Du malsanoj en Esperanto - Verkis H. A. de Hoog


Du malsanoj en Esperanto
Kia-ismo
Tiom-kiom-ismo
H. A. de Hoog
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-136-4
inko@omnibus.se
http://www.omnibus.se/inko
NOVEMBRO 2001


Enhavo

ANTAŬPAROLO

La enhavo de ĉi tiu libreto estas represo de artikolserio, kiu aperis en la rubriko ”Nia Lingvo” sur la paĝoj de Dia Regno, organo de KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia), en la jaroj 1949-1952.

De diversaj flankoj oni petis la redakcion aŭ min mem aperigi ĝin en libroformo, por ke ĝi trovu pli ampleksan legantaron. Mi estas tre danka al la eldoninto, ke li ebligas la plenumon de tiu peto.

Starigite antaŭ la demando aperigi la traktaton en ĝia originala formo aŭ nur post reverkado kaj reviziado, mi decidis post profunda konsidero elekti la unuan metodon. Multaj ja timas la ”sekecon” de temoj gramatikaj kaj mi kredas, ke la nuna formo, en kiu diversaj paragrafoj estas respondoj al ricevitaj demandoj, aproboj aŭ kritikoj, povas multe kontribui al la vivanteco de la traktado.

Kiu deziras koni la intencojn de la aŭtoro kaj la celon de ĉi tiu eldono, tiu legu unue la finan paragrafon (§107).

Mi dankas la multajn samideanojn, kiuj instigis min dum la verkado de miaj artikoloj per siaj aproboj, konsiloj aŭ kritikoj.

h. a. de hoog

I KARAKTERO DE LA VORTO KIEL

§1

La plej malfacila vorto en Esperanto sendube estas la ĉi supra, senkulpe aspektanta kvarlitera vorteto.

En la lastaj vesperoj, komparante, ordigante kaj klasifikante miajn notojn, mi preskaŭ sentis koleron, abomenon, eĉ furiozon, ĉar ĉiam denove, kiam mi kredas min trovinta kontentigan kaj sisteman grupigon, mi renkontas ian ”kiel” kiu ne volas adaptiĝi al mia sistemo kaj kvazaŭ rikanante eskapas ĉiujn miajn klopodojn. La ĉikanulo!

”Efektive”, mi ĝemis, ”la gramatiko ne ekzistis en la ĉielo antaŭ ol naskiĝis homoj” kaj subite sentis min konsolita de tiu admono de mia subkonscio, kie tiu saĝa eldiro jam kuŝis multege da jaroj de post la momento kiam mi legis la ĉarman ”Esprimo de sentoj en Esperanto” de nia Edmond Privat.

Kion fari? Deklari sin venkita de tiu simpla kvarlitero?

(kara leganto, rimarku la belan inventon, kiu naskis tiun lastan vorton! Inversa efiko! dank’al Kalocsay!) Unusence, jes, mi estas venkita kaj rezignas pri la honoro verki ĉionsolvantan artikolon pri kiel. Aliflanke mi uzados la konvenan okazon elmeti la malfacilaĵojn kiujn oni renkontas ĉe la pritrakto de tiel simpla vorteto kiel ”kiel”.

Kie estas ĝia loko en nia kara centjarojn-malnova sistemo de vortspecoj?

§2

Unualoke ĝi estas adverbo.

a. demanda adverbo de maniero:
Kiel vivas la indiĝenoj de Afriko? Kiel vi fartas?

b. ekkria adverbo de maniero:
Kiel mi paŝos apud mia patro, kaj kiel avinjo min admiros!

(el ”La nevenkebla ĝeno”, trad. Faulhaber).

c. demanda adverbo de grado:
Kiel alta estas tiu turo?

d. ekkria adverbo de grado:
Kiel grandaj estas viaj faroj! (Ps. 92: 5) Kiel belaj estas viaj paŝoj en sandaloj! (Alta Kanto 7: 1) Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! (Ps. 8:9).

§3

La demanda adverbo kiel povas esti la unua vorto de nerekta demando. En tiu okazo la adverba karaktero estas klara, sed samtempe la adverbo jam havas iomete la karakteron de konjunkcio, do e. konjunkcieta adverbo.

Mi demandis kiel tio estas farata. Li informiĝis kiel alta la turo estas.

§4

Sed post ĉefpropozicio kiu neniel esprimas demandon, ni havas jam novan kazon, nome la adverba karaktero pli malfortiĝas kaj la konjunkcia karaktero fariĝas pli forta.

f.

konjunkcia adverbo.

Mi scias kiel tio estas farata. Ni vidis kiel unu cigno frapis per siaj flugiloj la marmoran rokon. (”Fabeloj” de And.).

Faru kiel oni ordonas al vi. Vidu kiel bona estas la Eternulo (Ps. 34: 8). Maria rigardis kiel la maljuna mano transkuras la paperon (Fab. de And.).

§5

Nova ŝtupo estas atingita se la subpropozicio en sia tuteco esprimas la manieron de la ĉefpropozicia ago. Tamen, ĝuste la fakto ke la subpropozicio rilatas al la verbo kiu esprimas tiun agon kaj ne al la tuta ĉefpropozicio, sentigas nin ke la adverba karaktero de kiel ankoraŭ ne tute perdiĝis. Tial ni parolas pri g. adverba konjunkcio.

Li vivas kiel plaĉas al li. Skribu tion kiel mi diris al vi.

§6

Pura konjunkcio la vorto kiel fariĝas nur, se la subpropozicio rilatas al la tuta enhavo de la ĉefpropozicio.

h. konjunkcio.

Da reĝa vino estis multe, kiel decis al la reĝo (Ester 1: 7) Li fariĝis profesoro, kiel mi jam atendis antaŭe. Ili ne bezonis almoze levi la manon, kiel ili asertis kun fiero. (Fab.

de And.) Vivis iam viro, severa kredanto, kiel oni diris pri li. (Fab. de And.) Plej multan laboron kaŭzis al panjo la fendo, kiel ŝi konfesas (Faulhaber, Nevenkebla ĝeno).

En tiaj frazoj la enigma vorto kiel preskaŭ tute aŭ tute perdis sian originan sencon. Ĝi ne plu esprimas manieron aŭ gradon, sed estas nura gramatika ligilo.

Tio denove pruvas la aserton de la granda gramatikisto Kruisinga: ”La konjunkcieco de iu vorto estas en inversa rilato kun ĝia semantika individueco”.

§7

Nur kiel interesan flankan rimarkon mi aldonu ke ekzistas gramatikistoj kiuj nomas la vorton kiel uzitan en tiaj frazoj ne konjunkcio, sed rilata pronomo.

Efektive, ankaŭ tiu opinio estas pravigebla. Nome, rilata pronomo povas havi tutan propozicion kiel antecedenton (rilataton).

Esperanto uzas en tiaj kazoj la rilat-pronomon kio. Komparu nun la lastan frazon el par. 6 kun:
Plej multan laboron kaŭzis al panjo la fendo, kion ŝi konfesis nur poste.

§8

Mi neniel kuraĝas aserti ke per miaj ekzemploj la tuta ŝtuparo inter la adverbo kiel kaj la konjunkcio estas ilustrita. Ankaŭ mi ne asertas ke estas necese fari tiom da distingoj. Mi nur volas pruvi ke la gramatiko de iu lingvo, ankaŭ de Esperanto, estas komplika afero, simple pro la fakto ke la lingvo estas instrumento de la homa menso, la plej komplika afero en la mondo. Mia intenco estas iom averti kontraŭ la ”teruraj simpligantoj”, kiuj ne vidas distingojn kaj kunbalaas ĉiujn kazojn en unu grandan rubaĵon.

Unu frazo povas aparteni al du kategorioj, sed ne samtempe; tio dependas de la senco.

Prenu ekzemple la Zamenhofan frazon (el Fabeloj): Li grandanime pardonis kiel diktis lia kristana devo.

Legite kun nur eta paŭzo post pardonis, la subpropozicio apartenas al kategorio g. kaj esprimas la manieron laŭ kiu li donis sian pardonon.

Legite kun klare markita paŭzo kaj kun falanta tono en la prononcado de la vorto pardonis, la sama frazo apartenas al h. kaj kiel estas pura konjunkcio.

En tiaj okazoj la kunteksto decidas pri la ĝusta senco.

§9

De la adverbo kiel do iras kontaktfadenoj al la konjunkcio kiel. Aliflanke ni vidos ke kiel povas ankaŭ alpreni la karakteron de rilata vorto t. e. ĝi resendas al antaŭa substantivo aŭ pronomo. Ĉi tie ni povas distingi 2 kazojn:
k. rilata konjunkcia adverbo (komparu kun f).

Oni aŭdis muzikon en tia maniero kiel ĝi plej plaĉis al la plenumantoj. (Fab. de And. III 50.) La manieron kiel konduti en bona societo, li neniam ellernos. (Pl. Gram. 2a eldono par. 369 b.) Tio estas bona ekzemplo kiel oni devas agi por havi sukceson.

Li donis al mi klarigon kiel li venkis la malfacilaĵojn.

Tiu libro enhavas la rakonton kiel ŝi fariĝis reĝino.

§10

Dualoke la rilata vorto kiel povas alpreni la karakteron de rilata pronomo aŭ prepozicio laŭ tio, ĉu ĝi enkondukas epitetan subpropozicion aŭ solan vorton.

Ekz: Kiel funkcias kiel prepozicio en:
1. Via opinio estas sama kiel mia.

2. Kaj vi pensas ke Mi estas tia kiel vi. (Ps. 50: 21) 3. Ne ekzistas faroj kiel Viaj faroj. (Ps. 86: 8) 4. Ĉu vi ne scias ke tia homo kiel mi facile divenos? (Genezo 44: 15) Ĝi funkcias kiel rilata pronomo en ekz.:
1. Ili ne restigis tian riĉecon kiel la homoj asertis (Fab III. 23) 2. Ĉu en ĝi troviĝas tia sama bela koltuko kiel Kristino havas (Fab. III 89.) 3. Oni detranĉis fajfilon de la saliko kiel li ricevis jam de aliaj salikoj (Fab. III. 48).

§11

Mi plene konscias ke §10 elvokos kritikon. Tial mi devas pli funde trakti tiajn uzadojn de kiel, kiuj igas nin transpaŝi la limojn de la regno kie la kompara funkcio de kiel regas.

Kelkaj rimarkoj enkonduku tiun traktaĵon.

POR ESPRIMI KOMPAROJN ZAMENHOF ELEKTIS LA VORTON KIEL.

Mi petos la presiston presi la lastan frazon per la plej ”grasaj” litertipoj pri kiuj li disponas. Ĉar multaj nuntempaj Esperantistoj, fervoraj ĉasistoj post ”pli logikaj formoj” pretervidas intence aŭ eble pro blindeco la simplan konstaton kiun ĝi enhavas. Nur en esceptaj kazoj Zamenhof uzas ”kiom” aŭ ”kia” en kompara senco, kaj tiam ĉiam en korelativeco kun tiom aŭ tia.

Per sia elekto de kiel Zamenhof faris gravan simpligon kompare kun la maniero laŭ kiuj naciaj lingvoj esprimas komparojn. Tie oni uzas adverbojn, prepoziciojn aŭ konjunkciojn por tiu funkcio kaj ofte ia prepozicio estas uzata konjunkcie aŭ inverse.

La nederlanda lingvo havas ”als” kaj ”gelijk”, la angla ”as”

kaj ”like”, la germana ”wie” kaj ”gleich”, la sveda ”såsom” kaj ”lik”. La francoj havas nur ”comme” kaj estas kontentaj pri tio.

Anglaj lingvistoj kvereletas pri la klasifiko de ”like”. Malmodernuloj diras: ”ĝi estas prepozicio kaj uzi ĝin konjunkcie estas ekstreme vulgare”.

Aliaj kontestas tion pro la simpla fakto ke la lingvofaranta amaso ne sekvas tiun regulon! Gaja ŝercemulo kiel Prof. Leacock ridindigas la nenecesan distingon, kaj ĉiu povas konkludi ke la simileco inter prepozicioj kaj konjunkcioj estas tiel granda ke estas ofte tute neeble distingi inter ambaŭ specoj.

Esperantistoj evidente estas tro seriozaj por akcepti ion tian kaj daŭrigas sensencajn disputojn pri tiaj aferoj, asertante ekzemple: ”Dum estas prepozicio, do (atentu tiun do) ĝi ne povas esti konjunkcio”.

Aliflanke ekzistas nenia fiksa limo inter adverboj kaj prepozicioj. Eĉ en Esperanto adverboj estas uzataj prepozicie, ekz: ”rilate tion, koncerne min k. c. En tiu kazo la ”akuzativa”

n estas aldonata por indiki la prepozician funkcion. Sed ĝenerale Esperanto ne havas tiajn laŭformajn karakterizilojn por indiki la vortspecojn.

Tial estus multe pli saĝe kaj racie, se la esperantistaj gramatikistoj tute rezignus pri la determinado de la vort-klasoj en multaj kazoj kie ia vorto estas nura ”form-vorto”, kie la funkcio estas primara kaj la senco nur duaranga.

La ĉinoj jam dum jarcentoj parolas pri ”plenaj vortoj” kaj ”malplenaj vortoj”. lom post iom la okcidentlingvaj gramatikistoj vidas la avantaĝojn kaj la pravecon de tia divido.

Jam antaŭ kvindek jaroj ili komencis dubi pri la sankteco de la famaj dek (latindevenaj) vortkategorioj. Kaj nun la termino ”strukturvorto” estas jam ĝenerale akceptita. Sed ŝajnas ke ĉio ĉi preterglitis Esperantujon nerimarkite.

Kiam oni vekiĝos en tiu lando kaj vidos la infanecan stultecon de disputoj pri la vortklaso de vorto kiel la kompara kiel.

Ni simple difinu:
Kiel estas struktur-vorto i. a. uzata por esprimi komparojn.

Tia elirpunkto ŝparos al ni la superlogikaĵojn de nia tempo. Ĉar la simpleco de la Zamenhofa kiel ne plaĉas kaj kontentigas kelkajn malmodernajn modernulojn.

Kaj kiel sekvo aperas la monstraĵoj: homo-kia-mi, larĝa-kiom-manplato, dika-kia-porko, peza-kiom-fero.

Ridinda afero!? Certe, se tiaj formoj estus uzitaj de kelkaj seninfluaj unuopuloj. Tiam oni povus ŝultrolevante diri: ”Pri gustoj oni ne disputu”. Sed alia estas la afero, se influriĉaj homoj komencas instrui tiajn novaĵojn. Tiam konvenas avertoj!

II LA ZAMENHOFA TIA-KIEL

§12

Por esplori la uzadon de la kompara kiel ĉe Zamenhof mi ekzamenadis kvar el liaj verkoj el diversaj periodoj de lia vivo:
1e. La Rabistoj el 1908 (R) 2e. Marta el 1910 (M) 3e. Grandaj partoj el la Malnova Testamento (Psalmaro el 1908, aliaj partoj inter 1912-1915; Kp. Orig. Verk. p ̧. 472) 4e. Fabeloj de Andersen, IIIa parto, verŝajne el 1914–1917 (F).

Intence mi elektis ne la unuajn verkojn de Zamenhof, sed kelkajn el la periodo post 1905, en kiu Zamenhof kvazaŭ febre tradukadis por doni la lingvon Esperanton ”kun ĝia tuta vera kaj unuforma spirito”, el la periodo pri kiu Zamenhof mem skribis: ”En mia propra kapo la tuta lingvo kun ĉiuj ĝiaj nuancoj havas formon tute difinitan kaj precizan” (Let. de Z.

73). *) Mi scias ke la ”Londona Biblio” ne havas precize la originalan Zamenhofan tekston, sed komparante grandajn partojn de tiu biblio kun la originala teksto, mi trovis ke la ŝanĝoj de la Londona komitato nenie koncernis la t.n. tabelvortojn.

Ankaŭ la teksto de ”Fabeloj” estas, post la morto de Za* Poste mi plivastigis mian esploron je ĉiuj verkoj de Zamenhof kaj venis al la samaj konkludoj. kuraĝas akcepti ke oni lasis la ”korelativojn” netuŝita.

menhof, korektita, sed ankaŭ rilate tiun libron mi kuraĝas akcepti ke oni lasis la ”korelativojn” netuŝitaj!

Efektive, la ”korektado” de la Zamenhofa uzado de kiel k.

t. p. komenciĝis nur proks. 1930.

§13

La kompara senco de kiel ne estas ĉiam same klara.

Oni povus distingi multajn kazojn.

Por atingi mian celon, mi elektis kiel elirpunkton la uzadon de kiel post substantivo akompanita de la adjektiva pronomo tia.

Jen kelkaj ekzemploj de Zamenhof:
1. Ĝi estos malfermita ankaŭ al tia mizera estaĵo kiel mi. (F.

152) 2. Ĉu mi povus trovi tian homon kiel li. (Gen. 41: 38) 3. Sed vi, kiu estas tia sama homo kiel mi (Ps. 55: 13) 4. Tia knabego kiel vi, kiu ... (R 18) 5. ... la reputacio de tiaj oficejoj kiel mia (M 72) 6. Ĉu ĉiu el ili ne povus iam subfali al tia sorto kiel tiu sorto, kiu ... (M 139) Ankaŭ kun predikativa tia 7. Mi ne estas tia kiel la aliaj (F 35) 8. Ili estas tiaj kiel vi (Ju ̧. 8: 18) 9. La lasta fojo ne estos tia kiel la unua (Dan. 11: 29) 10. Vi pensis ke Mi estas tia kiel vi (Ps. 50: 21)

§14

Zamenhof do konsekvence uzadis tia ... kiel en ĉi tiu kazo. Oni povus nomi ĝin: la klasifika kiel. Nome: la persono aŭ afero indikitaj per la substantivo aŭ pronomo enkondukitaj per kiel servas kiel ekzempla ekzemplero de sia klaso:
Tia homo kiel li = homo de la klaso, kiun ”li” reprezentas = lia-klasa homo.

Tia estaĵo kiel mi = mia-speca estaĵo.

Tiaj homoj kiel via edzo (M 96) = homoj de la klaso, pri kiu via edzo estas ekzemplo.

Korekti Zamenhof estas afero tre delikata. Mi tute ne volas aserti ke li neniam eraris, sed ... sen ia ajn dubo li estis la plej kompetenta Esperantisto! Tio devus averti ĉiujn kiuj aŭdacas entrepreni tiajn korektojn!!

Nuntempe ”oni” volas kredigi al ni ke Zamenhof en ĉi tiu kazo eraris. Post tia ja ”povas logike sekvi nur kia”, oni instruas. Naivaj logikuloj!!

Ĉu Zamenhof vere ne rimarkis la pli grandan akordon kiu ekzistas inter tia ... kia ol inter tia ... kiel? Kiu estas sufiĉe naiva supozi ion tian?

Kaj tamen li elektis tia ... kiel en ĉi tiu kazo. Tio do certe okazis pro iaj motivoj, ne pro senzorgeco aŭ manko de logiko.

Vere, ankaŭ tia ... kia estas de li uzita. Sed ... en diferencaj kazoj.

”Teruraj simpligantoj”, ŝatante pensi rektlinie, volas aŭtomate uzi kia’n post ĉiuj tia’j. Ili ja postulas ”konsekvencan lingvo-uzadon ”!

Sed eĉ mia kara Plena Gramatiko (par. 390 c) ŝanceliĝas kaj singarde diras: ”Ŝajnas pli gramatike enkonduki la subpropozicion per kia”.

Kio do povas esti la Zamenhofa motivo por tia ... kiel?

Mi kredas, ke ĝi povus esti jena:
En ĉi tiu kazo la korelativeco inter tia kaj kiel mankas.

Tion mi esperas pruvi en la daŭrigo!

§15

PRI KORELATIVECO La vorto ”korelativa” (de la latina cum = kun, + relatum = metita en rilaton) en si mem esprimas ne pli ol ke ekzistas ia reciproka rilato inter du aŭ pli da aferoj. En la lingvistiko ĝi estas uzata laŭ du manieroj, tiel ke oni povas paroli pri a. korelativeco en la vortformado b. korelativeco en la sintakso.

a. La vortvico ia, tia, kia, ĉia, nenia estas formita tute laŭ la sama maniero kiel ekz. ie, tie, kie, ĉie, nenie. Tial oni diras ke inter tiuj du vicoj ekzistas korelativeco. Ĉiu Esperantisto scias ke en Esperanto troviĝas naŭ tiaj korelativaj vicoj, kiuj formas la konatan tabelon de ”korelativoj”.

b. Sed tian korelativecon oni nepre ne intermiksu kun la sintaksa korelativeco.

Sintaksa korelativeco ekzistas se du vortoj, havantaj similan sencon kaj funkcion estas uzataj paralele en reciproka dependeco.

Ekzemploj:
Kaj la patro kaj la patrino mortis.

Li nek aŭskultis nek parolis.

Ĉu pluvas, ĉu hajlas, ni foriros.

Kia patro, tia filo.

Kiom da kapoj, tiom da ĉapoj.

Unuparte ... aliparte.

Ne nur ... sed ankaŭ.

Ju pli ... des pli.

Kion mi promesas, tion mi faras.

Se oni pristudas ĉi tiujn ekzemplojn oni rimarkas, ke la du membroj de tia korelativa duopo 1. apartenas al la sama vortspeco.

2. estas reciproke dependaj 3. havas la saman gramatikan funkcion Se tiu paralelismo ne ekzistas, oni ne povas paroli pri korelativa paro. Por tuj doni ekzemplon: la vortoj pli ... ol, ne formas korelativan paron. Ni prenu: Li estas pli granda ol mi. Pli granda formas fortikan tuton, la rilato inter pli kaj granda estas tiel forta ke la vorto ”pli” ne plu havas eblon formi paron kun ol.

En: mi estis tiel laca, ke mi ne plu povis pensi, la duopo tiel ... ke, ne formas korelativan paron, ĉar la gramatika paralelismo tute mankas.

§16

Nun ni reiru al la Zamenhofaj frazoj de §13 por esplori la eventualan korelativecon.

Ni rigardu ”tia homo kiel li”.

Tia estas adjektiva pronomo, do speco de ĝenerala adjektivo, kiu simple aludas al ”speco” kaj ”kvalito”. Multan valoron ĝi ne havas, oni povus ĝin ellasi sen ŝanĝo de senco (kiel Zamenhof efektive faris, vidu malsupre). Ĝi estas determinanta vorto kaj formas kvazaŭ unu tuton kun la substantivo homo.

Kiel formas kun la pronomo ”li ” vortgrupon, kiu servas kiel suplemento al la antaŭa substantivo, kaj samtempe difinas la rilaton inter homo kaj li, nome, ke la lasta indikas la klason, la specon de la unua. Ĝi do estas pura prepozicio.

En Esperanto, kiu ne havas lingvistikan historion, oni ja ne povas diri: ”kiel estis adverbo, kiu evoluis ĝis ĝi farigis konjunkcio kaj nuntempe eĉ servas kiel prepozicio.” En Esperanto, en ĝia tuteco donita al ni de Zamenhof, ni nur povas diri:
”kiel estas jen adverbo, jen konjunkcio, jen prepozicio.” (kp.

§11) Ĉiuokaze: Kiel estas ĉi tie kunliganta vorto.

Ni do klare vidas ke:
1. tia kaj kiel ne apartenas al la sama vortspeco 2. ne estas interdependaj (ellasu ja la vorton tia) 3. ne havas similan gramatikan funkcion.

Do: inter ili ne ekzistas korelativeco.

§17

El tio sekvas ke la rezonado ”Tia povas logike esti sekvata nur de sia korelativo kia” estas ĝisfunde falsa.

Unualoke la elkovrantoj de tiu regulo intermiksas korelativecon ĉe la formado kun la sintaksa korelativeco.

Dualoke la aŭtomata sekvado de kia post tia ne povas esti ĝusta el lingva vidpunkto, ĉar aŭtomateco ne ekzistas en gramatikaj aferoj. Trialoke estas ĝuste la manko de ĉia ajn korelativeco kiu faras la uzadon de kia en ĉi tiuj kazoj nepardonebla eraro kontraŭ la logiko. Nome: KIA neniam povas havi prepozician funkcion.

Zamenhof sendube sentis tion, en sia bonega lingvokoncepto kaj intence uzis tia ... kiel ĉiam kaj senescepte ĉiufoje kiam ”kiel” estas vortenkonduka strukturvorto kun klasifika funkcio.

III LA KIA-ISMO

§18

La klasifikan funkcion de la kompara kiel ni trovas ankaŭ en kazoj, kiam la kiel-suplemento determinas substantivon ne akompanatan de la vorteto tia. Mi jam citis (§10) la Zamenhofan ”faroj kiel viaj faroj”. Kvankam ekzemploj de tiu kazo ne abundas en la Zamenhofa literaturo, ili certe ne estas esceptaj. Mi mencios el diversaj fontoj:
1. vera Dano kiel ni (F 66) 2. okuloj kiel okulo de homo (Dan. 7: 8) 3. knabegoj kiel mi (R 17) 4. haroj kiel plumoj (M 159) El tiaj ekzemploj evidentiĝas ke la rolo de tia ne estas tre grava, kiel mi jam diris en §16. La sola diferenco estas ke per aldono de tia la klasifika karaktero de la tuta esprimo iom pli reliefiĝas. Zamenhof preferis uzi tiun plifortigan aldonon (eble sub slavaj influoj?), sed en nia tempo la plimulto da Esperantistaj tradukistoj kaj verkistoj uzas tiajn esprimojn sen ”tia”.

Sed kaj en la kazo kiun mi nomis en §13 kaj en ĉi lasta kazo (§18) Ili ĉiam pli kaj pli kutimas uzi la vorton kia anstataŭ kiel, ”korektante” Zamenhofon.

Montriĝas eĉ ke pri tio la diversaj skoloj (budapeŝta, amsterdama) kaj izoluloj samopinias!

Jen kelkaj el la centoj da ekzemploj.

Por ŝpari spacon mi aldonas nur la nomon de la koncerna verkisto, sed estas ĉiam preta doni informojn pri la trov-loko.

1. tiaj studoj kia ”La gramatika karaktero de la E-aj radikoj”

(Paŭl Nylén) 2. homoj kiaj kuracistoj (Waringhien) 3. nomo kia Benelukso (idem) 4. formoj kiaj Francujo, Polujo (idem) 5. stilisto kia la tradukanto (Tarkony) 6. pantalono kia la mia (Faulhaber) 7. iu — kia — mi (idem) 8. ili ne estos tiaj kia mi (idem) 9. honorinda persono kia la dekano (Mason Stuttard) 10. kapo kia de virbovo (Kruit) 11. tapiŝo kun koloroj kiaj en bedo (idem) 12. objektoj kia buĉita anaso (Degenkamp) 13. Esprimoj kia ”Je mia bedaŭro” (idem) 14. La pasio kaj animnobeleco de Bergamin estas la samaj kiaj tiuj kiujn mi ekkonis (Degenkamp).

§19

ARGUMENTOJ DE LA KIA-ISTOJ Ĉar, kiel ni vidis, tia uzado de kia estas nepre ne-Zamenhofa, oni rajtas atendi ke la modernaj verkistoj havos tre gravajn motivojn pro pravigi sian korektadon de la Zamenhofa kiel.

Aŭ ĉu ankaŭ en aferoj kiel ĉi tiaj (pardonu: aferoj kiaj ĉi tiaj!?) ekzistas ia modo, same kaprica kiel la modo pri virinaj vestoj?

Efektive, mi kredas ke imitemo ludas pli gravan rolon en la lingvouzado ol multaj supozas.

Tamen alia faktoro estas ke la nova formo estas distrumpetita kiel pli logika, kaj neniu ja ŝatas esti rigardata kiel mallogikulo. LOGIKO ja estas severa diino, multe adorata en Esperantujo!

Antaŭ du jaroj mi priparolis la kazon kun unu el la verkistoj menciitaj en §18. Li donis al mi tri argumentojn:
1. Oni devas uzi kia, ĉar la vorto tia antaŭiras (§13) kvankam ĝi estas ofte subkomprenata (§18) 2. Oni povas ”kompletigi ” tiajn esprimojn per la verboformo estas, tio estas kopulo, do logike oni devas uzi la adjektivan formon kia anstataŭ la Zamenhofa kiel. Ni do havas:
Zamenhof skribis: ”knabo kiel mi”

Kompletigita: ”knabo kiel mi estas”

Korektita: knabo kia mi estas Mallongigita: knabo kia mi 3. Zamenhof mem uzis jen tia ... kiel, jen tia ... kia, do lasis la solvon al ni.

§20

Ni iom esploru tiujn argumentojn.

1. Pri la uzado de kia post substantivo + tia, por enkonduki alian substantivon mi jam sufiĉe skribis en §§14-17. Ni vidis ke inter tia kaj kiel ne ekzistas korelativeco en tiaj kazoj, do ke la uzado de tia ne povas postuli la paralelan uzadon de kia. Tio kompreneble pli forte validas se la vorto tia tute mankas. Ĉi tie mi nur volas akcenti la prepozician karakteron de kiel en esprimoj kiel: knabo kiel mi.

