Diplomata Mondo 2017


Diplomata Mondo 2017

  • 1 a januaro 2017
  • Rusaj marionetoj
  • La usonaj militbazoj, ekologia plago
  • La mondo laŭ Donald Trump
  • En Sud-Koreio, la fino de la dinastio Bak
  • "Revolucio de kandeloj" en Seulo
  • Opozicia partio disigita
  • Traktato pri liberkomerco inter la Eŭropa
  • La valona rezistado, ĉu blufo aŭ breĉo ?
  • Sen arbitraciaj tribunaloj
  • Ankoraŭ multaj ambiguecoj
  • La prezidanto Erdogan,
  • Ankaro kaj Tehrano, aliancanoj
  • Paralelaj historioj
  • Triumfo de la Paranoja Stilo
  • Inter Germanujo kaj Turkujo, la demando pri
  • Riado, Pekino, Berlino eniras la
  • Korupto kaj favorigo en Afriko
  • Dakaro kaj la « frato-landoj »
  • Kreskanta intereso de Germanujo
  • La decidiga rolo de la diasporoj
  • 1 a februaro 2017
  • „Usono unue”
  • 1 a januaro 2017
  • La tutforta unuflankismo de Usono
  • Tio, kio atendas Latinamerikon
  • Programo transdonota
  • Ne ĝenu komercajn entreprenojn
  • Du tendencoj kiuj povus havi gravajn
  • Ĉinio entrudiĝas
  • 1 a februaro 2017
  • De la strato al praktikado de regado
  • En la Hispanaj ribelaj urboj
  • Ĉu manenmane aŭ fruntalfrunte ?
  • Ilo por profani la instituciojn
  • Ĉu iĝi nur lokaj farantoj ?
  • Ligitaj de la decidoj de siaj antaŭuloj
  • Aŭkcia pliproponado, kiu feliĉigas la
  • Timo movigas la Pentagonon
  • Kie estas la dividendoj de paco ?
  • Multekosta « kontraŭ-terora milito »
  • Juna kaj instruita loĝantaro
  • Vjetnamujo revas esti la laborejo de la
  • La investantoj ludas Hanojon kontraŭ
  • Ora ponto por eksterlandaj kapitaloj
  • Leviĝo de la primediaj zorgoj
  • Vjetnamujo en statistikoj
  • Vjetnamujo revas esti la laborejo de
  • Strikoj sen sindikato
  • La israela maldekstro aŭdacigita de la
  • De koloniado al aneksado
  • Maltrankvilo por la bildo de la lando
  • Fantasta literaturo
  • La volupto de la sango
  • Komforta imuneco de la
  • Magnetaj ondoj, nevidebla poluado
  • Ankoraŭ freŝdata disvolvado
  • Salajruloj pli elmetataj
  • La jaro de la granda muro
  • La ekonomia muro
  • 1 a marto 2017
  • Eŭropa persisto
  • La Usona aŭtoro en prestiĝa Franca
  • Jack London aŭ la nedresita
  • Kreskinta kiel sovaĝa kato en la getoo de
  • Kvar dolaroj en la poŝo, kaj trezoro en la
  • De tiam la lupo estos lia persona mito
  • Ĝena datreveno por la rusa potenco
  • Festi revolucion sen veki ideojn
  • Alvoko al la „idealistoj”
  • La rezistado de la historiistoj
  • 1 a januaro 2017
  • Komenciĝas la erao Trump …
  • 1 a marto 2017
  • Utopio en la batalo de la prezidanta
  • Garantiata enspezo, la surpriz-invitito
  • Poŝmona kapitalismo !
  • La dilemo de la afrikaj verkistoj
  • Kiu timas la volofan
  • Izolitaj de siaj samlandanoj
  • 1 a februaro 2017
  • La „Kvin Okuloj” kaj la reto Echelon
  • La interkonsentoj UKUSA
  • „Kiel silenta ŝtelisto …”
  • Ĉiuj estas spionataj !
  • Ĉu pli sekura mondo ?
  • Total Information Awareness
  • 1 a marto 2017
  • Peniga interkonsento pri la
  • La Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ Terminator
  • Fenestro al la nekonata
  • Ni vivas sub la dominado de ia imperio de
  • Spionprogramaro
  • Eksterordinara alianco
  • La lukto kontraŭ epidemioj eklipsas
  • La malsanoj de la Nordo migras en
  • Misnutrado kaj trodikeco kunekzistas
  • 1 a aprilo 2017
  • Ankaro provas redirekti la situacion
  • La fino de la "Turka modelo"
  • Francujo - la pejzaĝo antaŭ la
  • Ĉu refoje la kaptilo de la „utila
  • 1 a marto 2017
  • La intelektuloj kaj la universala
  • En Ĉinujo demokratio... kiam maturiĝos la
  • Malnova elitismo
  • Malkonfido al la kamparanoj
  • Timo de la popolaj klasoj en Eŭropo
  • En Ĉinujo demokratio... kiam maturiĝos
  • Malofta voĉdonado
  • Komenciĝis la batalo por la Palaco Elizeo
  • 1 a aprilo 2017
  • Francujo : pejzaĝo antaŭ la
  • Embaraso de la maldekstro pri enmigrado
  • En 2017, Jean- Luc Mélenchon
  • La pliboniĝo de la vivnivelo en la
  • Diskurso kies breĉoj estas ekspluatataj de
  • Leĝoj kaj direktivoj organizas la
  • Ekvadoro, la plej grava batalo
  • Francujo : pejzaĝo antaŭ la
  • La kanonŝipo, franca pasio
  • La operaco «  Sentinelle  » estas
  • La pluteno de la nuklea deadmono, kvazaŭ
  • Stumpigitaj parlamentoj
  • 1 a majo 2017
  • Post la usonaj frapoj en Sirio
  • Donald Trump aŭ la danĝeroj de reciproka
  • „La Imperio de la Spionado” : la batalo por
  • Reveno de la genetika determinismo
  • Metamorfozo de la justeco
  • La afero de la libereco
  • Rezisti, ĉifri
  • La avertantoj
  • Por Ĉarto de la Interreto
  • 1 a aprilo 2017
  • Kiam la progresemuloj cedas al
  • « Tiu anonima monstro, la homo en la
  • Larĝe kundividita malestimo
  • Profunda kultura konfuziĝo
  • 1 a majo 2017
  • La profunda ŝtato
  • Spite al la sankcioj, Nord-Koreujo
  • La racieco de Pjongjango
  • La maltrafita okazo de 1994
  • Kontraŭecaj ĉinaj interesoj
  • Mondo de tendaroj
  • La fabrikado de malbonvenuloj
  • La juro-ŝtato, false neŭtrala nocio
  • Kulpas la juĝisto !
  • Tre streĉa dialogo
  • 1 a aprilo 2017
  • RT, la centra elemento de la
  • La voĉo de Moskvo perturbas la
  • "Objektiveco ne ekzistas"
  • Prefero por temoj de sekureco
  • 1 a majo 2017
  • La juro-ŝtato, false neŭtrala nocio
  • Freŝdata zorgo
  • Tiu sendependista regiono kiun
  • Donbaso lernas vivi sen Kievo
  • Sociala altiĝo ebligita pro la fuĝo de la
  • La rusigo de la teritorio troviĝas en la
  • Efemera Respubliko de Donecko - Krivoi -
  • 1 a aprilo 2017
  • Meksiko fronte al Donald Trump
  • "Ni ne estas usona protektorato"
  • 1 a majo 2017
  • Donbaso lernas vivi sen
  • Puni aŭ logi, la ukraina dilemo
  • 1 a aprilo 2017
  • La projektoj de la Blanka Domo semas
  • La kaptilo de dependeco fermiĝas ĉirkaŭ
  • Indigne montri la „globofobiulojn”
  • 1 a majo 2017
  • Francujo, nova etapo
  • 1 a junio 2017
  • Tomata civilizacio
  • La kapitalismo priskribita per keĉupo
  • Simbolo de ia futurismo
  • La frenezaj jaroj
  • 1 a majo 2017
  • Instrumentigo de mizero profite al
  • En Afriko, la timiga vizio de fulba
  • Kalaŝnikov-mitraletoj por la paŝtistoj
  • Aŭskulto de predikoj el poŝtelefonoj
  • Nord-Irlando kaptiĝinta inter la
  • Superabundo de elektadoj
  • Unue, kunlabori
  • Pasio kaj pesimismo
  • 1 a junio 2017
  • Kapitalismo priskribita per keĉupo
  • Ĉinaj falsitaj produktoj por Afriko
  • Sindikataj ribeletoj kaj politikaj
  • Sud-Afriko lacigita de siaj
  • Sankcio-voĉdono por la ANC ĉe la lokaj
  • Kadukiĝo de eksterlanda politiko
  • Ĉavismo kaj Venezuelo, hodiaŭ
  • Malakordoj kaj rivaleco : ne trovebla
  • Eŭropo malfruas je unu industria milito
  • En 1966, la kalkulo-plano
  • Franc-germana diverĝo
  • 1 a julio 2017
  • Demokratiaj forkaŝadoj
  • Komuna posedaĵo de Bosnianoj,
  • La sennoma lingvo de Balkanio
  • La " BKMS " instruata en Sorbono
  • Multobliĝantaj regionaj komunikiloj
  • 1 a junio 2017
  • Preskaŭ dek kvin jaroj da zapatista
  • En Ĉiapo, la revolucio spitas
  • En la lernejo, kolonia historio kaj kritiko
  • Organizaĵo samtempe horizontala kaj
  • Kiam Marcos nomis sian azenon
  • La multnaciaj konzernoj pli ol iam ajn
  • Kampanjante kun la trupoj de Jeremy
  • Elektadoj, klub-sandviĉoj kaj vojkavoj
  • Theresa May
  • Laborista Partio sendisciplina
  • Partio konsumata de sia alianco kun
  • La Germanaj Social-Demokratoj sen kompaso
  • Tri sinsekvaj malsukcesoj
  • Sociologia ŝanĝiĝo
  • Martin Schulz, produkto de
  • 1 a junio 2017
  • La ukraina konflikto ; neatendita
  • Minsko ekribelas kontraŭ la rusa granda
  • Fino de la eŭropaj sankcioj
  • 1 a julio 2017
  • La saudaj ambicioj malhelpitaj
  • Stranga milito en la Golfo
  • De la gregoria reformo ĝis Silikon-valo
  • Kaj la industrio naskiĝis en la
  • „La plej malnova multnacia konzerno de la
  • Disvolvado de aktivula ekologio
  • En Ĉinujo, la ruĝa linio de la verda
  • Pekino kontroligas la provincajn
  • Melodrameca muziko kaj bonintenca parolado
  • Retkampanjoj kontraŭ la poluantaj
  • Malfacila akrobato-ekzerco por advokatoj
  • Serĉante la svedan ekologian modelon
  • Dudek kvin jaroj post la starigo de la
  • La foresto de fosiliaj energioj fariĝis
  • Lignaj dometoj kvazaŭ birdonestoj,
  • Alka viando poluita de la ĉernobila
  • Oni konstruas ĉiam pli da rapidvojoj por
  • Serĉante la svedan ekologian modelon
  • Inter energiaj suvereneco kaj modeleco
  • Redoni al la Eŭropa Unio legitiman
  • Kiam la juĝisto dissolvas la
  • Kortumo taskita je misio
  • Repreni la jurisprudencon en siajn
  • Tiom longe, kiom …
  • 1 a a ŭgusto
  • La trompiĝo pri la 99 elcentoj
  • Politiko, ekonomio, ekologio
  • Anatomio de triobla krizo
  • « Senmova kapitalismo »
  • Reorganizado de ĉiutaga vivo
  • Ĉiam pli kaj pli elspezi por gardi sian
  • Senmonigaj nuptoj en Taĝikio
  • La mono de elmigrintoj
  • 1 a julio 2017
  • Arkitekturaj malsaĝaĵoj, kaj iliaj
  • Londono, kies urbo ?
  • Masivaj malegalecoj
  • Malplenaj internoj
  • Jurisdikcio kun banka sekreteco
  • La aĥila kalkano de Londono.
  • Sole gravas la mono
  • Mozambikon hantas la murdo de ĝia unua
  • Kiu mortigis Samora Machel  ?
  • La troa iniciato, laŭ Pretorio
  • La interkonsento neniam estis respektata
  • Historio de usona pasio
  • La klimatizilo sturmas la planedon
  • Polusaj ursoj antaŭ la kinejoj
  • Kiu volus brulsuferi en Las Vegas
  • Nepra por la funkciado de Interreto
  • Skii ĉe 40 celsiaj gradoj
  • Sur blua tuko kun dek du oraj steloj
  • Projekto forĝita malantaŭ la Fera
  • Rusa Interreto, la escepto kiu venas de
  • Prizonaj laboratorioj
  • Talk. politics. soviet
  • 1 a septembro 2017
  • Respublikanoj, demokratoj,
  • Donald Trump superŝutita de la
  • 1 a a ŭgusto
  • La fantomo de Katarina Blum
  • 1 a septembro 2017
  • Liberecana eksperimento en Roĵavo
  • Utopio meze de la Siria kaoso
  • Distribui regadon inter la regionoj
  • Asertoj pri kontraŭvolaj rekrutigoj
  • Tri egalrajtaj lingvoj
  • Junaj Jezidaj milicianinoj
  • Dudeka datreveno de la retrocedo
  • La aŭtonomeco de Honkongo reduktiĝas
  • Rifuzo de la « cerbo-lavado »
  • La demokrata tendaro malfortigita ĉe la
  • Ĉu Trump estas pli sekura ol Fukuŝimo ?
  • La partnereco kun Ĉinujo kontraŭpezas
  • La « silkaj vojoj » iras tra Kazaĥujo
  • Redukti la malriĉec-insuletojn
  • Vekiĝo de « ĉinofobio »
  • La modelo kiu inspiras la francan
  • La infero de la germana miraklo
  • Unu el la plej devigmetodaj sistemoj de
  • Regulaj dungoj transformitaj en
  • La infanoj venigataj al la Jobcenter
  • „Por ni, Francujo estis ekzemplodona”
  • Geopolitika atuto por Rusujo
  • 1 a oktobro 2017
  • Relegi la rusan revolucion
  • La jarcento de Lenino
  • Glosaro
  • Efektiva nuklea potenco
  • Senkondiĉe trakti kun Pjongjango
  • Maltrafitaj okazoj
  • Paco laŭ regiona skalo
  • 1 a a ŭgusto
  • La guberniestro de Ĝakarto
  • Minacoj por islamo laŭ la indonezia
  • Principoj de toleremo atakataj sed
  • Memfida mezklaso
  • Prezidanto Jokowi, izolita kaj
  • 1 a oktobro 2017
  • Relegi la rusan revolucion
  • Ĉu nome de la popolo aŭ kun la popolo ?
  • Relegi la rusan revolucion
  • Prioritato al la edukado de la amasoj
  • 1 a septembro 2017
  • Internacia organizaĵo kiu provas
  • En la kulisoj de la Ĝenerala Asembleo de la
  • Paroladoj, kiuj restis famaj
  • Kaj la financaj institucioj ?
  • Reguligi la dezirojn de potenco
  • 1 a oktobro 2017
  • Relegi la rusan revolucion
  • 1917 : La malriĉaj klasoj sturmas la
  • Relegi la rusan revolucion
  • Tiam la arto leviĝis
  • Relegi la rusan revolucion
  • Diplomatio inter ideologio kaj realpolitiko
  • Relegi la rusan revolucion
  • Kiam la revolucio dubas
  • Relegi la rusan revolucion
  • Por ke la revolucio okazu
  • Literaturaj eltiraĵoj
  • Por ke la revolucio okazu
  • Letero al la estonta generacio de la
  • En la Ruslando de sovetoj
  • Eltiraĵo el Robien
  • Relegi la rusan revolucion
  • Datoj de gravaj eventoj
  • 1917
  • 1918
  • 1919
  • 1920
  • 1921
  • 1922
  • 1924
  • Multegaj senpunaj militkrimoj
  • Malverŝajna internacia justico en Sirio
  • Plendo deponita en Hispanujo
  • 1 a a ŭgusto
  • Tio, kion kaŝas Melty, Konbini
  • De novaĵoj al klaklogiloj
  • La redakciestro : algoritmo
  • 1 a oktobro 2017
  • Fatala vid-konverĝo inter la Eŭropa Unio
  • La afrika agrokulturo en la libermerkata
  • Antaŭ-tempa malfermiĝo
  • Afriko
  • Ja tiel kamparanoj pretervivas
  • 1 a novembro 2017
  • Nomi venkon per ĝia nomo
  • Tri konkerendaj rajtoj. – Ĉesigi la
  • Kio estas laboro ?
  • La projekto kaj la vojo
  • Peza Hispania konstitucio
  • La kataluna krizo naskiĝis en Madrido
  • Respublikismaj nostalgioj
  • Strategio de pliakriĝo
  • Amo al la patrujo... kaj al la negoco
  • Renkontiĝo kun la pioniroj de
  • Finita la kontinento de malespero, de
  • Ĉu reala konscio aŭ efemera oportunismo ?
  • La etiopa eksa maratona ĉampiono konstruis
  • Prosperi sen preterrajtoj kaj sen flatado
  • 1 a oktobro 2017
  • La plej bona amiko de la turkmena
  • La ĉevalo aĥalteko, emblemo de
  • En la spektantejoj de Longchamp
  • Forprenitaj por la bredejo de la
  • Kerne de la armena atom-centralo
  • Mecamoro, latenta Ĉernobilo
  • Subĉiela sovetunia muzeo
  • Ĉu oni kaŝis rusan raporton ?
  • 1 a decembro 2017
  • La Internacia Pun-Kortumo denove
  • Fiasko de la akuzado kontraŭ S -
  • Malklara rolo de Francio
  • 1 a novembro 2017
  • La granda afrika revo
  • Operacio Miraklo
  • 1 a decembro 2017
  • Religiaj militoj
  • 1 a novembro 2017
  • Neatendita konsekvenco de buĝetaj
  • Kiam seksperforto ne plu estas krimo
  • La turniĝo en 1978
  • Justicaj rezistoj
  • 1 a decembro 2017
  • Aliancoj, familio, aferoj
  • Stranga amikeco inter Riado kaj
  • Regulrompemaj kaj neantaŭvideblaj
  • "Vizio 2030"
  • Bombado, malsatego kaj ĥolero
  • Saud-Arabuja enŝlimiĝo en Jemeno
  • Iom-post-ioma forŝovo al duaranga
  • Ĝihadista ekspansio
  • Kronologio de la milito
  • Havi pli ol unu ideon
  • Multaj polemikoj kaj malmulte da
  • Ĝihadismo sub la lupeo de fakuloj
  • Riskoplenaj eksterpoladoj
  • Deziro redoni la baton
  • 1 a oktobro 2017
  • Kia socialismo post la fratoj Castro  ?
  • Kubo deziras la merkaton ... sen
  • La reguloj estas striktaj, sed la
  • Bonvenon al la Free Market
  • "Ĉi tie ni militas kontraŭ riĉeco !"
  • Privata sektoro sen politika potenco
  • 1 a novembro 2017
  • Valonio infektita de la radikala
  • Konkeri Flandrujon
  • La PS profunde trafita
  • 1 a decembro 2017
  • La ideala suspektulo de la okcidentaj
  • Rusa entrudiĝo, de obsedo ĝis paranojo
  • Spionhorora dramo
  • Kaj kion pri la germanaj elektoj ?
  • Malnovaj makartiaj fadenoj
  • Senriska „rezistado”
  • 1 a novembro 2017
  • La ’kreivuloj’ senbridigitaj en Seatlo
  • Grandaj urboj kaj bonaj intencoj
  • Tujpreta recepto por eliri el la krizo
  • Kie estas la paradizo de la hipsteroj  ?
  • Kuracloko por hundoj kaj ekobredado de
  • La nova urba plano ĝojigas
  • 1 a decembro 2017
  • Simbolo de biologia diverseco en la
  • Kion abeloj flustras en homajn orelojn
  • Kie aĉeti koloniojn kaj reĝinojn ?

  • 1 a januaro 2017


    Rusaj marionetoj



    La 9-an de februaro 1950, dum plej forta malvarma milito, ankoraŭ ne konata respublikana senatano tondras : „Mi havas en la manoj la liston de ducent kvin personoj, pri kiuj la ŝtatsekretario scias, ke ili estas membroj de la Komunista Partio kaj kiuj tamen determinas la politikon de la ŝtatdepartemento.” Joseph McCarthy eniris la usonan historion tra la pordo de fieco. Lia listo ne ekzistis, sed la sekvanta ondo de kontraŭkomunisma historio kaj de purigadoj rompis la ekzistrimedojn de miloj da usonanoj.

    En la jaro 2017, la patriota lojaleco de la usona prezidonto estas dubigata. Pri lia registaro de militistoj kaj de miliarduloj svarmas la kialoj por dubi. Tamen, la Demokrata Partio kaj multaj okcidentaj komunikiloj ŝajnas esti obsedataj de la stranga ideo, ke s - ro Donald Trump povas esti la „marioneto de Kremlo”. [1] Kaj ke li dankas sian elekton al piratado de informadikaj donitaĵoj manipulata de Ruslando. Kvankam sufiĉe longa tempo pasis post la makartista paranojo, la Washington Post ĵus daŭrigis tiun historion per sia maltrankvilo pro la ekzisto de „pli ol ducent retejoj kiuj, ĉu vole aŭ ne, publikigas la rusan propagandon aŭ transdiras ĝin” (la 24-an de decembro 2016).

    Malbona vento blovas sur la Okcidento. Ĉiu aŭ preskaŭ ĉiu elekto estas interpretata tra la prismo de Ruslando. Ĉu temas pri s - ro Trump en Usono, pri s - ro Jeremy Corbyn en Britujo aŭ pri tiel malsamaj kandidatoj kiel s -roj Jean- Luc Mélenchon kaj François Fillon s -ino Marine Le Pen en Francujo, sufiĉas dubindigi la ekonomiajn sankciojn kontraŭ Moskvo aŭ la kontraŭrusajn konjektojn de la Centra Informservo (CIA) – institucio, pri kiu ĉiu scias, ke ĝi estas neerarema kaj senriproĉa –, por esti suspektata servi la intencojn de Kremlo. En tia etoso oni apenaŭ kuraĝas imagi kian ŝtormon da indigno kaŭzintus la spionado, fare de Ruslando anstataŭ de Usono, de la telefono de s -ino Angela Merkel , aŭ la transdono, fare de Google, al Moskvo, anstataŭ al la usona Nacia Sekurec-Agentejo ( NSA), de miliardoj da privataj donitaĵoj kolektitaj en Interreto. Sen mezuri la tutan humuron de siaj vortoj, s - ro Barack Obama eldiris, pri Ruslando, „lando pli malgranda, pli malforta” ol Usono : „Ili devas kompreni, ke kion ili faras al ni, tion ni povas fari al ili.” [2]

    Tion s - ro Vladimir Putin bone scias. Printempe de 1996, malsana kaj alkoholdependa rusa prezidanto, arĥitekto (korupta) de la socia ĥaoso en sia lando, efektive transvivis al abisma malpopulareco nur danke al la malkaŝa politika kaj financa subteno de la okcidentaj ĉefurboj. Kaj al providenca plenigo de urnoj. Boris Jelcin , la amato de la vaŝingtonaj, berlinaj kaj parizaj demokratoj (kvankam li pafigis kanonojn sur la rusan parlamenton kaj ĉe tio, en decembro 1993, mortigis centojn da homoj), estis reelektita. La 31-an de decembro 1999, li decidis transdoni ĉiujn siajn potencojn al sia fidela ĉefministro, la rava Vladimir Putin …

    Serge HALIMI.



    [1] Laŭ la esprimo de s - ro Robby Mook, direktinto de la elektokampanjo de s -ino Hillary Clinton, ABC News , 21-an de aŭgusto 2016.

    [2] Gazetara konferenco la 16-an de decembro 2016.


    La usonaj militbazoj, ekologia plago



    „Mi timas, ke la insulo tiom superloĝiĝos, ke ĝi returniĝos kaj sinkos”, en la jaro 2010 diris Hank Johnson  [1] al la Kongreso pri la planita transigo de ok mil marsoldatoj el Okinavo (Japanujo) al Guamo, en la Marianaj Insuloj, aligitaj al Usono. La spritaĵo estis primokata, sed studoj pri la efiko montris, ke Guamo ne kapablas akcepti tiom grandan alfluon, kaj la Pentagono malaltigis siajn ambiciojn. La insulo, kun rekordo de teritorio okupata de usonaj militbazoj (ĝis 60 elcentoj post 1945, kaj nun pli ol 30 elcentoj), havas ankaŭ la plej malbonan median bilancon. Okinavo, de kiu kvinono de la surfaco estas daŭre okupata, Portoriko, la Filipinoj kaj Panamo fartas apenaŭ pli bone. La Pentagono estas unu el la plej grandaj poluantoj de la planedo.

    David Vine [2] montras la kialojn, la okupadmetodojn kaj la evoluojn de la vasta insularo de la usonaj militbazoj (proksimume okcent, kontraŭ trideko de ĉiuj ceteraj landoj kune). Li aparte klarigas la redukton de la nombro de grandaj memsufiĉaj bazoj (little Americas), el la tempo de la malvarma milito, favore al multe pli da multe pli malgrandaj bazoj malpli videblaj kaj dissemitaj en pli multaj landoj. Sed kvankam la strategio ŝanĝiĝas, la metodoj restas la samaj. Ekzemple, la plej multaj malgrandaj bazoj estas metitaj en landojn „ekonomie kaj politike malfortaj”, kun mediaj leĝoj „malpli devigaj”. Do, la defend-ministrejo povas tie fari kion ĝi opinias taŭga.

    Fronte al tiu konstato, unua solvo estus ataki la koloniecajn statusojn kiuj daŭras por tiuj „insulaj teritorioj”, al kiuj apartenas ankaŭ Guamo , Portoriko kaj la nordaj Marianoj. Ilia loĝantaro, proksimume kvar milionoj da homoj, estas senigita je parto de siaj demokratiaj rajtoj (voĉdonrajto pri la prezidantelektoj kaj pri tiuj de la Kongreso), kio tiel faciligas la uzadon de tiuj insuloj kiel strategiaj militbazoj. Kolektiva laboraĵo [3] alvokas al modifado de tiuj diskriminaciaj praktikoj kaj esploras la eblajn opciojn. Ĝi emfazas ke tiun situacion devas ŝanĝi la Kongreso ; sed la respublikanaj delegitoj decide rifuzas ĉian reformon. [4]

    Laŭ la studaĵo, ankaŭ ne eblus uzi la internacian juron pri medio. Hervé Raimana Lallemant - Moe  [5] parolas pri la ekstrema kazo de la plej vundeblaj komunumoj aŭ ŝtatoj de Sud-Pacifiko – el kiuj iuj fariĝis neloĝeblaj (la Bikini-atolo sekve al la atombombaj testoj) aŭ estas tutsimple minacataj malaperi – por esplori la meĥanismojn, pri kiuj ili disponas. Li proponas disvolvi kaj reformi la internacian helpon tiel, ke ĝi ebligu al ili akiri kompetentecojn, reformi siajn leĝojn pri la medio kaj, laŭokaze, plendi ĉe internaciaj jurisdikcioj.

    Émilie GUYONNET.



    [1] Stephanie Condon, „  Hank Johnson worries Guam could «  capsize  » after marine buildup  ”, CBS News , 1-an de aprilo 2010.

    [2] David Vine, Base Nation  : How US Military Bases Abroad Harm America and the World, Metropolitan BooksHenry Holt , Novjorko, 2015, 432 paĝoj, 35 dolaroj.

    [3] Gerald L. Neuman kaj Tomiko Brown - Nagin (sub la dir. de), Reconsidering the Insular Cases. The Past and Future of the American Empire, Harvard University Press , Kambriĝo, 2015, 232 paĝoj, 20 eŭroj.

    [4] Vd James Cohen, „  À Porto Rico, un «  oui  » pour un «  non  » ”, Le Monde diplomatique , majo 2013.

    [5] Hervé Raimana Lallemant - Moe, Assistance environnementale et changements climatiques dans le Pacifique Sud, l’Harmattan, coll. «  Portes océanes  », Parizo, 2016, 456 paĝoj, 39 eŭroj.


    1 a januaro 2017


    La mondo laŭ Donald Trump



    MALFACILAS precize scii, al kio similos la ekstera politiko de s - ro Donald Trump. La prezidonto ne detaligis siajn intencojn en skribitaj dokumentoj nek en siaj paroladoj. Multaj atribuas al li aliron ne tre informitan aŭ malkoheran, nutratan de gazetaraj ĉeftitoloj kaj de lia sperto kiel aferisto. Kelkaj interparoladoj aŭ eldiroj en la elektokampanjo kaj, pli lastdate, la elekto de la membroj de lia registaro ebligas vidi iom pli klare. S - ro Trump posedas vizion, eble ne mature trapensitan, sed relative koheran, pri la mondo kaj pri la loko, kiun lia lando okupas en ĝi. Ĝi kontrastas kun tiu de la plej multaj fakuloj aŭ politikaj respondeculoj konataj en Vaŝingtono.

    Tiuj - kiel ĉiuj ajn, kiuj estas en la ĉefurbo, rapide rimarkas - vidas koncentrajn cirklojn, kiuj disiĝas ekde la Blanka Domo. Kanado, Britujo kaj la ceteraj anglalingvaj aliancanoj troviĝas en la unua ringo, la ceteraj membroj de la Nordatlantika Traktat-Organizaĵo ( NATO), Japanujo, Sud-Koreujo kaj Israelo sur la dua, la longdataj ekonomiaj kaj armeaj partneroj, kiel Tajvano, Filipinoj kaj Saud-Arabujo, sur tria, kaj tiel plu. Ekstere de tiu sistemo de depend-rilatoj troviĝas la rivaloj kaj kontraŭuloj de Usono : Ruslando, Ĉinujo, Irano kaj Nord-Koreujo. Dum jardekoj, la usona ekstera politiko celis fortigi la ligojn kun kaj inter la amikaj landoj kaj malfortigi aŭ ekskludi la ekskluditojn. Kelkfoje tio implicis eniri militon por protekti periferiajn aliancanojn pro timo, reala aŭ supozita, ke la pli proksimaj aliancanoj troviĝas en danĝero.

    S - ro Trump, kiu ne longe restadis ene de la vaŝingtona periferio, ne dividas tiun vizion de la plej multaj politikaj respondeculoj, ĉu respublikanoj, ĉu demokratoj. Kiel novjorka aferisto kun interesoj en la tuta mondo li estas fremda al ĉia strukturita koncepto kiu atribuas difinitajn rolojn al aliancanoj, amikoj kaj malamikoj. Li troviĝas do proksima al s - ro Rex Tillerson, la ĉefo de ExxonMobil , kiun li ĵus elektis kiel ŝtatsekretarion. La du viroj perceptas la mondon kiel vastan ĝangalon, kie la konkurenco estas la regulo kaj kie ŝancoj kaj danĝeroj povas prezentiĝi ĉie, sendepende de la lojaleco de la koncernataj landoj aŭ de ili supozata malamikeco kontraŭ Vaŝingtono.

    En tiu vidpunkto Usono ne estas la centro de familio de dependaj ŝtatoj, kiujn ĝi devus protekti, sed unu el la potencoj, kiuj batalas por certigi poziciojn kaj profitojn sur la konkurenca planeda ŝaktabulo. La celo de la ekstera politiko tiam fariĝas : progresigi ĝiajn interesojn, do ankaŭ matigi tiujn, kiuj volas akiri avantaĝon ĝiakoste. Ĉiu ŝtato estos do juĝata laŭ ĝia kontribuo al la usonaj interesoj, kaj s - ro Trump volas uzi la instrumentojn, kiujn li disponas por rekompenci la partnerojn kaj puni la kontraŭulojn. La unuaj povas atendi esti akceptotaj en la Blanka Domo kaj akiri avantaĝajn komercajn traktatojn. La duaj devos pagi fortimigajn doganaĵojn, akcepti esti diplomatie izolitaj kaj, en kazo de provokoj juĝataj neakcepteblaj, suferi armean intervenon.

    Por teni tiun marŝoplanon libera de ĉia ligo kun grandaj principoj, s - ro Trump ĉirkaŭigis sin per skipo kapabla rekompenci la kunlaboradon per interesaj aranĝoj ( s - ro Tillerson en la ŝtatdepartemento) aŭ uzi perforton kontraŭ la nomitaj malamikoj (la generalo Michael Flynn kiel konsilisto ĉe la nacia sekureco kaj la generalo James Mattis en la ministrejo pri defendo). Por certigi la kredindon de eventuala milita opcio, li rekomendis masivan ekspansion de la armitaj fortoj – speciale de la mararmeo, la plej adaptita por demonstroj de forto kaj por pugnaj operacioj. [1]

    Kiel tiu partituro tradukiĝas en muzikon en la diversaj regionoj de la mondo ? Necesas komenci ĉe la Proksim-Oriento kaj la milito kontraŭ la Organizaĵo de la Islama Ŝtato ( OIŜ). Efektive, ekde la komenco, s - ro Trump eldiris, ke lia ĉefa celo estas „detrui la OIŜ kaj disbati ĉian alian montriĝon de „terorismo de la radikala islamo”. „Tuj post mia enfunkciiĝo, deklaris li la 7-an de septembro 2016 en Filadelfio, mi petos miajn generalojn submeti al mi en tridek tagoj planon por venki kaj detrui la OIŜ.” [2]

    Tre grandparte la usona milito kontraŭ tiu grupo estas perceptata kiel problemo de interna politiko. La decidemo detrui ĝin grandparte devenas el la timo je atencoj en Usono kaj el la malamikeco, kiun la „radikala islamo” ĝenerale inspiras. Tiu batalo, kiel s - ro Trump anoncis, ne suferos duonajn disponojn : ĉiuj rimedoj, pri kiuj la armeo disponas, estos dediĉitaj al senkompata kampanjo de neniigo ; se parencoj aŭ civiluloj asociitaj kun la OIŜ suferas tion, nu, domaĝe por ili.

    Kvankam tiu alfrontiĝo koncernas ĉefe la armeon, ĝi entenas gravajn diplomatiajn implicaĵojn. Unuavice necesas scii, kiun Vaŝingtono povas peti kontribui al la elradikigo de la OIŜ. Ĝuste en tiu kadro s - ro Trump imagas eblan aliancon kun s - ro Vladimir Putin. „Ĉu ne estus belege, renkontiĝi kun Ruslando por disbati la OIŜ  ?”, demandis li la 25-an de julio 2016 dum mitingo en Nord- Karolinio. [3] Li ankaŭ proponis restarigon de la rilatoj kun Damasko : „ Mi tute ne ŝatas Assad -on, sed Assad mortigas la OIŜ  ”, deklaris li dum la dua televid-debato kun s -ino Hillary Clinton , la 9-an de oktobro 2016. Kompense, la rusa kaj siria prezidantoj povus ricevi kelkajn avantaĝojn : por la unua, la faktan agnoskon de la anekso de Krimeo al Ruslando kaj la nuligon de la sankcioj ; por la dua, la ĉeson de ĉia helpo al la ribeluloj kiuj batalas kontraŭ lia reĝimo.

    S - ro Trump verŝajne provos fari tiajn aranĝojn kun la aliaj grandaj agantoj de la regiono. Oni povas ekzemple imagi rapidan interkonsenton kun la turka prezidanto Recep Tayyip Erdogan , per kiu la turkoj altigos sian premon kontraŭ la OIŜ interŝanĝe de malpli da usona helpo al la kurdaj batalantoj de Sirio – kiuj ĝis nun tamen montriĝas esti la plej efika forto en la ter-ofensivo kontraŭ la ĝihadistoj. S - ro Erdogan estis unu el la unuaj eksterlandaj ŝtatestroj, kiuj gratulis s - ron Trumpon post ties venko, kaj la du viroj laŭdire elvokis kreskantan kunlaboradon kontraŭ la „ terorismo ”. Ankaŭ penseblas, ke s - ro Tump faciligos la ekstradicion de la ekzilita turka religiulo Fethullah Gülen , kiun Ankaro respondecigas pri la fiaskinta ŝtatrenverso de julio 2016. [4]

    Aliflanke la rilatoj de Vaŝingtono kun Saud-Arabujo povas suferi pro la intensigo de la usona ofensivo kontraŭ la OIŜ. La gvidantoj de tiu organizaĵo, same kiel tiuj de Saud-Arabujo, estas sunaistaj, kiel ankaŭ la plej multaj estontaj viktimoj de la bombado kontraŭ la pozicioj de la organizaĵo. Simetrie, la fortoj, kiuj loke batalas kontraŭ la OIŜ, havas altan proporcion de ŝijaistoj, ĉu en Irako de milicoj subtenataj de Irano aŭ, en Sirio, de la alaŭitoj kaj de ties aliancanoj. El la vidpunkto de Rijado, ilia venko kaj la transvivon de la reĝimo de s - ro Assad, povas nur signifi la triumfon de Irano, de ĝia ĉefa rivalo en la Golf-regiono. Venonta malgraviĝo de la rilatoj inter Usono kaj Saud-Arabujo ŝajnas verŝajna, ĉar s - ro Trump insistas por alte pagigi la protekton, kiun ĝi ricevas. „La golfoŝtatoj, ili havas nenion alian ol monon, li diris, per unu el tiuj antropologiaj mallongigoj, kies sekreton li konas, dum mitingo, la 16-an de decembro. Ni, ni ne havas monon kaj ni havas 20.000 miliardojn da ŝuldoj …”

    La elreviĝoj de Rijado ne nepre utilas por Irano, kiu, unuavide, devas tre timi la alvenon de s - ro Trump al la Blanka Domo. Dum sia tuta elektokampanjo li efektive kvalifikis la interkonsenton kun Teherano pri la atomproblemo – oficiale nomata „kompleta plano de kunagado” – la „plej malbona traktato de la tuta historio”. Kaj li promesis „malmunti” ĝin. La generalo Flynn, kiun li ĵus nomumis konsilisto pri nacia sekureco, estas konsiderata kiel netraktebla kontraŭulo al Irano kaj li certe premos al li por ke li plenumu sian promeson. [5] Tamen, la prioritato plej rapide disbati la OIŜ povus superi la intencon sankcii Iranon. Kaj krome la interkonsento estas ankaŭ subskribita de Francujo, Germanujo, Britujo, Ĉinujo kaj Ruslando, kiuj montris nenian deziron rediskuti pri ĝi.

    La rilatoj inter Vaŝingtono kaj Moskvo povas pliboniĝi ekde la unuaj tagoj de la registaro Trump. La prezidonto efektive esprimis plurfoje sian admiron por s - ro Putin, kaj li proponis renkonti lin por plibonigi la duflankajn rilatojn, aktuale tre malbonajn. Post telefon-interparolado inter la du viroj, Kremlo sciigis, ke ili interkonsentis por „normaligi la rilatojn kaj sekvi konstrueman kunlaboradon en la tuta gamo de la demandoj.” [6] La nomumo de s - ro Tillerson kiel ŝtatsekretario parte klarigeblas per la bonaj rilatoj, kiujn la Exxon -ĉefo jam delonge starigis kun Moskvo okaze de la miksitaj kompanioj inter la petrolsocieto kaj la rusaj entreprenoj agantaj en Arkto sur la insulo Saĥalino. Tamen estus malprudenta antaŭdiri daŭreman mielmonaton inter la usona-rusaj rilatoj. La ĉefa zorgo de la nova prezidanto estos progresigi la usonajn interesojn, kio, en lia spirito, ekskludas ĉian interkonsenton interpreteblan kiel rezigno pri la usona hegemonia pozicio.

    Tamen, s - ro Trump decidis fortigi la armeon, eĉ dum la buĝeto nur de la mararmeo estas duoble pli alta ol ĉiuj rusaj armeaj elspezoj entute. Tia intenco havas nenion por ĉarmi s - ron Putin. Kaj kvankam kelkaj rekomendoj de la usona prezidonto, ekz - e la fortigo de la mararmeo, ŝajnas direktiĝi precipe kontraŭ Ĉinujo, aliaj projektoj povas alarmi Ruslandon. Precipe tiu modernigi la usonan strategian bomb-aviadilaron kaj akiri „lastmodan sistemon de defendaj raketoj”. Tiaj iniciatoj maltrankviligas precipe Moskvon, ĉar Ruslando kalkulas ĉefe sur sian atomarmilaron por malinstigi ĉian militan agadon de la Okcidento kontraŭ ĝi. En sia jara parolado pri la stato de la nacio, la 1-an de decembro, s - ro Putin cetere ne malkaŝis sian zorgon : „Mi ŝatus emfazi, ke la provoj rompi la strategian egalecon estas ekstreme danĝeraj kaj povas konduki al tutplaneda katastrofo.” [7]

    Dum sia tuta elektokampanjo s - ro Trump akuzis la ĉinojn uzi malegalecajn komercajn praktikojn malfavore al Usono kaj esti insultintaj la prezidanton Obama per konstruado de militbazo en la suda Ĉina Maro. „La ĉinoj primokas nin, deklaris li al ĵurnalistoj de la New York Times la 26-an de marto. Ili havas nenian respekton por nia lando kaj nenian respekton por nia prezidanto.”

    La nova okuponto de la Blanka Domo do antaŭvidas, ke la rilatoj kun Pekino streĉiĝos. Ĉu tio povas konduki al armita konflikto ? Kiam oni demandis lin, ĉu li uzus la forton por forpeli la ĉinojn el siaj maraj bazoj de Sudĉinujo, li respondis : „Eble … Sed ni havas grandan ekonomian povon kontraŭ Ĉinujo : la komercan povon.” Sen eniri detalojn, li opiniis, ke li preferas uzi doganaĵojn kaj aliajn komercajn meĥanismojn. Lia telefonalvoko al la tajvana prezidantino Tsai Ing- wen – la unua interparolado inter usona prezidanto aŭ prezidonto kaj tajvana gvidanto post la rompo de la diplomatiaj rilatoj kun la insulo en 1979 – interpreteblas en la sama senco : minaco de perŝtupa akrigo por instigi Pekinon akcepti certajn postulojn.

    Tamen s - ro Tumpo scias ke, en certaj esencaj demandoj, li bezonos la kunlaboradon de la ĉinaj gvidantoj. Precipe en la kazo de Nord-Koreujo – unu el la premaj demandoj de nacia sekureco, kiun li ekde sia ekfunkciiĝo devos alfronti. Kvankam la nordkoreaj gvidantoj estas internacie tre izolitaj, ŝajnas ke ili sukcesis ampleksigi siajn atomarmilojn kaj ellabori balistikajn raketojn kapablajn atingi Japanujon aŭ la usonajn teritoriojn de Pacifiko. La ĉinoj, kiuj ŝajnas timi la disfalon de la reĝimo de s - ro Kim Jong -un (kiu povus samtempe venigi milojn da rifuĝantoj al Nord-Ĉinujo kaj estigi la unuiĝon de Koreujo sub usona kuratoreco), donas al li por la momento decidan materialan helpon. Se s - ro Trump esperas devigi Pjongjangon haltigi sian atomprogramon, li bezonas ke Pekino plu reduktos sian komercon kun Nord-Koreujo. „Ĉinujo devos solvi tiun problemon por ni”, diris li dum sia unua debato kun s -ino Hillary Clinton. Sed tia aranĝo implicos intertraktadojn kun Pekino, kaj do ambaŭflankajn kompromisojn.

    La maniero laŭ kiu la prezidonto ŝajnas plani la rilatojn kun Eŭropo kaj kun la NATO klare montras la diferencon inter liaj konceptoj kaj tiuj de liaj antaŭuloj. Dum tiuj vidis en la Atlantika Alianco la ŝlosilan ŝtonon de la usona sekurec-politiko, kaj Eŭropon kiel bastionon de la liberala ordo, li turnas la dorson al tiu maniero. Laŭ li, la NATO montriĝis senefika en la plej grava milito de tiu ĉi tempo, tiu kontraŭ la „radikala islamista terorismo”. Kaj Eŭropo, kiel politika ento, ŝajnas al li sen praktika kapablo kontribui al la defendo de la vivogravaj interesoj de Usono. Ĝi do meritas malpli da atento ol potencoj kiel Ruslando aŭ Ĉinujo, pli aktivaj en la granda monda ludo.

    Dum telefona interparolado kun la ĝenerala sekretario de la NATO, s - ro Jens Stoltenberg , la 18-an de novembro, s - ro Trump laŭdire tamen reasertis la „persistan gravecon” de la alianco ; sed poste li aldonis nenian konfirmon. Kaj eĉ ne unu el siaj nomumadoj al respondecaj armeaj postenoj ŝajnas montri apartan pasion por la eŭropa operacia kampo. La intereso, kiun la NATO inspiras al la loĝonto de la Blanka Domo, ŝajnas resumebla en du zorgoj : trudi al la aliancanoj kroman financan kontribuadon al la komuna defendo ; postuli, ke ili dediĉu sin prioritate al la milito kontraŭ la OIŜ. La aliaj demandoj, ekzemple la defendo de la eŭropa „orienta flanko” kontraŭ eventuala rusa atako, ŝajne ne interesas s - ron Trump, kiu ŝajnas pensi, ke, sur la monda ŝaktabulo, Eŭropo estas nur duaranga fonto de streĉiteco. Li do interesiĝos pri tio nur, se esencaj interesoj estas tie en danĝero. Tio, fine, sufiĉe bone resumas la kondutlinion de la prezidonto. „Usono unue”, kaj ĉiuj ceteraj landoj taksataj laŭ unu sola kriterio : ĉu ili reprezentas atuton aŭ obstaklon en la realigo de la fundamentaj usonaj celoj ?

    Michael KLARE.



    [1] Cf. «  Transcript of Donald Trump’ s speech on national security in Philadelphia  », The Hill, 7 septembre 2016, www. thehill. com

    [2] Saml.

    [3] „Trump says he would consider alliance with Russia over Islamic State ”, Reuters, 25-an de julio 2016.

    [4] „Trump, Turkeys Erdogan discuss boosting ties, fighting terrorism : Sources, Reuters, 9-an de novembro 2016.

    [5] Kp Matthew Rosenberg, Mark Mazzetti kaj Eric Schmitt, „In Trump’ s security pick, Michael Flynn, “ sharp elbows ” and no dissent ”, The New York Times , 3-an de decembro 2016.

    [6] Neil MacFarquhar, „ Putin and Trump talk on phone and agree to improve ties, Kremlin says  », The New York Times , 14-an de novembro 2016.

    [7] Andrew Higgins, A subdued Vladimir Putin calls for «  mutually beneficial  » ties with U. S.”, The New York Times , 1-an de decembro 2016.


    1 a januaro 2017


    En Sud-Koreio, la fino de la dinastio Bak


    "Revolucio de kandeloj" en Seulo



    Spite al subnulaj temperaturoj, dum pli ol du monatoj pli ol unu miliono da Sud-Koreoj ĉiusemajne manifestaciis. Jen neniama okazintaĵo de post la falo de la diktaturo en 1987. Ili akiris la formetadon de prezidanto Bak Geun - hje, akuzita pri koruptado kaj malforteco, kun ŝamanisma fono. De nun, ili luktas por pli gravaj ŝanĝoj.



    Ĝojkrioj eksplodis ĉi tiun 9-an de decembro 2016, kiam dekoj da miloj da Sud-Koreoj svarmintaj antaŭ la nacia asembleo eksciis, ke prezidanto Bak Geun - hje estis eksigita. La deputitoj aprobis la malpermesigan mocion per 234 voĉoj kontraŭ 65 - do per multe pli ol tiuj de la opoziciaj partioj. La sama ĝojego okazis ĉe la partoprenantoj de kandelvesperoj organizitaj en la plejparto de la grandaj urboj, Gŭangĝu, Sunĉeon, Inĉeon, Pusano aŭ Ĝeiĝu.

    Ĉiusabate, dum preskaŭ du monatoj, milionoj da homoj manifestaciis en la tuta lando, kun kandelo en mano, por postuli tujan eksiĝon de S -ino Bak. Ŝi estas akuzita pri regado de la publikaj aferoj sub influo de guruino duonŝamano duonpredikanto, akcepto de mono el grandaj industriaj firmaoj ( ĉaebol ), persekutado de oponantoj... ĉi listo estas longa.

    "Mi sincere bedaŭras, ke mi kreis tiun kaoson per mia malzorgemo dum nia lando jam renkontas tiom da malfacilaĵoj sekurecaj kaj ekonomiaj, deklaris S -ino Bak. Mi kviete respondos al demandoj de la konstitucia kortumo kaj de la sendependa prokuroro, en respekto de la proceduroj difinitaj de la konstitucio kaj de leĝoj." Ŝi estas anstataŭigita de la ĉefministro, sed ŝi gardas sian titolon ĝis kiam la naŭ juĝistoj de la konstitucia kortumo decidos pri la leĝeco de ŝia eksigo. Ili havas cent okdek tagojn por doni verdikton, kiu devas esti konsentita de almenaŭ ses el ili.

    Tiu prokrasto lezas nek la decidiĝon nek la entuziasmon de la manifestaciantoj. Inter ili S - ro Gim Hje -jung, 35 jara, kiu loĝas en Pusano en la sudo de la lando, kaj kiu aliris la ĉefurbajn popolamasojn : "Mi ĝojas pri la eksigo de s -ino Bak. Mi hontas esti iama subteninto de ŝi. Saenuri (la konservativa partio) devas esti disigita."

    Sen eĉ diri tion, la urbestro de Seulo, S - ro Bak Ŭon -sun, alparolis la homamason tuj kiam la verdikto estis konata : "La popolo venkis. Ni venkis. Same kiel dum la ribelo en junio 1987 (kiu faligis la diktaturon), ni malfermis novan paĝon en la historio de Korea demokratio. Bak Geun - hje devus tuj eksiĝi sen atendi decidon de la konstitucia kortumo." Kelkajn tagojn antaŭe li jam esprimis sin : "Ni ne povos antaŭeniri tiel longe, kiel ni ne estos forpelintaj la demonojn de la pasinteco, de la familio Bak [1]. (...) Necesas ĉesigi la imperiestran prezidantecon, fari ĝeneralan reformon de la chaebol , de la politiko, kaj persekuti en tribunalo la registaron de S -ino Bak, kiu reprezentas la 1% plej riĉajn loĝantojn [2].

    Laŭ parlamenta esplorkomisiono, konsistanta el elektitoj de Minju (la ĉefa opozicia partio), de Partio de la Popolo, de Partio de la Justeco kaj sendependaj deputitoj, S -ino Bak multmaniere perfidis la konstitucion [3]. Ĉio komenciĝis per la aresto pro koruptado de ŝia amikino Ĉoi Sun-sil, supozita havi ŝamanajn potencojn kaj roli kiel ŝian spiritan gvidanton. Sed tiu afero pri prakredoj kaj mensmanipulado prenis alian formon, kiam la enketistoj malkovris, ke ŝi povis atingi sekretajn dokumentojn, kaj ke ŝi eĉ intervenis en la atribuon de ministraj postenoj. Ŝi ankaŭ eble profitus rektan helpon de S -ino Bak por devigi grandajn firmaojn doni monon al ŝia filino (por aĉeti ĉevalon) kaj al ŝiaj fondaĵoj, Mir kaj K - Sports.

    Opozicia partio disigita

    Samsung estus paginta 20 miliardojn da Sud-Koreaj ŭonoj (16 milionojn da eŭroj), kaj ankaŭ Hyundai (unua monda produktanto de aŭtoj), LG (telefonoj kaj kuirejaj aparatoj), SK Group (telekomunikado kaj petrolo), Lotte (hotelaj kaj nutraĵaj industrioj), ktp, estus kontribuintaj. Sume, kvindeko da kompanioj estus donintaj pli ol 80 miliardojn da ŭonoj ( t. e. ĉirkaŭ 62 milionoj da eŭroj). Por kia kompensaĵo ? Ĝis nun neniu scias. Kunvokitaj de la parlamenta esplorkomisiono, la naŭ estroj de la plej grandaj firmaoj [4] restis silentaj.

    Fakulo pri chaebol , profesoro Laŭ Ĉo -kuk de la nacia universitato de Seulo resumas tion, kion opinias multaj Sud-Koreoj : "Tiuj chaebol, kiuj montriĝis senkompataj al salajruloj kaj kompanietoj sed malavaraj al Ĉoi Sun-sil kaj ŝia filino meritas punojn." S -ino Ĉoi, aŭ la "Korea Rasputin ", kiel oni nomas ŝin, estas juĝota pro potencotrouzo, influŝakrado kaj koruptado. La prokuroro suspektas kunagadon de la prezidanto, sed li ne povas ekpersekuti tiel longe dum la konstitucia kortumo ne decidas, kaj ŝia imuneco ne estas nuligita.

    Tiuj skandaloj ne tiom ampleksiĝus, se sento pri maljusteco ne pligrandiĝus de multaj jaroj en la socio. Ĝi kunestas, precipe ĉe junuloj, kun abomeno de la politikaj regantoj kaj de la famaj chaebol . Signo de tiu malfido, la Sud-Koreoj riproĉas al S -ino Bak esti maltaŭge reginta la pereon de la pramŝipo Sewol , en aprilo 2014, kiu forprenis la vivon de 304 pasaĝeroj, ĉefe liceanoj. Ŝi neniam klarigis, kial ŝi silentis sep horojn, dum centoj da adoleskantoj estis enkaptiligitaj en la sinkanta ŝipo. La plej fantaziaj onidiroj aŭdeblas pri tio. La mocio por eksigo rediras tiun akuzon pro artikolo 10 de la konstitucio, laŭ kiu la ŝtatestro devas protekti la vivon de la civitanoj.

    La Sud-Koreoj ankaŭ opinias, ke ŝi, kun sia plimulto, nenion faris kontraŭ la impostfraŭdo grandskale efektivigita de la estroj de chaebol kaj ke ŝi akceptis la kaŝitajn financadojn de partioj kaj ĵurnaloj. En 2015 studentoj kaj instruistoj mobiliziĝis kontraŭ la deviga uzo de manlibroj pri historio aprobitaj de la registaro, kiuj laŭdis la diktaturon kaj la porjapanan inklinon de Bak Ĉun- hi, patro de la prezidanto [5]. Malsukceso lasis al ili amaran senton. Ju pli malkontento kreskis, des pli S -ino Bak montriĝis ordonema, rememorigante la plej malhelajn tempojn de la diktaturo. Por la unua fojo, de post tiu epoko, ŝi malpermesigis, kun helpo de la konstitucia kortumo, opozician partion. Post akuzo de "voko al ribelado por provi starigi komunismon same kiel en Nord-koreio", Unuiĝinta Progresema Partio ( UPP) estis disigita kaj dek tri deputitoj perdis sian seĝon en la Asembleo, iuj eĉ estis malliberigitaj. Eĉ nigra listo de ĵurnalistoj, intelektuloj, artistoj kaj famuloj taksitaj tro kritikemaj estis farita por malebligi al ili aliron al grandaj ĵurnaloj kaj limigi iliajn agadojn. Kaj S -ino Bak instigis la komunikilojn subtenantajn ŝian regadon - financitajn de la chaebol per grandaj reklamaj paĝoj - kredigi ke la aliaj opoziciaj movadoj estas subtenantoj de Nord-Koreio.

    Ŝia diplomatia politiko ne estis pli brila. Sen eĉ konsulti la pluvivantojn kaj iliajn familiojn, kiuj vigle protestis, ŝi traktis kun Japanio pri la "konsolvirinoj" (seksosklavinoj de la japana okupada armeo dum la dua mondmilito). Ŝi ankaŭ decidis ĉesigi ĉiujn interŝanĝojn kun Nord-Koreio kaj fermi la interkoreian industrian komplekson de Gaesong, tiel okazigante grumbladojn ĝis en sia propra partio.

    Fine, la Usona misila kontraŭmisila sistemo ( Thaad  : Terminal High Altitude Area Defense) estis instalita danke al ŝia konsento, kaj tio okazigis gravajn manifestaciojn, precipe tie, kie la sistemo estis instalata. Kaj ankaŭ la interkonsento pri interŝanĝo de militaj informoj, kiun ŝi subskribis kun Japanio ( Gsomia, General Security of Military Information Agreement) estas ĉiuflanke kritikata [6].

    Kvankam ŝia flankenmeto ĝojigas preskaŭ ĉiujn, ŝia ĉefministro iĝinta portempa prezidanto, S - ro Hŭang Kjo -an, tute ne trankviligas. Kiam li estis ministro pri justico, inter marto 2013 kaj junio 2015, li postulis kaj akiris, ke la prezidanto de la Korea konfederacio de sindikatoj, S - ro Han Sang- gjun, estu ĵetita en prizonon por ok jaroj - puno poste malpliigita al tri jaroj - ĉar li organizis protestan manifestacion la 14-an de novembro 2015. La 22-an de decembro de la sama jaro, miloj da policanoj kun larmigaj gasoj atakis la sidejon de la konfederacio por ĉesigi strikon kontraŭ privatigo de la fervoja kompanio Korean railway. S - ro Han daŭre estas en prizono.

    Ĉu la nuna protestondo sufiĉos por konstrui fundamente novan formon de demokratio en Sud-Koreio ? La konservativaj movadoj, kiuj subtenis S -inon Bak dum la lasta prezidanta elekto, kaj kiuj subtenis ŝian politikon por demokratia regreso, esperas renversi la ludon. Uzante sian influon en la politika, ekonomia, kaj komunikila kampoj, ili serĉas novan gvidanton. Sed ili bezonas tempon. Plejmalbone estus por ili, se la opoziciaj partioj kaj la Sud-Koreoj kiuj daŭre amasiĝas ĉiusabate, akirus tujan eksiĝon de la prezidanto kaj antaŭtempan balotadon. Tiam la kandidatoj de la opoziciaj partioj estus en forta pozicio, ĉefe S - ro Mun Ĝaed -in, ekspartiestro de Minju, plejamata en la opinisondadoj pri voĉdonintencoj, aŭ ankaŭ la urbestro de Songnam, S - ro I Ĝae - mjung, kies kurzo plialtiĝis dum la lastaj monatoj.

    Inverse, la partio Saenuri ja havas intereson por prokrasti la datfalon. Ĝi multe esperas de la reveno en la landon de S - ro Ban Gi - mun, kiu lasis sian postenon de ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj je la fino de decembro, kaj kiu ludas kiel preferato. S - ro Ban ja komencis sian karieron, kiel ministro pri eksterlandaj aferoj de la progresema prezidanto No Mu - hjun, sed kun konservativaj opinioj, li havas proksimajn rilatojn kun la prezidanto. Aldemandita pri siaj intencoj de ĵurnalisto de Al- Ĵazira, li respondis : "Mi ĉion faros por aŭdigi mian voĉon kiel civitano, kaj por helpi Organizon de Unuiĝintaj Nacioj, dum mi serĉos la plej bonan rimedon por utili al mia lando." Kaj tuj la Katara televidkanalo titolis sian retejon : "Ĉu Ban Ki - mun la venonta prezidanto de Sud-Koreio ?" (3- a de decembro 2016). Tamen la konservativa partio havas ankaŭ aliajn eblajn kandidatojn, precipe S - ro Juon Hei- rjong, guberniestro de la provinco Ĝeiĝu  [7] kaj S - ro Yu Seun -min, ekspartiestro de Saenuri, kiujn la aŭtokrata prezidanto estis izolinta.

    La progresemaj ĵurnaloj, kiel Hankyoreh kaj Kyunghyang shinmun , laŭdas fundamentajn reformojn por lukti kontraŭ socian maljustecon kaj politikan senefikon. La tri grandaj konservativaj ĵurnaloj, kromnomitaj " Ĉo - Ĝung - Dong " (siglo por Chosun Ilbo, JoongAn Ilbo kaj Dong - A Ilbo ), la informaĵaj televidoj kaj la magazinoj de ilia grupo, same kiel la televidkanaloj regataj de la ŝtato jam relanĉis ofensivon. Ili insistas pri la konsekvencojn de la manifestacioj, al kiuj ili atribuas la ekonomian malakcelon kaj la malaltiĝon de eksportado. Ili brue zorgas pri la rilatoj kun Usono, kiam la elekto de S - ro Donald Trump igas necerta la estontecon. Laŭ la nuna etoso, ili kritikas la erarojn de la registaro, sed por pli bone konservi siajn privilegiojn.

    Ne certas, ke la milionoj da Sud-Koreoj manifestaciintaj malgraŭ la malvarmo por protesti kontraŭ la sinteno de la prezidanto akceptos tion. Ĉio parolas por ŝanĝo : la politika sistemo, kiu konis de post la fino de la diktaturo kvar prezidantojn akuzitajn pri koruptado dum sia mandato ( S -roj Gim Jung-sam, Gim Dae-jung kaj I Mjung -bak, same kiel No Mu - hjun, kiu fine sinmortigis), la ekonomio komplete dependa de la chaebol , kiuj regule estas kulpigitaj pri impostfraŭdo kaj subaĉeto, kiel Hanbo en la jaroj 1990- ajLotte nun (enketobjekto de preskaŭ unu jaro, kaj kies prezidanto sinmortigis en aŭgusto 2016), la ekonomia kresko, kiu haltis, kaj ne ebligas al junaj diplomitaj trovi taŭgan kaj bone pagitan laboron. Laŭ raporto de la Azia Disvolvo-Banko [8] "La rapideco de la plimalboniĝo de enspeza malegaleco en Sud-Koreio estis la kvina plej grava inter la dudek ok aziaj landoj." La Sud-Korea miraklo iĝas "infero", tiel kriegas la manifestaciantoj.

    Junuloj kaj maljunuloj, viroj kaj virinoj, salajruloj kaj senlaboruloj ne konsentos venkoŝtelon. Ili daŭre okupas la placon Gŭanghŭamun, apud Blua Domo (la prezidanta palaco), vokante reformon de la politikaj, ekonomiaj kaj sociaj strukturoj, same kiel elradikigon de maljusteco, malegaleco kaj koruptado, kiuj detruas la Sud-Korean socion.

    SUNG Il- kwon



    [1] Bak Ĉung - hi, kiu akiris regadon dum militista ŝtatrenverso la 16-an de majo 1961, estis murdita la 26-an de oktobro 1979.

    [2] Deklaro la 5-an de decembro 2016, dum forumo organizita de sepdek deputitoj de Minju partio.

    [3] News 1, Seulo, 2- a de decembro 2016.

    [4] Estis ankaŭ kunvokitaj la reprezentantoj de la firmaoj Hanwa (petrolkemio, hoteloj), Hanjin (ŝipekipisto), CJ (komerco, farmacio), CS Engineering (konstruado).

    [5] Legu "Ordonema turniĝo en Seulo", Le Monde diplomatique , januaro 2016.

    [6] " Despite criticism, South Korea signs Gsomia with Japan", The Hankyoreh , Seulo, 23- a de novembro 2016.

    [7] Legu Frédéric Ojerdias, "Sur l’île de la paix ", un village sud- coréen menacé ", Le Monde diplomatique , novembro 2014.

    [8] Novaĵagentejo Yonhap, 10- a de marto 2014.


    1 a januaro 2017


    Traktato pri liberkomerco inter la Eŭropa Unio kaj Kanado

    La valona rezistado, ĉu blufo aŭ breĉo ?



    La ekonomia kaj komerca traktato inter la Eŭropa Unio kaj Kanado (en la angla : CETA) estis fine subskribita la 30-an de oktobro 2016. La firma kontraŭstaro de Valonujo kaj de ties ĉefministro Paul Magnette blokis ĝian adopton dum pluraj semajnoj. La kontraŭantoj al liberkomerco, kutimintaj al fiaskoj, imagis esti ricevintaj kroman. Ĉu ili pravis ?



    INTERTRAKTITA en la plej granda sekreto ekde la jaro 2009, la Ĝenerala Ekonomia kaj Komerca Traktato ( ĜEKT), en la angla CETA) inter la Eŭropa Unio kaj Kanado estis subskribota la 27-an de oktobro 2016. Sed, dek tri tagojn antaŭ la ceremonio la parlamento de Valonujo, dominata de la Socialista Partio, rifuzis doni al la belga registaro permeson subskribi tiun traktaton. Tiu fulmotondro donis al la eŭropaj gvidantoj okazon denove pruvi sian malestimon de la loĝantaroj. S - ro Paul Magnette, la valona ĉefministro, subite troviĝis en la situacio de la greka ĉefministro Alexis Cipras en la somero de 2015, kaj de ĉiuj, kiuj kuraĝas ne submetiĝi : li ricevas la fajron de la Eŭropa Komisiono.

    Post intensaj intertraktadoj, kaj post multaj minacoj, oni fine adoptis kun la konsento de la valona parlamento novan interkonsenton. Iuj vidis en tiu aliĝo kapitulacon similan al tiu de la greka registaro, kiu fine akceptis la konsumredukton. Sed, se oni pli detale rigardas la aferon, prisemitan de multaj neatenditaj punktoj, tio ŝajnas esti malpli certa.

    Sen arbitraciaj tribunaloj

    LA INTERTRAKTADOJ de la ĜEKT estis por la unua fojo finitaj fine de 2013. S - ro José Manuel Barroso , la tiama prezidanto de la Eŭropa Komisiono, dezirante meti tiun traktaton en sian bilancon, urĝis la kanadan registaron rapide organizi subskriban ceremonion. Tiu okazis la 26-an de septembro 2014. Dum la procezo de ratifo fare de la ŝtatoj oni malkovris la enhavon de la traktato, kaj la valonoj komencis interesiĝi pri ĝi. Efektive, ĉar la belga federacia konstitucio, kiu donas al la federaciaj entoj la povon ratifi certajn internaciajn traktatojn, la parlamento de Valonujo okupiĝis pri la dokumento kaj organizis konsultadon de ĉiuj koncernataj rondoj : fakuloj, juristoj, sindikatanoj, reprezentantoj de la asocia mondo, ktp. Ĝi estas praktike la sola en Eŭropo, kiu faris tian laboron.

    En la sama momento likaĵoj ebligas malkovri identan traktaton, intertraktatan kun Usono : la grandan transatlantikan merkaton ( GTM), popularigita sub ĝia angla akronimo Tafta, en kiu oni malkovris, same kiel en la ĜEKT, dispozicion pri arbitracio por protekti la investojn kontraŭ la devigoj, kiujn la ŝtatoj povus trudi al ili. [1] Tiu meĥanismo vekis tiom ampleksan kontraŭstaron, ke la franca kaj germana registaroj sciigis siajn rezervojn. La Eŭropa Komisiono konsentas pri kelkaj modifoj, sed la nova „sistemo de invest-kortumo” konservas spurojn de la origina formulo : la arbitracioj restas, kaj nenia profesimorala regulo trudiĝas al ili por eviti intereskonfliktojn.

    Tiuj homeopatie etaj ŝanĝoj konvenas al Kanado kaj al la eŭropaj registaroj, kiuj interkonsentis por organizi novan subskrib-ceremonion. Sed la parlamento de Valonujo siavice ankoraŭ ne estis kontentigita.

    En rezolucio de la 27- a de aprilo 2016 ĝi kontraŭis la provizoran realigon de la ĜEKT antaŭ ĝia ratifo kaj rifuzis al la belga registaro la plenpovon subskribi ĝin. Ĝi postulis konsulti la Justickortumon de la Eŭropa Unio pri la kongrueco de la traktato kun la ekzistantaj eŭropaj traktatoj kaj postulis ke oni donu al la ĜEKT la statuson de miksita traktato, kiu implicas ratifon de la naciaj parlamentoj.

    Fine ĝi rekomendis la enskribon en ĉiuj liberkomercaj traktatoj dek kvar devigajn „buojn”, „kiuj malbonŝance ne troviĝas en la CETA [2] : la respekton de la homrajtoj, de la laborjuro kaj de la mediaj normoj ; la adopton de pozitivaj listoj pri liberigo de servoj por privatigo, kiu mencias la servojn malfermendajn al eksterlandaj entreprenoj kaj ekskludas la servojn de ĝenerala intereso ; la respekton de la principo de antaŭzorgo kaj de la konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo (UNESKO) pri la kultura diverseco ; la enskribon de kampkultura escepto por garantii la nutraĵan sekurecon, la konservadon de la kamparana vivo, la protekton de la naturo kaj de la biodiverseco ; la eblecon inkludi socialajn kaj mediajn klaŭzojn en la publikajn merkatojn kaj privilegii la mallongajn cirkvitojn ; la travideblon en la intertraktadoj de estontaj liberkomercaj traktatoj, ktp. La precipaj demandoj levitaj de la civitanaj mobiliziĝoj estas metitaj.

    La valona aŭdaco influas aliajn ĉefurbojn, kiuj, kiel Parizo kaj Berlino, nun deziras ke la parlamentoj esprimiĝu. La 5-an de julio 2016, ignorante la opinion de la Eŭropa Komisiono, la ministro-konsilantaro de la Unio klasis la ĜEKT kiel miksitan traktaton. Komenciĝis intertraktadoj kun Kanado pri komuna interpreta deklaro [3] kapabla respondi al la esprimitaj timoj. Adoptita la 5-an de oktobro, tiu ne donis la garantiojn postulitajn de Valonujo, kiu, la 14-an de oktobro 2016, ree rifuzis permesi al la belga registaro subskribi. De tiam la fulmoj de Bruselo kaj de Otavo frapas Valonujon. „Se, en unu aŭ du semajnoj, Eŭropo ne kapablas subskribi progreseman komercan interkonsenton kun lando kiel Kanado, kun kiu Eŭropo povus komerci en la venontaj jaroj ?” demandis la kanada ĉefministro Justin Trudeau dum samtaga gazetara konferenco.

    Tamen la postuloj de Valonujo havas nenion radikalan : ili ne rifuzas la principon de liberkomerca traktato nek pridubas la traktatojn de la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK), kies efikojn ili volas nur mildigi. Sed kontraŭ ili staras kanada registaro, kiu rifuzas ĉian rean intertraktadon, kaj eŭropaj registaroj, kiuj apogas ĝin. Per minaco, ke li ne ratifos la ĜEKT – kaj tiel blokos ĝian subskribon –, s - ro Magnette postulis plibonigojn de la interpreta dokumento. Post pluraj tagoj da intertraktado kaj da timigoj, nova deklaro kaj tridek ok kromaj dokumentoj estis akceptitaj la 30-an de oktobro. Ili kune estas nedisigebla jura tutaĵo, kiu devigas ĉiujn partiojn. Laŭ s - ro Magnette, la fina interkonsento entenas „klarigojn, precizigojn, promesojn kaj kompletigojn, kiuj havas la valoron de amendoj de la teksto de la traktato mem”. [4] La parlamento de Valonujo akceptis subskribi. Tiu decido tute ne estas kapitulaco, ĝi atestas pri la ne neglektindaj akiroj atingitaj danke al la valona rezistado.

    Ankoraŭ multaj ambiguecoj

    EFEKTIVE, en sia lasta versio, la ĜEKT ne havas plu la povon modifi la regulojn validajn en la Eŭropa Unio kiel antaŭzorga principo. Cetere, la povoj de la konsilantaro pri regulada kunlaborado estas nete malgrandigitaj. Tiu konsilantaro, ekde kiam la traktato estos adoptita, ebligas sekvi ties celojn trans tio, kion ĝi entenas pri kongrueco de la socialaj, prisanaj, industriaj, mediaj normoj, kun la ebleco dubindigi ĉiujn leĝarojn kaj regularojn, kiujn la privata sektoro kontestas. Konsistanta el reprezentantoj de Kanado kaj de la Eŭropa Unio, ĝi troviĝas ekster demokratia kontrolo ; ĉia nova normo, kiun membroŝtato de la Unio volas starigi, estos submetenda al ĝi. Sed la nova teksto defendas la nacian suverenecon kaj forigas ĉian devigecon de la rezultoj de tiu kunlaborado.

    Kroma atingo : ĉiu ŝtato povas sekvi sian propran difinon de la publikaj servoj kaj povas revenigi sub sian regadon servojn antaŭe privatigitajn. Ĉu tiu rajto dubindigas la principon de la negativa listo [5] kaj la efikojn de la nacia traktado [6] ? La teksto ne diras tion.

    La nova interkonsento krome limigas la praktikon de „ekran-societoj” kaj de „leterkestaj entreprenoj” per tio, ke ĝi aplikas al la societoj instalitaj en Kanado la samajn regulojn kiel en Eŭropo : por ĝui la disponojn de la ĜEKT, ili devas havi „efikan kaj daŭran ligon” kun la loka ekonomio. [7]

    Ankaŭ la punkto pri regulado de konfliktoj inter privataj entreprenoj kaj ŝtatoj ricevis gravajn modifojn, kiuj malproksimigis ĝin de la kadro de la Vaŝingtona Konvencio. [8] La partioj rezignas pri la principo de arbitracio kaj kreas novan jurisdikcion per profesiaj juĝistoj submetitaj – kontraste al la arbitraciantoj – al la etikaj reguloj de la jurisdikcio. Apelacia instanco, laŭ tiu de la MOK, estas starigita, kio ebligos konstrui jurisprudencon kaj garantii juran sekurecon kaj la egalecon de ĝia aliro.

    En la kampkultura punkto oni inkludis savan klaŭzon : certaj dispozicioj de la ĜEKT suspendeblas, se ili kaŭzas „merkatajn malekvilibrojn”, kaj tiu koncepto estis etendita al aliaj faktoroj ol la kvanto de importaĵoj. Pri la protektataj geografiaj indikoj (eŭropa marko kiu atestas la devenon de kampkultura produkto), klaŭzo ebligas etendi la liston kaze ke iu el ili estus uzurpata en Kanado. La protekto de la laboro kaj tiu de la medio estis fine fortigitaj : la subskribintoj promesis ne malaltigi la nivelon de la regularo. Kaj, male al kion la unua versio de la teksto indikis, ili ne devas konsideri la fakton, ke iliaj decidoj povus negative tuŝi la profitatendojn de la investistoj – kiuj ne povos postuli kompensaĵojn pro tiaj decidoj.

    La teksto de la ĜEKT mem ne estis ŝanĝita. „Ni ŝanĝis eĉ ne komon”, fanfaronis la belga ĉefministro, s - ro Charles Michel, provante montri, ke la eŭropaj gvidantoj neniom cedis al la „eta” Valonujo (tamen kun pli da loĝantoj ol sep membroŝtatoj de la Unio). Kio ŝanĝiĝis, tio estas la maniero laŭ kiu la traktato realiĝos – se ĝi realiĝos, ĉar ĝi nun devos esti unuanime ratifita de la naciaj parlamentoj.

    La civitanoj, kiuj engaĝiĝis kontraŭ la liberkomerco, esperis pli, kaj la kialoj por batali kontraŭ la ratifo de la ĜEKT restas validaj. Kvankam realaj progresoj estis atingitaj, restas tamen multaj ambiguecoj, kaj oni rajtas dubi pri la intenco de la eŭropaj instancoj respekti la dispoziciojn, kiujn ili ja tute ne proponis dum la intertraktadoj. La valonaj socialistoj tamen iris tiom antaŭen kiom eblis en kunteksto en kiu ĉiuj registaroj agis kontraŭ ili. Ili montris, ke rezisti neniam vanas, eĉ en la dominanta institucia kadro. La ĉefaj kialoj por kontraŭstari tiujn liberkomercajn traktatojn estis por la unua fojo debatataj sur la plej alta nivelo de la Eŭropa Unio.

    Raoul Marc JENNAR.



    [1] Vd Benoît Bréville kaj Martine Bulard  : „Tribunaloj por prirabi la ŝtatojn”, Le Monde diplomatique , junio 2014.

    [2] „Rezolucio pri la Ĝenerala Ekonomia kaj Komerca Traktato”, Parlamento de Valonujo, Namuro, 27-an de aprilo 2016.

    [3] Kiam traktato vekas malsamajn interpretojn, la subskribintaj ŝtatoj povas interkonsenti pri aneksa dokumento, kiu liveras interpreton agnoskatan de ĉiuj partioj. Kaŭze de la konvencio de Vieno pri la juro de traktatoj, tiu dokumento havas same devigan forton kiel la dispozicioj de la traktato mem.

    [4] Komisiono taskita pri eŭropaj demandoj, Parlamento de Valonujo, publika kunsido de la 27- a de oktobro 2016.

    [5] Ĉiuj servoj, kiuj ne estas eksplicite menciitaj en listo, estas malfermitaj al la konkurenco.

    [6] La devigo trakti eksterlandan entreprenon same kiel nacian entreprenon (pri subvencioj, helpoj …

    [7] Decido de la 15- a de januaro 1962, kaŭze de la artikolo 54 de la traktato, kiu starigas la Eŭropan Ekonomian Komunumon ( EEK).

    [8] Konvencio pri la regulado de malkonsentoj pri investoj inter ŝtatoj kaj ŝtatanoj de aliaj ŝtatoj decidita en Vaŝingtono la 18-an de marto 1965. Ĝi kreis la Internacian Centron pri Regulado de Malkonsentoj pri Investoj ( Icrmi), kie decidiĝas du trionoj el la arbitracioj pri investoj. Tiu konvencio ekskludas apelaciojn.


    1 a januaro 2017


    La prezidanto Erdogan, embarasa partnero


    Ankaro kaj Tehrano, aliancanoj aŭ konkurantoj ?



    Revigligitaj de la siria milito kaj de la fluego de rifuĝantoj en Eŭropon, gravaj streĉoj ripete alfrontigas Turkujon al sia germana historia partnero kaj al sia irana praa rivalo. Ili verŝajne persistos, malgraŭ dinamiko de diplomatia alproksimiĝo inter Ankaro kaj Tehrano por akiri daŭrigeblan batalĉeson inter ĉiuj agantoj de la siria konflikto.



    Tra sia historio, Irano kaj Turkujo pragmate kondukis siajn duflankajn rilatojn, malgraŭ sia rivaleco kaj kelkfoje diverĝaj interesoj (vidu sube). La ribeloj de la « araba printempo » tamen malkaŝis – kaj foje kreis – profundajn antagonismojn. Tuj ĉe la komenco de la krizo en Sirio, malkonsentoj aperis [1]. Provinte persvadi (vane) la registaron de s - ro Baŝar Al- Asad entrepreni reformojn, Ankaro, kiu tamen proksimas al tiu lando kadre de sia « neniu problemo kun la najbaroj »-politiko, proponis sian subtenon al la opozicio. Tute alie agis Tehrano , kies strategio en la Oriento apogas sin sur Damasko. Tehrano subtenis la reĝimon kaj mobilizis siajn libanajn aliancanojn, inter kiuj la Hizbulahon kaj kelkajn aliajn : irakaj ŝijaismaj milicoj kaj ŝijaismaj volontuloj el diversaj landoj, kiuj aparte famiĝis en la bataloj por la konkero de Alepo -Oriento. Dum Irano fariĝis la plej grava aliancano de la siria reĝimo – almenaŭ ĝis la rusa interveno de septembro 2015 [2] -, Turkujo permesis al la Nord-Atlantika Traktato-Organizo ( NATO) instali sur ties teritorion kontraŭmisilan ŝildon, sekve de malrespekto de ties aerspaco fare de rusaj aviadiloj, sed ankaŭ por sin protekti kontraŭ pafoj el Sirio. Decidoj al kiuj la islama Respubliko [de Irano] oponis : el ĝia vidpunkto, tiuj instalaĵoj estas parte direktitaj kontraŭ ĝi.

    Laŭ la irana reĝimo, Turkujo forlasis la politikon de sendependo rilate al Usono, komencitan en 2003, kiam ĝi rifuzis faciligi la usonan milit-intervenon en Irako n. En julio 2015, ĝi ebligis al la usona armeo ekflugigi siajn aviadilojn el sia bazo en Incirlik por bombada kampanjo al la armeo de la Organizo de Islama Ŝtato ( OIŜ). Tiu decido, kvankam ĝi kontribuas malhelpi la antaŭeniron de la OIŜ, kolerigis Tehranon, kiu vidis en ĝi precipe novan proksimiĝon de Ankaro kaj Vaŝingtono. Iranon ankaŭ zorgigas la konverĝo, kiu aperis komence de la jaro 2015 inter Turkujo, Sauda Arabujo kaj Kataro pri Sirio. La tri landoj ja interkonsentis pli bone kunordigi siajn agadojn kaj kreskigi sian helpon al la opozicio [3]. Rezultojn oni ne atendis longe : ekde la fino de marto 2015, la ribelaj trupoj progresis en diversaj regionoj de la lando. Tehrano tiam instigis Moskvon interveni [4].

    Spite al la ellaboro de interkonsento pri la irana nuklea industrio en julio 2015, Ankaro kaj Tehrano travivis vortomiliton pri Sirio, ĉiu akuzante la alian subteni « terorismajn movadojn ». La prezidanto Recep Tayip Erdogan ne ŝatis la akuzojn de la iranaj amasinformiloj koncernantajn la aĉeton fare de Turkio de petrolo venanta el la siriaj ŝaktoj regataj de la OIŜ. Eĉ pli imprese, en kunteksto de intensigo de la rilatoj kun kelkaj petrolaj monarĥioj, Ankaro inaŭguris en majo 2016 – kaj la unuan fojon de post la fino de la otomana Imperio – militbazon sur la teritorio de sia plej proksima aliancano en la regiono, Kataro. Tiu dulanda iniciato eĥas al la sunaisma alianco oficiale lanĉita de Riado en marto 2016, alianco en kiu membras Ankaro kaj Doho . Ĉi tiu serio de eventoj, eĉ sen paroli pri la turka penetro en la Arabo-persa Golfo, kiun Tehrano konsideras kiel sian naturan influzonon, maltrankviligas la iranan reĝimon.

    Kvankam oponantoj pri ĉiuj regionaj dosieroj, Turkujo kaj Irano restas ligitaj de siaj ekonomiaj kaj prienergiaj interŝanĝoj. La unua aĉetas al la dua petrolon kaj gason, dum Tehrano daŭre importas turkajn konsumaĵojn. Signo ke la politikaj disputoj tamen havas influon, la sumo de la komercaj interŝanĝoj malkreskas : ĝi pasis de 21,89 miliardoj da dolaroj en 2012 al 13,7 miliardoj da dolaroj en 2014 kaj nur 9,7 miliardoj da dolaroj en 2015. Eĉ se la malkresko de la prezo de hidrokarbono parte klarigas tiun evoluon, oni estas tre malproksime de la celo, 35 miliardoj, kiun ambaŭ partioj fiksis. Sekve de la kaptado de rusa aviadilo fare de turkaj ĉasaviadiloj la 27-an de novembro 2015, Irano sin proponis kiel mediacianton pri la krizo okazinta inter Ankaro kaj Moskvo, verŝajne por plibonigi siajn rilatojn kun Turkujo. Signo, ke pragmatismo iel regas, ambaŭ landoj subskribis en printempo 2016 interkonsenton pri turismo kaj diskutas pri strategia kunlaborado en la kampo de petrolo kaj gaso.

    La puĉoprovo en Turkujo, en la nokto de la 15- a ĝis 16- a de julio 2016, provizis al Tehrano neesperitan okazon fari pacon kun sia najbaro, en kunteksto, kie tiu lasta jam komencis reproksimiĝon al Moskvo. Dum la puĉo ankoraŭ ne estis finita, la irana ministro pri eksterlandaj aferoj sendis subten-mesaĝon al la turka registaro per tvitujo . La supera Konsilio pri nacia sekureco, kunveninta sub la prezido de s - ro Hassan Rohani, poste esprimis sian oficialan subtenon al la « legitima registaro de Turkujo ». Ĉi tiu rapida reago klare diferenciĝis de tiu, relative malrapida, de la NATO -landoj, tamen aliancanoj de la Erdogan -registaro. Post la malsukceso de la puĉo la prezidanto Rohani tre rapide proponis diskutojn pri la regionaj problemoj.

    Tehrano do klare profitis la eventon pro inviti la turkan reganton revizii sian pozicion pri Sirio. Ene de malpli ol monato, alproksimiĝo konkretiĝis. La interkonsento temis pri tri ĉefaj celoj, jam diskutitaj sensukcese okaze de sekretaj renkontiĝoj, kiuj komenciĝis tri monatojn post la elekto de s - ro Rohani  : plutenado de la teritoria integreco de la lando, lukto kontraŭ ĉiuj ekstremismaj kaj terorismaj movadoj, kaj starigo de registaro de « nacia unueco » pere de baloto sub kontrolado de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) [5].

    La 21-an de decembro, Ankaro, Tehrano kaj Moskvo decidis – sen asocii Vaŝingtonon al sia iniciato – la principon de « plilarĝigita batalĉeso » en Sirio. Tiun klopodon ne rekonsiderigis la murdo de la rusa ambasadoro en Turkujo, du tagojn antaŭe. Trans tiu formala interkonsento, opinidiferencoj persistas inter Turkujo kaj Irano, aparte pri la rolo de s - ro Al- Asad, kio igas ilian alproksimiĝon malcerta. Siaflanke, Usono kaj Turkujo laboris por revarmigi siajn rilatojn, frostajn depost la malsukcesinta puĉo de julio. S - ro Barack Obama kaj s - ro Erdogan renkontiĝis komence de septembro ; kaj, precipe, Turkujo lanĉis la 24-an de aŭgusto 2016, norde de Sirio, la operacion « Ŝildo de Eŭfrato », interkonsente kun Vaŝingtono sed sen informi Tehranon. Surprizita, ĉi-lasta kvalifikis la operacion « perforto de la siria suvereneco », akuzante Ankaron komplikigi la regionan situacion. Tio ne malhelpis Turkujon etendi siajn operaciojn por konkrete establi « sekuran zonon » sur la siria teritorio por la opozicio. Ŝirmata zono, kies ekzisto ĉerpas sian gravecon el la disfalo de la ribelaj bastionoj de Alep -Oriento, kaj kiu ne plaĉas al la irana reĝimo.

    Kvankam Tehrano kaj Ankaro oficiale serĉas pacigon de siaj rilatoj, kiel montras la renkontiĝo inter s -roj Rohani kaj Erdogan en septembro 2016 marĝene de la kunveno de la Ĝenerala Asembleo de UN, iliaj pozicioj pri la regiona politiko tamen pludiverĝas. Fronte al la irana eksterlanda politiko, ĉiam defendanta la ŝijaismon, s - ro Erdogan iom post iom stariĝas kiel protektanto de la sunaistoj. En Irako, en la kunteksto de la militoperacoj por rekonkero de la urbo Mosulo, la turka prezidanto kondamnis la ĉeeston de ŝijaismaj milicoj subtenataj de Tehrano, konsiderante, ke ili minacas la sunaistojn. Li koncentris trupojn ĉe la iraka landlimo, signifante, ke ili ne restos pasivaj se la sunaistoj suferos pro la operacoj kontraŭ la OIŜ en Mosulo kaj en Tel Afar (kie vivas grava turkmena malplimulto). Laŭ kelkaj observantoj, tiu averto al la amikoj de Tehrano en Irako – kaj, nerekte, al la irana politiko en tiu lando -, povus esti bazo por realproksimiĝo de la turka registaro kaj la nova usona Trump-administracio. Afero kiu, se ĝi estos konfirmita, riskas esti tre malmulte aprezata de Tehrano, kun la diskurso de la ĵuselektita usona prezidanto kaj de liaj konsilantoj koncerne Iranon.

    Mohammad - Reza DJALILI kaj

    Thierry KELLNER

    Kronologio

    Paralelaj historioj

    1055. La turko- selĝukoj konkeras Bagdadon kaj trudas sian jugon al tuta Persujo.

    23- a de aŭgusto 1514. Batalo de Ĉaldirano (hodiaŭ Çaldiran, en Turkujo). La armeo de la sultano Selim la 1- a venkas tiun de la persa Ŝao, Ismaïl la 1- a, princo el turka origino kaj fondinto de la safavida dinastio, kiu trudis ŝijaismon al sia popolo. La Otomanoj tiam aneksas orientan Anatolion kaj la nunan irakan Kurdistanon. Komenco de unu jarcento da bataloj inter sunaistaj otomanoj kaj ŝijaismaj persoj.

    1601. Persujo proponas aliancon al la eŭropaj landoj militantaj kontraŭ la otomana Imperio.

    1639. Subskribo de la Traktato de Qasr - e - Chirin inter la otomana Imperio kaj la safavida Imperio.

    18- a jarcento. Persujo eniras grandan anarĥian periodon, notinde post afgana invado kaj provoj el pluraj turkaj princoj regadi en Tehrano, nova ĉefurbo de la imperio.

    1906. Konstitucia revolucio en Persujo.

    1908. Revolucio de la « Junaj Turkoj ».

    1923. Fondo de la Respubliko de Turkujo fare de Mustafa Kemal Atatürk.

    1925. Starigo de la dinastio Pahlavi fare de Reza.

    16- a de junio 1934. Renkontiĝo de la irana ŝaho kaj Atatürk en Ankaro.

    24- a de februaro 1955. Por enteni la Sovet-Union ( USSR), subskribo de la bagdada Interkonsento, kiu ligas Irakon, Turkujon, Pakistanon, Iranon kaj Britujon, kaj poste Usonon en 1958.

    1959. Irako forlasas la Interkonsenton de Bagdado, kiu fariĝas Organizaĵo de la Centra Traktato ( OCT). Turkujo kaj Irano estas ĝiaj du subtenkolonoj.



    [1] Vd. Mohammad - Reza Djalili kaj Thierry Kellner, «  L ’Iran et la Turquie face auprintemps arabe” », Groupe de recherche et dinformation sur la paix et la sécurité (GRIP) (Esplor- kaj Inform-grupo pri paco kaj sekureco), Bruselo, 2012.

    [2] Vd. Mohammad - Reza Djalili kaj Thierry Kellner, « Iran’ s Syria policy in the wake of the “Arab Springs ” », Turkish Review , vol. 4, n - ro 4, Istanbulo, 2014.

    [3] «  Turkey, Saudi Arabia agree to boost support to Syria opposition  », Anadolu Agency, 2- a de marto 2015.

    [4] Laila Bassam kaj Tom Perry, «  How Iranian general plotted out Syrian assault in Moscow  », Reuters, 6- a de oktobro 2015.

    [5] Julian Borger, « Iran and Turkeys secret talks on Syria revealed  », The Guardian , Londono, 13- a de decembro 2016.


    1 a decembro 2016


    Triumfo de la Paranoja Stilo



    La prezidantaj ambicioj de Donald Trump ne estas novaj. Jam en 1988 la konstruentreprenisto provis fariĝi la kunkandidato de George H. W. Bush . En la monatoj antaŭ la elektado de 2000, li kampanjis por esti la kandidato de la Reform Party , kiu servis kiel platformo por Ross Perot, la unua popolisma miliardulo kiu eniris la politikan arenon [1]. En 1992, post kampanjo koncentrita pri la danĝeroj de la Nordamerika Liberkomerca Interkonsento (NAFTA), tiu partio gajnis 19% de la voĉdonaro, ebligante ke prezidanto Bush estu venkita de la Demokrata kandidato Bill Clinton . En ĉiu el ĉi tiuj provoj, s - ro Trump promesis meti siajn talentojn kiel komercisto je la servo de ŝtata administracio bezonanta radikalajn reformojn.

    Neklaraj restas la konvinkoj de la viro kiu fariĝos la kvardek-kvina prezidanto de Usono je la 20 a de januaro. Delonge registrita Demokrato, li fariĝis Respublikano nur en 2009. Dum sia nelonga kampanjo por la kandidatigo de tiu partio en 2012, li prezentis sin kiel la ĉampionon de tiuj, kiuj kontestas la legitimecon de la unua nigra prezidanto en la historio de Usono, asertante ke Barack Hussein Obama ne naskiĝis en Usono. La prezidanto poste publikigis sian kompletan naskiĝateston, sed ĉi tiu pruvaĵo ne sufiĉis por estingi ĉi tiun polemikon stimulatan de grandega "industrio de fantazio".

    Dinesh DSouza, civitanigita usonano naskiĝinta en Barato, estas unu el la ideologoj de dekstrularo obsedata de la danĝeroj de enmigrado. Li produktas konstantan fluon de libroj kaj dokumentfilmoj destinitaj por semi dubon pri la "usoneco" de Obama, se ne pri lia patriotismo [2]. Karakterizante la prezidanton kiel la heredinton de la kontraŭkoloniismaj revoj de lia patro, denaska kenjano, li konkludas ke "Usono estas regata laŭ la revoj de membro de la tribo Luo de Kenjo". Koleregigite de Usono, Obama celas uzi ĉiujn rimedojn por malfortigi la landon per enŝuldigo kaj ĉesigo de ĝia internacia influo. Nemalgranda publiko fervore aŭskultas ĉi tiajn asertojn.

    Kiel klarigi la persiston de ĉi tiuj kredoj ? Stagnanta aĉetpovo, nesekura dungiteco, enmigrado kaj multkultureco, la senpuneco de tiuj, kiuj kaŭzis la financan krizon, eĉ sen mencii la multajn misfunkciojn en la sistemo, kreis vastan senton de maltrankvilo kiu nutras tion, kion la historiisto Richard Hofstadter en 1964 nomis la "paranoja stilo en la politiko". Laŭ li, "la politika vivo en Usono estas ofte servinta kiel ellasejo por sentoj de intensa kolero, (ĉar ĝi) ankaŭ agas kiel resonanca skatolo por ĉies identecoj, valoroj, timoj kaj aspiroj ; la politiko estas areno en kiu estas projektataj sentoj kaj impulsoj kun malmulta rilato al la realaj demandoj [3]. Tial la apokalipsaj kaj bombastaj eldiroj, kaj la obsedo pri konspiraj teorioj.

    Estis sur ĉi tiu ondo, apenaŭ komprenata de la elitoj, ke s - ro Trump elektis surfi. Li profitis de ĝisfunda transformo de la amaskomunikila universo kaj de la politika diskurso. Iam, la plimulto de usonanoj ricevis siajn ĉiutagajn novaĵojn de unu el tri ĉefaj televidkanaloj ( ABC , CBS kaj NBC ). Sana centrismo regis, precipe ĉar la " doctrine of balance" (doktrino de justeco) trudis kelke da limoj ĝis sia revoko en 1987. Interŝanĝe por la rajto elsendi, la aŭdvida sektoro estis devigita esti "honesta, justa kaj senpartia" kaj devis devontigi sin peri diversajn vidpunktojn. La movado de malreguligo instigita de Ronald Reagan, kaj ankaŭ la teknikaj transformoj, ŝanĝis la situacion : la vasta uzo de kablotelevido, satelitoj, kaj antaŭ ĉio Interreto, eksplodigis la digojn kiuj dum longa tempo enfermis la politikan debaton. Pro la degenero de la tuta mondo de amaskomunikiloj, la limoj inter faktoj kaj opinioj, inter informo kaj distro, jam ne ekzistas.

    Turnopunkto estis la kreo de Fox News en 1996. Ĉi tiu tagnokta novaĵelsenda ĉeno regalis siajn spektantojn per la skandaloj kiuj markis la duan mandaton de prezidanto Bill Clinton, precipe la afero de Monica Lewinsky kaj la batalo por submeti la prezidanton al la proceduro de eksigo. Ĝia formulo, kiu transformis la politikan debaton en batalsporton, estis grandega sukceso. Kun sia sensaciismo, siaj renomaj komentistoj kaj sia senĉesa parolado pri reakciaj temoj, la ĉeno rapide fariĝis la kokino de oraj ovoj de la amaskomunikila imperio de Rupert Murdoch . Ĝia kreinto, Roger Ailes, ne estis ĵurnalisto, sed politika strategiisto, specialisto pri subzonaj batoj, kiu debutis kun Richard Nixon en 1968. Lia plej ŝatata spektantaro : la "subpremataj malriĉaj blankuloj" kies koleron li stimulis. Fox News helpis elpurigi la lastajn moderulojn el la Respublikanaro kaj movi dekstren la mondon de la amaskomunikiloj.

    Kvankam Fox montris la vojon, la eldonaĵoj de la tiel nomita alt- right plonĝis eĉ pli profunden en troigon kaj ekscesecon [4] Antaŭvideble, la rimarkoj de s - ro Trump sukcesis delogi ilin. Unu el la ĉefaj figuroj de ĉi tiuj "amaskomunikiloj de skandaloj" estas Stephen Bannon - eksa direktoro de Breitbart News , la retejo de novaĵoj kiu neflekseble fanfaronas pri sia "blanka naciismo" nuancita per rasismo, gejofobio, virinofobio, antisemitismo kaj islamofobio. Jen la viro, kiun Donald Trump elektis por relanĉi sian kampanjon en aŭgusto 2016 kaj poste, elektiĝinte, nomumis kiel sian ĉefan strategiiston. Andrew Breitbart, la fondinto de Breitbart News , karakterizis s - ron Bannon kiel la "Leni Riefenstahl  [5] de la Tea Party ". Li emas kompari sin al Lenin : "Li volis detrui la ŝtaton, kaj tio ankaŭ estas mia celo. Mi volas eldetrui ĉion kaj ekstermi la politikan eliton, tio estas, la Demokratan Partion, la Respublikanan Partion kaj la tradician konservativan gazetaron [6]. "

    La tiel nomita respektinda gazetaro ankoraŭ regresas, dum sensaciaj amaskomunikiloj, perfekte adaptitaj al la paranoja stilo, konstante plipopulariĝas. S - ro Trump ŝuldas sian fifamecon, se ne sian karieron, al la klaĉgazetoj. Kiel klarigas lia biografo David Cay Johnston, li de ĉiam "fervore" legas ĉi tiun gazetaron kaj scias ĉion pri ĝi [7]. Li mem telefonas al ĵurnalistoj, sin prezentante kiel dungiton de siaj firmaoj nomatan John Baron aŭ John Miller, kaj donas al ili ekskluzivajn informojn pri siaj profesiaj sukcesoj kaj konkeritinoj. Rekompence, artikoloj pri la magnato akcelas vendojn, dum li profitas de la senpaga reklamo. En la prezidantelekto de 2016, la National Enquirer , revuo kiu dediĉas sin al "spicaj klaĉoj pri furoruloj", publike subtenis lin kaj eĉ rifuzis aperigi artikolojn kiuj povus malutili al li [8].

    En tiaj cirkonstancoj, oni pli bone komprenas kiel s - ro Trump povis konservi sian publikan reputacion de Reĝo Midaso transformanta plumbon en oron, kiam efektive liaj komercaj entreprenoj ne estis prosperantaj. Li eĉ sukcesis nebuligi la okulojn al bankoj, petante ke ili ne registru en la publikaj registroj la hipotekajn kreditojn asignitajn al li. En 1990, la bankoj eksciis ke la neta valoro de s - ro Trump estis negativa : liaj ŝuldoj superis lian aktivon je 300 milionoj da dolaroj [9].

    Sed la prestiĝo nutrata de la klaĉgazetoj ankaŭ havas la avantaĝon, ke ĝi malklarigas la malbonfamajn flankojn de lia kariero. Lia unua gvidanto en la fian mondon de novjorkaj nemoveblaĵoj estis la fifama Roy Cohn, la ĉefadjutanto de senatano Joseph McCarthy dum la kontraŭkomunista persekutado de la 1950 aj jaroj. Donald Trump estis ravita de la brutaleco de sia ruza konsilisto, por kiu la celo ĉiam pravigis la rimedojn. Pli ol mentoro, Cohn, kiu mortis en 1986, estis por Trump speco de dua patro, kaj la senkompateco de la metodoj de Cohn lasis sian markon sur Trump. Procesema, disputema, monavida, Donald Trump estas praktikinta iujn nekutimajn jurajn procedojn. Oni taksas, ke pli ol 3 500 juĝaferoj koncernis lin en la pasintaj 30 jaroj, aŭ kiel plendanto aŭ kiel akuzito [10].

    Miliardulo, Donald Trump poste riĉigis sin ne pro siaj talentoj kiel komercisto, sed danke al realeca televidserio. Kiel la produktisto kaj stelulo de la programo The Apprentice (en Francio : Qui décrochera le job ? - Kiu gajnos la postenon ?), kaj poste The Celebrity Apprentice , Trump faris dungintervjuojn kaj konfidis misiojn al kandidatoj dum li samtempe hontigis ilin. Majstro pri la kreo de dramecaj scenoj por ĉi tia spektaklo, li scias kiel dramecigi la atendojn kaj la zorgojn de sia spektantaro. La pinta atrakcio de la spektaklo reflektas la metodon de Trump. Oni vidas la magnaton diri al la malgajninto senkompate : " You ’re fired  !" (Vi estas maldungita !). La spektaklo estas tutmonda sukceso kaj ĝia formulo estas adaptita tutmonde. Trump rikoltas la tantiemon, kaj la ’varmarko Trump’, ĉu alfiksita al konstruaĵoj aŭ al diversaj produktoj, profitas de ĝi.

    Tony Schwartz, la aŭtoro de ’aŭtobiografio’ de Donald Trump, The Art of the Deal (La arto de La negoco), kreis oksimoron, ’la verdiran hiperbolon’, kiun la sekvonta prezidanto alproprigis al si. Kompromisoj kun la realeco tial estas nur "senkulpa formo de troigo" kiu konsistigas "efikan rimedon por memfamigo". Oni devas scipovi provoki polemikojn, "ĉar ili estigas vendojn. Eĉ kritika artikolo, kvankam dolora laŭ propra vidpunkto, povas esti tre profita por via entrepreno [11]." Dum la venontaj jaroj, tial, polemikoj ne mankos.

    Ibrahim WARDE



    [1] Vidu Serge Halimi, ’ Quand la Maison Blanche est à vendre ’, Le Monde diplomatique , julio 1992.

    [2] Vidu ekzemple Dinesh DSouza, The Roots of Obama ’’ s Rage , Regnery Publishing, Vaŝingtono, 2011, kaj dokumentfilmo 2016 : Obama ’’ s America (2012).

    [3] Richard Hofstadter, Le Style paranoïaque. Théories du complot et droite radicale en Amérique , François Bourin red., Parizo, 2012. Vidu ankaŭ Frédéric Lordon : ’Simptomo de senposediĝo’, kaj Evelyne Pieiller  : Ĉe la limoj de la realo, Le Monde diplomatique, junio 2015.

    [4] Vidu Rodney Benson, ’Partieca frenezeco en la amaskomunikiloj de Usono’, Le Monde diplomatique, majo 2014.

    [5] Germana filmistino (1902-2003) asociiĝinta kun nazia politika propagando.

    [6] Citita en Daniel Victor kaj Liam Stack, ’ Stephen Bannon and Breitbart News, in their words ’, The New York Times , la 14 a de novembro 2016.

    [7] David Cay Johnston, The Making of Donald Trump, Melville House, Novjorko, 2016.

    [8] Joe Palazzolo, Michael Rothfeld kaj Lukas I. Alpert, ’ National Enquirer shielded Donald Trump from Playboy model’’ s allegations ’, The Wall Street Journal , Novjorko, la 4 a de novembro 2016.

    [9] David Cay Johnston, ’ Bankers say Trump may be worth less than zero ’, The Philadelphia Inquirer , la 16 a de aŭgusto 1990.

    [10] Nick Penzenstadler kaj Susan Page, ’Trump’ s 3,500 lawsuits unprecedented for a presidential nominee ’, USA Today , McLean (Virginio), la 1 a de junio 2016.

    [11] Donald Trump kaj Tony Schwartz, The Art of the Deal , Random House, Novjorkio, 1987.


    1 a januaro 2017


    Inter Germanujo kaj Turkujo, la demando pri rifuĝintoj



    EN MARTO 2016, la germana kancelierino Angela Merkel intertraktis por la Eŭropa Unio kontestatan interkonsenton kun Turkujo, cele deadmoni la migrantojn boate trairi la Egean Maron, ofte helpe de profesiaj trapasistoj. Kadre de kompleksa agadplano, sagaca aŭ makiavela laŭ la vidpunkto, la turka prezidanto Recep Tayyip Erdogan konsentis multigi la marajn patrolojn kaj akcepti la azilpetantojn alvenintajn en Greklando post la subskribo de la interkonsento. Por ĉiu siria migrulo resendita en Turkujon el la grekaj insuloj, la Unio rekompence promesis reinstali en Eŭropo unu sirianon vivantan en turka rifuĝanto-tendaro. Bruselo promesis helpi per donaco de 6 miliardoj da eŭroj por la 2,7 milionoj da sirianoj rifuĝintaj en Turkujo ; ĝi ankaŭ promesis rekomenci intertrakton pri aliĝo de Turkujo al la Unio, kaj, eĉ pli grave el la vidpunkto de Ankaro, permesi al la turkaj civitanoj vojaĝi sen vizo en Eŭropon.

    Voĉoj aŭdiĝas kontraŭ tiu interkonsento, konsiderata kontraŭleĝa kaj malmorala : elpelante rifuĝintojn al Turkujo, suspektata pri nerespekto de la homrajtoj, Eŭropo riskas malobservi la internacian juron. Ĉiuokaze, la interkonsento ĝis nun plenumis sian celon : inter marto kaj junio 2016, la nombro de migrantoj alvenantaj ĉiumonate en la grekaj insuloj pasis de 26 971 ĝis 1554 kaj la nombro de mortintoj en la Egea Maro, de 45 ĝis nulo – sed eble tio estas la konsekvenco de la fermo de la « balkana vojo » pli ol de la interkonsento kun Turkujo [1]. Dume la dronintoj multiĝas en Mediteraneo : laŭ la Alt-Komisarejo de UN por la rifuĝintoj, 3 740 migrantoj mortis aŭ malaperis inter januaro kaj oktobro 2016, kio igas tiun jaron « la plej mortiga de la lastatempa historio [2] ».

    La interkonsento koincidis kun la aŭtoritatema ekestiĝo de s - ro Erdogan. Jam antaŭ ties subskribo, la turka prezidanto firmigis sian povon modifante la Konstitucion kaj limigante la liberecon de amasinformiloj. En majo, li eksigis sian eblan rivalon, la ĉefministron Ahmet Davutoglu, kiu estis intertraktinta la interkonsenton kun s -ino Merkel. Kaj, en julio, reage al malsukcesinta puĉo, li iniciatis masivan « elpurigon » direktatan kontraŭ la opoziciaj figuroj, aparte la subtenantoj de la imamo Fethullah Gülen . Samtempe, Turkujo intensigis la milit-intervenojn kontraŭ la kurdaj sendependistoj. La krizo de la rifuĝantoj ja igis Germanujon kunlabori kun Turkujo, sed tiu partnereco, el kiu ĝi pli kaj pli dependas, metas gravajn problemojn, kiuj ŝvebigas grandan necertecon super la estonteco de la rilatoj inter ambaŭ landoj.

    La longa historio de la germano-turkaj rilatoj datumas je la fino de la 19- a jarcento, en la tempo de la germana Imperio kaj de la otomana Imperio, kiuj tiam simbioze vivas pro sia strategia komplementeco kaj siaj preskaŭ kontraŭaj vojlinioj. Germanujo, kreskanta granda regno centre de Eŭropo, kiun la antropologo Helmuth Plessner kvalifikis « malfrua nacio » ( verspätete Nation) pro ties malfrua naskiĝo en 1871, provas konkuri kun Britujo kaj Francujo. La otomana Imperio, kromnomita « la malsana homo de Eŭropo » okupas, malgraŭ sia kadukiĝo, strategian pozicion en Proksima Oriento, aparte pro regado de la Sueza Kanalo, inaŭgurita en 1869.

    EN 1896, Vilhelmo la 2- a gvidas la Imperion al politiko de kolonizado por certigi al ĝi, laŭ la esprimo de la estonta kanceliero Bernhard von Bülow, « lokon sub la suno ». Ja en tiu ĉirkaŭteksto, kie Germanujo – kies potenco ĝis tiam limiĝis je la eŭropa kontinento – provas levi sin al la internacia scenejo, Turkujo havas apartan gravecon por ĝi. Vilhelmo la 2- a ekzemple petas de ĝi koncesion por konstrui fervojon ligantan Berlinon al Konstantinopolo, la unuan pecon de la estonta linio Berlino-Bagdado. Tiu nova vojo ebligas redukti la transport-tempon de la krudmaterialoj necesaj por la floranta industrio de la lando, kiuj estis antaŭe perŝipe transportataj. La ekvilibro de la influzonoj en Proksima Oriento estas pro tio perturbata malavantaĝe al Britujo kaj profite al Germanujo. Pli bone protektita okaze de mara blokado de la brita mararmeo, Germanujo fariĝas la ĉefa ekonomia partnero de la otomana Imperio kaj ĝia unua enirpordo al Eŭropo.

    La demando pri Oriento kaj la « germana demando [3] » estas de nun nedisigeblaj. Ilia implikiĝo paroksismas la 2-an de aŭgusto 1914, kiam eksplodas la unua mondmilito : sekreta traktato konfirmas la proksimiĝon inter la du imperioj. La germanaj oficiroj ludas esencan rolon por la modernigo kaj la organizado de la turka armeo, aparte forpuŝante la amfibian elŝipiĝon de la aliancanoj en Gallipoli, en 1915 (dardanela batalo). Germanaj respondeculoj igis sin komplicojn de la genocido de la armena loĝantaro plenumita dum la konflikto.

    Fine de la unua mondmilito, ambaŭ imperioj lasas lokon al respublikoj. Sed, dum tiu starigita de Mustafa Kemal Atatürk en 1923 disfloras, la Vajmara Respubliko rapide fariĝas kompleta malsukceso. Kiam venas la tempo de rekonstruado post la dua mondmilito, la nova Germana Federacia Respubliko ( GFR), malfruiĝinta ŝtato kun limigita kolonia pasinto kompare kun la aliaj regnoj de la kontinento, denove rigardas al Turkujo. Dum Francujo, Nederlando kaj Britujo venigas laboristojn el siaj eks-imperioj por helpi la rekonstruadon de siaj landoj detruitaj pro la milito, ĝi importas laboristojn el suda Eŭropo (Italujo, Portugalujo), kaj, ekde 1961, el Turkujo. En 1969, unu miliono da turkoj estis enmigrintaj en la Federacia Respubliko por tie labori, aparte en industrio.

    TAMEN, parte ĉar ili ne venis el eksaj kolonioj, tiuj enmigrintoj estis konsiderataj pli kiel « gast-laboristoj » ( Gastarbeiter) ol kiel plenrajtaj civitanoj. Ĝis sia parta reformo fare de la « ruĝ-verda » koalicio de s - ro Gerhard Schröder , en 2001, la germana leĝo pri civitaneco estis bazita sur la sango-juro [4]. Ankaŭ la turka ŝtato daŭre rigardas la Gastarbeiter kiel turkojn loĝantajn eksterlande, pli ol kiel elmigrintojn. Eĉ iliaj idoj de la dua aŭ tria generacio malfacile akiras civitanecon, kio malpermesas al ili voĉdoni.

    Kvankam la masiva ĉeesto de turkdevenaj loĝantoj (tri milionoj kaj duono en 2010) plifortigis la specifan ligon kiu kunigas la du landojn, ĉi-lasta difektiĝis post la mezo de la 2000- aj jaroj, kiam Germanujo kontraŭstaris la aliĝon de Turkujo al la Eŭropa Unio. Tiu oponeco, devenanta aparte de duboj pri la akordigeblo de islamo kun la eŭropaj valoroj kaj pri la konsekvencoj de la integrado de tiom granda ŝtato, estis aparte vigla en la dekstrularo. En 2004, s -ino Merkel, tiama ĉefo de la kristandemokrata opozicio, proponis prefere « privilegiitan partnerecon ». Sed, okaze de sia vizito ĉe Ankaro, en novembro 2016, la ministro pri eksterlandaj aferoj Frank- Walter Steinmeier memorigis la promeson de sia lando malfermi intertraktadon pri la aliĝo de Turkujo al la Eŭropa Unio.

