Diplomata mondo 2019 - Verkis Diversaj


Enhavo


Akceptejo 1a aŭgusto 2019

La talibanoj de San-Francisko


de  Serge HALIMI

Por bone “rezisti” al la usona rasismo, ĉu necesas detrui la murpentraĵojn de komunista artisto financita de la New Deal [1] ? La demando povas ŝajni tiom pli absurda, ke Life of Washington, la tutaĵo de dek tri verkoj de Victor Arnautoff, kiun certaj kaliforniaj “rezistantoj” kondamnas, montras enhavon kontraŭ rasisman, tiu epoke revolucian. Sur tuta surfaco de cent kvindek kvadraturoj ili tradraŝas la hipokritecon de la virtaj proklamoj de la fondopatroj de la usona konstitucio, inter ili George Washington.

Malgraŭ tio la lernej-komisiono de San-Francisko la 25-an de Junio 2019 unuanime voĉdonis por forviŝo de la dek tri pentraĵoj de Arnautoff, kiuj ornamas la murojn de la liceo George Washington ekde ĝia solena malfermo en 1936. Anstataŭ omaĝi la unuan prezidanton de Usono, kion sugestas la nomo de la establo, al kiu tiuj artverkoj estis destinitaj, Arnautoff havis la impertinenton prezenti Vaŝingtonon kiel proprietulon de sklavoj kaj kiel instiganton de la unuaj militoj de indiana ekstermado. Tamen, ne Donald Trump, per rasistaj kaj koleraj tvitoj postulis detrui la malmistifikan verkon de la usona romano konceptitan de komunista murpentristo, kiu finis sian vivon en la Sovetunio ; liaj plej batalemaj kontraŭuloj taskis sin ludi la inkvizitoron anstataŭ li.

Dektri-membra “grupo de pensado kaj agado” klarigis la decidon de la lernej-komisiono de San-Francisko. Ĝi decidis la sorton de la Arnautoff-pentraĵoj per la aplomba aserto ke ili “gloras la sklavismon, la popolekstermon, la koloniadon, la manifestan destinon [la ideon, ke la protestantaj koloniantoj havis la dian mision “civilizi” la amerikan kontinenton], la blankan superecon, la subpremadon, ktp.”.

Tia interpreto ne teneblas : la tradicio de socialisma realismo, kiu inspiris Arnautoff-on, lasas nenian spacon por bonintencaj konfuzoj. Do, necesis harmoniigi la decidon kun alia motivo, pli akceptebla, kvankam same maltrankviliga. Laŭ tio ŝajnas, ke Life of Washington, kiu inkludas la reprezentadon de indiana kadavro mortigita de koloniantoj, “traŭmatigas la lernantojn kaj la membrojn de la komunumo”. Sed se tiel, tiam necesas decidi : ĉu memorigi pri la sklavismo, la popolekstermo, aŭ forgesi ilin ? Ĉar kiel certiĝi, ke artisto, kiu elvokas la historion de lando, neniam ĝenas “membrojn de la komunumo”, kiuj ĉiukaze havas mil aliajn okazojn por esti ĉiutage alfrontitaj al scenoj de brutaleco, ĉu realaj, ĉu imagitaj ? Ĉu Guernica, de Pablo Pikaso, aŭ Tres de mayo, de Francisco de Goya, ne estas ankaŭ perfortaj kaj traŭmatigaj ?

Aktuale la disputo mobilizas precipe la frakcion de la usona maldekstro plej preta insistegi pri demandoj de identeco (vidu la artikolon de Rick Fantasia, … ). Sed, ĉar tiu sama avangardo de virto jam kun certa sukceso eksportis kelkajn el siaj plej strangaj manioj, ĉiu prefere estu antaŭavertita …

Serge HALIMI.


La aŭtoro

Serge HALIMI


La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Por la krizo de la merkato, rimedoj de merkato ...

La porusona obsedo

Ideoj ekde nun konsiderataj "naturaj"

Kripta koto



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] Vd Evelyne Pieiller, “Kiam la New Deal pagis salajron al artistoj”, en : “Artistoj, ĉu dresataj aŭ ribelaj ?”, Manière de voir, n-ro 148, Aŭgusto-Septembro2016.


Akceptejo 1a aŭgusto 2019

La eksĉefministro atestas

La tago, kiam Japanio preskaŭ malaperis


Unu jaron antaŭ la olimpiaj ludoj de Tokio, Japanio volas montri al la mondo, ke la regiono de Fukushima, damaĝegita la 11-an de marto 2011 de cunamo kaj atomkatastrofo, retrovas normalan vivon. Tio ja ankoraŭ ne okazis. La tiama ĉefministro atestas pri la malfacilaĵo regi tian katastrofon. De tiam li agadas por la ĉesigo de la civilaj nukleaĵoj.



de  Naoto KAN

Ok jarojn poste, la drama semajno, kiu sekvis la grandan tertremon en orienta Japanio, cunamon kaj nuklean akcidenton en marto 2011 restas gravurita en mia menso. Mi estis dormanta en Kantei (oficiala rezidejo de la japana ĉefministro). Dum la momentoj, kiam mi estis sola, daŭre vestita de la fajrobrigada uniformo taŭga en tiaj ekstremaj situacioj, mi duondormis sur la salona sofo. Fakte mi nur etendiĝis por ripozigi mian tutan korpon dum mi senĉese pripensis pri la decidendaj rimedoj.

Ĉar mi neniam antaŭe havis profesian laboron ligatan al nukleaj aferoj, mia scio limiĝis al bazaj konoj akiritaj dum miaj universitataj studoj pri aplikita fiziko. Mi konis per legadoj de raportoj pri la okazaĵoj de Ĉernobil la damaĝojn, kiujn povas fari nuklea akcidento, sed mi neniam imagis, ke tia okazaĵo kun eĉ pli granda vasteco povas okazi en Japanio.

La centralo numero 1 (Daiichi) de Fukushima, kie okazis la akcidento, havas ses nukleajn reaktorojn kaj sep malvarmigajn akvujojn por eluzita karburaĵo. La centralo numero 2 (Daini) troviĝanta je dek du kilometroj havas kvar reaktorojn kaj kvar akvujojn. La tuta potenco de tiuj du centraloj estis preskaŭ naŭ gigavatoj, tio estas pli ol la duoblo de Ĉernobil.

La 11-an de marto 2011, je la 14:46, kiam tertremo de la 9-a magnitudo okazis en la oriento de Japanio, mi tuj iras al la kriza regcentro troviĝanta en la subteraĵo de mia oficiala rezidejo. La unua raporto informas, ke ĉiuj atomcentraloj de la trafitaj regionoj estas haltigitaj, konforme al la urĝecaj antaŭdecidoj. Mi trankviliĝas. Sed rapide oni informis, ke cunamo ne nur subakvigis kaj detruis la centralon, sed ankaŭ senfunkciigis la dizelajn vicelektrogeneratorojn : fakte ne plu estas elektra provizo por la reaktoroj 1 ĝis 4. En centralo, eĉ post la haltigo de la nukleofendado, la karburaĵo daŭre elsendas grandan energion. Sen la necesa elektra provizo al la malvarmiga sistemo, la varmego fandas la kernon : tion sciante mi sentas mian sangon frostiĝi.

La semajno, kiu sekvas la nuklean akcidenton iĝas inkubsonĝo. La 12-an de marto, posttagmeze, hidrogena eksplodo okazas en la reaktoro numero 1. La 13-an, la kerno de la reaktoro numero 3 fandiĝas, kaj tio okazigas novan hidrogenan eksplodon la 14-an. La 15-an, frumatene, la izoliga ĉirkaŭmuro de la reaktoro numero 2 estas damaĝita, kaj granda kvanto de radiaktivaĵoj libere foriĝas en la atmosferon. Preskaŭ samtempe, hidrogena eksplodo okazas ankaŭ en la supera parto de la reaktoro numero 4.

Postaj esploroj montris, ke ekde la tago de la akcidento je ĉirkaŭ la 18-a, la kerno de la reaktoro numero 1 jam ekfandiĝis, kaj tio daŭris ĝis traborado de la kuvego. La kernumo [1] rezultanta de la fandiĝo disverŝiĝis sur la betonan bazan platformon, tiel minacante la lastan izoligan barilon. Dum la akcidento de Three Mile Island en Usono, en 1979, la kerno parte fandiĝis, sed ne traboris la kuvegon. En Fukushima, unuafoje en la mondo, la kerno de tri reaktoroj fandiĝis kaj traboris la kuvegojn [2].

Iom poste, Usono petas siajn ŝtatanojn, ke ili malproksimiĝu ĝis almenaŭ okdek kilometroj de la centralo. Mi devas pripensi pri eĉ la plej malbono. Se la situacio iĝus tute neregebla kaj ĉiuj reaktoroj fandiĝus, terurega kvanto de radiaktivaĵoj povus disverŝiĝi dum pluraj semajnoj, eĉ pluraj monatoj. Mi do petas de S-ro KONDO Shunsuke, la prezidanto de la Japana komisio pri atomenergio, ke li taksu la situacion. Lia raporto de la 25-a de marto, titolita "La plej malbona eventualaĵo" opinias necesa, en tia hipotezo, evakuadon en radiuso de almenaŭ 250 kilometroj. Tia zono enhavas la urbaron de Tokio kaj 40% de la Japania loĝantaro, tio estas kvindek milionoj da homoj. Evakuado daŭronta dum pluraj jardekoj eĉ endanĝerigus la ekziston de Japanio, kiel nacio.

En tiuj cirkonstancoj, en la nokto inter la 14-a kaj la 15-a de marto, S-ro SHIMIZU Masataka, prezidanto kaj ĝenerala direktoro de la elektra companio de Tokio (Tepco [3]) sendas al la ministro pri ekonomio, komerco kaj industrio, S-ro KAIEDA Banri, ripetitajn petojn por la evakuado de la homoj laborantaj en la centralo de Fukushima Daiichi. Ekde la komenco de la akcidento mi estis demandinta al mi pri la respondo farenda al tia peto. Mi sciis, ke en Ĉernobil pli ol dudeko da fajrobrigadistoj intervenintaj por estingi la incendion mortis kaj multaj homoj laborintaj por konstrui la sarkofagon estis surradiitaj. Sen ilia interveno la konsekvencoj de la akcidento estus verŝajne multe pli vastaj, kaj eĉ pli granda teritorio estus neloĝebliĝinta.

La peto de la reprezentanto de Tepco estis prava. Sed kiel ĉefministro, mi ne povis pensi nur pri la sekureco de ĝiaj laboristoj. Mi devis ankaŭ pripensi pri tio, kio okazus post tia evakuado. Kiam okazas incendio en termika elektra centralo, kaj eĉ kiam la fajro atingas la karburaĵujojn, oni scias, ke la incendio tamen iam finiĝos, kiam la tuta karburaĵo estos brulinta. Kiam la situacio iĝas danĝera necesas tiam evakui la laboristojn, kaj eĉ oni povas malproksimigi la fajrobrigadistojn.

Celi la sennukleigon

La situacio estas tute malsimila dum nuklea akcidento. Se la inĝenieroj, kiuj regas la centralon forirus kaj lasus ĝin neregata, la kernoj de la ses reaktoroj fine fandiĝus unu post la alia, la izoligaj ĉirkaŭmuroj estus detruitaj, kaj terurega kvanto da radiado estus dissendata, sen eĉ paroli pri la karburaĵo stokita en la malvarmigaj akvujoj. Se, plie, je dek du kilometroj for, la kvar reaktoroj de Fukushima-Daini ankaŭ estus evakuendaj, kio okazus pri Japanio ? Sen regado, la plutonio estanta en la nukleaj rubaĵoj elsendas fortan radiadon kun dudekkvarmiljara duonvivo... Do estus risko de neniigo de nia lando, eĉ plivastiĝo al la najbaraj landoj, kiuj ne silentus tiaokaze.

Mi havis en la menso la ideon, ke, kiel ĉefministro la decidon evakui la lokon prenos mi mem. Por teknike regi la centralon kaj la sekvojn de la akcidento ne estis evitebla la restado de minimuma nombro da laboristoj de Tepco, la respondeca kompanio. Mi venigis ĝian prezidanton, S-ron SHIMIZU, en mia ofico por diri al li, ke ne estas elekto, kaj ne eblas evakui la centralon, tion li komprenis. Ni starigis krizan komitaton arigantan sub mia gvidado membrojn de la registaro kaj de Tepco ĉe la sidejo de la kompanio. La 15-an de marto je la 5-a, mi tien iras por fari la jenan anoncon : "Mi pensas, ke vi estas la unuaj, kiuj komprenas la gravecon de la akcidento. Ĝis kiam ĉio estos farita por regi la situacion, eĉ je la prezo de niaj vivoj, ne eblas forlasi la lokon kaj lasi la aferojn evolui sen regado. Vi estas ĉiuj rekte koncernataj. Akceptu oferi viajn vivojn. Ne ŝparu viajn strebojn. Transdonu ĉiujn necesajn informojn. Ne gravas kiom tio kostos. Kiam Japanio estas eble malaperonta, neniu povas esti evitema. Vi ĉiuj, ankaŭ vi, prezidanto, direktoro, estu rezolutaj por ĉio. Tiuj, kiuj estas pli ol 60 jaraj iru surloken. Ankaŭ mi mem pretas je ĉio. Ne eblas retroiri."

La fajrobrigadaj kamionoj iom post iom povis injekti akvon en la reaktorojn por malvarmigi ilin. La situacio iom post iom pliboniĝis ekde la 15-a de marto. La katastrofo estis limigita danke al ĉiuj - laboristoj de Tepco, fajrobrigadistoj, policanoj, militistoj de la memdefenda armeo, ktp - kiuj, je la endanĝerigo de siaj vivoj, surloke batalis. Iliaj streboj kunligiĝis kun pluraj feliĉaj hazardoj, kiujn oni povas vidi kiel iajn benojn. Tiel, estis evitita la fandiĝo de nukleaj rubaĵoj en la malvarmiga akvujo de la reaktoro numero 4. Pro la hidrogena eksplodo, kiu damaĝis la konstruaĵon, la Usona aŭtoritato por nuklea sekureco (NRC) alarmis pri la perdo de malvarmigo en tiu instalaĵo ekstera de la izoliga ĉirkaŭmuro. Feliĉe, restis akvo. Aliloke, la premaltiĝo en la reaktoro numero 2, la 15-an de marto, damaĝis ĝian izoligan ĉirkaŭmuron, sed ĉi lasta ne estis detruita.

Kial nun estas necese celi sennukleigon ? La unua kialo estas la malebleco eviti ĉiujn riskojn de akcidento. Tiu de la centralo de Fukushima estis okazigita de granda tertremo sekvata de cunamo. Ĉu tamen ne povas okazi katastrofo en Francio, kie tiaj naturaj fenomenoj malofte okazas ? La malfeliĉaĵoj de Three Mile Island en 1979 aŭ de Ĉernobil en 1986 ne estis okazigitaj de tertremo aŭ cunamo, sed de homaj eraroj. Nu, ne eblas 100% eviti ilin.

La dua kialo estas, ke el granda nuklea akcidento povas rezulti evakuado de milionoj da homoj, eĉ neniigo de lando. Aviadilaj aŭ ŝipaj akcidentoj povas fari multajn viktimojn. Sed nuklea akcidento povas okazigi nekompareblajn damaĝojn. Imagu, ke teritorio iĝas neloĝebla por jardekoj en radiuso de 250 kilometroj ĉirkaŭ centralo. Temus pri perdoj kaj damaĝoj tiel gravaj, eble eĉ pli gravaj, ol tiuj de granda milito.

Dum kunveno, kie mi ĉeestis, S-ro Gregory Jaczko, tiama prezidanto de NRC, deklaris, ke la nukleaj centraloj ne devus esti konstruitaj, kie ili riskus okazigi damaĝojn al loĝantaro okaze de akcidento. Nu, ekzistas fakte neniu lando, kie neniu homo loĝas je malpli ol 250 kilometroj de centralo [4].

La tria kialo estas, ke, en proksima estonteco, eblos produkti sufiĉan elektron per naturaj energioj por ke ili anstataŭu la atoman kaj fosilikarburaĵan. En 2018, la 443 instalitaj nukleaj reaktoroj en la mondo provizas 10% de la produktita energio, kaj tiu procento fakte ne variis dum la lastaj jaroj [5]. Post la akcidento de Fukushima, krom en Ĉinio kaj Hindio, konstruado de atomcentraloj estis bremsita. En Usono, en Germanio, en Unuiĝinta Reĝlando, en Japanio, ktp.., la nombro de aktivaj centraloj malpliiĝas. Inverse, la procento de elektro produktita per renovigeblaj energioj, kiel venta aŭ suna, plialtiĝas. Enkalkulante la akvan energion, la renovigeblaj energioj jam atingas 26% de la energio produktata mondskale [6]. Ĉirkaŭ 2050 verŝajne eblos produkti sufiĉan kvanton da elektro sen uzi nukleaĵojn aŭ fosiliajn karburaĵojn.

Iuj opinias, ke renovigebla energio ne sufiĉas. Sed la suna disradiado sur la Teron egalas ĉirkaŭ dekmiloblon de la energio, kiun la homaro konsumas [7]. En aliaj vortoj, sufiĉas transformi malgrandegan proporcion de ĝi por plenumi la nunajn bezonojn. Certe tiuj energioj dependas de klimataj faktoroj, kaj estas malstabilaj. Tamen lerta uzo de veterprognozo, de komputiko, kaj eĉ iloj por mendoregado jam ebligas en multaj landoj stabilan elektroprovizon el renovigeblaj energioj.

Multaj internaciaj konfliktoj devenas de disputoj pri energiaj rimedoj. La renovigeblaj energioj ne estas nur profitdonaj por la medio. Ili ankaŭ havas la avantaĝon liveri memsufiĉan energion. La plejmulto de la landoj povos memprodukti la energion, kiun ili bezonas.

KAN Naoto



La aŭtoro

Naoto KAN
Ĉefministro de Japanujo de la 8-a de junio 2010 ĝis la 2-a de septembro 2011. Li tiam prezidis la Demokratian Partion (centro-maldekstro).
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:



Tradukita de:
Thierry TAILHADES
el la franca

[1] Noto de la redaktoro : ege radioaktiva miksaĵo rezultanta de fandiĝo de nukleaj bruligaĵoj kun materialoj, kiujn ĝi iom post iom kunagregas.

[2] Noto de la redaktoro : dum la akcidento en Ĉernobil, en 1986, la eksplodo de la reaktoro numero 4 levigis la kovrilon, tiel elmetante la kernon al libera aero kaj okazigante grafitfajron. La kernumo estis poste lokata en la fundo de la reaktoro.

[3] Noto de la redaktoro : La privata societo Tōkyō Denryoku konata en Japanio kiel Tōden kaj eksterlande laŭ la anglalingva siglo Tepco estis reflosigita en 2012 pro la katastrofo per plimulta kapitalpreno de la ŝtato.

[4] Noto de la redaktoro : Tio estas la duono de Japanio aŭ pli ol la triono de Francio.

[5] "World Nuclear Power Plants 2018", Japan Atomic Industrial Forums.

[6] Procento de 2018, "Renewables 2019. Global Status Report, Renewable Energy Policy Network for the 21st Century, www.ren21.net

[7] KAYA Koichi, Enciklopedio de energio (en la japana) eldonejo Maruzen, Tokio, 2001. Ankaŭ vidu "Manlibro de energiaj kaj ekonomiaj statistikoj 2019", Japana Instituto pri energia ekonomio (en la japana). Tokio.


Akceptejo 1a julio 2019

Identeco, sekureco, la gajnantaj receptoj de hinduisma naciismo

En Barato, kiel gajni la elektojn kun katastrofa bilanco


Post sia balota venko de 2014, la barata ĉefministro Narendra Modi invitis sian pakistanan samrangulon al sia ĵur-ceremonio, kaj per tio lasis esperi pac-intertraktadon. Kvin jarojn poste li ne invitis lin al la ceremonio. Dum la kampanjo de la parlamentaj elektoj, s-ro Modi vetis je timo de la tradicia malamiko, kaj je la hinda naciismo.



de  Christophe JAFFRELOT

Malkaŝe diskriminacia politiko kontraŭ la islamaj kaj kristanaj malplimultoj. Ekonomia kaj socia bilanco pli ol seniluziiga. La kunteksto ne favorigis lin... Tamen, la hindua naciista ĉefministro estis ĵus konfirmita en siaj funkcioj kun komforta plimulto. Dum la parlamentaj elektoj al kiuj partoprenis 900 milionoj da baratanoj (pli ol dekono de la tutmonda loĝantaro), la partio de s-ro Narendra Modi, la Bharatya Janata Party (BJP, partio de la hinda popolo), gajnis 303 sidlokojn el 543. Li ne bezonas la subtenon de la aliaj organizaĵoj de sia koalicio, la nacia demokratia alianco (NDA), por regi.

Lerte, la ĉefministro tutsimple evitis la temojn kiuj ĉagrenas. Li faris kampanjon kiu ebligis deturni la atenton de ekonomio, senprecedence malbonfarta, de la 1990-aj jaroj : plej alta senlaboreca procento de kvardek jaroj, krizo en la agrokulturo, malkresko de eksportado - malgraŭ malalta kurzo de la rupio -, malkresko de investo, redukto de la eksterlandaj rektaj investoj (ERI), konsumado malkreskanta, ktp.

En 2014, la ekonomia disvolvado ja estis kerno de lia programo, sed en 2019 s-ro Modi preferis la temon sekureco, promesante, ekzemple, elpeli la migrintojn de Bangladeŝo en neleĝa situacio. Kaj ĉefe, li instrumentigis la atencon de Pulwama (Ĝamuo kaj Kaŝmiro), kiu, en februaro 2019, kostis la vivon al pli ol kvardek barataj soldatoj kaj pri kiu deklaris sin respondeca ĝihadista grupo en Pakistano. La ĉefministro ordonis bombadon sur la teritorio de sia najbaro ; Islamabado respondis per pafo de barata aviadilo. S-ro Modi tiam povis sin prezenti kiel protektanto de la lando, laŭdante la grandan aŭdacon de sia ago. Neniam antaŭe balota kampanjo estis tiagrade dominata de patriotisma kaj milita retoriko. Ĝis tiu grado, ke pli ol cent kvindek emeritaj oficiroj [1], inter ili generaloj kaj admiraloj, petis la ĉefministron ne politikigi la armean institucion.

Fronte al li, s-ro Rahul Gandhi, el la Partio de la Kongreso, jam malvenkinte dum la antaŭaj elektoj, ne sukcesis rivali, malgraŭ rimarkinde kompleta programo : de la minimuma garantiita enspezo por la plej malriĉaj ĝis la reguloj por lukti kontraŭ polucio – plago, kiun la registaro simple neis [2] – sen forgesi proponon revizii la escepto-leĝojn, kiuj permesas al la armeo senpune subpremi en Kaŝmiro. Li reprenis la saman ĉeftemon kiel s-ro Modi en 2014 : denuncadon de korupto kaj klientismo [3].

Ĉar ne estas lia intereso montri sin respondeca pri siaj malsukcesoj, la antaŭa ĉefministro levis la fantomon de la eksteraj minacoj. Tiun temon li sukcesis trudi dum la tuta kampanjo. Tiu manovro des pli bone funkciis, ke s-ro Modi rifuzis partopreni ian ajn kontraŭan debaton kaj gazetar-konferencon. Li kontentiĝis per kelkaj preparitaj intervjuoj en amasinformiloj apartenantaj preskaŭ ĉiuj al negocistoj, kiuj deziras flegi bonajn rilatojn kun la regantoj.

La alia granda aganto de tiu baloto estis cetere mono. La elektoj estis la plej multekostaj en la historio de la demokratioj, la partioj ja elspezis preskaŭ 9 miliardojn da dolaroj laŭ fidinda takso [4]. Neniam la polico ekprenis tiom da etaj monbiletoj laŭpete de la baloto-komisiono en hejmoj de la kandidatoj aŭ ĉe la partiaj sidejoj. En ĉi tiu kampo la BJP superis ĉiujn rekordojn [5]. En 2016, la Modi-registaro voĉdonigis leĝon permesantan al entreprenoj kaj civitanoj fari anonimajn donacojn al la partioj - « Oficialigo de la komplica kapitalismo [6] », kiel tio estis denuncita de la eksa ĉefo de la baloto-komisiono, s-ro Shahabuddin Yaqoob Quraishi. Tiuj altegaj sumoj estis uzataj por aĉeti voĉojn – fari donacojn estas kondiĉo necesa, kvankam ne sufiĉa, por gajni -, sed ili ankaŭ uziĝis por financi la balotan propagandon.

La reveno de la altaj kastoj

Sur ĉi-tereno, Barato alprenas la ĝeneralan tendencon, kiu transformas la sociajn retojn en la unuan vektoron de la politika komunikado : kvankam la politikaj gvidantoj ankoraŭ organizas mitingojn, nenio superas WhatsApp, Twitter, Facebook, ktp., por saturi la publikan spacon [7]. Sekvas giganta investo en multlingva dungitaro por disvastigi la bonan parolon laŭ la maniero de misinformado kaj « trolling ». Tiel, s-ro Gandhi estis prezentita de sia rivalo kiel islamano, ĉar foto montris lin, kiel infanon, preĝanta en moskeo – temis ja pri la funebro-ceremonio de Khan Abdul Ghaffar Khan (la granda paŝtuna ĉefo, disĉiplo de Mahatma Gandhi), en 1988 en Peŝavaro, kie Rahul akompanis sian patron.

Fine, kaj tio ne estas la plej malgrava aspekto, la ĉefministro kaj lia partio instrumentigis la hinduan religion. La prezidanto de la BJP, s-ro Amit Shah, mokis s-ron Gandhi ĉar li estis kandidato en distrikto kun islama plimulto – tio estas mensogo – kiun li komparis kun Pakistano ; li eĉ klarigis, ke, vidante la manifestaciojn de la subtenantoj de sia rivalo, li ne sukcesis scii, ĉu tio okazis « en Barato aŭ en Pakistano [8] ». Krome, la BJP donis sian investituron al s-ino Pragya Singh Thakur, akuzata pri terorismo lige kun la movado Abhinav Bharat (Juna Barato), kiu estas suspektata esti aŭtoro de kvar atencoj kontraŭ-islamaj, kiuj kaŭzis dekojn da mortoj en 2008. Liberigita sub garantio pro prisana kialo, ŝi dum la kampanjo laŭdis la murdinton de Gandhi, kiu estis mem perceptata de la hinduaj naciistoj kiel malamiko, pro sia senperforta doktrino kaj sia ekumena sinteno.

Multaj voĉdonantoj voĉdonis por s-ro Modi, ne pro hindua naciismo, sed por subteni fortikan reganton, dum la opozicio ne inspiris konfidon. Estas tamen signifoplena, ke tiu ideologio ne deadmonis ilin. De kvin jaroj ĝi tamen konkretiĝis per agresoj kontraŭ la islamaj kaj kristanaj malplimultoj, inkluzive de la mortigo de kvardeko da homoj akuzataj pri konsumado de bova viando aŭ kondukado de bovinoj al buĉejo. Kaj tiuj malplimultoj malfacile povos aŭdigi sian voĉon en Lok Sabha – la malalta Ĉambro de la Parlamento – dominata de la BJP, kiu prezentis nur malmultajn kandidatojn venantajn el tiuj malplimultoj.

Nur 25 elektitoj estas islamanoj, tio estas 4,6 % de la Asembleo, dum islamanoj estas 14,6 % de la loĝantaro. Ankaŭ virinoj estas marĝenigitaj, kvankam ili rapide progresis : 78 elektitoj (14,3%) kontraŭ 66 kvin jarojn antaŭe. La unuan fojon, ilia partopren-kvoto estas la sama kiel tiu de viroj.

Sociologie, la elektoj de 2019 konfirmas la revenon de la altaj kastoj ĉe la Parlamento, komencitan antaŭ dek jaroj, kaj kiu ŝuldiĝas al la elita konsisto de la BJP. Tiel, el la 147 kandidatoj de tiu partio en la distriktoj de la hindiparolanta zono [9], kiu sumigas preskaŭ la duonon de la elektitoj en la Lok Sabha, 88 apartenis al la altaj kastoj, kiuj estas nur 12 % de la loĝantaro. Okdek elektiĝis, el kiuj 33 bramanoj (la plej alta kasto) kaj 27 rajputoj (milita kasto, kiu rangas tuj poste) [10].

La nova Asembleo estas ankaŭ markita per la abunda ĉeesto de heredantoj el malnovaj politikaj familioj. Tiuj « dinastioj », por repreni la baratan esprimon, pasis de 25 % de la elektitoj en 2014 al 30 %, sed kelkaj ŝtatoj estas super tiu meza nombro, ekzemple Karnataka (39 %), Maharaŝtro (42 %), Biharo (43 %) kaj Panĝabo (62 %). Tio aparte validas por la regionaj partioj, kiuj ofte estas posedaĵo de familio kaj herediĝas. Sed la naciaj partioj ne havas kialon ĵaluzi ilin : 31 % de dinastiaj kandidatoj por la partio de la Kongreso, 22 % por la BJP, kiu tamen kampanjis « kontraŭ la dinastioj, kiuj regas Baraton », aparte kontraŭ la unua, tiu de la Nehru-Gandhi. Tiu proporcio estas des pli surpriza, ke la BJP zorgis pri la renovigo de siaj kandidatoj por alporti novan sangon. Cento da elirantaj deputitoj tiel estis anstataŭitaj de aliaj, kies sango estis nova, sed tamen blua. Ĉar prezenti tiujn idojn de politikaj familioj estas garantio de sukceso. Kaj, se la inigo de la kandidat-listo fariĝas nepra, prefere elekti edzinojn, vidvinojn aŭ filinojn de politikaj gvidantoj por maksimumigi la ŝancojn de sukceso. Tiel estas por 54 % de la virinoj investitaj de la Kongreso kaj por 53 % de tiuj investitaj de la BJP.

Malplimultoj dorse kontraŭ la muro

La prezento ne estus kompleta se oni ne mencius la kreskantan proporcion de elektitoj akuzitaj pri krimoj, aŭ jam kondamnitaj. Kaŭzo de tiu tendenco estas la kreskanta rolo de mono, kaj la serĉado de politikaj protektoj fare de multaj krimuloj. El la 539 deputitoj pristuditaj de la Asocio por Demokratiaj Reformoj, neregistara organizaĵo konata kiel serioza, 43 % estas jure persekutataj (kontraŭ 34 % en 2014). Dek unu (el kiuj 5 BJP-elektitoj) estas akuzitaj pri murdo, tridek pri murdo-provado kaj dek naŭ pri perfortaĵoj al virinoj. Inter ili, cent dek ses apartenas al BJP kaj dudek naŭ al la partio de la Kongreso [11].

En tiuj kondiĉoj, la ĉapitro, kiun s-ro Modi malfermas ĉe la kapo de la registaro, ne estos kopio konforma al la antaŭa. Ja kontinueco venkos pri esencaj temoj, kiel la koncentrado de la potenco inter la manoj de la ĉefministro. Sed la amplekso de la ekonomia krizo postulas fortajn decidojn. La plej urĝaj koncernas la agrokulturan sektoron, kiu, jam en kriza stato, pretiĝas suferi la efikon de malbona musono. La registaro verŝajne devos altigi la agrokulturajn prezojn, eĉ se tio revigligos inflacion kaj malkontentigos ĝian urban elektobazon. La du lastaj variabloj tamen limigos la manovro-spacon de la registaro.

Sur la politika kampo, du tipoj de streĉoj verŝajne kreskos dum la kvin venontaj jaroj. Unue, la rilatoj inter la registaro de s-ro Modi kaj tiuj de la ŝtatoj de Hinda Unio regataj de opoziciaj partioj jam malboniĝas. La plej videbla ekzemplo estas tiu de s-ino Mamata Banerjee, ĉefministro de Okcidenta Bengalujo, ĉefa celobjekto de la BJP, kiu esperas rekonkeri ĉi tiun ŝtaton, kiu dum jaroj estis komunista bastiono. Due, la malplimultoj povus troviĝi dorse kontraŭ la muro, en maniero eĉ pli drasta : ĉar la dekstro de la BJP amase eniris la Parlamenton, la nuna periodo devus fini la feliotonon datumantan de preskaŭ tridek jaroj, tiu de la Babri Masjid, la moskeo detruita en 1992 de naciistaj hinduaj aktivuloj. En la venontaj monatoj, la Plej Alta Kortumo devos fari gravan decidon. Se la Kortumo ne permesos al la hinduaj naciistoj konstrui templon sur loko, kiun ili konsideras la naskiĝloko de la dio Ram, ili verŝajne organizos grandegajn manifestaciojn ; se ĝi permesos, la junaj islamanoj, kiuj ĝis nun silente suferas multajn diskriminaciojn, povus ribeli.

Christophe JAFFRELOT

Esplor-direktoro ĉe la Centro de Internaciaj Esploroj (CERI), komuna esplor-centro de la Instituto pri Politikaj Sciencoj (IEP - Science-Po) kaj de la Nacia Centro de Scienca Esploro (CNRS - Centre national de la recherche scientifique) ; aŭtoro interalie de la libroj : « L’Inde de Modi. National-populisme et démocratie ethnique » kaj « Le Syndrome pakistanais », Fayard, Parizo, respektive 2019 kaj 2013.



La aŭtoro

Christophe JAFFRELOT
Direktoro de la Centro de Internacia Studoj kaj Esploroj, Instituto de Politikaj Studoj - Nacia Centro de Scienca Esplorado (NCSE) ; li direktoris kaj kunverkis L’Inde (...)
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

USONO VETAS POR HINDIO

Barato – Ĉinujo : konfliktoj kaj konverĝoj

Pakistano subfosata de la alfrontiĝoj inter sunaistoj kaj ŝijaistoj

Ĉu registaro de juĝistoj ?



Tradukita de:
Jeanne-Marie Cash
el la franca

[1] « Over 150 veterans write to President on “politicisation”of armed forces », The Hindu, New Delhi, 12-a de aprilo 2019.

[2] « Environment Minister rejects global reports claiming 1.2 million deaths in India due to pollution », The Hindu, 5-a de majo 2019

[3] Vd. « Le capitalisme de connivence en Inde sous Narendra Modi », Les Études du CERI, n-ro 237, Parizo, 18-a de septembro 2018.

[4] Bibhudatta Pradhan kaj Shivani Kumaresan, « Indian elections become world’s most expensive : This is how much they cost », Business Standard, New Delhi, 4-a de junio 2019.

[5] « In 2019, is BJP riding a Modiwave or a money wave ? », The Wire, Nov-Delhio, 6-a de majo 2019, kaj « BJP flush with poll cash, no questions asked in this elections », The Telegraph, Nov-Delhio, 2-a de majo 2019.

[6] Adil Rashid, « Electoral bonds have legalised crony capitalism : Ex-chief Election Commissioner SY Quraishi », Outlook, Nov-Delhio, 7-a de aprilo 2019.

[7] Madhumita Murgia, Stephanie Findlay kaj Andres Schipani, « India : The WhatsApp election », Financial Times, Londono, 5-a de majo 2019.

[8] « “Can’t make out if it’s India or Pakistan” : Amit Shahon Rahul Gandhi’s Wayanad roadshow », The News Minute, 10-a de aprilo 2019, www.thenewsminute.com

[9] Tiun metaregionon konsistigas Utar-Pradeŝo, Utarakando, Biharo, Ĝarkhando, Ĉatisgaro, Madja-Pradeŝo, Raĝastano, Delhio, Harjano, Himaĉal-Pradeŝo kaj Ĉandigaro.

[10] Ĉi tiuj donitaĵoj kaj tiuj de la posta paragrafo devenas el la esploroj de Social Profile of Indian National and Provincial Elected Representatives (Spinper), asociita internacia laboratorio de la (CNRS) kaj konsistigata de la Ashoka-universitato en Barato kaj Sciences Po - (IEP) en Francujo

[11] « 43 % of newly elected Mps face criminal charges : ADR report », The Wire, 27-a de majo 2019.


Akceptejo 1a julio 2019

La germanaj polico kaj justico en turbulaj akvoj

Senpuneco por novnazia perforto


Novnazia ĉelo, sinsekvaj murdoj, polico serĉanta laŭ malĝusta direkto : jen la ingrediencoj de tragedio kiu hantas Germanion ekde la fruaj 2000aj jaroj. Post kriminala esploro en Munkeno, kiu daŭris de 2013 ĝis 2018, la proceso rivelis per siaj mankoj la ambiguajn sintenojn kaj de la ŝtataj sekurecoservoj kaj de la juĝistaro rilate al la perforto de la ekstrema dekstro.



de  Massimo PERINELLI , Christopher POLLMANN

Je la 11a de julio 2018, Ismail Yozgat svenis, ĉantis, kaj verŝis akvon sur sian kapon. La patro de Halit Yozgat, murdita 12 jarojn antaŭe fare de la eta Nacisocialisma Subtero (Nationalsozialistischer Untergrund, NSU), li ĵus aŭdis Manfred Götzl, kriminala juĝisto de Supera Regiona Kortumo (Oberlandesgericht) de Munkeno, eldiri la juĝon pri la kvin akuzitoj : severa kondamno por la ĉefa akuzito, sed malpli severaj por ŝiaj kvar komplicoj.

Tiel finiĝis la proceso por la plej longa sinsekvo de novnaziaj krimoj faritaj en Germanio depost la Dua Mondmilito. Inter septembro 2000 kaj aprilo 2007, naŭ enmigrintoj, plejparte turkoj, kaj policistino estis murditaj per la sama pafilo en urboj tra la tuta lando. Komence, la polico kredis ke la mortigoj celis reguligi la kontojn ene de la turka komunumo, kaj koncentris siajn esplorojn sur la familioj de la viktimoj, iliaj najbaroj kaj ilia socia rondo, kaj foje eĉ provis subfosi la reputaciojn de la viktimoj, malvere asertante, ke ili mem estas krimuloj [1]. Oni nomis la esplorojn Operaco Bosporo kaj Operaco Lunarko (aludo pri la turka flago). La amaskomunikiloj nomis la mortigojn la "kebabaj murdoj" [2] kaj kulpigis pri ili "malhelan paralelan mondon" de drogŝakrado kaj mafiismo ĉe turkoj. Iam, en la kadro de Operaco Bosporo, unu el la plej grandaj esploroj en la historio de la germana kriminala justico, tiom, kiom 160 policistoj estis sekvantaj falsajn spurojn. Poste, kiam policistino estis mortpafita en sia aŭto en 2007, kaj ŝia kolego estis grave vundita en la kapo, la esploristoj serĉis la "Fantomon de Heilbronn" - la urbo kie la atenco okazis - en la romaa komunumo ĉe kiuj, laŭ policaj psikologoj, "mensogoj estas esencaj elementoj de sociaj rilatoj" [3]. Tri bombatencoj kontraŭ celobjektoj kun rilatoj al enmigrado, per kiuj 24 estis vunditaj, ne sukcesis direkti la atenton de la aŭtoritatuloj al la novnazia movado, kvankam viktimoj, familioj, amikoj kaj kelkaj ĵurnalistoj pli kaj pli eldiris siajn suspektojn pri la ekstrema dekstro.

Ĉio ŝanĝiĝis en novembro 2011 kun la aresto Beate Zschäpe. La esploristoj de tiam komencis sekvi spurojn kiujn ili ĝis tiam preteratentis. En 1998, post kelkaj negravaj perfortaĵoj, Zschäpe, Uwe Böhnhardt kaj Uwe Mundlos fondis la NSU-on. Inter 1998 kaj 2011, ili akumulis ĉirkaŭ 600 000 eŭrojn per raboj ĉe superbazaro kaj dek kvar aŭ eble dek kvin bankoj, vundante kelkajn homojn. Dum preskaŭ dek kvar jaroj, la tri fondintoj de la NSU vivis kaŝite en Saksonio, prizorgate kaj protektate de granda reto de subtenantoj. Post fina nesukcesa rabo kaj la morto de la du viroj en la grupo, kiuj aŭ mortigis sin aŭ estis mortigitaj de nekonato je la 4a de novembro 2011, Beate Zschäpe ekbruligis ilian komunan hejmon, sendis kelkajn videokonfesojn al la amaskomunikiloj kaj prezentis sin al la polico.

La logiko, laŭ kiu novnaziaj grupoj ne estis formale akuzitaj, kaj kiu regis ĝis 2011, daŭris en la munkena kortumo kaj en ties juĝo. Ĉe la proceso, kiu daŭris de majo 2013 ĝis julio 2018, 540 atestantoj kaj 56 fakuloj estis alvokitaj, 600 000 paĝoj da atestoj estis produktitaj kaj la totala kosto estis inter 30 kaj 37 milionoj da eŭroj. Fine, kvankam Zschäpe estis kondamnita al ĝismorta malliberigo, ŝiaj kvar komplicoj nur ricevis inter du-kaj-duonajn kaj dek jarojn da enprizonigo, dum aplaŭdis dek du novnaziaj aktivuloj ĉeestantaj en la tago de la kondamno. Ĉiuj estis liberigitaj, pro la longeco de sia antaŭprocesa enkarcerigo.

Obstrukcata esploro

La mildeco de la kondamnoj kontrastas kun la severa traktado al iuj manifestaciantoj kontraŭ la G20 en julio 2017 en Hamburgo : ili estis kondamnitaj al tiom, kiom tridek naŭ monatoj da enprizonigo. Sed tio ne estas la problemo. La proceso neniel dispelis la impreson de "blindeco, eĉ ĝis la kompliceco de la publikaj institucioj de sekureco kaj protekto" rilate al la novnazia movado, laŭ la verkisto Ralph Giordano [4]. Resumante la trakton de la NSU fare de la aŭtoritatuloj, la raporto de la enketkomisiono de la turingia parlamento mencias "ĝeneralan katastrofon kiu ebligas la suspekton de intenca sabotado" [5], kvazaŭ estis institucia toleremo pri krimoj fare de la ekstrema dekstro en Germanio, malgraŭ tio, ke rasismaj kaj antisemitismaj agresoj pliiĝis je preskaŭ 20% en 2018 kompare kun 2017, jam atinginte novajn altojn en antaŭaj jaroj [6].

Dum la tuta proceso, la juĝistoj provis limigi la argumentojn al la kvin akuzitoj kaj ne plivastigi la kuntekston, tekniko de individuigo kiu oftas en kriminalaj juĝaferoj kun kaj sociaj kaj politikaj implicoj. Neniam enkalkulitaj estis sendependaj esploroj kiuj sugestis ke, senhelpe, la tri fondintoj de la NSU-ĉelo kaj ĝia kvar komplicoj ne estus povintaj elfari tiom da krimoj tra la tuta Germanio kaj resti kaŝitaj dum preskaŭ dek kvar jaroj [7]. Zschäpe plejparte restis silenta kaj rifuzis kunlabori. Du el ŝiaj komplicoj, kiuj ne montris bedaŭron pro siaj agoj, sed agnoskis sian nacisocialisman ideologion, estas hodiaŭ festataj kiel herooj de siaj kamaradoj.

Kaj cetere estas la kontraŭdiroj de la esploro. Je la 6a de aprilo, 2006, en Kassel, Halit Yozgat estis mortpafita en la retkafejo kiun lia familio mastrumas. Ĉeestanta estis kliento, Andreas Temme, kiu konsultis svatretejon. Lia profilo estis interesiga : kromnomita "eta Adolf" en sia junaĝo - nomo kiun li ne komprenas, laŭ li, kvankam li agnoskas ke li faris kopion de Mein Kampf de Adolf Hitler kiam li estis adoleskanto [8] - li okupis la postenon de inspektisto de la interna sekreta servo (Verfassungsschutz, Oficejo por la Protekto de la Konstitucio) por la ŝtato Hesio, kie li respondecis pri la informantoj kiuj estus devintaj observi la novnaziojn. Dum la kriminala esploro en aprilo 2006, s-ro Temme ne prezentis sin kiam la polico petis vidatestantojn, kaj dum lia unua pridemandado li provis nei ke li ĉeestis ĉe la loko kaj je la horo de la krimo. Sed la retrovo de liaj komputilaj datumoj, kaj la vidatesto de alia kliento kiu ĉeestis je la momento de la pafatenco, indikis alie. Kvankam li konfesis ke li konas pafilojn, li asertis ke li ne aŭdis la du pafojn (la pafilo havis dampilon), ne flaris pulvon kaj, kiam li foriris de la scenejo, ne rimarkis la korpon kuŝantan en flako da sango inter la servotablo kaj la elirejo [9]. La juĝistoj karakterizis ĉi tiujn asertojn kaj la atestanton mem kiel kredindajn. Sed la familio Yozgat kaj iliaj subtenantoj komisiis al la konata londona agentejo Forensic Architecture sendependan esploron kiu trovis, ke s-ro Temme sendube aŭdis, flaris kaj vidis la murdon.

Ĉi tiu afero ilustras la ombrajn zonojn kiuj ĉirkaŭas la laboron de la regiona kaj federacia sidejo de la Verfassungsschutz kaj iliaj proksimume 30 agentoj kaj informantoj asignitaj al la tri akuzitoj de la NSU [10]. Jam tre frue, iuj konsciencaj policistoj plendis pri tio : dum la tuta jaro 2001, komisaro Sven Wunderlich foje-refoje notis kaj kritikis parole kaj skribe la obstrukcojn truditajn de la Verfassungsschutz fare de la ŝtato Turingio kiuj malhelpis ke la tri fuĝantoj estu kaptitaj [11]. Sed dum la proceso en Munkeno, la juĝistoj rifuzis konsideri ĉiujn indicojn aŭ indikojn rilate al la kompliceco de diversaj kunlaborantoj de la Verfassungsschutz en la krimoj de la NSU. Post la riveloj de Zschäpe en novembro 2011, iliaj raportoj pri la NSU estis plejparte aŭ detruitaj aŭ klasifikitaj sekretaj dum cent dudek jaroj. La dosiero koncernanta s-ron Temme tial estos malhavebla por parlamentaj kaj kriminalaj esploroj ĝis 2137 ! Aldone, kelkaj asociitoj de la sekreta servo aperis ĉe la proceso sub falsnomo kaj intence mensogis. "Ni devas ne malkaŝi ŝtatajn sekretojn kiuj subfosas la agojn de la registaro" diris la ŝtatsekretario pri eksterlandaj aferoj Klaus-Dieter Fritsche, la estro de ĉiuj federaciaj servoj de strategiaj informoj kaj internaj sekureco, al la unua federacia parlamenta komitato kiel antaŭpravigo en oktobro 2012 [12].

Hans-Joachim Funke, emerita profesoro pri politika scienco ĉe la Libera Universitato de Berlino kaj fakulo pri la NSU, estas aperinta antaŭ kelkaj parlamentaj komitatoj. Liaj esploroj montras ke, post la forpaso de la Germana Demokratia Respubliko (GDR), la Verfassungsschutz multe kontribuis al la kreo de novnaziaj retoj en la novaj federaciaj ŝtatoj : iliaj agentejoj pagis multajn gvidantojn kaj membrojn de ĉi tiu movado kiel informantojn kaj donis al ili imunecon kontraŭ kriminalaj esploroj [13]. La lastatempa eltrovo de reto de oficialuloj, policistoj, agentoj de la Verfassungsschutz, juĝistoj kaj aliaj oficistoj, kiuj fantazias pri puĉo kaj la ekzekuto de maldekstraj oponantoj, montras ke la vermo estas profunde instalita en la frukto [14].

Fronte al falsaj akuzoj de la polico kaj la amaskomunikiloj, kaj kun la multaj eksterlasoj kaj mankoj de la oficialaj enketoj, la familioj de la viktimoj kaj iliaj subtenantoj organizis sin. Post la murdoj de Mehmet Kubasik en Dortmund kaj Halit Yozgat en Kassel en aprilo 2006, ili unuigis milojn da homoj por marŝi en ambaŭ urboj. Oni starigis gravan reton de kritika kontrolo kaj analizo, de kulturaj kaj artismaj prezentadoj kaj de politika kaj jura mobilizo, precipe post la malfermo de la kriminala proceso de la NSU en 2013. Kun siaj 7 regionaj aŭ laŭtemaj unuoj, la grupo NSUWatch ekzamenis la enketan laboron de la 13 parlamentaj komitatoj kaj ĉiun el la 438 tagoj de la munkena proceso [15].

Ĉi tiu mobilizo atingis la pinton en majo 2017 kun mitingo de tri mil homoj en Kolonjo. Dum kvin tagoj, sub la slogano "Forigu la NSU-anaron : ni akuzas" [16], popola ĵurio kunigis eminentulojn kaj grupojn kritikantajn la kondukon de la kriminala esploro kun la ĉeesto de kelkaj advokatoj de la plendantoj. Kredante ke nek la munkenaj juĝistoj nek la parlamentaj komitatoj prilumos la aferon aŭ donos justecon, la partoprenantoj poste redaktis aktojn de akuzado kontraŭ cent personoj : ne nur novnazioj kaj aliaj individuoj kiuj havis rolojn en la organizado kaj efektivigo de la krimoj, sed ankaŭ policistoj, prokuroroj, ĵurnalistoj kaj politikistoj kiuj, inter 1999 kaj 2011, kulpigis la familiojn de la viktimoj kaj helpis senkulpigi la ekstreman dekstron.

En la tago de la verdikto, kvin mil homoj ariĝis en Munkeno, kaj preskaŭ sep mil en dekdu aliaj urboj, por postuli oficialan enketon pri institucia koluzio en rasismaj krimoj, kaj por diskonigi ĉi tiun deklaron de Ismail Yozgat : "Ni ne agnoskas ĉi tiun verdikton !"

Sed la afero ankoraŭ ne finiĝis. Unuflanke, pro aliaj kialoj, Zschäpe, ŝiaj komplicoj kaj la federacia prokuroro ĉiuj registris apelaciojn kontraŭ la verdikto en la Federacia Kortumo en Karlsruhe kaj la juĝo pri la apelacio verŝajne ne estos donita ĝis post kelkaj jaroj. Aliflanke, tri familioj de viktimoj registris plendon kontraŭ la Ŝtato ĉe la tribunalo de la unua instanco de Nurenbergo ; ili postulas monkompensaĵon pro la falsaj akuzoj kaj la fiaskoj de la kriminala esploro.

Kvankam sendube sensacia kaj vaste priraportita, la munkena proceso efektive ne estis eksterordinara. Ĝi plenumis la atendatan rolon de kriminaljura persekuto : senpolitikigi sociajn problemojn per koncentriĝo pri individuaj devioj, krimado kaj kulpo.

Massimo PERINELLI kaj Christopher POLLMANN



La aŭtoro

Massimo PERINELLI
Diktoro pri Nuntempa Historio, kunlaboranto de la Fondaĵo Rosa-Luxemburg.
(vidu)

Christopher POLLMANN
Profesoro pri publika Juro en la Universitato de Lorraine kaj asociita esploristo en la Collège d’Etudes Mondiales en Parizo.
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:



Tradukita de:
Mike Leon
el la franca

[1] Ŝpuren der Reid-Methode : Erzwungene Geständnisse und institutioneller Rassismus, Bürgerrechte & Polizei, n-ro 115, Berlino, aprilo 2018, www.cilip.de

[2] Kp. Der Spiegel, Hamburgo, la 21a de februaro 2011, kaj, pri la termino "kebabaj murdoj", la 4a de julio 2012.

[3] Zeit Online, la 4a de februaro 2014, www.zeit.de

[4] Akceptoprelego por la Premio Bertini, la 27a de januaro 2014 ĉe Hamburgo, https://bertinipreis.hamburg.de

[5] ’Terorismo de la ekstrema dekstro kaj agado de ŝtataj agentejoĵ, raporto de la enketkomisiono de la parlamento de Turingio, la 16a de julio 2014 (germanlingva), www.thueringer-landtag.de

[6] ’Politisch motivierte Kriminalität im Jahr 2018’, Federacia Ministerio pri Internaj Aferoj, Berlino, la 14a de majo 2019, www.bmi.bund.de

[7] Stefan Aust kaj Dirk Laabs, Heimatschutz. Der Staat und die Mordserie des NSU, Pantheon, Munkeno, 2014.

[8] Die Welt, Berlino, la 6a de junio 2016, www.welt.de

[9] Lutz Bucklitsch, ’Kassel : Der Mord an Halit Yozgat – die Lügenwelt des Andreas Temme (klein Adolf)’, la 22a de junio 2014, https://hajofunke.wordpress.com, kaj ankaŭ Die Welt, la 1a de marto 2015, www.welt.de

[10] Hans-Joachim Funke, Sicherheitsrisiko Verfassungsschutz. Staatsaffäre NSU : das V-Mann-Desaster und was daraus gelernt werden muss, VSA, Hamburgo, 2017.

[11] ’Terorismo de la ekstrema dekstro kaj agado de ŝtataj agentejoĵ’, verko citita.

[12] Citita de Hans-Joachim Funke, https://hajofunke.wordpress.com

[13] ’Terorismo de la ekstrema dekstro kaj agado de ŝtataj agentejoĵ’, verko citita, kaj ankaŭ Hans-Joachim Funke, Sicherheitsrisiko Verfassungsschutz, verko citita.

[14] Die Tageszeitung, Berlino, la 16a de novembro 2018.

[15] www.nsu-watch.info (en la lingvoj germana, angla kaj turka).

[16] Tribunal ’NSU-Komplex auflösen : Wir klagen an’, www.nsu-tribunal.de ; ĉi tiu popola proceso okazis en Mannheim inter la 22a kaj la 25a de novembro 2018.


Akceptejo 1a julio 2019

Dosiero : la estonto de industrio

Repacigi industrion kaj naturon


Asociinte dum longa tempo la ekonomian disvolviĝon kaj plibonigon de la vivkondiĉoj, la progresemaj politikaj fortoj longtempe neglektis la efikon de la homaj aktivaĵoj al la medio. Ĉu la urĝa neceso protekti la planedon implicas rezigni la bonaĵojn de industria socio ? Ne nepre, se nur mutacias kelkaj el la konsumkutimoj, kiujn ĝi naskis.



de  Jean GADREY

Laŭ multaj ekonomikistoj, politikaj responsuloj, sindikatistoj, urĝas reindustriigi Francujon. Inter 1974 kaj 2017, la pezo de industrio en la tuta dungo – inkluzive de la energi-produktado kaj la minejaj industrioj, sed sen la konstruado – falis de 24,4 % ĝis 10,3 %. La parto de la servoj, komercaj aŭ ne, atingis 81 % en 2017 [1]. Industrio plu produktas nur 14 % de la aldon-valoro, alidirite de la ekonomia riĉo ĉiujare produktita. La pesimistoj tion ripetadas : estas katastrofo.

Ĉu Francujo distingiĝas de la aliaj lando ? Neniel. Laŭ la statistikoj de la Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL), kiuj koncernas la tutan industrion kaj konstruadon, Francujo restas pli industria ol landoj, kiujn oni ne povas taksi kiel malbonajn lernantojn en ekonomia kreskado : nordaj landoj, Usono, Kanado, Britujo, inter aliaj. Kaj, kvankam veras, ke malmultaj riĉaj landoj afiŝas pli bonajn rezultojn sur ĉi tiu kampo, precipe Germanujo kaj Japanujo, la malindustriiĝo de dungado ne estas tie malpli severa ol en Francujo : inter 1991 kaj 2018, la proporcio de industria dungo en la tuta dungo falis je 14 procent-poentoj en Germanujo, multe pli ol en Francujo (falo je 7 poentoj, same kiel en Japanujo [2].

Kiuj estas la argumentoj de la industriismuloj ? Ĉi tiu eltiraĵo de tribuno titolita « Ni redonu prioritaton al industrio » kaj subskribita de trideko da ekonomikistoj kaj de politikaj kaj sindikataj respondeculoj, konataj maldekstruloj, estas bona resumo : « Industrio kuntrenas kun si la tutan aktivecon, la esploron, investadon kaj, fine, la dungadon. » (Le Monde, 18-a de januaro 2017). Sed kiel sektoro kiu produktas inter 8 kaj 20 % de la dungoj aŭ de la aldonvaloro en la riĉaj landoj, povas esti la motoro kiu « kuntrenas » ĉion alian, inkluzive de la dungado ?

Tiu kredo datumas de la kontraŭeco, kreita en la 19-a jarcento de la klasikaj ekonomikistoj kaj Karl Marx : industrio kreas riĉaĵojn ; la servoj disvolviĝas el la plusoj, kiujn ĝi kreis. La supereco de industrio estas do ties produktiva karaktero, male al la neproduktiveco de la servoj.

La priskribon oni poste kompletigis per aliaj postulatoj ; Ekzemple : afiŝante gajnojn de produktiveco pli altajn ol la plej granda parto de la servoj, la industrio estis tial kromnomita « kokino kun oraj ovoj » de la ekonomikisto Benjamin Coriat [3], ĉar ĝi laŭ li tiras la tutan ekonomian kreskon. Aliaj asertas, ke industrio determinas la internacian konkurencecon, sen ĉiam mezuri , ke tio, kio estis vera hieraŭ perdis hodiaŭ sian trafecon : ĉu agrokulturo kaj servoj cetere ne konsistigas gravajn elementojn de ĉiuj tiel nomataj liberkomercaj interkonsentoj ? Alia argumento, same eksmoda, postulatas, ke nur la industria novigo enkalkuliĝas kaj gravas …

Kiam necesas klarigi la historian malkreskon de la industria dungado, oni ofte respondecigas la delokadojn. Tiuj reale estas inter 10 kaj 15 % de la fenomeno en Francujo [4]. Gravas ja bremsi ilin – eĉ malhelpi ilin -, sed restos traktenda 85 ĝis 90 % de la problemo.

Produkti pli por konsumi pli kaj … polui pli

Inter la kialoj de la perdo de 2,2 milionoj da dungoj en Francujo inter 1980 kaj 2017, la plej decidiga respondas al duobla historia tendenco. Unuflanke, la mendo de la familioj malpli kaj malpli koncernas industriajn objektojn kaj pli kaj pli servojn, komercajn aŭ ne : la proporcio de daŭripovaj objektoj (aŭtoj, mebloj, elektraj hejmiloj …) kaj duondaŭraj (aparte vestaĵoj) en la efektiva konsumo de familioj falis de 22 % ĉirkaŭ 1960, ĝis 12,4 % en 2017 [5]. Aliflanke, la produktiveco-gajnoj estis kaj restas pli grandaj en industrio ol en preskaŭ ĉiuj servoj. Akumulado de tiuj du longdaŭraj tendencoj klarigas la esencon de la falo de la industripezo en la dungado, en Francujo same kiel preskaŭ ĉie en la mondo, inkluzive en la grupo BRIC [6] (Brazilo, Rusujo, Barato kaj Ĉinujo, kreita en 2009), fariĝinta BRICS kiam ĝi integris Sudafrikon en 2011.

La alia klarigo de la falo de la industria dungo kunigas tri fenomenojn karakterizajn de la novliberala tutmondiĝo : intensivigo de la laboro ; konkurenco de landoj kun malaltaj salajroj kaj malfortaj social kaj ekologiaj normoj, kiu produktas delokigojn de produktado kaj de konsumado (aĉeto de produktoj el aliaj landoj) ; pli kaj pli ofta uzado fare de entreprenoj, de ekstera financado, kiu igas ilin fermi aŭ malinvesti, ne ĉar ili ne plu havas merkaton, sed ĉar la rendimento por la akciuloj ne atingas la nivelon 10 ĝis 15 %.

La maldekstra industriisma penso, portata de ekonomikistoj aŭ aktivuloj proksimaj de la laborista movado, prave kritikas la tri priskribitajn faktorojn, kiuj igas rompi kelkajn entreprenojn aŭ industriajn sektorojn. La industriigo sendube kontribuis dum longa historia periodo al plibonigo de la vivkondiĉoj. Sed industrio ne estas la sola aktivaĵo, kiu kontribuis al ĝi : en la 20-a jarcento, la publikaj servoj pri edukado, sano, transporto aŭ pri sociala agado ludis ne malpli gravan rolon.

Krome kaj precipe, tiu industriigo kun tre altaj produktiveco-gajnoj, celebrata kiel la kerno de la « tridek gloraj jaroj », kaŭzis damaĝojn (aŭ « eksteraĵojn ») sociajn, prisanajn kaj ekologiajn, identigitajn jam ekde la 1970-aj jaroj. La ekologia spuro de la homaro tiam komencis preterpasi la kapablon de la naturo provizi la multajn renoviĝantajn resursojn entenitajn en la materia produktado, kaj la karbon-elsendoj en la atmosferon preterpasis la limon de la klimat-ekvarmiĝo. Eblas diri, ke, ekde tiu epoko, la gajnoj de produktiveco (produkti ĉiam pli per same aŭ malpli da laboro) ofte fariĝis perdoj, el kiuj kelkaj minacas hodiaŭ vivnecesajn komunajn havaĵojn, kiel klimato aŭ akvo, kaj resursojn ne renoviĝantajn (mineraloj, fosiliaj energioj, sed ankaŭ sablo) ankaŭ survoje al elĉerpiĝo, kaj por kelkaj, al malapero

Tiel, la subtenantoj de industriismo forgesas kritiki ĉi tiun homan, ekologian kaj prisanan katastrofon : la agrokultura sektoro [7] enhavis nur 750.000 dungopostenojn en 2017, kontraŭ 1,88 milionoj en 1980, falo de 60 %, pli forta ol tiu de la industriaj dungoj en la sama periodo (43 %). Ĉefa kialo : industriigo de agrokulturo, lanĉita de produktivismaj agrokulturaj politikoj kaj liberkomercaj interkonsentoj, kiuj detruas la kamparanojn en Francujo kiel aliloke. Simila fenomeno kun industriigo de komerco tra ĝia produktivisma hiper-merkatigo kaj tiu de kelkaj servoj, kiuj malhumaniĝas transformante sin en alt-teknologiajn fabrikojn. De nun, industriigi celante gajnon de produktiveco plej ofte signifas malhumanigi la aktivaĵon kaj detrui la medion kaj la klimaton. Sed alia industrio eblas, se oni nur akceptas, ke ĝi malpli pezos en ekonomio.

Por pripensi la estonton de la industria sektoro (sed tio veras ankaŭ en la aliaj sektoroj), la ĝenerala vidado estas tiel simple eldirebla, kiel delikate konkretigebla : temas pri alimaniere produkti objektojn (havaĵojn) respondantajn al sociaj bezonoj markitaj de la « justa, materia kaj energia sobreco », mem pensata laŭ limoj kaj lim-niveloj, kiujn oni ne devas transiri por ke la mondo restu loĝebla. Tio ja koncernas la klimaton, kun la celo « nul neta elsendaĵo » [8] (aŭ « karbon-neŭtraleco ») de nun ĝis 2050, sed ankaŭ la biodiversecon, kies malkreskon ni devas rapide inversigi, la redukton de kelkaj poluoj (aera, ĥemia, per plastaĵoj …) fariĝintaj katastrofaj, kaj finfine, sobran mastrumadon de tio, kio restas, el la nerehaveblaj resursoj nun englutataj de la termo-industria kapitalismo je ne eltenebla ritmo [9].

Por pasi de tiuj ĝeneralaj principoj al konkretaj perspektivoj, taŭgas eniri en la detalojn de la elteneblaj uzoj, kaj de la produktado de la ĉefaj kategorioj de industriaj objektoj, inkluzive de energio laŭ ties diversaj formoj. Tio postulas altan nivelon de teknika, socia kaj civitana ekspertizo, kolektiva verko farata por daŭri kaj submetata al publika debato. Tiel estas pri la, unikaj en Francujo, scenaroj de la Negawatt-kolektivo [10] ligitaj al la agrokulturaj scenaroj ’Afterres2050’ de la asocio Solagro.

Jen ekzemplo inter dekoj eltirita el tiuj laboraĵoj (kiuj ne estas biblio, sed ideala apogilo) : la moveco-bezonoj de la homoj kaj la industria produktado kapabla ĝin respondi. La cititaj studaĵoj anticipas fortan redukton de la aŭto-dependeco ĝis 2050, dum en 2019 unu vojaĝo el 4 farataj en aŭto en Francujo estas malpli ol 3 kilometroj, dum pli ol duono de la homoj loĝantaj je malpli ol unu kilometro de sia laborloko tien iras aŭte, kaj dum la kolektivaj transportoj estas samtempe nesufiĉaj kaj tro kostaj. La uzo-sobreco enkalkuliĝos do pli ol la deplojo, ekologie tre diskutinda, de la elektraj aŭ hibridaj veturiloj (sola prioritato de la industriistoj kaj politikaj gvidantoj). La industriaj novaĵoj sekve ne malaperus, sed, anstataŭ servi la potenco-konkuron, ili nutrus pli sobrajn modelojn.

Konkrete, inter nun kaj 2050, la nombro de kilometroj veturitaj de ĉiu loĝanto en individua aŭto estus duonigita profite al malpli poluaj transportrimedoj ; la veturiloj havus multe pli longan vivdaŭron kaj uzus renoviĝantajn energifontojn ; la 10% de veturiloj, kiuj ankoraŭ uzus naftoproduktojn (kontraŭ 90 % de veturiloj en 2019), la meza konsumado estus 3 litroj por cent kilometroj. La maksimumaj rapidecoj estus reduktitaj. La meza nombro de personoj en veturilo pasus de 1,6 ĝis 2,4 danke al kunveturado. La aŭtomobila industrio uzus pli kaj pli da recikligitaj materialoj kaj engaĝiĝus en reuzado kaj luado. Krom la fakto, ke ĝia konsumado de energio (sen karbono kaj sen uzi atomindustrion) estos duonigita, ke ĝia ŝtal-konsumado malpliiĝus, ĝi ĉesus aldoni elektronikajn objektojn, plej ofte senutilajn, por plene sin dediĉi al produktado de materialoj por kolektivaj transportoj, de bicikloj (elektraj aŭ ne), de fervoja materialo, ktp.

Ĉu sendorma sonĝo ? Tute ne, ĉar la cititaj scenaroj proponas bilancojn kaj perspektivojn kalkulitajn por ĉiuj sektoroj kaj produktoj : de energio ĝis konstruado, tra hejtado, elektraj hejmiloj, elektronikaj aparatoj aŭ nutraĵoj, kun ĉiufoje taksado de la prudentaj perspektivoj ligitaj al la progreso de efikeco (energia kaj materia) kaj al tiu de la sobreco, kiun oni antaŭe nomis la « ĉaso al malŝparo ».

Por produkti aliajn aferojn, alimaniere kaj sobre, tiuj scenaroj kondukas orienti la konsumadon kaj industrian produktadon al produktoj daŭripovaj, ripareblaj, reuzeblaj kaj, por kelkaj el ili, je kundividita uzo, kio venos per instigoj, sed precipe per leĝoj. Oni renkontas alian esencan tendencon por imagi estontecon kongruan kun la postuloj de protekto de la planedo : tiu de la « low tech », tio estas de la teknikoj pli sobraj kaj pli simplaj... sed ne malpli novigaj.

Reutiligi, ripari, revendi kaj kundividi : modelo de sobreco

« Por plej bone recikligi la riĉofontojn kaj plilongigi la vivdaŭron de niaj objektoj, skribas Philippe Bihouix, unu el la ĉefaj inspirantoj de tiu kreskanta tendenco, necesos profunde ilin repensi, simplaj kaj fortikaj (Ivan Illich estus dirinta « afablaj »), ripareblaj kaj reuzeblaj, normigitaj, sistemblokaj (modulaj), el simplaj materioj, facile malkonstrueblaj, necesos utiligi nur ŝpare la maloftajn kaj neanstataŭeblajn resursojn, kiajn kupro, nikelo, stano aŭ arĝento, limigi la elektronikan enhavon. » Antaŭ ol aldoni : « Necesos fine organizi pripensadon pri niaj produktomanieroj, privilegii konstruejojn reinstalitajn apud la konsumlokoj, iom malpli produktivajn sed pli labor-intensajn, malpli meĥanik- kaj robot-havajn sed ŝparemajn pri resursoj kaj energio, artikitajn kun reto de reuzado, riparado, revendo, kundivido de la ĉiutagaj objektoj » [11].

Nenio el tio similas retroiron al industria pasinteco tiom mita kiom poluanta. La ali-industrio kiu povus eviti al ni la plej malbonon postulos multe da novaĵoj, sed ne tiujn de la hiperteknologio, kvankam kelkaj jam ekzistantaj aŭ plibonigeblaj povos tion kontribui, aparte pri la efikeco de la uzo de energio kaj de materialoj.

Restas du demandoj : kia estos la ekonomia pezo de la tiel skizita industrio ? Kaj kiel la socio kiel tuto reagos al tiu nova materia kaj prienergia sobreco, kaj al tiu transformiĝo de produktado kaj dungado ?

Certe la industri-pezo en la dungado montros ĝeneralan defalon, malgraŭ ke kelkaj branĉoj male spertos kreskon. Sed tiu evoluo montriĝos malpli drama ol tiu, kiun ni travivas de pluraj jardekoj. Unuflanke, la aktivado malproksimiĝos de la produktivistaj procedoj, detruantoj de dungoj en industrio same kiel aliloke ; aliflanke, la necesa rekonsidero de la tutmonda liberkomerco profite al parta relokado bremsos la dungo-fuĝojn.

Elsendi forcejefikan gason, privilegio de riĉegulo

Por pripensi la branĉojn kiuj portos la dungojn de la transiro, eblas referenci al la scenaro negaWatt 2017, kun , kiel ŝlosila ekzemplo, la sektoro de la renoviĝantaj energioj, kiu aldonos pli ol 330 000 dungojn inter nun kaj 2030. Alia fonto, la Platformo Klimat-Dungo [12], kolektivo de dek-kvino da grandaj asocioj kaj sindikatoj ligitaj al esploristoj, publikigis en januaro 2017 raporton titolitan « Unu miliono da dungoj por la klimato ». Inter la ekspansiaj branĉoj : la eko-materioj, la transport-materialoj de la milda moveco kun malfortaj elsendoj, la industrioj ligitaj al la terma plibonigado de loĝejoj kaj konstruaĵoj, ktp.

Veras, ke dungado en la tuta industrio falis je 46 % inter ĝia historia pinto de 1974 kaj 2016, sed kelkaj branĉoj rezistis kaj eĉ pli [13]. La plej forta kresko (nombroj pli ol duobliĝis) estis registrita en la branĉo produktado kaj distribuo de akvo, salubrigo, mastrumo de la ruboj kaj poluado. Ĉi tiu aktivado enhavas nun pli da dungoj ol la branĉo produkto kaj distribuo de elektro, gaso, vaporo kaj klimatizita aero, ĉe kiu la dungado restis stabila dum la periodo. Sed tiuj du industriaj branĉoj verŝajne spertos viglan kreskon kun ekspansio de la recikligado kaj malpoluigo (al kiu apartenas la malkonstruado de la nukleaj centraloj), kaj la kresko de la renoviĝantaj energioj, prefere proksimecaj kaj liberigitaj de la internaciaj kompanioj, kiuj ilin devojigas.

La vivmanieroj profunde ŝanĝiĝos. Sed postuli sobrecon kontraŭ konsumismo estus nesufiĉa se oni ne precizigas kiujn sociajn kategoriojn devos plej modifi sian sintenon, nome de la ĝenerala intereso. La klopodoj ligitaj al la mediprotektado estas samaj kiel impostoj : ili povas esti justaj aŭ maljustaj : kiam la riĉeguloj elsendas tridek ĝis kvardek foje pli da forcejefikaj gasoj ol la 10 % plej malriĉaj, kaj ke la karbon-imposto pezas kvarfoje malpli sur la enspezoj de la unuaj [14], la evidenta maljusto naskas masivan rifuzon de la trudataj ŝanĝoj. La redukto de malegalecoj estas parto de la kondiĉoj por akceptigi la prienergian kaj materian sobrecon.

Koncerne la akcepteblon de la rekonverto de dungado kaj laboro, defio estos la sekurecigo de la profesiaj irvojoj de la salajruloj, kies nuna dungo estos minacata, sur la dung-areo aŭ proksime de ĝi. Kun tiu esenca aldono : definitive forlasi la furiozan produktivismon kaj teknologiismon konsistigas fine perspektivon dezireblan de multaj homoj. Senkonsidere ĉu temas pri plibonigi iliajn laborkondiĉojn, plifortigi la signifon de ilia produkta aktivado aŭ redoni estontecon al la socio.

Jean GADREY



La aŭtoro

Jean GADREY
Ekonomikisto
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

La ŝuldo, kia ŝuldo ?



Tradukita de:
Jeanne-Marie Cash
el la franca

[1] « Les comptes de la nation en 2017 », Insee Première, n-o 1697, Institut national de la statistique et des études économiques (Insee), Parizo, majo 2018.

[2] Donitaĵoj de la Monda Banko.

[3] Prelego farita en Lille la 21-an de novembro 1994.

[4] Vd. Michel Husson, « Plusieurs rapports analysent l’impact des délocalisations sur l’emploi », noto por la EIRO, junio 2005, http://hussonet.free.fr

[5] « Les comptes de la nation en 2017 », jam cit.

[6] Vd. « Les BRIC, ateliers industriels ou agricoles du monde, sont de plus en plus... des économies de services », Debout !, 2 -a de aprilo 2014, http://blogs.alternatives-economiques.fr

[7] Oni al ĝi konvencie aldonas la forstokulturon kaj fiŝadon.

[8] La netaj elsendoj estas la diferenco inter la karbon-elsendoj kaj la kaptado de karbono, ĉefe fare de la naturo (arbaroj, vivantaj grundoj, oceanoj), kiu tre bone tion faras … se oni ĝin ne detruas.

[9] « Perspectives des ressources mondiales 2019 », Programo de la Unuiĝintaj Nacioj por la hommedio. Parizo 2019.

[10] « négaWatt-Scenaro 2017-2050 » (https://negawatt.org). Vd. aparte la raporton « Hypothèses et résultats », junio 2018

[11] « Le mythe de la technologie salvatrice », Esprit, Parizo, marto-aprilo 2017.

[12] www.emplois-climat.fr

[13] Longaj serioj de la Instituto pri Statistikoj (INSEE) pri dungado laŭ branĉoj.

[14] (Debout !, 20-a de novembro 2018, http://blogs.alternatives-economiques.fr


Akceptejo 1a julio 2019

Monda heredaĵo de UNESKO, la neatenditaj rezultoj de etikedo

La venena donaco de kulturturismo


Ĉiun jaron, kvindeko da naturaj aŭ kulturaj lokoj kandidatiĝas por enskribo en la liston de la monda heredaĵo kaj tiel akiri protekton por la bono de la tuta homaro. Tamen, donante tiun etikedon, Unesko forte direktas la turismajn fluojn. Profitdonaj fluoj, sed kiuj povas montriĝi damaĝegaj



de  Geneviève CLASTRES

" Subite, Albi ekekzistis sur la monda mapo. La enskribo de tiu episkopa urbo en la mondan heredaĵon de Unesko (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo) okazis la 31-an de julio 2010. La morgaŭan matenon, estis homamaso en la urbo, la homoj faris kromvojon por vidi ĝin." Direktoro pri kulturo, komuna havaĵo kaj internaciaj rilatoj de Albi, S-ino Marie-Ève Cortès tre bone memoras tiun tagon, kiu ŝanĝis la vivon de tiu brikfarita urbo kaj de ties 52 000 loĝantoj. De tiam la nombro de turistoj pli ol duobliĝis ; de po 700 000 jare ĝis 1 miliono en 2011, 1,5 milionoj en 2016 kaj iomete malpli en 2017...

La enskribo en la liston de la monda heredaĵo ofte kronas lokojn jam tre vizitatajn. Tamen reala "efiko de Unesko" ekzistas. "La enskribo estas garantiaĵo de kvalito de la havaĵo, ĉu natura ĉu kultura. Por la eblaj vizitontoj, ĝi estas agnosko", precizigas Maria Gravari-Barbas, direktoro de la katedro Unesko kulturo, turismo, disvolvado en la universitato Parizo-1 (Panteono-Sorbono). Unu aŭ du lokoj estas ĉiujare enskribitaj, kaj Francio jam havas kvardek kvar en la listo de la monda heredaĵo : tridek naŭ kulturajn lokojn, kvar naturajn lokojn kaj unu ambaŭan.

Por antaŭplani la konsekvencojn de sia honorigo, Albi devis ellabori regplanon. Celo : certigi la konservadon de la eksterordinara universala valoro de sia havaĵo, sed ankaŭ integri ĉiujn partoprenantajn partiojn en longa tempo, por ne transformi la urbon al muzeo. "Foje la enskribo povas iĝi problemo pro troa bonvolo, klarigas Maria Gravari-Barbas. En pluraj urboj, riparado elektis "historian integrismon" aŭ "tempan fundamentismon", kiuj rezultigas senmoviĝon de la urboj en iu epoko".

Por eviti tiun problemon, la komitato, kiu regas la lokon, integris ekde la komenco instituciojn, sciencajn kaj kulturajn agantojn, fakulojn, kaj ankaŭ turismajn profesiulojn kaj loĝantojn. "La episkopa urbo ne deziras privilegii nur la "heredaĵan" vidpunkton, asertas S-ino Cortès. Ni traktas ankaŭ la homan flankon, la ekonomion kaj iliajn interrilatojn. Krome ni gvidas la agojn en la bufrozono per la samaj kvalitogrado kaj postuleco." Ĉiujare reprezentanta asembleo de la Albia lando ebligas arigi loĝantojn por labori pri diversaj temoj, kiel aŭtoparkado en la urbo, malgrandaj butikoj, urba meblaro, ktp.

Minaco de muzeigo

Albi ĝemeliĝis en 2014 kun Lijiang. Tiu urbo de Junnano troviĝas ĉe altitudo de 2400 metroj sur la malnova karavana vojo inter tiu provinco kaj Tibeto. En 1986, post kiam ĝia malnova urbo Dajan estis agnoskita kiel Ĉinia nacia trezoro, pligrandiĝis la famo de ĝiaj pavumitaj stratetoj flankitaj de kanaloj kaj de ĝia eksterordinara arkitekturo. Malgraŭ pluraj tertremoj, la lasta la 3-an de februaro 1996, la nemateria heredaĵo kaj la loĝejoj de la malnova urbo estis konservitaj. Unesco agnoskis tion kaj enskribis la urbon en sian liston en 1997. Post kelkaj jaroj la urbo trafas senprecedencan transformiĝon [1]. La nombro de turistoj kreskas de apenaŭ 200 000 en1992 ĝis 1,7 milionoj en1997, kaj 2,6 milionoj en 1999 kaj atingas pli ol 4 milionojn en 2005 kaj 5,3 milionojn en 2008...

Por la loĝantoj, precipe tiuj de la malnovaj kvartaloj loĝataj ĉefe de la Tibet-Birma gento Naxi, la konsekvencoj estas damaĝegaj : ekde la komenco de la jaroj 2000-aj, la urbokoro, kun sia eksterordinara arkitektura heredaĵo iĝas turisma enklavo en kiu multobliĝas hoteloj, restoracioj, trinkejoj, butikoj... La lokuloj preferas lui siajn loĝejojn al komercistoj venintaj de najbaraj provincoj... kaj vivi en la nova urbo. Lijiang iĝas dekoracio parte oferita ĉe la altaro de turismo. Oni daŭre vidas Naxi-ajn virinojn venintajn por komerci aŭ figuranti, sed la turistoj tutrege svarmas. En 2008 Unesko fine avertis la urbestraron, postulante ke ĝi remastru la regadon de la heredaĵo, aŭ ĝi enskribos la lokon en la liston de la endanĝerigitaj heredaĵoj...

Tiel riveliĝas la ambaŭvaloreco de turismo, dezirata, subtenata ĉar ĝi venigas valutojn, kreskon kaj esperon, sed timata, kiam rompiĝas ekvilibro. La vizitantoj detruas la lokojn, kiujn ili adoras - senterigo de la menhiroj de Karnako, ravinigo de la naturaj rezervoj de Aŭvernjo, difektigo de la groto de Lascaux, piedpremado de Maĉu-Piĉu... - kaj kolerigas la loĝantojn, kiuj atendis ilin.

