ankaŭ aliajn, kiuj plej penas enblovi bonajn inspirojn; tio reestigas la egalpezon kaj lasas vin solan decidi.”

Tiel Dio lasas al nia konscienco la elekton de la vojo, kiun konvenas al ni sekvi, kaj la liberecon cedi al tiu aŭ tiu alia el la sin interkontraŭaj influoj, agantaj sur nin.

467. Ĉu ni povas eviti la influon de la Spiritoj, instigantaj nin al malbono?

“Jes, ĉar tiuj sin alligas nur al homoj, ilin alvokantaj per siaj deziroj aŭ altirantaj per siaj pensoj.”

468. Ĉu la Spiritoj, kies influo estas forpuŝata de mia volo, rezignas siajn provojn?

“Kion vi volas, ke ili faru? Se nenio estas farebla, ili do cedas sian lokon; sed ili spionas la oportunan momenton, kiel kato pacience spionas muson.”

469. Per kia rimedo ni povas nuligi la influon de la malbonaj Spiritoj?

“Farante bonon kaj metante vian tutan fidon sur Dion, vi forpelas la influon de la malsuperaj Spiritoj kaj eldetruas la potencon, kiun ili intencas super vi. Gardu vin, ke vi ne atentu la sugestojn de la Spiritoj, inspirantaj al vi malbonajn pensojn, enblovantaj malpacon en vian rondon kaj flamigantaj en vi ĉiajn malnoblajn pasiojn.

Malfidu precipe tiujn, kiuj ekscitas vian fieron, ĉar tiuj ekprenas vin je via malforta flanko. Jen, kial Jesuo instruis al vi: Sinjoro! ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.”

470. Ĉu la Spiritoj, kiuj penas igi nin peki kaj kiuj, tiel, provas nian firmecon pri la farado de bono, ricevis ja mision tion fari? Kaj, se tio estas misio, kiun ili plenumas, ĉu ili respondas por tia ago?

“Neniu Spirito ricevas la mision fari malbonon; kiam li ĝin faras, tiel li agas propravole, kaj, sekve, li suferas la sekvojn el sia ago. Dio povas permesi al iu Spirito tian konduton, por vin elprovi, sed Li tion ne ordonas al tiu Spirito; vian liberan volon koncernas forpuŝi lin.”

471. Kiam ni spertas senton de korpremateco, de nedifinebla maltrankvilego aŭ de intima ĝojo sen ia konata kaŭzo, ĉu ĝi venas nur de iu okaza humoro?

“Ĝi estas, efektive, ĉiam efiko de la komunikaĵoj, kiujn vi senkonscie ricevas de la Spiritoj, aŭ kiujn vi interŝanĝis kun ili dum via dormo.”

472. Ĉu la Spiritoj, dezirantaj igi nin peki, nur profitas la cirkonstancojn, en kiuj ni troviĝas, aŭ ĉu ili povas naski tiujn cirkonstancojn?

“Ili profitas la cirkonstancojn, sed ili, ofte, ankaŭ estigas la okazojn, enpelante vin, sen via konscio, en la objekton de via deziro. Ekzemple: iu homo trovas sur sia vojo kelkan monsumon; ne kredu, ke ĉi tiun alportis la Spiritoj al tiu loko; sed ili povas venigi al la homo la penson iri en tiu direkto kaj, tiam, ili enblovas la deziron ekposedi la trovitaĵon, dum aliaj Spiritoj inspiras al li la penson redoni tiun sumon al ties laŭrajta posedanto.

Same okazas al ĉiuj ceteraj tentoj.”

Demonposeditoj

473. Ĉu iu Spirito povas momente vesti sin per la envolvaĵo de vivanta homo, tio estas, enŝteliĝi en animitan korpon kaj agi anstataŭ kaj en la loko de la Spirito enkarniĝinta en tiun korpon?

“Spirito ne eniras en korpon, kiel oni eniras en domon; li sin identigas kun enkarniĝinta Spirito, havanta samajn bonajn kaj malbonajn kvalitojn, kiel li, por ke ili agadu kune; sed ne alia, ol la enkarniĝinta Spirito mem, agas sur la materion, kiu lin vestas. Spirito ne povas anstataŭi iun enkarniĝintan, ĉar Spirito kaj korpo estas kunligitaj ĝis la tempo difinita por finiĝo de la materia ekzistado.”

474. Se ne estas, ĝustadire, posedo, tio estas, kunloĝado de du Spiritoj en sama korpo, ĉu la animo povas troviĝi sub la dependeco de alia Spirito, tiel, ke ĝi estas subigita aŭ obsedita ĝis tia grado, ke ĝia volo estas iom paralizita?

“Jes, kaj tiuj estas la veraj poseditoj – aŭ “demonposeditoj”, kiel oni vulgare ilin nomas: sed sciu, ke tiu superpotenco neniam okazas sen konsento de tiu, kiu ĝin ricevas, ĉu pro malforteco, ĉu pro deziro. Estas ofte prenataj por poseditoj epilepsiuloj aŭ frenezuloj, bezonantaj prefere kuracilojn ol ekzorcizojn.”

La vorto posedito , laŭ sia vulgara senco, kondiĉas la ekziston de la demono, tio estas, de kategorio de fiaj estuloj, kaj la kunloĝadon de unu el tiuj estuloj kun la animo en ies korpo. Sed, ĉar, laŭ ĉi tiu senco, ne ekzistas demonoj, kaj ĉar du Spiritoj ne povas samtempe okupi saman korpon, tial ne ekzistas la tiel nomataj “demonposeditoj”. Kiel poseditojn oni do komprenu sole individuojn, kies animoj troviĝas sub la absoluta superpotenco de neperfektaj Spiritoj.

475. Ĉu oni povas mem forpeli la malbonajn Spiritojn kaj sin liberigi de ties superregado?

“Oni povas ĉiam forskui jugon, kiam oni volas tion nepre fari.”

476. Ĉu ne povas okazi, ke la ensorĉiteco, kaŭzita de malbona Spirito, estas tia, ke la subigita persono ĝin tute ne ekrimarkas? Ĉu tiam iu tria persono povus ĉesigi tiun subecon, kaj, en ĉi tiu okazo, kiajn kondiĉojn tiu interhelpanto devus plenumi?

“Se tiu tria persono estas virta homo, lia volo povas esti helpo, ĉar ĝi vokas la bonajn Spiritojn por kunlaboro; ju pli virta iu estas, des pli grandan povon tiu havas super la neperfektaj Spiritoj por ilin forpeli, kaj super la bonaj por ilin altiri. Tamen tiu persono estus senpotenca, se la subigito ne volonte akceptus tiun helpon; kelkaj homoj plezuras en dependeco, kiu flatas iliajn gustojn kaj dezirojn. Ĉiuokaze, kiu ne havas senmakulan koron, tiu neniom influas sur tiu situacio; la bonaj Spiritoj lin malŝatas, kaj la malbonaj lin ne timas.”

477. Ĉu la formuloj de ekzorcizo iel efikas sur la malbonajn Spiritojn? “Ne; kiam tiuj Spiritoj vidas iun personon preni serioze la aferon, ili ridas lin kaj obstinas.”

478. Ekzistas homoj animataj de bonaj intencoj, tamen, malgraŭ tio, subigitaj de malsuperaj Spiritoj; kion plej bonan tiuj homoj devus fari, por forpeli la obsedantajn Spiritojn?

“Lacigi ilian paciencon, tute ne atenti iliajn inspirojn, igi ilin kompreni, ke ili perdas sian tempon; kiam ili vidos, ke estas neeble ion fari, ili foriros.”

479. Ĉu la preĝo estas efika rimedo, por savi iun de obsedado de malbonaj Spiritoj?

“La preĝo estas potenca helpo por ĉio; sed kredu, ke ne sufiĉas murmurado de kelkaj vortoj por la kontentigo de deziro. Dio helpas tiujn, kiuj agadas, ne tiujn, kiuj limigas sin peti. Nepra kondiĉo estas do, ke la obsedito faru mem ĉion necesan, por sarki el si la kaŭzon, kiu altiras la malbonajn Spiritojn.”

480. Kion ni pensu pri la elpelo de la demonoj, pri kiu parolas la Evangelio?

“Tio dependas de la interpreto. Se vi nomas demono malbonan Spiriton, kiu subjugigas iun individuon, kiam la influo de tiu spirito estos nuligita, tiam demono estos do vere elpelita. Se vi atribuas malsanon al demono, kiam vi restarigos la sanon, tiam vi diros, ke vi elpelis demonon. Iu afero povas esti vera aŭ falsa, laŭ la signifo, kiun vi atribuas al la vortoj. La plej grandaj veraĵoj povas ŝajni absurdaj, kiam oni rigardas nur la formon kaj kiam oni prenas alegorion por la realo. Ĉi tion komprenu bone kaj konservu en via memoro: ĝi havas ĝeneralan aplikadon.”

Konvulsiuloj

481. Ĉu la Spiritoj ludas ian rolon en la fenomenoj, fariĝantaj al la tiel nomataj konvulsiulo?

“Jes, tre gravan rolon, kiel ankaŭ magnetismo, kiu estas la ĉefa fonto de tiuj fenomenoj; sed la ĉarlatanoj ofte ekspluatis kaj trograndigis tiujn efikojn, kaj tial ĉi tiuj fariĝis mokataĵo.”

— Kiaj, ordinare, estas la Spiritoj, kunagantaj ĉe tiuj fenomenoj?

“Malaltklasaj; ĉu vi kredas, ke Superaj Spiritoj faras al si amuzon per tiaj aferoj?”

482. Kiel la nenormala stato de konvulsiuloj kaj de neŭrozuloj povas subite disetendiĝi ĉe tuta loĝantaro?

“Efiko de reciproka simpatio; ĉe iuj okazoj, la moralaj inklinoj sin tre facile komunikas reciproke; al vi ne estas fremdaj la magnetismaj efikoj, ke vi tion ne komprenus, kaj la parto, kiun iuj Spiritoj devas preni en tiuj fenomenoj, pro la simpatio al la personoj, okazigantaj tiujn faktojn.”

El la strangaj kapabloj, kiujn oni rimarkas ĉe konvulsiuloj, oni facile rekonas kelkajn, pri kiuj somnambulismo kaj magnetismo prezentas al ni multenombrajn ekzemplojn: inter aliaj troviĝas la fizika nesentemo, la kono de aliulaj pensoj , la transsendo de doloroj pro simpatio k.a. Oni do ne povas pridubi, ke tiuj neŭrozuloj troviĝas en ia maldorma somnambulismo, naskita de reciproka influado. Tiuj personoj estas samtempe, kaj nekonscie, magnetizitoj kaj magnetizantoj.

483. Kiu estas la kaŭzo de la fiziologia nesentemo, kiun oni konstatas ĉe iuj konvulsiuloj, aŭ ĉe aliaj individuoj submetataj al la plej kruelaj turmentegoj?

“Ĉe kelkaj ĝi estas eksluzive magnetisma efiko, aganta, same kiel iuj substancoj, sur la nervan sistemon.

Ĉe aliaj, la ekzaltiteco de la penso malakrigas la sentemon, ĉar ŝajnas, ke la vivo forlasis la korpon kaj koncentriĝas en la Spirito. Ĉu vi ne scias, ke, kiam la Spirito estas profunde okupita de iu afero, la korpo nenion sentas, nenion vidas, nenion aŭdas?”

dum La fanatika ekzaltiteco kaj la torturoj, ekzemplon pri la entuziasmo trankvileco ofte kaj prezentas, sangmalvarmeco, kiuj ne povus triumfi super akra doloro, se oni ne konsentus, ke la sentemo estas nuligita de ia anesteza efiko.

Estas sciate, ke, en la ardo de batalo, oni ofte ne rimarkas gravan vundon, dum, en ordinaraj cirkonstancoj, simpla gratvundeto ektremigus.

Sed, ĉar tiuj fenomenoj dependas de fizika kaŭzo kaj de la ago de iuj Spiritoj, tial oni povus demandi, kiel, ĉe iuj okazoj, tiuj fenomenoj ĉesis pro la enmiksiĝo de aŭtoritatuloj. Ties klarigo estas simpla. La agado de la Spiritoj estas ĉi tie akcesora; ili faras nenion alian, ol profiti de natura humoro. La aŭtoritatuloj nuligis ne tiun humoron, sed la kaŭzon, kiu ĝin tenadis kaj ekzaltadis; ili ĝin transigis de aktiva en latentan staton, kaj ili ĝuste decidis, ĉar de tio rezultadis ekscesoj kaj skandaloj. Cetere, oni scias, ke tiu enmiksiĝo estas senpotenca tiam, kiam la agado de la Spiritoj estas rekta kaj propramova.

Sindonemo de la Spiritoj al iuj homoj

484. Ĉu la Spiritoj alligiĝas prefere al iuj personoj?

“La bonaj Spiritoj simpatias kun la homoj virtaj, aŭ plibonigeblaj; la malsuperaj inkliniĝas al la malvirtaj aŭ tiuj, kiuj povos fariĝi tiaj; de tiu simpatio naskiĝas ilia alligiteco, sekvo de simileco inter sentoj.”

485. Ĉu la alligiteco de la Spiritoj al iuj personoj estas nur kaj sole morala?

“La vera alligiteco havas nenian karnan karakteron; sed, kiam iu Spirito alkroĉiĝas al iu persono, tion li faras ne ĉiam pro amo, ĉar kun tiu alligiteco povas miksiĝi memoro pri la homaj pasioj.”

486. Ĉu la Spiritoj interesiĝas pri niaj malfeliĉaĵoj kaj prospero? Ĉu tiuj, kiuj nin amas, sentas ĉagrenon pro la malbonaĵoj, nin vundantaj dum nia vivo?

“La bonaj Spiritoj faras ĉian bonon, kiu estas ebla al ili, kaj ĝojas pri viaj ĝojoj. Ili ĉagreniĝas pro viaj suferoj, kiam vi tiujn ne rezignacie eltenas, ĉar, tiam, la suferoj estas por vi senrezultaj; en ĉi tiu okazo, vi estas kiel malsanulo, forĵetanta la maldolĉan medikamenton, kiu povus lin resanigi.”

487. Kiaj estas niaj suferoj, plej afliktantaj la Spiritojn: ĉu la fizikaj aŭ la moralaj?

“Via egoismo kaj la malmoleco de via koro: de tio devenas ĉio. La Spiritoj ridas la suferojn pro imago, naskiĝantajn el fiero kaj ambicio, kaj ĝojas pro tiuj, kiuj havas kiel efikon la mallongigon de via provotempo.”

Ĉar ili scias, ke la enkorpa vivo estas pasema kaj ke la ĉagrenoj, ĝin akompanantaj, estas rimedoj, kiujn havas la homo por atingi pli bonan staton, tial la Spiritoj pli afliktiĝas pro la moralaj kaŭzoj, nin tenantaj malproksime de tiu stato, ol pro niaj fizikaj suferoj, kiuj estas nur momentaj.

La Spiritoj konsideras ne tre gravaj la suferojn, kiuj tuŝas nur niajn mondajn ideojn, same kiel ni koncerne la bagatelajn ĉagrenojn de nia infanaĝo.

La Spirito, kiu vidas en la ĉagrenoj de la vivo rimedon por nia progreso, konsideras tiujn la momenta krizo, kiu savos la malsanulon. Li partoprenas en niaj suferoj, kiel ni en tiuj de niaj amikoj; sed, ĉar li vidas la aferojn el pli alta vidpunkto, li ilin taksas en maniero malsama ol ni; la bonaj Spiritoj relevas nian kuraĝon pro intereso pri nia estonteco, sed la malbonaj nin ekscitas ĝis malespero, celante kompromiti nian venontan situacion.

488. Ĉu niaj parencoj kaj amikoj , nin antaŭintaj en la transtomba vivo, simpatias kun ni pli, ol la Spiritoj fremdaj al ni?

“Sendube, kaj ili ofte protektas vin kiel Spiritoj, laŭ sia povo.”

—Kaj, ĉu ilin tuŝas la amo, kiun ni portas plu por li?

“Ĝi ilin profunde tuŝas, sed, aliflanke, ili forgesas tiujn, kiuj ilin forgesas.”

Gardantaj anĝeloj. Protektantaj, familiaraj aŭ simpatiantaj Spiritoj

489. Ĉu estas Spiritoj, sin dediĉantaj aparte al ĉiu individuo por lin protekti? “Jes, la spirita frato ; li estas tiu, kiun vi nomas la bona Spirito aŭ la bona genio.”

490. Kion oni devas kompreni anĝelon?

“Altrangan protektantan Spiriton.”

kiel gardantan 491. Kiu estas la misio de la protektanta Spirito?

“Tiu sama, kia tiu de patro por siaj filoj: konduki sian protektaton sur la bona vojo, helpi lin per siaj konsiloj, lin konsoli ĉe liaj ĉagrenoj, subteni lian kuraĝon ĉe la suferoj de la vivo.”

492. Ĉu la protektanta Spirito sin donas al la persono de post ties naskiĝo?

“De post ties naskiĝo ĝis ties morto, kaj, ofte, post ties morto, la protektanto lin sekvas dum la spirita vivo kaj eĉ dum pluraj enkorpaj ekzistadoj, ĉar tiuj ĉi estas nur tre maldaŭraj fazoj kompare kun la vivo de la Spirito.”

493. Ĉu la misio de la protektanta Spirito estas memvola aŭ deviga?

“Tia Spirito estas devigita prizorgi vin, ĉar li ja akceptis tiun taskon, sed li elektas laŭvole la estulojn, kun kiuj li simpatias. Por unuj, ĝi estas plezuro; por aliaj, misio aŭ devo.”

— Ĉar li sin ligas al iu persono, ĉu tiu Spirito rezignas tial protekti aliajn individuojn?

“Ne, sed tiujn li protektas en malpli sindona maniero.”

494. Ĉu la protektanta Spirito estas fatale ligita al la estulo, konfidita al lia gardo?

“Okazas ofte, ke iuj Spiritoj lasas tiun pozicion, por plenumi plurajn misiojn, sed tiam aliaj ilin anstataŭas.”

495. Ĉu la protektanta Spirito iafoje ne forlasas sian zorgaton, kiam ĉi tiu ribelas kontraŭ liaj konsiloj?

“Li foriĝas, kiam li vidas, ke liaj konsiloj estas vanaj, kaj kiam li konstatas, ke lia zorgato pli volonte ricevas la influon de malsuperaj Spiritoj; sian zorgaton li neniam forlasas, kaj ĉiam al li parolas, sed la homo ŝtopas al si la orelojn. La protektanto revenas tuj, kiam alvokita.

“Jen doktrino, kiu, pro siaj ĉarmo kaj dolĉeco, devus konverti la plej nekredemajn homojn: la doktrino pri la gardantaj anĝeloj. Pensi, ke vi havas ĉiam ĉe vi estulojn superajn ol vi, ĉiam pretajn vin konsili, vin kuraĝigi helpi vin surgrimpi la krutan monton de bono; scii, ke ili estas amikoj pli certaj kaj sindonaj, ol la plej intimaj amikoj, kiujn vi povus ekhavi sur la Tero; ĉu ĝi ne estas tre konsolanta ideo? Tiuj estuloj troviĝas tie laŭ ordono de Dio, kiu ilin starigis ĉe vi; pro amo al Li ili tie restadas kaj plenumas sian belan, kvankam penigan, mision. Kie ajn vi estas, tie estas ja via gardanta anĝelo ĉe vi: en karceroj, en hospitaloj, en diboĉejoj, en via soleco, nenio disigas vin je tiu amiko, kiun vi ne povas vidi, sed el kiu via animo ricevas la plej dolĉan admonojn kaj aŭdas saĝajn konsilojn.

“Ha, se vi pli bone konus tiun veraĵon! Kiel ofte ĝi vin helpus ĉe viaj krizaj momentoj; kiom da fojoj ĝi vin forsavus de malbonaj Spiritoj! Sed, en la granda tago, tiu bonanĝelo al multaj el vi diros: “Ĉu mi ne diris al vi tion? Sed vi ĝin ne faris; ĉu mi ne montris al vi la abismon? Sed vi vin ĵetis en ĝin; ĉu mi ne igis vian konsciencon aŭdi la voĉon de vero? kaj, ĉu vi ne obeis la konsilojn de mensogo?” Ha! Demandu viajn gardanĝelojn; starigu inter vi kaj ili tiun dolĉan intimecon, regantan inter bonaj amikoj. Ne ekpensu kaŝi de ili ion ajn, ĉar ili vidas per la okuloj de Dio, kaj vi ne povas ilin trompi.

Pensu pri la estonteco; penu antaŭeniri dum ĉi tiu vivo, kaj viaj suferoj estos malpli daŭraj, viaj ekzistadoj estos pli feliĉaj. Nu, fratoj, kuraĝon! Forĵetu, unu fojon por ĉiam, la antaŭjuĝojn kaj la kaŝitajn pensojn; ekpaŝu sur la nova vojo, etendiĝanta antaŭ vi; iradu, iradu! vi havas gvidantojn, sekvu ilin; la celon vi ne povos maltrafi, ĉar tiu celo estas Dio mem.

“Al tiuj, kiuj kredus neeble, ke vere altrangaj Spiritoj altrudus al si tiel penigan kaj ĉiumomentan taskon, ni diros, ke ni influas viajn animojn, eĉ se multajn milionojn da mejloj ni staras for de vi; por ni, la spaco estas kiel nenio, kaj, kvankam ni loĝas alian mondon, tamen niaj Spiritoj konservas ligitecon kun la via. Ni ĝuas kvalitojn, kiajn vi ne povas kompreni; sed estu certaj, ke Dio ne trudis al ni taskon superan al niaj fortoj, kaj ne forlasis vin, sur la Tero, solaj, sen amikoj kaj protekto.

Ĉiu gardanĝelo havas sian protektaton, kiun li prizorgas, kiel patro sian infanon: li estas feliĉa, vidante sian idon sur la bona vojo, kaj malĝojas, kiam liaj konsiloj ne estas ĝuste komprenataj.

“Ne timu lacigi nin per viaj demandoj: kontraŭe, penu esti ĉiam en rilato kun ni; tiel vi estos pli fortaj kaj pli feliĉaj. Ĝuste tiuj komunikaĵoj de ĉiu homo kun sia familiara Spirito faras ĉiujn homojn mediumoj, mediumoj hodiaŭ nekonataj, sed kiuj iam sin evidente montros kaj disiros, kiel senlima oceano, por subpremi nekredemon kaj neklerecon. Homoj, vi kiuj estas instruitaj, instruu; vi, talentuloj, eduku viajn fratojn. Ĉu vi scias, kiun verkon vi tiel faras? tiun de la Kristo, tiun, kiun Dio ordonas al vi. Por kio alia Li dotis vin per intelekto kaj scio, krom por tio, ke vi ilin disdonu al viaj fratoj, por ke ĉi tiuj antaŭenpaŝu sur la vojo al la eterna feliĉego?

Skta Ludoviko, Skta Aŭgusteno.”

La doktrino pri la gardantaj anĝeloj, prizorgantaj siajn protektatojn malgraŭ la distanco inter la mondoj, estas neniel neverŝajna; kontraŭe, ĝi estas granda kaj superbela. Ĉu vi ne vidas, sur la Tero, patron gvidi sian filon, kvankam for de li, kaj lin helpi per siaj konsiloj, pere de korespondado?

Kio do stranga estus, ke Spiritoj povas gvidi la homojn, kiujn ili ekprenis sub sian protekton, de unu al alia mondo, se, por ili, la intermondaj distancoj estas malpli grandaj ol, sur la Tero, tiuj interkontinentaj? Ĉu ili, cetere, ne disponas je la universa fluidaĵo, interliganta la mondojn kaj faranta ĉi tiujn solidaraj, granda transportilo de la pensoj, kiel, ĉe ni, la aero transportas la sonon?

496. Ĉu la Spirito, kiu forlasas sian zorgaton kaj kiu do ne plu faras al li bonon, povas lin malutili?

“La bonaj Spiritoj neniam malutilas; tion fari ili lasas al siaj anstataŭantoj; tiam vi kulpigas la sorton pro la malfeliĉaĵoj, vin frakasantaj, kaj tamen vi mem estas la sola kulpa.”

497. Ĉu la protektanta Spirito povas lasi sian zorgaton sub la arbitro de Spirito, kiu povus tiun malutili?

“La malbonaj Spiritoj kunligiĝas, por nuligi la agadon de la bonaj; sed, se la zorgato volas, li ĉiel kunhelpas sian bonan Spiriton. La bona Spirito eble trovas aliloke iun bonvolulon, kiu bezonas helpon, kaj tiam li profitas tiun bonvolon, dum li atendas la momenton reveni al sia protektato.”

498. Ĉu la fakto, ke protektanta Spirito lasas sian zorgaton erari en la vivo, signifas, ke li ne povas kontraŭstari la malicajn Spiritojn?

“Ne tion, ke li ne povas, sed ke li ne volas; li scias, ke lia zorgato elvenos el tiuj provoj pli perfekta kaj pli instruita; li ne ĉesigas siajn konsilojn per bonaj pensoj, kiujn li inspiras, sed kiuj, bedaŭrinde, ne ĉiam estas aŭdataj. Nur la malforteco, la senzorgeco kaj la fiero de la homo havigas forton al la malbonaj Spiritoj; la potenco de ĉi tiuj super vi originas nur de via nerezisto.”

499. Ĉu la protektanta Spirito staras ĉiam ĉe sia zorgato? Ĉu en neniu momento la zorgato, kvankam ne forlasita de sia protektanto, estas for de ties rigardo?

“Estas momentoj, kiam la protektanta Spirito ne bezonas stari ĉe sia zorgato.”

500. Ĉu estos iu momento, kiam la Spirito jam ne bezonas sian gardanĝelon?

“Jes: kiam li atingos tian gradon, ke li povas konduki sin mem, same kiel al lernanto ankaŭ venas tempo, kiam li jam ne bezonas instruiston; sed tio ne okazas sur via Tero.”

501. Kial la influo de la Spiritoj sur nian ekzistadon estas kaŝita, kaj kial, protektante nin, ili tion ne faras en klare perceptebla maniero? “Se vi kalkulus je ilia apogo, vi ne agus per propra ekmovo, kaj via Spirito ne progresus. La Spirito bezonas sperton por antaŭeniri , kaj, ofte, estas necese, ke li ekhavu tiun sperton per sia propra penado; estas necese, ke li ekzercu siajn fortojn, ĉar, alie, li estus kiel infano, kiun oni neniam lasus iri sola. La agado de la Spiritoj, dezirantaj al vi bonon, estas ĉiam tia, ke ĝi lasas al vi liberan volon; ĉar, se vi ne respondus por via konduto, vi do ne antaŭenpaŝus sur la vojo, kiu devas konduki vin al Dio. Ne vidante iun, kiu lin subtenus, la homo konfidas sian iradon al siaj fortoj mem; tamen lia gvidanto prizorgas lin kaj de tempo al tempo atentigas lin al danĝero.”

502. Ĉu la protektanta Spirito, sukcesinta konduki sian zorgaton sur la bona vojo, ricevas el tio ian profiton?

“Tio estas merito, kiu estas al li kreditita, ne nur por lia progreso mem, sed ankaŭ por lia feliĉo. Li estas feliĉa vidante, ke sukceso kronas liajn prizorgojn; li triumfas, kiel guvernisto triumfas pro la progresoj de sia edukato.”

— Kaj, ĉu li estas priresponda, kiam tio ne prosperas al li?

“Ne, ĉar li faris tion, kio de li dependis.”

503. Ĉu la protektanta Spirito, vidante sian zorgaton sur la malbona vojo, spite al siaj admonoj, ĉagreniĝas pro tio; kaj ĉu tio ne nubigas lian feliĉon?

“Li ĉagreniĝas pro la eraroj de sia zorgato kaj lin bedaŭras; sed lia ĉagreno ne similas la korprematecon de iu patro sur la Tero, ĉar li scias, ke tiuj faletoj estas ripareblaj kaj ke tio, kio ne estas farita hodiaŭ, estos farita morgaŭ.”

504. Ĉu ni povas ĉiam scii la nomon de nia protektanta Spirito aŭ gardanĝelo?

“Kiel vi volas scii nomojn, ne ekzistantajn por vi?

Ĉu vi do pensas, ke ekzistas nur Spiritoj konataj de vi?”

— Kiel do lin alvoki, se oni lin ne konas?

“Nomu lin, kiel ajn vi volas: elektu nomon de Supera Spirito, por kiu vi portas simpation aŭ plej altan respekton; via protektanta Spirito alkuros al vi, ĉar ĉiuj bonaj Spiritoj estas fratoj kaj sin reciproke helpas.”

505. Ĉu la protektantaj Spiritoj, kiuj sin prezentas kun konataj nomoj, estas ja ĉiam la Spiritoj, kiuj estis tiel nomataj?

“Ne, sed Spiritoj, ĝuantaj iliajn simpatiojn kaj, ofte, venantaj laŭ ilia ordono. Ĉar vi bezonas iun nomon, tial ili alprenas iun, kiu indas vian fidon. Kiam vi ne povas mem plenumi iun mision, vi kutime irigas personon, kiu agas en via nomo.”

506. Kiam ni estos en la spirita vivo, ĉu ni rekonos nian protektantan Spiriton?

“Jes, ĉar ofte vi lin konis, antaŭ ol enkarniĝi.”

507. Ĉu ĉiuj protektantaj Spiritoj apartenas al la klaso de la Superaj Spiritoj? Ĉu kelkaj el ili povas esti mezklasaj? Ĉu, ekzemple, patro povas fariĝi la protektanta Spirito de sia filo?

“Jes, sed protekto kondiĉas certan gradon da supereco, kaj plian povon aŭ virton donacitan de Dio.

Patro, kiu protektas sian filon, povas esti mem helpata de pli altranga Spirito.”

508. Ĉu la Spiritoj, foririntaj de ĉi tiu mondo en favoraj kondiĉoj, povas ĉiam protekti tiujn, kiujn ili amas kaj kiuj ilin postvivas?

“La povo de tiuj Spiritoj estas ne tre alta; ilia pozicio ne ĉiam havigas al ili tutan liberecon de agado.”

509. Ĉu la homoj, ankoraŭ en stato sovaĝa aŭ de morala malsupereco, havas ankaŭ siajn protektantajn Spiritojn? Kaj en ĉi tiu okazo, ĉu tiuj protektantoj estas tiel altrangaj, kiel tiuj de la tre progresintaj homoj?

“Ĉiu homo havas ĉe si Spiriton, kiu lin prizorgas; sed la misioj rilatas kun sia celo. Al infano, komencanta lerni legadon, vi ne donas profesoron pri filozofio. La grado da progreso de la familiara Spirito estas konforma al tiu de la protektata Spirito. Same kiel vin prizorgas iu Supera Spirito, tiel vi povas, viavice, esti la protektanto de alia malsupera al vi; kaj la progresoj, kiujn vi lin helpos fari, utilos por via plialtiĝo. Dio postulas de Spirito nenion pli, ol tion rilatan al ties naturo kaj nivelo.”

510. Kiam patro, Spirito prizorganta sian idon, enkarniĝas, ĉu li ĉi tiun prizorgos plu?

“Tio estas pli malfacila; sed, ĉe momento de libereco, li petas Spiriton, kun kiu li simpatias, ke tiu lin helpu ĉe tiu misio. Cetere, la Spiritoj akceptas nur misiojn, kiujn ili povas tute elplenumi.”

“La enkarniĝinta Spirito, precipe en la mondoj, kie la ekzistado estas materieca, estas tro katenita al la korpo, por povi sin tute dediĉi, tio estas, persone prizorgi alian; tial, tiuj ne sufiĉe altrangaj estas, siavice, helpataj de Spiritoj al ili superaj, tiel ke, se unu, pro ia motivo, tion ne faras, li estas anstataŭata de alia.”

511. Ĉu, krom la protektanto, ne estas ankaŭ iu malbona Spirito ligita al ĉiu homo, por lin enpuŝi en malbonon kaj havigi al li okazon heziti inter la farado de bono kaj tiu de malbono?

“Ligita ne estas la ĝusta vorto. Estas ja vere, ke la malbonaj Spiritoj penas deturni nin de la bona vojo, ĉiam, kiam ili trovas oportunan okazon; sed, kiam unu el tiuj sin alligas al iu homo, li tion faras propramove, ĉar li esperas esti aŭdata; ekflagras, tiam, inter bono kaj malbono, batalo, en kiu venkas tiu, al kiu la homo cedas.”

512. Ĉu ni povas havi plurajn protektantajn Spiritojn?

“Ĉiu homo havas ĉe si pli aŭ malpli altrangajn Spiritojn, kiuj kun li simpatias, lin amas kaj por li interesiĝas, kiel ankaŭ aliajn, kiuj lin kunhelpas en la farado de malbono.”

513. Ĉu la simpatiantaj Spiritoj agas por misio?

“Iafoje ili plenumas provizoran mision, sed plej ofte ili estas altirataj de simileco de pensoj kaj sentoj, tiel por bono, kiel por malbono.”

— Ĉu de tio, laŭŝajne, rezultas, ke la simpatiantaj Spiritoj povas esti bonaj aŭ malbonaj?

“Jes; la homo, kia ajn estas lia karaktero, ĉiam trovas Spiritojn, kiuj kun li simpatias.”

514. Ĉu la familiaraj Spiritoj estas tiuj samaj, kiujn ni nomas simpatiantaj kaj protektantaj Spiritoj?

“Estas multe da nuancoj en la protekto kaj en la simpatio; nomu ilin kiel vi volas. La familiara Spirito estas, pli ĝustadire, la hejma amiko.”

El la supra faritaj klarigoj kaj el la observoj pri la naturo de la Spiritoj, sin alligantaj al la homo, oni povas tiri jenajn konkludojn: La protektanta Spirito, gardanta anĝelo aŭ bona genio estas Spirito, havanta kiel mision akompanadi la homon dum ties vivo kaj helpi ties progresadon; li apartenas al rango ĉiam supera al tiu de la protektato.

La familiaraj Spiritoj aliĝas al iuj personoj per pli aŭ malpli daŭraj ligiloj, celante esti utilaj al ili, en la limoj de sia povo, cetere ofte negranda; ili estas bonaj, sed iafoje nemulte progresintaj kaj eĉ iom frivolaj; ili volonte okupiĝas pri la detaloj de la intima vivo kaj agas nur laŭ ordono aŭ permeso de la protektantaj Spiritoj.

La simpatiantaj Spiritoj estas tiuj, kiujn ni altiras per niaj apartaj inklinoj kaj per ia simileco de gustoj kaj sentoj, tiel por bono, kiel por malbono. La daŭro de iliaj rilatoj kun ni preskaŭ ĉiam dependas de la cirkonstancoj.

La malbona genio estas neperfekta aŭ malica Spirito, kiu sin alkroĉas al la homo por deturni ĉi tiun de la bono, sed kiu agas propravole, kaj ne por misio. Lia alligiteco estas kunrilata kun la pli aŭ malpli granda facileco, kiun li trovas ĉe la individuo. Ĉi tiu ĉiam libere decidas mem lin aŭdi aŭ forpuŝi.

515. Kion ni pensu pri personoj, kiuj laŭŝajne alligiĝas al iuj homoj, por ilin fatale enpuŝi en perdon, aŭ por ilin gvidi sur la vojo de bono?

“Iuj personoj ja influas aliajn per kvazaŭa sorĉo, kiu ŝajnas nekontraŭebla. Kiam tio okazas en la direkto de malbono, ĝi estas faro da malbonaj Spiritoj, kiuj uzas la servon de enkarniĝintaj, ankaŭ malbonaj, Spiritoj, por pli bona subjugigo. Dio permesas tion por via elprovo.”

516. Ĉu nia bona kaj nia malbona enkarniĝi, por nin akompani dum la vivo, maniero?

“Tio okazas kelkafoje; sed pli ofte ili tiu tasko aliajn enkarniĝintajn Spiritojn, simpatias.”

genioj povus en pli rekta komisias por kun kiuj ili 517. Ĉu estas Spiritoj, sin alligantaj al tuta familio por ĝin protekti?

“Iuj Spiritoj alligiĝas al la anoj de sama familio, komune vivantaj kaj kunigitaj per amo; sed ne kredu, ke Spiritoj protektus la fierecon de la rasoj.”

518. Ĉar al la individuoj la Spiritoj estas altirataj pro sia simpatio, ĉu al kolektoj da individuoj ili estas ankaŭ altirataj pro apartaj kaŭzoj?

“La Spiritoj iras prefere tien, kie estas aliaj al ili similaj; tie ili troviĝas pli komforte kaj estas pli certaj, ke ili estas aŭdataj. La homo altiras al si la Spiritojn laŭ siaj inklinoj, ĉu li estas sola aŭ li formas kolektivon, kiel socio, urbo aŭ popolo. Estas do socioj, urboj kaj popoloj, prizorgataj de pli aŭ malpli altrangaj Spiritoj, laŭ la karaktero kaj la pasioj, tie superregantaj. La neperfektaj Spiritoj foriras de tiuj, kiuj ilin kontraŭstaras; el tio rezultas, ke la morala pliperfektiĝo de la kolektivoj, kiel tiu de la individuoj, emas forpeli la malbonajn kaj altiri la bonajn Spiritojn; ĉi tiuj inspiras kaj nutras ĉe la amasoj la senton de bono, same kiel aliaj povas tien enblovi trivialajn pasiojn.”

519. Ĉu la amasoj da individuoj, kiaj socioj, urboj kaj nacioj, havas siajn apartajn protektantajn Spiritojn?

“Jes, ĉar tiuj amasoj estas kolektivoj, irantaj al komuna celo kaj do bezonantaj superan direktadon.”

520. Ĉu la protektantaj Spiritoj de la kolektivoj estas pli altrangaj ol tiuj, kiuj ligiĝas al la individuoj?

“Ĉio estas konforma al la progresostadio, tiel de la kolektivoj kiel de la individuoj.”

521. Ĉu kelkaj Spiritoj povas kunhelpi por la progresado de la artoj, protektante la homojn, kiuj okupiĝas pri ĉi tiuj?

“Ekzistas apartaj protektantaj Spiritoj, kiuj helpas tiujn, kiuj ilin elvokas, se ili opinias tiujn personojn indaj je ilia favoro; sed, kion vi volas, ke ili faru al homoj, havantaj pri si falsan opinion? Ili ne igas la blindulojn vidi, nek la surdulojn aŭdi.”

La antikvuloj faris el tiuj Spiritoj apartajn diojn; la Muzoj estis nenio alia ol alegoria personigo de la protektantaj Spiritoj de sciencoj kaj artoj, kaj la protektantajn Spiritojn de la familio ili nomis “lares” (13) aŭ hejmaj dioj.

En la modernaj socioj, la artoj, industrioj, urboj kaj landoj havas siajn patronojn, kiuj estas ja Superaj Spiritoj, sed kun aliaj nomoj.

Ĉar ĉiu homo havas siajn simpatiantajn Spiritojn, tial rezultas, ke, en la kolektivoj, la plimulto de tiaj Spiritoj rilatas kun la plimulto de la individuoj; ke la fremdaj Spiritoj estas tien altirataj de la identeco de gustoj kaj de pensoj; unuvorte, ke tiuj kolektoj kiel ankaŭ la individuoj, estas pli aŭ malpli bone ĉirkaŭitaj, helpataj kaj influataj, laŭ la pensoj de la amaso.

Ĉe la popoloj, la faktoroj, altirantaj la Spiritojn, estas la moroj, la kutimoj, la superreganta karaktero, precipe la leĝoj, ĉar la karaktero de iu nacio troviĝas en ties leĝoj.

La homoj, kiuj surtronigas justecon en sia medio, kontraŭbatalas la influon de la malbonaj Spiritoj. Ĉie, kie la leĝoj ordonas maljustaĵojn, kontraŭajn al humaneco, la bonaj Spiritoj estas malpli multaj; kaj la malbonaj, tien alkurantaj, nutras ĉe la popolo ties proprajn ideojn kaj paralizas la bonajn influojn, perditajn en la amaso, kiel spiko izolita meze de rubusujoj. Per studado de la moroj de la popoloj aŭ de iu ajn kolekto da homoj, estas do facile fari al si ideon pri la kaŝita loĝantaro, enmiksiĝanta en ties pensojn kaj agojn.

(13) En la latina kaj portugala lingvoj, “hejmo” estas lar, pl. lares – La Trad.

Antaŭsentoj

522. Ĉu antaŭsento estas ĉiam averto de la protektanta Spirito?

“Antaŭsento estas intima kaj kaŝita konsilo de iu Spirito, vin estimanta. Ĝi troviĝas ankaŭ en la intuicio de la elekto, kiun ĉiu faris; ĝi estas voĉo de instinkto.

Antaŭ ol enkarniĝi, la Spirito ekkonas la ĉefajn fazojn de sia ekzistado, tio estas, la specon de provoj, kiujn li prenas sur sin; kiam ĉi tiuj havas elstaran karakteron, la Spirito konservas pri ili ian kvazaŭan impreson en sia konscienco; kaj tiu impreso, kiu estas la voĉo de instinkto, vekiĝante ĉe la alproksimiĝo de l’ momento, fariĝas antaŭsento.”

523. La antaŭsento kaj la voĉo de instinkto havas en si ĉiam ion neprecizan: kion ni faru ĉe la necerteco?

“Kiam vi troviĝas ĉe sendecideco, alvoku vian bonan Spiriton, aŭ petu Dion, Sinjoron de ni ĉiuj, ke Li sendu al vi unu el Siaj kurieroj, unu el ni.”

524. Ĉu la avertoj de la protektantaj Spiritoj celas nur nian moralan konduton aŭ ankaŭ tiun, kiun ni devas havi en nia privata vivo?

“Ĉion; ili penas igi vin vivi kiel eble plej bone; sed ofte vi ŝtopas al vi la orelojn kontraŭ la bonaj konsiloj, kaj vi estas malfeliĉaj pro via kulpo mem.”

La protektantaj Spiritoj helpas nin per siaj konsiloj, per la voĉo de la konscienco, kiun ili instigas paroli en ni; sed, ĉar ni ne ĉiam alligas al tiu voĉo la necesan gravecon, tial ili donas al ni pli rektajn konsilojn, pere de niaj samrondanoj. Ĉiu persono ekzamenu la multajn feliĉajn aŭ malfeliĉajn cirkonstancojn de sia vivo: li vidos, ke, ĉe multaj okazoj, li ricevis konsilojn, el kiuj li ne ĉiam profitis, kaj ke li estus evitinta multe da ĉagrenetoj, se li sekvus tiujn konsilojn.

Influo de la Spiritoj sur la okazojn de la vivo

525. Ĉu la Spiritoj havas ian influon sur la okazojn de la vivo?

“Certe, ĉar ili vin konsilas.”

— Ĉu tiu influo estas plenumata en alia maniero ol per la pensoj, kiujn ili inspiras al ni, tio estas, ĉu ili havas ian rektan agadon ĉe la efektivigo de la aferoj?

“Jes, sed ili neniam agas ekster la naturaj leĝoj.”

Ni erare prezentas al ni, ke la agado de la Spiritoj sin manifestas nur per eksterordinaraj fenomenoj; ni volus, ke ili venu al ni kun mirakloj, kaj ni ilin reprezentas ĉiam, kvazaŭ ili havus magian vergeton en la mano. Sed tiel ne okazas; jen kial ilia agado ŝajnas al ni kaŝita kaj kial tio, kio fariĝas per ilia helpo, ŝajnas al ni tute natura. Ekzemple, ili povas okazigi renkontiĝon de du homoj, kiuj ŝajne renkontis unu la alian pro nura hazardo; inspiri al iu persono la ideon pasi tra difinita loko; atentigi lin al iu punkto, se tiu rigardo havigos tion, kion ili deziras, ktp.; resume, ilia interhelpo fariĝas en tia maniero, ke la homo, kredante obei nur sian ekmovon mem, ĉiam tenadas sian liberan volon.

526. Ĉar la Spiritoj kapablas agi sur la materion, ĉu ili povas naski difinitajn efikojn por la realigo de iu okazaĵo? Ekzemple: iu homo devas morti; li supreniras ŝtupetaron, ĉi tiu rompiĝas kaj la homo mortas; ĉu la ŝtupetaro rompiĝis per influo de la Spirtoj, por ke estu plenumita la destino de tiu homo?

“Estas ja vere, ke la Spiritoj agas sur la materion, sed nur por plenumi la naturajn leĝojn, ne por ĉi tiujn nuligi per la okazigo, en difinita momento, de fakto neatendita kaj kontraŭa al tiuj leĝoj. Rilate vian ekzemplon, la ŝtupetaro rompiĝis, ĉar ĝi estis vermokonsumita aŭ ne estis sufiĉe fortika, por elporti la pezon de la homo; se tiu homo estis destinita morti pro tiu kaŭzo, la Spiritoj povus inspiri al li la penson supreniri la ŝtupetaron, kiu, sub lia pezo, rompiĝos; tiam, la morto estos tute natura efiko, kaj nenia miraklo estas necesa por tiu celo.”

527. Ni ekprenu alian ekzemplon, kie la natura stato de la materio neniel partoprenas. Iu homo devas morti de fulmobato; li rifuĝas sub arbon, fulmo krakas kaj lin mortigas. Ĉu la Spiritoj eble elvokis la fulmon kaj ĉi tiun direktis sur la homon?

“Tio estas la sama afero. La fulmo falis sur tiun arbon kaj ĉe tiu momento, ĉar tiel devus okazi laŭ la naturaj leĝoj, ne pro tio, ke la homo staris sub la arbo; sed al la homo estis inspirata la ideo rifuĝi sub la arbon, kiun la fulmo frapos; la arbo estus nepre frapita de la fulmo, sendepende de tio, ĉu la homo estus, aŭ ne, sub ĝi.”

528. Malbone intencanta homo direktas ĵetaĵon kontraŭ iun personon, sed la ĵetaĵo ĉi tiun ne trafas.

Ĉu bonfarema Spirito povus esti deturninta la objekton?

“Se la persono ne devas esti vundita, bonfarema Spirito inspiros al li la penson sin deturni, aŭ povos ankaŭ konfuzi lian malamikon, tiel, ke ĉi tiu ne ĝuste celu; ĉar, de post la momento, kiam ĝi ekmoviĝis, la ĵetaĵo nepre sekvos sian direkton.”

529. Kion ni pensu pri la sorĉitaj kugloj, pri kiuj iuj legendoj parolas kaj kiuj fatale trafas sian celon?

“Tio estas nura imagaĵo; la homo amas la miregindaĵojn kaj sin ne kontentigas kun tiuj de la Naturo.”

— Ĉu la Spiritoj, direktantaj la okazojn de la vivo, povas esti malhelpataj de aliaj, dezirantaj la kontraŭon?

“Kion Dio volas, tio nepre okazas; se estas iu malfruo aŭ malhelpo, tiu fariĝas laŭ Lia volo.”

530. Ĉu la frivolaj aŭ mokemaj Spiritoj ne povas starigi tiujn negravajn malhelpojn, kiuj kontraŭas niajn intencojn kaj embarasas niajn antaŭvidojn; unuvorte, ĉu estas ili la aŭtoroj de la vulgare tiel nomataj ĉikanetoj de la homa vivo?

“Ili plezuras pro tiaj turmentetoj, kiuj estas por vi elprovoj, per kiuj via pacienco ekzerciĝas; sed ili rezignas, konstatante sian malsukceson. Tamen ne estus juste nek ĝuste fari ilin respondaj por ĉiaj baroj, kiujn vi renkontas; tiujn ofte starigas precipe via nesingardemo; se via teleraro rompiĝas, tio estas prefere mallerteco, ol de ia influo de Spiritoj.”

rezultato de via — Ĉu la Spiritoj, elvokantaj ĉikanojn, agas instigite de persona malfavoremo, aŭ ĉu ili atakas la unuan homon antaŭ ili, sen ia difinita motivo, nur pro malicemo?

“Okazas ambaŭ faktoj; iafoje ili estas malamikoj, kiujn vi faris dum ĉi tiu aŭ alia vivo kaj kiuj vin persekutas; aliajn fojojn, ne estas motivo por tia konduto.”

531. Ĉu la malfavoremo de la homoj, kiuj faris al ni malbonon en ĉi tiu mondo, estingiĝas kun ties enkorpa vivo?

“Ili ofte rekonas sian maljustecon kaj la malbonon, kiun ili faras; sed, ankaŭ ofte, ili vin persekutas per sia malamikeco, se Dio tion permesas, por vin plu elprovadi.”

— Ĉu oni povas meti finon al tiu stato, kaj per kia rimedo?

“Jes, oni povas preĝi por ili; fari al ili bonon repage de malbono; ili fine komprenos siajn erarojn. Cetere, se oni scias stari super iliaj intrigoj, ili rezignas, vidante, ke ili neniom sukcesas.”

La sperto pruvas, ke iuj Spiritoj daŭrigas plu sian venĝon en sekvanta ekzistado, kaj ke oni tiel elpagas, pli aŭ malpli frue, la malutilojn, kiujn oni faris kontraŭ iu.

532. Ĉu la Spiritoj havas la povon deturni la malbonaĵojn for de iuj personoj kaj altiri al ĉi tiuj prosperon?

“Ne tute, ĉar kelkaj malbonaĵoj troviĝas en la dekretoj de l’ Providenco; sed ili povas mildigi viajn dolorojn, donante al vi paciencon kaj rezignacion.

“Sciu ankaŭ, ke ofte dependas de vi tiujn malbonaĵojn forklini aŭ, almenaŭ, malpliakrigi; Dio dotis vin per intelekto, por ke vi ĝin uzu, kaj precipe pro tio la Spiritoj venas helpe al vi, kun inspirado de favoraj pensoj; sed ili helpas nur tiujn, kiuj scias helpi sin mem; ĉi tiu estas la senco de jenaj vortoj: Serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi. (14) “Sciu, plie, ke tio, kio ŝajnas al vi malbono, ne ĉiam estas malbono; ofte devas veni de ĝi bono, kiu estos pli granda ol la malbono; kaj tion vi ne komprenas, ĉar vi pensas nur pri la nuna momento aŭ pri via persono mem.”

533. Ĉu la Spiritoj povas doni la favorojn de la riĉeco al iu, kiu tiujn petas de ili?

“Kelkafoje, kiel provon; sed ili ofte rifuzas tiujn favorojn, same kiel oni ne kontentigas infanon pri senpripensa peto.”

— Ĉu tiuj favoroj estas donataj de la bonaj aŭ de la malbonaj Spiritoj?

“De unuj kaj de aliaj; tio dependas de la intenco; sed plej ofte tiujn favorojn havigas la Spiritoj, dezirantaj treni vin en malbonon kaj trovantaj, por tiu celo, facilan rimedon en la plezuroj, kiujn la riĉeco ĝuigas.”

534. Kiam la malhelpoj ŝajnas fatale kontraŭi niajn projektojn, ĉu ilin kaŭzas la influo de iu Spirito?

“Kelkafoje Spiritoj, sed aliajn fojojn, ja pli ofte, via nekapablo. La pozicio kaj la karaktero tre influas. Se vi obstinas sur vojo, kiu ne estas la via, la Spiritoj havas kun tio nenion komunan: via malbona genio estas vi mem.”

535. Kiam io feliĉa okazas al ni, ĉu ni danku nian protektantan Spiriton?

“Danku, super ĉiuj, Dion, sen kies permeso nenio fariĝas, kaj poste la bonajn Spiritojn, Liajn adjutantojn.”

— Kio okazus, se ni ilin ne dankus?

“Tio, kio okazas al la sendankuloj.”

— Tamen estas homoj, kiuj ne petas nek dankas, kaj al kiuj ĉio prosperas...

(14) Mateo, ĉap. 7, par. 7. — La Trad.

“Jes, sed atendu la finon; ili pagos tre kare tiun nedaŭran feliĉon, kiun ili ne indas; ĉar, ju pli multe ili ricevis, des pli multe ili devos iam redoni.”

Agado de la Spiritoj ĉe la naturaj fenomenoj

536. Ĉu la grandaj naturaj fenomenoj, tiuj, kiujn vi konsideras malordo de la elementoj, devenas de hazardaj kaŭzoj aŭ havas, senescepte, providencan celon?

“Ĉio havas pravon de ekzisto, ĉar nenio okazas sen permeso de Dio.”

— Ĉu tiuj fenomenoj celas ĉiam la homon?

“Iafoje ili ekestas, celante rekte la homon; sed, plej ofte, ili celas nur la restarigon de la ekvilibro kaj de la harmonio inter la fizikaj fortoj de l’ Naturo.”

— Ni perfekte konceptas, ke la volo de Dio estas la primara kaŭzo, ĉe tiu ĉi kiel ĉe ĉiuj aferoj; sed, ĉar ni scias, ke la Spiritoj agas sur la materion kaj estas la perantoj de la volo de Dio, tial ni demandas, ĉu kelkaj el ili ne influas sur la elementojn por ĉi tiujn eksciti, kvietigi aŭ direkti?

“Evidente; ne povus esti alie; Dio ne agas mem sur la materion; Li havas sindonajn perantojn sur ĉiuj ŝtupoj de la monda hierarkio.”

537. La mitologio de la antikvuloj estis tute fondita sur la spiritismaj ideoj, kun la diferenco, ke la antikvuloj rigardis la Spiritojn kiel diojn; nu, ili prezentas al ni tiujn diojn aŭ Spiritojn kun specialaj atributoj: iuj prenis sur sin la regadon de la ventoj, aliaj, de la fulmo, ankoraŭ aliaj la direktadon de la vegetaĵaro, ktp. Ĉu tiu kredo estis senfundamenta?

“Ne; ĝi havas fundamenton, tamen ĝi neniel atingas la tutan veron.”

— Ĉu, pro sama motivo, povus do ekzisti Spiritoj, kiuj loĝus la internon de la Tero kaj direktus la geologiajn fenomenojn?

“Tiuj Spiritoj ne loĝas ĝustadire la Teron, sed direktas tiujn fenomenojn, laŭ siaj fakoj. Iam vi ekhavos la klarigon pri ĉiuj tiuj fenomenoj, kaj tiam vi ilin pli bone komprenos.”

538. Ĉu la Spiritoj, direktantaj la naturajn fenomenojn, konsistigas apartan kategorion en la spirita mondo?

Ĉu ili estas apartaj estuloj aŭ Spiritoj, kiuj iam enkarniĝis, kiel ni?

“Kiuj iam enkarniĝis aŭ enkarniĝos.”

— Ĉu tiuj Spiritoj apartenas al la superaj aŭ la malsuperaj ordoj de la spirita hierarkio.

“Tio dependas de ilia pli aŭ malpli materiala aŭ intelekta rolo: unuj ordonas, aliaj obeas; tiuj, kiuj plenumas materialajn aferojn, estas ĉiam malaltrangaj, tiel ĉe la Spiritoj, kiel ĉe la homoj.”

539. Ĉu dum la fariĝo de fenomenoj, ekzemple, dum ŝtormoj, agas unu sola Spirito aŭ kolekto da Spiritoj?

“Multnombra kolekto da ili.”

540. Ĉu la Spiritoj, agantaj sur la naturajn fenomenojn, tion faras konscie, laŭ sia libera volo, aŭ laŭ instinkta aŭ senpripensa ekmovo?

“En malsamaj manieroj. Ni faru komparon: prezentu al vi tiujn miriadojn da bestetoj, kiuj iom post iom elkreskigas el la maro insulojn kaj arkipelagojn; ĉu vi kredas, ke en tio ne estas ia providenca celo kaj ke tiu aliiĝo de la globosupraĵo ne estas necesa al la ĝenerala harmonio? Tamen tiun laboregon faras mikroskopaj bestetoj, kiuj, samtempe kiam ili kontentigas siajn vivbezonojn, estas, senkonscie, iloj de Dio. Nu, en sama maniero la Spiritoj, eĉ la malplej progresintaj, estas utilaj al la tuto; dum ili faras sian provon sur la vivoscenejo, kaj antaŭ ol plene konscii siajn farojn kaj havi liberan volon, ili kunhelpas por iuj fenomenoj, kies senkonsciaj faktoroj ili estas; ili komence plenumas; poste kiam ilia intelekto estos pli elvolviĝinta, ili ordonos kaj direktos la aferojn de la materia mondo. Tiel, ĉio estas utila, ekde la primitiva atomo ĝis la ĉefanĝelo, kiu ankaŭ komenciĝis de la atomo; mirinda leĝo de harmonio, kies tutaĵon via malvasta spirito ne povas ĉirkaŭpreni.”

La Spiritoj dum la bataloj

541. Ĉu dum batalo estas Spiritoj, helpantaj kaj subtenantaj ĉiun el la partioj?

“Jes, kaj stimulantaj ties kuraĝon.”

Pro tio la antikvuloj prezentis la diojn kiel partianojn de tiu aŭ de tiu alia popolo. Tiuj dioj nenio estis krom Spiritoj, reprezentataj sub alegoriaj figuroj.

542. En milito, la justeco troviĝas ĉiam ĉe unu flanko; kiel ni klarigu, ke Spiritoj povas esti partianoj de tiu, kiu malpravas?

“Vi ja scias, ke kelkaj Spiritoj penas nur instigi malpacon kaj detruadon; por ili, milito estas milito; ilin apenaŭ tuŝas la justeco de la afero.”

543. Ĉu iuj Spiritoj povas influi generalon ĉe la konceptado de siaj militplanoj?

“Sendube Spiritoj povas influi sur tiujn planojn, kiel sur iun ajn alian konceptadon.”

544. Ĉu malbonaj Spiritoj povus inspiri al generalo ruinigajn manovrojn, celante lian malvenkon?

“Jes; sed, ĉu li ne havas sian liberan volon? Se lia saĝo ne ebligas al li distingi ideon ĝustan de ideo falsa, li do suferas la sekvojn de sia nekapableco, kaj li farus pli bone obeante, ol ordonante.”

545. Ĉu generalo povas, iafoje, esti gvidata de ia dua vidpovo, ia intuicia vidado, anticipe montranta al li la rezultaton de liaj kombinoj?

“Tiel ofte okazas al geniulo; tion li nomas inspiro, kiu igas lin konduti kun kvazaŭa certeco; tiu inspiro venas al li de la Spiritoj lin gvidantaj, kaj por tio ili profitas liajn kapablojn.”

546. En la tumulto de batalo, kio fariĝas kun la Spiritoj de la mortintoj? ĉu ili ankoraŭ interesiĝas pri la lukto post sia morto?

“Kelkaj interesiĝas, aliaj iras for.” Dum bataloj okazas same, kiel ĉe ĉiuj okazoj de perforta morto: ĉe la unua momento, la Spirito estas surprizita, kvazaŭ senkonscia; li ne kredas sian morton; ŝajnas al li, ke li ankoraŭ partoprenas en la konflikto; nur iom post iom la realeco de lia situacio komencas formiĝi antaŭ li.

547. Ĉu la Spiritoj, sin interbatalintaj dum la vivo, post la morto sin reciproke rekonas kiel malamikojn kaj ankoraŭ obstine furiozas unuj kontraŭ aliaj?

“Ĉe tiuj momentoj la Spirito neniam estas serena; komence, li eble ankoraŭ malamas sian malamikon kaj eĉ lin persekutas; sed, kiam li rekonsciiĝas, li vidas, ke lia malamo jam havas nenian pravon de ekzisto; tamen laŭ sia karaktero, li povas ankoraŭ konservi pli aŭ malpli fortajn postesignojn de tiu malamo.”

— Ĉu li ankoraŭ aŭdas la bruon de la armiloj?

“Jes, tre klare.”

548. Ĉu la Spirto, kviete ĉeestanta batalon, kiel rigardanto, vidas la disiĝon de la animo je la korpo?

Kiel tiu fenomeno sin prezentas al li?

“Malmutaj mortoj estas efektive subitaj. Plej ofte la Spirito, kies korpo estas ĵus mortvundita, ne tuj konscias pri la okazintaĵo; kiam li komencas koni sian staton, tiam oni povas vidi la Spiriton, sin movantan ĉe la kadavro. Tio ŝajnas tiel natura, ke la vidado de la mortinta korpo kaŭzas al li nenian malagrablan efikon; ĉar la vivo estas tute transiĝinta en la Spiriton, tial nur ĉi tiu altiras la atenton; nur al li oni parolas, aŭ al li oni ordonas.”

Kontraktoj

549. Ĉu estas io vera pri la tiel nomataj kontraktoj kun la malbonaj Spiritoj?

“Ne, ne ekzistas tiaj kontraktoj, sed simpatio de malica temperamento por malbonaj Spiritoj. Ekzemple: vi volas turmenti vian najbaron, sed ne scias, kiel tion fari; vi do alvokas malsuperajn spiritojn, kiuj, kiel vi, volas nur malbonon, kaj kiuj, por vin helpi, volas, ke ankaŭ vi kunhelpu ilin por iliaj pereigaj intencoj; sed el tio ne sekvas, ke via najbaro ne povas sin liberigi de ili per kontraŭa sorĉa elpelo kaj per sia volo. Tiu, kiu volas plenumi malbonan faron, petas, pro tio mem, malbonajn Spiritojn pri helpo; li estas de tiam devigita ilin servi, kiel ili servas tiun personon, ĉar ili ankaŭ bezonas ties helpon, kiel ilon de la malbono, kiun ili intencas fari. Nur en tio konsistas la kontrakto.”

La dependeco, en kiu la homo iafoje troviĝas, de la malsuperaj Spiritoj, venas de lia sindoneco al la malbonaj pensoj inspirataj de ili, kaj ne de ia ajn interkonsento inter li kaj tiuj Spiritoj.

Tia interkonsento estas alegorio, reprezentanta la simpation de malbona temperamento por malicaj Spiritoj.

550. Kiu estas la senco de la fantaziaj legendoj, laŭ kiuj individuoj vendas sian animon al Satano, por de ĉi tiu ekhavi certajn favorojn?

“Ĉiaj fabeloj entenas instruon kaj moralan signifon; via eraro kuŝas sur tio, ke vi ilin interpretas laŭlitere.

Tiu estas ankaŭ alegorio, kiu povas esti klarigita jene: homo, kiu elvokas Spiritojn por kunhelpo, por de ili ricevi riĉecon aŭ iun alian favoron, murmuras kontraŭ la Providenco; li rezignas la mision, kiun li ricevis, kaj la suferojn, kiujn li devas travivi sur la Tero, kaj li do nepre elportos, en estonta vivo, la sekvojn de tiu rezigno.

Tio ne rezultigas, ke lia animo estas destinita por ĉiam al pereo; sed, ĉar, anstataŭ liberiĝi de la materio, li pli kaj pli al ĝi alkroĉiĝas, tial, la plezurojn, kiujn li ĝuos sur la Tero, li ne ĝuos en la mondo de la Spiritoj; tio daŭras, ĝis li elaĉetos siajn erarojn per novaj suferoj, eble pli grandaj kaj pli penigaj. Pro sia amo al la materiaj plezuroj, li sin metas sub la arbitron de malpuraj Spiritoj; tio estas ja senparola kontrakto, kiu trenas lin en perdon, sed kiun li facile rompos per kunhelpo de bonaj Spiritoj, se li tion firme volas.”

Kaŝita potenco. Talismanoj. Sorĉistoj.

551. Ĉu malica homo, helpate de malbona Spirito al li alligita, povas malutili al sia proksimulo?

“Ne; Dio tion ne permesus.”

552. Kion ni pensu pri la kredo je la povo, kiun iuj personoj havus, antaŭdiri sortojn?

“Iuj personoj havas tre grandan magnetan potencon, kiun ili misuzas, se ilia Spirito estas malbona, kaj tiam ili povas esti helpataj de aliaj malicaj Spiritoj; sed ne kredu tiun supozan magian potencon, kiu ekzistas nur en la imagemo de homoj superstiĉaj kaj nekonantaj la verajn leĝojn de la Naturo. La okazoj rakontataj estas faktoj naturaj, neĝuste observataj kaj, precipe, miskomprenataj.”

553. Kiu povas esti la efiko de formuloj kaj rimedoj, per kiuj iuj personoj flatas al si disponi je la volo de la Spiritoj?

