Diplomatia Mondo 2015 - Verkis Diversaj aŭtoroj


Enhavo


Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La plej longa embargo de la historio

La 17-an de decembro 2014, Havano kaj Vaŝingtono anoncis la restarigon de siaj diplomatiaj rilatoj. “Tio ne signifas, ke la ĉefa problemo estas solvita”, rimarkigis la kuba prezidanto Raúl Castro. Kvankam lia usona kolego anoncis la malfermon de ambasadejo, nur la Kongreso [parlamento] povas forigi la embargon. De kvindek du jaroj, tiu sufokas la ekonomion de la insulo.

LA UNUAJ disponoj de ekonomia reprezalio — la redukto de la sukerimportoj el la insulo — estis truditaj al Kubo en la jaro 1960 de la respublikana registaro de Dwight D. Eisenhower, oficiale pro la ŝtatigoj fare de la revolucia registaro de Fidel Castro. En 1962, John F. Kennedy etendis la disponojn kaj dekretis embargon.

La efiko estis drameca. Usono estis ĉiam la natura merkato de Kubo. En 1959, 73 elcentoj de la eksportoj de la insulo iris al la norda najbaro; 70 elcentoj de la importoj venis de ĝi. En kelkaj semajnoj tiuj interŝanĝoj komplete ĉesis ...

La retoriko, kiu pravigis tiun ekonomian sieĝostaton, en la fluo de la jaroj evoluis. En 1960, Vaŝingtono argumentis per la senproprietigo de usonaj entreprenoj. Ekde 1961, la Blanka domo pravigis sian pozicion per la proksimiĝo de Kubo kun Moskvo. Poste, la pravigon de Usono por la embargo liveris la subteno al la latinamerikaj geriloj kontraŭ la armeaj diktatorecoj aŭ la kubaj intervenoj en Afriko.*

*  Pri la usona politiko kontraŭ Kubo vd Salim Lamrani (ed.): La Terorismo de Usono kontraŭ Kubo. La Kuba Kvinopo. Esperantigoj el la hispana kaj la franca lingvoj de diversaj MAS-anoj, Monda Asembleo Socia (MAS), Embres-et-Castelmaure, 2009, 232 paĝoj, ISBN 978-2-928300-10-6, 18 eŭroj. -vl

En 1991 la sovetia bloko kolapsis. Anstataŭ normaligi la rilatojn kun Kubo, Usono decidis plialtigi la sankciojn: de tiam la argumento estas: fari premon kapablan rapidigi la restarigon de la demokratio kaj apogi la respekton al la homrajtoj.

Tiam komenciĝis la plej grava ekonomia krizo de la kuba historio, pro la malapero de la USSR, ĝia ĉefa komerca partnero: inter 1991 kaj 1994, la malneta enlanda produkto (MEP) de la insulo falis je 35 elcentoj. Tri jarojn post la enpotenciĝo de s-ro George H. Bush, en 1989, la usona Kongreso adoptis la leĝon Torricelli, kiu intensigas la sankciojn kontraŭ la kuba loĝantaro. Ĝi donas al ili ĉefe eksterteritorian karakteron, tamen malpermesatan de la internacia juro (ekzemple, la francaj leĝoj ne aplikiĝas en Germanujo!). Ekde 1992, ĉiu eksterlanda ŝipo — de kia ajn deveno — kiu haltas en kuba haveno, ne rajtas iri en usonan havenon dum ses monatoj. Per aliaj vortoj: la ŝipentreprenoj, kiuj laboras en la regiono, devas elekti ĉu komerci kun Kubo aŭ kun Usono. Ĝenerale tiu dilemo estas rapide decidita ... Rezulto: la insulo, kiu laŭdifine dependas de martransporto, devas pagi por varo prezon multe super tiu de la merkato por konvinki la internaciajn transportistojn liveri ĝin. La leĝo Torricelli cetere trudas sankciojn al ĉiu lando, kiu helpas Kubon: se Meksiko ekzemple donas helpon de 100 milionoj da dolaroj al Havano, Vaŝingtono malpliigas same tiom sian helpon al Meksiko.

En 1996, la registaro Clinton adoptis la leĝon Helms-Burton, kiu aldonas al la eksterteritorieco la retroaktivecon. Ankaŭ tion la internacia juro malpermesas, sed tio ne gravas. La teksto sankcias ĉian entreprenon (kaj do ankaŭ ne usonan), kiu instaliĝas sur proprietojn ŝtatigitajn post 1959. Sed la leĝo Helms-Burton rompas ankaŭ la usonan leĝon, laŭ kiu, unuflanke, la senproprietigoj estas kondamnindaj nur se ili rompas la internacian juron kaj, aliflanke, la juraj persekutoj eblas en Usono nur se la damaĝita persono posedis usonan pasporton en la momento de la faro. Plej ofte ne unu nek la alia el tiuj kondiĉoj estas plenumita. Sed la leĝo ludas sian rolon perfekte, ĉar ĝi malinstigas multajn investistojn instaliĝi en Kubo pro timo de reprezalioj.

Kvankam en la jaro 2000 la usona kampkultura premgrupo sukcesis trudi mildigon de la disponoj por povi vendi sian produkton al Havano, tiu mildigo estas akompanata de restriktaj kondiĉoj (pago per kontanta mono, antaŭe, sen ebleco de kredito kaj en alia valuto ol dolaro). Kvar jarojn poste, la registaro de s-ro George W. Bush starigis la Komisionon de helpo al Kubo libera. Sed la “helpo” estas sufiĉe stranga, ĉar temas pri trudo de novaj sankcioj al la insulo.

Unue pri la limigo de vojaĝoj al Kubo. Dum ĉiu eksterlanddevena loĝanto en Usono rajtas vojaĝi en sian devenlandon kiam ajn li volas, ekde 2004 tiu ebleco jam ne ekzistas por homoj kiuj deziras vojaĝi al Kubo sen permeso de la departemento de Trezoro. La vizitoj estas krome limigitaj al dek kvar tagoj en tri jaroj, anstataŭ antaŭe unu vojaĝo jare. Krome oni devas povi pruvi, ke almenaŭ unu membro de onia familio vivas daŭre sur la insulo. Ne validas kuzo, nek nevo, nek onklo: la familio, redifinita de la Bush-registaro, reduktiĝas — por la kubanoj — al gefratoj, al la gepatroj, al geavoj kaj al la geedzoj. Laŭ la instigo de s-ro Max Baucus, tiam senatano de la ŝtato Montana, la departemento de la Trezoro informis en 2004, ke ĝi realigis inter 1990 kaj 2004, naŭdek tri esplorojn pri la internacia terorismo. En la sama tempo ĝi faris dek mil sescent okdek tri “por malebligi la usonanojn uzi siajn rajton vojaĝi al Kubo”.*

*  “Baucus calls Bush Cuba policy ‘absurd’”, usona senato, 6-an de majo 2004.

La “helpo” imagita de la skipo de s-ro Bush entenas ankaŭ la mon-sendojn kaj -interŝanĝojn. Homo loĝanta sur usona teritorio kaj kiu povis plenumi ĉiujn kondiĉojn por vojaĝi al la insulo dum dek kvar tagoj, rajtas tie elspezi ne pli ol 50 dolarojn tage. Dum usonaj loĝantoj rajtas sendi financan helpon eksterlanden al membro de sia familio sen limigo de la sumo, la kubdevenaj loĝantoj rajtas sendi nur ĝis 100 dolaroj monate. Se la helpota persono estas membro de la Kuba Komunista Partio (PCC, kiu havas plurcentojn da miloj da membroj), la sendoj estas malpermesataj.

En 2006, la Komisiono pri helpo al Kubo libera decidis malhelpi la internacian san-kunlaboradon de Kubo — gravan fonton de devizoj por la insulo — per tio, ke ĝi malpermesis ĉian eksportadon de medicinaj aparatoj kiam ili “estas destinitaj por esti uzataj en grandskalaj programoj por eksterlandaj pacientoj.”* La plej granda parto de la monda medicina teĥnologio estas tamen usondevena.

*  Condolezza Rice kaj Carlos Gutierrez, Commission for Assistance to a Free Cuba, julio 2006.

Iom post iom, la eksterteritoria aplikado de la ekonomiaj sankcioj intensiĝis, kelkfoje ĝis ridinda mezuro. Japana, germana aŭ korea aŭtomobil-fabrikisto, kiu deziras vendi siajn produktojn sur la usona merkato, devas antaŭe pruvi al la departemento de Trezoro, ke liaj veturiloj ne enhavas kuban nikelon. Franca bakisto, kiu deziras penetri en la merkaton de la unua ekonomia mondpotenco devas pruvi, ke lia produkto ne enhavas gramon da kuba sukero. Usona turisto, kiu konsumas kuban cigaron aŭ glason da rumo Havana Club dum vojaĝo en Francujo, ekzemple, elmetas sin al dek jaroj da malliberejo kaj monpuno kiu povas atingi 1 milionon da dolaroj.

Ĉu kazoj teoriaj? Kelkfoje la realo transiras la fikcion.

En 2006, la japana entrepreno Nikon rifuzis ke oni transdonu sian premion — fotilon de sia marko — al Raysel Sosa Roja, juna kubano 13-jara, kiu suferis nekuraceblan heredan hemofilion. Tiu tamen gajnis la dekkvinan internacian konkurson de infandesegnoj de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (PUND). Nu, la aparato entenis usonajn komponantojn, kaj Nikon ne volis doni la impreson, ke ĝi “komercas” kun Havano.

En julio 2007, la hispana flugkompanio Hola Airlines, kiu havis kontrakton kun la kuba registaro por transporti latinamerikajn pacientojn kun okulmalsanoj al Kubo en la kadro de la operacio “miraklo”, devis ĉesigi siajn rilatojn kun Kubo. Efektive, kiam ĝi mendis ĉe la usona aviadilfabrikisto Boeing riparon de sia aviadilo, Boeing postulis, ke Hola Airlines rompu siajn rilatojn kun Kubo. La direktivo venis el la Blanka Domo.

En majo 2014 la franca firmao BNP Paribas ricevis rekordan monpunon de 8,97 miliardoj da dolaroj (6,6 miliardoj da eŭroj) ĉar ĝi rompis la embargojn ektrudatajn al Kubo, al Irano kaj al Sudano inter 2002 kaj 2009.

La ekonomiaj sankcioj havas dramecan efikon en la kampo de sano. Proksimume 80 elcentoj de la patentoj en la medicina sektoro estas deponitaj de usonaj farmaciaj multnaciaj konzernoj kaj de iliaj filioj: Kubo ne povas uzi tiujn sciencajn atingojn. La Alta Komisarejo pri homrajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj cetere emfazas, ke “la limigoj trudataj de la embargo kontribuis senigi Kubon je vivnecesa aliro al medikamentoj, al la novaj medicinaj kaj sciencaj teĥnologioj”*

*  Human Rights Council, “Situation of human rights in Cuba”, A/HRC/4/12, januaro 2007.

La enpotenciĝo de s-ro Barack Obama tamen signifis iometan ŝanĝon. En 2009 li nuligis la limigojn de vojaĝoj kaj de monsendoj truditajn en 2004.* La signoj de malfermiĝo kulminis la 10-an de decembro 2013, dum ceremonio omaĝe al Nelson Mandela, kiam s-roj Obama kaj Raúl Castro interŝanĝis manpremon kvalifikitan “historia”.

*  Kp Patrick Howeltt-Martin, “Dégel sous les tropiques entre Washington et La Havane” [“Tropika degelo inter Vaŝingtono kaj Havano”, Le Monde diplomatique, novembro 2014.

La prezidintoj James Carter kaj William Clinton siavice plurfoje esprimis sian kontraŭecon al la vaŝingtona politiko. “Mi senĉese petis samtempe publike kaj private la finon de nia ekonomia blokado kontraŭ la kuba popolo, la forigon de ĉiaj financaj, komercaj kaj vojaĝaj limigoj”. deklaris s-ro Carter post sia dua vojaĝo al Kubo en marto 2011.* Por s-ro Clinton, la “absurda” politiko de sankcioj montriĝis “totala fiasko”.*

*  James Carter, “Trip report by former US president Jimmy Carter”, The Carter Center, 1-a de aprilo 2011.
*  Christopher Hitchens, “What was Bill thinking?”, Newsweek, Novjorko, 24-an de septembro 2009.

La ĉambro de komerco de Usono, kiu reprezentas la mondon de la plej gravaj multnaciaj aferoj de la lando, ankaŭ informis, ke ĝi “deziras la finon de la embargo”.* La New York Times kondamnis “anakronismon de la malvarma milito”.* La Washington Post, kvankam konservativa, siavice montriĝas pli vigla: “La politiko de Usono koncerne Kubon estas fiasko. [...] Nenio ŝanĝiĝis, krom la fakto ke nia embargo igas nin pli ridindaj kaj pli senpovaj ol iam ajn antaŭe.”*

*  Komerca ĉambro de Usono: “Testimony on “examining the status of US trade with Cuba and its impact on economic growth””, 27-an de aprilo 2009.
*  “Obama, Cuba and the OAS”, The New York Times, 4-an de junio 2009.
*  Michael Kinsley, “The Cuba a proven failure”, The Washington Post, 17-an de aprilo 2009.

La usona publika opinio estas ankaŭ en sia plimulto favora al normaligo de la rilatoj inter Vaŝingtono kaj Havano. Laŭ enketo farita de la CNN la 10-an de aprilo 2009, 64 elcentoj de la usonaj civitanoj kontraŭas la ekonomiajn sankciojn kontraŭ Kubo. Laŭ la entrepreno Orbitz Worldwide, unu el la du plej gravaj vojaĝagentejoj en Interreto, 67 elcentoj de la loĝantoj de Usono deziras pasigi siajn feriojn en Kubo, kaj 72 elcentoj pensas, ke “la turismo en Kubo efikus pozitive por la ĉiutaga vivo de la kuba popolo”.

En 2013, dum la jarkunveno de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, cent okdek ok landoj el cent naŭdek du kondamnis, por la dudekdua fojo sinsekve, la ekonomiajn sankciojn trudatajn al Kubo, memorigante ke pli ol 70 elcentoj de la kubanoj naskiĝis sub tiu ekonomia sieĝostato.

Salim LAMRANI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Regiona politiko skuata de la “arabaj printempoj”

La digna izoliĝo de Turkujo

“Nul problemo” kun la najbaroj, tio estis la celo de la eksterlanda politiko de la Partio de Justeco kaj Disvolvado (AKP). Sed la “arabaj printempoj” renversis la regionan situacion, kaj Turkujo nun havas malvarmajn rilatojn kun Sirio, Sauda Arabujo, Irano kaj Egiptujo. Dum la reĝimo nun trairas aŭtokratan devojiĝon, ĉu la elekto de “soleco en digneco” vere estas opcio?

“La pozicio de Turkujo estas etika. Nia regiona politiko estas bazita sur humanaj kaj demokratiaj valoroj, kiujn ĉiu devus aprobi. Tial la puĉo kontraŭ [la egipta prezidanto] Mohamed Morsi [la 3-an de julio 2913] estis tiom elreviga”. Same kiel s-ro Yasin Aktay, vicprezidanto taskita pri la eksterlandaj rilatoj en la Partio de Justeco kaj Disvolvado (AKP), la proksimuloj de tiu partio ĉiam ekas konversacion per la situacio en Egiptujo kaj emfazante la “etikan pozicion” de la registaro. S-ro Aktay daŭrigas: “Ni pensis, ke la Okcidento provos izoli la novan reĝimon. Sed ĝi restis pasiva spektanto de la murdo de demokratio — la amasmurdo de Rabia* kun silentigitaj amasinformiloj.”

*  En la tago 14-a de aŭgusto 2013, la egiptaj armeo kaj polico mortigis ĉirkaŭ mil homojn, sturmante kontraŭ la tendumejo de la placo Rabia Al-Adaouia, kie kunvenis la islamistaj oponantoj al la puĉo.

La nekondamno de la puĉo kontraŭ s-ro Morsi kaj la daŭrigo de la usona helpo al Egiptujo estis komprenataj en Ankara kiel perfido de Vaŝingtono. Aktiva subtenanto de s-ro Morsi kaj de la Islama Frataro, la ĉefministro Recep Tayyip Erdogan alvokis por lia liberigo kaj kritikis la reĝimon, kiu sukcedis al li, rifuzante agnoski ties legitimecon. Fariĝinte prezidanto, s-ro Erdogan tiel alparolis la Ĝeneralan Asembleon de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Nov-Jorko la 24-an de septembro 2014: “Tiuj, kiuj oponas murdojn en Irako, en Sirio kaj la murdon de la demokratio en Egiptujo, estas akuzataj subteni terorismon.” Li kritikis UN kaj “la demokratiajn landojn, kiuj nur observis la eventojn.” La egipta ministro pri eksterlandaj aferoj rebatis: “Tiuj mensogoj ne mirigas, venantaj de homo deziranta estigi ĥaoson kaj semi malakordon en Mez-oriento, tra sia subteno al teroristaj grupoj kaj organizoj” (Reuters, 25-a de septembro 2014).

S-ro Erdogan ne estas fremda al la amasinformilaj polemikoj. Lia rekta diskurso, aparte favora al la palestinanoj, donis al li grandan popularecon en la araba mondo. Nun, kiam Mez-oriento estas en tempesto, tiu ĉi eble malgrandiĝis, sed la ĉarmo ankoraŭ efikas: li elektiĝis prezidanto dum la unua baloto, per 51,7% de la voĉoj, la 10-an de aŭgusto 2014. S-ro Erdogan esperas sufiĉe larĝan venkon okaze de la parlamentaj elektoj de junio 2015 por trudi konstitucian ŝanĝon kaj veran prezidantan sistemon.

Apud li staras s-ro Ahmet Davutoglu. Li estas universitatano, ne politikisto. Ĉefa diplomatia konsilanto de la AKP ekde ĝia alveno ĉe la regposteno, la 3-an de novembro 2002, li fariĝis ministro pri la eksterlandaj aferoj en majo 2009. Kaj, kiam s-ro Erdogan fariĝis prezidanto, s-ro Davutoglu ricevis la taskon regi la AKP, samtempe kiel la funkcion de ĉefministro. Kvankam oni foje aŭdas, ke ambaŭ homoj ne ĉiam akordiĝas, s-ro Davutoglu restas fidela leŭtenanto. Ankoraŭ ne eluzita de la regado, li povas certigi la kontinuecon de la AKP-projekto, dum multaj deputitoj finas sian trian kaj lastan mandaton.

Tiu projekto de “nova Turkujo” - sub la regado de plifortigita prezidanto, instalita en tute nova milĉambra palaco, kies konstruadon oni taksis je 615 milionoj da dolaroj* — baziĝas sur pliigita centralizo kaj aŭtokratio. Plifortigita de la balotoj, la regantoj sufokas la liberecon paroli kaj manifestacii, bridas la juĝantaron, maldungigas la ĵurnalistojn, kaj eĉ distingiĝis en 2014 per sia provado malpermesi Twitter kaj Youtube. La 12-an de decembro, s-ro Erdogan anoncis, ke li de nun prezidos la kunvenojn de la ministraro. De la manifestacioj de la Gezi-parko en somero 2013, ĉia kontestado de lia aŭtoritato estas rigardata de li kiel rekta minaco.

*  BBC News Europe, Londono, 5-a de novembro 2014.

En Istanbulo, la rumoroj kaj onidiroj anstataŭis la faktojn. Multaj el la kontaktitaj homoj akceptas respondi demandojn kaj esprimiĝi nur kondiĉe de anonimeco. La 14-an de decembro (2014) la polico aŭrore prezentiĝis ĉe la ĵurnalo Zaman kaj ĉe la televidĉeno Samanyolu, kaj arestis ĉefe ĵurnalistojn konatajn pro siaj ligoj kun la religia gvidanto rifuĝinta en Usono, Fethullah Gülen. Tiuj iniciatoj estigis fortajn protestojn de Eŭropa Unio kaj de Usono, kaj ankaŭ de la turkaj asocioj de ĵurnalistoj kaj eldonistoj. S-ro Gülen, kiu estis aliancano de s-ro Erdogan, fariĝis malŝatata post kiam anoj de lia frataro diskonigis, en decembro 2013, koruptofarojn koncernantajn gravajn personojn de la AKP, inkluzive ministrojn kaj ties gefilojn. S-ro Erdogan asertis, ke li “renversos tiun perfido-reton kaj igos ĝin respondeci pri siaj agoj”.*

*  Hürriyet Daily News, Istanbulo, 12-a de decembro 2014.

Nuntempe s-ro Erdogan ĝuas ankoraŭ la konfidon de duono de la loĝantaro, kiu kundividas lian mond-rigardon kaj profitis el lia politiko, aparte en la ekonomia kaj socia kampoj. Sed kio pri la turkoj, kiuj aŭdigis sian voĉon en la Gezi-parko? Sen kalkuli ke la centr-dekstra liberala marĝeno de la AKP, kiun s-ro Erdogan konkeris en 2002, promesante pli inkluzivan Turkujon, povus ankaŭ laciĝi pri lia kreskanta aŭtokratismo.

Kursoj pri la otomana lingvo

La “nova Turkujo” ankaŭ redifinas la lokon de la lando en la mondo, kun ĝia otomana heredaĵo kaj la patroneco de la sunaisma islamo. S-ro Erdogan eĉ ĵus proponis la enkondukon de devigaj kursoj pri la otomana lingvo* en la mezlernejoj. Ĉio tio vibras kun malnova vizio, defendata de s-ro Davutoglu, tiu de Turkujo, kiu fariĝu potenca lando en la mondo, emfazante la unuecon de islamo. Kiel klarigas Behlül Özkan, vicprofesoro pri internaciaj rilatoj en la universitato de Marmara, citante la artikolojn kaj la libron de la nova ĉefministro*, “Turkujo ne estas ordinara naci-ŝtato, sed la centro de la civilizo [otomana], (...) [ĝi devas] fariĝi politika centro ebliganta ŝtopi la malplenon de la potenco, kiu aperis post la likvido de la otomana imperio”*”. S-ro Davutoglu opinias, ke sub Mustafa Kemal Atatürk, la fondinto de la moderna respubliko, Turkujo malprave elektis fariĝi periferia elemento sub la sekureca protekto de la okcidenta civilizo, prefere ol esti centro, eĉ malforta, de sia propra civilizo”. Li kritikas la “valoro-krizon en la okcidentaj socioj”, opiniante ke “la okcidentaj demokratioj estas danĝeraj ĉar al ili mankas religiaj valoroj kiuj gvidu ilin”. Li pensas, ke, se la identeco de Turkujo estus bazita sur islamo, ties landlimoj povus esti plilarĝigitaj”.

*  La araban alfabeton de la otomana turka lingvo oni anstataŭis per la latina alfabeto kiam kreiĝis la respubliko.
*  Ahmet Davutoglu, “Stratejik Derinlik” (Strategia profundeco), Küre Yayınları, Istanbulo, 2001.
*  Behlül Özkan, “Turkey, Davutoglu and the idea of pan-islamism”, Survival. Global Politics and Strategy, vol. 56, n-ro 4, Londono, aŭgusto-septembro 2014.

Sub la respondeco de s-ro Davutoglu, la regionaj politikoj de Turkujo spertis promesplenan komencon: “nul problemo kun la najbaroj” kaj uzo de la influpovo. S-ro Abdullah Gül, kiam li estis ministro pri eksterlandaj aferoj (2003-2007) estis ŝlosila intertraktanto en la intertraktado por aliĝo al la EU kaj en la rilatoj kun Centra Azio kaj Kipro, dum s-ro Davutoglu direktis sian atenton al la rilatoj kun la araba mondo. La aliro estis tute pragmata: s-ro Erdogan estis vidata dum sia feriado kun la siria gvidanto Bachar Al-Asad, kvalifikita “frato”, kaj ricevis premion pri la homrajtoj el la manoj de la libia gvidanto Muamar Kadafi. Sub la gvidado de s-ro Davutoglu, Turkujo intensigis sian ekonomian kunlaboron, malfermis siajn landlimojn, forigis la devigon havi vizon por multaj landoj de la Mez-oriento, Kaŭkazo, Afriko, ktp.*. La ĉefa celo estis kreskigi la politikan kaj ekonomian konfidon al Turkujo. Tiu ŝajnis atingita kun, ekzemple, dekobligitaj komercaj interŝanĝoj kun la mez-orientaj kaj nordafrikaj landoj inter 2002 kaj 2011.

*  Vd Alain Vicky, “A l’assaut de l’Afrique”, dans “Turquie, des Ottomans aux islamistes”, Manière de voir, n-ro 132, decembro 2013 - januaro 2014.

Tiam okazis la “arabaj printempoj”. S-ro Davutoglu kredis, ke la islamistaj grupoj atingos la regpovon kaj tenos ĝin, kaj ke, subtenante ilin, Turkujo ludos gvidan rolon en Mez-oriento. Tiu ambicio estis sendube stimulata de la okcidenta espero, ke Turkujo povos esti modelo por la modera islamo, instigante la AKP supertaksi sian povon. Ahmet Insel, liberala universitatano, klarigas: “Ĝis 2011 la ideoj de Davutoglu estis romantikaj, sed ni ne povis diri, ke li malpravas. Hodiaŭ Turkujo ne plu havas ambasadoron en Egiptujo, Sirio kaj Israelo. Spite al ligoj komence intimaj (Ankara estis mediaciisto inter Tel-Aviv kaj Damasko en 2007-2008), la rilato kun Israelo trairis serion de krizoj: dum la pintokunveno en Davos (29-a de januaro 2009), kiam s-ro Erdogan akuzis la prezidanton Shimon Pérès mortigi la palestinanojn, poste okaze de la israela atako kontraŭ la ŝipo Mavi Marmara kaj tuta aro da turkaj ŝipetoj transportantaj homhelpon al Gazao (31-a de majo 2010), mortigante naŭ turkajn aktivulojn, kaj antaŭnelonge, la 2-an de decembro 2014, kiam la israela ministro pri defendo publike kondamnis Turkujon, kulpan laŭ ĝi protekti membrojn de la Hamaso.

Turkaj ministroj kaj konsilistoj rigardas tiun subtenon kiel alian ekzemplon de sia “etika pozicio”. “Ni verŝajne estas la sola registaro, ekster la araba mondo, kiu subtenas la Hamason”, deklaras unu el niaj kunparolantoj, postulante anonimecon, kaj neante, ke tio okazas malprofite al la Palestina Aŭtoritato gvidata de la Fataho. Tamen, malgraŭ tiuj streĉoj, komerco kaj turismo kun Israelo daŭre disvolviĝis.

Koncerne Irakon, la rifuzo de la religia ŝijaista politiko de la eksa ĉefministro Nouri Al-Maliki (2006-2014) kondukis Ankara plibonigi siajn rilatojn kun la regiona kurda registaro de Erbil. Turkujon surprizis la antaŭeniro de la Organizo de la Islamisma Ŝtato (OIŜ), inkluzive sur teritorioj loĝataj de turkmenoj. Ĝi devis alfronti ostaĝkaptadon de turkaj kamionŝoforoj, kaj poste de kvardek naŭ diplomatoj laborantaj en Mossul en junio 2014 — ilia liberigo okazis tri monatojn poste en kondiĉoj ne precizigitaj.

La krizo de Sirio, kun kiu Turkujo havas komunan traireblan landlimon okcent okdek kilometrojn longan, kaŭzis alvenon de unu miliono sescent mil rifuĝintoj, kun kosto taksita de la registaro je 5,5 miliardoj da dolaroj. Dum Usono rigardas la OIŜ kiel sian ĉefan malamikon, por Ankara la ĉefa malamiko estas la reĝimo de s-ro Asad. La plej gravaj malsukcesoj de la AKP, post Egiptujo, okazis en Sirio. Male al tio, kion esperis Ankara, s-ro Al-Asad ne falis. Soli Özel, profesoro pri internaciaj rilatoj en la universitato Kadir Has, kritikas la manieron laŭ kiu la AKP mastrumis tiun dosieron ekde 2012: “Ili ne sukcesis regi la Liberan Sirian Armeon (LSA) kaj prenis la riskon, subtenante ekstremismajn organizaĵojn, transformi Turkujon en novan Pakistanon, kun ties propraj talibanoj. Kiu ajn grupo estis subteninda, kun la sola kondiĉo ke ĝi efike luktis kontraŭ Al-Asad. Ni vidis la Al-Nosra-Fronton kaj la OIŜ varbi ĉi tie, dum la regantoj rigardis aliloken.”

Samtempe, multaj turkoj opinias, ke la OIŜ, sunaista organizaĵo, meritas certan komprenemon. Kiel rimarkas s-ro Etyen Mahcupyan, la ĉefa konsilanto de la ĉefministro,:“la OIŜ sukcesis instaliĝi kaj organizi sociajn kaj kulturajn servojn, kio signifas, ke ĝi nun havas ian aŭtoritaton. Ni eble baldaŭ vidos ĝiajn membrojn intertrakti, vestitaj per nigra kostumo kaj kravato.” La kurda demando estas malfacila: la siriaj kurdoj de la Partio de la Demokratia Unio (PYD en la angla) estas parto de la Partio de la Laboristoj de Kurdistano (PKK), la separisma grupo — etikedita “teroristo” de Vaŝingtono kaj EU — armee konfliktanta kun la turka ŝtato de tridek ses jaroj*, kaj kun kiu la registaro komencis sekretan pac-procezon. La streĉo en la sudoriento de Turkujo fariĝis evidenta komence de oktobro 2014, kiam kolero-manifestiĝoj eksplodis inter la turkaj kurdoj antaŭ la pasiveco de la registaro fronte al la ofensivo de la OIŜ kontraŭ la urbo Kobané: pli ol tridek kvin homoj estis mortigitaj ene de kelkaj tagoj.

*  Vd Allan Kaval, “La kurdoj, kiom da divizioj?”, Le Monde diplomatique en esperanto, novembro 2014.

Turkujo estis malmulte ema preni unuarangan lokon en la milita koalicio sub usona komandado, starigita en aŭtuno por bombardi la OIŜ kaj rompi la sieĝon de Kobané, eĉ se ĝi respondis al la internaciaj petoj, severigante la regon de sia suda landlimo kaj permesante al la Peŝmergoj trairi sian teritorion. Tiu ĉi premo povas nur kreski kun la aktiva partopreno de Irano al la kontraŭ-OIŜ lukto en Irako*, la plifortigo de la ŝijaisma akso kaj la fakta pliproksimiĝo de Tehrano kun Okcidento.

*  Hürriet Daily News, 7-a de decembro 2014.
La ekonomio komencas malbonfarti

Elrevigita de la eventoj en Sirio kaj en Egiptujo, la AKP forlasis sian pragmatismon favore al reveno al la ideologio nomata “etika pozicio”. S-ro Ibrahim Kalin, la ĉefa konsilanto pri ekstera politiko de la prezidanto nomas ĝin “soleco en digneco”.

Tamen, Turkujo ne povas permesi al si tro longan diplomatian izoliĝon, kiel atestas la egipta kazo. “La rilato estas nesimetria”, notas Mensur Akgün, profesoro en la universitato Kültür de Istanbulo. Turkujo bezonas la havenojn kaj merkatojn de Egiptujo, sed Egiptujo povas provizi sin en kiu ajn alia lando. Ni devas kreskigi niajn ekonomiajn eksportadojn kaj plifortigi nian diplomatian pozicion.” Tio des pli veras, ke la ekonomia kresko komencas malrapidiĝi: ĝi pasis en 2014 de 4 al 3,3%, dum en 2009, komence de la monda krizo, ĝi estis 9%.

Ĉu la regiona politiko de Turkujo estis ostaĝigita de la vizio de “nova Turkujo” bazita sur la otamana heredaĵo kaj la sunaisma islamo? Aŭ ĉu la nunaj malfacilaĵoj kondukos la gvidantojn de la AKP rekonstrui siajn regionajn aliancojn? Estis ja la signifo de la mesaĝo de la vicĉefministro Bülent Arinç “pri amikeco kaj frateco” al la najbaroj de Turkujo, Sirio kaj Irano, kaj al la “tradiciaj amikoj kaj aliancanoj”, Sauda Arabujo, Kuvajto, Unuiĝintaj Emirlandoj, Egiptujo aŭ Jordanio*. Sed necesos verŝajne atendi post la printempaj parlamentaj balotoj por havi pli klaran ideon pri la orientiĝo elektita de s-ro Erdogan.

*  Parolado farita ĉe la kvina pintkunveno de Bosporo de la Asembleo de la turkaj eksportantoj, reprenita de Hürriet Daily News, 13-a de decembro 2014.

Wendy KRISTIANASEN


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Vekiĝo de la romaa komunumo

Longtempe nevidebla, la plej granda romaa komunumo en Eŭropo plenumis identecan renaskiĝon danke al malfermiĝo de la turka islam-konservativa registaro. Sed ties ekonomia kaj socia emancipiĝo montriĝas multe pli malfacila.

SINJORO Bahattin Turnali paŝas malrapide tra la stratoj de sia kvartalo vestita per eleganta nigra kompleto kaj kravato. Juna kadrulo duoble diplomita el la universitato de Istanbulo, preskaŭ tridekjara, li ĵetas patrecan rigardon al tiuj maljuniĝantaj domegoj, kie li kreskis. “La taksiistoj rifuzas veni tien post la 21-a horo. Pro la perfortoj kaj drogo-fikomerco”, li rakontas.

Ĉirkaŭ ses mil romaoj vivas en Kustepe, malriĉa kvartalo de la Istanbulo-centro, kiu havas entute dudek du mil loĝantojn. S-ro Turnali baldaŭ atingas deklivan implikaĵon de stratetoj. Sur la ĉefa placo, kafejo frontas la moskeon, de kie sonas la alvoko al la vespera preĝo. La mastro, s-ro Bülent Filas, loka figuro, donas la tonon: “Antaŭ ĉio, necesas diri, ke nia situacio estas bona.”

En Kustepe kiel aliloke en la romaa loĝantaro, oni volas kredi, ke nova erao komenciĝis. De kvin jaroj, la turka ŝtato multobligis malfermajn iniciatojn. En 2010 s-ro Recep Tayyip Erdogan, tiam ĉefministro, forprenas la negativan terminon Cingene (“cigano”) el la turka juro. La postan jaron, li forigas leĝon (neaplikitan), kiu permesis al la ministro pri internaj aferoj elpeli romaojn sen identeco aŭ konsiderataj kiel “nealiĝintaj al la turka kulturo”. La 14-an de marto 2010, antaŭ dek kvin mil romaoj kunvenintaj el la tuta lando en sportejo de Istanbulo, li donas omaĝan paroladon kaj pardonpetas, “nome de la ŝtato”, pro la malbonaj traktadoj kaj la suferitaj diskriminacioj. “Eĉ la neromaaj turkoj komencis uzi pli singardan lingvaĵon”. rimarkas s-ro Metin Salih Sentürk, prezidanto de la asocio de la florvendistoj kaj alia figuro de Kustepe. “Estas revolucio!”, insistas s-ro Filyas.

Tiu operacio ne estas sen kaŝita politika celo. Ĝi estis uzata kiel garantiaĵo por la Eŭropa Unio, kiu atendas antaŭenpaŝojn pri la demando de la malplimultoj. Ĝi akompanas ŝanĝon de doktrino ĉe la pinto de la ŝtato, de post la enpoviĝo de la Partio de Justeco kaj Disvolvado (AKP), konservativa. “Recep Tayyip Erdogan kaj la AKP ĉiam montris certan malfermecon rilate al la diversaj identecoj en Turkujo. Tio ebligis al ili revenigi islamon en la publikan spacon, analizas Jean Marcou, esploristo ĉe la Observejo de la turka politika vivo*. Ili volas povi afiŝi la hanafisman sunaismon, kvankam ĝi estas tute plimulta, same kiel afiŝiĝas la kurdoj, la alevitoj, la armenoj aŭ ... la romaoj.”

*  http://ovipot.hypotheses.org
Segregacio restas senkompata realeco

Dum okdek jaroj, la romaoj restis nevideblaj en la politika spaco. Kvankam konservante siajn tradiciojn kaj propran socian vivon, ili fandiĝis en la respublikon konstruitan de Mustafa Kemal Atatürk. Ili servas en la armeo, praktikas la saman religion kiel la plimulto, parolas la saman lingvon kaj praktikas saman kulton al Atatürk.

Ni tamen ne miskomprenu. Same kiel aliloke sur la kontinento, la romaoj kaj la lingvaj malplimultoj kun proksimaj radikoj (dom, lom) aperas kiel ellasitoj: alta senlaboreco, malbona aliro al kuraco-servoj, aĉaj loĝejoj. Alta proporcio de infanoj forlasas la lernejon. Multaj, knaboj same kiel knabinoj, estas instigataj labori aŭ geedziĝi dum adolesko*. Segregacio restas senkompata realeco, eĉ se la precize celataj perfortaĵoj estas malpli oftaj ol en aliaj landoj.

*  Unicef, “Analysis of the situation of children and young people in Turkey 2012”, Ankara, 2013.

En Kustepe, la junuloj estas kaptitaj de la “bonzaï”, malmultekosta sinteza drogo aperinta en 2010, kiu kaŭzas fortan dependon. Kun eta asocio por lukto kontraŭ la diskriminacioj kaj por edukado (Egcam) antaŭ nelonge kreita, s-ro Turnali provas rompi la spiralon de malriĉeco, helpante la familiojn de la kvartalo plusendi siajn infanojn al la lernejo. Depost 2010, svarmas tiaj etaj strukturoj kaj, kun ili, nova generacio de proparolantoj, diplomitaj kaj politikkonsciaj, malmergiĝas. “Tre malmultaj inter ni iris al universitato, li rakontas. hodiaŭ mi fariĝis ia modelo.”

Reĝisoro de dokumentaj filmoj*, tridekjarulino venanta de Istanbulo, Elmas Arus fondis la asocion “Nul diskriminacio” en 2010. Samjare, en marto, ŝi publike alparolis dum la mitingo organizita de s-ro Erdogan. Sed ŝia engaĝiĝo ne estis komprenata en ŝia familio: “Mia patrino diris, ke mi devus honti ankoraŭ interesiĝi pri tiuj demandoj, dum mi havas bonan situacion. Ŝi ne fieras esti romao. Ŝi forgesis sian historion kaj sian lingvon.” Veki la romaan identecon estis politike sendolara operacio por s-ro Erdogan. Male al la kurdoj, ili neniel postulas aŭtonomecon. Ili havas malmulte da solidareco kun la eŭropaj romaoj, kun kiuj ili kundividas nek la longan historion de persekutoj, nek la religion, nek iujn trajtojn de kultura vivo. “Erdogan traktis ilin kiel homojn, igante ilin videblaj. Tio sufiĉas por ili, eĉ se estas nenio pli”, bedaŭras la dokument-filmistino. Ja koncerne agojn, la bilanco restas magra. Jes ja, la solvado de la identeco-problemoj de kelkaj familioj, precipe la nomadoj en la oriento de la lando, estis faciligita. Socialaj loĝejoj estis atribuataj al romaoj, la dialogo pliboniĝis inter la registaro kaj la asocioj. Sed la soci-ekonomiaj progresoj estas malrapidaj, aŭ eĉ ne ekzistas.

*  Ŝi estas interalie kunaŭtoro de “Buçuk”, realigita en 2010.

En sia oficejo, kune kun siaj du asistantinoj, la doktorino Didem Evci implice tion konfesas: la esplorcentro pri la romaa kulturo, kiun ŝi direktoras, estas malplena konko. Tiu instituto, kreita de s-ro Erdogan, naskis esperojn sed montras neniun konkretan rezulton post tri jaroj da ekzisto. “Estas nomo kaj kelkaj paperoj”, diras dungitino de la universitato Adnan-Menderes en Aydin, kie la instituto loĝas. Ayhan Kaya, esploristo en la universitato Bilgi de Istanbulo, ne kredas je la sincereco de s-ro Erdogan pri tiu dosiero: “Sen la perspektivo de alproksimiĝo kun la Eŭropa Unio, ili neniam troviĝus en la programo de Erdogan, kvankam ili estas islamanoj.”

La deziroj eniri politikon grandiĝas

Ankoraŭ pli malbone, la programoj de urborenovigo malfortigas la romaajn loĝantarojn. Pro sia stato malfavora al la sano kaj pro seismo-risko, kelkfoje troigita de la aŭtoritatuloj, la romaaj kvartaloj de la urbocentro estas privilegiita celo de vasta plano lanĉita en 2012. Neniu kontestas la neceson agi. Sed la asocioj publike mallaŭdas la plenpovon de la lokaj regantoj kaj la ruinigajn efikojn de la relokado, plej ofte malproksime de la renovigitaj kvartaloj. La trudita migrado interrompas lernejan kurson, perdigas dungojn, kaj “povas havi negativan efikon al la socia kohereco de la komunumo”, bedaŭras la Eŭropa Centro por la rajtoj de la romaoj*.

*  European Roma Rights Centre, “Turkey: Country profile 2011-2012”, Budapeŝto, aprilo 2013.

En 2005, la Istanbula municipo kaj la registaro decidis renovigi Sulukule, la historian kvartalon, preskaŭ miljaraĝan, de la romaoj, situantan en la urbocentro. Ĉirkaŭ tri mil kvincent loĝantoj estis devigitaj vendi sian terenon por esti relokataj kvardek kilometrojn for de tie. Sed la luprezoj pli altaj, kaj la prezo de la transporto por daŭrigi sian laboron en Istanbulo rapide devigis multajn familiojn reveni vivi en Sulukule, en pli mizeraj kondiĉoj. “Ni ne ĉesis klarigi la problemon al la registaro, sed tiu nenion volis aŭdi, ĉar ĝi ne plu volis romaojn ĉi tie” malĝojas s-ro Hacer Fogo, de la Eŭropa Centro por la rajtoj de la romaoj, kiu, ankoraŭ nun, daŭrigas persekutojn ĉe tribunaloj por ricevi kompensojn.

Malriĉiĝo povus subfosi la bonefikon de la oficialaj agnosko-paroladoj. En septembro 2013, juna romao perdis sian vivon en Bursa, la kvara urbo de la lando, okaze de najbaraj perfortaĵoj aperintaj post la transloĝigo de romaoj, kies kvartalo estis renovigata. Pridemandita de la Parlamento, la urbestro abrupte (malmilde) akuzis: “Plej granda parto de la romaoj (...) vivas per ŝtelado, finegoco de drogo kaj agresoj”. La dek tri romaaj infanoj de tiu kvartalo estis akceptitaj en aparta klaso en la bazlernejo*.

*  Hürriyet Daily News, Istanbulo, 25-a de septembro 2013.

La entuziasmon do iom post iom anstataŭas maltrankvilo kaj senpacienco. “Dum la elektoperiodoj, homoj venas kaj faras promesojn por ricevi niajn voĉojn; alitempe, ni estas nevideblaj” , malkontentas s-ro Turnali. Sed la refleksoj ŝanĝiĝas, kaj la deziroj eniri en politikon kreskas inter la asociaj agantoj. La juna kadrulo konsideras kandidatiĝi okaze de la parlamentaj elektoj, kiuj okazos ĉi-jare: “Estas neniu romaa reprezentanto nun. Mi estos la unua, inch Allah!”*.

*  En la araba: “Se Dio volas” - jmc -.

Marie CHAMBRIAL & Erwan MANAC’H


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Konkuranto por la usona tradicia partnero

Aŭstralio, logata de Ĉinujo

Artikol-serio: La granda ludo de la aliancoj

Kiel eĥo al la zorgoj de la landoj de sud-orienta azio skuataj de la ekonomiaj kaj teritoriaj ambicioj de Pekino, Aŭstralio ŝajnas plenumi sian rolon de leŭtenanto, kadre de la usona strategio de reekvilibrado al la Pacifiko. Tamen, ties ekonomia integrado en la regiono malkovras politikon multe pli ambiguan, kun deziro de emancipiĝo kaj fascino rilate al Ĉinujo.

La 15-an de novembro 2014, okaze de la kunveno de la G20 en Brisbano, la prezidanto Barack Obama kunvenigis siajn japanan kaj aŭstralian samrangulojn. Tiuj neformalaj diskutoj kun s-roj Abe Shinzo kaj Anthony Abott koncentriĝis al la defendaj problemoj. La du viroj estas la apogkolonoj de la usona sekurec-sistemo en la okcidenta Pacifiko, kiu ankaŭ enhavas Tajvanon kaj Sud-Koreujon. Ili kundividas la saman zorgon koncerne la landliman premon de Ĉinujo al siaj najbaroj.

Oni konas la pozicion de Tokio rilate al Pekino: temas pri malkonfido, kiun la ripetaj streĉoj pri la Senkaku/Diaoyu- insuloj kontribuas firmigi, malgraŭ la kreskantaj ligoj inter la ekonomioj de ambaŭ potencaj landoj de orienta Azio. La pozicio de Kanbero, malpli komentita en Eŭropo, atestas pri sendifekta subteno al Vaŝingtono, al kiu ĝin ligas armea pakto jam sesdek-tri-jara.

Unu el la plej vastaj usonaj eksterlandaj bazoj pri persatelita informkaptado troviĝas en la centro de Aŭstralio — ĉe Pine Gap, apud Alice Springs. La aŭstralianoj, integritaj en la tutmonda aŭd- kaj kaptad-sistemo de Usona armeo, senmurmure sekvis Usonon tra ĝiaj plej diskutataj lastaj ekspedicioj, de Irako ĝis Afganujo. Kun defendo-buĝeto kreskanta je 6% en 2015*, la lando planas repotencigon de sia mararmeo, kaj ĝi ankoraŭ plifortigis tiujn ligilojn subskribante, la 12-an de aŭgusto 2014, novan interkonsenton kun Usono por la lokado de dumil kvincent usonaj soldatoj sur la Darwin-bazo, norde de Aŭstralio. Fine, neniu forgesas, ke, la 17-an de novembro 2011, s-ro Obama ja antaŭ la aŭstralia Parlamento oficiale anoncis la starigon de la tiel nomata “pivoto-strategio”, tio estas la reekvilibrado al Azio de la usona ĉeesto*.

*  Zachary Keck, “Australia boosts defense spending 6.1%”, The Diplomat, 1-a de majo 2014, http://thediplomat.com.
*  “Remarks by president Obama to the Australian Parliament”, Blanka Domo, Vaŝingtono, DC, 17-a de novembro 2011.

Malgraŭ tio, la rilatoj montriĝas tre malvarmaj inter la tre konservativa s-ro Abbott, elektita en 2013, kiu kontestas la klimatan varmiĝon kaj la neceson haltigi tion, kaj s-ro Obama, kiu faris el tio forta ero de sia politiko. De la 17-a ĝis 19-a de novembro 2014, tuj post la G20-kunveno de Brisbano, la aŭstralia prezidanto kaptante la okazon de la vizito de la ĉina prezidanto s-ro Xi Jinping, faris neniam antaŭe viditan alproksimiĝon kun Ĉinujo, intence sin liberigante tiel de la avertoj, tamen nekutime solenaj, de sia usona samrangulo.

Antaŭ ol forlasi Brisbanon, s-ro Obama siamaniere resumis la situacion en Pacifiko: “La demando estas la sekva: kiu el tiuj du estos la estonto de la Pacifik-Azio en la venonta jarcento? Ĉu ni iros al pli da integrado, justeco kaj paco, aŭ al malordo kaj konflikto? Jen niaj elekteblecoj: konflikto aŭ kunlaboro? Subpremo aŭ libereco*?” Tiu fendiga diskurso memorigas en impresa maniero la faman alternativon inter la “vivmanieroj” establitan de la Truman-doktrino* aŭrore de la Malvarma Milito. Ĝi markis la aŭstralian gazetaron, dum s-ro Abbott malkaŝe ignoris ĝin, varme celebrante la ĉin-aŭstralian partnerecon.

*  Lenore Taylor, “G20: Barack Obama uses visit to reassert US influence in Asia Pacific”, The Guardian, Londono, 15-a de novembro 2014.
*  En sia parolado antaŭ la Kongreso de Usono la 12-an de marto 1947, la prezidanto Harry Truman prezentiĝis kiel ĉampiono de la “libera mondo”, kun dupolusa konceptado de la internaciaj rilatoj.

La vizito de la ĉina prezidanto, kiu koncentris la atenton de la tuta lando, estis okazo por fortigi la duflankajn ligilojn, aparte markitajn de la subskribo, la 19-an de novembro, de vasta libermerkata interkonsento* kaj de la inaŭguro de la unua forumo de la regionaj registarestroj de ambaŭ landoj.

*  Evento, kiu eklipsis en la aŭstralia gazetaro la ŝtatestran viziton de s-ro François Hollande, samtage okazintan.
Al la komerca prospero

SINJORO Xi Jinping profunde konas Aŭstralion, kies diversajn ŝtatojn li vizitis antaŭ lia aliro al la plej alta posteno de Ĉinujo, en marto 2013. Lian viziton taksis ege pozitive la aŭstralia gazetaro, kiu memoris la “du dezirojn” formulitajn okaze de lia parolado — tre aplaŭdata — antaŭ la Parlamento: “La unua estas duobligi la enspezon de ĉiu loĝanto antaŭ la jaro 2020. (...) La dua estas transformi Ĉinujon en socialisman landon, prosperan, demokratian, kulture evoluintan kaj harmonian antaŭ la mezo de la jarcento*.”