    Je la prilumo de historio, ŝajnas ke la du partneroj intencas reestabli hodiaŭ strategian aliancon similan al tiu, kiun ili flegis pasintece. Ilia nuna situacio montras okulfrapajn similecojn kun la komenco de la 20- a jarcento. Ankoraŭfoje, ili proksimiĝas pro la centreco de Germanujo en Eŭropo – oni denove debatas pri ĝia hegemonio – kaj la geopolitika strategio de Turkujo en Proksima Oriento. Sed Turkujo ja nun enkorpigas la kreskantan grandan regnon. Kun 80 milionoj da loĝantoj, kaj verŝajne 95 milionoj en 2050, ĝi baldaŭ preterpasos Germanujon, kies kadukiĝanta loĝantaro estos inter 72 aŭ 76 milionoj da homoj en 2050, laŭ oficialaj prognozoj.

    La prioritato de Berlino estas pludaŭrigi la interkonsenton pri la rifuĝintoj. Sed multaj subtenantoj de tiu traktato timas, ke Turkujo ne daŭre respektos ĝin kaj finfine lasos la migrantojn atingi la grekajn marbordojn se la Eŭropa Unio ne aplikas la liberaligon de la vizoj. Sed la eŭropa Parlamento rifuzas tion fari antaŭ ol Turkujo ne mildigos sian kontraŭ-terorisman leĝon, kiun s - ro Erdogan jam ne volis modifi antaŭ la puĉprovo.

    Malgraŭ la nefirmeco de tiu ekvilibro, la germanaj respondeculoj restas konvinkitaj, ke la traktato plutenos, ĉar ili opinias, ke la intereso de Turkujo estas ankaŭ deadmoni la rifuĝantojn iri en Eŭropon, kaj ke ĝi vere volas la liberaligon de vizoj. Krome, ili opinias s - ron Erdogan pragmatikulo, kiu, diference de la rusa prezidanto Vladimiro Putin, ne strebas eksciti popolismon en Eŭropo.

    Eĉ se Turkujo respektos la traktaton, Berlino riskas iĝi komplico de la aŭtoritatema reĝimo de s - ro Erdogan. Antaŭ la krizo de la rifuĝantoj, la premoj de Berlino al Ankaro kaŭzis malkonsentojn. Sed la volo enteni la fluon de rifuĝantoj superis la etikajn konsiderojn. S -ino Merkel restis tre diskreta pri la pli kaj pli aŭtoritatema politiko de s - ro Erdogan, kaj ŝi distanciĝis rilate al la rezolucio kondamnanta la armenan genocidon voĉdonita en majo 2016 en la Bundestag (Parlamento). Tio ne malhelpis Turkujon rifuzi dum pluraj monatoj al la germanaj deputitoj la aliron al la armebazo de Incirlik, kie troviĝas trupoj de la Bundeswehr (germana armeo).

    De nun estas Ankaro, kiu premas por ke Berlino adaptiĝu al ties normoj. En aprilo 2016, ekzemple, s -ino Merkel permesis al s - ro Erdogan procesi ĉe tribunalo kontraŭ la humuristo Jan Böhmermann, pro tio ke li insultis lin. Turkujo eĉ provas akiri de Germanujo la fermon de la liceoj de la kunfrataro de s - ro Gülen.

    Ĉio montras, ke Turkujo estas sur fortika pozicio. Sed ĝi dependas de Germanujo, kiu estas la ĉefa kliento por ĝiaj eksportaĵoj kaj ĝia dua fonto de importaĵoj, post Ĉinujo. Ĝi ankaŭ bezonas Okcidenton por certigi sian sekurecon, aparte fronte al la revekiĝo de la rusa regno en la regiono. En novembro 2015, diplomatia krizo eksplodis kiam Ankaro paffaligis rusan arme-aviadilon, kiu laŭ ĝi eniris ĝian aerspacon. La turkaj regantoj tiam alvokis konsultiĝon sine de la Nord-Atlantika Traktato-Organizo ( NATO), kiel aplikon de la 4- a artikolo de la traktato de la Alianco (« La partioj konsultiĝos ĉiufoje kiam, laŭ unu el ili, la teritoria integreco, la politika sendependo aŭ la sekureco de unu el la partioj estos minacata »). La ruso-turkaj rilatoj pliboniĝis post la subskribo de interkonsento pri la konstruo de gasodukto en septembro 2016, sed streĉaj rilatoj restas, aparte depost la murdo de la rusa ambasadoro en Ankaro last-decembre. « Eĉ Erdogan komprenas la valoron de la Transatlantika Alianco », konfidas alta funkciulo de la germana ministrejo pri eksteraj aferoj. En 2013, momento de la intensigo de la interna milito en Sirio, Germanujo, Usono kaj Nederlando dismetis Patriot-misilojn en la sudo de Turkujo, antaŭ ol forigi ilin du jarojn poste.

    POR LA PLEJ BONO kaj por la plej malbono, Berlino kaj Ankaro flegas do implikitajn ligojn. Ĝis nun, iliaj interesoj estas kongruaj, sed, dum la lastaj monatoj, streĉoj pliakriĝis. S - ro Erdogan akuzis Germanujon ke ĝi subtenas terorismon kiam ĉi-lasta komprenigis, ke ĝi eble ne ellandigos la suspektatojn postulitajn de la turka justico. La turka projekto reestabli la mort-punon povus kaŭzi difektiĝon de la rilatoj, kiu ne estus sen konsekvenco por la interkonsento pri la rifuĝantoj. Kaj, okaze de rompo, la du landoj havos la rimedojn por malutili unu al la alia.

    Hans KUNDNANI kaj

    Astrid ZIEBARTH



    [1] « Top-10 nationalities of Mediterranean sea arrivals  », Haut - Commissariat des Nations unies pour les réfugiés, http ://data. unhcr. org  ; Missing Migrants Project, https :// missingmigrants.iom.int

    [2] Haut - Commissariat des Nations unies pour les réfugiés, «  Mediterranean death toll soars, 2016 is deadliest year yet  », Ĝenevo, 25- a de oktobro 2016.

    [3] Demando estigita de la unuiĝo de regno tro granda por respekti la eŭropan ekvilibron de nacioj, kaj tro malforta por trudi sian hegemonion.

    [4] Vd. Benoît Bréville, « Kial vi neniam fariĝos ĉino », Le Monde diplomatique en esperanto, januaro 2014.


    1 a januaro 2017


    Riado, Pekino, Berlino eniras la afrikan scenejon

    Korupto kaj favorigo en Afriko



    Apenaŭ rimarkita, la kvara afrika-araba pintkunveno okazis en Malabo, Ekvatora Gvineo, la 23-an kaj 24-an de novembro 2016. Tiu renkontiĝo montras la kreskantan interesiĝon de la Golfo-landoj al Afriko kaj, por ĉi lasta, novan diversiĝon de ties partneroj. La landoj situantaj sude de Saharo replanas sian eniron, ĝis nun spertitan kiel malagrablaĵon, en la tutmondan geopolitikon.



    MAJO 2015. Petita de Riado, Senegalo decidas « deploji en la sankta tero de Sauda Arabujo 2 500 soldatojn » kun la celo « partopreni en la stabiligo de la regiono » kaj « garantii la sekurecon de la sanktaj lokoj de islamo » [1]. La anonco efikas kvazaŭ bomb-eksplodo en Dakaro, kie oni timas enkotiĝi en la ŝlimejon de la jemena milito [2]. Unu jaron poste, la nombro de soldatoj reale senditaj de la eta okcident-afrika lando restas nepreciza, sed la gesto restas simbola pri la vasta rekonsistigo de la internaciaj rilatoj de la nigra kontinento.

    La ĉefa ŝanĝo por nuntempa Afriko estas la ĝis nun neniam vidita diversigo de siaj partneroj, kiu okazas samtempe kun alta ekonomia kresko. De post la 2 000- aj jaroj, ses subsaharaj landoj sisteme estas inter la dek landoj havantaj la plej fortan kreskon en la mondo. Inter 2010 kaj 2015, estis eĉ sep : [Etiopujo], Mozambiko, Tanzanio, Demokratia Respubliko Kongo, Ganao, Zambio kaj Niĝerio. Kvankam la perspektivoj nun malheliĝas – la kresko estos nur 2 % meze en 2017, laŭ la internacia mon-fonduso ( IMF) -, tiu periodo de riĉo-kresko ŝanĝis la aspekton de la kontinento. Internaciaj kompanioj kaj grandaj ŝtatoj,tradicie logataj de krudmaterialoj, estas nun altirataj de la multiĝo de logaj investprogramoj : en 2015, tri cent grandaj infrastrukturaj projektoj estis prilaborataj, por valoro egala al 375 miliardoj da dolaroj. Danke al la altaj prezoj de ercoj kaj bazaj produktoj komence de la jarmilo, Afriko ja profitis sufiĉan subitan fortunon por komenci sian senŝuldiĝon kaj lanĉi impresajn projektojn financatajn de la tutmondaj merkatoj. Longtempe atendita, la fervoja linio Adis- Abebo – Ĝibutio estis ja inaŭgurita en oktobro 2016 ; oni spertas kreskantan konkurencon inter la profundakvaj havenoj en la gvinea golfo kaj en la Korno de Afriko [3]. La IMF nun timas, ke la financad-bezono kondukos al neregata reenŝuldiĝo [4].

    Tiu ĉi nova impetego al Afriko iom post iom modifas ĝian geopolitikon. La eksaj koloniaj regnoj, sed ankaŭ la eŭropa Unio, perdas sian historian hegemonion. Inter 2000 kaj 2011, laŭ la ekonomikisto Philippe Hugon, la merkatparto de Francujo pasis de 10 al 4,7 %. Tiu movado okazas profite al la aziaj landoj : Ĉinujo, fariĝinta la unua komerca partnero de la kontinento, sed ankaŭ Barato kaj Japanujo. « La plej kreivaj vojoj nun ligas Afrikon al Azio, notas la kameruna politikologo Achille Mbembe. (…) La fluoj ne plu okazas nur vertikale inter la sudo kaj la nordo. Kio rezultos el tiu geografia translokado, tio estas la estonto de la afrika kontinento : Afriko fariĝis azia demando, multe pli ol eŭropa demando [5]. » Ankaŭ sendependuloj vetas pri ĝi, kiel ekzemple Turkujo, kiu ja hezitas pri siaj tutmondaj aliancoj [6]. La nombro de turkaj ambasadejoj triobliĝis depost 2009, dum la lando investas en publikaj konstruoj kaj senmoveblaĵoj. « Post la Korno de Afriko, notas la ĵurnalisto Philippe Tourel, [Ankaro] nun elektis Okcidentan Afrikon, parolante negocon tage, dum siaj islamistaj entreprenistoj laboras nokte [7]. »

    Malpli komentitaj ol la aziaj, la ekonomiaj kaj financaj fluoj el la araba mondo intensiĝas : inter 2000 kaj 2009, la komerco inter Afriko kaj la golfo-landoj kreskis 270%. Ĉiuj sektoroj estas koncernataj (infrastrukturoj, telekomunikoj, minejoj, nemoveblaĵoj, bankoj, agrokulturo). La ligoj kun Nord-Afriko estas ja malnovaj, sed la arabaj landoj deziras diversigi siajn ekonomiojn, tro dependajn de petrolo kaj gaso, profitante el la eblecoj ekzistantaj sude de Saharo. En la 2000- aj jaroj, la ŝtatoj de la Golfo, aparte Sauda Arabujo, partoprenis la movadon de akaparo de teroj cele certigi sian nutro-sekurecon aŭ produkti agrobrulaĵojn [8]. En 2012, Sudano disponigis du milionojn da hektaroj da teroj al la investantoj de Riado. La Kunlabor-konsilio de la Golfo kunordigas kaj stimulas la strategion de diversigo de la ekonomioj de la duoninsulo [9].

    Iom dormema depost la pintkunveno en Kairo en 1977, la afrik-araba kunlaboro revigliĝas : la araba Ligo kaj la afrika Unio organizis tri renkontiĝojn inter 2010 kaj 2016. La lasta okazis en novembro en Ekvatora Gvineo. La rilatoj komencis disvolviĝi post la unua petrol-ŝoko de 1975. La golfaj ŝtatoj strebis tiam investi sian providencan enspezon kaj subteni la afrikajn reĝimojn, kiuj rompis siajn diplomatiajn rilatojn kun Israelo sekve de la sestaga milito. La tiam imagita helpo por disvolviĝo, materiigita per kreado de la Araba Banko por ekonomia disvolviĝo en Afriko ( ABEDA), de nun kombiniĝas kun la kontentigo de ekonomiaj kaj komercaj interesoj sur kontinento serĉanta investantojn. « La arabaj landoj estas riĉaj landoj,deklaris la prezidanto de Ekvatora Gvineo Teodoro Obiang Nguema Mbasogo sur la ĉeno ’ Africa 24’, la 18-an de novembro. Ili povas kontribui al la disvolvado de afrikaj landoj sen iu ajn formo de enmiksiĝo, kaj sen konduti kiel la disvolvitaj landoj, niaj eksaj koloniintoj. »

    Almenaŭ 10 % el la investoj en la afrikaj infrastrukturoj laŭdire devenas de la Golfo. Tiel, en 2014, la Investment Corporation of Dubai subskribis kontrakton pri 300 milionoj da dolaroj kun la niĝeria miliardulo Aliko Dangote por partopreno en la kapitalo de Kerzner International. La sepa kvinjara plano de la Badea (2015-2019) estas provizita per 1 600 milionoj da dolaroj, tio estas kresko de 600 milionoj da dolaroj kompare kun la antaŭa plano (2010-2014).

    Aganto de tiu afrika-araba movado, la islama financo ankaŭ estas rapide progresanta tra sia plej dinamika elemento, la Islama Banko por Disvolvado ( IBD) [10]. Tiu ĉi financas planon por infrastrukturoj de 7 miliardoj da dolaroj por la periodo 2015-2021, kio estas preskaŭ triono de ĝia buĝeto. Tiu engaĝiĝo konkretiĝis aparte per subskribo de interkonsento kun la Union économique et monétaire ouest - africaine ( Uemoa) (okcident-afrika ekonomia kaj mona Unio), kiu konsideras la islaman financon kiel prioritatan akson. En januaro 2016, la Centra Banko de la okcident-afrikaj ŝtatoj ( Banque centrale des Etats de l’Afrique de l’ouest - Bceao) siavice akceptis de la islama societo por disvolviĝo de la privata sektoro (filio de la IBD) 30 milionojn da dolaroj – sumo eventuale altigebla ĝis 100 milionoj da dolaroj – por financi etajn kaj mezajn entreprenojn de la sub-regiono.

    Dakaro kaj la « frato-landoj »

    SENEGALO estas objekto de aparta atento de Sauda Arabujo. Tradicie malferma al eksterlando, la eta lando de okcident-Afriko estas perceptata de Riado kiel misia tero pli facile alirebla ol Eŭropo trairita de kreskanta rifuzo de islamo. Ĝi ŝajnas esti ankaŭ pordo al Amerikoj. Dakaro estas la sola subsahara ĉefurbo, kiu akceptis pintkunvenojn de la Organizaĵo de la islama Kunlaborado (eksa Konferenco) ( OIK), en 1991 kaj en 2008. Oficiale laika sed loĝata je 80 % de islamanoj, Senegalo montriĝas tre ligita al siaj rilatoj kun la « frato-landoj » kaj al la « valoroj de islamo », ofte uzata esprimo de la prezidanto Macky Sall. La lando verŝajne ankaŭ vidas en alproksimiĝo kun la OIK okazon financi la renovigon de ties infrastrukturo. Ĉiu kunveno de la OIK ja estis akompanata de impresaj realigoj pri transporto kaj komunikoj.

    Por Dakaro, povus ankaŭ temi pri ekvilibrigi la pezon, tradicie grandan, de la Frataroj en la politika kaj socia vivo de la lando. « Oni observas, fronte al nigra islamo el sinkretisma tradicio (ekzemple la sufiajmuridaj frataroj), influ-luktoj inter la vahabitaj, salafistaj kaj ŝijaistaj movadoj, notas la ekonomikisto Philippe Hugon. Sauda Arabujo alportas financan helpon kaj disvolvas vahabismon en la landoj aŭ zonoj, kie islamo dominas [11]. » Post la Korno de Afriko, geografie proksima, nun la okcidenta Afriko plej altiras la reĝlandon : en 2014, Rijado donacis 34 milionojn da dolaroj celante lukti kontraŭ Ebola-viruso, kaj subtenis la Mondan Nutran Programon en Senegalo, en Maŭritanio kaj en Niĝero [12].

    Posedante 30 % de la mineralaj riĉaĵoj de la planedo kaj kreskantan kvanton de la invest-perspektivoj, la kontinento fariĝis tereno de ekonomia milito miksanta privatajn agantojn kaj eksterajn regnojn : minejoj, agrokulturaj terenoj, havenoj, telefonio, bankoj, ktp., alfrontigas baratajn, emirlandajn, ĉinajn, francajn, britajn, usonajn grandajn grupojn, foje subtenatajn de la registaroj (Francujo, Ĉinujo, Sauda Arabujo...).

    Tiu nova geoekonomio ja donas multajn eblecojn al la afrikaj ĉefurboj, provizante al ili partnerojn kaj financadojn, sed ĝi restas rezulto de pasiva integriĝo en la tutmonda kunagantaro. Same kiel okazis dum jarcentoj, la kontinento adaptiĝas al elektoj aliloke deciditaj, antaŭe en Eŭropo, hodiaŭ en Azio kaj en la Golfo. Ĝi pli respondas al petoj ol esprimas dezirojn. La ludo de la eksteraj grandaj regnoj ja evoluas laŭ ties propraj interesoj, sen ĉiam enkalkuli la lokajn loĝantarojn. Ĉinujo estas pli kaj pli kritikata pro la konkurenco de ties malmultekostaj produktoj al la afrikaj etaj produktistoj. La interesoj de Ĉinujo estas tiel regule kontraŭbatalitaj de la manifestaciantoj, kiel en Kinŝaso la 9-an de septembro 2016.

    Pekino denun estas devigata nekonformiĝi al sia regulo pri neenmiksiĝo en la internaj aferoj de la invitantaj landoj. Tiu ilia rezervo, kiu kontrastis kun la paternalismo de la ekskoloniintoj, estis relative bone perceptata. Sed same kiel ĉiuj potencaj regnoj, Ĉinujo devas protekti siajn interesojn kaj siajn eksterlande vivantajn civitanojn. En februaro 2016, la azia dominanta regno anoncis malfermon de militbazo en Ĝibutio. Ĝia partopreno en la misioj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) ebligas al ĝi esti pli ĉeestanta, tamen respektante la internaciajn regulojn. Ene de dek jaroj, la nombro de ties blukaskuloj pasis de cent al pli ol tri mil, ĉefe bazitaj en Sud-Sudano, kie ĝi subskribis petrolajn interkonsentojn. La perdo de la libia aliancano, post la falo de Muamar Kadafi en 2011, kaj la neceso certigi sian petrol-provizadon instigis ĝin distanciĝi de la reĝimo de s - ro Omar Al- Bachir en Sudano, reĝimo, kiun ĝi firme subtenas de pli ol dek jaroj, malgraŭ la multaj krimoj, kiujn ĝi kulpas en Darfuro . Ĉinujo eĉ partoprenis la usonan mediacion inter Kartumo kaj Ĵubo , ĉefurbo de Sud-Sudano, kiu heredis la plimulton de petrolŝaktoj okaze de la lando-disiĝo de 2011. « La doktrino de neenmiksiĝo estas nun pridubata, sed ĝi restas unu el la apogkolonoj de la diplomatio, precizigas la politikologo Martina Bassan. Pekino volas moviĝi nur okaze de apartaj situacioj » (Le Figaro, 4- a de julio 2016).

    La ĉinaj entreprenoj montras pli grandan respekton al la lokaj leĝoj, lasante aliajn entreprenestroj esti akuzataj de lokaj kampanjoj kontraŭ korupto. Prilaborante sian bildon kaj siajn influretojn, Pekino faciligas la instaladon de Konfuceo-institutoj sur la kontinento. Kvardek kreiĝis en dek jaroj fronte al la kadukiĝanta reto de la 124 Alliance Française . Dum la pintkunveno de Ĝakarta, la prezidanto Xi Jinping promesis inviti 100 000 afrikajn kunlaborantojn en Ĉinujon kaj disdoni 18 000 studstipendiojn ene de kvin jaroj. Ĉu Pekino strebas, kiel antaŭe Francujo, certigi al si, danke al afrikaj landoj, utilajn apogajn voĉojn en la internaciaj instancoj, kiel ekzemple la Unuiĝintaj Nacioj ?

    En tiu komenco de jarmilo, Afriko restas malferma spaco, vundebla de la eksteraj batoj. La ekonomikistoj de la Afrika Banko de Disvolvado ja timas la konsekvencojn de « Briteliro » Brexit por la aliro de la afrikaj produktoj al la brita merkato : ili maltrankvilas pri la malfortigo de la eŭropa Banko de Investado, de kiu Londono posedas 16,1 % de la kapitalo. Sur la politika kaj diplomatia kampo, la malstabiligo de Proksima Oriento kaj de Saharo favoras kreskon de internaciaj intervenoj, aŭ eĉ enmiksiĝoj. La disvolvado de ĝihadistaj movadoj, aparte en Sahelo kaj la kresko de terorismo estigas ankaŭ militajn agadojn, aparte de Francujo, kiu kaptas la okazon por savi aŭ konkeri avantaĝojn por si mem. En 2013, la Serval-operaco, en Malio, konfirmis Parizon en sia rolo de ĝendarmo de la kontinento. La eksa kolonianto ne forgesas la interesojn de grupoj tiaj ,kiaj tiu de s - ro Vincent Bolloré, ofte petita por servi la loĝistikon de armeaj operacioj. La senegala verkisto Boubacar Boris Diop kaj la malia eksministrino Aminata Dramane Traoré publike mallaŭdas formon de rekoloniigo [13].

    Kreskanta intereso de Germanujo

    KUN tri mil soldatoj dismetitaj en Sahelo, siaj armeaj bazoj kaj operacioj, Francujo restas la ĉefa okcidenta aganto de la regiono, sed Usono pliigas sian ĉeeston depost la atako de sia konsulejo en Bengazi, en Libio, en 2012. Oficiale, ĝi disponas nur pri unu militbazo, en Ĝibutio, en la eksa tendaro Lemonnier de la franca armeo. Ĝi tamen ĵus anoncis konstruon de aerarmea bazo en Niĝero. Sed Vaŝingtono ĉefe deplojis centojn da konsilistoj kaj etaj taĉmentoj, kiuj formas kaj asistas la lokajn armeojn kaj policojn, kelkfoje kune kun Parizo. Ties soldatoj kaj agentoj sume estas plurmiloj. Liverado de materialoj kaj instalado de infrastrukturoj por observado kaj informado (komunikad-retoj, senpilotaj aviadiloj) faciligas apartajn operaciojn en Sahelo aŭ en la Korno de Afriko kontraŭ la Chabab . La ĉeesto de Usono estas nun videbla en Ĉado, Kameruno, Etiopujo, Ganao, Kenjo, Malio, Niĝero, Senegalo aŭ en Ugando. De la ekfunkciigo de sia arme-stabejo por Afriko ( Africom) en 2008, Vaŝingtono serĉas landon kiu bonvolu akcepti ĝin. Post la nova rifuzo de Maroko, en oktobro 2016, La Africom estas daŭre bazita en Stutgarto, en Germanujo. Ĝin ŝirmi estas ofte perceptata kiel maniero meti sin en la celilon de la teroristoj.

    La saltetoj de la tutmonda geopolitiko kondukas ankaŭ Germanujon plifortigi sian ĉeeston en Afriko. En 2011, la kancelierino Angela Merkel faris rimarkitan turneon en Niĝerio, Angolo, Kenjo kaj Ganao, kie dominis la komercaj kaj prienergiaj demandoj. Meze de oktobro 2016, cele afiŝi, unu jaron antaŭ la parlamentaj elektoj en sia lando, sian volon ĉesigi la migrajn fluojn, de kie ajn ili venas, ŝi iris en Malion, Niĝeron kaj Etiopujon, antaŭ ol akcepti en Berlino la prezidantojn de Niĝerio kaj de Ĉado, s -roj Muhammadu Buhari kaj Idriss Déby. Fine de 2015, la germana registaro ricevis favoran decidon de la Bundestag , ke la nombro de soldatoj partoprenontaj en la Multdimensia integrita Misio de la Unuiĝintaj Nacioj por Stabiligo en Malio ( Minusma) pasu de 150 al 650, dum bazo de la Bundeswehr (germana armeo) estas preparata en Niameo. Dum gazetarkonferenco donita en Bamako, s -ino Merkel precizigis siajn intencojn : « Gravas al ni ke estu kohero inter nia kunlaboro pri disvolvado kaj nia armea subteno. (…) La armea helpo sola ne povas alporti sekurecon kaj pacon. »

    Same kiel Ĉinujo, Germanujo disvolvas sian kulturan influon tra la Goethe -Institutoj kaj la mecenateco de siaj fondaĵoj. La kreskanta intereso de Berlino por Afriko povus iom post iom modifi la debaton pri la nigra kontinento en la eŭropa Konsilio. Tria eksportanto de armiloj, sed afiŝanta pacismajn konvinkojn, Berlino partoprenas ĉiujn eŭropajn operaciojn en Afriko kaj montriĝas detale postulema rilate al franca intervenismo suspektata maski profitdonan aranĝon. En 2006, Berlino ricevis la komandadon de la eŭropa misio Eufor -Demokratia Respubliko Kongo, kies sidejo troviĝis en Potsdam, eĉ se Francujo zorgis pri la plej granda parto de la loĝistiko surloke [14]. En 2011, la opozicieco de Germanujo bremsis la ekon de la francbrita interveno en Libio.

    En tiu giganta influ-ludo, Afriko suferas pri du malfortoj : unuflanke, foresto de kontinenta ĉefo solida kaj nekontestata ; aliflanke, integriĝo kiu progresas pli rapide sur la komerca kampo ol sur la politika kaj diplomatia. Respondeca pri 15 % de la malneta enlanda produkto ( MEP) de la kontinento, membro de la G 20 kaj de la BRICS -grupo (kun Brazilo, Rusujo, Barato kaj Ĉinujo), Sud-Afriko ricevis la prezidantecon de la Komisiono de la afrika Unio por s -ino Nkosazana Dlamini -Zuma en 2012. Ĉi tiuj atributoj de reala povo regule altiras al ĝi akuzojn pri kontinenta imperiismo. Sed gi restas necerta granda regno. Trairata de grandaj sociaj streĉiĝoj, tuŝita de ripetataj politikaj skandaloj, rande de ekonomia recesio, ĝi estas nun konkurencata en sia rolo de ekonomia lokomotivo de la kontinento fare de Niĝerio. Petrola giganto kaj mediacianto agnoskata en multnombraj krizoj, ĝi estas privilegiita partnero de Vaŝingtono sur la kontinento. Ĝi aliflanke suferas pro la amasa terorismo de Boko Haram kaj pro la sendependiĝaj streĉoj en la Nordo.

    La murdo de Kadafi, en 2011, tamen malfermis spacon sur la kontinenta scenejo. Maroko mallerte provas enŝoviĝi en ĝin. Dua afrika investanto sude de Saharo, ĝi multigas la diplomatiajn iniciatojn : ŝanĝo de 80 % de la postenoj en Afriko kaj malfermo de kvin novaj ambasadejoj en Tanzanio, Ruando, Mozambiko, en Maŭricio kaj en Benino. Sed ĝiajn kontinentajn ambiciojn daŭre kontraŭstaras la konflikto pri la okcidenta Saharo. La reĝlando oficiale petis realiĝi al la afrika Unio en 2016, sed la manko de interkonsento pri la loko de la Araba Demokratia Sahara Respubliko ( ADSR), membro de la tutafrika organizaĵo, malsukcesigis la intertraktadon. Fine de novembro, Rabato eĉ kolere forlasis la afrika-araban pintkunvenon de Malabo pro la partopreno de la ADSR.

    La regionaj organizaĵoj (Ekonomia Komunumo de la Okcident-Afrikaj Ŝtatoj - Uemoa, Ekonomia Komunumo de Centr-Afrikaj Ŝtatoj, ktp.) kreas liberkomercajn zonojn laŭ la konsiloj de la internaciaj financaj institucioj, sed montriĝas nekapablaj difini kunlaborajn disvolvo-politikojn kaj klaran vidadon de la kontinentaj interesoj. La enlandaj merkatoj restas subevoluintaj, dum, kiel notas s - ro Carlos Lopes, vic-ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj kaj direktoro de la ekonomia Komisiono por Afriko, la vojaĝo de kontenero de Kenjo ĝis Burundo ĝis nun pli kostas ol de Belgujo aŭ Britujo ĝis Najrobo  [15]. « La rezultoj [de la regiona integrado] restas ankoraŭ malproksimaj de la esperoj pro la aliĝo de la landoj al pluraj grupiĝoj, notas la geografo Georges Courade, la pluekzisto de komercaj bariloj, sed ankaŭ pro la nesufiĉo de la infrastrukturoj kaj nekohereco de la ekonomiaj politikoj [16]. »

    La decidiga rolo de la diasporoj

    TIU ĈI ora Afriko, kiu okupas la frontpaĝojn de la okcidentaj gazetoj kaj allogas la negocistojn dezirantajn novajn merkatojn estas malfortika scenejo. Analizita jam en la 1960- aj jaroj, la dependeco de la kontinento rilate al la krudmaterialoj persistas. Ĝi produktas nur 1,8 % de la manufaktura aldonvaloro (triono de la industriaj dungoj de Sud-Koreujo sola). En 2013, falo de la krudmaterialaj prezoj kruele tuŝis landojn kiel Niĝerio, Sud-Afriko aŭ Angolo, kies kresko estas bazita sur petrolo. « Kiam oni zorge rigardas, notas la geografino Sylvie Brunel, oni vidas unue insularan ekonomion, kun kresko-zonoj, sed limigitaj je la marbordaj regionoj kaj la metropoloj » (Le Monde, 13-14- a de marto 2016). Same kiel en la epoko de la grandaj eŭropaj Imperioj …

    Ofte perceptataj kiel minaco aŭ problemo en la okcidentaj landoj, la diasporoj tamen prezentiĝas kiel ŝlosilaj agantoj de disvolvado kaj de politikaj transformiĝoj. Ili observadas kaj komentas ĉiujn afrikajn eventojn, kaj premas ekzemple sur la internaciaj organizaĵoj okaze de dubindaj balotoj, kiel en Gabono aŭ en Kongo-Brazavilo en 2016. « La daŭro de diktaturo dependas de la amplekso de nia silento », resumas la kongolanda verkisto Alain Mabanckou, kiu estas ankaŭ profesoro en la Kalifornia Universitato en Los Angeles . La rolo de la « mono de la elmigrintoj » estas nun bone konata : la aktivo estas ĉirkaŭ 700 kaj 800 miliardoj da dolaroj, preskaŭ la duono de la afrika MEP  [17]. Kaj rilate al la enmigrintaj loĝantaroj libana (inter 400 000 kaj 500 000 homoj en okcidenta Afriko), ĉina, barata kaj hindo-pakistana (pli ol 2 milionoj en orienta kaj suda Afriko), ili siaflanke ludas decidigan rolon por la integriĝo de Afriko en la tutmondiĝon. « Ili prezentas komunajn karakterizojn de transnacia spaco, laŭ Hugon. Ili havas gravan ekonomian pezon sur la afrika kontinento, kaj estas samtempe ligitaj al sia origina tero (sama informsistemo, partopreno en la samaj religiaj festoj, transdono, eĉ foje financado, de politikaj fortoj). Ili kelkfoje estas integritaj en kelkaj paralelaj cirkvitoj (diversaj trafikoj) ».

    Ĉu la disvolvado de la terorisma minaco povos instigi la kontinenton pli firme kaj klare manifesti sian opinion ? En 2013, la nekapablo defendi sin kontraŭ ofensivo de la ĝihadistoj al Bamako kaj la armea interveno de Francujo estigis politikan elektroŝokon en la afrikaj ĉefurboj. La afrika Unio perfektigas siajn diplomatiajn kaj militajn ilojn. La ekfunkciigo de sia armeo, la Afrika Atendo-Armeo AAA) estas senĉese prokrastita, sed la organizaĵo havigis al si mekanismon por mastrumi la krizojn : la Afrika Kapableco por Tuja Respondo al la Krizoj ( AKTRK) (Caric en la franca), funkcianta de novembro 2016. La Pac- kaj Sekurec-Konsilio de la afrika Unio de nun praktikas regulan kunlaboradon kun la sekurec-Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj.

    Sed la grandaj regnoj ne ŝatas aŭskulti la vidpunktojn de kontinento, kiu regule afiŝas siajn disdividojn, kiel dum la interveno de la atlantika Alianco en Libio en 2011 [18]. Krome, la armeaj kaj financaj rimedoj de la tutafrika organizo restas limigitaj. Tamen, konfidas al ni sub kondiĉo de anonimeco afrika diplomato postenita ĉe UN, se la afrikanoj estintus aŭskultitaj, la franca interveno en Malio estus pli bone enkalkulinta la vidpunkton de la Tuaregoj, kies marĝenigo malfortigas la pacon en longa perspektivo.

    Anne- Cécile ROBERT



    [1] « Mesaĝo de la ŝtatestro al la deputitoj pri sendado de 2 100 soldatoj en Sauda Arabujo », Dakaro, 5- a de majo 2015, www. gouv. sn

    [2] Vd. Laurent Bonnefoy, « Unujara milito por nenio en Jemeno », Le Monde diplomatique en esperanto, marto 2016.

    [3] Vd. Gérard Prunier, « La Korno de Afriko en la orbito de la milito en Jemeno », Le Monde diplomatique en esperanto, septembro 2016.

    [4] Vd. Antoinette MSayeh, « Un changement de cap simpose  », Finances & Développement , Vaŝingtono, DC, junio 2016.

    [5] Télérama , Parizo, 18- a de majo 2016.

    [6] Vd. Alain Vicky, « La Turquie à l’assaut de l’Afrique  », Le Monde diplomatique , majo 2011.

    [7] Philippe Tourel, «  Business le jour, prosélytisme la nuit  », Afrique -Azie, Parizo, majo 2016.

    [8] Vd Joan Baxter, «  Ruée sur les terres africaines  », Le Monde diplomatique , januaro 2010.

    [9] Vd. Frédéric Paquay, «  Stratégie de diversification des États du Golfe : la France face à un nouvel adversaire  », Les Échos , Parizo, 18- a de decembro 2013.

    [10] Vd. Philippe Hugon, «  Les nouveaux acteurs de la coopération en Afrique  », Revue internationale de politique de développement , Ĝenevo, marto 2010, http :// poldev. revues. org

    [11] jam citita.

    [12] Philippe Hugon, Afriques. Entre puissance et vulnérabilité , Armand Colin, Parizo, 2016.

    [13] Boubacar Boris Diop kaj Aminata Dramane Traoré, La Gloire des imposteurs. Lettres sur le Mali et l’Afrique, Philippe Rey, Parizo, 2014.

    [14] Vd. Raf Custers, «  Arrière - pensées européennes  », Le Monde diplomatique , julio 2006.

    [15] Vd. Carlos Lopes, «  l’intégration pas à pas », Finances et Développement , junio 2016.

    [16] Georges Courade, Les Afriques au défi du XXIe siècle , Belin, Parizo, 2014.

    [17] Vd. «  Les transferts dargent de la diaspora : une source de développement  ? », Afrique renouveau , Nov-Jorko, 12- a de januaro 2014.

    [18] Vd. Jean Ping, Éclipse sur l’Afrique. Fallait -il tuer Kadhafi  ?, Michalon, Parizo, 2014.


    1 a februaro 2017


    „Usono unue”



    EKDE SIA unua parolado kiel prezidanto, s - ro Donald Trump disiĝas de siaj antaŭuloj. En fripona tono kaj kun fermita pugno, promesante ke America First” („Usono unue”) resumos la „novan vizion, kiu regos la landon”, li ĵus anoncis, ke la internacia sistemo starigita de Usono antaŭ pli ol sepdek jaroj havos jam ne alian funkcion ol servi al ĝi. Aŭ ĝi devos perei. Tia sincero perturbas la trankvilon de la ceteraj nacioj, speciale la eŭropaj, kiuj ŝajnigis kredi je la ekzisto de demokratia „atlantika komunumo”, reguligata per reciproke avantaĝaj aranĝoj. Ĉe s - ro Trump la maskoj defalas. En ludo, kiun ĝi taksas nulsuma, Usono volas „gajni kiel neniam antaŭe”, ĉu temas pri partoj de merkato, pri diplomatio, pri medio. Ve al la venkitoj aliie sur la planedo.

    Kaj adiaŭ al la multflankaj interkonsentoj, speciale komercaj. Stampita de siaj memoroj de lernanto en la 1950- aj jaroj, la nova loĝanto de la Blanka Domo de jardekoj remaĉas la fabelon laŭ kiu Usono ĉiam kondutis kiel bona homhelpulo. Kaj ke ĝi, ekde 1945, „riĉigis aliajn landojn”. Tiuj, iom post iom, „fabrikis niajn produktojn, ŝtelis niajn entreprenojn kaj detruis niajn laborlokojn”. [1] Grandaj hejmaj entreprenoj certe transvivis tiun „buĉadon” kiun li priskribas, interalie la lia kaj tiu de kelkaj membroj de lia registaro. Sed tiaj harfendaĵoj pezas malmulte antaŭ la ideologia renversiĝo, kiu montriĝas : en tiu ĉi punkto apogata de la sindikatoj de sia lando, la prezidanto de Usono vetas, ke la protektismo „alportos grandan prosperon kaj grandan forton”, en la sama momento, kiam, en la Ekonomia Forumo de Davoso, la gvidanto de la ĉina komunista partio proponas anstataŭi Usonon kiel motoron de la kapitalisma tutmondigo [2] …

    Kion diras Eŭropo ? Jam minacata de disfalo antaŭ la vojŝanĝo de Vaŝingtono, ĝi rigardas la trajnojn preterpasi kaj senhelpe glutas la brutalaĵojn de sia baptopatro. S - ro Trump, kiu (sufiĉe prave) suspektas ke ĝi estas dominata de la ekonomiaj decidoj de Germanujo, ĝojis ke Britujo decidis forlasi ĝin kaj malestimas la kontraŭrusajn obsedojn de la poloj kaj baltoj. Tio signifas, ke eŭropaj gvidantoj, kiuj jam de jaroj rezignis pri ĉia ambicio kontraŭa al la volo de sia suzereno, ekde nun povas troviĝi antaŭ fermita pordo ĉe la usona ambasadejo, ĉe kiu ili kelkfoje memorigis pri sia lojaleco. [3] Nenio garantias, ke la unuflankismo de s - ro Trump fine devigos ilin liberiĝi el la suĉbotelo de la atlantikismo kaj turni la paĝon de la liberkomerco por paŝi per siaj propraj piedoj. Sed la elektojaro en Francujo kaj en Germanujo meritus havi tiun prioritaton kiel gravan temon.

    Serge HALIMI.



    [1] Antaŭ tridek jaroj, la 2-an de septembro 1987, s - ro Trump aĉetis reklampaĝon en tri grandaj usonaj ĵurnaloj de la orienta bordo kaj tie publikigis malfermitan leteron kun la titolo : „Kial Usono devus ĉesi pagi por defendi landojn, kiuj havas la rimedojn por defendi sin mem”.

    [2] China says it is willing to take the lead, The Wall Street Journal Europe, 24-an de januaro 2017.

    [3] Tion montris miloj da diplomatiaj telegramoj malkaŝitaj de WikiLeaks en decembro de 2010.


    1 a januaro 2017


    La tutforta unuflankismo de Usono


    Tio, kio atendas Latinamerikon



    Kiam mortis la historia gvidanto de la kuba revolucio Fidel Castro, multaj latinamerikaj progresemuloj estis trafitaj de malĝojego. Dum kelka tempo, de Argentino ĝis Venezuelo, dekstrularo atlantikisma kaj liberala amasigas venkojn. Ĉu ili ankaŭ bonvenigu la enoficiĝon de la nova prezidanto de Usono Donald Trump ?



    Al demando pri lia preferata kandidato por la usona prezidantelekto, la respondo de la ekvadora ŝtatestro Rafael Correa surprizis ĉiujn : "TRUMP !". Ĉu tiu ne estas la usona miliardulo kiu kalumniis migrantojn, promesis konstrui muron laŭlonge de la landlimo kun Meksiko por preventi la alvenon de "seksperfortantoj kaj drogŝakristoj", proklamis la urĝecon ĉesigi "subpremadon" en Venezuelo kaj anoncis sian intencon retroirigi la politikon de malfermiteco al Kubo iniciatitan de sia antaŭulo ? "La usona registaro sekvas politikon kiu apenaŭ ŝanĝiĝas, kaj ĝiaj efikoj estas preskaŭ ĉiam samaj" komentis s - ro Correa. Ĉu do ne estos ŝanĝiĝo kun Donald Trump ? Male : "Li estas tiel kruda ke li provokos reagon en Latinameriko, kiu fortigos la pozicion de la progresemaj registaroj de la regiono !" ( Telesur , la 29 a de julio 2016).

    La nova usona prezidanto heredos strategian kompason kun tri nadloj. Ili portas la nomojn "prospero", "sekureco" kaj "demokratio kaj estrado". Ĉiuj tri montras la saman direkton.

    Programo transdonota

    Praktike, "labori por prospero" en Latinameriko signifas subskribi kiel eble plej multajn akordojn pri libera komercado. Prezidanto George W. Bush intertraktis tiajn akordojn kun Panamio kaj Kolombio. Lia posteulo prezidanto Barack Obama sukcese kampanjis por ke la Kongreso ilin aprobu malgraŭ forta kontraŭado de la Demokratoj, parte instigita de la murdoj de laborsindikatanoj en Kolombio. Ankaŭ la serĉon por prospero oni subkomprenas kiel sinonimon por "novliberalaj reformoj" : rigoraj elspezreduktoj, malreguligo, redukto de tarifoj, ktp. Dum la lastaj dek kvin jaroj, ĉi tiu programo montriĝis esti pli malfacile trudebla : la landoj de la regiono estas laŭpaŝe sin liberigintaj el la Internacia Monfonduso ( IMF), kies programoj de strukturaj ŝanĝoj estigis malpliiĝon de la ekonomia kresko kaj pliiĝon de malriĉeco dum la jaroj 1980 aj kaj 1990 aj. Malgraŭ tio, Barack Obama kondiĉis sian asistadon al la plej malriĉaj landoj per la enkonduko de merkataj reformoj favore al eksterlandaj investantoj. Ekzemplo estas la Alianco por Prospero - ĝisdatigo de la Plano Puebla - Panamio propagandita de s - ro Bush - kiu estis lanĉita fine de 2014 kun la landoj de la "norda triangulo" de Centra Ameriko (Salvadoro, Gvatemalio kaj Honduraso). Kiam temas pri sekureco, la aktuala strategio de Vaŝingtono devenis de la kontraŭinsurekciaj operacoj kaj kontraŭdrogaj programoj de antaŭaj registaroj. Dum la mandatoj de la prezidantoj Bill Clinton (1993-2001) kaj George W. Bush (2001-2009), miliardoj da dolaroj estis ŝutitaj en Planon Kolombio, vasta ofensivo kontraŭ la fikomerco de kokaino [1]. La rezulto : miloj da mortintoj, milionoj delokitaj, kaj malgranda efiko sur la produktadon de drogoj.

    La plano ne nur estas daŭrigata, ĝi servis kiel modelo por aliaj "partnerecoj", kun Meksiko (la Iniciato de Mérida) kaj kun Centra Ameriko (Regiona Iniciato de Sekureco por Centra Ameriko). Sama kaŭzo, sama efiko : senprecedencaj sinsekvaj ondoj da perfortaĵoj kiuj mortigis nenombreblajn supozatajn krimulojn sed ankaŭ ordinarajn civitanojn, precipe membrojn de socialaj movadoj.

    Prezentita kiel nepolitikema, la programo de "demokratio kaj estrado", kiun prezidanto Obama transdonos al Donald Trump, oficiale celas firmigi instituciojn kaj fortigi la principon de la jurŝtato. Sed la diplomatiaj telegramoj de la usona Departemento de Eksterlandaj Aferoj, publikigitaj de WikiLeaks en 2010 kaj 2011, montras malsaman perspektivon : usonaj diplomatoj sin turnas al pruvitaj metodoj por malfortigi, alproprigi aŭ elimini maloportunajn - tio estas, "maldekstrismajn" - politikajn movadojn [2]. Precipe tiujn konsideratajn ideologie proksimajn al la forpasinta venezuela prezidanto Hugo Chávez .

    Sed ne ĉiuj operacoj por malstabiligi la latinamerikan maldekstrularon estas tiel diskretaj. Je la 28 a de junio 2009, la hondurasa armeo demisiigis prezidanton Manuel Zelaya, alianculo de Venezuelo. Ŝtatsekretario pri eksterlandaj aferoj Hillary Clinton rifuzis agnoski ke puĉo okazis, ĉar tia agnosko estigus la interrompon de la plimulto de la usona asistado. La regiono estis ŝokita de la maĥinacioj de Vaŝingtono kiuj kontribuis al la sukceso de la puĉo [3], kvankam tio ne malhelpis, ke Usono subtenu la konservativajn registarojn kiuj poste enoficiĝis en Honduraso.

    Ekde 2010, la malfavora ekonomia situacio malfortigas Latinamerikon, ebligante al la Blanka Domo atingi gravajn sukcesojn. La ĝismorta malamiko, Venezuelo, profundiĝas en ekonomian kaj politikan krizon kiu senigas al ĝi la kapablon agi sur la internacia scenejo. Post la morto de Chávez en 2013, Usono faris tutfortan klopodon : unuflanke, dialogo ; aliflanke, malstabiligo pere de iuj sektoroj de la opozicio [4].

    Sekve, la politiko de malfermiteco rilate al Kubo estis akompanata de mala sinteno pri Venezuelo, kun nova reĝimo de sankcioj fine de 2014. Samtempe, Argentino kaj Brazilo kliniĝis dekstren post dek du jaroj da progresemaj registaroj. Ĉiufoje, la registaro de prezidanto Obama aprobis ĉi tiujn evoluojn : post kiam la konservativulo Mauricio Macri enoficiĝis en 2015, rapide retirita estis la kontraŭstaro pri kreditoj asignitaj al Bonaero de la internaciaj financaj institucioj, kaj la provizora registaro en Brazilo estis diplomatie subtenata dum ankoraŭ daŭris pridisputata procedo de eloficigo kontraŭ prezidanto Dilma Rousseff  [5] .

    Ne ĝenu komercajn entreprenojn

    La politika pejzaĝo tial ŝanĝiĝis ekde la alveno de Barack Obama ĉe la Blanka Domo. Antaŭ ok jaroj, la maldekstrularo regis plimulton de la landoj de Latinameriko, memfide proklamante sian sendependecon. Kiam li transdonos la ŝlosilojn de la prezidanta oficejo al Donald Trump, s - ro Obama povos nombri multajn latinamerikajn "sukcesojn" kune kun la malsukcesoj en Mezoriento kaj Orienta Eŭropo pri kiuj li estos kulpigita. Honduraso, Paragvajo, Argentino, Brazilo : maldekstremaj registaroj falis unu post la alia, kaj Usono reakiris iom de sia antaŭa influo en la regiono.

    Neniu scias, kion la nova usona prezidanto vere faros. Jam de la komenco de la kampanjo, li estis demagoga kaj kaprica. Sed malgraŭ tio, la konsisto de lia kabineto prilumas la verŝajnajn politikojn de lia registaro. Du tendencoj aperas : la kreskanta militarismigo de la eksterlanda politiko kaj la obsedo pri la irana "minaco" kaj "radikala islamo".

    Du tendencoj kiuj povus havi gravajn sekvojn por Latinameriko.

    Kvankam li kritikis usonan intervenismon dum la kampanjo, kaj ankaŭ oficialulojn kiuj "ne plenumas siajn taskojn" ( CBS, la 13 a de novembro 2016), s - ro Trump nomumis pli da eksaj armeanoj al la plej altaj respondecoj pri la nacia sekureco ol iu ajn alia prezidanto de post la Dua Mondmilito. Emeritaj generaloj James " Mad Dog" ("freneza hundo") Mattis kaj Michael Flynn, respektive sekretario pri defendo kaj konsilisto pri nacia sekureco, estis onidire malakceptitaj de prezidanto Obama pro siaj ekstremismaj kaj malcedemaj pozicioj pri Irano kaj "radikala Islamo". Pridemandite pri la plej gravaj minacoj por Usono, s - ro Mattis respondis : "Irano, Irano, Irano" [6], kaj eĉ sugestis ke Teherano estis la sponsoro de la Organizaĵo de la Islama Ŝtato. Aŭdaca supozo ...

    Emerita generalo kaj eksa ĉefo de operacoj por la amerika kontinento, John Kelly estros la Departementon pri la Sekureco de la Hejmlando. Li avertis la senatan komitaton pri la armitaj fortoj kontraŭ Irano kaj "radikalaj islamaj" grupoj kiuj, profitante de la "komunaj financaj interesoj inter krimulaj kaj teroristaj retoj en la regiono", povus gvidi ĉelojn en la regiono (la 12 a de marto 2015). Ĉi tiu argumento ankaŭ havas aliajn subtenantojn, inter ili s -ino Yleem Poblete, eksa stabestro de s -ino Ileana Ros- Lehtinen, denaska kubanino kaj deputitino de la Malsupera Ĉambro de la Kongreso kiu en 2012 sponsoris la leĝon Countering Iran in the Western Hemisphere (rebati Iranon en la Okcidenta Hemisfero).

    Kiam prezidanto Obama okupis la Blankan Domon, tiaj ideoj restis limigitaj al la marĝenoj de la debato. Sed de nun ili povus gvidi la latinamerikan politikon de Usono. La lukto kontraŭ maldekstrismaj registaroj povus esti pravigita per iliaj rilatoj kun Irano kaj la tiel nomitaj programoj de "sekureco" povus profiti de suplementaj rimedoj por kontraŭbatali la "terorisman enŝteliĝon" de mafiismo. Estas malfacile kredi ke la sekvonta registaro forlasos la celojn de "sekureco" kaj "antaŭenigo de demokratio" de ĝiaj antaŭuloj. Male, la modelo de la Plano Kolombio povus esti etendita al novaj regionoj kiel la zono de la "Triobla Landlimo", inter Argentino, Brazilo kaj Paragvajo.

    Efektive, en la neprobabla kazo ke la nova ŝtatsekretario pri eksterlandaj aferoj kontraŭus al la senbrida militarismigo de la politiko pri la regiono, li renkontus duoblan reziston : tiu, de la burokratoj de la Departemento de Eksterlandaj Aferoj, kiu estas ĉiam pli militarismigata (precipe la malavare financata Internacia Buroo de Narkotikoj kaj Leĝobservigo), kaj tiu de la armea-industria komplekso, kiu profitos de reprezentantoj je la plej alta nivelo en la nova registaro.

    Kion pri Kubo ? Pridubi la politikon de malfermiteco provokus kontraŭstaron de granda parto de la komercistaro, kiu ege deziras profiti de nova merkato. Kaj se estas punkto pri kiu Donald Trump estas klara, ĝi estas tio ke li ne deziras kompliki la vivojn de entreprenestroj. Al la decido plu laŭiri la vojon markitan de prezidanto Obama, alia povus esti aldonita : adopti pli agreseman strategion de "antaŭenigo de demokratio" - tio estas, malstabiligi la registaron de Raúl Castro per diskretaj metodoj de interveno. Sed ankaŭ estas necese ke la "kruda" stilo, pri kiu la ekvadora prezidanto parolis, ne plifortigu la sindevontigon de la latinamerikaj ĉefurboj daŭre celi sian emancipiĝon preter siaj ideologiaj diferencoj.

    Povus esti ke aliaj faktoroj plu apartigos Usonon kaj la subkontinenton. Se Donald Trump plenumos sian promeson reintertrakti pri komercaj akordoj kun sia lando kaj trudi tarifojn sur diversajn produktojn de Latinameriko, tio farus pli ol prezidantoj Chávez, Correa kaj Evo Morales (prezidanto de Bolivio) por la lukto kontraŭ libera komercado kaj la teno kiun nordaj firmaoj havas sur la regiono.

    Ĉi-rilate, tamen, li povus renkonti viglan kontraŭstaron de la ekonomia elito de sia lando, elito el kiu li jam estas nomuminta diversajn reprezentantojn al sia kabineto, interalie la Departemento de Eksterlandaj Aferoj, kaj kiu, cetere, havas eminentajn proparolantojn en la Kongreso.

    Ĉinio entrudiĝas

    Inter ĉiuj ĉi demandoj, unu afero sendubas : la ĉefa minaco por la usona hegemonio en la regiono venos el Ĉinio. La kresko de investoj kaj kreditoj de la Meza Regno al la latinamerikaj landoj kontribuis al la erozio de la financa kaj ekonomia influo de Vaŝingtono. La komerco estas ekkreskinta de proksimume 13 miliardoj da dolaroj en 2000 al 262 miliardoj en 2013, propulsante Ĉinion en la pozicion de la dua plej granda ricevinto de latinamerikaj eksportaĵoj. Ĉinaj investoj levas la samajn socialajn kaj ekologiajn demandojn kiel tiujn de Usono, sed kun grava diferenco : ili kutime ne kunportas lokan politikan prezon. Sekve, la ekonomia ekspansio de Ĉinio en la regiono reprezentis benon por progresemaj registaroj, ĉar ĝi ebligis al ili plenumi aŭdacajn socialajn politikojn. Inter 2002 kaj 2014, malriĉeco en Latinameriko malkreskis de 44% al 28%, kreskinte dum la antaŭaj 22 jaroj.

    Kvankam la malalta konjunkturo de la ĉina ekonomio havis negativan efikon sur Latinameriko, Pekino ŝajnas firme intenci havi pli kaj pli da influo pri la ekonomioj kaj politikoj de la regiono. La decido de Donald Trump kondamni la Trans-Pacifikan Partnerecon ( TPP) proponas novajn perspektivojn por la ĉinaj komercado kaj investado, kiel prezidanto Xi Jinping neniel neglektis emfazi fine de novembro dum vizito al Ĉilio, Ekvadoro kaj Peruo. Fronte al neantaŭvidebla kaj potenciale malamika usona registaro, kiu deklaris sian intencon rezisti la influon de Ĉinio en Orienta Azio, la alvoko de prezidanto Xi por "nova epoko de rilatoj kun Latinameriko" [7] reflektas lian strategian ambicion evoluigi siajn komercajn kaj diplomatiajn rilatojn en la "malantaŭa korto" de Usono.

    Alexander MAIN



    [1] Vidu Hernando Calvo Ospina, Ĉe la limoj de la Plano Kolombio, Le Monde diplomatique , februaro 2005.

    [2] The WikiLeaks Files  : The World According to US Empire, Verso, Londono, 2016, Novjorko, januaro 2010.

    [3] Kp. ’ A new chapter of engagement  : Obama and the Honduran coup ’, NACLA reporting on the Americas, North American Congress on Latin America, Novjorko, januaro 2010.

    [4] Vidu Alexander Main, ’ Au Venezuela, la tentation du coup de force’, Le Monde diplomatique , aprilo 2014.

    [5] Vidu Laurent Delcourt, ’Trompa printempo en Brazilo’, Le Monde diplomatique , majo 2016.

    [6] Mark Perry, ’ James Mattis ’ 33- year grudge against Iran’, Politico Magazine, Novjorko, la 4 a de decembro 2016.

    [7] Matt Ferchen, ’ Whats new about Xis " new era" of China -Latin America relations  ?’, la 26 a de novembro 2016, www. thediplomat. com


    1 a februaro 2017


    De la strato al praktikado de regado


    En la Hispanaj ribelaj urboj



    En Hispanio, la nova organizaĵo Podemos maltrafis sian celon de "sturmi la ĉielon" : faligi la politikan sistemon per ĝenerala balotado. De Barcelono ĝis Madrido tra Valencio aŭ Zaragozo, la progresemaj fortoj kritikantaj la malabundigon tamen gajnis plurajn gravajn municipojn. Sed ĉu ŝanĝi urbestron ebligas ŝanĝi la mondon ?



    Monto de floroj kaj krucifiksoj stariĝas sur la Placo de Pilar, en ĉi tiu oktobromezo, okaze de la jara festo de Zaragozo. La turistoj svarmegas en la stratoj, kaj la superbazaroj plenpleniĝas : neniu soveto, neniu sturmo de ia Hispana vintra palaco. Ĉi tie same kiel en Madrido, Barcelono aŭ ankaŭ Valencio, "koalicio de popola unuiĝo" formita de aktivuloj de la socia movado kaj diversaj maldekstraj partioj venkis la municipan balotadon en majo 2015. Sed malgraŭ la teruraj blekoj de la konservativuloj, maltrankviligitaj de tiuj venkoj, la revolucio estas kaŝiĝema.

    "Oni ne ŝanĝas urbon en unu jaro kaj duono", pledas S - ro Guillermo Lázaro, kunordiganto de la municipa grupo de la koalicio Zaragoza en Común ( ZeC) [1]. Antaŭ pludiri, ke malgraŭ promesoj pri socia progreso skribitaj en la porelektaj programoj, la ŝanĝoj, kiujn esperas la loĝantaro konsistas malpli en forigo de privata proprieto ol en forbalai la "kaston" : "La homoj ne tiom deziris veran ŝanĝon de sia vivkondiĉoj, kiom aliron al regado de normalaj homoj, kiuj similas al ili."

    En Santiago de Kompostelo, la venkinta platformo Compostela Aberta (Kompostelo malfermita) naskiĝis el "naŭzo", klarigas al ni S -ino Marilar Jiménez Aleixandre kaj S - ro Antonio Pérez Casas, respektive proparolanto kaj aktivulo de la koalicio. "Apenaŭ unu jaron post sia elekto, la antaŭa urbestro, la konservativulo Gerardo Conde Roa, estis kondamnita pro impostfraŭdo." Du aliaj sinsekvis dum mandatotempo punktita de tribunalaj aferoj, tiel, ke la urbo estis kromnomita "Santiago de Koruptela ".

    Tiu krizo pri politika reprezentado, motoro de la movado 15- M (naskiĝinta la 15-an de majo 2011 en Madrido) helpis la kreon de eksternormaj koalicioj, kiu novigis la fizionomion de la kutimaj regadoj : " Compostela Aberta konsistas parte el eksaktivuloj de grandaj partioj, sed ne nur, diras S -ino Jiménez Aleixandre kaj S - ro Pérez Casas. Multaj el ĝiaj membroj antaŭe neniam politikumis, aŭ venas el asocioj de najbaroj [2], el la movadoj feminista kaj sindikata, el movadgrupoj kontraŭ konstruspekulado, ktp. Troviĝas tie ankaŭ gravuloj, verkistoj, anoj de la kultura mondo, kaj homoj venintaj el 15- M ." Kaj ne ĉiuj difinas sin kiel "maldekstremaj".

    Uzita de iliaj kontraŭuloj kaj de iuj amaskomunikiloj, la nomo "municipoj de Podemos " (pro la nomo de la partio aperinta en oktobro 2014) malhelpas la rilatojn tiklajn, eĉ konfliktajn, kiujn tiuj skipoj havas kun la nova partio. Cetere, "preter niaj malsimilaĵoj kun aliaj municipaj koalicioj, ni havas komunan punkton, rimarkigas S -ino Jiménez Aleixandre  : ni ne konsideras nin kiel partiojn. La plejmulto de la tradiciaj maldekstraj partioj donas prioritaton al interesoj de siaj partiestroj : konservi la postenon, sen ĉiam diskuti kun la aktivuloj. Ni observas similan evoluon en Podemos. Ni ja provas diversajn organizoformojn por doni prioritaton al nia programo".

    Ĉu manenmane aŭ fruntalfrunte ?

    Kiu programo ? De iu urbo al alia la vojmapoj havas multajn komunajn ambiciojn : demokratio, redistribuo de riĉaĵoj, malpliigo de la influo de eklezio, realproprigo de publikaj servoj, virinaj rajtoj, ktp. Nia interparolado komenciĝis nur antaŭ kelkaj minutoj, kiam la urbestro de Santiago de Kompostelo, S - ro Martiño Noriega Sánchez stariĝas :Mi malsupreniras en la korton, li klarigas. Ni organizas silentan minuton ĉiufoje, kiam virino mortas pro la batoj de viro." En tiu urbo kun preskaŭ cent mil loĝantoj, tiaj agoj akompanas la restarigon de akceptocentro por virinoj viktimaj de perforto, kaj ankaŭ kampanjojn por pli videbligi ilian lukton. La 25-an de novembro, kiun Unuiĝintaj Nacioj deklaris Internacia Tago por forigo de perforto al virinoj, la urbo drapiriĝis per nigraj ŝtofoj, busoj kaj montrofenestroj elmetis la skribaĵon "Kontraŭ la perforto".

    Reveninte, la urbestro prezentas la planon por socialaj helpaĵoj efektivigitan en oktobro, kaj li esperas, ke ĝi inspiros aliajn municipojn." " Compostela Suma" estas la plej ambicia programo, kiun ni proponis ĝis nun. Ni subskribis interkonsentojn kun Ruĝa-Kruco, kaj metis rimedojn por loĝigi la senhejmulojn, uzante municipajn konstruaĵojn, kiuj neniam estis destinitaj al tio." La programo celas ankaŭ helpi loĝantojn konsideratajn kiel "tro riĉajn" por profiti la helpmonon por socia integriĝo de Galicio ( Risga). S - ro Noriega Sánchez cetere ne hezitas elmontri sian subtenon al strikantoj dum tagoj de granda mobilizado de la malstabilaj laboristoj kaj subtraktantoj de Telefónica, la ĉefa telefonkompanio de Hispanio.

    Inter la celoj de la novaj municipaj skipoj, iuj simboloj. En Barcelono la reapero de senkapigita statuo de generalo Francisco Franco indignigis la konservativulojn. Por Epifania festo, la 6-an de januaro 2016, la urbestraro de Valencio ŝokis anstataŭiginte iujn reĝojn Magojn per reĝinoj. Ĉu senkialaj provokoj ? Pli ĝuste temas pri puŝpeli la heredaĵojn de Franco kaj katolikaj, resone al respublika aspiro de 15- M. Tiu aspiro daŭre flirtas super la Hispanaj manifestacioj per flago viola, flava kaj ruĝa (la koloroj de la 2- a Hispana respubliko 1931-39).

    Programon difininte kaj balotadon venkinte, ili devas regi. La eniro en la institucion de eksaktivuloj de asocioj alkutimiĝintaj, ĉar ili suferis ilin, al konfliktaj rilatoj kun municipaj skipoj, impulsis sintenan ŝanĝon de la novaj lokaj regantoj fronte al la asociaro. "Ni konstatas volon inkluzivi nin en la decidoprocezon, laŭdas S - ro Enrique " Quiche " Villalobos, prezidanto de Regiona Federacio de Asocioj de Najbaroj de Madrido ( FRAVM). Nun estas pli facile akiri informojn. Tio ŝajnas neniaĵeto, sed temas pri giganta paŝo, ĉar kiam ni havas tiujn informojn, ni povas postuli. La konfliktoj, kiuj nun oponigas nin al la municipo, estis do faciligitaj de la municipo mem !"

    Labori manenmane sen forlasi fruntalfruntado : por la aktivulaj grupoj, kunlabori kun ekskamaradoj ankaŭ implicas konservi sian sendependon, por "daŭrigi la premon". Ĉar la pliboniĝo de la rilatoj inter la agantoj de la publika kaj politika sektoroj ne garantias socialajn antaŭenirojn, nek amikumeco bonan kunlaboron. "Ni havas miksitan senton pri la unuaj tempoj de la regado de Barcelona en Comú , deklaras S - ro Daniel Pardo membro de Asembleo de kvartaloj por daŭripova turismo ( ABTS). Tempospaco por dialogo malfermiĝis, dum antaŭe la aferoj pri turismo estis tute rezervitaj al institucio, en rilato kun profesiuloj de la sektoro : ĉi lastaj decidis kaj la unua subskribis. Sed ni estas iom surprizitaj konstati, ke nia voĉo, kiu defendas la ĝeneralan intereson, egalrangas la opinion de ajna hotelisto.

    Akompanata de dudeko da aktivuloj rekoneblaj pro siaj verdaj toĉemizoj kaj ĝojemaj sloganoj, S - ro Carlos Macías, proparolanto de Platformo de la viktimoj de hipotekopruntoj ( PAH) de Barcelono, manifestacias antaŭ la urbodomo, tiun tagon, kiam okazas la municipa konsilio, en oktobro 2016. Mocio, kiun ili proponis de multaj monatoj, estis ĵus akceptita. Ĝi denuncas klaŭzon, kiu permesas indicadon de la interesoj de iuj porloĝejaj pruntoj laŭ kalkulmetodo, kiu estis ŝanĝita tre favore al bankoj per leĝo de septembro 2013. Ĝi koncernus pli ol unu miliono da pruntoj, malebligante multajn familiojn pagi siajn monatpagojn pro grava kostaltiĝo kreita de tiu klaŭzo, regule juĝita preterrajta de tribunaloj. En Barcelono la municipo devontigis sin ne plu labori kun la bankoj, kiuj uzas ĝin, kaj doni administran helpon al la viktimoj. Ŝtatnivele la rolo de municipoj estas limigita : plejbone ili nur povas peti de la registaro, ke ĝi ŝanĝu la leĝon, ke ĝi efektivigu seninteresajn pruntojn kaj repagon de ĉiuj interesoj kontraŭjure enspezitaj de bankoj. Tio tamen sufiĉas por timigi la grandajn financulojn. "Mi scias, ke malmulte probablas, ke la municipo ĉesos labori kun tiuj financaj kompanioj, konfesas S - ro Macías. Restus nur du bankoj, apenaŭ, kaj neniu, kiu povas pruntedoni monon al ĝi. Sed mi estas konvinkita, ke necesas puŝpremi por ke la municipa skipo ne rezignas agadon."

    Ne malmobiliziĝi, jen la unua celo. "Barcelona en ComúPodemos havas respondecon : tiun de la parolo, plu diras S - ro Macias. Se vi sendas al via propra partio la mesaĝon : "Ĉio bonas, kvietiĝu, ni jam estas en regado kaj ni aranĝos ĉion", tio signifas, ke vi nenion lernis dum la lastaj kvardek jaroj." La novaj skipoj diras, ke ili konsciiĝas pri tiu risko : "Ni neniel volas refari la eraron de 1982, kiam el la venko de PSOE (Hispana socialista laborista partio) rezultis la disigo de la socia movado, volas trankviligi S -ino Luisa Capel, membro de la komunikadskipo de Ahora Madrid ("Madrido nun"). Tiuepoke, la maldekstrularo elektis logikon de reprezenta demokratio, kaj ni perdis la stratan potencon. Tio konfirmiĝis dum la tutaj 1990- aj jaroj, kun detruigaj rezultoj. Ni deziras, ke la socia movado daŭre rolas por helpi fari nian politikon. La kontraŭuloj ja ne ĝenas sin por provi preminflui".

    Ilo por profani la instituciojn

    Tiu invito kreas tamen streĉadojn. En Barcelono ili fokusiĝas ĉirkaŭ la lukto kontraŭ amasturismo, grava punkto de la programo de Barcelona en Comú. En la somero 2015, la urbestro, S -ino Ada Colau, decidis unu jaran moratorion (plilongigitan ĝis junio 2017) pri permesiloj por kreo de novaj turismaj loĝejoj, tempo necesa por efektivigi longtempan politikon en urbo, kies ĉiuj kvartaloj suferas el amasturismo. Se la moratorio -je granda indigno de la reprezentantoj de la turisma sektoro- respondas al la unua postulo de ABTS, la speciala plano por urborganizo de turismaj loĝejoj ( PEUAT), kiu akompanas ĝin, estis celo de ĝiaj kritikoj.

    Ankoraŭ diskutata post akcepto de cento da amendoj, tiu regularo celas difini kvar urbajn zonojn. En la centro, zono dirita por "natura malkreskado", neniu nova hotela konstruo estos permesita, kaj la ekzistantaj povos nek esti pligrandigitaj nek anstataŭitaj de alia, kiam ili ne plu funkcios, en la dua zono restos la nuna antaŭstato, kaj en la aliaj ĉirkaŭurbaj kvartaloj de la tria kaj kvara zonoj, permesiloj estos donitaj laŭ "daŭrigebla" maniero, kun limigoj pri areoj kaj gastnombroj de la hoteloj. "Ni scias, ke tiu projekto estas la plej kuraĝa jam farita en Barcelono, sed ni ankaŭ scias kiel ĝi estas nesufiĉa, klarigas S - ro Pardo. La municipo petas, ke ni subtenu ĝin, sed ni ne volas subskribi blankan dokumenton. La "natura malkreskado" estas lingva truko. En la nuna stato, iuj kvartaloj reprezentitaj en niaj asembleoj estos tuj viktimoj de spekulado. Kio estas nia postulo ? Ĝenerala moratorio. Politike, tio povas esti memmortigo, sed ni ne povas postuli malpli.

    Ĉiutage la "municipoj de la ŝanĝo" renkontas la malfacilaĵojn, kiujn implicas la transiron de la strato al la institucioj. Tiu ŝanĝo malhavigas al la socia movado gravan parton de ĝiaj fortoj. Sidanta ĉe kafeja teraso, S -ino Ana Menéndez, freŝdate elektita kiel estro de Federacio de la asocioj de najbaroj de Barcelono ( FAVB) listigas tiujn el ŝiaj ekskamaradoj, kiuj nun laboras por la municipaj servoj. Tiu fenomeno resonigas la pumpadon de multaj aktivuloj de la socia movado fare de Podemos. En la vicoj de Compostela Aberta, S -ino Jiménez Aleixandre ne povas kaŝi sian malkuraĝiĝon, kiam ŝi analizas la konsekvencon en aktivula agado de jaro kaj duono da ĉeesto en la institucioj : "Ĉi lastaj tempoj la funkciado de Compostela Aberta, same kiel tiu de aliaj "municipoj de la ŝanĝo", estis tre tuŝita de la balotaj procezoj. Ni travivis unu municipan balotadon, du ĝeneralajn kaj unu regionan en unu jaro kaj duono ! Ni tute kaj komplete mobiliziĝis en ili, kaj ili pumpis grandan parton de la energio, kiun ni povus dediĉi al la urbo. Ne kalkulante la internajn konfliktojn, kiujn tiu procezo faris, ĉar la koalicioj ŝanĝiĝis laŭ la balotospecoj."

    Tiuj antagonismoj rezultas ne nur el malsimilaj vidpunktoj. Ili rivelas la malfacilecon reprodukti en la politikaj institucioj la praktikojn kaj frapfrazojn de socia movado. Aliĝintaj al koncepto de " empowerment " (enregecigo), uzita kaj disvolvita de Podemos, la novaj municipoj pensas la institucian terenon kiel kampon por politika eksperimento. Ili bonaŭguras sur la kreo de ciferecaj civitaj platformoj [3] - daŭrigo de la metodoj laŭmodaj dum 15- M per kiuj, ĉiuj povis, en placangulo aŭ dum debato, skribi siajn proponojn sur blanka tabulo. "La celo estas disiĝi el tiu burokratigo de partoprenado por fari ion pli moviga, pli en la spirito de 15- M, en kiu la decidoj okazas per kunkonsento kaj en kiu ne necesas membriĝi al oficiala asocio por partopreni", klarigas S -ino Capel en Madrido.

    Sed tiu cifereca inventemo, kiun la ĵurnalisto Ludovic Lamant difinas kiel "ilon por profani la instituciojn [4]", kaj la bonvolemeco, kiu akompanas ĝin, foje kontraŭas la sintenon de la loĝantaro. "Multaj fine malkovris, ke la institucio ne estas Twitter ", konstatas la direktoro de FRAVM. En Santiago de Kompostelo, la voĉdono por la partopreniga buĝeto mobilizis milon da homoj, tio estas iomete malpli ol unu loĝanto por cent. En Madrido, dum la granda kampanjo por renovigo de la Placo de Hispanio en 2016, 31 761 homoj voĉdonis por la diversaj projektoj : ĉirkaŭ 1% de la ĉefurba loĝantaro. La distribuo de la 60 milionoj da eŭroj de la partopreniga buĝeto vekis intereson de 45 522 loĝantoj. Ĉu senbazaj amuziloj aŭ "vera demokratio" ? Por la urbestro de Santiago de Kompostelo, S - ro Noriega Sánchez, tiuj iloj pruvos siajn utilecojn retroaktive, "kiam la loĝantaro estos konstatinta, ke la proponoj, kies aŭtoro ili estis, fakte estis deciditaj kaj efektivigitaj".

    Ĉu iĝi nur lokaj farantoj ?

    Kondiĉe tamen, ke tiuj proponoj estu prezentitaj kaj deciditaj de la municipa konsilio. Neniu el la maldekstraj koalicioj venkintaj en majo 2015 havas absolutan plimulton. "Ni regas la urbon, sed ni ne havas la potencon", resumas S - ro Pablo Hijar, municipa konsiliano pri loĝejoj de ZeC. La subteno de aliaj grupoj, ofte PSOE, aŭ de regionaj partioj kiel Chunta Aragonesista (Unuiĝo Aragona, CHA), naciista kaj socialekologiista partio en Aragono, estas do nemalhavebla. En Zaragozo "la socialistoj malebligas nin efektivigi principon de imposta progresiveco" incitiĝas la urbestro Pedro Santisteve. " PSOE sisteme malhelpas la grandajn decidojn, tiuj, kiuj iel kontraŭas la kapitalisman sistemon" aldiras S - ro Guillermo Lázaro, de ZeC.

    Sen kalkuli pri iuj punktoj de la porelektaj programoj, kiuj dependas de la regionaj kaj nacia privilegioj. "Se estus okazinta samtempa ŝanĝo je tiuj niveloj, la afero estus pli facila por ni, veas S - ro Villalobos. La Madrida regiono regas la hospitalojn, la publikan edukadon, la grundleĝon. Multaj el la decidoj de la municipo estas do akcesoraj : ĝi petas de la regiono, ke ĝi decidu tian aŭ alian rimedon... plejofte sensukcese." La rimedoj ne sufiĉas por efektivigi la radikalajn aranĝojn promesitajn kontraŭ la elpeladoj. Des malpli, ke la municipoj suferas de la buĝeta premo de Madrido. : "Nur 12,8% de la nacia buĝeto alvenas al ili, plu diras S - ro Santisteve. Ili tamen devas kontentigi la bazajn bezonojn de la civitanoj pri transporto, akvotraktado kaj ruboj."

    La strategio de "elinterna ŝanĝo" iniciatita de la novaj municipaj regantoj stumblas sur la difino de iliaj rajtoj, heredaĵo de la demokrata transiro kaj de la naciaj leĝoj. Precipe la leĝo pri raciigo kaj daŭrigeblo de loka administrado, nomita leĝo Montoro, el la nomo de la ministro pri financoj de S - ro Mariano Rajoy, S - ro Cristóbal Montoro, kiu decidigis ĝin en 2013. La unua frazo de ĝia antaŭparolo ne lasas ian ajn dubon pri ĝia celo : "La reformo de la artikolo 135 de la Hispana konstitucio (...) sanktigas la buĝetan stabilecon, kiel direktigan principon por la regado de ĉiuj publikaj administrejoj." Diktita de la "respekto de la Eŭropaj devontiĝoj pri imposta firmigo" kaj sekvanta la malabundigajn politikojn, tiu leĝo postulas, krom la malpliigon de deficitoj, uzi ĉiujn eventualajn buĝetajn restaĵojn por ŝulda repago. Preter la bezonoj de siaj politikoj, la municipoj devas batali pri la ideo mem de municipa aktivado : ĉu kontentiĝi esti lokaj farantoj en la kadro decidita de la ŝtato aŭ provi fortikiĝi kiel memkompleta politika unuo, en la tradicio "municipista" enradikiĝinta en la landa historio ekde la 19- a jarcento ?

    Tiu situacio kondukas la progresistajn koaliciojn al strangaj akrobataĵoj pri sia komunikado. Se ĉiuj povas trumpeti, ke ili resanigis la publikajn kontojn kaj faris bonan buĝetan restaĵon de post sia ekregado [5], ili devis laŭ la leĝo Montero doni ĉi lastan al bankoj (entute 2,3 miliardojn da eŭroj [6]) Iuj tamen kontraŭ malbonsorto montras bonan humoron : ne povante investi la ŝparitan monon, ili elektas propagandi tiujn repagojn, kiel pruvon de sia bona regado.

    Tiu strategio ne malhelpas la gravulojn de la movado provi akiri ŝanĝon de la leĝo. Kun subteno de la "urbestroj de la ŝanĝo", la parlamenta grupo de Podemos almetis tiucelan leĝproponon en oktobro 2016. Fine de novembro, kvindeko da municipaj reprezentantoj kunvenis en Oviedo por komenci sinsekvon de renkontiĝoj por denunci la kontraŭrajtan ŝuldon kaj la buĝetajn malpliigojn. Tute ne izolita, la kunveno de Oviedo apartenas al la kutima agado de la "ribelaj municipoj" : kune alfronti. Tiel okazis la 4-an kaj 5-an de septembro 2015 en Barcelono la pintkunveno "Urboj por la komuna bono. Kundividi la spertojn por la ŝanĝo", daŭrigita en La Coruña unu monaton poste. Ambaŭ okaze temis pri interŝanĝoj pri la plej konfliktaj temoj : remunicipigo de publikaj servoj, malliberejoj, rifuĝintoj kaj memoro.

    Por iuj, dek du monatoj tamen sufiĉis por krei seniluziiĝon. Posteulo de S -ino Colau kiel proparolanto de la Barcelona PAH, S - ro Macias bedaŭras la malrapidon de la promesitaj ŝanĝoj : "Konsideru la demandon pri la puno de la bankoj, kiuj posedas loĝejojn daŭre malplenajn : la municipo ne plenumis sian taskon. Ĝi disdonis inter kvindek kaj sesdek monpunojn, estus necesaj du mil. Ĉu ĝi ne iras al la taŭga direkto, ĉu ĝi estas treege malrapida. Kaj pri tiu afero ne estas debato pri ĝiaj rajtoj, tio ja apartenas al ĝia privilegio".

    Ligitaj de la decidoj de siaj antaŭuloj

    Komence de 2016 konflikto tumultigis la municipan skipon, kritikitan pro la traktado de striko de la laboristoj de publikaj transportoj. Kunvokitaj dum la Mobile World Congress, internacia montrofenestro de la telefona industrio, fine de februaro 2016, la mobilizoj postulis la ĉeson de la malstabilaj kontraktoj, la plialtigon de salajroj kaj la publikigon de la enspezoj de la regantaj kadruloj. Post la rifuzo fare de la sindikatoj de la solvoj proponitaj de la "ribela municipo" por ĉesigi la strikon, S -ino Colau kvalifikis ĝin "misproporcia", kaj ŝia konsilisto por moveco, S -ino Mercedes Vidal, apelaciis al la "respondeco" de la strikantoj. "Tiu sinteno tute malamika al la striko, eble pli kruela ol tiu de aliaj municipaj skipoj, ege surprizis, raportas S - ro José Ángel Ciércoles, delegito CGT Metro, la plimulta sindikato en tiu transporta sektoro. Evidentas, ke tiuj, kiuj voĉdonis por Ada Colau sentis sin perfiditaj".

    Prezidanto de Ateus de Catalunya ("Ateistoj de Katalunio"), nacia asocio, kiu denuncas la gravecon de la katolika religio en la Hispana socio, S - ro Albert Ruba Cañardo demandas al si, kiam kompletiĝos la censo de la nemoveblaj havaĵoj de la eklezio, kaj de iliaj privilegioj, kiun li postulis de la municipo de Barcelono, kaj kiun li konsideras, kiel esencan informon pri la loĝeja demando. "La konkordato, kiun ni volas nuligi, senimpostigas la havaĵojn de la eklezio registritajn, kiel kultejojn. Sed tio estas hipokrito. Videbla estas giganta konstruaĵo, kun pli ol centmetra fasado al urbocentro, kiu apartenas al la eklezio, en ĝi advokatoficejoj, butikoj, ĉiuj luitaj. Kaj pri tiu konstruaĵo la eklezio pagas neniun imposton. Kial ? Ĉar ĝi instalis en anguleto statuon de sanktulo".

    Anstataŭinte malmildan dekstron, kiel en Madrido, kie S -ino Manuela Carmena estis elektita post dudek kvar jaroj de regado de Popola Partio ( PP), la koalicioj heredas antaŭajn kontraktojn kaj projektojn. La novalvenintoj tiam ricevas kritikpafadon, kiu grandparte devus celi iliajn antaŭulojn. La Hispana ĉefurbo tiel konfirmis konstruadon de la kvartalo Los Berrocales, inventita de la antaŭa municipo. Pli ol 22 000 loĝejoj estos tie konstruitaj ĝis 2018. " PP lasis malantaŭ si tutan heredaĵon de kontraktoj kun tiu aŭ alia entrepreno por pli ol tridek jaroj, komentas S - ro Villalobos. Nuligi ilin implicus gigantajn monkompensojn. Los Berrocales, ekzemple, estas frenezaĵo. La urbo havas nun sufiĉe da loĝejoj por la venontaj tridek aŭ kvardek jaroj. Se ni konstruas la novan kvartalon, iuj restos malplenaj." S -ino Carmena promesis ne permesi tiel grandajn urbajn konstruadojn, ŝi tamen juĝis, ke ŝi ne povas nuligi tiun projekton imagitan de ŝiaj politikaj kontraŭuloj.

    En aprilo 1931, la venko de la progresemaj partioj en pluraj grandaj urboj de la lando, inter ili Madrido, antaŭanoncis la 2-an respublikon. Iuj vidas la "municipojn de la ŝanĝo", kiel resonon de tiu antaŭaĵo. Sed surloke ia seniluziiĝo atendas, sammezura kiel la entuziasmo, kiun kreis la venkoj de 2015, en malsimila situacio. Tiam novaj politikaj grupoj, precipe Podemos, profitis fortan movimpeton. Ili esperis triumfi en la lasta parlamenta balotado. Iliaj ĉefoj teoriigis la ideon de "institucia sturmo" : rapida gajno de regado ĉe ĉiuj niveloj per akceptita balotostrategio, malmulte diferenciganta (diro pri "nek dekstro nek maldekstro") kaj publike anoncita kiel "popolista".

    Atendante novan sturmon, kaj preter siaj propraj kontraŭaĵoj, la "municipoj de la ŝanĝo" devas alfronti nacian kaj regionajn regantarojn strukture pli potencajn, kaj ja intencantajn malsukcesigi ilin.

    Pauline PERRENOT kaj Vladimir SLONSKA - MALVAUD



    [1] Formita de Podemos, Izquierda Unida (Hispana komunista partio kaj aliaj maldekstregaj partioj), Equo (ekologiistoj), Puyálon (kontraŭkapitalistaj Aragonaj suverenistoj), Somos (maldekstraj respublikanoj), Demos Plus (deveninta de la socia movado por defendo de sanservoj kaj publika edukado) kaj Piratas de Aragón (pirata partio).

    [2] La movado de asocioj de najbaroj havas apartan lokon en Hispanio de post la diktaturo de Franco. Estante en la tuta lando ili grupiĝas en federacioj en la aŭtonomaj komunumoj kaj intense partoprenas en la publika debato.

    [3] Ekzemple, la municipo de Madrido kreis la platformon https ://decide.madrid. es

    [4] Ludovic Lamant, Squatter le pouvoir. Les mairies rebelles dEspagne , Lux, Montréal, 2016.

    [5] Precipe Madrido montriĝas kiel "bona lernanto" pro malpliigi la publikan ŝuldon je 19,7% en unu jaro.

    [6] Eduardo Bayona, "La deuda en los ayuntamientos del cambio se reduce 160 000 euros cada hora", Público, 26- a de novembro 2016.


    1 a februaro 2017


    Aŭkcia pliproponado, kiu feliĉigas la armil-vendistojn

    Timo movigas la Pentagonon



    Pretekstante la minacon de Ĉinujo aŭ de la Organizo de la Islama Ŝtato, s - ro Donald Trump promesis kreskigi la armean membraron, modernigi ĝian nuklean armilaron, akiri novajn ŝipojn kaj aviadilojn. Li tiel reuzas strategion de la malvarma milito kiun ankoraŭ uzis s - ro Barack Obama  : kreskigi la timon de la malamiko por grandigi la armeajn elspezojn.



    LA ĴUSA AKUZO kontraŭ s - ro Vladimir Putin, ke li malstabiligis la usonan demokration intervenante en ties balota procezo, estas rekta heredaĵo de la « ruĝo-timo », unu el la apogkolonoj de la malvarma milito en la 1950- aj jaroj. Tiu timo estis bazita sur la supozo, ke la sovetanoj kapablis esti milite rivaloj de la usonanoj. Kia absurdaĵo : dum la unuaj eliris preskaŭ elsangigitaj el la dua mondmilito (dudek milionoj da mortintoj, ruinigita lando), ĉi-lastaj disponis pri fortika ter-armeo (unu miliono da homoj), dek kvin mil aviadiloj, naŭcent militŝipoj kaj milit-arsenalo kapabla redukti Rusujon al stato de (« fumanta kaj radioaktiva ruinaĵo en malpli ol du horoj ») - laŭ la vortoj de generalo Curtis LeMay en 1954.

    Inventita de la US -Air Force kaj larĝe antaŭenpuŝita de John F. Kennedy dum la prezidanta kampanjo de 1960, la temo de la usona « balistika malfruiĝo » ilustras tiun taktikon de artefarita pligrandigo de la minaco. Kennedy ja sciis, ke ne ekzistas « malfruiĝo », escepte de tiu de Sovetunio, profite al Usono ; li estis pri tio rekte informita de la Sekreta Inform-Servo, laŭ ordono de la prezidanto Dwight Eisenhower . Li tamen orientis sian balot-kampanjon laŭ tiu mensogo, antaŭ ol investi, kiam li estis elektita, miliardojn da dolaroj por plenigi imagitan abismon, aĉetante interkontinentajn misilojn.

    Kie estas la dividendoj de paco ?

    DUM LA TUTA malvarma milito, la timo de la Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj ( USSR aŭ Sovetunio) estis uzata por pravigi la eniĝon de kolosaj sumoj en la usonan defendo-sistemon, kio kontentigis la altfunkciulojn de la Pentagono (sidejo de la usona ministerio pri defendo) kaj multajn deputitojn kaj senatanojn, kiuj profitis pri la donacemo de la armil-industriistoj. Uzata de la sovetaj armeanoj por kreskigi sian povon, la temo « usona minaco » ludis kompareblan rolon ĉe la alia flanko de la Ferkurteno.

    La fino de la malvarma milito kaj la disfalo de Sovetunio estus devinta sendi tiun strategion en la rubujojn de historio. En 1991, la rusoj heredas la sovetan arsenalon, sed ili ne plu havas la kapablon prizorgi tiun jam kadukiĝintan defendosistemon. En Usono, optimismaj diskursoj floras ; la prezidanto H. W. Bush elvokas la « dividendojn de paco », kiuj revenos al la usonaj impostpagantoj senŝarĝigitaj de la peza malvarma milito. Ja la armeoj de la lando fandiĝas kvazaŭ neĝo ĉe suno : jam en 1997, la duono de la taktikaj militaviadiloj estis malfunkciigitaj, dum la ter-armeo perdis la duonon de siaj batalantaj taĉmentoj, kaj la mar-armeo, pli ol trionon de siaj ŝipoj.

    Tamen, la armeaj elspezoj restas ege altaj. « La armeoj de la periodo post la malvarma milito postulos, por esti en bona funkcistato, buĝeton similan al tiu dum la malvarma milito », prognozis en 1990 Franklin C. Spinney, analizisto en la Pentagono [1]. Efektive, alĝustigitaj al inflacio, la usonaj armeaj elspezoj neniam falis sub sia meza nivelo de la malvarma milito.

    Tiu paradokso povas mirigi. Ĝi fakte ilustras malnovan praktikon de la Pentagono, konata sub la nomo bow wave (laŭlitere « ondo de pruo ») : kiam la diversaj branĉoj de la armeo suferas reduktitan buĝeton, ili lanĉas projektojn pri esploro kaj disvolviĝo, kun modesta kosto en la komenco, sed kiuj en la longa daŭro postulas masivajn investojn. Tiel, same kiel la reduktoj, kiuj sekvis la Vjetnaman militon naskis la B 2 -bombaviadilon kaj la interkontinentan MX -misilon, la reduktoj de la 1990- aj jaroj naskis la programojn de ĉasaviadiloj F -22 kaj F -35, kaj la ter-armean projekton « Batalsistemo de la Estonteco ». Komencitaj sen granda kosto, tiuj programoj rapide fariĝis tre multekostaj, sen tamen produkti videblan rezulton. La F -22 estis forlasita eĉ antaŭ sia ekfabrikado, kaj la projekto « pri la estonto » neniam eliris el la studejoj. Nur la projekto de F -35 estis pluevoluigata , kun suma kosto, kiun oni taksas je 1 500 miliardoj da dolaroj...

    Ĉe sia komenco, la administracio de s - ro Barack Obama ŝajnis favori revarmigon de la rilatoj kun Moskvo post la kartvela krizo de la somero 2008. La Ŝtat-sekretario Hillary Clinton proponis al sia rusa samrangulo puŝi la « ek-butonon » ( reset button). Tiu alproksimiĝo, motivita aparte de la deziro ricevi rusan apogon por pliseverigo de la sankcioj kontraŭ Irano, kulminis en la interkonsento de 2010 pri la limigo de nukleaj armiloj. Tamen nenio tro drasta : laŭ tiu traktato, Usono konservis detru-kapablon ok- mil-foje pli grandan ol la Hiroŝimo-eksplodo.

    Tiu modesta redukto montriĝis aparte multekosta, ĉar, dum s - ro Obama strebis ratifikigi la tekston, pluraj influaj elektitoj el la respublikana partio postulis, interŝanĝe, « modernigon » de la nuklea armilaro de la lando. La prezidanto akceptis la kontrakton, kiu konsistis praktike anstataŭi la malnovajn armilojn per novaj. La mar-armeo ja ricevis promeson por dek du nukleaj submarŝipoj lanĉantoj de balistikaj misiloj, kun fakturo de 100 miliardoj da dolaroj. La aer-armeo devos ricevi 642 novajn interkontinentajn misilojn (85 miliardoj da dolaroj) kaj novan nuklean bombaviadilon kun longa pafdistanco. Laŭ diversaj taksoj, tiu plano devus entute kosti mil miliardojn da dolaroj al la buĝeto de la ŝtato. « Ni investas en la plej taŭgaj teknologioj por respondi al la rusaj provokoj », deklaris la vic-ŝtatsekretario pri defendo, s - ro Brian McKeon, por pravigi tiujn eksterordinarajn kostojn [2].

    Veras, ke la rusoj antaŭ nelonge aranĝis, sude de Moskvo, subterajn bunkrojn por ŝirmi siajn civilajn kaj armeajn gvidantojn. Ili ankaŭ estas ellaborantaj tre potencan interkontinentan balistikan misilon (la RS -28 Sarmat) kaj alian misilon por submarŝipoj de nova generacio. Ili krome laŭdire prilaboras realigon de submarŝipo ekipita per nuklea armilo, kapabla trairi oceanon kaj eksplodi en usona haveno. La « operacia pozicio » de la rusaj armeoj estis « pli malpli restarigita » depost la disfalo post la malvarma milito, indikas al ni Bruce G. Blair, esploristo ĉe la Princeton-universitato, specialisto pri Rusujo kaj pri nuklea sekureco.

    Rusa armeo « pli malpli » restarigita ne estas por Usono « ekzisteca minaco » , nek forto kapabla « detrui la principojn sur kiuj baziĝas la internacia ordo » - laŭ la vortoj de la eksministro pri defendo Ashton Carter. Ĉefo de la komandaparato de la Nord-Atlantika Traktato-Organizo ( NATO) de 2013 ĝis 2016, s - ro Philip Breedlove tamen neniam rezignis pri sia alarmiga retoriko. Dum la konflikto en Ukrainujo, li aparte asertis, ke kvardek mil rusaj soldatoj troviĝis enpostenitaj ĉe la landlimo, pretaj invadi la landon. Ĉi tiu aserto estis raportata sur la malnovan kontinenton fare de generalo Ben Hodges, ĉefo de la usonaj terarmeoj en Eŭropo. Ĝi estigis viglan emocion en Berlino, kie germanaj diplomatoj denuncis « danĝeran propagandon [3] ». Citante fontojn el Vaŝingtono, la semajngazeto Der Spiegel montris, ke la diroj de s - ro Breedlove ne estas hazardaj : ili estis aprobitaj de la Pentagono kaj la Blanka Domo, kiuj tiel intencis « instigi la eŭropanojn pligrandigi sian defendo-buĝeton », kiel klarigis al ni William Drozdiak, esploristo ĉe la Brookings Institution .

    Ŝajne sukcesa kampanjo, ĉar pluraj membro-ŝtatoj de la NATO, inter kiuj Germanujo, ekkreskigis siajn elspezojn. Kaj la usona armea buĝeto, suferinte pro la redukto de soldatnombro en Irako kaj en Afganujo, nun revigliĝis. En 2016, la defend-buĝeto estis 583 miliardoj da dolaroj. Por pravigi tiun sumon, la Pentagono citis la neceson respondi al la « rusa agreso ».

    Multekosta « kontraŭ-terora milito »

    PRAKTIKE, la respondoj al tiu pretendita « ekzisteca minaco » restis mirinde modestaj. Malgraŭ siaj 480 000 soldatoj, la usona terarmeo, konata pro siaj pitoreskaj malŝparoj (necesejaj sidlokoj je 640 dolaroj, kaf-maŝino je 7 622 dolaroj), disponas pri limigita batalkapablo. S - ro Raymond Odiemo, stabestro de 2011 ĝis 2015, taksis, ke ĝi malfacile povus igi operacia pli ol la trionon de siaj homoj, kiujn oni tamen supozas pretaj esti senditaj militi ene de malpli ol monato. Laŭtege anoncita, la plifortiga plano de la orienta defendo de NATO konsistis en sendo de sep-cent-homan batalionon en Pollandon kaj en ĉiun el la baltaj respublikoj pretende minacataj de Moskvo. La aerarmea plifortigo en la Balta Maro estis apenaŭ pli impona : malgrandaj kvantoj da ĉasaviadiloj dismetitaj por limigitaj periodoj. Kiel estus, se mankus mono en la armeo ?...

    La buĝeto de la sola usona ter-armeo, ĉirkaŭ 150 miliardoj da dolaroj, estas pli ol duoblo de tiu, kiun Rusujo dediĉas al sia tuta armeo. La mankojn rilate al la armea projekcio kaŭzas ĉefe la prioritatoj de la Pentagono, malpli zorgantaj pri la realaj bezonoj de la defendo, ol pri la internaj kvereloj pri la buĝet-disdivido kaj pri la premoj de la armil-industriistoj – kiuj opinias sia devo dungi la emeritajn kvar-stelajn generalojn.

    La arto vigligi la timon ŝanĝiĝis de post la malvarma milito. En tiu tempo, la impost-pagantoj ricevis proporcie al tio, kion ili pagis : naŭcent ŝipoj, dek kvin mil aviadiloj kaj la cetero. La « milito kontraŭ teroro » kostis pli multe ol iu ajn konflikto en kiu partoprenis Usono - escepte de la dua mondmilito -, sed ĝi neniam havis kompareblan dimension. Ĉe la pinto de la alfrontiĝo, Irako mobilizis nur kvinonon de la trupoj senditaj en Vjetnamujo n, kaj la aviadil-ekiroj estis okfoje malpli nombraj. Armiloj kostas pli kaj pli, kaj oni produktas malpli kaj malpli da ili.

    Tiu evoluo povus ŝajni trankviliga. Tamen, la artefarita inflacio de la minaco plu nutras la maŝinon, kaj la katastrofo estas ĉiam ebla. Inter la ŝipoj dismetitaj de la NATO en la Balta Maro aŭ en la Nigra Maro dum la ukraina konflikto troviĝas ekzemple Aegis -tipa destrojero. La misiloj, kiujn ĝi transportas estas destinitaj al la kontraŭaviadila defendo, sed ties ĵetiloj povus same transporti nukleajn misilojn, konvenciajn aŭ longdistancajn, sen ke iu ajn observanto povus vidi diferencon. « Tiuj destrojeroj povus pafi Tomahawk -misilojn, kapablajn atingi Moskvon, klarigas al ni Bruce G. Blair. Kun kelkaj el ili, vi povus elpafi gravan atakon al la rusa komand-sistemo kaj regsistemo. »

    Tio klarigas kial rusaj aviadiloj superflugis la USS Donald Cook je proksimume tridek-metra altitudo en aprilo 2016, naskante streĉajn rilatojn inter Vaŝingtono kaj Moskvo. « Nun, Blair daŭrigas, la rusoj preparas submarŝipojn por malefikigi tiujn destrojerojn. Kaj la usonanoj mobilizas skadron da kontraŭsubmarŝipaj aviadiloj P -8 por malhelpi agadon de tiuj submarŝipoj... » Senfina ciklo.

    Andrew COCKBURN

    Ĵurnalisto.

    Longa versio de tiu teksto aperis en la usona magazino Harpers en decembro 2016, sub la titolo «  The new red scare  ».



    [1] Citita en Dennis S. Ippolito, Blunting the Sword  : Budget Policy and the Future of Defense, National Defense University Press, Vaŝingtono, 1994.

    [2] Deklaro al la Ĉambro de Reprezentantoj, Vaŝingtono, DC, la 1- a de decembro 2015.

    [3] « Berlin alarmed by aggressive NATO stance on Ukraine », Spiegel Online, 6- a de marto 2015.


    1 a februaro 2017


    Juna kaj instruita loĝantaro enĵetita en la tutmondiĝon

    Vjetnamujo revas esti la laborejo de la planedo



    En malpli ol kvardek jaroj, la vjetnama loĝantaro spertis plialtiĝon de sia vivnivelo. Malsato malaperis, la junuloj estas konektitaj al la sociaj retoj, la familioj spektas sudkoreajn aŭ japanajn TV -seriojn. Sed la laborkondiĉoj restas tre malfacilaj kaj la ekonomio fariĝas pli kaj pli dependa de eksterlando. La espero de la registaro, ĝui privilegiitan partnerecon kun Usono riskas seniluziiĝon.



    KUN SIAJ NIGRAJ HAROJ falantaj sur la frunto, vigle portanta siajn kvindek jarojn, kaj kun sia akrebrila okulo, s - ro Nguyen Van Thien estas unu el tiuj, kiujn la vietnama Komunista Partio ( VKP) nomas la « soldatoj de oĉjo Ho sur la ekonomia fronto » - reference al Ho Chi Minh , heroo de la sendependiĝo kaj fondinto de la Demokratia Respubliko Vjetnamujo. Lia batalo okazas sur la fronto de vestoj, kun kiel klientoj internaciaj firmaoj, kiel ekzemple la usona Gap, la japana Uniqlo, la hispana Zara... kaj li tre fieras pri tio.

    Ni renkontas lin en unu el liaj fabrikoj konstruita sur la apudaj kampoj, en la ĉirkaŭurbo de Bac Giang, aŭte je unu horo kaj duono for de la ĉefurbo Hanojo. Sur tiuj kvar aleoj kun longaj hangaroj, amasiĝas maŝinoj kaj laboristoj – plimulte virinoj. Iom distance, konstruaĵo ŝirmas modestajn oficejojn. Troviĝas ankaŭ altaro de la dajmonoj de la Grundo kaj de la Fortuno, garantiuloj de prospero. Ni vidis ilin en ĉiuj vizitataj entreprenoj, pli aŭ malpli imponaj, ekstere kiel tiu ĉi, aŭ en la enira halo. Kelkfoje oni tie bruligas incenson.

    S - ro Nguyen Van Thien estas la ĝenerala direktoro de la entrepreno Bac Giang Garment Corporation ( BGGC), nekonata de la ordinara vjetnama publiko. Oni tie fabrikas lanugajn sport-vestojn, jakojn kaj aliajn pantalonojn destinitajn al eksportado. Oni ne rajtas vendi ilin sur la loka merkato, por ne banaligi la markojn kaj tiel senvalorigi ilin : tio estas precizigita en la kontraktoj. Kvazaŭ la salajruloj, kiuj gajnas inter 3 kaj 5 milionojn da dongoj (inter 125 kaj 210 eŭroj monate) por ses labortagoj semajne, estus povintaj pagi al si tiajn vestojn...

    Antaŭ dek jaroj, BGGC havis nur unu fabrikon kaj laborigis nur 350 homojn. Tio estis antaŭ la privatigo, vorto tamen neniam prononcata. Nek ĉi tie, nek ie ajn aliloke. Oni parolas laŭelekte pri « socialigo », « akciuligo » kaj foje eĉ pri « naciigo ». Kia devojigo de la lingvaĵo por signifi, ke la akcioj ne plu apartenas al la ŝtato sed al la salajruloj prioritate (se ili povas aĉeti), kaj al ĉiuj, kiuj tion « deziras ». La entrepreno tiam fariĝas la « komuna havaĵo de ĉiuj vjetnamoj », laŭ la oficiala terminologio. La disdivido povas ŝajni komence justa, sed tiuj, kiuj disponas pri la socia kapitalo kaj financaj resursoj ricevas « leonan parton » ĉe la fino. Almenaŭ, la entrepreno prosperis, kun siaj kvin fabrikoj, siaj dek kvar mil salajruloj kaj sia plenplena mendo-registro.

    Antaŭe, en la epoko de ĝeneraligita ŝtatigo, la ordonoj venis de la popola komitato kaj de la komerco-departemento, ambaŭ direktataj de la Partio. De 1987, kun la « merkat-ekonomio socialisme orientita », kiel oni diras ĉi tie, la okcidentaj grandaj markoj ĉion regas, de la projektado ĝis la uzataj fadenoj kaj butonoj, kaj trudas sian prezon. Feliĉa ke li eskapis « la ŝtatisman jugon kaj ties multobligon de devigaj administraj paperaĉoj », s - ro Nguyen Van Thier eltiras la moralon de la afero : « Oni gajnas monon. »

    Ne ĉiuj spertoj pri eliro el la malnova sistemo estas tiom sukcesaj. « La plimulto de la grandaj publikaj grupoj, « akciuligitaj » aŭ ne, perdas monon » asertas fama advokato, kiu postulas anonimecon. Tiu eksa alta ŝtat-kadrulo nun direktas gravan kabineton specialigitan pri komerca juro – itinero, kiu perfekte spegulas la evoluon de Vjetnamujo. Jes ja, de la lanĉo de la tiel nomata « politiko de novigo » ( doi moi) en 1986, kelkaj entreprenoj sin distingis, kiel Vingroup – kies ĝenerala direktoro estas la sola vjetnamo de la longa listo de miliarduloj en dolaroj, starigita de la usona magazino Forbes – aŭ la n - ro 1 de telefonio Viettel, aŭ la lakto-grupo Vinamilk. Sed ili ŝuldas tion al apartaj cirkonstancoj. La unua profitas publikajn kontraktojn kaj eksternormajn bien-koncesiojn, kiuj ebligas al ĝi amasigi enormajn profitojn ; la dua apartenas al la armeo kaj disponas pri privilegiita aliro al la satelitoj kaj frekvencoj ; kaj la tria estas posedata de eksterlandaj grupoj, inter kiuj fonduso de Singapuro.

    La investantoj ludas Hanojon kontraŭ Pekino

    La aliaj nur singarde malfermis sian kapitalon, samtempe evitante la regadon de la ŝtato, kaj afiŝas gigantajn malprofitojn - « miksaĵo de nekompetento kaj korupto », asertas la advokato. La plej frapa ekzemplo estas tiu de PetroVjetnam, el kiu kelkaj gvidantoj estis devigitaj demisii sekve de grandegaj malprofitoj kaj konstatitaj veraj rentoj. La reganta potenco, portata de la ĝenerala sekretario de la Partio, s - ro Nguyen Phu Trong, videble decidis krucmiliti kontraŭ korupto, kiu subfosas la ĉiutagan vivon de la vjetnamoj, kaj kiu fine malfirmigas ekonomion pli kaj pli malfermitan al kapital-movoj. « La vjetnamaj entreprenistoj ĉiam naĝis en tre mallarĝa marĉeto – la diabla marĉeto , klarigas nia advokato. Sed nun la oceano ja atendas ilin. » La tempesta oceano de libermerkato kaj senindulga konkurenco.

    La teksa entrepreno BGGC ja spertis tion : « Por premi la kostojn, kelkaj gravaj klientoj ludas Vjetnamujon kontraŭ Ĉinujo, kaj reciproke », atestas ties ĝenerala direktoro, kiu estis devigita « ŝpari pri ĉio », sen vere precizigi kion signifas tiu « ĉio » . Tiel, Uniqlo frostigis sian provizadon en la Meza Regno profite al la subkontraktantoj en Vjetnamujo. Lever Syle , unu el la aliaj provizantoj de la japana marko, trione reduktis siajn ĉinajn dungitojn kaj fabrikos ĉi-flanke de la landlimo 40 % de siaj vendoj antaŭ 2020, kvankam ĝi tute forestis el ĉi tie antaŭ ses jaroj [1]. De la komenco de la jardeko, la grandaj markoj kaj iliaj subkontraktantoj iom post iom forlasas la ĉinan teritorion, kiel la tajvana Pou Chen ( Nike, Adidas, Puma, Lacoste...), kiu investis pli ol 2 miliardojn da dolaroj en la industriaj parkoj ĉirkaŭantaj Ho Ĉi Min-urbo n (eksa Saigono), en la sudo de la lando.

    Laŭ s - ro Truong Van Cam, vicprezidanto de la asocio de la teks-vestaĵ-entreprenoj (la mastro-organizaĵo konata sub la nomo Vitas), 65 % de la vjetnamaj teksaĵaj eksportaĵoj estas realigataj de eksterland-kapitalaj entreprenoj aŭ eksterlandaj komisiantoj ». Tio estas pozitiva fakto, laŭ tiu mastro, kies aspekto pli similas al tiu de soveta burokrato de la 1970- aj jaroj, ol tiu de usonigita juna mastro kiel oni foje renkontas. Li tamen memorigas, ke la unuaj reform-petoj venis de Vitas, por respondi al la diversigitaj bezonoj de juna loĝantaro, kiu rifuzas unuformiĝon kaj « al kiu ni devas provizi laboron. Tio ja estas nia sola riĉeco ». Lia organizaĵo estis do pionira.

    Laŭ li, « la monda ekonomio iras laŭ ondoj de delokadoj. Tiuj ekis el Eŭropo por iri al Japanujo kaj Sudkoreujo, poste ili iris en Ĉinujon. Kun la kresko de ĉinaj salajroj, ili nun alvenas en Vjetnamujo, Bangladeŝo, Birmanujo. Tio estas natura leĝo, ĉar la celo de entreprenoj estas gajni profiton. La cikloj estas dek- aŭ dek-kvin-jaraj » - kio devus « lasi al ni tempon por kvalifiki la laboristojn kaj plibonigi la rezultojn », li diras. Oni kredas aŭdi s - ron Pascal Lamy, bonprezenta franca socialisto kaj eksa Ĝenerala direktoro de la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK) …

    Same kiel la plejmulto de la ekonomiaj gvidantoj, s - ro Truong Van Cam multe kalkulis je la transpacifika partnereco (Trans-Pacifika Partnereco, TPP) inter Usono kaj dek unu landoj, supozata alporti feliĉajn tagojn. Lirika, s - ro Barack Obama ja ĝin kvalifikis « la komerca interkonsento la plej progresema en la historio [2] ». Surbaze de la kalkuloj de la Monda Banko, la mastroj de la teksaĵ-industrio atendis el ĝi rapidegan kreskon de sia parto de la monda merkato – de 8 nun ĝis 11 % en 2025 ; la mastroj de elektronik-industrio atendis ĉirkaŭ 18 % kreskon de la eksportado ; dum la vjetnamaj regantoj prognozis suplementan kreskon inter 0,8 % kaj 2 % jare dum la venonta jardeko [3].

    Tiu alloga promeso multe kontribuis al la fulmrapida kresko de eksterlandaj instalaĵoj ĉi-lastajn jarojn. Jes ja, la logiko de la salajra dumpado  [4] motivis pli ol unu investantojn, kiel, sen klare aserti, klarigas s -roj Shimizu Tatsuji kaj La Van Tranh, la japan-vjetnama duopo estranta la japanan entreprenon Foster Electric , kiu nin akceptas en sia uzino de mikrofonoj (por la iPhone de Apple) kaj de laŭtparoliloj (por la eksterlandaj produktantoj de aŭtoj) : « La vjetnamaj laboristoj estas tre konkurenc-kapablaj. Ĉe la komenco, ili estas malpli formitaj, sed ili rapide lernas. Ĉi tie ni laborigas 30 000 homojn, kaj la baza salajro estas inter 150 kaj 200 dolaroj monate, kontraŭ meze 650 dolaroj en Ĉinujo. Oni multe ŝparas ». Tio ja estas riĉofonto ! Ne nur por Foster, kiu reduktis siajn ĉinajn instalaĵojn, sed ankaŭ por Samsung, kiu investis 15 miliardojn da dolaroj kaj dungas 46 000 homojn – tuta urbo por unu sola firmao. Aŭ ankoraŭ Foxconn, Apple, Canon...

    Sed tio ne estas la sola motivado. La rapida kresko de la lastaj jaroj ŝuldiĝas tre larĝe je la antaŭviditaj malaltigoj de doganimpostoj en Usono kaj en la dek unu aliaj landoj de Pacifiko, ĝis ilia kompleta malapero en 2025, kadre de la TPP. Des pli ke la usonaj intertraktantoj estis trudintaj striktan regulon, tiel nomatan « de la origino », devigante ke la eksportitaj produktoj estu tute fabrikitaj en Vjetnamujo aŭ el elementoj devenantaj el la membro-landoj de la fama partnereco, el kiu Ĉinujo estas ekskludata. Ne plu eblos nur kunmeti ĉi tie elementojn fabrikitajn tie. Tio klarigas la konstatitan haston de la komenco de la jardeko.