“Ties efiko estas ridindigi tiujn personojn, se ili agas sincere; en la kontraŭa okazo, ili estas friponoj indaj je puno. Ĉiaj formuloj estas ĵonglaĵoj; nenia rita parolo, nenia kabala signo aŭ talismano havas ian influon sur la Spiritojn, ĉar ĉi tiuj estas altirataj nur de la penso, kaj ne de materiaj aĵoj.”

— Ĉu iuj Spiritoj ne diktis mem kabalajn formulojn?

“Jes, kelkaj Spiritoj indikas al vi signojn, strangajn vortojn, aŭ ordonas iujn agojn, per kiuj vi faras la tiel nomatajn sorĉelpelojn; sed konvinkiĝu, ke tiuj Spiritoj mokas vin kaj ekspluatas vian kredemon.”

554. Ĉu iu persono, kiu, prave aŭ malprave, fidas la tiel nomatan potencon de talismano, ne povas, pro tiu fido mem, altiri iun Spiriton; ĉar, tiam, agas la penso; la talismano estas nura simbolo, helpanta direkti la penson?

“Estas vere; sed la naturo de la altirata Spirito dependas de la pureco de la intenco kaj de la alteco de sentoj; nu, malofte homo, tiel naiva, ke li kredas la efikon de talismano, ne havas pli materialan, ol moralan celon; ĉiuokaze, tio elmontras bagatelecon kaj malfortecon de ideoj, kiuj enlasas neperfektajn kaj mokemajn Spiritojn.”

555. Kiun sencon ni atribuu al la kvalifiko sorĉisto?

“La homoj, kiujn vi tiaj nomas, estas, se sinceraj, dotitaj per iuj kapabloj, kiaj la magnetisma povo aŭ la duobla vidado; kaj, ĉar ili faras aferojn, kiujn vi ne komprenas, tial vi kredas, ke ili estas dotitaj per supernatura potenco. Ĉu viaj eminentaj scienculoj ne estas tiel ofte prenataj por sorĉistoj, en la okuloj de nekleraj homoj?”

Spiritismo kaj magnetismo havigas al ni la ŝlosilon de granda nombro da fenomenoj, pri kiuj la nekleruloj teksis nekalkuleblajn fabelojn, kie la faktoj estis troigataj de la imagemo. Perfekta konado de tiuj du sciencoj, kiuj, se tiel diri, estas unu sola, montras la realecon de la aferoj kaj ties veran kaŭzon; ĝi estas do la plej bona antaŭgardilo kontraŭ la superstiĉaj ideoj, ĉar ĝi vidigas tion eblan kaj tion neeblan, tion, troviĝantan en la leĝoj de l’ Naturo, kaj tion, kio estas nura ridinda kredo.

556. Ĉu iuj personoj posedas ja la naturdoton resanigi per nura tuŝado?

“La magnetisma potenco povas atingi tiun gradon, kiam helpata de la pureco de sentoj kaj de la arda deziro fari bonon, ĉar tiam la bonaj Spiritoj kunhelpas; sed oni malfidu la manieron, kiel la aferoj estas rakontataj de tro kredemaj aŭ entuziasmaj personoj, ĉiam inklinaj vidi miregindecon ĉe plej simplaj kaj naturaj faktoj. Gardu vin ankaŭ kontraŭ tendencaj rakontoj, farataj de homoj, ekspluatantaj la kredemulojn por sia profito propra.”

Beno kaj malbeno

557. Ĉu beno kaj malbeno povas altiri bonon aŭ malbonon al la personoj, al kiuj ili estas direktataj? “Dio ne aŭdas nejustan malbenon, kaj ties eldiranto fariĝas kulpa en Liaj okuloj. Ĉar ni havas du sin reciproke kontraŭantajn naturojn, nome bonon kaj malbonon, tial malbeno povas momente influi eĉ sur la materion; sed tiu influo povas fariĝi nur laŭ la volo de Dio kaj kiel ankoraŭ unu provo por tiu, kiun ĝi celas. Cetere, oni enkomune malbenas la malbonajn kaj benas la bonajn.

Beno kaj malbeno neniam deturnas la Providencon for de la vojo de justeco; malbeno falas sur iun, se li estas ja malica, kaj beno kovros per sia mantelo nur tiun, kiu ĝin indas.”

ĈAPITRO X

OKUPOJ KAJ MISIOJ DE LA SPIRITOJ

558. Ĉu la Spiritoj devas okupi sin pri io alia, ol pri sia propra pliboniĝo?

“Jes; ili kunhelpas por la harmonio de l’ universo, plenumante la volojn de Dio, kies adjutantoj ili estas.

La spirita vivo en la spaco estas konstanta okupiteco, sed neniel peniga, kiel sur la Tero, ĉar ĝi konas nek la korpan lacecon, nek afliktojn de necesbezono.”

559. Ĉu la malsuperaj kaj neperfektaj Spiritoj ankaŭ ludas ian utilan rolon en la universo?

“Ĉiu havas sian apartan taskon. Ĉu la plej malaltranga masonhelpisto ne kunlaboras por konstruaĵo tiom, kiom la arkitekto mem?” (540) 560. Ĉu ĉiu el la Spiritoj havas siajn apartajn taskojn?

“Ĉiu el ni devas okupi ĉiun loĝejon kaj ekkoni ĉiujn aferojn, sinsekve direktante ĉiujn partojn de la universo.

Sed , kiel diras La Predikanto, por ĉio estas tempo (15) ; unu plenumas hodiaŭ sian destinon en ĉi tiu mondo, tiu alia ĝin plenumos aŭ jam plenumis iam, sur la Tero, en la akvo, en la aero ktp.”

(15) Pli bone: “Por ĉio estas sezono, kaj tempo difinita estas por ĉiu afero sub la suno.” (La Predikanto, ĉap. 3, par. 1, el la “Malnova Testamento”, trad. de Zamenhof.) – La Trad

. 561. Ĉu la funkcioj, kiujn la Spiritoj plenumas en la strukturo de la universo, estas senŝanĝaj por ĉiu el ili, kaj estas ekskluzivaj taskoj de iuj klasoj?

“Ĉiuj Spiritoj devas paŝi la plurajn gradojn de la hierarkio, por perfektiĝi. Dio, kiu estas justa, ne volis doni al iuj la scion sen ia peno, kontraste kun aliaj, ĝin ekhavantaj nur per ŝvitado.”

Tio sama okazas al la homoj: neniu atingas la plej altan gradon da lerteco pri iu arto, ne ekhavante la necesajn konojn, ĉerpitajn el la praktikado de la plej elementaj partoj de tiu arto.

562. Ĉu la Spiritoj, apartenantaj al la plej alta ordo, pro tio, ke ili nenion pli bezonas lerni, restas en absoluta ripozo aŭ estas ankaŭ okupitaj de ia tasko?

“Kion vi volus, ke ili faru dum la tuta eterna tempo?

La eterna senfareco estus senfina turmentego.”

— Kiaj estas iliaj okupoj?

“Ricevi rekte la ordonojn de Dio, ilin transdoni al la tuta universo kaj zorgi pri ties plenumado.”

563. Ĉu la okupoj de la Spiritoj estas senĉesaj?

“Jes, senĉesaj, se, tiel dirante, oni komprenas, ke ilia penso estas ĉiam aktiva, ĉar ili vivas per la penso; sed oni ne komparu la okupojn de la Spiritoj kun tiuj materialaj de la homoj; tiu aktiveco mem estas por ili plezuro, ĉar ili konscias, ke ili estas utilaj.”

— Oni komprenas tion rilate la bonajn Spiritojn; sed, ĉu estas same rilate la malsuperajn?

“La malsuperaj havas okupojn konvenajn al ilia naturo. Ĉu vi konfidas al manlaboristo, aŭ al malklerulo, la laborojn de intelekta homo?”

564. Ĉu el la Spiritoj kelkaj estas senokupaj aŭ faras nenion utilan?

“Jes; sed tiu stato estas nedaŭra kaj dependas de la kresko de ilia intelekto. Certe, kelkaj el ili, kiel iuj homoj, vivas nur por si, sed tiu senfareco ilin peze ŝarĝas, kaj, pli aŭ malpli frue, la deziro progresi igas ilin senti la bezonon agi kaj la plezuron esti utilaj. Ni parolas pri la Spiritoj, jam konsciantaj sin mem kaj ĝuantaj sian liberan volon; ĉar, en sia komenca fazo, ili estas kiel ĵus naskitaj infanoj, agantaj pli laŭ instinkto, ol laŭ difinita volo.”

565. Ĉu la Spiritoj ekzamenas la belartajn verkojn kaj interesiĝas pri ĉi tiuj?

“Ili ekzamenas tion, kio povas elmontri la altrangecon de la Spiritoj kaj ilian progreson.”

566. Ĉu iu Spirito, kiu estis specialisto sur la Tero, ekzemple, pentristo, arkitekturisto, interesiĝas prefere pri la verkoj, kiuj estis lia pliamata afero en la vivo?

“Ĉiuj aferoj intermiksiĝas por ĝenerala celo. Se li estas bona, li interesiĝas pri tiuj verkoj des pli, ĉar lia intereso helpas la animojn supreniri al Dio. Cetere, vi forgesas, ke Spirito, praktikinta iun arton dum ekzistado, en kiu vi lin konis, eble praktikis alian en antaŭa ekzistado, ĉar estas necese, ke li sciu ĉion, por esti perfekta; tial, laŭ lia progresonivelo, eble li havas nenian difinitan fakon; ĝuste tiu estis mia intenco, dirante, ke ĉiuj aferoj intermiksiĝas por ĝenerala celo. Notu ankaŭ, ke, tio, kion en via malmulte progresinta mondo vi opinias superbela, nenio estas krom infanaĵo en pli progresintaj mondoj.

Kial vi volas, ke Spiritoj, loĝantaj tiujn mondojn, kie ekzistas artoj de vi nekonataj, admiru ion, kio estas nura verko de lernanto? Mi jam diris: ili ekzamenas tion, kio pruvas progreson.”

— Ni komprenas, ke tiel kondutas la tre progresintaj Spiritoj; sed ni parolas pri pli ordinaraj Spiritoj, pri tiuj, kiuj ankoraŭ ne sin levis super la surterajn ideojn...

“Koncerne tiujn, okazas malsame; ties vidpunkto estas limigita, kaj tial ili ankaŭ povas admiri, kion vi ankaŭ admiras.”

567. Ĉu la Spiritoj enmiksiĝas en niajn okupojn kaj plezurojn?OKUPOJ KAJ MISIOJ DE LA SPIRITOJ 277 “La ordinaraj, kiel vi ilin nomas, jes; tiuj estas ĉiam ĉe vi, kaj, laŭ sia karaktero, ili partoprenas, iafoje tre aktive, en tio, kion vi faras; tiu enmiksiĝo estas ja necesa, ĉar ĝi celas peli la homon sur la pluraj vojoj de la vivo, kaj inciti aŭ moderigi liajn pasiojn.”

La Spiritoj zorgas pri la ĉimondaj aferoj laŭ sia pli aŭ malpli alta grado da progreso. La Superaj Spiritoj kapablas, sendube, konsideri tiujn aferojn plej detale, sed nur laŭ tio, kiel utilaj ĉi tiuj estas por la progresado; nur la malsuperaj Spiritoj alligas al tiuj aferoj gravecon rilatan al la memoroj, kiujn ili konservas, kaj al la materialaj ideoj, ankoraŭ ne estingiĝintaj.

568. Ĉu la Spiritoj, devantaj plenumi misiojn, tion faras dum sia libereco aŭ dum ili estas enkarniĝintaj?

“Ili povas plenumi siajn misiojn en iu ajn el tiuj fazoj; por iuj vagantaj Spiritoj, tio estas grava okupo.”

569. En kio konsistas la misioj, per kiuj povas esti ŝargataj la vagantaj Spiritoj?

“Ili estas tiel multaj, ke estus neeble ilin priskribi; cetere, kelkajn el tiuj misioj vi ne povas kompreni. La Spiritoj plenumas la volon de Dio, kaj vi ne povas penetri ĉiujn Liajn projektojn.”

La misio de la Spiritoj havas kiel celon ĉiam la bonon.

Ĉu kiel Spiritoj, ĉu kiel homoj, ili estas komisiataj por helpi la progresadon de la homaro, de popoloj aŭ de individuoj, sur kampo pli aŭ malpli ampleksa, pli aŭ malpli aparta, por prepari la vojojn por iuj okazoj, por prizorgi la plenumon de iuj aferoj. Kelkaj havas misiojn malpli vastajn, tio estas, personajn aŭ tute lokajn, kiel flegi la malsanulojn, la agoniantojn, la afliktitojn; zorgi tiujn, kies gvidantoj kaj protektantoj ili fariĝas, direktante tiujn personojn per siaj konsiloj aŭ bonaj pensoj. Oni povas diri, ke estas tiom da specoj de misioj, kiom da interesoj bezonantaj zorgon, tiel en la fizika kiel en la morala mondo. La Spirito progresas laŭ la maniero, kiel li plenumas sian taskon.

570. Ĉu la Spiritoj ĉiam komprenas la planojn, por kiuj ili estas komisiitaj?

“Ne; kelkaj estas nur blindaj iloj, sed aliaj bone scias, por kiu celo ili laboras.”

571. Ĉu nur la Superaj Spiritoj plenumas misiojn?

“La graveco de la misioj estas rilata kun la kapabloj kaj la rango de la Spirito. Portisto de depeŝoj ankaŭ plenumas mision, kvankam malsame, ol generalo.”

572. Ĉu misio estas ordonata al la Spirito aŭ dependas de lia volo?

“La Spirito ĝin petas, kaj ekĝojas ĝin ricevante.”

— Ĉu unu saman mision povas peti pluraj Spiritoj?

“Jes, ofte konkuras pluraj kandidatoj, sed ne ĉiuj estas akceptataj.”

573. En kio konsistas la misio de la enkarniĝintaj Spiritoj?

“En tio, ke ili instruu, helpu la progresadon, plibonigu la homajn instituciojn, per rektaj kaj materialaj rimedoj; sed tiuj misioj estas pli aŭ malpli ĝeneralaj kaj gravaj: tiu, kiu kultivas la teron, plenumas mision, kiel tiu, kiu regas, aŭ tiu, kiu instruas. Ĉiuj aferoj interrilatas en la Naturo; samtempe, kiam li plipuriĝas per enkarniĝado, la Spirito kunlaboras por la realigo de la planoj de l’ Providenco. Ĉiu havas sian mision sur la Tero, ĉar ĉiu devas esti utila por io.”

574. Kiu povas esti la misio de personoj volonte senutilaj sur la Tero?

“Kelkaj personoj, efektive, vivas nur por si kaj ne penas esti utilaj por io ajn. Ili estas bedaŭrindaj homoj, ĉar ili kruele elpagos sian volontan senutilecon; ilia puno ofte komenciĝas en ĉi tiu mondo, el la sento de laceco kaj tedo je la vivo.”

— Ĉar ili elektis libere, kial do ili kiu donos al li nenion da profito?

“Inter la Spiritoj ekzistas ankaŭ kiuj senkuraĝiĝas antaŭ peniga vivo. Dio poste kaj per sia propra kostopago, ili preferis vivon, mallaboremuloj, tion permesas; komprenos la malbonaĵojn de sia senutileco kaj petos mem kompensi la perditan tempon. Eble, ankaŭ, ili elektis pli utilan vivon, sed, komencinte sian laboradon, ili malfervoriĝas kaj lasas sin treni de la sugestioj de Spiritoj, instigantaj ilin al senfareco.”

575. La ordinaraj okupoj ŝajnas al ni pli bone devoj, ol ĝustadire misioj. La misioj, laŭ la ideo ligita al ĉi tiu vorto, havas malpli ekskluzivan kaj, precipe, malpli personan karakteron. El ĉi tiu vidpunkto, kiel oni povas konstati, ke iu homo havas ja realan mision sur la Tero?

“Per liaj grandaj faritaĵoj, per la progresoj, kiujn li havigas al siaj similuloj.”

576. Ĉu la homoj, havantaj gravan mision, estis al ĝi destinitaj antaŭ sia naskiĝo, kaj ĉu ili tion konscias?

“Iafoje, jes; sed plej ofte ili tion nescias. Venante sur la Teron, ili havas nur nedifinitan celon; ilia misio sin malprecize prezentas al ili post la naskiĝo kaj laŭ la cirkonstancoj. Dio ilin kondukas sur la vojon, kie ili devas plenumi Lian planojn.”

577. Kiam iu faras ion utilan, ĉu li agas laŭ asignita misio, aŭ ĉu li povas ricevi ian neantaŭviditan mision?

“Ne ĉio, kion homo faras, estas rezultato de antaŭdecidita misio; li ofte estas ilo, kiun iu Spirito uzas por iu afero konsiderata utila. Ekzemple: iu Spirito opinias, ke estus utile skribi libron, kiun li mem skribus, se li estus enkarniĝinta; li do serĉas homon plej kapablan kompreni kaj plenumi lian penson; li inspiras la ideon kaj direktas la verkadon. Tiel, tiu homo ne venis al la Tero kun la misio fari tiun verkon. Tio sama fariĝas kun iuj belartaj verkoj kaj eltrovoj. Estu plie dirite, ke dum dormo la enkarniĝinta Spirito sin rekte komunikas kun la vaganta Spirito, kaj ili interkonsentas la plenumon de tiu laboro.”

578. Ĉu la Spirito povas malplenumi sian mision pro sia propra kulpo?

“Jes, se li ne estas Supera Spirito.”

— Kiajn sekvojn li povas ricevi el tio?

“Li devas nepre rekomenci sian taskon; tio estas puno; kaj poste li ricevos la sekvojn de l’ malbono, kiun li kaŭzis.”

579. Sed, se la Spirito ricevas de Dio sian mision, kiel ni klarigu, ke Dio konfidas mision gravan kaj de ĝenerala intereso al Spirito, kiu povus fiaski?

“Ĉu Dio ne scias, ĉu Lia generalo venkos aŭ estos venkita? Li scias, estu certaj pri tio, kaj Liaj planoj, kiam ili estas gravaj, ne kuŝas sur tiuj, kiuj eble lasos sian laboron nefinita. La tuta demando estas, por vi, koni la estontecon; tiun konon Dio sola posedas; al vi ĝi ne estas permesita.”

580. Ĉu Spirito, enkarniĝinta por misio, sentas tiajn samajn timojn, kiajn Spirito, kiu ĝin plenumas kiel provon?

“Ne; li havas sperton.”

581. La homoj, kiuj estas la lumigiloj de la homaro, kiuj ĝin spirite klarvidigas per sia genio, certe plenumas mision; sed, en tiu nombro kelkaj eraras kaj, flanke de grandaj veraĵoj, disvastigas grandajn falsaĵojn. Kiel ni konsideru ilian mision?

“Kiel mision fuŝitan de ili mem. Ili staras tro malalte rilate al la tasko, kiun ili entreprenis. Oni tamen konsideru la cirkonstancojn; la geniuloj devas paroli konforme al sia epoko, kaj iu instruo, kiu ŝajnas erara aŭ infaneca en multe progresinta epoko, povus esti sufiĉa tiam, kiam ĝi estis diskonigata.”

582. Ĉu oni povas konsideri patrecon kiel mision?

“Sen ia dubo ĝi estas misio; ĝi estas samtempe tre grava devo, kiu, pli ol kiel pensas la homo, implikas lian respondecon por la estonteco. Dio metas la idojn sub protekton de ties gepatroj, por ke ĉi tiuj ilin gvidu sur la vojo de bono; kaj Li plifaciligas la taskon de la gepatroj, havigante al la idoj malfortikan, delikatan organismon, taŭgan por ricevi ĉiajn impresojn; sed iuj gepatroj preferas, kiel pli gravan okupon, flegi la arbojn de sia ĝardeno, por ke ĉi tiuj produktu multe da bonaj fruktoj, ol flegi la karakteron de siaj idoj. Se la idoj falas pro kulpo de siaj gepatroj, ĉi tiuj ricevos do la merititan punon; kaj la suferoj de la idoj, en estonta vivo, refalos sur la gepatrojn, pro tio, ke ĉi tiuj ne faris sian tutan eblon, por ke iliaj filoj iru sur la vojo de bono.”

583. Se iu filo kondutas malbone, spite al la gepatraj konsiloj, ĉu la gepatroj respondas por tio?

“Ne; sed, ju pli malbonaj estas la inklinoj de filo, des pli granda la devo de la gepatroj, kaj des pli alta ties merito, se ili sukcesas lin deturni de la malbona vojo.”

— Se filo estas bona, malgraŭ la senzorgeco kaj malbonaj ekzemploj de siaj gepatroj, ĉu tiuj ĉi ion profitos el tio?

“Dio estas justa.”

584. Kia povas esti la misio de konkeranto, kiu celas nur la kontentigon de sia ambicio, kaj kiu, por trafi sian celon, ne haltas antaŭ iu ajn el la malfeliĉegoj, kiujn li kuntrenas?

“La konkeranto estas plej ofte ilo, kiun Dio uzas por la plenumo de Siaj projektoj, kaj tiuj malfeliĉegoj estas iafoje rimedo por ke iu popolo pli rapide progresu.”

— Tiu, kiu estas ilo por tiuj pasemaj malfeliĉegoj, havas nenion komunan kun la bono, kiu povas de ili rezulti, ĉar li intencis atingi nur tute personan celon; malgraŭ tio, ĉu li profitos el tiu bono?

“Ĉiu estas rekompencata laŭ siaj faroj, laŭ la bono, kiun li volis praktiki, kaj laŭ la honesteco de siaj intencoj.”

La enkarniĝintaj Spiritoj havas okupojn esence proprajn al ilia enkorpa ekzistado. Dum vagado, ekster la materio, tiuj okupoj estas rilataj kun la evoluogrado de la Spiritoj.

Iuj traflugas la mondojn, sin instruas kaj sin preparas por nova enkarniĝo. Aliaj, pli evoluintaj, okupiĝas pri la progreso, direktante la okazojn kaj inspirante favorajn pensojn; ili helpas la geniulojn, kiuj laboras por perfektiĝo de la homaro.

Aliaj enkarniĝas por progresomisio.

Aliaj prenas sub sian protekton individuojn, familiojn, kolektojn, urbojn kaj popolojn, kies gardanĝeloj, protektantaj genioj kaj hejmaj Spiritoj ili estas.

Aliaj, fine, direktas la naturajn fenomenojn, sur kiujn ili rekte influas.

La ordinaraj Spiritoj enmiksiĝas en niajn okupojn kaj amuzojn.

La malpuraj aŭ neperfektaj Spiritoj atendas, en suferoj kaj turmentoj, la momenton, kiam Dio bonvolos havigi al ili la rimedojn por progresi. Se ili faras malbonon, tiel ili kondutas pro kolero kontraŭ bono, kiun ili ankoraŭ ne povas ĝui.

ĈAPITRO XI

LA TRI NATURAJ REGNOJ

1. La mineraloj kaj la vegetaĵoj. - 2 La bestoj kaj la homo. - 3. Metempsikozo.

La mineraloj kaj la vegetaĵoj

585. Kion vi pensas pri la divido de la Naturo en tri regnojn aŭ pli bone, en du klasojn, nome, la organajn kaj la neorganajn estaĵojn? Kelkaj faras el la homa genro kvaran klason. Kiu nome el tiuj klasifikoj estas preferinda?

“Ĉiaj klasifikoj estas bonaj; tio dependas de la vidpunkto. El la materia vidpunkto, ekzistas nur organaj kaj neorganaj estaĵoj; el la morala, estas evidente kvar gradoj.”

Tiuj kvar gradoj havas ja distingiĝajn karakterojn, kvankam iliaj limoj ŝajne konfuziĝas. La inerta materio, kiu konsistigas la mineralan regnon, enhavas nur mekanikan forton; la vegetaĵoj, konsistantaj el inerta materio, estas dotitaj per vivipovo; la bestoj, konsistantaj el inerta materio, dotitaj per vivipovo, havas plie ian instinktan, limigitan intelekton, kaj konscias sian ekzistadon kaj individuecon; la homo, kun ĉio, kio estas trovata en la vegetaĵoj kaj bestoj, superregas ĉiujn ceterajn klasojn per speciala, nedifinita intelekto, kiu havigas al li konscion pri sia estonteco, la percepton de la ekstermateriaj aferoj kaj la konon de Dio.

586. Ĉu la vegetaĵoj konscias sian ekzistadon?

“Ne, la vegetaĵoj ne pensas; ili havas nur la organan vivon.”

587. Ĉu la vegetaĵoj spertas sensacojn? ĉu ili suferas tiam, kiam ili estas stumpigataj?

“Ili ricevas fizikajn impresojn, kiuj efikas sur la materio, sed ili havas neniajn perceptojn; ili do ne spertas dolorsenton.”

588. Ĉu la forto, altiranta la vegetaĵojn unuj al aliaj, estas sendependa de ilia volo?

“Jes, ĉar ili ne pensas. Ĝi estas mekanika forto de la materio, aganta sur la materion kaj al kiu la vegetaĵoj ne povus kontraŭi.”

589. Iuj vegetaĵoj, kiaj, ekzemple, sensitivo kaj dioneo (16) havas movojn, kiuj elmontras grandan sentemecon kaj, en kelkaj okazoj, kvazaŭan volon; la dioneo havas lobojn, kiuj kaptas muŝon, eksidantan sur ĝi por ĉerpi ties sukon; ĝi ŝajne insidas kontraŭ la insekto, kiun ĝi poste mortigas. Ĉu tiuj vegetaĵoj estas dotitaj per pensokapablo? ĉu ili havas ian volon kaj formas apartan klason inter la vegetaĵa kaj la besta regno? ĉu ili estas transiĝa fazo de unu al la dua klaso?

“Ĉio estas transiĝo en la Naturo, ĝuste pro tio, ke ne ekzistas du egalaj aferoj, kvankam ĉiuj kune teniĝas.

La vegetaĵoj ne pensas kaj do ne posedas volon. Nek la ostro, kiu malfermiĝas, nek iu ajn el la zoofitoj estas dotitaj per pensokapablo; en ili estas nur blinda, natura instinkto.”

La homa organismo liveras al ni ekzemplojn pri analogaj movoj sen partopreno de la volo, kiaj estas trovataj ĉe la digestaj kaj cirkuladaj funkcioj; la piloro kuntiriĝas ĉe kontakto de iuj korpoj, kiuj tial ne povas ĝin trapasi. Okazas probable io sama al la sensitivo, kies movoj neniel kondiĉas percepton kaj des malpli volon.

(16) “Dionœa muscipula”, dukotiledona vegetaĵo, ordo de la violacoj, genro drozera, familio de la drozeracoj. - La Trad.

590. Ĉu la vegetaĵoj, kiel la bestoj, ne havas ian instinkton de memkonservado, kiu instigas ilin serĉi tion, kio povas esti al ili utilaj, kaj eviti tion, kio ilin povas malutili?

“La vegetaĵoj havas, se oni tiel povas diri, kvazaŭan instinkton; tio dependas de la amplekso, kiun oni asignas al tiu vorto; sed ĝi estas pure mekanika. Kiam, ĉe la kemiaj laboroj, vi vidas du korpojn kuniĝi, tio fariĝas pro tio, ke ili konvenas unu al la dua, tio estas, ĉar estas inter ili la tiel nomata kombiniĝemo; tion vi ne nomas instinkto.”

591. Ĉu, en la superaj mondoj, la vegetaĵoj estas, kiel la ceteraj individuoj, pli perfektaj?

“Ĉio estas pli perfekta; sed la vegetaĵoj estas ĉiam ankoraŭ vegetaĵoj, kiel la bestoj kaj la homoj ĉiam ankoraŭ bestoj kaj homoj.”

La bestoj kaj la homo

592. Se ni faras komparon inter la homo kaj la bestoj rilate la inteligentecon, ŝajnas malfacile streki iun limon, ĉar iuj bestoj estas, en ĉi tiu rilato, evidente superaj al iuj homoj. Ĉu tiu limlinio povas esti precize desegnita?

“Pri tiu punkto viaj filozofoj ankoraŭ ne akordas; unuj asertas, ke homo estas besto; aliaj, ke besto estas homo; ili ĉiuj malpravas; la homo estas aparta estulo; kiu iafoje tre malaltiĝas aŭ tre altiĝas. Koncerne la fiziologian organizaĵon, la homo estas tia, kiaj la bestoj, kaj malpli bone provizita, ol multaj el ĉi tiuj; la Naturo donis al la bestoj ĉion, kion la homo devas elpensi per sia intelekto, por kontentigi siajn vivbezonojn kaj sian konservadon; lia korpo eldetruiĝas, kiel tiu de la bestoj, estas vere, sed lia Spirito havas destinon, kiun nur li povas kompreni, ĉar nur la homo estas tute libera.

Bedaŭrindaj homoj, vi, kiuj malaltiĝas ĝis sub la bruto!

ĉu vi ne scias distingi vin mem de la bestoj? Distingu la homon per lia kapablo pensi pri Dio.”

593. Ĉu oni povas diri, ke la instinkto?

“Tio estas alia vidpunkto. Estas superstaras ĉe la plimulto de la bestoj kelkajn, agantajn laŭ difinita volo?

kvankam malgranda.”

bestoj agas nur laŭ ja vere, ke instinkto ; sed, ĉu vi ne vidas Tio estas intelekto, Krom laŭ instinkto, oni ne povus ne akcepti, ke la bestoj kondutas ankaŭ laŭ kunordigitaj agoj, elmontrantaj volon en difinita direkto kaj laŭ la cirkonstancoj. Estas do ĉe ili ia intelekto, kies agado estas pli koncentrita sur la rimedojn kontentigi la fiziologiajn bezonojn kaj prizorgi la memkonservadon. Inter ili, estas rimarkata nenia eltrovaĵo, nenia plibonigo: kia ajn estas la arto, kiun ni admiras ĉe iliaj faritaĵoj, tion, kion ili iam faradis, ili ankoraŭ hodiaŭ faras, nek pli bone, nek pli malbone, kaj laŭ konstantaj, senŝanĝaj formoj kaj proporcioj. Birdido, izolita de siaj samspeculoj, konstruas sian neston laŭ la sama modelo de ĉi tiuj, ne ricevinte por tio ian ajn instruon. Se kelkaj bestoj estas iamaniere dreseblaj, tamen ilia intelekta elvolviĝo, ĉiam tenata en malvastaj limoj, naskiĝas el la agado de la homo sur flekseblan naturon, ĉar ili prezentas nenian propramovan progreson; sed tiu elvolviĝo estas ja efemera kaj ekskluzive individua, ĉar, redonite al si mem, besto baldaŭ revenas en la limojn difinitajn de la Naturo.

594. Ĉu la bestoj havas ian lingvon?

“Se vi intencas diri lingvon, konsistantan el silaboj kaj vortoj, ne; sed, rimedon por interkomunikiĝo, jes; ili diras unu al aliaj multe pli da aferoj, ol kiel al vi ŝajnas; tamen ilia lingvo, kiel iliaj ideoj, estas limigita al propraj bezonoj.”

- Kelkaj bestoj estas senvoĉaj: ĉu tiuj, laŭŝajne, ne havas ian lingvon?

“Ili interkompreniĝas per aliaj rimedoj. Ĉu vi, homoj, vin reciproke komunikas nur per la parolo? Kaj kion vi diras pri mutuloj? La bestoj havas interrilatan vivon kaj posedas rimedojn por averti unuj la aliajn kaj por esprimi siajn sensacojn. Ĉu vi kredas, ke fiŝoj ne interkompreniĝas? La homo ne posedas ekskluzivan privilegion de lingvo; tiu de la bestoj estas instinkta kaj limigita en la rondo de iliaj bezonoj kaj ideoj, dum tiu de la homo estas pliperfektigebla kaj taŭga por ĉiuj konceptoj de lia intelekto.”

Efektive, la fiŝoj amase migrantaj, la.hirundoj, obeantaj al sia gvidanto, nepre havas iajn rimedojn por sin reciproke averti, kompreni, akordi. Verŝajne tio fariĝas per pli akra vidpovo, kiu ebligas al ili distingi signojn, kiujn unuj faras al la aliaj; eble, ankaŭ, la akvo estas medio, transsendanta inter ili iujn vibrojn. Ĉiaokaze, estas nekontesteble, ke ili havas rimedojn por interkompreniĝo, same kiel ĉiuj senvoĉaj bestoj, komune laborantaj. Ĉu, laŭ tio, estas mirige, ke la Spiritoj povas komunikiĝi inter si sen helpo de parolo? (282) 595. Ĉu la bestoj havas la liberan volon de siaj agoj?

“La bestoj ne estas nuraj maŝinoj, kiel vi kredas; sed ilia libereco de agado estas limigita al iliaj bezonoj, kaj ne komparebla al tiu de la homo. Ĉar ili multe malsuperas la homon, tial ili ne havas samajn devojn.

Ilia libereco estas limigita al la agoj de l’ materiala vivo.”

596. De kio venas la kapablo de iuj bestoj imiti la homan lingvon, kaj kial tiu kapablo estas trovata prefere ĉe la birdoj ol, ekzemple, ĉe la simioj, kies strukturo havas pli da analogeco kun la homa?

“Speciala strukturo de la voĉorganoj, helpata de la instinkto de imitado; la simioj imitas la gestojn, iuj birdoj imitas la voĉon.”

597. Ĉar la bestoj havas intelekton, kiu ĝuigas al ili kelkan liberecon de agado, ĉu estas en ili ia principo sendependa de la materio?

“Jes, kaj postvivanta la korpon.”

- Ĉu tia principo estas animo simila al la homa?

“Ĝi estas ankaŭ animo, se vi tiel volas ĝin nomi; tio dependas de la signifo, kiun vi atribuas al tiu vorto; sed ĝi estas malsupera al tiu de la homo. Inter la animo de la bestoj kaj tiu de la homo estas distanco tiel granda, kiel inter la homa animo kaj Dio.”

598. Ĉu la animo de la bestoj konservas, post morto, sian individuecon kaj la konscion pri sia memo?

“La individuecon, jes, sed ne la konscion pri sia memo. La intelekta vivo restas en latenta stato.”

599. Ĉu la animo de la bestoj libere elektas la specon, en kiun ĝi prefere enkarniĝu?

“Ne; ĝi ne havas liberan volon.”

600. Ĉar la animo de besto postvivas la korpon, ĉu tial, post la morto, ĝi troviĝas en vagado, kiel la homa?

“Ĝi estas en iaspeca vagado, ĉar ĝi ne troviĝas alligita al iu korpo, sed ĝi ne estas vaganta Spirito.

Vaganta Spirito estas estulo, pensanta kaj aganta laŭ sia propra volo; tiu de la bestoj ne havas saman kapablon; la ĉefa atributo de la Spirito estas la konscio pri si mem.

La Spirito de besto estas, post ties morto, klasigata de la Spiritoj, komisiitaj por tiu afero, kaj estas preskaŭ tuj utiligata; ĝi ne havas libertempon, por interrilati kun aliaj kreitaĵoj.”

601. Ĉu la bestoj sekvas ian evoluoleĝon, kiel la homoj?

“Jes, kaj tial, en la superaj mondoj, kie la homoj estas pli evoluintaj, la bestoj ankaŭ estas tiaj kaj havas pli efikajn rimedojn por interkomunikado; tamen ili estas ĉiam malsuperaj kaj submetataj al la homo; ili estas por ĉi tiu inteligentaj servantoj.”

Tio havas nenion eksterordinaran; ni supozu niajn plej inteligentajn bestojn, kiaj estas hundo, elefanto, ĉevalo, kun strukturo taŭga por manlaboroj; kiom multe ili do povus fari sub la direkto de la homo!

602. Ĉu la bestoj progresas, kiel la homo, per la forto de sia volo aŭ de la cirkonstancoj?LA TRI NATURAJ REGNOJ 289 “Per la forto de la cirkonstancoj; tial ne ekzistas por ili kulpelpago.”

603. Ĉu en la superaj mondoj la bestoj konas Dion?

“Ne; la homo estas por ili ia dio, same kiel pasintatempe la Spiritoj estis dioj por la homoj.”

604. Ĉar la bestoj, eĉ la plej progresintaj en la superaj mondoj, estas ĉiam malsuperaj al la homo, el tio rezultas, ke Dio kreis intelektajn estaĵojn, por eterne destinitajn al malsupereco; ĉu tio ne ŝajnas nekonforma al la unueco de Liaj planoj kaj al la progresado de la kreaĵoj, rimarkata en ĉiu j Liaj verkoj?

“Ĉiuj aferoj sin interĉenas en la Naturo per ligiloj, kiujn vi ankoraŭ ne povas percepti; la aferoj ŝajne plej akre kontrastaj havas kontaktopunktojn, kiujn la homo, en sia nuna stato, neniom komprenas. Li povas ilin duonvidi per peno de sia intelekto; sed nur tiam, kiam lia intelekto havos sian tutan kreskon kaj estos liberigita el ĉiuj antaŭjuĝoj de fiero kaj malklereco, li povos klare vidi la verkon de Dio; dume, liaj malvastaj ideoj ebligas al li vidi la aferojn nur tra mizera, mallarĝa prismo. Sciu, ke Dio ne povas kontraŭi Sin mem, kaj ke en la Naturo ĉiuj aferoj harmonias per ĝeneralaj leĝoj, kiuj neniam sin deturnas de la superega saĝeco de l’ Kreinto.”

- Ĉu do la intelekto estas komuna propreco, punkto de kontakto de la animo de la bestoj kun la homa?

“Jes, sed la bestoj havas intelekton rilate la materialan vivon; ĉe la homo, la intelekto havigas la moralan vivon.”

605. Se oni konsideras ĉiujn punktojn de kontakto de la homo kun la bestoj, ĉu oni do ne povus pensi, ke la homo posedas du animojn: la bestan kaj la spiritan, kaj ke, se li ne havus la spiritan animon, li povus ja vivi, sed kiel besto; alivorte, ke la besto estas kreito simila al la homo, sed ne havanta la spiritan animon? El tio sekvus, ke la noblaj kaj la fiaj instinktoj de la homo estus rezultato de la supereco de unu el tiuj animoj antaŭ la dua, ĉu ne?

“Ne, la homo ne havas du animojn; sed la korpo havas siajn instinktojn, kiuj estas rezultato de la sensaco de l’ organoj. Estas ja en li duobla naturo, nome la besta kaj la spirita; koncerne la korpon, li estas samnatura kiel la bestoj kaj havas ties instinktojn; koncerne la animon, li estas samnatura kiel la Spiritoj.”

- Se estas tiel, ĉu la Spirito devas ne nur seniĝi je siaj propraj neperfektaĵoj, sed ankaŭ kontraŭbatali la influon de l’ materio?

“Jes, ju malpli evoluinta li estas, des pli streĉitaj la ligiloj inter Spirito kaj materio; ĉu vi ne vidas tion?

Ne, la homo ne havas du animojn; la animo estas ĉiam unu sola en ĉiu estulo. La animo de besto kaj tiu de homo estas malsamaj, kaj tial la animo de unu ne povas alligiĝi al korpo kreita por la dua. Sed, kvankam la homo ne havas bestan animon, kiu, pro siaj pasioj, lin defaligas ĝis la nivelo de la bestoj, tamen li havas korpon, kiu lin ofte malaltigas ĝis tiu nivelo, ĉar lia korpo estas dotita per vivoforto, kiu havas instinktojn; sed tiuj instinktoj estas neintelektaj kaj limigas sin al la konservado de la korpo.”

La Spirito, enkarniĝante en homon, alportas al ĉi tiu la intelektan kaj moralan principon, kiu faras lin supera al la bestoj. La du naturoj, ekzistantaj en la homo, havigas al liaj pasioj du malsamajn fontojn: unuj devenas de la instinktoj de la besta naturo; aliaj, de la nepuraĵoj de la Spirito en lin enkarniĝinta kaj pli aŭ malpli simpatianta la krudecon de la bestaj apetitoj. Sin purigante, la Spirito iom post iom forŝovas de si la influon de l’ materio; sub tiu influo, li alpaŝas al bruto; liberigite de ĝi, li altiĝas al sia vera destino.

606. El kio la bestoj ĉerpas la intelektan principon, kiu konsistigas la apartan specon de ilia animo?

“El la universa intelektoelemento.”

- Ĉu la intelekto de la homo kaj tiu de la bestoj fontas do el unu sola principo? “Sen ia dubo, sed ĉe la homo tiu principo ricevis ellaboradon, kiu ĝin altigas super tiu, kiu animas la bruton.”

607. Estas jam dirite, ke, en sia komenco, la animo de homo estas kiel la infano en sia enkorpa vivo, ke ĝia intelekto apenaŭ burĝonas, kaj ke ĝi provas siajn, fortojn por la vivo (190); kie la Spirito pasigas tiun unuan fazon?

“En sinsekvo da ekzistadoj, antaŭantaj la periodon, kiun vi nomas homa periodo.”

- Ŝajnus do, ke la animo estis la intelektoprincipo de la malsuperaj individuoj de la kreitaĵaro.

“Ĉu ni ne diris, ke en la Naturo ĉiuj aferoj sin interligas kaj celas unuecon? Ĝuste en tiuj estaĵoj, el kiuj vi ankoraŭ konas tre malmultajn, la intelektoprincipo estas formata, iom post iom individuiĝas kaj provas siajn fortojn por la vivo, kiel ni diris. Tio estas iamaniere prepara laboro, kiel tiu de ĝermado, laboro, post kiu la intelektoprincipo transformiĝas kaj fariĝas spirito. Tiam komenciĝas por li la homa periodo kaj, kun ĉi tiu, la konscio pri la estonteco, la distingo de bono je malbono, la respondeco por la faroj, same kiel la infanstadion sekvas knabeco, juneco kaj, fine, matureco. Cetere, en tia origino, estas nenio, kio humiligus la homon. Ĉu la grandaj genioj sentos sin humiligitaj pro tio, ke ili iam estis senformaj fetoj en la patrinaj ventroj? Se io devas humiligi la homon, tio estas lia malsupereco ĉe Dio, lia nekapableco sondi la profundon de Liaj projektoj kaj la saĝecon de la leĝoj, al kiuj obeas la harmonio de la universo. Rekonu la grandecon de Dio en tiu mireginda harmonio, kiu faras solidaraj ĉiujn aferojn en la Naturo. Kredi, ke Dio faris ion sen ia celo kaj kreis intelektajn estaĵojn sen ia estonteco, estus blasfemi Lian bonecon, per kiu Li superas ĉiujn Siajn kreaĵojn.”

- Ĉu tiu homa periodo komenciĝas sur nia Tero?

“La Tero ne estas la deirpunkto de la unua homa enkarniĝo; la homa periodo komenciĝas, ordinare, en ankoraŭ malpli altaj mondoj; tamen tio ne estas absoluta regulo, ĉar povas okazi, ke iu Spirito, tuj de post sia veno en la homan periodon, estas preta vivi sur la Tero.

Ĉi tiu okazo ne estas ofta., kaj estus, pli bone, escepto.”

608. Ĉu, post morto, la Spirito de homo konscias siajn ekzistadojn, kiuj antaŭiris tiujn de la homa periodo?

“Ne, ĉar nur kun tiu periodo komenciĝas por li la vivo de Spirito; ja malfacile li memoras siajn unuajn ekzistadojn kiel homo, tute same, kiel homo jam ne memoras siajn fruajn infanjarojn kaj des malpli la tempon, kiun li pasigis en la patrina ventro. Jen, kial la Spiritoj diras, ke ili ne scias, kiel ili komenciĝis.” (78) 609. Ĉu la Spirito, veninte en la homan periodon, ankoraŭ konservas postesignojn de tio, kio li iam estis, tio estas, de la stato, en kiu li troviĝis dum la periodo, kiu povus esti nomata antaŭhoma?

“Tio dependas de la distanco inter la du periodoj kaj de la progreso, kiun li faris. Dum kelkaj generacioj povas troviĝi en li ia pli aŭ malpli profunda postesigno de la primitiva stato, ĉar en la Naturo nenio fariĝas per abrupta transiĝo; ekzistas ĉiam eroj, interligantaj la ekstremaĵojn de la ĉeno de l’ estaĵoj kaj de la okazoj; sed tiuj postesignoj elviŝiĝas kun la evoluado de la libera volo. La unuaj progresoj efektiviĝas malrapide, ĉar volo ilin ankoraŭ ne helpas; ili ĉiam pli rapide kreskas, laŭproporcie, kiel la Spirito pli perfekte konscias pri si mem.”

610. Ĉu do eraris la Spiritoj, asertintaj, ke la homo estas aparta estaĵo en la kreitaĵaro?

“Ne; sed la demando ne estis ankoraŭ profunde studita kaj, krome, estas aferoj, kiuj devas atendi sian oportunan tempon. La homo estas, efektive, aparta estaĵo, ĉar, krom kapabloj, distingantaj de ĉiuj ceteraj estaĵoj, li havas ankaŭ malsaman destinon. La homaro estas la speco de estaĵoj, kiun Dio elektis por enkarniĝo de tiuj, kiuj Lin povas koni.”

Metempsikozo

611. Ĉu la fakto, ke la vivantaj estaĵoj komune originas el la intelektoprincipo, ne estas konfirmo de la doktrino pri metempsikozo?

“Du aĵoj povas havi saman originon kaj poste tute ne simili unu al la dua. Kiu rekonus arbon, kun ĝiaj folioj, floroj kaj fruktoj, en la senforma ĝermo enhavata en la semo, el kiu ĝi elkreskis? De la momento, kiam la intelektoprincipo atingas la gradon necesan al sia aliiĝo je Spirito kaj al sia enveno en la homan periodon, ĝi jam havas nenion komunan kun sia primitiva stato, kaj ĝi estus animo de bestoj tiel same, kiel arbo estus semo.

En homo estas nenio komuna kun besto krom la korpo kaj la pasioj, naskitaj el la influo de l’ korpo kaj el la instinktoj de memkonservado esence propra al la materio.

Oni do ne povas diri, ke tiu homo estas la enkarniĝinta figuro de tiu alia besto, kaj, sekve, la metempsikozo, kiel oni ĝin ordinare konsideras, ne estas vera.”

612. Ĉu la Spirito, iam animinta la korpon de homo, povus enkarniĝi en besto.?

“Li do malprogresus, kaj la Spirito ne malantaŭen paŝas. Rivero ne refluas supren al sia fonto.” (118) 613. Kiel ajn malĝusta estas la ideo ligita al la metempsikozo, ĉu ĝi ne estus rezultato de la intuicia sento pri la pluraj ekzistadoj de la homo?

“Tiu intuicia sento estas trovata en tiu kredo, kiel en multaj aliaj ; sed la homo falsis ĝin, kiel ankaŭ la plimulton de siaj intuiciaj ideoj.”

La metempsikozo estus vera, se oni ĝin rigardus kiel transiĝon de la animo ekde malsupera ĝis supera stato, kie la animo ricevus progresojn, kiuj aliigus ties naturon; sed tiu doktrino estas falsa, koncerne la rektan transmigradon de besto en homon kaj inverse, ĉar tiu kuntrenus la ideon pri malantaŭenirado aŭ kunmiksiĝo; nu, ĉar tia kunmiksiĝo ne povas okazi inter malsamspecaj korpaj estaĵoj, tial sekvas, ke tiuj specoj troviĝas en neidentigeblaj gradoj kaj ke tio sama devas fariĝi pri la Spiritoj ilin animantaj. Se sama Spirito povus ilin alterne animi, el tio do sekvus naturidenteco, kiu ebligus materian reproduktadon. La reenkarniĝado, instruata de la Spiritoj, sin bazas, kontraŭe, sur la supreniranta marŝo de la Naturo kaj sur la progresado de la homo interne de sia speco mem, kio neniom malpliigas lian dignon.

Kio lin malaltigas, tio estas la misuzado, kiun li faras, de la kapabloj, al li donitaj de Dio por lia altiĝo. Kiel ajn la afero estas, la malnoveco kaj la universaleco de la doktrino pri metempsikozo, kiel ankaŭ la eminentaj homoj, kiuj ĝin akceptis, pruvas, ke la principo pri reenkarniĝado havas siajn radikojn en la Naturo mem; tiuj argumentoj ĝin prefere apogas ol kontraŭas.

La deirpunkto de la Spirito estas unu el tiuj demandoj, ligitaj al la origino de la ekzistaĵoj kaj troviĝantaj en la sekreto de Dio. Ne estas donite al la homo koni tiujn demandojn en absoluta maniero; pri tio li povas nur fari supozojn, formuli pli-malpli probablajn sistemojn. Al la Spiritoj mem multege mankas, ke ili konu ĉion; pri tio, kion ili nescias, ili povas ankaŭ eldiri pli aŭ malpli saĝajn opiniojn.

Ne ĉiuj pensas en sama maniero, ekzemple pri la rilatoj inter homo kaj bestoj. Laŭ la opinio de kelkaj, la Spirito atingas la homan periodon nur, post kiam li sin elpreparis kaj ricevis individuecon ĉe la pluraj gradoj de la malsuperaj estaĵoj. Aliaj opinias, ke la Spirito de la homo ĉiam apartenis al la homa raso, ne trapasinte la bestan vicon.

La unua el ĉi tiuj sistemoj havas la meriton, ke ĝi solvas la demandon pri la estonteco de la bestoj, kiuj, tiel, estus la unuaj eroj de la ĉeno el pensokapablaj estaĵoj; la dua estas pli konforma al la homa digno, kaj ni povas ĝin resumi jene.

La pluraj specoj de bestoj ne devenas intelekte unuj de la aliaj pere de progresado; ekzemple, la spirito de ostro ne aliformiĝas sinsekve en tiun de fiŝo, de birdo, de kvarpiedulo kaj de kvarmanulo; ĉiu speco estas, fizike kaj morale, absoluta tipo, kaj ĉiu el ĝiaj individuoj ĉerpas el la universa fonto la kvanton da intelektoprincipo, kiun li bezonas, laŭ la perfekteco de siaj organoj kaj la laboro, kiun li devas plenumi ĉe la naturaj fenomenoj; tiun elĉerpitan kvanton li, ĉe sia morto, redonas al la origina maso. La bestoj de mondoj pli progresintaj ol la nia (vidu § 188) konsistigas ankaŭ malsamajn rasojn, konformajn al la bezonoj de tiuj mondoj kaj al la progresostadio de la homoj, al kiuj ili helpas; sed ili tute ne devenas de la teraj bestoj, el spirita vidpunkto. Same ne estas pri la homo. El fiziologia vidpunkto, li estas evidente ero de la ĉeno de l’ vivantaj estaĵoj; sed el la morala, okazas rompo de kontinueco inter homo kaj besto; la homo posedas propran animon aŭ Spiriton, dian fajreron, kiu havigas al li moralan kaj intelektan kapablojn, mankantajn al la bestoj; troviĝas en li la precipa estaĵo, antaŭekzistanta kaj postvivanta la korpon, kaj ĉiam konservanta sian individuecon. Kiu estas la origino de la Spirito?

kie estas lia deirpunkto? ĉu li ekestas el la intelektoprincipo individuiĝinta? Tio estas mistero, kiun oni vane penus penetri kaj pri kiu, kiel ni jam diris, oni povas nur imagi sistemojn. Kio estas konstanta, kaj kio rezultas samtempe el la rezonado kaj el la eksperimenta praktiko, tio estas la postvivo de la Spirito, la konservo de lia individueco post morto, lia progresokapablo, lia feliĉa aŭ malfeliĉa stato rilata al lia pozicio sur la vojo de bono, kaj ĉiuj moralaj veraĵoj, kiuj estas la konsekvenco de tiu principo. Koncerne la misterajn rilatojn inter homo kaj bestoj, tio, ni ripetas, estas sekreto de Dio, kiel multaj aliaj aferoj, kies nuna kono neniel influus nian progreson kaj pri kiuj estus senutile insisti.

TRIA PARTO

Moralaj Leĝoj

ĈAPITRO I

DIA AŬ NATURA LEĜO

1. Karakteroj de la natura leĝo. – 2. Origino kaj konado de la natura leĝo. – 3. Bono kaj malbono.

– 4. Divido de la natura leĝo.

Karakteroj de la natura leĝo

614. Kion ni komprenu kiel naturan leĝon?

“La natura leĝon estas la leĝo de Dio; ĝi estas la sola vera por la feliĉo de la homo; ĝi indikas al la homo, kion li devas fari aŭ ne fari, kaj li estas malfeliĉa nur tial, ke li sin deturnas de ĝi.”

615. Ĉu la leĝo de Dio estas eterna?

“Ĝi estas eterna kaj senŝanĝa, kiel Dio mem.”

616. Ĉu Dio estus iam ordoninta al la homoj ion, kion Li estus malpermesinta al ili en alia tempo?

“Dio neniam eraras; nur la homoj estas devigataj ŝanĝi siajn leĝojn, ĉar tiuj ĉi estas neperfektaj; sed la leĝoj de Dio estas perfektaj. La harmonio, reganta la materian kaj la moralan mondojn, estas fondita sur la 617. Kiajn aferojn entenas la diaj leĝoj? Ĉu ili koncernas ion, krom la morala konduto?

“Ĉiuj leĝoj de la naturo estas diaj leĝoj, ĉar Dio estas la aŭtoro de ĉiuj aferoj. Klerulo studas la leĝojn pri la materio, virtulo tiujn pri la animo kaj ilin praktikas.”

— Ĉu estas permesite al la homo funde esplori unujn kaj aliajn?

“Jes, sed ne sufiĉas al li unu sola ekzistado.”

Efektive, kiom valoras kelkaj jaroj, por ke la romo ricevu ĉion, kio konsistigas perfektan estulon, eĉ en la okazo, se oni konsideras nur la distancon inter sovaĝulo kaj civilizita homo? La kiel eble plej daŭra ekzistado estas por tio nesufiĉa, kaj des pli nesufiĉa tiam, kiam ĝi estas mallongigita, kiel fariĝas en granda nombro da okazoj.

El la diaj leĝoj iuj reguligas la movadon kaj la interrilatojn de la materio: ili estas la fizikaj leĝoj, kies studado estas aparta afero de l’ scienco. La aliaj koncernas speciale la homon mem, el la vidpunkto de la individuo kaj el tiu de liaj rilatoj kun Dio kaj kun siaj similuloj. Ili enhavas la regulojn pri la enkorpa vivo kaj pri la vivo de l’ animo: ili estas la moralaj leĝoj.

618. Ĉu la diaj leĝoj estas la samaj por ĉiuj mondoj?

“La prudento diras, ke ili devas konformiĝi al la naturo de ĉiu mondo kaj esti proporciaj al la progresostato de la loĝantoj de tiu mondo.”

Origino kaj konado de la natura leĝo

619. Ĉu Dio havigis al ĉiuj homoj rimedojn por koni Lian leĝon?

“Ĉiuj povas koni ĝin, sed ne ĉiuj ĝin komprenas; tiuj, kiuj ĝin plej bone komprenas, estas la virtuloj kaj la homoj, dezirantaj ĝin serĉi; tamen ĉiuj iam ĝin komprenos, ĉar estas necese, ke fariĝu la progreso.”

La justeco de la pluraj enkarniĝoj de la Spirito estas konsekvenco de ĉi tiu principo, ĉar en ĉiu nova ekzistado la intelekto de la homo kreskas kaj pli klare komprenas bonon kaj malbonon. Se la homo devus ĉion sperti en unu sola ekzistado, kia estus la sorto de miloj da estuloj, ĉiutage mortantaj en la bruteco de sovaĝuloj aŭ en la mallumo de neklereco, kondiĉoj tute ne dependantaj de li mem? (171-222) 620. Ĉu la animo, antaŭ ol kuniĝi kun la korpo, komprenas la leĝon de Dio pli bone ol post sia enkarniĝo?

“Ĝi komprenas tiun leĝon laŭ nivelo, kiun ĝi atingis, kaj pri tiu leĝo ĝi konservas intuician memoron post sia kuniĝo kun la korpo; sed la malnoblaj instinktoj de la homo igas ĝin ofte forgesi tiun leĝon.”

621. Kie estas skribita la leĝo de Dio?

“En la konscienco.”

— Ĉar la homo havas en sia konscienco la leĝon de Dio, kial estus do necese ĝin konigi al li?

“Li ĝin forgesis kaj miskomprenis; Dio volis, ke ĝi estu rememorigita al la homo.”

622. Ĉu Dio komisiis iujn homojn por la diskonigado de Lia leĝo?

“Jes, certe; en ĉiuj tempoj homoj ricevis tiun mision.

Ilin estas Superaj Spiritoj, enkarniĝintaj speciale por progresigi la homaron.”

623. Ĉu tiuj, kiuj intencis instrui al la homoj la leĝon de Dio, iafoje ne eraris kaj ilin ofte ne devojigis per falsaj principoj?

“Tiuj, ne inspirataj de Dio kaj, pro ambicio, prenintaj sur sin mision, kiun ili mem ne ricevis, certe deklinis la homojn de la ĝusta vojo; tamen, ĉar ili estis geniuloj, tial inter la eraroj mem, kiujn ili diskonigis, estas iafoje trovataj grandaj veraĵoj.”

624. Kia estas la vera profeto?

“La vera profeto estas virtulo inspirata de Dio. Oni povas ekkoni lin per liaj paroloj kaj agoj. Dio ne uzas 625. Kiu estas la plej perfekta tipo, kiun Dio donis al la homo, kiel ties gvidanton kaj modelon?

“Vidu tiun tipon en Jesuo.”

Jesuo estas por la homo la tipo de l’ morala perfekteco, kiun la surtera homaro povas aspiri. Dio lin prezentas al ni kiel la plej perfektan modelon, kaj la doktrino instruita de la Kristo estas la plej pura esprimo de la dia leĝo, ĉar Jesuo estis animita de la dia spirito kaj estis la plej pura estulo iam ajn aperinta sur la Tero.

Se kelkaj personoj, kiuj arogis al si instrui al la homo la leĝon de Dio, iafoje deturnis sian fraton de l’ bona vojo per falsaj principoj, tio estas signo, ke ili mem sin lasis superpotenci de tro teraj sentoj kaj konfuzis la leĝojn, kiuj regas la kondiĉojn de la vivo de animo, kun tiuj, kiuj regas la vivon de korpo. Pluraj prezentis kiel diajn leĝojn tion, kio estis nur leĝoj homaj, starigitaj por servi al pasioj kaj por estri la homojn.

626. Ĉu la diaj kaj naturaj leĝoj estis konigitaj al la homoj nur de Jesuo? Ĉu, antaŭ ol lia veno, la homoj konis tiujn leĝojn nur per intuicio?

“Ĉu ni jam ne diris, ke tiuj leĝoj estas skribitaj ĉie? Ĉiuj homoj, kiuj meditadis pri saĝo, povis do ilin kompreni kaj instruadi, ekde la plej malproksimaj jarcentoj. Per siaj, kvankam nekompletaj, instruoj, ili preparis la grundon por semado. Ĉar la diaj leĝoj estas skribitaj en la libro de l’ Naturo,tial la homo ĉiam povis ilin koni, kiam li volis ilin serĉi; tial la instruoj, en ili entenataj, estis, en ĉiuj tempoj, proklamataj de virtaj homoj; tial, ankaŭ, oni trovas elementojn de tiuj leĝoj en la morala doktrino de ĉiuj popoloj elirintaj el barbareco, kvankam tiu elementoj estas nekompletaj aŭ falsitaj de neklereco kaj superstiĉemo.

627. Ĉar Jesuo instruis la verajn leĝojn de Dio, por kio do servas la instruado farata de la Spiritoj?

Ĉu ili havas ion pli por instrui al ni?

“La parolo de Jesuo estis ofte alegoria kaj parabola, ĉar li parolis laŭ sia tempo kaj loko. Estas necese hodiaŭ, ke la vero estu komprenebla por ĉiuj. Estas nepre necese klarigi kaj disvolvi tiujn leĝojn, ĉar tre malmulte da homoj ilin komprenas kaj malpli multaj ilin praktikas.

Nia misio estas malfermi la okulojn de la homaro, por konfuzi fierulojn kaj senmaskigi hipokritulojn: tiujn, kiuj afektas virton kaj religiemon, por subkaŝi hontegindaĵojn. La instruado de la Spiritoj devas esti klara kaj nedubasenca, por ke neniu povu preteksti nescion kaj ĉiu povu ĝin konsideri kaj juĝi per sia propra prudento. Ni estas komisiitaj, por prepari la regnon de bono, anoncitan de Jesuo; jen, kial estas necese, ke neniu povu interpreti la leĝon de Dio laŭ la kaprico de siaj pasioj, aŭ falsi la sencon de leĝo, tute farita el amo kaj kompato.”

628. Kial la vero ne ĉiam estis komprenebla por ĉiuj?

“Estas necese, ke ĉiu afero venu siatempe. Vero estas kiel lumo: oni devas al ĝi alkutimiĝi iom post iom, alie ĝi blindigas.

“Neniam, kiel hodiaŭ, Dio permesis al la homo ricevi tiel kompletajn komunikaĵojn. En antikva tempo, kiel vi scias, iuj individuoj posedis tion, kion ili konsideris sanktega scio, el kiu ili faris misterion kontraŭ la tiel rigardataj profanuloj. Vi devas kompreni, laŭ via scio pri la leĝoj rilataj al tiuj fenomenoj, ke tiuj individuoj ricevis nenion pli, ol disajn veraĵojn meze en dubasenca, plej ofte emblema, tuto. Tamen, por studemulo, nenia antikva filozofia sistemo, nenia tradicio aŭ religio estas flanken metinda, ĉar ĉiuj entenas ĝermojn de grandaj veraĵoj; kvankam ĉi tiuj ŝajnas interkontraŭaj, kvankam efektive disŝutitaj inter senbazaj akcesoraĵoj, tamen ili estas facile kunordigeblaj, dank’al la ŝlosilo, kiun Spiritismo donas al ni, por klarigo de sennombraj aferoj; se tiuj aferoj ŝajnas ĝis nun senmotivaj, hodiaŭ ilia realeco estas elpruvita en nerefutebla maniero. Ne flanke lasu do tiajn materialojn, el kiuj vi povas ĉerpi studindajn

Bono kaj malbono

629. Kiun difinon oni povas doni pri moralo?

“Moralo esta la regulo por bona konduto, tio estas la distingo inter bono kaj malbono. Ĝi sin bazas sur observado de la leĝo de Dio. La homo bone kondutas, kiam li ĉion faras kun rigardo al ĉiuj kaj por bono de ĉiuj, ĉar tiam li observas la leĝon de Dio.”

630. Kiel oni povas distingi bonon de malbono?

“Bono estas ĉio konforma al la leĝo de Dio, kaj malbono estas ĉio dekliniĝanta de tiu leĝo. Sekve, fari bonon estas konformiĝi al la leĝo de Dio; fari malbonon estas ĝin malobei.”

631. Ĉu la homo havas rimedojn por distingi mem bonon de malbono?

“Jes, kiam li kredas je Dio kaj deziras scii fari tiun distingon. Dio donis al la homo intelekton por tio.”

632. Ĉu la homo, kiu estas erarema, ne povas erari ĉe la taksado de bono kaj malbono, kaj kredi, ke li faras bonon tiam, kiam li praktikas malbonon?

“Jesuo diris: vidu, kion vi volus,ke oni faru, aŭ ne faru, al vi: ĉio estas entenata en ĉi tiu principo. Laŭ ĉi tiu veraĵo, vi ne eraros.”

633. La regulo pri bono kaj malbono, kiu povus esti nomata regulo pri reciproko aŭ solidareco, ne povas esti aplikata al la persona konduto de la homo rilate sin mem. Ĉu la homo trovas en la natura leĝo regulon pri tiu konduto kaj fidindan gvidilon?

“Kiam vi manĝas tromulte, tiam vi ekfartas malbone. Nu: Dio havigas al vi rimedon, por mezuri viajn bezonojn. Kiam vi superpaŝas tiun mezuron, vi estos punita. Same okazas rilate ĉion ceteran. La natura leĝo fiksas la limon de la homaj bezonoj; ĉiam, kiam homo transpaŝas tiun limon, li estas punata per sufero. Se la homo aŭdus, pri ĉiuj aferoj, tiuj voĉon dirantan al li sufiĉe!, li evitus la plimulton de siaj suferoj, pro kiuj li kulpigas la Naturon.”

634. Kial malbono troviĝas en la naturo de la aferoj? Mi parolas pri la morala malbono. Ĉu Dio ne povus esti kreinta la homaron en pli bonaj kondiĉoj?