La uzado de kia ja kondukas al treege stranga lingva fenomeno. Nome: Se la esprimo ”homoj kiaj kuracistoj” estus ĝusta, Esperanto havus prepozicion kiun oni povus pluraligi!

Tio estas konsekvenco de la uzado de vorto, pri kiu Zamenhof skribis ke ĝi estas pure adjektiva. (L. R. pĜ64, 3a eld.), en funkcio kunliganta. Pure adjektiva, tio do signifas, ke en ”homoj kiaj kuracistoj” kiaj determinas la vorton kuracistoj, per kio tamen la tuta esprimo fariĝas sensenca.

§21

La dua argumento ŝajnas pli forta, kaj necesigas malgrandan ĝeneralan enkondukon.

Esperantistoj ŝatas pruvi siajn tezojn per kompletigado de ”elipsaj frazoj”.

Kelkaj estas vere virtuozaj en tio kaj scias per elegantaj kompletigoj pruvi ĉion ajn.

Kiel juna Esperantisto mi ĉeestis kunvenon en Amsterdam, kie iu doktoro (ne-lingvisto) priparolis kelkajn tilklajn punktojn en la gramatiko. Iu demandis pri la fama ”tien kaj reen”. La kuraĝa doktoro respondis: ”Ho, tio estas tre simpla, jen la solvo” kaj li skribis sur la nigran tabulon:
”tien kaj ree (returne ĉi tie)n.

”Jen”, li diris, ”la kompleta formo plus la mallongigo!”

La kompatindulo tre miris pri la laŭta ridego kiu sekvis lian ”solvon”.

Per tiu historia anekdoto mi volas nur diri ke oni estu tre singarda pri elipseco kaj kompletigo!

Ĝenerale oni eliras de la malĝusta ideo ke, kiam du formoj ekzistas unu flanke de la alia, la mallonga nepre devas esti mallongigo de la longa. Kaj tio estas tre malĝusta supozo. Jam ofte lingvistoj atentigis pri la fakto ke kontraŭe la longaj formoj estas ofte plivastigoj de la mallongaj, aŭ ke ambaŭ formoj ekzistis en tre frua periodo de la koncerna lingvo. El tio sekvas ke la moderna lingvistiko ne plu parolas pri elipseco krom en okazo de nepra gramatika neceso.

Ekz: En la frazo: ”Kiu estas soldato, tiu sekvu sian generalon, kiel mi” (R. 47), la esprimo ”kiel mi” ne estas kompleta per si mem, do elipsa kaj oni povas kompletigi per ”faros”

aŭ per ”sekvos lin”.

Alia ekzemplo: ”Se homido, havante bonrasan sangon kaj genealogian liston kiel la Arabaj ĉevaloj ...” (F. 49).

Ĉi tie ”kiel la Arabaj ĉevaloj ” ne povas esti kompletigo de ”liston” kaj ni devas en nia mensa aldoni la vorton ”havas ...

kiel la Arabaj ĉevaloj havas”.

Sed ĉu: ”verkisto kiel Kalocsay, malliberejo kiel La Bastille, homo kiel mi” k.c. esprimas nekompletajn ideojn? Certe ne!

Ili neniel bezonas ian ajn kompletigon.

§22

Eĉ pli! Dua grava regulo estas, ke la kompletigo de elipsaj frazoj neniel devas efiki al la gramatika strukturo nek al la senco!

Kaj ĉu tiu kondiĉo plenumiĝas en la koncernata kazo:
Ni prenu: (Ps. 86: 8) ”Ne ekzistas faroj kiel Viaj faroj” kaj kompletigu jene: ”Ne ekzistas faroj kiel Viaj faroj estas”.

Ĉu vi ne rimarkas la subtilan ŝanĝon en la senco. La unua kiel estas klasifika (vidu §13), ĉe la dua kiel la kompara senco estas multe pli forta. Gramatike, kiel fariĝas predikativa kaj poste ni vidos la etan diferencon inter la suplementa (”atributiva”) kiel-esprimo kaj la predikativa.

§23

Trie: Eventuala verba kompletigo de la traktataj esprimoj povas okazi nur per esti. Tio jam devas esti averto! La karaktero de ”esti ” povas esti temo por aparta traktaĵo.* Ĉiu Esperantisto scias ke Zamenhof uzis ”kiel estas ...” kaj ankaŭ ”kia estas ...” Ankaŭ tio ne okazis pro manko de logiko aŭ neglektemo! Por iom ilustri ke tiu ”nekonsekvenco” vere povus esti nur ŝajna, mi citas el konata angla gramatiko: ”Estas tre malfacile difini la ekzaktan sencon de esti kiam tiu verbo estas uzata por esprimi kiel (aŭ kia) iu aŭ io estas” (”how a person or a thing is”).

Zamenhof havis delikatan sencon por nuancoj!

La konkludo: ” ’estas’ estas kopulo, do kiel estas eraro”, estas eble ne tute logika!

§24

Kvare: Ĉu la ”kompletigo” per la verbo esti vere kaj nekontesteble estas la ĝusta? Kial ne kompletigi alimaniere?

Ekz: nomo kiel Benelukso — nomo trafa kiel la nomo Benelukso; honorinda persono kiel la dekano — persono honorinda kiel la dekano.

Kontraŭ tio ja povas oponi nur tiuj kelkaj unuopuloj, kiuj * Vidu §§46-49.

kondukas la konsekvencojn ĝis la absurda: nobela-kia-sinjorino!

Atentu bone: mi estas konvinkita ke ĉia kompletigo estas nenecesa, eĉ malpermesita, sed deziras nur demonstri ke per ”kompletigoj” oni povas atingi pli ol unu ”solvon”.

En la daŭrigo mi unue parolos pri la tria argumento de la kia-istoj: la nekonsekvenceco de Zamenhof.

IV LA ZAMENHOFA TIA-KIA

§25

En kiuj kazoj Zamenhof uzis ”tia ... kia”? Ĉu li vere estis nekonsekvenca en tio? Mi kredas ke ne. Ni povas distingi du kazojn:
A. Tia ... kia (aŭ kia ... tia) estas uzita se ekzistas plena gramatika paralelismo inter ambaŭ vortoj, do plena sintaksa korelativeco.

Ekzemploj:
1. Kia ago, tia pago; kia demando, tia respondo; kia drapo, tia vesto; kia fripono, tia bastono; kaj pluraj tiaj proverbaj esprimoj el ”Proverbaro”.

2. Restu ĉiam tia, kia vi estas (F. 60) 3. Li ekvidis antaŭ si Kristinon tute tian, kian li ŝin rememoris (F. 93), (nuntempe oni skribus, laŭ ĝenerala akceptita regulo, tia ... kia en ĉi tiu frazo).

4. Ni devas preni lin tia, kia li estas (F. 119).

5. Kia estas la viro, tia estas lia forto (Ju ̧. 8: 21).

6. Kia estas lia nomo, tia li mem estas (1 Sam. 25: 25).

7. Ne prezentu ŝin tia, kia ŝi estis antaŭe (Hoŝ. 2: 3).

8. Vi estas tia, kian mi ĉiam prezentis vin al mi (R. 110) (vidu la rimarkon ĉe la 3-a ekz.).

9. Ŝi estis tia, kia ŝi sendube devis esti (M. 22).

10. Li estas tia, kiaj estas ĉiuj viroj (M. 171).

En tiaj frazoj la vorto kia estas rilata adjektiva pronomo, ”re”-sendanta al la adjektiva pronomo tia, kaj ambaŭ vortoj havas precize la saman gramatikan funkcion, en la ekzemploj sub 1 ili estas epitetoj, en 2-10 ili estas predikativoj (Ned: naamwoordelijk deel van het gezegde of bepaling van gesteldheid).

§26

B. En la dua kazo la pronomo kia enkondukas epitetan subpropozicion, (ofte nomitan ankaŭ: adjektiva subpropozicio).

1. Li ludis tian rolon, kian ludas multekosta tirilo de sonorilo (F. 41).

2. Ĝi fariĝis tia masko, kian faris al si Thespis (F.49).

3. Regis tia frosto, kian ni ĉe ni ne havis (F.83).

4. Ŝi kuŝis tie en tia mizera stato, kian ŝi en siaj junaj jaroj eble povus toleri (F. 94).

5. Eksonis tia muziko, kia decas por la kuirejo (F. 130).

6. Se tio estas bruto el tiaj, kiajn oni ofere alportas al la Eternulo (Lev. 27: 9).

7. En ĝi sonis tia maldolĉeco, kia ĝis nun neniam estis en ŝia vivo (M. 112).

8. En ilia profundo estis iom da tia kunsento, kun kia homo matura rigardas naivan infanon (M. 38).

9. Vi troviĝas en tia sama situacio, en kia antaŭ du monatoj troviĝas mia kuzino (M. 116).

Kelkfoje, sed escepte, sen tia (kp §18):
10. Mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro (M. 175).

11. Li ĵuris ekbruligi por li funebran torĉon, kian ankoraŭ neniu reĝo iam havis (R. 60).

12. ... elvenis tuta svarmo da belegaj grandaj birdoj, kiajn la anasido neniam ankoraŭ vidis antaŭe (F. II 40).

13. Venos malfacila tempo kia ne ekzistis de tiu tempo kiam aperis homoj (Dan. 12: 1).

§27

Plena Gramatiko (§186 C; dua eldono) diras ke en tiaj kazoj la pronomo kia reprezentas la pronomon tia (en 1-9) aŭ la adjektivon (en 10-13). Mi ne kredas ke tio estas ĝusta. Oni povas ja ellasi la adjektivojn aŭ la pronomojn tia, sen ke tio necesigus la ŝanĝon de kia en iun alian vorton. Nur faru la provon:
3. Regis frosto kian ni ĉe ni ne havis.

11. Li ĵuris bruligi torĉon kian neniu reĝo iam havis.

Tio sufiĉe pruvas ke tia rilatas al la substantivo mem, kun ties eventualaj komplementoj kompreneble.

Laŭ mia opinio alia pli kontentiga klarigo pri la uzado de kia povas esti donata.

Tial mi antaŭe citas denove la tri ekzemplojn de la rilatpronoma kiel, kiujn mi jam donis en §10.

14. Ili ne restigis tian riĉecon kiel la homoj asertis (F. 23).

15. Ĉu en ĝi troviĝas tia santa bela koltuko, kiel Kristino havas (F. 89).

16. Oni detranĉis fajfilon de la saliko, kiel li ricevis jam de aliaj salikoj (F. 48).

Mi tuj atentigas vin ke la uzado de kiel post tia por enkonduki epitetan subpropozicion estas ege malofta en la Zamenhofa literaturo. Ĝis nun mi trovis nur ĉi tiujn tri frazojn kvankam mi traserĉis preskaŭ la tutan Zamenhofan verkaron.

Se iu el vi trovas specimenojn de la sama kazo, nepre ne forgesu informi min pri tio!

Pri tiu malofteco mi cetere neniel miras. La vorto kiel, kiu estas adverbo, prepozicio aŭ konjunkcio kaj tial ne estas deklinaciebla, tute ne taŭgas por la rolo de rilata pronomo, same malmulte kiel la pronomo kia taŭgus por funkcio pure kunliganta (vidu §16 kaj 17).

§28

Ni prenu kiel elirpunkton la frazon 14, sed en iom modifita formo.

Tiel: ”ni ne restigis riĉecon, kiel la homoj asertis”. Legu ĝin kun klare markita paŭzo post ”riĉecon”. Se vi havas bonan memoron flanke de sufiĉe da studemo, vi rimarkos ke tiu frazo estas de la tipo kiun mi menciis en §6 jam. Kiel estas konjunkcio kaj la frazo havas adverban karakteron, proksimume kun la senco:
Ili ne restigis riĉecon, kvankam la homoj asertis tion.

Sed nun ni prenu la frazon sen modifoj: ni ne restigis tian riĉecon kiel la homoj asertis. Kvankam en Fabeloj troviĝas komo post ”riĉecon”, la kunteksto klare montras ke ni devas legi la frazon sen ia paŭzo.

Nun venas la malfacilaĵoj. ”Kiel la homoj asertis” sendube kompletigas ”tian riĉecon”. Demandu nur: ”Kia riĉeco?”

kaj vi ricevos la respondon: ”Nu ... kiel la homoj asertis”.

La frazo estas do epiteta (adjektiva). Sed samtempe ĝi havas en si ankoraŭ multon de la adverba karaktero kiun ni trovis en la unua, modifita frazo.

Ĉi tie ni havas unu el tiaj frazoj kun hibrida karaktero, kiuj kaŭzas tiom da kapdoloro al gramatikistoj!

Kio pri la vorto kiel? Ĉu ĝi nun estas rilata adverbo, kiel en §9. Certe ne! Ĉu rilata pronomo? Eble! Ĝi ja resendas al ”tia riĉeco”. Sed ĉu oni povas ”aserti riĉecon”? Ne, tio ne estas ebla! Sed kion asertis la homoj? ”Ke ili restigis tian riĉecon!”

Do kiel resendas al la tuta unua parto? Certe ankaŭ tio estas vera! Legantoj, mi ĉesu. Ĉu vi vidas ke ĉiuj partioj povas iel pravigi sian opinion. Kiel estas adverbo rilate la vorton asertis, aliaj eble diras ke ĝi estas objekto de asertis, ĝi estas rilata pronomo pro la kompletigo de ”tia riĉeco”, ĝi estas konjunkcio pro ... Sed sufiĉe.

Ĉu ne pli facile apliki la difinon de §11 kaj diri: Kiel estas strukturvorto, ĉi tie uzita por esprimi komparon.

La malfacilaĵoj miaopinie devenas de la uzita verbo, aserti. Pro la uzado de tiu verbo la adverba karaktero de la subpropozicio estas pli forta ol ĝia adjektiva funkcio.

§29

Nun ni modifas jene:
Ili ne restigis tian riĉecon kian la homoj esperis trovi.

Tio estas frazo de la sama tipo kiel la frazoj 1-13 en §27.

En tiaj frazoj Zamenhof preskaŭ senescepte uzis la vorton kia. Oni ne povas aserti riĉecon, sed oni povas trovi ĝin, kvankam nur malmultaj spertas tiun feliĉon (aŭ malfeliĉon?).

Kian estas la objekto de ”trovi”, ĝi estas rilata pronomo resendanta al ”tian riĉecon”. La vorto kian estas kvazaŭ ”pli memstara” ol ”kiel” en la antaŭa frazo. Ĝi malhavas la adverban karakteron de kiel en tiu frazo. Ĉi tiu frazo havas multe pli fortan adjektivan karakteron. Mi eĉ ne unu momenton hezitis nomi ĝin: subpropozicio epiteta.

Tamen, ĉu ĝi tute perdis la adverban karakteron? Ĝi ja estas ankaŭ kompara, kaj komparado ja estas adverba nocio!

Ankaŭ ĉi tiu frazo do ne estas pure adjektiva, ĝi havas etan kromguston adverban.

Kaj ĝuste en tiaj frazoj Zamenhof uzas kia. Tio do ne unualoke dependas de la vorto tia aŭ de iu akompananta adjektivo. Ni povus formuli: Kia estas uzata en subpropozicioj epitetaj kun kompara senco.

§30

Se tiu kompara elemento tute mankas aŭ preskaŭ tute mankas, Zamenhof uzas tia ... kiu.

Ekzemploj:
1. Oni atendas de mi tiajn ŝanĝojn kiujn mi ne aprobas (Let.

de Z. II 120).

2. Vi ne estas tia Dio, kiu amas malpiaĵon (Ps. 5: 4}.

3. Tie estis tia izoliteco kiun ŝi neniam antaŭe spertis F. 105).

4. El la tolo oni tranĉis 12 pecojn da tia tolaĵo kiun oni ne volonte nomas (F. 9).

5. Sur lia loko stariĝos tia homo, kiu sendos impostiston tra la tuta regno (Dan. 11: 20).

§31

Estas evidente ke la uzado de kia en la frazoj de §26 estas pli logika ol la eventuala uzado de kiel.

Kiel, pura strukturvorto, ja ne taŭgas kiel subjekto, objekto aŭ en alia grava gramatika funkcio. Ĝi ja ne estas reprezentanto, sed liganto! Tamen ni trovas ĉe Zamenhof kelkajn, kvankam tre malmultajn, esceptojn. En frazo 14 la karaktero de ”asertis” baras la vojon al la uzado de kia, kiel ni jam demonstris. (§28.

En frazo 15 mi imputas la uzadon de kiel al la antaŭiranta vorto sama, pri kiu vorto mi ankoraŭ donos kelkajn koncizajn rimarkigojn (§34).

En frazo 16 mi ne vidas ian motivon por la ne-uzado de kian. Tamen mi ne parolos pri eraro en tiu frazo, eble ke Zamenhof, verkante ĝin, sentis la adverban elementon pli forte ol en aliaj tiaj frazoj. Nuancoj, nuancoj!

Fine ni trovas en Rab. p ̧. 31:
Li meritas havi tiajn filojn kiel vi estas.

Ankaŭ tio ŝajnas escepto. Tamen, ni estu singard aj. La verboformo ”estas” ĉi tie ja havas nenian logikan valoron, ĝi ne aldonas al la frazo ian novan elementon. Legu ĝin sen ”estas”:
Li meritas havi tiajn filojn kiel vi. Tiu frazo povus esti dusenca: ”tiajn filojn kiel vi estas” kaj ”tiajn filojn” kiel ”vi havas”.

Verŝajne por eviti tiun dusencecon, Zamenhof aldonis estas, cetere tute superflue kiel montras la kunteksto. ”Estas” en ĉi tiu frazo havas nur iom da gramatika valoro, ne pli. Ĝi estas nur tre malgrava vosteto kiu neniel influas la antaŭajn vortojn (kp §23).

V ĜENERALA DIVIDO DE KIEL-ESPRIMOJ

§32

Elirinte de la ”klasifika kiel” (§14) mi jam iom devojiĝis. Ĉar mi ne aŭdacas diri ke la adjektivaj frazoj de §26 ĉiuj havas tiun klasifikan funkcion, kvankam multaj povus havi ĝin. Sed mi tute ne intencas klopodi por dividi la komparajn esprimojn laŭ ilia logika senco. Eĉ, mi kredas ke tio estas malebla!

Komparado estas tiel grava kaj tiel ofta lingva fenomeno ke ĉiuj uzas ĝin sen ia cetera cerbumado.

Oni povas kompari por klasifiki, por esprimi identecon de speco aŭ plenan identecon, por elmeti similecojn de ago, de maniero, de kvalito, por kompari cirkonstancojn de ago, de maniero, de kvalito, por kompari cirkonstancojn, aŭ kvalitojn sub diversaj cirkonstancoj, aŭ agojn en diversaj tempoj, aŭ ...

Neniu divido laŭ la logika principo kontentigus ĉiujn gramatikistojn aŭ ampleksus ĉiujn eblajn kazojn.

Ŝajnas al mi ke ni plej grandparte povas atingi kontentigan dividon laŭ la gramatika funkcio de la kiel-esprimoj. Tio havas ankaŭ la avantaĝon de granda simpleco. Tiamaniere ni havas:
1. La kiel-esprimo estas komplemento de substantivo a. suplementa, b. predikativa.

2. La kiel-esprimo estas adjekto.

3. La kiel-esprimo estas komplemento de adjektivo.

VI NENIAM UZU ”KIA ” POR ENKONDUKI FRAZPARTON

§33

La ĝis nun traktita kazo apartenas al 1 a: suplementa kiel-esprimo. Tamen tiu klaso estas multe pli ampleksa. Estas al mi neeble trakti ĉion same detale kiel mi faris ĝis nun. Tio ankaŭ ne estas necesa, ĉar ekzistas paraleloj kaj analogioj kiuj ebligos simplan re-sendadon al antaŭaj paragrafoj.

Prenu jenan simplan frazon: Mi neniam vidis tian homamason kiel nun. ”Kiel nun” estas denove duonadjektiva, duon-adverba (vidu §§28,29). Kvankam por mi persone la frazo estas neniel elipsa aŭ nekompleta, mi ne kontraŭstaras se iu deziras ”kompletigi” ĝin, ĉar tiu ”kompletigo” povas okazi per elementoj jam troviĝantaj en la ”ĉefpropozicio”.

Sed kiel ”kompletigi”?

1. Mi neniam vidis tian homamason kian mi vidis nun.

2. Mi neniam vidis tian homamason kiel la homamaso, kiun mi vidis nun.

La unua kompletigo kondukas al kian, laŭ la ekzemploj de §26. La dua rezultigis la vorton kiel, laŭ la Zamenhofaĵoj de §13 kaj §18. Do kio estas ĝusta, ĉu kian aŭ kiel?

Sed ĉu ni vere devas lasi nin konduki per tiaj konsideroj?

La esprimo kiel nun ja ne bezonas kompletigon. La diferenco inter la kia-(kiel)-subpropozicioj kaj la kiel-suplementoj estas ke la lastaj estas multe pli nedifinitaj, la komparo ne estas elmetita detale. Sed ĝuste tiu nedifiniteco donas al ni la eblon uzi ilin tiel ofte. Kiu ja povas, dum siaj paroloj, esti ĉiam konscia pri la logikaj rilatoj inter la frazelementoj kiujn li uzas kune kun ĉiaj iliaj ofte etaj nuancoj?

Se oni postulus ion tian, Esperanto fariĝus multe pli malfacila ol ĉiu ajn nacia lingvo.

Kial ne akcepti la solvon de Zamenhof: Neniam uzu kia por enkonduki frazparton.

Jen ankoraŭ kelkaj ekzemploj:
1. Se vi havas tian brakon kiel Dio (Ijob. 40: 9).

2. Vi denove havas tian aspekton kiel tiam (M.13).

Feliĉe estas ke oni preskaŭ ĝenerale ne estas ”tiel konsekvenca” apliki kia(j)(n) en tiaj komparoj.

Tamen: la kia-ismo disvastiĝas kiel infekta malsano. Ĉu mi ne legis sur unu paĝo de ”La Perfido” du tiajn kazojn. (pĜ96).

”Neniam li troviĝis en tia penujo kia nun.” ”Neniam li preparis tian insidon kian ĉifoje.”

Imagu: vorto en prepozicia funkcio kiun oni povas pluraligi kaj akuzativigi!! Absurda!

VII SAMA

§34

Ofte ia substantivo estas determinata de la vorto sama kaj samtempe sekvata de ia kompara esprimo, ĉu suplementa, ĉu propozicia.

La vorto sama indikas identecon. Sed ekzistas diversaj gradoj de identeco, kaj per la lingvo-materialo de Esperanto oni POVUS distingi inter tiuj gradoj, se almenaŭ la komparo estas ellaborita per subpropozicio.

Komparu nur la jenajn 3 frazojn:
1. Li ŝatas studi tiajn samajn librojn kiajn lia frato abomenas.

(parta identeco: libroj de la sama speco, ekz. pri historio, pri matematiko) 2. Vi posedas tiajn samajn librojn kiujn mi aĉetis jam antaŭ multaj jaroj. (pli granda identeco: la samaj libroj sed ne la samaj ekzempleroj) 3. Ĉar ili estas en la sama lernejo, Karlo uzas nun la samajn librojn kiujn Eriko jam finstudis. (kompleta identeco: samaj libroj kaj ankaŭ samaj ekzempleroj) Tio estas bela teorio, sed ... ĉu en la praktiko la Esperantistoj povus atingi tian nivelon de sagaca inteligenteco? Eble dum verkado malantaŭ la skribotablo, sed kio pri la ĉiutaga parola uzado? Cetere: ĉu tia detalemo estas dezirinda? Mi firme kredas, ke ne! Postulante tian altgradan akuratecon oni malebligus la uzadon de Esperanto kaj farus ĝin morta teoria sistemo.

§35

Pli volonte ni vidos kiel Zamenhof agis en la uzado de sama + subst. + komparo. Ekzistas granda paralelismo kun tia + subst. + komparo.

A. Post tia sama ... aŭ la sama ... aŭ tiu sama ... Z. uzis senescepte la komparon kiel por enkonduki frazparton (neniam kia aŭ kiom) Kp §§13-17.

1. La uzado de la artikolo estas tia sama kiel en aliaj lingvoj (tro fama frazo por mencii la fonton!) 2. Sed vi, kiu estas tia sama homo kiel mi (Ps. 55: 13) (§13) 3. Mia taktiko devas ĉiam esti tia sama kiel antaŭe. (Let. de Z. II 96) 4. Mia respondo estas tia sama kiel pri la Deklaracio (id. 108) 5. La enhavo devus resti tute tia sama kiel en mia forsendita letero (id. 178) 6. Ĉiuj havis la saman opinion kiel la tino (F 52) 7. Ŝi havis la saman penson kiel la botelo (F 111) 8. La kverkoj donis al la tutaĵo la saman aspekton kiel en lia infaneco (F 145) 9. Tio estos la sama afero kiel kun ĉiu el tiuj (1 Sam. 17: 36) 10. Ĝi havis la saman signifon kiel klara rifuzo (M 25) 11. Li diris tion kun tiu sama patosa tono kiel antaŭe. (M 49) 12. En mia koro fluas tiu sama sango kiel via (M 61) 13 ....

ombrita per tia sama hedero kiel ĉi tie (M 76) 14. Emilio havis sur si eĉ la saman veston kiel tiam. (M 120) 15. ... tiu sama sindona kaj multemerita Michaux kiel antaŭe (Let. de Z. II 198) ktp. ktp.

§36

B. Subpropozicioj post sama plus subst. estas en la Zamenhofa lingvo sufiĉe maloftaj. Mi donas:
1. La trajtoj montris ankoraŭ la saman esprimon kiu iam lumis sur la vizaĝo de la infano (F 103) 2. Ĝi estas tia sama komercejo kiaj estas ĉiuj aliaj komercejoj (M 23) 3. Vi troviĝas en tia sama situacio en kia antaŭ du monatoj troviĝas mia kuzino (M 116) (§26) 4. Mi restas ĉe tiu sama opinio kiun mi esprimis antaŭ 8–10 tagoj (Let. de Z. II 92) 5. Ĉu tie troviĝas tia sama bela koltuko kiel Kristino havas?

(F 89) (§27) 6. Ni demandis lian opinion nur en tia sama grado en kiu ni demandis la opinion de ĉiuj aliaj. (Let. de Z. II 202) 7. La enhavo de la memuaro estos la sama, kiun mi jam sendis al vi (Let. de Z. II 337) Malmultaj ekzemploj, sed sufiĉe por pruvi ke ankaŭ ĉi tie validas ankoraŭ la samaj principoj kiujn mi konstatis en §§29 kaj 30, nome:
a. kia, se la kompara senco estas klara.

b. kiu, se tiu senco mankas aŭ estas nur en la fono.

c. kiel: malofta escepto ne ĉiam klarigebla (krom kiel ”anacoluthon”).

§37

Ankaŭ la sama-esprimoj devas iom suferi de la kia-ismo.

”La Progresanto”, studorgano de la amsterdama skolo, kiu jam en 1938 deklaris ĉiujn ”tia, kiu” kaj ”tia, kiel” eraroj (p ̧ 130), instruis en 1939 (pĜ66) ke la frazo: ”La uzado de la artikolo estas tia sama kiel en aliaj lingvoj” estas nekorekta, ĉar:
”Post la formo tia sama povas logike sekvi nur kia.”

En la sama jarkolekto ni trovas kritikon kontraŭ la frazo:
”Virino ne portas la samajn vestojn kiel viro.” (pĜ191) Tie estas dirite: ”En tiaj frazoj kiel estas malnoviĝinta formo, kiu tamen tiom enradikiĝis ke oni ne povas nomi ĝin erara. La korekta formo tamen estas ’kiajn’. ”

La aŭtoro do estas singarda. Ne-erara, tamen ne korekta!

En akordo kun tiu tezo la tradukinto de ”La Perfido” verkis ekz. jenajn frazojn:
1. Ŝi portis robon, kies koloro estis sama kia ŝiaj okuloj. (p ̧ 82) 2. Ŝi aspektas sama kia vi (pĜ87).

En la unua frazo Zamenhof certe skribus: ” ... , kies koloro estis tia sama kiel ŝiaj okuloj”, kaj en la dua: aŭ tia sama kiel aŭ, pro la duba karaktero de la verbo aspekti, tiel same kiel.

Mi forte bedaŭras ke ”La Progresanto” ankoraŭ neniam revokis tiun sama-kia-instruon. ”La Progresanto” ja estas la fonto el kiu mi mem, kiel juna Esperantisto, kvietigis mian soifon al pli vasta kono de Esperanto, kaj ... ĝi estis la sola fonto trovebla por Nederlandano, ankoraŭ ne sufiĉe kapabla por trinki al aliaj fremdaj fontoj.

Mi plene konscias ke estas nedece kraĉi en la puton el kiu oni trinkis, kiel la Araboj diras (anstataŭigante la vorton kraĉi per pli kruda esprimo), sed ĉu estas malpermesate purigi la puton kiun oni tiel alte ŝatas?