    Ora ponto por eksterlandaj kapitaloj

    Kun helpo de Vaŝingtono kaj de la TPP, Vjetnamujo jam vidis sin kiel la dua monda laborejo, preta konkurenci sian partneron, tiom privilegiitan kiom malamatan : Ĉinujo, lia unua provizanto kaj unua kliento, sed ankaŭ lia kontraŭulo en Sudĉina Maro (nomita « Orienta Maro » en Vjetnamujo). Tiu libermerkata traktato havis efik-kampon tiom politikan kiom ekonomian [5]. Sed la malamikeco de s - ro Donald Trump kontraŭ ĝi riskas ŝanĝi la situacion. En tiu fama tago de novembro, blua kaŝpanelo invadis la ekranon de la televidiloj, interrompante la ĵurnalon de la usona ĉeno Cable News Network ( CNN) « pro nekonforma enhavo ». Pli poste oni eksciis, ke la elektita prezidanto estis kolere ekkriinta kontraŭ la « tre malmultekostaj vjetnamaj produktoj », kiuj minacas invadi Usonon. Oni volis domaĝi la delikatajn orelojn de la vjetnamoj rilate tiun malnoblan akuzon, se tamen ili rigardas CNN...

    Nun, la gvidantoj de la lando esperas ke Wallmart, Nike, Apple, Microsoft kaj aliaj kapablos revenigi la prudenton al la ekstravaganca prezidanto, kaj trudi almenaŭ duflankan traktaton. Dume, la ĉefministro Nguyen Xuan Phuc memorigis al la Nacia Asembleo, la 18-an de novembro, ke Vjetnamujo « jam subskribis dek du libermerkatajn kontraktojn » kaj ke ĝi ja intencas « daŭrigi la ekonomian integradon », ĉu kun aŭ sen la TPP. Nuntempe, la eksterlandaj investoj devenas ĉefe el Azio (laŭorde : Japanujo, Tajvano, Singapuro, Sudkoreujo, Ĉinujo). La registarestro ankaŭ kalkulas kun la interkonsento subskribita kun la Eŭropa Unio kaj ratifikita – sen multe da debato – de la franca Parlamento en junio 2016.

    Hanojo metas siajn esperojn pri kresko en la « nur-eksportan modelon » kaj en la alvenon de la eksterlandaj kapitaloj, al kiuj ĝi proponas oran ponton : kompletan impost-kvitecon dum kvar jaroj, kaj duonan kvitecon dum la naŭ postaj jaroj, faciligitan aliron al la grundo (je malavantaĝo de agrokulturo), kromajn helpojn de la lokaj registaroj, administrajn simpligojn, ktp. Tio movas la maŝinon : 6,5 % ekonomia kresko en 2016. Tio estas sufiĉe reviga, eĉ en la regiono. Sed tiu strategio havas prezon : la dependeco. La eksterlandaj entreprenoj realigas pli ol du trionojn de la eksportado : Samsung, ekzemple, koncentras sola 60 % de la elektronikaj vendoj al eksterlando. Kiam la sudkorea giganto tusas (kiel ekzemple pro ĝia Galaxy Note 7, kies baterioj senkaŭze ekflamiĝas), la tuta Vjetnamujo malvarmumiĝas.

    Leviĝo de la primediaj zorgoj

    Renkontita ĉe la centra Instituto por la ekonomia administrado ( CIEM), esplorcentro dependanta de la potenca ministrejo de planado, s - ro Nguyen Anh Duong ne neas la danĝerojn. Kvankam li forte kritikas la « novan tavolon de vjetnamaj riĉuloj kaj entreprenistoj, kiuj volas konservi siajn privilegiojn », tiu juna vicdirektoro de la departemento pri ekonomia politiko senpere klarigas : « La eksterlandaj entreprenoj havas kapitalojn kaj ni ne. Prefere eksterlandanoj investantaj en la produktadon ol vjetnamoj vetantaj pri la nemoveblaĵoj. Krome, tio kreas konkurencon por la lokaj entreprenoj, kio instigas ilin plibonigi sian mastrumadon. » Kaj li resumas la dominantan pensmanieron : « Tiuj eksterlandaj rektaj investoj (ERI) efektive estas veto pri estonteco. Kun ili, estas ŝanco por ke tio funkcios, sed sen ili, oni estas certa ne disvolviĝi. »

    Jes ja, kiel eliri el la subevoluado kiam oni posedas nek kapitalon nek teknikaron, sed kiam oni disponas loĝantaron junan (la duono estas malpli ol tridek-jaraj, multnombran (53,8 milionoj da laboraĝaj homoj), instruitan (93,5 % scipovas legi kaj skribi) ? La vjetnamaj aŭtoritatuloj kalkulas pri la dogmo, danĝera, kiu igis potencaj Singapuron, Tajvanon kaj Ĉinujon : la malalta kosto de la laborforto. Sed kun diferenco, notas s - ro Erwin Schweisshelm, direktoro de la Fondaĵo Friedrich Ebert en Vjetnamujo : « Tiuj landoj tamen protektis siajn merkatojn kaj trudis reguladojn. Ankoraŭ hodiaŭ, ne eblas posedi 100 % ĉinan kompanion, kaj kelkaj investadoj devas nepre enhavi teknikologian transdonon. Vjetnamujo, siaflanke, estas plene malfermita. Ĝi havas neniun postulon pri instalado aŭ pri uzo de la naciaj riĉaĵoj, neniun prian rekomendon. » Kaj videble ĝi malmulte kontrolas la rompojn al la laborjuro, kiuj estigis multajn konfliktojn en grandaj entreprenoj ( vd ĉi-suban artikolon).

    La zorgado ne estas pli granda pri la mediaj normoj. Tion atestas la afero Formosa, el la nomo de la tajvana entrepreno establita en la Ha Tinh -provinco, en la centro de la lando. Tiu ĉi elverŝis toksajn produktojn el sia ŝtalfabriko en la maron : ducent kilometroj da poluitaj marbordoj, tunoj da mortintaj fiŝoj, pli ol kvardek mil fiŝistoj sen laboro, la turismo minacata. En unua periodo, la reprezentanto de Formosa en Hanojo, s - ro Chou Chun Fan, sentis sin sufiĉe protektata por deklari : « Vi ne povas ĉion havi. Vi devas elekti inter la fiŝoj, la salikoketoj kaj ŝtalfabriko [6]. Sed ili ne kalkulis kun la fiŝistoj, kiuj ludis sian pretervivon, kaj plendis ĉe tribunalo. Nek kun la urbaj mezklasoj, kiuj, maltrankvilaj pri la kvalito de la manĝaĵo, multnombre manifestaciis en Ho Ĉi Min-urbo. La registaro arestis unu aŭ du supozatajn gvidantojn de la movado, kaj gardis dum kelkaj horoj plurajn dekojn da manifestaciantoj ; sed ĝi malfermis enketon, trudis pagon de monkompenso al la fiŝistoj, kaj s - ro Chou Chun Fan estis devigita demisii.

    Kelkajn jarojn antaŭe, en 2009, la ekspluatado de baŭksito-minejo fare de la ĉina entrepreno Chinalco estis mobilizinta homamasojn, instigante eĉ la generalon Vo Nguyen Giap, heroon de la milito, skribi kontraŭ la « seriozaj riskoj de ekologiaj domaĝoj [7] ». Vane. La kresko-deziro dominis ĉion.

    Konsumo-soifo saturas la urbojn pri aŭtoj kaj motorcikloj en malverŝajna miksaĵo, igante la strattrairon nesekura kaj la aeron tute ne spirebla. Tamen, asocioj aŭ organizaĵoj por lukti kontraŭ poluo kaj por la nutra sekureco ekaperas. Printempe 2016, la loĝantoj de Hanojo mobiliziĝis por malhelpi forhakadon de dekoj da centjaraj arboj – sukcese. S - ro Luong Ngoc Khue, juna entreprenisto, fakulo pri komputilprogramoj, naskita en la Mekongo-delto, esperas kunigi « urbanojn kaj kamparanojn » kontraŭ la ebla alveno, pro la libermerkataj traktatoj, de usonaj maizo aŭ rizo, « nepre genetike modifitaj, nepre Monsanto  » - entrepreno, kiu lasis malbonan memoraĵon en Vjetnamujo. Ĝis nun lia grupo ŝajnas kunigi tra la sociaj retoj nur kelkajn dekojn da konektitaj junuloj. « Oni scipovas kuniĝi pri precizaj unuopaj demandoj, kiel la Formosa -afero, observas la dokument-filmistino Dao Thanh Huyen. Sed ne jam por pripensi la demandon : kiel regajni la disvolvad-nivelon, estante senpere en la tutmondiĝo, kaj protekti nian miljaran kulturon, niajn valorojn : solidareco, respekto al pliaĝuloj, ligo inter generacioj, etiko ? »

    La komunista Partio elektis prokrasti la respondon al tiaj demandoj. Ekzistas ja diverĝaj opinioj, kiel montris la 12- a kongreso dum kiu, en januaro 2016, la ĉefministro favora al la privatigoj estis eksigita, dum la ĝenerala sekretario altigis sian aŭtoritaton. Sed la debato estas nur pri la ritmo de la reformoj, ne pri la enhavo : iuj opinias, ke necesas akceli ilin kaj uzi la libermerkatajn interkonsentojn kiel premrimedon por ŝanĝi la normojn kaj praktikojn (por antaŭprepari la TPP, sesdek leĝoj pri sociaj kaj ekonomiaj demandoj jam estis modifitaj) ; la aliaj opinias, ke necesas malrapidigi la procezon por konservi la mastradon de la ŝanĝoj. La elektebleco resumiĝas jene : senkompleksa merkat-ekonomio, aŭ moderigita merkatekonomio. Kaj koncerne la socialisman orientiĝon …

    Martine BULARD

    Vjetnamujo en statistikoj

    Loĝantaro : 91,5 milionoj da homoj, el kiuj 54 % estas malpli ol 30-jaraĝaj.

    Meza vivdaŭro : 76 jaroj.

    Scipovas legi/skribi : 93,5 %

    Indico de homa disvolviĝo ( IHD) : 116- a vico.

    Ret-uzantoj : 52,7 % de la loĝantaro. La tutmonda procento estas 43,99 %.

    Dungado : El 53,7 milionoj da laboraĝaj vjetnamoj, nur 18 milionoj laboras en la formala sektoro, kun laborkontrakto kaj socia protekto.



    [1] «  China manufacturers survive by moving to Azian neighbors  », The Wall Street Journal , Nov-Jorko, 1- a de majo 2013.1

    [2] Jennifer Wells, «  Will the TPP transform the garment manufacture in Vietnam : Wells  », The Toronto Star, 6- a de oktobro 2015.

    [3] «  Potential macroeconomic implications of the Trans- Pacific Partnership  », Global Economic Prospects , Monda Banko, Vaŝingtono, DC, januaro 2016.

    [4] Ofertado de varoj aŭ servoj al la eksterlanda merkato kontraŭ prezo sub la normala valoro, F. Munniksma, Internacia komerca-ekonomika vortaro en dek unu lingvoj, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1990.

    [5] Vd. Xavier Monthéard, «  Retrouvailles des États -Unis et du Vietnam », Le Monde diplomatique , junio 2011.

    [6] «  Hécatombe de poissons  : Formosa sexcuse, l’enquête continue  », Le Courrier du Vietnam, Hanojo, 27- a de aprilo 2016.

    [7] Vd. Jean- Claude Pomonti, « Le Vietnam, la Chine et la bauxite  », Planète Azie, 3- a de julio 2009, http ://blog. mondediplo.net


    1 a februaro 2017


    Vjetnamujo revas esti la laborejo de la planedo

    Strikoj sen sindikato



    « Kiam oni estas pli ol 30-jara, oni ne plu povas fari tiun laboron. Oni estas tro maljuna, la korpo ne povas elteni », asertas s -ino Phan Duyen. Tridek-du-jara, dungita de japana fabriko de rizalkoholo, ŝi estas tre kontenta ke ŝi forlasis sian postenon ĉe la fabrikado por aliri tiun de kvalit-kontrolanto. Ni renkontas ŝin denove kun ŝia edzo, kaj sep ŝiaj kolegoj, en ŝia bele dekoraciita eta loĝejo, sur strateto de tre popola parto de la 7- a distrikto en Ho Ĉi Min-Urbo (eksa Saigono). Ĉiuj konfirmas la penigecon de la produkto-laboro laŭ 3 x 8 h, kun nur unu ripoz-tago semajne. Tio ne sufiĉas por ir-reven-vojaĝo en provinco, de kie ili ĉiuj venas. Apenaŭ sufiĉa por retrovi siajn fortojn.

    Malgraŭ tio, neniu plendas. Spegulo de socio, kies dinamismo estas nedetruebla, tiuj junuloj rigardas al la estonteco. Ili volas « ŝpari monon » kaj reiri al sia vilaĝo, iuj por « malfermi komercon », aliaj por « konstrui domon kaj lui ĝin », aŭ ankoraŭ por « pligrandigi la familian farmodomon ». Nur du junaj virinoj ne planas reiri al la kamparo. La unua sekvas kursojn pri la angla lingvo, en centro situanta preskaŭ unu horon motorcikle for de sia dormejo, pro sia espero iam akiri oficejan postenon en urbo ; la dua pagis 90 milionojn da dongoj (unu jaro kaj duono da salajro) danke al siaj ŝparoj kaj depruntoj de sia familio, por esti instruita en instituto, kiu garantias al ŝi dungon en Japanujo dum tri jaroj. Vjetnamujo subskribis interkonsentojn kun pluraj landoj por ekiniciati strangan eksperimenton : eksportado de laborforto (115 000 homoj en 2016) [1]. Atendante ke iliaj revoj realiĝu, ĉiuj tiuj junuloj, kun tre malaltaj baz-salajroj (malpli ol 2 milionoj da dongoj, 85 eŭroj monate), laboras kromajn horojn, pagatajn 150 %. Teorie, tiuj kromaj horoj ne povas superi ducent horojn jare, aŭ tricent en esceptaj okazoj, tio estas kvar ĝis ses pliaj horoj, aldone al la kvardek ok laŭleĝaj horoj. Evidente, tiuj laboristoj laboras pli ol tio. Sen nepre gajni pli.

    Poste, dum konversacio, oni eksciis, ke nur kelkaj kromhoroj estas pagataj ; la aliaj estas transformataj en « feriaj tagoj », kiuj povas esti uzataj kiam la direktoro decidos. « Oni volus gardi ilin por la Tet-festo [jarkomence, kiam ĉiu vizitas sian familion], sed tio ne eblas, klarigas unu el la junaj viroj. La direktoraro devigas nin uzi ilin dum duontagoj, dum kiuj ne eblas ion interesan fari . » Precipe, insistas s -ino Phan Duyen, « kun tiu sistemo, oni ne profitas la ferio-pliiĝon. Ni perdas, la entrepreno gajnas ». Kaj la sindikato ? Malkongrua demando. Sindikato ja ekzistas, sed ne por subteni la depostulojn …

    TAMEN, 5722 strikoj estis nombritaj inter 1995 kaj 2015, laŭ s -ino Do Quynh Chin, kiu estas direktorino de la Esplorcentro pri la labor-rilatoj, ia konsilisto-kabineto posedanta certan famecon. Sed neniun ekis la Ĝenerala Konfederacio de la laboro de Vjetnamujo ( CGTV) – kio estas ĝena, ĉar, kvankam la striko-rajto troviĝas en la Konstitucio ekde 1995, ĝi principe povas esti uzata nur sub la aŭtoritato de la unusola sindikato. Tial, oni aranĝas la vortumojn, kaj strikoj fariĝas... « laborĉesoj ». Kiel ajn oni nomas ilin, la ekstrikoj pli kaj pli oftiĝas : malpli ol cent en la jaro 2000 ; proksimume kvincent en 2016. 70 % da ili okazas en eksterlandaj entreprenoj, kie la laborista koncentrado estas plej granda (tri kvaronoj de la vjetnamaj entreprenoj estas etaj aŭ mezgrandaj). Ĉefaj motivoj estas la salajroj, la laborkondiĉoj kaj la kvalito de la manĝaĵo en la manĝejo. « Plej ofte, rakontas s -ino Do Quynh Chi, laborista grupo alportas la depostulojn al la direkcio aŭ al la oficiala sindikato. Neniu respondo venas. La striko eksplodas. » Ekde tiam ĉiu agitiĝas. La CGTV mobiliziĝas kiel peranto inter la strikantoj kaj la direkcio.

    Plej ofte, notas s -ino Do Quynh Chi, la postuloj estas kontentigitaj. La strikoj malofte daŭras longan tempon. Kiam temas pri salajroaltigo, tiu estas ĝenerale etendita al ĉiuj entreprenoj de la industria parko, kie troviĝas la grupo, kaj al ĉiuj, kiuj havas saman ŝtatecon, ĉar la dungantoj kunordigas sian agadon laŭ geografia origino.

    Kelkfoje okazas, ke la « labor-ĉesoj » koncernas la registaron mem. En marto 2015, la 90 000 laboristoj de la fabriko Yue Yuen (de la tajvana grupo Pou Chen) en la industria parko de Tan Binh, ĉe Ho Ĉi Min-Urbo, haltigis la maŝinojn kaj blokis la aŭtoŝoseon por protesti kontraŭ leĝo, kiu reduktis iliajn pensio-rajtojn. La registaro amendis sian projekton. Ja neniam viditaĵo...

    TUJ POSTE, la registaro promesis kontroli, ke la entreprenoj elpagos sian parton al la kaso de la sociala asekuro kaj, senecese, jure persekuti ilin. Jes ja, same kiel aliaj internaciaj kompanioj, Pou Chen enkasigas la deprenon el la salajroj sed ne transdonas ĝin, nek pagas sian devigan parton por la san-asekuro, la senlaboreco- kaj emeriteco-asekuro. Videble, la minaco ne estis sekvata de granda efiko : okaze de la lasta sesio de la nacia Asembleo, en novembro 2016, la ministro pri laboro memorigis, ke la socialaj ŝuldoj estas pli ol 13 000 miliardoj da dongoj (preskaŭ 550 milionoj da eŭroj), kaj li ankoraŭfoje mallaŭdis la entreprenestrojn.

    Ĉi tie kiel aliloke, la CGTV estas malkonektita kaj kadukiĝinta. Ĉu necesas diri, ke la sindikataj gvidantoj estas pagataj de la entreprenestroj mem... Kaj pri la elektado de la reprezentantoj de la laboristoj, ĝi restas pure formala. En tiuj kondiĉoj, oni komprenas, ke batalemo ne estas en la genoj de la sindikato. Ĝiaj respondeculoj citas pli volonte sian rolon de « harmoniigo » de la rilatoj dungantoj-salajruloj, ol tiun de defendo de la laboristoj [2]. « En la tekstoj, asertas s - ro Erwin Schweisshelm, direktoro de la Fondaĵo Friedrich Ebert, specialigita pri la socialaj demandoj, la reformovolo ekzistas. La gvidantoj konscias, ke, kun la « merkat-ekonomio de socialisma orientiĝo », la sistemo ne povas esti sama kiel en la tempo de socialismo. Ili provas komenci kolektivajn intertraktadojn. » Sed la ŝanĝo montriĝas kaprompe malfacila.

    Paradokse, la subtenantoj de ŝanĝo kalkulis je la transpacifika partnereco, gvidata de Vaŝingtono, por renversi la establitan ordon. Ĉu Usono, garantio de la sociala progreso ? Jen kio estus tutmonda premiero ! Jes ja, la komerca interkonsento eksplicite planis (ĉapitro 19) enkondukon de sindikata plurismo – kiu ne nepre estas sinonimo de plibonigo de la labor-kondiĉoj. Restas, ke la vjetnama registaro kaj s - ro Barack Obama subskribis interkonsenton, kiu montras detalan vojon por konstrui sindikatojn laŭ la usona maniero [3]. Regule, la granda amiko de la Pacifiko sendis siajn specialistojn por kontroli la jam iritan vojon. Nenio indikas, ke s - ro Donald Trump daŭrigos sur tiu vojo.

    Martine BULARD



    [1] «  l’exportation de main - doeuvre augmente au fil des années  », Le Courrier du Vietnam, 14- a de decembro 2016, http :// lecourrier. vn

    [2] Vd la dokument-filmo de Tran Phuong Thao Rêves douvrières (Revoj de laboristinoj), 2006, kaj la filmo de Doan Hong À qui appartient la terre  ? (Al kiu apartenas la tero ?), Ateliers Varan, Parizo, 2013.

    [3] «  US - VN plan for the enhancement of trade and labour relations  », Oficejo de la reprezentanto de Usono por komerco, 4- a de februaro 2016, https :// ustr. gov


    1 a februaro 2017


    La israela maldekstro aŭdacigita de la nova usona registaro

    De koloniado al aneksado



    „La sole antaŭvidebla afero ĉe [Donald] Trump estas, ke li estos ne antaŭvidebla.” [1] Tiu ideo de Noam Chomsky , ĝenerale trafa, malpli trafas pri la Proksimoriento. Tri poziciiĝoj de la respublikana kandidato montras la konturojn de lia estonta prezidanta politiko pri la israela-palestina konflikto : la promeso transigi la usonan ambasadejon de Tel- Avivo al Jerusalemo ; la rifuzo konsideri la koloniadon de la teritorioj okupataj ekde 1967 kiel obstaklon al la pacprocezo ; la decido ne plu premi sur la israelan registaron por ke ĝi intertraktu. Du nomumoj ŝajnas esti almenaŭ same signifaj : tiu de la bofilo de la prezidanto, s - ro Jared Kushner, kiu finance subtenas la koloniantojn, al la funkcio de „alta konsilisto de la Blanka Domo” ; kaj tiu, al la posteno de ambasadoro en Israelo, de s - ro David Friedman, kiu prezidas la Amikojn de Bet El, malnovan judan komunumon en Cisjordanio. La improvizita diplomato tuj esprimis sian „urĝon” labori „en la usona ambasadejo en la eterna ĉefurbo de Israelo”.

    Ĉu hazardo ? La alveno de tiu nova registaro okazas dum la israela ekstremdekstro batalas por historia ŝanĝo de la palestina politiko de Tel- Avivo  : la aneksado de Cisjordanio. S - ro Naftali Bennett, gvidanto de la ekstremnaciista religia partio Juda Hejmo, ministro pri edukado kaj pri la diasporo, jam delonge propagandas la aneksadon de la zono C. Tiu ĉi, kiun la Oslaj Interkonsentoj metis sub la ekskluzivan regadon de Israelo, estas pli ol 60 elcentoj de Cisjordanio, nome la Jordan-valo, sed ankaŭ ĉiuj kolonioj kaj iliaj ĉirkaŭantaj vojoj. La 5-an de decembro 2016, s - ro Bennett ekagis : li en unua legado igis la parlamenton ( Knesset) adopti tekston, kiu laŭleĝigas 4.000 loĝdomojn en „antaŭpostenoj”, tiuj kolonioj, kiujn eĉ la israela juro ĝis nun konsideris kontraŭleĝaj, ĉar konstruitaj sur privataj senproprietigitaj palestinaj terenoj. [2] Tio estas klara rompo de la 4- a Konvencio de Ĝenevo kaj de la rezolucioj de la Unuiĝintaj Nacioj. Por ke tiu teksto ekvalidu, ĝi tamen bezonas ankoraŭ tri kromajn balotojn, kaj krome la validigon de la Supera Kortumo.

    „Tio estas la plej danĝera leĝo, kiun Israelo ediktis ekde 1967”, mallonge post la voĉdono asertis s - ro Valid Assaf, la palestina ministro taskita pri kolonioj. [3] La ĝenerala akuzisto de Israelo, s - ro Aviĥaj Mandelblit, kontraŭstaris tiun tekston kontraŭan al la jurisprudenco de la Supera Kortumo, kiun la ĉefo de la laborpartia opozicio Isaak Hercog prezentis kiel „nacian memmortigon”. [4] Same, ducent eksaj respondeculoj pri sekureco, kiuj prezentis sin kiel la „komandantoj por la sekureco de Israelo”, denuncis en la projekto de aneksado la finon de la „juda kaj demokratia” karaktero de la ŝtato. Tiuj reagoj ne malhelpis s - ron Bennett promesi por la fino de januaro novan leĝon, kiu oficialigos la anekson de Maale Adumim , unu el la tri precipaj blokoj de israelaj kolonioj, oriente de Jerusalemo. Por la Palestina Instanco, tiu ŝanĝo signifas mortkondamnon : la aneksado de Cisjordanio lasos al ĝi malmulton por mastrumi, kaj eĉ malpli por intertrakti. Ĉu escepte de ĝia memmalfondiĝo ?

    Antaŭ kvindek jaroj, post la sestaga milito, la registaro de Levi Eŝkol ŝajnigis ne voli modifi la statuson de la okupataj teritorioj, kun la escepto de Orient-Jerusalemo, aneksita ekde 1967 kaj, kune kun Okcident-Jerusalemo, en 1980 fariĝinta la „kompleta kaj unuiĝinta” ĉefurbo de la lando. [5] Kiel tiam ĝia ministro pri eksterlandaj aferoj, Abba Eban, asertis, tio estis karto ludebla en la estontaj pac-intertraktadoj. Ĉiuj sinsekvaj registaroj, inkluzive de la plej dekstraj, kiel tiu de Ariel Ŝaron kaj de s - ro Benjamin Netanjahu, oficiale sekvis tiun version. Tamen tio ne malhelpis ilin pli kaj pli amase kolonii Cisjordanion : de 5.000 koloniantoj en 1977, kiam la unua dekstrularo enpotenciĝis, oni venis en 2017 al pli ol 400.000, sen kalkuli la 200.000 israelanojn loĝantajn en Orient-Jerusalemo.

    Tiu malklareco estas granda politika kaj diplomatia avantaĝo : ĝi ebligas al Tel- Avivo ne plu esprimi sin pri la sorto de la palestinanoj. Inverse, aneksi Cisjordanion implicus atribui al tiuj la samajn rajtojn kiel al la israelanoj, inkluzive de la voĉdonrajto, kio komencus longan batalon por reala egaleco en la estonta komuna ŝtato. Se ĝi rifuzus tion, la unueca ŝtato klare difinus sin kiel variaĵon de la sud-afrika rasdisigo ( apartheid ), laŭ kiu unu sola popolo arogas al si ĉiujn rajtojn.

    Por eskapi el tiu dilemo, ĉeestas scenaro eĉ pli nigra : nova ondo da elpeladoj de palestinanoj el Cisjordanio, eĉ el la ŝtato Israelo. Tiu ĉi ne fariĝintus plimulte juda sen la Nakba („katastrofo” en la araba) de 1947-1949), kiu elpelis 850.000 palestinanojn, do kvar kvinonojn el tiuj, kiuj tiam vivis en sia teritorio. Ĝi daŭrigis tiun etnan purigadon helpe de la milito de 1967, kun la Naksa („malvenko”) : 300.000 novaj rifuĝintoj fuĝis el la teritorioj okupataj de la israela armeo. Kaj Ariel Ŝaron ofte ripetis, ke „la sendependiga milito de Israelo ne finiĝis”. [6] De tiam la kunteksto kompreneble ŝanĝiĝis. Malfacilas organizi amasan deportadon antaŭ la filmiloj de la tuta mondo – almenaŭ en malvarma milito. Sed en varma ? La milito okazanta en Sirio kreis timindan precedencon : en reciproka akriĝo de la bataloj, en kvin jaroj, pli ol unu loĝanto el du devis forlasi sian hejmon, el kiuj preskaŭ la duono ekziliĝis.

    La ekstremdekstro ne plu hezitas malkaŝe eniri en la perspektivon de aneksado. „La vojo de koncedoj, la vojo al divido fiaskis. Ni devas doni niajn vivojn por etendi la suverenecon de Israelo en Cisjordanion”, senorname asertas la gvidanto de la Juda Hejmo. [7] Kvankam la ĉefo de la Likud troviĝas sur tiu linio, li ne emas afiŝi ĝin. Lia lasta turniĝo atestas tion : la 5-an de decembro 2016 li igis en unua baloto voĉdoni la leĝon de aneksado, kiun li volas nun enterigi !

    Maltrankvilo por la bildo de la lando

    Liaj zigzagoj ne estas de hodiaŭ. En 2009, en sia parolado en la universitato Bar-Ilan, s - ro Netanjahu koncedis, maleme, la eblan starigon de „senarmea palestina ŝtato”. Ses jarojn poste, antaŭ la parlament-elektoj, li ĵuris ke ne ekzistos palestina ŝtato tiom longe, kiom li regos. Apenaŭ refariĝinta ĉefministro, li forneis tion … kaj neis ĝin : „Mi ŝanĝis neniom el tio, kion mi diris antaŭ ses jaroj, kiam mi alvokis al solvo kun senarmea palestina ŝtato, kiu agnoskas la hebrean ŝtaton. Mi simple diris, ke hodiaŭ la kondiĉoj por tio ne ekzistas.” [8]

    La kialo de tiuj akrobataĵoj estas, ke la kreskanta izoliĝo de Israelo maltrankviligas la Instituton de Studoj de la Nacia Sekureco ( ISNS). Ĝi skribas en sia jarraporto, kiu estas aŭtoritata : „La bildo de Israelo en la okcidentaj landoj daŭre malboniĝas ; tendenco kiu kreskigas la kapablojn de malamikaj grupoj fari agadojn por senigi ĝin je morala kaj politika legitimeco kaj lanĉi operaciojn de bojkoto.” [9] La ekstremdekstro fajfas pri tio, ĉar ĝi apogas sin, krom sur la nova usona registaro, sur radikaliĝinta israela opinio. La konstanta militstato – en la lastaj monatoj fortigita de la „tranĉila intifado ” –, la intenso de la komunikila manipulado, sed ankaŭ, kaj sendube ĉefe, la foresto de ĉia politika alternativo : tiom da faktoroj klarigas la aliĝon de la plej multaj israelaj judoj al la ekstremistaj tezoj.

    Ĉiuj enketoj efektive konfirmas la rezultojn de la voĉdonado de la 17- a de marto 2015, kiu kondukis al la plej dekstra registaro de la israela historio. En ĉiuj enketoj plimulto rifuzas la starigon de palestina ŝtato, subtenas la aneksadon de Cisjordanio kaj deziras la „translokadon” de la palestinanoj, inkluzive – io neniam vidita – de tiuj de Israelo. [10] Krome, laŭ la sama enketo, ses israelaj judoj el dek pensas, ke Dio donis la teron de Israelo al la judoj. Al tiu interkonsento de antaŭ nelonge kontribuas ankaŭ potenca subprema arsenalo kontraŭ la alipensantoj ( vd la artikolon->art].

    La jena evento simbolas tiun dekstran radikaliĝon : la reagoj al la verdikto de la franca-israela soldato Elor Azaria, akuzita esti, la 24-an de marto 2016, murdinta per kuglo en la kapon jam vunditan palestinan atakinton, kiu kuŝis sur la tero, senkonscia, en la centro de Hebrono. Zorgante pri la bildo de la armeo post la disvastiĝo de la fotoj de la murdo en la tuta mondo, la ĉefstabo volis starigi ekzemplon. Kaj la armea tribunalo, la 4-an de januaro, juĝis la akuzaton kulpa pri „hommortigo” – la verdikto, ankoraŭ atendata, povus esti ĝis dudek jarojn en malliberejo. Kondiĉe ke la tri juĝistoj ne retropaŝos antaŭ la forta protesto, kiun ilia verdikto levis. La ĉefministro kaj preskaŭ la tuta registaro, preskaŭ la tuta politika klaso kaj la plej granda parto de la komunikiloj postulas absolvi la murdinton, same kiel 67 elcentoj de la enketitaj israelanoj. Pro la multiĝo de mortminacoj oni devis eĉ doni al la juĝistoj proksiman protekton, dum la ĉefstabo de la armeo siavice ankaŭ maltrankvilas pro la ekstremistoj.

    La ŝanĝo, kiu montriĝas, kompreneble klarigas la sencon de la rezolucio 2334 kontraŭ la koloniado, adoptita la 23-an de decembro 2016 de la Konsilantaro pri sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj danke al la usona sindeteno – por la unua fojo ekde 1980 –, kaj de la konferenco en Parizo, la 15-an de januaro, kun ĉeesto de la usona ŝtatsekretario John Kerry. Necesas la tuta aplombo de la israela defendministro Avigdor Lieberman por vidi en ĝi „modernan Dreyfus -aferon” [11] : la „internacia komunumo”, inkluzive de Usono, kontentiĝis per reaserto de la celo de du ŝtatoj kaj per kondamno de ĉio, kio malhelpas ĝin, unuavice la koloniado ( vd „« Danĝero por la duŝtata solvo »”).

    La usona demarŝo estus laŭdinda, se ĝi ne intervenus tiom malfrue kaj post kiam la registaro Obama faris historian interkonsenton kun Tel- Avivo pri armea helpo de 38 miliardoj da dolaroj en dek jaroj. Sed la elektita momento ne estas la sola punkto riproĉata. Eĉ pli gravas la foresto de mencio de ebla sankcio en tiuj tekstoj faritaj lastminute antaŭ la alveno de s - ro Trump en la Blanka Domo. Kvankam la centrista gvidanto Jair Lapid nuancigas : „Tiu ĉi rezolucio ne parolas pri sankcioj, sed ĝi liveras la infrastrukturon por estontaj sankcioj ; ĝuste tio alarmas. Tio povas doni enhavon al plendoj antaŭ internaciaj jurisdikcioj kontraŭ Israelo kaj ĝiaj respondeculoj.” [12]

    La interna evoluo de Israelo efektive montras, se tio ankoraŭ necesus, ke nur forta internacia premo, kune kun punaj disponoj, ekonomiaj kaj juraj, povus resaĝigi ĝiajn gvidantojn. La israela ĉefministro, konscia pri la graveco, cetere en 2015 kvalifikis la kampanjon de bojkoto-malinvesto-sankcioj ( BMS) „strategia minaco”. Laŭ la Rand Corporation , usona pensfabriko, ĝi povus kosti al la israela ekonomio ĝis 47 miliardojn da dolaroj en dek jaroj. [13] Ĉar ĝi etendiĝas ĝis sur institucia nivelo : en multaj landoj pensifondusoj, grandaj entreprenoj – en Francujo, Orange kaj Veolia – bankoj, elprenas siajn investojn de la kolonioj, eĉ de Israelo. La Eŭropa Unio siavice postulas, ke la produktoj el la kolonioj estu etikeditaj kiel tiaj, por ke ili ne ĝuu la avantaĝojn, kiujn la asociiga interkonsento atribuas al tiuj de Israelo ; sed tiu postulo havas limigitan atingopovon …

    Alia signalo, ĉi-foje politika, venis de la Eŭropa Komisiono, normale tre kompleza al Tel- Avivo. Kvankam ĝi deklaras esti kontraŭ la bojkoto de Israelo, la alta reprezentantino de la Unio pri eksterlandaj aferoj kaj pri sekurecpolitiko, s -ino Federica Mogherini, asertas : „La Unio defendas la liberecon de esprimo kaj de asociiĝo, konforme al la ĉarto de la fundamentaj rajtoj, kiuj aplikiĝas al la membroŝtatoj, kaj ankaŭ koncerne la agadojn de BMS.” Kaj ŝi komentas : „La esprimlibereco, kiel emfazis la jurisprudenco de la Eŭropa Kortumo pri Homrajtoj, ankaŭ aplikendas al la informoj kaj ideoj kiuj ofendas, ŝokas aŭ perturbas ŝtaton aŭ parton de la loĝantaro.” [14]

    La francaj instancoj, gvidataj de s -roj François Hollande kaj Manuel Valls , male, atingis jurajn persekutojn kaj pezajn monpunojn kontraŭ la aktivuloj de BMS. Ties agadoj estis absurde prezentitaj kiel „incitado al ras-malamo”, dum ili agas por la fino de la koloniado kaj por la egaleco de la rajtoj. Tiun celon ili havas komune kun … la Unuiĝintaj Nacioj.

    Dominique VIDAL.



    [1] l’Humanité , Saint - Denis, 30-an de novembro 2016.

    [2] Haaretz, Tel- Avivo, 5-an de decembro 2016.

    [3] Agence France- Presse ( AFP), 7-an de decembro 2016.

    [4] AFP, 5-an de decembro 2016.

    [5] Israelo aneksis ankaŭ la altebenaĵon de Golano la 14-an de decembro 1981, post la proklamo de la sieĝostato en Pollando fare de la generalo Vojcjeĥ Jaruzelski.

    [6] Le Monde], 7-an de januaro 2006.

    [7] Jacques Benillouche, « En Israël, la tentation d ’un État binational qui annexerait la Cisjordanie » [„En Israelo, la tento de dunacia ŝtato kiu aneksus Cisjordanion”], Slate. fr, 29-an de oktobro 2016.

    [8] Le Monde, 19-an de marto 2015.

    [9] Anat Kurz kaj Shlomo Brom (sub la dir. de), «  Strategic Survey for Israel 2016-2017 », INSS, Tel- Avivo, 2016.

    [10] Haaretz, 8-an de marto 2016.

    [11] Le Monde, 26-an de decembro 2016.

    [12] Le Monde, 23-an de decembro 2016.

    [13] Financial Times , Londono, 12-an de junio 2015.

    [14] The Times of Israel, 31-an de oktobro 2016, http :// fr. timesofisrael. com


    1 a februaro 2017


    Fantasta literaturo


    La volupto de la sango



    Kiam, en sia romano Dracula (1897), la irlandano Bram Stoker inventis la pratipon de la vampiro, la princo de mallumo, de la nokto kaj de teruraj deziroj, la epoko estis malkvieta kun anarkiistaj atencoj, teknikaj novigaĵoj (la komenco de aviado) kaj agitado ĉe la laboristaro. Ĉu la reveno de la vampiro hodiaŭ estas signo de similaj problemoj ?



    La protagonisto kreita de Stoker estis tiel definitiva, ke ŝajnis esti nenio pli por skribi. Ĝis kiam Anne Rice suferis kolapson. En sia 75 a jaro, kun Prince Lestat  [1] kaj Prince Lestat and the Realms of Atlantis (eldonota en oktobro 2017), ŝi revivigis la vampiron Lestat, eble la plej fama dentegohavulo de post la Drakulo de Bram Stoker. Post terura periodo de funebrado (ŝia filino mortis de leŭkemio), ŝi verkis Interview with a Vampire en kiu Louis, la vampiro de la titolo, rakontas sian historion al ĵurnalisto. Eldonita en 1976, ŝia romano estis tutmonda furorlibro. Entute, vendiĝis pli ol cent milionoj da ekzempleroj de ŝiaj libroj.

    Post tio, Rice koncentriĝis pri duaranga protagonisto el Interview with a Vampire, Lestat de Lioncourt. Turmentata, perfortema, delogema kaj ambaŭseksema, Lestat fariĝis la heroo de serio kiu hodiaŭ jam atingis dek kvar volumojn. Li tiom ĉarmas kiom li teruras. Malkiel la Dracula de Stoker, en kiu la historion rakontas la viktimoj de la "monstro", Lestat parolas por si mem kaj donas sian vidpunkton. Estas liaj problemoj kiuj okupas la unuan planon : fariĝinte vampiro en 1789, pere de bonvola vampiro de la pratempo, li konstante provas akordigi siajn bezonojn kun ia etiko, kun sia respekto por la homaro kaj kun siaj instinktoj.

    Derivita de serbokroata termino, la vorto "vampiro" ŝajne aperis en la germana lingvo en 1721. Ĝi signifas, kiel ĉiuj scias, "mortinto kiu eltombiĝas por suĉi la sangon de la vivantoj [2]". La figuro de la sangodrinkanto, kiu sorbas la energion de sia viktimo, aperis en iuj antikvaj mitologioj, kaj estis poste suplementita de la legendoj de realaj homoj kiel la 15-jarcenta princo Vlad Dracul, kromnomo "la Palisumanto ", kaj la 16-jarcenta hungara grafino Erzsebet Báthory , suspektata pri la mortigoj de fraŭlinoj por regeneri sin per ilia sango. En literaturo, la vampiro aperas en 1748 kiam Heinrich Ossenfelder verkis la unuan romanon dediĉitan al li, Der Vampir. Poste, ja Goeto alprenis la historion en sia poemo Die Braut von Korinth (la Novedzino el Korinto) en 1797 kaj, post li, John William Polidori en 1819 per la novelo The Vampyre , iam atribuita al Lordo Byron kies kunvojaĝanto li nelonge estis. En 1872, la irlanda verkisto Sheridan Le Fanu aŭdace virinigis la vampiron en sia romano Carmilla , kaj inventis novan protagoniston : la ĉasisto de vampiroj.

    La tuton de la deknaŭa jarcento markis speco de malhela romantikismo subtera, genro formita de la modo pri ’gotika’ literaturo plena de subteraj trairejoj sub kadukaj kasteloj kaj kiu prezentis kompulsiojn kontraŭantajn al dececo. Jen la mondo de Ann Radcliffe ( The Mysteries of Udolpho ) kaj Matthew Gregory Lewis ( The Monk ). Sekve, la epoko de teknika moderneco kaj perdiĝintaj revolucioj estis interpunktita de aperoj de voluptaj nemortintoj, de La Morte Amoureuse de Théophile Gautier al La Ville Vampire de la felietonisto Paul Féval kaj La Dame Pâle de Alexandre Dumas. Sed estis la romano Dracula de la irlandano Bram Stoker, eldonita en 1897 kun grandega sukceso, kiu, dum preskaŭ jarcento, establis la karakteron de la vampiro.

    Tiu ĉi estis tiam malbonega kreitaĵo, pure malbonega. Kiam la kino alproprigis lin, ĝi ŝanĝis nenion, kaj la Nosferatu de Friedrich Wilhelm Murnau (1922), laŭdata de la surrealistoj, estis maltrankvilige alloga. En la senverva Dracula de Tod Browning , la aktoro Béla Lugosi prezentis iom groteskan figuron : pala, ornamita per dentegoj kaj forta akĉento, li moviĝas kun rimarkinda malrapideco. La plimulto de aŭtoroj utiligas ĉi tiun figuraĵon laŭplaĉe. Laŭ kelkaj, speguloj ne povas reflekti la vampiron ; laŭ aliaj, li ne povas elporti la radiojn de la suno, aŭ retiriĝas antaŭ la kruco - aŭ antaŭ ajlo. Aldone al natura delogeco, li uzas hipnotismon por gvidi al si siajn viktimojn kies sango li suĉas kaj kiujn li transformas en vampirojn. Malantaŭ li restas kaŝita la allogo de alia mondo, de devia sekseco kiu devas ĉiapreze esti sendanĝerigita.

    En serio da filmoj ekde 1958, la brita aktoro Christopher Lee fiksis por ĉiam la bildon de Drakulo. Sed ĝis la fino de lia kariero, estis evidente ke la mito elĉerpiĝas. En Dracula père et fils de Édouard Molinaro , li intence parodias sin, sed dolore. The Hammer , la firmao kiu donis siajn plej bonajn filmojn al la ĝenro danke al la filmisto Terence Fisher, diluis lian karakteron en sinsekvo de derivitaj filmoj plenplenaj de erotikeco. La bildo de la monstro, tute sen sentoj kaj kiu devas esti eliminita, profunde ŝanĝiĝis.

    La tempoj estis ŝanĝiĝantaj. La fino de la Dua Mondmilito, kaj poste la fino de la malvarma milito, laŭpaŝe estigis la malaperon de ĉi tiuj absolutaj fiuloj. Kiam la religio fariĝis malpli grava, detruo fare de la kruco, aŭ de diversaj simboloj ligitaj al la potenco de la fido, fariĝis pli malofta. Sed antaŭ ol fariĝi homeca, la vampiro reprezentis aliajn timojn. Por iuj aŭtoroj, lia kondiĉo fariĝis la rezulto de malsano, kaj ne de malbeno. Kvankam li ankoraŭ estis danĝera, la monstro ankaŭ estis viktimo. En I Am Legend de Richard Matheson (1954), la heroo, kiu sole ne estis infektita de mistera viruso kiu transformis aliajn homojn en vampirojn, levas la demandon pri la signifo de sia imuneco - resti la sola "sanulo" en universo loĝata de malsanuloj. En Dracula (1992), kio alirilate estis ekstreme fidela adapto de la romano de Bram Stoker, Francis Ford Coppola modifis la senhomecon de la protagonisto, farante lin protagonisto de amrakonto.

    Kun Anne Rice, malaperas kaj folkloro kaj maniĥeismo. Denaske turmentata kaj volupta personeco, tirata inter sia homa naturo kaj siaj mortigaj bezonoj, Lestat, kiun Tom Cruise interpretis por la kinoarto en 1994, ekzamenas sian identecon. La vampiroj de Rice estas kaj la lordoj de nia mondo kaj la viktimoj de sia potenco. Estas kontraŭ si mem ke ili unue batalas. La aŭtoro faras la mordo-kison kreiva donaco, kaj la malbenon de la viktimo graco transdonita al la elektitaro. Forlasante la pratipojn, ŝi forĝas per siaj romanoj [3] tutan mitologion en kiu aperas la naskintoj de ĉiuj vampiroj, kaj ŝi sekvas la spuron de la vampiroj ĝis antikva Egiptio. Kun la tempopaso, la posteuloj de ĉi tiuj fruaj mastroj integriĝas en la modernan vivon : Lestat fariĝas rokstelulo ; tiel li konigas sian kondiĉon al la mondo.

    En Twilight (2005-2008), serio da kvar romanoj, Stephenie Meyer daŭrigas ĉi tiun evoluon, farante sian protagoniston - kvankam multe pli senseksa kaj puritanisma ol tiu de Rice - la heroo de historio pri nereciprokebla amo kaj objekto de dezirindeco pli ol mallogeco. La literatura mezboneco de la dramo, kaj tiu, de la filmoj inspiritaj de ĝi, ne malhelpis ĝian grandegan sukceson. La vampiro jam ne estas timegiga sed enviinda. Liaj malheleco kaj mortigeco estas preskaŭ tute forigitaj, kaj beleco fariĝas lia primara karakterizaĵo. Eroso venkis Tanaton .

    Dume, en la 1980 aj jaroj, la fantasta literaturo disvolvis subĝenron, la urban fantaston, kiu insertis fantaziajn mitojn en urban universon. Per Sunglasses After Dark (1989), Nancy Collins ŝajne estis la unua kiu integrigis la vampiron en ĉi tiun ĝenron. Viraj aŭ virinaj, ili de nun povos forlasi siajn aristokratajn kastelojn kaj praktiki ĉiujn okupojn, interalie la plej proletajn : profesoro en The Vampire Tapestry de Suzy McKee Charnas, dancistino en Rouge Flamenco de Jeanne Faivre dArcier, prostituitino en Lot Lizards de Ray Garton... Ili ŝajne estas nehaltigeblaj. La vampiroj estas ĉie, cirkulas grupe, estas malbelaj, belaj, maljunaj, malriĉaj ... La filmo Lost Boys de Joel Schumacher eĉ adoptis kiel sian sloganon : "Estas mojose esti vampiro."

    La usona televidoserio Buffy the Vampire Slayer (1997-2003) kreis la plej popularan protagoniston de ĉi tiu ĝenro. Buffy estas mezlernejanino kun supernaturaj povoj kiu protektas la mondon kontraŭ demonoj. Neniel stereotipoj, ŝiaj malamikoj, precipe la fia Angel kiu poste ĉefrolis en sia propra serio, estas tirataj inter sia kondiĉo kaj sia altiriĝo al homoj. Dum la serio progresas, ĉi tiu fantazio fariĝas metaforo por la evoluo de la heroino, knabino kiu fariĝas virino kaj kies personeco estas forĝata per ŝiaj alfrontoj kontraŭ ’monstroj’ kiuj ofte montriĝas esti ne tre monstraj.

    Buffy malfermis la pordon al romanoj kies ĉefa protagonisto ofte estas virino kaj kiuj miksas enamiĝon kun hororo, foje farante la vampiron ideala amanto. Ĉu ili estas vampiroj mem, ĉu ĉasistoj de la bestio, la heroinoj alfrontas danĝerajn delogantojn. Ili ofte hezitas inter sia misio kaj sia altiriĝo al la ĉasatoj. Sekve, la serio Anita Blake de Laurell K. Hamilton, komencita en 2002, kiel ankaŭ The Southern Vampire Mysteries (2001-2013) de Charlaine Harris, celas la legantinojn kaj faninojn de hororfikcio. The Southern Vampire Mysteries eĉ inspiris televidoserion de Alan Ball,laŭ la stilo Grand Guignol , True Blood (2008-2014), kiu reinventis la vampiron kiel potencan erotikan simbolon ĉirkaŭatan de svarmoj da aliaj fantastaj entoj (metamorfozuloj kaj luphomoj). Ĉi tio naskis la ĝenron bit-lit (mallongigo de biting literature, la literaturo de la mordo). La franca eldonejo Bragelonne faris la ĝenron sia specialaĵo kaj eĉ registris ĝin kiel komercan markon.

    Ankaŭ en Francio, similajn temojn havas Marjane de Marie Pavlenko kies vampiroj frajas en Parizo meze de akvodiaĵoj, kaj l’Héritière de Jeanne - A. Debats. Eĉ estas vampiraj rakontoj por infanoj : Chica Vampiro estas kolombia televidoserio, duone telenovelo, duone hororfilmo, kiu rakontas la historion de mezlernejanino kiu amas samklasanon sed luktas kontraŭ siaj sentoj por ne devi transformi ankaŭ lin en vampiron. La serio inspiris dekduon da romanoj, KD -on, tabulludon kaj muzikalon, Vampi Tour , tutmondan furoraĵon.

    Je la tempo de Dracula, la alieco de la vampiro nur estigis detruon. Hodiaŭ, oni konsideras lin defendanto de la rajto esti alia, kaj estas ĝuste lia alieco kiu faras lin maltrankviliga. En mondo kie la demando pri la miksado de identecoj ĉiam pli leviĝas, ĉi tiu transformo de ikono de la populara kulturo certe estas signifoplena.



    [1] Anne Rice, Prince Lestat , Michel Lafon, Parizo, 2016.

    [2] Kp. la artikolon Vampire ĉe Ortolang, la retejo de la Centre National de Ressources Textuelles et Lexicales, www. cnrtl. fr

    [3] La libroj estas dividitaj en du subseriojn, The Vampire Chronicles kaj New Tales of the Vampires .


    1 a februaro 2017


    Komforta imuneco de la telekomunikad-kompanioj

    Magnetaj ondoj, nevidebla poluado



    Dum la industria socio estigis percepteblajn (per odoro aŭ vidado) malutilaĵojn, la elektromagneta poluo de la informad-socio estas nevidebla kaj senodora. Tamen, oni ne povas neglekti la konsekvencojn de la masiva uzo, tiom de la telekomunik-rimedoj – aparte la poŝtelefonoj – kiom de elektraj infrastrukturoj kaj ekipaĵoj.



    LA UZO de ondoj ne estas nova, sed la uzataj teknikoj kaj la skalo de tiu uzo nin transigis en novan epokon, kiu instigas al uzo ĝis saturado de la herca spektro [1]. Ne estas troigo paroli pri ekspluatado de limigita natur-riĉaĵo, ĉar, en donita punkto kaj sur donita frekvenco-bendo, fizikaj leĝoj limigas la eblecojn elsendi signalojn, sub minaco de risko je interferoj. La ŝtatoj ricevas hercan renton kiam ili atribuas permesojn pri frekvenco-uzo al la telekomunikad-kompanioj. Kun la ĝeneraligo de poŝtelefonoj kaj herca Interreto, la ekonomiaj, financaj kaj strategiaj aspektoj konsiderinde grandiĝis.

    Sur ĉi tiuj novaj merkatoj, disvastigata doktrino asertas, ke necesas liberigi la telefon-kompaniojn, almenaŭ en unua periodo, de ĉiu respondeco, por ebligi al ili enradiki sian pozicion. Tial la eŭropa direktivo pri elektronika komerco donis al la Internet-perantoj kaj retej-loĝigantoj imunecon rilate al la transportata enhavo. Ĉu oni povas same kontentiĝi pri tia senrespondeco por telefon-kompanioj elmetantaj la loĝantaron al elektromagnetaj ondoj, kies sendanĝereco ne estis pruvita ?

    La Internacia Centro de esploro pri Kancero ( ICEK) [2] klasifikis la altfrekvencajn elektromagnetajn kampojn (telefono, radio-ligiloj, WiFi Bluetooth ) en la kategorio « eble kanceriga por homo » (grupo 2 B) [3]. Tiu klasigo kondukas nin serioze kaj zorge observi la asociiĝon inter la uzo de poŝtelefonoj kaj la kancera risko. Pluraj vastaj enketoj estas nun okazantaj. Laŭ la Monda Organizo pri Sano ( MOS), ekzistas signoj de ligo inter longdaŭra elmetado al elektro-magnetaj ondoj kaj pluraj kanceroj. Estas la konkludo de analizo de dek unu epidemiologiaj longdaŭraj studaĵoj ĉe intensaj uzantoj de poŝtelefonoj [4]. En du rimarkitaj decidoj, la germana jurisdikcio [5] kaj la itala kasacia kortumo [6] agnoskis la ekziston de profesia malsano ligita al la elmeto al la elektromagnetaj ondoj, respektive por radaristo kaj kadrulo intense uzanta sian poŝtelefonon. Aliaj studaĵoj antaŭe montris ligon inter longdaŭra elmeto al malaltfrekvencaj elektraj kampoj de alttensiaj linioj kaj la apero de kancera tumoro [7]. La ICEK tial klasifikis tiujn tre malalt-frekvencajn kampojn en la grupon 2 B jam en 2002 [8].

    Cetere, apud la sindromo de multĥemia hipersentiveco ( Multiple Chemical sensitivity - MCS) jam agnoskita de la internacia klasifiko de malsanoj de la MOS, aperas sindromo de ne toleremo al la elektromagnetaj kampoj, ankaŭ nomata elektro hipersentiveco ( EHS). Ofte priskribita kiel rezulto de longdaŭra elmetiĝo al alta nivelo de elsendoj, tiu sindromo poste igas la personojn trafitajn de la EHS malpli rezistaj al malpli altaj niveloj [9]. Preter la simptomoj priskribitaj de la pacientoj, la teamo de Profesoro Dominique Belpomme trovis ilojn de diagnozo bazitajn sur la biologiaj markiloj kaj la medicina bild-teknikaro [10]. Kvankam la prisanaj agentejoj ne rekonas kaŭzan ligon, la invalidiga karaktero de tiu sindromo ne estas kontestata, kaj ĝi estas pli kaj pli bone konsiderata, en diversaj landoj.

    Ankoraŭ freŝdata disvolvado

    LA CIVITANOJ aspiras al situacio, kie la politikaj decidoj koncernantaj la hommedion kaj la sanon estas debatitaj surbaze de honesta kaj kontrolita informado. Sed nun tri obstakloj malhelpas la aperon de interkonsento pri la danĝereco de elektromagnetaj ondoj. La unua estas la fragmentado de la koncernaj sciencaj fakoj. La studaĵoj pri ondoj apartenas al la kampo de fiziko, sed tiuj pri iliaj efikoj al la homa korpo apartenas samtempe al medicinaj fakoj (neŭrologio, interna medicino, imunologio, genetiko, epigenetiko) kaj al fakoj de biologia scienco. Starigo de internaciaj retoj de sciencaj esploristoj, kun ekzemple publikigado de la referencaj studaĵoj de la reto BioIniciative , ebligos preterpasi tiun malfacilaĵon. Dua obstaklo : la etapo-trairo de la scienca pruvo. La konstato de ligo asocianta la elmetiĝon al ondoj kaj la malsanon devas esti sekvata de toksologiaj studaĵoj kaj poste biologiaj studaĵoj. Sed, ĉar la etendiĝo de la telefonaj retoj kaj la disvolvado de la « konektitaj objektoj » estas ankoraŭ freŝdata, malmultaj studaĵoj estis ĝis nun kondukitaj pri longdaŭra elmetiĝo al elsendoj.

    Tria obstaklo : la interes-konfliktoj, kiuj malfidindigas la tiel nomatan fundamentan sciencan esploradon. Kelkaj francaj aŭ eksterlandaj teamoj ricevas rektan aŭ nerektan (tra societoj uzataj kiel ekranoj) subtenon de potencaj agantoj de la informado-socio. Tio povas konduki, ne al rekta falsigo de la rezultoj, sed pli subtile al enkonduko de biaso en la esplor-hipotezon, aŭ al partieca orientiĝo de la uzataj metodoj. Atestas pri tio la tre malgranda nombro de studaĵoj dediĉitaj al biologiaj konsekvencoj de longdaŭra elmetiĝo, kiuj estas kapable la plej danĝeraj. Kontraste kun la varmefiko de la mallonga elmetiĝo – kiu varmigas la histojn, pri kio oni konsentas, ke ĝi estas tre limigita. La scienca esplorado ne ĉiam estas uzata por scienca celo, aŭ por la ĝenerala intereso ; interes-grupoj, kiuj ĝin perceptas kiel faktoron de sia propra legitimeco, provas akapari ĝin.

    Oni do povas dubi pri la kongrueco de la studaĵoj kondukataj de kelkaj naciaj agentejoj kiuj, sub rekta aŭtoritato de ŝtato, ne disponas pri rezervo de esploristoj publikigantaj en la vasta kampo en kiu ili pretendas havi kompetenton. Nur nombri la studaĵojn, kiuj konkludas al la sendanĝereco de la elektromagnetaj ondoj, kaj tiujn , kiuj konkludas je ilia danĝereco ne antaŭenigas sciencon kaj ne informas la regantojn. Pli konvenus, ke esploristoj, kiuj rekte laboris pri la temo, ekster ĉia suspekto pri intereskonflikto, provizu kvalitan laboron de informado de la regantoj.

    En Francujo, la principo pri singardemo estis ja formulita por novaj danĝeroj, kiel tiuj estigitaj de la elektromagnetaj ondoj, unue en la kodo pri hommedio, antaŭ ol esti levita al la rango de konstitucia normo en la 5- a artikolo de la Ĉarto pri hommedio en 2004. Nun, tamen, la principo pri singardemo suferas sistemajn atakojn, kiuj intence nutras konfuzon inter individuaj damaĝoj, ĉirkaŭlimigitaj – ja ripareblaj per la juro de respondeco – kaj la risko de amas-damaĝo, kiu vere apartenas al la singardemo-principo. Necesas do zorgi pri ĝia aplikado fare de la publika aŭtoritato, ĉar la respondeco de la ŝtato povus esti rekonata. Koncerne la elektromagnetajn kampojn, maltrankviligaj estas la infer-elvokaj kondiĉoj en kiuj estis adoptitaj la oficialaj limoj je elmetiĝo.

    La dekreto difinanta la limojn de la elmetiĝo de la publiko al la elektromagneta kampoj estis subskribita la 3-an de majo 2002, inter la du prezidentaj balotoj, sen iu ajn debato aŭ interŝanĝoj, kaj sen peti la opinion de la ministro pri teritoria disvolvado kaj hommedio, s - ro Yves Cochet. La teksto estis nur kopio de teknikaj normoj, nedevigaj, bazitaj sur jam kadukaj esploradoj rilataj al la nura varmefiko ligita al mallongdaŭra elmetiĝo. Male al disvastigata – kaj kultivata – opinio, tiuj altaj valorlimoj ne estas rezulto de kunlabora politiko pri publika sano, sed esprimas ĉefe industriajn decidojn. Praktike, tiuj sojloj, jam tre kontesteblaj antaŭ dudek jaroj, certigas komfortan imunecon al la telekomunikado-kompanioj.

    Krome, la modesta rango de dekretoj en la hierarkio de normoj levas duoblan demandon. Unue, kial la regantoj, kvankam submetita al la singardo-principo, ne iniciatis revizion de tiuj limvaloroj de elmetiĝo, kion ĝi povis facile fari ? Kaj kial la jurisdikcioj, okaze de la suverena taksado de la faktoj, kiu estas ilia prerogativo, ankoraŭ nun kontentiĝas per tiuj kontesteblaj valoroj, sen prikonsideri la orientigajn valorojn, pli protektajn por la homa sano, agnoskatajn en aliaj landoj ?

    Metante la celon de malforta elmetiĝo al la elektromagnetaj kampoj super tiun de disvolvado de la telekomunik-retoj, la leĝo de la 9- a de februaro 2015, tiel nomata « abelo-leĝo », eble permesos transpasi la debatojn, kiujn daŭre estigas, en ĉiuj kampoj, la arbitra fiksado de la limaj valoroj. Jes ja, la reguliga aŭtoritat-instanco de la elektronikaj komunikadoj kaj de la poŝto ( Autorité de régulation des Communications électroniques et des Postes - ARCEP), nun taskita zorgi pri « alta nivelo de protekto de hommedio kaj de la loĝantara sano », devus ĉesi esti nur reguliga instanco de la konkurenca merkato de la telekomunikado, por kontribui al la protekto de la publika sano. Kaj, koncerne la Nacian Agentejon de la frekvencoj ( ANFR), kiu ne estas sendependa administra instanco, sed administra publika establo, ĝi estas taskita serĉi la « netipajn punktojn », t. e. « la lokoj, kie la nivelo de elmetiĝo de la publiko al la elektromagnetaj ondoj grave transpaŝas la nivelon ĝenerale observatan naciskale. » La listigo de tiuj punktoj estas vera progreso, ĉar , eĉ se la nivelo de radiado mezurita tie, kie troviĝas la elmetita subjekto estas nenormale alta, ĝi ĉiam estas sub la limaj valoroj... Restas, ke, malgraŭ tiuj progresoj, pluraj kontraŭdiroj kaj nenormalaĵoj plu ekzistas.

    Unue, la « cifereca Respubliko » estas pli ol iam ajn centralizema. Decidante, ke la taksado de la antenoj rilate al la singardo-principo apartenas al la speciala nacinivela polico, la jurisprudenco de la Ŝtat-Konsilio grandparte konfiskis tiun povon de la urbestroj. Tiu konfisko de aŭtoritatuloj rekte kontraŭdiras la malcentralizado-projekton. La « Abelo-leĝo » provis korekti tion kaj reenkonduki lokan kundecidon. Sed fakte, plej proksime de la elsendo-fontoj, la apliko-dekreto n - ro 2016-1106 de la 11- a de aŭgusto 2016 planas, ke oni devos kontentiĝi per departementa kundecida instanco konsistanta el membroj ĉiuj nomumitaj de la prefekto.

    Salajruloj pli elmetataj

    KAJ LA SORTO de la laboristoj diverskiale maltrankviligas. Koncerne la altfrekvencajn elektro-magnetajn kampojn, la limvaloroj de elmetiĝo estas duoble pli altaj ol tiuj aplikeblaj al la publiko. La salajruloj estas ja supozataj pli bone informitaj fare de siaj kadruloj pri la riskoj ol la ĝenerala loĝantaro, kaj pli bone protektataj per la piktogramoj aŭ la sekurec-perimetroj. Sed la pasintaj kaj estantaj konfliktoj ŝajne pruvas la malon. Kaj la dungoservo-kuracistoj, kiuj ludas decidigan rolon en la defendo de la salajruloj, ne estas mem instruitaj kaj trejnitaj nek al analizo de la riskoj ligitaj al la elektromagnetaj ondoj, nek al diagnozo de la novaj patologioj kiaj elektro-hipersentiveco. Nova dekreto, ekvalidiĝinta en januaro, prave trudas al la dunganto taksadon de la riskoj kaj starigon de preventaj rimedoj. Ĉu la sociaj partneroj ne devus okupiĝi pri tiu demando ?

    Fine, en liberala ekonomio, estas paradokse, ke estas respektata nek la libera elekteblo de la konsumanto sur merkato pretende malferma, nek la rajtoj de la proprietulo. La trudita instalado de tiel nomataj « inteligentaj » nombriloj, Linky -tipaj, fare de subkontraktantoj de la entreprenoj administrantaj la distribu-retojn, estas kontraŭ la leĝo. Konsiderante ilian uzon de elektromagnetaj ondoj kaj de iliaj novaj celoj (kolekto de personaj donitaĵoj, ekstera agado sur la instalaĵo de la konsumanto), tiuj aparatoj ne plu devus esti nomataj nombriloj. La komunumoj, same kiel la abonantoj, povas prezenti solidajn jurajn argumentojn por oponi, se ili tion deziras, tiun novan distribu- kaj konsum-manieron. Ĉu unu el la virtoj de liberaligo ne estas la diferencigo de la oferto ?

    La reguligo de la elektromagnetaj kampoj konsistigas do socian demandon, kaj samtempe kernan aspekton de la hommedia juro, de la energi-juro kaj de la telekomunikad-juro. Ekde nun, en la publika debato pri ondoj, necesos kalkuli kun la asocioj, la sociaj partneroj, kaj la najbaroj – sen forgesi la juristojn ! Kaj la minaco de dekonektigo, aŭ de teknologia retroiro ne plu estu svingata, dum, ĝuste, pli postulemaj kaj pli protektaj normoj estus potenca instigo al teknika progreso.

    Olivier CACHARD



    [1] Radioelektraj ondoj uzataj por la transsendo de signaloj (sonoj, bildoj, donitaĵoj) kaj kies frekvenco estas malpli granda ol tiu de la videbla lumo.

    [2] ICEK (en la angla : International Agency for Research on Cancer, IARC) estas faka agentejo de la Monda Organizaĵo pri Sano, bazita en Liono.

    [3] «  Non - ionizing radiation, part 2 : Radiofrequency electromagnetic fields  », IARC Monographs on the Evaluation of Carcinogenic Risks to Humans , vol. 102, Liono, 2013.

    [4] Kolektivo, «  Cell phones and brain tumors  : A review including the long-term epidemiologic data », Surgical Neurology , vol. 72, no 3, Amsterdamo, septembro 2009.

    [5] Federacia Administra Tribunalo de Germanujo, Leipzig, decido de la 10- a de aprilo 2014.

    [6] Itala plej alta kasacia Kortumo, Romo, decido de la 10- a de oktobro 2012.

    [7] Kolektivo «  Childhood cancer in relation to distance from high voltage power lines in England and Wales, a case - control study  », The British Medical Journal , Londono, junio 2005.

    [8] «  Non - ionizing radiation, part I  : Static and Extremely Low Frequency (ELF) Electric and Magnetic Fields  », IARC Monographs on the Evaluation of Carcinogenic Risks to Humans , vol. 80, 2002.

    [9] Dominique Belpomme, Comment naissent les maladies... et que faire pour rester en bonne santé , Les Liens qui libèrent, Parizo, 2016.

    [10] Dominique Belpomme, Christine Campagnac kaj Philippe Irigaray, «  Reliable disease biomarkers characterizing and identifying electrohypersensitivity and multiple chemical sensitivity as two etiopathogenic aspects of a unique pathological disorder  », Environmental Healthmultiple chemical sensitivity , vol. 30, n - ro 4, Londono, 2015.


    1 a februaro 2017


    La jaro de la granda muro



    Iu devos memorigi la usonan prezidanton pri la preciza instruo de la historio : preskaŭ neniam tiuj ciklopecaj fortikaĵoj baris ion ajn. Ĉu ne estis tiel, ke en la antikveco la ĉinoj konstruis la mirigan Grandan Muron por bari la mongolojn ? Ĉu la Romia Imperio ne starigis en la nordo de Anglujo la grandegan Muron de Adriano por bari la barbarojn de Skotlando ? Rilate al ambaŭ historiaj ekzemploj estas konate, ke la grandegaj muroj malsukcesis. La mongoloj eniris kaj ankaŭ la manĉuroj kaj la kaledonianoj … Same trairos al Usono la meksikanoj, la centramerikanoj, la kariboj, la islamanoj … En la eterna militeca dialektiko de la ŝildo kaj la spado la respondo al la Granda Muro de Donald Trump estos la miloj da subteraj tuneloj, kiujn probable jam konstruas la kanajloj de la tero …

    Sed, krome aperas alia kontraŭdiro. En unu flanko estas la anoncita Trump-plano pri investado de „miliardo da dolaroj” por publikaj agadoj kun la celo rekonstrui, kiel en nova New Deal , la infrastrukturojn, flughavenojn, vojojn, pontojn kaj tunelojn en la tuta lando. Tio devas relanĉi la ekonomian agadon, la kreskadon kaj ĉefe estigi milionojn da laborpostenoj. Sed en la alia flanko estas jam plena disponeblo pri postenoj en Usono … Dum la regado de la prezidanto Barack Obama estis kreitaj 12 milionoj da laborpostenoj. [1] La paradokso estas, ke envere necesas laborfortoj … Mankos pli da laborforto, se Donald Trump forpelos, kiel li promesis, 11 milionojn da neleĝaj enmigrintaj laboristoj … Kiuj konstruos la Grandan Muron, la pontojn, la vojojn kaj la tunelojn ?

    Alia problemo : la usonaj oficialaj statistikoj indikas, ke la indico de emeritoj kompare kun aktivaj laboristoj konstante kreskas. Nome, kiel en ĉiuj progresintaj socioj la kvanto da homoj de la tria aĝo kreskas pli rapide ol tiu de la junuloj. Sekvo : la kvin unuaj okupoj ofertantaj pli da laborpostenoj en la venonta jardeko estas la jenaj : homhelpado, flegado, hejmhelpado kaj sanhelpo, rapidmanĝaj servoj kaj bazaroj de pomalgrandaj vendoj. Ĉiuj estas malfacilaj kaj malbone pagataj taskoj, klasikaj laboroj de la enmigrintoj. Se la „Granda Muro” stariĝas en Usono, kiuj faros tiujn laborojn ?

    Alia flanko de la problemo : la migradoj neniam okazas pro kaprico. Ili rezultas el militoj aŭ konfliktoj, el veterkatastrofoj (senpluveco), el demografiaj kaŭzoj, el la ĉiam pli rapida urbecigo de la sudo, el la ekspluatado, el la ekonomia mutacio (malkresko de la kamparanaro), el la teĥnologiaj saltoj kaj el la kulturaj alfrontiĝoj. Tiuj sociologiaj faktoj puŝas la homojn de la malriĉaj landoj — precipe la gejunulojn — al migro por trovi pli bonan vivon. Tiuj faktoj estas preter la kontrolo de kiu ajn politikisto, kaj muro povas eble bremsi ilin, sed ne bari nek malaperigi.

    Krome, se Donald Trump obsedas pri la latinamerikaj enmigrintoj, li devas prepariĝi por la aliaj venontaj „invadantoj”. La subsahara Afriko, ekzemple, en la jaro 2000 havis 45 milionojn da homoj inter 25 kaj 29 jaroj, la aĝo dum kiu oni pli multe elmigras. Hodiaŭ la subsaharanoj en tiu aĝo estas jam 75 milionoj kaj en 2030 ili estos 113 milionoj … La Afrika Banko de Progreso konsideras, ke el la 12 milionoj da subsaharanoj ĉiujare venantaj en la laboraĝon, apenaŭ 3 milionoj trovas seriozan postenon. La resto — 9 milionoj da junuloj en ĉiu jaro — estas ĉiam pligrandiĝanta rezervo de eblaj migrantoj … Ĉiumonate en Hindujo unu miliono da junuloj fariĝas 18-jaraĝaj kaj multaj el ili revas pri elmigrado [2].

    La ekonomia muro

    Kvankam la „Granda Muro” de Donald Trump devas esti komprenata ankaŭ metafore, ĉar ĝi signifas barilon de impostoj por malfaciligi al eksterlandaj produktoj la aliron al la interna merkato : la anoncitaj indicoj estas 45 % por la enlandigoj venantaj el Ĉinujo kaj 35 % por tiuj el Meksiko … Nome, forta komerca protektismo, kiu estis unu el la centraj aksoj de la elektokampanjo. Ĉar tio estas la vera signifo de la elekto de la nova usona prezidanto, kiu en sia unua semajno gestis al la elektantoj el la laborista klaso, kiuj helpis lin venki la 8-an de la pasinta novembro, kaj kiuj sentas sin damaĝitaj pro la industriaj delokadoj. Trump plenumis sian promeson kaj subskribis dekreton por forigi Usonon el la Transpacifika Interkonsento de Ekonomia Kunlaboro ( TTP, Trans- Pacific Partnership ), interkonsento kun 11 landoj de la baseno de la Pacifika Oceano, instigata de Barack Obama. Li anoncis ankaŭ, ke li reintertraktos pri la traktato pri liberkomerco kun Meksiko kaj Kanado (NAFTA) [3].

    Ĉio ĉi signifas malvenkon de la novliberala tutmondiĝo, de la liberkomerco kaj de la delokadoj. Sufiĉas vidi, pri tiu temo, la senfinan koleron kontraŭ Donald Trump kaj la konstantan maltrankvilon de ĉiuj sekvantoj de la ultraliberalismo. Unue la dominantaj grandaj amaskomunikiloj, kiuj nun senhalte atakas la prezidanton mem de Usono kvazaŭ temus pri Chávez. Legeblas, ekzemple, en Hispanujo, pri la malmilda kolero kontraŭ Trump, de la novliberalisma gazeto El País ("La Lando").

    En ĉi tiu jaro, kiam oni festas la centjariĝon de la rusa Oktobra Revolucio de 1917, la „skuo” instigata de Donald Trump en la internaj usonaj aferoj kaj en la internacia geopolitiko daŭre agitas la mondon. Koncerne kelkajn aferojn, por la bono ; je multaj aliaj, por malbono.

    Ignacio RAMONET.

    elhispanigita de Norberto Díaz Guevara el : www. cubadebate. cu origina fonto : Cubanos en Defensa de la Humanidad [ http :// cubaendefensadelahumanidad. b...]



    [1] La prezidanto Obama estigis senlaborecan indicon de 4,7 elcentoj, nivelo proksima al la efektiva laboreco.

    [2] Ĉiuj statistikoj estis prenitaj el la semajngazeto The Economist , speciala numero The World in 2017”, Londono, decembro 2016.

    [3] La NAFTA, kiu kunigas Kanadon, Usonon kaj Meksikon en unu komercospaco, estis aprobita en 1994 dum la prezidanteco de la demokrato Bill Clinton , edzo de Hillary Clinton . Donald Trump asertis, ke en la nuna momento li ne apartiĝos de la interkonsento, sed ke li volas reanalizi ĝin.


    1 a marto 2017


    Eŭropa persisto



    „LA SPERTO estas severa lernejo, sed neniu alia instruas la stultulojn” [1] Mortinta en la jaro 1790, Benjamin Franklin inventis la fulmsuĉilon, sed ne povis antaŭvidi la ekziston de la Eŭropa Unio … Tiu, kies sperto neniel efikas kiel instruo.

    La popoloj, rekte konsultitaj, rifuzas la liberkomercon ; la Eŭropa Parlamento tamen ĵus voĉdonis por nova traktato – ĉi-foje kun Kanado. Ĝiaj precipaj dispozicioj aplikiĝos sen atendi eventualan ratifon de la naciaj parlamentoj. Dua sperto estus instruinta eĉ la plej ĝisostajn stultulojn. Greklando, elsangigita ekde majo 2010 per la fuŝrimedoj de la eŭrogrupo, la Eŭropa Centra Banko ( ECB) kaj de la Internacia Mon-Fonduso ( IMF), estas proksima al nova bankroto. Tamen, malbone purigitaj injektiloj sin sekvas en la korpo trasemita de bluaj nadlomakuloj, atende ke la germana maldekstro decidos elĵeti Atenon el la milithospitalo de la eŭrozono. Ĉu kroman ekzemplon ? La socialaj buĝetoj estas en streĉa situacio en pluraj membroŝtatoj de la Unio, kiuj jam konkursas pri ideoj kiel malpli pagi al la senlaboruloj kaj ĉesi kuraci eksterlandanojn. Samtempe ĉiuj ŝajnas samopinii por altigi la kreditojn por la armeo, por respondi al … la „ rusa minaco ”, kvankam la defendbuĝeto de Moskvo estas malpli ol dekono de tiu de la Pentagono.

    Ĉu la prezidanto de la Eŭropa Unio, s - ro Jean- Claude Juncker , fine komprenis la nedefendeblon de tiuj prioritatoj ? Inspirite de la saĝo de sia amiko François Hollande , li anoncis, ke li ne kandidatos por dua mandato. Kiam li antaŭ tri jaroj enposteniĝis, li avertis, ke lia komisiono estos „tiu de la lasta ŝanco”. Nu, aktuale li dediĉas „plurajn horojn tage al planado de la eksiĝo de membroŝtato”. Oni komprenas, ke la 11-an de la ĉi-jara februaro li vespiris : „Tiu metio ne havas estontecon”.

    En la jaro 2014, s - ro Juncker, kandidato de la eŭropa dekstrularo ĝis tiam konata pro sia defendo de la luksemburgia impostparadizo, fariĝis prezidanto de la Komisiono pro la subteno de parlamenta plimulto de eŭropaj socialistoj. „Mi ne scias, kio distingas nin”, tiutempe konfesis lia socialdemokrata konkuranto Martin Schultz. S - ro Schultz grandparte dividas miajn ideojn”, reciprokis s - ro Juncker. Sama ideologia proksimeco klarigas la voĉdonadon, la ĵusan 17-an de februaro, de la liberkomerca traktato kun Kanado : la plej multaj socialdemokrataj eŭropdeputitoj voĉdonis bloke kun la liberaluloj. Kaj, kiam temas pri Greklando, unu el la plej kulpaj eraroj de sesdek jaroj da eŭropa politiko, la germana rifuzo diskuti pri la alteco – tamen ne eltenebla – de la atenaj ŝuldoj estis apogita de la franca socialista registaro. Kaj fortigita kun aroganteco proksima de fanatikeco de la prezidanto de la eŭrogrupo, s - ro Jeroen Dijsselbloem, nederlanda laborpartiano. [2]

    En periodo de elektokampanjo ofte temas pri „ reorienti ” la Eŭropan Union. La intenco estas laŭdinda, almenaŭ se oni lernis el la spertoj … Tio ebligas identigi tiujn, kun kiuj prefere ne kalkuli. Por ŝpari al si elreviĝon ĉe fronto, de kiu dependas preskaŭ ĉio alia.

    Serge HALIMI.



    [1] Benjamin Franklin, l’Almanach du Bonhomme Richard, 1732.

    [2] Vd Janis Varufakis, „ Ilia sola celo estis humiligi nin ”, Le Monde diplomatique en Esperanto, aŭgusto 2015.


    1 a marto 2017


    La Usona aŭtoro en prestiĝa Franca librokolekto La Pléiade

    Jack London aŭ la nedresita potenco



    Dumlonge Jack London (1876 - 1916) suferis de la etikedoj, kiujn oni algluis al li : tiu figuro de aŭtoro heroo de sia vivo, daŭre subtaksita kiel porinfana romanisto ("Blanka-Kanino"...), estis ankaŭ kaj vigle laŭdita kiel modelo de partiana verkisto. Tamen li esprimis ĉiajn kontraŭdirojn. Multe pli ol ideologo, li estis, obstine, servisto de verkaro, kiu provis diri la fortojn de viveco.



    " Mi preferas esti belega meteoro, kun ĉiu el miaj atomoj radiantaj de mirinda brilo, ol dormanta planedo. La funkcio de la homo estas vivi, ne ekzisti." Vivi ! Senti sian sangon bolanta en la vejnoj, rajdi ŝtormon, konduki sian vivon, kiel "galopon de kvardek furiozaj ĉevaloj", vivi ĉiun momenton je ĝia plej granda intenseco, kvazaŭ ĝi estas la lasta : "Mi ne malŝparos miajn tagojn provante plilongigi mian vivon. Mi volas forbruli mian tutan tempon." Kaj jam komenciĝas miskomprenoj...

    Laŭvice fripono, ĵurnalvendisto, stratbalaisto, glaciaĵisto, laboristo, ostrorabisto, policinformisto, fokĉasisto, studento, socialista partiano, orserĉisto, verkisto, ranĉisto, mondomigranto, ĵurnalisto de profundejoj, forbrulante sian vivon, senbride serĉante gloron, riĉecon, ĉiopreta por sukcesi, Jack London faris el sia vivo legendon, kiu fine ensorbis lian verkaron. Kaj li ja estis giganto bigger than life (pli granda ol la vivo), ciklono, energikirlo, galaksio ĉiam plivastiĝanta. Sed li ankaŭ estis teksaĵo de kontraŭdiroj, kiujn oni rapide forŝovas, tiom gravaj, ke liaj laŭdantoj ne vere scias, kiel trakti ilin por tamen igi sian heroon iom alloga. Socialista partiano, antaŭanoncanto de majo 1968, praekologiisto en sia ranĉo de Glen Ellen, praulo, kial ne, de la bitnikoj en la tempo de la relvaguloj... Vane oni provas teni lin en la konsentitaj kadroj : li tuj superrande eliras. Ĉu komunisto ? Ĉu socialisto ? Jes, sendube, sed asertanta kiel sian unusolan religion "korpa kulturo kaj leĝo de la pli forta". Rasisto ankaŭ, kaj malmilda, laŭdanta la superecon de la "blonda anglosaksa brutulo", vomanta la nigrulojn, la flavulojn, la mestizojn, la Meksikanojn, unue iliajn heroojn Pancho Villa kaj Zapata ("nek fiŝoj, nek birdoj, nek mamuloj, kiel ĉiuj miksrasaj estaĵoj", nek blankaj homoj nek indianoj, posedantaj "ĉiujn difektojn de ambaŭ rasoj sen havi iliajn virtojn"). Li prezentas bakteriologian militon, en teksto de anticipo, La nekomparebla invado, The unparalleled invasion , kiel radikalan rimedon por ĉesigi "la flavan danĝeron". Imperiisto, masklisto, laŭdanto de reveno al la agro kaj sanaj valoroj de la pioniroj, kiam li samtempe verkas Sude de la Fendo, South of the slot , himnon al socialismo. Oni neniam finas raboti lin, ĉi tie, ie, aliloke, forviŝi tiun aŭ alian el liaj tekstoj subtapiŝen por enirigi lin en trankviligajn kadrojn, "civilizitajn". Vane.

    Ĉesante konfuzi ideologion, moralan ordon kaj literaturon, povas esti la tempo por finfine konsideri lin, kiel verkiston. Gigantan verkiston. Kaj legi lin de tiu deirpunkto. La duvoluma eldono de parto de lia verkaro en La Pléiade, kun bela antaŭparolo de Philippe Jaworski, kontribuos al tio [1]. Ĉar, nu, se oni daŭre ŝatas lin, pasie legas lin malgraŭ liaj abomenindaj misvojoj, liaj skandalaj asertoj, liaj renversiĝoj kaj kontraŭdiroj, tio estas pro la ekzisto de la verkaro, giganta, multega, preterpasanta la kontraŭdirajn, ofte samtempajn, ideologiojn de ĝia aŭtoro : la fascina evidento de io alia, kiu enŝoviĝas de libro al libro, de potenco kun kiu la aŭtoro ŝajnas barakti, kiun li vokas al si, sed kiu rapide superplenigas lin, levas lin, trairas lin, precize kiam li kredas regi ĝin - maltrankviliga potenco, konfuziva, veninta de nekonatejo, eble de la monda koro, sed pri kiu li supozas, ke ĝi estas lia, tamen, kaj provante priskribi ĝin en rakonta formo, li desegnas en ĝi kaj malkovras sian propran vizaĝon. Kaj ja tiu io alia, kompreneble, igas lin tiel proksima al ni, tiel kortuŝa : la esploro fare de Jack London de la mistero, kiu li daŭre estis por si mem - kaj tiu sento, dum legado, ke tie okazas io esenca pri la potencoj de literaturo, pri ilia kapablo doni vizaĝon al venonta nekonataĵo.

    Kreskinta kiel sovaĝa kato en la getoo de Oakland

    Jes, eble estas nun la tempo por lasi niajn interpretajn kribrilojn, kiuj estis nur prizonaj kradoj malantaŭ kiuj ni ŝatus gardi lin, kaj por riski ĉion rekonsideri el tio, kio eskapas el ili, por iĝi verko.

    Li venis de tiom malproksime... naskiĝinta en San-Francisko en 1876 de kiu patro, li ne vere sciis, kreskinta kiel sovaĝa kato en la getoo de Oakland. Ekde sia infanaĝo li havis en la kapo neniun alian ideon ol eskapi, eliri el tio, kia ajn estos la prezo. "Se mi mortos, tion mi faros luktante ĝis mia lasta spiro, kaj la infero povos fieri pri sia lasta dungito. Se mi estus virino, mi prostituus min al ĉiuj viroj, se necesus, por sukcesi. Nu, mi sukcesos."

    Unue per siaj pugnoj, klabo aŭ marista hoko, kaj eble pli fiaj iloj. Alkoholulo je 15 jaroj, prizonulo je 18, li estis post mil okupetoj Frisco Kid membro de fripona bando, kiu saltis de trajno al trajno, pugnobatalis por pretervivi inter la mizeruloj, okaze prirabante ilin, ĝis kiam li komprenis, ke tiu vojo estas senelirejo.

    Poste per libroj, kaj studoj. "Mi loĝis en la subteraĵo de la socio, kaj tio tute ne plaĉis al mi. Kun ĝiaj kloakoj kaj tuboj, la loko estis malsaniga kaj la aero nespirebla. Tamen mi ne povis loĝi ĉe la etaĝo de salonoj, sed mi povis provi la subtegmentejon. Tiel mi decidis ne plu vendi mian muskolaron sed mian cerbon. Tiam komenciĝis freneza kuro al la scio..." Pasie legvorante ĉion, enskribiĝinte en la liceo de Oakland, kaj poste en la akademio de Alameda, dumvespera ŝarĝlaboristo por vivteni sin, li sukcesis per kvar monatoj da orgio de senbridaj studoj, anstataŭ la kutimaj du jaroj, la enirkonkurson de la universitato de Berkeley. Por malkovri, ke li neniam estos el tiu mondo, kaj ĝiaj sociaj reguloj, mondo enkokonita, kiu scias nenion, li opinias, pri tio, kio roras ekstere.

    Ĉu denove enkaptilita ? Prizonulo de la getoo, respondas Eric Miles Williamson, kiu ankaŭ eliris el la profundejoj de Oakland, en bela eseo bedaŭrinde netradukita [2]. Kaj jen ebla ŝlosilo de lia verkaro : "Li volis eliri el la getoo, sed la getoo ne volis eliri el li." La getoo, kun ĝiaj timoj, ĝiaj malamoj, ĝiaj refleksoj, ĝiaj perfortoj, kiu ĉiam algluiĝas al onia haŭto...

    Eble ankoraŭ necesas pensi tion, por fari armilon el ĝi. Li voras Karlon Darvinon, Adamon Smithon, Herberton Penceron, Karlon Markson, kaj jen, kvazaŭ ĉio, kiun li travivis, subite prenas signifon : "Aliaj mensoj pli vastaj ol mia jam ellaboris, eĉ antaŭ mia naskiĝo, ĉiujn miajn ideojn kaj ankaŭ multajn aliajn. Ili instruis al mi, ke mi estas socialisto." Jen tio, kion li komprenas : ke ĉio estas regata de leĝoj, "ĉio estas ligita al ĉio de la plej malproksima stelo en la senfina spaco ĝis la miriado da atomoj, kiu konsistigas sableron sur plaĝo". Kaj ke la plej alta ebrio estas kuniĝi al tiu forto laboranta en la mondo. Vidu kiel li priskibas sian sperton, kiam, ankoraŭ ŝipknabo, fokĉasisto, li troviĝis ĉe la stirstango de Sophia Sunderland dum tempesta vetero : "Mi estis farinta mian taskon ĉe la stango, gvidante per miaj propraj manoj centojn da tunoj de ligno kaj fero tra miloj da tunoj de ondoj kaj vento. Ĉiuj el miaj korpaj fibroj tremetis pro ĝojo." La demando ĉu tio estas plej pura marksismo restas malfermita...

    Kvar dolaroj en la poŝo, kaj trezoro en la kapo

    Momenton, li aktivadas en Socialista Laborista Partio, multobligas siajn ĉeestojn en mitingoj, publikigas politikajn artikolojn en Oakland Times , kaj tre rapide laciĝas. Kion ili scias, liaj kamaradoj, pri tiuj mizeruloj, kiujn ili volas defendi ? Li ja konas ilin : li estas unu el ili. Brutoj, li diros pri ili kelkajn jarojn poste, kiam li vendos al eldonisto la ideon de libro pri la profundejoj de Londono, La popolo de la profundejo, The people of the abyss  : "Jen ĉio, kio ili estas, brutoj (...) - Jes brutoj, fojfoje lumigitaj de transcendaj briloj."

    Sed unue eliri el tio, ĉiapreze. Li provas oferti poemojn, filozofiajn eseojn, noveletojn,ĉion kaj ion ajn - totala fiasko, kun giganta kolerego en la koro. Ĉu laboristo, denove ?

    Oro, oro povas esti lia ŝanco. La 14-an de julio 1897 Excelsior alkajiĝas en San-Francisko kun dek kvin ministoj ĉifonvestitaj kaj unu tuno da oro, trovita en Klondike (rivero en la Kanada nord-okcidento) ! En kelkaj horoj la novaĵo diskoniĝas en la tuta Usono. Vagabondoj, senlaboruloj, mizeruloj, aventuristoj, revistoj milope impetas, la marbordaj havenoj estas plenŝtopitaj. Kaj la fluo daŭre dikiĝas. La epoko, en krizo, atendis miraklon, kaj tiu miraklo havas nomon " Klondike ". Inter la unuaj ekirintaj, ekde la 25- a de julio, Jack London...

    De tiam, la montpasejo Chilkoot iĝis legendo. Ĝi estas, kun la montpasejo White, deviga pasejo por eniri en Jukonio per mil kvin cent ŝtupoj krude tajlitaj en glacio kaj tri necesaj monatoj, vintre, por hisi ĝis ĝia pinto la postulatan ekipaĵon - epopeo de sufero ĝis la ekstremo de terureco. Jack London mem ekirinta dek tagojn post la alveno de Excelsior , trapasis ĝin sen problemo. Sed trafita de skorbuto li ne multe orserĉas, rifuĝas en la urbo Dawson, kaj revenas tuj post la neĝfandiĝo por trovi sin en San-Francisko en julio. Kun en poŝo 4 dolaroj kaj 50 cendoj da orpolvo, kaj trezoro en sia kapo : la mil rakontoj, kiujn li aŭdis en la trinkejoj de Dawson.

    Ve, Klondike eksmodiĝis, opinias la eldonistoj, kiujn li superŝutas per siaj noveloj. Tamen li obstinas, eĉ se malsatmorti : 274 sendoj en unu jaro al 74 revuoj kaj 21 ĵurnaloj, por 270 rifuzoj ! Ĝis la 30- a de oktobro 1899, kiam la revuo Atlantic Monthly akceptas Odiseo en la nordo (An Odyssey of the North) por 120 dolaroj... Ĝi estos legita, kiel evento, granda freŝa aerfluo en la iom mallibera etoso de la tiama literaturo. Kaj de tiam ĉio rapidege sinsekvas, jen li estas laŭdata kiel la "Norda Kipling ".

    Jack London ankoraŭ ne scias tion : li estas tiu, kiun la epoko atendis.

    Ĉar ĝi rekonas sin en li, infano de krizanta Usono, de la getoo, de la kamparanoj forpelitaj de siaj teroj, de la bankrotintaj bankoj, de la militantaj pioniroj, sed ankaŭ kaj same infano de la epoko de la grandaj trustoj kaj kapitanoj de industrio, de la gigantaj trajnoj truantaj montarojn, la epoko de Vanderbilt kaj Rockfeller, de Buffalo Bill kaj Barnum, de la komenciĝo de Usona futbalo. Estas kvazaŭ se al tiu forto, kiu tiam pistas la homojn, kaj kondamnas ilin al malfeliĉo respondas forto, kiu starigas ĉiun homon por ĵeti lin pli malproksimen, pli alten, pli rapide : la grandega tumulto de akuŝanta mondo.

    Tri sinsekvaj romanoj, noveloj, lia raporto La popolo de la profundejoj, akra, senkomplezema, kaj rapide rendevuo kun si mem, kiu surprizas lin : La voko de sovaĝo ( The call of the wild)...

    Komence tio devis esti nur novelo, simpla pribesta rakonto en la granda nordejo. Sed jen, li estas preskaŭ tuj kapita de ĝi, kvazaŭ ĝi trudis al li sian propran logikon, trenis lin ja pli foren ol tie, kien li imagis, laŭvorte trairis lin, parolis tra li, iĝis lia per forto, kiu ŝancelas lin. Li provas rezisti la ondon, kiu forprenas lin, vane, ne plu aŭdacas enlitiĝi pro la bildoj, kiuj tiam alsaltas lin. "Terurego regas miajn noktojn, kaj kia terurego !", li plendas al siaj proksimuloj, kiuj maltrankviliĝas. Ĉu estas ankaŭ li, tio, kio naskiĝas per liaj fingroj, aŭ io veninta el la profundaĵoj de la unuaj tempoj de la homaro ? La lupo, kiu vekiĝas en Buck, blekas sian deziron pri kruda viando, varma sango. Tiu giganta lupo kuranta sub la helaj lunoj antaŭ sia luparo, tamen estas li mem, li ja scias tion : "Tiam, kiam venas la longaj vintraj noktoj, kaj kiam la lupoj eliras el la arbaro por ĉasi predojn en la malaltaj valoj, oni vidas ĝin kuri antaŭ la aro sub la hela lumo de la luno, aŭ de brilega boreala aŭroro. Kun giganta staturo ĝi superas siajn kunulojn, kaj ĝia brua gorĝo donas la tonon al la lupara kanto, tiu kanto veninta el la unuaj tagoj de la mondo."

    De tiam la lupo estos lia persona mito

    El tiu libro li eliras rompita, nuligita, rekreita : de tiam lupo li estos, subskribos siajn leterojn " Wolf ", desegnos lupforman ekslibrison, nomos Wolf House ("Domo de lupo") la grandegan konstruaĵon el krudlafaj blokoj kaj sekvojaj trunkoj, kiun li konstruigas en la valo de Lune (Kalifornio). La lupo estos de tiam lia persona mito : samtempe forto por kreado ĉe la Grekoj, kaj por detruo ĉe la Romianoj, ambaŭ unuigitaj en sama figuro, emblema. The call of the Wild  : lia majstroverko.

    Nenia rilato kun "voko de la arbaro", kiel tradukas ĝin grafino Galard en 1906, priplorinda titolo, kiu daŭre restas en multaj franclingvaj eldonoj. Terurigita de la enhavo de la libro ŝi facilanime fuŝegis ĝin, forpreninte ĝiajn dornojn, tio estas ĝia esencaĵo, kaj faris el la lupo Buck -London salona pudelo. Nek rilato kun "himno al libereco", sed ĉio kun voko de sovaĝa potenco, samtempe kreonta kaj detruonta, indiferenta, monstra kaj splenda, kaŝkaŭranta en la koro de la mondo, kaj kiun oni devos malkaŝi en si por pretervivi. Leĝo de klabo kaj dentegoj unue por Buck  : "Mortigi aŭ esti mortigita, manĝi aŭ esti manĝita, tia estis la leĝo, kaj li obeis al tiu ordono veninta el la pratempoj..." Proponante al Phébus novan eldonon de la libro, en fine kompleta versio, mi sugestis la titolon "La voko de la forto", sed, jen signo, ke Londono daŭre ĝenas, la tiama eldonisto preferis "La sovaĝa voko". Tamen ja temas pri forto. Al kies voko Buck, rompita, bategita, prirabita de ĉio, kio iam faris ĝin dresito, moralo, amo, kompato, gruntante orelstreĉas. Tiu nokta kanto, mistera kaj minaca, de ĝiaj lupfratoj tremigas ĝin pro ekscitiĝo, "tiu deziro de sango, tiu ĝojo buĉi (...), trempi sian faŭkon en varman sangon", tiu ekzaltiĝo, kiu "prenas la artiston altigitan kaj forprenitan el si mem en flama kurteno, prenas ankaŭ la soldaton militfrenezan sur ruinigita kampo kaj rifuzantan kompatŝpari, prenas ankaŭ Buck -on, kiam li kondukas la luparon blekante la prakrion de la lupo".

    Ne plu Markso ĉi tie, ne plu libra scio, sed plonĝo en la koron de mallumo, freneziga esprimo de primara sperto, nerefutebla kaj nekomprenebla, de mistero de tiam esplorata de libro al libro, kontraŭ kiu la teorioj ne gravos, kaj kiu plej proksime tuŝas la misteron de la kreado, tiu mistero, kiun esploris kun aliaj vortoj iu Joseph Conrad, iu Robert Louis Stevenson, iu Herman Melville.

    Liaj socialistaj amikoj maltrankviliĝas pri tiu nova London, kaj eĉ pli, kiam aperas la sekvanta romano, La mara Lupo, kiu kontraŭstarigas al maristo Lupo Larsen, skandinava blonda brutulo kredanta nur je forto, la senkarakteran Van Weyden, kiun li savis el ŝippereo, kaj kiu provas oponi al li la valorojn de solidareco. Vane London protestas, ke tiu Van Weyden estas por li la pozitiva heroo de la libro kaj Larsen la malloga. Li trompas neniun, krom eble sin mem, iomete.

    Ni estu ĝustaj, teoriojn, limigilojn li senĉese serĉos, laŭ siaj legadoj, kiam li fuĝas en la sudajn marojn, kiam li konstruas, kvazaŭ fortikan ankron al kiu ligiĝi, la "Domon de Lupo" detruitan de fajrego antaŭ eĉ loĝita, kiam li subite decidas iĝi modela bienisto por eskapi el la freneza karnavalo de tio, kion li nomas sia "blanka logiko", el tiu forto, kiu detruas lin, disrompas lin, superrandas lin, en la sama momento, kiam li kreadas. Ĉu teksaĵo de kontraŭdiroj ? Pli precize konfuzega serĉado de respondo, kiu liberigus lin. Irante de iu al alia, li ĉiufoje seniluziiĝas, laŭ tio, li estas spongo pli ol ideologo, kvazaŭ ĉiuj ideoj, elanoj, senpaciencoj de la epoko svarmis en lin. Lia destino, do, estis ĉiujn ilin enkorpigi, kaj lia genio, estigi tra tiu bolanta magmo, en kiu aliuloj perdiĝus, ion similan al formo, vizaĝo : verkon.

    Jack London, laŭ tio, verkisto.

    Michel LE BRIS



    [1] Jack London, Romans, récits et nouvelles , Gallimard, kolekto " Bibliothèque de La Pléiade ", Parizo, 2016. Eldono publikita sub la direkto de Philippe Jaworski, du volumoj de ĉiu 1476 paĝoj.

    [2] Eric Miles Williamson, Oakland, Jack London and Me . Texas Review Press, Huntsville, 2007.


    1 a marto 2017


    Ĝena datreveno por la rusa potenco


    Festi revolucion sen veki ideojn



    La centjariĝo de la revolucio de 1917 ĝenas la rusajn instancojn, kiuj ĝojas pri ĝia mondvasta reeĥado, sed abomenas ĉian ideon de ŝtatrenverso. La malmultaj memorfestoj devas esti la okazo por ree aserti la gravecon de la nacia unueco, kiel rimedo kontraŭ ĉia klasbatalo. La okazaĵoj organizitaj ekster la oficiala kadro tamen povus ŝanĝi tiun version.



    LA 7-AN de NOVEMBRO 2016, je la 99- a datreveno de la Oktobra Revolucio [1], ĵurnalisto de la Radio Svoboda iris surstraten por fari jenan demandon al la moskvanoj : „En 1917, ĉu vi estus subteninta la « blankulojn » aŭ la « ruĝulojn » ?” La respondoj donis iom da prefero por la lastaj kaj indikis, ke en Ruslando la rifuzo de revolucioj ne nepre trafas la bolŝevistojn, ĉar ili estis portantoj de projekto de nova socio. La opini-enketoj faritaj dum pluraj jaroj kongruas kun la tendenco de tiu eta trotuara enketo, kiu ne povas esti alia ol proksimuma. [2]

    Samtage, venigitaj de la gvidanto de la Komunista Partio de Ruslando Genadi Zjuganov, proksimume du mil nostalgiuloj de la komunismo, junaj kaj malpli junaj, defilis en la stratoj de Moskvo kun portretoj de Lenino kaj de Stalino. Du horojn antaŭ tiu defilo, la ĉefo de la liberala partio Jabloko, s - ro Sergej Mitroĥin, metis antaŭ la ministrejo pri defendo florojn kaj plakon je la gloro „de la defendantoj de la demokratio kaj de la Konstituciiga Asembleo”. Tiuj homoj, klarigis li, estis herooj. Ili rezistis kun armiloj en la mano kontraŭ „politikaj banditoj”, nome la bolŝevistoj, kiuj en januaro 1918 malfondis la Konstituciigan Asembleon, elektitan la 25-an de novembro 1917, ĉar ili ne ricevis la plimulton de la seĝoj. [3] La moskvaj instancoj ne vere sekvas la rusajn liberalulojn : regule ili malpermesas la aranĝojn organizitajn de Jabloko kaj permesas al la komunistoj defili kun portretoj de Lenino kaj de Stalino. Lenino daŭre kuŝas (kontraŭvole) en sia maŭzoleo de la Ruĝa Placo, kaj ŝajnas, ke li tie restos ankoraŭ longe. La timo estas tro granda, ke lia malapero vekos pli da polemikoj ol la nuna stato.

    Tiuj du ekzemploj montras, kiom la revolucio de 1917 restas disputata en la rusa socio, kaj en la mastrumado de ĝia memorado, delikata por la potenco. Kvankam kun s - ro Putin la tre kontraŭstalina interpreto en la epoko de Boris Elcin cedis la lokon al pli pozitiva rigardo al la bilanco de la iama gvidanto, forta ligo kunigas tiujn du periodojn : la profunda rifuzo de revoluciaj perturboj. En 1996, la 7- a de novembro fariĝis la Tago de la unueco kaj de la repaciĝo. En 2004, la memorado pri la ribelo de Petrogrado eĉ perdis sian statuson de oficiala festo. Poste, en 2005, ĝi estis forviŝita per la starigo de Tago de nacia unueco …, la 4-an de novembro. Tiu dato elvokas la finon de la eksterlandaj intervenoj – ĉefe polaj-litovaj – en la moskva Ruslando, en 1612. Tiu evento, festo ĝis en 1917, signis la finon de la Perturboj, sekvata de la enpotenciĝo de la dinastio de la Romanov. La forigo de la festaj memoradoj de la Oktobra Revolucio atestas la provojn forviŝi tiun eventon en la publika spaco kaj anstataŭigi ĝin per alia, kiu povus repacigi la socion.

    Alvoko al la „idealistoj”

    TAMEN la celebrado de la preno de la Vintra Palaco ne komplete malaperas. De pluraj jaroj la rusaj instancoj la 7-an de novembro organizas militistan paradon sur la Ruĝa Placo. Ĉe tio ne temas pri festo de la Oktobra Revolucio, sed pri tiu de la armea parado de la 7- a de novembro 1941, la 24-an datrevenon, kiam la naziaj fortoj troviĝis ĉe la pordoj de Moskvo. La plej multaj el la 28.000 soldatoj, kiuj partoprenis en tiu parado, de tiu rekte iris al la fronto. Tiel la nuna registaro volas nek forstreki la revolucion nek memorigi ĝin kiel revolucion. Ĝi provas kunmeti plurajn historiajn eventojn por eble akiri pli fortan kolektivan subtenon.

    Dum longa tempo la eksterlandaj observantoj demandis sin, ĉu la instancoj festos la centjariĝon de la revolucio, kaj se jes, kiel. La 4-an de novembro 2016, sur la fono de la konflikto kun Ukrainujo, la prezidanto Putin kaj la patriarĥo Kiril proksime de la Ruĝa Placo solene senvualigis kolosan statuon de Vladimiro, grandprinco de Kievo, kiu en 988 fondis la Rus, la lulila ŝtato de la rusoj, ukrainoj kaj belorusoj. La 600- a datreveno de la enpotenciĝo de la Romanov -dinastio en 1613 estis pompe festata en 2013. La ducentjariĝo de la „patriota milito” kontraŭ la napoleonaj trupoj okazigis impresajn festojn en 2012. Kaj en ĉiu 9- a de majo [4] la kapitulaciado de la nazioj estis okazo de grandaj memorsolenaĵoj. Ekde antaŭ kvar jaroj en ili okazas la defilo de la „senmorta regimento”, en kiu plurmil personoj portis la fotaĵojn de siaj parencoj partoprenintaj en la „granda patruja milito”. Tiuj diversaj memorfestoj sekvas logikan skemon : la unuiĝon kaj centralizon de la rusa ŝtato. La revolucio, male, elvokas detruon de la ŝtato, Ruslandon sur la genuoj kaj la sangon elverŝitan de la terura interna milito subtenata de la eksterlandaj potenclandoj.

    Rompo de la stabileco, de la tradicioj kaj de la ŝtata aŭtoritato,ĉion ĉi la Oktobra Revolucio reprezentas, do ĉion, kion la potencularo abomenas. Cetere, la politika retoriko estas plena de kontraŭrevolucia tendenco. En la jaro 2007 s - ro Vladislav Surkov, konsilisto de s - ro Putin, memorigis al ĉiuj „idealistoj”, kiuj en Ruslando daŭre revas pri revolucio, ke „la agadoj de la romantikaj individuoj ĝenerale kondukis al enpotenciĝo de frenezuloj kaj de teroristoj”. [5]

    La registaro celas kompreneble la „kolorajn revoluciojn”, speciale tiujn de 2003 en Kartvelio kaj de 2004 en Ukrainujo, perceptataj kiel rezulto de okcidentaj manovroj en la postsovetia spaco. La protestmovadoj okazintaj en Ruslando en 2011-2012 por kontesti la rezultojn de la elektoj revigligis la suspektojn de enmiksiĝo. Por diskrediti la manifestaciojn, la registaro denuncis ne nur subfosadon de la ŝtata suvereneco, sed ankaŭ la revolucian karakteron, do danĝeran, de la manifestacioj. En sia parolado antaŭ la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝinta Naciaro, la 28-an de septembro 2015, la prezidanto Putin vipis „la eksportadon de tio, kion oni nun nomas « demokratiaj revolucioj » […] Ni ne forgesu la pasintecon. Koncerne nin, ekzemple, ni memoras la historion de la Sovetunio. La eksportado de sociaj spertoj, la provoj kaŭzi ŝanĝojn en alia lando surbaze de siaj propraj ideologiaj orientiĝoj ofte havis tragediajn sekvojn kaj estis sinonimoj ne de progreso, sed de malprogreso.”

    Tamen maleblas silenti pri evento, kies efiko estis mondvasta. Cetere, la vorto „revolucio” estas jam sur ĉies lipoj. Eĉ Ukrainujo preparas „sian” centjariĝon de tio, kio tutcerte prezentiĝos kiel periodo de batalo por la ukraina nacia sendependeco, kiun la bolŝevistoj el Moskvo disbatis. En aŭtuno de 2017 en la tuta mondo ne nombreblas la kolokvoj, rondaj tabloj, dokumentfilmoj kaj publikigaĵoj estigitaj de tiu datreveno. Ruslando ne estos la lasta. Pri tio ekzemple atestas la organizado, fare de la ŝtata instituto pri internaciaj rilatoj de Moskvo, la Instituto pri universala historio de la Akademio de la sciencoj kaj la rusa Historia societo, de internacia konferenco kiu, en septembro, akceptos pli ol cent historiistojn, inter ili tridek el Latinameriko.

    De pluraj jaroj la registaro provas ellabori sian interpreton de la revolucio. Oni perceptis ties ĝermojn jam en 2007, en la manlibroj pri historio, kiuj estis parto de projekto por starigi novajn lernej-programojn sur federacia nivelo. La revolucioj de februaro kaj de oktobro same kiel la interna milito estas tie traktataj en unu bloko titolita „Rusa Granda Revolucio”. La drameca aspekto de la interna milito kaj ĝiaj sekvoj emfaziĝis : Ruslando eliris el tiu „granda tragedio” pli forta ol ĝi estis antaŭe, en la formo de la USSR. En tiu skemo oni ne nomas kulpulojn nek interesiĝas pri malsamaj politikaj celoj. Efektive, same la „blankuloj” kiel la „ruĝuloj” pretis doni sian vivon por Ruslando – la imperia Ruslando por la „blankuloj”, la sovetia Ruslando por la „ruĝuloj”. La unuaj same kiel la duaj do respektendas. [6]

    La esprimo „Rusa Granda Revolucio” aperis ankaŭ en la scienca medio [7] Ĝi ebligas emfazi la gravecon de tiu evento por la lando same kiel por la mondo. Antaŭ ĉio, ĝi ebligas enmeti la Oktobron en pli larĝan procezon, kion la historiistoj cetere volas montri per la malapero de la sovetia „mito” de la Oktobro, kiu trudis pezan silenton al la februara revolucio, nomata „burĝa”.

    En 2015, dum la centjariĝo proksimiĝis, ronda tablo estis organizita en Moskvo sub la egido de la kulturministro s - ro Vladimir Medinski. Kun la titolo „La centjariĝo de la Granda Rusa Revolucio : kompreno nome de la solidiĝo”, ĝi arigis reprezentantojn de diversaj historiaj institutoj de Moskvo. Ĝi okazis en la iama Muzeo de la revolucio, en 1990 alinomita Ŝtata muzeo pri nuntempa historio de Ruslando. La titolo klare montras la elektitan opcion : la centjariĝo devas servi por „solidigi” la socion.

    „La Granda Rusa Revolucio de 1917 restos por ĉiam unu el la plej gravaj eventoj de la 20- a jarcento”, klarigas s - ro Medinski. La „objektiva esplorado” de tiu periodo „helpos nin ekkonscii pri la neceso por Ruslando de forta ŝtata potenco, subtenata de ĉiuj tavoloj de la loĝantaro”. Dum la centjarfesto necesas emfazi „la kontinuecon de la historia evoluo de Ruslando, de la rusa imperio tra la USSR ĝis la Federacio de Ruslando”. La tragedia karaktero de la rompiĝo de la socio sekve al la revolucio de 1917 kaj la interna milito estas memorigenda, same kiel la graveco respekti la memoron de la herooj de la du tendaroj („ruĝaj” kaj „blankaj”). Fine, la revolucia teroro kondamnendas, kaj necesas memorigi, ke „kalkuli kun la helpo de eksterlandaj aliancanoj” en la interna politika batalo estas „eraro” [8] – kio sonas kiel averto en la aktuala Ruslando.