En Lijiang, post jaroj, iuj decidoj estis faritaj, sed ne eblas redoni la urbon al ĝiaj loĝantoj. Pri tiu punkto Unesko rezignis. La koro de la Naxi-a urbo eskapis el ĝia centro, kiu akceptis ... 46 milionojn da vizitintoj la pasintan jaron ! "Mi memoras tiun tagon, kiam estis tiom da turistoj en la malnova urbo, ke la lokuloj estis avertitaj per la sociaj retoj eviti tiun zonon", atestas Emmanuelle Laurent, doktoriĝanto pri antropologio de la Ĉina mondo en la nacia instituto pri orientaj lingvoj kaj civilizacioj (Inalco) [2].

Tamen, oni devas nuanci la bilancon [3]. Lijiang ankaŭ profitis el multaj riparadoj. Preter la materia heredaĵo, necesas ankaŭ noti la influon de turismo sur la gento Naxi kaj la kulturo dongba, kies pluraj partoj estis enskribitaj en la liston de nemateriaj heredaĵoj inter 2006 kaj 2014. La dongba-oj, Naxi-aj ŝamanoj konataj pro sia piktograma skribaĵo, ravegas la vizitantojn. Kvankam Ĉinio ne atendis tiun monfluon por mistrakti tiun genton, la nuna situacio povas havi neatenditajn efikojn, inter plej malbonajn kaj plej bonajn... "Estas malfacile vivteni sin nur per dongba aktiveco, klarigas Emmanuelle Laurent. Iuj, ĉefe el la junuloj, trovas laboron en la turisma sektoro, en kiu ili profitas siajn konojn por iomete gajni monon. Aliaj denuncas ilin, asertante, ke ili ne estas "veraj dongba-oj", sed multaj havas malpli konservativan opinion pri transdono de siaj konoj." Malgraŭ drivadoj kaj folkloro foje atinganta ridindecon, la turismo revigligis la kulturon dongba, kun multobliĝo de kulturaj kaj esploraj centroj, restarigo de malnovaj ritoj kaj reapero de alvokiĝoj. La registaro eĉ instigas la Naxi-ojn reuzi sian lingvon.

Delegitaroj de Albi kaj Lijiang regule vizitas reciproke sin por helpi interŝanĝon de spertoj. La regado de la havaĵoj estas tre malsimila en la du landoj : en Francio oni preferas interdiskutojn kaj komforton de la loĝantoj, dum en Ĉinio tiuj lastaj malofte estas konsultataj. La Ĉinoj provas inspiriĝi de tio, kio bone funkcias en Francio. "Ĉiun fojon, kiam ni akceptis delegitaron de Lijiang, ĝi estis tre interesata de la maniero laŭ kiu ni regas la heredaĵon, de la elekto de materialoj, de la koloro, de la nocio de aŭtentikeco ligita al metiscio, rakontas S-ino Cortès. En Ĉinio, prefere ja la uzvaloro gravas. Ankaŭ nia regularo tre impresis ilin. Francio havas la regularon, kiu plej bone protektas la heredaĵon, sed ankaŭ la medion. Ekzemple, ni estas tre atentaj pri protektado de biodiverseco ĉe la bordoj de la rivero Tarn, kiu flankas nian havaĵon. Tio miregigis ilin."

Multaj aliaj lokoj honorigitaj de Unesko trafas amasturismon. En Dubrovnik, en Kroatio, projekto de loĝejkonstruado kun golfejo sur la montoj, kiuj rigardas la urbon, eble damaĝos parton de la Dalmata marbordo. Sub minaco de enskribo de la citadelo en la liston de endanĝerigitaj heredaĵoj [4] la urbo fine limigis la vizitantojn po ok miloj, kaj poste po kvar miloj tage. Ĝi notinde limigis la nombron de krozantoj, traktinte kun Internacia Asocio de Krozkompanioj (CLIA) por pli bona distribuo de la alveno de krozŝipoj. Same, depost 2018, Venecio limigas je dudek mil homoj la aliron al la placo Sankta-Marko dum la malferma solenaĵo de la karnavalo. Ekde septembro 2019 ĉiuj turistoj devos pagi imposton de 3 ĝis 10 eŭroj. Tiu kvanta limigo tamen ne estas ideala solvo, klarigas Maria Gravari-Barbas : "La kvanta politiko estas problema, ĉar ĝi inklinigas al transformi la urbojn al muzeoj aŭ al urbaj parkoj, kies aliro estas regulita, kontrolata, eĉ paga."

En pluraj Eŭropaj urboj, kiel Barcelono, San-Sebastián aŭ Amsterdamo, okazis manifestacioj kontraŭ la turistaj amasoj, kiuj invadas iliajn stratojn, kreante bruan aktivecon kaj akcelante ilian burĝiĝon. La enskribo kiel monda heredaĵo de Unesko povas doni respondon al la troaĵoj de turismo, kiam ĝi estas komprenita kiel ekhelpo, startopunkto por ellaborado de pli efika protektado. "Albi adoptis la tutunuan regplanon, kiam tio iĝis deviga, kaj de tiam ni estas referenco, atestas S-ino Cortés. Ni fieras esti inspirantoj de aliaj heredaĵoj, kiel la minista zono de Norda Francio, la groto Chauvet aŭ la Aŭvernja vulkana montoĉeno."

Iloj por regi la lokojn

La asocio de Grandaj Lokoj de Francio (GSF) laboras depost la jaroj 1980-aj por adapti la akceptokapablecojn. "Ni faras esplorojn por difini la ŝarĝokapablecon de ĉiu loko, pri vizitkvantoj kaj mediprotektado, atentante, ke la loĝantoj ne sentu sin senposedigitaj, kaj ke la turismo ne iĝu la sola aktiveco de la loko, klarigas S-ino Soline Archambault, la direktoro. Regado de la fluoj ĉe la enirejo aŭ plivastigo de la koncernata zono limigas saturadon. La rimedoj kaj solvoj estas multaj kaj adaptataj al ĉiu situacio : observejoj de vizitnombro, malproksimigo de parkejoj, navedbusoj, elektraj bicikloj, motivigo de la komercistoj por pli bona kvalito de la proponataj varoj, ktp. Lasta Franca loko enskribita en la liston de la monda heredaĵo (la 2-an de julio 2018), la Aŭvernja vulkana montoĉeno tiel kreis parkejojn integritajn en la pejzaĝo, dentoradan trajnon, kaj informan kaj ordonan signalizadon deciditan en loka traktado.

La asocio GSF ankaŭ prizorgas franclingvan instruadon por la regantoj de heredaĵaj lokoj en la tuta mondo, sub patroneco de Unesko. Ĝi ebligas interŝanĝojn de spertoj kun pli ol tridek kvin landoj pri la integrita regado de lokoj kaj motivigo de ties loĝantoj, kiu restas la kerno de la proceso. Evidente, iuj lokoj, kiel la lokoj fermitaj de remparoj, muregoj aŭ fortikaĵoj, estas pli malfacile protekteblaj. Foje la rondoj, kiuj vivtenas sin per turismo, forte aktivas por senregula politiko, konfirmas Maria Gravari-Barbas. Sed enskribo en la liston de Unesko donas al la urboj la rimedojn por loke mastriĝi, per la minaco de enskribo en la liston de la endanĝerigitaj mondaj heredaĵoj, aŭ eĉ forviŝo el la listo. Liverpolo tiel estis enskribita en la liston de endanĝerigitaj heredaĵoj ĉefe pro konstruaĵaj projektoj, kiuj difektis la apartan valoron de la havaĵo. La projekto de konstruo de turo por la hotelo InterContinental same efikis pri Vieno, ĉar ĝi grande ŝanĝis la perspektivon prezentitan en pentraĵo de Bernardo Belloto (1758-1761)."

Elektinte malmultekostan amasturismon, Barcelono estas nun viktimo de sia sukceso. Ĉinio opinias tiun sektoron ideala montrofenestro por evidentigi sian potencon kaj sian ĉiaman kapablecon por novigaĵoj. Kvankam Francio sukcesis valorigi sian havaĵon, turismo ne plu havas propran ministrejon depost 1995, kaj la ekonomia dimensio pli gravas ol iam ajn antaŭe. Tiu reduktiga vidpunkto malfaciligas la taskon de tiuj, kiuj laboras por daŭrigebla harmonia ekvilibro inter ekonomio, ekologio kaj homaro.

Geneviève CLASTRES



La aŭtoro

Geneviève CLASTRES
Ĵurnalistino, direktis la kolektivan verkon "Dix ans de tourisme durable", Voyageons-autrement.com, Bourg-lès-Valence, 2018.
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:



Tradukita de:
Thierry TAILHADES
el la franca

[1] "Tourisme et identité en Chine du Sud. Le cas des Naxi de Lijiang", en Jean-Marie Furt kaj Franck Michel (sub la direkto de), Tourisme et identités, L’Harmattan, kolekto "Tourisme & Sociétés", Parizo, 2006.

[2] Vidu Emmanuelle Laurent, "Autour de la préservation de la culture Naxi de Lijiang", 10-a de novembro 2015, http://bulac.hypotheses.org/3739

[3] Vidu : Heather Peters, "Dancing in the market : Reconfiguring commerce and heritage in Lijiang", en Tamil Blumenfield kaj Helaine Silverman (sub la direkto de), Cultural heritage Politics in China. Springer, Novjorko, 2013.

[4] "Report on the Unesco-Icomos reactive monitoring mission to old city of Dubrovnik, Croatia", Unesco-Internacia konsilio pri monumentoj kaj lokoj, novembro 2015, http://whc.unesco.org/fr/documents/...


Akceptejo 1a junio 2019

Kiel Matteo Salvini konkeris Italion

Eŭropaj naciistoj trovis sian heroldon


Kiam Matteo Salvini estis elektita ĝia gvidanto en 2013, la Norda Ligo estis ĉe morta punkto en la elektadoj, ĉar ĝi ne povis gajni la subtenon de la voĉdonantoj de la Sudo, kiujn ĝi malestimis. Sekve, la nuna itala ministro pri internaj aferoj ŝanĝis la celobjekton, malestimigante bruselajn teknokratojn kaj "profitavidajn enmigrintojn" prefere ol "mallaboremajn kalabrianojn", sukcesa strategio kiu donis al lia partio pivotan rolon en la politikaj aferoj ne nur de Italio, sed eble de Eŭropo.



de  Matteo PUCCIARELLI

Italio havas novan fortulon, kaj eĉ, laŭ multaj, novan savanton. En Romo, la vera estro de la registaro estas nek ĉefministro Giuseppe Conte, nek Luigi Di Maio, la gajninto de la lastaj ĝeneralaj balotadoj kaj la gvidanto de la Movado Kvin Steloj (M5S), sed Matteo Salvini, la ministro pri internaj aferoj. Subite, apenaŭ konata magistratano el Milano, delonga aktivulo por la separatisma Norda Ligo, fariĝis la plej potenca figuro en la lando. Sub lia gvidanteco, partio, kiu ŝajnis esti politika relikvo, gajnis pivotan rolon ne nur en la itala politiko, sed eble ankaŭ en tiu de Eŭropo.

Ĉi tiu miriga transformiĝo komenciĝis malproksime, ne tempe, sed distance. Ekde 2014, militoj kaj malriĉeco estas pelintaj milionojn da homoj el Afriko kaj Mezoriento trans Mediteraneon serĉante laboron, liberecon kaj pacon, al Eŭropo kiu estas bonhava sed maljuniĝas kaj fariĝas ĉiam pli neegaleca. Responde, la Malnova Kontinento deturnis la okulojn, kaj ekspluatis fantaziojn bazitajn sur la malespero de aliuloj : ne por helpi migrintojn, sed por identigi malamikon, kaj lanĉi konkuron de humiligo. Tiuj, kiuj venas lastavice sur la Tero, kaj la antaŭlastaj, estas bataligataj unu kontraŭ la alian, dum la plej favorataj pace prosperas. En Italio, s-ro Salvini lanĉis la ribelon de la antaŭlastaj. Kiel ilia gvidanto, li lernis la kapablon paroli al iliaj koroj kaj animoj.

La Norda Ligo estis fondita en 1991, tuj antaŭ la interna disfalo de la tri amasaj partioj - Kristandemokratoj, Komunistoj kaj Socialistoj - kiuj superregis Italion ekde la Dua Mondmilito. Prezentante sin kiel "nek maldekstran nek dekstran", ĝi naskiĝis el unuiĝo inter la Lombarda Ligo de Umberto Bossi, fondita en la mezaj 1980aj jaroj, kaj kelkaj regionismaj grupoj en la nordo de Italio. Ĝi havis specifan celon : sendependeco por Padanio, imaga lando centrita sur la rivero Pado. Ĝia mesaĝo estis tio, ke la laborema kaj prospera Nordo jam ne povas pagi la kostojn de la postiĝinta kaj dependa Sudo. Ĉiu sekvu sian propran destinon.

Post kiam la Kristandemokrata kaj Socialista partioj disfalis sekve de la skandalo Tangentopoli  [1], la Norda Ligo faris sian unuan avancon en la ĝenerala balotado de 1994, kiam ĝi ricevis 8,7% de la voĉdonoj ĉe la nacia nivelo kaj pli ol 17% en Lombardio. Tiam ĝi partoprenis la centrisman-dekstrisman registaron gvidatan de Silvio Berlusconi. Sed Umberto Bossi, malbonhumora nekonformisto, ĉagreniĝis pro sia subula rolo en la koalicio kaj baldaŭ forlasis ĝin, tiel faligante la registaron de Berlusconi. Kampanjante sole, sen aliancoj, en la elektadoj kiuj sekvis, la Ligo gajnis 10% de la voĉdonaro en 1996, sed poste refalis al 4,5% en la eŭropa elektado de 1999.

Ĝi tial revenis al la alianco gvidata de s-ro Berlusconi kie, dum la sekvonta jardeko, ĝi estis raŭka sed grandparte senefika malplimulta partnero. Malfortigita de apopleksia ikto, kaj implikita en korupto-skandalo, Bossi estis flankenpuŝita de sia vicestro, Roberto Maroni, kiu prenis sur sin la gvidantecon de la partio. En la ĝenerala balotado de 2013, la voĉdonaro de la Ligo falis ĝis 4,1%, kaj ĝi ŝajnis esti kondamnita al malgraveco. En sia lombardia bastiono, tamen, Roberto Maroni sukcesis gajni la prezidantecon de la regiono. Post tio, li elektis demisii kiel ĝenerala sekretario de la Ligo, argumentante ke lia partio ne havas estontecon ĉe la nacia nivelo kaj ke estas preferinde profiti de la avantaĝoj de regiona mandato.

En decembro 2013, la Norda Ligo okazigis internan voĉdonadon por elekti la posteulon de Roberto Maroni, sed ĉi tiu konsultiĝo estis nura formalaĵo. La estonteco de la partio estis decidita dum lunĉo kun s-ro Maroni kaj du el liaj subtenantoj, Matteo Salvini kaj Flavio Tosi, la populara urbestro de Verono : la iom prestiĝa posteno de ĝenerala sekretario pasos al Salvini, tiel, ke rezervita por Tosi estis la ebleco fariĝi la gvidanto de la centrismaj-dekstrismaj partioj post kiam la ĉiam pli senkreditigata Berlusconi jam ne povos ludi tiun rolon. S-ro Salvini gajnis la balotadon per pli ol 82% de la voĉdonoj. Li ankoraŭ estis preskaŭ nekonata de italaj voĉdonantoj.

Sed ne ĉe lokaj aktivuloj en Milano kie li naskiĝis en 1973, la filo de komercisto. La junulo aliĝis al la Lombarda Ligo en 1990 kiam li ankoraŭ estis mezlernejano, unu jaron antaŭ la fondiĝo de la Norda Ligo. Post sep jaroj li fariĝis magistratano. Dum ĉi tiu periodo, li ofte vizitis la Leoncavallo, la plej gravan socian centron de la urbo, enklavon de alternativa kaj radikala aktivismo kie renkontiĝis la diversaj frakcioj de la milana maldekstrularo. Li trinkis bieron, ĉeestis spektaklojn kaj kultivis sian pasion pri la anarkiista kantisto Fabrizio De André. Tiutempe, la urbestro estis Marco Formentini, ankaŭ membro de la Norda Ligo. Kiel magistratano, Salvini defendis la Leoncavallo kontraŭ Formentini, kiu deziris disfaligi ĝin. Kiam, en 1997, la Ligo organizis "padaniajn elektadojn" por starigi la paralelan parlamenton de sia asertata lando, s-ro Salvini fariĝis la estro de la "Padaniaj Komunistoj", listo ornamita per la martelo kaj serpo.

Tri milionoj da abonantoj en Facebook

Kiel magistratano de Milano, li povis diskonigi siajn furiozajn deklamojn pri romaoj kaj islamanoj kaj pri sekurecaj aferoj. Li sekve subtenis patron kiu mortpafis domrabiston, kaj proponis la establon de senpaga telefonnumero por raporti deliktojn de enmigrintoj. Li nepre ĉeestis festajn okazojn ĉe lokaj subĉielaj bazaroj kaj rapide fariĝis regula gasto de lokaj televidkanaloj. Li ankaŭ tre aktivis en la propraj amaskomunikiloj de la Ligo, precipe en la ĵurnalo La Padania, kaj poste fariĝis la direktoro de Radio Padania Libera. Kiel la itala komunista partio (PCI) de la pasinteco, la Ligo estis organizaĵo kiu deplojis siajn aktivulojn trans vasta gamo da aktivecoj.

En 2004, la vigleco de Salvini kondukis lin al Bruselo, kie li fariĝis eŭropa parlamentano por la Ligo. La plimulto de liaj voĉdonoj venis el la malriĉaj antaŭurboj de Milano. Li eksiĝis en 2006 por gvidi la Liganaron en la milana magistrato, sed revenis al Bruselo en 2009. En 2012, li fariĝis ĝenerala sekretario de la Ligo de Lombardio. Tio faris lin la logika kandidato por sukcedi Roberto Maroni kiel gvidanto de la Norda Ligo.

La historia kunteksto favoris ĉi tiun leviĝon. La revoj de Altiero Spinelli, unu el la fondintoj de la Eŭropa Unio kaj fortega subtenanto de kontinenta federalismo, evidente ne realiĝis. Male : la altaj rangoj de la EU estis ĉiam pli superregataj de burokratoj kiuj diktis siajn politikojn al elektitaj registaroj senkonsidere de demokratiaj mandatoj, kaj trudis novliberalajn rigorajn elspezreduktojn per la minaco de kataklismo en landoj kiuj deziris deprunti de aliaj fontoj.

Italio estas la lando kiu pli suferis ol iu ajn alia pro la sekvoj de la Traktato de Mastriĥto. Tie, en 2014, alvenis unu el la plej arogantaj postmilitaj registaroj, kiu ne nur deziris nepre nuligi la laborleĝojn per dekreto, sed ankaŭ iujn kernajn dispoziciojn de la konstitucio de 1947 por koncentri pli da potenco en siaj manoj. En februaro 2014, Matteo Renzi transprenis la gvidantecon de la Demokrata Partio kaj tiel enoficiĝis kiel ĉefministro kvankam li eĉ ne estis parlamenta deputito - li tiel senigis al la partio ĝian tradician pretendemon esti forto de la maldekstro, kaj konkludis pakton kun s-ro Berlusconi. Kun la avantaĝo de la subteno de prezidanto Giorgio Napolitano, la ĉefa federacio de dungantoj, la bankoj kaj transnaciaj firmaoj, eĉ sen mencii la amaskomunikiloj, Renzi kredis ke li estas tiel populara ke li povos sukcese okazigi referendumon por aprobi ĉi tiujn amendojn de la konstitucio. Sed ĉiuj aliaj partioj kontraŭis lin, kaj la voĉdonantoj trudis al li severan malvenkon [2]. El la junaj voĉdonantoj, kies reprezentanto li pretendis esti, 80% voĉdonis "ne". Inter la gajnintoj, en ĉi tiu elektotaga vespero, estis Salvini kiu vigle kampanjis kontraŭ la reformprojekto kaj fariĝis nacia figuro.

Por atingi tion, la gvidanto de la Ligo devis fari du grandajn ŝanĝojn en sia agmaniero : nova strategio pri elektadoj kaj noviga politika teknikaro. La Norda Ligo, separatisma movado fondita de s-ro Bossi, celumis du malamikojn : Romo, la koro de burokratisma korupto, kaj la Sudo, regiono de neniofarantoj kaj parazitoj. Jam je la komenco de 2010, oni klare vidis ke ĉi tiu strategio estas kondukinta la partion al morta punkto. Apartiĝo de ĝia regiono estis nek atingita nek probabla, kaj la supervivo de la partio - kiu svingiĝis inter 3 kaj 4% en la opinisondoj - estis necerta. Kiel ĝenerala sekretario, s-ro Salvini trudis novan kurson : li atakos Bruselon prefere ol Romon, kaj migrintojn prefere ol sudulojn. Tiel, li parolos en la nomo de ĉiuj italoj, de la tuta lando, kontraŭ subpremantoj kaj entrudintoj. Forlasinte la antagonismon inter la du Italioj, la Ligo povis varbi kultivistojn en Apulio, siciliajn fiŝkaptistojn, veneciajn komercistojn kaj kadrulojn en Lombardio, prezentante ĉiujn kiel la viktimojn de fora, senkora registaro, kaj alfrontantojn de cunamo da fremduloj.

Komence, s-ro Salvini ekspluatis ĉagrenon pri la Eŭropa Unio, en lando kie ĉiu buĝeto devas esti aprobita de la Eŭropa Komisiono kiu postulis de Italio oferon post ofero kun la konsento de la partioj centraj-maldekstraj kaj centraj-dekstraj. Lia inaŭgura parolado fiksis la tonon : "Ni devas repreni la ekonomian suverenecon kiun ni perdis en la Eŭropa Unio. Ili piedbatis al ni la kojonojn (...). Ĉi tiu ne estas la Unio Eŭropa sed la Unio Soveta, gulago el kiu ni deziras eliri kune kun ajna lando kiu pretas tion fari." La eŭropa elektado en 2014 alproksimiĝis, kaj li daŭrigis sian ofensivon kontraŭ Bruselo per alvoko al Italio eliri el la eŭro, ideo ĝis tiam forigita al la marĝenoj de la politika parolo de kaj la maldekstro kaj la dekstro. La postulo ne sukcesis interesi la voĉdonantojn. La Ligo ne nur ne pliigis sian voĉdonaron, ĝi perdis tri el siaj naŭ deputitoj en la Eŭropa Parlamento.

Ĝuste tiam Luca Morisi aperis sur la scenejo. Kune kun komerca partnero, ĉi tiu 45-jaraĝa fakulo pri komputiko administris firmaon nomatan Sistema Intranet kiu havis neniujn dungitojn sed amason da instituciaj klientoj. Li akceptis Salvini kiel klienton kiam la lasta jam estis neapartigebla de sia tabulkomputilo kaj konis Tviteron, sed havis preskaŭ neniom da abonantoj en Facebook. Lia nova cifereca konsilisto instigis al li ŝanĝi sian strategion. Tvitero estas trudkitelo, Morisi klarigis, ĉar ĝi estas fundamente memreferenca kaj favoras konfirmajn mesaĝojn. "La publiko estas en Facebook" li diris, "kaj tie ni devas esti". Ili starigis teamon pri sociaj komunikiloj kiu baldaŭ fariĝis unu el la plej gravaj servoj de la Ligo.

S-ro Morisi detalis dek ordonojn al kiuj la partiestro devas submetiĝi. La mesaĝoj sur lia paĝo en Facebook devas esti skribitaj de s-ro Salvini mem, aŭ devas ŝajni tiel. Ili devas aperi ĉiun tagon, tra la tuta jaro, kaj komenti pri eventoj kiuj ĵus okazis. Afiŝoj devas esti simplaj, kun regula interpunkcio kaj ripetitaj vokoj ekagi. La pronomo "ni" estu uzata kiel eble plej ofte por identigi la skribanton kun la leganto. Salvini ankaŭ devus legi la komentojn, kaj foje respondi al ili, por sondi la publikan opinion.

Rezulte, la paĝo en Facebook de s-ro Salvini funkciis kiel ĵurnalo, danke al eldona sistemo kreita interne kaj nomata "la besto". Oni afiŝis la enhavon en la reto je fiksitaj horoj de kie ĝin kopiis multego da filiiĝintaj paĝoj, kaj oni senĉese kontrolis la reagojn. S-ro Morisi kaj liaj kolegoj skribis inter okdek kaj naŭdek afiŝojn ĉiusemajne, dum s-ro Renzi - tiam prezidanto de la estraro - kaj lia teamo produktis maksimume dek. S-ro Morisi elpensis ruzon por teni abonantojn : lia konsilo estis ĉiam ripeti la samajn vortojn tiel, ke Salvini ŝajnos pli kiel kliento de drinkejo ol tradicia politikisto.

La tono de la mesaĝoj variis inter nerespekteco, agresemo kaj delogado. La gvidanto de la Ligo instigis siajn legantojn koleriĝi kontraŭ la malamiko de la tago (neleĝaj enmigrintoj, koruptaj distriktaj juĝistoj, la Demokrata Partio, la Eŭropa Unio ...), kaj poste afiŝis foton de la maro, de sia manĝo aŭ eĉ de si mem brakumante iun aktivulon aŭ fiŝkaptante surmare. La publika opinio estis nutrata per senfina fluo da bildoj de s-ro Salvini manĝanta Nutella, kuiranta tortelinojn, mordanta oranĝon, aŭskultanta muzikon aŭ spektanta televidon. Ĉiutage, parto de lia vivo estis elsendita al milionoj da italoj, laŭ strategio per kiu la publika kaj la privata estis konstante intermiksataj. Ĉi tiu eklektikismo celis doni al li homan kaj trankviligan reputacion, kaj samtempe ebligis al li daŭrigi siajn provokojn. Lia mesaĝo : "Malgraŭ la legendo, kiu prezentas min kiel malprogreseman monstron, neseriozan popoliston, mi estas honesta persono, mi parolas ĉi tiel ĉar mi estas unu el vi, tial fidu min."

La strategio de Morisi ankaŭ baziĝas sur "transkomunikileco" : aperante televide, li afiŝas en Facebook, traserĉas la komentojn dum ili alvenas kaj citas ilin dum la programo ; post kiam la elsendo finiĝas, li kompilas eltiraĵojn kaj metas ilin en Facebook. Ĉi tiu metodo, de kiu s-ro Salvini estas majstro, rapide montriĝis sukcesa : inter mez-januaro kaj mez-februaro 2015, li ricevis preskaŭ duoblon de la televida tempo ricevita de s-ro Renzi, la ĉefministro de Italio. En 2013, li havis nur 18 000 abonantojn en Facebook ; ĝis la mezo de 2015, li havis unu milionon kaj duonon. Hodiaŭ, estas pli ol tri milionoj - rekordo ĉe eŭropaj politikaj gvidantoj.

Rivalo senpovigita

Liaj oponantoj delonge rigardas lin kiel kapriceman kaj sendisciplinan, nur kapabla kaŭzi sensacion en la amaskomunikiloj. Sed en itala politika mondo karakterizata de ekstrema personecigo [3], la ĝenerala sekretario de la Ligo tenis atuton. Dum s-ro Berlusconi paroladis al la popolo per siaj televidkanaloj, en la granda oficejo de sia vilao en Arcore, s-ro Renzi organizis plurmediajn eventojn en Florenco, kie li aperis kun famaj verkistoj kaj muzikistoj. Kiam temas pri Giuseppe ("Beppe") Grillo, li havis mordantan humuron kiam li estis komediisto, kaj povis organizi grandajn teatrecajn amaskunvenojn subĉielajn, sed post kiam li fondis la Movadon Kvin Steloj li preferis resti en la ombroj kaj regi sian movadon demalproksime. S-ro Salvini, siaflanke, prezentis sin kiel veran ordinaran popolanon kiu ĝuis antaŭ ĉion miksiĝi kun la popolamasoj. Sufiĉis vidi lin en tiu rolo en diskoteko, kun glaso en la mano, ĉirkaŭata de aktivuloj kaj scivolaj admirantoj vicatendantaj foton : neniu itala gvidanto povis produkti tiajn bildojn kun tiom da natureco.

Dum la maldekstro - tio estas, ĝia restaĵo -, rifuĝis en la simboloj de la pasinteco, aŭ interna disputado kaj frakciaj disputoj, s-ro Salvini renkontis laboristojn antaŭ fabrikoj, ĉiam kuntrenante televidaj kameraojn. Tio donis al la laboristoj momenton da atento en la amaskomunikiloj post jardekoj da izoleco. La maldekstro aranĝis miniaturajn elektadopaktojn en voĉdonado post voĉdonado por atingi la sojlon necesan por havi parlamentajn deputitojn, ripetante siajn vanajn alvokojn al unueco, Salvini tondris kontraŭ la eksterlandigo de fabrikoj, kaj alvokis favore al protektismaj aranĝoj kontraŭ maljusta konkurenco fare de landoj kiuj surtretas la rajtojn de laboristoj. La rezultoj baldaŭ videblis. En 2016, la Ligo fariĝis la dua partio en "Ruĝa Toskanio", ricevinte siajn plej bonajn nombrojn en la laboristaj antaŭurboj. En Emilio-Romanjo, Umbrio kaj en Markio - lokoj kiuj estis siatempe bastionoj de la komunista partio - ĝi estis fariĝanta pli populara.

La ĝenerala balotado de la 4a de marto 2018 markis decidan paŝon. Aliancite kun Berlusconi kaj la Fratelli d’Italia (Fratoj de Italio), restaĵo de postmilita novfaŝismo, la Ligo - kiu forlasis la adjektivon "Norda" - kvarobligis sian subtenon ĝis 17,3% de la voĉdonoj. Kvankam sia bazo restis en la Nordo, ĝi nun estis establita en la Sudo. Unuafoje, ĝi superis Forza Italia, la partion de s-ro Berlusconi. La centra-dekstra koalicio gajnis 37% de la voĉdonaro kaj ricevis duoble pli da parlamentaj deputitoj ol tiuj de la centraj-maldekstraj partioj malgraŭ tio, ke la vera gajninto estis la Movado Kvin Steloj gvidata de Luigi Di Maio, 30-jaraĝa napolano : lia partio gajnis 32% de la voĉdonoj, multe pli ol iu ajn alia.

La rezulto necesigis geedziĝon pro oportuneco, ĉar neniu el la tri partioj havis parlamentan plimulton. Post tri monatoj da blufado kaj intertraktado, la Movado Kvin Steloj kaj la Ligo fine interkonsentis pri "kontrakto por formi registaron" kiu skizis, tre ĝenerale, la sferojn pri kiuj ĉiu respondecos. En junio, ili formis registaron. S-roj Salvini kaj Di Maio fariĝis vic-ĉefministroj sub ĉefministro elektita de la Movado Kvin Steloj, Giuseppe Conte, profesoro pri juro ĝis tiam nekonata de la publiko. Al ĉi tiu "flava-verda" koalicio - la respektivaj koloroj de la Kvin Steloj kaj la Ligo - la ĉefaj amaskomunikiloj respondis per ĝenerala apopleksio, ĉar ili rigardis ĉiaspecan "popolismon" kiel abomenaĵon, por ne mencii aliancon de du specoj de tio.

Efektive, la similecoj inter la du partioj estis pli kondutaj ol politikaj : senĉesa strideco, kontraŭsistema retoriko, konstantaj mencioj pri malamikoj internaj kaj eksteraj, alvokoj al "la popolo", desupra interna organizado, tutforta interreta ĉeesto kiu emis transformi iun ajn temon en sloganon aŭ krudan ŝercon. Ilia ĉefa ideologia komuneco estis malamikeco kontraŭ Bruselo kaj skeptiko pri la komuna valuto, kiun ili kulpigis pri la altrudo de rigoraj elspezreduktoj kaj pri ekonomia stagnado en Italio. Sed la programoj, kiujn ĉiu deziris plenumi por rompi ĉi tiujn ĉenojn, emfazis la politikan malsamecon inter ili. La Ligo volis enkonduki unusolan impostprocenton, la klasikan recepton de la dekstro por plaĉi al etskalaj entreprenistoj kiuj formis ĝian socian bazon en la Nordo. La Kvin Steloj deziris garantiitan minimuman enspezon por helpi la senlaborulojn, la nekonstantajn dungitojn kaj la malriĉulojn, antaŭ ĉio en la Sudo. Kiam temas pri redistribuo, la sekvoj de ĉi tiuj du diametre kontraŭaj aranĝoj strekis linion inter la du partioj laŭ klasika maldekstra-dekstra fendo.

Kiam la registaro formiĝis, la Kvin Steloj okupis ministeriojn kun forta sociekonomia pezo kaj la Ligo prenis tiujn, kiuj havas simbolan kaj identecisman dimension. El la novaj ministroj, 90% neniam estis en kabineto antaŭ sia nomumo. S-ro Salvini fariĝis la ministro pri internaj aferoj, kaj s-ro Di Maio surprenis la respondecon pri ekonomia evoluo, laboro kaj socialaj aferoj. Unuavide, la Kvin Steloj, la plimulta partio post la elektadoj, gajnis la plej gravajn poziciojn - interalie infrastrukturon, sanon kaj kulturon - kaj tiujn, kiuj havas la plej grandan potencialan efikon sur la elektantaron.

Sed jam en la komenco, la formado de la registaro estis submetata al gvatado fare de la itala "profunda ŝtato" : la prezidanto de la respubliko (Sergio Mattarella), la Banko de Italio, la borso kaj, precipe, la Centra Banko de Eŭropo. Ili certigis ke la du partioj ne povu okupi tiujn ministeriojn kiuj gravas por la ekonomio (financo kaj eŭropaj aferoj). Ankaŭ, kiam la koalicio proponis kandidatojn, kiujn s-ro Mattarella konsideris nesufiĉe lojalaj al la Eŭropa Unio, la prezidanto ne hezitis ilin vetoi. Sekve, la influo de la Movado Kvin Steloj sur fiskaj politikoj estis grandparte nuligita jam de la komenco. Nesurprize, tuj post kiam unu el la proponoj de la Kvin Steloj aŭ la Ligo minacis fariĝi leĝo (ĉu la garantiita minimuma enspezo, ĉu la malaltigo de la aĝo de emeritiĝo), la Eŭropa Komisiono kaj ĝiaj internaj retoj intervenis. Post monatoj da luktado, ĉi tiuj rimedoj estis mildigitaj. Ĝis nun, rezulte, s-ro Di Maio estas montrinta tre malmultojn atingojn en la registaro.

"Ligecigo" de la politiko

S-ro Salvini, aliflanke, maksimumigis sian ĉeeston. En sia rolo kiel ministro pri internaj aferoj, li nun preskaŭ ĉiam portas la jakon de la polico aŭ la carabinieri, kiel bona ŝerifo. Al sia vickomandanto li konfidis la ministerion pri la familio, alia bonega platformo por komunikaĵoj kun forta efiko en la amaskomunikiloj. Sed por si, li rezervis la plej gravan el ĉiuj moralaj respondecoj de honesta registaro : kampanjon kontraŭ neleĝa enmigrado, faratan per la rifuzo de havenaj rajtoj al neregistaraj organizaĵoj (NRO-oj) kiuj savas vivojn en Mediteraneo. La jaroj da politika propagando fare de la Movado Kvin Steloj kontraŭ la "invado" postlasis sian markon, devigante ke ili sekvu la Ligon sur ĉi tiun minkampon, kun fojfojaj senefikaj admonoj kontraŭ aparte krudaj agoj de ksenofobio.

Kelkajn monatojn post la enoficiĝo de la Flava-Verda koalicio, jam ne restis dubo pri kiu koloro estis la plej forta [4] . Kvankam ĝi ricevis nur duonon de la voĉdonoj de ĝia koalicia partnero, la Ligo trudis sian hegemonion, kvazaŭ ĝi estus ricevinta duoble pli ol ĝi. La tri regionaj elektadoj okazintaj inter januaro kaj aprilo 2019 transformis ĉi tiun returniĝon en solidan politikan fakton. Ĉiuj tri okazis en la Sudo, kie la Kvin Steloj forbalais ĉiujn rivalojn en 2018. En Abruzzo, la voĉdonaro de la Kvin Steloj falis de 39,8 al 19,7 procentoj, dum la voĉdonaro de la Ligo ekkreskis de 13,8 al 27,5 procentoj. En Sardio, la Kvin Steloj plonĝis de 42,4 al 9,7 procentoj, dum la Ligo iomete pliiĝis de 10,8 al 11,4 procentoj. Fine, en Basilicata la voĉdonaro de la Kvin Steloj estis duonigita, de 44,3 al 20,3 procentoj, dum tiu de la Ligo triobliĝis de 6,3 al 19,2 procentoj. Aliancita kun Forza Italia, Fratelli d’Italia kaj diversaj aliaj grupoj, la Ligo transprenis la potencon en ĉi tiuj tri regionoj. Sekve, ĝi venkis sur ĉiuj frontoj, aliĝante al Forza Italia kaj la ekstrema dekstro ĉe la loka nivelo dum ĝi daŭrigis sian aliancon kun la Kvin Steloj en Romo.

La Ligo nun okupas la centron de la itala politika vivo. S-ro Salvini disdonas la kartojn kaj trudas la regulojn de la ludo, devigante la amaskomunikilojn sklavece priraporti tion, kion li diras - liajn promesojn, liajn provokojn kaj lian "ordinaran prudenton" kiu, elsendata dum jaroj televide, ĵurnale kaj interrete, ŝajne fariĝis ĝuste tio. La itala politiko estas submetita al "Ligecigo" (leghizzazione). Oni nun kredas, ke estas normale - ankaŭ ĉe la centro-dekstro - akuzi, ke iuj Neregistaraj Organizoj estas "martaksioj", komplicoj de homvendistoj ; aserti ke tio, kion civitanoj bezonas antaŭ ĉio, estas senti sin sekura ; kaj rigardi enmigradon ekskluzive kiel problemon. Argumentoj, kiuj estis siatempe la specialaĵo de la Ligo kaj novnaciistaj rondoj, estas preskaŭ unuanime akceptitaj.

El ĉiuj gvidantoj de la eŭroskeptika dekstro en la plej grandaj landoj de la Eŭropa Unio, s-ro Salvini estas la sola kiu povas vere esperi fariĝi la reganto de sia lando. Fakte, li havas gravan avantaĝon. En Italio, la novfaŝismo estas delonge integriĝinta en la politikan sistemon, kio ebligas al la Ligo prezenti sin kiel "malsaman". Ideologie, kvankam Salvini apartenas al la radikala dekstro, li neniam neis sian duon-maldekstrajn devenojn. "Kiam oni erare nomas min faŝisto, mi ridas," li diras hodiaŭ. "Roberto Maroni suspektis ke mi estas komunisto en la Ligo ĉar estis mi kiu estis plej proksima al ili pri iuj aferoj, inter ili la maniero laŭ kiu mi vestis min." Eĉ ĝis 2015, li ankoraŭ estis admiranto de Siriza, la maldekstra partio en Grekio, kaj ankoraŭ miksas temojn. kiuj iam estis klasike maldekstrismaj, en siajn publikajn eldiraĵojn, kiel la neceso de publika investo-banko aŭ la nuligo de la novliberalismaj reformoj de la pensi-sistemo.

S-ro Salvini havas la avantaĝon, ke li funkcias en kunteksto kie la maldekstro, reformisma aŭ radikala, estas preskaŭ malaperinta. En Francio, Hispanio, Britio kaj eĉ Germanio, maldekstre de la politika spektro ankoraŭ ekzistas popolaj fortoj kiuj rezistas la ĝenerale akceptitan kredon pri la potenco. En Italio jam ne estas io tia.

Sociekonomiaj kaj geografiaj kondiĉoj ankaŭ havis rolon. Neniu alia granda lando de la Eŭropa Unio estas pli suferinta pro la trudkitelo de la eŭro ol Italio, lando kies laŭkapa enspezo estas apenaŭ pliiĝinta de post la enkonduko de la komuna valuto [5], kaj kies kreskoprocentoj restas malaltaj.

Aldone, kiel duoninsulo kun la plej longa kontinua marbordo de ajna lando de la Unio, Italio fariĝis vojkruciĝo de migrado. Tradicie lando de elmigrado, ĝi ne kutimiĝis esti ricevanto de migrantoj, kaj en kunteksto de konjunktura malhaŭso kiam kreskantaj nombroj da laboristoj serĉas laboron kaj socialan helpon. Dum ĉi tiuj streĉitecoj fariĝas pli kaj pli akutaj, s-ro Salvini prezentas sin kiel la idealan fulmosuĉilon por malŝargi potencialan klasbatalon kaj transformi ĝin en lukton de malriĉuloj kontraŭ malriĉuloj.

Se li fariĝus la ĉefministro, ĉu li estus nova Berlusconi kiu fine, malgraŭ sia senĉesa blufado, efektive ŝanĝis nenion ? Lia sinteno pri La Eŭropa Unio estas lakmusa testo. Berlusconi estis rimarkinda pli pro siaj mispaŝoj ol por sia miskonduto en la Eŭropa Konsilio. Sro Salvini estas pli senkompata ol li, kaj pli ideologia. En la kampanjo de la eŭropa elektado de 2019, li antaŭvidis la aperon de dekstrisma popolisma bloko - la "suverenisma internacio" antaŭvidita de Steve Bannon, eksa konsilisto de la usona prezidanto Donald Trump. Li estas delonga admiranto de Vladimir Putin. Sed Usono pli gravas ol Rusio, kaj li multe pli similas - laŭ personeco kaj stilo - la nunan okupanton de la Blanka Domo ol tiun de la Kremlo. En la nuna kunteksto, tio signifas akordiĝon kun la provo fare de prezidanto Trump subigi Ĉinion. Kontraste, kaj ĉagrene al Salvini, s-ro Di Maio bonvenigis al Italio prezidanton Xi Jinping, kiu venis portante donacojn rilate al la iniciato de la nova Silka Vojo.

Aranĝoj kun Bruselo

La diferenco estas egale videbla en la Eŭropa Unio, kie Di Maio, la gvidanto de la Movado Kvin Steloj, havas multe pli radikalan sintenon, esprimante elkoran subtenon por la "flavaj veŝtoj" de Francio, kiujn s-ro Salvini kondamnis kiel detruantojn.

Ĉe la nivelo de la Eŭropa Unio, s-ro Salvini nur skuis la barilojn de la brusela kaĝo, sed ne provis ilin rompi. La nuna itala buĝeto konformas al la "konsilo" de la Eŭropa Komisiono. Pragmata adaptiĝo al la antaŭstato ŝajnas esti pli probabla ol sindevontigo al institucia, kaj ne nur parola, konflikto kun Eŭropo. Kvankam la socia bazo de la Ligo estas malamika al grandaj bankoj, al la regularo de la Eŭropa Unio kaj al transnaciaj firmaoj, ĝia sentemo tamen estas sendube kapitalisma. En la pasinteco, ankaŭ Umberto Bossi polemikis kontraŭ Bruselo ; malgraŭ tio, la Norda Ligo voĉdonis favore al la Traktatoj de Maastricht kaj de Lisbono.

Por s-ro Salvini, la komuna valuto estis timigilo kiu utilis al lia leviĝo, sed post kiam la pinto estis atingita, ĝi povis esti formetita. La kondamno pri la poraj landlimoj restas lia vera pasporto al la potenco. Kaj pri ĉi tiu temo, la Eŭropa Unio prezentas neniun problemon.

Matteo Pucciarelli

Matteo Pucciarelli estas ĵurnalisto, la aŭtoro de la libro ’Anatomia di un populista. La vera storia di Matteo Salvini’, Feltrinelli, Milano, 2016. Pli longa versio de ĉi tiu artikolo aperis en New Left Review, n-ro 116-117, Londono, marto-junio 2019.



La aŭtoro

Matteo PUCCIARELLI
Matteo Pucciarelli estas ĵurnalisto, la aŭtoro de la libro ’Anatomia di un populista. La vera storia di Matteo Salvini’, Feltrinelli, Milano, 2016. Pli longa versio de ĉi tiu (...)
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:



Tradukita de:
Mike Leon
el la franca

[1] La afero Tangentopoli, kiu ekflamis en 1992, estis vasta sistemo de subaĉetaĵoj inter politikaj kaj industriaj gvidantoj. Ĝi estigis la juĝan operacon "Mani pulite" ("puraj manoj").

[2] Vidu Raffaele Laudani, ’Matteo Renzi, un certain goût pour la casse’ kaj ’Matteo Renzi se rêve en Phénix’, en Le Monde Diplomatique de julio 2014 kaj januaro 2017 respektive.

[3] Vidu Mauro Calise, Democrazia del leader, Laterza, Romo-Bari, 2016.

[4] Vidu Stefano Palombarini, ’En Italie, une fronde antieuropéenne ?’, Le Monde Diplomatique, novembro 2018.

[5] La meza malneta salajro pliiĝis, je konstantaj prezoj, de 28 939 eŭroj en 2001 al 29 214 eŭroj en 2017.


Akceptejo 1a julio 2019

Longa revolucia procezo

Ĉu Sudano kaj Alĝerio reprenas la torĉon de la « Araba printempo » ?


La popolaj movadoj, kiuj oponas al la alĝeria kaj la sudana reĝimoj tre malsimilas la kontraŭ-revolucian regreson ekzistantan en la araba mondo de 2011-2012. En ambaŭ okazoj, la regpotencoj konstruitaj ĉirkaŭ armea ĉarpentaĵo ne povas pretendi mem konduki transiron destinitan elimini ilian povon al la ŝtato kaj ties resursoj.



de  Gilbert ACHCAR

EN LA ĈI-LASTAJ MONATOJ, la novaĵoj venantaj el la arabparolanta spaco estis denove dominataj de bildoj de popolaj mobilizadoj memorigantaj la revolucian ŝok-ondon, kiu skuis la regionon en 2011. Popolribeloj ekis en Sudano la 19-an de decembro kaj en Alĝerio, kun la grandaj marŝoj de la vendredo 22-a de februaro 2019. Kiel okulfrapa ilustraĵo de la domeno-teorio, ili revigligis la memoron de la unua fazo, masiva kaj pacema, de la renversoj kaj malordoj, kiuj okazis antaŭ ok jaroj, en ses aliaj landoj de la regiono : Tunizio, Egiptujo, Barejno, Jemeno, Libio kaj Sirio.

Ĉi-foje tamen, la komentistoj estis pli singardemaj, formulante siajn juĝojn kiel demandojn, same kiel la titolo de ĉi tiu artikolo. La kialo estas la amara seniluziiĝo, kiu sekvis la eŭforion de la « araba printempo » de 2011. La subpremo de la barejna popolribelo, kelkajn semajnojn post ĝia eko, kun la partopreno de la aliaj nafto-monarĥioj de la Kunlabora Konsilio de la Golfo, (KKG), estus povinta resti escepto, se oni konsideras la tre apartan naturon de tiu ŝtata klubo. Sed, du jarojn poste, la tuta regiono baskulis en fazon de kontraŭ-revolucia retropaŝo, kun nova ĉenreago... en inversa direkto.

La ofensivo lanĉita en la printempo de 2013 en Sirio fare de s-ro Baŝar Al-Asad helpe de Irano kaj de ties regionaj helpantoj estis sekvata de starigo de aŭtoritatema reĝimo regata de la armeo en Egiptujo, kaj (ankaŭ) la reveno de parto de la eksaj potenculoj en Tunizio. Intertempe, en ambaŭ landoj, la komencan revolucian elanon konfiskis fortoj apartenantaj al la partio de la Islama Frataro. Hardigitaj, la restaĵoj de la malnova reĝimo en Libio kaj en Jemeno faris oportunistajn aliancojn kun grupoj, kiuj aliĝis al la revolucio jam komencita, kaj kiuj, same kiel ili, estis malamikoj de la Islama Frataro, cele perforte akiri la regadon, kaj tiel ĵetante tujajn landojn en internan militon. De tiam, la entuziasmo fariĝis melankolio de tio, kion oni nomis « araba vintro », fone de ĝenerala sukceso de la terorisma entrepreno tiel nomata « Islama Ŝtato ».

Sed, kvankam ĉi tiu lasta avataro de Al-kaida estis finfine venkita en Irako kaj en Sirio, dum grupoj agantaj sub la sama aŭtoritato daŭre aktivas en Libio kaj en la egipta Sinajo, kaj ankaŭ trans la arabparolanta areo, aliaj agantoj de la kontraŭ-revolucio daŭre plu agadas.

La Al-Asad-klano daŭrigas sian reordigon de la ĉefa parto de la siria teritorio kun la kunlaboro de Rusujo kaj Irano. En Egiptujo, sen zorgi pri la eventuala efiko de la popolribeloj en la najbara Sudano kaj en Alĝerio, la reĝimo pli kaj pli despota de la marŝalo Abdel Fattah Al-Sissi donacis al si konstitucian ŝanĝon cele ebligi al ĝia prezidanto resti ĉe la posteno ĝis 2030 [1]. La libia konkuranto de tiu ĉi, la marŝalo Khalifa Haftar – kuraĝigita de Kairo, Abu Dabio, Rijado, Moskvo kaj Parizo, al kiuj s-ro Donald Trump finfine aliĝis -, estas de la mezo de aprilo engaĝita en armea ofensivo en la okcidento de la lando, por kompletigi sian konkeron de la teritorio. Tiu agado celas la libian kompromis-registaron agnoskitan de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), la Islama Frataro, Kataro kaj Turkujo, kaj sinkigas la UN-mediacion por nova solvo interkonsentota. En Jemeno, interna milito furiozas, kun konsekvencoj plipezigitaj pro la krima interveno de la koalicio kondukata de la sauda reĝlando. Nenio permesas esperi daŭripovan pacon nek la reunuiĝon de tiu lando en proksima estonteco.

Kontestado kondamnita je daŭro

DUM ĉi tiu kontraŭ-revolucia degenero plu daŭras, la sudana kaj alĝeria erupcioj, anstataŭ prezenti novan « araban printempon » restas momente solaj en moviĝema kaj kontraŭdira kunteksto. Ili ja povus tiel same kreski kaj etendiĝi al aliaj landoj, kiel esti subite interrompataj. Nun, la sorto de la regiono tre dependas de tio, kio fariĝos la popolaj movadoj en ambaŭ landoj.

Kio estas plene konfirmita, tamen, estas la fakto, ke la eksplodo de 2011 estis nur la unua fazo de longdaŭra revolucia procezo. Laŭ tiu ĉi vidmaniero, la nomo « araba printempo » povis esti uzata kondiĉe ke oni komprenas ĝin ne kiel fazon de mallonga kaj relative paca transiro, kiel multaj esperis en 2011, sed kiel la unuan momenton de sinsekvaj « sezonoj » planitaj por daŭri plurajn jarojn, eĉ plurajn jardekojn.

Ja en la araba mondo, la urĝo ne estas nun la adapto de la politika sistemo al socio kaj ekonomio atingintaj maturecon en sia evoluado, same kiel tio, kion spertis la landoj de Latin-Ameriko aŭ Orienta Azio, kies politika modernigo venis por kompletigi la soci-ekonomian moderniĝon. Ĉi tie temas prefere pri elimini politikan sistemon, kiu blokas la ekonomian kaj socian evoluon de la 1980-aj jaroj. Ĝia plej videbla simptomo estas la senlaboreco de la junuloj, kies rekordon posedas delonge la regiono, inter la grandaj geopolitikaj sferoj de la planedo [2].

En tiu perspektivo, la eksciteco-punkto atingita en 2011 povis konduki al nova periodo de daŭra stabileco nur per radikala ŝanĝo de la ekonomiaj orientiĝoj. Sed tiu rompo estis kaj restas nekonceptebla sen socipolitika ŝanĝo ĉesiganta la ŝtatajn sistemojn respondecajn pri la blokado. Manke de tio, la kontestado, anstataŭ malpliiĝi, estis kondamnita pludaŭri, eĉ intensiĝi, laŭgrade kiel la malstabiligo kreita de la « araba printempo » povis nur pligrandigi la ĝeneralan ekonomian astenion. Tion konfirmis la faktoj : malgraŭ la kontraŭ-revolucia ofensivo, pluraj landoj de la arabparolanta areo spertis novajn kaj fortajn sociajn febrojn de post 2011.

Tiel okazas en Tunizio, ofte prezentata kiel la granda sukceso de la « araba printempo » ĉar ĝi kapablis protekti ties demokratiajn akiraĵojn. Sed, kvankam oni ĝenerale ignoras tion, preferante ekstazi pri pretendata kultura diferenco – ŝuldita aparte al la persisto de tunizia ŝtato dum la tri lastaj jarcentoj -, la tunizia escepto estas ĉefe ligita al la rolo de la tunizia ĝenerala Unio de la Laboro (UGTT), la sola organizita laborista movado samtempe aŭtonoma kaj potenca en la araba mondo [3]. La lando tamen ne ĉesis esti skuata de erupcioj sociaj, lokaj aŭ naciaj, inter kiuj tiu de Kasserine, urbo de la Centro, en januaro 2016, kaj la gravaj manifestacioj de januaro 2018. Inter la aliaj landoj de la regiono kie aperis grandegaj sociaj movadoj ekde 2011 estas Maroko, aparte en la Rif-regiono ekde oktobro 2016 ; Jordanio, aparte en la printempo de 2018 ; kaj Irako, intermite de 2015. Sudano, siaflanke, spertis plurajn ondojn de socia protestado de post 2011, inter kiuj tiu de 2013, draste subpremita.

Ĉie, la demandoj pri dungo aŭ vivokosto estis centre de la postuloj. Tiujn problemojn ofte pliakrigis la (tro videbla) mano de la Internacia Mon-Fonduso (IMF), kiu montris sin neŝanceleble fidela al sia novliberala kredo. Ĝi montras dogmismon, kiu plene kontraŭas instruon de la sperto, konfirmante la akuzon, ke ĝi pli reprezentas la interesojn de la granda kapitalo, ol erarigitan pragmatan raciecon. Ĝi ja konkludis, ke la interna eksplodo de la araba mondo estis kaŭzata de nesufiĉa aplikado de ĝiaj preskriboj, dum ĝi, tute evidente, rezultas el tiuj preskriboj, tute ne adaptitaj al la regiona kunteksto.

Rekomendante la retiriĝon de la ŝtato kaj neprigante la decidan rolon de privata sektoro en disvolviĝo, kiu neniam estis pruvita, IMF larĝe kontribuis al la regiona ekonomia blokado. De 2011, ĝi pliigis sian premon al la registaroj, por ke ili detale apliku ĝian planatan malabundo-politikon. Rezulto tuj venis : al la supre cititaj okazaĵoj eĉ aldoniĝis socia erupcio en Irano, kie samaj kaŭzoj pli ol unufoje donis similajn rezultojn depost 2017, spite al la specifeco de la irana politika sistemo kompare al ties arabaj najbaroj. En januaro 2018, protestoj kaŭzitaj de la ordonoj de la Fonduso do skuis samtempe tri landojn de la regiono : Irano, Sudano kaj Tunizio.

Cetere, ne estas hazardo, ke la sola registaro, kiu povis trudi la malabundo-politikon postulatan de la IMF, estis la aŭtoritatema reĝimo de la marŝalo Al-Sisi. El tiu « ŝok-terapio » inaŭgurita en novembro 2016 la egipta loĝantaro konis ĝis nun nur la ŝokon. Male al la aliaj popoloj de la regiono, ĝi tamen ne ribeladis. Ĝia letargio devenas samtempe de la subprema klimato pluvivigita de la registaro kaj de la rezigno kaŭzita de la konstato, ke tri jaroj da ĥaoso inter 2011 kaj 2013 servis nur por instali reĝimon, kiu igas bedaŭri tiun de s-ro Hosni Mubarak [4]. Tiun rezignacion plifortigas la manko de kredinda ebla anstataŭa solvo.

Tamen, la egipta sperto ne estis vana. La popoloj de la najbaraj landoj lernis el ĝi lecionon ; ili nun estas protektataj kontraŭ iluzioj kiaj la egiptoj havis kiam ilia armeo pelis s-ron Mubarak al demisio, la 11-an de februaro 2011, kaj kiam ĝi renversis lian elektitan posteulon, membron de la Islama Frataro, s-ron Mohamed Morsi, en julio 2013. Fariĝis klara por ĉiuj ke, kiam militistoj formas la skeleton mem de la politika povo, la prezidanto kaj ties ĉirkaŭaĵo estas nur la pinto de la glacimonto. La subakva parto esence konsistas el armea-sekureca komplekso – kiun ni interkonsente nun nomas « profunda ŝtato », akorde kun la glacimonto-metaforo.

La politikaj sistemoj de la arabparolanta areo estas ĉiuj dominataj de kastoj, kiuj sisteme profitas el la ŝtatoj kaj iliaj riĉofontoj. Tiuj sistemoj estas laŭ du kategorioj : regantaj familioj en monarĥia kadro aŭ pretende respublika kun privata alproprietigo de la ŝtato, kaj armea-sekurecaj kaj burokratiaj kastoj, kies membroj profitas el ŝtata fruktuzo en nov-heredposedaĵa kadro. Tiu diferenco inter ambaŭ kategorioj ja determinis la kontrastan sorton de la popolribeloj de 2011.

Prezidantoj oferitaj de la armeo

EN 2011, en la nov-heredposedaĵaj ŝtatoj kiel Tunizio kaj Egiptujo, la ŝtataparato rapide sin liberigis de la gvidanta grupo, fariĝinta tro ĝene embarasa. En la heredposedaĵaj ŝtatoj, male, la regantaj familioj ne hezitis uzi siajn personajn gvardiojn por sange subpremi la ribelojn, ĵetante tiel sian landon en internan militon, kiel okazis en Libio kaj Sirio, dum en Barejno la interveno de la KKG-monarĥioj deadmonis la popolan movadon armi sin. Jemeno troviĝis en intera kategorio : la ribelo de 2011 finsolviĝis per senekvilibra disdivido de la potenco, kiu nepre devis finiĝi per armita konflikto.

Sudano kaj Alĝerio apartenas, kiel Egiptujo, al la kategorio de reĝimoj kun armeo-sekureca skeleto. Kaj, same kiel en Egiptujo, la militistoj finfine provis kvietigi la ribelantan loĝantaron oferante la prezidanton. S-ro Abdelaziz Buteflika estis pelita al demisio fare de la alĝeria armea komandantaro la 2-an de aprilo 2019 ; kaj s-ro Omar Al-Baŝir estis eksigita de la sudana armea regantaro kaj arestita la 11-an de aprilo.

Tiuj du puĉoj estas konservativaj puĉoj, similaj al tiu, kiun organizis la militistoj en Egiptujo en 2011, kiam ili anoncis la « demision » de s-ro Mubarak : puĉoj per kiuj la armeo senembarasiĝas de la pinto de la glacimonto cele savi la subakvan parton. Ankaŭ la alĝeriaj kaj sudanaj militistoj liveris al la popola kolero la proksimulojn de la falinta prezidanto kaj la personojn kaj instituciojn plej rekte kompromititajn en la misfaroj kaj elpremoj de la malamata reĝimo. Sed, en Alĝerio same kiel en Sudano, la popola movado, instruita de la egipta sperto (kaj per antaŭaj lokaj spertoj, se temas pri la sudanaj maljunaj generacioj), ne falis en la kaptilon. Ĝi plu postulas, kun rimarkinda persistemo, finon de la reg-kontrolo de la militistoj kaj naskiĝon de registaro vere civila kaj demokratia.

Tiuj novaj popolribeloj havas kiel komunan trajton la eksterordinaran amplekson de la mobilizado kaj ĝiajn ekzaltigajn kondiĉojn, en la tradicio de la grandaj emancipaj ribeloj, kiuj « surtronigas la imag-povon [5] ». Ankaŭ komuna al tiuj novaj popolribeloj estas la klara konscio, ke ili do oponas reĝimon, kies skeleto estas la armeo, kaj kiun la alta komandantaro do ne povas enterigi. Tiel en Alĝerio kiel en Sudano, la plej alta armea instanco pretendas fariĝi la plej efika kontribuanto de la revolucia ŝanĝo al kiu aspiras la loĝantaro, laŭ la maniero de la Liberaj Oficiroj gvidataj de Gamal Abdel Naser en 1952 en Egiptujo, aŭ de la Movado de la Armeo de Portugalujo de 1974, du kazoj de ribelado de junaj oficiroj kontraŭ ilia hierarkio ; sed nur malmultaj naivuloj kredas tiun trompon.

Granda diferenco tamen distingas la du ribelojn de 2019, tio estas la ĉeesto aŭ ne de gvidado. Tio estas kerna punkto : la evidenta malsukceso de la ribeladoj de 2011 aŭ la parta sukceso de la sola inter ili, kies demokratiaj konkeraĵoj estis konservitaj, ŝuldiĝis al tiu demando. La « araba printempo » estis kvalifikata « postmoderna » pro la optika iluzio, kiu igis nin kredi, ke ĝi estas sendirekta movado. Sed neniu popola movado povas daŭre instaliĝi en tiuj kondiĉoj : eĉ tiuj, kies komenco estas spontana devas akiri gvidantaron por plu daŭri.

Kompromitiĝo de la opozicio

EN LA tunizia sperto, la sindikatistoj de la UGTT ludis ŝlosilan rolon en la etendiĝo de la popolribelo tutnacie kaj en la renversiĝo de la diktaturo en januaro 2011. En Egiptujo, konglomerato de politikaj organizaĵoj de la opozicio estas je origino de la ribelo kaj gvidis ĝin ĝis la foriro de s-ro Mubarak. En Barejno, anoj de la politika opozicio kaj sindikatistoj prenis gvidan rolon. En Jemeno, parto de la reĝim-fortoj alianciĝis al opozici-fortoj por profiti el la movado, malavantaĝe al la junaj revoluciuloj, kiuj ludis ĉefan rolon en ties ekiĝo. En Libio, la rapida evoluo al armita konflikto naskis gvidantaron, kie miksiĝis malnovaj kaj novaj oponantoj, inter kiuj disidentoj de la reĝimo. Sirio spertis la plej longan horizontalan gvidadon – kio ne estas same kiel foresto de gvidado -, kun konstituo de kunordigaj komitatoj funkciantaj danke al la sociaj retoj, ĝis kiam la siria nacia Konsilio, kreita en Istanbulo sub duobla egido de Turkujo kaj Kataro, prenis mem la gvidan rolon.

La turko-katara duopo sukcesis lokigi sub sia kuratorecon ĉiujn popolribelojn de 2011, escepte de la aparta kazo de Barejno. Tion ĝi sukcesis danke al la patronado de la kunfrataro ’Islama Frataro’, kiu, kvankam ĝi nenie estis ĉe origino de la ribelado, rapide ligiĝis al ĝi kaj ĝin gvidis. La Islama Frataro jam disponis pri gravaj organizaĵoj tre konataj en Egiptujo kaj Jemeno. Kvankam reduktita je kontraŭleĝa statuso en Libio, Tunizio kaj Sirio, ĝi disponis en tiuj tri landoj pri grava reto, kiu ricevis, same kiel la laŭleĝaj kaj duonleĝaj branĉoj de la Frataro en la aliaj landoj, materian kaj televidan subtenon (tra la ĉeno Al-Jazira) de la emir-lando Kataro.

Fone de ĝenerala malforteco de la organizaĵoj de la liberala (en la politika signifo de la vorto) kaj maldekstra opozicio en la araboparolanta spaco, senigitaj je ekstera ŝtata subteno kaj elĉerpitaj pro la subpremado, la reto de la Islama Frataro kaj asimilataj atingis apogeon de sia regiona influo en 2011-2012. Ĝi plene eltiris avantaĝon de la organizado de politikaj elektoj ene de mallonga tempo en Tunizio kaj en Egiptujo, kaj akiris la regadon en tiuj du landoj. La maroka monarĥio, siaflanke, provis antaŭmalhelpi la ampleksiĝon de la popola kontestado, kiu ekis la 20-an de februaro 2011, alelektante al la registaro la lokan branĉon de la Frataro.

Sola surprizo : la malsukceso de la Islama Frataro ĉe la parlamentaj elektoj en julio 2012 en Libio, kie ĝi estis larĝe superita de la Alianco de la naciaj fortoj, koalicio de politikaj grupoj kaj neregistaraj organizaĵoj liberalaj, kiu ricevis preskaŭ la duonon de la voĉoj (kun partopren-kvoto 61,6 %) kaj preskaŭ kvinoble pli da voĉoj ol la Frataro. Tiu rezulto alvenis post la prezidant-elekto en Egiptujo, en majo-junio 2012, kie, ĉe la unua baloto, la sumo de la disigitaj voĉoj de la kandidatoj de liberalaj partioj kaj de la maldekstro superis la kombinitan rezulton de la du gajnantaj kandidatoj (tiu de la Islama Frataro kaj tiu de la malnova reĝimo) kaj estis pli ol duoblo de la rezulto de s-ro Morsi. Ĝi tiel alportis suplementan demonstradon, ke, kontraŭe al antaŭjuĝo veninta de orientalismo – laŭ Edward Saïd [6] -, la loĝantaroj de la regiono ne estas kulture submetataj al tio,kion kelkaj nomas la « politika islamismo ».

Pli ol kultura, la problemo estas politiko-organiza. Kialo estas, unuflanke, la nekapablo de la demokratiaj fortoj – de la liberaluloj (laikoj kaj islamanoj) ĝis la radikala maldekstro -, kiuj ĉie tradukis la plimultajn aspirojn de la popolaj movadoj, organiziĝi en koalicio ; kaj, aliflanke, ilia nekapablo aperi kune kiel ebla solvo anstataŭ la du reakciaj polusoj, kiujn formas la malnovaj reĝimoj kaj iliaj islam-integristaj rivaloj. Bedaŭrinde, en ĉiuj landoj kiuj estis ĉefaj figuroj de la « araba printempo » de 2011, la grupoj de la liberala kaj maldekstra opozicio faris la grandan eraron kompromitiĝi kun unu el la du reakciaj polusoj por lukti kontraŭ la alia, foje eĉ pasante de unu al la alia laŭ ilia identigo de la ĉefa danĝero en la momento. La rezulto estis la marĝeniĝo de tiuj grupoj sur la politika scenejo.

La popolribeloj okazantaj nun en Sudano kaj en Alĝerio estas ambaŭ tre larĝe imunizitaj kontraŭ la ekkapto de potenco fare de la islamaj integristoj. Tio returne plifortigas ilian opozicion al la komplotaĵoj de la militistoj : la Islama Frataro ja estis valora aliancano de ĉi-lastaj en Egiptujo dum la unuaj monatoj de 2011. En Alĝerio, la dolora sperto de la « nigra jardeko » - la sanga alfrontiĝo inter la arme-sekureca komplekso kaj la integristoj de la Islama Savofronto kaj ties derivaĵoj sekve de la puĉo de januaro 1992 – estigis fortan malfidon al tiuj du agantoj. Kaj la alĝeria branĉo de la Islama Frataro, siaflanke, kunlaboris kun la militistoj kaj longtempe subtenis s-ron Buteflika, partoprenante al la registaroj formitaj sub lia egido. Granda plimulto de tiuj, kiuj kondukas la mobilizadon en la alĝeriaj stratoj en februaro 2019 kontraŭstarus ĉian pretendon de la integristoj direkti la movadon kun same, se ne pli, da energio ol ili uzas por rifuzi la pretendon de la armea alta komandantaro porti iliajn aspirojn.

En Sudano, la duobla opozicio de la popolo al la du reakciaj polusoj estas des pli radikala, ke ili kune regadis de la puĉo plenumita en 1989 de s-ro Al-Baŝir. Ĉefo de armea diktaturo aliancita al la Islama Frataro (ja kun diversaj fazoj), ĉi lasta estis iel kombinaĵo de s-ro Morsi kaj s-ro Al-Sisi [7]. Unu el la fortaj aspektoj de la sudana popolribelo – kies politika radikaleco estas supera al tiu de ĉiuj ribeloj en la araba spaco depost 2011 – estas ĝia deklarita opozicio samtempe al la potenco de la armeo kaj al tiu de iliaj islamistaj kunuloj, kaj la klara proklamo de sia aspiro al civila kaj laika registaro, demokratia kaj eĉ feminista.

Tiu radikaleco estas intime ligita al alia avantaĝo, kiu kontribuas al la supereco de la sudana movado : ĝia escepta politika direktado. La alĝeria mobilizado estas limigita de la plureco kaj horizontaleco mem de siaj organizaj instancoj, kie kunlaboras, danke al la sociaj retoj, studentoj organizitaj en siaj studejoj, grupoj de la liberala politika opozicio kaj maldekstra opozicio, kolektivoj de laboristoj kaj de anoj de liberalaj profesioj, sen ebleco ke iu ajn instanco postulos la gvidadon. Male, neniu kontestas la unuarangan rolon, kiun ludas en Sudano la Fortoj de la Deklaracio de Libereco kaj Ŝanĝo (FDLŜ).

En tiu koalicio konstruita ĉirkaŭ la deklaracio samnoma, adoptita la 1-an de januaro 2019, la Asocio de sudanaj profesiuloj okupas centran lokon. Ĝi estis kreita eksterleĝe en oktobro 2016, de kuracistoj, ĵurnalistoj kaj advokatoj al kiuj aliĝis aliaj kolektivoj : instruistoj, inĝenieroj, farmaciistoj, artistoj kaj, pli poste, laboristoj, fervojistoj, ktp... La FDLŜ enhavas ankaŭ larĝan spektron de opoziciaj politikaj fortoj, ekde la partio Umma – gvidata de s-ro Sadek Al-Mahdi, dufoje ĉefministro en la 1960-aj kaj 1980-aj jaroj, liberalulo kaj ĉefo de sufisma religia ordeno – ĝis la sudana komunista partio, la plej grava el la ankoraŭ aktivaj komunistaj partioj en la araba mondo (kvankam ĝi konsiderinde malfortiĝis de la 1960-aj jaroj), tra regionaj movadoj por armita lukto kontraŭ la reĝimo de s-ro Al-Baŝir. Partoprenas ankaŭ du feministaj grupoj, la iniciato « Ne al la subpremo de virinoj », kaj la civilaj kaj politikaj grupoj, kies influo bone videblas en la programo de la koalicio. Vidu ekzemple la postulon de 40 % de seĝoj rezervitaj por virinoj en la leĝfara Asembleo, kiun la koalicio postulas starigi (la Demokratia Asocio de virinoj ankaŭ ludis notindan rolon en la kontestado kaj en la konstitucia procezo en Tunizio, sed la feminista depostulo tie aperis malpli centra).

Pri Sudano, David Pilling, ĵurnalisto ĉe la Financial Times, skribis tiun komenton, kiu povus aperi en ekstremmaldekstra gazeto : « Kvankam la popolribelo multe ŝuldas al la teknologio de la 21-a jarcento, kun la organiza forto de la lertaj telefonoj kaj la klakvortoj, movado, kiu prezentas samtempe laikajn kaj sindikatajn aspektojn, ŝajnas kvazaŭ retrorevolucia. Oni ne povas scii kun certeco je kio similis la Rusujo de 1917, kiam la caro estis renversita, aŭ Francujo dum la ekscitaj kaj idealismaj tagoj de la efemera Komunumo de Parizo, en 1871. Sed oni tie verŝajne enspiris ion similan al la aero de Kartumo en aprilo 2019 [8]. »

La FDLŜ komencis batalon kun la armea alta komandantaro ĉirkaŭ du esencaj demandoj : kiu devas havi la potencon dum la transira periodo, kaj kiom da tempo daŭru tiu periodo ? La koalicio postulas kreadon de konsilio de suvereneco en kiu ĝi havos plimulton, kun partopreno malplimulta de la armeo, dum la armeo insistas konservi la regon de la tuta suverena potenco. Eble ŝajnas paradokso, ke la koalicio krome postulas transiran periodon de minimume tri jaroj, antaŭ ol organizi elektojn, dum la militistoj volas kiel eble plej limigi ĝin. Sed la FDLŜ eltiris la lecionojn el la konstituciaj, parlamentaj kaj prezidantaj elektoj organizitaj tre rapide en Tunizio kaj en Egiptujo, kiuj favoris la reakcian polarizon malavantaĝe al la progresemuloj. Ĝi volas doni al si la tempon konstrui novajn instituciojn por regado civila, demokratia kaj laika, progresema sur la soci-ekonomia kampo same kiel sur tiu de la virina kondiĉo – temoj, kiujn montras ĝia projekto de provizora konstitucio. Ĝi ankaŭ volas doni al si la tempon konstrui progreseman forton kapablan firmigi sian aŭtoritaton en partia kadro, hodiaŭ netaŭga.

Oni tiam komprenas kial la sudana popolribelo estigas sine de la reakciaj fortoj de la regiono multe pli da maltrankvilo ol ties alĝeria ekvivalento. La malamikaj fratoj de la KKG – Saudanoj kaj Emirlandanoj same kiel Kataranoj – ĉiuj proponis sian helpon al s-ro Al-Baŝir antaŭ lia falo. La akso Abu Dabio-Rijado plifortigis sian subtenon al la militistoj, nun direktataj de oficiroj kiuj batalis apud ĝi en Jemeno. Ĝi provas eksplodigi la progreseman koalicion, returnante ĝian « moderan » frakcion, aparte la Umma, dum la armeo estas instigita uzi religian demagogion – ĝi akuzas la FDLŜ plani forigi la ŝarion el la sudana leĝaro -, kun subteno de la salafistoj, klientoj de la Saudanoj, kaj de la Islamaj Fratoj, klientoj de Kataro, kiuj kontestas la popularan aŭtoritaton de la FDLŜ.

Ĉu la situacio kondukos al revolucia radikaliĝo, same kiel en la Rusujo de 1917, aŭ al « sanga semajno », kiel tiu, kiu finis la Komunumon de Parizo, por repreni la komparojn de la ĵurnalisto de la Financial Times ? La ĉefa atuto de la sudanaj revolucianoj estas ilia granda influo al la soldatoj kaj malaltaj oficiroj, inter kiuj kelkaj uzis siajn armilojn por defendi la protestantojn. Tio ja instigis la altan komandantaron rifuzi sendi la armeon kontraŭ la movado kiam s-ro Al-Baŝir instigis lin al tio. Tiu faktoro determinos la sorton de la sudana revolucio, same kiel ĝi determinis la kontrastan sorton de ties rusa kaj pariza precedencoj.

Gilbert ACHCAR



La aŭtoro

Gilbert ACHCAR
Instruisto ĉe la universitato Paris-VIII-Saint-Denis. Lasta aperinta verko : "La ŝoko de la barbarecoj. Terorismoj kaj monda malordo", Complexe, Bruselo, (...)
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Pintkunsido de la atlantika alianco en Prago

Pri Oriento kaj Okcidento

Postkonsideroj pri la "Araba Printempo"



Tradukita de:
Jeanne-Marie Cash
el la franca

[1] Vd. Bahey Eldin Hassan, « Égypte. Le coup d’État permanent », Orient XXI, 15-a de aprilo 2019, www.orientxxi.info

[2] Oni povas trovi analizojn kaj donitaĵojn pri tiu blokado en Le peuple veut. Une exploration radicale du soulèvement arabe, Sindbad, Parizo, 2013.

[3] Pri la UGTT, laŭreato de la Nobel-premio pri Paco en 2015, legu Hèla Yousfi, « Un syndicat face à Ennahda », en « Le défi tunisien », Manière de voir, n-ro 160, aŭgusto-septembro 2018.

[4] Vd. Pierre Daum, « Place Tahrir, sept ans après la “révolution” », Le Monde diplomatique, marto 2018.

[5] « “L’imagination au pouvoir”, une interview de Daniel Cohn-Bendit par Jean-Paul Sartre », Le Nouvel Observateur, Parizo, 20-a de majo1968.

[6] (6) Edward W. Saïd, L’Orientalisme. L’Orient créé par l’Occident, Seuil, Parizo, 1980.

[7] Vd. « The fall of Sudan’s “Morsisi” », Jacobin, 12-a de majo 2019, www.jacobinmag.com

[8] David Pilling, « Sudan’s protests feel like a trip back to revolutionary Russia », Financial Times, Londono, 24-a de aprilo 2019.   


Akceptejo 1a junio 2019

Renaskiĝo de ideologio longtempe malestimata

La socialismo en Usono, kial nur hodiaŭ ?


Nek la elekto de miliardulo en la Blanka Domo nek la forta kreskado de la usona ekonomio difektis la popularecon de homoj kiuj pretendas pri usona socialismo. La neegalaĵoj je salajro kaj la necerteco de laborpostenoj kialigas tiun ŝajnan paradokson. Tamen, je la lasta jarcento, dum la usona kapitalismo ankaŭ ne estis socia modelo, malmultaj homoj batalis kontraŭ ĝin.



de  Edward CASTLETON

Dum intervjuo donita al CNBC la 6-an de Majo, 2019, s-ro Bill Gates subkomprenigis, ke la entuziasmo instigita de politikaj homoj kiel Bernie Sanders aŭ la reprezentulino de Novjorko Alexandria Ocasio-Cortez, kiuj defendas socialismajn idearojn en la sino de la Demokrata Partio, lin neniel maltrankviligas. Ilia koncepto de la socialismo esprimas laŭ li la deziron de kelkaj el siaj kuncivitanoj pri pliigo de la impostoj, sed ne la volon neniigi la kapitalismon. Nu, Bill Gates diras ke li akceptas pli grandan gradecon de la salajrimposta sistemo kaj pliigon de la heredimposto, terure malpliigitaj de la prezidanto Donald Trump, kiu mem estas miliardulo.

S-ro Gates ne estas la sola homo tiaopinia. S-ro Warren Buffet emfazis ke li pagis imposton proporcie pli malgrandan ol tiun de lia purigisto, aŭ de lia tablestro. Tia miksado de maltrankvileco kaj homamo distingas tiujn usonajn miliardulojn de la riĉaj romianoj de la epoko de sankta Aŭgusteno, kiuj, logitaj de la paradizo kiun la kristanismo promesis al ili, konvertiĝis al tiu nova religio, esperante tiel konservi siajn riĉaĵojn post sia morto.

La freŝaj deklaraĵoj de s-ro Gates ne nur atestas afiŝadon de bonaj intencoj, sed de pli komuna kaj pli radikala kunteksto. Ja s-ro Sanders, s-rino Ocasio-Cortez kaj iliaj politikaj kunuloj, kiuj pretendas esti "demokrataj socialistoj" (legu la artikolon "Nous n’avions même pas les moyens d’acheter une fontaine de bureau"), ne postulas la naciigon de la ĉefaj fakoj de la ekonomio. La entuziasmo kaŭzita de la kampanjo de s-ro Sanders dum la demokrataj elektoj en 2016 plejparte fontis el lia denunco de la astronomiaj enskribkotizoj por la usonaj universitatoj kaj de la egale kostegaj medicinaj kostoj kiun la usona kuracsistemo kreas. La ĉefa temo ja estas konstanta zorgo por la mezaj klasoj, zorgemaj pri la estonteco de iliaj infanoj (kaj malkvietaj pri ilia ŝuldigo post la akiro de ilia diplomo), sed la nepagebla kosto de la medicina asekuro maltrankviligas ĉiujn sociajn tavolojn, krom la plej riĉaj homoj de la lando.

