Vergilio - Verkis Theodor Haecker


VERGILIO, LA PATRO DE OKCIDENTO
Theodor Haecker
El la la germana tradukis Vinko Oŝlak
Origina titolo: Vergil, Vater des Abendlandes
Eldonis Jakob Hegner, Leipzig 1933
La papereldonon eldonis:Eldonejo Jadwiga, Krakovo 199
kaj estas havebla ĉe la kutimaj libroservoj©
esperanta eldono: Vinko Ošlak
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-119-4
inko@omnibus.se
INKO · SE-13542 TYRESÖ · SVEDIO
http://www.omnibus.se/inko
SEPTEMBRO 2001
e LIBRO

Tiun ĉi tradukon mi dediĉas al mia amikino, kiu la larmojn de la aĵoj ĉirkaŭ mi kaj en mi (Vergilius: ”Sunt lacrimae rerum”, Aeneis) ne forigis; sed multajn ŝi karese viŝis kaj kelkajn ŝi al perloj transformis ...

Tradukisto

DVLCI CONIVGI

En tia tempo, ho miaj amikoj, ni volas dum iometa tempo pripensi, kion ni kunprenu el la teruro de la dezertigo. Ĉiukaze: kiel Eneo unue Penatojn, tiel ni unue la krucon, kiun ni ĉiam povas fiksi teren antaŭ ol ĝi mortigas nin. Kaj poste: Nu, tion, kion ĉiu plej arde amas. Sed ni ne volas forgesi pri nia Vergilio, kiun oni povas meti en poŝon de la jako.

Dialogo pri Eŭropo

Antaŭparolo

Nuntempe ni travivas en la mondo de scienca pensado kaj prezentado ion superbe strangan. Dum la matematikaj kaj fizikaj sciencoj, kiuj dum jarcentoj vere vidis sian teorian taskon en starigado de fermitaj aŭ laŭeble fermitaj sistemoj de tiu ĉi mondo, nuntempe rekonas neniujn fermitajn sistemojn, sed ĉion malfermas al ĉio, la severan nocion de leĝeco forĵetas favore al ’statistiko’, malakceptas ’ordon’ kiel la lastan spiritan fenomenon de tiu ĉi ’mondo’, kiel la proskripcian vorton de konfuzoj en niaj tagoj, el ebleco, ke multaj niaj t.n. naturleĝoj havas nur statistikan valoron, konkludas ĝenerale pri problemeco aŭ eĉ nevereco de kaŭzeco, anstataŭ al la kaŭzeco la hazardon starigi kiel veran absoluton, la hazardon, kiu la kaŭzecon prenas — hazardo, vere inversa mondo! — kaj ili jen kaj jen emas kiel la lastan bazon de la aferoj proklami obstinon kaj kaoson, ĉe kio bedaŭrinde ne estas evidente, kiamaniere enkadre de tiaspeca esto tute povis ekesti pura nocio pri leĝeco; sed ĉe la rapide al blinda pasio kreskinta afekto kontraŭ logiko, tiel sobra argumento ne gravas plu — dum do la natursciencoj iras tian vojon, ni vidas en nia tempo la sciencon, kiu okupiĝas pri la homo, ke ili male daŭre klopodas malkovri aŭ eĉ pli konstrui grandajn, malgrandajn kaj plej malgrandajn fermitajn homtipologiojn kaj rondojn, kaj ili ĵaluze atentas pri tio, ke unu pri la alia neniukaze havu ligon; ke neniukaze ekzistu io tia kiel la homo; ke la muroj, kiuj inter ili estas konstruataj, ricevu neniun fendeton aŭ fariĝu travideblaj: la kavohomo, la religia homo, la scienca homo, la prahomo, la magia homo, la mezepoka homo, la moderna homo kaj multo alia, estu monadoj, kiuj, kiel konate, havas neniujn fenestrojn. Monadoj, nature, same sen ’harmonia praestabilita’. Tio sendube efikas paradokse kaj por la homo, kiu malgraŭ diversaj fake kondiĉitaj metodoj tamen kredas je unueco de la scienco, kiel same je unueco de la homo, spite al diferencoj en sango, raso, kulturo kaj religio, estas netolerebla kaj nekonservebla situacio. Mi ankaŭ kredas, ke ĉi tie troviĝas granda danĝero de indigniga babiloneca spirita kaj lingva konfuzo, ke tiel baldaŭ unu la alian ne plu komprenos, ĉar oni aranĝas hipnotajn barierojn.

Kiel finfine ne, ja por tia provado bezonata principo diras, ke neniu plu, jam laŭ la difino, la alian kompreni ’povas’; des malpli, ju pli partikularaj estas la vidpunktoj, sub kiuj la homoj diferencas, te. politike, ekz., aŭ nur ekonomie. Ĉi tie io ne estas en ordo. La pure individueca, preskaŭ de tempo al tempo atomiĝinta kogno pri la homo nuntempe estas superigita; anstataŭ ĝi aperas la koncepto pri unuopaj tipoj aŭ ’sociaj’ fenomenoj, kiuj tame same estas fermitaj cirkle, kiel antaŭe la individuo. Sed la demando estas, ĉu oni ne elpelas diablon per belcebubo. La individueca, finfine do atomeca rigardado de la homo tamen, kvankam ĝi foje estis malĝusta ĝis la grado, ke ĝi samtempe motivigis ridadon kaj ploradon, enhavis ankoraŭ almenaŭ abstraktan ideon pri la abstrakta homo, gradiĝinta ĝis la ideologio pri ’Egalité, Fraternité, Liberté’; dum la nuntempe moda tipiga rigardado de la homo marŝas en danĝeron, pere de tute pravigita, cetere, ignoro de la abstrakta homo, kiu korespondas kun neniu realo, sinkigi la realon de la ’ĝenerala’ homo, la veran ’ideon’ pri la homo, la ideon pri la ’aŭtenta’ homo kaj homaro, kiu ankoraŭ ĉiam plej simple kaj emfate estas esprimita en la frazo, ke la homo estas kreita laŭ la bildo de Dio, ke lia esto do realiĝas kaj kompletiĝas en la spirita vivo. Apenaŭ troviĝas iu, kiu la multnombrajn kaj tre diversajn speciojn de plantoj kaj bestoj observas kaj direktigas sian rigardon ĝuste al tiuj diferencoj, pro tio forgesus aŭ kontestus, ke ekzistas ’la’ planto kaj ’la’ besto kun eternaj neŝanĝitaj specifoj, dum nuntempe ĉiukaze troviĝas homoj, kiuj ŝajnas kredi je radikala esenca ŝanĝiĝo de la homo en la iro de la tempo. Kaj tio okazas, kvankam finfine estas klare, ke la homo al si mem estas ankoraŭ ĉiam iomete pli komprenebla ol la planto aŭ la besto, ja por li en iu neforigebla mallumo troviĝas ilia vera signifo. Nu bone, probable ofte la sekreta penso, laŭ kiu el la homo tamen povus iĝi diaĵo, se ne Dio mem, pri tio respondecas. Sed eĉ tiam, ja tiu evoluinstruo, laŭ kiu el la pli malalta estaĵo estiĝas pli alta, el la senviva viva, el planto besto, el besto homo kaj en tiu ĉi absurda senco el la homo dio, enkadre de serioza scienco jam delonge estis forĵetita kaj nur plu en popularigaj libroj dum certa tempo fare de diletantoj plu vivos — eĉ tiam oni tamen povus diri, ke la homoj, fariĝantaj dioj aŭ unu dio, per tio ne perdas la karakteron de la homo, ke ili restas homoj, kiel antaŭ tio jam la bestoj estis prenitaj kiel dioj, sen ke ili pro tio perdu sian bestecon: bestoj iĝis dioj, te. dioj fariĝis bestoj.

Efektive troviĝas, kiel mi jam aludis, nuntempe homoj, kiuj ĉe mopso kaj ĉe luphundo, ĉe dogao kaj ĉe etpinĉo, ĉe dakelo kaj ĉe pudelo vidas ’la esencon’ de la hundo kiel ion ĉie saman, kio tamen estas surpriza afero, dum la identon de la homo, kiu veturas per trajno, flugas, aŭskultas radion, kun tiu, kiu nur fiŝkaptas aŭ ĉasas aŭ kultivas agron aŭ iras piede aŭ eĉ rajdas, kun tiu, kiu havas tiun ĉi kredon aŭ ĝin ne jam aŭ ne plu havas, ili rekte prenas neeblo, eĉ sensencaĵo. Dume, la vero estas: eĉ ’jenaj’ neverŝajnaj homoj, kiuj havas tiel strangajn konceptojn, estas: ’la homoj’; ili ĉiam jam ekzistis, antaŭ radio troviĝis! Tamen: deknaŭjarulo, kiu nune adiaŭas de gimnazio, nuntempe pli ol iam ajn, estas ĉasaĵo de la tempo, kaj eĉ de kia tempo! De la tempo, kiu sinmortigon laŭ la plej sekura maniero, kiu ekzistas, alstrebas, dum ĝi la eternon, sen kiu neniu tempo ekzistas, nek ĝenerale nek specife, do ankaŭ ne la nian, alstrebas mortigi. La forta kaj aŭtenta sento, nenia klara scio, kion ĉiu juna homo havas, pri la rompo, trarompo, derompo, trabatiĝas ĝis histerio, ke aperos ne nur nova epoko, sed eĉ nova eono. Sed eĉ tio, io ĉiukaze transcenda, por tiu ĉi tempo ne sufiĉas, ja nova eono, tipe teologia nocio, konservas por la ortodokse kredanta homo la eternan esencon de la homo, eĉ malkovras ĝin, antaŭ ol la eterno ĝin mem komplete dekovros. Sed tiu, ’nia’ tempo, havas fortajn tendencojn, kontesti ĝuste tiun eternan esencon, permesi al homoj sin radikale ŝanĝi, eĉ lin ŝanĝita montri — ĝi havas tendencon de la giganta iluziemo, kiun kapablas fabriki la spirito, kiu sin nuligas kaj sian dissolvon eĉ objektivigas. La homo, trovu li sin en mil tipoj kaj mil ’tempoj’, estas eterne kaj neŝanĝite la homo. Scheler distingiĝas kiel filozofo ĝuste, ĉar li, kiel ajn jam mem partoprenanta en la moderna tipologio, formale plene klare insistis ĉe tiu ĉi fundamenta frazo de la tuta rigardado de la homo, eĉ se li tion ofte senhelpe false prezentis, ĉe la frazo pri la neŝanĝebleco de la homo en la senco de neŝanĝebleco de lia esto kaj senco en la mondo, en la regno de la esto tute, tio do signifas, ke ĉiuj tiuj gigantaj diferencoj inter la homo kaj la homo tiel en la tempo, kiel ankaŭ en la spaco, estas senfine pli malgrandaj ol estas la esenca egaleco inter la homo kaj la homo. Sendube klaras, ke ne nur elmeto kaj emfazo de certa tipo de la homaro, ni diru ekz. de la faŭsteca homo, sed eĉ pli la relativa aŭ pli malpli absoluta maniero de la elstarigo kaj emfazado estas kondiĉita de la principa aŭ senprincipa, do pure impresiisma rigardado de la homo ĝenerale. Ĉiu tipologo devus klare scii kaj li devus investi sian penon, unue al si mem kaj poste ankaŭ al siaj aŭskultantoj kaj legantoj, sur kiu tereno li konstruas, sub kiu lumo kaj perspektivo li vidas sian tipon. Estas eble, ke nur ĉe la fino li tion klare vidos, sed li devas tion klarigi, ĉu li tuj dekomence diras sian principon al la aliaj, ĉu li elektas la pli artecan, ekzistalisman vojon, revelacii tion ankaŭ al la aliaj paŝon post paŝo. En ambaŭ okazoj li devas klarigi al si la situacion aŭ diri, ke la afero al li mem ne estas klara.

Se mi nun kelkfoje faras impreson, ludi sur tiu ĉi moda instrumento, kiam mi de tempo al tempo parolas pri Vergilio aŭ pri la vergilia homo kiel pri certa homtipo, mi tamen ne ludas sovaĝe kaj monomanie, sed interne de pratempa muziko, kie mi obee subiĝas al la reguloj de eterna harmoniko, de kiu la unua frazo tekstas: ke neniu homo, sekve ankaŭ neniu homa tipo, troviĝas ekster de ’ĝenerale’-homa kategorio, ke neniu homa sono aŭ voĉo aŭ eĉ nur bruo aŭ simpla krio eĉ en unu sola prasimfonio de ’la’ homo povus esti majstrita al unueco, ke ne ĉiu homo jam nur pro tio estas homo kaj ke ne venkas lia unueco super ĉiuj diferencoj, ĉar li havas lingvon, negrave, ĉu li havas ĝin kiel Vergilio, ĉu kiel balbute la-la-adanta idioto. La homon diferencigas de la homo multaj kaj jam enkadre de la unua kaj de la lasta natura unueco, en la familio, malesperige profundaj abismoj, tamen abismoj sur la propra patruja, eĉ se ne hejmeca tereno, kiujn oni devas samtiel supraĵe transponti helpe de ĉiaspecaj lertoj teknikaj, kiel ankaŭ interne supervenki: pere de heroa amo kaj senegoisma oferado, pere de propravola sinĵeto ĝuste en tiujn abismojn, kaj pere de la grace donacita atingo de la eĉ ’pli profunda’ komuneca grundo. Mi ne parolas pri Vergilio kaj pri la vergilia homo sensupoze. Neniu tion faras kaj povus fari, bonvolu li paroli pri kiu kaj kio ajn. Ĉiu observado aŭ priskribo havas sian fundamentan principon, estu tio eĉ nihilisma principo de senprincipeco. Nenion kognas la homo sen supozoj, eĉ nihilo baziĝas sur la supozo de la plena esto kaj ne inverse. Ne la sensupozeco ĝenerale kaj laŭ si estas la postulo de ĉiu vera scienco, sed ĝuste kontraŭe, havi plenon da supozoj, kiuj apartenas al certa objekto tiel subjektive, flanke de la esploristo, kiel ankaŭ objektive, flanke de la objektoj. Certe: por la ’historiisto’ la nuntempo estas laŭregule konfuzo kaj nebulo, la aferoj devas troviĝi relative malproksime en pasinto, ĝis ili akiras sencon aŭ ĝin revelacias, sed eĉ tiam la senco aperas interne de viva historio, nur pere de la aferoj, kiuj ĉion tion anticipas, kiujn oni ĉu eme ĉu maleme devas antaŭsupozi. Se ekzemple iu de mi postulus, ke mi parolu pri Vergilio kaj pri la vergilia homo sensupoze, mi tiel lin demandus, pri kio li vere pensas. Se li postulus de mi, ke mi laŭ la vortoj de klasika historiisto parolu sine ira et studio, te. sen esprimi etoson, sen okulmakuliga pasio, sen egoismaj aŭ partiecaj intencoj, bone, li sendube pravas; sed se li postulus de mi ion, kio ne havas ligon kun la objekto mem, ellasi, bone, li pravas denove. Sed se li postulus, ke mi ĉe la difinado de Vergilio kaj de la vergilia homo ’la’ kredon ellasu, la plej grandan temon de Okcidento, la proksiman alvenon de kristanismo, ke mi difinu lin ’nur’ laŭ lia pasinteco kaj punktuala nuntempo kaj ne rilate al lia futuro, kiu ankoraŭ kuŝas en pasinteco kaj nuntempo, li tiukaze postulus de mi ion nekonvenan kaj kontraŭsencan.

Senrigarde, en kiaspeca krizo ni povas ĉi-momente troviĝi, ni devas diri, ke la okcidenta homo deantaŭ 2000 jaroj havas la komisiitecon regi super ĉiuj aliaj popoloj kaj rasoj; tio signifas, ke mi formulu la lastan konkludon, ke li la ’principan’ eblecon, fakte ne realigis sufiĉe ofte, ’kompreni’ ĉiujn aliajn homojn, en kio inkluziviĝas lia fakta kaj lia potenciala politika sinjoreco. Kaj tiun ĉi eblecon kaj realecon li havis pro sia ’kredo’. Se li ĝin perdos, li perdos ankaŭ sian sinjorecan pozicion. Kiel ĉiu unuopa historia epizodo nepre estas parto de la monda historio, en kiu ĝi leviĝas kaj descendas, ĉu temas pri la larĝa, nepretervideble ĉefa fluo, ĉu temas pri pli malgrandaj riveretoj kun labirintaj serpentadoj, ĉu temas pri rapide sinkantaj rojoj, tamen ĉiu vera tipo, kaj sub tio mi komprenas unu, kiu, kiel ajn sprita, tamen ne estas konstruita, sed ĝi reale troviĝas aŭ troviĝis inter ni, esti finfine membro, ĉu nobla, ĉu nenobla por la gloro aŭ por la honto de unu sola granda familio de la homaro, kies unueco ekzistas en tio, ke ĝi estas ŝancele metita sur la linion, esti inter anĝelo kaj besto, tiel ke oni povas fariĝi pli malalta ol besto kaj pli alta ol anĝelo. Tio estas dokumentita per tio, ke Dio ne fariĝis anĝelo, sed homo. Tiel, kiel ĉiu parta historio kaj speciale eĉ la monda historio tute devas eniri en por ni pliparte volvitan savhistorion de la homaro, tiel ankaŭ ĉiu vera tipo devas havi amikan aŭ malamikan rilaton al la plej granda afero de la homaro: serĉi la saviĝon, ĝin trovi, akcepti kaj praktiki. — Sub tia kompreno, sub tiaj principoj mi parolis pri Vergilio kaj la vergilia homo; vidante lin ne kiel elstarigitan, paligitan tipon de la okcidenta homo, sed kiel lin mem, certe en certa historia tempokadro, same kiel la sama fortega torento en certaj lokoj povas havi lokan nomon. Ĉio ebla, kio paralele kun la granda torento fluaĉas aŭ proletarie senhejmece kaj sencele gutas en diversaj lokoj, povas esti interesa, eĉ foje vere valora, ĝi ne estu ignorita aŭ forgesita, sed la torento estas la torento kaj oni restu en ĝi aŭ en ĝin fluu. Eĉ la plej solecaj akvofluoj devas finfine retrovi la ĉefan torenton, se ili ne volas stagni aŭ flui morten, kiel la inferaj akvoj. Ĉie, en la plej subaj ĝis la plej supraj sferoj troviĝas de Dio volitaj ’esceptoj’, kaj surpinte ili eĉ havas povon, ne resti sub la Dia volo, kaj nur ili estas la prakaŭzo de la infero. Kiel malofte honoras homo la senmezurecon de la komuna loko: ke escepto konfirmas regulon?! Kaj mi pri la okcidenta, vergilieca homo eĉ ne volas paroli kiel pri la elstarigita, fermita tipo de la homaro, sed kiel pri la esence kun la ’tuta’ homaro komunikanta parto, kiel oni la torenton ne povas vidi nur por ĝi mem, sed kiel akvon, fluantan en la grandan komunan maron. Mi en neniu momento volas preterlasi la tuton, la totalecon ’de la’ homo.

Nur filologiestetika klarigo pri Vergilio kaj lia verko estus falsaĵo, disigo de la tuto, farita de la disigitaj spiritoj.

La unua ĉapitro : Ecce Poeta!

Troviĝas figuroj, grandskalaj figuroj de la historio, kiuj unue por sia tempo kaj poste ankaŭ por ĉiam faris sian verkon aŭ diris siajn vortojn — kaj tiel ’basta’! Ili unuflanke estas figuroj ’de la’ historio kaj estas ’de unu’ el tiuj historioj daŭre disigitaj pro la netranspontebla abismo inter realo kaj poezio: ke ili vivis, ekzistis, ke ili ’ĉi tie’ estis — pro la abismo inter la verkoj de la krepotenco Dia, kiun Dio kun neniu partoprenigas, kaj tio, kion kreis nur la fantazia forto de la homo, negrave, ĉu temas pri tiu de Danto aŭ Shakespeare. Sed tio estas la figuroj, kiuj preskaŭ nemiskompreneble kaj definitive venas en raporton de historiverkisto, per kiuj li, se li nur disponas pri nepraj informoj, baraktas preskaŭ same, kiel botanikisto per plantoj, zoologisto per bestoj, kiuj iam ekzistis, sed ne plu estas — ili ne apartenas (kaj tio ĝuste estas la grandega diferenco ’interne’ de tio, kion oni nomas la historio) al tiu viva, efikanta historio, kiu envolvas en sin la historiiston mem, kiu ĝin intencas rekoni kaj priskribi, ĝin enhavas kiel parton aŭ eĉ pli, kiel certan revelacian organon de si, tiel ke li per ĝi neniam ĉesas, ja parto neniam estas pli ol la tuto. La historiverkisto ’de tiu ĉi’ historio devas esti modesta, ja multaj aferoj estas por li nepre kaŝvualita, multo kaj precipe tio lasta, kio ne jam estas. Li rajtas, proporcie al tio, kio estas al li konata kaj kiugrade ĝuste la publikigo de la konata materio estas prioritata tasko de li, historiverkisto, neniam forgesi, ke li verdire estas starigita antaŭ misteron. Aliflanke tamen povas tiu historiverkisto sian neperfektan scion havi en senkompare pli profunda, pli konkreta formo, ol tiu alia havas sian ŝajne perfektan scion, kaj tiu ĉi historiverkisto, kiu mem pro profundoj de sia persono ne malaperis, kaj same ne malaperis pro elementoj kaj substancoj de la historio, kiun li priskribas, estas mem kapabla, trovi veron kaj ĝin diri, ja temas pri giganta abstraktigo, diri nerealan vidpunkton kaj fine eĉ simplan klaĉaĵon, ke la vera objektiveco, kiun historiverkisto efektive devas posedi, venas el nenio, el tiu fama sensupozeco, kiu ekzistas nek en ĉieloj nek en infero mem. Kontraŭe, ĝi venas el la pleno — nur tiu, kiu ĉe ĝi posede partoprenas, povas esti objektiva — el la substanca partopreno, el la sangoplena partopreno ĉe la spirita substanco de la historio. Fremdulo povas rakonti al ni pri sia patrujo kelkion interesan, eĉ novan kaj instruan, sed por trafi en ĝia centro la koron de la aferoj, kiuj estas niaj aferoj aŭ eĉ nian propran koron, pri tio neniu el ni serioze pensas. Se certa sinjoro Georg Brandes verkas pri Eichendorff aŭ pri Mörike, nu, tiam ni komencas ridi aŭ ni abomeniĝas. Kristano ne permesas klarigi al si sian kredon de la homo, kiu tiun kredon ne havas, kvankam ĉe kelkaj nuntempaj historiverkistoj montriĝas pasio aŭ pretendo, senreste klarigi ĝuste ’tion’ kaj ne nur de ekstere priskribi, kio ili nek estas kaj kion ili ne havas. La kompleta Emil Ludwig estas tia, sed ofte eĉ la tuta koterio. La historio pri mezepoko, kiun pripoeziumaĉas al ni la disĉiploj de Georg Brandes, estas, ekzemple indigniga falsaĵo, misa kaj morta, se ne eĉ moka naskiĝo, ja ili kredas je sia kompetento, skribi pri la kredo, la substanco de la mezepoko — sen mem havi tiun kredon, kion ili ĝuste prenas pinto de sia objektiveco, dum tio efektive estas la abismo de la sensenco.

Mi ne intencas ĉi tie ankoraŭfoje entombigi la jam forfunebritan mortinton, sed mi volas konduki al iu vivanta — mi intencas kiel ŝuldanto, tiel persona, kiel ankaŭ ŝuldantarmembra, de Okcidento, de Sundescenda mondparto, paroli pri la grandskala poeto, kiu la mezuron de la kreitaro kaj de la homo nek poltrone subtaksis nek sakrilegie supertaksis. Li sentis, kelkajn jarojn antaŭ la plenumiĝo de la tempo la antaŭviditan amplekson de idolaneco ĝis ĝia rando, sen ke eĉ unu sola guto de la tantaleska veneno ŝaŭmigus tiun ĉi valoregan kalikon, li momente antaŭ la pleno de la tempo, la mezuron de la bono en antikva paganismo, kiel la aliaj la mezuron de malbono en ĝi, konsumis, sojle de la tempplenumiĝo, post kiam ankaŭ al la kreitaro, al la homo, estis donita la ebleco, esti senmezura, sen tiamaniere difekti la mezuron de la kreitaro, sen devi fali en hibrison, senmezura en unu sola direkto: en la amo al Dio, jen la supernatura Plio; kiu atingis la plej altan ideon kaj realon de la antikva epoko, la heroon, kies lasta ekzistomotivo estas la propra mistera gloro, ĉu en la vivo, ĉu en la morto, pere de du aferoj: la fato kaj la heroa ago, efektivigita sub la libera volo — kaj tiel diferencas de la plej alta ideo kaj realo post la tempopleno, te. post la enkarniĝo: laŭ la sanktulo, kies lasta motivo estas la Dia gloro, atingita, ĉu en la vivo, ĉu en la morto, helpe de du aferoj: la ’graco’, kiu supozas providencon, la pli grandskala kaj lumeca vorto por la fato, kaj la senmezura amo al Dio, kiu tamen supozas kontinuan heroecan menson kaj agadon helpe de la mistero de libero. Tiel la naturo restas konservita. Atingitaj estas ambaŭ idealoj helpe de Dia kaj homa rimedoj samtempe, sed inter ili troviĝas la enkarniĝo kaj la revelacio kaj renovigo, al kiu kondukis nenia rekta vojo, sed rompo kaj interna konvertiĝo. Per tiu ĉi frazo mi tuj de la komenco antaŭdiras, kion mi volas diri ĉe la fino, nome, ke Vergilio kaj lia verkaro, pli eĉ ol Platono kaj lia verkaro, disponigas eblecon de natura interna kompreno, por kio dekomence ĉe la senpere partoprenintaj kaj jarcentojn poste al Aŭgusteno kaj ankoraŭ pli poste al Danto ne prezentis malfacilon, sed pli poste, post hezitemaj kaj sinkemaj jarcentoj, provokis pli kaj pli fortan malkontenton, pli kaj pli proklamis neadekvaton kaj nepovon, ŝajne eĉ neklarigeblan fakton, ke el la idolana Romo iĝis kristana Romo kaj kristana Okcidento, al kiu ni apartenas; ke Grekoj kaj Romianoj akceptis la savon, kiu ne venis de ili, sed de Judoj; ke Imperium Romanum, post kiam ĝi rezistis kruele per ĉiuj rimedoj de sia ĉiopova, la diecon mem uzurpinta ŝtato, finfine tamen ’libervole’ fariĝis kristana, pere de libera faro de konsento, sua sponte, el sia plej interna kerno — kaj tiu plej interna kerno estis la ŝtato — religio, kiu de sia tuta komenco kaj ĝiseterne staras super la ŝtato — farita ŝtatreligio.

Neniu povas Vergilion en lia pleno kaj tuto, kondiĉita de la manko kaj sopiro, naskiĝinta el tiu manko, neniu povas lin, kiu estas adventista idolano, kompreni sen suprentira kredo kaj rolo, kiun li en ĝi ludis kaj ĝis niaj tagoj kiel natura fundamento ludas. Tiu, kiu forprenas de li tiun mankon de revelacio kaj tiun sopiron, bazitan en tiu manko, tiu lin faras, la melankolian, de la eterno vunditan, nur ŝajne pli granda, tiu aranĝas sin komforte, tiu ellasas la plej malfacilan vivon, tiu starigas pupon sur la scenejon kaj prezentas lin kiel statuon de Vergilio. Kaj tiu scias pri neniu kontinueco, tiu devas trans la antikva homo subite faligi kurtenon, kvankam ĝi jam en la templo de Jerusalemo estis disŝirita, por subite permesi ludi novan pecon, tiun de la kristana homo, aŭ kiel li diras, de la magia homo, sen kunteksto kun la antaŭa. Por tia malsanigebla kaj malsavebla moderna observanto ekzistas absoluta malkontinuo inter la granda Scipio ekzemple kaj la sankta episkopo de Milano, Ambrosio. Sed por la vera observanto, havanta ĉiujn kondiĉojn plenumitaj, neniun el ili disdonanta kaj facilanime uzanta, kvankam inter ili ambaŭ troviĝas enrompo de la revelacio, la apero de la savo, venanta de Judoj, la kunlaboro de la graco, sed flanke de la naturo, kiu estas konsiderata de la supernaturo, troviĝas tamen evidenta kontinuo. Ambrosio estis vergilieca homo, tradicia Romiano sen riproĉoj, laŭ sia naturo el la sama ligno kaj deveno, de la sama spirito, kiel ajna konsulo aŭ cenzoro aŭ ajdilo, kapabla stiri la ŝtaton kaj agi politike, ke oni rajtas spite al ĉio diri, la granda Scipio aliflanke helpe de la graco kondukus la eklezion samtiel sanktece, kiel la granda episkopo de Milano, kiu nun tamen reprezentis la povon, kiu antaŭe en videbla formo ne ekzistis kaj siatempe eĉ paŝis kontraŭ tiu povo, super kiu en la tempo de Scipio kaj Aŭgusto vidnivele iu alia ne ekzistis, ja ĝi validis kiel identa kun la dia afero mem: kontraŭ la ŝtato. Tiu ĉi kontinuo malgraŭ absoluta malkontinuo surfone de la kristana revelacio estas la problemo de la vergilieca homo, sed ĝi estas samtempe la problemo de la historio kiel scienco kaj de la historio homara ĝenerale. La unuecon kaj kontinuon de la homaj kaj naturaj bazoj tiel de la idolana greka-romia, kiel ankaŭ de la kristana okcidento atestas al ni ĝuste en la mezo kaj pleno de la tempoj granda poeto kaj lia verko, ja ĉi tie ne temas nur pri tio, ke anima Vergiliana, la plej majesta animo de la antikva Romo, en la fluo de jarcentoj unuece kaj fratece sin retrovu kaj rekonu en Danto aŭ Racine aŭ Newman, temas pri io pli: la kristanaj animoj per sia bapto kaj per sia kredo radias supernaturan lumon de la graco returnen al la plej perfekta anima naturaliter christiana de la antikva tempo, la animo de la granda poeto: Publius Vergilius Maro.