*  Parolado antaŭ la aŭstralia Parlamento, 17-a de novembro 2014.

Nur la Verduloj, fare de sia gvidantino la senatanino Christine Milne, aŭdacis pridemandi s-ron Xi Jinping pri la situacio en Hongkongo kaj pri la ĉinaj politikaj malliberuloj. S-ro Abbott mem elvokis la “brilan sunon” de la Kanbero-Pekinaj rilatoj.

Aŭdiĝis tamen kelkaj kritikoj. Laŭ Hugh White, profesoro ĉe la Centro por Strategio- kaj Defendo-Studoj de la aŭstralia nacia Universitato, la politiko de s-ro Abbott danĝere rompas la ekvilibron, kiun Aŭstralio ĉiam kapablis konservi inter sia azia regiona enradikiĝo kaj sia okcidenta solidareco: “[S-ro Abbott] navigas senplane inter la du potenc-polusoj de la regiono, unu tagon ĉe la flanko de Usono, la sekvantan tagon ĉe tiu de Ĉinujo, sen klara konscio pri sia fina celo. (...) Reale, ni ne povas permesi al ni submetiĝi je neniu el ili. La parolado de Obama montras, ke li havas neniun respondon por doni al la ĉinaj ambicioj, escepte de senkompromisa rezisto, sed sen potenco, kio estas la “pivoto-strategio” - kaj ni scias, ke tio ne funkcias. Xi montras siaflanke, ke la ĉina celo estas tute ekskludi Usonon el Azio, kaj tio ankaŭ ne funkcias por ni* Tamen, se tiu opinio ja bone priskribas la malfacilon por Aŭstralio ekvilibrigi siajn aliancojn en la azia sud-oriento kaj oriento, ĝi ŝajnas subtaksi la longdaŭrajn tendencojn de ĉin-aŭstralia alproksimiĝo, kiu, laŭ longa perspektivo kaj trans la tre paradoksa kazo de s-ro Abbott, ŝajnas destinita plifortiĝi.

*  Hugh White, “Abbott clueless on how to handle US and China”, The Sydney Morning Herald, 25-a de novembro 2014.

Deklarante, ke Kanbero ne aliris Ĉinujon “kiel kontraŭulon”, la lasta “Blanka Libro” (Oficiala Dokumentaro) de la aŭstralia Defendo, publikigita en 2013, jam estis tre malsama de tiu de 2010, sufiĉe agresema rilate Pekinon. La venonta eldono de tiu dokumento, planita por 2015, verŝajne ne revenos al la tono de 2010. Eble troviĝos en ĝi la termino “Hindo-Pacifika”, kiu tradukas la strebon de Aŭstralio plilarĝigi kaj reekvilibrigi sian geopolitikan agzonon, inkluzivante en ĝin la baratan partneron. Post la vizito de s-ro Abbott en Barato en septembro, la barata ĉefministro, s-ro Narendra Modi, oficiale restadis en Aŭstralio de la 16-a ĝis la 18-a de novembro, kaj li alparolis ambaŭ ĉambrojn de la Parlamento — historia unua fojo. Sed, spite al tiu strebo, kaj al la aŭstralia opono al la agresema marpolitiko de Pekino*, multaj analizistoj opinias, ke la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinujo kaj Aŭstralio travivas gravan ŝanĝon, des pli signifoplenan, ke tiu ĉi okazas sub registaro, kiu apriore ne estis antaŭinklina al tiom realisma politiko.

*  Kirk Spitzer, “Australia chooses sides — And it’s not with China”, Time, Nov-Jorko, 6-a de majo 2013.

La 21-an de oktobro 2014, kelkajn semajnojn antaŭ la kunveno de la G20, la aŭstralia politikistaro unuanime salutis la memoron de Gough Whitlam, ĵus forpasinta je aĝo de 98 jaroj. Hodiaŭ nekonata ekster sia lando, tiu labor-partiano, eksa registarestro, estis la unua aŭstralia gvidanto, kiu agnoskis la komunistan Ĉinujon en 1972. Tiu decido estis tiam ege kritikata. La tempo ŝanĝiĝis kaj Whitlam estas nun celebrata kiel viziulo. Ĉinujo fariĝis la unua komerca partnero de Aŭstralio. De la breditaj fiŝoj ĝis la fer-erco, la aŭstraliaj eksportaĵoj tre dependas de la evoluo de konsumo kaj investado de la azia giganto. En 2013, ili superis 100 miliardojn da aŭstraliaj dolaroj (68 miliardoj da eŭroj) kontraŭ nur 16 miliardoj al Usono; samtempe la importaĵoj de ĉinaj produktoj atingis 50 miliardojn da dolaroj (34 miliardoj da eŭroj)*.

*  Komuniko de la departemento pri eksterlandaj aferoj kaj komerco, 21-an de majo 2014.

Unu miliono da ĉindevenaj civitanoj vivas kaj laboras en Aŭstralio. Konsciaj pri la okazantaj regionaj transformoj kaj pri la nova interdependeco, kiun ili kreas inter ambaŭ landoj, iuj membroj de la aŭstralia elito pledas por “nova rigardo” al Ĉinujo. Laŭ s-ro Robert Hawke, eksa ĉefministro, “la azia politiko estas en plena transformiĝo. (...) Ni apenaŭ komencas mezuri la potencon kaj prosperon de Ĉinujo, kaj ankaŭ ĝiajn ambiciojn, kaj direkti saĝan rigardon al ĝia profunda identeco*.”

*  Parolado ĉe la Asia Pacific Forum de la Universitato de Queensland, 17-a de novembro 2014.
Kvazaŭ alta homo en homamaso

INSTITUTO pri la aŭstrali-ĉinaj rilatoj (Australia-China Retations Institute - ACRI) estis kreita en majo 2014, gvidata de eksa ministro pri eksterlandaj aferoj, s-ro Robert Carr. La vicdirektoro de la ACRI, D-ro James Laurenceson, resumas la problemojn de la duopo Pekino-Kanbero per tre konkretaj vortoj: “Kiajn oportunojn kaj defiojn kreos la transiro al la mezklaso de kvincent milionoj da ĉinoj ĝis 2021? Tiu historia evoluo havos enormajn konsekvencojn por Aŭstralio, de minejoj ĝis agrokulturo, sen forgesi la servojn*.”

*  Maggie Wang, “China economy specialist to set research agenda for new think tank”, UTS Newsroom, 1-a de aŭgusto 2014, http://newsroom.uts.edu.au.

La turismo-industrio jam agas kiel premgrupo al la registaro Abbott por konsiderinde kreskigi la nombron de vizoj donataj al ĉinaj civitanoj, cele ebligi al la naciaj grupoj profiti de la ofertitaj okazoj de la nova liberkomerca traktato. Tute ne certas, ke la usona pivot-strategio kapablos kontraŭstari la pli kaj pli kreskantan allogon de la ĉin-aŭstraliaj rilatoj, kaj tio malgraŭ ĉiuj kaŝitaj pensoj — realaj — rilate sekurecon.

Okaze de sia parolado antaŭ la aŭstralia Parlamento, precize tri jarojn post tiu de la pivot-strategio farita de s-ro Obama en la sama domo, s-ro Xi uzis metaforon, kiu impresegis: “Ĉinujo, li diris, estas kvazaŭ alta homo en homamaso. La aliaj nature sin demandas kiel la granda homo movos sin kaj agos*.” Aŭstralio, pli ol ĉiu alia, observas la fenomenon, kiu dominas per siaj kapo kaj ŝultroj la maltrankvilajn najbarojn. Sed multaj indikiloj ŝajnas montri ke, male al aliaj, ĝia rigardo al la “alta homo” estas ŝanĝiĝanta de malfida timo al fascinata scivolemo.

*  Parolado antaŭ la aŭstralia Parlamento, 17-a de novembro 2014.

Olivier Zajec


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Murdoj kontraŭ la gazetara libereco

La 7-an de januaro 2015 okazis islamisma terorista atako kontraŭ la satira semajngazeto Charlie Hebdo en Parizo, farita de la fratoj Chérif kaj Said Kouachi. La desegnistoj Cabu, Charb, Honoré, Tignous kaj Wolinski, la psiĥanalizistino Elsa Cayat kaj la ekonomikisto Bernard Maris, kiuj en tiu tago kunvenis en redakta konferenco, la policano Franck Brinsolaro, la mastrumanto Frédéric Boisseau kaj la korektisto Mustapha Ourrad, Michel Renaud, gasto, kaj policisto, Ahmed Merabet, estis mortpafitaj de la agresintoj. Entute viktimiĝis dek du homoj mortigitaj kaj dek unu vunditaj, inter ili kvar grave. La respondecon pri la atako deklaris Al-Kaido de la araba duoninsulo.

La kolektiva murdo okazinta merkredon la 7-an de januaro 2015 ĉe la sidejo de Charlie Hebdo celis mortigi ĵurnalistojn kaj desegnistojn pro iliaj opinioj. Ĝi funebrigas la defendantojn de esprim-libereco kaj paralizas pro teruro la tutan francan socion. La teamo de la Monde diplomatique prezentas al la familioj de la viktimoj kaj al iliaj amikoj siajn kondolencojn, kaj certigas al ili pri sia solidareco.

Tiu ĵus plenumita murdo kontribuas al streĉiĝo- kaj timo-strategioj, kies elementoj estas, ve, bone konataj: pseŭdo-religiaj fanatikismoj, alvokoj al “civilizo-ŝoko”, iom-post-ioma redukto de la publikaj liberecoj, sub la preteksto, iluzia, garantii la sekurecon de ĉiuj kaj gajni la “militon kontraŭ terorismo”.

Komenciĝis kerna batalo. Ĝia celo estas la difino de la francaj fendolinioj. Katastrof-semantoj deziras enradikigi en Eŭropon disdividon, kiu kontraŭstarigas la diversajn partojn de la loĝantaro inter si, difinitajn laŭ sia origino, kulturo, religio. Ni ĉion faros, male, por ke kuniĝu ĉiuj subtenantoj de emancipita socio, solidara kaj ĝoja, por kiu ankaŭ la ĵurnalistoj kaj desegnistoj de Charlie-Hebdo luktis.

La redaktejo de Le Monde diplomatique.

Reago de la PCF

Per la sekva ligilo legeblas la reago de la Franca Komunista Partio (PCF): http://mas-eo.org/spip.php?article559 -vl


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La ŝtato deziras bonan jaron al la “Monde diplomatique”

KELKAJN tagojn antaŭ la julfesto, la ŝtato decidis, ke nia gazeto ne ĝuos la strategian fonduson por disvolvado de la gazetaro por la jaro 2014. Tiu helpo, kiu atingis en 2013 la grandegan sumon de ... 18.611 eŭroj, celas favori la internacian disradiadon de francaj publikigaĵoj. Tia celo ŝajnis tamen perfekte tajlorita por Le Monde diplomatique, kiu faras proksimume kvinonon de siaj vendoj eksterlande kaj disvastigas tra la mondo kvardek sep eldonojn en dudek ok lingvoj.

Ne eblas alie ol kredi, ke la ministrejo pri kulturo kaj pri komunikado kovras nian gazeton per aparta tenero. En 2012, Le Monde diplomatique rangis je la 178-a pozicio el la ducent plej helpataj gazetoj. Multe post Télécâble Satellite Hebdo (27-a), Closer (91-a) aŭ Le Journal de Mickey (93-a), dum la helpoj al la gazetaro pretendas kuraĝigi la “liberan komunikadon de la pensoj kaj de la opinioj” kaj “klerigi la civitanon”. En 2013, ni malaperis el la listo, dum L’Opinion, la duonoficiala ĵurnalo de la “Movado de la entreprenoj de Francujo” (Medef), lanĉita per la mono de s-ro Bernard Arnault, la plej granda riĉaĵo de Francujo, ja eniris tiun liston. En 2014, la ŝtato do trovis la rimedon por amputi la magran restaĵon de la helpoj, kiujn nia gazeto ankoraŭ ricevis.

Inter ili troviĝas la poŝtaj tarifoj specifaj por la gazetaro. Antaŭ tie, ĉio ŝajnas esti farita por ke ni restu sensuspektaj pri misuzo de publikaj helpoj. Efektive, la ŝtato kompensas plej larĝanime la poŝtan sendadon de politikaj kaj ĝeneralaj informgazetoj, kondiĉe ke ili estu ĉiutagaj aŭ maksimume ... semajnaj. Domaĝe por nia monatulo. Lastan decembron, la abonintoj de Le Point kaj de Les Échos [ambaŭ semajngazetoj] povis aprezi la efikon de tiu kriterio de periodeco, ĉar ili malkovris en siaj leterkestoj kun siaj favorataj gazetoj pezajn suplementojn kun reklamo, kiuj svarmas en tiu tempo de festoj. En la plasta filmo, kiu entenas la gazeton Les Echos, la giganta kajero Limigita serio de iomete pli ol funto (525 gramoj precize) plena de reklampaĝoj havis krome kelkajn artikolojn, kaj ĉio sendita de la poŝto je tarifo malaltega sed kompensata de la ŝtato. La gazeto Le Point kun sia suplemento en brila papero “Speciala[-n eldonon] donacoj” Koloroj de festoj de 372 gramoj kun mizera ĉefartikolo, sed kun 155 paĝoj da reklamo venis en la leterkestojn koste de la impostpaganto, ĉiam nome de la “libera komunikado de pensoj kaj de opinioj”.

Tiu kriterio de periodeco akrigos siajn efikojn en 2015. Por Les Echos, Le Point kaj iliaj reklamanoncistoj, la poŝtaj tarifaltigoj limiĝos je 4,9 elcentoj. Por Le Monde diplomatique ili estos 8,8 elcentoj.

Nia gazeto ĉerpas sian forton nur el du fontoj: sia eldona projekto kaj siaj legantoj. Ni do direktas nin al tiuj ĉi. La donaco impostmalaltiga restas la plej bona rimedo por devigi la ŝtaton korekti, malgraŭvole, la karikaturecan malmoralaĵon de sia helpsistemo al la gazetaro.

La redaktejo de Le Monde diplomatique.

Aldona rimarko por la Esperantaj legantoj

Ĉar sumoj de mondonacoj al la gazeto povas esti deduktitaj de la imposto verŝajne nur por gazeto en la lando, en kiu vi pagas impostojn, tia mondonaco imposte utilas al vi ‒ depende de la impost-leĝaro de via lando ‒ verŝajne nur, se vi donacas ĝin al la eldono de Le Monde diplomatique aperanta en via lando. Se vi intencas donaci iom gravan sumon, tiam mi tamen proponas sendi leteron al la redaktejo de vialanda Le Monde diplomatique kun la peto transkontigi la koncernan sumon al la pariza skipo ... kiu ja faras la grandegan laboron de esplorado kaj analizado.

Se la impost-leĝaro de via lando ne favoras gazetojn, aŭ se pro ia kialo ne eblas donaci monon al vialanda Le Monde diplomatique, tiam kompreneble restas ankaŭ la ebleco aliĝi al la asocio “Amikoj de Le Monde diplomatique” en via regiono kaj donaci sumon al ĝi.

Alia ebleco ‒ kaj verŝajne ĉiurilate plej taŭga ‒ konsistas en mondonaco al la Esperanta speco de “Amikoj de Le Monde diplomatique”, kiu estas la Monda Asembleo Socia (MAS). Ĉu vi por tio ricevas malaltigon de viaj impostoj, tio ankaŭ dependas de la impostleĝo de via lando, se vi deklaras la donacon kiel donacon al Esperanto. Se vi transkontigas monon por Le Monde diplomatique al MAS, tiam menciu, en la kialo de la transkontigo, “por Le Monde diplomatique”. Tiam ni, fine de ĉiu jaro, transkontigos tiujn sumojn al la ja meritplena pariza skipo.

La konto de la MAS ĉe la Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas:

MASX-I

Vilhelmo LUTERMANO.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Aŭtomobilo: La japana modelo elprovata

La barata laborista junularo defias Suzuki

Por allogi la investistojn en Barato, la ĉefministro Narendra Modi proponas kreskigi flekseblon de la laboro. Kiel montras la impona striko de 2011-2012 ĉe Maruti Suzuki, la afero ne estas tute decidita. Solidareco inter provizoraj kaj statusaj laboristoj, sindikata renoviĝo: la junaj laboristoj rezistas kaj renversas la tradician agad-manieron de la lukto en fabriko.

Sesaranga produktanto en la mondo, kun du milionoj da veturiloj konstruitaj en 2013*, Barato esperas atingi la kvaran lokon ĝis 2016. La laborreformo prezentita en oktobro 2014 de la nova ĉefministro Narendra Modi celas favori revenon de la kresko, kiun spertis la sektoro en la 2000-aj jaroj (meze 8% jare). Ĝi implicas la malpliigon de la labor-inspektadoj, la “simpligon” de kelkaj leĝoj, la plilongigon de la lernado-daŭro, samtempe instigante la sisteman uzon de senstatusa, do malpli pagita, laboristaro*. Ĉi tiuj disponoj estas parte destinitaj allogi eksterlandajn investistojn, dum la registara kampanjo “made in India” kulminas. Ili verŝajne pligravigos la flekseblon kaj sensekurecigon, kiu trafas industri-laboristaron de pluraj jaroj kaj kiu naskis en la laborista junularo novajn praktikojn kaj aspirojn. La konflikto, kiu ŝancelis la aŭto-konstruiston Maruti Suzuki en 2011 kaj 2012, kie mobiliziĝo persistas malgraŭ severa subpremo, estas daŭre ekzempla.

*  Statistiko de la Internacia Organizo de la aŭtomobilaj konstruistoj, www.oica.net.
*  Vd “Shramev Jayate: Modi govt plucks some key low-hanging fruit for labour reforms”, The Indian Express, Nov-Delhio, 17-a de oktobro 2014.

La industria zono de Manesar, kiu aperis ĉe la ŝanĝo de la jarmilo, etendiĝas rande de la aŭtoŝoseo liganta Nov-Delhion kaj Ĝajpuron, kiun oni uzas en nebulo de polvo kaj poluaĵoj, dum la kolektivaj motoraj rickshaw (triradaj motorcikloj) penas malfermi sian vojon meze de gigantaj kamionoj. Inter MacDonald’s-restoracio kaj virga tereno kun flaviĝinta herbo, altaj reklampaneloj anoncas baldaŭan aperon de apartamentaro - “lukso, kvieto kaj sereno”. Post kiam oni transpasis la novan urbon Gurgaon, ekonomian pulmon de Nov-Delhio kie staras unu apud la alia komercaj centroj, telefonvok-centroj, privataj loĝejoj, teksaĵo-fabrikoj kaj laboristaj amasloĝejoj, skribpanelo avertas: “Bonvenon en la modela industria zono”. En tiu rektlinia kaj senanima urboparto de Manesar ja troviĝas la novaj fabrikoj de Maruti Suzuki.

Naskiĝinta sur la ruinoj de la ŝtata entrepreno Maruti Motors Limited, kreaĵo de la filo de la ĉefministrino Indira Gandhi,la societo en 1981 prenas la formon de kunentrepreno kun la japana Suzuki Motor, eksterlanda societo pionira sur la barata grundo. El tiu publik-privata partnereco naskiĝas la unua fabriko en Gurgaon, kie oni muntas la faman Maruti 800, etan urban aŭton kun angulaj formoj. Ĝuante kvazaŭ-monopolan situacion, la firmao tiam ekas la “revolucion de la 4-radaj veturiloj”: ĝi surmerkatigas malmultekostajn veturilojn, akireblajn de la malsuperaj mezaj klasoj. Rapide la ŝoseoj pleniĝas je Maruti-aŭtoj, simbolo de la moderna Barato. Dum la 1990-aj jaroj, jardeko de la liberaligo de ekonomio, la ŝtato iom-post-iom foriras ĝis kompleta privatigo en 2007, profite al Suzuki, kiu posedas 54,2% de la kapitalo. Tiun jaron estas konstruitaj en Manesar kromaj muntoĉenoj, planitaj por fariĝi la plej bona fabriko de la grupo.

Jam en la 1980-aj jaroj, la unuan fojon en la barata industri-mondo, la mastrumo de Maruti Suzuki enkondukas la “labor-kulturon” tra akurateco, respekto de liverdatoj, sukces-spirito. La direkcio aplikas “tojotismon”, hommastruman recepton de la japana giganto Toyota. Tempkontroliloj estas instalataj ĉe la enirejoj “eĉ por la direktoroj”, precizigas s-ro R.C. Bhargava, prezidanto de la Maruti-grupo kaj aŭtoro de libro ĝin laŭdanta*. La laboristoj alvenas 15 minutojn pli frue por devigaj gimnastikaj ekzercoj. Laŭ la fama principo kaizen (en la japana: daŭra plibonigo) ellaborita en Japanujo, kunvenoj por kolektiva stimulado, la “kvalito-rondoj”, nun disvastigitaj tra la tuta aŭto-mondo, instigas la dungitojn proponi tion, kio povus plibonigi la produktivecon. Tiuj, kiuj plej partoprenas en tio gajnas la privilegion tagmanĝi kun la mastro. Ununura sindikato estas tolerata en la entrepreno: la Maruti Udyog Kamgar Union (MUKU), relajso de la direkcio instalita sur la historia loko Gurgaon. La fabriko de Manesar ne disponas pri delegito.

*  R. C. Bhargava, kun Seetha, The Maruti Story. How a Public Sector Company Put India on Wheels, HarperCollins, Nov-Delhio, 2010.

Funkciantaj de 2007, la novaj fabrikoj estas konstruitaj “laŭ la modelo de tiu de Kosai, en Japanujo, cele instali tie altnivelan aŭtomatecon kaj apliki la plej bonajn praktikojn de Maruti Suzuki”, orgojle diras s-ro Bhargava. Venintaj el la najbaraj ĉirkaŭaj vilaĝoj — multaj provizoraj laboristoj reiras tien por la rikoltoj-, la ĉirkaŭ kvar mil laboristoj laboras ses tagojn el sep, ok kaj duono horojn tage, sen kalkuli la longan busveturon kaj la devigan pli fruan kvaron-horon. Kiel rakontas s-roj Sateesh Kumar kaj Kushi Ram, eksigitaj en aŭgusto 2012, “por filoj de kamparanoj, estis prestiĝe labori ĉe Maruti. Sed oni rapide seniluziiĝis. Sur la muntad-ĉeno la premo estas konstanta. Ni disponas pri kvardek sekundoj por ĉiu aŭto por plenumi niajn inspekto-kontrolojn. Ili kredas nin robotoj! Se la kolego ne akurate venas por preni sian vicon, ni devas daŭrigi, kaj ni ne estas pagitaj por la kroma labortempo”.

La dungitoj rifuzas aliĝi al la “oficiala” sindikato

La laboristoj scias, ke iliaj salajroj ne atingas — eĉ malproksime — tiujn de la ĉefa fabriko de Gurgaon, kie la konstantaj laboristoj (malplimulto) gajnas proksimume 30 000 rupiojn monate (350 eŭrojn), sumo, kiu igas ilin la aristokratoj de la laborista klaso”. En Manesar, la fiksa parto de la salajroj antaŭ 2012 estis nur 5 000 rupioj (58 eŭroj), kaj tuta salajro estis mezume 8 000 rupioj (85 eŭroj) por senstatusa kaj 17 000 rupioj (200 eŭroj) por statusa (konstanta) laboristo.

Kelkaj minutoj da malfruo, kaj la direkcio forprenas la duonon de la taga salajro; senaverta foresto pro familia urĝo, kaj preskaŭ la tuta varia parto de la salajro malaperas. “La eraroj estas registritaj en averto-leteroj. Se vi havas du aŭ tri da ili, vi ne povos fariĝi statusa laboristo”, rakontas s-ro Bouddhi Prakash, laboristo ĉe Suzuki Powertrain, kiu produktas dizelajn motorojn kaj transmisiajn pecojn. La intensigo de la laboro kaj la diferencoj inter statusaj kaj nestatusaj laboristoj estas la kerno de la konflikto, kiu eksplodas en 2011. En junio, kiam Maruti Suzuki anoncas la statusigon de nur duono de la laboristaro de Manesar, la laboristoj deponas ĉe la loka administracio peton por registri sendependan sindikaton. La morgaŭon, la direkcio urĝigas la dungitojn subskribi deklaron pri sia aliĝo al la oficiala sindikato. Nur 10% obeas la ordonon, aliaj komencas sid-manifestacion. Jen komenco de la movado.

“Kiam ni alvenis, ni ĉiuj venis el la samaj teknikaj lernejoj. Ni estis metilernantoj kune en la fabriko, fortaj amikecligoj kreiĝis. Subite, kelkaj fariĝis statusaj, aliaj restis senstatusaj, por la sama laboro kaj duonaj salajroj”, atestas s-roj Kumar kaj Ram. Krom la salajro-diferencoj, la senstatutaj laboristoj ne rajtas uzi la busojn de la firmao nek ricevi la Diwali-premion (lumo-festo, komparebla al Kristnaska festo en Okcidento). Venintaj el malriĉaj kamparaj familioj multaj el tiuj 20-25-jaraj junuloj havas miksitajn sentojn de envio kaj ribelo rilate al la vivmaniero de la urbaj kaj komercaj centroj de Gurgaon, kiun ili ne povas aliri. S-ino Ranjana Padhi, membro de la neregistara organizaĵo People’s Union for Democratic Rights (PUDR) analizas la mobiliziĝon kiel “rezulton de forta konsciiĝo pri tio, kion signifas ekspluatado, en kunteksto kie provizoreco kaj necerteco fariĝas normo, dum 80% de la laborforto estis stabila en la 1980-aj jaroj. Tio naskis tiun ĝis nun ne viditan solidarecon inter statusaj kaj nestatusaj laboristoj”. La unueco estis rezulto de la okupado de la fabriko, malofta agadmetodo en Manesar, kie oni kutime ariĝas antaŭ la kradoj de la loko, sen eniri ĝin.

Post pluraj ekstrikoj kaj kelkaj “strikoj per troa diligenteco”, la direkcio decidis fermi la fabrikon (lock out) dum tridek tagoj, pro motivo de kontraŭleĝa striko, kun devigo subskribi promeson pri bona konduto por reeniri la fabrikon. Kvankam la sindikatoj estas laŭleĝaj de 1927, striko-rajto ne ekzistas en Barato, kiu ne ratifis la Konvencion de la Internacia Labor-Organizaĵo (ILO) pri kolektiva intertraktado. Post naŭmonata lukto, la laboristoj ricevas en marto 2012 la agnoskon pri sia sindikato, Maruti Suzuki Workers Union (MSWU). Ne okazis tia lukto de post la movado kontraŭ fleksebligo kaj sensekurecigo de 2005 ĉe la konstruisto de motorcikloj Hero Honda.

Tamen, ĉar la direkcio daŭre preteratentas la plendojn, streĉo kreskas la 18-an de julio 2012, kiam ĉefo insulte traktas laboriston, aludante lian apartenon al la kasto de “netuŝebluloj” kaj provizore forigas lin el la laborejo. La konflikto ampleksiĝas, Avnish Kumar Dev, ĝenerala direktoro de la personaro, mortas en la incendio de unu el la konstruaĵoj. Cent kvardek ok laboristoj estas arestitaj, inter kiuj la dek du reprezentantoj de la nova sindikato. La sekvantan monaton, la direkcio senaverte maldungas pli ol duonon de la dungitaro. “La barataj laboristoj ne estas murdistoj, komentas la specialisto pri la laboristaj movadoj Djallal Heuzé. Perforto estas uzata kiam oni ne plu povas sin esprimi per aliaj rimedoj, kiam la maljustec-sento estas tiom forta, ke ĉio eksplodas.”

Post la enprizonigo de la dek du sindikatistoj, provizora komitato estas starigita por subteni ilin kaj daŭrigi la laboron de aŭtonoma sindikatismo. La direkcio de Maruti Suzuki jes ja faris kelkajn koncesiojn. Ĝi favore respondis plurajn postulojn, ekzemple disponigis busojn por la nestatusaj laboristoj, altigis iliajn salajrojn je 25%, kaj tiujn de la statusaj je 75%. Ĉefe, ĝi anoncis la iompostioman forlason de la sistemo de subkontrakte dungitaj laboristoj, kiun ĝi anstataŭos per senpera dungado de portempaj laboristoj. Tiuj “forĵeteblaj” laboristoj estas iom pli bone pagitaj ol la nestatusaj (subkontraktaj), kun 12 000 rupioj (140 eŭroj) monate, sed ili estas maldungitaj post 7 monatoj kaj anstataŭataj de aliaj. Ili venas el pli foraj regionoj, por eviti la kontaktojn kun la maldungitoj kaj solidarecon inter samvilaĝanoj.

Ĉe la printempo 2013, la japana kompanio reorganizis la baratan direkcion kaj trudis du el siaj uloj — unu vicadministranton kaj unu konsilanton pri mastrumo de la personaro. “En Japanujo ne okazis striko dum la kvindek ok lastaj jaroj. La ideo estas importi la metodojn por mastrumo de personaro el Japanujo en Baraton”, atestas kadrulo en la ekonomia gazeto Mint*. Por Suzuki, la demando estas gravega: la internacia kompanio vetas je Azio, kaj la barata fabriko estas la plej profita el ĉiuj ĝiaj filioj. Ekonomia pulmo de la regiono, nemalhavebla por la subtraktantaj firmaoj, kiuj laborigas ĉirkaŭ tridek mil laboristojn en la popolaj kvartaloj kaj la ladurboj de Gurgaon, Maruti Suzuki scipovas uzi sian influpovon ĉe la lokaj regantoj de la ŝtato Haryano. Ĝi plurfoje levis la minacon de delokado, pretendante, ke ĝi ricevis allogajn proponojn de aliaj barataj ŝtatoj. Tial la regiona registaro uzis perfortan metodon.

*  Amrit Raj, “Maruti’s Manesar fallout: A management shuffle”, Mint, Nov-Delhio, 9-a de aprilo 2013.
Sankta unuiĝo inter la justico, la ŝtato kaj la internacia kompanio

Mil policistoj senditaj de la loka administracio estas konstante enpostenitaj en la fabriko de Manesar kaj interne de la busoj. Novaj kameraoj estis instalitaj. Ĝis nun, la cent kvardek ok laboristoj, akuzataj pri murdo, ne ricevis provizoran liberiĝon, kiu estas ordinare donita post kelkaj monatoj da mallibero. “La incidento trafis la reputacion de Barato en la mondo. La eksterlandaj investantoj timas investi siajn kapitalojn en Barato, pro timo de la laborista agitado”, jen kion oni povas legi en la teksto de la juĝo de la Alta Kortumo en Panĝabujo, kie la proceso estis delokita.

Malgraŭ tiu sankta unuiĝo inter justico, ŝtato kaj la internacia kompanio, la laborista junularo ne forlasas sian postulon por aŭtonomaj reprezentaj organoj, sendependaj de la grandaj sindikataj centraloj. Unua konfederacio fondita en 1920, la All India Trade Union Congress (Aituc), ligita al la barata komunista partio, longtempe estis la plej influa en la industri-zono Gurgaon-Manesar. “Ĝi estas tre instituciigita kaj for de la homoj: ĝiaj gvidantoj estas angloparolantaj aŭtoritatuloj, kiuj lernis kiel solvi konfliktojn antaŭ tribunalo”, klarigas Heuzé. Kun la ekonomia liberaligo kaj la alveno de eksterlandaj entreprenoj, la konfederaciaj sindikatoj restis ĉefe en la Publika Funkcio kaj en kelkaj ŝtataj entreprenoj. Malfortaj en la privata sektoro, ili tie reprezentas nur la statusajn laboristojn, forlasinte la subkontraktajn laboristojn, kiuj de nun estas la plimulto de la dungitaro. Post provo aliĝi al la Aituc, “la laboristoj decidis agi sen ĝia permeso”, klarigas s-ro Nayan Jyoti, studento, sindikatisto kaj membro de la organizo Krantikari Naujawan Sabha. Ili starigis sesiojn de memformado kaj propran decidmanieron, por esti reprezentataj de laboristoj de sia fabriko prefere ol de eksteraj kadruloj. Sukcesa mobilizado: en aprilo 2014 la sendependa sindikato MSWU estis elektita en ambaŭ fabrikoj, Manesar kaj Gurgaon.

Naïké DESQUESNES


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Britio ne revenos al la kutima aferstato

La surprizaj politikoj de Ukip

Post la aliĝo al Ukip de du el siaj deputitoj, David Cameron maltrankvilas. Povus esti ke Ukip gajnos tiom, kiom 20% de la voĉdonoj en la brita ĝenerala balotado de majo 2015, kvankam tio ne gajnos al ĝi 20% de la parlamentaj deputitoj. Ĝiaj vidpunktoj estas eksterordinara miksamaso de laborklasa popolismo kaj novliberalisma ekonomiko.

Fantomo hantas en la politika elito de Britio: Ukip. En la eŭropa elektado de majo 2014, ĉi tiu insurekcia partio de dekstrula popolismo humilige venkis ĉiujn grandajn partiojn, ne nur la regantajn konservativulojn kaj liberalajn demokratojn, sed ankaŭ la opozician Laboristan Partion. En la pasintaj cent jaroj, neniu partio krom la Laborista kaj la Konservativa atingis plimulton en nacia elektado. Nigel Farage, la gvidanto de Ukip, kiu kultivas publikan reputacion kiel bieremulo, senafekta parolanto, kaj popolamasulo, promesis “politikan tertremon”. Kaj li sukcesis, gajnante 27,5% de la voĉdonoj*.

*  Ukip gajnis 27,5% de la voĉdonoj kontraŭ 25,4% por la Laborista Partio kaj 23,9% por la Konservativuloj.

La Partio por la Sendependeco de la Unuiĝinta Regno (United Kingdom Independence Party - Ukip) estas kompleksa politika fenomeno, malsama ol la Nacia Fronto de Francio kaj aliaj partioj de la ekstrema dekstro en Eŭropo. Ĝi estis fondita en 1993 de Alan Sked, centra-maldekstra universitatano, kun unusola celo: kampanji por ke Britio eliru el la Eŭropa Unio. La kontraŭstaro pri la eŭropa projekto neniam limiĝis al la radikala dekstrularo en Britio. La Konservativa registaro de Edward Heath kondukis la landon en la Eŭropan Ekonomian Komunumon (EEK) en 1973. Margaret Thatcher, ministro tiutempe, kampanjis favore al la aliĝo de Britio. La maldekstruloj de la Laborista Partio laŭte kontraŭis al la iniciato, kredante ke la EEK estis institucio de la Malvarma Milito por konservi kapitalismajn ideojn en la leĝo kaj malhelpi socialismajn aspirojn kiel la ŝtatigo kaj laborsindikata aktivismo. Post kiam la Laborista Partio gajnis la elektadon de 1974, ĝi estis devigita proponi referendumon dum kiu altrangaj figuroj de la partio, inter ili Tony Benn, standardisto de la maldekstrularo, agitis favore al la retiriĝo. Kvankam la publiko definitive subtenis membriĝon en la EEK, maldekstrismaj oponantoj de la Komunumo poste atingis plimulton en la Laborista Partio kaj, en sia manifesto por la elektado de 1983, la partio proponis ke Britio eliru.

Margaret Thatcher gajnis la elektadon. La postsekvoj de taĉerismo ŝanĝis multon kaj klarigas la motivojn de la nunaj gvidantoj de Ukip. En la Britio de la 1980aj jaroj, la rajtoj de laboristoj estis retropuŝitaj, rapida senindustriigo detruis laborklasajn komunumojn, kaj la sociala ŝtato estis sistemece eroziita. Por la laborsindikata movado kaj multaj maldekstruloj, ŝajnis kvazaŭ la sola espero de progresemaj leĝoj venas el Bruselo. Samtempe, tamen, la fervoruloj de taĉerismo laŭpaŝe rigardis la eŭropan projekton kiel minacon por siaj ambicioj. En la 1980aj jaroj, post kiam la Eŭropa Komisiono proponis komunuman ĉarton por garantii protektojn por laborsindikatoj, seksan egalecon kaj normojn pri sano kaj sekureco, Thatcher atakis ĝin kiel “socialisman ĉarton”. “Ni ne sukcese retropuŝis la limojn de la ŝtato”, ŝi deklaris en 1988, “nur por vidi ilin esti retrudataj je eŭropa nivelo fare de eŭropa superŝtato utiliganta novan superregadon de Bruselo.”

Nova faŭlto ekaperis ĉe la brita dekstrularo inter la subtenantoj de membriĝo en la EU unuflanke, kaj la eŭroskeptikuloj kiuj volis ĝisfundan retraktadon, aŭ eĉ kompletan eliron. En la 1990aj jaroj, la Konservativa ĉefministro John Major alfrontis kreskantan ribelon ene de sia partio fare de oponantoj de la Traktato de Mastriĥto kaj eŭropaj institucioj. Li estis inundita de ondo da disputado kiu kontribuis al la katastrofa malvenko de la Konservativa Partio en 1997 fare de la Laborista Partio - kiu nun firme favoris la EU-on - gvidata de Tony Blair.

Jen stranga afero. La obsedo de la Konservativuloj pri la EU kripligis iliajn perspektivojn tiel, ke ili ŝajnis esti destarigintaj sin de la zorgoj de la plimulto de britoj. Kiam David Cameron fariĝis la partiestro en 2005, li promesis procedon de modernigo kaj forlasis la obsedon pri aferoj kiel la EU favore al pli bonkora kaj kompata konservativismo. En la jaroj ĝis la ĝenerala balotado de 2010, s-ro Cameron kaj la Konservativuloj furoris en la opinisondoj, malkiel siaj antaŭuloj, la oponantoj de la Eŭropa Unio.

La ‘popola armeo’

Kiel povis esti ke Ukip, kun la EU kiel sia kerna demando, sukcesis fariĝi la tria forto en la brita politika sistemo, kaŭzante ekstreman malkomforton por la aliaj? Laŭ opinisondoj, la EU apenaŭ koncernas la ordinaran briton. Pli surprize, esploroj sugestas ke eĉ por 75% de la subtenantoj de Ukip, la EU ne estas inter iliaj tri plej gravaj politikaj zorgoj.

Ukip kreis por si la reputacion de partio kiu firme kontraŭas la establitan ordon kaj nomas sin la “popola armeo”. Sed Nigel Farage estis edukita ĉe Dulwich College, prestiĝa privata lernejo, kaj laboris en la financa kvartalo de Londono kiel makleristo de krudaĵoj. Oni emas kompari Ukip-on al puĵadismo*, sed mankas al ĝi la etburĝa bazo de la franca movado samnoma de la 1950aj jaroj. Laŭ ĉiuj esploroj de la merkatesplora firmao YouGov, la voĉdonantaro de Ukip estas la plej laborklasa el la kvar ĉefaj partioj.

*  El la franca poujadisme [puĵadismo], tiel nomata laŭ la “imposta popolisto” Pierre Poujade (1920-2003).

Estas frapanta politika disiĝo inter la gvidantaro kaj la voĉdonantoj de Ukip. La partio nomas sin “libervolisma” kaj ĝiaj politikoj estas firme novliberalismaj. En la pasinteco, Ukip konsideris eventualan unusolan impostprocenton egale por superbazaraj dungitoj kaj miliarduloj. Kvankam ĝi jam retiriĝis de tio, ĝi ankoraŭ rekomendas reduktegi la plej altan impostprocenton. Ĝi volas ke du milionoj da laborpostenoj estu forigitaj el la publika sektoro kaj sugestis redukti la socialajn kotizojn de dungantoj, efektive donante al ili impostredukton de 50 miliardoj da eŭroj. Ĝia vicgvidanto, Paul Nuttall, subtenas la malŝtatigon de la Nacia Sanservo.

La subtenantaro de Ukip, aliflanke, havas tute aliajn inklinojn. Preskaŭ 80% volas la reŝtatigon de la energia industrio kiu estas aktuale superregata de ses ege nepopularaj firmaoj kies rekordaj profitoj ne malhelpas al ili debeti siajn klientojn pli kaj pli alte. Ĉirkaŭ 75% subtenas la reŝtatigon de la fervoja sistemo, fragmenta kaj elspeziga, kaj 66% postulas grandan plialtigon de la minimuma salajro. La plimulto volas malpermesi nulhorajn kontraktojn (kiuj ne garantias specifajn laborhorojn kaj senigas al la dungitoj fundamentajn rajtojn); kaj duono subtenas la ŝtatan reguligon de lupagoj. Kvankam la gvidantoj de Ukip estas ĝisostaj ekonomiaj novliberaluloj, ĝia subtenantaro havas forte maldekstrismajn ekonomiajn opiniojn*.

*  Robert Ford kaj Mattheu Goodwin, UkipWatch, The Telegraph, la 19a de februaro 2014.
Malantaŭ la sukceso

Ukip prosperis pro la kontraŭreago al enmigrado, vasta fremdiĝo disde la politika elito, kaj la malsukceso fare de la maldekstrularo proponi koheran alternativon kiu faras impreson ĉe la pli larĝa loĝantaro.

Pri enmigrado, la kontraŭreago fariĝas pli kaj pli forta de multaj jaroj. En la eŭropa elektado de 2009, el 15 milionoj da voĉdonantoj, preskaŭ unu miliono voĉdonis por la novfaŝisma BNP (Brita Nacia Partio). Sed Farage zorgeme distancigas sin de la BNP, malpermesante ke liaj membroj aliĝu al ĝi, kaj li faris la samon pri la partio de Marine Le Pen, la Nacia Fronto, kun kiu li rifuzis fari interkonsentojn en la Eŭropa Parlamento. Sed antipatio rilate al la demando troveblas multe preter la ekstremisma dekstrularo. Laŭ opinisondoj, 75% de britoj volas redukti enmigradon*. La temo estas rutine elektita de la sonditoj kiel unu el la ĉefaj demandoj de la nacia balotado de 2015.

*  Scott Blinder, UK Public Opinion Toward Immigration: Overall Attitudes and Level of Concern, The Migration Observatory, la 3a de julio 2014.

La kontraŭreago estas aparte intensa pro tio, ke la ekonomia kaj socia sensekureco kreskas en Britio. La malkresko de vivniveloj longe antaŭis al la disfalo de Lehman Brothers*: ekde 2004, la realaj laborpagoj de la plej malalte salajrata duono de dungitoj komencis stagni kaj tiuj de la plej malsupra triono malkreskis - dum firmaoj anoncis rekordajn profitojn - pro la malforto de la laborsindikatoj, tutmondiĝo kiu favoras vetkuron por pagi ĉiam pli malaltajn salajrojn, kaj tro malalta minimuma salajro*.

*  Lehman Brothers estis la kvara plej granda investobanko en Usono. Ĝi deklaris sin bankrotinta en 2008.
*  6,31 britaj pundoj (8,46 eŭroj) por tiuj kiuj aĝas 21 jarojn aŭ pli.

Samtempe, sekuraj laborpostenoj kun meznivelaj salajroj malaperis, kreante ekonomion kun la formo de sablohorloĝo: profesiaj laborpostenoj ĉe la pinto kaj, malsupre, vastiĝanta servosektoro kun malaltaj laborpagoj kaj nesekura dungiteco. Cetere, la lando suferas loĝejan krizon ĉar sinsekvaj registaroj ne anstataŭigis socialajn loĝdomojn forvenditajn ekde la 1980aj jaroj tiel, ke milionoj plenigas la atendolistojn.

Dum ĉi tiuj sociaj kaj ekonomiaj plendoj estis lasitaj plimalboniĝi sen forta maldekstrularo por ilin esprimi, kontraŭenmigrada sento plenigis la vakuon. La klaĉgazetoj kaj politikistoj de la grandaj partioj faris el enmigrintoj oportunajn propekajn kaprojn por malkreskantaj salajroj, la manko de sekuraj laborpostenoj kaj la loĝeja krizo. Lokoj kun pli altaj indicoj de senlaboreco ĉe gejunuloj efektive havis pli malaltajn indicojn de enmigrado, sed en urbetoj kaj urbegoj kie nur estas malgrandaj loĝantaroj de neblankuloj aŭ enmigrintoj, oni kulpigis fremdulojn pri multaj perturboj*.

*  (5) En urboj kun malmultaj enmigrintoj, la proporcio de gejunuloj kiuj finis la lernejon sed ne povis trovi laborpostenon estas inter 12% kaj 18%, kompare kun la nacia averaĝo de proksimume 8%.

Estas ĝuste en komunumoj kun la plej malaltaj nombroj de enmigrintoj ke ĉi tiu kontraŭreago ofte manifestiĝas. En la eŭropa elektado de 2014, Ukip ricevis malmultajn voĉdonojn en Londono kaj Liverpool, urbegoj kiuj havas la samajn problemojn sed estas multe pli miksitaj: ĉiutagaj interrilatoj kun enmigrintoj kaj kun diversetnaj britoj helpis pacigi konfliktojn*.

*  En la eŭropa elektado de majo 2014, Ukip venis kvaravice kun nur 10,4% de la voĉdonoj.
’Reprenu la regadon de nia lando’

La demandoj pri la EU kaj enmigrado kunfandiĝis. Ukip argumentas ke, pro la malfermitaj landlimoj de la EU, malalte salajrataj laboristoj inundas Brition, precipe el orienta Eŭropo. Kampanja afiŝo de Ukip tekstis: “26 milionoj da homoj en Eŭropo serĉas laboron. Kies laborpostenojn ili volas okupi?” Giganta mano indikis la leganton, petante ke oni “Reprenu la regadon de nia lando”. Farage iam sugestis ke londonanoj maltrankvilas pri tio, ke rumanaj familioj ekloĝos en la najbara domo.

Laŭ la ĝenerale akceptita kredo, partioj kiel Ukip devus nepre ne sukcesi ĉar Britio havas balotsistemon de simpla plimulto kiu ege malhelpas ke malgrandaj partioj eniru la parlamenton. Por gajni unu parlamentan deputiton, partio devas ricevi la plej altan voĉdonaron en unu el 650 elektodistriktoj. Sed la subtenantoj de Ukip ne estas koncentritaj en unusola elektodistrikto sed dise troviĝas tra la tuta lando. Povus esti, ke Ukip gajnus 20% de la entutaj voĉdonoj en nacia balotado sed la plej altan voĉdonaron en nur du distriktoj kaj tial nur du parlamentajn deputitojn. Sed la nacia balotado alproksimiĝas, kaj paniko trafas la konservativulojn. Ili timas, ke Ukip formordetos ilian subtenantaron kaj tiel ebligos la venkon de la Laborista Partio kaj ĝia gvidanto, Ed Miliband. Ĉirkaŭ 20% de la voĉdonantoj* kiuj favoris la Konservativulojn en 2010, nun estas dizertintaj al Ukip. Kaj Ukip ankaŭ varbis pli ol 10% de la voĉdonantoj de la Laborista Partio. Oni rigardas la politikan eliton kiel for de la reala mondo, profesiismiĝintan kaj malsindoneman, precipe post la skandalo en 2009 pri la vasta misuzo de ŝtatmono por privataj elspezoj fare de parlamentaj deputitoj.

*  Vidu http://www.britishelectionstudy.com

Celante rezisti la ondon de Ukip, politikistoj multfoje provis invadi ĝian teritorion. En Januaro 2013, David Cameron promesis submeti al referendumo la demandon pri la membriĝo de Britio en la EU se la Konservativuloj gajnos la elektadon de 2015. La registaro sendis mesaĝojn al etne miksitaj komunumoj por instigi al neleĝaj enmigrintoj “reveni hejmen” (kutime rasisma frazo). Post tiam, la partioj Laborista kaj Konservativa konkuris elpensi novaj aranĝojn por kontraŭbatali enmigradon, inter ili limigo de socialaj subvencioj por novmigrintoj.

Ĉi tia imitemismo nur favoras Ukip-on, helpante teni la politikan debaton sur tereno komforta por ĝi. Oni ĝenerale prognozis ke la subteno por Ukip subfalos post la eŭropa elektado, sed opinisondoj nun kalkulas ĝin je inter 12% kaj 20%. La Konservativa deputito Douglas Carswell ŝokis siajn kolegojn kiam li dizertis al Ukip en aŭgusto 2014 kaj tiel sekvigis krombaloton kiun li gajnis per plimulto de 12 404 voĉdonoj pli ol sia plej proksima rivalo. Kaj je la 27a de septembro, dua konservativa deputito, Mark Reckless, anoncis ke ankaŭ li aliĝos al Ukip.

En Skotlando, Ukip allogas malpli da subteno. Frustriĝo pri sociaj kaj ekonomiaj sensekurecoj stimulis subtenon por la sendependista movado kiu gajnis 44,7% de la voĉdonoj en la referendumo de la 18a de septembro 2014.