Neniu el tiuj temoj pritemas la pasintan socialismon, pli volonte ligitan kun bildoj de laboristoj salajrataj, kaj de uzinoj plenegaj de aktiveco. Evidente, tio kion ni komprenas per "socialismo" do vere ŝanĝiĝis dum la antropoceno [1] kaj dum la epoko de la ekologiaj krizoj. La aktivuloj kiuj gravitas ĉirkaŭ s-ro Sanders ne konsideras idealaj la uzinojn kun fumantaj kamentuboj. Kaj iliaj esperoj ne nur estas la perspektivo de la ĉiuhoma laboro kaj de la energia sendependeco kiun povas eble favori la uzado de la skistogaso aŭ la remalfermado de la karbominejoj - konsilitaj de s-ro Trump kaj de liaj protektismaj kunuloj, zorgemaj pri maleksterlokigo de la ĉenstabloj.

Kelkaj eĥoj de tiuj tiamaj socialismaj depostuloj aŭdeblas aliloke ol en la Demokrata Partio, ekz-e kiam la senatanino Elizabeth Warren, kandidato al la demokrataj antaŭelektoj antaŭ la 2020-a prezidantelekto, postulas ke salajruloj sidu multnombre en la estraro de la grandaj entreprenoj. Eĉ kandidatoj pli moderaj ol s-ro Sanders aŭ s-rino Warren, kiel Peter Buttigieg pravigis la nunan popularecon de la socialismo per akcepto ke "la kapitalismo seniluziigis multe da homoj [2]". Efektive, la demokrataj voĉdonantoj havas hodiaŭ pli pozitivan vidadon de la socialismo ol de la kapitalismo (57 elcentoj, kontraŭ 47 elcentoj). Ĉi tio restas privilegiita de plejmulto de la popolo, sed en proporcio (56 elcentoj, kontraŭ 37 elcentoj de malfavoraj opinioj) tre nekutima en la usona historio [3]. Tiom ke la kvazaŭ-neekzisto de la socialisma politika propono en Usono estis longtempe rigardata de la sociologiistoj kaj de la historiistoj kiel konsista de la "usona escepto".

En vico de skribaĵoj, kiuj iĝis legendaĵoj por multe da studentoj de socio-scienco, la konservatisma politikologiisto Seymour Martin Lipset (1922-2006) provis klarigi kial la socialismo sukcesis enradikiĝi preskaŭ ĉie en Eŭropo sed neniam en Usono. Laŭ li, tiu apartaĵo fontas el pluraj gravaj faktoj : la naturo de la usona politika sistemo (la hegemonio de du partioj, nur unu vico por la prezidanta elekto, elekta kolegio favoranta la voĉdonon de la ŝtatoj kaj la universalan nerektan baloton, ktp.) ; laborista klaso heterogena (konsekvenco de la sinsekvaj ondoj de enmigrado) ; la historia malesto de ia ajn interligo solida kaj daŭra inter la politikaj partioj kaj la sindikatoj ; kaj laste, "kultura" inklino al individuismaj valoroj, malaj al la socialismaj ideoj [4].

La analizoj de Lipset reuzis tiujn de la germana sociologiisto Werner Sombart, amiko de Max Weber kaj aŭtoro en 1906 de studaĵo kiu iĝis klasikaĵo, Kial la socialismo ne ekzistas en Usono [5] ? Spertulo pri la ekonomiaj tekstoj de Karl Marx, simpatia kun la germana Socialdemokrata Partio, Sombart interesiĝis pri la formoj kiujn prenas la moderneco en la kapitalistaj socioj. Li konkludis ke, kvankam la usona socio sendube estas tiu en kiu la kapitalismo aperas la plej krude, ĝi estas, malkiel la eŭropaj samepokaj socioj, alergia al la socialismo pro kialoj kiuj ege rilatas al la burĝiĝado de ĝia laborista klaso. Laŭ li, la laboruloj kontraŭstaris nek la kapitalismon, nek sian registaron, kaj ili akceptis plimultan unuvican politikan sistemon, kiu favoras la monopolon de du partioj. Pli riĉaj ol iliaj eŭropaj homologoj, ili ankaŭ havis pli grandan ŝancon liberiĝi el sia socia statuso pere de sia laboro.

En la plej fama peco de sia libro, Sombart skribas : "samrapide kiel la materialaj kondiĉoj de la dungitoj pliboniĝis, kiel ilia vivmaniero komfortiĝis, ili lasis sin esti tentitaj de la materialista malĉasteco, ili grade estis devigataj ŝati la ekonomian sistemon kiu ofertis al ili ĉiujn tiujn plezurojn ; iom post iom, ili adaptis sian spiriton al la meĥanikaĵoj de la kapitalisma ekonomio, kaj fine subiĝis al la ĉarmo kiun la rapideco de la ŝanĝoj kaj la grandega plimultigo de la mezureblaj kvantoj nerezisteble havas sur kvazaŭ ĉiuj. Peceto de patriotismo – la fiereco scii ke Usono antaŭvenis ĉiujn aliajn popolojn sur la vojo de la "progreso" (kapitalisma) – plifortigis je la bazo ilian komerc-agordon, kaj aliformis ilin en aferistojn sobrajn, kalkulemajn, kaj senidealajn, tiajn kiaj oni konas ilin hodiaŭ. Kaj ĉiuj socialismaj utopioj laŭdire malsukcesas pro rostbefo kaj poma torto."

Al la socia moveblo, kiu baris la enradikiĝon de la socialismo en Usono, aldoniĝis la geografia moveblo. La esto de limo ĉiam malfermita, kun malmultekostaj senkulturejoj, ebligis al tiuj, al kiuj ne plaĉis la industria laboro esperi realigi la "usonan revon" de la memstara produktisto, de la individua proprietulo.

Laŭ Sombart, la usonaj laboruloj, ĉar ili emis forliberiĝi el sia klaso, ne imagis la ideon ke ĝi povas helpi ilin por ilia socia plialtiĝo : ili rezonis pri individua pliboniĝo, kaj ne pri kolektiva agado. La posteuloj de la germana sociologiisto, kiel Lipset, ofte emfazis la rolon, kiun la enmigrado povas havi, eĉ pli malfaciligante la konstituadon de batalema laborista klaso. La fremdaj laboristoj, alvenintaj en Usonon je la komenco de la 20-a jarcento konsideris sian situon kiel maldaŭra. Ilia celo estis rapide pliriĉiĝi, por povi reveni en sian originan landon. La tre multnombra enmigrado de tiu epoko ankaŭ plimalfaciligis interligon inter la kvalifikitaj laboristoj de la metiarto – plejparte naskiĝintaj en Usono –, kiuj emis sindikatiĝi, kaj la nekvalifikitaj laboristoj – plejparte enmigruloj – pli pretaj trapasi mizerajn laborajn kondiĉojn. Fine, la komunuma travivo de la enmigruloj en la grandaj urboj plifortigis ilian etnan identecon, pli ofte ol ilian klasan identecon.

Redifini la laboristan klason

Sombart rimarkis ankaŭ ke la tre alta grado de encivitaniĝo kiu baris la evoluon de klas-konscio klariĝis per la enskribo de la principo de la popola regado en la Konstitucio, per la abolo de la censa baloto, kaj per la voĉdonrajto por la loĝantaro virseksa kaj blanka ekde 1812. La politikologo Louis Hartz siaflanke postulatis ke la malforta klas-konscio de la usonanoj venis el duobla neesto : tiu de socia ordo strukturita de gildoj en antaŭa feŭda epoko, kaj tiu de travivo de socia burĝa revolucio [6]. En ofte citata frazo, samtempulo de Hartz, la historiisto Richard Hofstadter taksis ke Usono, anstataŭ havi ideologiojn, estas sia propra ideologio [7].

Dume, inter la publikigo de la libro de Sombart kaj la armistico de la Granda Milito, la lando havis potencan socialistan Partion, longtempe enkorpigitan de Eugene Victor Debs. En 1910, Usono havis pli da socialistaj elektitoj ol la Unuiĝinta Reĝlando havis da laboristaj elektitoj. En 1912, la socialistoj kontrolis la municipojn Milvokio (Visconsino), Flinto (Miĉigano), Schenectady (Novjorko), kaj Berkeley (Kalifornio). Samjare, Debs ricevis 6 elcentojn de la voĉdonoj en la prezidanta elekto, dum lia partio amasigis flatajn rezultojn, ne nur en ŝtatoj kiel Viskonsino (kun multnombra loĝantaro de enmigrintaj germanaj laboristoj, al kiuj jam gravas la Socialdemokratio) aŭ Novjorko (kie vivas multe da judaj novuloj, pol- aŭ rusdevenaj), sed ankaŭ en kelkaj sudaj kamparaj ŝtatoj (Oklahomo, Arkansaso, Teksaso kaj Luiziano).

Tamen, tiuj sukcesoj restis sendaŭraj. Post la enmilitiĝo de Usono, decidita en 1917, Debs kaj la plejparto de la socialismaj estroj, kiuj kontraŭstaris ĝin, estas malliberigitaj. La rusa revolucio nur gravigis la streĉojn en la sino de partio jam malfortigita de la subpremo, ĉar la socialismo de la plejparto de iliaj adeptoj havas siajn radikojn en la kristana evangeliismo kaj la popola kritiko de la monopoloj, multe pli ol en la verkoj de Marx kaj Lenin.

Multe da observantoj supozis ke la sukceso de s-ro Sanders en 2016 kaj lia nuna populareco estas kialigitaj de la fakto ke lia politika batalo okazas ene de partio jam establita, kun la espero ŝanĝi ĝin por ke ĝi portu aliajn ideojn, malpli dependajn de la deziroj kaj mondonoj de la grandaj firmaoj. Nek la memstara ekologiisto Ralph Nader nek la socialisto Debs estis tiom sukcesaj balote. Sed la plej grave eble estas ke, en socio hodiaŭ stampita de la nefirmiĝo de la popolaj tavoloj, la burĝiĝado identigita de Sombart kiel baro al la socialismo en Usono ne plu estas tiom premanta. Kun la forigo de la sociala moveblo dum la lastaj kvardek jaroj, la vakcino kontraŭ la socialismo iĝis senefika.

Siaflanke, Lipset imagis ke la usona escepto malaperos kun la liberalismiĝo de la maldekstraj eŭropaj partioj, kiuj, per multe da privatigo, fine similos la Demokratan Partion de s-ro William Clinton. Li ne povis imagi ke novaj generacioj da usonanoj malkovriĝos esti socialistoj, nek ke demokrataj aktivuloj turniĝos al s-ro Sanders ĉar ili sentas sin malestimataj de partio kiu, sub la prezido de s-ro Barack Obama, lasis la financan krizon de 2008 ŝanĝiĝi en unu el la plej grandaj suprentransdonoj de riĉaĵoj en la historio de Usono.

Tiuj aktivuloj provas redifini la laboristan klason per vortoj kiuj malpli rilatas al la industrio kaj al la produktado, kaj pli rilatas al la teknologio kaj al la servoj, kiu ajn estas la haŭtkoloro de la dungitoj. Ili esperas ke tiel, la bataloj de la instruistoj, de la flegistoj, de la purigistoj aŭ de la restoraciaj laboruloj trovos lokon tiom dignan kaj rajtan en la socialismo kiom tiuj de la forĝistoj, de la ministoj aŭ de la laboristoj, iamaj proletaj ikonoj, preskaŭ ĉiam blankaj kaj virseksaj.

Ĉi-momente, tamen, la plej maldekstrajn demokratajn aktivulojn oni varbas ĉefe inter la gejunuloj el la mezaj klasoj, kiuj timas sian degradiĝon. Ĉu ilia politika ekstremeco sukcesos mobilizi aliajn sociajn kategoriojn, iam sentemajn al la bataloj de Debs, hodiaŭ tentatajn de la demagogio de s-ro Trump, kaj kiuj ne loĝas en la samaj distriktoj, urboj aŭ regionoj kiel la novaj usonaj socialistoj ?

Edward CASTLETON



La aŭtoro

Edward CASTLETON
Esploristo ligita al la Maison des sciences de l’homme et de l’environnement ĉe la universitato de Franĉkonteo, Bezancono. Eldoninto de la libro de P.-J. Proudhon, Carnets inédits (...)
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

La nefrekventebla Pierre-Joseph Proudhon

La bankisto, la anarĥiisto kaj la bitmono



Tradukita de:
Ludo
el la franca

[1] Epoko kiu komenciĝis kiam la homaj agoj ekhavis influon super la tera ekosistemo.(l.n.)

[2] "New day", Cable News Network, 16-an de Aprilo, 2019

[3] Frank Newport, "Democrats more positive about socialism than capitalism"(Demokratoj pli pozitivaj pri socialismo ol pri kapitalismo) kaj "The meaning of “socialism” to Americans today"(La signifo de "socialismo" por hodiaŭaj usonanoj), Gallup, respektive 13-an de Aŭgusto kaj 4-an de Oktobro, 2018, https://news.gallup.com

[4] Vd. interalie Seymour Martin Lipset kaj Gary Wolfe Marks, It didn’t happen here : Why Socialism Failed in the United States(Tio ne okazis ĉi tie : kial la socialismo malsukcesis en Usono), W. W. Norton, Novjorko, 2000

[5] Werner Sombat, Kial la socialismo ne ekzistas en Usono ?, Presses Universitaires de France, Parizo, 1992

[6] Louis Hartz, Historio de liberalisma pensado en Usono, Economica, Parizo, 1990 (1-a eldono : 1955)

[7] Pri tiu temo, vd. Ĉu oni povas esti socialisma en Usono ? Hieraŭ kaj Hodiaŭ, Cités, n-ro 43, Parizo, 2010


Akceptejo 1a julio 2019

Liberkomerco aŭ ekologio !


de  Serge HALIMI

La ekologiistoj, gajnante 10 elcentojn de la seĝoj en la elekto de la eŭropa parlamento, vekis malnovan debaton pri la politika pozicio de sia movado. Ĉu ĝi estas pli maldekstra, kiel asertas la plej multaj aliancoj en kiujn ĝi ĝis nun eniris, aŭ eble pli liberala, kion indikas samtempe la proksimiĝo de s-ro Emmanuel Macron al pluraj malnovaj ekologiistaj gvidantoj (s-roj Daniel Cohn-Bendit, Pascal Canfin, Pascal Durand) kaj certaj koalicioj kiuj, en Germanujo, jam inkludas la dekstrulojn kaj la verdulojn ?

Apriore, liberalismo kaj medi-protektado devus estigi eksplodeman paron. En 2003, liberala teoriulo same influa kiel Milton Friedman efektive konkludis : “La medio estas problemo multe tro alte taksata. […] Ni poluadas ekde kiam ni spiras. Oni ne fermos la fabrikojn sub la preteksto voli elimini ĉiujn ellasojn de karbonoksido en la atmosferon. Tiel oni povus tuj pendumi sin !” [1] Kaj dek jarojn antaŭ li, Gary Becker, alia atakanto al tio, kion oni ankoraŭ ne nomis “punanta ekologio”, ankaŭ Nobel-premiito, opiniis, ke “la la rajto je laboro kaj la medi-protektado fariĝis ekscesaj en la plej multaj evoluintaj landoj.”

Sekve oni komprenas, ke la angoroj pri la estonteco de la planedo revalorigis la terminojn longtempe malestimatajn de “protektismo”. En Francujo, dum debato de la eŭropa elektokampanjo, la gvidantoj de la socialista kaj ekologiista listoj eĉ postulis, preskaŭ samvorte kiel [la ekstremdekstra -vl] s-ino Marine Le Pen, “protektismon ĉe la limoj de la Eŭropa Unio” [2] Oni povas taksi la eventualajn sekvojn de tia direkto-ŝanĝo, dum la liberkomerco estas la historia fondoprincipo de la Unio, kaj samtempe la ekonomia motoro de ĝia plej potenca ŝtato, Germanujo.

Ekde nun ĉiu scias, ke la laŭdo – kiu fariĝis interkonsenta – de la lokaj produktantoj, de mallongaj cirkvitoj, de surloka traktado de la rubaĵoj estas neakordigebla kun maniero de produktado kaj de interŝanĝo, kiu obligas la “valor-ĉenojn”, do kiu organizas la cirkuladon de la kestego-ŝipoj, sur kiuj la partoj de unu sama produkto “tri- aŭ kvar-foje transiras Pacifikon antaŭ ol veni en la bretaron de magazeno”, [3]

La okazoj por konfirmi per faktoj sian rifuzon de ekologie detrua liberkomerco en la venontaj semajnoj ne mankos. La parlamentanoj de la Eŭropa Unio ja devos ratifi – aŭ pli ĝuste, kiel ni esperas, rifuzi – traktaton de komerca liberaligo kun kvar ŝtatoj de Latinameriko, inter ili Brazilo kaj Argentino (EU-Merkosur), alian kun Kanado (CETA), trian kun Tunizio (Aleca). Tiam ni vidos, ĉu “verda ondo” vere fluis sur la Malnova Kontinento.

Serge HALIMI.



La aŭtoro

Serge HALIMI


La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Por la krizo de la merkato, rimedoj de merkato ...

La porusona obsedo

Ideoj ekde nun konsiderataj "naturaj"

Kripta koto



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] Interparolado kun Henri Lepage, Politique internationale, n-ro 100, Parizo, somere de 2003.

[2] France 2, 22-an de Majo 2019.

[3] Ben Casselman, “Manufacterer adapt to trade war, but the cost could be steep”, The New York Times, 31-an de Majo 201.


Akceptejo 1a junio 2019

La Britaj amaskomunikiloj provas detrui Jeremy Corbyn

Antisemitismo, la fatala armilo


"Malkompetenta", "Rusa spiono", "danĝera ekstremisto", "iluministo"... La ĉefo de la Brita Laborpartio Jeremy Corbyn laŭvice jam estis tio, laŭ siaj kontraŭuloj. Kvankam same senbaza kiel la aliaj, akuzo ŝajnas sukcesi trudi sin en la plej influaj amaskomunikiloj : tiu de antisemitismo. Metodo, kiu celas tuj malfidigi ĉiun ajn oponanton.



de  Daniel FINN

La debato pri antisemitismo, kiu infektis la Britan politikan mondon nun transiras la limojn de Unuiĝinta Reĝlando. La malferma paragrafo de freŝdata artikolo de The New York Times tiel miksis la "profundan antisemitismon" de Laborpartio kun la atenco kontraŭ juda tombejo en Francio por sugesti, ke la malamo al judoj "estas la kunalirpunkto de politikaj familioj ĝenerale vidataj kiel malproksimaj : ekstremdekstro, iuj partoj de ekstrem-maldekstro, Eŭropa radikala islamismo kaj diversaj partoj de la du grandaj Usonaj partioj [1]".

La ĉefpaĝa produktado de la granda Usona ĵurnalo bildigas precipe la manieron per kiu la amaskomunikiloj traktas la supozitan antisemitismon de la maldekstrularoj, kaj ĉefe de Laborpartio de S-ro Jeremy Corbyn. En oktobro 2017, Howard Jacobson priskribis en tribunartikolo la jaran konferencon de Laborpartio, kiel senbridiĝon de malamegoj, asertante, ekzemple, ke unu el la proponitaj mocioj dubis la verecon de la Holokaŭsto : jen mensogo por kiu The New York Times ne eĉ hezitis oferi la prestiĝon, kiun ĝi daŭre profitas [2].

Tiaj agmanieroj iĝis kutimaj en la grandaj Britaj amaskomunikiloj - inkluzive The Guardian kaj British Broadcasting Corporation (BBC), kiuj laŭŝajne rezignis pri kontrolado de informoj, kiam temas pri kondamni S-ron Corbyn. Senĉese ripetitaj, iliaj akuzaktoj - en kiuj la malveraĵoj konkurencas la ekscesojn - trudis sin kiel evidentaĵoj, pri kiuj parto de la homoj ne plu eĉ pridemandas.

De tiam, oni vidas la samajn agmanierojn funkcii aliloke en la mondo por misfamigi la maldekstrajn partiestrojn, kiuj, same kiel S-ro Corbyn, estas konataj pro sia subteno al la Palestina afero. En la ĉi-supre menciita artikolo de The New York Times, kiu similigis la Britan Laborpartion al Fidesz de la Hungara ĉefministro Viktor Orbán (radikala dekstro), la ĵurnalisto Patrick Kingsley skribis, ke la Usona deputito Ilhan Omar estis "unuanime kondamnita pro ŝia uzo de antisemitaj kliŝoj sugestantaj, ke la politika vivo de la lando estas sub regado de judaj premgrupoj", antaŭ ol aserti ŝiajn ligojn kun "islamaj radikalaj grupoj". Fakte, S-ino Omar estis parolinta pri Aipac (American Israel Public Affairs Comittee), kies influo, publike agnoskita, estas regule debatita en la paĝoj de ... The New York Times. Tamen ŝi ne diris eĉ unu vorton pri ia ajn "juda premgrupo" [3] : la ĵurnalo do forviŝis la frazon en sia reta publikigo, sed sen balasti sin per reĝustigaĵo.

Sur kio precize baziĝas la akuzoj kontraŭ S-ro Corbyn kaj lia partio ? La laborpartiaj deputitoj kaj la progresistaj komentistoj estas regule ordonitaj agnoski la ideon laŭ kiu, "Laborpartio havas problemon pri antisemitismo", sen tamen klare prezenti ĝiajn misfarojn. Ia ajn aperigo de antisemitismo kompreneble estus problemo por Laborpartio, sed la pliinfluaj paroliloj ne kontentiĝas aludi tian aŭ alian humuraĵon ĵetitan de iu aŭ alia el ĝiaj (multegaj) bazaj aktivuloj : ili ankaŭ sugestas, ke sub la regado de S-ro Corbyn Laborpartio iĝis "malamika al judoj", "institucie antisemita". Ĝiaj ĉefoj formas klikon inspiritan de "malamego al judoj" al kiuj ili "deklaris militon". Ili minacas "danĝere eĉ la ekziston" de tiuj de Unuiĝinta Reĝlando [4]. Jen akuzoj neniam argumentitaj, sed pli diskonigitaj ol la realaj okazaĵoj pri ŝtata rasismo pro kiuj suferas granda parto de la loĝantaro.

Kulpigaj kaj atakaj paroladoj

Ja en la printempo de 2016 estis metita la unua ŝtono de tiu zorge konstruita afero, kiam la pozicio de S-ro Corbyn restis des pli malforta, ke la nubaro de alternativaj komunikiloj - kiu de tiam disvolviĝis por subteni lin kontraŭ la porBlair-aj deputitoj - nur balbutis [5]. En tiu epoko, la kampanjo celis respondecigi la novan ĉefon de Laborpartio pri drivado ekster lia kontrolo (ĉefe pri la antisemitaj diroj de la deputito Naz Shah, kvankam diritaj antaŭ ol li ekregis la Laborpartion kaj antaŭ ol S-ino Shah iĝis parlamentano), aŭ kiuj simple neniam okazis - ekzemple la supozita infekto de partia rondo en la universitato de Oksfordo per malamikemo al judoj, kiu montriĝis fantasma.

La traktado de la temo fare de la amaskomunikiloj jam karakteriziĝis per la rifuzo meti la rakontitajn okazaĵojn - realajn aŭ ne - en iliaj kuntekstoj. Ene de partio kun pli ol duonmiliono da membroj, antisemitaj antaŭjuĝoj ja povas montriĝi. Se la samaj klopodoj estus faritaj por malkaŝi la kontraŭjudajn okazaĵojn en la epoko kiam S-roj Anthony Blair, Gordon Brown aŭ Edward Miliband regis la partion, sendube la rikolto estus eĉ pli fruktodona (kvankam la pruvoj estus verŝajne pli malfacile akireblaj antaŭ la alveno de sociaj retoj).

La centra demando do ne estas scii ĉu ekzistas antisemitoj en la membroj de Laborpartio, sed mezuri ilian reprezentantecon kaj taksi la disciplinajn decidojn faritajn por respondi al la problemo. Ĉiuj seriozaj analizoj de la elementoj de tiu dosiero alvenas al la sama konkludo : la maltoleremaj areoj, realaj, koncernas nur malgrandan proporcion de la membroj, la streboj, ankaŭ realaj, faritaj de la regantaro por forigi ilin estas ĝenerale ne agnoskitaj de ĝiaj kontraŭuloj.

S-ro Corbyn unue provis estingi la disputon mendante raporton al la fakulo pri civilaj rajtoj Shami Chakrabarti, en junio 2016. Modelo de detalega prudenta esploro, tiu dokumento konkludas, ke la partio "ne suferas de antisemitismo, islamofobio aŭ iu ajn alia rasismo". Ĝi tamen notas "evidentajn signojn (datiĝantajn de pluraj jaroj) de malplimultaj sintenoj karakterizataj per malamo kaj nescio". "Mi aŭdis tro multajn judajn homojn diri sian maltrankvilon ĉar antisemitismo ne estas sufiĉe serioze traktata de Laborpartio kaj ĝenerale de la maldekstro [6], skribas S-ino Chakrabarti, antaŭ ol proponi diversajn konkretajn decidojn celantajn korektaĵojn.

Kvankam, komence, neniu provis refuti tiun konstaton, post kelkaj monatoj la kritikantoj al Laborpartio denove atakis : la raporto laŭ ili estis nur refarbaĵa manovro, kiun ĉiuj taksis nekredinda, kvankam neniu penis diri kial. Kelkajn semajnojn poste, parlamenta komisiono enhavanta plurajn membrojn malamikemajn al S-ro Corbyn ne sukcesis trovi "iun ajn fidindan kaj empirian pruvon atestantan ekziston de pli gravaj antisemitaj sintenoj en la Laborpartio ol en la aliaj politikaj organizaĵoj" - dum ĝi insistis pri la mispaŝoj atribuitaj al Laborpartio [7].

Ĝis 2018 la amaskomunikilaj akuzantoj de S-ro Corbyn pensis, ke la akuzoj (bazitaj aŭ ne sur faktoj) devas almenaŭ aludi malamikajn sintenojn al juda loĝantaro. De post 2018 ili liberiĝas el tiu neceso. En junio, la Nacia Ekzekutiva Komitato (CEN) de Laborpartio ricevas de la koruso de amaskomunikiloj kaj kontraŭuloj de S-ro Corbyn ordonon adopti la difinon de antisemitismo faritan de Internacia Alianco por Memoro de la Holokaŭsto (IHRA). Ĉar tiu difino similigas iujn kritikojn de Israelo al antisemitismo, CEN proponas diversajn amendojn por protekti la rajton de Laborpartianoj subteni la Palestinan aferon. La ideo, ke tiuj amendoj povas esti minaco eĉ malgranda por la Britaj judoj tute estis absurdaĵo. Sed la deputito Margaret Hodge, drasta oponanto al S-ro Corbyn, kiu korpigas la dekstran alon de la partio, profitas la okazon por lanĉi novan atakon. Notinde, kiam ŝi kriegis dum sesio de la parlamento - ne alkutimiĝinta al tiaj ekscesoj - ke la ĉefo de sia partio estas nur "antisemita fiulaĉo" kaj "rasisto". Tiu deklamaĵo rompis tabuon : de nun ŝajnas eble por politikistoj kaj ĵurnalistoj taksi S-ron Corbyn antisemito sen devi citi ian ajn pruvon.

Post submitrajla somero, CEN kapitulacas kaj adoptas la tekston de IHRA sen ŝanĝi eĉ komon. Kelkajn tagojn poste, ekstremdekstra aktivulo mortigas dek unu homojn en sinagogo de Pitsburgo, en Usono. The Guardian ne sukcesas raporti la respektaĵon de S-ro Corbyn al la viktimoj sen priskribi lin kiel "la laborpartiestron akuzitan lasi antisemitismon infekti la partion [8]". Iel kvazaŭ la barbethava viro kaj la pafinto estus nur unu homo...

La historiisto Geoffrey Alderman freŝdate malmuntis tiajn troaĵojn. Fervora defendanto de Israelo, kun profunda malkonsento pri la porpalestinaj pozicioj de S-ro Corbyn, Alderman tamen balaas la ideon laŭ kiu la laborpartiestro havas eĉ etan malamikemon al judoj : "Fakte, ĉiuj elementoj kuniĝas por substreki kiom Jeremy Corbyn subtenis la judajn komunumajn iniciatojn [9]. Li pluskribas opiniante, ke S-ro Corbyn "tro ofte agis sen konsideri la judan sentemon", eĉ se la portreto, kiun li faras, tute malsimilas al malama monstro, kiun pentras la grandaj amaskomunikiloj. ĉar, kiam okazis ke la partiestro faris mispaŝojn, kiuj pravigis kritikojn, ilia trogravigo fare de la amaskomunikiloj plej ofte malhelpis kvietan debaton, kiel montras la disputo, kiu brue ekaŭdiĝis pri Londona murpentraĵo.

La verko, datiĝanta de 2012, estis inspirita de iuj komplototeorioj pri grupeto de framasonaj bankistoj starigantaj "novan mondan ordon". Rapide okazis debato en la amaskomunikiloj por decidi ĉu la maniero per kiu la artisto reprezentis la bankistaron estis antisemita aŭ ne. Post kiam li ricevis plurajn plendojn, S-ro Lutfur Rahman, tiama urbestro de la loko, petis policon forviŝi la pentraĵon, substrekante, ke la projekto de la artisto kaj liaj opinioj ne estis vere decidigaj : "Intence aŭ ne, la bildo de tiuj bankistoj rilatas al tiu antisemita propagando, kiu sugestas, ke la judoj superas la financajn kaj ekonomiajn instituciojn [10]".

La afero povus tiupunkte finiĝi, se S-ro Corbyn ne estus traktinta ĝin. Ĉar la artisto plendis ĉe Facebook pri la detruo de la verko (kies foton li publikigis), la estonta ĉefo de Laborpartio metis komenton pridemandantan la verajn motivojn de la urbestro, sen eĉ diri unu vorton pri la pentraĵo mem. Preskaŭ ses jarojn poste, tiu komento nutris la gazetarajn artikolojn dum multaj semajnoj. Oni daŭre citas ĝin, kiel nerefuteblan pruvon de lia antisemitismo.

Ĉu monstro aŭ fantomo ?

S-ro Corbyn estus certe devinta pli interesiĝi pri la simbolismo de la verko kaj konsciiĝi, ke ĝi estis almenaŭ ambigua. Cetere li tuj petis pardonon pro ne esti farinta tion. Tiu epizodo povus esti bonega okazo por montri, ke la antisemitaj tezoj povas foje esti formulitaj per kodita maniero. Sed tiaj prudentaj kritikoj perdiĝis en lavango de insultoj. La amaskomunikila traktado igis parton de la publiko pensi, ke la mura pentraĵo apartenis al la plej karikatura nazia propagando, kiun nur S-ro Corbyn ne mezuris. Mallonge dirite, lia komento ĉe Facebook por subteni la artiston estis iel moderna formo de la Hitlera saluto.

Laborpartio provis ĉion por ĉesigi la ataklavangon. Kvankam komprenebla, la emo respondi racie al akuzoj pri rasismo havantaj neniun bazon malkuraĝigis la aktivulojn dezirantajn lanĉi rektan kontraŭatakon. Aliaj kredis, ke informante pri la decidoj faritaj por korekti la konstatitajn drivadojn en la partiaj marĝenoj, ili ĉesigos la polemikon. Vane : ne imageblas, ke la malamikoj de S-ro Corbyn forlasu armilon, kiu ebligas tiel facile nutri insultofluon. La lasta epizodo datiĝas de februaro 2019, kiam grupeto de laborpartiaj deputitoj venantaj de la dekstra alo de la partio secesiis. Malamikaj al S-ro Corbyn, ili estis klopodintaj por saboti ĉiujn ajn liajn iniciatojn. Ili do certis ne povi kandidatiĝi kiel laborpartiaj kandidatoj dum la venontaj ĝeneralaj balotadoj. Pensante, ke estos pli lerte ofendiĝi pri antisemitismo de sia ĉefo ol malkaŝi siajn karierajn inklinojn, ili metis plian moneron en la preferatan de la amaskomunikiloj diskogurdon : Ja ili forlasis Laborpartion pro la maltoleremo de ĝia ĉefo...

Kiom Laborpartio suferis pro tiuj atakoj ? S-ro Corbyn pretervivis, kaj laŭ la sondadoj, ŝajnas, ke li mem ne suferis pro tio. Sed valorega energio estis uzata por rebati la atakojn de liaj kontraŭuloj. Ne parolante pri la konsternefekto farita al parto de la aktivuloj, kiuj de nun hezitas diri iun ajn kritikon al Israelo.

Tiu akuzado al Laborpartio paradokse kunokazas kun reala revigliĝo de antisemitismo. Ja ne en la maldekstraj politikaj organizaĵoj, sed dekstre. La komplototeorioj, kiuj kulpigas la "Illuminati" aŭ la financiston George Soros ne plu estas la apartaĵo de retaj troloj : la Usona prezidanto Donald Trump kaj multaj dekstraj famuloj strebis por famigi ilin. Tiaj paroladoj inspiris atakojn kontraŭ sinagogoj en Usono. Sama drivado nun observeblas en Unuiĝinta Reĝlando. La historiaj manlibroj devas rezervi senindulgajn paĝojn por tiuj, kiuj alarmas kontraŭ maldekstra antisemitismo, dum ja multe pli reala monstro aperas ĉe la horizonto.

Daniel FINN



La aŭtoro

Daniel FINN
Vic-ĉefredaktoro de la New Left Review.
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:



Tradukita de:
Thierry TAILHADES
el la franca

[1] Patrick Kingsley, "Antisemitism is back, from the left, right and islamism extremes. Why ?", The New York Times, 4-a de aprilo 2019

[2] Howard Jacobson, "The phony peace between the Labour Party and Jews", The New York Times, 6-a de oktobro 2017.

[3] Vidu Bathan Thrall, "How the battle over Israel and antisemitism is fracturing American politics", The New York Times, 28-a de marto 2018.

[4] The Guardian, Londono, 18-a de marto 2016 kaj 9-a de septembro 2018, The Daily Mirror, Londono, 2-a de septembro 2018, The Jewish Chronicle, Londono, 22-a de aŭgusto 2018, kaj The Guardian, 26-a de julio 2018.

[5] Legu Paul Mason, "Elektadoj, klub-sandviĉoj kaj vojkavoj en Britio", Le Monde diplomatique, junio 2017.

[6] "The Shami Chakrabarti inquiry", Londono, 30-a de junio 2016, https://labour.org.uk/wp-content/up...

[7] "Antisemitism in th UK", House of Commons, Komisiono pri enlandaj aferoj, Londono, 1§-a de oktobro 2016.

[8] Harriet Sherwood, "Pittsburg shooting : Jewish organisations express horror at attack", The Guardian, 28-a de oktobro 2018.

[9] Geoffrey Alderman, "Horrors ! Corbyn’s a "PM in waiting" - accept it", Jewish Telegraph, Manĉestro, 18-a de aprilo 2019.

[10] Marcus Dysch, "Mayor : Tower Hamlets mural "to be removed"", The Jewish Chronicle, 4-a de oktobro 2012.


Akceptejo 1a junio 2019

Privatigoj, la obsedo

La iluzio daŭras


Ni lasu, lasu eniri la merkaton ! Ekde la 1980-aj jaroj la rekantaĵo ne ĉesis stampi la publikajn politikojn, ĉe kiaj ajn registaroj. De la komunumoj ĝis la ŝtato, la mastrumado de multaj publikaj havaĵoj kaj servoj estis konfidita al la privata sektoro kaj tiel ebligis la estiĝon de rentoj kaj de financaj potencoj. Tiuj postulas ĉiam pli kaj embuskas por la plej eta bona afero, kia estas la pariza flughaveno aŭ la franca vetkompanio la Française des jeux. Ili povas kalkuli kun la Eŭropa Komisiono por trudi tiujn privatigojn, ankaŭ en la regado de infrastrukturoj tiom strategiaj kiom la akvoelektraj baraĵoj kaj senigi la kolektivajn entojn je rimedoj por agi (vd ĉi-sube).



de  Mathias REYMOND

Tio devis esti la ĉion kuraca rimedo. Komunikiloj, fakuloj kaj politikistoj antaŭdiris tion en la jaroj de 1980 ĝis 1990 : malfermado de la publikaj servoj al la konkurenco kaj certa kvanto da privatigoj ebligos al la uzantoj ĝui pli malaltajn prezojn, al la entreprenoj novigi kaj al la kolektivaĵoj riĉiĝi. Tri jardekojn poste la bilanco estas malpli glora : la privatigoj kaj antaŭ ĉio ebligis al la privata sektoro malmultekoste aĉeti akciojn de societoj renovigitaj de la publika sektoro [1], kaj la sovaĝa konkurenco kreis novajn kolektivajn kostojn.

La historio de la ekonomiaj faktoj ne pledis favore al privatigoj. La entreprenoj ŝtatigitaj post la dua mondmilito ebligis korekti la mankojn de la merkato, relanĉi la agadon, certigi la taskojn de publika servo kaj antaŭ ĉio regi la ekonomian kaj industrian politikon de la lando.

Inspirita de la liberalaj ekonomikistoj de la ĉikaga skolo, Francujo imitis la Britujon de Margaret Thatcher (en la potenco de 1979 ĝis 1990) kaj la Usonon de Ronald Reagan (1981-1989) kaj tiel realigis programojn por redukti elspezojn kaj por malfermi la kapitalon de la publikaj entreprenoj. Per tio, ke ili vendis la propran havaĵon, la instancoj forlasis nekontesteblajn levilojn de ekonomia interveno. La franca ŝtato tiel cedis proksimume 1500 societojn kaj transigis pli ol milionon da salajruloj en la privatan sektoron ekde 1986 ; la unuaj privatigoj estis faritaj de s-ro Jacques Chirac, tiam ĉefministro (vidu la historian tabelon, p. 14 ĝis 17). La parto de la publikaj dungoj, ekster la publika funkcio (edukado, administrado, sansistemo …), de la ĉioma dungitaro pasis de 105 elcentoj al 3,1 elcentoj en tridek jaroj.

La fino de la 20-a jarcento estis ankaŭ stampita de la disvastigo de freneza konkurenco en la publikaj servoj industriaj kaj komercaj (PSIK), kvankam la antaŭparto de la konstitucio de 1946 asertas : „Ĉia havaĵo, ĉia entrepreno, kies ekspluatado havas aŭ akiras la karakterojn de nacia publika servo aŭ de fakta monopolo, devas fariĝi proprieto de la kolektivaĵo.” Komence, Elektro de Francujo-Gaso de Francujo (EDF-GDF), France Télécom aŭ la Ŝtata Societo de Francaj Fervojoj (SNCF) administris ĉiujn aktivecojn de la sektoro. De la produktado tra mastrumado de la reto kaj la postvenda servo ĝis la distribuado, tiuj entreprenoj ne havis konkurencantojn, apartenis al la ŝtato kaj estis la solaj adresatoj de la uzanto. Nun, en la Eŭropa Unio, la reguloj de la „libera kaj sendifekta konkurenco” igis la registarojn disigi la ekspluatadon kaj la mastrumadon de la infrastrukturoj en la PSIK, iom post iom transformitaj en akci-societojn, kaj ebligis al novaj enirantoj konkurenci la historiajn entreprenojn. En Svedujo ekzemple okazas, ke trideko da kompanioj dividas inter si la ekspluatadon de fervoj-linio. [2]

Tamen la liberaluloj dum longa tempo interkonsentis pri la ideo, ke la konkurenco ne estu starigota en la naturaj monopoloj, tiuj sektoroj, kie la „skalaj ekonomioj” estas tre fortaj : reloj, kabloj, tuboj, vojoj … Kiam ili bezonas tro kostan investon, estus maltaŭge, el kolektiva vidpunkto, duobligi aŭ triobligi la retojn por la samaj servoj. La konkurenco povas ekzisti antaŭe (en la produktado) aŭ poste (en la distribuado), sed ne en la mastrumado de la retoj.

En Francujo tiuj naturaj monopoloj nomataj „faktaj” estas kutime mastrumataj de publikaj entreprenoj por eviti privatajn rentojn. Tio ekzistas ekzemple ĉe SNCF Reto, proprietulo kaj mastrumanto de la ŝtata fervoj-reto, aŭ ĉe Reto de transporto kaj de elektro (RTE). Sed, ĉar la apetito de la novaj oligarĥoj venas manĝante, la privataj grupoj ne ĉesis postuli la malfermon de novaj merkatoj. Argumentante per la neceso investi aŭ redukti la ŝuldon, la franca ŝtato permesas al tiuj privataj agantoj riĉiĝi koste de la uzantoj, kiuj fariĝis klientoj. En 2004 s-ro Jean-Pierre Raffarin, tiam ĉefministro, eĉ deklaris : „Ĉiuj taskoj plenumeblaj de la privata sektoro estas privatigendaj.” [3]

La plej pruva kaj plej maljustega kazo estas tiu de la aŭtovojoj. Kvankam kelkaj fragmentoj de asfalto ankoraŭ restas en la publika sektoro, la plej multaj profitigaj partoj estas ceditaj al privataj voruloj. Tiu ĉi dominanta pozicio estas cetere ekskludita de la ekonomikistoj … kaj aparte eĉ de la plej ferocaj defendantoj de la liberalismo : ne estas plej bone havi privatan monopolon alfrontitan al ne libera postulo. Tio kreas situacion analogan al tiu de nutraĵvendejo instalita sur insulo sen kontakto kun la mondo, kiu vendas nutraĵojn je eksterordinare altaj prezoj.

Anstataŭ resolidiĝi la ŝtatoj rezignis je rento, per tio ke ĝi vendis la aŭtovojojn. Tiuj estis venditaj je 14,8 miliardoj da eŭroj, dum la financkontrolejo taksis la valoron de la cedaĵoj je proksimume 24 miliardojn da eŭroj, do mankon de eblaj enspezoj de proksimume 10 miliardoj da eŭroj dum la vendo. De la jaro 2006 ĝis 2011, en la momento de la financa krizo, la profitoj de la aŭtovoj-societoj progresis de 5,1 elcentoj jare, dum tiuj de ĉiuj ne financismaj societoj stagnis – kaj en 2008 eĉ malkreskis. Tiuj profitoj ne investiĝas en la entreprenojn, sed rekte riĉigas proprietulojn : ekde 2016 kaj la transigo de la mastrumado de naŭ mil kilometroj da aŭtovojoj al la grupo Vinci, Eiffage kaj Abertis, tiuj ĉi jam pagis 27 miliardojn da eŭroj da dividendoj al siaj akciuloj : jen profito, kiun la ŝtato ne ricevis. [4] Samtempe la aŭtovojaj tarifoj konstante kreskis, superante la inflacion …

Kiel la financkontrolejo en 2013 memorigis, tiuj donacoj al la privata sektoro estis faritaj kun malestimo al la kolektiva bonstato kaj al la plej elementa travideblo. [5] Pro tio ne mirigas, ke la pago-barejoj, kiel simbolo de donaco al la riĉuloj kaj de iliaj privilegioj, ekde la unuaj momentoj de la flavveŝtuloj estis celataj de la manifestacioj.

En Britujo, dum la privataj entreprenoj de akvo-mastrumado – en situacio de monopolo – distribuis 95 elcentojn de siaj profitoj al la akciuloj kaj neglektis necesajn reinvestojn en la retojn, la privatigoj nun malbonstatas. Post privatigi, dum jardekoj, tutajn sektorojn de sia ekonomio, la britoj faras amaran bilancon … kaj volas reŝtatigi. De la malliberejo de Birminghamo, reŝtatigita el la societo G4S, kiu mastrumis ĝin ekde 2011, ĝis la fervoja ĉeflinio East Coast, jam komenciĝas la revenoj en la publikan sferon.

Tiuj ekzemploj, en Francujo aŭ aliloke, pruvas ke, kiel emfazas Yves Salesse, membro de la Ŝtat-konsilantaro kaj de la Fondaĵo Copernic, „la sperto refutis la alibion de la reguligistoj kapablaj kontroli la respektadon de la taskoj de la publika servo. La reguligistoj ne havas la rimedojn por daŭreme direkti la konduton de la transnaciaj firmaoj.” [6]

Kvankam malfacilas objektive mezuri la evoluon de la energiaj [7] kaj telekomunikilaj prezoj dum la lastaj dudek jaroj, ĉar la konsummanieroj tiom ŝanĝiĝis – precipe en tiu ĉi lasta sektoro –, necesas konstati, ke la kolektiva kosto de la konkurenco superas la esperitajn avantaĝojn : la gajnoj estas privatigataj, sed la retiriĝo de la ŝtato kreas kolektivajn perdojn, kiuj ne estas enkalkulitaj en la librotenaj bilancoj.

TIEL LA apero de novaj enirantoj en sektorojn, kiuj ĝis tiam estis fermitaj al la konkurenco, generis kostojn, kiuj ekzistas nur ekde la apero de la konkurenco kaj kiuj aperas en la prezoj de la servoj : la elspezoj por surmerkatigo kaj komunikado – kelkfoje superaj al tiuj por esplorado kaj disvolvado – aŭ la elspezoj por premgrupa agado. En la jaro 2017, Orange dediĉis 329 milionojn da eŭroj por reklamo en la komunikiloj, [la elektro-firmao] EDF 126 milionojn, Engie 99 milionojn, la [fervojo] SNCF 72 milionojn. EDF pagas ankaŭ ekzemple 2 milionojn da eŭroj jare kaj dungas plentempe dek personoj por provi influi la eŭropan parlamenton. [8] Tiom da sumoj, kiuj ne servas por plibonigi la publikajn servojn …

Krome la profitoj, kiujn iam la publikaj entreprenoj kreis, restis en la publiko (ĉu en formo de enspezoj, ĉu en investoj). Kun privata mastrumanto ili transformiĝas en dividendojn nur por la akciuloj. Krome, la raciigoj por resti konkurenckapabla montriĝas alte kostaj por la salajruloj kaj la uzantoj. De France Télécom – kiu fariĝis Orange en 2013 – tra la fervojo SNCF ĝis La Poŝto – jam aŭ ankoraŭ ne privatigitaj – la nombro de iliaj laboruloj forte malmultiĝis (la SNCF forigis cent mil dungojn ekde 1985), aŭ la laborkondiĉoj malboniĝis (pri tio atestas la ondo de memmortigoj ĉe France Télécom de la jaro 2000 ĝis 2011) kaj sekvigis fatalan malboniĝon de la servoj, kio pravigis eĉ pli la privatigon de la entrepreno kaj la eniron de konkurencantoj en la sektoron. Por ĉion kroni, la uzanto devas alfronti altan nombron da interparolantoj por la mastrumado de servo kaj troviĝas perdita en kafkeca labirinto : kiel kliento de Total Direct Énergie li konsumas elektron produktitan de EDF aŭ de Engie, transportita de RTE kaj distribuita de Enedis

Liberaligoj kaj privatigoj semas konfuzon ĉe la civitanoj kaj akrigas la apetitojn de la oligarĥoj kaj de iliaj marionetoj. Tiel, la konkero de la ŝtato celas jam en nur realigi ideologian projekton, kiel klarigas la ekonomikisto James Galbraith, sed fari tiel, ke ĝi estu mastrumata „tiel, ke ĝi enspezigu al ili kiom eble plej multe da mono, al ili individue kaj kiel grupo, kio kiom eble malplej ĝenas ilian potencon kaj kiu donu al ili kiom eble plej multajn ŝancojn esti resolidigotaj, se okazas io malbona.” [9]

Mathias REYMOND.



La aŭtoro

Mathias REYMOND
Instruisto en la universitato de Montpellier, membro de Action-Critique-Médias (Agado-Kritiko-Amasinformiloj) (Acrimed.org).
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Francaj amasinformiloj en kampanjo en Ukrainujo



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] Vd Serge Halimi, „La flambée des privatisations” [„La ekflamiĝo de la privatigoj”], Le Monde diplomatique, Februaro 1994.

[2] Vd Julian Mischi kaj Valérie Solano, „Trente-six compagnies pour une ligne de chemin de fer” [“Tridek ses kompanioj por unu fervojlinio”], Le Monde diplomatique, Junio 2016.

[3] Citita en Marc Landré kaj Gilles Tanguy, „Les onze réformes qui mettent notre État sous pression”, L’Expansion, Parizo, 1-an de Aprilo 2004.

[4] Grégoire Allix, „La privatisation des autoroutes, un traumatisme originel”, Le Monde, 8-an de Aprilo 2019.

[5] Vd Philippe Descamps, „De l’autoroute publique aux péages privés” [„De la publika aŭtovojo al la privataj pagejoj”], Le Monde diplomatique, Julio 2012. Kp ankaŭ Martine Orange, „Autoroutes : le dessous des relations entre l’État et les concessionaires”, Médiapart, 13-a de Januaro 2019.

[6] Kp Yves Salesse, „Service public et marché”, Regards croisés sur l’économie, n-ro 2, La Découverte, Parizo, Septembro 2007.

[7] Vd Aurélien Bernier, „Électricité, le prix de la concurrence [Elektro, la prezo de la konkurenco], Le Monde diplomatique, Majo 2019.

[8] Fonto : Transparency International.

[9] James K. Galbraith : L’État prédateur : Comment la droite a renoncé au marché libre et pourquoi la gauche devrait en faire autant [La predisto-ŝtato. Kiel la dekstro rezignis pri la libera merkato kaj kial la maldekstro devus fari same], Seuil, Parizo, 2009.


Akceptejo 1a junio 2019

En Niĝera Respubliko, urbo tute malordigita pro la ordonoj de Eŭropa Unio

La migruloj en la naso de Agadez


Situanta ĉe la pordoj de Saharo, Agadez fariĝis kontrol-centro de migrado al Nord-Afriko kaj Mediteraneo. Sub la premo de Eŭropa Unio, kiu tie instalis armeon, Niĝerlando malpermesis helpon al migrado, ĵetante la lokan ekonomion en ĥaoson.



de  Rémi CARAYOL

MILDA duondormo ĉirkaŭas la bus-stacidomon de Agadez, tiun merkredon matene. Alproksimiĝas la varma sezono. De aŭroro, polvo-vualo falis sur la urbon. Sed la vetero sola ne respondecas pri la tre malmulteco de vojaĝantoj. « Delonge ne plu estas vojaĝantoj » plendas biletvendisto. « Vojaĝontoj al Nordo kaŝas sin », li daŭrigas, kuŝanta sur mato, apud dormanta kolego.

Kromnomita « Pordo de la dezerto » de la turismaj agentejoj, Agadez, ĉefa urbo en la nordo de Niĝero, ne plu meritas tiun nomon. Antaŭe, la centra stacidomo, de kiu ekiris la kunvojantaj veturilaroj (kunvojoj) por Dirkou kaj Libio, estis tamen la batanta koro de la urbo. Ĉiulunde, pluraj dekoj da veturiloj, foje preskaŭ ducent, ekiris al la dezerto, transportantaj brutaron kaj pasaĝerojn. Plej multaj el tiuj lastaj, venintaj el Okcidenta Afriko kaj, pli malofte, el la centro aŭ la oriento de la kontinento, celis atingi Libion kaj, inch’Allah, Eŭropon. Eskortitaj de la armeo ĝis la libia landlimo, la konvojoj estis, por tiuj kiuj ilin partoprenis, grandaj esperoj, kaj, por la loĝantoj de Agadez, viviga oksigeno. « La tuta urbo profitis el tio, diras, revante, s-ro Mahaman Sanoussi, asocia aktivulo fama ĉi tie. Migrado estis laŭleĝa, la transportistoj estis respektataj entreprenistoj. Ili pagis impostojn, same kiel ĉiuj entreprenistoj. La leĝo 2015-36 ŝanĝis ĉion. »

La unua adresato de la brusela « helpo »

Priskribita kiel plago en la nordo de Niĝero, la leĝo de la 26-a de majo 2015 koncernanta la kontraŭleĝan vojaĝigon de migrantoj subite igis kontraŭleĝa tion, kio estis antaŭe ordinara komerco, kaj enprizonigis dekojn da junuloj de la lando. 2015, tio estas la jaro, kiam la Eŭropa Unio konstruas nevideblan muron por haltigi la migrantojn venintajn el sudo ; la jaro de la eŭropa agendo rilate al migrado kaj de la pintkunveno en La Valette. Kunvenintaj en la malta ĉefurbo, la « Dudek ok » imagas tiam kiel eksterlandigi sian lukton kontraŭ enmigrado, helpe de kelkaj komplicaj afrikaj ŝtatoj. Bruselo scias kiel konvinki siajn « partnerojn » : grandegaj sumoj (pli ol 2 miliardoj da eŭroj) estas promesitaj al tiuj senmonaj registaroj por ilin « akompani » en la enkarcerigo de tiuj, kiuj volas provi la grandan vojaĝon. Urĝo-fonduso (FFU) « favore al stabileco kaj al la lukto kontraŭ la profundaj kaŭzoj de kontraŭleĝa migrado kaj de la fenomeno « delokitaj personoj en Afriko » financas multajn projektojn kadre de tio, kion la Eŭropa Komisiono nomas « laŭmezura kunlaborado [1] » kun Niĝerio, Senegalo, Etiopujo, Malio kaj Niĝerlando.

Havante komunan landlimon kun Alĝerio kaj Libio, Niĝero okupas centran lokon en la eŭropa strategio. Post la likvido de la reĝimo de Muamar KADAFI fare de la franc-brita koalicio, en 2011, Agadez fariĝis la ĉefa transitejo al la Malnova Kontinento. En 2016, preskaŭ 400 000 migrantoj laŭdire trapasis ĝin, vojaĝante al Magrebo [2] kaj, por granda parto da ili, al Mediteraneo. En 2015, Bruselo igis ĝin unu el la ĉefaj celoj de sia politiko pri migro-ĉesigo. Lando la plej malriĉa en la mondo, laŭ la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj por Disvolvado, Niĝerlando alfrontas multajn minacojn ĉe siaj landlimoj : Boko Haram sud-oriente, la maliaj armitaj grupoj ĉe nord-okcidento, la tubuaj milicoj norde... La ŝtato gvidata de s-ro Mahamadou Issoufou, aliancano de Francujo, bezonas monon kaj armean apogon. La FFU donacis al ĝi, ene de tri jaroj, pli ol ĝi donacis al iu ajn lando : 266,2 milionoj da eŭroj. La oficiala diskurso, elvokante helpon por disvolviĝo aŭ lukton kontraŭ homkomerco, malbone maskas multe pli vulgaran celon : ĉesigi, eĉ perforte, la migrofluojn al Eŭropo (Vd postan artikolon « La paradizo de milicanoj »).

Parto de la mono devas esti uzata por rekonstruo de la ŝtato kaj kontrolado de la landlimoj : disvolvado de la niĝeraj sekurec-fortoj per kreado de elita taĉmento por lukti kontraŭ migrado kaj starigo de Kunlabora Enketo-Teamo (KET) por postkuri « la krimajn retojn ligitajn al la kontraŭleĝa enmigrado ». Lanĉita en 2012, la civila misio por plifortigo de la kapabloj de la Eŭropa Unio (Eucap Sahel Niger) ankaŭ kontribuis per eta agentejo instalita en Agadez. De 2015, ĝia teamo ’migrado’ organizas sesiojn por la sekurec-fortoj kaj disdonas materialon. Oficiale, la policistoj venintaj el ĉiuj anguloj de Eŭropo ne intervenas surterene : ili kolektas informojn kaj transdonas teknikan kapablon.

La ellaborado de la eŭropa agendo rilate migradon kaj la adopto de la leĝo 2015-36 estis kvazaŭ samtempaj. Sine de la niĝera registaro, neniu neas tion : tiu leĝo estis inspirita, se ne trudita, de Eŭropo – ĝi cetere estis parte redaktita de francaj ŝtat-funkciuloj. « Estis premoj, vere, konfesas la generalo Mahamadou Abou Tarka, prezidanto de la Alta Aŭtoritato por fortikigo de paco (HACP-AAFP), instanco dependa de la prezidantejo kaj taskita sekvi la aplikadon de la leĝo. Sed ni pensis pri tio jam de kelka tempo. Ekde 2012, la eksplodo de la migrofluoj estis fariĝinta ĉefa zorgo por ni. Ni komence toleris ĝin, aparte ĉar tio ebligis al niaj samlandanoj perlabori sian vivon. Sed estis fonto de multaj kontraŭleĝaj negocoj. Kiam Eŭropo diris al ni : ’oni donos al vi monon’, ni tuj kaptis la okazon. » « Kiam oni troviĝas en profunda puto, oni akceptas ĉion, kio venas de supre, eĉ serpenton », diras loka proverbo.

De nun, kiu ajn ebligas al migranto kontraŭleĝe eniri la teritorion, aŭ eliri el ĝi, kontraŭ financa aŭ materia avantaĝo, riskas kvin ĝis dek jarojn da mallibereco kaj monpunon ĝis kvin milionoj da afrikaj frankoj (7 630 eŭroj). Tiu, kiu helpas lin dum lia restado – loĝigas, nutras, provizas lin per vestaĵoj - riskas du ĝis kvin-jaran prizonpunon. De 2016, preskaŭ tri cent personoj, ŝoforoj aŭ pasigistoj, estis arestitaj, kaj pli ol tri cent veturiloj senmovigitaj. La subtenantoj de la leĝo zorge precizigas, ke ĝi kulpigas la pasigistojn, sed ne iliajn klientojn. Sed por tiuj ĉi, kiuj ofte forlasis ĉion, kun la espero atingi Libion, Alĝerion, eĉ Eŭropon, tio ja tre similas punon. Ĉiu persono, kiu ne povas pruvi sian niĝeran naciecon kaj vojaĝanta norde de linio iranta de Agadez al Dirkou, tio estas je pluraj centoj da kilometroj de la landlimoj kun Alĝerio kaj Libio, estas konsiderata kandidato al kontraŭleĝa elmigrado. Simpla konjekto sufiĉas nun por esti repelata al la sudo de la lando, kelkfoje post mallonga restado en malliberejo. « Reale, aplikado de la leĝo signifis laŭfaktan malpermeson de ĉiu vojaĝo norden de Agadez (…). Krome, la manko de klareco de la teksto kaj ĝia subprema aplikado – anstataŭ celi protekton de la homoj – rezultigis krimigon de ĉiu migrado, kaj instigis la migrulojn sin kaŝi, kio igas ilin pli vundeblaj rilate la misuzojn kaj la perfortojn de homrajtoj », konstatis en oktobro 2018 la speciala raportisto de la Unuiĝintaj Nacioj pri la homrajtoj de la migrantoj, s-ro Felipe Gonzalez Morales, post misio en Niĝerlando [3].

Por Eŭropo, tiu politiko estas sukceso. Sed je kiu prezo ? Laŭ Eucap Sahel Niger, la nombro de alvenantoj en Italujo malkreskis 85 % en tri jaroj. La nombro de migrantoj haltantaj en Agadez pasis de 350 tage en 2016 al 100 en 2018. En Seguedine, situanta en la dezerto inter Dirkou kaj la libia landlimo, la nombro de personoj registritaj en la kontrolejo pasis de 290 000 en 2016 al 33 000 en 2017. Tamen, kiel oftas okaze de oficiala malpermeso, la aktivaĵo ne ĉesis. La agantoj nur malaperis el la radar-ekranoj. Kio igas malcerta la nombradon de fluoj. Laŭ esploristo vivanta en Niĝerlando, kiu atente pristudas la evoluon de la migraj vojoj (kaj kiu postulis anonimecon), « Precipe la « etaj » transportistoj malaperis ; la « grandaj », kiuj havas politikajn kontaktojn kaj havas rimedojn por subaĉeti la sekurec-taĉmentojn, daŭrigas ». En ĉi tiu lando subfosita de korupto, kelkaj dekmiloj da afrikaj frankoj por ĉiu pasaĝero sufiĉas por aĉeti la silenton de la patroloj.

Pasaĝeroj forlasitaj en dezerto

Kio estis videbla fariĝis nevidebla, sekve nekontrolebla : modifitaj por eviti la kontrolojn, la vojoj estas pli danĝeraj ; la « getoj », tiuj grandaj domoj, kie estas loĝataj kaj nutrataj la migrantoj en Agadez, fariĝis kontraŭleĝaj, ŝajnante foje prizonoj el kiuj la loĝantoj ne povas eliri sen riski esti malkovritaj ; prezoj triobliĝis ; surprizitaj de alproksimiĝantaj policanoj, la akompanantoj forlasas pasaĝerojn, foje eĉ infanojn, en la dezerto [4]. La ĉiutaga vivo de la loĝantoj en la regiono malboniĝis. Laŭ pluraj studaĵoj, pli ol duono de la familioj de Agadez vivis el la migrado ; preskaŭ ses mil dungoj dependis de ĝi : pasigistoj, coxers (perantoj), posedantoj de « getoj », ŝoforoj... kaj aliaj miloj eltiris el ĝi nerektajn profitojn : kuiristinoj, komercistoj, taksiistoj, kaj iliaj familioj.

S-ro Mohamed Abdoul Kader estis unu el ili. En la kvartalo situanta je du paŝoj de la historia centro, oni nomas lin « Boss ». 48-jara, naskita en Agadez, li vivis kelkan tempon en Libio. Li komencis gastigi migrantojn ĉe la fino de la 1990-aj jaroj. La afero estis nur komenciĝanta. La vojoj al Eŭropo trairantaj Maŭritanion kaj Marokon, tra Malio, ĵus fermiĝis pro la tuarega popolribelo [5]. Tiu tra Niĝero do mem trudiĝis : situanta je kruciĝo de pluraj komercaj vojoj, Agadez de ĉiam estis transitejo por salo, sklavoj, brutaro... « En 2002 mi kreis vojaĝagentejon, rakontas Boss. Ni havis oficejon en la stacidomo. Tiam, la migrantoj alvenis buse, kaj ili ekiris al Dirkou en kamionoj. De tie ili uzis grundajn aŭtomobilojn (4X4) por Libio. » La klientoj de jaro al jaro fariĝis pli multnombraj. Boss plivastigis sian reton : liaj kontaktoj vokis lin el Niĝerio, Ganao, el Gambio, Senegalo kaj Burkina Faso. Akceptinte la vojaĝantojn, li okupiĝis pri ĉio ĝis la foriro : rajtigiloj, loĝado, manĝaĵo. « Estis sufiĉe banala transporto-aktivaĵo. Oni devis establi konfido-rilaton inter la klientoj, ilia « patrono » en la lando, kiu kontaktis nin, kaj ni. Necesis labori serioze, certiĝi, ke la klientoj alvenis sanaj en la celitan lokon, se oni deziris varbi pliajn », li klarigas, konscia ke la bildo de la pasigistoj multe ŝanĝiĝis...

Pasigisto, respektebla metio por eks-ribeloj

Ĉio estis tre zorge organizita. Kiam la kandidatoj al ekzilo alvenis ĉe la enirejo de la urbo, ili pagis neformalan imposton al la policanoj. Alveninte ĉe la stacidomo, ili estis prizorgataj de agentejoj. Homoj kondukis ilin en sian « geton » [6]. Kiam ili foriris, ili denove pagis imposton ĉe la urba elirejo, kiun enspezis la urbo-administrado. Kun sumo de 1 100 afrikaj frankoj (1,7 eŭro) por ĉiu vojaĝanto, la urbo povis enspezi de 3 ĝis 7 milionojn da afrikaj frankoj (4 500 ĝis 10 600 eŭrojn) ĉiusemajne. Sufiĉe por financi multajn projektojn.

Ĉie la reguloj estis la samaj, kaj ankaŭ la prezoj : por atingi Libion necesis pagi 150 000 afrikajn frankojn (230 eŭroj). Por afrikano estas multekosta. Por niĝerano, estas ega sumo. « Mi gajnis multe da mono, rekonas Boss. Kiam la komerco bone funkciis, 15 personoj laboris kun mi. Ĉiusemajne ni sendis inter 400 kaj 450 migrantojn en Libion. Ni ĉiuj gajnis 5 milionojn da afrikaj frankoj (7 630 eŭroj) semajne. » Ĉiun lundon, tagon de la ekvojaĝo, la bankoj kaj la agentejoj por mono-transportado estis plenplenaj. La bazaro festis.

Je ĉiu ekvojaĝo, la agentejoj devis transdoni al la polico vojaĝ-dokumenton, kie estis menciitaj la nomoj kaj nacieco de la pasaĝeroj. La registaro eĉ instigis la tuaregajn kaj tubuajn eks-ribelantojn, kiuj ekbatalis dum la 1990-aj jaroj, komenci ĉi tiun novan aktivaĵon por definitive forlasi armilojn. « Ili posedis veturilojn, ili ne havis laboron, kaj ili konis la vojojn... », klarigas s-ro Mohamed Anako. Fariĝinte prezidanto de la regiona konsilio de Agadez, tiu, kiu estis unu el la ĉefoj de la unua tuarega popolribelo (1991-1995), imagis tiun profesian konverton kiam li estris la HACP. « Ni do instigis ilin disvolvi tiun aktivecon. Ni faris klopodojn por helpi ilin reguligi la doganimposton de iliaj veturiloj kaj registriĝi. Ĉio estis laŭleĝa kaj krome, ili alportis al ni informojn pri tio, kio okazis en la dezerto. »

Malfacilaĵoj komenciĝis post la falo de Kadafi, en 2011. La libia Gvidanto plenumis la laboron de la eŭropaj marbordo-gardistoj. Estis preskaŭ neeble enŝipiĝi por atingi la Malnovan Kontinenton. Sed oni povis restadi en Libio. Laboro ne mankis, kaj estis bone pagata. « Kiam Kadafi falis, la pordoj al Eŭropo malfermiĝis. Estis kvazaŭ aervakuo. Ni vidis alveni pli kaj pli da kandidatoj », memoras Boss. Onidire la nombro de transitaj migrantoj kvarobliĝis inter 2013 kaj 2016. Tiun jaron, la Agadez-polico nombris preskaŭ sepdek « getojn ».

Por Boss, tio estas epoko de konkurenco. Multaj niĝeranoj vivantaj en Libio fuĝis la militon kaj ĥaoson, kaj ŝanĝis sian metion al transporto de migrantoj. La novuloj ne ĉiuj respektis la regulojn establitajn de la malnovaj. « Senskrupulaj banditoj », laŭ sociala mediacianto, kiuj ne hezitis eltrudi monon de la migruloj meze de la dezerto, forlasi ilin tie okaze de malfacilaĵo, aŭ vendi ilin al milicoj (kiuj ilin elpremis denove) post alveno en Libio. Tiuj krimoj, al kio aldoniĝis kontraŭleĝa komerco (drogoj, tabako, armiloj), igis la aŭtoritatulojn reagi kaj kunlabori kun la Eŭropa Unio.

Same kiel la domo de Boss, la « geto » de Mohamed D., ĉe la rando de la urbo, malpleniĝis. Sur la muroj de la korto restas spuroj de la trapaso de eksklientoj : nomo, telefonnumero... « Mi havas plu nenion, grumblas la ekspasigisto. Miaj du veturiloj estis konfiskitaj. Mi restis ses monatojn en malliberejo. Mi ne plu havas enspezon. » Kio pri la mono kiun li gajnis dum tiu abundo-periodo ? « Mi manĝis ĝin ; mia tuta familio manĝis ĝin. »

La frustrado estas des pli forta, ke la leĝo alvenis senaverte. Neniu en Agadez estis informita, eĉ ne la urbaj elektitoj. « Estis lundo, memoras pasigisto. Ĉiuj veturiloj kun migrantoj estis haltigitaj ĉe la elirejo de Agadez. Ni pensis, ke temas pri sekurec-incidento en la dezerto. Sed ne. La ŝoforoj estis enprizonigitaj kaj la veturiloj senmovigitaj. Nur poste oni klarigis al ni la leĝon. » S-ro Anako, kiu ne kontraŭas la malpermeson de la profesio, bedaŭras, ke la aŭtoritatuloj ne konsideris la sociekonomian situacion de la regiono, nek preparis ĝian transformiĝon. « Necesus transira periodo por ebligi al ni trovi alian solvon. La projektoj financitaj de la Eŭropa Unio eble donos rezultojn sed post kiom da jaroj ? Problemo estas, ke la loĝantoj bezonas laboron nun. Kaj ne estas laboro. »

En la 1980-aj jaroj, Agadez akceptis milojn da turistoj el Eŭropo kaj Ameriko por malkovri Tenereo-dezerton, la dunojn de Bilma kaj la masivo Aïr. La urbo tiam vivis laŭ la ritmo de la aviadiloj, kiuj surteriĝis sur ĝia internacia flughaveno. Sed la vizitantoj malaperis post la dua tuarega ribelo, en 2007, kaj la klasado de la urbo en ruĝa zono (« formale malrekomendata ») de la franca ministrejo pri eksterlandaj aferoj. Kaj pri la uranio-minejoj, ili estas malkreskantaj, same kiel la tuta atom-aktivaĵaro [7].

Tra la FFU, la Eŭropa Unio ja financis profesiigan programon, dotitan per 8 milionoj da eŭroj (5 % de la disponebla mono), por la eksaj agantoj de la migrado. Laŭ la plano, nomita « Agadplano por rapida ekonomia efiko en Agadez (APREEA) », ĉiu eksa servo nombrita, kaj kies dosiero de transformiĝo estas validigita ricevas monhelpon 1,5 miliono da frankoj (2 290 eŭroj). Sed la procezo estas malrapida : apenaŭ 400 dosieroj el 5 000 estis pritraktitaj. Preskaŭ 1 500 estis rifuzitaj, aparte tiuj deponitaj de la proprietuloj de « getoj » kaj de veturiloj. Bruselo ja konsideras ilin kiel privilegiitojn – veras, ke ili gajnis dum jaroj egajn sumojn - aŭ, eĉ pli malbone, kiel krimulojn. Por la respondeculoj de Eucap Sahel Niger, necesas konscii, ke temas « antaŭ ĉio pri komerco de homoj », kaj ke tiuj, kiuj profitas el ĝi, « trinkas la larmojn de siaj fratoj ». Sed la realo travivita de la lokaj loĝantaroj estas alia, eĉ se ja estas krimuloj inter la eksaj pasigistoj. La jam citita esploristo precizigas, ke la pasigistoj ja gajnis multe da mono, sed ke tiuj amasigitaj sumoj estis rezulto de la malboniĝo de la ekonomia kaj politika situacio en Sahelo, kaj ne de hontinda ekspluatado de la migrantoj : « Antaŭ la leĝo, la prezoj estis normalaj. Ili gajnis tiom da mono pro la amplekso de la fenomeno kaj la granda nombro de klientoj. »

Eksa pasigisto, s-ro Bachir Amma prezidas nun la Komitaton de la eksaj servoj pri migrado, asocion, kiun li kreis en 2016 por ebligi diskutojn kaj interŝanĝojn inter la financantoj, la aŭtoritatuloj kaj la eksagentoj de migrado. En sia oficejo, ejo de la piedpilka stadiono de Agadez, kie trejniĝas la anoj de la klubo kiun li gvidas, s-ro Amma agnoskas, ke okazis misuzoj dum administrado de la dosieroj : « Kelkaj petantoj eĉ ne estis eksaj agentoj. Sed ili havis bonajn rilatojn, apartenis al la taŭga familio. Ili sukcesis profiti el la neatendita manao. » Eŭropa Unio perturbis la lokan ekonomion kaj alportis frustriĝon. « Ni estis trompitaj, li bedaŭras. Oni promesis al ni rapidan monon. Tri jarojn poste, nur 371 projektoj estas financitaj... Laŭ ni, oni ne proponas al ni profesian transformiĝon ; sed nur urĝan helpon. Oni proponas 1,5 milionon da frankoj al homoj, kiuj gajnis 5 milionojn semajne ! Estas ridinde. Kiel ili povas akcepti tion ?

Malfermo de tendaro de la Unuiĝintaj Nacioj

Kio fariĝos tiuj, kiuj ne plu havas laboron, aparte la junuloj ? Jam kreskas krimeco : la vojbanditoj moneltrudas la migrulojn, eksaj pasigistoj transformiĝas en drogo-komercistoj ; aliaj vendas siajn servojn al la multaj armitaj grupoj, kiuj elpremas la « zonon de la tri landlimoj » inter Niĝero, Ĉado kaj Libio. En 2016, tubua popolribelo, naskita en la zono de Kaouar-valo kaj de Manga, oriente de Agadez, postulis la redonon de la veturiloj prenitaj kadre de la leĝo.

Sed la migrado-fenomenoj ne estas finitaj ĉe la « pordo de la dezerto ». Pro stranga balanco-fenomeno, la urbo, antaŭe turnopunkto de migrofluoj de sudo al nordo, estas fariĝonta la ĉefa transitejo de tiuj, kiuj efektivigas inversan vojaĝon. En 2016, la Organizaĵo Internacia por Migrado (OIM) instalis ĉe la norda periferio de Agadez Centron por akcepti la migrantojn elpelitajn el Alĝerio kaj Libio. En 2017, la Alta Komisarejo pri Rifuĝintoj (AKR) de la Unuiĝintaj Nacioj konstruis tendaron, 12 kilometrojn sude de la urbo, por akcepti du mil azilpetantajn sudananojn, kiuj fuĝis persekutojn en Libio. Ilia subita alveno kreis streĉitecon. « Oni multe zorgas pri ĉi tiuj migruloj, sed por ni, kiuj perdis nian laboron, nenio. Kie estas justico ?, plendas s-ro Mohamed El-Hadi, eksa coxer (peranto).

Antaŭe tre volonte akceptataj, la migrantoj nun estigas avidecon kaj maltrankvilon. Jen diabla cirklo : la leĝo malinstigas ilin iri en Libion, samtempe malhelpante ilin instaliĝi en Agadez-regiono, ĉar la loka loĝantaro timas esti akuzata pri kontraŭleĝa komerco. Eksaj pasigistoj nun postĉasas migrantojn nome de Eŭropa Unio. Same kiel en Libio, kie Eŭropo subkontraktas la landliman kontroladon al milicoj [8], la ĉasado al neleĝaj migruloj fariĝas en Niĝerlando latenta rento por tiuj, kiuj antaŭe helpis ilin.

Rémi CARAYOL



La aŭtoro

Rémi CARAYOL
Ĵurnalisto.
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

En Afriko, la timiga vizio de fulba ĝihado

En Malio la milito nenion solvis



Tradukita de:
Jeanne-Marie Cash
el la franca

[1] « Managing migration in all its aspects : Progress under the European Agenda on migration », komuniko de la eŭropa Komisiono, Bruselo, 4-a de decembro 2018.

[2] Jérôme Tubiana kaj Claudio Gramizzi, « Lost in trans-nation. Tubu and other armed groups and smugglers along Libya’s Southern border », Small Arms Survey, Ĝenevo, decembro 2018, www.smallarmssurvey.org

[3] « Déclaration de fin de mission du rapporteur spécial des Nations unies sur les droits de l’homme des migrants, Felipe González Morales, lors de sa visite au Niger(1er -8 octobre 2018) », Haut-Commissariat des Nations unies aux droits de l’homme (Alta Komisarejo de UN pri la Homrajtoj), Ĝenevo, 8-a de oktobro 2018, www.ohchr.org

[4] Fransje Molenaar, JérômeTubiana et Clotilde Warin, « Caught in the middle. A human right sandpeace-building approach to migration governance in the Sahel », Instituto Clingendael, Hago, decembro 2018, www.clingendael.org

[5] Vd Philippe Baqué, « Des Touaregs doublement dépossédés », Le Monde diplomatique, februaro 1993.

[6] Vd. Julien Brachet, « Migrants, transporteurs et agents de l’État : rencontre sur l’axe Agadez-Sebha », Autrepart, n-o 36, Marsejlo, aprilo 2005.

[7] Vd. Juan Branco, « Aux sources du scandale UraMin », Le Monde diplomatique, novembro 2016.

[8] Vd. Fransje Molenaar et Nancy Ezzedinne, « Southbound mixed movement to Niger. An analysis of changing dynamics and policy responses » ,Instituto Clingendael, decembro 2018.


Akceptejo 1a junio 2019

Faciligita aliro al la universitatoj kaj entreprenoj

Pekino okulumas al la tajvanaj civitanoj


Unu jaron antaŭ la prezidant-elekto en Tajvano, la opozicio al s-ino Tsai Ing-wen, sendependisto, klopodas rehavi potencon : la mastro de Foxconn, kiu fabrikas Apple-produktojn ĉefe en Ĉinujo, anoncis sian kandidatiĝon por la antaŭelekto sine de la partio Kuomintango, notinde favora al Ĉinujo. Pekino malmoligis sian politikon al Tajpeo, sed s-ro Xi Jinping faris aranĝojn por allogi la Tajvananojn.



de  Alice HÉRAIT

Solena atmosfero regas por la fina konferenco de la dektria popola nacia Asembleo, tiun 20-an de marto 2018. S-ro Xi Jinping, apenaŭ reelektita prezidanto de la Popola Respubliko Ĉinujo (RPĈ), anoncas : « Ni pretas kundividi la ŝancojn de disvolvado de la kontinento kun niaj tajvanaj samlandanoj, plibonigi ilian bonfarton kaj antaŭenigi la procezon de paca reunuiĝo de Ĉinujo [1]. » Per tiuj vortoj, la tajvananoj estas varme invititaj veni kaj vidi tion, kion la patrujo povas proponi al ili. Pli potenca ol iam ajn, la ĉina gvidanto memorigas la intencojn de la RPĈ, kies konstitucio de 1982 planas en sia antaŭparolo la reunuiĝon kun Tajvano.

Tiu parolado okazas en momento de fortaj streĉoj. En 2016, s-ino Tsai Ing-wen [2], antaŭ nelonge elektita prezidantino de la insulo, rifuzis agnoski la « interkonsenton de 1992 », kiu proklamas, ke ekzistas nur unu Ĉinujo, laŭ la formulo « Unu lando, du sistemoj » - Pekino kaj Tajpeo restas liberaj decidi kiu Ĉinujo estas legitima -, kaj kiu ebligis disvolvi rilatojn inter ili. Depost tiam, Pekino multobligis la provokojn : nur inter julio kaj decembro 2017 la ĉina aerarmeo kvazaŭ tuŝis la tajvanan defendozonon dek kvar fojojn [3]. La registaro de s-ro Xi ankaŭ efektivigis premojn por forigi Tajvanon el instancoj tiaj kiaj la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), en kiu ĝi partoprenis ĝis 2017 ; li trudis al la retejoj de la internaciaj aviadilkompanioj inkluzivi la insulon en Ĉinujon. Fine, li daŭrigas sian ĉantaĝan politikon por ĝin diplomatie izoli : nur dek sep landoj hodiaŭ agnoskas Tajvanon, kvin malpli ol en 2016.

Por Chao Wen-chih, direktoro de la Instituto de la Internaciaj kaj strategiaj Aferoj de la universitato Chung Cheng (Tajvano), la gvidlino de Ĉinujo ne ŝanĝiĝis de 1979, la jaro kiam la gvidanto Deng Xiaoping faris sian unuan paroladon favore al la reunuiĝo. « La nura diferenco, li klarigas, estas ke la lando estas multe pli potenca ol antaŭe. Ĝi do permesas al si agi pli unuflanke. Pekino aplikas « malmildan » politikon al la institucioj de Tajvano kaj « mildan » politikon al ties civitanoj. »

Uzante la esprimon « milda politiko », li referencas al la deloga strategio disvolvita por gajni la korojn de parto de la loĝantaro. En februaro 2018 la Oficejo de la tajvanaj aferoj anoncis tridek unu iniciatojn celantajn allogi pli da civitanoj de la insulo. Dek du el ili koncernas la aliron al la ĉina merkato, aparte impostlimigon por la entreprenoj ; la aliaj celas favori aliron al dungado kaj la kulturajn interŝanĝojn. Por la proparolanto de la Oficejo, s-ro An Fengshan, citita en la tajvana magazino CommonWealth (1-a de marto 2018), tiuj « senprecedencaj » decidoj nur metas la loĝantojn de la insulo « en egalecan situacion kun iliaj kontinentaj samlandanoj ».