En Andes, proksime de Mantua, prahistoria etruska, poste kelta, fine latina, de koloniistoj loĝita urbo, kiu nur en la jaro 51 kune kun la cisalpina Galio ŝajnis akiri la statuson de la romia civita rajto, 15-an de oktobro de la jaro 70 antaŭ la naskiĝo de Jesuo Kristo, en la idaoj de oktobro, kiuj poste ricevis nomon ’idaoj de Vergilio’, kiam Pompeo kaj Kraso estis konzuloj, Vergilio naskiĝis, verŝajne el tradicia latina gento, do neniu Galiano kiel Katulo; jam lia patro estis romia civitano, proprianto de poseddomo kaj potfabriko: kamparano kaj metiisto. En la medio de kampoj kaj arbaroj, riveroj kaj riveretoj, fontoj kaj fiŝlagetoj, ĉio prikantita jam en lia unua eklogo de Bucolica, proksime al bestoj de la regiono, ĉevaloj, bovoj, kaproj, ŝafoj kaj porkoj, proksime ankaŭ al abeloj, kiuj ne ĉesas svarmbrileti en lia verkaro en humila brilo de sia laboro kaj kun plensono de sia zumado, plenigante niajn orelojn per kolektado sur burĝonoj de la heĝoj, malproksime de la urbo Romo, en provinco, kiu ankoraŭ preskaŭ puritane insistis je virtoj el la tempo de la romia respubliko, dum en Romo mem jam delonge ĉio komencis kaduki, kie ĉiuj pasioj estis malligitaj pere de anarkiaj aŭ de ambicio dismorditaj spiritoj, la itala kamparana filo proksime de iustissima tellus, de la superjusta patrino Gea li kreskis, kaj neniam ŝajnis la junulon kaj poste la viron tiu ĉi alkreskita amo el la knaba tempo je tia ĉirkaŭo forlasi, kontraŭe, ĝi nur plu kreskis kaj duopiĝis en klara konscio de si mem. La lasta nealtrudita mistero, la lasta forto kaj la lasta motivo de certa homo, en lia vera intimo kaj personeco, troviĝas en infanaj aĵoj, en memoraĵoj de la infano. Kiel certa homo la ’infanon’ en si kaj liajn ’aĵojn’ savis en sian postan vivon aŭ ilin pro ies graco denove ricevis dum siaj viraj aŭ virinaj jaroj, tio decidas pri li kaj pri liaj verkoj. Horora estas la vizaĝo de la viro, en kiu ’la infano’, la knabo tute estas estingita, sed sekretohava la oldulo, en kies trajtoj travidiĝas petolulo, iam estinta. En la vizaĝo de Vergilio ŝajnis neniam morti la infano, kreskinta en la societo de kamparanaj diaĵoj. Fortunatus et ille deos qui novitagrestes. Lia ekstera aspekto mem certe malkaŝis lian originon. Facie rusticana li ŝajne estis, la vizaĝon de kamparano li posedis, mallerte li foje kondutis, malrapida en parolo li estis, altstatura, dikosta kaj malhelhara, sed malsanaspekta, verŝajne ftizohava.

Sekve grace protektita, preskaŭ enmetita en la ŝelon de la por ĉiam benriĉa vivo de la familio de la kunkreskiĝo kun la naturo — olda Romiano, Varro, estis dirinta: La landon dioj mem por ni preparis; urbojn la homoj konstruis — li plenkreskis, dum ekstere — kio ajn okazis kaj ĵus okazis kaj estis okazonta baldaŭ, ĝis la paco ne plu sur la sendia vojo de la intercivitana milito, sed pro la grackora pardono kaj repaciĝo realiĝis! Kio ĉio! Ni troviĝas meze de la jarcento antaŭ la venko de Aŭgusto, antaŭ la inaŭguro de Pax Romana, en jarcento, kiun Horaco nomis delirium. Inter 133 kaj 31 a.K. ni ne povas nombri malpli ol dekdu intercivitanajn militojn, bellum sociale, militojn de Sullo, de Lepido, Sertorio, Spartako, Katilino, Cezaro, triumvirato, bellum Octavianum, Perusinum, marmiliton de Seksto Pompejano kaj fine la lastan militon kun Antonio; inter ĉio politikaj murdoj sennombraj, ofte teruraspektaj, rabbestaj, komencante kun Grakkoj, finintaj kun Cezaro kaj Cicerono, kaj bone pripensitaj amasbuĉadoj: mortigo de 3000 adeptoj de Grakkoj, poste sub Mario kaj Sullo krucumado de 6000 Spartakanoj laŭlonge de la strato inter Romo kaj Kapuo, likvido de 7000 samnitaj militkaptitoj antaŭ la kolektiĝinta senato, ĝis la lasta proskripcio, certe iniciatinta de Antonio, sed subskribita ankaŭ de Oktaviano, estonta Aŭgusto. En postaj jaroj de sia vivo li trovis tiun ĉi sian subskribon kiel makulon pro unu granda ofero, pro Cicerono, kiu ankaŭ troviĝis sur la listo kaj estis ekzekutita, kies kapo kaj manoj laŭ la ordono de Antonio, ĉar ili kontraŭ li pensis kaj skribis, hakitaj de la kadavro estis pikitaj sur la metalstangoj de la antaŭsenata pordego. ”Ve, kien la malkonkordo nin mizeraj kondukis!” prikantas la unua eklogo de Vergilio el tiu tempo. Kiam ĉio tio okazis, Vergilio havis 28 jarojn kaj jam delonge portis toga virilis, en kiun li, 15-jara estis vestita sub la konsultempo de la samaj viroj, kiuj tion posedis jam en lia naski ̧jaro: Pompeo kaj Krasso. Dum li frekventis la knablernejon en Kremono, troviĝis Cezaro en Galio. Kremono estis etapo; tiel probable li la unuan fojon lin tie vidis viva, kies astron li prikantis: ”Jen rigardu, la astro supreniris de Eneado, de Cezaro!” Ĉiukaze li kiel knabo en sinsekvaj raportoj Bellum Galicum legis, kiun poste dum 2000 jaroj knaboj de ĉiu generacio legis kaj daŭre legos. Deksesjara, en la jaro 54 a.K. li venis al Romo, kiam Katulo mortis kaj Lukrecio sian grandan verkon De rerum natura helpe de Cicerono aperigis: du poetoj, al kiuj li nemezureblan dankon ŝuldis: Katulo, kies pasion la en latina lingvo dormetanta liriko per unu frapo malligis kaj ĉe kiu la juna Vergilio lernis versumi; Lukreco, granda poeto kaj granda homo, kiel homo tamen pli granda kore ol kape, lin instruis, ke vere grandskala poezio super la praelemento de la poezieco mem, nome super la liriko kaj super la senzuale-anima vivo de la naturo, senpere formulita, devas esti portata de certa filozofio kaj baldaŭ ankaŭ teologio.

Tio efektive estas la leĝo de altranga arto. ĝia altrangeco troviĝas en rekta proporcio al la valoro de ĝiaj filozofio kaj teologio, kiun poeto, nature, ne bezonas aparte studi, kiel tion faras filozofo aŭ teologo, kvankam tio en la ekzemplo de Danto ankaŭ ne damaĝis, sed nur enspiri per la atmosfero de sia tempo aŭ almenaŭ lerni en la plej primitiva katekismo.

Jam la plej efemera superrigardo super la altranga mondliteraturo tion instruas. Malantaŭ la dekadenco de granda poezia talento troviĝas, senkonsidere pri personaj kaŭzoj, dekadenco de filozofio, kaj tie, kie oni forĵetas aŭtentan teologion, ne estiĝas nur difektohava filozofio, sed ankaŭ malsana kaj invalida arto. Aŭ estiĝas ekzemple la literaturo de multaj nuntempaj nobelpremiitoj. La pasio de la filozofo estas kaj restas: rerum cognoscere causas, kogni la kaŭzojn kaj bazojn de la aferoj, kaj tiun ĉi pasion konservis Lukreco, kvankam ankaŭ grandskala poeto, en sia verko. Sed la primara pasio de Vergilio adresiĝis al ’res’ mem en ilia sensuala bildeco, al ilia reciproka preterekzisto kaj dura kontraŭekzisto, sed tamen ankaŭ al aŭtenta vorto, melodia verso kaj al regnece harmonia, imperieca, antiteze ordigita frazo. Li restis, eĉ pli ol pli malfrue Danto, la poeto, de neniam rezignanta, neniam tro facile rompiĝema materio, kiu nur artifike, ne arte (arto estas nome naturo) povas esti solvebla, sin dediĉanta — sed neniam mise skribinta — poeto, ankaŭ kiam li havis sopiron je filozofio: kogni kialojn kaj fundamentojn de la aferoj, sopiron, kiu lin nobligis kaj lin savis kaj servis al lia poeta perfektiĝo.

Averaĝa estas la poeto, kiu tiun sopiron ne havas; havi li ĝin devas, eĉ se li ne jam scias, ke li ĝin havas. Vergilio restis poeto, kio tamen signifas: la revelacianto de la brilo kaj de la gloro de la ekzistaĵoj, ne nur de la ekzistaĵoj sen ilia brilo kaj gloro, sed ankaŭ ne de vakua brilo kaj vanta gloro sen la ekzistaĵoj, kio onin faras revulo, ’idealisto’.

Tiucele li kiel poeto parolis la lingvaĵon de la humila realisto, de ’tomisto’, el kiu nur iom post iom la primordiala (el la novlatina primordialis = praorigina - rim. de trad.) vero komencas heliĝi: ke la lingvo estis, estas kaj estos el logos, per saecula saeculorum. Por la homo kaj lia poeto ĝi komenciĝas per antaŭlogika la-lado, por atingi sian finon — se temas pri vera fino ĉe la lingvo kaj ĉe la poeto! — en superlogika alelujo!

Tio ĉi estas la ĝisfine logizita, sublimita lalado de suĉinfano, en kiu ĝi jam dum vindtempo estis, estas kaj estos, ĝis la homoj havis, havas kaj havos infanojn. La analogia tono tion malkovras sufiĉe fidele, ke ankaŭ ene de alelujo ankoraŭ la lalado troviĝas; sed la ’plenumita’, la ’membrigita’ de la ’tuta’ kreaĵo. Kio ne estas en la malplenjara infano antaŭaŭdita kaj antaŭdirita?! Vidu, ĉi tie ĝi kuŝas, delikate movita per sekura spirado de sia dormo, kaj vi miras konsternita: ĝi kuŝas kaj dormas, kvazaŭ ĝi estus ligita beatstatuse al nevidebla kruco, kiu iom post iom pli kaj pli videblos, en proporcio, kiel vekiĝos la spirito, ekkonanta la nevideblon; kie ĝi restos pendi ĝis la fino de siaj tagoj; sur kiu ĝi mortos, ĉu malbeata, ĉu beata. Inter tiu lalado kaj alelujo kuŝas la homa vivo kaj verko, filozofio kaj arto.

Ĉu certulo unuarange estas filozofo ĉu poeto, tio esprimiĝas ankaŭ tra la metodo de lia lernado: la granda filozofo el sia lullito — la plej multon tamen donacas la cirkonstanco de naskiĝo — lernas, kiel ĉiu alia kutima homo same, kio estas la poezia arto, nur ĉe vere grandaj poetoj; kaj la granda poeto el sia lullito — ankaŭ ĉi tie la plimulton kontribuas la cirkonstanco de naskiĝo — lernas, kiel ĉiu alia kutima homo, kio estas la filozofio, nur ĉe la grandaj filozofoj. Sed tiu denaska filozofo — kaj tio estas la diferenco — lernas pri tio, kio la filozofio estas, ne nur ĉe la filozofoj, sed nepre ĉe ĉiuj ekzistantaj aferoj kaj ĉe ĉio neekzistanta kaj li per sia sekreta intenco pridemandas ĉion, por kogni per sia arda sopiro ĉion kaj el ĉiuj homoj, kiel montris al ni la ekzistece plej filozofieca homo de la tuta homaro: Sokrato. Kaj denove: la denaska poeto, nature, lernas pri tio, kio la poezia arto estas, do pri la lingva arto, ankaŭ ĉe grandaj poetoj, se apud tio ankaŭ de sia tuta komenco, ĉe komplete ĉio, kio la lingvo estas kaj kion la lingvo enhavas; li ne lekas la mielon de la lingvo nur tie, kie ĝi jam estas perfekta, sed eĉ el la plej mizeraj floraĉoj, li eĉ mem ĝin produktas, bongustan kaj aromplenan, kiel nur li povas. Kaj denove: tie, kie certa homo havas sian grandecon, ĝuste tie li ne pretervidas eĉ la plej malgrandajn aferojn, tum tie, kie li mem estas malgranda, li vidas nur la plej grandajn.

Kaj denove: tie, kie la certulo estas granda, li estas samtempe viro kaj virino kaj pli virino ol viro, ja la plej grandskala kaj sankteca kreaĵo estas la virino. Tie, kie la certulo estas granda kaj kreiva, tie li estas unuarange ’sensiva’ sen limoj, kaj lia puro ne konsistas el tio, ke li nenion akceptus, sed ĝuste kontraŭe, ke li sentas ĉion, kion oni povas senti. Nur tiamaniere li povas ion kontribui. Nur tiel li povas esti viro kaj generi.

Vergilio estas granda kaj soleca kiel poeto kaj tiel en la lingvo, kvankam li havis eksterordinaran inklinon al filozofio, tial ni scias de li pri memkompreneblo, ke li havis rapidsenzivan kaj ĉienapertan orelon, por aŭdi ĉies lingvaĵon. Liaj plej fortaj kaj dolĉaj versoj enhavas vortojn, kiujn parolis kaj skribis ĉiu liatempa Romiano, ilin komprenis kaj uzis. Surfone de tiu ĉi senkompata leĝo de la klasika arto, helpe de la plej vaste uzataj vortoj krei la plej nekutiman verson, kreskante de la malpure uzitaj vortoj ĝis la gloro de la puraj vortoj (kiel analogie el la necerta sensus communis, kaj ne el rafineco estiĝas la severa philosophia perennis) konstruiĝas aŭ kolapsas la traduka arto. El kvin plej kutime uzataj vortoj de la romia ĉiutaga lingvaĵo faras Vergilio la neperdeblan tonon, la neforgeseblan aperon de la verso: Infandum, regina, iubes renovare dolorem.

Tamen ne tial, ke sinjoro Rudolf Alexander Schröder ĝin peru per ridinde perfortitaj germanaj vortoj kaj sen mielo de voĉdolĉeco: Unauskündbaren Schmerz, o Königin, heißt du verneuen.

Temas pri unu el plej tipaj ekzemploj de la neinteligenta miskompreno ĉe la germanaj ’spiritgvidantoj’, provo atingi misteran signon de ĉiu vera arto, nome la nekutimecon, anstataŭ artifike per nekutimaj vortoj, artece per tute kutimaj vortoj en mistero. Renovare estas unu el tiuj plej kutimaj latinaj vortoj, same tiel kiel la laŭvorta germana traduko ’erneuern’ (renovigi) estas unu el plej kutimaj germanaj vortoj.

Ĉiu Germano ankaŭ nuntempe diras ’erneuern’, se li ne diras ’renovieren’, sed sinjoro Rudolf Alexander Schröder diras, certe nur, se temas pri traduko el Vergilio: ’verneuen’, kio, nature, ne estas germanigo, sed nekutima kripligo de la germana lingvo. ’Infandum’, tiel diris ĉiu romia infano, ĉiu romia barbisto, ĉiu romia cezaro, tiel ankaŭ Vergilio, kies stelo brilas pli hele ol tiu de Eneado kaj de Cezaro. Duarangulo tradukas ’infandum’ per ’unsagbar’ (nedirebla), sen supozi, ke li diras vorton de nekutima, eĉ neeldirebla beleco kaj profundo. Ĉiu Germano diras senprobleme ’unsagbar’, same kiel li en ĉiu momento, senantaŭsente, senpripense, perlojn de sia lingvo antaŭ porkojn kaj si mem ĵetas aŭ elkraĉas; kaj li pravas! Nur sinjoro Rudolf Alexander Schröder volas havi ankoraŭ pli valorajn perlojn, li produktas ilin sinteze, li diras ’unauskündbar’, kio estas nekutima monstraĵo de la germana vorto, kiun nur antropomorfa hipopotamo trovas direbla kontraŭ nedirebla. Sed la impotentaj sekretkonsilantoj kaj virulentaj privatdocentoj pri klasika filologio kaj Georgica tute kontraŭromece falas genuen antaŭ la nekutima traduka arto de la sinjoro Rudolf Alexander Schröder, kiu tamen klopodas doni al ’Bremer Presse’ bibliofilan aspekton en antikvo, kiu kongruas al vera antikvo, kiel herezo kongruas al ekleziaj dogmoj, se oni rajtas fari parvis componere magna. Ke en simila karaktraro de la sama origino, barbareca produkto, akirita pere de miskompreno kaj defalo de la disigitaj elementoj de la antikva kaj kristana esto, Missale Romanum estis presita, tio troviĝas lime de blasfemio!

Vergilio provis en Romo atingi, kion ĉiu juna talentita kaj ambicia provinculo provis atingi en Romo: komenci politikan karieron, tio signifas, li provis fariĝi advokato; sed li estis in sermone tradissimus, malrapida kaj mallerta en oratorado, ekipita per tro larĝa animo. Li verkis siajn unuajn versojn, talentprovaĵojn, li iris ĝis Napolo kaj kontinuis studi filozofion ĉe la plej renomaj instruistoj de tiu tempo. Sed Napolo estis greka urbo, plenigita de grekaj retorikistoj, historiistoj, filozofoj, poetoj kaj aktoroj. Tie li lernis ne nur la grekan filozofion, li konatiĝis tie ankaŭ kun la misie eskatologiaj orientdevenaj mitoj, kiujn li poeziigis en la kvara eklogo. En Napolo li skribis siajn verkojn. Eĉ kiel amiko de Aŭgusto, Mecenaso kaj Horaco li ne ofte venis Romen, li ĉiam rapide revenis al Napolo, li ne trovis plaĉon en la kortega vivo. Dum li tie lernis kaj laboris, plenumiĝis la destino de Romo en rapide sinsekvaj okazintaĵoj: en 48 estas Farsalo, Pompeo kaj Kato ne plu estas; en 44 estas mortigita Cezaro; en 42 estas Filipo, la venkintoj devas disdividi la landon al 200.000 veteranoj, kiun oni ne jam rabis ĉicele. En tiu amplekso troviĝas ankaŭ la havaĵo de la patro de Vergilio en Mantuo, ĝi estas perdita kaj poste ĝi estos reakirita pro la favoro de Oktaviano, amiko el junaj jaroj kaj venkinto. Ĉirkaŭ la jaro 40 aperas 10 eklogoj de Bucolica kaj faras Vergilion tranokte la plej honorata poeto de Romo. Kiam el ili kelkaj, ekipitaj per muzika akompano, oni foje kantis en teatro, la amaso leviĝis por honori la hazarde ĉeestintan poeton, kiel oni tion cetere faris nur ĉe Aŭgusto.

Tiel rakontas al ni Tacito: populus qui auditis in theatro versibus Vergilii surrexit et forte praesentem spectantemque Virgilium veneratus est sic quasi Augustum. Mi diru enkrampe: Oni nuntempe ĝis la troo komparas la antikvan tempon kun la nia. Tamen estas strange, se ni rekte parolas pri la plej alta afero, ke jam neniu, kiu estas vere freneza pri la analogio inter la romia imperia tempo kaj niaj tagoj, estis protektita kontraŭ tro senhonta direkteco pro la stranga fakto, ke la kristanismo tiam kun vere mirinda senŝancelo kaj rapido la amasojn altiris kaj akiris, dum ĝi nuntempe la amasojn, specife la proletariojn pli kaj pli rapide forpuŝas kaj perdas. Jam nur tiu ĉi cirkonstanco faras la diferencon inter ambaŭ epokoj grandan, vere neesprimeble pli grandan ol estas ilia kongruo ĉe bonaj kaj malbonaj aferoj. La granda ŝanĝo, aperinta komence de la kristanismo, estis, ke la homoj, en kiuj troviĝis reala forta sento kaj scio pri tio, kio estas la peko kaj la kulpo, anstataŭ la certeco pri puno ricevis la certecon pri pardono, ’la ĝojan mesaĝon’. Nuntempe estas tiel, ke la amasoj apenaŭ ion antaŭsentas aŭ scias pri la ’peko’ kaj ’kulpo’. Sed tie, kie tiu ĉi sento ne plu troviĝas aŭ oni ĝin ne registras, evangelio pri ’pardono de la pekoj’ evidente ne plu havas tensupraĵon. Ĉu oni imagas pri la diferenco de la tempoj? Jen ĉi tie ĝi estas! Mi disponigas al la prijuĝo, ĉu nuntempe en futbala stadiono estus pretaj alaŭskulti la versojn de Pandora aŭ Diotima, ĉu ili leviĝus por honori almenaŭ la mortan poeton, kiel la amasoj de Romo dum ses jarcentoj leviĝis en momento, kiam eksonis la unua verso de Vergilio!? Oni estu singarda, farante komparojn!

Bucolica, ni vidos tion pli poste, estas la elementoj de la poezia arto de Vergilio, kiuj ĉiam denove reaperas en liaj pli postaj verkoj; ili donas la mezuron pri tiu forto, sen kiu neniu estas poeto, estu li cetere eĉ tiel granda homo; ili montras, ke li havas lirikan rilaton al la lingvo kaj kiel pura ĝi estas, ili montras, ke li el la radikoj mem de sia esto estas vera poeto, ke la poeto en li havas superpovon super la pensulo, kvankam li sian decidon, ke li post la finverkado de Eneado nur plu vivos por studado de la filozofio, povus efektivigi. Sed tio ne estis lia fato. Post multaj jaroj sekvis Georgica, la poemoj pri laboro kaj agrikulturo, kaj sekvis — Actium. Kiom da bonŝanco devas havi klasika poeto! Pli ol Cezaro. Sen tiu ĉi, por longega tempo valida decidiĝo inter Okcidento kaj Oriento, kiun Vergilio ĉiukaze klare antaŭvidis kiel la decidon inter la spirito de Okcidento kaj ĝia ideo pri ordo kaj lumo kaj mezuro kaj konfido — kaj la spirito de Oriento kun sia senmezureco kaj malesperiĝo, kaoso kaj krueleco — li tamen vidas sub la profetaj bildoj sur la ŝirmilo de Eneo apud la inter si luktantaj armeoj de Oktavio kaj de Antonio la groteskajn diaĵojn de Egiptujo, la gapaĉantan hundkapan Anubison, kiu atakas kontraŭ Venuso, Apolo kaj Minerva — sen tiu batalo kaj ĝia efektiva decidiĝo favore al Okcidento kontraŭ Oriento, provokita de la senbrida perfidulo de la propra okcidenta spirito, ebleco, kiu ĉiam denove kaj nuntempe kaj estonte pli terure ol iam povas leviĝi — sen tiu ekago de fatalo Eneado ne estus ebla. Vergilio kaj lia bonŝanco! Tiel devis la tuta nekredebla ekstera okazado, ĉe kiu li ne partoprenis, servi al la granda poeto, servi je la bono de li kaj liaj verkoj, ja oni povas por momento la aferojn observi ankaŭ tiel, ke ili, negrave kiel ŝajne sendependaj, sekvante sian propran, la homon tute nekonsideran leĝon, finfine tamen ekzistis nur pro la homa celo, lin servi, eĉ se ili lin detruas. Tio do devas validi por ĉiu homo kaj por lia eta aŭ granda mondo, nur ke ĉe la granda tio fariĝas pli evidenta. Ek de Actium validas la tuta, baldaŭ en la perfekteco de verso triumfanta, baldaŭ pro la nesufiĉeco kontraŭ la antaŭŝvebanta idealo kaj en tiu vivdanĝera etoso, ja oni fariĝas de ĉiuj aferoj, do eĉ de la plej bela verso, laca, por ĝin skribi, same kiel, eĉ pli, ĉar oni ĝin jam skribis, malesperiĝema laboro de Vergilio super Eneado.

Kaj ĝi estis finplenumita — Vergilio kaj lia bonŝanco! — kvankam la diligente zorgema kaj fleganta mano ankoraŭ kelkion volis perfektigi, ĝi estis finpretigita samtempe kun la virecaj jaroj de sia kreinto. Kaj eĉ tio samtiel apartenas al la bonŝanco de Vergilio! Ve al li kaj lia arto, se li tiel triste kaj malesperiĝe devus aĝiĝi kiel Aŭgusto, se li devus transpaŝi sian klimakson de la melankolia feliĉo, kian la pleno de imperio portis al la generacio de Vergilio. Revenante de vojaĝo al Grekio li, grave malsaniĝinta, estis surterigita en Kalabrio kaj mortis 51jaraĝa, verŝajne pro malario. Grandstila estas la romia arto de tombsurskriboj, la plej grandstila probable tekstas tiu por granda Scipio: ”Consul, censor, aedilis hic fuit apud vos”: ”Tiu ĉi jen estis via konsulo, cenzoro kaj edilo”; sed ankaŭ la tombsurskribo de Vergilio apud Napolo, kiun lia amiko por li skribis, enhavas la grandecan romian stilon: Mantua me genuit, Calabria rapuere, tenet nunc Parthenope.

Cecini pascua, rura, duces.

Mantuo donis al mi vivon, la morton Kalabrio, Napolo min gardas. Paŝtistojn prikantis, kampulojn kaj estrojn mia poemo.

La paŝtistojn, la kampulojn kaj la estrojn. Mirinda, eĉ ne ĉe grandaj filozofoj okazanta karakterizo, ja ili, la filozofoj, ĉiam denove devis fari retraktojn, parte pere de la speco de lia talento kaj de la interna jam donita ordo de liaj dispozicioj, parte pere de la bonŝanca helpo — Vergilio kaj lia bonŝanco!

— de la eksteraj cirkonstancoj kaj kontraŭstaroj, parte pere de la per konscia laboro akirita kontinuo, markas la verkaron de Vergilio, ja jam en la libro pri paŝtistoj, en Bucolica, aperas kampuloj kaj ilia laboro relative serioze kaj grave kaj pli ligitaj kun la tero kiel la paŝtistoj, kaj kiel bono aŭ malbono, konstrue aŭ detrue, enpremiĝas la povo de la bona aŭ de la malbona estro super la lando kaj popolo kaj unuopuloj. En la libro pri la kampuloj, en Georgica, retiriĝas la paŝtisto kaj lia facilanimeco, sed li estas ĉi tie kaj servas al pli alta rolanto, kaj jam grandskale aperas la nepreco de la estro, sen kies sagaco kaj protekto kaj pacemo la kampulo pereus, kaj iustissima tellus, la tutjusteca Patrino Tero fariĝus la duonpatrino de la homoj. Finfine en la libro pri la estroj, en Eneado, ĉeestas tiel la paŝtisto kaj lia mistika mondo de Eroso kaj liaj ludantaj kreofortoj, portante tiel la sferon de la politika homo, kiel ankaŭ la kampuloj kaj metiistoj kun ilia laboro, labor improbus, laboro en ŝvito survizaĝa kiel kondiĉo de la beno kaj fruktodoneco kaj de ĉiu aŭtenta homa verko en ajna profesio, komence de agrikulturo, kiu tamen donas la paradigmon de ĉiaspeca sencoplena laboro, ĝis la laboro de filozofio kaj de artoj, kaj la portantoj de ili siajn kondiĉojn, nome sian otium, nur povas pravigi per la peno de sia pli alta negotium.

La dua ĉapitro
Paŝtistoj
Amor vincit omnia.

Tute normale estas, ke naskita poeto, tuj kiam li umas en la unua ankoraŭ ebrieta memkonscio pri sia prapropra povo, nome povo de imago, li ĝin en momento volas provi, per ĝi la tutan al tiu povo disponigita mondo volas superregi. Sed li povas tion fari nur en riska maniero, kiel vagabundus, se oni tiel povas diri, klarvide pri kelkio por ĉiam kaj pli precize ol aliaj per ilia normala vido, tamen koncerne tuton nur majstrante realajn aferojn nur tiel, ke li ilin supervidas, ilin superflugas, sed ne enpenetras ilin. Tio estas la normo kaj tiel estis ĉe Vergilio. Sed kiu mondo nun korespondas kun tiu poeta vidkapablo kaj preterflua manipulado? Estas la mondo de eroso. Amor vincit omnia, tekstas en la lasta, arte plej perfekta eklogo, kaj tio estas la kapvorto de Bucolica. Ĉion supervenkas la amo. Ne temas pri sankta amo, sed samtiel krea, kiel ankaŭ ĉion detruanta Eroso, kiu povas venki eĉ super tio, kio lin superas, kion la sankta amo ne povas, ja nenio staras pli alte ol ĝi mem — ĉiuj tragedioj plenas de tio ĉi, kaj li, Eroso, estas unu el fontoj de ĉio tragika. Sekve estas la povo de Eroso ĉe la homoj, ĉe tiuj ĉi paŝtistoj, kie pasioj ankoraŭ okazas more farae, laŭ la maniero de bestoj, sen moralo, sen geedzeco, kiu estas pakto kun superaj dioj, sen fidelo, kvankam ne tute sen pento.

Tityrus hinc aberat, ipsae te, Tityre, pinus, ipsi te fontes, ipsa haec arbusta vocabant.

For estis Tytirus. Sed la pinoj, ho Tityrus, vokis, Eĉ la fontoj, eĉ tiuj vitoj vokis nur vin!

Kaj denove: trahit sua quemquae voluptas.

Ĉiun unuopan lia volupto kuntiras.

Kaj denove: et quisquis amores aut metuat dulcis aut experietur amaros.

Kiu ankoraŭ antaŭ la dolĉa amo timon havas, kaj kiu, kiel ĝi amare gustas, jam iam mem provis.

Kaj denove: Nerine Galatea, thymo mihi dulcior Hyblae, Candidior cycnis, hedera formosior alba, cum primum pasti repetent praesepia tauri, siqua tui Corydonis habet te cura, venito.

Filino de l’ maro, Galatea, pli dolĉa al mi ol timuso de Etno, pli blanka ol cigno kaj ĉarma ol la arĝenta hedero, kiam nur bovoj venis returne al stal’ de paŝtejoj – tiel malmulte vi ŝatas en via koro Koridonon — nun venu!

Kaj denove: Aret ager; vitio moriens sitit aëris herba, Liber pampineas invidit collibus umbras: Phyllidis adventu nostrae nemus omne virebit, Juppiter et laeto descendet plurimus imbri.