Sed la leviĝo de Ukip ankaŭ rivelis la malfortecon de la maldekstrularo. En Anglio, la Laborista Partio, gvidata de Ed Miliband, ne estas povinta proponi koheran alternativon por la rigoraj elspezreduktoj de la Konservativuloj, nek inspiri la laborklason kiu konsistigas ĝian tradician bazon. Neniu alia maldekstrisma partio sukcesis atingi pli ol malgrandan avancon aŭ disvolvi progreseman gvidantecon por la disreviĝintoj. Dum britaj laboristoj spertas la plej longan malkreskon de vivniveloj de post la 1870aj jaroj, ne malaperos la sociaj kaj ekonomiaj sensekurecoj per kiuj Ukip prosperas malgraŭ tio, ke ĝi rekomendas politikojn kiuj ŝovelos pli da riĉaĵoj en la bankokontojn de la plej riĉaj britoj.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉu la greka maldekstro povas ŝanĝi Eŭropon?

De Parizo ĝis Ateno, elekti siajn batalojn

En Grekujo kaj en Hispanujo, la progreso de maldekstro kontraŭstaranta la malabundo-politikojn kuraĝigas la subtenantojn de direktoŝanĝo en la Eŭropa Unio. Pli kaj pli formala, la demokratia debato multon gajnus el tio. La kultura kaj religia alfrontiĝo, la “kolizio de kulturoj”, kiun la aŭtoroj de la parizaj atencoj celis ekestigi, tiom multe retroirus.

Aŭgusto 1914: la sankta unio. En Francujo same kiel en Germanujo la laborista movado ŝanceliĝas; la gvidantoj de la politika kaj sindikata maldekstro aliĝas al la “nacia defendo”; la progresemaj bataloj estas metitaj en la duan vicon. Malfacilas fari alie, dum ekde la unuaj tagoj de la sangaj bataloj la mortintoj nombriĝas dekmilope. Kiu aŭskultintus paroladon pri paco en la bruo de armiloj kaj de naciismaj ekzaltoj? En junio, en julio, eble ankoraŭ eblis efike kontraŭagi.

Jarcenton poste, la “kolizio de la kulturoj” estas ankoraŭ nur unu hipotezo inter aliaj. La batalo, kiu povus okazi en Eŭropo, en Grekujo kaj poste en Hispanujo, eble povos malebligi ĝin. Sed la atencoj de ĝihadistoj favoras la scenaron de katastrofo; strategio de “milito kontraŭ la terorismo” kaj de limigo de la publikaj liberecoj, ankaŭ. Ili povas neniigi ĉiujn batalojn farendajn kaj akrigi ĉiujn krizojn, kiujn oni devas solvi. Jen la minaco. Respondi al ĝi estas la defio de la venontaj monatoj.

Ĉu desegnisto rajtas karikaturi Mahometon? Ĉu islamanino rajtas porti la burkon*? Kaj ĉu la francaj judoj pli multnombre elmigros al Israelo? Bonvenon en 2015 ... Francujo baraktas en socia kaj ekonomia krizo, kiun la ekonomiaj decidoj de ĝiaj registaroj kaj de la Eŭropa Unio pligravigis. Tamen, la religiaj temoj reaperas regule. De pli ol dudek jaroj, la temoj de “islamo de la antaŭurboj”, de “kulturaj malsekurecoj”, de “komunumismo” okupas la komunikilojn kiel parton de la publika opinio. Demagogoj nutras sin per ili kaj atendas ĉian okazon por grati la vundojn, kio ebligas al ili regi la scenejon. Tiom longe, kiom ili sukcesas tion, nenia baza problemo estos serioze diskutata, kvankam preskaŭ ĉio alia dependas de ĝia solvado.*

*  Burko estas virina mantelo, kiu kovras la tutan korpon, do ankaŭ la kapon, kaj kiu havas antaŭ la okuloj rektangulan duone travideblan vualon, fiksitan supre kaj leveblan, se la portanto deziras malkovri parton de sia vizaĝo. Ĝi estas portata en certaj islamaj landoj, kaj en kelkaj severe preskribata por virinoj en publiko. En Ĉinujo la urbestraro de Urumĉi, la plej granda islama ĉina urbo, ĵus ‒ en januaro 2015 ‒ decidis malpermeson de tiu vestaĵo en publiko.-vl
*  Vd “Burqa-bla-bla”, Le Monde diplomatique, aprilo 2010.

La murdo de dek du homoj, plejmulte ĵurnalistoj kaj desegnistoj, la 7-an de januaro 2015 en la sidejo de la monatgazeto Charlie Hebdo kaj poste de kvar pliaj, ĉiuj judoj, en koŝera magazeno, vekis hororon. Kvankam ĉiuj ĉi impresaj krimoj estis faritaj kun montrita motivo de islamo, ili ĝis nun ne estigis la ciklon de malamo kaj de reprezalioj, kiujn iliaj inspirintoj esperis. La murdistoj sukcesis: moskeoj estis atakitaj; sinagogoj gardataj de la polico; junaj islamanoj ‒ radikaliĝintaj, kelkfoje ĵus konvertitaj al islamo, ofte nur malklare instruitaj pri la reguloj de sia kredo, ĉiukaze ne reprezentaj por siaj samreligianoj ‒ estas tentataj de ĝihadismo, de nihilismo, de armita batalo. Sed la murdistoj ankaŭ malsukcesis: ili garantiis eternan vivon al la monatgazeto, kiun ili intencis neniigi. Tamen ni vetu, ke en ilia menso tiu batalo estis duaranga. La rezulto de la aliaj bataloj dependos de la elasteco de la franca socio kaj de la renaskiĝo en Eŭropo de kolektiva espero.

Sed ni estu modestaj. Niaj grandaj ŝlosiloj ne malfermas ĉiujn pordojn. Ni ne ĉiam kapablas analizi la eventon tuj. Ni ankaŭ ne devas respondi al senĉesaj premoj de la komento-maŝino. Halti, pripensi, tio signifas riski kompreni, surprizi kaj esti surprizata. Nu, la evento nin surprizis. La reago, kiun ĝi kaŭzis, ankaŭ. Ĝis nun, Francujo eltenis la baton, kiel Hispanujo post la atencoj de Madrido en marto 2004, kiel Britujo post tiuj de Londono en la posta jaro. Per amasaj manifestacioj, kviete, sen tro cedi al la militisma retoriko de ĝia ĉefministro Manuel Valls. Ankaŭ sen iri la vojon de demokratia malprogreso, kiun spertis Usono post la atencoj de la 11-a de septembro 2001 ‒ kvankam estas same stulta kiel danĝera kondamni adoleskantojn je malliberejo nur pro provokaj vortoj.

TAMEN neniu povas imagi la eventualajn sekvojn de samtipa denova bato, des pli se okazos pluraj. Ĉu ili sukcesus starigi frontlinion inter tiuj partoj de la loĝantaro, kiuj politike determinus sin laŭ sia deveno, sia kulturo, sia religio? Tion deziras la ĝihadistoj kaj la ekstremdekstruloj, inkluzive la israelaj, jen la grandega danĝero de la “kolizio de la kulturoj”. Por forigi tiun perspektivon, necesas ne imagi socion mirakle kvietiĝintan ‒ kiel ĝi povus esti kvietiĝinta kun siaj getoj, siaj teritoriaj disputoj, siaj socialaj perfortoj? ‒, sed elekti tiujn batalojn, per kiuj eblas plej bone kuraci la malsanojn kiuj premas ĝin. Por tio necesas urĝe nova eŭropa politiko. En Grekujo, en Hispanujo, la batalo komenciĝas ...

Eŭropo ja ekzistas! La greka ĉefministro Antonis Samaras ne longe atendis por uzi kun eksterordinara delikateco la kolektivan murdon en la sidejo de Charlie Hebdo: “Hodiaŭ okazis en Parizo masakro. Kaj ĉi tie, iuj subtenas ankoraŭ pli la kontraŭleĝan enmigradon kaj promesas la ŝtatanigon.”

Tagon poste en Ateno, s-ro Nikos Filis, direktoro de Avgi, ĵurnalo, kies ĉefa akciulo estas Sirizo, la koalicio de la radikala maldekstro,* tiras antaŭ ni tute malsaman instruon el la krimo farita de du francaj civitanoj: “La atenco povus orienti la eŭropan estontecon. Ĉu al Le Pen kaj la ekstremdekstro, ĉu al pli racia aliro al la problemo, do pli maldekstra. Ĉar la temo de sekureco ne solveblas nur per la polico.” Por la elektokampanjoj, tia analizo apenaŭ servas, nek en Grekujo nek en la ceteraj eŭropaj ŝtatoj. S-ro Vassilis Mulopuilos scias tion, kaj tamen tiu konsilisto pri komunikado de s-ro Aleksis Cipras tute ne zorgas pri tio: “Se Sirizo estintus malpli decida pri la demando de enmigrado, ni jam ricevintus 50 elcentojn de la voĉoj. Sed tiu decido estas unu el la solaj punktoj al kiuj ni ĉiuj konsentis!”

*  Avgi, kiu aperigas ĉiumonate la grekan eldonon de Le Monde diplomatique, aperis la 8-an de januaro kun la titolpaĝa slogano “Mi estas Charlie”. La atenco kontraŭ la satira semajnulo estis en Grekujo larĝe komentita, precipe de la maldekstro, kiun ĝia historia sperto (militista diktatoreco inter 1967 kaj 1974) igas tre sentema pri la esprimlibereco.

De jaroj la ekonomiaj politikoj realigitaj en Eŭropo fiaskas, en Grekujo kaj en Hispanujo pli kruele ol aliloke. Sed dum en la aliaj landoj de la Eŭropa Unio la registaraj partioj ŝajnas rezignacie akcepti la supreniron de la ekstremdekstro kaj eĉ kalkuli, ke ĝi certigos ilian restadon en la potenco per tio, ke ĝi ebligas al ili kunigi la voĉojn kontraŭ ĝi, Sirizo en Grekujo same kiel Podemos [Ni povas] en Hispanujo malfermis alian perspektivon.* Neniu maldekstre en Eŭropo progresis same rapide kiel ili. Ne aŭ preskaŭ ne ekzistantaj antaŭ kvin jaroj, ĉe la komenco de la financa krizo, ili poste atingis du grandajn sukcesojn. Unuflanke ili aperas nun kiel kredindaj kandidatoj por la potenco. Aliflanke ili estas eble jam ŝovantaj la socialistajn partiojn de sia lando, kunrespondecajn pri la ĝenerala disvenkiĝo, al la rolo de duaranga forto. Same kiel en la lasta jarcento la brita laborpartio anstataŭis la Liberalan Partion, kaj la franca Socialista Partio la Radikalan Partion. Tiu ŝanĝo en ambaŭ kazoj poste montriĝis definitiva.

*  Vd Renaud Lambert, “Podemos, la partio kiu skuas Hispanion”, Le Monde diplomatique en Esperanto, januaro 2015.
Sparko kiu flamigas la tutan ebenaĵon?

Post la metita defio, kaj parte jam atingita — la deklasado de la socialdemokrataj partioj —, kiaj ŝancoj ekzistas por tio, ke la venko de alia maldekstro, en Grekujo aŭ en Hispanujo, povas konduki al ĝenerala reorientado de la eŭropaj politikoj? El la vidpunkto de Ateno, la obstakloj estas grandegaj. En sia lando, Sirizo estas sola kontraŭ ĉiuj; en Eŭropo, neniu registaro subtenos ĝin. La greka defio estos do multe pli grava ol tiu, antaŭ kiu Francujo staris en la jaro 2012. Tiam, s-ro François Hollande, ĵus elektita, povis valorigi samtempe la mandaton de la francaj elektintoj kaj la 19,3 elcentojn da eŭropa malneta enlanda produkto de sia lando (2,3 elcentoj en la kazo de Grekujo, 12,1 elcentoj en tiu de Hispanujo)* por “reintertrakti”, kiel li estis promesinta, la eŭropan stabilec-traktaton. Tamen, ni ja scias, kio el tio fariĝis.

*  Nombroj de la jaro 2013.

Ĉe Sirizo oni analizas la situacion optimisme, kun la espero ke, jam en tiu ĉi jaro, la veno de maldekstra partio en Grekujo aŭ en Hispanujo povus fariĝi la proverba sparko kiu flamigas la tutan ebenaĵon. “La eŭropa publika opinio estas al ni pli favora, taksas s-ro Filis. Kaj la eŭropaj elitoj konstatas ankaŭ la sakstraton de la ĝis nun sekvataj strategioj. En ilia propra intereso ili do pensas pri aliaj politikoj, ĉar ili vidas, ke la eŭrozono, tia kia ĝi estas konstruita, malebligas al Eŭropo ludi mondan rolon.”

Unu hirundo ofte anoncas la printempon, kiu tro longe suferis la vintron. Ĉu pro tio la ĉefstabo de Sirizo perceptas promesan diverĝon inter la germana ĉefministrino kaj s-ro Mario Draghi, la prezidanto de la Eŭropa Centra Banko (ECB)? La aĉeto de suverenaj ŝuldoj, kiun li ĵus decidis, (“kvanta mildigo”) cetere montras, laŭ Sirizo, ke li fine komprenis ke la malabundo kondukas en sakstraton.

En Ateno, tiu evidento estas okulfrapa. Sed la krueleco de politiko, kies socialaj kaj sanproblemaj sekvoj inkludis ankaŭ la mankon de vintra hejtado, la progreson de infektaj malsanoj aŭ la kreskegon de la nombro da memmortigoj, ne estas ĉiam faktoro kapabla ŝanĝi la direkton.* Ĉiukaze ne por ĝiaj arĥitektoj, bone pagataj por havi solidajn nervojn. Ve! la makroekonomiaj indikiloj estas apenaŭ pli lumaj. Post kvin jaroj da “ŝokterapio”, Grekujo havas trioble pli da senlaboruloj ol antaŭe (25,7 elcentojn de la aktiva loĝantaro); ĝia kresko estas tre eta (0,6 elcento en 2014) post akumulita perdo de 26 elcentoj inter 2009 kaj 2013; fine, kaj pli grave ol ĉio por programo, kiu havis la prioritatan celon malaltigi ŝuldon, kiu tiam estis je 113 elcentoj de la MEP, tiu estas nun je 174 elcentoj ... Tio estis antaŭvidebla, ĉar ĝia nivelo kalkuliĝas proporcie al nacia riĉaĵo, kiu siavice kolapsis. Oni povas do kompreni, kial s-ro Mariano Rajoy, kies rezultoj en Hispanujo estas preskaŭ same mirigaj, vojaĝis al Ateno por subteni s-ron Samaras: “La landoj bezonas stabilecon, predikis li, ne zigzagon nek malcertecojn.” Jen kio estas efektive brila kaj saĝa.

*  Vd Sanjay Basu kaj David Stuckler, “Quand l’austérité tue” [“Kiam la malabundo mortigas”], Le Monde diplomatique , oktobro 2014, kaj Noëlle Burgi, “Les Grecs sous le scalpel”, Le Monde diplomatique, decembro 2011.

Sed, tradukita en kurantan grekan, “malcertecoj” fariĝus preskaŭ sinonimo de espero. Ĉar daŭrigi la politikon de s-ro Samaras signifus samtempe pli da imposta malaltigo por la mezaj kaj superaj enspezoj kaj por la entreprenoj, pli da privatigoj, pli da “reformoj” de la labormerkato. Sen forgesi pli da buĝetaj plusoj por repagi la ŝuldon, eĉ kiam tio bezonas ĉiukampe amputadojn de publikaj kreditoj.

S-ro Yiannis Milios, universitatano kaj respondeculo pri la ekonomia sektoro de Sirizo, kredas ke s-ro Samaras (subtenata de la socialistoj) celas buĝetajn plusojn pli ol 3 elcentojn de la MEP jare dum nedeterminita daŭro (3,5 elcentoj en 2015, 4,5 elcentoj en 2017, 4,2 elcentoj poste). “Tio estas tute malracia, taksas li, escepte se li decidis eternan politikon de malabundo.” La vero devigas diri, ke s-ro Samaras ne decidas multon: li aplikas la precizigojn de la interkonsento, kiun la “trioblo” (Internacia Mon-Fonduso [IMF], Eŭropa Unio kaj Eŭropa Centra Banko [ECB]) trudis al lia registaro.

Kion Sirizo planas por eliri el tio? Unue programon “destinitan alfronti la humanecan krizon”, kiu ree tuŝus la elspezojn kaj la internajn prioritatojn de senŝanĝa ĉioma buĝeto. Tre precize kalkulita, senpageco de elektro, de publika transporto, de urĝa nutraĵo por la plej malriĉaj homoj, vakcinoj por la infanoj kaj la senlaboruloj estus financata per pli aktiva batalo kontraŭ korupto kaj fraŭdo. La konservativa registaro mem koncedas, ke tiuj fortenas almenaŭ 10 miliardojn da eŭroj de la buĝeto jare.

“La publikaj laboroj kostas kvar- ĝis kvin-oble pli ol aliloke en Eŭropo”, rimarkigas ekzemple s-ro Filis, kaj ne nur ĉar Grekujo havas multege da insuloj kaj disponas pri pli montara surfaco ol Belgujo. S-ro Milios siavice emfazas, ke “kvindek mil grekoj transkontigis eksterlanden po pli ol 100.000 eŭroj, dum la deklarita enspezo de dudek kvar mil el ili ne kongruis kun tiom alta sumo. Tamen, de du jaroj, nur kvarcent sep el tiuj fraŭduloj, nomitaj de la IMF al la grekaj instancoj, estis kontrolitaj de la ŝtato”.

La urĝa humaneca programo de Sirizo, je sumo taksata je 1.882 miliardoj da eŭroj, estas akompanata de socialaj disponoj por relanĉi la ekonomian agadon: kreado de tricent mil publikaj dungoj en formo de renovigeblaj jarkontraktoj, realtigo de la minimuma salajro je la nivelo de 2011 (751 eŭroj, kontraŭ 580 eŭroj aktuale), altigo, sed malpli amplekse (8,3 elcentoj), de la malaltaj pensioj. La tutaĵo de tiuj disponoj, kiu inkludas ankaŭ impostajn malaltigojn kaj rezignojn pri repago de ŝuldoj de la tro enŝuldiĝintaj mastrumoj kaj entreprenoj, estas detale fiksita en la “Salonika programo”.* Ties kosto ankaŭ: 11,382 miliardoj da eŭroj, financotaj per tiom da novaj enspezoj.

*  De tiu ekzistas versio en la angla: http://left.gr/news/syriza-thessalo....
Alfrontiĝo kun Germanujo

Tiuj disponoj, insistas s-ro Milios, ne estos intertraktotaj. Nek kun aliaj partioj nek kun la kreditoroj de la lando: “Ili estas demando de nacia suvereneco, ili aldonas neniom al nia deficito. Sekve, ni volas realigi tiun ĉi politikon, sendepende de kio ajn okazos pri la reintertraktado de la ŝuldo.”

Kiam temas pri la 320 miliardoj da eŭroj da greka ŝuldo, Sirizo, male, pretas intertrakti. Sed ankaŭ tie ĝi vetas, ke pluraj ŝtatoj atendas nur la okazon por sekvi tion. “La ŝuldoproblemo, insistas s-ro Milios, ne estas problemo greka, sed problemo eŭropa. En tiu ĉi momento, Francujo kaj aliaj landoj sukcesas pagi siajn kreditorojn, sed nur ĉar la interezkvotoj estas ekstreme malaltaj. Tio ne daŭros. Nu, nur inter 2015 kaj 2020, la duono de la hispana suverena ŝuldo, ekzemple, estas repagenda.”

En tiuj kondiĉoj, la “Eŭropa konferenco pri la ŝuldo”, postulata en tiu ĉi gazeto jam antaŭ du jaroj de s-ro Cipras, fariĝis hipotezo realisma.* Ĝi estas nun subtenata de la irlanda financministro kaj havas la pedagogian avantaĝon ke ĝi memorigas pri precedenco, nome tiu de 1953, kiam Germanujo ĝuis la nuligon de siaj milit-ŝuldoj, inter kiuj troviĝis ankaŭ tiuj pagendaj al Grekujo. Post memorigi pri tiu suka historia precedenco, Sirizo esperas, ke tiu konferenco fariĝos la “alternativa solvo, kiu definitive enterigos la politikon de malabundo”.

*  Vd Alexis Cipras: “Nia solvo por Eŭropo”, Le Monde diplomatique en Esperanto, februaro 2013.

Kiel? Per rezigno je parto de la ŝuldo de la ŝtatoj, per redifino de la templimoj por tio, kio restas kaj transdonante ĝin al la ECB, kiu refinancos ĝin. Tiu ĉi institucio prezidata de s-ro Draghi jam montris sin tre ema por helpi la privatajn bankojn. Cetere tiom, ke tiuj seniĝis je siaj grekaj kreditoj, el kiuj preskaŭ ĉiuj nun troviĝas ĉe la membroŝtatoj de la eŭrozono ...

Kaj tio donas al tiuj eksterordinaran potencon, speciale al Germanujo kaj Francujo. Nu, s-ino Angela Merkel jam argumentis, ke la germana impostpaganto estus la ĉefa viktimo de rea intertraktado de la greka ŝuldo, ĉar ŝia lando posedas 20 elcentojn da ĝi. Ŝi ne konsentus, ŝia financministro Wolfgang Schäuble ĵus memorigis tion. La franca politiko estas pli malklara, kiel ofte, miksas postulojn, ke Ateno “plenumu siajn faritajn promesojn” (s-ro Hollande), aŭ “daŭrigu la ekonomiajn reformojn kaj la necesajn politikojn“ (s-ro Emmanuel Macron, ministro pri ekonomio), kun videbla preteco pensi pri restrukturado aŭ redifino de la templimoj de la greka ŝuldo (s-ro Michel Sapin, financministro).

Sed la eŭropa dekstrularo jam sonorigas alarmon ne nur en Germanujo. La finnlanda ĉefministro Aleksander Stubb kontraŭmetis “sonantan neon” al ĉia propono nuligi la ŝuldon, dum en Parizo la konservativa ĵurnalo Le Figaro demandas sin elegante: “Ĉu Grekujo denove ekiris por venenigi Eŭropon?” Du tagojn poste, la sama gazeto kalkulis: “Ĉiu franco pagus 735 eŭrojn por nuligi la grekan ŝuldon.”* Tia kalkulo estas malpli kutima ĉe tiu gazeto, kiam temas pri la kosto de la impostaj ŝildoj, kiujn profitas la proprietuloj de gazetoj, pri la subvencioj al la industriistoj pri armado, kiuj posedas la gazeton Le Figaro aŭ ... pri la helpoj al la gazetaro.

*  Ĉefartikolo “Le vent du boulet”, Le Figaro, Parizo, 6-an de januaro; kaj Le Figaro, 8-an de januaro 2015.

S-ino Merkel jam minacis Atenon per forpelo el la eŭro, kaze ke ĝia registaro ne plenumus la buĝetajn kaj financajn disciplinojn tre karajn al Berlino. La grekoj siavice deziras samtempe mildigi la premon de la malabund-politiko kaj konservi la eŭron. Tion volas ankaŭ Sirizo.* Parte, ĉar elsangiĝinta malgranda lando hezitas fari ĉiujn batalojn samtempe. “Ni estis la kobajoj de la “triopo”, ni ne volas fariĝi la kobajoj de la eliro el la eŭro, resumas antaŭ ni ĵurnalistino proksima de la partio de s-ro Cipras. Tion komencu lando pli granda, kiel Hispanujo aŭ Francujo.”

*  Pri kritiko de tiu pozicio vd Frédéric Lordon, L’alternative de Syriza: passer sous la table ou la renverser” [“La alternativo de Sirizo: fali sub la tablon aŭ ĝin renversi”], 19-an de januaro 2015, http://blog.mondediplo.net.

“Sen eŭropa subteno, taksas s-ro Mulopulios, ne eblos realigi kion ajn”. Pro tio Sirizo taksas la subtenon grava, kiun povus doni al ĝi aliaj fortoj ol tiuj de la radikala maldekstro aŭ la ekologiistoj. Speciale la socialistoj, kvankam la grekoj havas la sperton de la kapitulaco de la socialdemokrataro: ekde antaŭ tridek jaroj la ĉefministro Andreas Papandreu trudis al sia partio la grandan liberalan turnon. “Se li estus restinta maldekstre, tiam Sirizo ne ekzistus, notas s-ro Mulopuilos, antaŭ ol memorigi, ke en Germanujo, kiam Oskar Lafontaine demisiis el la registaro [en la jaro 1999], li bedaŭris, ke la socialdemokratio fariĝis nekapabla fari eĉ la plej sensignifajn reformojn. La tutmondigo kaj la novliberalismo kun homa vizaĝo komplete detruis ĝin”.

Ĉu pro tio ne estas problemeca, esperi ke ĝia akceptemo de la postuloj de la greka maldekstro povus helpi la socialdemokratojn kontraŭstari la nefleksiĝemon de s-ino Merkel? Eventuala sukceso de Sirizo ‒ aŭ de Podemos ‒ efektive pruvus ke, kontraste al la adaj asertoj de s-ro Hollande aŭ de s-ro Matteo Renzi en Italujo, eŭropa politiko, kiu turnas la dorson al senelira malabundo, estas ebla. Nu, tia demonstrado minacus ne nur la germanan dekstrularon ...

La venontaj monatoj povus decidi pri la estonteco de la Eŭropa Unio. Antaŭ tri jaroj, antaŭ la elekto de s-ro Hollande, la du terminoj de la alternativo estis aŭdaco aŭ enŝlimiĝo.* Nun, la minaco jam ne estas tiu de enŝlimiĝo, sed multe pli malbona. “Se ni ne ŝanĝas Eŭropon, la ekstremdekstro faros tion por ni”, avertis s-ro Cipras. La aŭdaco fariĝas ankoraŭ pli urĝa. La tasko de la greka kaj hispana maldekstroj, de kiuj multo dependos, estas sufiĉe peza por ke oni hezitas ŝarĝi ilin krome pri la respondeco tiom prema, nome defendi la demokration de la Malnova Kontinento, forturni de ĝi la “kolizion de la kulturoj”. Tamen, ĝuste pri tio temas hodiaŭ.

*  Vd “L’audace ou l’enlisement”, Le Monde diplomatique, aprilo 2012.

“Grekujo, malforta ĉenero de Eŭropo, povus fariĝi la forta ĉenero de la eŭropa maldekstro”, imagas jam s-ro Mulopuilos. Kaj, se ne Grekujo, tiam Hispanujo ... La du landoj tamen ne estus tro por kontraŭbatali timon kaj malesperon, kiuj nutras samtempe la ekstremdekstron kaj la nihilismon de la ĝihadistaj salafistoj. “Tio estas revo modesta kaj freneza”, dirus la poeto. La espero, ke la eŭropa politiko ne plu kondamnas nin al tiu eterna karuselo, ĉe kiu fine la samaj sinsekvas en la potenco por fari la saman politikon kaj montri la saman senpovecon. Ilia bilanco fariĝis nia minaco. En Ateno, en Madrido, ĉu fine la deĵorŝanĝo?

Serge HALIMI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Influ-bataloj ene de la greka ŝtataparato

Espero dampita de obtuza maltrankvilo

La ĵusa sukceso de la progresemaj fortoj ĉe la grekaj elektoj skuas ŝtataparaton regatan de kvardek jaro de du politikaj familioj. Dum la detruoj de la malabundo konvinkis grandan parton de la publikaj funkciuloj elekti la maldekstran koalicion Sirizo, ekstremistaj retoj aktiviĝas ĉirkaŭ la sekurec-fortoj.

S-ino Rena Duru varme salutas ĉiun dungiton de la administracio de la norda sektoro de Ateno. En la oficejoj de la senanima konstruaĵo, en tiu ĉi aparte rigora vintro, regas glacia malvarmo. “La manko de hejtado, ankaŭ tio estas la krizo, la malabundo”, klarigas al ni la guberniestrino de Atiko, la plej loĝata regiono de Grekujo kun proksimume la duono de la loĝantaro de la lando. 39-jara, s-ino Duru estis elektita en majo 2014 ĉe la regionaj elektoj, en kiuj, ĉi tie, venkis Sirizo, koalicio de la radikala maldekstro kontraŭa al la politikoj diktataj de la “triopo” (Eŭropa Komisiono, Eŭropa Centra Banko kaj Internacia Mon-Fonduso). Sed ŝi sentas sin misuzata: “La registaro ĵetas al ni bastonojn en la radojn. Disvolvi nian programon montriĝas malfacila.”

S-ino Duru eklaboris en sia funkcio la 1-an de septembro 2014. Kelkajn tagojn poste, la financaj servoj petis ŝin urĝe subskribi buĝetprojekton elkovitan de ŝia antaŭulo, membro de la konservativa partio Nova Demokratio. “Mi rifuzis. Mi estis elektita por apliki mian politikon kaj buĝeton favoran al la plej malriĉaj homoj”, klarigis ŝi al ni. Spite al la premoj, ŝi fine sukcesis trudi siajn prioritatojn. La subvencio de 27 milionoj da eŭroj por la renovigo de la du piedpilkaj stadionoj, kiuj apartenas al du magnatoj de konstruado, estas nuligita. Anstataŭe, rakontas s-ino Duru, “ni decidis financadon de 28 milionoj da eŭroj por la laboroj kontraŭ inundoj kaj por tuta serio da socialaj agadoj, ekzemple la reprovizadon je elektro de mastrumoj, kiuj postrestis en siaj pagoj.”

La leĝo Kallikatis, voĉdonita en 2010, submetas la decidojn de la regionoj al kontrolo de strukturo de la centra ŝtato, la direkcio de malcentraj aferoj. Regata de eksa eŭropa deputito de la Nova Demokratio, s-ro Manolis Angelaka, tiu organismo rifuzis validigi la dungon de cent tridek naŭ oficistoj postulataj de la nova registaro de Atiko. “Temas tamen pri postenoj necesaj por la funkciado de la regiono”, argumentas s-ino Duru. Kiel pruvon, la guberniestrino montras al ni la oficejon de la direkcio pri edukado: malespere malplena. “La registaro provas senkreditigi nian partion, ŝi diras. Pro tio, venko de Sirizo [ĉe la parlamentaj elektoj de la 25-a de januaro 2015] estas nepre necesa por vera ŝanĝo.”

Periferio de Ateno, en tiu ĉi unua sabato de januaro. La stadiono de taekvondo, superba instalaĵo konstruita por la Olimpiaj Ludoj de 2004, normale malplena, estas nun plenplena. Du mil homoj favore akceptas la ĉefon de Sirizo, s-ron Aleksis Cipras. “La horo de la maldekstro alvenis”, skandas grupo de mastrumistinoj maldungitaj de la ministrejo pri ekonomio, kun levitaj pugnoj en ruĝaj gantoj, simboloj de dek ses monatoj da luktado. Post horo da arda parolado, en kiu li promesis la finon de la malabundo, malnetan minimuman salajron de 751 eŭroj (kontraŭ 586 hodiaŭ, kaj 520 por homoj malpli ol 25-jaraj) kaj senimpostigon por la plej malriĉaj (sub 12.000 eŭroj da jara enspezo), s-ro Cipras forlasas la tribunon sub aplaŭdoj. Sed la espero ŝajnas esti dampita de obtuza maltrankvilo.

Ĉar en Grekujo ekzistas la videblo kaj la kaŝito. La videbla parto de la glacimonto estas klasika parlamenta demokratio, instalita post la falo de la ekstremdekstra diktatoreco de la koloneloj en 1974. La kresko de la intencoj voĉdoni por Sirizo donas la perspektivon de periodo de politika alternado en kunteksto de grava ekonomia krizo, dum la malneta enlanda produkto de la lando falis je 25 elcentoj ekde la jaro 2008. Sed malantaŭ tiu videbla parto troviĝas io malpli akceptebla: lando regata de sesdek jaroj preskaŭ seninterrompe de du familioj. Dekstre la familio Karamanlis, konservativuloj; maldekstre tiu de Papandreu, socialistoj. Du generacioj de registaraj ĉefoj, la onklo kaj la nepo ĉe la unua; la avo, la patro kaj la nepo ĉe la dua. En tiu klientisma sistemo, aĉeto de voĉoj kaj komplezaj dungoj en la publika sektoro ofte anstataŭas politikan strategion.

La lasta epizodo de politika korupto koncernas la prezidant-elekton.* La 18-an de decembro 2014, s-ro Pavlos Hajkalis, eksa televid-stelulo, kiu fariĝis deputito de la dekstra suverenisma partio ANEL (la sendependaj grekoj), asertis, ke oni ofertis al li 3 milionojn da eŭroj se li voĉdonas por s-ro Stavros Dimas, la kandidato de la reganta koalicio, kiu devus atingi almenaŭ cent okdek voĉojn (el tricent deputitoj) por esti elektita kaj por eviti la organizadon de anticipaj parlament-elektoj. La koruptinto estis, laŭ li, la financisto Giorgios Apostolopulos, eksa konsilisto de la ĉefministroj Giorgios Papandreu (de 2009 ĝis 2011) kaj Samaras. Kiel televid-fakulo, s-ro Hajkalis filmis la scenon per kaŝita filmilo, poste disvastigis la bildojn en Interreto. La rezulto? La justico rifuzis komenci persekutojn, kun la preteksto ke la pruvoj estis kolektitaj kontraŭleĝe. Ĉar la ĉefministro Samaras eĉ deponis plendon pro fifamigo, la supozebla koruptinto estas leĝe ŝirmata kontraŭ la leĝo, dum la denuncinto devas respondeci pri sia ago ...

*  Ĉar neniu el ĝiaj tri balotoj (la 17-an, 23-an kaj 29-an de decembro 2014) ebligis nomumi prezidanton, la anticipaj parlament-elektoj estis deciditaj por la 25-a de januaro 2015.

Interne de la institucioj kaŝiĝas ankaŭ tio, kion la grekoj nomas la parakratos: la “kvazaŭŝtato” aŭ “subtera ŝtato”, do maloficiala reto heredita de la malvarma milito kaj kiu konsistas el altaj oficistoj, policanoj, militistoj kaj juĝistoj, pretaj al ĉiaj subatakoj por malebligi la enpotenciĝon de la “ruĝuloj”. Tia reto, apogata de la usonaj sekretaj servoj, estis tre detale preparinta la vojon por la ŝtatrenverso de la koloneloj en la jaro 1967.

La malnovaj refleksoj de la parakratos neniam vere malaperis. La malrespekto al la liberecoj de kunveno, de manifestacio kaj de esprimo estis multaj en la lastaj jaroj. En oktobro 2012, dek kvin kontraŭfaŝistoj estis arestitaj post alfrontiĝoj kun la novnazioj de la partio Ora Matenkrepusko (kiu ricevis 9,4 elcentojn da voĉoj ĉe la eŭropaj elektoj en majo 2014) kaj kun la polico. Post ilia aresto ili deklaris, ke oni torturis ilin, kun fotoj kiel pruvo. “Ili nomis nin kotaj maldekstristoj, rakontas Giorgios, unu el la arestitoj, kiu deponis plendon. “Nun ni havas viajn nomojn kaj adresojn. Se vi parolos, ni donos ilin al niaj amikoj de la Ora Matenkrepusko, por ke ili povu fari ĉe vi ian viziteton.” Ili elvokis ankaŭ la internan militon, dum kiu en Grekujo la dekstraj milicoj batalis kontraŭ la maldekstraj fortoj inter 1945 kaj 1949 [kio kaŭzis pli ol cent kvindek mil mortintojn]. Ili sentis sin klare en milito kontraŭ ĉio kio similas al la progresema maldekstro.”* Interna enketo estis lanĉita de la ministro pri internaj aferoj.

*  “Grèce: vers la guerre civile?”, Canal plus, Spécial investigation, 1-an de septembro 2013.

“Tio memorigas la strategion de streĉigo en Italujo en la 1970-aj jaroj, taksas la ĵurnalisto Kostas Vaksevanis. La polico lasas fari kaj eĉ subtenas la tumulton kreitan de la novnazioj por pravigi la daŭrigon de forta potenco kaj la sovaĝan subpremadon de ĉia kontesto.” La eloficigo de pluraj altaj respondeculoj de la polico pro iliaj supozataj ligoj kun la novnazia organizaĵo konfirmis la enŝoviĝon de la ekstremdekstro en parton de la sekurec-aparato: S-ro Dimos Kuzilos, eksa respondeculo pri telefonaj subaŭskultadoj ene de la grekaj sekretaj servoj, ekzemple devis demisii, dum s-ro Atanasios Skaras, la komisaro de la kvartalo Agios Panteleimonas en Ateno (bastiono de la Ora Matenkrepusko), estis nur mallonge arestita en oktobro 2013. La parakratoshavas ankoraŭ tri pilierojn: la policon, la justicon kaj la armeon”, klarigas al ni Dimitris Psarras, de la gazeto La ĵurnalo de la redaktistoj. Ĉiuj tri estis larĝe netuŝitaj de la politikoj de malabundo, kiuj tamen forprenis la duonon de la aĉetpovo de la oficistoj. La 23-an de junio 2014, la ŝtatkonsilantaro juĝis la malaltigon de la salajroj en tiuj tri sektoroj kontraŭkonstitucia.

En novembro 2011, s-ro Papandreu, tiam ĉefministro, eĉ maltrankviliĝis pro la risko de armea puĉo. Dum la eŭropa pintkunveno en Cannes li anoncis la okazigon de referendumo pri la novaj disponoj de malabundo truditaj de la Eŭropa Unio. Kiel malpacema lernanto, la ĉefo de la greka registaro estis venigita de la germana ĉefministrino Angela Merkel kaj de la franca prezidanto Nicolas Sarkozy. Por pravigi sian referendumon, s-ro Papandreu elvokis la riskon de ŝtatrenverso.* Sed tiu minaco ne estis prenita serioze. La germanaj kaj francaj premoj devigis lin rezigni pri sia projekto de popola konsultado, kaj monaton poste li estis devigita demisii.

*  Libération, Parizo, la 5-an de novembro 2011.

“La granda plimulto de la grekaj oficistoj restas lojala”, insistas tamen s-ro Grigoris Kalomiris, de la oficista sindikato Aldedi. Sen formale alvoki voĉdoni por Sirizo, lia organizaĵo “subtenas ĉiun partion, kiu ŝanĝos la politikon de drameca malabundo realigata de kvin jaroj.” “Necesas distingi la sektorojn pri sekureco kaj subpremo disde la aliaj oficistoj. La konstitucia decido pri la nuligo de la malaltigo de salajroj en la justico, la polico kaj la armeo bone pruvas, ke ili estas sektoroj apartaj”, taksas la sindikatisto. La aliaj kategorioj de funkciuloj havas nenian kialon por poziciiĝi kontraŭ la radikala maldekstro: “Ni estas inter la unuaj viktimoj de la malabundo, memorigas Kalomiris. La nombro de funkciuloj malaltiĝis trione, de naŭcent mil al proksimume sescent mil. La mezuma salajro estas 800 eŭroj. La salajroj malaltiĝis je 30 elcentoj kaj la aĉetpovo je 50 elcentoj, se oni konsideras la impostaltigojn.”

Sirizo ŝajnas do ĝui gravan subtenon inter la oficistoj. Ankaŭ pro historiaj kialoj. “Ekde la enpotenciĝo de la Pasok en 1981, Andreas Papandreu, tiam la ĉefministro, volis “purigi” la ŝtatan oficistaron forigante la elementojn ofte kompromititajn kun la diktatoreco de la koloneloj, diras Psarras. Li plenforte dungigis homojn proksimajn de sia partio. Tio daŭris ĝis la komenco de la 2000-aj jaroj. Tiom, ke multaj oficistoj estas eksaj socialistoj, seniluziiĝintaj de la dekstra devojiĝo de la Pasok kaj hodiaŭ plene subtenas Sirizon.”

La koalicio havas kromajn apogojn pli mirigajn en la greka socio. Ekzemple, frakcio de la mastraro ne timus la enpotenciĝon de maldekstro radikala, sed pragmata. “La malabundo volata de la “triopo” estas fiasko, asertas, kun peto pri anonimeco, ĉefo de transportentrepreno. La ŝuldo ne ĉesis altiĝi, kaj la kresko estis rompita, la malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj bankrotas unu post la alia. Post la kuracado per malabundo, alia kuracado por relanĉi la ekonomion, tio ne povus esti malutila por ni.” Daŭre maleblas esprimi tian analizon publike, por greka mastraro plejmulte malamika al la “ruĝuloj”. Sed la kontraŭkorupta retoriko de Sirizo, sen la klientismaj devojiĝoj, kiuj tiom malutilis al la lando, trovas apogantojn en ĉiuj sociaj klasoj.

Thierry VINCENT.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La mortigoj de Parizo en la prismo de la komunikiloj

Estu liberaj, tio estas ordono

ĈIU TIMIS tion, sed neniu imagis, ke la dramo okazos tiel: vendredon, la 9-an de januaro, la piedpilkisto de Montpeliero Abdelhamid El-Kaoutari ne portas la ĉemizon “Mi estas Ĉarli” dum la prepara varmiĝo por la ludo kontraŭ la Olympique de Marsejlo. Tuj la sociaj retoj eksplodas. Invitita dimanĉon al la televido Canal Plus, la trejnisto Rolland Courbis devas pravigi sin. Tagon poste, la polemiko pufiĝas: tri ludistoj de Valenciennes akceptas vesti la faman ĉemizon nur sub la kondiĉo ke ili kaŝu la “Mi estas” per peco da glupapero. Sur la scenejo de Afterfoot, tre aŭdata programo de la radio RMC, la tono akriĝas. “Ni batalas de semajno por la esprimlibereco, klarigas la animisto Gilbert Brisbois, ni lasu ilin esprimiĝi kaj atendu iliajn klarigojn.” Furioze la ĵurnalisto Daniel Riolo intervenas: “... la esprimlibereco, tio estos la argumento de ĉiuj idiotoj por ellasi ĉiajn stultaĵojn”.

Ĉu esti aŭ ne esti “Ĉarli”? En la semajno post la masakro de ĵurnalistoj kaj desegnistoj de la satira semajnulo, poste de klientoj de koŝera superbazaro, fare de francaj ĝihadistoj, la demando serpentumas kiel pudroŝnuro de klasĉambroj al redaktejoj. “La antaŭurboj taŭzataj inter “Ĉarli” kaj “ne Ĉarli””, titolas la gazeto Le Monde (la 16-an de januaro). Sur la titolpaĝo de Aujourd’hui en France (15-an de januaro), disŝirita ŝildo “Mi estas Ĉarli” simbolas “La risko[n] de rompiĝo”. Do, ĉiu devas ne nur elekti sian tendaron, sed ĉefe akcepti la evidenton de tiu frontlinio. “Ĝuste tiujn, kiuj ne estas “Ĉarli”, necesas eltrovi, tondras la ĵurnalistino Nathalie Saint-Cricq en la televido France 2. [...] Tiujn ni devas eltrovi, trakti, integri aŭ reintegri en la nacian komunumon” (12-an de januaro). “Kun ni aŭ kun la teroristoj”: la refreno favoras la plej impresajn surscenigojn, la plej eksplodajn debatojn.

Kaj la plej fatalajn intencojn. La takfiristaj ideologiistoj revas disigi la eŭropajn naciojn inter loĝantaroj “blankulaj” konvinkitaj ke islamisma danĝero minacas ilin kaj frakcio de “islamanoj” radikaliĝintaj de la rasismo kaj de la okcidentaj intervenoj. Certe, la markiloj estas jam delonge metitaj, por ke la socio organiziĝu laŭ “valoroj” kaj identeco anstataŭ laŭ sociaj fortoj kaj interesoj; por ke fendo ĉiam pli profunda disigu salajrulojn, senlaborulojn, viktimojn de la malabundo laŭ iliaj kredoj (vidu la artikolon de Benoît Bréville). Tamen restas obstakloj. Anstataŭigi la politikan fronton per kultura alfrontiĝo premisas, ke la intelekta etburĝaro, sidanta kiel ofte inter la du seĝoj, komplete balancfalu en la reakcian tendaron. Tiu socia grupo, kiu portas siajn kontraŭdirojn kvazaŭ traŝultre, havas kun la proletoj devenaj el la enmigrado ambiguan rilaton, en kiu miksiĝas la deziro de kultura miksiĝo kaj dominemo, urba miksiteco kaj loĝeja diseco, kontraŭrasismo kaj etnocentrismo, senindulga laikeco kaj vualita nutristino. Kiel piliero de arto kaj kulturo, ĝi ludas decidan rolon en la ellaborado de sociaj reprezentiĝoj. Ĝia ekmarŝo en la milito de la kulturoj estus nur des pli grava.

Tiu strategio de streĉigo ĝuas la senvolan apogon de la komunikiloj kaj de la intelektuloj obsedataj de la reformado de la publika diskuto ĉirkaŭ alternativo: “Ĉarli” aŭ “ne Ĉarli”. Ĉesigitaj la eblecoj de “inter ambaŭ” kaj de“jes, sed”. “Tiuj relativistaj retorikoj de la eta malkuraĝo de la “sed”, ĝuste kontraŭ tio ni batalas de jaroj, klarigas s-ro Richard Malka, la advokato de Charlie Hebdo. Kaj ĝuste tion ni ne plu permeso ekde hodiaŭ” (“C dans l’air”, France 5, la 9-an de januaro 2015). Gardu vin kontraŭ tiuj, kiuj levus la embarasan demandon de la “du pezoj, du mezuroj” pri la libera komunikado de la pensoj kaj de la opinioj. “Ĉu kondamni Dieudonné kun la risko atribui liavice al li statuson de viktimo? demandas en la radio France Inter la ĉefartikolisto Thomas Legrand (15-an de januaro), dum la komedianto estas provizore arestita kaj persekutata pro terorismo surbaze de malbona vortludo. Tia demando estas demando munkena*, malfortaĵo, kulpa forlaso, platigo!” Ni memorigu: la esprimlibereco, la demokratio, la toleremo, la kuraĝo, tio estas “Ĉarlie”; la barbareco, la teroro, la fanatikeco, la maltoleremo, tio “ne estas Ĉarli”.

*  Demando ĉu cedi al ĉantaĝo por savi la pacon, okaze de la interkonsentoj de Munkeno, subskribitaj de Germanujo (tiam hitlerfaŝisma), Francujo, Britujo kaj Italujo, reprezentitaj respektive de Adolfo Hitlero, Édouard Daladier, Neville Chamberlain kaj Benito Mussolini (tiu kiel peranto), fine de la konferenco de Munkeno, okazinta de la 29-a ĝis la 30-a de septembro 1938. Notindas la planita malĉeesto de la ĉeĥoslovakia prezidanto Edvard Beneš kaj de la ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Sovetunio, Jozefo Stalino, kiuj ne estis invititaj. Tiuj interkonsentoj permesis al Hitlero aneksi la regionojn de Ĉeĥoslovakujo priloĝataj de germanoj (la Sudetoj) kaj tiel kondukis al la morto de Ĉeĥoslovakujo kiel sendependa ŝtato. -vl

Sed ni povas tamen veti, ke la milionoj da homoj, kiujn la anonco de la masakro emociis kaj kolerigis, ne retroviĝis en tiu dikotomeco. Kun aŭ sen ŝildo “Mi estas Ĉarli”, partopreninta aŭ ne en la gigantaj manifestacioj dimanĉon, la 11-an de januaro, multaj organe sentis la fratecon sen lasi sin trompi de la bildoj ade ripetataj de amasoj kun la franca flago kantante la Marseljezon kaj aplaŭdante la policon. Kaj la marŝantoj, kiuj kuniĝis pro la bezono unuiĝi, havis malpli homogenajn konvinkojn ol la lamentantaj procesiuloj sur la televidaj scenejoj. La grandega diferenco inter tio, kio “esti Ĉarli” signifis por la unuaj (la universalan konkordon) kaj por kelkaj aliaj (la araboj elen!) forprenis ĉian konsiston de la kategorio, se oni iomete pripensas tion. Sed ĉu eblas pripensi en reĝimo de seninterrompa informado?

Vendredon, la 9-an de januaro, ne eblis plu distingi la televidojn TF1 kaj BFM TV: rompante sian program-strukturon, la unua franca televido sendis rekte de la 10-a horo ĝis la naŭa kaj kvarono vespere; ĉe Europe 1 la speciala eldono daŭris kvar tagojn. La batalo komenciĝis ankaŭ ne poste, sed dum la evento, por fiksi ĝian sencon. Ĉe tiu ludo, la inform-komunikiloj pafas ĉiam unue, reflektante sur la kalejdoskopo de la ekranoj la spontan filozofion de siaj eldonaj direktejoj: nerezistebla gusto de ordo kaj de deco, simbolataj de la bildo de kvardek kvar ŝtataj kaj registaraj ĉefoj tre malsame demokratiaj, paradante brak-ĉe-brake. La televido France 2 opiniis nepre necesa resendi tiun sekvencon malrapide, akompanate de violonoj kaj de likvoreca piano, kun la foto de la germana ĉefministrino Angela Merkel tenere klinita sur la ŝultro de s-ro François Hollande, kun tiu ŝultro montrata kvazaŭ per orgena fermato (la 12-an de februaro).