§38

Ĉiam denove ni renkontas la saman, fundamentan eraron:
Oni volas ”kompletigi” ĉiujn kiel-esprimojn, kaj tiam oni malkovras ”erarojn”. Ne mirige! Ĉar inter kiel-komplemento kaj kiel-subpropozicio estas grava diferenco. Subpropozicioj kaj komplementoj estas ja paralelaj, sed tute ne identaj. Ke oni ne vidas tion, ĝuste kiam temas pri kiel-esprimoj, trovas sian kaŭzon en la neagnoskado de kiel en prepozicio funkcia. Oni dekretas: kiel estas konjunkcio, do ĉiuj kiel-esprimoj estas elipsaj frazoj, kompletigendaj por trovi la ĝustan interrilaton al la resto de la frazo. Sed ĝuste la ”sama ... kiel”esprimoj bone taŭgas por montri la konsekvencojn de tiu starpunkto.

La uzado de la artikolo estas tia sama 1. kia ĝi estas en aliaj lingvoj 2. kian oni trovas en aliaj lingvoj 3. kiel ĝia uzado en aliaj lingvoj 4. kiun oni trovas en aliaj lingvoj 5. kiu ekzistas en aliaj lingvoj Lerta kompletigisto povas verŝajne fabriki frazojn kun kiaj, kiajn, kiuj, kiujn. Kio do estas ĝusta? Ĉiu povas iel pravigi sin, eĉ per Zamenhofaj ekzemploj.

Ĉu ”La Progresanto” kaj aliaj kia-istoj vere deziras devigi la Esperantistojn al tia cerbumado? Ĉu la ”nekompleta”

kiel-esprimo en sia simpleco ne estas preferinda? (Kp §33)

§39

Zamenhof uzis post tiu sama kaj post la sama ĉiam kaj senescepte la pronomon kiu, por enkonduki propozicion. Feliĉe ke la Esperantistaro sekvis tiun ekzemplon, kiel ĉiu povas konstati en ĉiuj libroj kaj gazetoj. Ĉar tiu uzado estas nepre logika. Nome: ”la sama ” aŭ ”tiu sama” ne esprimas unualoke la komparon, sed konstatas identecon. Tia konstato kompreneble estas nur farebla post ia komparado, sed uzante ”la saman” aŭ ”tiun saman” oni jam preteriris en sia menso la stadion de komparado, tiel ke tio lasta kvazaŭ retiriĝas kaj la rezultato de la komparado, nome la identeco emerĝas kaj okupas la unuan lokon. (Kp §30) Tiu ĝenerala akceptita kiu-uzado donas al mi bonvenan okazon ilustri la nekonsekvencecon de ... la kia-istoj.

Ni prenu la unuan ekzemplon de §36: ”La trajtoj montris ankoraŭ la saman esprimon kiu iam lumis sur la vizaĝo de la infano.”

Flanke de tio Zamenhof povus esti skribinta (vidu ja §35 nro 8 kaj 14): La trajtoj montris ankoraŭ la saman esprimon kiel iam en lia infaneco. Ho, tiu Zamenhof! Kiel nekonsekvenca li estis! Tio ”logike” ja devas esti: ” ... la saman esprimon kiu iam”.

”Sed tio estas freneza”, vi ekkrias. Mi konsentas!

Ĉi tie ni havas tute konvinkan pruvon pri la neebleco de kompletigoj de kiel-suplementoj. La diferenco inter la ne-ellaborita kiel-suplemento kaj la detalita subpropozicio estas klara kaj nekontestebla. Strange estas nur ke oni preskaŭ ĝenerale sentas tion en ĉi tiu kazo, sed rifuzas la prepozician funkcion al kiel en aliaj tute similaj kazoj, insistante pri (necertaj, eĉ malsaĝaj, neĝustaj) kompletigoj por pene serĉi la ”ĝustan” vorton: kia(j) (n), sed, strange, neniam kiu(j) (n).

Jen la senkonsekvenco de tiaj personoj, kiuj ne vidas ke ekzistas realaj sintaksaj kaŭzoj por la Zamenhofa uzado de kiel kaj de kia aŭ kiu post tia (sama) plus substantivo, uzado kiun ili kuraĝas nomi erara, nekonsekvenca, nelogika, nekorekta.

Legu fine ĉi tiun rakonton (la verkisto estas Sro Teo Jung):
”Petro estas alta kiel giganto, li estas filo de la sama popolo kiel mi, kaj loĝas en la sama urbo kiel mi, kie li vizitis la saman lernejon kiel mi. Dum la pasinta somero li intencis vojaĝi en la saman regionon kiel mi, eĉ je la sama tempo kiel mi, sed li devis rezigni tiun intencon pro la sama kaŭzo kiel mi. Tial ni nun kune iros al la Universala Kongreso, kiu ĉi jare estos en la sama lando kaj je la sama dato kiel la Olimpaj Ludoj.”

Nun la sama historio en ”pli logika” formo(!!):
Petro estas alta kia giganto, li estas filo de la sama popolo kies mi, kaj loĝas en la sama urbo kie mi, kie li vizitis la saman lernejon kiun mi. Dum la pasinta somero li intencis vojaĝi en la saman regionon kien mi, eĉ je la sama tempo kiam mi, sed li devis rezigni tiun intencon pro la sama kaŭzo kial mi. Tial ni nun kune iros al la Universala Kongreso, kiu ĉi jare estos en la sama lando kaj je la sama dato, kiem la Olimpaj Ludoj. (Kiem estas kie plus kiam; ĉi tiu nova vorto estas necesa pro la logiko!) Antaŭ ol transiri al la predikativa kiel-esprimo, mi finos ĉi tiun parton per du nefermitaj leteroj.

VIII DU LETEROJ

§40

Nefermita letero al iu amiko:
Kara Amiko, Vi skribas: ”Kvankam mi volonte kredas ke via rubriko estas interesa por teoriuloj, mi ne povas vidi kian utilon povas havi mi mem kaj aliaj simplaj praktikaj homoj de viaj eble tre sagacaj, sed por mi tro malfacilaj klarigoj.”

Kara amiko, mi komprenas vian plendon, sed vi estas malprava pensante ke mia kiel-traktato havas nur teorian valoron. Kontraŭe, ĝia praktika valoro povas esti granda. Multaj praktikaj Esperantistoj ja apenaŭ kuragas paroli aŭ verki en Esperanto, ĉar ili malkovris ke tiu lingvo estas treege malfacila kaj postulas multe pli da cerbostreĉo ol la naturaj lingvoj. Tion kaŭzas la perfektigistoj kaj reformistoj, kiuj, sub la ŝajno de logiko, trudas al la lingvo pezecon kaj apenaŭ transsalteblajn barojn. El miaj ĝisnunaj artikoloj vi povas distili 3 simplajn regulojn:
1. Post substantivo oni uzu kiel se la komparo estas esprimita per frazparto.

2. Oni uzu kia se la komparo estas esprimita per kompleta propozicio.

3. Oni uzu kiu se la kompara senco de la subpropozicio estas ege malforta (ekz. post ”la sama”) aŭ tute mankas.

La ekstreme maloftaj kazoj en kiuj kiel estas necesa por enkonduki la komparan epitetan subpropozicion ne havas por vi praktikan valoron.

La vorteto tia nepre ne postulas la ĉiaman uzadon de kia.

Eble ke miaj tri reguloj ŝajnas al vi ankoraŭ malfacilaj.

Sed, amika mia, faru la provon, kaj vi rimarkos kiel nature kaj senpene vi baldaŭ lernos uzi ilin.

La tro strikta kaj lingvistike absurda regulo de la tia-kiaistoj postulas de vi ĉiaman haltigon de viaj pensoj, por ke vi ”kompletigu” frazpartojn kiuj antaŭ via menso tute ne aperis kiel ”nekompletaj”. Akceptu mian konsilon: Traduku en kajero ĉiujn Zamenhofajn ekzemplojn kiujn mi donis en la diversaj paragrafoj, relernu ilin el via lingvo en Esperanton kaj en la daŭro de via tuta vivo vi ne plu povas fari erarojn.

Tute via, de H.

§41

Nefermita letero al iu Eminentulo.

Estimata Eminentulo, Dankon pro via letero. Ĝia tono montras al mi ke vi havas afablajn, eĉ patrajn sentojn rilate min. Ke vi ĉiam legas mian rubrikon kun granda interesiĝo, jen, kiel flata vi povas esti! Tamen vi admonas kaj avertas kaj parolas pri ”regulfaristoj”, kaj finas per: ”Vi iom similas al Couturat, kiu ankaŭ faris regulojn kaj poste riproĉis al Esperanto ke ĝi ne sekvas liajn regulojn.”

Jen, kiel malflata vi povas esti!

Kara eminentulo, mi atendas kritikojn, sed esperas ke ili estu ”realaj”. Kelkaj personoj ja povas esti tiel malfacilaj! Post mallonga traktato ili diras: ”Sro W aŭ H aŭ N dekretas”, post longa traktato: ”Sro K aŭ D aŭ M uzas multvortecon por kaŝi sian mankon de taŭgaj argumentoj.”

Eminenta Moŝto, mi ne faras regulojn, mi post temporaba klopodado provas formuli la regulecojn kiuj estas en la lingvo mem, ĉiam konsciante ke, unuflanke, neniu lingvo lasas sin tute kapti en regul-reton, sed ke aliflanke, la lernanto de lingvoj bezonas regulojn.

Ankaŭ al vi mi donas konsilon. Vi komparas min kun Couturat. Mi kuraĝas supozi ke vi skribis tion freŝleginte la duan parton de la ”Leteroj de Zamenhof”. Nu, ankaŭ mi legis ĝin por kontroli ”miajn teoriojn”. Kaj, estimata sinjoro, tiu kontrolo havis centprocentan rezultaton! Ankaŭ vi faru la provon. Vi trovas:
1. tia kiel sur pĜ63, 96, 108, 109, 244, 263, 317.

2. tia kia sur pĜ3, 11 (2x), 104, 107, 197, 211, 282, 318 (2x), 338, 345.

3. tia kiu sur pĜ4, 23, 39, 40, 108, 126, 146, 160, 169, 214, 273, 275, 282, 324, 339.

4. La esceptan frazenkondukan tia kiel: unufoje, sur pĜ271, kaj tie facile klarigeblan pro la sensubjekta verboformo ”ŝajnas”. (Kp. ankaŭ pĜ228, linio 4 de ms) Estimata Eminentulo, mi restas, kun la ŝuldata respekto.

Via de H.

IX LA PREDIKATIVA KIEL ESPRIMO

§42

La kiel-esprimo povas esti predikativo. En tiu kazo Zamenhof uzis ĉiam kaj senescepte kiel.

Centoj da ekzemploj estas troveblaj en la Malnova Testamento, kio facile estas klarigebla el la karaktero de ties stilo.

Sed ankaŭ en aliaj libroj ili estas oftaj. Unue mi donos kelkajn ekzemplojn kun la verboj esti aŭ fariĝi.

1. La urbo estas kiel arbaro (M 185) 2. Ĝi estis kiel velkinta folio (F 80) 3. Liaj pensoj estis kiel fadeno (F 34) 4. Malobeo estas kiel peko de sorĉado (1 Sam. 15: 23) 5. Li fariĝis kiel ŝtono (1 Sam. 25: 37) 6. Ne estu kiel ĉevalo, kiel senprudenta mulo (Ps. 32: 9) 7. Via justeco estas kiel la montoj de Dio (Ps. 36: 6) 8. Li fariĝis kiel platkuko, bakita sen renversado (Hoŝ. 7: 8) 9. Viaj ungoj fariĝos kiel ungegoj (Rab. 22) 10. Mi estas por Izrael kiel roso, li ekfloros kiel rozo, li profundigos siajn radikojn kiel Lebanon. Li estos bela kiel olivarbo, li bonodoras kiel Lebanon. (Hoŝ. 14: 5, 6) Legu ankaŭ: Alta Kanto 5: 12-16 kaj 7: 1-9.

Ankaŭ inter la predikativoj la kia-ismo serĉas siajn viktimojn. Ekz.:
1. Li estas ĉiam kia nun (Perfido 38) 2. Li ne fariĝu kia lia granda frato (La Nevenkebla Ĝeno 30) 3. Mi ne ankoraŭ estu kia Henĉjo (id. 30) Kiom da ”eraroj” do faris Zamenhof! Ni nepre ŝanĝu ilin tuj kaj legu ekz. en Alta Kanto 5: 13: Liaj okuloj estas kiaj kolomboj ĉe la akvotorentoj; liaj vangoj estas, kiaj bedoj de aromaĵoj, kia kesto de ŝmiraĵisto; liaj lipoj estas kiaj rozoj.

Eble ke iu simpla Esperantisto tiam demandus: ”Ĉu vi povas doni al mi kelkajn detalojn pri la ”kia-rozo” kaj la ”kia-kolombo”, sed tio ne gravas, se ja la logiko mem postulas tiujn korektojn!

Granda ja estas la Artemis de l’Esperantistoj kaj ŝia nomo estas: LOGIKO!!

§43

Ĉu la predikativa kiel-esprimo vere prezentas al ni novan kazon? Ĉu estas diferenco inter: homo kiel mia patro kaj: Li estas kiel mia patro. Mi opinias ke jes. Tio certe estas la kaŭzo ke nur la ĝisostaj kia-istoj uzas kia en la predikativoj, dum, kiel ni vidis, la uzado de kia en la kiel-suplementoj jam fariĝis preskaŭ ĝenerala (§18).

La diferenco inter la du esprimoj estas paralela kun la diferenco inter la epiteta adjektivo kaj la predikativa (la alta arbo — la arbo estas alta).

Ni prenu ekzemple: ”homo-kiel-Napoleon”. Tiu esprimo elvokas en nia menso ian bildon, kvazaŭ ian fotografaĵon. La tuta esprimo estas firma tutaĵo, nedisigebla unuo. La bildo, kiun ĝi elvokas povus esti nomata ankaŭ per unu sola vorto ekz. diktatoro, aŭ kruelulo, do la esprimo konigas unu solan ideon. Kiam ni parolas pri iu kiel ”homo-kiel-Napoleon” ni klasifikas lin, ni metas lin en iun difinitan kategorion, ni skizas per unu esprimo lian tutan personon: Tia li estas kaj estis kaj estos!

Sed en: ”Li estas kiel Napoleon” la kiel-esprimo aldonas ion novan al tio, kion ni jam scias pri iu persono. Tiu nova elemento tute ne bezonas esti konstanta” daŭra, kontraŭe: ĝi ofte estas pasa, dependa de la cirkon’stancoj, portempa.

La kiel-suplemento estas kvazaŭ rigida, la kiel-predikativo flua, pli libera. Tial la kiel-predikativo estas ofte esprimita per nedifinita vorto, dum la kiel-suplemento ĉiam devas esti difinita, kiel vi povas vidi en la ekzemploj de §18. Ekzistas do diferenco inter: ”Li estas homo kiel Napoleon” kaj ”Li estas kiel Napoleon”. En la dua frazo la kompara senco estas multe pli forta; oni povas diri: la dua esprimo estas nur kvalifika, dum la unua estas klasifika, kiu termino estas multe pli speciala. Oni ekz. povus diri: En sia amo al la ŝakludo li estas kiel Napoleon, kvankam li tute ne estas homo-kiel-Napoleon. Aŭ: Li estas kiel patro por siaj soldatoj, sed li tute ne estas homo-kiel-mia-patro.

§44

Sed kial elmeti tiun distingon? Nur por montri ke oni ne povas disigi lingvajn elementojn, kombini ilin alimaniere kaj tiel ”pruvi la logikecon” de iaj formoj.

Oni ja asertas ke la frazo de Zamenhof: ”Li estis kiel bona patro por siaj soldatoj” estas malbona, kaj kuraĝe oni ŝanĝas:
”Li estas kia patro”. Sed: kiel patro kaj kia patro estas sintaksaj unuoj inter kiuj estas grava diferenco. Demandu cent Esperantistojn fari frazon kun ”kiel patro” kaj oni ricevos eble:
Kiel patro li zorgis por mi; Li parolis al mi kiel patro (dusenca); Li estas kiel patro por siaj lernantoj; Kaj donu la saman peton pri kia patro kaj vi ricevos: Kia patro, tia filo; Kian patron havas li? k. s. — sed mi estas certa ke neniu skribos: Li estas kia patro.

La sintaksa grupo: kiel patro povas trankvile funkcii kiel adjekto, (Li zorgis kiel patro por siaj soldatoj) sed tuj kiam ĝi fariĝas predikativo (Li estis kiel patro por siaj soldatoj), kiaistoj fariĝas maltrankvilaj kaj trastrekas kiel, anstataŭigante ĝin per kia.

§45

Ni iom sekvu ilian ”logikan” rezonadon:
Li estis kiel patro.

K (la kia-isto): ”Kiel ” ne povas esti prepozicio, ĝi estas konjunkcio, do ĝi bezonas kompletigon.

E (ordinara esperantisto): Kial vi rifuzas la prepozician funkcion al kiel? Vidu:
a. Li estas en bona humoro — li estas bonhumora.

b. Li estas kiel patro — li estas patrosimila.

Ĉu diferenco en la funkcio de la vortoj en kaj kiel?

K: Silentu, vi herezulo, mi daŭrigas: La kompletigo devas okazi per la ĉefpropozicia verbo, do: Li estis kiel patro estas.

E: Sed ĉu tio estas ĝusta? Vi diras estas, kaj ne estis. Tio ja ne estas la sama!

K: Vi ne komprenas mian logikon.

E: Dankon! Sed kion vi farus en la frazo de Zamenhof: ”ni fariĝis kiel pafarko”?

K: Ankaŭ tiam mi kompletigas: ni fariĝis kiel pafarko estas.

Tio ja estas simpla! Kie estas viaj cerboj?

E: Sed ... Sed ...

K: Silentu! Estas, estas, ĉiam estas! Ni logikuloj ja ĉiam moviĝas en la prezenco, ĝi estas la sola realaĵo. Mi daŭrigas:
Nun montriĝas la eraro de Zamenhof, ĉar tiu estas ja postulas ”kia”, do: Li estis kia patro estas, aŭ eĉ pli bone: Li estis kia estas patro.

E (balbute): Ĉu vi tiel ne akiris tute alian frazon? La verbo ”estas” ja ne povas esti tiel grava. En multaj lingvoj ...

K: Stultulo! Lasu min finparoli. Kia estas pronomo, do ĝi postulas antaŭ si la vorton tia aŭ ian adjektivon: Jen do la kompleta frazo: Li estis tia, kia estas patro, aŭ: Li estis zorganta, kia estas patro.

E: Ho, mia kap’. Ne perdu viajn harojn!

K: Ĉu vi ne komprenas?

E: Ne, kompare kun la alia frazo mi trovas vian teda, sensuka, babilaĉa kaj se mi aldonas ”por siaj soldatoj” mi eĉ trovas ĝin absurda: ”Li estis zorganta, kia estas patro, por siaj soldatoj”.

K: Vi estas ege sendanka. Kompreneble oni nun devas mallongigi la tuton: Li estis kia patro por siaj soldatoj! aŭ: Li estis por siaj soldatoj kia patro! Sed ĉu vi scias la matematikon?

E: Iom.

K: Aŭskultu: Li estis kiel patro. Mi enmetas tia: Li estis tia kiel patro. Tiu malgrava ŝanĝo ja estas tute logika, ĉu ne? ...

Ne, silentu kaj atendu.

Nun mi disigas la vorton kiel de ĝia komplemento patro.

”Kial”? vi demandas. Nu, nur por alkroĉi ĝin al tia, sed en iom modifita formo: Li estas ”tia kia” — patro!

Nun venas la plej lerta salto: Por ripari la breĉon inter kia kaj patro mi aldonas la verbon estas:
Li estas tia kia estas patro.

Nu ... kontenta?

E: Ĉu tio estas matematiko?

K: Certe, oni forprenas la kontakton inter kiel kaj patro kaj poste riparas ĝin per esti! Ĉu ne simple? Same kiel en la matematiko: negativa elemento kaj pozitiva elemento kompensas unu la alian. (+ 10) + (-10) = 0.

E: Mirinde, mirinde ... pardonu, mi devas diri: mirige, mirige. Sed tiu enŝovado de tia ne tre plaĉas al mi!

K: Obstinulo! Ankaŭ tio ja estas simplega. Aŭskultu: ”Li zorgas kiel patro”. Tio estas en ordo, ĉu ne? Nun: ”Li estas kiel patro”. Atentu: ni perdis la verban ideon zorgi. Sed oni ja povas lerte kompensi la perdon, enŝovante tiun ideon en participa formo: Li estas zorganta kiel patro.

E: Do tamen kiel?

K: Ne, tion ni jam pruvis, eĉ matematike! Ni devas diri:
Li estas zorganta kia patro. Sed ĉar ni ne ĉiam povas scii kia verba ideo perdiĝis, do kiun participon ni devas enŝovi, ni uzas la ĝeneralan vorton tia: Li estas tia kia estas patro, el kiu frazo ni distilas: Li estas kia patro!

E: Dankon, sed ĉu ĉiuj tiuj ŝanĝoj, enŝovadoj, disigoj, plivastigoj kaj mallongigoj estas permesataj? Mi trovas la Zamenhofan: ”Li estas kiel patro” flanke de ”Li zorgis kiel patro” multe pli simpla. Ĉu Zamenhof ...

K: Ho, tiu kompatinda Zamenhof!

E: Efektive ... kompatinda Zamenhof!

X LA VERBO ESTI KAJ TIES PREDIKATIVA KOMPLEMENTO

§46

Sekvante la virtuozajn kapricojn de sinjoro Kia-isto kaj mirante la facilanimecon kun kiu li fendas sintaksajn unuojn por poste korfavore ripari ilin, ni rimarkas ke li atribuas grandegan valoron al la verboformo estas. Mi jam diris ke ĝuste la uzado de tiu estas devus averti lin! (§23) Iu petis de mi iom pli detalan klarigon pri tio. La afero ja ŝajnas tiel simpla: ”esti estas kopulo, do ĝi devas esti sekvata de ia adjektiva forma”.

Efektive, tiu regulo estas praktika. Sed ĉi tie ne temas pri la simplaj malfacilaĵoj de komencantoj, ĉi tie ni havas profundan diferencon de opinioj, kiun ni ne povas solvi per regulo por komencantoj. En: ”Li estas kiel patro” certe mankas ekstera indiko pri adjektiveco. Sed ripari tion per: ”Li estas kia patro”, estas malĝuste, ĉar tiu kia ne havas interrilaton kun la vorto estas en la frazo mem, ĝi (laŭ la kia-istoj) dependas de iu latenta, subkomprenita estas, kiun oni povas loki post kia aŭ post patro.

La indiko pri adjektiveco ĉiam mankas kiam oni uzas prepozician grupon kiel predikativon kaj neniu, ĝis nun, trovis tion stranga. Kp. Li estas en bona humoro, kun: Li estas bonhumora.

§47

La verbo esti povas esprimi multe da nuancoj. Oni povus aranĝi ilin laŭ malsupreniranta skalo tiel, ke la verbo ĉiam pli perdas sian sencon, sian memstarecon, ĝis ĝi fariĝis simpla gramatikilo sen ia plia valoro. Mi donu kelkajn ŝtupojn el tia skalo:
1. ”Ĉiuj teorioj pri Esperanto estus senutilaj, se neniu Esperanto ekzistus. Sed Esperanto estas kaj vivas.” (D-ro A.

Mildwurt.) Kio estis, tio estos (Fred. l: 9).

Ĉi tie ni havas la bazan signifon de esti, nome: ekzisti. Kp:
Ĉu vi ne kredas ke Dio vere estas?

2. La ekspozicio estas en la florhalo; kun iom malpliforta esti = okazi.

3. Li estas en la ĝardeno.

Esti = troviĝi, moviĝi. Ĉi tie ni do havas la lokan signifon kaj ĉi tie komenciĝas la hezitoj kaj malfacilaĵoj. Mi ne intencas tro multe detaligi sed petas ĉiun pristudi kelkajn ekzemplojn:
Li jam longe estas for (adverba (!) predikativo aŭ loka adjekto)?

Ni estas hejme (atentu la e).

La ŝipo estas sur la maro — la ŝipo estas surmare — surmara ŝipo.

La loka pozicio povas ankaŭ esti esprimita per adjektivo:
Malfeliĉo estas proksima (Ps 22: 11).

Mi estas proksima al Dio (Ps 73: 28).

Proksima estas Dio al tiuj, kies koro estas rompita (Ps 34:
18).

Sed:
Vi estas proksime de mi (Genezo 45: 10).

Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento (Ps 103).

Malproksimaj ili estas de via leĝo (Ps 119: 50).

Tio klare montras kiel facile la predikativa adjektivo glitas en la adverban (aŭ prepozician) klason, precipe se tiu adjektivo havas propran komplementon.

La samon ni povas konstati ĉe la vorto alta.

Viaj juĝoj estas tro alte super li (Ps 10).

Li estas alte super ĉiuj popoloj (Ps 99).

Ĉar kiel alte estas la ĉielo super la tero, tiel granda estas Lia boneco (Ps 103).

La dekstra mano de la Eternulo estas alte (Ps 118).

4. Li estas malfrue.

Ni estis kune en la ĝardeno.

Ili estis triope.

Iam mi legis: ”Gramatike la adjektiva formo estus pli korekta, sed tradicio kaj praktiko pravigas la adverban formon!” Kia ”solvo pro embaraso”! Ĉu ne estas klare ke en tiaj frazoj la predikativa adverbo estas tre natura, pro la fakto ke ĝi esprimas unu el la cirkonstancoj de la estado, de la ”ekzistado, moviĝado, troviĝado”. Bonegan ekzemplon donas al ni Alta Kanto 2: 2 kaj 3:
Kiel rozo inter la domoj.

Tiel estas mia amatino inter la knabinoj.

Kiel pomarbo inter arboj nefruktaj, tiel estas mia amato inter la junuloj.

La verbo estas en ĉi tiu ekzemplo ankoraŭ ne tute perdis sian signifon, ĝia senco estas proksimume vivi. Tio ankaŭ klarigas ke Zamenhof ĉiam uzas kiel por demandi pri ies farto:
Kiel vi vin sentas (F I 77; R 43).

Kp: Mi esperas ke sinjorino Bourlet sentas sin tute bone (L. d. Z. II 334).

Alian tipan ekzemplon ni havas en Ps 131: 2:
Kiel infano formetita de la mamo de sia patrino, Tiel estas en mi mia animo.

Tial frazo kiel: ”Lasu lin, li estas tute bone, kie li estas”, estas nepre korekta.

5. La plej malsupran ŝtupon ni atingas en ekz:
La tero estas ronda. Tia ”estas” estas la kopulo, nura gramatika ligilo. Multaj lingvoj tute ne havas ĝin, (ekz: en la hebrea lingvo psalmo 23 komenciĝas tiel: La Sinjoro, mia paŝtisto) aliaj havas ĝin, sed uzas ĝin malmulte (ekz. la Rusa lingvo ne uzas ĝin en la prezenco).

§48

La uzado de adjektivo aŭ adverbo post esti do jam estas diskutinda kaj ne ĉiam facila. Ĉiu Esperantisto scias ke en tri kazoj Zamenhof ĉiam uzis la adverban formon: a) resti kun leono estas danĝere (infinitiva subjekto) (Ekz. §7). b) estus tre bele ke mi iru al la fonto (propozicia subjekto) (Ekz. §19). c) ĉu estas varme? (sensubjekta frazo) (Ekz. §25).

Trie mi mencias la heziton inter adverbo kaj adjektivo ĉe la objektaj predikativoj post ”sin teni”.

1. Ni devas teni nin tute flanke (Let. de Z. II 345).

2. Se ni nur tenos nin forte (id. 17).

3. Tenu vin forte, forta estu via koro (Ps 27).

§49

Sufiĉe por pruvi ke en la predikativoj ekzistas ĉe Zamenhof ia ŝanceliĝado inter adverbo kaj adjektivo. Kelkaj gramatikistoj provis klarigi tion per ”influoj de la rusa lingvo”, en kiu la predikativa adjektivo havas alian formon ol la epiteta (dom nov = (la) domo estas nova; dom novyj — (la) nova domo).

Tiu ”neŭtra adjektivo” povas ankaŭ roli kiel adverbo (Plena Gr. §196). Nu, mi neniam kontestos ke Zamenhof estis elmetita al fortaj influoj de sia patrina lingvo, tamen mi kredas ke en ĉi tiu kazo la radikoj iras pli profunden. Nome: la predikativo havas logike kaj psikologi(k)e mezan pozicion inter la epitetoj kaj la adjektoj, alivorte ĝi estas duonadjektiva, duonadverba.