Seka estas la agro, en arda pestoaero kadukas kreskaĵoj, Bakĥo rifuzas al la montetoj ricevi la ombron de propra vitfoliaro: venu miaj Phylliis, jubilas en verdo ĉiuj arbaroj kaj apudriveraj herbejoj, Jupiter’ donas en dikaj, amikaj fluŝnuroj pluvadi de alta ĉielo.

Kaj denove: Nascere, praeque diem veniens age, Lucifer, almum, coniugis indigno Nysae deceptus amore dum queror et divos, quamquam nil testibus illis profeci, extrema moriens tamen adloquor hora.

Surkaleŝiĝu, lumoportanto, heroldo de la benanta sundisko, vi stelo de la mateno, dum mi plendadas, ke mia amsento estis de Nysa sen la fidel’ pritrompita kaj atestantoj ĉielaj – aĥ ili min tute ne helpis — kaj mi ŝin eĉ lastahore alvokas.

Kaj denove: saepibus in nostris parvam te roscida mala (dux ego vester eram) vidi cum matre legentem, alter ab undecimo tum me iam acceperat annus, iam fragilis poteram ab terra contingere ramos, ut vidi, ut perii! ut me malus abstulit error!

en nia de heĝo barita ĝardeno mi vin ekvidis kun via patrino kolekti la pomojn; (mi rajtis vin gvidi) mi ĵus eniris dekduan jaraĝon, mi povis jam belornamitajn branĉojn per manoj atingi; kiam mi vin ekvidis, kiel mi baldaŭ perdiĝis!

Malbeata libido min kaptis!

Kaj denove: Effer aquam, et molli cinge haec altaria vitta verbenasque adole pinguis et mascula tura, coniugis ut magicis sanos avertere sacris experiar sensus; ...

ducite ab urbe domum, mea carmina, ducite Daphnim.

Alportu akvon ĉi-tien, ĉirkaŭvolvu altarojn per lantukoj, bruligu verdajn, sukajn herbojn, la fortan incendion, ke mi per magiaj ritoj provas animon de la amanto altiri al mi...

Kunprenu al mi el la urbo hejmen, miaj ĵuroj, kunprenu do Daphnis.

Kaj denove: Omnes ”unde amor iste” rogant ”tibi”? venit Apollo: ”Galle, quid insanis?” inquit, ”tua cura Lycoris perque nives alium perque horrida castra secutast.”

- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - ”ecquis erit modus?” inquit. ”Amor non talia curat: nec lacrimis crudelis Amor...

Ĉiuj demandas: De kie tiu ĉi amo? Venis ankaŭ Apolo; Galo, kial vi furiozas? li parolis: Lycoris, via amatino, sekvas iun alian trans glacio kaj neĝo kaj tra malkomfortaj tendaroj.

Neniam vi postulas mezuron! Pri tio la amo ne zorgas!

Neniam la amo satiĝos de larmoj...

Kaj denove: Omnia vincit Amor: et nos cedamus Amori.

Ĉion supervenkas la amo; ankaŭ ni cedas antaŭ la amo.

Tio ĉi estas la elemento de Bucolica, jes, tragika elemento en si mem, en la momento, kiam ĝi eniras la homan vivon, en kreskanta grado tra liaj konfliktoj kun ĉiam pli alta amo al la aferoj, per la amo al la pli altaj aferoj. Komence de Eŭripido, ĉe kiu la virino fariĝas la portanto de la tragiko, ĝis niaj tagoj, kiuj cetere ne posedas tragikistojn, jam delonge ne plu, sed en plej bona okazo psikanalizistojn, romanojn kaj tribunalajn raportojn, sed kiuj tamen meze de tiu ĉi tragiko suspiras kaj ofte apenaŭ povas spiri — post Eŭripido tio ĉi estas la ĉefa elemento de la tragedio, pere de Vergilio mem en la kvara libro de Eneado, enhavanta la veran tragedion de Didona, pere Danto kaj Shakespeare ĝis la lasta granda tragikisto de Okcidento, ĝis Racine, kun kies dolorplenaj versoj, ja nur unuopkaze, oni povas kompari certajn tragikajn versojn de Kleist aŭ Baudelaire. Tiu ĉi elemento, pri kiu preskaŭ ekskluzive kantas en poezia interspaco Bucolica kaj kiu de ili preskaŭ estas levita al totalitato de ĉio ekzistanta, estas transprenita en la libron pri kampuloj, Georgica, en ĝia senkulpa figuro kiel koncipado kaj fertileco en la iustissima tellus, plenjusta patrino Tero. Pri tio poste. En la libro pri la estroj, en Eneado, troviĝas tiu ĉi elemento denove, kaj ĉi tie ĝi eniras la lastan tragikan konflikton kun la devo kaj kun la amo al la pli alta esto, kun la pli alta amo al la esto, kio el homo faras la homon. Sed nenio de ĝia forto estas de ĝi forprenita. Neniu malpinta ressentiment provas ĝin malpligrandigi, neniu falsa honto provas ĝin forpuŝi. Tiel parolas Venuso al sia filo, kiun ni ne povas nomi kiel Vergilio, Amor, ja tiu ĉi vorto kiel multaj aliaj, fortaj aŭ malfortaj, sian grandecon pro la kulpo de kompatindaj kaŝludistoj aŭ pretendaj aleksandrinoj perdis, — kaj ni devas lin nomi Eroso: ”Vi mia fortega filo, la sola, kiu la plej altan Patron Fulmoportanton, kiu Typhonon tamen enterigis sub Etno, malestimas.” Tiel parolas la patrino al sia giganta filo, al eterne al si mem antaŭstarigita Eroso, sen kiu ŝi mem estus nenio (la diino naskis la filon, kiu estis antaŭ ŝi, sen kiu ŝi ne estus, — mistero de malnova mito).

Didona tamen, kiu estas la eta nimfo aŭ paŝtistino de Bucolica, neniu Phyllis aŭ Galatea aŭ Amaryllis, same maleble, kiel Eneo estas paŝtisto de Bucolica, Tityrus aŭ Menalcas aŭ Amyntas — Didona, granda reĝino, dux femina facti, damo, kiu povis gvidi kaj administri kiel neniu granda romia damo, kiu reĝe regis sian urbon kaj reĝlandon kaj eĉ en dekadenco sciis: magna mei sub terras ibit imago, kiel grandega ombro mi glitis malsupren al la Subuloj, Didona ĵurpetegas Eroson, kiu estas la sinjoro super ŝi, ŝian pura volo, ŝia pietato al la mortinta edzo, ŝian honto, ŝian devo, ŝian fiero, jam en tiu unua stelplena nokto, kiam Eneo antaŭ ŝi kaj ŝia kortego rakontis dolorplenan rakonton per unu el plej sonoraj versoj de la monda literaturo: ”Infandum, regina, iubes renovare dolorem”, ”La neeldireblan doloron, ho vi reĝino, vi renovigis”, ja ŝi turnis sian rigardon al li longumque bibebat amorem, kiu en longaj tiroj la malfeliĉa — oni restas por momento ĉe la pleno de tiu unuvorta antitezo de nia benita lingvo — la malbenitan amon trinkis. ”Tiu tago estis la unua de la pereo, la unua kialo de ĉiu malbono,” ŝi plendas. Ankaŭ en la ekstrema malamo, kiam ŝi estas forlasita, ŝi diras: ”Kiel blindaj estas viaj animoj, vi sacerdotoj! Kia profito por la homo, kies koro estas sovaĝa de la amo, eĉ ĵuroj kaj preĝoj ne helpas; spite al ĉio la flamoj mordas antaŭen en plej delikatan medolon; profunde en la koro restas en vivo la silentema vundo.”

ĝis ĉi tie la akuzoj de la granda reĝino estas samaj kiel ĉe la forlasitaj aŭ nefidelaj paŝtistoj kaj de la nefidelaj kaj forlasitaj nimfoj de Bucolica. Ili nature ne iras en la morton kiel Didona; en ili nek fiero nek honto nek spirito estas damaĝitaj.

En Didona tamen aperas en la akuza benko kontraŭ la perfiduloj la memakuzo je perfido; en ĝi kiel malamo al kulpaj aliuloj: ”exoriare aliquis nostris ex ossibus ultor” la malesperiĝo pri la propra kulpo. Ŝi nomis geedzecon, kiu ne estis vera geedzeco kaj volvis en tiun nomon sian kulpon, kiun ŝi en la plej interna parto de sia koro tamen konis, tiel deklaras la granda poeto. Ŝi esploras sian koron kaj ŝia fiero furioziĝas pro la ekkono, ke ŝi provis priflustri sin mem, kio tamen ne estis tiel, ne estis tiel, ke ŝi estus senkulpe kulpa, ke la amanto malestimus neniun diecan pakton, ke li estus kulpe senkulpa. Temas pri tiu alta kompreno pri la geedzeco, neniel nur ideo aŭ idealo, sed vere ankaŭ plena realo, en la senco de estimenda pakto kun diaĵo, tiu alta greka-romia koncepto pri la dieco de la geedzeca pakto, kiun la antikva mondo tiel facile povis transponi en la spiritan statuson, eklezian instruon, laŭ kiu la geedzeco estas sakramento — tio faras el la perfidita reĝino, kiu havis la saman altan percepton, eĉ se ŝi mem pekis kontraŭ ĝi, kaj ĝin fidele konservis, ne defalis de ĝi, por granda tragika persono, magna imago, ŝin levas supren super Phyllis kaj Amaryllis el la tragiko de la naturo en la tragikon de la spirito.

Ĉe tiuj aferoj de la pasio ludas apud la sinkonsuma patoso de la virino la viro preskaŭ mizeran rolon; ju pli granda kaj vireca li estas, des pli mizera lia rolo, kaj tion faras ankaŭ Eneo. Bone, li ne estas fia, li rompis neniun dian pakton, li ne trompis, li ne estis dusignifa, li estis klara. Sed kia helpo de tio? Virino, kiu pere de pasio pro viro permesas sin konsumi kaj forbruligi, neniam estas malgranda; sed viro, kiu pro sia pasio al virino permesas sin devojigi de sia misio, de sia tasko, neniam estas granda. La negrulo Othello restas en la ordo de pasioj laŭ la naturo kaj neniukaze ludas mizeran rolon, sed li ne estas grandskala viro; en la sama ordo restas Romeo kaj Werther, sed tiun lastan eĉ lia poeto ne prenas vera viro.

Eneo, Hamleto, Titus ĉe Racine tamen ne restas en tiu ordo, ja ili estas grandskalaj viroj kun sia misio kaj tiel ludas signifan rolon apud Didona, Ophelia kaj Bérénice; jes, eĉ apud Judino de Toledo la reĝo de Hispanio estas kvazaŭ en malpravo, kvankam li ’kiel reĝo’ pravas — nature, poste, kiam li faris maljuston. Kiam apud bruleganta domo iu homo montras sian lampeton kun aserto, ke ĝi ankaŭ brulas kaj neniam ĉesos bruli, kion Eneo proksimume faras, do tio estetike estas malsukceso; grandeco de Eneo ĉi tie ne povas sin montri, ja ĝi troviĝas ie aliloke, ĉi tie ĝi ne povas esti serĉata, ĉar ĝi ĉi tie ne perdis sin. Ĉiu Romiano pensis pri Eneo kaj Didona, pri Cezaro kaj Kleopatra, kie la viro gajnis kaj la virino perdis, ĉiu Romiano tamen pensis ankaŭ pri Antonio kaj Kleopatra, kie la virino gajnis kaj la viro perdis. Tiu ĉi speco de tragedio — ne la sola, kiu disponiĝas – troviĝas en nekomparebleco kaj ebla, ne nepra malamikeco inter diversaj ordoj de la grandeco: de pasio laŭ naturo kaj de pasio laŭ spirito. Kiel en nuksŝelo troviĝas sufero kaj larmoj kaj beleco, plendo kaj demando al la Ĉielo kaj la nekomprenebleco de tiu ĉi tragikeco, ĉie tie, kie la sorto en la ordo laŭ naturo kunigas du korojn, kiujn la sorto en la ordo laŭ spirito ne dediĉis unu por la alia, en du versoj de granda Racine: Ah, par quel soin cruel le ciel avait-il joint Deux coeurs, que l’un pour l’autre il ne destinait point?

Pro virino en tiuj ĉi tragedioj la koroj estas puŝitaj en timon kaj kompaton, pro ŝi larmoj de katarzo eligitaj. Ne pro la doloro de Eneo en tiu ĉi situacio juna Aŭgusto ploris, sed pro Didona, quia se occidit ab amorem, ĉar ŝi mortigis sin pro la amo. Sed tiu ĉi elemento de eroso, kiu en la vivo de la homo sen fortaj teniloj de la devigo, de labor improbus, laboro en ŝvito survizaĝa, sen moralo, sen institucio, sen ŝnurego de pli alta spirita amo, la naturon de la homo forbruligas aŭ nuligas aŭ humiligas kaj degradigas kaj tiel facile kombiniĝas kun kulpo, efikas fortege senkulpe en la eksterhoma viva naturo, kie ne temas pri la libero kaj decido de la homo, kiu tion ĉion kibernu, aŭ kio permesas sin de li supervenki, ja tie temas pri la superpovo de la plej alta spirito. Sed tiam tekstas en Bucolica: et nunc omnis ager, nunc omnis parturit arbos; nunc frondent silvae, nunc formonsissimus annus.

Ŝveliĝinta en sukoj staras ĉiu arbo, plenas de ĝi ĉiu agro; ĉie ĉirkaŭe burĝonas arbaroj: nun la printempo jare viciĝas; kaj kantas ebriiga faŭno, sileno, pri kosmogonia eroso, kiu eĉ povis inspiri mekanikisman materiismon de Demokrito: uti magnum per inane coacta Semina terrarumquae animaeque marisque fuissent Et liquidi simul ignis! Ut his exordia primis Omnia, et ipse tener mundi concrevit orbis.

Tum durare solum et discludere Nerea Ponto Coeperit, et rerum paulatim sumere formas, Iamque novum terrae stupeant lucescere Solem, Altius atque cadant submotis nubibus imbres Incipiant silvae cum primum surgere, quumque Rara per ignotos errent animalia montes.

Kiel en nemezurebla nenio atomoj ĉiuj, de tero, aero kaj de la akvo kondense sin disponigitaj.

Ankaŭ la fajro etera kaj kvazaŭ el pramaterio iĝinte ĉio, jes, eĉ la cirklo de nobla ĉielo sin volbis; kiam do tero firmiĝis, kiam la maroj de tero disiĝis kaj kiel nur iom post iom formitaj objektoj sin montris, jen ĉiuj landoj mirite la sunon junecan salutis kaj el la nuboj marŝantaj ekfluis la pluvo, kaj baldaŭ post tio arbaroj unuan fojon elkreskis kaj opaj bestoj vagadas trans la montaroj, kiuj similon ĝis tiam ne vidis.

Tiuj ĉi versoj revenas preskaŭ laŭvorte en Eneado; ili do troviĝis certe proksime de la poeta koro; ili estas kantataj sur la kortego de Didona, antaŭ ol Eneo komencis rakonti la historion de siaj suferoj. Sed ĉiam denove revenas tiu laŭdkanto pri la printempo, plilarĝigita, eĉ pli himneca, meze de la libro pri labor improbus, en la libro pri agristoj, en Georgica.

Tiel en Bucolica, la unua verko de Vergilio, kvankam ĝi komenciĝas per tragikeca voĉo el la historio kaj pri politiko, el la rememoro pri la intercivitana milito kaj ĝiaj sekvoj, la nehistoria, nepolitika, tamen la tutan historion kaj la tutan politikon kunportanta estas la mondo de Eroso. Tiu Eroso kunkonstruas la homon, li estas la prafundamento, sur kiu poste staros tiel la agristo, kiel ankaŭ la estroj. Amor vincit omnia estas la ĉefa frazo el Bucolica: Eroso estas la venkinto. Li sukcesas ja tiel ĉe Lukrecio kiel ankaŭ ĉe Vergilio, el la epikura filozofio, kies disĉiploj ili ambaŭ estis, Vergilio nur dum certa tempo kaj kiel poeto, produkti fantaziplenan kreadhistorion: plene neantaŭvidebla, nelogika kazo, ja la teoria instruo de Demokrito kaj Epikuro estas la pura, perfekta materiismo, laŭ ĉiu logiko ilia sola scienco estu la mekaniko kaj ilia plej alta produkto — la maŝino. Kaj efektive la plej logika nacio, la franca, tiun konsekvencon tiris per La Mettrie kaj lia verko L’homme-machine (La homo kiel maŝino), kio tute diferencas de la nuntempa slogano: la maŝino kiel la homo.

Sed ne tiel ĉe Lukrecio kaj Vergilio; ili superis la mekanikon en la psiĥiko de Eroso, kaj la kreaĵaro, la aĵoj aperas kiel tiam, kiam la tempo ankoraŭ estis juna, kiam la aferoj unuafoje aperis, do tiel, kiel nur la grandaj poetoj ilin vidas. Ĉu la eterno, se temas pri la unua fojo, ne estas pli proksime? Ja eĉ se tiu ne estas komparebla kun ajna tempo, ĝi povas tamen pli bone kombiniĝi kun la ’unua’ fojo, kiam ili, la aĵoj, estas la unuan fojon, sed kompreneble ankaŭ, kiam ili estis spektitaj la unuan fojon — ol kun la senfina daŭro de la aĵoj aŭ eĉ kun la senspirita alkutimiĝo, vidi ilin sen ilia mistero aŭ ilin eĉ pretervidi. La komenco de ĉiu granda poeto en la momento, kiam li mistere sin trovas en la naturo kaj la naturon en si, estas ĉiam certa aŭdaca panteismo — tiu ĉi stadio estas poeteca, neniokaze filozofia aŭ eĉ teologia, por ni en Okcidento nepre necesa. ĝi signas la veran kreivon, kaj la vere kreiva afero ĉe la poeto estas tamen la analogio kun la kreivo ĉe Dio, la analogio nur en bildo kaj en bildoj, sed ne analogio en realo kaj en la aĵoj mem; la demando de lia estonta grandeco estas, ĉu li ĉe tio restas; Vergilio ne restis ĉe tio, kvankam tio ĉiam restis ĉe li.

En Bucolica la sente plej belaj kaj perfektaj versoj de Vergilio ne estas la plej profundaj kaj la plej altaj, sed lingve, do en la aspekto de elementa lingva arto ili estas pintaj. Troviĝas tuta aro da versoj, kiuj nur listigas nomojn, belsone tintantajn nomojn; versoj, en kiuj mallaŭte, tamen vigle kunoscilas la nekomparebla ĝojo de la origina poeto pri la magio de la sonanta kaj tinanta, pri la voĉgranda vorto, praelemento de lia arto; versoj, kiuj el tiu ĉi plej sensuala, sed nemalhavebla parto de la lingva arto kondukas supren kaj suben en la magion de ’nomoj’, kiuj aliflanke fontas el la spirita povo de la homo: doni al aĵoj kaj eĉ personoj nomojn: tiel proksime estas do por la poeto la sentoj al la spirito! En la arto ĝenerale la sentoj plej proksimas al la spirito. Ĉiu perfekta arto estas helpe de fantazio atingita la plej alta sensualeco, prezentita anticipado de la reala perfekto fine de tiu ĉi eono. Unuopaj artoj parolas helpe de al ili propra mediumo: arkitekturo pere de ŝtonoj aŭ ŝtalo aŭ ligno, la pentra arto pere de koloroj, muziko pere de sonoj, sed la poezio pere de sonanta vorto. Ne nur tiuj ĉi mediumoj estas substancohavaj simboloj de la pura Spirito, ili ankaŭ en si mem estas en kreskanta grado penetritaj de Spirito kaj organizitaj laŭ la hierarkia ordo.

La lingvo per la sonanta vorto estas la plej adekvata transiro al Spirito, ĝi estas la plej alta rungo sur la eskalo de la arto, sur kiu la anĝeloj supren kaj malsupren paŝas. Ŝajnas kiel humiligo por la homoj, ke oni devas esti pere de la lingvo kondukita al la pensoj, sed temas pri la humiligo, kiu finfine estos kronita kaj levita alten. Ĉio tio estas kruco por la homo, tamen nur la kruco prezentas sintezon, nur pere de ’krucigo’ de Judo kaj Greko estiĝas la homo. Troviĝas inter homoj pli fieraj, ŝajne malpli al la tero ligitaj spiritoj, kiuj ne senpere bezonas la ŝnuregon de la lingvo, por helpe de la amŝnuro de la lingvo esti kondukitaj al la pensado, sed ili troviĝas malproksime de la lingvo, ilia adopta patrino, kiu por la aŭtentaj poetoj tamen estas la plej amplena patrino, ili troviĝas malproksime de la granda afero, afero de la kruco, sed la unuaj neniam permesis al la fadeno fali, ili retrovas la vojon, ili povas rakonti, ili povas diri, al la kompatinda homo, eĉ se tio, kion ili diras, estus malpli ol tio, kion tiuj fieraj, malpli al la tero ligitaj spiritoj eĉ efemere pensis. Cetere: tio ne estas malpli, tio estas la mistero. La plej sensignifa anĝelo scias senlime pli ol la tiel fieraj homaj spiritoj, sed eĉ la plej altranga anĝelo komencas aŭskulti, miregante, ja li mem tion neniam povas fari, kion tiu kompatinda, mortdestina homo ĉion diras en sia terligita lingvo, kion li diras ’nova’, ja tra la homoj Dio ĉiam denove diras ’novon’, ne tra anĝeloj.

Ĉi tie oni povus mencii ankaŭ rilaton de Vergilio al la lingvo, kiu perfide multon diras . Li traktas, kiel li skribas al sia amiko, la unuan version de sia verko kiel la urspatrino traktas siajn ĵus naskitajn idojn. Ŝi prilekas ilin delikate kaj ŝi premas ilin singarde kaj plenkonsidere, donante al ili tiel la formon de vera urso. Tiu, kiun tiu ĉi komparo ne impresigas pro sia amindeco, tiu komprenas nek anima Vergiliana nek lian lingvoarton, kiu estas la plej alta, ja ĝi la lingvon traktas kiel vivan organismon, ĉi tie mola, tie malmola, ĉi tie forta kaj senmova, tie moviĝanta kaj fluanta, ĉi tie statika, tie dinamika. La sekva plej alta poeto el la tempo Aŭgusta, Horaco, posedas la iomete pli malaltan rilaton al la lingvo. Por li la perfekta lingva verko estas perfekta, ĝis la fino prilaborita skulptaĵo, el marmoro aŭ bronzo, pli granda ol la skulpturo mem, monumentum aere perennius, tamen ne la dinamike vivigita lingvokorpo. Horaco parolas pri la skizo, Vergilio pri la ĵeto, lanĉo. (En germana origino vortludo: Entwurf - Wurf — rim. de trad.) Tio faras grandan diferencon, la rangigo devas esti decidita sen diskuto, per simpla evidento. Por perfektigo de sia verko, por plibonigo eĉ de plej eta detalo, eĉ por ŝanĝo de unuopa vorteto, bezonas la poeto kiel Vergilio ĉiam denove la totalon, la tuton de sia ideo kaj de tio, kion li volas eldiri, kiel ankaŭ la tuton de la mediumo, pere de kiu li volas tion diri, ĉi tie do de la lingvo, en kiu li ĉiam denove devas esti ekstaze kompetenta.

La efiko de Eroso konsistigas la suban tavolon de la vergilia homo kaj de lia koncepto pri la naturo kaj la homo. Amor vincit omnia. Se Vergilio nur tion ĉi estus dirinta, li ne estus pli ol Katulo, eĉ malpli, ja tiu tion kantus pli monomane, pli senpere, pli pasie, dum la verso Vergilia de la tuta komenco estas spirite karakterizita, kiam li kiel Lukreco la tuton de la naturo havas en sia vidhorizonto kaj en sia verso.

La tria ĉapitro
La agrikulturistoj
Vincit omnia labor improbus.

K u en la antikva erao povus formuli la frazon: Labor vincit omnia, labor improbus? Ĉion supervenkas la laboro, la laboro kun la survizaĝa ŝvito, en la antikva erao, en la sklavposeda socio, kiam ĉiu nobla homo nur en otium vidis noblan aferon kaj ne en negotium, ja neniu povis pensi eĉ nur pri la ebleco de la moderna stulteco, preni la laboron kiel veran siaspecan religion. Neniu Greko, neniu marnaviga popolo, neniu negocanta popolo, neniu rabista, neniu nur militanta, neniu paŝtista popolo, sed nur la teron prilaboranta popolo povis atingi la plenan rekonon pri la esenco de la laboro. Itala agrikulturista filo, kiu ĝis la pinto de la plej rafinita arto, de neniu alia superigita, sian neŝanĝeblan amon al humileco de la kultivebla tero kunprenis, povis la plej belan kanton de la tero, Georgica, verki, pri agrikulturo kaj bridado de vinberejoj, pri ĝardenoj kaj bredado de bestoj, pri la abelo, la plej honorita kaj mistera besto en la literaturo de la antikva erao, de Platono ĝis Vergilio. Tiu ĉi kanto estas verdire nenia romantiko, sed la plej klasika verko, kiun oni povas imagi. Estas groteska miskompreno, se iu tion volus kompari kun la sentimentaleco de Rousseaus kaj liaj disĉiploj, kvankam ankaŭ ĉe li troviĝis pravigo, la rajto eskapi el la mensogo de la kartezia despiritigo de la naturo, sed la eskapa fuĝo direktiĝis al nova mensogo. Vergilio disponis en tiu sia dua verko, per la origina amo de la poeto, kun la intuicia kono de la naskita agrikulturisto de la lando kaj kun ĉio, kio al tio apartenas, pri la scienca kono de agrikulturo, akirita per medita observo kaj observa medito. Lia observotalento estas parenca kaj proksima al la plej grandaj nuntempaj naturesploristoj de nia tempo, kiel al la majesta vergilieca J. H. Fabre. La unuaj monakoj de Okcidento havis kiel sian spiritan patron sanktan Benedikton, sed kiel sian mondecan Vergilion. Ili povis senprobleme kun la Sankta skribo kaj siaj Regula kunpreni ankaŭ Georgica de Vergilio. Ili alprenis sian vojon al Nordo kiel filoj de sankta Benedikto, por maldensigi la praarbaron de la sovaĝaj animoj kaj kultivi la teron por kapabligi ĝin akcepti la Vorton, kaj ili faris tion pere de sia orare, sia preĝado, sed ili survojiĝis ankaŭ kiel filoj de Vergilio por maldensigi la arbarojn de la sovaĝaj landoj kaj por kultivi la landon, ke ĝi povu preni la grenon kaj la viton kaj ili tion atingis per sia laborare, pere de sia laboro en ŝvito sur sia vizaĝo, tiu ĉi biblia esprimo estas daŭre la plej bona traduko de la vergilia labor improbus: ili estis Benediktinanoj laŭ la ordo de la graco, sed Vergilianoj laŭ la ordo de la naturo. Jam tio ĉi povas montri la abismon inter Vergilio kaj Rousseau, inter la vera beleco de realo kaj la bela ŝajno de romantika fikcio. Kio estas la esenco de sencoplena laboro, devis diri la filo de agrikulturisto kaj metiisto, ja tiuj du, la agrikulturisto kaj la metiisto, donas la paradigmon de la sencoplena laboro, laŭ kiu ĉiu alia laboro ĝis tiu plej fajna de la artisto, sin orientigas kaj mezuras sian valoron. La laboro, labor improbus, kiu objektive troviĝas jam ĉe certaj bestoj, sed en libero kaj spirito tute apartenas nur al la homo, troviĝas en la centro, kiel peranto inter la instinkte kaj erose influita iustissima tellus, la ĉiojusta Patrino Tero, ĉekomence, kaj la korpon, animon kaj spiriton de la homon nutranta perfekta frukto.

Kulturo, tiu ĉi spiritojn de la tuta Okcidento moviganta kaj okupanta vorto, venas ne de Grekoj, kiuj cetere donacis al ni preskaŭ ĉiujn katolikajn vortojn, sed ĝi estas donaco de latinaj kamparanoj kaj priskribas la esencon kaj la arton de la kultivado de la tero. Kulturo estas kvintesenco kaj vorto kaj nemalkunigebla unueco de tri aferoj: de la morta aŭ vivigita donita substanco, kiun la homo ne kreas, el kiu, kontraŭe, li mem estas kreita, kies parto li mem estas; apud tio de la neevitebla, altrudita, perita, vojon preparanta labor improbus de la homo; fine, de la perfekta frukto kaj plengusta nutraĵo, akirita pere de interna ligiteco de ambaŭ tiuj aferoj, de kiuj la unua havas gracan kaj la dua laboran karakteron. Sed tio ĉi ne jam estas ĉio. Al tio aldoniĝas ĉe ĉiu vera kulturo gloria, la gloro, al kiu apartenas la senpereco, kiel ankaŭ la absoluteco de la belo. La senpereco troviĝas nur ĉe la komenco kaj denove nur ĉe la fino; ĝi perdiĝas, se ĝi restas alkroĉita ĉe la peno de labor improbus. Estas longa vojo de senpereco de certa popolkanto al la senpereco de simfonio de Beethoven, sed ili ambaŭ ilin havas, kaj ke la lasta, portanta kun si senfinan riĉecon de enhavoj kaj travidon de ili, estas akirebla nur pere de labor improbus kaj neniam sen ĝi, tio estas unu el plej misteraj paradoksoj de nia vivo. Vergilio estus surprizita pri la mediokritato de la estetiko kaj instruo pri poetoj, kiuj kredas, ke ili povas nur pasive atendi la venon de la ideo kaj vivi nur de tio — tiuvoje jam kelkiu pereis. Nature, neniu laboro, eĉ tiu kun la survizaĝa ŝvito, povas anstataŭi la inspiritan ideon, same kiel neniu laboro de la kamparano povas igi semojn, ke ili kresku sur ŝtonoj, sed tiu laboro tenas tion, kio jam troviĝas kaj kondukas ĝin al la celo, al maturiĝo, ĝi faras eĉ pli, ĝi allogas novajn al la jam troviĝantaj kaj centobnligas la nombron; ĝi ne kreas tion, sed ĝi kondukas ĝin al la lumo pere de malfirmigo kaj sindono kaj preteco. La belo troviĝas ĉe la komenco kaj ĉe la fino; sovaĝa ĉerizo estas bela, kaj same la sovaĝa vinbero. Sed kio estas tio kontraŭ la nobla brilo de plengustaj kultivitaj ĉerizoj kaj malhele ardanta uvo?