La amaso, kiun oni montras kriaĉanta kaj vulgara kiam ĝi manifestacias por siaj sociaj rajtoj, ĝi fariĝas subite luma, estetika, laŭ la maniero de Delacroix sur la paĝo de Le Nouvel Observateur (la 11-an de januaro), kiu aktualigis Li Libereco gvidanta la popolon, aŭ edifa, kiel la foto de juna nigra knabo kun malĝoja rigardo kaj kun gluŝildo “Mi estas Ĉarli” sur la vango, kiu kontemplas la amason el la alta pozicio de la statuo de la Respubliko (Libération, 13-an de januaro) ‒ do, vizaĝo potemkina, kiu maskas la subreprezentecon de parto de la loĝantaro en la parizaj kolektiĝoj. Rekte el la centro de la mondo, la granda raportisto Etienne Monin ekstaziĝis en la radio France Info (la 11-an de januaro): “En tiu ĉi manifestacio, momento de graco, bildo luma, de beleco feli... tuj, tiu de juna paro, ŝi kun bluaj okuloj iomete malĝojaj, li de miksrasa beleco rekuraĝiga.”

Kvazaŭ en karnavalo, la omaĝo de la gazetaro mem metis ĉion en pelmelo. “Oni parolas pri memorigo de Charb, Tignous, Cabu, Honoré, Wolinski: ili prifekus tian sintenon”, furiozis la desegnisto Luz, transvivanto de la skipo de Charlie Hebdo (www.lesinrocks.com, 10-an de januaro). Ne sentemaj pri tiu rimarko, la kremo de la komentistoj honoris la malbonan guston per bonaj sentoj, priploris la anarĥiistajn karikaturistojn dum desfilo orkestrita de la ministro pri internaj aferoj kaj benita de la papo, de la NATO, la Franca Federacio de Piedpilko kaj de s-ro Arnold Schwarzenegger. Kvardek ol horojn post la kulto farita al la esprimlibereco, la gazetaro anoncis, neŝancelebla, la kondamnon je punoj de malliberejo por adoleskantinoj, ebriulo, simplanimulo kulpaj je vortaj deglitoj, kiuj falis sub la ĵus akrigitan leĝon. Oni tremas ĉe la ideo, ke la ĉefministro Manuel Valls povus malkovri la titolpaĝon de Charlie Hebdo de la 18-a de decembro 1975, kiu festis Kristnaskon per jena malmulte civitema admono: “Feku en la lulilojn. Finmortigu la kriplulojn. Mortpafu la militistojn. Strangolu la pastrojn. Kaĉigu la policistojn. Fajrigu la bankojn.”

Kompare, la muzo de la regiona gazetaro ŝajnis preskaŭ sinĝena. Vendredon la 9-an, dek ĵurnaloj afiŝas titolpaĝe la saman superskribon: “La ĉaspelo”; kaj sekvan lundon, ok same titolis: “Historia!”. Kolizio de eventoj spicas tiun celebradon de plurismo en la unuanimeco, kiam la 7-an de januaro, la “komunumo de eldonistoj” de gazetoj, konsistanta el dek mastraj organizaĵoj, deklaras solene, ke ĝi “neniam cedos al la minacoj kaj al la timigoj kontraŭ la netuŝeblaj principoj de esprimlibereco”; la saman tagon, la miliardulo Patrick Drahi, jam kunproprietulo de la gazeto Libération, konfirmas sian intencon akiri la magazinojn L’Express kaj L’Expansion.

Dum ĝuste Libération klopodas por “bandaĝi la Respublikon” (la 17-an-18-an de januaro), per konceptoj dikliteraj sed senrimedaj, pri Civitaneco, Laikeco, Edukado, Justico, ktp, la liberala ĉefartikolisto Nicolas Baverez kantis melodion bone konatan: “La nacia unueco devas esti daŭrigata por batali kontraŭ la islamismo, sed ankaŭ por realigi la ekonomiajn kaj socialajn reformojn”, nome de kiuj “la liberaligon de la labormerkato, kiu ĉie aliloke montris siajn meritojn”. (Le Point, 16-an de januaro). La gazetara liberece ja bone transvivis la atencojn.

Pierre RIMBERT.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kiel aparato malproksimiĝas de sia bazo

Multaj faktoroj klarigas la malfortiĝon de la Franca Komunista Partio. Ĉu la intenco adapti sian retorikon al la atendoj de la mezaj klasoj rapidigis ĝin?

JANUARO 2014. Ni alvenas al la sidejo de la Franca Komunista Partio (FKP, france PCF), ĉe la Placo Colonel-Fabien en Parizo, por peti donitaĵojn pri la membroj. Kiom da ili estas? Sed antaŭ ĉio, kiuj ili estas? Laŭ ĉiaj indikoj, la popolaj kategorioj* ĉeestas ĉiam malpli en la pinto de la organizaĵo. Sed kiel tio estas ĉe la bazo? La respondo devus esti facile akirebla. La departemento “Vivo de la partio” kolektas de la jaro 2009 la multajn informojn, kiujn la partio posedas pri siaj membroj: aĝo, sekso, loĝloko, sektoro de aktiveco ... Sed eĉ ne vorton pri la sociprofesia kategorio. Oni povas scii, ke tiu membro laboras ĉe la Ŝtata Societo de Francaj Fervojoj (SNCF) aŭ en aviada fabriko, sed ne, ĉu li estas kadrulo aŭ simpla laboristo. Tiu manko de intereso pri la socia kondiĉo de siaj membroj ilustras tendencon en la PCF, kiu efikas jam de tridek jaroj: la iam centra demando de la reprezentiĝo de la popolaj klasoj fariĝis duaranga.

*  Ĉi tie kaj en la sekvo la vorto popola estas uzata laŭ la franca en la senco de de la simpla popolo. -vl

Ekde la liberiĝo ĝis la 1970-aj jaroj, dum ĝi estis la unua partio de la maldekstro en Francujo, la FKP povis prezenti sin kiel proparolanto de la laborista klaso, ĉar ĝiaj respondeculoj plejparte devenis el la popola medio: iama ministo kiel Maurice Thorez, gvidanto de la partio de 1930 ĝis 1964; “etlegomisto” kiel lia posteulo Waldeck Rochet; bakista lernanto kiel Jacques Duclos, kandidato por la prezidant-elekto de 1969, ĉe kiu li akiris 21 elcentojn de la voĉoj. Ankaŭ sur loka nivelo estis same; antaŭ ol fariĝi urbestro de Aubervilliers inter 1945 kaj 1953, Charles Tillon estis alĝustigisto; liaj posteuloj Emile Dubois (1953-1957) kaj André Karman (1957-1984) respektive gasisto kaj frezisto. Ĉar ĝi avancigis membrojn de modesta deveno en instancojn de potenco, kiuj estis ĝis tiam rezervitaj al reprezentantoj de la burĝaro, la Komunista Partio sukcesis dum certa tempo transformi la socian vivon de la franca politika vivo. La popola karaktero de tiu organizaĵo estis tiam perceptata kiel necesa por transformi la projekton de emancipiĝo de la laboristoj en praktikojn de aktivuloj.

La bazo de la FKP estis plene frapita de la soci-ekonomiaj transformoj, kiujn la popolaj medioj spertas ekde la 1970-aj jaroj. Alfrontita al la provizoreco de laboro kaj al la evoluo de la senlaboreco, la laborista mondo perdis sian socian kunteniĝon. Tamen, la krizo de la partio ne atribueblas al hipoteza malapero de la laboristoj: tiuj estas daŭre proksimume kvarono de la aktiva loĝantaro, kaj la malkresko de la FKP-membroj estas multe pli rapida ol la erozio de la laborista klaso. Francujo havis ok milionojn ducent mil laboristojn en 1975 kaj ankoraŭ sep milionojn en 1999, dum samtempe la FKP perdis pli ol la duonon da siaj membroj, de kvincent mil al ducent mil. Krome, ĉe la laboristoj aperis novaj popolaj figuroj, precipe en la servoj, kun la multiĝo de la grupo de dungitoj. La laboristoj kaj la dungitoj restas la plimulta parto de la aktiva franca loĝantaro, sed la ŝanĝo de iliaj kondiĉoj de sia vivo (en la spaco) kaj laboro (divido de la laborkolektivoj) malfortigis ilian eniron en la politikan agadon. La malfortiĝo de la FKP tiel respegulas la profundajn socialajn kaj kulturajn ŝanĝojn spertatajn de la popolaj klasoj; ĝi esprimas la malkreskon de la laborista movado. Tiu malfortiĝo, kiu montras la elĉerpiĝon de periodo de intensa politikiĝo de la franca socio dum la “1968-aj jaroj”, klariĝas ankaŭ per la aliiĝo de la internacia ordo, speciale per la implodo de la sovetia sistemo, aŭ de la evoluo de politika reĝimo al prezidanta aŭ dupartia sistemo.

En la centro de la kvartalo La Défense: humanismo kaj demokratio

Sed tiuj eksteraj klarigoj por la partio ne sufiĉas, kaj estus reduktisma vidi la malkreskon de la FKP sub la aspekto de meĥanika, programita evoluo, el kiu oni povus tiri nenian instruon.

Por kompreni la malproksimiĝon de la FKP disde la popolaj klasoj kaj ĝian elektan katastrofon (ĝi pasis de 15,3 elcentoj ĉe la prezidant-elektoj de 1981 al 1,9 elcento en 2007), necesas analizi la evoluojn de ĝia retoriko kaj de ĝia organizaĵo. Ekde la 1980-aj jaroj kaj ĉefe de 1990, la FKP volas reprezenti jam ne nur la popolajn klasojn, sed Francujon en ĝia “diverseco”. La interpreto de la socio kiel klasoj malaperas malantaŭ temoj kiel “civitana partopreno” aŭ la restarigo de la “sociala ligilo”. Same kiel la urbo Montreuil, la komunistaj komunumoj de antaŭurboj larĝe adoptas la temon de “ekskludo” en la “kvartaloj” kaj akceptas ĝian senpolitikigan dimension.* La komunistaj elektitoj proponas “lokan demokration” supozatan kapabla surpontigi la abismon inter la politika klaso kaj la “civitanoj”.

*  Vd Sykvie Tissot: “L’invention des “quartiers sensibles” [“La invento de la “tiklaj kvartaloj””, Le Monde diplomatique, oktobro 2007.

La komenca projekto de la partio, marksisme inspirita, tiam cedis la lokon al humanisma retoriko larĝe komuna en la asocia kaj politika mondo. “Asociiĝo, kundivido, komunigo, kooperado, interveno, interkonsentiĝo: tiuj ĉi postuloj alprenas senprecedencan viglecon, lige kun la disvolvado de la teĥnologia kaj informadika revolucio kaj kompleksiĝo de la socio, la evoluo de la laboro, la bezono de civitaneco, de novaj homrilatoj kiuj respektas la aŭtonomecon de la individuoj ...”, proklamita ekzemple de la dokumento adoptita de la 24-a kongreso de 1996. Tiu kongreso, kiu decidis la “principon de la humanismo kaj de la demokratio”, de la “homa, civitana, solidara revolucio” por respondi al la fakto, ke “la tuta homa civilizacio estas en danĝero”, okazis por la unua fojo en la aferkvartalo La Défense.

Dek du jarojn poste, en la teksto proponita de la Nacia Konsilantaro de la FKP kiel “komuna bazo” por la 34-a kongreso de 2008, la vorto “laboristo” aperas nur unu solan fojon, kaj kiel socia grupo same kiel multaj aliaj: oni efektive intencas kunigi “laboristojn, teĥnikistojn, dungitojn aŭ kadrulojn, gesalajrulojn de ĉiaj kategorioj, provizoraj, intelektaj, sendokumentaj, senlaboraj, kampulaj, aŭtoroj kaj reĝisoroj, studentoj, pensiuloj, artistoj”. Per sia reĵeto de la laboristismo, asociata al stalinismo, la reprezentantoj de la FKP tendencas forlasi la prioritaton de la rolo de la laboristoj kaj de la popolaj klasoj en la politika batalo. Per tio, ke ili neglektis la pensadon pri la klasrilatoj kaj pri la organizado de la batalo fare de tiuj samaj, kiuj suferas la dominadon, ili nature havis malfacilojn konsideri la supreniron de novaj popolaj figuroj ‒ la dungitojn de la servoj kaj la idojn de enmigrintaj laboristoj precipe el Nordafriko.

La klopodoj renovigi la francan komunismon pasas tra transformado de la organiz-modeloj de la partio. La sistemoj de elektado kaj de formado de kadruloj el membroj de popola deveno estas forlasitaj en la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj sub la efiko de la malkresko de la membronombro, sed ankaŭ pro kritiko al la aŭtoritatecaj praktikoj de la demokratia centrismo (vd Tiraneco de ne ekzistanta strukturo). La lernejoj [de la partio, -vl] ekzemple malaperis aŭ perdis sian funkcion de popola edukado. La “politiko de kadruloj” ‒ sistemo de formado, kiu favoris la laboristajn membrojn de la entreprenoj ‒ iom post iom malaperis. Por la renovigo de la partio oni de tiam diskutis precipe pri la juniĝo kaj viriniĝo. Kiam temis pri “miksiteco”, tiam oni neniam emfazis la prioritaton al membroj el la popolaj klasoj.

Al la partiaj funkciuloj laboristdevenaj, formitaj en la lernejoj de la partio, postsekvis respondeculoj kies kariero (lerneja, profesia kaj komunista) estas dense ligita al la mondo de la teritoriaj kolektivaĵoj. Do, la nuntempa komunismo restrukturiĝas kaj vivas nun ĉirkaŭ tiuj lokaj administracioj kaj ne, kiel antaŭe, ĉirkaŭ sindikataj retoj. En 2013, el ĉiuj membroj listigitaj en la departemento “Vivo de la partio”, 75 elcentoj indikas, ke ili laboras en la publika sektoro, el kiuj 13 elcentoj en teritoria kolektivaĵo. Kaj same pri la pinto de la aparato. La lasta nacia gvidanto, kiu venis el funkcioj en la sindikato Ĝenerala Konfederacio de Laboro (CGT laŭ la franca), estis Georges Marchais: laŭ sia profesio, alĝustisto, li estis sindikata respondeculo en la metalurgia sektoro antaŭ ol okupi la pinton de la partio en la jaro 1994. Liaj posteuloj estis ligitaj kun la mastrumado de lokaj kolektivaĵoj. S-ro Robert Hue estis la unua urbestrarano kiu fariĝis nacia sekretario de la PCF, en 1994; li estis tiam urbestro de Montigny-lès-Cormeilles, ĝenerala konsilanto, regiona konsilanto kaj antaŭ ĉio prezidanto de la Nacia asocio de komunistaj kaj respublikanaj delegitoj. S-ino Marie-George Buffet postsekvis lin en 2001. Ŝi estis unue dungito ĉe la urbodomo de Plessis-Robinson antaŭ ol fariĝi vicurbestro en alia distrikto, poste elektita en la regionan konsilantaron de Ile-de-France.

Kiam la novaj gvidantoj de la FKP venas el sindikatismo, tiam temas pri sindikatismo studenta. S-ino Buffet estis membro de la nacia oficejo de la Nacia Unio de Studentoj de Francujo (UNEF). S-ro Pierre Laurent, nacia sekretario de la PDV ekde 2010, gvidis la Union de Komunistaj Studentoj (UEC). Diplomita pri ekonomiaj sciencoj ĉe la pariza universitato Sorbonne, tiu iama ĵurnalisto kaj redakta redaktisto de la FKP-gazeto L’Humanité simbolas la potencon de la familia engaĝiĝo en la nuntempa komunismo. Filo de Paul Laurent, deputito kaj kadrulo en la aparato en la 1970-aj kaj 80-aj jaroj, li estas ankaŭ frato de s-ro Michel Laurent, alia nacia gvidanto, kiu respondecis pri la federacio de Seine-Saint-Denis. La novaj gvidantoj fariĝas komunistoj pli per loka heredo kaj per familia fideleco ol per spertado de la malegalecoj en la laborloko.

La serĉadoj de fontoj de financado fare de la funkciuloj, kiuj jam ne povas esti pagataj de malkreskanta partio kaj kiuj provas esti salajrataj per elektopostenoj, klarigas ankaŭ la evoluon de la FKP. En 2013, laŭ la financraporto prezentita al la kongreso, la kontribuado de la elektitoj estis 46 elcentoj de la tutaj resursoj de la partio (kontraŭ 26 elcentoj de la Socialista Partio kaj 3 elcentoj de la Unio por Popola Movado). Tiel, ĉie en Francujo, la komunistaj gvidantoj estis alvokitaj eniri en elektitajn asembleojn. Ĝis nun ekzistis klara distingo inter la respondeculoj de la aparato kaj la elektitoj, ĉe kio la unuaj estis taskitaj “superrigardi” la duajn por eviti ties “eminentuliĝon” kaj por certigi la viglecon de la membraj retoj. Nu, la departementaj respondeculoj de la partio estis petataj eniri en siajn regionajn konsilantarojn ekde 1998. Danke al alianco kun la Socialista Partio (PS), multaj ricevis respondecajn funkciojn en la plenum-organoj de sia regiono. La eminentuliĝo per elekto de la aparataj kadruloj estas survoje.

La fakuloj pri komunikado stiras dum elektokampajnoj

S-RO HUE volis en 1995 liberigi “el ĉia suspektema “kuratoreco” de la partio la elektitojn, kiuj ricevis sian mandaton ne nur de la komunistoj, sed de la universala voĉdonado”.* De tiam, la naciaj gvidantoj povas mem senvalorigi la resursojn de la membroj profite al la elektitoj kaj la mastrumaj eksperimentoj. Surloke la membroj vidas sian rolon malkreski, kaj la agado por la elektoj fariĝas antaŭranga. La novaj aliĝintoj ne restas longe simplaj membroj, sed estas rapide petataj kandidatiĝi ĉe la urbaj elektoj, kun la sekvo, ke la loka agado malfortiĝas ‒ tiom pli ke la elektitoj, kiuj plurigas mandatojn, rapide neglektas la kunvenojn de la partio. En la sidejoj de la departementaj federacioj de la partio, la ĉeesto de la membroj neniiĝas, la kunvenoj okazas antaŭ la 18-a horo, kaj la “libervolaj” membroj lasas la lokon al profesiuloj (funkciuloj, kunlaborantoj de grupoj de elektitoj, administra personaro ktp), kiuj malĉeestas semajnfine.

*  Robert Hue: Communisme: la mutation, Stock, Parizo, 1995.

Nu, la elektitoj havas siajn proprajn zorgojn. Por prepari la venontan elektokampanjon ili dungas fakulojn pri komunikado; pro la kreskanta teĥnikiĝo de la loka agado, ili ĉirkaŭigas sin per kadruloj de publika mastrumado.* Ili povas neglekti la komunikadon kun la membroj aŭ asocioj profite al tiu kun profesiuloj, kiuj al ili socie pli similas. Rezulto: la socia universo de la komunistaj elektitoj estas alia ol tiu de iliaj “mastrumatoj”, kaj la popolaj kategorioj ludas pli malfortan rolon en la loka politika vivo.

*  Vd Fabien Desage kaj David Guéranger: “Rendez-vous manqué de la gauche et de la politique locale”, Le Monde diplomatique, januaro 2014.

Tiu malproksimiĝo de la komunistaj respondeculoj disde la sociaj grupoj, kiujn ili estas taskitaj defendi, tuŝas la praktikan agadon de la aktivuloj. Dum longa tempo la FKP impulsis politikan societemon, ampleksan en la teritorioj, kie ĝi estis bone enradikiĝinta (la “ruĝaj antaŭurboj”, certaj kamparaj komunumoj ...). Ĝiaj membroj animis tutajn organizaĵojn “amikajn” (Unuiĝo de francaj virinoj, Nacia konfederacio de luantoj, pacmovado, Sporta kaj gimnastika federacio de laboro, ktp), sed ankaŭ kvartalajn aŭ entreprenajn ĉelojn. Dum la 1980-aj kaj 90-aj jaroj, tiom kiom la bazo de membroj malkreskis kaj la respondeculoj centriĝis al la elektaj defioj, la loka agado de la KPF pli kaj pli limiĝis al agadoj de asocia speco. La ĉefaj amas-agadoj estas nun dediĉitaj al organizado de festaj kaj memoraj kunvenoj, kiel la tradiciaj bankedoj de la 1-a de majo aŭ de la 14-a de julio [la datreveno de la Franca Revolucio, la nacia festo en Francujo -vl].

Prenita en la kaptilo de la dekstriĝo de la socialista aliancano

La komunistoj iel tiras la instruon de la malpli granda influo de la iamaj politikaj kunvenoj, tiom pli ke tiu festa dimensio estis tradicia forto de la franca komunismo, kiel la daŭra sukceso de la Festo de L’Humanité trans la membroj de la partio. Tiel, sur loka nivelo, la societemo ĉirkaŭ festaj renkontiĝoj perdas sian politikan karakteron, ĉar la asocioj kaj la urbaj organizaĵoj anstataŭas la partion en la organizado. En la vilaĝo Treban (en la departemento Allier) ekzemple, tri instancoj iom post iom anstataŭas la FKP en la loka animado: la Laika amikaro, la Festkomitato kaj la Triaaĝa klubo. La membroj, kvindeko en la 1960-aj kaj 70-aj jaroj, estas jam nur deko en la 1990-aj jaroj, precipe pensiiĝintaj kampkulturistoj. Ili kunvenas nur unufoje jare, dum la ricevo de la membrokartoj el la manoj de la urbestro ‒ pensiiĝinta instruisto ‒ kaj lia edzino. La daŭra malkresko de la nombro da kampaj kaj industriaj laboristoj, la seniluziiĝoj pri la partopreno de la FKP en la registaro (unue en 1981-1984, poste en 1997-2002), la fino de Sovetunio: tutaĵo de procezoj kontraŭagas la daŭrigon de la organizaĵo, en kiu tamen pluraj generacioj da komunistoj sinsekvis ekde la 1920-aj jaroj. Pro manko de novaj membroj, la urbestraro, komunista ekde la tempo inter la du mondmilitoj, fine perdiĝis en la jaro 2001.

La FKP-elektitoj en tiu regiono centrigas sian politikon al temoj de asocia vivo: al la “ruĝa citadelo” sekvas komunumoj plej efikaj pri animado kaj progresigo de la asocia vivo, sen referenco al defendo de popola aŭ politika identeco. En la ĉefartikolo de la urba gazeto de Bourbon-l’Archambault (du mil kvincent loĝantoj) de la jarkomenco de 2014, la komunista urbestro dankas “la burbonan asocian mondon kaj la lokajn ekonomiajn agantojn, [kiuj] laboris por defendi kaj disvolvi la lokan agadon [...]. Ĉu komercistoj, metiistoj, kampkulturistoj, entreprenĉefoj, membroj de liberaj profesioj, salajruloj aŭ oficistoj de la administracio, pensiuloj aŭ simple civitanoj, la loĝantoj de nia komunumo meritas dankon kaj kuraĝigon.”

Sur la praktika nivelo, la klasbatala temaro perdas sian centran pozicion por la membroj kaj iom post iom cedas la lokon al multaj celataj bataloj: distribuado de la riĉaĵoj, feminismo, medio, diverseco, tutmondiĝo. Jam temas malpli pri engaĝiĝo en la FKP nome de estonta socialisma socio ol aliĝo al certaj laŭtemaj retoj (edukado, enmigrado, Eŭropo, ktp), kiuj disvolviĝas kun apartaj komitatoj kaj apartaj manifestacioj. La membroj elektas kampojn, en kiuj ili engaĝiĝas, sen nepre rekoni sin en la tuta partia mesaĝo. Tiu segmentiĝo de la engaĝiĝo kontrastas kun la centra loko, kiun la partio kaj la marksisma ideologio okupis en la komunista universo. En tiaj kondiĉoj, certaj laboristaj aktivuloj engaĝiĝas en la sindikato CGT, sed forturnas sin de la FKP; aliaj, ofte pli diplomitaj, partoprenas en la agadoj de la Asocio por impostado de financaj transigoj kaj por civitana agado (Attac); aliaj dediĉas sin ekskluzive al siaj taskoj de loka elektito. La partio pli kaj pli perdis sian centran pozicion en la retoj de aktivuloj de la maldekstro de la Socialista Partio.

Tamen, post longa periodo de letargio kaj de maljuniĝo, en la lastaj jaroj okazis ia renoviĝo de la membroretoj. Unue, dum la venka kampanjo kontraŭ la eŭropa konstitucia traktato de 2005, poste en la kadro de la Maldekstra Fronto, la elekta koalicio starigita en 2008 inter la FKP kaj aliaj maldekstraj organizaĵoj. Por la unua fojo de 1980 la membronombro anoncita de la direkcio stabiliĝis ĉirkaŭ sepdek mil membroj,* kaj la parto de la membroj pli junaj ol 30-jaraj iomete altiĝis. La prezidantkampanjo de 2012 tute aparte remobilizis la komunistan membraron. Ĉe tiu okazo la FKP subtenis s-ron Jean-Luc Mélenchon, la respondeculon de la Partio de la Maldekstro (PG), kiu atingis 11,1 elcentojn de la voĉoj. Tiu, eksa socialisto, kaŭzis ian radikaliĝon de la retoriko kun reveno al la temaro de sociaj antagonismoj, dum la antaŭaj kampanjoj estis markitaj de eŭfemismigo de komunistaj kaj kontraŭkapitalismaj referencoj.

*  La nombro de membroj, kiuj akurate pagis siajn kotizojn, estas pli preciza ol la cent tridek mil anoncitaj “transdonitaj membrokartoj”.

Kvankam la strategio de la Fronto de la Maldekstro bremsis la elektan malkreskon de la FKP ĉe la prezidantelektoj en 2012, kaj la eŭropaj elektoj de 2009 kaj 2014, la malkresko daŭris ĉe la parlamentaj (2012) kaj distriktaj (2014) elektoj, do ĉe voĉdonadoj, en kiuj la FKP estis pli ol la Fronto de la Maldekstro en la unua linio. Tiu strategio klare montris la problemon de la influo de la elektitoj en la komunista aparato kaj ilian dependecon de la Socialista Partio. La Fronto de la Maldekstro ja impulsis moviĝon, kiu malbone kongruas kun la daŭrigo de la klasika formo de unio FKP-PS. La distriktaj elektoj de marto 2014 cetere vekis tre fortajn streĉiĝojn inter la FKP kaj la PG ‒ tiu lasta favoris aŭtonomajn listojn de la PS en la grandaj urboj jam por la unua baloto. Ili kaŭzis ankaŭ kontestojn interne de la FKP de novaj membroj, kiuj kontraŭas daŭrigon de alianco kun la PS. Sed, por la elektitoj kaj por konsiderinda parto de la FKP-gvidantoj, konservi la komuniste mastrumatajn komunumojn kun la subteno de la PS kaj la postenojn de vicurbestro en la ceteraj urbodomoj de la unuiĝo de la maldekstro restas antaŭranga, riske de ‒ laŭ iuj ‒ nutri la malrapidan malkreskon de la aktiva membraro.

La ekvilibro ŝajnas por la membroj esti malfacile trovebla. La lokaj elektitoj nerefuteble ebligis daŭrigi certan influon de la FKP, dum ties nacia influo kolapsis. En la pasinteco, la komunistaj urbestraroj estis krome la kreantoj de la enradikiĝo de la FKP en la popolaj medioj: kiel apogejoj por la disvastigo de la ideoj ili estis praktikaj bazoj de komunista organizado kaj de rezistado al la politikaj kaj sociaj elitoj. Pli ol la bolŝevismiĝo de 1924-1934, la kompromisoj de la “urba komunismo” same kiel la strategio de la Popolfronto de Alianco kun la socialista malamika frato favoris la ankriĝon de la FKP en la “simpla” popolo. Tamen, en la nuntempa kunteksto de dekstriĝo de la PS, de profesiiĝo de la teritoriaj kolektivoj kaj de malforteco de la membraj retoj, tio, kio estis forto por la FKP, povas kelkfoje fariĝi bremso por ĝia renoviĝo.

Julian MISCHI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Tiraneco de ne ekzistanta strukturo

En majo 1970, la usona feminista aktivulino Joreen Freeman, kiu engaĝiĝis en sociaj movadoj, faris prelegon, en kiu ŝi prilumis kelkajn malhelpojn por la kolektivoj, kiuj volas emancipiĝi el la hierarĥiaj strukturoj de la tradiciaj partioj. En januaro 2014, ŝia teksto reakiris la intereson de la defendozono (ZAD, laŭ la franca) de Notre-Dame-des-Landes, kiu eble alfrontis similajn malfacilaĵojn.

Male al tio, kion ni emus kredi, ne ekzistas kolektivo sen strukturo. Kia ajn homa grupo fine ĉiam strukturiĝas. Ĝia organizaĵo povas montriĝi pli aŭ malpli fleksiĝema, varii en la tempo kaj distribui la taskojn, la resursojn kaj la povon pli aŭ malpli egalece. Sed ĝi firmiĝas sendepende de la kompetentoj, de la personeco aŭ de la intencoj de la koncernataj personoj: temas pri fenomeno neevitebla, ĉar ni estas individuoj kun talentoj, dispozicioj kaj karieroj variaj. Por foresto de strukturo necesus, ke ni rifuzus kontaktiĝi inter ni, do sensencaĵo por homaj grupoj.

La espero krei grupojn sen strukturo similas do al tiu disponi pri objektiva informo [...] aŭ agi en libera ekonomio; la ideo de grupo, kiu funkcias surbaze de “lasi fari” ŝajnas same realisma kiel tiu de socio organizita ĉirkaŭ la sama principo. La ambicio donas fakte vualekranon, malantaŭ kiu la povuloj kaj la bonŝanculoj trudas sian hegemonion, kiun neniu pridemandas. Tiu dominado enradikiĝas tiom pli facile, ĉar la formala ambicio rezigni pri la strukturoj ne malebligas ilian neformalan aperon. Same la principo de “lasi fari” ne malpermesas al la dominantaj sektoroj de la ekonomio decidi pri la salajroj, la prezoj kaj la distribuado: ĝi kontentiĝas per la malebligo ke tion faru la ŝtato. La foresto de strukturo kaŝas la povon kaj, en la feminista movado, la ideo aparte logas tiujn personojn, kiuj povas plej bone profiti ĝin, sendepende de ĉu ili konscias tion aŭ ne.

Por ke ĉiu povu havi la eblecon aktivi en grupo [...], la reguloj de decido devas esti travideblaj, kaj tio eblas nur, se ili estas formaligitaj. [...] Do, la demando ne estas: elekti inter strukturo kaj foresto de strukturo, sed inter strukturo formala kaj strukturo neformala.

Joreen FREEMAN.

Fonto: jofreeman.com (elangligo al la franca de Le Monde diplomatique.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Dosiero: Atencoj de Parizo, la ŝok-ondo

La vojoj de radikaliĝo

Kun impresa akcelo, la parizaj murdoj kaj la amasa mobiliziĝo, kiu sekvis, subite elstarigis du dinamikojn, du kontraŭajn analizojn. Unu proponas intensigi la bombadojn kaj, nome de sekureco, oferi kelkajn publikajn liberecojn. La alia preferas insisti pri la ŝanĝiĝoj de la mondo, identigi la kaŭzojn de socia diseriĝo, kaj esplori la evento-ĉenojn, kiuj kondukis al la atencoj.

Post la stuporo de la atencoj, kiam disiras la indigno- kaj senpotenco-sentojn, kaj kiam la ĉagreno revenas al la ĉirkaŭaĵo de la viktimoj, restas obsedanta demando. Kial, en paco-kunteksto, junaj francoj kapablis ataki tiel perforte individuojn elektitajn pro siaj opinioj, sia supozata religia kredo aŭ pro la portata uniformo? De la murdoj faritaj de Mohamed Merah en marto 2012, ĝis tiuj de la 7-a, 8-a kaj 9-a de januaro 2015, pri kiuj la Kouachi-fratoj kaj Amedy Coulibaly postulas la respondecon, kaj la atako de la juda muzeo de Belgujo, la 24-an de majo 2014, pri kiu estas akuzata s-ro Mehdi Nemmouche, ne malpli ol dudek ok homoj mortis sub la kugloj de la murdistoj.

Kion oni scias pri ĉi-lastaj? Kvankam nekompletaj, la informoj kolektitaj de la gazetaro ebligas havi ideon pri iliaj sociaj kursoj. Unue, ili spertis fruajn kaj trudajn intervenojn de sociaj servoj kaj infan-juĝistoj. Iliajn familiajn ĉirkaŭaĵojn oni taksas netaŭgaj aŭ mankaj; periodoj de restado en infan-hejmoj kaj en anstataŭa familio karakterizas la infan- kaj adolesk-aĝon de plej multo el ili. Ilia lerneja kurso ŝajnas ankaŭ respondi al tiu de la malplej kvalifikitaj partoj de la popolaj medioj, kion montras la orientado al la teknikaj metilernadoj (CAP, BEP aŭ profesia bakalaŭro) — kiujn ili ne nepre finos — hodiaŭ kiam bakalaŭro fariĝis minimuma referenca diplomo.

Tiu lerneja relegacio foje trovas kompenson en strat-soci(et)emo (la mondo de la bandoj) kaj la etaj malordoj, kiuj ilin akompanas*. Kontraŭleĝaj agoj (kiel ŝtelo de aŭto aŭ skotero, stirado sen licenco), ligitaj al honoro (ekzemple perfortaj kvereloj aŭ insultoj) aŭ al akaparo (kiel prirabado, agresoj aŭ perfortaj ŝteloj) sufiĉe frue altiras atenton de la polico kaj juĝistoj. Post pluraj aferoj, Merah, Coulibaly kaj M.Nemmouche estas enprizonigataj la unuan fojon kiam ili estas deknaŭjaraj. Post ilia eliro, novaj deliktoj nuligas la prokraston de la punoj kaj plilongigas ilin: inter sia 20-jariĝo kaj 30-jariĝo, ili pasigas multan tempon en prizono.

*  Vd. Gérard Mauger, Les Bandes, le milieu et la bohème populaire, Belin, Parizo, 2006, kaj Marwan Mohammed, La Formation des bandes. Entre la famille,l’école et la rue, Presses universitaires de France, Parizo, 2011.

Kreskintaj en provinca urbeto en Corrèze, la Kouachi-fratoj ŝajne restis ekster tiu-speca sociemo, kaj pli malfrue venis al elturniĝemo de etaj deliktoj (kie kaŝo kaj vendo de stuporigaj produktoj (drogoj) kunekzistas kun nestabila dungo aŭ nigra laboro), okaze de ilia instalado en la pariza regiono, komence de la 2000-aj jaroj. Tamen, Chérif spertis preventan malliberigon de 2005 ĝis 2006, estante 23-jara, pro sia partopreno en organizado de transporto de volontuloj al Irako. Tiuspeca engaĝiĝo estas komuna al la kvin homoj.

Ĉiuj aliĝas al vizio de islamo, kie kunekzistas heroaj batalantoj (muĝahedino), gloraj agadoj kaj foraj scenejoj de konfliktoj. Cetere, pluraj el ili vojaĝas al tiuj foraj landoj (Sirio, Pakistano, Afganujo, Jemeno). La propagando, la predikoj kaj inicaj restadoj provizas ilin per relative simpla interpretado de la mondo, kiu kunigas en kohera tuto ilian konkretan sperton de la dominado, tiujn, kiujn eksperimentas aliaj popoloj (en Malio, Ĉeĉenujo, Palestino, ktp.) kaj grandan civilizacian rakonton, kiu montras la judojn kaj la nekredantojn kiel respondeculojn de ĉiuj tiuj malbonoj. Tiu kompreno de la religio estas des pli facile akceptita, ke ĝi estas samtempe ekkonsciiĝo (pri sia situacio) kaj liberigo (ĝi proponas al ilia ribelo pli “altan” kaj universalan idealon ol la simplan deliktecon kaj marĝenecon).

La relativa simileco de iliaj kursoj jam estigis klasifikan furiozon de iuj fakuloj, kiuj ne hezitas anonci la naskiĝon de “lumpen-terorismo” aŭ de “gangsterorismo”. Tamen, kio ajn pensas tiuj apostoloj de la krimoscienca analizo, tiuj karakterizoj ne ŝajnas tre apartaj. Ili respondas, iel ajn, al tiuj de la “generacio de la suburbaj kvartaloj” al kiu ili apartenas (ĉiuj naskiĝis en la 1980-aj jaroj), markitaj de malaliĝado, malfaciligo de aliro al senkvalifika laboro, de la spaca segregacio kaj de la policaj kontroloj, etnigado de la sociaj rilatoj kaj la malkresko de la politikaj mobilizoj portitaj de iliaj gepatroj (Vd artikolon “Islamofobio aŭ proletofobio?”)

Kiam tiuj karakterizoj estas tiom komunaj, ne la ag-plenumo (acting out) devus mirigi, sed ja ĝia malofteco... Oni do ne povas limigi sin al la serĉado de antaŭ-kialoj aŭ al la pristudo de la pravigoj. “Se radikaligo estas procezo, klarigas la politikologoj Annie Collovald kaj Brigitte Gaïti, tiam necesas sekvi ĝin antaŭ ol povi ĝin klarigi. Estas do la paso de “kial” al “kiel”*.” Ne estas dubo, ke la admonoj de ĝihadista estro frapi Francujon, Okcidenton aŭ la judan komunumon inspiras la aspirantojn al ribelado; sed ili neniam estas la motoro de ilia agoplenumado. “Tiu fina decido estas la lasta de longa serio de antaŭaj decidoj, inter kiuj neniu — kaj jen la centra punkto — ŝajnis en si mem stranga”, memorigas la sociologo Howard S. Becker*. Sammaniere kiel la usona historiisto Christopher Browning, kiu montris — en tio, kio estas verŝajne la plej bonaj verkoj pri radikaliĝo*, - tra kiuj mekanismoj (konformismo sine de la grupo, la “malpersonigo” de la viktimoj, ktp.) “ordinaraj homoj” apartenantaj al la 101-a rezerva bataliono de la germana polico transformiĝis inter julio 1942 kaj novembro 1943 en malvarmajn ekstermantojn, necesus povi retrovi la seriojn de sinsekvoj propraj al la vivo de la aŭtoroj de la atencoj kaj al la mondoj en kiuj ili evoluas.

*  Annie Collovald kaj Brigitte Gaïti (sub la dir. de), La Démocratie aux extrêmes. Sur la radicalisation politique, La Dispute, Parizo, 2006.
*  Howard S. Becker, Les Ficelles du métier, La Découverte, Parizo, 2002.
*  Christopher R. Browning, Des hommes ordinaires, Les Belles Lettres, Parizo, 1994.
Eblas spuri la genealogion de la parizaj atencoj ekde la alĝeria interna milito

Unue, la maniero realigi la atencojn enkadriĝas en la kontinueco de antaŭaj formoj de delikto, kiujn iuj el ili spertis. Ŝteli aŭtojn, akiri armilojn, uzi ilin ekzemple kadre de perforta ŝtelado, estas kompetentoj kaj agmanieroj adapteblaj al aliaj situacioj. La disvolvado de la atakoj ankaŭ spegulas la konstantecon de tiaj praktikoj: la preparaj indikoj restas proksimumaj; la fuĝplanoj limiĝas je rehejmeniĝo; kaj, se tio estas neebla, ŝajnas ke ne ekzistas alia solvo ol sencela vagado. La memrego por konduki la atencon kaj lerteco por rapida stirado por rapide eliri, ŝajnas la nuraj postulataj kvalitoj. Eĉ la martira morto, pafante al policanoj strange supermetiĝas al tiu de Scarface, enkarnigita de Al Pacino en la filmo de Brian de Palma, modelo de multaj junuloj de la suburbaj kvartaloj, aŭ ankoraŭ al tiu de la perforta ŝtelisto Jacques Mesrine, pri kiu Merah legis la biografion kelkajn semajnojn antaŭ sia morto. La familiareco de tiuj agmanieroj kaj ilia legitimeco en la rigardo de tiuj, kiuj uzas ilin, estas grava etapo por kompreni kiel ili poste povas disvolviĝi al aliaj celataj viktimoj, eĉ se tio resta nesufiĉa. Tiel, la volo de Coulibaly “mortigi policanojn”, dum la fratoj Kouachi atakis Charlie Hebdo verŝajne povas esti ligita al lia malamo de institucio, kiu mortigis sub liaj okuloj lian plej bonan amikon, Ali Rezgui, en septembro 2000, kiam ambaŭ viroj estis ŝarĝantaj ŝtelitajn motorbiciklojn en kamioneton.

Due, tiu politika perforto ne ekaperas el nenio. Eblas desegni ĝian genealogion ekde la alĝeria interna milito. La konflikto, kiu komenciĝis en decembro 1991 per la nuligo de la elektoj, en kiuj gajnis la Islama Fronto de Savo (IFS), estis ege perforta. Ĝis la komenco de la 2000-aj jaroj, la intensegaj alfrontiĝoj inter la armeo kaj la Armitaj Islamistaj Grupoj (AIG) estigis plurajn dekmilojn da mortintoj kaj kaŭzis delokadon kaj ekzilon de homamasoj. Tiu tragika situacio ne indulgis la alĝeriajn familiojn instalitajn en Francujo, al kiuj apartenas same Merah kaj Nemmouche, kiel la fratoj Kouachi. S-ro Abdelghani Merah, pliaĝa frato de Mohamed, ja rakontis iliajn somerajn feriojn en Oued Bezzaz, kie la patra familio apogas la AIG, elmontras armilojn kaj kelkfoje “senkapigitan ĝendarmon aŭ civilulon”. Ii ankaŭ klarigis la premojn faritajn dum tiu periodo de unu el liaj tuluzaj onkloj por ke liaj fratinoj “ĉesu viziti la lernejon, vestu sin per la islama vualo kaj restu hejme”*. En la franca kunteksto, tiuj religiaj ordonoj povas esti samtempe memorigo pri aŭtoritato por tro emancipitaj infanoj (pri siaj amuzoj, siaj amikecoj aŭ sia vest-maniero) kaj apogo pli rekte politika al la armitaj grupoj. Kiel tiu de s-ro Djamel Beghal, prezentita kiel la inspiranto de Cherif Kouachi kaj de Coulibaly, renkontita en la prizono Fleury-Mérogis en 2005. Naskita en 1965, li partoprenas en la subtenaj retoj de la AIG en Francujo, kio kaŭzas lian areston en 1994. Kun Coulibaly kaj Cherif Kouachi, li estas inter la 14 homoj suspektitaj esti preparintaj en 2010 la eskapon de s-ro Smaïn Aït Ali Belkacem, unu el la eksplodigistoj de la atencoj de 1990. En prizono, Kouachi laŭdire ankaŭ kontaktis s-ron Farid Melouk, ankaŭ kondamnita pro sia loĝistika subteno al tiuj atakoj.

*  Abdelghani Merah, Mon frère, ce terroriste, Calmann-Lévy, Parizo, 2012.

Tra tiuj renkontiĝoj okazas ligo inter diversaj generacioj de aktivuloj de la politika islamo. Ĝi enkadrigas la engaĝiĝon en pli longa historio, markita de rimarkindaj faroj, malvenkoj kaj reorientigoj*. En 1995, la AIG ankoraŭ povis esperi trafi militan kaj politikan venkon en Alĝerio. La bomboj metitaj en la parizaj transportrimedoj celis do devigi la francan registaron limigi sian subtenon al la militista reĝimo. Kelkajn jarojn poste, tiuj opcioj malproksimiĝis. La AIG estis venkitaj kaj la salafisma Grupo por predikado kaj batalo, kreita en 1998, kadukiĝis sub la batoj de la armeo. Tiu politika kaj teritoria malfortiĝo verŝajne klarigas ĝian aliĝon al Al-Kaido en 2007, laŭ la nomo “Al-Kaido en la Islamisma Magrebo”, kaj strategi-ŝanĝon. De tiam la organizaĵo koncentriĝas al izolitaj operacioj en Saharo, aŭ en Malio kaj Niĝero (kiel ekzemple la forrabado de okcidentuloj). Por la aktivuloj vivantaj en Francujo aŭ en Eŭropo, la kontinueco de la afero uzas do vojojn malsamajn kompare kun tiuj de la pliaĝuloj. Ĝi fojfoje trairas tra kromvojo — kaj foje ekvojaĝo — al tio, kion la Informaj Servoj nomas la “teroj de ĝihado” aŭ tra la paso al la propagando per agoj.

*  Similaj mekanismoj estas observeblaj ĉe aliaj kontraŭleĝaj movadoj. Vd “Sur les sentiers escarpés de la lutte armée”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2011.

Tiu agadmaniero estis adoptita de la anarĥiistoj ĉe la Konferenco de Londono en 1881. Ĝia principo estas simpla: la popolribelaj agoj (atencoj, murdoj, sabotado, reuzado...) “estas la propaganda rimedo la plej efika kaj la sola, kiu povas eniri ĝis la plej profundaj sociaj tavoloj kaj altiri la vivofortojn de la homaro en la lukton*. Uzata ĉie en Eŭropo, en Usono kaj en Rusujo, ĝi frapas same registarojn, policanojn, juĝistojn, religiulojn, politikajn kontraŭulojn kiel anonimajn “burĝojn”. Ĝi celas samtempe puni respondeculojn (de juĝoj, torturoj, ktp), venĝi kamaradojn aŭ elimini simbolojn, por veki la amasojn. Cent tridek jarojn antaŭ Inspire, la magazino de Al-Kaido en la araba duoninsulo, alvokanta al la murdo de Stéphane Charbonnier, alinomata ‘Charb’, gazetoj kiel La Révolution sociale (La socia Revolucio), La Lutte (La Lukto), Le Drapeau noir (La nigra Flago) malfermis rubrikojn “Sciencaj Studaĵoj”, “Kontraŭburĝulaj Produktoj” aŭ “Scienca Arsenalo”, dediĉitaj al fabrikado de bomboj. En 1884, Le Droit Social eĉ lanĉas monkolekton “por aĉeto de la revolvero, kiu venĝu la kamaradon Louis Chavez” mortigita de la ĝendarmoj.

*  Letero de Carlo Cafiero kaj Errico Malatesta al la Ĵurasa Federacio, publikigita en la Bulletin de la Fédération jurassienne, n-ro 49, Sonvillier (Svislando), 3-a de decembro 1876.
Se la propagando per agoj sukcesis allogi kelkajn, ĝi tamen neniam mobilizis homamasojn

Bedaŭrinde por ĝiaj disvolvantoj, la propagando per agoj tamen ne entuziasmigis la amasojn. Iuj faroj povis esti konsiderataj pozitive, sed ili ne mobilizis. Male, ili eĉ estigis distanciĝon de la laborista mondo rilate al la anarĥiismaj movadoj, dum senkompata subpremo falegis sur ilin. Tiom, ke tiu strategio estis forlasita ekde la komenco de la 20-a jarcento, profite al pli kolektivaj agoj. Poste, ĝi estis uzata, same malsukcese, de ekstremdekstraj movadoj (Action directe en Francujo, la Ruĝarmea Frakcio en Germanujo, la Ruĝaj Brigadoj en Italujo, sed ankaŭ de ekstremdekstraj grupoj (kiel la Organizo de la Sekreta Armeo [OAS], Timothy McVeigh, ekzekutita en Usono pro la atenco de Oklahomaurbo en 1995, aŭ s-ro Anders Behring Breivik, respondeca pri la amasmurdo de Utoya en Norvegujo en 2011).

La “terorisma rilato” ne koncernas du, sed tri partoprenantojn

La murdoj, kiuj lastatempe emociigis Francujon konfirmas tiun regulon. Malgraŭ la ordonoj de Coulibaly al siaj “islamaj fratoj” en postmorta filmeto (“Kion faras vi kiam ili ripete insultadas la profeton? Kion faras vi kiam ili amasmurdas tutan loĝantaron? Kion faras vi, kiam, fronte al via hejmo, viaj fratoj kaj fratinoj esta malsategaj?”), tiuj amase rifuzas agadojn kies flankaj viktimoj ili estas, se juĝi per la atakoj de moskeoj, la detruoj de kultejoj kaj la korpaj agresoj kiuj ilin sekvis. La politikaj respondeculoj ŝajnas miskoni la lecionojn de historio, kiam ili faras militemajn diskursojn, kiel la ĉefministro s-ro Manuel Valls, kiu ekkrias en la Nacia Asembleo, la 13-an de januaro 2015: “Jes ja Francujo estas militanta kontraŭ terorismo, ĝihadismo kaj radikala islamismo.”

Unue la situacio, kvankam tragika, ne estas milito. Ĝi restas sub rego de la policaj servoj kaj de la jurisdikciaj aŭtoritatuloj. La aŭtoroj kaj ties komplicoj estis rapide malhelpitaj agi aŭ arestitaj, kaj oni povas legitime pensi, ke okazus same, se aliaj similaj agoj okazus. La nula risko neniam ekzistis, eĉ en la reĝimoj la plej policemaj (kiel la Ĉilio de Augusto Pinochet aŭ la Hispanujo de Francisco Franco).