La ruslingva ”neŭtra adjektivo” estas nur la ekstera manifestiĝo de tiu lingvistika ”leĝo”. Anstataŭ imputi la Zamenhofan ”ŝanceliĝadon” al la rusa lingvo, estas multe pli bone rekoni ke Zamenhof lasis sin influi de tiu sama lingvistika leĝo kiu en la rusa lingvo trovis sian eksteran stampon en la ”neŭtra adjektivo”. Ni ja vidas similajn fenomenojn en ne-slavaj lingvoj.

Ni unue prenu la svedan lingvon:
Han sjunger vackert — li kantas bele (adverbo).

Amsterdam är vackert — Amsterdam estas bela (predikativo).

Det vackra landet — la bela lando (epiteto).

Kaj nun la nederlanda lingvo, en kiu la predikativo estas ĉiam adjektivo sen ia fleksio, do estas identa kun la adverbo, dum la epiteta adjektivo ofte konservas restojn de la antaŭaj fleksioj.

Hij zingt prachtig — li kantas belege (adverbo).

Het schilderij is prachtig — la pentraĵo estas belega (predikativo).

Hij vindt het prachtig — li trovas ĝin belega (predikativo).

Het prachtige schilderij — la belega pentraĵo (epiteto).

Ĉar ni renkontas similajn fenomenojn en slava lingvo, en skandinava lingvo kaj en okcident-ĝermana lingvo ni ne povas ignori la fakton ke tiuj fenomenoj elkreskas el la sama radiko, havas la saman bazon, konstruiĝas sur la sama fundamento.

§50

Ĉu do Esperanto bezonas ian novan formon, mezan formon inter la adjektivo kaj la adverbo, ekz:
Bela: por la epiteta adjektivo Beleŭ (aŭ belij aŭ ... ): predikativo Bele: adverbo.

Kara leganto; Ne pensu eĉ dum unu sekundo ke mi deziras rekomendi tian ”solvon”! Ni domaĝu nin mem kaj nian Esperanton. Tiel agante, ni turnus la lingvistikan horloĝon kelkajn jarcentojn malantaŭen, per kiu iom stranga bildo mi nur volas diri ke ni irus rekte kontraŭ la ĝenerala direkto laŭ kiu niaj hind-eŭropaj lingvoj evoluas. Ni povas esti tute kontentaj pri la praktikaj reguloj kiuj kristaliĝis el la lingvo-uzado de Zamenhof mem kaj kiuj estas pli firme fiksitaj de la dua generacio da Esperantistoj. Ni do u zu la adjektivan formon por la predikativo krom en la tri kazoj de §48.

Sed ni neniam forgesu ke tio estas praktika regulo kaj neniom pli ol tio. Ĝi ne estas logika, ĉar ĝi ja ignoras la apartan karakteron de la predikativo.

Iam mi legis ke la finna lingvo havas kvar diversajn formojn por la predikativo. Tio devas averti nin ke ni ne rigardu la predikativon nur el okcident-eŭropa gramatika vidpunkto, kiu vidpunkto estas tre ofte sub la forta influo de la tradiciaj latin-devenaj lingvo-konceptoj.

§51

El tio sekvas klare ke ni gardu nin kontraŭ ĉiam plivastiĝantaj konsekvencoj. La praktika regulo pri la adjektiveco de la predikativoj ja tute ne taŭgas kiel fundamento por surkonstrui novajn regulojn kaj ne povas esti bazo por kondamni deviojn kiel erarojn.

Unu el tiuj konsekvencoj estas certe la novmoda ŝanĝo de la predikativa kiel-esprimo en ”kia-esprimo”, kiun mi traktis kaj kondamnis en §§42-45. La ebleco aldoni la verboformon estas (ĉiam nur ”estas”, vidu §45) trovas sian kaŭzon en la funkcio predikativa, sed tiu aldono ne estas deviga, nek logika kaj tiu ”latenta estas” — eĉ se oni insistas pri ĝia ekzistado — neniel estas tiel grava kiel oni asertas.

XI ASPEKTI -A AŬ -E

§52

Ĝis nun mi menciis nur la kopulojn esti kaj fariĝi (§42). Sed ankaŭ post aliaj kopuloj la kia-istoj postulas kia-esprimojn anstataŭ kiel-esprimoj.

Kiel ekzemplon mi traktos tiun postulon post la verbo aspekti. Zamenhof uzis ĉiam kaj senescepte: kiel.

1. Ŝi aspektas kiel la matenruĝo (Alta Kanto 6: 10).

2. Ili aspektis kiel malgrandaj insuloj (F 87).

3. Ŝi aspektis kiel ŝtoniĝinta (M 144).

4. Ŝiaj okuloj aspektis kiel du pecoj da malvarma kristalo (M 175).

La Amsterdama Kia-skolo postulas kia, ”ĉar ĝi estas pli logika”:
1. Li aspektis kia sensignifa vireto (La Perfido 16).

2. Fine la mondo denove aspektis kia antaŭe (id. 173).

3. Ili aspektas kiaj la fingroj de fumanto (La Nevenkebla Ĝeno 5) (tamen: ”ankaŭ vi aspektas kiel balono” sur pĜ71 kaj pĜ123).

§53

Tiu korektado de Dro Zamenhof, kvankam nepra konsekvenco de la kia-ismo, malhavas ĉian bazon. Eĉ la ”kompletigo” per estas, al kiu oni atribuas tian grandan valoron (§§19, 23, 45-51), ne povas aplikiĝi en ĉi tiu kazo.

Tamen: Jen ilia klarigo: Aspekti estas kopulo, ĝi apartenas al la sama klaso kiel esti, do ankaŭ postulas adjektivon.

Sed ĉu oni rajtas rezoni tiamaniere? Ĉu aspekti estas vera kopulo? Eĉ la verbo esti ne ĉiam estas pura kopulo, tio dependas de la grado en kiu ĝi perdas sian originan signifon (§47).

Nu: aspekti (same kiel nomiĝi, ŝajni, mieni k. a.) neniam tute perdas sian signifon por fariĝi nura kunliganto. Ĝi ĉiam restas en la limregiono inter kopulaj kaj plensencaj verboj.

Tio estas certe la kaŭzo ke Zamenhof preskaŭ ĉiam uzis adverbon post aspekti (aspekti bonege, malgaje, suferante, sane, freŝe, bele), kvankam aspekti -a ankaŭ aperas (ekz. aspektis bonorda, sed malnova M 130). Tio kompreneble ne kontentigis niajn ”logikulojn” kaj ili dekretis ke aspekti, estante kopulo, ĉiam postulas adjektivon post si.

Tio estas tre praktika ”solvo”, kiu ja pretervidas la veran karakteron de aspekti (nomiĝi k. a.), do iom trosimpligas la aferon, sed kiu estas facila, precipe por niaj komencantoj. Oni povus akcepti ĝin pro pura oportuneco, ĉar tre grava la afero ne estas, tamen mi nepre rifuzas tiri el tiu praktika regulo konsekvencojn kiel:
1. Zamenhof faris erarojn; li estis nekonsekvenca.

2. Ĉiuj kiel-esprimoj post aspekti estas ”nelogikaj” kaj devas esti ŝanĝataj.

Tio estas tro ”logika”! Ankaŭ post aspekti ni restu ĉe la Zamenhofa kiel!

XII OBJEKTAJ KAJ SUBJEKTAJ PREDIKATIVOJ

§54

La kiel-esprimo ankaŭ troviĝas en la funkcio de objekta predikativo:
1. Mi faris mian vizaĝon kiel siliko (silik-simila: Jes. 50: 7).

2. Li faros ĝian dezerton kiel Eden kaj ĝian stepon kiel la ĝardeno de la Eternulo (ĝardensimila Jes. 51: 3).

3. Mi faros vian idaron kiel polvo de la tero (polvo simila — nekalkulebla Gen. 13: 16).

4. Mi ne faru ŝin kiel dezerto, ne faru ŝin kiel tero senakva (Hoŝea 1: 3).

Ĝis nun ĉi tiuj esprimoj, pro sia malofteco verŝajne, ankoraŭ ne fariĝis viktimoj de la kia-ismo, kvankam oni povus ”kompletigi” ilin per ”estas”.

Atentu, ke ili estas en la nominativo kaj ke kiel denove havas prepozician karakteron.

§55

Ekzistas tamen tute alikaraktera kiel-esprimo, kiu ankaŭ funkcias kiel (objekta aŭ subjekta) predikativo.

1. Ili aperis kiel atestantoj (F 34).

2. Oni elektis lin kiel prezidanton.

3. Vi elektis la Plejaltulon kiel vian rifuĝejon (Ps 91: 9).

4. Li volas havi min kiel virgulinon, sed eble ne kiel stampilon (F 81) 5. Ili revenas kiel homoj novaj (F 42) 6. Jozef estis vendita kiel sklavo (Ps 105).

7. La naturo elkraĉu min kiel ekstermindan beston (R 120).

8. Ili, kiel grandaĝaj knabinoj, havis la permeson supreniri (F.

I. 54) 9. ... por preni ŝin kiel fianĉinon (F. I. 64) 10. Mi, kiel pli maljuna, estas preta reteni la koleron (Ifigenio 102).

11. Mi tiam lin akceptos kiel dion (Ifigenio 102).

12. Dio donas al vi la landon kiel posedaĵon (Josuo 1: 11).

Por tiuj, kiuj deziras pristudi tiajn kiel-esprimojn, mi resendas al Plena Gramatiko §§303 II, 328 A, 337 Rim. IV kaj precipe §384.

§56

Mi faros nur kelkajn rimarkigojn:
1. La kiel-oj en ĉi tiu funkcio ne komparas, sed identigas. En la unua frazo ekz.: Ili ne aperas laŭ la maniero kiel atestantoj aperas; do oni ne komparas ilin kun iaj atestantoj, sed: ili mem ESTAS atestantoj kaj aperas en tiu kvalito.

Dua frazo: a. Oni elektis lin por ke li ESTU prezidanto, aŭ b. Oni elektis lin (por ia tasko) ĉar li ESTAS jam prezidanto, kaj tial eble plej bone taŭgas por la tasko.

Same pri la aliaj ekzemploj. Prave ”Plena Gramatiko” (p ̧ 423 malsupre) rimarkas ke tiu lasta, do identiga funkcio de kiel estas ”sence preskaŭ kontraŭa” al la kompara funkcio.

§57

2. El tio sekvas tuj, ke oni nepre ne povas ”kompletigi” ĉi tiujn esprimojn. Ni jam vidis ke tiaj kompletigoj ofte havas duban karakteron kaj estas superfluaj, aŭ iom modifas la sencon (§§21-24, 33, 38, 39, 43,45, 51). Sed en ĉi tiu kazo ili ne nur estas dubaj, superfluaj, modifemaj, sed rekte eraraj, ĉar ili ŝanĝas la identigan kiel en la komparan kiel. Ni prenu ekzemplon:
”Li forkuras kiel krimulo.”

Ĉu tio estas la kompara kiel aŭ la identiga? Tio dependas de la kunteksto. La senco povas esti: Li ESTAS krimulo kaj tial devas forkuri (do identiga) aŭ: Li forkuris kvazaŭ li estus krimulo. Kompletigo de la frazo per ”forkuras” neprigas la komparan sencon. Jen: Li forkuradis de la preĝejo kiel krimulo forkuradas de malliberejo. (Rab. 7) Do: Li ne estis krimulo, sed forkuris krimulmaniere.

Ofte nur la kunteksto devas decidi. En Rab. pĜ86 oni renkontas: ”Mi konsilas al vi kiel patro”. La teksto montras ke la parolanto ne estas la patro de la alparolito, do ke ni havas la komparan kiel: Mi konsilas al vi kiel patro konsilas. (Kp. en la nederlanda lingvo: Ik raad je als een vader aan, flanke de: Ik raad je als vader aan).

Ĉi tie ni do povas havi eĉ kvar sencojn: Kiel patro mi konsilas al vi:
a) Mi donas al vi konsilon en patra maniera (kompara kiel).

b) Mem estante patro, mi povas doni al vi ĉi tiun konsilon (koncerne vian filon).

c) Estante via patro, mi konsilas al vi.

d) Ĉar vi estas patro, mi konsilas al vi.

b, c, kaj d estas identigaj. (Vidu ankaŭ Lingvaj Respondoj pĜ49.) Se la kunteksto ne sufiĉe klare montras la sencon, oni povas uzi aliajn rimedojn por distingi (Vidu Plena Gr. p ̧ 424).

§58

3. La identiga kiel sendube estas prepozicio. Tio sekvas precipe el la neebleco de ia ajn kompletigo. Sed ekzistas ankoraŭ aliaj argumentoj:
a) La naciaj lingvoj ofte tradukas tiun kiel per prepozicio:
I. Oni elektis lin kiel prezidanton: men koos hem tot voorzitter.

II. Jozefo estis vendita kiel sklavo (Ps 105) — Joseph was sold for a servant — Josef blev såld till träl — Joseph ward zum Knecht verkauft; ktp.

b) Ankaŭ en Esperanto mem la identiga kiel kelkfoje alternas kun la prepozicio por.

(Jos. 1: 11) Dio donas al vi la landon kiel posedaĵon, flanke de: Mi donas al vi la landon por posedaĵo (de Zam. laŭ Pl.

Gr. pĜ332). Kp. ankaŭ: ni uzis la ŝtonon kiel seĝon; ni uzis la ŝtonon por seĝo.

c) Krom ĉi tiuj 3 pozitivaj argumentoj, ekzistas ankoraŭ grava negativa, nome: Ĉiu nova Esperantisto, kiu ankoraŭ ne estas katenita de la tro striktaj reguloj de sia lernolibro, vidas en tiu identiga kiel prepozicion.

Tial Degenkamp avertas en ”La Konsilanto” (pĜ75, dua eldono pĜ30) ke ĝi ne estas prepozicio, kaj ankaŭ Waringhien en Plena Gramatiko (§328) opinias tiun averton necesa, kvankam la funkcio de la identiga kiel tute kongruas kun la funkcioj de la prepozicioj, kiel ĉi lastaj estas difinitaj en Pl. Gr. §152. Eĉ pli, laŭ la sama Pl. Gr. la identiga-kiel-esprimo estas nerekta predikativo. Pri tio ĉiu certe samopinias kun prof. Waringhien (vidu tamen la rimarkon post §59). Kaj en Pl. Gr. pĜ159 en §153 ni trovas difinon de la nocio nerekta. Tie ni legas: Nerekta oni nomas komplementon, se ĝin antaŭas ... prepozicio. Ankaŭ pri tio neniu protestos. Nu la konkludo ne povas esti alia ol: Tiu kiel do estas prepozicio!

Jespersen, la granda lingvisto” diras: ”Ne estas ia motivo por distingi prepoziciojn kaj konjunkciojn kiel apartajn vortklasojn” (The Philosophy of Grammar, pĜ88). Tio eble iras tro malproksimen. Tamen (kaj nun mi venas al mia kvina argumento) ...

d) Ĉu ne estas multsignife, ke Zamenhof, ĝuste en sia Lingva Respondo pri ĉi tiu temo, difinas la vorton kiel ne kiel konjunkcion, ne kiel prepozicion, sed kiel ... ligantan vorton (L. R. pĜ49).

Kaj tiel mi revenas preskaŭ tute al mia elirpunkto kaj ripetas: Ne limigu la sencon de kiel, ne difinu ĝin tro strikte, ne rifuzu al ĝi la prepozician funkcion, sed estu kontenta pri:
Kiel estas strukturvorto (i. a. uzata por esprimi komparojn). Vidu §11 de ĉi tiu traktaĵo.

§59

4. Unu malgranda punkto ankoraŭ.

La identiga-kiel-esprimoj ofte havas ”akuzativan” ”n”. Tio tamen ne estas pruvo, ke kiel estas konjunkcio, kiel sugestas Pl. Gram. §328 Rim. I. Tiu ”akuzativo” (stranga termino, tiu vorto akuzativo, sed ... sankta relikvo el la muzeo de lingvistikaj antikvaĵoj!) ne estas pli ol distinga marko, same kiel la direkta-”n” en: Mi iras en la ĝardenon.

Ni jam vidis ke la frazo: ”Mi konsilas al vi kiel patro”, povas esti kvarsenca. La verbo konsili ĉiam havas objekton kun la prepozicio al. Aliaj verboj tamen havas akuzativan objekton, ekz: Mi avertas vin kiel patro.

Por iom limigi la vere iom grandan abundon de kvar sencoj, oni nun uzas: Mi avertas vin kiel patroN por la senco de §57 d: Mi avertas vin en via kvalito de patro.

Restas do ankoraŭ tri aliaj sencoj kaj oni vere ne povas diri ke tiu N savas multon aŭ estas necesa, aŭ logika.

Eĉ, la N ne povas tute forigi la plursencecon. Ni jam rimarkis ke frazo kiel: ”Oni elektis lin kiel prezidanton” restas dusenca (§56). Tamen, la N iom helpas kaj ĝia aplikado ne estas malfacila.

Oni instruu nur, ke la kiel-esprimo havas la saman kazon kiel la frazparto kun kiu ĝi staras paralele. Tio estas Zamenhofa (vidu L. R. pĜ50), kvankam ne senescepta (klasifika kiel §13, vidu ankaŭ §54).

En dubaj kazoj oni ne uzu la N. Ekz. en Ps 147: 16 ni legas: Li donas neĝon kiel lanon. Li ŝutas prujnon kiel cindron.

Miaopinie tiuj kiel-esprimoj partoprenas la karakteron de la ekzemploj en §54 (li faras la neĝon kiel lano, li faras la neĝon lansimila), kaj do ne rajtas porti la ”akuzativan” N. La frazo certe ne signifas ekz: Li ŝutas prujnon kiel Li ŝutas cindron.

Tiu lasta ekzemplo pruvas kiel malfacile estas tiri precizajn limliniojn.

Rim.: Degenkamp (en ”La Konsilanto”, pĜ75/76, dua eldono pĜ30) faras diferencon en la analizado de resp:
1) Oni elektis lin kiel prezidanton.

2) Oni elektis lin prezidanto.

Laŭ Degenkamp kiel prezidanton en la unua frazo estas:
bijvoeglijke bepaling — ”adjektiveca komplemento”, aŭ ”suplemento de substantivo aŭ pronomo”).

En la dua frazo li nomas la vorton ”prezidanto” ”objekta predikativo”. Tiu diferenco ne povas esti ĝusta, la funkcio estas ja en ambaŭ kazoj tute sama. La diferenco estas nur: En la unua frazo ni havas nerektan predikativon, en la dua rektan predikativon.

XIII LA KIEL-ESPRIMO KIEL ADJEKTO

§60

Ĉar pri tio ne ekzistas diferenco de opinioj ni povas preterpasi tiujn kiel-esprimojn rapide. Kelkaj ekzemploj Zamenhofaj:
1. Ili malaperas kiel fumo (Ps 37: 20) 2. Ili malaperu kiel limako konsumiĝanta (Ps 58: 8) 3. Niaj jaroj malaperas kiel sono (Ps 90: 9) 4. Montoj fandiĝas kiel vakso (Ps 97: 5) 5. La montoj saltis kiel ŝafoj (Ps 114: 4) 6. Mia animo soifas kiel seka tero (Ps 143: 6) 7. ... brilas kiel rubeno en ŝlimo (R 33) 8. La honesteco ŝanceliĝas kiel kaverna dento (R 56) 9. Li furiozas kiel apro (R 60) 10. La lipoj tremis kiel folietoj (M 144) 11. Li ruĝiĝis kiel peono (M 185) 12. Liaj okuloj brilis kiel ardantaj karboj (M 165) 13. Ŝi sidis kiel senmova statueto (M 58) 14. Ĝi sidis kiel babilema korvo (F 12) 15. La animo kuris kiel cervino (F 34) 16. Ŝi ridetis kiel anĝelo (F 70) 17. Ĝi kuŝis kiel Jona en la baleno (F 70} 18. La perlo lumis kiel stelo (F 80) 19. Ĝi radiis kiel luma flamo (F 117) 20. La sciigo trakuris la arbaron kiel fulmo (F 128) Ne gravas ĉu oni rigardas tiun kiel prepozicio aŭ konjunkcio. Laŭ mi ili estas preskaŭ ĉiam prepozicioj. Unu rimarkigo ankoraŭ: Tiaj komparaj adjektoj inklinadas perdi sian originan, komparan valoron, ili fariĝas kliŝoj, kiujn la parolanta amaso uzas senpripense.

Prenu ekz. numeron 9: Li furiozas kiel apro. Tiu esprimo povas esti uzata ankaŭ de iu, kiu neniam vidis apron, eble tute ne konas la beston, nek scias ion pri ĝia furiozeco. Efektive: la parolanto certe ne intencas kompari la furiozecon de la priparolata persono kun la speciala formo de furiozeco de la aproj, li simple esprimas ... la gradon de furiozeco. Kaj vidu numeron 20: Ĉu fulmo iam trakuris arbaron? Certe ne! La esprimo kiel fulmo estas grad-esprima. Komparu la ekz. 7, 12, 18, 19. Ili certe esprimas pli la gradon ol la manieron. Ĉu perlo povas lumi kiel stelo? Ne, tion povas fari brilianto, sed perlo ne! Tio tamen ne gravas. La esprimota senco nur estas: La perlo lumis en tre forta grado. Jam nun, anticipante postajn paragrafojn mi volas starigi ĉi tiun tezon: En la praktika lingvo-uzado maniero kaj grado ne estas disigeblaj.

Laŭ la prezidanto de nia Akademio regas inter la Esperantistoj infekta malsano kiun li nomis la tiom-kiom-malsano.

Efektive! Ĝi ofte infektas la samajn personojn kiuj jam suferas de la kia-ismo, sed estas eĉ pli disvastiĝinta ol la lasta. Kia feliĉo ke tiuj kiom-istoj ankoraŭ ne atentis la grad-espriman valoron de multaj kiel-adjektoj! Ĉar tuj post kiam ili malkovros tion, ilia logiko devigos ilin ŝanĝi centojn da Zamenhofaĵoj, skribante ekz.: Li furiozas kiom apro; la perlo lumas kiom stelo! Ĉar prave diris Goethe: ”En ag’ malbona kuŝas tiu ĉi malben’, ke, plu-irante, ĝi nur malbonecon povas naski.”

XIV LA KIEL-ESPRIMO ESTAS SUPLEMENTO DE ADJEKTIVO AŬ ADVERBO

§61

La kompara esprimo tre ofte funkcias kiel suplemento de iu adjektivo aŭ adverbo. En tiu kazo Zamenhof ĉiam kaj senescepte uzis kiel. El la centoj da ekzemploj mi citas kelkajn:
1. pala kiel la folioj de la tea rozo (F 25) 2. pala kiel la muro (R 22) 3. pala kiel kadavro (R 22) 4. pala kiel neĝo (R 95, 126) 5. pala kiel marmoro (M 195) 6. nigraj kiel ebono (F 103) 7. nigra kiel inko (F 128) 8. nigra kiel la tendoj de Kedar (A. K. 1: 5) 9. alta kiel poplo (M 159) 10. alta kiel masto (F 128) 11. blanka kiel kreto (F 77) 12. blanka kiel marmoro (M 162) 13. blanka kiel neĝo (Dan. 7: 9) 14. blanka kiel papero (M 158) 15. furioza kiel tigrino (R 78) 16. fortika kiel ankra ŝnurego (F 123) 17. malmola kiel fero (Dan. 2: 40) 18. bela kiel delikata fraŭlino (F 90) 19. bela kiel anĝelo (M 225) 20. bela kiel Tirca (A. K. 6: 4) Ĉi tiuj komparoj estas tiel oftaj ĉe ĉiuj aŭtoroj, ke ĉies oreloj (aŭ okuloj) estas tute alkutimiĝintaj al ili. Tial ili fo-rmas fortikan bastionon kontraŭ la danĝera kia-ismo. Tamen, ankaŭ antaŭ ĉi tiu bastiono la ”logikuloj” ne haltos. Iom post iom ili subfosos ĝin, kaj imitemo faros la reston. La unuaj simptomoj jam montriĝis. Vidu nur:
1. malĝoja kia la alia (La Perfido 172) 2. bovinoj dignaj kaj nobelaj kiaj sinjorinoj (Skizoj pri Nederlando 53) 3. la pasaĝero samnoma kia la bremsisto (La Progresanto 1938, p ̧. 158).

§62

Por la ĝis-istaj kia-istoj tiu uzado de kia post ĉiaj adjektivoj estas nepra konsekvenco de ilia starpunkto. Oni ja povas ĉiam ”kompletigi” tiujn kiel-esprimojn per la fama vorteto estas: malmola kiel fero estas, dignaj kiel sinjorinoj estas, malĝoja kiel la alia estas (vidu §65).

Sed ankaŭ la ordinara, praktika Esperantisto, kaj eĉ la plej eminenta inter ni, estu singarda. Ni vidis ke la uzado de kia por kunligi du substantivojn jam (kaj bedaŭrinde!) fariĝis ĝenerala (§§18-24). Tiu absolute ne-Zamenhofa uzado de kia enhavas en si la ĝermojn por novaj mispaŝoj. Komparu ekzemple jenajn tri frazojn de Profesoro Waringhien:
1. Estas defio al la komuna saĝo kaj al la natura malpenemo de la homoj, voli trudi al ili formojn kiaj urinifar, adresizar aŭ martelagar (Let. de Zam II: 28) 2. Oni diskutis akcesorajn punktojn kiaj minme, ultre aŭ prox. (Let. de Zam. Il: 48) 3. ... tiu haladzo, kiun tuj rimarkigis homoj tiel diferencaj kiaj S-roj Aymonier kaj von Wahl ... (Let. de Zam.ll: 47).

En la unua frazo la vorto ”formojn” ne havas akompanantan adjektivon, en la dua frazo ”punktojn” estas akompanata de la antaŭstaranta adjektivo ”akcesorajn”, kaj la komparo ”kiaj minme, ultre aŭ prox” rilatas al la tutaĵo ”akcesoraj punktoj”. Sed en la tria frazo la adjektivo (diferencaj) staras malantaŭe, estas determinita de la vorto tiel, kaj la komparo (kiaj Aymonier kaj von Wahl) rilatas nur la adjektivo. Se Prof.

Waringhien estus konstruinta la frazon per helpo de subpropozicio epiteta ( ... kiun tuj rimarkigis homoj, kiuj estas tiel diferencaj KIEL Sroj Aymonier kaj von Wahl, ... ), tiam li certe uzus kiel anstataŭ kiaj! Sed lia kutima ne-Zamenhofa uzado de ”homoj kiaj ...” glitigas lin.

§63

Ankaŭ la uzado de kia en la predikativoj (§42 k.c.) povas facile misgvidi al kia, post la adjektivoj. Se oni rigardas kiel ĝustan la frazon: ”Li estas kia patro por siaj soldatoj”, oni nur bezonas fari unu paŝon plu por akiri: ”Li estas bona kia patro por siaj soldatoj ”, el kio bona kia patro naskiĝas por komenci sian (mizeran) vivon. Kiel malproksimen povas iri la mislogiko pruvas la jeno:
Iu logikulo (mi ne mencios lian nomon, ĉar — feliĉe — li ne plu havas ian influon) eltrovis ke la esprimo alia ... ol estas nepre erara kaj mallogika. Tio devus esti alia ... kia!! Jen lia rezono:
1. alia signifas ne tia 2. post tia nur kia estas ĝusta (vidu pri tio miajn §§ 13-33) 3. el tia ... kia nepre sekvas ankaŭ ne tia ... kia 4. ni do devas uzi alia ... kia.

Pri tio komentario estas superflua.

§64

Ĉi tiu kazo (adjektivo plus kiel plus substantivo) donas al mi okazon por plivastigi (kaj fini!) mian kritikon kontraŭ la kvazaŭ-logika, sed esence arbitra kaj erara kompletigo de la kielesprimoj per la verbo-formo estas.

Ĉe tio mi ne ripetos antaŭajn argumentojn, kiuj tamen plene validas ankaŭ nun. (§§21-23, 45-51).

Ni eliru de la esprimo: blanka kiel neĝo. La tute superflua kompletigo de la kia-istoj donas: blanka kiel neĝo estas, kaj ”korektita”: blanka kia neĝo estas, do: blanka kia neĝo. Sed ĉu ”blanka kiel neĝo estas” estas ĝusta esprimo? Ĝi povus esti ĝusta, se la dua parto (kiel neĝo estas) havus la funkcion klarigi la signifon de la vorto blanka.

Se ekzemple iu Cseh-instruisto, instruante la nomojn de la koloroj al grupo de Eskimo-infanoj, uzus la vorton blanka por la unua fojo, li povus diri: ”La floroj estas blankaj”, kaj, vidante la nekomprenon sur la vizaĝoj de la lernantoj, aldoni: ”kiel neĝo estas”.

En skribita lingvo oni tiam uzus komon post blankaj, tiel:
La floroj estas blankaj, kiel neĝo estas. (Notu bone ke miskompreno estas neebla, nur se la infanoj scias ke temas pri koloroj. Se ili ne scius tion, ili povus kompreni ke la floroj estas ekz. malvarmaj, ĉar ”kiel neĝo estas” tute ne diras, kiu eco de neĝo estas aludita!) Sed en blanka kiel neĝo la kiel-esprimo tute ne havas kiel funkcion difini la nocion blanka. Ĝi havas samtempe (kaj neapartigeble) du funkciojn:
1e. ĝi esprimas la gradon, la intensecon de blankeco.