Kio estas floranta trudherbo kontraŭ la maro de oraj spikoj, kontraŭ la mirinda mildo de la pomo, kontraŭ la ĉarma ineco de la piro, kontraŭ la blueta kuseno de la pruno, kontraŭ la infana vango de la persiko, kio ĝi estas kontraŭ la modesta gloro de la pano, de la vino, de la oleo, ĉio aferoj, kiuj ekzistas nur pere de kulturo, kiuj komenciĝis ĉe Eroso kaj ilia centro estas Eroson liganta, gvidanta, stiranta laboro, kaj ilia fino estas la korpa kaj la spirita nutraĵo de la homoj kaj la gloro de la aferoj mem. Tio iras eĉ antaŭen kaj pli alten. Certa koloro estas bela, sed kio ĝi estas kontraŭ la gloro de la bildo de Angelico? Certa sono estas bela, sed kio tio estas kontraŭ la gloro de iu sonato de Mozart? Belsona vorto estas bela, sed kio tio estas kontraŭ la gloro de la Vergilia verso? La vojo de la unua al la dua, deirante de la senesplorebla doniteco de koloroj, de sonoj kaj de lingvo kun iliaj imanentaj rilatoj kaj leĝoj, kiujn la pentristo, muzikisto kaj poeto ne kreas, kaj de la kree kombineca forto, donita per naskiĝo mem — la plej multon, nome, donas la naskiĝo — la alpaŝo kaj hejmlanda rajto de pentristo, muzikisto kaj poeto gvidas al la celo kaj al la frukto helpe de labor improbus. Per la tuta, per ekstrema peno la ’senpenan’, per la aŭdaca komplikiteco la ’simplan’ atingi, jen la perfekta arto, ja ĉiu arto venas de ’povi fari’. Tio estas unu el malmultaj absolutaj frazoj de absoluta estetiko en ĝia subjektiva aspekto. Kaj tio denove estas ”simulado de la naturo” en la Aristotela senco. La komplikeco de niaj plej komplikaj maŝinoj estas tamen nur hontiga fuŝaĵo kompare kun la komplikaj aparatoj kaj iliaj funkcioj, kiujn kreis la naturo. Ĉu troviĝas io pli komplika, de mil kaj centmil kondiĉoj pli dependa, ol estas la aparato kaj la funkciado de nia okulo, kaj aliflanke: ĉu ekzistas io pli impresiga kaj simpla ol: vidkapablo? Kaj ĉi tie troviĝas la giganta diferenco inter la maŝino kaj la naturo: la kapacito de la maŝino restas en ĝia komplikeco, ĝia rezulto neniam estas saviga simpleco de vitala, por ne diri spirita ago.

La normohava grandeco de Georgica de Vergilio, de la libro pri agrikulturo kaj pri agrikulturistoj, pri la laboro kaj iustissima tellus, troviĝas en tio, ke ĝi per la vere sekura vido kaptis la sencon de la laboro, giganta problemo de la homaro, unu el plej turmentaj kaj konfuzigaj ĵus nuntempe, kiun la nuntempo perdis kaj oni ĝin ĝuste tiam povas trovi, kie ĝia unua hejmlando troviĝas, ĉe agrikulturistoj, sur la kampoj. Ĉe la paŝtistoj en Bucolica ĝi estas unue nur ludo, ne jam laboro sub la survizaĝa ŝvito, ne jam labor improbus. Vergilio la laboron nek supertaksas nek subtaksas. La laboro mem kreas nenion, ja tiel la malriĉa kaj aĉa frukto, kiel ankaŭ la riĉa kaj plensuka, estas donitaj nur de la Patrino Naturo. Tamen estas diferenco, la diferenco de la laboro, de cultura en ĝia propra senco, inter la sovaĝa kaj kultivita spiko: la unua donas sian tellus senpage, la dua kiel iustissima, kiel ĉiojusta, nur kontraŭ la prezo de labor improbus. En la tuta alta kaj plej alta kulturo, la vorto devenas de la agrikulturo, ludas la laboro, labor improbus, analogie la saman rolon; ĝi estas la nemalhavebla kondiĉo, ke io origine graca fariĝas eĉ pli gracohava; kiel simfonio de Beethoven estas pli gracohava ol bela popolkanto. La venko de vera laboro manifestiĝas pere de la venko de la graco.

La kvara ĉapitro
La klasika arto

La grandaj epopeoj de la homaro devenas el la mita tempo kaj iliaj poetoj estas al ni nekonataj, pri tiuj poetoj de la historiaj epokoj ni apenaŭ scias nomon, kiel pri Homero.

Al vera epopeo apartenas mito, same kiel la esprimo de vera mito estas la epopeo. La mita poeto ne jam estas mitologo, tio fariĝos aŭ povas fariĝi nur la grandskala historia poeto, kiel ekzemple la grandaj tragediistoj, kiuj ne plu estas mitaj poetoj; la mitologia poeto troviĝas kompare kun la mita poeto sur la skalo de kontemplado je unu grado pli alte. Sur tiu ĉi ŝtupo estas la dramo, nome la tragedio, pli adekvata esprimilo kiel la epopeo. La eterne ebla kaj eterne al si mem egala kaj eterne adekvata estas ja la lirika elemento kiel prabazo de ĉia poezia kaj lingva arto. Se nun certa homo en iluminita, preskaŭ ’kleriga’ kaj pri si mem bone konscia momento de la historio verkas eposon, t.e. ke li devas droni en la mita elemento de sia objekto, interteksante la historian materialon kun la mita, kiu ĝis tiam estis senforma, kaj se tiu entrepreno havis laŭ la prijuĝo de orbis terrarum sukceson, kiel tio ĝenerale objektive povas sukcesi, ja la distanco inter Eneado kaj Iliado kaj ankaŭ de Odiseado estas la nepra distanco inter viro kaj fraŭlo aŭ knabo, kaj estas infanece plendi pri tio, ke la viro vivas pli retirite kaj spirite kaj tiel pensas kaj parolas ol la fraŭlo, ja tagmezo estas alia ol mateno — se tio do sukcesis al li, kiel al neniu antaŭ aŭ post li, tio unuarange estas afero de nekredebla bonŝanco. Kompreneble, la tuta klasika arto, do la tuta renkontiĝo inter la granda poeto kun granda reala — ne simulita aŭ sonĝita — objekto estas ĉiam, okazis ja nur kelkfoje, nepripensebla afero de bonŝanco, kiun Vergilio kun certeco travivis kiel sian faton (ja en la momento de la plene atingita memkonscio li bone sciis kaj ankaŭ diris, kio li estas kaj kion li verkas), sed ni tion ne povas vidi alimaniere ol kiel faron de Providenco.

Multo apartenis al la sukceso de Eneado. Unue giganta poezia potenco, sed nur pere de ĝi tiaspeca eposisto facile povus fali en la abismon de ridindeco kaj sengusteco, ja genieco de tempo al tempo fariĝas lunika. ĝi aŭdas aregon da voĉoj en sia unueco, sed ve, se unu sola el ili ĝin vekas el ĝiaj viditaĵoj kaj aŭditaĵoj kaj ĝi falegas, ne preterkaptita de sekura spirito de la kritiko, sur platan senperspektivon de la empiriaj unuopaj neprecoj kaj blindecoj de ’la tago’. Do same nepra estis kunnaskiĝinta sekura spirito de memkritiko, kiu lin antaŭ tia falego gardas, kunnaskiĝinta sekurigisto, mi diras, ja la vera spirito de la kritiko povas, kiel ĉio, metodike esti ekzercata kaj plifortigata, sed neniam vere lernita, same malmulte kiel la poetado aŭ filozofado tio povas esti; tiu spirito de la kritiko estas ankaŭ sensus, iaspeca instinkto, senkonsidere, kiel analogia estas lia pli alta tuto: la distingado de la spiritoj ne povas esti lernita, sed estas donum, donaco de Dio.

Sed ankaŭ la poeta potenco kaj la spirito de la kritiko flanke de la poeto ne estus sufiĉe sen la abia laborfervoro, senkompata klerula laboro, labor improbus, sen por tiu ĉi tasko, tiu ĉi misio konvena preskaŭ askeza vivo. Nenia vivo de voluptoj, kiu ruinigis talentojn kiel Katulon kaj multe pli malgrandan Ovidon: Parthenius, la virga, li ĝuas nomon en Napolo, luksega urbo. Sed de ekstere estis al li donite ne malpli ol la mito kaj la historio de Romo. Vergilio kaj lia bonŝanco! Mito, kiu ankoraŭ kuŝis senforma kaj loza, kiun oni ankoraŭ devis formi, la historio, en kiu li vivis, kiun li mem vivis, en kiu li mem estis reala, nemalhavebla, ne abstraktebla parto. Mito kaj historio de Romo en lasta momento de pleno, sur la pinto de la monto, kiam la plej giganta roko de la profana mondhistorio, senrigarde kiugrade de la novo per heroeca forto subtenita, tamen pli rapide deruliĝis, kiel li povis esti ruligita supren. Tamen, donita al li ne estis nur la mito kaj la historio de Imperium Romanum en sia unua tiel dankeme salutita — post dekdu civitanaj militoj! — formo en la momento de maturo, dolĉa kaj perfekta maturo post stormoj sennombraj, donita estis al li ankaŭ, el Oriento enrompiĝinta, la adventa horo kaj adventa etoso de la idolana mondo antaŭ la momento, kiam la tempo estis plenumita en sia plej alta sfero. Ĉu iam ajn al iu ajn poeto estis donita pli granda objekto antaŭ la jaro 1? Jes, eĉ en la sfero de la profana historio mem ankaŭ post la jaro 1 al neniu estis donita io pli granda. La tuta klasika arto, mi diris, estas, de ekstere observite, senkomparebla afero de bona ŝanco, nome la interna renkontiĝo de la granda poeta potenco kun grandega objekto, ke ili ambaŭ kunkreskis; la regulo nome estas, ke ili ne renkontiĝas. Estas tute klare kaj ekster ĉiu diskuto, ke pentristo, kiu bone pentras faskon da spargoj, kreas pli altrangan artaĵon ol iu, kiu malbone pentras la portreton de Madono, sed oni devas tamen agnoski, ĉar tio estas same klare kaj ekster ĉiu diskuto, ke Madono estas pli alta objekto ol fasko de spargoj, kaj ne nur tio, oni devas agnoski ankaŭ la trian aspekton, ke tiu, kiu la spargofaskon bone pentras, ne jam ankaŭ Madonon povas bone pentri, ne, ĉar mankus al li specifaj pentristaj ecoj, li havas ilin, sed ĉar mankas al li la pli altaj ecoj, kiuj lin faras kiel homon riĉa aŭ granda aŭ profunda, kaj tiel tiu, kiu ankaŭ Madonon povas bone pentri, estas pli ol tiu alia, ne specife kiel pentristo (aŭ tamen same!), sed kiel homo. Tio estas verdire simplaj aferoj, kaj nur amaraj memoroj el pasinto aŭ emo al klaĉado povas tion turni. La klasika arto estas la bonŝanca renkontiĝo inter la plej granda artista potenco kaj la plej granda objekto de tiu unu sola donita momento, nome kun la plej granda reala objekto — tio estas la unua frazo de la tuta klasika arto. Neniam elfantazias la kreanto de la klasika artverko sian objekton mem, sed li estas la kreanto kaj la poeto en tiu regno de eblecoj, kiun al li disponigas la reale donita reala objekto de la krea libero. Tial la klasika arto ne havas kontraŭfenomenon, ĉu en si mem ĉu ekster si, kiu havus la saman rangon kiel ĝi. ĝi enhavas ĉiujn kontraŭdirojn en si kaj permesas ilin disiri nur, kiam ĝi mortas. Ne estas tiel, ke la arto svingus kaj streĉiĝus inter du polusoj, kiuj nomiĝas klasiko kaj romantiko, unu el nuntempe vere superigita konstruaĵo. Kvankam la romantiko povas esti relativa antipodo.

ĝi misŝanĝas nome la realon de la estiĝo kun la realo de estado kaj iliajn leĝojn, ĝi egaligas ilin kaj tiel eraras. ĝi volas reiri ne nur al la eterne ekzistanta, al kiu ĉiam endas reiri, sed al ’estiĝanta’, kiu nur daŭris, Dio scias, kiom longe, al la ’estinta’, kio surbaze de la ontologia regulo pri kontraŭdiro ne estas ripetebla, dum la ’ekzistanta’ ĉiukaze estas eterne ripetata afero, sed tamen: kie restas do la naturalecaj aŭ realecaj aŭ idealecaj aŭ simbolecaj aŭ fakecaj aŭ surrealecaj aŭ Dio scias kiaj aliaj specoj de la arto? Ĉio tio estas nur disfalproduktoj de unu sola klasika arto. Kaj la sola absoluta kriterio de tiu ĉi estas, ankoraŭfoje, ke ĝi estu frukto de interna unuiĝo de granda artista potenco kun la plej granda objekto de la donita momento, ne ekskludite de etaj objektoj, kiuj povas en senfina, koron kaj sensojn ĝojiganta pleno, ĉeesti — ekskludita nur ne devas esti en ajna cirkonstanco, la plej alta objekto, kiu ĉiam en sia tempo estas reale donita al la tiamaj homoj, eĉ se temas nur pri elito inter ili.

La tuta klasika arto, kiun ni konas, jam unuavide plenumas tiun kategorian postulon: Homero samtiel kiel la grekaj tragediistoj, Vergilio samtiel kiel Danto, Shakespeare samtiel kiel la grandaj Hispanoj, ĉu humoristoj, ĉu tragediistoj, same kiel Racine; ne perfekte kaj ĝis lasta postulo plenumas tiun kriterion la germanaj klasikuloj, ili atingas ĝin preskaŭ kaj tamen ili ne trafas la plej altan realon, kiu al la okcidenta homo estis donita antaŭ dumil jaroj. Goethe gluis tion je la fino de la dua parto de sia ’Faŭsto’, tamen la romp- kaj glulinio estas rimarkeblaj, la tuto ne estas tiel tuteca, kiel ĉe niaj grandaj muzikistoj, kiuj savis la germanan honoron, partopreni ĉe la plej alta objekto de Okcidento. La plej alta afero ĉi tie signifas la samon kiel la tuteca, tial oni ankaŭ povas tiel diri: La tuta klasika arto de poezia formado ekzistas en limiĝo kaj ellasado. En proporcio kun tio, kio estis donita, la ellasita estas senkompare pli granda parto. Kaj proksimume ĉio povas esti ellasita, nur unu afero ne: la tuto, la totaleco; tio estas la senco de ofte tiel priridinde miskomprenita, tiel filistrece kaj malbravece interpretita Aristotela frazo, ke la poeto imitu la naturon. Sed temas pri natura naturans, ne pri natura naturata. La natura naturans unu aferon ne ellasas: la tutecon! En unu sola ŝtono troviĝas tamen ankoraŭ la tuteco de la morta materio, en unu sola folio la tuto de la planto, en unu vermo la tuteco de la besta mondo, en unu homo la tuteco de la kreitaro entute, ŝtono kaj planto kaj besto kaj la spirito; ĉiukaze ĉeestas en unu ŝtono, unu folio, unu vermo kaj en unu homo la tuta Kreinto kiel kreinto kaj ne nur duono de Li. En tiu duopa senco la artisto imitu la naturon kaj Vergilio ĝin imitis. En unu sola verso el Eneado troviĝas la tuta Romo, en unu sola verso troviĝas tuta Vergilio. Ĉio tiel kreita montras transen de si. Tial estas signo de granda poezio, ke ĝi enhavas tiom da esto kaj vero, kiel nur eblas, ja ĝi transiras pere de ili. La pleno estas karakterizo, sed la karakterizo de la plej granda poezio ne estas nur ĝi, la pleno, sed la superpleno, kiun neniu nocio plu povas plene koncepti.

Sed aliflanke la majstro estas tiu, kiu kapablas meti la punkton. Ĉe diletanto tio ĉiam estas nur komo aŭ li eĉ pligradigas sian malkapablon uzi interpunkciojn. Ankaŭ la vera demandanto faras sub sia demando ’punkton’, la vera aklamanto faras sub sia aklamacio ’punkton’. La punkto estas la elemento de majstreco. Ambaŭ aferoj: la punkto kaj la superfluo troviĝas ĉe Vergilio. Ecce poeta! Estis dirite al ni, ke Vergilio kopiis Teokriton kaj Homeron, oni eĉ ne timas diri, ke Vergilio estis epigono — io, kio la plimulton de nuntempaj verkistoj malglorigus, se oni tion povus senpere pruvi, kiel ĉe Vergilio en la kazoj de Teokrito kaj Homero. Sed ĉi tie estas la afero alia, ĉi tie temas pri la plenumo de certa leĝo: ke la pli alta afero la pli malaltan supozas, kiel la besto la planton kaj la homo la beston kaj la planton. Sur la sama nivelo povas poeto senpune plagiati, se li kiel poeto estas pli granda kiel la prirabito, eĉ pli sur la objektive pli alta nivelo. Kaj tiel estas ĉe Vergilio, kies pleno kaj punktoj estas pli decidaj kaj spiritaj ol tiuj de Homero.

La pompe sonantaj, el la senpere anime-sensuala observo elburĝonantaj epitetonoj de Homero, la plej granda ĝojo de ĉiu, kiu havas orelon kaj animon sentemaj por la elemente poezia afero, ne troviĝas en tia abundo ĉe Vergilio, ili perdis je sono kaj sensualeco, ne nur pro la malpli belsona kaj sensualeca lingvo, sed eĉ pli, ĉar ili kreskas pli profunden en la nevidebla sfero de la spirito. Kio estas Eneo mem kiel homtipo? Unue kaj ĉiam denove pius, li estas pia, poste ankaŭ pater, li estas la patro kaj la amiko, poste magnanimus, li estas grandanima kiel estro.

Estro kaj misio
ego pescor Olympo

La germana traduko de la vergilieca pius per la vorto fromm estas bona traduko, tre bona por la interno kaj ekzistala aŭtenteco de pietas de Eneo; ĝi enhavas unu nuran difekton: ke ĝi ne esprimas kaj entenas samtiel klare kaj ĝuste tiel certe kaj nepre la nedisligeble ĉeestantan eksterecon de la vergilieca pieco, ja en ĝi oni supozas malfide ion danĝeran, al la vera pieco kontraŭstarantan. La germana ’fromm’ facile rilatas al la pura interno, falsifante tiel la homon, kiu estis kreita mirinde el spirito kaj sensualo, el interno kaj ekstero, kun la silenta kabinedo de sia kaŝe situita koro kaj kun la urbo sur la monto, por ĉiuj videbla. En la pura spirito ne troviĝas la probabla kontraŭeco inter la ekstera pieco, kiu fakte nenia estas, kaj la interna, kiu la eksteran malestimas aŭ kalumnias, ja en ĝi ĉio estas interna: tiel la formo, kiel ankaŭ la enhavo; sed en la homo estas tiu ĉi kontraŭo. La idolano Eneo estas interne pia kaj lŭekstere li daŭre akribie atentas ritojn kaj primicojn, jes, sen tiu ekstera flanko li neniam dirus, ke certa homo estas pius, pieca. Tion ĉi oni devas konsideri, se oni parolas pri la pia Eneo. Nin ne interesas plu vivece — tio estas afero nur de la scienco — la eksteraj praktikoj de la romia ŝtatreligio, samtiel ne la tuta diaĵfirmamento, kiu ĉefe — escepte de kamparanaj diaĵoj — ĉe Vergilio estas tute ampleksa parto de lia poeziaĵo, sed nur kun eksterece simbola signifo, kaj same tiel malmulte la leĝaj preskriboj de patriarktempaj Judoj; ĉio tio estas obsoleta — sed jes, interesas nin la principo de la ekstera formo, sen kiu neniu daŭra religio ekzistas ĉe la homoj, ankaŭ neniu ’pietas’. Ankaŭ Grekoj kaj Romianoj fariĝis kristanoj, ĉar la romia ŝtato mem, terura en sia per neniu teorio trafita realo, kiu tiel memkompreneble efikis, ke ambaŭ tiutempe regantaj filozofioj, la epikura kaj la stoika, komplete rezignis pri ŝtatteorioj, dum ni tion certe ne faras, eĉ sub diktaturoj ne faras! — la romia ŝtato mem, post kiam ĝi unue per sia tuta povo la kristanismon surlancigis, ĝin poste levis al la nivelo de la ŝtata religio. El kiuj motivoj, el kiuj internaj kialoj ĝi tion faris — la eksteraj, nome, tion neniam povus efektivigi –? Romianoj ja ne iĝis kristanoj tiamaniere kiel Sasoj, tute kontraŭe, ĝuste male: kiel devigantoj kaj ne kiel devigatoj; kiel venkintoj kaj ne kiel venkitoj; kiel civilizitoj kaj kulturportantoj kaj ne kiel barbaroj ili tio iĝis.

Mi diras, ke la plej perfektan internan (pri la graco ni ĉi tie ne parolas) klarigon pri tio donas al ni Vergilio kaj la vergilieca homo en la poezia enkarniĝo de Eneo, de tiu, kiu estis la plej bona de Romianoj ek de la komence rekonita kaj agnoskita, el la realo eltirita, denove al la realo vokita romia idealhomo.

Pia estas Eneo origine en sia eco kiel ’filo’. Ĉi tie troviĝas la patrujo de la romia pietas. Esti pia signifas esti filo kaj amplene plenumi ties devojn. La devplenumanta amo aŭ la amplena plenumo de siaj devoj, jen tio signifas, esti pius. Mem patro kaj pragenerinto de Cezaro kaj de imperiestro Aŭgusto, vidas Eneo en propra filo kaj ties filo ĉiam denove praulojn de patroj kaj filoj, kiuj estas piaj rilate al siaj patroj kaj prapatroj. La reciproka rilato inter la patro kaj la filo kun la antaŭrajto de la patro estas la origina fundamento de la vergilieca pieco. Ne pro la amatino, ne pro la kidnapo de la reĝino, ne pro la heroa ago mem, sed pro la patro descendas Eneo al la subteruloj tra la infero al la eliziaj marĉoj, kie la patro lin larmoplene salutas: Venisti tandem, tuaque expectata parenti Vicit iter durum pietas? datur ora tueri, nate, tua et notas audire et reddere voces Ĉu vi venis?

Fine? Ĉu via amo porpatra, de mi atendita, la penon survojan superis? Ĉu rajtas mi vian vizaĝon denove observi? Ĉu voĉojn konatajn denove aŭskulti, kun ili paroli?

Kaj respondas al li la filo: Tua me genitor, tua tristis imago Saepius occurrens, haec limina tendere adegit.

Ĉiam, jen mia patro, via tristega vizaĝo situis antaŭ miaj okuloj kaj pelis min hasti.

Tiu ĉi pieco, havanta sian fonton en la familio, speciale en la rilato de la filo al sia patro, de la patro al la filo, estante konfida kaj diafana, ne perdas siajn trajtojn kaj sian esencon, kiam ĝi mergiĝas en la misteron de la malperceptebla kaj dieca medio, kie ĝi troviĝas vidalvide kun la esto, servante al diaĵo. Tiel la fenomeno titana, kiel ankaŭ prometea, supreniĝa el envio, kiel ankaŭ el simpatio, apartenas komplete al la okcidenta homo, kvankam temas nur pri ingredienco, spontane aŭ malrapide rekonata kiel maljusto, eĉ kiel peko, kies portantoj (en la kazo de Prometeo ne sen grandskala kunsento, kiu ĝuste troviĝas en la ’katolika naturo’ de la okcidenta homo ĝenerale) estas poste punitaj. Tion endas konsideri, speciale eĉ ĉe Germanoj, kiuj retrovis tiel la titanan kiel ankaŭ la prometean karakteron en la faŭsteca figuro, pri kiu la maljuna Goethe fine de sia vivo kaj finante la dramon, tamen sentis angoron. La tiel nomata faŭsteca homo, per kiu oni aranĝas tiom da aĉa tumulto, kies ideologio tiom da junaj homoj intelekte kaj samtiel morale dezertigas, ne estas la nova homo, havanta rajton sin starigi kompare al idolano, judo kaj kristano — numero deus impare gaudet, Dio havas plaĉon je triopo — sed li estas instinkte hipertrofia kaj samtempe intelekte atrofia homo, kiu esence jam ekzistis tiel en judaismo, kiel ankaŭ en idolanismo. Sed sur la plej altaj vojoj, kiujn la judaismo kaj la idolanismo transiris, ili la homon, obstinantan kontraŭ Dio, lasis flanke aŭ eĉ profunde sub si. Hiobo enterigas tiun homon en si mem, kaj ambaŭ grandaj herooj kaj mondecaj patroj de Okcidento, kiuj verkis, Platono kaj Vergilio, vates gentilium estinte, en sia homidealo eĉ spuron plu de obstino kontraŭ Dio ne postlasis. Ja vere ne temas pri tio, ke Platono aŭ Vergilio pri la t.n. faŭsteca homo, ĉu en lia hazarda portempa apero ĉe ni, ĉu en protestante humanisma esprimformo, nenion scius, sed, pri kio temas, ĉu en lia esenca spirito aŭ fispirito ili lin ne konis, kiel opinias moderna tipe freneza ignoro. Kontraŭe, en la dialogoj de Platono oni povas finfine legi pli multe pri la faŭsteca homo ol ĉe Spengler, ĉiukaze pli esencajn aferojn, jam pro tio, ĉar lia spirita loko estas difinita, kaj Vergilio, kiu travivis homojn kiel Sullo kaj Antonio, por retrovi ilin en la infero, sciis almenaŭ en la politika senco, kio estas la t.n. faŭstecaj naturoj.

Frue jam lernis Eneo la lecionon, perante ĝin antaŭen: Cede deo! Cedu antaŭ Dio! Se vi malkovras, ke certa dio estas kontraŭ vi, malobstinu! Neniu lin tiel turmentis, neniu lian pereon tiel aspiris, kiel la diino Junona mem, la plej potenca.

Sed li sentas sin vokita ne obstini, li obeas, preparas primicon, li adoras kaj preĝas, li ŝin petegas kaj proponas repaciĝon, kaj ŝi cedas, ŝi rekonstruas la unuecon kun la fato, ĉio estis nur tento kaj elprovo. Ĉio estas preparita por la potenca kristana virto, la humilo. La praulo de la Romia imperio, laŭ kies modelo ĉiuj postaj imperioj orientiĝis kaj daŭre orientiĝos, ja ili ĉiuj en realo estas nur partaj provoj de revivigo de ĝuste tiu ĉi sama, ne jam vere pereinta kaj pereanta imperio, ne estas fiera homo, sed pia, pius Aeneas. Li troviĝas proksime de humileco kaj de la rekono, kiu el ĝi fontas, ke ĉio efektive grandskala ĉe la homo el la plej malgranda kaj nenieca afero kreskas, kaj eĉ se tio fariĝis granda kaj potenca kaj majesta, ĝi daŭre konservas internan rilaton al tiu humila fonto, ne volas perdi la veron de tiu grandeco. Paupere terra missus in imperium magnum, de la malriĉa tero esti vokata al la grandeca reganto. Tie, kie nuntempe Romo sian potencon ĝis la ĉielo levas, tiel rakontas Vergilio, vidis Eneo iom da muroj, fortrason, kelkajn dismetitajn domojn. Sur Forum Romanum blekis gregoj. Kapitolo, nun radianta pro sia oro, plenis de sovaĝaj dornarbedoj; sed certa diaĵo loĝis sur ĝi, Jupitero mem, kiun intertempe tie oni vidis ĵeti fulmojn kaj peli ŝtormonubojn unu al la alia. Kaj la reĝo Eŭandro kondukas Eneon en sian malaltan domon: tiun ĉi sojlon surpaŝis iam Alkido post sia venko; tiu ĉi domo donacis al li bonvenon. ”Ho, bonvolu havi mem kuraĝon, mia kara gasto, la riĉecon malakcepti; laŭ lia bildo formu vin kaj faru vin de Dio digna, vi kiu paŝis sub tegmenton ĉidometa, ne montru malrespekton al la malriĉeco nia!” Tiujn ĉi versojn, pro kiuj Fénélon ploris, lernis parkere ĉiu romia infano, eĉ kiam Nero aŭ Heliogabalo estis cezaroj, kaj ili povis en ĉiu generacio fali sur fekundan grundon, eĉ ĉe infano, dediĉita fariĝi imperatoro. En tiu ĉi mondo, en kiu la homoj povas peki, la bona kaj vera doctrina, kiu venas al certa nacio de ĝiaj poetoj en la korpo de la belo, estas nekredeble signifoplena. Pura kaj granda estis doctrina de Vergilio. Eneado estis dum du jarmiloj apud Biblio la nura profana libro, kiu servis kiel orakla aŭgurlibro, en kiu homoj en la horoj de la plej alta ĝojo aŭ frustro, de la plej hela lumo aŭ plej profunda mallumo pere de hazarda malfermado konfirmon, konsolon, prilumigon aŭ oraklon serĉadis. La tradicio de tia uzo daŭras ĝis niaj tagoj. Iu angla amanto de Vergilio rakontas al ni, ke li dum la granda milito (temas pri la I-a mondmilito — rim. de trad.) ĉiam denove malfermis Eneadon kun tia intenco kaj post la katastrofo en Rusio lia okulo haltis ĉe tiuj versoj, kiuj priskribas la finon de Priamo, la granda reĝo de Azio: iacet ingens litore truncus, Avulsumque humeris caput et sine nomine corpus.

Surborde kuŝas lia terura kadavrotrunko kaj de la ŝultroj hakita estas lia kapo: jen la korpego sennoma.