    La vera komenco de la memorfestoj okazis en decembro de 2016, kiam s - ro Putin petis la tre oficialan Rusan Historian Societon starigi organizkomitaton. La centjariĝo, klarigis li, estos „bonega okazo refoje rigardi la kaŭzojn kaj la naturon de la revolucio en Ruslando. Ne nur por la historiistoj kaj la specialistoj. La rusa socio bezonas objektivan, honestan kaj profundan analizon de tiuj okazaĵoj. Tio estas nia komuna historio kaj ni devas trakti ĝin respekte”. [9] Kiel s - ro Sergej Nariŝkin, kiu gvidis la parlamenton (Duma) de 2011 ĝis 2016 kaj kiu ankaŭ prezidas la Rusan Historian Societon, tiu datreveno „ne servu por organizi solenaĵojn ; ĝi ne estu festata”. Necesas antaŭ ĉio „pensi pri la eventoj kiuj okazis antaŭ cent jaroj kaj tiri el ili la instruojn”, el kiuj la precipaj estas „la valoro de la unueco kaj de la civitana solidareco, la kapablo de la socio trovi kompromisojn ĉe la plej malfacilaj ŝanĝiĝoj de la historio, por eviti la radikalan rompon en formo de interna milito”. [10]

    La rezistado de la historiistoj

    TIEL la instancoj pretigas sin „tiri la instruojn” de la revolucio. Tamen, kiel montras la listo de la multaj eventoj – ekspozicioj, publikigaĵoj, konferencoj, esplorprojektoj, filmoj – aprobitaj de la organizkomitato de la centjariĝo, [11] al kiu aldoniĝas tiuj, kiuj okazos ekster la oficiala kadro, ne tre verŝajnas ke montriĝas unuanimeco. La historiistoj aŭdigos sian vidpunkton, kontraŭan al ĉia mistifiko. La oficiala voĉo estos ekvilibrigita de opinioj el sciencistaj, kulturaj kaj politikaj rondoj ; tio jam okazis inter 2007 kaj 2009, kiam la registaro provis trudi pozitivan interpreton de la stalinismo, insistante pri la trude akcelita modernigo de la lando, kiu ebligis al la USSR la venkon en la milito. La abundego de publikigaĵoj dediĉita al la historio de la stalinismo malebligis la sukceson de tiu provo. [12]

    Ĉi-foje multaj historiistoj memorigos tion, kio ofte sufokiĝas sub la tendencaj paroladoj aŭ sub la alvokoj al solidigo de la socio ĉirkaŭ forta potenco : la forigo de la carismo en februaro 1917, poste la enpotenciĝo de la bolŝevistoj en oktobro, estis eblaj ĉar grandega plimulto de la loĝantaro de la rusa imperio soifis ŝanĝon kaj ne plu eltenis socian kaj politikan sistemon profunde malegalecan. Cetere, la 7-an de novembro 2016, la moskvanoj, kiujn la ĵurnalisto demandis surstrate, videble tre bone sciis, preskaŭ cent jarojn poste, ke aparteni al la tendaro de la „blankuloj” aŭ de la „ruĝuloj” ne estis tute la samo. Virino vestita per eleganta mantelo de kremkolora pelto respondis, ke en 1917, kiam ŝia familio vivis mizere, ŝi estus subteninta la bolŝevistojn : „Nun, kompreneble, mi estus ĉe la flanko de la « blankuloj »”, ŝi aldonis kun laŭta rido.

    Korine AMACHER.



    [1] La bolŝevista revolucio okazis en la nokto de la 7- a de novembro 1917 laŭ la gregoria kalendaro, kiu kongruas kun la 25- a de oktobro de la Julia kalendaro tiam en Ruslando uzata (ĝis februaro 1918).

    [2] "La Oktobra Revolucio : kaŭzoj kaj sekvoj" (en la rusa), Centro Levada, 2-an de novembro 2011, www.levada.ru

    [3] "La prezo kaj la instruoj de la Oktobro 2017", sendaĵo "La homo fronte al la eventoj", Radio Svoboda , 7-an de novembro 2016, www. svoboda. org

    [4] La milita kapitulaco de la 3- a Regno estis subskribita la 8-an de majo 1945 je la 23:01 horo de Berlino, kio kongruas kun la 9- a de majo, 1:01 horo de Moskvo.

    [5] Rossijskaja Gazeta, 15-an de marto 2007.

    [6] Kp. „ Révolutions et révolutionnaires en Russie. Entre rejet et obsession ”, Revue détudes comparatives Est- Ouest , vol. 45, n - ro 2, Parizo, 2014.

    [7] Alexandre Choubine, La Granda Rusa Revolucio : de februaro ĝis Oktobro 1917, Rodina Media, Moskvo, 2014 (en la rusa).

    [8] „Survoje al la centjariĝo de la Granda Rusa Revolucio : de februaro ĝis oktobro”], Novaĵoj de la [kultur]ministrejo, Moskvo, 21-an de majo 2015, http :// mkrf.ru

    [9] Ria Novosti , 1-an de decembro 2016.

    [10] Ria Novosti , 27-an de decembro 2016.

    [11] Disponebla en la retejo de la Rusa Historia Societo, http.// rushistory. org

    [12] La grava kolektaĵo „Historio de la stalinismo” de la eldonejo Rosspen ekz - e entenas nun centon da volumoj.


    1 a januaro 2017


    Komenciĝas la erao Trump …



    La 11-an de januaro 2017

    Kelkajn tagojn post la interkonsento inter Rusujo kaj Turkujo, kiu ebligis ĉesigi la longdaŭran batalon de Alepo, mi legis en fama franca semajngazeto la jenan komenton : „La daŭra krizo de la Meza Oriento estas malproksima de la solvo. Iuj pensas, ke la solvo venos nepre de Rusujo, dum aliaj kredas, ke ĉio dependas de Turkujo. Kvankam restas klare, ke denove kaj definitive – almenaŭ tion eblas esperi – Rusujo havas la gravajn argumentojn por ĉesigi tiun krizon”. Kion havas interesa ĉi tiu komento ? Ke ĝi publikiĝis en la pariza gazeto l’Illustration … la 10-an de septembro 1853.

    Nome, antaŭ 163 jaroj la krizo de la Meza Oriento estis jam taksita „daŭra”. Ĝi probable plu estos tia … Kvankam grava elemento ŝanĝiĝas ekde ĉi tiu 20- a de januaro : alvenas nova prezidanto de Usono al la Blanka Domo : Donald Trump. Ĉu tio povos modifi la aferojn en ĉi tiu konvulsia regiono ? Sendube, ĉar de la fino de la 50- aj jaroj Usono estas la eksterpotenco, kiu pli da influo havas en ĉi tiu areo kaj de tiam, ĉiuj usonaj prezidantoj senescepte intervenis en ĝi. Ni memoru, ke la nuntempa ĥaoso en ĉi tiu spaco estas grandparte sekvo de la usonaj militecaj intervenoj prideciditaj ekde 1990 de la prezidantoj George H. Bush, Bill Clinton kaj George W. Bush kaj de la (pli laste) surpriza apogo al la „arabaj printempoj” instigataj de Barack Obama (kaj lia ŝtatsekretario Hillary Clinton).

    Kvankam tutmonde la linio defendata de la respublika kandidato dum lia elektokampanjo estis taksita „izoliĝisma”, Donald Trump plurfoje deklaris, ke la Organizaĵo de la Islama Ŝtato ( ISIS laŭ la anglaj komencliteroj) estas la „ĉefa malamiko” de lia lando kaj ke, do, lia unua zorgo estas permilite detrui ĝin. Por atingi tiun celon Trump pretas establi taktikan aliancon kun Rusujo, kiu estas potenco milite ĉeestanta en la regiono ekde 2015 kiel ĉefa aliancito de la registaro de Bachar el Asad. Ĉi tiu decido de Donald Trump, se konfirmita reprezentos eksterordinaran ŝanĝiĝon de aliancoj, kiu konfuzas la proprajn tradiciajn aliancitojn de Vaŝingtono. Specife Francujo, ekzemple, kies socialisma registaro — pro strangaj amikecaj kaj negocaj kialoj kun ultrareakciaj teokrataj ŝtatoj kiel Saŭd -Arabujo kaj Kataro — faligis Bachar el Asad kaj sekve la malamikecon al la rusa prezidanto Vladímir Putin, la komencan kaj la finan punkton de sia ekstera politiko [1].

    Donald Trump pravas : la du grandaj bataloj por definitive venki la ĝihadistojn de la — tiu de Mosul en Irako kaj tiu de Raqqa en Sirio — estas ankoraŭ gajnontaj. Ili estos ferocaj. Militalianco kun Rusujo estas, sendube, bona eblo. Sed Moskvo havas gravajn aliancitojn en tiu milito. La ĉefa estas Irano, kiu rekte partoprenas en la konflikto kun soldatoj kaj armiloj kaj nerekte disponigas rimedojn al la volontmilicoj de libanaj ŝijaistojde Hezbolá.

    Por Trump la problemo estas, ke dum sia elektokampanjo li ankaŭ ripetis, ke la pakto kun Irano kaj ses mondaj potencoj pri la irana atomprogramo ekanta la 15-an de julio 2015 – kiun forte opoziciis la respublikanoj en la Kongreso – estis „katastrofo”, „la plej malbona prinegocita interkonsento”. Li anoncis, ke alia prioritato lia alveninte al la Blanka Domo estos nuligi tiun pakton, kiu garantias la kontroladon de la irana atomprogramo dum pli ol dek jaroj kaj samtempe nuligas la plimulton el la ekonomiaj punoj trudataj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) al Teherano.

    Rompi tiun pakton kun Irano ne estos facile, ĉar ĝi estis subskribita kune kun la daŭraj membroj de la Sekurec-Konsilantaro de la UN (Ĉinujo, Francujo, Britujo, Rusujo) kaj Germanujo, kiujn Vaŝingtono devos alfronti. Sed krome, kiel dirite, la kontribuo de Irano en la batalo kontraŭ la kaj en Irako kaj en Sirio estas grava. Ne estas la momento denove malamikiĝi kun Teherano. Moskvo, kiu favore rigardas la alproksimiĝon de Vaŝingtono ne akceptos, ke ĉi tio fariĝos je la kosto de ĝia strategia alianco kun Teherano.

    Unu el la unuaj problemoj de la prezidanto Donald Trump estos, do, solvi tiun kontraŭdiron. Tio ne estos facila. Interalie, ĉar lia propra teamo de falkoj ĵus nomumitaj de li, ŝajnas ne tolerema koncerne la rilatojn kun Irano [2].

    Ekzemple, la generalo Michael Flynn, lia helpanto pri Nacia Sekureco (kiel Henry Kissinger por Ronald Reagan) estas obsedita de Irano. Liaj opoziciantoj difinas lin kiel „islamofobia”, ĉar li publikigis opiniojn de multaj homoj konsideratajn rasismaj. Kiam li skribis en sia tŭitblogo  : „La timo al la islamanoj estas ja racia”. Flynn partoprenis en la kampanjoj por rompi la ribelajn retojn en Afganujo kaj Irako. Li asertas, ke la islama militado estas „tutmonda minaco al la ekzistado”. Samkiel Trump li opinias, ke la estas la „plej granda minaco” alfrontata de Usono. Kiam li estis direktoro de la Sekreteca Agentejo pri Defendo (SAD), de 2012 ĝis 2014, li gvidis la esploradon pri la atako al la usona konsulejo en Bengasi, en Libio, la 11-an de septembro 2012, kiam mortis pluraj „marsoldatoj” kaj la usona ambasadoro Christopher Stevens. Tiam, Michael Flynn insistis, ke la celo de lia agentejo, kiel tiu de la Centra Esplor-Oficejo ( CEO) estis „pruvi la rolon de Irano en tiu atako” [3]. Kvankam neniam estis pruvoj, ke Teherano iel ajn partoprenis en tiu atako. Kurioze, malgraŭ sia malamikeco al Irano, Michael Flynn emas pli rekte labori kun Rusujo. Cetere, en 2015 la generalo vojaĝis al Moskvo, kie li estis fotita sidanta apud Vladímir Putin en bankedo por la ŝtata te



    [1] Kvankam, kiel sciate, en Francujo okazos elektoj en la venonta majo, al kiuj la nuntempa socialisma prezidanto François Hollande, tre malpopulara, decidis ne prezentiĝi. François Fillon, la konservema kandidato, kiu kun pli multaj ŝancoj sukcesos, deklaris, ke li reorientos la francan ekstera politiko por denove normaligi la rilatojn kun Moskvo.

    [2] Vd. Paul Pillar, „ Will the Trump Administration Start a War with Iran ?”, The National Interest , la 7-an de decembro 2016

    [3] Vd. The New York Times , la 3-an de decembro 2016


    1 a marto 2017


    Utopio en la batalo de la prezidanta elekto

    Garantiata enspezo, la surpriz-invitito



    Enmetante en sian programon la fondon de universala enspezo, la socialisto Benoît Hamon semis konfuzon en la prezidanta kampanjo. Tiu ideo, al kiu li antaŭ malmulte da tempo aliĝis, kaj pri kiu li prezentas apliko-projekton ne tre konvinkan, tamen klare disiĝas de la labor-vidado dominanta ĉe la aliaj kandidatoj. Kaj revigligas la debaton sine de la maldekstro.



    SUR LA SOCIAJ RETOJ, fine de januaro, ŝerca bildo enscenigis Dory, heroinon de la « Mondo de Dory  », la desegnofilmo de la studioj Pixar (2016). La « fiŝino », kiu suferas pri malsano de la tuja memoro, naĝetis promesante : « Neniam plu mi lasos min trompita de la SP [Socialista Partio]. » Antaŭ ol esti subite mirigita : « Ho ! Baza enspezo ! »

    La kreado de universala enspezo ja aperas kiel la ĉefa rimedo proponata de la socialista deputito Benoît Hamon, venkinto, la 29-an de januaro, de la « civitana antaŭelekto » por la prezidanta elekto. Svingi tiun utopion ebligis al li distingiĝi de sia rivalo, la eksa ĉefministro Manuel Valls, kaj de lia severa diskurso. La kandidato de Eŭropo-Ekologio-la Verduloj, s - ro Yannick Jadot, ankaŭ portas ĉi tiun projekton, kiu estas de 2013 en la programo de lia partio ; sed, farante sia ideon, kiu longtempe restis konfidenca sine de la maldekstro, s - ro Hamon donis al ĝi nekonatan eĥon. Kaj li estigis rivelajn reagojn.

    S - ro Valls mallaŭdis la projekton de « socio de asistado kaj pigro », sin deklarante, male, « favora al labor-socio, kaj la digno kiun donas laboro » (France- Info, 10- a de januaro). La eksministro pri ekonomio, Emmanuel Macron, kies movado « En marche  ! » (Ni ekiru !), nutrita el entrepreno-kulturo kaj administradoscienca ideologio, estas priskribita de sia ĉirkaŭaĵo kiel « hiperkreskanta ekfirmao » [1], ekkriis okaze de mitingo en Liono, la 4-an de februaro : « Mi ne plu volas aŭdi, ke estas interese fari ion alian ol labori ! » Kaj la ĵurnalo Libération publikigis sur sian ĉefpaĝon, la 13-an de januaro, foton de virino leganta en hamako, apud la titolo : « Universala Enspezo : ĉu mallaboremo por ĉiuj ? » Jen ilustraĵoj de la « historia troa identigo, kiun kapitalismo establis inter laboro kaj salajrula laboro », por reuzi la vortojn de la ekonomikisto Carlo Vercellone  [2]. Ilustro ankaŭ de la fakto, ke, en nia socio, « la tempo havas nur du sociajn formojn : laboro kaj distro », kiel observas Julien Dourgnon, konsilanto de s - ro Hamon  [3]. La socialista kandidato malstreĉas tiun premilon, asertante, sur sia kampanjo-retejo, ke li volas « doni al ĉiu la eblecon emancipiĝi kaj libere engaĝiĝi en la aktivaĵo, kiu respondas al siaj aspiroj ».

    Kial ja ĉirkaŭfermi la profitantojn de monhelpo en sia hejmo, kiam la baza enspezo povus instigi profesian relernadon aŭ komencon de aktivaĵo socie pli utila ? S - ro Maxime de Rostolan, iniciatinto de la movado Fermes davenir (Farmoj de la estonto), opinias ekzemple, ke ĝia kreado rezultigus « dekobligi la instaladojn » en ekologia agrokulturo [4]. La aranĝo permesus ankaŭ konsideri la multegajn nepagitajn aktivaĵojn, kiuj « faras socion » kaj kiuj, akcesore, igas ebla la veran ekonomian aktivadon : studi, eduki infanon, volontuli en festivalo aŭ sporta klubo, disvolvadi liberan programon, preni tempon inventi, krei... Iuj memorigas, ke, en la tempo, kiam ŝi verkis la unuan volumon de Harry Potter (samtempe rava literatura objekto kaj estonta kokino elmetanta orajn ovojn), J. K. Rowling vivis el la britaj sociaj monhelpoj !

    Poŝmona kapitalismo !

    LAŬ SIAJ SUBTENANTOJ, la garantiata enspezo estus ja unuaranga enspezo, venanta el la produktado, kaj ne duaranga, tio estas venanta de la redisdonado ; Dourgnon taksas nepra « antaŭenigi novan rakonton pri ekonomio », kiu anstataŭu tiun truditan de la Movado de la entreprenoj de Francujo ( Medef), « laŭ kiu la socio vivas el la mono de entreprenoj, kvankam la malo veras ». Tion ja rimarkigas la greka eksministro pri financoj Janis Varufakis  : « Estas disvastigita mito, danke al la apogo de la riĉuloj, ke riĉaĵon oni produktas individue. En la realo, riĉaĵo estis ĉiam kolektive produktata, kaj privatigita de tiuj, kiuj havis la necesan potencon : la klaso de posedantoj » ( World Economic Forum, 3- a de novembro 2016).

    Tiu argumento ankaŭ pravigas, ke la universala enspezo, kiel sia nomo tion indikas, estu donata al ĉiuj ; principo kontraŭstarigita de multaj komentistoj, kiuj taksas absurde ĝin doni « same al [la miliardulino] Liliane Bettencourt kiel al kasistino de Auchan  » ( Challenges , 13- a de januaro 2017). Sed, kompreneble, la heredantino de l’Oréal redonus sian ’universalan enspezon’ tra la imposto, kaj eĉ financus tiun de multaj el siaj kuncivitanoj ; krome, ŝi jam rajtas ĝui la Socian Asekuron kaj neniu kontraŭas tion.

    Tiu ĉi kolektiva karaktero de la riĉoproduktado, la subtenantoj de la garantiata enspezo ĝin svingas ankaŭ fronte al tiuj, kiuj, inkluzive maldekstre, timas la kreadon de « klaso de senlaboraj civitanoj, nutrataj de siaj kuncivitanoj [5] ». Ne nur ili taksas tre malverŝajne, ke iu ajn estus vera parazito, sed, eĉ se tio okazus, la garantiata enspezo estus, prefere ol eksterordinara avantaĝo, la plej bona rimedo por redukti ĝian socian koston por la socio. Proksima de s - ro Hamon, la PS -deputito Michel Pouzol, kiu mem, antaŭ dek-kvino da jaroj, vivis el la ’ensociiga minimuma enspezo’, demandis, okaze de debato en la Senato la 8-an de februaro : « En Francujo, ok milionoj da homoj vivas sub la malriĉo-sojlo ; ĉu ni mezuras la rektan kaj nerektan koston de tiu malriĉo ? » Temas, kiel skribas Dourgnon en sia libro, pri konduki « senkondiĉan inkluzivan politikon », anstataŭ rezervi la aliron al decaj vivrimedoj al tiuj, kiuj estas « salajrulo de X... » - laŭ la esprimo de la ekonomikisto Yann Moulier Boutang dum la debato en la Senato.

    Provizi efikan sekurec-reton al ĉiuj, inkluzive la senlaborulojn kaj portempulojn, kaj samtempe malpezigi la salajrulan kondiĉon, en kiu la individuoj, kiel skribis la ekonomikisto Frédéric Lordon, estas « ligitaj al celoj, kiuj ne estas iliaj » kaj « senigitaj je ĉia povo pri ilia vivo » [6] ? Malfacilas kontraŭstari tion. Krom la fakto, ke precize « salajruloj de X... » konstruis la Socialan Asekuron kaj konkeris per malfacilaj luktoj la esencan parton de la socialaj rajtoj, kiujn ni hodiaŭ ĝuas. Por multaj maldekstruloj, la salajrularo, tiu fortreso ja ŝancelita sed ankoraŭ solida, estas la sola ebla kadro de progreso. La ampleksiĝo de la debato pri la garantiata enspezo ja kondukis la sociologo Bernard Friot, subtenanto de la « vivdaŭra salajro » [7], diagnozi « la ideologian disfalon de la maldekstro » ( Bondy Blog, 6- a de januaro 2017). Ĝi revigligis ĉe multaj la timon de « novliberala Troja ĉevalo » : La disdono al ĉiuj de sumo, nesufiĉa por doni realan manovro-marĝenon fronte al dunganto, estus preteksto por disrompo de la ekzistanta sociala protekto, kaj de la labor-juro. Pro tiu kialo cetere kelkaj liberaluloj – sed tre malmultaj – fariĝas subtenantoj de la garantiata enspezo, la lasta estas s - ro Henri de Castries, eksprezidanto de Axa kaj subtenanto de s - ro François Fillon. Li estas reprezentanto de la privataj asekuristoj : ĉu eble ne hazardo ?

    Tio klarigas la malfidon montratan maldekstre de la Socialista partio, same sine de la movado de s - ro Jean- Luc Mélenchon , La « France insoumise  » (nesubigita Francujo), kiel ĉe la komunista Partio aŭ ĉe la « Nova kontraŭkapitalisma partio », kontraŭ tiu iniciato. S - ro Mélenchon, kvankam li esprimas intereson al la studaĵoj de Friot, firme tenas la celon de « nula senlaboreco », altigo de la malaltaj salajroj, lukto kontraŭ nestabileco kaj redukto de labordaŭro. La subtenantoj de la universala enspezo kundividas tiun lastan celon ( s - ro Hamon rekomendas instigi la entreprenojn al tia redukto sen modifi la laŭleĝan daŭron), sed ĝi estas laŭ ili kritikebla ĉar ne koncernas la tutan socion kaj « lasas senŝanĝa la dependecon de la salajrulo », kiel skribas Dourgnon. Dialogo inter surduloj...

    La sumoj ĝenerale elvokitaj por la aplikado de garantiata enspezo ne trankviligas la skeptikulojn. Ni ne parolu pri la baroka sistemo imagita de la ekonomikisto Thomas Piketty , membro de la kampanjo-teamo de s - ro Hamon, speco de plibonigita « prime dactivité  » (aktivaĵo-premio), kiu nur laŭnome estas universala enspezo [8]. Ĉu temas pri la esploritaj vojoj de la Franca Movado por Baza Enspezo ( FMBE) [9], aŭ pri la projekto de la socialista kandidato, la dominanta impreso estas, ke, alloge prezentinta al vi la lunon, ili proponas veturigi vin tien per duĉevalpova aŭto.

    En septembro 2016, s - ro Hamon prenis kiel (minimuman) referencon la Revenu de Solidarité Active ( RSA) [la nun ekzistanta minimuma enspezo en Francujo], tio estas 535 eŭroj monate por sola persono, kaj fiksis kiel celon atingi « 750, kaj eĉ 800 ĝis 1 000 eŭrojn », eĉ se kvinjara periodo povus ne sufiĉi por atingi tiun sumon. La sumo 750 eŭroj por ĉiu, menciita en la unua versio de lia kampanjo-retejo, estigis protestojn, ĉar la komentistoj opiniis neeble kunigi la 400 miliardojn da eŭroj jare necesajn – laŭ diskutinda kalkulmaniero. Poste li proponis laŭetapan planon : altigo de la RSA ĝis 600 eŭroj, aŭtomatigo de ĝia pago (nuntempe triono de la rajtuloj ne petas ĝin), inkluzive al la 18-25-jaraj junuloj, kiuj ĝis nun estas ekskluditaj, kaj poste etendiĝo al la tuta loĝantaro. La 750 eŭroj estis tiam celo por la mezdaŭra tempo. En pliposta versio, ĉiu mencio pri tiu sumo malaperis, kaj la universaligo devis esti objekto de « civitana konferenco » . Finfine, la unua plano – 750 eŭroj por ĉiuj « en neprecizigita sed certa estonto » - reaperis sur la retejo la 18-an de januaro [10]. Kiom da hezitoj, kiuj povus anonci aliajn...

    Dourgnon bedaŭras, ke ĉiuj liaj interparolantoj « interesiĝas nur pri la financado, kaj prifajfas la ideon mem ». Tiu obsedo rivelas samtempe la iom magian dimension, kiu unuavide ĉirkaŭas la ideon de universala enspezo kaj la efikecon de la diskurso, kiu de jaroj asimilas la publikan elspezon al katastrofo. « Oni konsideras nin frenezuloj », insistas s - ro Pouzol, kiu strebas ripeti ke, en 1945, la kreado de la Sociala Asekuro mobilizis la ekvivalenton de « 100 % de la MEP [Malneta Enlanda Produkto] de la lando ». Li substrekas krome, ke tiuj 400 miliardoj estos « reenkondukitaj en la realan ekonomion [11].

    Por la financado, s - ro Hamon proponas reformon de la imposto pri enspezo, kiun oni igu multe pli grada kaj kunfandita kun la contribution sociale généraliséeCSG (ĝeneraligita sociala kontribuo), cele integri la nesalajrajn enspezojn – kio povus endanĝerigi la financadon de la Sociala asekuro, por kiu estas ĝis nun rezervata la CSG. Li prikonsideras novan impostadon pri riĉaĵoj, kiu unuigus bienan imposton kaj imposton pri riĉaĵo, kaj « havus pli bonan rendimenton ».Li deziras reenkasigi « almenaŭ la duonon de la 80 milionoj da eŭroj » de la imposta fraŭdo, kaj kondamnas la donacojn al la mastraro, tute senutilajn, laŭ formo de liberigo el kotizoj (20 miliardoj da eŭroj jare) [12]. Li ankaŭ prikonsideras krei « imposton pri robotoj » kiam laboristo estas anstataŭata de maŝino ; pli larĝe, li igas sia la antaŭdiron pri « malmultiĝo de la dung-ofertoj », profetaĵon, kiu tute ne estas unuanime akceptata [13].

    Tamen : 750 eŭroj estas sub la malriĉo-sojlo, taksita fare de la Institut National de la statistique et des études économiques INSEE je 840 aŭ 1008 eŭroj monate por sola persono, depende de tio, ĉu oni elektas sojlon je 50% aŭ 60% de la meza enspezo. Ĉu tio permesas rifuzi dungon aŭ diskuti siajn laborkondiĉojn aŭ salajron ? Ĉu oni ne riskas vidi la socion pagi parton de la salajroj anstataŭ la mastraro, kaj tiel naski tion, kion Moulier Boutang nomas « poŝmona kapitalismo ? » Ĉu tiu timemo ne riskas mortigi la ideon en ovo ?

    Dourgnon pledas por politiko de etaj paŝoj, « strategio de testudo, laŭ maniero de la romia armeo », esperante, ke la sumo pliiĝos iom post iom. Krome, li diras, malalta sumo ĉe la komenco malpli instigos al atakoj kontraŭ la ekzistanta sociala protekto. « Nun, ĉiuokaze, ni ne havas sufiĉajn sociajn fortojn por fari pli bone. La sindikatoj estas kontraŭ ! » Restas la demando, ĉu tiu kampanjo ŝanĝos la situacion. Kaj ĉu Moulier Boutang pravas, asertante, ke nun tiu demando ne plu forlasos la politikan debaton ».

    Mona CHOLLET



    [1] Citita de Mathieu Magnaudeix, «  Dans les rouages de la “ Macron Company ” », Mediapart, 3- a de februaro 2017.

    [2] «  Quelle place pour le travail  ? », debato inter Jean-Marie Harribey kaj Carlo Vercellone, l’Économie politique , n - ro 67, Parizo, julio 2015.

    [3] Julien Dourgnon, Revenu universel. Pourquoi  ? Comment  ?, Les Petits Matins - Institut Veblen, kol. «  Politiques de la transition  », Parizo, 2017.

    [4] Citita en Olivier Le Naire kaj Clémentine Lebon, Le Revenu de base. Une idée qui pourrait changer nos vies , Actes Sud, kol. «  Domaine du possible  », Arles, 2017.

    [5] Seth Ackerman, «  l’allocation universelle comme solution au chômage  ? », en Mateo Alaluf kaj Daniel Zamora (sub la dir. de), Contre l’allocation universelle , Lux, Montréal, 2016.

    [6] Frédéric Lordon, «  Pour la république sociale », Le Monde diplomatique , marto 2016.

    [7] Vd. Bernard Friot, « La cotisation, levier démancipation  », Le Monde diplomatique , februaro 2012.

    [8] Thomas Piketty, «  Notre revenu universel est-il vraiment universel  ? », 30- a de januaro 2017, http :// piketty.blog. lemonde. fr

    [9] Jean- Éric Hyafil kaj Thibault Laurentjoye (sub la dir. de), Revenu de base. Comment le financer  ?, MFRB - Éditions Yves Michel, Parizo-Gap, 2016.

    [10] Adrien Sénécat, « En pleine campagne, Benoît Hamon rabote ( puis remet) son “revenu universel ” », Les Décodeurs, 17- a de januaro 2017, www. lemonde. fr

    [11] Vd. la grafikaĵon «  Dépenser pour relancer  : des flux et des fuites  », Manuel déconomie critique du Monde diplomatique , www.monde diplomatique. fr /57051

    [12] Intervjuo ĉe la retejo MadmoiZelle. com, 18- a de januaro 2017.

    [13] Vd. Jean Gadrey, «  l’hypothèse de “la fin du travailqui fonde le projet de revenu universel de Benoît Hamon est très contestable  », 8- a de januaro 2017, http :// alternatives - economiques. fr / blogs


    1 a marto 2017


    La dilemo de la afrikaj verkistoj


    Kiu timas la volofan lingvon ?



    La disvolvado de la franca lingvo kaj de la kultura kaj lingva diverseco estas la unuaj misioj de la Internacia Organizaĵo de la Franclingvio. La francparolanta senegala verkisto Boubacar Boris Diop verkas ankaŭ en la volofa lingvo depost 2003. Li alvokas la afrikajn aŭtorojn : konsideru serioze la proponon de la Franclingvio ! Defendu ankaŭ la lingvojn de la nigra kontinento !



    EN SENEGALO, mia generacio estis, en la 1960- aj jaroj – tuj post la sendependeco – la unua kiu studis tion, kion oni nomas, per vorto nepreciza kaj kvazaŭ glite nekaptebla, la « afrika literaturo ». Irante de Arthur Rimbaud kaj Honoré de Balzac ĝis Léopold Sédar Senghor kaj Mongo Beti, ni sentis, ke ni finfine kvazaŭ lasas la ombron por kapti la predon. Kvankam ni ŝatis kelkajn el niaj novaj aŭtoroj multe pli ol la aliaj, ili ĉiuj forĝis, ĉiu laŭ sia maniero, nian karakteron. En tiu tempo, la landlimoj de Afriko estis pli mensaj ol geografiaj, ne necesis naskiĝi tie por esti akceptata kiel unu el ĝiaj filoj : mi ne memoras esti aŭdinta iun ajn el miaj kamaradoj, pridubi, ekzemple, la afrikanecon de Aimé Césaire  : tio estintus same malkongrua kiel sin demandi ĉu Frantz Fanon [1] estis alĝeriano. Ili ambaŭ – sed ĉefe la unua – estis ĉieĉeestantaj en la kursoj, por nia feliĉo. Male, la angloparolantaj, portugalparolantaj aŭ nord-afrikaj verkistoj rimarkinde forestis. Oni ja povis renkonti tra kelkaj paĝoj Mohammed Dib Kateb Yacine , Amos TutuolaChinua Achebe, sed ili troviĝis tie, mi timas, nur por « montri la malavaron de la aŭtoro ». En la lando de Senghor, ni jam estis en la kerno de literatura Franclingvio, de kiu li, dum sia tuta vivo, estis la heroldo-poeto.

    En Ibadano aŭ en la Makerere -universitato (Kampala), niaj niĝeriaj kaj ugandaj samaĝuloj ne havis alian eblecon ol rezignacie akcepti tiun sisteman konfuzon inter parto kaj tuto. Kiam Jane Wilkinson preparas en 1992 sian faman Talking with African Writers (« Konversacioj kun la afrikaj verkistoj ») [2], ŝi ja kun la angloparolantoj Tsitsi Dangarembga, Wole Soyinka , Essop Patel kaj Mongane Wally Serote konversaciadas. Resume, la sunoj de la sendependeco apenaŭ leviĝis, kaj iliaj radioj jam deturnis sin unu de la aliaj. Tio, kion Cheikh Hamidou Kane poste nomos la unua mateno de la Okcidento en Afriko estis spertita kiel la unua ŝoko, la evento ekster kiu nenio meritas estis konsiderata.

    En la francparolanta areo, la libro Force- Bonté , de la senegalano Bakary Diallo  [3], metas en 1926 la unuan mejloŝtonon de literatura kampo, kies konturoj preciziĝos dum la sekvaj jardekoj. La Kongresoj de la nigraj artistoj kaj verkistoj de 1956 (Parizo) kaj 1959 (Romo) estis du gravaj limŝtonoj ; Présence africaine – la revuo kaj la eldonejo – naskiĝis dek jarojn antaŭe. Finfine heredaĵo estis kreita, kiun oni vidas plimalpli taŭge pludaŭri. En Dakaro aŭ en Jaundeo , la gazetaro plu raportas pri la eldono, preskaŭ ĉiam en Parizo, de romanoj aŭ eseoj de afrikaj aŭtoroj, spekulas pri la eventualaj afrikaj laŭreatoj de la literaturaj konkursoj Renaudot aŭ Femina, kaj, daŭrigante la akademiajn debatojn, serioze sin demandas : la « miksado », tiom sukcesinta ĉe Ahmadou Kourouma , de la franca kaj malinka lingvoj, ĉu tio ne estus, finfine, la estonto de nia literaturo ? Kio pri la « magia realismo » en Pedro Paramo , de la meksikano Juan Rulfo , kaj en La sep solecoj de Lorsa Lopêz , de la kongolandano Sony Labou Tansi  ?

    Izolitaj de siaj samlandanoj

    LA VIVANTAJ AŬTOROJ ne malpli sukcesas ol la aliaj. Oni vidas ilin sur ĉiuj podioj kaj televidstudioj, koncentritajn aŭ senĝenajn, sed ĉiam firme dezirantajn restarigi Afrikon sur bonaj reloj. Tamen, eble tio ne estas tute ĝusta : en « postkolonio », la sento de maltrankvilo por la estonto de la kontinento ne plu estas la plej bone kundividita aĵo en la mondo, kaj kelkaj aŭtoroj, oni ne vere scias kial, prenas sintenon de pafisto kiam ili aŭdas la vorton « identeco ». Estas la samaj kiuj, tamen, fanfaronas, ke ili okaze pipras aŭ delirigas la francan lingvon iom tro obeeman, bonmoran kaj senkoloran por ilia gusto...

    Vere, ili ja ŝatintus ne fari tiujn stilajn kapriolojn, sed estas tiom malfacile, por paroli kiel la haitia poeto Léon Laleau, « diri, kun vortoj el Francujo, koron venintan el Senegalo »... Se ĉiu verkisto havas ŝtorman rilaton kun vortoj, kiam temas pri afrika aŭtoro, lia verkolingvo entute estas problemo. Oni ja unue demandis : « Kial vi verkas en volofa lingvo ? » Neniu bezonas legi viajn librojn por meti al vi tiujn demandojn, kiuj trenas ĉiujn frustriĝojn de abortita homa interŝanĝo, tre for de la literatura projekto.

    Povus ja esti, ke la lingva neŭrozo estas francparola specifeco : se en Zimbabvo aŭ en Kenjo – hazarde elektitaj ekzemploj -, oni ne fiksiĝas pri la temo, estas parte danke al la kunvivado, eĉ ambigua, de la angla kaj la naciaj lingvoj en la britaj ekskolonioj. La francparolantaj intelektuloj, siaflanke, estis ĉiam pli malemaj kutimiĝi al la ideo, ke iliaj lingvoj ne estas malsuperaj al tiu de Molière.

    Estus tro simple, eĉ nejuste, klarigi tiun sintenon per ia malestimo pri si mem : aŭtoroj ne komplezemaj al la franca novkoloniismo de ĉiam senentuziasme konsideris la afrikajn lingvojn, ŝajne ĉefe pro timo de ilia triba signifo. Amikino romanisto, loĝanta en Parizo, diras al mi ke ŝi preferas « realisman senŝanĝan staton » ĉar la plej eta lingva kontestado kondukus Kameruno n, ŝian landon, al ĥaoso. Sed - nenio simplas -, ŝi ankaŭ konfesas al mi, ke ŝi pli kaj pli malbone parolas sian gepatran lingvon, kiun ŝi neniam kapablis skribi. Multaj afrikaj verkistoj naskitaj en Okcidento aŭ kreskintaj tie troviĝas en sama situacio. Estas do neniu malrespekto en ilia prefero por la franca. Ili eble nur devus malpermesi al si kritiki la afrikajn lingvojn, kiujn ili tiel malbone konas.

    Ankaŭ veras, ke mensoj skuitaj de la historio povas facile sarkasmi : romano en la susua lingvo, en la senufa lingvo aŭ en la fonua lingvo, ĉu tio ja estas serioza ? Kiu do legos tion ? Tiu argumento pri profitdoneco, svingita en ĉiuj okazoj, ŝajnas racia. Fakte, ĝi ne estas tia, ĉar tio supozigas komercan bonfarton, nur imagitan, de la franclingva produktado. Kam temas pri literaturo, nenie ekzistas komercisto, nomata « publiko » mendanta fikcian libron al provizanto kaj paganta ĉe la liverado. Se tiel, iu Guy des Cars, kiu verŝajne vendis pli da libroj ol Jean- Paul Sartre kaj Albert Camus kune, estus la plej granda franca romanisto de la 20- a jarcento. Kiam la spuro gravas, ja la tekstoj kreas sian publikon, ne inverse. Stendhal evidentigas tiun veton pri daŭro kiam, komparante la verkadon de sia romano Le Rouge et le Noir kun aĉeto de loteria bileto, li konkludas : « La unua premio reduktiĝas je tio : esti legata en 1935. »

    Al tio aldoniĝas, ke la risko ke teksto malaperos forgesite estas multe malpli granda en 2017 ol en la tempo de Stendhal. Ĉar ĉio povas esti tradukita, ne gravas, ĉu oni verkas por unu miliardo da ĉinoj, dek unu milionoj da grekoj aŭ dek kvar milionoj da senegalanoj. La sola danĝero ĉi tie estus aŭskulti nur la plej parolatajn lingvojn, kiel la anglan aŭ la hispanan. Amikoj miaj kaj mi mem volis montri, lanĉante ĉe la eldonejo Zulma la markon Céytu, ke ĉe la rendevuo de kulturoj ĉiuj voĉoj havas egalan dignon. Tiu ĉi kolekto ja celas traduki en la volofan lingvon la plej gravajn titolojn de la universala literaturo.

    Afriko estas la kontinento, kie la distanco inter la aŭtoroj kaj iliaj samlandanoj estas plej granda. Iuj iris ĝis pridubi la kapablon de ĝiaj lingvoj krei literaturon. Tiu antaŭjuĝo estas pli disvastigita ol oni supozas. Atestas pri tio la aventuro de juna kaj brila senegala esploristo, kiu klopodis demonstri per sia doktoriĝa disertacio, ke la fikcioj en kikuju -lingvo aŭ en la volofa povus esti nur liniaj kun sensurprizaj intrigoj, kaj kiu devis tute ŝanĝi sian opinion, leginte mian romanon Doomi Golo,kaj Mbaam Aakimoo de Cheik Aliou Ndao. Ĉi tiuj du verkoj estas parto de riĉa produktaĵo en la volofa, kiu fartas ne malpli bone ol sia franclingva fratino, kiu tamen pli videblas en la amasinformiloj kaj en librovendejoj.

    Tiaj antaŭeniroj kompreneble ne povis okazi ekde nenio. La senegala sciencisto kaj historiisto Cheikh Anta Diop , nutrita infanaĝe de la volofal -skribita poezio – tio estas la volofa lingvo skribita per la araba alfabeto – de Serigne Mor Kayré kaj Serigne Moussa , sukcesis esti ligilo inter ili kaj la okcidentigitaj intelektuloj. Li ja pensas pri iliaj verkoj kiam li en1948 admonas la afrikanojn ne plu rezigni pri la perfortado de sia imag-kampo. Oni povas diri, ke Cheikh Anta Diop estis profeto en la propra lando, ĉar ĉio, kio estis farita tie sur la kampo de la naciaj lingvoj rezultas el liaj studaĵoj. Ankaŭ al li referencas la lingvistino Arame Fal, al kiu oni ŝuldas la sciencajn publikigaĵojn tiom utilajn por la instruado de la volofa, aparte ĉe la supera nivelo. La universitato Gaston- Berger de Saint - Louis (Senegalo) komencis multe pli poste ol tiu de Dakaro, sed ĝi laboris novige, koncentrante sin pri la prozo en la pulaara kaj la volofa.

    Paroli pri kultura liberigo estus tamen iri tro rapide. La konstatita evoluo ne rezultas el ia lingva patriotismo. La aktivuloj, kiuj provas kompensi la mankojn de la ŝtato, senĉese oscilas inter optimismo iom devigita kaj profunda senkuraĝiĝo. Fakte, la senegala elito plu respektas kaj sincere amas la francan, solan oficialan lingvon – la Konstitucio cetere postulas ties mastradon por kandidatiĝo al la prezidanteco ! Abunda kaj altkvalita, la kreado en pulaara, serera kaj volofa lingvoj restas tiom nevidebla, ke, por ĉiuj, verkisto oni povas esti nur en la franca lingvo. Reale, nur la forfalo de la eduka sistemo sukcesis malfermi breĉon tian, ke, por parafrazi Cheikh Anta Diop, la lando povas renversiĝi kiam ajn sur la deklivo de sia lingva destino.

    La tekstoj, kiuj ebligos tiun kulturan revolucion estas verkataj en ombro fare de aŭtoroj, kiujn ne interesas la vana gloro de tuja akcepto. La sudafrikano John. MCoetzee , kiu certe ne estas tio, kion oni povus nomi aktivulo de la afrikaj lingvoj, tamen kondukas nin en Elizabeth Costello al la preciza kuniga punkto inter la estetiko kaj la politiko. Unu el la noveloj de la libro, « La romano en Afriko », enscenigas Emmanuel Egadu, niĝeria verkisto, vanta, kiu estas abrupte admonestata de la heroino : « La angla romano, ŝi diras al li, estas precipe verkita de angloj por la angloj. Tio estas ĝia esenco mem, tio estas kio igas onin paroli pri angla romano. La rusa romano estas verkita de rusoj por rusoj. La afrika romano estas verkita de afrikanoj, sed ĝi ne estas adresita al la afrikanoj. Jes ja, la afrikaj romanistoj parolas pri Afriko, priskibas afrikajn spertojn, sed mia impreso estas, ke ili konstante sentas super sia ŝultro la rigardon de la eksterlandanoj legantaj ilian tekston. Ĉu tio plaĉas al ili, aŭ ne, ili rezignaciis esti nur interpretistoj ; ili klarigas Afrikon. Sed kiel romanisto povas esplori homan universon en sia plena profundo, se li devas mobilizi tiom da energio por ĝin klarigi al eksterlandanoj ? »

    Tio, kion Coetzee memorigas al ni ĉi tie, estas, ke verkisto heredas sian lingvon kaj, modlante ĝin laŭ sia volo, li senĉese rekreas ĝin. Iom post iom, li tiel ŝanĝas la opinion, kiun nacio havas pri si mem, ĝis reinventi ĝin. Tio supozigas unue absolutan intimecon kun la dirmaniero de la socio : ni ne parolas nian gepatran lingvon, ni nur estas ties eĥo. Kio okazas ja en la kapo de aŭtoro, kiu laboras kun vortoj, kiujn li neniam aŭdas ĉirkaŭ si, eĉ ne el la propra buŝo ? Li senigas sin de ia sonriĉaĵo, kiun naskas la streĉa rilato inter viva parolo kaj la senvivaj terminoj de vortaro. Tio ja povus klarigi la mankon de natura sinteno, ofte rimarkita, de afrikfranca literaturo, kiu, paradokse, estas nek afrika, nek franca. Vivi en tiu « lingva interejo » kaŭzas ekkrizon iel strukturigan, kondiĉe ke ĝi estas je origino de multaj formalaj revolucioj en la afrika literaturo ; tio klarigas ankaŭ projekton kiel tiu de la malia Massa Makan Diabaté , kiu donis al si taskon « seksperforti la francan lingvon por naski al ĝi etajn bastardojn ».

    Sed kelkaj geniaj aŭtoroj ne povas solaj kaŝi al ni la mankon de karaktero de tiu literaturo, iom post iom fariĝinta nepreciza strategia helpilo por Parizo. Unikaĵo : Francujo konsentas tute financi la literaturon de siaj ekskolonioj, ĉar necesas ja digne okupi sian rangon, precipe en la momento, kiam ĝi sentas la grundon tiel malfirma sub siaj piedoj.

    Tia domino-sistemo, portata de la peza franclingvia maŝino, tamen komencas montri signojn de kadukiĝo. La grefto ne sukcesis, kaj oni ekkonscias subite, ke la afrika franclingva produktado ĉiam estis, finfine, transira literaturo. En Senegalo, la volofa literaturo povus anstataŭi ĝin pli frue ol oni kredas. Post dudek jaroj ? Tridek jaroj ? Ne gravas : je la temposkalo de Historio, tio apenaŭ estas daŭro de okulumo. Se tio fariĝis neevitebla en tiu plej francama lando, tio signifas ke, pli aŭ malpli baldaŭ, estos same ĉie en Afriko.

    Finfine, plej bone ridos tiu, kiu laste verkos...

    Boubacar Boris DIOP



    [1] Vd. Salima Ghezali, «  Rendez - vous avec Frantz Fanon », Le Monde diplomatique , julio 2012.

    [2] Jane Wilkinson, Talking with African Writers  : Interviews with African Poets, Playwrights and Novelists , James Currey, Londono, 1992.

    [3] Bakary Diallo (1892-1979) rakontas en tiu libro sian sperton de senegala infanteria soldato en 1914-1918.


    1 a februaro 2017


    La „Kvin Okuloj” kaj la reto Echelon



    Ĉiam, daŭre, vin spionas ĉi tiuj priesploremaj okuloj, en via domo aŭ en la strato, en la laborejo aŭ en la drinkejo, nokte kaj tage : estas neniu ebla intimeco

    George Orwell,„1984”

    Antaŭ dek kvin jaroj kaj nome de la „necesa protektado” de la loĝantaro, la arsenalo de rimedoj por regado kaj spionado, kiu de la Dua Mond-Milito ne ĉesis refortiĝi, fakte eksplodis.

    Ĉio komenciĝas en la printempo de 1941, dum monda konflikto. Por penetri en la sekreton de la fama germana kodmaŝinaro Enigmo [1], konsiderata neperfortebla, Usono kaj la Unuiĝinta Reĝlando decidas fari aliancon SIGINT  [2]kaj kunlabori rilate al informado. Ili interŝanĝas siajn metodojn por kolekti informojn, disponigas siajn kodojn kaj unuigas sian terminaron. La usonaj analizistoj, kiuj ĵus malĉifris la japanan kodon PURPLE transdonas al Londono siajn teknikojn kaj konojn [3]. Usonanoj kaj britoj interkonsentas ankaŭ pri la maniero prilabori la kolektitajn informojn kaj la telekomunikaĵojn kaptitajn per ĉiuj eblaj rimedoj (radio, radaro, kablo ktp.)

    Danke al ĉi tiu kunlaborado la militecaj usonaj servoj kaj ĉefe la teamo de britaj kriptaĵistoj grupigitaj ĉirkaŭ Alan Turing en Bletchey Park ( Buckinghamshire), finfine sukcesas en 1942 rompi la kodon Enigmo [4]. La du landoj tiam subskribas, en marto 1943, la interkonsenton BRUSA, kiu estigas la unuajn bazojn de monda sistemo de amasa spionado kaj de kaptado de la telekomunikaĵoj, en rekta rilato kun la ĉefaj industrioj de la komunikado.

    La interkonsentoj UKUSA

    Finiĝas la milito kaj kun la celo plu spioni la komunikaĵojn en la tuta mondo la britoj apogas la ideon restigi la aliancon kun Vaŝingtono, al kiu ili volas aligi Kanadon, Aŭstralion kaj Novzelandon. Ekde septembro 1945 la usona prezidanto Harry Truman akceptas fari sekretajn interkonsentojn por krei, en tempoj de paco, la aliancon SIGINTinter ĉi tiuj landoj. En marto 1946, sojle de la malvarma milito kaj kun la celo spioni Sovetion kaj ĝiajn aliancitojn, estis subskribita la grava kaj ultrasekreta interkonsento UKUSA  [5]inter la informservoj de kvin anglalingvaj landoj : la agentejo pioniro de la National Security Agency ( NSA) [6],lokita en Fort Meade ( Maryland, Usono) ; la Government Communications Headquarters ( GCHQ), lokita en Cheltenham, Anglujo ; laDefense Signal Directorate ( DSD), kun sidejo en Kingston (Aŭstralio) ; la Communication Security Establishment ( CSE), troviĝanta en Otavo (Kanado) kaj la Government Communications Security Bureau ( GCBS), kun sidejo en Wellington (Nov-Zelando). Ĉi tiu alianco konata ankaŭ kiel Five Eyes (Kvin Okuloj) estas historie la unua oficiala internacia kunlaborado – kvankam sekreta – koncerne spionadon de la mondaj komunikaĵoj. Dum la tuta malvarma milito (1948-1989) la internaciaj kaptadoj atingis nivelojn kaj kvalitojn ĝis tiam nekonatajn.

    Intertempe, dum la makartisma periodo de la „ĉasado de sorĉistinoj” la Federal Bureau of Investigation ( FBI) de John Edgar Hoover  [7]ne hezitis perforti la korespondadon, neleĝe aŭskulti la telefonajn babiladojn kaj meti mikrofonojn en la domojn de suspektitoj je komunismo, samseksamo aŭ simple nealiĝo al la politiko de la usona registaro, inter kiuj troviĝis elstaraj verkistoj kaj artistoj, kiel Ernest Hemingway, John Steinbeck, Norman Mailer, Pete Seeger kaj Gabriel García Márquez  [8]. Ĉio okazis sen jura rajtigo.

    „Kiel silenta ŝtelisto …”

    Komence de la 1950- aj jaroj kaj kadre de la interkonsentoj UKUSA, la kvin subskribintaj landoj [9] decidas, en kompleta sekreteco ekfunkciigi la reton Echelon , monda sistemo de kaptado de privataj kaj publikaj komunikaĵoj, kiu restis nekonata de la publiko dum pli ol kvardek jaroj [10].

    Echelon estas rezulto de politika decido. Temas pri monda reto formita de dekoj da spionsatelitoj kaj potencaj aŭskultbazoj disaj en la tuta mondo [11]. Ankoraŭ hodiaŭ ĝi povas „aŭskulti” la submarajn kablojn el optika materialo kaj povas kapti la telefonajn babiladojn, la faksojn, la SMS, la elektronikajn mesaĝojn … Kun la helpo de superefikaj komputiloj ĝiaj multnombraj agentoj havas la kapablon elekti kaj ordigi ĉiujn komunikaĵojn per kelkaj ŝlosilvortoj, kiuj estas uzataj en la skribaj interŝanĝoj kaj per la voĉtono, eĉ en la parolaj dialogoj.

    Ĉi tiu mirinda regmaŝino post la Dua Mond-Milito sekrete kreita de kvin anglalingvaj potencoj — la Five Eyes –vastigas sian reton sur la tuta planedo kaj konektiĝas al la satelitoj kaj kabloj, kiuj survojigas la plej grandan parton de la mondaj komunikaĵoj [12]. Echelon povas registri ĝis du milionoj da dialogoj en ĉiu minuto … Ĝia ĉefa celo estas spioni la registarojn (amikajn kaj malamikajn), la politikajn partiojn, la sociajn movadojn kaj la entreprenojn. Dekkvino da grandaj bazoj disaj en la tuta mondo kaptas la komunikaĵojn, kiujn la superpovaj komputiloj de la NSAposte „kribras” detektante konkretajn vortojn en pluraj lingvoj [13].

    Kadre de Echelon la usonaj kaj britaj sekretecaj servoj povis establi daŭran kaj sekretan kunlaboradon, kio kreis la plej potencan spionsistemon en la mondo. Ĝi estas uzata kaj por militecaj kaj por politikaj kaj ekonomiaj spionadoj. La informoj kolektitaj de Echelon estas kontrolataj kaj prianalizataj en la komandejo de la NSA, nemalproksime de Vaŝingtono. Tie, „malantaŭ mirigaj elektraj metalbariloj […] amaso da cerboj faras tiel variajn taskojn kiel tiujn de supera oficiro en la lingvo SIGINT, analizisto de lingvoj, spertulo pri lingvistiko-ĉifroanalizisto, spertulo pri lingvistika esplorado, spertulo pri ĉifroanalizado, altkapabla ĉifroanalizisto per komputiloj, altkapabla permana ĉifroanalizisto, spertulo pri analizado de signoj, programisto, reganto de kolektoperacioj, spertulo pri persignaj dialogoj, specialisto pri radiofrekvencoj, ĉifroanalizista matematikisto, analizisto pri esplorado, trejnisto pri ĉifrologio, testanto de la poligrafo, detektisto de mensogoj de la CIA” [14]. Ili ĉiuj kribras de antaŭ sesdek jaroj preskaŭ ĉiujn komunikaĵojn en la mondo.

    Echelon – skribas la anglo-aŭstralo Terry Hayes – neniam ripozas, neniam dormas. Ĝi patrolas en la granda vakuo de la spaco sen bezonoj je aero, nutraĵoj, komforto ; ĝi laboras kiel silenta ŝtelisto en la mondaj centroj de optikokabloj kaj regas multajn radarejojn [15]– amasoj da gigantaj golfpilkoj – en militbazoj disaj en la tuta mondo. Resume, Echelon , kiu aŭskultas ĉiun elektronikan komunikaĵon en la Tero, estas granda elektronika reto de satelitoj tiel sekreta, ke eĉ ne la kvin anglalingvaj landoj [16]ĝin kreintaj dum la malvarma milito, agnoskis ĝian ekziston.

    La miliardoj de bitokoj da datumoj, kiujn Echelon registras en ĉiu sekundo estas malproksime prenitaj de superkomputiloj, kiuj estas la plej rapidaj en la mondo ( Roadrunner, de IBM,kiuj estas malvarmigitaj per akvo) lokitaj en la komandejo de la NSA, en Fort Meade, Maryland. Tie, ultrasekretaj programoj uzas ŝlosilvortojn, tipajn frazojn, eĉ – laŭ informo same sekretaj – pervoĉa rekonado por eltiri kiun ajn fragmenton pli detale esplorinda [17].

    Ĉiuj estas spionataj !

    Fine de la malvarma milito oni kredis, ke malaperos la politika volo amase spioni la komunikaĵojn. Sed la vigliĝo de la Interreto en tiu epoko kaj la eksterordinara faciligado de la reto inspiris la decidon daŭrigi kaj plivastigi la spionadon.

    De 1994 sekreta leĝo – la Communications Assistance to Law Enforcement Act ( CALEA) [18] – rajtigas la usonan registaron aŭskulti la privatajn telefonajn komunikaĵojn. Sed, por ĝin adapti al la teĥnologiaj progresoj kaj speciale al la evoluo de la Interreto, la Kongreso plurfoje ĝin modifis, ĉiam kun pli entruda celo, ĉefe en 2004 kaj 2006. Iom post iom, ju pli ŝanĝiĝis la uzado de la komunikaĵoj des pli la usonaj federaciaj agentejoj premadis la Interretajn entreprenojn kaj la Kongreson por havi novajn adaptojn de la leĝo koncerne kaŝobservadon kaj spionadon.

    Ekzemple, en novembro 2010 la direktoro de la FBI, Robert S. Mueller, iris al Silicon Valley por kunsidi kun la estroj de Guglo kaj Fejsbuko kaj konvinki ilin pri la instalado de sistemoj ebligantaj al la FBI kapti kaj malĉifri la mesaĝojn de ĉiuj klientoj el ĉi tiuj du tutmondaj entreprenoj. La FBI volis konvinki ilin ankaŭ pri tio, ke ili trudu al siaj eksterlanda filioj la devigon devojigi ĉiujn komunikaĵojn al la serviloj instalitaj en Usono, kie la informoj estos prianalizataj antaŭ ol ili iros al la fina celo [19].

    La volo regi agas ankaŭ sur la eŭropanoj, kiuj flugvojaĝas al Usono. Surbaze de interkonsento inter la Eŭropa Unio kaj la usonaj federaciaj aŭtoritatuloj kelkaj personaj informoj estas liveritaj de la flugkompanio al la doganejoj en Usono sen la konsento de la vojaĝanto [20]. Antaŭ ol la vojaĝonto eniras la aviadilon la usonaj aŭtoritatuloj konas la nomon, familinomojn, aĝon, loĝadreson, pasportan numeron, kreditkarto-numeron, sanstaton, nutropreferojn (kiuj povas speguli la religian kredon), la antaŭajn vojaĝojn ktp.

    Ĉi tiuj informoj trapasas kribrilon nomatan CAPPS ( Computer Assisted Passenger Pre - Screening aŭ Preventa helpa kontrolsistemo per komputilo) por detekti eventualajn suspektitojn. Komparante la identecon de ĉiu vojaĝanto kun la informoj de la policservoj, de la Ŝtat-Oficejo, de la Justec-Ministerio kaj de la datumoj el la bankoj, CAPPStaksas la danĝergradon de la pasaĝero kaj distingas lin per kolorkodo : verda por la sendanĝeraj, flava por pridubindaj kaj ruĝa por tiuj, kiuj ne rajtos iri en la aviadilon. La sekurecprogramo de landlimoj rajtigas la agentojn de la doganejoj foti ĉiujn vojaĝintojn en Usonon kaj kapti iliajn fingrospurojn. Se la vizitanto estas islamano aŭ devenanto el la proksima Oriento li rekte ricevas la flavan kodon kiel suspektito.

    Ankaŭ la latinamerikanoj troviĝas en la celilo. Estas sciate, ke 65 milionoj da meksikanoj, 31 milionoj da kolombianoj kaj 18 milionoj da centramerikanoj estis registritaj en Usono sen propra kono pri tio. En ĉiu registro aperas la dato, la loĝloko, la sekso, la identeco de la gepatroj, fizika priskribo, civilstato, pasportnumero kaj profesio deklarita. Ofte, ĉi tiuj registroj kolektas aliajn sekretajn informojn, kiel la personajn adresojn, la telefonnumerojn, la numeron de la bankkonto kaj tiun de la veturilo. Estas registrataj ankaŭ la fingrospurojn. Ĉiuj latinamerikanoj estas en risko, ke Vaŝingtono iom post iom etikedu ilin.

    Ĉu pli sekura mondo ?

    „La celo estas establi pli sekuran mondon. Necesas informiĝi pri la risko pro la homoj enirantaj en nian landon”, asertis James Lee, unu el la taskitoj de ChoicePoint , la entrepreno aĉetinta ĉi tiujn registrojn por revendi ilin al la usonaj aŭtoritatuloj [21]. Fakte, la leĝo malpermesas al la usona registaro stokigi personajn informojn, sed ĝi ne malpermesas, ke la registaro petu privatan entreprenon fari tion …

    Lokita proksime de Atlanto, ChoicePoint  [22] estas konata entrepreno. En la jaro 2000, dum la prezidanteca kalkulado de la balotiloj en Florido ĝia filio Database Technologies ( DBT) estis kontraktita de la guberniestro por reorganizi la elektolistojn. Rezulto : miloj da homoj (ĉefe afrikusonanoj kaj malriĉuloj, kiuj kutime voĉdonas por la demokratoj) estis senigitaj je sia voĉrajto, kio modifis la rezulton de la kalkulado ; venkis la konservemulo George W. Bush kun 537 pliaj voĉoj super la demokrato Al Gore … Endas memori, ke ĉi tiu venko ebligis al G. W. Bush por la unua fojo prezidantiĝi [23].

    La eksterlandanoj ne estas la nuraj celitoj de la kreskanta spionado en Usono. Ankaŭ la usonaj civitanoj ne estas for de tiu paranojo. Kiel konstateblis, la novaj kontroloj rajtigitaj de la Patriot Act perfortas la privatan vivon kaj la sekreton de la korespondado. La esploristoj povas aliri la personajn informojn de la civitanoj sen havi rajton pri la registrado. La FBI povas peti la bibliotekojn doni al ĝi liston de la libroj kaj de la retejoj vizitataj de la klientoj por fari, surbaze de tiuj informoj, „intelektan profilon” de ĉiu leganto [24] …

    Total Information Awareness

    Sed la plej freneza el ĉiuj projektoj de neleĝa amasa spionado estas tiu ellaborita de la Pentagono kun la nomo Total Information Awareness (TIA), sistemo por kompleta registrado de la informoj [25], kies taskito estis la generalo John Pointdexter (kiu en la 1980- aj jaroj estis kondamnita pro tio, ke li estis instiganto de la kazo Irano- KontraŭaŭIrangate  [26] ). La konsisto de la projekto estas kolekti meznombre kvardek paĝojn da informado pri ĉiu el la sep miliardoj da loĝantoj en la planedo kaj submeti la registrojn al priesplorado fare de ĉeno de superkomputiloj.

    Per la priesplorado de ĉiuj disponeblaj personaj datumoj – pagoj per kreditkarto, abonoj al komunikiloj, bankaj operacioj, telefonaĵoj, interretaj aliroj, elektronikaj mesaĝoj, sociaj retoj, kuracistaj informoj, policaj datumoj, raportoj de asekurkompanioj, listoj de flugkompanioj, informoj pri la sociahelpado ktp. – la Pentagono planas havi la kompletan datumaron de ĉiu vivanta homo sur la Tero. Oficiale, oni forlasis ĉi tiun tutmondan projekton ; sed envere ĉiuj ĝiaj celoj restas kaŝitaj kaj unu el la nuntempaj taskoj de la NSA estas realigi ilin [27].

    Kiel okazas en la filmo Minority Report [28], la aŭtoritatuloj kredas, ke tiumaniere ili povos eviti la deliktojn : „la vivo estos malpli privata, sed pli sekura”, asertas John. L. Petersen, prezidanto de la Arlington Institute [29] ; „danke al la interkonektado de ĉiuj informoj koncernaj al vi, ni povos antaŭvidi la estontecon. Morgaŭ ni sciosĉion pri vi [30]”.

    (Ĉapitro de la libro „La imperio de la spionado”, en Kubo prezentita de la eldonejo José Martí)

    elhispanigita de Norberto Díaz Guevara fonto : www. cubadebate. cu



    [1] Enigmo estas portebla elektromeĥanika maŝino uzata por kodigi kaj malkodigi la informon. Ĝi estas konsiderata neperfortebla kaj uzita ĉefe de la germanaj militistoj dum la Dua Mond-Milito.

    [2] La informo el elektromagneta origino, angle Signals Intelligence aŭSIGINT, estas informo, kies fontoj estas la komunikaĵoj per ondoj (radio, satelito), radaro aŭ telemezuriloj. Krom la telefonaj kaŝaŭskultadoj la SIGINTkaŝesploras la elektronikajn mesaĝojn kaj la sociajn retojn, kio okazigas problemojn koncerne respekton de la privata vivo. (Fonto : Vikipedio).

    [3] Vd. Simon Singh, The Code Book  : The Science of Secrecy from Ancient Egypt to Quantum Cryptography , Fourth State, 1999 ; hispana eldono : La sekretaj kodoj ; la arto kaj la scienco de la ĉifrografio, de la antikva Egiptujo ĝis la erao Interreto, Debato, Madrido, 2000.

    [4] Ĉefe Alan Turing, genia brita matematikisto, fizikisto kaj ĉifrografikisto, kreis la metodon por perforti la kodon Enigmo kaj kreis la bazojn de la komputiko kaj la modernaj komputiloj. Vd. la filmon de Michael Apted Enigmo (1982) kaj ĉefe tiun de Morten Tyldum The Imitation Game, 2014 (en Hispanujo ĝi estis prezentita kun la titolo MalĉifranteEnigmonkaj en Latinameriko kun la titolo La kodo Enigmo.

    [5] La United Kingdom - United States of America Communications Intelligence Agreement ( UKUSA) estas plurlanda interkonsento pri informinterŝanĝo inter Britujo, Usono, Kanado, Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Oni povas konsulti ĉiujn originalajn dokumentojn, kiuj koncernas ĉi tiun aliancon samkiel la kompletan tekston de la interkonsento en la retejo de la NSA https :// www. nsa. gov /public/ _info /de....

    [6] La NSA, Nacia Sekurec-Agentejo, estas elstara organizaĵo de la usona Defend-Oficejo kaj ĝi estis kreita en 1952 per grupigo de la diversaj militecaj agentejoj de informado (armeo, mararmeo, aerarmeo …)

    [7] Vd. La filmo de Clint Eastwood, J. Edgar, 2011.

    [8] La Lando, Madrido, la 5-an de septembro 2015.

    [9] Pli poste al ili kuniĝis la landoj nomataj „triuloj” : Germanujo, Svislando, Japanujo, Filipino, Tajvano, Danlando, Turkujo, Norvegujo.

    [10] La publika opinio ne sciis pri tio ĝis la 24- a de februaro 1999, kiam The New York Times publikigis artikolon, kiu detale priskribas la funkciadon de la sistemo Echelon.

    [11] Vd. Philippe Rivière, „Le système Echelon ”, Le Monde diplomatique , julio 1999.

    [12] Pri la reto Echelon vd. Sébastien - Yves Laurent, Atlas du renseignement. Géopolitique du pouvoir , Parízo, Les Presses de Sciences Po, 2014., p. 124-129.

    [13] Vd. Christophe Ventura „La bataille du cyberespace ”, Mémoire des luttes , la 14-an de junio 2013 ( hhtp  :// www. medelu. org /la- bataille - d...).

    [14] Rémi Kauffer, Histoire mondiale des services secrets , Parizo, Perrin, 2015.

    [15] radomo (radaro kajkupolo) estas konstruaĵo, markezo en formo de grandega blanka golfpilko, kiu en la medio de aŭskultado aŭ kaptado de la komunikaĵoj estas uzata por kaŝi je la vido grandegan antenon kun la celo ne konigi ĝian aldirektiĝon (Fonto : Vikipedo).

    [16] Vd. Bernard Cassen, „ Cinq yeux, une seule langue ”, Mémoire des luttes , la 1-an de aŭgusto 2013 ( http :// medelu. org / cinq - yeux -une-seu...).

    [17] Terry Hayes, Iam Pilgrim, Simon & Schuster, 2015 ; hispana eldono : Mi estas Pilgrim, Salamandra, 2015.

    [18] https :// askcalea. fbi. gov . Rilate al CALEA vidi ankaŭ la dosieron faritan de la teamo de la asocio Electronic Frontier Foundation https :// www. eff. org. fr / fr / issues / calea .

    [19] The New York Times , la 16-an de novembro 2010.

    [20] Ankaŭ la pasaĝeroj venantaj el eksterlando kaj alvenantaj al lando de la Eŭropa Unio ( EU) estas inkluzivitaj en la eŭropa datumregistro de flugpasaĝeroj (nomata PNR, Passenger Name Record ). Post la atakoj en Parizo la 13-an de novembro 2015 kaj post multaj hezitoj, la Komisiono de Civila Libereco ( KCL) la 10-an de decembro 2015 alprenis proponon de la Eŭropa Komisiono, akceptita de la membroj de la EU kaj pri kiu la Eŭropa Parlamento devis decidi komence de 2016. La propono rajtigas la kreadon de ĉi tiu registro kaj devigas la kompaniojn servantajn en la malnova kontinento transdoni informojn pri la vojaĝantoj (nomon, numeron de la bankkonto, transirloko ktp) al la policservoj kaj informservoj de la membrolandoj. La datumoj konserviĝas dum kvin jaroj se temas pri terorismaj deliktoj kaj kvar jarojn se temas pri gravaj transnaciaj krimdeliktoj (ŝakrado de narkotaĵoj, armiloj, homoj, monpurigado, cifereckrimoj ktp).

    [21] La Jornada . Meksiko, la 22-an de aprilo 2003.

    [22] En 2008, ChoicePoint estis aĉetita de la kompanio LexisNexis Group , kiu estas filio de la granda internacia eldongrupo Reed Elsevier (kiu interalie organizas la Salon du Livre de Parizo).

    [23] The Guardian , Londono, la 5-an de majo 2003.

    [24] The Washington Post National Weekly Edition , de la 21- a ĝis la 27- a de aprilo 2003.

    [25] Pro la plendoj de la defendantoj de la vivoprivateco oni ŝanĝis la nomon al Terrorism Information Awareness (TIA). Vd. Armand Mattelart, Histoire de la société de l’information , Parizo, La Découverte, 2003 ; hispana eldono : Historio de la socio de la informado, Paidós, 2002.

    [26] En la 1980- aj jaroj kelkaj membroj de la registaro de Reagan neleĝe vendis armilojn al Irano, lando konsiderata „malamiko” de Usono. Ili uzis la profitojn de ĉi tiuj vendoj por sekrete financi – malgraŭ la strikta malpermeso de la Kongreso – kontraŭrevolucian movadon en Nikarakvo, la „Kontraŭuloj”, kiu militis kontraŭ la leĝa sandinisma registaro de Daniel Ortega. Kadre de la „Malvarma Milito” la registaro de Reagan klopodis tiel faligi registaron konsideratan „komunisma” lokitan en regiono, kiun Vaŝingtono konsideras privata ĉasejo.

    [27] Vd. Infra nia intervjuo kun Julian Assange.

    [28] Steven Spielberg, Minority Report, 2002, surbaze de novelo de Philip K. Dick.

    [29] Lokita proksime de Vaŝingtono DC, The Arlington Institute http :// www. arlingtoninstitute. org estas centro de antaŭkalkulaj esploroj specialiĝinta pri la studado de la „estontecaj tutmondaj ŝanĝiĝoj”.

    [30] La Lando, Madrido, la 4-an de julio 2002.


    1 a marto 2017


    Peniga interkonsento pri la malpermeso de ’mortigaj robotoj’

    La Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ Terminator



    La unuaj formalaj diskutoj de UN pri la malpermeso de la uzo de aŭtonomaj mortigaj armilsistemoj okazos venontsomere en Ĝenevo. Krom se estos interkonsento pri la reguligo de la disvolvo de artefarita inteligenteco en armiloj, povus esti, ke la fikcio baldaŭ fariĝos la realaĵo kun maŝinoj kiuj kapablos mortigi sen homa interveno.



    En junio 2016, surteraj batalrobotoj estis en la centro de atento ĉe la Ekspozicio de Defendo Eurosatory apud Parizo. Inter la maŝinoj elmontrataj estis la Themis , ekipebla per mitraloj kaj grenadĵetiloj, la Dogo, kiu ankaŭ estas uzebla por kontraŭterorismo, kaj la RoBattle , veturilo de sep tunoj kun tureto almuntita al ses pelradoj por la protekto de konvojoj. Kvankam ĉi tiuj armiloj ankoraŭ estas demalproksime regataj de homo, kelkaj surteraj batalrobotoj jam estas plene aŭtomatigeblaj

    Ekzemplo estas la SGR - A 1, dezajnita de la sudkorea kompanio Samsung . Ekde 2010, tage kaj nokte, ĉi tiu ’gardostaranta roboto’ kontrolas la landlimon inter la du Koreioj uzante altrendimentajn fotilojn kaj sentilojn kiuj kapablas eltrovi movantan celobjekton je distanco de kvar kilometroj. Ĝi rekonas voĉojn kaj pasvortojn, povas distingi homon de besto kaj, se iu transiras la demarkacian linion, ĝi ordonas al la entrudinto kapitulaci. Se la suspektato levas la brakojn, ĉi tiu Robocop ne pafas. Se ne, ĝi povas uzi sian mitralon Daewoo K 3 de kalibro 5,56 milimetroj aŭ grenadĵetilon de 40 milimetroj. Permeso ekpafi ankoraŭ estas la respondeco de la homoj ĉe la taĉmenta komandejo, sed la maŝino havas ’aŭtomatan’ staton kiu ebligus al ĝi agi sola [1]. Samsung argumentas ke ĝia gardostaranto neniam laciĝas kaj ne estas ĝenata de malfavoraj veterkondiĉoj.

    Laŭ siaj propagandantoj kaj dezajnistoj, robotoj havas la avantaĝon, ke ili povas fari malplaĉajn taskojn, precipe misiojn ’3 D ’, ’ déprimantes, dégoûtantes et dangereuses ’ (deprimaj, naŭzaj kaj danĝeraj) [2]. Ili transprenas al si de soldatoj la neceson plenumi iujn danĝerajn misiojn (senminigo, agado en medioj radioaktivaj, bakteriologiaj kaj kemiaj), kaj taskojn kiuj estas tede ripetiĝantaj (gvatado, patrolado) kaj fizike malfacilaj (transportado de ŝarĝegoj).

    Kiel okazas pri telestirataj aviadiloj, estas rimarkinde ke, malgraŭ la grandegaj problemoj starigitaj de ĉi tiuj novaj specoj de armiloj, ilia evoluado ĝis nun estas farita ekster iu ajn plurlanda reguliga kadro. La ĉefa zorgo de la militistaro ŝajne estas ne esti preterpasita de aliaj landoj. La Pentagono sekve rekomendas en lastatempa raporto tujajn aranĝojn por resti en la vetkuro, kaj proponas kelkajn metodojn por "akceli la adopton de aŭtonomaj kapacitoj de la Departemento de Defendo" [3]. Ŝtataj entreprenoj en Ĉinio jam disvolvas diversajn tipojn de kvazaŭ-aŭtonomaj robotoj. Rusio lastatempe elprovis la sistemon Unicum , kiu, laŭ la registaro, "provizas veturilojn per inteligentaj kapabloj kaj tiel iam estonte ebligos al ili funkcii preskaŭ tute sen homa interveno" [4]. Fine, Israelo funkciigas multajn surterajn robotojn disvolvitajn de siaj privataj firmaoj kaj de la nove aperantaj firmaoj de ĝia vigla armea-industria komplekso.

    Fenestro al la nekonata

    Laŭ iuj, post pulvo kaj atomarmiloj, la rapidaj avancoj de la robotiko kaj la rendimento de la artefarita inteligenteco markas trian revolucion de armeaj teknikaroj. Se mankos protektaj garantioj, kreskanta komplekseco povus estigi la disvolvadon de mortigaj aŭtonomaj armilsistemoj (franclingve : SALA- oj  ; anglalingve : LAW - oj), vulgare nomataj ’mortigaj robotoj’, kvankam oficialuloj en ĉi tiu fako defendas ilin. "En multaj kazoj, kaj certe kiam temas pri la uzo de perforto, neniam estos vera aŭtonomeco, ĉar estos homoj en la decidofara rondo", la tiama sekretario de defendo en Usono Ashton Carter asertis en septembro 2016 [5]. Sed samtempe, la vicprezidanto de la usona stabestraro, Generalo Paul J. Selva, diris ke post dek jaroj aŭ iom pli Usono povus majstri la teknikaron por dezajni robotojn kiuj kapablos decidi per si mem mortigi ... sed li ankaŭ asertis ke ĝi tute ne intencas tion fari. [6]

    "Aserti ke homa regado estas deviga evitus minaci kelkajn el la fundamentaj moralaj principoj al kiuj estas submetata la decido uzi perforton," diris Bonnie Docherty, esploristo ĉe la sekcio Armiloj de Human Rights Watch kiu gvidas la tutmondan Campaign to Stop Killer Robots (Kampanjo por Malpermesi Mortigajn Robotojn) [7]. La kreskanta aŭtonomecigo de armiloj malfermas fenestron al la nekonata : "La disvolvo de ĉi tiuj teknikaroj starigas demandojn kiuj preteriras tiujn ofte renkontatajn en la internacia juro," diris Julien Ancelin, fakulo pri la juro de senarmiĝo [8]. Efektive ĝi subfosas kelkajn kernajn elementojn de la internacia homhelpa juro al kiuj armitaj konfliktoj estas submetataj ekde la subskribo de la Konvencioj de Ĝenevo (1949) kaj de iliaj suplementaj protokoloj, nome la homa digno, la antaŭzorgo, la distingo inter civiluloj kaj soldatoj, kaj ankaŭ ’proporcieco’, kun la celo ne kaŭzi nemilitistajn viktimojn kaj damaĝojn "kiuj estus troaj rilate al la konkreta kaj rekta milita avantaĝo kiun oni atendas". Se roboto iam devus sendepende decidi la sorton de homo, la naturo mem de la milito estus ŝanĝita.

    Kelkmiloj da eminentuloj, inter ili la brita astrofizikisto Stephen Hawking , la usona lingvisto Noam Chomsky kaj entreprenistoj kiel Elon Musk ( SpaceX ) kaj Steve Wozniak ( Apple ) lanĉis alvokon por la malpermeso de mortigaj aŭtonomaj armilsistemoj ĉe la 24 a Internacia Konferenco pri Artefarita Inteligenteco je la 28 a de julio 2015 : "Ni kredas ke Artefarita Inteligenteco entenas grandan potencialon por la homaro multrilate, kaj tio devas esti ĝia celo", diris ilia publika letero. "Uzi ĝin por komenci vetarmadon estas nekonsilinde. Tion oni devas malhelpi per kompleta malpermeso de aŭtonomaj ofensivaj armiloj kiuj funkcias sen signifa homa regado." Ili ĉefe timas la disvastigon de tiaj aparatoj : "Se iu grava militista potenco antaŭenpuŝos la disvolvadon de AI -armiloj, tutmonda vetarmado estos preskaŭ neevitebla, kaj la rezulto de ĉi tiu teknika trajektorio estas evidenta : aŭtonomaj armiloj fariĝos la kalaŝnikovoj de morgaŭ." Surbaze de la sperto de kemiistoj pri malpermesoj de kemiaj armiloj, kaj tiu de fizikistoj rilate al la nedismultiĝo de atomaj armiloj, ili argumentas ke la plimulto de esploristoj pri artefarita inteligenteco ne volas konstrui armilojn bazitajn sur siaj esploroj.

    Fronte al la ekapero de novaj arsenaloj, internaciaj intertraktadoj regule plifortigis la Konvenciojn de Ĝenevo, precipe la Konvencion pri Iuj Tradiciaj Armiloj kiu estis adoptita en 1980. Regule ĝisdatigita, ĝi servis kiel la kadro por Protokolo Kvara, kiu ekefikis en 1998. Ratifikita de 107 landoj, ĝi malpermesis la uzon kaj transdonon de blindigaj laseraj armiloj eĉ antaŭ ol tiaj armiloj aperis sur batalejo. La Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco aktive partoprenis la redaktadon kaj adoptadon de ĉi tiu teksto, mobilizante neregistarajn organizaĵojn kaj informante la gazetaron. Delegitoj de la Ruĝa Kruco ankaŭ vizitis kelkajn landojn por kunsidi kun oficialuloj. Decida estis la subteno de laEŭropa Parlamento, la Organizaĵo de Afrika Unueco kaj la Interparlamenta Unio.

    La kreskanta zorgo pri la aŭtonomecigo de militaj materialoj sekvigis kelkajn UN-konferencojn kun la ĉeesto de la subskribintoj de la Konvencio pri Iuj Tradiciaj Armiloj. Tiel frue kiel 2013, la prezidanto de la neformalaj kunsidoj pri mortigaj aŭtonomaj armilsistemoj, la franca ambasadoro Jean- Hugues Simon- Michel, intertraktis la unuan mandaton kiu ebligis ilian inkluzivon en specifa kategorio de la juro de senarmiĝo kiu eventuale povus estigi novan protokolon. Dum la ĉiujaraj neformalaj kunsidoj, 19 landoj de Latinameriko kaj Afriko kaj ankaŭ Pakistano alvokis favore al kompleta malpermeso. Ĉe la fina kunsido, en decembro 2016, 88 landoj - interalie tiuj, kiuj estas la plej progresintaj en la fako - pli singarde konsentis eniri formalajn diskutojn por submetigi ĉi tiujn aparatojn al la internacia juro. Oni atendas ke la fakgrupo kunvenos en aŭgusto kaj denove en la aŭtuno por prepari por la ĉiujara kunsido de la Konvencio kiu estas okazonta de la 22 a ĝis la 24 a de novembro 2017.

    Unue, ĝi devas ellabori praktikan difinon de aŭtonomaj mortigaj armilsistemoj por identigi mortigajn robotojn kiel kontraŭleĝajn laŭ la grado de homa regado, kiu estas la sola metodo por certigi la observon de la Konvencioj de Ĝenevo. La maŝinoj jam kapablas elekti la celobjekton, sed neniu lando petas plenan aŭtonomecon por robotoj. Restas vidote, ĉu homoj rezervos al si la povon fari perfortaĵon aŭ nur interrompi la interbatalon, kaj laŭ kia mezuro. Human Rights Watch alvokas por ’efika regado’ fare de homoj, sed plimulto de ŝtatoj ŝajne kontentiĝas per ’regado signifa’, kio ne estas unusenca. Francio volas profundigi la distingon inter sistemoj ekipitaj per ’aŭtomataj teknikaroj’ de diversaj kompleksecoj kaj ’aŭtonomaj’ sistemoj, tute sen homa kontrolado [9]. Povus esti ke interkonsentiĝo ekaperos pri la koncepto de ’konvena homa interveno rilate al mortiga forto’ por certigi, ke la sistemo estas uzata laŭ la maniero antaŭvidita de homoj. Sed kio okazos kiam kondiĉoj ŝanĝiĝos, kiel ofte okazas sur batalkampo ?

    Armilsistemoj ankaŭ devos esti taksitaj surbaze de la sekvaĵoj de siaj funkcioj kaj konsidere pri la principoj de ’distingo’ kaj ’proporcieco’. Tial estas grave limigi la diluon de respondecoj : estas necese povi klare identigi hierarkion de komando kaj decidofariston, kiun oni povas igi surpreni la respondecon pri siaj agoj kaj kiu ne povas argumenti ke la programaro de la maŝino estas kompleksa.

    La risko de minimuma interkonsento estas konsiderinda ĉar la armitaj potencoj devontigas sin ŝpareme. Rusio ne kontraŭis al la malpermeso, sed tamen deziras prokrasti la formaligon de la diplomatia procezo ĝis kiam pli klara difino estos farita pri kio konsistigas mortigan aŭtonoman armilsistemon. Ĉinio aprobis la ellaboradon de jure deviga instrumento. Aliflanke, samkiel Barato, ĝi restas tre singardema rilate al mekanismoj de inspektado de armiloj. Israelo kontraŭas al tuta malpermeso kaj favoras laŭpaŝan metodon, emfazante ke mortigaj aŭtonomaj armilsistemoj povas havi kaj armeajn kaj homhelpajn avantaĝojn.

    Restas granda enigmo : la usona registaro. La afero ne estis debatita dum la elektokampanjo, kaj la nova sekretario pri defendo James Mattis ne deklaris publikan pozicion pri la temo. Ĝis nun, Usono juĝis la malpermeson ’antaŭtempa’ sed subtenis la procezon de la Konvencio pri Iuj Tradiciaj Armiloj kaj la disvolvon de ’bonaj praktikoj’ por la taksadoj de armiloj kiel ’provizoran paŝon’ por respondi al la zorgoj esprimitaj de Mary Wareham, kunordiganto de la kampanjo Stop Killer Robots .

    "Sin turnante al grupo de registaraj fakuloj por formaligi la oficialan procezon, ŝtatoj ebligis, ke ĉi tiu afero jam ne restu limigita al diskutoj ĉe profesoroj" ŝi diris, bonvenigante la iniciaton. "Ĉi tio esperigas, ke ili fine faros ion pri ĉi tiu afero." Nova protokolo povas esti adoptita ene de akceptebla limtempo nur se la internacia mobilizo de ŝtataj kaj neŝtataj agantoj restos forta. Frue nuligi eventualan riskon de la dismultiĝo de mortigaj robotoj ankaŭ estas afero de respekto al la celoj de interpacigo kaj internacia sekureco preskribitaj en la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj.

    Édouard PFLIMLIN



    [1] ’ Robotisation de la guerre  : le soldat SGR - A 1, l’ultime sentinelle ’, la 7 a de januaro 2015, Contrepoints. org, kaj ’ Samsung techwin SGR - A 1 sentry guard robot’, GlobalSecurity. org, la 11 a de julio 2011.

    [2] Laŭ la angla frazo ’ dull, dirty and dangerous ’ (teda, malpura kaj danĝera). Kp. Ronan Doaré, Didier Danet kaj Gérard de Boisboissel ( red.), Drones et killer robots. Faut -il les interdire ?, Presses universitaires de Rennes, 2015.

    [3] ’ Summer study on autonomy ’, Defense Science Board, junio 2016.

    [4] ’ Bientôt une armée de robots autonomes  ?’, Sputniknews. com, la 19 a de oktobro 2015.

    [5] Sydney J. Freedberg Jr. kaj Colin Clark, ’ Killer robots  ? ’Never,’ defense secretary Carter says ’, Breaking Defense, la 15 a de septembro 2016.

    [6] Matthew Rosenberg kaj John Markoff, ’ The Pentagon’ s ’Terminator Conundrum ’ : Robots that could kill on their own ’, The New York Times , la 25 a de oktobro 2016.

    [7] ’ Killer robots and the concept of meaningful human control ’, memorandum for the delegates to the United Nations Convention on Conventional Weapons, Human Rights Watch, aprilo 2016.

    [8] Julien Ancelin, ’ Les systèmes darmes létaux autonomes (SALA). Enjeux juridiques de l’émergence d ’un moyen de combat déshumanisé ’, La Revue des droits de l’homme , Nanterre, oktobro 2016.

    [9] Intervention by the representative of France at the informal meeting of experts on lethal autonomous weapon systems within the framework of the Convention on Certain Conventional Weapons, la 13 a -17 a de aprilo 2015.


    1 a marto 2017


    Ni vivas sub la dominado de ia imperio de spionado



    Dum longa tempo la ideo pri mondo „entute kaŝobservata” ŝajnis utopia aŭ paranoja deliro, frukto el la pli malpli halucina imago de la obseditoj de la komplotoj. Tamen, oni devas akcepti la pruvon : ĉi tie kaj nun ni vivas sub la dominado de iuspeca imperio de la spionado. Sen rimarki tion ni estas ĉiam pli observataj, spionataj, regataj, identigitaj. Ĉiutage evoluas novaj teĥnologioj por la spurado. Komercentreprenoj kaj reklamagentejoj spuras niajn vivojn. Kun la preteksto batali kontraŭ la terorismo kaj aliaj plagoj [1] la registaroj, eĉ la plej demokratiecaj, fariĝas Big Brother [Granda Frato] kaj ne hezitas rompi siajn proprajn leĝojn por povi pli efike spioni nin. Sekrete, la novaj Orwell -ismaj ŝtatoj intencas, multfoje kun la helpo de la gigantoj de la Interreto, ellabori dosieron de specifaj detaloj de niaj personaj datenoj kaj de niaj kontaktoj [2], prenitaj el la diversaj elektronikaj datumujoj.

    Post la multaj teroristaj atakoj, kiuj de antaŭ dudek jaroj batadas urbojn kiel Novjorkon, Vaŝingtonon, Parizon, Tuluzon, Bruselon, Bostonon, Otavon, Oslon, Londonon, Madridon, Tunizion, Marrakech, Casablanca, Ankaro ktp., la aŭtoritatuloj daŭre uzas la grandegan timon de ŝokita socio por intensigi la spionadon kaj redukti, en sama proporcio, la protektadon de nia privata vivo.

    Bone kompreni : la problemo ne estas la ĝenerala spionado, sed la amasa neleĝa spionado. Superfluas diri, ke en demokratieca ŝtato la aŭtoritatuloj estas komplete rajtigitaj spioni iujn ajn suspektitojn, surbaze de la leĝo kaj kun la antaŭrajtigo fare de juĝisto. Kiel diras Edward Snowden  :

    Ne estas problemo, kiam temas pri telefonaj spionadoj al Osama Bin Laden. La esploristoj povas fari ĉi tiun laboron, kiam ili estas rajtigitaj de juĝisto – sendependa juĝisto, vera juĝisto, ne anomina – kaj ili povas pruvi, ke estas bona kialo por rajtigi la kaŝaŭskultadon. Tion oni devas tiel fari. La problemo aperas, kiam oni spionas nin ĉiujn, amase kaj la tutan tempon, sen preciza pravigo por kapti niajn komunikaĵojn, sen iu jura spuro pruvanta, ke estas komprenebla kialo por perforti niajn rajtojn [3].

    Kun la helpo de algoritmoj ĉiam pli modernaj, miloj da esploristoj, inĝenieroj, matematikistoj, fakuloj pri statistiko, programistoj kaptas kaj kribras la informojn, kiujn ni faras por ni mem. El la spaco rigardas nin satelitoj kaj senpilotaj aviadiloj kun profunda rigardo. En la flughavenoj biomezuraj skaniloj analizas niajn paŝojn, „legas” niajn irisojn kaj niajn fingrospurojn. Infraruĝaj kameraoj mezuras nian korpan temperaturon. La silentaj okuloj de videokameraoj traserĉas nin en la stratoj de la urboj aŭ en la koridoroj de la superbazaroj [4]. Ili sekvas niajn spurojn en la oficejo, en la stratoj, en la buso, en la banko, en la metroo, en la parkejoj, en la liftoj, en la komercejoj, en autoŝoseoj, haltejoj, flughavenoj …

    Krome, kun la evoluo de la „Interreto de la aferoj” multaj elementoj de nia hejmo (fridujo, kuracilkesto, kelo, ktp), inkluzive de nia veturilo [5], povas doni valorajn informojn ankaŭ pri niaj plej intimaj kutimoj.

    Direndas, ke la neimagebla cifereca revolucio de ni travivata, kiu ja ŝancelas tiom da agojn kaj profesiojn, ankaŭ entute renversas la kampon de la informado kaj de la kaŝrigardado. En la erao de la Interreto la spionado fariĝis ĉiea kaj entute nemateriala, nekonstatebla, nedetektebla, nevidebla. Krome, ĝi estas teĥnike jam tro simpla.

    Spionprogramaro

    Jam ne necesas la krudaj laboroj de masonistoj por instali kablojn kaj integritajn cirkvitojn, kiel en la fama filmo „La babilado” [6], kie grupo de „plumbistoj” prezentas, en ekspozicio pri la spionteĥnikoj, stukaĉaparatojn pli malpli fuŝajn, ekipitajn per skatoloj plenplenaj de elektrofadenoj, kiujn oni devis kaŝi sur la muroj aŭ sub la tegmentoj … Pluraj bruemaj skandaloj de la epoko – la kazo Watergate  [7] en Usono ; tiu de la „plumbistoj de la Canard  [8]” en Francujo – estis malhonorigaj malsukcesoj de la sekretecaj servoj, kiuj montris la limojn de ĉi tiuj malnovaj meĥanikaj metodoj facile detekteblaj kaj videblaj.

    Nuntempe, kaŝaŭskulti iun estas ege facile kaj je la atingo de iu ajn. Iu volanta spioni sian ĉirkaŭaĵon trovas longan liston da ebloj [9] libere alireblaj en la bazaroj. Unue, tre didaktikaj gvidlibroj „por lerni sekvi spurojn kaj spioni la homojn [10]”. Estas almenaŭ kelkseso da spionprogramaroj ( mSpy, GSmSpy, FlexiSpy, Spyera, EasySpy), kiuj senprobleme „legas” la enhavon de la poŝtelefonoj [11] : mesaĝojn, elektronikan poŝton, kontojn ĉe Fejsbuko, WhatsApp, Tvitero ktp.

    Kun la evoluo de la konsumo „en konekto” notinde evoluis ankaŭ la komercspionado, kiu estigis grandegan merkaton de personaj datenoj fariĝintaj varoj. Kiam ni konektiĝas al retejo la cookies  [12] konservas en la memoro la tuton de la faritaj serĉoj, kio ebligas fari disponebla nian profilon de konsumanto. En malpli ol dudek milisekundoj la eldonisto de la retejo vizitata de ni vendas al eventualaj anoncistoj informojn pri ni prenitajn ĉefe el la cookies . Apenaŭ kelkajn milisekundojn poste aperas sur nia ekrano la propagando, kiu supozeble pli allogas nin. Ni estas jam definitive registritaj [13].

    Eksterordinara alianco

    „La novaj entreprenoj, kiel Guglo, Apple, Microsoft, Amazon kaj laste Fejsbuko establis rektajn rilatojn kun la ŝtataparato en Vaŝingtono, ĉefe kun la taskitoj pri la ekstera politiko”.

    La spionado iel „privatiĝis” kaj „demokratiiĝis”. Ĝi ne plu estas afero nur de la registaraj informservoj. Kvankam, danke ankaŭ al la rektaj komplicecoj, kiujn la ŝtatoj establis kun la grandaj privataj entreprenoj dominantaj la industriojn de la informado kaj de la telekomunikado, ĝia kapablo koncerne spionadon de la homamasoj eksterordinare kreskis. En la intervjuo kun Julian Assange publikigita de ni en la dua parto de ĉi tiu libro, la fondinto de WikiLeads  [14] asertas :

    La novaj entreprenoj, kiel Guglo, Apple, Microsoft, Amazon kaj laste Fejsbuko establis rektajn rilatojn kun la ŝtataparato en Vaŝingtono, ĉefe kun la taskitoj pri la ekstera politiko. Ĉi tiu rilato fariĝis pruvo […]. Ili havas la samajn politikajn ideojn kaj saman vidpunkton pri la mondo. Ĉiuokaze la rektaj rilatoj kaj la komuna vidpunkto pri la mondo fare de Guglo kaj la usona registaro submetiĝas al la celoj de la ekstera politiko de Usono [15].

    Ĉi tiu eksterordinara alianco – ŝtato plus sekureca militisma aparato plus grandaj industrioj de la Interreto – kreis ĉi tiun imperion de la spionado, kies klara kaj konkreta celo estas kaŝaŭskulti la Interreton, la tutan Interreton kaj ĉiujn krozantojn.

    En ĉi tiu situacio necesas konsideri du konkretajn ideojn :

    1- La ciferecspaco fariĝis kvina elemento. La greka filozofo Empedoklo konsideris, ke nia mondo estis formita per kombino de kvar elementoj : tero, aero, akvo kaj fajro. Sed la apero de la Interreto kun sia mistera „interspaco” surmetita sur la nian, konsistanta el milionoj da plej diversaj ciferecinterŝanĝoj, pro ĝiaj fluado kaj nubado ( streaming and clouding ) naskis novan universon iel kvantan, kiu kompletigas la realon de nia nuntempa mondo kvazaŭ aŭtenta kvina elemento.

    Tiusence endas rimarkigi, ke ĉiu el la kvar tradiciaj elementoj estas, historie, batalkampo, loko de alfronto. La ŝtatoj devis evoluigi specifajn sekciojn de la armitaj fortoj por ĉiu el tiuj elementoj : la terarmeon, la aerarmeon kaj kun pli specifa celo la fajrestingistojn aŭ „soldatojn de la fajro”. Naturmaniere ekde la evoluo de la militeca aviado en 1914-1918, ĉiuj grandaj potencoj hodiaŭ aldonis al la tri tradiciaj armeoj kaj al la batalantoj de la fajro armeon, kies ekosistemo estas la kvina elemento : la ciferecarmeo, taskita pri la ciferecdefendo, kiu havas sian propran strukturon, sian komandejon, siajn ciferecsoldatojn kaj siajn proprajn armilojn, kiuj estas superkomputiloj preparitaj por fari ciferecan militon [16] en la Interreto.

    2- La Interreto centraliziĝis. Komence oni vidis la reton kiel eksplodon de individuaj esprimebloj, kiu ebligis eskapi de la dependeco de la ŝtataj monopoloj (poŝto, telegrafo, telefono), de la gigantoj de la telekomunikado kaj de la grandaj dominantaj amaskomunikiloj (gazetaro, radio, televido). Ĝi estis sinonimo de libereco, eliro, kreemo. Dudek kvin jarojn poste la Interreto estas proksime de sia drasta centraliziĝo ĉirkaŭ grandegaj privataj entreprenoj : la GAFAM (Guglo, Apple, Fejsbuko, Amazon, Microsoft), ĉiuj usonaj, kiuj en la tuta planedo akaparas ĝiajn diversajn facetojn, kaj de kiuj eksterordinare dependas la ĉirkaŭ 3.500 milionoj da krozantoj, kiuj siavice nutras ilin per siaj personaj datenoj. Tiel, la interretuzantoj grandege riĉigas tiujn entreprenojn.

    Por la generacioj malpli ol 40-jaraj la Interreto estas simple la ekosistemo, kie maturiĝis iliaj pensado, kuriozeco, ŝatoj kaj personeco [17]. Por ili la Interreto estas nur aŭtonoma ilo uzata por konkretaj taskoj. Ĝi estas grandega intelektosfero, kie oni lernas libere esplori ĉiujn sciojn. Ĝi estas, samtempe, senlima agoro, forumo kie la homoj renkontiĝas, babilas, interŝanĝas kaj havigas al si kulturon, konojn kaj valorojn per ĝenerala komuneco.

    Por ĉi tiuj novaj generacioj la Interreto signifas tion, kio por la antaŭuloj estis samtempe la lernejo kaj la biblioteko, la arto kaj la enciklopedio, la urbo kaj la templo, la bazaro kaj la kooperativo, la stadiono kaj la scenejo, la vojaĝo kaj la ludoj, la cirko kaj la bordelo …Tio estas tiel bonega, ke „pro la plezuro progresi en teĥnologia universo la individuoj ne zorgas scii – ankoraŭ malpli kompreni –, ke la maŝinoj dominas ilian ĉiutagan vivon ; ke ĉiuj agoj kaj gestoj estas registrataj, kribrataj, analizataj kaj eventuale spionataj ; ke anstataŭ liberigi ilin de la fizikaj ligoj la komputiko de la informado estas sendube la plej efika ilo de spionado kaj dominado, kiun la homoj iam ajn pretigis [18]”.

    Ĉi tio ne finiĝis, ĉar ne kontentigitaj la gigantoj de la Interreto nun volas etendi sian dominadon al la tuto de la homaro kun la preteksto emancipi kaj liberigi. Menciante la industriajn katastrofojn, kiuj laŭdifine estas samtempaj al la industria erao, Paul Virilio instruis nin, ke ekzemple la inventado de la fervojo samtempe kreis la trajnakcidentojn. Koncerne la Interreton okazas io simila. La industria katastrofo de la Interreto estas la amasa spionado, el kiu eskapas – konsolo de la malriĉuloj – nur tiuj, kiuj ne havas aliron ; nome ĉirkaŭ la duono de la planedloĝantoj.

    Sed la gigantoj de la Interreto – Guglo, Fejsbuko kaj konkrete Microsoft – volas ĉesigi tiun maljustecon : „Se ni konektas al la Interreto la kvar miliardojn da homoj sen aliroj, ni havos la historian ŝancon eduki la tutan mondon en la venontaj jardekoj”, diris, ekzemple, la posedanto de Fejsbuko, Mark Zuckerberg  [19].

    La 26-an de septembro 2015, Zuckerberg, Bill Gates – fondinto de MicrosoftJimmy Wales – fondinto de Vikipedio – kaj aliaj [20] insistis ĉe la Unuiĝintaj Nacioj (UN) tiel montrante siajn celojn kadre de la celoj de daŭrigebla evoluo fiksitaj de la UN por forigi la malriĉecon antaŭ 2030 [21] : „La Interreto apartenas al ĉiuj ; pro tio ĝi devas esti alirebla de la tuta mondo [22]”. Kvankam Fejsbuko ne atendis por lanĉi en aŭgusto 2013, Internet. org, programo por modernaj poŝtelefonoj ebliganta al la loĝantaro de la malriĉaj landoj senpage aliri la reton Fejsbukon kaj ĉirkaŭ kvardek retejoj, Vikipedion inter ili [23].

    Alphabet (Guglo) finpreparis sian propran projekton vastigi al la tuta mondo la aliron al la Interreto. Por senpage ebligi al la „kondamnitoj de la Tero” la utilojn de sia serĉmotoro ĉi tiu tutmonda entrepreno apogas sin sur sia programo Loon  : ĝi finpretigis sian propran projekton utiligi helium-globojn instalitajn en la stratosfero.

    Tute ne pridubante la intencon de ĉi tiuj gigantoj de la Interreto plibonigi la estontecon de la homaro, ni povas demandi nin ĉu ilin motivigas ankaŭ pli komercaj konsideroj, ĉar la ĉefa riĉaĵo de ĉi tiuj neeviteblaj entreprenoj – en situacio preskaŭ de tutplaneda monopolo – estas la kvanto de konektitoj. Fejsbuko aŭ Guglo, ekzemple, vendas nenion al la krozantoj ; ili vendas siajn milionojn da uzantoj al la anoncistoj de la reklamado. Estas logike, do, ke de nun ili volas vendi la tutan loĝantaron de la Tero. Samtempe, kiam la tuta mondo estos konektita, ili povos transdoni al la NASA ĉiujn personajn datenojn de la Ter-loĝantoj … Bonvenon al la Imperio de la spionado !

    Ignacio Ramonet

    (Enkonduko de la libro La Imperio de la spionado / Fonto : Cuba Periodistas)

    elhispanigita de Norberto Díaz Guevara fonto : http :// www. cubadebate. cu / especiales...



    [1] Julian Assange asertas, ke la demokratioj alfrontas, fakte, la „kvar rajdantojn de la Infokalipsis ” : la terorismon, la infanpornografion, la monpurigadon kaj la militojn kontraŭ la narkotaĵoj kaj la narkotŝakrado. Ĉiu el tiuj plagoj, kiujn evidente oni devas kontraŭbatali, utilas ankaŭ kiel pretekstoj por daŭre fortigi la tutmondajn spionsistemojn, kiuj celas la loĝantarojn. Vd. Julian Assange kaj Jacob Apppelbaum, Andy Müller - Maughn kaj Jérémie Zimmerman, Menace sur nous libertés. Comment Internet nous espionne. Comment résister .

    [2] Esence temas pri informoj, kiuj ebligas identigi nin ĉu rekte ĉu nerekte. Nome : nomo kaj familinomoj, foto, naskiĝloko kaj naskiĝdato, civilstato, poŝtadreso, identonumero de la socia asekuro, telefonnumero, numero de la bankkarto, licencoplato de la veturilo, elektronika poŝto, kontoj en la sociaj retoj, komputiladreso de la interreta protokolo [ IP - address . N. de la T.], sangogrupo, fingrospuroj, genetika spuro, elementoj de biomezura identigo ktp.

    [3] Katrina van den Heuvel kaj Stephen F. Cohen, „Intervjuo kun Edward Snowden ”, Novjorko, La Nacio, la 28-an de oktobro 2014. Le Monde diplomatique hispanlingve, oktobro 2015.

    [4] Tio klare videblas en la filmo de Stéphane Brizé, La Loi du marché , 2015.

    [5] Vd. „La voiture, cette espionne ”, Le Monde, la 2-an de oktobro 2015.

    [6] Francis Ford Coppola, 1973.

    [7] La kazo Watergate estis politika spionado kun multaj disbranĉiĝoj, kiu komenciĝis en 1972 de post la aresto de falsaj ŝtelistoj, kiuj instalis mikrocirkvitojn en la konstruaĵo Watergate, en Vaŝingtono, en la oficejoj de la Demokrata Partio kaj okazigis la rezignon en 1974 de la prezidanto Nixon, tiama usona prezidanto.

    [8] Politika skandalo dum la prezidanteco de Georges Pompidou  : en decembro 1973 en Parizo, oni malkovris en la oficejoj de la humurgazeto Le Canard enchaîné spionsistemon instalitan de dekoj da agentoj de la Direkcio de Spionado pri Terorismo ( DST  : francaj komencliteroj), maskitaj kiel plumbistoj.

    [9] Kankam en Francujo la artikolo 226-1 dela Jura Leĝo punas „per unu jaro da mallibereco kaj 45.000 eŭroj pro volonte ataki, per iu ajn metodo, kontraŭ la privateco de aliulo : per kaptado, registrado aŭ elsendo, sen la konsento de la aŭtoro, vortojn private aŭ kaŝe eldiritajn ; surbendigante aŭ elsendante sen konsento la bildon de homo dum tiu troviĝas en privata loko”.

    [10] Vd. ekzemple, Charles Cohle, Je sais qui vous êtes. Le manuel despionnage sur Internet, Nantes, Institut Pandore, 2014.

    [11] Ekzistas „kompariloj de programaro kaj spionado”, kiun la reklamo prezentas tiel : „Klara kaj kompleta komparilo de la spionprogramoj por la poŝtelefono, kiu ebligos elekti kaj trafe kaj monŝpare decidi antaŭ ol aĉeti la lokigprogramon”. Vd. http :// www. smartsupervisors. com /.

    [12] La cookie estas malgranda teksdateno stokita en la komputilo de la krozanto. Ĝi ebligas al la programistoj de retejoj konservi la datenojn de la uzanto kun la celo faciligi la navigadon. La cookies ĉiam estigis polemikon, ĉar ili enhavas postrestantajn personajn informojn, kiuj povos esti uzataj de aliuloj. (Fonto : Vikipedio).

    [13] http ://digital- society -forum. orange....

    [14] PriWikiLeaks, Vd. La eksplodo de la ĵurnalismo, Ignacio Ramonet, Intelekta Kleo (Madrido) kaj Intelekta Kapitalo ( Bonaero), 2011, p. 93-123.

    [15] Vd. Infra , p. 138.

    [16] Vd. „Rajtlimigita intervjuo : vic-admiralo Arnaud Coustillière, oficiro generalo ,ciferecdefendo’ de la komendejo de la armeoj”, Cyber Risques News , la 7-an de aprilo 2015. http :// www. cyberisques. com / fr / motsc...

    [17] Indas substreki, ke se 60 % el la francoj konsideras la spiondosierojn „perforto de la privata vivo”, la homoj en la aĝospaco de 18 ĝis 24 jaroj, nome, tiu de la ĉefaj uzantoj de la Interreto, estas la plej zorgema koncerne tion : 78 % el ili asertas, ke „la privata vivo estas nesufiĉe protektata en la Interreto”. Pristudo farita al instancoj de la Nacia Komisiono de Komputiko kaj Libereco ( NKKL), Parizo, 2008.

    [18] Jean Guisnel, en la antaŭparolo de la franca eldono de la libro de Reg Whitaker, Tous fliqués  ! La vie privée sous surveillance , Denoël, 2001, Parizo, 2001.

    [19] „ To Unite the Earth, Connect It”, The New York Times, la 26-an de septembro 2015.

    [20] La posedanto de Virgin, Richard Branson, la fondintino de Huffington Post, Ariana Huffington, la kantisto Bono, la aktorino Charlize Theron, la kantistino Shakira, la aktoro George Takei ktp.

    [21] http :// www. globalgoals. org

    [22] AFP, la 27-an de septembro 2015.

    [23] Kvankam surpapere ĝi estas laŭdebla, la projekto alfrontas fortajn kritikojn ĉefe en Hindujo. La riproĉoj estas la jenaj : kun internet. org, Fejsbuko damaĝos la neŭtralecon de la Interreto, ĉar per si mem ĝi decidos pri la retejoj, al kiuj rajtos konektiĝi la navigantoj. Krome estiĝos reto je du rapidecoj, tiu de la riĉuloj – kapablaj aliri al la tuta Interreto – kaj tiu de la malriĉuloj, konektitaj nur al kelkaj servoj. Vd. ekzemple, Le Monde, Parizo, la 29-an de decembro 2015.


    1 a marto 2017


    La lukto kontraŭ epidemioj eklipsas aliajn malsanojn

    La malsanoj de la Nordo migras en Afrikon



    Signo de la profundaj transformiĝoj okazantaj en Afriko, la malsanoj tiel nomataj « de disvolvitaj landoj », kiel diabeto aŭ la kardio-vaskulaj misfunkciadoj, disvastiĝas en plej multaj landoj de la kontinento. Kvankam la novaj nutro-kutimoj ankaŭ estas inter la kaŭzoj, tiu ĉi malboniĝo de la sano de la loĝantaroj havas sian fonton en la akceliĝanta urbaniĝo kaj la praktikoj de agro-industrio.



    ONI KROMNOMAS ILIN « malsanoj de industriigitaj landoj » aŭ « malsanoj de civilizo » ; sed en Afriko, ekde 2030, la netransdoneblaj malsanoj ( NTM) – aparte diabeto kaj kardiovaskulaj malsanoj – verŝajne pli multe mortigos ol la transdoneblaj malsanoj, inkluzive de aidoso [1]. En la okcidenta imagkampo, la nigra kontinento estis ĉiam perceptata kiel tero de prisanaj riskoj pro malario, flava febro, kaj poste aidoso kaj Ebolo-virusa malsano, sed ĝi hodiaŭ suferas kvazaŭ « duoblan punon » : altan prezon ĝi pagas pro la infektaj malsanoj, kaj suferas kreskon de la NTM, kiu pezas sur la san-sistemoj kaj sur la familioj, la unuaj flegoprovizantoj [2]. Diabeto bone montras la gravajn demandojn metitajn de la disvastigo de tiuj malsanoj en Afriko. Ankoraŭ tro ofte ignorataj, ili tamen disvolviĝas je rapida ritmo. Ilia prizorgo implicas prisanan edukadon de individuoj kaj politikan engaĝiĝon de la ŝtatoj.

    « Diabeto de ĉiam ekzistis en niaj landoj, substrekas la senegala diabetologo Saïd Norou Diop. Sed ĝia kresko en Senegalo eksplodis de jardeko [3]. » La NTM mortigis en 2012 pli ol 38 milionojn da homoj tra la mondo. Kvar kvinonoj de tiuj mortoj – t. e. 29 milionoj – okazas en landoj kun malaltaj aŭ mezaj enspezoj [4] : Senegalo, Kameruno, Kongo- Brazaville , Gabono... Ilia apero estas ligita al la transformiĝo de la vivmanieroj, de kiu la rapida urbaniĝo estas akcelilo. Ĵus antaŭ la sendependiĝoj, nur 15 % de la loĝantaro de la kontinento vivis enurbe ; nun estas preskaŭ 38 %. Tiu dinamiko estigas ŝanĝon de la nutro-kutimoj (konsumo de viando fariĝas pli regula, kaj tiu de oleo, salo, dolĉaj trinkaĵoj kiel sodakvo kreskas), dum la individuoj fariĝas pli longsidaj [5]. Aldoniĝas al tio kreskinta konsumo de alkoholo, tabako, kaj la elmetiĝo al kemiaĵoj. Ofte akuzata estas manko aŭ neekzisto de preventaj programoj, kaj ankaŭ genetika favora tereno de kelkaj loĝantaroj. Tamen, tiuj argumentoj, kiuj resendas la individuojn al siaj respondecoj (denaskaj aŭ akiritaj), ne forgesigu la decidan rolon de la agro-industrio, kiu inundas la afrikan merkaton per malmultekostaj sed malbonkvalitaj produktoj. Anstataŭigo de sombala (spicaĵo eltirita el la grajnoj de Parkia biglobosa ) per la Maggi -kubo, disvastigata per multa reklamado, estas simbolo de tiuj devojiĝoj. Nur la registaroj kapablas enkadrigi la distribuon de la produktoj kaj disvastigi la necesajn informojn al la loĝantaroj por helpi ilin prizorgi sian bonfarton.