2e. ĝi esprimas la specialan specon de blankeco, la specialan aspekton de tiu speciala blankeco, oni povus diri: la manieron de blankeco.

§65

”Kiel neĝo estas” per si mem ne povas esti memstara. Ĝi nome estas nesufiĉe preciza. Ankaŭ la korektado al ”kia neĝo estas” neniel helpas por precizigi la sencon. Ĉar: ”kia estas neĝo?” Ĝi estas ja ne nur blanka, sed ankaŭ malmola, malpeza, malvarma, malseka, brila, glitiga, kristalforma, blindiga, varmo-retena.

Se oni pripensas tion, oni rimarkas ke la kompletigo NUR per ESTAS eĉ malklarigas anstataŭ kompletigas. Ekz.: ”Ŝia vesto estis blanka, kiel neĝo estas” ne faras kompletan sencon. Logika kompletigo donas: ”Ŝia vesto estis blanka, kiel neĝo estas blanka”, t. e. ”Ŝia vesto estis blanka en la sama grado de blankeco kiel la blankeco de neĝo”, kaj ankaŭ samtempe: ”Ŝia vesto montris la saman specon, la saman aspekton de blankeco, kiun neĝo posedas”.

Resume: Oni esprimas la gradon KAJ la specialan nuancon de la blankeco de la vesto, komparante ĝin kun la blankeco de neĝo. SE oni postulas kompletigojn de la kiel-esprimoj en §61, la ununura racia kompletigo povas okazi ne nur per ”estas”, sed per ”estas plus la koncerna adjektivo”, tiel: pala kiel la muro estas pala, nigra kiel inko estas nigra, nigra kiel ebono estas nigra k. t. p.

Tio klare montras ke ekzistas nenia kaŭzo por ŝanĝi la Zamenhofan kiel en kia.

§66

Ke tiaj esprimoj esprimas ne nur la gradon, sed ankaŭ la specialan aspekton, evidentiĝas klare el la ekzemploj de §61, el kiuj multaj estas intence prenitaj kune en grupetojn. Komparu ekz. numerojn 9 kaj 10: alta kiel masto kaj alta kiel poplo. Ambaŭ esprimas altan gradon de alteco, sed tamen tiuj du esprimoj elvokas tute diferencajn bildojn en la menso de la aŭdantoj. La alteco de iu masto, rigida kaj senmova, estas alia ol la alteco de la nervoza, moviĝema, susuranta poplo. Tial ankaŭ en 3, 4 kaj 5: La vaksa paleco de kadavro estas alia ol la brila paleco de neĝo, aŭ la malvarma paleco de marmoro, aŭ la delikata paleco de iu tea rozo (nro 1).

Oni povus longe disputi, kiu el tiu kvaropo posedas la plej altan gradon de paleco, sed ĉiu agnoskas ke ili ne estas palaj en la sama maniero.

Ankaŭ ĉi tie ni rimarkas la saman fenomenon kiel en §60:
Grado kaj maniero ofte ne estas disigeblaj.

§67

”Ĉiufoje kiam lingvero estas uzata, ĝi perdas iom de sia esprima valoro”, diris la franca lingvisto Meillet.

Tio precipe validas por la komparaj esprimoj. La amaso imitas oratorojn kaj verkistojn, transprenas iliajn komparojn senpripense kaj ofte senkritike, kun la sekvo ke tiuj komparoj perdas sian freŝecon, sian esprimvaloron, sian vivantecon.

Ili fariĝas kliŝoj, ŝablonoj, banalaĵoj. (kp. §60.) Tiu proceso ne estas haltigebla. Kelkfoje ĝi eĉ kondukas al absurdaĵoj. Ekzemplojn ĉiu povas aŭdi ĉirkaŭ si en sia propra lingvo. Mia plej juna filino, kiu estis ofte aŭdinta sian patrinon grumble diri al ŝi: ”Vi estas ree nigra kiel fulgo”, surprizis nin unu vintran matenon post neĝa nokto, kriante: ”Ho, rigardu, kiel blanka ĉio estas. Blanka kiel ... kiel fulgo!”

Jen la esenco de la proceso: Por ŝi la esprimo kiel fulgo estis nur esprimo de grado, ŝi tute ne sciis kio fulgo estas, je tiu aĝo.

Tio sama propre okazas ĉe multuzitaj kaj tial foruzitaj komparoj, kiel ekz.: forta kiel leono, hela kiel anĝelo, malvarma kiel glacio, klara kiel la tago, muta kiel tombo, sana kiel fiŝo, malmola kiel ŝtalo, seka kiel sablo k. a.

La origina komparo de grado kaj speciala aspekto perdiĝas, restas nur ia gradesprima forto en tiaj diraĵoj.

§68

Tio kaŭzas konfuziĝon en la vicoj de niaj karaj logikuloj.

Unuflanke infektite de la kia-ismo, ili sentas sin inklinaj al:
nobela-kia-sinjorino; sed tra iliaj vejnoj cirkulas ankaŭ mikroboj de la tiom-kiom-malsano.

Tiu kiom-ismo postulas kiom por esprimi gradojn, kaj do inklinigas siajn viktimojn al: nobela-kiom-sinjorino!

Tragika konflikto! Ankoraŭ ĝi ne maltrankviligas multajn.

Sed iom post iom ĝi aktualiĝos.

La unua kiu sisteme klopodas uzi kiom ankaŭ en ĉi tiaj kazoj, estas S-ro w. F. Kruit en sia traduko de ”La Perfido”. Tie ni trovas i. a.:
ruza kiom la diablo p ̧. 131 plena kiom sako pĜ98 malmola kiom fero p ̧. 75 peza kiom martelegoj p ̧. 47.

(Mi nur mencias kelkajn ekzemplojn, kie la adjektivo ne estas antaŭita de tiom. La kombinaĵo tiom ... kiom abundas en tiu libro same kiel en ĉiuj verkaĵoj de la amsterdama skolo.) Krom en tiu libro, mi renkontis tion ankaŭ en ”Skizoj pri Nederlando”, sur p ̧. 50: ”grandaj kiom manplato” (kp Ps 39:
5).

Sufiĉe por averti kontraŭ tiaj ekscesaj konsekvencoj. Ŝajnas al mi plej bone trakti la tiom-kiom-problemon en sia tuteco kiel duan parton de ĉi tiu traktato.

XV LA TIOM-KIOM-MALSANO

§69

Historio.

En 1937 la Akademio de Esperanto ekhavis novan prezidanton, la nederlandanon In ̧-o J. R. G. Isbrucker. Fervore li komencis sian novan taskon kiel ĉefkontrolanto kaj ĉefgvidanto en lingvaj aferoj. Malfacila tasko! Pri tio li estis profunde konvinkita, sciante ke multaj ŝafoj (pardonu la komparon) ŝatas iri propran vojon kaj ŝajnigas surdecon, kiam la paŝtisto revokas ilin.

Meze de 1938 S-ro Isbrucker publikigis sufiĉe ampleksan artikolon en kiu li esprimis sian opinion pri kelkaj aktualaj lingvaj ”problemoj”, akcentante ke li faras tion nur kiel privata persono, ne ”ex cathedra”, kiel prezidanto de la Akademio.

Ke la nova reĝo estis milda reĝo klare montriĝis el la fino de lia artikolo, kie li kun iom da bonvola ironio kaj ŝerca indulgemo parolis pri la ”tiom-kiom-malsano”. Jen tiu fino:
”Ekzistas malsanoj, pri kiuj oni neniam aŭdis, sed kiuj kvazaŭ subite komencas disvastiĝi en ĉiam pli vastaj rondoj.

Ankaŭ en lingvoj ekzistas tiaj infektaj malsanoj, eĉ en Esperanto, kaj mi volas atentigi ĉi tie pri unu, kiun mi observis jam de kelkaj jaroj. Mi volas nomi ĝin la ”tiom-kiom-malsano”.

Kiam ni serĉas en la Universala Vortaro la vortojn kiom kaj tiom, ni facile konstatas per la donitaj tradukoj ke ili esprimas kvanton aŭ nombron, sed ne gradon. Se oni volas esprimi la gradon de la kvalito, nomata de iu adjektivo, oni devas fari tion, metante la vortojn kiel kaj tiel antaŭ la koncernan adjektivon. Ekzemple, oni diras en bona Esperanto: hodiaŭ ne estas tiel varme kiel hieraŭ; lia embaraso estas tiel granda ke li tute ne vidis min. Oni povas kontroli tion per la ekzemploj en la Ekzercaro de la Fundamento aŭ konsultante bonan vortaron kia estas la Plena Vortaro. Sed okazis iun tagon antaŭ kelkaj jaroj, ke iu Esperantisto kiu evidente ne studis la verkojn de Zamenhof, almenaŭ ne la Fundamenton, faris eraron kaj skribis: hodiaŭ ne estas tiom varme, kiom hieraŭ; lia embaraso estis tiom granda, ke li tute ne vidis min. La sekvantan monaton dua Esperantisto, kiu ankaŭ ne studis la Fundamenton, imitis lin (imitado estas konata eco de la homoj, eĉ de la Esperantistoj!) kaj tiam jam estis du erarintoj. Post plua monato ambaŭ samideanoj havis imitanton kaj tiam ja estis kvar.

Post nova monato estis 8, poste 16, 32, 64 erarantoj kaj ĉiam post unu monato la nombro de la infektitaj personoj estis duobligita.

Feliĉe ekzistas tre multaj Esperantistoj kaj tial estas ankoraŭ tre multaj inter ili, kiuj korekte uzas tiel kaj tiom, kiel kaj kiom, sed tamen mi iom timas, se almenaŭ mia kalkulmaniero estas ĝusta! Vere oni jam povas paroli pri malsano en la lingvo kaj estas bone, ke ni apliku kontraŭ ĝi la necesajn medikamentojn. Jam ekzistas diversaj libroj kiuj estas tute infektitaj de la malsano kaj en la gazetoj la eraroj ankaŭ svarmas. Mi eĉ scias pri iu sinjoro, kiu prenis el la Fundamenta Krestomatio iun rakonton de Zamenhof por tradukigi ĝin kiel ekzamenan taskon en nacian lingvon kaj li simple anstataŭigis ĉiujn vortojn tiel kaj kiel de Zamenhof per tiom kaj kiom!!

Kaj kial, kial?? Mi vere ne scias kio estas la utilo de tiu ŝanĝo en la vortuzo, kiu estas nek bela, nek klara. Oni eĉ povas nomi ĝin kontraŭ-fundamenta, ĉar ŝanĝi la signifojn de la korelativa tabelo ja ne estas nura enkonduko de neologismoj. Mi povas vidi la fenomenon nur kiel senpripensan imitadon de malbona ekzemplo. Sed espereble la konstato de la malsano jam estos utila por la kuracado. Ĉiu Esperantisto povas nun facile esplori, ĉu la simptomoj jam montris sin ĉe li. Kaj se ĉiu konvertito faros du prozelitojn en unu monato, ni eble same rapide liberiĝos de tiu malsano, kiel ĝi penetris inter ni. — — —”

§70

Malmulte S-ro Isbrucker povis konjekti ke lia paŝtista letero vekos tiom da impeta indigniĝo. Ĉu Esperantistoj ne komprenas ŝercojn? Lia alvoko kaŭzis reakciojn kaj disputojn en diversaj Esperanto-gazetoj kaj precipe la tiom-tiel-problemo baldaŭ troviĝis en la centro de atento. La rubrikoj kun lingvaj respondoj en klub-organoj aŭ asociaj revuoj devis kontentigi siajn klientojn kaj esprimi siajn opiniojn. La Esperantistaro dividiĝis en du partiojn: la kiel-istoj kaj la kiom-istoj, kiuj bombardis unu la alian per argumentoj, sensencaĵoj kaj absurdaĵoj.

Kiom-istoj apelaciis al kelke da Zamenhofaj formoj kaj al ”la logiko”.

Kiel-istoj apelaciis al miloj da Zamenhofaj esprimoj; kaj al la ”Fundamento”.

Iu ĝemis: ”Estas nekompreneble de D-ro Zamenhof ke, kontraŭ la sana prudento, li uzas tiel kaj kiel”. Alia alvokis al vigleco kontraŭ la ”reakcio protradicia”. Eĉ politikaj faktoroj sentigis sian influon kaj la esprimo ”burĝa reakcio” estis uzata.

Ĉefa antaŭbatalanto por la kiom-ismo tuj estis (kaj restis) la nederlanda studgazeto de la amsterdama skolo ”La Progresanto”.

Kelkajn semajnojn post la nefermita letero de Isbrucker ĝi jam havis ĉefartikolon sub la titolo: ”Malsana kuracisto”. La malsaneco de kuracisto Isbrucker konsistis en la uzado de iom kun gradesprima valoro.

Karakteriza estas jena alineo: ”Ni ne ŝatas laŭvorte ripeti la tutan babilon pri tiu afero. Ĝi naŭzas nin pro sia suspektiga tendenco. Eble ĝi taŭge konvenas en la kadro de organiza diktatoro, al la prezidanto de Akademio ĝi estas malinda!”

§71

Jen interesa epizodo el la historio de nia movado, epizodo kiu forte impresis min, kiu en tiu tempo kiel kelkjara Esperantista etulo ensorbis ĉion kion mi povis akiri por kvietigi la Esperanto-febron.

Ĉu tiu bataleto finiĝis kaj kiel ĝi finiĝis? Ĉe kiu flanko la venko? Kiel estas la nuna stato, 15 jarojn poste?

Nu, ni povas konstati ke neniu el la du partioj cedis sian starpunkton. La kiom-ismo ankoraŭ ekzistas, kaj do montriĝis ke la malsano ne estas mortiga por Esperanto!

Sed ankaŭ la kiel-istoj ankoraŭ vivas kaj ekzistas nenia signo ke la kiom-formoj iam elpuŝos la Zamenhofajn kiel-ojn.

Oni povus esti kontenta pri tiu ”status quo””, se nur ne aperus de tempo al tempo simptomoj maltrankviligaj kiel tiu, kiun mi menciis en §68.

Malkontentige estas ankaŭ, ke la disputo ”finiĝis en la sablo” kaj ne havis iajn pozitivajn rezultatojn.

Plue restas la fakto ke la nuna situacio strange impresas eksterulojn kaj novulojn. Iu nova Esperantisto, leginte ”kiomistan” libron petis de mi klarigon en jena formo: ”Ĉu la tradukinto eble skribas alian dialekton de Esperanto?”

Tial ŝajnas al mi konsilinde trakti la temon denove. Tion mi faros des pli volonte, ĉar la tiel-istoj ĝis nun apenaŭ povis trovi argumentojn kontraŭ la kiom-istoj.

Nekontestebla vero estas ke tiuj lastaj multe pli bone defendis sian opinion ol la aliaj.

La tiel-partio parolis pri tradicio, belsoneco kaj fideleco al la Fundamento, kaj kvankam certe argumentoj valoraj, tiuj ne povas esti decidaj. Sed ili ankaŭ batalis per argumentoj absurdaj, kiel ekz.: ”Tiel ne esprimas unualoke la manieron, sed ĝuste la gradon ”, aŭ ”Tiom ne estas adverbo, sed nur numeralo”!!

Mi honeste kredas ke ekzistas pli trafaj argumentoj por subteni la Zamenhofan preferon de tiel je tiom.

§72

Unue mi prezentos la aferon laŭ la vidpunkto de la tiom-kiom-istoj.

1. La korelativa iel-serio esprimas la manieron: tiel labori, kiel traduki, iel elpensita, neniel riĉa.

2. La iom-serio esprimas kvanton aŭ mezuron: iom da mono, kiom mi ŝuldas al vi?, kiom da kapoj, tiom da opinioj.

3. Por esprimi gradojn Zamenhof uzis jen tiel-kiel (mi estas tiel forta kiel vi; kiel eble plej bona; kiel rapide li kuras!), jen tiom-kiom (laboro iom pli malfacila; iom varmeta; iom-post-ioma; tiom pli gaja estos; tiom pli, ke).

4. La uzado de Zamenhof do estis nekonsekvenca, el kio oni rajtas konkludi ke parto de liaj ekzemploj estas erara aŭ almenaŭ malpli ĝusta (L. Pr. 1938 pĜ130).

5. Estas do necese fari iom da ordo en tiu neĝusta kaj nekonsekvenca uzado.

6. Logika pensado kondukas al la uzado de la iom-serio por gradesprimoj, ĉar:
a) Por ricevi de siaj lernantoj respondon ”iom malsana” la instruanto devas nepre demandi: ”Kiom malsana?” kaj ne: ”Kiel malsana?”

b) Al ĉiu kiu scias logike pensi estas klare ke la ideoj ”grado” kaj ”maniero” estas inter si tre diferencaj kaj ke la ideoj ”grado” kaj ”kvanto” estas inter si parencaj, ĉar grado estas kvanto de kvalito. (L. Pr. 1938 pĜ131; 1948 pĜ74.) 7. En La Pr. 1948 pĜ74 Degenkamp klopodas por pruvi ”ke la iom-uzo de Zamenhof logike nepre kondukas al tiomuzo” per jena serio da frazoj:
”Iu turo estas alta 100 metrojn. Alia turo estas iom pli alta.

(Oni certe ne povas diri iel pli!) Kiom pli (certe ne: kiel pli!) alta ĝi estas?

Ĝi estas 10 metrojn pli alta.

Oni do scias kiom pli alta ĝi estas; kaj per tio scias ankaŭ:
kiom alta ĝi estas.

Tiu ĉi ekzemplo ŝajnas al ni (t. e. Degenkamp) sufiĉa pruvo, ke la iom-korelativoj logike havas la signifon de grado.”

§73

Pri la unuaj tri punktoj de §72 certe ne ekzistas ia diferenco de opinioj. Tiuj diferencoj nur povas komenciĝi ĉe punkto 4, kiu enhavas la aplomban aserton ke Zamenhof estis nekonsekvenca, el kio oni tiras la konkludon ke parto de liaj ekzemploj devas esti eraraj.

Ĉe la traktado de tia-kia, tia-kiu, tia-kiel, (§§13-41) jam montriĝis, kiel singarda oni devas esti pri tiaj asertoj. Se Zamenhof, kiu ja certe ne estis fanfaronema deklaras ke ”la tuta lingvo kun ĉiuj ĝiaj nuancoj havas en lia kapo formon tute difinitan kaj precizan” (Let. de Z. I 73), ni devas esti iom modestaj. Almenaŭ, ni ne rajtas konkludi al nekonsekvenceco, eraremo aŭ neĝusteco, antaŭ ol esplori detale la koncernajn punktojn. Se el tiaj esploroj evidentiĝas ke Zamenhof senpripense, kvazaŭ kaprice, elektis jen iel-formojn jen iom-formojn, nur tiam, kaj ne pli frue ol tiam ni povas konkludi al nekonsekvenceco. Sed eĉ tiam ni gardu nin kontraŭ tro rapidaj konkludoj aŭ tro facilaj ĝeneraligoj.

XVI IELE, IOME, DUONE MALBONE*

§74

Kiel ni vidis, (§72, 6 a) la kiom-istoj uzas kiel ĉefan argumenton la Zamenhofan uzadon de iom por esprimi gradon. Ili ŝatas citi por tio jenan frazon el Fundamento de Esperanto, Ekzercaro §38:
”Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varma, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma.”

Estas nekontesteble ke la adverbo iom esprimas tie ĉi ian gradon de varmeco.

En la Zamenhofa uzado de iom ni povas distingi kelkajn grupojn:
1. iom da por esprimi kvanton: iom da pajlo, iom da mono, iom da poezio.

2. iom pli por esprimi kvanton: Mi perlaboras nur iom pli ol unu dolaron en tago (F. K. 112-10); li havis bonan porvivaĵon kaj eĉ iom pli (Fab. de A. III, 41).

3. iom pli plus adjektivo (adverbo) por esprimi kvanton aŭ mezuron: La libera kampo, kiu estas iom pli alta ol la ĉambro (F. K. 225-2); ili estis iom pli grandaj kaj havis fenestrojn (Fab. de A. III, 138).

4. iom pli plus adjektivo (adverbo) por esprimi ian metaforan * Proverbaro 560.

kvanton aŭ mezuron: Iom pli maljuna virino (Fab. de A.

III, 74); iom pli bone (id. 76).

5. iom plus verboformo por esprimi kvanton aŭ gradon (aŭ ambaŭ!): Iom perlabori, iom manĝi, iom ripozi, por iom ornami la lokon; la afero iom prosperis al mi (F. K. 245), mediti iom pri tiuj problemoj (id. 245); altranĉadon mi iom scias (Marta 109).

6. iom plus adjektivo (adverbo) por esprimi gradon: Iom varmeta, iom strange, iom longa, iom malnova, iom malproksimen.

7. La esprimo iom-post-iom, kiu tamen ne esprimas la gradon mem, sed la laŭgradan iradon de iu proceso.

§75

Ĉiu kiu pristudas tiun uzadon de iom tuj rimarkas ke Zamenhof donis al tiu vorteto specialan sencon, kiu lokas ĝin iom ekster la reguleco de la tabelvortoj. Nome:
Iu estas: nedifinita persono; ie estas: je nedifinita loko; iam estas: je nedifinita tempo k. t. p. sed iom ne estas nur nedifinita kvanto (grado), sed samtempe havas kroman ideon:
proksimume ”nemulte”, kvankam ĝi tute ne estas sinonima kun: malmulte.

Tion lastan oni ofte asertas (vidu ekz. Laborista Esperantisto 1950 pĜ76) kaj pretervidas la veran karakteron de la Zamenhofa iom.

Kiam Zamenhof kreis kaj eksperimentis je sia Esperanto, li renkontis la lingvistike interesajn esprimojn: un peu (france), ein wenig (germane), a little, a few (angle), un poco (hispane), een beetje, een paar, een weinig (nederlande). Kun sia delikata sento por nuancoj li rimarkis ke ili ne estas sinonimaj kun peu, little, few, poco, beetje, paar, wenig, malmulte.

La strukturo de Esperanto (la nedifina artikolo tie ja mankas!) ne permesis al li uzi la samajn rimedojn por esprimi tiun nuancon. Tial li devis serĉi alian vojon kaj trovis ĝin, apartigante iom el la korelativa tabelo kaj atribuante al ĝi la nuancon por kiu li bezonis esprimilon.

Ĉu li agis neprudente, farante tion? Mia-opinie ne, ĉar li elektis el la disponebla lingvo-materialo tiun vorton kiu plej bone kaj tre facile taŭgas por la plenumota tasko.

Certe ... li ne povis antaŭvidi ke posta generacio faros al si idolon el ia matematika kaj rigida ”logiko”!

§76

En sia tre originala kaj admirinda verko ”The Philosophy of Grammar” Prof. Otto Jespersen donas tre interesajn specimenojn pri la aplikebleco de ”tripartaj dividoj” (tripartitions) por trakti kontrastojn. (pĜ322 k. skv.) Li nomas ilin:
A. Positive (la pozitiva kampo) B. Questionable (la diskutebla kampo) C. Negative (la negativa kampo) Aplikite por nia celo, ĉi tiu teorio donas:
A. ĉio, ĉiom. C. nenio, neniom.

Inter tiuj du absolutaĵoj kuŝas la kampo B, por kiu Esperanto ne havas unu specialan terminon, sed kiu ampleksas ekz. la nociojn kelkaj, diversaj, pluraj, iuj, iom, multe, malmulte.

Tiu kampo B povas esti subdividata laŭ la sama principo kaj tiamaniere ni ekhavas ekz.:
A.

ĉiom da mono B 1.

multe da mono B 2.

iom da mono B 3.

malmulte da mono C.

neniom da mono Multe (B 1) formas kontraston kun malmulte (B 3) , sed iom (B 2) estas plejofte uzata kiel kontrasto kun neniom (C).

B1 proksimiĝas al A, B3 al C.

Notu ankaŭ la subjektivan karakteron de iom kontraste kun la pli objektivaj multe kaj malmulte.

Iu povas diri al sia amiko: ”Ĉu vi jam aŭdis ke mi heredis iom da mono de mia onklo. Nun mi intencas aĉeti novan Rolls-Royce kaj fari kelkjaran vojaĝon tra la mondo”.

§77

Resume ni povas diri:
Iom esprimas nedifinitan kvanton, limigitan tamen unuflanke de multe, aliflanke de malmulte.

En akordo kun la lingvaj kutimoj de multaj Eŭropaj popoloj, Zamenhof uzis tiun iom, kun ĝia speciala nuanco, ankaŭ por esprimi gradon. Tion li faris konscie kaj poste aplikis ĝin tre konsekvence.

Ĝuste pro ĝia speciala senco oni ne povas uzi la vorton iom por surkonstrui teorion pri la uzado de la aliaj iom-vortoj kiel gradesprimiloj.

§78

La uzado de iel estas ĉe Zamenhof ekstreme malofta. Plena Vortaro donas:
1. Neniu havas la rajton iel tuŝi vian kapon. Mi mem trovis:
2. Iel malfacile iras la afero ĉe mia diino (Marta 54).

3. Ĝi sentis sin iel malvigla, io mankis al ĝi (Fab. III, 107).

En la unua ekzemplo iel certe esprimas nur la manieron, en la dua kaj tria ekzemploj ni havas miaopinie manieron kaj gradon samtempe esprimitaj. Tion ni priparolos poste.

VII ESENCO KAJ KONSEKVENCOJ DE TIOM-KIOM MALSANO

§79

La esenco de la ”tiom-kiom-malsano” kuŝas en la uzado de tiom, sekvata de kiom en komparoj de egaleco.

Zamenhof donis en Ekzercaro 10 jenan modelon por tiaj komparoj: Mi estas tiel forta kiel vi.

En ĉiuj siaj verkoj Zamenhof tute konsekvence tenis sin je tiu modelo. Kelkaj ekzemploj el la centoj sekvu:
1. Unuj estis tiel grandaj kiel niaj Hunaj tomboj. Fab. III 82.

2. Ili rajdis tiel rapide kiel ili povis. Fab. III 97.

3. ... kreskaĵo tiel bela kiel neniu alia. Fab. III 71.

4. ... viandon tiel malmolan kiel trabo. Rev. 29.

5. Neniu povas flirtadi tiel gracie kiel vi. F. Krest. 50. ktp.

Mi nepre volas akcenti ke Zamenhof uzis ĉi tiun formon ĉiam kaj senescepte. Sperto pruvis al mi ke tia insistado estas necesa, ĉar jam plurfoje mi rimarkis ke la maniero laŭ kiu la kiom-istoj prezentas sian starpunkton kaŭzas konfuziĝon kaj dubon inter la ordinaraj Esperantistoj. Ili renkontas eldirojn kiel: ”Zamenhof uzis jen iom-formojn, jen iel-formojn”, aŭ ”Zamenhof uzis jen tiel-kiel, jen tiom-kiom” aŭ ”Eventuala konsilo de la Akademio, kia ajn ĝi estus, signifus ke ĝi malrekomendas la alian formon, ankaŭ uzitan de Zamenhof” (La Progr. 1948 pĜ73).

La sekvo estas ke, kondamnante frazon kiel: ”Ŝi neniam kriis tiom terure kiom ĵus” (Perfido 35), oni ricevas la respondon: ”Sed, ĉu vi ne scias ke Zamenhof mem ne estis konsekvenca?” Tial mi ripetas kun granda emfazo: Zamenhof neniam uzis tiom plus adjektivo (adverbo) plus kiom, sekvatan de alia frazparto, en frazoj kiel la ĉi-supraj.

§80

La kiom-ismo do ne elektis inter du Zamenhofaj ekzemploj, ĝi konscie kaj intence ŝanĝis la Zamenhofan uzadon, en la konvinko ke la nova formo estas pli logika, do pli korekta, apelaciante al la konata maksimo: ”En lingvo artefarita ĉiu havas la rajton uzi formon pli logikan”. Ĉe tio ĝiaj disĉiploj tamen pretervidas multajn eldirojn de Zamenhof per kiuj li komentariis ĉi tiun maksimon, avertante kontraŭ ”perfektigado”. Oni nur legu la korespondadon inter Javal kaj Zamenhof pri reformoj en ”Leteroj de Zamenhof”, kaj relegu en Letero 248 la tipan kaj multsignifan ”Peza ŝtono defalis de mia brusto ...”, skribitan kiam la reformdanĝero pasis.

La prezidanto de la Akademio jam plurfoje esprimis kiel sian opinion, ke la tiom-kiom-ismo estas kontraŭ la Fundamento, sed oni rebatis tiun opinion per argumentoj prenitaj el la antaŭparolo al tiu sama Fundamento.