Apud Biblio la nura libro, neniu el la kristana tempo, sed pagana, neniu greklingva, sed latina, ne Platono, sed Vergilio, ne la filozofo, sed la poeto, la poeto kompreneble, kiu de Homero ĝis si mem longegan vojon trapaŝis, preter grekaj tragediistoj, aparte de Eŭripido, kaj ĉi tie oni vere devas atenti, ke ne nur por ni ’modernuloj’ Eŭripido estas la plej komprenebla tragediisto de la antikva erao, li tio estis jam por Aristotelo, kiu lin nomas la plej tragika poeto, kio li restis por Seneko, por Vergilio, por Plutarko, por Shakespeare, por Racine kaj tio denove fariĝis por ni nuntempuloj. Ĉe Aristotelo do jam ĝis plena konscio vekiĝis tiu okcidenta humanismo, tiu aŭtenta estokondiĉita subjektivismo, kiu estas nia, kiu estas la okcidenta koro, kiun ni volas aŭdi batadi. Tiu ĉi okcidenteco, kiel la kristanismo, insistas je tio, ke Dio fariĝis homo, same kiel Dio estas Dio; kaj ĝia aŭtenta arto vivas en tiu ĉi medio, en humanismo. Alimaniere en la kredo ol antaŭ ĝi, sed la humanismo troviĝas ĉi tie ek de Homero kaj plej tragike ĉe Eŭripido. Ni volas kelkion lerni de la orienta teokratia arto kaj en tiu komparo ni plendas pri la kaduko de la okcidenta arto meze de sendia humanismo, kiu ne plu estas ŝvebanta mezo, sed la celo kaj la fino, sed fora de ni estu la fordono de la principo de la Okcidento kaj de la okcidenta arto: la ’humaneco’, kiu per Kristo venis en la veron de Dio, sed ne por en ĝi perei, sed en ĝi resti kaj en ĝi diafane fondiĝi.

La vojo al Vergilio kondukis antaŭen trans la greka filozofio kaj memkunspertitaj doloroj kaj la internaj agonioj de Imperium Romanum kaj same trans Aleksandrianoj, de kies influo la vojo ne estis tute libera. Pozitivsence Vergilio devas al ili danki pro la sekura trejnado de la bona gusto ĉe malgrandaj aferoj; sed li pagis al ili siajn ŝuldojn tiamaniere, ke li Eneon, tutcerte sen nepra bezono, dum certa parto igis partopreni la aventurojn de Uliks, kiuj kun Ulikso kaj lia mondo tutcerte kongruas; tiel ankaŭ estiĝas la estetika unueco de la tuto. Sed por Eneo ili estas tro infanecaj, t.e. skurile kaj troige esprimite, same kiel se Napoleono aŭ Bismarko la aventurojn de Robinsono aŭ de sovaĝuloj devus kunfari, ili estas maldignaj, ili estas, kvankam foje lingvaj majstraĵoj, ornamentoj, ja kun Eneo surpaŝas tute nova, de ĉiuj Homeraj herooj tute diversa homo surscenejen: ke li devas plenumi sian mision kaj tion precize scias. Li cetere ne scias ĝian kielon kaj nur malhele li konas ĝian plenan enhavon, sed li scias senŝancele, foje sufere kaj timtreme, foje superece kaj beatece ĝian: farendon.

La reĝo Eŭandro, kiu, forpelita el Arkadio, ĉe Tibero sur la palatina monteto, kie iam devus stari Romo, fondis la urbon Palanteon kaj adresis al Eneo jenan antaŭe cititan apelacion al la humileco, alparolas lin ankaŭ tiel: fatis huc te poscentibus affers. Vi venas, ĉar la fato vin volas kaj devas havi. Kaj denove: Vi estas tiu, kies jaroj kaj gento al la fato plaĉas, kiu, quem numina poscunt, kiun Ĉiopovo volas kaj devas havi, kaj tuj poste Eneo mem en patetika momento, kiam lia patrino promesas al li la ŝirmilon de Vulkano, diras klare konfirmantan respondon: ego poscor Olimpo, min volas kaj devas havi Olimpo; mi estas surtaskigita. Trifoje en la spaco de ne plene 60 versoj la dieca misio de Eneo estas konfirmita per la identa verbo: poscere, kies signifo ne estas nur voli, sed ankaŭ devi. Kaj se Olimpo ion havi devas, do tio okazas, ĉar tio antaŭ la okazado jam ’estas’.

La sesa ĉapitro
Ulikso kaj Eneo

Ulikso forestis dum dudek jaroj, antaŭ ol li revenis en sian patrujon, dudek jarojn, sed li estis reveninta, eĉ se malriĉa, nudpieda kaj almozulo, tamen venkinto; li estis reveninta en sian patrujon kaj retrovis preskaŭ ĉion, kio faras patrujon: sian insulon, grundon kaj terenon, en kiu unue la infano malfermis siajn okulojn kaj vidis la belecon de la mondo, eĉ la oldan patron, la edzinon kaj la filon, kaj noblan kreitaĵon en ĝia fidelo, la hundon. Efektive, la bildo de feliĉa repatriiĝo!

Sed Eneo, kien venis li? Ĉu li similas Ulikson? Ne, ene de pagana erao ne ekzistas pli granda diferenco, kaj tiu, kiu ĝin vidas, rekonas ankaŭ, en kian teruran ridindecon falas ĉiuj tiuj, kiuj Vergilion vidas nur sub la kapvortoj plagiatoro kaj epigono de Homero. Ne troviĝas pli profunda, surpriza originaleco en la antikva tempo ol ĝuste tiu de Vergilio kaj ĝuste sub konsterniga konservado de tradiitaj kaj elprovitaj formoj.

Ĉu do revenas Eneo reen en la patrujon de sia infanaĝo kiel Ulikso? Certe, kelkloke oni povas legi, ke en fora pratempo la prauloj de Eneo loĝis en Italio, sed tio estas nur politika frazaĵo, tio venas el la travideblaj motivoj; tio vere ne havas eĉ minimuman ligon kun la prikantado de la persona sorto de Eneo mem, tio tie estas komplete forgesita. Ne, Eneo ne revenas kiel Ulikso en patrujon de sia infanaĝo, li ĝuste forlasas ĝin, kiel fuĝinto (fato profugus), tiel ke Turnuso, la en Latio por ĉiam hejme restinta, lin moke kaj insulte desertorem Asiae nomas: azian dizertinton, standardfuĝinton, devoforgesintan malkuraĝulon — kiun do? Eneon, praulon de Cezaro, prabildon de Aŭgusto! Eneo ne estas Greko kaj venkinto, li estas Trojano kaj venkito kiel Hektoro. En la nokto de teruraĵoj de detruado, en la brulanta urbo Trojo, li perdas sian edzinon, la dulcis coniunx, li portas sian grizharan patron kaj la penatojn, kaj apud li paŝetas lia fileto kaj apenaŭ sukcesas kuniri. Dumvojaĝe mortas lia patro, al li, pia Eneo, kies vivo kaj interna mistero en la amo al sia patro kaj en la amo de lia patro al li troviĝis, kaj li enterigas lin. Kompreneble, se li povus elekti, se dependus de lia propra volo, de lia inklino kaj liaj deziroj, ligitaj al la tero kaj memoroj, li preferus reveni kaj rekonstrui malnovan Trojon. Sed li ne rajtas; la fato, la volo de Ĉiopovo, lin vokas, promesante al li samtempe ĝin, serĉi novan patrujon: Italion, kontraŭstarante kapricojn de Fortuno, per la forto de virto, ja Eneo neniam estis havinta ’bonŝancon’ kiel Ulikso ĝin ĉiam havis: Disce, puer, virtutem ex me verumque laborem; Fortunam ex aliis.

Virton lernu de mi, ho infano, kaj veran penadon, fortunon vi lernu de iuj aliaj konfrontante la kontraŭstaron de la homoj, eĉ per helpo de laŭ si mem malamata militado, kontraŭ la envio ĉe malpli altaj diaĵoj, kontraŭ la propra avido, kontraŭ la memkompato, eĉ kontraŭ la propra volo: per la forto de l’ obeo kaj de la ĉiopovo de Fato.

Italiam non sponte sequor.

Ne propravole mi serĉas Italion.

Me si fata meis paterentur ducere vitam Auspiciis, et sponte mea componere curas; Urbem Troianam primum, dulcesque meorum Reliquias colerem: Permesu la sorto, la vivon min propre konduki laŭ propra bontrovo, se povus mi mem kaj libere la celon kaj vojojn difini, Trojo, la urbo, kaj ĉio, kio amata de miaj homoj postrestis, tio jen estus miaj prizorgoj.

En la antaŭkrista antikvatempa poeziado ne ekzistas pli kristana verso ol tiu ĉi! Ŝajnas al ni, kvazaŭ Sainte-Beuve ne notus pli feliĉan frazon, kvankam ĝi estas aŭdaca kaj disponita je miskomprenoj, ol estas: La venue mĝme du Christ n’a rien qui étonne, quand on a lu Virgile. Kontraŭ sia propra volo veturas Eneo al Italio, kiun li ne konas, kiu plenas je danĝeroj; sed ĉar li al la mistera, nepriserĉebla, pli alta volo obeas, bruliĝas en li poiomete mem kaj ĝisoste lin posedas oferpreta sopiro pri tiu dua patrujo, kiun li unue nur havas kiel ordonon kaj promeson de Jovo kaj de kiu lin distancigas ankoraŭ longaj malproksimoj, viae inviae, senvojaj vojoj: Italio.

Ĉi tie Vergilio en sian heroon inspiris sian propran amon al Italio, ne nur al Romo. Vergilio estis samtiel Italo kiel Romiano.

Tiel paradoksa, tiel dialektika estas la interna vivo de Eneo!

Ĉu li vere similas al iu ajn heroo ĉe Homero? Al neniu! Ĉu ne prefere li similas, al elmalproksime, el alisanga fonto kaj lando veninta, certe, sed en spirito, kiu estas super ĉiuj sangoj, super ĉiuj homaj rasoj kaj landoj kaj neniajn tiaspecajn diferencojn agnoskas, al la patro de la kredo, Abrahamo? kiu samtiel sian anime, korpe kaj sensuale alkutimigitan patrujon devis forlasi por surpreni la penon kaj la penigan doloron pri miraklaj rememoroj, respondante al la kredo unuflanke kaj aliflanke al la obeo al la neesplorebla decido — la fato, kio por la tere kaj astre ligitaj homoj signifas ŝanĝon de patrujo. Tiel statas la afero por Eneo. Estas la grandeco kaj la ne plu reakirebla, por ĉiam perdita poeta unueco de Homeraj kantoj, ke iliaj homoj povas diri rekte kaj ke ili diras, kion ili malhavas kaj kion ili havas (unueco: al la homo, kiu ion havas, io mankas); kaj tie, kie ili ne diras tion aŭ diras alimaniere, troviĝas simpla dolus, kiu jam estas analogie anticipita ĉe la besto, besta ruzeco. Ili povas sian veron kaj sian mensogon simple diri, kaj ambaŭ estas naturaj manifestiĝoj; Eneo tion ne povas, li devas, kiel ĉiu silentema homo, unue diri sian veron per malhelaj vortoj, li prezentas ankaŭ, kiel ĉiuj nepre aŭ propravole fermitaj homoj, dum longa tempo neniel tiel bonan figuron kiel Aĥilo aŭ Ulikso, li povas esti rapide miskomprenita, kion Ulikso, la ruza, kiel ankaŭ Aĥilo, kuŝanta surmane, ne povas facile esti. Probable ĵetiĝas ĉi tie vergilieca lumo returnen al la malfacile komprenebla Aŭgusto, ke li nome estis fermita, tio ne nepre signifas silentema homo kaj tio li devis esti. Tiel per unu penso ŝargita estas Eneo peza, gravis — ja multaj pensoj faras homon prefere pli facila kaj ŝvebanta; peza faras lin nur kelkaj, sed zorgoplenaj, plej peza unu sola –; tiel li fariĝas estro, tiel fondinto de Romo; Vergilio ĉi tie ne elpensis fantastikaĵon, li ne poeziis ennube, li per vero kaj belo eksplicis tion, kion Romo implice jam longtempe tenis, kaj denove Romo en la sama momento, sen prokrasti unu nuran sekundon, la eksplikon de sia granda poeto per spontana akto de konsento, sen ke troviĝu herezuloj, akceptis kaj sankciis. Tio estas historia fakto, unu el plej signifaj; ja tio, kion certa popolo de siaj grandaj poetoj daŭre kaj senperde akceptas, tio ĉiam estas memrekono kaj memagnosko. Goethe al Germanoj neniam povus alflustri, ke Faŭsto apartenas al ili, se tio ne estus vero. Historiverkisto, kiu tian fakton, sublumigitan pere de la poeto, preterlasas, ellasas multon, ofte la tuton; li prirabas sin de sorĉŝlosilo kaj fermas al si klaran kaj fluan rojon de rekono. Romo ne havas originalajn spekulativajn filozofojn, sed Romo havas grandajn pensulojn pri realo kaj per la povo de realo. La plej granda el ili estis la poeto, Vergilio; la grandaj kaj la simplaj aferoj de nia realo estis de li pripensitaj. La idealo pri la spiritohava homo, ĝuste de Romo ĉiam denove por realiĝo aspirita kaj atendita: la unueco de la spektanta saĝulo kaj de la kreanta arta formanto, en la pagana antikvo estis dufoje realigita, en Grekio per Platono, kiu estis pensulo kaj poeto laŭ greka maniero, en Romo per Vergilio, kiu estis poeto kaj pensulo laŭ romia maniero.

(En la antaŭkristana judaismo, en la Sankta skribo, tiu ĉi unueco neniam disfalis, tie neniu estis poeto, sen esti samtempe saĝulo, neniu saĝulo sen esti samtempe poeto.) Vergilio klare montras, ke Romo havis klaran ideon pri si mem, pri tio, kio al ĝi mankis, sed ankaŭ pri tio, kion ĝi havis en abundo.

Sen envio oni agnoskis al Grekoj pli grandan talenton en figura arto kaj en filozofio, sed apenaŭ en lingva arto; per neŝancelebla trankvilo kaj sekursento Romianoj kredis pri sia misio, kiu ankaŭ estas arto, de regnado kaj regado. Sed tiu misio, kaj tio estas ofte pretervidita kaj rapide forgesata afero: tiu misio ne baziĝas sur brutala superforto; ĉie, kie ĝi vere tia troviĝas, la kondamno de Vergilio estas nesubaĉeteble dura.

Katilino, la vera politika krimulo, la comptor divum, la primokanto de dioj, ne nur, sed ankaŭ Sullo kaj Antonio, brutecaj generaloj sen magnanimitas de vera politikisto, trovas ĉe li malamon kaj troviĝas en infero same kiel la politikaj krimuloj ĉe Danto. Eĉ la granda Cezaro ricevas makulriproĉon, ĉar li ne laŭ la maniero de la patroj, more patrio, regis. Tiu ĉi misio ne bazas sian esencon sur la bruta perforto, sed ĝi estas forto interne de grandaj simplaj virtoj, inter kiuj la plej granda estas pietas, la devoplenumanta amo, el kiuj la plej politika, en ĝi jam decidita, estas la justeco. Tial la paradokso, ke Romo ne estis fondita de venkinto, sed de la venkito.

Bonvolu la reĝo Pyrrhus aŭ iu alia eĉ tiel etsignifa tirano fanfaroni, ke lia praulo estis Aĥilo mem, la ĉiam nevenkita venkinto — Romo estis por Hektoro, kaj la praulo de la granda Cezaro kaj de la imperiestro Aŭgusto estis la fuĝinto Eneo, kiu post malvenko konstruis novan urbon. Kun Grekoj kaj tiuj, kiuj al ili estas tre parencaj, oni ne povas konstrui ŝtaton, tiu staras, eĉ malpli la imperion, kiu daŭras; nek per Aĥilo, kiu rekte stormas al sia venko kaj samtempe jam el ĝi en sian senfruktan morton, nek per Ulikso, kiu tro multe scias, estas facilanima, tro multe da humuro posedas, kio povas esti malhelpo por sukcesa politiko. La prauloj de Romo devas esti urbkonstruantoj kaj urbrekonstruantoj, ne nur urbdetruantoj. Bone, Grekoj efektive ankaŭ konstruis urbojn, ili donis, kiel al ĉio, kion ni nun havas, nomojn kaj komprenon, ili klarigis la esencon de polis, de politeia, de politiko, kiu estas la justeco, kiu al ĉiu donas lian, do ne al ĉiu nur la saman, sed ankaŭ diversan, ja ĉiu ne nur estas egala, sed ankaŭ diferenca al la alia — ili, mi pensas pri filozofoj, ne pri grekaj politikistoj, tiun esencon rekonis kaj donis al ĝi nomon, sed ili ne povis krei realan ŝtaton, kiu daŭrus. Jes, ili konstruis ankaŭ urbojn, sed nur por unu fojo; kiam ili estis detruitaj, ili neniam rekonstruis ilin. Sed Eneo rekonstruus ankaŭ Trojon, se la fato tion volus; tiel li konstruis latinajn urbojn. Romo povis esti kelkfoje detruita kaj ĉiam denove ĝi estis rekonstruita. Tiaj aferoj troviĝas en Eneado de Vergilio kaj restos tiel, probable dum longa tempo nekomprenita, sed tiam subite denove klara en sia propra lumo, bruligita de la aktuala katastrofo. Vergilio estas la sola pagano apud la judaj kaj kristanaj profetoj, Eneado la sola libro apud la Sanktaj skriboj, kiu enhavas transe de la horo kaj cirkonstancoj de propraj tagoj frazojn, kiuj funkcias kiel profetaĵoj ĝis la pordo de eterno, el kiu ili prenis sian spiron: His ego nec metas rerum, nec tempora pono: Imperium sine fine dedi — Al ĝi mi nek en spaco nek en tempo metas limon; regadon sen la fin’ mi nun al ĝi prijuĝas, tiel tekstas la fatum Iovis. Nome, ni ĉiuj ankoraŭ vivas en Imperium Romanum, kiu ne estas morta. Ni ĉiuj ankoraŭ estas membroj de Imperium Romanum, ĉu ni volas tion vidi vera, ĉu ne, ĉu ni tion scias, ĉu ne, la Imperium Romanum, kiu post teruraj eraroj akceptis kristanismon sua sponte, el propra volo, kaj ĝin nun ne povas plu forigi, sen forigi sin mem kaj la humanismon. Tiu ĉi Imperium Romanum, en sia natura grandeco de Vergilio rekonita kaj en brilo de sia belo spektita, ne estas nebula ideo, eĉ ne vera ideo, ĝi estas realo, eĉ se ĝi portempe povas esti superŝutita. La afero de Romo tute ne estas nur la ideo, eĉ se temas pri vera ideo, sed ĝi estas la afero, res, karno kaj sango. Kie ajn troviĝas volo kaj komenca elemento por imperio, tiam ĝia mezuro aŭ malmezuro, ĝia beno aŭ ĝia malbeno estas donitaj de la ĉiam ekzistanta, sub la superŝuto ankoraŭ ekzistanta realo de Imperium Romanum, eĉ tiam, kiam anarkio kaj ignoro, kiel sekvoj de spirita kaduko, fariĝas tiel grandaj, ke ili tiujn ĉi realajn interdependaĵojn primokas aŭ ne vidas.

La rekonstruo de tiu neniam tute formortinta imperio povas okazi nur laŭ du manieroj: pere de ripeto de Pax Romana, kiu malnaciigus Okcidenton, ĝin niveligus, kaj tio estus ebla nur sur per la uzo de pura perforto konstruita principato de unu sola nacio, kaj tio sekve estus la plej granda humana kaj kristana krimo, ja nuntempe neniu nacio havas privilegion, kiel tiam Romiano, kiu tamen ankaŭ en siatempa Pax Romana ne praktikis nur bonajn kaj belajn aferojn, verdire ne!

Ankaŭ la valoro de la nacio estis levita fare de kristanismo, post kiam la valoro de ’unuopulo’, de la persono, fariĝis senlima: ne troviĝas por ni, se ni ne volas rezigni pri propra ekzisto, ajna postulo por denaciigi. Niveligado en la spiritaj sferoj estas kontraŭkristana. Antaŭ la standardoj ĉe la trono Dia staras anĝeloj por ĉiu nacio! Kaj kiu volas niveligi anĝelojn?!

La dua maniero estas, do, senkompare pli bona: pere de interkompreniĝo kaj repaciĝo kaj pere de estimo gardi la dignon de ĉiuj kaj tiel ilin unuigi en pli alta nivelo, kiu povas esti nur la spirita. Sed tiu dua maniero ne povas ellasi tion, kio antaŭiris, nek paganan Romon, kiu ĉe Vergilio fariĝis adventeca, nek kristanan Romon, kiu samtiel estis adventeca, tamen en la formo de plenumiĝo kaj de la transcendo de nova eono kaj de la spiritaj formoj de la kredo, de la espero kaj de la amo.

Ne estis por ni malfacile antaŭmeti gvidmotivon ĉe Bucolica kaj Georgica; tie: Amor omnia vincit, ĉi tie: Labor vincit improbus; tie la elementa forto de Eroso, de instinkto, de natura puŝo en la kreanta, generanta kaj naskanta naturo, al kiu ankaŭ la homo apartenas; ĉi tie, jam en certagrade pli spirita mondo, grandskale kontraŭteze esprimita unueco de substantivo kaj ĝia atributo: de labor improbus, de la beno, veninta el malbeno, de la beno, kiun oni ne povas akiri sen devigo de tiu malbeno. La granda lingvoarto de Vergilio, kiun povas majstri nur fortega intelekto, ne nur storma sensivo, akiras jam en tiuj ĉi klara, pura, la verajn ekzistaĵojn, kiaj ili estas, vidanta kontraŭtezo de malbeno kaj beno, en labor improbus, sian pinton. En Aeneis, kies temo estas la estro, la politika gvidanto kaj nur duagrade militista superulo, troviĝas ankoraŭ pli da tiuj antaŭkondiĉoj, tiel ke ne sufiĉas la moto por resumi iagrade la enhavon kaj ĝin kontentige esprimi.

Tamen io ankoraŭ troviĝas, ni aŭdos pri tio. La temo estas: Aeneas, la estro por la gloro de Romo. Sed la vera estro, tio certe estas la rigardmaniero de Vergilio post 100 jaroj de intercivitanaj militoj, ne faras sin mem estro, sed li estas por tio destinita kaj elektita de la fato; tiuj, kiuj sin sen tiu volo de la fato altrudas kiel estroj, estas en la teologia animo de Vergilio malamataj. Tiel la enhavo de Aeneis estas ankaŭ inhoativa (komencanta — rim. de trad.), nebula, je kreemo de spirito esperanta teologio, kiun kapablis koncepti la pagana erao en la pleno de sia tempo. La paganismo antaŭ Kristo estas same malrenovigebla kiel la judaismo antaŭ Kristo. Tio estas la giganta diferenco inter la obeece adventeca humaneco de Vergilio kaj la paliĝinta, kadukinta humanismo de tiel nomataj humanistoj de renesanco: tiu unua estis la patrina tereno, kiu esperis pri ĝermonta semo; dum tiu ĉi la dua estas ĝardeno, kiu progresas per la manipulado de plantidoj, plantitaj en argilaj potoj; la unua mistero de la sopiro, postulanta la misteron de plenumiĝo, kiu ankaŭ respondis; tiu ĉi sekurecmezuro, kiu probable, se estas sukceso kaj se hazardo tiel volas, dum kelkaj jarcentoj helpas fermi okulojn antaŭ la venontaj katastrofoj; — la groteska afero ĉi tie estas, ke la klasikuloj en Vergilio volis vidi sian propran karikaturon, dum li mem nenion, eĉ ne la plej eran, de sia specifo, de tragikeco kaj de kulpo nuligis. Kontraŭe ili en la lastaj aferoj la pasinton de siaj patroj perfidis kaj tiel por la estonto, kiu nin atendas, ne havas grandan parolrajton, ĉar ili mem estos de ĝi perfidotaj, de siaj filoj kaj nepoj. Humanismo, malpleniĝinta de teologio, ne povas obstini. Nuntempe oni spasme serĉas la ’homon’, sed oni serĉas ion, kio efektive ne ekzistas: nome, la aŭtonomian homon. La tutecan homon havi en sia rigardo, tio ne signifas nur, ke oni ne prenu liajn partojn por la tuto, sed, kio estas multe pli esence kaj decide, ke oni rekonu lian tuton en tio, ke li estas ’la homo’, la plena kreitaĵo, kiu do senĉese krias por trovi sian kreinton, kiam li ne troviĝas ĉe li, kiel infano krias post sia patrino, se ŝi ne troviĝas liaflanke.

La fato
et sic fata Iovis poscunt.

La teologia vorto de Eneo, jen tio ne estas multaj diaj nomoj de Olimpo, la teologia vorto de Eneo estas la fato; nature la granda poeziaĵo ne enhavas teorian pritrakton, tamen ĝi baziĝas sur tiu ĉi mistero, kiu laŭ sia esenco estas malklarigebla, senfunda, kiel nenio alia, sed en sia fakta efikado tamen klare evidenta. La vorto ’fatum’ kun sia longa ’a’ estas enteksita en centoj da versoj; ĝia fadeno ĉiam aperas surface en tiu ĉi nobla teksaĵo, kiam Eneo pripensas la plej profundan aferon, suferas la plej duran doloron, kiam li devas uzi perforton kontraŭ sia propra inklino, ĝi estas la lasta konsolo ĉe la komenciĝanta malesperiĝo, la lasta pravigo, kie li antaŭ Didona senkulpe transprenas kulpon. Tamen, ĉu Vergilio ankaŭ klare eldiras, kio povus esti la fato, kaj unusence?

Ne, li tion ne faras, ja li tion ne scias, kaj li estas granda kaj aŭtenta homo, kiu ne ŝajnigas scii pli ol li reale scias, kaj li honorigas sin mem per honoro, kiun li atribuas al la neesploreblo. Li estas malhela en la plej klara lingvo de la mondo kaj ĝuste tial li konigas, ke li, nature, parolas pri la plej malhela mistero de ĉio ekzistanta. Li estas malhela, ĉar staranta en la lumkonuso de advento, sed li ne estas malhela, ĉar li starus en la mallumo de kaduko. Li balbutas, ĉar li proksime de la origino de la homa lingvo troviĝas, kio la lingvo de diaĵo, jes, la diaĵo mem estas, li ne balbutas, ĉar li falus en senlingvan abismon, en antaŭhoman kaoson; tion endas pritrakti kaj priatenti. Se en nia tempo certa modernulo volus proponi vorton, kiu proksimume la lastan klarigon pri ĉio, kio okazas, ĉu ni mem tion faras, ĉu aliaj, ĉu io aperas, ĉu io estas, prezentu, do li ne serĉus longe, li rapide ĝin havus, ĉar li mem ĝin jam sufiĉe ofte senpripense por la sama celo uzis. Estas la vorto ’sorto’. Poste li eĉ, primeditante tion, dirus, ke nuntempe ŝajnas nia sorto, ĉiam denove devi paroli pri la sorto. Sed nun bone, tiu ĉi sorto estas la vorto, kiun preskaŭ ĉiu tradukisto de Vergilio senpripense kaj tamen rajtigite uzas por ’fatum’, ne nur el metrikaj kialoj, ĉar pli ofte tio bone konvenas en la verso, sed ankaŭ el la objektivaj kialoj. Fatum ĝuste estas la sorto, sed ĉi tie embuskas nin la plej profundaj kaj tragikaj miskomprenoj. Ĉi tie troviĝas diferencoj surbaze de radikale apartigaj signifoj de la vorto. La lingvo estas senkompata perfidanto de la pensado. La sorto troviĝas por la moderna homo en la prefervalido de la volo kaj de la ago kaj poste bedaŭrinde, kompreneble nepre finfine, de la instinktoj, sur tiu de la prainstinkto, kiu mem fariĝas diaĵo. Ek de kiam germana Faŭsto pere de groteska perforto de la vero, en sia teologia, filozofia kaj filologia formo tradukis: En la komenco estis la ago, anstataŭ: En la komenco estis la vorto, la germana genio perdiĝis en vertiĝo senfina. La efiko de tiu ĉi spirita misago, la enorma efiko de tiu ĉi enkarniĝo de sensenco, faras la efikon de tuta Nietzsche al bagatelo, al sekvaĵo de tiu ĉi vorto, de tiu ĉi ago, ne, de tiu ĉi misago, per kiu oni en infaneca fiero, ke oni ne scias, ĉu ridi, ĉu plori, edukis generaciojn, estingas la vivon de la spirito, faras el la spirito tion, kion ĉiuj nuntempaj sofistoj el ĝi faras: dekadencon, kibicon de la ago, kia estis en la komenco; tiu ĉi misvorto neniigas la bazojn de humaneco, kian ni heredis de Grekio kaj Romo, de tiu adventeca humaneco, kian mi ĉiam volas kompreni, havanta kiel komencon kaj kiel celon la vorton, logos. La lingvo estas fidela perfidanto de la pensado. Se por Germano estas facile, helpe de sia vorto ’Schicksaal’ — la sorto — maltrafi la intelektan prabazon de la esto, tiel estas ĝuste inverse por Latino malfacile, eĉ en la krepuska momento, ĝin perdi, se li restas profundiĝinta en sia lingvo; ja kion signifas fatum, la fato? Laŭvorte tio signifas: tio, kion iu diris; fine simple: la dirito. La prafundamento de okazado de ĉiuj homaj aferoj, de ĉiuj aferoj de tiu ĉi mondo, estas la dirito. La fato, pri kiu Vergilio havas konon kaj pri kio li parolas, venas el la mistero de la lumo, ne de la nokto. Ili ambaŭ estas misteroj, la lumo kaj la nokto, la dieca, trapenetranta spirito, kaj la absoluta, eĉ al si mem nekomprenebla nekomprenebleco de la kaoso; sed inter ili por la homo troviĝas la diferenco inter espero kaj malesperiĝo, de ĝojo kaj de gajo kaj ankoraŭ de melankolio kaj hororo kaj angoro eĉ meze de frivolo. Fatum, tio estas la dirito! Sed de kiu kaj al kiu? La plej granda mistero, kiu la homan lingvon tiurilate tiel malhelan faras, tiel ke ĉiu, kiu facile kaj klare pri tio parolas, kiel ĉarlatano denunciiĝas, estas, ke tio origine estas: la de si mem al si mem dirito. Se iu tion povas pli bone diri, bonvolu pli bone diri! La plej malhela afero povas esti neeltenebla lumo!