“Ni jam tion diris al vi: la Spiritoj estas kreitaj simplaj kaj sensciaj (115). Dio lasas al la homo elekti sian vojon; des pli malbone por la homo, se ĉiu tiu ekpaŝas la malbonan: lia migrado estos pli longa. Se ne ekzistus montoj, la homo ne komprenus, ke oni povas supreniri kaj malsupreniri; kaj, se ne estus rokoj, li ne komprenus la ekziston de mamolaj korpoj. Estas nepre necese, ke la Spirito ekhavu sperton, kaj por tio li devas koni bonon kaj malbonon: jen la celo de l’ kuniĝo de Spirito kun korpo.” (119) 635. La diversaj sociaj pozicioj kreas novajn bezonojn, kiuj ne estas samaj por ĉiuj homoj. Ĉu do la natura leĝo ŝajnus ne esti unuforma regulo?

“Tiuj diversaj pozicioj troviĝas en la Naturo kaj harmonie konformiĝas al la leĝo de progreso. Tio ne nuligas la unuecon de l’ natura leĝo, kiu estas aplikebla al ĉio.”

La kondiĉoj de ekzistado de la homo diversas laŭ tempo kaj loko; el tio rezultas diversaj bezonoj kaj sociaj pozicioj, konformaj al tiuj bezonoj. Ĉar tiu malsameco troviĝas sur la kampo de ĉiuj aferoj, ĝi tial obeas la leĝon de Dio, kaj tiu leĝo estas ĉiam ankoraŭ unu sola,laŭ sia principo. Koncernas la prudenton distingi la realajn je la fiktivaj aŭ konvenciaj bezonoj. 636. Ĉu bono kaj malbono estas absolutaj por ĉiuj homoj?

“La leĝo de Dio estas unusama por ĉiuj; sed malbono dependas precipe de la volo, kiun oni sentas ĝin fari. Bono estas ĉiam bono, kaj malbono estas ĉiam malbono, kia ajn estas la pozicio de la homo; la diferenco kuŝas sur la grado da respondeco.”

637. Ĉu sovaĝulo, cedanta al sia instinkto manĝi “Mi diris, ke malbono dependas de volo; nu, la homo estas des pli kulpa, ju pli li scias, kion li faras.”

La cirkonstancoj aljuĝas al bono kaj malbono relativan gravecon. La homo faras erarojn, kiuj, pro tio, ke ili rezultas de la pozicio, kien la socio lin lokis, ne estas malpli riproĉindaj; sed lia respondeco estas proporcia al la rimedoj, je kiuj li disponas, por kompreni bonon kaj malbonon.

Tial, instruita homo, kiu faras simplan maljustaĵon, estas pli kulpa, en la okuloj de Dio, ol neklera sovaĝulo, sin donanta al siaj instinktoj.

638. Malbono ŝajnas kelkafoje rezultado de la forto de la cirkonstancoj. Tia estas, ekzemple, ĉe iuj okazoj, la bezono detrui, eĉ niajn similulojn. Ĉu oni povas diri, eĉ tiam, ke oni dekliniĝis de la leĝo de Dio?

“Kvankam bezona, tio tamen estas ĉiam ankoraŭ malbono; sed tiu bezono malaperas laŭ tio, kiel la animo puriĝas, pasante de unu ekzistado en alian; kaj tiam la homo estas pli kulpa, kiam li ĝin faras, ĉar li ĝin pli bone komprenas.”

639. Ĉu malbono, kiun ni faras, ne rezultas ofte de la pozicio, en kiun metis nin aliaj homoj? En ĉi tiu okazo, kiuj estas plej kulpaj?

“Malbono falas sur tiun, kiu ĝin kaŭzis. Tiel, la homo, kondukita en malbonon pro la pozicio, al kiu lin trenis liaj similuloj, estas malpli kulpa, ol la kaŭzintoj de tiu pozicio; ĉar ĉiu ricevos punon ne nur pro la malbono, kiun li faris mem, sed ankaŭ pro la malbono, kiun li instigis aliajn fari.”

640. Ĉu tiu, kiu ne faras malbonon, sed kiu profitas el la malbono praktikita de alia, estas egale kulpa?

“Li estas tiel kulpa, kiel se li ĝin farus; profiti el malbono estas kiel partopreni en ĝi. Eble li ŝanĝis sian decidon ĉe la faro; sed, se li, ĝin trovinte plenumita, ĝin uzas, li do ĝin aprobas; kaj li ĝin estus praktikinta, se li povus aŭ se li kuraĝus.”

641. Ĉu la deziro je malbono estas tiel riproĉinda kiel la malbono mem?

“Tio dependas; estas virto volonte rezisti kontraŭ malbono, kiun oni deziras fari, precipe tiam, kiam oni havis eblon kontentigi tiun deziron; se nur okazo mankas, oni estas tute same kulpa.”

642. Ĉu estas sufiĉe, ke ni ne faras malbonon, por ke ni plaĉu al Dio kaj antaŭcertigu nian estontan pozicion?

“Ne; gravas fari bonon en la limoj de siaj fortoj; ĉar la homo respondos por ĉiu malbono elveninta el la bono, kiun li ne faris.”

643. Ĉu estas personoj, kiuj, pro sia pozicio, ne havas eblon fari bonon?

“Estas neniu, kiu ne povas fari bonon; nur egoisto neniam trovas okazon por tio. Sufiĉas, ke oni rilatas kun aliaj homoj por trovi momentojn fari bonon, kaj ĉiu tago de la vivo donas eblon por tia gesto al iu ajn, ne blindigita de egoismo; ĉar fari bonon ne estas nur esti kompatema, sed ankaŭ esti utila, laŭ la mezuro de siaj fortoj, ĉiufoje, kiam helpo povas esti necesa.”

644. Ĉu la medio, kie iuj homoj troviĝas, ne estas por ili ĉefa kaŭzo de multaj malvirtoj kaj krimoj?

“Jes, sed tio estas ankoraŭ provo, kiun la Spirito mem elektis dum sia libera stato; li volis elmeti sin al la tento, por ekhavi la meriton el la kontraŭstaro.”

645. Kiam la homo iamaniere troviĝas en atmosfero de malvirto, ĉu la malbono ne estas ia preskaŭ nekontraŭebla forlogiĝo?

“Forlogiĝo, jes; nekontraŭebla, ne; ĉar, meze en tia malvirta atmosfero, vi iafoje trovas grandajn virtulojn.

Tiuj estas Spiritoj, kiuj havis forton kontraŭstari kaj kiuj, samtempe, ricevis la mision fari bonan influon sur siajn similulojn.”

646. Ĉu la merito de bono farita dependas de iaj kondiĉoj; aŭ alivorte, ĉu la merito, rezultanta el la farado “La merito de bono kuŝas sur la malfacileco de ties farado; neniom da merito estas en tio, ke oni ĝin faras sen ia peno, tiam, kiam ĝi neniom kostas. Dio pli estimas malriĉulon, kiu dividas kun alia sian solan pecon da pano, ol riĉulon, kiu donas nur el sia abundo. Tiel parolis Jesuo pri la kodranto de l’ vidvino.” (17)

Divido de la natura leĝo

647. Ĉu la tuta leĝo de Dio estas entenata en la maksimo pri amo al la proksimulo, instruita de Jesuo?

“Certe, tiu maksimo enhavas ĉiajn reciprokajn devojn de la homoj; sed estas necese montri al ĉi tiuj ĝian aplikadon, alie ili ĝin flanke lasos, kiel ili faras hodiaŭ; cetere, la natura leĝo ampleksas ĉiajn cirkonstancojn de la vivo, kaj tiu maksimo estas nur parto de tiu leĝo.

La homoj bezonas klare difinitajn regulojn; la ĝeneralaj kaj tre malprecizaj instruoj malfermas tro da pordoj al interpretado.”

648. Kion vi pensas pri la divido de la natura leĝo en dek partojn, kiuj entenus la leĝojn de adorado, laborado, reproduktado, memkonservado, detruado, socio, progreso, egaleco, libereco, fine tiun de justeco, amo kaj karitato?

“Tiu divido de la leĝo de Dio en dek partojn estas tiu de Moseo, kaj povas enteni ĉiajn cirkonstancoj de la vivo, kio estas esenca; vi povas do ĝin alpreni, kvankam ĝi pro tio estas neniel absoluta, kiaj ankaŭ ne estas iaj ajn klasifikoj; klasifikoj dependas de vidpunkto, el kiu la aferoj estas konsiderataj. La lasta leĝo estas la plej grava; laŭ neniu alia la homo povas pli rapide antaŭeniri en sia spirita vivo, ĉar ĝi resumas ĉiujn ceterajn.”

__________

(17) Marko, ĉap. 12, par. 42-44. – La Trad.

ĈAPITRO II

I – LEĜO DE ADORADO

1. Celo de la adorado. – 2. Ekstera adorado. – 3. Kontempla vivo. – 4. La preĝo. – 5. Politeismo – 6. Oferoj.

Celo de la adorado

649. En kio konsistas adorado?

“En altigo de la penso al Dio. Per ĝi ni proksimigas al Li nian animon.”

650. Ĉu adorado rezultas de kunnaskita sento aŭ de instruado?

“Ĝi estas kunnaskita sento, kia la sento je Dio. La konscio pri sia propra malforteco devigas la homon kliniĝi antaŭ Tiu, kiu lin povas protekti.”

651. Ĉu ekzistis iam popoloj sen ia sento je adorado?

“Ne, ĉar neniam ekzistis popoloj el ateistoj. Ĉiuj komprenas, ke ilin superstaras Plejalta Estulo.”

652. Ĉu oni povas konsideri adoradon kiel venintan el la natura leĝo?

“Ĝi troviĝas en la natura leĝo, ĉar ĝi rezultas el sento kunnaskita kun la homo; tial, ĝi estas trovata ĉe

Ekstera adorado

653. Ĉu adorado postulas eksterajn manifestiĝojn?

“Vera adorado estas en la koro. Ĉe ĉiuj viaj faroj, neniam forgesu, ke Majstro vin rigardas.”

— Ĉu la ekstera adorado estas utila?

“Jes, se ĝi ne estas nura ŝajnigaĵo. Estas ĉiam utile doni bonan ekzemplon; sed tiuj, kiuj tion faras nur pro afekto kaj memamo, kaj kies konduto estas tute kontraŭa al ties ŝajna pieco, donas pli malbonan ol bonan ekzemplon, kaj faras pli da malbono, ol kiel ili pensas.”

654. Ĉu Dio konsentas ian preferon al tiuj, kiuj Lin adoras en iu difinita maniero?

“Dio preferas tiujn, kiuj Lin adoras el la fundo de sia koro, sincere, farante bonon kaj evitante malbonon, ol tiujn, kiuj kredas, ke ili Lin honoras per ceremonioj, cetere ne farantaj ilin pli bonaj por siaj similuloj.

“Ĉiuj homoj estas fratoj kaj filoj de Dio; Li vokas al Si ĉiujn, kiuj sekvas Liajn leĝojn, kia ajn estas la maniero, en kiu ili esprimas tiujn leĝojn.

“Kiu nur parade elmontras piecon, tiu estas hipokritulo; tiu, kies adorado estas nur afektaĵo kaj kontraŭas ties konduton, donas malbonan ekzemplon.

“Kiu sin malkaŝe deklaras kristano, sed kiu estas fiera, enviema kaj ĵaluzema, kruda kaj malpardonema kontraŭ aliulo, aŭ ambicia je ĉimondaj havaĵoj, mi diras al vi, tiu havas religion sur siaj lipoj, ne en la koro; Dio, ĉion vidanta, diras: tiu, kiu konas la veron, estas centoble pli kulpa pro la malbono, kiun li faras, ol malklera sovaĝulo de dezerto, kaj laŭ tio li estos traktita en la tago de juĝado. Se preterpasanta blindulo vin renversas, vi lin senkulpigas; sed, se tion faras homo perfekte vidanta, vi plendas, kaj vi pravas.

“Ne demandu do, ĉu iu maniero de adorado konvenas pli ol alia, ĉar tio estus kiel demandi, ĉu plaĉas al Dio, ke li estas adorata en iu lingvo, prefere ol en alia. Mi ankoraŭfoje diras al vi: kantoj venas al Dio, se nur ili transpasas la pordon de koro.”

655. Ĉu estas riproĉinde praktiki religion, kiun oni ne kredas el la fundo de sia animo, kiam oni tion faras pro homa respekto kaj por ne skandali tiujn, kiuj pensas en alia maniero?

“La intenco, rilate al ĉi tiu, kiel al aliaj aferoj, estas regulo. Kiu celas nur respekti la aliulajn kredojn, tiu ne agas malbone; li kondutas pli bone, ol tiu, kiu ilin ridindigas, ĉar al ĉi tiu mankus karitato; sed, kiu praktikas religion pro intereso aŭ ambicio, tiu estas malŝatinda en la okuloj de Dio kaj de la homoj. Ne povas plaĉi al Dio homoj, kiuj ŝajnigas humiligon antaŭ Li, nur por voki al si la aprobon de la socio.”

— Ĉu la kune farata preĝo estas preferinda ol la individua?

“La homoj, kunvenintaj per samaj pensoj kaj sentoj, havas pli da forto, por voki al si la bonajn Spiritojn.

Same okazas tiam, kiam ili kolektiĝas, por adori Dion.

Sed pro tio ne kredu, ke la individua adorado estas malpli valora, ĉar ĉiu povas adori Dion pensante pri Li.”

Kontempla vivo

657. Ĉu la homoj, sin donantaj al kontempla vivo, farante nenian malbonon kaj pensante nur pri Dio, havas ian meriton en Liaj okuloj?

“Ne; ĉar se ili ne faras malbonon, ili bonon ankaŭ ne faras, kaj do ili estas senutilaj; krom tio, ne fari bonon estas ja malbono. Dio volas, ke oni pensu pri Li, sed ne volas, ke oni pensu nur pri Li, ĉar Li ordonis al la homo taskojn, kiujn ĉi tiu devas nepre plenumi. Kiu konsumiĝas en meditado kaj kontemplado, tiu nenion faras meritan en la okuloj de Dio, ĉar ties vivo estas tute persona kaj senutila al la homaro; Dio postulos de li respondecan kalkulon pri la bonon, kiun la sentaŭgulo

La preĝo

658. Ĉu la preĝo plaĉas al Dio?

“Preĝo ĉiam plaĉas al Dio, kiam diktata de la koro, ĉar, por Li, intenco estas ĉio, kaj la preĝo elkora estas preferinda al la preĝo legata, kiel ajn bela ĉi tiu estas, kiam ĉi tiun oni legas pli per la lipoj ol per la penso.

Preĝo plaĉas al Dio, kiam farata kun fido, fervoro kaj sincereco; sed ne kredu, ke Dio estas tuŝata de homo vanta, fiera kaj egoista, escepte se ties preĝo esprimas sinceran penton kaj veran humiliĝon.”

659. Kio estas la ĝenerala karaktero de la preĝo?

“Preĝo estas ago de adorado. Preĝi al Dio estas pensi pri Li, estas alproksimiĝi al Li, estas komunikiĝi kun Li.

Per la preĝo la homo povas proponi al si tri aferojn: laŭdi, peti, danki.”

660. Ĉu la preĝo plibonigas la homon?

“Jes, ĉar tiu, kiu preĝas kun fervoro kaj fido, estas pli forta kontraŭ la tentoj de la malbono, kaj Dio sendas al li bonajn Spiritojn, kiuj lin helpu. Tiu estas helpo neniam rifuzita, kiam petata sincere.”

— Kiel klarigi, ke iuj personoj, multe preĝantaj, estas, malgraŭ tio, malicaj, enviemaj, koleremaj, malbonvolemaj, malindulgemaj kaj eĉ, iafoje, malvirtaj?

“Plej grave ne estas multe preĝadi, sed bone preĝi.

Tiuj personoj kredas, ke la tuta merito kuŝas sur la multeco de la preĝoj, kaj tamen ili ignoras siajn proprajn riproĉindaĵojn. Por tiuj, la preĝo esta ia okupo, ia tempopasigilo, sed ne memstudado. Ne la rimedo estas senefika, sed la maniero, kiel ĝi estas aplikata.”

661. Ĉu ni povas profite peti de Dio pardonon pri niaj eraroj?

“Dio scias distingi bonon de malbono: preĝo ne kaŝas erarojn. Kiu petas Dion pardoni liajn erarojn, tiu estos pardonita, se nur li ŝanĝas sian konduton. La bonaj faroj estas la plej bona el la preĝoj, ĉar faroj valoras pli ol vortoj.”

662. Ĉu oni povas utile preĝi por alia persono?

“La Spirito de preĝanto estas instigita de la volo fari bonon. Per la preĝo li altiras al si bonajn Spiritojn, kiuj kunhelpas por la bono, kiun li volas fari.”

Ni havas en ni mem, per la penso kaj volo, agopovon, kiu etendiĝas multe trans la limojn de nia korpa sfero. Preĝo por alia persono estas ago de tiu volo. Se ĝi estas varma kaj sincera, ĝi povas alvoki bonajn Spiritojn por kunhelpo, por ke ĉi tiuj inspiru bonajn pensojn al tiu, por kiu oni preĝas, kaj donu al tiu la korpan kaj animan forton, kiun li bezonas. Sed, ankoraŭ en ĉi tiu okazo, la preĝo elkora estas ĉio; tiu, kiun eldiras nur lipoj, estas parolo en dezerto.

663. Ĉu la preĝoj, kiujn ni faras por ni mem, povas ŝanĝi la naturon de niaj provoj kaj deklini ties iradon?

“Viaj provoj kuŝas sur la manoj de Dio, kaj kelkaj devas esti elplenumitaj ĝis la fino; sed Dio ĉiam konsideras vian rezignacion. La preĝo altiras al vi bonajn Spiritojn, kiuj havigas al vi forton, por kuraĝe elteni viajn provojn, kaj tial la provoj ŝajnas al vi pli mildaj.

Kiel ni diris, preĝo neniam estas senutila, kiam bone farata, ĉar ĝi havigas forton, kaj tio estas jam granda rezultato. “Dion fidu, sed senfare ne sidu”: vi ja tion scias. Cetere, Dio ne povas ŝanĝi la ordon de la universo laŭ ĉies bontrovo, ĉar tio, kio estas granda malbono, el via mallarĝa vidpunkto kaj el tiu de via efemera vivo, estas ofte granda bono en tiu ĝenerala ordo; kaj, plie, kiom da malbonoj la homo mem kaŭzas al si, pro sia neantaŭzorgemo aŭ siaj eraroj! Li estas punata pro sia propra peko. Tamen la justaj petoj estas elaŭdataj pli ofte, ol kiel vi pensas; vi kredas, ke Dio ne aŭdis vin, ĉar Li ne konsentis al vi miraklon, kaj tamen Li vin helpas per rimedoj tiel naturaj, ke tiuj ŝajnas al vi hazardaĵo aŭ efiko de la forto de l’ cirkonstancoj; ofte, ankaŭ, Li inspiras al vi la penson necesan, por ke vi 664. Ĉu estas utile preĝi por la mortintoj kaj por la suferantaj Spiritoj? En ĉi tiu okazo, kiel niaj preĝoj povas mildigi al ili la dolorojn kaj malplidaŭrigi ilian suferon? Ĉu niaj preĝoj kapablas fleksi la justecon de Dio?

“Preĝo ne povas havi kiel efikon ŝanĝi la planojn de Dio; sed la animo, por kiu oni preĝas, sentas sin, pro tio, malpli ŝarĝita, ĉar nia preĝo estas atesto de intereso kaj ĉar la malfeliĉulo sin ĉiam sentas senpezigita, kiam li trovas helpemajn animojn, kiuj kompatas liajn dolorojn. Krom tio, oni per la preĝo admonas tiun animon al pento kaj al la deziro fari la necesajn paŝojn por esti feliĉa; jen, kiel oni povas malplidaŭrigi ĝiajn suferojn, se ĝi, siavice, kunhelpas per sia volonteco. Tiu deziro je pliboniĝo, stimulita de la preĝo, altiras al la suferanta animo pli bonajn Spiritojn, kiuj venas ĝin lumigi, ĝin konsoli kaj en ĝi burĝonigi esperon. Jesuo preĝadis por la devojiĝintaj ŝafoj; per tio li montris, ke vi estus kulpaj, se vi ne same farus por tiuj, kiuj plej bezonas preĝon.”

665. Kion pensi pri la opinio, malakceptanta preĝon por mortintoj, pro tio, ke ĝi ne estas ordonita de la Evangelio?

“La Kristo diris al la homoj: Amu vin unuj la aliajn.

Ĉi tiu rekomendo neprigas la uzon de ĉiaj eblaj rimedoj por atesto de korinklino, kvankam ĝi ne detale diras, kiel tiu celo estos atingita. Se estas vero, ke nenio povas malebligi la Kreinton juĝi laŭ justeco, kies modelo Li estas, ĉiujn agojn de la Spirito, ne estas ankaŭ malpli vere, ke la preĝo, kiun vi direktas al Li, por la Spirito, al kiu via koro inklinas, estas, por tiu Spirito, pruvo de via memoro; kaj tiu memoro certe kunhelpas, por mildigi al li la suferojn kaj por lin konsoli. De la momento, kiam la Spirito elvidigas eĉ la plej malgrandan penton, sed nur tiam, li estos helpata; sed oni neniam lasas lin nescii, ke simpatia animo okupiĝis pri li, kaj oni restigas ĉe li la dolĉan penson, ke tiu interhelpo estis al li utila.

Tio nepre naskas en li senton de danko kaj amo por la persono, kiu donis al li tiun ateston de koralligiteco aŭ de kompato; sekve, ekkreskas inter ili la amo, kiun la Kristo rekomendis al la homoj; ambaŭ do obeis la leĝon de amo kaj interligiĝo de ĉiuj estuloj, dian leĝon, kiu nepre alportos unuecon, leĝon, kiu estas celo kaj gvidilo de la Spirito.” ( ∗ ) 666. Ĉu oni povas preĝi al la Spiritoj?

“Oni povas preĝi al la bonaj Spiritoj, kiel al perantoj de Dio kaj plenumantoj de Lia volo; sed la povo de la Spiritoj rilatas kun ilia rango kaj ĉiam dependas de l’ Sinjoro de ĉiuj ekzistaĵoj; sen Lia permeso nenio fariĝas; tial, la preĝoj, direktataj al tiuj Spiritoj, efikas nur tiam, kiam bonvole akceptitaj de Dio.”

Politeismo

667. Kial politeismo, kvankam falsa, estas unu el la plej malnovaj kaj disvastigitaj kredoj?

“La penso pri unu sola Dio, ĉe la homo, povus rezulti nur el la elvolviĝo de ties ideoj. Nekapabla, en sia neklereco, koncepti nematerian estulon, sen ia difinita formo, agantan sur la materion, la homo aljuĝis al tiu estulo atributojn de la korpa naturo, tio estas, formon kaj figuron; kaj de tiam, el ĉio, kio, en liaj okuloj, superis la amplekson de la ordinara intelekto, li faris dion. Ĉio, kion li ne komprenis, ne povus ne esti faritaĵo de ia supernatura potenco; kaj de tiu supozo ĝis la kredo je tiom da potencoj, kiom da efikoj observataj, estis distanco de unu paŝo. Sed, en ĉiuj tempoj, klarvidaj homoj komprenis le neeblecon de tia multego da potencoj en la regado de l’ mondo, sen ia supera direktanto, kaj tial ili leviĝis super la vulgarularon ĝis la penso pri unu sola Dio.”

(∗) Respondo donita de la Spirito de M. Monot, protestanta pastro en Parizo, mortinta en Aprilo 1856. La antaŭan respondon, n. 664, donis la Spirito de Skta Ludoviko

668. Ĉar spiritismaj fenomenoj ĉiam okazadis, ekde la plej malproksima antikveco, kaj estis konataj ekde la unuaj aĝoj de la mondo, ĉu ili tial ne povus doni lokon al la kredo je plureco de dioj?

“Sendube, ĉar, se la homo nomadis dio ĉion superhoman, la Spiritoj estis do, en iliaj okuloj, dioj, kaj tial, kiam iu homo distingiĝis inter ĉiuj ceteraj pro siaj faroj, pro sia genio aŭ por ia kaŝita povo, nekomprenebla por la vulgarularo, oni faradis lin dio kaj lin kultadis post lia morto.” (603) La vorto dio havis, inter la antikvuloj, tre ampleksan signifon; ĝi ne estis, kiel nun, personigo de l’ Sinjoro de la Naturo, sed ĝenerala kvalifiko, donata al ĉiu estulo, staranta ekster la kondiĉoj de la homaro; nu, ĉar la spiritismaj manifestiĝoj konigis al la antikvaj homoj la ekzistadon de senkorpaj estuloj, agantaj kiel potenco de l’ Naturo, tial la homoj nomis tiujn estulojn dioj, kiel ni tiujn nomas Spiritoj; tio estas nura demando pri vortoj, kun tiu diferenco, ke, en sia neklereco, intence tenata de la interesatoj en ĝi, ili starigis al la “dioj” multprofitajn templojn kaj altarojn; el nia vidpunkto, tiuj estuloj estas nuraj kreitoj kiel ni, pli aŭ malpli perfektaj, jam seniĝintaj je sia tera envolvaĵo. Se ni zorge studos la plurajn atributojn de la paganaj dioj, ni facile rekonos en ili ĉiujn atributojn de niaj Spiritoj sur ĉiuj ŝtupoj de la spirita hierarkio, ilian fizikan staton en la superaj mondoj, ĉiujn proprecojn de la perispirito kaj la rolon, kiun ili ludas en la surteraj aferoj.

Veninte, por lumigi la mondon per sia dia lumo, la Kristanismo ne povis tamen detrui ion, kio troviĝas en la Naturo, sed igis ree tributi adoradon al la Estulo, al kiu adorado estas ja ŝuldata. Rilate la Spiritojn, la memoro pri ili daŭradis sub diversaj nomoj, laŭ la popoloj; iliaj manifestiĝoj, kiuj neniam ĉesis, estis interpretataj en diversaj manieroj kaj ofte ekspluatataj sub mistero; dum la religio vidis en iliaj manifestiĝoj miraklajn fenomenojn, la nekredemuloj vidis nur ĵonglaĵojn. Hodiaŭ, dank’ al pli serioza, klare farata studado, Spiritismo, seniĝinte je superstiĉaj ideoj, ĝin nebuligintaj dum jarcentoj, malkaŝas al ni unu el la plej grandaj kaj plej majestaj principoj de la naturo.

Oferoj

669. La praktikado de la homaj oferoj havis sian originon en la plej antikvaj tempoj. Kiel la homo povis esti kondukita al la kredo, ke tiaj faroj plaĉus al Dio?

“Unue, pro tio, ke li ne komprenis Dion kiel fonton de boneco; ĉe la primitivaj popoloj la materio superregadis la Spiriton; ili sin tute fordonadis al la instinktoj de la bruto kaj estis ordinare kruelaj, ĉar en ili la morala sento ankoraŭ ne elvolviĝis. Due, pro tio, ke la primitiva homo devis nature kredi, ke animita kreitaĵo multe pli valoras, en la okuloj de Dio, ol materia korpo. Jen tio, kio igis lin oferbuĉi unue bestojn kaj poste homojn, ĉar, laŭ lia falsa kredo, la premio el la ofero estus proporcia al la graveco de l’ oferaĵo. En la materiala vivo, tia, kiel vi plejparte ĝin praktikas, se vi faras donacon al iu persono, vi ĉiam elektas ion des pli valoran, ju pli altaj la amikeco kaj la estimo, kiujn vi volas atesti. Ion saman eble sentis tiuj nekleraj homoj rilate al Dio.”

— Ĉu la oferoj de bestoj okazis do pli frue ol la homaj?

“Sen ia dubo.”

— Laŭ ĉi tiu klarigo, ĉu la homaj oferoj ne originis el sento de krueleco?

“Ne, sed el falsa ideo, ke ili plaĉus al Dio. Vidu la historion pri Abraham (18) . Kun la kreskado de l’ tempo, la homoj trouzadis tian konduton, mortigante siajn militkaptitojn kaj eĉ apartajn malamikojn. Cetere, Dio neniam postulis oferojn, ĉu de bestoj aŭ de homoj; Li ne povas ricevi honoron el la senutila detruo de Lia propra kreaĵo.”

670. Ĉu la homaj oferoj, farataj kun pia intenco, povas iamaniere plaĉi al Dio?

“Ne, neniam; sed Dio juĝas la intencon. La homoj, pro sia nescieco, eble kredis, ke ili agas laŭdinde,

(18) Genezo, æap. 22 – La Trad

. ofermortigante unu el siaj similuloj; tiam Dio konsideris nur la penson, ne la fakton. Pliboniĝante, la homoj devis fine kompreni sian eraron kaj malaprobi tiajn oferojn, kiujn klarvidaj Spiritoj ne povis konsenti; mi diras “klarvidaj”, ĉar la Spiritoj estis ĝis tiam envolvitaj en la materia vualo; sed, per sia libera juĝo, ili povis duonvidi sian originon kaj sian celon, kaj multaj jam komprenis, per intuicio, la malbonon, kiun ili faradis; tamen ili ne ĉesis ĝin fari, por kontentigi siajn pasiojn.”

671. Kion ni pensu pri la militoj nomataj sanktaj?

Ĉu la sento, kiu igas la fanatikajn popolojn, kun la intenco plaĉi al Dio, kiel eble eksterni alikredanojn, laŭŝajne havis tian saman originon, kian la sento, ilin iam instiginta oferi siajn similulojn?

“Ili estas instigataj de malbonaj Spiritoj, kaj, farante militon kontraŭ siaj fratoj, ili kontraŭas la volon de Dio, kiu ordonis, ke oni amu sian similulon kiel sin mem.

Se ĉiuj religioj, aŭ plibone, se ĉiuj popoloj adoras la saman Dion, kiel ajn ĉi tiu estas nomata, kial oni faru eksterman militon kontraŭ alireligianoj aŭ kontraŭ tiuj, kiuj ankoraŭ ne atingis la evoluostadion de la kleraj popoloj? Estas pardonindaj la popoloj, ne kredantaj la parolon de tiu, kiun la Spirito de Dio animis, de tiu sendita de Dio mem, precipe pro tio, ke ili ne vidis nek ĉeestis lian farojn; kiel do vi volas, ke ili kredu ian parolon de paco, se vi iras ĝin prediki al ili kun armilo en la mano? Estas devo klarvidigi tiujn popolojn kaj klopodi, por ke ili konu la doktrinon de la Disendito per persvado kaj mildeco, ne perforte kaj verŝante ies sangon.

Vi plejparte ne kredas niajn komunikojn kun iuj mortemuloj; kial vi volas, ke fremduloj kredu vin, fidante vian parolon, kiam viaj agoj malkonfirmas la doktrinon, kiun vi predikas?”

672. Ĉu la oferdono de terproduktaĵoj al Dio havis, en Liaj okuloj, pli da merito ol la ofero de bestoj?

“Mi jam respondis al vi dirante, ke Dio juĝis la intencon, kaj ke la fakto ne multe gravis al Li. Evidente, plaĉis al Li la oferdono de terproduktaĵoj pli, ol la ofero de sango de viktimoj. Kiel ni jam diris al vi kaj ĉiam ripetas, preĝo dirata el la fundo de l’ koro centoble pli plaĉas al Dio, ol ĉiaj ajn oferdonoj. Mi ripetas ankoraŭ ke intenco estas ĉio, fakto nenio estas.”

673. Ĉu oni ne povus fari tiujn oferdonojn pli agrablaj al Dio, se ili estus destinataj al la malplisuferigo de personoj, al kiuj mankas la porvivaĵoj? Ĉu, tiam, la ofero de bestoj, farata por utila celo, ne estus merita ago, kontraste kun tio, ke ĝi estis superrajta kutimo, kiam ĝi taŭgis por nenio aŭ utilis nur al personoj, al kiuj nenio mankis? Ĉu ne estus ja pie, se ni donus al malriĉuloj la unuajn el la havaĵoj, kiujn Dio konsentas al ni sur la Tero?

“Dio ĉiam benas tiujn, kiuj faras bonon; mildigi la suferojn de la malriĉuloj kaj afliktitoj estas la plej bona rimedo Lin honori. Miaj vortoj ne signifu, ke Dio malaprobas la ceremoniojn, kiuj vi faras por preĝi al Li, sed multe da mono povus esti aplikata pli utile, ol kiel ĝi estas. Dio amas simplecon ĉe ĉiuj aferoj. Homo, ŝatanta eksteraĵon pli ol esencon, estas malproksimevida Spirito; juĝu mem, ĉu Dio devas konsideri pli grava la formon, ol la fundon.”

____________

ĈAPITRO III

II – LEĜO DE LABORO

1. Neceso de laboro. – 2. Limo de laboro. Ripozo.

Neceso de laboro

674. Ĉu la neceso de laboro estas leĝo de la Naturo?

“Laboro estas leĝo de la Naturo pro tio, ke ĝi estas neceso, kaj la civilizacio devigas la homon pli laboradi, ĉar ĝi pliigas liajn bezonojn kaj ĝuojn.”

675. Ĉu ni komprenu kiel laboron nur la materialajn okupojn?

“Ne; Spirito ankaŭ laboras, kiel la korpo. Ĉia utila okupo estas laboro.”

676. Kial laboro estas altrudata al la homo?

“Ĝi estas sekvo de lia korpa naturo. Ĝi estas puno kaj samtempe rimedo por la pliperfektigo de la intelekto.

Sen laboro la homo restus en la infaneco de la intelekto; tial, li ŝuldas sian nutradon, sekurecon kaj bonfarton nur al sia laboro kaj aktiveco. Al tiu, kies korpo estas malfortika, Dio donis, kiel kompenson, intelekton, kies uzado estas ankaŭ laboro.”

677. Kial la Naturo prizorgas mem ĉiujn necesaĵojn de la bestoj?

“En la Naturo ĉio laboras; la bestoj laboras kiel vi, sed ilia laboro, kiel ilia intelekto, estas limigita al la prizorgo de memkonservado; jen, kial laboro alportas al ili progreson, dum por la homo laboro havas duoblan celon: konservadon de la korpo kaj elvolviĝon de la pensado, ankaŭ neceson, kiu ilin altigas super sin mem. Dirante, ke la laboro de la bestoj limigas sin al la prizorgo de ilia memkonservado, mi parolas pri la celo, kian ili proponas al si per laborado; sed ili estas, ja nekonscie kaj klopodante por siaj materialaj bezonoj, helpantoj de la planoj de l’ Kreinto, kaj ilia laboro ne malpli valore kunhelpas por la fina celo de la Naturo, kvankam vi tre ofte ne vidas la tujan rezultaton de tiu laboro.”

678. Ĉu, en pli perfektigitaj mondoj, la homo estas submetita al la sama neceso de laboro?

“La speco de laboro rilatas kun la bezonoj; ju malpli materiaj tiuj ĉi estas, des malpli materiala estas la laboro; sed ne kredu, ke en tiuj mondoj la homo restas neaktiva kaj senutila: la senokupeco estus turmentego anstataŭ bonfaro.”

679. Ĉu homo, posedanta sufiĉajn porvivajn havaĵojn, estas sendevigita observi la leĝon de laboro?

“Eble sendevigita fari materialan laboron; sed ne liberigita de la devo esti utila en la limoj de siaj rimedoj kaj pliperfektigi sian aŭ aliulan intelekton: ankaŭ tio estas laboro. Se homo, al kiu Dio donis havaĵojn sufiĉajn por ties ekzistado, ne estas devigita sin nutri en la ŝvito de sia vizaĝo, lia devo esti utila al siaj similuloj estas des pli granda, ĉar la parto, kiun li anticipe ricevis, havigas al li pli da libertempo por fari bonon.”

680. Ĉu ne ekzistas homoj tute nekapablaj labori, kaj kies ekzistado estas neutila?

“Dio estas justa: Li kondamnas nur tiun, kies ekzistado estas memvole neutila, ĉar tiu vivas el la laborado de aliaj. Dio volas, ke ĉiu estu utila laŭ siaj kapabloj.” (643) 681. Ĉu la leĝo de la Naturo trudas al filoj la devon labori por siaj gepatroj?

“Certe, kiel gepatroj devas labori por siaj filoj; tial por ke, per tiu reciproka korinklino, la anoj de sama familio estu instigitaj al reciproka helpo; tio estas tre malofte konstata en via nuna socio.” (205)

Limo de laboro. Ripozo

682. Ĉar ripozo post laboro estas necesa, ĉu ĝi ne estas ankaŭ leĝo de la Naturo?

“Sendube; ripozo utilas al la refreŝigo de la fortoj de l’ korpo, kaj estas ankaŭ necesa, por lasi iom pli da libereco al la intelekto, kiu, tiel, altiĝas super la materion.”

683. Kiu estas la limo de laboro?

“La limo de la fortoj; cetere, Dio lasas la homon libera.”

684. Kion pensi pri homoj, kiuj trouzas sian aŭtoritaton, trudante al siaj subuloj ekscesan laboradon?

“Tiu estas unu el plej malnoblaj agoj. Ĉiu homo, kun estreco en la manoj, respondas por la eksceso de laboro, kun li trudas al siaj subuloj, ĉar li sin deturnas de la leĝo de Dio.” (273) 685. Ĉu la homo rajtas ripozon en sia maljuneco?

“Jes; li estas devigita labori nur laŭ siaj fortoj.”

— Sed, kiun rimedon havas maljunulo, kiu bezonas labori, sed kiu ne povas tion fari?

“La forta devas labori por la malforta; se mankas familio, la socio devas subteni la maljunulon; tion ordonas la leĝo de karitato.”

Ne sufiĉus diri al la homo, ke li devas labori; estas ankaŭ necese, ke tiu, kiu esperas sian vivtenadon el laboro, trovu ian okupon, kaj tio ne ĉiam okazas. Kiam la interrompo de laboro ĝeneraliĝas, tiu fakto ricevas amplekson de malfeliĉego, kia estas malsato. La ekonomio serĉas por tio rebonigan rimedon, klopodante por la ekvilibro inter produktado kaj konsumado; sed tiu ekvilibro, eĉ se oni supozas, ke ĝi estas ebla, estas nepre intermita, kaj ankaŭ dum tiuj intertempoj la laboristo bezonas vivi. Estas faktoro, kiu ankoraŭ ne estas metita sur la teleron de l’ pesilo kaj sen kiu la ekonomia scienco nenio estas krom teorio: ĝi estas edukado, ne la intelekta, sed la morala edukado; ne, ankaŭ, la morala edukado per libroj, sed tiu, konsistanta en la arto formi karakterojn, tiu, haviganta kutimojn : ĉar edukiteco estas la tutaĵo de akiritaj kutimoj. Se ni pensas pri la multego da individuoj, ĉiutage puŝataj en la torenton de loĝantaro, sen iaj principoj, sen ia brido, donitaj al siaj propraj instinktoj, ĉu ni miru la ruinigajn sekvojn de tiaj cirkonstancoj? Kiam tiu arto estos konata, komprenata kaj praktikata, tiam la homo enkondukos en la socion kutimojn je ordo kaj antaŭzorgo por si mem kaj por siaj samrondanoj, je respekto por la ŝatindaj aferoj; kutimojn, kiuj ebligos al li travivi malpli pene la sufertagojn, kiujn li ne povos eviti. Senordeco kaj neantaŭzorgo estas du kanceroj, kiujn nur bone komprenata edukado povas elsarki; en tia edukado troviĝas la deirpunkto, la reala faktoro de bonfarto, la garantio de ĉies sekureco.

__________

ĈAPITRO IV

III – LEĜO DE REPRODUKTADO

1. Loĝantaro de la terglobo. – 2. Sinsekvado kaj perfektiĝo de la rasoj. – 3. Malhelpoj al la reproduktado. – 4. Edzeco kaj fraŭleco. – 5. Poligamio.

Loĝantaro de la terglobo

686. Ĉu la reproduktado de la vivantaj estaĵoj estas leĝo de la Naturo?

“Tio estas evidenta; sen reproduktado la korpa mondo pereus.”

687. Se la loĝantaro de la terglobo ĉiam kaj ĉiam pligrandiĝas, kiel ni vidas, ĉu venos momento, kiam ĝi superabundos sur la Tero?

“Ne; Dio tion antaŭvidas kaj ĉiam tenadas la ekvilibron; Li nenion faras senutilan; la homo, vidante nur unu angulon de la bildo de l’ Naturo, ne povas juĝi pri la harmonio de l’ tuto.”

Sinsekvado kaj perfektiĝo de la rasoj

688. Estas nunmomente homaj rasoj, kiuj evidente malplinombriĝas: ĉu venos tempo, kiam ili malaperos de sur la Tero?

“Estas vere; sed pro tio, ĉar aliaj ilin anstataŭis, kiel aliaj iam prenos vian lokon.”

689. Ĉu la nunaj homoj estas novaj kreitaĵoj aŭ perfektiĝintaj idoj de la primitivaj estuloj?

“Ili estas la samaj Spiritoj, revenintaj por perfektigi sin en novaj korpoj, sed ankoraŭ tre malproksimaj de la perfekteco. La nuna homa raso, kiu, pro sia kreskado, pli kaj pli invadas la tutan Teron kaj anstataŭas la estingiĝantajn rasojn, havos, siavice, sian periodon de malpliiĝo kaj malapero. Aliaj pliperfektiĝintaj rasoj ĝin anstataŭos, devenintaj de la nunaj, same kiel la hodiaŭaj civilizitaj homoj venis de la brutaj, sovaĝaj estuloj de la primitivaj tempoj.”

690. Ĉu, el la pure fiziologia vidpunkto, la korpoj de la nuna raso estas ia speciala kreaĵo aŭ originas el la primitivaj korpoj pere de reproduktado?

“La origino de la rasoj perdiĝas en la nokto de l’ tempoj; sed, ĉar ili ĉiuj apartenas al la granda homa familio, kia ajn estas ĉies primitiva fonto, tial ili povis kunfandiĝi kaj produkti novajn tipojn.”

691. Kiu estas, el la fiziologia vidpunkto, la distinga kaj plej ĉefa karaktero de la primitivaj rasoj?

“Supereco de la bruta forto malprofite por la intelekta forto; hodiaŭ okazas kontraŭe: la homo agas pli per intelekto ol per la korpa forto, kaj tamen li sukcesas fari centoble, ĉar li eksciis profiti el la potencoj de l’ Naturo: tion ne faras la bestoj.”

692. Ĉu la perfektiĝo de la bestaj kaj vegetaĵaj rasoj per sciencaj rimedoj kontraŭas la leĝon de la Naturo? Ĉu estas pli konforme al ĉi tiu leĝo lasi la aferojn iradi sian normalajn vojon?

“Oni devas uzi ĉiajn rimedojn por atingi la perfektecon, kaj la homo mem estas ilo, kiun Dio uzas por Sia celo. Ĉar perfekteco estas la celo, al kiu la Naturo iras, kunhelpi por tiu perfekteco estas respondi al la planoj de la Naturo.”

— Sed ordinare la homo klopodas por plibonigo de rasoj, nur instigate de persona sento, kaj sole por “Ne gravas, ke lia merito estas nula, se nur fariĝas progreso. Dependas de li fari sian laboron merita per la intenco. Cetere, per tiu laboro li ekzercas kaj elvolvas sian intelekton, kaj en ĉi tiu rilato li pli profitas el sia aktiveco.”

Malhelpoj al la reproduktado

693. Ĉu la homaj leĝoj kaj moroj, havantaj kiel celon aŭ efikon malhelpi reproduktadon, kontraŭas la leĝon de la Naturo?

“Ĉio, kio malhelpas la iradon de la Naturo, kontraŭas la ĝeneralan leĝon.”

— Tamen estas kelkaj specoj de vivantaj estaĵoj, bestoj kaj vegetaĵoj, kies senlima reproduktado estus malutila al aliaj specoj, kaj la homo mem estus baldaŭ ties viktimo; ĉu la homo, haltigante tian reproduktadon, agas riproĉinde?

“Dio konsentis al la homo potencon super ĉiuj vivantaj estaĵoj; tiun potencon la homo devas uzi por bono, sed li ĝin neniam misuzu. Li povas reguligi la reproduktadon laŭ siaj bezonoj, sed li ĝin ne malhelpu senbezone. La intelekta agado de la homo estas kontraŭpezilo starigita de Dio, por ke estu tenata la ekvilibro inter la fortoj de l’ Naturo; tio ankoraŭ distingigas la homon je la bestoj, ĉar li agas konscie; sed ankaŭ la bestoj kunhelpas por tiu ekvilibro, ĉar la instinkto de detruado, al ili donita, igas ilin, por sia memkonservado, bridi la ekscesan, eble danĝeran, kreskadon de la bestaj kaj vegetaĵaj specoj, per kiuj ili sin nutras.”

694. Kion ni pensu pri la moroj, havantaj kiel efikon haltigi la reproduktadon, por kontentigo de voluptamo?

“Tio estas atesto pri regado de korpo super spirito kaj montras, kiel alkroĉita la homo estas al la materio.”

Edzeco kaj fraŭleco

695. Ĉu la edzeco, tio estas, la daŭra kunesteco de du estuloj, kontraŭas la leĝon de la Naturo?

“Ĝi estas progreso en la irado de la homaro.”

686. Kiu estus la efiko de la forigo de edzeco el la homa socio?

“La reveno al la vivo de bestoj.”

La libera kaj okaza kuniĝo de la seksoj estas la natura stato. Edzeco estas unu el la unuaj agoj de progreso en la homaj socioj, ĉar ĝi starigas la fratan solidarecon; ĝi estas trovata en ĉiuj popoloj, kvankam en diversaj kondiĉoj. La abolicio de edzeco estus do reveno al la infanjaroj de la homaro, kaj lokus la homon eĉ malsuper iujn bestojn, kiuj donas al li ekzemplon de konstanta kunviveco.

697. Ĉu la absoluta nerompebleco de edzeco troviĝas en la leĝo de la Naturo aŭ nur en la homa leĝo?

“Ĝi estas homa leĝo, tre kontraŭanta la naturan. Sed la homoj povas modifi siajn leĝojn; nur la naturaj estas neŝanĝeblaj.”

698. Ĉu la memvola fraŭleco estas perfektecostato merita en la okuloj de Dio?

“Ne; tiuj, kiuj tiel vivas pro egoismo, malplaĉas al Dio kaj trompas la mondon.”

699. Ĉu fraŭleco ne estas ofero de iuj personoj, kiuj per ĝi celas sin pli intense dediĉi al la servado al la homaro?

“Tio estas io tute alia; mi diris: pro egoismo. Ĉia persona memofero estas merita, kiam farata por bono; ju pli granda la ofero, des pli granda la merito.”

Dio ne povas kontraŭi Sin mem, nek juĝi malbona iun ajn el Siaj faroj; Li do ne povas vidi indon en la malobeo al Lia leĝo; sed, se fraŭleco ne estas mem merita stato, ĝi familiaj plezuroj, ofero profita al la homaro. Ĉia persona ofero, celanta bonon, kaj sen kaŝita penso pri egoismo, altigas la homon super sia materia kondiĉo.

Poligamio

700. Ĉu la nombra egaleco, ekzistanta, kun malgranda diferenco, inter la seksoj, estas signo de la proporcio, laŭ kiu ili devas kuniĝi?

“Jes, ĉar ĉio havas difinitan celon en la Naturo.”

701. Kiu estas la pli konforma al la leĝo de la naturo: ĉu poligamio aŭ monogamio?

“Poligamio estas homa leĝo, kies nuligo signas socian progreson. Edziĝo, laŭ la planoj de Dio, devas sin bazi sur la korinklino de la kuniĝantaj estuloj. Ĉe poligamio, ne povas esti vera amo: estas nur voluptamo.”

Se poligamio akordus kun la leĝo de l’ Naturo, ĝi devus do esti universala, kio estus materiale neebla, pro la nombra egaleco de la seksoj.

Poligamio devas esti konsiderata kiel aparta kutimo aŭ leĝaro konvena al iuj moroj kaj kiun la socia perfektiĝo iom post iom forstrekas.

__________

ĈAPITRO V

IV – LEĜO DE MEMKONSERVADO

1. Instinkto de memkonservado. – 2. Rimedoj por memkonservado. – 3. Ĝuado de surteraj riĉaĵoj. – 4.

Necesaĵoj kaj superfluaĵoj.

– 5.

Memvolaj sindetenoj. Pentabstinoj.

Instinkto de memkonservado

702. Ĉu la instinkto de memkonservado estas leĝo de la Naturo?

“Sendube; ĝi estas donata al ĉiuj vivaj estaĵoj, kia ajn la grado de ties intelekto; ĉe unuj, tiu instinkto estas nur maŝineca; ĉe aliaj, ĝi estas pripensata.”

703.Por kiu celo Dio dotis ĉiujn vivajn estaĵojn per instinkto de memkonservado?

“Ĉar ĉiuj devas kunhelpi por la plenumado de la planoj de l’ Providenco; jen, kial Dio donis al ili la neceson vivi. Krome, la vivo estas necesa al la perfektiĝo de la estuloj; tion ili instinkte, senkonscie, sentas.”

Rimedoj por memkonservado

704. Ĉu, diktante al la homo la neceson vivi, Dio ĉiam donis al li la koncernajn rimedojn?

“Jes, se la homo ne trovas tiajn rimedojn, li do ilin ne komprenas. Dio ne povus dikti al la homo la neceson vivi, ne doninte al li la rimedojn por tio; jen, kial Li igas la Teron produkti ĉion necesan al ĉiuj ĝiaj loĝantoj, ĉar nur la necesa estas utila: la superflua neniam estas tia.”

705. Kial la Tero ne ĉiam produktas sufiĉe por la vivbezonoj de la homo?

“Pro tio, ĉar la sendanka homo ĝin malatentas, kaj tamen ĝi estas bonega patrino. Ofte, ankaŭ, li akuzas la Naturon pro tio, kio estas rezultato nur de lia propra nesperteco aŭ neantaŭvidemo. La Tero ĉiam produktus tion necesan, se la homo kontentiĝus per ĝiaj produktoj Se ĝi ne kontentigas ĉiujn liajn bezonojn, tio okazas, ĉar la homo uzas por aferoj superfluaj tion, kion li devus uzi por siaj necesaj. Vidu arabon en dezerto; li ĉiam trovas ian porvivaĵon, ĉar li ne kreas al si fiktivajn bezonojn; sed, kiam iu homo vante disperdas duonon de la produktoj por kontentigo de fantazioj, ĉu, tiam, li miru, ke li nenion havas por la morgaŭa tago, kaj ĉu li prave lamentu, kiam li troviĝas sen io ajn ĉe momento de ĝenerala malsato? Vere, mi diras al vi, ne la Naturo estas neantaŭzorgema, sed la homo, kiu ne scias reguligi sian vivon.”

706. Ĉu ni komprenu grundproduktojn?

“La grundo estas la ĉiuj ceteraj rimedoj, ĉar, krom transformaĵoj de la kiel terriĉaĵojn ĉion, kion mondo.”

kiel surterajn riĉaĵojn nur la primara fonto, el kiu elfluas fine, tiuj rimedoj nenio estas grundproduktoj; komprenu do la homo povas ĝui en ĉi tiu 707. Ofte mankas vivrimedoj al iuj individuoj, eĉ meze en la lin ĉirkaŭanta abundeco; kion ni respondigu por ĉi tiu fakto?

“La egoismon de la homoj, kiuj ne ĉiam faras, kion ili devas; due, pli ofte, ilin mem. “Serĉu, kaj vi trovos”: ĉi tiuj vortoj ne signifas, ke estas sufiĉe rigardi la teron por trovi la dezirataĵon, sed ke estas necese ĉi tiun varme, senhalte, ne mole, serĉadi, ne malkuraĝiĝante pro la baroj, kiuj ofte estas nur rimedoj por elprovi viajn konstantecon, paciencon kaj firmecon.” (534) La civilizacio plimultigas la bezonojn, sed, aliflanke, ĝi plinombrigas la fontojn el laboro kaj la vivrimedojn; tamen, ni devas konfesi, ke, en ĉi tiu rilato, multo devas ankoraŭ esti farata; kiam la homo estos plenuminta sian verkon, neniu povos diri, ke mankas al li la bezonata rimedo, krom pro sia propra kulpo. La malfeliĉo, trafanta multajn homojn, venas de tio, ke ili ne iras la vojon difinitan por ili de la Naturo; tiam mankas al ili inteligenteco por la bonsukceso.

En ĉi tiu mondo estas loko por ĉiu, sed kondiĉe, ke ĉiu okupu la sian, ne la aliulan lokon. La Naturo ne povas respondi por la malbonaĵoj de la socia organizo, nek por la sekvoj de la ambicio kaj de la memamo de la homoj.

Tamen oni devus esti blinda, por ne konfesi la progreson, kiu, el ĉi tiu vidpunkto, estas jam farita ĉe pli evoluintaj popoloj. Dank’ al la laŭdindaj klopodoj, kiujn la filantropio kaj la scienco ne ĉesas kune faradi por plibonigo de la materiala stato de la homoj, kaj malgraŭ la senĉesa kreskado de la loĝantaroj, la nesufiĉeco de la produktado estas nun, almenaŭ grandparte, malpli akra, kaj la nunaj plej malfeliĉegaj jaroj ne estas kompareblaj kun la pasintatempaj; la publika higieno, tiu tiel esenca faktoro de forto kaj sano, nekonata de niaj prapatroj, estas objekto de bone orientata prizorgado; malfeliĉo kaj suferado trovas mildigon, kaj la scienco kunhelpas en ĉiaj manieroj por la plibonigo de nia farto. Ĉu tio signifas, ke la perfekteco estas jam atingita? Certe ne; sed tio, kio estas ĝis nun farita, jam montras, kion la homo, kun persisteco, povas fari, se nur li estos sufiĉe saĝa, por havigi al si la feliĉon el pozitivaj, seriozaj aferoj; ne el utopioj, kiuj igas lin malantaŭeniri, anstataŭ progresi.

708. Ĉu ne estas pozicioj, kie la vivrimedoj tute ne dependas de la volo mem de la homo, kaj kie la manko de la absolute necesaj vivrimedoj rezultas el la forto de l’ cirkonstancoj?

“Tio estas ofte kruela provo, kiun la homo devas sperti, kaj pri kiu li ja sciis, ke li ĝin travivos; lia merito venos de lia submetiĝo al la volo de Dio, se lia intelekto havigos al li nenian rimedon elturniĝi el tia malfacila situacio. Se estas decidite, ke morto lin trafos, li devas sen murmuro rezignacii pri sia sorto, pensante, ke sonis la horo de l’ vera liberiĝo, kaj ke la lastmomenta malespero povas igi lin perdi la frukton de sia rezignacio.”

709. Ĉu tiuj, kiuj, ĉe iuj krizaj situacioj, vidis sin devigitaj mortigi siajn similulojn, por sin nutri, ne faris krimon? Se tio estas krimo, ĉu ĝi ne estas malpligravigita de la neceso vivi, kiun la instinkto de memkonservado ordonas?

“Tion mi jam respondis, kiam mi diris, ke estas pli merite elporti ĉiajn provojn de la vivo kun kuraĝo kaj memforgeso. Tia ago estas hommortigo kaj atenco kontraŭ la Naturo; ĝi estas kulpo, kiu estos duoble punita.”

710. Ĉu en la mondoj, kies organizo estas pli perfekta, la vivantaj estuloj bezonas nutraĵon?

“Jes, sed iliaj nutraĵoj rilatas kun ilia naturo. Tiuj nutraĵoj ne estus sufiĉe kernecaj por viaj maldelikataj stomakoj; tiel same, iliaj stomakoj ne povus digesti viajn nutraĵojn.”

Ĝuado de surteraj riĉaĵoj

711. Ĉu la uzado de la surteraj riĉaĵoj estas rajto de ĉiuj homoj?

“Tiu rajto estas rezulto de la neceso vivi. Dio ne altrudus devon, ne havigante la rimedojn por ties plenumado.”

712. Por kio Dio faris alloga la ĝuadon de la materiaj havaĵoj?

“Por admoni la homon al la plenumado de sia misio, kaj ankaŭ por lin elprovi per la tento.”

— Kiu estas la celo de tiu tento?

“Elvolvi la prudenton, kiu devas antaŭgardi al homon kontraŭ ekscesoj.”

Se la homo estus stimulata uzi la surterajn riĉaĵojn nur de ties utileco, lia indiferenteco por ili povus kompromiti la harmonion de la universo; Dio ligis al tiuj riĉaĵoj la logecon de l’ plezuro, kiu instigas la homon plenumi la planojn de la Providenco. Per tiu logeco Dio volis ankaŭ lin elprovi per la tento, kiu kondukas la homon al ekscesoj, kontraŭ kiuj lia prudento devas lin antaŭgardi.

713. Ĉu la ĝuoj havas limojn, difinitajn de la naturo?

“Jes, por indiki al vi la limon de viaj bezonoj; sed, per viaj ekscesoj, vi atingas trosatecon kaj vi estas punataj de vi mem.”

714. Kion pensi pri homo, kiu, per ĉiaspecaj ekscesoj, celas rafini siajn plezurojn?

“Malfeliĉa estulo, kiun vi ne enviu, sed kompatu, ĉar li estas proksima de morto.”

— Ĉu li proksimiĝas al la fizika aŭ al la morala morto?

“Al ambaŭ.”

Homo, kiu serĉas la rafinecon de siaj ĝuoj en ĉiaspecaj ekscesoj, havigas al si mem lokon sub la bestoj, ĉar tiuj ĉi scias sin bridi ĉe la kontentigo de siaj bezonoj. Li flanke lasas la prudenton, kiun Dio donis al li kiel gvidanton; ju pli grandaj estas liaj ekscesoj, des pli da supereco li konsentas al sia besta naturo super la spirita. Malsanoj, invalideco, eĉ morto, rezultatoj de liaj ekscesoj, estas samtempe la puno pro la malobeo je la leĝo de Dio.

Necesaĵoj kaj superfluaĵoj

715. Kiel la homo povas koni la limon de siaj bezonoj?

“Saĝulo ĝin konas intuicie; multaj ĝin konas per sia propraj sperto kaj kostopago.”

716. Ĉu la Naturo ne difinis la limojn de niaj bezonoj per nia fiziologia organizaĵo?

“Jes, sed la homo estas nesatigebla. La Naturo difinis la limon de liaj bezonoj per lia organismo, sed malvirto modifis lian strukturon kaj igis lin krei bezonojn, ja ne realajn.”

717. Kion ni pensu pri homoj, kiuj akaparas la terriĉaĵojn por havi superflue, malprofite por tiuj, al kiuj mankas tio necesa?

“Tiuj aviduloj ne konas la leĝon de Dio, kaj nepre respondos por la senhaveco, kiun ili igis aliajn suferi.”

La limo inter necesaĵoj kaj superfluaĵoj estas neniel absoluta. La civilizacio kreis bezonojn, kiujn sovaĝulo ne havas, kaj la Spiritoj, kiuj inspiris tiujn regulojn, ne volas, ke civilizita homo vivu kiel sovaĝulo. Ĉio estas relativa, kaj koncernas la prudenton doni al ĉiu afero ĝian propran parton.

La civilizacio disvolvas la moralan senton kaj samtempe la filantropiemon, kiu instigas la homojn al reciproka helpo.

Tiuj, vivantaj el aliula manko de vivnecesaĵoj, ekspluatas, por sia profito propra, la bonaĵojn de la civilizacio; de civilizitaj homoj ili havas nur la eksteran formon, same kiel ekzistas personoj, kiuj de religiaj havas nur maskon.

Memvolaj sindetenoj. Pentabstinoj

718. Ĉu la leĝo de memkonservado devigas prizorgi la bezonojn de la korpo?

“Jes; sen forto kaj sano, laboro estas neebla.”

719. Ĉu la homo estas riproĉinda, ke li klopodas por sia bonfarto?

“Bonfarto estas natura deziro; Dio malpermesas nur eksceson, ĉar tiu ĉi kontraŭas la memkonservadon; la homo ne faras krimon, klopodante por sia bonfarto, se nur tiu bonfarto malutilas nek alian homon, nek liajn fortojn, ĉu fizikajn aŭ moralajn.”

720. Ĉu la memvolaj sindetenoj, farataj kun la intenco de ankaŭ memvola kulpelaĉeto, iom meritas en la okuloj de Dio?

“Faru bonon al aliaj homoj, kaj vi havos pli da merito.”

— Ĉu estas memvolaj sindetenoj, havantaj ian meriton?

“Jes, la sindeteno de neutilaj plezuroj, ĉar tiu liberigas la homon el la materio kaj altigas la animon. Merite estas rezisti al tento, kiu instigas al ekscesoj kaj al ĝuado de senutilaĵoj; estas depreni de tio necesa, por doni al tiuj, havantaj nesufiĉe. Se sindeteno estas nur vanta ŝajnigo, ĝi estas mokataĵo.”

721 La vivo el asketaj abstinoj estas praktikata ekde plej malproksima antikveco kaj ĉe pluraj popoloj: ĉu tia vivo havas ian indon el iu vidpunkto?

“Demandu, al kiu ĝi utilas, kaj vi ricevos respondon.

Se ĝi utilas nur al tiu, kiu ĝin kondukas kaj lin neebligas fari bonon, ĝi estas do egoismo, kia ajn estas la preteksto, per kiu oni ĝin belaspektigas. Elporti mankon de porvivaĵoj kaj laboradi por aliaj, jen la vera pentabstinado laŭ la kristana karitato.”

722. Ĉu abstinado de iuj nutraĵoj, ordonata ĉe pluraj popoloj, sin bazas sur la prudento?

“Ĉio, kio povas nutri la homon, sen malutilo por lia sano, estas permesita; sed kelkaj leĝdonantoj eble malpermesis la uzadon de iuj nutraĵoj, celante ion utilan; kaj, por plikredindigi siajn leĝojn, ili ĉi tiujn prezentis kiel ordonojn de Dio.”

723. Ĉu nutrado per besta karno kontraŭas la leĝon de la Naturo?

“Pro via fiziologia strukturo, karno nutras karnon, alie la homo pereas. La leĝo de memkonservado diktas al la homo la devon tenadi siajn fortojn kaj sanon, por plenumi la leĝon de laboro. Li devas do sin nutri per rimedo, kiun lia strukturo postulas.”

724. Ĉu abstinado de besta aŭ alia nutraĵo, kiel pekelpago, estas merita?

“Jes, se la persono sin detenas de tiu nutraĵo por helpi alian; sed Dio ne vidas pentabstinadon tie, kie ne estas serioza kaj utila seniĝo; kaj tial ni diras, ke tiuj, kiuj nur ŝajne abstinas, estas hipokrituloj.” (720) 725. Kion pensi pri stumpigoj, kiujn la homo faras ĉe sia propra korpo aŭ ĉe tiu de bestoj?

“Kial ĉi tiu demando? Demandu vin mem, ĉu io estas utila. Kio estas senutila, tio ne povas plaĉi al Dio, kaj kio estas malutila, tio Lin ĉiam malplaĉas. Estu certaj, ke tuŝas Dion nur tiaj sentoj, kiuj altigas la animon ĝis Li; nur praktikante la dian leĝon, sed ne malobeante ĝin, vi povas forskui la teran materion.”

726. Ĉar la suferoj en ĉi tiu mondo altigas nin laŭ tio, kiel ni ilin elportas, ĉu ni tial nin altigas ankaŭ per tiuj, kiujn ni memvole trudas al ni mem?

“La solaj suferoj, altigantaj la Spiriton, estas la naturaj, ĉar tiuj venas de Dio; la memvolaj suferoj neniom helpas, kiam el ili rezultas nenia profito por alia persono. Ĉu vi kredas, ke tiuj, kiuj mallongigas sian vivon per superhomaj rigoroj, kiel faras la budhanaj pastroj, la fakiroj kaj iuj fanatikuloj de pluraj sektoj, antaŭenpaŝas sur sia vojo? Kial ili prefere ne laboras por siaj similuloj? Ili vestu mizerulon, konsolu plorantojn, laboru por malsanuloj, elportu necesmankojn por plimildigi la suferadon de malfeliĉuloj; tiel, ilia vivo estas utila kaj plaĉas al Dio. Kiu trudas al si memvolajn suferojn, pensante nur pri si mem, tiu estas egoisto; kiu suferas por aliula bono, tiu praktikas karitaton: jen la ordonoj de la Kristo.”