Efektive, tiu antaŭparolo lasas tiom da elasteco, per la ”vojo de neologismoj”, ke estas tre malfacile kondamni ian ajn novan formon. Sed oni ne pretervidu, ke en la koncerna kazo ne temas pri punkto unu de tiu antaŭparolo (la kreado de novaj vortoj), sed pri la dua punkto: propono de nova gramatika formo, de nova regulo. Ĉar neniu ja kontestos ke la proponita, kaj de multaj jam enkondukita novaĵo ne rilatas la vortaron, sed la gramatikon. Tial estas sofisma elturniĝo, se iu kiomisto respondas al S-ro Isbrucker (kaj tio efektive okazis!): ”La frazo: Mi estas tiel forta kiel vi, troviĝas en la Ekzercaro kaj ne en la Gramatiko deksesregula, kaj la formoj el la Ekzercaro ne estas same strikte aplikendaj kiom (!) la reguloj de la Gramatiko”.

Tiu sinjoro tute ne atentas ke la deksesregula gramatiko estas ne pli ol ”fundamenta gramatiko” (tia Zamenhof nomis ĝin, vidu en la ”Fundamento de Esperanto” pĜ1!), ellaborita per la Ekzercaro, kaj ke, sen tiu Ekzercaro, ni eĉ ne scius kiel uzi ĝin en la praktiko. Oni ne faru el tiu ”fundamenta gramatiko” novan superfundamenton super La ”Fundamento”!

La kazo ”tiom-kiom” estas en si mem gramatika kazo, kaj neniu kun eĉ nur iom da sana prudento povos aŭ provos refuti tion! Ĝi estas ankaŭ multe pli grava ol ĉiuj aliaj disputeblaj punktoj en la Fundamento kiel ekzemple: po tri pomoj aŭ pomojn, anstataŭ kafo aŭ kafon, kvar metroj da aŭ de tiu ĉi ŝtofo. Ĉar la tiom-kiom-ismo grave ŝanĝas la tutan aspekton de nia lingvo kaj impresas ĉiun kiel nova dialekto.

Kiel ajn estu: La kiom-istoj ignoris el tiu sama Fundamento la gravan admonon, kiu koncernas ĝuste ĝian duan punkton, la ”perfektigadon” per novaj reguloj:
”Sed ni devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia ”perfektigado” de la lingvo: a. Ili devas tion fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco. b. fari tion povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta Esperantistaro”.

§81

Ni nun vidu la tiom-kiom-malsanon en ĝiaj konsekvencoj. La unua paŝo estas, kiel ni jam diris, la uzado de tiom-kiom anstataŭ tiel-kiel kun adjektivo aŭ adverbo. Ekz.:
1. Ili ne estas tiom malbonaj kiom la homoj. (Perfido 61, Kruit) 2. Li estis tiom vanta kiom karnavala arlekeno. (Perfido 79) 3. Vestita tiom mizere kiom neniu alia knabo. (La nevenkebla Ĝeno, pĜ16, Faulhaber) 4. Henĉjo ankoraŭ ne estas tiom aĝa kiom mi. (idem 60) 5. Mi finportis tiujn botojn ne tiom plene kiom ordinarajn.

(idem 13) 6. ... lingvo, eĉ en tiom logika formo kiom Esperanto. (La Progr. Degenkamp) 7. Li estas tiom alta kiom nia Horejc. (Skizoj pri Ned. pĜ12, Degenkamp) 8. La vivo en tiuj stratoj estas tiom regula kiom en aliaj. (Sturmer en Por Recenzo, pĜ27) Ĉar flanke de tiel-kiel staras same-kiel en la Zamenhofa Esperanto, kun nur eta nuanco de diferenco, ankaŭ tiu esprimo estas kelkfoje ŝanĝita, sed nur de la ĝisostuloj:
1. Tio estas same bona kiom konfesado. (Perfido 10) 2. ... pasioj same nevenkeblaj kiom absurdaj. (idem 38) 3. ... okuloj same klare bluaj kiom la ĉielo. (idem 81) 4. La maro de l’infanoj estas same granda kiom la oceano.

(Skizoj 142) Jam en §68 ni vidis kiel ĝisekstrema konsekvenco kondukas al uzado de kiom, eĉ kiam tiom aŭ same ne antaŭ-iras: ruza kiom la diablo; grandaj kiom manplatoj; diferenco granda kiom inter du kontraŭaj polusoj, k. s.

Tiuj lastaj du formoj tamen estas ankoraŭ ne ĝeneralaj, kaj — feliĉe — la kiom-istoj ne ĉiuj deziras iri ĝis absurdeco.

Sed jam ĝenerala fariĝis inter ili la uzado:
A. de tiom anstataŭ tiel antaŭ adjektivo aŭ adverbo:
1. Li pendis tiom dolĉe malantaŭen. (Perl. pĜ11); tiom strange nereale (idem 15); tiom nova (idem 24); ion tiom malsaĝan (idem 25); k.t.p.

2. tiom grava degenero (La Nevenkebla Ĝeno, pĜ5); ne tiom sovaĝe (idem 9); botojn tiom belajn (idem 12); iri tiom malproksimen (idem 17), k.t.p.

3. Tiom forta estis la simpatio (Por Recenzo, pĜ13); la vivo ne estas tiom malbona (idem 13); li promenis tiom fiera (idem 21), k.t.p.

4. Tial la fenestroj estas tiom grandaj (Skizoj pri Ned. pĜ27); tiom diferencaj (idem 81), k.t.p.

B. de kiom anstataŭ kiel antaŭ adjektivo aŭ adverbo kiel ”ekkria aŭ demanda adverbo de grado”. Ekz.:
1. Kiom malfeliĉa ĝi faris lin (Perfido, pĜ18); kiom ajn terura (idem 21); kiom komika li estas (idem 23); kiom grandajn okulojn li faros (idem 43); kiom bela (idem 44); kiom strange (idem 45), k.t.p.

2. Kiom bedaŭrinde (La Nevenkebla Ĝeno 22); kiom mizere (idem 22); kiom grava malprovito (idem 32), k.t.p.

Mi ripetu ke ĉiuj kvin tiaj uz-manieroj estas kontraŭ-Zamenhofaj!

XVIII GRADO KAJ MANIERO NEDISIGEBLAJ

§82

Krom en la Zamenhofa uzado de iom por esprimi gradon (vidu §§74-76), la kiom-istoj trovas duan motivon por siaj plibonigoj en la karaktero de la nocio ”grado”. (vidu §72 post 6.) ni difinas: ”Grado estas kvanto de kvalito” aŭ, kiel Faulhaber diras en Laborista Esperantisto 1950, pĜ86: ”Grado estas speco de kvanto.”

Sur tiu, certe ne tro preciza difino, ili bazas sian opinion ke por ”Ĉiu, kiu scias logike pensi, estas klare”, ke la uzado de la kvanto-vortoj estas pli korekta ”por indiki gradojn.”

Estas iom strange ke la Esperantistaro travivis kaj traluktis proksimume kvardekkvin jarojn, antaŭ ol ĉi tiu logika vero estis malkovrita. La reformistoj de ĉirkaŭ 1907 ja ofte plendis pri la tro-ofteco de tiel-kiel, sed precipe pro ties neoportuna dusilabeco, ne pro ia mallogikeco en ties uzado.

Alia rimarkinda fakto estas ke la naturaj lingvoj preskaŭ ĉiuj montras fortan preferon por la uzado de adverboj de maniero por esprimi gradojn, kaj nur en malmultaj kazoj uzas por tio adverbojn de kvanto. Ankaŭ la patrolingvo de Zamenhof, la rusa, montras tiun fenomenon. En tio la kiom-ismo trovas novan argumenton: ”Zamenhof verŝajne lasis sin influi de sia propra lingvo.”

Oni tamen estu singarda kaj ne saltu al tro baldaŭaj konkludoj! Se iu lingva fenomeno estas tiel ĝenerala, tiel disvastiĝinta, ke ni trovas ĝin en lingvoj de tre malproksima parenceco, ni povas esti preskaŭ certaj ke iu ĝenerala ”lingvistika leĝo” troviĝas ĉe la radiko, el kiu tiu fenomeno kreskas.

La lingvoj naturaj ja ne estas tiel ĥaosaj kuiraĵoj, kiel oni kelkfoje volas kredigi al ni.

§83

Ni do iom esploru al esencon de la nocio grado.

La vorto devenas de la latina vorto gradus, kies signifo estas paŝo, kaj pli speciale paŝo sur ŝtuparo, do ŝtupo.

Kun tiu originala signifo ĝi troviĝas tre verŝajne en 2 Reĝoj 20: 9, en la rakonto pri la malsaneco de la reĝo ̆izkija.

Atentu speciale la vorton malsupriĝis en 2 Re ̧. 20: 11 kaj en Jesaja 38: 8.

La sunhorloĝo de Aĥaz havis plej verŝajne ŝtuparan formon, kaj sur la ŝtupoj la ombro iris malsupren.

Duan fojon ni trovas ĝin en la surskribo super la Psalmoj 120-134, la konataj ”kantoj de Maaloth”. Maaloth signifas ”ŝtupojn” kaj en la angla biblia traduko ni trovas ankoraŭ ”Song of degrees” — kanto de gradoj.

Unu el la plej akcepteblaj ekzegezoj klarigas tiun surskribon jene: Tiuj psalmoj estis kantataj de levidaj kaj pastraj ĥoroj, en la templo de Jerusalem okaze de la grandaj festoj, kaj dum la kantado oni supreniris la ŝtuparon al la templo, tiel ke ĉiu nova psalmo estis kantata sur nova ŝtupo.

Nu, ni lasu la plej ĝustan ekzegezon al la specialistoj de la hebrea lingvo, por ni estas sufiĉe ke la nocio grado havas kiel sian fonon la ideon pri ”ŝtuparo”. Ĉar tio montras al ni la vojon al ĝusta kompreno de la funkcio de ĉiu gradindiko. Ni povas difini:
Gradindiko estas la fiksado de la relativa pozicio de io en ia supozata skalo aŭ ŝtuparo.

Ekz.: Per: ”Ŝi estas tiel bela kiel ŝia fratino”, ni lokas ŝin, rilate belecon, sur la saman ŝtupon. Per: ”Li estas pli klera ol mi”, ni metas lin, rilate klerecon, sur pli altan ŝtupon. Dirante:
”La vento estis tiel forta, ke multaj branĉoj rompiĝis”, ni fiksas la ŝtupon en la skalo de forteco per la mencio de la sekvoj.

La ideo pri skalo, ŝtuparo efektive ĉiam elvokas la ideon pri pli alta aŭ malpli alta, do la ideon pri mezurado.

Mi neniel volas kontesti ke tial la nocio grado estas parenca al la nocio kvanto. Sed oni ne povas per simpla formulo identigi ilin.

Eĉ, en kelkaj okazoj, oni povas difini la gradon per simpla mezurado de ia kvanto (pri tio poste).

Sed la diferenco restas. Kiel la esencon de la nocio grado mi vidas ĝian relativecon, kontraste kun la absoluteco de la kvantoj. Tiu relativeco — la fiksado de la relativa pozicio — portas kun si la necesecon de komparado kun aliaj ŝtupoj en la sama skalo.

Tiel mi venas al tiu ĉi tezo: La nocio grado implicas komparadon, alivorte: komparado estas inherenta en la esprimo de ia grado.

Tio jam estas indiko en specialan direkton! Ĉu ni ne vidis ke, por esprimi komparojn, Zamenhof antaŭ ĉio, unuloke, kaj kun granda prefero uzis la vorton kiel. (vidu §11 k. skv.) Sed estas pli!

§84

Ni renkontas la nocion grado ankaŭ, eĉ ofte, en la fiziko. Verŝajne la vorto estas ĝuste pro tio konata al ĉiu, eĉ al la plej simpla, ordinara homo, kiu neniam okupas sin pri filozofio, lingvistiko aŭ la fiziko mem. Infano jam frue lernas ”legi la termometron” en la hejma, familia ĉambro kaj tiel konatiĝas kun ”gradoj”.

Baldaŭ li aŭ ŝi scias respondi la demandon: ”kiel varme estas ĉi tie”, per ”15 gradoj, 20 gradoj”, aŭ per ”3 gradoj pli varme ol hieraŭ vespere” k. t. p.

Se tiu sama infano eniras la unuan klason de la supera lernejo, la dektrijarulo travivos la tagon, en kiu, je sia granda miro, li aŭdos ke tiamaniere ni ne mezuras la varmon mem sed nur la gradon de varmeco.

Kun iom da konsterniĝo li klopodos por sekvi la (ofte longajn) rezonadojn de sinjoro la profesoro pri fiziko, kiu ĝisŝvite penadas por klarigi ke kvanto da varmo estas io tute alia ol grado de varmo. Kaj verŝajne li kaptos la veron de tiu aserto nur kelkajn jarojn poste, kiam li estos solvinta jam multajn ekzercajn problemetojn pri kalorioj, termometroj, dilatiĝoj kaj aliaj turmentiloj.

En tiuj samaj lecionoj pri fiziko, li povos lerni ke ”grado”

estas esprimata per diversaj metodoj. Kelkfoje per mezurado de ia kvanto. Ekz.: La gr;ado de forteco de ia solvaĵo, kiu entenas salon aŭ sukeron aŭ kalkon povas esti trovata per fiksado de la kvanto de miligramoj da salo k. t. p. en unu litro de la solvaĵo. Kiam ni legas ekzemple: ”En Nederlando la meza ’malmoleco’ de la trink-akvo estas 10 germanaj gradoj”, tio signifas: unu litro da trinkakvo entenas meze 100 mg da kalciaĵoj.

Sed la pli oftan kaj pli ĝeneralan manieron ni trovas ĉe la termometroj. En tiu kazo la grado (de varmeco) estas esprimata kaj mezurata per sia efiko. Nome: la pli alta grado de varmeco havas kiel efikon, ke la termometra fluidaĵo (ĉu hidrargo, akvo, alkoholo aŭ ia gasa) dilatiĝas, t.e. pligrandiĝas je volumeno. La hidrargo supreniras kaj tiel indikas la pli altan varmogradon.

Do: la grado esprimiĝas per la maniero de konduto de ia materio. Laŭ tiu principo oni mezuras ĉiajn valorojn en ĉiaj diversaj branĉoj de la fiziko.

Ankaŭ en tiu sfero ni rimarkas ke la nocio ”grado” troviĝas en la sama kategorio kiel ”mezuro, forteco, kvanta, volumeno, grando, nombro, proporcio, supereco” k. s., kvankam tio neniel pravigas la difinon ke ”grado estas speco de kvanto.” Oni povas konstati nur, ke tiuj du nocioj kvantogrado estas inter si parencaj kaj sendube ĉiu filozofo klasos ilin en la saman kategorion. Sed ...

§85

Sed ... ĉu tio havas valoron por la gramatiko de lingvoj, por la lingvistiko? Oni lasu ĉi tiun demandon penetri profunden en sian menson! Kaj tuj oni eksentos dubon. Ĉar tiu demando tuŝas la kernon de la tiom-tiel disputo, de ĝia respondo dependos la praveco de la uzado de tiu argumento, la sola argumento de la kiom-istoj:
”Grado estas speco de kvanto, do ... grado devas esti esprimita per la kvanto-vortoj.”

Ĉu tio vere estas logika? Ĉu vere la prezidanto de nia Akademio kaj ĉiuj kiuj samopinias kun li ”tordas la leĝojn de la logiko, defendante la iel-korelativojn por signifoj gradoj”?

(atentu: tio lasta estas citaĵo!) Kompreneble mi neniel volas tie ĉi malfermi (remalfermi) debaton pri la rolo de la logiko en Esperanto. Pri tio oni jam tre (eble tro) multe skribis. Sed mi volas insiste diri: La lingvistiko havas siajn proprajn leĝojn, siajn proprajn kategoriojn kaj ĉiu kiu provas identigi kategoriojn fizikajn, matematikajn aŭ filozofiajn kun kategorioj gramatikaj, tiu eraras, eraregas, perdas la vojon kiel blindulo, kiu klopodas por direkti flugmaŝinon.

Eĉ pli grava tiu ĉi eraro fariĝas, se oni kuraĝas uzi ĉe tio la vorton ”logiko”, kiel tio okazas en la disputo tiom-tiel. Ĉar, se la eldiro ”grado estas speco de kvanto” jam atestas pri tre granda kaj naiva supraĵemo, la konkludo: ”do grado estu esprimota per kvanto-vortoj” liveras tipan ekzemplon de malĝusta, malkorekta koncepto pri la ideo ”lingvo”, per sia konfuzado de nocioj semantikaj kun nocioj sintaksaj; nome: semantikaj (kategorioj de signifo) tute ne bezonas korespondi kun sintaksaj kategorioj, eĉ ne povas ĉiam korespondi. Se oni tamen serĉas tian korespondecon, eĉ postulas ĝin, oni faras gravan logikan eraron, miksante nociojn el du diversaj terenoj.

La konstato ke grado kaj kvanto estas parencaj ideoj, kiel ajn vera ĝi estu, neniel koncernas la praktikan lingvouzadon.

Ĉar tiu praktika lingvo-uzado ne servas por manifesti filozofiajn dividojn, ĝi neniel respegulas per siaj formoj la logikan konstruaĵon filozofian. Tion ĝi jam ne povas fari pro la simpla fakto ke la lingvo estas pli maljuna ol ”la filozofio”. Sed ankaŭ ne, ĉar tio ne estas ĝia tasko. La primara tasko de ”la lingvo”

estas, ke ĝi priskribas la eksteran mondon (la mondon ekster la homo) tiel, kiel ĝi montras sin, kiel ĝi manifestas sin, en siaj multnuancaj fenomenoj.

Konkrete: Se ”la lingvo” priskribas graddiferencojn, ĝi faras tion unualoke priskribante la efikon de tiuj diferencoj, per kiu ili manifestiĝas.

§86

Ni prenu simplan ekzemplon:
Sinjorino N. N., transloĝiĝinte de P al R, trovas ke en ŝia nova loĝloko la akvo estas ”malmola” (vidu §84). Kompreneble tio estas por ŝi tre malagrabla kaj en multaj konversacioj kun la novaj najbaroj ŝi plendas pri tiu ĝeno. Ni vidu kiamaniere ŝi povas esprimi sian indigniĝon pri la tro granda kvanto da kalciaĵoj en la akvo. Ŝi povas uzi simplan adverbon, dirante:
La akvo estas tre malmola, tro malmola, iom malmola, sufiĉe malmola, ekstreme malmola.

Tio estas tre ĝeneralaj esprimoj, kvazaŭ nedifinitaj. Estante Esperantistino, ŝi eĉ havas je sia dispono specialajn esprimilojn, nome la afiksojn et kaj eg, uzotajn adverbe aŭ afikse:
La akvo tie ĉi estas ete malmola, aŭ ege malmola, aŭ malmoleta aŭ malmolega, aŭ treege malmola.

Pli fortajn esprimojn ŝi povas uzi en malbona humoro:
La akvo estas terure malmola, diable malmola, abomeninde malmola.

Jam ŝi do uzas adverbojn kiuj ankaŭ — eĉ pli ofte estas uzataj por esprimi la manieron de ia ago, la kielecon.

La grado de malmoleco estas esprimebla eĉ per adjektivo, se ŝi diras:
Ĉi tie la malmoleco de la akvo estas granda, grandega.

(Atentu ke oni tamen ne povas diri: La akvo estas grande malmola! Ĉu nova ”nelogikaĵo?) Sinjorino N. N. ankoraŭ ne estas je la fino de sia Latino.

Por esprimi la gradon ŝi povas fari komparojn:
La akvo tie ĉi estas pli malmola ol en P, same malmola kiel en S.

La incito kiun ŝi spertas, povas eĉ konduki ŝin al strangaj komparoj, tiel ke ŝi grumblas:
La akvo estas malmola kiel ŝtono, malmola kiel ŝtipo, malmola kiel granito, malmola kiel bastono.

Tiajn komparojn mi jam menciis kaj priparolis en §§6168, kie ni ankaŭ vidis kiamaniere tiaj komparoj gradindikaj povas evolui el pli sencoplenaj komparoj, kiuj samtempe esprimas kaj manieron (aŭ specialan aspekton) kaj gradon.

§87

Ĉiuj gradindikoj de §86 tamen estas ne tre precizaj, sed pli aŭ malpli ĝeneralaj. Kion faros nia samideanino, se ŝi volos pli nete specialigi? Tiam ŝi esprimos la gradon per menciado de ĝiaj efikoj. Ekzemple: La akvo estas tiel malmola ke la sapo tute ne volas ŝaŭmi. La akvo estas tre malmola tie ĉi, eĉ tiel, ke mi uzas duoble pli da sodo ol en P. La akvo estas tiel malmola, ke miaj manoj iĝas tute malglataj. La akvo estas tiel malmola, ke ĉiuj miaj kaldronoj havas dikan kalktegon. K. t. p.

La vorto tiel havas tie ĉi duoblan funkcion: 1e. ĝi anoncas en konciza formo en la ĉefpropozicio la enhavon de la subpropozicio. 2e. ĝi estas subordigita al la adjektivo por indiki ke la enhavo de la subpropozicio servas por esprimi la gradon de tiu adjektivo.

La subpropozicio esprimas ian manieron de agado aŭ suferado; tiu maniero estas — tute nature — anoncita per la manier-indika vorto tiel, kiu samtempe esprimas la gradon. Alivorte: La grado estas esprimita per ia agmaniero.

Klare ni konstatas la veron de la regulo kiun ni jam trovis en §60 kaj §66: En la praktika lingvo-uzado grado kaj maniero ne estas disigeblaj.

§88

Diferenco de grado do estas praktike nur esprimebla per komparado aŭ per menciado de la sekvoj de ĝia efiko. La fizika aŭ matematika maniero por fiksi graddiferencojn per mezurado de ia kvanto (§84) tute ne ludas ian rolon en la lingvo-uzado, sed tio ĉi lasta ofte sekvas la alian manieron, nome la manieron de la termometro, kiu mezuras la gradon per la kondutmaniero (de hidrargo aŭ io tia).

Ĝuste tio estas la kaŭzo ke en la naturaj lingvoj la gradindikaj adverboj evoluis el la manierindikaj. Sed tio ne estas nur interesa historia fakto; la alternado de grado-maniero, kaj la neebleco disigi ilin montras sin ankoraŭ ĉiutage.

Tio estas eĉ unu el la malmultaj punktoj pri kiuj gramatikistoj modernaj kaj elmodaj samopinias. Mi citu du eldirojn:
La unua estas el 1892. En parto II, pĜ107 de sia ”Nederlandsche Spraakkunst” (kiu dum jardekoj estis la aŭtoritato en Nederlando), C. H. den Hartog skribas: ”Vanaj estos la klopodoj por apartigi gradon kaj manieron en multaj kazoj.”

La dua estas el 1948, el ”Stilistische Grammatica” de G. S.

Overdiep: ”Gradadjektoj estas speciala nuanco de manieradjektoj”.

Nur kelkaj Esperanto-gramatikistoj havas alian opinion.

Sed tiel ili trudas al la Esperantistaro tute falsan dilemon kaj puŝas ĝin en la pozicio de la kompatinda junulo, kiu ne povis decidi ĉu li esprimu la gradon de sia amo al sia fianĉino per la kvanto de siaj kisoj aŭ per la maniero de sia kisado. Kaj pri tiaj problemoj oni nepre ne tro cerbumu!

§89

Kelkaj ilustraĵoj:
1. Li scias sian lecionon perfekte. Ĉu tio estas laŭ perfekta maniero aŭ en perfekta grado? Ambaŭ!

2. Kiel ili turmentis min! Ĉu tio rilatas la manieron de turmentado aŭ la gradon? Ambaŭ! La grado (t.e. la intenseco) de la turmentado manifestiĝis per la rafinitaj manieroj de turmentado!

3. Ŝi estas eksterordinare bela. (F. Krest. 19) Ĉu bela en eksterordinara maniero aŭ en eksterordinara grado? Ambaŭ:
la unua esprimas la duan. En la saman grupon ni povas meti esprimojn kiel: eksterordinare rapide (F. Krest. 122), kadavre pala (Fab. 100), mirinde silenta (Fab. 80), neĝe blanka, kisinde ĉarmaj, ridige malgranda, velure verda, morte laca, k.t.p. (kp. §61 k. skv.) 4. Ŝi sentis sin neniel trankvila (Kruit en La Perfido, 41). Ĉu trankvila en nenia maniero? Aŭ maltrankvila en forta grado? Ambaŭ? Ĉar ŝi estas maltrankvila en ĉiaj manieroj, tial ŝi atingas la plej grandan gradon de maltrankvileco! Atentu ke eĉ sinjoro Kruit ne skribis: Ŝi sentis sin neniom trankvila, kvankam la gradindiko estas nekontestebla!

5. Ŝi sentis sin iel malvigla, io mankis al ŝi (Fab. III 107); Iel malfacile iras la afero ĉe mia diino (Marta 54). En ambaŭ frazoj iel esprimas gradon kaj manieron tute kiel en la aliaj ekzemploj.

6. Ĉu la mondo tiel freneziĝas, ke niaj semoj disbloviĝos kaj dronos inter la ondoj de la historio? (Szilagyi) Ĉu maniero aŭ grado? Ambaŭ! La grado esprimiĝas per la maniero.

7. Ili estis tiel spritaj, ke eĉ duono de tiu spriteco sufiĉus.

(Fab. III 95) Ĉu tiamaniere spritaj aŭ tiagrade? Ambaŭ!

8. Kio vin tiel afliktas? (Marta 60) T.e.: Kio afliktas vin tiamaniere, ke vi atingis tian gradon de aflikteco?

9. Li komencis tremi tiel, ke li ne povis eligi eĉ unu vorton.

La maniero de tremado, kiu malhelpas lin paroli, perfidas la gradon de intenseco de tiu tremado.

10. Ŝi ruĝiĝis tiel, ke la larmoj ekŝprucis en ŝiaj okuloj. Denove la sama.

11. Ĝi tiel laŭte kantis, ke oni aŭdis resonadon.

12. Pluvis, kvazaŭ oni elĵetis la akvon per bareloj. Ankaŭ ĉi tie la maniero de pluvado esprimas la intensecon de pluvado.

13. Li estas tiel avara ke li formanĝus siajn proprajn fingrojn.

Denove la maniero de avareco (rilate manĝadon) montras la gradon de avareco.

Ĉi tiu dektrio estas ad libitum multobligebla! Se oni atentas la fenomenon dum la legado de kiu ajn libro, oni trovos centojn da similaj frazoj.

§90

Per la §§82-89 ni miaopinie sufiĉe montris ke la bazo kiun la kiom-istoj ŝovis sub sian preferon de kiom-tiom, estas tute senvalora, eĉ falsa kaj erariga. La ligiteco inter grado kaj maniero estas tiel granda, ke, kontraŭe, la uzado de tiel kaj kiel povas esti nomata ”logika”, se oni almenaŭ prenas la vorton ne en ia filozofia senco, sed en la senco de ”tute natura, memkomprenebla, evidenta”. Ankaŭ en tiu ĉi kazo, kie Zamenhof sekvis ”la naturan vojon”, li ne faris erarojn kaj estis neniel nekonsekvenca!

Krom la gravaj argumentoj de §§82-89, ekzistas tamen kelkaj sekundaraj argumentoj, kiuj plifortigas la kazon por tiel-kiel. Ili estas:
1. Zamenhof uzis kiom ofte en adverba funkcio, sed neniam en prepozicia funkcio. Tiun lastan funkcion ĝi ja havas en esprimoj kiel:
Tio estas same bona kiom konfesado (Perfido 10); plena kiom sako (id. 98); Ili ne estas tiom belaj kiom miaj (Nevenk.

Ĝeno 39); Ŝi kantis tiom bele kiom anĝelo.

Atentu bone ke mi ne skribas: Kiom E S T A S prepozicio, aŭ: Kiom estas pseŭdo-prepozicio, sed nur ke kiom havas en tiaj esprimoj prepozician funkcion.

Tion saman ni vidis pri kiel (§§11, 16, 58, 60), kaj pro tiu prepozicia funkcio ĝi ne povas esti anstataŭigata per kia.

Kiom do havas kun kia la saman komunan trajton ke ili neniam uziĝas prepozicie. Ni jam detale priparolis tion rilate la vorton kia kaj poste vidos kian motivon Zamenhof povus havi por agi same rilate kiom.

§91

2. Dua flanka argumento kontraŭ kiom kuŝas en la fonetika valoro de tiu vorto.

Efektive, la enkonduko de centoj da kiom-oj sonas tre malagrable! Pri tio atentigite, la kiom-istoj neniel neas tiun konstaton, sed bagateligas ĝin per eldiroj kiel: ”Tio estas nur afero de kutimo” aŭ ”Pri gustoj oni ne disputu”. Kontraŭ tio oni povas rimarkigi, ke la belsoneco de iu lingvo ja ne estas tute malgrava kaj ke ankaŭ la naturaj lingvoj evitas tiajn pezsonajn vortojn en negravaj (sintakse negravaj) pozicioj.