Vere, la ĉina registaro eĉ privilegias ilin. Tiel, la enir-kriterioj en la plej bonaj universitatoj estas faciligitaj por la tajvanaj liceanoj, kiuj povas krome ricevi loĝejon kaj stipendion. Estas de nun pli facile por juna tajvanano studi en la tre fama Universitato de Pekino, kun konsekvence pli bona enkonduko en la ĉina labormerkato, ol por junulo el la kontinento, kiu renkontas fortan konkurencon kaj pagas altajn studkostojn. Kaj tio veras sur la tuta teritorio. Tiel, la tre selektiva universitato de Zhejiang, kiu en 2017 ricevis cent kvindek kandidatiĝojn el Tajvano, registris ses cent la pasintan jaron.

De la malfermo de rektaj aviadil-linioj inter kontinenta Ĉinujo kaj Tajvano, en 2008, universitatoj kaj privataj organizaĵoj multobligis la interŝanĝo-ofertojn, somerajn tendarojn aŭ staĝojn en Ĉinujo, kaj kun prezoj senkonkurencaj. Neregistaraj Organizaĵoj (NRO), kiaj la Association of Chinese Elites (ACE) (Asocio de la ĉinaj elitoj) sin dediĉas tute al restadoj sur la ĉina kontinento. Enprogramitaj estas : vizitoj de historiaj lokoj, de gravaj entreprenoj, seminarioj kaj kontaktiĝoj.

Diplomitaj de la prestiĝa nacia Universitato de Tajvano (NTU), s-inoj Katie Lin kaj Iris Cheng [4] ambaŭ partoprenis en tia restado dum siaj studjaroj. « En Tajvano la temo Ĉinujo estas ĉie, sed oni ne vere scias, kio okazas tie. Mi tien iris ĉar mi volis vidi mem, sed precipe ĉar estis malmultekoste », rakontas s-ino Lin, kiu restadis dum somero 2012 en Guangdong, suda provinco de Ĉinujo. Same okazis pri s-ino Cheng, kiu plenumis en 2014 dumonatan staĝon en Beijing TV Network, la ĉefa televid-reto de Pekino. Sperto, kiun ŝi konsideras kiel bonŝancon por scivolemaj kaj senmonaj studentoj : « La ĉinoj malofte havas okazon sperti tiajn staĝojn, sed por mi estis tiom facile... La ĵurnalistoj varme akceptis min. Tamen, miaj kolegoj klare komprenigis al mi, ke Tajvano estas tabua temo. Same, la ĉefredaktoro ĉiusemajne starigis liston de internaciaj temoj, kiujn ni ne rajtas pritrakti. »

La gazetaro kaj parto de la tajvana publika opinio alarmiĝas pro tio, sed tiuj vojaĝoj ne ŝajnas maltrankviligi la registaron. Laŭ s-ro Wu Chih-chung, reprezentanto de Tajvano en Francujo [5], la strategio de Pekino ne estas efika : « La tajvananoj plendas pro tro malaltaj salajroj, sed la aĉetpovo restas relative komforta. Se Ĉinujo esperas favori la tutan Tajvanon al sia afero, necesos, ke ĝia kresko estu daŭre 10 % jare. Sed ĝi malrapidiĝas, kaj ankaŭ la ĉinoj havas problemon de senlaboreco. Krome, disdoni privilegiojn ne ĉiam estas prudenta. Ni imagu, ke Ĉinujo donas bonajn laborojn kaj bonajn salajrojn al la tajvananoj. Kion pensos la ĉinoj se ili mem ne povos ricevi ilin ? »

La loĝantaro preferas la nunan staton

Por allogi kaj instigi aliĝon al sia penssistemo, s-ro Xi kalkulas kun la ekonomia disradiado de sia lando. Sed tiu kalkulo ne nepre gajnas. « En Tajvano, forlasi sian laboron por kreskigi 25 % siajn enspezojn estas konsiderata pretendemo. En Ĉinujo, se kandidato ne negocas sian salajron, oni opinias, ke mankas al li memfido kaj ke li ne kompetentas », asertas s-ino Bonnie Cheng, instalita en Ŝanhajo de ses monatoj. Fininte la studadon, tiu dudek-kvin-jara tajvananino preferis rekte serĉi laboron ĉi tie ; ŝi trovis dungon ene de malpli ol du semajnoj. Ŝi tamen hezitas resti por longa periodo, ĝentile konkludante, ke ŝi nur modere ŝatas la « kutimojn de la ĉinoj », taksataj « tro materiistaj ».

Laŭ Tanguy Lepesant, esploristo, fakulo pri la tajvana junularo, asociita al la Franca Stud-centro pri nuntempa Ĉinujo (FSCNĈ), estas ĉefe la perspektivo de stimula kariero, kiu allogas tajvananojn aliflanken de la markolo : « La junuloj kaptas la okazon ĉar ili suferas malfacilajn laborkondiĉojn, tro malaltajn salajrojn kaj tro altajn luprezojn en Tajvano. Sed tiuj, kiuj elektas foriri, suferas malaltiĝon de sia vivkvalito. La malfacila aliro al la kuracaj servoj, cenzuro, poluado... Multaj preferas rehejmeniĝi, eĉ se ili gajnas malpli. »

Do nenio maltrankviliga. Des pli ke, laŭ s-ro Wu, « la cerbo-fuĝo ne estas nova fenomeno, kaj la unua elekto neniam estas Ĉinujo ». Opinienketo farita de la tajvana amasinformilo Business Weekly (4-a de aprilo 2016) konfirmas tiujn dirojn : se ili havus elekteblecon, la favorata lando de la junuloj estus Japanujo, malproksime sekvata de la okcidentaj landoj (Usono kaj Eŭropo) kaj Singapuro. Kontinenta Ĉinujo estas nur la kvara.

Kvankam ankoraŭ tro fruas por mezuri la efikon de la tridek unu instigiloj de s-ro Xi, Lepesant opinias neverŝajne, ke ili ebligos gajni la koron de la tajvananoj : « La raportoj montras malgrandan malaltiĝon de la subteno al sendependo. En 2016, 22,9 % de la pridemanditoj diris, ke ili deziras tujan aŭ iaman sendependiĝon, kontraŭ 20,3 % en 2018 [6]. La ĉina gazetaro ĝojas pro tio. Tamen, tiu malaltiĝo ne rezultas el la allog-politiko de Xi. Temas pri kvazaŭ reveno al normaleco. La sendependo-deziro estis ja kreskinta reage al la ĉinfavora politiko de la eks-prezidanto Ma ying-jeou. »

En 2014 intensiĝo de la komerco inter Ĉinujo kaj Tajvano estigis renaskiĝon de la kontraŭĉina sento kaj fortan protestan elanon, konatan sub la nomo « movado de sunfloroj » [7]. Sed, laŭ Lepesant, tiu entuziasmo por la sendependo-afero refalis post la elekto de s-ino Tsai, malpli akordiĝema kun Pekino. Plimulto de Tajvananoj subtenas nek la reunuiĝon, nek la sendependecon, sed prefere la pacan plutenadon de nuna stato. « Ili konsideras sin samtempe ĉinoj kaj tajvananoj ; « ĉinoj » laŭ la senco ke ili apartenas ne al ĉina nacio, sed prefere al ĉina civilizo-spaco. La 3 % kiuj pretendas sian apartenon al la ĉina nacio estas ĝenerale maljunuloj, kiuj kultivas nostalgian senton. »

La sperto pri Ĉinujo ĉe la junuloj, kiuj tradicie sentas sin tajvanaj, pli ol siaj pliaĝuloj, ŝajnas eĉ produkti malan efikon de tiu celita de la prezidanto Xi : « Mi ne sentas min pli ĉina ol antaŭe, asertas s-ino Jenny Wang, 24-jara, kiu studas en Pekino de du jaroj. Mi estas korligita al la demokratio, kiu regas en Tajvano. Ĉi tie, kiam oni estas tajvanano, oni estas konstante instigita diri, ke oni estas ĉino. La interretanoj saltas al ĉio, kio ŝajnas kontraŭ-patriotisma. Paradokse, tio des pli malproksimigas min de la ideo, ke mi estas ĉinino. »

Alice HÉRAIT




La aŭtoro

Alice HÉRAIT
Ĵurnalistino.
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:



Tradukita de:
Jeanne-Marie Cash
el la franca

[1] « Speech delivered by Xi Jinping at the first session of the 13th NPC », Xinhua, 21-a de marto 2018.

[2] Vd. Tanguy Lepesant, « Taïwan en quête de souveraineté économique », Le Monde diplomatique, majo 2016.

[3] (3) « China-Taiwan tensions drive military exercises », Jane’s Intelligence Review, Londono, 2018.

[4] La nomoj de la atestantoj estis ŝanĝitaj laŭ ilia peto.

[5] Francujo agnoskas la politikon « Unu sola Ĉinujo » ; Tajpejo do ne disponas tie pri ambasadejo, sed pri reprezenta oficejo.

[6] « Changes in the Taiwanese/Chinese identity of Taiwanese », Nacia Universitato Chengchi, Taipejo, 30-a de januaro 2019.

[7] Vd. « Taïwan en quête de souveraineté économique », jam cit.


Akceptejo 1a majo 2019

La eŭropa industria politiko ne funkcios

Galileo, dudek jaroj da fuŝoj ĉe la rivalo de GPS


Galileo, kiu devus esti plene funkcianta ĝis 2023, ebligas tre precizan geolokalizon sendependan de la usona GPS. Ekde sia lanĉo en 2001, ĉi tiu ambicia projekto uzanta aron de tridek satelitoj devis superi multajn malhelpojn. Ĝia tumulta historio ilustras la malfacilaĵojn de la Eŭropa Unio pri la plenumo de grandaj industriaj projektoj. Enketo de Charles Perragin kaj Guillaume Renouard.



de  Charles PERRAGIN kaj Guillaume RENOUARD

Marsejlo, en vintra tagiĝo. Je horo kiam la Malnova Haveno ankoraŭ restas sub la ombro de la grandaj montarmasivoj ĉirkaŭ la urbo, la promontoro de la Palais du Pharo estas lumigata ambaŭflanke. Amaso, varma kaj rozkolora, kiu flosas super la pacaj akvoj de la Mediteraneo. Inter la 3a kaj la 6a de decembro 2018, ĉi tiu monumento de la Dua Imperio fariĝis la ekspoziciejo de la kosma politiko de Eŭropo, kaj precipe de la granda satelita programo de geolokalizo Galileo. Dum la Eŭropa Semajno de la Kosmo, oni ankoraŭ reklamas la baldaŭan alvenon de la "Eŭropa GPS", projekto lanĉita de la Eŭropa Komisiono antaŭ preskaŭ dudek jaroj.

La unuaj servoj komencis funkcii en 2016, kaj povus esti ke eŭropanoj baldaŭ havos la plej evoluintan sistemon en la mondo : oni antaŭvidas horizontalan precizecon de 1,8 metro [1] (altitude 2,9 metroj) por la ĝenerala publiko, kompare kun 4,9 de la nuna GPS [2] ; por specifaj aplikoj, ĝi havos precizecon de unu centimetro. Kiel en horloĝfabrikado aŭ optiko, precizeco povas multe plibonigi servojn en kreskanta nombro de fakoj : navigado aviadile, ŝosee, mare kaj fervoje, gvidado kaj kontrolado de diversaj veturiloj (aŭtonomaj aŭtoj, agrikulturaj maŝinoj, misiloj), mapado, samtempigo de telekomunikaj retoj kaj bankado kaj financaj sistemoj, precipe por altfrekvencaj transakcioj. Sekve, kiam la aro de tridek satelitoj estos kompletigita, en 2020 aŭ 2021, Galileo proponos kelkajn aplikojn : senpagan kaj malferman aliron por la ĝenerala publiko - la sola tia servo aktuale operaciebla, kun baza precizeco de malpli ol 5 metroj -, "komercan" servon sed senpagan kaj pli specifan por firmaoj, serĉ-savan servon por la civila defendo tutmonda, kaj militistan servon ĝis 2023.

Triobliĝo de la buĝeto

Dum la Eŭropa Kosmo-Semajno, la Eŭropa Komisiono reliefigas la komunuman kaj civilan naturon de la programo, malkiel aliaj sistemoj de satelita navigado kaj geolokalizo (GNSS) realigitaj de armeoj, kiel la usona GPS, la rusa Glonass kaj la ĉina Bejdou [3]. Ĝi laŭdas la projekton kiel sciencan kaj humanisman kunlaboron kiu estas vehiklo de politika identeco kaj de kolosaj merkatoj el dekoj da miliardoj da eŭroj. Sekve, anstataŭ paroli pri misiloj kaj financaj merkatoj, oni invitis ĵurnalistojn al surmara ekskurso por plenskala testo de la administrado de alarm-alvoko per la satelitaro Galileo.

Sed malgraŭ la lanĉo de dudek du operacieblaj satelitoj, Galileo ankoraŭ kaŭzas maltrankvilon post la kulisoj. Problemoj pri sekvado de la kurso, mallerte redaktita plano de negocoj, riskaj elektoj de la Komisiono, industria konflikto. Plurfoje, la eŭropa sistemo de geonavigado estis forlasota. Ĝi jam malfruiĝas je dek jaroj, kaj ĝia buĝeto triobliĝis ĝis almenaŭ 13 miliardoj da eŭroj [4]. Je la tempo de la eŭropa elektado kaj de politika malstabileco, "regule, ni timas ke ni posttempiĝas" diris David Comby, unu el la reprezentantoj de la franca registaro en Bruselo pri geolokalizaj programoj.

Ni elektis ne akcepti la gvidatan viziton per boato sed atingis la grandan aŭditorion kiu troviĝas en la subetaĝo de la konstruaĵo. Prezidis Pierre Delsaux, vic-ĝenerala direktoro de la Komisiono, kiu esprimis mildan optimismon. En junio 2018, la Komisiono destinis 16 miliardojn da eŭroj por la kosmoindustrio inter 2021 kaj 2027, kun pli ol duono de tiu sumo por Galileo. Sed estas ankoraŭ necese konvinki la Konsilion de la Eŭropa Unio kaj la Eŭropan Parlamenton. "La tuta industrio konsentas, sed ne estas la industrio kiu subskribas la ĉekon. Sen ĉi tiu mono, nenio eblas, kaj ni ne povos provizi la plej bonan GNSS-an servon en la mondo." Prezentita kiel tro altekosta por unu lando, Galileo estas tro senŝirma kontraŭ konfliktoj de interesoj kaj nacia malsindonemo. Ĉi tiu programo ilustras la malfacilaĵojn, kiujn la Unio havas, kiel strukturo por plenumi grandskalan industrian kaj strategian politikon, dum interregistaraj projektoj (senrilataj al la strukturo de la Unio), kiel AirbusArianespace, estas tre sukcesaj.

La rolo de Galileo neniam estas klare difinita. Por iuj, ĝi estas ilo por la geostrategia sendependeco de Eŭropo, por aliaj ĝi restu simpla ekonomia programo. Ĉio komenciĝis en 1996, kiam la ĵus reelektita prezidanto de Usono Bill Clinton ordonis al la Pentagono malfermi en la daŭro de kvar jaroj la militistan GPS - la plej precizan version - al civilaj aplikoj sen kompromiti la nacian sekurecon. Tiutempe, la ĝenerala publiko nur povus ricevi signalon kies kvalito estis intence malpliigita de la federacia registaro. Sekve, en majo 2000, la precizeco de la publika geolokaliza servo kreskis de 100 metroj ĝis proksimume 10 metroj ; ĉi tio radikale transformis la geolokalizon, kiu fariĝis rekte utila al la publiko por geografia orientiĝo kaj por iri de loko al loko piede, aŭtomobile, boate, ktp.

La instigo por ĉi tiu iniciato estis la ideo de "informŝoseoj", metaforo inventita de vicprezidanto Al Gore. En mondo karakterizata de la leviĝo de Interreto, ciferecaj informoj nun devas cirkuli altrapide kaj longdistance, por generi gravajn komercajn utilojn. Devigata de industriistoj avidaj profiti de la utilecoj de GPS, precipe aviado, la registaro de prezidanto Clinton intencis transformi la potencan (kaj altekostan) militistan sistemon disvolvitan en la kunteksto de la malvarma milito en aparaton kiu povas firmigi ekonomian kaj industrian potencon sen-egalan en la mondo. La merkato kreita de persatelita geolokalizo ne nur inkluzivas diversajn ricevilojn troveblajn ĉie (aŭtoj, boatoj, telefonoj, fotiloj, ktp.), sed ankaŭ la multajn aplikojn kiuj ekspluatas la kapablon rekte geolokalizi kaj objektojn kaj vivestulojn. La merkato por ĉi tiuj aparatoj jam superis 23 miliardojn da eŭroj en 2016 kaj povus atingi 84 miliardojn ĝis 2022 [5].

Eŭropo rapide ekenviis Usonon. La kreskanta dependeco je la usona signalo ĉagrenis precipe la francojn. Tiel frue kiel 1999, en raporto de la Nacia Asembleo pri la Kosova Milito, deputitoj esprimis maltrankvilon pri la kreskanta proporcio de armeaj ekipaĵoj (misiloj, aviadiloj) kiuj dependis de GPS, kaj tial estis "tute sub la regado de Usono" [6]. La Eŭropa Unio decidis en 2001 lanĉi unuigitan programon kiu ne necesigis internacian kunlaboron.

Ekde la komenco, Britio kontraŭis ĝin. Pro sia "speciala rilato" kun la usonanoj, la britoj ne vidis la valoron de la konceptado de rivala sistemo, kaj ili timis malŝpari ŝtatmonon. Ankaŭ Vaŝingtono estis nekontenta. La risko ke malamika lando utiligus ĉi tiun treege precizan signalon, kaj povus uzi ĝin por gvidi lanĉojn de misiloj, maltrankviligis la Pentagonon, ĉar ĝi ĉiam havis la povon laŭvole malpliigi la kvaliton de la signalo de la civila GPS, kiel ĝi faris dum la Golfa Milito kaj Kosova Milito [7].

Galileo alfrontis tutfortan kampanjon de kalumnio fare de Usono. En decembro 2001, kelkajn tagojn antaŭ grava kunsido de la Eŭropa Konsilio, Paul Wolfowitz, la vicministro pri defendo, skribis minacan leteron por malinstigi al eŭropaj registaroj malbloki la unuan financon por la projekto. Li mallaŭdis la fakton ke la projekto estos sub civila administrado netaŭga al la sekureca dimensio de geolokaliza programo, kaj ĉagreniĝis pro tio, ke Galileo estos deplojita ĝuste en la sama spektro de ondolongoj kiel la militista signalo de la GPS. Pro la teknikaj danĝeroj de ĉi tiu elektromagneta implikaĵo, la vicestro de la Pentagono deklaris : "Malhelpi, ke la estonta signalo de Galileo estu portata en la spektro uzata de la GPS, servas al la intereso de NATO ( Nord-Atlantika Traktat-Organizo) ’’ [8]. Sekve de ĉi tiu letero, Vaŝingtono dissendis memorandon kiu deklaris sensignifa raporton de la konsulta firmao PricewaterhouseCoopers faritan laŭ la peto de la Eŭropa Komisiono kaj celantan konvinki la landojn de La Eŭropa Unio pri la ekscitaj financaj perspektivoj de Galileo [9]. Komence, la usona premo sukcesis. Aldone al Britio, ankaŭ Germanio, Nederlando, Danio, Svedio kaj Aŭstrio kontraŭis al la projekto. "Galileo estas preskaŭ mortinta" diris Gilles Gantelet, la tiama proparolanto por Loyola de Palacio, la direktoro de la projekto ĉe la Komisiono [10].

La Unio malobservas siajn proprajn regulojn

Esence, la Unio nur scipovas disvolvi ekonomiajn kaj komercajn kunlaborojn, kaj devis haste improvizi allogan oferton por la merkato : "Estis necese konstante diri, kio Galileo ne estas. Diri al la britoj kaj la usonanoj ke ĝi ne estis militista programo, kaj samtempe aserti al la francoj ke ĝi ne estas nur projekto komerca. Oni devis allogi la industriistojn per la argumento ke ĝi ne estis nur programo de suvereneco kaj ke ekzistas vera plano de negocoj, kaj ripeti la malon al la membroŝtatoj", klarigis Xavier Pasco, direktoro de la Fonduso por Strategiaj Esploroj. En 2003, laŭ la peto de Usono, la EU decidis ŝanĝi la frekvencon de dissendo. Tiel, la Pentagono povis bloki Galileon se necese sen kripligi la GPS-on, kaj tio helpis "moligi la pozicion de Vaŝingtono" laŭ Bleddyn Bowen, fakulo pri kosmaj aferoj ĉe la Universitato de Leicester.

Poste, la EU elektis publikan-privatan partnerecon (PPP) por kiu unu triono de la financo estos garantiita de ŝtata mono kaj la cetero de privata kapitalo. Por allogi tiun lastan, la Komisiono proponis instali pli precizan signalon por firmaoj kaj pagantaj klientoj. "La Komisiono mendis kelkajn esplorojn por montri ke Galileo potenciale alportos grandegan ekonomian bonŝancaĵon" diris Pasco. Sed la industriistoj ne havis iluziojn pri la grandegaj komercaj ŝancoj prezentitaj. La programo estis tro kompleksa. Necesas surteraj stacioj ĉie en la terglobo, atomaj horloĝoj en la kosmo, aferoj neniam antaŭe faritaj. Industriaj gigantoj kiel Thales kaj EADS poste fariĝis partneroj en la projekto dum samtempe ili prokrastis kaj ne kontribuis unu groŝon al ĝi.

"Estis nekredeble" lamentis Jean-Yves Le Gall, prezidanto de la Nacia Centro de Kosmaj Esploroj (CNES). Estis nerealisme imagi ke oni povos postuli pagon por servo de Galileo, eĉ de supera kvalito, kiam senpaga aliro al la GPS jam estas havebla. La PPP disfalis en 2007 : "La Komisiono trovis ke ĝi devas doni tiel multe da garantioj al privataj partneroj, por kompensi la financajn necertecojn, ke la partnereco jam ne estis prudenta" diris Frans von der Dunk, kiu laboris kiel komerca konsultisto dum ĉi tiu periodo. En 2009, la Eŭropa Tribunalo de Kontrevizoroj kritikis la PPP-on kiel "nerealisman", programon "sen respondeculo" [11]. Kvankam testa satelito ĵus estis sendita en la kosmon, la forlaso de la projekto estis denove diskutata.

En sia raporto, la Tribunalo de Kontrevizoroj kritikis la membroŝtatojn pro tio, ke ili nur favoras la intereson de siaj naciaj industrioj, kaj pro tio, ke ili "blokis la decidojn", kaŭzante "problemojn de efektivigo, prokrastojn kaj ekscesajn kostojn." Galileo rivelis la malfacilaĵojn, kiujn la Unio havas, kiam temas pri interkonsentoj pri komunaj politikoj, kaj la neakordigeblecon inter ĝiaj liberalaj reguloj kaj la konduko de strategiaj projektoj. La ĉefa diferenco inter iu projekto de la EU kaj iu internacia kunlaboro estas tio, ke la kunlaboro redonas "justan rendimenton" el la investo, kiel en la programoj de la Eŭropa Kosmo-Agentejo (ESA), kio ebligas al ĉiu lando ricevi mendojn proporcie al sia investo. La reguloj de la Eŭropa Komunumo, aliflanke, trudas "liberan kaj nedistorditan konkurencon". Sed la grandaj donacantoj de La Eŭropa Unio, kiel Germanio aŭ Francio, kiuj provizis en 2004 respektive 22,8% kaj 17,6% de la buĝeto, evidente ne pretas riski perdi la sukajn industriajn kontraktojn ligitajn al Galileo.

Tiel, la EU devis plurfoje malobservi siajn proprajn regulojn por ne perdi la ĉefajn kontribuantojn. Antaŭ la malsukceso de la PPP en Decembro 2005, la eksa Eŭropa Komisionano pri Konkurenco Karel Van Miert intertraktis interkonsentojn kiuj estis apenaŭ raportitaj en la amaskomunikiloj. Sen adjudikoj, gravaj infrastrukturaj projektoj estas distribuitaj en tio, kion oni nomas post la kulisoj de la eŭropaj institucioj, "Jalto en la kosmo", aranĝo kiu ne konformas al liberala ortodoksismo. Inter aliaj, Germanio kaj Italio ĉiu akiris centron de regado kiu supoze administros la plej gravajn operaciojn, Britio akiris sekurecan centron, kaj Hispanio surteran stacion kiu respondecas pri specifa signalo utila por aviadila sekureco. Fortuno ne favoris Francion, kiu ricevis la sidejon de la frue nuligitan PPP.

Kiam Eŭropo provis rekomenci la programon sole per ŝtata mono post 2007, la batalo daŭris inter landoj por akiri la maksimumajn avantaĝojn por iliaj industrioj, kio kaŭzis grandajn prokrastojn. Por pacigi Berlinon, la Komisiono devis elpensi komplikan sistemon de adjudikado por ke iuj gravaj landoj ne ofendiĝu. "Ĉi tiu divido estis decida por la cetera programo" diris eksa kadrulo de Thales kiu hodiaŭ okupiĝas pri la projekto. "Ekde la komenco, tial, ni konsentis ne ekspluati la industrian potencon de Eŭropo rilate al iuj kontraktoj por plaĉi al Germanio. Thales kapablis fari ofertojn por tri adjudikoj, sed devis limigi la nombron de siaj ofertoj, rezignante la konstruon de satelitoj ekzemple."

Komplikaĵoj kaj kvereloj.

Rezulte, OHB, malgranda germana firmao, gajnis la adjudikon por la konstruo de la satelitoj en 2010. "La oferto de OHB ŝajnis esti tre bona. Aliflanke, ĉiuj sciis ke ĝia tempoplano estas nerealisma, neplenumebla" diris Michel Iagolnitzer, eksa prezidanto de la Konsilio pri Sekureca Akredito, organizaĵo kreita specife por reprezenti la registarojn de la EU kiam temas pri sekurecaj aferoj. Paradokse, en 2013 la Eŭropa Komisiono kaj ESA devis peti al aliaj fabrikistoj, inter ili Thales, helpi OHB. Kontraste, pure militistaj programoj kiel la usona GPS kaj la rusa Glonass ne devis sin miksi en tiaj komplikaĵoj kaj kvereloj.

"La Komisiono ne havas sperton pri la livero de publikaj kaj komercaj servoj. Tradicie, ĝi fiksas normojn kaj regularojn, ne servojn" diris Serge Plattard, fondinto de la Eŭropa Instituto pri la Kosma Politiko (ESPI). "Neniu en Bruselo scias kiel Galileo funkcias. Administri programon de teknologia disvolvo estas tasko por specialistoj. Oni devas akiri teknikajn kompetentecojn aŭ komisii la administradon al kompetenta ento" aldonis eksa kadrulo de ESA.

Aldone, Galileo restas submetata al la postuloj de buĝetaj koncedoj. En 2007-2008, en la mezo de la ekonomia krizo, la programo de kosmoesploro estis revivigita danke al financo de la komuna agrara politiko. Sed la malo povus okazi morgaŭ se okazus grava agrikultura krizo. "Intertempe, la Eŭropa Komisiono sukcesis reteni la personaron, sed ĝi ne multe pliigis ĝin prepare por la operaciebla fazo (2021-2027)" diras lastatempa raporto [12]. Por konservi sian revon havi gravan rolon en la kosmo, la Eŭropa Komisiono devas havigi rezultojn, je kiu ajn kosto. "Ekzemple, ĝi deziris lanĉi la unuajn satelitojn kiam ĉio ne estis teknike preta. La politikistoj, kiuj respondecis pri la programo, estis submetataj al premado kaj devis montri progreson" memoris s-ro Iagolnitzer, kiu klopodis por malardigi la fervoron de Bruselo.

Kelkaj okazintaĵoj montras, ke la Komisiono havas longatempan perspektivon pri Galileo. Ekzemple, antaŭ 2016 la satelitoj estis lanĉitaj el la Gviana Kosmo-Centro, sed pere de la rusa raketo Sojuz kiu tiutempe estis pli malkara ol la Ariane 5. "Ni devis aldoni procedojn por sekurigi la lanĉon. Sed, pli grave, la rusoj tiam profitis de sia monopolo per altigo de siaj prezoj" diris Iagolnitzer.

Fronte al tia manko de strategio, reprezentantoj de eŭropaj kadruloj plurfoje intervenis por malhelpi la progreson de la Komisiono. En 2010, ekzemple, la germana firmao OHB, kiu respondecis pri la konstruo de satelitoj, intencis komisii la fabrikadon de sunenergiaj paneloj al ĉina subkontraktisto kiu estis nesperta sed malkara. Belga industriisto kun sperto pri la fako, kaj kiu kredis ke li estas ricevonta ĉi tiun kontrakton, registris proteston kun la subteno de sia registaro. Komence, la Komisiono provis arbitracii la disputon, sed poste retiriĝis kiam ĝi eksciis ke la produktoj de la ĉina kontraktisto ne estis plej altkvalitaj. Alia ekzemplo koncernas la instalon de la tutmonda reto de surteraj stacioj konstante ligitaj al la satelitaro. Unuafoje en sia historio, la Konsilio de la Unio eĉ ne hezitis deklari la Eŭropan Komisionon kondamninda por malhelpi la instalon de stacioj ekster la landlimoj de Eŭropo. "Iuj landoj postulis tujan malĉifritan aliron al konfidencaj kaj ĉifritaj eŭropaj datumoj transitantaj tra ilia teritorio. Ni rifuzis", memoris s-ro Iagolnitzer.

Eĉ pli probleme, la Eŭropa Komisiono alfrontis fortan politikan premon post la kulisoj. En 2015, ĝi decidis lanĉi adjudikojn : unu por fabriki la trian satelitaron, kaj la alian por la administrado de la du operaciejoj proponitaj de la Komisiono en 2005 al Germanio kaj Italio per la akordoj Van Miert. Je la 30a de julio 2015, la germana ministro pri transporto Michael Odenwald sendis apenaŭ kaŝitan averton. Ĝi petis al la Komisiono rekonsideri "por eviti malutilan publikan debaton" pri satelitoj, kaj informis ke, se Germanio ne administros la operaciejon instalitan sur sia teritorio, loko de tiu por fremda konkurencanto "ne estos senpaga".

"Legi tion estas ŝoke" diris informinto proksima al la juraj-politikaj petolaĵoj ligitaj al Galileo. "La Komisiono devas konservi la politikan koherecon de la Unio. En programo de ĉi tia grandeco estas tial normale ke devus esti aranĝoj por atingi entutan politikan kaj industrian ekvilibron. Tiu ekvilibro estas la kerno de la afero. La problemo estas tio, ke per tiaj metodoj la ekvilibro emas eroziiĝi kaj eĉ pli da politika premo kreiĝas kiun la Komisiono ne povas elporti." Fine de 2016, ne surprize, OHB gajnis la trian kontrakton por konstrui la satelitojn (kontraŭ pli ol 300 milionoj da eŭroj). Germanio kaj Italio ankaŭ gajnis la kontrakton por la administrado de la infrastrukturo instalita sur iliaj teritorioj pere de la germana-itala firmao Spaceopal, kontraŭ sumo de proksimume 1,5 miliardo da eŭroj. Koncerne la lastan kontrakton, Eutelsat, rivala eŭropa konsorcio, iniciatis revizopeton ĉe la Justica Kortumo de la Eŭropa Unio, citante multajn strangaĵojn en la adjudiko. La kazo daŭras.

La manko de kompetenteco ĉe la Komisiono, kaj ankaŭ la ekvilibro de potenco inter la landoj de la Unio kaj la institucioj, logike estigis la efektivigon de ekstreme komplika sistemo de regado. Teorie, la Komisiono surprenis la politikan gvidantecon de la programo, kaj ESA la teknikan flankon, dum la Eŭropa GNSS-Agentejo (GSA), specife kreita por Galileo, respondecis pri la operaciebla parto. Efektive, tamen, ĉiu nova fazo de la programo provokis profundajn malkonsentojn. En novembro 2018, Germanio postulis ke pli da pezo estu donita al la ESA kaj ĝia operacia maniero de "justa rendimento". Lastan februaron, venis la vico de la Komisiono minaci retiri la tekston pro malkonsento kun la Konsilio de Eŭropo kaj la Eŭropa Parlamento pri la proponata sistemo de estrado. Por eviti ĉi tiujn ŝtopaĵojn, la Unio preferis reguligi pli nebule, kaj tiel malfermis la projekton al postkulisaj aranĝoj kaj senfinaj diskutoj. Ekzemple, mankas klaraj reguloj por gvidi la necesan kunlaboron inter la Komisiono kaj ESA.

Ekstreme preciza geolokalizo

La manko de iu respondeculo povus malhelpi la konkretajn uzojn de la signalo. "Se firmao uzanta la signalon de Galileo rimarkas eraron, la raporto devos longe retroiri tra sinsekvo da paŝoj, kiuj inkludas ESA-on, la Komisionon, specialan sekurecan instancon ... Estas tre malsimple kaj tre reage" resumis s-ro Plattard. Kvankam fabrikistoj ĝenerale ekipas siajn aparatojn per riceviloj kiuj estas reciproke kongruaj, kaj la signalo estas malferma al la publiko, la administrado de la servo jam prezentas problemojn por uzantoj, kiel atestas kadrulo de la Ĝenerala Administrejo de Civila Aviado, sub kondiĉo de anonimeco : "Lastatempe ni rimarkis misfunkcion, riskon de paneo en la signaloj haveblaj al ni. La problemo ankoraŭ ne estas pritraktita ! ESA estis informita kaj faris nenion. Ĝi sin ŝirmis malantaŭ la fakto, ke ĝi ne estis specife petita pritrakti ĉi tiajn misfunkciojn. Tio estas ŝoka fare de agentejo kiu ĉiam plendas ke ĝi ne havas sufiĉan regadon !".

Malgraŭ la lanĉo en nebonan orbiton de du satelitoj en 2014, kaj sinsekvo de malsukcesoj influantaj la atomajn horloĝojn je la fino de 2016, Galileo estas kompletigota kaj estas nedisputebla teknika sukceso. CNES taksas ke hodiaŭ jam estas pli ol 700 milionoj da uzantoj de la malferma servo. Multaj individuoj ne scias ke iliaj veturiloj kaj telefonoj gvidas ilin per ĉi tiu reto. Kaj eĉ se la signalo ankoraŭ ne estas optimuma, "ĝi jam estas pli preciza ol GPS" laŭ s-ro Gall. "Per Galileo, vi ne nur scios sur kiu strato vi estas, sed sur kiu flanko de la strato" li emas diri. Ĉi tiu malgranda lukso, kiu kostis 13 miliardojn, eble ŝajnas ridinda. Sed kvankam la precizeco de Galileo ne havos rimarkindan efikon al tipa aŭtisto, ĝi povus estigi pozitivan ŝanĝon en servoj de fabrikado en la fako de avancintaj teknikaroj, kiel la aŭtonoma aŭtomobilo. La merkato de aplikaĵoj, kiu ne ekzistis antaŭ dudek jaroj kaj kreskas je duoblaj ciferoj, serĉas ekstreme precizan geolokalizon por la disvolvado de ludoj, la pliigita realeco, helpo al sportistoj, sociaj retoj, geomerkatumado, ktp. Cetere, la usonanoj ne intencas esti postlasitaj tiel facile, kaj ili profitas de la regresoj de la projekto kiu devus pasigi la eŭropanojn al la avangardo. La GPS 3a, rekta konkuranto de Galileo kun komparebla precizeco, komencas esti deplojita, kaj devus esti operaciebla ĝis marto 2023.

En ĉi tiu vetkuro por la plej bona signalo, nova granda defio nun alproksimiĝas : la Briteliro. Post sia komenca nevolemo, la britoj investis grandan sumon je la projekto Galileo, financis 12% de la buĝeto kaj ricevis 15% de mendoj, precipe je la konstruo de la utilŝarĝo (la inteligenta parto de la satelito). Ili ankaŭ estas tre okupataj pri ĉifritaj kaj ekstreme precizaj signalservoj por militistaj celoj. Pro la Briteliro, konforme al la reguloj regantaj adjudikojn por Galileo, kiujn la britoj mem aprobis, ili perdus la kontraktojn rilate al ĉi tiu servo. David Davis, la respondeca ministro pri la Briteliro ĝis la pasinta julio, diris amare : "La Komisiono pafas sin tra la piedo". Sen britaj firmaoj, Galileo riskus "ĝis tri jarojn da plia prokrasto" kaj kostus "kelkajn pliajn miliardojn" [13].

Aliuloj jam antaŭgardas sin. Laŭ Bleddyn Bowen, "SSTL, la brita fabrikanto de la utilŝarĝo, estas posedata de Airbus, kaj la grupo jam komencis transloki parton de sia Galileo-rilataj aferoj al la Eŭropa Unio. Thales kaj OHB deziras transpreni al si la kontrakton, kaj varbas dungitojn de SSTL. Oni atendas prokrastojn kaj ekstrajn kostojn". Londono kondamnis ĉi tiun latentan komercan militon. Antaŭ unu jaro, Richard Peckham, prezidanto de UKspace, la organizaĵo reprezentanta la britan sektoron, asertis ke "la kvoto de la merkato posedata de Britio estas atakata, ĉiuj demordas al ĝi hiene" [14]. Unu el la du plej grandaj armeoj en Eŭropo (post tiu de Francio) povus esti ekskludita de ĉi tiu preciza signalo ! Fronte al ebla elpelo, la britoj eĉ menciis la ideon konstrui sian propran sistemon. En la aŭtuno, post la eŭropa elektado, estos necese interkonsenti pri la buĝeto de Galileo por 2021-2027, verŝajne kun unu malplia ĉefa kontribuanto kaj kun nova parlamento kiu eble jam ne faros la kosman strategion prioritato.



La aŭtoro

Charles PERRAGIN kaj Guillaume RENOUARD
Charles Perragin kaj Guillaume Renouard estas membroj de Collectif Singulier, kolektivo de sendependaj ĵurnalistoj.
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Kion celas la mito de transhumanismo ?



Tradukita de:
Mike Leon
el la franca

[1] ’Galileo Initial Service - Open Service - Service Definition Document Issue 1.0’, Agence du GNSS européen, Prago, decembro 2016. Ĉi tiu oficiala dokumento donas ĝeneralan koncepton pri la projekto, sed la precizeco de la signalo povas malpliiĝi en iuj cirkonstancoj (eĥoj de krutaĵoj aŭ konstruaĵoj, ekzemple) aŭ povas pliiĝi, utiligante tersurfacajn koordinatojn per altgradaj instrumentoj.

[2] Global Positioning System, www.gps.gov

[3] Ankaŭ Barato kaj Japanio estas disvolvintaj siajn sistemojn, sed tiuj kovras sole iliajn proprajn regionojn.

[4] Didier Migaud, ’La contribution de la France aux programmes européens Galileo et Egnos de radionavigation par satellite’, Cour des comptes, Parizo, la 19a de oktobro 2015.

[5] ’Global GPS market, company profiles, share, trends, analysis, opportunities, segmentation and forecast 2017-2023’, Research and Markets, Dublino, januaro 2017.

[6] Rapport d’information no 2022 de MM. Paul Quilès et François Lamy, Assemblée nationale, Parizo, la 15a de decembro 1999.

[7] TIC, commerce électronique et économie de l’information, Éditions de l’OCDE, Parizo, la 8a de marto 2000.

[8] Arnaud Leparmentier kaj Laurent Zecchini, ’Les États-Unis multiplient les pressions contre le projet européen ’Galileo’, Le Monde, la 20a de decembro 2001.

[9] ’Inception study to support the development of a business plan for the Galileo programme’, PricewaterhouseCoopers, Londono, la 20a de novembro 2001.

[10] Steve Kettmann, ’Europe GPS plan shelved’, Wired, San-Francisko, la 17a de januaro 2002.

[11] ’Note d’information de la Cour des comptes européenne concernant le rapport spécial no 7/2009 relatif à la gestion de la phase de développement et de validation du programme Galileo’, Commission européenne, Bruselo, la 29a de junio 2009.

[12] Amiel Sitruk kaj Serge Plattard, ’The governance of Galileo’, Institut européen de la politique spatiale, Vieno, januaro 2017.

[13] Philippe Bernard, ’Brexit : querelle ouverte au sommet de l’exécutif britannique’, Le Monde, la 7a de junio 2018.

[14] Éric Albert, ’Brexit : les Britanniques, écartés de Galileo, envisagent de lancer un projet concurrent’, Le Monde, la 8a de majo 2018.


Akceptejo 1a junio 2019

Nova konstitucio anstataŭas tiun de 1976

Granda debato … kubanstila


Ekde sia alveno en la ŝtatpinto, en 2006, s-ro Raúl Castro pledis por „ĝisdatigo” de la kuba modelo. Unue li limigis siajn ambiciojn al ekonomiaj reformoj, sed kun la aserto, ke tiuj malfermos la vojon al transformado de la politika organiziteco de la lando. Unua paŝo tiukampe fariĝis en Februaro de 2019, kiam la kubanoj estis petataj esprimi sin pri nova konstitucia teksto – la antaŭa estis de la jaro 1976.



de  Simone GARNET , Grégoire VARLEX

ILI estas ĉie : en la liftoj, en la ŝtuparejoj, gluitaj sur enirpordoj de domoj … Ĉiufoje la sama anonco : „Popola konsulto. Kunveno de ĉiuj civitanoj.” En la anoncita tago la benkoj kaj seĝoj estas metitaj. Kelkfoje en la Komitatoj de defendo de la revolucio (KDR) [1] – tiuj organizaĵoj taskitaj akompani la ĉiutagan vivon –, en salonego de la laborloko, en la lernejoj, aŭ kelkfoje sur la strato. En ĉiuj ĉi lokoj la loĝantoj de la insulo estas petataj esprimiĝi pri la nova konstitucia teksto proponita de la Nacia Asembleo. Laŭ la oficialaj nombroj 130 000 publikaj kunvenoj estis organizitaj inter la 13-a de Aŭgusto kaj la 15-a de Novembro 2018.

En la kvartalo Altahabana, popola antaŭurbo de Havano, ĉiuj personoj, kiuj deziris tion, ofte po unu de familio, iun Lundon je la 18-a horo kunvenas, kiam la plej multaj loĝantoj estis revenintaj el la laboro aŭ el la liceo. S-ino Camila E. alportis la tekston de konstituci-projekto ; ĝi estas senpage disdonita, aŭ kelkfoje vendita je 1 kuba peso (la ekvivalento de 1 paneto).

Kiu organizis la kunvenon ? Kiu gvidas ĝin ? S-ino E. ne scias. La demando eĉ surprizas : „Mi pensas, ke la prezidantoj de la KDR kunvenis sur distrikta nivelo por decidi tion …” Laŭ niaj observoj temas plej ofte pri personoj aktivaj en la kvartala vivo (pere de la KDR aŭ ne), pri membroj de la Kuba Komunista Partio (PCC), pri delegitoj de la diversaj lokaj instancoj (zonaj, elektozonaj) aŭ pri simplaj civitanoj disponantaj pri juraj kompetentoj.

Alia kunveno komenciĝas en la sama momento en Vedado, centra kvartalo de la ĉefurbo. La organizantoj memorigas, ke ne temas pri ĝenerala debato pri la teksto, sed pri proponado de ŝanĝoj : forigi artikolon, aldoni alian ; modifi formuladon, pli klarigi alian, ktp. Ĉar la konsultado ne celas organizi debaton pri la teksto, eĉ ne mezuri la nivelon de konsento de la loĝantaro. Temas pli ĝuste pri invito partopreni, konceptita kiel (kaj limigita je) la ebleco proponi modifojn.

Komenciĝas legado de la antaŭparto. Oni rimarkigas, ke la konstituci-projekto aldonas la antaŭ nomon „Fidel” al la listo de „politikaj gvidantoj” de la patrujo : José Marti, Karlo Markso, Frederiko Engelso kaj Lenino. Historiistino ekparolas : ŝi bedaŭras ke la teksto ne mencias la eksterleĝan batalon kiu antaŭis la revolucion de 1959. Ŝia interveno estas notita de la sesiaj sekretarioj.

Post la kunveno la raportistoj kaj la elektitoj de diversaj lokaj instancoj kunvenas sur distrikta nivelo por kunmeti la proponojn, antaŭ ilia informadika traktado. Laŭ la instancoj tiu meĥanismo ebligas elstarigi la artikolojn, kiuj estas dubindaj, kiuj ne respondas al la atendoj de la loĝantaro … La kunvenoj kondukas al nenia voĉdono, ĉiukaze restas malebla ekkoni la precizan nombron de homoj kiuj kontraŭas artikolon aŭ de tiuj, kiuj insistas por ke alia restu. Sufiĉas ke iu eldiras opinion por ke ĝi estu notita. Kiom da civitanoj samopinias kun tiu opinio ? Diri tion maleblas. Por iuj, tiu funkci-maniero ebligas aperigi la bonajn ideojn, pri kio nenio signifas ke ili estas subtenataj de pli ol unu persono. Por aliaj, la foresto de kvanta mezuro ebligas sufoki postulojn de pli multaj homoj, sed kiuj ĝenas.

En lando, kiu jam de duona jarcento estas tamen kutimiĝinta al politika kvazaŭ-unuanimeco, elvenas 783 174 proponoj por modifado, aldono aŭ forigo de artikoloj. La aŭtoritatoj, laŭdante „ekzercadon de demokratio”, devis revizii sian tekston : la redakta komisiono korektis 60 elcentojn de la teksto. Efektive, post fino de la popola konsultado, ĉiuj proponoj estis kunmetitaj kaj formulitaj en unu sama raporto. Tiu estis submetita al la Nacia Komisiono de Konstitucia Reformo. Laborskipoj sur distrikta, provinca kaj nacia niveloj, konsistantaj el juristoj, el universitataj profesoroj, el esploristoj kaj informadikistoj, kunvenis por organizi kaj kribri la proponojn. Ili tiel redaktis finan dokumenton, kiu estis prezentita, diskutata kaj poste voĉdonita de la Nacia Asembleo. Laŭ s-ro Homero Acosta, kunordiganto de la komisiono, „tiu ĉi konstitucio estas aŭtenta esprimiĝo de la demokratia kaj partopreniga karaktero de nia popolo, ĉar ĝi eliras de ĝi kaj kolektas ĝiajn sentojn.” La propono de la historiistino pri la eksterleĝa batalo, ekzemple, estis konservita en la fina teksto.

Por socialismo, sed ankaŭ por privata proprieto

Revene en Vedado. La nombrado de la artikoloj daŭras, same kiel la proponoj. Plej ofte ili interesiĝas pli pri la formo de la teksto ol pri ĝia profunda senco. Sed ne ĉiam. La komunisma karaktero de Kubo, kiun la konstitucio de 1976 proklamis – „La socialismo kaj la komunismo ebligas al la homo liberiĝi el ĉiuj formoj de ekspluatado” –, estis forigita en la projekto submetita al la popolo. Kubo ne estis plu „komunisma”, sed „socialisma”. La popola konsultado kondukis al reenmeto de la certigo de la naturo samtempe socialisma kaj komunisma de la kuba ŝtato. En la sama momento, kiam la registaro iom post iom permesas dungadon de salajruloj fare de metiistoj aŭ de entreprenoj, la loĝantaro deziris ke la nocio „ekspluatado” – en la marksisma senco, laŭ kiu ĉiu dungisto ŝtelas parton de la laboro de siaj laboruloj – restu fortenata : „Ni estas konvinkitaj, ke Kubo neniam revenos al la kapitalismo, reĝimo bazita sur la ekspluatado de la homo fare de la homo, kaj ke nur la socialismo kaj la komunismo ebligos al la homa estulo akiri penan dignon”, proklamas la nova konstitucio.

Sed la „ideologia linio” de la amendoj faritaj de la loĝantaro tute ne estas fera. La artikolo 22 de la unua versio de la teksto proponis agnoski la privatan proprieton. Kvankam malkongrua kun komunisma koncepto de la mondo, la artikolo estis konservita kaj etendita al eksterlandanoj, kiuj nun havas la permeson aĉeti loĝejojn sur la insulo. La artikolo 28, kiun la konsultado ne amendis, deklaras, ke „la ŝtato subtenas kaj certigas la garantiojn al eksterlanda investo por certigi la ekonomian disvolvadon de la lando.”

Same, la artikolo 36 post la konsultado precizigas, ke „akiro de alia ŝtataneco ne implicas la perdon de la kuba ŝtataneco”, kion la projekto ne menciis. Tio estis eĉ malpermesata en la teksto de 1976, kvankam multaj kubanoj ne obeis la malpermeson. Tiel la nova konstitucio oficialigas la situaciojn marĝene de la leĝeco, en kiuj multaj kubanoj troviĝas. Tiel ĝi daŭrigas la laŭleĝigadon de tio, kio ekzistas, komencita de s-ro Raúl Castro en la ekonomia kampo.

La temo de samseksama edziĝo vekis la plej ŝtormajn debatojn. La konstituci-projekto ne parolis pri unuiĝo inter „viro kaj virino”, sed inter „du personoj”. Certe, la katolikaj kaj protestantaj eklezioj aperis kiel formo de kontraŭpotenco, antaŭ kelkaj jaroj ankoraŭ io ne imagebla, sed ilia pezo ne sole klarigas la rifuzon de la loĝantaro. En Vedado loĝanto ekparolas klarigante, ke Kubo „ankoraŭ ne pretas, sur la nivelo de la pensmanieroj kaj pro sia historio, por ŝarĝi sin per tia renverso”. Najbarino leviĝas kaj indignas per kontraŭargumento, ke temas pri elementa rajto kaj ke oni ne estu en kontraŭdiro kun la artikolo 42, kiun ŝi citas : „Ĉiuj personoj estas egalaj antaŭ la leĝo, ricevas la saman protekton kaj ĝuas la samajn rajtojn kaj la samajn ŝancojn, sen distingo de sekso, de ĝenro, de seksa orientiĝo, de ĝenra identeco, de aĝo, de etna origino, de haŭtkoloro, de religia kredo […] aŭ de ia ajn persona cirkonstanco kiu implicas distingon koncerne homan dignon”. Por m-ro Dionisio Garcia, la ĉefepiskopo de Santiago de Kubo, la dua plej granda urbo de la lando, samseksa edziĝo signifas „ideologian koloniismon”.

Entute, 195 000 proponoj pri tiu artikolo estis notitaj dum publikaj kunvenoj : 35 000 favoraj, 160 000 kontraŭaj. La fina teksto de la konstitucio elektis la ambiguecon por ebligi eblan evoluon de la famili-leĝo. En la artikolo 82 oni povas nun legi : „La edzeco estas socia kaj jura institucio […] kiu baziĝas sur la libera interkonsento kaj egaleco en rajtoj, devoj kaj leĝaj kapabloj de la paro.” La formulo montras paŝon malantaŭen kompare kun la komenca propono, sed progreson kompare kun la teksto de 1976. Tamen, la potenco promesis novan referendumon pri la temo de samseksa edziĝo ene de du jaroj. Supozeble la ŝtato ne volis riski ke grava parto de la loĝantaro voĉdonos „nee” al la konstitucio por rifuzi precize tiun ĉi artikolon.

La artikolo 109, kiu reorganizas la reg-instancojn, kreas la postenojn de prezidanto de la respubliko kaj de ĉefministro. En la malnova konstitucio ekzistis nur la funkcio de prezidanto de la ŝtat-konsilantaro, kiu funkciis kiel ŝtatestro kaj kiel registara ĉefo. La nova teksto do malkoncentras la politikan potencon, kiel promesis s-ro Castro. Ĝi cetere limigas la nombron de prezidantaj mandatoj al du kaj la aĝon al 65 jaroj por kandidati por la plej alta mandato.

Rimarkita novaĵo : la artikolo 55 starigas la „gazetaran liberecon”, dum la konstitucio de 1976 agnoskis al la civitanoj nur espriman kaj gazetaran liberecon „konforman al la celoj de socialisma socio”. Tamen ĝi estas ankoraŭ konstruenda, kiel montris la procezo de ellaborado de la nova konstitucio. Limigita al publikaj parolprenoj, la esprimmaniero de vidpunktoj ne favoris la kritikojn. Kaj tio des malpli, ke neniu interveno estis anonima.

Diversaj atestantoj rakontas la saman tipon de sceno : dum publika kunveno, iu proponas reformuli tiklan artikolon aŭ eldiras demandon ĝenan por la potenco, kiel la finon de la unusola partio. [2] Lia rimarko estas notita de la raportistoj, laŭ la kutima proceduro. Kelkajn tagojn poste li estas vokita al la policejo, kie li devas klarigi la motivojn, kiuj instigis lin prezenti tian amendon. Kelkfoje sekvas longa pridemandado, dum kiu la instancoj provas certiĝi, ke la ĝenulo ne estis pagata (nome de eksterlanda potenco) por formuli sian rimarkon. Jen proced-maniero, kiu instigas mildigi la optimismon de s-ro Acosta …

La kampanjo favore al « Ne » kvazaŭ neaŭdebla

Krome, la kampanjo favore al la „jes” por la referendumo pri la fina teksto ŝajnis okupi la tutan spacon. Nek la televido, nek la radio nek la afiŝoj elvokis la „ne”. La Kuba Instituto pri Muziko kaj la Ministrejo pri Kulturo lanĉis malfermitan alvokon al la artistoj, ke ili komponu kanton, kiu alvoku al voĉdoni jese. En la avenuo Boyeros, kiu ligas la flughavenon kun Havano, konata pro la impresa afiŝo memoriganta ke la insulo estas sub embargo de nun jam kvindek jaroj, oni dum la kampanjo trovis novan grandan afiŝon, kun fone tri „jes” : „Por nia kulturo, por niaj tradicioj, por niaj konvinkoj, por niaj infanoj, por la junularo, por la demokratio, por la socialismo kaj por la patrujo.” La kampanjo por la „ne” restis limigita al la sociaj retoj, pli alireblaj ekde la malfermo de la 3G, la 6-an de Decembro 2018. La plej multaj ĝiaj animantoj devenas el la kritikantoj de la reĝimo, tiuj kiuj rifuzas kaŭcii ĝin per partopreno en tio, kion ili konsideras kiel ŝajnigon de demokratio aŭ kiel referendumon favoran al la prezidanto Miguel Díaz-Canel.

Dimanĉe, la 24-an de Februaro 2019 : la tago de la referendumo alvenis. Ĉiuj civitanoj pli ol 16-jaraj povas voĉdoni, escepte de tiuj, kiuj loĝas eksterlande. La voĉnombrado okazas samvespere, publike. Sed necesis atendi du tagojn por ke la kompletaj naciaj rezultoj, devenaj el la nacia elekto-komisiono, fariĝu publikaj en la oficiala gazeto Granma. Ilia prezentado konsideras sindetenojn, blankajn kaj nulajn voĉojn. Partopreno : 84,41 elcentoj. Jes : 86,85 elcentoj. Ne : 9 elcentoj. Blankaj : 2,53 elcentoj. Nulaj : 1,62 elcentoj. Rezultoj : 73,31 efektivaj voĉoj favore al aprobo de la teksto. La konstitucio ekvalidis la 10-an de Aprilo 2019, dum sia publikiĝo en la oficiala bulteno de la respubliko.

Simone GARNET kaj Grégoire VARLEX.



La aŭtoro

Simone GARNET
Ĵurnalisto
(vidu)

Grégoire VARLEX
Ĵurnalisto.
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca

[1] Vd Marion Giraldou, « À Cuba, José ne s’est pas levé », Le Monde diplomatique, Februaro 2016.

[2] Entute, laŭ la oficialaj nombroj, 10 000 proponoj estis notitaj kiel favoraj al malfermiĝo al multpartieco.


Akceptejo 1a junio 2019

Ikono de ĵurnalismo


de  Serge HALIMI

La 3-an de Februaro 2019, dum la elsendo, fare de CBS de la „Super Bowl”, la finalo de la ĉampionaj ludoj de usona piedpilko (american football), la reklam-paŭzoj kostis 5 250 000 dolaroj por trisekunda mesaĝo. la Washington Post rezervis unu minuton, kiun legis la aktoro Tom Hanks – do, ĝia elsendo kostis proksimume la jaran spezon de Le Monde diplomatique. Li diras la jenon (jen la tuta teksto : „Kiam ni iras en militon, kiam ni plenumas niajn rajtojn, kiam ni levas nin kiom eble plej alten, kiam ni funebras mortinton kaj kiam ni preĝas, kiam niaj najbaroj estas en danĝero, kiam nia nacio estas minacata, iu kolektas la faktojn kaj alportas al vi la informon je kia ajn kosto, ĉar scii donas al ni povon. Scii helpas nin decidi, scii tenas nin liberaj. La Washigton Post : la demokratio mortas en la mallumo.”

La reklamo ne diras nepre la veron … La aŭtentaj alarmantoj de tiuj ĉi lastaj jaroj – s-ino Chelsea Manning, s-roj Julian Assange, Edward Snowden –, tiuj, kiuj al ni „alportis la informon, je kia ajn kosto”, estas plej ofte persekutataj de la usona justico ol klientoj de la reklamsektoro de CBS. La kredito de la Washington Post do devas esti jam sufiĉe eluzita, por ke la gazeto, kiu en 1972 aperigis la aferon de Watergate kaj donis al la legenda paro Carl Bernstein – Bob Woodward la rimedojn por devigi potencan prezidanton demisii, devas nun, same kiel Monsanto, komenci ruinigan kampanjon de publikaj rilatoj.

Sed ni komprenas kial. Preskaŭ samtempe, kiam ĝia gazeto invitis sin al la „Super Bowl”, Woodward aperigis novan libron, Timo, pri la unuaj monatoj de la prezidanteco de s-ro Donald Trump. [1] Ĉi-foje li riskas nenion, tiom la kritiko pri s-ro Trump, pri liaj obsedoj kaj liaj mensogoj, fariĝis industrio. La sukceso estis tuja : pli ol du milionoj da ekzempleroj venditaj en Usono en kelkaj semajnoj. Kaj Woodward, jam tre riĉa, tre amas monon. Enketisto zorgema pri profesia etiko evitus mencii la pagojn de po 50 000 dolaroj ĝis 100 000 dolaroj por ĉiu prelego [2], antaŭ asembleoj de entreprenaj kadruloj same zorgemaj pri la publika bono kiom Citibank aŭ la Instituto de frostigita nutraĵo (American Frozen Food Institute). Same, skrupula ĵurnalisto hezitus antaŭ ol postuli, inter „aranĝo” por asekur-kompanio kaj alia por farmacia premgrupo, ke la ŝtato ĉesu maldece reguligi iliajn sektorojn, por ke „la fortoj de la merkato povu plenumi sian netakseblan taskon”. Eble li eĉ rezignis proponi, ke la publika kovrado de sanprizorgaj elspezoj por alt-aĝaj homoj estu reduktota por respondi al la defioj de la „realaĵoj de la 21-a jarcento” [3]. La heroo de la Watergate argumentis, ke la enspezoj, kiujn li prenas el siaj malpuraj agadoj nutras la fondaĵon, kiu portas lian nomon. Sed tiu larĝanimeco, kiu ebligas al li redukti siajn impostojn, favoris antaŭ ĉio unu adresaton : la privatan elitan lernejon de Vaŝingtono, kiun liaj infanoj frekventis.

La gazeto Libération priskribas nian ikonon per jenaj vortoj : „75-jara, du Pulitzer dek ok libroj, el kiuj dek du furorlibroj, Bob Woodward havas senmakulan reputacion. […] Eĉ tiuj, kiuj pasintece estis objektoj de liaj ferocaj enketoj, salutis lian profesian etikon.” [4] Tio meritus transiri en la rubrikon „Checknews” de tiu franca ĵurnalo. Ĉar, „feroca” Woodward ne estas por ĉiuj. En Timo li ne rezistas al la tento surgenuiĝi antaŭ sia dungisto, la plej riĉa riĉulo de la mondo : „Ĉiuj, kiuj estas dungitaj pere de aŭ rilate kun la Washington Post, havas kialojn por esti dankemaj pro la fakto, ke Jeff Bezos, la fondinto kaj prezidanto-ĝenerala direktoro de Amazon, estas ankaŭ˘la proprietulo de la Washington Post. Li dediĉis tempon kaj multan monon por ke tiu gazeto disponu pri eldonaj resursoj, kiuj ebligas al ĝi fari profundan enketojn.” [5] Tiom profundaj, oni komprenis, kiom tiuj, kiujn li ĵus mem dediĉis al la unuaj monatoj de la prezidanteco de s-ro Trump, konata malamiko de s-ro Bezos.

De tridek jaroj la receptoj de Woodward ne plu varias : elekti centran personon malpopularan aŭ tre konforman kun la ĝenerala opinio (kio promesas furorlibron) ; rekompenci siajn denuncistojn (aŭ siajn informantojn) per bela rolo ; male, draŝi ĉiujn, kiuj rifuzas kunlabori. Ĉiu parolas al Woodward kvazaŭ al prokuristo, des pli abunde, ke li ne scias, kion aliaj atestantoj konfidis al li …

S-roj Gary Cohn kaj Rob Porter certe montriĝis parolema, ĉar Timo traktas ilin kiel heroojn. La unua pasis de la prezidanteco de la banko Goldman Sachs al la registaro Trump – duobla garantio de morala ĝusteco. Liberkomercisto same kiel Woodward, kies konformismo estas absoluta pri preskaŭ ĉiuj temoj, li en la Blanka Domo batalis kontraŭ protektismaj impulsoj de sia ĉefo. La unua sceno de la libro montras lin en la ovala oficejo anhelante ŝteli paperon kiu, se subskribita, nuligus liberkomercan kontrakton kun Sud-Koreujo. Ŝajnas, ke tio estus „ebla katastrofo por la nacia sekureco”. Woodward do ĝojas pro tiu „administra puĉo”, kiu supozigas, ke la ekzisto de „profunda ŝtato” ne estas nur invento de paranojuloj. Post sia sukcesa heroaĵo s-ro Cohn estas tentata demisii por protesti kontraŭ la bonveniga reago de la prezidanto Trump al la rasista kaj kontraŭjuda manifestacio en Charlottesville. Sed, kiam lia ĉefo alvokas lian patriotismon, li prokrastas sian foriron por realigi ilian komunan projekton : malaltigi la impostojn de la plej riĉaj riĉuloj. La alia granda interna rezistanto, s-ro Porter, siavice devis demisii pro akuzoj je edzaj perfortaĵoj. Laŭ Woodward, li nun okupiĝas pri „riparado de siaj rilatoj kaj pri sia kuracado” [ Tim Weiner, « No heroes here », The New York Review of Books, 8-an de (...)" id="nh6">6]

La afableco de la aŭtoro al siaj fontoj apenaŭ suferas esceptojn. Neniu gasto de la Blanka Domo tiom parolis al Woodward kiom la prezidinto George W. Bush, tri libroj estas dediĉitaj al li, la du unuaj : vivo de sanktulo. La tria, malpli flata, aperis, kiam la Irak-milito montriĝis malsukcesa. Tamen, s-ro Bush ne estis la sola respondeculo de tiu katastrofo : la mensogoj pri amasdetruaj armiloj laŭaserte posedataj de Saddam Hussein estintus malpli amasdetruaj sen la aktiva helpo de la Washington Post – kaj de Woodward mem.

Ankaŭ la prezidinto de la Federacia Rezervo (la usona centra banko) Alan Greenspan ne rajtas plendi pri nia legenda enketisto. La titolo de lia biografio, Maestro (Simon & Schuster, 2000), tuj senvualigis lian severon. Sed, ankaŭ tie Woodward paneas, ĉar tiu sama „Fed” estis ludonta aktivan rolon en la estigo de la financa krizo de tiu ĉi jarcento.

Ve !, s-ro Trump konfidas siajn sentojn prefere al Twitter ol al Woodward. Tamen, danke al oportunistaj likoj, kiuj kalkulante ke perfido al sia ĉefo povus ilin famigi, Woodward ŝajnas scii ĉion pri la kunvenoj en la Blanka Domo, tiom ke li povas legi en la pensadoj de ĉiu, kiu parolas. Lia rakont-teĥniko, malnova, kiu konsistas en tio ke li metas inter citilojn dialogojn, pri kiuj dubindas, ke ili estis laŭvorte restarigitaj de la atestantoj, igas la legadon pli ekscita. Eĉ kiam tiu „nova ĵurnalismo” reuzas la plej elprovitajn trukojn de varbaĉado.

Tiel la libro, kiun Woodward dediĉis al la unuaj monatoj de la prezidanteco de Clinton, komenciĝas per dialogo inter la du geedzoj, en 1991, en ilia „duobla lito”. La paro taksas la ideon, ke sekvajare „Bill” kandidatos por la Blanka Domo. „Vi devas iri tien”, diras Hillary al sia edzo. „Ĉu vi vere pensas tion ?”, demandas li. „Jees”, ŝi insistas. „Kio okazos, laŭ vi ?” „Mi pensas ke vi gajnos.” „Ĉu vi vere pensas tion ?” „Jees, mi vere kredas tion.” En la enkonduko de la sama libro Woodward klarigas sian arton, kiu „miksas la precizon de la historio kaj la samtempecon de la ĵurnalismo” : „La dialogoj kaj la citaĵoj venas de almenaŭ unu partopreninto, aŭ de notoj faritaj de partopreninto en la diskuto. Kiam iu estas priskribata kiel esti ion « pensinta » aŭ « sentinta », tiu priskribo venas de la persono mem aŭ de iu, kiu rekte konfidis tion al li.” La teĥniko estas tiom fidinda, ke Woodward povas skribi, ke aganto de lia rakonto „duone pensas, ke …”. [7]

Malsame ol sia antaŭulo, kiu „ne estis sufiĉe firma”, s-ro Trump tamen komprenis, ke oni ne povas agi normale en la mondo de la Ĥamenei, Putin, Assad”. Ho ! sopiris Woodward lastan jaron, se, anstataŭ tiaj kruduloj la mondo estus priloĝata de kleraj gvidantoj kiel „la karisma Mohammed Ben Salman. MBS havas vizion, energion. Plena de ĉarmo, li parolas pri aŭdacaj kaj modernigaj reformoj.” Malmulte post kiam tiu laŭdego estis servita de vivanta ikono de ĵurnalismo, „MBS” ordonis la murdon de Jamal Khashoggi, ĉefartikolisto de la Washington Post.

Serge HALIMI.



La aŭtoro

Serge HALIMI


La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Por la krizo de la merkato, rimedoj de merkato ...

La porusona obsedo

Ideoj ekde nun konsiderataj "naturaj"

Kripta koto



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca

[1] Bob Woodward, Peur. Trump à la Maison Blanche, Seuil, Parizo, 2018.

[2] „Bob Woodward”, All American Speakers,.

[3] Ken Silverstein, « Bob Woodward’s Moonlighting », Browsings, 12-an de Junio 2008

[4] Frédéric Autran kaj Charlotte Oberti, « Un costard taille Woodward pour Trump », Libération, Parizo, 6-an de Septembro 2018.

[5] Bob Woodward, TimoPeur, v.c.

[6] Kp Tim Weiner, « No heroes here », The New York Review of Books, 8-an de Novembro 2018.

[7] Bob Woodward, The Agenda : Inside the Clinton White House, Simon & Schuster, Novjorko, 1994.


Akceptejo 1a junio 2019

En Latinameriko la reveno de la komunikilaj monstroj


Argentino, Ekvadoro, Brazilo : ĉie la sama scenaro. Konservativaj gvidantoj enpotenciĝas post longa periodo de maldekstraj registaroj. Apenaŭ elektitaj, ĉiuj ŝajnas esti obsedataj de urĝa tasko : maltriki la disponojn de reguligado de la gazetaro, kiujn iliaj antaŭuloj starigis por enkadrigi la politikan potencon de la privataj komunikiloj.



de  Anne-Dominique CORREA

MALPLI OL jaron post sia enpotenciĝo, en Majo 2017, la ekvadora prezidanto Lenín Moreno subskribis la deklaron de Chapultepec pri la esprim-libereco. Tiu teksto devenas el regiona konferenco organizita en 1994 de la Interamerika Gazetara Societo (SIP), neregistara organizaĵo kiu kunigas la precipajn gazetarajn ĉefojn de Latinameriko. Ratifita de pli ol sepdek ŝtatestroj, ĝi starigas dek „neprajn” principojn por libera gazetaro. Ĝia slogano ? „Nenia leĝo, nenia potenco rajtas limigi la esprimliberecon.” Bazita en Miamo – sankta tero de la latinamerika konservativismo –, la SIP ne forgesis saluti la tiom atenditan „repaciĝon” inter la ekvadoraj komunikiloj kaj la registaro de Kito, post longa periodo de alfrontiĝo sub la prezidanteco de s-ro Rafael Correa (2007-2017).

La oficiala ceremonio organizita de s-ro Moreno celebris ankaŭ pli konkretan disponon : la enterigon de la Organisma Leĝo de Komunikado de 2013, unu el la unuaj, kiujn la nova prezidanto malplenigis je ĝia senco. Sama fenomeno iom pli sude : apenaŭ kelkajn semajnojn post la komenco de sia mandato, en Decembro 2015, la argentina konservativa prezidanto Mauricio Macri jam urĝis por modifi la Leĝon pri la Servoj de Aŭdvida Komunikado, starigitan en 2009 de la skipo de la prezidantino Cristina Fernández de Kirchner (2007-2015)). Kiel klarigi tian urĝon ?

La tekstoj, kiujn la novaj konservativaj prezidantoj taksas problemecaj, anstataŭis la arĥaikiĝintajn kaj embriajn normojn starigitajn tempe de la armeaj diktatorecoj, ambaŭ ekvalidis en 2013. Ili celis alidistribui la komunikilan spacon : trionon de la radio-elektra spektro por la privata sektoro, trionon por la publika sektoro kaj trionon por la neprofitcela sektoro.

En Argentino la grupo Clarín tiam havis proksimume 250 gazetojn, do 60 elcentojn de la komunikila sektoro. Same en Ekvadoro, proksimume 90 elcentoj de la komunikiloj apartenas al manpleno da riĉaj familioj. Tiuj leĝaj tekstoj estis akompanataj de aliaj disponoj kontraŭ la koncentriĝo : plafonigo de la nombro de permesataj aŭdvidaj licencoj ; limigo de la daŭro de la koncesioj al dek jaroj (kontraŭ dek kvin jaroj antaŭe) por Argentino kaj al dek kvin jaroj por Ekvadoro (kie ekzistis nenia kadro) ; kaj malpermeso renovigi ilin pli ol unufoje. Ĉefa diferenco inter la du tekstoj : la argentina leĝo koncernas nur la radion kaj la televidon, dum la ekvadora aplikiĝas ankaŭ al la papera gazetaro.

La tekstoj difinas la komunikadon kiel aktivecon de „publika intereso” (Argentino) aŭ de „publika servo” (Ekvadoro). Pro tio la neceso por la komunikiloj emancipiĝi el sia ekonomia kuratoreco : „La informo ne estas plu varo, sed rajto”, proklamas la prezidanto Correa dum la malfermo de la unua Pintkunveno por Respondeca Ĵurnalismo en la Novaj Tempoj, organizita la 19-an de Junio 2013 en Guayaquil. La grupo Egas tiam devis cedi la televidon Teleamazonas por konservi la bankon, kiun ĝi posedas (Banco del Pichincha), ĉar la ekvadora leĝo krome malpermesas, ke financa establo posedu pli ol 6 elcentojn de la kapitalo de gazetara organo. [1]

Por la mastroj de la sektoro la sankta „gazetara libereco” kompreniĝas antaŭ ĉio kiel la libereco, por ili, dirigi tion, kion ili volas. Tiom ke, fronte al la sinsekvaj venkoj de la maldekstro ĉe la voĉdonadoj, la privataj komunikiloj fariĝis „maŝino, kiu anstataŭis la malfortiĝintajn tradiciajn politikajn partiojn kaj kiu gvidas la opozicion en la perspektivo malstabiligi la registarojn”, klarigas la brazila intelektulo Emir Sader. [2]

En Argentino la popola saĝo volas, ke neniu potenco rezistu al pli ol kvin negativaj titolpaĝoj de la ĵurnalo Clarín. Post periodo de relativa kalmo en la tempo post la elekto de Néstor Kirchner, en 2003, la maskoj falis, kiam lia edzino, s-ino Fernández de Kirchner, decidis imposti la eksportojn de sojo por alidistribui la renton de la lando. [3] La ĵurnalo alprenas plene pozicion favore al la grandaj grund-proprietuloj kaj lanĉas fortegan kampanjon kontraŭ la kirchner-ismo. La prezidantino provas rebati metante ĉirkaŭ si afiŝojn, kie legeblas „Clarín mensogas”, sed ŝia populareco falas, de 56 al 20 elcentoj da favoraj opinioj en kvin monatoj.

S-ro Correa kaj la privataj komunikiloj neniam ŝajnigis interkompreniĝi. La ĵurnalo El Universo ekzemple kredigas, ke la tiama prezidanto ordonis pafi al malsanulejo plena de civiluloj dum provo de ŝtatrenverso kontraŭ li, la 30-an de Septembro 2010 [4] – pruvita kiel mensogo. S-ro Correa siaflanke ne pacigas la situacion per tio, ke li publike disŝiras gazetojn, eĉ kiam li sisteme amnestiis la gazeto-ĉefojn kondamnitajn de la justico. Laŭ li, „se la komunikiloj agas kiel politikaj aktivuloj, tiam ili elmetas sin al respondoj politikaj”.

Ambaŭflanke de la montaro Andoj baldaŭ fluis riveroj da inko en la dominanta gazetaro por publike mallaŭdi la leĝojn kvalifikitajn „buŝŝtopilaj”. Ankaŭ aperis aliaj kritikoj, malpli karikaturaj. Laŭ la argentina universitatano Martín Becerra, kelkaj decidoj de la argentina potenco dubigis pri ĝia senpartieco. Li ekzemple citas ĝian rifuzon de la restrukturiga plano proponita de Clarín por respondi al la postuloj de la leĝo … dum tiu de la grupo Telefe, kirchner-ista, estis aprobita, kvankam multe pli problemeca. Laŭ Becerra tiu politiko de malegala mezuro naskis suspekton : ĉu la milito kontraŭ Clarín gajnis kontraŭ la deziro realigi pli da plurismo ?

En Ekvadoro la kontraŭaj pozicioj temas pri la nocio „komunikila linĉado”, kiu troviĝas en la artikolo 26. Erica Guevara, esploristino ĉe la universitato de Parizo 8, diras, ke ŝi maltrankviliĝas pro „tro malklara formuloj, kiuj lasas tro da spaco al interpretado”. La koncernata artikolo malpermesas „disvastigon de informoj […] kun la celo nigrigi naturan aŭ juran personon por malutili ties politikan kredindon”. Nu, por Becerra, „la diferenco inter informo kaj opinio estas griza zono, kie ĉio estas nek blanka nek nigra”. Pro tio estas risko de senhelpeco.

En la faktoj la ekvadoraj instancoj malakceptis plurajn akuzojn de „komunikila linĉado” kontraŭ privataj komunikiloj, kiujn ili taksis senbazaj. Sed ne en la kazo de la televido Teleamazonas, kiu dum ses monatoj, en 2016, akuzis la Nacian Servon de Publikaj Kontraktoj, ke ĝi akiris samspecajn medikamentojn sen saninstanca atesto : tio estis malĝusta. Teleamazonas estis devigata … nur prezenti publikan senkulpigon, ĉar la leĝo trudas pagon de punmono nur en kazo de refaro.

La argentina „buŝŝtopilo” montriĝas des pli relativa ke la planitaj reformoj ofte restis ne finitaj. Jura persekuto de la grupo Clarín – kiu kontestas la laŭkonstituciecon de la leĝo – prokrastas ĝian aplikadon dum kvar jaroj. Al la registaro siavice mankas volo, kiam ĝi fine kapablas apliki ĝin : ekzemple la konkurso, kiu devus okazi por redistribui la frekvencojn, estis neniam organizita. En Ekvadoro ĝi ja okazis, sed ĝi estis tiom malbone organizita, ke la prokuroro de la respubliko malvalidigis ĝin : „Tio estis grandega fiasko”, bedaŭras s-ro Carlos Ochoa, la lasta direktoro de la Superintendencia de la Información y Comunicación (Supercom) – administra instanco starigita de la leĝo por garantii ĝian aplikadon. Antaŭ ni li nomis ĝin „malviva teksto”. S-ro Moreno siaflanke urĝe modifis la redistribuadon de la radielektraj ondoj : 56 elcentoj por la privata sektoro kaj 10 elcentoj por la publika sektoro, dum la resto iras al neprofitcelaj komunikiloj. Unu sola atingo postvivis en la du landoj : 60 elcentoj de la enhavo de la komunikiloj devas ĉiam esti produktita ene de la ŝtato. Sed la strukturo, kiu ebligis respektigi la leĝon, estis malmuntita.

Noteblas pli da progreso en la kampo de la publikaj komunikiloj, tamen sen ke ili ĉiam sukcesas grave influi. En 2007 s-ro Correa dekrete kreis EcuadorTV, la unuan publikan televidon en la historio de la lando. En 2008 li etendis la publikan aŭdvidan sektoron surbaze de komunikiloj, kiujn li ŝtatigis post la bankroto de iliaj proprietuloj (potencaj bankistoj, kiuj enŝuldiĝis ĉe la ŝtato kaj implikitaj en la financa krizo, kiu akre frapis la landon en 1999). En Brazilo la registaro de s-ro Luiz Inácio Lula da Silva (2003-2010) en 2007 lanĉis la Empresa Brasil de Comunicação (EBC), societon, kiu grupigas novajn publikajn komunikilojn.

En tiuj du kazoj la publikaj komunikiloj estis financataj de la ŝtato kaj de la ŝtata reklamo. La EBC starigis la Conselho Curador, en kiu dek kvin el la dudek du membroj ne estas profesiuloj kaj reprezentas la tutan socion. Ĝia misio : protekti la aŭtonomecon de la televido. En Argentino kaj en Ekvadoro oni ankaŭ starigis la funkcion de defendisto de la publiko [5], taskitan „akcepti kaj aldirekti la demandojn, plendojn kaj denuncojn” de la civitanoj (Argentino) kaj „apogi la dialogon inter la publiko kaj la komunikiloj” (Ekvadoro).

La publikaj komunikiloj tamen suferas pro sia imago kiel servistoj de la potenco kaj ne sukcesas atingi pli ol malgrandan aŭskultantaron. En Brazilo oni kromnomas TV Brasil „TV Lula”. Nur la publikaj komunikiloj en Argentino – lando pionira en ilia starigo, en 1953 – sukcesas atingi altajn aŭskultantarojn. Precipe pro la elsendo „Piedpilko por ĉiuj”, por kiu stariĝis partnereco inter la registaroj Kirchner-Fernández kaj la Asocio de Argentina Piedpilko por senpage elsendi la ludojn de la unua klaso per la publika televido Canal 7. [6] S-ro Xavier Lasso, eksa eldon-direktoro de EcuadorTV, eksigita el siaj funkcioj fare de la registaro de s-ro Moreno, pensas ke „la plej grava punkto estas, ke danke al la publikaj komunikiloj ekzistis rakonto malsama ol tiu de la privata gazetaro”. Ne sufiĉa !, rebatas Becerra, laŭ kiu tiu koncepto de la aferoj precize malutilis al la novvenintoj. Laŭ li, la publikaj komunikiloj nur „respondis al la agresoj de la privataj komunikiloj”, sub la preteksto ke ili atendas „situacion sen konflikto” por agi plurisme : jen kondiĉo utopia, pri kiu ĉiu sciis, ke ĝi alvenos neniam, klarigas li. Laŭ s-ro Lasso la publikaj komunikiloj estas „infanoj, kiuj nur ĵus lernis teni sin stare kaj al kiu oni postulas kuri”.