727. Ĉar neniu devas trudi al si memvolajn suferojn sen ia utilo por sia proksimulo, ĉu tial ni evitu suferojn, kiujn ni antaŭvidas aŭ kiuj nin minacas?

“La instinkto de memkonservado estas donita al ĉiuj estuloj kontraŭ danĝeroj kaj suferoj. Skurĝu vian Spiriton, ne vian korpon, humiligu vian fieron, sufoku vian egoismon, kiu estas kiel serpento, mordanta vian koron; tiel vi faros por via progresado pli multe, ol kiel vi farus per rigoraĵoj jam ne konformaj al ĉi tiu jarcento.”

____________

ĈAPITRO VI

V – LEĜO DE DETRUADO

1. Necesa detruado kaj ekscesa detruado. – 2. Detruantaj malfeliĉegoj. – 3. Militoj. – 4. Hommortigo.

– 5. Krueleco. – 6. Duelo. – 7. Puno de morto.

Necesa detruado kaj ekscesa detruado

728. Ĉu detruado estas leĝo de la Naturo?

“Estas necese, ke ĉio estu detruita, por renaskiĝi kaj rekreiĝi, ĉar tio, kion vi nomas detruado, estas nenio alia ol transformado, celanta renovigon kaj plibonigon de la vivantaj estuloj.”

— Ĉu do la instinkto de detruado estas donita al la vivantaj estuloj laŭ providencaj planoj?

“La kreitoj de Dio estas iloj, kiujn Li uzas por plenumo de Liaj planoj. Por sin nutri, la vivantaj estuloj sin reciproke detruas, por la duobla celo, daŭrigi la ekvilibron de reproduktado, kiu povus fariĝi tro granda, kaj utiligi la restaĵojn de la ekstera envolvaĵo. Sed ĉiam detruata estas nenio krom tiu envolvaĵo, kiu estas nur akcesora, ne la esenca parto de la pensokapabla estulo; la esenca parto estas la intelekta, nedetruebla principo, kiu sin iom post iom preparas per la sinsekvaj metamorfozoj, kiujn ĝi travivas.”

729. Ĉar detruado estas necesa al la reorganizado de la estuloj, por kio do la Naturo ilin ŝirmas per rimedoj de antaŭgardo kaj memkonservado?

“Por eviti, ke detruo okazu antaŭ la ĝusta momento.

Ĉia antaŭtempa detruo malhelpas la elvolviĝon de la intelekta principo; tial Dio konsentis al ĉiuj estuloj la neceson vivi kaj sin reprodukti.”

730. Ĉar la morto devas konduki nin al pli bona vivo; ĉar ĝi nin liberigas de l’ ĉitieaj suferoj kaj estus prefere dezirinda ol timinda, kial do la homo sentas instinktan teruron antaŭ ĝi, tian, ke li ĝin timegas?

“Tion ni jam diris: la homo devas strebi al la plidaŭrigo de sia vivo, por elplenumi sian taskon; tial Dio donis al li instinkton de memkonservado, kaj tiu instinkto lin subtenas ĉe liaj provoj; sen tio li ofte senkuraĝiĝus. La sekreta voĉo, iganta lin forpuŝi la morton, diras al li, ke li povas ankoraŭ fari ion por sia progresado. Danĝero, lin minacanta, estas averto, por ke li profitu la prokraston, kiun Dio konsentas al li, sed li, kormalmola, pli ofte esprimas sian dankon al sia sorto, ol al sia Kreinto.”

731. Kial, flanke de la rimedoj por memkonservado, la Naturo samtempe lokis la detruantajn faktorojn?

“Kuracilo ĉe malsano; kiel ni diris, tiel agas la Naturo, por ke estu tenata la ekvilibro kaj unuj servu kiel kompensmaso al aliaj.”

732. Ĉu la neceso detrui estas la sama en ĉiuj mondoj?

“Ĝi estas konforma al la pli aŭ malpli materieca stato de la mondoj; ĝi ĉesas tie, kie la fizika kaj morala statoj estas plipurigitaj. En la mondoj pli progresintaj ol la via, la vivkondiĉoj estas tute aliaj.”

733. Ĉu la neceso detrui ĉiam ekzistos inter la homoj sur la Tero?

“La neceso detrui malpliiĝas ĉe la homo laŭmezure, kiel la Spirito superregas la materion; jen, kial la abomeno al detruado kreskas samgrade kiel la intelekta kaj la morala elvolviĝo.”

734. Ĉu la homo, en sia nuna stato, havas senliman rajton detrui la bestojn?

“Tiu rajto estas difinita de la neceso prizorgi nutradon kaj sekurecon; eksceso neniam estis rajto.”

735. Kion ni pensu pri detruado, superpasanta la limojn de bezonoj kaj de sekureco; pri ĉasado, ekzemple, tiam, kiam ĝi celas nur la plezuron senprofite detrui?

“Ĝi estas atesto pri la potenco de la besta super la spirita naturo. Ĉia detruo, transpasanta la limojn de bezonoj, estas malobeo je la leĝo de Dio. La bestoj detruas nur por siaj bezonoj, sed la homo, kiu havas liberan volon, detruas senbezone; iam li devos redoni kalkulojn pri la misuzo de la libereco, kiu estas al li konsentita, ĉar, tiel agante, li cedas al siaj malnoblaj instinktoj.”

736. Ĉu la popoloj, kiuj pelas ĝis eksceso la skrupulon rilatan al la detruado de bestoj, havas pro tio ian apartan meriton?

“Tio estas eksceso pri sento, kiu estas mem laŭdinda, sed kiu estas misuzata; krome, ties merito estas nuligita de ekscesoj de multaj aliaj specoj. Estas, ĉe tiuj popoloj, prefere superstiĉa timo, ol vera bonkoreco.”

Detruantaj malfeliĉegoj

737. Por kiu celo Dio skurĝas la homaron per detruantaj malfeliĉegoj?

“Por ĝin admoni al pli rapida irado. Ĉu ni ne diris al vi, ke detruado estas necesa por la morala rebonigo de la Spiritoj, en ĉiu nova ekzistado ricevantaj novan perfektiĝon? Estas necese vidi la celon, por taksi ties rezultatojn. Vi ilin rigardas nur tra via persona prismo, kaj vi ilin nomas malfeliĉegoj pro la malprofito, kiun ili portas al vi; sed tiuj skuegoj estas ofte necesaj, por ke pli rapide ekstaru pli bona kunaranĝo de aferoj kaj fariĝu en kelkaj jaroj tio, kio postulus jarcentojn.” (774) 738. Ĉu Dio ne povus uzi, por plibonigi la homaron, aliajn rimedojn, ol tiujn detruantajn malfeliĉegojn?

“Jes; Li ilin uzas ĉiutage, ĉar Li donis al ĉiu homo la rimedojn, por progresi per la kono de bono kaj malbono. Sed la homo ne profitas el ili; estas do necese puni lin pro la fiero kaj igi lin senti sian malfortecon.”

— Sed, ĉe tiuj malfeliĉegoj mortas tiel la virtaj, kiel la malicaj homoj; ĉu tio estas justa?

“Dum sia vivo la homo rigardas ĉion rilate sian korpon, sed post sia morto li pensas alie, ĉar, kiel ni jam diris, la vivo de l’ korpo malmulte valoras; unu jarcento de via mondo estas fulmodaŭro en la eterna tempo; la suferoj dum kelkaj monatoj aŭ kelkaj tagoj, laŭ via kalkulmaniero, neniom gravas; ili estas instruoj, kiuj iam utilos al vi. La Spiritoj: jen la reala mondo, antaŭekzistanta kaj postvivanta ĉion (85); tiuj estas la idoj de Dio kaj la objekto de Lia prizorgo; korpoj estas nur vestaĵoj, kun kiuj ili aperas en ĉi tiu mondo. Ĉe grandaj malfeliĉegoj, disfalĉantaj la homojn, okazas same kiel en milito, dum kiu sin difektas, disŝiras aŭ perdas la uniformoj de la armeo. La ĝeneralo pli zorge atentas siajn soldatojn, ol liajn vestojn.”

— Sed, ĉu la viktimoj de tiuj malfeliĉegoj ne estas ja viktimoj?

“Se oni konsiderus la vivon, kia ĝi ja estas, kiel malmulte ĝi valoras kompare kun la senfino, oni do ne alligus al ĝi tiom da graveco. Tiuj viktimoj trovos en alia ekzistado altan kompenson por siaj suferoj, se ili scios ĉi tiujn elporti rezignacie.”

Ĉu morto venas el malfeliĉego aŭ el iu ordinara kaŭzo, neniu, pro tio, ne mortos, kiam sonas la horo de foriro; la nura diferenco estas, ke foriras samtempe pli granda nombro.

Se ni povus nin levi per la penso tiel alten, ke ni ekstarus super la homaro kaj, de tie, se ni ĝin tutan ĉirkaŭrigardus, tiuj tiel teruraj malfeliĉegoj aspektus al ni kiel nuraj pasemaj ventegoj en la destino de la mondo.

739. Ĉu la detruantaj malfeliĉegoj havas ian utilecon el fizika vidpunkto, malgraŭ la malbonaĵoj, kiujn ili kaŭzas?

“Jes, ili iafoje ŝanĝas la staton de iu lando; sed la bonon, rezultantan el ili, ofte sentas nur estontaj generacioj.”

740. Ĉu la malfeliĉegoj ne estus por la homo ankaŭ moralaj provoj, kiuj lin implikas en plej premajn bezonojn?

“La malfeliĉegoj estas suferoj, kiuj havigas al la homo okazon, ne nur ekzerci sian intelekton kaj elmontri paciencon kaj submetiĝon al la volo de Dio, sed ankaŭ praktiki siajn sentojn de sindonemo, sinforgesemo kaj amo al sia proksimulo, se lin ne regas egoismo.”

741. Ĉu estas donite al la homo deturni la malfeliĉegojn, kiuj lin turmentas?

“Jes, parte, sed ne tiel, kiel oni ordinare pensas.

Multaj malfeliĉegoj estas rezultatoj de la neantaŭvidemo de la homo; proporcie kiel li akiras konojn kaj sperton, li povas ilin deturni, tio estas, ilin antaŭhaltigi, se li scias serĉesplori ties kaŭzojn. Sed inter la malbonaĵoj, turmentantaj la homaron, kelkaj ĝeneralaj malbonaĵoj troviĝas en la dekretoj de l’ Providenco, kaj ties efikon ĉiu individuo ricevas pli aŭ malpli intense; kontraŭ tiuj la homo povas prezenti nur sian submetiĝon al la volo de Dio; kaj iafoje tiuj malbonaĵoj pligraviĝas pro la homa nezorgemo.”

Inter la ruinigaj malfeliĉegoj, naturaj kaj ne dependantaj de la homo, estu menciitaj, en la unua vico, pesto, malsato, inundoj kaj veteraj ŝanĝiĝoj, fatalaj por la terproduktaĵoj.

Sed, ĉu jam la homo ne trovis en la scienco, en la artverkoj, en la perfektiĝo de l’ terkulturado, en la kulturalternado kaj irigacio, en la studado de la higienaj kondiĉoj, la rimedojn por nuligi aŭ, almenaŭ, malpligravigi multe da detruoj?

Ĉu iuj regionoj, iam dezertigitaj de teruraj malfeliĉegoj, ne estas hodiaŭ ŝirmataj kontraŭ ĉi tiuj? Kiom multe do faros la homo por sia materia bonfarto tiam, kiam li scios uzi ĉiujn rimedojn de sia intelekto kaj kunigi kun la prizorgo de sia persona konservado la senton de vera bonkoreco kontraŭ siaj similuloj! (707)

Militoj

742. Kiu estas la kaŭzo, kiu kondukas la homon al milito?

“La regado de la besta naturo super la spirita kaj la plena satigo de la pasioj. En barbareco, la popoloj rekonas nur la rajton de l’ plej forta; tial, milito estas por ili normala stato. Sed, proporcie kiel la homo progresas, milito malplioftiĝas, ĉar li evitas ties kaŭzojn; kaj, kiam ĝi estas necesa, li scias kunigi kun ĝi humanecon.”

743. Ĉu milito iam malaperos de sur la Tero?

“Jes, tiam, kiam la homoj komprenos justecon kaj praktikos la leĝon de Dio; tiam, ĉiuj popoloj estos fratoj.”

744. Kiu estis la celo de la Providenco, farante necesa la militon?

“Libereco kaj progreso.”

— Se milito devas havi kiel efikon la atingon al libereco, kiel do ĝi ofte celas kaj rezultigas servutigon?

“Tio estas nedaŭra servutigo, por treti la popolojn kaj igi ilin pli rapide paŝi.”

735. Kia ni konsideru homon, kiu krakigas militon por sia profito propra?

“Tiu estas vera krimulo, al kiu estos necesaj multe da ekzistadoj, por elpagi ĉiujn mortigojn, kiujn li kaŭzis, ĉar li devas respondi por ĉiu homo, kies morton li okazigis, por kontentigi sian ambicion.”

Hommortigo

746. Ĉu hommortigo estas krimo en la okuloj de Dio?

“Jes, granda krimo; ĉar homo, kiu forprenas la vivon de sia similulo, tranĉas ekzistadon je kulpelpago aŭ je misio; jen la malbona faro.”

747. Ĉu hommortigo estas ĉiaokaze same puninda?

“Ni jam diris: Dio estas justa; Li juĝas prefere la intencon, ol la fakton.”

748. Ĉu Dio pardonas hommortigon pro memdefendo?

“Nur bezono povas ĝin pravigi; sed, se oni povas gardi sian propran vivon, ne pereigante tiun de sia atakanto, oni devas tion fari.”

749. Ĉu homo respondas por la mortigoj, kiujn li faras dum milito?

“Ne, kiam li estas perforte devigita tion fari; sed li respondos por la kruelaĵoj, kiujn li faras, same kiel estos al li kredititaj liaj humanaj sentoj.”

750. Kiu estas pli kulpa antaŭ Dio: ĉu la patromurdinto aŭ la infanmurdinto?

“Ambaŭ estas same kulpaj, ĉar ĉia krimo estas ja krimo.”

751. Kiel ni klarigu, ke, ĉe iuj jam intelekte progresintaj popoloj, infanmurdo estas unu el ties moroj kaj estas konfirmata de ties leĝaro?

“Intelekta progreso ne kuntrenas inklinon al bono; Spirito, supera laŭ intelekto, povas esti malbona; li estas Spirito, jam multe vivinta, sed ne pliboniĝinta; li progresis nur laŭ scio.”

Krueleco

752. Ĉu oni povas rilatigi la senton de krueleco al la instinkto de detruado?

“Krueleco estas la plej malbona flanko de la instinkto de detruado, ĉar, se detruo estas kelkafoje necesa, krueleco neniam estas tia; krueleco estas ĉiam esprimo de malnobla temperamento.”

753. Kial krueleco estas la ĉefa karaktero ĉe la primitivaj popoloj?

“Ĉe la primitivaj popoloj, kiaj vi ilin nomas, materio superregas Spiriton; ili sin fordonas al la bestaj instinktoj; kaj, ĉar ili havas neniajn bezonojn krom tiuj de la korpa vivo, ili tial zorgas nur pri sia persona konservado: tio faras ilin kruelaj. Cetere, la popoloj, kies progreso estas neperfekta, troviĝas sub la potenco de ankaŭ neperfektaj Spiritoj, ilin simpatiantaj, ĝis aliaj pli progresintaj popoloj venos forfini aŭ malpliigi tiun influon.”

754. Ĉu krueleco ne estas kaŭzata de manko de morala sento?

“Diru, prefere, ke morala sento ankoraŭ ne elvolviĝis; sed ne diru, ke ĝi mankas, ĉar ties principo ekzistas ĉe ĉiuj homoj kaj estas tio, kio ilin poste faras bonaj kaj humanaj estuloj. Morala sento ekzistas do ĉe sovaĝulo, sed ĝi troviĝas en li, kiel la parfumoprincipo en florĝermo, antaŭ ol floro disvolviĝos.”

Ĉiuj kapabloj ekzistas ĉe la homo en elementa aŭ latenta stato; ili elvolviĝas laŭ tio, kiel la cirkonstancoj estas pli aŭ malpli favoraj. La troa elvolviĝo de unuj paralizas aŭ nuligas tiun de aliaj. La superekscitado de la materiaj instinktoj sufokas, se oni tiel povas diri, la moralan senton, same kiel la kresko de la morala sento iom post iom malfortigas la pure bestajn kapablojn.

755. Kial, meze en plej evoluinta civilizacio, troviĝas estuloj iafoje tiel kruelaj kiel la sovaĝuloj?

“Tute same, kiel ĉe arbo ŝarĝita de bonaj fruktoj, estas trovataj ankaŭ abortuloj. Ili estas kvazaŭ sovaĝuloj, havantaj de civilizitoj nur vestojn, lupoj, devojiĝintaj inter ŝafojn. Malaltklasaj kaj tre malmulte progresintaj Spiritoj povas enkarniĝi inter multe progresintaj homoj, kun la espero ankaŭ antaŭenpaŝi; sed se la provo estas tro malfacila, la primitiva naturo superfortas lin.”

756. Ĉu la socio el virtuloj estos iam liberigita el la malicaj estuloj?

“Homaro progresas; tiuj homoj, regataj de instinkto de malbono kaj nekonvene vivantaj ĉe virtuloj, iom post iom malaperos, same kiel malbona grajno estas apartigata el la bona en ventolkorbo, kaj renaskiĝos kun alia envolvaĵo; sed, ĉar ili akiris sperton, ili tial pli ĝuste komprenos bonon kaj malbonon. Ekzemplon pri tio prezentas al vi vegetaĵoj kaj bestoj: la arton ilin perfektigi la homo jam elpensis, kaj ĉe ili novajn kvalitojn li aperigas. Nu: la perfektiĝo estas elfinita nur post multe da generacioj.

Jen la bildo de l’ pluraj ekzistadoj de la homo.”

Duelo

757. Ĉu duelo povas esti konsiderata memdefenda ago?

“Ne; ĝi estas murdo kaj absurda kutimo, inda de barbaroj. Atinginte pli altan kaj pli moralan civilizitecon, la homo komprenos, ke duelo estas tiel ridinda kiel la bataloj, kiujn oni iam opiniis la juĝo de Dio.”

758. Ĉu duelo povas esti konsiderata murdo de tiu, kiu, konante sian propran malfortecon, estas pli aŭ malpli certa, ke li mortos?

“Ĝi estas memmortigo.”

– Kaj, kiam la ŝancoj estas egalaj, ĉu ĝi estas murdo aŭ memmortigo?

“Tiel unu, kiel la dua.”

En ĉiuj okazoj, eĉ en tiu, en kiu la ŝancoj estas egalaj, duelanto estas kulpa: unue, ĉar li, malvarme kaj tute intence, atencas la vivon de sia similulo; due, ĉar li riskas sian propran vivon senutile kaj sen ies profito.

759. Kian valoron havas, pri duelo, la tiel nomata honorsento?

“Fiero kaj vantamo: du kanceroj de la homaro.”

— Sed, ĉu en kelkaj okazoj, en kiuj la honoro estas implikita, ne estus malkuraĝo rifuzi la provokon?

“Tio dependas de la moroj kaj kutimoj; ĉiu lando kaj ĉiu jarcento havas, pri tio, sian apartan vidpunkton; kiam la homoj estos pli bonaj kaj morale pli progresintaj, tiam ili komprenos, ke la vera honorsento troviĝas super la surteraj pasioj, kaj ke, ne per mortigo aŭ per konsento, ke oni ilin mortigu, ili kompensos ofendojn.”

Estas pli da nobleco kaj vera honoro en tio, ke ni konfesas nian kulpon, se ni malpravas, aŭ ke ni pardonas, se ni pravas, kaj, en ĉiuj okazoj, en tio, ke ni ignoras la insultojn, kiuj ne povas nin tuŝi.

Puno de morto

760. Ĉu puno de morto estos iam forstrekita el la homa leĝaro?

“Puno de morto sen ia dubo malaperos, kaj ĝia forigo signos progreson de la homaro. Kiam la homoj estos pli instruitaj, puno de morto estos tute forstrekita de sur la Tero; tiam, jam ne estos necese, ke homoj estu juĝataj de homoj. Mi parolas pri tempo, kiu ankoraŭ estas tre malproksime de vi.”

La socia progresado sendube ne estas tute kontentiga; sed oni estus maljusta kontraŭ la hodiaŭa socio, se oni ne vidus progreson en tio, ke, ĉe la plej kleraj popoloj, puno de morto estas malpli ofte aplikata, kaj en la naturo de la krimoj, al kiuj tiu puno estas diktata. Se oni komparas la garantiojn, per kiuj, ĉe tiuj popoloj, la Justico penas ŝirmi la akuzaton, kaj la humanecon de ĝia konduto kontraŭ li, eĉ post elpruvo de lia kulpeco, kun tio, kio, antaŭ nelonge, estis kutimo, oni ne povas ne rekoni la progresovojon, kiun laŭiras la homaro.

761. La leĝo de memkonservado havigas al la homo la rajton antaŭgardi sian propran vivon; ĉu li ne praktikas tiun rajton, kiam li forpelas de la socio danĝeran membron?

“Estas aliaj rimedoj eviti tian danĝeron, ol mortigo.

Cetere, al krimulo oni devas malfermi, kaj ne fermi, la pordon de pento.”

762. Ĉu la puno de morto, kiu povas esti forigita de civilizataj socioj, ne estis neceso dum pli fruaj tempoj?

“Neceso ne estas la ĝusta vorto; la homo opinias ion necesa, ĉiam, kiam li ne trovas ion alian pli bonan; laŭgrade, kiel li sin instruas, li pli bone komprenas, kio estas justa aŭ maljusta, kaj forpuŝas de si la ekscesojn faratajn, en la nomo de justeco, dum lia tempo de neklereco.”

763. Ĉu la limigo de la okazoj, ĉe kiuj estas aplikata puno de morto, estas signo de progresado de l’ civilizacio?

“Ĉu vi povas dubi pri tio? Ĉu via Spirito ne indignas, legante la rakonton pri la homaj disbuĉadoj, iam farataj en la nomo de justeco kaj eĉ, ofte, honore al Dio; pri la turmentegoj, kiujn oni igis sperti kondamniton, eĉ akuzaton, por eltiri el li, per troaj suferoj, la konfeson de krimo, kiuj li, ofte, ne faris? Nu! Se vi estus tiam vivinta, ĉio ĉi ŝajnus al vi tute natura, kaj eble, se vi estus juĝanto, vi estus farinta tion saman. Tiel, kio ŝajnis justa en iu tempo, tio ŝajnas barbara en alia. Nur la diaj leĝoj estas eternaj; la homaj ŝanĝiĝas kun la progresado; ili ankoraŭ ŝanĝiĝos plu, ĝis ili harmonios kun la diaj leĝoj.”

764. Jesuo diris: Ĉiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos (19) . Ĉu tiuj vortoj ne konfirmas la egalan repunon, kaj ĉu la morto, diktita al murdinto, ne estas la apliko de tiu puno?

“Gardu vin! Vi tute eraras pri la senco de tiuj vortoj, kiel pri tiu de multaj aliaj. Egala repuno estas juĝo de Dio; neniu alia, ol Li mem, ĝin aplikas. Vi ĉiuj konstante ricevas tiun punon, ĉar vi estas punataj pro viaj eraroj, dum ĉi tiu aŭ dum alia vivo; kiu igis siajn similulojn suferi, tiu iam troviĝos en situacio, kie li ankaŭ suferos tion saman, kion li igis aliajn elporti: jen la senco de l’ vortoj de Jesuo. Ĉu li ne diris al vi ankaŭ: Pardonu viajn malamikojn? Kaj, ĉu li ne instruis vin peti Dion pardoni viajn ofendojn tiel, kiel vi pardonas viajn ofendantojn, tio estas, samgrade, kiel vi konsentas pardonon? Komprenu bone tion.”

(19) Mateo, ĉap. 26, par. 52. – La Trad.

765. Kion ni pensu pri puno de morto, diktita en la nomo de Dio?

“Tio estas eksidi sur la seĝon de Dio por mem juĝi.

Kiuj tiel kondutas, tiuj montras, kiel nekapablaj ili estas kompreni Dion, kaj ke ili devas ankoraŭ elpagi multe da kulpoj. Puno de morto estas krimo, kiam aplikata en la nomo de Dio; kaj kiuj ĝin diktas, tiuj respondas por ĝi, kiel ankaŭ por aliaj mortigoj.”

______________

ĈAPITRO VII

1. Neceso de la societa vivo. - 2. Izolvivado. Silentpromeso. – 3. Familioligiloj.

Neceso de la societa vivo

766. Ĉu la societa vivo troviĝas en la Naturo?

“Certe; Dio kreis la homon, por ke ĉi tiu vivu en societo. Li ne senutile dotis la homon per parolo kaj per ĉiuj aliaj kapabloj necesaj al la vivo de interrilato.”

767. Ĉu la absoluta izoleco kontraŭas la leĝon de la Naturo?

“Jes, ĉar la homoj instinkte deziras societon, kaj ĉiuj devas kunlabori por la progresado, per reciproka helpo.”

768. Ĉu la homo, dezirante societon, nur obeas personan senton, aŭ ĉu en tiu sento estas pli ĝenerala providenca celo?

“La homo devas progresi, kaj tion li sola ne povas fari, ĉar li ne posedas ĉiajn kapablojn; li bezonas la kontakton de aliaj homoj. En izoleco, li brutiĝas kaj velkas.”

Neniu homo havas kompletajn kapablojn; per la societa kolektiĝo la homoj sin reciproke kompletigas, por certigi al

Izolvivado. Silentpromeso

769. Oni konceptas, ke, kiel ĝenerala principo, la societa vivo estas natura; sed, ĉar ĉiuj gustoj estas ankaŭ naturaj, kial la absoluta izoleco estas riproĉinda gusto, se la homo povas en tiu stato trovi plezuron?

“Ĝi estas plezuro de egoisto. Estas ankaŭ homoj, trovantaj plezuron en ebrieco; ĉu ili indas vian aprobon?

Dio ne povas plaĉe rigardi vivon, per kiu iu kondamnu sin mem esti utila al neniu.”

770. Kion ni pensu pri homoj, vivantaj en absoluta ermiteco, por eviti la pereigan kontakton de la mondo?

“Duobla egoismo.”

— Sed, se tiu sensocieteco celas pekelaĉeton, kiu trudas al la homo ian penigan rezignon, ĉu ĝi ne estas merita ago?

“Fari pli da bono ol da malbono, jen la plej bona pekelaĉeto. Evitante malbonon, tiuj personoj faras alian, ĉar ili forgesas la leĝon de amo kaj karitato.”

771. Kion ni pensu pri homoj, kiuj foriĝas de la mondo, por sin oferi al la malplisuferigo de malfeliĉuloj?

“Tiuj altiĝas, en sama grado kiel ili humiliĝas. Ili havas la duoblan meriton, ekstari super la materiaj ĝuoj kaj fari bonon per la plenumo de la leĝo de laboro.”

— Kaj pri tiuj, serĉantaj en solerestado la kvietecon, kiun iuj laboroj postulas?

“Tiu ne estas la absoluta solerestado de egoisto; tiaj personoj ne izoliĝas for de l’ socio, ĉar ĝuste por ĝi ili laboras.”

772. Kion pensi pri la silentpromeso ordonata de iuj sektoj ekde plej malproksima antikveco?

“Demandu vin prefere, ĉu la parolo estas naturdoto, kaj kial Dio ĝin konsentis al la homo. Dio kondamnas la misuzon, ne la uzadon de la kapabloj, per kiuj Li dotis la homon. Silento estas utila, ĉar per silento vi retiriĝas en vin mem; via Spirito fariĝas pli libera kaj tiel povas ekkomunikiĝi kun ni; sed fari silentpromeson estas frenezaĵo. Sendube, la homoj, kiuj rigardas tiujn propravolajn rezignojn kiel virtaĵojn, havas ja bonan intencon; sed ili eraras, ĉar ili ne sufiĉe komprenas la verajn leĝojn de Dio.”

La promeso je absoluta silentado, kiel ankaŭ tiu je solerestado, forigas la homon de la societaj interrilatoj, kiuj povas havigi al li okazon fari bonon kaj plenumi la leĝon de progreso.

Familioligiloj

773. Kial, inter la bestoj, la gepatroj kaj ties idoj ne sin reciproke rekonas plu, de post la momento, kiam la idoj jam ne bezonas la zorgojn de siaj gepatroj?

“La bestoj vivas la materialan, ne la moralan vivon.

La karesemo de patrino por siaj idoj havas kiel principon la instinkton de konservado de la estuloj, kiujn ŝi naskis; kiam tiuj estuloj povas jam prizorgi sian propran vivon, tiam ŝia tasko estas elfinita, la Naturo nenion plu postulas de ŝi; tial ŝi ilin forlasas, por zorgi pri novaj naskitoj.”

774. Iuj personoj, el la fakto, ke la bestoj estas forlasataj de siaj gepatroj, konkludas, ke la familioligiloj inter la homoj simple rezultas el societaj moroj kaj ne el natura leĝo; kion ni pensu pri tio?

“La homo havas destinon alian ol la bestoj; kial do voli similigi lin al ĉi tiuj? La homo havas ion alian krom fiziologiaj bezonoj, nome la neceson progresi, kaj la familioligiloj pli streĉas la societajn rilatojn; jen, kial la familioligiloj estas leĝo de la naturo. Dio volis, ke la homoj tiel lernu sin reciproke ami kiel fratoj.”

775. Kian sekvon alportus al la socio la malstreĉiĝo de la familioligiloj?

“Pliintensiĝon de egoismo.”

___________

ĈAPITRO VIII

VII – LEĜO DE PROGRESO

1. Natura stato. - 2. Irado de la progreso. – 3. Degenerintaj popoloj. – 4. Civilizacio. – 5. Progreso de la homa leĝaro. – 6. Influo de Spiritismo sur la progreson.

Natura stato

776. Ĉu la natura stato kaj la natura leĝo estas unu sama afero?

“Ne; la natura stato estas la stato primitiva. La civilizacio estas neakordigebla kun la natura stato, kaj, kontraŭe, la natura leĝo kunhelpas por la progreso de la homaro.”

La natura stato estas la infaneco de la homaro kaj la deirpunkto de ties intelekta kaj morala elvolviĝo. Ĉar li estas perfektigebla kaj kunportas la ĝermon de perfektiĝo, la homo ne povas esti destinita eterne vivadi en natura stato, same kiel ne en ĉiama infaneco; natura stato estas pasema, kaj el ĝi la homo eliĝas per progreso kaj civilizacio. La natura leĝo, kontraŭe, regas la tutan homaron, kaj la homo pliboniĝas, proporcie kiel li pli ĝuste komprenas kaj praktikas tiun leĝon.

777. En natura stato, la homo, havante malpli da bezonoj, ne suferas ĉiajn ĉagrenojn, kiujn portas al li pli progresinta stato; kion do pensi pli la opinio, ke en la natura stato estas la plej perfekta feliĉo sur la Tero?

“Kion fari? tiu estas feliĉo de bruto; iuj personoj ne komprenas alian. Ĝi estas feliĉo, kia tiu de bestoj.

Infanoj ankaŭ estas pli feliĉaj ol plenaĝuloj.”

778. Ĉu la homo povas retropaŝi en la naturan staton?

“Ne; la homo devas senĉese progresadi kaj ne povas reveni al sia infaneco. Li progresas, ĉar Dio tion volas; pensi, ke la homo povas retropaŝi al sia primitiva kondiĉo, estus nei la leĝon de progreso.”

Irado de la progreso

779. Ĉu la homo ĉerpas el si la progresoforton, aŭ ĉu la progreso estas nura rezultato de instruado?

“La homo elvolviĝas mem tute nature, sed ne ĉiuj progresas samtempe kaj en sama maniero; tiam, la plej evoluintaj helpas la progreson de la ceteraj pere de la societa kontakto.”

780. Ĉu la morala progreso ĉiam sekvas la intelektan?

“La unua estas sekvo de la dua, sed la morala ne ĉiam venas tuj post la intelekta.” (192-365) — Kiel la intelekta progreso povas konduki al la morala progreso?

“Ebligante al la homo kompreni bonon kaj malbonon: li do povas elekti. La elvolviĝo de la libera volo sekvas tiun de intelekto kaj pliigas la respondecon por la faroj.”

— Kiel do la plej instruitaj popoloj estas ofte la plej malvirtaj?

“La kompleta progreso estas la celo; sed la popoloj, kiel la individuoj, ĝin trafas nur paŝo post paŝo. Ĝis la morala sento elvolviĝos ĉe ili, ili povas uzi sian intelekton, eĉ por fari malbonon. Moraleco kaj intelekto estas du fortoj, kiuj nur post multe da tempo sin ekvilibras.”

(365-751) 781. Ĉu estas eble al la homo haltigi la iradon de la progreso?

“Ne, sed li povas ĝin iafoje malhelpi.”

— Kion pensi pri la homoj, penantaj haltigi la iradon de l’ progreso kaj igi la homaron retropaŝi?

“Kompatindaj estuloj, kiujn Dio punos; ili estos renversitaj de la torento, kiun ili vane volas bari.”

Ĉar progreso estas kondiĉo de la homa naturo, neniu do kapablas ĝin kontraŭstari. Ĝi estas viva forto, kiun la malbonaj leĝoj povas ĝeni, sed ne bridi. Kiam tiuj leĝoj fariĝas neakordigeblaj kun tiu forto, ĉi tiu disbatas ilin kaj ĉiujn homojn, kiuj penas ilin konservi; kaj tiel estos plu, ĝis la homo konformigos siajn leĝojn al la dia justeco, kiu volas bonon por ĉiuj, ne leĝojn faritajn de fortulo malprofite por malfortulo.

782. Ĉu iuj homoj bonafide ne embarasas la progreson, pri kiu ili pensas, ke ili ĝin favoras, ĉar ili ĝin rigardas el sia vidpunkto, kaj ofte tie, kie ĝi ne estas?

“Bagatela ŝtoneto sub rado de l’ veturilo, sed kiu ne malhelpas ties antaŭeniron.”

783. Ĉu la perfektiĝo de la homaro iras ĉiam progrese kaj malrapide?

“Ekzistas la regula, grada progreso, rezultanta el la forto de la cirkonstancoj; sed, kiam iu popolo ne sufiĉe rapide iras, Dio igas ĝin sperti, de tempo al tempo, fizikan aŭ moralan skuon, kiu ĝin aliigas.”

La homo ne povas eterne restadi en neklereco, ĉar li devas trafi la celon, difinitan de la Providenco; li sin instruas per la forto de la okazoj. La moralaj, kiel la sociaj, revolucioj iom post iom enfiltriĝas en liajn ideojn; ili ĝermas dum jarcentoj, poste ili subite ekkrevas kaj frakasas la elkonsumitan konstruaĵon de l’ pasinteco, jam ne harmoniantan kun la novaj bezonoj kaj aspiroj.

La homo ofte vidas en tiuj skuegoj nur la momentajn malordon kaj konfuzon, kiuj vundas liajn materiajn interesojn; sed tiu, kiu altigas sian penson super sian personon, admiras la planojn de la Providenco, kiu el malbono naskas bonon. Tiel same ventego aŭ uragano purigas la atmosferon, kiun ĝi skuegis.

784. La malico de la homo estas granda; ĉu ne ŝajnas, ke li kankre iradas anstataŭ antaŭenpaŝi, almenaŭ el la morala vidpunkto?

“Vi eraras; atente observu la tuton, kaj vi vidos, ke la homo antaŭeniras: li pli ĝuste komprenas, kio estas nekonvena, kaj ĉiutage reformas maljustaĵojn. Malbono devas esti ekscesa, por ke la homo sentu la neceson de bono kaj de reformoj.”

785. Kiu estas la plej granda baro al la progreso?

“Fiero kaj egoismo; mi parolas pri la morala progreso, ĉar la intelekta ĉiam antaŭeniras; ŝajnas ja, unuavide, ke ĝi pliintensigas la aktivecon de tiuj malvirtoj; efektive, ĝi kreskigas avidemon kaj amon je riĉaĵoj, kaj ĉi tiuj, siavice, instigas la homon al la esploroj, kiuj faras lian Spiriton pli klarvida. Tiel ĉiuj aferoj interligiĝas, en la morala, kiel en la fizika mondo, kaj el malbono povas naskiĝi bono; sed tiu stato de la aferoj daŭras nur sian propran tempon; ĝi ŝanĝiĝas laŭ tio, kiel la homo pli bone komprenas, ke, krom ĝuado de la surteraj havaĵoj, ankaŭ ekzistas treege pli granda kaj pli daŭra feliĉo.” (Vidu Egoismo, ĉap. XII.) Estas du specoj de progreso, sin reciproke subtenantaj kaj tamen ne irantaj flanko ĉe flanko: la intelekta kaj la morala progreso. Ĉe la civilizitaj popoloj, la unua ricevas, dum ĉi tiu jarcento (20) , ĉiajn dezirindajn favorhelpojn, kiuj ĝin levis ĝis neniam antaŭe konata ŝtupo. Multo mankas al la dua, por ke ĝi atingu saman nivelon; sed, malgraŭ tio,

(20) Kompreneble, la XIX-a, kiam vivis A. Kardec.

Tiun ĉi libron Kardec skribis antaŭ pli ol cent jaroj. Dum ĉi tiu tempo, scienco kaj tekniko progresis multe pli ol en la antaŭa jarmilo kaj donis al la homaro milojn da bonaĵoj: fonografo, radiofonio, aviado, utiligo de l’ atomenergio k .a.

- La Trad .

se oni komparas la hodiaŭajn sociajn morojn kun tiuj en la pasintaj jarcentoj, oni devus ja esti blinda, por ne konfesi ties progreson.

Kaj, kial la supreniranta marŝado haltus prefere rilate al moraleco, ol al intelekto? Kial ne estos inter la dek-naŭa kaj la dudek-kvara jarcento tiom da diferenco, kiom inter la dek-kvara kaj la dek-naŭa? Tion pridubi estus kiel aserti, ke la homaro troviĝas en la apogeo de perfekteco - kio estus absurdo -, aŭ ke ĝi estas morale neperfektigebla – kion la sperto malkonfirmas.

Degenerintaj popoloj

786. La historio prezentas al ni multajn popolojn, kiuj, post la skuegoj ilin renversintaj, refalis en barbarecon; kie estas do, en ĉi tiu okazo, la progreso?

“Kiam iu domo estas baldaŭ ruiniĝonta, vi ĝin eldetruas por konstrui alian pli solidan kaj komfortan; sed, ĝis ĝi estos rekonstruita, estas malordo kaj konfuzo en via loĝejo.

“Komprenu ankaŭ la jenon: vi estis malriĉa kaj loĝis dometaĉon; vi riĉiĝas kaj ĝin forlasas por loĝi palacon. Poste venas mizerulo, kia vi estis, okupi vian lokon en la domaĉo, kaj li forte ekĝojas, ĉar li iam havis nenian ŝirmejon. Nu! eksciu, ke la Spiritoj, enkarniĝintaj en tiun degenerintan popolon, ne estas tiuj mem, kiuj ĝin formis dum ĝia glortempo; tiuj, jam progresintaj, foriris en pli perfektajn loĝejojn kaj progresis plu, dum aliaj, malpli pregresintaj, venis al tiu loko, kiun ili, siavice, iam forlasos.”

787. Ĉu ne ekzistas nature neprogresemaj rasoj?

“Jes, sed tiuj sin korpe ekstermas ĉiutage.”

— Kia estos la estonta sorto de la Spiritoj, animantaj tiujn rasojn?

“Ili atingos, kiel la ceteraj, la perfektecon, tra aliaj ekzistadoj; Dio senheredigas neniun.”

— Se estas tiel, ĉu la plej civilizitaj homoj iam estis ja sovaĝuloj kaj hommanĝantoj?

“Vi mem estis pli ol unu fojon, antaŭ ol esti tia homo, kia vi nun estas.”

788. La popoloj estas kolektivaj individuoj, kiuj, kiel la individuoj mem, travivas infanecon, plenaĝecon kaj kadukecon; ĉu tiu veraĵo, konfirmita de la historio, ne povas igi pensi, ke la plej progresintaj ĉijarcentaj popoloj ankaŭ kadukiĝos kaj estingiĝos, kiel la antikvaj?

“La popoloj, vivantaj nur la korpan vivon, tiuj, kies grandeco sin bazas sur forto kaj sur la vasteco de la teritorio, kiujn ili okupas, naskiĝas, kreskas kaj mortas, ĉar la forto de iu popolo elĉerpiĝas kiel la homa; tiuj, kies egoismaj leĝoj kontraŭas la progreson de la lumoj kaj de la karitato, mortas, ĉar lumo forbalaas mallumon, karitato neniigas egoismon; sed la popoloj, kiel la individuoj, havas la vivon de la animo; tiuj, kies leĝoj harmonias kun la eternaj leĝoj de la Kreinto, tiuj vivos kaj estos la gvidanta lumfasko de la ceteraj popoloj.”

789. Ĉu la progreso iam kolektos ĉiujn terpopolojn en unu solan nacion?

“Ne; tio estas neebla, ĉar el la diverseco de klimatoj naskiĝas inter si malsamaj moroj kaj bezonoj, kiuj konsistigas la naciecojn; tial estos ĉiam necesaj leĝoj konvenaj al tiuj moroj kaj bezonoj; sed la karitato ne rigardas latitudojn nek haŭtkolorojn de homoj. Kiam la leĝo de Dio estos ĉie la bazo de l’ homa leĝo, tiam la popoloj praktikos reciprokan karitaton, kiel la individuoj, de homo al homo; tiel ili vivos feliĉaj kaj en paco, ĉar neniu ekpensos fari malbonon al sia najbaro, nek vivi je ties kostopago.”

La homaro progresas per la individuoj, kiuj iom post iom pliboniĝas kaj instruiĝas; kiam ĉi tiuj estas plinombraj, ili superregas kaj kuntrenas la ceterajn. Iam kaj iam aperas inter ili jen geniuloj, antaŭenpuŝantaj la homaron, jen estroj, iloj de Dio, kiuj en kelkaj jaroj igas ĝin antaŭenpaŝi plurajn jarcentojn.

La progreso de la popoloj ankoraŭ plievidentigas la justecon de la reenkarniĝado. La virtuloj faras laŭdindajn klopodojn, por morale kaj intelekte peli iun nacion; tiel aliiĝinte, tiu nacio estos certe pli feliĉa en ĉi tiu mondo kaj en la alia; sed, dum sia malrapida irado tra la jarcentoj, miloj da individuoj ĉiutage mortas; kiu estos la sorto de tiuj, falantaj sur la vojon? Ĉu ilia relativa malsupereco tenos ilin for de la feliĉo, destinita al la laste venintaj? Aŭ, ĉu ilia feliĉo estas relativa? Tian maljustaĵon la dia juĝo ne povus dikti.

Per la plureco de ekzistadoj, la rajto je feliĉo estas sama por ĉiuj: progreso estas rifuzita al neniu; ĉar tiuj, kiuj vivis en tempo de barbareco, eble revenos en tempo de civilizacio, por vivi ĉe la sama aŭ ĉe alia popolo, tial ĉiuj profitas el la supreniranta marŝado.

Sed la doktrino de la unusoleco de ekzistadoj prezentus ĉi tie ankoraŭ unu malfacilaĵon. Laŭ tiu doktrino, la animo estas kreita ĉe la naskiĝo de la homo; sekve, se iu homo progresis pli ol alia, tio signifas, ke Dio kreis por la unua pli perfektan animon. Kial tia favoro? Kian meriton tiu homo havas, li, kiu ne vivis pli ol alia, ofte ja malpli, por esti dotita per supera animo? Sed ankoraŭ ne tie kuŝas la ĉefa malfacilaĵo. Iu nacio evoluas, en mil jaroj, de barbara al civilizita stato. Se la homoj vivus mil jarojn, oni komprenus, ke, dum tiu periodo, ili havus tempon por progresi; sed ili mortas ĉiutage, en plej diversaj aĝoj; ili senĉese anstataŭas unuj aliajn, tiel, ke ĉiu tago vidas aperon kaj malaperon de homoj.

En la fino de mil jaroj, jam ne estas trovataj postesignoj de la unuaj loĝantoj; la nacio, pasintatempe barbara, estas nun civilizita: kio progresis? ĉu la antaŭe barbaraj individuoj?

sed tiuj jam de longe ne ekzistas; ĉu tiuj poste venintaj?

sed, se ties animoj estas kreitaj ĉe la momento de ties naskiĝo, tiuj animoj ne ekzistis dum la iama barbareco; oni devas do akcepti, ke la klopodoj, farataj por la civilizo de iu popolo, havas la povon, ne, ĝustadire, plibonigi neperfektajn animojn, sed ja devigi Dion krei pli perfektajn animojn.

Ni komparu ĉi tiun teorion pri la progreso kun tiu donita de la Spiritoj.

La animoj, venantaj en la tempo de civilizacio, havis sian infanecon kiel ĉiuj ceteraj, sed ili jam vivis kaj antaŭe staras pro jam farita progreso; ili venas, altirate de medio, kiun ili simpatias kaj konforma al ilia nuna stato; tiel, la zorgoj por la civilizo de iu popolo ne rezultigas estontan kreadon de pli perfektaj animoj, sed altiras animojn jam progresintajn, ĉu tiuj jam vivis ĉe tiu popolo dum ties barbareco, aŭ venas de alia loko. Jen la ŝlosilo de l’ progreso de la tuta homaro; kiam ĉiuj popoloj staros sur la sama nivelo por la sento de bono, tiam la Tero estos kunvenejo nur de bonaj Spiritoj, kiuj vivos frate kunigitaj; kaj la malbonaj, tie sentante ĝenon kaj forpuŝadon, iros serĉi en malsuperaj mondoj sian konvenan rondon, ĝis ili indos reveni al la aliformigita mondo, el kiu ili eliris. La vulgara teorio havas ankaŭ kiel konsekvencon, ke la laboroj por socia plibonigo profitigas nur la nunajn kaj la estontajn generaciojn; la rezultato de tiuj laboroj estas nula por la pasintaj generacioj, kiuj faris la eraron veni tro frue kaj kiuj ĉiam ankoraŭ estos tiaj, kiaj iliaj barbaraĵoj ebligis al ili esti. Laŭ la doktrino de la Spiritoj, la antaŭaj progresoj estas utilaj ankaŭ al tiuj generacioj, kiuj revenas, por vivi en pli bonaj kondiĉoj kaj kiuj tial povas pliperfektiĝi en la naskejo de la civilizacio. (222)

Civilizacio

790. Ĉu civilizacio estas progreso aŭ, laŭ iuj filozofoj, dekadenco de la homaro?

“Nekompleta progreso; la homo ne transiras subite de infaneco al matureco.”

— Ĉu estas laŭracie kondamni la civilizacion?

“Kondamnu prefere, tiujn, kiuj ĝin misuzas, kaj ne la verkon de Dio.”

791. Ĉu la civilizacio iam elpuriĝos ĝis tia grado, ke ĝi ekstermos la malbonaĵojn de ĝi kaŭzitajn?

“Jes, tiam, kiam moraleco estos tiel evoluinta kiel intelekto. Frukto ne povas naskiĝi pli frue ol floro.”

792. Kial la civilizacio ne efektivigas la tutan bonon, kiun ĝi kapablas fari?

“Ĉar la homoj ankoraŭ ne estas pretaj nek inklinaj ricevi tiun bonon.”

— Ĉu tio ne okazus ankaŭ tial, ĉar, estigante novajn bezonojn, la civilizacio ekscias novajn pasiojn?

“Jes, kaj tial, ĉar ĉiuj kapabloj de la Spirito ne samtempe progresas; tempo estas bezona por ĉio. Vi ne povas atendi perfektajn fruktojn el nekompleta civilizacio.”

(751-780) 793. Laŭ kiaj signoj povas esti ekkonata kompleta civilizacio?

“Vi ĝin ekkonas per ĝia morala evoluostadio. Vi opinias vin multe progresintaj, ĉar vi jam faris grandajn eltrovojn kaj mirindajn elpensaĵojn; ĉar vi loĝas pli bonajn domojn kaj portas pli bonajn vestojn, ol la sovaĝuloj; sed vi rajtos diri, ke vi estas vere civilizitaj nur tiam, kiam vi forpuŝos de via socio la malvirtojn, kiuj ĝin malhonoras, kaj kiam vi vivos kiel fratoj, reciproke praktikantaj la kristanan karitaton; ĝis tiam vi estos nur kleraj popoloj, laŭirantaj la unuan fazon de civilizacio.”

La civilizacio havas siajn ŝtupojn, kiel ĉiaj aferoj. Nekompleta civilizacio estas transiĝostato, naskanta malbonaĵojn proprajn, nekonantajn en la primitiva stato; malgraŭ tio, ĝi ja estas natura, necesa progreso, kunportanta la kuracilon kontraŭ la malbonaĵo, kiun ĝi kaŭzas. Laŭ tio, kiel ĝi pliperfektiĝas, la civilizacio detruas kelkajn el la malbonaĵoj, kiujn ĝi naskis; tiuj malbonaĵoj tute malaperos ĉe la ekstaro de la morala progreso.

El du popoloj, atingintaj la supron de la socia ŝtuparo, oni povas diri, ke estas la pli civilizita, laŭ la vera senco de l’ vorto, tiu, ĉe kiu troviĝas malpli da egoismo, voluptamo kaj fiero; kies anoj estas pli intelektaj kaj moralaj ol materiecaj; kie la intelekto povas pli libere disvolviĝi; ĉe kiu oni trovas pli da reciprokaj boneco, sincereco, bonfaremo kaj grandanimeco; kie la antaŭjuĝoj pri kasto kaj naskiĝo estas malpli enradikiĝintaj, ĉar tiaj antaŭjuĝoj estas nekonformaj al la vera amo al la proksimulo; kies leĝoj kreas nenian privilegion kaj estas la samaj tiel por la lasta, kiel por la unua el la homoj; ĉe kiu juĝo estas farata kun malpli da partieco; ĉe kiu la vivo, la kredoj kaj la opinioj de la homo estas pli respektataj; ĉe kiu la nombro da malfeliĉuloj estas malpli granda; kaj, fine, ĉe kiu la bonvolema homo estas ĉiam certa, ke porvivaĵoj neniam mankos al li.

Progreso de la homa leĝaro

794. Ĉu la socio povus esti regata nur de la naturaj leĝoj, sen helpo de leĝoj homaj?

“Jes; se oni bone komprenus kaj volontus praktiki la naturajn leĝojn, ĉi tiuj estus sufiĉaj; sed la socio havas siajn postulojn, kaj tial ĝi bezonas apartajn leĝojn.”

795. Kiu estas la kaŭzo de la nekonstanteco de la homaj leĝoj?

“En la tempo de barbareco, la leĝoj estis donataj de la plej fortaj, kiuj ilin faris por sia profito propra.

Estis ja necese modifi tiujn leĝojn, laŭmezure kiel la homoj pli bone komprenis justecon. La homaj leĝoj estas ĉiam pli staremaj laŭ tio, kiel ili pli proksimiĝas al la vera justeco, tio estas, kiel ili ampleksas ĉiujn homojn kaj identiĝas kun la natura leĝo.”

La civilizacio havigis al la homo novajn bezonojn, rilatajn al lia socia pozicio. Ĝi devis do reguligi per homaj leĝoj la rajtojn kaj devojn de tiu pozicio; sed, sub la influo de la pasioj, la homo ofte kreadis imagajn rajtojn kaj devojn, kiujn la natura leĝo kondamnas kaj kiujn la popoloj forstrekas de siaj kodoj, proporcie kiel ili progresas. La natura leĝo estas neŝanĝema kaj la sama por ĉiuj; la homa leĝo estas variema kaj progresema; nur ĉi tiu povis, en la frua tempo de la socioj, sankcii la rajton de l’ plej forta.

796. Ĉu la severeco de la punleĝoj ne estas ja nepre necesa ĉe la nuna stato de la socio?

“Malbonmora socio certe postulas pli severajn leĝojn; bedaŭrinde, tiuj leĝoj celas prefere punu la jam faritan malbonon, ol elsekigi ties fonton. Nenio alia ol edukado povas reformi la homojn; tiam, ili ne plu bezonos tiel rigorajn leĝojn.”

797. Kiel la homo povos esti instigita reformi siajn leĝojn?

“Tio venas tute nature pro la cirkonstancoj kaj sub la influo de virtaj homoj, kondukantaj la popolojn sur la vojo de progreso. La homo jam multajn leĝojn reformis kaj ankoraŭ multajn aliajn reformos. Atendu!”

Influo de Spiritismo sur la progreson

798. Ĉu Spiritismo iam fariĝos vulgara kredo aŭ ĉu ĝi daŭros plu kiel aparta doktrino de kelkaj personoj?

“Certe ĝi fariĝos vulgara kredo kaj signos novan epokon en la historio de la homaro, ĉar ĝi troviĝas en la Naturo kaj tempo venis, kiam ĝi devas okupi lokon inter la homaj okazoj; tamen ĝi devas elporti grandajn batalojn, prefere kontraŭ intereso ol kontraŭ konvinkiteco, ĉar estus senutile ignori, ke al iuj personoj interesas kontraŭbatali ĝin, iuj pro memamo, aliaj pro tute materiaj kaŭzoj; sed tiuj kontraŭuloj, troviĝante pli kaj pli izolitaj, estos fine devigitaj pensi kiel ĉiuj, alie ili vokos al si mokridon.”

La ideoj transformiĝas nur kun la kreskado de la tempo, neniam subite; ili malvigliĝas de generacio al generacio kaj fine, iom post iom, malaperas kun tiuj, kiuj ilin subtenadis kaj kiujn anstataŭas aliaj individuoj, konvinkitaj, pri novaj principoj, kiel okazas al politikaj ideoj. Vidu paganismon; hodiaŭ neniu persono certe praktikas la religiajn ideojn de tiuj tempoj; tamen plurajn jarcentojn post la apero de Kristanismo, ili lasis postesignojn, kiujn nur la kompleta renovigo de la rasoj povis forviŝi. Tio sama okazos al Spiritismo; ĝi faras multe da progresoj, sed ekzistos ankoraŭ, dum du aŭ tri generacioj, ia fermentanta nekredemo, kiun nur la tempo forpelos. Tamen ĝia dissemado estos pli rapida ol tiu de Kristanismo, ĉar ĉi tiu mem, sur kiu ĝi sin apogas, trabatas al ĝi vojon. Kristanismo devis detrui; Spiritismo devas nur konstrui.

799. En kia maniero Spiritismo povas kunhelpi por la progreso?

“Per detruo de materialismo, unu el la kanceroj de la socio, ĝi igas la homojn kompreni, kie troviĝas ilia vera intereso. Ĉar la estonta vivo jam ne estas vualita de la dubo, la homo tial pli bone komprenos, ke li povas certigi al si la estontecon per la nuneco. Detruante la antaŭjuĝojn pri sektoj, kastoj kaj haŭtkoloroj, Spiritismo konigas al la homoj la grandan solidarecon, kiu devas tenadi ilin kune kiel fratojn.”

800. Ĉu ne estas timinde, ke Spiritismo ne sukcesos triumfi super la indiferenteco de la homoj kaj super ties alligiteco al la materialaj aferoj?

“Tiu apenaŭ konus la homojn, kiu kredus, ke ia ajn kaŭzo povus ilin aliigi kvazaŭ per magio. La ideoj sin iom post iom modifas laŭ la individuoj, kaj estas bezonaj kelkaj generacioj, por ke estu tute forviŝitaj la postesignoj de malnovaj kutimoj. La transformado povas fariĝi nur kun la kreskado de la tempo, grade, paŝo post paŝo; ĉe ĉiu generacio leviĝas parto de la vualo; Spiritismo venas ĝin tutan disŝiri; sed, intertempe, se ĝia efiko estus nur, ke iu korektus almenaŭ unu solan el siaj malvirtetoj, ĝi jam igus tiun homon fari grandan paŝon antaŭen kaj alportus al li grandan utilon, ĉar tiu unua paŝo plifaciligus aliajn.”

801. Kial la Spiritoj ne instruadis ĉiam kiel hodiaŭ?

“Vi ne instruas al infanoj tion saman, kion al plenaĝuloj, kaj vi ne donas al ĵusnaskito nutraĵon, kiun ĝi ne povas digesti; por ĉiu afero estas tempo difinita.

Ili instruis multe da aferoj, kiujn la homoj ne komprenis aŭ falsis, sed kiujn hodiaŭ la homoj povas kompreni. Per sia instruado, kvankam nekompleta, ili preparis la grundon por semo, kiu estas nun fruktonta.”

802. Ĉar Spiritismo devas signi progreson de la homaro, kial do la Spiritoj ne plirapidigas tiun progreson pere de manifestiĝoj tiel ĝeneralaj kaj evidentaj, ke la plej nekredemaj homoj konvinkiĝu pri ties vereco?

“Vi volus miraklojn; Dio ilin abunde dissemas sub viaj paŝoj, kaj inter vi estas homoj, kiuj Lin malkonfesas.

Ĉu la Kristo mem konvinkis siajn samtempulojn per siaj miregindaĵoj? Ĉu vi ne vidas hodiaŭ homojn, kiuj neas la plej evidentajn faktojn, okazantajn antaŭ iliaj okuloj?

Ĉu iuj ne diras, ke ili ne kredus, eĉ se ili vidus tiujn faktojn? Ne; ne per miregindaĵoj Dio volas konverti la homojn; per Sia bonkoreco, Li volas lasi al ili la meriton konvinkiĝi mem per sia prudento.”

ĈAPITRO IX

VIII - LEĜO DE EGALECO

1. Natura egaleco. – 2. Malegaleco de kapabloj. – 3. Sociaj malegalecoj. – 4. Malegaleco de riĉecoj.

– 5. Provoj de riĉeco kaj de mizero. – 6. Egaleco de rajtoj de viro kaj de virino. – 7. Egaleco antaŭ la tombo.

Natura egaleco

803. Ĉu ĉiaj homoj estas egalaj antaŭ Dio?

“Jes, ĉiuj iras al sama celo, kaj Dio faris Siajn leĝojn por ĉiuj. Vi ofte diras: la suno lumas por ĉiuj; vi per tio esprimas veraĵon pli grandan kaj pli ĝeneralan, ol kiel vi pensas.”

Ĉiuj homoj estas submetitaj al la samaj naturaj leĝoj; ĉiuj naskiĝas same malfortaj, estas elmetataj al samaj doloroj, kaj la korpo de riĉulo neniiĝas tiel, kiel tiu de malriĉulo.

Neniun homon Dio dotis per natura supereco, ĉu pri naskiĝo, ĉu pri morto: ĉiuj estas egalaj sub Liaj okuloj.

Malegaleco de kapabloj

804. Kial Dio ne donis egalajn kapablojn al ĉiuj homoj?

“Dio kreis ĉiujn Spiritojn egalaj, sed ĉiu el ili jam vivis pli aŭ malpli da tempo, kaj, sekve, ĉiu akiris pli aŭ malpli da kapabloj; la diferenco venas de la grado de ĉies sperto kaj dependas ankaŭ de ĉies volo, kiu estas ja lia libera volo; de tio rezultas, ke iuj pli rapide perfektiĝas kaj tial ricevas kapablojn malsamajn, ol aliaj. La diverseco de kapabloj estas necesa, por ke ĉiu povu kunlabori por la realigo de la Providencaj projektoj, en la limoj de siaj intelektaj kaj fizikaj fortoj; kion iu ne faras, tion povas fari iu alia, kaj tiel ĉiu havas sian utilan taskon. Krom tio, ĉar ĉiuj mondoj estas inter si solidaraj, tial estas necese, ke la loĝantoj de la superaj mondoj, plej parte kreitaj antaŭ ol la via, venu loĝi la Teron, por doni al vi ekzemplon pri tiu necesa reciproka kunlaborado.” (361) 805. Ĉu, transpasante de supera al malsupera la Spirito plene konservas la akiritajn kapablojn?

“Jes, ni tion jam diris; progresinta Spirito ne en sia spirita stato, li povas elekti envolvaĵon delikatan aŭ pozicion malpli altan, ol tiu, kiun havis; sed ĉio ĉi estas farata ĉiam por utili al instruo kaj por helpi lin progresi.” (180) mondo, refalas; malpli li jam li kiel La diverseco de kapabloj de la homo ne originas do el intima naturo de lia kreado, sed el la grado da perfektiĝo, kiun atingis la enkarniĝintaj Spiritoj. Dio ne kreis la malegalecon de kapabloj, sed permesis, ke la diversaj gradoj da elvolviĝo unu kun alia kontaktu, por ke la pli progresintaj povu helpi la malpli rapidantajn, kaj ankaŭ, por ke la homoj, bezonante reciprokan helpon, plenumu la leĝon de karitato, kiu devas ilin unuigi.

Sociaj malegalecoj

806. Ĉu la malegaleco de sociaj kondiĉoj estas leĝo de la Naturo?

“Ne; ĝi estas faritaĵo de la homo, ne de Dio.”

— Ĉu tia malegaleco iam forpasos?

“Eternaj estas nur la leĝoj de Dio. Ĉu vi ne vidas ĝin iom post iom, ĉiun tagon, neniiĝi? Tia malegaleco forpasos tiam, kiam estingiĝos la superregado de fiero kaj de egoismo; restos sole la malegaleco de merito. Tago venos, kiam la anoj de l’ granda familio el la idoj de Dio ne sin konsideros plu havantajn pli aŭ malpli puran sangon; nur la Spirito estas pli aŭ malpli pura, kaj tio ne dependas de la socia pozicio.”

807. Kion pensi pri homoj, kiuj misuzas la superecon de sia socia pozicio, por subpremi malfortulon por sia profito?

“Tiuj indas anatemon; bedaŭrindaj! siavice, ili ankaŭ estos subpremataj; ili renaskiĝos por ekzistado, dum kiu ili suferos ĉion, kion ili igis suferi.” (684)

Malegaleco de riĉecoj

808. Ĉu la malegaleco de riĉecoj ne originas el la malegaleco de kapabloj, kiu ebligas al iuj pli da akirorimedoj ol al aliaj?

“Jes kaj ne; kaj ruzeco kaj ŝtelemo, kion vi diras pri ĉi tiuj?”

— Tamen la heredita riĉeco ne estas frukto de malnoblaj pasioj.

“Kion vi scias pri tio? Iru returne al ties fonto, kaj vidu, ĉu tiu ĉi estas ĉiam pura. Ĉu vi scias, ĉu tiu riĉeco komenciĝis per uzurpado aŭ per maljustaĵo? Ni flanke lasu momente ties originon, kiu eble estis nebona: ĉu vi kredas, ke la avidemo je havaĵoj, eĉ se tiuj estas plej bone akiritaj, la sekretaj deziroj ilin pli frue ekposedi, estas laŭdindaj sentoj? Jen, kion Dio juĝas, kaj mi certigas al vi, ke Lia juĝo estas pli severa ol tiu de la homoj.”

809. Se iu riĉeco havas malbonan originon, ĉu ties heredintoj estas respondaj por tio?

“Sendube ili ne respondas por malbono, farita de aliaj, des malpli, ĉar ili povas ja ne scii tiun fakton; sed sciu, ke ofte riĉeco estas donata al iu homo, nur por havigi al li okazon kompensi maljustaĵon. Feliĉa li estas, se li tion komprenas! Se li tiel agas en la nomo de tiu, kiu faris la maljustaĵon, la kompenso estos alkalkulita al ambaŭ, ĉar, ofte, ĝuste la maljustulo instigas al tiu kompenso.”

810. Ne deturnante nin de l’ leĝeco, ni povas disponi je niaj havaĵoj en pli aŭ malpli justa maniero. Ĉu ni respondas, post nia morto, por la disponoj, kiujn. ni faris?

“Ĉia ago produktas siajn fruktojn: la fruktoj de la bonaj agoj estas dolĉaj; tiuj de la aliaj estas ĉiam amaraj; ĉiam, komprenu bone tion.”