La reformistoj de ĉirkaŭ 1907 plendis pri la pezeco kaj maloportuneco de la dusilabaj tiel-kiel. En siaj reformprojektoj (eldevigitaj ”kontraŭ koro” de la cirkonstancoj) Zamenhof proponis la neologismajn formojn kom por kiel, kaj sik por tiel, verŝajne laŭ la franca comme kaj si (de latina sic). Feliĉe tiu propono restis mortnaskita infano. La uzadkampo de la Esperanta kiel ja estas multe pli ampleksa ol tiu de la franca comme; kaj centoj da komoj, kvankam havante la avantaĝon de unusilabeco, terure pezigus la lingvon. Tio des pli validas por la dusilaba kiom. Tio ne estas nur afero de gusto! La fonetika valoro de -om estas multe pli peza ol tiu de -el. La sono, prezentita per I, ne nomiĝas sen kaŭzo la likvida konsonanto.

Per tio la fonetiko volas esprimi ke ĝi tre facile kombiniĝas kun ĉiaj aliaj vokaloj kaj konsonantoj.

Tia facila kombin-povo estas tre taŭga ĝuste por la multuzita Esperanta kiel kaj la vorto kiom tute malhavas ĝin. Tial iu teksto kun multaj kiel-oj restas flua kaj facile elparolebla, dum la sama teksto kun kiom-oj sonas peze, ”morne”.

Tion ankaŭ kaŭzas la obtuza sono de o kompare kun la facila sono e. Fine ankaŭ la kombino i-e estas fonetike pli facile farebla ol i-o. Konsiderante ĉion ĉi, oni ne povas ŝultrolevante ignori la argumenton de belsoneco.

XIX LA ZAMENHOFA UZADO DE LA IOM-VORTOJ

§92

Estas nekontestebla fakto ke Zamenhof uzis ankaŭ la iomvortojn por esprimi gradojn. La kiom-istoj ne ĉesas atentigi pri tio, aldonante ke en tio kuŝas ia nekonsekvenceco kaj, — ĉar laŭ ilia opinio la uzado de la iom-vortoj estas pli logika — ankaŭ ia manko de logikeco. Ili vidas, kiel ĉiu alia kiu legas la verkojn de Zamenhof, ke la iel-formoj laŭ nombro treege superas la iom-formojn tiel ke tiuj lastaj eĉ ŝajnas esceptaj, sed ili ne akceptas tiun konstaton kiel argumenton kontraŭ kiomismo.

Kurioza kaj karakteriza estas la klarigo, kiun Faulhaber donas en sia parolado ”Tra mallumaj koridoroj de la lingva labirinto”, kie li diras: ”Konscie aŭ nekonscie Zamenhof mem uzis tiun liberon (nome: uzi formon pli logikan) en okazoj en kiuj lia sento por logiko evidente estas pli potenca ol la modelo, kiun li mem donis”. (Lab. Esperantisto 1950 — Nro 11 pĜ86).

Kaj poste: ”El tio montriĝas, ke la naturo estas pli forta ol la doktrino”. (ibid.) Ĉe tia argumentado oni nur povas levi la ŝultrojn. Imagu do: Zamenhof, ĉiam je sia gardo por obei al siaj propraj modeloj, sed de tempo al tempo, eble pro laceco aŭ dormo aŭ trorapidemo, kaptita de la potenca monstro L O G I K O, kiu devigas lin devii de siaj propraj vojoj por oferi incenson sur Lia altaro. Sceno, inda por karikaturisto!

Ĉar efektive: Tia prezentado estas karikatura. Kontraŭ tio mi metas: Zamenhof uzis la iom-vortojn por esprimi gradojn konscie, regule kaj konsekvence, ĉiufoje kiam li bezonis ilin por esprimi difinitan gramatikan aŭ stilan nuancon.

Ni jam vidis la validecon de tiu tezo koncerne la uzadon de iom (§§74-77), ni pruvos ĝin en la daŭrigo por kelkaj aliaj kazoj.

§93

Unualoke ni renkontas la uzadon de tiom kaj kiom en la Zamenhofa literaturo, por esprimi kvantojn. Kelkaj ekzemploj:
1. Mi ankaŭ neniel povas altranĉi tiom, kiom estas necese, ĉar mi devas gvidi alian laboron (Marta 108).

2. Kiom da kapoj, tiom da opinioj (Orig. Verk. 424).

3. Vi demandas min, kiom ”Espero” ŝuldas al mi? (O. V. 515, temas pri monŝuldo).

4. Li havas da ili tiom, kiom la maro havas da gutoj da akvo (Marta 189).

5. Ĉiu delegito havas tiom da voĉoj kiomfoje po 25 anoj havas la grupoj, kiujn ili reprezentas (L. d.Z. II 283).

6. La mondo ekzistos nur tiom da jaroj, kiom da versoj havas la Psalmoj (Fund. Krest. 183).

Pri tiu ĉi uzado ne ekzistas diferenco de opinioj. Mi mencias ĝin pro kompleteco kaj ĉar ĝi donas al mi okazon diri kelkajn vortojn pri la stranga argumento, kiun kelkaj oponantoj al la kiom-ismo pruntis el ĝi. Tiu argumento tekstas: ”La uzado de kiom (tiom) kiel adverbo de grado jam pro tio estas erara, ke kiom tute ne estas adverbo, sed numeralo!”

Mi ne hezitas nomi tiun argumenton absurda! Ke tiom kaj kiom estas adverboj (de kvanto) jam montras la uzado de la prepozicio da por ligi ilin al la determinita substantivo.

Komparu: tri arboj, multe da arboj, kiom da arboj, kelke da arboj.

Krom tio ni trovas en tiu eldiro la ideon ke ĉiuj vortoj rilatantaj la nocion kvanto iel devas aparteni al la numeraloj.

Tio ja estas tute malĝusta: kvanto-vortoj apartenas al diversaj vortospecoj. Komparu: pokalo da vino, pluraj samideanoj, ĉiuj homoj, multaj homoj, multe da homoj, tri homoj, kiom da homoj, ambaŭ homoj, la tria homo.

Tiu ĉi misideo estas despli grava, ke ĝuste la numeraloj tre ofte tute ne estas rigardataj kiel aparta vortklaso. En Nederlandaj gramatikoj tio estis kutimo dum longa tempo, sed pli modernaj gramatikoj jam forlasis tiun starpunkton. Ĝenerala jam fariĝis la opinio ke la t.n. numeraloj povas pli taŭge kaj ĝuste esti traktataj kiel subklasoj de substantivoj, adjektivoj, adverboj kaj pronomoj. Sed plej serioze estas ke tiu absurda argumento montras nedefendeblan lingvo-koncepton. Ĉar eĉ se ekzistus aparta klaso de numeraloj, kaj eĉ se kiom apartenus al tiu klaso, kie estas la leĝo kiu kondamnas ian vorton resti ”enkarcerita en sia vortspeco”? Vortoj, kaj precipe partikloj, ja ne limigas sin je nur unu servo kaj la (dek) latindevenaj vortklasoj ne estas hermete fermitaj ĉeloj! Krome: ĉiu scias ke tiu dekklasa divido estas tute ne kontentiga, kaj ke eminentaj lingvistoj pene serĉas pli bonan kadron.

Tiu miskoncepto — la sankteco de la malnovaj kategorioj — jam faris multe da malbono en diskutoj inter Esperanto-gramatikistoj. (vidu ankaŭ §11)

§94

Dualoke Zamenhof uzis la iom-korelativojn kiel komplementon de verboj por esprimi metaforan kvanton, kaj en tiaj kazoj ili samtempe esprimas ofte gradojn de intenseco aŭ amplekseco.

Ĉar, notu bone, ke ekzistas diferenco inter gradesprimo de kvalitoj (plej ofte ĉe adjektivoj) kaj gradesprimo de agoj (do plej ofte ĉe verboj). Fakte tiuj du formas tute apartajn kategoriojn.

Rimarkinde estas ke ĝis nun (kiom mi scias) neniu atentigis pri tio, kaj ke tial la kiom-ismo kredis sin solvinta la problemon per sia difino: ”Grado estas kvanto de kvalito”, kiu difino certe ne povas aplikiĝi, se oni parolas pri gradesprimo ĉe verboj.

La naturaj lingvoj ofte manifestas tiun diferencon ĝuste per la uzado de la determinantaj adverboj de grado. Unuj povas esti uzataj por ambaŭ celoj, aliaj nur por unu el la du.

Ekz.: En Esperanto oni povas diri: 1. Mi tre amas ŝin. 2. Ŝi estas tre bela. Kaj en la Nederlanda lingvo oni povas traduki per:
1. Ik bemin haar zeer. 2. Zij is zeer mooi. Por tio lasta oni povas ankaŭ diri: 2. Zij is heel mooi, sed oni nepre ne diru: 1. Ik bemin haar heel.

Kelkaj anglaj ekzemploj: 1. It surprises me much (Tio tre surprizas min). 2. The translation is very good (La traduko estas tre bona). Ankaŭ: 1. The shoes are too large for you (La ŝuoj estas tro grandaj por vi). 2. I cannot walk so far: it tires me too much (Mi ne povas iri tiel malproksimen, tio lacigos min tro /multe/).

La saman fenomenon ni trovas en la franca lingvo, kie beaucoup determinas la verbojn, très uziĝas kun adjektivoj, dum la adverboj havas mezan pozicion.

Kaj ĉiam ni vidas ke ekzistas tendenco uzi kvanto-vortojn por esprimi la gradon ĉe verboj, kaj aliajn vortojn ĉe adjektivoj. Zamenhof sekvis tiun tendencon, li do prenis — kiel ofte — la naturan vojon. Kaj miaopinie ĝi estas ankaŭ tie ĉi la ĝusta vojo! Verboj ja havas unikan lokon en la lingvo: inter verboj kaj adjektivoj ja etendiĝas la grava diferenco inter movo kaj pozicio, inter dinamiko kaj statiko; verboj ja estas la solaj vortoj kiuj esprimas la iradon de la tempo; ago bezonas tempon, havas daŭron, esprimas proceson.

Kvankam estas tre malfacile kaj verŝajne neeble sekvi ĉiujn komplikajn vojojn kiuj direktis la parolantan homaron al la uzado de kvant-adverboj por gradesprimo ĉe verboj, devas tamen ekzisti iaj motivoj por tio. Ŝajnas al mi probable ke unu el la efikantaj faktoroj povas esti, ke la intenseco de ia ago ofte dependas de ties daŭro aŭ de ties amplekso. Alia faktoro certe estas la analogio. Kiel facile ja estas veni de: ”Kiom ’Espero’ ŝuldas al mi” (§93, 3) en ekzakta senco al: ”Kiom mi ŝuldas al tiu grava klubo!” en figura senco. La sekvantaj ekzemploj prilumu tion:
1. Mi turmentas min tiom, ke al mi preskaŭ la sango elŝprucas el sub la ungoj (Fab. III, 74).

2. Tiun persistecon ŝi tiom, tiom bezonis (Marta 77).

3. ... kiu tiom en la Tantala dom’ jam furiozis (Ifig. 52).

4. Kiuj estas la viroj, kiuj tiom vin zorgigas. (Ifig. 94).

5. Altranĉadon mi iom scias, sed nur tiom ke mi povus altranĉi kolumon (Marta 109, kp 93, 1).

6. Tiu lingvo tiom fortikiĝus en la mondo, ke ... (Fund. Kr.

286).

7. lom post iom ili trankviliĝis tiom ke ili ĉirkaŭflaris la gaston (Fund. Kr. 200).

8. La demando neniom koncernas mian personon (O. V.457).

9. Tio absolute neniom pligrandigas la libron (Let. de Z II 282).

10. Kiom ajn mi provis forigi tiun kredon, mi ne sukcesis (Id.

302).

11. Kiom ajn vi penos, nenio alvenos (Prov. 1062).

12. Kiome mi bezonas vin (If 41).

13. Kiome li, malfeliĉul’, suferas! (If. 54).

14. Kiome ajn vi estas malfeliĉa (If. 43).

15. Je kiom mi estas pli saĝa ol vi, kiel multe pli mi atingis!

(Marta 174).

16. Mi decidis labori, kiom mi povas, por mia klerigo (Fund. Kr. 113).

17. Ni decidis ŝpari kiom ni nur povos kaj, kiom eble, ĉion fari mem (Fund. Kr. 114).

18. Mi provas batali kontraŭ la malkontentuloj, kiom mi povas (Let. de Z. il 311).

19. Li devas — kiom tio estas ebla — uzi la lingvon kiom eble plej neŭtralan (Le,t. de Z. II 330).

20. Sed la apero, kiom mi komprenas, al nia land’ malbonon antaŭdiras (Fund. Kr. 407).

21. Kiom mi nur havas la eblon, mi jam dissendis mem la librojn (O. V. 477).

22. El Aŭstralio, kiom mi memoras, mi ricevis leterojn el M.

(O. V. 481).

23. Almenaŭ tiom kiom mi ĝin aŭdis (Fund. Kr. 408).

24. Nur tiom kiom povas li plenumi, la vorton sian — tio estas tiom kiom permesas la komuna voĉo de tuta la Danujo (Fund. Kr. 424).

25. La Jezuitoj permesis fumi tabakon tiom kiom ĝi servas al la sano (Fund. Kr. 186).

26. La kuracado (devas tion fari), kiom tion ĉi permesas la profesio de la paciento (Fund. Kr. 233).

§95

Specialan kazon de tiom-kiom uzado prezentas al ni la esprimo ne tiom ... kiom. Ekz.:
Li estas jam sana; kaj ne tiom dank’al la medikamentoj, kiom dank’al honesteco kaj ordo (Rev. 43).

En ĉi tiu ekzemplo du kaŭzoj estas menciataj, kiuj kontribuis al lia resaniĝo: 1. medikamentoj, 2. honesteco kaj ordo.

La vortoj ne tiom ... kiom indikas la proporcion laŭ kiu tiuj kaŭzoj efikis: la dua havis pli grandan parton en la proceso, kvankam oni koncedis ke ankaŭ la unua iom kontribuis. Ankaŭ tio certe estas en ia senco gradesprimo. Sed rimarku ke la gramatika interrilato inter tiom kaj kiom estas tute diferenca en ĉi tiu frazo kompare kun ekzemple frazoj 23, 24, 25 de §94. En tiuj lastaj kiom komencas subpropozicion, kiu estas anoncita per kaj kvazaŭ kunprenita en la vorto tiom en la ĉefpropozicio. Tiu anoncilo eĉ ne estas ĉiam necesa, vidu kiel pruvon frazon 26 (§94), kie ĝi mankas kaj konstatu ke ĝi povus manki ankaŭ en frazoj 23 kaj 25.

La rilato tiom — kiom do troviĝas en subordiga kadro, sed en la esprimo ne tiom ... kiom de tiu ĉi paragrafo ni havas kunordigan rilaton: kunigo de du gramatike paralelaj frazpartoj. Inter tiom kaj kiom do regas plena sintaksa korelativeco (§15), ili ĉi tie formas korelativan duopon. Tial la uzado de tiom nepre rezultigas la aperon de kiom.

Paralelojn ni trovas en la uzado de: ne nur ... sed ankaŭ, kiel ... tiel ankaŭ.

§96

Se oni iom atente pristudas la Zamenhofajn ekzemplojn de §94, oni povas fari al si kelkajn rimarkojn:
1. Kelkfoje la iom-vorto esprimas unualoke kvanton en metafora senco, kaj nur dualoke pere de tio la gradon. Tio kvazaŭ dependas de la uzita verbo. Vidu kiel ekzemplojn la numerojn 2, 9, 12.

2. En multaj frazoj la iom-vorto estus anstataŭigebla per iel-vorto. Ekz. en numeroj 1, 2, 3, 4, 6, 8-14. Sed, farinte la ŝanĝon, oni ne imagu al si, ke tio ne faras diferencon. Kontraŭe, estas mia firma konvinko, ke Zamenhof, kun sia subtila sento por nuancoj, intence uzis la iom-vortojn en tiuj ĉi frazoj ĝuste por esprimi tian stilan nuancon.

Komparu ekz.: ”Kiom ili turmentis min!” kun ”Kiel ili turmentis min!” La objektiva, esenca enhavo de tiuj du frazoj estas la sama. Ambaŭ esprimas fortan gradon de turmentiteco. Sed tamen ili ne havas la saman subjektivan valoron, ili elvokas en la menso de la aŭdanto (leganto) du diferencajn, apartajn bildojn. La unua akcentas la oftecon, la longan daŭron aŭ la ripetitecon de la turmentoj kaj per tio markas la intensecon. La dua elvokas bildon pri la diverseco, la rafiniteco de la turmentoj, ĝi akcentas la manieron de turmenta do sed ankaŭ per tio markas la intensecon. (vidu §89) Faru la saman provon per ekz. 10: Kiom ajn mi provis forigi ... , flanke de kiel ajn mi provis forigi ...

Tiun saman fenomenon oni renkontas ankaŭ ĉe la studado de aliaj lingvoj. Kelkfoje ili senesperigas la studanton. El propra sperto mi rememoras la saĝan respondon kiun iu angla profesorino donis al mi je miaj plendoj kaj demandoj:
”Kial?”, kaj ”Ĉu tio vere faras diferencon?” Tiam ŝi diris:
”Well, my dear Mr. de H., it all depends on what is in your mind!” (”tio tute dependas de tio, kion oni havas en sia menso”), do de tio, kion la verkisto volas vortigi.

La gradesprimo ĉe verboj permesas la uzadon de ambaŭ rimedoj, ĝuste pro la karaktero de la verbo entute.

Malpermeso de unu el ambaŭ rimedoj malriĉigus Esperanton, ĉar forprenus la eblecon esprimi subtilajn nuancojn!

3. En la frazoj 5, 7, eble ankaŭ en 16, 17, 18 kaj certe denove en la frazoj 19-26 la uzado de la iom-vortoj esprimas ne stilan, sed gramatikan nuancon. La iom-vortoj tie havas limigan funkcion. (Ĉi tie mi sentas la mankon de la vorto restrikta en Esp-o.) En tiu funkcio ili neniel estas anstataŭigeblaj per iel-vortoj. Tiu limiga funkcio signifas ke la amplekseco de iu ago estas malvastigita inter certaj limoj, ke la valideco de iu konstato, deklaro, eldiro ne estas sen rezervoj, sed ke ĝi validas nur en certa grado, nur povas aplikiĝi en specialaj kazoj, ke ĝi estas submetita al iaj plistriktigaj kondiĉoj. La nederlanda lingvo tiam uzas ”zover, voorz over, inzoverre, zoveel, voorzoveel”, la angla havas ”in so far as, as far as, so far as, in as much as”, la franca uzas (au) tant (que). Tre bonan ekzemplon ni trovas en Let. de Zam. II 202, eĉ kun parafrazo de Zamenhof mem:
”Ni aŭskultis la voĉon de Cart nur tiom same kiom ni aŭskultis la voĉojn de ĉiuj aliaj Esperantistoj; ni demandis oficiale la opinion de Cart nur en tia sama grado, en kiu ni demandis la opinion de ĉiuj aliaj membroj.”

§97

La vorto kiom en sia limiga funkcio ĉiam troviĝas ĉe la komenco de limigaj subpropozicioj. (Inter krampoj: Kial tiuj propozicioj ne estas menciitaj en Plena Gramatiko?) Tiuj kiomoj do ĉiam havas konjunkcian funkcion. Ekzistas nur unu kazo en kiu tiu kiom ne estas sekvata de kompleta frazo, nome en la esprimo: kiom eble.

Mi ripetu frazojn 19 kaj 21 el §94 kaj aldonu kelkajn Zamenhofajn ekzemplojn pri la uzado de kiom eble.

1. Kiom mi nur havas la eblon, mi jam dissendis mem la librojn. (o. V. 477) 2. Li devas — kiom tio estas ebla — uzi la lingvon kiom eble plej neŭtralan. (Let. de Z. II 330) 3. Ni decidis kiom eble ĉion fari mem. (F. K. 330) 4. Mi persone volas kiom eble pli deteni min de korespondado kun s-ro Ostwald (sed skribos al li nur, se ... ) (Let.

de Z. II 92) 5. Estas dezirinde ke ĉiuj uzu la novajn vortojn kiom eble egale. (O. V. 429) 6. Mi kiom eble evitas tiun vorton. (Let. de Z. II 331) 7. Por forigi kiom eble ankaŭ tiun ĉi oportunecon, mi kreis la vortaron ne arbitre, sed kiom eble el vortoj konataj. (F. K.

253) 8. Vi nun jam nur bezonas lernadi kiom eble pli da vortoj. (F.

K. 292) Flanke de tiuj malmultaj ”kiom-eble”-oj (mi trovis ĝin nur en 12 lokoj) ekzistas en abunda amaso la esprimoj kun: kiel eble plej (rapide, baldaŭ, granda, etc.). Mi indikas nur kelkajn trovlokojn: en Fund. Krest. pĜ9, 65, 112, 113, 195, 245, 308 ktp.; en Or. Verk. i.a. sur pĜ432, 437 (eĉ 4-foje), 487 El la 8 cititaj ekzemploj klare montriĝas tamen ke la du esprimoj ne estas samvaloraj.

Kiom eble ĉiam havas la limigan funkcion, kiun ni priparolis en §96, 3. Tion tre klare montras la dua ekzemplo de tiu ĉi paragrafo, kie ni vidas ke la esprimo kiom eble devas esti rigardata kiel elipso de: kiom tio estas ebla.

Estas do nerekomendinde instrui — kiel tio kelkfoje okazas — ke estas indiferente uzi kiel eble plej rapide aŭ kiom eble rapide. Ne nur ĉar Zamenhof neniam uzis la lastan esprimon en tiu formo, sed ankaŭ kaj precipe ĉar la du esprimoj ne havas la saman signifon.

”Venu kiel eble plej rapide” estas tute pozitiva ordono; la ordonanto ne dubas pri la ebleco veni rapide, kaj instigas al tio.

”Venu kiom eble rapide” estas multe pli milda ordono kun la signifo: Venu rapide, kiom tio estas ebla. La ordonanto do ne estas certa pri tiu ebleco, li scias ke ĉiaj cirkonstancoj povas malhelpi rapidan venon.

Ankaŭ en ĉi tiu kazo Zamenhof esprimis per kiom eble specialan nuancon, kiu estas ne nur stila, sed ankaŭ gramatika. Nome: kiom estas ĉi tie adverbo de grado, sed kun speciala, nome limiga, funkcio.

§98

TIOM MULTE Kvare, ni renkontas en la Zamenhofa literaturo la vortojn tiom kaj kiom en kombino kun multe aŭ (kelkfoje kun) malmulte. Ekzemploj:
1. Mi scias kiom multe da malĝojo faris al vi kelkaj intrigantoj. (Let. de Z. II 60) 2 .... la aferon, kiu englutis jam tiom multe da seriozaj laboroj. (O. V. 425) 3. Kiom ajn multe vi laboros kaj elspezos ... (Let. de Z. II 285) 4. Ne ĉiuj scias, kiom multe nia afero ŝuldas al nia kara foririnto. (Let. de Z. II 342) 5. Oni legas tiom multe pri bonfarado kaj tiom multe da senkulpaj versoj. (Fab. III 40) 6. tiom multe da tempo. (Fab. III 55) 7. tiom multe da papero. (Fab. III 40) 8. Tie estis tiom multe da siringoj kaj tiom multe da salikoj.

(id. 64) 9. Mi havas tiom multe, ke mi ne bezonas ŝpari. (id. 98) 10. Parizo jam tiom multe aŭdis pri tio. (F. K. 143) 11. Kiom ajn multe la mondo asertos, ke ŝi estas sentaŭga.

(Fab. III 78) 12. Kiom multe la lernanto devas ekzerciĝadi. (F. K.289) 13. ... ke la kongreso tiom malmulte pripensas kaj es tos tiel blindigita, ke ... F. K. 300) 14. Kiom multe perdis la esprimo de tiuj okuloj. (Mar ta 84) 15. Se ili labarus sur alia kampa tiom multe kiom ili laboras por Esperanto. (L. de Z. II 187) 16. Ŝi elpaŝis antaŭen tiom multe kiom ŝi povis. (Fab.

III 65) 17. ... vi, kiu faris por nia afero tiom multe kiom neniu alia ĝis nun faris. (L. de Z. 1332) 18. Neniu scias tiom multe da historioj KIEL la dio de dormo.

(Fab. II 2) Tiuj ĉi vortduopoj liveras al ni sufiĉe interesan gramatikaĵon. Juĝante laŭ la ekstera aspekto, oni diris: tiom kaj kiom estas ĉi tie adverboj de grado kiu determinas la vorton multe, do kiuj esprimas certan gradon de multeco. Sed — ĉe dua aŭ tria pripenso — oni baldaŭ faras la malkovron ke oni povas ellasi la vorton multe sen ia ajn katastrofa konsekvenco.

Provu nur:
1. Mi scias kiom da malĝojo ...

2. jam tiom da laboroj.

3. Kiom ajn vi laboros (kp §94, 11) 4. kiom nia afero ŝuldas (kp §93, 3) ktp. ktp.

Estas do klare ke inter kiom (tiom) kaj multe ne ekzistas la rilato de servanto kaj mastro, de determinanto kaj determinato, ke la kiom’oj ne estas subordigitaj al la multe’oj.

Kiel ĉi tiu stranga fenomeno estas klarigebla?

La solvo ŝajnas al mi simpla: En la tabelo de korelativoj tiom kaj kiom indikas aŭ demandas je nedifinitaj kvantoj. En si mem ili teorie ne enhavas la nocion mult’ aŭ malmult’. Sed en la praktiko ĉiuj sentas en ili la latentan nocion mult’. Sen tio ili eĉ ne estas tradukeblaj. La universala vortaro en Fundamento de Esperanto jam tradukas ilin:
tiom — tant, autant, so much, soviel; kiom — combien, how much, wieviel.

La sekvo estas ke en la praktika lingvo-uzado la vorto tiom egalas al tiel multe kaj kiom al kiel multe.

Sed dua sekvo estas ke la aldono de multe al tiom aŭ kiom, en la lingva sento de la uzanto, fariĝas preskaŭ tute pleonasma. El gramatika, teoria vidpunkto ĝi ne estas tute superflua, kiel montris ekz. 14 kun tiom malmulte, sed tio lasta estas tiel granda escepto (ĝi estas la sola ekzemplo kiun mi trovis), ke mi sen ia skrupulo povas paroli pri: la pleonasma multe.

Tiel ni konstatas ke multe en tiom multe kaj kiom multe estas ne pli ol (sufiĉe superflua) plivastigo de la simplaj tiom aŭ kiom, do ke ĝi iasence determinas tiom kaj kiom, kaj ne inverse.

Se esprimi sin alie: Oni povas rigardi tiom multe (aŭ kiom multe) kiel unu solan vorton, malgraŭ la skribmaniero en du apartaj tutoj, komparu zoveel, soviel, tant, hoeveel, wieviel, combien.

Aŭ laŭ tria maniero, tiom kaj kiom ĉi tie ne estas grad- aŭ kvant-adverboj ĉe multe, sed ili per si mem esprimas gradon aŭ kvanton de multeco.

Zamenhof uzis ankaŭ la alian rimedon: Kiel multe li pensadis pri Anjo (Fab. III 59). Tio do estas ekvivalento de: Kiom li pensadis pri Anjo, kaj tio lasta povas esti farata pli emfaza jene: Kiom multe li pensadis pri Anjo. Sed oni nepre ne konkludu ke ”do” kiel estas kiom, ĉar la traktita fenomeno estas aparta, izolita kazo, rezultanta el la karaktero kaj signifo de tiom kaj kiom.

Ĉi tiuj tiom multe kaj kiom multe povas simple esti rigardataj kiel leksikonaj unuoj kaj oni gardu sin kontraŭ la jam farita miskompreno uzi ilin kiel argumenton por la tiom-kiomismo!

§99

TIOM SAME En la antaŭa paragrafo ni jam rimarkigis ke la vorto tiom en si mem estas nedifinita. Tial povas okazi ke por esprimi la ideon ”la saman kvanton” oni kelkfoje sentas la inklinon plikonkretigi ĝian enhavon per aldono de la vorto same. Ekz.:
1. Antaŭ ĉio li penis per aparta alfabeto laŭ 33 diversaj lingvoj en tiom same da ŝlosiloj solvi la problemon por ... (F.

K. 263) 2. oni povas sekve ankaŭ doni tiom same, por ke estu jam ĝuste okcent. (Revizoro 80) 3. Ĝi sciis pli ol la gardisto kaj preskaŭ tiom same KIEL mi.

(Fab. II 36) 4. ... havante tiom same da talento KIEL mi (Marta 39) Por tiu ĉi uzado (ĝi estas tre malofta; la 6 ekzemploj de tiu ĉi paragrafo estas la solaj kiujn mi trovis), validas plej-grandparte la samaj konsideroj kiel por tiom multe (malmulte).

Oni povus sen iu ajn malprofito por la senco ellasi la vorton same, kaj — ankaŭ tio estas pruvanta provo por la valideco de niaj rimarkigoj — en ĉiuj kvar ekzemploj oni povus aldoni la vorton multe.