La homo de nia nuntempo diras, ke ĉio venas el nokto kaj iam, iam ajn, denove iros en la nokton, kaj ŝajne li per tio kontentiĝas. Li disdonas kaj akceptas nobelpremiojn. Nietzsche ankoraŭ tiel dirite apartenis al la klasiko de humaneco, li ankoraŭ konis la ’totalecon’ kaj ĝian klaran aŭ-aŭ. Li sciis: Aŭ ekzistas Dio aŭ li ne ekzistas. La demando do alcelis la ekziston, ne la esencon. Kio Dio laŭesence estus, se li ’estus’, pri tio Nietzsche havis neniajn dubojn. Se Dio ’estas’, li, nature estas ’tiel’, kiel la konscienco, la Eklezio kaj Biblio nin instruas; sed ĉar al tiu ĉi esenco nenia esto aŭ prezenco atribuiĝas, ankaŭ Dio ne ekzistas. Sed Scheler ekzemple, multe pli danĝera detractor (= kalumnianto — rim. de trad.), fariĝis romantikisto, deglitinta de la alto de la klasika decido, laŭ kiu por la homo la ĉefa afero estas ekzisto aŭ neekzisto de Dio.

Li diras: Dio ’estas’, sed li estas malforta, senpova, apenaŭ ke li atingis milimetron super sia ’esenco’, kiu ja estas sankteco, al ties pinto, nome la ekzistado mem. Nenia dubo, ke tiu ĉi malekzistalismo de la Dia esenco, kiu nur ’esencas’, pli grandan konfuzon kaj nebuligon de la spiritoj povas aranĝi ol la klasika ateismo de Nietzsche, kiu la ekzistadon de Dio surbaze de lia senesencismo kontestas. Nietzsche diras: Dio estas senenhava nocio, tial li ne ekzistas. Scheler diras: La Dio de kristanismo estas la pleno de ĉiuj nocioj, sed tiu ĉi pleno nur esencas, dum vere ekzistas tute alia diaĵo, nome la instinkto.

La fato de Vergilio havas spirite-intelektan prabazon, ĝi mem estas spirite-intelekta prabazo. La lasta esto estas la dirito.

Nur duagrade la fato foje estas antaŭdirita al elektita homo, kiel al Eneo. Kaj cetere de profetino. Kaj ŝi peras la lumon en la malhela vorto. Ŝi diras en enigmaj vortoj la veran, kio estas la fato, obscuris vera involvens: predikato de vergilieca fato estas nepre la vero, ja la unua demando, kiu estas starigita al ’dirito’, estas, ĉu estas vera aŭ falsa; nur nun povas aperi la demando, ĉu estas laŭvole aŭ ne, ĉu nepre aŭ libere, ĉu bone aŭ malbone.

La lasta senco estas la dirito! Tio estas la plej profunda mistero, ĝis kiu penetris la adventeca paganismo, tio estas la lasta afero, kiun ĝi ankoraŭ povis diri. Sed interne de tiu ĉi malhelo, tra kiu lumo brilas, kiu la homojn en sia neŝirmiteco konsumus, moviĝas Vergilio ankoraŭ por unu palpa paŝo antaŭen. Certe restas dum kelka tempo neŭtro, tiel fatum, kiel ankaŭ lumen, sed prokraste, tamen finfine nehaltigeble paŝiĝas la vojo al la dieca persono mem, kiu la diritan, la faton, ne nur plenumas, sed diras, ke la dirito, la fato, la ’Diranto’ mem estas. Estas la kutima, la ĉiutaga rigardo pri la antikva fato, ke temas, kiel estas ĉe la moderna sorto, pri neklarigebla forto, kiu en sia neŝanĝebla esenco, estante netrapenetrebla nokto, ankaŭ diojn posedas sub sia povo; tio estas speciale nuntempe la percepto, kiam la kredo al la sorto kaj al nenio alia ol al blinda sorto ofte ŝajnas la sola religio (kismeto). Tio estas tiusence vera, kiel efektive ĉe Vergilio la fato staras super ĉiuj diaĵoj — escepte de unu. Ĉiuj dioj, eĉ Junona, la plej forta, povas ĉe la fato nenion ŝanĝi, kiel efektive en la vero nenio estas ŝanĝebla, eĉ Junona, kiu tamen la inferon mem alvokas — Acheronta movebo — povas la plenumiĝon, la efektiviĝon de la fato nur prokrasti. Sed ankaŭ tio estas: la fato. Kaj ŝi scias tion kaj diras. Ĉiuj dioj kaj diinoj, por ne diri ĉiuj homoj, foje volas el sia tuta koro, per ĉiuj rimedoj la faton ŝanĝi, se ili nur povus — escepte de unu sola, escepte de Jupitero, la pater omnipotens, la ĉiopova patro. Li estas garantianto, la plenumanto de la fato, sed ĉio tio ankoraŭ nur estus pure ekstera rilato; oni povas diri: ankaŭ super Jupitero staras la fato, ja li ĝin plenumi devas, al ĝi la povon doni devas. Tiel devis esti farita la sekva paŝo, eĉ se ĝi estu la salto en abismon. Jupitero ne povas la faton ŝanĝi, ĉar ĝi estas pli forta ol li, kiu cetere havas la povon, sed li ne povas ĝin ŝanĝi, ĉar la fato lia fato estas — et sic fata Jovis poscunt — ĉar li la aŭguristo kaj la aŭguraĵo mem samtempe estas, ĉar li mem la fato estas, ĉar en li ne ekzistas iu ekstera rilato al la fato, ke li povus voli alie ol li diras, deziri alie, ol li diras kaj faras. Tio estas la pinto kaj la plenumiĝo de la teologiaj imagoj de Vergilio: haec summa est. En la unua kantiko jam konfrontas Jupitero sian infanon, Venuson, patrinon de Eneo, konsole kun sia fato. Lia fato, la patra fato, ĉie kie la fato estas subjekto kaj ne plu, kiel por ĉiuj aliaj dioj kaj por ĉiuj homoj, akceptenda objektiva okazado, kaj li finas per la lasta mistero: sic placitum. Do tio plaĉis! Al kiu do tio plaĉis? Devas esti malakra la intelekto, kiu ĉi tie ne demandus antaŭen!

Do, al la fato tio plaĉis, ĉu? Kiel nur? Kio estas tio, la fato?!

Maldigna mondo, kiu kontentiĝas per neŭtro: fatum! — la sorto! Kismeto. Sic placitum! Al kiu? Al mi, Jupitero! Per tiu ĉi vorto la adventeca paganismo en la persono de Vergilio kaj de stoikistoj antaŭdiris la revelaciotan misteron de kristanismo, la beneplacitum Dei. La bene estas la novo kaj la Evangelio! Tio estis la lasta nehaltigebla paŝo de matura paganismo, kredi je la fato, identa kun la plej alta de siaj dioj, kun Jupitero: antaŭ ol fare de la homoj io estas farita, ĝi estas dirita, fatum, kaj jam antaŭ ol la farito movas la diriton de la homo, la dirito jam vidis la faron, la faron en la lumo kaj la faron en la krepusko. Tio jen estas la pleno de la vergilieca humaneco, ne timi antaŭ la ŝajne paradoksa afero, honori la misteron, do kredi je dia fato sen ke ŝrumpiĝu la libera volo kaj la respondeco de la homo, kaj tiu ĉi duobla mistero estas ’plenigita’ en kristanismo per beneplacitum de la triunua Dio, kiu estas la spirito kaj la vivo, en beneplacitum Dei, kiu estas malesplorebla, nealpaŝebla, same kiel la iama fato, sed ne malhela pro la nokto, sed malhela pro la lumo, ne portanta suferon el arbitro, sed el saĝo, ne nur perfekta justeco, sed ardo kaj flamo de la amo. La vergilieca humanismo agnoskas la faton, la antaŭdestinon, same kiel ankaŭ labor improbus, pere de kiu la homo en libero kreas kulturon, same kiel la kristanismo agnoskas la antaŭdestinan gracon kaj samtempe, ke la homo sian saviĝon mem preparas. Humanismo, kiu rezignus pri unu el tiuj misteroj, perdus ilin ambaŭ — jes, ’la misteron’ ĝenerale — kaj starus profunde sub la vergilieca homo.

Ĉio, kion diras la homoj, parolante pri la lastaj aferoj, sub la nivelo de tiu ĉi placitum est, nome de Jupitero, estanta mem la fato, kaj kontraŭ la kristana beneplacitum Dei, estas apenaŭ valora por diri, estas nura penado kaj spirita turmentiĝo.

Por ĉio fakta en la ĉielo kiel sur la tero la lastlasta instanco estas la beneplacitum Dei, le bon plaisir de Dieu, por kio Germano havas belan vorton: ’Wohlgefallen’, kvankam la afero povas lin facile konfuzigi, eĉ indigni, nome en tiu senco, kiugrade li havas kantieskan mensstrukturon, kio estas antipodo de Hiobo, kiu estas de ni ĉiuj la patro en la sufero. Ĉi tie temas pri la idento de la etika kaj estetika principoj aŭ eĉ pli — ĉu ni kuraĝas tion diri?! — la prioritato de la estetika principo — dume: en la transcendanta formo de la sankto, de la sankteco, de gloria. Beneplacitum Dei estas la skandalon (skandaliĝo) de anĝeloj, de puraj spiritoj. Tio estis la kialo por la defalo de Lucifero. Jen la mistero de misteroj. Jen la abismo de la mistero. Inter du ’justaj’ doni al unu avantaĝon, lin antaŭami — ĉu tio ne preteriras la justecon? Jes, ĝi preteriras!

Pormomente almenaŭ! Sed ĉu tio preteriras ankaŭ amon?

Ne! (Sed ĉar la amo estas plenumo de la justeco, do tio samtiel ne preteriras justecon.) Estas ĝia plenumiĝo, ĝia lasta pleno, ĝia superpleno, ĝia superfluo: ĝia plej libera sindonacado.

Ho, ke oni ekmutiĝu kaj eksilentu kaj trinku sian savon en la nokto de la lumo, kiu oni mem estas — ĝis oni iĝas la lumigita. Ke io por ni fariĝas ĉiam kreskanta mistero, ĉu tio signifas, ke tio estas por ni io fremda, ke ĝi fariĝas por ni des pli fremda, ju pli la mistero iĝas absoluta malesploreblaĵo?! Kontraŭe! Ju pli proksima kaj parenca la afero, des pli granda ĝia mistero! Oni observu sian propran korpon, propran animon, kaj oni sin ĵetas en abismon de malkapteblo, kien ŝtonpeco, besto, planto, kiu al oni vere estas fremdaj, ne povus nin ĵeti.

Sed kiamaniere? Ĉu ne estas la plej granda mistero, Dio mem, al la homo plej proksime?! Eĉ pli proksime ol li al si mem, la homo, kvankam li pli proksimas al si ol ŝtono, besto aŭ planto, kaj tamen tiel nekapteble?! Sendube la plej beata ’eksperimento’ de la sankto. Sed se la homo al si mem estas tiel granda mistero, ĉu li ne ĝuste en tio estas la bildo de Dio? En certa senco, jes! Do kiel?! Ĉu eĉ Dio mem estas por si mistero? En certa senco, jes! Do kiel?! — sekve la mistero estus pli ol Dio mem! Kaj ĝuste tio estas la lasta pozicio de la aŭtenta paganismo: la mistero estas pli ol dio mem, el la nokto, kiu restas, brilas la efemera lumo, kiu nur probable restas, ĉu dum unu tago, ĉu dum tuta eono, sed ĉiam ĝi povas estingiĝi — kaj certe estingiĝos! Sed la stoikistoj kaj la poeto Vergilio jam proksimiĝis al la ’kredo’, ĉi tie en la senco de supernatura virto, kredo de la kristano, ke Dio estas la lumo, la eterna lumo. Bonege! Sed, ĉu ne estas la lumo ankaŭ ’mistero’? Jes!

Jes! Neesplorebla! Adorenda! Lumen adorabile! Jes. Jes. Jes!

Trifoje kaj poreterne: jes! Numero deus impare gaudet, Dio havas plaĉon je triopo. Sen ajna dubo, sed por la tuta mondo, por la mondo de Dio alimaniere! Por ’si mem’ travidebla, en la lumo, kiu Li mem estas, sin mem rigardanta kaj nur de beataj kaj eĉ de ili nur en ’vidado’ de Dio mem kunvidata –: jen la mistero! La egaligo de la mistero kaj de la nokto kaj mallumo estas la aĉaĵo kaj sensencaĵo de niaj tagoj. La lumo estas por ni pli obskura kaj senfunda ol la nokto, sed kiel ’Lumo’, kiel ’Lumo’, kiel ’Lumo’! kiel triopa Lumo.

Larmoj
sunt lacrimae rerum.

Inter la homo kaj la fato troviĝas maro de larmoj. Ankaŭ tion scias kaj diras Vergilio. Preskaŭ oni povus foje opinii, ke Eneo, la praulo de Cezaro, li, la granda, la vira heroo, kiu sur siaj fortegaj ŝultroj ne nur sian grizharan patron kaj la penatojn tra la brulanta Trojo portis, sed tiu, la alia Atlaso, kiu sur tiuj samaj ŝultroj la neeldireblan ŝarĝon de ĉiuj agoj kaj misagoj de siaj nepoj kaj de Imperium Romanum, kiu neniam tute subiru kaj nuntempe eĉ subtere daŭre vivas, devis porti, li, la modelo de la romia heroo, havis la donitecon de la larmoj, donum lacrimarum. Senĝene, nature kaj nesentimentale kaj verdire neromiece, eliĝas el la estro larmoj kiel respondo al okazintaĵoj, kiuj, ni trovos tion konfirmita tuj en la senmorta duonverso, nenian alian respondon postuli kaj ricevi povis. Kaj, ĉu tio ne validas ankaŭ por liaj nepoj? Oni povus demandi: Kiu portas pli malfacile? La patroj, kiuj de la frua mateno la esperpromeson de la nepoj portas, aŭ la nepoj, kiuj je la malfrua vespero la gloron de siaj patroj portas?

Kaj jen aŭdaca respondo: Tiuj, tiuj ĉi! Aŭdaca, ĉar forgesanta pri Dia kredo, kiun ambaŭ havi devas; la patroj je frua mateno kaj la nepoj je la malfrua vespero, pere de kio ili egaliĝas antaŭ Dio; kaj kvazaŭ la nepoj ne same estus tiritaj sur la sala maro de la dolĉaj larmoj!

En la unua kantiko estas rakontite, kiel Eneo post la trapasita mardanĝero, nerekonita, en Kartago tra la salonegoj de la palaco de Didona vagas kaj subite antaŭ la bildoj pri la pereo de Trojo staras. Konsternita li denove vidas sur la bildoj, kion li mem reale travivis kaj trasuferis. Denove naĝas la lumetoj de liaj okuloj, natantia lumina, kaj li, Romiano, la alta idealo de Romianoj, diras la vortojn: Sunt lacrimae rerum, kiuj, apud sennombraj versoj pri la fato, faras propran mondpercepton. Tiu ĉi duonverso estas la plej maltradukebla el la tuta Eneado, eĉ el la romia literaturo entute. Ne nur en germana lingvo, sed en ĉiu romana, jes, eĉ en la angla. La duonverso estas en sia tuto tipe latina, ĝi ne diras nur — jen la unua, ankoraŭ tute banala klarigo — ke certaj aĵoj estas de homoj priplorataj, sed ankaŭ, ke la aĵoj mem enhavas siajn larmojn, aŭ pli bone dirite, ke la aĵoj estas, kiuj per neniu alia respondo kontentiĝas ol per larmoj, kiuj pere de nenio alia vere rekonitaj, pere de nenio alia rekompencitaj iĝi povas ol pere de larmoj kaj foje eĉ per ili ne: aut possit lacrimis aequare labores, kvazaŭ niaj larmoj kontraŭpesus nian penadon, ja nur la sangohavaj larmoj de Homa filo, de la dua persono de Trinitato, tion fari povis. Tion ĉion diri en tri vortoj, tion povas escepte de latina lingvo neniu alia.

En tiu ĉi, la sinteno de la vergilieca homo al la mondo esprimanta duonverso troviĝas ankaŭ la centra, kora vorto de la latina lingvo, la vorto res. La nevidebla individua spirito de iu popolo esprimiĝas finfine en ĉiuj ĝiaj ekstere videblaj agoj, sed plej evidenta ĝi fariĝas pere de korpo kaj animo de ĝia lingvo. Kaj el ĉiu tia lingvokorpo ni aŭdas vortojn, kiuj estas kor-tonoj, kiuj al ni malkaŝas, kiel tiuj unuopaj koroj estas orientitaj, kio estas ilia plej grava zorgo, kio ilia ĉagreno, ilia sopiro, ilia sufero, ilia ĝojo kaj ilia volupto. Tiaj korvortoj estas, ĉar plej intimaj partoj de certa lingvokorpo, kompreneble samtempe plej maltradukeblaj. Plej bone oni lasu ilin tiaj kaj kie ili estas, nome, se oni ilin vere volas kompreni. Por tiujn ĉi vortojn povi kompreni, oni devas eniri la tutan lingvon.

Kiel oni por la greka lingvo povas ekzemple diri, ke unu el ĝiaj korvortoj estas logos, pri kiu, kiel ĉion per la senco plenumanta kaj trapenetranta universo: ĉio, de artikolo, de la plej eta partiklo de la lingvo ĝis diaĵo kaj ĝiaj profundoj — ĉiu alia lingvo plej bone nur tiam elparolas, kiam ĝi lasas al ĝi ĝian originan voĉon kaj nomon kaj tiel diras: logos; samkiel oni pri la franca lingvo povas diri, ke unu el ĝiaj korvortoj ’raison’ estas, kiu — la raison — en sia surpriza fleksebleco eĉ formas verbon, kiu cetere nenie troviĝas, raisonner; kiu en sia ubikvitato kaj valideco en ĉiuj kampoj al neniu alia lingvo permesas konkuri kaj tiel plej bone estu citita en origina franca formo; samkiel oni pri la angla lingvo povas diri, ke unu el ĝiaj korvortoj ’sense’ estas, sense, nepretervideble individueca, riĉe organizita konkreteco de sentivo kaj spiriteco, de pragmata spiriteco, de spirite-sensuala organo, kiu en neniu alia lingvo elkreskis kaj tiel plej bone sian sencon en sia propra formo, ĉu en moral sense aŭ en common sense, povas esprimi; nature, la afero iras eĉ multe pli profunden: tiel oni trovas ĉe kardinalo Newman la illative sense, kion oni povus priskribi kiel sencon pri sekvoj; samkiel oni povas diri pri la germana lingvo, ke unu el ĝiaj korvortoj ’das Wesen’ estas, por fremduloj ne tre facile komprenebla vorto, pli kaj pli profunde, sed ankaŭ pli malhele, ol ĉiuj aliaj eŭropaj popoloj pri tio povus aŭ devus diri: essentia, substantivo, kiu neniun propran verbon generas, dum la germana ’Wesen’ per unu vorto povas esti ĉu substantivo, ĉu verbo, la sola lingvo en Eŭropo, kiu alternative al la plej malfacila verbo, kiu troviĝas, nome: ’sein’, ankoraŭ unu proponas, la verbon ’wesen’; tiu ĉi vorto Wesen, esenco, estas la esenco kaj la sorto de la germana filozofio, tie kie ĝi estas feliĉa kaj tie kie malfeliĉa, tie, kie ĝi pravas kaj tie, kie ĝi malpravas. Samtiel kiel logos, raison, sense, Wesen estas la korvortoj de la koncernaj lingvoj, al kiuj ili apartenas, estas res la korvorto de la latina lingvo. Kaj ĝi estas, kiel ĉiuj tiaj korvortoj, finfine netradukebla. Ĉiu traduko, eĉ la plej feliĉa — kaj la germana kaj la angla tradukoj: Ding, thing, aĵo, ja estas feliĉa traduko, pli sukcesa ol la franca chose, kiu al la reganta statiko de la latina res la dinamikon de causa apudstarigas — ajna traduko malfortigas aŭ karikaturigas la sencoformon, kiu en unu sola formo de percepto kaj de praktika vivo kreski povas. La vorton res Romiano donacis al la tuta mondo. Kiel neniu eŭropa popolo kaj baldaŭ samtiel neniu alia popolo de tiu ĉi planedo la logikon de ekzisto alimaniere povos nomi ol ĝuste per logiko, pere de kio ni por ĉiam restos ligitaj kaj dankemaj al Grekoj, tiel ankaŭ neniu alia popolo povas la realon alimaniere nomi ol ĝuste per la vorto realo, pro kio ni por ĉiam restos ligitaj kaj dankemaj al antikva Romo. Se Germano opinias, ke li povas tion traduki per ’Wirklichkeit’, vereco, veraĵo, do li trompas sin mem, li misperceptas la aferon, li eraras; li prefere profundiĝu medite, uzante ambaŭ vortojn kaj ilin sencohave distingu: Wirklichkeit (veraĵo) kaj Realitæt (Realo), ĝojante ke li estis tiel riĉigita, ke li estas tiel riĉa, havante ilin ambaŭ. Res estas aĵo kaj rilato inter aĵoj, afero kaj afereco, esto kaj movo samtempe, sed per akcento sur aĵo kaj afero kaj esto, kiel Germano en ’Wirklichkeit’ havas akcenton sur dinamika rilato kaj konduto kaj moviĝo. Romiano ne konas ’Staatswesen’, sed res publica, feliĉo, tio estas oportunaj aferoj, res secundae, kaj malfeliĉo, tio estas malfavoraj aferoj, res adversae; la historio, tio estas res; historia verkisto ne skribas pri ideoj aŭ kulturo kiel pri nocio kaj esenco, sed pri la aferoj, li estas rerum scriptor. La sola Romiano kun la stigmo de filozofo, nome de pasio al kognado kaj al teoria vero, rerum cognoscere causas, kiu laŭ neatendita maniero, samtempe estis granda poeto, ne verkas pri fiziko aŭ metafiziko aŭ pri la animo aŭ pri la logikaj aferoj aŭ pri la nombroj aŭ pri la bono, belo kaj vero, sed de rerum natura, pri la esenco de la aferoj, kiaj ili ĉiuj ĝuste estas, ĉio, la tuta mondo inkluzive homon, lian animon kaj lian malesperiĝon kaj lian sopiron. Romo estas la kapo de la mondo, te. de la aferoj, caput rerum, domina rerum; Cezaro estas la protektanto de la mondo, te. de la aferoj, custos rerum; Romo en sia pleno kiel urbo kaj ŝtato, senato kaj popolo, paco kaj kulturo, pieco kaj justeco, Cezaro kaj imperio ne estas primare ideo, sed pere de vortoj de granda Romiano, nome Vergilio, maxima rerum, la plej granda el ĉiuj aferoj, eĉ pulcherrima rerum, la plej bela el ĉiuj aferoj, la gloro de homaj aferoj. De tia klarigo pri la centra signifo de la vorto res en la senco de esenco kaj esto en la vivo kaj lingvo de romia popolo mi revenas al tiu korvorto de Vergilio kaj de Eneado: sunt lacrimae rerum. La aĵoj havas siajn larmojn, la aĵoj, kiuj tamen estas ĉio, la tuta mondo, kiu tamen ne ekzistas sen la fato, kiu al la aĵoj de tiu ĉi mondo apartenas, al res. Konstitua parto de tiu ĉi mondo, de tiu ĉi eono, el kiu la adventeca paganismo eksopiris pri iu alia, estas la larmoj. Tion diras Romiano a.Kr. n., kvankam nur malmultajn jarojn antaŭe, kaj al li ne estis destinite plenumi la jarojn, 70 jarojn de patriarka vivlongeco. Kaj tio ne estas sentimentala frazo, sed: ontologia. Ne virina animo — Vergilio estis vira kaj kuraĝa animo — elmetas ĉi tie sian malforton, sed nesubaĉetebla spirito diras la veron pri la konsisto de la esto. Oni povas al antikva Romiano kelkion malplaĉan riproĉi, sed tute certe ne sentimentalecon. Kvankam sendube Vergilio estis la plej humana, sensibla, delikata, vundebla, hontiĝema animo de antikva tempo ĝenerale, tamen — sentimentala Vergilio ne estas, eĉ plej eta spuro de tio ne troviĝas ĉe li, kantisto de Romia imperio je ĝia pinta momento, klara kaj plene konscia anoncanto de nure vera origina arto de romia popolo, arto regi, arto, ĉe kiu oni ne bezonas ekskludi multajn difektojn kaj pekojn, kiel kruelecon, eĉ bestialecon kaj ignoron de pli altaj aferoj, tamen oni ne povas riproĉi ajnan aperon de sentimentalo. Kaj tamen, aŭ probable ĝuste tial, ke la mondo, la aĵoj, la res, ne povas elteni en tiu ĉi eono sen la ŝtato kaj ĝia perforto, sen la imperio, sen regi kaj eĉ militi, agoj, postulantaj tiom da larmoj, validas la frazo: sunt lacrimae rerum — nenia sentimentala frazo, sed: ontologia. Vergilio estas la plej granda kaj la sola tragediisto de Romo; li estas tragika, ĉar la aĵoj, la res, tiaj estas. Kaj res en latina lingvo estas ĉio: la tuta mondo. La lasta verso en Eneado estas tragika verso, bela verso, fortega verso, ĝis lasta limo plena de ’vero kaj vivo’, ’esenco kaj realo’, vira verso, sentima verso, verso implicite la eternan demandon, pri la eterna ’kial?’ demandanta verso kaj finfine neniun respondon donanta verso, bazita en esto kaj dolĉa en tono, de ĉiam amareco disponis pri dolĉa verso — amara verso, tragika verso!

Vitaque cum gemitu fugit indignata sub umbras.

La plej ĉarma verso de iam el la unua Eklogo de la junulo Vergilio finiĝas per la nepriskribebla, sed tiom pli aŭdebla vorto: umbra: Maioresque cadunt altis de montibus umbrae.

Pli grandaj falas la ombroj de elstariĝantaj montetoj, plie tenebraj.

Kaj la tute lasta verso de la viro Vergilio kaj de lia vireca verko denove finiĝas per la nepriskribebla, tamen tiom pli aŭdebla vorto: umbra: Vitaque cum gemitus fugit indignata sub umbras.

Animo ekĝemas, maleme ĝi fuĝas al ombroj subteraj.

Sed, kiagrade la pejzaĝo ŝanĝiĝis?! De la idilia, al kvieta dormo per neeldirebla — vere, sed aŭdebla bon-tone invitanta verso de la unua Eklogo — tio sonas preskaŭ kiel ĉe Eichendorff kaj Mœrike — ĝis la tragika kaj al malbenita morto gvidanta lasta verso de Eneado; ek de la verso, en kiu la belsono neforgeseble ekzumas en sonantaj eternoj, ĉion superregante: aĵon kaj bildon kaj pensojn, ĝis la lasta verso, en kiu ĝi preskaŭ elsoniĝos, en kiu ĝi ĉesas en sangosufoka ĝemo, sensuale mutiĝanta en spirita aŭdo de nesolvebla tragiko, ja la animo indignata tiun ĉi teron forlasas; de tiu unua neaŭdebla, per ĉiam nova delico aŭdita verso de junulo, kie umbra jes melankolie, tamen solene nur anoncas kaj algvidas la nemezureblan lumkoruson de astroj noktaj kaj igas el altoj soni tonojn, lumkanton de sferoj kaj li igas el profundoj ĉiujn akvojn susuri ĝis la lasta verso de la viro, kie pri la tuta gloro de tiu ĉi mondo fantomece kaj kontraŭsence nur io postrestas: umbra, la ombro, la tute malesperiĝa ombro de malesperiĝe fiera — kreitaĵo! Indignata, humiligita ĝis la tremetanta medolo kaj ĝis la fino de la tagoj aŭ ĝis la sojlo de la kredo aŭ ĝis la evidento de Paskalo: Dieu serait injuste si nous n’étions pas coupables — aŭ ĝis la venko de la amo, forta kiel la morto, ĉar ĝi tiun, la detruanton, detruas — humiligita ĝis la certeco pri resurekto, ĝis jubilo de halelujo. La animo de Turnus, de Eneo jam indulgita, sed poste pro iu fiago tamen kunfalinta vojaĝas per ĝemo, kontraŭvole, humiligita, amarigita, ’indignata’ al la subteruloj, al la ombroj. La lasta vorto de la verko de la granda kaj pli granda disĉiplo de Vergilio, de Danto, ne plu estas ’umbra’, sed ’stelle’, ne la ombroj, sed la steloj.

La nuntempe kastrita paganismo konas la frazon: sunt lacrimae rerum ne plu kaj ne volas ĝin koni; la adventeca paganismo en la pleno de la tempo pere de sia plej pura spirito kaj plej dolĉa buŝo formulis ĝin vere kaj bele kaj disponigis sin akcepteme kaj soife por la sangohavaj larmoj en la ĝardeno de Getsemano. Oni povas riproĉi al mezepoko, kion oni volas, en antipatio aŭ eĉ malamo — sed neniu povas riproĉi al ĝi, eĉ ne en memblindiĝo: sentimentalecon. Nenia spuro de tio. Sed kiel? Ĉu ne tiu ĉi mondo, tiu ĉi eono por la mezepoko estas vallis lacrimarum, la valo de larmoj, eldiro pri la esto, pri la esto de tiu ĉi mondo per la klara senco, ke al tiu ĉi esto kaj kogno kaj entreprenado ne povas esti adekvata iu, kiu la larmojn preterlasas. Tiu kognas kaj entreprenas false. Kiel proksima estas nia poeto de la adventeca paganismo per sia senmorta duonverso: sunt lacrimae rerum — al enrompinta revelacio de kristanismo, en malproksimo kaj fremdeco relative tiel proksime, en proksimo kaj en propra domo la profetoj de la adventeca judaismo. La lastaj jarcentoj de partikulareca dissplitiĝa filozofio, de burĝeca klopodo, ĉirkaŭvuali kaj eviti la plej malkomfortajn, nome la lastajn aferojn kaj kognojn, volis al la frazo, kiu egale validas por la adventeca paganismo kaj judaismo, kiel ankaŭ por kristanismo: sunt lacrimae rerum — proklami en la regno de beletaj vortoj, de privata melankolidoloro kaj sentimentaleco kaj en la regno de progreso kaj eĉ speciale tekniko kaj maŝinoj, kiuj transprenas al si ĉiujn penojn de la homoj kaj sin mem malhomigitaj homoj kiel nevalida. La kastrita humanismo volis forigi la de la oldaj ankoraŭ klare formulitan kognon. Sed al la homa libero estas disponigite, sub konvenaj cirkonstancoj povi supervuali dum certa tempo certan veron, sed ne ĝin nuligi. De pli ol unu jardeko (verkita en 1931 - rim. de trad.) la rekono pri la objektiveco kaj realeco de tiu ĉi frazo denove eniras inter homojn kaj en venonta tempo tio fariĝos eĉ pli klare. La larmoj en tiu ĉi eono pravas, tiuj, kiuj estos forviŝitaj en la sekva eono, en la tago de revelacio, la larmoj de justuloj, kiuj suferis kaj sen kiuj nenia justo estas. Ve al tiu, kiu ne havas larmojn! La larmoj preskaŭ havas la povon de pravigo.