811. Ĉu la absoluta egaleco de riĉecoj estas ebla, kaj ĉu ĝi iam ekzistos?

“Ne, ĝi ne estas ebla. La diverseco de kapabloj kaj de karakteroj ĝin malebligas.”

— Tamen kelkaj homoj kredas, ke en tiu egaleco troviĝas la kuracilo por la malbonaĵoj de l’ socio; kion vi pensas pri tio?

“La homoj, tiel pensantaj, estas inklinaj al sistemoj aŭ estas ambiciaj ; ili ne komprenas, ke la egaleco, kiun ili revas, estus tre rapide detruita de la fonto de l’ cirkonstancoj. Kontraŭbatalu egoismon; tie troviĝas la ruiniga kancero de via socio, kaj ne serĉu ĥimerojn.”

812. Se egaleco de riĉecoj ne estas ebla, ĉu same okazas kun kontenteco?

“Ne; sed kontenteco estas relativa, kaj ĉiu ĝin povus ĝui, se ĉiu ĝin bone komprenus; ĉar la vera kontenteco konsistas en uzado de la tempo laŭ sia plaĉo, kaj ne en pasigado de la tempo en laboroj, al kiuj oni sentas nenian inklinon; kaj, ĉar ĉiu havas siajn proprajn kapablojn, tial nenia laboro restus nefarita. Ekvilibro ekzistas en ĉio; nur la homo volas ĝin malfari.”

— Ĉu estas eble, ke ĉiuj interkompreniĝos?

“Jes, kiam ĉiuj praktikos la leĝon de justeco.”

813. Kelkaj homoj falas en forlason kaj mizeron pro sia propra kulpo; ĉu la socio respondas por tio?

“Jes ; ni jam diris, ke la socio estas ofte la primara kaŭzo de tiaj eraroj; krom tio, ĉu ĝi ne devas prizorgi la moralan edukadon? Ofte nenio alia ol malbona edukiteco falsas la rezonadon de tiuj homoj, anstataŭ sufoki ties pereigajn inklinojn.” (685)

Provoj de riĉeco kaj de mizero

814. Kial Dio donis al iuj riĉecon kaj potencon, kaj al aliaj mizeron?

“Por elprovi ĉiun en malsama maniero. Cetere, kiel vi scias, tiuj provoj estas elektataj de la Spiritoj mem, kiuj ilin ofte ne venkas.”

815. Kiu el la du jenaj provoj estas la pli danĝera al la homo: ĉu malriĉeco aŭ riĉeco?

“Tiel danĝera estas la unua kiel la dua. Mizero naskas murmuradon kontraŭ la Providenco; riĉeco puŝas al ĉiaj ekscesoj.”

816. Riĉulo estas elmetata al pli da tentoj; sed, ĉu li ne havas pli da rimedoj por fari bonon “Ĝuste tiun li ne ĉiam faras; li fariĝas egoisto, fiera, nesatigebla; liaj bezonoj kreskas kun lia riĉeco, kaj li pensas, ke al li sola neniam sufiĉas tio, kion li havas.”

Alta pozicio en ĉi tiu mondo kaj aŭtoritato super similuloj estas provoj tiel grandaj kaj glitigaj kiel mizero, ĉar, ju pli riĉa kaj pova estas la homo, des pli da devoj li havas por plenumi kaj pli multenombraj estas la rimedoj, je kiuj li disponas, por fari bonon kaj malbonon. Dio elprovas malriĉulon per rezignacio kaj riĉulon per la uzado, kiun ĉi tiu faras, de siaj havaĵoj kaj potenco.

Riĉeco kaj potenco naskas ĉiajn pasiojn, kiuj alligas nin al la materio kaj malproksimigas nin de la spirita perfekteco; tial Jesuo diris: Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio. (21) ( 266 )

Egaleco de rajtoj de viro kaj de virino

817. Ĉu viro kaj virino estas egalaj antaŭ Dio, kaj ĉu ili havas samajn rajtojn?

(21) Mateo, ĉap. 19, par. 24 - La Trad .

“Ĉu Dio ne konsentis al ambaŭ povon kompreni bonon kaj malbonon, kaj kapablon progresi?”

818. El kio originas la morala malsupereco de virino en iuj landoj “El la maljusta kaj kruela potenco de viro super ŝi.

Ĝi rezultas el la sociaj konvencioj kaj el la misuzo de forto kontraŭ malforto. Inter la homoj malmulte progresintaj el la morala vidpunkto, forto naskas rajton.”

819. Por kia celo virino estas fizike malpli forta ol viro?

“Por ke estu al ŝi asignitaj apartaj funkcioj. Viron koncernas krudaj laboroj, ĉar li estas la pli forta; virinon, mildaj laboroj ; kaj ambaŭ estas kreitaj por sin reciproke helpi ĉe la provoj de vivo plena de amaraĵoj.”

820. Ĉu la fizika malforteco de virino ne lokas ŝin nature sub la ordonpotencon de viro?

“Dio donis al iuj forton, por protekto je la malforta, kaj ne por servutigo.”

Dio konformiĝis la strukturon de ĉiu estulo al la funkcioj, kiujn ĉiu devas plenumi. Se Li dotis virinon per malpli da fizika fonto, Li tamen konsentis al ŝi, samtempe, pli grandan sentemecon, konforman al la delikateco de I’ patrinaj funkcioj kaj al la malforteco de la estuletoj, konfidataj al ŝiaj zorgoj.

821. Ĉu la funkcioj, al kiuj la virino estas destinita de la Naturo, estas tiel gravaj kiel tiuj koncernantaj la viron?

“Jes, kaj ja pli gravaj; ĝuste ŝi havigas al viro la unuajn ekkonojn pri la vivo.”

822. Ĉar la homoj estas egalaj antaŭ la leĝo de Dio, ĉu ili devas esti ankaŭ egalaj antaŭ la homaj leĝoj?

“Tio estas la unua principo de justeco: Ne faru al aliaj tion, kion vi ne volus, ke ili faru al vi.”

— Ĉu do, por ke ĝi estu perfekte justa, leĝaro devas konsenti egalecon de rajtoj al viro kaj al virino?

“De rajtoj, jes; de funkcioj, ne; estas necese, ke ĉiu havu sian difinitan lokon; viro okupiĝu pri la ekstera, virino pri la interna aktiveco: ĉiu laŭ siaj kapabloj. La homa leĝo, se ĝi volas esti justa, devas starigi egalecon de rajtoj de ambaŭ seksoj ; ĉia privilegio, konsentita al unu aŭ al la dua, kontraŭas justecon. La emancipado de virino sekvas la progreson de civilizacio; ŝia sklaveco iras duope kun barbareco. Cetere, seksoj ekzistas nur pro la fiziologia strukturo; kaj, ĉar la Spiritoj povas preni la unuan aŭ la duan, tial, inter seksoj estas en ĉi tiu rilato nenia diferenco; kaj do ili devas ĝui samajn rajtojn.”

Egaleco antaŭ la tombo

823. El kio originas la deziro ĉiamigi la memoron pri mortintoj per funebraj monumentoj?

“Lasta ago de fiereco.”

— Sed, ĉu la luksego de la funebraj monumentoj ne estas pli ofte ago de parencoj, kiuj deziras tiel honori la memoron pri la mortinto, ol de ĉi tiuj mem?

“Fiereco de liaj parencoj, dezirantaj glori sin mem.

Ho, jes, ne ĉiam nur pro amo al la mortinto estas farataj tiaj elmontraĵoj : sed pro memamo kaj por parade montri sian riĉecon. Ĉu vi kredas, ke la memoro pri kara estulo estas malpli daŭra en koro de malriĉulo, ĉar tiu ĉi povas ornami lian tombon nur per unu sola floro? Ĉu vi kredas, ke marmoro evitigas forgeson al tiu, kies vivo estis senutila sur la Tero?”

824. Ĉu vi absolute malaprobas la pompon de funebraj ceremonioj?

“Ne; kiam ĝi honoras la memoron pri virtulo, tiam ĝi estas justa kaj bona, ekzemplo.”

Tombo estas la loko, kie ĉiuj homoj renkontas unu alian; tie neripareble finiĝas ĉiuj homaj diferencoj.

Vane riĉulo penas eternigi sian memoron per luksegaj monumentoj: la tempo ilin eldetruos, kiel la korpon; tiel volas la Naturo.

La memoro pri liaj bonaj aŭ malbonaj agoj estos malpli pereema ol lia tombo; la parado de funebraj ceremonioj ne lavos lin de liaj hontegindaĵoj, nek lin levos eĉ je unu ŝtupo en la spirita hierarkio. (320 kaj sekv.) _________

ĈAPITRO X

IX - LEĜO DE LIBERECO

1. Natura libereco. - 2. Sklaveco. - 3. Libereco de pensado. - 4. Libereco de konscienco. - 5. Libera volo. - 6. Fatalo. - 7. Konado de la estonteco. — 8. Teoria resumo pri la instigilo de la homaj agoj.

Natura libereco

825. Ĉu estas iuj sociaj pozicioj, kie la homo povas flati al si, ke li ĝuas absolutan liberecon?

“Ne, ĉar vi ĉiuj, grandaj kaj malgrandaj, bezonas unuj la aliajn.”

826. En kiu kondiĉo la homo povus ĝui absolutan liberecon?

“En tiu de ermito en dezerto. Kiam du homoj estas kune, tiam ekzistas rajtoj, kiujn ili devas respekti, kaj do ili jam ne havas absolutan liberecon.”

827. Ĉu la devo respekti aliulajn rajtojn forprenas de la homo la rajton mastri sin mem?

“Tute ne, ĉar tiu estas lia denaska rajto.”

828. Kiel akordigi la liberalajn opiniojn de iuj homoj kun la despotismo, kiun ili iafoje praktikas en sia hejmo kaj kontraŭ siaj subalternuloj?

“Tiuj homoj ja komprenas la naturan leĝon, sed fiero kaj egoismo kontraŭas ties plenumon. Ili scias, kio estas ĝusta, se iliaj principoj ne estas ia komedio laŭplane ludata, sed ili tion ne faras.”

— Ĉu, en alia vivo, estos konsiderataj favore al ili la principoj, kiujn ili predikis sur la Tero?

“Ju pli inteligenta estas iu, por kompreni iun principon, des malpli inda je senkulpigo li estas, se li ne aplikas ĝin al si mem. Mi diras al vi, ja vere, ke simplanima, sed sincera homo, staras pli antaŭe sur la vojo al Dio, ol tiu, penanta ŝajni tia, kia li ne estas.”

Sklaveco

829. Ĉu estas homoj, destinitaj de la Naturo esti propraĵo de aliaj homoj?

“Ĉia absoluta subeco de homo antaŭ homo kontraŭas la leĝon de Dio. Sklavigo estas perfortaĵo; sklaveco malaperos laŭ tio, kiel la homaro progresas, same kiel iom post iom malaperos ĉiaj superrajtaj kutimoj.” (22) Homa leĝo, rekonanta sklavecon, estas kontraŭnatura, ĉar ĝi egaligas homon al besto kaj lin fizike kaj morale degradas.

830. Kiam sklaveco estas unu el la moroj de iu popolo, ĉu tiam estas riproĉindaj la homoj, kiuj profitas el ĝi, ĉar ili faras nenion alian, ol konformiĝi al kutimo, kiu ŝajnas al ili natura?

“Malbono estas ĉiam malbono, kaj neniaj sofismoj kapablas fari bona malnoblan agon; sed la respondeco por malbono ĉiam rilatas kun la rimedoj, kiujn ĉiu havas por ĝin kompreni. Tiu, kiu profitas el la leĝo de sklaveco, estas ĉiam kulpa pri malobeo je la leĝo de la Naturo; sed pri tio, kiel pri ĉiaj aferoj, la kulpeco estas relativa.

Ĉar sklaveco estis enlasita en la morojn de iuj popoloj,

(22) La unua eldono de ĉi tiu libro aperis en 1857. En 1861 la sklaveco estis laŭlege aboliciita en Rusujo; en 1865 en Usono; en 1888 en Brazilo; kaj antaŭ tri jaroj en Etiopio.

Nun, en 1945, tiu antaŭdiro de la Spiritoj estas plenumita.

- La Trad.

tial la homo eble sincere profitis el ĝi, kiel el afero, kiu ŝajnis al li tute natura; sed de tiam, kiam lia prudento, pli elvolviĝinta kaj, precipe, klarigita de la lumoj de Kristanismo, montris al li en sklavo estulon egalan al li antaŭ Dio, li jam ne indas senkulpigon.”

831. Ĉu la natura malegaleco de kapabloj ne metas iujn homajn rasojn sub la jugon de pli inteligentaj rasoj?

“Jes, por ke ĉi tiuj plialtigu la aliajn, kaj ne por ilin plibrutigi per sklavigo. La homoj tre longe konsideradis iujn homajn rasojn laborbestoj, havantaj brakojn kaj manojn, kaj kredis, ke ili rajtas vendi ĉi tiujn kiel ŝarĝobestojn. Ili arogas al si pli puran sangon; malsaĝaj, kiuj vidas nur materion! Ne la sango, sed la Spirito, povas esti pli aŭ malpli pura.” (361-803) 832. Estas homoj, kiuj traktas humane siajn sklavojn, kiuj lasas ĉi tiujn malhavi nenion kaj kiuj pensas, ke libereco elmetus la sklavojn al pli granda mizero; kion vi diras pri tio?

“Mi diras, ke tiuj homoj pli bone komprenas siajn interesojn; ili traktas zorge ankaŭ siajn bovojn kaj ĉevalojn, por pli granda profito ĉe la merkato. Ili ne estas tiel kulpaj, kiel tiuj malbone traktantaj siajn sklavojn; sed, eĉ tiel, ili ne malpli disponas je siaj sklavoj kiel je komercaĵo kaj senigas tiujn bedaŭrindajn estulojn je la rajto esti sia propra mastro.”

Libereco de pensado

833. Ĉu estas en la homo io, kio sin submetas al nenia perforto kaj pri kio li ĝuas absolutan liberecon?

“La homo estas senlime libera pensi, ĉar penso estas nebarebla. Vi povas bridi ties impetiĝon, sed ĝin neniam nuligi.”

834. Ĉu la homo respondas por sia penso?

“La. homo respondas al Dio; nur Dio povas koni la homan penson, kaj ĉi tiun Li kondamnas aŭ senkulpigas laŭ Sia justeco.”

Libereco de konscienco

835. Ĉu la libereco de konscienco sekvas el la libereco de pensado?

“Konscienco estas intima penso, apartenanta al la homo, kiel ĉiuj ceteraj pensoj.”

836. Ĉu la homo rajtas kontraŭmeti barojn al la libereco de konscienco?

“Ne, kiel ne al la libereco de pensado; nur Dio rezervis al Si la rajton juĝi konsciencon. La homo reguligas per siaj leĝoj la sociajn interrilatojn; Dio, per la leĝoj de la Naturo, reguligas la rilatojn de homo kun Dio.”

837. Kio rezultas el la malhelpoj al la libereco de konscienco?

“Devigi la homojn konduti alie, ol kiel ili pensas, tio estas, fari ilin hipokritaj. Libereco de konscienco estas unu el la karakterizaĵoj de l’ vera civilizacio kaj de l’ progreso.”

838. Ĉu ĉia kredo estas respektinda, eĉ en la okazo, se ĝi estas rekonata kiel malvera?

“Ĉia kredo estas respektinda, se ĝi estas sincera kaj se ĝi kondukas al farado de bono. Mallaŭdindaj estas kredoj, kondukantaj al malbono.”

839. Ĉu estas riproĉinde maledifi pri ties kredo iun, kiu pensas malsame ol ni?

“Krom manko de karitato, tio estas atenco kontraŭ la libereco de pensado.”

840. Ĉu estus atenci la liberecon de konscienco kontraŭbatali kredojn, kiuj portas malordon en la socion?

“Oni povas bridi agojn, sed intima kredo estas neatingebla.”

Malpermesi la eksterajn agojn de iu kredo tiam, kiam ili iel ajn malutilas aliulon, ne estas atenci liberecon de konscienco, ĉar tiu malpermeso lasas al la kredo ties tutan liberecon.

841. Ĉu oni devas, pro respekto al la libereco de konscienco, lasi disvastiĝi pereigajn doktrinojn, aŭ ĉu oni povas, ne atencante tiun liberecon, klopodi por rekonduki sur la vojon de vero la homojn, kiuj de ĝi sin deturnis sub influo de malveraj principoj?

“Certe oni povas, kaj oni eĉ devas; sed instruu, laŭ la ekzemplo de Jesuo, per mildeco kaj persvado, ne perforte, ĉar tio estus pli malbona ol la kredo de tiu, kiun oni volas konvinki. Se io estas trudebla, tio estas bono kaj frateco; sed ni ne kredas, ke la rimedo, fari ilin akceptitaj, estas perforto: konvinkiteco ne estas trudebla.”

842. Ĉar ĉiu doktrino arogas al si esti la sola esprimo de vero, laŭ kiaj signoj oni do povas ekkoni tiun, kiu rajtas prezentiĝi kun tia titolo?

“Tiu estas la doktrino, pro kiu fariĝas plej multe da virtuloj kaj malplej multe da hipokrituloj, tio estas, tiu kiu admonas pli da homoj praktiki la leĝon de amo kaj karitato laŭ ties plej alta pureco kaj laŭ ties plej vasta aplikado. Laŭ ĉi tiu signo vi konstatos, ke iu doktrino estas bona, ĉar ia ajn doktrino, kiu havus kiel efikon dissemi malkonkordon kaj starigi limojn inter idoj de Dio, ne povas ne esti malvera kaj pereiga.”

Libera volo

843. Ĉu la homo havas liberan volon de siaj agoj?

“Ĉar li havas liberecon de pensado, tial li estas libera agi. Sen libera volo, la homo estus ia maŝino.”

844. Ĉu la homo ĝuas liberan volon de post sia naskiĝo?

“Libereco de agado ekzistas de la momento, kiam estas volo fari. Dum la unuaj tempoj de la vivo, libereco estas preskaŭ nula; ĝi elvolviĝas kaj aliigas sian celon kun la kapabloj. Infano aplikas sian liberan volon al la aferoj necesaj al ĝi, ĉar ĝi turnas sian penson al la bezonoj de sia aĝo.”

845. Ĉu la instinktaj antaŭinklinoj de la homo, ĉe ties naskiĝo, ne malhelpas la praktikadon de la libera volo?

“La instinktaj antaŭinklinoj estas tiuj de la Spirito antaŭ enkarniĝo; laŭ tio, ĉu li pli aŭ malpli progresis, tiuj antaŭinklinoj povas puŝi lin al riproĉindaj agoj, por kiuj lin kunhelpos Spiritoj simpatiantaj tiujn inklinojn; sed nekontraŭstarebla puŝo estas neebla, kiam oni volas resti. Memoru, ke kion oni volas, tion oni povas.” (361) 846. Ĉu la fiziologia strukturo ne havas ian influon sur la agojn dum la vivo, kaj, se ĝi iel influas, ĉu ĝi ne malutilas la liberan volon?

“Efektive, la Spirito ricevas influon de la materio, kiu povas ĝeni liajn manifestiĝojn; jen kial, en la mondoj, kie la korpoj estas malpli materiaj ol sur la Tero, la kapabloj pli libere elvolviĝas; sed la ilo ne havigas la kapablon. Cetere, estas necese distingi la moralajn de la intelektaj kapabloj; se iu posedas la instinkton de hommortigo, certe posedas kaj donas al la homo tian instinkton nur lia Spirito, ne la organoj de la homo. Tiu, kiu nuligas sian pensokapablon, por sin okupi nur pri la materio, fariĝas simila al besto, kaj eĉ pli malbona ol besto, ĉar li jam ne pensas sin antaŭgardi kontraŭ malbono; kaj pri tio li estas ja kulpa, ĉar li agas laŭ propra volo.” (Vidu 367 kaj sekv. Influo de la organismo.) 847. Ĉu la malnormaleco de la fakultoj senigas la homon je libera volo?

“Tiu, kies intelekto estas konfuzita de ia kaŭzo, ĉesas mastri sian pensadon kaj do jam ne estas libera. Tia malnormaleco estas ofte puno por la Spirito, kiu, en alia ekzistado, eble estis vantama kaj fiera, kaj misuzis siajn kapablojn. Li povas renaskiĝi en korpo de idioto, same kiel despoto en tiu de sklavo, kaj malnobla riĉulo en tiu de almozpetanto; sed la Spirito suferas pro tiu premateco, kiun li tute konscias; jen, kiel la materio influas.” (371 kaj sekv.) 848. Ĉu la malnormaleco de la intelektaj fakultoj pro ebrieco pravigas riproĉindajn agojn?

“Ne, ĉar ebriulo memvole seniĝis je sia prudento, por kontentigi brutajn pasiojn: anstataŭ unu, li faras du erarojn.”

849. Kiu estas, ĉe sovaĝulo, la superreganta kapablo: ĉu instinkto aŭ libera volo?

“Instinkto; tio ne malebligas al li tute libere agi ĉe iuj okazoj; sed, same kiel infano, li aplikas tiun liberecon al siaj bezonoj; libereco kreskas kun intelekto; sekve, vi, kiu estas pli instruita ol sovaĝulo, ankaŭ pli respondas por viaj agoj.”

850. Ĉu la socia pozicio ne estas iafoje baro kontraŭ la tuta libereco de agado?

“La mondo havas sendube siajn postulojn; Dio estas justa: Li pesas ĉion, sed Li lasas al vi la respondecon pri la malmulto da peno, kiun vi faras, por venki la kontraŭaĵojn.”

Fatalo

851. Ĉu estas ia fatalo en la okazoj de la vivo, laŭ la senco asignita al tiu vorto; tio estas, ĉu ĉiaj okazoj estas anticipe dekretitaj? se estas tiel, kio fariĝas el la libera volo?

“Fatalo ekzistas nur pro la elekto, kiun la Spirito faris, ĉe sia enkarniĝo, de tiu aŭ tiu alia provo; ĝin elektinte, li kreas al si ian destinon, kiu estas nepra sekvo de la pozicio, kiun li okupas; mi parolas pri la fizikaj provoj, ĉar, rilate la moralajn provojn kaj la tentojn, la Spirito, tenante sian liberan volon pri bono kaj malbono, ĉiam decidas mem cedi aŭ kontraŭstari. Bona Spirito, vidante lin malfortiĝi, povas kuri helpe al li, sed ne povas influi, por superforti lian volon. Malbona, tio estas, malsupera Spirito, montrante, trograndigante ian fizikan danĝeron ĉe li, povas lin konsterni kaj timigi ; sed la volo de la enkarniĝinta Spirito ne ĉesas esti libera de ĉia baro.”

852. Estas homoj kiujn ia fatalo kvazaŭ persekutas, sendepende de ilia konduto; ĉu malfeliĉo ne ombras ilian destinon.?

“Eble provoj, kiujn tiuj homoj devas sperti kaj kiujn ili mem elektis ; sed, ankoraŭfoje mi diras, vi atribuas al la destino tion, kio plej ofte estas nura rezultato de via kulpo mem. Ĉe la suferoj, kiuj vin afliktas, penu, ke via konscienco estu pura, kaj vi estos parte konsolitaj.”

La ĝustaj aŭ falsaj ideoj, kiujn ni prezentas al ni pri la aferoj, faras, ke ni sukcesu aŭ fiasku, laŭ nia karaktero kaj socia pozicio. Ni trovas aferon pli simpla kaj malpli humiliganta nian memamon atribui niajn fiaskojn al la sorto aŭ destino, ol al nia nezorgemo mem. Se la influo de Spiritoj iafoje kunagas por tio, ni povas ĉiam eviti tiun influon, forpelante la ideojn, kiujn ili enblovas, kiam tiuj ideoj estas malbonaj.

853. Iuj personoj, laŭŝajne, sin forsavas de pereiga danĝero nur por fali en alian; ili kvazaŭ ne povus eviti morton. Ĉu ne estas en tio ia fatalo?

“Nenio estas fatala, laŭ la ĝusta senco de l’ vorto, krom la momento de morto ; kiam, en ia ajn maniero, venas tiu momento, vi ne povas vin fortiri.”

— Se do, kia ajn estas la danĝero nin minacanta, ne venis nia momento, ĉu ni ne mortas?

“Jes, vi ne mortas, kaj pri tio vi havas milojn da ekzemploj; sed, kiam sonis la horo de la forpaso, nenio retenos vin. Dio anticipe scias, pro kia morto vi foriros de ĉi tie, kaj ofte ankaŭ via Spirito tion scias, ĉar tio estas sciigita al li, kiam li elektas tian aŭ tian alian ekzistadon.”

854. Ĉu el la fataleco de la horo de la morto sekvas, ke ĉiaj antaŭzorgoj, por ĝin eviti, estas senutilaj?

“Ne, ĉar la antaŭzorgoj, kiujn vi faras, estas inspirataj al vi, por eviti la morton, kiu vin minacas; ili estas unu el la rimedoj, por ke morto ne okazu.”

855. Kion la Providenco celas, implikante nin en senkonsekvencajn danĝerojn?

“Danĝero, minacanta vivon, estas averto, kiun vi mem deziris, por ke vi vin deturnu de malbono kaj fariĝu pli bona. Kiam vi vin forsavas de tiu danĝero, ankoraŭ sub ties influo vi ekpensas pli aŭ malpli intense, laŭ la pli aŭ malpli forta ago de l’ bonaj Spiritoj, fariĝi pli bona.

Ĉe subita veno de malbona Spirito (mi diras “malbona”, parolante pri la malbono, ankoraŭ ekzistanta en li), vi pensas, ke vi same vin forsavos de aliaj danĝeroj, kaj vi denove lasas al viaj pasioj liberan kuron. Per la danĝeroj, kiujn vi riskas, Dio memorigas al vi vian malfortecon kaj la facilrompecon de via ekzistado. Se oni ekzamenas la kaŭzon kaj la specon de la danĝero, oni vidas, ke ties sekvoj estas plej ofte puno pro iu kulpo aŭ pro iu malzorgita devo. Tiel Dio admonas vin, ke vi enpensiĝu kaj korektu vin.” (526-532) 856. Ĉu la Spirito anticipe scias la specon de morto, kiu lin batos?

“Li scias, ke la speco de vivo, kiun li elektis, elmetas lin al tia aŭ tia alia morto ; sed li scias ankaŭ la batalojn, kiujn li devas elteni, por eviti ĝin, kaj ke, se Dio permesos, li ne forfalos.”

857. Estas homoj, kiuj sentime alfrontas la danĝerojn de l’ batalo, konvinkite, ke ilia horo ankoraŭ ne alvenis; ĉu tiu fido havas ian bazon?

“La homo ofte antaŭsentas sian finon, same kiel li povas antaŭsenti, ke li ankoraŭ ne mortos. Tiu antaŭsento venas al li de liaj protektantaj Spiritoj, kiuj lin avertas, ke li sin preparu por foriri, aŭ kiuj plivigligas lian kuraĝon en la momentoj, kiam ĝi estas plej necesa al li. Tiu antaŭsento povas ankaŭ veni de lia intuicio pri la elektita ekzistado aŭ de la misio, kiun li akceptis kaj pri kiu li scias, ke li ĝin devas plenumi.” (411-522) 858. Kial la personoj, antaŭsentantaj sian morton, ĝin ordinare timas malpli, ol la ceteraj?

“Ne la Spirito, sed la homo timas la morton; tiu, ĝin antaŭsentanta, pensas prefere kiel Spirito, ol kiel homo; li komprenas sian liberiĝon kaj ĝin atendas.”

859. Se ni ne povas eviti la morton, kiam ĉi tiu nepre okazos, ĉu fariĝas same al ĉiaj akcidentoj, kiuj nin atingas dum nia vivo?

“Tiuj estas ofte tro bagatelaj aferoj, por ke ni povu averti vin kontraŭ ili, kaj, iafoje, por ke ni igu vin eviti ilin, direktante vian penson, ĉar ni ne amas materian suferon; sed tio malmulte gravas por la vivo, kiun vi elektis. Vere fatala estas nur la horo, kiam vi devas aperi kaj malaperi de sur la Tero.”

— Ĉu estas iuj faktoj, kiuj devas nepre okazi kaj kiujn la volo de la Spiritoj ne povus deklini?

“Jes, sed kiujn vi, ankoraŭ kiel Spirito, vidis kaj antaŭsentis, kiam vi elektis vian ekzistadon. Tamen ne kredu, ke ĉio, kio okazas, estas “skribita”, kiel oni ordinare diras; okazo estas ofte sekvo de io, kion vi faris per libera volo, kaj tial, se vi tion ne farus, tiu okazo ankaŭ ne fariĝus. Se vi brulvundas al vi fingron, tio nemulte valoras: ĝi estas rezultato de via nesingardemo kaj de la propra naturo de l’ materio ; antaŭvidataj de Dio estas nur la grandaj doloroj, la gravaj okazoj, povantaj influi la moralecon, ĉar ili estas utilaj al via perfektiĝo kaj instruiĝo.”

860. Ĉu la homo, per sia volo kaj agoj, povas antaŭhaltigi okazojn, kiuj nepre fariĝus, kaj inverse?

“Jes, li povas, se tiu ŝajna deklino estas parto de la vivo, kiun li elektis. Krome, por fari bonon, kiel ĝi devas esti farata, kaj ĉar la bono estas la sola celo de la vivo, li povas antaŭforigi malbonon, precipe tiun, el kiu povus rezulti pli granda malbono.”

861. Ĉu iu, kiu hommortigas, scias, jam ĉe la elekto de sia ekzistado, ke li fariĝos murdinto?

“Ne; li scias, ke, elektante luktovivon, li riskas mortigi unu el siaj similuloj, sed li ne scias, ĉu li tion faros, ĉar preskaŭ ĉiam decido antaŭas krimon; nu, tiu, kiu decidas ion, povas ĉiam libere fari aŭ ne fari ĝin.

Se la Spirito scius anticipe, ke, kiel homo, li devos ja murdi, el tio sekvus, ke li estis antaŭdestinita por tiu ago. Sciu tamen, ke neniu estas nepre destinita por krimo, kaj ke ĉiaj krimoj aŭ iaj aliaj agoj ĉiam rezultas el la volo kaj el la libera decidpovo.

“Cetere, vi ĉiam konfuzas du tre malsamajn aferojn, nome: la materialajn okazojn de la vivo kaj la agojn de la morala vivo. Se fatalo ekzistas kelkafoje, ĝi troviĝas en la materialaj okazoj, nedependantaj de via volo kaj el la homo mem; ĉi tiu povas do ilin libere plenumi aŭ ne; por tiuj agoj neniam ekzistas ia fatalo.”

862. Estas personoj, al kiuj nenio prosperas; ŝajnas, ke ia koboldo ilin persekutas ĉe ĉiuj iliaj entreprenoj; ĉu oni ne povus nomi tion fatalo?

“Ĝi estas fatalo, se vi volas uzi tiun nomon, sed tiu fatalo dependas de la speco de la elektita vivo, ĉar tiuj personoj volis sperti provon de vivo plena de elreviĝoj, por ekzerci paciencon kaj rezignacion. Tamen ne kredu, ke tiu fatalo estas absoluta; ĝi ofte rezultas el la malĝusta vojo, kiun tiuj personoj prenis kaj kiu ne estas konforma al ties intelekto kaj kapabloj. Homo, kiu volas tranaĝi riveron, ne sciante naĝi, tre riskas droni; same okazas ĉe la plimulto de la okazoj en la vivo. Se la homo provus fari nur tion konforman al liaj kapabloj, li preskaŭ ĉiam sukcesus; lin pereigas memamo kaj ambicio, kiuj instigas lin eliri el sia vojo kaj rigardi kiel naturan inklinon tion, kio estas nur deziro kontentigi iajn pasiojn. Sekve de tio, li fiaskas, kaj li sola estas kulpa; sed, anstataŭ plendi kontraŭ si mem, li prefere kulpigas sian sorton. Iu, ekzemple, estus bona laboristo kaj honeste perlaborus siajn vivrimedojn; tamen li estos poetaĉo kaj tial mortos de malsato. Loko estus por ĉiuj, se ĉiu konus sian ĝustan lokon.”

863. Ĉu la sociaj moroj ne devigas ofte la homon iri tiun, prefere ol tiun alian vojon; kaj ĉu li ne staras sub la kontrolado de la publika opinio, ĉe la elekto de siaj okupoj? Ĉu tio, kion oni nomas moktimo, ne estas baro kontraŭ la praktikado de l’ libera volo?

“Ne Dio, sed la homoj, kreas la sociajn morojn; se la homoj sin submetas al tiuj moroj, tio fariĝas, ĉar ĝi konvenas al ili; tie ankaŭ la libera volo agas, ĉar, se ili volus, ili povus forskui de si tiujn morojn; kial do ili lamentas? Ne pri la sociaj moroj ili devus plendi, sed ja kontraŭ sia malsaĝa memamo, kiu instigas ilin prefere morti de malsato, ol rompi kun tiuj moroj. Neniu kreditas en ilia konto tiun oferon, faratan al la publika opinio, sed Dio konsideros la oferon de ilia vantamo. Tio ne sekvigas, ke oni senbezone maltimu la publikan opinion, kiel kondutas iuj personoj, pli bone afektantaj originalecon, ol praktikantaj veran filozofion; estas tiom da malsaĝo en tio, ke iu lasas la publikon ridi lin aŭ rigardi lin kiel kuriozan beston, kiom da saĝo en tio, ke iu memvole kaj ne murmurante malsupreniras, se li ne povas stari plu sur la supro de la ŝtuparo.”

864. Se estas personoj, al kiuj la sorto kontraŭas, aliaj estas laŭŝajne favorataj de ĝi, ĉar ĉio prosperas al ili; kio estas la kaŭzo de tio?

“Ĝi okazas ofte, ĉar tiuj lastaj scias pli bone profiti la cirkonstancojn; sed, ankaŭ, tio povas esti speco de provo; la sukceso ilin ebriigas; ili fidas sian destinon, kaj ofte ili poste pagas tiujn samajn sukcesojn per kruelaj kontraŭaĵoj, kiujn ili povus eviti per singardo.”

865. Kiel klarigi la ŝancon, kiu favoras iujn personojn ĉe cirkonstancoj, sur kiujn ne influas volo nek intelekto: ekzemple, en ludo?

“Iuj Spiritoj anticipe elektis iajn specojn de plezuroj; la ilin favoranta ŝanco estas tento. Tiu, kiu gajnas kiel homo, perdas kiel Spirito ; ĝi estas provo por lia fiero kaj avidemo.”

866. Ĉu la fatalo, kiu laŭŝajne direktas la materialajn destinojn de nia vivo, estus do ankoraŭ unu efiko de nia libera volo?

“Vi mem elektis vian provon: ju pli akra ĝi estas, ju pli bone vi ĝin elportas, des pli alten vi leviĝas. Tiuj, kiuj trapasas la vivon en abundeco kaj en homa feliĉo, estas mallaboremaj, ne progresantaj Spiritoj. La nombro da malfeliĉuloj, en ĉi tiu mondo, tre superas tiun de l’ feliĉuloj, ĉar la Spiritoj, plejparte, serĉas provon plej fruktodonan al ili. Ili klare vidas la vantecon de viaj altaj rangoj kaj ĝuoj. Cetere, la plej feliĉa vivo estas ĉiam malkvieta, ĉiam konfuzita: tia ĝi estus, eĉ se ne ekzistus doloro.” (525 kaj sekv.) 867. El kio venas jena esprimo: Esti naskita sub feliĉa stelo?

“Malnova superstiĉo, kiu kvazaŭ alligis la stelojn al la destino de ĉiu homo; alegorio, kiun iuj personoj faras la malsaĝaĵon akcepti laŭvorte.”

Konado de la estonteco

868. Ĉu la estonteco povas esti malkaŝita al la homo?

“Kiel principo, la estonteco estas kaŝita al la homo, kaj nur en maloftaj, esceptaj okazoj Dio permesas, ke ĝi estu malkaŝita.”

869. Kial la estonteco estas kaŝita al la homo?

“Se la homo konus sian estontecon, li ne atentus la nunecon kaj ne kondutus kun sama libereco; ĉar li estus posedita de la ideo, ke, se io devas okazi, li ne bezonas sin okupi pri ĝi, aŭ li penus ĝin deturni. Dio ne volis, ke tiel estu, por ke ĉiu kunlaboru por la plenumo de la aferoj, eĉ de tiuj, kiujn la homo volus kontraŭstari: tial, vi mem, ofte senkonscie, preparas la okazojn, fariĝantajn dum la irado de via vivo.”

870. Ĉar estas utile, ke la estonteco estas nekonata, kial Dio iafoje permesas ĝian malkaŝon?

“Tio fariĝas, kiam tiu antaŭa konigo devas plifaciligi, anstataŭ kontraŭi, la plenumon de iu afero, per tio, ke ĝi instigas agi en alia maniero, ol kiel oni agus sen tiu malkaŝo. Krome, ĉi tio ofte estas provo. La perspektivo de iu okazo povas elveki pli aŭ malpli bonajn pensojn; se iu homo scios, ekzemple, ke li estas ricevonta heredaĵon, je kiu li ne kalkulis, eble la sento de ambicio, la ĝojo pliigi siajn surterajn ĝuojn, la sopiro ekposedi pli frue, lin kondukos al la deziro, ke mortu la persono, kiu postlasos al li sian riĉecon; aŭ, ankoraŭ, tiu perspektivo naskos en li bonajn sentojn kaj noblanimajn pensojn.

Se la antaŭdiro ne efektiviĝas, tio estas ankoraŭ provo, tio estas, provo pri la maniero, kiel li eltenos sian elreviĝon; sed, ĉiuokaze, li ja ricevos la premion aŭ la punon de la bonaj aŭ malbonaj pensoj, kiujn naskis en li la kredo je tiu fakto.”

871. Ĉar Dio scias ĉion, tial Li devas scii, ĉu iu homo fiaskos aŭ ne ĉe iu provo; kial do tiu provo estas necesa, se ĝi sciigas al Dio nenion, kion Li ne scias pri tiu homo?

“Tio estus kiel demandi, kial Dio ne kreis la homon perfekta kaj kompleta (119) ; kial la homo travivas infanecon, antaŭ ol atingi maturecon (379). La provo ne celas sciigi Dion pri la merito de tiu homo, ĉar Dio perfekte scias lian valoron; sed ŝarĝi tiun homon per la tuta respondeco por sia agado, ĉar la homo povas libere agi tiel aŭ tiel alie. Ĉar la homo elektas mem inter bono kaj malbono, tial la provo havas kiel efikon elmeti lin al la tento je malbono kaj doni al li la tutan meriton el sia kontraŭstaro; nu, kvankam Dio anticipe ja scias, ĉu la homo sukcesos aŭ ne, tamen Li ne povas, laŭ Sia justeco, puni aŭ rekompenci pro ne plenumita ago.” (258) Same okazas ĉe la homoj. Kiel ajn kapabla estas lernanto, kiel ajn granda estas la certeco pri lia sukceso, oni donas al li nenian rangon sen ekzameno, tio estas, ne provante liajn konojn. Juĝisto kondamnas akuzaton nur pro elplenumita ago, kaj ne pro la supozo, ke la akuzato povas aŭ devas elplenumi tiun agon.

Ju pli oni pensas pri la sekvoj, kiuj rezultus, por la homo, el la konado de sia estonteco, des pli oni konfesas, kiel saĝa estis la Providenco, kaŝante al li tiun estontecon.

La certeco pri feliĉa okazo lin sidigus en neaktiveco; tiu pri ia malfeliĉajo lin malkuraĝigus; ĉu en la unua, ĉu en la dua hipotezo, liaj fortoj paraliziĝus. Tial la estonteco estas konigata al la homo nur kiel celo, kiun li devas trafi per siaj klopodoj, tamen ne konante la sinsekvajn fazojn, kiujn li devas trapasi ĝis tie. La konado de ĉiaj okazetoj de la irado forprenus de li la iniciatemon kaj la uzadon de la libera volo: ĝi igus lin lasi sin kuntreni kun la fatala torento de l’ okazoj, ne uzante siajn kapablojn. Kiam la sukceso de iu entrepreno estas certa, oni jam ne zorgas pri tiu afero.

Teoria resumo pri la instigilo de la homaj agoj

872. La demando pri la libera volo povas esti resumita en la jena maniero. La homo ne estas fatale kondukata en malbonon; la agoj, kiujn li faras, ne estas al li anticipe ordonataj; la krimoj, kiujn li plenumas, ne rezultas el ia dekreto de la destino. Li povas, kiel provon kaj pekelpagon, elekti ekzistadon, en kiu li estas instigita al krimo, ĉu de la medio, kie li troviĝas, ĉu de la fariĝintaj cirkonstancoj; sed li ĉiam decidas mem cedi aŭ ne. Libera volo konsistas do, dum la spirita stato, en la elekto de la ekzistado kaj de la provoj; kaj, dum la enkorpa stato, en la kapablo cedi aŭ kontraŭstari al la enpuŝoj, al kiuj ni memvole nin submetis. Koncernas la edukadon kontraŭbatali tiujn malnoblajn inklinojn; ĝi tion profite faros tiam, kiam ĝi sin bazos sur la ĝisfunda studado de la morala naturo de la homo. Per konado de la leĝoj, kiujn tiu morala naturo obeas, oni fine modifos ĉi tiun naturon, same kiel oni modifas intelekton per instruado kaj temperamenton per higieno.

La Spirito, malligita de la materio kaj vaganta en la spaco, elektas siajn estontajn materiajn ekzistadojn laŭ la grado da perfektiĝo, kiun li atingis, kaj precipe en tio, kiel ni diris, konsistas la libera volo. Tiu libereco ne nuliĝas pro enkarniĝo; se la homo cedas al la influo de la materio, lin sekve frakasas la provoj, kiujn li mem elektis; kaj ĝuste por tio, ke ili helpu lin venki tiujn provojn, li petas subtenon de Dio kaj de bonaj Spiritoj.

(337) Sen la libera volo, la homo ne estas kulpa pri malbono, nek havas meriton pro bono ; kaj tio estas des pli rekonata, ĉar, en la socio, oni ĉiam aljuĝas laŭdon aŭ riproĉon al la intenco, tio estas, al la volo; nu, volo kuntrenas liberecon. La homo ne povas do serĉi senkulpigon por la krimoj en sia fiziologia konstruo, ne rezignante sian rezonpovon kaj sian kondiĉon de homa estulo, ĉar li egaliĝus al besto. Se tiel estus pri malbono, same estus do pri bono; sed, kiam homo faras bonon, li plej zorgas, ke ĝi estu por li merito, kaj per tiu merito li tute ne regalas siajn organojn; tio pruvas, ke li instinkte ne rezignas, malgraŭ la opinio de kelkaj obstinuloj, la plej belan privilegion de sia speco, nome la liberecon de pensado.

La fatalo, kiel oni ĝin ordinare komprenas, supozigas la antaŭan, neforigeblan decidon pri ĉiaj okazoj dum la vivo, kia ajn estas la graveco de tiuj okazoj. Se tia estus la strukturo de la aferoj, la homo estus do ia senvola maŝino. Por kio utilus al li intelekto, se li estus konstante superregata, ĉe ĉiuj siaj agoj, de la potenco de la destino?

Tia doktrino, se ĝi estus vera, havus kiel efikon la tutan detruadon de la morala libereco; la homo havus pri ĉio nenian respondecon kaj do ne ekzistus bono, malbono, krimoj nek virtoj. Dio, superege justa, ne povus puni siajn idojn pro eraroj, kies plenumo ne dependus de ili, nek ilin rekompenci pro virtoj, kiuj havigus al ili ian meriton. Tia leĝo estus, cetere, malkonfirmo de la leĝo de progreso, ĉar la homo, kiu ĉion atendus de la sorto, nenion provus, por plibonigi sian pozicion, ĉar la rezultato estus tute sama.

Tamen fatalo ne estas vana vorto ; ĝi ekzistas en la pozicio, kiun la homo okupas sur la Tero, kaj en la funkcioj, kiujn li plenumas, sekve de la speco de ekzistado, kiun lia Spirito elektis kiel provon, kulpelpagon aŭ mision; li fatale trapasas ĉiajn sortovicojn de tiu ekzistado kaj ĉiajn noblajn kaj malnoblajn inklinojn, esence proprajn al tiu ekzistado; sed tie finiĝas la fatalo, ĉar dependas de lia peno cedi aŭ ne al tiuj inklinoj. La detaloj de la okazoj dependas de la cirkonstancoj, kiujn li mem kreas per siaj agoj kaj kiujn la Spiritoj povas influi per inspirataj pensoj. (458) Fatalo troviĝas do en la sin prezentantaj okazoj, ĉar tiuj ĉi estas rezultato de la elekto de ekzistado, farita de la Spirito mem; sed ne povas ekzisti fatalo en la rezultato de tiuj okazoj, ĉar povas dependi de la homo modifi ties iradon per sia prudento; fatalo neniam estas en la agoj de l’ morala vivo.

Nur pri la morto la homo estas absolute submetita al la nefleksebla leĝo de fatalo, ĉar li ne povas sin forsavi de la dekreto, fiksanta la finon de lia ekzistado, nek de la speco de morto, kiu ĉesigos ties fluadon.

Laŭ la ordinara doktrino, la homo tirus ĉiajn instinktojn el si mem; liaj instinktoj originus aŭ el lia fiziologia strukturo, por kiu li ne povus respondi, aŭ el lia propra naturo, en kiu li povas serĉi ekskuzon antaŭ si mem, dirante, ke li ne estas kulpa pro sia naturo. La Spiritisma doktrino estas evidente pli morala; ĝi akceptas, ke la homo posedas plene liberan volon; kaj, dirante al li, ke, se li faras malbonon, li do cedas al fremda malbona inspiro, ĝi ŝarĝas lin per la tuta respondeco por sia ago, ĉar ĝi rekonas en li kapablon rezisti; tio estas evidente pli facila, ol se li devus batali kontraŭ sia propra naturo.

Tial, laŭ la Spiritisma doktrino, estas nenia nekontraŭstarebla forlogo: la homo povas ĉiam ŝtopi al si la orelojn al la kaŝita voĉo, kiu, en lia interno, instigas lin al malbono, same kiel li povas ilin ŝtopi al materia voĉo de lia alparolanto ; ĉi tie li sukcesas per sia volo, petante de Dio la necesan forton kaj helpon de la bonaj Spiritoj.

Tion Jesuo instruas al ni en sia superbela Sinjora Preĝo: “Ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.”

Tiu ĉi teorio pri la kaŭzo, instiganta niajn agojn, rezultas evidente el la tuta instruado, farata de la Spiritoj; ne nur ĝi estas superbele morala, sed ankaŭ ĝi altigas la homon antaŭ si mem; ĝi montras, ke li povas forskui obsedantan jugon, same kiel li fermas sian domon al ĝenuloj ; li ne estas ia maŝino, funkcianta per energio sendependa de ĝia volo, sed li ja estas racia estulo, kiu aŭdas, juĝas kaj elektas libere inter du konsiloj. Eĉ plue: malgraŭ tio, la homo ne seniĝas je sia iniciatemo; li ne malpli libere agas laŭ sia bontrovo, ĉar, entute, li estas nur enkarniĝinta Spirito, konservanta, sub la korpa envolvaĵo, la bonajn kaj la malbonajn kvalitojn, kiujn li posedis kiel Spirito. Niaj eraroj primare originas do el la neperfekteco de nia Spirito mem, kiu ankoraŭ ne atingis la moralan superecon, iam atingotan, sed kiu, malgraŭ tio, posedas ja sian liberan volon. La enkorpa vivo estas donata al li, por ke li forpelu de si la neperfektaĵojn per provoj, kiujn li spertas dum tiu vivo; ĝuste tiuj neperfektaĵoj faras lin pli malforta kaj atingebla por la inspiroj de aliaj neperfektaj Spiritoj, kiuj profitas liajn vundajn lokojn por lin faligi en la batalo. Se el tiu batalo li eliras kiel venkinto, li plialtiĝas; se li malsukcesas, li restas tia, kia li estis, nek pli bona, nek pli malbona : tiu estis provo, kiu devas esti rekomencita, kaj tio povas longe daŭri. Ju pli li puriĝas, des pli malpliiĝas liaj malfortaj flankoj kaj des malpli da facileco li konsentas al fremda instigo al malbono; lia morala forto kreskas kun lia altiĝo, kaj la malbonaj Spiritoj foriras de li.

Ĉiuj Spiritoj, pli aŭ malpli bonaj, kiam enkarniĝintaj, konsistigas la homaron; kaj, ĉar la Tero estas unu el la malplej progresintaj mondoj, tial la nombro da malbonaj Spiritoj estas ĉi tie pli granda, ol tiu de la bonaj; jen kial ni vidas tiom da malico. Ni do faru ĉiajn klopodojn, por ne reveni sur ĉi tiun planedon kaj por indi ripozon en pli bona mondo, en unu el tiuj privilegiitaj sferoj, kie regas ekskluzive bono kaj kie ni memoros nian halton sur la Tero nur kiel tempon de ekzilo.

_________

ĈAPITRO XI

X - LEĜO DE JUSTECO, AMO KAJ KARITATO

1. Justeco kaj naturaj rajtoj. - 2. Rajto de propreco.

Ŝtelo. - 3. Karitato kaj amo al proksimulo. 4. Patrina amo kaj fila amo.

Justeco kaj naturaj rajtoj

873. Ĉu la sento de justeco troviĝas en la Naturo, aŭ ĉu ĝi rezultas el akiritaj ideoj?

“Ĝi troviĝas en la Naturo en tia maniero, ke vi indignas nur pro la penso pri maljusteco. Sendube, la morala progreso pliigas tiun senton, sed ĝin ne naskas: Dio metis ĝin en la koron de la homo; jen, kial vi ofte trovas ĉe simplanimaj, nekleraj homoj pli ĝustajn ekkonojn de justeco, ol ĉe tre instruitaj homoj.”

874. Se justeco estas leĝo de la Naturo, kial la maniero kompreni ĝin diversas inter la homoj tiom, ke iu opinias justa tion, kio ŝajnas maljusta al alia?

“Tio okazas, ĉar enmiksiĝas en la aferon pasioj, kiuj modifas tiun senton, same kiel la plimulton de aliaj naturaj sentoj; pasioj igas vidi la faktojn tra falsa prismo.”

875. Kiel oni povas difini justecon?

“Justeco konsistas en respekto al ĉies rajto.”

— Kio starigas tiujn rajtojn?

“Du leĝoj, nome: la homa kaj la natura leĝoj. Ĉar la homoj kreis leĝojn konformajn al iliaj moroj kaj karakteroj, tial tiuj leĝoj starigis rajtojn, kiuj povis ŝanĝiĝi kun la progreso de la civilizacio. Vidu, ĉu viaj hodiaŭaj leĝoj, cetere neperfektaj, akceptas tiajn samajn rajtojn, kiajn tiuj mezepokaj; tamen tiuj kadukaj rajtoj, kiuj aspektas hodiaŭ monstraj, ŝajnis justaj kaj naturaj en tiu epoko. Rajto, starigita de la homo, ne ĉiam estas do konforma al justeco; krom tio, ĝi kontrolas nur iujn sociajn interrilatojn, dum, en la privata vivo, ekzistas sennombraj agoj, koncernantaj nur kaj sole al la tribunalo de la konscienco.”

876. Krom la rajto starigita de la homa leĝo, kiu estas la bazo de justeco fondita sur la natura leĝo?

“La Kristo diris al vi jenon: Ĉion ajn, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili. (23) Dio metis en la koron de la homo la regulon pri la vera justeco, pro la deziro, kiun ĉiu havas, vidi respektataj siajn rajtojn. Ĉe la necerteco pri tio, kion li devas fari al sia similulo, en iu cirkonstanco, la homo demandu sin mem, kiel li dezirus, ke oni kondutu kontraŭ li en tia cirkonstanco. Dio ne povus doni al homo gvidanton pli fidindan, ol ties konscienco mem.”

La kriterio de la vera justeco kuŝas efektive en tio, ke oni deziru al la aliaj tion, kion oni dezirus al si mem, kaj ne, ke oni deziru al si tion, kion oni dezirus al la aliaj : tiuj du esprimoj tute ne estas egalaj. Ĉar ne estas nature deziri malbonon al si mem - se oni prenas la personan deziron kiel deirpunkton -, tial oni estas certa, ke oni deziras al la proksimulo nur bonon. En ĉiu tempo kaj en ĉiaj kredoj, la homo ĉiam penadis superstarigi sian personan rajton: la superbeleco de la kristana religio troviĝas en tio, ke ĝi faris la personan rajton la bazo de la rajto de l’ proksimulo.

877. Ĉu la neceso, kiun la homo havas, vivi en socio, ŝarĝas lin per apartaj devoj?

(23) Mateo, ĉap. 7, par. 12. - La Trad.

“Jes, kaj la unua el ĉiuj estas respekti la rajtojn de siaj similuloj ; kiu respektas tiujn rajtojn, tiu estas ĉiam justa. En via mondo, kie tiom da homoj malŝatas la leĝojn de justeco, ĉiu faras revenĝojn, kaŭzon de la malordo kaj konfuziteco de via socio. La socia vivo kreas reciprokajn rajtojn kaj altrudas reciprokajn devojn.”

878. Ĉar la homo povas iluziiĝi pri la amplekso de sia rajto, kio povas konigi al li ties limon?

“La limo de rajto, kian li rekonas en sia similulo kontraŭ li, en samaj cirkonstancoj, kaj reciproke.”

— Sed, se ĉiu alproprigas al si la rajtojn de siaj similuloj, kio fariĝas la subeco antaŭ la superuloj? Ĉu tio ne estas la renverso de ĉiuj aŭtoritatoj?

“La naturaj rajtoj estas samaj por ĉiuj homoj, ekde la plej malgranda ĝis la plej granda; Dio ne faris iujn el argilo pli pura, ol aliajn, kaj ĉiuj estas egalaj antaŭ Li. Tiuj rajtoj estas eternaj; la rajtoj, starigitaj de la homoj, pereas kun siaj kaŭzoj. Cetere, ĉiu bone konas sian propran forton aŭ malforton, kaj scias ĉiam havi respekton al tiu, kiu ĝin meritas pro siaj virto kaj saĝeco.

Estas grave atentigi al tio, por ke la homoj, kredantaj sin superaj, konu siajn devojn, por indi respekton. Subeco ne estos kompromitita, kiam aŭtoritato estos donita al saĝo.”

879. Kia estas la karaktero de la homo, kiu praktikus justecon laŭ ties tuta pureco?

“Tiu de vera justulo, laŭ ekzemplo de Jesuo; ĉar li praktikus ankaŭ la amon al la proksimulo kaj la karitaton, sen kiuj ne ekzistas vera justeco.”

Rajto de propreco. Ŝtelo

880. Kiu estas la unua el ĉiuj naturaj rajtoj de la homo?

“Vivi; tial neniu rajtas atenci la vivon de sia similulo, kaj fari ion ajn, kio povus endanĝerigi ties enkorpan ekzistadon.”

881. Ĉu la vivorajto havigas al la homo la rajton amasigi la necesajn vivrimedojn, por ke li povu ripozi tiam, kiam li jam ne kapablos labori “Jes; sed li devas tion fari en sia familio, kiel abelo, per honesta laborado, kaj ne amasigi kiel egoisto. Iuj bestoj mem donas al li ekzemplon de antaŭzorgemo.”

882. Ĉu la homo rajtas defendi tion, kion li amasigis per sia laboro?

“Dio diris: Ne ŝtelu (24) ; kaj Jesuo: Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro.” (25) Tio, kion la homo kolektas per honesta laboro, estas laŭrajta propraĵo, kiun li rajtas defendi, ĉar la propraĵo, frukto de laborado, estas natura rajto tiel sankta, kiel la rajto labori kaj vivi.

883. Ĉu la deziro posedi troviĝas en la Naturo?

“Jes; sed, kiam ĝi estas deziro posedi por si sola kaj por persona kontentigo, tiam ĝi estas egoismo”

— Tamen, ĉu la deziro posedi ne estas laŭrajta pro tio, ke homo, havanta proprajn vivrimedojn, ricevas vivtenadon de neniu alia?

“Kelkaj nesatigeblaj homoj amasigas por nenies profito aŭ por nura kontentigo de siaj pasioj. Ĉu vi kredas, ke tio plaĉas al Dio? Tiu, kontraŭe, amasiganta, per sia laboro por utili al siaj similuloj, praktikas la leĝon de amo kaj karitato, kaj lia laboro estas benata de Dio.”

884. Kia estas la karaktero de la laŭrajta propraĵo?

“Estas laŭrajta nur propraĵo, akirita sen ies malprofito.” (808) Ĉar la leĝo de amo kaj justeco malpermesas, ke ni faru al aliulo tion, kion ni ne dezirus, ke oni faru al ni, tial ĝi malaprobas ĉian ajn akirorimedon kontraŭan al ĝi.

(24) (25) Eliro, ĉap. 20, par. 15. - La Trad.

Mateo, ĉap. 22, par. 21. - La Trad.

885. Ĉu la rajto de propreco estas senlima?

“Sendube, ĉio ajn, laŭrajte akirita, estas propraĵo; sed, kiel ni diris, ĉar la homa leĝaro estas neperfekta, tial ĝi ofte rekonas konvenciajn rajtojn, kiujn la natura justeco malaprobas. Ĝuste pro tio la homoj reformas siajn leĝojn, proporcie kiel progreso fariĝas kaj kiel ili pli bone komprenas justecon. Kio ŝajnas perfekta dum iu jarcento, tio aspektas barbare dum la jarcento sekvanta.” (795)

Karitato kaj amo al proksimulo

886. Kiu estas la vera senco de la vorto karitato, kiel Jesuo ĝin komprenis?

“Bonvolo por ĉiuj, indulgemo kontraŭ aliulaj neperfektaĵoj, pardono de la ofendoj.”

Amo kaj karitato estas la kompletigaĵo de la leĝo de justeco, ĉar ami la proksimulon estas fari al li ĉian bonon, kiu estas al ni ebla kaj kiun ni dezirus, ke oni faru al ni.

Tiu estas la senco de la vortoj de Jesuo: Amu vin reciproke, kiel fratoj.

Karitato, laŭ Jesuo, ne limigas sin al almozo; ĝi ampleksas ĉiajn niajn rilatojn kun niaj similuloj, ĉu malsuperaj, egalaj aŭ superaj al ni. Ĝi ordonas al ni indulgemon, ĉar ankaŭ ni mem ĉi tiun bezonas; ĝi malpermesas al ni humiligi malfeliĉulon, kontraŭe de tio, kio estas tre ofte farata.

Se sin prezentas riĉa homo, oni donas al li milojn da honoroj, oni regalas lin per miloj da flataĵoj; se, kontraŭe, tiu estas malriĉa, ŝajnas kvazaŭ neniu bezonas sin ĝeni pro li. Nu, ju pli bedaŭrinda estas lia pozicio, des pli multe oni devas sin deteni pliigi lian malfeliĉon per humiligo. Vere bona homo penas altigi malsuperulon antaŭ ties propraj okuloj, kaj tial li malpligrandigas la distancon inter ambaŭ.

887. Jesuo ankaŭ diris: Amu viajn malamikojn (26) .

Nu, ĉu amo al malamikoj ne kontraŭas niajn naturajn

(26) Mateo, ĉap. 5, par. 44. - La Trad.

inklinojn, kaj ĉu malamikeco ne venas de nesimpatiemo inter la Spiritoj?

“Sendube neniu povas senti por malamikoj karesan, pasian amon; ne tion Jesuo volis diri; ami siajn malamikojn estas ilin pardoni kaj fari al ili bonon page de malbono; tiel agante, oni ekstaras super ilin; per venĝo, oni lokas sin sub ilin.”

888. Kion, pensi pri almozo?

“Homo, alkondukita al almozpetado, sin morale kaj fizike degradas: li brutiĝas. En socio, bazita sur la leĝo de Dio kaj sur justeco, oni devas helpi malfortulon, tamen ne humiligante lin. La socio devas subteni la ekzistadon de tiuj, kiuj ne povas labori, kaj ne lasi ilian vivon kuri laŭ la kaprico de la hazardo kaj de la publika bonvolo.”

— Ĉu vi malaprobas almozon?

“Ne ; ne almozo estas riproĉinda, sed la maniero, kiel ĝi estas ofte donata. Virtulo, komprenanta karitaton tiel, kiel Jesuo ordonis, iras renkonte al malfeliĉulo, ne atendante, ke ĉi tiu aletendu sian manon.

“La vera karitato estas ĉiam milda kaj bonvola; ĝi troviĝas tiel en la ago, kiel en la maniero agi. Komplezo, delikate farita, havas duoblan valoron; se ĝi estas farita fiere, la bezono povas devigi ĝian akcepton, sed la koro ĝin ne dankas.

“Memoru ankaŭ, ke parada elmontrado nuligas, en la okuloj de Dio, la meriton de la bonfaro. Jesuo diris: Kiam vi donas almozon, ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra (27) ; per tio li admonas al vi, ke vi ne malplivalorigu karitaton per fiero.

“Estas necese distingi la ĝustasencan almozon je la bonfaro. La plej necesbezona ne ĉiam estas tiu, kiu petas; la timo de humiliĝo detenas de peto la veran malriĉulon, kiu ofte suferas sen plendo; ĝuste al tiu la vera filantropo scias iri sen afekta vantomontrado.

(27) Mateo, ĉap. 6, par. 3. - La Trad.

“Amu vin reciproke, jen la tuta leĝo: dia leĝo, laŭ kiu Dio regas la mondojn. Amo estas la leĝo de altiro por la vivantaj kaj organaj estaĵoj ; altiro estas la leĝo de amo por la neorgana materio.

“Neniam forgesu, ke la Spirito, kia ajn estas lia grado da progreso kaj lia situacio, ĉu li estas reenkarniĝinta aŭ vaganta, troviĝas ĉiam inter iu supera, kiu lin gvidas kaj perfektigas, kaj iu malsupera, kontraŭ kiu li havas samajn devojn. Estu do bonfaremaj, ne nur prenante el via poŝo monereton, kiun vi malvarme donas al tiu, kiu kuraĝas peti de vi, sed ankaŭ irante renkonte al kaŝitaj mizeroj. Estu indulgemaj kontraŭ la malbonaĵoj de viaj similuloj ; anstataŭ malŝati neklerecon kaj malvirton, instruu kaj moraligu ilin; estu mildaj kaj grandanimaj kontraŭ ĉiuj plej malgrandaj estaĵoj de la Naturo, kaj tiel vi obeos la leĝon de Dio.”

Skta Vincento de Paŭlo.

889. Ĉu ne estas homoj reduktitaj al almozuleco pro sia propra kulpo?

“Sendube ; sed, se bona morala edukado estus al ili instruinta praktiki la leĝon de Dio, ili ne estus do altrenitaj al la ekscesoj, kiuj kaŭzis ilian perdon; ĝuste de tio dependas la plibonigo de via globo.” (707)

Patrina amo kaj fila amo

890. Ĉu la patrina amo estas virto, aŭ ĉu ĝi estas instinkta sento komuna al la homoj kaj bestoj?

“Samtempe la unua kaj la dua. La Naturo donis al patrino la amon al siaj filoj en la intereso de ilia konservado; sed ĉe la besto tiu amo limigas sin al la materiaj bezonoj; ĝi ĉesas tiam, kiam la prizorgoj jam ne estas necesaj; ĉe la homo, ĝi daŭras plu dum la tuta vivo, kaj entenas dediĉon kaj sinforgeson, kiuj estas virtoj; ĝi postvivas eĉ la morton, kaj sekvas la filon trans la tombon; vi do vidas, ke estas en ĝi io alia, ol tio trovata ĉe la besto.” (205-385) 891. Ĉar la patrina amo troviĝas en la Naturo, kial iuj patrinoj malamas siajn filojn, ofte jam de post ilia naskiĝo?

“Tio estas iafoje provo, elektita de la Spirito de la ido, aŭ kulpelaĉeto en la okazo, se la ido, kiel patro, patrino aŭ filo, estis malbona en alia ekzistado (392).