    Misnutrado kaj trodikeco kunekzistas

    EN 2014, la sankoston de diabeto oni taksis je 612 miliardoj da dolaroj [6]. Pli ĝenerale, la Monda Organizaĵo pri Sano ( MOS) maltrankviliĝas pro la kreskantaj « ekonomiaj akumulitaj malprofitoj » ŝuldataj al la NTM  : pezo de la malsano sur la sansistemo, malboniĝo de la labormerkatoj pro la malfortigo de la malsana aŭ mankanta laborforto, vundeblo de la socia strukturo, ktp. Laŭ ĝi, tiuj malprofitoj sumiĝos je 7 000 miliardoj da dolaroj dum la periodo 2011-2025, dum la kosto de la tutmonda lukto kontraŭ la NTM estas taksata je nur 11,2 miliardoj da dolaroj jare.

    Inter tiuj, la kardiovaskulaj malsanoj ja estigas la plej grandan nombron da mortoj (17,3 milionoj jare), sekvataj de la kanceroj (7,6 milionoj), spirmalsanoj (4,2 milionoj), kaj diabeto (1,3 miliono), laŭ la MOS. En la plej malriĉaj afrikaj landoj, oni taksas, ke 75,1% de la diabetuloj (sukera diabeto) ne ricevis diagnozon [7]. En la landoj kun malalta aŭ meza enspezo (Gabono, Sudafriko, Kenjo...), la (prava) atento portata al la transdoneblaj malsanoj (aidoso, tuberkulozo, malario) bremsis la agnoskon de la NTM  [8].

    Oni atribuas al tiuj kvar grupoj de malsanoj ĉirkaŭ 80 % de la mortoj ŝuldataj al la NTM. Inter la riskofaktoroj, la malbona nutrado aparte maltrankviligas pro siaj konsekvencoj al la sana kreskado de infanoj [9]. La trodikeco inklinigas al kardiovaskulaj malsanoj kaj al diabeto. Sed la infanoj de la landoj kun malalta aŭ meza enspezo estas aparte trafeblaj de la tropezo-problemoj. Ili suferas pro nesufiĉa nutrado dum la periodoj antaŭnaska, beba kaj infaneca, kaj poste pro malbona nutraĵo, ofte tro riĉa je graso, sukero, salo, kaj enhavanta malmultajn nutrajn kvalitojn. Do misnutrado kaj tropezeco kunekzistas [10].

    La MOS substrekis tiujn transformiĝojn jam en 1991, sen adaptitaj reagoj de la registaroj [11]. En 2002, la organizaĵo ripetas sian alvokon multobligi la strebojn kaj ankaŭ substrekas la prisanajn konsekvencojn de la nutra transiro. Tiam, la profundaj malegalecoj inter la Nordo kaj la Sudo, sed ankaŭ inter la elitoj flegitaj en marokaj kaj eŭropaj klinikoj, kaj la loĝantaro sen alireblo al flegado, estis jam konataj. Tamen, la subita epidemio de aidoso ĉe la fino de la 1980- aj jaroj kaj la ekfunkciigo de masivaj luktoprogramoj kontraŭ la malsano (kreado de ONU-aidoso en 1996) enterigis por dudek kvin jaroj la investojn en la flegado de diabeto kaj de la aliaj netransdoneblaj malsanoj. La vertikalaj programoj – kiuj koncentras financadon kaj sanagentojn al la traktado de unusola patologio – dediĉitaj al la aidoso levis esperon de elradikigo de la malsano, sed tio okazis parte malavantaĝe al la financado de la lukto kontraŭ aliaj malsanoj. Pravigita pro la planed-skala risko, kio estis aidoso, la elekto de la prioritate traktendaj malsanoj ankaŭ estas heredaĵo de la koloniaj sanservoj, kiuj dediĉis sin al unusola malsano (ekzemple : la dormomalsano).

    Dum la lukto kontraŭ la NTM revenas sur la tagordon, portata aparte de la MOS, la samtempa disvolviĝo de la Ebolo- kaj Zika -epidemioj denove minacas eklipsi ĝin. La engaĝiĝo de la plej riĉaj landoj en la financado de la tutmonda sano obeas ja pli al la percepto de eventuala risko por la landoj de la Nordo ol al homama elano bazita sur analizo de epidemiologiaj donitaĵoj [12]. Se malario, diabeto aŭ alta patrin-morteco estus kontaĝaj, la aspekto de la tutmonda sansistemo estus verŝajne malsama.

    La duatipa diabeto, la plej ofta en Afriko, estas evoluanta malsano, kiu povas necesigi uzon de insulino. Al la sansistemoj de la malplej evoluintaj landoj mankas iloj por diagnozi, kontroli (kiel la rimedoj por mezuri la procenton de la glikozfiksinta hemoglobino, cele preventi komplikaĵojn), kaj flegi diabeton alimaniere ol per amputado por la plej gravaj kazoj. La prevento-programoj kaj programoj pri edukado de la pacientoj estas nesufiĉaj, kaj la financaj rimedoj de la plej malriĉaj ne ebligas al ili sekvi taŭgan dieton.

    La senegala registaro subtenas la iniciaton «  m -diabeto » ekfunkciigatan de la MOS kaj la Internacia Unuiĝo de Telekomunikadoj : ĝi uzas poŝtelefonojn (en Senegalo 83 % de la loĝantaro posedas poŝtelefonon) por diskonigi prevento-mesaĝojn pri diabeto kaj konsilojn pri nutrado, flegado de piedoj aŭ la maniero organiziĝi kun la malsano, ekzemple dum la Ramadano-periodo.

    Pro la manko de rimedoj de la sansistemoj en la Sudo, la rekono de la NTM parte baziĝas sur la bonvolo de la internaciaj agantoj. Tiu situacio alvokas politikan elekton : ĉu ni akceptu, ke la malsanoj distribuiĝas en la socio laŭ la kapablo de individuoj garantii la kvaliton de sia medio, de sia nutrado same kiel de la flegado, kiun ili ricevas (foje en okcidentaj ĉefurboj) ? Aŭ ĉu ni kolektive kaj kune kun la koncernaj ŝtatoj mezuru la gravecon de tiu epidemiologia transiro, kiu elmetas la plej malriĉajn al malsanoj necesigantaj longdaŭran flegadon tro multekostan por esti pagata de la publika sistemo kaj disdonata al ĉiuj ?

    De la fino de la 1980- aj jaroj, la produktado de iloj por mezuri kaj kvalifiki diabeton ebligis rekoni ĝian epidemian dimension. Tamen, ni povas konstati, ke tio ne rezultigis la samajn politikajn efikojn ol pri la aidoso-pandemio. Nun, lukti kontraŭ diabeto kaj ĝenerale la NTM implicas disponebligi ilojn por la diagnozo kaj flegado, kaj sciencajn kompetentojn, sed ankaŭ lukti kontraŭ la malegalecoj, konstrui justan kaj efikan sansistemon kaj oponi al la lobio de la agro-industrio, kiu inundas la kontinenton per sodakvoj kaj nutraĵoj faciligantaj la aperon de la malsano. « Kontraŭe al establitaj kredoj, substrekas raporto de la MOS, diabeto de plenkreskulo devus nun esti konsiderata kiel aparta minaco por la publika sano de la komunumoj de la tria mondo vivantaj en evoluantaj landoj, kaj ankaŭ por la malriĉegaj malplimultoj de la industriigitaj landoj [13]. » Ni deziru, ke la novaj urĝecoj Ebolo-malsano kaj Zika -viruso ne bremsu la malfortan agnoskon de la netransdoneblaj malsanoj kaj la alvokon por proponi tutmondan politikan respondon.

    Frédéric LE MARCIS



    [1] Nasheeta Peer, André Kengne, Ayesha Motala kaj Jean- Claude Mbanya, «  Diabetes in the Africa region : An update  », Diabetes Research and Clinical Practice , n - ro 103 (2), Amsterdamo, februaro 2014.

    [2] Jean- Pierre Dozon, «  D ’un tombeau l’autre  », Cahiers détudes africaines , vol. 31, n - ro 121, Parizo, 1991.

    [3] « Le diabète africain, une maladie à part », Destination santé, 17- a de junio 2014, https :// destinationsante. com

    [4] Citita de Adama Ly, «  Cancers et autres maladies non transmissibles  : vers une approche intégrée de santé publique  », Journal africain du cancer , vol. 4, n - ro 3, Midrand (Sudafriko), 2012.

    [5] Vd. Benoît Bréville, «  Obésité, mal planétaire  », Le Monde diplomatique , septembro 2012.

    [6] Fédération internationale du diabète, «  Rapport annuel  » (Jara raporto), Bruselo, 2014.

    [7] Nasheeta Peer, André Kengne, Ayesha Motala kaj Jean- Claude Mbanya, jam cit.

    [8] Jessica Beagley, Leonor Guariguata, Clara Weil kaj Ayesha Motala, « Global estimates of undiagnosed diabetes in adults  », Diabetes Research and Clinical Practice , n - ro 103 (2), 2014.

    [9] Adama Ly, «  Politiques internationales et maladies non transmissibles  : actes manqués et objectifs de développement durable  », Journal africain du cancer , vol. 7, n - ro 3, aŭgusto 2015.

    [10] Organisation mondiale de la santé (Monda Organizaĵo pri Sano), Bulletin de l’Organisation mondiale de la santé , n - ro 311, Ĝenevo, 2015.

    [11] Hilary King kaj Marian Rewers (nome de la speciala MOS -grupo pri la oficiala sciigo pri diabeto), « Le diabète de l ’adulte : désormais un problème dans le tiers monde », Bulletin de l’Organisation mondiale de la santé , n - ro 70 (1), 1992.

    [12] Vd. Bruno Canard, « Des treillis sous les blouses blanches  », Le Monde diplomatique , decembro 2014.

    [13] Gayle Reiber kaj Hilary King, «  Guidelines for the development of national programmes for diabetes mellitus », nepublikigita dokumento de la MOS, 1991.


    1 a aprilo 2017


    Ankaro provas redirekti la situacion en Proksim-Oriento

    La fino de la "Turka modelo"



    Inter du polemikoj kun la Eŭropaj regantoj, la Turka prezidanto Recep Tayyip Erdoğan, kiu provas plifortigi sian potencon en la enlandaj aferoj, proksimiĝas al Saud-Arabio kaj Rusio. Tiu poziciŝanĝo atestas pri la tikla situacio de Turkio en la regiona medio. La tempo, kiam ĝi ŝajnis esti la ĉefa profitinto de la "Arabaj printempoj", estas finita.



    De post 2014 Turkio prezidata de S - ro Recep Tayyp Erdoğan provas alĝustigi sian eksterlandan politikon laŭ la Siria milito, kaj sia enlanda situacio. En la epoko de la "Arabaj printempoj", en 2011, la senprecedenca sperto de AKP (Partio de Justeco kaj Disvolviĝo), islamkonservativa organizaĵo reganta de 2002, ŝajnis esti demokrata ekzemplo por la regiono. La diplomatio de bona najbaro efektivigita de la ministro pri eksterlandaj aferoj Ahmet Davutoğlu kaj la vigleco de stariĝanta ekonomio kontribuis al bona impreso de tiu lando en Proksim-Oriento. Ve ! La ambigua pozicio de Ankaro rilate al ĝihadistaj organizaĵoj en la Siria krizo, ĝia proksimiĝo kun islamismaj registaroj naskitaj de la nunaj politikaj transiroj - sed kontestataj - en Egiptio kaj Tunizio, kaj, laste, la perforta prempuno, en la printempo de 2013, de la popolaj manifestacioj kontraŭ la detruo de la parko Gezi en Istambulo, malbriligis ĝian famon. De post 2015 Turkio trovis sin fronte al rekta interveno de Rusio en la Siria konflikto, dum la militfortoj de PYD (Partio de Demokrata Unio), organizaĵo de Siriaj Kurdoj ligita al PKK (Partio de la Laboristoj de Kurdio) ekokupis, kun helpo de la okcidentuloj, la profitdonan pozicion de plej certa malamiko de OIŜ (Organizo de islama Ŝtato). La multobliĝo de atencoj - ĝihadismaj kaj kurdaj - en ĝia teritorio montriĝas kiel la prezo pagenda pro ĝiaj riskaj intervenoj ĉe ĝia suda landlimo kaj ĝia neado de la deziroj de ĝia kurda loĝantaro.

    Ĉiuj tiuj faktoj pelas Ankaron al ŝanĝo de ĝia diplomata kaj strategia pozicielektoj. Kaj tio okazas dum transformiĝo de la enlanda situacio, en kiu S - ro Erdoğan provas plifortigi siajn prezidantecajn privilegiojn kaj potencon (legu la sekvantan artikolon). Nomita de la ĉefministro S - ro Binali Yıldırım "politiko de "pli da amikoj ol da malamikoj"" [1], la nova Turka diplomatio intencas esti pragmata. Tamen ĝi restas submetita al necertaĵoj, kiam la ekregado de S - ro Donald Trump en Usono povas iom pli ŝanceli la malstabilajn ekvilibrojn de la regiono.

    1. Proksimiĝo al Saudoj

    Tiu diplomata poziciŝanĝo implicas proksimiĝon al Saud-Arabio kaj distanciĝo el Irano. Unuaj signoj pri tio aperis en januaro 2015, kiam S - ro Erdoğan interrompis Afrikan turneon por ĉeesti la funebraĵojn de reĝo Abdallah en Riado, li eĉ decidis nacian funebrotagon. Tiu modifo, malbone akceptita en lia lando, ĉefe de la laika opozicio kaj HDP (Demokrata Partio de la Popoloj) [2] , poste konfirmiĝis. Printempon de 2015, la Turka prezidanto insiste subtenis la militistan intervenon de la Saudoj en Jemeno, akuzante Iranon pri volo "superi" Proksim-Orienton [3]. Kaj en januaro 2016, reveninte de vojaĝo el la Vahabisma reĝlando, li rifuzis kondamni la ekzekuton de ajatolo, kaj ŝijaista opozicianto, Nimr Baqr Al- Nimr, fare de la Saudaj regantoj, ekzekuto, kiu estigis rompon de diplomataj rilatoj inter Riado kaj Teherano.

    Tiu konverĝo Turka-Sauda surprizas ĉar la Turka registaro ĝis tiam ne konsentis al la logiko de konflikto inter ŝijaistoj kaj sunaistoj. En marto 2011 ĝi kritikis la punpremon de la ribelo en Barejno (gvidita de ŝijaistoj, sed ne nur) fare de la trupoj de Konsilio por Kunlaborado en la Golfo. Iom poste, dum vojaĝo en Irako, S - ro Erdoğan sensacie preĝis en Naĵaf en la maŭzoleo de Ali - bofilo de la Profeto kaj adorata figuro de ŝijaismo - kaj avertis la islaman mondon kontraŭ la sektismaj disiĝoj.

    Tiu poziciŝanĝo rilate al plifortiĝanta Saud-Irana rivaleco ne estas gvidata nur de religiaj zorgoj. Ĝi ankaŭ celas helpi la revenon de Ankaro en la Siria krizo. Ĉar precipe pri doninda subteno al iuj ribelaj Siriaj militfortoj diskutas la regantoj Turkaj kaj Saudaj, kiam ili renkontiĝas. Precize kiam la unuaj provas konvinki la Usonanojn pri plia subteno al la Libera Siria Armeo ( LSA), kiu batalas kontraŭ la reĝimo de S - ro Baŝar Al- Assad ekde julio 2011, kaj kiu provas diferenciĝi el la ĝihadistaj takfiristaj militfortoj [4].

    Por esti tute kredinda pri tiu poziciŝanĝo, la Turka registaro devas cetere forviŝigi la mallaŭdindan etikedon de aliancano de OIŜ, kiu algluiĝas al ĝi de kiam la ĝihadistoj sieĝis la Sirian urbon Kobane en septembro 2014. En tiu batalo, dum la Kurdaj militfortoj de YPG (Unuo por Protekto de la Popolo, armita branĉo de PYD) kaj PKK defendis la urbon, kun helpo de la Okcidenta aviadilaro, la Turka armeo lasis pasi nur etan helptaĉmenton da Kurdaj batalontoj venintaj el Irako. Tamen, post la atenco (atribuita al OIŜ) en la landlima urbo Suruç, la 20-an de julio 2015, Turkio permesis la uzon de la aerbazo de Incirlik fare de la internacia koalicio por ĝia milito kontraŭ la batalantoj de la "kalifejo". Tiu poziciŝanĝo markis la deirpunkton de procezo, kiu ebligis la Turkan armeon montriĝi kiel la plej decida malamiko de OIŜ.

    2.Obsedo pri la Kurdaj sukcesoj

    Komence, tiu direktoŝanĝo ne vere konvinkis ĉar la Turkaj militfortoj ja pli ofte frapis la batalantojn de PKK en norda Irako aŭ de PYD en Sirio (de post la aŭtuno) ol tiujn de OIŜ. Tamen Turkio fine de 2015, kaj precipe en 2016, iĝis unu el la unuaj celoj de OIŜ. Tio igis ĝin reagi en la enlanda kampo per polica disigo de multaj ĝihadistaj ĉeloj, sed ankaŭ eksterlande. Pluraj monatoj de sporada pafado per Katiuŝaj rakedoj fare de la artilerio de OIŜ al la turka landlima provinco de Kilis donis al Ankaro pretekston en majo 2016 por unua interveno de ĝiaj tankoj en Sirian teritorion.

    La afero prenis tute alian gravecon, kiam, la 24-an de aŭgusto 2016, la Turka armeo, por subteni la arabajn Siriajn ribelulojn, kiujn ĝi trejnadis ekde la antaŭa jaro, denove trapasis la landlimon okaze de la operaco "Ŝildo de Eŭfrato", kaj prenis la urbon Jarablus ĉe la okcidenta bordo de tiu rivero. Ĉi tiun fojon, milito estis deklarita al OIŜ. Sed la kontraŭĝihadista pozicio de Ankaro daŭre ne tute konvinkis, ĉar tiu invado ankaŭ celis malhelpi kuniĝon de la Kurdaj militfortoj respektive estantaj en la urbo Manbiĵ (oriente) kaj en la enklavo de Afrin (okcidente).

    Aliancita de post 2007 al la regiona Kurda registaro de Irako ( GRK), Turkio maltrankvile akceptis la aperon de simila Kurda zono en norda Sirio ( t. n. Rojava), ĉar ĉi tiu estas sub regado de PYD, amiko de PKK. Tamen la ideo estigi kun Rojava similajn rilatojn al tiuj ekzistantaj kun GRK estis elmetita en 2013, kiam en la enlanda kampo, la registaro traktis packonsenton kun PKK. Dufoje en la somero 2013, S - ro Saleh Muslim, regestro de PYD, iris duonoficiale en Turkion, kaj eĉ parolis pri malfermo de reprezentejo de sia organizaĵo en Ankaro. Tiam la strategio de AKP celis inkluzivigi la enlandajn Kurdojn en la nacia politika sistemo kaj estigi bonnajbaran politikon kun tiuj de la eksterlando en Irako kaj eĉ en Sirio. La evoluo de la enlanda politika situacio nuligis tiun projekton kaj pelis la registaron al ŝanĝo de vidpunkto pri la Kurda demando.

    En la printempo 2013, la pacprocezo kun PKK estis flankenmetita de la politika agendo pro la protestmovado de la parko Gezi. Poste ĝi enkotiĝis, ĉefe pro tro plena politika kalendaro en 2014 (balotadoj lokaj kaj prezidanteca) kaj en 2015 (balotado parlamenta). En Irako kaj Sirio la ofensivo de OIŜ ŝanĝis la ludkartojn kaj rivelis la ambiguecon de la Turka pozicio. Sur fono de preparo de parlamenta balotado, nova okazo por proksimiĝo kun PYD estis maltrafita en februaro 2015. La sekurigo fare de la Siriaj Kurdaj militfortoj de la evakuo de Turka taĉmento ĉirkaŭita de OIŜ en la enklavo de Suleiman Ŝah estus povinta reestigi dialogon. Sed samtempe S - ro Erdoğan ĉesigis la provon restarigi la pacprocezon kun PKK organizitan de la ĉefministro S - ro Davutoğlu. La balotsukceso de HDP en junio 2015, kiu certigis al ĝi fortan parlamentan deputitaron kaj malhelpis al AKP rehavi absolutan plimulton, fine konvinkis la Turkan prezidanton efektivigi strategion por limigi la Kurdan puŝon. Kvankam HDP sukcesis resti en la parlamento post la anticipita balotado de novembro 2015, ĝi suferis sisteman marĝenigon kaj punpremon.

    Pretekste de la elpurigado, kiu sekvis la fiaskintan puĉon de la 15- a de julio 2016, multaj elektitoj de tiu progresema partio, ĉefe ĝiaj kunprezidantoj S - ro Selahattin Demirtaş kaj S -ino Figen Yüksekdağ, estis malliberigitaj kaj riskas vivdaŭran enprizonigon pro "kunkulpeco kun terorista organizaĵo".

    3.Konverĝo kun Rusio

    En septembro 2015, la amasa subteno de la Rusa aviadilaro al la militfortoj de la Siria reĝimo kaj de Irano, kiuj operacis ĉe ĝia suda flanko, ege maltrankviligis Ankaron, precize kiam ĝiaj okcidentaj aliancanoj, iuj severe frapitaj (kiel Francio), parolis pri proksimiĝo al Moskvo por batali kontraŭ la ĝihadisma terorismo [5]. La 24-an de novembro 2015, la detruo de Rusa aviadilo Su -24 fare de Turkaj F -16, kaj la subteno, kiun fine Ankaro akiris de Usono, ĉesigis tiun grandiĝantan izolecon. La okazaĵo inaŭguris ses monatan malpaciĝon kun Rusio. Plej eble la graveco de la ekonomiaj konsekvencoj de tiu malkonkordo klarigas la zorgon por rapide normaligi la rilatojn.

    Sed paciĝo inter la du najbaroj estis ankaŭ helpata de malboniĝo de la rilatoj kun la registaro de S - ro Obama. La Turkoj riproĉis al Usonanoj la forviŝon de PYD el la listo de teroristaj organizaĵoj, kaj la starigon de la Kurdoj, kiel "respondecaj partneroj". Je la fino de junio 2016 S - ro Vladimir Putin impetis en la breĉon akceptante la "bedaŭrojn" de Turkio. Dek kvin tagojn poste, dum la puĉoprovo, li estis la unua por alporti sian subtenon al sia Turka samrangulo.

    Kontraste, la Usona aliancano, kiu estis reaginta malfrue, kaj kiu rifuzis ekstradicii S - ron Fethullah Gülen, montritan de S - ro Erdoğan kiel la supozitan cerbon de la puĉo, pli kaj pli aperis suspektinda. "Ni dankas la Rusajn regantojn, kaj precipe S - ron Putin. Rusio alportis al ni senkondiĉan subtenon, male al aliaj landoj.", deklaris S - ro Mevlüt Çavuşoğlu, ministro pri eksterlandaj aferoj [6].

    En aŭgusto 2016 S - ro Erdoğan iris al Moskvo por konfirmi la repaciĝon. La proksimiĝo kulminis en januaro 2017, kiam la Rusoj kaj la Turkoj, post kiam ili sukcesis devigi militpaŭzon en Alepo, organizis kun Irano konferencon en Astano, en Kazaĥio. La solvo de la Siria krizo, tiel metita sub protekto de Eŭropazia konsorcio, ŝajnis esti portempe metita ekster la okcidentan influon.

    Tamen tiu restarigita Rus-Turka rilato estas tute malfidebla. La procezo de Astano ebligis preteri nek la Turk-Iranan rivalecon nek la Rus-Turkan malkonsenton pri la Siria krizo. Rapide konstateblis ke, kiam Moskvo insistis pri trovi solvon al la konflikto, Ankaro celis limigi sin, almenaŭ komence, al respektigi la militpaŭzon de la batalantoj. Plie, kvankam Rusio permesis la operacon "Ŝildo de Eŭfrato", ĝia tuta strategio de tiam konsistis en blokado de la daŭrigo de la Turka interveno al sudo kaj al la urbo Rakka, proklamita "ĉefurbo" de OIŜ, tiel forpelante la riskon pri Turk-Kurda konflikto [7].

    Intertempe, la Turka registaro senĉese asertis sian simpation por la ŝanĝo okazinta transatlantike. Tamen la unuaj kontaktoj kun S - ro Trump ne sukcesis doni konkretajn rezultojn pri la ekstradicio de S - ro Gülen aŭ pri la rompo de la Usonaj rilatoj kun PYD. Cele al ofensivo kontraŭ Rakka, Ankaro provis konvinki Vaŝingtonon forlasi la Sirian Kurdojn por preferi la ribelulojn, kiujn ĝi subtenas. Nu, ja ŝajnas, ke la klopodega preno de Al- Bab  [8] fare de ĉi lastaj, ne konvinkis la Usonan regantaron pri la efikeco de tiu elekto, cetere endanĝerigita en la sudo pro la kuniĝo de la trupoj de Damasko kaj de PYD, helpita de Moskvo.

    Ĉiel, Usono daŭre obstinas en la ideo, ke la Siriaj demokrataj militfortoj (alianco de PYD kun aliaj laikaj siriaj ribeluloj) ludu rolon dum la fina ofensivo kontraŭ OIŜ  [9]. Cele al tio, plej probablas ke, same kiel iliaj antaŭuloj, la Usonaj regantoj klopodos akordigi la foje kontraŭajn ambiciojn de siaj aliancanoj (Kurdoj, Turkoj, ASL), ja evitante kolizion kun la militfortoj de la Siria reĝimo subtenataj de Rusio.

    Siaflanke, dum NATO (Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo) verŝajne pretervivos la politikan ŝanĝon en Vaŝingtono, kaj la procezo de Astano jam montris siajn limojn, Turkio malfacile povos daŭre plibonigi la rilatojn kun sia Rusa najbaro por preminflui sian Usonan aliancanon, kiel ĝi faris ĉe la fino de la mandato de S - ro Obama. Rusi-Usona konverĝo en Sirio povus eĉ plifortigi la aŭtonomion de la Kurdoj de PYD. Anstataŭ atuto, tiu kuna rilato kun Moskvo kaj Vaŝingtono povus iĝi ĝenaĵo por Ankaro [10]. Tio, dum oni ankoraŭ ne scias, ĉu la freŝdata malkonkordo inter Turkio kaj iuj el ĝiaj Eŭropaj partneroj, inter kiuj Germanio, havos longtempajn konsekvencojn.

    Jean MARCOU



    [1] Vidu : Sami Kohen, " Daha çok dost, daha az düşman " nasil olacak  ? (Kiel kompreni "pli da amikoj ol da malamikoj" ?), Milliyet , Istambulo, 27- a de majo 2016.

    [2] Legu : Selahattin Demirtaş,"La viro kiu kredas sin sultano", Le Monde diplomatique , julio 2016.

    [3] Legu : Mohamad - Reza Djalili kaj Thierry Kellner, "Ankara et Téhéran, alliés ou concurrents  ?", Le Monde diplomatique , januaro 2017.

    [4] Legu : Bachir El- Khoury, "Kiuj estas la siriaj ribelantoj ?", Le Monde diplomatique , decembro 2016.

    [5] Legu : Jacques Lévesque, " Vetega ludo de Rusio en Alepo ", Le Monde diplomatique , novembro 2016.

    [6] Intervjuo donita al la televidkanalo Habertürk, la 25-an de julio 2016.

    [7] Vidu : Murat Yetkin, " Kurdish Autonomy in Syria via Russian hands  ?", Hürriyet Daily News , Istambulo, 4- a de marto 2017.

    [8] Vidu : Cengiz Çandar, " Whats really happening in Syrias Al- Bab  ?", Al-Monitor, Vaŝingtono, DC, 21- a de februaro 2017.

    [9] Amberin Zamam, " Turkey, Kurds project confidence as Pentagon plans next Syria moves ", Al-Monitor, 23- a de februaro 2017.

    [10] Vidu : Cengiz Çandar, " Erdoğan caught between Trump, Putin in Syria war ", Al-Monitor, 13- a de februaro 2017.


    1 a aprilo 2017


    Francujo - la pejzaĝo antaŭ la prezidantelekto

    Ĉu refoje la kaptilo de la „utila voĉo” ?



    En la unua baloto de la franca prezidantelekto, la 23-an de aprilo 2017, dek unu kandidatoj konkuras kun tre malsamaj opinioj. Tiu plureco estis parte eklipsita de justicaferoj kaj de la graveco, kiun la komunikiloj dediĉis al la senĉesa teatro de la sondaĵoj. Tamen la percepto de la profunde kontraŭdemokratia naturo de la francaj kaj eŭropaj institucioj disvastiĝas en la mensoj. Sed la traduko de tiu nova konscio en elektajn rezultojn povas devojiĝi en la kaptilon de la „utila voĉo”, kiu elektus kiel kontraŭulon al la ekstremdekstro adoranton de la tutmondigo.



    Ni eniras politikan epokon, kie multaj frazoj, kiuj komenciĝas per „Estus la unua fojo, ke …”, ŝajnas anonci eventualecon, kiu ĝis tiam estis nepensebla. En tiu ĉi printempo de 2017, la franca prezidantelekto estas la unua fojo, dum kiu oni ne plu demandas sin pri la ĉeesto de la [ekstremdekstra] Nacia Fronto ( NF) en la dua baloto : oni metas la hipotezon, ankoraŭ tre malverŝajnan, de ties venko. Estas ankaŭ la unua fojo, ke neniu defendas la bilancon de la lasta jarkvino, kvankam du eksministroj de la aktuala prezidanto, s -roj Benoît Hamon (Socialista Partio, PS) kaj Emmanuel Macron (partio „En marche  !”), kandidatas en la elekto. Estas ankaŭ la unua fojo, ke la kandidatoj de la Socialista Partio kaj de la dekstrularo, kiuj seninterrompe regis Francujon ekde la komenco de la 5- a Respubliko [1958], povas esti kune forbalaitaj jam en la unua baloto.

    Oni ankaŭ vane serĉus precedencon por elektokampanjo tiom perturbita de senĉesaj enketoj, juraj aferoj, la ĝenerala nekapablo atenti esencan demandon dum pli ol dudek kvar horoj. Kaj oni antaŭe certe ne trovas prezidantkandidaton jure persekutatan pro fraŭdo je publika mono, dum li de dek jaroj deklaras ke Francujo bankrotas.

    La rezigno de la nuna prezidanto kandidati por kroma mandato povas kaŝi la deirpunkton de ĉiuj ĉi perturboj. La nun finiĝanta jarkvino faris s - ron François Hollande la plej malpopulara ŝtatestro de la 5- a Respubliko, kaj tio ĝuste post kiam lia antaŭulo, s - ro Nicolas Sarkozy estis malelektita. Nu, la socialista prezidanto mem koncedis tion, li „vivis kvin jarojn da relative absoluta potenco”. [1] En junio 2012, por la unua fojo en sia historio, la PS regis la prezidantecon de la respubliko, la registaron, la nacian asembleon, la senaton, 21 el la 22 regionojn de la eŭropa parto de Francujo, 56 el la 96 departementoj kaj 27 el la 39 urboj kun pli ol 100.000 loĝantoj.

    Tiun potencon s - ro Hollande uzis senkondiĉe same kiel solece. Li mem decidis la sieĝostaton, engaĝis Francujon en pluraj eksteraj konfliktoj, permesis la murdon de simplaj suspektatoj per sepavoj  [2]. Li ankaŭ modifigis la laborleĝon trudante al la parlamenta plimulto reformon, kiun ĝi ne volis decidi (uzado de la artikolo 49-3 de la konstitucio) kaj por kio nek li nek ĝi havis mandaton de la popolo. Sen forgesi la redifinon de la mapo de la francaj regionoj, kiun la ŝtatestro desegnis en sia prezidanta oficejo.

    Jen pro kio akre leviĝas la demando de la institucioj de la 5- a Respubliko, kiujn s - ro Hamon ( PS) kaj s - ro [Jean- Luc Mélenchon ] (La France insoumise [La nesubmetema Francujo]) promesis ŝanĝi, sed kiujn ne kontestas s - ro François Fillon ( Les Républicains [La respublikanoj]) kaj s - ro Macron, same kiel s -ino Marine Le Pen. Nenia okcidenta demokratio konas tiom da potenco koncentrita en la manoj de unu sola homo. Krom la danĝero, ja reala, iun tagon havi ŝtatestron malpli paceman ol estas la nuna, la bruaj proklamoj pri la franca demokratio, pri la respubliko, kolizias kun konstato, kiun s - ro Hollande blindiga : la soleca praktikado de la potenco faciligas la senliman kapablon neniigi la promesojn de elektokampanjo, kiuj tamen devus ja esti la bazo de la mandato de la suverena popolo.

    Li promesis defendi la francan ŝtalfabrikojn : li decidis la fermon de la fabriko en Florange  ; li devis reintertrakti la interkonsenton pri eŭropa stabileco : li rezignis pri tio jam en la unua tago de sia mandato ; li promesis „inversigi la kurbon de senlaboreco” antaŭ la fino de la jaro 2013 : ĝi daŭrigis sian kreskon dum kromaj tri jaroj. Tamen, se sento esti perfidita rapide ankriĝis en la mensoj, tion kaŭzis frazo, kiu stampis lian elektokampanjon de 2012 kaj kiun de tiam ĉiuj centfoje reaŭdis : „Mia sola kontraŭulo estas la mondo de la financo.” Nu, s - ro Hollande senprokraste prenis eksbankiston de Rothschild kiel konsiliston por la prezidanto, kaj poste donis al li la ministrejon pri ekonomio.

    La aktuala favoro, kiun s - ro Macron ŝajne ĝuas en la publika opinio, estas tiom pli miriga, ke ĝi povas levi en la plej altan potencon la dignan heredanton – eĉ se patromurdan – de tiu aktuala prezidanto kun sen-egala malpopulareco. Emmanuel Macron, tio estas mi”, s - ro Hollande iam eldiris, „li scias, kion li ŝuldas al mi.” S - ro Macron ne estas socialisto, sed ankaŭ ne s - ro Hollande. Unu el ili proklamas tion, la alia forruzas. La vortoj de la unua turnas la dorson al maldekstra tradicio, kiu kondamnis „la monon”„la financon”, sed tio kongruas kun la konvinkoj, kiujn la dua jam en 1985 esprimis en verko, La maldekstro moviĝas, kiun aŭtoris ankaŭ la nuna defendministro kaj la ĝenerala sekretario de la prezidantejo. [3]

    En tiu libro oni jam trovas la ideon karan al s - ro Macron, kvankam ĉe li ĝi estas kaŝita sub amaso da vatecaj kaj kavaj vortoj, de nova socia alianco inter la kulturitaj mezaj klasoj kaj la liberala mastraro, forĝita de la komuna volo etendiĝi en monda merkato. „Entrepreneco” anstataŭ „helpateco”, profito anstataŭ rento, reformistoj kaj modernistoj kontraŭ ekstremistoj kaj paseistoj, rifuzo de nostalgio „je kamelistoj kaj akvoportistoj” : aŭdi s - ron Macron estas kvazaŭ reaŭdi kion s - ro [ Wiliam Clinton ] proklamis en 1990, s -roj [ Anthony Blair ] kaj [ Gerhard Schröder ] kelkajn jarojn poste. [4] Kaj sekvi ĝin signifus eĉ pli aŭdace ol s - ro Hollande iri la „trian vojon” de la novliberala progresismo. Tiun, kiu flatallogis la usonan demokratan partion kaj la eŭropan socialdemokration kaj lasas ilin en la abismo, kie ili aktuale kuŝas.

    „Mondistoj” kaj „Partio de Bruselo” kontraŭ „patriotoj” : S -ino Le Pen ĝojus, se la politika alfrontiĝo resumiĝus per tia dialektiko. S - ro Richard Ferrand, PS -deputito kaj piliero de la elektokampanjo de s - ro Macron, ŝajnas anticipi siajn dezirojn : „Ekzistas, li taksas, unuflanke la reakciaj kaj identistaj novnaciistoj ; kaj aliflanke la progresistoj kiuj pensas ke Eŭropo estas necesa.” [5] Tia strukturado de la debato ne estas senkulpa. Ambaŭ flankoj volas subakvigi la demandon de la klasaj interesoj, per tio ke la unuaj nutras la „identistajn” terorojn kaj la aliaj akre mallaŭdas la „reakciajn” impulsojn.

    Sed eĉ se tio ne plaĉas al ĉiuj progresistoj de la merkato, tiuj kiuj „pensas ke Eŭropo estas necesa”, estas socie bonstataj. La „senditaj laboristoj” [6], kiun brusela direktivo naskis en 1996 kaj kies nombro dekobliĝis en la lastaj dek jaroj, estas plej ofte konstrulaboristoj aŭ kampkulturaj salajruloj ol ĥirurgiistoj aŭ antikvaĵistoj. Nu, tio, kion la viktimoj de tiu sistemo „pensas”, tio estas ankaŭ kaj ĉefe la produkto de tio, kion ili perceptas, nome salajran dumpingon, kiu minacas iliajn ekzistkondiĉojn. Por ili, Eŭropo ne resumiĝas per la Odo al la ĝojo.

    S - ro Steve Bannon, politika strategiisto de s - ro Donald Trump, komprenis, kion la naciista dekstrularo povis profiti el la socia deklasado, kiu preskaŭ ĉiam akompanas la celebradojn de la tutmonda vilaĝo. „La kerno de tio, kion ni kredas, klarigis li, estas ke ni estas nacio kun ekonomio, kaj ne ekonomio en mi ne scias kia mondmerkato kun malfermitaj limoj. La laboristoj de la mondo lacas esti submetitaj al la partio de Davoso. Novjorkanoj sentas sin nun pli proksimaj de la loĝantoj de Londono aŭ de Berlino ol de tiuj de Kansaso aŭ de Kolorado, kaj ili dividas kun la unuaj la mensostaton de elito, kiu volas dikti al ĉiuj la manieron, laŭ kiu la mondo estu regata.” [7] Kiam s - ro Macron, en siaj publikaj kunvenoj ĉirkaŭataj de eŭropaj flagoj, ekzaltas la moviĝemon, postulas la relanĉadon per la marĝenoj de la entreprenoj” kaj promesas nuligi la senlaborulan salajron ekde la dua rifuzo akcepti „decan laborproponon” [8], kiel eblas distingi liajn proponojn disde la interesoj de la oligarĥoj de la mono kaj de la scio, kiuj konsistigas la „partion de Davoso ” ? Ono do povas imagi la demokratian katastrofon de eventuala konfrontiĝo de li kaj s -ino Le Pen, kiun la komunikiloj volas okazigi.

    De antaŭ pli ol dudek jaroj, rekomendi la „utilan voĉon” signifas prezenti la du dominantajn partiojn kiel bastionon kontraŭ estremdekstro, kies kreskegon iliaj sinsekvaj kaj adaptigitaj decidoj favorigis. „Hodiaŭ, emfazas s - ro Hamon, la projekto de Emmanuel Macron estas la apogo por la Nacia Fronto.” [9]. Sed reciproke la potenco de la NF konfirmis la monopolon de la potenco de siaj kontraŭuloj, inkluzive de la socialistoj. [10] Ekde 1981, François Mitterrand kalkulis, ke potenca ekstremdekstro devigus la dekstrulojn alianci kun ĝi, riskante per tio fariĝi ne elekteblaj. [11] La manovro renversiĝis en aprilo de 2002, kiam s - ro Jean-Marie Le Pen alfrontis s -on Jacques Chirac dum la dua baloto de la prezidant-elekto. Ekde tiam la dekstrularo bezonis nur antaŭi la socialistan partion ( PS) en kia ajn elekto, ĉu nacia aŭ loka, por tuj en la okuloj de preskaŭ la tuta maldekstrularo fariĝi la ĉefanĝelo de la demokratio, de la kulturo, de la respubliko.

    Monarĥiecaj institucioj, kiuj ebligas ĉiajn ruztrompaĵojn, ĉiajn forneadojn ; politika vivo ŝlosita per la timo antaŭ la pli granda malbono ; komunikiloj kiuj adaptiĝas al la unuaj kaj samtempe nutras sin de la alia ; kaj krome, ekzistas … Eŭropo. La plej multaj ekonomiaj kaj financaj politikoj de Francujo estas rekte submetitaj al ĝi, kio ne malebligas la esencan parton de la prezidantelekta kampanjo okazi kvazaŭ la venonta prezidanto povus agi tute libere.

    Venko de s -ino Le Pen povus signifi la finon de la Eŭropa Unio – ŝia avertis : „Mi ne estos la vickancelierino de s -ino Merkel.” Se iu el la favoritoj de la sondaĵoj – kaj de s -ino Angela Merkel –, do s - ro Fillons - ro Macron, instaliĝus en la Elizeo [la prezidantpalaco], la daŭrigo de la prezidintoj, kiujn ili servis, estus tamen certigita, la harmonio kun la orientadoj de la Eŭropa Komisiono konservata kaj la germana hegemonio kaj la ordo-liberalismo konfirmita, ĉe kio la unua ludas la rolon de severa gardisto de la alia. La demando estus alia ĉe s - ro Hamon aŭ por s - ro Mélenchon. Escepte de la apogo de la unua al la ideo de eŭropa defendo, iliaj celoj ŝajnas esti proksimaj. Sed iliaj rimedoj por ilin atingi komplete malsamas, tiom ke iliaj du kandidatecoj konkurencas kaj povas ambaŭ elimini.

    Kun s - ro Hamon malfacilas eviti senton de jam vidinto. La socialista kandidato, kiu provas kunigi sian ŝaton de la Eŭropa Unio kaj sian deziron ke tiu forlasu la politikon de malabundo kaj praktiku pli favoran al dungo kaj al la medio, malpli senkompatan kontraŭ ŝtatoj kiel Grekujo kiujn ilia ŝuldo premegas, devas persvadi sin ke la reorientado, kiun li aspiras, estas ebla, eĉ en la kadro de la aktualaj institucioj ; ke eblas „atingi palpeblajn rezultojn sen kontraŭi Eŭropon”. Kaj li bazas sian esperon sur rekreskon de la influo de la eŭropa maldekstro, precipe de la germana.

    Nu, tio estas preskaŭ precize la hipotezo, kiun s - ro Hollande antaŭ kvin jaroj logproponis. La 12-an de marto 2012, „solene”promesante antaŭ siaj kunvenintaj eŭropaj kamaradoj en Parizo, ke li „reintertraktos la buĝetan traktaton”, kiun s - ro Merkel kaj s - ro Sarkozy estis farintaj, li precizigis : „Mi ne estas sola, ĉar ekzistas la progresema movado en Eŭropo. Mi ne estos sola, ĉar ekzistos la voĉdono de la franca popolo, kiu donos al mi mandaton” (vidu eltiraĵojn de lia parolado [-])

    S -ino Cécile Duflot, kiu fariĝis lia ministrino pri loĝado, memorigas la sekvon : „Ĉiuj atendis, ke [ s - ro Hollande ] komencu la luktadon kun Angela Merkel. (…) Fine ni turnos la dorson al Merkozy  [12] (…) Spite al sia liberaleco kaj rigideco, la italo Mario Monti kalkulis kun Francujo por inversigi la tendencon. La tre konservativa Mariano Rajoy vidis en la elekto de François Hollande la eblon mildigi la premon kiu sufokis Hispanujon. Greklando kaj Portugalujo siavice pretis sekvi kian ajn savonton por eviti la ruiniĝon.” [13] Oni scias, kio poste okazis.

    Envere nenio alia ol tio, kio okazis jam dek kvin jarojn antaŭe. [14] Tiam s - ro Hollande gvidis la Socialistan Partion ( PS), kaj s - ro Lionel Jospin la registaron. Kiel antaŭludon al la unueca mono oni intertraktis „traktaton de stabileco kaj de kresko”, kiu entenis precizigojn de buĝetaj disciplinoj kaj ankaŭ punojn en kazo de ekscesaj deficitoj. S - ro Jospin, kiel ĉefo de la opozicio, kritikis en la traktato ian „super- Mastriĥton ”, „absurde konceditan al la germanoj”. Fariĝinte ĉefministro en junio de 1997, li kelkajn tagojn poste, en la eŭropa konsilantaro de Amsterdamo, tamen akceptis ĉiujn punktojn. Kompense por sia konsento, klarigis s - ro Pierre Moscovici , tiam ministro pri eŭropaj aferoj, li akiris „la unuan rezolucion de eŭropa konsilantaro dediĉitan al kresko kaj al dungo”. Rezolucio kun fulma efiko, kion poste ĉiu povis atesti.

    S -roj Hamon kaj Mélenchon siavice volas reintertrakti la eŭropajn traktatojn. Ĉu ĉi-foje ili donas al si la rimedojn por tio ? S - ro Hamon ne tuŝas la sendependecon de la Eŭropa Centra Banko, sed li esperas „disvolvi ĝiajn statutojn”. Li konsentas kun la regulo de la 3 elcentoj da publika deficito, sed „deziras politikojn de relanĉado” kongruajn kun siaj ekologiistaj ambicioj. Li proponas „starigon de demokratia asembleo de la eŭrozono”, sed li precizigas : „Mi akceptos, ke oni diskutu pri tio, kompreneble. Mi ne iros al Berlino aŭ aliloken dirante : „Tion aŭ nenion”, tio ne havas sencon.”

    Kelkaj el tiuj reformoj bezonas la unuaniman konsenton de la membroj de la Unio kaj neniu el ili hodiaŭ havas la konsenton de Berlino. S - ro Hamon esperas modifi la donitaĵon pro „arko de alianco de la eŭropaj maldekstroj”. Kaj li malagnoskas la ne kuraĝigan precedencon de 2012 : „Mi kredas, ke la germanoj hodiaŭ estas pli malfermitaj ol ili estis kiam s - ro Hollande enpotenciĝis.” La timo de dispeciĝo de la Eŭropa Unio unuflanke, la perspektivo de politika ŝanĝo en Germanujo aliflanke disdonis la kartojn liaprofite. Mi estas en la partio de la espero”, li koncedas.

    La espero de s - ro Mélenchon ekde 2012 ŝanĝiĝis. Ĉar „nenia progresema politiko eblas” en la Unio tia kia ĝi ekzistas, pro manko de „interkonsentita eliro el la eŭropaj traktatoj” aŭ de ilia reverkado (plano A), li ne ekskludas „unuflankan eliron” (plano B). Ĉar li ne tre kredas je samtempa premo de la maldekstraj fortoj, kiuj eĉ pli tendencas retroflui, la nacio de la dua plej granda forto de la Unio liaopinie fariĝas la „levilo de la eŭropa batalo”. Jacques Généreux, kundirektoro de la redaktejo de lia prizidant -programo, resumas la ekvacion jene : „La deviga eliro de Francujo signifus la finon de la eŭro kaj la finon de la Eŭropa Unio, tutsimple. Neniu havas intereson riski tion. Ĉiukaze ne Germanujo.” Tiom ke, eĉ se ĝi rifuzos submetiĝi al la eŭropaj reguloj kiuj kontraŭas ĝiajn ekonomiajn prioritatojn, „Francujo povas sentime, kaj se ĝi tion deziras, resti en la eŭro tiom longe kiom ĝi volas”. [15]

    La Eŭropa Unio fariĝis indiferenta pri la demokratiaj decidoj de siaj popoloj, kun la certeco ke la fundamentaj orientiĝoj de la membroŝtatoj estis ŝlositaj per la traktatoj. Ekde la „briteliro” kaj la venko de s - ro Trump, la politiko venĝas sin ; Unio nun ekscitita observas ĉian nacian voĉdonadon kvazaŭ temus pri vivo aŭ morto. Eĉ la venko de unu el la du francaj kandidatoj, kiujn ĝi favoras, ne tre longtempe trankviligus ĝin.

    Serge HALIMI.



    [1] Gérard Davet kaj Fabrice Lhomme, « Un président ne devrait pas dire ça … ». Les secrets d ’un quinquennat, Stock, Parizo, 2016.

    [2] Sepavoj  : senpilotaj aviadiloj. - vl

    [3] Kolektivo maskita sub la pseŭdonomo Jean- François Trans. Vd Pierre Rimbert, «  Toupie ou tout droit  ? », Le Monde diplomatique , septembro de 2014.

    [4] Kp Le Grand Bond en arrière. Comment l’ordre libéral s ’est imposé au monde [La granda salto malantaŭen. Kiel la liberala ordo trudiĝis al la mondo], Agone, Marsejlo, 2012.

    [5] Le Journal du dimanche , Parizo, 12-an de marto 2017.

    [6] ...

    [7] Citita de William Galston, «  Steve Bannon and the “Global Tea Party ” », The Wall Street Journal , Novjorko, 1-an de marto 2017.

    [8] Do, por salajro kiu estus „ne 20- ĝis 25-elcente” pli malalta ol la antaŭa laborposteno.

    [9] France 2, 9-an de marto 2017.

    [10] Vd „Le Front national verrouille l’ordre social”, Le Monde diplomatique, januaro 2016.

    [11] Kp Emmanuel Faux, Thomas Legrand kaj Gilles Perez, La Main droite de Dieu. Enquête sur François Mitterrand et l’extrême droite, Seuil, Parizo, 1994.

    [12] Kunligado de la nomoj de Merkel kaj Sarkozy, pro ilia komuna politiko. - vl

    [13] Cécile Duflot, De l’intérieur. Voyage au pays de la désillusion, Fayard, Parizo, 2014.

    [14] Vd Quand la gauche renonçait au nom de l’Europe [„Kiam la maldekstro rezignis nome de Eŭropo” kaj „ l’audace ou l’enlisement [„Aŭdaco aŭ enŝlimiĝo”], Le Monde diplomatique en Esperanto, respektive junio 2005 kaj aprilo 2012.

    [15] Jacques Généreux, Les Bonnes Raisons de voter Mélenchon , Les Liens qui libèrent, Parizo, 2017.


    1 a marto 2017


    La intelektuloj kaj la universala voĉdono

    En Ĉinujo demokratio... kiam maturiĝos la popolo



    En Pekino la oficiala gazetaro ironie pritraktis la usonajn elektojn kaj ties kontestadon en Usono mem. Okazo por misfamigi la okcidentan politikan sistemon. Kvankam multaj ĉinaj intelektuloj debatas pri la demokratiaj vojoj imageblaj por ilia lando, ĉiuj opinias, ke la popolo ne pretas. Tiu pripensado ne estas sen simileco kun tiu de kelkaj francaj politikologoj.



    UNUFLANKE, la « demokratoj », defendantoj de registaro per kaj por la popolo ; aliflanke, la « aŭtoritatismuloj », defendantoj de diktaturo de unusola partio : tia estas la ĉina politika pejzaĝo, laŭ la plej multaj okcidentaj amasinformiloj. En realo, la du tendaroj ne estas tiom for unu de la alia. La unuaj, same kiel la duaj ŝajne volas determini je kiuj kondiĉoj regado fare de la popolo povas ebligi realigon de la ĝenerala intereso en stabileco kaj konkordo. Eĉ por la liberaluloj kaj la ĉinaj disidentoj, rekta demokratio ne kapablas tion. La popolo – precipe kamparanoj kaj migraj laboristoj [1] – estas sub influo de siaj pasioj, de siaj instinktoj kaj, tial, influebla de ĉiuj manipuladoj. « Vera » demokratio do implicas elitojn kapablajn orienti la popolan decidon, apogante sin al la « civitana » eta parto de la loĝantaro, tio estas la urba meza klaso.

    Tiu maniero kompreni demokration estas nek nova nek propra al Ĉinujo. Ne nur la eŭropa 19- a jarcento konsideris la elekto-balotojn nur kadre de sistemo kapabla gvidi la popolon, sed ankoraŭ nun, multaj intelektuloj plene admiras enkadrigitan demokration.

    En la nuna Ĉinujo, la demando pri demokratiigo kaj reprezentado dominas la politikan debaton. Logike, la favorantoj de fortika ŝtato kontraŭstaras reformojn, kiuj donus tro da graveco al senpera esprimiĝo de la loĝantaro. Ĉu ili sin apogas al la ĉina revolucia sperto aŭ ĉu ili rekomendas reiron al ia konfuceanismo [2], tiuj « konservativuloj » konsideras, ke la intereso de la popolo povas esti defendata nur per elito de regantoj karismaj kaj indiferentaj je malnoblaj materiaj interesoj.

    Pli mirige, tiuj, kiuj aspektas plej liberalaj restas tre singardaj rilate al la etendiĝo de la popola suvereneco. Kiel rimarkigas la ĉinologino Emilie Frenkiel  [3], ili ja favoras voĉdonrajton, sed konsideras, ke, unue, la individuoj fariĝu civitanoj plene konsciaj pri sia respondeco, manke de kio ili povus elekti malbonajn gvidantojn. Tiel, la historiisto Xu Jilin insistas pri la necesa laŭgradeco de la reformoj, dum, laŭ la profesoro pri filozofio Ren Jiantao, « Ideala situacio estus, ke la Partio [Ĉina Komunista Partio - ĈKP ] agnosku, ke ĝi nepre devas sin reformi, ke ne estas alia solvo » [4].

    Malnova elitismo

    PROFESORO ĉe Fudan -Universitato en Ŝanhajo, Deng Zhenglai klarigas : « Ĉinujo estas vastega, ĝia loĝantaro tre multnombra. Politika programo ne sufiĉas por ŝanĝi la aferojn. La ekonomia reformo ne estis sammezure aplikata unusolan fojon sur la tuta teritorio. Temas pri saĝo-formo kiun posedas la Ĉinoj. (… ) Necesas esti pacienca. (…) Tio ebligas retroiri se necesas. » Siaflanke, la politikologo Li Qiang asertas, ke antaŭ ol doni voĉdonrajton oni devas konstrui modernan ŝtaton kaj merkat-ekonomion, doni individuajn liberecojn kaj iom da spaco al la civila socio, « unua etapo » antaŭ pli ambiciaj reformoj. Ĉiuokaze, ĉi-lastaj ne respondos al la « okcidenta moderna demokratio », ĉar « la pezo de niaj tradicioj ne permesas tion ».

    Unu el la ĉinaj liberaluloj plej konataj eksterlande, Yu Keping, identigas demokration al la « bona regado », tio estas al la regado fare de honestaj teknokratoj [5]. Koncerne la faman blogiston Han Han, lia vidpunkto estas klara :« La kulturitaj homoj [ wenhuaren ] identigas demokration al libereco. Sed por plej multaj ĉinoj, libereco neniel rilatas al la gazetaro, literaturo aŭ arto, la elektoj, la publika opinio aŭ la politiko (…). Por tiuj, kiuj ne konas potencajn aŭ influajn homojn [kaj ne havas socian kapitalon], esti libera, signifas povi krii, trairi straton aŭ kraĉi surteren tiom, kiom ili povas. Por tiuj, kiuj konas iomete da tiaj potenculoj, libereco konsistas malobei leĝojn, tiri avantaĝojn el la fendoj de la juro kaj la regularoj por fari tiom da malbono kiom ili volas [6]. » Alivorte, nur la kulturitaj homoj povas kompreni ĉiujn aspektojn kaj implicojn de demokratio.

    Eble ĉiuj tiuj negativaj pritaksoj rezultas simple el la potenca propagando de la Partio, aŭ de ankoraŭ sin trudanta aŭtoritatisma tradicio. Tamen, eĉ Liu Xiaobo, Nobel-premiito pri paco en 2010, subskribinto de la Ĉarto 08 [7] kaj enkarcerigita de 2008 pro siaj skribaĵoj, diras la samon : « Fronte al la anima malalteco, kio estas la dominado de la propra intereso, la nobla unuarangeco donita al la libereco povas veni nur de malplimulta elito (…). Ekde la malapero de la malnov-tempaj aristokratoj, la kvaliton de moderna socio oni mezuras laŭ la kapablo de malplimulto kontraŭkompensi la plimulton (…). Tiu malplimulta elito zorgas pri la sorto de la malfortuloj kaj kritikas la politikan potencon ; ĝi ankaŭ scias rezisti al la gustoj de la amasoj, tio estas, ĝi konservas sian aŭtonomecon kaj sian kritikemon samtempe rilate al la regantoj kaj al la amasoj ; ĝi superrigardas la registaron per kritikoj kaj ĝi gvidas la amasojn. » Aŭ ankaŭ : « Tio, kion volas la amasoj, estas la sekulara kaj sentalenta feliĉo » [8].

    Ĉu la elitismo de la plej demokrataj intelektuloj baziĝas sur la amara kaj seniluziiga konstato, ke, post tridek jaroj da rimarkinda kresko de ilia vivnivelo, iliaj kuncivitanoj pensas nur pri konsumado ? Sed, jam antaŭ la « ĉina miraklo » la defendantoj de demokratio ne multe ŝatis la najbarecon de la popolo, kiel montras la relego de la analizoj de la Tiananmen -movado, en 1989. En la Arkivoj de Tiananmen , Zhang Liang notas, ke la ĉefaj kialoj de la malsukceso de tiu movado estis « la malfortikeco de la reformistoj ĉe la pinto de la ĈKP, la malkonsentoj sine de la studenta movado, la fendo inter la intelektuloj, unuflanke, kaj la laboristoj kaj kamparanoj aliflanke [substrekita de la aŭtoro], kaj ankaŭ la foresto de rigora organizado kaj detala programo » [9].

    Tiu apartigo estis motivita per la zorgado de la studentoj konservi la purecon de sia klopodo. Ilia kritiko de la reĝimo estis politika kaj morala, neniel motivita per defendo de ekonomiaj interesoj. Ili strebis sin prezenti kiel garantiantojn de la profito de la nacio, klopodante konservi ordon kaj protekti la ekonomian produktadon. La studentaj gvidantoj kaj la malsat-strikantoj estis protektataj de gardantoj destinitaj ŝirmi ilin kontraŭ entrudiĝo de popolanoj dezirantaj prezenti sian vidpunkton, tio cele konservi ilian « purecon » kaj serenon. Estis tre malfacile renkonti ilin [10].

    Oni ankaŭ povas retroiri laŭ la tempo kaj ekzameni tion, kion proponis la tekstoj de la unuaj ĉinaj liberaluloj. Liang Qichao (1873-1929), konsiderata kiel tiu, kiu enkondukis demokration en Ĉinujon kaj kiu estis ties ĉefa pensisto, ne povas esti influita de la pasinto-fortoj aŭ de totalismo. Kaj tamen, kvazaŭ eĥo al la vortoj de Liu Xiaobo, jen kion li skribis post unu el siaj vojaĝoj en Usono : « Kiam mi rigardas la sociojn de la mondo, neniu el ili estas tiom senorda kiom tiu de la ĉina komunumo en San Francisko. Kial ? La respondo estas : la libereco. La naturo de la ĉinoj de Ĉinujo ne estas pli bona ol la naturo de tiuj de San Francisco, sed, almenaŭ en Ĉinujo, ilin regas ŝtatfunkciuloj kaj ilin mastras patroj kaj grandfratoj. Nuntempe, libereco, konstituciismo kaj respublikanismo signifas regadon de la plimulto (...). Se ni adoptus demokratan sistemon nun, tio estus simple nacia sinmortigo. Mallonge, la ĉina popolo povas esti, nuntempe, nur aŭtokrate regata [11]... »

    La afero estas do interkonsenta. En kiu ajn epoko, la plimulto de la ĉinaj intelektuloj neniam povis koncepti demokration kiel suverenan kaj senperan uzon de la politika povo fare de la popolo. En plej bona okazo, ili ĝin konsideras kiel aron de civilaj liberecoj, kiuj estas konceditaj al li kaj permesas al ĉiu esprimi sian vidpunkton, defendi siajn interesojn, eĉ eventuale esprimi siajn preferojn, sed en la kadro de oligarkio de regantoj kaj sub ties kontrolo.

    Tia kompreno povas nur senesperigi la okcidentajn aktivulojn de la « demokratio-afero ». Sed ĝi ĝojigas aliajn observantojn, por kiuj demokratio laŭ la ĉina kompreno povus provizi anstataŭan solvon al la okcidenta modelo. Iin oni ne povas suspekti esti sub la influo de la ĉina tradicio, ĉu tiu de Konfuceo aŭ tiu de la ĈKP. Emblema pri tiu tendenco estas la libro de Michel Aglietta kaj Guo Bai  : La ĉina vojo. La aŭtoroj asertas, ke ekzistas alia vojo por politika ŝanĝo ol la reprezenta demokratio. Ĝi « povas veni el burokrataj institucioj, kie altnivelaj respondeculoj, instruitaj pri la rolo de etiko en politiko, severe kontrolas respondeculojn de malpli altaj rangoj ». Kerne de tiu sistemo troviĝas « burokratio regata laŭ la etikaj principoj de Konfuceismo ». Fronte al la negativaj efikoj de kapitalismo kaj de la tutmondiĝo, « la intelekta kaj morala supereco ja determinas la veran noblecon, kaj devas esti rekompencata per socia statuso, politikaj funkcioj kaj responda materiala riĉeco » [12].

    Malkonfido al la kamparanoj

    ĈI TIUJ DU AŬTOROJ konsentas kun la ĉinaj liberaluloj pri la neceso konfidi la potencon al elito selektita de meritokratia sistemo difinita de tiu elito mem. Ili tamen distingiĝas el ili ĉar ili konsideras ke la ĉina burokratio estas la elito, kiun Ĉinujo bezonas ĉar ĝi estas efika kaj justa.

    Sed, finfine, kiu estas tiu popolo, kies bezonojn oni kontentigu, malhelpante ĝin mem aliri regpotencon ? Ekde la 19- a jarcento, ĝi ampleksas la tuton de la malriĉaj homoj kaj/ aŭ malmulte kulturitaj : kamparanoj, etaj komercistoj kaj, laŭ la epokoj, laboristoj (ĝis la fino de la 1990- aj jaroj) aŭ migraj laboristoj (nuntempe). La membroj de tiuj sociaj klasoj estas taksataj nekapablaj plenumi sian civitanan rolon pro manko de « kvalito » suzhi , termino, kiu referencas al la instrunivelo, sed ankaŭ al la bongusto, la « bonaj manieroj », la grado de ĝentileco kaj higieno, de civilizo kaj spirit-alteco.. Ankoraŭ hodiaŭ, la distingo inter la kulturita « urbano » kaj la « kamparano » (senkultura) konsistigas la ĉefan fendolinion ene de la ĉina socio. Ĉar la ĉefa parto de la malnova laborista klaso atingis la mezajn klasojn, la solaj restantaj malsupre de la ŝtuparo estas la kamparanoj kaj la migraj laboristoj. La problemo estas, ke ili ankoraŭ estas la plimulto de la loĝantaro, kaj do de la eventualaj voĉdonontoj. El tio fontas la malvolonteco doni al ili la ŝlosilojn de la lando.

    La ĉinaj demokratoj certe ne estas la solaj, kiuj malkonfidas la popolon. Ĉu ne estas reflekso de ĉiuj liberaluloj, tiu deziro limigi la uzon de demokratio ? Pruvas tion la politikaj debatoj en Francujo en la dua parto de la 19- a jarcento, kiuj havas multajn komunajn punktojn kun la nuntempaj ĉinaj sindemandadoj. La alveno de la [franca] Dua Imperio estis ŝoko por la respublikanoj. « La kamparanoj deturnis sin de la malnovaj altranguloj kaj de la regantaj respublikanoj, por doni sian apogon (…) al Louis - Napoléon Bonaparte. Kaj ilia fideleco (…) ankriĝas en la daŭro : la kamparaj voĉdonantoj konsistigas dum pli ol dudek jaroj la plej bonajn subtenojn de la Imperio » skribas la historiistino Chloé Gaboriaux  [13]. La plejmulto de la respublikanoj opinias, ke la popolo de la kamparo (70% de la tiamaj francoj) perfidis demokration, kaj « konsideras la plejmulton de la franca loĝantaro nekapablaj uzi civitanecon kaj Respublikon ». La kamparano estas tiam « prezentata kiel kontraŭmodelo de civitaneco », ne laŭ sia naturo sed pro siaj vivkondiĉoj, kiuj igas lin nekapabla kompreni la politikajn demandojn kaj « integriĝi en la nacio ». Ja manko de edukado kaj de altiĝo al la universalaj demandoj igas lin politike indiferenta. « En renversiĝo ripetiĝonta en la historio de respublikanismo, la malfacilo por la Respubliko integri parton de siaj civitanoj estas returnata en malfacilo de la loĝantaroj integriĝi. »

    Timo de la popolaj klasoj en Eŭropo

    En Ĉinujo hodiaŭ, same kiel en la tiama Francujo, la kamparanoj ja metas problemon. Sed Gaboriaux notas, ke « la bonapartista kamparano estis pli ofte instruita ol senscia ». Jes ja, tiuj kamparanoj voĉdonas por la konservativuloj kaj rifuzas la revoluciajn elbordiĝojn de la Pariza Komunumo. Sed ili rapide komprenis kiel ili povus profiti el la elektoj.

    En Eŭropo, la kamparanoj estis de tiam anstataŭitaj de la « popolaj klasoj » en la reprezentado de la « popolo ». Sed, ankoraŭ nun ne mankas voĉoj por defendi la neceson fondi la ’ĝeneralan volon’ sur io alia ol la principo de plimulto aŭ la praktiko de senpera demokratio. Kelkaj politikuloj sin demandas pri la kapablo de la civitanoj kompreni la demandojn metitajn en la referendumoj [14]. Ili pledas por « pli raciaj » decidoj, bazitaj sur analizoj de teknokratoj kaj fakuloj. Sed nenio estas dirata pri la selektomaniero de tiuj juristoj, fakuloj, regantoj. Implice, la « elitoj » havas la devon legitimi ilin.

    Denove, la kromvojo tra Ĉinujo montriĝas riĉa je instruaĵoj. Alfrontitaj al la postulo kontribui en la modernigo de la lando, la intelektuloj revenas al la demandoj, kiujn la « modernaj » socioj estas supozataj esti respondintaj jam antaŭ kelkaj jardekoj.Ili provas adapti mitigitan demokration al ĉinaj specifecoj, ankaŭ miksitaj. Tio ebligas remalkovri kiel, de la 19 a jarcento ĝis nun, la grandaj principoj de demokratio estis uzataj por naski dispoziciojn kaj ideologiojn limigantajn paradokse la demokratan praktikon.

    Finfine, ĉiuj tiuj debatoj montriĝas supraĵaj kaj ripetigaj, ĉar granda plimulto de la protagonistoj interkonsentas pri la esenco, kaj malkonsentas nur pri la teknikoj kaj la normoj starigendaj por ke la socio estu taŭge regata. Ili konsideras, ke la registaro devas celi la ĝeneralan intereson, tio estas certigi komforton kaj bonajn vivkondiĉojn de la popolo, sed ke nur tiuj, kiuj scias, kaj kiuj jam regas, konas la receptojn. Pro tio ilia propono starigi demokration direktatan de meritokratia elito kaj dotita – oni ne scias kiel – per supera kapableco kaj etiko, kiuj certigos la honestecon de ties funkcio.

    Tiel estas akceptata ekde la komenco la principo de nesimetrio inter popolo kaj elito, regantoj kaj regatoj, kulturitoj kaj nekulturitoj. La demokratia institucio devas sankcii tiun realecon. Jes ja, demokratiaj aŭ meritokratiaj proceduroj povas ebligi ioman renovigon de la elitoj. Oni kreas konkursojn, « kontrolkomisionojn » aŭ « observo-komisionojn » de burokratoj ; oni donas pli da povo al la amasinformiloj, al la leĝo, al la neregistaraj organizoj ( NRO - j) ; oni starigas procedurojn de partoprena demokratio. Sed tiuj, kiuj povas profiti el tiuj novigaĵoj devas posedi la kvalitojn difinitajn de la dominantoj : la kulturon, la « distingitecon », la teknikajn kompetentojn, la socian kondut-facilecon, la konon de gravaj influaj homoj. Jam ekzistas povo-rilatoj kaj selekto-rilatoj en la amasinformiloj, la tribunaloj, la NRO - oj aŭ la administracio, kiuj arbitre difinas kriteriojn de sukceso.

    Socio sen demokratia reprezentado ( Vd Malofta voĉdonado) kiel Ĉinujo ne evitas tiun interkonsenton. Ĉiu – novkonfuceano, liberalulo, ano de la ŝtat-aparato, disidento – interkonsentas pri la neceso de registaro por la popolo fare de elito. Ĉiuj deziras la aperon de hegemonia meza klaso, kies eduk-nivelo, enspeznivelo, respektindeco kaj seriozeco garantius la idealan funkciadon de reprezenta demokratio. Ĉinujo tiam havus je dispono sufiĉan kvanton da individuoj bone pagitaj kaj kulturitaj, feliĉaj proprietuloj kaj konsumantoj, kaj do civitanoj tute konsciaj pri la problemoj. Rapidaj por defendi siajn interesojn – supozatajn koincidi kun la ĝenerala intereso -, la leĝon kaj la modernecon, sed ankaŭ stabilecon, ili certe elektus klerajn regantojn. La konfliktoj inter ĉiuj tiuj pensistoj koncernas do nur la elito-tipon pri kiu la lando bezonas. Jen pruvo ke, ankaŭ en la politika sfero, Ĉinujo ja partoprenas la modernan mondon.

    Jean- Louis ROCCA



    [1] La ĉinoj venantaj el la kamparo, kiuj laboras en urboj, nomataj en Ĉinujo mingong .

    [2] De la fino de la 1990- aj jaroj, politikologoj volas artikigi la neceson demokratiigi Ĉinujon kun la principoj de Konfuceanismo, aparte la necesa morala aŭtoritato de la regantoj. Vd. Daniel A. Bell, Chinas New Confucianism  : Politics and Everyday Life in a Changing Society , Princeton university Press, 2010.

    [3] Émilie Frenkiel, Parler politique en Chine. Les intellectuels chinois pour ou contre la démocratie , Presses universitaires de France, Parizo, 2014.

    [4] Vd. Émilie Frenkiel, La Démocratie conditionnelle. Le débat contemporain sur la réforme politique dans les universités chinoises , doktoriĝa disertacio subtenita la 25-an de junio 2012 en la École des hautes études en sciences sociales (Supera Instituto pri Sociaj Sciencoj), Parizo. Krom se estas alia indiko, la citaĵoj kiuj sekvas devenas de ĝi.

    [5] Yu Keping, Democracy Is a Good Thing  : Essays on Politics, Society, and Culture in Contemporary China , Brookings Institute Press, Vaŝingtono, DC, 2009.

    [6] Han Han, Lun geming (« Pri la revolucio »), 23- a de decembro 2011, http ://blog.sina. com. cn (en la ĉina).

    [7] Tiu manifesto publikigita en 2008 postulas la adopton de demokratia konstitucio.

    [8] Liu Xiaobo, La Philosophie du porc et autres essais , Gallimard, kol. «  Bleu de chine  », Parizo, 2011.

    [9] Zhang Liang, Les Archives de Tiananmen , Le Félin, Parizo, 2004.

    [10] Craig Calhoun, «  revolution and repression in Tiananmen square  », Society, vol. 6, n - ro 26, Nov-Jorko, septembro-oktobro 1989.

    [11] Citita en R. David Arkush kaj Leo O. Lee (sub la direkto de), Land Without Ghosts  : Chinese Impressions of America from the Mid - Nineteenth Century to the Present , University of California Press, ( Oakland Kalifornio), 1989.

    [12] Michel Aglietta kaj Guo Bai,La Voie chinoise. Capitalisme et empire, Odile Jacob, kol. «  économie  », Parizo, 2012.

    [13] Chloé Gaboriaux, La République en quête de citoyens. Les républicains français face au bonapartisme rural , Presses de Sciences Po, Parizo, 2010.

    [14] Vd ekzemple S - ro Martin Schulz, eŭropa deputito de la germana social-demokrata Partio, la 12- a de aprilo 2016 sur la registrejo de LCL. Vd. Alain Garrigou, «  Voter plus n ’est pas voter mieux  », Le Monde diplomatique , aŭgusto 2016.


    1 a marto 2017


    En Ĉinujo demokratio... kiam maturiĝos la popolo

    Malofta voĉdonado



    La balotoj ludas marĝenan rolon en la ĉina politika sistemo. La regpovo estas inter la manoj de la ĝenerala sekretario de la centra Komitato de la komunista Partio, teorie balote elektita sed reale nomumita de la membroj de la politika Estraro. La prezidento, la vic-ĉefministro kaj la prezidanto de la centra armea Komisiono, siaflanke, estas elektitaj de la popola nacia Asembleo ( PNA). Tamen, la legitimeco de tiu ĉi estas tre limigita. Se la bazaj asembleoj (esence en kantonoj kaj distriktoj) rezultas el ĉiesa voĉdonado – kun rigora selekto de kandidatoj kaj elektitoj fare de la komunista Partio -, la preskaŭ tri mil membroj de la PNA estas elektitaj post longa procezo de nerektaj elektoj. La Asembleo konsistas do esence el reprezentantoj de la provincaj registaroj kaj el diversaj sociaj klasoj kaj institucioj : militistoj, laboristoj, naciaj malplimultoj, intelektuloj, privataj entreprenistoj – inter kiuj trideko da miliarduloj.

    Okaze de la lokaj balotoj, sendependaj kandidatoj povas kandidatiĝi, sed iliaj ŝancoj esti elektitaj estas malgrandaj. Male, oni rimarkas inter la elektitoj kreskantan nombron da privataj entreprenistoj, alelektitaj de la lokaj aŭtoritatuloj. Finfine, tiuj lokaj asembleoj kunvenigas gravulojn reprezentantajn ĉiujn sociajn kategoriojn kaj elektitajn de la partio-instancoj.

    Ekster la elektoj por la lokaj asembleoj, la ĉinaj civitanoj havas nur du okazojn uzi sian voĉdon-rajton. En la urboj oni elektas komitatojn de loĝantoj, laŭ zorge establitaj listoj. La malforta influo de tiuj institucioj ne igas la partoprenon tre alloga, kaj la elektitoj estas kelkfoje simple nomumitaj.

    Pli interesa estas la kazo de la vilaĝaj komitatoj. En kvazaŭ ĉiuj pli ol sescent mil ĉinaj vilaĝoj, oni elektas reprezentantojn per baloto. En plej multaj kazoj, la konsekvencoj estas malgrandaj. La povo de tiuj komitatoj, limigita al la kurantaj taskoj, estas eĉ pli reduktita pro la ekzisto de komitato de la Partio. Tamen, tiuj balotoj ebligas kelkfoje liberigi sin, almenaŭ portempe, de senkompetentaj aŭ koruptitaj personoj.

    Jean- Louis ROCCA




    1 a marto 2017


    Komenciĝis la batalo por la Palaco Elizeo



    La francoj iros al la urnoj ĉi-printempe por elekti novan prezidanton. Post la surprizo de la usona elektado, la brita voĉdono favore al Brexit, kaj la leviĝo de la ekstrema dekstrularo en Eŭropo, la mondo atenteme rigardos. En la unua balotvico, je la 23 a de aprilo, alfrontiĝos ĉiuj kandidatoj kun 500 subskriboj de elektitaj oficialuloj. Post du semajnoj, je la 7 a de majo, la du plej sukcesaj kandidatoj alfrontos unu la alian en elimina balotovico. Jen la ĉefaj kandidatoj, de maldekstre dekstren de la politika spektro ...



    Jean- Luc Mélenchon , La France Insoumise (Francio Necedema). Mélenchon estas fondinto de la Parti de Gauche (Maldekstra Partio) kaj kandidato por la ’radikala’ maldekstro (kontraste kun la Socialisma Partio kaj alianculoj). Por ĉesigi la ’prezidantecan monarĥion’ de la Kvina Respubliko kaj ĝian kulturon de privilegio, li kunvenigus asembleon por ellabori novan konstitucion por Sesa Respubliko. Li reorganizus impostojn por redistribui monhavojn kaj antaŭenigus transiron al daŭrigebla energio. Li eliĝus el EU -traktatoj kaj okazigus diskutojn kun eŭropaj progresemuloj kun la celo aŭ ŝanĝi la Eŭropan Union aŭ eliri el ĝi, celante restarigi ĝin kiel socialan Eŭropon.

    Benoît Hamon , Parti Socialiste ( PS). El la socialdemokrata maldekstro, Hamon venkis Manuel Valls , siatempa ĉefministro sub François Hollande, por fariĝi la kandidato de la Socialista Partio. Li havas la subtenon de la partiestro de Europe Écologie Les Verts (Eŭropo Ekologio La Verduloj), Yannick Jadot, kiu retiris sian propran kandidatecon je la 23 a de februaro. Hamon kontraŭis al du leĝoj enkondukitaj sub Hollande. Por rekonstrui ligojn kun maldekstremaj voĉdonantoj kiel la kandidato kiu savos la sistemon de sociala asekuro, kerna politiko de lia programo estas universala baza enspezo (600 eŭroj monate pagotaj senkondiĉe al ĉiuj kiuj rajtas ricevi la subvencion Revenu de solidarité active ( RSA) [1], kaj iam al la tuta loĝantaro. Li deziras novan politikan kontrakton por la EU, surbaze de la evoluigo de unuiĝo por la defendo de Eŭropo, la investado je la energia transiĝo por ĉesigi rigorajn elspezreduktojn, kaj la socia kaj fiska konverĝo por elimini ĉian dumpingon. Li enkondukus malplenajn balotilojn kaj ununuran prezidentan mandaton de sep jaroj.

    Emmanuel Macron , En Marche  ! (Antaŭen !). Verva liberala centristo, kiu aktuale rangas alte en la opinisondoj, Macron neniam estas elektita por publika posteno sed estis la ministro pri la ekonomio de François Hollande. Li eksiĝis de la registaro en aŭgusto 2016 por starigi sian propran partion, En Marche  !. Li laboris ĉe la Inspection générale des finances (la inspektoraro pri la ŝtataj financoj) kaj ĉe Rothschild & Cie Banque . Li volas laŭpaŝe enkonduki ekstreme liberalisman programon, plivastigon de siaj proponoj sub Hollande. Li abolicius la kontribuaĵojn de dungitoj al sanasekuro kaj al asekuro kontraŭ senlaboreco, iniciato kiu povus devigi laboristojn transiri al pli altekostaj kaj malpli bonaj privataj kasoj. Malŝatantoj kritikas lin pro tio, ke li emfazas sian reputacion kiel dinamisma juna administranto kaj ke li tro malrapide detalis klaran programon. Li gajnis gravan rekomendon de François Bayrou de la centrisma Mouvement démocrate je la 22 a de februaro.

    François Fillon , Les Républicains (antaŭe UMP). Dekstrema, la programo de Fillon koncernas la liberan komercadon, la restarigon de la ŝtata aŭtoritato, kaj la aserton de ’respublikaj’ valoroj. Li ankaŭ abolicius impostojn sur monhavaĵojn, elspezus 12 miliardojn da eŭroj por la sekureco, la defendo kaj la justico, kaj levus la aĝon de emeritiĝo al 65. Lia ekonomia starpunkto similas tiun de Emmanuel Macron  ; ankaŭ s - ro Fillon deziras abolicii la 35-horan laborsemajnon. Lin subtenas la katolika dekstrularo (kiu manifestaciis kontraŭ la edziĝo inter samseksuloj en 2012-3), kaj li diris ke li permesus medicine helpitan reproduktiĝon sole al malfekundaj malsamseksaj paroj, kaj malpermesus lupatrinecon, tiel instigante debaton pri la stigmatizado kontraŭ samseksaj paroj. Lia kampanjo estas minacata de akuzoj ke li malversaciis ŝtatan monon asertante, ke lia edzino Penelope laboris por li kiel parlamenta adjutanto.

    Nicolas Dupont - Aignan , Debout la France ! (Francio Leviĝu !). Dekstrulo, Nicolas Dupont - Aignan estas gaŭlisto kaj subtenas protektismon. Li suspendus ĉiun novan leĝon de la EU kiu reduktos la ekonomian sendependecon de Francio. Li deziras Eŭropan Union ’laŭ la karto’ por impulsi projektojn kiel la batalon kontraŭ gravaj malsanoj. Li eliĝus el NATO, ebligante al Francio reakiri sian militan sendependecon kaj pli proksimiĝi al Rusio.

    Marine Le Pen, Front National (Nacia Fronto). La populara kandidato de la ekstrema dekstrularo, Marine Le Pen submetus al referendumo la demandon pri membriĝo en la EU, kiel en Britio. Ŝi retirus Francion el la Schengen -spaco en la nomo de la milito kontraŭ terorismo kaj ’la defendo de la nacia identeco’. Ŝia programo de ’ekonomia patriotismo’ provus sekurigi la financan, leĝfaran kaj teritorian suverenecon de Francio. Ŝi subtenas ’striktan’ laikecon, kulpigas enmigradon pri ekonomiaj krizoj, senlaboreco kaj perfortaĵoj en la banlieues , kaj pliigus la buĝeton por la nacia defendo kaj donus al la polico pli grandajn rimedojn por ’senarmigi la banlieues ’ [2].

    Inter la aliaj kandidatoj estas Nathalie Artaud de Lutte Ouvrière (Laborista Lukto), partio de la komunista trockiista maldekstro, kiu nuligus la privatan proprieton de la produktorimedoj (per la ŝtatigo de bankoj kaj grandaj firmaoj) ; Philippe Poutou de la marksisma Nouveau Parti Anticapitaliste (Nova Kontraŭkapitalisma Partio), kiu abolicius la novliberalisman ’kaston’, malpermesus la maldungon de superfluaj dungitoj kaj la reduktojn de la nombro de laborpostenoj, transirus al laborsemajno de 32 horoj kaj ŝtatigus grandajn firmaojn ; kaj Jacques Cheminade de Solidarité et Progrès (Solidareco kaj Progreso), filio de la movado Lyndon LaRouche , kiu deziras eliĝi el NATO kaj la EU.

    Adrien PIQUERA

    Tiu artikolo estas traduko de ’ The battle for the Elysée Palace has begun ’ ( LMD anglalingva eldono, marto 2017).



    [1] RSA  : sociala subvencio kiu donas minimuman enspezon al senlaboraj kaj subdungitaj laboristoj - ml

    [2] banlieues  : ’antaŭurboj’ laŭ la vortaroj, sed la antaŭurboj, kiujn Le Pen deziras senarmigi, ne estas verdaj kvartaloj de mezklasanoj, sed ’ les banlieues défavorisées ’, kvartaloj de socialaj loĝejaroj en kiuj loĝas plejparte fremdaj enmigrintoj kaj francoj de eksterlandaj devenoj ; vidu : "Ni kredas je nenio krom la Profeto" - ml


    1 a aprilo 2017


    Francujo : pejzaĝo antaŭ la prezidanto-elekto

    Embaraso de la maldekstro pri enmigrado



    La konservativa strategio celanta kontraŭstarigi la plej malriĉajn homojn inter si rezultigis igi la enmigradon decidiga demando por multaj francoj. Bonŝanco por la dekstro, tiu situacio trudas al la maldekstro evolui sur minita tereno... kaj ĝin disdividas.



    ENMIGRADO disdividas la ĉefajn kandidatojn al la prezidanta elekto en du tendarojn : tiuj, kiuj ĝin metas kerne de sia programo, kaj tiuj, kiujn la temo embarasas. Tre parolemaj, la unuaj atribuas al la eksterlandanoj ĉiajn problemojn, de senlaboreco ĝis terorismo, de la krizo pri la publikaj financoj ĝis la manko de loĝejoj, de la nesekureco ĝis la tro granda nombro de lernantoj en lernejaj klasoj. Kiel solvon, ili rekomendas radikalajn decidojn. S -ino Marine Le Pen (Nacia Fronto) promesas forigi la « grundo-juron », eliri el la Schengen -areo, starigi la nacian preferon kaj igi sistema la elpelon de eksterlandanoj sen restadpermeso. S - ro François Fillon (Partio La Respublikanoj) siaflanke promesas pliseverigi la regulojn de la familia grupiĝo, kondiĉigi la socialajn monhelpojn je du jaroj da restado sur la teritorio, malaperigi la Ŝtatan Kuraco-helpon, aŭ voĉdonigi de la Parlamento jarajn kvantojn da enmigrantoj, laŭ la nacieco – tio estas rompo de la principoj de la edikto de la 2- a de novembro 1945, laŭ kiu la asimilado-kapablo de eksterlandanoj dependas ne de ties origino, sed de ties individuaj karakterizoj.

    Fronte al tiu superpromesado, la tendaro de la embarasitoj kontentiĝas per malprecizaj kaj kelkfoje nekoheraj proponoj. En intervjuo donita al la protestanta semajngazeto Réforme , s - ro Emmanuel Macron, la kandidato de la movado « En Marche  ! » (Ni ekiru !), deklaras, ke « enmigrado montriĝas bonŝanco el la vidpunktoj ekonomia, kultura, socia [1] ». Sed tiu linio ne troviĝas en lia prezidanta programo : li elvokas precipe azilrajton – kiun la dekstro promesas severigi, sed ne forigi -, planas « resendi tuj » la azilrifuzitojn en ilian landon, sed plene ignoras la aliajn migradojn.

    S -roj Jean- Luc Mélenchon kaj Benoît Hamon ne montriĝas multe pli precizaj. Parolante ekskluzive pri kazoj de klimataj aŭ politikaj rifuĝintoj, la kandidato de « la Necedema Francujo » intencas « lukti kontraŭ la kaŭzoj de la migradoj ». Kaj la socialista kandidato, kiu ofte kritikis la migro-politikon de la registaro de s - ro Manuel Valls, bedaŭrante, ke Francujo ne montriĝas pli solidara al la rifuĝintoj, lia programo tamen penas sin ŝarĝi per tiu linio : krom la ĉiama promeso – neniam plenumita - de la Socialista Partio ( SP) doni voĉdonrajton okaze de la lokaj balotoj al la ekster- -anoj, li nur proponas kreadon de « homhelpaj vizoj », kies konturo kaj atribuo-maniero ne estas difinitaj. Nenio pri la ekonomiaj enmigrantoj kaj la migrintoj sen restadpermeso, kiuj estas la kerno de la diskurso de la dekstro.

    Tiu diskreteco ne estas sen kialoj. De la usonano Donald Trump ĝis la hungaro Viktor Orban, de la britaj defendantoj de la « Briteliro » ĝis la itala 5-stelo-movado, de la Demokratia Unio de la Centro ( UDC) en Svislando ĝis la Novflandra Alianco ( Nieuw - Vlaamse Alliantie, N - VA) en Belgujo, de la NF en Francujo ĝis la Partio ’Juro kaj Justeco’ (PiS) en Pollando, la partioj kaj gvidantoj, kiuj kontraŭstaras la alvenon de eksterlandanoj estas de kelkaj jaroj rapide progresantaj en la plej multaj okcidentaj landoj. Ĉiuj ŝuldas grandan parton de sia sukceso al la popola voĉdonantaro. En Francujo, la NF allogas precipe en la « fragilaj zonoj » [2], kie la sendiplomaj junuloj estas multnombraj kaj la proporcioj de senlaboreco kaj malriĉo tre altaj. En Britujo, la « Briteliro » gajnis adeptojn esence en la regionoj severe frapitaj de la tutmondiĝo kaj malindustriiĝo, dum la plej multaj subtenantoj de la pluresto en la Eŭropa Unio vivas en la grandaj dinamikaj urboj. La svisa referendumo de februaro 2014, kie plej multo de la voĉdonantoj esprimis sin kontraŭ « la amasa enmigrado », ankaŭ malkaŝis fendon inter la kamparaj kaj urbaj zonoj. Kaj koncerne s - ron Trump, li ja estis malŝatata de la superaj sociaj tavoloj kaj la malplimultoj de la orienta kaj okcidenta marbordoj, sed li triumfis sine de la blankulaj popolaj klasoj.

    En 2017, Jean- Luc Mélenchon ne plu laŭdas la akcepton de eksterlandanoj

    En tia kunteksto, la timo malkontentigi la popolan voĉdonantaron per programo, kiu aspektas tro favora al enmigrado ŝajne atingis s - ron Mélenchon. Dum la antaŭa prezidanta elekto, sen iri ĝis eksplicite defendi la instalo-liberecon, li prezentis sin kun listo de malfermaj projektoj : reveno al la unusola dekjara restadpermesilo, nuligo de ĉiuj leĝoj voĉdonitaj de la dekstro depost 2002, laŭleĝigo de la eksterlandanoj sen restadpermeso, fermo de la enfermejoj, malkrimigo de la senpermesa restado... « Enmigrado ne estas problemo. La malamo al eksterlandanoj, la ĉasado al enmigrintoj malbeligas nian Respublikon : necesas ĉesigi tion, asertis lia programo « La humaneco unue ». La migraj fluoj disvolviĝas tra la mondo, ili miksas diversajn motivadojn. Francujo ne devas ilin timi, ĝi ne devas malestimi [ilian] grandegan homan kaj materian kontribuon. »

    En 2017, la linio ŝanĝiĝis.. S - ro Mélenchon ne plu rekomendas la akcepton de eksterlandanoj. « Elmigri estas ĉiam sufero por tiu, kiu ekiras, klarigas la 59- a punkto de lia nova platformo. (…). La unua tasko estas ebligi al ĉiu vivi ĉe si. » Por tio, la kandidato proponas nenion malpli ol « ĉesigi la militojn, la komercajn interkonsentojn, kiuj detruas la lokajn ekonomiojn, kaj alfronti la klimat-ŝanĝon. » Tiu pozici-ŝanĝo dividis la progreseman tendaron, inter kiuj malgranda parto defendas la malfermon de la landlimoj, kiun s - ro Mélenchon de nun kontraŭstaras [3]. Figuro de la Nova Partio Kontraŭkapitalisma ( NPK), s - ro Olivier Besancenot mallaŭdas tiun « parton de la radikala maldekstro [kiu] ŝatas plifortigi la ideojn de suverenismo, de landlimo, de nacio », dum sro Julien Bayou, proparolanto de Eŭropo Ekologio-La Verduloj, kiu subtenas la socialistan kandidaton Benoît Hamon, akuzas la kandidaton de « La Necedema Francujo », « konkuri kun la Nacia Fronto por la venko ».

    Defendata de la NPK kaj de multego da aktivaj organizaĵoj – la Grupo de informado kaj subteno al la enmigrantoj (Gisti), la asocio Migreurop , la Reto Edukado sen landlimoj... - aŭ devenintaj de la sociala kristanismo – Cimade, Secours Catholique (Katolika Helpo)... - ; kies komunaĵo estas la rifuzo distingi inter rifuĝantoj kaj ekonomiaj enmigrintoj, la afero de la libereco cirkuli tiras argumenton el la malsukceso de la fermaj politikoj : nek la eŭropa agentejo Frontex, nek la doganaj kontroloj, nek la interkonsentoj subtraktitaj kun TurkujoTunizio malhelpas la enmigrantojn eniri Eŭropon. Sed ili trudas al ĉi-lastaj resti kontraŭleĝuloj kaj kaŝitaj kaj igas ilin aparte sentemaj, vundeblaj al ĉiuj formoj de ekspluatado. La instal-libereco permesus al la eksterlandanoj leĝe postuli pli bonajn laborkondiĉojn, kaj do ne estigi premon al salajro-malaltiĝo.

    La pliboniĝo de la vivnivelo en la foriro-landoj ne fiksas la loĝantarojn

    Por kompletigi sian demonstradon, la NPK antaŭenigas la karakteron « ekonomie profitan [4] » de enmigrado. Kvankam, venanta de revolucia partio, la argumento povas surprizi, multaj studaĵoj ja montras, ke enmigrado ne estas kosto, sed profito por la ŝtato same kiel por la entreprenoj. Laŭ studaĵo kondukita de la ekonomikistoj Xavier Chojnicki kaj Lionel Ragot, kaj kuneldonita en 2012 de la ĵurnalo Les Echos , la ĉeesto de la enmigrintoj kuntrenas pozitivan netan buĝet-kontribuon : ofte junaj kaj bonfartaj, ili pagas pli da impostoj kaj kotizoj ol ili ricevas da socialaj helpoj [5]. En raporto pozitive menciita en la ekonomiaj paĝoj de Le Figaro, la kabineto McKinsey opiniis, ke la enmigrintoj « kontribuas preskaŭ 10 % de la tutmonda riĉaĵo », aparte ĉar la eksterlanda laboristaro estas tre profitdona por la entreprenoj. La monatgazeto Capital (marto 2015) detaligas : « Fleksebleco estas la unua atuto de la enmigrinta laboristaro. (…) En aliaj sektoroj, estas ilia faceto « kuraĝaj laborantoj » kiu igas la enmigrintajn laboristojn tiel valoraj ». Tria atuto « de tiuj dungitoj venintaj de aliloke : ili ne hezitas fari la laborojn malestimatajn de la aŭtoktonoj. La unuaj entreprenoj ĝojigitaj estas la purigad-entreprenoj. Por malplenigi la rubujojn de la oficejoj, scipovo de la franca lingvo ne vere necesas ». Enmigrado estas des pli « ekonomie profitdona », ke la sistemo restas profunde neegaleca...

    La revoluciaj defendantoj de la malfermo de la landlimoj evidente ne aprobas la mastran ekspluatadon de la enmigrintaj laboristoj. Ilia projekto pri libera instalado projekciiĝas en mondon, kie la naci-ŝtatoj estus malaperintaj. Tiu perspektivo ne konsideras la nunan staton de la potencrilato : « Nova konscio estas nun konstruiĝanta trans la landlimoj sine de la junularo kaj de la popolaj klasoj, laboristoj el ĉiuj originoj, lingvoj kaj haŭtkoloroj, nutrata de internacia ribelemo kaj solidareco », anoncis en oktobro 2016 teksto de la NPK  [6]. Ĝi krome apogas sin sur radikala retoriko - « Ni estas kun la migrantoj, kontraŭ la polico, kontraŭ la ŝtato kaj ĉiuj tiuj, kiuj kunlaboras por ĝia politiko. (…) Ni defendas la rajton preni kaj okupi tion, kion la ŝtato rifuzas doni [7] » –, kiu, en la nuna kunteksto, ŝajnas anticipi tre magrajn rezultojn dum la ekektoj.

    S - ro Mélenchon, siaflanke, deziras transpasi la SP en la baloto. Por tion sukcesi, li ne plu hezitas kulpigi la ekonomian enmigradon : « Momente, ne eblas havi laboron por ĉiuj, tiam mi preferas tion diri », li lanĉis sur France-2 la 11-an de marto. Reasertinte sian subtenon al la akcepto de rifuĝantoj, li aldonis : « La homoj, kiuj estas nun sen permesilo en Francujo, se ili nun estas dungitoj kaj laboras, ili nur pagu siajn kotizojn, kaj mi donos al ĉiuj rajtigilojn. (…) Al la aliaj, mi estas devigita diri : ’Aŭskultu, mi ne scias kion fari. Ĉesu diri, ke vi venas helpi nin, ĉar ni havas sufiĉe da homfortoj.’ Kaj mi ĉefe diras : ’Vi devas ĉesi ekiri [el viaj landoj].’ »

    Hodiaŭ, la ekonomiaj enmigrintoj estas malplimulto de la eksterlandanoj, kiuj ĉiujare alvenas en Francujo, multe malpli nombraj ol la homoj enkondukitaj pro motivo de familia grupiĝo, la politikaj rifuĝintoj aŭ la studentoj laŭ internaciaj interŝanĝoj. Sed, krom se oni volas rediskuti iujn internaciajn interkonsentojn, kiel la Ĝenevo-Konvencion de 1951 pri rifuĝintoj aŭ la eŭropan Konvencion de la homrajtoj de 1953 koncerne la familian grupiĝon - io, kion s - ro Mélenchon ne intencas -, tiuj aliaj kvantoj, plimultaj, estas malfacile redukteblaj.

    Malrapidiĝo de la ekonomia migrado havus do tre limigitan efikon al la migraj fluoj. Sed ĝi havas gravan simbolan funkcion, nome refuti la akuzojn pri malrigoreco, ebligante samtempe sin diferencigi de la dekstro, kiu, siaflanke, proponas la ellandigon de ĉiuj nerajtigitaj eksterlandanoj kaj azilrifuzitoj. Tamen, s - ro Mélenchon implice kreditigas la ekziston de ligo inter ekonomia enmigrado kaj senlaboreco, io, kion la historio kaj la internaciaj komparoj ŝajnas malvalidigi : komence de la 1930- aj jaroj, Francujo realigis masivan ellandigon de eksterlandanoj, sen sukcesi iel ajn malpliigi la mankon de dungoj ; landoj kiel Kanado enhavas multajn enmigrintojn sed tre malmulte da senlaboruloj. Krome, laŭleĝigi nur la eksterlandanojn havantajn laborkontrakton riskas esti danĝere, ĉar la fakto, ke oni estas sen restadpermeso ĝuste devigas senkontrakte labori...

    La projekton lukti kontraŭ la kialoj de la migradoj per la riĉiĝo de la ekir-landoj obstaklas, en mallonga perspektivo, la principo konata sub la nomo « migrada transiro ». La plibonigo de la vivnivelo - kiu kondukas al malkresko de infanmorteco kaj al juniĝo de la loĝantaro -, la kresko de produktiveco – kiu liberigas laborforton – kaj la kresko de enspezoj ne fiksas la loĝantarojn : ili kreskigas la rezervujon de kandidatoj al elmigrado, ĉar pli da homoj povas pagi la korpan kaj materian koston de ekziliĝo. Laŭ modelo konstruita de la Monda Banko, kiam la enspezo de la loĝantoj (laŭ aĉetpovo-pareco) de lando situas inter 600 dolaroj (kiel en Etiopio) kaj 7 500 dolaroj (KolombioAlbanujo) jare, kresko de enspezoj kuraĝigas elmigradon. Post tiu sojlo, la efiko inversiĝas. Kun 2 % de jara kresko de enspezoj, necesos en NiĝeroBurundo pli ol cent tridek jaroj, kaj en Kamboĝo pli ol sesdek jaroj, por transpasi tiun sojlon [8].

    S - ro Bezancenot vidas en la novaj pozicioj de s - ro Mélenchon « malprogreson por la radikala maldekstro ». La kandidato de « la Necedema Francujo » respondas, ke li situas « en la tradicio de sia movado ». Ili ambaŭ iel pravas...

    Fine de la 19- a jarcento, dum la Granda Depresio (1873-1896) estis frapanta Francujon, la maldekstro afiŝis unuecan kaj koheran diskurson pri enmigrado. Ĝi kombinis teorian kritikon priskribantan la eksterlandan laboristaron kiel ilon por maksimumigi la profitojn de la mastraro kaj praktikan analizon pri la necesa alianco inter francoj kaj enmigrintoj kontraŭ tiu mastraro. « La eksterlandaj laboristoj (belgoj, germanoj, italoj, hispanoj) pelitaj el sia lando de mizero, dominataj kaj ofte ekspluatataj de bandestroj, konas nek la lingvon, nek la prezojn, nek la kutimojn de la lando, estas devigataj konformiĝi al la kondiĉoj de la mastro kaj labori kontraŭ salajroj, kiujn rifuzas la lokaj laboristoj », skribis ekzemple Jules Guesde kaj Paul Lafargue en la programo de la laborista Partio de 1883. Kvankam ili bedaŭris « la naciajn danĝerojn kaj la laboristajn mizerojn, kiujn estigas la ĉeesto de eksterlandaj laboristoj », ili ne postulis fermon de la landlimoj : « Por malhelpi la cinikajn kaj kontraŭ-patriotajn planojn de la mastroj, la laboristoj devas protekti la eksterlandanojn el la polica despotismo (…) kaj defendi ilin kontraŭ la avideco de la mastroj per ’laŭleĝa malpermeso’ dungi eksterlandajn laboristojn por salajro malpli alta ol tiu de francoj » [9]. Tiu teoria kaj praktika linio estis tiu de la ĉefaj maldekstraj partioj dum la kresko-jardekoj de la 20- a jarcento – en la jaroj 1900-1920, kaj dum la « tridek gloraj jaroj ».

    La fendoj aperis dum la krizo-tempoj. Ĉe la komenco de la 1930- aj jaroj, kiam rapidege kreskas senlaboreco, voĉoj leviĝas por postuli ellandigon de la eksterlandanoj ; peticioj, leteroj estas senditaj al la elektitoj por postuli la « nacian preferon ». En novembro 1931, la socialisto Paul Ramadier prezentas al la deputitoj tekston, kiu planas ĉesigi enmigradon kaj limigi je 10 % la proporcion de eksterlandanoj en ĉiu entrepreno. Tiam komunista deputito, Jacques Doriot lin kontraŭdiras : li mallaŭdas « ksenofobiajn iniciatojn », « naciisman politikon, kiu celas dividi la laboristojn fronte al la kapitalo ». Por defendi sian partion, la socialista gvidanto Léon Blum parolas pri « empiriaj paliativoj, kiuj plej bone domaĝas la interesojn de la laborista klaso » kaj elvokas « la malfacilaĵojn kaj la kontraŭdirojn de la realo » [10].

    Diskurso kies breĉoj estas ekspluatataj de la Nacia Fronto

    La krizo, kiu komenciĝas en la 1970- aj jaroj, produktas novajn disputojn. Ĵus antaŭ la prezidantaj elektoj de 1981, la komunistoj multigas la respondecojn de enmigrado. En la komunista ĵurnalo l’Humanité , la ĵurnalisto Claude Cabanes maltrankviliĝas pro la sociaj kaj kulturaj problemoj al kiuj estas alfrontataj la suburboj administrataj de la Franca Komunista Partio : « ĉiuj tiuj malekvilibroj, pligravigitaj de la malfacilaĵoj kaŭzitaj de la malkresko de la aĉetpovo, senlaboreco, nesekureco, igas la kunloĝadon [inter francoj kaj enmigrintoj] malfacila », li skribas la 30-an de decembro 1980. Kelkajn tagojn poste, la 6-an de anuaro 1981, Georges Marchais , la ĝenerala sekretario de la Partio, eldiras memorindan paroladon. « Necesas haltigi la oficialan kaj la kontraŭleĝan enmigradon, li martelas. Estas neakcepteble enlasi novajn enmigrantajn laboristojn en Francujon, dum nia lando enhavas preskaŭ du milionojn da senlaboruloj, francoj kaj enmigrintoj. » La socialistoj tiam reprenas la pozicion antaŭe okupitan de la komunistoj. « Oni ne povas izoli la enmigrintan loĝantaron el la tuto de la laborista klaso, asertas programa teksto publikigita en la semajngazeto l’Unité la 19-an de decembro 1980. (…) La tuta partio ja devas mobiliziĝi pri la bazaj principoj de internaciismo kaj de la klas-fronto [11].

    S -roj Mélenchon kaj Besancenot tiel restas ambaŭ en la tradicio de la progresema movado, el kiu ili reprenas samtempe la plej bonon kaj la plej malbonon. La unua provas konsideri la malfacilaĵojn, kiun enmigrado metas specife al la laborista klaso, sed lasas sin influiĝi de la retoriko de ellandigoj kaj tromulteco. La dua restas fidela al internaciismo, sed antaŭenigas ideologian interpreton, kiu aspektas malakorda kun la aspiroj de la mezaj kaj popolaj tavoloj malfortigitaj de la malabundo kaj tutmondiĝo, kaj tiel igitaj tralasemaj al la strategio de propeka kapro.

    Tiuj breĉoj estas ekspluatataj de la NF, kiu strebas konverti sin en « partion de la popolo », danke al sociala interpretado de enmigrado. Laŭ la ekzemplo de la kronikisto Eric Zemmour, kiu mem resendas al la geografo de « la periferia Francujo » Christophe Guilluy, ĝi kontraŭstarigas la urbajn elitojn, diplomitajn, favorajn al enmigrado de kiu ili estas ŝirmataj, kaj la « popolon », kiu konkurencas kun eksterlandanoj por ricevi dungiĝon, socialan loĝejon, lokon en infanvartejo, kaj al kiu ĝi promesas la « nacian preferon ». « Ja la popolaj tavoloj konkrete ŝarĝiĝas pri la demando de la rilatoj al aliaj », ekzemple skribas Christophe Guilluy  [12].

    Tiu analizo necesigas multajn nuancojn. Ĉar la dungomerkato estas tre segmentita, la sektoroj, kiuj dungas esence nur eksterlandanojn (purigado, konstruado, restoracioj...) estas malmulte dezirataj de la naciaj laboristoj. Same, la urba apartismo estas tia, ke la enmigrintoj troviĝas ofte konkurencaj kun aliaj enmigrintoj por ricevi loĝejon en la suburbaj kvartaloj de la grandaj urboj, aŭ lokon en infanvartejoj. Finfine, kiel klarigi ke la NF ricevas tre bonajn rezultojn en zonoj, kie oni renkontas kvazaŭ neniun eksterlandanon, se ne per la fakto, ke la konkurenco estas grandparte imagita, konstruita de la publikaj diskursoj ?

    Leĝoj kaj direktivoj organizas la konkurencon inter la laboristoj

    Tamen veras, ke la bonhavaj klasoj rigardas nur elekstere kaj defore la enmigrintojn. La eksterlandaj sezonaj laboristoj ne riskas konkurenci la diplomitojn de la Instituto pri Politikaj Sciencoj aŭ la ĵurnalistojn, same kiel la uzo de « pruntitaj laboristoj » ne maltrankviligas la superajn kadrulojn aŭ la artistojn. Kaj la loĝantoj de la elegantaj kvartaloj havas malpli da ŝancoj vidi loĝejon por enmigrintoj malfermiĝi en ilia strato.

    Sed la sociaj diferencoj en la rilato al enmigrado ne estas frukto de fataleco. Ili tre ofte rezultas de leĝoj, urbaj politikoj, de politikaj decidoj, kiuj organizas la konkurencon de la laboristoj francaj kaj eksterlandaj, aŭ kiuj ŝirmas la superajn klasojn de la eksterlanda konkurenco. La « nigra laboro » (kaŝita laboro) kontribuas al la malbonigo de la laborkondiĉoj. Sed ĝi prosperas laŭmezure de la detruado de la labor-inspektoraro, ĉar la dungantoj tiam scias, ke la risko esti sankciita estas tre malgranda. Ne ekzistus pruntitaj laboristoj sen la eŭropa direktivo de la 16- a de decembro 1996, nek sezonaj laboristoj se la laborkodo ne proponus tiun avantaĝon al la dungantoj. Male al iliaj antaŭantoj de la « tridek gloraj jaroj », multaj nuntempaj enmigrintoj posedas universitatajn diplomojn, kvalifikojn. Se ili tamen ofte serĉas nekvalifikajn dungojn, tio estas pro manko de ebleco lerni la francan, manko de ekvivalento-sistemo de diplomoj, kaj de malfermeco de iuj profesioj [13]. Dum eksterlandano facile povas fariĝi masonisto aŭ kasisto, aliri la profesion arĥitekto, notario aŭ bilomakleristo estas obstaklo-vetkuro. Estis tempo, kiam la komunistaj urbestroj de la suburboj veis, ke « la publikaj servoj sisteme orientas la novajn enmigrantojn » al iliaj urboj, kaj postulis « pli taŭgan disdividon de la enmigrintaj laboristoj en la municipojn de la pariza regiono », precizigante, ke iliaj municipoj plu « akceptos siajn respondecojn » [14]. Hodiaŭ, la loĝejoj por enmigrintaj laboristoj estas precipe instalitaj en la popolaj kvartaloj, kaj neniu plu miras pri tio.

    La dekstro ĝojas ĉiufoje kiam enmigrado invitiĝas en la politikan debaton : sufiĉas tiam al ĝi disvolvi, kiel ĝi faras de tridek jaroj, sian timigo-diskurson, siajn subpremajn iniciatojn. La maldekstro tamen ne estas kondamnita al malprecizaj kaj kontraŭdiraj programoj. Sed, por formuli precizajn proponojn, koheran analizon, ĝi devas akcepti ekigi la ideologian batalon, renversante la demandojn, kiujn la amasinformiloj kaj la « aktualeco » ĵetas al ĝia vizaĝo.

    Benoît BRÉVILLE



    [1] «  Migrants, politique migratoire et intégration  : le constat dEmmanuel Macron  », Réforme , Parizo, 2- a de marto 2017.

    [2] Hervé Le Bras, Le Pari du FN , Autrement, Parizo, 2015.

    [3] « Mi neniam favoris la instal-liberecon, mi ne komencos nun », li aparte klarigis al la ĵurnalo Le Monde (24- a de aŭgusto 2016).

    [4] Denis Godard, «  Politique migratoire  : Y a pas darrangement... », l’Anticapitaliste , Montreuil, 24- a de novembro 2016.

    [5] Xavier Chojnicki kaj Lionel Ragot, l’immigration coûte cher à la France. Qu ’en pensent les économistes  ?, Eyrolles - Les Échos éditions, kol. « On entend dire que... », Parizo, 2012.

    [6] Isabelle Ufferte, «  À travers la mondialisation de la révolte émerge une nouvelle conscience de classe... », Démocratie révolutionnaire, 27- a de oktobro 2016, www. npa - dr. org

    [7] l’Anticapitaliste , 24- a de novembro 2016.

    [8] Michael Clemens, «  Does development reduce migration  ? », Working Paper n - ro 359, Center for Global Development, Vaŝingtono, DC, marto 2014.

    [9] Jules Guesde kaj Paul Lafargue, Le Programme du Parti ouvrier, son histoire, ses considérants et ses articles , Henry Oriol Éditeur, Parizo, 1883.

    [10] Citita en : Claudine Pierre, «  Les socialistes, les communistes et la protection de la main - doeuvre française (1931-32) », Revue européenne des migrations internationales , vol. 15, n - ro 3, Poitiers, 1999.10

    [11] Citita en : Olivier Milza, « La gauche, la crise et l’immigration ( années 1930 - années 1980) », Vingtième siècle , vol. 7, n - ro 1, Parizo, julio-septembro 1985.

    [12] Christophe Guilluy, La France périphérique. Comment on a sacrifié les classes populaires , Flammarion, kol. «  Champs actuel  », Parizo, 2014.

    [13] Vd. Yaël Brinbaum, Laure Moguérou kaj Jean- Luc Primon, «  Les ressources scolaires des immigrés à la croisée des histoires migratoires et familiales  », en : Cris Beauchemin, Christelle Hamel kaj Patrick Simon (sub la dir. de), Trajectoires et origines. Enquête sur la diversité des populations en France, Institut national des études démographiques ( INED), kol. «  Grandes enquêtes  », Parizo, 2016.

    [14] «  Déclaration des maires communistes de la région parisienne et des députés de Paris » (Deklaro de la komunistaj urbestroj de la pariza regiono kaj de la deputitoj de Parizo), oktobro 1969.


    1 a aprilo 2017


    Ekvadoro, la plej grava batalo



    Piediranto, ne estas vojo : ĝi fariĝas dum piedirado …”. La versoj de Antonio Machado  [1], kiujn Joan Manuel Serrat [2] faris kanzono, aŭdiĝas en la vespero en Kito, en la homplena kaj malriĉa kvartalo Michelena, sude de la ekvadora ĉefurbo, kie miloj da civitanoj venis aŭskulti la paroladon de Lenín Moreno, la kandidato de la reganta partio Alianco Lando, en la fermo de la elektokampanjo. La nokto alproksimiĝas, estas malvarme kaj humide kaj ankaŭ, por tiuj venintaj de ekstere (Kito situas je ĉirkaŭ 2.500 metroj super la marnivelo) la alteco ĝenas.