Due, la militeca diskurso antaŭsupozas polarizon, ĉar ĝi baziĝas sur mobilizo de ĉiuj kontraŭ komuna malamiko. Tia argumento povas havi eĥon kiam la malamikaj armeoj amase transpasas la landlimojn, sed ĝi restas senefika dum ordinara tempo. La malfacilaĵoj de kelkaj instruistoj por respektigi oficialan silentan minuton en siaj klasoj, la 8-an de januaro 2015, same kiel la socia konsisto de la grandegaj manifestacioj de la sekva dimanĉo, montras ke la unuanimeco ne estas tiom larĝe kundividata en certaj loĝantaroj. Kial miri? La ordinara sperto de la popolaj medioj kaj aparte de la junularo, restas pli proksima, laŭ multaj aspektoj, de tiu de la aŭtoroj de la atencoj, ol de tiu de la regantoj kiuj instigas ilin al mobiliziĝo, aŭ de la kultivitaj mezaj klasoj, dezirantaj manifestacii. La multaj formoj de ĉiutagaj diskriminacioj (socia, religia, rilata al aspekto aŭ al origino), la socia kaj spaca relegacio, same kiel la policistaj kontroloj, igas neprobabla la koalicion, en sama movado, de tiuj kiuj ilin suferas, de tiuj kiuj ilin organizas kaj de tiuj kiuj bedaŭras ilin sen vere zorgi pri ili. Same kiel kelkaj germanaj malbonaj lernantoj pristuditaj de la sociologo Alexandra Oeser, publike subtenas naziismon por ŝoki siajn instruistojn*, la vorta subteno al la atencoj ofertas al iliaj francaj kolegoj belan okazon kontesti socian kaj lernejan ordon, kiu ilin ekskludas.

*  Alexandra Oeser. Enseigner Hitler. Les adolescents face au passé nazi en Allemagne, Editions de la Maison des sciences de l’homme, Parizo, 2010.

Pli grave, la militeca polarizo havas neniun sencon kiam temas pri politika perforto. Du simetriaj diskursoj kontraŭas unu la alian: tiu de la aŭtoritatuloj (“Vi estas kun ni aŭ kun la teroristoj”) kaj tiu de la neleĝaj organizaĵoj (“Vi estas kun ni, aŭ vi estas malbonaj islamanoj”, “naciistoj”, “revoluciuloj”, ktp.) Sed la “terorisma rilato” ne bezonas du sed tri partoprenantojn*. La alfrontiĝo inter la du unuaj okazas sub la rigardo, plej ofte indiferenta, de la plej vasta loĝantaro, kiun la amasinformiloj metas en pozicion de spektantoj. Tiu distanciĝo precize konsistigas la kondiĉon por la neetendiĝo de la perforto, aparte kiam la radikalaj grupoj ne disponas fortan socian aŭ teritorian bazon. Nu, la premoj celantaj ricevi unuanimajn kondamnojn povas instigi, pro rifuzo, malplimulton el tiuj spektantoj, aliĝi al la celoj, aŭ eĉ al la fortoj, de la celataj organizaĵoj. Tiu risko ankoraŭ kreskas se tiu ordono estas akompanata de jurisdikciaj aŭ administraciaj disponoj ebligantaj kondamni tiujn, kiuj ĝin rifuzas.

*  Vd Didier Bigo et Daniel Hermant, “La relation terroriste”, Etudes polémologiques, n-ro 47, Parizo, 1988.

Laurent BONELLI


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La rezistebla devojiĝo al oligarĥio

Pasis pli ol jarcento post la apero de la klasika eseo de Robert Michels, “La politikaj partioj”. Sed ĝia temo restas aktuala: ĉu niaj demokratiaj socioj estas kondamnitaj al dominado de la elektitoj super iliaj elektintoj?

JAM KOMENCE de sia eseo La politikaj partioj*, Robert Michels rifuzas samtempe la hipotezon de rekta regado de la popolo kaj ĉian projekton bazitan sur la kapabloj de sponta mobiliziĝo de la amasoj. En la modernaj landoj, la popolo partoprenas en la publika vivo pere de reprezentaj institucioj. Kaj la laborista klaso, se ĝi volas defendi siajn interesojn, devas sin organizi en partioj kaj sindikatoj. Paradokso: kvankam la organizaĵo estas neceso, ĝi tamen dividas “ĉian partion aŭ ĉian profesian sindikaton en gvidantan malplimulton kaj gvidatan plimulton”. Per aliaj vortoj, “kiu diras organizaĵon, diras tendencon al oligarĥio”. Jen la problemo, kiu estas la ruĝa fadeno tra la libro kaj kies aŭtoro provas kompreni ĝiajn kaŭzojn same kiel ĝiajn konsekvencojn.

*  Robert Michels: Zur Soziologie des Parteiwesens in der modernen Demokratie. Untersuchungen über die oligarchischen Tendenzen des Gruppenlebens [Kontribuaĵo al la sociologio de la partioj en la moderna demokratio. Esploraĵoj pri la oligarĥiaj tendencoj de la grupa vivo], ed. Werner Klinkhardt, Lepsiko, 1911. Franca traduko: Les partis politiques. Essai sur les tendances oligarchiques des démocraties, Flammarion, Parizo, 1914.

La proponita analizo havas la apartecon ke ĝi estas rekte nutrita de la sperto kaj observoj de Michels. Naskita en Kolonjo en 1876 en bonstata medio, li tre frue engaĝiĝis en la potenca germana socialdemokrata partio, la SPD, antaŭ ol sekvi karieron de politika kaj universitata verkisto en Svislando, poste en Italujo. Kiel juna kosmopolita intelektulo li frekventis la socialistajn rondojn en Belgujo kaj Francujo, kaj tiu kono de la eŭropa laborista movado montriĝas en lia tuta teksto.

Lia rigardo volas esti sen morala juĝo kaj sen patoso: Michels bone scias, ke la funkciado kvazaŭ militisma de la laboristaj organizaĵoj rezultas el la nepra neceso ke ili estu batalstrukturoj kapablaj alfronti la sovaĝan subpremadon fare de la burĝaro. Tamen, observas li, kiam ili evoluas kaj pli eniĝas en la socion, kiel la SPD, iliaj aŭtoritatecaj metodoj ne malaperas.

La unua klarigo de la aŭtoro estas la specialiĝo de la taskoj pro la labordivido: ju pli la organizaĵo etendiĝas, des pli kompleksa montriĝas ĝia administrado, kaj des malpli la demokratia kontrolado kapablas vere plenumiĝi. La laboro de politika mobilizado, kaj ĝuste la ĉiutaga funkciado, bezonas personaron dediĉitan al plenumado de administraj aŭ gvidaj taskoj. Neeviteble tiu personaro havas specifajn konojn (pri juro, pri redaktado de tekstoj, ktp), kiujn ne ĉiu posedas sponte. Pro tio la esenca rolo, kiun ludas la intelektuloj en la laboristaj movadoj: “Nur la socialisto devena el la burĝaro posedas tion, kio ankoraŭ komplete mankas al la proletaro: la tempon kaj la rimedojn politike edukiĝi, la korpan liberecon por transporti sin de unu loko al alia kaj la materian sendependecon, sen kiu la praktikado de politika agado en la vera kaj propra senco de la vorto estas neimagebla”

Michels provizas sian analizon per psiĥologiaj konsideroj pri la bezono de la amasoj esti gvidataj de ĉefoj aŭ pri la emo de la reprezentantoj konsideri sian mandaton kiel taskon por la tuta vivo. Sed la substrato de lia analizo estas precipe sociologia. La politikaj konceptoj kaj gustoj de la individuoj estas determinataj de iliaj sociaj devenoj kaj de iliaj vivkondiĉoj. La ĵurnalisto, eĉ se li estas dediĉita al la proletaro, ne havas la samajn mondsperton kiel la metalurgia laboristo.

CERTE, la proletaro bezonas transirintojn el la burĝaro; sed ĝi ankaŭ bezonas formi kaj orienti al la gvidado de la partioj, kiuj reprezentas ĝin, elementojn devenajn el la laborista klaso (vidu Julian Mischi: Kiel aparato malproksimiĝas de sia bazo). Eĉ devenaj el la “simpla” popolo, la kadruloj de la partioj povas malproksimiĝi de la labormondo kaj de la zorgoj de la membrobazo. Kiam li priskribas burokrataron eman adopti etburĝan vivmanieron kaj defendi poziciojn, kiuj laŭ lia gusto estas tro malkuraĝaj, Michels pensas rekte pri la SPD.

Por tiuj burokratoj, kiuj dankas ĉion al la organizaĵo, la partio ĉesas esti rimedo kaj fariĝas celo en si mem. La tuta strategio estas tiam submetita al la konkero de elektaj trofeoj kaj de potencaj postenoj en la establitaj institucioj. La kritiko de Michels estas senornama: “Tiom, kiom ĝia bezono de trankvilo pliiĝas, ĝiaj revoluciaj ungegoj malakriĝas kaj ĝi fariĝas partio brave konservativa, kiu daŭre (la efiko postvivas la kaŭzon) uzas sian revolucian terminaron, sed kiu en la praktiko ne plenumas alian funkcion ol tiun de partio opozicia.” Unuflanke la ĉefoj ĉiutage mencias la revolucion; aliflanke ilia politika taktiko konsistas el rutino kaj kompromisoj.

Fine de la verko Michels ĝeneraligas siajn eldirojn kaj pentras ĝin per nuanco pli pesimisma. Influita de konservativaj aŭtoroj kiel Gaetano Mosca*, li parolas pri “fera leĝo de oligarĥio”, kiu igas neevitebla la dominadon de la elektitoj super la elektintoj, de la delegitoj super la delegintoj, de la elito super la amaso. “La registaro, aŭ se oni preferas, la ŝtato, ne povus esti io alia ol la organizaĵo de malplimulto”, kiu trudas al la cetera socio ordon kongruan kun siaj interesoj. Dum la gvidaj grupoj alfrontiĝas inter si por praktiki la aŭtoritaton, la popolaj klasoj restas spektantoj de tiuj alfrontiĝoj, alvokitaj nur por decidi de tempo al tempo per la urnoj aŭ per la strato, pri tiu batalo por la aliro al la potenco.

*  Itala politikisto (1858-1941), konsiderata la “patro” de la elitisma teorio, laŭ kiu la potenco estas ĉiam praktikata de organizita malplimulto (ankaŭ en la demokratioj).

Tia perspektivo, kiu ŝajnas kondamni al maleblo ĉian emancipan projekton, facile uzeblas por konservativaj interpretoj. La usona ekonomikisto Albert Hirschman cetere citas la verkon por priskribi la reakcian flankon de retoriko, kiu asertas la vanecon de ĉia agado celanta ŝanĝi la mondon ‒ kion li nomas la “fenomeno vaneco”.* Aliaj rimarkis, ke Michels, forpasinta en la jaro 1936, proponis analizon kvazaŭ profetan de la funkciado de la komunistaj partioj kaj de la popoldemokratioj en la influzono de la Sovetunio. La aŭtoro ankaŭ percepteblas kiel simpla seniluziiĝinto de la parlamenta demokratio ‒ en 1924 Michels aliĝis al la faŝista reĝimo de Benito Musolino.

*  Albert Hirschman: Deux Siècles de rhétorique réactionnaire, Fayard, Parizo, 1991.

Tamen, en la epoko kiam li redaktis la verkon ‒ antaŭ la unua mondmilito ‒, li estis ankoraŭ proksima de la revolucia sindikatismo, kiu volis ŝanĝi la atentismon de la politikaj partioj kaj revigligi la socialismon anstataŭ ĝin kondamni. Tia kritika sentemo animas la pripensadon en la libro.

Michels klare precizigas, ke estus erara konkludi, ke necesas rezigni la limigon de la aŭtoritataj tendencoj de la organizaĵoj. Li verkis sian eseon kun “la intenco detrui kelkajn el la facilaj kaj supraĵaj iluzioj pri demokratio” por pli bone alfronti tiun problemon; laŭ li, male al la gvidantoj de laboristaj partioj aŭ sindikatoj, kiuj traktas la burokratan aŭtoritatismon kiel “malgravan atavismon”, kiun ili pretendas povi forlasi, post kiam ili estos atingintaj la potencon.

Kvankam ne ekzistas tute preta solvo por tiu problemo, la historio de la laborista movado estas riĉa je bataloj faritaj por enpreni la malsuprajn klasojn kaj kontesti la centralizon de la politika aŭtoritato. Michels kredas pri la politika edukado, kiu ebligas “fortigi ĉe la individuo la intelektan kapablon je kritiko kaj je kontrolado.”

Antoine SCHWARTZ.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Dosiero: Atencoj de Parizo, la ŝoko-ondo

Islamofobio aŭ proleto-fobio?

Post la atencoj kiuj kaŭzis dudek mortojn komence de januaro en Parizo, pli ol kvar milionoj da homoj marŝis serene en la stratoj de Francujo , nome de la esprim-libereco. Post la teruro kaj la emocio venas la deziro kompreni. Neniam spertitaj antaŭe, ĉi tiuj eventoj substrekas la urĝon malimpliki la implikaĵon de la regionaj konfliktoj, kiuj finis la “arabajn printempojn” kaj nun ekflamigas grandan parton de Afriko. La mobiliziĝo kontraŭ perforto ne povos esti efika se oni ne konas la socian sterkon, kiu ĝin nutras. Ekscitita de la eksterlandaj intervenoj en Mez-Oriento, la radikaliĝo de la junaj ĝihadistoj okazas ankaŭ en Eŭropo, kiu malproksimiĝas de la spirito de la Lumoj, lasante prosperi antaŭjuĝojn kaj diskriminaciojn, unuarange kontraŭ la plej malriĉaj.

Benoît BRÉVILLE

LA TAGON post la murdoj faritaj ĉe Charlie Hebdo kaj en la vendejo Hyper Cacher, lernantoj rifuzis observi la silento-minuton omaĝe al la viktimoj. Unu el la argumentoj de la rifuzantoj estis: ekzistas “du pesoj, du mezuroj” de la esprim-libereco en Francujo: kial oni tiom multe parolas pri tiuj murdoj, dum homoj daŭre mortas en Proksim-oriento, en ĝenerala indiferenteco? Kial Charlie-Hebdo rajtas insulti sanktan figuron de islamo, kiam al Dieudonné*, oni ne permesas kritiki la judojn? La demando estas tiom grava, ke s-ino Najat Vallaud-Belkacem, franca ministrino pri Nacia Edukado, esprimis la opinion, la 15-an de januaro, pri la neceso formi la instruistojn por ke ili kapablu respondi ĝin.

*  Franca humuristo, aktoro kaj politika aktivulo naskita en 1966, Dieudonné estas konsiderata de la plimulto de la amasinformiloj, de la politikistoj kaj politologoj kiel kontraŭjudisma aktivulo: li mem prezentiĝas kiel “kontraŭcionisto” kaj “kontraŭ-sistemulo”. Malgraŭ la polemikoj lin ĉirkaŭantaj, li estas daŭre subtenata de multnombra kaj strange miksita publiko -jmc.

Certe, plej verŝajne, la proponota formado reuzos la argumenton disvolvitan de la ĉefaj amaskomunikiloj kaj politikaj partioj ekde la komenco de la tiel nomata afero de la karikaturoj: estas esenco-diferenco inter desegnaĵoj konsiderataj blasfemaj fare de la kredantoj, kaj kontraŭjudaj paroloj, kiuj konsistigas delikton ĉar ili ofendas la dignecon de personoj. Estas ankaŭ verŝajne, ke la klarigo ne silentigos ĉiujn ribelulojn. Ĉar la afero de Dieudonné kaj de la karikaturoj kaŝas pli profundan problemon: Ĉefartikolistoj kaj intelektuloj kiel Alain Finkielkraut, Eric Zemmour, Philippe Tesson, sed ankaŭ gazetoj kiel Le Point, L’Express, Valeurs actuellesLe Figaro povas afiŝi sian rifuzon de islamo, priskribita ĉu kiel reakcia/regresema kredo, ĉu kiel “minaco por la identeco de nia lando” - laŭ la vortoj de opini-enketo mendita de la retejo Atlantico.fr, pri kiu malfacilas imagi, ke ĝi tiamaniere elvokas alian religion. “La populareco de Dieudonné venas de tio, ke, por li, se oni povas (preskaŭ) senpune malrespekti la nigrulojn, la arabojn, la islamanojn, unuvorte la “subulojn”, estas kvazaŭ neeble (...) tuŝi eĉ haron de la judoj, aŭ kritiki Israelon sen esti tuj taksata kontraŭjuda*, opinias la etnologo Jean-Loup Amselle.

*  Jean-Loup Amselle, La novaj Ruĝa-Brunuloj. La rasismo kiu venas, Lignes, Fécamp, 2014.

Tiu funkciado de esprim-libereco estas diversmaniere interpretita. Kelkaj ĝin pravigas per la genocido kontraŭ judoj kaj pli ol centjara kontraŭjudismo sine de la franca socio, kiu devigas resti ĉiam singarda. Por aliaj, ĝi spegulas profunde enradikiĝintan islamofobion hereditan de la kolonia epoko, kiu igas tolereblaj en ĉies rigardoj la vortumojn malamikajn al la islamanoj. La subtenantoj de la komploto-teorio vidas en tiu malekvilibro signon de la pretendata dominado de la judoj en la amasinformiloj kaj la regaj organoj: nutrante la malamon al islamo, la “juda premgrupo” legitimas la okcidentajn intervenojn en la araba mondo, por, fine, favorigi la planojn de Israelo kaj Vaŝingtono. Tia diskurso, produktita kaj relajsita de la retejoj de Alain Soral aŭ Thierry Meyssan, trafas kreskantan sukceson. Ĝi profitas por enradikiĝi en la mensoj, de la teoria kaj politika malpleno lasita de la malfluso de la progresemaj organizaĵoj.

Ĉi tiuj interpretoj, kvankam malsamaj, baziĝas sur sama etnokultura aliro, kiu difinas la sociajn grupojn laŭ iliaj originoj aŭ iliaj religioj (la “judoj”, la “islamanoj”, la “araboj”...). Sed la fenomeno “du pesoj, du mezuroj” observata koncerne la stigmatizajn diskursojn povas esti tute alie komprenata, esence kiel socia. La judoj estas instalitaj en Francujo de tre longe, ekde la unuaj jarcentoj de la kristana erao. Multaj aliaj instaliĝas inter la fino de la 19-a jarcento kaj la komenco de la dua mondmilito, fuĝante la pogromojn kaj la progresojn de naziismo en centra kaj orienta Eŭropo. Laboristoj, metiistoj aŭ etaj komercistoj, la judoj alvenintaj inter la du mondmilitoj ofte vivas en malriĉaj kaj kadukaj kvartaloj, kie ili estas viktimoj de la rasismo de la francaj najbaroj. Kiel multaj rifuĝintoj, ili kelkfoje disponas pri kultura kapitalo pli alta ol la mezo en sia origin-lando (tion oni ankaŭ observas inter la afganaj, siriaj aŭ afrikaj rifuĝintoj). Kaj nova ondo, venanta de la malkoloniigo de Nord-Afriko, okazas post 1945. Jardekon post jardeko, kelkaj pranepoj de tiuj unuaj alvenantoj altigas sian socian pozicion, tiomgrade ke ili okupas nun povo-postenojn, aparte en la ĵurnalisma, politika kaj universitata medioj - tio estas tiuj, kiuj produktas, orientas kaj regas la publikajn diskursojn.

La enmigrintoj el islama kulturo, siaflanke, plej nombraj alvenis en Francujo post la dua mondmilito, kaj precipe ekde la 1960-aj jaroj, venante de Magrebo kaj poste de subsahara Afriko, ofte varbitaj de la industrio laŭ fizikaj kriterioj. Iliaj idoj kreskas en kriza socio, trafitaj de amasa senlaboreco kaj kreskanta malstabileco, kies unuaj viktimoj ili estas, kaj kiu reduktas iliajn ŝancojn de socia altiĝo. Se kelkaj altigas sin ĝis la rango de la mezaj kaj eĉ superaj klasoj, ili sume estas tre malmultaj en la plej altaj sferoj*. Ofte atakataj de la amasinformiloj kaj de la politikaj gvidantoj, la eksterlandanoj kaj la islamaj francoj havas malmulte da defendo-rimedoj, kio ebligas al la rasisma diskurso plene funkcii. Cetere ne estas hazardo, se la romaoj, grupo la plej senrimeda por kontraŭi la stigmatizajn diskursojn, estas atakitaj ankoraŭ pli malmilde, de s-ro Jean-Marie Le Pen, kiu taksas “ilian ĉeeston malbonodora kaj urtika”, ĝis s-ro Manuel Valls, laŭ kiu “la plej multaj romaoj ne povas integriĝi en Francujo” kaj tial estas “vokataj rehejmeniri”.

*  Claudine Attias-Donfut kaj François-Charles Wolff, Le destin des enfants d’immigrés. Un désenchainement des générations, Stock, Parizo, 2009.

LA NUNA SITUACIO de la judoj kaj islamanoj eĥas, per kelkaj aspektoj, tiun de la rusaj kaj armenaj migrantoj de la intermilita periodo. La rusoj elmigras en Francujon post la revolucioj de 1905 kaj precipe de 1917; ili estas sepdek du mil en 1931. La plej multo laboras en la aŭtomobila industrio aŭ kiel taksiistoj, kaj apartenas al la popolaj klasoj. Sed la grupo enhavas ankaŭ eliton, ĝenerale francparolantan, ofte devenantan el la nobelaro aŭ la burĝaro: pentristoj, ĵurnalistoj, eldonantoj, verkistoj tiom bone integritaj en la pariza kultura mondo, ke ili impulsas “rusan modon” en la 1920-aj jaroj. La tuta grupo profitas de tiu sukceso, ricevante “favoran traktadon*, kiu protektas ĝin de la malagrablaĵoj frapantaj aliajn migrulojn.

*  Hélène Menegaldo, “L’enjeu de la topographie pour la recherche sur l’émigration. L’exemple de l’émigration russe dans l’entre-deux-guerre” (La demando pri topografio en la elmigrado-esploro. La ekzemplo de la rusa elmigrado de la intermilita periodo, Revue du Centre européen d’études slaves, n-ro 1, Poitiers, 2011.

La armenoj ekzemple. Alvenintoj en Francujo post la genocido de 1915, ili okupas preskaŭ nur nekvalifikajn postenojn. Kvankam malmultaj (deksep mil en 1931), ili estas tuj taksataj “neasimileblaj”. “Se la rusoj estas malproksimaj de la franca popolo laŭ multaj aspektoj, ili ĝenerale havas kulturan nivelon, kiu ebligas kontaktojn. Kun la armenoj, eĉ tiu kontakto estas malfacila*, tiel konsideras Georges Mauco, la ĉefa pensulo de la migrad-politikoj en la 1930-aj jaroj kaj sub la reĝimo de Vichy. La socia kondiĉo ja larĝe determinas la percepton de la migruloj same kiel de iliaj idoj, tra la rimedo de la institucia ŝildo, kiun ĝi donas al kelkaj kaj rifuzas al aliaj. Tamen, de tridek jaroj, tiu ĉi interpretado estas malpli kaj malpli uzata: oni preferas kulturan analizon, kiu konsideras la problemojn de la migruloj laŭ origin-kriterioj.

*  Citita en Claire Mouradian kaj Anouche Kunth, Les Arméniens en France. Du chaos à la reconnaissance, Edtition de l’Attribut, kol. “Exils”, Tuluzo, 2010.

La turno okazas inter 1977 kaj 1984. Dum la tri antaŭaj jardekoj, la temaro enmigrado estas malofta en la publikaj paroladoj. La amasinformiloj elvokas la eksterlandanojn flanke, kiam temas pri loĝado, dungofertado aŭ ekonomio. Malproksime de siaj pozicioj de la 1930-aj jaroj, la dekstro tiam salutas/ bonvenigas la kontribuon de la eksterlandaj laboristoj. Tiel, post la morto de kvin afrikaj laboristoj, sufokitaj en sia dormo pro la fumo de malbone estingita fajro en laborista hejmo en Aubervilliers, Le Figaro klarigas kun tono kiun oni ne plu kutimas: “Kiu zorgas pri la sano de tiuj malfeliĉaj translokitoj? Ili balaas niajn stratojn kiam estas glacio en la stratkanaletoj, poste ili provas rezisti al la tuberkulozo, kiu minacas ilin, aŭ al la karbon-oksido! Jen la sorto de tiuj laboristoj. Gravas rapide alporti rimedon*.

*  Citita en Yvan Gastaut, “L’irruption du thème de l’immigration dans les médias”, Confluences Méditerranée, n-ro 24, Parizo, decembro 1997.

Kiam alvenas la ekonomia krizo en 1975, la situacio ŝanĝiĝas, kaj eĉ pli post la elekto de François Mitterrand kiel prezidanto de la respubliko. En malpli ol tri jaroj, la demando pri “enmigrintaj laboristoj” fariĝas la “problemo de la araboj”, de la “dua generacio” kaj do, nerekte, de la islamanoj. Eventoj, kiuj estis antaŭe analizataj laŭ socia maniero, estas de nun alirataj laŭ etna sistema antaŭjuĝo.

En JULIO 1981 junuloj alfrontas la policon en la kvartalo Minguettes, en Vénissieux, suburbo de Lyon*. Same kiel en 1976 kaj en 1979, sed, tiam, la loka gazetaro klasifikis la aferon en la rubriko “ĉiutagaj eventoj, sen ĝenerala signifo”. Nun en la opozicio, la dekstro intencas ĉi-foje profiti la eventon por malfortigi la novan registaron, kiu ĵus reguligis cent mil neleĝajn laboristojn. Tial ĝi transformas tiujn alfrontiĝojn en socian fakton, atestantan “migrad-problemon”, kvankam oni ja povis vidi en ĝi la rezulton de la fizika kaj socia kadukiĝo de la grandaj kompleksoj de socialaj loĝejoj aŭ de la senlaboreco de la junuloj en kunteksto de enlanda ĝenerala senlaboreco kaj de amasa “ekslaboristiĝo”. “En la kvartaloj kun forta magreba denseco, la situacio fariĝas eksplodema. La registaro, forigante la elpeladon de dubindaj individuoj, kuraĝigas do la ekster-leĝulojn.”, skribas Le Figaro la 7-an de julio 1981. Ekde tiam, tio, kion la historiisto Gérard Noiriel nomas la “naci-sekureca temo” estas senĉese ekspluatata de tiu ĵurnalo, kiu publike mallaŭdas la reguligojn de sen-legitimiluloj, “malfermantajn la pordon de nia lando al invado kaj aventuro” (22-a de septembro 1981), la “huliganajn bandojn (...) ĉefe devenantajn el Magrebo” (5-a de julio 1982), aŭ ankoraŭ la “leĝon de enmigrintoj” kiu, laŭ ĝi, regas en la Minguettes-kvartalo (22-a de marto 1983).

*  La citaĵoj pri la alfrontiĝo de la Minguettes kaj la strikoj en la aŭtomobila industrio estas eltirataj el Gérard Noiriel, Immigration, antisémitisme et racisme en France (19e - 20e siècle). Discours publics, humiliation privées., Fayard, kol. “Litterature générale”, Parizo, 2007.

Tiu diskurso religiece koloriĝas kiam la strikoj en la aŭtomobila industrio — sektoro malmilde elprovata de la krizo, en kiu la eksterlanda laborforto konsistigas pli ol duonon de la laboristaro. La movado komenciĝas en aŭtuno 1981 kaj atingas sian kulminon en 1983-1984. Tio, kio estis unue nur simpla labor-konflikto, memoriganta laŭ iuj aspektoj la spontanan strikomovadon, kiu naskiĝis el la venko de la Front populaire en 1936, estas tiam prezentata kiel kultura alfrontiĝo. Sub la preteksto, ke ili postulas, interalie, preĝejojn en la fabrikoj — praktiko kuraĝigita en la 1970-aj jaroj de la mastraro, kiu vidis en ĝi rimedon por atingi socian pacon*, la registaro kaj la gazetaro akuzas la strikantojn, ke ili estas manipulataj de la iranaj ajatoloj. Tiuj laboristoj “estas agitataj de religiaj kaj politikaj grupoj, kies motivoj malmulte kongruas kun la francaj sociaj realaĵoj”, klarigas la ĉefministro Pierre Mauroy la 11-an de januaro 1983.

*  Patrick Weil, La France et ses étrangers. L’aventure d’une politique de l’immigration de 1938 à nos jours, Gallimard, kol. “Folio Histoire”, Parizo, 2004.

SAMA DISKURSO en Le Figaro, kiu aldonas: “La plej optimismaj kalkulas kun la asimiliĝ-kapabloj de la eksterlandaj loĝantaroj, kiel okazis pasinte kun la italaj kaj portugalaj grupoj. Sed ve, la ekzemplo ne plu valoras. La kultura origino de la nova enmigrularo konsistigas malfacile trapaseblan obstaklon”. Sed la portugaloj ne ĉiam ĝuis tiom bonan reputacion. Longtempe, iliaj religiaj praktikoj tre elmontraj kaj proksimaj al superstiĉo, kaŭzis riproĉojn, tiomgrade, ke ili estis priskribitaj, dum la intermilita periodo, kiel “ekzota raso”, pli malfacile integreblaj ol la italoj*. Kiuj estis antaŭe taksitaj malpli integreblaj ol la belgoj...

*  Marie-Christine Volovitch-Tavares, “Les incertitudes et les contradictions d’une ‘bonne intégration’”, Cahiers de la Méditerranée, n-ro 78, Nico, 2009.

Kiam ĝi ne alprenas la saman pozicion kiel siaj kontraŭuloj, la maldekstro de la 1980-aj jaroj respondas al la atakoj kontraŭ la magreba enmigrado valorigante la “beur- kulturon” (araba kulturo de la dua generacio; vorto kreita laŭ la inversita vorto ‘araba’-jmc.), reprenante, inversite, la kulturisman diskurson de la dekstrularo. Libération, kiu ludas aktivan rolon en tiu entrepreno, malfermas en septembro1982 Beur-rubrikon, kiu informas pri la artaj eventoj supozataj interesi la membrojn de tiu komunumo. Poste, la ĵurnalo aktive subtenas la “Marŝon por egaleco kaj kontraŭ rasismo”, kiun ĝi re-nomas “Marŝo de la beur”, kaj kies signifon ĝi devojigas, kaj akompanas la kreadon de SOS-Racisme fare de proksimuloj de la socialista partio, tiel kontribuante deloki la rigardon de la lukto por egaleco al la lukto kontraŭ diskriminacioj. Le Monde ĝojas, ke “la idoj de la dua enmigrinto-generacio proprigas al si kantarton, kinoarton, teatron” (4a de julio 1983), dum la semajngazeto Marie-Claire celebras la “kremon de la beur (netradukebla vortludo-jmc) (aprilo 1984). Sed, se la kulturo de la elito altigas ties legitimecon, la bazo, kies ekzisto-kondiĉoj malpliboniĝas sub la efiko de malindustriigo, restas malestimata.

En malpli ol tri jaroj, la debato pri enmigrado estis malplenigita je sia socia enhavo. De tiu renversiĝo la eksterlandanoj kaj iliaj idoj estas senĉese resenditaj al sia “komunumo”, al sia religio, je la risko pligravigi la fendon inter la “aŭtoktonaj” francoj unuflanke, la enmigrintoj kaj ties idaro, aliflanke. La temoj rekte ligitaj al enmigrado (rasismo, diskriminacioj, ktp.) estas aliritaj kiel kulturaj problemoj, nutrante la antaŭjuĝojn, la fantasmon de “kulturo-kolizio” kaj la kreskon de la ekstrem-dekstro. Kiu ajn estas ĝia kaŭzo, ĉiu geopolitika, socia aŭ eĉ sporta evento koncernanta plejmulton da arabdevenaj aŭ islamdevenaj agantoj, nepre reaktivigas la debaton pri islamo, enmigrado kaj la loko de ĉi tiuj en la Respubliko: Golfo-milito, atencoj de la 11-a de septembro, israelo-palestina konflikto, alfrontiĝo inter junuloj kaj policistoj en suburbaj kvartaloj, alĝeri-devenaj futbalistoj rifuzantaj kanti La Marseillaise (la franca nacia himno), ktp.

Sed la aparten-sento al araba aŭ islama “komunumo” ne estas natura donitaĵo. Ĝi konstruiĝas laŭlonge de la publikaj politikoj (kreado de strukturoj tiaj, kiaj la Unio de la islamaj organizaĵoj de Francujo, en 1983, financado de asocioj..), sed ankaŭ de tiuj eventoj, kiuj resendas la enmigrintajn loĝantarojn al siaj originoj. Ĉi-rilate, la Golfomilito (1990-1991) ludis fundamentan rolon. Dum la bombardaj aviadiloj de la koalicio ekflugas al Bagdado, kelkaj mezlernejanoj kaj liceanoj publike mallaŭdas la dominadon de Okcidento kaj afiŝas sian solidarecon kun la araba mondo. “Saddam [Hussein] estas arabo suferanta ĉies ostracismon, kiel ni en niaj kvartaloj. Ĉi-fojon, ni ne sentas nin humiligitaj, sed defendataj”, deklaris tiam liceano*. Tiuj tre malplimultaj reagoj tuj ekigas debaton pri la lojaleco de la enmigrint-idoj. “Kion ajn oni faras, kion ajn oni diras, la arabo de Saint-Denis ĉiam sentos sin proksima al siaj fratoj, kiuj brue malaklamas Francujon sur la stratoj de Alĝero kaj Tunizo” skribas Le Figaro Magazine (25-a de januaro 1991). Reage, la idoj de enmigrintoj pli forte asertas siajn stigmatizitajn originon kaj religion. Laŭ la sociologoj Stéphane Beaud kaj Olivier Masclet, tiu milito ludas “gravan rolon por la konstruo de konscio pli “rasa” ol socia ĉe la idoj de magrebaj enmigrintoj, des pli emaj pensi la socion laŭ la formo de sinsekvaj kontraŭecoj — Ili/ni, okcidentanoj/araboj, francoj/enmigrintoj, riĉuloj/malriĉuloj, ktp. - ke ili mem estas markitaj de sia sperto pri diversaj formoj de relegacio*.

*  Philippe Bernard “Les Beurs entre la fierté et la crainte”, Le Monde, 17-a de januaro 1991.
*  Stéphane Beaud kaj Olivier Masclet, “Des ‘marcheurs’ de 1983 aux ‘émeutiers’ de 2005. Deux générations sociales d’enfants d’immigrés” Annales. Histoire, sciences sociales n-ro 4, Parizo 2006.

LA IDEO, ke la araba kaj nigrula loĝantaroj alportas ankoraŭ nekonatan problemon en la historio de enmigrado iom post iom etendiĝis al la tuta politika spektro. Ĝi eĉ dividas la radikalan maldekstron, inter kiu kelkaj tendencoj asertas la originalecon de la “postkoloniaj” enmigrintoj kaj de la maniero laŭ kiu la blankuloj perceptas ilin. “La traktado de la loĝantaroj devenantaj de la koloniigo pludaŭrigas, tamen sen reduktiĝi al ĝi, la kolonian politikon” indikas la alvoko de la Indiĝenoj de la Respubliko lanĉita en 2005. “Ja kiel araboj, nigruloj aŭ islamanoj, la loĝantaroj devenantaj el la ekskolonioj estas diskriminaciitaj kaj publike kritikataj*”, opinias Sadri Khiari, unu el la fondintoj de la movado. Laŭ li, la “specifa perforto, kies viktimoj estas la nigruloj kaj la araboj, aŭ kiun ili portas en sia memoro kiel idoj de koloniigitoj kaj elmigrintoj-enmigrintoj (...) determinas postulojn, kiuj apartenas nur al ili, kiel ekzemple tiujn rilatajn al la rasaj diskriminacioj, al la respekto de iliaj gepatroj, al la forigo de la “duobla puno” aŭ, por islamanoj, al la rajto disponi pri indaj preĝejoj kaj porti vualon. En realo, eĉ kiam iliaj postuloj estas identaj al tiuj de ties blankaj najbaroj, nu, ili estas diferencaj*”.

*  Sadri Khiari, Pour une politique de la racaille: immigré-e-s, indigènes et jeunes de banlieues, Textuel, Parizo, 2006.
*  Sadri Khiari, La Contre-Révolution coloniale en France. De de Gaulle à Sarkozy, La Fabrique, Parizo, 2009.

Tiu diskurso, kiu kontribuas konkursigi legitimajn aferojn (tiujn de la “blankaj” popolaj klasoj kaj tiun de la “malplimultoj”), privilegiante tion, kio ilin disigas pli ol tio, kio ilin proksimigas, sin apogas sur diskutebla postulato: se la nigruloj kaj la araboj estas diskriminaciataj, ĉu tio okazas ĉefe pro la haŭtkoloro aŭ pro ilia malriĉeco? La ekzemplo de la “kontroloj laŭ la vizaĝo”, kiu estigas oftajn alfrontiĝojn inter junuloj kaj policistoj, prilumas la problemon. En 2007-2008, du sociologoj diskrete sekvis polic-patrolojn en la sektoro de la metrostacioj Gare-du-Nord kaj Châtelet-Les Halles, en Parizo*. Analizinte kvincent dudek kvin kontrolojn, ili konstatas, ke homoj identigitaj kiel “nigraj” aŭ “arabaj” havas respektive 6- kaj 7,8-foje pli da riskoj esti kontrolataj ol la blankuloj. Sed alia variaĵo montriĝas same determina: la vesto-aspekto. Homoj vestitaj “junulece”, aparte tiuj kun “hip-hop-aspekto”, havas 11,4-foje pli da ŝancoj esti kontrolataj ol tiuj kun “urba vestaĵo” aŭ “senstreĉa vestaĵo”. Alidirite, blankulo portante sport-vestaĵon kaj kaskedon — la tipa vestmaniero de la suburba popola junularo — estas pli elmetita al la polica subpremo ol “nigrulo” kiu portas kompleton kaj kravaton.

*  “Police et minorités visibles à Paris: les contrôles d’identité à Paris”, Open Society Justice Initiative, Nov-Jorko, 2009.

EVIDENTE, la limoj inter tiuj variaĵoj ne estas netrapaseblaj. La migrant-devena junularo estas tre reprezentata en la loĝantaro kun “hip-hopa aspekto”. La rasaj diskriminacioj aldoniĝas al la sociaj malegalecoj por plifortigi ilin, igante tiujn du problemojn nedisigeblaj. Insisti pri tiu ĉi aŭ tiu kriterio — la haŭtkoloro aŭ la aparteno al la popolaj klasoj — estas samtempe politika kaj strategia elekto. Ĝi partoprenas en la difino de la fendoj de la franca socio. Substreki la socian enhavon de la malegalecoj ebligas batali kontraŭ la ideo, ke la magreb- kaj afrik-devenaj loĝantaroj konsistigas specifan problemon, tute alian de tiu de la antaŭaj migro-ondoj kaj de la popolaj klasoj ĝenerale.

Benoît BRÉVILLE


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kiel sekigi la fontojn de la salafisma varbado de ĝihadistoj?

La batalo kontraŭ la ĝihadistoj ne okazos sur foraj teroj. Ĝi ankaŭ ne povas resumiĝi en polica kaj justica afero. Lukti kontraŭ la religiaj sektismaj ideologioj postulas vastan politikon de kontraŭ-radikaliĝo, kiu apogas sin sur la mobiliziĝo de la islamaj elitoj kaj institucioj de Francujo.

Francujo akceptas la tri plej grandajn diasporojn de Eŭropo: judan, armenan kaj islaman. Tiu lasta, kiun oni taksas je kvin milionoj da homoj, tio estas 7% de la loĝantaro, estas proporcie pli multnombra ol tiu ĉeestanta en la aliaj landoj de la eŭropa Unio aŭ en Usono (1%). La franca islama loĝantaro estas tre diversa (malunueca), kaj ĝian magreb-originan parton ankoraŭ animas viktimeca sento heredita de la kolonia pasinto. La oportunoj de la komunumismo, adoptitaj en aliaj landoj, estas malpermesitaj, kaj ĝenerala politiko de kontraŭ-radikaliĝo, devas ja esti aplikata en Francujo.

Ties ĉefaj malamikoj estas unue aliaj islamanoj

Radikaliĝo, tio estas legitimado, aŭ uzo, de perforto, aliigas ĉiujn grandajn monoteismojn (ne nur islamon), sed ankaŭ la socian kampon (“black blocs”...) kaj evidente la politikan sferon (identismoj, separismo...). La islama radikalismo ĉefe kovras la ĝihadisman salafismon, vaste kuraĝigitan de la ŭhabismo de Sauda Arabujo por lukti kontraŭ la Islamaj Fratoj. Ĝi antaŭvidas proksiman finon de la mondo, kies anonc-signo estas la milito en Sirio, batalo de Armagedono anoncita de la profetoj kaj reprenita de la Korano. La adepto eniras en novan fratecan komunumon, adoptante ĝeneralan ideologion respondantan al ĉiuj demandoj de la vivo. Lia savo estas kondiĉita per rigora religia praktiko, klasika en la sektoj de Apokalipso. La ĝihadisma salafismo diferenciĝas per varbado sen identigebla ĉefo. Tio okazas per reta sistemo, kiu ĉirkaŭas la kandidaton por konduki lin al radikala konvertiĝo.

La ĝihadisma salafismo havas du specifajn dimensiojn. Ĝi ne estas nur religia praktiko, sed konstruo de totalisma politiko-religia identeco, kiu konkretiĝas en sia pretendo reprezenti ĉiujn islamanojn de la tero (la ummao). La strategio de getoiĝo, kiun ĝi deziras trudi al la francaj islamanoj esprimiĝas tra dividaj postuloj daŭre ripetataj (nutraĵaj, vestaĵaj, sintenaj, lernejaj postuloj...) Ĝi rifuzas ĉiun alian manieron praktiki islamon kaj donas al si la rajton ekskomuniki (takfir). Infanoj rifuzas la islamon de la gepatroj, kelkfoje ĝis la rompo de la familiaj rilatoj. Ĝiaj ĉefaj malamikoj estas unue aliaj islamanoj (ŝijaistoj, sufioj aŭ aliaj sunaismaj skoloj). La salafisma terorismo mortigas nun dekoble pli da islamanoj ol da neislamanoj.

Ĝia dua karakterizo estas ĝia ekstrema sentemo al la geopolitikaj demandoj, puŝata al sia paroksismo samtempe de ĝia komploto-ideologio kaj de la katastrofaj rezultoj de la multaj okcidentaj intervenoj en la arabo-islama mondo. La ĝihadisma Salafismo sukcesis igi la defendon de la ummao la nova triamondisma ideologio, mobiliza por junuloj kiuj deziras sin investi en afero. Ĝi parolas al la Interreto-generacio tra plej modernaj komunikiloj, ne tekstoj sed bildoj (muzikvideo), milit-bildoj kiuj similas komputilajn-ludojn, bildoj de amas-murdoj, kulto de heroo... Ĝi engaĝiĝis en tutplaneda milito kontraŭ Okcidento, sed ankaŭ kontraŭ la aliaj praktikoj de islamo. Tiu totalisma vizio provas trudi siajn regulojn, rifuzi la respublikajn formojn kaj legitimigi, almenaŭ intelekte, la uzon de perforto, kiun ĝi prezentas kiel venĝa.

La responsuloj de la islamaj organizaĵoj en Francujo, implikitaj en siaj personaj kaj organizaj konkuroj, longtempe havis deteniĝeman sintenon, foje eĉ komplican, fronte al tiuj radikalaj praktikoj. La franca Konsilio de la islama kulto ne reagis al la radikaliĝo, kiun esprimis la aferoj Merah kaj Nemmouche*. Nevole kontribuis al tio la diskreta publika politiko, kies policista dimensio okupis la amasinformilan spacon.

*  Mohamed Merah estis franco-alĝeriano, kiu murdis en marto 2012 en Montauban kaj Tuluzo, interalie antaŭ juda lernejo; M.Mehdi Nemmouche estas akuzata pri la amasmurdo en la juda Muzeo de Bruselo la 24-an de majo 2014.

Sed tempo ŝanĝiĝis. La integrado de la elitoj de la franca islama loĝantaro esprimiĝas, ekzemple, per kreskanta nombro de kandidatiĝoj okaze de la urbaj kaj parlamentaj elektoj, tio en ĉiuj politikaj partioj*, kaj ankaŭ per aktiva engaĝiĝo kontraŭ radikaliĝo, precipe post la ondo de ekiroj al Sirio de la printempo 2014. La kolektiva mobiliziĝo de la intelektaj, religiaj kaj asociaj elitoj okazas tra la “bazo” kaj ne tra la oficialaj strukturoj. Duon-dekduo da lokaj asociaj manifestacioj okazis depost junio 2014, kiel tiu, kiu okazis sabate la 25-an de januaro en Liono, iniciate de la Rassemblement des musulmans de France (Kuniĝo de la islamanoj de Francujo), pri la temo “Integrismo, religia radikaliĝo, la radikoj kaj la rimedoj”. Ĉiuj tiuj agoj cela kontribui al la publika mobiliziĝo, aparte en la sferoj kiel la teologia kontraŭ-ĝihada argumentaro, la rolo de la reto por frua alarm-reto, kiun konsistigas asocioj, moskeo-administrantoj, imamoj, teologiistoj... Tiuj estas publike mallaŭdataj de la salafistoj kiel “polico-kunlaborantoj”“islam-perfiduloj”, kaj kelkfoje fizike minacataj.

*  Vd. Gilles Kepel, Passion française; Gallimard, Parizo, 2014.

La post-7-a-de-januaro-periodo nepre ne devas reduktiĝi al debato pri la buĝetoj de polico kaj armeo. Por kion fari, cetere, se oni konsideras la katastrofajn konsekvencojn de la pasintaj eksterlandaj intervenoj? La kontraŭ-radikaliĝo devas celi sekigi la fonton de la varbado. La salafistoj estas enfermitaj en sektecaj ideologioj kaj ŝajnas malmulte alireblaj. Malfacilas igi religian viziulon reveni surteren. Sed, interalie, la ceteran islaman loĝantaron oni ja devas asocie mobilizi kadre de la publika politiko.

Kiel fonda ago, la publika parolo devas montri la celon: la ĝihadisma salafismo, kaj ne la “internacia terorismo”, malplena formulo, kiu resendas al la plej malbonaj memoraĵoj de la epoko de la usona prezidanto Geoge W. Bush. Kvankam ĉiuj salafistoj ne estas perfortemaj radikaluloj, ĉiu perfortema teroristo estis unue politike radikaligita. Tiu cel-difino ebligus rompi la kolektivan senton de stigmatizado de la islamanoj — ofte tre viglan — kiun nutras terminoj kiel“islamismo” aŭ “islamisma terorismo”. La politika parolo plifortigus la islamajn elitojn nun engaĝitajn en lukto kontraŭ salafismo. Konstrui kun ili laborrilaton por difini kaj lukti kontraŭ la radikaliĝo, cele eviti riskajn proksimumaĵojn, tio estas la vera defio de la post-7-a-de-januaro-periodo. Teologia diskurso akompananta la publikan politikon de lukto kontraŭ la radikaliĝo trankviligus la konvertitojn, kiuj ofte falas tuj en perfortemo.

Francujo povas postuli sidlokon en la Organizaĵo de la Islama Kunlaborado

Pli bone koni la mekanismojn de la ĝihadisma mobiliziĝo estas nepre necese. Ekzistas neniu malferma observejo, publika, laboranta pri la salafistaj francparolantaj retejoj. La kandidatoj al la ĝihado, aparte la konvertitoj, aŭskultas la francparolantajn retejojn, ne arabajn aŭ angloparolantajn. Ne eblas konstrui la kontraŭ-diskurson sen unue koni la diskurson.

Eĉ se 80% de la junuloj revenintaj de Sirio frekventis antaŭe nek moskeon nek malliberejon, kiel diras la kontraŭterorismaj juĝistoj*, ĝenerala pristudado pri la novaj ejoj kaj metodoj de mobiliziĝo kaj de konvertiĝo devas esti farita, ĉar la malliberejo estas finfine la plej konata ejo de radikaliĝo.

*  Donitaĵoj kolektitaj por la preparado de la raporto “Kiu politiko de kontraŭ-radikaliĝo en Francujo?”.

La sukceso de kontraŭradikaliĝo-politiko dependas de du esencaj kondiĉoj. La oficejo de kultoj, dependa de la ministrejo pri internaj aferoj, devas esti rapide ligita al la servoj de la ĉefministro, aŭ al tiuj de la ministrejo pri justico, por mildigi la implican polican karakteron de ĉiu politiko de kontraŭradikaliĝo. La indiko de la interministreja Komitato por prevento de krimoj (IKPK, aŭ CIPD en la franca) fare de la ministro pri internaj aferoj en junio 2014, kiel ĉefa parto de la nova sistemo de la publika agado denove renversos la publikan politikon en la polican kampon kaj la lukton kontraŭ “krimeco”.