Ĉu pro iliaj mankoj la malmuntado de la publikaj komunikiloj estigas tiom malmulte da reagoj ? Estas ja vere, ke ili, morte naskitaj, ne havis la ŝancon maturiĝi …

La novaj konservativaj delegitoj interne organizas sorĉistin-ĉasadon laŭdire por „liberigi” la redaktejojn el la „maldekstrisma” influo. Laŭ la modelo de siaj argentina kaj ekvadora kolegoj, la brazila prezidinto Michel Temer ne perdis minuton por anstataŭigi la direktorojn de la publikaj komunikiloj per personoj el la privata sektoro, malkaŝe kontraŭaj al la progresemaj registaroj de la antaŭa periodo. Oni ankaŭ realigas strategion de financa sufokado. „La liberaluloj prezentas la publikan komunikadon kiel „blankan elefanton” [7] de la antaŭaj registaroj”, klarigas al ni Pedro Brieger, eksa prezentisto de la publika televido Canal 7, kiu estis devigita forlasi ĝin. S-ro Macri maldungis 40 elcentojn de la personaro de Telam, la argentina gazetara agentejo, dum s-ro Moreno malhavigas ducent funkciulojn al la publikaj komunikiloj. „En la praktiko la publikaj komunikiloj malaperis”, konkludas Brieger.

La 29-an de Junio 2018 s-ro Macri aprobis la kunfandiĝon de Clarín kun Telecom, telefonkompanio. La komunikila monstro fine sukcesas fari tion, kion la kirchner-ismo malebligis al ĝi : ĝi etendas siajn tentaklojn al la telekomunikiloj proponante pakaĵon de „kvarobla ludo” (fiksa kaj portebla telefono, Interreto kaj kabla televido). „La lasta etapo de koncentriĝo”, laŭ Becerra.

Anne-Dominique CORREA.



La aŭtoro

Anne-Dominique CORREA
Ĵurnalistino ; filino de la ekvadora prezidinto Rafael Correa.
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca

[1] Oni poste malkovris, ke la vendo estis ŝajnigita per diversaj financaj akrobataĵoj. En 2019 s-ro Egas daŭre direktas la televidon.

[2] Emir Sader, O Brasil que queremos, Laboratório de Políticas Públicas, Rio-de-Ĵanejro, 2016.

[3] Vd Renaud Lambert, „En finir avec le pendule argentin”, Le Monde diplomatique, Januaro 2019.

[4] Vd Maurice Lemoine, „État d’exception en Équateur” [„Urĝostato en Ekvadoro”], La valise diplomatique, 1-an de Oktobro 2010, www.monde-diplomatique.fr

[5] Posteno unika, provizita per nomumo en Argentino. En Ekvadoro oni elektas defendiston por ĉiu ŝtata komunikilo, laŭ konkurso.

[6] S-ro Macri ĉesigis tiun partnerecon la 20-an de Julio 2016.

[7] „Blanka elefanto” estas ambicia projekto, kiu neniam finfariĝis aŭ montriĝis kiel financa abismo.


Akceptejo 1a junio 2019

Faciligita aliro al la universitatoj kaj entreprenoj

Pekino okulumas al la tajvanaj civitanoj


Unu jaron antaŭ la prezidant-elekto en Tajvano, la opozicio al s-ino Tsai Ing-wen, sendependisto, klopodas rehavi potencon : la mastro de Foxconn, kiu fabrikas Apple-produktojn ĉefe en Ĉinujo, anoncis sian kandidatiĝon por la antaŭelekto sine de la partio Kuomintango, notinde favora al Ĉinujo. Pekino malmoligis sian politikon al Tajpeo, sed s-ro Xi Jinping faris aranĝojn por allogi la Tajvananojn.



de  Alice HÉRAIT

Solena atmosfero regas por la fina konferenco de la dektria popola nacia Asembleo, tiun 20-an de marto 2018. S-ro Xi Jinping, apenaŭ reelektita prezidanto de la Popola Respubliko Ĉinujo (RPĈ), anoncas : « Ni pretas kundividi la ŝancojn de disvolvado de la kontinento kun niaj tajvanaj samlandanoj, plibonigi ilian bonfarton kaj antaŭenigi la procezon de paca reunuiĝo de Ĉinujo [1]. » Per tiuj vortoj, la tajvananoj estas varme invititaj veni kaj vidi tion, kion la patrujo povas proponi al ili. Pli potenca ol iam ajn, la ĉina gvidanto memorigas la intencojn de la RPĈ, kies konstitucio de 1982 planas en sia antaŭparolo la reunuiĝon kun Tajvano.

Tiu parolado okazas en momento de fortaj streĉoj. En 2016, s-ino Tsai Ing-wen [2], antaŭ nelonge elektita prezidantino de la insulo, rifuzis agnoski la « interkonsenton de 1992 », kiu proklamas, ke ekzistas nur unu Ĉinujo, laŭ la formulo « Unu lando, du sistemoj » - Pekino kaj Tajpeo restas liberaj decidi kiu Ĉinujo estas legitima -, kaj kiu ebligis disvolvi rilatojn inter ili. Depost tiam, Pekino multobligis la provokojn : nur inter julio kaj decembro 2017 la ĉina aerarmeo kvazaŭ tuŝis la tajvanan defendozonon dek kvar fojojn [3]. La registaro de s-ro Xi ankaŭ efektivigis premojn por forigi Tajvanon el instancoj tiaj kiaj la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), en kiu ĝi partoprenis ĝis 2017 ; li trudis al la retejoj de la internaciaj aviadilkompanioj inkluzivi la insulon en Ĉinujon. Fine, li daŭrigas sian ĉantaĝan politikon por ĝin diplomatie izoli : nur dek sep landoj hodiaŭ agnoskas Tajvanon, kvin malpli ol en 2016.

Por Chao Wen-chih, direktoro de la Instituto de la Internaciaj kaj strategiaj Aferoj de la universitato Chung Cheng (Tajvano), la gvidlino de Ĉinujo ne ŝanĝiĝis de 1979, la jaro kiam la gvidanto Deng Xiaoping faris sian unuan paroladon favore al la reunuiĝo. « La nura diferenco, li klarigas, estas ke la lando estas multe pli potenca ol antaŭe. Ĝi do permesas al si agi pli unuflanke. Pekino aplikas « malmildan » politikon al la institucioj de Tajvano kaj « mildan » politikon al ties civitanoj. »

Uzante la esprimon « milda politiko », li referencas al la deloga strategio disvolvita por gajni la korojn de parto de la loĝantaro. En februaro 2018 la Oficejo de la tajvanaj aferoj anoncis tridek unu iniciatojn celantajn allogi pli da civitanoj de la insulo. Dek du el ili koncernas la aliron al la ĉina merkato, aparte impostlimigon por la entreprenoj ; la aliaj celas favori aliron al dungado kaj la kulturajn interŝanĝojn. Por la proparolanto de la Oficejo, s-ro An Fengshan, citita en la tajvana magazino CommonWealth (1-a de marto 2018), tiuj « senprecedencaj » decidoj nur metas la loĝantojn de la insulo « en egalecan situacion kun iliaj kontinentaj samlandanoj ».

Vere, la ĉina registaro eĉ privilegias ilin. Tiel, la enir-kriterioj en la plej bonaj universitatoj estas faciligitaj por la tajvanaj liceanoj, kiuj povas krome ricevi loĝejon kaj stipendion. Estas de nun pli facile por juna tajvanano studi en la tre fama Universitato de Pekino, kun konsekvence pli bona enkonduko en la ĉina labormerkato, ol por junulo el la kontinento, kiu renkontas fortan konkurencon kaj pagas altajn studkostojn. Kaj tio veras sur la tuta teritorio. Tiel, la tre selektiva universitato de Zhejiang, kiu en 2017 ricevis cent kvindek kandidatiĝojn el Tajvano, registris ses cent la pasintan jaron.

De la malfermo de rektaj aviadil-linioj inter kontinenta Ĉinujo kaj Tajvano, en 2008, universitatoj kaj privataj organizaĵoj multobligis la interŝanĝo-ofertojn, somerajn tendarojn aŭ staĝojn en Ĉinujo, kaj kun prezoj senkonkurencaj. Neregistaraj Organizaĵoj (NRO), kiaj la Association of Chinese Elites (ACE) (Asocio de la ĉinaj elitoj) sin dediĉas tute al restadoj sur la ĉina kontinento. Enprogramitaj estas : vizitoj de historiaj lokoj, de gravaj entreprenoj, seminarioj kaj kontaktiĝoj.

Diplomitaj de la prestiĝa nacia Universitato de Tajvano (NTU), s-inoj Katie Lin kaj Iris Cheng [4] ambaŭ partoprenis en tia restado dum siaj studjaroj. « En Tajvano la temo Ĉinujo estas ĉie, sed oni ne vere scias, kio okazas tie. Mi tien iris ĉar mi volis vidi mem, sed precipe ĉar estis malmultekoste », rakontas s-ino Lin, kiu restadis dum somero 2012 en Guangdong, suda provinco de Ĉinujo. Same okazis pri s-ino Cheng, kiu plenumis en 2014 dumonatan staĝon en Beijing TV Network, la ĉefa televid-reto de Pekino. Sperto, kiun ŝi konsideras kiel bonŝancon por scivolemaj kaj senmonaj studentoj : « La ĉinoj malofte havas okazon sperti tiajn staĝojn, sed por mi estis tiom facile... La ĵurnalistoj varme akceptis min. Tamen, miaj kolegoj klare komprenigis al mi, ke Tajvano estas tabua temo. Same, la ĉefredaktoro ĉiusemajne starigis liston de internaciaj temoj, kiujn ni ne rajtas pritrakti. »

La gazetaro kaj parto de la tajvana publika opinio alarmiĝas pro tio, sed tiuj vojaĝoj ne ŝajnas maltrankviligi la registaron. Laŭ s-ro Wu Chih-chung, reprezentanto de Tajvano en Francujo [5], la strategio de Pekino ne estas efika : « La tajvananoj plendas pro tro malaltaj salajroj, sed la aĉetpovo restas relative komforta. Se Ĉinujo esperas favori la tutan Tajvanon al sia afero, necesos, ke ĝia kresko estu daŭre 10 % jare. Sed ĝi malrapidiĝas, kaj ankaŭ la ĉinoj havas problemon de senlaboreco. Krome, disdoni privilegiojn ne ĉiam estas prudenta. Ni imagu, ke Ĉinujo donas bonajn laborojn kaj bonajn salajrojn al la tajvananoj. Kion pensos la ĉinoj se ili mem ne povos ricevi ilin ? »

La loĝantaro preferas la nunan staton

Por allogi kaj instigi aliĝon al sia penssistemo, s-ro Xi kalkulas kun la ekonomia disradiado de sia lando. Sed tiu kalkulo ne nepre gajnas. « En Tajvano, forlasi sian laboron por kreskigi 25 % siajn enspezojn estas konsiderata pretendemo. En Ĉinujo, se kandidato ne negocas sian salajron, oni opinias, ke mankas al li memfido kaj ke li ne kompetentas », asertas s-ino Bonnie Cheng, instalita en Ŝanhajo de ses monatoj. Fininte la studadon, tiu dudek-kvin-jara tajvananino preferis rekte serĉi laboron ĉi tie ; ŝi trovis dungon ene de malpli ol du semajnoj. Ŝi tamen hezitas resti por longa periodo, ĝentile konkludante, ke ŝi nur modere ŝatas la « kutimojn de la ĉinoj », taksataj « tro materiistaj ».

Laŭ Tanguy Lepesant, esploristo, fakulo pri la tajvana junularo, asociita al la Franca Stud-centro pri nuntempa Ĉinujo (FSCNĈ), estas ĉefe la perspektivo de stimula kariero, kiu allogas tajvananojn aliflanken de la markolo : « La junuloj kaptas la okazon ĉar ili suferas malfacilajn laborkondiĉojn, tro malaltajn salajrojn kaj tro altajn luprezojn en Tajvano. Sed tiuj, kiuj elektas foriri, suferas malaltiĝon de sia vivkvalito. La malfacila aliro al la kuracaj servoj, cenzuro, poluado... Multaj preferas rehejmeniĝi, eĉ se ili gajnas malpli. »

Do nenio maltrankviliga. Des pli ke, laŭ s-ro Wu, « la cerbo-fuĝo ne estas nova fenomeno, kaj la unua elekto neniam estas Ĉinujo ». Opinienketo farita de la tajvana amasinformilo Business Weekly (4-a de aprilo 2016) konfirmas tiujn dirojn : se ili havus elekteblecon, la favorata lando de la junuloj estus Japanujo, malproksime sekvata de la okcidentaj landoj (Usono kaj Eŭropo) kaj Singapuro. Kontinenta Ĉinujo estas nur la kvara.

Kvankam ankoraŭ tro fruas por mezuri la efikon de la tridek unu instigiloj de s-ro Xi, Lepesant opinias neverŝajne, ke ili ebligos gajni la koron de la tajvananoj : « La raportoj montras malgrandan malaltiĝon de la subteno al sendependo. En 2016, 22,9 % de la pridemanditoj diris, ke ili deziras tujan aŭ iaman sendependiĝon, kontraŭ 20,3 % en 2018 [6]. La ĉina gazetaro ĝojas pro tio. Tamen, tiu malaltiĝo ne rezultas el la allog-politiko de Xi. Temas pri kvazaŭ reveno al normaleco. La sendependo-deziro estis ja kreskinta reage al la ĉinfavora politiko de la eks-prezidanto Ma ying-jeou. »

En 2014 intensiĝo de la komerco inter Ĉinujo kaj Tajvano estigis renaskiĝon de la kontraŭĉina sento kaj fortan protestan elanon, konatan sub la nomo « movado de sunfloroj » [7]. Sed, laŭ Lepesant, tiu entuziasmo por la sendependo-afero refalis post la elekto de s-ino Tsai, malpli akordiĝema kun Pekino. Plimulto de Tajvananoj subtenas nek la reunuiĝon, nek la sendependecon, sed prefere la pacan plutenadon de nuna stato. « Ili konsideras sin samtempe ĉinoj kaj tajvananoj ; « ĉinoj » laŭ la senco ke ili apartenas ne al ĉina nacio, sed prefere al ĉina civilizo-spaco. La 3 % kiuj pretendas sian apartenon al la ĉina nacio estas ĝenerale maljunuloj, kiuj kultivas nostalgian senton. »

La sperto pri Ĉinujo ĉe la junuloj, kiuj tradicie sentas sin tajvanaj, pli ol siaj pliaĝuloj, ŝajnas eĉ produkti malan efikon de tiu celita de la prezidanto Xi : « Mi ne sentas min pli ĉina ol antaŭe, asertas s-ino Jenny Wang, 24-jara, kiu studas en Pekino de du jaroj. Mi estas korligita al la demokratio, kiu regas en Tajvano. Ĉi tie, kiam oni estas tajvanano, oni estas konstante instigita diri, ke oni estas ĉino. La interretanoj saltas al ĉio, kio ŝajnas kontraŭ-patriotisma. Paradokse, tio des pli malproksimigas min de la ideo, ke mi estas ĉinino. »

Alice HÉRAIT



La aŭtoro

Alice HÉRAIT
Ĵurnalistino.
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:



Tradukita de:
Jeanne-Marie Cash
el la franca

[1] « Speech delivered by Xi Jinping at the first session of the 13th NPC », Xinhua, 21-a de marto 2018.

[2] Vd. Tanguy Lepesant, « Taïwan en quête de souveraineté économique », Le Monde diplomatique, majo 2016.

[3] (3) « China-Taiwan tensions drive military exercises », Jane’s Intelligence Review, Londono, 2018.

[4] La nomoj de la atestantoj estis ŝanĝitaj laŭ ilia peto.

[5] Francujo agnoskas la politikon « Unu sola Ĉinujo » ; Tajpejo do ne disponas tie pri ambasadejo, sed pri reprezenta oficejo.

[6] « Changes in the Taiwanese/Chinese identity of Taiwanese », Nacia Universitato Chengchi, Taipejo, 30-a de januaro 2019.

[7] Vd. « Taïwan en quête de souveraineté économique », jam cit.


Akceptejo 1a junio 2019

La arto provoki


de  Serge HALIMI

ĈU ŜTATO kiu, sen reala motivo, nuligas sian subskribon al internacia traktato de malarmado, pri kiu ĝi estis longtempe intertraktinta, povas poste milite minaci alian subskribintan ŝtaton ? Ĉu ĝi povas ordoni al ĉiuj landoj aliĝi al ĝiaj kapricaj kaj militemaj pozicioj kaj alikaze submeti ankaŭ ilin al eksterordinaraj sankcioj ? Kiam temas pri Usono, la respondo estas „jes”.

Resume, estas tute senutila perdi sian tempon por esplori la kialojn nomitajn de la Blanka Domo por pravigi sian akrigan politikon kontraŭ Irano. Imageblas, ke s-ro John Bolton, konsilisto pri nacia sekureco de la prezidanto Donald Trump, kaj s-ro Michael Pompeo, ŝtatsekretario, konfidis al la usonaj diplomatoj kaj sekureco-servoj tiaspecan mision : „Serĉu pretekstojn, mi zorgos pri la milito.”

Al s-ro Bolton mankas nek sperto nek konstanteco de liaj ideoj. En Marto de 2015, kiam lia fanatikeco favore al la invado de Irako malpliigis lian influon, li publikigis en la New York Times pamfleton kun la titolo : „Por haltigi la iranan bombon necesas bombi Iranon”. Asertinte, ke Teĥrano neniam traktados pri ĉesigo de sia atomprogramo, li konkludis : „Usono povus fari bone celatan laboron de detruado, sed nur Israelo povas fari tion, kio necesas. (…) La celo estos reĝimŝanĝo en Teĥrano.” [ bomb, bomb Iran”, The New York Times, 26-an de (...)" id="nh1">1]

Kelkajn monatojn poste, atomtraktato kun Irano estis subskribita de ĉiuj grandaj potenclandoj, inkluzive de Usono. Laŭ la Internacia Agentejo pri Atomenergio, Teĥrano skrupule respektis la traktaton. Tamen s-ro Bolton insistas. En 2018, superante la militemajn poziciojn de la israela registaro kaj de la saud-araba monarĥio, li daŭre insistas pri sia „reĝimŝanĝo” : „La oficiala politiko de Usono, li skribis, devus esti la fino de la irana islama revolucio antaŭ ties kvardeka datreveno. Tio forlavus la honton ke niaj diplomatoj estis ostaĝe retenataj dum kvarcent kvardek kvar tagoj. Kaj tiuj iamaj ostaĝoj povus tranĉi la rubandon dum la solena malfermo de nova ambasadejo en Teĥrano.” [2]

La aktuala prezidanto de Usono faris sian elektokampanjon kontraŭ la politiko de „reĝimŝanĝoj”, do kontraŭ la usonaj agres-militoj. La plej malbona momento do ankoraŭ ne estas certa. Sed ŝajnas, ke la paco estas tre rompiĝema, se ĝi tiom dependas de la kapablo de s-ro Trump reteni la furiozajn konsilistojn, kiujn li estis nomuminta. Per tio, ke ĝi ekonomie strangolas Iranon helpe de la okcidentaj registaroj kaj grandaj entreprenoj (devigataj kaj submetitaj), Vaŝingtono asertas, ke ĝia embargo devigos Teĥranon kapitulaci. En la realo s-roj Bolton kaj Pompeo bone scias, ke tiu sama strategio fiaskis en Nord-Koreujo kaj en Kubo. Ili do atendas iranan reagon, kiun ili poste triumfe prezentos kiel agreson, kiu provokos usonan „rebaton”.

Falsaj informoj, manipuladoj, provokoj : post Irako, Libio kaj Jemeno, la novkonservativuloj nomis sian predon.

Serge HALIMI.



La aŭtoro

Serge HALIMI


La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Por la krizo de la merkato, rimedoj de merkato ...

La porusona obsedo

Ideoj ekde nun konsiderataj "naturaj"

Kripta koto



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca

[1] John Bolton, „To stop Iran’s bomb, bomb Iran”, The New York Times, 26-an de Marto 2015.

[2] John Bolton, „Beyond the Iran nuclear deal”, TheWall Street Journal, Novjorko, 15-an de Januaro 2018.


Akceptejo 1a majo 2019

Heroo fariĝinta mortbatenda


La nedresebla Julian Assange

Politika rifuĝinto ekde la jaro 2013 en la ambasadejo de Ekvadoro en Londono, Julian Assange, la 11-an de Aprilo, estis transdonita al la britaj instancoj. Se li estos transdonita al Usono, la fondinto de Vikiliko (WikiLeaks) estos en granda danĝero. Per tio, ke li malkaŝis milionojn da tiklaj dokumentoj, li faris tiun laboron, kiun oni atendas de la ĵurnalistoj ; ĉu ĝuste pro tio tiom da kolegoj forlasis lin ?



de  Juan BRANCO

EN LONDONO, tiun ĉi 9-an de Novembro 2016, antaŭ la matena krepusko. 45-jara aŭstraliano, metron okdek ok alta, koncentriĝas sur sia komputilo. En la teretaĝo de brika domo, karesante sian barbon kaj sian blanke-grizan hararon, li scias, kiel ĉiutage jam de kvar jaroj, ke li estas ĉirkaŭata de kvindeko da policanoj kaj de nekonata nombro de la sekretaj servoj, kiuj observas lin, pretaj interveni ĉe la plej eta moviĝo. Ĉi-matene s-ro Donald Trump ĵus estis elektita kiel la 45-a prezidonto de Usono. La mondo ŝajnas esti kaptita de eta malcerteco. La eksteraĵoj de la ekvadora ambasadejo siavice tremas en senŝanĝa ĉiutagaĵo.

Kelkajn monatojn antaŭe, meze de la somero, Julian Assange spitis la superrigardon de siaj prizonistoj kaj publikigis milojn da retmesaĝoj, kiuj malkaŝis, kiel la direktejo de la Demokrata Partio estis manipulinta siajn praelektojn por favorigi s-inon Hillary Clinton malfavore al ŝia maldekstra konkuranto Bernie Sanders. La plej superrigardata homo de la mondo, konsternite trapaŝadis la mallarĝajn koridorojn de la malfreŝa loĝejo, kiu servis por diplomata uzado de la ekvadora ambasadejo, sukcesis trompi la kontrol-atenton de ĉiuj siaj malamikoj. Subite lia sorto troviĝis en la centro de la monda geopolitika ludo. La plej konata politika rifuĝinto de la planedo, kulpa esti publikiginta informojn pruvitajn kiel verajn, demonstris sian kapablon ne kolapsi. En Februaro de 2016 la Unuiĝinta Naciaro (UN), pere de ĝia laŭokaza laborgrupo, kondamnis Britujon kaj Svedujon (de tiu ĉi devenis la eŭropa arest-postulo), taksante la areston de Assange arbitra kaj postulate lian liberigon. Ĉio ŝajnis anonci feliĉan solvon. Tamen la publikigo de la retmesaĝoj de s-ro John Podesta, la kampanjo-direktoro de s-ino Clinton, estigis komunikilan ŝok-ondon, kiu igis ne aŭdebla ĉian ajn racian vorton, eĉ la konkludojn de s-ro Barack Obama favorajn al Vikiliko. [1]

La dek-naŭan de Majo 2017. S-ro Baltasar Garzón, direktoro de la defendo-skipo de Assange, deziras procedi singarde. Svedujo ĵus forlasis siajn persekutoj kontraŭ sia kliento suspektata je seksa agreso. Sed la homo, kiu arestigis Augusto-n Pinochet kaj kiu batalis kontraŭ Al-Kajdo kaj kontraŭ s-ro George W. Bush, scias, ke la plej malfacila parto estas antaŭ li. La situacio de la ekvadora ŝtato, kies jara enspezo atingas eĉ ne seponon de la usona milita buĝeto, estas tikla.

Jaroj da rezistado al la premoj de Vaŝingtono fine lamigs la batalemon de ĝia administracio. S-ro Lenin Moreno, kiam li estis prezidonto anstataŭ s-ro Rafael Correa, rifuzis renkonti Assange. Kaj Vikiliko ĵus publikigis la ciferecan armilaron de la Central Intelligence Agency (CIA) kaj per tio fake malaktivigis ĉiujn armilojn uzatajn de tiu agentejo por pirati siajn celojn. La registaro Trump, kolerege, fine komprenis, ke ĝi havis kontraŭ si disidenton kaj ne sorbeblan aliancanon.

Kiam en 2006 Assange kreis ion radikalan, kion li igis nomi Vikiliko, li jam estis grava figuro en la rondoj de la komputikaj specialistoj (hackers). Sed neniu supozis, ke tiu viro kun ankoraŭ juneca vizaĝo estigos la plej amasajn likojn de la historio kaj igos siajn legantojn sinsekve enprofundiĝi en la artifikojn de proksim-orientaj ambasadejoj, en la misterojn de la reĝimo de s-ro Bachar Al-Assad aŭ en la oligarĥajn ludojn de afrikaj ĉefurboj, sen forgesi la endogamian korupton de la usona alta socio aŭ la rilatojn de la rusa Federacia Sekureco-Servo (FSB) kun siaj komisiitoj. De la manlibro de la scientologio tra la interna regularo de la malliberejo en Guantánamo [Temas pri la usone okupata golfdistrikto apud la kuba urbo Guantánamo, fama i.a. ĝuste pro la torturoj tie faritaj de usonaj militistoj, senpune ĉar ekster usona teritorio kaj do ekster la usona leĝo. -vl]] ĝis grava svisa banko, la unuaj publikigaĵoj de Vikiliko kaŭzis seriozajn kirliĝojn. Kaj instigis la usonan defend-ministrejon estigi enketon pri la organizaĵo …, kiun Vikiliko sukcesis publikigi. Gravaj malversacioj estis malkaŝitaj en Islando ; en Kenjo la prezidant-elekto de 2007 ŝanĝiĝis post publikigo de sekreta raporto pri la favorata kandidato. Sed al la organizaĵo ankoraŭ mankis gloraĵo, kiu definitive kronis ĝian reputacion.

En Aprilo de 2010, tiun rolon ludis filmeto de aparta speco. Ĝia titolo estis Collateral Murder. Fone de nenion diraj komentoj oni tie spektas, nigre-blanke, murdon de civiluloj kaj de ĵurnalistoj de Reuters fare de usonaj militistoj en Irako. La buĉado, filmita kvazaŭ filme-ludo, kun fone la ridoj de la murdistoj, kaŭzis ŝok-ondon ene de la okcidentaj redaktejoj. Ĉar ili vidis sin celataj, ili nun ŝajnigis malkovri la veran vizaĝon de la “militoj puraj” de Usono en la Proksim-Oriento ekde 2001, konfliktoj, kiujn ili en sia granda plimulto ĝis tiam estis subtenitaj. La pruvoj de miloj da militkrimoj kaj da krimoj kontraŭ la homaro , publikigitaj en la sekvaj monatoj de Vikiliko kadre de la „Afghanistan War Logs” kaj de la „Iraq War Logs” en partnereco kun la plej grandaj okcidentaj redaktejoj, portis Assange-on sur la pinton de kriza komunikila spaco.

„Sango ĉe la manoj”

DUM grupo de organizaĵoj atribuis al li premiojn, de Amnestio Internacio tra The Economist kaj Le Monde ĝis Time, Vikiliko publikigis dekmilojn da milit-raportoj kaj poste 243270 usonajn diplomatiajn mesaĝojn. Ili malkaŝis la amplekson de la korupto de la arabaj reĝimoj proksimaj de Vaŝingtono, kaj la tuniziaj manifestacioj svingis ilin kelkajn tagojn antaŭ la falo de s-ro Zine El-Abidin Ben Ali, en la jaro 2011. S-ino Clinton, tiam ŝtatsekretario de la prezidanto Obama, vidis sin devigata al rondvojaĝo, dum kiu ŝi petis pardonon al la aliancanoj de Usono.

Universitatanoj kaj komunikiloj de la tuta mondo sturmis tiujn arĥivojn por retrorigarde klarigi kelkajn el la gravaj okazaĵoj de la lastaj jaroj. Estiĝis miloj da tribunalaj procesoj, kiuj apogis sin sur la publikigaĵoj de Vikiliko. Tiam, redaktejoj partneraj kun la organizaĵo, komencis maltrankviliĝi. Ili montriĝis tro ŝarĝita de funkci-maniero kiu spitis la ligojn de sampensado, kiu unuigis la ĵurnalistojn kun siaj fontoj. Se ili sekvis tiun, kiun oni prezentis kiel la novan Hermeson, tiam ĉe ili estiĝis kreskanta streĉiteco, kiu kondukis al definitiva rompo.

Ekde la 30-a de Julio 2010 aperis la unuaj artikoloj, kiuj akuzis Assange-on, ke li havas „sangon ĉe la manoj”, ankaŭ ĉe gazetoj ligitaj kun la organizaĵo. [2] Dum la usona ŝtat-departemento starigis skipon de pli ol ducent diplomatoj taskitaj sufoki Vikilikon, kulpigo kontraŭ Assange de seksa agreso aperis en Svedujo. Ĝi malfermis la vojon al pli ol sesjara jura implikaĵo, en kiun la gazetaro profundiĝis. La rompo okazis, kiam Vikiliko malsolidariĝis disde la metodoj de cenzuro, kiujn la komunikiloj provis apliki al la diplomatiaj mesaĝoj. En la usonaj inform-televidoj intervenantoj sin sekvis por alvoki al arestado „je ĉia ajn kosto” de ĝia fondinto, kaj eĉ, kiel s-ro Trump en 2010, al lia ekzekutado. [3] Kiam, en Decembro de 2010, Assange arestiĝis en Londono, li jam ne povis kalkuli sur la subteno de tiuj, kiuj estis lin celebrintaj.

Sep jarojn kaj duono poste, la 28-an de Junio 2018, s-ro Michael Pence, vicprezidanto de Usono, renkontis la prezidanton Moreno en Kito. La rompo inter Assange kaj Ekvadoro perfektiĝis. Kontraŭ ĉia atendo la posteulo de s-ro Correa perfidis sian heredaĵon [4] kaj postulis financan helpon de Usono. S-ro Pence frotis al si la manojn. Kelkajn monatojn antaŭe, la usona justic-ministro, s-ro Jefferson („Jeff”) Sessions, faris la areston de Assange prioritato. Jam en Aprilo de 2017 la estonta ŝtatsekretario Michael Pompeo, tiam direktoro de la CIA, kvalifikis Vikilikon „malamika ne ŝtata inform-agentejo”. Assange efektive riskis rektan alfrontiĝon kun s-ro Trump, same kiel li faris kun s-ino Clinton, kiam tiu tamen estis en favorita pozicio.

Dum la izolismo de la usona prezidanto ofte igas lin kontraŭi diplomatojn kaj militistojn, kiuj timas pri siaj prerogativoj kaj siaj buĝetoj, Assange ŝajnas al li kvazaŭ komforta interŝanĝ-mono en sia eluziĝa milito kun la „profunda ŝtato”. Ĉu s-ro Moreno, siavice mem maltrankvila pro la vikilikaj malkaŝoj pri kontraŭleĝa riĉiĝo, deklaris sin preta por koncedoj ? Komercaj, ekonomiaj kaj armeaj traktatoj estis rapide intertraktitaj, kaj la sorto de Assange decidita. Ekvadoro ricevos prunton de 10,2 miliardoj da eŭroj de la internaciaj financ-institucioj influataj de Usono (Monda Banko, Internacia Mon-Fonduso). Assange tiam komprenis, ke liaj tagoj en la ambasadejo estas nombritaj. Responde al mia peto, la franca prezidantejo rifuzis interveni por akcepti tiun, kiu havas infanon sur la franca teritorio kaj kiu faris gravajn servojn al Francujo, nome per la malkaŝo, en 2015, de la sistema spionado fare de la usonaj sekretaj servoj kontraŭ francaj prezidantoj kaj kontraŭ francaj entreprenoj, kiuj partoprenis en adjudikadoj superaj al 200 milionoj de dolaroj.

Kiam la aresto de Assange en la ambasadejo de Ekvadoro okazis, la 11-an de Aprilo 2019, kun rompo de ĉiaj internaciaj konvencioj pri azil-rajto, la okcidentaj redaktejoj, de la Washington Post tra la Guardian ĝis la New York Times,montriĝis timemaj kaj eĉ malamikaj. La sorto de ĵurnalisto dum preskaŭ sep jaroj enfermita en dudek kvadratmetroj, sen aliro al la libera aero nek al la suno, submetita al monatoj da kompleta izoliteco, en vivkondiĉoj proksimaj de torturo, kaj ĉio pro tio ke li faris sian laboron, tio ne emocias ilin. Vane Assange aperas malfortigita, kun vizaĝo ronĝita de soleco, li ne estas plu ilia kolego.

Naivulo povus opinii stranga, ke tiu, kiu publikigis la plej gravajn fiaĵojn de la 21-a jarcento, troviĝas en stato tiom sola, dum solidareco estas necesa. Li, kiu paŝon post paŝo kaj en ekstrema senhaveco konstruis la plej grandan bibliotekon de la potenc-aparatoj de la historio, krome faris ion eksterordinare grandan, kion neniu el liaj kolegoj povas pretendi : neniam, en dek tri jaroj, kaj dum publikigado de milionoj da dokumentoj, li aperigis eĉ nur la plej etan malĝustan informon ! Tio ne malebligis la gazeton Le Monde taksi, ke „Julian Assange ne estas amiko de la homrajtoj” [5] aŭ The Economist ĝoji ke li estas malliberigita. [6]

Por kompreni tiun rompon kun la komunikila mondo necesas konsideri, ke la moderna ĵurnalismo funkcias en burĝa kadro, sine de inform-merkato, kie la proksimeco kun la potencoj estas kondiĉo por pluvivado en konkurenca spaco. Diversaj modeloj ekzistas kune. Organoj kiel Mediapart en Francujo, laŭŝajne pli malobservemaj, praktikas „ĵurnalismon de malkaŝado”, kiu recikligas fiaĵojn kaj perfidaĵojn sen dubindigi la sistemon, en kiu tiuj komunikiloj enmetiĝas. En tio ili ne distingiĝas de la referenca ĵurnalismo enkarniĝinta en institucioj kiel Le Monde, la Guardian aŭ la New York Times.

Assange rompis kun tiuj du modeloj. Kiel aŭtoro de teorio pri la „scienca ĵurnalismo” li distanciĝis de la praktikoj, kiujn li konsideras kiel metion de sekreta interkonsento kaj, tiom kiom li malkaŝis pli gravajn informojn, li lernis teni sin distance de ĉia potenc-aparato. Li kontentiĝis publikigi donitaĵojn rigore bazitajn sur fontoj, kribritajn kaj analizitajn post filtri ilin tra platformo de anonimigo, kies ŝlosilo havas nur li. Ĉia informo, kiu aperas sur lia platformo, estas akompanata de malneta fonto, kiu ebligas al ĉiu kontroli la verecon kaj akiri ĝin, kio forigas la privilegiojn, kiujn la ĵurnalista kasto starigis por si.

Tia veto je la kolektiva inteligento renversas la principojn de nia epoko. Trans la efiko de tuja malkaŝo ĝi ebligas la aperon de kune farata kritika rigardo malproksima de ĉia formo de sekreta interkonsento. Vikiliko, kiu fariĝis ia metakomunikilo, forigas ĉian konkurencon kaj vekas intensajn ĵaluzojn.

La radikaleco de la metodo de Assange permesas nenian formon de kompromiso kun ekzistantaj institucioj. Ĝi do minacas komunikilan spacon, kiu kutimiĝis al la komforto, kiun provizas ĝia proksimeco kun la dominantoj. Kaj ĝi maltrankviligas la tradiciajn potenc-aparatojn, kiuj timas ĉiumomente ke iliaj fiaĵoj estas publike elmetitaj. La aŭstralia esceptulo, kiu malgraŭvole fariĝis disidento en la okcidenta spaco, logike vidis sin elmetita al akuzoj de seksperforto, de kontraŭjudismo, de komplotismo kaj eĉ de submetiĝo al la rusaj sekretaj servoj. Ok jarojn post sia bruska apero, tiu kiu estis heroo, do aperis, en la momento de sia aresto, kiel „absolutisto de travideblo” [7] por la unuaj kaj, por la aliaj, kiel „malamiko de la liberecoj” [8]

Juan BRANCO.

   


La aŭtoro

Juan BRANCO
Scienca esploristo, eksa speciala adjunkto de la prokuroro en la Internacia Pun-Kortumo.
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Kiu vere volas pacon en Kivuo ?



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca

[1] Lasta gazetara konferenco de s-ro Obama en la Blanka Domo, la 18-an de Januaro 2017.

[2] David Leigh, „WikiLeaks « has blood on its hands » over Afghan war logs, claim US officials”, The Guardian, Londono, 30-an de Julio 2010. Kp „The Guardian’s war on Assange”, https://theguardian.fivefilters.org La brita gazeto ankaŭ provis akuzi Assange-on per la aserto, sen pruvo, ke li en Londono renkontis la direktoron de la elektokampanjo de s-ro Trump, informo malĝusta, kiun ĝi tamen neniam plu menciis.

[3] Nick Collins, „WikiLeaks : Guilty parties « should face death penalty »”, The Telegraph, Londono, 1-an de Decembro 2010.

[4] Vd Franklin Ramirez Gallegos, „En Ekvadoro, surprize la novliberalismo”, Le Monde diplomatique en Esperanto, Decembro 2018.

[5] Jérôme Hourdeaux, „Julian Assange, l’histoire d’une déchéance”, Mediapart, 11-an de Aprilo 2019, www.mediapart.fr.

[6] „Julian Assange : journalistic hero or enemy agent ?” The Economist, Londono, 12-an de Aprilo 2019.

[7] „La trajectoire ambivalente de Julian Assange”, v.c.

[8] „Profession journaliste”, rencontre avec Fabrice Arfi, Bibliothèqe publique d’information, Parizo, 17-an de Aprilo 2019.


Akceptejo 1a majo 2019

Komunikila Ĉernobilo


Ekde la elekto de s-ro Donald Trump la monda ĵurnalista elito disvastigas komplot-teorion laŭ kiu Kremlo regas la Blankan Domon. Enketo frakasis tiun elkovaĵon. Ĉu la rondo de la racio fariĝi paranoja ?



de  Serge HALIMI , Pierre RIMBERT

La 24-AN de Marto 2019 : tago, kiu devus eniri la historion kiel la nigra dimanĉo de la komunikiloj. Sur kvar koncizaj paĝoj la usona ministro pri justico resumis la ĉefajn konkludojn de la speciala prokuroro Robert Mueller. Tiu ĉi, de pli ol du jaroj, kun konsiderindaj rimedoj, enketadas pri la supozata sekreta interkonsento – kunordigado, koluzio aŭ komploto – inter s-ro Donald Trump kaj lia rusa kolego Vladimir Putin por falsi la usonajn prezidant-elektojn de 2016 profite al la unua. La verdikto : “Definitive la enketoj ne konfirmis, ke la grupo de la elektokampanjo [de s-ro Trump] kunordiĝis aŭ konspiris kun la rusa registaro en la kadro de agadoj celantaj interferi en la elekto” (vidu la artikolon de Aaron Maté).

Ne suspektebla je komplezo al la novjorka miliardulo, tiom ke la demokratoj faris al li veran kulton (retejo eĉ vendas kandelojn kun bildo de “Sanktulo Robert Mueller”, por po 12,85 eŭroj), s-ro Mueller, en tempo de klako sur la “sendo”-klavo, malkonfirmis la plej grandiozajn falsnovaĵojn de la jardeko, laŭ kiuj la usona prezidanto estas sub ĉantaĝo de Kremlo, kaj eĉ fariĝis la “marioneto de Putin” pro kompromitaj registraĵoj de siaj seksaj strangaĵoj en luksa moskva hotelo en la jaro 2013 – la noblaj gazetoj maŝe ripetadis, ĉarmite, la rusan terminon “kompromat”. Ekde la komenco de la jaro 2017 tiu supozata “Russiagate” boligas la plej prestiĝajn ĉefartikolajn kaldronojn de la planedo. [1]

“Oni ne povas ekskludi ke la prezidanto de Usono estas la agento, konscie aŭ ne, de malamika eksterlanda potenco”, klarigas ekzemple la fakulo Michael Fuchs en US News and World Report (la 28-an de Decembro 2017). Ses monatojn poste la New York Magazine (la 9-an de Julio 2018) priskribis la pintkunvenon Trump-Putin en Helsinko kiel la “renkontiĝon inter rekruto de la rusaj sekretaj servoj kaj lia ordo-donanto”.

En la “maldekstra” televido MSNBC, la tre populara prezentistino Rachel Maddow interpretas ĉiun decidon de s-ro Trump – la anoncon de retiro de la trupoj el Afganujo aŭ el Sirio, la interparoladojn kun Nord-Koreujo ktp – kiel kroman pruvon de lia submetiteco al la ordonoj de Kremlo. Mallonge post la pintkunveno de Helsinko ŝi eĉ instigas konsideri “la eblecon, ke iu alvenis al la prezidanteco de Usono por servi la interesojn de alia lando ol la nia” (16-an de Julio 2018).

Inundata de imagpovo, la revuo Time dediĉis sian titolpaĝon al ludo de rusaj pupoj kiu, per sinsekva intermeto, kondukas de la usona prezidanto ĝis lia kremla kolego. “Ĉiuj homoj de la caro : kiel la oligarĥoj de Putin enŝoviĝis en la grupon de Trump” (1-an de Oktobro 2018). Kaj en la televido ABC (12-an de Aprilo 2018), la eksdirektoro de la Federal Bureau of Investigation (FBI), eksigita de s-ro Trump, s-ro James Comey, ellasis hipotezon kiu ĝojtremigis la usonan inteligencija [2] : Mi ne scias, ĉu la aktuala prezidanto de Usono troviĝis en 2013 en Moskvo kun prostituitinoj kiuj urinis unu sur la alian ; tio eblas, sed mi ne scias.”

Per karnavaleca inversiĝo la reprezentantoj de polica institucio, kiu murdis dekojn da kontraŭrasistaj aktivuloj en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, paradas en progresemaj televidoj por doni instruojn pri kiel konservi la demokration.

“Se s-ro Trump ne estas la lakeo de s-ro Putin, estas pli ol urĝa tempo por ke li tion pruvu”, fulmas ĉefartikolo de la New York Times la 21-an de Marto 2018, forgesante ke estas tasko pli ĝuste de referenca gazeto pruvi siajn asertojn de perfido. Ses monatojn poste la sama ĵurnalo aperigis maratonan artikolon ornamitan per klaroskura grafikaĵo kun manoj tenataj de fadenoj por – sen ekscesa delikateco – sugestii la manipuladon. Ĝia retoriko memorigas pri tiu de la konspirteoriuloj konvinkitaj ke la Tero estas dominata de reptilioj aŭ de la Illuminati : “Ekzistas kialoj por pensi ke s-ro Putin sukcesis donaci la prezidantecon al sia admiranto s-ro Trump, eĉ se oni povas tion nek pruvi nek malkonfirmi.” (la 20-an de Septembro 2018). Tia arto de gazeta enketado meritis Pulitzer-premion. La gazeto ricevis ĝin en la sama jaro.

KUN LA “Russiagate”, la teorio de la komploto – kiun scenaristo de James Bond taksus tro ekstravaganca – havas sian fonton ne en la makedoniaj troloj aŭ en la aktivuloj de la “alternativa dekstrularo” (alt-right, sed en la batanta koro de la liberala gazetaro, tie kie pulsas la profesia etiko samtempe pedanta kaj predikema : la New York Times, The Economist kaj la Washington Post ; la televidoj Cable News Network (CNN), MSNBC, sed ankaŭ Arte kaj la British Broadcasting Corporation (BBC) ; sen forgesi Libération, Le Monde kaj la Guardian. Mallonge, ĵurnalisto, kies klientoj estas la plej kleraj sociaj tavoloj, la plej distingitaj, la plej potencaj. Kaj komunikiloj kiuj, ek de 2016, de la briteliro kaj de la elektiĝo de s-ro Trump, metas la denuncadon de falsnovaĵoj (fake news) en la centron de sia eldonprojekto. La raporto Mueller, liberigante s-ron Trump el la suspekto de koluzio kun la rusoj, detruas la gvidan rakonton, kiu ebligis al ili ne nur rekonstrui sian ekzistorajton fronte al la novaj agantoj de informado, sed ankaŭ – speciale en Usono – enspezi eksterordinare multan monon.

Jen do la trompisto trompita, kaj taskita konatigi sian seniluziiĝon al la publiko. En ĉiu alia cirkonstanco la skandalo estus planedvasta – fine la batalo kontraŭ la falsaj novaĵoj estas ja unu el la oficialaj prioritatoj de la liberalaj demokratioj.

Do, kiel la komunikiloj informis pri la konkludoj de la prokuratoro Mueller ? Ĉu ili rekonis, ke ondo da paranojo estis infektinta siajn prestiĝajn redaktejojn ? Escepte de manpleno da maldekstraj senliguloj, kiel Glenn Greenwald aŭ Matt Taibbi, kiuj ekde 2016 denuncas la (oficialajn) falsnovaĵojn (fake news de la “Russiagate” [3], kelkaj konservativaj usonaj ĵurnalistoj notis la fakton, ke ilia profesio subiĝis je “kolektiva halucino kiu detruis al la usona gazetaro ĝian restintan krediton” (Lee Smith, Tablet, 27-an de Marto 2019). Aŭ, pli sobre, ke “ĉio ĉi ne valoris la penon” (The Wall Street Journal, la 18-an de Aprilo 2019).

SED LA plimulto preferis nei sian fiaskon. “Ni scias, ke la letero [de la justicministro resumanta la Mueller-raporton] havas nenian signifon. Tio estas absolute … Tio diras nenion”, hurlas la prezentisto de la MSNBC Joe Scarborough (29-an de Marto 2019). Post publikiĝo de la raporto la draŝantoj de imagita komploto preferas reteni de ĝi, ke rusoj provis influi la voĉdonadon. Kaj ke s-ro Trump, tentata misuzi sian aŭtoritaton por malhelpi enketon, kiu hirtigis lin, montris sin nek ĉiam sincera nek vere delikata. Konkludoj, kiuj eĉ postulis du jarojn da enketado kaj ĉiun ĉi tamtamon : por tio, legi liajn tvitojn estus sufiĉa.

En Francujo du vortoj karakterizis la raportadon pri la Mueller-raporto : diskreteco kaj trompatako. [4] En la radio France Inter, publika radio tre pinta en la batalo kontraŭ la falsnovaĵoj, la specialistino pri komunikiloj Sonia Devillers dediĉis al la fiasko de siaj kolegoj nek unu el siaj ĉiutagaj “éditos M” nek epizodon de sia elsendo “La momento M”. Kompense ŝi informis pri certe pli gravaj dosieroj, kiel la historio de la ”Dorote-klubo” (4-an de Aprilo), aŭ pli konformaj al la elsendaj inklinoj de la radio : “La malamo al ĵurnalistoj” (19-a de Aprilo), “La komunikiloj atakataj en Hungarujo” (12-an de Aprilo), sen forgesi “La mensog-fabriko-n” (5-an de Aprilo), serion de dokumentfilmoj “bonege konstruitaj” de France 5 pri la falsnovaĵoj (fake news) – do tiuj, kiujn produktas la adeptoj de s-ro Trump kaj la naciistaj dekstruloj …

Ree en France Inter, Pierre Haski, respondeculo pri la kroniko “geopolitiko” ekde kiam lia antaŭulo Bernard Guetta fariĝis kandidato de la reganta potenco por la eŭropaj elektoj, ankaŭ ne ŝajnis inspirita de la fiasko de la “Russiagate” : kvar semajnojn post la eksplodo de la 24-a de Marto, la okazaĵo ankoraŭ ne meritis ke li sciigu ĝin al siaj aŭskultantoj. Haski tamen prezidas la asocion Raportistoj sen limoj.

Le Monde siavice (la 26-an de Marto 2019) dediĉas sian titolpaĝon al la evento : “Trump triumfas post la unuaj konkludoj de la « rusa enketo »”. Tamen la ĉefartikolo de la sekva tago faras strangan bilancon de tri jaroj da usona publika vivo gangrenita de giganta paranojo : La institucioj de la landoj funkcias.” En Usono, konservativa sed klarvida de la New York Times tamen el tiu epizodo tiras la inversan konkludon. Ross Douthat konstatas, ke ĉiuj personaroj – politika, komunikila, jura, sekureca – kiuj partoprenas en la ekvilibro de la potencoj [“dediĉis sian energion al ĝuste tiu speco de komplotista alternativa realo, kontraŭ kiu ili imagis rezisti” (26-an de Marto 2019). Sed, dum la konspiristoj kaŝitaj en la profundaĵoj de Interreto estas objekto de ĉiaj mokoj, la “paranoja centro” agas kun la armiloj de la potenco, sia legitimeco, siaj intelektuloj, sia aŭtoritato. Ĝi do minacas la publikan vivon de la demokratioj same kiel la naciista dekstrularo, kontraŭ kiu ĝi pretendas batali : “Tiom, aldonas Douthat, kiom la centro kredas pri la ennaskita boneco de la usonaj kaj okcidentaj institucioj, pri la fundamenta saĝeco kaj la patriotismo de tiuj, kiuj reprezentas ilin, ĝia percepto de la minaco ofte estas sentema pri la grandaj eksterlandaj malamikoj kaj pri la internaj radikaluloj. Kaj ĝi timas pli ol ĉion alian, ke tiuj du grupoj agas interkonsente.”

KIAM LA manio estas tro granda, la saĝo estas senpova … Ambaŭflanke de Atlantiko la eldonaj direktejoj tuj konfirmis la trafecon de la diagnozo farita de Douthat. Ok tagojn post tiu ĉi komunikila Ĉernobilo Le Monde publikigis “serion pri la influo kaj retoj de Ruslando eksterlanden”, kies ĉefa artikolo traktas pri la ligoj de Moskvo kun la ekstremdekstro. Por ne postresti, La Croix (15-an de Aprilo 2019) lanĉas pelĉasadon kontraŭ la “falsaj informoj kapablaj influi la voĉdonon” eŭropan de la 26-a de Majo. La unua suspektato, laŭ la gazeto, estas “la rusoj”.

Kaj do, kvazaŭ nenio estus okazinta, la mil eblaj variaĵoj de la temo “Moskvo, ĉefurbo de la imperio de la malbono” daŭre etendiĝas. La 2-an de Aprilo la internacia eldono de la New York Times titolas : “Kial Ruslando estus ordoninta la murdon al ukraina elektristo ?” Sekvatage, daŭre sur la titolpaĝo, Moskvo etendas sian reton kaj multigas siajn fiaĵojn en Venezuelo, en la postkorto de Usono. Kvardek ok horojn poste oni iras al alia kontinento : “La supreniro de Ruslando en Afriko alarmas la Okcidenton”. Tie Moskvo vendas armilojn, verŝajne malpli tenerajn ol la niaj, kaj, kia neimagebla hororo sub niaj mildaj ĉieloj, apogas … “aŭtokratojn” !

Tamen la magazino Time (la 15-an de Aprilo 2019) sukcesas resumi en titolo (akompanata de longa dosiero) la venontan eldonan Gralon de la liberala gazetaro. Ĉar la obsedo de fia interkonsento inter la s-roj Trump kaj Putin provizore forvaporiĝis, ĝi cedas la lokon al … “La alia rusa komploto”.

Serge HALIMI

kaj Pierre RIMBERT.



La aŭtoro

Serge HALIMI


Pierre RIMBERT


La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Por la krizo de la merkato, rimedoj de merkato ...

La porusona obsedo

Ideoj ekde nun konsiderataj "naturaj"

Kripta koto

Konsumebla kontestado por la mezaj klasoj

Konstruistoj de ruinoj

Ĉina sociala modelo en la Pireo-haveno

Kion la afero Cahuzac malkaŝas - La karnavalo de esplorado



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca

[1] Vd Serge Halimi, “Rusaj marionetoj” kaj Aaron Maté, “Rusa enmiksiĝo, de obsedo ĝis paranojo”, Le Monde diplomatique en Esperanto, respektive de Januaro 2017 kaj Decembro 2017.

[2] Rusa vorto por intelektularo. -vl

[3] Glenn Greenwald, “Robert Mueller did not merely reject the Trump-Russia conspiracy theories. He oblitered them”. The Intercept], 18-an de Aprilo 2019, https://theintercept.com ; Matt Taibbi, “It’s official : Russiagate is this generation’s WMD”, Hate Inc., 23-an de Marto 2019, https://taibbi.substack.com.

[4] Ni dankas al Malek Ouzerouhane pro la dokumentado.


Akceptejo 1a majo 2019

La briteliro remiksas la kartojn

Eŭropa imperio disfalanta


Por la unua fojo post la Unueca Akto en 1986 potencaj konservativaj kaj naciistaj politikaj partioj proponas ne forlasi la Eŭropan Union, sed submeti ĝin al sia projekto. Jen defio, kiu aldoniĝas al tiu de la briteliro kaj kiu pligravigas la streĉitecojn en komunumo dominata de senprojekta Germanujo.



de  Wolfgang STREECK

KIO ESTAS la Eŭropa Unio ? La plej proksima koncepto, kiu venas al la menso, estas tiu de liberala, aŭ pli bone, novliberala imperio : hierarĥie strukturita bloko konsistanta el ŝtatoj laŭnome suverenaj, kies stabileco daŭras danke al distribuo de la regpotenco de centro al la rando. En la centro troviĝas Germanujo, kiu provas, pli aŭ malpli sukcese, kaŝiĝi ene de kerngrupo (Kerneŭropo), kiun ĝi formas kun Francujo. Ĝi ne volas esti vidata kiel tio, kion la britoj nomis “unuiganto de la kontinento”, eĉ kiam, fakte, tio estas vera. La fakto, ke ĝi kaŝiĝas malantaŭ Francujo, por ĉi-lasta estas potencofonto.

Same kiel la aliaj imperiaj landoj, unuarange Usono, Germanujo vidas sin – kaj deziras, ke la aliaj vidu ĝin – kiel hegemonian potencon bonvoleman, kiu disverŝas ĉe siaj najbaroj univer­salan saĝon kaj moralajn virtojn, kies koston ĝi pagas. Tio estas elspezo, kiu ege valoras por la bono de la homaro [1].

Pri Germanujo kaj Eŭropo, la valoroj, kiuj rajtigas la imperion, estas liberala demokratio, konstitucia registaro kaj persona libereco, do la valoroj de politika liberalismo. Enmetitaj en la saman donacpakaĵon, troviĝas la liberecoj merkata kaj konkurenca, emfazataj kiam necesas, kaj, en la nuna okazaĵo, novliberalismo.

Difini la precizan konsiston kaj la veran signifon de la imperia valoraro kaj la manieron, per kiu ĝi aplikiĝas, estas prerogativo de la hegemonia centro. Ĝi ebligas al la centro ian ĉefecon super la rando, interŝanĝe de ĝia bonvolemo.

Konservi la imperiajn malsimetriojn en grupo de ŝtatoj efektive suverenaj necesigas komplikajn politikajn kaj instituciajn aranĝojn. La ekstercentraj ŝtatoj devas esti regataj de elitoj por kiuj la strukturoj kaj apartaj valoroj de la centro aperas kiel imitenda modelo. Ili devas emi organizi sian internan politikan kaj socian ordon tiel, ke ĝi akordiĝas kun la centraj interesoj. La regdaŭreblo de tiuj elitoj estas necesega por la pluvivado de la imperio. Kiel instruas al ni la usona sperto, tiu strukturo havas prezon el demokratiaj valoroj, ekonomiaj rimedoj kaj eĉ homaj vivoj.

Foje la regantaj elitoj de “malgrandaj landoj” aŭ de “malfruiĝintaj landoj” pri ekonomia kreskado serĉas statuson de duaranga membro en la imperio. Ili esperas, ke la imperia regantaro helpos ilin trudi al siaj socioj projektojn de “modernigo”, kiuj ne ĉiam inspiras popolan entuziasmon. Laŭdante ilian submetiĝon la imperio donos al ili la ideologiajn, monajn aŭ militistajn rimedojn por bridi la opoziciajn partiojn.

En liberala imperio, kies kohereco teorie baziĝas sur moralaj valoroj, kaj ne sur armea perforto, de la mano ĝis la buŝo ofte diversiĝas la supo. La regantaj klasoj de la centro, same kiel tiuj de la ekstercentro, faras erarojn. Ekzemple, Germanio kaj Francio kune agantaj, kun la pli aŭ malpli sekreta helpo de la Eŭropa Centra Banko, ne sukcesis restigi kiel regpotencon la “reformantan” registaron de s-ro Matteo Renzi, atakitan de popola rezistado. Sammaniere, sub niaj okuloj, Germanio montriĝas nekapabla protekti la prezidanton Emmanuel Macron el la kolero de la flavveŝtuloj kaj aliaj oponantoj al lia programo de ekonomia germanigo.

La hegemonia lando mem, ne estas ŝirmata kontraŭ internaj malfacilaĵoj. Sub la reĝimo de liberala imperio, ĝia registaro devas zorgi, ke la defendo de siaj naciaj interesoj – aŭ la ideo, kiun ĝi havas pri ili – ŝajnu progresigi la aferon de la liberalaj ĝeneralaj valoroj, de demokratio ĝis prospero por ĉiuj. Por tio, ĝi eble bezonas helpon de siaj klientolandoj. Ĝi ne povis profiti de tio en 2015, kiam s-ino Angela Merkel provis solvi samtempe la demografian krizon kaj la problemon pri la bildo de Germanujo anstataŭigante la kreskadon de kontrolata enmigrado – kiun rifuzis la kristandemokrataj deputitoj – per efektivigo de senkondiĉa azilrajto.

Konservi la imperian disciplinon

LA MALFERMO de la germanaj landlimoj sub la preteksto, ke ili ne plu estas kontroleblaj aŭ ĉar temas pri postulo de la internacia juro, bezonis fakte, ke la tuta Eŭropa Unio sekvu Berlinon. Nu, neniu el la membroŝtatoj sekvis. Iuj, kiel Francujo, silentis, aliaj, kiel Hungarujo kaj Pollando, publike postulis sian nacian suverenecon. Rompinte, pro internaj politikaj aferoj, kun la neskribita liberalimperia regulo, laŭ kiu oni neniam embarasas alian registaron, des malpli kiam temas pri la hegemonia potenco, ili kreis por s-ino Merkel internan malfacilaĵon, el kiu ŝi neniam eliris. Ili ankaŭ starigis daŭran fendon inter la centro kaj la eŭropa oriento pri la imperiaj politikoj eksteraj kaj internaj. Tiu okazaĵo nur aldonis novajn diskon­sentojn al tiuj, kiuj jam ekzistas en Eŭropo : okcidente Unuiĝinta Reĝlando, kaj sude laŭ la mediteranea fendlinio, kiu plilarĝiĝis pro la efektivigo de la unueca mono.

Pli ol aliaj imperiaj formoj, liberala imperio suferas de senĉesa malstabileco kaj senĉese estas premata demalsupre kaj deflanke. Pro mankanta kapablo por armea interveno en la membro­ŝtatojn, ĝi ne povas uzi perforton por malhelpi secesion. Kiam la Unuiĝinta Reĝlando decidis eliri el la Eŭropa Unio, nek Germanio nek Francio eĉ momenteton konsideris invadi la britajn insulojn por enteni ilin. Ĝis nun fakte la Eŭropa Unio estas pacforto. Tamen, laŭ germana aŭ franc-germana vidpunkto, senkonflikta disiĝo damaĝus la imperian disciplinon, ĉar aliaj ribelemaj landoj povus meti la demandon pri sia eliro.

Eĉ pli malbone, se la britan eliron oni evitus per gravaj koncedoj, aliaj landoj povus peti retraktadon de la komuna akiritaĵo verkita por resti definitive nediskutebla. La Unuiĝinta Reĝlando do devis elekti : ĉu resti en la Eŭropa Unio sen akiri cedojn – senkondiĉan kapitulacon – ĉu eliri per altega kosto. Tio malgraŭ la fakto, ke Londono ofte helpis Germanion kontraŭstari la francan premon kompensante la francan ŝtatismon per sana (laŭ germanaj okuloj) ligiteco al merkata ekonomio. Pro la briteliro tiu ekvilibro rompiĝas.

Francujo, perfekte konscia pri tio, pledis por tre akra sinteno en la intertraktadoj kun Londono, apenaŭ kaŝante sian celon : ke la britoj restu ĉe sia decido eliri. Profitante la germanajn maltrankvilojn pri la imperia disciplino, ĝi evidente akiris tion, kion ĝi deziris, spite al la timoj de Berlino, kiu, unuflanke timas perdi unu el siaj gravaj eksport-merkatoj kaj aliflanke devos nun bremsi la francajn ambiciojn sen la brita subteno. Ĉu Germanujo cedante al Francujo, faris oportunisman kaj mallongvidan decidon – en la plej pura stilo de s-ino Merkel –, kiu en la venontaj jaroj povas al ĝi tre alte kosti ? Tion diros la estonteco.

Britujo siaflanke, tiom kiom la decido forlasi la Union obeis al konsideroj naciismaj kaj ne kontraŭ-“socialismaj”, eble ja faris historian eraron. La briteliro faras Francujon la sola atompotenco en la Unio kaj same la sola, kiu disponas pri seĝo de konstanta membro en la Konsilantaro pri sekureco de la Unuiĝinta Naciaro (UN).

La disaj sentoj, kiujn al Berlino inspiras la ambicio de Francujo esti unuaranga en Unio pli dense integrita – kio povus havi la efikon ke la ekonomia potenco de Germanujo metiĝos en la servon de la francaj interesoj – estos nete malpli subtenataj de la ceteraj membroŝtatoj. Post la briteliro Francujo povus aspiri al statuso de unuiganto de Eŭropo, per premado al Germanujo por ke tiu engaĝiĝu en franc-stilan projekton de eŭropa ŝtato, tiun de suverena Francujo en suverena Eŭropo. Por la britoj, bloki tiun evoluon deekstere povus montriĝi pli malfacila ol saboti ĝin deinterne. Oni memoras pri la klopodoj, kiujn en la 1960-aj jaroj faris la generalo de Gaulle por malebligi Britujon eniri tion, kio tiam estis la Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK), argumentante, ke tiu lando ne estas sufiĉe “eŭropa”.

La regopovo de imperio neeviteble obeas al konsideroj ne nur ekonomiaj kaj ideologiaj, sed ankaŭ geostrategiaj, tute speciale en la randoj de siaj teritorioj. La stabiligo de la ŝtatoj en la ekstrema periferio necesas por la ekonomia ekspansio, antaŭ ĉio en la kazo de imperio kapitalisma.Tie, kie imperio najbaras alian imperion, ĉu ekspansieman aŭ ne, ĝi tendencas esti preta pagi pli altan prezon por konservi en sia regado kunlaboremajn registarojn aŭ elpeli registarojn ne kunlaboremajn.

La naciaj elitoj, kiuj, en tiaj kondiĉoj, povas minaci foriri aŭ ŝanĝi la tendaron, montriĝas kapablaj akiri pli kostajn koncedojn, eĉ kiam iliaj internaj politikoj montriĝas malpli agrablaj ; jen la kazoj de Kroatujo kaj Rumanujo. Ĉi tie, lastinstance sursceniĝas la milita potenco – kiun oni devas distingi de la mola forto (“soft power”), la povo de influo, de la valoroj. Dum liberala imperio malfacile povus uzi perforton kontraŭ loĝantaro sen disciplino, ĝi povas protekti amikajn registarojn donante al ili la rimedojn por naciisma sinteno malamika kontraŭ najbara lando, kiu sentas sin minacata de imperio, kiu avancigis siajn peonojn. Aliflanke hegemonia potenco povas postuli koncedojn, ekzemple en la formo de subteno en demandoj, kiuj estas debatataj inter membroŝtatoj de la Unio. Tiel la baltaj landoj silentis pri la akcepto kaj dismeto de la rifuĝintoj, interŝanĝe kun potencokresko de la germana armeo kaj kun ties lokado ĝis minaci Ruslandon.

La minaco de la universala voĉdonrajto

EN LA CENTRO de liberala imperio la ŝtatoj kaj iliaj civitanoj povas esperi ke ili trudos sian volon sen uzi militan potencon. Sed lastinstance temas pri iluzio : hegemonio ne eblas sen kanonoj. Necesas vidi en tiu ĉi kunteksto kaj kompreni la decidon de la Merkel-registaro cedi al la postuloj de Usono kaj de la Nord-Atlantika Traktad-Organizaĵo (NATO) promesante preskaŭ duobligon de la arme-buĝeto de la lando por kreskigi ĝin al 2 elcentoj de la malneta enlanda produkto (MEP). Se tiu celo estus efektive atingita, tiam la militaj elspezoj de Germanujo superus 40-elcente tiujn de Ruslando, ĉio koncerne aĉeton kaj disvolvadon de konvencia armado. Tio kontribuas al solida ankrado en la Unio de ŝtatoj kiel la baltaj aŭ Pollando, por kiuj la usona alternativo estus malpli loga. Tia scenaro sendube ebligus al Germanujo akiri de la orientaj membroŝtatoj de la Unio, ke ili forlasu aŭ moderigu sian oponon kontraŭ valoroj – ekzemple tiuj pri la rifuĝintoj aŭ pri la “(ge)edziĝo por ĉiuj”, sed ĝi ankaŭ donus al Ruslando argumentojn por modernigi sian atoman armilaron, kion ĝi certe komencis fari. Tio ankaŭ kuraĝigus landojn kiel Ukrainujon alpreni sintenon pli provokan kontraŭ Moskvo.

Francujo, kies defendbuĝeto jam proksimas la magian ciferon de 2 elcentoj de la MEP, povus esperi, ke la duobligo de la arme-elspezoj de Germanujo malutilos al ties ekonomia efikeco (kvankam ĝi fervorus franc-germanan kunlaboradon pri produktado kaj eksportado de armiloj). Eĉ pli grave, en eŭropa armeo tia, kian s-ro Macron konceptas, kun la subteno de la germanaj eŭropistoj, signifa altiĝo de la konvenciaj kapacitoj de Germanujo kompensus la francan malfortecon de surgrundaj trupoj. Tiu klariĝas per la disproporcia parto de la armea buĝeto dediĉita al la atomarmado (“force de frappe”), instrumento malfacile uzebla kontraŭ islamistaj batalantoj de Okcidentafriko, kiuj provas fortranĉi la aliron de Francujo al uranio kaj al maloftaj mineraloj.

Kiel oni vidis, la eŭropa imperio – ĉu germana aŭ franca-germana – estas ne nur liberala ; ĝi estas novliberala. La imperioj trudas al siaj membroŝtatoj unuecan socian ordon, paŭsitan laŭ tiu, kiu regas en ilia centro. En la kazo de la Eŭropa Unio la naciaj ekonomioj estas regataj de la “kvar liberecoj” de la interna merkato (tiuj de la varoj, de la kapitaloj, de la servoj kaj de la personoj), kaj de germaneca unueca mono, la eŭro, kiu, laŭ la traktato de Mastriĥto, estas alvokita fariĝi tiu de ĉiuj membroŝtatoj. Tiurilate la Unio strikte konformiĝas al la recepto de la novliberala internaciismo tia, kia ĝi estis konceptita kaj historie aktualigita de Friedrich Hayek. Lia centra ideo estas la “isonomio” : leĝaj sistemoj identaj por naci-ŝtatoj ankoraŭ formale suverenaj kaj starigitaj laŭ la principo, ke ili estas nepraj por harmonia funkciado de la internaciaj merkatoj. [2]

La aĥila kalkano de la novliberalismo nomiĝas “demokratio”, kiel bone montras al ni Hayek same kiel Polanyi. La isonomio kaj ĝia mona reĝimo implicas strikte limigi la intervenon de demokratio popole bazita kaj funkcianta laŭ la volo de la plimulto pri la ekonomia politiko. La naciaj registaroj, kies ŝtatoj estas partoj de novliberala imperio, devas ne timi voĉdonan punon, kiam ili elmetas siajn civitanojn al la premo de internacie integritaj merkatoj. Por la bono de tiuj civitanoj, tio estas memkomprenebla – eĉ se ili ne vidas la aferon same – kaj tutcerte ĉiakaze por la bono de la akumulado de la kapitalo. Pro tio la imperio devas provizi ilin per naciaj kaj internaciaj institucioj, kiuj helpos ilin meti sin ekster la atingopovo de la universala voĉdonrajto. Per aliaj vortoj, novliberala ŝtato, se ĝi volas montriĝi malforta en sia rilato kun la merkato, devas montriĝi kruda en siaj rilatoj kun la sociaj fortoj, kiuj postulas politikan korekton de la libera ludo de la merkatoj. La taŭga esprimo por karakterizi tiun situacion estas “aŭtoritata liberalismo”, politika doktrino, kies originoj devenas el la Vajmara Respubliko kaj el la amika renkontiĝo inter la novliberalaj ekonomikistoj kaj la “krona juristo” de la [nazia] 3-a Regno, Carl Schmitt. [3]

La aŭtoritata liberalismo uzas fortan ŝtaton por protekti libermerkatan ekonomion kontraŭ la danĝeroj de la politika demokratio. [4] En la Unio tio estas antaŭ ĉio la rezulto de la internaciigo : la konstruado de institucia organo, kiu ebligas al la registaroj resendi la naciajn ekonomiojn al internaciaj instancoj produktantaj normojn, kiel la ministraj konsilantaroj, la supernaciaj jurisdikcioj aŭ la centraj bankoj. Tiel ili povas seniĝi je siaj respondecoj per la argumento de nacia suvereneco, kiun ili ne volas aŭ kiun ili jam ne kapablas praktiki.

La internaciismo donas al ili instrumenton, kiun la ortodoksa politiko nomis “multnivela diplomatio” [5] : la intertraktadon de internaciaj mandatoj, kiujn la naciaj registaroj povas importi en siajn internajn politikojn kun la argumento, ke ili estas netuŝeblaj pro sia internacia deveno. Tio estas unu el la logaj flankoj de la (nov)liberala imperio por la naciaj elitoj, kiuj povas apogi sin sur tiaj instrumentoj, tute speciale en momento, dum kiu, pro sia stagnado, la financisma kapitalismo jam ne kapablas respondi al la esperoj, de kiuj ĝia ekzistorajto dependas. “Anstataŭ rigardi en la profundojn de la nacio, tiuj elitoj uzas supernaciajn aŭ interregistarajn aranĝojn por komfortigi sian aŭtoritaton”, observas la juristo Peter Ramsay por klarigi la obstinan batalon de la kontraŭantoj al la briteliro devenaj el la brita gvida klaso. “La Unio estas memvola imperio konsistanta el ŝtatoj, kiuj neas sian nacian karakteron kaj neas la fakton ke la aŭtoritato de la ŝtato devenas el la politika nacio”. [6]

Okupi la pozicion de hegemonia potenco en liberala imperio ne facilas. Ŝajnas pli kaj pli klare, ke Germanujo – kun aŭ sen Francujo – jam ne povos pli longtempe ludi tiun rolon. La teritoria ekspansio estis tendenco ĉiam mortiga por la imperioj, kion montris samtempe Sovetio kaj Usono. Pri defendo la germana publika opinio restas fundamente pacisma, kaj la konstitucia prerogativo, kiun la parlamento disponas por reguligi la plej etan detalon pri la lokado de trupoj, ne estos forlasita. Eĉ ne profite al s-ro Macron, la ideala bofilo de la germana politika klaso.

Oni povas ankaŭ atendi kreskantajn bezonojn de kompensaj imperiaj financadoj por la mediteraneaj landoj viktimaj de la germana politiko de forta mono, same por la struktur-fondusoj, kiuj subtenas la centreŭropajn ŝtatojn kaj ties poreŭropuniajn gvidantojn. Ĉar Francujo suferas malfortan kreskon kaj altajn deficitojn, Germanujo devos pagi sole, kvankam la necesaj transigoj larĝe superas ĝiajn kapablojn.

Ankaŭ notindas, ke, ekde la epizodo de la rifuĝintoj en 2015, la Alternativo por Germanujo (AfD) estas la plej granda opozicia partio. Ĝi estas naciisma, sed antaŭ ĉio pro sia izolisma kaj kontraŭimperiisma sinteno. La germanaj liberalaj imperiistoj strange katalogas ĝin kiel “kontraŭeŭropan”. Se oni por momento preterlasas ĝiajn fiajn esprimojn de rasismo kaj de historia reviziismo, la naciismo de la AfD montriĝas per rifuzo pagi por la imperio, kaj subkomprenigas ke la ceteraj landoj havas ankaŭ ĉian spacon por agi laŭ sia bontrovo. Tion pruvas ankaŭ la pozicio de la partio favora al paciĝo kun Ruslando anstataŭ la alfrontiĝo, pozicio komuna kun la maldekstra alo de la partio Die Linke [La Maldekstro]. Ekzistas ne neglektindaj similecoj kun la trumpista sento de “Usono unue”, kiu, komence, estis pli izolisma ol imperiisma, rompante kun la liberala imperiismo predikata de s-ino Hillary Clinton kaj s-ro Barack Obama.

Wolfgang STREECK.



La aŭtoro

Wolfgang STREECK
Emerita direktoro de la Maks-Plank-Instituto de studado de socioj en Kolonjo, aŭtoro de Du temps acheté. La crise sans cesse ajournée du capitalisme démocratique [Tempo aĉetata. (...)
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Ne atendita hegemonio



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
Thierry TAILHADES
el la franca.

[1] Pri la demando de la hegemonio kp Perry Anderson, The H-Wod : The Peripeteia of Hegemony, Verso, Londono kaj Novjorko, 2017.

[2] Kp Quinn Slobodia, Globalists : The End of Empire and the Birth of Neoliberalism. Harvard University Press, Kambriĝo (Masaĉuseco), 2018.

[3] Kp “Heller, Schmidt and he Euro”, European Law Journal, vol. 21, n-ro 3, Hoboken (Nov-Ĝersejo), Majo 2015.

[4] Andrew Gamble, The Free Economy and the Strong State : The Politics of Thatcherism, Palgrave Macmillan, Londono, 1988.

[5] Robert D. Putnam, “Diplomacy and domestic politics : The logic of two-level games”, International Organization, vol. 42, n-ro3, Kambriĝo, somero de 1988.

[6] Kp Peter Ramsay, “The EU is a default empire of nations in denia !”, blogo de la London School of Economics, 14-an de Marto 2019, https://blogs.lse.ac.uk.


Akceptejo 1a majo 2019

La armeo sub premo post la falo de Omar al-Baŝir

Demokratia obstino en Sudano


Senigita je petrol-rento depost la secesio de ĝia suda parto en 2011, ruinigita de tro grandaj armeaj elspezoj, Sudano estas submetata al la rigoreca kuratorado de la Internacia Mon-Fonduso. La lando, kiu revis esti la grenejo de la araba mondo, ne plu povas eĉ nutri siajn loĝantojn. Kolerigita, la loĝantaro forpelis la diktatoron Omar al-Baŝir. Sed ĉu la armeo lasos la regadon ?



de  Giovanna LELLI

LA 19-an de decembro 2018, la sudana registaro anoncas, inter aliajn altiĝojn, triobliĝon de la prezo de pano, de 1 ĝis 3 sudanaj pundoj (de 2 ĝis 6 centimoj de eŭroj). La decidon motivas la volo de la regantoj plifortigi la rigor-politikon starigitan en 2013 por fronti rapidegan inflacion (70 % en decembro 2018) kaj disfalon de la nacia valuto (1 sudana pundo valoris 0,42 dolaron en 2009 kaj 0,02 dolaron fine de 2018). Jam afekciitaj de la efikoj de la rigor-plano adoptita de Ĥartumo en 2017, sub egido de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) kaj de konstanta manko de bazproduktoj kaj brulaĵoj, la loĝantaro reagas jam la morgaŭon, okupante la stratojn de la ĉefaj urboj de la lando. La frapfrazoj estas simplaj kaj klaraj : "Forfalu, jen ĉio !" (tasqout bass) ; "Libereco, paco kaj justico !" ; "La Revolucio estas la elekto de la popolo" ; "La popolo volas renversi la reĝimon" ; aŭ simple "Revolucio !".

De 2011 kaj la "arabaj printempoj", en Sudano neniam ĉesis protesto-ondoj, ofte lokaj kaj preskaŭ ĉiam subpremitaj. La movado naskita en decembro 2018, - revolucia ĉar celanta faligi la reĝimon -, distingiĝas per sia nacia kaj unueca karaktero, kaj pro la konverĝo ene de ĝi de pluraj grupoj havantaj fortan popolan legitimecon.

De la komenco, la Alianco por Libereco kaj Ŝanĝo (ALŜ) tiel ludis ĉefan rolon en la kontestado, kiu jam atingis, la 11-an de aprilo, la disfalon de s-ro Omar al-Baŝir. La ALŜ estas la daŭrigo de la Nacia Demokratia Alianco (NDA), fondita en Eritreo en 1995. Tiu ĉi tiam arigis la organizojn forpelitajn de la reĝimo de la prezidanto Al-Baŝir, kiu kaptis la regpovon en 1989 danke al armea puĉo organizita de la teologiisto kaj politikisto Hassan Al-Turabi. Tiam ministro pri justico kaj pri eksterlandaj aferoj, tiu lasta, mortinta en 2016, ankaŭ gvidis la nacian islaman Fronton, kiu estis subtenanto de la Islama Frataro.

Nuntempe la ALŜ enhavas plurajn grupojn, inter kiuj la tre aktiva Asocio de la sudanaj profesiuloj (ASP), kiu arigas ok metiojn, inter kiuj inĝenieroj, advokatoj, kuracistoj kaj instruistoj de universitatoj, kaj kiu sin distancigas de la oficialaj sindikatoj submetataj al la reĝimo. Ĉe la komenco de la protesto kontraŭ la altiĝo de la pano-prezo, al la ASP aliĝis pluraj laŭleĝaj opoziciaj koalicioj kaj politikaj partioj. Inter ili, Nidaa Al-Sudan ("la alvoko de Sudano") al kiu apartenas aparte la (centrista) Partio Umma de la emblema Sadek Al-Mahdi - ĉefministro dum la demokratia parentezo de 1985 ĝis 1989 -, sed ankaŭ la Naciaj Fortoj de la interkonsento, grupiĝo de maldekstraj movadoj, inkluzive de la sudana Komunista Partio.

Ni ĉiuj estas Darfuro

EKDE LA 1-a de januaro, tra sia Deklaro de Libereco kaj Ŝanĝo (DLŜ), la ALŜ prenis kiel siajn la postulojn de la ASP. La politika programo skizita en tiu teksto esence planas la starigon de transira civila kaj demokratia registaro por daŭro de kvar jaroj [1]. La 11-an de aprilo, la aresto de s-ro Al-Baŝir fare de la armeo, kune kun la nuligo de la Parlamento kaj la starigo de dujara transira armea reĝimo, ne konvinkis la ALŜ, kiu tuj denuncis "puĉon interne de la reĝimo" kaj ree esprimis sian postulon de vera transiro. Ĉar la firmeco de la manifestaciantoj grupigitaj antaŭ la armea stabo ne malfortiĝis, la armea transira Konsilio faris plurajn koncedojn. Generalo Awad Ibn Uf, efemera gvidanto de ĉi tiu instanco, kaj s-ro Salah Gosh, potenca ĉefo de la nacia servo pri sekretaj informoj kaj sekureco (NSSIS), estis eksigitaj meze de aprilo. De post tiam, la lukto plu daŭras inter la ALŜ kaj la armea estraro, dum la unua daŭre kapablas mobilizi centmilojn da pacaj manifestaciantoj.