Ĉiuokaze, malbona patrino estas certe animata, de malbona Spirito, penanta malhelpi tiun de la filo, por ke ĉi tiu malsukcesu ĉe la provo, kiun li elektis; sed tiu malobeo je la leĝo de l’ Naturo estos nepre punita, kaj la Spirito de la filo estos rekompencita pro la baroj, kiujn li venkis.”

892. Kiam la idoj kaŭzas ĉagrenojn, ĉu tiam ties gepatroj ne estas pardonindaj, se ili, gepatroj, ne estas tiel karesemaj, kiel en kontraŭa okazo?

“Ne, ĉar tio estas tasko, kiu estis konfidita al la gepatroj, kaj ties misio estas ĉiel klopodi, por konduki siajn idojn al bono (582-583). Sed, tiuj ĉagrenoj preskaŭ ĉiam rezultas el tiuj malbonaj kutimoj, pri kiuj ili permesis, ke iliaj idoj prenu detempe de sia lulilo: ili do rikoltas frukton el propra semo.”

________

ĈAPITRO XII

MORALA PERFEKTECO

1. Virtoj kaj malvirtoj. - 2. Pasioj. - 3. Egoismo.— 4. Karakterizaĵoj de la virta homo. - 5. Konado de si mem.

Virtoj kaj malvirtoj

893. Kiu estas la plej merita el ĉiuj virtoj?

“Ĉiuj virtoj havas sian meriton, ĉar ĉiuj estas signoj de progreso sur la vojo de l’ bono. Virto ekzistas ĉiufoje, kiam estas kontraŭstaro al la forlogo de la malnoblaj inklinoj; sed la superbeleco de virto konsistas en la ofero de l’ persona intereso por la bono de la proksimulo, sen ia kaŝita penso; la plej merita virto estas tiu bazita sur la plej neprofitama karitato.”

894. Iuj personoj faras bonon pro spontanea ekmovo, ne bezonante superi ian ajn kontraŭan senton; ĉu ili estas tiel meritaj, kiel tiuj, kiuj devas batali kontraŭ sia propra naturo kaj kiuj ĝin venkas?

“Ĉe tiuj, ne bezonantaj batali, progreso estas jam farita: ili batalis pasintatempe kaj venkis; tial la bonaj sentoj postulas de ili nenian penon, kaj iliaj agoj ŝajnas al ili tute naturaj: bono fariĝis ĉe ili kvazaŭ kutimo.

Oni devas do honori ilin kiel spertajn batalantojn, kiuj permilitis siajn rangojn.

“Ĉar vi ankoraŭ staras malproksime de perfekteco, tial tiuj ekzemploj mirigas vin pro la kontrasto, kaj vi ilin admiras des pli, ĉar ili estas maloftaj; sed sciu, ke, en la mondoj pli progresintaj ol la via, tio estas regulo, kio ĉe vi estas escepto. En tiuj mondoj, la sento de bono estas ĉie propramova, ĉar ilin loĝas nur bonaj Spiritoj, kaj unu sola fia intenco estus tie monstra escepto. Jen, kial en tiuj mondoj la homoj estas feliĉaj, kaj tio sama okazos sur la Tero, kiam la homaro aliiĝos, kaj kiam ĝi komprenos kaj praktikos karitaton, laŭ ties vera signifo.”

895. Krom la malbonaj flankoj kaj malvirtoj, pri kiuj neniu povus erari kiu estas la plej karakteriza signo de neperfekteco?

“Ĝi estas la persona intereso. La moralaj kvalitoj estas ofte kiel orumaĵo sur kupra objekto: ĝi ne rezistas al provilo. Iu homo povas posedi realajn kvalitojn, pro kiuj la mondo lin kredus virtulo; sed tiuj kvalitoj, kvankam ili estas progreso, ne ĉiam eltenas iajn provojn, kaj sufiĉas iafoje tuŝi lian personan intereson, por ke ties fundo estu malkaŝita. Vera sinforgesemo estas tiel malofta sur la Tero, ke, kiam ĝi aperas, ĝi estas rigardata kiel stranga fenomeno.

“La alligiteco al materiaj aferoj estas senduba signo de malsupereco, ĉar, ju pli la homo sin krampas al ĉimondaj havaĵoj, des malpli li komprenas sian destinon; per sinforgesemo, kontraŭe, li pruvas, ke li vidas la estontecon el pli alta, punkto.”

896. Estas personoj abnegaciemaj sen ia distingo, malŝparantaj siajn havaĵojn sen ia profito, manke de prudenta uzado; ĉu tiuj personoj havas ian meriton?

“Ili estas meritaj pro sia abnegaciemo, sed ne pro la bono, kiun ili povus fari. Sinforgesemo estas virto, sed senpripensa malŝparemo estas ĉiam almenaŭ neprudento.

Riĉeco ne estas donata al kelkaj homoj por esti disĵetata en la vento, same kiel al aliaj ne por esti tenata en ŝranko: ĝi estas deponitaĵo, pri kiu ili devas prezenti siajn kalkulojn, ĉar ili iam respondos por la tuta bono, kies farado estis en iliaj manoj, sed kiun ili ne faris, kaj, ankaŭ, por ĉiuj larmoj, kiujn ili povus sekigi per mono, kiun ili donis al homoj, ĝin ne bezonantaj.”

897. Ĉu homo, kiu faras bonon, ne celante ian rekompencon sur la Tero, sed esperante, ke tiu bono estos al li kreditita en sekvanta ekzistado, kaj ke, tiam, li havos pli bonan pozicion, estas riproĉinda? Ĉu tiu penso malhelpos lian progreson?

“Oni devas fari bonon pro karitato, tio estas, abnegacie.”

— Tamen ĉiu havas la tre naturan deziron progresi, por sin tiri el la peniga stato de ĉi tiu vivo; la Spiritoj mem instruas nin fari bonon por ĉi tiu celo; ĉu estas do ne konsilinde pensi, ke, farante bonon, oni rajtas esperi pli ol sur la Tero?

“Ne, tute certe; sed tiu, kiu faras bonon sen ia kaŝita penso kaj pro la sola plezuro plaĉi Dion kaj sian suferantan proksimulon, staras jam sur progresoŝtupo, kiu ebligos al li atingi feliĉon pli rapide ol lia frato, kiu, pli pozitivema, faras bonon intence, ne instigate de la natura varmo de sia koro.” (894) — Ĉu oni ne devas, en ĉi tiu rilato, distingi inter bono, kiun oni povas fari al sia proksimulo, kaj la zorgo, kiun oni havas, korekti siajn proprajn malvirtetojn? Ni konceptas, ke fari bonon, esperante, ke ĝi estos kreditita al ni en alia vivo, estas ago nemulte meritiga; sed, ĉu nin korekti, venki niajn pasiojn, plibonigi nian karakteron, celante alproksimiĝi al la bonaj Spiritoj kaj altiĝi, estas ankaŭ signo de malsupereco?

“Tute ne; per la vorto bonfaro ni volas esprimi karitaton. Homo, kalkulanta tion, kion ĉiu el liaj bonaj agoj profitigos al li en estonta, aŭ en la surtera vivo, kondutas kiel egoisto; sed ne estas egoismo pliboniĝi, celante alproksimiĝi al Dio, ĉar ĉi tiu estas la celo, kiun ĉiu devas sekvi.”

898. Ĉar la enkorpa vivo estas nur momenta haltotempo en ĉi tiu mondo, kaj ĉar nia estonteco devas esti nia ĉefa zorgo, ĉu tial estas utile klopodi, por akiri sciencajn konojn nur pri materiaj aferoj kaj bezonoj?

“Sendube; unue, tio havigas al vi rimedojn por helpi viajn fratojn; due, via Spirito pli rapide leviĝos, se li jam intelekte progresis; dum la intertempo de la enkarniĝoj, vi lernas en unu horo tion, kio sur la Tero postulus de vi kelkajn jarojn. Nenia kono estas senutila; ĉiuj pli aŭ malpli kunhelpas por progreso, ĉar la perfekta Spirito devas scii ĉion; kaj, ĉar progreso devas fariĝi laŭ ĉiuj direktoj, tial ĉiuj akiritaj ideoj kunagas por evoluo de la Spirito.”

899. El du riĉaj homoj, unu naskiĝis en luksa superabundeco kaj neniam spertis ian bezonon; la dua ŝuldas sian riĉecon al sia laborado; ambaŭ uzas siajn havaĵojn nur kaj sole por sia persona ĝuado: kiu estas la pli kulpa?

“Tiu, kiu spertis suferojn, ĉar li jam scias, kio estas sufero; li konas la doloron, kiun li tamen ne mildigas kaj kiun li ofte tute ne memoras.”

900. Ĉu tiu, kiu konstante amasigas monon, farante bonon al neniu, estas praviginda pro sia penso, ke tiel li povos postlasi pli da komforto al siaj heredontoj?

“Tio estas kompromiso kun malhonesta konscienco.”

901. El du avaruloj, la unua rifuzas al si mem la necesaĵojn de la vivo kaj mortas de mizero sur sia propra trezoro; la dua kondutas avare nur kontraŭ aliaj homoj: li malŝparas por sia profito; di sin deturnas de ĉia ajn ofereto, kiun postulus iu servo aŭ io utila al alia homo, kaj, kontraste kun tio, nenion li opinias malfacila, por kontentigi siajn gustojn kaj pasiojn. Se oni petas de li komplezon, li estas ĉiam okupita; por ia propra kaprico tamen nenio mankas al li. Kiu estas la pli kulpa, kaj kiu ricevos la pli malbonan lokon en la mondo de la Spiritoj?

“Tiu, kiu ĝuas: li estas pli egoista ol avara; la alia jam ricevis parton de sia puno.”

902. Ĉu iu estas riproĉinda, ke li ambicias riĉecon nur kun la deziro fari bonon?

“Ĉia sento estas sendube laŭdinda, se nur ĝi estas pura; sed, ĉu tiu deziro estas ĉiam malegoisma kaj ne entenas ian personan kaŝitan penson? Ĉu la unua persono, al kiu iu deziras komplezi, ne estas ofte ĝuste li mem?”

903. Ĉu oni kondutas nedece, se oni studas la aliulajn malvirtetojn?

“Se oni tion faras, por ilin kritiki kaj diskonigi, oni estas tre kulpa, ĉar tio estas manko de karitato; se por persona profito kaj por eviti ilin, tio povas, en iuj okazoj, esti utila; sed oni ne forgesu, ke indulgemo por aliulaj vundaj lokoj estas unu el la virtoj entenataj en karitato.

Antaŭ ol riproĉi aliulajn neperfektaĵojn, konstatu, ĉu oni ne povus diri tion saman pri vi. Klopodu, por ke vi havu la kvalitojn kontraŭajn al la neperfektaĵoj, kiujn vi riproĉas ĉe alia homo : tio estas la rimedo, por ke vi fariĝu supera al li; se vi riproĉas lian avarecon, estu donema; se lian fieron, estu humila kaj modesta; se lian severecon, estu kormilda; se lian malnoblecon, estu noblanima ĉe ĉiuj viaj agoj; unuvorte, kondutu tiel, ke ne povu esti dirataj kontraŭ vi la jenaj vortoj de Jesuo: Kial vi rigardas la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon, kiu estas en via propra okulo?” (28) 904. Ĉu tiu estas kulpa, kiu esploras kaj senvualigas la malfortajn flankojn de la socio?

“Tio dependas de la sento, kiu instigas lin tion fari; se la kritikanto celas nur kaŭzi skandalon, li havigas al si personan ĝuon per la prezentado de bildoj, kiuj ofte estas prefere malbona ol bona ekzemplo. La spirito kritikas, sed li povas esti punita pro tia speco de plezuro, kiun li sentas, el diskonigo de malvirtoj.”

— Kiel, en ĉi tiu okazo, oni povus taksi la purecon de intencoj kaj la sincerecon de la verkisto?

(28) Luko, ĉap. 6, par. 41. - La Trad.

“Tio ne ĉiam estas utila; se li skribas ion ŝatindan, profitu el liaj ideoj ; se li agas malbone, tio estas demando pri konscienco, koncernanta lin mem. Cetere, se li deziras pruvi sian sincerecon, li devas do apogi sian instruon per sia propra ekzemplo.”

905. Iuj aŭtoroj publikigis tre belajn kaj tre moralajn verkojn, kiuj helpas la progreson de la homaro, sed el kiuj ili mem neniom profitis; ĉu la bono, kiun kaŭzis tiuj verkoj, estos iel profita al ili, kiel Spiritoj?

“Moralo sen faroj estas kiel semo sen laboro. Por kio servas al vi semo, se vi ne igas ĝin frukti por via nutrado? Tiuj homoj estas pli kulpaj, ĉar ili havis intelekton por kompreni; ne praktikante la maksimojn, kiujn ili lernigis al aliaj, ili rezignis rikolti ties fruktojn.”

906. Ĉu homo, praktikanta bonon, estas riproĉinda pro tio, ke li konscias sian konduton kaj ke li tion konfesas al si mem?

“Ĉar li povas konscii la malbonon, kiun li faras, tial li devas konscii ankaŭ la bonon, por ke li sciu, ĉu li kondutas bone aŭ malbone. Nur pesante ĉiujn siajn agojn per la pesilo de la leĝo de Dio kaj, precipe, per tiu de la leĝo de justeco, amo kaj karitato, li povos diri al si, ĉu liaj agoj estas bonaj aŭ malbonaj, ĉu li ilin aprobas aŭ malaprobas. Li do ne povas indi riproĉon, pro tio, ke li rekonas, ke li triumfis super la malnoblaj inklinoj, nek pro tio, ĉar li ĝojas pro siaj faroj; kondiĉe, ke li ne fieru pro si mem, ĉar, tiam, li kulpus novan eraron.” (919)

Pasioj

907. Ĉar la principo de pasioj troviĝas en la Naturo, ĉu tial ĝi estas malbona per si mem?

“Ne; pasio kuŝas en eksceso ligita. kun la volo, ĉar tiu principo estas donita. al la homo por la bono, kaj pasioj povas instigi lin al grandaj faroj ; kio kaŭzas malbonon, tio estas la misuzo, kiun la homo faras, de pasioj.”

908. Kiel difini la limon, ĉe kiu la pasioj ĉesas esti bonaj aŭ malbonaj?

“Pasioj estas kiel ĉevalo, kiu estas utila, se ĝi estas regata, sed danĝera, se ĝi mem regas. Rekonu do, ke iu pasio fariĝas pereiga de post la momento, kiam vi jam ne povos ĝin estri kaj kiam ĝi rezultigas ion malutilan al vi aŭ aliulo.”

La pasioj estas leviloj, kiuj dekobligas la fortojn de la homo kaj kiuj helpas lin plenumi la projektojn de la Providenco; sed, se, anstataŭ ilin direkti, la homo sin lasas direkti de ili, li do falas en ekscesojn, kaj la sama forto, kiu en liaj manoj povus naski bonon, refalas sur lin kaj lin frakasas.

Ĉiaj pasioj havas sian principon en iu sento aŭ natura bezono. La principo de pasioj estas do nenia malbono, ĉar ĝi kuŝas sur unu el la providencaj kondiĉoj de nia ekzistado.

La ĝustasenca pasio estas la trograndigo de iu bezono aŭ sento; ĝi kuŝas en la eksceso, ne en la kaŭzo; kaj tiu eksceso fariĝas malbono, kiam ĝi rezultigas alian malbonon.

Ĉia pasio, alproksimiganta la homon al la besta naturo, deturnas lin de la spirita naturo.

Ĉia sento, altiganta la homon super la besta naturo, atestas la superecon de Spirito kontraŭ materio kaj lin alproksimigas al perfekteco.

909. Ĉu la homo ĉiam povus venki siajn malnoblajn inklinojn per siaj penoj mem?

“Jes, kaj iafoje per tre malgrandaj penoj; tamen mankas al li volo. Ve! kiom malmultaj el vi faras tiujn penojn!”

910. Ĉu la homo povas trovi ĉe la Spiritoj efikan helpon, por venki siajn pasiojn?

“Se li sincere petas Dion kaj sian bonan genion, la bonaj Spiritoj certe venas helpi lin, ĉar tiu estas ilia misio.” (459) 911. Ĉu iuj pasioj ne estas tiel vivaj kaj nekontraŭeblaj, ke volo estas senpotenca por ilin regi?

“Multaj homoj diras : Mi volas, sed volo estas nur sur iliaj lipoj; ili volas, sed ili tre ĝojas, ke tio ne okazas.

Se iu pensas, ke li ne povas superforti siajn pasiojn, tio okazas, ĉar la Spirito, pro sia malsupereco, trovas en ili plezuron. Kiu penas ilin bridi, tiu komprenas sian spiritan naturon; venki ilin estas por li venko de Spirito super materio.”

912. Kiu estas la plej efika rimedo por kontraŭbatali la superregadon de la korpa naturo?

“Abnegacii sin mem.”

Egoismo

913. Kiu el la malvirtoj povas esti rigardata kiel radika?

“Tion ni jam ofte diris, nome, egoismo: de ĝi venas ĉia malbono. Studu ĉiajn malvirtojn, kaj vi vidos, ke sur la fundo de ili ĉiuj kuŝas egoismo; vi ilin vane kontraŭbatalos; ne prosperos al vi ilin eltiri, ĝis vi atakos la malbonon ĉe ties radiko, ĝis vi eldetruos ties kaŭzon.

Ĉiuj viaj penoj estu direktataj al tiu celo, ĉar en egoismo troviĝas la vera kancero de la socio. Ĉiu homo, deziranta, ekde ĉi tiu vivo, proksimiĝi al la morala perfekteco, devas elsarki el sia koro ĉian senton de egoismo, ĉar egoismo estas neakordigebla kun justeco, amo kaj karitato: ĝi nuligas ĉiujn ceterajn kvalitojn.”

914. Ĉar egoismo sin bazas sur la persona intereso, tial ŝajnas tre malfacile ĝin tute elradikigi el la homa koro; ĉu oni sukcesos tion fari?

“Ju pli la homoj sin instruas pri la spiritaj aferoj, des malpli ili ŝatas la materiajn aferojn; estas ankaŭ necese reformi la homajn konvenciojn, kiuj tenadas kaj ekscitas egoismon. Tio dependas de edukado.”

915. Ĉar egoismo estas esence propra al la homaro, ĉu tial ĝi ne estos ĉiam malhelpo je la regado de la absoluta bono sur la Tero?

“Certe egoismo estas via plej granda malbono, sed ĝi rezultas el la malsupereco de la Spiritoj enkarniĝintaj sur la Tero, kaj ne el la homaro mem ; nu, pli kaj pli puriĝante per siaj sinsekvaj enkarniĝoj, la Spiritoj iom post iom seniĝas je egoismo, kiel same je aliaj malpuraĵoj. Ĉu ne ekzistas, jam nun sur la Tero, homoj tute neegoistaj kaj praktikantaj karitaton? Estas multe pli da tiaj, ol kiel vi pensas, sed vi konas nur malmultajn, ĉar virto ne serĉas la brilan de l’ taglumo; se ekzistas unu, kial ne ekzistus deko da tiaj? se deko, kial ne milo, kaj tiel plu?”

916. Egoismo, anstataŭ malpliiĝi, kreskas kun la civilizacio, kiu, laŭŝajne, ĝin instigas kaj nutras; kiel iu kaŭzo povas detrui sian efikon?

“Ju pli granda estas malbono, des pli abomeninda ĝi fariĝas; estis necese, ke egoismo faru multon da malbono, por ke oni komprenu la neceson ĝin elpeli. Kiam la homoj estos seniĝintaj je la egoismo ilin reganta, ili tiam vivos kiel fratoj, kiuj ne faras reciproke eĉ la plej malgrandan malutilon kaj kiuj sin interhelpas per la sento de solidareco; tiam la. forta estos la subtenanto de la malforta, kaj ne ties subpremanto; kaj jam ne estos vidataj homoj sen vivnecesaĵoj, ĉar ĉiuj praktikos la leĝon de justeco. Tiu estos la regno de bono, kiun la Spiritoj estas komisiitaj prepari.” (784) 917. Kiu estas la rimedo por detrui egoismon?

“El ĉiuj homaj neperfektaĵoj la plej malfacile elradikigebla estas egoismo, ĉar tiu ĉi naskiĝas el la influo de la materio, de kiu la homo, ankoraŭ tre proksima de sia origino, ne povis liberiĝi; por la daŭrado de tiu influo ĉio kunhelpas: leĝoj, socia organismo kaj edukado.

Egoismo malfortiĝos ĉe la supereco de la morala vivo antaŭ la materia vivo, kaj precipe ĉe la kompreno, kiun Spiritismo havigas al vi, pri via estonteco, tio estas, pri via estonteco reala, ne falsita de alegoriaj fikcioj; kiam Spiritismo, jam bone komprenata, identiĝos kun la moroj kaj kredoj, ĝi aliigos kutimojn, morojn, sociajn interrilatojn. Egoismo estas fondita sur la graveco de l’ personeco; nu, Spiritismo, bone komprenata, mi ripetas, igas vidi la aferojn el tiel alta punkto, ke la sento de personeco malaperas antaŭ la senlima spaco. Detruante tiun gravecon aŭ, almenaŭ, montrante ĝian valoron, Spiritismo nepre kontraŭbatalas egoismon.

“Ofte faras la homon ankaŭ egoista ĝuste la pikvundo, kiun li ricevas de la egoismo de aliaj, ĉar li sentas la neceson preni defendan teniĝon. Vidante, ke la aliaj pensas pri si mem kaj ne pri li, la homo estas alkondukata al zorgado pri si, prefere ol pri la aliaj.

La principo de karitato kaj de frateco estu la bazo de la sociaj konvencioj, de la leĝaj rilatoj inter popoloj kaj inter homoj; tiam, la homo pensos malpli pri sia propra persono, kiam li vidos, ke aliaj ankaŭ pensas pri li; li ricevos la moraligan influon de l’ ekzemplo kaj de l’ kontakto. Ĉe la hodiaŭa superabundeco de egoismo, oni devas esti vere virta, por abnegacii sian personecon profite de aliaj, kiuj ofte ne dankas tian noblaĵon; precipe al tiuj, posedantaj tian virton, la ĉiela regno estas malfermita; precipe tiujn atendas la feliĉo de la elektitoj, ĉar vere mi diras al vi, en la tago de juĝado, kiu ajn pensis nur pri si mem, tiu estos flanken pelita kaj suferos de sia izoleco.” (785) Fénelon.

Oni faras sendube laŭdindajn klopodojn, por antaŭenigi la homaron; hodiaŭ oni kuraĝigas, stimulas, honoras la bonajn sentojn pli, ol en neniu alia epoko; kaj tamen la mordanta vermo nomata egoismo estas ĉiam ankoraŭ la kancero de la socio. Ĝi estas reala malbono, refalanta sur la tutan mondon kaj kies viktimo ĉiu pli aŭ malpli estas; necese estas do ĝin kontraŭbatali, same kiel oni alfrontas epidemian malsanon. Por tio estas necese procedi kiel la kuracistoj: iri returne al la origino. Oni serĉu en ĉiuj partoj de la socia organismo, ekde la familio ĝis la popoloj, ekde kabano ĝis palaco, ĉiajn kaŭzojn, ĉiajn influojn, kaŝitajn aŭ evidentajn, kiuj ekscitas, nutras kaj elvolvas la senton de egoismo: kiam la kaŭzoj estos konataj, la kuracilo sin prezentos mem; tiam oni devos nur ilin kontraŭbatali, se ne ĉiujn samtempe, almenaŭ parte; kaj, iom post iom, la veneno estos eltirita. La resanigo eble estos longedaŭra, ĉar la kaŭzoj estas multenombraj; sed ĝi ne estas neebla. Tiun celon oni trafos cetere nur atakante la malbonon ĉe ties radiko, tio estas, per edukado; ne per tiu edukado, celanta fari instruitajn homojn, sed per tiu, celanta fari homojn virtajn.

Edukado, se bone komprenata, estas la ŝlosilo de l’ morala progreso; kiam oni konos la arton direkti karakterojn, tiel bone kiel la arton direkti intelektojn, oni povos korekti la karakterojn tute same, kiel oni korektas misformajn arbetojn; sed tiu arto postulas grandan takton, multe da sperto kaj profundan observadon; estas grava eraro kredi, ke sufiĉas scio, por ĝia praktikado. Kiu sekvas la kreskadon de infano, ido ĉu de riĉulo, ĉu de malriĉulo, de post ĝia naskiĝo, observante ĉiajn malutilajn influojn, kiuj agas sur ĝin pro la malforteco, senzorgeco kaj neklereco de ĝiaj direktantoj, vidante kiel ofte la rimedoj uzataj por ĝia moraligo tute maltrafas, tiu ne povas miri pro tiom da malbonaj flankoj en la socio. Oni faru por moralo tiom, kiom oni faras por intelekto, kaj oni vidos, ke, se ekzistas rezistemaj naturoj, estas ankaŭ aliaj, cetere multe pli, ol kiel oni kredas, kiuj atendas nur bonan kulturadon por produkti belajn fruktojn. (872) La homo volas esti feliĉa, kaj tiu sento troviĝas en la Naturo; tial li senĉese klopodas, por plibonigi sian pozicion sur la Tero, kaj serĉas la kaŭzon de siaj suferoj, por ilin ĉesigi. Kiam li bone komprenos, ke egoismo estas unu el tiuj kaŭzoj, tiu faktoro, naskanta fieron, ambicion, avidemon, envion, malamon, ĵaluzon, je kiuj li ĉe ĉiu paŝo puŝiĝas; tiu faktoro, alportanta konfuzon al ĉiuj sociaj interrilatoj, enblovanta malpacojn, detruanta fidojn, deviganta ĉiun ĉiam singarde stari kontraŭ sia najbaro; fine, tiu, faranta el amiko malamikon; tiam li ankaŭ komprenos, ke tiu malvirto estas neakordigebla kun lia propra feliĉo kaj eĉ, ni povas aldiri kun lia sekureco; ju pli li suferos pro tiu malvirto, des pli da neceso li sentos ĝin kontraŭbatali, same kiel li luktas kontraŭ pesto, pereigaj bestoj kaj ĉiuj ceteraj malfeliĉegoj; lin instigos al tio lia propra intereso. (784) Egoismo estas fonto de ĉiaj malvirtoj, kiel karitato estas fonto de ĉiaj virtoj; eldetrui la unuan kaj plifortigi la duan, jen la celo, kiun devas iri ĉiuj klopodoj de la homo, se ĉi tiu deziras certigi sian feliĉon tiel sur la Tero, kiel en estonta vivo.

Karakterizaĵoj de la virta homo

918. Per kiaj signoj oni povas konstati ĉe la homo la realan progreson, kiu lin altigos en la spirita hierarkio?

“La Spirito atestas sian altan rangon, kiam ĉiuj faroj de lia enkorpa vivo estas la praktikado de la leĝo de Dio kaj kiam li anticipe komprenas la spiritan vivon.”

La vere virta homo estas tiu, kiu praktikas la leĝon de justeco, amo kaj karitato laŭ ties plej alta pureco. Demandante sian konsciencon pri la agoj, kiujn li faris, li devas ankaŭ demandi sin mem, ĉu li ne malobeis tiun leĝon, ĉu li ne faris malbonon, ĉu li faris ĉian bonon, kiun li povus fari, ĉu iu ne havas ian motivon por plendi kontraŭ li, kaj, fine, ĉu li faris al aliaj tion, kion li dezirus, ke ili faru al li.

La homo, posedita de la sento de karitato kaj de amo al sia proksimulo, faras bonon pro amo al bono, ne esperante repagon, kaj foroferas sian propran intereson al la justeco.

Li estas bona, humana kaj korfavora por ĉiuj, ĉar li rigardas ĉiujn homojn kiel siajn fratojn, sen ia distingo je rasoj aŭ kredoj.

Se Dio donis al li potencon kaj riĉecon, li konsideras ĉi tiujn kiel deponitaĵon, kiun li devas uzi por bono; li ne fieras pro tio, ĉar li scias, ke Dio, kiu ilin donis al li, povas ankaŭ ilin de li forpreni.

Se la socia ordo metis aliajn homojn sub lian estrecon, li traktas ilin milde kaj bonvole, ĉar ili estas egalaj al li antaŭ Dio; li uzas sian aŭtoritaton por ilin moraligi kaj ne por ilin subpremi per sia malhumileco.

Li estas indulgema kontraŭ la neperfektaĵoj de sia proksimulo, ĉar li scias, ke li mem ankaŭ bezonas indulgemon, kaj li memoras jenajn vortojn de la Kristo: Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon. (29)

(29) Johano, ĉap. 8, par. 7. - La Trad.

Li ne estas venĝema: laŭ la ekzemplo de Jesuo, li pardonas siajn ofendantojn kaj memoras nur bonfarojn; ĉar li ja scias, ke estos al li pardonite laŭ tio, kiel li estos mem pardoninta.

Fine, li respektas ĉe siaj similuloj ĉiajn rajtojn, donatajn de la leĝoj de la Naturo, kiel li deziras, ke liaj rajtoj estu respektataj.

Konado de si mem

919. Kiu estas la praktika rimedo plej efika, por ke la homo pliboniĝu en ĉi tiu vivo kaj rezistu kontraŭ la puŝo en malbonon.?

“Antikva saĝulo jam diris: Konu vin mem.”

— Ni komprenas la tutan saĝecon de tiu maksimo, sed malfacile estas ĝuste koni sin mem; kiel ni atingu tiun memkonadon?

“Faru tiel, kiel mi faradis, kiam mi vivis sur la Tero: ĉe la fino de ĉiu tago, mi alparolis mian konsciencon, mi reviziis tion, kion mi faris, kaj mi demandis min mem, ĉu mi ne malplenumis iun devon, ĉu iu ne havas motivon por plendo kontraŭ mi, tiel mi sukcesis koni min kaj vidi, kio devas ĉe mi esti reformita. Homo, kiu ĉiunokte rememorus siajn tiutagajn agojn kaj demandus sin, kion bonan aŭ malbonan li faris, petante al Dio kaj al sia gardanĝelo, ke ili lumigu lin, ekhavus grandan forton por sia perfektiĝo; ĉar, kredu, Dio lin helpus. Demandu do vin mem, kion vi faris kaj por kia celo vi kondutis ĉe tiu aŭ ĉe tiu alia cirkonstanco; ĉu vi faris ion, kion vi opinias riproĉinda ĉe aliulo aŭ kion vi ne kuraĝus konfesi.

Demandu plie: se estus laŭ la volo de Dio, ke mi estu alvokita nun, ĉu, enirante en la spiritan mondon, kie nenio estas kaŝita, mi devus timi ies rigardon? Ekzamenu, kion vi eble faris unue kontraŭ Dio, due kontraŭ via proksimulo, fine kontraŭ vi mem. La respondoj portos trankvilecon al via konscienco aŭ indikon de iu malbono, kiun vi devas forigi.

“La konado de si mem estas do la ŝlosilo de l’ individua pliboniĝo; sed, vi diros, kiel oni juĝu sin mem?

Ĉu oni ne havas la iluzion de l’ memamo, kiu malpligravigas la erarojn kaj faras ilin pardonindaj? Avarulo opinias sin nur ŝparema kaj antaŭvidema; fierulo pensas, ke estas ĉe li simpla digno. Tio estas ja vera; sed vi havas provilon, kiu ne povas trompi vin. Kiam vi hezitas taksi la valoron de unu el viaj agoj, demandu vin, kia vi ĝin opinius, se ĝin farus alia persono; se vi ĝin riproĉas ĉe alia persono, ĝi do ne povus estis pli digna ĉe vi, ĉar la juĝo de Dio ne havas du malsamajn mezurilojn. Penu ankaŭ ekscii, kion la aliaj homoj pensas pri viaj agoj, kaj ne malŝatu la opinion de viaj malamikoj, ĉar ĉi tiuj havas nenian intereson falsi la veron, kaj ofte Dio metas ilin ĉe via flanko, kiel spegulon, por ke ili admonu vin pli sincere, ol kiel tion farus amiko. Kiu serioze volas perfektiĝi, tiu esploru do sian konsciencon, por elŝiri el si la malbonajn inklinojn, same kiel li elradikigas la malutilajn herbojn en sia ĝardeno; li komparu la aktivon kun la pasivo de sia morala tago, same kiel komercisto bilancas siajn gajnojn kaj perdojn; kaj mi asertas al vi, ke la unua komparo estos pli profita ol la dua. Se li povas diri, ke lia tago estis bona, li povas do pace dormi kaj sentime atendi la vekiĝon de alia vivo.

“Faru do al vi mem klarajn, precizajn demandojn, kaj ne timu ilin multobligi; oni povas ja malŝpari kelkajn minutojn por atingi eternan feliĉon. Ĉu vi ne laboradas ĉiujn tagojn, por ekhavi rimedojn, kiuj certigus al vi ripozon en maljuneco? Ĉu tiu ripozo ne estas la objekto de ĉiuj viaj deziroj, la celo, kiu igas vin elporti ĉiajn laciĝojn kaj momentajn rezignojn? Nu! kiom valoras tiu kelktaga ripozo, ĉiam malkvietigita de l’ korpaj malsanoj, kompare kun tiu, kiu atendas virtulon? Ĉu ĝi ne valoras ja kelkajn penojn? Mi scias, ke multaj diras, ke la nuneco estas pozitiva, kaj necerta la estonteco; nu, jen ĝuste la penso, kiun ni estas komisiitaj por detrui ĉe vi, ĉar ni volas igi vin kompreni tiun estontecon en tia maniero, ke ĝi restigu nenian dubon ĉe via animo; tial, ni vokis vian atenton al fenomenoj tiaj, ke viaj sentumoj estu impresitaj, kaj ankaŭ tial ni nun donas al vi instruojn, kiujn ĉiu el vi havas la taskon diskonigi. Por nenia alia celo, ol ĉi tiu, ni diktis La Libron de la Spiritoj.”

Sankta Aŭgusteno.

Multe da eraroj, kiujn ni faras, estas nerimarkataj de ni; se, efektive, laŭ la konsilo de Sankta Aŭgusteno, ni pli ofte demandus nian konsciencon, ni vidus, kiel ofte ni agas malbone sen ia konscio, pro tio, ĉar ni ne studas la esencon kaj la instigilon de niaj agoj. La demanda formo estas pli preciza ol ia maksimo, kiu, ofte, ne estas aplikebla al la okazo, ĉe kiu ni troviĝas. La demando postulas kategoriajn respondojn per jes aŭ ne, sen allaso de ia ajn alternativo; tiuj respondoj estas ankoraŭ personaj argumentoj, kaj laŭ ties sumo ni povas konjekte kalkuli, kiom da bono kaj da malbono kuŝas en ni.

_________

KVARA PARTO

Esperoj kaj Konsoloj

ĈAPITRO I

SURTERAJ SUFEROJ KAJ ĜUOJ

1. Relativaj feliĉo kaj malfeliĉo. – 2. Perdo de amataj personoj.

– 3.

Elreviĝoj.

Nedankemo.

Rompitaj korligiĝoj. – 4. Antipatiaj kuniĝoj. – 5. Timo antaŭ la morto. – 6. Naŭzo pri la vivo. Memmortigo.

Relativaj feliĉo kaj malfeliĉo

920. Ĉu la homo povas ĝui kompletan feliĉon sur la Tero?

“Ne, ĉar la vivo estas donita al li kiel provo aŭ kompensa puno; sed dependas de li malpliakrigi ties malbonojn kaj esti tiel feliĉa kiel eble sur la Tero.”

921. Oni komprenas, ke la homo estos feliĉa sur la Tero, tiam, kiam la homaro estos aliiĝinta; sed, ĝis okazos tiu aliiĝo, ĉu ĉiu povas certigi al si ian relativan feliĉon?

“La homo estas plej ofte la kaŭzinto de sia propra malfeliĉo. Praktikante la leĝon de Dio, li evitigas al si multe da malbonoj kaj ĝuas feliĉon tiel grandan, kiel ebligas lia maldelikata vivo.”

Homo, profunde konvinkita pri sia estonta destino, vidas en sia enkorpa vivo nur nedaŭran haltotempon; ĝi estas por li momenta halto en hotelaĉo. Li facile konsoliĝas pri kelkaj pasemaj ĝenoj de vojaĝo, kiu lin kondukos al pozicio des pli komforta, ju pli bone li pretiĝis por ĝi.

Ni estas punataj jam ekde ĉi tiu vivo pro la malobeo je la leĝoj de la enkorpa ekzistado, per la malbonoj, kiuj estas rezultato de tiu malobeo kaj de niaj propraj ekscesoj.

Se ni iras returne al la origino de la tiel nomataj surteraj malfeliĉaĵoj, ni vidas, ke la plimulto el ili rezultas el unua dekliniĝo for de la rekta vojo. Ĉe ĉi tiu dekliniĝo, ni ekpaŝas malbonan vojon kaj, falo post falo, ni enabismiĝas en malfeliĉon.

922. La surtera feliĉo estas rilata al ĉies pozicio; kio sufiĉas por la feliĉo de unu, tio estas la malfeliĉo de alia. Ĉu tamen estas ia feliĉomezurilo, komuna al ĉiuj homoj?

“Por la materia vivo, tiu estas posedo de porvivaĵoj; por la morala vivo, ĝi estas bona konscienco kaj fido je la estonteco.”

923. Ĉu tio, kio estas superflua por unu, ne estas necesa al aliaj, kaj inverse, laŭ la pozicioj?

“Jes, laŭ viaj materiaj ideoj, viaj antaŭjuĝoj, via ambicio kaj ĉiuj viaj ridindaj kapricoj, kiujn la estonteco traktos laŭmerite, kiam vi komprenos la veron. Sendube, homo, kiu havis kvindek mil sterlingajn funtojn da rento kaj kiu vidas ĉi tiun malpliigita nur ĝis dek, opinias sin tre malfeliĉa, ĉar li jam ne povas paradi kiel iam, tenadi tion, kion li nomas sia pozicio, havi servistojn kaj ĉevalojn, kontentigi ĉiajn pasiojn ktp. Li kredas, ke mankas al li vivnecesaĵoj; sed, tute sincere, ĉu vi opinias tiun homon bedaŭrinda, dum ĉirkaŭ li tiom da personoj mortas de malsato kaj malvarmo, sen ia rifuĝejo, kie ili kuŝigus sian kapon? Saĝulo, por esti feliĉa, rigardas malsupren, neniam supren, krom por altigi sian animon direkte al la senlimo.” (715) 924. Kelkaj malbonaĵoj ne dependas de konduto kaj trafas eĉ la plej justan homon; ĉu havas ian rimedon por sin gardi kontraŭ ili?

“En ĉi tiu okazo, la homo devas rezignacii elteni sen murmuro, se li volas progresi; sed ricevas konsolon el sia konscienco, kiu donas al li pri pli bona estonteco, se li faras tion necesa konsolo.”

persona oni ne kaj ilin li ĉiam esperon por tiu 925. Kial Dio favoras per riĉeco iujn homojn, kiuj laŭŝajne ĝin ne meritis?

“Ĝi estas favoro en la okuloj de personoj, vidantaj nur la nunecon; sed, komprenu bone, riĉeco estas ofte provo pli danĝera ol mizero.” (814 kaj sekv.) 926. Ĉu la civilizacio, kreante novajn bezonojn, ne kaŭzas novajn afliktojn?

“La ĉimondaj malbonaĵoj estas rilataj kun la fiktivaj bezonoj, kiujn vi kreas. Kiu scias limigi siajn dezirojn kaj sen envio vidas sian superulon, tiu evitigas al si multe da elreviĝoj en ĉi tiu vivo. La plej riĉa estas tiu, kiu havas malplej da bezonoj.

“Vi envias la ĝuojn de homoj, kiuj ŝajnas al vi la ĉimondaj feliĉuloj; sed, ĉu vi scias, kio estas destinita al ili? Se ili ĝuas nur por si mem, ili estas do egoistoj, kaj ili vidos la duan flankon de l’ medalo. Prefere, bedaŭru ilin. Dio iafoje permesas, ke malbonulo prosperu, sed ties feliĉo ne estas enviinda, ĉar tiu ĝin pagos per amaraj larmoj. Se justulo estas malfeliĉa, tio estas provo, kiu estos al li kreditita, se li ĝin kuraĝe eltenas. Memoru jenajn vortojn de Jesuo: Feliĉaj estas la plorantoj, ĉar ili konsoliĝos.” (30) 927. Certe superfluaĵo ne estas nepre bezona al feliĉo, sed tion saman oni ne povas diri pri la vivnecesaĵoj; nu, ĉu la malfeliĉo de tiuj, al kiuj mankas la necesaj vivrimedoj, ne estas reala?

(30) Mateo, ĉap. 5, par. 4. – La Trad.

“Homo estas vere malfeliĉa nur tiam, kiam mankas al li la necesaĵoj por vivo kaj sano. Tiu manko estas eble lia kulpo, kaj tiam li devas plendi nur kontraŭ si mem; se ĝi estas aliula kulpo, la respondeco falas do sur ĝian kaŭzinton.”

928. Laŭ la aparta karaktero de ĉiu el la naturaj kapabloj, Dio evidente indikas ĉies profesian alvokiĝon.

Ĉu multaj malbonaĵoj ne venas de tio, ke oni ne aŭdas tiun alvokiĝon?

“Estas vere; kaj ofte ĝuste la gepatroj, pro fiero aŭ avareco, devigas siajn filojn forlasi la vojon difinitan de la Naturo, kaj, per tiu deklino, ili kompromitas la feliĉon de la junuloj; ili ja respondos por tio.”

— Ĉu vi do opinius dece, ke filo de homo, alte staranta en la socio, farus, ekzemple, lignoŝuojn, se tiu junulo havus kapablon por la dirita metio?

“Oni ne falu en absurdon, nek ion troigu: la civilizacio havas siajn bezonojn. Kial filo de alte staranta homo, kiel vi diras, farus lignoŝuojn, se li povas okupi sin pri io alia? Tiu junulo certe taŭgas por io, laŭ siaj kapabloj, se nur ili ne estas misuzataj. Ekzemple, anstataŭ malbona advokato, li povus eble esti bona mekanikisto aŭ alia profesiulo.”

La delokigo de la homoj ekster ilian intelektan sferon estas, certe, unu el plej oftaj kaŭzoj de elreviĝoj. La nekapableco por la elektita kariero estas neelĉerpebla fonto de flaskoj; al tiu nekapableco aliĝas la memamo, kiu malhelpas al la falinta homo serĉi rimedon en pli humila profesio; kaj jen, ĝi prezentas al li memmortigon kiel ekstreman vojon por sinsavo de situacio, kiun li opinias humiliĝo. Se morala edukado estus lin levinta super la ridindajn interkonsentojn de fiero, li neniam estus surprizita kun malplenaj manoj.

929. Estas personoj, kiuj, vidante sin sen iaj rimedoj, eĉ tiam, kiam abundeco regas ĉirkaŭ ili, havas nur morton kiel perspektivon; kian decidon ili prenu? Ĉu ili lasu sin morti de malsato?

“Oni neniam havu la ideon lasi sin morti de malsato; oni ĉiam trovus rimedon por sin nutri, se fiero ne sin metus mezen inter bezono kaj laboro. Oni ofte diras: Nenia ofico estas nedigna; ne la pozicio malhonoras; sed oni tion diras por aliaj, ne por si mem.”

930. Estas evidente, ke, sen la sociaj interkonsentoj, al kiu oni volonte sin submetas, oni ĉiam trovus ian ajn laboron, kiu helpus vivi, kvankam oni devus malaltiĝi de sia pozicio: sed, inter personoj, ne havantaj aŭ sciantaj flanken meti antaŭjuĝojn, ĉu kelkaj ne estas nekapablaj perlabori mem sian vivon pro malsano aŭ aliaj kaŭzoj, nedependantaj de ilia volo?

“En socio organizita laŭ la leĝo de la Kristo, neniu devas perei de malsato.”

Ĉe saĝa kaj antaŭvidema socia organizado, ne povas manki porvivaĵoj al la homo, krom pro lia propra kulpo; sed liaj kulpoj rezultas mem de la medio, kie li troviĝas.

Kiam li praktikos la leĝon de Dio, la homo havos socian ordon fonditan sur justeco kaj solidareco, kaj ankaŭ li mem estos pli bona. (793) 931. Kial, en la socio, la suferantaj klasoj estas pli multenombraj ol la feliĉaj klasoj?

“Neniu el la sociaj klasoj estas tute feliĉa, kaj tio, kion vi kredas feliĉo, ofte kaŝas korŝirajn ĉagrenojn: suferado estas ĉie. Tamen, por respondi vian penson, mi diras, ke la klasoj, kiujn vi nomas suferantaj, estas pli multenombraj pro tio, ĉar la Tero estas loko por kulpelpago. Kiam la homo estos farinta el ĝi la restadejon de bono kaj de la bonaj Spiritoj, li jam ne estos malfeliĉa en tiu loĝejo, kaj ĝi estos por li la surtera paradizo.”

932. Kial, en la mondo,la influo de la malbonaj tiel ofte venkas tiun de la bonaj?

“Pro la malforteco de la bonaj; la malbonaj estas intrigemaj kaj riskemaj, kaj la bonaj estas timemaj; kiam ĉi tiuj volos, ili konsistigos la plej fortan parton.”

933. Se la homo estas ofte la kaŭzinto de siaj materiaj suferoj, ĉu li kaŭzas ankaŭ siajn moralajn dolorojn?

“Multe pli, ĉar la materiaj suferoj iafoje ne dependas de la volo; sed la ofendita fiero, la fiaskinta ambicio, la angoro de avareco, envio, ĵaluzo, unuvorte ĉiaj pasioj, estas turmentegoj por la animo.

“Envio kaj ĵaluzo! Feliĉaj estas la homoj, kiuj ne konas tiujn mordantajn vermojn! Kun envio kaj ĵaluzo ne povas ekzisti trankvileco, nenia ripozo estas ebla al la homo: la objektoj de lia avideco, de lia malamo, de lia spitiĝo ekstaras antaŭ li kvazaŭ fantomoj, kiuj allasas al li neniam ripozon kaj lin persekutas eĉ dum lia dormo.

Enviulo kaj ĵaluzulo troviĝas en stato de konstanta febro.

Ĉu tiu estas dezirinda situacio, kaj ĉu vi ne komprenas, ke la homo, kun siaj pasioj, kreas al si memvolajn turmentojn, kaj ke la Tero fariĝas por li vera infero?”

Pluraj esprimoj pentras energie la efikojn de iuj pasioj; oni diras: ŝvelinta de fiero, morti de envio, forvelki de ĵaluzoj aŭ de spitiĝo, perdi pro ĉi tiuj la apetiton ktp.; ĉi tiuj figuroj formas tre veran bildon. Iafoje envio havas ja nenian difinitan objekton. Ekzistas personoj nature enviemaj pri ĉio, kio altiĝas, pri ĉio, kio elstaras el la vulgara vico, kvankam ili havas pri tio nenian rektan intereson, sed nur pro tio, ke ili ne povas ĝin atingi; ĉio, kio staras super ilia horizonto, ilin kvazaŭ blindigas, kaj, se ili estus plimulto en la socio, ili volus ĉion malaltigi ĝis ilia nivelo. Ĝi estas envio ligita kun senvaloreco.

La homo estas ofte malfeliĉa nur pro la graveco, kiun li alligas al la ĉimondaj aferoj; kaŭzas lian malfeliĉon nenio alia, ol fiaskintaj vantemo, ambicio kaj avideco. Sed, se li lokas sin super la malvastan rondon de la materia vivo, se li direktas siajn pensojn al la senlimo, kiu estas lia destino, la sortovicoj de la homaro ŝajnas al li tiel bagatelaj kaj infanecaj, kiel la ĉagrenoj de knabeto, ploranta pro la perdo de ludilo, kiun li faris sia superega feliĉo.

Kiu vidas feliĉon nur en la kontentigo de sia fiero kaj de siaj bestaj apetitoj, tiu estas malfeliĉa, kiam li ne povas tion fari; kontraŭe, homo, kiu nenion petas superfluan, estas feliĉa kun tio, kion aliaj rigardas kiel malfeliĉegojn.

Ni parolas pri la civilizita homo, ĉar sovaĝulo, havanta malpli da bezonoj, ne havas samajn motivojn por avideco kaj aflikto; ties maniero vidi la aferojn estas tute malsama.

En civilizita stato, la homo pripensas kaj ekzamenas sian malfeliĉon; tial, ĝi lin pli forte impresas; sed li povas ankaŭ rezoni kaj ekzameni la rimedojn por sia konsoliĝo. Tiun konsoliĝon li ĉerpas el la kristana sento, kiu gardas ĉe li esperon de pli bona estonteco, kaj el Spiritismo, kiu alportas al li la certecon pri tiu estonta tempo.

Perdo de amataj personoj

934. Ĉu la perdo de personoj, kiuj estas karaj al ni, ne estas unu el tiuj, kaŭzantaj al ni ĉagrenon des pli pravigeblan, ĉar ĝi estas nekompensebla kaj nedependanta de nia volo?

“Tiu kaŭzo de ĉagreno trafas ne nur riĉulon, sed ankaŭ malriĉulon: ĝi estas provo aŭ kulpelaĉeto, kaj komuna leĝo; sed vi trovas konsolon en tio, ke vi povas komunikiĝi kun viaj amikoj per la vojoj de vi konataj, ĝis estos donitaj al vi aliaj pli senperaj kaj pli percepteblaj por viaj sentumoj.”

935. Kion pensi pri la opinio de homoj, kiuj opinias profanado la transtombajn komunikiĝojn?

“Nenia profanado povas ekzisti, kiam ekzistas pia seriozeco kaj kiam elvoko estas farata kun respekto kaj por utila celo; tion pruvas la fakto, ke la amikaj Spiritoj alvenas plezure; ili ĝojas, ke vi ilin memoras kaj ke ili parolas al vi; profanado ekzistus, se la elvoko estus frivole farata.”

La eblo komunikiĝi kun la Spiritoj estas dolĉega konsolo, ĉar ĝi havigas al ni rimedon, por interparoli kun parencoj kaj amikoj, lasintaj la Teron pli frue ol ni. Per elvoko ni ilin alproksimigas al ni, ili estas ĉe nia flanko, nin aŭdas kaj respondas; jam do ne estas, se tiel diri, muro inter ili kaj ni.

Ili helpas nin per siaj konsiloj, atestas al ni sian amon kaj la ĝojon, kiun ili sentas pro nia memoro pri ili. Estas por ni plezuro scii, ke ili estas feliĉaj, ekkoni de ili mem la detalojn de ilia nova ekzistado, kaj ekhavi la certecon, ke ni iutage estos kun ili. (31) 936. Kiel la senkonsolaj doloroj de l’ postvivantoj tuŝas la Spiritojn, kiujn oni priploras?

“La Spiriton tuŝas la memoro kaj resopiro de tiuj, kiujn li amis, sed senĉesa, malprudenta doloro lin penige impresas, ĉar li vidas en tiu troa doloro nefidon je l’ estonteco kaj je Dio, kaj do baron kontraŭ la progreso kaj eble kontraŭ la kuniĝo.”

Ĉar la Spirito estas pli feliĉa en la spaco ol sur la Tero, bedaŭri, ke li forlasis ĉi tiun vivon, estas kiel bedaŭri lian feliĉon. Du amikoj estas enŝlositaj en sama karcero; ambaŭ estas iam reĝuontaj liberecon, sed unu ĝin ricevas la unua.

Ĉu estus laŭkaritate, se tiu, kiu ankoraŭ restas, ĉagreniĝus pro tio, ke lia amiko estas liberigita pli frue ol li? Ĉu en li ne estus pli bone egoismo ol amikeco, ke li volas, ke la amiko dividu plue kun li malliberecon kaj suferojn? Io sama okazas al du homoj, sin reciproke amantaj sur la Tero; kiu la unua foriras, tiu estas jam liberigita; ni devas lin gratuli kaj pacience atendadi, ĝis ankaŭ nia horo sonos.

Ni faros pri ĉi tiu temo alian komparon. Vi havas amikon, kiu, ĉe via flanko, troviĝas en tre peniga situacio; lia sano kaj interesoj postulas, ke li foriru en alian landon, kie estos al li pli bone, laŭ ĉiuj vidpunktoj. Li ĉesos dum kelka tempo esti ĉe vi, sed li estos en konstanta korespondado kun vi; la disiĝo estos nur materia. Ĉu vi bedaŭros lian foriron, se ĝi celas lian propran utilon?

La Spiritisma doktrino, pro la evidentaj pruvoj, kiujn ĝi donas pri la estonta vivo, pri la ĉeesto, ĉe ni, de tiuj,

(31) Voki difinitajn Spiritojn ne plu estas uzate, kiel en la tempo de Kardec. Nun oni preferas atendi spontaneajn komunikaĵojn de la Spiritoj, kiuj venas ĉu memvole, ĉu kondukataj de siaj gvidantoj. – La Trad.

kiujn ni amas, pri la daŭrado de ilia amo kaj prizorgado;

pro la rilatoj, kiujn per ĝi ni povas tenadi kun ili, havigas al ni superegan konsolon ĉe unu el plej pravigeblaj kaŭzoj de doloro. Laŭ Spiritismo, ĉesas solerestado kaj forlasiteco; la plej izolita homo ĉiam havas amikojn ĉirkaŭ si, kun kiuj li povas interparoli.

Ni senpacience eltenas la afliktojn de la vivo; ili ŝajnas al ni tiel netolereblaj, ke ni ne komprenas, kiel ni povas ilin elporti; kaj tamen, se ni ilin kuraĝe eltenis, se ni sciis altrudi silenton al niaj plendoj, ni ja nin rigardos feliĉaj, kiam ni estos liberaj de l’ tera karcero, same kiel malsanulo, suferanta, opinios sin feliĉa, kiam denove sana, pro tio, ke li rezignacie submetiĝis al dolora kuracado.

Elreviĝoj. Nedankemo. Rompitaj korligiĝoj

937. Ĉu la elreviĝoj, per kiuj nin batas nedankemo kaj la facilrompeco de amikligiloj, ne estas por korsentema homo ankaŭ fonto de ĉagrenoj?

“Jes; sed ni instruas al vi bedaŭri la sendankajn kaj la malfidelajn amikojn: ili estos pli malfeliĉaj ol vi.

Nedankemo estas ido de egoismo, kaj egoismo poste trovos korojn sensentajn, kia estis la lia. Ekpensu pri tiuj, kiuj faris pli da bono ol vi, kiuj meritis pli ol vi, kaj kiuj tamen ricevis maldankon kiel pagon. Memoru, ke Jesuo mem estis primokata kaj malŝatata dum sia vivo, traktata kiel frenezulo kaj trompisto, kaj ne miru, ke tio sama okazos al vi. Estu la bono, kiun vi faras, via rekompenco en ĉi tiu mondo, kaj ne atentu, kion diras la homoj, kiuj ricevis vian komplezon. Nedankemo estas provo por via persisto en bonfaro; tio estos kreditita al vi, kaj tiuj, kiuj vin ne dankos, estos punitaj des pli severe, ju pli granda estos ilia sendankeco.”

938. Ĉu la disreviĝoj, kaŭzataj de nedankemo, ne estas donataj por hardi la koron kaj ĝin fermi al sentemo?

“Tio estus eraro; ĉar korsentema homo, kiel vi diras, estas ĉiam feliĉa pro la bono, kiun li faras. Li scias, ke, se tiuj, al kiuj li komplezis, ne memoros tiun servon en ĉi tiu vivo, ili ĝin nepre memoros en alia ekzistado; kaj ke sendankulo hontos pri sia kulpo kaj pro ĝi sentos konsciencoriproĉojn.”

— Tiu penso ne evitigas vundon al la koro de nobla homo; nu, ĉu tio ne povas naski en li la penson, ke li estus pli feliĉa, se li estus malpli sentema?

“Jes, se li preferas la feliĉon de egoisto; kompatinda feliĉo! Li do sciu, ke la sendankaj amikoj, lin forlasantaj, ne indas lian amikecon, kaj ke li trompiĝis pri ili; de tiam, li ne ĉagreniĝu pri ties perdo. Li poste trovos aliajn, kiuj scios lin pli bone kompreni. Bedaŭru la personojn, kondutantajn malnoble kontraŭ vi, kiel vi ne meritas, ĉar ili ricevos tre amaran repagon; sed tiuj aferoj ne afliktu vin: tio estas rimedo, por loki vin super ilin.”

La Naturo donis al la homo la neceson ami kaj esti amata. Unu el plej grandaj plezuroj, kiuj povas esti konsentataj al li sur la Tero, estas trovi korojn, kiuj simpatias la lian; ĝi tiel havigas al li antaŭĝuon de l’ feliĉo, destinita al li en la mondo de la perfektaj Spiritoj, kie ĉio estas amo kaj bondezireco; tiu estas plezuro, rifuzita al egoisto.

Antipatiaj kuniĝoj.

939. Ĉar la sin reciproke simpatiantaj Spiritoj inklinas kuniĝi, kial, inter tiuj enkarniĝintaj, amo ofte ekzistas nur ĉe unu el la Spiritoj, kaj la plej sincera amo estas ricevata indiferente, eĉ naŭze? Kial, plie, la plej viva alligiteco inter du homoj povas aliiĝi en antipation, kaj, iafoje, en malamon?

“Vi ne komprenas do, ke tio estas puno, sed ĝi estas pasema. Cetere, kiom da personoj kredas, ĉar trompitaj de ŝajnoj, ke ili freneze amegas! kaj, kiam ili devas vivi kun la amataj homoj, ili baldaŭ konstatas, ke ilia sento estis nenio alia ol materia, blinda entuziasmo! Ne sufiĉas, ke vi estas enamiĝinta en iun personon, kiu plaĉas al vi, kaj pri kiu vi kredas, ke en li ekzistas bonaj kvalitoj; nur reale vivante kun li, vi povas lin taksi. Ankaŭ ekzistas kiom da tiaj kuniĝoj, pri kiuj komence ŝajnas, ke ili neniam estos simpatiaj; tamen, kiam ili sin reciproke pli bone konas kaj studas, tiuj personoj fine amas unu la duan kun dolĉa, daŭra amo, ĉar ĝi kuŝas sur estimo!

Oni ne forgesu, ke ne la korpo, sed la Spirito amas, kaj ke, kiam la materia iluzio disbloviĝas, tiam la Spirito vidas la realon.

“Estas du specoj de alligiteco: tiu korpa kaj tiu anima, kaj oni ofte prenas unu por la dua. La alligiteco de la animo, kiam pura kaj fondita sur simpatio, estas longedaŭra; tiu de la korpo estas pereema; jen, kial personoj, kiuj kredas, ke ili sin reciproke amas kun eterna amo, ofte malamas unu la duan, kiam finiĝas la iluzio.”

940. Ĉu la manko de simpatio inter homoj, destinitaj kune vivi, ne estas ankaŭ fonto de ĉagrenoj des pli amaraj, ĉar ili venenas tutan ekzistadon?

“Ja tre amaraj; sed ĝi estas unu el tiuj malfeliĉoj, kies ĉefa kaŭzo vi mem plej ofte estas; unue, eraras viaj leĝoj, ĉar ĉu vi kredas, ke Dio altrudas al vi restadi kune kun personoj, kiuj malplaĉas al vi? due, vi ofte serĉas en tiuj kuniĝoj prefere kontentigon de fiero kaj ambicio, ol feliĉon el reciproka korinklino; vi do suferas la rezultaton de viaj konvencioj.”

— Sed, ĉu en ĉi tiu okazo preskaŭ ĉiam ne ekzistas iu senkulpa viktimo?

“Jes, kaj tio estas por li akra puno; sed la respondeco por lia malfeliĉo falas sur la personojn, kiuj ĝin kaŭzis. Se la lumo de vero penetris lian animon, li trovos konsolon en sia fido je la estonteco; cetere, proporcie kiel la interkonsentoj perdos sian influon, la kaŭzoj de tiuj apartaj malfeliĉoj ankaŭ malaperos.”

Timo antaŭ la morto

941. La timo antaŭ la morto kaŭzas ĉe multaj homoj konsternon; el kio venas tia timo, se ili havas antaŭ si la estontecon?

“Senmotive ili nutras tiun timon; sed, kion vi volas?

Oni penas konvinki ilin, en ilia infaneco, ke ekzistas ia infero kaj ia paradizo, sed ke pli certe ili iros en la inferon, ĉar oni diras al ili, ke tio, kio troviĝas en la Naturo, estas peko pereiga por la animo; maturiĝinte, kaj se ili havas iom da prudento, ili ne povas konsenti pri tiaj instruoj, kaj, sekve, ili fariĝas ateistoj aŭ materialistoj; ili tiel estas kondukataj al la kredo, ke trans la nuna vivo nenio pli ekzistas. Koncerne tiujn, kiuj persiste daŭrigas siajn kredojn infanjarajn, ili timegas tiun eternan fajron, kiu ilin bruligos, tamen ilin ne konsumante.

“La morto inspiras al la justulo nenian timon, ĉar, kun la fido, li estas certa pri la estonteco; la espero promesas al li pli bonan vivon, kaj la karitato, kies leĝon li praktikis, havigas al li la certecon, ke, en la mondo, kien li estas enironta, li trovos neniun estulon, kies rigardon li timus.” (730) La voluptama homo, pli alligita al la korpa vivo ol al la vivo spirita, havas, sur la Tero, materiajn suferojn kaj ĝuojn; lia feliĉo konsistas en la forpasema kontentigo de ĉiuj siaj deziroj. Lia animo, konstante absorbita kaj skuata de la alternaĵoj de la vivo, troviĝas en ĉiamaj angoro kaj turmentado. La morto lin teruregas, ĉar li pridubas sian estontecon kaj postlasas sur la Tero ĉiujn siajn korinklinojn kaj esperojn.

La morala homo, tiu, kiu altiĝis super la fiktivajn bezonojn kreitajn de la pasioj, ĝuas, jam en ĉi tiu mondo, plezurojn nekonatajn de la materieca homo. La modereco de liaj deziroj havigas al lia Spirito trankvilecon kaj serenecon.

Feliĉa pro la bono, kiun li faras, li ne spertas disreviĝojn; kaj la ĉagrenoj apenaŭ tuŝas lian animon, en kiu ili postlasas nenian doloran signon.

942. Ĉu iuj homoj ne trovus iom vulgaraj la konsilojn por feliĉo sur la Tero; kaj, ĉu ili ne vidus en tiuj paroloj tion, kion ili nomas banalaj ĝeneralaĵoj, gurditaj veraĵoj? Ĉu ili ne dirus, ke la sekreto por feliĉo konsistas resume en tio, ke oni sciu elteni sian malfeliĉon?

“Multaj tion diras; sed okazas al ili tiel same, kiel al iuj malsanuloj, al kiuj kuracisto ordonas dieton: ili volus resaniĝi sen kuraciloj kaj kun pluaj misdigestoj.”

Naŭzo pri la vivo. Memmortigo

943. El kio venas la naŭzo pri la vivo, ekposedanta iujn individuojn sen pravigeblaj motivoj?

“Efiko de senfareco, de nekredo kaj, ofte, de trosatiĝo.

“Por homo, aplikanta siajn kapablojn al utila celo kaj laŭ siaj naturaj inklinoj, laboro estas neniel senĉarma, kaj la vivo pli rapide fluadas; li eltenas des pli pacience kaj rezignacie la sortoŝanĝojn, ĉar li agas kun okuloj turnitaj al la pli firma kaj daŭra feliĉo, lin atendanta.”

944. Ĉu la homo rajtas disponi je sia propra vivo?

“Ne. Nur Dio tion rajtas. Propravola memmortigo estas malobeo je ĉi tiu leĝo.”

— Ĉu memmortigo ne estas ĉiam memvola?

“Frenezulo, kiu sin mortigas, ne scias, kion li faras.”

945. Kion pensi pri memmortigintoj, kies krimo havas kiel kaŭzon la naŭzon al la vivo?

“Malsaĝaj! Kial ili ne laboras? La ekzistado ne estus al ili peza ŝarĝo.”