La islamisma terorismo estas danĝera, sed ĝi ne devas okupi la tutan publikan kaj amaskomunikilan spacon — ĉar terorismo havas diversajn vizaĝojn, kaj la ĉefaj agadoj en Eŭropo estis kondukitaj de separismaj grupoj*.

*  Europol, “European Union Terrorism situation and trend report 2014”, 28-a de majo 2014, www.europol.europa.eu

La kontraŭdiskurson devus ellabori kunordiga platformo, kiu laboru kun la privataj, asociaj kaj publikaj agantoj (fakuloj pri islamo kaj pri komunikado, psikologoj, asocioj, ktp.) por konstrui kaj disvastigi teologiajn mesaĝojn pri mallaŭdo de ĝihado, ellabori kontraŭdiskursojn elektante la plej taŭgajn amasinformilojn kaj kunordigi prevento-agojn. Tiu strukturo ne dependu de la ministrejo pri internaj aferoj, nek de alia ministrejo, sed asociigu ilin en la konstruo kaj la mastrumo de la politikoj de kontraŭradikaliĝo. Pluraj formuloj eblas. Sed, por la publikaj regantoj, kiuj devos esti rekte asociitaj sen regi, tio estas revolucio, en lando kie oni kutimas pensi ke “la ŝtato devas fari...”.

La demando pri la formado de imamoj estas la temo de ĵusa raporto, nepublikigita, la Messner-raporto, mendita de la ministrejo pri internaj aferoj. Sed la demando pri la partopreno de Francujo en la modernigo de la korana penso, kun kreado de instituto de islama teologio, proponita de la franc-alĝeria islamologo Mohammed Arkoun — subtenita de la universitato de Strasburgo — restas nerespondita tridek jarojn post la unuaj pripensoj.

La bezono pri islamaj pastroj en la malliberejoj estas evidenta. La alta proporcio de islamaj malliberuloj alfrontas gravan mankon de kulto-respondeculoj (kelkaj estas emerituloj, kiuj konsentas donaci sian tempon kaj monon). La radikaliĝo trovas tie sian argumentaron: “Islamo estas la religio plej malestimata de la malliberejo- administracio”.

Necesas ankaŭ “senetnigi la debaton”, petas islama intelektulo. Malpermesi al junuloj iri batali en Sirio restas tute necesa. Sed ĉu ne prefere adopti leĝon, kiu malpermesas al ĉiu franca civitano iri batali en regionojn koncernatajn de rezolucioj de la Unuiĝintaj Nacioj, inkluzive de la okupataj palestinaj teritorioj?

Konsidere de sia islama loĝantaro, Francujo povas legitime postuli sidlokon en la Organizaĵo de la islama kunlaboro (OIK)*. Akcepti sian statuson de islama lando estus bona maniero pledi mem sian aferon, prefere ol esti kritikata de landoj, kiuj ne scias kio estas religia toleremo. Tia iniciato steriligus la viktimo-diskurson pri “islamofobio de la franca socio” ĉirkaŭ kiu agitiĝas “politikaj entreprenistoj”, kiuj pretendas paroli nome de la islama loĝantaro.

*  La Organizaĵo de la islama konferenco estis kreita en 1969 sekve de la incendio de la moskeo Al-Aqsa en okupita Jerusalemo. Ĝi estis transformita en Organizaĵo de la islama kunlaboro en 2011. Ĝi enkalkulas pli ol 50 membro-ŝtatojn; ĝia sidejo estas en Ĝido.

La defioj, kiujn alfrontas la franca socio prezentas bonegan okazon, se inteligento superas la manipuladon de angoro. Ĉu niaj gvidantoj kapablos kapti ĝin?

Pierre CONESA


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

En Afriko, aliaj kovejoj de ĝihadismo

Inter la ok plej mortigaj kaj detruaj aktualaj konfliktoj, sep disvolviĝas en Afriko, kie la diseriĝo de Libio provizas per armiloj la ĝihadistojn. La Afrika Unio longtempe ŝajnis senpova certigi la sekurecon de la loĝantaroj, lasitan al la franko-usonaj iniciatoj. Sed unua kontinenta urĝo-armeo eble kreiĝos ĉi-jare...

“ĈIUJ KONSCIAS, ke Afriko estas la strategia estonteco de la mondo, krom la afrikanoj!”, bedaŭras s-ro Cheikh Tidiane Gadio, prezidanto de la Panafrika Instituto de strategioj, ĉefa organizanto de la internacia Forumo pri paco kaj sekureco en Afriko kiu okazis en Dakaro (Senegalo) meze de decembro 2014*. Tiu neformala kunveno — premiero en Afriko, destinita fariĝi ĉiujara — kunvenigis kvarcent militistojn, politikajn respondeculojn, esploristojn, ĵurnalistojn, simile al tio, kio okazas en aliaj regionoj de la mondo*.

*  Kunorganizita kun la Fondation pour la recherche stratégique (FRS) kaj la Compagnie européenne d’intelligence stratégique (CEIS), proksimaj de la franca ministrejo pri defendo.
*  Wehrkunde de Munkeno por Eŭropo, Dialogo de Manama por la Arabo-persa Golfo, Dialogo de Shangri-La (Singapuro) por Azio, Forumo de Halifakso (Kanado) pri la internacia sekureco por Ameriko...

Pli ol kvindek jarojn post la koloniado, “urĝas ke afrika strategia pensado esprimiĝu en la taŭgaj kunvenejoj.”, memorigas la franca geografo kaj diplomato Michel Foucher*. Efektive, tiu forumo estis okazo konstati “mankon de geopolitika konscio” sur la nigra kontinento, laŭ la vortoj de oficiro apartenanta al la centrafrika Armea Lernejo, laŭ kiu la sekureco “devus esti konsiderata kiel ĝenerala publika havaĵo”.

*  Vd. Michel Foucher, “Frontières d’Afrique, frontières africaines”, en “Guerres et paix en Afrique”, speciala numero de la revuo Diplomatie, n-ro 15, Parizo, decembro 2014.

La malforteco de la ŝtatoj kaj ilia senkapablo koncerne la retenon de paco kaj sekureco, aparte en Sahelo, estas evidentaj. Plejparte forpelitaj el Alĝerio, ilia origina “utero”, la ĝihadistaj grupoj disvastiĝis en Sahelo kaj armiĝis, simile kiel la chabab en Somalio aŭ la Organizo de la Islama Ŝtato (OIŜ) en Sirio kaj Irako. “Por ili, ne ekzistas landlimoj, de Atlantiko ĝis la Ruĝa Maro” maltrankviliĝas afrika diplomato, kiu esprimas la timon de “kunigo de la operaci-scenejoj”, dum Boko Haram, la niĝeria sekto, jam elverŝiĝas en Kamerunon, Niĝeron kaj ĝis Centr-Afrika Respubliko*, kaj “konekto-punktoj” aperas - laŭ la franca ministro pri defendo Jean-Yves Le Drian — en la sahela-sahara zono inter la OIŜ kaj organizaĵoj kiuj ĝis nun sin deklaris aliĝantoj al Al-Kaido (vd artikolon de Julien Théron).

*  Vd Rodrigue Nana Ngassam, “Le Cameroun sous la menace de Boko Haram”, Le Monde diplomatique, januaro 2015.

Plejmultaj armitaj grupoj, mem dividitaj, privilegias la nenies-zonojn — periferio aŭ limzonoj-, sur kiuj la centra registaro havas malmultan povon, kaj apogas sin sur lokaj realaĵoj, kiel la tuarega separismo en la nordo de Malio aŭ la interna milito en Libio. Ili enradikiĝas danke al familiaj aŭ klanaj ligoj, havigante al si retojn de solidareco kaj informado. Ili instalas sin en la lokan ekonomion, eskortante konvojojn, ricevante transir-pagojn, partoprenante fi-komercon — armiloj, drogoj, cigaredoj, ostaĝoj — por financi siajn agadojn. Ili ĉerpas en la rezervejo de malriĉa kaj tro multnombra junularo, allogata samtempe de tiu novtipa “politika oferto” kaj de la salajroj de la ĝihadaj soldatoj.

“Ili kondutas kiel entreprenistoj de blinda kaj amasa perforto, kaj alifoje kiel entreprenistoj de krima ekonomio, rimarkas s-ro Gadio, eksministro pri eksterlandaj aferoj de la senegala prezidanto Abdoulaye Wade de 2000 ĝis 2009. Ili disponas pri financaj fontoj kaj militaj rimedoj ofte superaj al tiuj de niaj tradiciaj defendo- kaj sekurec-fortoj. Krome, ili agas laŭ retoj kaj akceptas la komunan uzon de rimedoj, kion ni ne kapablas.” “Ni estas subevoluintaj je pluraj jaroj”, siaflanke bedaŭras ekskadrulo de la Afrika Unio, laŭ kiu la ŝtatoj devas ĝisfunde renovigi siajn strategiajn doktrinojn.

Pli kaj pli da afrikaj analizistoj tiel reesploras la sekurec-paradigmojn, integrante aparte la antropologian dimension de la evoluo al la politiko-religia radikalismo: “Oni mistrafas ion se oni kvalifikas nur ‘teroristo’ armitan grupon tiom bone organizitan kiom Boko Haram, kiu kaptas tutajn vilaĝojn, disvolvas ideologion de konkero de koroj kaj mensoj, kaj proponas kadron de ensociiĝo”, asertas benina intelektulo. Dum la senegalano Alioune Sall, direktoro de la African Futures Institute, proponas privilegii la sekurecon de homoj, ilian sanon, iliajn entreprenojn kaj kvartalojn: la ŝtatoj ne plu povas esti la solaj agantoj; la civila socio devas relajsi, kaj ĝi pli kapablos antaŭmalhelpi la regionajn kaj lokajn streĉojn. Ĉiuj zorgas pri la estonto de la junularo — la mediana aĝo estas 25 en Afriko, kontraŭ 40 en Francujo-, tio estas “socia bombo”.

Pli longa kaj truda ol la kolonia parentezo, la propra historio de la afrika kontinento estas laŭ iuj grava fonto de sperto pri ensociiĝo, skemo de politika organizado aŭ teknikoj de socia inĝenierado (kiel la asembleoj de la tradiciaj socioj kaj la mediacio) en kiu konvenas ĉerpi. “Ni multe parolas pri dialogo de la kulturoj, sed ni ne plu havas la dialogo-kulturon”, asertas okcident-afrika eksministro. Laŭ li, sur kontinento uzanta du mil idiomojn, la grandaj regionaj lingvoj — ekzemple la svahila en Orienta Afriko — povas kontribui al alproksimiĝo de ŝtatoj kaj de loĝantaroj.

“Oni nur imitis la okcidentan modelon, misakorde kun niaj valoroj, bedaŭras asocia kadrulo. Ni donu al ni la tempon reinvesti la sociajn kaj kulturajn kampojn. Urĝas refondi niajn edukajn sistemojn, la lernadon kaj uzon de niaj lingvoj.” Sed, kiel aliaj, li konfesas stumbli, en konflikto unue ideologia, kontraŭ la obstaklo de Palestino, ofte levita de la ekstremistoj, kiel “standardo de la humiligita islama ‘komunumo’”.

Kiel nuligi aŭ malpliigi la danĝeran duecon de la edukaj sistemoj? La eŭropeca lernej-kurso, kiu edukas la eliton, sed agas kiel “kultura senfoliigilo” (laŭ la vorto de la burkina historiisto Joseph Ki Zerbo), kunekzistas kun la getoa sistemo de elementa kaj sekundara instruado, kaj eĉ la simpla korana lernejo por la etpopolanoj de la malriĉaj kvartaloj kaj kamparoj. Sed tiu dueco enhavas ĝermojn de kontestado, de marĝeniĝo, de frustrado, kiujn la predikantoj de la ĝihadismo povas reuzi”, alarmiĝas s-ro Bakary Sambe, kunordiganto de la Observejo de la radikalismoj kaj religiaj konfliktoj en Afriko, ĉe la universitato Gaston-Berger de Saint Louis (Senegalo)*. La universitatulo elvokas “konkero-strategion” subtenatan precipe de kelkaj landoj de la Golfo, kiuj disvastigas la ŭahabisman kaj salafisman ideologion, profitante el la kontestado de la fratara islamo ekzistanta en Sahelo. Akuzante la ŝtatojn konduti kiel vulgaraj agentoj de la kristana Okcidento, tiuj ĝihadistoj tiras argumentojn el la eksterlandaj militaj intervenoj kaj uzas Sahelon, tradician rompolinion inter la islama mondo kaj la animisma aŭ kristana Afriko, samtempe kiel ideologian agadkampon, operaciejon kaj strategian retiriĝan zonon.

*  www.cer-ugb.net/observatoire...

Malgraŭ ĉio, la rekantaĵo de “afrikaj solvoj por la afrikaj problemoj” ĝis nun plej ofte estas nur sorĉa, magia formulo. Eĉ se ĝi ne povas esti respondecigita pri ĉio, la Afrika Unio akumulis kelkajn malsukcesojn. La unua estas ĝia nekapablo malhelpi la militan intervenon de 2011 en Libio, kies ruinigaj konsekvencoj ankoraŭ nun sentiĝas: kondukita sen zorgi pri la postkonflikta periodo, la franca-angla-usona operacio havis kiel efikon disvastigi armilojn kaj batalantojn tra la tuta Sahelo, kaj malstabiligi precipe Malion, kaj fine kaŭzi internan militon en Libio mem. La Afrika Unio sensukcese provis kontraŭstari tiun operacion, organizitan kun la aprobo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) sub la standardo de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO)*. Amaro kaj malfido estas percepteblaj sur la nigra kontinento, precipe ĉe la Alĝerianoj, kiuj restis tre influhavaj ĉe la kapo de la tutafrika (panafrika) organizaĵo.

*  Vd Jean Ping, “Ĉu necesis mortigi Kadafi?”, Le Monde diplomatique en esperanto, aŭgusto 2014.

Kiam la ĝihadistoj provis aneksi la nordon de Malio en 2012, la manko de preparado kaj de disponeblo flanke de la afrikaj pac-brigadoj, kaj la diverĝoj inter la landoj de la regiono plian fojon evidentiĝis: “Kiom da stabo-kunvenoj estis necesaj por konstrui la Internacian Mision de subteno al Malio sub afrika konduko [Misma, poste fariĝinta Minusma] kaj por fine alvenigi ĝin en 2013, tuj post la urĝa interveno de la franca armeo, same kiel la “karabinistoj”!”, indignas kameruna esploristo.

Estus naive kredi, ke ĉiuj landoj de la kontinento kundividas komunan vidadon de paco

En Sahelo, la francoj estis devigitaj iri la unuaj kun la operacioj “Serval”, poste “Barkhane”*, eĉ se multe da espero akompanas nun la regionan kunlaboron inter la ŝtatoj de G5 — Burkino, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Ĉado — kun kreskanta kundivido de informoj, komenco de kunordigita planado de operacioj, projektoj pri “rajto postsekvi”, plano de miksitaj patroloj, eĉ eble armeoj — inkluzive la esperon, ke Alĝerio, ja la potenculo de la regiono, kunlaboros. Ĉi tiuj landoj, je granda bedaŭro de Alĝero kaj sen la konsento de la Afrika Unio, postulis la 18-an de decembro 2014, okaze de pintokunveno en Nuakŝoto, novan internacian intervenon en Libio. Alia zorgo en Okcidenta Afriko: la potenciĝo de Boko Haram en Niĝerio, kiun la registaro de Abuĝo ŝajnas nekapabla endigi, kaj kiu tim-paralizas la Afrikan Union. Fronte al la kreskanta nombro de amasmurdoj kaj rapidaj intervenoj ĉe la landlimoj, la ĉada armeo en januaro decidis helpadi la najbaran Kamerunon.

*  “Barkhane” — je skalo de la tuta Sahelo — sukcedis al “Serval” (Mali) en aŭgusto 2014: tri mil homoj en kvin landoj, komandejo en Nĵameno, aviada platformo en Niameo, ses ĉasaviadiloj, kvin senpilotaj aviadiloj, dudek helikopteroj, ducent veturiloj, deko da establejoj.

La afrikaj packlopodoj en Centrafrika Respubliko ankaŭ ne estis sukceso. La ĉada prezidanto Idriss Déby, zorgema respektigi sian regionan aŭtoritaton, lokis trupojn en Bangi; ili estis rehejmigitaj dum la jaro 2013, same kiel la sudafrika soldataro, kiu anstataŭis ilin. Nun Centrafriko denove alfrontas ankoraŭ ne oficialan internan militon, kun fendo inter la regionoj kun islama plimulto kaj tiuj kun kristana plimulto. La franca armeo urĝe intervenis fine de 2013, por ĉesigi la amasmurdojn; UN-operacio estis organizita tuj poste. Sed “la nepuneco de la centrafrikaj agantoj estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de la krizo en tiu lando”, opinias s-ro Adama Dieng, konsilanto de la Ĝenerala Sekretario de la UN por la antaŭmalhelpo de genocidoj — malbonoj “multe pli gravaj, li aldonas, ol terorismo, drogo, pirateco, kiuj obsedas ĉiujn hodiaŭ”.

Estas la koncepto mem “afrikaj solvoj por afrikaj problemoj”, kiu ŝajnas suferanta, substrekas Pan African Strategy, la revuo de la Tutafrika Instituto de strategioj de Dakaro*: “La formulo estas tiom populara en Vaŝingtono, Londono, Parizo aŭ Berlino, ĉefe ĉar ĝi ja evitigas al tiuj landoj tro pezajn respondecojn.” Krom iliaj malfortaj teknikaj kapablecoj, “estus naive kredi, ke la kvindek kvar landoj de la kontinento kundividas komunan vidadon de paco en Afriko”.

*  www.panafstrategies.com

La Afrika Unio tamen konstruis ambician “pac-arkitekturon”, enhavantan “mekanismon de prevento, mastrumado kaj konflikto-solvado”. Konsilio de Paco kaj Sekureco (KPS) estis starigita en 2004, kiel organo de politika gvidado, kaj ankaŭ stabo-komitato, kies ĉefa projekto estas kreado en la kvin grandaj regionoj de la kontinento, de brigadoj por pac-reteno, konsistigantaj la Afrikan Rezervan Forton (ARF)*. Al tiuj, aldoniĝis kontinenta sistemo de frua alarmo, supozata liveri konstantan pritaksadon kaj prospektivan analizon, kaj la Konsilio de la Saĝuloj, supozata fari aktivan preventon. Por aktivigi tiun aranĝon, Teknika Komitato specialigita pri defendo, sekureco kaj protekto (TKSDSP) estis starigita. Kaj, ĉar ĉio tio malfacile konkretiĝis, alta reprezentanto de la Afrika Unio taskita pri la funkciebligo de la AAF estis nomumita en decembro 2010, la generalo Sékouba Konaté, eksprezidanto de la transiro en Gvineo...

*  Vd. Simon-Pierre Omgba-Mbida (diplomato en Adis-Abebo), “Les solutions africaines aux crises: défis de l’opérationnalisation”, Diplomatie, jam cit.

Sed ĉi tiu impona maŝinego ankoraŭ ne funkcias je normala reĝimo; tri sinsekvaj “vojpreskriboj” - 2006, 2009, 2011 — ne sukcesis doni definitivan vizaĝon al la fama ARF. Prokraston post prokrasto, - malgraŭ ke ĝia tuta funkcieblo estis promesita por fino de 2015 — neniu el la kvin “rezervaj” brigadoj estis vere starigita. La kontinenta loĝistika bazo, kiu devus esti instalita en Dualao (Kameruno), ankoraŭ ne naskiĝis. La financa demando restis sen solvo: raporto de la niĝeria eksprezidanto Olusegun Obasanjo pri novigaj financmanieroj, dormas en la ŝrankoj jam de tri jaroj.

Ĉi tiuj blokadoj ŝuldiĝas al la manko de rimedoj kaj specifaj kompetentoj, kaj al la malunuecoj inter la diversaj sub-regionoj; krome, nek Niĝerio, nek Sud-Afriko, nek Egipto — la plej gravaj kontribuantoj al la buĝeto de la Afrika Unio kaj posedantoj de la ĉefaj armeoj de la kontinento — estas en situacio akcepti gvidan rolon “La elekto meti sur la unua rango regionan organizaĵon, aŭ la Afrikan Union, estas malpli rezulto de klare ellaborita strategio ol spegul-bildo de fortorilato inter membroŝtatoj”, klarigas s-ino Amandine Gnanguênon, esploristino ĉe la Institute for Security Studies (ISS) en Dakaro. La kunlaboro inter la Unio, la regionaj ekonomiaj komunumoj (REK) kaj iliaj regionaj mekanismoj (RM) fariĝas konkurado. Laŭ tiu esploristino, la landoj havas bonajn kialojn ne proponi sin kiel volontulojn: “Preventi konflikton donas malmulte da videblo al la politikaj agantoj: malfacilas sin glori pri efikeco de preventa agado, se neniu reale mezuras tion, kio estas evitita.”

La tro malrapida evoluo de la ARF kondukis dekduon da registaroj lanĉi en 2013, kiel transiran strukturon, la Capacité africaine de réaction immédiate aux crises (Caric) (Afrika Tuja Reago-Kapablo al la krizoj)*. La volontulaj ŝtatoj mem respondecas pri sia partopreno, devas esti kapablaj prizorgi siajn trupojn dum almenaŭ tridek tagoj kaj trovi partnerojn por transporto, loĝistiko kaj informado. La celo estas disponi pri provizora trupo kapabla ekagi ene de malpli ol dek tagoj, kun adaptebla soldatnombro, ĉerpante en rezervujo de kvin mil soldatoj. Tiu aranĝaĵo povas esti aktivigita de kadro-ŝtato aŭ de ŝtatogrupo, simile kiel okazas en la Eŭropa Unio. Sed la aktivigo de la Caric, same kiel ĝia strategia gvidado ja dependas de la gvidorganoj de la Afrika Unio. Principe, tiu trupo devus esti funkcipreta komence de la jaro 2015; ĝi estas destinita integriĝi al la AAF, kiel precizigas la lasta pintkunveno de la Unio okazinta en Malabo (Ekvatora Gvineo), en junio 2004. Kun Ugando kiel kadroŝtato, la Caric eble unuafoje funkcios en Sud-Sudano jam ĉi-jare, laŭ la generalo Katumba Wamala, stabestro de la uganda armeo.

*  Sud-Afriko, Alĝerio, Angolo, Etiopio, Gvineo, Maŭritanio, Niĝero, Ugando, Senegalo, Sudano, Tanzanio, Ĉado.

Tamen, s-ro Cyrille Ndayiruklye, burunda generalo taskita dum kvar jaroj pri la starigo de unu el la “atendaj” brigadoj, konfesas ke li estas seniluzia pri decidoprocezoj bremsataj de kaŝitaj intencoj, ĉar ĉiu lando aŭ institucio privilegias siajn proprajn prioritatojn. Tion li resumas per sialanda proverbo: “Ne akuzu la puton esti profunda, kiam la ŝnuro estas tro mallonga” Laŭ s-ro Gadio, se Afriko volas fari el sia Konsilio de Paco kaj Sekureco “specon de Sekurec-konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj je afrika skalo”, ĝi devos “ĉerpi el la propra poŝo” por eviti uzi helpon de la Eŭropa Unio aŭ de aliaj duflankaj partneroj (kaj aparte de Francujo).

Ankoraŭ nun, Parizo certigas minimuman nivelon de sekureco al la sahelaj ŝtatoj

Ĉio estus pli bona, se la internaciaj organizaĵoj akordiĝus pri la esencaj punktoj. Ekzemple, koncerne la respondecon protekti, s-ro Solomon Ayele Dersso, de la ISS de Adis-Abebo (Etiopio), opinias ke, konsiderante la “historian malfidon” de Afriko rilate al la eksterlandaj intervenoj kaj la “ĝenerala suspektemo” koncerne la realajn intencojn de la landoj intervenintaj en Libio en 2011, la vidpunkto de la Afrika Unio devus esti pli bone enkonsiderata de la UN-Sekurec-konsilio. Same, ambaŭ entoj ne havas saman komprenon pri la amplekso de la interven-mandatoj kaj pri la engaĝiĝo-reguloj de la pac-trupoj. La Unio, kvankam ege malpli aktiva, estas pli fleksebla akceptante, krom misioj de pac-reteno, operaciojn de paco-restarigo, kaj eĉ de kontraŭ-terorismo, kiel la misio de la Afrika Unio en Somalio (Amisom). Dum la UN intervenas nur kiam la militantaj ŝtatoj engaĝiĝas en pac-procezo, ja ĝia uzo de ofensivaj militaj rimedoj estas limigita je la kazoj de ‘legitima defendo’ kaj je taktikaj helpetoj, kiel la uzo de helikopteroj en Ebura Bordo en 2011 aŭ en Demokrata Respubliko Kongo en 2014.

Praktike, la pac-restarigo dependas de konfuzaj procezoj implicantaj aktivadon de specialaj senditoj aŭ konstantaj reprezentantoj de multaj institucioj, de ambasadoroj kaj militistaj ĉefoj, mediaciistoj, “kontakt-grupoj” ... sen paroli pri la pli-malpli sekretaj konsilantoj, la faciligantoj kaj la perantoj. La respondoj al krizoj estas ofte kundividitaj laŭ diversaj formuloj: kuna operacio (kiel en Darfuro), subteno de la UN al la Amisom, sinsekvo de paralelaj intervenoj (“Serval” en Malio, “Sangaris” en Centrafriko), ktp. Partnerecoj estis disvolvataj de la UN, la Afrika Unio, la Eŭropa Unio (aŭ iuj el ties membro-ŝtatoj) por pli bone kunlaborigi siajn trupojn. Tiuj modeloj havas evidentajn avantaĝojn, sed ankaŭ riskojn, laŭ s-ro Jean-Marie Guéhenno, prezidanto de la International Crisis Group (ICG): “Ĉu povas ekzisti sub-regiona senpartieca engaĝiĝo? Ĉu ekzistas risko de disetendo de la konfliktoj al tuta regiono? En la kazoj, kie eŭropaj trupoj malfermis la vojon, kiel oni certiĝu, ke la relajsado konvene okazos, dum daŭras nesimetriaj minacoj? Kiel certigi bonan kunordigadon inter pluraj komando-ĉenoj?”

Plej bone evidente estas ne atingi la nivelon de vera konflikto. Sed “la frua alarmo-sistemo ne estas garantio: ni plurfoje malsukcesis”, konfesas la ganaano Mohamed Ibn Chambas, estro de la UN-Oficejo por Okcidenta Afriko, kiu citas la ekzemplon de Malio: “En la kazo de Burkino, ni alportis rapidan respondon. Kaj sciigis, ke ni ne akceptos 100%-armean puĉon. Ni poste zorgos pri la disvolvado de la balotoj, por restarigi la legitimecon de la regpotenco...” Samspirite, la UN-diplomato intencas atente sekvi la baloton de la 14-15 februaro en Niĝerio. Kaj zorgi pri la bona disvolvado de la elektoj planataj ĉi-jare en Togo, Gvineo, Gvineo-Bisaŭa, Etiopio, Centrafriko, Burundo kaj Benino.

Pli ol kvindek jarojn post la sendependoj, Parizo daŭre ankoraŭ certigas “plankon” (= minimuman nivelon) de sekureco al la sahelaj landoj, kio igas s-ron Olakounié Gilles Yabi, eksrespondeculo de la Okcident-afrika Oficejo de la ICG, diri ke, paradokse, “la interveno-sfero de la francaj trupoj, kun la konsento de la landoj de la regiono, neniam estis tiom vasta kiel nun”. Francujo asertas ne plu plani unuflankan intervenon kaj voli evoluigi partnerecojn, kiuj ebligos poste ĝian foriron: kun la G5, pri Sahelo; kun la Komisiono de la Ĉado-lago, por enlimigi Boko Haram; kun la kunordigiloj kreitaj sekve de la pintkunveno de Jaundeo por lukto kontraŭ pirateco en la Gvinea Golfo — ĉio kunlabore kun la Afrika Unio. Spite al la ripetataj alvokoj de la landoj de la regiono, ni evidente ne “refaros la antaŭan eraron de Libio, kiun riproĉas al ni la tuta mondo”, certigas kadrulo de la franca ministrejo pri defendo. La franca reto de armeaj bazoj, nun reformata, estas de nun destinata subteni la “atendajn” afrikajn trupojn... kiam ili naskiĝos.

Philippe LEYMARIE


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Google kaj lingva imperiismo

Pluvas katoj kaj hundoj

Frue en decembro 2014, ĉiu, kiu petis de Google Translate la italan ekvivalenton de la frazo “Tiu fraŭlino estas bela”, ricevis strangan rezulton: “Questa ragazza è abbastanza”, laŭvorte “Tiu fraŭlino estas sufiĉe.” La beleco perdiĝis en la tradukado. Kiel povas esti, ke tian eraron faru unu el la plej lertegaj maŝintradukiloj de la mondo, servo subtenata de senegala lingva kapitalo el miliardoj da propozicioj? La solvo estas simpla: per pasigo de la frazo tra la angla. Anglalingve, oni povas traduki “bela” per “pretty”, sed “pretty” ankaŭ povas signifi “sufiĉe”, kaj “sufiĉe” en la itala estas “abbastanza”.

Ekkompreninte ĉi tiun principon, oni povas facile produkti frazojn nekutimajn kaj eĉ amuzajn. “Je pense que vous avez un président magnifique” (“Mi opinias ke vi havas imponegan prezidanton”) fariĝas itallingve “Penso che tu abbia una bella sedia”, tio estas, “Mi opinias ke vi havas belan seĝon”, ĉar “président” (prezidanto) povas esti tradukita per “chair” (seĝo) en la angla. La uzo de la angla kiel la pivotlingvo ĉi-maniere estigas foje la malon de la vera signifo. Google tradukas la italan “Hai fatto un compito terrificante” (Vi faris fuŝegan laboron) per “Vi faris bonegan laboron” konforme al la signifo de la angla vorto “terrific”. La tradukilo transformas la idiomaĵon “it is raining cats and dogs” (“pluvegas”) en “piove gatti e cani” (“pluvas katoj kaj hundoj”), laŭvorta traduko de la angla frazo kiu tamen estas nekomprenebla por italo.

Por disvolvi maŝintradukilon, estas necese disponi grandan korpuson de identaj tekstoj tradukitaj el unu lingvo al alia. Google estas usona kompanio kaj tial nature konstruis sian tradukilon sur la bazo de tekstaj paroj de kiuj la angla preskaŭ ĉiam estas la pivotolingvo. La tradukilo estas projektita tiamaniere ke, por traduki el la franca al la itala, oni unue devas fari tradukon pere de la angla. Ĉi tiu procedo kreas gravan lingvan biason. La lingvoj franca kaj itala estas relative similaj. Kompare kun ili, la angla estas tute alia lingvo, kompakta kaj riĉa je idiomaĵoj. Nesufiĉa kompreno de la kunteksto kondukas al multaj eraroj. Transformi iun esprimon en la anglan, kaj poste retransformi ĝin en cellingvon, estigas senintencajn lingvajn novigaĵojn.

La kapricoj kreitaj de maŝintradukiloj eble ŝajnas esti malgravaĵoj. Vaste konataj estas la malfacilaĵoj prezentataj de la maŝintradukado. Sekve, estas tute antaŭvideble ke la maŝinoj faras erarojn. Iliaj eraroj estas, tamen, interesaj; ili pripensigas nin pri la specifaĵoj de ĉiu lingvo. Kaj oni povas atendi ke la tradukojn iam plibonigos la evoluado de dulingvaj tekstaj korpusoj sen la perado de la angla, kaj korektoj faritaj de la retumantoj mem. Eble la eraroj menciitaj en ĉi tiu artikolo estos jam korektitaj ĝis kiam, laŭ la konata diraĵo, “nous mettons sous presse” (ĝis la horo de presado) - frazo kiun Google tradukas en la hispanan per “vamos a presionar” (ni premos). Ĉu do vere indas zorgi pri la fenomeno?

Por kompreni la verajn efikojn de la angla kiel pivotlingvo, ni devas meti la maŝintradukadon en pli larĝan kuntekston, nome tiu de la tekstoj kiuj utiligas algoritmojn en Interreto. Ĉi tiuj komputilaj programoj ne nur kreas lingvajn novigaĵojn en la kunteksto de robotaj tradukoj, sed ankaŭ estas uzataj por aŭtomate verki gazetarajn artikolojn, korekti sintakse kaj semantike la enhavon de vikipediaj paĝoj, krei laŭcelajn reklamojn, kaj optimumigi la enhavon de retpaĝoj por ke serĉiloj facile ilin indeksu.

Kiel do oni povas distingi inter primaraj lingvaj fontoj produktitaj de homoj sen algoritma perado (skribaj konversacioj, ciferecigitaj libroj, ktp) kaj sekundaraj lingvaj fontoj kiuj rezultas el algoritmaj transformoj de primaraj rimedoj?

En multaj enigiloj, la aŭtomata kompletigo estas ofta, tio estas, la uzanto tajpas la komencon de vorto aŭ frazo kaj programo aŭtomate kompletigas ĝin. Ĉi tiel, algoritmoj fariĝis preskaŭ rutinaj periloj kiam oni skribas enrete. En multaj kazoj, ni ĉesis enigi nian tekston per sinsekvaj literoj aŭ vortoj: ni simple elektas el kelkaj eblaj kompletigoj proponitaj de algoritmoj. Ĉi tiu formo de skribado kombinas rapidecon kaj efikecon, precipe kiam oni uzas la malgrandan klavaron de poŝtelefono ĉar, por skribi tekston, oni nur devas facilmove elekti vojon tra la arbo de konvenaj esprimoj. Post kelkaj jaroj, oni verŝajne malfacile trovos enigilon kiu ne uzas ĉi tiun teknikaron.

Kiel aliaj sekundaraj rimedoj, tekstoj algoritme kreitaj per maŝintradukado ne nepre estas tiel identigitaj. Male, ili ofte ŝajnas esti primaraj, naturaj fontoj, kiujn legantoj eble povus uzi kiel modelon. Retumanto, por kiu la itala ne estas la denaska lingvo, ne havas motivon por kredi ke la esprimo “Piove gatti e cani” estas erara. Ĉi tiu rimarko estas precipe vera por algoritmoj kiuj analizas la strukturon de la lingvo por artefarite produkti novajn tekstojn. Povas okazi, ke algoritmo serĉanta primaran fonton por optimumigi siajn tradukajn kapablojn senintence uzas tekston produktitan de alia algoritmo kun ĉiuj ĝiaj eraroj.

La disvastiĝo, pere de Interreto, de fontoj “infektitaj” de robotaj programoj minacas subfosi teknikan strukturon kiu favoras masivajn kvantojn da donitaĵoj pli ol sistemecan kvalitan kontrolon. Jam estas multaj ekzemploj de strangaj esprimoj en la Tut-Tera Teksaĵo. En la retbutiko kie Apple vendas siajn produktojn (Apple Store), oni legas, ekzemple, la sekvantajn rimarkojn pri aplikaĵo kiu ebligas ke oni tajpu mesaĝojn piedirante: “Intuicie uzebla, belaj rezultoj kaj denove bonhumora. Dankon kiu faris la! ĝi estas rava kaj rekomendas”. Posta rimarko kundividas la lingvajn strangaĵojn de la unua: “Ĝi helpas min enkonduki horizontalan kaj vertikalan tekston, sendi SMS-mesaĝojn, sendi retpoŝtaĵojn, sendi mesaĝojn per Tvitero kaj Facebook ... sufiĉe amuze, mi dankas vin!”

Ĉi tiaj frazoj, kiuj enhavas la groteskajn tordaĵojn de algoritmoj, povus poste servi kiel modeloj en servoj de teksta perado proponante, ekzemple, aŭtomate kompletigi la frazon kiun oni tajpas. Ne estas neimageble ke italo iam komencos propozicion per “Piove” (pluvas) kaj vidos la proponatan “kompletigon” “ ... gatti e cani” (katoj kaj hundoj), esprimo kiu probable neniam estas parolita aŭ skribita en la tuta historio de la itala lingvo.

Tiel, la angla kiel lingva pivoto iam povus partopreni procedon de kreoligado: la formado de nova lingvo surbaze de transformado sub la influo de aliaj pli malnovaj lingvoj, fenomeno konata de lingvistoj. Aktuale, la ŝanĝoj enkondukitaj de la algoritma perado konsistigas specon de piĝino, lingvon de kontakto, potenciale efemeran, inter du lingvaj sistemoj. Sed kiam nova generacio estos elmetata al ĉi tiuj transformitaj esprimoj, la novigaĵoj probable stabiliĝos en la formo de kohera kaj memstara lingvo, kreolo. Ĉi tiu evoluado povus rapidigi la peradon de novaj enigiloj, intimaj lingvaj protezoj kiuj povus forte influi estontajn esprimformojn.

La anglalingva imperiismo tial estigas pli subtilajn efikojn ol tiuj, kiujn sugestus pritraktoj centritaj en “la lingva milito”. La uzo de ununura lingvo kiel pivoto kuntrenas la enkondukon en ĉiujn aliajn de logiko propra al la pivotlingvo kaj tial, nepercepteble, de specifaj pensmanieroj. Ankaŭ povus esti ke ĉi tiu fenomeno partoprenos ampleksan lingvan transformon en kiu la algoritmoj ludos kernan rolon. Kvankam la angla funkcias kiel pivoto por la lingvoj de Eŭropo, aliaj lingvoj probable okupas la saman pozicion en aliaj lingvofamilioj (ekzemple, la hindia). Sekve, establiĝas tutmonda tradukreto funkcianta per referencado al kelkaj pivotlingvoj.

Kiu, post kvin jaroj, ankoraŭ verkos purajn primarajn fontojn sen algoritma perado? Kiom da tempo pasos antaŭ ol la unuaj algoritmaj novigaĵoj fariĝos rigardataj kiel naturaj formoj? Ĉi tiuj hibridaj verkoj necesigas zorgeman studadon, kaj eble ankaŭ la evoluadon de nova lingvistiko kiu masive utiligos algoritmojn por pli bone kompreni kaj kontroli la efikojn de algoritmoj.

Frédéric KAPLAN kaj Dana KIANFAR


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kontraŭ eterna malabundo

Subteni Grekujon

Germanujo, apogata de la plej multaj eŭropaj registaroj, ne akceptas la enpotenciĝon en Ateno de maldekstra registaro, kiu deziras apliki sian programon. Germanujo volas uzi sian ekonomian kaj financan dominadon por devigi Grekujon daŭrigi la politikon de malabundo, kiu ruinigis ĝin.

LA GREKOJ ne bezonas, ke oni klarigu al ili la signifon de la termino “demokratio”. Tamen la instruoj pluvas al ili sur la kapon de kiam ili enpotencigis maldekstran forton decidintan turni la dorson al la politikoj de malabundo, kiuj de ses jaroj ilin turmentas. La admonoj estas al ili farataj de instruistoj kiuj scias, pri kio ili parolas. Ĉu ili ne trudis traktatojn rifuzitajn de popola voĉdonado kaj neis siajn promesojn faritajn dum la elektokampanjoj, tuj post sia elekto? Nun ili troviĝas en fortoprovo kontraŭ tiuj, kiuj volas plenumi tion, kion ili promesis, kaj je kio ili kredas. Tiu batalo estos des pli kruda, ĉar tiuj grekoj povus transdoni ideojn de rezistado al aliaj, kiuj ĝis nun sentis sin en senpoveco. Tiu alfrontiĝo koncernas ja la sorton de Grekujo, sed ankaŭ tiun de la eŭropa demokratio.*

*  Vd “De Parizo ĝis Ateno, elekti siajn batalojn”, Le Monde diplomatique en Esperanto, februaro 2015.

Tuj post la venko de Sirizo [en kelkaj lingvoj: Syriza], ĉiuj en Eŭropo ŝajnas esti antaŭe interkonsentintaj. En aroga tono, Berlino, sed ankaŭ Madrido, Hago, Lisbono kaj Helsinko klarigis, ke la reĝimŝanĝo en Ateno ŝanĝas nenion, ĉar la politiko rifuzata de la grekoj estas daŭrigenda sen ajna modifo. Iom malpli krude oni flustris la samon en Romo, Bruselo kaj Parizo: “Necesas, opiniis ekzemple la franca ministro pri eksteraj rilatoj Laurent Fabius, harmoniigi la respekton de la voĉo de la elektinto kaj la respekton de la sindevigoj de Grekujo pri reformoj.” Sed ĉiuj registaroj de la Eŭropa Unio ŝajnas koni nur la duan termon de tiu ekvacio. Kaj ofendiĝi, kiam s-ro Aleksis Cipras insistas pri la unua.

Kvankam izolita en la Eŭropa Unio, submetita al la atakoj de siaj kreditoroj kaj alfrontita al kontoj, kiuj pli malboniĝas, Sirizo efektive agas por rehonori vortojn, kiuj fariĝis tiel strangaj en la demokratia vivo kiel “suvereneco”, “digno”, “fiero”, “espero”. Sed kiel eblas atingi tion en situacio de konstanta financa urĝo kiam, ĉe ĉiu intertraktado, necesas cedi. Kaj rezigni des pli dolore, ĉar la instrumentoj por sufoki la volon de neobeema popolo estas montrataj al ĉies okuloj kaj ĝiaj turmentistoj ĉiam delektiĝas kiam ili detale priskribas sian lastan militaĵon.

S-ro Cipras komprenis: oni atendas de li ke li kapitulacu en la tuta linio. Ĉar ekde kiam li rezistas, mobilizas la entuziasmon de sia popolo, li defias ekonomian ordon kaj ĝian premjakon, li perturbas la plej bone instalitajn politikajn kutimojn. Ekzemple s-ro François Hollande bezonis eĉ ne dudek kvar horojn por vojaĝi al Berlino kaj piedpremi siajn promesojn faritajn en sia elektokampanjo ‒ nome: denove intertrakti pri la eŭropa stabileckontrakto, batali kontraŭ sia “vera kontraŭulo”, la financo ‒ kaj tiel sengrumble akcepti kaj daŭrigi la politikon de sia antaŭulo.

Malpli ol dek tagojn post la venko de Sirizo, la centraj bankoj de la eŭrozono sendis sian unuan punpafon per tio, ke ili subite senigis la grekajn bankojn je ilia ĉefa kanalo por financiĝi. Por ili tio estis rimedo por devigi Atenon intertrakti pri interkonsento kun siaj kreditoroj, ĉefe la eŭropaj ŝtatoj kaj la IMF, en situacio de urĝo, kaj daŭrigi la programon de malabundo tie, kie la antaŭa registaro ĝin lasis. S-ro Hollande tuj taksis la atakon de la Eŭropa Centra Banko (ECB) “prava”. Same kiel la itala ĉefministro, s-ro Matteo Renzi. Kvankam oni neniam scias tre precize, kie la franca prezidanto troviĝas, almenaŭ nun klaras, kie li ne troviĝas: kun la greka popolo.

Dum la eŭropa ŝraŭbpremilo kunpremas, dum la financmerkatoj altigas sian premon al la atena registaro, la ludreguloj fariĝas terure klaraj. Grekujo estas submetita al diktato. Interŝanĝe kun financadoj, kiujn ĝi bezonas, oni volas ke ĝi tuj decidu la realigon de lavango da dogmaj kaj senefikaj postuloj, ĉiuj kontraŭaj al la programo de la registaro: malaltigi kroman fojon la pensiojn kaj la salajrojn, plian fojon altigi la aldonvaloran imposton (AVI), privatigi dek kvar flughavenojn, ankoraŭ pli malfortigi la kapablon de la sindikatoj intertrakti, uzi la kreskantajn buĝetajn plusojn por repagi al siaj kreditoroj, dum samtempe la sociala mizero de ĝia popolo grandegas. “La ministroj [de la eŭrogrupo], precizigis s-ro Pierre Moscovici, eŭropa komisaro pri ekonomiaj aferoj, estis ĉiuj unuanimaj pri la fakto, ke ne ekzistas alternativo al la postulo de etendo de la aktuala programo.” Antaŭ ol ripeti la faman sloganon de Margaret Thatcher, s-ro Moscovici, eble memorante ke li estas membro de partio socialista, tamen precizigis: “Tion, kion ni volas, estas helpi al la greka popolo”.* Ĝin helpi, sed malpermesante al ĝi fari ion alian ol daŭrigi la politikon de malabundo, kiu ruinigis ĝin.

*  Respektive citita de Les Echos, Parizo, 17-a de februaro 2015, kaj demandita de Europe 1, 12-a de februaro 2015.

Grekujo, sciigas ĝia financministro Janis Varufakis, estas “decidinta ne esti traktata kiel ŝuldokolonio, kies destino estas suferi.”* La defio estas pli ol la rajto de popolo elekti sian sorton, eĉ se tiel delikata arbitraciulo kiel la germana financministro, s-ro Wolfgang Schäuble, opinias, ke ĝi “elektis registaron, kiu agas iom malrespondece”.* Ĉar la demando temas ankaŭ pri la ebleco de ŝtato eliri el detruaj strategioj anstataŭ severigi ilin ĉiufoje kiam ili fiaskas.

*  The New York Times, 17-an de februaro 2015.
*  Interparolado kun la germana publika radio Deutschlandfunk, 16-an de februaro 2015.
La dudek sep murdistoj de la espero

DE KIAM LA eŭropaj institucioj okupiĝis pri Grekujo kaj submetis la plej deprimitan ekonomion de la Unio al la politiko de plej drasta malabundo, kian bilancon ili povas prezenti? Tiun, kiun oni povis atendi kaj kiu estis cetere ankaŭ anoncita: ŝuldon kiu ne ĉesas kreski, disfalantan aĉetpovon, senfortan kreskon, kreskegantan senlaborecon. Sed ne gravas, la eŭropa gramofono ne ĉesas ripeti: “Grekujo devas respekti siajn engaĝiĝojn!” (vidu la artikolon sur paĝo 4). Skleroza en siaj certecoj, la sankta alianco rifuzas eĉ aŭdi la prezidanton de Usono, kiam li klarigas, en sia analizo apogata de armeo da ekonomikistoj kaj historiistoj: “Oni ne povas daŭre premi landojn en depresio. En iu momento necesas strategio de kresko por povi repagi siajn ŝuldojn.”*

*  S-ro Barack Obama, demandite de Cable News Network (CNN), la 1-an de februaro 2015.

La ekonomia kolapso, kiun Grekujo suferis jam de ses jaroj, kompareblas al tiu, kiun kvar jaroj da militaj detruoj kaj da eksterlanda okupado trudis al Francujo dum la unua mondmilito.* Per tio kompreneblas, ke la registaro de s-ro Cipras ĝuas en sia lando, inkluzive de la dekstruloj, grandegan popolan apogon ĉiufoje kiam ĝi rifuzas daŭrigi tiom detruan politikon. Kaj ke ĝi ne volas transvivi “kvazaŭ drogulo kiu atendas sian venontan dozon”.* Ve! Sirizo havas malpli da apogo aliloke. Iomete kiel en la romano de Agatha Christie La krimo de la Orient-ekspreso, enketi pri la eventualaj murdistoj de la greka espero signifus pridemandi ĉiujn eŭropajn registarojn. Kaj unuavice Germanujon: la disciplin-reguloj, kiuj fiaskis, estas ĝiaj; ĝi volas dispremi la popolojn, kiuj rifuzas suferi ilin senfine, ĉefe se ili estas mediteraneaj.* Kun Hispanujo, Portugalujo, Irlando, la motivo de la krimo estas ankoraŭ pli malinda. La loĝantaroj de tiuj landoj havus vere ĉian intereson por ke la fera mano de malabundo fine ĉesu ilin dispremi. Sed iliaj registaroj timas, precipe kiam ĉe ili maldekstra forto minacas ilin, ke ŝtato fine pruvas, ke oni povas rifuzi laŭiri “vojon signalizitan, vojon konatan, vojon konatan de la merkatoj, same kiel de la institucioj kaj de ĉiuj eŭropaj aŭtoritatuloj”, ĝuste tiun, pri kiu s-ro Michel Sapin, la franca financministro, asertas, ke oni devas “esplori ĝin ĝisfine”.* Eventuala eskapo de Ateno el la danĝero pruvus, ke ĉiuj ĉi registaroj vojeraris tiom, ke ili suferigis siajn popolojn senutile.

*  Sur bazo de 100 en la jaro 1913, la franca nacia produkto falis al 75,3 en 1919 (Jean-Paul Barrière, La France au XXe siècle. Hachette, Parizo, 2000. La usona ekonomikisto Paul Krugman siavice montris en la New York Times de la 17-a de februaro 2015, ke Grekujo perdis 26 elcentojn da sia malneta enlanda produkto inter 2007 kaj 2009, kontraŭ 29 elcentoj en la kazo de Germanujo inter 1913 kaj 1919.
*  Interparolado kun s-ro Varufakis, Le Monde, 3-an de februaro 2015.
*  De la jaro 1997, Germanujo troviĝis tamen okfoje en proceduro de la eŭropaj instancoj pro ekscesa deficito, Francujo dek unu fojojn.
*  “Kunveno de la eŭrogrupo pri Grekujo (Bruselo, 16-an de februaro 2015)”, Konstanta reprezentejo ĉe la Eŭropa Unio, www.rpfrance.eu.