    Multaj homoj profitas la amasan disdonadon de propaganda materialo – T -ĉemizoj, koltukoj, jakoj, ĉapoj – kun brila verda koloro, por bone vesti sin. La ĉefa podio, perpendikle relongigita – kiel en kelkaj koncertoj de rokmuziko – per speco de koridoro, kiu profunde iras tra la homamaso, troviĝas en la komenco de longa kaj larĝa avenuo bone limigita kaj kiu iom post iom pleniĝis de heterogenaj homoj.

    Estas grandegaj ekranoj, tre potencaj laŭtparoliloj kaj orkestro kun kantistoj, kiuj klopodas varmigi la etoson per revoluciaj kantoj („La popolo en unuiĝo neniam estos venkita”, „Ĝis ĉiam, Komandanto”, „ Bella Ciao ”, „Neniu ŝancelos nin”, „Kiel estos la patrujo” ktp.). La anda publiko trankvile aŭskultas, malrapide svingas verdajn kaj ruĝnigrajn flagojn ; ĝi estas iom silenta krom infaninoj en proksima balkono, kiuj krias „Le- nín pre - zi -dan- to  !” kaj ili ne ĉesas krii inter ridoj kaj ridegoj, dum la duhora aranĝo …

    Unue parolas Gabriela Rivadeneira, la juna prezidantino de la Parlamento, eksterordinara oratorino, kiu sukcesas vigligi la aktivan publikon. Ŝi eĉ ne aludas la atakon, kiun en tiu sama tago oni faris al ŝi per bombpakaĵo, kiu bonŝance ne eksplodis en ŝiaj manoj … Poste energie kaj entuziasme parolas José „Pepe” Serrano, advokato, ministro por internaj aferoj, tre proksima al Lenín Moreno kaj kiu tute probable estos la venonta prezidanto de la Parlamento.

    Malmultajn tagojn antaŭ la skrutinio ambaŭ oratoroj insistas pri la klara kontrasto inter la „retroirantaj” proponoj de la ĉefaj kandidatoj de la opozicio – la ultraliberala eksa bankisto opus dei Guillermo Lasso, de CREO kaj la konservemulino Cynthia Viteri, de la Social-Kristana Partio ( PSC) – kaj la nedubindaj progresoj de la „venkinta jardeko”, nome, la dek jaroj de regado de la prezidanto Rafael Correa, kiu ne kandidatiĝas kaj aspiras, pro personaj kaj familiaj kialoj, al „sabata ripozo” en Belgujo, kie naskiĝis lia edzino kaj kie okazis parto de lia instruiĝo.

    Tiam la plimultaj opinisondoj antaŭvidis – por la kandidato de Alianco Lando, Lenín Moreno – rezultojn, kiuj devigos lin prezentiĝi en rebaloto [3]. Pro tio ĉiuj kantas kaj kiel mantron ripetas la saman sloganon : „Nur unu baloto !”.

    Inter tiuj kantoj kaj krioj iras sur la elektokoridoro, en sia rulseĝo, Lenín Moreno. Li estis viktimo de armita atako en 1998 kaj liaj gamboj ne havas movkapablon, ĉar kuglo batis lian mejlon. Sed li estas tre pozitivema homo, ekzemplo de volo kaj kapablo refortiĝi, aŭtoro de pluraj humurlibroj … Lenín reprezentas kurenton, kiu emas al la bezono mildigi la alfronton kun la opozicio kaj helpi pli bonan interkompreniĝon kun diversaj sociaj tavoloj, kiuj malproksimiĝis de la Civitana Revolucio, sen esence ŝanĝi la ekonomian kadron (la aliancon de la publika sektoro kun la privata sektoro), kion li aplikis ĝis nun. Li ne estas revolucia oratoro des malpli demagogo. Li fidas je la inteligenteco de la publiko. Li parolas nature kaj prezentas sian registaran programon preskaŭ kiel preleganto. La homoj – ĉirkaŭ 10.000 – silente kaj atente aŭskultas kaj oni sin demandas, ĉu temas reale pri elektoaranĝo de homamasoj … Ne estas tremoj nek entuziasmoj, nek pasioj …

    Granda kontrasto kompare kun la brulanta vervo de Rafael Correa  ! Sed tiu estas eble la efiko celata de Lenín Moreno : mildigi la troan ideologion de la diskurso de la ekvadora maldekstrularo. Alparoli, preter la aktiva firma bazo, ĝenerale la civitanojn kaj specife la mezajn klasojn, kiuj post dek jaroj da Correismo montras sin saturitaj de la politikaj sloganoj kaj la deziroj pri ŝanĝiĝoj … Ĉiuj tie ĉi memoras la neatenditan malvenkon okazintan en 2014 en la urbestraj postenoj de la ĉefaj urboj, en la distriktaj elektoj kaj specife en tiu de Kito, en kies kampanjo tre rekte engaĝis sin favore de la kandidato de Alianco Lando la prezidanto Rafael Correa, kiu do havis personan malvenkon.

    Oni memoras ankaŭ la polemikajn leĝprojektojn „de heredaĵo kaj plusvaloro”, kiuj lerte manipulitaj de la opozicio kreis en la tuta lando, en 2015, perfortajn kaj amasajn protestojn kontraŭ la registaro. Rafael Correa estis do devigata portempe apartigi tiujn projektojn. Tio, kelkaj klimataj katastrofoj kaj la granda tertremo, kiu en aprilo 2016 damaĝis la nordan marbordon de la lando, kaj la detruaj efikoj en ĉi tiuj lastaj tri jaroj pro la falo de la prezoj de la petrolo kaj de aliaj eksportaĵoj (Ekvadoro estas unu el la plej fortaj mondaj eksportantoj de salikoko, banano kaj floroj), bremsis la ekvadoran kreskadon kaj subite damaĝis la elektomedion.

    Tamen, la atingoj de la Civitana Revolucio kaj la sukcesoj de Rafael Correa kiel prezidanto estas eksterordinaraj, ĉefe koncerne la publikajn konstruojn de infrastrukturo : vojojn, pontojn, tunelojn, flughavenojn ktp. En ĉi tiu lando kun 14 milionoj da loĝantoj malkreskis la malriĉeco – en la daŭro de ĉi tiu „venkinta jardeko”– je 6 % kaj preskaŭ du milionoj da ekvadoranoj forlasis la malriĉecon. La meza klaso evoluis de 29 % al 47 % el la loĝantaro. 250.000 infanoj ne plu laboris kaj aliris la instrusistemon. Estas pli ol 1.200.000 novaj lernantoj. 500.000 maljunuloj havas novajn pensiojn. La kvanto de kuracistaj konsultoj iris de 16 milionoj ĝis 30 milionoj en ĉiu jaro. Koncerne la atenton al handikapuloj Ekvadoro havas mondan rekordon : antaŭ unu jardeko laboris nur 1.039 handikapuloj ; nun laboras pli ol 80 mil kun ĉiuj rajtoj kaj 70 mil el ili lernas. La pensioj pro handikapoj kovris nur 5.039 homojn ; hodiaŭ estas kovrataj pli ol 126.000. La registaro liveris pli ol 300 mil domojn en la kampo de socia helpo. Koncerne ekologion la indico de renovigeblaj energioj konsumataj de Ekvadoro atingis 95 % el la totalo. Granda parto de la ekstera ŝuldo realĝustiĝis al 30 % de ĝia valoro …

    Sed la elektantoj ne ĉiam estas dankemaj, ĉefe kiam fiaj kampanjoj de la konservativa opozicio, kiuj evoluas pro puŝoj de milionoj da dolaroj kun partopreno de ĉiuj konservativaj „guruoj” de la monda elektoreklamado, kreas malstabilecon inundante la sociajn retojn per falsaj novaĵoj, „virtualaj informoj” kaj veroj konstruitaj sur tiuj falsaĵoj.

    Estas tiel, ke la rezultoj de la unua baloto, la pasintan 19-an de februaro, ne kontentigis la estrojn de Alianco Lando. Tiu voĉdonado rezultigis, tamen, trifortegajn venkojn : 1) Lenín Moreno venkis en la prezidanteca baloto kun 39,33 % el la voĉoj, nome, 11 poentoj antaŭ la dua, Guillermo Lasso, kiu havis 28,19% ; 2) Alianco Lando atingis absolutan plimulton en la Parlamento kun 77 postenoj el 137 ; 3) en la referendumo por malpermesi al la publikaj oficistoj posedi varojn aŭ kapitalojn en senimpostaj paradizoj, la „jes” defendata de la socialismo venkis kun 55 % (kontraŭ 45 %). Sed, pro neklarigebla eraro de komunikado, malgraŭ ĉi tiuj tri venkoj, Alianco Lando publikigis la senton malvenki kaj timegi la duan baloton.

    Komenciĝis alia elekto, kiu okazos la venontan 2-an de aprilo. La tuta mondo estos atenta al tio, nome : ĉu la progresema ciklo finiĝas en Latinameriko aŭ ĉu ĝi firmiĝas, kiel sugestas la lastaj venkoj fare de Tabaré Vázquez en Urugvajo kaj de Daniel Ortega en Nikarakvo. De post sia enfermiĝo en la ekvadora ambasadejo en Londono nia amiko Julian Assange restas tre atenta pri la debatoj ; la dekstrema kandidato promesis, ke se li venkas, li forpelos lin de tie kaj transdonos lin al la svedaj aŭtoritatoj … En sia alfronto kontraŭ eksa korupta bankisto [4] Lenín Moreno povas kaj devas venki.

    Ignacio Ramonet

    elhispanigita de Norberto Díaz Guevara fonto : http :// www. cubadebate. cu /opinion/20... origina fonto : Le Monde Diplomatique



    [1] Antonio Machado Ruiz (1875-1939) estis hispana poeto kaj prozisto, membro de la literatura movado konata kiel Generacio de ’98. - ndlt

    [2] Joan Manuel Serrat (1943), hispana kantisto, komponisto, poeto kaj muzikisto, unu el la plej elstaraj figuroj de la moderna kanzono en la lingvoj hispana kaj kataluna. N. de la T.

    [3] Laŭ la elektoleĝo en Ekvadoro en la prezidantelekto venkas la kandidato aŭ kandidatino, kiu atingos pli ol 50 % el la voĉoj en la unua baloto aŭ pli ol 40 % kun almenaŭ 10 poentoj de diferenco disde la dua kandidato. Se la rezulto ne estas unu el tiuj, okazos la rebaloto, en kiu partoprenos nur la du kandidatoj kun pli da poentoj.

    [4] „ Guillermo Lasso devenas de tradicia potenca familio en Ekvadoro ; li estas la aganta prezidanto de la Banko Guayaquil kaj li estis superministro pri Ekonomio kaj Energio dum la regado de Jamil Mahuad – kiu unu jaron antaŭe nomis lin urbestron de la provinco Guayas – inter aŭgusto kaj septembro 1999, kiu inventis tiun postenon por alfronti la tre gravan financokrizon ekzistantan en la lando. Tiu situacio kreis la faman ,bankan feriadon’ en 1999, kie estis nuligitaj la financoagadon dum kvin tagoj, bankrotis pluraj bankoj kaj ĉiuj kostoj de la reflosigo estis respondeco de la ŝtato, kiu nuligis la sociajn kostojn kaj blokis la mondeponojn de la loĝantaro. Tio estis grandega socia krizo – kiu longe poste kreis la dolarigon de la ekvadora monsistemo – grandparte kreita de la liberaligaj kaj flekseblaj politikoj proponataj de Lasso en sia kampanjo”. Vd. „Kroniko de la ekvadoraj stratoj en kampanjo”, de Federico Larsen, Nodal, Buenos Aires, la 16-an de februaro 2017.


    1 a aprilo 2017


    Francujo : pejzaĝo antaŭ la prezidanto-elekto

    La kanonŝipo, franca pasio



    La prezidanto Hollande dum sia mandato sendis trupojn sur multajn malfacilajn terenojn. Ĉu vere estas ilia rolo tiom ofte anstataŭi la diplomatojn ? Tiu, kiu sukcedos lin devos mezuri la koston de tiuj enmiksiĝoj, tiel rilate al armeaj elspezoj, kiel rilate al la bildo de Francujo.



    « MI VERŜAJNE travivis la plej gravan tagon de mia politika vivo », konfesis s - ro François Hollande la 2-an de februaro 2013, fine de ĝoja tago en Gao kaj en Timbuktuo, post la unuaj armeaj sukcesoj de la operaco « Serval ». Same kiel siaj antaŭuloj, la franca ŝtatestro surmetis la uniformon de « ĝendarmo de Afriko », intervenante en Malio, malfermante « sekurecan pluvombrelon » super kvar aliajn sahelajn landojn kaj en Centrafriko n, kaj, pli sude, apogante Niĝerio n, minacatan de la ĝihadisma sekto Boko Haram.

    « Paradokse, la interven-tereno de la franca armeo, kun aprobo de la landoj de la regiono, neniam estis tiel vasta kiel nun », konstatas s - ro Gilles Olakunlé Yabi, eks-respondeculo de la okcident-afrika buroo de la International Crisis Group  [1]. La reto de francaj arme-bazoj sur la kontinento, kvankam parte reorganizita, estis eĉ plutenata pli ol kvindek kvin jarojn post la ondo de la sendependiĝoj. Same kiel en la tempo de la malvarma milito – kiam tre pragmatisma disdivido de taskoj lasis al Francujo la zorgon reteni la naciisman aŭ prosovetan puŝon en Afriko -, la usona amiko ne kontestas ĝian rolon en la francparolantaj landoj, same kiel ĝi faris en la 1990- aj jaroj, okaze de la konflikto de la Grandaj Lagoj. Krome, post la usonaj malsukcesoj enIrako kaj Afganujo, la hezitemo de la prezidanto Barack Obama sendi trupojn eksterlanden malfermis larĝan vojon al la francoj.

    Krome, la diplomatiaj kaj armeaj rilatoj neniam estis tiel konfidaj kiel sub la prezidantecoj Hollande kaj Obama, inkluzive en Proksim-oriento, kie Francujo rolis kiel n - ro 2 en la koalicio kontraŭ la Organizo de la Islama Ŝtato ( OIŜ). En 2015, franca admiralo eĉ kondukis, el la Charles de Gaulle -aviadilŝipo, la Task Force 50, parton de la 5- a usona ŝiparo en la Golfo. Parizo retrovis novkonservativajn akĉentojn en sia « milito kontraŭ terorismo », irante ĝis la imitado de sia usona patrono tra sia politiko de eksterjusticaj ekzekutoj, parte rekonitaj de la prezidanto Hollande  [2]. La militistoj konfidas, ke ili neniam ricevis tiel klarajn instrukciojn de la registraro, kiu, ekzemple, publike alvokis al « elimino »« detruado » de la malamiko : la « Serval »-operaco en Malio estis kondukata sen bilancoj, nek malliberuloj, nek bildoj [3].

    Dum la kvinjara mandato de s - ro Hollande, oni ankaŭ spertis la reaperon de soldatoj en la stratoj de la lando. Prenante argumenton de la « kontinueco de minaco sur la interna kaj ekstera frontoj [4] », sekve de la atencoj de 2015, la registaro lancis la operacon «  Sentinelle  »,kiu ankoraŭ nun mobilizas inter sep mil kaj dek mil homojn por policaj operacioj, starigis la urĝo-staton kaj dekretis serion da trudaj reguloj.

    Ĉu la armea enmiksiĝo estas « franca pasio », kiel sin demandas Claude Serfati  [5] ? Laŭ tiu ekonomikisto, la radikoj de la ŝtata militismo estas profundaj kaj malnovaj : Napoleono, la koloniaj militoj, la « frapoj » sub la prezidanteco de Generalo De Gaulle . Ili ankaŭ disvolviĝas kadre de institucioj, kiuj permesas la prezidanto sendi trupojn eksteren laŭ sia plaĉo, la registaro devas nur informi la Parlamenton, kies permeso devas esti petata nur se la interveno daŭras pli ol kvar monatojn. Ŝajnas do ke la grandaj industriaj grupoj, la armeo kaj la politika registaro konsistigas « francan mezo-sistemon de armado » , kiu finfine estas unu el la faktoroj de tiu armea fervoro – kaj sekve de la nivelo relative alta de elspezoj (triaranga en Eŭropo, post Britujo kaj Germanujo, sed antaŭ la aliaj partneroj de la eŭropa Unio). Fervoro, kiun Francujo provis uzi kiel « kontraŭpezon al la kadukiĝanta ekonomia influo de la lando kaj al la kreskanta impono de Germanujo al la eŭropaj decidoprocezoj », laŭ Serfaty  [6].

    La decidon intensigi la bombardojn en Sirio sekve de la atencoj de novembro 2015 en Parizo kaj en Saint - Denis iuj kontestis. Laŭ la eksa ĉefministro Dominique de Villepin, « Respondi al atako per milito, tio estas estingi incendion per flam-ĵetilo [7] ». Pli freŝe, la generalo Vincent Desportes taksis : « Ni sufiĉe bombardis la OIŜ por estigi la atencojn en Le Bataclan kaj Nico, sed ne sufiĉe por ilin malhelpi [8] »

    La operaco «  Sentinelle  » estas malmulte efika kaj malagrable travivita de la militistoj

    Relativa interkonsento establiĝis inter la Respublikanoj kaj la socialista Partio sur la tereno de defendo, precipe kiam la registaro, reage al la atencoj, ĉesigis la malkreskon de la nombro de armeanoj planitan de la leĝo pri armea programo 2014/2019. Sed la armeo plendas pri trointenseco dum la operacoj, pri sentebla malboniĝo de la spiritostato de la trupoj kaj pri grava eluziĝo de la ekipaĵoj. Ties stabestro, generalo Pierre de Villiers, postulas, ke la buĝeto de la defendo - kiun li nomas « la strebo por milito » - estu altigita, antaŭ la fino de la venonta kvinjara mandato, ĝis 2 % de la malneta enlanda produkto, kiel deziras la Nord-Atlantika Traktato-Organizo ( NATO), kontraŭ 1,77 % nun ( t. e. 32,11 miliardoj da eŭroj).

    Ministro pri defendo dum la tuta periodo de s - ro Hollande, s - ro Jean- Yves Le Drian estas konsiderata kiel la vera « ministro pri Afriko » - ripetataj eksteraj operacoj – kaj la « Vendisto-Reprezentanto-Vojaĝanto de la Respubliko » - florantaj armilovendoj. En sia bilanco, li substrekas la ideologian danĝerecon kaj perfortegon de ĝihadismo. Li ankaŭ atentigas pri la neantaŭvideblo de la ĉefaj agantoj (inkluzive de la usonanoj...), la ĝeneraligo de la « strategia timigo » (venanta el Rusujo, Ĉinujo kaj aliaj) kaj la malfortiĝo de la internaciaj reguloj kaj kadroj. Ĉio tio devigas nin, laŭ li, esti kapablaj alfronti ĉian « strategian surprizon », disponante pri armea ilo kiu enhavas la tutan spektron de rimedoj kaj specialaĵoj [9].

    Kia ajn estos ĝia politika koloro, la venonta registaro devos sin demandi pri la engaĝiĝoj de Francujo, kaj unue pri la milito en Irako kaj Sirio. Sed aliaj urĝaj dosieroj trudiĝos : Nord-Koreujo, la nova ekvilibro de la rilatoj kun Usono, Rusujo, Turkujo, Britujo. En Sahelo , kie la ĉefaj ĝihadistaj grupoj ĵus anoncis sian kunfandiĝon, la situacio enŝlimiĝas, kaj oni ne antaŭvidas kiam la francaj trupoj povos hejmeniri. Kun siaj kvar mil soldatoj strebantaj regi sektoron tiel vastan kiel Eŭropon, la operaco «  Barkhane  » ne sukcesis malhelpi la revenon de la ĝihadistoj, eĉ se ĝi retenis ilin. En Proksim-Oriento, la politika subteno kaj la armil-vendoj al la aŭtoritatisma egipta registaro starigas demandon, same kiel la plifortigita partnereco kun Sauda ArabujoKataro, ideologiaj bredejoj de Al Kaido kaj OIŜ.

    La estonta registaro ankaŭ devos arbitraĝi buĝetojn/ fari kelkajn buĝetajn arbitraĝojn. La nuna stabestro de la armeoj asertas bezoni 36 miliardojn en 2018 (anstataŭ la planataj 34), 38 en 2019 kaj 40 en 2020. Tia buĝeto laŭ li necesas por rehavi normalan nivelon de trejnado kaj reakiri la kapablojn, kiujn la armeo portempe rezignis (altmaraj patrolŝipoj, proviantaj aviadiloj, transport-aviadiloj, blenditaj veturiloj). Kaj tio eĉ antaŭ ol lanĉi la grandan laborejon de la renovigo de la nuklea deadmono-armilo, kiu eble trudos forlasi ĝian flugan parton.

    La dismeto de la armeo sur la nacia teritorio estas malmulte efika kaj malagrable travivata de la armeanoj, kiuj ne sentas sin allogataj de la gardisto-funkcio ; tio devos verŝajne esti reviziita, almenaŭ en ties nuna formo. Ĉu la « nacia gvardio », nova vesto de la malnovaj « rezervoj », povas relajsi ĝin, kaj laŭ kiuj kondiĉoj ? Kaj, precipe, kiel oni eliru el la « urĝo-stato »,eluzita pro tro da pludaŭrigoj ?

    Kiam s - ro Donald Trump promesas kreskigi je preskaŭ 10 % la federacian armean buĝeton de Usono, kaj postulas ke la eŭropanoj agu same, la reveno en la armean komandejon de la NATO – decido de la prezidanto Nicolas Sarkozy – reduktas la francan armeon je rolo de ŝuldanto de la usona patrono. Ĝi restas aprobita de s -roj Emmanuel Macron (En marche  !), François Fillon (La Respublikanoj), Benoît Hamon (socialista Partio). S -ino Marine Le Pen (Nacia Fronto), kaj s - ro Nicolas Dupont - Aignan ( Debout la France) rekomendas eliri el la Komandejo, dum s - ro Jean- Luc Mélenchon (la Necedema Francujo), s -ino Nathalie Arthaud (Laborista Lukto), s - ro Philippe Poutou (Nova Partio Kontraŭkapitalisma) aŭ s - ro François Asselineau ( Popola respublikana Unio) deziras forlasi la atlantikan organizaĵon. Laŭ pluraj kandidatoj, la « Briteliro » kaj la postuloj de la nova usona prezidanto pri la financado de NATO (nun portata 70 % de Usono) ofertas novan oportunon por relanĉi la malnovan projekton « Eŭropo de la defendo », enterigita depost 1954. En junio, kunveno de la Eŭropa Konsilio estos dediĉata al la ideo « strukturita kunlaborado » inter la landoj dezirantaj plupaŝi en tiun direkton.

    Plian fojon, la elekta kampanjo ne estigis multajn okazojn de grandaj debatoj ĉirkaŭ defendo-demandoj. Ĉu tamen ne venis la tempo funde rediskuti la demandon pri la milita aktivismo de Francujo, en la momento kiam progresas la ideo, ke iuj intervenoj disvastigas terorismon, tiom kiom ili kontraŭbatalas ĝin ? Paŭzigi la « Eksterajn Operacojn » dum la tempo necesa por repensi la defendan ilon ? Koncentri la esencon de la rimedoj ne plu al intervenoj ĉefe nacifrancaj – perceptitaj, volenevole, kiel novkoloniigaj -, sed al agadoj vere plurnaciaj ? Kaj organizi grandskalan vojon al internacia instruado pri la teknikoj de pac-plutenado, kiu valorigus la kompetentojn de la francaj armeanoj ?

    La pluteno de la nuklea deadmono, kvazaŭ tabua temo

    La reformatigo de la armeo laŭ maniero pli defenda ol ofensiva povus esti kondukata samtempe kun la disvolvado de formoj de civitana engaĝiĝo (soldatservo, civitana servo, ktp.), kiu alproksimigus la soldatojn de la socio kaj igus nin retrovi defendo-spiriton liberigitan je mallarĝa aŭ venĝema naciismo. Tio ankaŭ donus okazon aliri la temon, hodiaŭ kvazaŭ tabuan, de nuklea deadmono, samtempe tro forta kaj ne sufiĉe forta, kaj tial ne adaptita al la nunaj minacoj. Ĝia renovigo tre multekosta (3,5 miliardoj da eŭroj jare, 6 miliardoj ekde 2022) estas prezentata kiel neevitebla, dum estas malfermiĝonta ĉe la Unuiĝintaj Nacioj internacia pritraktado pri traktato malpermesanta la nukleajn armilojn.

    Pripensi la rolon, kiun Francujo povus ludi en la stabiligo de la internacia situacio ankaŭ devigus revizii ĝian politikon pri armilo-eksportado, kiu lokis ĝin ĉe la tria tutmonda vico en 2016, kun preskaŭ 20 miliardoj da eŭroj [10]. Devigus ankaŭ redifini la kunlaborojn inter eŭropaj landoj liberigitaj el la ambiguecoj kaj pezeco de NATO, redonante al Francujo aŭtonomecon kaj suverenecon, utilajn al ĝi en la momento, kiam redesegniĝas la grandaj ekvilibroj de la mondo. Kaj ankaŭ imagi, kadre de konstitucia reformo, pli intiman asociiĝon de la Parlamento al la kontrolo de armilvendoj, al la decidoj sendi trupojn kaj al la taksado en reala tempo de la armeaj politikoj, kiuj estas, de tro longe, « rezervata tereno » de la prezidanto.

    Philippe LEYMARIE



    [1] Vd  : « En Afriko, aliaj kovejoj de ĝihadismo », kaj Philippe Hugon, «  Sahelo inter du ĝihadismaj fajroj », Le Monde diplomatique en esperanto, respektive februaro 2015 kaj marto 2016.

    [2] Vd. Gérard Davet kaj Fabrice Lhomme,« Un président ne devrait pas dire ça... » Les secrets d ’un quinquennat , Stock, Parizo, 2016.

    [3] Vd. «  Images propres, guerres sales  », Le Monde diplomatique , oktobro 2013.

    [4] Jean- Yves Le Drian, Qui est l’ennemi  ?, Cerf, kol. «  Actualité  », Parizo, 2016.

    [5] Vd. Claude Serfati,Le Militaire. Une histoire française , Éditions Amsterdam, Parizo, 2017

    [6] Claude Serfati, L ’Industrie française de défense , La Documentation française, kol. «  Les Études  », Parizo, 2014.

    [7] Dominique de Villepin, « La guerre ne nous rend pas plus forts, elle nous rend vulnérables  », Libération , Parizo, 25- a de novembro 2015. Vd ankaŭ : Serge Halimi, « La arto de idiota milito », Le Monde diplomatique en esperanto, decembro 2015.

    [8] « Le parler haut du général Desportes  », Défense en ligne, 15- a de februaro 2017, http ://blog. mondediplo.net

    [9] «  Renouveau de la recherche stratégique  », simpozio, Parizo, 25- a de januaro 2017.

    [10] Vd la dosieron « Diplomatio de armiloj », Le Monde diplomatique en esperanto, aprilo 2016.


    1 a aprilo 2017


    Stumpigitaj parlamentoj



    KIEL EBLAS trudi liberkomercan traktaton evitante la demokratiajn instituciojn de la koncernataj landoj ? La gvidantoj de la Eŭropa Unio por tio disponas pri impresa paletro da rimedoj. En la traktadoj pri la granda transatlantika merkato ( GTM, ankaŭ konata sub la franca akronimo AECG aŭ angla TAFTA) jam estis uzataj kelkaj el ili : la principo de la „sekreto de intertraktadoj” ekzemple ebligis teni la civitanojn kaj iliajn delegitojn dum longaj monatoj en senscio, ĝis kiam la mandato pri intertraktado estis fine malkaŝita.

    La historio de la Ekonomia kaj Komerca Traktato inter la Eŭropa Unio kaj Kanado ( EKT, en la angla CETA) prilumas alian rimedon, eĉ pli timindan : la provizoran aplikadon de ne ratifita traktato. Tiu teĥniko, patrece klarigas la franca registaro, „prezentas la avantaĝon ke oni ne bezonas atendi ke ĉiuj proceduroj de nacia ratifado, kiuj etendiĝas tra pluraj jaroj, estu plenumitaj por ĝui la ekonomiajn efikojn de la traktato, ĉar en la praktiko ĝi havas la samajn efikojn kiel la ekvalido”. [1] La senatano de la departemento Tarn, Philippe Bonnecarrière, larĝanime eĉ pritaksas tiun avantaĝon : „Tiel, la liberkomerca traktato kun Sud-Koreujo, en sia provizora aplikado [de 2011 ĝis 2015], ebligis duobligi la eksportojn de la Unio al tiu lando en la valoro de 17 miliardoj da eŭroj.” [2] Tiu strategio de finfaritaĵo antaŭ ĉio ebligas certigi la estontan aprobon de la parlamentoj, prezentante ĉian alian elekton ol la „jes” kiel malordigon de bone funkcianta meĥanismo.

    Voli trudi la feliĉon al iu anstataŭ li, laŭ certaj psiĥiatroj estas formo de perverso. Tiel oni pli bone komprenas la urĝon de la eŭropaj gvidantoj funkciigi la EKT, kiun la eŭropa parlamento la 15-an de februaro 2017 adoptis sen ke la parlamentoj de la membroŝtatoj, nome de siaj civitanoj, siavice esprimis sian konsenton. La EU -praktiko kaj la internacia juro parte donas al ĝi tiun povon : la provizora aplikado de ankoraŭ ne ratifita traktato estas permesata de la Viena Konvencio de 1961 (artikolo 25), kondiĉe ke la traktato mem entenas tiun eblecon aŭ ke la ŝtatoj interkonsentas pri tio.

    Sed tiu principo ne ĉesas ĝeni kelkajn juristojn, kiuj kvalifikas ĝin „ambigua” [3], dum aliaj emfazas la juran malcertecon pri la starigitaj dispozicioj dum tiu „provizora” periodo. Por sendramecigi, la iniciatintoj de la koncernaj traktatoj ofte emas prezenti ilin kiel sendanĝerajn „teĥnikajn” tekstojn.

    Ĉu eblas nomi „teĥnika” traktaton, kiu endanĝerigas la sociajn rajtojn aŭ mediajn regulojn ? Krome, en momento kiam la foso inter elektitoj kaj elektantoj profundiĝas, ĉu la gvidantoj ne devus certiĝi pri la rajto de la internaciaj devigoj, kiujn ili transprenas ? Tamen, nenio estas definitive decidita, ĉar, kiel la Unuiĝintaj Nacioj precizigas, „la provizora aplikado ĉesas, kiam ŝtato informas la ŝtatojn koncernatajn de la provizora aplikado pri sia intenco ne fariĝi parto de la traktato”.

    Anne- Cécile ROBERT.



    [1] „France Diplomatie, Questions et réponsesAccord économique et commercial global ( AECG) entre l ’Union Européenne et le Canada ”, www.diplomatie. gouv. fr

    [2] Philippe Bonnecarrère, „ Rapport sur les conditions de ratification de l’AECG ”, Sénat, Parizo, 13-an de oktobro 2016.

    [3] Daniel Vignes, „Unue nocion ambiguë  : la mise en application provisoire des traités ”. Annuaire français de droit international, vol. 18, n - ro 1, Parizo, 1972.


    1 a majo 2017


    Post la usonaj frapoj en Sirio



    Donald Trump aŭ la danĝeroj de reciproka akrigo



    Komencitaj la 7-an de ĉi aprilo kiel reprezalio al mortiga ĥemia atako atribuita al la reĝimo de Damasko fare de la plej multaj membroj de la Sekurec-konsilantaro de la Unuiĝinta Naciaro, la raketoj lanĉitaj de usonaj militŝipoj kontraŭ aerbazo en Sirio estis prezentitaj de la komunikiloj kiel la unua „vera” milita ago de la prezidanto Donald Trump ekde lia eniri en la Blankan Domon. La infero de la kvindek naŭ raketoj Tomahawk ne klaseblas kiel afereto, pro la substancaj – kvankam ne katastrofaj – detruoj, kiuj rezultis. Sed reale temas pri la dua ofensivo de s - ro Trump, ĉar la unua estis la sanga interveno de la usonaj specialaj fortoj en Jemeno, la 29-an de januaro 2017. Kaj antaŭ ĉio, ĝi povus esti nur antaŭludo al longa serio da kromaj uzadoj de milita perforto, ĉiu pli malprudenta kaj agresa ol la antaŭa.

    Dum sia elektokampanjo, s - ro Trump indikadis, ke li ne hezitos mobilizi la armeon por eksterlande defendi la interesojn de sia lando kaj samtempe mallaŭdis la prezidanton Barack Obama kaj la ŝtatsekretariinon Hillary Clinton ke ili trenis Usonon en senfinajn militojn en la Proksim-oriento. En septembro de 2016, demandite pri sia sinteno kaze de krizo implikanta iranajn kaj usonajn militŝipojn en la Araba-Persa Golfo, li brustoŝvelis antaŭ la ĵurnalistoj : „Kun Irano, se iam ili encirkligas niajn mirindajn destrojerojn per siaj boatetoj, kaj faras gestojn al niaj viroj, kiujn ili ne devus fari, tiam ni surpafos ilin kaj forpelos ilin el la akvo.” [1]

    Ekde kiam li okupas la Ovalan Oficejon, la prezidanto Trump montriĝas pli kaj pli militema kaj donas agoliberecon al sia ĉefstabo – „miaj generaloj”, kiel li ŝatas ilin nomi – por plani kaj plenumi militajn operaciojn en diversaj batalzonoj, ekzemple en Afganujo, Irako, Libio, Somalio, Sirio aŭ Jemeno.

    La unua faro do okazis en januaro, kiam li ordonis taĉmentan operacion kontraŭ vilaĝo en la centro de Jemeno kaj konsiderata servi kiel ŝirmo por la membroj de la grupo Al- Kajdo en la araba duoninsulo ( AQPA). Kvankam la preparo de la sturmo komencis dum la lastaj semajnoj de la Obama -registaro, la verdan lumon – dum kunveno kun sia „ĉefstrategiisto” Stephen Bannon, sia bofilo Jared Kushner, la defendministro James Mattis kaj la generalo Michael Flynn, sia efemera konsilisto pri nacia sekureco – donis la nova prezidanto. Certe pro hasto de la planado aŭ pro fuŝa kontrolado fare de la Blanka Domo (aŭ eble pro ambaŭ samtempe), la operacio fariĝis katastrofo. Dek ses civiluloj ĉe tio perdis la vivon kaj membro de la Navy Seals , la elito de la usona mararmeo.

    S - ro Trump, ne tre ema tiri la instruon de tia fiasko, decidis doni pli da povo al siaj ĉefaj oficiroj kaj donis al ili agoliberecon por fari militajn operaciojn en ses landoj. En Jemeno ekzemple la prezidanto permesis al la Pentagono difini „zonojn de aktiva batalo”, nomo kiu permesas al la lokaj oficiroj ordoni taĉmentajn atakojn kaj sepavajn  [2] pafojn por elimini suspektatojn sen devi submeti ilin al la Blanka Domo. En la sekvaj semajnoj post la katastrofa operacio, Usono lanĉis pli ol sepdek sepavajn atakojn en Jemeno – klare pli ol la nombro de tiaj atakoj en tiu lando permesitaj de s - ro Obama dum la tuta jaro 2016.

    Ankaŭ en Somalio, tutaj teritorioj estis klasitaj zonoj de aktiva batalo. La oficiroj de la Usona Komando por Afriko ( Africom) havas tie plenpovon por celi supozatajn membrojn de la Chebab , alia frakcio de Al- Kajdo. „Estas tre grave kaj tre utile por ni havi iom pli da fleksiĝkapablo, iom pli da libereco pri decidoj, gratulas sin la generalo Thomas Waldhauser, ĉefkomandanto de Africom, en la New York Times (31-an de marto 2017). Tio ebligas nin frapi niajn celojn pli rapide.”

    La oficiroj de la Centra Komando ( Centcom), respondecaj pri la usonaj militaj operacioj en Irako kaj en Sirio, ankaŭ salutis la larĝanimajn agospacojn kiujn s - ro Trump disponigas al ili. Fine de marto, dum laŭ postulo de la Blanka Domo ili preparis sin por intensigi sian ofensivon kontraŭ la Organizaĵo de la Islama Ŝtato ( OIŜ), ilia ĉefkomandanto, la generalo Joseph Votel, deklaris : „Ni komprenis, ke la naturo de la batalo ŝanĝiĝis kaj ke ni devis fari tiel, ke la aŭtoritatoj [tiel] praktikiĝas sur la bona nivelo donante pli larĝajn povojn al la loka respondeculo.” [3]

    Tiu delegado de „aŭtoritatoj” al malpli altrangaj oficiroj montriĝis en marto per la lokado de kromaj kvarcent usonaj soldatoj en Sirio, decidita de la generalo Votel sen antaŭa konsento de la prezidanto. Ŝajnas, ke tiu estis pri tio informita nur post la generalo Mattis, post kiam la lokado de la trupo estis jam okazanta. Laŭ multnombraj observantoj, tiu strategio de „lasi la lokajn knabojn fari” parte klarigas la sangelverŝon de la 17- a de marto, kiam bombadoj al loĝkvartalo de la okcidenta Mosulo mortigis minimume ducent irakajn civilulojn, inter ili dekojn da infanoj.

    Rigardata en tiu kunteksto, la operacio de la 7- a de aprilo ne estas tiom neatendita kiom ŝajnas. La sepdek du tagoj inter lia enoficiĝo kaj lia decido rakete detrui la aviadilojn en la aerbazo de Ŝajrat sufiĉis al s - ro Trump por transformiĝi en senkondiĉan adepton de la armeo. Ĉiuj atestantoj samopinias pri la fakto, ke li ne hezitis eĉ sekundon por ordoni la atakon. Eĉ ne la plej eta spuro de ekpripenso pri la respekto de la internacia leĝo, la neceso konsulti la Kongreson, la diplomatiaj sekvoj por Usono, aŭ pri ia alia konsidero, kiu iam povintus maltrankviligi s - ron Obama. Nenia dubo, ke s - ro Trumpo estas ravita pri la rezulto : lia militago estis aplaŭdita ne nur de la plej multaj el liaj respublikanaj kontraŭuloj, inter ili la senatanoj John McCain kaj Lindsey Graham , sed ankaŭ de iuj el liaj plej akraj demokrataj kritikantoj, kiel ekzemple Chuck Schumer .

    Oni devas timi, ke la raketa epizodo estis nur etapo sur la vojo de homo, kiu akiras sperton kaj kontentiĝon per uzado de iama usona potenco kontraŭ landoj pli malfortaj ol la lia. Tia impulso ne satiĝas per unu sola salvo kontraŭ nur la siria reĝimo – ĝi nepre alvokas kroman, kaj poste kroman, en reciproka akriĝo, kiu nutras sin per si mem.

    Cetere s - ro Trump ne longe atendis por demonstri tion. La 13-an de aprilo, la Centcom elektis afganan montaron en kiu troviĝas reto de tuneloj okupata de OIŜ -batalantoj, por tie lanĉi la plej teruran eksplodmaŝinon de la mondo ekster atomarmiloj : bombon GBU -43/ B konatan sub la akronimo MOAB ( Massive Ordnance Air Blast), aŭ kiel bombo de masiva blovefiko. Tiu „patrino de ĉiuj bomboj”, laŭ sia kromnomo, kiu pezas dek tunojn kaj kostas 16 milionojn da dolaroj, polvigas ĉian vivon en radio de naŭcent metroj. Faligita en urba aŭ duonurba zono, ĝi povas mortigi milojn, pro kio la Obama -registaro neniam uzis ĝin. La fakto, ke la prezidanto Trump inaŭguris ĝian uzadon nur kelkajn tagojn post la raketoj kontraŭ Sirio ŝajnas montri emon elingigi pli kaj pli detruajn armilojn.

    Kia povus esti lia venonta geniaĵo ? Antaŭmalhelpaj militaj frapoj kontraŭ Nord-Koreujo aŭ kontraŭ Irano estas parto de kompreneblaj scenaroj. La ordono bombi Sirion estis apenaŭ donita, kiam la prezidanto Trump avertis sian ĉinan kolegon Xi Jinping – kiun li akceptis por vespermanĝi la 6-an de aprilo en sia privata loĝejo de Mar- a -Lago, en Florido – ke la Popoldemokratia Respubliko Koreujo ( PDRK) riskas esti lia venonta celo, se ĝi ne tuj ĉesigas sian programon de interkontinentaj balistikaj raketoj. Fine de la manĝo, en kiu ankaŭ li partoprenis, la ŝtatsekretario Rex Tillerson raportis al la ĵurnalistoj la averton adresitan de s - ro Trump al sia ĉina gasto : bridu vian nordkorean aliancanon, alie ni taskos nin pri tio batale. „La prezidanto Trump indikis al la prezidanto Xi, ke ni feliĉus labori kun li”, por alfronti la nordkorean minacon, deklaris s - ro Tillerson, alie „ni estus preparitaj, kaj ni estas, por preni la aferojn en niajn manojn, kaze ke Ĉinujo ne kapablus kunordiĝi kun ni pri tio.” [4]

    En la sekvaj horoj, la defendministro ordonis al la aviadilŝipo Carl Vinson kaj al ties subtena ŝiparo – inter ili destrojeroj armitaj per raketoj Tomahawk , la samaj kiuj ĵus atakis Sirion – nuligi sian viziton programitan al Aŭstralio kaj direkti sin al la regiono proksima de Koreujo. La registaro substrekis, ke tiu decido celis liveri kroman batalforton al s - ro Trump, kaze ke tiu decidos interveni kontraŭ Pjongjango, ĉu kiel antaŭmalhelpo, ekzemple por detrui lanĉejojn, aŭ kiel reprezalio al kia ajn provoko, ekz - e atoma proveksplodo aŭ provo de raketo. „Tiu estas kanajla reĝimo, kiu nun posedas atomajn kapablojn, la 9-an de aprilo grumblis la konsilisto pri sekureco de la Blanka Domo, la generalo McMaster. La prezidanto postulis ke oni preparu por li ĉiujn eblajn opciojn por elimini la minacon, kiu pezas sur la usona popolo, sur niaj aliancanoj kaj sur nia partnereco en la regiono.” [5]

    La mobilizo de la Carl Vinson kaj la militemaj deklaroj de Vaŝingtono tre emociis la najbarojn de Pjongjango, nome en Ĉinujo, Japanujo kaj Sud-Koreujo, kie la sekvoj de milita ago de Usono ne eviteblus. La nordkorea reĝimo cetere tuj anoncis ke ĝi respondos al ĉia usona atako per mortigaj pafoj al Sud-Koreujo kaj Japanujo, kial ne per ĥemiaj aŭ atomaj armiloj. Ĝi povus ekpafi kontraŭ Sud-Koreujo kaj ĝiaj dek milionoj da loĝantoj ekde siaj fortikigitaj pozicioj rande de la zono nomata „senarmigita”, kiu disigas la du landojn. Eĉ limigitaj reprezalioj kaŭzus gravajn perdojn de homaj vivoj.

    La perspektivoj por Irano ne estas pli trankviligaj. Kiel kandidato, s - ro Trump faris tiun landon sia hororo. Ekprezidante li fulmas kontraŭ la irana raketprogramo kaj akuzas Teheranon subteni teroristajn grupojn en la Proksimoriento. Komence de februaro, post provo de balistika raketo, la generalo Flynn sciigis, ke Vaŝingtono „sendos oficialan averton” al Teherano, invokante ke oni ekzamenas plurajn opciojn por kontraŭagi la novan ekstravagancon de la Islama Respubliko. Li ne precizigis kiujn, sed aliaj fontoj ĉe la Blanka Domo komprenigis, ke milita ago estis ja konsiderata. Kvankam la generalo Flynn, konata pledanto por milito kontraŭ Irano, la 13-an de februaro ĉi-jare forlasis siajn funkciojn de konsilisto, ekzistas nenia kialo por supozi, ke la prezidanto Trump aŭ la defendministro Mattis – ankaŭ konata pro sia abomeno kontraŭ Irano, forlasis la opcion de milito. En la sinsekvo de siaj brilaĵoj en Sirio, s - ro Trump povus eĉ trovi en ĝi novajn logojn.

    Tiaj frapoj certe ekfunkciigus spiralon de reprezalioj kun pezaj konsekvencoj. La irananoj jam flirigis la minacon bloki la petrolŝiparojn kiuj pasas tra la markolo de Ormuzo, kio kaŭzus gravan mondekonomian krizon. Krom se ili ne elektas malkaŝe subteni la ribelojn ene de la ŝijaistaj komunumoj de la Proksimoriento, eĉ se tio sabotas la operaciojn kontraŭ la OIŜ de la koalicio gvidata de Usono. Maleblas antaŭdiri la ĉen-reagojn de tia scenaro, sed verŝajne tio ne stabiligus la regionon.

    Ĝis nun, la demonstroj de milita forto de la Trump-registaro restis limigitaj al teritorioj, kie la malamikoj de Usono ne havas la rimedojn por rebati aŭ preferas, kiel en la kazo de la siria reĝimo kaj de ties aliancanoj, kaŭri por atendi sian vicon. Sed Vaŝingtono ne trovos ĉiam tiom facilan ludon : pli aŭ malpli frue la atakitoj rebatos. Kompreneble estas eksterdube, ke en la milita skalo Usono ĉiam ĝuos plurajn ŝtupojn da antaŭeco. Sed la „flankaj damaĝoj” – koncerne homajn vivojn kaj la mondan malreguligadon – ne estos malpli eksterordinaraj.

    Michael T. KLARE.



    [1] Citita de la New York Times de la 9- a de novembro 2016.

    [2] Sepavoj estas senpilotaj aviadiloj. - vl

    [3] Citita de la New York Times de la 30- a de marto 2017.

    [4] Vortoj raportitaj de la Financial Times de la 7- a de aprilo 2017.

    [5] Tekto transskribita el interparolado de la televido Fox News , la 9-an de aprilo 2017.


    1 a majo 2017


    „La Imperio de la Spionado” : la batalo por la rajtoj de la civitanoj en la cifereca erao



    „Hodiaŭ ĉiuj usonanoj estas spionataj” Edward Snowden

    En nia ĉirkaŭaĵo vagadas Big Brother (granda frato), kiu volas scii ĉion pri ni kaj nin klasifiki surbaze de niaj „eventualaj danĝeroj”. Ĉi tiu kompleta spionado estis ĉiam la granda tento de la trudemaj potencoj. Tiusence kelkaj pasintaj reĝimoj definitive restis ligitaj al sekretaj entrudoj en la vivo de la homoj. Ni pensas ĉefe pri la hitlera III Reich kaj pri la stalinisma ŝtato. En sia novelo „1984” George Orwell mokis ĉefe ĉi tiun regnon. En antaŭ nelonge pasinta tempo la filmo „La vivo de la aliuloj” [1] misfamigisla sistemon de ĝenerala spionado en la antikva Germana Demokrata Respubliko ( GDR) establitan de la Ministraro pri la Sekureco de la Ŝtato, pli konata kiel Stasi .

    Ĉi tiuj reĝimoj estis diktaturoj. Sed en nia tempo la demokratioj establis modernajn kaŝretojn de spionado foje en kontraŭdiro kun siaj tradicioj. Tiusence endas memori, ke Usono fondiĝis surbaze de la ribelado de la usonaj farmantoj kontraŭ angla leĝo permesanta la perforton de la privata vivo. La koleriĝo estigis la usonan revolucion de 1776. La kvara amendo de la Konstitucia Ĉarto de Usono ĉiam protektas la usonanojn kontraŭ kiu ajn perforto fare de registaro volanta neleĝe perforti ilian privatecon : „Ne estos perfortita la rajto de la civitanoj je la protektado de la homoj, domoj, dokumentoj kaj posedaĵoj ; kontraŭ kiu ajn traserĉo aŭ neleĝa aresto …”

    La kulmino de la Interreto kaj de la novaj elektronikaj retoj nuntempe donas al la ĉefaj ŝtataj servoj de spionado de la komunikaĵoj – la NSA, en Usono ; la GHCQ, en la Unuiĝinta Reĝlando ; la DGSE, en Francujo ; la CNI, en Hispanujo – neatenditan okazon facile krei daŭran kaj ĝeneralan spionadon de ĉiuj politikaj kaj sociaj protestoj. Ĝuste, ĉar la Interreto jam ne estas tiu malcentralizita spaco de libereco, kiu ebligos eskapi de la dependeco de la grandaj regantaj amaskomunikiloj. La plimulto el la krozantoj ne konscias, ke la Interreto centraliziĝis ĉirkaŭ kelkaj grandegaj entreprenoj, kiuj entute regas ĝin kaj de kiuj ĝi ne povas apartiĝi.

    Oni ne antaŭvidis la centraliziĝon de la Interreto – konfirmas Laurent Chemla, unu el la pioniroj de la aktiva Interreto en Francujo. Ni ne komprenis, ke la ekonomia modelo de reklamo-kontraŭ-senpageco kreos danĝeran fenomenon de centraliziĝo, ĉar la reklamistoj havas la intereson labori kun la plej potencaj entreprenoj, tiuj kun pli da aŭskultantoj. Nuntempe endas iri kontraŭ tiu logiko por denove malcentralizi la Interreton. La publika opinio devas kompreni, ke la senpageco implicas tian centraliziĝon de la Interreto, ke iom post iom la dominado estas pli forta kaj ĝeneraliĝas la spionado [2].

    Alia ŝanĝiĝo : hodiaŭ la spionado pli bazas sin esence sur la teĥnologia informado, kiu estas aŭtomata, ol sur la homa informado. Kiel en „ Minority Report”, la „antaŭdelikto” estas la nuna persekutata afero. Por „antaŭagi fronte al la minaco” la aŭtoritatuloj klopodas „diagnozi la danĝeron” de homo surbaze de suspektelementoj pli malpli pruvitaj. Kun la paradoksa ideo, ke por garantii la liberecojn oni devas unue limigi ilin.

    Reveno de la genetika determinismo

    En la nova ŝtato de spionado ĉiu homo estas antaŭsuspektito. Ĉefe se la „nigraj algoritmoskatoloj” klasifikas onin „minacanto” analizinte oniajn kontaktojn kaj komunikaĵojn.

    Ĉi tiu nova teorio de la sekureco, kiu estas varianto de la perversa genetika determinismo, konsideras ke la homo ne havas veran memvolan aŭ aŭtonoman pensadon. La homo estos nur simpla maŝino submetita je la influo de denaskaj impetojkaj biologiaj fatalaĵoj. Estas senutile, do, ke por eviti eventualajn deflankiĝojn oni klopodu retroaktiveinterveni en la familia spaco aŭ en la sociaj kaŭzoj. La nuna solavolo de la ŝtato, kun fido je la spioninformoj, estas kiel eble plej baldaŭ premadi antaŭ ol okazos la delikto. Ĉi tiu determinisma konceptado de la socio, antaŭ pli ol sesdek jaroj imagita de la elstara usona verkisto de sciencfikcio Philip K. Dick, iom post iom altrudiĝas en multaj landoj ju pli ili estas batitaj de la tragedio de la terorismo [3].

    Metamorfozo de la justeco

    La granda ŝanĝiĝo komenciĝis en Usono. Post la atakoj de la 11- a de septembro 2001, la leĝo Patriot Act modifis, por la unua fojo ene de demokratio, la rilaton inter sekureco kaj privata vivo.

    Pli ol ŝanĝiĝo, klarigas la franca juristino Mireille Delmas - Marty, ĝi estas aŭtenta metamorfozo de la jura justeco kaj –per etendo – de la socia kontrolo […] Per ordono de la prezidanto La Patriot Act ebligis amasan spionadon kaj malvalidiganjurreĝimon, kaj krome, ke oni akceptas la uzon de la torturo eĉ la organizadon de elektitaj murdoj […]. Tre rapide oni transiris al „milito kontraŭ la terorismo” sur la tuta planedo ; unue per la malfermiĝo de la koncentrejo en Guantanamo ekster la usona teritorio kaj poste per la usona „aranea teksaĵo” en 2006 priraportita de la Eŭropa Konsilantaro : la mapo de sekretaj malliberejoj en la tuta mondo kaj la neleĝaj transmovoj de malliberuloj [4].

    Aliaj demokratioj imitis Usonon. De la Terrorism Act  [5] en la Unuiĝinta Reĝlando, ĝis la leĝo Renseignement en Francujo, kaj la Leĝo de Civitana Sekureco [6] en Hispanujo, multobliĝis la permeso pri la amasa spionado. Esprimi sin en la Interreto pri la simpla intenco fari „ne kutiman” agon povas hodiaŭ, en kelkaj demokratiaj landoj, esti kaŭzo de aresto de la krozanto [7]. Tio kontraŭas unu el la fondoprincipoj de la moderna juro. La juristo Beccaria  [8] establis, en la jarcento de la lumoj, ke por deklari homon „krimulo” unue la krimo devas reale okazi aŭ almenaŭ komenciĝi.

    La afero de la libereco

    Nenio fareblas : nia uzado de la Interreto malkaŝas nin. Tio inspiris Julian Assange diri : „La Interreto transformiĝis en la plej danĝeran veturilon de la totalismo iam ajn konatan”. La reto estas „de nun minaco por la homaro [9]”.

    Ĉar oni devas fine akcepti, ke pro la centraliziĝo de la Interreto, la „cifereca demokratio”, je kiu oni povis kredi en la komenco, montriĝas kiel falsa titolo kaj stultulkaptilo.

    La „cifereca respubliko” – klarigas François de Bernard – ne estas la regado de la publika intereso per la leĝoj – kio laŭ Rousseau estas la kondiĉo, se ne la esenco de ĉiu respubliko – sed sole la regado de la nombroj, pro la nombroj kaj por la nombroj ; la regado de la ciferoj, de la ĉifraĵoj kaj por la ciferoj kun la celo, ke per simpla musklako la respubliko povos esti regata sen multaj obstakloj barantaj la evoluon de la projekto de la regantoj [10].

    Elsuĉitajde la centraliza dinamiko la registaroj, la sekurecservoj kaj la grandaj entreprenoj de la Interreto kuniĝas antaŭ niaj okuloj en sekurec-cifereca strukturo kun ĝusta celo : domini la Interreton por povi pli bone domini nin. En la Interreto ĉiu krozanto estas interkonektita kaj donas, en reala tempo, nenombreblan kvanton de personaj datenoj, kiujn neniu ŝtato nek entrepreno iam ajn esperis kolekti.

    Kiel „armeo de okupado” kontrolanta la paspunktojn […] la ŝtatoj malpermesas la sendependiĝon de la Interreto. Se necese ili povas nutri sin kiel hirudoj, en la vejnoj kaj arterioj de niaj novaj socioj satigante sin per ĉiu interŝanĝo aŭ komunikaĵo, per ĉiu mesaĝo sendita kaj per ĉiu penso „guglumita” kaj poste stoki tiun tutan scion – miliardojn da ĉiutagaj detranĉoj, neimagebla povo – en datenprilaborejoj. Por ĉiam.

    Fronte al ĉi tiu premrulo multaj civitanoj rezignas kaj akceptas la minacon kontraŭ sia esprimlibereco kaj la perforton de siaj ĉefaj rajtoj. Ĉar la vera afero ne estas la spionado, sed la libereco, kiel klarigas Edward Snowden  :

    Kiam iu diras : „Mi havas nenion kaŝendan” tiu envere diras : „Mi priridas miajn rajtojn”. [..] Se oni ne defendas siajn rajtojn pensante : „Mi ne bezonas miajn rajtojn en ĉi tiuj cirkonstancoj”, ne temas jam pri rajtoj. Vi ŝanĝis ilin al io ĝuata kvazaŭ privilegio nuligeblade la registaro […] Tio reduktas la spacon de la libereco ene de socio [11].

    Rezisti, ĉifri

    Kiel defendi sin ? Unue per informado kaj konsultado de la multaj fakaj retejoj pri komputika sekureco [12]. Ankaŭ per aliĝoj al la diversaj organizaĵoj, kiuj batalas kontraŭ la tutloka spionado, ĉefe WikiLeaks  [13] kaj, en Francujo, La Quadrature du Net [14]. Ĉefe – unue – per la ĉifrado, kiel konsilas Edward Snowden  : „La ĉifrado estas civitana respondeco, civitana devo”.

    Nur la ĉifrado ebligas sendi kaj ricevi protektitajn retpoŝtaĵojn. Ĝi malpermesas, ke spionilo povos legi tiujn poŝtaĵojn se ili estas kaptitaj. Kvankam estas nenio kaŝenda la ĉifrado protektas nian privatan vivon kaj tiun de la homoj, kun kiuj ni komunikiĝas. Tio malfaciligos la laboron de la spionoj de la nova sekurec-ciferecakomplekso.

    Kvankam multaj registaroj, ĉefe post la kruelaj atakoj de la 13- a de novembro en Parizo, emas al malpermeso de ĉia ĉifrado de retpoŝtoj, la malkaŝoj de Edward Snowden ebligis la urĝecon kaj popularigon de pluraj ĉifriloj por mesaĝoj SMS kaj telefonaj komunikaĵoj. Ekzemple : Signal, Telegram, Wickr , TrueCrypt , ProtonMail , Threema ktp.

    Opozicii la spionadon faratan de la ŝtato, kiam oni estas senkulpa, estas politika batalo. Lerni protekti sin estas la unua etapo de ĉi tiu batalo. Poste endas transiri al la cifereca gerilo : trompi la spionojn, blindigi ilin, kaŝi niajn konektojn al la Interreto, ĉifri niajn retpoŝtojn, protekti niajn mesaĝojn. La celo estas frenezigi la algoritmojn, krei nebulojn kaj eskapi de la inspektado kaj entrudiĝo fare de la sekretaj ciferecaj stukaĉoj.

    La rajto estas nia. Grava kondamno fare de la Tribunalo de la Eŭropa Unio ( TJUE), oficialigita la 6-an de oktobro 2015, estas ĝuste granda jura venko kaj ĝi instigas la ribeladon de la civitanoj kontraŭ la tutloka spionado. Reage al la pledo kontraŭ Fejsbuko fare de aŭstra junulo, Maximilian Schrems – kiu pro la malkaŝoj de Edward Snowden akuzis la grandegan entreprenon pri kunlaborado kun la NSA – la TJUE tiutage decidis nuligi la interkonsenton de la EU kaj Usono, subskribitan en la jaro 2000 kaj konatan kiel Safe Harbor (Sfero de Sekureco), kiu rajtigis la usonajn entreprenojn kaj ĉefe Guglo, Apple , Fejsbuko, Amazon, Microsoft ( GAFAM) sendi al Usono la personajn datenojn de la eŭropanoj kaj ilin stoki tie [15].

    La juĝa decido „ Schrems ” verŝajne devigas Fejsbukon ĉesigi la transdonadon de datenoj al la usonaj serviloj. Ĝi same devigas la Eŭropan Komisionon esti pli severa koncerne la rearanĝon de la interkonsento kun Vaŝingtono [16]. Ĝi instigas la GAFAM, kies enspezoj grandparte venas de la grandskala uzado de niaj personaj datenoj, revizii siajn praktikojn.

    Fine, la Konsilio de Eŭropo [17] en la lasta raporto konsideras, ke „dum la ŝtatoj ne akceptas limigi la tutlokajn spionprogramojn aplikatajn de ĝiaj informagentejoj, la ĉifrado – ĝeneraligita kaj celanta protekti la privatan vivon – estas la plej efika solvo por protekti la privatajn datenojn” [18].

    Tiom pli. Kun rezistemo kelkaj retejoj de interrilatoj ebligas facile komenci lerni la ĉifradon de la ciferecaj komunikaĵoj [19]. Estas aliaj armiloj : la reto de anonimeco TOR [20], ĉefe la entreprenoj ProtonMail (Germanujo) kaj Tutanota (Svislando), kiuj donas servojn por pli bone protekti la retpoŝtojn ; la mastrumilo Tails  [21] ; la ĉifrilo Trucrypt , kiu ĉifras ĉefe dosierojn ; aŭ mesaĝprojektoj kiel Caliopen (lanĉita de Laurent Chemla  [22] en septembro 2013) libera programaro celanta protekti la privatecon de la interŝanĝoj farataj de la uzantoj. Verŝajne, la malkaŝoj de Edward Snowden instigis la konsciiĝon pri la graveco de la ĉifrado [23] eĉ ene de kelkaj organizaĵoj pli oficialaj, kiel Internet Engineering Task Force ( IETF) taskita pri la tutmonda normigado de la Interreto-protokoloj.

    La avertantoj

    Hackers , batalantoj kontraŭ la spionado kaj avertantoj kunlaboras kaj ribelas de antaŭ pluraj jaroj por raporti pri misuzoj. Ili alfrontas la imperion de la spionado kaj estas la herooj de la erao Interreto. Ni konas, ja, la tri pli famajn : Julian Assange, Chelsea Manning kaj Edward Snowden, sed ni memoru, ke antaŭ ol ili aliaj komencis la rezistadon. Ekzemple, Mark Klein, eksa estro de la entrepreno AT& T kaj la juristo Thomas Tamm, en Usono. Ankaŭ kelkaj eksaj agentoj de la NSA probable inspiritaj de Daniel Ellsberg, komputikisto de la Rand Corporation . En 1971 li kuraĝis publikigi la famajn Pentagon Papers  [24], kiuj malkaŝis la kialojn de la milita interveno de Usono en Vjetnamujo (55 mil mortintoj en la usona flanko kaj pli ol miliono en la vjetnama). Tiu milito neniam estis sankciita de la Kongreso.

    Antaŭ ol Snowden estis ankaŭ avertantoj kaj eksaj agentoj de la NSA, kiel Perry Fellwock kaj Russell D. Tice. Laste estas William Binney, Thomas Drake, Edward Loomis kaj J. Kirk Wiebe, kiuj kune kun Diane Roark – membro de la Informo-Komitato de la Ĉambro de Reprezentantoj – la 17-an de januaro 2014 publikigis manifeston kontraŭ la tutlokan spionadon [25].

    En multaj landoj estis lanĉitaj kampanjoj por instigi la informagentojn rezigni. Ekzemple, en septembro 2015, pro iniciato de la berlina komitato Peng ,antaŭ la usonaj kaj germanaj informagentejoj grupoj da artistoj kaj aktivuloj defendantaj la publikajn liberecojn algluis banderolojn por instigi la pentohavajn spionojn forlasi sian laboron. „Ĉu vi volis helpi viajn kuncivitanojn ? Vi fakte spionis ilin. Rezignu !” [26].

    Antaŭ la enirejo de la usona milittrejnejo de Dager, en Germanujo, kie estas grava aŭskultostacio de la NSA, aktivuloj instalis ĝuste lokitanpanelon, sur kiu legeblis : „Aŭskultu vian koron, ne niajn komunikaĵojn”. Aliflanke la retejo IntelExitK donas multajn konsilojn kaj pravigojn por konvinki la agentojn forlasi ties funkciojn, kaj ĝi helpas ilin aŭtomate redakti rezignoleteron [27].

    Por Ĉarto de la Interreto

    Sed endas fari pli kaj firme reagi. Multaj aktivuloj kontraŭ la ciferecspionado proponas la lanĉon de Ĉarto de la Interreto simila al la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) :

    Necesas – asertas Snowden –, ke nia generacio kreu tion, kion Tim Berners -Lee, la inventinto de la Interreto, nomas la Granda Ĉarto de la Interreto. Ni volas difini la „ciferecajn rajtojn”. Kiujn valorojn ni volas protekti ? Kiel ni garantios tion ? [28].

    En intervjuo kun The Guardian  [29] Tim Berners -Lee deziris, ke ĉi tiu monda Granda Ĉarto [30] protektu la privatan vivon, la esprimliberecon kaj la anonimecon :

    Sen libera kaj neŭtrala Interreto, ĉe kiu ni povos helpadi nin sen zorgoj pri la okazantaĵoj inter la kulisoj – li diris – ni ne povos havi malfermitan registaron nek bonan demokration, nek bonan sansistemon, nek komunumojn inter si konektitajn, nek kulturan diversecon. […] Niaj rajtoj estas daŭre ĉie piedpremataj. La danĝero estas, ke ni alkutimiĝos al tio. Mi volas, do, kapti la 25-an naskiĝdatrevenon de la Interreto por inviti nin ĉiujn eklabori kun la celo repreni la kondukilon kaj difini kian Interreton ni volas por la venontaj 25 jaroj [31].

    Kun la kunlaboro de internaciaj neregistaraj organizaĵoj kaj juristoj de la tuta mondo ankaŭ WikiLeaks kreis sian propran Ĉarton. Ĝi konsistas el dek tri principoj [32], priraportas la ŝtatspionadon kiel „malobeo de la internaciaj leĝoj pri la homaj rajtoj” kaj malakceptas la registaran povon kontroli nin. Aliaj pensuloj, kiel la filozofo François de Bernard, postulas la rajton je „kontraŭargumentado pri konscio de cifereco” [33].

    Kiel rezisti ? La solvo estas trovi multon da mikrorezistemoj, kiuj inkluzivas la edukadon de la popolo, la instruiĝon pri komputikaj rimedoj de ĉifrado, la serĉadon de alternativaj solvoj por nuligi la nuntempajn normojn regatajn de la GAFAM.

    La batalo por la novaj civitaj rajtoj en la cifereca erao nur komenciĝis. La ŝtatoj de spionado bazas sin sur siaj demokratecaj karakteroj por montri sin speciale rigoraj kontraŭ la nova opozicio. Ne estas hazardo, ke Snowden decidis diskonigi siajn eksterordinarajn malkaŝojn pri la programaro PRISM ĝuste la tagon, kiam komenciĝis en Usono la proceso kontraŭ Chelsea Manning (antaŭe Bradley Manning), kiu estis akuzita transdoni sekretajn dosierojn al WikiLeaks  ; en tiu sama tago okazis la unua datreveno de la malliberiĝo de Julian Assange en la ambasadejo de Ekvadoro en Londono, kie oni akceptis lin por eviti lian ekstradicion al Usono tra Svedujo …

    Snowden, Manning, Assange, tri herooj de nia tempo persekutataj de la imperio de la spionado. Edward Snowden riskas tridek jarojn da mallibereco [34]estinte akuzita de Usono pri „spionado”, „ŝtelo” kaj „neleĝa uzado de registaraj rimedoj”. La 21-an de aŭgusto 2013 Chelsea Manning estis jam kondamnita je tridek kvin jaroj da mallibereco. Super Julian Assange ŝvebas kondamno je morto [35].

    Al tiuj, kiuj sin demandas kial ĉi tiuj tri paladinoj de la libereco alprenas tiom da riskoj, Snowden respondas :

    Kiam vi konscias, ke la mondo, kiun vi helpis krei estos pli malbona por la nova generacio kaj por la sekvontaj, kaj ke la kapablo de ĉi tiu arkitekturo de la premado ne ĉesas fortiĝi vi komprenas, ke oni devas priraporti tion, kaj ke pro tio, vi devas akcepti ĉiujn riskojn. Ne gravas la sekvoj.

    Al ĉiuj civitanoj liberaj en la sama maniero agi, unu sola slogano : „Kontraŭ la tutloka spionado, tutloka rezistemo !”.

    (Konkludoj el la libroLa imperio de la spionado)

    Ignacio Ramonet

    elhispanigita de Norberto Díaz Guevara fonto : http :// www. cubadebate. cu / especiales... origina fonto : Cubaperiodistas



    [1] Florian Henckel von Donnersmarck, „ Das Leben der Anderen ”, 2006.

    [2] Vd. „ Entretien avec Laurent Chemla ”, Le Journal du Net, la 11-an de marto 2015 http :// www. journaldunet. com / edbusin...

    [3] Memori, ke en Francujo la eksa ministro pri internaj aferoj, Nicolas Sarkozy asertis en aprilo 2007, ke iuj sintenoj speciale la pedofilio kaj la memmortiĝo de la junuloj, en lia opinio havis „genetikajn kialojn”. Vd. Philosophie Magazine, aprilo 2007.

    [4] Le Monde, la 4-an de junio 2015.

    [5] La leĝoTerrorism Act oficialiĝis en 2006 post la atakoj en Londono julie 2005. Ĝi estis fortigita en 2008 de la Counter -Terrorism Act , kiu ĉefe longigas la tempon de malliberigo ĝis 42 tagoj.

    [6] Populare konata kiel Ley Mordaza ĝi ekaplikiĝis la 1-an de julio 2015. Ĝi kompletigas la gravan armilaron de kontraŭteroristaj rimedoj en Hispanujo, ĉefe la jam tre striktan Kontraŭteroristan Leĝon de 1984.

    [7] La 10-an de marto 2004 ekaplikiĝis la artikolo 221-5-1 delaJura Leĝo, kiu kreis en Francujo la delikton de kroma intenco. Ĉi tiu leĝo punas la „kriman ordonon”, nome, la fakton peti proksimulon fari delikton, kvankam la ordonanto ne faras la ĉefan krimon. Puni agojn ankoraŭ ne faritajn estas vera novaĵo … Do, koncerne ĉi tiu artikolo estas klara nuligo de la principo de leĝeco de la deliktoj kaj la punoj establita de Cesare Beccaria.

    [8] Cesare Beccaria (1738-1794), itala juristo kaj filozofo de la periodo de la Lumoj. En sia libro „Pri la deliktoj kaj la kondamnoj” li fondas la modernan kriminalan kodaron kaj li elstaras pro evoluigi la unuan argumenton kontraŭ la puno je morto.

    [9] J. Assange et al.,op. cit.

    [10] François de Bernard, l’Homme post- numérique , Parizo, éditions Yves Michel, 2015.

    [11] K. van den Huevel kaj S. F. Cohen, cit. art.

    [12] Ekzemple : http :// www. nextinpact. com  ; www.anon... ; http :// www. udernews. fr  ; http :// assite. com. free. fr  ; http :// sous - surveillance. fr Vd. la retejon de la Usona Sekurec-Agentejo pri la Komputikaj Sistemoj ( ANSSI), http :// www. ssi. gouv. fr

    [13] Vd. https :// wikileaksactu. wordpress. com

    [14] http :// www. laquadrature.net/ fr

    [15] Le Monde, la 7-an de oktobro 2015.

    [16] Vd. Marc Rees, „ Safe Harbour  : Bruxelles prône la poursuite des flux des données transatlantiques ”, NextINpact , la 6-an de oktobro 2015 http :// www. nexintpact. com / news /9677...

    [17] Kreita en 1949 la Eŭropa Konsilantaro havas la taskon instigi la homajn rajtojn en la tuta kontinento. Ĝiaj principoj estis reprenitaj de la Eŭropa Tribunalo pri Homaj Rajtoj ( TEDH).

    [18] Vd. E. Tréguer, „ Résistance multiforme ”, cit. art.

    [19] Ekzemple, la retejo Memdefendo de la retpoŝto https :// emailselfdefense. fsf. org / es

    [20] La reto TORkapablas fari anonimaj la interŝanĝojn en la Interreto surbaze de la komunikprotokolo TCP  ; nome, ĉirkaŭ 95 % el la tuta fluo en la Interreto.

    [21] La celo de la sistemo Tails estas konservi la privatecon kaj la anonimecon. Ĝi ebligas anonime utiligi la Interreton kaj eviti la cenzuron en kiu ajn komputilo kaj en preskaŭ ĉiuj vizitataj retejoj. Tails ne postlasas spurojn de la faroj se oni eksplicite petas tion. https :// tails. boum. org / about / index.....

    [22] Koncerne Caliopen , Vd. „ Entretien avec Laurent Chemla ”, cit. art.

    [23] Vd. F. Tréguer, „ Résistance multiforme ”, cit. art.

    [24] http :// www. wllsberg.net/ archive

    [25] Kun la titolo „ We Need Real Protection From The NSA http :// www. informationclearinghouse...

    [26] Le Monde, la 30-an de septembro 2015.

    [27] Wired , la 28-an de septembro 2015 http :// www. wired. com /2015/09/ campai....

    [28] K. van den heuvel kaj S. F. Cohen, cit. art.

    [29] The Guardian , Londono, la 12-an de marto 2014 http :// www. theguardian. com / technolo....

    [30] Alude al la Granda Ĉarto de 1215, kiu por la unua fojo limigis la absolutan povon de la Reĝo kaj estis la fundamento de la anglaj juro kaj la liberecoj.

    [31] Vd. Numérama , la 12-an de marto 2014 http :// www. numerama. com /magazine/28....

    [32] La tuta teksto legeblas en la retejo https :// wikileaksactu. wordpress. com

    [33] Vd. F. de Bernard, „ Pour une objection de conscience numérique ”, Mémoire des luttes, la 2-an de septembro 2015 http :// www. medlu. org / Pour -une- objec...

    [34] Post forlasi Honkongon kaj iri al Moskvo, Edward Snowden petis politikan azilon al 21 landoj, inter ili al Francujo. Rusujo la sola donis jesan respondon kaj akceptis lin en la teritorio.

    [35] La leĝo pri spionado oficialigita en 1917, kiam la usona prezidanto Woodrow Wilson klopodis krimuligi ĉiujn, kiuj opoziciis la militon, antaŭvidas tre fortajn punojn : dumvivan karcerpunon kaj la morton.


    1 a aprilo 2017


    Kiam la progresemuloj cedas al mizantropeco


    « Tiu anonima monstro, la homo en la strato »



    Dum la dekstreca popolismo, kiun s - ro Donald Trump enkorpigas, ekregis en Usono, ondo de malestimo al la popolaj klasoj, kiuj laŭ ili malbone voĉdonis, leviĝas ĉe la demokratoj. Aktivuloj senkuraĝigitaj pro sia malsukceso ĉe la prezidanta elekto de 2016 flegas siajn vundojn per la iluzio de sia supereco. Sen iam tion scii, ili revigligas malnovan ideon.



    POPOLISMO transcendas la tradiciajn ideologiajn dividojn [1]. Dum la kontraŭ-enmigrada naciismo de s - ro Donald Trump sturmis la Respublikanan Partion kaj la Blankan Domon, maldekstre, s - ro Bernie Sanders mobilizis la laboristojn per rimedoj inspiritaj el la Partio de la Popolo ( Peoples Party ), kiu aperis fine de la 19- a jarcento reage al la ekpovo de bankoj kaj industriistoj : ŝtatigo de supera edukado kaj de aliro al sanigado, sed ankaŭ inversigo de la malegaleco rilate al imposto. Aliflanke de Atlantiko, la voĉdono de la « Briteliro » puŝita de la Partio por sendependo de Britujo ( UKIP), maldekstra naciisma movado kontraŭstaranta la tutmondiĝon, disvolviĝis en la momento, kiam s - ro Jeremy Corbyn rifuzis la novliberalan ortodoksecon de la New Labour , kiu ronĝas la koron de la brita maldekstro ekde la epoko de s - ro Anthony Blair .

    Oni povintus kredi, ke la demokratoj, ĉagrenitaj pro sia malsukceso, adoptus maldekstran ekonomian popolismon por lukti kontraŭ la dekstra popolismo, agresema kaj ksenofoba. Tute ne. Kelkaj progresemuloj male manifestas kreskantan alergion al la ordinaraj homoj. William «  Bill  » Maher, ĉefartikolisto sur la HBO -ĉeno, estas bona ekzemplo de tio : antaŭ la elekto, dum intervjuo kun la proparolantino de s - ro Trump, s -ino Kellyanne Conway, li deklaris, sen animstato, ke la potenculo de la senmoveblaĵoj estis gajnanta la subtenon de la popolo ĉar « homoj estas stultaj ». Simila tono observeblas en la revuo Foreign Policy , kiu publikigis en junio 2016 artikolon kun signifa titolo : « Estas tempo por la elitoj leviĝi kontraŭ la sensciaj amasoj ».

    Tiuj elkoraj krioj estas ja honestaj, sed ne originalaj. La dekstro estis longtempe tiel ema al la mizantropa malafablo kiel la maldekstro estas nun. Antaŭ ol la subtenantoj de s - ro Trump adoptis la popolisman retorikon de la ordinara homo, foje memorigante la paroladojn de la sindikatistoj, kiujn ili kontraŭbatalis dum jardekoj, iliaj frapfrazoj ofte estis senkaŝe elitismaj. Kiam lli estis ankoraŭ nek fervoruloj de s - ro Trump, nek plenumantaj por la amasinformiloj la rolon de la ’dekstra samseksemulo’, la ĵurnalisto Milo Yiannopoulos volonte pozis kun T -ĉemizo surskribita « Ĉesu esti malriĉaj » (« Stop being poor  »).

    Larĝe kundividita malestimo

    NELACIGEBLA dekstrula provokistino, nun en akordo kun la nova linio de la konservativuloj, Ann Coulter longtempe vivis en speco de morala paniko, kiu karakterizas ŝian klason depost la elmergiĝo de moderneco : timo de la homamasoj supozataj facile imponeblaj, emocie nestabilaj kaj multe sin reproduktantaj. En sia libro Demonic  [2], kiu rakontas « kiel la progresema mafio endanĝerigas Usonon », ŝi laŭdas la laboron de Gustave Le Bon (1841-1931). La influo de tiu franca eseisto, aŭtoro en 1895 de La Psychologie des foules (Psikologio de la homamasoj) estis tia, ke ĝi estigis la admiron de Adolf Hitler kaj ke ĝi nun estas uzata kiel la referenco de la mizantropoj kaj la eŭgenikistoj. La tuta kontraŭ-enmigrada diskurso, kiu antaŭ nelonge rezultigis la decidon de s - ro Trump konstrui muron ĉe la meksika landlimo, estas en la linio de tiu tradicia timo de la svarmantaj homamasoj, kaj de la popolaj klasoj, tiel eksterlandaj kiel aŭtoĥtonaj. Tiu malfido unue celis, sine de la okcidentaj socioj, la blankajn laboristojn, antaŭ ol trovi novan timo-objekton en la etnaj malplimultoj pli freŝdate envenintaj.

    En ambaŭ kazoj, la retoriko estas perfekte kohera : « Ili estas tro multnombraj. Ili havas tro da infanoj. Ili forglutos niajn limigitajn naturajn riĉaĵojn. Ne estas sufiĉe da loko. Ili detruos kaj malbonigos nian kulturon. » Sed kio plej frapas en la nova politika ordo, tio estas la interŝanĝeblo de tiuj opinioj : se s -ino Hillary Clinton estus gajninta la usonan prezidantan elekton aŭ se la britoj estus rifuzintaj la « Briteliron », oni verŝajne observus pli grandan deziron iri al kaj kun la popolo ĉe la social-demokratoj kaj pli da mizantropeco dekstre.

    Mizantropeco cetere ne forestas dekstre. La superisma blankula sub-kulturo rete disvastigata de la tendenco « alternativa dekstro » (alt- right) nutras la malfidon al la amasoj : kiu ajn ne konservas adolt-aĝe tiun adoleskan impulson distingi sin de la sociaj dominantaj tendencoj estas nomata «  normie  » (misformita vorto por « normalulo ») aŭ « baza fiulino » ( basic bitch), kvazaŭ la blanka separismo estus ia punk -ĝenro. La sama abomeno troviĝas ĉie en la skribaĵoj kaj la retoriko de la naciisma dekstro, kiu aktivas sur la reto. Ju pli oni observas la reakciajn fortojn mobilizitajn favore al la miliardula prezidanto, des pli la oportunismo de lia popolisma turniĝo aperas.

    La objekto de tiu malfido rilate al la popolo delokiĝis laŭ la tempoj. En okcidenta Eŭropo, fine de la 19- a jarcento kaj dum granda parto de la 20- a jarcento, la intelektularo abomenis la amasinformilojn, kiuj hodiaŭ levas al la rango de apostoloj la elitismajn komentistojn. En la 1930- aj jaroj, la brita literatura kritikisto Frank Raymond Leavis tiel kondukis kampanjon kontraŭ « la kino, la ĵurnaloj, reklamado sub ĉiuj iliaj formoj », kaj avertis kontraŭ alfabetigo kaj la novaj teknologioj, respondecaj laŭ li pri « kultura krizo » senprecedenca en la historio.

    Kiel notis la profesoro pri literaturo John Carey  [3], la uson-brita eseisto kaj poeto Thomas Stearns Eliot priskribis la ĵurnallegantojn kiel « komplezan homamason, plenan je antaŭjuĝoj kaj sen kompren-kapablo ». La angla verkisto David Herbert Lawrence rekomendis tranĉi la malbonon ĉe la radiko : « Ni fermu ĉiujn lernejojn [ĉar ja] la granda homamaso neniam devus lerni legi kaj skribi. » Kaj Aldous Huxley  : « La universala edukado kreis vastan klason de tio, kion mi nomas la ’Novaj Stultuloj’. » Kaj Charles Baudelaire kondamnis la fotografion, « sakrilegion », kiu ebligas al la « hida socio » kontempli sian trivialan bildon ». Oni imagu la hororon, kiun al li inspirus la modo de la memportretoj …

    Eĉ pli terura estis, laŭ John Carey, la timo de la demografia kresko. De 1800 ĝis 1914, la eŭropa loĝantaro kreskas de 180 milionoj ĝis 460 milionoj da homoj, aperigante en la okuloj de la intelektularo la vizion de kultura kadukiĝo. La romanisto Herbert George Wells priskribas « ekstravagancan svarmon da novaj naskoj », kiun li kvalifikas « ĉefa katastrofo de la 19- a jarcento ». Atinginte sian apogeon, tiu timo miksiĝis kun la faŝismaj politikoj, la eŭgenikismaj kaj genocidaj projektoj.

    Oni nur povas esti ŝokita malkovrante, ke tiom da gigantoj de la literaturo konsideris la plimulton de la homaro kiel sub-homojn. « Mi kredas, skribis Flaubert , ke la homamaso, la multeco, la brutaro, estos ĉiam malamindaj. » Ezra Pound , kiu fariĝos poste adepto de faŝismo, konceptas la homaron kiel « amason da idiotoj ». Virginia Woolf plendas pri « tiu anonima monstro, la Homo de la Strato ». Je ŝia granda bedaŭro, la socio estas nur « vasta, mola, kaj preskaŭ senforma ĵeleo kiu foje tremetas unu- aŭ ali-flanke laŭ la instinktoj de malamo, de venĝemo, aŭ de admiro kiuj ŝprucetas sub ĝi ».

    Hodiaŭ, kompreneble, ĉiu konsideras tiujn deklamaĵojn kiel plej altan gradon de elitismo. Tamen, la amaskulturo integris multajn el tiuj fantasmoj. Tiuj samaj amasinformiloj hieraŭ suspektataj malfermi la vojon al la tiraneco de la homamaso komencis vehikli malamon de la amasoj ĉe la amasoj mem. La 1990- aj jaroj tiukampe estas turniĝo : malestimo al la homaro prenas elrevigitan kaj laŭmodan aspekton, transformante pozon de la kontraŭkulturo en dominan trajton.

    Oni tiam vidas la faman usonan humuriston Bill Hicks ironii kun sonefektoj pri la « miraklo de la naskiĝo » dum spektakloj, kie amo al homaro kaj klaskonscio konkuras inter si : « Ne estas miraklo se, ĉiun naŭan monaton, kiu ajn yin - yang en la mondo povas elkovi plian ploretaĉan brasiketon sur nia planedo. Kaze, ke vi ne vidis freŝan statistikon pri la senedzaj patrinoj, jen la miraklo rapidege disvastiĝas. Haleluja ! (Laŭdu dion !) Tra la tuta mondo la ruldomaj parkejoj [4] pleniĝas je etaj mirakloj. (...) Ĉu vi scias, kio estus vere miraklo ? Ke mi sukcesus memori la personan nomon de via patro, damne ! Plof  ! Mi kredas, ke mi devos nomi vin « juna Kamionŝoforo ». Plof  ! Mi prezentas al vi vian fraton, « juna Picoliveranto. Kaj jen via alia frato, juna Ekstermisto de blatoj. Kaj ankoraŭ frato, juna Ĉiofaristo. » Tridek jarojn poste, oni retrovas tiun stilon sur la novaj ekstremdekstraj forumoj, kun ties malamo al la naskanta virina korpo, ĉu ĝi estas nigra, hispanida aŭ blanka kaj malriĉa.

    En 1996, Tool, grupo de Heavy metal-muziko ŝatata de la intelektuloj kaj proksima de Bill Hicks, eldonas sian albumon Aenima , kies ĉefa titolo komparas la homan enhavon de Los Angeles kun la enhavo de necesejo purigenda de laika versio de la biblia diluvo : « Jen tiu putra truo, kiun oni nomas L. A., hurlas la kantisto Maynard James Keenan  ; Sola solvo estas forfluigi la tuton. » Amaseto da grunĝaj kaj metalrokaj artistoj reprenis tiun rekantaĵon, inter kiuj Slipknot. La grupo publikigas en 2001 titolon brile koncizan : People = Shit (« Homoj = fekaĵo »).

    La mizantropa stilo de la 1990- aj jaroj ankaŭ trovas resonojn en la alia tendaro de la kultura milito, ĉe la apokalipsaj malamo-predikantoj, kiel la pastoro Fred Phelps , kiu mortis en 2014. Phelps rekomendis la akceptadon de la meritita fino, kiun Dio planis por la usonaj amasoj, supraĵaj, svarmaj, terligitaj kaj netolereble voluptemaj.

    Estas ja ankaŭ kristana pastoro, Thomas Malthus , kiu verkis en 1798 la faman Eseon pri la loĝantaro-principo, donante al la timo de la neregata naskeco moralan kaj filozofian legitimecon. Li samtempe provizis sciencan pravigon al la kruela traktado de la senhejmulaj gastejoj kaj orfejoj dum la industria revolucio, kaj poste al la disvolvo de la sociala darvinismo kaj al la eŭgenikismo de la imperia Eŭropo.

    Same kiel mizantropeco, la maltusaj ideoj refariĝis popularaj en la maldekstrulaj rondoj en la 1990- aj jaroj. Ili jam estis reaperintaj kelkajn jardekojn antaŭe en la ekologiisma kontraŭkulturo de la postmilita periodo. Disvendita je tri milionoj da ekzempleroj, la novmaltusa libro The Population Bomb (La Loĝantaro-Bombo), verkita de la biologiisto Paul Ralph Ehrlich en 1968, konsideris la troloĝecon ĉefa hommedia problemo. Ehrlich rekomendis « disvolvadon de agentoj pri amasa sterilizado ». Lia « ekkonsciiĝo pri la troloĝeco », li skribis, datumis de « varma kaj naŭza nokto en Delhio, kie la homoj almozpete etendis siajn manojn tra la fenestrojn de la taksio. Homoj fekis kaj urinis. Homoj alkroĉiĝis al busoj. Homoj bredis bestojn. Homoj, homoj kaj ankoraŭ homoj ». Li rapidis al sia hotelo, ĉar li « timis homamason ».

    Profunda kultura konfuziĝo

    MURRAY BOOKCHIN, unu el la plej grandaj defendantoj de la moderna maldekstro, sed ankaŭ unu el ties plej grandaj kritikantoj [5], perceptis en la 1990- aj jaroj « profundan kulturan konfuziĝon, kiu spegulas la konfido-perdon en la kreaj kapabloj de nia specio ». Li riproĉis al la supozataj progresemuloj rekomendi specon de « spirita higieno » je la limo de eŭgenikismo por malrapidigi la tro rapidan konsumadon de naturriĉaĵoj.

    La maljunaj konservativuloj ŝatantaj la kulturon rekomendis la decon, la bonajn manierojn, la ŝirmadon de la grandaj institucioj kaj tradicioj. Tiu projekto implice baziĝis sur la fido en la homaj digno kaj perfektigeblo. La moderna mizantropa intelektularo celis protekti la altan kulturon kontraŭ la detruaj fortoj de amasecigo : tio almenaŭ atestis pri ia admiro al la eminenteco de la arta kreado de la homaro.

    Sed nun, tiuj subtenantoj de s -ino Clinton, kiuj kvalifikas la homojn stultuloj, kion ili povas proponi ? Kaj tiuj dekstraj nihilistoj, kiuj malestimas la « normalulojn », kion ili povas oferti, krom fatalisma kaj senestonta vidado, diktata de biologia determinismo ?

    Anstataŭ inspiriĝi je la grandaj popolaj kaj humanistaj mobilizoj de la pasinteco, kiel la movado de la civilaj rajtoj aŭ la sindikataj movadoj, kelkaj el la plej bruemaj kritikantoj de s - ro Trump sekvas la elitisman tradicion de timo kaj malestimo. Tio, kion ni hodiaŭ devas alfronti, ne estas ĉefe senbrida popolismo, sed konfuza debato pri tio, kion tiu popolismo signifas kaj pri la aspiroj de la popolaj klasoj.

    Angela NAGLE

    Versio de tiu artikolo aperis en la usona magazino The Baffler , en marto 2017.



    [1] Vd. Gérard Mauger, « “ Populisme ”, itinéraire d ’un mot voyageur  », Le Monde diplomatique , julio 2014.

    [2] Ann Coulter, Demonic  : How the Liberal Mob Is Endangering America , Crown Forum, Nov-Jorko, 2011.

    [3] John Carey, The Intellectuals and the Masses  : Pride and Prejudice Among the Literary Intelligentsia , 1880-1939, Faber and Faber, Londono, 1992.

    [4] Kie ĝenerale vivas malriĉaj loĝantaroj. Vd. Benoît Bréville, « Le petit peuple des mobile homes  », Le Monde diplomatique , februaro 2016

    [5] Vd. Benjamin Fernandez, «  Murray Bookchin, écologie ou barbarie  », Le Monde diplomatique , julio 2016.


    1 a majo 2017


    La profunda ŝtato



    KIAM malstabila prezidanto malema lerni ĉion, kion li ne scias, komandas la plej potencan armeon de la mondo, tiam prefere estu multaj gardreloj. Nu, kiam s - ro Donald Trump ordonis al siaj generaloj bombi Sirion kaj fari mararmeajn manovrojn en Azio, li estis aplaŭdata de la usonaj parlamentanoj, same respublikanaj kiel demokrataj, kaj de preskaŭ ĉiuj komunikiloj, ankaŭ en Eŭropo. Franca naciskala ĵurnalo eĉ taksis, ke „la frapoj al Sirio” havis „ion liberigan”. [1] Kvindek naŭ raketoj pafitaj kontraŭ aerbazo en la Proksimoriento do preskaŭ transformis prezidanton implikitan en sia malpopulareco, amatoreco kaj nepotismo en homon decideman, senteman, nekapablan bridi sian humanecon antaŭ fotoj de „belaj beboj kruele murditaj dum tre barbara atako”. Tia laŭda koncerto en la aktuala internacia etoso, tre streĉita, estas tiom pli zorgiga ke s - ro Trump ŝategas esti laŭdata.

    En januaro de 1961, tri tagojn antaŭ ol forlasi la potencon, la respublikana prezidanto Dwight D. Eisenhower avertis siajn samlandanojn kontraŭ milit-industria komplekso, kies „influo – ekonomia, politika kaj eĉ spirita – montriĝas en ĉiu urbo, ĉiu federacia ŝtato, ĉiu administracio”. Se taksi laŭ la sinsekvo de ŝanĝoj de la nuna prezidanto de Usono, tiu „komplekso” en la lastaj semajnoj ne restis pasiva. La 15-an de januaro s - ro Trump opiniis, ke „la NATO estas arĥaiĝinta, la 13-an de aprilo, ke „la NATO ne estas plu arĥaiĝinta. Antaŭ kelkaj monatoj li taksis, ke Ruslando fariĝos „aliancano” ; la 12-an de aprilo li konkludis, le la rilatoj inter Vaŝingtono kaj Moskvo falis al „la plaj malalta punkto iam ajn atingita”.

    La rusa ĉefministro Dmitri Medvedev konkludis el tio, ke, ekde kiam „la lastaj elektaj nebuloj forvaporiĝis”, s - ro Trump estis „rompita de la potencsistemo” de Vaŝingtono. Resume : reakirita de „profunda ŝtato”, kiu neniam lasas sin malatentigi disde siaj strategiaj prioritatoj per ŝanĝoj de loĝanto en la Blanka Domo. La respublikanoj kaj demokratoj plej favoraj al la usona imperio povas feste flagi : se s - ro Trump similas al marioneto, tiam jam ne al „marioneto de Kremlo” [2] … En tio, la profunda ŝtato gajnis.

    Se Eisenhower resurektus, li sendube aldonus al sia „milit-industria komplekso” informilan asocianon. Ĉar la konstanta informado ŝategas la konstantan streĉitecon, ĝi amas la militon ; kaj la oficialaj komentistoj plej volonte sekvigas unu bruan deklaron post la alia, tiom pli ĉar en la armitaj konfliktoj ne plu pereas rekrutoj kiuj povus esti iliaj filoj, sed „volontuloj”, ofte proletaj. La ĉefaj usonaj ĵurnaloj aperigis kvardek sep ĉefartikolojn pri la usonaj „frapoj” en Sirio. Unu sola esprimis sin kontraŭ [3] …

    Serge HALIMI.



    [1] Libération , Parizo, 9-an de aprilo 2017.

    [2] Vd „Rusaj marionetoj”, Le Monde diplomatique en Esperanto, januaro 2017.

    [3] Adam Johnson, Out of 47 major editorials on Trump’ s Syria strikes, only one opposed ”, Farness & Accuracy in Reporting ( FAIR), 11-an de aprilo 2017.


    1 a majo 2017


    Spite al la sankcioj, Nord-Koreujo daŭrigas sian atomprogramon



    La racieco de Pjongjango



    La minacoj de Usono kaj ĝia embargo respondas al la nordkoreaj provokoj kaj militaj provaĵoj. Post sendi aviadilŝipon en la Japanan Maron, la usona prezidanto postulas pli firman engaĝiĝon de Ĉinujo. Kvankam Pekino akrigis siajn sankciojn kontraŭ Pjongjango, ne verŝajnas ke la nordkoreaj gvidantoj rezignos pri sia atomarmilo, kiu fariĝis ilia vivasekuro.



    LA LASTA restreĉiĝo en la korea duoninsulo, sekve al impresa milita elmontro organizita de Pjongjango kaj la vaŝingtona anonco sendi militŝiparon laŭlonge de ĝiaj marbordoj per si mem ne estis io nova. Kio ja estis nova, estis ke la demonstro de forto estis blufo : la aviadilŝipo kaj ĝia akompanŝiparo veturis al la Hinda Oceano … La inciteksplodoj kaj minacoj de s -roj Donald Trump kaj Kim Jong -un ankoraŭ akrigis la ekscititecon kaj la riskojn de reciproka akriĝo en la regiono. La maldelikata manovro de s - ro Trump antaŭ ĉio montris, se tio ankoraŭ necesis, ke la nova prezidanto ne konas la kompleksecon de la nordkorea dosiero. Kaj eĉ la plej elementajn faktojn de la historio de la duoninsulo, kiu, laŭ li, „antaŭe estis parto de Ĉinujo”. [1] Tio neniam estis la kazo.

    Fakte, Koreujo estas fonto de konstanta streĉiteco ekde la ĉesigo de la milito inter la nordo kaj la sudo (1950-1953) kun batalhalto kiun neniam sekvis packontrakto. Kaj la minacoj de usona milita interveno ne estas novaj : ili estis svingataj en 1994 dum la unua atomkrizo, kiam la Demokratia Popolrespubliko Koreujo ( DPRK) konfirmis, ke ĝi produktis plutonion. La alfrontiĝo estis apenaŭ evitita per la surpriza vizito de la usona prezidinto James Carter en Pjongjango.

    La malpacienco de s - ro Trump rompi kun la „strategio de pacienco” (diplomatia stagnado akompanata de sankcioj) de la Obama -registaro, kiu neniel baris la nordkorean progreson en atomaj kaj balistikaj aferoj, povas igi lin fari erarojn de taksado. Minaco aŭ uzado de perforto sole ne sufiĉos por solvi la problemon. Ekde sia fondiĝo, en la jaro 1948, la DPRK spitas la grandajn potencojn : ne nur Usonon, sed ankaŭ siajn antaŭajn instruistojn – Ĉinujon kaj Sovetunion. Hodiaŭ ĝi montras la same persistan sendependecon defiante Vaŝingtonon same kiel Pekinon.

    La maltrafita okazo de 1994

    Trans la personigo de la krizo, laŭ kiu temas pri „fortoprovo” inter du impulsiĝemaj gvidantoj, la aktuala fazo de la streĉiteco malkaŝas la sakstraton, en kiun kondukis pli ol dudek kvin jaroj da politiko – tiu de Usono kaj de ĝiaj aliancanoj – kiu, bazita sur la nedisvastigado [de atomarmiloj], ignoris la motivojn, kiuj instigis la nordkoreajn gvidantojn akiri atomarmilojn.

    Ĉar ili taksis, ke ili povas kalkuli nur pri siaj propraj fortoj, ili fine de la 1980- aj jaroj, helpe de la sovetianoj, starigis civilan atomprogramon, kiun ili poste kaŝe direktis al milita uzado. La disfalo de la USSR kaj la evoluo de Ĉinujo, kiuj faris la landon pli vundebla, nur instigis ilin daŭrigi sian programon, precipe kunlabore kun Pakistano. La usonaj atakoj al Irako, Afganujo kaj laste al Sirio fortigis ilian konvinkon : nur per la posedo de atomarmilo ili povas eviti tian sorton.

    Eble, en la 1990- aj jaroj, oni povintus akiri de la DPRK ke ĝi rezignu siajn atomajn ambiciojn interŝanĝe de garantioj de sekureco kaj de ekonomia helpo. Tio estis la celo de la kadra interkonsento de 1994, kiu planis bloki ĝian programon de plutoni-produktado interŝanĝe de normaligo de la rilatoj kun Usono, nuligo de la sankcioj kaj liverado de du malpez-akvaj atomcentraloj, kiuj malpli riskas disvastigadon. La usonanoj neniam respektis siajn promesojn. Rapide, ankaŭ ne la koreanoj. Ili provis akiri ekipaĵojn por riĉigi uranion, kaj samtempe daŭrigis la haltigon de plutoni-produktado, sub superrigardo de la Internacia Atomenergia Agentejo ( IAEA) – ĝis kiam s - ro George W. Bush en la jaro 2002 deklaris la traktaton de 1994 eksvalida, pretekstante ke la programo de urani-riĉigo eniris operacian fazon. Tio ne estis la kazo, kiel en 2005 la usonaj sekretaj servoj devis rekoni, kio memorigas pri la manipulado de la informoj de la sekretaj servoj por pravigi la invadon al Irako. Do, tiu dua nordkorea atomkrizo originas en ŝtata mensogo por iri en alfrontiĝon kun la espero faligi la reĝimon. Tiu strategio efikis male ol esperite : Liberigita el la traktato de 1994 kaj spite al la internaciaj sankcioj, Pjongjango faris sian unuan atombomban provon en 2006.

    Hodiaŭ la situacio estas alia. La posedo de malinstiga forto fariĝis konsistiga elemento de la lando, enskribita en ĝia konstitucio. Kaj, kvankam restas malcertecoj pri ĝiaj kapabloj malgrandigi atomgrenadojn kaj pri ĝiaj progresoj pri raketoj, la atompotenco de la DPRK estas realaĵo. En oktobro de 2016, la eksa direktoro de la usona informservo, s - ro James Clapper, ne kaŝis ke igi Pjongjangon forlasi sian malinstigan potencon estus „verŝajne perdita klopodo”.

    La usona politiko havas nur unu obsedon : la nedisvastigadon [de atomarmiloj], kaj lulas sin en la ideo, ke la reĝimo devas kolapsi. Kvankam la faktoj de dudek kvin jaroj malpravigas ĝin, tiu kaŝpenso estas la fonto de mallongtempa strategio kiu oscilas inter dialogo kaj alfrontiĝo, dum tiu de Pjongjango troviĝas en longtempa perspektivo.

    La DPRK faris kvin atomprovojn, kaj sesa ŝajnas esti verŝajna. Ekde la dua krizo lanĉita de s - ro Bush, la nordkoreaj atomaj kaj raketaj programoj ne plu estas – se entute ili iam estis – interŝanĝa valuto en intertraktado : ili troviĝas en strategia neceso. Rezigni pri sia atomarmilo estus memmortiga por la reĝimo : ne nur ĝi ne povus plu pravigi la suferojn truditajn al la loĝantaro por antaŭrangigi la defendon de la lando malfavore al la prospero, sed antaŭ ĉio ĝi fariĝus vundebla per ekstera atako, kiel Irako. Ekde la konstato de la fiasko de la usona politiko kaj de la neceso por la nordkorea reĝimo konservi malinstigan forton, kia estas la pozicio en tiu krizo de la regionaj protagonistoj, la du Koreujoj kaj Ĉinujo ?

    La reĝimo de Pjongjango, ĝissate kvalifikita kiel malracia kaj ne antaŭvidebla, sekvas politikan linion, de kiu ĝi ne devojiĝas. Ĝi volas esti agnoskata kiel sendependa potenco kun atomarmilo ; ricevi garantiojn de sekureco ; normaligi siajn rilatojn kun Vaŝingtono kaj per tio malfermi la vojon al internacia agnosko ; daŭrigi la ekonomian refortigon komencitan per reformoj dum la lastaj dek jaroj kaj antaŭ ĉio ekde la enpotenciĝo de s - ro Kim Jong -un. [2] Tiuj ebligis la aperon de miksita ekonomio, kun planado kaj privata iniciato. Pri tio atestas la fulmrapida transformiĝo de Pjongjango, provizita per nubskrapuloj, per novaj avenuoj kun komercaj centroj, restoracioj kaj aventurparkoj. Malpli impresa plibonigo, tamen perceptebla, okazas ankaŭ en la provincoj, kvankam malabundecoj ankoraŭ persistas.

    Tiu ekonomia refortiĝo estas esenca por la stabileco de la reĝimo. S - ro Kim Jong -un brutale eliminis ĉian eventualan internan opozicion, kaj li havas la landon en sia mano. La streĉiĝoj kaj la kontraŭeco servas al li : animita de ĝisosta patriotismo, propra al la koreoj ĝenerale, sed ekstrema en la DPRK, la loĝantaro estas tenata en mensostato de konstanta sieĝateco. La minacoj de antaŭmalhelpaj bombadoj nur vigligas ĝian senton de malsekureco.

    Kroma konstanto de la nordkorea politiko : la aserto de nacia sendependeco, kiu signifas rifuzon de la jarcentojn daŭranta tributa rilato de la duoninsulo al Ĉinujo. Estas facile – kaj ne tute malĝuste – respondecigi Pekinon, kion faras Vaŝingtono, pri la fiasko de la politiko de sankcioj kontraŭ la DPRK. Ĉinujo ja voĉdonas por ili en la Konsilantaro pri Sekureco, sed ĝi aplikas ilin modere.

    Tamen, dum la rilatoj antaŭe troviĝis en la registro de „rilatoj inter frataj landoj”, ili estis neniam senkondiĉe koraj. La generacio de la armilfratoj de la gerilo kontraŭ la japana okupanto, poste de la Korea Milito (1950-1953) malaperis – eĉ tiam malnovaj rankoroj ŝvebis super la proklamita amikeco. Nun la rilatoj estas bazitaj sur la interesoj de la du partioj. La normaliĝo inter Pekino kaj Seulo, ekde 1992, montris tion, je la granda kolero de Pjongjango.

    Restas la fakto, ke Ĉinujo havas pri la DPRK aliajn prioritatojn ol Usono, kaj ke Pjongjango uzas tion : la ĉinaj gvidantoj ne favoras atompotencan Koreujon, sed ili eĉ malpli volas strangoli la reĝimon kaj malstabiligi ĝin. Ties kolapso entenus plurajn danĝerojn : internan militon antaŭ ilia pordo, alfluon de rifuĝantoj kiu povus malstabiligi la limregionon Janbian, kie loĝas granda korea malplimulto, kaj ĉefe eventualan reunuiĝon sub la egido de Sud-Koreujo – kio signifus la ĉeeston ĉe la landlimo de usona aliancano, aŭ eĉ la usona armeo mem. En 1950, Ĉinujo perdis milionon da homoj por repuŝi la aliancajn (usonajn) militistojn venintajn sur la rivero Jalu ( Amnok en la korea). Malverŝajnas, ke ĝi hodiaŭ akceptus tian situacion pli facile.

    Kontraŭecaj ĉinaj interesoj

    Certe, la ĉina prezidanto Xi Jinping montriĝas pli decida kontraŭ Pjongjango : komence de aprilo suspendo de karbo-importoj (sed la komercaj interŝanĝoj de aliaj produktoj kreskas), ĉesigo de la ĉiutagaj flugoj de Air China. En la ĉinaj intelektaj rondoj aŭdiĝas voĉoj kiuj kritikas ĉian moderadon rilate al Pjongjango. Ekz - e la historiisto pri la korea milito Shen Zhihua, de la universitato de Ŝanghajo, kiu en prelego, ĉi-marte en Dalian, deklaris ke la DPRK nun estas „faktoro de malstabiligo ĉe la ĉina landlimo”, kiu endanĝerigas „la fundamentajn naciajn interesojn” de Ĉinujo. Tiu opinio havas pezon kaj ankaŭ montras, ke la korea demando troviĝas inter la malmultaj temoj kiujn la potenco permesas pridebati. Sed ĉu tiuj kritikoj havas efikon sur la gvidantaro de la partio kaj de la armea hierarĥio ? Al la (modera) fortigo de la ĉinaj sankcioj Pjongjango respondis per salvo da vortatakoj kun akreco nekonata depost la kulturrevolucio, per novaj lanĉoj de raketoj kaj per la rifuzo akcepti senditojn de Pekino. Ĉu fanfaronado ?

    Por la momento la ĉina politiko restas senŝanĝa : Usono kaj Nordkoreujo devas intertrakti. Vaŝingtono volas perforte cedigi la DPRK  ; Pekino volas ekonomie evoluigi ĝin enprenante ĝin en la regionan disvolvadon kaj tiel iom post iom redukti la riskon de malstabiliĝo, kiun ĝi konsistigas. Tio signifas : ne fari la atomdemandon prioritata kaj trakti ĝin en la kadro de intertraktado pri ĉio, dum Usono postulas kiel antaŭkondiĉo por ĉia intertraktado, ke Pjongjango rezignu pri sia atomarmilo.

    Al tiuj nekonataj elementoj aldoniĝas kroma : la pozicio de Sudkoreujo post la prezidantelekto de la 9- a de majo. La akra linio de la eksigita prezidantino, s -ino Park Geun - hye, ne estos tiu de la opozicia kandidato en pli favora pozicio, s - ro Moon Jae-in, favora al rekomenco de la dialogo kun Pjongjango kaj al rea intertraktado pri la dismeto de la usona kontraŭraketa ŝildo ( THAAD) en Sudkoreujo, kiu ofendas Pekinon. Ĝis tiu elekto, la politika malpleno ĉe la pinto de la ŝtato malebligas Seulon je ĉia iniciato. Poste, Usono povas esti kontraŭa al sia sudkorea aliancano. Tiom pli ke la falsa informo pri sendo de la usona militŝiparo al la duoninsulo agacis la publikan opinion en la sudo.

    ĉia politiko, kiu celas kalmi la streĉitecojn devas konsideri tri parametrojn : la nordkoreaj gvidantoj ne estas malraciaj, sed ja pretaj fari riskojn ; la reĝimo ne estas kolapsanta ; ĝi ne rezignos pri sia atomarmilo. Kroma elemento, kiun Vaŝingtono devas havi en la kapo : ĉia atako al la DPRK sekvigos rebaton de Pjongjango. Nu, Seulo troviĝas je kvindek kilometroj de la nordkoreaj baterioj, kaj la usonaj militbazoj en Okinavo en la atingopovo de ĝiaj raketoj. La agospaco montriĝas mallarĝa kaj la riskoj estas grandaj.

    Philippe PONS.



    [1] Interparolado kun la Wall Street Journal , Novjorko, 4-an de aprilo 2017.

    [2] Vd Patrick Maurus, « La Corée du Nord se rêve en futur dragon » [„Nord-Koreujo revas fariĝi estonta drako”], Le Monde diplomatique , februaro 2014.


    1 a majo 2017


    Mondo de tendaroj


    La fabrikado de malbonvenuloj



    Nia planedo nun enhavas sesdek kvin milionojn da rifuĝintoj kaj translokitoj. Manke de akceptopolitikoj, multaj el ili estas devigataj vivi en tendaroj, iaj subĉielaj malliberejoj, kies loĝantoj malhavas fundamentajn rajtojn. Dumlonge ekzistantaj nur en la sudaj landoj, tiuj aranĝoj de kelkaj jaroj multobliĝas kaj normaliĝas en Eŭropo, flanke al centoj da centroj por administraj enfermoj, kiuj jam utilas por enŝlosi neleĝajn enmigrantojn. Pro ilia nombro kaj daŭreco (la averaĝa restotempo en centro de la Alta Komisarejo pri Rifuĝintoj estas dek sep jaroj), tiuj tendarejoj iĝis vera merkato, pri kiu severe disputas neregistaraj organizaĵoj kaj multnaciaj entreprenoj.



    Tendarejoj por rifuĝintoj aŭ translokitoj, atendozono por azilpetantoj, transitaj kampadejoj, centroj por administraj enfermoj, centroj por identigado kaj elpelado, landlimaj trairpunktoj, akceptocentroj por azilpetantoj, "getooj", "ĝangaloj", hotspots ... Tiuj vortoj plenigas la novaĵojn de ĉiuj landoj ekde la fino de la jaroj 1990- aj. La tendaroj ne nur estas lokoj por ĉiutaga vivo de milionoj da homoj, ili iĝas unu el la ĉefaj komponantoj de la "monda socio", unu el la manieroj regi la mondon, maniero regi la nedezireblaĵon.

    Konsekvenco de la internacia malordiĝo, kiu sekvis la finon de la malvarma milito, la fenomeno de "entendarejigo" ege pliampleksiĝis en la 21- a jarcento, sur fono de politikaj, ekologiaj kaj ekonomiaj malordigoj. Per tiu termino oni povas difini la lokadon de homoj en tendaro ia aŭ tia, aŭ deviga enlokiĝo en ĝi de ili, por iu aŭ nedifinita daŭro, fare de iu aŭtoritato (loka, nacia aŭ internacia), reganta iun teritorion [1]. En 2014, 6 milionoj da homoj, ĉefe ekzilitaj popoloj - Karenoj en Tajlando, Saharanoj en Alĝerio, Palestinanoj de Proksim-Oriento - loĝis en unu el la 450 "oficialaj" rifuĝintaj tendarejoj regataj de la internaciaj agentejoj, kiel la Alta Komisarejo pri Rifuĝintoj de UN aŭ la UN agentejo por Palestinaj rifuĝintoj, aŭ, pli malofte, de naciaj administrejoj. Ofte starigitaj pro urĝeco, kiam iliaj inicintoj ne imagis, des malpli planis, ilian daŭrecon, tiuj tendarejoj foje ekzistas de pli ol dudek jaroj (kiel en Kenjo), tridek jaroj (en Pakistano, Alĝerio, Zambio, Sudano) aŭ eĉ sesdek jaroj (en Proksim-Oriento). Post iom da tempo, iuj eksimilis al vastaj ĉirkaŭurbaj zonoj, densaj kaj popolaj.