946. Kion pensi pri memmortiginto, celanta sin forsavi de la ĉimondaj mizeroj kaj disreviĝoj?

“Kompatindaj Spiritoj, ne havantaj kuraĝon por elteni la mizeraĵojn de l’ ekzistado! Dio helpas tiujn, kiuj suferas, kaj ne tiujn, kiuj havas nek energion, nek kuraĝon. La afliktoj de la vivo estas provoj aŭ kulpelpagoj; feliĉaj tiuj, ilin senplende elportantaj, ĉar ili estos rekompencitaj! Kontraŭe, ve al tiuj, esperantaj sinsavon el tio, kion, en sia malpieco, ili nomas hazardo aŭ ŝanco!

Hazardo aŭ ŝanco – mi uzas ilian esprimon – povas ja ilin kelkatempe favori, sed nur por montri al ili, poste kaj pli kruele, la senvalorecon de tiuj vortoj.”

— Ĉu tiuj, pelintaj malfeliĉulon al tiu ago el malespero, ricevas la sekvojn de sia ago?

“Ho, ve al tiuj! ĉar ili respondos, kvazaŭ por murdo.”

947. Ĉu homo, baraktanta en necesbezono kaj lasanta sin morti de malespero, povas esti rigardata, kvazaŭ li sin mortigas?

“Li estas memmortiganto, sed la homoj, kiuj tion kaŭzis kaj kiuj povus tion antaŭhaltigi, estas pli kulpaj ol li, kaj indulgo lin atendas. Tamen ne kredu, ke li estos senkulpigita, se li ne havis karakterfirmecon kaj persistemon, kaj se li ne uzis sian tutan intelekton por sin eltiri el sia malfacila situacio. Precipe, ve al li, se lia malespero naskiĝas el fiero; mi volas diri, se li estas unu el tiuj homoj, kies fiero paralizas la intelekton, el tiuj, kiuj hontus ŝuldi sian ekzistadon al la laboro de siaj propraj manoj kaj kiuj prefere mortas de malsato, ol rezignas tion, kion ili nomas sia socia pozicio! Ĉu ne estas centoble pli noble kaj digne alfronti la malprosperon, spiti la kritikon de vanta, egoista mondo, kiu montras bonvolon nur al tiuj, nenion bezonantaj, kaj kiu turnas al vi la dorson, se vi bezonas ĝian komplezon? Oferi la vivon pro konsidero al tia mondo estas stultaĵo, ĉar ĝi neniel atentas tiun oferon.”

948. Ĉu memmortigo, celanta evitigi honton pro malnobla ago, estas tiel riproĉinda, kiel tiu, kaŭzita de malespero?

“Memmortigo ne forlavas kulpon; kontraŭe, estos du kulpoj, anstataŭ unu sola. Kiam oni kuraĝis fari malbonon, tiam oni kuraĝu ankaŭ suferi ties sekvojn.

Dio juĝas, kaj, laŭ la kaŭzo, Li iafoje povas mildigi Sian severecon.”

949. Ĉu memmortigo estas pravigebla, kiam ĝi celas malhelpi, ke honto refalu sur filojn aŭ familion?

“Kiu tiel kondutas, tiu ne kondutas bone, sed li tion kredas, kaj Dio ĝin bone konsideros, ĉar ĝi estas pago, kiun la homo altrudas al si mem. Tiu intenco malpligravigas lian eraron; sed la homo ja eraris. Cetere, forigu de via socio maljustajn kutimojn kaj interkonsentojn, kaj ne okazos plu tiaj memmortigoj.”

Homo, tranĉanta mem sian vivon, por evitigi al si honton pro malnobla ago, pruvas, ke li pli ŝatas la estimon de siaj similuloj ol tiun de Dio, ĉar li eniros en la spiritan vivon ŝarĝita de maljustaĵoj, kaj li flanken metis la rimedojn por ĉi tiujn kompensi dum sia vivo. Dio estas ofte malpli severa ol la homoj; Li pardonas la sinceran pentanton kaj enskribas en nian krediton la kompenson, kiun ni faras; memmortiginto nenion kompensas.

950. Kion pensi pri homo, sin mortiginta kun la espero pli rapide veni en pli bonan vivon?

“Frenezaĵo! li faru bonon, kaj li estos pli certa tien alveni; ĉar, per memmortigo, li malfruigas sian eniron en pli bonan mondon, kaj li mem petos veni kompletigi ĉi tiun vivon, kiun li tranĉis pro falsa ideo. Eraro, kia ajn ĝi estas, neniam malfermas la sanktejon de la elektitoj.”

951. Ĉu ofero de la vivo ne estas iafoje merita, ekzemple, kiam la homo celas savi aliulan vivon aŭ esti utila al siaj similuloj?

“Tio estas superbela, laŭ la intenco kaj tiam, kiam la ofero de l’ vivo ne estas memmortigo; sed Dio malaprobas ĉian senutilan oferon kaj ĝin ne povas plezure vidi, se fiero ĝin makulas. Ofero estas merita nur pro sinforgeso, kaj tiu, kiu ĝin faras, havas iafoje ian kaŝitan penson, kiu malpliigas la valoron de la ofero en la okuloj de Dio.”

Ĉia ofero, kiun homo faras malprofite por sia propra feliĉo, estas ago treege merita en la okuloj de Dio, ĉar ĝi estas apliko de la leĝo de karitato. Nu, ĉar la vivo estas la surtera havaĵo, kiun la homo plej ŝatas, tiu, kiu rezignas ĝin por la bono de siaj similuloj, faras nenian atencon: li faras oferon. Sed, antaŭ ol tion fari, la homo devas pripensi, ĉu lia vivo ne povus esti pli utila ol lia morto.

952. Ĉu homo, pereanta kiel viktimo de la eksceso de pasioj, kiuj, laŭ lia propra konscio, plifruigos lian morton, sed kiujn li jam ne kapablas kontraŭstari, ĉar la kutimo aliigis ilin en efektivajn fiziologiajn bezonojn, faras memmortigon?

“Tio estas morala memmortigo. Ĉu vi ne komprenas, ke la homo tiam estas duobla krimulo? Krom bruteco kaj manko de kuraĝo, estas ĉe li ankaŭ forgeso pri Dio.”

— Ĉu li estas pli aŭ malpli kulpa ol tiu, kiu forprenas al si la vivon pro malespero?

“Li estas pli kulpa, ĉar li havas tempon por pripensi sian memmortigon. Ĉe homo, kiu tiel agas subite, fariĝas iafoje ia halucinacio, tre simila al frenezeco; la dua estos multe pli severe punita, ĉar la punoj ĉiam rilatas kun la konscio pri la eraroj.”

953. Kiam iu persono vidas antaŭ si neeviteblan, teruran morton, ĉu li kulpas, se li malplilongigas je kelkaj momentoj siajn suferojn per memvola morto?

“Oni estas ĉiam kulpa, kiam oni ne atendas la limon difinitan de Dio. Cetere, kiu povas esti certa, malgraŭ ŝajnoj, ke alvenis lia horo foriri kaj ke, ĉe la lasta momento, ne venos ia neatendita helpo?”

— Oni konceptas, ke, en ordinaraj cirkonstancoj, memmortigo estas riproĉinda; sed, ni supozas la okazon, ĉe kiu la morto estas neevitebla kaj la vivo estas malplidaŭrigita nur je kelkaj momentoj...

“Tio estas ja malesto de rezignacio kaj de submetiĝo al la volo de l’ Kreinto.”

— Kiu estas, en ĉi tiu okazo, la sekvoj de tiu ago?

“Puno konforma al la graveco de la kulpo kaj, kiel ĉiam, al la cirkonstancoj.”

954. Ĉu malprudentaĵo, senbezone kompromitanta la vivon, estas riproĉinda?

“Nenia kulpeco ekzistas tie, kie ne estas intenco aŭ pozitiva konscio fari malbonon.”

955. Ĉu la ago de virinoj, kiuj, en iuj landoj, volonte brulkonsumiĝas sur la korpoj de siaj edzoj, povas esti rigardata kiel memmortigo; kaj, ĉu ili suferas la sekvojn de tiu ago?

“Ili obeas socian konvencion, kaj, ofte, ili cedas pli al perforto, ol al sia propra volo. Ili kredas, ke ili plenumas devon, kaj tiu ne estas la karaktero de memmortigo. Ilia senkulpigo troviĝas en ilia neklereco. Tiuj barbaraj kaj stultegaj kutimoj malaperos kun la kresko de l’ civilizacio.”

956. Ĉu homoj, kiuj, ne povante elporti la perdon de amataj personoj, sin mortigas kun la espero iri al ili, trafas sian celon?

“La rezultato estas por ili rekte kontraŭa al tiu, kiun ili esperas; anstataŭ esti denove kun sia amato, ili malproksimiĝas de li por multe pli da tempo, ĉar Dio ne povas rekompenci malkuraĝaĵon, nek la insulton, kiun oni faras al Li, pridubante Lian zorgon. Ili pagos tiun momenton da frenezeco per ĉagrenoj pli grandaj ol tiuj, kiujn ili esperas malplidaŭrigi, kaj ili ne havos, kompense de tiuj ĉagrenoj, la plezuron, kiun ili esperis.” (934 kaj sekv.) 957. Kiuj estas, entute, la sekvoj de memmortigo en la spirita mondo?

“La sekvoj de memmortigo estas tre malsamaj: ne ekzistas difinitaj punoj kaj, en ĉiuj okazoj, ili estas ĉiam konformaj al siaj kaŭzoj; tamen ekzistas sekvo, kiun memmortiginto ne povas evitigi al si, nome la desapontiĝo (32) . Cetere, la sorto ne estas unu sola por ĉiuj: ĝi

(32) France “désappointement”; angle “disappointment”; portugale”desapontamento”. Vd. Originalan Verkaron, de L.

L. Zamenhof – Red. J. Dietterle, Leipzig, 1929 – pĝ 556.

– La Trad.

dependas de la cirkonstancoj; iuj elpagas sian kulpon tuj, aliaj en nova ekzistado, kiu estos pli malbona ol tiu, kies kuron ili interrompis.”

La observado montras, efektive, ke la sekvoj de memmortigo ne ĉiam estas samaj; sed kelkaj estas komunaj al ĉiuj okazoj de perforta morto, kaj rezultato de abrupta tranĉo de vivo. Unue, la ligilo, kuniganta la Spiriton kun la korpo, estas pli daŭra kaj persista, ĉar tiu ligilo preskaŭ ĉiam havas sian plenan fortikecon ĉe la momento, kiam ĝi estas ŝirita; ĉe natura morto, ĝi iom post iom malfortiĝas, kaj ofte malfariĝas eĉ pli frue ol la plena estingiĝo de la vivo.

La sekvoj de tiu perforto estas la plidaŭrigo de la konsterniteco de la Spirito kaj la iluzio, kiu, dum pli aŭ malpli longa tempo, igas la Spiriton kredi, ke li ankoraŭ apartenas al la rondo de la vivantoj (155 kaj 165).

La kuniĝemo, persistanta inter Spirito kaj korpo, naskas, ĉe iuj memmortigintoj, ian reefikon de la stato de la korpo sur la Spiriton; kaj tial ĉi tiu sentas, kontraŭvole, la efikojn de la putrado de l’ materio kaj spertas angorojn kaj teruraĵojn; tiu stato povas daŭri tiel longe, kiel devus daŭri la vivo interrompita. Tiu efiko ne estas ĝenerala, sed en nenia okazo la memmortiginto evitas la sekvojn de sia malkuraĝeco; kaj, pli aŭ malpli frue, li, iel aŭ iel alie, elpagos sian kulpon. Iuj Spiritoj, iam tre malfeliĉaj sur la Tero, diris, ke ili sin mortigis en sia antaŭa ekzistado kaj ke ili volonte submetiĝis al novaj provoj, por vidi, ĉu ili tiujn elportos pli rezignacie. Ĉe kelkaj ekzistas ia ligiteco al la materio, de kiu ili vane penas liberiĝi por iri en pli bonajn mondojn, kies eniro estas al ili malpermesita; la plimulto bedaŭras, ke ili faris ion senutilan, ĉar el tio ili ricevis nur disreviĝojn.

Religio, moralo, ĉiaj filozofioj malaprobas memmortigon, kiel ion kontraŭan al la leĝo de l’ Naturo; ili ĉiuj diras al ni, kiel principon, ke neniu rajtas memvole malplidaŭrigi sian vivon; sed, kial neniu tion rajtas? Kial la homo ne povas libere meti finon al siaj suferoj? Estis destinite al Spiritismo pruvi, per la ekzemplo de homoj, kiuj falis sur la vojo, ke tiu ago estas ne nur eraro, sed ankaŭ malobeo je leĝo morala – konsidero ne multe peza por iuj individuoj –, kaj, ankaŭ, stultegaĵo, ĉar el ĝi oni neniom profitas: kontraŭe, oni perdas; tion instruas al ni ne teorio, sed la faktoj, kiujn Spiritismo metas sub niajn okulojn.

____________

ĈAPITRO II

ESTONTAJ SUFEROJ KAJ ĜUOJ

1. La nenio. Estonta vivo. – 2. Intuicio pri la estontaj suferoj kaj ĝuoj. – 3. Partopreno de Dio en la punoj kaj rekompencoj. – 4. Eco de la estontaj suferoj kaj ĝuoj. – 5. Materiaj suferoj. – 6. Kulpelpago kaj pento. – 7. Daŭro de la estontaj suferoj – 8. Reviviĝo de la karno. – 9. Paradizo, infero kaj purgatorio.

La nenio. Estonta vivo

958. Kial la homo sentas kontraŭ la nenio?

“Ĉar la nenio ne ekzistas.”

instinktan abomenon 959. De kio venas al la homo la instinkta sento pri iu estonta vivo?

“Tion ni jam diris: antaŭ sia enkarniĝo la Spirito konis ĉiujn tiujn aferojn, kaj la animo konservas ian neprecizan memoron de tio, kion ĝi scias kaj kion ĝi vidis dum sia spirita stato.” (393).

En ĉiuj tempoj la homo turnis atenton al sia transtomba estonteco, kaj tio estas tute natura. Kiel ajn grava li opinias sian nunan vivon, li ne povas flanke lasi la konsideron, kiel nedaŭra, kaj precipe nefirma, ĝi estas, ĉar ĝi povas esti rompita ĉe iu ajn momento, kaj ĉar li neniam estas certa pri la morgaŭa tago. Kio li fariĝos post la fatala momento? La demando estas grava, ĉar ne temas pri kelkaj jaroj, sed pri eterna tempo. Kiu estas pasigonta multe da jaroj en fremda lando, tiu zorge pensas pri la pozicio, kiun li tie havos; kial do ni ne pensu pri nia pozicio post eliro el ĉi tiu mondo, ĉar tiu pozicio daŭros pro ĉiam?

La ideo pri la nenio havas ion abomenan por la prudento. Veninte al la ekstrema momento, la homo plej indiferenta dum sia vivo demandas sin mem, kio li fariĝos, kaj li pretervole eknutras ian esperon.

Kredi je Dio kaj ne akcepti estontan vivon estus sensencaĵo. La sento de pli bona vivo troviĝas en ĉies konscienco: ne vane Dio ĝin tien metis.

La estonta vivo kuntrenas la konservadon de nia individueco post la morto; kion helpus al ni, efektive, postvivi la korpon, se nia morala esenco devus diseriĝi en la spacoceano? La rezultado estus por ni tiu sama, kia la nenio.

Intuicio pri la estontaj suferoj kaj ĝuoj

960. De kio originas la kredo, trovata en ĉiuj popoloj, pri estontaj punoj kaj rekompencoj?

“Ĝi estas ĉiam ankoraŭ sama afero: antaŭsento de la realo, portata al la homo de la Spirito enkarniĝinta en lin, ĉar, ja atentu, ne vane ia intima voĉo parolas al vi; via eraro estas, ke vi ne aŭdas ĝin tiel, kiel vi devas.

Se vi tion ekpensus mature, kaj ofte, vi fariĝus pli bonaj.”

961. Kiu sento, en la momento de morto, plej efikas ĉe la plimulto de la homoj: ĉu dubo, timo aŭ espero?

“Dubo, ĉe la obstinaj skeptikuloj, timo, ĉe la kulpuloj; espero, ĉe la virtuloj.”

962. Kial ekzistas skeptikuloj, se la animo alportas al la homo senton pri la spiritaj aferoj?

“Da skeptikuloj ekzistas malpli, ol kiel oni kredas; multaj, pro fiero, ŝajnigas sin fortaj spiritoj dum sia vivo, sed, ĉe la momento de morto, ili ne tiel ŝvele fanfaronas.”

Por la estonta vivo respondas niaj agoj.

justeco asertas, ke, ĉe la disdivido de l’ feliĉo, Prudento kiun ĉiu kaj aspiras, bonaj kaj malbonaj ne povus esti interkonfuzitaj. Ne estas akcepteble, ke Dio volas, ke iuj senpene ĝuu bonaĵojn, kiujn aliaj atingas nur per penado kaj persisto.

La ideo, kiun Dio havigas al ni pri Sia justeco kaj boneco, laŭ la saĝeco de Siaj leĝoj, ne lasas al ni kredi, ke justulo kaj malvirtulo estas samnivelaj en Liaj okuloj; nek dubi, ke ili iam ricevos, la unua la rekompencon, la dua la punon, respektive de l’ bono aŭ de l’ malbono, kiun ili faris; tial, nia denaska sento de justeco estigas en ni intuicion pri la estontaj punoj kaj premioj.

Partopreno de Dio en la punoj kaj rekompencoj

963. Ĉu Dio zorgas mem pri ĉiu estas tro granda kaj ni tro malgrandaj, individuo havu ian valoron en Liaj okuloj?

“Dio zorgas pri ĉiuj estaĵoj, kiujn malgrandaj ili estas; nenio estas tro boneco.”

homo? Ĉu Li ne por ke ĉiu aparta Li kreis, kiel ajn bagatela por Lia 964. Ĉu Dio bezonas atenti ĉiun el niaj agoj, por nin rekompenci aŭ puni? Ĉu la plimulto de tiuj agoj ne estas sensignifaj por Li?

“Dio havas Siajn leĝojn, kiuj kontrolas ĉiujn viajn farojn: se vi malobeas tiujn leĝojn, vi kulpas. Sendube, kiam iu homo faras ian eksceson, Dio ne eldiras kontraŭ li sentencon, ekzemple: Vi estis manĝegema, mi punos vin; sed Li difinis limon al la nutrobezono; malsanoj kaj ofte morto estas rezultatoj de ekscesoj: jen la puno; ĉi tiu rezultas el malobeo je la leĝo. Okazas same pri ĉio.”

Ĉiuj niaj agoj estas submetitaj al la leĝoj de Dio, ĉiu el niaj agoj, kiel ajn malgrava ĝi ŝajnas al ni, povas esti malobeo je tiuj leĝoj. Se ni ricevas la sekvojn de tiu malobeo, ni do plendu nur kontraŭ ni mem, ĉar ni mem estas la kaŭzintoj de nia estonta feliĉo aŭ malfeliĉo.

Ĉi tiu veraĵo fariĝas sentebla per jena apologo: “Unu patro donis al sia filo edukadon kaj instruadon, tio estas, la rimedojn, por ke la junulo sciu konduti. Li donis al ĉi tiu kampon por kultivado, kaj diris: Jen vi havas la regulon, kiun vi observu, kaj ĉiujn ilojn necesajn, por ke ĉi tiu kampo estu fruktodona kaj certigu al vi ekzistadon.

Mi donas al vi instruadon, por ke vi komprenu tiun regulon; se vi ĝin observos, via kampo multe produktos kaj havigos al vi ripozon en via maljuneco; alie, ĝi nenion produktos kaj vi mortos de malsato. Tion dirinte, li lasis la junulon laŭvole agadi.”

Ĉu ne estas vere, ke tiu kampo produktos laŭ la zorgoj por ties kultivado, kaj ke ia ajn malatento portos malutilon al la rikolto? La filo, kiam maljuna, estos feliĉa aŭ malfeliĉa, laŭ tio, ĉu li observis aŭ ne la regulon difinitan de lia patro. Dio estas ankoraŭ pli antaŭvidema, ĉar Li ĉiumomente avertas nin, ke ni faras bonon aŭ malbonon. Li sendas al ni Spiritojn, kiuj nin inspiras, sed ni ilin ne aŭdas.

Estas ankoraŭ unu diferenco, nome: Dio ĉiam konsentas al la homo rimedon, nome novajn ekzistadojn, por ke la homo povu kompensi siajn pasintajn erarojn; kontraŭe, la filo, pri kiu ni parolas, jam havas nenian rimedon, se li misuzis sian tempon.

Eco de la estontaj suferoj kaj ĝuoj

965. Ĉu la suferoj kaj ĝuoj de la animo post la morto estas iel materiaj?

“Ili ne povas esti materiaj, ĉar animo ne estas materio: la simpla natura saĝo tion diras. Tiuj suferoj kaj ĝuoj tute ne estas karnaj, kaj tamen ili estas miloble pli vivaj, ol tiuj, kiujn vi spertas sur la Tero, ĉar la Spirito, jam liberigita, estas pli impresema; materio jam ne malakrigas liajn sensacojn.” (237 ĝis 257).

966. Kial la homo havas pri suferoj kaj ĝuoj en la estonta vivo iafoje tiel materiecan kaj absurdan koncepton?

“Lia intelekto ankoraŭ ne sufiĉe elvolviĝis. Ĉu infano komprenas tiel bone, kiel matura homo? Cetere, tiuj konceptoj dependas ankaŭ de tio, kion oni instruis al li; pri tio reformo estas nepre necesa.

“Via parolo estas ankoraŭ tro nekompleta por esprimi tion, kio troviĝas trans via komprenpovo; komparoj estis do necesaj, kaj tiujn imagojn kaj figurojn vi prenis por la realaĵo; sed, proporcie kiel la homo kleriĝas, lia penso komprenas aferojn, kiujn parolo ne povas esprimi.”

967. En kio konsistas la feliĉo de la bonaj Spiritoj?

“En tio, ke ili konas ĉiujn aferojn, ne portas malamon, ĵaluzon, envion, ambicion, ian ajn el la pasioj, naskantaj la malfeliĉon de la homoj. La amo, ilin interliganta, estas por ili fonto de superega feliĉo. Ili ne spertas bezonojn, suferojn kaj afliktojn de la materia vivo; ili estas feliĉaj pro la bono, kiun ili faras; cetere, la feliĉo de la Spiritoj estas difinita laŭ ilia nivelo. Estas vere, ke nur la puraj Spiritoj ĝuas la superegan feliĉon, sed ne ĉiuj ceteraj estas malfeliĉaj; inter la malbonaj kaj la perfektaj ekzistas multego da gradoj, ĉe kiuj la ĝuoj rilatas kun la morala stato. Tiuj, sufiĉe progresintaj, komprenas la feliĉon de tiuj alvenintaj pli frue ol ili, kaj ĝin aspiras, sed tio estas motivo por fervoro, ne por envio; ili scias, ke ĝin atingi dependas de ili mem; ili klopodas por tiu celo, sed kun la trankvileco de pura konscienco; kaj ili sentas sin feliĉaj, ke ili ne devas suferi kiel la malbonaj.”

968. Vi alkalkulas la neekziston de materiaj bezonoj al la nombro de la feliĉokondiĉoj de la Spirito; sed, ĉu la kontentigo de tiuj bezonoj ne estas, por la homo, fonto de ĝuoj?

“Jes, de la bestaj ĝuoj; kaj, kiam vi jam ne povas kontentigi tiujn bezonojn, tio estas turmento.”

969. Kiel ni komprenu la aserton, ke la puraj Spiritoj estas kolektitaj en la sino de Dio, kun la sola okupo kanti laŭdojn al Li?

“Tio estas alegorio, pentranta ilian konon de la perfektaĵoj de Dio, ĉar ili Lin vidas kaj komprenas; sed tiun, kiel ankaŭ multajn aliajn alegoriojn, oni ne prenu laŭlitere. Ĉio en la Naturo, ekde sablero, prikantas, tio estas, proklamas la potencon, la saĝecon kaj la bonecon de Dio; sed ne kredu, ke la feliĉegaj Spiritoj staras en absorba rigardado por la tuta eterno: tiu estus stultega, teda feliĉo; ĝi estus, krome, feliĉo de egoisto, ĉar ilia ekzistado estus senfina neutilaĵo. Ili jam ne spertas la ĉagrenojn de la enkorpa ekzistado: tio estas jam ĝuo; krom tio, kiel ni diris, ili konas kaj scias ĉiujn aferojn; ili uzas sian sperton, por helpi la progreson de aliaj Spiritoj: tio estas ilia okupo kaj samtempe plezuro.”

970. En kio konsistas la suferoj de la malsuperaj Spiritoj?

“Tiuj suferoj estas tiel diversaj kiel iliaj kaŭzoj; ili estas proporciaj al la grado da malsupereco, same kiel la ĝuoj al la grado da supereco. Jen resume, kion tiuj Spiritoj suferas: envii ĉion, kio mankas al ili, por ke ili estu feliĉaj, kaj ne povi ĝin ekhavi; rigardi la feliĉon, kaj ne povi ĝin atingi; sopiro, ĵaluzo, kolero, afliktego pro tio, kio malebligas al ili feliĉaj; konsciencoriproĉoj, nedirebla morala premateco. Ili deziregas ĉiajn ĝuojn kaj ne povas ĉi tiujn kontentigi: jen, kio ilin turmentas.

971. Ĉu la influo, kiun la Spiritoj havas unuj sur aliajn, ĉiam estas bona?

“Ĉiam bonan havas la bonaj Spiritoj, ne estus necese diri; sed la malicaj penas deklini de la vojo de bono kaj de pento la Spiritojn, kiujn ili opinias facile tireblaj kaj kiujn ili ofte pelis en malbonon dum la vivo.”

— Ĉu do la morto ne evitigas al ni tenton?

“Ne; sed la agado de la malbonaj Spiritoj estas multe malpli granda sur aliajn Spiritojn ol sur la homojn, ĉar ili ne havas kiel helpantojn la materiajn pasiojn.” (996).

972. Kiel la malbonaj Spiritoj agas por tenti aliajn Spiritojn, se ili ne povas helpi al si per la pasioj?

“Kvankam pasioj ne ekzistas materie, tamen ili ankoraŭ ekzistas en la penso de la malsuperaj Spiritoj; la malbonaj konservas tiujn pensojn, kondukante siajn viktimojn al la lokoj, kie ili vidas siajn pasiojn kaj ĉion, kio povas eksciti tiujn sentojn.”

— Sed, kion helpas tiuj pasioj, se ili jam ne havas realan objekton?

“Jen ĝuste la turmentego de la Spiritoj: avarulo vidas oron, kiun li jam ne povas posedi; diboĉulo, orgiojn, en kiuj li ne povas partopreni; fierulo, honorojn, kiujn li envias kaj kiujn li ne povas ricevi.”

973. Kiuj estas la plej grandaj suferoj, kiujn la malbonaj Spiritoj povas elporti?

“Estas neebla ia ajn priskribo pri la moralaj turmentegoj, per kiuj iuj krimoj estas punataj; eĉ tiu, ilin suferanta, apenaŭ havigus al vi ian ideon pri ili; sed certe la plej terura sufero estas lia kredo, ke li estas senrevene kondamnita.”

La homo faras pri la suferoj kaj ĝuoj post la morto pli aŭ malpli altan koncepton, laŭ la amplekso de sia intelekto. Ju pli li evoluas, des pli tiu koncepto altiĝas kaj perdas sian materian karakteron; li komprenas la aferojn en pli racia maniero kaj ne plu prenas laŭvorte la imagojn de figura parolo. La prudento, vidante pli klare kaj montrante al ni, ke la animo estas tute spirita estaĵo, asertas, pro tio mem, ke la animon ne povas tuŝi impresoj esence propraj al la materio, sed el tio ne sekvas, ke la animo estas ŝirmita kontraŭ suferoj, nek ke ĝi ne ricevas punon pro siaj eraroj. (237) La komunikaĵoj de la Spiritoj havas kiel rezultaton montri al ni la estontan staton de l’ animo, ne teorie, sed reale; ili metas antaŭ niajn okulojn ĉiajn okazojn de la transtomba vivo; sed, samtempe, ili prezentas tiujn okazojn kiel tute logikajn sekvojn de la surtera vivo; kaj, kvankam senigitaj je la fantazia pompo, kreita de la homa imagemo, tamen ili ne estas malpli penigaj por la homoj, kiuj misuzis siajn kapablojn. La diverseco de tiuj sekvoj estas nekalkulebla; sed oni povas diri, entute, ke ĉiu estas punata laŭ sia peko: unuj, per la senĉesa vido de la farita malbono; aliaj, per konsciencoriproĉoj, timo, honto, dubo, izoleco, mallumo, lamkuneco de siaj amatoj; ktp.

974. El kio originis la doktrino pri la eterna fajro?

“Imago, kiaj multaj aliaj, prenita por io reala.”

— Sed, ĉu tiu timo ne rezultus bone?

“Vidu, ĉu ĝi havas grandan moderigan efikon, eĉ sur tiuj ĝin instruantaj. Se vi instruas aferojn, kiujn la prudento poste malakceptas, vi faras impreson, kiu estas nek longedaŭra nek edifa.”

Ne kapablante, per sia parolo, prezenti al si la naturon mem de tiuj suferoj, la homo trovis nenian imagon, kiu estus pli energia ol la fajro, ĉar, por li, fajro estas la tipo de l’ plej kruela turmento kaj la simbolo de l’ plej forta ago; jen, kial la kredo je eterna fajro jam troviĝis en plej malproksima antikveco, kaj tiun kredon la modernaj popoloj heredis de l’ antikvaj: ankaŭ pro tio, en figura parolo, oni diras: la fajro de l’ pasioj, bruli de amo, de ĵaluzo, ktp.

975. Ĉu la malsuperaj Spiritoj komprenas la feliĉon de l’ justulo?

“Jes, kaj ĝuste tio ilin turmentegas; ĉar ili komprenas, ke ili ĝin ne rajtas pro sia propra kulpo; tial, la Spirito, kiam liberigita el la materio, sopiras al nova enkorpa ekzistado, ĉar ĉiu ekzistado, se ĝi estas bone travivata, povas iom malplidaŭrigi tiun turmenton. Tiam, li elektas provojn, per kiuj li pagus siajn erarojn; ĉar, eksciu, la Spirito suferas pro ĉia malbono, kiun li faris, aŭ kies memvola kaŭzo li estis, pro ĉia bono, kiun li povus fari sed kiun li ne faris, kaj pro ĉia malbono, deveninta de ne farita bono.

“La vaganta Spirito jam havas nenian vualon antaŭ si: li estas kvazaŭ elirinta el nebulego kaj vidas la distancon inter si kaj la feliĉo; tiam, li pli multe suferas, ĉar li komprenas, kiel kulpa li estas.Por li, jam ekzistas nenia iluzio: li vidas la realecon de la aferoj.”

La Spirito, dum sia vagado en la spaco, kaptas por unu rigardo unuflanke ĉiujn siajn pasintajn ekzistadojn, aliflanke la promesitan estontecon, kaj komprenas, kiom multe li devas paŝi por ĝin atingi. Tiel same vojaĝanto, alveninta al la supro de monto, vidas la vojon iritan kaj la ankoraŭ irotan ĝis la celo.

976. Ĉu la vidaĵo, prezentata de la suferantaj Spiritoj, ne afliktas la bonan? Kia do estas la feliĉo de ĉi tiuj, se ĝi estas tiel malserenigita?

“Tio ne afliktas ilin, ĉar ili scias, ke tiu situacio havos finon; ili helpas aliajn pliboniĝi kaj aletendas sian manon; tiu estas ilia okupo, kaj ĝojo tiam, kiam ili sukcesas.”

— Tion oni komprenas, se tiuj estas fremdaj aŭ indiferentaj Spiritoj; sed, ĉu vidi la ĉagrenojn kaj suferojn de personoj, kiujn ili amis sur la Tero, ne nubigas la feliĉon de la bonaj Spiritoj?

“Se ili ne vidus tiujn suferojn, ili estus do fremdaj al vi post la morto; nu, la religio asertas, ke la animoj vin vidas; sed la Spiritoj rigardas viajn afliktojn el alia vidpunkto; ili scias, ke tiuj suferoj estas utila al via progreso, se vi eltenas viajn suferojn rezignacie; ili do pli multe ĉagreniĝas pro la manko de kuraĝo, kiu vin malfruigas, ol pro la suferoj mem, kiuj estas nur pasemaj.”

977. Ĉar la Spiritoj ne povas kaŝi pensojn unuj antaŭ aliaj, kaj ĉar estas konataj ĉiuj iliaj agoj dum la vivo, ĉu el tio sekvas, ke kulpulo estas ĉiam apud sia viktimo?

“Ne povus esti alie, tiom diras la natura saĝo.”

— Ĉu tiu diskonigado de ĉiuj niaj riproĉindaj agoj kaj la ĉiama ĉeesto de ties viktimoj estas puno por la kulpulo?

“Puno pli granda, ol kiel oni pensas; sed nur ĝis la kulpulo elpagos siajn erarojn, ĉu kiel Spirito, ĉu kiel homo, en novaj enkorpaj ekzistadoj.”

Kiam ni troviĝas en la mondo de la Spiritoj, kie nia tuta pasinteco estas senvuala, bono kaj malbono, kiujn ni faris, estas egale konataj. Vane penos tiu, kiu faris malbonon, sin tiri el la rigardo de siaj viktimoj: ties neevitebla ĉeesto estos por li puno kaj senĉesa konsciencoriproĉo, ĝis li kompensos siajn erarojn; kontraŭe, virtulo trovos ĉie nur amikajn kaj bonvolajn rigardojn.

Por maliculo ne ekzistas, sur la Tero, pli granda turmento, ol la ĉeesto de liaj viktimoj; jen, kial li kiel eble plej evitas ilin. Kio estos al li tiam, kiam, sen la iluzio de l’ pasioj, li komprenos la malbonon, kiun li faris; kiam li vidos malkaŝitaj siajn plej sekretajn agojn kaj senmaskigita sian hipokritecon; kiam li ne povos forkuri de la rigardo de siaj viktimoj? Dum la animo de maliculo estas turmentata de homo, de ĉagreno, de konsciencoriproĉoj, tiu de justulo ĝuas perfektan serenecon.

978. Ĉu la memoro de la okazaj eraroj, kiujn la animo faris, dum ĝi estis neperfekta, ne ombras ĝian feliĉon, eĉ post kiam ĝi elpuriĝas?

“Ne, ĉar ĝi elaĉetis siajn erarojn kaj venkis la provojn, al kiuj ĝi sin submetis por tiu celo.”

979. Ĉu la provoj, kiujn la animo devas ankoraŭ trapasi por sia elpuriĝo, ne vekas en ĝi afliktan zorgon, kiu malserenigas ĝian feliĉon?

“En la ankoraŭ makulita animo, jes; jen, kial ĝi nur tiam ĝuas perfektan feliĉon, kiam ĝi estas tute pura; sed por tiu jam alte staranta, la penso pri la provoj ankoraŭ travivotaj estas neniel aflikta.”

Animo, veninta al ia alta grado da pureco, jam ĝuas feliĉon; ia sento de dolĉa kontenteco ĝin penetras; ĝi plezuras pro ĉio, kion ĝi vidas, pro ĉio, kio ĝin ĉirkaŭas; leviĝas la vualo, kaŝinta al ĝi la misterojn kaj miregindaĵojn de l’ kreitaĵaro, kaj la diaj perfektaĵoj aperas al ĝi kun sia tuta lumegeco.

980. Ĉu la simpatioligilo inter samordaj Spiritoj estas por ili fonto de feliĉo?

“La ligiteco de sin reciproke simpatiantaj Spiritoj por la bono estas por ili unu el la plej grandaj ĝuoj, ĉar ili ne timas vidi tiun ligitecon nubigita de egoismo. Ili formas, en la tute spirita mondo, samsentajn familiojn, kaj en tio konsistas la spirita feliĉo; same kiel en ĉi tiu mondo vi grupiĝas laŭ kategorioj kaj plezuras, kiam vi estas kunigitaj. La pura, sincera amo, kiun ili sentas unu por alia, estas fonto de feliĉo, ĉar tie ne ekzistas falsaj amikoj nek hipokrituloj.”

La homo antaŭĝuas tiun feliĉon sur la Tero, kiam li trovas animojn, kun kiuj li povas konfuziĝi per pura kaj sankta unuiĝo. En pli purigita vivo, tiu ĝuado estos dolĉega kaj senlima, ĉar li trovos nur simpatiajn animojn, kies amon la egoismo ne povas malvarmigi; ĉar, en la Naturo, ĉio estas amo: egoismo – jen, kio mortigas.

981. Ĉu, por la estonta stato de la Spirito, estas ia diferenco inter la Spirito, kiu dum sia vivo timis morton, kaj tiu, kiu ĝin rigardas indiferente, eĉ plezure?

“La diferenco povas esti tre granda; tamen ĝi ofte nuliĝas ĉe la kaŭzoj de tiu timo aŭ deziro. Ĉu la morton oni timas, ĉu oni deziras, oni povas esti instigata de tre malsamaj sentoj, kiuj influas la staton de la Spirito.

Estas evidente, ekzemple, ke ĉe tiu, deziranta la morton nur pro tio, ke li vidas en ĝi la finon de siaj afliktoj, estas ia murmuro kontraŭ la Providenco kaj kontraŭ la provoj, kiujn li devas sperti.”

982. Ĉu oni devas praktiki Spiritismon kaj kredi la manifestaĵojn de la Spiritoj, por certigi sian sorton en la estonta vivo?

“Se estus tiel, ĉiuj, kiuj ne kredas aŭ ne havis okazon instruiĝi pri tiu doktrino, estus do malfavoritaj, kaj tio estus absurdo. Nenio alia ol bono certigas la estontan sorton; nu, bono estas ĉiam bono, kia ajn estas la vojo, kondukanta al ĝi.” (165-799) La kredo je Spiritismo helpas la pliboniĝon de la homo, per la firmigo de liaj ideoj pri iuj punktoj de la estonteco; ĝi plirapidigas la progreson de la individuoj kaj de la popoloj, ĉar ĝi ebligas al ni scii, kiaj ni iam estos; ĝi estas apogilo, lumo nin gvidanta.

Spiritismo instruas elteni la provojn pacience kaj rezignacie, deklinas nin de agoj, kiuj povus malplifruigi nian estontan feliĉon; ĝi tiel kunhelpas por tiu feliĉo; sed el tio ne sekvas, ke sen tiu kredo oni ne povas veni al sama celo.

Materiaj suferoj

983. La Spirito, paganta siajn erarojn en nova ekzistado, spertas materiajn suferojn; ĉu estas do ĝuste aserti, ke post la morto la animo spertas nur moralajn suferojn?

“Estas ja vere, ke, kiam animo estas reenkarniĝinta, la afliktoj de la vivo estas por ĝi sufero; sed nur la korpo suferas materie.

“Vi ofte diras pri mortinto, ke li ne pli suferos; tio ne estas ĉiam vera. Kiel Spirito, li jam ne havas fiziologiajn dolorojn; sed, laŭ la faritaj eraroj, li povas havi moralajn, ja pli tranĉajn, dolorojn, kaj en la nova ekzistado esti ankoraŭ pli malfeliĉa. Malbona riĉulo petos almozon kaj baraktos en ĉiaj rimedmankoj de mizero; fierulo, en ĉiaj humiliĝoj; kiu misuzas sian aŭtoritaton kaj traktas siajn subulojn malŝate kaj krude, tiu vidos sin devigita obei mastron pli severan, ol kia li estis. Ĉiaj suferoj kaj afliktoj en la vivo estas elpago de kulpoj en alia ekzistado, se ili ne estas ja rezultato de kulpoj en la nuna vivo. Kiam vi estos elirinta el ĉi tie, vi komprenos mian parolon. (273, 393, 399) “Homo, opinianta sin feliĉa sur la Tero, pro tio, ĉar li povas kontentigi siajn pasiojn, malplej klopodas por pliboniĝi. Li ofte pagas, jam en ĉi tiu vivo, tiun efemeran feliĉon, sed li ĝin certe elpagos en alia ankaŭ materia ekzistado.”

984. Ĉu la sortovicoj de la vivo estas ĉiam puno pro la nuntempaj kulpoj?

“Ne; ni jam diris: ili estas provoj ordonitaj de Dio aŭ elektitaj de vi mem, en via spirita stato kaj antaŭ la enkarniĝo de via Spirito, por la elpago de eraroj faritaj en alia ekzistado; ĉar malobeo je la leĝoj de Dio, precipe je la leĝo de justeco, neniam restas nepunita; se puno ne okazas en ĉi tiu vivo, ĝi nepre venos en alia; tial, homo, kiu estas justa en viaj okuloj, estas ofte skurĝata de l’ sorto pro sia pasinteco.” (393) 985. Ĉu reenkarniĝo de la animo en malpli materieca mondo estas rekompenco?

“Ĝi estas rezultato de ties plipuriĝo; ĉar, laŭ tio, kiel ili plipuriĝas, la Spiritoj enkarniĝas en ĉiam pli perfektaj mondoj, ĝis ili tute formetos la materion kaj forlavos de si ĉiajn makulojn, por eterne ĝuadi la feliĉon de l’ puraj Spiritoj, en la sino de Dio.”

En la mondoj, kie la ekzistado estas malpli materieca ol sur la Tero, la bezonoj estas pli delikataj kaj ĉiuj fiziologiaj suferoj estas malpli akraj. La homoj jam ne nutras la malnoblajn pasiojn, kiuj, en la malsuperaj mondoj, faras el ili reciprokajn malamikojn. Havante nenian motivon por malama aŭ envio, ili vivas en komuna paco, ĉar ili praktikas la leĝon de justeco, amo kaj karitato; ili ne konas ĉagrenojn kaj zorgojn, kiujn naskas envio, fiero kaj egoismo, kaj kiuj estas la turmento de nia surtera ekzistado. (172-182) 986. Ĉu Spirito, progresinta en sia surtera ekzistado, povas okaze reenkarniĝi en la sama mondo?

“Jes, en la okazo, se li ne povis plenumi sian mision, kaj li mem povas peti kompletigi ĝin en nova ekzistado; sed, tiufoje, ĝi ne estas por li puno.” (173) 987. Kio okazas al la homo, kiu, ne farante malbonon, neniel tamen penis forskui la influon de l’ materio?

“Ĉar li faris neniun paŝon al perfekteco, tial li devas rekomenci ekzistadon identan al tiu, kiun li finis; li restas samloke, kaj tiel li povas plidaŭrigi la suferojn de l’ kulpelpago.”

988. Estas personoj, kies vivo fluas tute kviete, kiuj, bezonante mem fari nenion, estas tute senzorgaj. Ĉu tiu feliĉa vivo pruvas, ke ili devas pagi nenian kulpon el antaŭa ekzistado?

“Ĉu vi konas multajn tiajn? Se vi tion kredas, vi do eraras; tiu kvieteco estas ofte nur ŝajna. Ili eble elektis tian ekzistadon; sed tiam, kiam ili ĝin finas, ili rimarkas, ke ĝi ne helpis ilin progresi kaj , same kiel mallaboremulo , ili bedaŭras la perditan tempon. Konvinkiĝu, ke la Spirito povas ekhavi konojn kaj altrangiĝi nur per aktiveco; se li dormadas en senzorgeco, li ne antaŭenpaŝas. Li similas homon, kiu, laŭ viaj kutimoj, bezonas labori, sed kiu iras promeni aŭ kuŝiĝi, kun la intenco fari nenion.

Eksciu ankaŭ, ke ĉiu respondos por la memvola senutileco de sia ekzistado; tiu senutileco estas ĉiam fatala por lia venonta feliĉo. La kiomo da estonta feliĉo estas proporcia al la kiomo da bono, kiun oni faris; tiu da malfeliĉo estas proporcia al la farita malbono kaj al la nombro da homoj, kiujn oni faris malfeliĉaj.”

989. Kelkaj personoj, kvankam ili ne estas ĝustadire malbonaj, tamen faras malfeliĉaj, pro sia karaktero, siajn samrondanojn; kion ili ricevos el tio?

“Tiuj personoj certe ne estas bonaj, kaj ili tion elpagos per la ĉeesto de tiuj, kiujn ili faris malfeliĉaj: ĝi estos por ili riproĉo; estonte, en alia ekzistado, ili elportos tion saman, kion ili igis aliajn suferi.”

Kulpelpago kaj pento

990. Ĉu la pento okazas en la enkorpa aŭ en la spirita stato?

“En la spirita stato; sed ĝi povas okazi ankaŭ en la enkorpa stato, tiam, kiam vi klare komprenos la diferencon inter bono kaj malbono.”

991. Kiu estas la sekvo de pento en la spirita stato?

“La deziro je nova ekzistado, por plipuriĝo. La Spirito komprenas la neperfektaĵojn, kiuj neebligas al li esti feliĉa, kaj tial li deziras novan ekzistadon, en kiu li elpagus siajn erarojn.” (332-975) 992.Kiu estas la sekvo de pento en la enkorpa stato?

“Progresi jam de la nuna vivo, se oni tiam havas tempon, por kompensi siajn erarojn. Kiam la konscienco faras ian riproĉon kaj montras ian neperfektaĵon, oni ĉiam povas pliboniĝi.”

993. Ĉu ne ekzistas homoj, havantaj nur instinkton de malbono kaj netuŝeblaj por pento?

“Mi diris al vi, ke oni devas senĉese progresadi.

Homo, havanta en ĉi tiu vivo nur instinkton de malbono, en alia vivo havos tiun de bono, kaj ĝuste pro tio li plurfoje renaskiĝas, ĉar estas necese, ke ĉiuj antaŭeniru kaj atingu la celon, kun tiu sola diferenco, ke unuj alvenas post pli longa, aliaj post malpli longa tempo, laŭ sia aparta deziro; tiu, havanta nur instinkton de bono, estas jam elpuriĝinta, ĉar li eble havis instinkton de malbono en antaŭa ekzistado.” (804) 994. Ĉu malica homo, ne rekoninta siajn erarojn dum sia vivo, ilin ĉiam rekonas post sia morto?

“Jes, li ĉiam rekonas siajn erarojn, kaj tiam li pli multe suferas, ĉar li sentas la tutan malbonon, kiun li faris aŭ kies memvola kaŭzo li estis. Tamen li ne ĉiam pentas tuj post sia morto; iuj Spiritoj, malgraŭ siaj suferoj, obstine iras la malbonan vojon; sed, pli aŭ malpli frue, ili rekonos la falsan vojon, kiun ili prenis, kaj pento venos.

La bonaj Spiritoj laboras ĝuste por lumigi al ili, kaj en tiu laboro vi mem povas partopreni.”

995. Ĉu estas Spiritoj, kiuj, kvankam malbonaj, tamen estas indiferentaj pri sia sorto?

“Ekzistas Spiritoj, kiuj sin okupas pri ili vivas en atendado; sed, tiam, ili suferas sian sinteno; kaj, ĉar ĉio devas progresi, tial sin manifestas per doloro.”

ili ne estas nenio utila; proporcie al tiu progreso — Ĉu tiaj spiritoj ne deziras malplidaŭrigi siajn suferojn?

“Sendube, sed ili ne estas sufiĉe energiaj por voli tion, kio povus ilin malpli suferigi. Kiom da personoj, inter vi, preferas morti de mizero, ol labori!”

996. Se la Spiritoj vidas la malbonon, alportatan al ili de iliaj neperfektaĵoj, kiel oni klarigu, ke iuj pligravigas sian situacion kaj plidaŭrigas sian malsuperecon, farante malbonon kiel Spiritoj, deklinante la homojn for de la bona vojo?

“Tiel kondutas la Spiritoj, kies pento malfrue fariĝas. La pentinta Spirito povas poste lasi sin treni de aliaj pli malaltrangaj Spiritoj sur la vojon de malbono.” (971) 997. Oni vidas Spiritojn evidente malsuperajn, tamen kapablajn havi bonajn sentojn kaj esti tuŝataj de la preĝoj, kiujn oni faras por ili. Kial aliaj, ŝajne pli evoluintaj, montras obstinon kaj cinikecon, kiujn nenio povas venki?

“Preĝo efikas nur sur pentintan Spiriton; sur tiun, kiu, instigita de fiero, ribelas kontraŭ Dio kaj persiste portas, eĉ troigas, siajn delirojn, kiel faras malfeliĉaj Spiritoj, preĝo neniom efikas, kaj neniom povos efiki, ĝis iometo da pento naskiĝos.” (664).

Oni ne forgesu, ke la Spirito, post la morto de l’ korpo ne subite aliformiĝas; se lia vivo estis riproĉinda, li estis do neperfekta; nu, morto ne tuj faras lin perfekta; li povas persisti ĉe siaj eraroj, ĉe siaj falsaj opinioj kaj antaŭjuĝoj, ĝis li ricevos lumon el studado, pripensado kaj suferado.

998. Ĉu la kompensa puno fariĝas en la enkorpa aŭ en la spirita stato?

“Ĝi fariĝas dum la enkorpa ekzistado per la provoj, al kiuj la Spirito estas submetata, kaj dum la spirita vivo per la moralaj suferoj konformaj al lia relativa malsupereco.”

999. Ĉu sufiĉas sincera pento dum la vivo, por ke la eraroj estu nuligitaj kaj pardono estu konsentita de Dio?

“La pento helpas la pliboniĝon de la Spirito; sed la pasinteco devas esti elpagita.”

— Se do krimulo kredus nenecesa la penton, ĉar li devas fatale elpagi sian pasintecon, kio okazus al li pro tiu opinio?

“Se li persiste pensas pri malbono, lia kulpelpago estos do pli longedaŭra kaj pli peniga.”

1000. Ĉu ni povas, ja en ĉi tiu vivo, elaĉeti niajn kulpojn?

“Jes, kompensante ilin; sed ne kredu, ke vi ilin elaĉetas per kelkaj infanecaj rezignoj aŭ postlasante viajn havaĵojn, por disdonado post via morto, tiam, kiam vi jam nenion bezonos. Dio ne konsideras bagatelan, ĉiam facilan, penton, kiu kostas neniom, krom frapi al si la bruston. La perdo de fingreto en la plenumo de iu servo, estingas pli da eraroj, ol la turmentado de pentozono dum jaroj, por nenia alia celo, ol la profito propra. (726) “Malbono povas esti kompensata nur per bono, kaj la kompenso havas neniom da merito, se ĝi trafas la homon nek je lia fiereco, nek je liaj materiaj interesoj.

“Kion helpas al li, por lia senkulpigo, redoni post sia morto malnoble akiritan havaĵon, tiam, kiam ĉi tiu estas al li senutila kaj li ĝin ĝissate uzis?

“Kion helpas al li la rezigno de iuj vantaj ĝuoj, de iuj superfluaĵoj, se la malbono, kiun li faris al aliulo, estas ĉiam ankoraŭ la sama?

“Kion helpas al li, fine, humiliĝi antaŭ Dio, se li konservas sian fierecon ĉe la homoj?” (720-721).

1001. Ĉu neniam meriton havas nia ago certigi, post nia morto, utilan uzon de niaj havaĵoj?

“Nenian meriton – ne estas la ĝusta esprimo; tio valoras ja pli ol nenio; sed, bedaŭrinde, homo, kiu donas nur ĉe sia morto, estas ofte pli egoista ol grandanima; li volas ekhavi la honoron el la bono, ne havante la penon ĝin fari. Tiu, kiu dum sia vivo seniĝas je siaj havaĵoj, ricevas duoblan profiton, nome: la meriton pro la ofero kaj la plezuron vidi la homojn kiujn lia bonfaremo faris feliĉaj. Sed, jen egoismo flustras al li: tion, kion vi donas, vi mem elprenas el via ĝuado; kaj, ĉar la voĉo de egoismo superfortas tiun de sinforgeso kaj de karitato, tial li sin detenas, pretekstante siajn bezonojn kaj la postulojn de sia pozicio. Ve! bedaŭru homon, kiu ne konas la plezuron doni; tiu vere ne estas favorita per unu el plej puraj kaj delikataj plezuroj. Submetante lin al la provo de riĉeco, tiel malfacila kaj danĝera por la estonteco de tiu Spirito, Dio volis doni al li, kiel kompenson, la feliĉon de malavareco, kiun la homo povas ĝui jam en ĉi tiu mondo.” (814) 1002. Kion faru homo, kiu, en la horo de morto, rekonas siajn kulpojn sed ne havas tempon ilin kompensi?

Ĉu la pento sufiĉas en ĉi tiu okazo?

“La pento plirapidigas lian rehonorindiĝon, sed ne senkulpigas lin. Ĉu li ne havas antaŭ si la estontecon, kiu neniam estas fermita al li?”

Daŭro de la estontaj suferoj

1003. Ĉu la daŭro de la suferoj de kulpulo, en la estonta vivo, estas arbitra aŭ konforma al la leĝo?

“Dio neniam agas laŭkaprice, kaj ĉio, en la universo, okazas laŭ leĝoj, en kiuj montriĝas Lia saĝeco kaj boneco.”

1004. De kio dependas la daŭro de la suferoj de kulpulo?

“De la tempo necesa al lia pliboniĝo. Ĉar la stato de sufero aŭ de feliĉo estas konforma al la grado da puriĝo de la Spirito, tial la daŭro kaj speco de liaj suferoj dependas de la tempo, kiun li uzas por pliboniĝi. Laŭ tio, kiel li progresas kaj liaj sentoj plipuriĝas, liaj suferoj malpliiĝas kaj fariĝas alispecaj.”

Sankta Ludoviko.

1005. Ĉu al suferanta Spirito la tempo ŝajnas tiel longa aŭ malpli longa, ol kiel se li vivus?

“Ĝi ŝajnas al li prefere pli longa: dormo ne ekzistas por li. Nur por Spiritoj, atingintaj ioman gradon de puriĝo, la tempo kvazaŭ nuliĝas, por tiel diri, kompare kun la senfino.” (240) 1006. Ĉu la daŭro de l’ suferoj de la Spirito povas esti eterna?

“Sendube; se li estus eterne malbona, tio estas, se li neniam pentus nek pliboniĝus, li do eterne suferadus; sed Dio ne kreis estulojn, kiuj por ĉiam sin dediĉus al malbono; Li kreis ilin simplaj kaj sensciaj, kaj ĉiuj devas progresi en pli aŭ malpli longa tempo, laŭ sia volo. La volo povas pli aŭ malpli frui, same kiel ekzistas pli aŭ malpli frumaturaj infanoj; sed ĝi, pli aŭ malpli frue, ja venos, pro la nekontraŭebla bezono, kiun la Spirito sentas, eltiriĝi el malsupereco kaj esti feliĉa. La leĝo pri la daŭro de l’ suferoj estas do eminente saĝa kaj milda, ĉar ĝi dependigas tiun daŭron de la penoj de la Spirito; ĝi neniam forprenas de li lian liberan volon: se li ĉi tiun misuzas, li do elportas la sekvojn de sia konduto.”

Sankta Ludoviko.

1007. Ĉu estas Spiritoj, neniam pentantaj?

“Estas kelkaj, kies pento tre malfruas; sed akcepti, ke ili neniam pliboniĝos, estus nei la leĝon de progreso kaj aserti, ke infano ne povas maturiĝi.”

Sankta Ludoviko.

1008. Ĉu la daŭro de suferoj ĉiam dependas de la volo de la Spirito? Ĉu kelkaj suferoj ne estas diktataj al li por difinita tempo?

“Jes, suferoj povas esti al li diktataj por iu difinita tempo; sed Dio, kiu volas nur la bonon de siaj kreitoj, ĉiam volonte akceptas lian penton, kal la deziro progresi neniam estas senfrukta.”

Sankta Ludoviko.

1009. Ĉu do suferoj neniam estas ordonataj por eterne?

“Konsultu vian simplan saĝon, vian prudenton, kaj demandu vin mem, ĉu porĉiama kondamno pro kelkaj momentoj da eraro ne estus la neado de l’ boneco de Dio.

Kio, efektive, estas la daŭro de l’ vivo, eĉ se centjara, kompare kun la eterneco? Eterneco! ĉu vi bone komprenas ĉi tiun vorton? Suferoj, senfinaj, senesperaj turmentoj, pro kelkaj eraroj! Ĉu vi prudento ne forpuŝas tian penson? Ke la antikvuloj vidis en la Sinjoro de l’ universo teruran, ĵaluzan, venĝeman Dion, oni konceptas; en sia neklereco, ili asignis al Dio la homajn pasiojn; sed tia ne estas la Dio de la kristanoj, Dio, kiu lokas amon, karitaton, korpardonon, forgeson de l’ ofendoj en la vicon de la unuaj virtoj: ĉu Dio mem povus ne havi la kvalitojn, kiujn Li faras devo de la homoj? Ĉu oni sin mem ne kontraŭdiras, asignante al Li senfinan bonecon kaj senliman venĝemon? Vi diras, ke Li, antaŭ ĉio, estas justa, kaj ke la homo ne komprenas Lian justecon; sed justeco ne forpuŝas bonecon, kaj Dio ne estus bona, se Li kondamnus al teruraj eternaj suferoj la plimulton de Siaj kreitoj. Ĉu Li povus devigi Siajn idojn praktiki justecon, se Li ne estus doninta al ili la rimedojn por ĝia kompreno? Cetere, ĉu la superbeleco de l’ justeco, ligita kun la boneco, ne kuŝas en tio, ke la daŭro de suferoj dependas de la penoj, kiujn kulpulo faras por sia pliboniĝo? Tie kuŝas la vereco de jenaj vortoj: Kia ago, tia pago.”

Sankta Aŭgusteno.

“Diligente klopodu, per ĉiuj viaj eblaj rimedoj, por kontraŭbatali, por neniigi la ideon pri eterneco de suferoj; ĝi estas penso blasfema kontraŭ la justeco kaj boneco de Dio kaj fonto plej multe produktanta nekredemon, materialismon kaj indiferentecon, kiuj invadis la popolojn, de post kiam ilia intelekto komencis elvolviĝi. La Spirito, apenaŭ klerigita, eĉ nur ekmalkrudigita, tuj komprenis tiun monstran maljustecon; lia prudento ĝin repuŝas, kaj tamen li malofte ne konfuzas en sama kondamno la punon, kiu lin indignigas, kaj la Dion, al kiu li ĝin atribuas; de tio originis la sennombraj malbonaĵoj, falintaj sur vin kaj kontraŭ kiuj ni venis porti al vi helpon. La tasko, al kiu ni atentigas vin, estos al vi des pli facila, ĉar ĉiuj aŭtoritatuloj, sur kiuj sin apogas la defendantoj de tiu kredo, sin detenis deklari sian formalan opinion; nek la episkopaj kunvenoj, nek la ekleziaj patraj moŝtoj decidis tiun gravan demandon. Se, laŭ la evangeliistoj mem, kaj se oni prenas laŭvorte la emblemajn parolojn de la Kristo, ĉi tiu minacis la kulpulojn per neniam estingiĝanta fajro, per fajro eterna, nenio, aliflanke, en liaj vortoj pruvas, ke Dio ilin por eterne kondamnis.

“Kompatindaj elvojiĝintaj ŝafoj, sciu vidi, ke venas al vi la bona Paŝtisto, kiu, anstataŭ voli forpeli vin por ĉiam de si, venas mem renkonte al vi, por rekonduki vin en la ŝafejon. Erarintaj filoj, forlasu vian memvolan ekzilon; direktu viajn paŝojn al la Patra domo: la Patro aletendas al vi Siajn brakojn kaj estas ĉiam preta festi vian revenon en la familion.”

Lamennais “Malpacoj pro vortoj! malpacoj pro vortoj! ĉu vi ankoraŭ ne verŝigis sufiĉe da sango? Ĉu estas ankoraŭ necese refajrigi la punbrulejojn? Oni diskutas pri la esprimoj; eterneco de suferoj, eterneco de punoj; ĉu vi do ne scias, ke tio, kion vi hodiaŭ komprenas kiel eternecon, ne havis la saman signifon ĉe la antikvuloj?

La teologo konsultu la fontojn: kiel vi, li konstatos, ke la hebrea teksto ne atribuis la saman signifon al la vorto, kiun la grekoj, la latinaj popoloj kaj la modernuloj tradukis per senfinaj suferoj, nerepageblaj kulpoj. Eterneco de punoj respondas al eterneco de malbono. Efektive, kiel longe malbono ekzistos ĉe la homoj, tiel longe punoj daŭros; gravas interpreti la sanktajn tekstojn laŭ ties relativa senco. La eterneco de suferoj ne estas absoluta, sed relativa. Kiam venos la tago, en kiu ĉiuj homoj surmetos, per la pento, la veston de senkulpeco, tiam ne estos plu ĝemoj kaj grincado de dentoj. Via homa prudento estas ja malvasta; sed, eĉ tia, ĝi estas donaco de Dio, kaj per ĝia helpo neniu sincera homo komprenos alie la eternecon de l’ punoj. Eterneco de punoj! Kio do! malbono devus ja esti ankaŭ eterna. Nur Dio estas eterna kaj ne povus esti kreita eternan malbonon; por tio, estus necese forpreni de Li la plej belan el Liaj atributoj, nome la superegan povon; ĉar tiu ne estas superege pova, kiu povas krei tian elementon, kapablan detrui liajn verkojn.

Homaro, homaro! ne plu penetrigu vian malbrilan rigardon en la profundaĵojn de l’ Tero, por tie serĉi punojn; ploru, esperu, elpagu viajn kulpojn kaj rifuĝu en la ideon pri iu Dio intime bona, absolute potenca, esence justa.”

Platono.

“Altiriĝi al la dia unueco, jen la celo de la homaro; por ke oni ĝin trafu, estas necesaj tri kondiĉoj: justeco, amo kaj klereco; tri aferoj ĝin kontraŭas: neklereco, malamo kaj maljusteco. Nu, vere mi diras al vi, ke vi falsas tiujn fundamentajn principojn, kompromitante la ideon pri Dio per troigo de Lia severeco; vi duoble kompromitas tiun ideon, lasante penetri en la Spiriton de la kreito, ke en ĉi tiu estas pli da kompatemo, mildeco, amo kaj vera justeco, ol kian vi konsentas al la Superega Estulo; vi eĉ nuligas la ideon pri la infero, farante ĉi tiun ridinda kaj neakceptebla por viaj kredoj, kia estas, por viaj koroj, la terurega spektaklo de l’ mezepokaj ekzekutistoj, punbrulejoj kaj turmentoj! Kiel! ĉu nun, kiam la tempo de l’ blindaj revenĝoj estas por ĉiam forviŝita de la homaj leĝaroj, vi esperas ilin ideale konservi? Ho, kredu min, kredu min, fratoj per Dio kaj Jesuo-Kristo, aŭ rezignaciu pri la pereo, en viaj manoj, de ĉiuj viaj dogmoj prefere, ol pri ilia variemo; aŭ viajn dogmojn revivigu, elmetante ilin al la bonfaraj efluvoj, per kiuj la bonaj Spiritoj ilin nun surverŝas. La ideo pri la infero kun ĝiaj ardaj fornegoj, kun ĝiaj kaldronegoj entenantaj ĉiam bolantan fluidaĵon, povis esti tolerata, tio estas, pardoninda en fera jarcento; sed en la dek-naŭa jarcento, ĝi jam nenio estas krom vana fantomo, taŭga maksimume, por timigi infanojn; cetere, kiam pli aĝaj, ĉi tiuj ne plu kredas tian fantomon. Persistante en tiu teruriga mitologio, vi naskas nekredemon, kaŭzon de socia malorganizo; mi tremas, vidante tutan socian ordon skuata kaj falruiniĝanta ĉe sia bazo, pro manko de puna sankcio. Arde kaj vive kredantaj homoj, antaŭgvardio de l’ tago de lumo, al la afero, do! ne por daŭrigadi kadukajn kaj de nun nekredindajn fabelojn, sed por reflamigi, revivigi la veran punan sankcion, sub formoj konformaj al viaj moroj, viaj sentoj kaj la lumoj de via epoko.

“Kio estas, efektive, kulpulo? Tiu, kiu, per ia dekliniĝo, per falsa movo de sia animo, sin deturnas de la celo de la Kreado, nome, de la harmonia kulturado de belo, de bono, idealigitaj de l’ homa pratipo, de l’ Dio-Homo, de Jesuo-Kristo.