Fakte ĉiu scias, ke ‒ escepte se oni sukcesas el ŝtono sangon suĉi ‒ la greka ŝuldo estos neniam repagita. Kial ne eblas ankaŭ kompreni, ke ekonomia strategio de Sirizo, financi urĝajn socialajn elspezojn per decida batalo kontraŭ impostaj fraŭdoj, povus fine apogi sin sur juna politika forto, populara, decidita, devena el la sociaj movadoj, sen la pasintaj kompromitiĝoj. Kvankam la vojo ne estas “signalizita”, ĝi estas tamen planita. Kaj la estonteco, malcerta, pensigas pri tio, kion la filozofino Simone Weil skribis pri la laboristaj strikoj de junio 1936 en Francujo: “Neniu scias, kiel la aferoj turniĝos. Oni devas timi plurajn katastrofojn. [...] Sed nenia timo estingas la ĝojon vidi tiujn, kiuj ĉiam, laŭdifine, mallevas la kapon, levi ĝin alten. [...] Kio ajn povus poste okazi, oni almenaŭ havos tion. Fine, por la unua fojo, kaj por ĉiam, ĉirkaŭ tiuj ĉi pezaj maŝinoj flirtas aliaj memoroj ol la silento, la devigo, la submetiĝo.”* La batalo de la grekoj estas universala. Jam ne sufiĉas, ke niaj bondeziroj akompanas ĝin. La solidareco, kiun ĝi meritas, devas transformiĝi en agojn. La tempo urĝas.

*  Simone Weil, “La vie et la grève des ouvrières métallos” [S. W.: “La vivo kaj la striko de la metallaboristinoj”], Oeuvres complètes. Ecrits historiques et politiques, vol. II, Gallimard, Parizo, 1991.

Serge HALIMI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

De Maidan ĝis Minsko, lando en plena disvenkiĝo kaj konfuzo

Ukrainujo inter milito kaj paco

La falo de la varmega batalejo Debalcevo ruinigas la esperojn rekonkeri la teritoriojn kontraŭ la ribelantoj de Donbas-regiono. Post unu jaro da malvenkoj, la ukrainaj regantoj devis akcepti novajn interkonsentojn en Minsko. Sed la perspektivo de daŭrigebla politika solvo, sin apogante sur la respekto de malplimultoj kaj dialogo kun Moskvo, ŝajnas malproksima.

Dum en orienta Ukrainujo la milito refariĝis ofensiva en januaro, la duaj interkonsentoj de Minsko aperas kiel frukto de diplomatiaj klopodoj lastminute entreprenitaj. Necesis ja la tuta pezo de la franca-germana paro por doni novan ŝancon al paco. La elvoko de Vaŝingtono pri ebla liverado de modernaj armiloj al la ukrainanoj kondukis Parizon kaj Berlinon plej altnivele lanĉi iniciaton cele forŝovi veran riskon de laŭgrada konflikt-akrigo kun Rusujo.

Preskaŭ dek ses horoj da intertraktado necesis por la reprezentantoj de la “Normandio-formato*” - la franca prezidanto François Hollande, la germana kancelierino Angela Merkel, la ukraina ĉefministro Petro Poroŝenko kaj la rusa prezidanto Vladimir Putin — kunvenintaj la 12-an de februaro en la belorusa ĉefurbo por trovi kompromison. Enhavante dek tri punktojn kaj unu aldonan noton, la interkonsentoj de Minsk-2 restas similaj al tiuj de Minsk-1, subskribitaj la 5-an de septembro 2014, fare de la responsuloj de Rusujo, Ukrainujo kaj la memproklamitaj respublikoj*.

*  Reference al la diplomatia renkontiĝo, kiu okazis la 6-an de junio 2014 inter la kvar gvidantoj, marĝene de la ceremonioj memore al la elŝipiĝo en Normandio dum la dua mondmilito.
*  Tiun interkonsenton kompletigas memorando subskribita la 19an de septembro 2014 de la samaj partioj.

La eŭropanoj penis rehavi kun Rusujo dialogon tro longe neglektitan. La hodiaŭaj malfacilaĵoj havas siajn radikojn en longa foresto de kunordigado fronte al la problemoj metitaj de iliaj “komunaj najbaroj” (Armenujo, Azerbajĝano, Belorusujo, Kartvelujo, Moldavio, Ukrainujo), kiujn la ukraina krizo nur pliprofundigis. En majo 2009, la Eŭropa Unio lanĉis sian orientan partneradon, iniciate de Pollando kaj Svedujo, du ŝtatoj, kiuj havas historie malglatajn rilatojn kun Rusujo.

Tiu partnerado celas starigi libermerkatan zonon jam fine de 2015*, ekskludante ĉian alian interkonsenton kun Moskvo, kiu tamen kunhavas kun tiuj ŝtatoj normo-sistemon kaj vivgravajn komercajn rilatojn*. Fronte al tiu iniciato, Moskvo elstarigis la Eŭroazian Ekonomian Union, de kiu Ukrainujo estas laŭplane la ŝlosila elemento.*. Rusujo zorgiĝas pro tio, ke landoj, kun kiuj ĝi travivis komunan historion strategie alproksimiĝas de la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO) kaj ekonomie fandiĝas en la muldilo de la Eŭropa Unio. Tial ĝi samtempe postulis “zonon de privilegiitaj interesoj”, kiun la eŭropanoj kaj Usono rifuzis rekoni. Orienta najbaro de la Eŭropa Unio kaj “proksima eksterlando” de Rusujo, Ukrainujo troviĝis en pozicio de geopolitika “kvaronumo”, kiu ekscitis ĝian teritorian dupolusecon orienta-okcidentan.

*  Starigo de libermerkata zono inter Ukrainujo kaj la Eŭropa Unio estas planata por la 31-an de decembro 2015.
*  Vd Julien Vercueil, “La ekonomiaj radikoj de la ukraina krizo”, Le Monde diplomatique en esperanto, julio 2014.
*  Vd Jean Radvanyi, “Moscou entre jeux d’influence et démonstration de force”, Le Monde diplomatique, majo 2014.
Sub la premo de disfalo

Tiu lukto por la influpovo preparis krizon, kies akcelado kondukis al la milito en Donbas-regiono. Estas nun malfacile malsupreniri la ŝtupojn de la laŭgrada konflikt-akriĝo. Eŭropanoj kaj Usonanoj gardas en memoro la puĉon de la aneksado de Krimeo la 16-an de marto 2014 — kiu kaŭzis la unuan ondon de sankcioj — sed Moskvo konsideras, ke la decida punkto estis la reĝim-ŝanĝo de la 23-a de februaro 2014. Du tagojn antaŭe, danke al la mediacio de la eŭropanoj kaj ĉeeste de reprezentanto de Rusujo, interkonsenta dokumento pri la kriz-eliro estis ellaborita inter s-ro Viktor Janukoviĉ kaj la ĉefoj de la ukraina opozicio. Planante interalie revenon al parlamenta reĝimo kaj fruigitan prezidantan elekton, la interkonsento estas kunsubskribita de la germanaj kaj polaj ministroj pri eksterlandaj aferoj, s-roj Frank-Walter Steinmeier kaj Radoslav Sikorski. Malgraŭ tio, la morgaŭon s-ro Janukoviĉ rifuĝas en Rusujon; kaj la 23-an de februaro, s-ro Aleksandro Tourchinov, prezidanto de la Rada (ukraina Parlamento), estas nomumita provizora prezidanto. Rusujo riproĉas al la eŭropaj garantiuloj de la interkonsento de la 21-a de februaro, ke ili ne nur rezignis pri ĝia apliko, sed ankaŭ ke ili poste donis sian garantion al puĉo.

Decida krizo-turno okazas la 17-an de julio kiam civila aviadilo de la Malaysia Airlines estas paffaligita super la Donbas-teritorio: tiu dramo ekestigas novan ondon de sankcioj, celantaj ĉi-foje la rusan ekonomion. En aŭgusto, la helpo de “volontuloj” kaj la rusa asistado savas la separistojn de Donbaso el ŝajne neevitebla milita malvenko.

La sukceso de la kontraŭ-ofensivo gvidata poste de la ribelantoj de la popolaj respublikoj de Donecko (DNR) kaj Lugansko (LNR) kondukas la partiojn kunveni en la belorusa ĉefurbo kaj adopti, la 5-an de septembro 2014, la unuajn interkonsentojn de Minsko. Sed la milito nur iom malvarmiĝis, ĉar neniu el la partioj kontentiĝis: zono kun kvin milionoj da ukrainoj eskapis la aŭtoritaton de Kievo, kaj la ribelantaj teritorioj ne havis ekonomian estontecon, pro manko de alireblo al la haveno Mariupol, ĉe la Azova maro, aŭ de mastrumo de la fervoja vojnodo de Debalcevo, situanta meze inter Donecko kaj Lugansko*. Foresto de reala kontrolado de tiuj interkonsentoj ebligis la rekomencon de la milito, kiu akriĝis ĉirkaŭ tiuj gravaj punktoj kaj sur la flughaveno de Donecko.

*  Vd Laurent Geslin kaj Sébastien Gobert, “Ukrainujo pli dividita ol iam ajn antaŭe — antaŭ gravaj decidoj”, Le Monde diplomatique en esperanto, decembro 2014.

La interkonsentoj “Minsk-2” estas rezulto de la eŭropaj timoj, tiom pri grava konflikto sur la kontinento, kiom pri la armea, politika kaj ekonomia disfalo, kiu minacas Ukrainujon. Sub la premo de la anoncita katastrofa malvenko ĉe Debalcevo, kie estis ĉirkaŭataj ses ĝis ok mil ukrainaj soldatoj en la momento de la intertraktado, la prezidanto Poroŝenko devis elekti inter: ĉu daŭre perdi la militon, ĉu subskribi la dokumenton. En la sekvantaj horoj, la Internacia Mon-Fonduso (IMF) alpagis novan helpon - 17,5 miliardoj da dolaroj. Por Rusujo, Minsk-2 estis okazo agnoskigi la rompiĝon de Ukrainujo laŭlonge de la batal-ĉesiga linio kaj aperi kiel la sola aganto kapabla akceptigi kompromison al la ribelantoj. Havante la povon ĉiumomente modifi la forto-ekvilibron sur la tereno, kaj ricevinte specialan statuson por la orientaj regionoj, Moskvo donas al si avantaĝon por eviti ke Ukrainujo aliĝu al NATO, same kiel en la “glaciitaj konfliktoj” de Transnistrio kaj Kartvelujo (vidu artikolon.... )

La unua celo de la interkonsentoj restas trudi — kvankam plej skeptike — ĉesigon de la bataloj. Ĝi povos daŭri nur kun la retirado de la peza artilerio. La retroiro-distanco devas esti mezurita ekde la frontlinio de la 10-a de februaro 2015 por la ukraina armeo sed ekde tiu de la 19-a de septembro por la ribelantoj. La kontroladon de la batalĉeso kaj de la retirado de la pezaj armiloj devas fari la observantoj de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE), kies personaro pasas de ducent kvindek al tricent kvindek homoj. La sukces-ŝancoj de Minsk-2 restas limigitaj, ĉar neniu el la militantoj atingis siajn celojn: Kievo ne sukcesis rehavi sian suverenecon super la teritorioj tenataj de la separistoj; la ribelantoj ne sukcesis firmigi sufiĉan teritorian dominadon, kiu povus respondi al la “oblast” (= regiono) de Donecko kaj de Lugansko, necesan por la apogo de iliaj sendependiĝaj postuloj. El tio fontas la timo, ke jam tuj post la subskribo de la interkonsentoj, okazos novaj tre intensaj bataloj ĉirkaŭ Mariupolo.

La interkonsentoj krome pekas pro aranĝoj konkrete malfacile aplikeblaj surloke, kaj pro la malforteco de la kontrol-mekanismoj. Ne eblas forgesi la sango-prezon, por la soldatoj, kiuj batalis de septembro por defendi aŭ preni malpli ol mil kvadratajn kilometrojn. La daŭrigeblo de la batalĉeso estas des pli necerta, ke la dokumento planas neniun senarmilan zonon. Tiu ankaŭ ne planas aranĝojn/ iniciatojn favore al starigo de intera forto, kies konsisto estus kondukinta al nova disput-temo inter rusoj, ukrainoj, separistoj kaj eŭropanoj. La retiriĝo de la eksterlandaj elementoj, la dungosoldatoj kaj la “nelaŭleĝaj grupoj” el la ukraina teritorio restas tre malfacile aplikebla kaj ricevis neniun ago-kalendaron. Kiel observanto de la OSKE sukcesos distingi ribelanton el Donecko de rusa “volontulo”, ambaŭ ja estas perfektaj rusoparolantoj? Krome, la batalionoj de kroataj, polaj aŭ baltaj milicanoj, el kiuj kelkaj estas financataj de oligarĥoj, operacias surloke kun la ukraina armeo, sed tute ne perfekte obeas al Kievo.

Minsk-2 cetere estos verŝajne malfacile akceptebla de la Rada, kie la ukrainaj deputitoj devas antaŭ la 14-a de marto adopti rezolucion pri la limigo de la Donbas-teritorio koncernata de speciala statuso. Tia rezolucio estis voĉdonita la 16-an de septembro 2014, sed neniam aplikata. Kadre de la malcentralizado, kiu donus al tiuj teritorioj formon de lingva, ekonomia kaj sekureca aŭtonomeco, tiu statuso ebligus la kreadon de propraj polic-fortoj. Rilate tiun punkton, la politika dialogo aperas malfacila, same inter la militantoj kiel ene de la ukraina registaro, kie la plej militemaj, notinde la ĉefministro Arseni Jacenjuk kaj la ministro pri internaj aferoj Arseni Avakov, ankoraŭ alvokas al kompleta venko super la separistoj. Tuj post la subskribo de Minsk-2, voĉoj leviĝis en Kievo por kritiki la dokumenton, aparte tiu de la estro de la ekstremdekstra partio Praviy Sektor (“dekstra sektoro”), s-ro Dmytro Jaroch, kiu deklaris ne rekoni la interkonsentojn, kaj tiu de la ministro pri eksterlandaj aferoj, s-ro Pavlo Klimkin, kiu asertis ke Ukrainujo neniel estas devigita konduki konstitucian reformon, nek koncedi pli grandan aŭtonomecon al Donbaso. Krome, dum s-ro Poroŝenko memorigis, tuj post la adopto de Minsk-2, ke la federaciiĝo de Ukrainujo ne estas sur la tagordo, la ribelantoj siaflanke daŭrigas postuli sendependon.

La gas-demando embuskas

Al la politikaj malfacilaĵoj aldoniĝas ekonomiaj defioj. Ukrainujo engaĝiĝis pagi la kostojn de rekonstruo de la zonoj detruitaj de la milito kaj restarigi la transpagon de la socialaj pagoj interrompitan iniciate de s-ro Poroŝenko en novembro 2014. Post recesio je 8,2% en 2014 kaj kun preskaŭ 25% inflacio, Ukrainujo malfacile povos elteni tiun ŝarĝon.

Kvankam la ĉefa dokumento de la Minsk-3-interkonsentoj ripetas multajn erarojn de Minsk-1, la komuna deklaro*, kiu ĝin akompanas, lasas vidi kelkajn pozitivajn punktojn. Rusujo, Eŭropa Unio kaj Ukrainujo engaĝiĝas labori pri la gas-demando, kiu denove metiĝos ekde la 1-a de aprilo 2015 kaj la fino de la “vintra pakaĵo*”. La ekonomia savado povus tiam fariĝi tereno por alproksimiĝo kaj kunlaboro. Aliflanke, la eŭropanoj ŝajnas preni en konsideron la rusajn zorgojn naskitajn el la subskribo de la liberkomercaj interkonsentoj inter la Eŭropa Unio kaj Ukrainujo. La rekono, en la aldonaj punktoj de Minsk-2, de la lingva memdetermino de parto de Donbaso, kaj de la rajto de tiuj teritorioj evoluigi kunlaboradon kun Rusujo, atestas ankaŭ pri la konstruo, ankoraŭ timema, de politika solvo.

*  Anekso n-ro 2 de la 2202-a rezolucio de la Sekurec-Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj.
*  Subskribita fine de oktobro 2014, tiu interkonsento validas de la 1-a de novembro 2014 ĝis la 31-a de marto 2015. Ukrainujo antaŭpagas sian konsumon de la venonta monato kaj engaĝiĝas repagi al Rusujo ĉirkaŭ tri miliardojn da dolaroj da nepagitaj ŝuldoj.

La batal-ĉeso povos instaliĝi se la plej radikalaj ukrainistaj batalionoj evitas provokaĵojn, kaj se Moskvo sukcesas bremsi la tentojn de la separistoj surloke etendi sian avantaĝon. La respekto de la politikaj aspektoj de la interkonsentoj devigas precipe Kievon. La Eŭropa Unio povus premi al la Rada por helpi la prezidanton Poroŝenko ekfunkciigi malfacilan procezon, kiu riskas meti lin en falsan kaj danĝeran situacion rilate al liaj balot-promesoj kaj al parto de lia registaro. Neĉeestinta en la intertraktado kaj nun tentata altigi la postulojn, Vaŝingtono disponas pri leviloj super la ukraina Parlamento, notinde tra la ĉefministro Jacenjuk, kaj povus kontribui al la aplikado de la interkonsentoj. Tiuj potencaj landoj estos kuraĝigataj de la 2202-a rezolucio de la Sekurec-Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, prezentita de Rusujo kaj unuanime adoptita la 17-an de februaro. Postulante la plenan aplikadon de la Minsk-interkonsentoj, tiu teksto reasertas sian alligitecon al la “plena respekto de la suvereneco kaj la teritoria integreco de Ukrainujo”. Ja diskreta maniero fakte konfirmi la aneksadon de Krimeo.

Igor DELANOË


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Frostigita konflikto sur fono de orienta-okcidenta konkurenco

De Ĉednestrio ĝis Donbaso, la historio ripetiĝas

Dum la registaroj de Ukrainujo kaj Moldavujo revas pri Okcidento, eta opozicia respubliko, ĉirkaŭata de tiuj du landoj, ne kundividas iliajn aspirojn. Eĉ sen internacia agnosko, Ĉednestrio ĝenas la okcidentajn projektojn de dudek du jaroj, petante la konsenton de Rusujo por ĉiu solvo. Tiu “frostigita konflikto” prilumas la kernan demandon de la bataloj en Donbas-regiono.

“AL LA ESTONTO kun Rusujo.” En Tiraspol, ĉefurbo de Ĉednestrio, aŭ Ĉednestria Moldava Respubliko, la bunta afiŝo de la Eŭrazia Ekonomia Unio okupas la tutan longon de trolebuso. La frapfrazo skribita en la rusa, la ĉefa oficiala lingvo de tiu teritorio, staras super bildo de loka familio: patro, patrino kaj infano rigardas plenaj je espero al la silueto de Kremlo, protekta fortreso. La pasaĝeroj ŝajnas eniri kaj eliri el la afiŝo. La trolebuso baldaŭ malaperas ĉe la fino de la ĉefa strato de la urbo, avenuo de la 25-a de oktobro. La dato de la rusa revolucio de 1917.

La aneksado de Krimeo, fare de la rusa federacio en marto 2014, vekis la intereson al la “frostigitaj konfliktoj” devenantaj de la kreado de pluraj secesiaj kaj ne agnoskitaj ŝtatoj okaze de la diseriĝo de Soveta Unio. Kelkaj komentistoj elvokis la eblecon, ke Rusujo aneksos en sama elano Abĥazujon, Sud-Osetujon kaj Ĉednestrion, reage al la asocio-interkonsentoj subskribitaj kun la Eŭropa Unio en junio 2014, fare de Kartvelujo, Moldavujo kaj Ukrainujo. Rusujo zorge evitis etendi la aneksadojn, eĉ se la koncernaj loĝantaroj verŝajne ne kontraŭus. Jam en 2006, 98% de la voĉdonantoj de Ĉednestrio jesis per referendumo al “eventuala integrado en Rusujon”. Eĉ se tiu voĉdonado estis organizita sen vera debato de s-ro Igor Smirnov, la tiama“prezidanto” de tiu teritorio, kiu enhavas duonmilionon da loĝantoj, tiu opinio ŝajnas larĝe komuna.

Kiam oni transiras la Dnestron por iri sur ĝian orientan bordon, ne malofte la kontrolejoj estas okupataj de homoj kies uniformo estas rusa. Tiuj soldatoj, kune kun aliaj el Ĉednestrio kaj Moldavujo partoprenas la pactenan Forton depost la milito, kiu alfrontigis en 1992 la moldavajn registarajn trupojn al la rusoparolantaj ribelantoj* de tiu maldika ter-strio, inter la riverego kaj Ukrainujo. Venkintoj, la ribelantoj de Ĉednestrio proklamis sian sendependiĝon, adoptis konstitucion, flagon, himnon kaj blazonon. La “Respubliko” havas proprajn registaron, Parlamenton, armeon, policon kaj poŝtoservon, sed kiujn neniu ŝtato de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) agnoskas.

*  Laŭ la lasta popolnombrado (2004), la slavoj estas la plejmulto en Ĉednestrio kun 30,4% da rusoj, 28,8% da ukrainoj, 2% da bulgaroj kaj 2% da poloj, tio estas sume 63,2%. La moldavoj estas nur 31,8% de la loĝantaro, kaj la gagaŭzoj, turka kristana malplimulto, estas nur 2%.

Ĉednestrio estas delonge ligita al Rusujo, ja depost la traktato de Iasi subskribita en 1792, kiam Moldavujo ankoraŭ estis otamana. De 1944 ĝis 1991 tiu bordo de Dnestro estis parto de la Soveta Socialista Respubliko de Moldavujo, unu el la dek kvin respublikoj, kiuj konsistigis Sovet-Union. En junio 1990, kiam Sovet-Unio estas diseriĝanta, la rusparolanta loĝantaro ektimas pro la adopto fare de la Parlamento, de leĝo iganta la rumanan sola oficiala lingvo de la moldava Respubliko. La 23-an de februaro 2014, tuj post la starigo de nova registaro devenanta de la Maidan-kontest-movado en Kievo, la ukrainaj deputitoj ripetis la saman eraron, forigante la rusan kiel oficialan regionan lingvon, kio estas komprenita kiel provoko en la oriento de la lando. Hieraŭ en Moldavujo, same kiel hodiaŭ en Ukrainujo, tiuj leĝoj ludis ŝlosilan rolon en la politika laŭŝtupa konflikt-akriĝo inter pluretnaj regionoj, kiu rezultigis internan militon.

En marto 1992, la moldavaj naciistaj armeoj provas ekregi Ĉednestrion, kie 60% de la loĝantoj estas rusoj aŭ ukrainoj. La moldavaj soldatoj estas forpelitaj en julio samjare, parte de elementoj de la 14-a soveta armeo, kies stabejo troviĝas en Tiraspol, sur la orienta riverbordo. La subskribo de batalĉeso la 21-an de julio 1992 finas la militon, sed ne la konflikton, kiu de tiam estas “frostigita”. Nuntempe la rusa armea ĉeesto estas taksata je ĉirkaŭ du mil homoj, inter kiuj kvar aŭ kvin cent pac-gardantoj, enkadre de la interkonsento de 1992. La ceteraj trupoj kontribuas al la Operacia Grupo de la rusaj fortoj en Moldavujo (OGRF), kiu sukcedis al la sovetaj trupoj, fariĝintaj rusaj. Ilia ĉeesto estas kontraŭleĝa laŭ Kiŝinevo, la moldava ĉefurbo, kaj plejmultaj okcidentaj ŝtatoj. Moskvo, male, pravigas ĝin pretekste, ke la OGRF estas necesa por protekti la multajn armilo-rezervojn, restaĵojn de la malvarma milito, kiuj ankoraŭ restas sur la teritorio, aparte en Kolbasna, en la nordo de la lando. La rusa armeo sur tiu oficiale moldava teritorio prezentas konsiderindan obstaklon laŭ kelkaj okcidentaj politikuloj, ekzemple la usona senatano John MacCain, kiu deziras “akceli la integradon de Kartvelujo kaj Moldavujo en la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO)*. Neniu oficiala regulo malpermesas la aliĝon al NATO de ŝtato kun frostigita konflikto (aŭ eĉ “malferma” konflikto). Sed en la praktiko, la kandidatiĝoj de Kartvelujo, Ukrainujo aŭ Moldavujo havas neniun ŝancon ricevi unuanimecon de la membroŝtatoj, ĝis kiam solvo estos trovita por la opoziciaj entoj, kiujn ili enhavas. Pluraj voĉoj leviĝus por elstarigi la riskon esti ĵetita en konflikton, pro la 5-a artikolo de la Nord-Atlantika Traktato, kiu antaŭvidas interŝtatan asiston en kazo de agreso al unu el ili.

*  “Obama: “We will stand with Ukraine””, Voice of America, 12-a de marto 2014, www.voanews.com
Oni vivas pli bone ĉi tie ol en Moldavujo

TIRASPOL reesprimis sian ligitecon al Rusujo okaze de la aneksado de Krimeo. La 18-an de marto 2014, s-ro Mikhaïl Bourla, prezidanto de la “Parlamento” de Ĉednestrio, kaptis la okazon por sendi peton al s-ro Sergueï Narychkine, prezidanto de la Duma (rusa Parlamento), en kiu li esprimis la deziron, ke lia lando oficiale aliĝu al la Federacio. La rusaj regantoj jam malavare donacas al la eta respubliko kvanton da gaso kaj financas la pensiojn de la multaj rusaj emeritoj kiuj tie loĝas. Laŭtakse cent okdek mil ĝis ducent mil loĝantoj de Ĉednestrio havas rusan pasporton, tio estas ĉirkaŭ 35% de la loĝantaro. La peto de s-ro Bourla estis tamen rifuzita.

S-ino Nadejda Gynj, 60-jara, estas unu el la ricevantoj de pensio pagita de Moskvo. Vestita per dika trikoto, ŝi balaas korton en Balka, kvartalo de Tiraspol. Ŝi diras: “Ĉi tie ni estas por Rusujo”. Kiam oni petas ŝin priskribi la vivon en Ĉednestrio, s-ino Gynj respondas: “Normala. Ni havas tre ordinaran vivon.” Ŝi konsideras sin rusa, kvankam ŝi naskiĝis en la ukraina urbo Odeso, situanta je cent kilometroj sudoriente, kie membroj de ŝia familio ankoraŭ vivas. S-ino Gynj laboris en tekso-fabriko en Tiraspol. Ŝia filino instaliĝis en Smolensko, en Rusujo.

“Oni pli bone vivas ĉi tie ol en Moldavujo”, asertas s-ino Valentina Boïko, 53-jara, kiu venis el sia vilaĝo vendi enbotelan lakton inter kelkaj domblokoj arĥitekture sovetaspektaj. Ŝia opinio estas larĝe komuna sur ĉi tiu riverbordo, precipe pro la ega kosto-altiĝo de la urbaj servoj en la cetera Moldavujo. Hodiaŭ 62% de la (okcidentaj) moldavoj opinias, ke la asoci-interkonsento kun Eŭropo povus havi similajn konsekvencojn al la vivkosto*. Tio estas la kialo de la bonaj rezultoj de la porrusaj partioj ĉe la parlamentaj elektoj de la 30-a de novembro 2014: kun 39% de la voĉoj, kontraŭ 44% por la porokcidenta bloko, ilia malvenko estis malgranda.

*  Mila Corlateanu, “The Republic of Moldova: Lost in geopolitical games”, New Eastern Europe, 19-a de februaro 2014, www.neweasterneurope.eu

En Ĉednestrio, la popolo profitas el la financa helpo malavare donacita de Rusujo. La ekonomio miksas elementojn el la socialisma sistemo heredita de Soveta Unio kun privataj iniciatoj. Sistemo de socia protektado je la kosto de Rusujo kunekzistas apud oligarĥiaj strukturoj similaj al tiuj evoluintaj en aliaj eksaj “frato-landoj”. La grupo Sheriff, ekzemple, establis kvazaŭ monopolon pri pogranda kaj detala komerco. Ĝia direktoro, la riĉa negocisto Viktor Gouchane, posedas notinde la benzinstaciojn kaj superbazarojn de la teritorio. La emblemo de la entrepreno ĉie ĉeestas.

La ekonomio de Ĉednestrio baziĝas sur la fera, cementa kaj teksa industrioj, kaj ankaŭ la elektraj centraloj. Politike teritoria enklavo, la teritorio estas konektita al la cetera mondo: 95% de la produkto de la kvar ĉefaj fabrikoj estas eksportata*. Ĝiaj ĉefaj partneroj estas Moldavujo, Rusujo, Rumanujo, Ukrainujo kaj Italujo. Ĉednestrio eksportas ankaŭ al Germanujo, Aŭstrujo kaj Greklando. Tamen, ĝia ekonomio estas malproksime de memsufiĉo. Sen la profitoj de la revendo de la rusa gaso al la konsumantoj, sen la mono venanta de la elmigrintaj laboristoj kaj la senpera financa helpo de Moskvo, la ŝtato estus bankrotinta. La rusa subteno komenciĝis ekde la disiĝo kaj altiĝis poste. Inter 2008 kaj 2012, Ĉednestrio ricevis ĉirkaŭ 27 milionojn da dolaroj (pli ol 20 milionoj da eŭroj) jare, kiuj estis destinataj al pago de pensioj kaj de nutraĵo por la plej malriĉaj loĝantoj*.

*  Kamil Calus, “An aided economy. The characteristics of the Transnistrian economic model”, Osrodek Studiow Wschodnich, 16-a de majo 2013, www.osw.waw.pl
*  Jam citita verko.

S-ino Gynj tamen opinias, ke ŝia pensio povus esti pli alta. Ŝi ricevas ĉiumonate ĉirkaŭ cent eŭrojn. Ŝia luprezo kostas 80 eŭrojn, tial ŝi devas labori kiel balaistino kvin tagojn semajne por kompletigi sian enspezon. Ŝia edzo estis soldato dum la milito kontraŭ Moldavujo, antaŭ dudek du jaroj. Dolora sperto, pri kiu la situacio en Ukrainujo vekas la rememoron. “Ni ne volas militon. Ni volas pacon. Malfacilas scii kion pensi pri la alfrontiĝo kun la Okcidento, sed Rusujo helpas nin. Mi esperas, ke paco baldaŭ revenos en Ukrainujo.”

Pro sia geografia situo, Ĉednestrio prezentas gravan demandon por Rusujo, kiu firme decidis ĉirkaŭdigi la etendiĝon de la Eŭropa Unio kaj la NATO en la landoj de la eksa Sovet-Unio. Por Artem Filipenko, kiu estras dependejon de la Ukraina Nacia Instituto de Strategiaj Studoj en Odeso, “La Ĉednestrianoj nekontesteble estas favoraj al la rusoj. Iliaj regantoj konsideras, ke la asoci-interkonsento liganta Moldavujon al la Eŭropa Unio ne favoras la interesojn de ilia lando”.

Laŭ iuj, Rusujo aplikas similan strategion en Ĉednestrio kaj en la oriento de Ukrainujo, kie la memproklamitaj “Popolaj Respublikoj” de Donecko (DNR) kaj Lugansko (LNR) secesiis la 7-an kaj 27-an de aprilo 2014, substrekas Kamil Calus, esploristo en la Center for Eastern Studies de Varsovio: “Moskvo ne intencas subteni la sendependiĝon de Ĉednestrio, nek ties integriĝon en la rusan Federacion. Male, Rusujo volas, ke ĝi restu en federacia Moldavujo. Uzi Ĉednestrion por gardi piedon en Moldavujo, cele domini la tutan landon kaj malhelpi ke ĝi turnu sin al Okcidento. Tio validas same por la novaj respublikoj de Donbaso. Moskvo deziras, ke ili estu membroj de federaciigita Ukrainujo. Rusujo tiel povos provi uzi ilin por bloki la integradon de Ukrainujo en organizaĵoj kiaj la Eŭropa Unio kaj la NATO.”

La strategio de federaciigo

LA “KOZAK-MEMORANDO*” de 2003 prilumas la rusan strategion: tiu propono de solvo de la konflikto permesas al Ĉednestrio vetoi kontraŭ ĉiuj gravaj decidoj de Chisinau. La riglado estas garantiata pro la senato-konsisto de estonta Federacia Respubliko de Moldavujo, kie Ĉednestrio kaj [Gagaŭzujo] — alia regiono survoje al secesio — elektus dek tri senatanojn el dudek ses. La memorando ankaŭ laŭleĝigas la dismeton de la rusaj trupoj sur la teritorio de tiu hipoteza federacia ŝtato, de ĝia kreado ĝis 2020. Laŭ Calus, kun tia statuso, Moldavujo havus nulan ŝancon eniri en la eŭropajn aŭ atlantikajn instituciojn.

*  Rusa projekto, ne ratifita, de memorando pri la organiz-principoj de unuiĝinta ŝtato en Moldavujo, 17-a de novembro 2003, www.stefanwolff.com/files/ Kozak-Memorandum.pdf

La volo apliki tiun strategion al Ukrainujo aperis la 30-an de marto 2014, kiam s-ro Sergueï Lavrov, la rusa ministro pri eksterlandaj aferoj, petis ke “Usono kaj ties eŭropaj partneroj akceptu lian proponon doni al la rusparolantaj regionoj oriente kaj sude de Ukrainujo larĝan aŭtonomecon rilate al Kievo*.

*  Simon Tisdall, “Russia sets tough conditions for diplomatic solution in Crimea”, The Guardian, Londono, 30-a de marto 2014.

Sed, laŭ raporto verkita en decembro 2014 de la finlanda Instituto pri internaciaj aferoj, la ukraina registaro ja estis preta malcentralizi, tio estas etendi la regopovon de la lokaj komunumoj, sed ne modifi la konstitucian strukturon de la lando*.

*  András Rácz kaj Arkady Moshes, “Not another Transnistria: How sustainable is separatism in Eastern Ukraine?”, The Finnish Institute of International Affairs, Helsinko, decembro 2014.

Ĉednestrio restas tamen tre diferenca de la Donbas-regiono, nun detruata de milito. Tiu lasta havas dekoblan loĝantaron, posedas komunan landlimon kun Rusujo kaj ne entenas, almenaŭ oficiale, rusajn trupojn. Male al Ĉednestrio, la ĉefaj gasoduktoj, kiuj provizas Ukrainujon ne trapasas la secesiajn teritoriojn, senigante tiel la porrusulojn de la regiono je konsiderinda atuto en la intertraktado*. En Donbaso, la bezonoj koncerne militistan kaj financan helpon el Rusujo estas multe pli grandaj ol tiuj de Ĉednestrio. Ĉiuj tiuj faktoroj igas Donbason regiono pli malfacile mastrumebla, en kadro de frostigita konflikto. Sed la ekzemplo de Ĉednestrio montras, ke Moskvo povas kontentiĝi pri provizoraj kaj nestabilaj situacioj, manke de serioza ekkonsidero de ĝiaj strategiaj interesoj fare de la okcidentanoj.

*  Jam citita.

Jens MALLING


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉu la israelaj elektoj povas ŝanceli la hegemonion de la dekstro?

La aŭdaca veto de s-ro Netanjahu

Malgraŭ la kontraŭstaro de la prezidanto Barack Obama, ambaŭ ĉambroj de la usona Kongreso (Federacia Parlamento) invitis la israelan ĉefministron fari paroladon la 3-an de marto. S-ro Benjamin Netanjahu esperas eltiri el tiu rendevuo politikan profiton, du semajnojn antaŭ parlamenta baloto, pri kiu lia tendaro restas la plej verŝajna gajnanto. Sed la alianco inter la israelaj maldekstro kaj centro posedas atutojn, en kunteksto de malkontento de la mezaj kaj popolaj klasoj.

ĈU SINJORO Benjamin Netanjahu agas kvazaŭ sorĉo-lernanto? Li danĝere vetis, estigante antaŭtempan baloton, kiam li disponis pri parlamenta plimulto en la parlamento, ja miksita sed sufiĉa por resti reganto ĝis 2017. Eĉ se li venkas okaze de la baloto de la 17-a de marto, la estro de la Likud-partio, liberigita de centristaj ministroj, kvankam ja utilaj kiel internacia garantio, troviĝos ĉe la kapo de mallarĝa koalicio de ekstrem-naciistoj kaj ekstrem-ortodoksuloj.

En la plej bona kazo, s-ro Netanjahu fariĝos ostaĝo — konsente aŭ ne — de la plej malmola alo de la dekstro. Li troviĝos ĉe la kapo de nerekomendinda (en la rigardo de la mondo) registaro, kaj alfrontita al gravaj malfacilaĵoj sur la interna fronto. Kaze de malvenko, li cedos la landoregadon al koalicio de labor-partianoj kaj dekstra centro; scenaro kiu ŝajnis ankoraŭ malverŝajna antaŭ kelkaj monatoj, sed kiun oni ne plu povas tute forigi, kvankam dekstro-venko restas la plej probabla.

Ekzistas tria ebleco: nula maĉo kondukanta ambaŭ blokojn glatigi siajn diverĝojn por daŭrigi registaron de nacia unuiĝo kondamnita al senmoveco. En tiu kazo, la persona malvenko de s-ro Netanjahu rezultigus neniun ŝanĝon de orientiĝo de la israela politiko.

Mistero ĉirkaŭas la agmanieron de la eliranta ĉefministro. “Netanjahu verŝajne volis anticipi, antaŭvidante ke lia koalicio, subfosata de internaj konfliktoj, dispartiĝas, opinias Yaron Ezrahi, profesoro pri politika scienco en la hebrea Universitato de Jerusalemo. “Li ankaŭ serĉas fortikigitan mandaton kiel rimedon kontraŭ la malkresko de sia populareco en la lando, kaj kontraŭ pli kaj pli granda malamikeco en Okcidento.” Estas tro frue por konkludi je regofino, se oni konsideras la ludkartojn, kiujn s-ro Netanjahu ankoraŭ havas. Sesdek kvin-jara, tiu spertega politikulo, tre bona debatisto, montris plurfoje sian kapablon releviĝi, tiom ke li estas kromnomita “la magiisto”.

Timo kiel armilo

SUR LA INTERNA kampo, li povas kalkuli je populareco de la dekstro, notinde en la junularo, kiu tute alkutimiĝis al la fakto ke Israelo okupas kaj kolonias Jerusalem-orienton kaj Cisjordanion de 1967. Li uzas timon kiel armilon, nutratan de la atencoj, la kreskado de danĝero ĉe la landlimoj kaj la malsukceso de la Oslo-pacprocezo, lanĉita de la labor-partianoj en 1993... kiun li ĉiel provis saboti.

Sur la ekstera kampo, s-ro Netanjahu povas fieri pri la apogo de la usonaj respublikanoj. Li disponas pri la senlima subteno de unu el iliaj ĉefaj monalpruntantoj, la plurmiliardulo de Bostono, Sheldon Adelson. Por subteni sian protektaton, tiu reĝo de la kazinoj malavare financas la senpagan ĵurnalon Israel Hayom, la plej grandkvante presita kaj danĝera konkuranto por la aliaj ĵurnaloj.

La alianco ligita kun la usona malmola dekstro havas prezon. Atestas pri tio la polemiko estigita de la invito — tuj akceptita, tiel ke oni povas sin demandi ĉu Tel-Avivo mem iniciatis ĝin — lanĉita de la prezidanto de la ĉambro de reprezentantoj, s-ro John Boehner, por fari, la 3-an de marto, paroladon antaŭ ambaŭ ĉambroj de la Kongreso. S-ro Netanjahu intencas pledi por pliintensigo de la sankcioj kontraŭ Irano kaj publike mallaŭdi la skiziĝantan interkonsenton inter Vaŝingtono kaj Tehrano pri la irana atomprogramo (Vd p.18-19...), kiun li prezentas kiel vivminacon por Israelo.

Sed, tiel enmiksiĝante en la internan politikon de Usono, s-ro Netanjahu deturnas de si multajn demokratajn elektitojn, post kiam li jam faris el la prezidanto Barack Obama malamikon. Danĝera veto, en la momento kiam Tel-Avivo pli ol iam ajn bezonas la subtenon de Vaŝingtono ĉe la internaciaj instancoj.

La israela opozicio facile povas akuzi la israelan dekstran gvidanton uzi la tribunon de la usona Kongreso por fari baloto-propagandon, du semajnojn antaŭ la baloto, oferante tiel la superajn interesojn de la lando. Tiun kritikon esprimas amaskomunikiloj ne nepre maldekstraj, kiel la ĵurnalo Yediot Aharonot: “Antaŭe, oni povis kredi, ke Netanjahu estas obsedita de Irano, ĝis perdi la prudenton. Ne plu veras hodiaŭ. Lia sola obsedo estas nun venki en la baloto de la 17-a de marto, je kiu ajn prezo*.”

*  Artikolo de la plej populara ĵurnalisto de la gazeto, Nahum Barnea, la 22-a de januaro 2015.

Ĉu tiu prezo povos altiĝi ĝis laŭgrada milita akriĝo? Tiu hipotezo estis aludata post la aviada atako de la 18-a de januaro 2015 kontraŭ konvojo de la Hizbulaho en Sirio, sekvata dek tagojn poste de la antaŭvidebla rebato de la Hizbulaho. La rezerva kolonelo Yoav Galant, ekskomandanto de la suda regiono de Israelo kaj kandidato al deputiteco de la nova centradekstra partio Kulanu, skandaligis deklarante, ke “la momento [de pafo] kelkfoje ne estas sen ligo kun la baloto-demando”. Li citis la ekzemplon de la precize celita elimino en Gazao de la Hamas-militestro, Ahmed Jabari, iom pli ol du monatojn antaŭ la baloto de januaro 2013*.

*  “Livni et Herzog défendent le timing de la frappe en Syrie”, The Times of Israel, 19-a de januaro 2015, http://fr.timesofisrael.com

Por mallonga tempo, tensio-pliigo ĉiam profitis al la dekstro. En la longa tempo la risko estas konduki Israelon en novan perfortan ciklon, multe pli sangoverŝa ol la milito en Gazao pasintan someron. Sed kiu zorgas pri la longdaŭro? Nun la ĉefa zorgo de s-ro Netanjahu estas havi plenan ag-liberecon, post liaj malbonaj rezultoj ĉe la lasta elekto de 2013.

Ĉu li tion sukcesos? Komence de decembro, kiam li eksplodigis sian koalicion, la opini-enketoj estis al li tre favoraj. Tio ne plu certas hodiaŭ. Intertempe, la alianco inter la labor-partio (centra-maldekstra) kaj la partio Hatnuah (centra-dekstra), kunigitaj sine de la listo de la “cionista Tendaro”, ŝanĝis la situacion, se oni kredu la opinienketojn.

“Tiu elekta kampanjo estas unu el la plej strangaj de la israela historio: la demandoj estas gravegaj post kvin-jara plena blokado de la pacprocezo. Tamen, neniu el la ŝlosilaj demandoj estas vere diskutata de la ĉefaj ĉeestantaj tendaroj.” konstatas la eksa laborpartia deputito Daniel Ben-Simon. “Temas nek pri paco kun la palestinanoj, nek pri la estonto de la okupataj teritorioj, nek pri Jerusalemo, nek pri la interna konflikto inter religiuloj kaj laikuloj, nek pri la aliaj rompoj de la israela socio”, aldonas tiu analizisto, kiu ligas la foreston de fundo-debatoj al la surpriza maniero per kiu estis decidite okazigi tiujn elektojn.

De post la komenco de la balota kampanjo, la tono de la Likud-parti-estro ankoraŭ pli akriĝis. Li nun evitas ĉiun referencon al la konsento, kiun li esprimis en 2009 - apenaŭ murmurita — por la kreado de senarmigita palestina ŝtato en Cisjordanio*. Antaŭ ĉio, al la palestinanoj oni ordonas agnoski Israelon kiel “Ŝtaton de la juda popolo”. La partio “cionista Tendaro” estas kvalifikita “kontraŭcionista tendaro*, kio en Israelo signifas stigmatizi la politikan kontraŭulon kiel internan malamikon. S-ro Netanjahu severe admonas la amasinformilojn kaj la instalitajn elitojn, kvazaŭ la dekstro, reganta de pli ol dudek jaroj, ne estus parto de ili.

*  Dum parolado en la universitato Bar-Ilan en 2009.
*  Aparte sur lia Facebook-paĝo, citita la 15-an de januaro 2015 de la publika radio.

La partio ‘Juda Hejmo’, samtempe aliancano kaj konkuranto de Likud, martelas la samajn temojn kun eĉ pli da agresemo kaj kun frapfrazo, ja tre klara: “Oni ne plu pardonpetas”. Oni ne pardonpetas pro la dumil cent kvardek mortintoj en Gazao — plimulte civiluloj — okaze de la operacio “Protekta Bordo” (julio-aŭgusto 2014). Kiel klarigas centra figuro de la partio, la deputitino Ayelet Shaked, kiu prenas kiel siajn la vortojn de la ĵurnalisto Uri Elitzur, Israelo nur defendis sin; “la militaj leĝoj kaŭzas, ke estas neeble ne mortigi civilulojn*.

*  “Exposing militant leftist propaganda”, The Jerusalem Post, 16-a de julio 2014.

Oni ne pardonpetas pro la daŭrigo de okupado en Cisjordanio kaj la intensigo de la koloniado, pro la neo de la civilaj rajtoj de du milionoj sepcent mil palestinanoj kaj pro la situacio de “apartismo” sorbiganta iom post iom la tutan israelan socion. Oni ankaŭ ne pardonpetu al la “internacia komunumo”, kies mallaŭdoj de la israela politiko estas rigardataj kiel apenaŭ vualita formo de kontraŭjudismo. Oni ne pardonpetas, ĉar “la israela tero apartenas al la israela popolo” laŭ dia dekreto.

Alia ekstremdekstra partio, Israel Beitenu, kiu malaltiĝas en la opinienketoj sekve de multaj koruptaj skandaloj, plian fojon akuzas la araban malplimulton (ĉirkaŭ 17% de la loĝantaro*, postulante, ke ili donu garantiaĵon de sia fideleco al la juda ŝtato. Ĝia ĉefo, s-ro Avigdor Lieberman tamen balanciĝas inter la ekstremismaj pozicioj sur kiuj li konstruis sian politikan karieron kaj nova (tre relativa) pragmatismo. Li nun konsilas singardemon kontraŭ “diplomatia cunamo” kaj zorgiĝas pro la malboniĝo de la rilatoj kun la usona administracio.

*  Tiu procentaĵo ne inkluzivas la ĉirkaŭ tricent mil loĝantojn de Jerusalemo-oriento, kiuj ne estas israelaj civitanoj kaj balotantoj.

“Ne estas dubo, ke la dekstro radikaliĝas, sed ĝi ne plifortiĝas per tio. Ĉar tiu evoluo maltrankviligas larĝan parton de la publika opinio, inkluzive dekstre, kiel atestas la pozicioj de la nova ŝtat-prezidanto Reuven Rivlin, eksdeputito de Likud, favore al la araba malplimulto”, opinias la profesoro Ezrahi. Laŭ li, ne temas nur protekti loĝantaron, al kiu la radikala dekstro “kontestas ties civitanajn rajtojn, konforme al sia etnocentra vidado”, sed ankaŭ defendi “la demokratian fundamenton de la ŝtato, tian, kia ĝi aperas en la sendependo-ĉarto de 1948”.

Koalicio kiu antaŭeniras maskita

EN TIU BATALO, la alianco inter la maldekstro kaj la centro, kondukata de la nova laborpartia ĉefo, s-ro Yitzhak Herzog, disponas pri gravaj atutoj: la malkontento de la mezaj kaj popolaj klasoj fronte al la kreskanta multkosteco, la kapturna altiĝo de la loĝprezoj, la socia fendo, kiu pligrandiĝas spite al malalta senlaborec-kvoto (5,7%)*, la malaltiĝo de la ekonomia kresko kaj la ega kosto de koloniado. La laborpartia ĉefo povas ankaŭ kalkuli kun la timoj, malkaŝe esprimataj en la ekonomiaj medioj, kaŭzataj de la progreso de la kampanjo“Bojkoto, malinvestado kaj sankcioj”(BMS)*.

*  Laŭ la enspezo-diferenco, Israelo estis en 2013 ĉe la kvina rango (post Ĉilio, Meksiko, Turkujo kaj Usono) ene de la Organizaĵo pri kaj Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE)
*  Vd Julien Salingue, “Alarmes israéliennes”, Le Monde diplomatique, junio 2014.

Amasa voĉdono de la araba loĝantaro favore al la nova unuiĝa listo grupiganta la tri ĉefajn partiojn reprezentajn de la araba malplimulto (dekunu deputitoj el cent dudek en la eliranta parlamento, kaj potenciale pli se la sindeteno regresas) povus malhelpi la starigon de dekstra kaj ekstremdekstra registaro. Ĉar, eĉ se ili ne povus partopreni koalicion inter laborpartianoj kaj centristoj, ili ja voĉdonos por ĝi.