    Nia planedo enhavis en 2014 ankaŭ pli ol 1000 tendarejojn de enlandaj translokitoj, en kiuj loĝis ĉirkaŭ 6 milionoj da homoj, kaj plurajn milojn da malgrandaj tendaroj memestigitaj, la plej maldaŭraj kaj malplej videblaj, kiuj arigis 4 ĝis 5 milionojn da loĝantoj, ĉefe t. n. "kontraŭleĝaj" migrantoj. Tiuj portempaj instalaĵoj, foje diritaj "neleĝaj" troviĝas ĉie en la mondo, en urbaj ĉirkaŭaĵoj aŭ apud landlimoj, sur senuzaj terenoj aŭ en ruinaroj, forlasitaj konstruaĵoj. Fine almenaŭ 1 miliono da migrantoj trairis unu el la 1000 centrojn por administra enfermo de la mondo (el kiuj 400 en Eŭropo). Sume, enkalkulante la Irakanojn kaj Sirianojn, kiuj fuĝis el sia lando ĉi tiujn pasintajn tri jarojn, oni povas taksi je 17 ĝis 20 milionoj la nombron de "entendarejigitoj".

    Preter ilia diverseco, la tendarejoj havas tri komunajn trajtojn : eksterteritorieco, escepteco kaj ekskluzivigo. Unue temas pri apartaj spacoj, konkrete limigitaj, eksterlokoj, kiuj ofte ne troveblas sur la mapoj. Kvankam ĝi estas duoble aŭ trioble pli loĝata ol la distrikto de Garissa en kiu ĝi troviĝas, la rifuĝintotendaro de Dadaab, en Kenjo, ne aperas sur la bildoj kaj mapoj de tiu distrikto. Tiuj tendarejoj havas ankaŭ esceptan reĝimon : ili dependas de aliaj leĝoj ol tiuj de la ŝtato en kiu ili estas. Kia ajn estas ilia grado de fermeco aŭ malfermeco, ili tiel ebligas formeti, interrompi aŭ prokrasti ĉiun agnoskon de politika egaleco inter iliaj loĝantoj kaj la ordinaraj civitanoj. Laste, tiu formo de homa grupigo havas funkcion de socia ekskluzivigo : ĝi rimarkigas kaj samtempe kaŝas ekscesan, troan loĝantaron. La fakto esti videble malsimilaj al aliaj, ne esti integreblaj, asertas aliecon, kiu rezultas el la duobla ekstermeto jura kaj teritoria.

    Kvankam ĉiu tipo de tendarejo ŝajnas akcepti apartan loĝantaron - sendokumentajn migrantojn en centroj por enfermoj, rifuĝintojn en homhelpaj establoj, ktp - fakte tie troviĝas pli malpli similaj homoj, kiuj venas el Afriko, el Azio aŭ Proksim-Oriento. La oficialaj identigaj kategorioj montriĝas kvazaŭ oficialaj maskoj portempe metitaj sur vizaĝoj.

    Tiel, enlanda translokito de Liberio loĝanta en 2002-2003 ( t. e. dum la klimakso de la enlanda milito) en tendarejo de la periferio de Monrovio estos rifuĝinto, kiam li iros la sekvantan jaron por registriĝi en tendarejon de AKR preter la norda landlimo de sia lando en arbara Gvineo, poste li estos kontraŭleĝulo kiam li foriros el ĝi en 2006 por trovi laboron en Konakrio, kie li renkontos multajn samlandanojn loĝantajn en la "kvartalo de Liberianoj " de la Gvinea ĉefurbo. De tie, eble li provos atingi Eŭropon, tra la maro aŭ tra la Afrika kontinento per transsaharaj vojoj, se li alvenas en Francion, li estos kondukata al unu el la cent atendozonoj por azilpetantoj (ZAPI) kiujn enhavas havenoj kaj flughavenoj. Li estos oficiale konsiderata kiel tenato antaŭ ol esti registrita kiel azilpetanto, kun alta probableco iĝi malpravigito pri sia peto. Li tiam estos enfermito en centro por administra enfermo ( CRA) atendante, ke la necesaj klopodoj por lia forpelo estu aranĝitaj. Se li ne estas leĝe forpelebla, li estos "liberigita", kaj iĝos, en Kalezo aŭ en ĉirkaŭurbo de Romo, kontraŭleĝa migranto en tendaro aŭ enkrakita konstruaĵo de Afrikaj migruloj.

    La barakaroj kaj tendarejoj de rifuĝintoj ne plu estas faktoj de malproksimaj sudaj landoj, nek de pasintaj tempoj. De post 2015 la alveno de migrantoj el Proksim-Oriento aperigis novan logikon de entendarejigo en Eŭropo. En Italio, en Grekio, ĉe la landlimo inter Makedonio kaj Serbio aŭ inter Hungario kaj Aŭstrio, aperis diversaj centroj por akcepto, registrado kaj selektado de fremduloj. Kun karaktero administra aŭ polica, ili povas esti regataj de naciaj aŭtoritatoj, de Eŭropa Unio aŭ de privataj agantoj. Instalitaj en forlasitaj varejoj, adaptitaj armebarakoj aŭ senuzaj terenoj kie estas stakigitaj konteneroj, tiuj instalaĵoj rapide saturiĝis. Tiam ili ĉirkaŭiĝas per malgrandaj tendarejoj, ofte diritaj "neoficialaj" aŭ "kontraŭleĝaj", malfermitaj de neregistaraj organizaĵoj ( NRO), de lokaj civitanoj aŭ de la migrantoj mem. Tio okazis, ekzemple, ĉirkaŭ la tendarejo de Moria en la insulo Lesbos, la unua hotspot (Eŭropa kontrolcentro) kreita de Bruselo ĉe la finlimo de la spaco Schengen en oktobro 2015 por identigi la migrantojn kaj registri iliajn fingrospurojn. Tiuj improvizitaj instalaĵoj, kiuj kutime enhavas kelkajn dekojn da homoj, povas atingi gigantajn ampleksojn, ĝis simili al vastaj ladurboj.

    En Grekio, apud la haveno de Pireo, tendarejo ŝirmas inter 4000 kaj 5000 homojn, kaj ĝis 12 000 homoj restis en Idomeni, ĉe la landlimo Grek-Makedonia, en vasta atendozono [2]. Ankaŭ en Francio, multaj akceptocentroj por azilpetantoj ( CADA) kaj centroj por urĝa loĝado malfermiĝis ĉi lastajn jarojn. Ankaŭ ili konstante difektiĝas pro lokmanko, kaj neoficialaj instalaĵoj multobliĝas ĉe iliaj ĉirkaŭaĵoj. La migrantoj forpelitaj de la instalaĵo malfermita de la Pariza municipo ĉe la Pordegejo de La Chapelle en la aŭtuno 2016 estas devigitaj dormi en tendoj, sur trotuaroj aŭ sub la surponta metroo.

    Kia estos la estonteco por tiu tendara pejzaĝo ? Tri vojoj jam ekzistas. Unu estas la malapero, kiel okazis per la detruo de la tendarejo de migrantoj en Patras, en Grekio, aŭ en Kalezo, en Francio, en 2009 kaj poste en 2016, aŭ per la ripetata forviŝado de la tendarejoj t. n. "romaaj" ĉirkaŭ Parizo kaj Liono. Kiam temas pri malnovaj tendarejoj, ilia tuta malapero ĉiam estas problemo. Atestas pri tio la okazo de Maheba en Zambio. Tiu tendarejo malfermita en 1971 devas fermi de post 2002. Je tiu dato ĝi enhavis 58 000 loĝantojn, kies plimulto estis rifuĝintoj el Angolo de la dua eĉ tria generacio. Alia vojo estas longtempa transformiĝo, kiu povas okazigi eĉ agnoskon de ia "rajto al urbo", kiel montras la Palestinaj tendarejoj de Proksim-Oriento, aŭ la iompostioma integriĝo de la tendarejoj de translokitoj en Sud-Sudano en la periferio de Kartumo. Fine la lasta vojo, nun la plej ofta, estas tiu de atendado.

    Tamen aliaj evoluoj eblas. La tendarejigo de Eŭropo kaj la mondo neniel estas neeviteblaĵo. Ja la fluoj de rifuĝintoj, ĉefe Sirianoj, multe pligrandiĝis de post 2014 kaj 2015, sed ili estis antaŭvideblaj, anoncitaj de la pligraviĝo de la konfliktoj en Proksim-Oriento, de la pligrandiĝo de migradoj dum la antaŭaj jaroj, de ĝenerala situacio en kiu la "internacia komunumo" malsukcesis por estigi pacon. Tiuj fluoj estis cetere antaŭviditaj de la agentejoj de UN kaj de homhelpaj organizaĵoj, kiuj, ekde 2012 vane petis mobilizadon de la ŝtatoj por akcepti la novajn translokitojn en pacaj kaj decaj kondiĉoj.

    Amasaj kaj ŝajne subitaj alvenoj estigis panikon de multaj registaroj nepreparitaj, kiuj, maltrankviliĝinte transdonis tiun maltrankvilon al siaj civitanoj. Instrumentigo de la homa katastrofo ebligis pravigon de perfortaj intervenoj kaj tiel, per forpelado aŭ enfermado de la migrantoj, enscenigi defendon de la nacia teritorio. Multmaniere, la dismuntado de la Kaleza "ĝangalo" en oktobro 2016 havis la saman simbolan servon, kiel la konsento de marto 2016 inter Eŭropa Unio kaj Turkio [3] aŭ kiel la starigo de muroj ĉe la landlimoj de iuj landoj [4] : ili devas elmontri, ke la ŝtatoj scias kiel respondi al la sekureca neceso, protekti "malfortajn" naciojn per forpuŝo de nebonvenaj fremduloj.

    En 2016, Eŭropo entute konstatis la alvenon de triona nombro da migrantoj ol en 2015. La prezo estis pli ol ses mil mortoj en Mediteraneo kaj Balkanoj [5], eksporto de la migrada demando al Turkio kaj Nord-Afrikaj landoj, kaj tendarejigo de la kontinento.

    Michel AGIER



    [1] Vidu : Gérer les indésirables. Des camps de réfugiés au gouvernement humanitaire , Flammarion, kolekto " Bibliothèque des savoirs ", Parizo, 2008.

    [2] Por pli kompleta priskribo de la tendarejoj en Eŭropo, vidu : Migreurop, Atlas des migrants en Europe. Géographie critique des politiques migratoires , Armand Colin, Parizo, 2012, kaj Babels, De Lesbos à Calais. Comment l’Europe fabrique des camps , Le Passager Clandestin, kolekto " Bibliothèque des frontières ", Neuvy -en- Champagne, publikigota ĉimonate.

    [3] Legu : Hans Kundnami kaj Astrid Ziebarth, "Inter Germanujo kaj Turkujo, la demando pri rifuĝintoj", Le Monde diplomatique , januaro 2017.

    [4] Vidu : Wendy Brown, Murs. Les murs de séparation et le déclin de la souveraineté étatique , Les prairies ordinaires, Parizo, 2009.

    [5] Vidu : Babels, La Mort aux frontières de l’Europe. Retrouver, identifier, commémorer , Le Passager clandestin, kolekto " Bibliothèque des frontières ", 2017.


    1 a majo 2017


    La juro-ŝtato, false neŭtrala nocio


    Kulpas la juĝisto !



    Nekutima kaj aparte vigla streĉiteco inter la juĝistaro kaj la politikaj respondeculoj markis la francan prezidant-elektan kampanjon. Trans la apartaj okazintaĵoj de la balota batalo, juĝistoj kaj elektitoj reludas ĉi tie malnovan teatraĵon, aktualigitan de la potenciĝo, tra la eŭropa konstruado, de ambigua nocio : la juro-ŝtato.



    « KONSIDERANTE la aperon de novaj problemoj koncerne la juro-ŝtaton en Pollando, la Komisiono decidis adresi komplementajn rekomendojn al la pola registaro, deklaras s - ro Frans Timmermans, unua vicprezidanto de la brusela registaro, la 21-an de decembro 2016. La sendependo de la juĝista povo havas esencan gravecon (…). La Komisiono ne akceptos kompromisojn ĉi terene [1]. » De julio 2016, Bruselo riproĉas al Varsovio reformon limigantan la sendependecon de ĝia konstitucia Tribunalo.

    Laŭ s - ro Timmermans, la agado de la Unio en la kampo de la fundamentaj liberecoj estas tiel natura kiel la emocia gesto de lernejano al pandido. Evidenteca sento, larĝe kundividita de la regantoj de la Malnova Kontinento. « Malgraŭ ĉiuj problemoj, la juro-ŝtato restas la fundamento de la Eŭropa Unio, kaj ja tiuterene la Unio plej bone funkciis dum la lastaj jardekoj », asertas s - ro Andreas Vosskŭhle, prezidanto de la germana konstitucia Kortumo, kiu elvokas « gravegan civilizo-akiritaĵon » por Bruselo. Lia franca samulo, Laurent Fabius, aldonas, per unu el tiuj sentencaj frazoj adaptitaj al la komplekseco de televidelsendoj : « En Eŭropo, la juro-ŝtato ne estas opcio, sed devigo » [2]. La eŭropanoj montriĝas tiom fieraj pri si mem, ke ili senpudore disdonas al si virto-atestojn. S - ro Thorbjorn Jagland, tiam prezidanto de la Nobel-komitato kaj ĝenerala sekretario de la Konsilio de Eŭropo, ja donis al la eŭropa Unio la Nobel-premion pri paco en 2012 pro ties agadoj favore « al paco kaj interpaciĝo, al demokratio kaj homaj rajtoj » en Eŭropo.

    Sed ĉu la eŭropaj aŭtoritatuloj estas tiel bone kvalifikitaj por svingi tiun standardon ? Ili ja montriĝas – prave – pretaj kondamni Varsovion, kies reĝimo provas koncentri la povojn en sian solan manon aŭ, en februaro 2017, Bukuresto n, kies registaro volas senigi la justicon je lukto-rimedoj kontraŭ korupto. Sed, ĉu ilia malmulte demokratia adaptiĝo al la « demokratia deficito » de la bruselaj institucioj ne naskas dubojn pri ilia senkondiĉa amo al la disigo de la povoj [3] ? Ĉu ilia volo trudi la libermerkat-traktatojn malgraŭ la parlamentaj opinioj kaj zorge evitante ĉiun referendumon, ne montras varieblan komprenon de la supereco de leĝo kontraŭ forto ?

    Tiuj kontraŭdiroj reflektas ne nur politikajn elektojn. Ili prilumas la ambiguecojn de la nocio mem juro-ŝtato. Prezentata kiel objektiva, ĝi en realo estas esprimo de aparta ideologia universo, ema konsideri pli la procedurojn ol la konkretan uzon de la liberecoj, kaj kiu emas privilegii la jurajn normojn pli ol politikon.

    Tre streĉa dialogo

    ELLABORITA ekde la 18- a jarcento, aparte en Germanujo kaj en Anglujo, la nocio unue kontraŭstaras tiun de polico-ŝtato, tio estas la arbitra uzo de la potenco, la reĝa decido tia kia ĝi estis kutima en plej multaj eŭropaj landoj antaŭ la epoko de klerismo. Juristoj kaj politikologoj fajnigis ĝin ellaborante la juran arkitekturon destinitan enkadrigi la agadon de la regantoj : disigo de la povoj, egaleco antaŭ la leĝo, sendependeco de justico, ktp. Konstituciismo aparte esprimas la volon submeti la gvidantojn al antaŭdifinitaj reguloj, plej ofte enskribitaj en solena dokumento – la Konstitucio – kaj aprobitaj de la popolo.

    En la 20- a jarcento, la difino de la juro-ŝtato estas objekto de debatoj : la universitatanoj emas plivastigi ĝin donante al ĝi substancan dimension tra la aldono de referencoj al digneco kaj socia bonfarto. Ili substrekas, ke la aliĝo al valoroj, kiel justeco, estas nemalhavebla por la efektiva funkciigo de la principo. La praktikantoj, male, insistas limigi la koncepton je ties formalaj aspektoj (proceduroj). « Trans la diverseco de la aliroj, oni povas opinii, ke la juro-ŝtato estas kompleksa realeco, integranta materialajn elementojn, konstateblajn de ĉiuj, kiel la proceduroj, la institucioj kaj la asociitaj fortorilatoj ; kaj ankaŭ nemateriajn elementojn, kiel la reprezentaĵoj, la kulturoj, la ideoj », resumas la juristo Florent Parmentier, kiu veas la malriĉon de la esploroj faritaj pri tiu ŝlosila koncepto [4].

    Tiuj tre ĝeneralaj kaj sufiĉe abstraktaj principoj resendas do konkrete al procedura kaj funkciiga vidado. En ĉi tiu kadro la demandoj pri efektiveco de la juraj reguloj kaj la socia dimensio estas malgravigitaj, aŭ eĉ forigitaj. En siaj rekomendoj al Pollando en 2016 kaj en sia tre streĉa dialogo kun la Hungarujo de s - ro Viktor Orban, la Komisiono tiel insistas pri sendependeco de justico kaj disigo de la povoj. Ĝi montriĝas pli zorganta pri la kresko de tio, kion ĝi nomas « la popolismoj » ol pri la kresko de la sociaj malegalecoj.

    La juro-ŝtato akompanis la « transirojn » organizitajn, en la landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo, de la internaciaj financaj institucioj kaj de Bruselo post la malapero de Soveta Unio. En 1993, la eŭropa Komisiono tiel difinas tri aliĝ-kondiĉojn al tio, kio baldaŭ estos la eŭropa Unio : starigo de « stabilaj institucioj garantiantaj la juro-ŝtaton, demokratio, la homaj rajtoj, respekto al la malplimultoj kaj ties protektado » ; « vivebla merkat-ekonomio kaj kapablo alfronti la konkurencan premon kaj la merkat-fortojn interne de la Unio » ; « kapablo akcepti la devigojn kaj aparte adopti la celojn de la politika, ekonomia kaj mona unio ».

    Unuavide, temas pri establi la publikajn liberecojn, je kiuj la reĝimoj dominataj de la Soveta Unio senigis tutajn loĝantarojn. Sed la establo de la juro-ŝtato ankaŭ starigas la merkat-socion : la jura kadro sanktigas privatan proprieton kaj provizas la ilojn necesajn por la malkonstruo de la publika sfero. En la Eŭropo de la fino de la 20- a jarcento, la juro-ŝtato estas tiel necesa konsekvenco de la liberala ekonomio ; ĝi ofte estas asociita al la « bona regado » por instigi privatigojn kaj malreguligadon ( Vd apudan artikolon).

    Jura ilaro ebliganta aserti la superecon de leĝo super forto, la nocio pri kiu temas ĉi tie starigas multajn politikajn problemojn. Unue, ĝia ĝenerala difino kondukas al variebla aplikado : Pollando kaj Hungarujo troviĝas, prave, en la celumilo de Bruselo, sed kion diri pri ŝtatoj regule kondamnitaj de la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj ( EKHR) pro la troa malrapideco de sia justico aŭ la malhumanaj kaj humiligaj traktadoj faritaj en iliaj prizonoj, kiel nun okazas pri [Francujo] ? Ĉu ne eblas ankaŭ konsideri, ke malriĉo-kvoto supera al 15 % en ĉiuj membro-landoj estas atenco al la fundamentaj liberecoj ?

    Krome, la juro-ŝtato povas ricevi diversajn interpretadojn laŭ la juraj tradicioj : la EKHR tiel konsideris, ke la Ŝtata Konsilio de Luksemburgo, paŭsita sur sia franca samulo, ne respektas la disigon de la povoj, ĉar ĝi estas samtempe konsilanto de la registaro (pluvivo de historiaĵoj) kaj la plej alta administracia jurisdikcio (decido Procola kontraŭ Luksemburgo de la 28- a de septembro 1995). Ĝia ĝemelo, la franca Ŝtata Konsilio tamen regule manifestas sian sendependon fronte al la publika potenco, kiel ilustris ĝia decido de la 26- a de aŭgusto 2016 suspendanta la malpermeson, kontraŭ la opinio de la ĉefministro Manuel Valls, de la uzo de « burkini » [islama bankostumo].

    Fine, la juro-ŝtato alfrontigas la principon de laŭleĝeco (supereco de la leĝoj) al la legitimeco de la politiko redifini tiujn regulojn nome de la popola suvereneco. Tial, la prezidanto de la Komisiono Jean- Claude Juncker povas samtempe admoni Varsovion kaj opinii ke « ne ekzistas demokratio kontraŭ la regule ratifitaj traktatoj ». Laŭ tiu logiko, la popola suvereneco forviŝiĝas antaŭ la juraj proceduroj, leĝe sed ne nepre legitime starigitaj.

    La 13-an de oktobro 1981, interŝanĝo en la franca nacia Asembleo kristaligis tiun demandon. Deputito de la prezidanta plimulto, s - ro André Laignel aŭdacis deklari : « Ĉu la ŝtatigoj [de entreprenoj] estas konformaj al la artikolo 17 de la Deklaracio pri la Homaj Rajtoj ? S - ro Jean Foyer [dekstrula deputito, kontraŭstaranta la leĝon] respondas negative. Estas lia respondeco. Sed en tiu preciza momento, lia rezonado baskulas de la juro al la politiko. Tiel, li jure malpravas, ĉar li estas en la politika malplimulto. » S - ro Laignel estis rapide kontraŭdirita de la konstitucia Konsilio, kiu, anstataŭante la decidon de la elektitoj de la popolo, taksis ke la kompensoj donitaj al la proprietuloj de la ŝtatigitaj entreprenoj ne estis « justaj » laŭ la senco de la artikolo 17 de la Deklaracio de la homaj kaj civitanaj Rajtoj. Sekve la deputitoj devis altigi la financajn kompensojn, malpravigante s - ron Laignel. En januaro 2017, la konstitucia Konsilio senvalidigis mekanismon por lukti kontraŭ imposta fraŭdo planita en la financa leĝo [5].

    Trans la respekto de la Konstitucio, ĝenerale aprobita de la popolo, la juro-ŝtato enpenetrigas la ideon, ke ekzistas neŝanĝeblaj principoj, ne nepre skribitaj, kiuj staras ekster la publika debato. Tiu rolo de gardrelo, super la politikistoj, estas akceptata de la prezidanto de la franca konstitucia Konsilio, Laurent Fabius, rilate al la kontraŭ-terorismaj leĝoj : « Gravas, ke institucioj kiel la niaj, estu « marko-institucioj », kun sendependo kaj longdaŭra vidado, cedante nek al demagogio, nek al tujeco, kaj legitime inspirante konfidon [6]. » Ŝajne neŭtrala, tiu formulo plenas je diskuteblaj subkomprenataj asertoj : la politikaj respondeculoj estas nature nekapablaj preni altan vidpunkton fronte al ŝanĝiĝantaj elektontoj ; la juĝistoj, sen sentoj, tenas sin rigide super la luktantaj politikistoj. Tiu vidado, iom stratosfera, forĵetas la demandon pri la legitimeco de principoj kelkfoje inventitaj de la juĝisto. La Justica Kortumo de la Eŭropa Unio tiel tutsimple imagis la principon pri unuarangeco de la eŭropaj normoj super la naciaj juraj reguloj (decido Costa kontraŭ ENEL [Ente Nazionale per l ’Energia Eletrica ] de 1964). Tiu principo permesas al la tribunaloj nuligi regule voĉdonitajn leĝojn profite al eŭropaj reglamentoj adoptitaj laŭ malmulte demokratia maniero.

    Hodiaŭ, la potenc-ludoj sur la internacia scenejo kaj la naciecaj refortiĝoj vigligas la streĉojn ĉirkaŭ la unuarangeco de juraj reguloj difinitaj ekster la nacia kadro. Strebante protekti siajn soldatojn eksterlande starantajn kontraŭ ĉia justica persekutado, Britujo minacas retiriĝi el la eŭropa Konvencio pri la homaj rajtoj adoptita en 1951 kaj garantiata de la EKHR instalita en Strasburgo. « Ni ne bezonas ricevi instrukciojn de strasburgaj juĝistoj ! », ekkriis la ĉefministro David Cameron en oktobro 2014. Tiam ministro pri internaj aferoj, s -ino Theresa May atakis konvencion kapablan « ligi la manojn de la Parlamento ». En Francujo, dum retroiranta ekstremismo instaliĝas en la politika pejzaĝo, la kreskanta rolo de la eŭropa jurisprudenco povus resaltigi la debaton en neserenaj kondiĉoj : en 2015 kaj 2016, tribunaloj sin apogis sur la EKHR  [7] por, perfortante la francan leĝon, trudi civil-statan enskribiĝon de infanoj naskitaj eksterlande de lupatrinoj (afero Foulon kaj Bouvet kontraŭ Francujo).

    La politika klaso ja estas en bona situacio por denunci la « regadon de la juĝistoj », sed ĉu la kreskanta aplikado de la nocio juro-ŝtato ne estas kontraŭe simptomo de diseriĝo de la politika potenco ? Tiu ĉi preferas forlasi al la juĝistoj la respondecon decidi, ol akcepti siajn respondecojn antaŭ la elektantoj. Konvinkita pri tio estas la konstituciisto Dominique Rousseau, profesoro ĉe la universitato Paris-1- Panthéon - Sorbonne, laŭ kiu « nekapablaj elekti regulon, la politikistoj preferas malŝarĝi sin je la ĝenaj demandoj al la juĝistoj. Ili redaktas malprecizajn regulojn, lasante la juĝiston finfine decidi ». Tio aparte okazas en la delikataj aferoj, kiel tiuj rilataj al eŭtanazio. Tio povus ankaŭ klarigi la deziron « konstituciigi » kelkajn principojn, kiel la merkat-ekonomio aŭ la malpermeso de la publikaj deficitoj, enskribante ilin en tekstojn tre malfacile modifeblajn, kiel la Traktato pri stabileco, kunordigado kaj regado ( TSKR), kiun la kandidato François Hollande promesis re-intertrakti en 2012. La juro-ŝtato, ŝvelinta pro enmeto de ekonomiaj principoj, kontribuas transformi ekonomian liberalismon en « ŝtalan leĝon ». La oportuna « Kulpas Bruselo ! » de nun havos ĝemelon, same providencan : « Kulpas la juĝisto ! ».

    Anne- Cécile ROBERT



    [1] «  État de droit  : la Commission examine les dernières évolutions et adresse une recommandation complémentaire à la Pologne  », 21- a de decembro 2016, http ://ec. europa. eu

    [2] Interkrucumataj intervjuoj en Le Monde, 21- a de oktobro 2016.

    [3] Vd. Susan Watkins, « Ĉu la eŭropa Parlamento estas vere la solvo ? », Le Monde diplomatique en esperanto, februaro 2016.

    [4] Florent Parmentier, Les Chemins de l’État de droit. La voie étroite des pays entre l’Europe et la Russie, Presses de Sciences -Po, kol. « La Bibliothèque du citoyen  », Parizo, 2014.

    [5] Pri la konstitucia Konsilio, vidu : «  Vous avez ditsages ” ? », Le Monde diplomatique , aprilo 2013.

    [6] Intervjuo donita al Le Monde, 21- a de oktobro 2016.

    [7] Vd. Caroline Mecary, «  GPA  : dans un État de droit, appliquer le droit  », Libération , Parizo, 17- a de julio 2014.


    1 a aprilo 2017


    RT, la centra elemento de la rusa influstrategio

    La voĉo de Moskvo perturbas la internaciajn amaskomunikilojn



    Akuzite, ke ĝi estas instrumento en la manoj de la Kremlo, RT adoptis la stilon, kaj la mankojn, de la tagnoktaj novaĵkanaloj, celante konkurenci en la nuna vendoplaco tutmonda. Ĝi ŝuldas la fortan kreskon de sia spektantaro en Usono kaj Eŭropo al redakcia starpunkto malkaŝe kritikema koncerne la politikojn de la Okcidento, starpunkto kiun ĝi agordas por ĉiu mondoparto.



    Por festi sian dekan datrevenon en decembro 2015, RT (antaŭe Russia Today ), la ĉefa publika elsendanto al eksterlando de Rusio, kreis varbvideon. Vestita en soveta uniformo, Margarita Simonjan, la redakciestro de la tagnokta novaĵelsenda ĉeno, rigardis dum sia personaro pasis revue ĉe la sidejo de la ĉeno sur Strato Borovaja, Moskvo. Estis Ljuba, la purigistino, kiu "ricevas siajn ordonojn rekte de la Kremlo" ; estis "enkorpusigita" ĵurnalisto leganta de telesufloro arablingve antaŭ verda ekrano, dum ekstraĵoj vestitaj kiel siriaj batalantoj pafis senkuglajn kartoĉojn ; fremdaj prezentistoj estis enŝlositaj en varma ĉelo kaj la brita ĉefprezentisto Kevin Owen estis mankatenita al sia seĝo en la studio.

    Ĉi tiu memmokado estis rebato al kritikantoj kiuj rigardas RT kiel politikan propagandilon de la Kremlo. Vladimir Putin uzis la naskotagon por reemfazi la kernajn celojn de RT post jardeko da penoj de Rusio egaligi sin en la publika diplomatio : "Estas nepre necese ke nia voĉo kaj via estu aŭdataj ne nur de politikistoj, sed ankaŭ kaj precipe de ordinaraj civitanoj tutmonde" diris la prezidanto.

    La Oranĝa Revolucio de 2004 en Ukrainio, kiun la Kremlo perceptis kiel okcidentan sintrudon en sian kvartalon fare de neregistaraj organizaĵoj ( NRO - oj), estis turnopunkto en la eksterlanda politiko de Rusio kiu ekkonsciis ke mankas al ĝi internacia influo. En la sekvinta jaro, Moskvo establis la bazon de Russia Today . "La unua ideo estis krei [anglalingvan] kanalon kiu koncentriĝus nur pri Rusio. Sed baldaŭ montriĝis, ke tiu ideo estis kondamnita ne sukcesi", memoras Simonjan. "Se nia spektantaro ne estus pli ampleksa ol sovetologoj kaj observistoj pri Rusio, tiam kompreneble tio reprezentus tre malmultajn homojn." [1]

    "Objektiveco ne ekzistas"

    Dum la milito inter Rusio kaj Kartvelio en 2008, RT pasis al pli ofensiva redakcia starpunkto ĉar ĝi konsideris unuflankaj la raportojn pri la konflikto fare de la ĉefaj okcidentaj amaskomunikiloj.

    Poste, la misio de RT mutaciis kaj fariĝis tiu de "tutmonda" novaĵelsenda ĉeno, kiu kapablis propagandi "malsaman" vizion pri eventoj. La internaciigo de la ĉeno estis intensigita. Post la inaŭguro en 2007 de ĝia arablingva servo, Russija Al- Jaum (nun RT Araba), RT lanĉis hispanan servon (2009), kanalojn en Usono (2010) kaj Britio (2014), kaj du interretajn servojn por germanlingvanoj kaj franclingvanoj (2014). Ĝi estas anoncinta ke kanalo RT Francio komencos elsendi iam ĉi-jare.

    Kun personaro de 2 100 kaj oficejoj en 19 landoj, la ĉeno kreskis danke al la grandaj rimedoj kiujn la rusa ŝtato disponigas al ĝi. Laŭ opinisondo farita de la Instituto Ipsos en novembro 2015 en 38 landoj, ĝiaj kanaloj estas spektataj de 70 milionoj da homoj ĉiun semajnon ; spektantaro kiu estas malpli ol tiu, de la internacia servo de la BBC , sed pli ol tiuj de Deutsche Welle kaj France 24. Kun respektive 8 kaj 36 milionoj da spektantoj ĉiusemajne, RT ankaŭ estas la kvina plej spektata internacia kanalo en Usono kaj Eŭropo, ĝiaj prioritataj cellandoj. De post ĝia lanĉo, ĝia buĝeto pliiĝis dekoble, kreskante de 29 al 290 milionoj da eŭroj - preskaŭ kvarono de la financo asignita de la ŝtato al la amaskomunikiloj. RT rapide adaptiĝis al la propagando de sia enhavo per Interreto, grandegaskale utiligante viruse diskonigajn teknikarojn ciferecajn (rektaj televidaj elsendoj, panoramaj bildoj). La ĉeno malfermis multoblajn kontojn en sociaj retoj, kaj ankaŭ en YouTube , kie ĝi sin prezentas kiel la plej eminentan fonton de la mondo por informoj, kun entute 4,5 milionoj da abonantoj por siaj kanaloj. La modelo de CNN - respondemeco, ĵusaj novaĵoj, reklamprogramoj - restas la normo por ĝiaj programoj. CrossTalk , la plej prestiĝa debato de RT International, estas rekte inspirita de la televidoforumo de CNN Crossfire (ĉesigita en 2014). Kaj la dungo en 2013 de Larry King, la eksa stelula ĉefprezentisto de la usona ĉeno, estis grava triumfo por RT.

    RT rigardas sin kiel alternativon al la okcidentaj "grandaj amaskomunikiloj", ĉirkaŭ kvindek, laŭ la listo kompilita de la redakcio [2]. "Ni deziris rompi la monopolon de la anglosaksaj amaskomunikiloj en la tutmonda fluo de informoj," diris prezidanto Putin dum vizito al la sidejo en junio 2013. Laŭ Andrei Kortunov, direktoro de la rusa Konsilantaro pri Internaciaj Aferoj, "la defio [por RT ] ne tiom estas propagandi la poziciojn de Rusio kiom veki dubojn pri la kredo ke la pozicioj okcidentaj estas la solaj pozicioj, relativigi la okcidentan interpreton de eventoj" kiel atestas la devizo de la kanalo, Question more (Aŭdacu pridemandi).

    Malkaŝe partieca, RT ignoras la kontraŭdiron, kiu ŝiras la okcidentajn publikajn elsendantojn : unuflanke, la politika postulo disvastigi informojn kongruajn kun la nacia intereso reprezentata de la ŝtato en ĝia rolo kiel akciulo ; aliflanke, la etika principo kiu necesigas iom da perceptebla sendependeco por ne aperi kiel propagandisto [3]. Por la okazo de la vastigo de la Monda Servo de la BBC en novembro 2016, la ĝenerala direktoro Tony Hall asertis sian vizion pri "memfida, senpartia BBC kiu proponas la plej bonan parton de nia ĵurnalismo, sendependan kaj senpartian". Simile, s -ino Marie- Christine Zaragosse, la ĝenerala direktoro de France Médias Monde, certigis (la 5an de decembro 2016) ke France 24, financata de la televida kotizo kaj de la ŝtato, ne estas "ŝtata parolilo".

    Ignorante ĉi tiun dilemon, la teamo de RT preferas agnoski siajn ligilojn kun la rusa ŝtato. Kiam Christiane Amanpour de CNN pridemandis ŝin en 2014 pri la uzo de RT kiel instrumento de ŝtata respondo al la "problemo de negativa reputacio" de Rusio, la usonanino Anissa Naouai, prezentisto de la programo In the Now , diris ke ŝi havas "nenion por kaŝi". Ŝi pludiris : "La publiko scias de kie venas niaj subvencioj. (...) Ĉu ni emfazas la rusan vidpunkton ? Kompreneble, ĉar ĉi tiu vidpunkto estas flankenpuŝata. Sed demando estas absurda kiam ĝin faras amaskomunikiloj kiuj disvastigas la vidpunkton de la usona Departemento de Eksterlandaj Aferoj dum pli ol dek kvin jaroj." Tio estis piko al Amanpour kiu, en la finaj jaroj de la 1990- aj jaroj, estis sendita de CNN por priraporti Kosovon kiel speciala korespondanto dum samtempe ŝia edzo James Rubin estis proparolanto por la Departemento de Eksterlandaj Aferoj. Sekve, kadruloj de RT perceptas la medion de la internaciaj amaskomunikiloj kiel spacon kie kunekzistas kelkaj interpretoj : "Ĉu vi iam ajn vidis multajn ekzemplojn de objektiveca priraportado ? (...) ne estas objektiveco : estas tiom da proksimumoj de la vero kiom da eblaj voĉoj", Simonjan akre diris al Spiegel Online (la 13an de aŭgusto 2013), preferante la aserton de plurismo ol proklamojn de senpartieco.

    Prefero por temoj de sekureco

    RT aparte atentigas pri eventoj pri kiuj la okcidentaj amaskomunikiloj apenaŭ raportas. Ekzemple, la rusa kanalo ankoraŭ priraportas la militon en Afganio, kie la bombado fare de la koalicio gvidata de Usono daŭras antaŭ relativa indiferenteco (la 11an de februaro). Ĝi regule priraportas la militon en Jemeno, konflikto flankenpuŝita de la siriaj novaĵoj en aliaj amaskomunikiloj. Je la 10 a de februaro 2017, ekzemple, la novaĵelsendoj de RT International reekzamenis la rivelojn en la brita gazetaro [4] pri daŭraj vendoj de armiloj al Saŭd -Arabio malgraŭ akcidenta bombado de funebra ceremonio en oktobro 2016, kiu laŭ raportoj mortigis 140 homojn kaj vundis centojn.

    La redakcia politiko de la internacia filio de RT estas bazita sur kelkaj kernaj elementoj : la propagando favore al plurpolusa mondo kaj suverenismaj valoroj, la kritiko de atlantikismo kaj la hegemoniaj emoj de Usono, kaj la kondamno de rusofobio. Por komuniki ĉi tiujn ideojn, la kanalo sin turnas al tre diversa gamo de fakuloj kiu etendiĝas de eksaj membroj de la Club de l’Horloge (franca pensfabriko de dekstrismaj kaj ekstreme dekstrismaj vidpunktoj) ĝis usonaj pacifistoj. La politikaj eminentuloj invititaj partopreni la programon SophieCo reflektas la saman transpartian kunfandujon : Sahra Wagenknecht , la kunprezidanto de la partio Die Linke en la Bundestag  ; Michael Flynn, la mallongatempa membro de la konsilio pri nacia sekureco de Donald Trump ; Norbert Hofer , la kandidato de la ekstrema dekstrularo en la aŭstra prezidantelekto ; Hubert Védrine, la socialista eksministro pri eksterlandaj aferoj de Francio ; kaj Marine Le Pen, la gvidanto de la Front National. La sama programo ankaŭ priraportas la vidpunktojn de oficialuloj de regionaj potencoj, kiel Hina Rabbani Khar , eksa ministro pri eksterlandaj aferoj de Pakistano, eksprezidanto Abdullah Gül de la turka Partio de Justeco kaj Evoluado ( AKP), kaj irana intertraktanto por la atoma programo de Teherano. Fine, la raportoj pri la politika vivo en Rusio evitas maldelikatan cenzuron, ĉar eĉ la datreveno de la murdo de Boris Nemtsov , kritikanto de prezidanto Putin, estis menciita en la novaĵbulteno de la 26 a de februaro.

    La redakcia politiko de RT International diferencas de tiu de la lokaj ĉenoj kaj retejoj. RT adaptiĝas al la ekzistantaj amaskomunikiloj en landoj en kiu Rusio deziras vastigi sian influon. RT America sekve kritikas novliberalismon kaj novkonservativismajn diplomatiajn poziciojn, kontraste kun la redakciaj politikoj de la ĉefaj naciaj kablotelevidaj kanaloj, de CNN al Fox News . Je la 18 a de februaro, la programo The Keizer Report kondamnis la nomumon fare de la nova prezidanto Donald Trump de eksdungitoj de la investobanko Goldman Sachs kiel konsilistojn kaj membrojn de lia kabineto. Ĉi tiu tono de malamikeco al Wall Street ne estas rimarkita de la usonaj sekretaj servoj, kiuj akuzas ke la kanalo subtenis la Respublikanan kandidaton dum la prezidantelekta kampanjo. Ĉi tiu akuzo devas esti forte modifita : La primara celo de RT estis kritiki Hillary Clinton , kies unuflankismaj emoj maltrankviligis la Kremlon, per la emfazo pri la ligoj inter la eksa ŝtatsekretario pri eksterlandaj aferoj kaj novkonservativaj rondoj kaj, partnere kun WikiLeaks , per la atentigo pri la afero de la kompromitaj retpoŝtaĵoj de la kandidato kaj de ŝia konsilisto John Podesta.

    Cetere, kontraŭ-Trump- aj pozicioj estas esprimitaj de kelkaj eminentuloj kiujn oni konsideras maldekstruloj kaj kies televidoforumoj estas gastigataj de RT America. La ĵurnalisto Ed Schultz malkaŝe deklaris sian simpation al Bernie Sanders , kiu kelkfoje konsentis esti intervjuita de li dum la primaraj balotadoj de la Demokratoj. Lia kolego Chris Hedges, kiu gajnis la Premion Pulitzer en 2002 kaj estas amiko de Noam Chomsky , difinas sin kiel "socialisto" en la alternativa ĵurnalo Truthdig , de kiu li estas unu el la kolumnistoj. En la epizodo de lia programo On Contact elsendita kelkajn tagojn post la venko de Donald Trump, Hedges vidis en la elektiĝo de Trump signon de la "masiva malakcepto de la novliberalismaj politikoj realigitaj de la reganta politika kaj financa elito", sed li avertis, ke "civilaj liberecoj, jam grave eroziitaj, povus esti flankenpuŝitaj de senbrida kaj senkompata polica ŝtato." Fine, konforme al sia praktiko esti "kontraŭ la sistemo", RT America provizas podion por kandidatoj de "triaj partioj" (Verda Partio, Libertariana Partio), kiujn ĝiaj konkurencantoj malofte invitas.

    En Mezoriento, kiu ekde la fruaj 2000 aj jaroj fariĝas amaskomunikila batalejo inter la grandaj internaciaj ĉenoj, RT Arabic mallaŭdas la malstabiligon kaŭzitan de la ’Araba Printempo’ - kune kun Al- Jazeera  [5] - kaj malestime kritikas la militan intervenismon de la okcidentaj potencoj en la regiono, pri kiu la kanalo Al- Hurra , financata de la usona Kongreso, silentas.

    Kritikoj pri la sintrudo de Usono en la internajn aferojn de suverenaj landoj ankaŭ estas unu el la ĉefaj temoj de RT en la hispana, kiu plejparte koncentriĝas pri Meksiko, Argentino kaj Venezuelo. La hispanlingva kanalo elsendas kontraŭimperiisman kaj kontraŭliberalisman diskurson konforme al tiu de la latinamerika maldekstrularo, kiun ĝi senrezerve subtenas. La esploristo John Ackerman, kiu regule aperas, deklaris ke la meritoplena rezulto de Lenín Moreno, la duaviculo malantaŭ la ekvadora prezidanto Rafael Correa en la unua balotvico de la prezidantelekto en februaro 2017, pruvis ke "la reveno de progresemaj registaroj ne finiĝis en Latinameriko". La ĉeno parolas pri "ekonomia milito kontraŭ (prezidanto Nicolás) Maduro " (la 21an de februaro) por klarigi la ekonomiajn malfacilaĵojn de Venezuelo, ŝajne kulpigante la opozicion pri la krizo. La demando pri la rolo de la registaro en la "financa misadministrado" de la lando tamen estis levita dum elsendo de El Zoom (la 14an de decembro).

    La franclingva retejo de RT, kiel ĝiaj aliaj eŭropaj filioj, prezentas multe pli konservativan vizaĝon. La rusa plurmedia platformo havas malmulton por diri pri ekonomiaj kaj sociaj demandoj, sed havas preferon por sekurecaj aferoj. En 2016, por ĉiu artikolo pri senlaboreco, estis 17 pri terorismo (kompare kun 2 en Le Monde kaj 1,7 en Le Figaro) [6]. RT donas relative pli da spaco ol la aliaj amaskomunikiloj al la "malĉefaj" kandidatoj de la prezidantelekto, sed ĉi tiu reekvilibrigo favoras la gaŭlistan suverenismulon Nicolas Dupont - Aignan pli ol la kandidaton de La France Insoumise , Jean- Luc Mélenchon  [7], longe antaŭ la kampanjo por la ’Briteliro’.

    En la kunteksto de la franca prezidantelekto, la retejo ne hezitas raporti pri kaj la leĝaj kontraŭaĵoj de François Fillon (ofte prezentata en Francio kiel "rusamika") kaj la huado de liaj oponantoj kiuj sekvas lin ĉien, kien li iras. Ĝi ankaŭ priraportas la suspektojn pri falsaj parlamentaj laborpostenoj kiuj minacas s -inon Le Pen, sed malgraŭ tio ĝi donas apartan atenton al la komunikaĵoj de ŝiaj advokatoj kaj al la gazetaraj komunikaĵoj de ŝia partio (la 17an kaj 20an de februaro). Kiel signo de la subteno de la rusa ĉeno por la politika orientiĝo de la kandidato de la Front National , oni povas trovi en ĝi la plenan gazetaran konferencon kiu prezentas ŝian vizion pri la eksterlanda politiko de Francio, dum kiu ŝi memorigas pri sia deziro "ligi Rusion al la eŭropa kontinento" (la 23an de februaro).

    Konforme al la kontraŭliberalisma politiko de RT, la kandidato de En marche  ! Emmanuel Macron certe ricevas la malplej favoran pritrakton. La retejo mokas lian pozicion de "kontraŭado al la establita ordo", nomante tion "absoluta fraŭdo" laŭ la vortoj de la "konsternita ekonomikisto" Dany Lang (la 3an de februaro). Sed eĉ se oni agnoskas ke estis fie ĵeti fetorbulojn al s - ro Macron, kiel faris du membroj de la partio Les Républicains sur la plurmedia platformo Sputnik, ŝtata kunulo de RT, tio tute ne estas la "furiozo" pri kiu plendis la kandidato kiu svingas la ruĝan ĉifonon de la rusa minaco [8].

    RT manifestas fortan emon al protestoj en la Okcidento, interalie la protesto socia, precipe kiam ĝi provizas spektakloriĉajn bildojn pri bataloj kun la polico, rompitaj fenestroj kaj fajregoj, kiuj povas fariĝi furoraj ’ŝokvideoj’ (la 30an de decembro 2016). Ankaŭ en Usono la kanalo priraportis grandskalajn socialajn movadojn kiel Occupy Wall Street , Black Lives Matter kaj, pli lastatempe, kontraŭ-Trumpaj marŝoj. Ĉi tiuj bildoj emfazas la frakturojn kiuj kuras trans la okcidentaj socioj. La retejo priraportas kaj la lukton de la kultivisto Cédric Herrou, defendanto de migrintoj en la franc-itala valo de La Roya (la 10an de februaro), kaj la afiŝojn proklamantajn " Oui, on est chez nous" (Jes, ĉi tiu estas nia hejmo) de zelotoj de la Front National el Hénin - Beaumont, referencante la filmon Chez nous de Lucas Belvaux pri la municipa kampanjo de iu partio kiu similas la FN (la 22an de februaro). La kanalo prezentas la liberalajn demokratiojn kiel trafontajn en ĥaoson, aŭ eĉ "internan militon" (la 12 a de januaro). La rusaj amaskomunikiloj emas doni alarmigan nuancon al laborejaj akcidentoj : fajrego en la maŝinejo de la termonuklea elektrocentralo ĉe Flamanville (novaĵbulteno de la 9 a de februaro), kvindek kazoj de spira veneniĝo kaŭzitaj de irita gaso ĉe la flughaveno de Hamburgo (12 Februaro). Tiaj raportoj celas doni perspektivon al la teknika malegaleco inter Rusio kaj Okcidenta Eŭropo kaj Usono, malegaleco kiu restas centra problemo por la rusa elito.

    Kiel CNN por Usono dum la usonaj militoj, RT fariĝas instrumento de politika propagando kiam temas pri la priraportado pri konfliktoj de grava strategia intereso por Rusio. Tiam la kanalo fervore eĥas tutmonden la oficialan vizion pri eventoj. En Sirio, kie RT foje-refoje servis kiel privilegia tribuno por prezidanto Baŝar Al- Assad , la rezulto de la batalo por Alepo kristaligis la profundan antagonismon de la informomilito inter Rusio kaj la Okcidento : post la rekapto de la urbo fare de la siria armeo, la kanaloj de RT montris la ĝojegon de la enloĝantoj de okcidenta Alepo, kiam preskaŭ ĉiuj okcidentaj amaskomunikiloj koncentriĝis pri la vivkondiĉoj de la orientaj kvartaloj. Aliflanke, la kanalo invitas eksan britan diplomaton komenti pri la nemilitistaj viktimoj dum la batalo de Mosulo, kiu estas rekaptata de irakaj soldatoj kun la subteno de koalicio gvidata de Usono.

    Ironio de la historio estas tio, ke la Nord-Atlantika Traktat-Organizo ( NATO) inaŭguris la Center of Excellence for Strategic Communication (Centro de Supera Kapableco pri Strategia Komunikado) en Rigo en januaro 2014. La organizo, kiu ne estas konata pro sia zorgo pri la vero, precipe dum la milito en eks-Jugoslavio [9], nun celas malkonstrui la "informkampanjojn" de siaj ĉefaj rivaloj la rusoj, sin turnante al la aktuale laŭmoda tekniko de ’ fact checking ’ (konfirmado de faktoj).

    Responde, RT lanĉis sian platformon FakeCheck (Konfirmado de Falsaĵoj). Sur la menuo : la dokumentfilmo La Blankaj Kaskoj, premiita per Oskaro, pri siriaj savistoj laborantaj en la ribelulaj zonoj en Sirio. Subtenata de videoj, la rusa kanalo akuzas ke la organizaĵo estas proksima al ĝihadistaj grupoj, kaj emfazas ĝiajn fontojn de financoj en la Okcidento. Antaŭ ĉio, la teamo ĉe RT majstris la arton transformi akuzojn pri propagandismo en avantaĝon. Ili ebligas al ĝi plifortigi sian identecon kiel ’kontraŭa al la establita ordo’ kaj plaĉi al sia kunsentanta spektantaro, ludante la karton de ’Sola, kontraŭ la mondo’. Fine de la video, farita honore al la deka datreveno de la kanalo, Margarita Simonjan parolas al la spektanto kun rideto : "Nu, ĉu tiel vi imagis nin ? Vi pravas, ĝuste tiel ni laboras !"

    Maxime AUDINET



    [1] ’ Lunch with the FT  : Kremlin media star Margarita Simonyan ’, Financial Times , Londono, la 29 a de julio 2016.

    [2] Inter ili, Le Monde, Le Figaro, Libération, TF 1, France Télévisions kaj Canal Plus en Francio. Kompleta listo haveblas ĉe http :// msm. rt. com

    [3] Cyril Blet  : ’ Les medias, un instrument de diplomatie publique ’, Revue internationale et stratégique , vol.2, no 78, Parizo, 2010.

    [4] Alice Ross, ’Boris Johnson urged UK to continue Saudi arms deal after funeral bombing ’, The Guardian , Londono, la 10 a de februaro 2017.

    [5] Vidu Yves Gonzalez - Quijano, ’Et l’étoile dAlJazira pâlit ’, Le Monde diplomatique majo 2012.

    [6] Laŭ la kalkulo de Le Monde diplomatique surbaze de la datumbazoj de Le Monde kaj Le Figaro kaj sur la retejo de RT.

    [7] Laŭ la ciferoj de Le Monde diplomatique , inter la 1 a de septembro 2016 kaj la 13 a de februaro 2017, la nomo de Nicolas Dupont - Aignan aperis en 6-oble malpli da artikoloj ol tiu de la plej menciita kandidato ( François Fillon), kompare kun 20-oble malpli en Le Figaro, 28-oble malpli en Le Monde kaj 43-oble malpli en Libération . S - ro Mélenchon estis citita 2,3-oble malpli ol s - ro Fillon en RT franca, aŭ proksimume same kiel ĝiaj konkurencantoj (3,3-oble malpli en Le Monde kaj Le Figaro). Estas same trans la Maniko, kie la gvidanto de la UKIP, Nigel Farage, aperis 17 fojojn en RT UK inter 2010 kaj 2014 [[(8) Patrick Wintour kaj Rowena Mason : ’Nigel Farage’ s relationship with Russian media comes under scrutiny ’, The Guardian, la 31 a de marto, 2014.

    [8] Kp. Richard Ferrand  : ’Ne laissons pas la Russie déstabiliser la Présidentielle en France !’ Le Monde, la 14 a de februaro 2017.

    [9] Vidu Serge Halimi kaj Dominique Vidal  : ’ Médias et désinformation ’, Le Monde diplomatique , marto 2000.


    1 a majo 2017


    La juro-ŝtato, false neŭtrala nocio


    Freŝdata zorgo



    Longtempe la eŭropaj traktatoj, esence ekonomiaj, malmulte tuŝis la politikajn demandojn aŭ la fundamentajn liberecojn. La Traktato de Romo, en 1957, metis neniun kondiĉon por eniro de novaj membroj en la Eŭropa Ekonomia Komunumo ( EEK), eĉ ne la neceso esti demokratio. Kun la aliĝo de eksaj diktaturoj (Grekujo, Hispanujo kaj Portugalujo) en la 80- aj jaroj, sed ĉefe kun la eksplodo de la Soveta bloko kaj la traŭmato kaŭzita de la militoj en eks-jugoslavio, la eŭropa Komunumo ekinteresiĝis pri tiuj temoj.

    La traktato de Amsterdamo, subskribita en 1997, kaj tiu de Lisbono, en decembro 2007, starigas sankcio-proceduron (artikolo 7 de la traktato de Lisbono) kontraŭ ĉiu membro-ŝtato, kiu malrespektus la fundamentajn valorojn de la Unio, valoroj de « respekto al la homa digno, de libereco, de demokratio, egaleco, de juro-ŝtato, kaj ankaŭ respekto al la Homaj Rajtoj, inkluzive la rajtojn de la homoj apartenantaj al malplimultoj. » (Artikolo 2- a de la traktato pri la Eŭropa Unio). La voĉdonrajtoj de la malrespektinta lando, sine de la institucioj, povas esti suspenditaj.

    En februaro 2017, la Komisiono neformale konsultis la membro-ŝtatojn pri uzo de la artikolo 7 kontraŭ Pollando. Tiu klopodo renkontis malfavoron de Hungarujo, kies ĉefministro Viktor Orban afiŝas sian solidarecon kun Varsovio. Ĝis nun neniam aplikata, la artikolo 7 (kiu postulas unuanimecon) estis kompletigita en 2013 per « mekanismo por la juro-ŝtato » permesanta al la Komisiono admoni la leĝmalobeantojn. Kelkaj eŭropaj deputitoj nun postulas eŭropan traktaton por la juro-ŝtato kaj la fundamentaj rajtoj, cele plifortigi la trudpovon de Bruselo [1].

    Anne- Cécile ROBERT



    [1] Tion postulas la centrisma deputitino Nathalie Griesbeck, www. nathaliegriesbeck. fr


    1 a majo 2017


    Tiu sendependista regiono kiun rekonas nek Ukrainujo nek Rusujo

    Donbaso lernas vivi sen Kievo



    Tri jarojn post la komenco de la konflikto inter Kievo kaj la sendependista regiono Donecka Baseno ( Donbaso), neniu solvo ŝajnas videbla. La ukraina prezidanto Petro Poroŝenko sinsekve manifestas intencojn kontraŭajn inter si, hezitante inter starigo de firma blokado kaj reestablo de regataj ekonomiaj ligoj. Flanke de Donecko, la loĝantaro organiziĝas, atendante eventualan armean intervenon.



    « ILI PAFIS al la domo en la nokto de la 3- a /4- a de februaro, ni remalfermis la butikon la 20-an, ĉi-semajne. » Varme volvita en sia bela koltuko kaj sia mantelo, la vendistino montras al ni la damaĝojn kaŭzitajn de la ukraina armeo, antaŭ ol iri akcepti la klientojn. Ŝian butikon senigis je fenestroj la blovo de la eksplodoj. Same kiel la tuta ĉirkaŭurbo de Donecko , la kvartalo Kievski portas markojn de la konflikto kontraŭstariganta la Kievan registaron kaj la sendependistajn milicojn de Donbaso , neoficiale subtenatajn de Moskvo. Krevitaj konstruaĵoj kaj strekvunditaj fasadoj pro obusaj splitoj memorigas la intensecon de milito, kiu forprenis la vivon de ĉirkaŭ dek mil homoj, de aprilo 2014. « Ĝis la lasta momento, mi ne kredis, ke nia propra armeo kapablos pafi al ni ! », ekkrias Saŝa, loĝanto de Donecko, serĉante vojon inter la truoj de la strato. Dum ambaŭ tendaroj nombras siajn mortintojn, la perspektivoj pri reintegrado de la memproklamitaj « Popolaj Respublikoj » de Donecko ( DNR) kaj de Luhansko ( LNR) en la sinon de Kievo malproksimiĝas. Kaj, kun ili, la fina celo de la pac-interkonsentoj de Minsko, subskribitaj en februaro 2015 inter Rusujo, Ukrainujo kaj ties du okcidentaj subtenantoj, Francujo kaj Germanujo. Des pli ke, en la sendependistaj teritorioj, la vivo rekomenciĝis, kun helpo de Moskvo kaj malproksime de la ĉefurbo.

    Konfirmita per referendumo la 11-an de majo 2014, la DNR estas agnoskita de neniu lando membro de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), eĉ ne de Rusujo. La Respubliko, kiel oni ĝin nomas ĉi tie, tamen ĉiutage pli firme enradikiĝas. Ĉe la fasadoj de la publikaj konstruaĵoj, la ukraina flago, blua kaj flava, lasis lokon al tiu de la DNR  : fono nigra, blua kaj ruĝa sur kiu tronas dukapa aglo, kiu estas ankaŭ sur la rusa blazono. « Antaŭ la milito, estis 800 lernantoj, kontraŭ 665 hodiaŭ », klarigas s - ro Andreï Udovienko, direktoro de la lernejo 61 en la kvartalo Kievski. En la enirhalo estas ekspoziciataj fotoj de veteranoj kaj « herooj » mortintaj dum la « granda patriota milito » kontraŭ nazia Germanujo (1941-1945), apud kelkaj pli junaj vizaĝoj de milicanoj mortintaj dum la ĵusa konflikto. « Ĉiuj estas lernintoj de tiu lernejo, precizigas la direktoro. Kiam la milito plej intensiĝis, inter 2014 kaj 2015, la junuloj sekvis perkorespondajn kursojn dum ses monatoj. La lernejon damaĝis bombadoj. La gepatroj kaj la instruistoj do volontule partoprenis en la rekonstruado », ankoraŭ klarigas s - ro Udovienko, kun milda rideto, kiu kontrastas kun lia impona larĝeco. La instruistoj ricevis simplan helpon de la DNR, 3000 hrivnoj n de septembro 2014 ĝis aprilo 2015 [inter 130 kaj 180 eŭroj laŭ la kurzo, kiu multe fluktuis dum tiu periodo], kontraŭ 4000 hrivnoj antaŭ la milito [350 eŭroj laŭ la kurzo de la 1- a de januaro 2014]. Hodiaŭ la DNR pagas al ni veran salajron, inter 10 000 kaj 12 000 rublojn monate [inter 170 kaj 200 eŭroj]. »

    En Donecko -urbocentro, la enamiĝintoj man-en-mane promenas, la infanoj cirkulas sur plastaj tricikloj en la parkoj. Sur kelkaj muroj, skribaĵoj, kie oni legas « ŝirmejo » sekvata de sago, perturbas la ŝajne pacan atmosferon. Subite, eksplodbruo, kaj ankoraŭ unu. La pafbruoj memorigas, ke la fronto estas nur kelkajn kilometrojn for. De la komenco de la jaro, oni registras kreskon de la alfrontiĝoj, fone de komerca blokado inter Kievo kaj la sendependistaj regionoj ( vd « Puni aŭ logi, la ukraina dilemo ». Ĉi-vintre la streĉoj koncentriĝis ĉirkaŭ la akvofiltrada stacio de Iassinovataïa , suburbo de Donecko, reprenita de la ukraina armeo la 27-an de februaro. La stacio provizas akvon al kvartaloj situantaj sur ambaŭ flankoj de la kontakto-linio.

    Post noktiĝo la stratoj malpleniĝas. La elirmalpermeso malpermesas cirkuladon al civiluloj de la 23- a horo ĝis la 6- a, lasante la eĥojn de pafbruoj mastroj de la urbo. Matene, la aŭto-kaj bus-trafikoj revivigas la avenuojn, nenion lasante aperi el la bataloj de la antaŭa tago. Je tagmanĝo-tempo, la kafeterioj pleniĝas je junaj studentoj, knaboj kaj knabinoj. Kun siaj vizaĝoj algluitaj al siaj poŝtelefonoj, ili profitas paŭzon, antaŭ ol reiri en la kursejojn.

    Sociala altiĝo ebligita pro la fuĝo de la kadruloj

    « Dum la milito, 30 % de la studentoj kaj de instruistoj forlasis la lernejon. La studentoj revenis, sed ne ĉiuj instruistoj » memoras s -ino Larissa Kastrovet, proponante al ni tason da teo. Rektorino de la akademio pri mastrumado kaj administrado, kie ŝi akceptas nin hodiaŭ. S -ino Kastrovet estis vokita al tiu posteno en novembro 2014 pro la foriro de ŝia anstataŭanto. Kial aliaj elektas resti ? Al tiu demando, du studentinoj pridemanditaj en sia kursejo respondas, kvazaŭ evidentaĵo : « Ĉar ĉi tie ni estas hejme. »

    La fuĝo de multaj kadruloj lasis malplenon, kies rezulto estas la subita alveno de novicoj ĉe ŝlosilaj postenoj de la administracio. Tiu fenomeno de rapida sociala altiĝo profitis al pluraj personoj, inter kiuj la prezidanto mem de la DNR, s - ro Aleksandro Zakharĉenko, laŭprofesia elektristo. Eksa instruistino, s -ino Maïa Peragova verkis gazet-artikolojn « por sia plezuro », antaŭ ol la « kontraŭ-terorisma operacio » kontraŭ la prorusaj ribelantoj, ekigita en majo 2014 de la registaro devenanta de la « revolucio de la digno », ŝanĝis sian vivon. Nun direktorino de departemento de la ministrejo pri informado, ŝi bone resumas la improvizitan renovigon de la estraroj de la institucioj dum la du unuaj jaroj de la konflikto, aparte en la sektoro de amasinformiloj : « Kiam la estraro de la loka televid-ĉeno K 61 [de nun la Unua respublika kanalo] ekfuĝis, la laboristoj rekuperis la materialon. Same okazis en la ĵurnaloj : la ĉefredaktoroj foriris, lasante la ĵurnalistojn repreni la publikigaĵojn, sen salajroj. Komence, ili eĉ mem disdonis la ĵurnalojn al la loĝantoj, ĉar la poŝto ne plu funkciis. »

    Laŭ la ukraina ministrejo de la sociala politiko, 1,6 miliono da loĝantoj de Krimeo aŭ de Donbaso fuĝis la batalojn. Estas malfacile taksi la loĝantaron restintan en la memproklamitaj respublikoj. Tiuj ĉi kovras la zonojn plej urbaniĝintajn de regiono, kie vivis 6,5 milionojn da loĝantoj antaŭ la milito kaj kiu, laŭ la Unuiĝintaj Nacioj, enkalkulas nun 2,3 milionojn da personoj bezonantaj homhelpon.

    Por alfronti la malfacilaĵojn, multaj lernis kiel vivi kun unu piedo ĉe ambaŭ flankoj de la fronto-linio. Ĉesinta en novembro 2014 pagi la emerit-pensiojn al la loĝantoj de Krimeo kaj de la teritorioj ne regataj de Kievo, la ukraina registaro starigis specialan proceduron por la delokitaj personoj [1]. « Kelkaj pensiuloj tiam iniciatis registriĝi ĉe parenco restinta ĉe la ukraina flanko, kaj ricevis du pensiojn, la ukrainan kaj tiun de la DNR. Tiu praktiko estas pli kaj pli malofta ĉar la ukrainaj aŭtoritatuloj plifortigis la kontrolojn. Necesas nun fizika ĉeesto ĉiun trian monaton ĉe la giĉeto por ricevi sian pension », klarigas s - ro Andreï K., juna salajrulo de konstru-entrepreno. Sume, inter 800 000 kaj unu miliono da personoj, oficiale delokitaj, regule trairas unu el la kvin trairejo-punktoj, ĉiam plenŝtopitaj, tio estas ĉiutaga fluo je 20 000 ĝis 25 000 homoj. Fine de marto, tiu nombro altiĝis ĝis 42 000 pro kontrol-kampanjo pri la loĝloko de la emeritoj kaj ricevantoj de la socialaj helpoj.

    « Mi estas unu el la malmultaj eksterlandanoj, kiuj posedas unu ! », ekkrias, ridante, s - ro Miquel Puertas, hispano, montrante unu el la 500 000 novaj bankokartoj markitaj « Respublika Centra Banko », ekfunkciigataj kaj uzeblaj nur sur la teritorio de la DNR. Blogisto, kiu malaprobis la « revolucion de la digno », kiu kondukis al la renverso de la ukraina prorusa prezidanto Viktor Ianukoviĉ en februaro 2014, s - ro Puertas forlasis Litovio n kaj alvenis en Donecko en somero 2016. Instruisto, li nun faras sian metion en la nacia teknika Universitato de Donecko. « Antaŭe, mi estis pagita en monbiletoj. Nun mi povos senpere elpreni rublojn aŭ eĉ pagi bieron en la trinkejo uzante la karton ! »

    Jam en majo 2014, fronte al la nestabila situacio, la ukrainaj bankoj en Donecko komencis fermi agentejojn, antaŭ ol definitive ĉesi funkcii en la tuta sendependista regiono. La loĝantoj, kiuj ne disponis pri permesilo iri al la ukraina teritorio devis iri al improvizitaj « neleĝaj bankoj », kiuj elprenis 10 % el ĉiu transakcio [2]. « Por ricevi monbiletojn necesis turni sin al privataj agentoj : kontraŭ interreta montransdono ili provizis al vi la sumon en monbiletoj, elpreninte sian komision kaj ricevinte la monon en ukraina teritorio », memoras s - ro Andreï K.

    Responde al tiu situacio, la DNR fondis la Respublikan centran Bankon ( RCB) la 7-an de oktobro 2014. Tra ĝi transitas interalie la nemoveblaĵaj ŝarĝoj kaj la emerito-pensioj, liveritaj en rubloj. Printempe 2015, preskaŭ 90 % de la ekonomiaj transakcioj okazis en la rusa mono. En majo 2015, la RCB, same kiel ĝia samulo de Luhansko, malfermis internacian konton en banko de Sud- Osetujo , secesia respubliko de Kartvelujo agnoskita de 2008 de Moskvo, kiu verŝajne transirigas sian financan helpon tra tiu kanalo.

    Kvankam Kremlino agnoskas neniun el la du sendependistaj respublikoj, la rusa prezidanto Vladimir Putin faris plian paŝon al la normaligo de tiuj teritorioj subskribante, la pasintan 18-an de februaro, dekreton, kiu oficialigas la « portempan » rekonon de la pasportoj, aŭto-matrikuloj, nasko- aŭ edziĝ-atestiloj kaj aliaj dokumentoj elsenditaj de aŭtoritatuloj, dum la interkonsentoj de Minsko ankoraŭ ne estas aplikataj.

    La rusigo de la teritorio troviĝas en la detaloj

    De la valuto ĝis la horzono, de nun la sama kiel Moskvo, la rusigo de tiu teritorio troviĝas en la detaloj de la ĉiutaga vivo. Inkluzive en la lernejo, kie la rusa lingvo dominas pli ol iam ajn. « Ek de la lerneja komenco en septembro 2014, la registaro de Kievo rifuzis sendi al ni la novajn manlibrojn. Ni do laboris kun rusaj manlibroj, rakontas s - ro Udovienko. Ni pliigis la lernhorojn de la rusa lingvo, kaj nun la fina ekzameno de liceaj studoj enhavas devigan elprovon de rusa lingvo, kaj ne plu de ukraina lingvo. Ni kreskigis la nombron de rusaj aŭtoroj en la literaturaj studoj, sen tamen forigi la ukrainajn aŭtorojn. En geografio, ni aldonis mapojn de Donbaso. » La DNR rekonas la du lingvojn, la rusan kaj la ukrainan, kvankam la oficiala statuso de tiu lasta estis preskaŭ nuligita en 2015 [3]. La gepatroj devas elekti la lingvon en kiu ilia infano studu. « Ekde oktobro 2014 la nombro de studantoj en la ukraina falis al 4 %, kontraŭ 15 % antaŭe. Ĉe la lerneja komenco de 2016, el okdek lernantoj en la unua klaso (7 jaroj), nur unu deziris daŭrigi en la ukraina. Ni do proponis al li iri en alian lernejon, proksiman, kie estis klaso adaptita por lia elekto », asertas nia kunparolanto. Al la demando, ĉu reintegrado al Ukrainujo laŭ li eblas, s - ro Udovienko respondas : « Ne kun la nuna registaro de Kievo. »

    « Ĉi tie, la ĉefo estas la popolo », oni povas legi sur vastaj reklampaneloj en la urbo-centro. Sur la ĉefa avenuo, la vizaĝo de Mikhaïl Tolstykh pli konata sub la pseŭdonomo Givi, etendiĝas laŭ centoj da ekzempleroj. La komandanto, kiu sin ilustris dum la batalo de la flughaveno de Donecko, en aŭtuno 2014, pereis pro atenco la pasintan 8-an de februaro. Glorante siajn heroojn, la juna « ŝtato » sin ornamas per atributoj de suvereneco. En la strato, policaj aŭtoj, kun sendifekta karoserio, surhavas la kolorojn de la flago de la DNR, same kiel la uniformoj de la agentoj. Kelkaj produktoj, kiel biskvitoj aŭ porkaĵoj, estas markitaj « farita en DNR  », kun la koloroj de la flago.

    Kvankam la ekonomia helpo donita de Moskvo – jam ne sekreto – restas nepra por funkciigi la instituciojn, la novaj gvidantoj rapide strebis elpreni kelkajn resursojn el la teritorio. Komforte instalita en sia fotelo, s - ro Luis Hernando Munoz, estro de entrepreno pri importado de kolombia kafo, instalita en Donecko de tridek jaroj, certigas, ke, dum la unua fazo de la milito, en 2014 kaj 2015, pluraj magazenoj estis rekviziciitaj por formi la novan ĉenon « respublikaj superbazaroj », fariĝintan tre populara pro ties moderaj prezoj. « Mi scias, ke la enspezoj de tiuj magazenoj estis senditaj al fondusoj uzataj por pagi iujn aferojn, inter kiuj la pensiojn. Tio estis rimedo por stabiligi la situacion », pretendas s - ro Munoz, restante tamen diskreta pri la rektaj profitantoj kaj la aliaj uzoj de tiu ekimpostado. En dua etapo, la regantoj celumis la etajn kaj mezajn entreprenojn. « De la somero 2016, ili ricevas fortajn premojn por registriĝi ĉe la lokaj institucioj kaj pagi siajn impostojn al la Respubliko », asertas la respondeculino de disvolvo-programo de la UN establita ĝis decembro 2016 en Donecko, kiu deziras resti anonima.

    Ĝis Kievo perdis ilian regadon, plejparto de la minejoj kaj industrioj estis oficiale registritaj en Ukrainujo kaj al ĝi pagis la impostojn por havi daŭran aliron al la nacia merkato. La demando estis aparte grava por la metalurgia sektoro, kies produktoj – de fera erco ĝis ŝtalo, kaj ankaŭ karbo – cirkulis, ĝis antaŭ-nelonge, ambaŭflanke de la disiga linio. Fronte al la nekapablo de la ukraina registaro ĉesigi la blokadojn organizitajn de naciistaj aktivuloj, s - ro Zakhartĉenko, prezidanto de la DNR, anoncis, la 1-an de marto, la rekvizicion de kvardek tri entreprenoj, ĉefe minejoj kaj aktivoj el la metalurgia sektoro posedataj de s - ro Rinat Akhmetov. Oligarko devenanta de Donbaso  [4], s - ro Akhmetov unue subtenis la sendependistan tendaron, antaŭ ol elekti la flankon de Kievo. La proprietulo de la societo System Capital Management ( SCM) Holding ankaŭ perdis la stadionon Donbass Arena, kie li regule disdonis homhelpon, garantio pri influo al la loĝantoj de Donecko. Laŭ donitaĵoj kolektitaj de deputitino ĉe la imposta administracio, ok entreprenoj de la rekvizicio-listo pagis solaj preskaŭ 1,3 miliardon da hrivnoj (45 milionoj da eŭroj) jare kiel impostojn.

    Vidita el Donecko, la pliproksimiĝo al Moskvo ŝajnas motivita malpli per naciisma elano, ol pro la iniciatoj de Kiev por pliprofundigi la fendon inter ĝi kaj la memproklamitaj respublikoj. « Ŝtatigi [la grandajn entreprenojn], tio estas nek bona nek malbona afero : estas neceso por savi la dungojn kaj la aktivecon », argumentas s -ino Iana Khomenko, profesorino en la departemento pri internacia ekonomio ĉe la nacia teknika Universitato de Donecko. « Pro la blokado, ni devas eksporti la produktaĵon al Rusujo », ŝi klarigas sub la aproba rigardo de sia ĉefo, s -ino Ludmila Chabalina. Kaj tiu lasta konkludas : « Estas ja Ukrainujo, kiu devigis nin respondi al la blokado. » Komence de la konflikto, en 2014, s - ro Munoz pagis 10 000 dolarojn por ĉiu kamiono, por trairi la landlimajn kontrolejojn de la naciismaj milicoj. Kun la pliseveriĝo de la kontroloj en 2015, « ne plu eblas enirigi ion ajn », li asertas. Nun liaj produktoj « iras tra Rusujon, laŭleĝe ».

    Efemera Respubliko de Donecko - Krivoi - Rog

    La 14-an de marto 2017, la regantoj de la DNR anoncis, ke survojas la unuaj karbo-transportoj al Rusujo, dum sammomente la ukraina registaro komunikis pri importado de antracito el Sud-Afriko. Sesa tutmonda produktanto de karbo, la rusa najbaro tute ne bezonas importi tiun karbon. « Tio estas pure politika decido. La celo estas eviti ke ĉio forfalas ĉi tie, kaj ke Rusujo heredos ĥaosan situacion ĉe sia landlimo. », supozas s - ro Munoz. Parto de la karbo produktita en Donbaso ŝajne retrovis, trairante Rusujon, la vojon al Ukrainujo. Enketo de la retejo de Radio Svoboda malkaŝis, ke la karbo uzata de la metalurgia kombinato Azovstal, instalita proksime de Mariupolo (en teritorio regata de Kievo), transitis nun per barĝoj venintaj de Rusujo, sed ke ĝi devenas, laŭ loka fonto, de la minejoj de la sendependistaj teritorioj [5].

    Anstataŭ bremsi la aŭtonomiĝon de la DNR, la politiko de Ukrainujo ŝovas ĝin al oriento. La grandega slava najbaro ŝajnas oferti prudentan anstataŭan solvon por redoni stabilecon, dum Kievo fariĝas ĉiutage pli fora por la Donbas -loĝantoj. Sur la vastega konstruaĵo de la DNR -registaro, antaŭe sidejo de la regiona registaro, ankoraŭ distingiĝas la formo, pli hela, de tridento, simbolo de la ukraina blazono, tamen elŝirita el la fasado. « Oni multe lernas pri popolo rigardante ties statuojn. Ĉi tie, tiu de la ukraina poeto [Taras] Ŝevĉenko apudas tiun, pli altan, de Lenin. Sed tiu de Artiom estas eĉ pli granda », klarigas s - ro Puertas elirante el la amfiteatro, kie li ĵus faris sian kurson. Laŭ la vera nomo Fiodor Andreïevitch Sergueïev, tiu bolŝevisma revoluciulo estas konsiderata kiel la fondinto de la efemera Respubliko de Donecko - Krivoï - Rog, kiu naskiĝis en februaro 1918, tuj post la Oktobra Revolucio en Petrogrado. Epizodo de interna milito, kiu disŝiris Ukrainujon inter la Ruĝa Armeo, la trupoj de la ukraina naciisto Simon Petliura, la blankaj armeoj de la generalo Anton Denikin, la insurekcia kamparana armeo de la anarkiisto Nestor Maĥno , tiu aŭtonoma respubliko fine estis alligita al la soveta socialisma respubliko de Ukrainujo en februaro 1919, kaj tiu lasta estis siavice integrita en la Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj ( USSR) en 1922. « La aferoj, ĉi tie, devenas de malproksime », malicete konkludas s - ro Puertas.

    Loïc RAMIREZ



    [1] «  Humanitarian response plan 2017 - Ukrainujo », raporto de la Buroo por la kunordigado de la Homhelpaj aferoj ( Office for the Coordination of Humanitarian Affairs, OCHA) , www. humanitarianresponse. info , novembro 2016.

    [2] Stéphane Jourdain, «  À Donetsk, les habitants condamnés au système D face aux banques fermées  », Agence France- Presse, 1- a de marto 2015.

    [3] « La leĝfarantoj de la DNR favoras forigon de la statuso ’oficiala dua lingvo’ de la ukraina » (en la rusa), Dan- news. info, 6- a de novembro 2015.

    [4] Vd. Jean- Arnault Dérens kaj Laurent Geslin, « Ukrainujo : de oligarkio al alia », Le Monde diplomatique en esperanto, aprilo 2014.

    [5] « La entreprenoj de Akhmetov ricevas karbon el la popolaj Respublikoj de Donecko kaj de Luĥansko, kiu transitas tra Rusujo » (en la rusa), 23- a de marto 2017, Radiosvoboda. org


    1 a aprilo 2017


    Meksiko fronte al Donald Trump



    "Ni ne estas usona protektorato"



    La ofendaĵoj de s - ro Donald Trump al Meksiko akcelis la kampanjon de prezidantelekto en tiu lando. La elekto okazos nur en julio de 2018, sed jam montriĝas kandidato : s - ro Manuel Andrés López Obrador  [1], kiu enkarnigas la esperojn de la maldekstruloj.



    ANTAŬ PROKSIMUME du jaroj, la tiama usona prezidonto Donald Trump kaj liaj konsilistoj komencis sisteme esplori la mensostaton de la usonanoj. Inter la plej notindaj sentoj : seniluziiĝo, incitiĝo, kolero, malĝojo kaj malespero. En la politiko tiu metodo tute ne estas eksterordinara, precipe por tiuj, kiuj disponas pri la necesa mono por tiaj kvalitaj enketoj. [2] Tiuj laboraĵoj kondukis al diagnozo perfekta por la elektaj ambicioj de s - ro Trump. Li jam bezonis nur profiti tiun ĝeneralan etoson, fariĝi ties proparolanto kaj disvastigi interpreton de ĝi kun la espero ke tiu trapenetru la socion. Kun klabo-argumento : la meksikanoj kaj la islamanoj fariĝis ne dezirataj en Usono.

    Multe antaŭ prezidantiĝo de la respublikana kandidato, estis klare, ke lia kontraŭmeksika kampanjo baziĝis sur nenia ekonomia analizo, sed respondis (kaj daŭre respondas) al politikaj interesoj : iuj volas profiti la usonan naciisman senton.

    La enhavo de ilia mesaĝo, iliaj komunikad-teĥnikoj kaj ilia propagando estas inspiritaj de la „teorio de la vivspaco” ( Lebensraum ) formulita en la 19- a jarcento de la germana geografo Friedrich Ratzel  : laŭ tiu doktrino, la ekspansiismo kaj la imperiismo pravigeblas, se ili ebligas al la ŝtato certigi la bonstaton de sia loĝantaro.

    Same kiel en Germanujo en la 1930- aj jaroj ekzistis granda zorgo de la loĝantaro pri la inflacio, Usono nun estas alfrontita al la problemoj de senlaboreco, manko de dungoj, ŝuldoj kaj tro malaltaj salajroj. Sed atribui la kulpon de tio al iuj sociaj aŭ kulturaj grupoj – ĉu uson-civitanaj aŭ eksterlandaj – estas nur politika manovro.

    EKDE LA 20- a de januaro 2017 [3], tiuj politikaj gvidantoj – lertaj, sed senrespondecaj – minacis konstrui muron ĉe la landlimo kun Meksiko por transformi Usonon en gigantan getoon. Eĉ pli : Meksiko devos pagi por tiu muro, kies konstruado estas nun decidita kaj devos komenci en aprilo. Kvazaŭ tio ne sufiĉus, la Blanka Domo minacis nuligi la Nordamerikan traktaton pri liberkomerco (Alena laŭ la franca), valida ekde 1994. Ĝi postulis de la entreprenoj revenigi al Usono siajn investojn faritajn en Meksiko kaj samtempe promesis, ke tri milionoj da meksikanoj devos vojaĝi en la alian direkton. Ĉu s - ro Trump, kiam li anoncis sian kandidatiĝon la 16-an de junio 2015, ne deklaris : „Kiam Meksiko sendas al ni homojn, tiuj ne estas la plej bonaj. Ili ne estas homoj kiel vi kaj mi. Oni sendas al ni homojn kun problemoj, problemoj, kiujn ili kunportas kun si. Ili alportas al ni la drogojn, la deliktojn. Ili estas ŝtelistoj” ?

    Meksiko „sendas” neniun al Usono. Centmiloj da homoj forlasas la landon por provi perlabori sian vivon. Plej ofte ili fuĝas el perfortoj kaj el katastrofa ekonomia situacio.

    Ekde la venko de s - ro Trump, la 8-an de novembro 2016, ni atendis ke la rilatoj inter Meksiko kaj Usono komplikiĝos. En la sama tago ni proklamis nian solidarecon kun ĉiuj migruloj. Meksiko estas nek kolonio nek protektorato de eksterlanda potenco. Ĉiukaze ni insistos pri nia rajto je suvereneco fronte al la Blanka Domo, kiu ajn estas ĝia loĝanto.

    LA UNUA DEMARŜO de nia Movado de Nacia Regenerado (Morena) [4] estis postuli de la prezidanto Enrique Peña Nieto montri firman sintenon. Li ne faris tion, kaj li ne faros tion. La dua estis, disponigi la bazojn de nia organizaĵo en Usono al niaj samlandanoj por doni al ili juran helpon. La tria estis alvoki la meksikanojn unuiĝi por respondi al la minaco kiu leviĝas antaŭ ili.

    Ni metas al ni du prioritatajn taskojn : konvinki la usonanojn ke ili estas viktimoj de demagogia retoriko celanta forgesigi al ili la amplekson de la ekonomia krizo ; kaj klarigi al la meksikanoj la gravecon de la laboro, kiun ili faras aliflanke de la landlimo kaj la efikon al iliaj vivoj de la malfacilaĵoj de nia lando dum la lastaj tridek jaroj.

    Al la unuaj ni devas diri, ke la meksikanoj (aŭ la eksterlandanoj ĝenerale) ne kulpas pri sia situacio. La ekonomiaj problemoj de la usonaj laboristoj, kampkulturistoj aŭ entrepren-ĉefoj rezultas el malfeliĉaj ekonomiaj decidoj, el privilegioj de iuj kaj el malegaleca distribuo de la riĉaĵoj – ĉe ili same kiel ĉe ni. En Los - Anĝeleso, en El Paso, en Phoenix, en Ĉikago, en Novjorko, ni ripetis al ili nian mesaĝon : se ili ne havas laboron, se ili ricevas mizeran salajron aŭ se iliaj vivkondiĉoj estas malbonaj, pri tio kulpas ilia propra registaro.

    Post la krizo de 2008 ekzemple, Vaŝingtono organizis la savon de la bankrotaj financaj organizaĵojn pagante al ili pli ol 16.000 miliardojn da dolaroj inter 2008 kaj 2013, koste de la loĝantaro. Kelkajn jarojn poste, la usona registaro volis redukti la pezajn ŝuldojn per tio, ke ĝi forstrekis 85 miliardojn da dolaroj de la publikaj servoj (El País , 26-an de februaro 2013). Oni taksas, ke la usona ŝuldo nun atingas 17.000 miliardojn da dolaroj, dum inter 2005 kaj 2012 14.287.687 homoj estis elpelitaj el sia loĝejo.

    KROMA PRUVO de la manipulado farata de la Blanka Domo : ĝi silentas pri la kontribuaĵo de la meksikanoj vivantaj sur la usona teritorio (inter ili la dua kaj tria generacioj), kiu egalas al 8 elcentoj de la malneta interna produkto, laŭ la Fondaĵo Bancomer (2012). Inter tiuj laboristoj estas kampkulturistoj kaj fabriklaboristoj, sed ankaŭ instruistoj, kuracistoj kaj entreprenistoj. Temas pri civitanoj kiuj pagas siajn impostojn kaj kiuj sume sendas ĉiujare 24 miliardojn da dolaroj al Meksiko por helpi siajn proksimulojn.

    La elmigrado okazas pro la novliberala orientiĝo de la sinsekvaj meksikaj registaroj, kies fiasko devigis parton de la loĝantaro fuĝi. Nenia nacio povas rezisti al preskaŭa stagnado de la produktado de riĉaĵoj dum tridek jaroj. Aldoniĝas la perforto kaj la korupto, de kiuj Meksiko estas unu el la internaciaj ĉampionoj. En sia lasta raporto, la organizaĵo Transparency International [Travideblo Internacia] metis la landon al la 123- a pozicio el 176.

    Ekde sia prezidantiĝo s - ro Trump ne provis mildigi sian kontraŭmeksikan retorikon. Malbonŝance Meksiko ne taksis necesa reagi. Tamen la prezidanto Peña Nieto devintus denunci la usonajn projektojn antaŭ la Unuiĝintaj Nacioj. Ni transprenis sur nin tiun taskon, la 15-an de marto, deponante plendon ĉe la oficejo de la alta komisaro pri homrajtoj, starigita ĝuste por disvolvi la dialogon kaj la respekton inter la nacioj.

    Ĉu la minacoj de s - ro Trump celas vigligi la fremdulmalamon kaj la rasismon ? Ni respondas per tio, ke ni prezentas disvolvo-programon kapablan relanĉi la kreskon, krei dungojn kaj plibonigi la vivkondiĉojn de la meksikanoj. La celo : per sama elano ataki la kaŭzojn de la elmigrado, de la malsekureco kaj de la perforto. Oni ne solvas la sociajn problemojn perforte aŭ per konstruado de muroj, sed per plibonigo de la vivkondiĉoj de la homoj.

    POR SEKIGI la fluon de meksikaj migruloj en plej humana maniero – kaj plej efike – necesus relanĉi la kampkulturan aktivecon, subteni la produktajn sektorojn, krei laborlokojn kaj plibonigi la salajrojn. Kaj kiom eble plej rapide. Neniu scias, kia estas la kapablo de Vaŝingtono agi kontraŭ la problemo de la usona korupto ; niavice ni volas elradikigi ĝin. Per tio ni akiros gravajn resursojn por plibonigi la viv- kaj labor-kondiĉojn en nia lando.

    La registaro, kiun ni deziras gvidi, ĉiam montriĝos respektema al Vaŝingtono. Tamen ĝi ne rezignos valorigi sian suverenecon. Ni senkondiĉe defendos la rajton de niaj samcivitanoj gajni sian vivon per honesta laboro, kie ajn ili deziras. Kaj ni ne rezignos pri tio : la plej bona duflanka rilato, kiun ni povas proponi al Usono, estas tiu, kiu baziĝas sur la kunlaborado por disvolvado.

    Kiu scias ? Eble ni sukcesos konvinki s - ron Trump, ke lia ekstera politiko estas erara. Ĉar tiun ĉi batalon ni faras sur la tereno de la ideoj. Temas pri batalo kontraŭ tiuj, kiuj instigas al egoismo kaj kontraŭ tiu sinteno, kiu rifuzas tiujn, kiuj ne apartenas al nia socia klaso, kiuj ne devenas el nia lando aŭ kiuj ne flegas niajn religiajn kredojn. Instigi al malamo kontraŭ migruloj signifas ataki la tutan homaron. Migradoj estas fundamentaj por ĉiuj nacioj – Usono estas la plej bona ekzemplo. La riĉeco de kulturo troviĝas en la sumo de influoj, kiujn ĝi ricevis : lingvoj, scioj, ktp. Kaj se ni ne sukcesos konvinki la prezidanton de Usono, tiam ni vetas, ke usona popolo siavice ne toleros la muron nek tiun demagogion vestitan per patriotismo.

    Andrés Manuel LÓPEZ OBRADOR.



    [1] En Meksiko, laŭ la komencliteroj de sia nomo, ankaŭ mallonge nomata AMLO. - vl

    [2] Ndlr  : Vd Christophe Ventura, „Tiuj etaĵoj kiuj gajnigas elektojn”, Le Monde diplomatique en Esperanto, marto 2017.

    [3] Ndlr  : Dato de la enpotenciĝo de s - ro Trump.

    [4] Ndlr  : Referenco al Regeneración , la gazeto de la fratoj Jesús (1871-1930), Ricardo (1874-1922) kaj Enrique (1877-1954) Flores Magón, anarĥiistoj konsiderataj kiel antaŭuloj de la meksika revolucio de 1910.


    1 a majo 2017


    Donbaso lernas vivi sen Kievo

    Puni aŭ logi, la ukraina dilemo



    LA UKRAINA registaro devas alfronti malfacilan demandon : ĉu necesas starigi sanitaran kordonon laŭlonge de la sendependistaj teritorioj, armee kaj finance subtenataj de Rusujo, aŭ plu prizorgi ekonomiajn kaj administraciajn ligojn kun ties loĝantaro en la perspektivo de reintegrado de Donbaso  ? De la respondo donota de Kievo al tiu demando dependos grandparte la estonteco de la interkonsentoj de Minsko subskribitaj en februaro 2015, kiuj planas la starigon de aŭtonomeca statuso por la regionoj de Donecko kaj de Luĥansko, interŝanĝe kontraŭ la reestablo de la regado de Ukrainujo al tiuj teritorioj kaj al ties landlimo kun Rusujo.

    Post monatoj da hezitado, la prezidanto Petro Poroŝenko subite inklinis al la unua branĉo de la alternativo, puŝita de la plej ekstremaj partoj de la Rada (Parlamento) kaj de la civila socio. La 25-an de januaro ĉi-jare, ekstrem-naciistaj aktivuloj, devenantaj de volontulaj batalionoj kaj de malmobilizitaj soldatoj de la « kontraŭ-terorisma operacio » en Donbaso, tendumas sur pluraj fervojaj trakoj por haltigi ĉiun « komercon kun la okupanto ». Ili aparte blokas la karbo-transportojn venantajn el tiuj regionoj, kiuj, malgraŭ la milito, daŭre nutras la termikajn centralojn, kiuj produktas 15 % de la jara elektroprodukto. La 15-an de marto, du tagojn post nesukcesa provo fare de polico deloki la manifestaciantojn, kaj spite al la proklamo de prienergia urĝostato, la Konsilio de nacia sekureco kaj defendo anoncas malpermeson, ĉi-foje oficiala, de ĉiu interŝanĝo de varoj kun la tiel nomataj « okupitaj » teritorioj. Efektivigante tiun returniĝon, la registaro oficiale notas la definitivan perdon de la ĉefaj industriaj kaj minejaj aktivoj, rekviziciitaj de la memproklamitaj respublikoj kiel reprezalio al la blokadoj ( vd apudan artikolon «  Donbaso lernas vivi sen Kievo »), kaj provis rekapti la iniciaton.

    Kondukita de la opozicia partio Samopomich, kiu sin deklaras subtenanto de la eŭropa kristandemokrata tradicio, grupo de dudek sep deputitoj deponis en julio 2016 leĝ-projekton « pri la provizore okupataj teritorioj », ankoraŭ atendantan voĉdonon. Kelkaj deputitoj, eksaj anoj de volontulaj batalionoj, partoprenis en la blokadoj, kio donas malpli moderan vizaĝon al la politikaj orientiĝoj afiŝitaj de tiu partio ekstere de la lando. La teksto precizigas, ke « la devigoj [al la loĝantaro] rilate al pago de pensioj kaj sociala helpo apartenas tute al Rusujo, kiel okupanta ŝtato ». Krome, la teksto planas drastan limigon de la cirkulado de homoj kaj varoj ( ekscepte de homhelpo). « La soldatoj kelkfoje ricevas ordonon haltigi ofensivon por lasi pasi la karbo-vagonojn. Estas samtempe nekomprenebla por niaj soldatoj kaj nekongrua kun la neceso de nacia sekureco » klarigas s -ino Oksana Syroïd, vicprezidantino de la Rada kaj membro de Samopomich, kiu akceptas nin en sia oficejo en la Parlamento, aparte kvieta en tiu sesio-fino. Laŭ la leĝprojekto, la provizado de akvo, brulaĵoj kaj energio devus esti haltigita, por formi « sanitaran kordonon » netralasantan homojn kaj armilo-komercon. Kiam la teritorioj estos reakiritaj – en nedifinita estonteco -, la loĝantaro estos submetata dum intera periodo al la milita leĝo kaj al limigoj koncerne la informado-liberecon. Eta malfermeco : la deputitino diras, ke ŝi ne ekskluzivas interpaciĝon, « nur por la kunlaborantoj pro neceso », kiel ŝi nomas la loĝantaron restintan sur la teritorio de la memproklamitaj respublikoj manke de aliaj perspektivoj. Por tiuj, kiuj partoprenis la batalojn aŭ laboris en la administracio, neniu amnestio, evidente, estas planata.

    ALIA KONKURANTA leĝprojekto estas preparata. « Ni ne devas mem rezigni pri la okupataj teritorioj, izoli ilin aŭ konstrui ian muron », protestas s - ro Mustafa Nayyem (bloko Poroŝenko), la deputito kiu iniciatis la tekston. Teoriumante influpovon, kiu malplenigus tiujn teritoriojn el iliaj vivfortoj kaj farus el Ukrainujo allogan teron por la junularo de Donbaso, nia kunparolanto desegnas skemon. Ukrainujo aperas en la okcidenta tendaro, escepte de la ekstremorienta parto, kiu restas ĉe la flanko de la eksa USSR. « Ni devas agi vid-al-vide de Donbaso same kiel la Okcidento agis en Ukrainujo post la falo de Soveta Unio, komentas la deputito, aktive financante la civilan socion, cele deŝiri ĝin de sia soveta pasinteco, tiel ke ni aperigos gvidantojn, kiuj parolos pri demokratio kaj pri esprimlibereco. » Laŭ li, stipendioj kaj specialaj programoj ebligos altiri parton de la kvindek mil abiturientoj kiuj ĉiujare eliras el la liceoj de Donbaso.

    KVANKAM la du aliroj diverĝas pri la metodo, ili akordiĝas pri esenca punkto : la rekono de la okupataj zonoj ne regataj de Kievo kiel okupataj teritorioj. Ennajli la vorton « okupado » en la leĝon definitive enterigus la hezitan politikon iniciatitan de la ministrejo pri la provizore okupataj teritorioj kaj pri la delokitaj personoj, kreitan en aprilo 2016. En januaro 2017, ĝia ministro, s - ro Vadim Tchernych, proponis planon por reintegrado de Donbaso, en dek kvar punktoj : helpoj por entreprenoj, subtena programo por la ukraina lingvo, sportaj konkursoj, aliro de la loka loĝantaro al la plej necesaj produktoj kaj al la socialaj helpoj. Manke de milita venko, temus pri lanĉi « batalon por konkeri la spiriton kaj la korojn ». Tamen, la institucio ne havas sufiĉajn rimedojn por apliki tiun programon. « Nia buĝeto estas 25 milionoj da hrivnoj [875 000 eŭroj] kaj ni bezonas preskaŭ 2 pliajn milionojn nur por kovri la salajrojn kaj la ejojn », konfesas la vicministro, s - ro Georgi Tuka, sidanta ĉe skribotablo, super kiu pendas foto de bruligita aŭto meze de industria zono. « Eksa membro de la bataliono Azov, fariĝinta milit-fotografo, faris ĉi tiun foton en Avdiivka  », urbo tre proksima de Donecko, regata de la registara armeo, situanta aliflanke de la kontakt-linio, kiu suferis la revigliĝon de bataloj de la komenco de la jaro.

    Surloke, la homoj, kiuj laboras en zonoj proksimaj de la fronto maltrankviliĝas pro la homhelpaj konsekvencoj de la blokado, en kunteksto, kie la infrastrukturoj, markitaj de la bataloj, ignoras la dividolinion. Ekzemple, la regiona kompanio por akvoprovizado de la regiono Donecko, Voda Donbass, prizorgas la ekspluatadon de la filtrado-stacioj kaj de la disdon-retoj ambaŭflanke de la fronto. « Ni atendas solvon de la akvo-problemo je la nivelo de la interkonsentoj de Minsko », alarmiĝas s - ro Viktor Zavodovski, taskito pri financaj aferoj. Pruvo, ke ago konsistanta senigi je nesalita akvo la memproklamitajn respublikojn estas neaplikebla, la kanalo Doneck - Donbass ekiras de Sloviansk, en teritorio regata de Kievo, trairas la dividolinion por trairi Doneckon, kaj reiras direkte al la havenurbo Mariupol, regata de la armeo. Sur la teritorio de la « Popola Respubliko Donecko  » ( DNR), la kompanio ankoraŭ laborigas sep mil agentojn (el dek unu mil), kiujn ĝi pagas, iujn en rubloj (monbiletoj), aliajn en hrivnoj, aparte tiujn, kiuj devas ofte trapasi la limon. « Depost la blokado, manke de paspermesiloj, ni ne plu povas venigi iun ajn materialon ĉe la flanko de la DNR. Eĉ la kloron ni ricevas de Rusujo, kiel homhelpan varon. »

    Por superi kaj ŝteli la venkon al la projektoj favorantaj la agnoskon de la statuso okupata teritorio, s - ro Poroŝenko anoncis baldaŭan leĝon pri la « restarigo de la teritoria integreco de Ukrainujo ». « [Niaj okcidentaj partneroj] ne komprenus kial Ukrainujo postulas subtenon (…) kiam, interne de la lando, serio de politikaj fortoj celas liberiĝi je parto de Donbaso kaj forĵeti en Rusujon kelkajn milionojn da ukrainoj », li klarigis en marto 2017 antaŭ la Konsilio por nacia sekureco kaj defendo. Jen procezo larĝe antaŭenigita, kiun la prezidanto ŝajnas momente nekapabla haltigi.

    Hélène RICHARD




    1 a aprilo 2017


    La projektoj de la Blanka Domo semas panikon ĉe ĝia suda najbaro

    La kaptilo de dependeco fermiĝas ĉirkaŭ Meksiko



    Usono ne deklaris la militon al Meksiko ; ĝi simple nur volas retraktadi la komercan traktaton, kiu ligas ĝin kun sia najbaro. La projekto tamen teruris Meksikon. Komence de la 1980- aj jaroj la lando decidis ligi sian ekonomion kun tiu de Usono. Ĉu 180-grada returniĝo norde de la Rio Bravo povis ne krei perturbojn en la sudo ?



    S - RO WILBUR ROSS, nova sekretario pri komerco, estas konvinkita : Usono „suferas komercan militon jam de jardekoj, pro kio ĝi havas tian deficiton”. [1] Dum la aŭskultado antaŭ lia nomumo, la miliardulo anoncis sian prioritaton por ĉesigi tiun situacion : reintertrakti la nordamerikan traktaton pri liberkomerco (Alena, laŭ la franca) [2], subskribitan kun Meksiko kaj Kanado en decembro de 1992. Laŭ la prezidanto Donald Trump kaj lia skipo, tiu traktato pligrandigis la komercan deficiton de ilia lando, kiu atingis 500 miliardojn da dolaroj en 2016, el kiuj 12 elcentoj kun Meksiko.

    La enhavo de tiu reintertraktado daŭre estas malklara – eble pro neatenditaj malfruiĝoj en la proceduro por transigi la stiradon de tiu 180-grada turniĝo de la usona komerca politiko al s - ro Ross, sed ankaŭ al Peter Navarro, ekonomikisto kaj direktoro de la Nacia Konsilantaro pri Ekstera Komerco, kaj s - ro Robert Lighthizer, usona parlamentano pri komerco. La Blanka Domo tamen anoncas la komencon de 90-taga diskutado ekde fine de marto, kaj per tio montras sian urĝon komenci kiom eble plej baldaŭ la „geografian ŝanĝon”, [3] kiun ĝi aspiras : reveno al Usono de la produktejoj instalitaj en Meksiko, kiel garantio de reindustriigo de la ekonomio.

    Indigne montri la „globofobiulojn”

    LA 3-AN DE MARTO 2017, s - ro Ross ege timigis la meksikan eliton. Per sia voĉo, por la unua fojo, la Blanka Domo kritikis la esencan rimedon de la strategio de Meksiko instigi la eksportojn : stagnadon de salajroj. Dum li de ĉiam akre kontraŭas altigon de la minimuma salajro de sia lando, la aferulo postulis ĝian altigon … sude de la Rio Bravo. „Oni atendis de la Alena iom-post-ioman proksimiĝon de la vivniveloj inter Meksiko kaj Usono. Tio ne okazis, kaj la meksika minimuma salajro ne evoluis”, li deklaris. En la aŭtomobil-sektoro ekzemple, diversaj studaĵoj montris ke, ĉe simila nivelo de produktivo, la meksikaj salajroj atingis nur dekonon de la usonaj. Kaj s - ro Ross emfazis : „Tio signifas, ke la entreprenĉefoj povas ĉiam turni sin al Meksiko por tie trovi malpli kostan laborforton. Tio signifas ankaŭ, ke la meksikaj laboristoj ne havas la rimedojn aĉeti la produktojn faritajn en Usono.” [4] Per aliaj vortoj, se la salajroj altiĝus en Meksiko, la usona komerca deficito malaltiĝus.

    Cetere, s - ro Ross promesas refortigi la „originajn regulojn”, kiuj malpermesas al la entreprenoj, kies aktiveco ne estas en la kadro de la Alena, aktivi en Meksiko. Jam nun multaj societoj – inter ili ankaŭ usonaj – rezignis pri siaj disvolvo­projektoj sude de la landlimo : Samsung, Fort, Chrysler

    Subite la meksikaj oligarĥoj kaj politika elito malkovras, ke ili siavice povus suferi la sekvojn de la ekonomia dependeco, kiujn ili trudis al la loĝantaro. Kiel klarigi tian situacion ?

    Post la subskribo de la Alena, kaj de la leĝo pri eksterlanda investo, kiu malfermis preskaŭ la tutan meksikan ekonomion (escepte de la petrolsektoro) al la nordaj investistoj, la usonaj transnaciaj societoj rapide dominis la najbaran landon. La loka elito akceptis tion ĝoje. Dum ĝi organizis la submeton de la sialandaj produktadrimedoj al la bezonoj de Usono, la prezidanto Ernesto Zedillo (1994-2000) formis la terminon „globofobiuloj” por fifamigi tiujn, kiuj pridubis la kapablon de la liberkomerco garantii la prosperon de la meksikanoj kaj instigi la kreskon. Same kiel granda parto de la neocientíficos (vidu la artikolon en nia retejo), liaj tiamaj kolegoj kaj amikoj, s - ro Zedillo havis titolon de doktoro pri ekonomiko akiritan en Usono.

    Lia prezidanteco, kaj antaŭ ĉio tiu de s - ro Carlos Salinas de Gortari (1988-1994), estis decidaj por reorganizi la ekonomion ĉirkaŭ prioritato : la eksporto. Estis jam la dua fojo, ke tia projekto estis realigita en la lando. Sed dum la unua fojo, sub la prezidanteco de Porfirio Díaz (1876-1880 kaj 1884-1911) ĝi baziĝis sur mineraloj kaj kampkulturaj produktoj, la dua provo transformis Meksikon en eksportiston de fabrikaj produktoj. Helpe de la Monda Banko, de la Internacia Mon-Fonduso ( IMF) kaj de la Interamerika Banko de Disvolvado, kaj krome kun la senkondiĉa subteno de la organizaĵoj de la mastraro kaj de la nacia oligarĥaro, s - ro Salinas de Gortari kaj liaj adeptoj ŝanĝis la landon.

    La leĝoj, kiuj permesas la starigon de maquiladoras , fariĝis en la 1960- aj jaroj. Tiuj entreprenoj de muntado, grandparte liberigitaj je impostoj, specialiĝintaj en la malalte kvalifikita laboro kaj situantaj ĉe la limo kun Usono, restis tamen malmultaj ĝis la enpotenciĝo de s - ro Salinas de Gortari. Inter 1981 kaj 2000 la eksportoj de la maquiladoras kreskegis en jara ritmo de 16 elcentoj, dum la industrisektoro ne ligita kun tiuj entreprenoj kreskis je 13 elcentoj jare. Ekde 2004, 80 elcentoj de ĉiuj vareksportoj venis el la fabriksektoro, kaj 90 elcentoj de ĉiuj vendoj eksterlanden (inkluzive de petrolo kaj turismo) iris al Usono.

    Tiuj statistikoj tamen montriĝas trompaj, ĉar la kresko de la meksika industrio apenaŭ riĉigis la landon. En la sama tempo, 42 elcentoj de la valoro de la fabrikaj eksportoj venis el pecoj kaj komponantoj importitaj … el Usono. Inundita de usonaj investoj, Meksiko restis pasiva : ĝi disvolvas nenian teĥnikon, kaj nur tre malmultaj naciaj oligarĥoj pretas investi en fabrikojn aŭ en klerigadon de kadruloj, kiuj ebligus al ili aktivi kiel lokaj liverantoj en la ĉenon de valorproduktado. Kian mision la politika elito vidas por la lando ? Dumpingon. Same en la kampo de laboro kiel en la medio kaj impostoj.

    Iom post iom aperas du diversaj ekonomiaj spacoj, sen ke eĉ nur plej eta ponto interligas ilin : aktiva sektoro ligita kun malmultekostaj eksportoj ; alia direktita al la interna merkato kaj karakterizata per sia neefikeco. La dispozicioj de la Alena cetere ebligas al la usonaj kampkulturistoj, dorlotataj de subvencioj, inundi la meksikan merkaton per fazeoloj, rizo kaj maizo, kiuj estas tradiciaj bazoj de la meksika kuirejo. Tuta reto de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj naskitaj danke al la industriiga politiko de la 1930- aj jaroj, nun ne estas financataj. Ili montriĝas nekapablaj alfronti la eksterlandan konkurencon, kiu elĉeniĝis per la aliĝo de Meksiko al la Ĝenerala Interkonsento pri dogantarifoj kaj komerco ( GATT, laŭ la angla) en 1986, al la Alena, kaj poste al la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK) – la posteulo de la GATT – en 1995. Ĉar ili ne estis preparitaj por tia eksplodo, la lokaj industrioj malprosperas.

    Kiel multaj antaŭvidis, multaj meksikanoj el la kamparo forlasas la landon. Inter 2000 kaj 2005, pli ol 400.000 ĉiujare foriras al Usono. En 2009 oni kalkulas jam 12 milionojn da enmigrintoj en Usono. La kreado de dungoj en la fabrika eksportsektoro estas „kompensata” de forigo de laborlokoj en la industria kaj kampkultura sektoroj kaj en la granda distribuado. Ene de kelkaj jaroj la usona ĉeno de superbazaroj Walmart fariĝis la plej granda privata dungisto en Meksiko. En tiaj kondiĉoj de ekonomia duismo, la mezuma salajro inter 1988 kaj 2005 estis ne pli alta ol 60 ĝis 70 elcentoj de sia nivelo en 1981.

    Kun la anonco de la aliĝo de Ĉinujo al la MOK – kio okazis en 2001 kaj donis al ĝi aliron al la usona merkato – la meksika eksportmodelo komencis anheli. La kresko de eksporto de varoj kaj servoj malaltiĝas kaj inter 2000 kaj 2016 atingis 4,1 elcentojn. Samtempe la kresko de la malneta enlanda produkto ( MEP) estis mezume 2 elcentoj. Dum tiu tempo la loĝantaro kreskis je proksimume 1,4 elcentoj jare. En tiaj kondiĉoj, la plibonigo de la vivnivelo estus limigita eĉ se la redistribuado de la aldona riĉaĵo estus egaleca. Ĝi ne estis tia.

    En 2012, post dekdujara paŭzo en sia dominado de la lando, la Partio Revolucia Institucia (PRI) revenis en la potencon. [5] La PRI okupiĝis ĉefe pri nova malreguligado de la labormerkato kaj privatigo de la ŝtata petrolsocieto Petróleos Mexicanos ( Pemex). [6] Ĉar la unua kreskego ĉesas, korupto kaj stireraroj baldaŭ sufokas la ekonomion. La vendo de la petrolrezervoj de la lando stumblas sur tutmonda troproduktado. La oligarĥaro tamen celebris la „meksikan momenton” ; ĝenerale muta kiam la situacio malboniĝas por la loĝantaro, ĝi tamen jam ne povas ignori, ekde 2016, la fiaskon de la prezidanto Enrique Peña Nieto , kies niveloj de populareco estas la plej malaltaj iam ajn registritaj.

    La elito, en plena intelekta bankroto, reagas al la plej eta politika ondeto. La elekto de la prezidanto Trump kaŭzas cunamon. La Alena garantiis al ĝi komfortan vivon ; jen la nova prezidanto prezentas ĝin kiel „la plej malbonan traktaton iam ajn subskribitan”. La timego nun kaptas la Nacian Palacon, la sidejon de la potenco, kie ĉiuj klopodis por fortigi la politikon de dumpingo. Pri tio okupiĝas ĉefe la financministro kaj poste ministro pri eksterlandaj aferoj Luis Videgaray Caso, proksimulo de s - ro Pedro Aspe, la tiama financministro de s - ro Salinas de Gortari. Jen (kroma) pruvo de ties influo sur la nuna registaro.

    Por Meksiko minacas recesio. Se ĝi okazus, la reintertraktado de la Alena eĉ pli malfortigus la ekonomion de la lando. La registaro Trump plurfoje menciis, ke ĝi povus trudi 35-elcentajn doganaĵojn en la aŭtomobilsektoro. Oni mencias en Vaŝingtono ankaŭ 20-elcentan imposton por ĉiuj importaĵoj alvenantaj en Usono : katastrofo por Meksiko, de kiu 28 elcentoj de la MEP venas el eksportoj al sia najbaro.

    Malbone imageblas, kiel la industrioj de la lando povus provi kompensi tiujn disponojn per reduktado de siaj „kostoj”. Kiel la hispana ĵurnalo El País montras, en la nordo de la lando la salajroj estas jam de 5 ĝis 7 elcentoj sub tiuj en Ĉinujo”. [7] Meksiko povus uzi tiun returniĝon por eliri el la ekonomia dependeco kiu premegas ĝin, sed, malgraŭ la promesoj de la prezidanto Peña Nieto disvolvi la made in Mexico , la afero estus delikata : la rampanta malriĉeco, la pezo de la maloficiala ekonomio, la malalteco de la salajroj kaj la nekapablo de la loka kaj etanima kreditsistemo instigi la postulon, ĉio ĉi komplikigus la taskon de politikaj gvidantoj kiuj proponas tian projekton. Kaj aktuale ili estas tre malmultaj.

    Se la malkonsentoj interne de la usona ŝtataparato ne devigos s - ron Trump revizii siajn projektojn pri komerca politiko, tiam la meksika elito povus pagi la kostojn de la dependeco, al kiu ĝi konsentis.

    James MCYPHER.



    [1] „ Sec. Ross on Nafta, China, and border adjustment tax ”, Bloomberg. com, 8-an de marto 2017.

    [2] North American Free Trade Accord , NAFTA, laŭ la angla, kaj nialingve ankaŭ : Nordamerika Liberkomerca Traktato kaj Akordo pri Liberkomerco de Nord-Ameriko ( ALKNA) - vl

    [3] Ndlr  : Dato de la ekfunkciiĝo de s - ro Trump.