La profundajn kaŭzojn de la nuna sudana revolucia ondo oni serĉu en la damaĝoj estigitaj de la tridek jaroj da arme-islamista diktaturo de la prezidanto Al-Baŝir, kaj en la pli longa nuntempa historio de Sudano. La unua elemento konsiderenda estas la multforma malprogreso trudita al la lando de post la puĉo de 1989. Sur la politika kaj kultura tereno, la reĝimo de s-ro Al-Baŝir praktikis ĝeneraligitan kaj konstantan subpremon sine de la socio. La liberaj partioj kaj sindikatoj estis malpermesitaj, kaj la duaj estis eĉ poste per leĝo - la Trade Unions Act, adoptita en 1992 – subpremataj. Tamen, la liberaj partioj kaj sindikatoj restis tre aktivaj kaŝite aŭ en ekzilo (precipe en Francujo kaj Britujo). La subpremo trafis ankaŭ la intelektajn rondojn, la amasinformilojn, kaj ne domaĝis la armeon, frapitan de pluraj « elpurigoj ».

Al tio aldoniĝas pli kaj pli perforta kaj liberec-mortiga aplikado de la ŝario. La jur- kaj pun-kodo jam ekzistantaj dum la diktaturo (1969-1985) de la prezidanto Gaafar Al-Nemeiry, ankaŭ eksigita de popola movado [2], estis akrigita de s-ro Al-Baŝir. La sudana leĝo ja ordonas striktajn korpajn punojn (hudud), kiuj ne povas esti adaptitaj de la juĝistoj, ĉar preskribitaj de la Korano aŭ la Sunao. Tiel estas pri amputado por la ŝtelistoj kaj mortopuno por la apostatoj. La leĝo ankaŭ starigas diskriminacion por la virinoj kaj la ne-islamanoj, kiuj estas almenaŭ triono de la civitanoj, kaj aparte tiuj, kiuj praktikas animismon en la suda parto de la lando [3]. Male, la ALŜ hodiaŭ pledas por starigo de konstitucia asembleo (« transitional civil statutory council ») , kies membroj spegulu la kulturan, etnan kaj religian diversecon de Sudano, kun rezervita kvorumo por virinoj - almenaŭ 40 % - , cele fondi juran sistemon « neŭtralan » kaj « nacian » (deklaro de la 15-a kaj 18-a de aprilo 2019).

En truda kaj subprema kunteksto, la sudananoj estis ankaŭ alfrontitaj al gravaj ekonomiaj problemoj, kiun simbolas la malrapida senvaloriĝo de ilia mono kaj konstantaj buĝetaj malfacilaĵoj, kiuj devigis la registaron sin turni al internaciaj investistoj. Same kiel multaj arabaj landoj, Sudano estis, ĝis la secesio de la Sudo en 2011, karakterizata de neproduktiva rento-ekonomio, kaj aparte de la petrola rento, kiu kreis efemeran ekonomian kreskegon inter 2000 kaj 2008. Dum ĉi tiu periodo la lando allogis petrolkompaniojn el la Golfo kaj Azio, kio sekvigis kresko-pinton en 2008 – 11,5 %-altiĝo de la malneta enlanda produkto (MEP) danke al la profitoj venantaj el petrolo, kiuj estis la saman jaron 21,5 % de la MEP laŭ la Monda Banko. Ĉi tiu neatendita manao profitis al eta riĉula grupo kaj tre malmulte al la cetera loĝantaro. De post 2011 senlaboreco trafas meze 18 % de la aktivuloj, sed 33,8 % de la junuloj, kaj 57,9 % de la 15-24-jaraj virinoj. Preskaŭ 50 % de la loĝantaro estas sub la malriĉo-limo [4].

Trans la ekonomiaj malfacilaĵoj, multaj konfliktoj vundis la landon, de preskaŭ kvar jardekoj. De 1983 ĝis 2005, milito okazis inter la registaro de Ĥartumo kaj la movado Popola Armeo de Liberigo de Sudano, de John Garang. Dum tiuj 22 jaroj, kvin milionoj da loĝantoj fuĝis el siaj loĝejoj kaj pli ol du milionoj da sud-sudananoj mortis. Garang, same kiel la progresemuloj de la Nordo, estis ĉiam konvinkita, ke la nura eblo fini la konflikton estas la nacia unueco, en demokratia kaj laika kadro. Li mortis en helikoptera akcidento en 2005, subskribinte kelkajn monatojn antaŭe, pac-interkonsenton kun la Nordo. Tiu kompromiso ne pretervivis lin : s-ro Salva Kiir, lia posteulo, subtenata de Usono kaj Israelo, elektis la secesion de la Sudo, konfirmitan en 2011 per la memdecida referendumo de januaro, kiam 98,83 % de la voĉdonantoj elektis sendependecon [5]. Grandparte trudita de Vaŝingtono, tiu distranĉo naskis senton de humiligo kaj frustriĝo ĉe la nord-sudananoj. Hodiaŭ tamen la DLŜ implice agnoskas tiun disiĝon. Ĝi rekomendas respekti la rajtojn de la rifuĝintoj kaj substrekas la gravecon de la rilatoj kun sud-sudananoj, kiuj estu bazitaj sur reciproka respekto kaj prizorgado de komunaj interesoj.

Same kiel la konflikto kun la Sudo, la milito en Darfuro estas analizenda kiel « nacia demando ». La enlanda milito inter ribelaj grupoj en Darfuro kaj la centra registaro, kaj kun lokaj milicioj (janjawid) armitaj de la reĝimo, havas sian originon en la subevoluo de tiu regiono, forlasita de la regantoj. En 2009 kaj 2010 la Internacia Pun-Kortumo (IPK) elsendis du aresto-mandatojn kontraŭ s-ro Al-Baŝir pro krimoj kontraŭ la homaro, milit-krimoj plenumitaj en Darfuro de 2003 ĝis 2008, sed ĝi finfine suspendis ilin en 2014 pro la neagado de la Sekurec-Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj. La revolucia ondo de 2018-2019 ankaŭ efikis per diskonigo de sento pri nacia unueco tra la tuta lando. Tiusence, unu el la frapfrazoj de la manifestaciantoj en la ĉefurbo, « Ni ĉiuj estas Darfuro », estas tre signifoplena, same kiel la unua celo de la transira registaro konsiderata de la DLŜ : eklukti kontraŭ la « profundaj kaŭzoj » de la enlandaj militoj kaj trovi por ili daŭran solvon.

Ripetiĝantaj politikaj bataloj

TAMEN, la politiko-ekonomia malprogreso de la lando kaj la konfliktoj ne sufiĉas por klarigi la movadon naskiĝintan en decembro 2018. Tiu movado aperis danke al la historia memoro de la sudana popolo, markita de persista serĉado de libereco. De sia sendependiĝo el Britujo kaj sia disiĝo de Egiptujo en 1956, la lando spertis alternon de (longaj) armeaj diktaturoj kaj pacemaj popolaj revolucioj, kiuj ilin renversis por starigi (efemerajn) demokratiajn reĝimojn. En 1964, la « oktobra revolucio » faligis la armean diktaturon de Ibrahim Abboud, establitan en 1958 kaj subtenatan de Britujo, ĝin anstataŭigis de demokratia registaro, kiu daŭris apenaŭ kvin jarojn. En 1985, la « aprila revolucio » ĉesigis la arme-islamistan diktaturon de Al-Nemeiry, apogitan ĉi-foje de Usono, sed ankaŭ Egiptujo kaj Libio. La demokratia registaro kiu sekvis estis renversita en 1989 de la armea puĉo de s-ro Al-Baŝir. En 1964 same kiel en 1985, la venkon de la pacaj revolucioj ebligis la rifuzo de la armeo subpremi la popolon.. Tiu rifuzo ĉi-jare, meze de aprilo 2019, ankoraŭ ekzistas.

Tiuj sinsekvaj amasmovadoj, inkluzive de la nuna, povis naskiĝi danke al ripetiĝantaj politikaj luktoj kaj al la sperto pri la klasbatalo de multaj agantoj, tiaj kiaj la laboristoj de la fervojo, la agrokulturistoj de la Jazirah – la agrokultura provinco de centro-orienta Sudano -, la unio de sudanaj virinoj -, organizaĵo por defendo de la virinaj civitanaj rajtoj kunfondita de la socialista kaj feminista aktivulino Fatima Ahmed Ibrahim (1928-2017) -, sen forgesi Komunistan Partion, kiu estis, de sia kreado en1946, ĝis la fino de la 1960-aj jaroj, unu el la plej potencaj en la islam-araba mondo, tiomgrade, ke ĝia influo daŭras, kvankam ĝi plu ludas nur marĝenan rolon. Aldoniĝas klera nacia intelektularo, kiel montras la unuranga rolo de la ASP dum la lastaj monatoj.

Se la popola kontestado triumfos, la novaj gvidantoj devos nepre konstrui historian kompromison inter la tradiciaj partioj, la religiaj frataroj kaj la modernaj progresemaj segmentoj de la socio. Enlande, la konjunkturo ŝajnas favora, eĉ se restas malcertecoj pri la definitiva pozicio de la armeo. Sed, eksterlande, multaj arabaj landoj, inter kiuj la monarĥioj de la Golfo, malŝatos la disvolvadon de vera demokratio en Sudano, pro timo de ĝia malstabiliga efiko al siaj propraj socioj. La reagoj de la okcidentaj diplomatioj kaj de la Unuiĝintaj Nacioj estis tre singardaj.Neniu el ili jam rekonas la ALŜ kiel legitiman reprezentanton de la popolaj fortoj. Same pri Ruslando kaj Ĉinujo, kiuj havis bonajn rilatojn kun la reĝimo de s-ro Al-Baŝir. En Sudano, la revolucia elano devas kalkuli nur pri si mem.

Giovanna LELLI



La aŭtoro

Giovanna LELLI
Doktoriĝinta pri iranaj studoj, kaj nuntempe invitita profesorino pri arabaj kaj islamaj studoj ĉe la Katolika universitato de Loveno (Belgujo).
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:



Tradukita de:
Jeanne-Marie Cash
el la franca.

[1] Vd. la teksto kaj la listo de la subskribintoj de la DLŜ : www.sudaneseprofessionals.org

[2] Vd. Alain Gresh, « Le Soudan après la dictature », Le Monde diplomatique, oktobro 1985.

[3] Vd. Robert O. Collins, A History of Modern Sudan, Cambridge University Press, 2008.

[4] Nacia enketo pri dungado, 2011, citita en « Profils de pays », 2017, Ekonomia Komisiono por Afriko de la Unuiĝintaj Nacioj, www.uneca.org

[5] (Vd. Jean-Baptiste Gallopin, « Amer divorce des deux Soudans », Le Monde diplomatique, junio 2012. Vd ankaŭ Michel Raimbaud, Le Soudan dans tous ses États. L’espace soudanais à l’épreuve du temps, Karthala, kol. « Hommes et sociétés », Parizo, 2012.


Akceptejo 1a majo 2019

Komerco por trudi sian potencon

Alia historio de la merkantilismo


Ĉu la temo emfazata de s-ro Donald Trump, de la „Usono unue” montras la volon reveni al la merkantilismo de la 16-a kaj 17-a jarcentoj, kiu celis submeti la komercajn rilatojn al la klopodoj de la ŝtato akiri potencon ? Tiu hipotezo subtaksas la ligojn, kiuj unuigas la merkantilismon kaj la liberkomercon ĉirkaŭ sama strategio : konkeri la mondmerkaton.



de  Alain BIHR

LA MERKANTILISMO, politika ekonomio de la frua aĝo de la kapitalismo, estas ordinare prezentata kiel ekonomia doktrino, laŭ kiu la noblaj metaloj konsistigas la ĉefan riĉaĵon de la ŝtatoj. Sed tiu difino invitas al du malsamaj interpretoj. Unuflanke ĝi kompreneblas kiel esprimo de la absolutisma karaktero de la ŝtatoj, kiuj leviĝis dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj en la okcidenta Eŭropo kaj kiuj volis certigi sian suverenecon en la ekonomia, jura, diplomatia kaj militisma kampoj. Do laŭ tio temus pri politika ekonomio kaj samtempe pri ekonomia politiko de la absolutismo. Aliflanke ĝi ankaŭ interpreteblas kiel la esprimo, ene de tiuj samaj ŝtatoj, de la kreskanta dominado de la kapitalismaj ekonomiaj interesoj. Komerca kapitalo unue, sed ankaŭ industria kapitalo.

Fakte la merkantilismo estis ambaŭ samtempe. Ĝi samtempe celis fortigi la potencon de la princo (potenco esence militisma kaj kiu do bezonis sufiĉan kaj konstante nutratan publikan buĝeton) kaj kontentigi la interesojn de la kapitalistaj entreprenistoj. Ĉar la unua povas tiri siajn resursojn el la disvolvado de la komerco (precipe de la ekstera komerco) ; kaj tiu komerco mem devas apogi sin sur prospera kampkulturo kaj sur etendita kaj vigla industrio. Per tiu dispono mem la merkantilismo esprimas la larĝan kongruecon de la interesoj inter modernaj suverenoj kaj kapitalistoj, unu el la fundamentaj karakteraj trajtoj de la „naciaj” ŝtatoj. La merkantilismo samtempe realigas kaj teoriigas tiun kongruon de interesoj sur la bazo kaj en la kadro de la geopolitika komerca kaj kolonia ekspansio ekster Eŭropo, kio kondukis al konstanta kaj kreskanta rivaleco (ekonomia kaj politika, komerca kaj militisma) inter eŭropaj potencoj. Tio tamen okaze ne ekskludis kelkajn opini-diferencojn kaj eĉ koliziojn, inter la interesoj de la princo kaj tiuj de la kapitalistoj, precipe ekde kiam tiu lastaj tro draste kolizias kun tiuj de la grunda aristokrataro, kiujn tiuj samaj ŝtatoj ankaŭ reprezentas kaj defendas.

La unua celo de ĉia ekonomia politiko merkantilisme inspirita estas akiri oron kaj arĝenton, same por plenigi la ŝtatajn kasojn kiel por provizi la monujojn de la komerca burĝaro (kiu estas la ĉefa provizanto de la princaj fondusoj) kaj, eĉ pli larĝe, por certigi al si la rimedojn por cirkulado en necesa kvanto kaj kun la necesa kvalito por la funkciado de la komerco.

Sed, escepte se la koncerna ŝtato disponas pri minejoj por produkti monan metalon (arĝenton kaj oron) – kio, en la moderna epoko, okazis nur al Hispanujo kaj Portugalujo (pro siaj amerikaj kolonioj) kaj, en malpli granda mezuro, al Aŭstrujo kaj al kelkaj germanaj princlandoj –, ŝtato povas certigi regulan eniron de mono nur per transigo de valoro malprofite al la eksterlando. Tio fareblas nur per du manieroj samtempe kontraŭaj kaj komplementaj kaj ambaŭ postulataj de la merkantilistoj : rabado kaj ekstera komerco.

La rabado evidente estas unue tiu farata malprofite al la ekstereŭropaj popoloj (amerikaj, afrikaj, aziaj), malkaŝe aŭ maskita per perforta komerco kaj pere de trudlaboro en la kadro de koloniado. Sed ĝi poste implicis ankaŭ la prirabadon de eŭropaj konkurantoj, ekde kiam ili transformiĝis en malamikojn, kio ofte okazas dum periodo de oftaj alfrontiĝoj de ŝtatoj.

Tiel Anglujo kaj Francujo, la du precipaj merkantilismaj ŝtatoj, estis ankaŭ tiuj, kiuj plej ofte uzis korsaradon [1] ; ambaŭ flegis verajn korsar-havenojn (Dunkerko kaj Saint-Malo ĉe la franca flanko, Bristol, Plymouth kaj Guernesey ĉe la angla), kies ŝipoj povis ataki la intereŭropan markomercon (en la Norda Maro, en la Maniko, la proksima Atlantiko kaj en la Mediteraneo) aŭ fari pli pli malproksimajn ekspediciojn al la Antiloj kaj norda kaj suda Ameriko. Ne neglektindas la kontribuaĵon de la korsaroj al la „nacia” riĉigado, se oni scias, ke, nur dum la milito de la Aŭgsburga Ligo (1688 – 1697), dum kiu la Francujo de Ludoviko la 14-a batalis kontraŭ granda eŭropa koalicio, la korsaroj de Saint-Malo sukcesis 1283 prenojn kaj tiuj de Dunkerko 2269, malprofite al la nederlandanoj, angloj kaj hispanoj, dum la angloj siaflanke faris 630 prenojn malprofite al la francoj. [2] Kaj, dum la hispana tronhereda milito (1701 – 1713) la francaj korsaroj faris 4543 prenojn kontraŭ siaj malamikoj ! [3]

Tamen la merkantilistoj kalkulas precipe sur la ekstera komerco : vendi eksterlanden pli ol oni aĉetas de tie, kaj tiel akumuli la monan riĉaĵon ĉe si. Pro tio ilia plej granda zorgo por fari ĉion eblan por fari tiun komercon kiom eble plej plusa : subteni la eksportadon per subvencioj kaj malaltigi la impostojn por ili ; bremsi la importadojn per malpermesoj (precipe kiam ili estas ne produktivaj, ekzemple kiam temas pri varoj luksaj) aŭ per ilia limigo al la plej necesa kaj per pagigo de altaj dogan aĵoj (kio krome enspezigas ion por la ŝtata buĝeto) ; certigi la monopolon pri la kolonia komerco kaj pri la ekstera komerco ; specialigi pri la produktado de varoj kun plej alta aldonvaloro ; devigi la „naciajn” komercistojn agantajn eksterlande hejmigi ĉiujn aŭ almenaŭ la plej grandan parton de iliaj profitoj en formo de mono kaj, inverse, malpermesi al la eksterlandaj komercistoj ĉe si fari same, per tio ke oni devigas ilin interŝanĝi siajn profitojn kontraŭ „naciaj” varoj, ktp. Legante tiun liston de disponoj oni vidas, kiom por la merkantilistoj la celo estas maksimume eltiri riĉaĵon el eksterlando por sekvante kreskigi la „nacian” riĉaĵon. Kiel skribas Colbert, ministro de Ludoviko la 14-a, „la komerco estas eterna kaj paca milito de spirito kaj de industrio inter ĉiuj nacioj”. [4]

Disvolvi la produktadajn kapablojn

SED TIU SAMA zorgo por plusa komerca bilanco, por fluigi la monon en la reĝlandon kaj kreskigi la ŝtatan trezoron kondukis ankaŭ al rekomendo fari serion da disponoj, kiuj taŭgis por certigi la disvolvadon de la industria kapitalo. Ĉar, por limigi la importadojn kaj sproni la eksportadojn oni kalkulu kun la konkurenckapablo de la „naciaj” kampkulturaj kaj industriaj produktoj (kun ilia pli bona kvalito kaj ilia malpli alta prezo, do ilia malpli alta produktad-kosto) prefere ol kun protektismaj leĝoj (kies atingopovo ĉiam restas limigita kaj ne estas sen perversaj efikoj) aŭ kun militaj solvoj, ĉiam alte kostaj kaj kun hazardaj rezultoj. El la ideo, ke la ekstera komerco estas la ĉefa fonto de ebla riĉiĝo, kelkaj merkantilistoj konkludas, ke fakte la produktadaj kapabloj de „nacio”, kiuj lastanalize certigas la prosperon kaj ke sekve necesas antaŭ ĉio zorgi por ilia disvolvado, same malintense (per kreskigo de la loĝantaro, kulturado de novaj grundoj, kreado de novaj manufakturoj kaj fabrikoj, tempa longigo kaj intensigo de la laboro, punado de almozpetado kaj vagabondado ktp) kiel intense (per plibonigo de la grunda fekundeco, intensa uzado de la meĥanikaj laborrimedoj, edukado de kvalifikita laborforto, kiu ebligas altigon de la laborproduktivo, ktp) kaj ankaŭ protekti ilin kontraŭ la eksterlanda konkurenco, per tuta serio da disponoj, supre menciitaj kaj destinitaj por fari la komercan bilancon kiom eble plej pozitiva. Konsekvenca merkantilismo do turniĝas al produktivismo : ĝi ekzaltas la entrepren-spiriton kaj atakadas ĉiajn formojn de senfarado, same de altranguloj kiel de la simpla popolo.

Kaj en tiuj kondiĉoj la merkantilistoj rimarkas, ke, por tiel stimuli la „nacian” produktadon, necesas ankaŭ stimuli la eksteran komercon, per tio ke oni liberigas ĝin el ĝiaj malhelpaĵoj kaj, por tio meti la monon en cirkuladon, elspezi ĝin kaj antaŭpagi (investi) ĝin anstataŭ sterile konservi (trezorigi) ĝin. Kaj, daŭre por tiu celo, favori la disvolvadon de komercaj kaj bankaj kredit-agadoj – same kiel necesas plibonigi la komunikadajn kaj transportajn rimedojn. El stata koncepto de la ekonomio ili tiam transiras al dinamika koncepto, tiu de fluado de riĉaĵoj (varaj kaj monaj) kapabla generi eĉ pli da riĉaĵo, fluado, ĉe kiu la mona cirkulado estas la pelforto.

Tiel, el la komenca ideo, ke riĉaĵo reduktiĝas al mon-akumulado, la merkantilismo iom post iom komencis favori la disvolvadon de la komerco, same internan kiel eksteran, el kiu tiu akumulado sole povas rezulti, kaj definitive koncentriĝi sur la produktad-kondiĉoj, kiuj ebligas al la komerco esti pli profitiga por ĉiuj. Tio okazis je la prezo de certa malkohero, kiu devis faciligi la postan kritikon fare de la liberaluloj sekve al Adam Smith.

Fine la granda originaleco de la merkantilismo kiel ekonomia doktrino troviĝis en la fakto, ke ĝi dekomence pensis en terminoj de „nacia ekonomio (la nacio estas ĝia referenca unuo, ne la individuo kiel por la liberalismo) kaj de alfrontiĝoj inter la estiĝantaj naci-ŝtatoj por dividi la mondmerkaton. Ĝia celo kiel ekonomia politiko klare estis estigi kaj disvolvi ĉiujn kondiĉojn, kiuj ebligas al la nacio konkeri, finfari aŭ defendi, laŭ la okazo, la kiom eble plej bonajn kondiĉojn en la „internacia” konkurado.

Alain BIHR.





La aŭtoro

Alain BIHR
Profesoro pri sociologio ĉe la Universitato de Franĉkonteo (Francio), aŭtoro de La Novlangue néolibérale. La rhétorique du fétichisme économique [La novliberala Novlingvo. La retoriko (...)
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Reen al la fontoj

For la privatan proprieton !

LA FUNDAMENTA ERARO DE ADAMO SMITH

Novigi la malnovan arton de rabado



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] Temas pri piratado fare de ŝtato. -vl

[2] Philippe Norel, L’Invention du marché. Une histoire économique de la mondialisation, Seuil, Parizo, 2004.

[3] Fernand Braudel, Civilisation matérielle, économie et capitalisme. XVe-XVIIIe siècle, vol. 3, Armand Colin, Parizo, 1979.

[4] Citita de Edmund Sliberner, La Guerre dans la pensée économique du XVIe au XVIIIe siècle, Sirey, Parizo, 1939.


Akceptejo 1a majo 2019

Post la Mueller-raporto, la fiasko de la „Russiagate”

Donaco de la demokratoj por Donald Trump


La usona kampanjo de la prezidant-elekto de 2020 komenciĝis. En la demokrata tendaro iuj obstine postulas la parlamentan eksigon de s-ro Donald Trump pro malhelpo al la justico. Aliaj pensas, ke la konkludoj de la Mueller-raporto ruinigis tian strategion kaj ili preferus ke la demokratoj fine ataku la politikajn decidojn de la prezidanto.



de  Aaron MATÉ

LA RAPORTO de la speciala prokuroro Robert Mueller estas senambigua : ĝi radikale ekskludas la konspirteorion, kiu asimilas s-ron Donald Trump al marioneto de Ruslando. Nenia pruvo ekzistas pri koluzio inter Moskvo kaj la respublikana tendaro por pirati la retmesaĝojn de la kampanja grupo de s-ino Hillary Clinton en la jaro 2016. Nenio apogas la akuzojn pri ligoj inter diversaj konsilantoj de s-ro Trump kaj personoj, ĉu rusaj aŭ ne, prezentitaj kiel relajsoj de Kremlo.

En sia raporto s-ro Mueller neas ĉian signifon de ĉiu el la pruvaj dokumentoj kiuj devis apogi la tezon de rusa komploto : la renkontiĝo en la Trump-turo en Junio 2016 ; la klopodoj (vanaj) por konstrui Trump-turon en Moskvo ; la rifuzo de amendo pri Ukrainujo en la respublikana platformo de 2016 ; la kunlaborado inter s-ro Paul Manafort, la kampanjo-direktoro de la miliardulo, kaj s-ro Konstantin Kilimnik, politika konsultisto ; la (registritaj) konversacioj de la eksa generalo Michael Flynn, subteno de s-ro Trump, kun la ambasadoro de Ruslando ; kaj multaj kromaj … Pro tio la konkludo de s-ro Mueller : „Definitive la enketoj ne pruvis, ke la kampanjo-skipo [de s-ro Trump] kunordiĝis aŭ konspiris kun la rusa registaro en la kadro de aktivecoj kiuj celis interferi en la elekto.” Tiu scenaro estis do tute inventita ; nenia jura persekutado fariĝos kontraŭ usona civitano pro komploto kun Ruslando okaze de la prezidant-elekto de 2016.

Malgraŭ tio, kion pensas la respondeculoj de la Demokrata Partio, la enketo, kiun ili levis al rango de prioritato „konstanta kaj principa”, laŭ la vortoj de s-ino Jennifer Palmieri, la eksa kampanjo-konsilistino de s-ino Clinton, transformiĝis en donacon por la kampanjo por reelekti s-ron Trump. „Nenia koluzio” : la gvidmotivo de la prezidanto, longtempe primokata de la opozicio kaj de la demokrataj komunikiloj, povas nun servi kiel kaŭcio de la heroo de la „rezistado kontraŭ Trump”, s-ro Mueller …

Tiu afero cetere perdigis konsiderindajn tempon kaj energion al la oponantoj de la prezidanto. La unuaj semajnoj de lia mandato montris iomete da espero, kun gravaj virinaj mobiliziĝoj kaj aliaj kontraŭ lia dekreto, kiu malpermesis eniron en la usonan teritorion al civitanoj de eksteraj landoj kun islama plimulto. Sed la elano rapide falis ; anstataŭ konstrui movadon kapablan kontesti la politikojn de la ĉefo de la Blanka Domo, la demokratoj preferis munti teorion indan je spionromano.

La aktiva rolo de la sekretaj servoj

TIU STRATEGIO certe servis al tiuj inter ili, kiuj famiĝis per siaj ĉeestoj en televid-scenejoj. S-ro Adam Schiff, delegito de Kalifornio en la ĉambro de reprezentantoj, multfoje komprenigis, ke s-ro Mueller fine kulpigos s-ron Trump. Li nome asertis, ke li persone vidis „pli ol malrektaj pruvoj [de koluzio]”. Lia obstino defendi la tezon de konspiro kun Ruslando faris, ke certaj ĵurnalistoj konsideris lin kiel la plej granda premsonĝo de Trump” – eĉ kiam li voĉdonis favore al la altigo de la armea buĝeto, al la larĝigo de la kontrolpovoj de la prezidanto kaj dum li senrezerve subtenas lian politikon pri Venezuelo.

La demokratoj estis tiom obsedataj de la „Russiagate”, ke ili multnombre kaj brue protestis kontraŭ la eksigo de la justic-ministro Jefferson („Jeff”) Sessions, ekstremdekstra respublikano konata pro sia rasista pasinteco, al kiu s-ro Trump riproĉis lian mankon de lojaleco en tiu afero. Ili multe malpli protestis kontraŭ la impostreformo de la prezidanto (senprecedenca transigo de riĉaĵoj al la plej-privilegiitoj), kontraŭ la maltrikado de la leĝo pri la malsan-asekuro de s-ro Barack Obama aŭ kontraŭ la retiriĝo de Usono el la pariza interkonsento pri la klimato kaj el la irana atom-traktato. Iuj antaŭdiras, ke post la eksigo de s-ro Sessions, s-ro Mueller spertos la saman sorton. Ili eraris. Certe, s-ro Trump regule, sur Twitter, fulmis kontraŭ la enketo de la prokuroro, sed la advokatoj de la prezidanto, kiuj elektis strategion de „kunlaborado sur senprecedenca nivelo” – laŭ la vortoj de s-ro Kenneth Starr, eksa speciala prokuroro taskita pri la enketo pri la mensogoj de s-ro William Clinton pri liaj seksaj aventuroj –, liveris pli ol dudek mil paĝojn da dokumentoj kaj kun dekoj da atestantoj.

La fiasko de la „Russiagate” pravigas alian centran elementon de la retoriko de s-ro Trump, kiu prezentas la grandajn usonajn komunikilojn kiel unu el la precipaj fontoj de falsinformoj [fake news). En pli ol du jaroj la stelula prezentantino de MSNBC Rachel Maddow kaptis la atenton de la televid-spektantoj per flegado de paranojo inda je la plej obskuraj retejoj, sed kun la rimedoj de konstanta inform-televido. En la okuloj de la ĵurnalistino la potencoj de s-ro Putin etendiĝas eĉ trans la Blankan Domon : Ruslando, tiel ŝi anoncis dum ondo de malvarmo, minacis tranĉi la kurenton al milionoj da usonanoj, riskante ilin mortigi.

Tiu politika-komunikila disvenkiĝo frape similas al la propaganda kampanjo, kiu kondukis al la Irak-milito, kiam la grandega plimulto de la komunikiloj akuzis, malprave, la irakan prezidanton Saddam Hussein posedi amasdetruajn armilojn kaj flegi rilatojn kun Al-Kaida.

Ankaŭ ĉi tie la sekretaj servoj ludis aktivan rolon. En Oktobro de 2016 la FBI ekzemple postulis mandaton de superrigardo kontraŭ s-ro Carter Page, eksmembro de la kampanjo-skipo de s-ro Trump, kun la motivo ke „la klopodoj [de Ruslando] estis kunordigitaj kun s-ro Page kaj eble kun kromaj individuoj asociitaj [kun la kampanjo de s-ro Trump].” [1] La origino de tiu aserto serĉendas en la „Steele-dosiero”, terura dokumentaro kolektita de la eksagento de la britaj informservoj, Christopher Steele, kontraŭ la demokrata opozicio. Por pravigi sian postulon de mandato la FBI priskribis tiun raporton kiel „unuanivelan fonton”, „kredindan”. Atribuante fidindon al tiu teksto, kiu defendis la hipotezon de longtempa kaj altnivela konspirado inter s-ro Trump kaj Kremlo, la FBI ridindiĝis.

La respondeculoj de la informservo ankaŭ subtenis la onidirojn pri koluzio, per transdono de anonimaj informoj, kelkfoje falsaj, al kredemaj ĵurnalistoj. La plej frapa ekzemplo : en Februaro 2017 la New York Times skribis, ke usonaj enketistoj akiris „telefonajn tabelojn kaj registraĵojn”, kiuj pruvas, ke proksimuloj de s-ro Trump flegis „ripetajn kontaktojn kun agentoj de la rusaj informservoj dum la jaro antaŭ la elektoj”. [2] Kvar monatojn poste s-ro James Comey, direktoro de la FBI en la momento de la faktoj, rekonis antaŭ la senato, ke tio „ne estis vera”. Sed oni daŭre atendas, ke la novjorka gazeto korektos sian eraron.

Alia komuna punkto kun la milito en Irako : la protagonistoj mem. S-ro John Brennan, direktoro de la Central Intelligence Agency (CIA) sub la prezidanteco de s-ro Obama, jam okupis gravan postenon en la agentejo mallonge antaŭ la invado al Irako. Kaj li diris nenion kontraŭ la trompado muntita de siaj superuloj por pravigi la ekmilitadon. Laŭ sia propra konfeso s-ro Brennan ludis gravan rolon en la enketo pri la ligoj inter s-ro Trump kaj Ruslando. Eĉ forlasinte sian postenon, en Januaro de 2017, li daŭre disvastigis la akuzon de koluzio, nome kiel analizisto por MSNBC. El tiu profitiga tribuno li kvalifikis la usonan prezidanton „perfidulo […] ĉe la boto de Putin”. Lastan Marton la eksa direktoro de la CIA ankoraŭ senhonte antaŭdiris, ke ondo da kulpigoj frapiĝos kontraŭ la intima rondo de s-ro Trump. Ĉar la Mueller-raporto disŝiris liajn profetaĵojn, s-ro Brennan ŝanĝis la tonon : „Mi ne scias, ĉu mi ricevis malbonajn informojn, li deklaris en MSNBC (la 26-an de Marto 2019), sed mi kredas, ke mi imagis pli da aferoj ol reale ekzistis.”

En Oktobro de 2003 la registaro de s-ro George W. Bush pene klarigis, kial ĝi ankoraŭ ne trovis la famajn amasdetruajn armilojn. S-ro James Clapper, direktoro de la Ŝtata agentejo pri imagado kaj mapado (National Imagery and Mapping Agency), tiam asertis, ke la satelita bildigo en „ne dubebla” maniero [3] montris la delokadon de la malpermesata armilaro al Sirio. Kiam li fariĝis direktoro de la nacia informservo sub la prezidanteco de s-ro Obama, li poste konvertiĝis en analiziston de la „Russiagate” por Cable News Network (CNN). „La rusoj, li anoncis en Majo 2017, estas preskaŭ genetike instigataj alelekti, penetradi, gajni favorojn, kaj tiel plu ; tio estas teĥnikoj tipe rusaj.” [4]

„Mi abomenas la rusojn”

DELIRAJ komentoj, kiuj diras multe pri la menso, kiu subtenas la miton Trump-Ruslando. „Mi abomenas la rusojn, deklaris s-ino Lisa Page, juristino de la FBI, dum siaj aŭskultadoj fare de la Kongreso (la 13-an kaj 16-an de Julio 2018). Mi kredas, konsiderante la okcidentajn idealojn, ke tion kio ni estas kaj kion ni defendas kiel usonanoj, Ruslando reprezentas gravan minacon por nia vivmaniero.” Dum li lanĉis la enketon de la FBI pri la ligoj inter la kampanjo de s-ro Trump kaj Kremlo, en Julio de 2016, la agento Peter Strzok sendis al s-ino Page tekston redaktitan en eleganta stilo : „Putinoj la rusoj … Fiuloj. Mi abomenas ilin … Ili estas verŝajne la plej fiaj inter ĉiuj. Putinoj de sovaĝaj trompistoj kaj intrigantoj. En politiko, en atletiko, ĉie. Bonŝance mi estas en la tendaro de Usono.” En la lumo de tiu inciteco oni komprenas, kial la bonvolaj taksaĵoj esprimitaj de s-ro Trump pri s-ro Putin dum la prezidant-kampanjo de 2016 povis nur maltrankviligi kaj konsterni multajn altajn respondeculojn, eĉ ĝis malfermi enketon. La 11-an de Januaro ĉi-jara la New York Times eĉ malkaŝis, ke la FBI lanĉis duan enketon en Majo de 2017 por determini, ĉu s-ro Trump „agis laŭ ordono de Ruslando kontraŭ la usonaj interesoj”.

La artikolo neniel aludas la elementojn, kiuj povus pravigi la timojn de la FBI. Oni simple nur ekscias, ke „pluraj cirkonstancoj maltrankviligis” ĝin : „S-ro Trump altiris la atenton de la kontraŭ-spionado de la FBI, kiam li alvokis Ruslandon pirati la retmesaĝojn de sia rivalino dum gazetara konferenco, en Julio de 2016. Li rifuzis kritiki Ruslandon dum sia kampanjo kaj laŭdegis la prezidanton Vladimir Putin. La enketistoj estis alarmitaj ankaŭ de la fakto, ke la Respublikana Partio ŝanĝis sian programon de intertraktado pri la ukraina krizo en direkto kiu ŝajnis favora al Ruslando.” Do, la FBI lanĉis eksterordinaran enketon pri la prezidanto de Usono, baziĝante sur publikaj eventoj, kiujn ĝi interpretis malbonintence. La rimarko lanĉita de s-ro Trump en Julio de 2016 estis ŝerco, kaj la ŝanĝo pri la krizo en Krimeo ne havis sekvon, ĉar, kontraste al sia antaŭulo, li vendis armilojn al Ukrainujo. Krome, se oni prave povis enketi pri li, ĉar li „rifuzis kritiki Ruslandon dum sia kampanjo” kaj „laŭdegis la prezidanton Vladimir Putin”, kial tiam ne fari same post liaj ripetaj laŭdegoj de la gvidantoj de Israelo kaj de Saud-Arabujo ?

La falsadoj faritaj en tiu afero tamen prezentas gravan diferencon kun tiuj de la milito en Irako. La subteno al tiu konflikto estis decide dupartia. Sekve, neniu politika gvidanto, neniu usona ĵurnalisto suferis la konsekvencojn de siaj mensogoj ; iuj eĉ akiris pli altan gradon. Inverse, la „Russiagate” estas afero decide unupartia. Nun, post kiam s-ro Mueller finis sian raporton, s-ro Trump retroviĝas en la ofensivo.

Tamen la du partioj verŝajne daŭrigos sian komunan fronton por diabligi Ruslandon. Dum la „Russiagate” akaparis la demokratojn, la respublikanaj respondeculoj ligitaj kun la Pentagono kaj kun la inform-agentejoj montris akran rifuzon de ĉia malstreĉiĝo en la rilatoj kun Moskvo. Pro tiu afero la ĉiupartiaj politikaj gvidantoj pravigas siajn armeajn ambiciojn per defendo de la patrujo. Tiu ĉi nova okazaĵo de malvarma milito altigas je plia grado la streĉitecojn, sen perspektivo de solvo.

Resume, la „Russiagate” propradire ne estas skandalo ; pli ĝuste ĝi esprimas la interesojn de la potencaj rondoj, kiuj nutris ĝin. Ĝi estas la natura produkto de politika-komunikila sistemo, en kiu kuniĝas la prioritatoj de la du precipaj partioj : la demokratoj kaj la respublikanoj, aŭ, pli larĝe, la memdeklaritaj progresemuloj kaj la veraj konservativuloj. Temas do pri patologio propra al la privilegiuloj.

La fiasko de la „Russiagate” estas simptoma de duobla fiasko : megalomania prezidanto kontestata de monomania [5] opozicio, kiuj, ĉiu siamaniere, erarigis la civitanojn por siaj partiaj celoj. Fronte al s-ro Trump la opozicio scias fari nur unu aferon. „rezisti” al la realo de lia elekto. Tiu neado malebligas disvolvi efikan mobiliziĝon de la civitanoj, kiuj suferas la politikojn de la Blanka Domo kaj kiuj tre grandparte tute ne interesiĝas pri tiuj akuzoj de koluzio. Sed tiu demokrata obsedo ankaŭ fortigis la bazon de la trumpistoj : la partieca uzado de la federacia enketo donis al la prezidanto multajn okazojn por ekspluati la tradiciajn respublikanajn plendojn kontraŭ elitoj, kiuj estas sen kontakto kun la popolo kaj volas renversi ties volon.

Tiel la „Russiagate” akrigis la krizon de demokratia engaĝiĝo, kiun Usono spertas. Ĝi spronis la ŝovinismon, fortigis la partiajn dividojn, laŭdegis certajn malutilajn agantojn de la usona sistemo – speciale la inform-agentejojn, kiuj povis prezenti sin kiel la garantiojn de la liberecoj. La disfalo de la teorio de rusa komploto elrevigas la malamikojn de s-ro Trump, sed ĝi ankaŭ alportas iomete da espero. Nun, kiam la fantazioj de koluzio forvaporiĝis, kaj se ili akceptas rekoni, ke alte situantaj figuroj de sia propra tendaro scie mensogis al la elektantoj, la demokratoj povus ree okupiĝi pri certaj realaĵoj de la usona socio, kiujn ili de pli ol du jaroj malatentas.

Aaron MATÉ.



La aŭtoro

Aaron MATÉ
Ĵurnalisto, korespondanto kaj produktisto por ’The Real News’.
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Rusa entrudiĝo, de obsedo ĝis paranojo



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] Citita en David Shepardson, „FBI releases documents on former Trump adviser surveillance”, Reuters, 22-an de Julio 2018.

[2] Michael S. Schmidt, Mark Mazzetti kaj Matt Apuzzo, „Trump campaign aides had repeated contacts with Russian intelligence”, The New York Times, 14-an de Februaro 2017.

[3] Douglas Jehl, „The struggle for Iraq : Weapons search ; Iraquis removed arms aerial, US aide says”, The New York Times, 29-an de Oktobro 2003.

[4] „Meet the press”, NBC News, 28-an de Majo 2017.

[5] „La nocio monomanio devenas el psikiatria malsankoncepto de la frua 19-a jarcento. Ĝi signifis proksimume „unuopa manio” kontraste al ampleksa, kompleta „frenezo”. La nocio celis izolitan, „partan” perturbon de psiĥaj funkcioj, do psiĥajn malsaniĝojn, kiuj ne estas akompanataj de kompleta frenezeco, de „deliro”, sed esprimiĝas nur en partaj kampoj, dum la ceteraj psiĥaj kampoj estas ne tuŝitaj. Hodiaŭ ĝi havas nur historian signifon kaj en la psikiatrio de la 20-a kaj 21-a jarcentoj ĝi ne estas plu uzata. […] Tamen troviĝas restaĵoj de la monomani-koncepto, i.a. en la nocioj kleptomanio kaj piromanio.” Citaĵo tradukita el : https://educalingo.com/de/dic-de/mo.... -vl


Akceptejo 1a majo 2019

La eŭropa industria politiko ne funkcios

Galileo, dudek jaroj da fuŝoj ĉe la rivalo de GPS


Galileo, kiu devus esti plene funkcianta ĝis 2023, ebligas tre precizan geolokalizon sendependan de la usona GPS. Ekde sia lanĉo en 2001, ĉi tiu ambicia projekto uzanta aron de tridek satelitoj devis superi multajn malhelpojn. Ĝia tumulta historio ilustras la malfacilaĵojn de la Eŭropa Unio pri la plenumo de grandaj industriaj projektoj. Enketo de Charles Perragin kaj Guillaume Renouard.



de  Charles PERRAGIN kaj Guillaume RENOUARD

Marsejlo, en vintra tagiĝo. Je horo kiam la Malnova Haveno ankoraŭ restas sub la ombro de la grandaj montarmasivoj ĉirkaŭ la urbo, la promontoro de la Palais du Pharo estas lumigata ambaŭflanke. Amaso, varma kaj rozkolora, kiu flosas super la pacaj akvoj de la Mediteraneo. Inter la 3a kaj la 6a de decembro 2018, ĉi tiu monumento de la Dua Imperio fariĝis la ekspoziciejo de la kosma politiko de Eŭropo, kaj precipe de la granda satelita programo de geolokalizo Galileo. Dum la Eŭropa Semajno de la Kosmo, oni ankoraŭ reklamas la baldaŭan alvenon de la "Eŭropa GPS", projekto lanĉita de la Eŭropa Komisiono antaŭ preskaŭ dudek jaroj.

La unuaj servoj komencis funkcii en 2016, kaj povus esti ke eŭropanoj baldaŭ havos la plej evoluintan sistemon en la mondo : oni antaŭvidas horizontalan precizecon de 1,8 metro [1] (altitude 2,9 metroj) por la ĝenerala publiko, kompare kun 4,9 de la nuna GPS [2] ; por specifaj aplikoj, ĝi havos precizecon de unu centimetro. Kiel en horloĝfabrikado aŭ optiko, precizeco povas multe plibonigi servojn en kreskanta nombro de fakoj : navigado aviadile, ŝosee, mare kaj fervoje, gvidado kaj kontrolado de diversaj veturiloj (aŭtonomaj aŭtoj, agrikulturaj maŝinoj, misiloj), mapado, samtempigo de telekomunikaj retoj kaj bankado kaj financaj sistemoj, precipe por altfrekvencaj transakcioj. Sekve, kiam la aro de tridek satelitoj estos kompletigita, en 2020 aŭ 2021, Galileo proponos kelkajn aplikojn : senpagan kaj malferman aliron por la ĝenerala publiko - la sola tia servo aktuale operaciebla, kun baza precizeco de malpli ol 5 metroj -, "komercan" servon sed senpagan kaj pli specifan por firmaoj, serĉ-savan servon por la civila defendo tutmonda, kaj militistan servon ĝis 2023.

Triobliĝo de la buĝeto

Dum la Eŭropa Kosmo-Semajno, la Eŭropa Komisiono reliefigas la komunuman kaj civilan naturon de la programo, malkiel aliaj sistemoj de satelita navigado kaj geolokalizo (GNSS) realigitaj de armeoj, kiel la usona GPS, la rusa Glonass kaj la ĉina Bejdou [3]. Ĝi laŭdas la projekton kiel sciencan kaj humanisman kunlaboron kiu estas vehiklo de politika identeco kaj de kolosaj merkatoj el dekoj da miliardoj da eŭroj. Sekve, anstataŭ paroli pri misiloj kaj financaj merkatoj, oni invitis ĵurnalistojn al surmara ekskurso por plenskala testo de la administrado de alarm-alvoko per la satelitaro Galileo.

Sed malgraŭ la lanĉo de dudek du operacieblaj satelitoj, Galileo ankoraŭ kaŭzas maltrankvilon post la kulisoj. Problemoj pri sekvado de la kurso, mallerte redaktita plano de negocoj, riskaj elektoj de la Komisiono, industria konflikto. Plurfoje, la eŭropa sistemo de geonavigado estis forlasota. Ĝi jam malfruiĝas je dek jaroj, kaj ĝia buĝeto triobliĝis ĝis almenaŭ 13 miliardoj da eŭroj [4]. Je la tempo de la eŭropa elektado kaj de politika malstabileco, "regule, ni timas ke ni posttempiĝas" diris David Comby, unu el la reprezentantoj de la franca registaro en Bruselo pri geolokalizaj programoj.

Ni elektis ne akcepti la gvidatan viziton per boato sed atingis la grandan aŭditorion kiu troviĝas en la subetaĝo de la konstruaĵo. Prezidis Pierre Delsaux, vic-ĝenerala direktoro de la Komisiono, kiu esprimis mildan optimismon. En junio 2018, la Komisiono destinis 16 miliardojn da eŭroj por la kosmoindustrio inter 2021 kaj 2027, kun pli ol duono de tiu sumo por Galileo. Sed estas ankoraŭ necese konvinki la Konsilion de la Eŭropa Unio kaj la Eŭropan Parlamenton. "La tuta industrio konsentas, sed ne estas la industrio kiu subskribas la ĉekon. Sen ĉi tiu mono, nenio eblas, kaj ni ne povos provizi la plej bonan GNSS-an servon en la mondo." Prezentita kiel tro altekosta por unu lando, Galileo estas tro senŝirma kontraŭ konfliktoj de interesoj kaj nacia malsindonemo. Ĉi tiu programo ilustras la malfacilaĵojn, kiujn la Unio havas, kiel strukturo por plenumi grandskalan industrian kaj strategian politikon, dum interregistaraj projektoj (senrilataj al la strukturo de la Unio), kiel AirbusArianespace, estas tre sukcesaj.

La rolo de Galileo neniam estas klare difinita. Por iuj, ĝi estas ilo por la geostrategia sendependeco de Eŭropo, por aliaj ĝi restu simpla ekonomia programo. Ĉio komenciĝis en 1996, kiam la ĵus reelektita prezidanto de Usono Bill Clinton ordonis al la Pentagono malfermi en la daŭro de kvar jaroj la militistan GPS - la plej precizan version - al civilaj aplikoj sen kompromiti la nacian sekurecon. Tiutempe, la ĝenerala publiko nur povus ricevi signalon kies kvalito estis intence malpliigita de la federacia registaro. Sekve, en majo 2000, la precizeco de la publika geolokaliza servo kreskis de 100 metroj ĝis proksimume 10 metroj ; ĉi tio radikale transformis la geolokalizon, kiu fariĝis rekte utila al la publiko por geografia orientiĝo kaj por iri de loko al loko piede, aŭtomobile, boate, ktp.

La instigo por ĉi tiu iniciato estis la ideo de "informŝoseoj", metaforo inventita de vicprezidanto Al Gore. En mondo karakterizata de la leviĝo de Interreto, ciferecaj informoj nun devas cirkuli altrapide kaj longdistance, por generi gravajn komercajn utilojn. Devigata de industriistoj avidaj profiti de la utilecoj de GPS, precipe aviado, la registaro de prezidanto Clinton intencis transformi la potencan (kaj altekostan) militistan sistemon disvolvitan en la kunteksto de la malvarma milito en aparaton kiu povas firmigi ekonomian kaj industrian potencon sen-egalan en la mondo. La merkato kreita de persatelita geolokalizo ne nur inkluzivas diversajn ricevilojn troveblajn ĉie (aŭtoj, boatoj, telefonoj, fotiloj, ktp.), sed ankaŭ la multajn aplikojn kiuj ekspluatas la kapablon rekte geolokalizi kaj objektojn kaj vivestulojn. La merkato por ĉi tiuj aparatoj jam superis 23 miliardojn da eŭroj en 2016 kaj povus atingi 84 miliardojn ĝis 2022 [5].

Eŭropo rapide ekenviis Usonon. La kreskanta dependeco je la usona signalo ĉagrenis precipe la francojn. Tiel frue kiel 1999, en raporto de la Nacia Asembleo pri la Kosova Milito, deputitoj esprimis maltrankvilon pri la kreskanta proporcio de armeaj ekipaĵoj (misiloj, aviadiloj) kiuj dependis de GPS, kaj tial estis "tute sub la regado de Usono" [6]. La Eŭropa Unio decidis en 2001 lanĉi unuigitan programon kiu ne necesigis internacian kunlaboron.

Ekde la komenco, Britio kontraŭis ĝin. Pro sia "speciala rilato" kun la usonanoj, la britoj ne vidis la valoron de la konceptado de rivala sistemo, kaj ili timis malŝpari ŝtatmonon. Ankaŭ Vaŝingtono estis nekontenta. La risko ke malamika lando utiligus ĉi tiun treege precizan signalon, kaj povus uzi ĝin por gvidi lanĉojn de misiloj, maltrankviligis la Pentagonon, ĉar ĝi ĉiam havis la povon laŭvole malpliigi la kvaliton de la signalo de la civila GPS, kiel ĝi faris dum la Golfa Milito kaj Kosova Milito [7].

Galileo alfrontis tutfortan kampanjon de kalumnio fare de Usono. En decembro 2001, kelkajn tagojn antaŭ grava kunsido de la Eŭropa Konsilio, Paul Wolfowitz, la vicministro pri defendo, skribis minacan leteron por malinstigi al eŭropaj registaroj malbloki la unuan financon por la projekto. Li mallaŭdis la fakton ke la projekto estos sub civila administrado netaŭga al la sekureca dimensio de geolokaliza programo, kaj ĉagreniĝis pro tio, ke Galileo estos deplojita ĝuste en la sama spektro de ondolongoj kiel la militista signalo de la GPS. Pro la teknikaj danĝeroj de ĉi tiu elektromagneta implikaĵo, la vicestro de la Pentagono deklaris : "Malhelpi, ke la estonta signalo de Galileo estu portata en la spektro uzata de la GPS, servas al la intereso de NATO ( Nord-Atlantika Traktat-Organizo) ’’ [8]. Sekve de ĉi tiu letero, Vaŝingtono dissendis memorandon kiu deklaris sensignifa raporton de la konsulta firmao PricewaterhouseCoopers faritan laŭ la peto de la Eŭropa Komisiono kaj celantan konvinki la landojn de La Eŭropa Unio pri la ekscitaj financaj perspektivoj de Galileo [9]. Komence, la usona premo sukcesis. Aldone al Britio, ankaŭ Germanio, Nederlando, Danio, Svedio kaj Aŭstrio kontraŭis al la projekto. "Galileo estas preskaŭ mortinta" diris Gilles Gantelet, la tiama proparolanto por Loyola de Palacio, la direktoro de la projekto ĉe la Komisiono [10].

La Unio malobservas siajn proprajn regulojn

Esence, la Unio nur scipovas disvolvi ekonomiajn kaj komercajn kunlaborojn, kaj devis haste improvizi allogan oferton por la merkato : "Estis necese konstante diri, kio Galileo ne estas. Diri al la britoj kaj la usonanoj ke ĝi ne estis militista programo, kaj samtempe aserti al la francoj ke ĝi ne estas nur projekto komerca. Oni devis allogi la industriistojn per la argumento ke ĝi ne estis nur programo de suvereneco kaj ke ekzistas vera plano de negocoj, kaj ripeti la malon al la membroŝtatoj", klarigis Xavier Pasco, direktoro de la Fonduso por Strategiaj Esploroj. En 2003, laŭ la peto de Usono, la EU decidis ŝanĝi la frekvencon de dissendo. Tiel, la Pentagono povis bloki Galileon se necese sen kripligi la GPS-on, kaj tio helpis "moligi la pozicion de Vaŝingtono" laŭ Bleddyn Bowen, fakulo pri kosmaj aferoj ĉe la Universitato de Leicester.

Poste, la EU elektis publikan-privatan partnerecon (PPP) por kiu unu triono de la financo estos garantiita de ŝtata mono kaj la cetero de privata kapitalo. Por allogi tiun lastan, la Komisiono proponis instali pli precizan signalon por firmaoj kaj pagantaj klientoj. "La Komisiono mendis kelkajn esplorojn por montri ke Galileo potenciale alportos grandegan ekonomian bonŝancaĵon" diris Pasco. Sed la industriistoj ne havis iluziojn pri la grandegaj komercaj ŝancoj prezentitaj. La programo estis tro kompleksa. Necesas surteraj stacioj ĉie en la terglobo, atomaj horloĝoj en la kosmo, aferoj neniam antaŭe faritaj. Industriaj gigantoj kiel Thales kaj EADS poste fariĝis partneroj en la projekto dum samtempe ili prokrastis kaj ne kontribuis unu groŝon al ĝi.

"Estis nekredeble" lamentis Jean-Yves Le Gall, prezidanto de la Nacia Centro de Kosmaj Esploroj (CNES). Estis nerealisme imagi ke oni povos postuli pagon por servo de Galileo, eĉ de supera kvalito, kiam senpaga aliro al la GPS jam estas havebla. La PPP disfalis en 2007 : "La Komisiono trovis ke ĝi devas doni tiel multe da garantioj al privataj partneroj, por kompensi la financajn necertecojn, ke la partnereco jam ne estis prudenta" diris Frans von der Dunk, kiu laboris kiel komerca konsultisto dum ĉi tiu periodo. En 2009, la Eŭropa Tribunalo de Kontrevizoroj kritikis la PPP-on kiel "nerealisman", programon "sen respondeculo" [11]. Kvankam testa satelito ĵus estis sendita en la kosmon, la forlaso de la projekto estis denove diskutata.

En sia raporto, la Tribunalo de Kontrevizoroj kritikis la membroŝtatojn pro tio, ke ili nur favoras la intereson de siaj naciaj industrioj, kaj pro tio, ke ili "blokis la decidojn", kaŭzante "problemojn de efektivigo, prokrastojn kaj ekscesajn kostojn." Galileo rivelis la malfacilaĵojn, kiujn la Unio havas, kiam temas pri interkonsentoj pri komunaj politikoj, kaj la neakordigeblecon inter ĝiaj liberalaj reguloj kaj la konduko de strategiaj projektoj. La ĉefa diferenco inter iu projekto de la EU kaj iu internacia kunlaboro estas tio, ke la kunlaboro redonas "justan rendimenton" el la investo, kiel en la programoj de la Eŭropa Kosmo-Agentejo (ESA), kio ebligas al ĉiu lando ricevi mendojn proporcie al sia investo. La reguloj de la Eŭropa Komunumo, aliflanke, trudas "liberan kaj nedistorditan konkurencon". Sed la grandaj donacantoj de La Eŭropa Unio, kiel Germanio aŭ Francio, kiuj provizis en 2004 respektive 22,8% kaj 17,6% de la buĝeto, evidente ne pretas riski perdi la sukajn industriajn kontraktojn ligitajn al Galileo.

Tiel, la EU devis plurfoje malobservi siajn proprajn regulojn por ne perdi la ĉefajn kontribuantojn. Antaŭ la malsukceso de la PPP en Decembro 2005, la eksa Eŭropa Komisionano pri Konkurenco Karel Van Miert intertraktis interkonsentojn kiuj estis apenaŭ raportitaj en la amaskomunikiloj. Sen adjudikoj, gravaj infrastrukturaj projektoj estas distribuitaj en tio, kion oni nomas post la kulisoj de la eŭropaj institucioj, "Jalto en la kosmo", aranĝo kiu ne konformas al liberala ortodoksismo. Inter aliaj, Germanio kaj Italio ĉiu akiris centron de regado kiu supoze administros la plej gravajn operaciojn, Britio akiris sekurecan centron, kaj Hispanio surteran stacion kiu respondecas pri specifa signalo utila por aviadila sekureco. Fortuno ne favoris Francion, kiu ricevis la sidejon de la frue nuligitan PPP.

Kiam Eŭropo provis rekomenci la programon sole per ŝtata mono post 2007, la batalo daŭris inter landoj por akiri la maksimumajn avantaĝojn por iliaj industrioj, kio kaŭzis grandajn prokrastojn. Por pacigi Berlinon, la Komisiono devis elpensi komplikan sistemon de adjudikado por ke iuj gravaj landoj ne ofendiĝu. "Ĉi tiu divido estis decida por la cetera programo" diris eksa kadrulo de Thales kiu hodiaŭ okupiĝas pri la projekto. "Ekde la komenco, tial, ni konsentis ne ekspluati la industrian potencon de Eŭropo rilate al iuj kontraktoj por plaĉi al Germanio. Thales kapablis fari ofertojn por tri adjudikoj, sed devis limigi la nombron de siaj ofertoj, rezignante la konstruon de satelitoj ekzemple."

Komplikaĵoj kaj kvereloj.

Rezulte, OHB, malgranda germana firmao, gajnis la adjudikon por la konstruo de la satelitoj en 2010. "La oferto de OHB ŝajnis esti tre bona. Aliflanke, ĉiuj sciis ke ĝia tempoplano estas nerealisma, neplenumebla" diris Michel Iagolnitzer, eksa prezidanto de la Konsilio pri Sekureca Akredito, organizaĵo kreita specife por reprezenti la registarojn de la EU kiam temas pri sekurecaj aferoj. Paradokse, en 2013 la Eŭropa Komisiono kaj ESA devis peti al aliaj fabrikistoj, inter ili Thales, helpi OHB. Kontraste, pure militistaj programoj kiel la usona GPS kaj la rusa Glonass ne devis sin miksi en tiaj komplikaĵoj kaj kvereloj.

"La Komisiono ne havas sperton pri la livero de publikaj kaj komercaj servoj. Tradicie, ĝi fiksas normojn kaj regularojn, ne servojn" diris Serge Plattard, fondinto de la Eŭropa Instituto pri la Kosma Politiko (ESPI). "Neniu en Bruselo scias kiel Galileo funkcias. Administri programon de teknologia disvolvo estas tasko por specialistoj. Oni devas akiri teknikajn kompetentecojn aŭ komisii la administradon al kompetenta ento" aldonis eksa kadrulo de ESA.

Aldone, Galileo restas submetata al la postuloj de buĝetaj koncedoj. En 2007-2008, en la mezo de la ekonomia krizo, la programo de kosmoesploro estis revivigita danke al financo de la komuna agrara politiko. Sed la malo povus okazi morgaŭ se okazus grava agrikultura krizo. "Intertempe, la Eŭropa Komisiono sukcesis reteni la personaron, sed ĝi ne multe pliigis ĝin prepare por la operaciebla fazo (2021-2027)" diras lastatempa raporto [12]. Por konservi sian revon havi gravan rolon en la kosmo, la Eŭropa Komisiono devas havigi rezultojn, je kiu ajn kosto. "Ekzemple, ĝi deziris lanĉi la unuajn satelitojn kiam ĉio ne estis teknike preta. La politikistoj, kiuj respondecis pri la programo, estis submetataj al premado kaj devis montri progreson" memoris s-ro Iagolnitzer, kiu klopodis por malardigi la fervoron de Bruselo.

Kelkaj okazintaĵoj montras, ke la Komisiono havas longatempan perspektivon pri Galileo. Ekzemple, antaŭ 2016 la satelitoj estis lanĉitaj el la Gviana Kosmo-Centro, sed pere de la rusa raketo Sojuz kiu tiutempe estis pli malkara ol la Ariane 5. "Ni devis aldoni procedojn por sekurigi la lanĉon. Sed, pli grave, la rusoj tiam profitis de sia monopolo per altigo de siaj prezoj" diris Iagolnitzer.

Fronte al tia manko de strategio, reprezentantoj de eŭropaj kadruloj plurfoje intervenis por malhelpi la progreson de la Komisiono. En 2010, ekzemple, la germana firmao OHB, kiu respondecis pri la konstruo de satelitoj, intencis komisii la fabrikadon de sunenergiaj paneloj al ĉina subkontraktisto kiu estis nesperta sed malkara. Belga industriisto kun sperto pri la fako, kaj kiu kredis ke li estas ricevonta ĉi tiun kontrakton, registris proteston kun la subteno de sia registaro. Komence, la Komisiono provis arbitracii la disputon, sed poste retiriĝis kiam ĝi eksciis ke la produktoj de la ĉina kontraktisto ne estis plej altkvalitaj. Alia ekzemplo koncernas la instalon de la tutmonda reto de surteraj stacioj konstante ligitaj al la satelitaro. Unuafoje en sia historio, la Konsilio de la Unio eĉ ne hezitis deklari la Eŭropan Komisionon kondamninda por malhelpi la instalon de stacioj ekster la landlimoj de Eŭropo. "Iuj landoj postulis tujan malĉifritan aliron al konfidencaj kaj ĉifritaj eŭropaj datumoj transitantaj tra ilia teritorio. Ni rifuzis", memoris s-ro Iagolnitzer.

Eĉ pli probleme, la Eŭropa Komisiono alfrontis fortan politikan premon post la kulisoj. En 2015, ĝi decidis lanĉi adjudikojn : unu por fabriki la trian satelitaron, kaj la alian por la administrado de la du operaciejoj proponitaj de la Komisiono en 2005 al Germanio kaj Italio per la akordoj Van Miert. Je la 30a de julio 2015, la germana ministro pri transporto Michael Odenwald sendis apenaŭ kaŝitan averton. Ĝi petis al la Komisiono rekonsideri "por eviti malutilan publikan debaton" pri satelitoj, kaj informis ke, se Germanio ne administros la operaciejon instalitan sur sia teritorio, loko de tiu por fremda konkurencanto "ne estos senpaga".

"Legi tion estas ŝoke" diris informinto proksima al la juraj-politikaj petolaĵoj ligitaj al Galileo. "La Komisiono devas konservi la politikan koherecon de la Unio. En programo de ĉi tia grandeco estas tial normale ke devus esti aranĝoj por atingi entutan politikan kaj industrian ekvilibron. Tiu ekvilibro estas la kerno de la afero. La problemo estas tio, ke per tiaj metodoj la ekvilibro emas eroziiĝi kaj eĉ pli da politika premo kreiĝas kiun la Komisiono ne povas elporti." Fine de 2016, ne surprize, OHB gajnis la trian kontrakton por konstrui la satelitojn (kontraŭ pli ol 300 milionoj da eŭroj). Germanio kaj Italio ankaŭ gajnis la kontrakton por la administrado de la infrastrukturo instalita sur iliaj teritorioj pere de la germana-itala firmao Spaceopal, kontraŭ sumo de proksimume 1,5 miliardo da eŭroj. Koncerne la lastan kontrakton, Eutelsat, rivala eŭropa konsorcio, iniciatis revizopeton ĉe la Justica Kortumo de la Eŭropa Unio, citante multajn strangaĵojn en la adjudiko. La kazo daŭras.

La manko de kompetenteco ĉe la Komisiono, kaj ankaŭ la ekvilibro de potenco inter la landoj de la Unio kaj la institucioj, logike estigis la efektivigon de ekstreme komplika sistemo de regado. Teorie, la Komisiono surprenis la politikan gvidantecon de la programo, kaj ESA la teknikan flankon, dum la Eŭropa GNSS-Agentejo (GSA), specife kreita por Galileo, respondecis pri la operaciebla parto. Efektive, tamen, ĉiu nova fazo de la programo provokis profundajn malkonsentojn. En novembro 2018, Germanio postulis ke pli da pezo estu donita al la ESA kaj ĝia operacia maniero de "justa rendimento". Lastan februaron, venis la vico de la Komisiono minaci retiri la tekston pro malkonsento kun la Konsilio de Eŭropo kaj la Eŭropa Parlamento pri la proponata sistemo de estrado. Por eviti ĉi tiujn ŝtopaĵojn, la Unio preferis reguligi pli nebule, kaj tiel malfermis la projekton al postkulisaj aranĝoj kaj senfinaj diskutoj. Ekzemple, mankas klaraj reguloj por gvidi la necesan kunlaboron inter la Komisiono kaj ESA.

Ekstreme preciza geolokalizo

La manko de iu respondeculo povus malhelpi la konkretajn uzojn de la signalo. "Se firmao uzanta la signalon de Galileo rimarkas eraron, la raporto devos longe retroiri tra sinsekvo da paŝoj, kiuj inkludas ESA-on, la Komisionon, specialan sekurecan instancon ... Estas tre malsimple kaj tre reage" resumis s-ro Plattard. Kvankam fabrikistoj ĝenerale ekipas siajn aparatojn per riceviloj kiuj estas reciproke kongruaj, kaj la signalo estas malferma al la publiko, la administrado de la servo jam prezentas problemojn por uzantoj, kiel atestas kadrulo de la Ĝenerala Administrejo de Civila Aviado, sub kondiĉo de anonimeco : "Lastatempe ni rimarkis misfunkcion, riskon de paneo en la signaloj haveblaj al ni. La problemo ankoraŭ ne estas pritraktita ! ESA estis informita kaj faris nenion. Ĝi sin ŝirmis malantaŭ la fakto, ke ĝi ne estis specife petita pritrakti ĉi tiajn misfunkciojn. Tio estas ŝoka fare de agentejo kiu ĉiam plendas ke ĝi ne havas sufiĉan regadon !".

Malgraŭ la lanĉo en nebonan orbiton de du satelitoj en 2014, kaj sinsekvo de malsukcesoj influantaj la atomajn horloĝojn je la fino de 2016, Galileo estas kompletigota kaj estas nedisputebla teknika sukceso. CNES taksas ke hodiaŭ jam estas pli ol 700 milionoj da uzantoj de la malferma servo. Multaj individuoj ne scias ke iliaj veturiloj kaj telefonoj gvidas ilin per ĉi tiu reto. Kaj eĉ se la signalo ankoraŭ ne estas optimuma, "ĝi jam estas pli preciza ol GPS" laŭ s-ro Gall. "Per Galileo, vi ne nur scios sur kiu strato vi estas, sed sur kiu flanko de la strato" li emas diri. Ĉi tiu malgranda lukso, kiu kostis 13 miliardojn, eble ŝajnas ridinda. Sed kvankam la precizeco de Galileo ne havos rimarkindan efikon al tipa aŭtisto, ĝi povus estigi pozitivan ŝanĝon en servoj de fabrikado en la fako de avancintaj teknikaroj, kiel la aŭtonoma aŭtomobilo. La merkato de aplikaĵoj, kiu ne ekzistis antaŭ dudek jaroj kaj kreskas je duoblaj ciferoj, serĉas ekstreme precizan geolokalizon por la disvolvado de ludoj, la pliigita realeco, helpo al sportistoj, sociaj retoj, geomerkatumado, ktp. Cetere, la usonanoj ne intencas esti postlasitaj tiel facile, kaj ili profitas de la regresoj de la projekto kiu devus pasigi la eŭropanojn al la avangardo. La GPS 3a, rekta konkuranto de Galileo kun komparebla precizeco, komencas esti deplojita, kaj devus esti operaciebla ĝis marto 2023.

En ĉi tiu vetkuro por la plej bona signalo, nova granda defio nun alproksimiĝas : la Briteliro. Post sia komenca nevolemo, la britoj investis grandan sumon je la projekto Galileo, financis 12% de la buĝeto kaj ricevis 15% de mendoj, precipe je la konstruo de la utilŝarĝo (la inteligenta parto de la satelito). Ili ankaŭ estas tre okupataj pri ĉifritaj kaj ekstreme precizaj signalservoj por militistaj celoj. Pro la Briteliro, konforme al la reguloj regantaj adjudikojn por Galileo, kiujn la britoj mem aprobis, ili perdus la kontraktojn rilate al ĉi tiu servo. David Davis, la respondeca ministro pri la Briteliro ĝis la pasinta julio, diris amare : "La Komisiono pafas sin tra la piedo". Sen britaj firmaoj, Galileo riskus "ĝis tri jarojn da plia prokrasto" kaj kostus "kelkajn pliajn miliardojn" [13].

Aliuloj jam antaŭgardas sin. Laŭ Bleddyn Bowen, "SSTL, la brita fabrikanto de la utilŝarĝo, estas posedata de Airbus, kaj la grupo jam komencis transloki parton de sia Galileo-rilataj aferoj al la Eŭropa Unio. Thales kaj OHB deziras transpreni al si la kontrakton, kaj varbas dungitojn de SSTL. Oni atendas prokrastojn kaj ekstrajn kostojn". Londono kondamnis ĉi tiun latentan komercan militon. Antaŭ unu jaro, Richard Peckham, prezidanto de UKspace, la organizaĵo reprezentanta la britan sektoron, asertis ke "la kvoto de la merkato posedata de Britio estas atakata, ĉiuj demordas al ĝi hiene" [14]. Unu el la du plej grandaj armeoj en Eŭropo (post tiu de Francio) povus esti ekskludita de ĉi tiu preciza signalo ! Fronte al ebla elpelo, la britoj eĉ menciis la ideon konstrui sian propran sistemon. En la aŭtuno, post la eŭropa elektado, estos necese interkonsenti pri la buĝeto de Galileo por 2021-2027, verŝajne kun unu malplia ĉefa kontribuanto kaj kun nova parlamento kiu eble jam ne faros la kosman strategion prioritato.


La aŭtoro

Charles PERRAGIN kaj Guillaume RENOUARD
Charles Perragin kaj Guillaume Renouard estas membroj de Collectif Singulier, kolektivo de sendependaj ĵurnalistoj.
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Kion celas la mito de transhumanismo ?



Tradukita de:
Mike Leon
el la franca

[1] ’Galileo Initial Service - Open Service - Service Definition Document Issue 1.0’, Agence du GNSS européen, Prago, decembro 2016. Ĉi tiu oficiala dokumento donas ĝeneralan koncepton pri la projekto, sed la precizeco de la signalo povas malpliiĝi en iuj cirkonstancoj (eĥoj de krutaĵoj aŭ konstruaĵoj, ekzemple) aŭ povas pliiĝi, utiligante tersurfacajn koordinatojn per altgradaj instrumentoj.

[2] Global Positioning System, www.gps.gov

[3] Ankaŭ Barato kaj Japanio estas disvolvintaj siajn sistemojn, sed tiuj kovras sole iliajn proprajn regionojn.

[4] Didier Migaud, ’La contribution de la France aux programmes européens Galileo et Egnos de radionavigation par satellite’, Cour des comptes, Parizo, la 19a de oktobro 2015.

[5] ’Global GPS market, company profiles, share, trends, analysis, opportunities, segmentation and forecast 2017-2023’, Research and Markets, Dublino, januaro 2017.

[6] Rapport d’information no 2022 de MM. Paul Quilès et François Lamy, Assemblée nationale, Parizo, la 15a de decembro 1999.

[7] TIC, commerce électronique et économie de l’information, Éditions de l’OCDE, Parizo, la 8a de marto 2000.

[8] Arnaud Leparmentier kaj Laurent Zecchini, ’Les États-Unis multiplient les pressions contre le projet européen ’Galileo’, Le Monde, la 20a de decembro 2001.

[9] ’Inception study to support the development of a business plan for the Galileo programme’, PricewaterhouseCoopers, Londono, la 20a de novembro 2001.

[10] Steve Kettmann, ’Europe GPS plan shelved’, Wired, San-Francisko, la 17a de januaro 2002.

[11] ’Note d’information de la Cour des comptes européenne concernant le rapport spécial no 7/2009 relatif à la gestion de la phase de développement et de validation du programme Galileo’, Commission européenne, Bruselo, la 29a de junio 2009.

[12] Amiel Sitruk kaj Serge Plattard, ’The governance of Galileo’, Institut européen de la politique spatiale, Vieno, januaro 2017.

[13] Philippe Bernard, ’Brexit : querelle ouverte au sommet de l’exécutif britannique’, Le Monde, la 7a de junio 2018.

[14] Éric Albert, ’Brexit : les Britanniques, écartés de Galileo, envisagent de lancer un projet concurrent’, Le Monde, la 8a de majo 2018.


Akceptejo 1a majo 2019

La politiko senpolitikigita

La erao de la entrepren-ŝtato


Laŭ kliŝo, dum la elekto-kampanjoj en Eŭropo kaj Usono, la liberaluloj kontraŭas la popolistojn. Laŭ tio, du homoj simbolas tiun antagonismon : la franca prezidanto Emmanuel Macron kaj lia usona kolego Donald Trump. Tamen, trans iliaj disopinioj, ofte teatre prezentataj, tiuj du personoj enkarnigas la saman regadon de la entrepren-mastrumado super la politiko.



de  Pierre MUSSO

SINJORO Silvio Berlusconi en 1994, s-ro Donald Trump en 2016 kaj s-ro Emmanuel Macron en 2017 : ĉiu per rompa eniro venis al la pinto de granda okcidenta regno post elekto-venko akirita ĉe la unua provo. Tiuj tri „rompaj” politikaj personoj senteble malsamas en sia personeco, siaj psiĥaj trajtoj, sia aĝo kaj en la kunteksto de sia interveno. Sed unu punkto kunigas ilin : ili importas la entrepren-mastrumadon en la politikan kampon kaj muzike aŭdigas la gloran raporton pri sia entreprena sperto. Ili estas la ĉefoj de la „entrepren-ŝtato”. Ili ne estas la solaj gvidantoj, kiuj aplikas tian modelon, kiu ŝajnas etendiĝi : oni povus citi s-ron Mauricio Macri en Argentino, s-ron Andrej Babiš en Ĉeĥujo – kiu diras „mastrumi la ŝtaton kiel familian entreprenon” – aŭ ekzemple s-ron Recep Tayyip Erdoğan – kiu volas „gvidi Turkujon kiel entreprenon”. [1]

Kiel ofte, Italujo estis laboratorio kaj s-ro Berlusconi la pionira figuro ; li la unua enkondukis la figuron de la entrepren-prezidanto, de la memdeklarita speco. Ekde la komenco de la 1990-aj jaroj, Italujo inventis respondon al la nova internacia situacio, kiu jam ne alfrontigis la orientan blokon kun la mondo nomata „libera”. En la politikon penetris homo „nova”, devena el la sektoro de komerca televido kaj de nemoveblaĵoj.

Kelkajn jarojn poste, aliaj elementoj forĝitaj en la entrepreno, kiel la marko, cirkulas de unu mondo al la alia : tiel, la marko Trump, kiu pasis de la Trump Organization al la Blanka Domo. Kaj, kvankam s-ro Macron ne devenas el la entrepren-mondo, sed el la financ-inspektado, do grupo de altaj funkciuloj destinitaj al centra administrado – nome en la ministrejo de ekonomio kaj de financoj – lia mallonga profesia kariero kondukis lin dum kvar jaroj en la bankan sektoron [ Denord kaj Paul Lagneau-Ymonet, „Les vieux habits de l’homme (...)" id="nh2">2] : ankaŭ li etendas la importadon-eksportadon – de la vortprovizo, de la paroladoj kaj de la imago – de la entrepreno al la ŝtato, kaj identigas sian agadon kun tiu de gvidanto de granda grupo decidema kaj efika.

Kultura hegemonio

LA EFIKECO, same kiel la utilo, estas ideo, kiu devenas el la inĝenierio, patrino de la entrepren-regado, kiu celas neŭtraligi la politikon. Nome de la efikeco la politiko adoptas la potenc-teĥnikojn de la entrepreno kaj de la entrepren-regado ; ĝi jam ne estas „afero de kredo kaj de validigitaj memoroj, per aliaj vortoj, de simboloj”, laŭ la vortoj de la politiksciencisto Lucien Sfez. [3] Tiel la politiko reduktiĝas al la karismo de la manaĝera prezidanto portanto de la promeso de efika agado. La ŝtato, vidata kiel aparato, komencas konkurenci kaj samtempe konverĝi kun la entrepreno. Ekde tiu momento la politiko, iĝinta teĥnologia, reduktiĝas al la „decidismo”, vorto kreita de la germana juristo Carl Schmitt en Politika teologio (1922) por nomi certan manieron decidi : kun aŭtoritato kaj decidemo, sen zorgi pri la konsekvencoj.. La politiko, reduktita al la nura „decid-momento”, fine „forigas la ideon de legitimeco”. Tiu sensimboligo kreas serion da reduktismaj sekvoj, de la politiko ĝis la ŝtato, poste de la ŝtato al ĝia estro, kiu decidas. Ĉio okazas kvazaŭ, unuflanke, la ŝtato estus reduktita al teĥnika racieco kaj kvazaŭ , aliflanke, la granda entrepreno, al kiu oni atribuas novan legitimecon, produktus la hegemonion kaj la normaron, kiuj ebligus ŝtopi la breĉojn de la politiko. La sankto de la ŝtatpotenco restas, sed ĝi estas disigita, dispecigita ekster la ŝtato, dissemita en multecaj fikcioj, nome teĥnikismaj, produktitaj de la komunikadaj fakuloj, de la entrepren-mastrumantaro kaj de la sektoro teĥniko-scienco-ekonomio.

La alveno de la entreprenŝtataj estroj markas krizan momenton en la longa historia procezo de la liberala regadsistemo komencita meze de la 18-a jarcento kaj kiun la filozofo Michel Foucault nomis la „grandan ŝtatfobio” [4]. Mallonge post la triumfo de la absolutisma ŝtato, en la 17-a jarcento, la kontraŭŝtata reago komencis sian laboron, paralele kun la potenca supreniro de la industriiĝo. La du inversaj movadoj – la fobio kontraŭu la ŝtato kaj la triumfo de la entreprenego, aŭ [laŭ la angla :] „korporacio” – dum longa tempo koviĝis ĝis kiam ambaŭ siavice atingis sian apogeon en la 1980-aj jaroj. La aktuala „krizo de politika reprezentado”, gurdata kliŝo, fakte nomas fenomenon profundan, nome sistemecan transigadon inter la malfortiĝo de la naciŝtato kaj la fortiĝo de la entreprenego, forta pro sia teĥnika-ekonomia kaj manaĝera racieco. En tiu ĉi aparta momento la du institucioj interplektiĝas, ĉar la entrepreno alportas al la taŭzita ŝtato trioblan kontribuaĵon : la manaĝeran dogmon, la rakonton de efika agado kaj la figuron de la entrepren-ĉefo. Tiel formiĝas institucio hibrida. Tiu ĉi transigado kondukas, unuflanke, al malplenigo, al memlimigo aŭ al la senpolitikigo de la ŝtato, reduktita al administrado kaj mastrumado ; aliflanke al politikigado de la entrepreno, kiu larĝigas la sferon de ĝia potenco multe trans ĝian klasikan agadon de produktado.

Por kompreni tion, kio okazas, necesas meti la alvenon de la entrepren-prezidanto en historian perspektivon, por tiel kapti la profundan mutacion de la politiko. Nur la genealogio ebligas pasi de la nuntempo de la politiko al la malrapida laboro de la politiko al la malrapida laboro de la politika sektoro. La institucia tempo de la entrepren-ŝtato estas malproksima eĥo de la mezepoka eklezi-ŝtato. La ŝtato kaj la entrepreno efektive reprezentas „du derivitajn produktojn” en la 12-a kaj 13-a jarcentoj de la sama institucia matrico, tiu de la eklezio. [5] Poste, historie, oni observis tri grandajn formojn en la metamorfozoj de la ŝtato : unue, la eklezi-ŝtaton devenan el la Gregoria revolucio (11-a kaj 12-a jarcentoj), kiu disigis kaj hierarĥiigis la spiritan potencon de la papo kaj la profanan potencon de la imperiestro ; poste, la suveren-ŝtaton, asociitan al la revolucioj de la 16-a – 17-a jarcentoj, al la germana Reformacio kaj al la angla revolucio ; kaj fine, la entrepren-ŝtaton, produkton de la industria kaj entrepren-gvida [manaĝera] revolucioj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj.