La sanktan bildon vi ne povas findetrui, kreitan de la Dio mem en vi. Jen io restas en la fia ago, kvankam eĉ fiera, tio nur atestas pri Li kaj kontraŭante vin. Nenia malbenaĵo, tra unu sola larmo vi ĝin ree vidos.

Tra malserena ŝajno de la sindonanta kreitaro kaj neŝanĝebla lumo de la astra firmamento, jen Lin, la senkompate kompateman, la bildo Lia dum profunda torturado beatigas. Tiel paŝas vi sinkante tamen pli kaj pli superen, humiligite sen la povo bildo de la Ĉiopovo.

Tra unu sola larmo vi ĝin ree vidos.

La naŭa ĉapitro
Vergilio kaj Germanoj

Mi devas ’perdi’ unu vorton — tamen ĝi ne iĝu perdita!

— pri la neprisilentebla fakto, ke mi parolas pri mia objekto in partibus infidelium. Se Germano nuntempe tra haladzoj kaj nebulo de sia ĉiutaga kaj ĉiuhora literaturo ankoraŭ povas vidi klaran ĉielon kaj stelon — li vidas Vergilion, se li tute lin ankoraŭ vidas, kiel stelon de malpli valora ordo, kiel stelon, kiu sian lumon nur lue, ne el si mem donacas, en plej bona kazo kiel trabanton de la suno Homero aŭ eĉ nur kiel partiklon de iu jam delonge malaperinta kometo — embarasiga astronomio verdire! Tio, kio aperis en la formo de festartikoloj, tio estas, kun malmultaj esceptoj, kompatinda postrestaĵo de scio kaj travivo, kion Germano de Sankta Romia Imperio de Germana nacio havis ĝis mezo de 18-a jarcento kune kun ĉiu bona Eŭropano, ke Vergilio estas fiksa stelo, brilanta stelo de la unua rango. Ne tiu stelo descendis aŭ povas iam ajn subiri, sed la okulo de Germano fariĝis malsana kaj straba. La belo, se efektive en la homa ekzisto la belo estingiĝas, tiel iom post iom estingiĝas ankaŭ la bono kaj la vero kaj vice versa, ja tiuj ĉi tri aferoj estas unu. La plej danĝerigita estis la belo, tial povas batalo por ĝi esti la plej heroeca kaj dolorhava. Multe da belo naskiĝas ĉiam denove. Sed pli da belo estas transformita en dezerton ol naskiĝas nove.

Kaj tio estas res lacrimosa. Fizikistoj diras, ke la mondo pereos pro la varmoperdiĝo, sed ĝi pereos pro la perdo de la belo — la belo — tuj kiam ĝi adiaŭas de la regno de la hazarde al individuo ligita gustosento, estas nenio relativa plu, sed absoluto, samtiel kiel la vero, tuj kiam ĝi adiaŭas de la regno de interesoj kaj de pragmatismo, aŭ la bono, tuj kiam ĝi eliras el la regno de instinktoj kaj de utilo por hazardaj individuoj. Dio estas vera kaj bona kaj bela; tuj kiam certa poeto tuŝas nur la randon de Dia belo, per kio li samtempe tuŝas la randon de la vero kaj de la bono, en lia verko fariĝas nepra absoluto kaj eterno. Tiel Vergilio. Italoj, Francoj, Hispanoj, Angloj kaj Germanoj (unuanime ĝis la 18-a jarcento), kiuj honoris Vergilion, tion ne faris, ĉar Vergilio estis romia aŭ latina, sed ĉar ili en li trovis veron kaj belon, tute simple tiel. La nuntempe tro bruskaj konstruaĵoj pri romanitas kaj latinitas kaj germanitas, ĉiam fermitaj, do malveraj sistemoj, ĉirkaŭmasonas al si mem horizonton kaj envidon al la natura katolikeco de la vero kaj de la belo.

Tio, kio speciale validas por la nuntempe vere tro laŭtaj, iomete arogemaj, foje senhelpe komikaj reprezentantoj de ’romanismo’, prenita tiel dirite kiel la dua enkarniĝo de dio kaj ne prefere sendube ekstraordinare sensignifa, intertempe radikale al imanento de tiu ĉi mondo apartenanta religiekonomia nocio — do koncerne tiujn laŭregule komplete nevergiliecajn latinistojn, estas por ili karakterize, ke ili estas terure senmuzikemaj homoj. Eĉ Belloc — la plej bona — mistifikas, eĉ en momento, kiam li volas esti satira — preferante Gounod oder Bizet kontraŭ la klasika germana muziko.

Probable aŭ verŝajne faras la samon ankaŭ Massis. La komuna fanatika tezo igas la aŭtentan kaj la neaŭtentan viron komune surpaŝi la falsan direkton. Sed ili povus orientiĝi ĉe aliaj, kiuj, kvankam same ’latinuloj’, pli bone scias, kio la germana muziko estas, kio Bach estas kaj ties senkompareblo, ke li estas la plej germana el Germanoj kaj samtempe la absoluta inter muzikistoj, kvankam li estis ortodoksa luterano. Se tiuj ĉi estus almenaŭ iomete muziksentemaj, do ili ekkaptus, ke la grandskala germana muziko almenaŭ samaltan kaj samtempe kreece respektindan kaj humilan, eksterordinaran, de neniu alia nacio ripeteblan naturan revelacion de la belo Dia prezentas, kiu estas limojn kaj ordon kreanta senmezureco Dia, kiel ekzemple la greka tragedio — se ili havus eĉ nur rudimentan organon por tiu distingiĝo de certa popolo kiel popolo, ili neniam aŭdacus per tiu malnobla kaj verdire memkomprenebla malestimo, por ili tiel karakteriza, sed nur, vere nur pro ilia ignoro pardonebla, paroli pri ’Germano’ kiel persono kaj kiel objekto.

Bone, troviĝas racie kaj nacie kompreneblaj motivoj, kial la el sia tradicio elŝirita kaj nur en sia klasika nacia literaturo vivanta kaj kaptita Germano Vergilion neglektas. (Ĉi tie mi, nature, parolas pri Germano pasinttempa, nuntempe tio jam ne validas plu.) Ĉi tie ni havas unue certan diversmezurecon de la lingvo, sed probable nur de la lingvo de nia klasika literaturo aŭ eĉ nur de la tro alte taksita parto de ĝi: ĉiu ĝis nun provita traduko estas tro greka, al ĝi ŝajnas neeble traduki ’arma virumque’, se tamen Angloj preskaŭ naive leĝere tion simple tradukis: Arms and the man I sing..., ŝajnas, mi diras, ja vere viva lingvo povas transflui ĉiujn tempe starigitajn remparojn, kaj plej facile eĉ la germana lingvo, kiu quodam modo omnia enhavas virtuale; ĝi posedas misterojn kaj eblecojn, pri kiuj ĝiaj infanoj ofte ne havas ideon, kvankam ili per sindono kaj labor improbus povus ĝin alte levi al revelacia forto kaj efektivigo. Kiu do povus tuj veni al ideo, ke ne la romidaj lingvoj posedas la plej bonajn tradukojn de Vergilio, sed la angla, kiu tamen ĉefe estas ĝermana lingvo, kaj tial Germano povis plej bone traduki el Shakespeare. Sed ĉi tie troviĝas ankaŭ aliaj kialoj, kial la germana Vergilio povas tiel mistrafi, tiel ekz. la ennaskiĝinta indiferento aŭ cinikismo de spirite formita Germano kontraŭ la ŝtato kaj la vivo de tiu ŝtato, dum Vergilio la ŝtaton ĉiukaze konfirmas kaj en ekstrema okazo eĉ aprobas neprecon de milito, kvankam li ĝin el sia tuta animo renkontas kun abomeno, ĝin, kiun en liaj poemoj neniu ŝatas escepte de la plej abomeninda de ĉiuj furioj en la subtera mondo, la de subteraj dioj mem malamata Alekto. Tio estas la profunda kialo, ja povas esti, ke la angla lingvo nur tial Vergilion povis tiel bone traduki, ĉar neniu Anglo iam ajn estis cinika al res publica, same kiel neniu Romiano escepte de Katilino, contemptor divum, malrespektanto de dioj, kaj cetere, Anglio estas imperio. Kaj la imperio generas imperian lingvon, kaj la lingvo de Vergilio estas imperia lingvo.

Kaj aldone ni havas ĉi tie la ĝermanan artidealon en kontrasto al la romida. Formale kaj bruske antiteze esprimite tio signifas, ke por Germano la efiko de certa verko signifas pli ol la verko de efikigito. Ambaŭ artaj aperoj, kiuj estas fundamentitaj metafizike, estas ligitaj kun certaj danĝeroj. Tiu povas pere de efiko forgesi, ke ĝia celo ne estas denove efiki, sed: la verko estas, tiu ĉi misŝanĝas vere tro facile la elementojn de finpreta verko per nealireblaj kreecaj kialoj, el kiuj vera artverko estiĝas; — apud tio kaj en la ligo, la embaraso de Germano antaŭ la pure intelekta afero, en kiu li ne havas sian bonŝancon. Germanio efektive ne havas pure intelektan mision, kiel ekzemple Francio, laŭvole de sorto kaj providenco ĝiaj homoj estas tro noditaj en si mem, sin mem apenaŭ aŭdeblaj, tute ne travideblaj, do por aliaj ekstraordinare malfacile kompreneblaj. Abstrakti estas por Germano malfacila afero. La animo de Germano ne estas tiel ligita al la tero kiel tiu de Ruso, ĝi troviĝas meze kaj emas ŝvebi. Germanio estas la lando de spiritigita, muzikeca, ’ŝvebanta’ bildo. Rezonanta Germano estas teruraĵo kaj komikaĵo, nur la surbaze de fantazipovo vivanta kaj kreanta estas aŭtenta kaj hejmeca. Li ŝtatas la bildon pli ol la penson: jen lia danĝero kaj lia ruino, se li per tio falas el spiriteca vivo en puran ’biologion’ kaj la sangon, ĉar sendube kolorplena, la plej viva koloro estas: estas ruĝa, starigas antaŭ la spiriton, kiu estas lumo kaj blanka kaj nevidebla kaj neniu bildo; lia misio kaj lia renomo, se li restas interne de la ordo kaj lia bildo, lia kolora bildo, kiel ĉielarko inter ĉielo kaj tero, lumo kaj substanco, ŝvebas en la mezo, nekonsumita kaj nedamaĝigita: li mem brulanta arbedo en la senkolora ardo de eterna spirito, kiu estas la lumo, sed kiel ’arbedo’, kiu sian koloron kaj formon retenas; tio estas lia transfiguriĝo, tio lia neanstataŭebla misio, ĉe kiu neniu alia popolo lin nepunita rajtas malhelpi kaj samtiel ne primoki, sen validi kiel ignoranto aŭ per malamo blindiĝinta kalumnianto.

Sed la plej profunda kompreneble, ĉiujn menciitajn ankoraŭ aldone subfondanta, povus esti jena: Germano ĉiam denove serĉas la fonton, kaj tio estas bone, sed ĉe tio li malatentas la el la fonto ’iĝantan’ torenton, kiu samtiel estas naturo; kaj tio ne estas bone. Nun, la verko de Vergilio estas la torento el multaj fontoj, kiuj tamen en li troviĝas. Germano opinias, ke nur la fonto estas pura, sed ankaŭ la torento estas pura, kiel Rejno; Hölderlin tion sciis. Ĉu nun: ”ĝemo estas lia vorto”, ĉu: ”Silenttransforme en germana lando kontentigas kaj sopiron plenumigas en bona negocado, kiam li konstruas, la patro Rejno kaj infanojn ĉarmajn nutras en urboj, kiujn li iame fondis...”

tamen: ”Neniam ĝi poste forgesas ankaŭ sian originon.”

Ĉiuj fontoj restas en la larĝa torento de Vergilio. Tiu, kiu negas la fluon kaj nur la fonton konfirmas, fariĝas fantasma, ja realo estas ili ambaŭ. Li ankaŭ la fontojn poste ne plu trovas. En Aachen staras la trono de Karlo la Granda. Neniel komforta seĝo, kaj ĝi jam dekomence tia ne estis. Konstruita el marmoraj platoj, el la urbo Romo transportitaj al Aachen. Sur unu el la platoj oni povas ankoraŭ vidi engravitan skemon de la ludo ’muelilo’. Romiaj soldatoj aŭ infanoj probable ludis sur tiu marmorplato. La trono de Karlo la Granda situas en preĝejo, antaŭ kaj super ĝi volbiĝas kupolo kun la tronanta Majestas Domini. El Imperium Romanum fariĝis Sacrum Imperium de la kristana Okcidento. Kaj la seĝo de Karlo la Granda staras sur germana grundo. Tiu seĝo estas la plej spektakulara, enhave plej riĉa nacia sanktaĵo de Germanoj. Sed nature, kian konsideron havu Germanoj pri ĝi? Ili ja devas daŭre serĉi siajn fontojn aŭ ĉion komenci tute denove.

Infanoj en Francio aŭ Anglio aŭ Italio aŭ Norvegio lernas, ke la seĝo de Karlo la Granda staras en Aix-la-Chapelle, do en franca urbo. Nur kiam ili entreprenas vojaĝon por inspekti la tronon, ili miras, aŭdinte, ke Aux-la-Chapelle estas germana urbo kun la nomo Aachen. De Germanoj ili tion neniam aŭdis. Kian ligon tio vere havas por Germanoj, kiuj ja ĉiam denove volas komenci el novo? Sed Aachen estas por la fato de Germanoj pli ol Weimar. Ĉi tie profundkreskis radikoj en realan, ne poezie elpensitan grundon.

La deka ĉapitro
Anima naturaliter christiana
Aude, hospes, contemnere opes, et te
quoque dignum

Finge deo rebusque veni non asper egenis.

Do la konstitucio de la Vergilia homo kaj de lia percepto de la mondo estas: la plej sintruda kunkaŭzo de lia videbla prezenco kaj prezenco de la mondo mem, do de ĉiuj aferoj, ĉiuj ’res’, ek de la steloj ĝis la vermoj, estas Eroso. Tiu detruus la homon kaj ĉion ceteran pere de la homo, se ne ekzistus labor improbus, kiu kondukas pli alten; la ’cultura’, prilaboro kaj flegado de la tero, estas la prabildo de la tuta kulturo, ankaŭ de la plej alta, kaj samtempe bridado por tiel diri, la kultivado de Eroso mem. Pli altaj aferoj aperas kaj enrompas. La esto de la familio, de la patroj kaj de la filoj, tio, kion oni heredis de la patroj kaj la ŝtato kaj la estro. La ŝtato: Vergilio malŝategis militon, samkiel Eŭripido, sed li ne negis, kiel tiu lasta, la ŝtaton, li konfirmis ĝin, kiu, en ekstrema okazo, sen milito ne ekzistas. Tio apartenas al lacrimae rerum. Pere de grandaj kaj simplaj virtoj manifestiĝas la estro: pere de pieco, pere de justeco, modereco, grandanimeco. Kaj ilia neforprenebla imanent-transcenda premio estas ’gloria’. Neniu, nek individuo nek la popolo, atingas sian pinton, kiu disponigas sin al sopiro kaj klopodo kaj oferpreta laboro laŭ sia kaj por sia ’gloro’, senrigarde, en kio ĝi troviĝas.

Ĉio falas en abismon de forgeso, kio ne ascendis tiel alten. La plej altaj aferoj, la Ĉiopovo mem, samtempe la plej profundaj misteroj, estas transe de la steloj. La plej alta ’res’ estas la fato mem, unue malhela vorto, kvankam jam dekomence unu el tiuj — ĉar ĝi signifas la diriton — kiuj ne povas reveni al blindaj instinktoj, sed ligiĝas al la spirito, kiu kiel sola povas ion diri, la fato, kiu pli kaj pli kiel hela mistero, sed tial ne malpli mistero montriĝas, ĉar ĝi koincidas kun Dirinto: Jupitero mem, pater omnipotens, estas la fato. Tamen tragikaj estas la aferoj de tiu ĉi eono, sunt lacrimae rerum, neniu kompleta homa animo povas kun tio kontentiĝi. Tial brulanta sopiro, eskatologio de la vergilia homo, tial la kvara Eklogo, nomita ankaŭ misia. ĝi validis por la kristana antikva tempo kaj ankaŭ por mezepoko kiel laŭvorta profetaĵo pri Savanto; nu, ĝi tio ne estas; sed la kristana antikvo tamen en iu pli alta senco pravis, ja tio, kio estas dirita pri la venonta eono, iras alte transen de la humana fenomeno, eĉ alte transen de Aŭgusto kaj lia epoko. ĝi ne estas romia, estas mistika antaŭsento de la dieca savrakonto, kiu lin renkontis en Napolo el Oriento kaj kaptis lian al paco kaj perfekteco sopirantan koron, altiris lian genion al profetado, unikaj versoj, elstarantaj el liaj ceteraj verkoj. Aliloke (Wahrheit und Leben, p. 59ff.) mi pri tio skribis: ”... Vergilio ne estis profeto kiel Jesajo, li ne antaŭdiris la naskiĝon de Savanto kel anĝeloj kaj patriarkoj kaj profetoj. Kiel li ankaŭ tion povus fari, estante nek anĝelo, nek patriarko, nek profeto?! Tamen li formis mitan materialon, kiu havis rilaton al la eterna vero de la anĝeloj kaj de la patriarkoj kaj de la profetoj, en momento, kiun ne li mem determinis, sed providenco, la providenco, kiu samtempe ankaŭ lin destinis en la adventeca etoso de la paganismo por tiu formado, ĉar li en eminenta senco antaŭ Kristo anima naturaliter christiana estis, ĉar li kiel neniu alia en paganismo, eĉ ne Platono kaj Aristotelo, estis elektito, en la direkto al Kristo.” Nur kun tiuj ĉi mesiaj esperoj kaj eskatologiaj atendoj la vergilia homo estis komplet kaj plene, kaj restis, aperta al estonto, hela kaj diafana preteco, nenia fino, sed vojo.

Vergilio estis en la komenco, ĉar li komencis kiel poeto, epikurano (kiel Horaco!), filozofieca, ne en la vivo (do ne kiel Horaco!) kaj ankaŭ kiel filozofo ne konsekventa, ĉar li el la materiisma kaj mekanikisma atomdoktrino panteisman vitalismon konstruis, por ke li kiel viro akceptu pli kaj pli altajn kognojn de stoo (kiel Horaco!), ja la laŭpaŝa distanciĝo de la por epikuranoj nure ebla frazo, ke la fato ankaŭ super Jupitero staras, ĝis la egaligo de la fato kun Jupitero, de la dirito kun la Dirinto, en Eneado, havas stoikan originon. Kaj tamen la vergilia homo ne estas stoikisto, kiel Horaco — teorie — tio estis. Bone, oni povas karakterizi stoika la konvinkon pri la forto kaj venko kaj pri la beno de la laboro, de labor improbus, de senmezura, kontraŭleĝa laboro, kiu mem estas nenia beno kaj validas nur en la mondo de mizero kaj devigo, kiu do ne estas tute en ’ordo’ sed ’ordo’ enkadre de malordo estas; stoika estas ankaŭ la malsenespereco kaj vireco ĉe la supervenkado de obstakloj kaj de basaj analogioj de la plej alta fato, kiel la ĉeesto de neprikalkuleblaj kazoj, okazoj kaj hazardoj, kiel iom pli alte la regado de fortuno kun siaj kapricoj — en ĉiuj tiuj aferoj, kiuj nur ŝajnas, kvazaŭ ili estus ’la fato’ la homo — laŭ Vergilio — ne cedu, ne resignaciu; li estas pli forta kaj pli ol ĉio tio; ol la fato mem, la vero kaj aŭtento helpos lin ĉiukaze kaj montros al li la vojon; ĉi tien apartenas la preskaŭ kanteska frazo: possunt quia posse videntur — ili povas, ĉar ili kredas povi. Cedi endas nur al la fato de Jupitero, al la numinala verdikto de la diaĵo, kaj eĉ tie ne resignacie, sed kunagante. Sed tute ne stoika estas la nehaltigebla ĝojo kaj ĝojesprimado ĉe Eneo, ekzemple, kiam li denove vidas sian patron, samtiel la nehaltigebla malĝojo, kiu trovas sian plej dignan esprimon en senmortaj plendoversoj post Marcelo, junulo, tiu magna imago de ĉiuj junuloj, kiuj ĉi tie mortis antaŭ la horo de la viro kaj de la plenumiĝo: ”La veneciaj glasoj, kiuj ŝaŭmis kaj krevis, antaŭ la venena vino de la vivo atingis ilian randon” — stoika estas nome nur la mens aequa in arduis, la neŝancelebla indiferento en ĉiuj vivsituacioj kaj specife en la plej duraj. Sed plej malstoika estas Eneo kiel viro de la larmoj — neniam stoika animo povus ricevi donum lacrimarum — kaj la nekredeblan frazon: ”sunt lacrimae rerum”. Ĉi tie la pli grandskala homo transsaltas grandskalan principon, kiu povas esti savdona por la homo kaj tia estis — Eŭropo povus nuntempe esti kontenta, se ĝi havus stoikistojn kiel Epikteton aŭ Senekon aŭ Markon Aŭrelion — sed tamen ne estis proporcia kun la tuta homo. La stoika animo estas heroeca animo, jes, ĝi estas heroeca ĝis supermezuro, kio ne estu virto, krom la amo, kiu estas pli ol virto, la stoika animo eltenas subkondiĉe eĉ la propran malesperiĝon kaj tio troviĝas jam lime al la malbono. Sed ne tiel la anima Vergiliana, antaŭ la malesperiĝo ĝi estas savita en la senfina torento de larmoj, ne jam en la sama beateco kiel la lastaj larmsonoj de la pasiono laŭ Mateo, sed estas kvazaŭ antaŭekzerco por tio. ĝi havas ankaŭ la heroecon de la stoika animo, jes, ĝi akceptas kaj postulas labor improbus, sed ĉio iĝas pli mola pere de rigardo al iustissima tellus, de ĉiojusta Patrino Tero kaj pere de la konsumo de la belo, de la gloro de ĝiaj fruktoj; ĝi kunportas kaj postulas la plej neprajn primicojn, ligitajn kun la ekzercado de pli altaj kaj simplaj virtoj; sed pli mola ol ĉe stoikistoj ankaŭ tio tamen fariĝas pere de la plej alta de tiuj altaj kaj simplaj virtoj, pere de pietas, kies plej profunda fundamento estas konfido al la lasta malesplorebla justeco kaj heleco de la fato en si mem, kiu staras super ĉio, super Eroso kaj laboro kaj patrino Tero, familio kaj ŝtato kaj imperio, de la fato, kiu finefike Jupitero mem estas, pater omnipotens.

Tiel la anima Vergiliana ne malesperiĝas, ja ĝi ne estas stoika animo, kiu spite al ĉio nobla kaj spite al sia nekontestebla grandeco estas fierega kaj memsufiĉa kaj tial malesperiĝinta, sed ĝi estas humila animo, humilis kiel la grundo de Italio, ĝi estas — kaj pri ĝi, antaŭ ĉio pri ĝi devis Tertuliano pensi, trovinta la vortojn — ĝi estas: anima naturaliter christiana.

Epilogo

De neniu granda poeto animo iĝis tiel amata kiel tiu de Vergilio, estas el sia naturo mem, kiel anima naturaliter christiana, tiel kapabla, spontane, unuarigarde veki amon kaj ĝin kontinue teni en kresko kaj protekto, kiel tiu de Vergilio, kaj ĉiu anima Vergiliana, kiu en la daŭro de longaj tempoj ĉiam denove aperas, posedas tiun ekscelentan, home plej noblan kvaliton, oni ĝin ĝuste laŭ ĝi antaŭ ĉio ekkonas. Oni devas nome ami, sen povi ĉesi, la animon de Angelico, la animon de Mozart, de Racine, de Newman, de ĉiuj vergiliaj animoj. Pri Homero ni scias nenion, Ajsĥilo staras en arkaike fuĝanta grandeco. Sofoklo estas tempe kaj etne tro ligita, Eŭripido aperas al ni cetere pli komprenebla, tamen ankaŭ pli disŝirita. Lukreco, kiu skribis la verson: aeternumque nulla dies nobis maerorem e pectore demet.

Neniu tago venos, kiu prenus de niaj koroj la eternan triston, kiu ree ̨u en pli finstra krepusko kaj dormkaptiĝo ĉe Hölderlin: Und niemand Kann von der Stirne mir nehmen den traurigen Traum Kaj neniu povas de mia frunto forpreni la tristan eksonĝon – Lukrecon oni devas ami kiel Hölderlinon, sed kiam oni fariĝas viro, tiam la amo al la pura koro pariĝas kun la kompato pro la frenezaĵoj de la spirito. Katulo estas tro malgranda kiel homo. Horaco estas tro ridetanta kaj malhonesta, ’ekscelenta kapablulo’, Ovidio tro malpura. Kaj eĉ en la kristana erao neniu el la poetoj povas sin kompari kun Vergilio laŭ lia noblo: Danto estas tro mastrema, tro forta malamanto; Shakespeare estas mistero; Goethe enhavas tro longajn periodojn de egoisma filistreco. Por kelkaj el tiuj kaj aliaj poetaj animoj kelkaj homoj jam forbrulis en pasio, por subite aŭ iom post iom ilin perdi kaj indiferentiĝi, se eĉ ne malpli. Sed se iu, ĉu iom post iom, ĉu subite, komencis senti amon al Vergilio, tiu neniam ĉesis lin ami; tiu, kiu lin amis kiel junulo, tiu lin eĉ pli amis kiel grizharulo, per tiu organike kreskanta amo, pri kia li mem en la deka, plej matura Eklogo kantas al sia amiko Gallus: cuius amor tantum mihi crescit in horas Quantum vere novo viridis se subicit alnus Al kiu mia amo tiel kreskas per ĉiu horo, kiel printempe rektiĝas verde iĝanta alno.

Kaj tiu aminda anima Vergiliana lumas al ni el ĉiu verso de Vergilia poezio. Estas sencoplena la frazo, ke poeto paŝu malantaŭ sian verkon, tre sencoplena, se oni prikonsideras, ke malantaŭ la plej grandan verkon, antaŭ kiu konsternita la homo staras, la videbla mondo, ĝia Kreinto sin kaŝis, absconditus; estas tre sencohava frazo, se oni vidas, kiel glorataj verkistoj de niaj tagoj montras la lastajn kompatindaĵojn de sia kompatinda memo en siaj verkoj ĉe la plej videblaj lokoj, do sir la piloria podesto; sed la frazo iĝus kontraŭsenca, se oni de li postulus, ke li ne plu aperu en sia verko. La frazon oni komprenu laŭ la maniero de Paskalo: la kreinto devas en sia verko samtempe esti kaj ne esti prezenca, sed esti havas ĉiam antaŭ ne-esti antaŭrangon; ĉiuokaze li estu en la verko, sed kaŝita, absconditus, vualita antaŭ la profano, manifestiĝanta, revelacianta sin al la serĉanto, kiu jam trovis, ĉar li amas. Falsa ankaŭ estus la frazo, se ĝi ekzemple volus diri, ke la aŭtoro ĉiam estas pli malgranda ol lia verko. Tio ne estas bona filozofio kaj venas el malbona teologio. Tiu ĉi eraro denuncas modestan pensulon, sed ĝi estas klarigebla, kompreneble, en la tempoj de Juvenalo aŭ de nia epoko: la lingvo ŝajnigas mem povi poeziumadi, la tonoj ŝajnigas mem esti sin komponantaj, la farboj ŝajnigas mem povi pentri, eĉ kontraŭdiroj kaj kontradikcioj ŝajnigas mem povi verki satiron, kvankam nur infano aŭ balbutulo aŭ lerta falsulo ilin tuŝas, sed tiaj verkoj morgaŭ estos forbalaaĵo, kaj ke io dum du mil jaroj daŭru kaj eltenu, estas koŝmaro, kiu ĉe neniu vekiĝo plenumiĝis. La homaro estas pli granda ol ĝiaj verkoj kaj vere en la kerno de la beleco troviĝas la versoj de Francis Thompson: Our towns are copied fragments from our breast; And all mens Babylons strive but to impart The grandeurs of his Babylonian heart.

Niaj urboj estas kopiitaj fragmentoj de nia brusto; kaj ĉiuj babilonaj viroj klopodas nin konigi pri grandeco de siaj babilonaj koroj.

Ĉiam la homo estas pli granda ol lia verko, pli grandaj estas liaj realaj eblecoj ol liaj realoj, kvankam ili estas por tuta ordo de senfino malpli grandaj ol la realo Dia kaj lia kreaĵo.

Vergilio — la patro de Okcidento? Kial Vergilio? oni povus ankoraŭfoje, la lastan fojon, demandi. Ĉu nur pro la okazo konvena? Ĉar dum idaoj de oktobro, kiuj la idaoj de Vergilio nomiĝas, en la jaro 1930 lia 2000-a naskiĝtago estis jubilita?