    [4] Ndlr  : Referenco al Regeneración , la gazeto de la fratoj Jesús (1871-1930) , Ricardo (1874-1922) kaj Enrique (1877-1954) Flores Mmagón. Anarĥiistoj, ili estas konsiderataj la antaŭuloj de la meksika revolucio de 1910.

    [5] „En Meksiko, ĉu reveno de la « perfekta diktatoreco » ?” [„ Au Mexique, retour de la «  dictature parfaite  » ?”], La valise diplomatique, 4-an de julio 2012, www.monde- diplomatique. fr .

    [6] Vd John Mill Ackerman, „Meksiko privatigas sian petrolon”, Le Monde diplomatique , marto 2014.

    [7] „La retórica proteccionista de Trump pone en alerta Ciudad Juárez ”, El País , Madrido, 22-an de februaro 2017.


    1 a majo 2017


    Francujo, nova etapo



    La unua surprizo estis … ke ne estis surprizo. Por la unua fojo la opinisondistoj ne maltrafis la realan rezulton. En la Unuiĝinta Reĝlando kun la briteliro, aŭ en Usono kun Donald Trump, la opinisondoj komplete maltrafis. En Francujo, tamen, semajnojn antaŭe la opinisondistoj anoncis, ke en la unuaj prezidantaj balotoj de la 23- a de aprilo, la venkantoj estos, en ĉi tiu ordo : Emmanuel Macron (En Marche  !, Ek Antaŭen !) kaj Marine Le Pen (Front National , la Nacia Fronto), la solaj kandidatoj por la dua balotado en dimanĉo, la 7-an de majo ; ke ĝuste poste alvenos, ankaŭ en ĉi tiu ordo : François Fillon ( Les Républicains , La Respublikanoj), Jean- Luc Mélenchon (France Insoumise , la Nesubigita Francujo) kaj Benoît Hamon (Parti Socialiste, la Socialista Partio). Ili pravis. [1]

    Tiaj rezultoj, en lando ŝokita de la socia krizo kaj de la ŝijaistaj atakoj, estas vera skuo kaj meritas plurajn komentojn.

    Unue, la rezultoj indikas la finon de longa periodo de la franca politika historio, komenciĝinta en 1958 kun la generalo De Gaulle, la akcepto de la nuntempa konstitucio kaj la establiĝo de la 5- a Respubliko. De tiu epoko, nome, de antaŭ preskaŭ sesdek jaroj, almenaŭ unu el la du grandaj francaj partioj ĉiam iris al la dua balotado : la gaŭlista (kun diversaj apelacioj en la daŭro de la tempo, RPR, UDR, UMP, LR) kaj la socialisma. Ĉi-foje, eksterordinare, neniu el ili sukcesis venki la obstaklojn de la unua balotado. Tio estas ja historia afero kaj tio pruvas – kiel ankaŭ en aliaj landoj – la grandan elĉerpiĝon de la tradiciaj politikaj formoj, kiuj dominis la situacion de post la Dua Mond-Milito.

    El la kvar kandidatoj pinte alvenintaj al tiu unua balotado, sole unu, François Fillon, reprezentas tradician partion ; la aliaj tri reprezentas alternativajn fortojn tute novajn (Ek antaŭen !) aŭ ili estas preskaŭ sen reprezentantoj en la Parlamento (La Nacia Fronto kaj la Nesubigita Francujo).

    Ĉefe por la Socialisma Partio la malvenko estas grava, ĉar tiu partio regas de 2012 kaj dominas la tri ĉefajn centrojn de la politiko : la prezidantecon de la respubliko ( François Hollande), la prezidantecon de la registaro (ĉefministro : Bernard Cazeneuve), kaj la parlamenton. La socialisma kandidato Benoît Hamon – ĉefo de grava frakcio kontraŭ la prezidanto Hollande, kaj kiu venkis en la unua balotado kontraŭ, interalie, la eksa ĉefministro Manuel Valls – faris kampanjon notinde katastrofan kaj eraran, tamen kun kelkaj bonaj ideoj (la baza universala rento), sed kun kontraŭrusa freneza obsedo kaj aroganta malakcepto de aliancoj kun la granda forto de la maldekstrularo, la Nesubigita Francujo de Jean- Luc Mélenchon.

    Hamon atingis apenaŭ 6,36 % de la voĉoj, kio en la daŭro de sesdek jaroj estas la plej malbona rezulto de la Socialisma Partio, kaj ankoraŭ pli katastrofa, ĉar kuniĝis al li la ekologiistoj … Kun tiu malsukceso, Benoît Hamon endanĝerigas la estontecon mem de la Socialisma Partio, kiu – post la malvenko de la nepopulara prezidanto François Hollande – povos dispeciĝi.

    Alia katastrofo koncernas François Fillon. Li estas la kandidato de La Respublikanoj, la partio heredanta la gaŭlismon, kaj kiu estas sociologia esprimo de la vasta konservema burĝaro. Spite ĉiun prognozon, Fillon sukcesis en la unua interna balotado kontraŭ gravaj kandidatoj kiel Nicolas Sarkozy (eksa prezidanto, 2007-2012) kaj Alain Juppé (eksa ĉefministro), kun programo de forta socia puno. Kutime, tiu unua balotado estis lia ĉefa obstaklo, kaj se li venkus ĝin ĉiuj opinisondoj konsideris lin estonta prezidanto de Francujo. Sed tiam komenciĝis lia sufero.

    La humurgazeto Le Canard enchaîné publikigis serion da malkaŝoj pri la « fikciaj postenoj », kiujn Fillon, kiel deputito (kaj kiel la leĝo iel permesis al li), donis al sia edzino kaj filoj. Kontraŭ li komenciĝis, do, kampanjo de gazetara atako kun eksterordinara forto. Dum pluraj semajnoj la gazetaro malprestiĝigadis ilin kaj fuŝigis lian bildon. Envere, kompare kun tiu praktikata en Hispanujo, la koruptado de Fillon estis malgranda. Endas demandi sin, kial okazis tiu furiozeco kontraŭ la kandidato de la tradicia dekstrularo. Ĉu por fari la vojon al Emmanuel Macron, kiu havas la firman subtenon de la plimulto el la oligarkio posedanta la dominantan gazetaron ? Ĉu por puni la emon de Fillon fari, en la internacia politiko, aliancon kun Rusujo ?

    Alia instruo de la rezultoj de la unua balotado koncernas la Nacia Fronto ( NF) de la ekstremdekstrularo. Ĉi tiu partio daŭre venkas, en preskaŭ ĉiuj lastaj unuaj balotadoj de la elektoj en Francujo. Sed la franca dubalota sistemo devigas la partiojn fari aliancon por la dua balotado. La NF estas orfa partio ; ĝi preskaŭ ne havas aliancitojn ; [2] ĝi ne povas fari iun gravan koalicion, kaj pro tio ĝi estas senigita de la necesaj voĉorezervoj por venki la obstaklon de la dua balotado. Ekzemple, en la regionaj elektoj de decembro 2015 la NF ricevis la plimultajn voĉojn (27,73 %) de Francujo en la unua balotado, sed en la dua, sen aliancitoj, ĝi ne kapablis atingi la prezidantecon en iu regiono.

    La pasintan 23-an de aprilo ĝia pioniro Marine Le Pen ne sukcesis puŝi sian partion al la unua loko ; ŝi restis dualoke kun miliono da voĉoj malpli ol Emmanuel Macron. Tio estis grava seniluziiĝo por ŝiaj elektantoj. Kvankam la dominantaj amaskomunikiloj svingas la spektron de ebla venko de la NF la 7-an de majo – por instigi homojn favori Macron –, estas fakte maleble, ke tio okazos. La eblo, ke Marine Le Pen venkos en la dua balotado estas tre minimuma en lando, kie la pasintan 23-an de aprilo 80 % de la elektantoj ne voĉdonis por ŝi. Kvankam tiu partio, helpate de la krizo, klopodis ŝanĝiĝi kaŝante siajn plej videblajn novfaŝismajn trajtojn, kaj alprenante atributojn de la dekstrema popolismo, plu havas sian rasisman, antisemitan kaj ksenofoban DNA. Ĝia probabla malvenko (unu plia …) metos ĝin sendube en ekzistokrizon.

    Sed la NF klopodos venki en la leĝoelektoj de la 11- a kaj 18- a de junio 2017, kiam la efiko de la dua balotado estos malpli forta, ĉar nun estas kvar alfrontiĝantaj fortoj [3] (eĉ kvin, se ni tenas en konsidero la Socialistan Partion), kaj tio antaŭvidigas dekojn da tripartiaj kaj kvarpartiaj alfrontoj en la dua balotado … [4]

    Kvankam ĝi ne povis iri al la dua balotado, la alia venkanto en tiuj prezidantaj elektoj estas, sendube, Jean- Luc Mélenchon, pioniro de la Nesubigita Francujo. En 2012, Mélenchon havis 4 milionojn da voĉoj (11 %). Ĉi-foje li atingis 7 milionojn (19,6 %). Mankis al li apenaŭ sescent mil voĉoj por iri al la dua balotado … Tio estas bedaŭro por la klareco de la debato. Mélenchon estas konsiderata la „plej bona oratoro de la franca politiko”, kaj li faris saĝan, intensan, brilan kaj novecan kampanjon. Kun mondaj teĥnologiaj inventaĵoj kiel la hologramo, kiuj ebligis al li samtempe „ĉeesti” en ses urboj … Li evoluigis precizan kaj klaran programon [5] pri ĉiuj temoj, kiuj interesas socion tre batatan de la senlaboreco, la socia apartiĝo kaj la ŝijaistaj atakoj. Li emis al la „ekologia transiro” kaj scipovis akcepti kaj esprimi la malkontenton de multaj francoj naŭzitaj de la malhonesta politikumado, kaj kiuj – kiel en kelkaj landoj de Latinameriko – postulas : „Ĉiuj foriru !”.

    La „ne submetiĝantaj” elektantoj estos tre gravaj en la dua balotado. Estos ankaŭ tre probable, ke tiu potenca elektantaro ebligos al Jean- Luc Mélenchon havi gravan rezulton en la „tria balotado”, nome, en la leĝoelektoj de la 11- a kaj 18- a de junio 2017. Kiel kvare lokita politika forto de la lando, la Nesubigita Francujo povos konsistigi elturniĝantan parlamentan grupon, kies rolo estos tre grava en la nova parlamento.

    Jen lasta konsidero pri Emmanuel Macron (39 jaroj), venkinto en la 23- a de aprilo kaj probable la nova prezidanto de Francujo. Havanta malmultan sperton – li estis helpanto de la prezidanto Hollande kaj efemera ministro pri ekonomio –, li klarvidis, ke la tradicia politika sistemo estis putriĝinta kaj eble forfalos. Li forlasis la registaron, forlasis Hollande kaj antaŭ la ĝenerala surprizo lanĉis sian movadon Ek Antaŭen ! (kiu havas liajn komencliterojn …), kiam ŝajne ne estis spaco por nova politika forto.

    Vere, la sukceso de Macron okazas pro la cirkonstancoj pli ol pro liaj propraj meritoj, ĉar sinsekvo de subitaj okazintaĵoj nuligis liajn ĉefajn alfrontantojn. En la Socialista partio, lia plej danĝera konkuranto, Manuel Valls, estis nuligita en la unua balotado. La nomumita kandidato Benoît Hamon, kiun oni konsideris tro maldekstrema kaj „perfidanto” de Hollande, ne povis allogi la socialisman grupon, do, li ne estis kandidato danĝera por Macron.

    Poste, en la dekstrema grupo La Respublikanoj, la plej potenca kandidato, Alain Juppé, malvenkis. La venkinto, François Fillon, estis nuligita de la skandaloj de koruptado. Al tio aldoniĝis la rezigno de la prezidanto François Hollande, kiu ne prezentiĝis al la elektoj.

    Kiujn alfrontantojn tiam havis Macron  ? Ĉefe du : Marine Le Pen kaj Jean- Luc Mélenchon. Ne la financa povo, nek la entreprena, nek la gazetara povis akcepti, pro diversaj kialoj, iun el tiu du kandidatoj. Pro tio, de la pasinta februaro, la tuta grandega efiko de la faktaj potencoj helpis Emmanuel Macron. Ĉefe la dominantaj amaskomunikiloj – posedataj de malplimulto da milionhavaj oligarkoj – komencis frenezecan kampanjon favore al la pioniro de Ek Antaŭen ! Ili krome helpis per notinda monsubteno. Do, Macron, ja meznivela oratoro kun programo ankoraŭ pli konfuza por kaŝi lian furiozan ultraliberecon, iom post iom gajnis spacon en la opinisondoj kiel probabla venkonto.

    Se lia venko en la unua balotado, kiel ni ĵus analizis, okazis parte pro la cirkonstancoj kaj pro la konjunktura nuligo de liaj alfrontantoj, ĝi okazis parte ankaŭ pro la signifo de Macron. En forfalanta sistemo, kie la tradiciaj partioj estas forbalaitaj, [6] la pioniro de Ek Antaŭen ! firme deklaras sin eŭropisma, novliberala kaj liberkomercisto. Li firme defendas la grandan kreskigon de la ekonomio kaj emas al la socialliberalismo. Lia realiĝanta projekto bazas sin sur la malnova revo de la burĝaj elitoj en krizaj tempoj : krei politikan formon, kiun ni povos nomi Granda Centro, kunigante la maldekstrularon de la dekstrularo, la centron mem kaj la dekstrularon de la maldekstrularo. Alivorte, kiel diris la grafo de Lampedusa  : ŝanĝi ĉion, por ke nenio ŝanĝiĝu.

    Sufiĉas konstati, post la venko de Macron la 23-an de aprilo, la eŭforion de ĉiuj fanatikuloj de la socialliberalismo, [7] kaj la eksterordinaran kreskon de la borso, por klare kompreni kion politike signifas tiu venko de Emmanuel Macron  : venĝo de la kastoj, de la potenculoj de la sistemo.

    Sed restarigado estas apenaŭ paŭzo dum krizo. La homoj ankoraŭ ne diris la lastan vorton.

    Ignacio Ramonet ir@ medelu. org

    elhispanigita de Norberto Díaz Guevara fonto : http :// www. cubadebate. cu /opinion/20... origina fonto : Le Monde Diplomatique



    [1] Jen la oficialaj rezultoj : Emmanuel Macron 24,1% ; Marine Le Pen 21,3% ; François Fillon 20,01% ; Jean- Luc Mélenchon 19,58% ; Benoît Hamon 6,36%.

    [2] La 29-an de la pasinta aprilo publikiĝis interkonsento pri la dua balotado inter Marine Le Pen kaj Nicolas Dupont - Aignan, pioniro de la tre malgranda suverenisma partio Debout la France (Ekstaru Francujo), kiu havis apenaŭ 4,7% en la unua balotado. Tiu estis la unua fojo, kiam la NF atingas elektointerkonsenton kun alia politika forto. Marine Le Pen anoncis, ke se ŝi venkos en la elektoj de la 7- a de majo, ŝi nomumos Dupont - Aignan ĉefministro.

    [3] Ek Antaŭen !, la Nacia Fronto, La Respublikanoj kaj la Nesubigita Francujo.

    [4] En Francujo, la leĝo pri elektoj precizigas, ke en la prezidantaj balotoj sole la du kandidatoj kun plejmultaj voĉoj iras al la dua balotado. Male, en la leĝoelektoj iras al la dua balotado ĉiuj havantaj almenaŭ 12,5% de la voĉoj, do, teorie ĝis ok kandidatoj.

    [5] Vd. http :// es. rfi. fr /francia/20170420- j...

    [6] La 23-an de aprilo, la duono el la elektantaro voĉdonis por „kontraŭsistemaj” estroj, kiuj postulas la eliron de Francujo el la Eŭropa Unio, aŭ almenaŭ la repritraktadon de la eŭropaj interkonsentoj.

    [7] En Hispanujo, ekzemple, la gazeto El País , oficiala organo de la socialliberalismo, publikigis – la tagon post la venko de Macron en la unua balotado – artikolon titolitan : „La espero Macron ” (La 24-an de aprilo 2017).


    1 a junio 2017


    Tomata civilizacio


    La kapitalismo priskribita per keĉupo



    La forto de ekonomia sistemo troviĝas en ĝia kapablo enŝoviĝi en ĉiujn anguletojn de nia ekzisto, kaj precipe en niajn telerojn. Banala ladskatolo de tomata koncentritaĵo tiel enhavas du jarcentojn da historio de la kapitalismo. En nova verko, Jean-Baptiste Malet longe enketis sur kvar kontinentoj. Jen geopolitiko de "misnutraĵo" pri kiu li prezentas ĉi tie neeldonitan panoramon.



    En restoracia ĉambro ornamita per pajloŝtopitaj ursoj kaj kobroj, meze de la valo de Sacramento, en Kalifornio, viro mordas sian hamburgeron antaŭ botelo de keĉupo. S - ro Chris Rufer, mastro de Morning Star Company, komandas la mondan sektoron de la industria tomato. Per nur tri fabrikoj, la plej grandaj en la mondo, lia entrepreno produktas 12% de la tomata koncentritaĵo produktata sur nia planedo.

    "Mi estas ia anarkiisto, klarigas S - ro Rufer inter du glutoj. Tial ne plu estas ĉefo en mia entrepreno. Ni efektivigis memregadon" - "memregado" en kiu informadiko anstataŭas la kadrulojn, sed kiu ne postulas, ke la laboristoj regu la kapitalon de la entrepreno. Mecenato de la libertariana partio [1], S - ro Rufer lasas al la dungitoj la zorgon distribui la taskojn, kiujn ankoraŭ faras homoj. En la fabrikoj de la urbo Williams, Morning Star transformas ĉiuhore 1350 tunojn da freŝaj tomatoj al koncentritaĵo. Lavado, pistado kaj perprema elvaporado estas komplete aŭtomatigitaj.

    Senĉese trairata de kamionaroj tirantaj duoblajn ŝarĝujojn plenajn de ruĝaj fruktoj, la fabriko estas la plej efika en la mondo. Ĝi funkcias per tri okhoraj labortaĉmentoj kaj laborigas rotacie nur sepdek laboristojn. La plejparto de la laboristoj kaj kadruloj estis forigitaj, anstataŭitaj de maŝinoj kaj komputiloj. El tiu fabrikado de "unua transformado" eliras grandaj kestoj enhavantaj koncentritaĵojn el variaj kvalitoj.

    Enkontenerigitaj ili cirkulos sur ĉiuj oceanoj de la mondo. Oni denove trovos ilin, apud bareloj de Ĉina koncentritaĵo, en Napolaj gigantaj enladigejoj, kiuj produktas la plejparton de la skatoletoj de koncentritaĵo vendataj en la grandaj Eŭropaj superbazaroj. La fabrikoj tiel nomitaj "de dua transformado" en Skandinavio, Orienta Eŭropo, Britaj insuloj aŭ Provenco ankaŭ uzos importitan koncentritaĵon kiel ingrediencon en siaj industriaj nutraĵoj : legomkaĉoj, frostigitaj picoj, lasanjoj... Aliloke, tiu purpura kaj viskoza produkto, miksita kun semolo aŭ rizo eniĝas en la popolajn receptojn kaj tradiciajn manĝaĵojn, de la Afrika mafeo ĝis la Hispana paeljo tra la Araba ĉorbao. La tomata koncentritaĵo estas la industria produkto la plej alirebla de la kapitalisma erao : ĝi estas trovebla sur la tabloj de laŭmodaj restoracioj de San-Francisko same kiel sur vendobretoj de la plej malriĉaj Afrikaj vilaĝoj, kie oni foje vendas ĝin pokulere, kiel en la norda Ganao por samvaloro de kelkaj cendoj de eŭro (legu ĉisuban artikolon).

    La tuta homaro manĝas industrian tomaton. En 2016, 38 milionoj da tunoj da tiu frukto-legomo [2], t. e. ĉirkaŭ kvarono de la tuta produktado, estis transformitaj aŭ enladigitaj, ĉiu terano averaĝe englutis 5,2 kilogramojn da transformita tomato [3]. Centra ingredienco de la "misnutrado" [4] , same kiel de la Mediteranea dieto, la tomato preteras la diferencojn kulturajn kaj nutradajn. Estas neniu malpermeso pri ĝi. La civilizacioj de tritiko, de rizo kaj de maizo priskribitaj de la historiisto Fernand Braudel nuntempe lasis siajn lokojn al unu sola kaj sama civilizacio, tiu de tomato.

    Kiam li premas la boteleton Heinz por kovri siajn terpomfritojn per nova ŝprucaĵo de keĉupo, elirigante tiun tipan bruon, kiun miliardoj da oreloj rekonas de sia infanaĝo, S - ro Rufer certe havas en kapo nek la konsiston nek la tumultplenan historion de la saŭco. Se, malgraŭ sia ruĝa koloro, la "tomato ketchup " ne havas guston de tomato, tio estas pro ĝia proporcio de koncentritaĵo, kiu varias inter 30% kaj... 6% laŭ la fabrikintoj, kaj averaĝa enhavo de 25% de sukero. En Usono temas pri maiza siropo (plejofte genetike modifita). Akuzito en la epidemio de obezeco, kiu trafas la landon, tiu "glukoz-fruktozo" malpli kostas ol la sukeroj betaj kaj kanaj. Stimulitaj per modifita amelo, densigiloj kaj ĝeligiloj kiel ksantana gumo ( E 415) aŭ guara gumo ( E 412), la plej malbonaj keĉupoj simbolas la sukceson de unu jarcento da "progreso" de la nutraĵa industrio.

    Simbolo de ia futurismo

    En la fabrikoj de S - ro Rufer, same kiel en ĉiuj instalaĵoj de la mondo por transformado, la plejparto de la teknologio venas el Italio. Aperinta en la 20- a jarcento en Emilio- Romanjo, la tomata industrio tutmonde disvastiĝis. Elmigrante je la fino de la 19- a jarcento milionoj da Italoj disvastigis la kuiradan uzon de la transformita tomato kaj stimulis eksportadon de la italaj ladkonservaĵoj al Argentino, Brazilo, Usono. En Italio dum la faŝisma epoko, la ladskatolo simbolas la "kulturan revolucion" inspiritan de futurismo, kiu laŭdegas la urban civilizacion, la maŝinojn, kaj la militon. La enladigita tomato, nutraĵo de "la nova homo", kunigas sciencan inĝenierion, industrian produktadon kaj konservadon de tio, kio estis kultivita sur la patruja grundo. En 1940 okazas en Parmo la unua "Aŭtarcia ekspozicio de ladaĵujoj kaj konservaĵujoj", okazaĵo, kiu fierigas la ĉefojn de la reĝimo. La kovrilo de ĝia katalogo montras ladskatolon markitan de la literoj AUTARCHIA. La verda aŭtarcio, la ekonomia vojo sekvata de la faŝismo, raciigas kaj disvastigas la ruĝan industrion. "Nuntempe, du globaligitaj nutraĵoj de la rapidmanĝo, pastaĵoj kaj picoj, enhavas tomaton. Jen, almenaŭ parte, la heredaĵo de tiu industrio, strukturita, disvolvita, kuraĝigita kaj financita de la faŝisma reĝimo", substrekas la historiisto pri gastronomio Alberto Capatti.

    Aperintaj en la 20- a jarcento en Usono, la ladskatolo de tomata supo Campbells kaj la ruĝa boteleto Heinz - kies 650 milionoj da ekzempleroj estas vendataj ĉiujare en la mondo - konkuras kun la botelo de Coca -Cola por la titolo de simbolo de kapitalismo. Jen nekonata fakto : tiuj du markoj antaŭis la aŭtomobilan industrion en la historio de amasproduktado. Antaŭ ol Ford muntis aŭtomobilojn per muntoĉenoj, la fabrikoj Heinz de Pitsburgo, en Pensilvanio, jam produktis ladkonservaĵojn de tomatsaŭcaj fazeoloj en produktlinioj kie la sigelado de la ladskatoloj estis aŭtomata. Fotoj de 1904 montras laboristinojn en uniformoj de Heinz, kiuj laboras ĉe produktlinioj : la boteletoj de keĉupo moviĝas sur relo. Unu jaron pli poste Heinz vendas unu milionon da boteletoj de keĉupo. En 1910 ĝi produktas kvardek milionojn da ladaĵoj kaj dudek milionojn da boteletoj. Tiam temas pri la plej granda Usona transnacia entrepreno [5].

    En la postsekvo de la novliberala ondo de la jaroj 1980- aj, kaj danke al la invento de asepsaj enpakmetodoj, kiuj ebligis internaciajn fluojn de nutraĵaj produktoj, la gigantoj kiel HeinzUnilever iom post iom subkontraktas siajn produktadojn de transformitaj tomatoj. De tiam la transnaciaj entreprenoj de keĉupoj, supoj aŭ picoj, rekte proviziĝas ĉe "unuaj transformistoj" kapablaj liveri industrian koncentritaĵon je tre malaltaj prezoj kaj tre grandaj kvantoj. En Kalifornio, en Ĉinio kaj en Italio, nur kelkaj gigantoj transformas la duonon de la industriaj tomatoj de nia planedo. "Kvankam Nederlando, kie instaliĝis giganta fabriko de Heinz, estas la unua eksportanto de saŭcoj kaj keĉupoj en Eŭropo, ĝi ne produktas industriajn tomatojn, precizigas la Urugvaja negocisto Juan José Amézaga. La tuta koncentritaĵo uzata en la saŭcoj, kiujn eksportas Nederlando aŭ Germanio estas produktita el importita koncentritaĵo veninta de diversaj partoj de la mondo. La liverintoj povas esti en Kalifornio, en Eŭropo aŭ en Ĉinio. Tio ŝanĝiĝas laŭ la sezonoj, la valutkurzoj, la stato de stokoj kaj rikoltoj.

    Unua monda produktanto de tomata koncentritaĵo, Kalifornio havas nur dek du fabrikojn por transformado. Ĉiuj estas gigantegaj. Ili solaj liveras la preskaŭ tutaĵon por la enlanda Nord-Amerika merkato kaj eksportas al Eŭropo koncentritaĵojn foje vendatajn malpli kostaj ol Italaj aŭ Hispanaj koncentritaĵoj. Malsimile al "porbuŝaj tomatoj", celantaj la merkaton de freŝaĵoj, la arbustaj varioj de "industriaj tomatoj" ne bezonas palisadon. Ĉar la suno disdonas abundan kaj senpagan energion, ili kreskas nur en kampoj, male al plantodomaj kultivadoj, kiu provizas la vendobretojn dum la tuta jaro. En Kalifornio la rikoltoj komenciĝas foje ekde la printempo kaj finiĝas, same kiel en Provenco, en aŭtuno.

    "Plibonigitaj" de post la jaroj 1960- aj de la genetikistoj, la tomatoj de la nutraĵindustrio estas dekomence planitaj por faciligi iliajn postajn transformadojn. La scienco, kiu gvidas la organizadon de la laboro ankaŭ intervenas en la kreo de la produkto. Enmeto de iu geno ekzemple faciligis la akceladon de manrikoltoj kaj ebligis maŝinrikoltojn. Ĉiuj fruktoj de la monda industria sektoro defalas el sia pedunklo per simpla skueto. Kvankam nun la industriaj tomatoj estas plimulte el la varioj nomataj "hibridaj", la tomatokaĉo eniris en la historion, kiel la tutunua GMO -nutraĵo vendita en Eŭropo [6]

    Pro sia dika ŝelo, kiu krakas sub la dentoj, la industria tomato eltenas la skuegojn de kamionaj vojaĝoj kaj senzorgajn traktadojn de maŝinoj. Eĉ en la fundo de ŝarĝujo sub la maso de siaj samspecanoj, ĝi ne krevas. La grandaj semvendistoj atente zorgis, ke ĝi, tiel malpli kiel eble, enhavu akvon, male al la superbazaraj varioj, akvoplenaj kaj do maltaŭgaj por la produktado de koncentritaĵo. Fine la ruĝa industrio resumiĝas per hibrida cirklo senfina kaj stulta : iuflanke oni amase irigacias kampojn en regionoj, kie akvo malmultas, kiel Kalifornio, aliflanke oni transportas la fruktojn en fabrikojn por elvaporigi la akvon, kiun ili enhavas por produkti paston plej sekan.

    Jean-Baptiste MALET



    [1] S - ro Rufer financis je 1 miliono da dolaroj la kampanjon de S - ro Gary Johnson, libertariana kandidato, kiu atingis la trian lokon dum la Usona prezidanta elekto de 2016 per 4,4 milionoj da voĉoj - 3,29%.

    [2] Laŭ la botanikistoj tomato estas frukto. Laŭ la doganistoj, ĝi estas legomo.

    [3] Tomato news , Suresnes, decembro 2016.

    [4] Legu : Aurel kaj Pierre Daum, "Et pour quelques tomates de plus", Le Monde diplomatique , marto 2010.

    [5] Quentin R. Skrabec, H. J. Heinz  : A biography , McFarland & Company, Jefferson (Norda Karolino), 2009.

    [6] De februaro 1996 ĝis julio 1999 la superbazaroj Sainsburys vendis en Unuiĝinta Reĝlando ladkonservaĵojn de GMO -tomatokaĉo malmultekostajn kaj agreseme reklamitajn. Tiu komercoperaco interrompiĝis dum la "krizo de la freneza bovino".


    1 a junio 2017


    La frenezaj jaroj



    Laŭ ili, la fulmotondro pasis, la elekto de s - ro Donald Trump kaj la „briteliro” estas preskaŭ digestitaj. La klara venko de s - ro Emmanuel Macron entuziasmigis la gvidajn rondojn de la Eŭropa Unio, iu el iliaj oficialaj komentistoj eĉ kontente babilas, ke temas pri la „unua decida haltigo de la popolista ondo”. [1] La novaj francaj gvidantoj do sentas emon profiti la okazon por trudi la novliberalan agendon de la Eŭropa Komisiono, per kio ili celas malmunti la laborleĝon. Tia orientiĝo estas en Parizo nun enkorpigita de pli juna homo, kun pli da kulturo kaj malpli senigita je ĉiaj imagpovo kaj karismo ol lia antaŭulo ; la mirakloj de la komuniksistemo kaj de la „utila voĉo” ebligas transvesti tiun ŝanĝeton en historian renverson kiu malfermas la vojon al ĉiaj aŭdacoj. Dum la okcidenta gazetaro prikantas la estingiĝon de la diseco inter la du tendaroj kaj adore svenas antaŭ sia nova mirakloknabo, tiu diseco mem estas fantazio : en la realo, la francaj maldekstro kaj dekstro alterne aplikas la saman politikon ekde 1983. Nun, tutaj grupoj de la unua same kiel de la alia troviĝas en la sama registaro, morgaŭ en sama parlamenta plimulto. Ĉe tio gajnas la klareco, krome nenio.

    La enkrustiĝo en la potenco de korupta hispana dekstro, la venko de la liberaluloj en Nederlando, la nova registara kontrakto promesita, eble malprudente, al la britaj kaj germanaj konservativuloj, indikas, ke la tempo de koleroj, kiu stampis la lastan jaron, eble elĉerpiĝis pro manko de politikaj elirejoj. La elekto de s - ro Macron, kun fone la blua kaj ora flago [2], lia tuja vizito al Berlino ĉiukaze montras ke la grandaj eŭropaj orientiĝoj de la kancelierino Angela Merkel estas forte daŭrigotaj. Por la grekoj ili kondukis al forstreko de 9 elcentoj de siaj pensioj ; la fakuloj jam disputas nur pri tio ĉu temas pri la dektria aŭ dekkvara tia dispozicio. Koncerne s - ron Trump, de kiu kelkaj kapricoj kaj fanfaronaĵoj iom maltrankviligis la okcidentajn registarojn, la normaliĝo de lia prezidanteco multe progresis ; lia eksigo en kazo de bezono estas organizita. Por tute garantii la serenecon de la stiristoj de la malnova mondo mankus nur ke s - ro Matteo Renzi en Italujo en la venontaj monatoj revenu al la potenco.

    Dum la 1920- aj jaroj, konstatante ke post erao de strikoj kaj de revolucioj la plej multaj eŭropaj ŝtatoj – speciale Britujo kaj Germanujo – ree iris laŭ sia kutima ritmo, la Komunista Internacio devis koncedi la „stabiliĝon de la kapitalismo”. Zorgante por tamen ne malarmi, ĝi anoncis en septembro de 1928, ke la trankvilo estas „parta, portempa kaj malstabila”. De tiu instanco la averto ŝajnis meĥanika, eĉ vortovanta ; tiam estis la tempo de eŭforio de la posedantoj, la „frenezaj jaroj”. La „nigra ĵaŭdo” de Wall Street eksplodis jaron poste.

    Serge HALIMI.



    [1] Alain Duhamel, „  Macron  : première victoire contre le populisme ” [„ Macron  : unua venko kontraŭ la popolismo”], Libération , Parizo, 10-an de majo 2017.

    [2] La flago de la Eŭropa Unio (dek du oraj steloj sur blua fono). - vl


    1 a majo 2017


    Instrumentigo de mizero profite al fundamentismo

    En Afriko, la timiga vizio de fulba ĝihado



    Pro la klimat-varmiĝo kaj pro la ekonomiaj politikoj praktikataj, la situacio de la nomadaj bredistoj en Sahelo, tradicie malfacila, malboniĝas. Ĝis tiu grado, ke multaj fulboj ekprenas nun armilojn por aŭdigi siajn postulojn. Plejmulte islamanoj, ili provizas pli kaj pli da trupoj al la ĝihadistaj movadoj, kiuj malstabiligas la regionon.



    FRONTE al la ribelo de la fulbaj bredistoj, kiu fajrigas la centron de Malio de 2015 kaj (kiu) minacas la tutan subkontinenton, « la ŝtato prov-hezitas », deklaras, maltrankvila, s - ro Soumeylou Boubèye Maïga, kiu sinsekve estris la informo-servojn, la diplomation, kaj la armeon. La implikiĝo de krizoj en Sahelo sed ankaŭ la « manko de konoj pri la bredado-dinamikoj », komplikas laŭ li la provojn ĉirkaŭlimigi la incendion. De ĉiam, ĉie en Afriko, konfliktoj ekzistis inter agrokulturistoj kaj bredistoj praktikantaj nomadismon aŭ transmigradon. La fulbaj ŝafistoj ofte estis la protagonistoj « de disputoj kaŭzataj de damaĝoj en la agroj, de la aliro al la akvopunktoj kaj de la trapaso de brutaro », kiel memorigas la antropologo Sten Hagberg  [1]. Sed la alfrontiĝoj restis en aparta loketo kaj daŭris nur kelkajn tagojn, post kiam ĉiu tendaro nombris siajn mortintojn.

    De la komenco de la 2010- aj jaroj, la konfliktoj, pli multnombraj kaj pli mortigaj, atingis alian dimension. Vigligitaj de la disvolvado de teroristaj movadoj, de la armil-komerco trairanta Sahelon, sed ankaŭ de la konsekvencoj de la klimat-ŝanĝiĝo, la naturo de la konfliktoj ŝanĝiĝis. La fulboj mobiliziĝas por defendi siajn interesojn, sed iliaj postuloj estas ankaŭ instrumentataj de la milicoj, kiuj alfrontiĝas en Okcidenta kaj Centra Afriko, minacante igi la situacion neregebla.

    Popolo de paŝtistoj, plejmulte islamanoj, la fulboj nombras ĉirkaŭ tridek milionojn (neniu preciza statistiko disponeblas), disloĝantaj en pluraj landoj : Niĝerio, Gvineo, Senegalo, Kameruno, Malio, Niĝerlando, Burkina Faso , Ĉado, Centrafriko, Ebur-bordo, Maŭritanio, Gambio kaj Gvineo-Bisaŭa. Pelitaj de la sekeco en la 1970- aj kaj 1980- aj jaroj, ili komencis grandan alsudan migradon. Ene de kvardek jaroj, la klimatologoj observis grandan malpliiĝon de la pluvkvanto (meze -20 %) en Sahelo. Periodoj de severa sekeco kaŭzis morton de miloj da homoj kaj milionoj da bestoj. La fulboj ankaŭ suferas la kontinuan etendiĝon de la agraj teroj, kiu iom post iom limigas iliajn paŝtospacon kaj transmigradan spacon. Krome, la prioritato donita al intensa bredado marĝenigas la nomadojn. Forlasitaj de la evoluado-politikoj, kelkfoje migrante en landoj, kies ŝtatanecon ili ne posedas, la fulbaj paŝtistoj havas la senton vivi en malamika medio.

    Kalaŝnikov-mitraletoj por la paŝtistoj

    LA CENTRA regiono de Niĝerio, fekunda regiono, kiu estas kvazaŭ nenies-tero inter la islama Nordo kaj la kristana Sudo, tiel spertis alvenon de multaj fulbaj paŝtistoj venintaj de la nordo. Krom la klimat-ŝanĝiĝon, ili fuĝis paŝtejo-elĉerpiĝon, kaj, pli freŝe, la amasmortigojn faritajn de Boko Haram, islamisma sekto kiu de ok jaroj sangofluigas en la nord-oriento de la lando. De tiam, bredistoj (plejmulte nomadoj kaj islamanoj) kaj agrokulturistoj (fikshejmaj kaj plejmulte kristanoj) kverelas pri teroj kaj akvo, fone de rabado ligita al neleĝa komerco de brutaro. La amasmurdoj kaj detruoj atingis rekordajn nivelojn en la nordo kaj en la centro, kie oni nombras plurajn centojn da mortintoj. Nun la streĉaj rilatoj ankaŭ tuŝas la sudajn ŝtatojn de Niĝerio.

    Neglektita de la politikaj regantoj, kiuj havas multan zorgon pro la ribelaj bandoj en la Niĝero-delto [2] kaj en la nord-oriento, tiu milito, kiu kaŝas sian nomon, povus akiri alian dimension. Intensa religia konkurenco ja trairas la centrajn regionojn, kiel montris en 2010 la amasmurdoj de Jos (urbo en la centro de Niĝerio), dum kiuj dekoj da homoj estis murditaj. Viktimoj de la rankoro estigita de la islamanoj, la fulbaj paŝtistoj venintaj de la Nordo estas akuzataj pri sekreta akordiĝo kun Boko Haram, de kiu, tamen, ankaŭ ili fuĝis la perfortaĵojn.

    En 2015, la elekto kiel prezidanto de Niĝerio de fulbo, s - ro Muhammadu Buhari, tute ne modifis la perceptojn. La nova ŝtatestro malmulte mobiliziĝis favore al la paŝtistoj de sia etno, ĉar, en Niĝerio same kiel en la aliaj landoj de Sahelo, larĝa fendo evoluis, generacion post generacio, inter tiuj, kiujn oni priskribas - iom karikature – kiel la «  fulbojn de la urboj », ofte diplomitaj kaj komforte vivantaj, kaj tiuj, la plimulto, kiujn oni nomas «  fulboj de la kampoj », kiuj malmulte vizitis lernejon.

    En Centrafriko, la konflikto de la fulboj estas alispeca, sed estas nutrata per similaj nutraĵoj. Kiam la interna milito eksplodis en la lando, post la puĉo de la 24- a de marto 2013, estis jam streĉaj rilatoj kun la paŝtistoj, kiuj, pelitaj de la sekeco, venis el Ĉado. En lando, kie ne plu funkcias ŝtataparato de longa tempo, ĉiu komunumo troviĝas forlasita kaj devas elturniĝi sola. Dum la vojbanditoj kaj la armitaj grupoj multiĝas, la paŝtistoj modifas siajn irvojojn, kaj tio kaŭzas alfrontiĝon kun la agrokulturistoj. Ili armas sin ne per maĉetoj aŭ malnovaj fusiloj, sed per kalaŝnikov-mitraletoj aĉetitaj ĉe la kontraŭleĝaj komercistoj, svarmantaj en la regiono.

    En tiu epoko ja intervenis fulboj el Ĉado, s - ro Baba Laddé. Tiu eksĝendarmo ekribelinta kontraŭ la aŭtoritatema reĝimo de la prezidanto Idriss Déby pretendas defendi la fulbajn paŝtistojn de Centrafriko... samtempe moneltrudante ilin kaj ŝtelante ilian brutaron. Venkita de la ĉadaj kaj centrafrikaj armeoj, li finfine kapitulacis kaj reiris al Nĵamena en 2012. Sed parto de la batalantoj de lia movado, la Fronto popola por la restariĝo ( FPR), rifuzas sekvi lin. Kiam la milito eksplodas en 2013, ili kuniĝas al la eksaj ribelantoj de la Seleka (islamanoj) kaj kontraŭbatalas la « kontraŭ- balaka  » milicojn (kristanajn).

    Hodiaŭ, s - ro Ali Darassa, el la FPR, transprenis la gvidadon anstataŭ s - ro Laddé. Ĉefo de la Unuiĝo por Paco en Centrafriko ( UPC), li siavice pretendas defendi la fulbajn paŝtistojn, kiujn li armis kaj kiuj estas akuzataj fari multajn perfortaĵojn – vilaĝoj bruligitaj kaj prirabitaj, mortigitaj civiluloj – en la nord-okcidenta kaj centra partoj de la lando. Ĉi tiuj amasmurdoj incitegis kontraŭ la tuta fulba popolo, siavice celumita. La fulboj estas neneglektebla parto (kvankam ne nombrebla) parto de la 463 000 centrafrikanoj rifuĝintaj en la najbaraj landoj. Tiu alfluego kelkfoje estigas streĉajn rilatojn kun la lokaj loĝantaroj, kiuj vidas amasan alvenon, same kiel en Kameruno en 2014, de paŝtistoj kune kun ilia brutaro.

    Koncerne la paŝtistojn restintajn en Centrafriko, ili estas ofte prirabataj el siaj brutaroj – ofte ilia sola riĉeco – fare de soldatoj de la eks- Seleka, kiuj, laŭ la Unuiĝintaj Nacioj, « trovas en ŝtelo de brutaroj gravan enspezofonton [3] ». Ili krome suferas certan malamikecon en Bango, kie oni ne malofte aŭdas : « La islamanoj devus reiri hejmen ». Politikuloj nun denuncas malverŝajnajn ligojn inter la eks- Seleka kaj la ĝihadistoj, kiuj agadas en Okcidenta Afriko.

    La timiga vizio de «  fulba ĝihado » konkretiĝas en la centro de Malio, regiono frekventita de paŝtistoj praktikantaj transmigradon, sine de kiu la fulboj fondis en la 19- a jarcento teokratian imperion, la Macina -imperion. De du jaroj, la influo de la ĝihadistaj movadoj, antaŭe aktivaj en la nordo de la lando, etendiĝis en la regionon de Mopti , tiagrade, ke la situacio ŝajnas neregebla. Dekoj da batalantoj, ĉefe fulboj, tie semas teroron. Ili deklaras sekvi s - ron Amadu Koufa, ĉefo de la katiba Macina, armita grupo ligita al Ansar Dine kiu aperis en 2015. En februaro 2016, la katiba Macina aliĝis al la Grupo de subteno al Islamo kaj al islamanoj, movado venanta de la kunfandiĝo de sahelaj entoj batalantaj sub la Al-Kaido-standardo.

    La celumitaj murdoj kaj la armitaj atakoj multiĝas, same kiel la entrudiĝoj en la vilaĝoj. Laŭ Human Rights Watch , la perfortaĵoj faritaj de la komenco de la jaro de la islamismaj armitaj grupoj, la memdefendaj milicoj kaj, en malpli alta grado, la malia armeo vokita por restarigi ordon, kaŭzis morton de almenaŭ kvindek du homoj kaj delokadon de pli ol dek mil aliaj en la centro de Malio. « La ŝtato en tiuj zonoj regas nenion. La lernejoj estas fermitaj, la ŝtatfunkciuloj tenas sin kaŝitaj kaj la armeo nur pasas », konstatas loka elektito, ekzilita en Bamako por sia propra sekureco, kiu postulas anonimecon.

    En tiu kunteksto de ĝeneraligita malsekureco, la streĉoj, kelkfoje malnovaj, inter la komunumoj, aparte la fulboj, la bambaraoj kaj la dogonoj , kreskas, dum ĉiu grupo kreas sian propran memdefendan milicon.

    La plivastiĝo de la islamisma perforto ofte kondukas subtaksi la socialan dimension de la okazantaj konfliktoj. Tamen, oni ofte diras en Sahelo, ke « ne ekzistas teroristaj fulboj, nur koleraj fulboj  ». Laŭ la ĵurnalisto Adam Thiam, specialisto de la katiba Macina, la ribelo havas siajn radikojn en la ekonomia recesio, kiu frapas la Mopti -regionon. La ĉefaj ekonomiaj aktivaĵoj de la regiono, unu el la ekonomiaj pulmoj de la lando, estas funebrantaj de pluraj jaroj : turismo suferas pro manko de sekureco, agrokulturo kaj bredado suferas pro la sekeco-periodoj. Bataloj kaj agresoj estis jam oftaj antaŭ la krizo de 2012, dum kiu okazis la ekkapto de Timbuktuo fare de la islamismaj movadoj. La apero, en tiuj jaroj, de la sendependistaj kaj ĝihadistaj armitaj grupoj tamen konsiderinde « modifis la solvomanierojn » de tiuj konfliktoj : « La uzo de la tradiciaj aŭtoritatuloj estis forlasita profite al tiu de armitaj agantoj. »

    En 2012, la ĝihadistoj ne nur okupis la nordon de Malio : ili ankaŭ ekregis la centron de la lando. La fulboj, kiuj de jaroj plendis pri la reduktado de ilia paŝtad-spaco en dogon-teritorio, aŭ aliaj, kiuj suferis prirabadon fare de tuaregaj banditoj, tiam decidis peti la protekton de la novaj mastroj de la zono, la homoj de la Movado por Unueco kaj Ĝihado en Okcidenta Afriko ( Mujao), grupo ligita al Al-Kaida en islama Magrebo ( AKIM), malgraŭ ke ili ne kundividis ilian ideologion.

    Aŭskulto de predikoj el poŝtelefonoj

    POST LA foriro de la ĝihadistoj, en januaro 2013, sekve de la franca armea interveno, iuj fulboj fariĝis ŝtelistoj de brutaro ; aliaj aliĝis al memdefendaj grupoj ; aliaj engaĝiĝis en la vicoj de la katiba Macina, pro diversaj kialoj : deziro mongajni, sed ankaŭ ribelado kontraŭ la kontraŭleĝaĵoj de la malia armeo au kontraŭ la fulba aristokratio. La paŝtistoj, kiujn Thiam nomas « sociaj duaranguloj », suferas politikan kaj ekonomian marĝenigon de post la fino de la 19- a jarcento, inkluzive sine de sia propra komunumo. Ili vidis en la ĵusaj eventoj la eblon emancipiĝi el la leĝoj (bienaj impostoj, neoficialaj impostoj, ktp.). Kaj ili trovis en la persono de s - ro Koufa sian heroldon.

    Tiu fulba fundamentisto, kies predikojn la junuloj aŭskultas el siaj poŝtelefonoj de tridek jaroj mallaŭdas la « privilegiojn » de la marabutaj familioj, la korupton de la lokaj aŭtoritatuloj kaj la komplicecon de la fulbaj elitoj, laŭ li respondecaj pri senposedigo de la paŝtistoj. « Multaj loĝantoj de la centro, suferantaj maljustaĵojn kaj priŝtelojn, vidas en li rimedon por ricevi kompensaĵon », klarigas Thiam, kiu elvokas « terenon ege favoran por ĉiu bonfaro-entreprenisto, kiu enkorpigus modelon tute kontraŭan al tiu ordo ». Ĉu tiu sinsekvo povas reproduktiĝi aliloke ? Tion timas s - ro Soumeylou Boubeye Maïga. « Estas grandegaj diferencoj inter la fulboj laŭ la landoj, li klarigas, sed ĉiuj travivas pli malpli similajn situaciojn. Kaj kontaktoj ekzistas. » Substrekante siaflanke la riskon de konfuzo inter la fulbaj depostuloj kaj ĝihadistaj movadoj, s - ro Jean- Hervé Jézéquel, vicdirektoro de la International Crisis Group opinias, ke « la ideo de fulba unuiĝinta movado estas trotaksata ». Li male timas la naskiĝon de pluraj popolribelaj kovejoj en la kamparaj zonoj de sahelaj ŝtatoj kun malfortigita aŭtoritato. Tio jam okazas en Burkina Faso, en la Soum -provinco (nordo), kie nova ĝihadista grupo, Ansaroul Islam, konsistanta ĉefe el fulboj kaj gvidata de predikisto proksima de s - ro Koufa, naskiĝis en decembro 2016.

    Rémi CARAYOL



    [1] Sten Hagberg, «  À l ’ombre du conflit violent », Cahiers détudes africaines , n - ro 161, Parizo, 2001.

    [2] Lire Jean- Christophe Servant, «  Au Nigeria, le pétrole de la colère  », Le Monde diplomatique , aprilo 2006.

    [3] Raporto ( S /2016/824) de la ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj pri la situacio en Centrafrika Respubliko, Nov-Jorko, septembro 2016.


    1 a majo 2017


    Nord-Irlando kaptiĝinta inter la pasinteco kaj la estonteco

    Superabundo de elektadoj



    La venonta ĝenerala balotado en Britio metos la politikon en Nord-Irlando en suspendiĝon sen limtempo, malgraŭ ĉiuj ŝanĝoj kiujn la Briteliro faros al ĝia pozicio.



    La dua elektado en Nord-Irlando post malpli ol unu jaro okazis je la 2 a de marto 2017. Dum la monatoj antaŭ ĝi, la Nordo estis senmovigita, kaj naŭzita, de skandalo rilate al plano por instigi la uzon de renovigebla energio por hejtado. Arlene Foster, gvidanto de la Democratic Unionist Party (DUP), la plej granda unuiĝista partio [1], fondita de Ian Paisley , estis submetata al postuloj ke ŝi demisiu post kiam estis rivelite ke tiu plano jam kostis pli ol 500 milionojn da pundoj (pli ol 580 milionojn da eŭroj). Montriĝis, ke kelkaj pagoj esti falsitaj aŭ nedaŭrigeblaj, kaj estis akuzoj ke Foster, kvankam ŝi sciis pri la problemoj de la plano, daŭrigis ĝin kaj ke membroj de ŝia partio propre profitis el ĝi. Kiam ŝi rifuzis demisii, Martin McGuinness, eksa Unua Ministro en la nordirlanda Asembleo kaj eminenta membro de Sinn Féin  [2], deklaris ke li ne plu povas partopreni kun ŝi la akordon pri la divido de la potenco, kaj sekve nova elektado estis anoncita. Post nur kelkaj tagoj oni sciiĝis ke McGuinness malsanas, kaj poste ke estas diagnozita ĉe li mortiga malsano. Li mortis malpli ol du semajnojn post la elektado.

    Okcidenta kaj norda Belfasto restas fizike apartigitaj de la heredaĵo de la protestanta-katolika konflikto (1968-1998). Malpli ol 2 km de la centro estas sinsekvaj stratoj da vicdomoj el ruĝaj brikoj, reklamoj pri programoj por la kuracado de alkoholismo kaj drogdependeco, kaj sento de senespereco. Protestantajn kaj katolikajn komunumojn apartigas paclinioj, muroj el fero, brikoj aŭ ŝtalo kiuj superstaras la domojn, rememorigilo ke la defendaj necesoj de la konflikto ankoraŭ ne povas esti ignoritaj. La nombro de memmortigoj en Nord-Irlando estas duoblo de tiu de Londono ; en norda kaj okcidenta Belfasto memmortigo okazas ĉiusemajne. La naciista kvartalo Falls Road estas apartigita per ununura paclinio disde la unuiĝista Shankill Road  ; Ardoyne, karakterizita kiel ‘kaldrono de interkonfesiaj konfliktoj’, estas konturita de komplekso da muroj.

    Iun posttagmezon, mi piediris dek minutojn de Falls Road ĝis Shankill. Muroj kaj la gablaj flankoj de domoj havas murpentraĵojn memore al la Paska Ribelo de Irlando aŭ al naciistaj herooj. Ĉe la transirejo kie oni povas pasi al la alia flanko, la murpentraĵoj ekhavas aliajn temojn ol la irlanda politiko, kun artaĵoj favore al Palestino sur la flanko naciista kaj favore al Israelo sur la unuiĝista. Sur la Shankill Road, la murpentraĵoj inkluzivas monumentojn al la kulturo, la politiko kaj la protestanta-katolika konflikto. La komunumaj centroj kiuj estas ekaperintaj ofte ne estas bontenataj, sed la murpentraĵoj ŝajne estas konstante renovigataj.

    Ulster Souvenirs estas butiko sur la vojo Shankill. Ekstere estas britaj flagoj, kaj flagoj de la Oranĝa Ordeno, protestanta frataro kiu organizas marŝojn, ofte tra katolikaj lokoj, kun sekvantaj perfortaĵoj. Interne estas fridujaj magnetoj, KD - oj kaj eĉ bebovestoj, ĉiuj kun la logotipo de la Ulster Volunteer Force, la organizaĵo bazita sur la Shankill kaj kiu laŭ taksoj respondecis pri la murdoj de proksimume 500 homoj - inter ili multaj civiluloj - dum la protestanta-katolika konflikto. Ĝi ankoraŭ aktivas kiel lojalista milicio kaj estis kverelinta, sange, kun aliaj grupoj en la kvartalo. Malantaŭ la servotablo, viro atentigas, ke li estas "tro juna por memori kiam aferoj estis ĉi tiel malbonaj" [3]. La butiko, li diras, havas nenian asociiĝon kun miliciaj grupoj. Demandite, ĉu li voĉdonos en la elektadoj, li kapneis. Li deziris voĉdoni por la UUP (Ulster Unionist Party ) sed "kiel ĉiuj aliaj ĉi tie" li subtenos la Democratic Unionist Party "ĉar se Sinn Féin gajnos, ili deziros voĉdonadon pri unuiĝinta Irlando. Estis trafa komento en la radio antaŭnelonge : se ili gajnos, ĉiuj "oleos siajn pafilojn"."

    Unue, kunlabori

    Politikaj eventoj estas, laŭ la naturo de la loko, eventoj pri la paco de Nord-Irlando. En 1998, la Akordo de Sankta Vendredo establis politikajn procezojn kaj instituciojn por konservi la pacon post 30 jaroj da konflikto kiu mortigis milojn tra teritorio kiu ankoraŭ hodiaŭ estas sub la jurisdikcio de Britio. La plano detalis rimedojn por pritrakti rilatojn inter Irlando kaj Britio, Britio kaj Nord-Irlando, kaj Irlando kaj Nord-Irlando. Kerna kondiĉo estis la starigo de la Leĝdona Asembleo ĉe Stormont, bieno en la periferio de Belfasto, kun reprezentantoj elektitaj por dividi la potencon inter katolikaj (naciistaj) kaj protestantaj (unuiĝistaj) komunumoj laŭ maniero kiu similas Libanon, koncedo al la realaĵoj de frakturita regiono ankoraŭ plagata de malamikeco. La plano estis, ke la Asembleo akumulu pli grandajn decidofarajn potencojn, sed laŭ aparta ordo. Post kiam la komunumoj pruvis ke ili povas kunlabori, Britio estis sinsekve dononta pli da povoj, adoptante la konstruon de komuna konsento konata al gepatroj kaj adoleskantoj tra la tuta mondo.

    Ĉe balotejo en Ardoyne, alia komunuma centro, estis plenblovebla krokodilo alligita al la apogreloj. Grupo de aktivuloj de Sinn Féin , iom pli aŭ malpli 20-jaraĝaj, entuziasme disdonis flugfoliojn kaj rememorigis al la publiko pri la ordo laŭ kiu oni voĉdonu por maksimumigi la avantaĝon de sia partio sub la komplika sistemo de la ununura transigebla voĉdono de Nord-Irlando. La krokodilo estis aludo pri lastatempa debato inter partiaj gvidantoj en kiu Arlene Foster, nomita de iu aktivulo "la pleja bono kiu iam ajn okazis al la naciista afero", diris ke voĉdoni favore al Sinn Féin signifis "nutri la krokodilon". Iuj afiŝis fotojn en sociaj retservoj de plenbloveblaj krokodiloj survoje al balotejoj, supoze por subteni la tagordon de Sinn Féin por pliigita egaleco por la irlanda lingvo kaj aliaj kulturaj agadoj. La postuloj de Sinn Féin por leĝo pri la irlanda lingvo, subtenata de la Konsilio de Eŭropo kiel neceso por homaj rajtoj, estis blokita ĉe Stormont, kaj la Konsilio akuzis ke la brita registaro ne faras ĉion fareblan por plenumi siajn devojn.

    En aliaj lokoj releviĝintaj el civilaj konfliktoj aŭ tumultoj, estis definitivaj malakceptoj de konfliktoj. En Libano, pacon helpis naŭzo pro la ruiniĝo, kaj la reveno de riĉaj libananoj kiuj financis rekonstruadon. Sud-Afriko, post rasapartismo, establis Komisionon pri Vero kaj Repacigo. La ruanda genocido ĉesiĝis post kiam tuciaj milicianoj triumfis en interna milito. En Nord-Irlando, kie la ĉeson de la konflikto sekvis senmoviĝo, mankas sendependa klopodo alporti klarecon al la krimoj faritaj en la daŭro de 30 jaroj. La rezulto estas politika areno alligita al la miliciaj antecedentoj de multaj el la koncernatoj. Ĉe ambaŭ flankoj, eminentaj politikistoj aŭ agnoskis engaĝiĝon en milicioj aŭ estas akuzitaj pri tio.

    Kerno de la interpaciga procezo estas la malfondo de la milicioj. Estis imperative ke politikaj grupoj en Nord-Irlando funkciu sen interrompoj de milicioj kiuj respondecis pri la plimulto de mortigoj dum la konflikto. Ne estis, tamen, sendependa provo konstati la cirkonstancojn en kiuj la milicioj funkciis. Laŭdifine, iu ajn armita grupo de naciistoj estis milicio sed, post la Akordo de Sankta Vendredo, kredindaj indikoj aperis pri tio, ke la brita terarmeo koluziis kun unuiĝistaj milicioj. La multaj murdoj aŭ truditaj malaperoj estigis akuzojn, ke la brita sekureca aparato uzis milicianojn por trafi naciistojn aŭ bridi aliajn unuiĝistajn miliciojn. Agentoj direktitaj de la nordirlanda polico, MI5 kaj sekcioj de la brita terarmeo estas implikitaj en la mortigoj de civiluloj [4]

    Ĉe la naciista flanko, la gvidanto de Sinn Féin Gerry Adams estis akuzita de eksaj membroj de la IRA ke li havis operacian rolon en tiu organizaĵo. Por la familioj de la malaperintoj apenaŭ antaŭvideblas enketo aŭ certeco pri iliaj amatoj. Por Britio, starigi sendependan komisionon riskus publike konstati ĝis kiom ĝiaj propraj armeanoj mobilizis mortoskadrojn. Eventualaj iniciatoj por financi enketojn, eĉ laŭ individuaj kazoj, estus kontraŭataj de tiuj kies propraj antecedentoj estus sendepende malkaŝitaj.

    Pasio kaj pesimismo

    La vervo de la politiko de Nord-Irlando rekte kontrastas kun ĝia efiko. Estis mirige vidi duan elektokampanjon en la daŭro de dek monatoj prikonkuratan tiel pasie antaŭ elektantaro kiu nepre deziris eldiri sian opinion : aktivuloj laboris en malvarma pluvo batanta, kaj ordinaruloj samtempe akre kritikis la politikan reĝimon kaj deklaris sian intencon voĉdoni. Tiu vervo - kiu inkluzivas People Before Profit (Homoj Antaŭ Profitoj), la sola aŭtentike maldekstrema partio kun parlamentaj deputitoj en Britio -, devas ne esti konfuzita kun demokrata optimismo. Voĉdonantoj diris, ke ilia entuziasmo engaĝiĝi pri civita agado pli koncernis deziron bari ’ilin’ (el la potenco) ol kredon ke ilia voĉdono estigos pozitivajn rezultojn.

    La elektado okazis en ĉi tiu atmosfero de malriĉeco kaj malamikeco. Nur la aktivuloj de Sinn Féin ŝajnis esti vere optimismaj, kaj la rezultoj forte favoris ilin : mankis al SF unu deputito por atingi egalecon kun la DUP, la tutunua fojo kiam la plej grandaj naciista kaj unuiĝista partioj proksimiĝis al egaleco ĉe Stormont. La ekpliiĝo restis sensacio, kaj preskaŭ tuj evidentiĝis, ke intertraktadoj por formi registaron ekhaltos.

    Sekvis semajnoj da senmoviĝo, kaj la anonco, ke ĝenerala balotado okazos en Britio en junio, preskaŭ konfirmas la atenditan rezulton : intertraktadoj inter partioj en Belfasto celos konstati kiujn elementojn de la divido de la potenco estas interkonsenteblaj, kun ĉiuj aliaj regataj rekte de Londono sen limtempo. ’Ŝtele rekta regado’ ŝajne estas la preferata elekto de la brita registaro, kiu tuj nuligis ĉian perspektivon pri tria elektado. Apenaŭ estas optimismo ke pli ambicia kompromiso povus esti atingita, konfirmante denove ke la sorto de Nord-Irlando estos decidita aliloke.

    Simon Jones

    Traduko de artikolo " A surfeit of votes " kiu aperis en la anglalingva eldono de LMD de majo 2017.



    [1] En la politika leksiko de Nord-Irlando, ’unuiĝistoj’ aŭ ’lojalistoj’ estas tiuj - plejparte protestantoj -, kiuj favoras la nunan unuiĝon kun Britio. ’Naciistoj’ aŭ ’Respublikanoj’ - plejparte katolikoj - favoras unuiĝon kun la Respubliko de Irlando - ml

    [2] La partio Sinn Féin estas historie asociiĝinta kun la Provisional Irish Republican Army (IRA). Ĝi laboras por reunuiĝo kun la Respubliko de Irlando kaj por ke ĉesu la brita jurisdikcio en la Nordo. Sinn Féin fariĝis grava partio en kaj Nord-Irlando kaj la Respubliko kun kvar el la 18 nordirlandaj deputitoj en la brita parlamento.

    [3] Nomo laŭpete ne citita ; nordirlandanoj ankoraŭ ne vole parolas al ĵurnalistoj.

    [4] Sir John Stevens, la komisaro de la londona polico, faris tri enketojn pri koluzio inter elementoj de la brita ŝtato kaj lojalistaj milicianoj ; la lasta enketo trovis ke kunlaboro estis ofta, interalie kiam murdoj okazis. Vidu ‘ Stevens Enquiry  : Overview and Recommendations ’, CAIN, la 17 a de aprilo 2003. http :// cain. ulst.ac. uk / issues / collu... .


    1 a junio 2017


    Kapitalismo priskribita per keĉupo


    Ĉinaj falsitaj produktoj por Afriko



    Tiu tomatokampo de 35 muoj (2,3 hektaroj) lokiĝas en la ĉirkaŭaĵoj de Wusu, urbo de la norda Ŝinĝjango, mezvoje inter la regiona ĉefurbo, Urumĉio, kaj Kazaĥio. Inter cento da plukistoj, kies plimulto estas migrintoj el Siĉŭano kaj kelkaj Ujguroj, 14 jara junulino levas sian hakileton super sia kapo, kaj, per subita frapo, tranĉas planton plenan de maturaj fruktoj. Ŝiaflanke, laboristo prenas la planton kaj vigle skuas ĝin. La tomatoj falas kun obtuza bruo. Iom post iom ruĝaj kaj verdaj linioj desegniĝas en la kampo. Regule, virinoj kaj viroj kaŭrinte plenigas grandajn sakojn el plastigita tolo. Neniu estas salajrata. Por ĉiu sako de 25 kilogramoj, ĉiu ricevas 2,2 juanojn, samvaloro de 30 cendoj de eŭro, t. e. iomete pli ol po 1 cendo por kilogramo. "Mia edzino kaj mi, sukcesas kune rikolti ĝis 170 sakojn ĉiutage", taksas laboristo. Tio estas po 25 eŭroj, dekoble pli ol en la komenco de la jaroj 2000- aj. Sed la plukistoj estas nuntempe en konkurado kun maŝinoj importitaj de Italio.

    Ĉe la kampangulo, S - ro Li Songmin kontrolas la rikolton. Liaj tomatoj estos tuj ĉivespere liveritaj al fabriko de la entrepreno Cofco Tunhe. Kio poste ? Li ne scias. Luanto de sia kampopeco, li persone konas neniun el la plukistoj, ĉiuj dungitaj de "servokompanio por manlaboro". Cofco Tunhe provizas al li Heinz altrendimentajn variojn, kiujn li devas kultivi laŭ precizaj taskopostuloj, kaj certigas al li la aĉeton de lia rikolto je negocita prezo.

    Cofco - China National Cereals, Oils and foodstuffs Corporation (Ĉina nacia societo de cerealoj, oleaĵoj kaj nutraĵoj) - estas la unua entrepreno en Ĉinio por transformado de tomatoj. Ĝi troviĝas en la listo, farita de la Usona revuo Fortune, de la kvin cent plej potencaj transnaciaj entreprenoj de la planedo. Tiu konzerno arigas multajn entreprenojn kreitajn en la epoko de Mao Zedong, kiam Cofco estis la sola ŝtata entrepreno aprobita por importi kaj eksporti agrokulturajn produktojn. Ĝia filia kompanio Tunhe faka pri sukero kaj industria tomato, havas dek kvin fabrikojn por tomatotransformado, el kiuj dek unu en Ŝinĝjango. La bareloj de koncentritaĵo kiuj eliras el tiuj fabrikoj, estos aĉetitaj de la gigantoj de nutraĵoproduktoj, kies nomoj estas Kraft Heinz, Unilever, Nestlé, Kagome, Del Monte, PepsiCo aŭ la Usona konzerno McCormick, unua en la mondo por spicoj.

    Trovi la enirejon de tiuj fabrikoj ne postulas strebadon. Sufiĉas rimarki la eluzitajn kamionarojn kun ŝarĝujo plena de ruĝaj fruktoj varmigitaj de la suno. El la fabriko de Chāngjí, kvardek kilometrojn el Urumĉio, ĉiutage eliras 5 200 tunoj da koncentritaĵo. "Ĉi tie ni produktas barelojn nur por eksportado. Ili estas sendataj al Eŭropo, Ameriko, Afriko, kaj Azio", informas S - ro Wang Bo, unu el la direktoroj de la loko. Postenigitaj sur metalaj irejoj super la malŝarĝejo, laboristoj kun brila vizaĝo direktas ŝprucigilojn al ŝarĝujoj. La amaso de ruĝaj fruktoj kaviĝas laŭ la potenca ŝpruco kaj verŝiĝas en konduktubon. La tomatoj tiel fluas en "rivero", kiu lavas la krudaĵon kaj transportas ĝin al ĝia destino : senŝeligo, sengrajnigo, pistado, varmigado. Ĉe la liniofino laboristoj metas asepsajn sakojn en bluajn metalajn barelojn, konektas ilin al plenigonta roboto farita en Italio, puŝas butonon kaj gvatas ekranon. Post kelkaj sekundoj, la 220-litra sako pleniĝas de triobla koncentritaĵo [1]. "Transformado de tomatoj estas industrio kun malgranda profitomarĝeno, precizigas S - ro Yu Tianchi, la plej alta rangulo de Cofco Tunhe pri tomato. Tial Heinz aĉetas nian koncentritaĵon. Tiel ĝi povas direkti sian industrion al transformadoj kaj produktadoj kies profitomarĝenoj estas pli grandaj." Veturigata per kamionoj ĝis fervoja varostacidomo, la produkto komencas sian vojaĝadon.

    Unua etapo : Tjanĝino, ĝia haveno kaj enladigejoj, ĉe la alia ekstremo de Ĉinio, je tri mil kilometroj for el la kampoj de Ŝinĝjango. S - ro Ma Zhenyong, direktoro de la fabriko de la entrepreno Jintudi, puŝas pezan pordon. La blovo de viskoza varmo elfluas meze de bruego. En Tjanĝino oni ne transformas la tomatojn. La bareloj de koncentritaĵo de Ŝinĝjango estas prilaborataj kaj enladigataj. Torento de ladkonservaĵoj, plenaj, fumaj, fluas inter maŝinoj sub flavaĉaj neonlampoj. La brakoj de la laboristoj faldiĝas, etendiĝas, streĉiĝas. La ĉefa linio plenigas cilindrajn ladskatolojn de 70 gramoj, la plej malgranda skatola unuo. Plia linio sigelas skatolojn de 400 gramoj. La fabriko funkcias per tri okhora labortaĉmentoj por ĉiujare eksporti la egalkvanton de du mil konteneroj. La monata salajro de la laboristoj, laŭ diro de S - ro Ma, eble estas 500 eŭroj por kvindek ses horoj semajne.

    Laŭ la etikedoj, la ladkonservaĵoj produktitaj en tiu fabriko enhavas nur du ingrediencojn : tomatoj kaj salo. Tiu informo estas mensoga. En la zono de la fabriko, kie oni pumpas la enhavon de la grandaj bareloj, troviĝas ankaŭ miksiloj, kiuj ebligas almeti al koncentritaĵo aldonitaĵojn kiel sojofibron, amelon aŭ glukozon. Por viziti tiun ĉambron, en kiu eniro estis malpermesita de S - ro Ma, oni devas foriĝi el lia zorga atentado. Tiam oni surprizas laboriston, plialtiĝinta sur platformo de miksilo, kiu malplenigas grandajn sakojn da blanka pulvoro en la ruĝan paston. Malsekigita de akvofadeno la pulvoro iĝas pasto. En la sama ĉambro, kelkajn metrojn pli for, kvar maskitaj kaj gantitaj laboristoj traktas grandajn barelojn plenajn de oranĝkolora miksaĵo. Temas pri kolorigiloj enmetataj en la nutrolinio. Ankaŭ ili ne aperos sur la etikedo. "Ni ricevis ĉiujn necesajn atestilojn por entrepreno de la nutraĵindustrio, komence tiun de ISO 22000, devigitan por eksportentreprenoj", sciigas S - ro Ma en sia oficejo. En la ekspedejo, oni plenigas kontenerojn per ruĝaj kestoj. Numerita plumbsigelo fermas la "skatolegon" : ek al Afriko.

    En Techiman, en la regiono de Brong Ahafo, en Ganao, loĝas centoj da kamparanoj, kiuj kultivas tomatojn. Alveninta en Afriko dum ties koloniado, la tomato nuntempe estas parto de multaj popolaj Ganaaj manĝaĵoj, kaj atingas 38% de la popolaj elspezoj por legomoj. Ganao enhavas 90 000 malgrandajn produktistojn. En 2014 oficiale 366 772 tunoj da freŝaj tomatoj estis produktitaj. Sed, en la bazaroj de Techiman kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj ili malbone vendiĝas. Kompense, la malmultekostaj skatoloj de koncentritaĵo made in China furoras.

    De dudek jaroj la importado de koncentritaĵo senĉese kreskas en Afriko. En Ganao, laŭ Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de Unuiĝintaj Nacioj ( FAO), ili iris de 1225 tunoj en 1996 al 109 500 tunoj en 2013. Pli ol 8 skatoloj el 10 devenas de Ĉinio. Nura Ganao importis 11% de la koncentritaĵo produktita en Ĉino en 2014, kaj Niĝerio 14%. Sed oni devas precizigi la vortojn. Ĉar la produkto farita por Afriko estas miksita koncentritaĵo, duaranga varo. Dum la internacia foiro por nutraĵoj (SIAL) de Parizo en 2016, en kiu la grandaj Ĉinaj fabrikoj havas budon, ni ŝajnigas nin esti ebla aĉetonto por informiĝi pri la prezoj. Iu tuj proponas al ni prezliston, kiu ebligas elekti la veran procenton de koncentritaĵo, kiun enhavas la skatoloj. Fakte, kvankam la ladkonservaĵoj por Afriko indikas "duobla tomata koncentritaĵo", ili enhavas averaĝe nur 45% da koncentritaĵo kaj 55% da aldonitaĵoj kaj koloriloj. "Al la Afrika merkato, la plimulto de la Ĉinaj fabrikoj eksportas miksitajn produktojn, sen taŭga etikeda informo", konfirmas en Parmo S - ro Armando Gandolfi, plej granda peranto en la mondo pri tomata koncentritaĵo.

    Falsita produkto, malaltigita kosto, komerca triumfo :"Eĉ mia edzino aĉetas ĉinan koncentritaĵon, ĉar ŝi trovas ĝin pli oportuna kaj malpli kosta ol freŝaj tomatoj el Ganao, bedaŭras S - ro Kwasi Fosu, terkulturisto en Techiman. Ni estas multaj, kiuj jaron post jaro malpliigas niajn kulturatajn areojn."

    Post sia sendependiĝo, Ganao iĝis modelo de tutafrikanismo kaj regata ekonomio. Ĝia unua prezidanto, Kwame Nkrumah, investis en edukado, sano, infrastrukturoj, lia politiko "kontraŭ-imperiisma" por industriigo celis malpliigi la importadojn. En la komenco de la jaroj 1960- aj la lando akiris du transformadajn fabrikojn por ne plu malŝpari la troajn tomatojn, kiuj putriĝas dum la pluvsezono. Sed la 24-an de februaro 1966 militista puĉo subtenita de Central Intelligence Agency (CIA) forpelas la socialistan prezidanton kaj malfermas longan malstabilan epokon. Ĝi daŭros ĝis 1979, kiam ekregas la liberalista Jerry Rawlings per alia militista puĉo. Per subteno de la internaciaj financaj institucioj li faras el Ganao modelon de novliberalan Afrikan ŝtaton. La du transformadaj fabrikoj fermiĝas en la fino de la 1980- aj jaroj, sekve de la strukturaj reformoj truditaj de Internacia Mon-Fonduso. Nun ili estas amasoj de rustaĵo.

    En la plejparto de la Afrikaj bazaroj, Italaj flagetoj ilustras la ladskatolojn de koncentritaĵo de la marko Gino. Ĝia simbolulo estas simpatia tomato kun tipa Itala nomo, kiu ridetas al klientoj levante siajn sunokulvitrojn. En dek jaroj Gino, kiu proponas skatolojn kies enhavo varias de 70 gramoj ĝis 2,2 kilogramoj, konkeris la Afrikan merkaton. Lia naiva rideto montriĝas ĝis Haitio, Japanio, Sud-Koreio, Jordanio, Nov-Zelando... Vendita de la transnacia Hindia kompanio Wantamal  [2], la koncentritaĵo Gino alfrontas konkurencon de Tasty Tom, marko vendata de la Singapura transnacia kompanio Olam. Sed ambaŭ kompanioj mendas ĉe la samaj enladigejoj en Tjanĝino.

    Por helpi Gino, Wantamal multobligis siajn reklamkampanjojn per ĉiuj imageblaj rimedoj, ĝis muraj freskoj en Afrikaj vilaĝoj. Neniu, aŭ preskaŭ neniu, povas vivi en Ganao sen vidi ĉiutage la gigantajn panelojn reklamantajn la markojn de koncentritaĵoj vendataj en la lando. Wantamal ankaŭ komunikas per Gino Celebrate Life Fund, filantropia fonduso. En Niĝerio, kie la marko superas la merkaton post dek jaroj da ĉeesto kontraŭ la produktistoj de lokaj tomatoj, la fonduso dediĉas sin al "plibonigo de la vivo", ĝi financas operaciojn de katarakto. "Dankon Gino, mi nun povas pli bone varti mian familion", deklamas profitinto de operacio en reklama videofilmo, antaŭ ol esti anstataŭita de alia : "Dio benu Ginon  !"

    Jean-Baptiste MALET



    [1] La triobla koncentritaĵo enhavas pli ol 36% da seka materio, la duobla koncentritaĵo pli ol 28%, kompare al 5% aŭ 6% por freŝa tomato.

    [2] Wantamal, kies sidejo troviĝas en Hongkongo kaj en Tharamani, en la Hindia urbo Chennai (eks Madraso) fanfaronas pri siaj 530 milionoj da klientoj en la mondo.


    1 a junio 2017


    Sindikataj ribeletoj kaj politikaj rompoj

    Sud-Afriko lacigita de siaj liberigintoj



    Jen vera bato por Sud-Afriko : fine de majo, General Motors anoncis sian foriron el la lando. Mil kvincent dungoj estas rekte minacataj kaj plurmiloj da aliaj nerekte. Tiu decido estas nur unu ilustraĵo pri la malfacilego, kiun trairas la unua ekonomio de la afrika kontinento. Fone de socialaj streĉoj, korupto kaj perforto, la lando de Nelson Mandela serĉas novan spiron.



    AKVO, ELEKTRO, LERNEJO... Sud-Afriko havas rekordan nombron de manifestacioj por postuli bonan funkciadon de la publikaj servoj. Socia agitado jam estis intensa en la jaroj, kiuj sekvis la elekton de s - ro Jacob Zuma kiel prezidanton de la lando, en 2009 [1]. Ĝi hodiaŭ atingas pinton kaj celas aparte la ŝtatestron, 74-aĝan kaj reelektitan en 2014 por daŭro de kvin jaroj. La 7-an de aprilo, homa tajdo enmarŝis en ĉiuj grandaj urboj de la lando. Legeblis sur la skribpaneloj : « Zuma must fall  » (Zuma devas foriri), frapfrazo derivita de tiu de la studentaj manifestacioj, kiuj skuas la landon de septembro 2015, «  Fees must fall  » (la enskrib-kostoj devas fali). Tiu slogano mem estas inspirita de alia protest-movado, kiu, komencita en la universitato de Kaburbo en 2014, celis forigi la statuojn de la brita koloniano Cecil John Rhodes , simbolo de la blankula supereco : «  Rhodes must fall  ».

    La registaro de la Afrika Nacia Kongreso (ANC) promesas, de la fino de la apartismo en 1991, kaj la instalado de demokratio en 1994, « pli bonan vivon por ĉiuj ». Sed, ĉar adepto de ekonomia liberalismo, ĝi montriĝas nekapabla ellabori edukadan politikon kaj lasas la universitatojn mem fiksi siajn enskrib-kotizojn. Fronte al la plendoj de la studentoj, la gvidantoj sendas policon, same kiel ili jam faris en Marikana en 2012, okaze de la minista striko. La rezulto estis la unua amasmurdo de la post-apartisma erao (tridek kvar mortintoj).

    Sankcio-voĉdono por la ANC ĉe la lokaj elektoj

    PRETORIO kaj Johanesburgo en februaro refalis en novan ciklon de ksenofobiaj perfortoj kontraŭ enmigrantoj, aparte el Zimbabvo, Mozambiko, Kongo kaj Niĝerio, same kiel en 2008 kaj en 2015. Jen mezurilo de la malbonfarto en la nigrulaj ĉirkaŭ-urboj. 27 % de la profesiuloj estas senlaboruloj, laŭ subtaksata oficiala statistiko, kiu ne enkonsideras la du milionojn da homoj, kiuj rezignis pri serĉado de laboro. Malriĉo restas endemia (42 % de la loĝantaro) kaj koncernas precipe la nigrulan plimulton, t. e. 79 % de la 55 milionoj da sud-afrikanoj.

    Incitego ja estas konstatebla, en lando, kie la civitanoj ŝatus vidi ĉion « fali », krom la rando, la nacia valuto. Sed tiu ĉi perdis 8 % de sia valoro ene de unu semajno, komence de aprilo, post la eksigo, la 30-an de marto, de la ministro pri financoj Pravin Gordhan. Lia peko ? Li rekomendis travideblon en la administrado de la publikaj financoj, fronte al prezidanto, kiu miskreditigis sin tra multaj skandaloj.

    Post longa luktado kontraŭ la mediaciisto de la Respubliko, s -ino Thuli Madonsela, s - ro Zuma konsentis repagi en septembro 2016, la 480 000 eŭrojn da publika mono elspezitajn por renovigi sian privatan loĝdomon en Nkandla, lia naskiĝ-vilaĝo. Nepotismo kaj korupto ankaŭ rezultigis ke unu el liaj filinoj, 25-jara studentino pri arto, estis nomumita en 2014 direktorino de la personaro en la ministrejo pri telekomunikadoj, kun jara salajro 100 000 eŭroj jare. Lia nevo, s - ro Clive Khulubuse Zuma, estas nun mineja magnato kun dubinda famo, kiu posedas societojn, publikajn kontraktojn kaj petrolajn interesojn ĝis en la Demokrata Respubliko Kongo ( DRK). Li apartenas al tiu klaso de nigrula burĝaro, ŝatanta cigarojn kaj luksajn aŭtojn, intime ligita al la regantaro kaj sen ia ajn kompato al la malbonŝanculoj. En 2015 li estis kondamnita pro fripona bankroto de or-minejo, kiu kaŭzis detruon de kvin mil dungoj.

    Tiu sinsekvo de « aferoj » okazas fone de malfavora ekonomia konjunkturo. Mez-enspeza lando, kun poloĝanta malneta enlanda produkto ( MEP) egala al 6 800 dolaroj jare, Sud-Afriko elreliĝis, sekve de la financa krizo de 2008, de sia longa kresko-ciklo de la 2000- aj jaroj. Strikoj en la mineja sektoro kaj falo de la tutmondaj ercaj prezoj perturbas la aktivadon. Post nur 1,3 % en 2015, la ekonomia kresko laŭdire estas apenaŭ 0,3 % en 2016, laŭ la regionaj ekonomiaj perspektivoj de la Internacia Mon-Fonduso en aprilo 2017. La klimata fenomeno « El Nino  » kaŭzis la plej severan sekecon de tridek jaroj. Tradicie eksportanto kaj plej grava afrika produktanto de maizo, la lando devis importi ĝin en 2016. La familioj, enŝuldiĝintaj ĝis 78 % de la disponebla enspezo, vivas super siajn rimedojn, allogitaj de abunda oferto de konsumaĵoj.

    En tiu kunteksto, la eksigo de la ministro pri financoj kaŭzis retroiron de la lando-vico laŭ la opinio de internaciaj takso-agentejoj. Eĉ sine de la propra partio, la prezidanto Zuma estas malkaŝe kontestata. Ne okazas semajno, sen interveno de alta respondeculo de la ANC, inkluzive de la proparolanto de la reganta partio, por publike alvoki lian foriron. La ribelado estas tia, ke la 1-an de majo, festotago de Laboro, la ŝtatestro, mallaŭdata de la sindikatoj, ne povis plenumi sian paroladon.

    Sub la ŝaŭmo de la kontestado, potencaj fundo-movadoj tamen lasas esperi politikan rekonstruadon samtempe rapidan kaj pacan – nekutima fakto sur la afrika kontinento. En Alĝerio, Zimbabvo kaj Angolo, la eksmovadoj de nacia liberiĝo ĉefe emis transformiĝi en ŝtato-partiojn firme decidintaj konservi la regadon je kiu ajn kosto. Sud-Afriko povus esti escepto, pro sia unika trajektorio. « Dudek ses jarojn post la oficiala fino de la rasisma reĝimo, ĝiaj esperoj, portataj de mezklaso nun plurrasa kaj efikaj kontraŭpovoj – justico, gazetaro kaj sindikatoj -, estas pli postulemaj », klarigas la politikologo William Gumede, profesoro ĉe la universitato de Witwatersrand.

    La lokaj elektoj de aŭgusto 2016 rezultigis sankcio-voĉdonon. La ANC perdis la mastrumon de tri el la plej grandaj urboj de la lando : Johanesburgo – la ekonomia ĉefurbo -, Tshwane – eksa Pretorio, la administra ĉefurbo – kaj la havena kaj industria urbaro Nelson Mandela Bay (nova nomo de Port- Elizabeth). Tiuj municipoj pasis sub la regado de la Demokratia Alianco (DA), ĉefa opozicia partio, liberal-tendenca, kiu ricevis (naciskale) 26,5 % de la voĉoj, kontraŭ 54 % ĉe la ANC.

    Administrante la urbon Kaburbo ekde 2006 kaj la okcidentan provincon Kaburbo de 2009, tiu malnova blankula kaj mestiza partio decidis senrasismigi kaj junigi sin. Ties gvidantino, s -ino Helen Zille, kiu estas blankulino, cedis sian lokon en majo 2015 al s - ro Mmusi Maimane. Tiu 36-jara karisma juna nigrulo, naskita en Soweto , entreprenista kaj evangelia predikanto, edzo de sud-afrika blankulino, anoncas ke venis tempo « liberiĝi el la liberigintoj ». Diplomito pri psikologio, magistriĝinte pri publika administrado kaj teologio, li senĝene alparolas la prezidanton Zuma en la Parlamento en zulua lingvo : « Mi konsentas nomi vin ’via moŝto ’, eĉ se vi ne estas tiom moŝta ». Adepto de ekonomia liberalismo, li tamen rekomendas politikojn de riĉaĵ-redistribuo kaj korektado de malegalecoj, kiujn la ANC ne aplikis. Jen ironio de la historio, kiu lasas suspendita la sorton de la malriĉaj loĝantaroj : la alfrontiĝo inter « nigra partio » kaj « blanka partio » lasis lokon al ebla alterno inter partioj allogitaj, kun diversaj nuancoj kaj variaĵoj, de la liberalaj politikoj.

    Alia signo de demokratia vigleco : nova tegmenta sindikato estis lanĉita la 20-an de aprilo fare de la sindikato de la metalurgio-laboristoj ( Numsa), la plej granda el la lando, kiu altiris aliajn organizaĵojn al si. La nova Federacio de la sud-afrikaj sindikatoj ( Saftu) deklaras 700 000 aliĝantojn. Ĝi senigis el parto de ĝiaj fortoj la Kongreson de la sud-afrikaj sindikatoj ( Cosatu), historian aliancanon de la reganta partio kaj de la sud-afrika komunista Partio ( SAPC), kun kiuj ĝi konsistigas tripartian aliancon de 1994. Kun 1,5 miliono da anoj, la Cosatu restas potenca, sed ĝi timas, ke aliaj aliĝintoj iros al la Saftu.

    La populara Zwelinzima Vavi, 55-jara, eksa ĝenerala sekretario de la Cosatu kaj nova ĝenerala sekretario de la Saftu, estas unu el la plej akraj kritikantoj de la Zuma-registaro. «  Absolutely No Consequences  » (tute sen konsekvenco), estas la kromnomo, kiun ĝi donis al la ANC en novembro 2012 en tvitero , kaj poste famiĝinta. Li denuncis la senpunecan kulturon, kiu regas ĉe la pinto de la reganta partio. « Kia estas la valoro de nia demokratio por la laboristoj ?, li ankaŭ lanĉis tra la sociaj retoj. Ĉu ni atingis tiun stadion, kie la post-Apartisma ŝtato agas je la servo de la riĉuloj ? » S - ro Vavi, ano de la ANC, prenas sian pozicion por la ĝeneralaj elektoj de 2019 kaj povus kaŭzi realigon de unu el la plej malbonaj koŝmaroj de siaj kamaradoj de la nacia plenumkomitato de la ANC : vidi amasan kaj maldekstran partion formiĝi el sindikata movado, same kiel en 1999 en Zimbabvo, kun la demokratia Movado por la ŝanĝo de la eksa sindikata gvidanto Morgan Tsvangirai.

    La minaco ŝajnas des pli serioza, ke en Sud-Afriko la nigrulaj sindikatoj konservas historian legitimecon almenaŭ egalan al tiu de la ANC. Filo de ministo kaj mem ministo, s - ro Vavi aparte gvidis grandan strikon ĉe Anglogold en 1987 ; unu el tiuj, kiuj kontribuis paralizi la apartismo-reĝimon, tiam alfrontatan al ekonomiaj internaciaj sankcioj. De 1994, la sindikatoj daŭrigas internan ribeladon sine de la ANC kontraŭ ties liberala ekonomia mastrumado – politika decido farita de Nelson Mandela en 1996 sen konsulti la bazon kaj markita de la forlaso de vasta rekonstru- kaj disvolvo-plano. La sindikatoj, same kiel la maldekstra alo de la ANC, akuzas la estraron de la partio, ke ili faris tro da kompromisoj, sed ankaŭ ke ili favoris la malmergiĝon de nigrula burĝaro, rekte devenanta el la familioj de la registoj.

    La reganta tripartia alianco ne rompiĝis, sed la Cosatu ja diseriĝas, kio antaŭ-anoncas tion, kio povus okazi ĉe ANC, kies venonta kvinjara kongreso okazos fine de 2017. Tiu renkontiĝo anonciĝas tiel agitata kiel tiu de 2007 en Plolwane, kiu alfrontigis la subtenantojn de la prezidanto Thabo Mbeki (en posteno de 1999 ĝis 2008) kaj tiujn de s - ro Zuma. Tiu ĉi tuŝis la popolisman sentemon kantante malnovajn kantojn de la lukto kontraŭ apartismo, kiel Umshini Wam (« Alportu al mi mian mitraleton »). S - ro Zuma kalkulis pri la malpopulareco de s - ro Mbeki kaj pri la jam profundaj fendolinioj ene de la ANC, inter maldekstra alo incitita de la novliberala mastrumado kaj la alveno de politika kliko en la sfero de la negoco, danke al la programo Black Economic Empowerment (« Ekonomia potenciĝo de la nigruloj »), lanĉita en 2002. Tiu alfrontiĝo signifas ankaŭ la eblecon fari politikajn ŝanĝojn interne de respektata institucia kadro, tio estas sen uzi perforton kiel aliloke en Afriko.

    Kadukiĝo de eksterlanda politiko

    S - ro Zuma deziras, ke lia eksedzino , s -ino Nkosazana Dlamini -Zuma, sukcedu al li, kio povus protekti lin kontraŭ antaŭvideblaj juraj persekutoj. La Justico ja konsideras reaktualigi 783 kulpigojn kontraŭ lin, kadre de procezo pri korupto malfermita en 2005 : la franca societo Thales laŭdire pagis al li ŝmirmonon okaze de negocado de armad-kontrakto en 1998. S -ino Dlamini -Zuma, kuracisto, burokrato de la ANC kaj eksministro pri la eksterlandaj aferoj, forlasis la prezidantecon de la komisiono de la Afrika Unio, kie s - ro Zuma instigis ŝin kandidatiĝi. De la foriro de Nelson Mandela kaj de s - ro Mbeki, la sudafrika diplomatio ne progresas, manke de vizio. Ĝi montriĝas preta subteni gvidantojn tiajn, kiaj s - ro Robert Mugabe en Zimbabvo aŭ s - ro Josefo Kabila en DRK, du homoj konataj pro sia emo truki la balotojn kaj alkroĉiĝi al la regpovo. Sin elmetante al la danĝero grave damaĝi la bildon de la lando de Mandela.

    Interne, la plej granda parto de la gvidantoj, kiuj deziras anstataŭi la gvidantaron sine de ANC, enkorpigas esperon, kiun ili trompis, senkonsidere ĉu temas pri la mineja magnato Tokyo Sexwale aŭ pri s - ro Cyril Ramaphosa, eksa ĝenerala sekretario de la Sindikato de ministoj dum la apartismo kaj nigr-haŭta unua miliardulo, al kiu oni riproĉas okupi sen brilo la postenon de vicprezidanto de 2014. Ankaŭ sindikata gvidanto, s - ro Kgalema Motlanthe, vicprezidanto de s - ro Mbeki kaj poste provizora prezidanto, posedas la honestecon, kiu mankas ĉe la ANC. Sola problemo : li ne havas la necesan karismon por remobilizi la trupojn fronte al la opozicio.

    La ANC tre riskas perdi la elektojn de 2019, aŭ almenaŭ esti devigita regi sine de koalicio. « La voĉdonantaro de la ANC estas maljuniĝanta kaj de nun kampara, taksas Gumede. Krome, la lokaj elektoj de aŭgusto 2016 montris al la loĝantaro, ke ĝia voĉdono gravas. La urbaj administracioj estas hodiaŭ pli bone mastrumataj de la Demokratia Alianco ol ili iam ajn estis sub la gvidado de la ANC. La reganta partio ne plu estas perceptata kiel la motoro de ŝanĝo, sed male kiel obstaklo. »

    La nigrula junularo, siaflanke, ne plu havas la lojalecon de siaj patroj rilate al la ANC. Nun voĉdon-aĝaj, tiuj, kiujn oni nomas bornfree , « naskitaj liberaj », tio estas naskitaj post 1991, frontas trioblan krizon : ekonomian, politikan sed ankaŭ kulturan. Kaptitaj de la tutmondiĝo, ŝatantoj de house music kaj de markoj, la heredantoj de Steve Biko eble revas pri pli bona mondo, sed precipe, por la nuna tempo, pri « bela vivo ». Justa kompenso pro la malriĉeco kaj la longaj jaroj da manko, kiujn travivis iliaj gepatroj kaj geavoj sub apartismo.

    Sabine CESSOU



    [1] Vd. « Tri ribeloj tage en Sud-Afriko », Le Monde diplomatique en esperanto, marto 2013.


    1 a junio 2017


    Ĉavismo kaj Venezuelo, hodiaŭ



    El ĉiuj usonaj institucioj pritraktantaj la eksteran politikon, la plej influa estas sendube la Council on Foreign Relations , fondita en 1921, kiu eldonas la – koncerne al eksteraj aferoj – tutmonde plej vaste konatan Foreign Affairs  [1]. Ĝia ĉefa sidejo troviĝas en la centro de Manhattan, en Novjorko, en angulo de la tre eleganta Park Avenue, kaj tra ĝi pasis en la daŭro de preskaŭ unu jarcento kelkaj el la plej elstaraj politikaj figuroj, kiuj ĉefrolis en la nuntempa historio.

    Okaze de la anglalingva eldono de mia libro Hugo Chávez  : Mia unua vivo [2], la Council on Foreign Relations decidis organizi ronddebaton pri la temo „ Ĉavismo kaj Venezuelo, hodiaŭ”. Tiu decido okazis ja antaŭ dek monatoj, en la pasinta septembro, kiam neniu imagis la nunajn cirkonstancojn en Karakaso. Do, kiam alvenis la tago de la debato – la pasinta 17- a de majo – okaze de manifestacioj kaj perfortoj en Venezuelo la etoso estis notinde streĉa ankaŭ en Novjorko.

    Ĉe la tablo akompanis min Jennifer McCoy, instruistino pri Politika Scienco en la Universitato de Georgio kaj eksa direktorino de la Centro Carter (fondita de la eksa usona prezidanto Jimmy Carter), kiu rekte atentis la elektojn en Venezuelo [3] ; kaj Lisa Viscidi, fakulino pri temoj de energio kaj petrolo, kaj ofta verkantino de la gazeto Foreign Affairs  [4]. La debaton enkondukis Romuald Sciora, eseisto, fakulo de la Unuiĝintaj Nacioj. La kunsidgvidanto estis Jonathan Tepperman, ĉefredaktoro de Foreign Affairs .

    La aliaj fakuloj kaj la gvidanto mem tuj klopodis estigi la senton, ke la „ ĉavisma sistemo” falas, ke tio okazos post kelkaj tagoj, maksimume post kelkaj semajnoj, kaj ke la debato, laŭ ili, devos centriĝi en la temo : „kial dispeciĝis la ĉavismo  ?”. Mi malkonsentis. La ĉavismo, mi diris, ne estas nur ordinara politiko, sed ĉefe majoritata sociologia realo en Venezuelo. Senkonsidere al la okazontaĵoj la ĉavismo estos, dum longaj jardekoj, firma en la sento de la plej malriĉa venezuela loĝantaro. Samkiel la peronismo en Argentino.

    Tion mi volas klarigi.

    Kiel ĉiuj revolucioj la bolivara estas arkitekturo, kie kuniĝas serio da gravaj malsamaj fortoj, kiuj unuiĝinte formas radikale novan politikan dinamikon. La prezidanto Maduro diras : „La ĉavismo estas interkruciĝo de pluraj vojoj malfermitaj de la liberigantoj, kaj interkruciĝo de pluraj serĉadoj komencitaj de multaj prisociaj revuloj, kiuj havas komunan kernan punkton : la penson de Hugo Chávez ”.

    Kiam la komandanto Chávez fariĝis prezidanto en 1999, li ne havis grandan partion ; li alvenis gvidante tre diversan popolan movadon, kie estis militistoj, eksaj gerilanoj kaj tre heterogenaj maldekstremaj grupoj. Li sukcesis havi popolan subtenon per diskurso pri refondiĝo : la refondiĝo de Venezuelo, kiu estas la bazo mem de la ĉavismo, ĉar en la nemovebla kerno de la ĉavisma filozofio ni renkontas la relokigon de la koncepto de nacio, kaj la restaŭradon kaj la defendon de la nacia identeco.

    Hugo Chávez inventis por Venezuelo kaj Latinameriko tion, kion ni povas nomi „politiko de la liberiĝo”, samkiel ni diras, ke ekzistas „teologio de la liberiĝo” ; kun prioritata eblo por la popolo, la malriĉuloj kaj la humilaj homoj. Kun kapablo pri politika pedagogio Chávez instigis amasan popolan politikigon, kaj li konceptis ian politikon de liberiĝo de la popolo, kie la popolo, kapabla pri politika konscio, estas aŭtoro de sia propra destino.

    Chávez intuiciis, ke la epoko permesas provi novajn vojojn, kaj li tiel sukcesis ellabori kaj transdoni al la seniluziiĝinta venezuela popolo novan esperon. Tiusence la ĉavismo klarigas al la venezuelanoj kiuj ili estas, al kio ili aspiras, kaj kiuj estas iliaj rajtoj. Tiu nova klarigo respondas malnovajn demandojn : Kio estas la venezuela socio ? Kiuj estas ĝiaj problemoj ? Kiuj estas la viktimoj ? Kiuj kulpas ? Kiuj solvoj ekzistas ? Tiun novan vidpunkton rakontas tagon post tago, diskurson post diskurso, kun granda komunikefiko Hugo Chávez, kiu fariĝis intelekta kaj alloga modelo.

    Do, la ĉavismo estas nova latinamerika politika vojo, kiu liberiĝas kaj emancipiĝas de la eterna eŭropa kaj anglosaksa koncepta dominado. Ĝi por la unua fojo estas originalaĵo, fonto, kaj ne spegulo aŭ kopio de io farita aliloke.

    Tiusence la ĉavismo estas ankaŭ revolucia eblo. Ĝi estas la plej nova kaj kuraĝa projekto en Venezuelo post la tempo de Simón Bolívar [ Simón Bolívar (1783-1830) : Venezuela militisto, strategiisto, ŝtatestro kaj politikisto, en Ameriko konata kiel La Liberiganto. N. de la T.]. Ĝi estas la sola projekto de paco, progreso, justeco kaj prospero por la venezuela popolo ekde 1810.

    Kion signifas esti ĉavisto  ? Tio signifas alproksimiĝi al la politika pensado de la fondintoj de Venezuelo. La „Arbo de la Tri Radikoj” estas kerna koncepto de la ĉavismo. Chávez difinis ĝin jene :

    „Unue estas la bolivara radiko pro la diro de Bolívar pri egaleco kaj libereco, kaj pro lia geopolitika vidpunkto pri la integriĝo de Latinameriko ; poste estas la radiko zamoraa pro Ezequiel Zamora [ Ezequiel Zamora ([1817-1860) : venezuela politikisto ĉefrolulo en la Federacia Milito. N. de la T.] la generalo de la suverena popolo kaj de la unuiĝo civito-armea ; kaj fine estas la radiko robinsona pro Simón Rodríguez [ Simón Narciso de Jesús Carreño Rodríguez (1769–1854) : venezuela edukanto, verkisto, eseisto kaj filozofo. N. de la T.] la instruisto de Bolívar, la „Robinsono”, la saĝulo de la popola edukado, kaj denove la libereco kaj la egaleco”.

    Al tiuj tri radikoj Chávez aldonadas aliajn : ekzemple, Miranda kaj Sucre, kaj poste aliajn kiel José Martí [ José Julián Martí y Pérez (1853-1895) : kubano de universala penso, kiu fariĝis la plej granda hispanamerika politika pensulo. N. de la T.], Che Guevara [Ernesto Guevara de la Serna (1928-1967) : argentina revolucia batalanto universale konata kiel Che Guevara. N. de la T.] kaj Fidel Castro

    Esti ĉavisto signifas ankaŭ esti profunde kristano. La komandanto Chávez ĉiam konsideris la veran kristanismon parto de sia vivo, de sia esenco kaj de siaj valoroj.

    Hugo Chávez estis pragmata gvidanto, kiu scipovis adapti la manierojn de sia agado al la historiaj cirkonstancoj ; kiu neniam forgesis la atingendajn celojn kaj ĉiam tenis siajn principojn nemoveblaj. Li estis konvinkita, ke Venezuelo povis en la pasinteco fari heroaĵojn kaj esti unu el la ĉefaj landoj de Latinameriko, ĉar ĝi estis instigata de alta idearo pri komuna destino. Aliflanke Chávez sciis, ke la venezuelanoj havas la tenton enfermiĝi ĉirkaŭ siaj kvereloj kaj internaj dividoj (politikaj, sociaj, intelektaj), kio – laŭ la ĉavisma vidpunkto – estigas al ili la riskon fali kaj ruli sur la tobogano de la malprogreso.

    Do, por povi efike agadi kaj loki sin en la avangardo de la latinamerikaj landoj, Venezuelon devas unuigi historia pioniro kaj grandioza projekto, kaj strukturi (kun efika ekvilibro de povoj) politikaj, militecaj, ekonomiaj kaj sociaj institucioj por eviti la internajn batalojn.

    Oni devas insisti pri la fakto, ke ene de la ĉavismo ekzistas patriotisma filozofio de la humanismo, heredita de la kristanismo kaj de la teologio de la liberiĝo. La ĉavisma humanismo estas samtempe celo de la venezuela grandeco, ĉar la mesaĝo de Venezuelo por la mondo estas profunde humanisma kaj sekvo de la socia politika justeco, kies unua celo estas unuigi la nacion.

    La ĉavismo havas, do, diversajn grandecojn : historian, filozofian kaj politikan. De ideologia vidpunkto la ĉavismo alprenas kaj sintezas, kiel estis dirite, la politikan agadon de Hugo Chávez kaj ankaŭ liajn politikajn pensojn, nome la doktrinon dedukteblan el liaj paroladoj kaj tekstoj.

    Kiel politika agado la ĉavismo estas karakterizata de la jenaj grandaj gvidlinioj :

    – suvereneco kaj nacia sendependeco ; malakcepto de dominado farita de iu ajn imperia superpotenco, ĉefe Usono. Chávez diris : „Tiu nescianta, ke la ĉefa malamiko estas la usona imperiismo, ne povas kompreni nek defendi la patrujon” ;

    – malakcepto de kiu ajn pretendo pri ekonomia kaj financa superpovo (Internacia Mon-Fonduso, Monda Banko, Monda Komerc-Organizaĵo). La sendependecon oni defendas ne sole en la politika kampo, sed ankaŭ en la ekonomiaj, geopolitikaj, kulturaj, diplomatiaj kaj armeaj sektoroj ;

    – firmaj ŝtataj institucioj, kiel tiuj de la 5- a Respubliko establitaj de la Konstitucio de 1999 ;

    – forta estraro kaj ia personigo de la politiko por eviti la senpovecon de la partiaj reĝimoj ;

    – forta kaj stabila estrarpovo, kiu donas al la prezidanto de la Respubliko gravan rolon ;

    – rekta rilato inter la gvidanto kaj la popolo, kiu iras super la niveloj de perado, danke al „engaĝiga” konceptado de la demokratio, kun ofta disponebleco pri referendumo kaj elektoj, kaj pri interŝanĝ-dialogo gvidanto-popolo per unika uzo de la amaskomunikiloj ;

    – civito-armea strukturo, kies kerno estas la prezidanto mem, kiu kunordigas la plej bonajn progresemajn civitajn movadojn kaj la patriotisman saĝecon de la militfortoj ; la Armitaj Fortoj havas rektan rilaton kun la projekto de nacia progreso kadre de la civito-armea unuiĝo ;

    – la nacia sendependeco kaj la grandeco de Venezuelo ;

    – la nacia unuiĝo de ĉiuj venezuelanoj – spite la tradiciajn politikajn aŭ regionajn diferencojn, kiuj en la pasinteco kaŭzis dividon kaj malprogreson – kun rekta rilato inter gvidanto kaj popolo, firmigita de la sociaj politikoj de inkluzivigo kaj socia justeco ;

    – la prioritato de la politiko super aliaj konsideroj (ekonomiaj, administraj, teĥnikaj, burokrataj ktp) ;

    – respekto de la ŝtata aŭtoritato ;

    – profunda volo pri socia justeco ;

    – interveno de la ŝtato en la ekonomio ;

    – la reaktivigo de la OPEP kaj kunordigo de la petrolindustriaj politikoj de la produktantoj kaj eksportantoj ;

    – la latinamerika integriĝo kiel daŭra perspektivo kaj ideologia prioritato instigata de Simón Bolívar  ; kaj kreado de konkretaj institucioj por la integriĝo ( Bolivareca Komerctraktato por la Popoloj de Nia Ameriko, Unuiĝo de la Sudaj Landoj, Banko de la Sudo, Celac [integriĝo ĉefe ekonomia de la landoj de Karibio kaj Latinameriko], Petrocaribe [iniciato de energio-kunlaborado proponita de la venezuela bolivara registaro], Telesur ) ;

    – la konceptado de plurpotenca mondo sen hegemonioj, kio postulas venki la projekton de imperia unuflanka hegemonio por garantii la tutmondan pacon kaj la „ekvilibron de la universo”. Instigi multcentran kaj plurflankan mondon. Chávez tion nomis la kvara granda historia celo de la „Plano de la Patrujo”, kiu estis lia regadprogramo por la periodo 2013-2019 ;

    – diplomatia rilato sudo-sudo kun multobligo de la rilatoj kun la sudaj landoj per la movado de ne-aliĝintaj landoj kaj de ekvilibraj aliancoj : Suda Ameriko-Afriko ( SAA) kaj Suda Ameriko-Arabaj Landoj ( SAAL). Chávez emis ankaŭ al la grupo BRICS (Brazilo, Rusujo, Hindujo, Ĉinujo kaj Sud-Afriko) kaj proponis al si aliancon de Venezuelo kun tiu grupo por fortigi plurpotencan mondon ;

    – nacia solidareco inter la civitanoj kaj la teritorioj ; kaj latinamerika solidareco ;

    – respekto de la nacioj, kiuj estas kulturaj entoj faritaj de la historio, kaj bastionoj de la popoloj kontraŭ la imperiismoj ;

    – malakcepto de la doktrino de la ekonomia novliberalismo, kaj la prefero pri ekonomio gvidata de la ŝtato, por volonteca kaj strukturiga progreso (kun grandaj publikaj projektoj, alŝtatigo de la strategiaj sektoroj, sendependeco pri nutrado ktp) ;

    – konstrui „ŝtaton de la taskoj” por pli rekte respondi al la diversaj sociaj bezonoj de la popolo ;

    – evolui al la difino de bolivereca kaj humanisma socialismo, en demokratieco kaj en libereco, kaj krome doni al la laboristoj efikan socian protekton kaj povon per eblo aliri la decidojn de la entrepreno kaj ties utilojn.

    Unu el la ĉefaj celoj de la ĉavismo estas reamikigi la venezuelanojn kun la patrujo, fratigi ilin kaj povi krei ŝtaton kun pli granda suvereneco, pli granda administra efikeco, pli granda justeco kaj egaleco.

    La ĉavismo aspiras kunigi homojn de ĉiuj politikaj devenoj ĉirkaŭ granda projekto pri „potenca lando” kaj rezoluta agado de gvidanto. Por atingi tiujn celojn la ĉavisma metodo estas la pragmatismo kaj la malakcepto de la ideologiaj limigoj. Ĝiaj du ĉefaj aksoj estas : interna unueco cele al granda patriotisma kaj socia projekto ; sendependeco kaj starigo de „potenca Venezuelo” en Latinameriko kaj en la mondo.

    La ĉavismo estas, do, sistemo „de pensado, de volo kaj de agado”. Ĝi agas surbaze de la faktoj kaj la cirkonstancoj, ne de antaŭfiksitaj doktrinoj kaj ideologioj. Rezoluteco kontraŭ fatalismo ; agemo kontraŭ malagemo, kontraŭ la deflankiĝo kaj la rezigno.

    Laŭ Chávez la unua afero estas Venezuelo. Lia politika agado estas krei la kondiĉojn, por ke la patrujo plej efike agados. Tio estas atingebla nur se la venezuela popolo unuiĝas ĉirkaŭ socia projekto difinita de alloga gvidanto, kiu instigas ĝin al la granda historia idealo.

    La bazo de la pensado de Chávez estas pluraj radikoj, kiuj interplektiĝas por formi novan venezuelan progreseman ideologion. Ĝin karakterizas la foresto de dogmoj, por esti malsama disde la malsukcesaj socialismaj eksperimentoj en Eŭropo en la 20- a jarcento. Pro tio, por diferencigi ĝin de tiu ideologio malŝatata de Pollando en 1980, aŭ de tiu falinta kun la berlina muro en 1989, aŭ de tiu dispeciĝinta en 1991, kiam falis Sovetunio, Chávez parolis pri „socialismo de la 21- a jarcento”. Temas pri socialismo naskiĝinta en Latinameriko, kiu devas kongrui kun nia tempo, kaj pro tio Chávez aldonis al ĝi ĉefe tri dimensiojn : la engaĝigan demokration, la feminismon kaj la sentemon pri ekologio.

    Tiun „socialismon de la 21- a jarcento” oni konsideras kongrua kun la privata proprieto, kvankam ĝi instigas aliajn socialismajn kaj solidarajn formojn de proprieto, kiel la kooperativojn kaj la kunmastradon. Tiu socialismo kongruas ankaŭ kun la ekonomia naciismo. Chávez ne hezitis alŝtatigi la grandajn entreprenojn de strategiaj sektoroj, kiujn dominis eksterlandaj kapitaloj.

    La „socialismo de la 21- a jarcento” kongruas, mi insistas pri tio, ankaŭ kun la sociala kristanismo. Chávez alprenis la malnovan sloganon de la sandinistoj : „Kristanismo kaj revolucio, ne estas kontraŭdiro”, surbaze de la aserto, laŭ kiu la vera identeco de la kristanismo estas donita de la teologio de la liberiĝo. Ne vane Chávez asertis, ke Jesuo Kristo estis la unua socialisto de la moderna erao, kaj ke la „regno de Dio” devas esti konstruata ĉi tie, sur la Tero.

    Ĉar la ĉavismo estas, esence, projekto de demokratiigo de la feliĉo.

    El tio eblas dedukti, ke la ĉavismo emas nature fari en Venezuelo hegemonion, pro ĝia kapablo gvidi intelekte kaj morale la socion, kaj ĉar ĝi ebligis la politikan renovigon de iu demokratio, kie devas partopreni registaro, armitaj fortoj kaj popolo unuiĝintaj en la vastiĝo de la sociaj rajtoj kaj en la justa redistribuado de la riĉaĵoj de la lando.

    En la salono de la Council on Foreign Relations ne ĉiuj aŭskultantoj konsentis pri ĉi tiuj opinioj. Kiel kutime. En la sekvinta kolokvo por interŝanĝo inter publiko kaj fakuloj, pluraj homoj kun pasio foje varmega defendis la pravigojn de la venezuela opozicio