“Kio estas puno? Ĝi estas la natura sekvo de tiu falsa movo; iomo da doloroj necesaj al tio, ke la homo abomenu sian kriplecon, per la provo de sufero. Puno estas sprono, instiganta la animon, per aflikto, sin refaldi sur sin mem kaj reveni al la savbordo. La celo de puno estas neniu alia ol rehonorindiĝo, liberiĝo. Voli, ke puno estus eterna, pro kulpo ne eterna, estas nei la tutan pravon de ekzisto de la puno.

“Ho! mi vere diras al vi, ĉesu, ĉesu loki flanko ĉe flanko, koncerne eternecon, Bonon, esencon de l’ Kreinto, kaj Malbonon, esencon de l’ kreito; tio estus starigi nepravigeblan punon. Asertu, kontraŭe, la gradan estingiĝon de punoj kaj suferoj per transmigroj: vi tiel plifirmigos, per la prudento ligita al la sento, la dian unuecon.”

Paŭlo, apostolo.

Oni penas admoni la homon al bono kaj deturni lin de malbono per allogo de rekompencoj kaj per timo al punoj; sed, se tiuj punoj estas prezentataj en tia maniero, ke la prudento rifuzas ilin kredi, ili do havas sur la homon nenian influon; kontraŭe, li ĉion forpuŝos, nome la formon kaj la fundon. Se, male, oni prezentas al li la estontecon en logika maniero, li do ĝin jam ne forpuŝas. Spiritismo donas al li tiun klarigon.

La doktrino pri la eterneco de suferoj, laŭ sia absoluta senco, faras el la Superega Estulo malpardoneman Dion.

Ĉu estus logike diri, ke regnestro estas tre bona, tre korfavora, tre indulgema; ke li volas nur la feliĉon de siaj regatoj, sed ke, samtempe, li estas ĵaluza, venĝema, neflekseble rigora, kaj ke li punas per akraj turmentegoj tri kvaronojn de siaj subuloj pro ia ofendo aŭ malobeo je liaj leĝoj, tiujn samajn homojn, kiuj eraris pro tio, ĉar ili ne konis tiujn leĝojn? Ĉu tio ne estus memkontraŭaĵo? Nu, ĉu Dio povus esti malpli bona, ol kia estus homo?

Ankoraŭ unu memkontraŭaĵo ekzistas ĉi tie. Ĉar Dio scias ĉion, Li tial sciis, kreante iun animon, ke ĝi eraros; ĝi estis do, de post sia ekesto, destinita al eterna malfeliĉo: ĉu tio estas ebla, laŭracia? Laŭ la doktrino pri la relativaj punoj ĉio estas klarigita. Dio ja sciis, ke tiu animo eraros, sed Li havigas al ĝi la rimedojn, por instruiĝi per sia propra sperto, per siaj propraj eraroj; estas necese, ke ĝi kompensu siajn erarojn, por sin pli firme teni ĉe la bono; sed la pordo de espero ne estas fermita al ĝi por ĉiam, kaj Dio la momenton de liberiĝo dependigas de la penoj, kiujn ĝi faras, por atingi tiun celon. Jen, kion ĉiu povas kompreni, kion la plej skrupula logiko povas akcepti.

Se la estontaj suferoj estus prezentitaj el ĉi tiu vidpunkto, ekzistus multe malpli da skeptikuloj.

La vorto eterna estas ofte uzata, en la vulgara parolo, kiel figuro, por esprimi ion longedaŭran, kies finon oni ne antaŭvidas, kvankam oni ja scias, ke tiu fino ekzistas. Ni diras, ekzemple, la eternaj glacioj de l’ altaj montoj, de l’ polusoj, kvankam ni scias, unuflanke, ke la fizika mondo eble finiĝos kaj, duaflanke, ke la stato de tiuj regionoj povas ŝanĝiĝi pro la normala delokiĝo de la akso aŭ pro ia kataklismo. “Eterna”, ĉi tie, ne signifas “ĉiama ĝis senfino”.

Kiam ni suferas pro longedaŭra malsano, ni diras, ke nia doloro estas eterna; kio do eksterordinara estas en tio, ke Spiritoj, suferantaj jam de multaj jaroj, jarcentoj eĉ jarmiloj, parolas en tia maniero? Ni precipe ne forgesu, ke, ĉar ilia malsupereco ne ebligas al ili vidi la ekstremaĵon de l’ vojo, ili tial kredas, ke ili por ĉiam suferados, kaj tio estas puno.

Cetere, la doktrino pri la materia fajro, la fornegoj kaj turmentoj, prenitaj el la Tartaro de l’ paganismo, estas hodiaŭ tute forlasita de la alta teologio; nur en lernejoj tiuj teruregaj alegoriaj bildoj estas ankoraŭ montrataj, kiel efektivaj realaĵoj, de iuj homoj pli fervoraj ol instruitaj; kaj tio ja riproĉinde, ĉar tiuj junaj imagemoj, tuj kiam ili estas liberiĝintaj de sia teruro, povos pligrandigi la nombron da nekredantoj. La teologio hodiaŭ rekonas, ke la vorto fajro estis uzata laŭ figura senco, kaj ke oni devas kompreni ĝin kiel fajron moralan (947). Tiuj, sekvintaj, kiel ni, la okazojn de la vivo kaj la transtombajn suferojn, per la komunikaĵoj de la Spiritoj, povis konvinkiĝi, ke, kvankam tiuj suferoj estas neniel materiaj, ili tamen ne estas malpli akraj.

Koncerne ties daŭron mem, iuj teologiistoj jam ekakceptas ĝin laŭ ĝia supre dirita limigita senco; kaj ili opinias, ke, efektive, la vorto eterna povas esti komprenata rilate al la suferoj mem, kiel rezultato de senŝanĝa leĝo, kaj ne rilate al ilia aplikado al ĉiu individuo. En la tago, kiam la religio akceptos ĉi tiun interpreton, same kiel iujn aliajn, ankaŭ rezultintajn el la progreso de l’ lumo, ĝi revokos al si multe da elvojiĝintaj ŝafoj.

Reviviĝo de la karno

1010. Ĉu la dogmo de reviviĝo de la karno estas la konfirmo de tiu de reenkarniĝo, instruata de la Spiritoj?

“Kiel vi volus, ke estu alie? Okazas al tiuj vortoj tio sama, kiel al aliaj, kiuj ŝajnas malsaĝaj en la okuloj de iuj personoj nur pro tio, ĉar ili estas prenataj laŭlitere, kaj pro tiu motivo ili kondukas al nekredemo; sed donu al ili pli logikan interpreton, kaj la homoj, kiujn vi nomas liberpensuloj, ilin senpene akceptos, ĉar ja tiuj estas meditemaj homoj; efektive, pri tio ne eraru, tiuj liberpensuloj volas nenion alian ol kredi; kiel la ceteraj, aŭ eble pli, ili soifas ian estontecon, sed ili ne povas akcepti ion kontraŭan al la instruoj de la scienco.

La doktrino pri la plureco de l’ ekzistadoj estas konforma al la justeco de Dio; nur ĝi povas klarigi tion, kio sen ĝi estas neklarigebla; kiel vi volus, ke tiu principo ne troviĝu en la religio mem?”

— Ĉu la eklezio mem, per la dogmo de reviviĝo de la karno, instruas do la doktrinon pri reenkarniĝado?

“Evidente; tiu doktrino estas cetere rezultato de multaj aferoj, kiuj estas nerimarkitaj kaj kiuj estos post nelonge komprenataj laŭ ĉi tiu senco; oni baldaŭ konfesos, ke Spiritismo elstaras, sur ĉiu paŝo, el la teksto mem de la Sanktaj Skriboj. La Spiritoj ne venas do renversi la religion, kiel kelkaj pensas; ili, kontraŭe, ĝin konfirmas, ĝin sankcias per nerefuteblaj pruvoj; sed, ĉar venis la tempo ne plu uzi figuran parolon, tial ili esprimas sin sen iaj alegorioj kaj havigas al la aferoj tiel klaran kaj precizan signifon, ke ĉi tiu ne riskas falsan interpreton.

Jen, kial estos baldaŭ pli da religiaj kaj kredantaj personoj, ol hodiaŭ.”

Sankta Ludoviko.

La scienco pruvas, efektive, la neeblon de la reviviĝo de la karno laŭ la vulgara ideo. Se la restaĵoj de la homa korpo restus homogenaj, kvankam disaj kaj pulvoriĝintaj, oni konceptus ilian rekuniĝon post difinita tempo; sed tiel ne okazas. La korpo konsistas el pluraj elementoj, nome oksigeno, hidrogeno, nitrogeno, karbono k.a.; ĉe la putrado de la korpo, tiuj elementoj disiĝas kaj estas utiligataj por la formado de novaj korpoj; tiel, unu sama molekulo de karbono, ekzemple, estos parto de multaj miloj da malsamaj korpoj (ni parolas nur pri la homaj korpoj, ne enkalkulante ĉiujn bestajn); iu individuo eble havas en sia korpo molekulojn, apartenintajn al pratempaj homoj; tiuj samaj organaj molekuloj, kiujn vi sorbas en via nutrado, eble venas el la korpo de iu individuo, kiun vi konis, kaj tiel plu. Ĉar la materio ekzistas en limigita kvanto, kar ĉar ties transformiĝoj estas nelimigitaj, kiel do ĉiu el tiuj korpoj povus refariĝi per samaj elementoj? Tio estas materie neebla. Oni ne povas do laŭracie akcepti la reviviĝon de la karno alie, ol kiel figuron, kiu simbolas la reenkarniĝon; se estas tiel, ĝi havas nenion, kio ofendus la racion aŭ kontraŭus la asertojn de la scienco.

Estas vero, ke, laŭ la dogmo, tiu reviviĝo okazos nur ĉe la fino de l’ tempoj, kaj, laŭ la spiritisma doktrino, ĝi okazas ĉiutage; sed, ĉu sur tiu bildo de l’ lasta juĝo ne estas ankaŭ granda, bela figuro, kuŝanta, sub la alegoriovualo, unu el tiuj senŝanĝaj veraĵoj, nome tiun, laŭ kiu ne plu ekzistos skeptikuloj, kiam ĝi ricevos sian ĝustan signifon?

Oni bonvolu mediti pri la spiritisma teorio, rilata al la estonteco de la animoj kaj al ties sorto post la provoj, kiujn ili spertas: oni konstatos, ke, escepte de la samtempeco, la juĝo, ilin kondamnanta aŭ senkulpiganta, ne estas ia fikcio, kiel pensas la nekredemuloj. Ni ankoraŭ rimarkigu, ke ĝi estas la konsekvenco de l’ plureco de la loĝataj mondoj, aserto hodiaŭ sendiskute akceptata, dum, laŭ la doktrino pri la mondfina juĝo, la Tero estas supozata la sola loĝata mondo.

Paradizo, infero kaj purgatorio

1011. Ĉu iu ĉirkaŭlimigita loko en la universo estas difinita por la suferoj kaj por la ĝuoj de la Spiritoj, laŭ ties meritoj?

“Ni jam respondis ĉi tiun demandon. Suferoj kaj ĝuoj estas konformigitaj al la grado da perfektiĝo de la Spiritoj; ĉiu ĉerpas el si mem la principon de sia propra feliĉo aŭ malfeliĉo; kaj, ĉar la Spiritoj troviĝas ĉie, tial neniu fermita aŭ ĉirkaŭlimigita loko estas difinita por la unua, prefere ol por la dua el tiuj statoj. Koncerne la enkarniĝintajn Spiritojn, tiuj estas pli aŭ malpli feliĉaj, laŭ la hierarkia nivelo de la mondoj, kiujn ili loĝas.”

— Ĉu do infero kaj paradizo ne ekzistas tiaj, kiaj la homoj ilin prezentas al si?

“Nenio krom figuroj: ekzistas ĉie feliĉaj kaj malfeliĉaj Spiritoj. Tamen, kiel ni ankaŭ diris, la samrangaj Spiritoj kolektiĝis pro simpatio; sed, se ili estas perfektaj, ili povas kunveni tie, kie ajn ili volas.”

La absolute fiksa situacio de l’ lokoj por punoj kaj rekompencoj ekzistas nur en la homa imago; ĝi originas el la inklino, kiun la homoj havas, materiigi kaj ĉirkaŭlimigi la aferojn, kies senmezuran esencon ili ne povas kapti.

1012. Kion ni komprenu kiel purgatorion?

“Fizikajn kaj moralajn dolorojn: ĝi estas la tempo por kompenso de eraroj. Preskaŭ ĉiam ĝuste sur la Tero vi kreas vian propran pekpuriĝejon kaj Dio devigas vin pagi viajn kulpojn.”

Kiom la homo nomas purgatorio, tio estas ankaŭ figuro, kiun oni devas kompreni, ne kiel ian difinitan lokon, sed kiel la staton de l’ neperfektaj Spiritoj, pagantaj siajn erarojn ĝis sia kompleta elpuriĝo, kiu ilin enkondukos en la rangon de l’ feliĉegaj Spiritoj. Ĉar tiu plipuriĝado fariĝas en la sinsekvaj enkarniĝoj, tial la pekpuriĝado konsistas en la provoj de la enkorpa vivo.

1013. Kiel ni klarigu, ke Spiritoj, kiuj per sia parolo elmontras sian superecon, respondis al tre seriozaj personoj, koncerne inferon kaj purgatorion laŭ la ideo, kiun oni ordinare faras al si pri tiu demando?

“La Spiritoj uzas parolmanieron kompreneblan por la personoj ilin demandantaj; kiam tiuj personoj estas tute poseditaj de iaj ideoj, la Spiritoj ne volas ilin abrupte frapi, por ne ofendi iliajn konvinkojn. Se iu Spirito sen parolturnoj dirus al mahometano, ke Mahometo ne estis profeto, li estus tre malafable akceptita.”

— Oni komprenas, ke tiel kondutas la Spiritoj, dezirantaj instrui nin; sed, kial iuj Spiritoj, demandite pri sia situacio, respondis, ke ili suferas la turmentojn de la infero aŭ de la purgatorio?

“Kiam ili estas malsuperaj kaj ne tute liberaj de la materio, ili konservas parton de siaj ideoj kunportitaj el la Tero kaj esprimas siajn impresojn per vortoj al ili familiaraj. Ili troviĝas en medio, kiu apenaŭ ebligas al ili sondi la estontecon; jen, kial la vagantaj aŭ la antaŭ nelonge elkarniĝintaj Spiritoj parolas, kiel ili probable parolis dum sia vivo. Infero povas esti tradukita kiel vivo plena de treege penigaj suferoj, kun necerteco pri alia pli bona vivo; purgatorio, kiel vivo ankaŭ plena de suferoj, sed kun konscio pri pli bona estonteco. Kiam vi spertas grandan doloron, ĉu vi ne diras ankaŭ, ke vi suferas tiel, kiel kondamnito al infero? Tio estas nenio krom vortoj, ĉiam uzataj en figura senco.”

1014. Kion oni komprenu kiel “turmentatan animon”?

“Ĝi estas erarvaganta kaj suferanta animo, necerta pri sia estonteco, kaj al kiu vi povas havigi konsolon, kiun ĝi petas, venante al vi.” (664) 1015. Laŭ kiu senco oni komprenu la vorton ĉielo?

“Ĉu vi kredas, ke ĝi estas iu loko, kiaj la Elizeaj kampoj de la antikvuloj, kie ĉiuj Spiritoj estas konfuze premamasigitaj, sen alia zorgo krom ĝuadi pasivan feliĉon por la tuta eterna tempo? Ne; ĝi estas la universa spaco; ĝi estas la planedoj, la steloj kaj ĉiuj superaj mondoj, kie la Spiritoj plene ĝuas siajn kapablojn, ne spertante la ĉagrenojn de l’ materia vivo, nek la afliktojn esence proprajn al la malsupereco.”

1016. Iuj Spiritoj diris, ke ili loĝas la kvaran ĉielon, la kvinan ĉielon, ktp; kion nome ili intencas diri?

“Vi demandas ilin, kiun ĉielon ili loĝas, ĉar vi imagas plurajn ĉielojn, kiuj estus surmetitaj, unuj sur aliajn, kiel etaĝoj de domo, kaj ili do respondas laŭ via parolmaniero; sed, por ili, la esprimoj “kvara ĉielo”, “kvina ĉielo” respondas al diversaj gradoj da puriĝo kaj, sekve, da feliĉo. Okazas ĉi tie tute same kiel tiam, kiam oni demandas iun Spiriton, ĉu li estas en la infero; se li estas malfeliĉa, li diros jes, ĉar, por li, infero estas sinonimo de sufero; sed li ja scias, ke ĝi ne estas ia fornego. Pagano dirus, ke li estas en Tartaro .”

Tio sama okazas kun aliaj analogaj esprimoj, ekzemple: urbo de l’ floroj, urbo de la elektitoj, unua, dua aŭ tria sfero k.a., kiuj estas nuraj alegorioj, uzataj de iuj Spiritoj, ĉu kiel figuroj, ĉu kelkafoje pro tio, ke ili nescias la realecon de la aferoj kaj eĉ la plej elementajn sciencajn konojn.

Laŭ la malvasta ideo, kiun oni iam havis pri la lokoj por punoj kaj rekompencoj, kaj precipe laŭ la opinio, ke la Tero estas la centro de la universo, ke la ĉielo estas arkaĵo kaj ke ekzistas iu regiono de la steloj, oni lokis la ĉielon supren kaj la inferon malsupren (33) ; de tiu koncepto originis la esprimoj: supreniri al la ĉielo, esti en la plej alta el la ĉieloj; esti defaligita en la inferojn, k.a. Hodiaŭ, kiam la scienco pruvis, ke la Tero estas nenio alia ol unu el la plej malgrandaj mondoj, sen ia aparta graveco, meze de milionoj da aliaj; kiam ĝi priskribis la historion de ties formado kaj difinis ties strukturon; kiam ĝi pruvis, ke la spaco estas senlima, kaj ke ekzistas nek supro nek malsupro en la universo, estis necese rezigni loki la ĉielon super la nubojn kaj la inferon en la profundaĵojn. Rilate al la purgatorio, neniu loko estis al ĝi asignita. Estis destinita al Spiritismo la rolo doni pri ĉiuj tiuj aferoj la klarigon plej racian, plej grandiozan kaj samtempe plej konsolan por la homaro. Ni povas do diri, ke ni portas en ni mem nian inferon kaj nian paradizon; nian purgatorion ni trovas en la enkarniĝado, en niaj enkorpaj aŭ fizikaj vivoj.

1017. Laŭ kiu senco ni komprenu jenajn vortojn de la Kristo: Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo? (34) “Respondante tiel, la Kristo parolis figure. Li volis diri, ke li regnas nur en la puraj, sinforgesemaj koroj.

Li estas ĉie, kie superstaras amo al bono; sed la homoj avidaj al la ĉimondaj aĵoj kaj algluiĝintaj al la teraj havaĵoj ne estas kun li.”

1018. Ĉu la regno de bono povos iam ekesti sur la Tero?

“Bono regos sur la Tero tiam, kiam, inter la Spiritoj venontaj loĝi la planedon, la bonaj estos pli multenombraj ol la malbonaj; tiam, la bonaj faros, ke tie ĉi reĝu amo

(33) En la latina lingvo, inferus signifas “malsupra”.

– La Trad.

(34) Johano, ĉap. 18, par. 36. – La Trad.

kaj justeco, fontoj de bono kaj feliĉo. Per la morala progreso kaj per la praktikado de la leĝoj de Dio, la homo altiros al la Tero la bonajn Spiritojn kaj de tie forpelos la malbonajn; sed la malbonajn ĝin forlasos nur tiam, kiam fiero kaj egoismo estos el ĝi sarkitaj.

“La aliiĝo de la homaro estas antaŭdirita, kaj vi nun alvenas al tiu momento, kiun plirapidigas ĉiuj homoj, kunhelpantaj por la progreso; tiu aliiĝo okazos per la enkarniĝado de pli bonaj Spiritoj, kiuj konsistigos sur la Tero novan generacion. Tiam, la Spiritoj de la malbonaj, kiujn la morto ĉiutage falĉadas, kaj ĉiuj, kiuj provas haltigi la iradon de la aferoj, estos de tie forpuŝitaj, ĉar ili nekonvene sidus inter virtuloj, kies feliĉon ili maltrankviligus. Tiuj iros en novajn, malpli progresintajn mondojn, plenumi penigajn misiojn, en kiuj ili laboros por la progreso de siaj ankoraŭ pli malaltrangaj fratoj. Ĉu vi ne vidas, en tiu elpelo el la aliiĝinta Tero, la mirbelan figuron de la perdita paradizo, kaj, en la homo, veninta sur la Teron en tiaj kondiĉoj, kunportanta la ĝermon de siaj pasioj kaj la postesignojn de sia primitiva malsupereco, la ne malpli belan figuron de la origina peko? La origina peko, rigardata el ĉi tiu vidpunkto, estas kaŭzita de la ankoraŭ neperfekta naturo de la homo, kiu, tiel, respondas nur por si kaj por siaj propraj eraroj, kaj ne por tiuj de siaj prapatroj.

“Vi ĉiuj, kredantaj kaj bonvolemaj homoj, kunhelpu do fervore kaj kuraĝe, ĉe la granda klopodado por la homara rebonigo, ĉar vi centoble rikoltos el la grajno, kiun vi semos. Ve al tiuj, kiuj fermas siajn okulojn al la lumo, ĉar ili tiel preparas al si longajn jarcentojn da mallumo kaj da disreviĝoj; ve al tiuj, kiuj konsistigas ĉiujn siajn plezurojn el la ĉimondaj havaĵoj, ĉar ili spertos pli da mankoj, ol kiom da ĝuoj ili havis; precipe, ve al la egoistoj, ĉar ili trovos neniun, kiu helpos ilin porti la ŝarĝon de siaj mizeroj.”

_____________ Sankta Ludoviko.

KONKLUDO

I

La homo, kiu, pri la tera magnetismo, konus nur la movojn de l’ magnetigitaj anasetoj, manovrantaj sur la akvo de lavovazo, apenaŭ povus kompreni, ke tiu ludilo entenus la sekreton pri la mekanismo de l’ universo kaj pri la movado de la mondoj. Tio sama okazas al tiu, kiu pri Spiritismo konus nur la movadon de l’ tabloj; li vidas tie nenion alian ol amuzon, familian tempopasigilon, kaj ne komprenas, ke tiu fenomeno, tiel simplas kaj vulgara, konata de la antikvuloj kaj eĉ de l’ duonsovaĝaj popoloj, povas esti ligita kun la plej gravaj demandoj de l’ socia ordo. Por supraĵa observanto, efektive, kian rilaton povas havi turniĝanta tablo kun la moralo kaj la estonteco de la homaro? Sed, kiu ajn pripensas la aferon, tiu memoras, ke el simpla bolpoto, kie akvo bolas kaj kies kovrilo leviĝas, bolpoto, kie akvo tute same bolis en ĉiuj tempoj, naskiĝis la potenca motoro, per kiu la homo hodiaŭ trakuras la spacon kaj kvazaŭ nuligas distancojn. Nu! vi, kiuj kredas nenion trans la materia mondo, eksciu, ke el tiu tablo, kiu turniĝas kaj vekas viajn malŝatajn ridetojn, elkreskis tuta scienco kaj aperis la solvo de problemoj, kiujn nenia filozofio iam antaŭe kapablis respondi. Pri ĉi tio mi turnas min al ĉiuj sinceraj kontraŭuloj kaj petas ilin diri, ĉu ili donis al si la penon studi tion, kion ili kritikas; ĉar, laŭ bona logiko, kritiko valoras nur tiam, kiam la kritikanto konas la koncernatan temon. Moki ion, kion oni ne konas, kion oni ne sondis per la sekcilo de skrupula observanto, ne estas kritiki, sed montri ventanimecon kaj havigi kompatindan ideon pri la juĝokapablo de l’ kritikanto.

Se ni estus prezentinta ĉi tiun filozofion kiel faritaĵon de iu homa cerbo, ĝi certe trovus malpli da malŝato kaj ricevus la honoron esti ekzamenata de tiuj, kiuj arogas al si gvidi la publikan opinion; sed, ĉar ĝi venas de la Spiritoj, kia absurdo! ĝi apenaŭ indas ekrigardon; oni ĝin juĝas laŭ ĝia titolo, same kiel la fabla simio taksis nuksojn laŭ ties ŝelo. Ne konsideru, se vi volas, la originon: supozu, ke ĉi tiu libro estas verko de iu homo, kaj, ĝin serioze leginte, diru, el la fundo de via animo kaj konscienco, ĉu vi tie trovas ion mokindan.

II

Spiritismo estas la plej timinda kontraŭulo de materialismo; ne estas do mirige, ke ĝi havas kiel kontraŭbatalantojn la materialistojn; sed, ĉar materialismo estas doktrino, kiun oni apenaŭ kuraĝas konfesi – pruvo, ke ĝiaj adeptoj ne havas tre firmajn konvinkojn kaj ke ilin superpotencas ilia konscienco –, tiel ĝi sin kovras per la mantelo de l’ racio kaj de la scienco; kaj, stranga afero, la plej skeptikaj ja parolas en la nomo de la religio, kiun ili ne konas, nek komprenas pli bone ol Spiritismon. Ilia celpunkto estas precipe la miregindaĵoj kaj la supernaturaĵoj, kiujn ili ne akceptas; nu, laŭ ilia opinio, ĉar Spiritismo baziĝas sur miregindaĵoj, tial ĝi povas esti nenio alia ol ridinda supozo. Ili ne pripensas, ke, senkondiĉe kondamnante miregindaĵojn kaj supernaturaĵojn, ili do kondamnas ankaŭ la religion; efektive, la religio estas fondita sur la revelacio kaj la mirakloj; nu, kio estas revelacio krom eksterhomaj komunikaĵoj? Ĉiuj aŭtoroj de sanktaj verkoj, ekde Moseo, parolis pri tiaj komunikaĵoj. Kio estas mirakloj krom miregindaj kaj supernaturaj faktoj plej altgradaj, ĉar, laŭ la liturgia senco, ili estas nuligo de la leĝoj de l’ Naturo? Malakceptante miregindaĵojn kaj supernaturaĵojn, la materialistoj malakceptas do la bazojn mem de l’ religio. Sed ne el ĉi tiu vidpunkto ni rigardu la demandon.

Ne tuŝas Spiritismon ekzameni, ĉu fariĝas aŭ ne fariĝas mirakloj, tio estas, ĉu Dio povas, en iuj okazoj, nuligi la eternajn leĝojn, laŭ kiuj la universo estas regata; ĉi tie, ĝi lasas plenan liberecon de kredo; ĝi asertas kaj pruvas, ke la fenomenoj, sur kiuj ĝi sin bazas, de supernaturaĵoj havas nur ŝajnon; ili ŝajnas supernaturaj, en la okuloj de iuj homoj, nur pro tio, ke ili estas surprize strangaj kaj troviĝas ekster la rondo de l’ konataj faktoj; se ili ne estas pli supernaturaj ol iu ajn el la fenomenoj, kies solvon la hodiaŭa scienco donas kaj kiuj ŝajnis miregigaj en aliaj epokoj. Ĉiuj spiritismaj fenomenoj, senescepte, estas rezultatoj de ĝeneralaj leĝoj; ili konigas al ni unu el la potencoj de l’ Naturo, potencon ĝis hodiaŭ nekonatan aŭ, pli bone dirite, nekomprenatan; sed la observado pruvas, ke ĝi troviĝas en la kadro de naturaj aferoj. Spiritismo staras do sur miregindaĵoj kaj supernaturaĵoj malpli efektive ol la religio mem; la homoj, ĝin ĉe tiu flanko atakantaj, ĝin do ne konas, kaj eĉ, se ili estus la plej kleraj homoj en la mondo, ni ja dirus al ili: se via scienco, kiu instruis al vi tiom da aferoj, ne diris al vi, ke la regno de la Naturo estas senlima, vi estas do nur parte kleraj.

III

Vi volas liberigi vian jarcenton, vi diras, el manio, minacanta invadi la mondon. Ĉu vi preferus, se la mondon invadus la nekredemo, kiun vi penas disvastigi? Ĉu ne al la neesto de ĉia kredo oni atribuu la malstreĉiĝon de la familioligiloj kaj la plejmulton de l’ malordoj, subfosantaj la socion? Pruvante la ekziston kaj la senmortecon de la animo, Spiritismo revivigas la kredon je la estonteco, revigligas la malfortiĝintajn kuraĝojn, igas rezignacie elteni la sortovicojn de la vivo; ĉu vi kuraĝus nomi tion malbono? Du doktrinoj staras fronte unu al la dua: la unua malakceptas estontecon, la dua ĝin proklamas kaj pruvas; la unua klarigas nenion, la dua klarigas ĉion, kaj, ĝuste pro tio, sin turnas al la racio; la unua estas la sankcio de egoismo, la dua sidigas bazon al justeco, karitato kaj amo al siaj similuloj; la unua montras nur la nunecon kaj nuligas ĉian esperon, la dua konsolas kaj prezentas la vastegan estontan kampon; kiu el ambaŭ nome estas pli malutila?

Iuj homoj, cetere el la plej skeptikaj, arogas al si esti apostoloj de l’ frateco kaj de l’ progreso; sed frateco kuntrenas abnegacion, rezignon je la personeco; ĉe vera frateco, fiero estas anomalio. Per kia rajto vi altrudas aferon al persono, al kiu vi asertas, ke ĉio finiĝas ĉe la morto, ke, eble morgaŭ, li estos nenio alia, ol malnova elartikigita maŝino, forĵetita en rubejon? Kian motivon tiu havas por altrudi al si ian sindetenon? Ĉu ne estas pli nature, ke, dum la kadukaj momentoj, kiujn vi konsentas al li, ke li penas vivi kiel eble plej bone? El tio naskiĝas la deziro multe posedi, por pli bone ĝui; el tiu deziro elkreskas envio kontraŭ tiuj, posedantaj pli ol li; kaj de tiu envio ĝis la deziro friponi la aliulajn havaĵojn estas nur unu paŝo. Kio lin retenas? Ĉu la leĝo?

sed la leĝo ne ampleksas ĉiajn okazojn. Ĉu vi diros, ke lin bridas la konscienco, la devosento? Ĉu tiu ĉi sento havus ian pravon de ekzisto ĉe la kredo, ke ĉio finiĝas kun la vivo? Ĉe ĉi tiu kredo, unu sola maksimo estas racia, nome: ĉiu por si; la konceptoj pri frateco, konscienco, devo, homaro, eĉ progreso, estas nenio krom vanaj vortoj. Ho! vi, kiuj proklamas tiajn doktrinojn, vi ne scias la malbonon, kiun vi faras kontraŭ la socio, nek la respondecon, kiun vi prenas sur vin pri tiom da krimoj!

Sed, kion mi diris pri respondeco? Por skeptikulo, respondeco tute ne ekzistas; li respekte kliniĝas nur antaŭ la materio.

IV

La progreso de la homaro havas sian principon en la aplikado de l’ leĝo de justeco, amo kaj karitato; tiu leĝo baziĝas sur la certeco pri estonteco; se vi elprenas el ĝi tiun certecon, vi fortiras do ĝian fundamentan ŝtonon. El tiu leĝo originas ĉiuj ceteraj, ĉar ĝi entenas ĉiujn kondiĉojn de la homa feliĉo; nur ĝi kapablas ripari la difektojn de la socio, kaj la homo povas konstati, komparante tempojn kaj popolojn, kiel pliboniĝas lia kondiĉo, laŭgrade kiel tiu leĝo estas pli bone komprenata kaj praktikata. Se parta, nekompleta aplikado naskas realan bonon, kio fariĝos tiam, kiam ĝi estos la bazo de ĉiuj sociaj normoj! Ĉu tio estas ebla? Jes; ĉar, se la homo faris dek paŝojn, li do povas fari dudek, kaj tiel plu. Ni jam vidas iom post iom estingiĝi la interpopolan antipation; la baroj, apartigintaj la popolojn, malleviĝas antaŭ la civilizacio; la popoloj premas al si reciproke la manojn, de unu al la dua ekstremo de la mondo; pli granda justeco direktas la internaciajn leĝojn; militoj ĉiam plimaloftiĝas kaj ne forigas la senton de humaneco; ekstaras unuformeco inter la rilatoj; la distingoj pri rasoj kaj kastoj forviŝiĝas, kaj la malsamkredaj homoj silentigas la konvenciojn pri sektoj, por komuna adorado je unu sola Dio. Ni parolas pri la popoloj, irantaj en la unua vico de l’ civilizacio (789-793). En ĉiuj tiuj rilatoj oni troviĝas ankoraŭ tre malproksime de la perfekteco; oni devas ankoraŭ eldetrui grandan nombron da kadukaj ruinoj, ĝis formalaperos la lastaj postesignoj de barbareco; sed, ĉu tiuj ruinoj povos elteni la nerezisteblan potencon de l’ progreso, tiun vivan forton, kiu estas mem leĝo de l’ Naturo? Se la nuna generacio pli evoluis ol la pasinta, kial do tiu, kiu nin sekvos, ne estos pli altnivela ol la nia? Ĝi estos ja supera, pro la potenco de la aferoj; unue, ĉar kun la generacioj ĉiutage estingiĝas kelkaj probatalantoj de malnovaj ekscesoj, kaj tiel la socio iom post iom estiĝos el novaj elementoj, jam ne havantaj la kadukajn antaŭjuĝojn; due, ĉar la homo, celante la progreson, studas la barojn kaj penas ilin faligi. Ĉar la progresa movado estas neneigebla, tial la estonta progreso ne povus esti duba. La homo volas esti feliĉa, tio estas natura; nu, li klopodas por la progreso, nur por pliigi la kvanton de sia feliĉo, ĉar, sen tio, la progreso havus nenian celon; kie estus progreso por li, se tiu progreso ne plibonigus lian pozicion? Sed, kiam la homo posedos la kvanton da ĝuoj, kiujn la intelekta progreso povas havigi al li, tiam li rimarkos, ke lia feliĉo ne estas kompleta; li konstatos, ke tiu feliĉo estas neebla sen la certeco de la sociaj interrilatoj, kaj ke tiun certecon li ne povas trovi aliloke, ol en la morala progreso; sekve, pro la potenco de la aferoj, li mem puŝos la progreson sur tiu vojo, kaj Spiritismo proponos al li la plej povan helpilon por tiu celo.

V

La homoj, kiuj diras, ke la spiritismaj kredoj minacas invadi la mondon, proklamas, per siaj propraj paroloj, ties potencon, ĉar la senbaza kaj nelogika ideo ne povus fariĝi universala; se Spiritismo ĉie enradikiĝas, se ĝi varbas siajn anojn precipe en la instruitaj klasoj, kiel ĉiu rekonas, ĝi do havas veron kiel fundamenton. Kontraŭ tiu tendenco ĉiaj penoj de ĝiaj kalumniantoj estos vana, kaj pruvo pri tio estas, ke la mokŝlimo, kiun ili penadis sputi sur ĝin, anstataŭ haltigi ĝian progresadon, laŭŝajne ĝin refreŝigis. Tiu rezultato plene pravigas tion, kion diris la Spiritoj: “Ne maltrankviliĝu pro kontraŭstaro; ĉio, kion oni faros kontraŭ vi, estos nur profito por vi, kaj viaj plej obstinaj kontraŭuloj pretervole servos al la afero. La malvolonto de la homoj ne povus superforti la volon de Dio.”

Per Spiritismo la homaro ja komencos novan fazon, nome la fazon de la morala progreso, kiu estas ties nepra sekvo. Ne plu miru do pro la rapideco, kun kiu diskreskas la spiritismaj ideoj; la kaŭzo de tiu rapideco estas la plezuro, kiun ili ĝuigas al ĉiuj, kiuj ilin funde esploras kaj en ili vidas ion alian ol vantan tempopasigilon; ĉar ĉiu deziras, pli ol ĉion, sian propran feliĉon, tial ne estas mirige, ke estas bone akceptata iu ideo, kiu feliĉigas la homojn.

La elvolviĝo de tiuj ideoj prezentas tri diferencajn fazojn: la unua estas tiu de scivolo, naskita de la strangeco de la okazantaj fenomenoj; la dua, tiu de l’ rezonado kaj de l’ filozofio; la tria, tiu de aplikado kaj de la rezultatoj. La fazo de scivolo forpasis; scivolo estas nedaŭra: kiam ĝi estas kontentigita, oni flanken metas la objekton, por ekpreni alian; tio sama ne okazas al io, kio sin turnas al la serioza pensado kaj al la prudento.

La dua fazo jam komenciĝis, kaj la tria ĉi tiun nepre sekvos. Spiritismo progresis precipe, de kiam ĝi komencis esti pli bone komprenata en sia intima esenco, de kiam oni vidis ĝian gravecon, ĉar ĝi tuŝas la plej senteman punkton de la homo, nome la feliĉon, eĉ en ĉi tiu mondo; jen la kaŭzo de ĝia disvastiĝado, la sekreto de la forto, kiu kondukos ĝin al triumfo.

Spiritismo faras feliĉaj tiujn, kiuj ĝin komprenas, kaj atendas, ke ĝia influo penetru la plimulton. Eĉ homo, kiu atestis nenian materian fenomenon de manifestoj, diras al si: ekster tiuj fenomenoj ekzistas la filozofio; tiu filozofio klarigas al mi tion, kion NENIA alia iam antaŭe klarigis; en ĝi mi trovas, per simpla rezonado, racian solvon de l’ problemoj, plej altgrade interesantaj mian estontecon; ĝi havigas al mi trankvilecon, certecon, fidon; ĝi liberigas min de la turmento de l’ necerteco; flanke de tio, la demando pri la materiaj faktoj estas nur akcesora demando. Ĉu vi ĉiuj, ĝin atakantaj, volas rimedon por ĝin sukcese kontraŭbatali? Jen tiu rimedo.

Anstataŭigu tiun doktrinon per io pli bona; trovu PLI FILOZOFIAN solvon por ĉiuj demandoj, kiujn ĝi solvas; havigu al la homo ALIAN CERTECON, kiu lin feliĉigus, kaj bone komprenu la tutan signifon de l’ vorto certeco, ĉar la homo akceptas kiel certecon nur tion, kio ŝajnas al li logika; ne kontentiĝu nur dirante, ke ĉi tiu doktrino ne estas vera, ĉar tio estas tro facila; pruvu, ne per neado, sed per faktoj, ke ĝi ne estas, neniam estis kaj ne POVAS esti vera; se ĝi ne estas vera, diru do, kio devus okupi ĝian lokon; pruvu, fine ke la konsekvencoj de Spiritismo ne estas fari la homojn pli bonaj, kaj do pli feliĉaj, per la praktikado de l’ plej pura evangelia moralo, kiun oni tre laŭdas, sed kiun oni tiel malmulte praktikas. Kiam vi estos tion farinta, tiam vi rajtos ĝin ataki. Spiritismo estas forta, ĉar ĝi staras sur la bazoj mem de la religio: Dio, animo, estontaj punoj kaj rekompencoj; ĉar, precipe, ĝi montras tiujn punojn kaj rekompencojn kiel naturajn sekvojn de l’ surtera vivo, kaj ĉar nenio, sur la bildo, kiun ĝi al ni prezentas, pri la estonteco, povas esti malakceptata de l’ plej postulema prudento. Vi, kies tuta doktrino konsistas en la neado de estonteco, kian kompenson vi proponas por la ĉimondaj suferoj? Vi vin apogas sur nekredemo, Spiritismo sin bazas sur fido je Dio; dum ĝi invitas la homon al feliĉo, al espero, al vera frateco, vi proponas al li la NENION kiel perspektivon kaj EGOISMON kiel konsolon; Spiritismo klarigas ĉion, vi klarigas nenion; ĝi pruvas per faktoj, vi pruvas nenion; kiel vi volas, ke oni hezitu inter la du doktrinoj?

VI

Tiu farus al si tre falsan ideon pri Spiritismo, kiu kredus, ke ĝi ekhavas sian forton el la praktikado de la materiaj manifestiĝoj, kaj ke, se oni malhelpus tiun praktikadon, oni povus do ĝin subfosi ĉe la bazo. La forto de Spiritismo kuŝas sur ĝia filozofio, sur ĝia alvoko al la racio kaj al la komuna saĝo. Dum la antikva tempo ĝi estis temo por studoj misteraj, zorge kaŝitaj al la vulgarularo, sed hodiaŭ ĝi por neniu havas sekretojn; ĝi parolas klare kaj nedubasence; estas en ĝi neniaj mistikaĵoj, neniaj alegorioj, kiuj timus falsajn interpretojn; ĝi volas esti komprenata de ĉiuj, ĉar venis la tempo, por ke vero estu konata de la homoj; kontraŭe de tio, ke ĝi barus la disvastiĝon de la lumo, ĝi ĉi tiun volas por ĉiuj; ĝi ne postulas blindan kredon, sed volas, ke oni sciu, kial oni kredas; apogante sin sur la racio, ĝi estos ĉiam pli forta, ol tiuj sin apogantaj sur nenio. Ĉu la baroj, kiujn oni provus meti kontraŭ la liberecon de la manifestiĝoj de la Spiritoj, provus ĉi tiujn sufoki? Ne, ĉar ili farus la efikon de ĉiaj persekutoj, nome eksciti la sciemon kaj la deziron koni tion, kio estus malpermesita. Aliflanke, se la manifestiĝoj de la Spiritoj estus ia privilegio de unu sola homo, per elĵeto de tiu homo oni do certe metus finon al tiaj manifestiĝoj; sed, bedaŭrinde por la kontraŭuloj, ili estas je ĉies dispono, kaj iu ajn povas ilin praktiki, ĉu la plej malgranda aŭ la plej granda, ĉu en palaco aŭ en mansardo.

Oni povas malpermesi ĝian publikan praktikadon; sed oni precize scias, ke la manifestiĝoj plej bone fariĝas ne publike, sed intime; nu, ĉar iu ajn povas esti mediumo, kiu povas malhelpi, ke iu familio en sia hejmo, ke iu individuo en la silento de sia kabineto, ke iu malliberulo en sia karcero, komunikiĝu kun la Spiritoj, sen scio de liaj gardantoj kaj eĉ antaŭ ties okuloj? Se oni malpermesas tiujn manifestiĝojn en unu lando, ĉu oni tion faros en la najbaraj landoj, en la tuta mondo, se en neniu regiono de l’ du kontinentoj (35) ne ekzistas mediumoj? Por enkarcerigi ĉiujn mediumojn, estus necese enkarcerigi la duonon de la homaro; se oni sukcesus, kio ne estus facila, bruligi ĉiujn spiritismajn librojn, en la sekvanta tago ili estus reverkitaj, ĉar ilia fonto estas neatakebla, kaj ties verajn aŭtorojn, la Spiritojn, oni ne povas enŝlosi nek bruligi.

Spiritismo ne estas faritaĵo de iu homo; neniu povas diri, ke li estas ĝia kreinto, ĉar ĝi estas tiel malnova kiel

(35) Pli bone “hemisferoj”. – La Trad.

la mondkreado; ĝi troviĝas ĉie, en ĉiuj religioj, kaj en la katolika religio ankoraŭ pli evidente, kaj kun pli da aŭtoritato ol en ĉiuj ceteraj, ĉar en katolikismo estas trovata la principo de ĉio: ĉiugradaj Spiritoj, iliaj rilatoj, kaŝitaj aŭ evidentaj, kun la homoj, gardantaj anĝeloj, reenkarniĝado, liberiĝo de la animo dum la vivo, duobla vidado, vizioj, ĉiaspecaj manifestiĝoj de Spiritoj, ĉiaspecaj, eĉ palpeblaj, aperaĵoj. Koncerne la demonojn, tiuj estas neniuj aliaj ol la malbonaj Spiritoj, kaj, escepte de la kredo, ke la unuaj sin eterne dediĉas al malbono, dum por la malbonaj Spiritoj la vojo de l’ progreso estas ĉiam alirebla, nura malsameco de nomo ekzistas inter unuj kaj aliaj.

Kion faras la hodiaŭa spiritisma scienco? Ĝi kolektas en unu korpon tion, kio estis dissemita; ĝi klarigas, per ĝusta vortoj, tion, kio estis dirata nur sub alegoria formo; ĝi fortranĉas la parton kreitan de superstiĉemo kaj neklereco, por restigi la parton realan kaj pozitivan: jen ĝia rolo; sed la rolo de fondinto al ĝi ne apartenas; ĝi montras tion, kio ekzistas, ĝi kunordigas; sed ĝi kreas nenion, ĉar ĝiaj bazoj troviĝas en ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj lokoj; kiu do kuraĝus senti sin sufiĉe forta por ŝanceli tiujn bazojn per sarkasmoj aŭ eĉ per persekutoj? Se oni ĝin forpelos de iu loko, ĝi aperos en aliaj, kaj eĉ en la sama loko, de kie ĝi estis forpelita, ĉar ĝi troviĝas en la Naturo; kaj ne estas donite al la homo nuligi potencon de la Naturo, nek nuligi la dekretojn de Dio.

Cetere, kian intereson oni havus malhelpi la disvastiĝadon de la spiritismaj ideoj? Estas vere, ke tiuj ideoj kontraŭas la ekscesojn, naskitajn de fiero kaj egoismo; sed tiuj ekscesoj, el kiuj kelkaj profitas, malutilas la plimulton; tiuj ideoj havos do ĉe sia flanko la plimulton kaj kiel seriozan kontraŭulojn nur tiujn, kiujn interesas la plua daŭrado de tiu ekscesoj. Ĉar, kontraŭe, tiuj ideoj, per sia influo, faras la homojn pli bonaj unuj al aliaj, malpli avidaj al materiaj interesoj kaj pli submetiĝemaj al la dekretoj de l’ Providenco, tial ili estas garantio de ordo kaj de trankvileco.

VII

Spiritismo sin prezentas sub tri malsamaj aspektoj, nome: la manifestiĝoj de la Spiritoj, la principoj de filozofio kaj moralo, devenantaj de tiuj faktoj, kaj la aplikado de tiuj principoj; el tio ekestas tri klasoj aŭ, pli bone, tri gradoj da adeptoj: 1-a, tiuj, kiuj kredas la manifestiĝojn de la Spiritoj kaj kiuj limigas sin ilin konstati; por ĉi tiuj, Spiritismo estas eksperimenta scienco; 2-a, tiuj, komprenantaj ties moralajn sekvojn; 3-a, tiuj, kiuj praktikas aŭ penas praktiki tiun moralon.

Kia ajn estas la vidpunkto, ĉu scienca aŭ morala, el kiu oni rigardas tiujn strangajn fenomenojn, ĉiu komprenas, ke tiu estas tute nova kaj kompleta klaso da ideoj, kies rezultato povas esti nenio alia, ol profunda modifo de la stato de l’ homaro; kaj ĉiu komprenas ankaŭ, ke tiu modifo povas fariĝi nur en la direkto al bono.

Rilate la kontraŭulojn, oni povas ilin ankaŭ klasigi laŭ tri kategorioj, nome: 1-a: Tiuj, sisteme malakceptantaj ĉion novan aŭ ne venintan de ili, kaj priparolantaj la aferon, kvankam ili ĝin tute ne konas. Al ĉi tiu kategorio apartenas ĉiuj, nenion akceptantaj eksteran al la atesto de iliaj sentumoj; ili vidis nenion, volas nenion vidi kaj des malpli esplori ĝisfunde; eĉ ilin ĉagrenus vidi tro klare, ĉar ili timus esti devigitaj konfesi sian malpravecon; por tiuj, Spiritismo estas ia ĥimero, ia frenezo, ia utopio; ĝi ne ekzistas: jen lasta vorto.

Tiuj estas la nekredemuloj, kun antaŭe preta opinio. Flanken de tiuj oni povas loki tiujn, kiuj, por malŝarĝo de konscienco, bonvolis ĝin apenaŭ ekrigardi, por ke ili povu diri: Mi volis vidi kaj vidis nenion; ili ne komprenas, ke oni bezonas pli ol duonhoron, por klarigi al si tutan sciencon. 2-a: Tiuj, kiuj, kvankam ili tre bone scias, kion ili devas pensi pri la realeco de la faktoj, tamen ĉi tiujn kontraŭbatalas pro motivoj de persona intereso. Por tiuj, Spiritismo ja ekzistas, sed, ĉar ĝiaj sekvoj ilin teruras, tial ili ĝin atakas kiel malamikon. 3-a: Tiuj, trovantaj en la spiritisma moralo tro severan riproĉon kontraŭ iliaj agoj aŭ iliaj inklinoj. Se ili serioze rigardus Spiritismon, ĉi tiu ilin ĝenus; ilin ĝin nek malakceptas, nek aprobas: ili preferas fermi al si la okulojn. La unuaj estas instigataj de fiero kaj tromemfido; la duaj, de ambicio; la triaj, de egoismo. Oni komprenas, ke tiuj kaŭzoj de kontraŭstaro, havantaj neniel solidan bazon, ja malaperos kun la kreskado de la tempo, ĉar ni vane serĉus ian kvaran kategorion da kontraŭuloj, nome tiun, kiu sin apogus sur evidentaj pruvoj kaj kiu atestus konsciencan, laborplenan studadon de la demando; ĉiuj kontraŭmetas nur la neadon, kaj neniu prezentas seriozan, nerefuteblan elpruvadon.

Estus tro alte konjekti pri la homa naturo, kredi, ke ĝi subite transformiĝus sub la influo de la spiritismaj ideoj. Ilia agado certe ne estas samspeca, nek samgrada, sur tiujn, kiuj ilin praktikas; sed, kia ajn ĝi estas, eĉ se plej bagatela, la rezultato estas ĉiuokaze plibonigo, eĉ se ĝi estus nur pruvi la ekziston de eksterkorpa mondo: tio kuntrenas la malkonfirmon de la materialismaj doktrinoj. Jen ĝuste la rezultato de la observado de la faktoj; sed, sur homojn, kiuj komprenas la filozofian Spiritismon kaj kiuj en ĉiu tiu vidas ion krom pli aŭ malpli kuriozaj fenomenoj, Spiritismo havas aliajn efikojn: la unua, la plej ĝenerala, estas kreskigi la religian senton ĉe tiu mem, kiu, ne estante materialisto, havas kontraŭ spiritaj aferoj nur indiferentecon. De tio rezultas, ĉe li, netimo al morto; ni ne diras “la deziro” je morto; kontraŭe, ĉar spiritisto defendas sian vivon kiel iu alia homo, sed indiferenteco, kiu igas lin akcepti, sen murmuro kaj bedaŭro, la neeviteblan morton, kiel fakton prefere ĝojigan ol timindan, pro la certeco pri la ĝin sekvanta stato. La dua efiko, preskaŭ tiel ĝenerala kiel la unua, estas la rezignacio antaŭ la sortovicoj de la vivo. Spiritismo igas vidi la aferojn el tiel alta punkto, ke, ĉar la surtera vivo fariĝas bagatela, jam ne tiom grave tuŝas la homon la ĉagrenoj ĝin akompanantaj; de tio pli da kuraĝo en afliktoj, pli da modero de deziroj; de tio ankaŭ la forigo de la penso malplidaŭrigi la vivon, ĉar la spiritisma scienco asertas, ke, per memmortigo, oni ĉiam perdas tion, kion oni sopiras. La certeco pri estonteco, kies feliĉigo dependas de ni, la eblo ekrilati kun niaj karuloj, havigas al spiritisto ekstreman konsolon; lian horizonton pliampleksigas ĝis senfino la senĉesa spektaklo de la transtomba vivo, kies misterajn profundaĵojn li povas esplori. La tria efiko estas instigi al indulgemo por aliulaj eraroj; sed, estas ja necese diri, la egoisma principo kaj ĉio, devenanta de tiu principo, estas afero, kiu plej algluiĝas al la homo kaj, sekve, la plej malfacile ŝanĝebla; oni volonte faras oferojn, se nur ili elpostulas nenion, kaj precipe, se nur ili nenion malhavigas; mono ankoraŭ nerezisteble altiras la plimulton, kaj tre malmultaj komprenas la vorton “superflua”, kiam temas pri iliaj personoj; tial la abnegacio pri la personeco estas signo de plej alta progreso.

VIII

Ĉu la Spiritoj, iuj homoj demandas, instruas al ni ian novan moralon, ion superan al tio, kion la Kristo predikis? Se ilia moralo ne estas alia ol tiu de Evangelio, kion helpas Spiritismo? Ĉi tiu rezonado tre similas tiun de la kalifo Omar pri la Aleksandria biblioteko: “Se ĝi enhavas nur, li diris, tion trovatan en Korano, ĝi estas do senutila kaj, sekve, ĝi devas esti bruligita; se ĝi enhavas ion alian, ĝi estas do malbona, kaj, sekve, ĝi devas esti same prave bruligita.” Ne, Spiritismo ne instruas moralon malsaman ol tiu de Jesuo; sed, niavice, ni ankaŭ demandas, ĉu antaŭ ol la Kristo aperis, la homoj ne posedis la leĝon, donitan de Dio al Moseo? Ĉu la doktrino de la Kristo ne troviĝis jam en la Dekalogo?

Ĉu pro tio oni dirus, ke la moralo de Jesuo estas senutila? Ni plie demandas al tiuj, malakceptantaj la utilecon de la spiritisma moralo, kial la moralo de la Kristo estas tiel malmulte praktikata, kaj kial eĉ tiuj, juste proklamantaj ĝian superbelecon, malobeas la unuaj la ĉefan el liaj leĝoj, nome la universalan karitaton? La Spiritoj ne nur ĝin konfirmas, sed ankaŭ montras al ni ĝian praktikan utilecon; ili faras kompreneblaj kaj evidentaj la veraĵojn, iam instruitajn nur alegorie; kaj, flanke de la moralo, ili difinas la plej abstraktajn problemojn de psikologio.

Jesuo venis montri al la homoj la vojon de l’ vera bono; kial Dio, kiu venigis Jesuon por rememorigi Lian forgesitan leĝon, ne venigus hodiaŭ la Spiritojn, por ĝin ankoraŭ kaj pli ekzakte rememorigi, nun, kiam la homoj ĝin forgesas kaj ĉion oferas al fiero kaj ambicio? Kiu kuraĝus limigi la povon de Dio kaj difini al Li la vojojn, kiujn Li iru? Kiu dirus, ke, kiel la Spiritoj asertas, la antaŭdirita horo ne sonis, kaj ke ni ne atingis la tempon, kiam miskomprenataj aŭ misinterpretataj veraĵoj devas esti malkaŝitaj al la homaro, por plirapidigi ties progreson? Ĉu ion providencan ne havas tiuj manifestiĝoj, samtempe okazantaj en ĉiuj terglobaj lokoj? Ne unu sola homo, iu profeto, venas averti nin, sed ĉie la lumo elŝprucas; ĝi estas tuta nova mondo, etendiĝanta antaŭ niaj okuloj. Same kiel la elpenso de l’ mikroskopo malkaŝis al ni la mondon de l’ malgrandegaĵoj, kiujn ni tute ne suspektis; same kiel la teleskopo ebligis al ni vidi milojn da mondoj, pri kiuj ni tute ne pensis, tiel same la komunikaĵoj de la Spiritoj senvualigas al ni la nevideblan mondon, kiu nin ĉirkaŭas, kiu nin senĉese tuŝas kaj kiu, sen nia konscio, partoprenas en ĉio, kion ni faras.

Oni paciencu ankoraŭ iom da tempo, kaj la ekzisto de tiu mondo, nin atendanta, estos tiel nepridiskutebla kiel tiu de l’ mikroskopa mondo kaj tiu de l’ mondoj disŝutitaj en la spaco. Ĉu neniom valoras la fakto, ke Spiritismo konigis al ni tutan mondon, ke ĝi inicis nin pri misteroj de l’ transtomba vivo? Tiuj eltrovoj, se oni povas ilin tiel nomi, fakte iom kontraŭas kelkajn ricevitajn ideojn; sed, ĉu ĉiaj grandaj sciencaj eltrovoj ankaŭ ne modifis, eĉ eldetruis, la plej firme akceptitajn ideojn? kaj, ĉu nia memamo ne estis devigita kliniĝi antaŭ la evidenteco de l’ faktoj? Tio sama ja okazos al Spiritismo, kiu baldaŭ ricevos la lokon, kiun ĝi rajtas, inter la homaj konoj.

La komunikoj kun la transtombaj estuloj havis kiel celon igi nin kompreni la estontan vivon, igi nin vidi ĉi tiun, inici nin pri la suferoj kaj ĝuoj, nin tiam atendantaj, laŭ niaj meritoj, kaj, ĝuste pro tio, alkonduki al spiritualismo homojn, kiuj vidas en ni nur materion, ian vivan maŝinon; tial ni pravis, dirante, ke Spiritismo nuligis materialismon per faktoj. Eĉ se nur tiun rezultaton ĝi alportus, la socia ordo ŝuldus al ĝi dankon pro tio; sed ĝi faras pli ol tion: ĝi montras la neeviteblajn efikojn de malbono kaj do la neceson de bono. La nombro da homoj, kiujn Spiritismo kondukis al pli bonaj sentoj, kies malnoblajn inklinoj ĝi forigis kaj kiujn ĝi deturnis de malbono, estas pli granda, ol kiel oni pensas, kaj kreskas ĉiutage; tio okazas, ĉar por tiuj estonteco jam ne estas io nepreciza, ia nura espero, sed veraĵo, kiun oni komprenas, kiun oni klarigas, kiam oni vidas kaj aŭdas la personojn, kiuj nin lasis, bedaŭri aŭ ĝoji pro tio, kion ili faris sur la Tero. Kiu ajn tion atestas, tiu ekmeditas pri ĝi kaj sentas la bezonon sin mem koni, juĝi kaj korekti.

IX

La kontraŭuloj de Spiritismo ne preterlasis kiel armilon kontraŭ ĝi la fakton, ke ekzistas kelkaj malakordoj de opinioj pri iuj punktoj de la doktrino. Ne estas mirige, ke, en la komenco de iu scienco, tiam, kiam la observoj estas ankoraŭ nekompletaj kaj ĉiu ĝin rigardas el sia propra vidpunkto, povis elkoviĝi reciproke kontraŭaj sistemoj; sed, jam hodiaŭ, tri kvaronoj de tiuj sistemoj estas renversitaj ĉe pli profunda studado, komencante de tiu, kiu atribuis ĉiajn komunikaĵojn al la Spirito de malbono, kvazaŭ estus neeble al Dio venigi al la homoj bonajn Spiritojn: absurda doktrino, ĉar ĝi estas malkonfirmita de la faktoj, malpia, ĉar ĝi estas la neado de l’ potenco kaj boneco de la Kreinto. La Spiritoj ĉiam diradis al ni, ke ni ne maltrankviliĝu pro tiuj malakordoj kaj unueco iam nepre ekstaros: nu, unueco jam fariĝis pri la plimulto de l’ dubaj punktoj, kaj la malakordoj emas kun ĉiu tago forviŝigi.

Al la jena demando: Ĝis la unueco fariĝos, sur kio la homo senpartia kaj sen kaŝita intereso povas sin bazi, por ellabori al si juĝon pri tiu afero? jen la respondo de la Spiritoj: “La plej pura lumo estas vualita de nenia nubo, la senmakula diamanto estas la plej valora; juĝu do la Spiritojn laŭ la pureco de ties instruoj. Ne forgesu, ke el la Spiritoj kelkaj ankoraŭ ne seniĝis je la ideoj de l’ surtera vivo; sciu distingi ilin laŭ ilia parolo; juĝu ilin laŭ la tuto de iliaj vortoj; vidu, ĉu iliaj ideoj sin logike interĉenas, ĉu io ne signas en tiuj ideoj neklerecon, fieron aŭ malicemon; resume, vidu, ĉu iliaj vortoj ĉiam portas la stampon de saĝo, kiu montras la veran superecon. Se via mondo estus neinklina al eraro, ĝi estus do perfekta; sed ĝi estas ankoraŭ malproksime de perfekteco; vi ankoraŭ lernas distingi erarojn je vero; la lecionoj de la sperto estas al vi necesaj, por lertigi vian juĝokapablon kaj peli vin antaŭen. Unueco fariĝos sur la kampo, kie bono neniam miksiĝis kun malbono; sur tiu kampo la homoj kuniĝos pro la potenco de la aferoj, ĉar ili konstatos, ke ne aliloke vero troviĝas.

“Cetere, kion malhelpas iuj malakordoj, pli ĝuste pri la formo ol pri la esenco mem? Rimarku, ke la fundamentaj principoj estas ĉie la samaj kaj ke ili devas tenadi vin kune en komuna penso, nome la amo al Dio kaj la farado de bono. Kiaj ajn estas do la supozata maniero de progresado aŭ la normalaj kondiĉoj de l’ estonta ekzistado, la fina celo estas la sama: fari bonon; nu, ne ekzistas du manieroj ĝin fari.”

Se, inter la adeptoj de Spiritismo, kelkaj malsame opinias pri iuj punktoj de la teorio, ĉiuj tamen akordas pri la fundamentaj punktoj; ekzistas do unueco, se oni esceptas tiujn homojn, ja tre malmultnombrajn, kiuj ankoraŭ ne akceptas la partoprenon de Spiritoj en la manifestiĝoj kaj kiuj atribuas ĉi tiujn aŭ al pure fizikaj kaŭzoj, kio kontraŭas la aksiomon: “Ĉia inteligenta efiko devas havi inteligentan kaŭzon”; aŭ al la reefiko de nia propra penso, kio estas malkonfirmata de la faktoj. La ceteraj punktoj estas akcesoraj kaj tute ne ŝancelas la fundamentojn de la doktrino. Povas do ekzisti skoloj, penantaj instruiĝi pri la ankoraŭ diskutataj partoj de la scienco, sed ne devas ekzisti interbatalantaj sektoj; antagonismo ekzistus nur inter homoj, dezirantaj bonon, kaj homoj, kiuj farus aŭ volus malbonon: nu, neniu spiritisto sincera kaj profunde konvinkinta pri la grandaj moralaj maksimoj, instruataj de la Spiritoj, povas deziri malbonon al sia proksimulo: pri tio ĉiuj akordas. Se iu opinio estas erara, pli aŭ malpli frue lumo ĝin superverŝos, kiam ĝi, sincere kaj sen antaŭjuĝo, serĉos lumon: dume, ĉiuj opinioj havas komunan ligilon, kiu devas ĉiujn tenadi en unu sola penso; ili ĉiuj celas la saman punkton, ne gravas la vojo, kiun ili paŝas, se nur tiu vojo ilin kondukos al tiu celo; neniu opinio sin trudu per materia aŭ morala perforto, kaj erarus nur tiu, kiu anatemus alian, ĉar ĝi ja agus sub la influo de malbonaj Spiritoj.

La racio devas esti la ekstrema argumento, kaj la modero certigos la venkon pli bone ol la senbridaj kritikoj, venenitaj de envio kaj ĵaluzo. La bonaj Spiritoj predikas nur unuiĝon kaj amon al la proksimulo, kaj neniam iu penso malica aŭ kontraŭa al la karitato povas flui el pura fonto. Ni aŭdu, pri ĉi tio, kaj por fini, la konsilojn de la Spirito Sankta Aŭgusteno: “Jam dum tre longa tempo la homoj sin interbuĉadis kaj sin reciproke anatemadis en la nomo de iu paca kaj kompatema Dio, kaj Dio estas ofendita de tia sakrilegio.

Spiritismo estas la ligilo, kiu ilin iam kunigos, ĉar ĝi montros al ili, kie estas la vero kaj kie la eraro; sed ankoraŭ dum konga tempo ekzistos skribistoj kaj fariseoj, kiuj ĝin neos, same kiel ili forneis la Kriston. Ĉu vi volas do ekscii, kiaj Spiritoj havas influon sur la plurajn sektojn, kiuj dividas inter si la mondon? Juĝu ilin laŭ iliaj faroj kaj principoj. La bonaj Spiritoj neniam instigis al malbono; ili neniam konsilis aŭ pravigis murdon aŭ perforton; ili iam ajn ekscitis nek la reciprokan malamojn de partioj, nek la soifon al riĉeco kaj honoroj, nek la avidecon je la teraj havaĵoj; nur la homoj bonaj, humanaj kaj bonvolaj por ĉiuj estas iliaj preferatoj, kaj ankaŭ la preferatoj de Jesuo, ĉar tiuj iras la vojon, kiun li montris, por veni al li.”

Sankta Aŭgusteno.