Ho ne, estas frazo cum fundamento in re. Jes, ankaŭ la homera homo, ankaŭ la eleata kaj heraklita, la pitagorismano kaj tragikisto, la platonismano kaj aristotelismano, ankaŭ la epikurismano kaj stoikisto kaj kinikisto, ankaŭ la komikisto kaj elegikisto, ankaŭ la historicisto, ankaŭ lirikisto Katulo, ankaŭ Horaco, ankaŭ la romia juristo, la politikisto, ankaŭ la retoro, la stratego kaj la soldato — ili ĉiuj esence apartenas al Okcidento, al ni — sed Vergilio estas princeps sub ĉiu tia observo, li, poeto, ne nur narkotiga floro kaj matura dolĉa frukto, la unueco de ili esence apartenas al grandskala poeto, sed ĉiam ankaŭ denove nevidebla ĝermo kaj semo — kio, se venas okazo, lin faras ’senmortulon’; tio ne estas nur nia ekkono, kiu ĉiam povas esti origine malkovrita, sed consensus de la mondecaj kaj spiritecaj patroj de Okcidento jam dum preskaŭ 2000 jaroj. Tion ekkonis momente liaj samtempuloj; nur la kompatindeco mem defendis sin foje kontraŭ tio, tiam kaj nuntempe. Li fariĝis la nocio de Romo, de tiu eterna Romo, pri kiu plendis s. Hieronimo post la konkero fare de Alariko: Deus, venerunt gentes in haereditatem tuam. Ho, Sinjoro, idolanoj invadis en vian hereditaĵon! De tiu tempo gramatikistoj citas el Vergilio trioble pli multe ol el Cicerono, kiu tamen estas simbolo de Romo kaj granda verkisto. Sed tio ĉi estas la plej malgranda gloro, kvankam ankaŭ tiu ne estas ignorinda, ja oni ne misŝanĝu la solidan laboron de tiuj antikvaj gramatikistoj kun alimaniere aspiranta — efemero, psikologio anstataŭ ontologio — versatilitato de la nuntempaj literaturhistoriistoj. La pli granda gloro estis tiu, ke la principato ĉiam denove estis malkovrita de pli grandaj spiritoj, kiuj ne nur ripetis, kion oni en lernejo antaŭdiris, sed per valoro de vera ekkono kaj sperto la malnovan prijuĝon enketis pere de ilia propra. La plej riĉa animo de la kristana antikvo, laŭ naturo ne tiel pura kiel Vergilio mem, sed tamen anima Vergiliana, Aŭgusteno, agnoskis al ni, ke li ĝis sia konvertiĝo potage kutimis legi duonan libron de Eneado. Sankta Anselmo rekomendis legadon de Vergilio; en la 10-a jarcento Notker tradukis Bukolikojn en la germanan. Ne estas necese atentigi pri la rolo de Vergilio en la vivo kaj verkado de Danto; tiu, kiu konas lian nomon, konas ankaŭ la nomon de la unua. Kial Vergilio estas lia kondukanto kaj ne Platono aŭ Aristotelo? Ĉar en li plej pure la natura homo, kaj plej nature estas edukita kaj vivas, kiu agrikulturisto kaj ŝtatisto samtiel devas esti kiel filozofo. Kiu, laŭ onia opinio, en la klasika periodo de la angla parlamento, kiam la vojo, foje lante, foje rapide, gvidis al imperio, estis plej ofte citita aŭtoro? Cicerono, oni povus opinii, aŭ Livio. Sed ne, plej ofte estis citita Vergilio. La plej granda poeto de Francio, Racine, estas unu el dekomence jam rapide agnoskita anima Vergiliana. La verso de Racine estas resurektita, de la dolĉo de novaj printempoj malglaciiĝinta, per neforgesebla bonodoro el fremd-hejma grundo trampita vergilia verso. Preskaŭ ĝis niaj tagoj ankoraŭ vivis la lasta nobla anima Vergiliana, la sankta animo de la angla kardinalo Newman, kiu en sia reĝa angla lingvo, kiu lin, laŭ la prijuĝo de juĝkapablaj, situigas apud Platono kaj Cicerono, verkis apoteozon pri la signifo de Vergilio: ”Malsame estas junaĝo kaj maljunaĝo tuŝitaj de la vortoj de klasika aŭtoro. La tekstopartoj, kiuj por la knabo estas nur retorikaj ĝeneralaj lokoj, ne pli bonaj kaj ne malpli bonaj ol cent aliaj ankaŭ, kiajn kapabla verkisto povas verki, kiujn li lernas parkere, trovante ilin tute belaj, kiujn li laŭ sia kredo eĉ mem povus imite verki ...

kaj tiuj partoj fine al li proksimiĝas, kiam jaroj pasis kaj li mem akumulis spertojn, kaj ili trapenetras lian koron, kvazaŭ li ilin antaŭe neniam aŭdus, per sia tristo kaj seriozo, per sia viva ekzakto. Tiam li komprenos, kiel povas okazi, ke tiuj ĉi versoj, produkto de hazarda mateno aŭ vespero, dum jona festeno aŭ inter sabenaj montetoj, daŭris de generacio ĝis generacio, milojn da jaroj, per la povo super la spirito, per kiu la aktuala literaturo, spite al siaj metiaj avantaĝoj, estas komplete malkapabla preni komparmezuron. Probable tio ĉi estis la kialo por la populara opinio en mezepoko, ke Vergilio estis profeto aŭ magiisto. Liaj unuopaj vortoj kaj frazoj, liaj patetikaj duonversoj, kiel la sonoj de la naturo mem, estas esprimo por sufero kaj melankolio, sed ankaŭ denove de espero je pli bonaj tagoj, kiu tiutempe ĉio estis la sperto de iliaj infanoj.”

F I N O Anima Vergiliana de nia epoko Pri la aŭtoro de tiu ĉi libro kaj pri motivoj, traduki ĝin en Esperanton Vinko Ošlak Tio estas Okcidento, tio jen estas ĝia pinto, tio ĝia elektita gloro, ke ĉe Platono per la frazo, ke oni donu prioritaton suferi maljuston ol ĝin fari, okazis kontakto kun la revelacio de Kristo.

Theodor Haecker, Tag- und Nachtbücher, 1944 Estas iel komprenebla afero, ke la aŭtoro de tiu ĉi libro, menciante en sia fina ĉapitro, Epilogo, kardinalon Newman kiel tipan ekzemplon de la cetere malaperanta species, anima Vergiliana, sian menciadon ne povis kontinui laŭ la objektiva stato: per mencio de si mem. Tion neniu vera portanto de anima Vergiliana farus, memdistingado estas privilegio de la moderna senbrida homo, kies anima strukturo malas al tiu de Vergilio kaj lia nuntempa komentariisto Theodor Haecker. Tamen, duonjarcenton post lia morto (1945) mi kiel lia admiranto kaj tradukisto arogas al mi rajton kontinui tiun vicon, je kies komenco staras s. Aŭgusteno, kies mezepokan pinton faras Danto Aligjero kaj kies nunjarcentan grupon faras personoj kiel Theodor Haecker, Edith Stein, Dietrich Bonhöffer ks.

Kiu estas Theodor Haecker (elp.: Teodor Heker) — tiu ĉi demando estas honto por kulturmedio, en kiu mi pliparte vivas, la germanlingva, sed tiu ĉi demando ne stariĝas plu nur retorike, ĝi stariĝas banale, kvazaŭ ni vivus en barbara lando, en kiu oni forigus seriozajn lernejojn, en kiuj oni ne plu havus superrigardon pri la pintoj de propra (germanlingva), tuteŭropa kaj tutmonda arto kaj kulturo. Se oni nuntempe enketas ne nur hazardan preterpasanton surstrate, kiu povas eĉ ne havi kompletan popollernejon, ne, se oni enketas homojn kun gimnazia maturekzameno kaj eĉ tiujn kun diplomo pri germana lingvo kaj literaturo, jes, eĉ tiujn, la respondo pliparte estos konsterna: Kial vi demandas min pri tia bagatelo?

Estas momento, ke mi montru miajn kartojn, ke mi anstataŭu kondicionalan finaĵon -us per la indikativa, proze sobra -as. Ni vivas en barbara mondo, la publika eduka sistemo kadukiĝis iasence eĉ pli ol en iamaj komunismaj ŝtatoj, oni lernas nek por vivo nek por nobligo de la animo, kiel estis intenco en la antikva kaj mezepoka tempoj, oni lernas por komerco: por fariĝi bona vendisto kaj bona konsumanto. En tian edukkoncepton oni la aŭtoron kiel Theodor Haecker ne povas meti. Anima Vergiliana ne estas anima Mercuriana!

Se vi inspektas librovendejojn en Aŭstrio, Germanio aŭ Svisio, se vi traserĉas ĉu paperajn ĉu komputstorajn librokatalogojn, momente vi trovos unu solan libron de Theodor Haecker, la tag- kaj noktlibron (Tag- und Nachtbücher 19331945) el la jaroj 1939-1945 en la eldono de Haymon-Verlag el la jaro 1989. Tri la plej gravajn liajn verkojn, la ĉi tie tradukitan Vergil, Vater des Abendlandes (1931, 1933), Christentum und Kultur (1927 kaj Vas ist der Mensch? (1933) vi ne trovos.

Ĉu estas eble, ke la aŭtoro de tia kultura rango, kiel Theodor Haecker, simple perdiĝus el la sliparoj de tiel pedantaj redaktistoj, kiel tiuj el la germanlingva teritorio estas? Mi ĝenerale ne kredas multe je komplotaj teorioj, sed en la kazo de Theodor Haecker mi kredas je spontana komploto de la malvergilia animstrukturo kontraŭ la vergilia. Oni povus reaktualigi la verkojn de Haecker almenaŭ en la senco de lia kontraŭnazia sinteno, sed bedaŭrinde la plimulto de la tn. ’kontraŭfaŝistoj’ apartenas, animstrukture, al la sama species kiel tiuj, al kiuj ili propradire kontraŭas. La nuntempa neformala tutmonda kaj ne nur tuteŭropa aŭ tutgermanlingva ’kulturregistaro’, konsistanta el ĉefe vulgarmarksisme kontaminitaj duonintelektuloj, kiuj sidas en preskaŭ ĉiuj redaktejoj, en preskaŭ ĉiuj artgalerioj kaj muzeoj, en ministerioj por kulturo kaj aliaj prikulturaj ŝtatoficejoj, ne povas toleri publicforman ĉeeston de la homo, kiu asertas, ke ne ĉio, kion oni baptas arto, vere estas arto; ke al nature donita genieco, mem ege escepta kaj malofta afero, oni devas aldoni labor improbus — ŝvitoplenan konstantan laboron — kaj senton pri vere granda temo resp. motivo. Tio estas aperta militdeklaro al tuta tribo de artistaj blufuloj, kiuj scias tiel lerte melki duonkonsciajn ŝtatajn kulturoficistojn, kiel ili ne estas lertaj en ilia propra ’arta’ metio. Tro multaj estas la ĉashundoj de la moderna, ŝtate subtenita bluftempo, ke povu sin trankvile, antaŭ la okuloj de ĉiuj, paŝti cervo de klasika distingkapablo, atestanto kontraŭ la granda blufo. La subinteligentaj servistoj de la moderna ŝtato kaj iliaj melkantoj ne povus toleri en sia medio la homon, kiu en la jaro 1944 en sia taglibro notis: ”Kiam la gvida ideo hierarkie ne plu estis ’la bono’, sed ’la belo’ — kion oni nomas renesanco — komenciĝis la kaduko kaj la rezulto ne estis pleno de malbono, sed abisma malbelo de la homaj animoj en niaj tagoj.”

Theodor Haecker naskiĝis en la jaro 1879 en Eberbach en germana provinco Ŝvablando kaj mortis en la jaro 1945 en Munkeno Post komerca mezlernejo studado en Berlino kaj Munkeno. Dungita ĉe eldonejo Brenner de Ludwig Fickers.

En la jaro 1934 li pro sia klara kontraŭhitlerisma sinteno estis punita per malpermeso publike paroli, kaj post 1938 li ne rajtis plu publici siajn verkojn. Li vivtenis sin per tradukado.

Jam en la jaro 1923 li publikigis sian unuan polemikon kontraŭ Mussolini kaj lia faŝisma doktrino. Konata el tiu tempo estas lia eldiro: ”Pere de diigo de la ŝtato sampaŝe progresas bestialiĝo de la homo.” Dum la periodo de Hitler li havis konstantajn reprezaliojn kaj traserĉadojn fare de Gestapo. Li estis intima amiko de la fama familio Scholl, speciale de la gefratoj Scholl, kiuj — sen lia scio kaj rekta kunlaboro — fondis la kontraŭhitleran movadon ”Weisse Rose”. Ili inspiriĝis por sia klara kontraŭbarbara sinteno ĉe la verkoj de Theodor Haecker. Dum okaza distribuo de la kontraŭnaziaj flugfolioj en la munkena universitato Gestapo arestis gefratojn Scholl. Ili estis kondamnitaj je mortpuno kaj efektive ekzekutitaj.

Li verkis gravajn proprajn verkojn — kaj li tradukis gravajn verkojn el la monda filozofia, humanisma kaj religia literaturoj. Tiel li, aranĝite laŭ la aperjaroj, publikigis sekvajn proprajn kaj tradukitajn verkojn: 1913 1914 Sören Kierkegaard und die Philosophie der Innerlichkeit. Verlag J. G. Schreiber, München 1913.

Sören Kierkegaard: Der Pfahl im Fleisch. Traduko 1917 1918 1920 1921 1922 1923 e LIBRO kaj akompana teksto. Aperis ĉe: Der Brenner 4, kaj.

16. majo 1914 Sören Kierkegaard: Der Begriff der Auserwählten.

Traduko kaj akompana teksto. Aperis ĉe: Hellerauer Verlag Jakob Hegner, Hellerau 1917 Ein Nachwort. Hellerauer Verlag Jakob Hegner, Hellerau 1918 Versailles en: Der Brenner 6. kaj. 3. februaro 1920 Die vierte Ecloge des Vergil en: Der Brenner 6. kaj.

6. aŭgusto 1920 Revolution en: Der Brenner 6. kaj. 7. novembro 1920 John Henry Kardinal Newman: Philosophie des Glaubens. Traduko kaj akompana teksto. Aperis ĉe: Verlag Hermann A. Wiechmann, München 1921 Nachtrag zu ’Versailles’ en: Der Brenner 7, kaj. 1, 1922 Satire und Polemik 1914-1920 en: Brenner Verlag, Innsbruck 1922 John Henry Kardinal Newman: Die Entwicklung der christlichen Lehre und der Begriff der Entwicklung.

Traduko kaj akompana teksto. Aperis ĉe: Verlag Hermann A. Wiechmann, München 1922 Über das Prinzip der Analogie. Akompana teksto al Newman. En: Der Brenner 7, kaj. 1, 1922 Notizen en Der Brenner 7, kaj. 2, 1922 Sören Kierkegaard: Am Fuße des Altars. Christliche Reden. Traduko kaj akompana teksto. Aperis ĉe: C.

H. Beck’sche Verlagsbuchhandlung, München 1923 Sören Kierkegaard: Die Tagebücher I., II. Traduko kaj 1925 1926 1927 e LIBRO akompana teksto. Aperis ĉe: Brenner-Verlag Innsbruck 1923 P. Vergilius Maro: Bucolica. Hirtengedichte. Traduko.

Aperis ĉe: Euphorion Verlag, Berlin 1923 Christentum und Kultur. Aus Anlaß eines Buches.

Aperis en: Hochland 21, kaj. 1, oktobro 1923 Friedrich Leopold Graf zu Stolberg: Oden und Lieder. Elekto kaj eldono. Aperis ĉe: Brenner-Verlag, Innsbruck 1923 Notizen. Aperis en: Der Brenner 8, 1923 Francis Thompson: Orient-Ode. Traduko. Aperis en: Der Brenner 9, 1925 Sören Kierkegaard. Aperis en: Hochland 22, kaj. 8, majo 1925 Francis Thompson: Shelley, Ein Korymbus für den Herbst. Der Jagdhund des Himmels. Traduko kaj akompana teksto. Aperis ĉe: Brenner-Verlag, Innsbruck 1925 Geist und Leben. Zum Problem Max Scheler. Aperis en: Hochland 23, kaj. 8, majo 1926 Christentum und Kultur. Aperis ĉe: Verlag Joseph Kösel & Friedrich Pustet, München 1927 Der katholische Schriftsteller und die Sprache. Mit einem Exkurs über Humor und Satire. En: Wiederbegegnung von Kirche und Kultur in Deutschland. Eine Gabe für Karl Muth. Aperis ĉe: Verlag Joseph Kösel & Friedrich Pustet, München 1927 Hilaire Belloc: Die Juden. Akompana teksto. Aperis 1928 1929 1930 1931 1932 1933 1934 1935 e LIBRO ĉe: Verlag Joseph Kösel & Friedrich Pustet, München 1927 Zur europäischen Judenfrage. Aperis en: Hochland 24, kaj. 12, septembro 1927 Dialog über Christentum und Kultur. Aperis en: Hochland 26, kaj. 1, oktobro 1928 Der Begriff der Wahrheit bei Sören Kierkegaard (prelego). Aperis en: Hochland 26, kaj. 11, aŭgusto 1929 Wahrheit und Leben (prelego). Aperis ĉe: Jakob Hegner, Hellerau 1930 Vergil. Aperis en: Hochland 28, kaj. 7, aprilo 1931 Vergil, Vater des Abendlandes. Aperis ĉe: Jakob Hegner, Leipzig 1931 Betrachtungen über Vergil, Vater des Abendlandes.

Aperis en: Der Brenner 13, 1932 Was ist der Mensch? (prelego) Aperis en: Hochland 30, kaj. 4, januaro 1933 Das Chaos der Zeit. Aperis en: Hochland 30, kaj. 7, aprilo 1933 Was ist der Mensch? Aperis ĉe: Jakob Hegner, Leipzig 1933 Zum Problem der Theodizee. (prelego) Aperis en: Hochland 31, kaj. 8, majo 1934 Analogia Trinitatis. Aperis en: Hochland 31, kaj. 12, septembro 1934 Schöpfer und Schöpfung. Aperis ĉe: Jakob Hegner, Leipzig 1935 Über den christlichen Sinn der Geschichte. Aperis en: Hochland 32, kaj. 12, septembro 1935 1936 1937 1938 1939 1940 e LIBRO Der Christ und die Geschichte. Aperis ĉe: Jakob Hegner, Leipzig 1935 Vom Wesen christlicher Kunst. Aperis en: Hochland 33, kaj. 9 k. 10, junio k. julio 1936 Schönheit. Ein Versuch. Aperis en: Hochland 34, kaj.

1, oktobro 1936 Schönheit. Ein Versuch. Aperis ĉe: Jakob Hegner, Leipzig 1936 Über das Wesen des menschlichen Geistes. Aperis en: Hochland 34, kaj. 12, septembro 1937 Der Geist des Menschen und die Wahrheit. Aperis ĉe: Jakob Hegner, Leipzig 1937 Sören Kierkegaard: Über die Geduld und die Erwartung des Ewigen. Religiœse Reden. Traduko.

Aperis ĉe: Jakob Hegner, Leipzig 1938 John Henry Kardinal Newman: Die Kirche und die Welt. Predigten. Traduko. Aperis ĉe: Jakob Hegner, Leipzig 1938 Christentum und Kunst. Aperis en: Hochland 36, kaj.

6, marto 1939 John Henry Kardinal Newman: Der Traum des Gerontius. Akompana teksto. Aperis ĉe: Herder & Co. GmbH. Verlagsbuchhandlung, Freiburg i. Br.

1939 John Henry Kardinal Newman: Das Mysterium der Dreieinigkeit und der Menschwerdung Gottes.

Predigen. Traduko. Aperis ĉe: Jakob Hegner, Leipzig 1940 Tagebuchblätter. Aperis en: Hochland 37, kaj. 12, septembro 1940 Gedanken zu einer Metaphysik des Fühlens. Aperis en: Hochland 38, kaj. 3, decembro 1940 1941 Dialog vom Wunderbaren und vom Nichts. Aperis en: Hochland 38, kaj. 9, junio 1941 Sören Kierkegaard: Die Tagebücher 1834-1855.

Elekto kaj traduko. Aperis ĉe: Jakob Hegner, Leipzig 1941 1944 Über den abendlendischen Menschen. Aperis ĉe: Alsatia-Verlag, Kolmar o. J. (1944) 1946 Die Versuchungen Christi. Aperis ĉe: Morus-Verlag, Berlin 1946 1947 Der Buckel Kierkegaards. Akompana teksto de Richard Seewald. Aperis ĉe: Thomas Verlag, Zürich 1947 Tag- und Nachtbücher 1939-1945. Akompana teksto kaj edito de Werner Becker. Aperis ĉe: HegnerBücherei bei Josef Kösel, München 1947 1948 John Henry Newman: Historische Skizzen. Traduko.

Aperis ĉe: Hegner-Bücherei im Kösel-Verlag, München 1948 1951 John Henry Newman: Der Antichrist nach der Lehre der Väter. Traduko. Aperis ĉe: Hochland-Bücherei im Kösel-Verlag, München 1951 1958-1957 Theodor Haecker: Werke. 5 volumoj. KöselVerlag, München.

1998 Theodor Haecker: Vergil, oče Zahoda (traduko en la slovenan — de V. Ošlak) Sed, kial tiun ĉi libron traduki en Esperanton? En la lingvon, en kiu furoras facilanimaj bruŝuroj, propra propagando, multaj strangaĵoj religiaj, kvazaŭfilozofiaj?

La teksto de Theodor Haecker ne estas facila eĉ por nure legi. Lia sintakso estas ekstraordinara eĉ por la leganto, kiu certagrade enhejmiĝis en germanlingva legaĵaro. Estas lingva provoko, traduki la longajn kaj foje netravideble maŝigitajn frazojn elsub lia plumo. Sed ne tiu lingva kaj fraza gimnastiko estis la ĉefa motivo. La afero estas multe pli simpla: Zamenhof mem estis anima Vergiliana laŭ la prezento de Haecker. Lia lingvo, la tuta ’interna ideo’, do la tuta filozofio, kiu fonas malantaŭ nia lingvo, estas laŭ mia trovo fenomeno vergilieca. Publika prisilentado de Haecker (eĉ de Vergilio mem!) kaj de Esperanto ne estas nur hazarda paralelo. Mi entuziasmiĝis dum la legado de la libro kaj mi volis dividi mian ĝuon kaj mian admiron kun miaj amikoj en miaj du lingvoj, mia gepatra slovena kaj mia elektita, la internacia. Sed unue mi tradukis ĝin esperantlingven. Mi mem ne scias kial, probable mi pri esperanta legantaro malpli malesperiĝis ol pri slovena.

Unu el gravaj motivoj por mia entuziasmiĝo super tiu ĉi libro kaj decido, traduki ĝin al ambaŭ ’miaj’ lingvoj, Esperanto kaj la slovena, estas certe la aktualaj dilemoj kaj diskutoj pri la estiĝo de nova eŭropa ordo, kiu momente manifestiĝas en la formo de Eŭropa Unio laŭ la kontrakto de Maastricht.

La unua kaj daŭra impreso pri la politikistoj, kiuj favorigas tiun ĉi modelon de eŭropa unuigado, estas, ke ili absolute ne havas ideon, kio en la spirita, kultura kaj civiliza senco faras Eŭropon, faras ĝian specifon. Estas du gravegaj tekstoj, kiujn tiuj grandsinjoroj nepre devus legi por iomete kompreni, kio estas la fenomeno Eŭropo: Christenheit oder Europa de Friedrich Freiherr von Hardenberg - Novalis (1772-1801); eseo, kiu tre profunde klarigas la problemon de eŭropa unueco kaj de ĝia dekadenco — kaj la ĉi tie tradukita libro de Theodor Haecker: Vergil, Vater des Abendlandes. Legante ambaŭ menciitajn verkojn oni povus ŝpari al si ne nur multajn devojiĝojn kaj mankojn, sed probable eĉ estontan tuteŭropan militon...

Tamen pri Theodor Haecker ne informis min aktuala germana kulturo, kiun mi pasive kun granda intereso partoprenas, sed mia origina, slovena. En popularteologia libro de eminenta eŭropa slovenlingva verkisto el Triesto Aloizo Rebula — emeritita profesoro pri greka kaj latina lingvoj kaj mem anima Vergiliana — mi jam antaŭ multaj jaroj legis mencion pri tiu ĉi libro. Rebula ĝin verŝajne legis en itala traduko. Instinkto diris al mi, ke temas pri grandskala aŭtoro kaj ke mi nepre iam renkontiĝu kun li. Devis pasi jaroj. Finfine en la jaro 1998 mi prunteprenis el la universitata biblioteko en Klaŭdiforumo la eldonon el la jaro 1933 kaj englutis ĝin. Por la internacia konferenco de OSIEK en Triesto — jen, Triesto min atentigis pri Haecker, en Triesto mi prezentis unuajn ĉapitrojn el lia verko — kaj tie mi prelegis pri ambaŭ verkistoj en komparo: Haecker kaj Rebula. Samtempe mi prezentis miajn tradukojn: partan de Haecker kaj kompletan de la romano Morgaŭ, ek transjordanen de A. Rebula.

Mia literatura kaj persona amiko A. Rebula donacis al mi multon dum nia amika societado kaj kunlaborado. Li estis mia Vergilio tra la antaŭĉambroj de la kristana kaj katolika labirinto. Li montris al mi modelon de — bedaŭrinde formortanta — kavalira amikeco, kiun mi ne povas samgrade imiti, kiel mi ĝin aprobas kaj admiras. Li estis dum tuta tempo la sola slovena verkisto, kiu ne primokis mian esperantistecon.

Kvankam li restas skeptika pri la grandskala socia perspektivo de tiu ĉi lingvo — kaj mi pli kaj pli partoprenas lian opinion — li tuj komprenis moralan kaj kulturan grandecon de Zamenhofa iniciato kaj produkto. Ni faris bonan negocon: mi kondukis en lian salonon nian majstron el Varsovio — kaj li sendis al mi adreson de la kulturfilozofia majstro el Munkeno. Ne temas pri sama afero, tamen pri la sama spirita fono.

Ĉu mia supozo, ke esperantlingvaj legantoj averaĝe pli fervore akceptos la pensan universon de Theodor Haecker ol tion faras naciaj kulturoj, ĉar Esperanto mem venas el la spirita medio, kies patro laŭ Haecker estis la latina poeto Vergilio, estas unu el miaj novaj iluzioj, dum mi provas pli kaj pli liberiĝi de ĉiuj ĝisnunaj, kiuj min pelis perdi multajn energiojn por aferoj nerealaj? Eĉ se estus tiel, mi dum mia traduka laboro, kiu bedaŭrinde ne povas adekvate esprimi la valoron de la originalo, sed nur informi pri ĝi, ne ĝuis nur en la senco de konscience farita laboro, kiu ĉiam honorarias per certa ĝuo. Mi ĝuis en la senco de Aristotela katarzo. Do, mi mian salajron jam ricevis, eĉ se ĉiuj aliaj atendoj montriĝus iluziaj...

Ankoraŭ kelkaj pure lingvaj kaj tradukteknikaj rimarkoj.

Mi jam indikis, ke la sintakso de Theodor Haecker ne estas facila. Mi povus disŝiri la periodfrazojn en pli facile digesteblajn unuojn kaj tiel ŝpari al la leganto — kaj eĉ al mi mem — multe da peno. Tamen: mi volis imiti la lingvaĵon de la aŭtoro.

Ne nur sintakse, eĉ stile. Ja tio estas kompara avantaĝo de Esperanto antaŭ ĉiuj aliaj lingvoj: ke ĝi povas bone imiti ne nur unuopajn etnolingvajn specifojn, sed eĉ ĉiun aŭtoron aparte. Neniu alia lingvo tion povas fari, sen perdi propran karakteron, sen fariĝi karikaturo kaj kriplaĵo de si mem. Kontraŭe, Esperanto, ne nur perdas eĉ ne unu solan econ de sia karaktero, ĝi rekte dum tiaj gimnastikaj ekzercoj, kiajn starigas la aŭtoro kiel Haecker, manifestas sian specifan naturon.

Tial estimata leganto bonvolu ne tuj konsterniĝi, trovante iom nekutiman lingvofluon. ĝi estas iom nekutima, tamen komprenebla kaj daŭre esperantstila.

Ankaŭ mi ne povis eskapi ne jam racie kaj konsekvence solvitan problemon de personaj kaj geografiaj nomoj en Esperanto. Mi decidis uzi la nomojn el latina literaturhistorio laŭ la Antologio Latina I., II. — Fonto, 1998 — de Gerrit Berveling por ne pligrandigi la jam sufiĉe konfuzan terenon. Eble eĉ en tio mi ne estis sufiĉe disciplinita. Mi esperas je bonfea asisto de lingva revizionto kaj je pacienca komprenemo de legantoj.

Pri la tradukisto
Vinko Ošlak

Naskiĝis 23. 6. 1947 en la urbo Slovenj Gradec en Slovenio. Post studado de politikaj sciencoj en Labako (Ljubljana) li praktikis diversajn profesiojn, kiel: instruisto, ĵurnalisto, kultura organizanto, preseja kompostisto, ministo, tradukisto, preseja korektisto, eldoneja redaktoro ksm. Ek de la jaro 1982 li vivas en Klaŭdiforumo (Klagenfurt/Celovec) en Aŭstrio — ek de 1994 aŭstra civitano — kaj laboras kiel andragogo kaj tradukisto ĉe Katolika agado de la karintia diocezo.

Ĉe Akademio Internacia de la Sciencoj en San Marino li bakalaŭriĝis per la tezo pri Novalis kaj magistriĝis per la tezo pri identa kaj lingva problemaro. Kiel asista docento li regule prelegas dum studadsesioj de AIS pri filozofiaj temoj.

Dum 16 jaroj li estis sekretario kaj en lastaj jaroj ĉefredaktoro de la literatura revuo Celovški Zvon, kiu en Klaŭdiforumo aperis en slovena lingvo. Li verkas en slovena, germana kaj internacia lingvoj. Aperis romanoj, taglibroj, poezia kolekto, filozofiaj libroj kaj sennombre da kontribuoj en slovenaj, aŭstraj kaj esperantaj publikaĵoj. Tradukas el la angla, germana kaj Esperanto en slovenan kaj inverse el la slovena kaj germana en Esperanton. Aŭtoroj, de li tradukitaj: Tagore, Privat, Ôtimec, de Zilah, Herder, Watzlawick, Cankar, Capuder, Rebula, Haecker, Novalis, Kant, Goll ka. Antaŭ nelonge li eldonis en slovena lingvo libron pri Esperanto Pojasnilo prijateljem o esperantu (Klarigo al amikoj pri Esperanto).

Adreso: Retadreso: Viktringer Ring 26, A-9020 Klagenfurt/Celovec oslak@katoliska-akcija.at www.omnibus.se/inko ISBN 91-7303-119-4