Fine de la 19-a jarcento, kaj nome kun la entrepren-gvida revolucio, la granda entrepreno etendis sian ago-sferon kaj eniris la politikan kampon por tie konkeri la kulturan hegemonion, same kiel la publika instanco estis submetinta la teologian-religian kampon por atingi la suverenecon. La ŝtato, kiu origine ĝuis la sanktecon de la eklezio, siavice troviĝis sensanktigita kaj reduktita al simpla teĥnika-administra aparato. La socisciencisto Thorstein Veblen opinias, ke ekde la komenco de la 20-a jarcento la entrepreno estas la ĉefa ekonomia institucio de la kapitalismo. [6] Nu, tiuj du institucioj, la ŝtato kaj la entrepreno, estas ne nur ekonomiaj-teĥnikaj potencoj, sed potencoj ankaŭ kultura kaj sociaj. „La institucioj, memorigas la filozofo Vincent Descombes, estas pensmanieroj same kiel agmanieroj.” [7] Pro tio, kun la intensiĝo de la industriaj revolucioj, la intelekta produktado de la socioj deklokiĝas de unu institucio al la alia : „La politika konstelacio de la industriaj socioj fariĝis senpolitika, dum tio, kio estis senpolitika en la industriiĝo, fariĝis politika”, resumas la socisciencisto Ulrich Beck. [8]

Post la dua mondmilito, por eviti novajn krimajn kaj katastrofajn erarojn de la politikaj gvidantoj, la kibernetiko kaj la entrepren-mastrumantaroj kune defendis la projekton de aŭtomata potenco, eĉ pli „efika”. Laŭ tio, nun la homaro estas „organizita science”, kiel en 1848 anoncis la juna Ernest Renan. [9] Regi la sociojn kvazaŭ maŝinoj, tio signifas aserti, ke la homoj fine fariĝas eĉ pli programeblaj. En 1948 la dominikana pastro Dominique Dubarle skribis pri kibernetiko : „Ni povas revi pri tempo, kiam reg-maŝino anstataŭos […] la hodiaŭ evidente nesufiĉajn kapojn kaj la kutimajn aparatojn de la politiko.” [10]. Tio, kion la pastro Dubarle imagis kiel ŝtata kibernetika Leviatano nuntempe tendencas realiĝi en la formo de la granda grupo, ekz-e Google, Amazon, Facebook, AppleMicrosoft. Tia estus eĉ la projekto mem de Silicon Valley, kiel resumas la ĵurnalisto Philippe Vion-Dury : „Kio estas proponata en la kalifornia penso-kliŝo, tio estas socio aŭtomate stirata, kiu reguligas sin mem danke al algoritmaĵoj.” [11] Unu el la ĉefaj kapoj de Silicon Valley, Tim O’Reilly, anoncas, ke la tempo de la „algoritma regulado” alvenis kaj ke la registaro devas „eniri la epokon de la big data”. [12]

La teĥnikigo de la politika sfero kondukas al neŭtraligo kaj senpolitikigo de la ŝtato fare de la granda entrepreno, kiu senarmigas ĝin, same kiel ĝi mem faris al la eklezio. En la vojkruciĝo de la kibernetiko, de la entrepren-gvidado kaj de la liberalismo, la entrepren-ŝtato trudiĝas post la falo de la berlina muro, kiu markas la apogeon de la kritiko al la ŝtatismo. De tiam ĝi evoluas kombinante tri dimensiojn : teĥnologian, profite al la regado pere de nombroj kaj al la algoritma regeco ; [13] nov-manaĝeran, nome de la efika agado ; kaj novliberala, propagandante la ŝtat-fobion, daŭrigante la la laboroj de Friedrich Hayek, de la Societo de la Mont-Pèlerin kaj de la ĉikaga skolo. Hayek jam instigis „detronigi la politikon” nome de la ordo nomata „spontanea” de la merkato : „La politiko alprenis tro gravan spacon, ĝi fariĝis tro multekosta kaj malutila, sorbate multe tro da mensa energio kaj da materiaj resursoj” [14] – kio povis nur kroni la entreprenon. David Rockefeller, fondinto de la grupo Bilderberg kaj de la Triflanka Komisiono, konstatis en 1999 : „En la lastaj jaroj okazis tendenco al demokratio kaj al la merkatekonomio en multaj partoj de la mondo. Tio reduktis la rolon de la registaroj, kion la afer-homoj favoras […]. Sed aliflanke iu ja devas transpreni la lokon de la registaroj, kaj la komerco [business] ŝajnas al mi la logika ento por tion fari.” [15]

En la horo de la hiperindustriiĝo kaj de la mondpercepto, kiu kongruas kun ĝi, do, vera industria religio, la korporacio tendencas fariĝi la nova politika-kultura potenco. La alveno de la entrepren-ŝtato estas la fendiĝo de la politika sfero. Pro tio la politika sistemo produktas sian propran negativecon per tio, ke ĝi malcentriĝas al la entrepreno. En tiu ĉi momento la kontraŭpolitikaj politikistoj ja kondukas pasivan revolucion (Antono Gramŝo [16], t.e. revolucion-malrevolucion cele al reformado por pli bone konservi. Ili faras tion per tio, ke ili returnas la kritikon de la politiko kontraŭ ĝin mem. La senpolitikigo de la politiko kaj la neŭtraligo de la ŝtato malfermas la vojon al politikigo de la entrepreno, eĉ al „korpokratio”. Laŭ la socisciencisto Colin Crouch tio estas „la progresado de la post-demokratio”, kiu estas la bazo por la kreskanta politika potenco, kiun la entreprenoj akiris.” [17] Ĝuste pro tio, repolitikigo de la politiko povas okazi nur per etendado de la civitaneco trans la publikan sferon, nome al la entrepreno.

Pierre MUSSO.


La aŭtoro

Pierre MUSSO
Profesoro pri informadaj kaj komunikadaj sciencoj ĉe la universitato Rennes II. Li publikigis Berlusconi, le nouveau Prince [Berlusconi, la nova princo] (Editions de l’Aube, La (...)
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Institucia konflikto pri la komunikiloj en Italio

De la gregoria reformo ĝis Silikon-valo



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca

[1] „Andrej Babiš : « L’Europe à deux vitesses, ça me fait rigoler »”, Le Monde, 6-an de Decembro 2017 ; vortoj de s-ro Erdoğan raportitaj de la turka politksciencisto Ismet Akça, France 24, 14-an de Julio 2018.

[2] Vd François Denord kaj Paul Lagneau-Ymonet, „Les vieux habits de l’homme neuf”, Le Monde diplomatique, Marto 2017.

[3] Lucien Sfez, La Symbolique politique, Presses universitaires de France, kol. „Quadrige”, Parizo, 1988.

[4] Michel Foucault, Naissance de la biopolitique. Cours au Collège de France, 1978-1979, EESS-Gallimard-Seuil, ol. „Hautes études”, Parizo, 2004.

[5] Pierre Legendre, Argumenta & dogmatica, Mille et unue nuits, Parizo, 2012.

[6] Thorstein Veblen, The Theory of Business Enterprise, C. Scribner’s Sons, Novjorko, 1904.

[7] Vincent Descombes, Les Institutions du sens, Éditions de Minuit, kol. „Critique”, Parizo 1996.

[8] Ulrich Beck, The Reinvention of Politics : Rethinking Modernity in the Global Social Order, Polity Press, Kambriĝo, 1997.

[9] Ernest Renan, L’Avenir de la science. Pensées de 1848, Calmann-Lévy, Parizo, 1890.

[10] Dominique Dubarle, „Vers la machine à gouverner”, Le Monde, 28-an de Decembro 1948.

[11] Philippe Vion-Dry, La Nouvelle Servitude volontaire. Enquête sur le projet politique de la Silicon Valley. FYP Éditions, Limoges, 2016.

[12] Tim O’Reilly, „Open data and algorithmic regulation”, en Beyond Transparency : Open Data and the Future of Civic Innovation, https://beyond-transparency.org.

[13] Vd Alain Supiot ; „Le rêve de l’harmonie par le calcul”, Le Monde diplomatique, Februaro 2015 ; Antoinette Rouvroy kaj Thomas Berns, „Gouvernementalité algorithmique et perpectives d’émancipation”, Réseaux, n-ro 177, Parizo, 2013.

[14] Friedrich Hayek, „Droit, législation et liberté, Presses universitaires de France, kol. „Quadrige”, 2013 (1-a eld. 179).

[15] „David Rockefeller : « Looking for new leadership »”, Newsweek, Novjorko, 1-an de Februaro 1999.

[16] Itale : Antonio Gramsci [antónjo grámŝi] (1891-1937), itala filozofo kaj politikisto. Kun Palmiro Togliatti li en 1919 kreis la gazeton Ordine nuovo. Sekretario de la Itala Komunista Partio en 1924, sub la faŝismo en malliberejo de 1929-1935. Li anstataŭigis la nocion diktatoreco de la proletaro per hegemonio de la proletaro, tiel emfazante la intelektan kaj moralan flankon. -vl

[17] Colin Crouch, Post-démocratie, Diaphanes, Zuriko-Berlino, 2005.


Akceptejo 1a aprilo 2019

Laŭdo al la kosmopolitismo


Kontraŭ historio-forgesemo kaj malspriteco

Kiel foje okazas en Hispanio, ekaperis nun ankaŭ en Germanio periodaĵo kun Esperanta nomo. "Maldekstra" (kun tiu E-a nomo) aperas ĉe la Rosa-Luxemburg-Fondaĵo (apudpartia klerigcela organizaĵo ligita kun la Maldekstra Partio Die Linke). Oni ĉemetas ĝin kiel suplementon al Neues Deutschland, al Freitag kaj supozeble ankaŭ al aliaj ĵurnaloj.

La klarigo, kial tiu nomo : "La nomo estas ĉe tio programo : Maldekstra signifas "maldekstra" en la mondlingvo Esperanto kaj celas antaŭ ĉio vidi aktualajn demandojn en la tuttera kadro, serĉi mondsociajn solvojn por problemoj, kiuj en ekonomie, politike kaj kulture ĉiam pli kuntiriĝanta kaj tamen tiom disŝirita mondo nur ankoraŭ sur planeda nivelo povas esti traktitaj." ( https://www.rosalux.de/publikation/... ) Signo, ke Esperanto ĝuas aprezon almenaŭ kiel maldekstran, sociegalisman simbolon.

En maldekstra n-ro 3 (2019 marto) aperis artikolo, kiu defendas la nocion "kosmopolitismo" kontraŭ foje aperantaj malvalorigaj pritraktoj en maldekstraj rondoj. (Ĉe dekstraj kaj naciismaj rondoj ĉiukaze klaras, ke oni malaprezas ĝin.) Mi rapide tradukis ĝin kaj enkopiis la tradukon sube.

amike salutas Gary



de  Tom STROHSCHNEIDER

El la germana gazeto „maldekstra”, n-ro 3, 2019 marto

En la debatoj pri aŭtoritatismaj evolutendencoj kaj naciisma regresado ekestis modo plibelige bildigi la alkonsenton al dekstraj partioj ĉe salajruloj kiel specon de urĝa memdefendo. Laŭ tiu interpreto, maldekstruloj-liberaluloj troigis per sia laŭdira moralismo rilate demandojn de migrado, identecpolitiko kaj klimatprotekto.

Alfundiĝas tia mondrigardo, kie tiukonekse oni parolas pri “kosmopolitismo”. Kio prezentas sin kiel kritikan interpreton de sociaj kaj politikaj kontraŭdiroj, estas ofte mem nur parto de la publikaj interpretbataloj, do pli starpunkto ol analizo. Kaj la reĵeto de kosmopolitismo servas ĉi tie ne malofte por senkreditigi aliulan starpunkton – riĉigante tion per la volonte farata atentigo, ke temas pri “progresema novliberalismo”.

Kio faras ĉi tiujn parolojn tiom neelteneblaj, estas la historio-forgesemo kaj malspriteco de tiuj, kiuj parolas. Kiu hodiaŭ paroladas pri la fiaj kosmopolitoj, volas evidente malkonscii pri la plej terura speco de “kontraŭkosmopolitismo”. Kiu ektroviĝis en la pafdirekto de tia propagando, prezentiĝis kiel senpatruja homo ; la kampanjoj kontraŭ kosmopolitismo en la stalina tempo ligis tion kun fortaj antisemitismaj akcentoj, nomis la kosmopolitismon “reakcia ideologio de la imperiisma burĝaro”. En la Slánský-proceso de 1952 partiinternaj konkurencantoj estas brulmarkitaj kiel “cionismaj konspirantoj” kaj “kosmopolitoj”.

Kroma afero, kiun la senrememora uzado de la kosmopolitismo-nocio plej ofte lasas nemenciita, estas, ke lastatempe okazis en la postsekvo de Kant debato, ĉe kiu temis pri justa politiko de mondcivitaneco inter egaluloj, pri la perspektivo de kosmopoleco, do pri pli bonaj mondkondiĉoj kaj ties normiga pravigado kaj jura sekurigo.

Tio havas neniun rilaton kun laŭdira “morala superec-arogo de la privilegiitoj” temigataj, kiam iuj nuntempe parolas pri kosmopolitismo. Des pli ĝi havas rilaton kun internaciisma perspektivo.

Kiu pretas ekkoni la veran mondon, ne povas pretervidi la malsimetrion inter la tuttera spaco de la ekonomio kaj la politika mallarĝo de naciŝtataj reguladkompetentoj. La kapitalismo faris la tutan mondon unu ekonomia spaco. Per tio la historio “ne nur kreis la ekonomiajn antaŭpremisojn por venki super la naci-ŝtato, sed faris ilin ankaŭ necesaj” (Jörn Schulz). Restas la demando, kiel aranĝi tiun supervenkadon.

Ne temas dum tio pri pretervidado de ĉiuj malfacilaĵoj. Kompreneble, porparoli mondsocian traktadon de sociaj problemoj – redistribuado, homaj rajtoj, klimatprotekto, evoluŝancoj – ne signifas rifuzi la ekzistantajn eblojn de naciŝtata regulado. Oni ne devos rezigni je unu afero por finfine antaŭeniri per la alia. Sed direkte al kiu celo ?

Ekzemple tiu de la demokratie socialisma finplenumo de antaŭkondiĉoj, kiuj kreiĝis en kapitalismo, sed sub ĝia rego ne povas esti finplenumitaj. Internaciisma perspektivo samnivele aktuala kiel la ekonomia evoluo ĝuste en epoko de tuttera valoraldonado organizos landlimtranspaŝe la solidarecon de salajrodependuloj. En epoko, en kiu migrado estas normalaĵo, ĝi luktos por rajto je moviĝlibereco, kiu faras la feliĉon io alia ol demando de hazarda naskiĝloko. En epoko de tutplanedaj defioj ĝi devos alstrebi ilian tutteran solvadon.

Tiel komprenata, kosmopolitismo estas, se paroli per la vortoj de Bertolt Brecht, “la plejsimplo, kiun oni devas prezenti malfacila”. Sed tion ja ankaŭ neniu pridisputas. La riproĉo de utopiumado, kontraŭe, estas kutime farata de tiuj, kiuj tute komforte aranĝiĝis sub la regantaj – ĉi-kaze naciŝtataj – kondiĉoj. Cetere, ke oni nuntempe ofte garnas la polemikon kontraŭ la kosmopolitismo per klasbatalaj sloganoj, ne malgrandigas la enestantan eraron : En la Manifesto de la komunista partio ja ne estas skribite, ke la homoj per la demeto de la famaj ĉenoj havas “landon” por gajni. Temas – kiel estas skribite tie – pri “mondo”.

Tom Strohschneider (trad. de G. Mickle)


La aŭtoro

Tom STROHSCHNEIDER


La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:



Tradukita de:
MICKLE Gary
el la germana


Akceptejo 1a aprilo 2019

La sanitara kordono


de  Serge HALIMI

JAM DUM jardekoj la elekta povo de la ekstremdekstro servis kiel asekuro al la maldekstraj kaj dekstraj liberaluloj : ĉia ajn modera azeno senpene gajnis, ekde kiam li troviĝis kontraŭ politika partio neakceptebla, ne frekventebla, ne spirebla. Dum la franca prezidant-elekto de 2002, la rezulto de s-ro Jean-Marie Le Pen stagnis inter la du balotoj, kaj pasis de 16,8 al 17,8 elcentoj. Samtempe tiu de lia rivalo Jacques Chirac kreskegis de 19,8 al 82,2 elcentoj de la esprimitaj voĉoj. La sama operacio ebligis al S-ro Emmanuel Macron venki en 2017, kvankam kun malpli impresa diferenco.

Kio sukcesis kontraŭ la ekstremdekstro, tion la liberaluloj volas refari kontraŭ la maldekstro. Ili do provas konstrui kontraŭ ĝia eventuala progreso muron de valoroj, kiu faros ĝin siavice suspektinda. Kaj tiel devigi tiujn, kiuj ne plu eltenas la politikon de la potenco, malgraŭ ĉio kontentiĝi per ĝi, ĉar tiom fiaj estus ĝiaj plej potencaj kontraŭantoj.

Ĉar la hazardo aranĝas multajn aferojn, la kalumnio kontraŭ maldekstro, kiu fariĝis kontraŭjuda, burĝonas samtempe en Francujo, en Britujo kaj en Usono. Ekde kiam la celtabulo estas fiksita, sufiĉas trovi mallertan, ekscesan aŭ abomenindan taksaĵon en la paĝo Facebook aŭ en la konto de Twitter de iu el la membroj de la politika tendenco, kiun oni volas malhonori (la brita laborist-partio havas pli ol 500 000 membrojn). Poste la komunikiloj disvastigas tion. Tiel eblas agi por detrui kontraŭulon per tio, ke oni atribuas al li kontraŭjudan fantasmon, kiun li tute ne havas – de la speco : la demokratio, la ĵurnalismo kaj la financo estas en la servo de la judoj – ekde kiam tiu kontraŭulo formulas kritikon de la oligarĥio, de la komunikiloj aŭ de la banko.

Kaj jen. „Se [Jeremy] Corbyn instaliĝus en Downing Street, oni povus diri ke, por la unua fojo post Hitlero, kontraŭjudisto regas eŭropan landon”, asertas la akademiano Alain Finkielkraut. [1] Situacio tute same minaca en Usono, ĉar, laŭ la prezidanto Donald Trump, kun la elekto en la Kongreson de pluraj maldekstraj parlamentanoj, „la Demokrata Partio fariĝis kontraŭisraela partio, partio kontraŭjuda”. „La demokratoj abomenas la judan popolon”, li aldonas. Bernard-Henri Lévy siavice ĵus asimilis la francan deputiton kaj ĵurnaliston François Ruffin samtempe kun Lucien Rabatet, aŭtoro de la kontraŭjuda pamfleto La rubaĵoj, kun Xavier Vallat, ĝenerala komisaro pri judaj demandoj sub la reĝimo de Vichy, kaj kun Robert Brasillach, kunlaborinto kun la nazioj mortpafita ĉe la Liberiĝo. Ŝajnas, ke la preferata fabelisto de la komunikiloj eĉ malkovris ĉe Ruffin „konscian aŭ incidan parencecon kun la prozo de Gringoire” [2], semajngazeto trempita de kontraŭjuda malamo ; unu el ties plej famaj fifamigaj kampanjoj pelis ministron de la Popolfronto al memmortigo.

Judoj estis murditaj en Francujo kaj en Usono fare de kontraŭjudistoj. Tia dramo devus ne servi kiel ideologia armilo al s-ro Trump, al la israela registaro kaj al falsistaj intelektuloj. Se necesas konstrui sanitaran kordonon, tiam tiu protektu nin prefere kontraŭ tiuj, kiuj, kontraŭ la vero kaj kontraŭ sia scio, atribuas al siaj kontraŭantoj fiaĵon.

Serge HALIMI.


La aŭtoro

Serge HALIMI


La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Por la krizo de la merkato, rimedoj de merkato ...

La porusona obsedo

Ideoj ekde nun konsiderataj "naturaj"

Kripta koto



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca

[1] „Alain Finkielkraut : « Ich bin kein Opfer »”, Die Zeit, Hamburgo, 21-an de Februaro 2019.

[2] Bernard-Henri Lévy, „Il faut franchir le « point Godwin », Le Point, Parizo, 7-an de Marto 2019.


Akceptejo 1a aprilo 2019

Batalo inter klanoj ĉe la pinto

En Alĝerio, la postkulisaj decidantoj


Tagon post tago, la Alĝeriaj manifestaciantoj malakceptas la ideon de restado de S-ro Abdelaziz Buteflika kiel ŝtatestro. La proksimuloj de la prezidanto multobligas prokrastajn manovrojn por konservi la antaŭstaton. La popola kontestado reliefigas la malklarecon de regado partigita inter pluraj klanoj.



de  Akram BELKAID , Lakhdar BENCHIBA

Ekde la 22-a de februaro, en Alĝerio ripetade okazas grandegaj popolaj manifestacioj kontraŭ la regantoj. Tiu movado estas historia : neniam, depost la sendependiĝo en 1962, okazis tia kontestado, samtempe kvieta kaj disvolviĝinta en la tuta teritorio, inkluzive la sudajn urbojn.

Ĉiun vendredon, unuan tagon de la semajnfino, manifestacioj de pluraj centoj de miloj da homoj formiĝas en la stratoj arigante ĉiujn aĝklasojn, notinde la junularon, kiu, ĝis nun, malinteresiĝis pri politiko. La aliajn tagojn, la impeto daŭras per sidadoj kaj profesiaj manifestacioj (advokatoj, studentoj, universitatanoj, ĵurnalistoj, ŝtatoficistaj pensiuloj, ktp.). La unuvoĉa laŭtparolo estas, antaŭ ĉio, la rifuzo de pluregado de prezidanto Abdelaziz Buteflika, 82-jara, kies mandato finiĝas la 28-an de aprilo. Sed la manifestaciantoj, kiuj marŝas kun la krio "Silmija" ("kvieta (manifestacio)"), ankaŭ atakas lian proksimularon, ĉefe liajn du fratojn, S-rojn Said kaj Naser Buteflika. Ili postulas la finon de la reĝimo kaj la starigon de dua respubliko, iuj postulante konstitucian asembleon. Fronte al ili, la polictaĉmentoj havis dum la unuaj semajnoj cedeman sintenon, iuj policanoj kaj ĝendarmoj eĉ fratiĝis kun la homamaso.

Pri S-ro Buteflika, li silentas. Kripla kaj afazia, la okupanto de la hospitaligita ŝtatpalaco de Zeralda neniam publike esprimiĝis depost 2014, kaj la konfidencoj de pluraj altranguloj konfirmas lian senkapablecon por regi [1].

Reveninte el Svislando, kien li iris komence de februaro por "periodaj sankontroloj", li tamen alparolis la Alĝerianojn per letero, devontigante sin ne kandidatiĝi por kvina mandato dum li nuligis la prezidantan balotadon de la 18-a de aprilo. Nuligo, kiu fakte plilongigas, por nedifinita daŭro, lian kvaran mandaton, atendante organizon de "nacia inkluziva konferenco", nepreciza rendevuo en kiu la "civila socio" estas jam petata "fari proponojn" [2]. Konante la gravecon de la sanstato de la prezidanto, la Alĝerianoj perpleksiĝas. Kiu, malantaŭ la kurteno de la regantoj, decidas kaj agas anstataŭ li ? Kiu skribas la leterojn senditajn al lia popolo ? Kiu nomumas aŭ eksigas liajn ĉefministrojn ? Kiu vere havis la ideon de tiu nacia konferenco ?

Tiuj demandoj temas pri la identeco de tiuj, kiujn oni nomas la "decidantoj". Tiu termino estis unuafoje uzata de Mohamed Budiaf, kiam li revenis el ekzilo, la 16-an de januaro 1992. Tiam la lando estis travivanta gravan politikan krizon post la eksiĝo, trudita de la armeo, de prezidanto Ŝadli Benĝedid kaj la nuligo fare de la Supera Konsilio pri Sekureco (SKS) de la parlamenta balotado, kies unua raŭndo aperigis la venkon de Fronto Islama de Savado (FIS) [3]. "Mi parolis kun la decidantoj kaj mi akceptis respondi al la alvoko de Alĝerio", deklaris la historia figuro de Fronto por Liberiĝo Nacia (FLN) por pravigi sian aliron al Supera Ŝtata Komitato (SŜK), portempa aŭtoritato kreita por plenigi la konstitucian vakuon lasitan de la foriro de prezidanto Benĝedid. Budiaf, kiu estos murdita nur ses monatojn poste de oficiro membro de lia apuda protektantaro, tamen evitis riveli tiujn, kiuj estis la "decidantoj", kiuj konvinkis lin, ja ĉiaman oponanton, liveri historian rajtecon al reĝimo, kiun li dumlonge mallaŭdegis antaŭ ol forlasi politikadon [4].

"Tri kvaronoj de prezidanto"

Konvinkitaj, ke la prezidanto de SŜK utilis, kiel kaŝilo, granda plimulto de Alĝerianoj ne surpriziĝis pri tia singardemo. En aprilo 1992 Budiaf mem konfesis al kelkaj ĵurnalistoj, ke li ne konis "ĉiujn decidantojn". Poste, la nomoj de la generaloj Larbi Belĥeir, Ĥaled Nezzar, Mohamed Medien (kromnomita "Tufik") kaj Mohamed Lamari estis ankaŭ cititaj. Sed, eĉ nun, neniu vere scias kiel, kaj per kia interna traktadoprocezo, la "januaristoj" decidis ĉesigi la "Alĝerian printempon", tio estas la demokrata transiro aperinta post la sangaj ribeloj en oktobro 1988. Tiam, post pafigi al centoj da junaj manifestaciantoj (maloficiala bilanco kalkulis sescent mortigitojn), la Alĝeriaj regantoj efektivigis plurajn reformojn, inter ili permeson de multpartiismo kaj liberigon de skribataj ĵurnaloj [5].

Kvankam tiuj okazaĵoj havas malsimilan naturon, la nuna krizo montras la saman malklarecon. "Kiuj estas la fadentenantoj de la mumio Buteflika ?" demandis svingata tabulo en la alĝera manifestacio vendredon la 15-an de marto. "Kial la decidantoj kaŝiĝas ?" demandis alia. Tiuj demandoj ne estas novaj, ili esprimiĝas jam de jaroj. Por respondi, necesas rememorigi kiel S-ro Buteflika plifortigis sian propran potencon ene de la reĝimo.

Huari Bumedien, ŝtatestro de 1965 ĝis 1978, havis la precipon de la regpotenco kun siaj egalrangaj membroj de la revolucia konsilio, kiu eksigis la prezidanton Ben Bella en junio 1965. La decidstrukturo evoluis sub Benĝedid (1979-1992) por organiziĝi ĉirkaŭ tri polusoj : la stabo de Popola Nacia Armeo (PNA), la sekurecservoj (inter ili la armea sekureco) kaj la prezidantejo, kun ĝiaj ekonomiaj kaj sekurecaj konsilistoj. Pri la strategiaj aferoj, tiuj tri entoj, rivalaj sed ĉiam konsciaj pri la vivprotekta neceso ne endanĝerigi la stabilecon de la reĝimo, sendis siajn raportojn, rimarkojn aŭ petojn. Decidante lastinstance Benĝedid favoris interkonsenton : kiam du polusoj rekomendis aferon, ĝi estis elektita kaj efektivigita de la registaro. Tio okazis, ekzemple, en 1983, kiam la "servoj" kaj la stabo oponis leĝeran projekton pri politikaj reformoj proponitaj de la prezidantejo, la du unuaj polusoj ne volis, ke FLN perdu sian statuton de unika partio.

Male al komuna ideo laŭ kiu FLN regas Alĝerion ekde 1962, tiu partio, kvankam havanta, kun la armeo, historian rajtecon akiritan en la batalo por sendependiĝo, neniam estis kvara decidpoluso. Ĝiaj kacikoj ne povis vere influi la servojn aŭ la stabon, dum la prezidantejo regis ĝian politikan buroon.

En 1999, tuj antaŭ la unua elekto de S-ro Buteflika, la armeo kaj la sekurecaj servoj jam delonge superis la prezidantejon. Post la forpuŝo de S-ro Benĝedid en 1992, ili estis ankaŭ trudintaj la eksiĝon de prezidanto Lamin Zerual (1994-1999), kiu estis rifuzinta validigi la konsenton faritan en 1997 inter la servoj kaj Armeo Islama de Savado (AIS), la armea branĉo de FIS. Elektita kaj instalita en la palaco de El-Muradia, ĉe la altejo de Alĝero, S-ro Buteflika rapide klopodis por redoni forton al la prezidanteja poluso, laŭtdirante, foje per teatra maniero, ke li neniam estos "tri kvaronoj de prezidanto".

Tiu aserto montris du ambiciojn. Unue, la prezidanto ne intencis faciligi novan "Alĝerian printempon". Por li, la celo estis restarigi la originalan purecon de la sistemo, kiam la personaro de la armeo, de la sekurecaj servoj kaj de la ŝtato obeis al nekontestebla ĉefo : Bumedien, mortinta en 1978, kaj kies posteulo li ne sukcesis iĝi. Tiu rifuzo pri ĉia politika malfermo estis ankaŭ afero pri politika kulturo. La eksĉefo de la Alĝeria diplomatio (1963-1979) apartenis al generacio por kiu, la regpotenco ne devis renkonti malhelpaĵojn. Liaj maloftaj paroladoj pri demokratio ne vere konvinkis, eĉ kiam li deklaris en Setif, la 8-an de majo 2012, ke la revolucia generacio estas "finita", kaj la tempo venis por "transdoni la regadon". Paroloj, kiuj ne malhelpis lin kandidatiĝi por kvara mandato, nek daŭrigi kontrolon de la politika kampo.

Plie, S-ro Buteflika rifuzis esti nur marioneto de la armeo. Malgraŭ ĉiopotenco, kiun oni supozas pri PNA, tiu celo ne estis malebla. La militistoj, inkluzive tiujn de la servoj, ĉiam volis respekti minimumon de formala laŭleĝeco. Kaj pri tio, la subskribo de la prezidanto (tiu, kiu ebligas nomumi, eksigi aŭ emeritigi iun ajn altrangulon, eĉ militistan) estas efikega ilo, kiun S-ro Buteflika ofte uzis dum la lastaj dudek jaroj.

Liaj tri unuaj mandatoj (1999-2014) estis tiel markitaj per la transformado kaj la plifortigo de la prezidanteja poluso malfavore al la du aliaj. Forto pro lia supozita diplomatia rilataro, li promesis al la militistoj kaj sekurecaj servoj normaligi la internacian bildon de Alĝerio kaj forigi la eblecon de persekutoj pro iliaj agoj dum la "nigra jardeko" (1991-2000) : perfortaj malaperigoj, armea implikiĝo en amasmurdoj de civiluloj... Pretendante, enlande kaj eksterlande, esti la viro, kiu refaris pacon (kiu fakte estis jam traktita antaŭ lia elekto) li neniam ĉesis rememorigi al la militistoj tion, kion ili ŝuldis al li, kaj tion, kion ili perdus, se ili forpelus lin. Tiel, kiam li emeritigis tiun aŭ alian generalon aŭ kiam li, en 2004, trudis eksiĝon de "januaristo" tiel grava kiel Mohamed Lamari, tiama stabestro kaj arkitekto de la lukto kontraŭ la armitaj grupoj, la aliaj "decidantaj generaloj" ne kapablis kontraŭstari tion aŭ trudi kompensaĵojn, kiel nomumon de iliaj membroj en la prezidantejo aŭ en la registaro.

Lerta manovranto, S-ro Buteflika ankaŭ strebis por ekspluati la rivalecon inter la stabo (la poluso de uniformaj militistoj) kaj la sekuraj servoj (tiu de civilvestaĵaj militistoj). La krizo de la jaroj 1990-aj plifortiginte la kontroladon de la informservoj kaj de la sekurecaj servoj (DRS) pri la politika kampo, la prezidanto efektivigis longdaŭran aliancon kun generalo Ahmed Gajd Salah, nun 79 jara, stabestro ekde 2004 kaj vicministro pri defendo ekde 2013. La "plej aĝa soldato daŭre aktiva en la mondo", kiel kromnomas lin la popola voĉo, de tiam personigas la venĝon de la uniformaj militistoj al siaj samranguloj de la servoj. La multaj eksiĝoj el la armea altrangularo, ĉiuj deciditaj de la prezidantejo, plifortigis lian pozicion kaj igis lin piliero de la sistemo de Buteflika. "Generalo Ahmed Gajd Salah multe ŝuldas al Abdelaziz Buteflika, konfidencas al ni aktiva altoficiro. Li devis emeritiĝi komence de la jaroj 2000-aj kadre de plijuniĝo de la armea direktorejo. La prezidanto donacis al li karieran plilongigon en neesperebla komandrango. Ne utilas serĉi aliloke la kialon pro kiu la stabestro subtenis la projekton de kvina mandato".

Reorganizo de la informservo

La rekontrolado de la sekurecaj servoj fare de la prezidantejo ne estis simpla tasko. DRS prenis iom post iom pli da influo ekde 2010, profitante de multaj aferoj pri koruptado, kiuj implikis proksimulojn de la prezidanto. Tio okazis, ekzemple, kiam ĝi vaste senkapigis la estraron de la publika petrola kompanio Sonatrach, kaj samtempe publike akuzis la ministron pri energio kaj minejoj, S-ron Ŝakib Ĥelil, supozitan estonta posteulo de la prezidanto.

En januaro 2013, la atako kontraŭ gaselterigejo en In Amenas fare de ĝihadisma grupo, Persangaj Subskribantoj, donis okazon al S-ro Buteflika kaj al la uniformaj militistoj por haltigi la elanon de DRS. Grava malsukceso de la informservo, tiu ostaĝopreno malfermis la vojon al reorganizo de la informservo kaj al forpelo, en septembro 2015, de la ĉiopotenca generalo Medien. DSS (Departemento por kontrolado kaj sekureco) anstataŭis DRS-on kaj, jen ŝanĝosigno, estis aneksita al la prezidantejo. Siaflanke, la stabo prenis parton de funkcioj de eks-DSS. Printempon de 2013, S-ro Buteflika preskaŭ gajnis sian veton esti "kvarkvarona" prezidanto. Sed lia sanstato malhelpis lin atingi sian celon. Trafita de apopleksio la 27-an de aprilo en la sama jaro, li ne kapablis kampanji por sia kvara mandato.

Depost tiu dato, la realo de la Alĝeria regantaro estas eĉ pli malklara. Sed oni povas konstati iujn ŝanĝojn ene de la prezidanteja poluso. Ekde la komenco de sia unua mandato, dum li klopodis por malpliigi la influon de la militistoj, la prezidanto nomumis siajn homojn, ofte devenantajn de la Alĝeria okcidento, kiel ĉefojn de civilaj institucioj (Konstitucia konsilio, Konta kortumo, ktp.). Li manovris por, ke la reprezentantaj instancoj (Parlamento, mastraro, sindikatoj,) estu tute sindonemaj al li, eĉ ĝis ili alkuru por laŭdegi kaj flataĉi lin, same kiel en Arabgolfa monarkio. El tio rezultis persona kulto neniam vidita en la historio de sendependa Alĝerio. La prezidanto, kies gigantaj portretoj estis ĉie videblaj, estis sisteme nomata faĥamatuhu ("Lia ekscelenca moŝto").

Por pli bone firmigi sian potencon, S-ro Buteflika ankaŭ elektis proksimulan akompanantaron, notinde liajn fratojn, inter ili, Said, universitatano dudekjare pli juna. Ne temas pri simplaj konsilistoj, sed homoj sen precizaj funkcioj, kiuj havas totalan fidon de la rais (ĉefo). Tiuj proksimuloj rekte intervenas je lia nomo ĉe la ministroj, kaj ankaŭ ĉe la uali (prefektoj), eĉ ĉe la okcidentaj ambasadoroj en Alĝero. Multaj ministroj ŝuldas sian postenon al S-ro Said Buteflika, kaj ne povas ion rifuzi al li. Pri la ĉefministro, li estas ĉu la obeema efektiviganto de la ordonoj de la prezidanta klano, ĉu, kiel S-ro Ahmed Ujahia, ia peranto inter la tri potencaj polusoj. Kiu ajn lia figuro estis, neniu ĉefministro de la epoko de Buteflika ĝuis agliberon de la prezidanto aŭ, depost 2013, de lia klano.

Plifortiĝo de la aferistoj

Jen nova fakto, ja ene de la prezidanta klano mem aperas nova poluso. Temas pri la aferistoj proksimaj de S-ro Said Buteflika, inter ili malgrandaj entreprenistoj en la jaroj 2000-aj, kies riĉeco dikiĝis laŭ la ritmo de infrastrukturaj kontraktoj ricevitaj de la ŝtato. Helpe de la mono de hidrokarbonoj (Alĝerio enspezis pli ol 1000 miliardojn da dolaroj inter 2000 kaj 2015) la rento estis redisdonita por nutri interkunulan kapitalismon. S-ro Ali Haddad, prezidanto de Forumo de Entreprenestroj (FCE), ĉefa mastrara organizaĵo, simbolas tiun ekaperon de "oligarkoj" politike influaj.

Ĉi lastaj ekzemple sukcesis, en la somero 2017, eksigi la ĉefministron Abdelmaĝid Tebbun, tamen ĵus enpostenigitan, pro lia volo malaltigi la valutsumojn atribuitajn al la privataj importistoj. Kaj tiu sama klano insistas pri la neceso reaktivigi la programon de privatigoj, inkluzive en la energia sektoro. Kompreninte, ke la vento turniĝis, multaj mastroj rompis kun FCE, kaj laŭdire S-ro Haddad eĉ intencus forlasi ties prezidantecon por eviti pli gravan krizon.

Depost la lasta 22-a de februaro, dato de la unua granda popola manifestacio kontraŭ la kvina mandato, evidentiĝis la regenteco de la decidantoj. S-ro Buteflika estas malsana malĉeestanta monarko, sed lia subskribo daŭre necesas. Liaj du ĉefaj subtenantoj, la prezidanta klano kaj la stabestro, vivigas la miton de normala funkciado de la institucioj. Malhavanta revolucian rajtecon, ĉar li ne partoprenis la sendependiĝan militon (antaŭ sesdeko da jaroj), S-ro Said Buteflika scias, ke li havas neniun ŝancon postsekvi sian fraton en la regado sen estigi popolan koleron. Kaj pri S-ro Gajd Salah, lia aĝo kaj lia statuso de aktiva militisto baras lian kandidatecon. Sume, la sistemo Buteflika estas en sakstrato, manke de anstataŭa solvo interkonsentita.

La pasintan aŭtunon, la ĉirkaŭantaro de S-ro Buteflika provis konvinki la stabestron kaj la servojn pri la ideo de plilongigo de la kvara mandato por transformi la aktualan jarkvinon al jarsepo, post kiu S-ro Buteflika eksiĝos. Laŭ la malnova strategio de la Alĝeriaj regantoj, kiu konsistas en gajni tempon per ajna maniero, la prezidanta klano esperis profiti tiujn du pliajn jarojn por certigi, tiel aŭ iel, sian kontrolon sur la ŝtato. La ideo pri jarsepo estis forlasita jarfine, ĉar neniu serioza kialo estis trovita por pravigi tian ŝanĝegon, kiu necesus konstitucian modifon. Profitinte la popolan kontestadon por resurtabligi la ideon de plilongigo de la kvara mandato, la ĉirkaŭantaro de S-ro Buteflika elmontras, ke ĝi havas neniun novan ideon. Nek la stabo, nek la servoj ŝajnas volemaj helpi ĝin, krom eble se ili akirus gravajn cedojn, inter ili malpliigon de la prezidanteja influo.

Tamen, la popola movado de la 22-a de februaro de nun viglege metas la demandon pri reĝimŝanĝo, kiu preteros la foriron de la prezidanta klano. La frapfrazo "Jatnahaŭ ga’" ("Ili foriru ĉiuj") floras ĉie. La manifestacioj elmontris, ke la partioj de la prezidanta alianco, inter ili FLN, la oligarkoj kaj la amasorganizaĵoj submetiĝintaj al la reĝimo, ne kapablas malhelpi la popolon marŝi en la stratoj, eĉ pagante friponojn por perturbi la manifestaciojn (metodo uzita en Egiptio kaj Sirio en 2011). Pri la fantomo de "malstabiligo defremde veninta", notinde aludita en Moskvo de la vicĉefministro Ramtan Lamamra, ĝi ne impresas publikan opinion tamen tre senteman pri la suvereneca demando.

Novan fojon, la militistoj kaj la servoj tenas la ŝlosilojn. Ili povas ajnan momenton decidi uzi siajn armilojn kontraŭ la protestantaroj. Post kiam li opiniis, ke la manifestacioj estas "farataj de iuj partioj, kiuj deziras revenigi la landon al la militaj jaroj" (6-an de marto), generalo Gajd Salah ŝanĝis sian tonon. La 10-an de marto li deklaris : "Alĝerio estas bonŝanca pri sia popolo, kaj la armeo bonŝanca pri sia popolo."

Dek tagojn poste, tiu supera oficiro laŭdis la "grandan popolan konscion de la manifestaciantoj", opiniante, ke "por ĉiu problemo ekzistas solvo, eĉ pluraj". La Alĝeriaj amaskomunikiloj trafe notis, ke S-ro Gajd Salah ne plu citis la nomon de la prezidanto, kaj ili pridemandas sin pri la veraj intencoj de la stabestro. Ĉu la militistoj, uniformaj aŭ civilvestaĵaj, akceptos fundamentan politikan ŝanĝon rezignante kunelekti la regantaron ? "La armeo timas devi raporti kaj perdi siajn financajn avantaĝojn, kaj ĝi malkvietiĝas pri submeto al civiluloj", klarigas al ni la jam citita supera oficiro. Dum la popolo, kiun oni diris rezignaciinta, montras impresan maturecon, restas por la armeo fari sian revolucion elirante el la politika kampo.

Akram Belkaïd kaj Lakhdar Benchiba


La aŭtoro

Akram BELKAID
Ĵurnalisto.
(vidu)

Lakhdar BENCHIBA
Alĝeria ĵurnalisto.
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Malantaŭ la ekologia eksponejo de la Golfo

De Mozarto ĝis Hitlero, kio okazis ?

Libio : Intertraktado aŭ eksterlanda interveno, la najbaroj malsamopinias

En Sirio, tre malcerta politika solvo

Kion opinias Alĝero pri la malia situacio ?



Tradukita de:
Thierry TAILHADES
el la franca

[1] Legu : "Les gérontocrates et le dilettante", Le Monde diplomatique, decembro 2018.

[2] Gazetara konferenco de ĉefministro Nureddin Bedui, Alĝero, 14-a de marto 2019.

[3] Abed Charef, Algérie. Le grand dérapage, L’Aube, La Tour-d’Aigues, 1994.

[4] Mohamed Boudiaf, Où va l’Algérie ? Notre révolution. Éditions Librairie de l’Étoile, Parizo, 1964.

[5] Legu Ignacia Ramonet, "L’Algérie sous le choc", Le Monde diplomatique, novembro 1988.


Akceptejo 1a aprilo 2019

Sociologio de la retaj renkontiĝoj

Amo kaj sekso je la cifereca horo


Ĉe la lernejo, ĉe la laborejo aŭ ĉe amikoj trovas plejparte la francoj sian koramikon. Al tiu listo nun aldoniĝas la renkontiĝretejoj. Akuzitaj pri devojigo de la amo en la malvarmegan akvon de la ekonomia kalkulo, tiuj retaj parigantoj ĉefe ebligas serĉi parulon, kaŝe de la rigardo de siaj familianoj. Diskreteco kiu ŝanĝas la seksvivmanieron.



de  Marie BERGSTRÖM

Ĝi nomiĝas Dating. Enkondukita de la societo Fejsbuko aŭtune de 2018, ĝi aldoniĝis al longa listo de aplikaĵoj, fakaj je renkontigo de amparuloj kaj seksparuloj. « Fejsbuko, kiel funkcios ĝia renkontiĝilo » (Le Monde, 2018-05-02) ; « Jen, Dating fine estas uzebla » (20 Minutes, 2018-09-22) : la gazetaro raportis ĝian komencon kiel felietonon, kiel ĝi faras pri ĉiu apero de tia ilo. Post la pioniraj retejoj, Match, Meetic, AdopteUnMec, nun estas la horo de la lokumantaj telefon-aplikaĵoj : Grindr, Tinder, HappnBumble.

Aperintaj en Usono meze de la 1990-aj jaroj, tiuj programaroj rapide disvastiĝis en aliaj landoj, inter ili Francujo. La unuaj retejoj elpensitaj por franca klientaro nomiĝis Netclub.fr (1997) kaj Amoureux.com (1998). Aliaj rapide sekvis : 2008-a nombrado kalkulis ne malpli ol 1045 franclingvajn renkontiĝilojn. Tiu multiĝo de la proponaro atestas ĝian sukceson. Opinienketo de 2013 diris ke 18 elcentoj de la homoj inter 18- kaj 65- jaraj jam uzis unu el tiuj retejoj, kio estas triono de la fraŭloj, eksedzoj aŭ vidvoj [1]. Poste, tiuj nombroj certe plialtiĝis kun la kreskanta populareco de la telefon-aplikaĵoj. La sama enketo indikas, ke el la homoj (inter 26- kaj 65-jaraj), kiuj renkontis siajn vivkunulojn inter 2005 kaj 2013, troviĝas iom malpli ol 9 elcentoj kiuj ekkonis ilin per faka retejo. Tio metas tiujn ilojn en la kvinan pozicion de la renkontiĝlokoj, post studejoj aŭ laborejoj (24 elcentoj), amikaj vesperoj (15 elcentoj), publikaj lokoj (13 elcentoj) kaj hejmo (9 elcentoj). Kvankam ne estante la plej granda parigilo, la uzado de tiuj programaroj nun estas komuna maniero krei rilatojn.

De "Le Chasseur français" [2] ĝis Tinder

La ekesto de tiuj iloj kaŭzis akrajn reagojn. Ili estis akuzataj instigi al "senĉesa rilata ŝanĝaĉo [3]", eĉ nutri "timon engaĝiĝi [4]". Submetitaj al granda proponaro de eblaj paruloj, la uzantoj estas, laŭ la reagoj, instigataj al konsumisma konduto, kaj senĉese tentataj serĉi « pli bone » prefere ol konstrui rilaton. La retaj renkontiĝoj tiel, laŭ ili, naskis veran seksan kaj afekcian merkaton.

Tiuj kritikoj ja ne mirigas la historiistojn. Fine de la 19-a jarcento, la apero de la edzecaj kontoroj kaj anoncoj kreis similajn koncernojn. La tiamaj komentistoj akuzis ilin igi edzecon mondona komerco, kaj cerbumis pri la "laŭleĝeco kaj laŭmoraleco de "prostituo pro bona motivo" [5]". Le Chasseur français publikigis sian unuan edziĝproponan anoncon en 1892. Tiu monata gazeto, publikigita por la kampara mondo, en la sekvo estis la unua, kiu malfermis siajn paĝojn al la fraŭloj serĉantaj koramikon. La malestimo donata al tiu nova renkontiĝmaniero dume kondamnis ĝin al marĝeneco. Meze de la 1980-aj jaroj, malpli ol unu elcento de la francoj estis konintaj sian parulon per tiu rimedo, kaj tre granda plimulto de la homoj tute malakceptis uzi ilin [6].

Tiuj iloj hodiaŭ konsistigas florantan merkaton. Kiel en multaj aliaj kreskantaj sektoroj, la novaj agantoj rapide estas aĉetitaj de la plej fortaj grupoj. Estas la kazo de Meetic kaj Tinder, ambaŭ posedaĵoj de Match, kiu mem apartenas al granda konglomeraĵo de entreprenoj, Interactive Corp (IAC), kiu kunigas grandan amason da supozeble rivalaj markoj. Borse komercata, tiu grupo havis en la jaro 2018 vendosumon de 800 milionoj da eŭroj, el kiuj 400 milionoj venis el la nura filio Match, kun kresko de 36 elcentoj kompare kun la pasinta jaro.

La enirantoj en la merkaton reuzis la teĥnikajn elektojn adoptitajn de la pioniroj, sen vere renovigi ilin. Oni ekzemple konstatas grandan samecon inter la telefon-aplikaĵoj : la plejmulto grande montras la fotojn de la profilo, kiujn la uzanto movas, jen maldekstren (por rifuzi ilin), jen dekstren (por peti kontaktigon). Matchcrush avertas lin ke la intereso estas reciproka.

Tiu merkato karakteriziĝas per forta diseco, kun celado de niĉoj, kiel la pliaĝuloj, la eminentuloj (komprenu : la riĉuloj), la magrebanoj aŭ la judoj. Tiu fenomeno laŭdire montras deziron pri "inter si" kaj kreskadon de komunumismo. Fakte, ĝi pli ĝuste kongruas kun spertataj entreprenaj strategioj, kiuj konsistas el tio, ataki la superantajn agantojn per rivalo flanka (per okupo de merkatpecoj) kaj ne fronta (per celado de la tutklientaro). Kiel klarigas la estro de nordamerika retejo, "estas afero ekonomia, oni devas rigardi tion el la vidpunkto de la entreprenulo : vi pli bone sukcesas se vi enfokusiĝas". Rezultas el tio multiĝo de iloj, foje surprizaj (por gikoj [7], ekologiistoj, maldekstremuloj aŭ dekstremuloj ...), kies plejmulto estas dediĉita al malapero. Nur plejmalmulto, kiu fidas al antaŭekzistantaj "inter si" teĥnikoj, ricevas multnombran publikon ; tiel estas ĉe la religiaj retejoj, aŭ ĉe tiuj, kiuj celas la superajn klasojn.

Ĉu tiu kapitalismo, travivata kiel ĉieesta kaj kiu laŭdire ĉiutage plivastigas siajn kaptilojn, ŝanĝas niajn praktikojn ? Tio ne vere certas. Dum la konceptantoj proponas elekto-kriteriojn, foje tre laŭcelajn, kiuj povus plifortigi la samtavolan geedzecon, kaj malgraŭ la klare videbla socia miksaĵo sur Interreto, kiu kontraŭe povus malpliigi tiun emon, la rete kreitaj paroj estas, dum ĉio cetera samas, tiom samtavola kiom tiuj kreitaj aliloke. Alivorte, oni vidas pri ili la saman probablon pariĝi kun parulo el la sama socia klaso [8]. La kutimaj logikoj de parkreado do ne estis sabotitaj.

Alia montro de stabileco : la edzeca normo daŭre estas forta, malgraŭ la alarmo de la gazetaro, kiu povas titoli artikolon "Kiamaniere la renkontiĝretejoj mortigis la amon", Huffington Post Kebeko, 13-an de Januaro, 2015). La junuloj daŭre konsideras paron kiel vividealon, kvankam la unuaj kuniĝoj kreiĝas je pli grandaj aĝoj ol estinte. Kaj kvankam la rompoj fariĝis pli kutimaj, tiel ankaŭ la repariĝoj. La amo ne mortis, la amsentaj itineroj fariĝis nur malpli senrompaj. La fakto esti koninta du amrilatojn aŭ pli en la aĝo de 25 jaroj estas nun kutima : 36 elcentoj el la inoj kaj 29 elcentoj el la iĉoj kiuj naskiĝis inter 1978 kaj 1982 kongruas kun tiu, dum estis tre malplimulta situacio en la 1950-aj jaroj (6% kaj 9%) [9].

La noveco estas aliloke. La atento al la plej impresaj aspektoj de la retejoj kaj aplikaĵoj − kiel la multego de enskribintoj, la normigo de la profiloj aŭ la elektkondiĉoj − igas preterpasi multe pli gravan karakteron : ilian insulecon. La retaj renkontiĝoj okazas ekstere, kaj ofte senscie de la sociaj grupoj. Tial ili permesas rompon. Tradicie, la intimaj rilatoj kreiĝas en vivspacoj, kiel ejoj de laboro, studo, eliro aŭ libertempo. Kun la retejoj kaj aplikaĵoj, la serĉo de paruloj ekestas privata afero, kiun oni faras en diskreta vidalvido kun sia poŝtelefono, kaŝita el la ĉirkaŭaj rigardoj.

Eviti la socian kontrolon

Tiu privatigo de la renkontiĝo estas grava faktoro, kvankam malofte emfazita, de la sukceso de la retejoj kaj aplikaĵoj. Por la plejjunuloj, unue, al kiuj tiuj iloj permesas tion, koketi, elprovi kaj trovi parulojn, for de la rigardoj de la samranguloj kaj gepatroj. Kontraŭe al tiuj kiuj okazas en sociaj kondiĉoj, kiel vesperoj aŭ studoj, la retaj renkontiĝoj ne kaŭzas "historiojn". Tial Alix, 21-jara, studentino, klarigas ke ŝi ne volas "rendevui kun iĉo el la fakultato" ĉar ŝi ne volas "lin ĉiutage revidi se ne okazas bone" : "Tial mi vere pliŝatas ke ĝi estu ekster ĉio" ŝi diras.

La tiel kreataj rilatoj pli rapide erotikaj ekestas ol tiuj kiuj komencas en aliaj kondiĉoj, kaj ofte pli mallonge daŭras. La diskreteco ja faciligas la atingon de seksumado, cetere needzeca. Ekde la malfortigo de la ekstera socia kontrolo kaj ekde la rilatoj havas malpli multajn konsekvencojn, la paruloj engaĝiĝas pli facile je ili. Tio ĝustas speciale pri inoj, kies korpoj daŭre estas pli forte kontrolataj ol tiuj de la iĉoj.

Tiu disigo inter la amikaj kaj laboraj retoj unuflanke, kaj la seksparuloj aliflanke ankaŭ estas tento por pli maljunaj homoj, sed pro parte malsamaj kialoj. Kun la pli alta aĝo, la okazoj je renkontiĝoj malpliiĝas. Ne nur iĝas la ĉirkaŭo malpli fraŭlabunda (la plejmulto de la homoj jam estas en paro), sed la sociemo fokusiĝas en pli malvastaj grupoj. Kiel klarigas Bruno, 44-jara, veldistiĉo, "kiam oni iom aĝas, havas laboran vivon (…), ne ĉiam facilas renkonti iun, post demandi al ĉiuj siaj amikoj". Tial la retejoj favoras ĉefe reparigojn : la amrilatoj kreitaj per ili plejmulte estas duaj kunigoj.

Malgraŭ ke ĝi estas freŝa, tiu renkontiĝmaniero enskribiĝas en longa ŝanĝiĝado. Ekde la dua duono de la 20-a jarcento, oni konstatas transiron de la sociaj praktikoj, de la publikaj lokoj al privataj spacoj kal al pli malvastaj grupoj. La tiamaj baloj ekzemple cedis siajn lokojn al vesperoj ĉe privatuloj [10]. Sama emo estis bone priskribita en popolaj klasoj [11] kaj observeblas ankaŭ ĉe la junuloj ĉiuklasaj, kun la tendenca transirado de "strata kulturo" al "dormĉambra kulturo" [12]. Anstataŭ enkorpigi novan "ciferecan balon", la retaj renkontiĝoj plifortigas tiun movadon.

Marie BERGSTRÖM.



La aŭtoro

Marie BERGSTRÖM


La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:



Tradukita de:
Ludo
el la franca

[1] "Étude des parcours individuels et conjugaux" [Esploro de la personaj kaj edzecaj itineroj] (EPIC), Institut national d’études démographiques - Institut national de la statistique et des études économiques, 2013-2014.

[2] La revuo "La franca ĉasisto".

[3] Pascal Lardellier, Le Cœur Net. Célibat et amours sur le Web [La Reta Koro. Fraŭleco kaj amoj sur la Interreto], Belin, coll. "Nouveaux mondes", Parizo, 2004.

[4] Vd. ekzemple Eva Illouz, Pourquoi l’amour fait mal. L’expérience amoureuse dans la modernité [Kial la amo dolorigas. La ameksperimento en la modernismo], Seuil, Parizo, 2012 :

[5] Claire-Lise Gaillard, "Agence matrimoniale" [Edzeca kontoro], en Louis Faivre d’Arcier (sub la dir. de), Mariages, Éditions Olivétan, Liono, 2017.

[6] Michel Bozon kaj François Héran, "La découverte du conjoint. II. Les scènes de rencontre dans l’espace social" [La malkovro de la parulo. 2. La lokoj de renkontiĝo en la socia spaco], Population, volumo 43, n-ro 1, Parizo, Januaro-Februaro de 1988.

[7] laŭ Vikipedio, "Giko estas ulo (plejofte vira) kiu freneze ŝategas komputosciencon, gaĝetojn, sciencfikcion, aŭ similajn aferojn kaj ofte videoludojn aŭ liberan programaron."

[8] La nura escepto koncernas la parojn faritajn ĉe la laborejo aŭ ĉe la studejo, kiu, komparataj kun tiuj faritaj rete, pli probable kunigas parulojn havantajn samajn profesiojn aŭ diplomnivelon.

[9] Wilfried Rault kaj Arnaud Régnier-Loilier, "La première vie en couple. Évolutions récentes" [La unua vivo en paro. Freŝaj evoluoj], Population & Sociétés, n-ro 521, Parizo, Aprilo de 2015.

[10] Michel Bozon kaj Wilfried Rault, "De la sexualité au couple. L’espace des rencontres amoureuses pendant la jeunesse" [De la seksumado al la paro. La spaco de la amrenkontiĝoj dum la junaĝo], Population, volumo 67, n-ro 3, 2012.

[11] Olivier Schwartz, Le Monde privé des ouvriers. Hommes et femmes du Nord [La privata mondo de la laboristoj. Iĉoj kaj inoj de la Nordo], Presses universitaires de France, kol. "Quadrige", Parizo, 1990.

[12] Sonia Livingstone, Young People and New Media. Childhood and the Changing Media Environment[Junuloj kaj novaj medioj. Infaneco kaj la ŝanĝanta media ĉirkaŭaĵo], Sage, Londono, 2002.


Akceptejo 1a aprilo 2019

Nova geopolitika ordo

Ĉu oni devas timi Ĉinujon ?


La batalo komenciĝis en Usono, antaŭ ol etendiĝi en la plimultaj okcidentaj landoj : laŭ ili Ĉinujo, kun siaj produktoj, spionoj kaj armeaj ambicioj, klopodas malstabiligi la internacian ordon konstruitan post la dua mondmilito. Pekino, kompreneble neas tion. S-ro Xi Jinping planis allog-operacion en Italujo, Francujo kaj Monako okaze de sia eŭropa vojaĝo de la 21-a ĝis la 26-a de marto. Ĉu la « ĉina minaco » vere ekzistas ?



de  Kishore MAHBUBANI

LA ĈINA EKONOMIO preterpasos tiun de Usono kaj fariĝos la plej potenca en la mondo ene de dek kvin jaroj. Dum la baskul-dato alproksimiĝas, komuna opinio instaliĝas en Vaŝingtono : Ĉinujo riskas grave malutili al la interesoj kaj la bonfarto de la usonanoj. La generalo Joseph Dunford, stabestro de la armeoj, klare tion asertas : Pekino estos verŝajne « la plej granda minaco » en 2025 (paroloj antaŭ la senato, la 26-an de septembro 2017). En la « Strategio de nacia defendo 2018 », Ĉinujo kaj Rusujo estas cititaj kiel « reviziistaj grandaj ŝtatoj » klopodantaj « fasoni mondon kongruan kun ĝia aŭtoritatema modelo – akirante veto-rajton al la ekonomiaj, diplomatiaj kaj sekurecaj decidoj de aliaj nacioj [1] » « La ĉina minaco, deklaras la direktoro de la Federal Bureau of Investigation (FBI) Christopher Wray, ne nur koncernas la strategiajn kaj tutregistarajn demandojn : ĝi pezas sur la tuta socio, kaj mi opinias ke necesos respondo je la skalo de nia tuta socio. » Tiu ideo estas tiom disvastigita, ke, kiam la prezidanto Donald Trump lanĉis sian komercan militon kontraŭ Pekino en januaro 2018, li ricevis subtenon de moderaj gravuloj tiaj kia la demokrata senatano Charles (« Chuck ») Schumer.

Du ĉefaj zorgoj nutras tiun maltranvilon. La unua estas ekonomia : Ĉinujo laŭdire malfortigis Usonon uzante mallojalajn komercajn praktikojn, postulante teknologiajn transdonojn, malrespektante la juron de intelekta proprieto kaj trudante netarifajn barilojn, kiuj malhelpas aliron al ĝiaj merkatoj. La dua estas politika : ĝia ekonomia disvolvado ne estis akompanata de la demokrataj liberalaj reformoj, kiujn la okcidentaj registaroj, aparte Vaŝingtono, antaŭvidis. Pekino montriĝas nun tro agresema en siaj rilatoj kun la aliaj nacioj. Konvinkita pri tiuj analizoj, la politikologo Graham Allison esprimas, en libro titolita Al la milito [2], la depriman konkludon, ke armita konflikto inter la du landoj estas pli ol probabla. Kaj tamen, Ĉinujo ne havigas al si armeon celantan minaci aŭ invadi Usonon ; ĝi ne provas interveni en la usonaj internaj aferoj ; kaj ĝi gvidas neniun kampanjon celantan detrui la usonan ekonomion.

Malgraŭ la krioj pri la ĉina danĝero, devus esti ebleco por Usono trovi pacan manieron trakti kun la lando, kiu fariĝos la unua ekonomia, eble eĉ geopolitika, lando. Kaj devus esti eble fari tion defendante la proprajn interesojn, eĉ se tio kontraŭas tiujn de Pekino.

Sed jes ja necesas forigi unue malnovan kredon koncernantan la ĉinan politikan sistemon. De la disfalo de Sovetunio, la usonaj gvidantoj estas konvinkitaj, ke la Ĉina Komunista Partio (ĈKP) sekvos la Komunistan Partion de Sovetunio (KPSU) en la tombo. De ekstremo al alia de la politika spektro, ili, pli malpli eksplicite, akceptis la tezon de Francis Fukuyama en 1992 : « Ni estas atestantoj ne nur de la fino de la malvarma milito, (…), sed de la fino de la historio, tio estas : la fino de la ideologia evoluo de la homaro kaj universaliĝo de la okcidenta liberala demokratio kiel fina formo de homa regad-maniero [3]. »

Kiam, en marto 2000, s-ro William Clinton klarigas kial li subtenas la aliĝon de Pekino al la Monda Organizo pri Komerco (MOK), li asertas, ke la politika liberaligo sekvos la ekonomian liberaligon, same kiel la vosto de serpento sekvas ĝian kapon. Kaj li pledas fronte al siaj samranguloj : « Se vi kredas je estonteco pli malferma kaj pli libera por la ĉina popolo, vi devas aprobi tiun interkonsenton. » Lia posteulo George W. Bush dividas la saman konvinkon. En la « Strategio de Nacia Defendo 2002 », li asertas, ke « Kun la tempo Ĉinujo malkovros, ke la sociaj kaj politikaj liberecoj estas la nuraj fontoj de grandeco de nacio ». En 2011 s-ino Hillary Clinton montriĝas eĉ pli eksplicita. Plilongigante la regadon de la ĈKP, la ĉinoj klopodas, laŭ ŝi, « malhelpi la kurson de la aferoj ; vane. Ili ne sukcesos ; sed ili klopodos laŭeble malrapidigi ĝin ».

Plutokratio kontraŭ meritokratio

EBLAS PRIDUBI la certecon de la usonaj decidantoj, kiuj opinias sin pravaj fari politikajn rekomendojn al Pekino. Kvankam neniu imperio akumulis tiom da ekonomia, politika kaj armea potenco, kiom Usono, la subskribo de ilia Deklaracio pri Sendependo (1776) datiĝas de malpli ol ducent kvindek jaroj. La historio de Ĉinujo komenciĝis multe antaŭe. Tra la jarmiloj, ĝia loĝantaro lernis, ke ĝi plej suferis kiam la centra registaro estis malforta kaj dividita, kiel dum la jarcento sekvanta la opio-militon (1839-1842), kiam ĝi estis ruinigita de eksterlandaj invadoj, internaj militoj, malsategoj kaj multaj aliaj plagoj. Sed, depost 1978, la reĝimo eligis okcent milionojn da homoj el malriĉeco kaj kreis la plej vastan mezklason en la mondo. Tiel, kiel Allison skribis en ĉefartikolo de China Daily, taggazeto apartenanta al la ĉina ŝtato, « Oni povus aserti, ke estis, ene de kvardek jaroj da mirakla kresko, pliboniĝo de la homa vivo pli rapida ol dum la kvar mil jaroj de la ĉina historio. » Tio okazis dum la ĈKP estis reganta. Kaj la ĉinoj ne pretervidis, ke la disfalo de la KPSU kaŭzis malkreskon de la meza vivdaŭro, kreskon de la infana mortokvoto kaj falon de enspezoj en Rusujo.

En la okuloj de usonanoj, la lukto inter ilia politika sistemo kaj tiu de Ĉinujo reduktiĝas je alfrontiĝo inter demokratio - kie la popolo libere elektas sian registaron, povas sin esprimi laŭdezire kaj praktiki sian elektitan religion – kaj aŭtokratio – kie mankas tiuj liberecoj. Sed por malpli aktivulaj observantoj, la diferenco prezentiĝas alie : ĝi oponigas usonan plutokration – kie la politikaj decidoj fine favoras la riĉulojn malavantaĝe al la amasoj – kaj ĉinan meritokration – kie la politikaj decidoj, faritaj de respondeculoj elektitaj de la Partio surbaze de iliaj kompetentoj, ebligis mirinde redukti malriĉecon. Dum la tridek lastaj jaroj, la meza enspezo de usona laboristo stagnis : inter 1979 kaj 2013, la meza reala hora salajro kreskis je nur 6 % - tio estas malpli ol 0,2 % jare [4].

Tio ne signifas, ke la ĉina politika sistemo pludaŭru laŭ sia nuna formo. La perfortoj al la homrajtoj, aparte la malliberigo de centmiloj da Ujguroj [5], restas gravega problemo. Multaj voĉoj aŭdiĝas en Ĉinujo por postuli reformojn. Inter ili, tiu de la profesoro Xu Jilin [6], kiu rezervas siajn plej severajn kritikojn por siaj kolegoj de la universitata mondo. Li aparte riproĉas al ili ilian troan recentriĝon sur la naci-ŝtato kaj inklinon substreki fundamentajn kulturajn kaj historiajn diferencojn kun la okcidentaj politikaj modeloj. Li asertas, ke tiu insisto pri la apartismoj fakte markas rompon kun la tradicia ĉina kulturo, kiu, kiel ĝin ilustras la historia nocio tianxia, estis universala kaj malferma sistemo. Kritikante la radikalan rifuzon, fare de kelkaj el siaj samranguloj « ekstremaj naciistoj », de ĉio kreita de la okcidentanoj » li male asertas, ke Ĉinujo ĉiam sukcesis ĉar ĝi estis malferma.

Tamen, eĉ progresemulo kiel Xu ne alvokus sian landon kopii la usonan politikan sistemon. Male, li opinias, ke ĝi devus « ĉerpi el siaj propraj kulturaj tradicioj » por antaŭenmeti « novan tianxia ». Sur la interna fronto, « La hanoj kaj la multaj naciaj malplimultoj ĝuus plenan egalecon, jure kaj sur la statusa kampo ; la kulturaj specifecoj de la diversaj nacioj devus esti respektataj kaj protektataj ». Sur la diplomatia tereno, la rilatoj kun la aliaj landoj « devus esti difinitaj per la respekto al la suverena sendependo de la alia, al egaleca traktado kaj al paca kunestado ». La ĉina politika sistemo devos evolui samtempe kiel la ekonomia kaj socia situacio. Kaj ĝi jam multrilate multe transformiĝis – malfermiĝante. Tiel, en 1980, neniu ĉina civitano havis permeson vojaĝi eksterlanden kiel turisto. Pasintan jaron, preskaŭ 134 milionoj da ĉinoj iris eksterlanden kaj revenis hejmen propravole. Simile, milionoj da junaj brilaj cerboj gustumis la liberecon de usonaj universitatoj. En 2017, ok studentoj el dek tamen elektis reveni hejmen.

Neniu pafo en tridek jaroj

RESTAS TAMEN demando : se ĉio glatas, kial s-ro Xi Jinping trudas pli striktan disciplinon al la komunistoj, kaj kial li forigis la limigon de la prezidantaj mandatoj [7] ? Oni povas krediti lian antaŭulon, s-ron Hu Jintao, per impresa ekonomia kresko. Sed lia mandato estis ankaŭ markita de kresko de korupto kaj frakciismo, aparte flanke de s-ro Bo Xilai, gvidanto de Chongqing (tridek milionoj kaj duono da loĝantoj), kaj de s-ro Zhou Yongkang, tre potenca eksĉefo de la interna sekureco. S-ro Xi estas konvinkita ke tiuj tendencoj kapablas mallegitimi la ĈKP kaj haltigi la revigliĝon de la lando. Por akcepti tiujn gravajn defiojn, li opinias necese restarigi fortan centran povon. Malgraŭ (aŭ danke al) tio, li restas ege populara.

Multaj, en Okcidento, maltrankviliĝis pro lia enorma potenco kaj vidis en ĝi antaŭsignon de milito. Sed tiu evoluo ĉe la kapo de la lando ne funde ŝanĝis la longdaŭran geopolitikan strategion de Ĉinujo. Ĉi tiu ĉiam evitis senutilajn militojn. Male al Usono, kiu bonŝancas havi du pacajn najbarojn, - Kanado kaj Meksiko -, ĝi havas malfacilajn rilatojn kun pluraj potencaj kaj tre naciistaj najbaroj, inter kiuj Barato, Japanujo kaj Sud-Koreujo. Inter la kvin konstantaj membroj de la Sekurec-Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), ĝi estas la sola, kiu neniun pafon faris ekster siaj landlimoj, en tridek jaroj, depost sia mallonga marbatalo kun Vjetnamujo en 1988. Male, eĉ sub la administrado, laŭdire pacema, de la prezidanto Barack Obama, la usona armeo faligis en unusola jaro (2016) 26 000 bombojn sur 7 landoj. Estas evidente, ke la ĉinoj mastras la arton de strategia sinreteno.

Kompreneble, ili kelkfoje apenaŭ evitis militon. Kun Japanujo, ekzemple, pri la insuloj Senkaku/ Diaoyu [8]. Oni ankaŭ multe parolis pri ebla konflikto en la Sudĉina Maro, tra kiu ĉiujare transitas plej granda parto de la tutmonda mara transporto. En kunteksto de kontestata suvereneco sur kelkaj porcioj de tiuj akvoj, la ĉinoj transformis tie izolitajn rifojn kaj lokojn, kie la maro estas malprofunda, en armeaj instalaĵoj. Sed, male al tio, kion kredigas la okcidentaj analizoj, Pekino, kies pozicio en la regiono estas pli firma politike, ne fariĝis milite pli agresema. Tio des pli, ke ĝi povus facile deloki malgrandajn rivalojn, kiel Malajzion, Filipinojn kaj Vjetnamujon ; sed ĝi ne faris.

Batalo por industria supereco

LA RUTINA RAKONTO de la « ĉina agreso » en ĉi tiu zono ĝenerale ne mencias, ke Usono mistrafis multajn okazojn trankviligi streĉajn rilatojn aŭ eviti konflikton. Eksa ambasadoro en Ĉinujo, s-ro J. Stapleton Roy, konfidis al ni ke, dum kuna gazetar-konferenco kun la prezidanto Obama, la 25-an de septembro 2015, s-ro Xi faris proponojn pri la suda Ĉina Maro, inkluzivantajn aprobon de deklaracioj subtenitaj de la dek membroj de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj (ASOAN). Li aldonis, ke li ne intencas armi la Spratly-insularon, kie gigantaj transformadoj estis farataj. La Obama-administracio neniel klopodis respondi al tiu pacema propono, sed male intensigis la patroladojn de sia mararmeo. Responde, Ĉinujo akcelis la konstruon de defendaj instalaĵoj sur tiuj insuloj.

Kaj la ekonomiaj demandoj, siaflanke, postulas ne malpli da lerteco ol la defendaj kaj diplomatiaj. Tiun vojon ne elektis s-ro Trump. Spite al dubindaj pravigoj, la komerca milito kiun li ekigis kontraŭ Pekino havigis al li larĝan subtenon de la publiko. Fenomeno, kiu verŝajne substrekas ĉinan eraron : ĝi ne konsideris la kreskantajn kritikojn estigitajn de kelkaj mallojalaj praktikoj. Ĉu tamen ĉi tiuj, solaj, motivas la sintenon de s-ro Trump ? En Ĉinujo, kiel aliloke, oni dubas pli kaj pli pri tio. Vaŝingtono ĉefe klopodas detrui la ambicion de Ĉinujo fariĝi teknologia gvidanto. Kiel rimarkis Martin Feldstein, eksprezidanto de la Komitato de la ekonomiaj konsilantoj de Ronald Reagan, Usono ja rajtas apliki ekonomiajn politikojn celantajn malhelpi ŝtelon de ĝiaj teknikaroj, sed tio ne donas al ĝi permeson malhelpi la nacian strategian planon « Made in China 2025 ». Plano dezajnita por disvolvi modernegajn industriojn, tiajn kiaj elektraj veturiloj, antaŭenigita robotiko kaj artefarita inteligento.

Por konservi sian superecon en la altteknologiaj industrioj, tiaj, kiaj la aerspaca kaj robotiko, Usono ne povas nur trudi al siaj partneroj doganajn barilojn. Ĝi devas investi en supera edukado, en esploro kaj disvolvado ; alivorte : ellabori propran longdaŭran ekonomian strategion por respondi al tiu de Ĉinujo.

Sur la kampoj politika same kiel retorika, la ĉina registaro afiŝas klaran vizion pri la estonteco de siaj ekonomio kaj loĝantaro. Programoj kiaj « Made in China 2025 » aŭ la novaj silkaj vojoj (Belt and Road Initiative, BRI) kun siaj infrastrukturaj projektoj, ilustras tiun volon fariĝi aganto en la novaj industrioj. La ĉinaj gvidantoj cetere insistas pri la fakto, ke ilia lando ne povas daŭrigi sian kreskostrebon ignorante ĝian socialan koston : malegalecoj kaj poluado de la medio. S-ro Xi agnoskis en 2017 la neceson solvi la streĉon inter malekvilibra kaj neadaptita disvolvado kaj la ĉiam kreskanta bezono de pli bona vivo por la civitanoj » [9]. Neniu scias, ĉu la registaro kapablos respondi al tiu bezono. Ĝi almenaŭ ekkonsciiĝis pri ĝi. Nenio malpermesas al Usono fari same.

Tamen, por ellabori longdaŭran strategion, Usono devas solvi fundamentan kontraŭdiron en la propraj principoj. Ties plej lertaj ekonomikistoj opinias, ke la industriaj politikoj sub la aŭtoritato de la ŝtatoj ne funkcias, kaj ili pledas por kapitalismo de libera merkato. Se tiu kredo estas prava, la ĉefa komerca intertraktanto de s-ro Trump, s-ro Robert Lighthizer, ne devus alarmiĝi pri la klopodoj de Pekino por plibonigi siajn teknologiajn kapablojn. Li devus komforte instaliĝi, atendi, ke tiu industria iniciato falos de si mem, kaj ĝui la spektaklon de la ĉina malsukceso.

Se, male, s-ro Lighthizer opinias, ke la plano 2025 povas sukcesi, li devas pledi por ke liaj kuncivitanoj reekzamenu siajn ideologiajn postulatojn. Ili povus tiam ellabori longdaŭran strategion, kiu estu ekvivalenta. Germanujo, verŝajne la unua industria ŝtato en la mondo, cetere disponas pri tia plano, nomata « Industrio 4.0 ».

Strategia donaco al Pekino

Ironio de la sorto : la plej avantaĝa kunlaborado por la usonanoj estus verŝajne tiu, kiun ili povus nodi kun Ĉinujo. Tiu lasta volonte elspezus siajn rezervojn – 3 000 miliardojn da dolaroj – por investi en Usono, kiu povus konsideri sian partoprenon en la BRI, je plej granda kontento de la landoj koncernataj de la projekto, zorgantaj pri limigo de la ĉina hegemonio. Unuvorte, ekzistas multaj kaptindaj ŝancoj. Same kiel Boeing kaj General Electric profitis el la rapidega kresko de la ĉina aviada merkato, entreprenoj tiaj, kiaj Caterpillar kaj Bechtel, povus profiti el la grandskalaj konstrulaboroj realigataj en tiuj landoj. Sed, nun, la ideologia malŝato de Usono por la ŝtata interven-politiko en ekonomio igas tiajn scenarojn malprobablaj.

Estis logike, ke Usono disponas pri la defendo-buĝeto la plej granda en la mondo, kiam ĝia ekonomia potenco superis tiun de ĉiuj aliaj landoj. Ĉu estus logike, ke la dua tutmonda ekonomio disponas ĉiam pri la unua tutmonda defendo-buĝeto ? Ĉu resti alkroĉita al tiu supereco ne estas strategia donaco al Ĉinujo ? Ĉi tiu lasta eltiris gravan lecionon el la disfalo de la soveta bloko : ekonomia kresko devas veni antaŭ la armilaj elspezoj. En tiuj kondiĉoj, Pekino povas nur ĝoji, vidante Vaŝingtonon malŝpari sian monon por senutilaj armeaj elspezoj.

Se Usono fine modifus sian vidadon de Ĉinujo, ĝi malkovrus, ke eblas ellabori strategion, kiu bremsu ĝin kaj kiu progresigus usonajn interesojn. S-ro Clinton formulis la filozofion, kiu generas tiun strategion, okaze de parolado en la Yale-Universitato en 2003, kie li klarigis, laŭsubstance, ke la nura rimedo por reteni la venontan superpotencan ŝtaton estas kreado de plurlandaj reguloj kaj partnerecoj, kiuj trudu ĝin.

Sub la regado de s-ro Xi, Ĉinujo plu favoras la plifortigon de la tutmonda plurflanka arĥitekturo kreita de Usono, inkluzive de la Internacia Mon-Fonduso (IMF), la Monda Banko, la Unuiĝintaj Nacioj kaj la MOK. Pekino provizas pli da Pac-Trupoj ol la kvar aliaj konstantaj membroj de la Sekurec-Konsilio. Novaj okazoj do prezentiĝos en la plurlandaj forumoj. Sed, por kapti tiujn okazojn, la usonaj gvidantoj devas akcepti realaĵon : la reveno de Ĉinujo (kaj de Barato) sur la internacia scenejo estas neevitebla.

Kishore MAHBUBANI

Tiu ĉi artikolo estas eltiraĵo de teksto publikigita en Harper’s en februaro 2019.


La aŭtoro

Kishore MAHBUBANI
Eksa ambasadoro de Singapuro ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, profesoro pri publikaj politikoj ĉe la universitato de Singapuro, li aŭtoras interalie Ĉu Okcidento perdiĝis ?, Fayard, (...)
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:



Tradukita de:
Jeanne-Marie Cash
el la franca

[1] « Summary of the National Defense Strategy of the United States 2018 », ministrejo pri defendo, Vaŝingtono, DC, https://dod.defense.gov

[2] Graham Allison, Vers la guerre. L’Amérique et la Chine dans le piège de Thucydide ?, Odile Jacob, Parizo, 2019.