Same nur iom detaligas, plivastigas la signifon de tiom, same kvazaŭ reliefigas la indikan valoron de la litero t en la vorto tiom.

En akordo kun §94 tiu tiom same povas esti komplemento de ia verbo en metafora aŭ en gradesprima senco (eble en ekz. 3 ĝi jam estas gradesprima!).

5. Ni aŭskultis la voĉon de Cart nur tiom same kiom ni aŭskultis la voĉon de ĉiuj aliaj. (L. de Z. 202) 6. ... zorgante pri vi tiom same malmulte KIEL pri aliaj subfosantoj (L. de Z. 180) Ankaŭ tiuj maloftaj tiom same kazoj estas ne pli ol izolitaj leksikonaĵoj, rigardeblaj kiel unuoj, kiel tradukoj de la nacilingvaj evenveel, evenzeer, ebensoviel, autant, as much.

§100

Sed ege rimarkinde estas ke tiu tiom same estas kelkloke uzita kiel gradesprimilo ĉe adjektivoj aŭ adverboj, kvankam tio estas granda escepto. Dekoj kaj dekoj da fojoj oni trovas tiel same kiel, (tiel same bone kiel, tiel same saĝaj kiel, tiel same belegaj kiel k. s.), sed kvarfoje mi trovis tiom same en tiu pozicio.

1. Ĝi ne havis en si plu vinon, tamen ion tiom same bonan.

(Fab. III 109) 2. La pentraĵoj havis tiom same grandan indon KIEL bonaj libroj. (F. K. 111) 3. Letero iris tiom same longe KIEL hodiaŭ. (F. K. 221) 4. Tiom same malbone KIEL longedaŭran kuntuŝiĝon kun la aero, ĝi elportas ankaŭ ... F. K. 232) Kvankam tiuj kvar staras flanke de dekoj da tiel same’oj, ni ne rajtas paroli pri eraroj, neglektemo aŭ senzorgeco. La motivo por ilia uzado ne povas esti io alia ol la deziro uzi formon tre emfazan. Pri tio ni diru iom pli en §104.

Mi tre ĝojas tamen, ke Zamenhof uzis ilin! Ĉar atentu bone la grandlitere presitajn KIEL-ojn en frazo 18 de §98, en frazoj 3, 4 kaj 6 de §99, kaj en frazoj 2, 3 kaj 4 de ĉi tiu paragrafo.

Gravuru en vian cerbon: Zamenhof ne uzis tie tiom-kiom, sed tiom-KIEL. Tio estas forta bato kontraŭ tiuj logikuloj kiuj logikumas: ”Post tia nepre sekvu kia”, aŭ ”tiom povas logike nur esti sekvata de kiom”.

Sed tiuj ĉi ekzemploj denove pruvas ke Zamenhof malatentas tian logikon (!) rimadon! Denove, ĉar ni rimarkis tion jam antaŭe kaj priparolis ĝin en §§14-24, 31-33, k. a.

Tie ni vidis ke Zamenhof neniam uzas la vorton kia kiel rimedon por enkonduki ian apartan vorton aŭ frazeron, farante el ili komplementon, ĉu suplementon de substantivo, adjektivo aŭ adverbo, ĉu pli memstaran adjekton. La kaŭzo estis, mallonge dirite, kia ne havas sufiĉan ĝeneralan, sufiĉe vastan sencon por ebligi ĝian uzadon kiel nura kunliganto aŭ prepozicio sen pli.

Kaj nun ni renkontas similan fenomenon. La ekzemploj de §93 (1,4, 5, 6), de §94 (16-26), de §98 (15-17) kaj de §99 (5) pru vas ke Zamenhof donis al kiom (kune kun ĝia adverba karaktero) klaran konjunkcian valoron. En ĉiuj menciitaj frazoj ĝi ja enkondukas kompletan subpropozicion.

Sed se sekvas ne ia propozicio, sed ia frazparto, Zamenhof elektas KIEL eĉ malgraŭ la antaŭiranta tiom.

Kompreneble ekzistas ĉi tie kazoj, kiuj estas kvazaŭ ĝuste sur la limo. Tamen, en la Zamenhofaj verkoj mi trovis nur tri tiajn kazojn:
1. Multe la lanterno estis vidinta, eble tiom same multe kiom la tridekses sinjoroj urbaj delegitoj. (Fab. II, 117) 2. Ĉiu el vi povas nun fari por nia afero tiom same kiom mi.

(O. V. 40) 3. La rusa soldato, mortigante ĥinan soldaton, scias tre bone ke tiu ĉi lasta neniam farus al li tiom da malbono kiom lia samgenta pugno. (O. V. 346) Rimarku ke en ĉiuj tri frazoj oni bezonas nur ripeti la ĉefpropozician verbon por ekhavi propozicion de la plej simpla konstruo, nome: subjekto + verba predikato. (1: kiom la delegitoj estis vidintaj; 2: kiom mi povas, 3 kiom lia samgentano farus.) Ĉi tie ni do havas la plej simplan tipon de elipseco, eĉ ...

la uzado de kiom estas pruvo, ke Zamenhof sentis ilin kiel elipsojn.

Atentu ankaŭ, ke du el la tri havas tiom same (vidu §99) kaj la tria tiom da.

Kontraŭe, la uzado de tiom-KIEL en §98, 18, §99, 3 kaj 4, §100, 2 (§100, 2), 3, 4 pruvas ke tie ni ne havas elipsojn, sed ke la kiel-adjekto estas kompleta en si mem. Tio dependas kompreneble nur de la vidpunkto de la aŭtoro mem. Sed la aliaj KIEL-uzadoj, do en frazoj ne ”kompletigeblaj” per simpla ripeto de la jam uzita verbo, klare montras la Zamenhofan tendencon ne uzi la vorton kiom por enkonduki apartan frazparton, do kvazaŭ prepozicie.

Frazo kiel: ”En tiu ĉi jaro ne pluvis tiom multe kiom lastjare”, kiun mi trovis en iu ekzamena tasko estus nepensebla en la Zamenhofa lingvo. (vidu §100,3.) La kaŭzo fakte estas la sama kiel ĉe la vorto kia.

Al KIEL Zamenhof donis tre vastan, tre ĝeneralan, do tre malprecizan kaj maldifinitan sencon. Tial ĝi taŭgas eĉ en prepozicia funkcio por enkonduki komparojn laŭ plej ĝenerala maniero sen troa precizigo de la esprimota rilato. Sed laŭ la Zamenhofa uzado la vorto kiom malhavas tiun ĝeneralecon, tiun ”malplenecon de signifo”, kiu estas necesa kondiĉo por fari ĝin nura ”kunliganto”. Oni povus diri: la ideo de kvanto, de grado aŭ de limiganta grado estas en kiom tro drasta, tro sentebla, tro manifesta, tro evidenta, tro sintruda por uzi ĝin en prepozicia funkcio. Aŭ per pli teknika termino: Kiom havas tro grandan semantikan individuecon por ebligi ĝian prepozician uzadon.

Konkludo: La tiom-kiom-ismo estas rekta peko kontraŭ la Zamenhofa uzado; tiu uzado estas neniel ne konsekvenca kaj kaprica, sed sekvas konscie tre difinitan modelon, pro taŭgaj, ĝeneralaj sintaksaj motivoj.

§101

Regule Zamenhof uzis tiom kaj kiom ĉe adjektivoj aŭ adverboj, se tiuj jam estas determinitaj per la adverbo pli. Ekzemploj:
1. Kiel bela estas via amo, kiom pli bona estas via amo ol vino. (Alta Kanto 4: 10) 2. Oni poste tiom pli senzorge povas ripozi. (F. K. 47) 3. Ĉe la sensignifeco de la simptomoj, tiom pli granda atento devas esti turnata al la plendoj de la paciento. (F. K.

230) 4. (Tion mi eksentu nur iom pli malfrue.) Sed tiom pli profunde. (Ifig. 53) 5. (Ĉu tio ne naskas kompaton?) Kaj tiom pli en mia kor’.

(Ifig. 92) 6. (Tion) akceptis multaj jam tre malamike, tiom pli granda estus la malkontenteco, se mi ... (L. de Z. I 49) 7. Ju pli longe ŝi aŭskultis, tiom pli fariĝis videble, ke ...

(Marta 39) 8. Lia subfosado estas tiom pli danĝera, ke ĝi estas farata sub la masko de amikeco. (L. de Z. 209, ankaŭ 210) 9. Ni ne devas fari tion, tiom pli ke la agadmaniero de S-ro Christen ŝajnas al mi ne tre fidinda. (id. 258) 10. Tio kaŭzis konfuzon, tiom pli ke samtempe kelkaj personoj ... (id. 106) 11. Estus eble afero tro danĝera, tiom pli, ke la ... (id. 316) 12. Tial miaj junuloj akiru vian favoron, tiom pli ke ni venis al festa tago. (1 Sam. 25: 8) 13. Mi povus rebati iliajn atakojn, tiom pli ke mi diris ... (O.

V. 450) 14. Turnu vin al ia specialisto, tiom pli ke mi min okupas escepte de malsanoj de okuloj. (O. V. 486) 15. La verko estas tre utila, tiom pli ke la eldonanto volas ĝin disvastigi en granda nombro. (O. V. 499) Ankaŭ en ĉi tiu kazo Zamenhof adaptis sian Esperanton al la lingvo-kutimoj de la gravaj kulturaj lingvoj. Tie oni ja ankaŭ renkontas kvanto-vortojn ĉe la t. n. komparativoj. Oni diras ja (france) ”beaucoup plus grand” kaj ne ”tres plus grand”, (angle) ”much better, much more dangerous” kaj ne ”very better, very more dangerous”, (germane) ”viel grösser”, kaj ne ”sehr grösser”, (nederlande) ”veel mooier” kaj ne ”erg mooier”, (esperante) ”multe pli bona ” kaj ne ”tre pli bona”.

Kio povas esti la kaŭzo de tia tre vastiĝinta fenomeno. Mi vidas precipe du motivojn:
1. Tiuj formoj precipe uziĝas kun adjektivoj (adverboj) kiuj signifas ion mezureblan. Ekz.: Oni povas demandi ”Kiom pli alta estas la katedrala turo de Strasburgo ol tiu de Utreĥt?”

kaj ricevos la respondon: ”Ĝi estas 32 metrojn pli alta”.

En tiu demando kiom do ne rilatas al ia grado, sed al tre difinita kvanto. La uzado kun aliaj adjektivoj (kiom pli bona k. s.) povus esti atribuata al analogio, kiu ja estas la plej forta lingvoformanta faktoro.

Tamen mi kredas ke en ĉi tiu kazo ni devas fosi pli profunden. Tial mi imputas pli da valoro al dua motivo:
2. En §83 ni difinis gradindikon kiel la fiksadon de la relativa pozicio de io en ia ”supozita skalo aŭ ŝtuparo”. Nu, la gradindika vorto ”pli” jam indikas la pozicion sur tia ŝtuparo, pozicion pli altan ol tiu de io alia. Kaj aldonado de dua gradesprimilo fiksas tiun pozicion ankoraŭ pli firme, eĉ tiel, ke la tuta proceso perdas sian relativan karakteron. Alimaniere: Tia gradesprimo en dua instanco tiel konkretigas, ke la parolanto en sia menso transiras de la relativa sfero en la absolutan. Por muzikamantoj: La dua grad-vorto estas la dieso kiu transponas la melodion en alian tonskalon.

Tio kaŭzas ke la uzanto sentas sin kvazaŭ li estus mezuranta. Vidu la unuan ekzemplon (el Alta Kanto 4: 10): ”Vino estas bona, via amo pli bona”; per tio tiuj du havas siajn poziciojn indikitaj. Kaj nun la ekstaza amanto kvazaŭ mezuras la distancon inter tiuj du pozicioj en la skalo de boneco, ”Kiom pli bona ...”!

§102

Volonte mi interŝanĝos mian klarigon por ia pli bona, sed nekontestebla estas la fakto ke ĉi tiu fenomeno prezentas al ni novan apartan kazon, de ĉiuj lingvoj distingitan dis-de la gradesprimo en unua instanco.

Tial oni povas nur miri pri la supraĵemo per kiu iaj, kiombatalantoj volas ”logike” pruvi ke la uzado de ”tiom pli granda” pravigas la uzadon de ”tiom granda kiom”. Tre mankhava estas la rezono kiun ni menciis en §72 sub. 7. La aŭtoro bazas sin sur ekzemplo kiu esprimas nur la kvanton: ”Kiom pli alta ĝi estas? Ĝi estas 10 metrojn pli alta”.

Tio havas nenian rilaton kun gradesprimo!

Poste li saltas de ”kiom pli alta” al ”kiom alta”, kaj konkludas, ke tio estas sufiĉa pruvo, ke la iom-korelativoj ”logike”

havas signifon de grado.

Efektive, la iom-korelativoj povas esprimi gradojn, same kiel la iel-vortoj, sed oni ne povas pruvi tion per tia riskoplena ”salto mortale”!

§103

Ankoraŭ du rimarkigoj:
1. En §101, 7 ni trovas tiom pli post ju pli. Ŝajnas al mi pli bone uzi en tiaj frazoj: des pli, kvankam tiom pli estas certe defendebla.

2. En la frazoj 5, 7, 9-15 oni povus plivastigi la solstarantan pli per la vorto multe (kp. §§98, 99).

3. La esprimo tiom ... ke ĉe la kapo de iu subpropozicio havas tre apartan funkcion. Name, ĝi anoncas ke la subpropozicio mencios kaŭzon aŭ motivon (ofte surprizan aŭ neatenditan) de la ĉefpropozicia ago. La gradesprima valoro de tiom en tiu formo estas tial treege malforta, eble eĉ duba. Plej simple estas rigardi la vortkombinon tiom pli ke kiel leksikonan apartaĵon, kiel ”esperantismon”, ne analizante ĝin.

Kelkloke Zamenhof uzas des pli ke en precize la sama funkcio. Ankaŭ eĉ tial la formo tiom pli ke ne povas servi por apogi la tiom-kiom-ismon: speciala kazo ja ne havas valoron por distili el ĝi ĝeneralan regulon.

§104

Nun ni venas al nia lasta punkto: Ekzistas kelkaj, tre malmultaj frazoj, en kiuj Zamenhof uzas tiom aŭ kiom kiel adverbojn de grado rekte determinantajn adjektivojn aŭ adverbojn.

Jen ĉiuj, kiujn mi trovis:
1. La propagando de Esperanto, kiom ajn grandaj estas ĝiaj lastaj progresoj, estas apenaŭ komencata. (L. de Z. I 323) 2. ... milojn da personoj kiuj tiom multe, kaj tiom longe kaj tiom malfacile laboris ... (L. de Z. II 53) 3. ... Esperantistoj, kiom ajn grandaj estas iliaj personaj prestiĝo kaj aŭtoritato. (L. de Z. II 142) 4. Estu tiom feliĉa, kiom vi estos kompatema. (Rab. 137) 5. Se tamen, kontraŭ ĉia atendo, la kongreso estos tiom blindigita, ke ... (F. K. 304, kp. 300) 6. Ilia lingvo prezentas ion tiom (kursive presita en la originalo!) perfektan, ke ... (F. K. 312) 7. Ĝi estis nur tiom alta ke ili povis veturi tra ĝi en la fingringo’. (Fab. II 7) 8. La vojetoj estas prilumitaj, almenaŭ tiom, ke oni havus sufiĉe da lumo por la plua irado. (Fab. III 111).

Krom tio ni renkontas escept-okaze tiom multaj aŭ kiom multaj, ekz.:
9. ... kiom multaj centoj da miloj da elmigrantoj (F. K. 217) 10. ... tiom multaj da aferoj ... (!?) (Fab. III 113) Regule tamen estas: tiel multaj kaj kiel multaj (vidu ekz.

Psalmoj 3, 25, 104) Mi nepre atentigas miajn legantojn pri la ekstreme granda malofteco de tiaj ekzemploj. Ekzistas diversaj libroj de Zamenhof, en kiuj mi eĉ ne trovis unu solan ekzemplon (Marta, Revizoro, Ifigenio, Maln. Test.), nur unufoje mi renkontis ĉi tiun kazon en Rabistoj, en Fabeloj II, en Fabeloj III, en Leteroj de Z. I; dufoje en Let. de Z. II, kaj en Fund. Krest.

Ili preskaŭ dronas en la maro de miloj da tiel-oj en simila pozicio. Malgraŭ tio mi ne kredas ke Zamenhof uzis ilin pro manko je sinkritiko, aŭ eĉ simple pro ”forglito de la plumo”. Tio ja ne estas ebla! Ĝuste pro sia malofteco ili estas tiel frapaj ke ili kvazaŭ ”saltas en la okulon”, kaj do certe estus elkribritaj ĉe eĉ tre supraĵa tralegado aŭ korektado. Ne, Zamenhof ne eraris kaj ankaŭ ne estis devigita de ia logiko, ”kiu estis pli potenco ol lia propra modelo”. (vidu • 92) Sed estas inverse!

Ĝuste tiu ekstrema malofteco estis por Zamenhof rimedo por atingi ian deziritan stilan nuancon, kiun li opiniis necesa. Plej ofte tio estas la deziro uzi formon tre emfazan, ekz. en la n-roj 1, 3, 5, 6; komparu tiel blindigitan sur pĜ300 de F. K.

kun: ”Se tamen, kontraŭ ĉia atendo, ... tiom blindigita —” sur pĜ304, kaj atentu la kursivan tiom sur pĜ312.

En ekzemplo 2 ni povas sendube konstati la influon de tiom multe, krom la deziro emfazi plej forte. Influo de tiom multe verŝajne ankaŭ estas la kaŭzo por la uzado de la malofta tiom multaj, kiu povus esti anstataŭigata per tiom multe da.

En ekz. 4, 7, 8 la afero estas iom alia.

Frazo 4: ”Estu tiom feliĉa, kiom vi estos kompatema” estas parolita al tre senkompata homo. La parolinto, petite doni sian benon, plenumas tiun peton, tamen faras la benon dependa de la estonta kompatemo de la rabisto. Kiom do havas la ”limigan funkcion” de §96, 3 kaj §97. (komparu §94-14) Konsiderinte tion, mi havas la opinion ke tiom en la unua propozicio propre ne rilatas strikte al ”feliĉa”, sed la tuta predikato ”estu feliĉa”, tiel ke la frazo estas tute samvalora kun:
”Estu feliĉa (tiom), kiom vi estos kompatema”. Se estas tiel, la frazo ne apartenas al ĉi tiu grupo, sed devus havi sian lokon en §94, kiel n-ro 27.

Evidente estas ĉiuokaze ke ĝi esprimas specialan nuancon!

Limigan nuancon ni ankaŭ trovas en n-roj 7 kaj 8. Atentu ke en n-ro 7 ne estas parolo pro efektiva alteco. En n-roj 5 kaj 8 verŝajne la fakto, ke ”blindigita” kaj ”prilumitaj” estas participoj, do de-verb-aĵoj, ludas ankaŭ rolon.

Zamenhof estis plene konscia ke ofta uzado de tiu rimedo forprenus ĝian frapecon kaj saĝe li limigis sin je tiu konstatita maloftegeco. Tiu estu averto por tiuj personoj, kiuj tute laŭ kaprico uzas jen tiel-, jen tiom-formojn laŭ la ”inspiro” de la momento.

Ĉar tio estas unu el la plej fatalaj sekvoj de la ”kiel-kiommilito”, ke multaj, tre multaj, tiris el ĝi la solan konkludon:
”Estas tute indiferente kion uzi, ĉu tiom-oj, ĉu tiel-oj, ĉar Zamenhof mem agis same!” Klare ni povas konstati tion en la Esperanto-literaturo de post proks. 1937. Kaj tiel kreskas la danĝero ke la posta generacio ne plu povos distingi puran Esperanton disde fuŝita, malriĉigita.

XX KONKLUDOJ KAJ FINO

§105

En §40 mi povis kapti la Zamenhofan uzadon de tia-kia, tiakiu kaj tia-kiel en kelkaj simplaj reguloj.

Provante la samon por la uzado de tiel, kiel, tiom, kiom, en gradindika funkcio, la reguloj ne povas esti tiel simplaj, sed oni ne forgesu ke por komencantoj parto el ili jam estas sufiĉa. Unu averto iru antaŭe: Post §§94-104, kun iliaj multaj ilustrantaj, Zamenhofaj ekzemploj supraĵa studanto povus senti la inklinon konkludi ke la Zamenhofa uzado de tiom kaj kiom estas tre abunda. Sed la malo estas vera. Oni povas ofte legi tutajn sinsekvajn paĝojn sen renkontado kun iaj tiom-kiomaĵoj!

Por indiki gradojn Zamenhof agis laŭ jenaj principoj: Oni uzu:
A. 1. ĉe adjektivoj (adverboj) la iel-serion + iom §§ 75-78) 2. ĉe adjektivoj en la komparativo: la iom-serion (§§ 101103) B. ĉe verboj:
1. ĝenerale: la iel-serion + iom 2. por indiki gradojn de intenseco, amplekso aŭ daŭro, sen ia ajn rilato al la maniero de agado: la iom-serion (§§ 94-96) 3. En kazo B2 tiom, kiom kaj tiom ... kiom povas, laŭ (efektiva aŭ nur sentata) bezono, esti pliprecizigataj aŭ pliakcentataj per multe aŭ same. (§§ 98-99) Paralele oni do havas:
a. tiom, kiom, tiom ... kiom b. tiom multe, kiom multe, tiom multe ... kiom c. tiom same, kiom same, tiom same ... kiom.

4. La vorto kiom, enkondukante subpropozicion, povas havi limigan funkcion, limigante la ampleksecon de la valideco de la ĉefpropozicia enhavo. (§96, 3) C. Specialaj kazoj:
1. Kiom eble = Kiom tio estas ebla (B 4) (§97).

2. Nur tre malofte, por atingi specialan nuancon aŭ efekton, oni povas uzi tiom, tiom same, kaj kiom ĉe adjektivoj (adverboj) (§§100, 104). Oni tamen uzu tiun licencon same ŝpare kiel Zamenhof, t. e. preskaŭ neniam.

3. La subordigan tiom ... kiom oni uzu nur se kiom enkondukas kompletan subpropozicion.

En lernolibroj por komencantoj sufiĉas A1 en kombino kun B1, en daŭrigaj kursoj kaj libroj oni povus kompletigi per A2 kaj B2.

B3, 4 kaj C1 estu instruataj kiel leksikonaj (vortaraj) apartaĵoj.

Forte oni avertu kontraŭ la ne-Zamenhofa tiom ... kiom.

C2 restu privilegio por literaturistoj!

§106

Post la praktika resumo de §105 sekvu kelkaj vortoj, kiujn oni povus rigardi kiel teorian resumon.

Se oni klopodas por prezenti la tutan konflikton tiom ...

tiel en unu tezo, mi kredas ke la sekvonta redonas ĝin ĝuste kaj koncize:
Gradesprimo ne estas afero de analiza difino, sed de (ofte kompara) priskribo de fenomenoj.

a. Ĝi ne estas afero de analiza difino! Tial oni ne povas ”solvi la problemon” per abstraktaj teoriaĵoj. Rezonoj kiel: ”La iel-serio esprimas la manieron, la iom-serio esprimas la kvanton, por esprimi gradojn mi propradire bezonus trian serion, sed ĝi mankas en Esperanto ... bedaŭrinde”; tiaj rezonoj estas nur pruvoj pri krudaj miskonceptoj!

Paroli pri ”erareco de Zamenhofaj formoj”, pri ”io kio laŭlogike ne estas en ordo”, pri la ”ekzisto de grava eraro kiun ni deziras korekti” (La Progr. 1938, pĜ98, 130) nur pruvas la supraĵemon de tiaj eldiroj. Ĉar:
b. Gradesprimo estas afero de priskribo de fenomenoj! Tial ĝi povas okazi per ĉiaj lingvaj rimedoj. Jen ĝi esprimiĝas per originalaj adverboj kiel tre, tro, pli, jen per derivitaj:
sufiĉe, multe, forte, terure; jen ĝi estas indikita per ia adjektivo, jen per ia afikso; jen ĝi necesigas komparon, jen ĝi estas menciita per la efikoj; jen la substantivo mem esprimas ĝin, jen ia substantivo bezonas ĉiajn komplementojn.

Kelkajn ilustrantajn ekzemplojn mi donis en §§86 kaj 87, kaj diversaj ceteraj lokoj montriĝis ke speciale la ligiteco inter maniero kaj grado estas tiel forta, ke ĝi ne estas malligebla.

Ĉiaj vortoj povas esprimi gradojn, sed tre speciale ĉiuj indikaj aŭ ekkriaj vortoj. Ofte nur iom pli da akcento estas sufiĉa por ke la senco de tia vorto havu kroman gradindikan valoron. Tio validas por tiel, kiel tiom, kiom, sed same multe por tia kaj kia.

Ekz.: ”Kia vetero!” povas esprimi gradon de boneco aŭ (laŭ la cirkonstancoj) de malboneco.

”Estis tia ventego ke la arboj renversiĝis”: grado de forteco.

”Ĉu li vere loĝas tie”: grado de malproksimeco.

Ne estas hazardo ke ĉiuj lingvoj havas nur tiom malmulte da pure gradesprimaj adverboj (en Esp. tro, tre, pli), sed uzas aliajn rimedojn. Tio donas al la lingvoj la eblecon esprimi dekojn da nuancoj en la gradesprimo, tio faras ilin flekseblaj kaj riĉaj instrumentoj.

Ne estas malfeliĉa bedaŭrindaĵo ke Zamenhof ne kreis apartan gradespriman korelativo-serion. Tio estu kaŭzo por granda ĝojo, ĉar — se ĝi ekzistus — neniu scius ĝin uzi korekte, kaj la malfeliĉuloj, kiuj turmentus sin por tamen fari tion, sentus sin katenitaj kaj kaptitaj kvazaŭ en la metala striktvesto por mensmalsanuloj.

Ne estas ĥaosa senreguleco en la Zamenhofa uzado de iel kaj iom-vortoj. Kiu asertas tion, tiu ne donis al si la penon esplori la aferojn.

Kontraŭe: Zamenhof rezervis al si iom da libereco, sed agis tre regule kaj konsekvence, tiel konservante, por Esperanto la samajn eblojn kiujn posedas la naturaj lingvoj.

Tial pravas S-ro Isbrucker kiam li nomis la tiom-kiom-ismon malsano. Li faris tion nur ŝerce, kaj kiel forte oni ekindignis kontraŭ li! Sed vere la tiom-kiom-ismo malriĉigas Esperanton, postulante unuformecon tie, kie diversaj nuancoj postulas diversecon. Ne mirinde ke la tiom-kiom-stilo impresas rigide, pro la pezeco kiun la uzantoj trudas al si mem. Eĉ ne unu momenton mi dubas ke la ”korektado”, prezentita per la tiom-kiom-ismo apartenas al tiu kategorio de reformoj, pri kiuj la opinio de Zamenhof estus: ”90% el ili estas absolute senbezonaj, aŭ eĉ rekte malutilaj!” (L. de Z. I 196)

§107

En tiu ĉi traktato mi detale esploris la uzadon de kelkaj korelativoj en la verkoj de Zamenhof, kaj en la §40 kaj 105 mi venis al kelkaj, sufiĉe simplaj reguloj.

Mi klopodis ankaŭ por trovi” la lingvistikajn influojn kiuj povus esti la kaŭzoj por la Zamenhofa prefero de certaj formoj en certaj (lingvaj) cirkonstancoj.

Plene mi konscias ke pri tiu teoria pritrakto oni povas inter si forte malsamopinii kaj disputi. Tio ja estas en la karaktero de ĉiuj teoriaj klarigoj! Sed pro tio oni ne pretervidu unu tre gravan aferon:
Malsameco de opinioj pri la PRAKTIKA UZADO de la traktitaj punktoj en la verkoj de Zamenhof ne povas pli longe ekzisti.

Ĉu tial ne estus eble ke la tuta esperantistaro sekvu la Zamenhofan ekzemplon pri la koncernaj korelativoj?

Ni havas nian Akademion. Ĉu ĝi ne havan taskon en tio?

Ĉu ĝi ne povus komisii al kelkaj kompetentuloj esplori ĉu ”miaj ” reguloj ĝuste kovras la Zamenhofan lingvon? Kaj se jes — kaj pri tio mi ne povas dubi — ĉu ne estas ĝia tasko rekomendi al la esperantistoj uzi la korelativojn laŭ tiuj reguloj?

Tiamaniere la ”konflikto” (kiu iras pli profunden ol multaj supozas) povus iom post iom malaperi. Kiu ja ne povus akcepti la Zamenhofan uzadon kiel ĝustan bazon por propra uzado?

Tiun celon — la repaciĝadon de du kontraŭaj tendencoj kaj partioj — mi ĉiam havis antaŭ mi dum la verkado de tiu ĉi provo. Ĝi estos granda avantaĝo por la esperantistaro kaj ebligos al ni transdoni Esperanton al posta generacio en ĝia pura originala formo.