[3] Francis Fukuyama, La Fin de l’histoire et le Dernier Homme, Flammarion, Parizo, 2009 (unua eld. : 1992).

[4] Lawrence Mishel, Elise Gould kaj Josh Bivens, « Wage stagnation in nine charts », Economic Policy Institute, Vaŝingtono, DC, 6-a de januaro 2015, www.epi.org

[5] Vd. Rémi Castets, « Ujguroj alfrontas la defion « vivi kune » laŭ ĉinaj reguloj », Le Monde diplomatique en esperanto, marto 2019.

[6] Vd. Xu Jilin, Rethinking China’s Rise : A Liberal Critique, Cambridge University Press, 2018.

[7] Ĝis marto 2018, ĉina prezidanto de la Respubliko ne povis plenumi pli ol du mandatojn.

[8] Vd. Richard McGregor, Asia’s Reckoning : China, Japan, and the Fate of US Power in the Pacific Century, Viking, Nov-Jorko, 2017.

[9] Discours au XIX-e Congrès du PCC (Parolado ĉe la 19-a Kongreso de la ĈKP), Xinhua, 18-a de oktobro 2017.


Akceptejo 1a aprilo 2019

La iluzio de "interretaj komunumoj"

Facebook kontraŭ publikaj lokoj


Kiel indiko de sia senbrida potenco, Amazon oponigis usonajn urbojn unu kontraŭ la aliajn en konkuro por gastigi ĝian duan sidejon - kaj la laborpostenojn kiuj akompanas ĝin - interŝanĝe por impostaj pag-esceptoj. Kien iras la cifereca industrio, tie forpasas publikaj servoj, anstataŭigitaj de interretaj platformoj kiuj ne celas servi al la komuna bono, sed gajni monon.



de  Eric KLINENBERG

En februaro 2017, Mark Zuckerberg, la fondinto kaj ĝenerala direktoro de Facebook, sendis longan publikan leteron al sia "komunumo" - tio estas, al la proksimume du miliardoj da uzantoj de lia socia reto. Komence, li faris al ili ĉi tiun demandon : "Ĉu ni konstruas la mondon, kiun ni ĉiuj deziras ?".

La respondo estis memevidenta. Laŭ la ideo de Zuckerberg, la homaro progresas kiam ĝi sukcese batfaligas sociajn kaj geografiajn dividojn por formi ĉiam pli grandajn moralajn komunumojn. "La historio montras kiel ni lernis ariĝi en ĉiam pli grandaj grupoj - de triboj, al urboj, al nacioj. Je ĉiu stadio, ni konstruis socian infrastrukturon (komunumojn, komunikilojn, registarojn) por doni al ni la rimedojn por plenumi projektojn kiujn ni ne povis fari sole."

Kiel la ĝenerala direktoro de unu el la plej profitodonaj kaj plej rapide kreskantaj kompanioj de la mondo, Zuckerberg kutime estas singarda kiam li eniras la politikan arenon. Sed dum la usona prezidantelekta kampanjo de 2016, li ne hezitis kondamni "la timemajn voĉojn kiuj alvokas por la konstruo de muroj". En januaro 2017, li kondamnis la dekreton de prezidanto Donald Trump kiu malpermesis la eniron en Usonon de civitanoj de landoj kun islamana plimulto en la nomo de la batalo kontraŭ terorismo. Li diris : "Ni devas teni niajn pordojn malfermitaj al rifuĝintoj kaj tiuj, kiuj bezonas helpon. Tiaj ni estas". Publikigita en la kunteksto de lia publika konflikto kun la prezidanto de Usono, lia letero tradukis la novan mision komisiitan al Facebook de ĝia gvidanto : rekonstrui la socion en tumultaj tempoj kiam la absolutisma minaco kreskas.

"La plej grava afero kiun ni povas fari per Facebook," li plu diris, "estos disvolvi la socian infrastrukturon por doni al la publiko la povon konstrui tutmondan komunumon kiu funkcias por ĉiuj el ni." Ĉi tial, Zuckerberg intencas sin inspiri per la delonga rolo de iuj grupoj - kiel eklezioj, laborsindikatoj, sportaj kluboj, asocioj ... - kiuj "donas al ni esperon kaj senton de celo, moralan validumadon pri tio, ke ni estas bezonataj kaj parto de io pli granda ol ni, la konsolon scii ke ni ne estas solaj kaj ke komunumo prizorgas nin, gvidantecon kaj propran plenumiĝon, savreton, valorojn, kulturajn normojn kaj prirespondecon, societajn kunestadojn, ritojn, metodon por renkonti aliulojn ; kaj fine, metodon por pasigi la tempon." Fronte al la "frapanta regreso" de la strukturoj hereditaj el la 1970aj jaroj, li vidas solvon : la "interretaj komunumoj", ĉi tiu "eklumo de espero".

Du luksaj privataj sidejoj

La nova misio de Facebook tial estos "disvolvi socian infrastrukturon por nia komunumo - por subteni nin, sekurigi nin, informi nin, por la civita engaĝiĝo kaj la inkluzivo de ĉiuj". Per artefarita inteligenteco la firmao povas "helpi nian komunumon identigi problemojn antaŭ ol ili leviĝos." Cetere, Facebook jam konstruis "infrastrukturon por elsendi alarmon se okazos forkapto de infano en Nordameriko (...), kaj la sistemon Safety Check por ke ni ĉiuj povu sciigi al niaj amikoj ke ni estas sekuraj kaj sanaj" se okazos atako aŭ kataklismo.

La juna ĝenerala direktoro vidas en Facebook la ilon kiu kapablas revigligi la demokration : ĝi devas helpi la publikon voĉdoni, esprimi siajn opiniojn, organizi sin. Pli ĝenerale, ĝi povus doni al civitanoj tutmonde novajn metodojn por partopreni kolektivan estradon, por estigi pli da malkaŝemeco kaj sekve instigi al renovigita sindevontigo al la komuna bono.

Lia grandioza retoriko kaŝas mankan vizion pri la socia infrastrukturo. La prioritato de la transnaciaj firmaoj de Silicon Valley ne estas instigi al la publiko kuraĝe eniri la mondon de vizaĝ-al-vizaĝaj interrilatoj, sed instigi ilin resti antaŭ siaj ekranoj. Sed por establi ligilojn kiuj povas estigi rilatojn de fido, kaj rekonstrui la socion, ni bezonas interrilatojn en konkretaj lokoj - kaj ne nur virtualajn salutojn kaj "ŝatojn" interŝanĝitajn kun enretaj "amikoj".

Malgraŭ sia obsedo pri elektronikaj ligiloj kaj programarinĝenierado, firmaoj kiel Facebook, Google kaj Apple bone konscias la valoron de vera socia infrastrukturo, la spaco kiu formas niajn rilatojn. Kaj ili pruvas tion : iliaj luksaj kaliforniaj sidejoj inkluzivas densajn ĝardenojn, suktrinkejojn kaj gastronomiajn restoraciojn, atletikajn kurejojn kaj plej modernajn gimnastikejojn, frizejojn, infanvartejojn, teatrojn, bibliotekojn, kafejojn. Resume, multaj lokoj por reala - ne virtuala - societumado, endoma kaj subĉiela. Sed ĉi tiu estas infrastrukturo privata, celanta la aprobon kaj komforton de altrangaj kadruloj kiuj aliras ĝin per insignoj kun kolorkodoj. Ekskluditaj estas portempaj dungitoj kaj subkontraktistoj, kiuj respondecas pri kuirado kaj purigado, kiel ankaŭ la loĝantoj de la kvartalo kaj vizitantoj. Kun ĉi tiuj pompaj ekipaĵoj, la virtuozoj de algoritmoj kaj merkatiko ne havas motivon por uzi la servojn de etskalaj entreprenoj en la kvartalo kiuj tial malpliiĝas, male ol en la pasinteco kiam urboj multe pli profitis de la ĉeesto de granda dunganto.

En Menlo Park, kie Facebook havas sian sidejon, loĝantoj scivolas kial ilia urbo aprobu la plivastigon de la transnacia firmao se la urbo ne ricevas la rimedojn por renovigi lernejojn, parkojn kaj kadukajn sportkampojn. Por la lokuloj, loĝi en la kvartalo de Facebook signifas esti haltigita de ĉiutagaj trafikŝtopiĝoj, ofte malantaŭ privataj aŭtobusoj kiuj navedas inter la sidejo de la firmao kaj la hejmoj de la dungitoj. Eĉ pli ol la fama blua kaj blanka logotipo, ĉi tiuj aŭtobusoj fariĝis la simbolo de la malutilo kaŭzata de la ciferecaj gigantoj ĉirkaŭ la golfo de San-Francisko kaj ĝia kunurbaĵo : ili kreas privatajn sociajn infrastrukturojn kiuj ebligas al komercaj entreprenoj prosperi, malutile al publikaj instalaĵoj kiuj urĝe bezonas renovigon.

Por kaŝi ĉi tiun historion, la proparolantoj de Silicon Valley atendeble luktas por persvadi la publikon ke ili agas ne cele al sia komerco, sed por konstrui pli pacan, justan kaj homan mondon. Jam dum jardekoj, la estroj de la petrola, financa kaj aŭtomobila sektoroj senfine ripetas la saman mesaĝon. Sed nun la kanto estas konata, kaj kiu povas kredi ke la servoj proponataj de Facebook havas kiel solan celon la progreson de la homaro ?

Pli bonaj algoritmoj kaj rilataj Facebook-grupoj evidente ne povas solvi nuntempajn problemojn : izoleco, frakciiĝo, kreskantaj malegalecoj en sanzorgo kaj edukado, la klimatŝanĝiĝo. Malgraŭ - aŭ pli ĝuste, pro - la tempo kiun ni pasigas antaŭ la ekranoj, ni bezonas kolektivajn lokojn, popoldomojn, kie homoj povas eltrovi sin, forĝi konektojn.

Nek s-ro Zuckerberg nek liaj kolegoj en Silicon Valley propre respondecas pri la mallaŭdinda stato de la socia infrastrukturo en Usono. Sed iam estis tempo kiam riĉaj entreprenistoj foje sufiĉe zorgis por konstrui lokojn kiuj utilis al ĉiuj, kaj ne atendis gajni monon de ili. Ekde 1883, dum li klopodis forigi laborsindikatojn kaj batalis kontraŭ politikoj por redukti malegalecon, la ŝtalindustria magnato Andrew Carnegie financis la konstruon de 2 811 publikaj bibliotekoj, el kiuj 1 679 estis en Usono. Hodiaŭ, pro motivoj de orgojlo kaj narcisismo, la ciferecaj miliarduloj preferas dediĉi sian donacemon al projektoj celantaj koloniigi la kosmon aŭ atingi senmortecon. Malmultaj el ili subtenis publikajn bibliotekojn, malgraŭ tio, ke bibliotekoj estas gravaj institucioj kiuj antaŭenigas la legokapablon kaj provizas senpagan retaliron.

Bibliotekoj estas lokoj kie ordinaruloj el diversaj sociaj fonoj renkontiĝas, instigataj de pasio kaj diversaj interesoj. Tiel, ili vivigas la demokratian kulturon. Jam de kelkaj jardekoj, politikaj gvidantoj, inspirataj de la logiko de la merkato, asertas ke bibliotekoj eksmodiĝos kaj estus pli bone investi je la novaj teknikaroj. En la plimulto de regionoj tial, rimedoj severe mankas al bibliotekoj kiuj okupas kadukajn konstruaĵojn. Malgraŭ kreskinta vizitantaro, ili devis redukti sian malfermhoraron kaj la nombron de tagoj de malfermiĝo. La nombro de bibliotekistoj estas konstante regresinta, kiel ankaŭ la buĝetoj por la aĉeto de novaj libroj, ĵurnaloj kaj filmoj.

Nemalproksime de la sidejo de Facebook, Google kaj Apple, la urba biblioteko de San Jose havas buĝeton kiu estas tiel limigita, ke ĝiaj respondeculoj malpermesis la prunteprenadon de libroj fare de uzantoj kies monpunoj pro malfrueco superas 10 dolarojn. Kiam la sumo atingas 50 dolarojn, la institucio komisias la kazon al agentejo de ŝuldopagigo. Ĝis lastatempe, la plimulto de kvartalaj bibliotekoj malfermiĝis sep tagojn ĉiusemajne ; nun, multaj el ili fermiĝas dimanĉe, la plej oportuna tago por vizitoj de enmigrintoj, laboristoj kaj familioj.

Simile, ĉiam estis multe pli da librejoj, malgrandaj kaj grandaj, ol nuraj komercaj entreprenoj. Dum jarcentoj oni estas uzinta ilin kiel rendevuejojn por diskuti belajn rakontojn kaj novajn ideojn kun aliaj libroamantoj kaj ankaŭ kun librejistoj kiuj ĝojas helpi klientojn trovi la librojn kiujn ili deziras. Librejistoj ofte proponas distron por infanoj kaj familioj, organizas grupojn de plenkreskulaj librolegantoj, prezentadojn kaj subskribojn de libroj fare de aŭtoroj, kaj engaĝas sin en ĉiaj flankoj de la publika vivo.

Kompreneble, oni nun havas pli malkaran kaj efikan metodon por aĉeti librojn (kaj ĉion alian, cetere). Sed la kreskanta uzo de interretaj vendejoj neeviteble estigas la malaperon de librejoj. Fine de 2016, la ĉeno Barnes & Noble, fronte al troa kresko de lupagoj, anoncis la fermiĝon de librejo en la kvartalo Baychester en Bronkso, Novjorko ; ĝin anstataŭis butiko vendanta rabatitajn luksajn varojn. Pli ol unu miliono da homoj sekve estis senigitaj je socia infrastrukturo kiu ekzistis dum multaj generacioj.

Por kvartaloj kiuj ne havas nutraĵvendejon, estas la ciferecaj vendejoj Amazon kaj FreshDirect. Por tiuj, al kiuj mankas superbazaretoj, du eksaj dungitoj de Google kreis en 2017 la firmaon Bodega kiu stokas varojn laŭ la loka postulo kaj vendas ilin per aŭtomatoj el kiuj klientoj elektas kaj pagas la prezon per saĝtelefono. "Iam estonte, oni jam ne bezonos centralizitajn butikumajn spacojn" fantaziis unu el la fondintoj de la firmao, Paul McDonald, "ĉar estos cent mil vendejoj Bodega disvastiĝintaj ĉie-dise. Ĉiam estos unu tia vendejo malpli ol tridek metrojn malproksime de vi [1]." Ĉi tiu brilega perspektivo kolerigis negocistojn, ofte el latinamerika deveno, kiuj vidas sian sektoron minacata de "perturboj" [2]. Ĝi ankaŭ ekkaŭzis malamikan reagon tutlande, ĉar la plimulto de la publiko ŝatas havi apud si butiketon proprietatan de homoj kun kiuj ili povas foje interrilati aŭ, se ili devas rapidi, interŝanĝi rideton kiam ili ricevas sian apunton. La malbona reklamo truddevigis la du fondintojn ŝanĝi la nomon de sia firmao al Stockwell.

Dum niaj senfinaj interrilatoj kun ekranoj minacas eklipsi la momentojn kiujn ni dividas kun aliaj - realaj - homoj, komunumoj tra la tuta mondo estas kondamnantaj la limojn de la interreta vivo. Kaj retrovantaj la emon al popoldomoj kie ili ankoraŭ povas trovi unu la alian.

Eric KLINENBERG

Eric Klinenberg estas sociologo ĉe New York University kaj la aŭtoro de Palaces for the people : how social infrastructure can help fight inequality, polarization, and the decline of civic life, Penguin Random House, Novjorko, 2018, el kiu ĉi tiu artikolo estas adaptita.



La aŭtoro

Eric KLINENBERG
Profesoro ĉe la New York University, aŭtoro de Heat Wave : A Social Autopsy of Disaster in Chicago, University of Chicago Press, 2002.
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Kontesto de la usona mediata ordo

La grupo Sinclair, imperio de la konservativa televido en Usono

La profitantoj de la miraklo Interreto

For la polistirenajn glasojn !



Tradukita de:
Mike Leon
el la franca

[1] Elizabeth Segran, ’Two ex-Googlers want to make bodegas and mom-and-pop corner stores obsolete’, Fast Company, la 13a de septembro 2017 www.fastcompany.com

[2] Cetere, en Ameriko "bodega" signifas oportunan butikon kun homa personaro, kaj ja ne aŭtomataron - ml


Akceptejo 1a aprilo 2019

La plej kruda mensogo de la fina 20-a jarcento


de  Serge HALIMI , Pierre RIMBERT

Antaŭ dudek jaroj, la 24-an de Marto 1999, dek tri ŝtatoj, membroj de la Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO), inter kiuj Usono, Francio kaj Germanio, bombadis la Federalan Respublikon Jugoslavio. Tiu milito daŭris sesdek ok tagojn kaj fortiĝis plie per gazetaj mensogoj uzataj por alĝustigi la opinion de la okcidentaj popoloj al tiu de la armeaj decidantoj. La serboj faras « popolekstermon », « ludas futbalon kun tranĉitaj kapoj, senhaŭtigas kadavrojn, elŝiras la fetojn de la mortigitaj gravedaj virinoj kaj kradrostas ilin », asertis la germana ministro pri defendo, la socialdemokrato Rudolf Scharping, kies vortojn la ĵurnaloj ripetis ; ili mortigis « inter 100.000 kaj 500.000 homojn » (TF1, la 20-an de Aprilo 1999), cindrigis iliajn viktimojn en « forneloj, similaj al tiuj uzitaj en Aŭŝvico » (The Daily Mirror, la 7-an de Julio). Unu post unu, tiuj eraraj informoj estis dispecigotaj — sed post la fino de la milito —, precipe per la enketo de la usona ĵurnalisto Daniel Pearl (The Wall Street Journal, la 31-an de Decembro 1999). Sammaniere malŝvelis unu el la plej sensaciaj manovroj de la fina 20-a jarcento : la Plano Potkova (« hufumo »), dokumento laŭdire pruvante, ke la serboj programadis « etnan purigadon » de Kosovo. Ĝia publikigo fare de Germanio en Aprilo 1999, servis kiel preteksto por intensigi la bombadon. Tiujn misinformadojn disvastigis tute ne interretaj paranojuloj, sed ĉefe la okcidentaj registaroj, la NATO kaj la plej respektataj amasinformiloj [1].

Inter ili estis Le Monde, taggazeto kies redaktaj vidpunktoj tiam servis kiel referencoj al la cetera franca gazetara mondo. Ĝia redaktistaro, estrata de Edwy Plenel, koncedis ke ĝi « elektis subteni la intervenon  [2] ». Sur la frontpaĝo de la eldono de la 8-a de Aprilo 1999 aperis artikolo de Daniel Vernet titolita : « Tiu Plano “Hufumo” kiu programadis la deporton de la kosovanoj ». La ĵurnalisto ripetis la informojn tagon antaŭe revelaciitajn de la germana ministro pri eksterlandaj aferoj, la ekologiisto Joschka Fischer. Tiu « plano de la beograda registaro, detalante la politikon pri etna purigado aplikata en Kosovo […] nomiĝas la Plano “Hufumo”, verŝajne por simboligi la kaptitecon de la albanaj popoletoj », skribis Vernet, laŭ kiu la afero « ŝajnas esti certa ».

Post du tagoj, la taggazeto refaris sur la tuta larĝo de sia frontpaĝo : « Kiel [Slobodan] Milošević preparis la etnan purigadon ». « La serba plano “Hufumo” programadis la devigan ekzilon de la kosovanoj ekde Oktobro 1998. Ĝi ankoraŭ estas aplikata dum la pacnegocado en Rambouillet. » Le Monde menciis « serban armean dokumenton » kaj ripetis denove la akuzojn de la germanaj oficialuloj, kaj eĉ komplete reproduktis konsilan noton — tiun, kiun oni nuntempe nomus france « éléments de langage » — disdonitan al la ĵurnalistoj de la Ĝenerala Inspektisto de la germana armeo. Berlino tiutempe volis pravigi, al iom pacema publika opinio, la unuan militon kondukitan de la Bundeswehr post 1945, aldone kontraŭ lando okupita de la Wehrmacht antaŭ kvindek jaroj.

Nu, tiu plano estas malaŭtentika : ĝi ne estas farita de la serba registaro, sed estis verkita uzante informojn kompilitajn de la bulgaraj sekretaj servoj, kaj poste transdonitajn al la germanoj de la Bulgario, kiu tiutempe fervore provis eniri la NATO-n. La mensogo estas malkovrita la 10-an de Januaro 2000 de la semajngazeto Der Spiegel kaj konfirmita post dek du jaroj de la bulgara eksministrino pri eksterlandaj aferoj. Aposteriore, la dokumento devintus instigi des pli da malfido, ke « hufumo » oni diras potkovica en la serba, ne potkova, kiel la germana parlamentano Gregor Gysi rimarkigis ĝin la 15-an de Aprilo 1999 antaŭ la Bundestag. En Marto 2000 la germana brigada generalo Heinz Loquai eldiris en libro siajn « dubojn pri la ekzisto de tia dokumento » ; lia enketo devigis s-ron Scharping konfesi, ke li ne havis kopion de la originala « plano ». Samtempe, la parolisto de la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio epitetis la erojn de la supozita plano « ne tre konvinka teksto » (Hamburger Abendblatt, la 24-an de Marto 2000) ; la prokurorino Carla Del Ponte eĉ ne menciis tiun dokumenton en la akuzteksto kontraŭ Milošević en 1999 kaj poste en 2001.

« La milito, Edwy Plenel estis klariginta mallonge post la ekbombado, estas la plej freneza defio por la ĵurnalismo. Tie ĝi pruvas (aŭ ne) sian kredindecon, sian fidindecon [3]. » La enketisto neniam realudis, kiom malsame li agadis rilate al «  [sia] amo al la etaj veraj faktoj », kiun li laŭdas en sia pamfleta libro subtenante la intervenon de la NATO [4]. Le Monde denove menciis la falsan dokumenton, sed kvazaŭ ĝi ĉiam estis konsiderinta ĝin singardeme : « “Hufumo” restas tre polemikinda dokumento, kies vereco neniam estis pruvita. » (la 16-an de Februaro 2002). La ĵurnalistoj Jean-Arnault Dérens kaj Laurent Geslin, specialistoj pri la balkanaj landoj, nomis la Planon Potkova « arketipo de la fake news propaganditaj de la okcidentaj armeoj, ripetitaj de ĉiuj grandaj eŭropaj gazetoj [5] ».

La celebrado de datreveno ne estus sufiĉa motivo por denove aludi tiun aferon. Sed kelkaj el ĝiaj konsekvencoj ankoraŭ pezas sur la internaciaj aferoj. Kiel unua milito post sia nasko en 1949, la NATO elektis ataki ŝtaton, kiu neniam minacis iun ajn el ĝiaj membroj. Ĝi pretekstis homhelpan motivon kaj agis sen mandato de la Unuiĝintaj Nacioj. Tia precedenco helpis Usonon en 2003, kiam ĝi invadis Irakon, ree kun subteno de drasta amasa misinformadkampanjo. Post kelkaj jaroj, en Februaro 2008, la proklamo fare de Kosovo de sia sendependeco atencis la principon de la landlima neŝanĝebleco. Kaj Rusio fondis sin sur tiu sendependeco kiam, en Aŭgusto 2008, ĝi rekonis tiujn de la Abĥaza Respubliko kaj de Sud-Osetio, du teritorioj kiuj apartiĝis de Kartvelio. Kaj poste, en Marto 2014, kiam ĝi aneksis Krimeon.

La kosova milito estis kondukata ĉefe de « maldekstraj » registaroj, kaj estis subtenata de la plejparto de la konservativaj partioj, do neniu havis intereson remencii la oficialajn falsaĵojn. Kaj oni komprenas senpene ke la ĵurnalistoj obsedataj pri la demando de la fake news preferas ankaŭ rigardi aliloken.




La aŭtoro

Serge HALIMI


Pierre RIMBERT


La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Por la krizo de la merkato, rimedoj de merkato ...

La porusona obsedo

Ideoj ekde nun konsiderataj "naturaj"

Kripta koto

Konsumebla kontestado por la mezaj klasoj

Konstruistoj de ruinoj

Ĉina sociala modelo en la Pireo-haveno

Kion la afero Cahuzac malkaŝas - La karnavalo de esplorado



Tradukita de:
Lucas Gierczak
el la franca

[1] Vd. Serge Halimi, Henri Maler, Mathias Reymond kaj Dominique Vidal, L’opinion, ça se travaille... Les médias, les « guerres justes » et les « justes causes », Agone, Marsejlo, 2014.

[2] Pierre Georges, vicredaktestro de Le Monde, en intervjuo kun Marianne, Parizo, la 12-an de Aprilo 1999.

[3] Citita en Daniel Junqua, La Lettre, n-ro 32, Parizo, Aprilo 1999, trovebla ĉe Acrimed.org, Novembro 2000.

[4] Edwy Plenel, L’Épreuve, Stock, Parizo, 1999.

[5] La Revue du crieur, n-ro 12, Parizo, Februaro 2019.


Akceptejo 1a aprilo 2019

Fiasko de la azil-politiko

Aŭstralio eksportas siajn rifuĝintojn


Nome de la lukto kontraŭ la kontraŭleĝaj pasigistoj, Canberra subtraktas parton de sia administrado de la azilpetantoj al eksteraj landoj. Tiu eksteriga politiko inspiras la eŭropajn registarojn kaj indignigas la defendantojn de la homrajtoj, kiom la rifuĝintoj estas reduktitaj al pag-rimedo.



de  Lena BJURSTRÖM

Jen eta restoracio en strateto de la sudo de Pnom-Peno, verŝo-tablo, kelkaj tabloj kaj odoro de falafelo. Mideast Feast proponas siriajn kaj libanajn specialaĵojn. Raraĵo en tiu ĉefurbo, ja kosmopolita, sed kie la anoj de Mez-oriento ne multas. S-ro Abdullah Zalghanah, la proprietulo, sciis nenion pri Kamboĝo, ĝis li estis forsendita tien.

S-ro Salghanah estas siriano. Antaŭ ok jaroj, li ankoraŭ estis panisto kaj restoraciisto en Deraa, kie li vivis kun sia edzino kaj iliaj kvar infanoj. Kaj, kiel multaj aliaj, li fuĝis el sia urbo, fariĝinta batalkampo, ĝis Libano. Li tie lasis sian familion por serĉi akcepto-landon. « Mi ne vidis estontecon por miaj infanoj en Libano, kun la milicioj de Baŝar al-Asad ĉasantaj la rifuĝintojn, la ekonomia situacio kaj la konsekvencoj de la milito », li rakontas. En 2012 komenciĝas longa vojaĝo, kiu kondukas lin aliflanke de la mondo, portata de la espero atingi Aŭstralion, « pacan » landon, kie, oni diris al li, « eblas rekonstrui sian vivon en ses monatoj ». « En la siria komunumo, oni diris ke Aŭstralio estas pli bona opcio ol Eŭropo. Kaj mi havis tie fraton, kiu foriris tien antaŭ la milito », li klarigas. Li kontaktas pasigistojn, kiuj ekspedas lin en Indonezion. Tie, li devas enŝipiĝi kun sepdek aliaj homoj. Simpla barko kun motoro por marvojaĝo de kvarcent kilometroj ĝis la insulo Christmas, aŭstralia teritorio perdita meze de la Hinda Oceano. « La vojaĝo estis terura. Post unu tago, unu el la du motoroj ĉesis funkcii. Plurfoje, mi kredis, ke ni mortos. ». Kvar tagojn kaj unu nokton da teruro, ĝis la indoneziaj pasigistoj forlasis ilin sur plaĝo. Tie, ili estis kaptitaj de aŭstraliaj gardistoj kaj enfermitaj en speciala ejo por fremduloj. En tiu somero de 2013, du mil homoj estas tie koncentritaj : azilpetantoj, atendantaj sian transporton en unu el la prizon-tendaroj sur la Naura Respubliko (insulo) aŭ en Papuo-Nov-Gvineo. Neniu el ili iam ajn eniros Aŭstralion. Ĉar, kelkajn monatojn antaŭe, Canberra reaktivigis kaj akrigis sian radikalan retropelan politikon de la boat people – tio, kion oni nomas « la solvo de Pacifiko ».

Lanĉita komence de la 2000-aj jaroj, tiu politiko estas bazita sur interkonsentoj kun ties du malriĉaj najbaroj. Interŝanĝe kontraŭ financa kompenso, tiuj ŝtatoj konsentas akcepti la neleĝe alvenintajn azilpetantojn. Dum la tempo necesa por ekzameni ilian dosieron, ili estas enprizonigitaj en eksterteritoriaj tendaroj konstruitaj per la mono de Canberra kaj mastrumataj de privataj societoj kontraktintaj kun la registaro. Oficiale, temas pri lukto kontraŭ la pasigisto-retojn, kaj malinstigo de ĉiu klopodo boate atingi Aŭstralion.

Laŭ la organizaĵoj defendantaj la homrajtojn, Aŭstralio ne respektas la internacian juron, aparte la principon pri neretropelado troviĝanta en la Ĝeneva Konvencio pri la statuso de la rifuĝantoj, kiun ĝi subskribis [1] kaj ĝia metodo estis imitata de Eŭropa Unio, kiu ellaboris politikojn de « eksterigo de la landlimoj », kiel la interkonsenton kun Turkujo.

En Aŭstralio, la konservativuloj, kiuj planis tiun subtraktad-strategion, notas klaran malpliiĝon de la neleĝaj alvenoj : malpli ol 150 jare inter 2002 kaj 2008, kontraŭ 3 000 ĝis 5 500 jare inter 1999 kaj 2001 [2]. Tamen, en 2007, raporto de OXFAM taksas ĝian suman koston – de la boato-kaptado ĝis la mastrumo-kostoj de la tendaroj -, je pli ol 1 miliardo da aŭstraliaj dolaroj (625 milionoj da eŭroj) en ses jaroj [3], por prizorgo de malpli ol 1 700 homoj. Sub fajro de kritikoj, la « solvo de Pacifiko » estis suspendita en 2008 fare de la Laborista Partio, kiu estis alvenanta ĉe la registaro. La tendaroj de Nauro kaj de la insulo Manus (Papuo-Nov-Gvineo) estis fermitaj … kaj remalfermitaj kvar jarojn poste.

Responde al nova pinto de neleĝaj alvenoj kaj de mortigaj ŝippereoj [4], la registaro reaktivigas la kunlabor-interkonsentojn kun ambaŭ ŝtatoj kaj akrigas sian politikon. Aŭstralio ja plu akceptas plurmilojn da azilpetantoj laŭleĝe alvenintaj sur ĝia grundo [5], sed ĝi de nun montras neniun toleron por la kontraŭleĝaj. « Neniu azilpetanto atinginta Aŭstralion perŝipe estos iam ajn allasita sur la teritorio kiel rifuĝanto », martelas la ĉefministro Kevin Rudd (British Broadcasting Corporation, 19-an de julio 2013). Senkonsidere de la praveco de lia protekto-peto kaj la malfacilaĵoj kiujn li havis por ĝin formuli. Siriano, kiu deponas azilpeton el najbara lando, kie li povis fuĝi, kiel Turkujo aŭ Libano, riskas rifuzon sub la preteksto, ke la peto estas farita el sekura lando. Ricevi portempan vizon estas same malfacila. La kontraŭleĝaj ĉeestantoj kaptitaj en la retoj de tiu politiko povos elekti inter reflugo al sia origina lando, kaj transloko al la eksterteritoriaj tendaroj – por nedifinita daŭro.

Neprobabla interkonsento kun Kamboĝo

La interkonsento farita kun Papuo-Nov-Gvineo antaŭvidas, teorie, porĉiaman instaliĝon de la rifuĝantoj sur la teritorio, sed fakte « la aŭtoritatuloj ne donas al ili leĝan statuson », publike kritikas Amnestio Internacia [6]. La aŭtoritatuloj de Nauro oficiale rifuzas konstantan instaliĝon. La rifuĝantoj ricevas, plej bone, kvinjaran vizon, kaj poste dekjaran, pagatan de Aŭstralio. « La eksterteritoriaj tendaroj, kiuj origine estis transiraj tendaroj, tiel fariĝis konstantaj prizonoj, sen alia elireblo ol la reveno al la origina lando », klarigas al ni s-ro Ian Rintoul, proparolanto de la Rifugee Action Coalition, aŭstralia neregistara organizaĵo (NRO).

Kiam s-ro Zalghanah estas translokita en Nauron, en aprilo 2014, tie vivis ĉirkaŭ 1 200 homoj. « Ni dormis kvardekope en grandaj malpuraj tendoj, sen intimeco. Estis nur dek necesejoj, kaj dek duŝoj, sen pordoj. Ni ne estis krimuloj, sed tiu tendaro estis malliberejo. » Trans tiuj netolereblaj vivkondiĉoj, estas lia situacio, malklara kaj senelira, kiu lin detruas. « Ni ĉiuj bezonis kontraŭdeprimilojn kaj dormigilojn por endormiĝi. La etoso ne ĉesis malboniĝi, kun kvereloj kaj interbatadoj, sed precipe sinmortigoj. Mi memoras pri viro, kiu englutis tutan skatolon da piloloj, kaj alia, kiu sinmortigis per fajro... » S-ro Zalghanah perdis la nombron, sed la mortintoj ankoraŭ estas en liaj inkuboj. Spite al la aliro-malfacileco trudita de la aŭtoritatuloj, pluraj sinsekvaj enketoj publike kritikas la vivkondiĉojn de la malliberuloj. La Alta Komisiito pri Rifuĝintoj de la Unuiĝintaj Nacioj, el kiu delegacio iris al Nauro fine de 2013, elvokas « sisteman kaj arbitran malliberigon » kontraŭan al la internacia juro, kaj kritikas la foreston de longdaŭraj solvoj por tiuj homoj plutenataj en plena sencerteco [7].

De 2013, la kampanjo « Suverenaj Landlimoj », armea operaco de retropelo de la kontraŭleĝaj boatoj al ilia elirpunkto, limigas la alvenojn. Sed fariĝas urĝe trovi solvon por la tri mil rifuĝintoj amasigitaj en Manus kaj Nauro. Nov-Zelando ja proponis akcepti cent kvindek da ili ĉiujare, sed Aŭstralio rifuzis la proponon, opiniante ke tia perspektivo, tro alloga, nur prosperigus la komercon de la pasigistoj. Canberra opinias, ke ĝia saviĝo estas en eksterlandigo.

La 26-an de septembro 2014, s-ro Scott Morrison, tiama ministro pri enmigrado, anoncas la subskribon de nova interkonsento kun Kamboĝo. Sekrete intertraktita, ĝi planas instalon sur la kamboĝa teritorio de parto de la rifuĝintoj parkitaj en Nauro, kun kompensa pago al Pnom-Peno de 40 milionoj da aŭstraliaj dolaroj (25 milionoj da eŭroj) laŭ formo de helpo al disvolvado. La vojaĝo, akceptado kaj instalado de la rifuĝantoj okazos je la kosto de Aŭstralio, kiu antaŭvidas por tio buĝeton de 15 milionoj da dolaroj (9,4 milionoj da eŭroj), sen plia precizeco.

« Unu el la plej riĉaj landoj en la mondo konvinkis unu el la plej malriĉaj akcepti la rifuĝantojn, kiujn ĝi ne volas » resumas la usona magazino Foreign Policy [8], dum s-ro António Guterres, nuna Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, tiama alta komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri rifuĝintoj, kritikas « alarman escepton al la internaciaj normoj [9]. » Eĉ se ĝi ne eksplicite perfortas la internacian juron, tiu interkonsento tamen konsistigas « danĝeran precedencon, kiu malrespektas la integrecon de la sistemo de divido de la respondecoj rilate la rifuĝintojn », analizas Madeline Gleeson, advokatino kaj esploristino ĉe la universitato de Novsudkimrujo [10].

« Kun tiu interkonsento, Aŭstralio esperas ke ĝi finfine trovis la mankantan pecon de sia eksterteritoria azila politiko : longdaŭran solvon », substrekas la esploristino. La interkonsento almenaŭ pri unu punkto estas klara : la rifuĝantoj devas esti volontuloj. Sed la malliberigitoj de Nauro senentuziasme akceptas la novaĵon. Dum la ministroj pri internaj aferoj de Aŭstralio kaj Kamboĝo festas, nova ondo de protestoj agitas la tendarojn inter fino de septembro kaj komenco de oktobro 2014. Kiam la unuaj kamboĝaj delegitaroj alvenas, komence de 2015, neniu volontulo sin prezentas. « En la postaj monatoj, oni raportis al ni pri premoj al la rifuĝintoj, ĉantaĝo kaj falsaj promesoj », diras s-ro Rintoul. Vane. Nur sep el ili konsentas fine esti senditaj en Kamboĝon.

S-ro Zalghanah estas inter ili. En 2016, li konsentas esti relokita en Pnom-Peno, kondiĉe ke Aŭstralio tien sendu ankaŭ lian familion, restintan en Libano.« Komence, ili diris ke la familia kuniĝo estas neebla. Sed, post unu jaro, ili finfine diris, ke mia familio venos, post tri aŭ kvar monatoj », li rakontas. Kiam li alvenas en la kamboĝa ĉefurbo, en novembro 2016, li estas subtenata de la loka agentejo de la Internacia Organizaĵo pri Migrado. Ĝi gvidas kaj akceptas lin dum tri monatoj, ĝis li lanĉas sian projekton de restoracio, danke al monsubteno de Aŭstralio. Sed, pli ol jaron post lia alveno, la familio-kuniĝo ankoraŭ ne okazis. S-ro Zalghanah timas esti forgesita, elĵetita en la malnovaj paperoj de fiaskinta interkonsento. Ĉar la interkonsento inter Kamboĝo kaj Aŭstralio oficiale finiĝis en aŭtuno 2018. Ĝia malsukceso estas tiel doloriga, ke ĝi ne estos renovigita. El la sep rifuĝintoj translokitaj tien, kvar jam forlasis la landon.

« De la komenco, tiu interkonsento estis nur granda ŝerco, publike kritikas s-ro Rintoul. La registaro ne plu esperis trovi elirejon por sia eksterteritoria azil-politiko. Finfine, ĝi pagis pli ol 40 milionojn da dolaroj por deloki sep personojn. Oni atingis pinton de absurdo. » Similaj intertraktad-provoj kun aliaj landoj, inter kiuj Kirgizujo, neniam konkludiĝis.

Restas unu ebla elirejo : la interkonsento decidita kun Usono dum la lastaj monatoj de la prezidanteco de s-ro Barack Obama, laŭ kiu Vaŝingtono prizorgos ĝis 1 299 rifuĝintojn de la eksterteritoriaj tendaroj. La klaŭzoj de la interkonsento de septembro 2016 ne estis publikigitaj. Sed, la saman monaton, Canberra anoncis sian intencon akcepti nedifinitan nombron da sudamerikaj azilpetantoj aktuale en tendaroj mastrumitaj de Usono. Tio nutras rumorojn pri « interŝanĝo de rifuĝantoj », malgraŭ la neoj de la aŭstralia registaro [11]. Kontraŭ ĉiu atendo, s-ro Donald Trump ne nuligis la aranĝon. La usona prezidanto taksis la interkonsenton « stulta », sed li promesis plenumi ĝin. De la aŭtuno 2016, 445 rifuĝintoj el Nauro kaj Manus ricevis azilon en Usono. Vaŝingtono laŭ iuj rifuzis preskaŭ 200 aliajn personojn, inter kiuj multaj irananoj. Kaj neniu alia transloka proceduro estis anoncita.

« Loĝantaro trans malesperiĝo »

Laŭ raporto de la Parlamento de Aŭstralio, inter 2012 kaj 2017, la politiko de eksterteritoria malliberigo de la azilpetantoj kostis preskaŭ 5 miliardojn da dolaroj (pli ol 3 miliardojn da eŭroj) al la ŝtato, sen kalkuli la buĝeton de « helpo al disvolvado » antaŭvidita en la regionaj traktatoj. Sufiĉe bela sumo por la restigo de 3 127 rifuĝintoj kaj azilpetantoj entute, de 2012. Mil kvarcent el ili laŭdire ankoraŭ estas blokitaj en Manus kaj Nauro. Kvankam la tendaroj estas nun malfermitaj, la insuloj tamen restas prizonoj por tiuj viroj, virinoj kaj infanoj, kiuj disponas fakte pri relativa cirkul-libereco. Elpelita lastoktobre de la nauro-aŭtoritatuloj, post dek-unu-monata restado ĉe la rifuĝintoj, la Neregistara Organizo Médecins sans frontières priskribas loĝantaron « trans malesperiĝo » kaj raportas « alarman nombron da sinmortigo-provoj kaj memkripligoj » [12]. En decembro 2018, 1 200 rifuĝintoj kaj azilpetantoj, subtenataj de la asocio National Justice Project, deponis plendon ĉe la Alta Kortumo kontraŭ la ŝtato Aŭstralio, akuzita pri arbitra enprizonigo, persekuto, torturo kaj krimo kontraŭ humaneco.

S-ro Zalghanah konsideras sin mem kiel saviton. En lasta januaro, post dujara atendo, lia familio finfine alvenis en Kamboĝo.

Lena BJURSTRÖM



La aŭtoro

Lena BJURSTRÖM
Ĵurnalistino.
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:



Tradukita de:
Jeanne-Marie Cash
el la franca

[1] La ĝeneva Konvencio de 1951 pri la rifuĝantoj devigas la ŝtatojn ekzameni la protektopeton de ĉiu homo troviĝanta sur ilia teritorio aŭ prezentiĝanta ĉe iliaj landlimoj. La principo pri ne-retropelo malpermesas ellandigi aŭ retropeli rifuĝinton aŭ azilpetanton al la landlimoj de la teritorioj kie lia vivo aŭ lia libereco estas minacata (artikolo 33).

[2] « Boats arrivals in Australia since 1976 », Parlamento de Aŭstralio, Canberra, 23-a de julio 2013, www.aph.gov.au

[3] Kazimierz Bem, Nina Field, Nic Maclellan, Sarah Meyer kaj Tony Morris, « A price too high : The cost of Australia’s approach to asylum seekers », A Just Australia-Oxfam Australia, aŭgusto 2007, www.oxfam.org.nz

[4] « Boats arrivals in Australia since 1976 », jam cit.

[5] En 2012-2013, 19 998 rifuĝintoj kaj portantoj de humanaj vizoj ; 13 759 la sekvan jaron (fonto : « Australia’s humanitarian program : A quick guide to the statistics since 1947 », Parlamento de Aŭstralio, 17-a de janŭaro 2017).

[6] « Punishment not protection : Australia’s treatment of refugees and asylum seekers in Papua New Guinea », Amnesty International, Londono, februaro 2018.

[7] « UNHCR monitoring visit to the Republic of Nauru », regiona oficejo de la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj, Canberra, 26-a de novembro 2013.

[8] Justine Drennan, « … And stay out ! Australia signs a deal to unload refugees onto Cambodia », Foreign Policy, Vaŝingtono, DC, 26-a de septembro 2014.

[9] « UNHCR statement on Australia-Cambodia agreement on refugee relocation », Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj, Ĝenevo, 26-a de septembro 2014, www.unhcr.org

[10] Madeline Gleeson, « The Australia-Cambodia refugee relocation agreement is unique, but does little to improve protection », Migration Policy Institute, Vaŝingtono, DC, 21-a de septembroe 2016.

[11] « Australia-United States resettlement arrangement », Andrew kaj Renata Kaldor, Centre for International Refugee Law, Universitato de Novsudkimrujo (UNSW), Sidnejo, 28-a de januaro 2018.

[12] (« “Ce n’est pas MSF qui doit quitter Nauru, ce sont les réfugiés” », Médecins sans frontières, Parizo, 11-a de oktobro 2018.


Akceptejo 1a marto 2019

Survoje al „Eŭropa printempo” en majo


de  Janis VARUFAKIS

La planedvasta financkrizo de 2008 – la niageneracia 1929 – lanĉis ĉenreagon en la tuta Eŭropo. Komence de 2010 ĝi estis jam subfosinta la fundamentojn de la eŭrozono kaj igis la membrojn de la potencularo rompi siajn proprajn regulojn por savi la vetaĵon de siaj bankistaj amikoj. En 2013 la novliberala ideologio, kiuj ĝis tiam pravigis la oligarĥan teĥnokration de la Eŭropa Unio, estis ĉifonita, post kiam ĝi dronigis milionojn da homoj en mizeron. Kaj ĝi faris tion aplikante la oficialan politikon : socialismon por la financistoj kaj senkompatan konsumredukton por la plej multaj homoj. Tiu politiko estis farata same de la konservativuloj kiel de la socialdemokratoj. Dum la somero 2015 la kapitulaco de la registaro Sirizo en Grekujo dividis kaj demoralizis la maldekstron. Ĝi neniigis la efemeran esperon vidi la progresemulojn, kiuj elvenis el la stratoj kaj la placoj, modifi la fortrilatojn en Eŭropo.

De tiam la kolero, furioza pro la malespero, lasis la spacon malplena, kiun en ĉiuj partoj de Eŭropo rapide pleniĝis la hommalamo organizata de naciista internacio, kiu ĝojigas la usonan prezidanton Donald Trump. Tuŝita de potencularo, kiu pli kaj pli memorigas pri tiu de la malfeliĉa Vajmara Respubliko, kaj de la rasismo, kiun generas la malinflaciistaj fortoj, la Unio fendetiĝas. La germana kancelierino direktiĝas al la elirejo, la eŭropa projekto de la franca prezidanto montriĝas mortnaskita ; la elektojn por la eŭropa parlamento en la venonta Majo donas la lastan okazon, por la progresemuloj, por pezi sur tuteŭropa nivelo.

Ekde sia naskiĝo, en 2016, la Movado por la demokratio en Eŭropo 2015 (DiEM25) celas kapti tiun okazon. [1] Unue ni preparis nian programon, la „New Deal por Eŭropo”. Poste ni invitis aliajn movadojn kaj partiojn riĉigi ĝin kaj krei kun ni nian „Eŭropan printempon”, la unuan transnacian liston de kandidatoj, kiuj eŭropskale defendas komunan programon. Por la diskutado de tiu projekto la maldekstro devas fronte aliri du brulantajn dosierojn, kiuj dividas ĝin kaj malfortigas la progresemulojn iom ĉie sur la kontinento : la problemon de la landlimoj kaj la demandon de la Unio.

Io tre stranga okazis en la lastaj jaroj : multaj maldekstraj civitanoj estis pensigitaj ke malfermitaj landlimoj malutilas al la laborista klaso. „Mi estis neniam favora al la libereco de ekloĝado”, plurfoje asertis s-ro Jean-Luc Mélenchon (Francujo ne submetita). Kiam li intervenis en la Eŭropa Parlamento en Julio 2016 pri la demando de la „sendependaj laboristoj”, li deklaris, ke ĉiam kiam iu el ili alvenas, „li ŝtelas la panon de la surlokaj laboristoj”. Tiujn vortojn li poste bedaŭris, kvankam lia analizo de la efikoj de la migruloj al la hejmajn salajroj ne ŝanĝiĝis. Tiu debato ne estas nova. En1907 Morris Hillquit, la fondinto de la Socialista Partio de Usono, deponis rezolucion, kiu celis ĉesigi la „intencan importadon de malmultekostaj eksterlandaj laborfortoj” per la argumento ke „la migruloj senkonscie estas tavolo de strikrompuloj”. Hodiaŭ nova estas, ke granda parto de la maldekstruloj ŝajnas esti forgesinta la tre viglan kritikon de Lenino, formulita en 1915 laŭvorte jene : „Ni pensas, ke oni ne povas esti internaciisto kaj samtempe favora al tiaj restriktoj … Tiaj socialistoj en la realo estas ŝovinistoj.”

En artikolo de la 29-a de Oktobro 1913 Lenino liveris la kuntekston : „Estas nenia dubo ke nur la ekstrema malriĉeco povas devigi la homojn forlasi sian hejmlandon kaj ke la kapitalistoj ekspluatas la enmigrintajn laboristojn en plej senhonta maniero. Sed nur la reakciuloj povas rifuzi vidi la progresan signifon de tiu moderna migrado de la nacioj. La kapitalismo altiras la amasojn de laboristoj el la tuta mondo. Ĝi rompas la naciajn barojn kaj antaŭjuĝojn kaj ĝi unuigas la amasojn de la laboristoj de ĉiuj landoj.”

La movado DiEM25 alprenas la leninan analizon : la muroj, kiuj malhelpas la liberan cirkuladon de personoj kaj de varoj estas reakcia respondo al la kapitalismo. La socialista respondo estas forigi la murojn, permesi al la kapitalismo mem detrui sin, dum ni organizas la transnacian rezistadon al la ekspluatado. Ne la migruloj ŝtelas la dungojn de la lokaj laboristoj, sed la politiko de konsumredukto de la registaroj, kiuj faras la klasbatalon profite al la nacia burĝaro.

Pro tio ni ne permesos, ke „milda” formo de fremdulmalamo infektu nian programon. Kiel diras Slavoj Zizek, la maldekstra naciismo ne estas bona respondo al la nacisocialismo. Nia pozicio pri la nove alvenantoj konsistas el du punktoj : ni rifuzas elekti inter migruloj kaj rifuĝintoj, kaj ni postulas ke Eŭropo lasu ilin eniri (#LetThemIn). Diverslandaj kamaradoj konsideras nin utopiistoj. Laŭ ili, Bruselo ne estas reformebla. Se ili pravas, ĉu tiam la plej bona respondo de la progresemuloj estas agi por la „Leliro” [„Lexit”, do kampanjo de la maldekstrularo por regata malmuntado de la Unio ?

Mi havas emocian memoron pri miaj intervenoj en Germanujo antaŭ plenŝtopitaj salonegoj post la kapitulaco de Sirizo antaŭ s-ino Angela Merkel kaj antaŭ la „triopo” [2]. La ĉeestantoj klarigis, ke tio, kio fariĝis al Greklando, ne fariĝis en ilia nomo, en la nomo de la germana popolo. Mi memoras, kiom ili sentis sin malpeziĝintaj, kiam ili eksciis, ke DiEM25 estis laĉita por krei transnacian movadon por ekregi la instituciojn de la Unio – la Eŭropan Investbankon (EIB) kaj la Eŭropan Centran Bankon (ECB) – kaj redifini ilin laŭ la interesoj de ĉiuj civitanoj.

Mi ankoraŭ memoras la ĝojon de niaj germanaj kamaradoj, kiam oni submetis al ili la ideon prezenti en la eŭropaj elektoj grekajn kandidatojn en Germanujo kaj germanajn kandidatojn en Greklando. Ni volis per tio montri, ke nia movado estas transnacia, ke ĝi volas alproprigi ĉi tie kaj nun la instituciojn de la novliberala ordo. Ne por ilin detrui, sed por meti ilin en la servon de la plej granda nombro en Bruselo, en Berlino, en Ateno kaj en Parizo. Ĉie.

Nun imagu, kion ili, male, estus sentintaj, se mi farintus al ili la jenan paroladon : „La Unio ne estas reformebla kaj estas malfondota. Ni, la grekoj, devas retiri nin al nia naci-ŝtato kaj provi konstrui la socialismon tie. Vi faru la samon ĉi tie, en Germanujo. Poste, kiam ni estos gajnintaj, niaj delegacioj renkontiĝos por diskuti pri la kunlaborado inter niaj novaj suverenaj progresema ŝtatoj.” Sen ajna dubo niaj germanaj kamaradoj estus perdinta sian viglecon kaj irintaj hejmen demoralizitaj per la perspektivo alfronti la germanan potencularon kiel germanoj kaj ne kiel membroj de transnacia movado.

Se mia analizo estas ĝusta, tia ne gravas scii, ĉu la Unio estas aŭ ne estas reformebla. Kio gravas, estas fari konkretajn proponojn pri tio, kion ni farus el la eŭropaj institucioj. Ne proponojn amuzajn aŭ utopiajn, sed kompletajn priskribojn de tio, kio estus niaj agoj tiun ĉi semajnon, la venontan monaton kaj la venontan jaron, en la kadro de la aktualaj reguloj kaj kun la ekzistantaj instrumentoj. Ekzemple, kiel ni redifinus la rolon de la malbone nomata Eŭropa meĥanismo de stabileco (EMS), kiel ni reorientus la politikon nomatan „kvanta mildigo” (quantitative easing) de la ECB, kiel ni tuj kaj sen novaj impostoj financus la ekologian transiron aŭ kampanjon kontraŭ la malriĉeco.

Kial proponi tiom detalan programon ? Por montri al la elektantoj, ke solvoj ekzistas, eĉ interne de la reguloj starigitaj por servi la interesojn de la plejriĉula 1 elcento. Evidente neniu – kaj ĉefe ni mem – ne atendas, ke la institucioj de la Unio aliĝos al niaj proponoj. Kion ni volas, estas ke la elektontoj vidu, kio fareblus anstataŭ tio, kio fariĝis, tiel ke ili senmaskigu la potencularon sen turni sin al la hommalama dekstrularo. Tio estas la sola maniero, por la maldekstro, por transiri la aktualajn limojn kaj por konstruo larĝan progreseman koalicion.

La „NewDeal por Eŭropo” havas ĝuste tiun celon : montri, ke la vivo de la plej multaj civitanoj plibonigeblas en tre mallonga tempo en la kadro de la ekzistantaj reguloj kaj institucioj ; desegni la konturojn de la transformado de tiuj institucioj kaj samtempe survojigi procezon kiu, en pli longa perspektivo, kondukos al demokratia eŭropa asembleo, kiu devos anstataŭigi la ekzistantajn traktatojn. Fine ĝi demonstras, kiel la meĥanismoj, kiujn ni starigos ekde la unua tago , povus helpi nin rekolekti la pecojn se, malgraŭ niaj klopodoj, la Unio diseriĝus.

Multaj parolas pri la graveco de la ekologia transiro. Sed ili ne diras, de kie venos la mono nek kiu planos ĝian uzadon. Nia respondo estas klara : inter 2019 kaj 2023 Eŭropo devas investi 2000 miliardojn da eŭroj en la verdajn teĥnologiojn, la verdan energion ktp. Ni proponas ke la EIB dum kvar jaroj eldonu kromajn kuponojn en la alteco de 50 miliardoj da eŭroj. Samtempe la ECB anoncos ke, se la valoro falas, ĝi reaĉetos ilin en la sekundara merkato de obligaciaj titoloj. Pro tiu anonco kaj pro la superabundo de ŝparaĵoj ĉie en la mondo, la ECB devos elspezi ĉe ne unu solan eŭron, ĉar ĉiuj ĝiaj titoloj estus tuj subskribotaj. Laŭ la modelo de la Eŭropa organizaĵo de ekonomia kunlaborado (EOEK) – la antaŭulo de la Organizaĵo de ekonomiaj kunlaborado kaj disvolvado (OEKD) – kreita en 1948 por disdoni la kreditojn de la Marshall-plano, nova Eŭropa agentejo de ekologia transiro kondukos tiujn sumojn al „verdaj” projektoj en la tuta kontinento.

Notu, ke tiu ĉi propono bezonas nenian novan imposton, apogas sin sur jam ekzistanta eŭropa obligacia titolo (ekzemple la kuponoj de la EIB) kaj estas plene laŭleĝa laŭ la validaj reguloj. Same pri la ceteraj proponoj de nia „New Deal pri la disponoj tuj farendaj. Ekzemple nia fonduso kontraŭ la malriĉeco. Ni proponas, ke la miliardoj da profitoj de la Eŭropa sistemo de centraj bankoj (ESCB, nome la profitoj de la titoloj aĉetitaj en la kunteksto de la kvanta mildigo, estu uzataj por garantii al ĉiu civitano nutraĵon, tegmenton kaj energian sekurecon.

Alia ekzemplo : nia plano de rekonstruado de la publika ŝuldo de la eŭro-zono. La ECB servas kiel peranto inter la financ-merkatoj kaj la ŝtatoj por redukti la pezon de ilia tuta ŝuldo sen presi novajn monbiletojn kaj sen ke Germanujo pagu aŭ garantiu la publikan ŝuldon de la plej enŝuldiĝintaj landoj.

Kiel tiuj ĉi ekzemploj montras, nia „New Deal” kombinas disponojn, kiuj bezonas altan teĥnikan kompetenton, aplikeblajn en la ekzistanta kadro de la Unio, kaj radikalan rompon kun la konsumrestikto kaj kun la logiko de „savado” trudita de la fatala „triopo”. Krome ĝi planas instituciojn, kiuj preparas la terenon por postkapitalisma eŭropa estonteco. Tio koncernas la proponon de parta socialigo de la kapitalo kaj de la profitoj tiritaj el la aŭtomatigo : la rato de la grandaj entreprenoj agadi en la Unio estos submetita al la transigo de elcentaĵo de iliaj akcioj al nova Eŭropa akci-fonduso. La dividendoj de tiuj akcioj poste financos universalan bazan enspezon pagotan al ĉiu sendepende de aliaj sociaj helpoj, senlaborula mono ktp.

Jen alia ekzemplo de la radikaleco de niaj proponoj : la reformo de la eŭro. Antaŭ ol enŝlimiĝi en la ŝanĝojn farendajn al la statutoj de la ECB, ni projektas krei publikan ciferecan platformon de pagado konektatan kun tiuj de la impostaj servoj de ĉiu lando de la eŭrozono. La impostpagantoj tiam havos la eblecon aĉeti ciferecajn impost-kreditojn uzeblajn por fari transakciojn inter si aŭ por pagi estontajn impostojn kun konsiderinda minuso. Tiuj kreditoj estos formulataj en eŭroj kaj transigeblas nur inter impostpagantoj de la sama lando, kio malebligos brutalajn kapital-fuĝojn.

Samtempe la registaroj povus krei limigitan kvanton de tiuj impostaj eŭroj destinitaj al la civitanoj en situacio de bezono aŭ al financado de publikaj projektoj. La impostaj eŭroj ebligus al la registaroj troviĝantaj sub premo stimuli la postulon, malpliigi sian ŝuldon, redukti la ĉiopovecon de la ECB kaj eviti la koston de eliro aŭ de diseriĝo de la eŭro. En longa perspektivo tiuj publikaj ciferecaj platformoj povus esti sistemo reguligata de eŭroj specifaj por ĉiu lando, kiu funkcius kiel ĉambro de internacia kompensado. Tio estus moderna versio de la vizio de la Bretton-Woods-sistemo, kian John Maynard Keynes havis en la jaro 1944, sed kiu, malfeliĉe, ne enmondiĝis.

Por resumi, nia „New Deal por Eŭropo” estas tuteca projekto por a) inteligente redifini la ekzistantajn instituciojn en la intereso de la plimulto, b) plani postkapitalisman estontecon, radikalan kaj verdan, c) esti pretaj por rekolekti la pecojn se la Eŭropa Unio disfalas.

La maldekstro havas du malamikojn : la malunuecon kaj la nekoheron. La unueco estas decide gravega, sed ĝi ne fariĝu koste de la kohero. Ni prenu ekzemplon, la staton de la eŭropa maldekstro. Kiel ĝiaj membroj povas deziri la voĉojn de la elektontoj venontan Majon, dum ĝi estas reprezentata en Greklando de partio kiu, en la registaro, realigas la plej brutalan konsumreduktan programon de la historio de la kapitalismo, kaj dum en landoj kiel Francujo kaj Germanujo multaj el ĝiaj gvidantoj estas skeptikaj pri la Eŭropa Unio ?

Bonintencaj amikoj de la maldekstro demandas nin, kiel la DiEM25 ne aliancas kun la Francujo ne submetita de s-ro Jean-Luc Mélenchon kaj, en Germanujo, kun la movado Aufstehen (Leviĝu) de s-ino Sahra Wagenknecht kaj s-ro Oskar Lafontaine. La kialo estas simpla : ĉar nia estonteco estas konstrui la unuecon surbaze de radikala, racia kaj internaciisma humanismo. Tio signifas komunan radikalan programon por ĉiuj eŭropanoj kaj politikon favoran al malfermita Eŭropo, kiu konsideras la landlimojn kiel cikatrojn sur la planedo kaj bonvenigas la novajn alvenantojn. Tio estas minimuma soklo. Nia alvoko al unueco baziĝis sur simpla ideo : DiEM25 invitis ĉiujn progresemulojn esti kunaŭtoroj de la nova „New Deal por Eŭropo”. Nia alvoko estas aŭdita. Génération-s (Francujo), Razem („Kune”, Pollando), Alternativet (Danlando), Democrazia e Autonomia (Italujo), [MeRA25 (Greklando), Demokratie in Europa (Germanujo), Der Wandel („La ŝanĝo”, Aŭstrujo), Actúa (Hispanujo, Livre („Libera”, Portugalujo) aliĝis al ni. Aliaj estas tion farantaj. Kune ni konsistigis la koalicion de la „Eŭropa printempo”, kiu prezentos siajn kandidatojn por la elektoj de la venonta Majo.

Nia mesaĝo al la aŭtoritata eŭropa potencularo estas la jena : ni rezistos al vi pere de radikala programo teĥnike multe pli inteligenta ol la via. Nia mesaĝo al la faŝismemaj fremdulmalamantoj : ni kontraŭbatalos vin ĉie. Nia mesaĝo al niaj kamaradoj de la eŭropa maldekstro, al Francujo nesubmetita ktp : vi povas atendi de ni senmankan solidarecon en la espero ke iun tagon niaj vojoj kuniĝos en la servo de radikala kaj transnacia humanismo.

Janis Varufakis.



La aŭtoro

Janis VARUFAKIS
Eksa financministro de Grekujo, deputito de Sirizo.
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Raporto de la eksa greka financministro. „Ilia sola celo estis nin humiligi”



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] Ndlr : La jaro 2025 estas tiu, kiun la movado por venigi plene demokratian kaj funkcikapablan Eŭroponmetis al si kiel celon.

[2] Ndlr : Internacia Mon-Fonduso (IMF), Eŭropaj Centra Banko kaj Komisiono.


Akceptejo 1a marto 2019

Refarenda unio

Eliri el la eŭropa sakstrato


Anstataŭ trakti pri la komunaj problemoj de la Unio, la eŭropaj elektoj en dudek sep balotoj metas kiel ĉefajn temojn de land-interna politiko. En la plej multj ŝtatoj la elektantoj esprimas si precipe por aŭ kontraŭ la grupo en la potenco. Sed la agospaco, pri kiu ĉiu el tiuj naciaj registaroj disposas, estas tre malgranda pro la eŭropaj traktatoj. En tiaj kondiĉoj, kion fari ? Kaj, por la maldekstro, kiel elturniĝi ?



de  Frédéric LORDON

Fantomo hantas la maldekstron : Eŭropo. Ĝi hantos aktuale la flavveŝtulojn, ekde kiam tiuj konkrete demandos sin pri alternativaj politikoj – fakte tio jam okazas. Ĉar ĉia ideo fari „ion alian” nepre devas kolizii kontraŭ la muro de la traktatoj. Malfirmigi la politikojn de konsumredukto, kiuj detruas la publikajn servojn, fermi la demokratian nenormalecon de sendependa centra banko sen ajna politika legitimeco, malmunti la strukturojn, kiuj igas la financon regi la entreprenojn same kiel la registarojn, ĉesigi la reale falsitan konkurencon (per sociala kaj media dumpingo) aŭ la senretene okazantajn delokadojn, rekonkeri la eblecon de ŝtataj helpoj : ĉion ĉi, tra kio nepre pasas politiko de socia justeco, la traktatoj formale faris malebla.

„Ni do refaru la traktatojn !” Post „la sociala Eŭropo”, la demokratia eŭro” estas la iluzio de anstataŭigo, kiu ebligas al la „malkonsekvenca maldekstro” daŭre prokrasti la momenton alfronti la eŭropan problemon. De s-ro Janis Varufakis (vidu lian artikolon de tiu ĉi Marto Survoje al „Eŭropa printempo” en majo) tra s-ro Raphaël Glucksmann ĝis Benoît Hamon, ĉiuj volas „refari la traktatojn”. Ni diru al ili tuj : oni refaros nenion.

La traktatoj ne estas „eraro”, kiu por tiuj, kiuj pensas ke politika komunumo ne povas esti sufiĉe freneza por malpermesi al si mem redecidi pri mono, pri buĝeto, pri ŝuldo aŭ pri kapital-cirkulado, do por intence amputi al si politikojn kiuj plej grave pezas sur la ekonomia situacio de la loĝantaroj. Sed la traktatoj estas perfekte funkciaj por la eta nombro de aliaj kiuj, male, sekvas la apenaŭ kaŝitan projekton sanktigi certan tipon de ekonomiaj politikoj, favoraj al certa tipo de interesoj. Kun aldone, por firme rigli la konstruaĵon, la speciala neŭroza investo de lando, kiu de pli ol duonjarcento rakontas al si ke la mona kaj buĝeta ortodokseco estas la sola defendmuro kontraŭ la naziismo …

Do, jen kiel prezentiĝas la eŭropa sakstrato.

1. Forpreni, kiel la traktatoj faras, la esencajn enhavojn de kelkaj el la plej gravaj publikaj politikoj el la diskutoj kaj decidoj de ordinara asembleo, por sanktigi ilin en traktatoj submeteblaj nur al eksterordinaraj proceduroj de revizio, estas malnormaleco kiu radikale senkvalifikas ĉian demokratian pretendon.

2. Nur revizio de la traktatoj taŭga por starigi veran parlamenton, al kiu estus donita la tutaĵo de la decid-kampoj aktuale ekster atingo por ĉia nova suverena diskutado kaj decidado, estas je la alteco de projekto por fari Eŭropon demokratia.

3. Malfeliĉe, en la nuna stato de la aferoj, tia revizio estos tutcerte firme rifuzata almenaŭ de Germanujo. Ĉar ĝuste Germanujo kondiĉis sian partoprenon en la eŭro al sanktigo de sia ortodokseco en la traktatoj. Se ĝia pozicio pri tio fariĝus malplimulta, tiam ĝi preferus la integrecon de siaj principoj al aparteno al la Unio.

Jen la dilemo pri kiu la „demokratia eŭropa maldekstro” devos elturniĝi : demokratiigi (reale) la eŭron implicas refari la traktatojn, sed refari la traktatojn signifos vidi Germanujon eliri … kaj la eŭron rompiĝi. Kompreneble, kiam la realo estas tro malfacila por alfronti ĝin, tiam restas ĉiam la solvo rifuĝi en la fantazion – do en la lulilon de „la demokratia eŭro”.

Ne plu vidi deziron de internaciismo en la plej malutilajn proponojn de la novliberalismo

Por tiuj, kiuj akceptas vidi la kontraŭdiron kaj elektas la progresemajn politikojn kontraŭ la eŭro-fetiĉismo, la problemo tamen ne estas malpli akra. Ekzemple, por Stefano Palombarini [1], la perspektivo eliri el la eŭro ne povus planiĝi en la kadro de la aktuale starigita maldekstra elekto-bloko, dum iuj el liaj frakcioj hurlas pri „nacia retiriĝo” ĉe la anonco nur de tiu ideo. El certa vidpunkto li pravas. La maldekstra debato pri la eŭro ekde 2010 sufiĉe montris, kiajn dividojn ĝi trairis. Pri tiu ĉi supraĵa reflekso ja atestas la persista ĥimero de „la alia eŭro”, kiun la greka katastrofo ne sufiĉis por mortigi – kaj kies obstinaj erarvagadoj dum serĉado de la „parlamento de la eŭro” estas la plej patosa esprimo. Cetere, se ekzistas unu sola malhelpo, kiu kontraŭis la retiriĝon de s-ro Hamon favore al s-ro Jean-Luc Mélenchon post la unua baloto de la prezidant-elekto de 2017, tiom ke ĝi igis lin preferi la humiliĝon al venko de la maldekstro, tio ja estas la eŭropa demando.

Nu, ja ekzistas tuta frakcio de la maldekstra opinio kiu, malaprobante, kelkfoje akre, la apartajn enhavojn de la eŭropaj politikoj, kaj la el ili sekvantajn devigojn por la naciaj politikoj, tamen ne malpli akre rifuzas la ĝeneralan, tamen konsekvencan ideon rompi kun la eŭro. Tiuj ja ade oratoras kontraŭ „la konsumredukta Eŭropo”, sed ekde kiam oni proponas al ili forlasi ĝin, ili respondas „tute ne !” Tiom longe, kiom tiu ĉi sakstrato restas ne solvita, la maldekstro ne akiros la potencon.

Ĉar ĝi daŭre rilatas kun la klaso edukita, kiu estas la esenca punkto de tiu situacio. Kredante ke ĝi estas la progresinta punkto de racieco en la socio, tiu klaso fakte estas la punkto de perfekta malkohero : ĉar ĝuste ĝi estas tiu, kiu, pli ol ĉiu alia, estas viktimo de timoj, sublimitaj en eŭropan humanismon kaj en xabstraktajnxx internaciistajn poziciojn, kiuj ebligas al ĝi, almenaŭ tion ĝi kredas, teni alten la flagon de la moralo – je kia ajn ekonomia kaj socia prezo (por la aliaj). Tamen ĝuste ĝi senĉese serĉas en „la demokratia eŭro” kaj en ĝia „parlamento” fantazian solvon por siaj intimaj kontraŭdiroj. Kaj do ĝuste kun ĝi, kiel notas Palombarini, je sia malfeliĉo, maldekstra politika strategio devas kalkuli.

Kiel en tia situacio teni arkon de fortoj, kiu iras de la popolaj klasoj, kiuj ja la unuaj spertas la detruojn de la eŭropaj politikoj kaj pro tio estas malpli kaptitaj de la preciozaj skrupuloj de la eŭropismo, ĝis la maldekstra edukita burĝaro, kies ekstrema sentemo ĉe la sola ideo rompi kun la Eŭropa Unio kaŭzas al ili krizon de histerio ? Estas tute eksterdube, ke al la unuaj oni devas doni la eliron el la eŭro, ĉar ili travivas la aferon konkrete. Al la dua oni devas rezervi apartan traktadon – do trovi ion, kio taŭgas por ĝi.

Do, en kio konsistus la kontribuaĵo de la reala internaciismo al la solvo de la eŭropa dilemo por la maldekstro ? Ne lasi la edukitan klason orfa de Eŭropo kaj interŝanĝe doni al ĝi eŭropan historian perspektivon. Tio signifas, konvinki ĝin, ke demeti sian transiran objekton, la eŭron, ne forprenas de ĝi ĉion, ebligas al ĝi ankoraŭ kredi tion, kion ĝi ŝatas kredi, kaj je kio kredi ĝi certasence pravas, nome : tute ĝenerale, la klopodo malcentrigi la naciajn popolojn, kiom eble plej proksimigi ilin, logike komencante per la eŭropa skalo. Sed ne iel ajn, nek je ajna prezo, do ĉesante senkonsidere fandi tiun tute pravan internaciisman deziron en la plej malbonajn proponojn de la novliberala ekonomismo – internaciismo de la mono, de la komerco kaj de la financo.

Dum necesas senlace klopodi por konvinki ĝin ke ne okazos „alia eŭro”, ke la „demokratia eŭro” ne ekzistos, oni do devas diri al la edukita klaso, kiu grandparte efektive tenas en siaj manoj la sorton de maldekstra hegemonio, ke ĝi tamen ne devas rezigni pri la samspeca eŭropismo, kiu estas al ĝi tiom kara. Kaj do fari al ĝi novan proponon pri tiu temo. Proponon sufiĉe fortan por anstataŭi la arĥaikiĝintan promeson de la eŭro, al kiu la maldekstra burĝaro tamen daŭre sin alkroĉas, ĉar ĝi tro timas la malplenon. La promeso de „nova eŭropa projekto”, al kiu necesas doni la konsiston de historia perspektivo.

Por „nova eŭropa projekto”

Ĉar eblas proksimigi la eŭropajn popolojn tra tute aliaj vojoj ol tiuj de la ekonomio. Universitataj studoj kaj, kial ne, gimnaziaj respektive liceaj, arto, esplorado, sistemaj laborejoj de interkruciĝantaj tradukoj, sennaciigitaj historiografioj, ĉio bonas por esti intense „eŭropiĝinta” – kaj per tio „eŭropiganta”.

Oni tamen ne estas devigata resti en la registro de intervenoj direkte al la „kultura Eŭropo”, pri kiu oni sufiĉe scias, kiuj sociaj klasoj estas ĝiaj precipaj profitantoj. En la realo Eŭropo havas famegan ŝuldon repagotan al la popolaj klasoj. Estas vere ĝia intereso memori pri ĝi, cetere ne nome de ekonomio de pardono aŭ de reaĉeto, sed ĉar estas decide en ĝia propra politika intereso havi tiujn klasojn kun si – ĉu ilia malamikeco, cetere absolute prava, ne estis ĝia turmenta vundo ekde la mastriĥta traktato ? Do, se tiu nova Eŭropo, seniĝinta je la eŭro, volas restarigi ian ligon kun tiuj ĉi klasoj, ĝia intereso estas direkti sin tre rekte al ili – kaj unue en la lingvaĵo kiu estas ĝia : tiu, konkreta, de la financa interveno. Ne ekzistas pli simpla maniero por tiu nova Eŭropo fariĝi dezirinda ol anstataŭi la misfunkciantajn ŝtatojn, kiuj cetere fariĝis tiaj fare de ĝi dum la tuta regado de la unusola mono : vastaj programoj de valorigo de la antaŭurboj, planoj por ebligi aliron al la cifereca mondo, fondusoj por reindustriigo, financado de retoj de popola edukado, subtenado al la asociaj retoj, la ideoj ne mankas, en kiuj Eŭropo povus serioze refari al si reputacion.

Kaj ĉar la ideoj ne mankas, ankaŭ la rimedoj ne manku. Ĉi tie envere montriĝas la diferenco inter vantaj paroloj kaj la solideco de politika projekto. Ties ambicio tre precize mezureblas laŭ la rimedoj, kiujn oni donas al ĝi. Taksataj tre simple laŭ sume kvanta celo, kiu indikas por mezlonga tempo vojon al buĝeta celo de 3 elcentoj, kaj poste, kial ne, de 5 elcentoj de la eŭropa malneta enlanda produkto (MEP) – anstataŭ la ridinda 1 elcento de hodiaŭ.

Tio ne signifas, ke necesas ekiri de nenio kaj ke neniu el tiuj aferoj jam ekzistas – Erasmus, la Eŭropa fonduso de regiona disvolvado (Feder), ktp. Sed oni devas konsiderinde plilarĝigi ilian kampon, ankaŭ la adresojn, nome al klasoj de homoj, kiuj ĝis nun estis tute neglektitaj, doni al ĉiuj ĉi agadoj senprecedencan amplekson, kunigi ilin en retorikon de historia graveco, kaj, por fari ilin pli kredindaj, plani por ili novajn videblajn instituciajn esprimiĝojn. Esprimiĝojn cetere necesajn, ĉar ja necesas instanco, kiu decidu pri la kampoj, la grando kaj la dispartigo de la intervenoj. Kio povas esti tio alie ol asembleo ? Nu, io tute alia ol la netrovebla „parlamento de la eŭro”, demokratia ŝajno destinita por kovri la nebonigeblan nedemokration de la mona unio.

Ĉe la punkto, kie ni pri tio troviĝas, oni povas ekesperi, ke eĉ la edukita burĝaro, kiu kredas esti la unua en inteligento, dum ĝi plej ofte estas politike blinda konfuzanto, povu kompreni, ke urĝas savi Eŭropon mem, kaj ke tio fariĝos nur per radikala delokiĝo. Tamen ne per ia „transformado” de la unueca mono, kiu estas denaske, kaj ankoraŭ por longa tempo, ordoliberala, sed precize per ĝia forlaso mem. Eŭropo regajnos la favorojn de la popoloj nur redonante al ili ĉion, kio estis al ili ĝis nun malpermesata. Kaj nome la fundamentan demokratian rajton eksperimenti, provi, provi ion alian. Post la forigo de la eŭro-frenezuljako ĉio denove eblas, kompreneble laŭ la suverena memdeterminado de ĉiu politika korpo. Kaj ĉar necesas pensi novan strategion por la maldekstro : kontrolado de la merkat-financo, sociigon de la bankoj, reguligi la akciulan potencon, socia proprieto de la produktad-rimedoj …

Tre eblas klarigi al la plej maltrankvilaj ke, se persisti en la vojo de la eŭro estos la tombo de ĉia maldekstra espero, la ideo de eŭropa politika komunumo tamen ne postulas esti forlasinta la pejzaĝon, ke ĝi eĉ saveblus. Kondiĉe ke oni pretas doni al ĝi ĝiajn kondiĉojn de historia ebleco, kiel kronado de longa proksimiĝo, sed ĉi-foje reale „ĉiam pli proksima”, inter la popoloj de la kontinento, al kiuj la „nova eŭropa projekto”, senigita je la liberala veneno de la nuna unio, fine donos ĝian tempon, ĝiajn rimedojn kaj ĝian ŝancon.

Frédéric LORDON.


La aŭtoro

Frédéric LORDON
Ekonomikisto, aŭtoro de Et la vertu sauvera le monde... Après la débâcle financière, le salut par l’"éthique" ? [Kaj la virto savos la mondon... Post la financa katastrofo, ĉu saviĝo (...)
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Fine dispono kontraŭ la eksceso de la financo, la SLAM !

Kiam la financo ostaĝigas la mondon

Financaj krizoj, kaj nenia instruo tirata

La tago kiam Wall Street fariĝis socialisma



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] „Face à Macron, la gauche ou le populisme ?", le blog de Stefano Palombarini, 10-an de Julio 2017,.


Akceptejo 1a marto 2019

La malluma kariero de la usona speciala sendito en Venezuelo


Kiu estas Elliott Abrams ?

de  Eric ALTERMAN

La anonco, fare de la usona ŝtatsekretario Michael Pompeo, pri la nomado de la novkonservativulo Elliott Abrams al la posteno de speciala sendito en Venezuelo, la 25-an de Januaro de la ĵusa Januaro, ne pasis nerimarkite. La gazetaro interpretis tiun decidon konfidi al tiu homo la mision ago por la renversado de la prezidanto Nicolás Maduro kiel deklaron de sendependeco de s-ro Pompeo fronte al la prezidanto Donald Trump. Lia malbonŝanca antaŭulo, s-ro Rex Tillerson – prezidinto-ĝenerala direktoro de ExxonMobil –, efektive esperis rekruti s-ron Abrams. Sed s-ro Trump kontraŭis tion, spite al la premgrupo de la ekstremdekstra donacanto Sheldon Adelson – kiu cetere ŝajnas akiri kion ĝi volas de la prezidanto. La kialo de tiu rifuzo ? S-ro Abrams asociiĝis kun aliaj novkonservativuloj por kritiki s-ron Trump dum la respublikana praelekto de 201. Eĉ la klopodoj de la bofilo de la prezidanto, s-ro Jared Kushner, montriĝis vanaj, ĉar la tiama konsilisto de s-ro Trump, s-ro Stephen Bannon, sukcesis konvinki la loĝanton de la Blanka Domo, ke la „tutmondista” reputacio de s-ro Abrams senkreditigas lin.

Laŭ la revuo Bloomberg, tiu nomado malkaŝas „turnopunkton” : „liaj pozicioj reprezentas eksterlandan politikon, kiun Trump atakadis du sia elektokampanjo – nome la subtenon al la milito en Irako, kiun li kritikadas jam de longa tempo. Sed s-ro Abrams, tute same kiel la prezidanto, ŝajnas esti ŝanĝiĝinta”. [1] Tiu ideo, ke „la homoj ŝanĝiĝas” aperas ankaŭ inter la klarigoj de s-ro Abrams por forbalai sian rolon en la Irangate-skandalo – kiam la registaro de la prezidanto Ronald Reagan estis financinta sian subtenon al la kontraŭsandinistoj („contras”) en Nikaragvo