Ĉu la komenco de la fino de la dekstra hegemonio? Zeev Sternhell dubas pri tio: “Kompreneble mi timas la novan generacion de Likud kaj de la aliaj dekstraj ekstremistoj. Tiuj homoj ja kapablas likvidi la demokration, opinias tiu historiisto de la radikalaj dekstroj. Sed, kvankam mi deziras la venkon de la maldekstro kaj centro, mi estas realisma. Ankaŭ necesas, ke tiu maldekstro estu maldekstra kaj ke tiu centro ne estu dekstra. Sed, kiam mi konstatas ĝis kiu grado tiu koalicio antaŭeniras maskita, mi suspektas, ke ĝi pretas aliĝi al nacio-unuiĝa registaro kun la dekstro, se la oferto estas sufiĉe alloga.” Efektive, nur la eta partio Meretz (maldekstra, kun ses deputitoj), kiu ne estas kreskanta, ekskludas tian kompromitiĝon.

La cionista Tendaro restas malpreciza. Ĝi orientas sian kampanjon al la ekonomiaj kaj sociaj demandoj, mallaŭdante samtempe la kontraŭdemokratajn devojiĝojn. Ĝi ja akuzas s-ron Netanjahu fari el la “internacia komunumo” malamikon per siaj provokaj agoj. Sed la armeo restas sankta; la armeaj operacioj, nekontestataj. Krome, la cionista Tendaro aliĝas al s-ro Netanjahu por publike mallaŭdi la palestinan diplomatian ofensivon ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, cele al la agnosko de la palestina ŝtato, same kiel la klopodojn por igi Israelon respondeci pri militkrimoj antaŭ la Internacia Puna Kortumo (IPK).

S-ro Herzog promesas rekomencon de intertraktado kun la palestina Aŭtoritato, sed li ne diras kiel li agos por eviti novan sakstraton. Tre diskreta pri la koloniado, li lasas supozi, ke li ekbremsos ĝin. Ĉu tio estas nur elekta kalkulo?

Marius SCHATTNER


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La grandaj etapoj de tempesta rilato

Inter Usono kaj Irano, ĉu la tempo de malamo jam pasis?

La perspektivo de interkonsento pri la irana atom-industrio povas esperigi eblan varmiĝon de la rilatoj inter Tehrano kaj Vaŝingtono. Eĉ sen iri ĝis renaskiĝo de la malnova alianco, kiu ekzistis dum la monarĥio-periodo (periodo de la ŝaho), tiu alproksimiĝo povus redisdoni la strategiajn kartojn en Proksim-Oriento. Sed kondiĉe ke ambaŭ partioj konsentu forgesi sian reciprokan malfidon.

IRANO POVOS fariĝi “tre prospera regiona potenca lando” se ĝi sukcesos interkonsenti pri sia atomprogramo kun la landoj de la tiel nomata “G5 +1” (Usono, Rusujo, Ĉinujo, Francujo, Britujo kaj Germanujo) asertis antaŭ nelonge s-ro Barack Obama*. Neniam antaŭe la usona prezidanto tiom klare sugestis, ke la demando de la intertraktado pri la irana atom-industrio multege transpasas la demandon pri la centrifugaj maŝinoj kaj pri la uranio-densigo. La reveno de Tehrano sur la proksim-orienta politika scenejo ne nur transformus la rilatojn inter la du landoj, ĝi fundamente redesegnus la geopolitikan mapon de la regiono.

*  Intervjuo ĉe la radio National Public Radio, 29-a de decembro 2014.

La vojo al interkonsento pri la irana atomprogramo restas plena je obstakloj. Ambaŭ partioj, kiuj havis tro malproksimajn poziciojn, jam dufoje devis plilongigi la intertrakto-periodojn. Sed la vojo, kiu povus konduki al renovigo de la rilatoj inter Usono kaj Irano estas ankoraŭ pli longa kaj serpentuma. Estos malfacile transpaŝi la suferojn kaj humiligojn, kiujn ili kaŭzis unu al la alia. Estus tro longe listigi la ambaŭflankajn kulpojn. Sed kelkaj ekzemploj eble sufiĉos por doni ideon pri la amplekso de la malfido kaj la perfido-sento ambaŭflanke spertitaj.

Oni ofte forgesas, ke la rilatoj komenciĝis en vere plej bonaj kondiĉoj. Usono, kiu liberiĝis el la jugo de Londono post sendependa milito, ofte montris simpation al tria-mondaj landoj, kiuj rezistis al la koloniado. Kelkfoje la aferoj eĉ pli antaŭeniris. En la kazo de Irano ekzemple, du usonanoj firme decidis engaĝiĝi favore al ties demokratiigo kaj sendependo. La unua, Howard Baskerville, eĉ pagis per sia vivo la fakton, ke li defendis la rajton de irananoj havigi al si konstitucion.

La ambicioj de la ŝaho

BASKERVILLE, kiu estris grupon de studentaj volontulaj batalantoj por defendi la konstitucian demokration naskiĝantan en Persujo (malnova nomo de Irano) kontraŭ la armeo de la reganta dinastio Qadjar*, estis mortigita de kaŝpafisto en Tabrizo, la 19-an de aprilo 1909. Li estas entombigita en la kristana armena tombejo de tiu urbo en nord-okcidento de Irano. Ankoraŭ nun multaj irananoj respektegas lian memoron. Multaj lernejoj kaj stratoj portas lian nomon.

*  La dinastio Qadjar regis de 1796 ĝis 1925.

La alia usonano estis William Morgan Shuster. Nomumita ĝenerala trezoristo de la persa parlamento, li estis taskita administri la financan situacion de la lando dum la tumultaj jaroj de la konstitucia revolucio (1905-1911). Li rapide fariĝis pasia defendanto de Persujo, kiun la britoj kaj la rusoj provis finance faligi. Submetita de tiuj al grandaj premoj, Shuster finfine estis devigita eksiĝi. Reveninte en Usonon li rakontis sian sperton en “The Strangling of Persia” (la strangolo de Persujo). Lia kondamno de la rusaj kaj britaj enmiksiĝoj estis trafe akra. Tiun libron li dediĉis al la “popolo de Persujo”.

La kontraŭkolonia politiko de Vaŝingtono kaj la ofero de Baskerville kaj la engaĝiĝo de Shuster igis Usonon alt-estimata lando de multaj Irananoj. Ĉio tamen ŝanĝiĝis en 1953, kiam la Central Intelligence Agency (CIA), kunlabore kun la britaj sekretaj servoj, forpelis el la regposteno la demokrate elektitan ĉefministron, Mohammad Mossadegh, kiu decidis naciigi la petrol-industrion. La puĉo de la 19-a de aŭgusto 1953 restarigis la ŝahon Mohammad Reza Pahlavi sur la trono kaj mortigis la ĵus naskiĝintan demokration*. Rehavinte sian povon, tiu ĉi intensigis la ŝtatan subpremon por elimini ĉiun potencialan minacon kontraŭ lia reĝimo.

*  Vd Mark Gasiorowski, “Quand la CIA complotait en Iran”, Le Monde diplomatique, oktobro 2000.

Por multaj irananoj, en tiu momento Usono perdis sian senkulpecon. Endiginte, en unua tempo, la britajn strebojn regi Iranon kaj ties resursojn, Vaŝingtono tiam alianciĝis al tiu kolonia potenc-lando, por senigi la landon je ĝia rajto je memdecido.

La kreskantan oponon al la reĝimo akompanis la sento, same kreskanta, ke la monarĥio restis staranta nur danke al la usona subteno, kaj ke tiu lando havis troan influon al la internaj aferoj de la lando. Oni riproĉis al la ŝaho, prave aŭ ne, ke li vendis la sendependon de sia lando; tiu akuzo fariĝis kuniga ekkrio, tre mobiliza inter la oponantoj al la reĝimo. Ĝia eĥo fariĝis aparte forta post kiam la ŝaho subskribis la Status of Forces Agreement (SOFA) (Interkonsento pri la statuso de la armeaj fortoj) kun Usono en 1964, kiu donis la diplomatian imunecon al la usona armea personaro en Irano. La plej drasta kritikanto de la ŝaho, la ajatolo Ruhollah Ĥomejni, kiu dekkvin jarojn poste kondukis la revolucion kontraŭ la ŝaho, kvalifikis la SOFA “leĝo de kapitulaco”.

Mohammad Reza Pahlavi estis ambicia viro, kiu volis fari el sia lando regionan potenc-landon. Sed, por atingi tiun celon, necesis ne nur, ke Irano povu sin apogi sur fortaj armeo kaj ekonomio; ankaŭ necesis ke la grandpotencaj ŝtatoj restu ekster Proksim-Oriento. En 1971, Britujo decidis retiri ĉiujn siajn trupojn, kiuj ĉeestis oriente de Suezo. Tiel longe dum Usono kaj Rusujo ne cedis je la tento okupi la spacon lasitan de Britujo, Irano povis esperi fariĝi la grandpotenca ŝtato de la okcidenta Azio.

Dum Usono estis koncentrita je sia interveno en Vjetnamujo, la ŝaho kaptis belan okazon. Interkonsento kun la administracio de prezidanto Richard Nixon igis Iranon kaj Saudan Arabujon la respondeculoj de sekureco en la Persa Golfo, tiel ebligante al Usono resti ekstere. Tiu politiko, tiel nomata “de la du apogkolonoj”, reale estis la politiko de unusola kolono, Irano.

Atinginte tiun esencan celon Mohammad Reza Pahlavi donis al si kiel duan celon, certiĝi ke nek Sovet-Unio nek Usono trovu pretekston por denove restigi trupojn en la Golfo. Li de tiam konsideris Usonon, kaj ne nur Sovet-Union, kiel potencialan konkuranton.

Kreskanta alfrontiĝo

MEZE DE la 1970-aj jaroj, usonaj respondeculoj private bedaŭris, ke la ambicioj de la irana monarĥo fariĝis nun neregeblaj. Sed, tiel longe kiel Irano restis solida aliancano kontraŭ komunismo, la megalomanion de la ŝaho, kvankam probleman, eklipsis la pli serioza minaco prezentata de Sovet-Unio.

Kiam la revolucio eksplodis en 1978, la rezervo de bonvolo, kiun Vaŝingtono profitis en Irano estis tute elĉerpita. Por multaj usonanoj, la revolucio estis direktata tiom kontraŭ la ŝaho kiom kontraŭ Usono. Kiam la prezidanto James Carter permesis al la ŝaho rifuĝi sur la usonan teritorion por esti enhospitaligita, maldekstraj iranaj studentoj atakis la usonan ambasadejon, la 4-an de novembro 1979. Ili prenis kvindek du usonajn diplomatojn kaj civilulojn kiel ostaĝojn, postulante de s-ro Carter, ke li resendu la ŝahon en Iranon por esti tie juĝata.

Tio, kio por tiuj studentoj devis verŝajne daŭri kelkajn tagojn, transformiĝis en krizon daŭrontan kvarcent kvardek kvar tagojn. Komplikante la aferon, milita operacio kondukita en aprilo 1980 por liberigi la ostaĝojn rezultigis fiaskon. El ok senditaj helikopteroj, tri paneis kaj la misio estis nuligita. Sed, dum la transport-aviadiloj foriris el la zono, unu el ili koliziis kun unu el la helikopteroj, mortigante ok usonajn soldatojn en la irana dezerto.

Ĉiutage, en la vesperaj novaĵoj, la usonanoj sekvis la sorton de siaj diplomatoj. Tiu krizo de la ostaĝoj rapide fariĝis nacia traŭmato, kiu faciligis la venkon de s-ro Ronald Reagan kontraŭ s-ro Carter ĉe la prezidanta elekto de novembro 1980. Evoluanta lando de Proksim-Oriento trafanta Usonon per tia humiligo, tio ja estas malofta afero. Reciproka indigno tiam leviĝis. La geopolitika konflikto, kiu jam anonciĝis dum la lastaj jaroj de la ŝaho-reĝimo, akiris fortan emocian dimension.

Post la revolucio, Irano malkaŝe oponis Usonon, sen tamen aliĝi al la soveta tendaro. La reĝimo de Ruhollah Ĥomejni kundividis la ambicion de la ŝaho fari el la lando regionan gvidanton. Sed li volis atingi tiun celon por certigi popolan subtenon en la islama mondo. Oponanta al ĉia alianco kun Usono aŭ Israelo, Tehrano lokis sin sur rekta vojo al kolizio kun Vaŝingtono.

La Reagan-registaro provis venki kaj puni la iranajn revoluciulojn. Kiam Saddam Hussein invadis Iranon en septembro 1980, Vaŝingtono ne ploris. Ankoraŭ nun, multaj iranaj respondeculoj opinias, ke la iraka prezidanto atakis Iranon laŭ ordono de Vaŝingtono. Eĉ sen kredi tion, estas fakto, ke Vaŝingtono subtenis Hussein, kiu aĉetis armilojn el Rusujo kaj Francujo. Tiu subteno intensiĝis kun paso de la jaroj. En 1986, Usono ne nur provizis al Irako militgravajn informojn, sed ĵus publikigitaj dokumentoj de la CIA pruvas, ke Vaŝingtono ja sciis, ke Hussein uzis kemiajn armilojn. Por multaj irananoj, la kulpo de la usonanoj subtenantaj la irakan militan kampanjon estas ankoraŭ pli grava ol la puĉo de 1953, almenaŭ pro tio, ke tiu milito kostis ĉirkaŭ milionon da mortoj al ilia lando,(kontraŭ tricent mil por Irako). La streĉitaj rilatoj inter Vaŝingtono kaj Tehrano rapide fariĝis faktoro de nestabileco, eĉ se la “Irangate” montris, ke tiuj rilatoj estas pli ambiguaj ol ŝajnas (vd “La skandalo de la Irangate”). La tuta regiono, de Libano ĝis la Golfo, fariĝis la ludtereno de ilia rivaleco.

Estis ankaŭ momentoj, kiam la rilatoj inter ambaŭ landoj estus povintaj laŭiri alian kurson. Post la fino de la milito Irako-Irano en 1988, kaj la morto de ajatolo Ĥomejni en la posta jaro, Tehrano estis malfortigita, izolita kaj ankoraŭ pli malproksima de sia celo esti regiona aŭtoritatulo ol en la komenco de la revolucio. Ruinigita pro okjara milito, ĝi ne plu havis aliancanojn, monon, kaj eksterlandaj investoj tute mankis.

La tiama prezidanto Haŝemi Rafsanĝani volis plibonigi la rilatojn kun Vaŝingtono. Li opiniis, ke la kreado de zono de komuna ekonomia intereso faciligus politikan interkonsenton. Tial, en 1994, la unua kontrakto pri la irana petrolo donita al eksterlanda kompanio de post la revolucio estis por Conoco, usona giganta petrol-kompanio. La simbolo ne povis esti pli forta.

Daŭranta venĝemo

SED LA AFEROJ ne okazis kiel antaŭvidite. Kvankam en la 1980-aj jaroj, Israelo alpremis Usonon, por ke ĝi restarigu ligojn kun Tehrano, Tel-Avivo nun estis turniĝinta aliflanke; ĝi premis Usonon sankcii kaj izoli Iranon. La projekto de interkonsento kun Conoco estis la unua viktimo de tiu ŝanĝo. Forte premata de la usona Kongreso, la prezidanto William Clinton elsendis du ordonojn (la 15-an de marto kaj la 6-an de majo 1995), malpermesantajn ne nur la petrol-kontrakton kun Conoco, sed ankaŭ ĉiujn komercajn interŝanĝojn kun Irano, akuzata subteni terorismon.

La registaro de Rafsanĝani estis konsternita. Vaŝingtono rifuzis la etenditan manon. La rilatoj inter ambaŭ landoj ankoraŭ pli malboniĝis. La postan jaron, la usona Kongreso voĉdonis novajn sankciojn kontraŭ Tehrano, celante la landojn, kiuj estis investantaj en la sektoro de irana energio. Spite al kelkaj mallongaj heliĝoj ĉe la fino de la dua mandato de s-ro Clinton, reciproka malfido nur kreskis.

Poste, kiam la administracio de s-ro George W. Bush decidis ataki la talibanojn en Afganujo - reĝimo malamata de Irano-, Tehrano kaj Vaŝingtono iniciatis vastan konsultiĝon politikan, armean kaj pri sekretaj informoj. Laŭ s-ro James Dobbins, kiu estis la sendito de la prezidanto Bush en Afganujo dum la monatoj kiuj sekvis la atencojn de la 11-a de septembro, Irano ludis decidan rolon, helpante la adopton de la nova Konstitucio post la falo de la taliban-reĝimo. Multrilate, Tehrano helpis Vaŝingtonon gajni pacon en tiu lando, esperante ke tiu helpo kontribuos malfermi novan ĉapitron de la uson-iranaj rilatoj. Sed, malgraŭ ke la uson-irana kunlaborado rezultigis la 5-an de decembro 2001 la subskribon de la interkonsentoj de Bonn pri la kunveno de konstitucia asembleo en Afganujo, la prezidanto Bush, ses semajnojn post la subskribo, enskribis Iranon sur la listo de la landoj de la “Malbono-akso”, apud Irako kaj Nord-Koreujo, akuzataj subteni terorismon kaj evoluigi amasdetruajn armilojn. Tio, en la rigardo de Tehrano, estis perfido, kaj sekve konsiderinde malfortigis la subtenantojn de “etendita mano al Usono”. Tiuj, kiuj elektis fidi la usonanojn pagis altan koston pro tio.

Tamen, antaŭ ol la irana reformista prezidanto Mohammad Ĥatami (1997-2005) forlasis sian funkcion, Irano adresis senprecedencan akordigan agon al la Bush-administracio. En 2003, unu jaron post la parolado de la usona prezidanto pri la “Malbono-akso”, Tehrano submetis al Vaŝingtono projekton de ĝenerala intertraktado, pere de la svisa ambasadoro en Irano. Ĝi proponis travidebligi sian atom-programon, kunlabori en Irako, senarmigi la militantan libanan grupon Hizbulaho kaj nerekte agnoski Israelon — ĉio tio interŝanĝe kun la forigo de la sankcioj kaj la agnosko de ĝiaj armeaj interesoj en la regiono.

La Bush-administracio ne vidis intereson redukti la streĉojn kun Irano. La propono do estis rifuzita, kio fortikigis la konvinkon, en Tehrano, ke la fincelo de Vaŝingtono estas renversi la iranan registaron kaj fari el la lando klientan ŝtaton sen reala povo. Same kiel antaŭe, la forĵeto de tiu bonvola signo rezultigis konfido-perdon kaj kreskon de la malkonsentoj, paroksismigitaj de la ripetataj militemaj paroladoj de la prezidanto Mahmud Ahmadineĵad (2005-2013). Ĉi-foje la konsekvencoj estis ankoraŭ pli gravaj.

Timante, ke Irano estos la venonta atakcelo, Tehrano decidis maksimume pagigi al Usono ĝian okupadon de Irako kaj ĉeesto en Afganujo. Dum ĝi estas enŝlimigita en tiuj ŝlimejoj, ĝi ne povos ataki Iranon: tiel rezonis la iranaj decidantoj.

Vaŝingtono atribuas al Tehrano la respondecon pri la improvizitaj eksplodiloj, kiuj mortigis centojn da usonaj soldatoj en Irako kaj Afganujo. Tiuj armiloj estis efike uzataj kaj de la iraka rezist-movado kontraŭ okupado, kaj de la talibanoj. La kolero kaj venĝemo estas grandaj en la Pentagono, aparte inter la altaj funkciuloj, laŭ kiuj Irano respondecas pri la morto de iliaj kamaradoj. Tiu kolero ne estas malnova, male al tiu estigita de la ostaĝ-krizo; en la menso de la usonaj militistoj, tiuj vundoj ne estas fermitaj.

Sur tiu komplika fono, markita de suferoj, Usono kaj Irano nun devas akcepti konstrui komunan estontecon. La malfido grandas ambaŭflanke, sed ĝi verŝajne estas pli profunda flanke de Irano, pro du simplaj kialoj. Unue, Irano estas la plej vundebla partio. Due, eĉ supozante, ke la decidantoj de ambaŭ landoj eltiras la lecionojn de la pasinto kaj sukcesos transpasi sian ambaŭflankan skeptikecon, restas ke unu persono spertis ĉiun el la momentoj ĵus elvokitaj: la plej alta gvidanto Ali Ĥamenei. Neniu reganto, el iu ajn flanko, portas surŝultre same pezan ŝarĝon kiel la Plejalta Gvidanto de la reĝimo. Kaj neniu gvidanto sentas pli da malfido al la usonanoj ol li.

Al profitdona militpaŭzo

SE TIU MURO de malfido estus faligita, kaj se interkonsento pri atom-industrio estus subskribita, la konsekvencoj por la regiono povus esti same pozitivaj kiel la efikoj de la uson-iraka malamikeco estis negativaj. Pro ilia malfacila historio, la du partioj verŝajne ne povos tuj fariĝi oficialaj partneroj aŭ aliancanoj. Sed, kiel deklaris antaŭ nelonge s-ro Ali Shamkhani, la sekretario de la nacia sekurec-Konsilio, ambaŭ ŝtatoj “povas konduki tiel, ke ili ne elspezu sian energion unu kontraŭ la alia*. Irako kaj Afganujo ne estus hodiaŭ en tiom malbona situacio se Usono kaj Irano estus atingintaj tiun konkludon multe pli frue.

*  Financial Times, Londono, 22-a de decembro 2014.

Kompreneble, tiu militpaŭzo ne kaŭzus solvadon de ĉiuj konfliktoj en la regiono. La geopolitika konkurado inter Irano, Sauda Arabujo kaj Israelo daŭre havos malstabiligan efikon. Sed, dum la streĉaj rilatoj inter Vaŝingtono kaj Tehrano akrigas tiujn konfliktojn, pacigitaj kaj konstruivaj rilatoj kontribuus ilin mildigi. Se ambaŭ ŝtatoj ĉesus “elspezi sian energion unu kontraŭ la alia”, oni povus ankaŭ esperi, ke ili sukcesus malfunkciigi la internan militon en Sirio. Konsiderante, ke la sunaistaj ĝihadistoj, la Organizaĵo de la Islamisma Ŝtato (OIŜ) kaj aliaj agantoj de la radikala islamisma medio prezentas la plej gravan minacon ne nur por la regiona stabileco, sed ankaŭ por la iranaj kaj usonaj interesoj en la regiono, komunaj imperativoj povus alproksimigi Vaŝingtonon kaj Tehranon. Tio helpus ilin transpasi sian reciprokan malfidon, kaj instigus ilin iri trans simplan militpaŭzon. La komuna agado de ambaŭ landoj en Irako por, samtempe, peli for la eksan ĉefministron Nuri Al-Maliki, kaj milite alfronti la Organizon de la Islamisma Ŝtato, montras, ke tio eblas.

Tiuj perspektivoj povos esti esplorataj nur se ambaŭ partioj sukcesos unue trovi akcepteblan solvon pri la sakstrato de la irana atom-industrio. Tiam malfermiĝos la venonta ĉapitro de la rilatoj inter ambaŭ landoj, kun siaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj.

Trita PARSI

Kronologio - Sinsekvo de internaj enmiksadoj

1856. Britujo trudas la agnoskon de Afganujo kaj la cedon de la provinco Herat fare de Persujo.

1871. Sub la influo de sia ĉefministro, Nasradine Chah iniciatas serion de fundamentaj reformoj.

1906. Konstitucia Revolucio: kreado de Parlamento (Majlis) kaj adopto de la unua Konstitucio de la lando, kiu finas la absolutan monarĥion.

1907. Rusujo kaj Britujo dividas Persujon en tri influzonoj.

1909. Kreado de la Anglo-Persian Oil Company (Anglo-persa Petrol-Kompanio). Suspendo de la Parlamento.

1914-1918. Britujo okupas parton de Persujo, kiu ricevos la nomon “Irano” en 1934.

25-a de aŭgusto 1941. La britaj trupoj invadas la sudon kaj okcidenton de Irano, dum Sovet-Unio okupas la nordon. Reza Chah estas devigata abdiki favore al sia filo, Mohammad Reza Pahlavi.

19-an de aŭgusto 1953. Militista puĉo instigita de la usona CIA kaj la britaj sekretaj servoj renversas la registaron de Doktoro Mohammad Mossadegh, post kiam li naciigis la Anglo-Iranian Oil Company.

Novembro 1964. La Ajatolo Ruhollah Ĥomejni estas ekzilita.

1-a de aprilo 1979. Proklamo de la Islamisma Respubliko.

1980-1988. Milito inter Irano kaj Irako ekigita de Saddam Hussein.

1995. La prezidanto William Clinton malpermesas ĉiun komercan interŝanĝon kun Irano.

Decembro 2006. La Sekurec-Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj voĉdonas la rezolucion n-ro 1737, kiu malpermesas vendi al Irano atoman kaj balistikan materialon aŭ teknologion.

24-a de novembro 2013. En Ĝenevo, subskribo de prepara interkonsento pri la irana atom-programo inter Irano kaj la ŝtatoj de la tiel nomata “G5 + 1”.

24-a de novembro 2014. Pluvalidigo de la provizora interkonsento kaj plilongigo de la diskutoj ĝis la 31-a de marto 2015 por interkonsento pri la ĝeneralaj politikaj orientiĝoj kaj ĝis la 1-a de julio 2015 por la definitiva teksto.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Hugo Chávez, Dio kaj la revolucio

Ne publikigitaj memoraĵoj pri la bolivara gvidinto

Karakaso anoncis, meze de februaro, la fiaskigon de provita ŝtatrenverso. Malgraŭ tiaj eventoj, la ĉefa minaco por la estonteco de la bolivara procezo venas de interne: la korupto (vidu la raportaĵon de Ladan Cher: Venezuelo, subfosata de la spekulado) Tiu kontraŭagas la revolucian etikon, kiun la prezidinto Hugo Chávez, forpasinta en 2013, postulas en libro de interparoladoj kun Ignacio Ramonet, el kiu ni prezentas ĉi tie eltiraĵon.

Kia estas via koncepto de revolucio?

Mi pensas, ke revolucio devas esti io tre konkreta. Unu el la eraroj faritaj en la pasinteco dum multaj revoluciaj provoj estas, ke ili limigis sin al la teoria aspekto. Ili donis ekscesan gravecon al la ellaborado de teorio kaj tre malmulte al la praktika dimensio. Kaj mi kredas, ke revolucio postulas, sen ajna dubo, grandan dialektikan klopodon de teoriigo, sed ankaŭ de praktiko. Kaj mi iros pli antaŭen: mia konvinko estas, ke la praktiko faras fundamente tion, kio revolucio vere estas aŭ ne estas. Tio, kio ŝanĝas la realon, estas la “transforma praktiko”; almenaŭ tio estas la sperto, kiun ni travivas ĉi tie, en Venezuelo, ekde 1999.

Iuj kontraŭuloj riproĉas al vi, ke vi volas konstrui la socialismon sen la eksplicita konsento de la popolo.

Ili provas konfuzi la publikan opinion. Ili ne ĉesas ripeti, ke mi enkondukas kontraŭleĝe reformon [de la konstitucio] kiu estis rifuzita de la popolo” [en la referendumo de la 2-a de decembro 2007]. Ili diras, ke mi provas enkonduki la socialismon, kvankam la popolo diris “ne” al la socialismo ... Tio ne estas vera. Memoru ke la ideologia bazo de mia prezidant-kampanjo de 2006 estis la Nacia Projekto Simono Bolivaro. Mi traveturis la tutan Venezuelon kun tiuj ideoj, klare ripetante al la elektontoj: “Ni iras la vojon de socialismo!”; mi diris tion milionon da fojoj. Kaj mi gajnis tiun prezidantelekton [de la 3-a de decembro 2006] per 63 elcentoj de la voĉoj. Dum la elektokampanjo kaj dum la tuta jaro 2006 mi difinis plej klare la fundamentajn sep strategiajn aksojn de la Unua Socialisma Plano de la nacio. Ni eĉ publikigis broŝuron, “Programo de la registaro de la kandidato Hugo Chávez, septembro 2006”, kaj milionoj da ekzempleroj estis distribuitaj.

Ĉu vi povus memorigi kiaj estis tiuj sep strategiaj aksoj?

La sep strategiaj aksoj por la Nacia Projekto Simono Bolivaro kaj la Socialisma Venezuelo estas: 1. la nova socialisma etiko; 2. la plej alta socia feliĉo; 3. sur politika nivelo, la revolucia protagonisma demokratio; 4. la socialisma produktadmodelo; 5. la nova nacia geopolitiko; 6. Venezuelo kiel energi-potenco; 7. la nova internacia geopolitiko. Neniu povas diri, ke li ne sciis ke voĉdonante por mia kandidateco en 2006 li voĉdonis por vojo al la socialismo. Tiu procezo estis ĉiam travidebla. Ni mensogus al ni mem, se ĝi ne estus tia. Travidebla kaj laŭleĝa. Ĉi tie ĉio fariĝas en la strikta kadro de la konstitucia leĝeco. Mi neniam faris ‒ kaj neniam faros ‒ decidon, kiu ne estus en la kadro de la bolivara konstitucio. Tio estas elementa demando de politika etiko.

Kio estas por vi la socialismo?

Rómulo Gallegos* skribis: “Venezuela ebenaĵo, ĉio en horizontoj kiel la espero, ĉio en vojoj kiel la volo.” Por mi, la socialismo estas kiel la venezuela ebenaĵo: tuta horizonto, tuta vojo, kiel nia volo, kiel nia persistemo. Kaj mi aldonas: nian socialismon devas inventi ni mem.

*  Rómulo Gallegos (1884-1969), verkisto kaj ŝtatisto. Aŭtoro de la romano Doña Bárbara (1929), konsiderata kiel la ĉefverko de la venezuela romano de la 20-a jarcento, sed pro kiu li devis ekziliĝi dum la diktatoreco de Juan Vicente Gómez. Ministro pri publika instruado en 1936, li fariĝis prezidanto de Venezuelo en februaro 1948 (kandidato de la partio Demokratia Agado), antaŭ ol esti renversita naŭ monatojn poste, la 24-an de novembro 1948, de militista puĉo de la generalo Marcos Pérez Juménez.

En kiu senco?

En la senco, ke ekzistas ‒ la historio montras tion ‒ pluraj socialismoj, kaj ke Venezuelo kaj la venezuela socio posedas tre apartajn ecojn. Ni ne volas apliki dogmojn konceptitajn por aliaj situacioj, en aliaj kuntekstoj. Tio, kion ni estas inventantaj ‒ ĉi tie kaj nun ‒ tio estas la maniero interplekti du aferojn: unuflanke, novan socialismon; aliflanke, venezuelan socion en plena mutacio. Interplekti ilin dialektike, por ke unu modifu la alian kaj reciproke. Tiu okazanta duobla transformado estas tio, kion ni komprenas sub bolivara revolucio.

Pri tio, mi ŝatus scii, kian rilaton vi faras inter la bolivara revolucio, la socialismo kaj la nacia sendependeco. Vi efektive multe insistas pri la “nacia” karaktero kaj pri la graveco de la armitaj fortoj.

Mi provos starigi rilaton inter tiuj tri konceptoj. Sur la vojo de disvolvado venas momento, kie la popoloj troviĝas antaŭ vojdisiĝo kaj devas elekti inter du vojoj: tiu de la kapitalismo aŭ tiu de la socialismo. Tiuj estas la solaj du vojoj kiuj ekzistas. Ni elektis la socialismon. Sed, kie mi diris al vi, la socialismo havas siajn proprajn variaĵojn kaj ni ne volas kopii ian socialisman modelon; ni volas inventi nian modelon. Mi ne estas teoriulo; mi estas nek Lenino, nek Markso, nek Mariátegui*. Sed mi ŝatas studi, legi, pensi, kaj mi disvolvis kelkajn konceptojn per tio ke mi inspiriĝis de grandaj venezuelaj, latinamerikaj aŭ universalaj intelektuloj: Simono Bolivaro, granda antaŭsocialisma pensisto; Simón Rodríguez*, kiu verkis mirindan verkon, Luces y virtudes sociales (“Sociaj lumoj kaj virtoj”), en kiu li kritikis la kapitalismon, la spekuliston, kaj lanĉas fundamentajn ideojn de socialisma projekto por Sudameriko; la brazilano José Inácio de Abreu e Lima*, alia fekunda socialisto; kaj kompreneble Kristo, la vera Kristo, la revoluciulo, la plej granda socialisto.

*  José Carlos Mariátegui (1894-1930), perua filozofo konsiderata kiel unu el la plej influaj latinamerikaj marksistaj pensuloj; aŭtoro de Sep eseoj de interpretado de la perua realo (1928), li estas unu el la fondintoj de la Komunista Partio de Peruo. ‒ Lia verko Sep eseoj de interpretado de la perua realo aperos ĉi-jare (2015) ĉe la Monda Asembleo Socia (MAS) en la Esperantigo de Franklin Montenegro-Rodas. -vl
*  Simón Rodríguez (1769-1854) venezuela filozofo kaj pedagogo, mentoro de Bolivaro. Dum sia longa ekzilo en Eŭropo (1801-1823) li nomis sin Samuel Robinson.
*  José Inácio de Abreu e Lima (1794-1869), brazila generalo, kiu aktive partoprenis en la sendependigaj militoj de la Granda Kolombio ĉe la flanko de Bolivaro.

Ĉu la mesaĝo de Jesuo estas socialisma?

La aŭtenta kristanismo estas unu el la ĉefaj fontoj de la morala socialismo. La socialismaj valoroj resumiĝas en ordono de Jesuo: “Amu vian proksimulon kiel vin mem. Amu unu la alian.” La plej supra valoro de la socialismo estas la amo. La kapitalismo estas sinonimo de ambicio, de egoismo; pro tio la malamo povas ekzisti inter fratoj, kiuj ĉesas esti tiaj, ĉar inter ili unu ekspluatas la alian. En la kapitalismo ĉiu homa estulo estas konsiderata kvazaŭ objekto aŭ varo. La slogano de la kapitalismo estas: “Savu sin kiu povas!” Dum tiu de la socialismo estus: “Ni savu nin ĉiuj! Unu en la brakoj de la alia, kiel fratoj.” Amo kontraŭ malamo. La etika socialismo. Tio devas tratrempi la tutan konduton de la nova revolucia civitano. Necesas ŝanĝi la pensmanieron. “Sen ŝanĝo de la menso, diris Trocko, ne povas okazi transformiĝo de la homo.” Nur tiel povas aperi la “nova homo” postulata de Che Guevara; la socialisma homo ‒ viro kaj virino, kompreneble ‒ de la 21-a jarcento. Envere ne povas okazi revolucio se ni ne sukcesas la transformadon de la menso. La resto estas duaranga, kiom ajn grava. Pro tio mi vidas la socialismon antaŭ ĉio kiel valoron moralan. Ĝi ne povas esti nur modelo ekonomia; ĝi perdus sian animon.

Kaj pri la sociala nivelo?

Jes kompreneble, ekzistas ankaŭ “sociala socialismo” ‒ pardonu la pleonasmon ‒ bazita sur la batalo por egaleco, por “socio de egaluloj”; luma koncepto de socialismo akceptita de Bolivaro kaj de Angostura*. Ĉiuj projektoj, kiujn ni lanĉis ‒ estas pli ol tridek en la lastaj jaroj ‒ estas, sur socia nivelo, la esenco mem de nia socialisma projekto. Ĝia celo estas eligi la popolon el la malriĉeco kaj krei egalecon ne nur en la leĝo, sed ankaŭ praktikatan en la faktoj. Tio ebligis al ni konstrui socian kirason, kiu protektas la plej malfortaj homoj kaj ebligas al ili eliri el la mizero.

*  Parolado de la 15-a de februaro 1819. -pr (pariza redaktejo)

Por vi, la bolivara socialismo havas du dimensiojn: moralan kaj socialan

Ne, ekzistas pliaj frontoj. Krom la morala kaj sociala aspektoj, nia socialismo havas aliajn komponantojn: speciale ‒ tio evidentas ‒ la komponantojn ekonomian kaj politikan. La ekonomia socialismo estas la ŝtatigo de la strategiaj sektoroj de la ekonomio, la disvolvado de la kooperativoj, la partopreno de la laboristoj en ĉiuj niveloj de la organizado kaj mastrumado de la entrepreno, la publika banko, ktp. Kie troviĝas la socialismo politika? En la demokratio. Ne la demokratio burĝa aŭ liberala, sed la demokratio “partopreniga kaj protagonisma” difinita en nia konstitucio.

Ĉu ekzistas kromaj komponantoj?

Jes, nia socialismo havas ankaŭ dimension teritorian. Ni parolas pri “socialismo geografia”, ĉar ekzistas teritoriaj maljustaĵoj, malegalecoj laŭ la spacoj. Kaj ni devas stimuli radikalan komprenon de la geografio, pli viglan, transforman. La teritorio ne estas io inerta; ni devas imagi teritorian socialismon. Kaj fine, laŭ mi, nia socialismo havas ankaŭ komponanton armean. La armitaj fortoj partoprenas, kune kun la popolo, en la konstruado de la nacia projekto; ne nur per tio ke ili garantias tiun nacian projekton, sed ankaŭ, efektive, per tio ke ili konstruas ĝin kune kun la popolo, man-en-mane, en profunda civila-militista unio. La nacia sendependeco ‒ por paroli pri tiu tria koncepto ‒ ne penseblas sen tiu kondiĉo, kio estis neniam ebla en la kadro de la dependa kapitalismo ‒ la sola formo de kapitalismo, kiu iam ajn ĉi tie ekzistis. Ni estis kondamnitaj al la malinda situacio de lando dominata, dependa, korupta: kolonio. Tio ĉesis.

Kaj la korupto?

Ni ĉiam kontraŭbatalis ĝin plej severe. Dum la jaroj, kiujn ni pasigis en Yare* ni jam difinis tre konkretan planon por juĝi la koruptitojn restarigante en ĉiuj frontoj la civitanan moralon. Tio estis publike konata.

*  Malliberejo de Yare, kie Chávez estis mallibera dum du jaroj sekve al lia provo de ŝtatrenverso en 1992. -pr

Laŭ la komunikiloj, ankoraŭ nun ekzistas korupto ...

Mi koncedas, ke ekzistas korupto, malfeliĉe. Tio veras. Sed aŭdu bone, kion mi diros al vi: malgraŭ la malmultaj klopodoj, kiujn la gazetaro de la oligarĥio antaŭe faris por malkaŝi la korupton, tiu atingis tian nivelon, ke ĝi ŝprucmakulis ĉie... Male, hodiaŭ, la gazetaro ‒ preskaŭ komplete en la manoj de la oligarĥio ‒ serĉas per lupeo la plej etan fakton de korupto, aŭ ĝi inventas aŭ ŝajnigas ĝin ... Kaj ĝi apenaŭ trovas kelkajn kazojn por denunci. En la pasinteco, la instancoj prefere klopodis por maski la korupton. Nuntempe estas la malo. Nia registaro klopodas por malkovri kaj puni la korupton. Dum la jaroj de Carlos Andrés Pérez*, sur la stratoj, la homoj ‒ tion diras la tiamaj enketoj ‒ ne ĉesis plendi: “La korupto mortigas nin!” Hodiaŭ, en la enketoj, la korupto preskaŭ ne aperas kiel kolektiva problemo. Tio estas interesa fakto por pritaksi.

*  Carlos Andrés Pérez (1922-2010) ĉefo de la partio Demokratia Agado (membro de la Socialista Internacio), estis prezidanto de Venezuelo de 1974 ĝis 1979 kaj de 1989 ĝis majo 1993, la dato kiam li estis eksigita fare de la Kongreso pro “fraŭdo” kaj “malinda alproprigo”.

Tion ne diras Transparency, internacia organizaĵo ...

Jes, ili akuzas nin ke ni estas la registaro plej korupta kaj diras, ke estas nun pli da korupto. Sed tiu kampanjo estas sistema, partieca kaj malbonintenca. Ĝi estas ĉio alia ol objektiva.

Laŭ la ĵurnalo El Nacional, dum la asembleo de la Interamerika Gazetara Societo (SIP) oni diris, ke “Venezuelo estas la dua plej korupta lando de Latinameriko”*

*  El Nacional, Karakaso, 6-a de oktobro 2008.

Tio ne surprizas min. Kaj estas strange ke ili klasis ĝin dua kaj ne unua ... Ĉi tie, ĉiutage, la televido kaj ĉiuj komunikiloj de la oligarĥio parolas pri tio, kion ili nomas la “boliburĝaro”, la novaj riĉuloj ... Kaj tamen, mi insistas pri la fakto, ke tio ne estas zorgo de la popolo. Mi ripetas al vi: en la opini-enketoj, la korupto preskaŭ ne aperas aŭ kun tre malalta elcentaĵo.

Cetere, kvankam la opozicio havas mezume 30 elcentojn da favora opinio, ĝi eĉ ne prezentas la korupton kiel nacian problemon. Kaj oni havas kaŭzojn por supozi, ke tio estus la speco de problemoj, kiujn ĝi montrus ... Envere, eĉ kvankam mi ne havas statistikajn donitaĵon ĉe la mano, mi asertas al vi, ke la korupto notinde malpliiĝis ‒ por komenci ĉe la altaj oficistoj de la registaro. Persone mi estas tre atenta pri la homoj kiuj laboras kun mi: la ministroj, la institucioj, la ŝtataj bankoj ...

Malgraŭ la mankoj, kiom ajn multnombraj, kaj malgraŭ la kelkaj bedaŭrindaj kazoj kiuj povas ankoraŭ prezentiĝi, mi povas al vi certigi, ke la korupto malpliiĝis; tio ne kompareblas ...

... kun la antaŭa nivelo de korupto?

Jes, ne estas ebla komparo. Ĉi tie mem, en la [prezidanta] palaco Miraflores, ekzistis korto, kiun oni nomis la “japana apartamento”, vaste konata. Oni faris tie ĉiajn festojn, aferojn, akceptojn per ĉampano kaj viskio; ekzistis virinoj ... Tio estis Sodomo kaj Gomoro. Mi laboris ĉi tie dum la lastaj monatoj de la jaro 1988 kaj dum preskaŭ la tuta jaro 1989. Mi eniris ĉien, mi observis, mi aŭskultis, mi havis eĉ internan reton de oficiroj kaj de civiluloj; ĝia kiam oni arestis min kaj forpelis min el Miraflores en decembro de 1989. Mi povas certigi vin, ke la korupto atingis la plej altan nivelon de la ŝtato.

Ignacio RAMONET.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kiel la hiperinflacio nutras korupton

Venezuelo subfosata de spekulado

MALGRAŬ la malabundo, la bretaroj de la butikoj de Karakaso plenas: la komercistoj kompensas la mankon de variaĵo de proponataj produktoj per tio, ke ili amasigas la samajn varojn sur metroj kaj metroj laŭlonge de la bretoj. Sed la vandoplenaj dentopastoj ne tute kontentigas s-inon Cecilia Torres, kiu de pluraj horoj vicostaras kun la espero akiri lakton aŭ lavpulvoron: “Oni devus trovi la magian ŝtonon, kiu transformas dentopaston en lakton”, ironias ŝi.

Laŭ la registaro, la kulpuloj de tiu situacio troviĝas inter la komercistoj kaj grand-importistoj, kiuj sekvas strategion similan al tiu de la ĉilia privata sektoro kontraŭ Salvador Allende komence de la 1970-aj jaroj: krei koleron per senigi la loĝantaron je bazaj produktoj. En februaro 2015 la prezidanto Nicolas Maduro do ordonis polican okupadon de tridek ses magazenoj de la ĉeno de superbazaroj Día a Día kaj la areston de iliaj gvidantoj, suspektataj partopreni en “nutraĵmilito kontraŭ la popolo”.*

*  “Maduro ordena la ocupación de los 36 “Practimercados Día a Día”, El Universal, Karakaso, 2-a de februaro 2015.

La malabundo venas sendube pli el la plej forta ekonomia krizo de Venezuelo en la lastaj dek kvin jaroj. Tiu krizo zorgigas eĉ la eksan ministron pri planado de la prezidanto Hugo Chávez (forpasinta en marto 2013), la marksistan ekonomikiston Jorge Giordani: “Ni fariĝis la moko de Latinameriko. Kiam la situacio malbonas, kiam la termometro indikas temperaturon de kvardek gradoj, iuj klarigas al ni, ke kulpas la termometro. [...] Ni devas koncedi, ke ni trairas krizon.”* Koncedi krizon ne sufiĉas por ĝin solvi.* Kontraŭbatali la nigran merkaton pri la komerco de la devizoj, tio, male, povus kontribui al tio.

*  “Venezuela becoming “laughing stock”, ex-Chavez economic guru says”, Reuters, 3-a de februaro 2015.
*  Vd Gregory Wilpert: “Venezuelo dronas en sia petrolo”, Le Monde diplomatique, novembro 2013.

“La bolivaro havas tiom malmulte da valoro, ke vi povus ŝuti ĉaron da ĝi sur la publika placo, sen ke iu malleviĝus por kolekti ilin. Eĉ ne por ludi Monopoly”, lamentas s-ro Andrés Redner, komercisto de Maracay. Ĉi tie ekzistas du manieroj taksi la venezuelan nacian monon: laŭ la oficiala kurzo aŭ laŭ la maloficiala (proksimume tridekoble pli, en februaro 2015).

Tia diferenco spronas la inventemon de la entreprenoj kaj de la privatuloj dezirantaj enpoŝigi facilajn profitojn. Akiri dolarojn je la oficiala kurzo kaj revendi ilin en la nigra merkato ebligas impresajn profitojn. La granda prezaltiĝo kelkfoje necesigas tiajn operaciojn. La jara inflacio (63 elcentoj) estas unu el la plej altaj de la mondo kaj pligravigas la malabundon. En februaro, ekzemple, la malmultaj skatoloj da kondomoj disponeblaj en Karakaso vendiĝis je proksimume 4.700 bolivaroj, dum la minimuma salajro estis proksimume 4.900 bolivaroj.

Ekzistas do multaj motivoj por spekuli en la nigra merkato. Tamen unue necesas povi akiri la verdan bileton. Franz von Bergen, ĵurnalisto por la opozicia gazeto El Nacional prezentas al ni la diversajn metodojn por akiri la deziratan devizon: “Unuflanke ekzistas la mil manieroj, per kiuj homoj el la popolaj aŭ mezaj klasoj akiras la devizojn, kiujn ili rajtas por vojaĝi, kaj diskrete revendas ilin. Sed ekzistas ankaŭ multe pli strukturitaj artifikoj, en kiuj estas implikitaj import-entreprenoj aŭ altaj oficistoj kun aliro al oficialaj ŝanĝagentejoj. Tiuj movas gigantajn sumojn.”

La spekulistoj zigzagas en la labirinto de kontroloj starigita de la registaro. Oficiale, la sola maniero akiri dolarojn estas uzi la Ŝtatan Centron pri Ekstera Komerco (Cencoex). La agentejo vendas bolivarojn je diversaj kurzoj laŭ la uzado: la entreprenoj, kiuj produktas nutraĵon aŭ medikamentojn ekzemple havas aliron al kurzo de 6,3 bolivaroj po dolaro*, la oficiala kurzo plej malalta.

*  Fundamente necesus diri: “al kurzo de po 6,3 bolivaroj por ĉiu dolaro”, sed tiam la vorto po estus tute superflua. -vl

Sed la monpolitiko de la registaro ŝanĝiĝas konstante. La lasta reformo, de februaro 2015, celas devaluti la monon. La ŝanĝkvoto de 6,3 bolivaroj konserviĝas por certaj importaĵoj, sed estas 12 bolivaroj por la vojaĝantoj. Tiu reformo kreas ĉefe novan sistemon de libera ŝanĝo, nomata “Simadi” (sistemo marĝena de devizoj), kiu malfermiĝis je 170 bolivaroj, kaj pri kiu la registaro esperas, ke ĝi sekigos la nigran merkaton. Ĝis nun ĝi ne malaperis, kaj la dolaroj interŝanĝiĝas diskrete je proksimume 170 bolivaroj. Temas nur pri unu el la multaj ŝanĝoj en la lastaj jaroj por batali kontraŭ la inflacio. Ties komplekseco tamen ne inspiras optimismon. S-ro Henkel Garcia, ekonomikisto de la konsila societo Econometrica, opinias, ke “tiuj disponoj havas nenian ekonomian raciecon kaj faras la sistemon ankoraŭ pli senefika. Tiom longe, kiom ekzistas trotaksado, tiom longe ekzistos spekulado”. “Mi ne komprenas, kiel tio funkcias”, koncedas siavice s-ro Redner.

La deviza turismo nutras la nigran merkaton

La Cencoex atribuas certan nombron da dolaroj al ĉiu civitano kiu deziras vojaĝi eksterlanden. La alteco de tiu sumo varias laŭ la celo de la vojaĝo: vojaĝo al Kubo rajtigas je 3.000 dolaroj (aĉetotaj je kvoto de 12 bolivaroj), restado en Miamo je 700. Do, bone eblas reveni al Venezuelo kun la plej granda parto por revendi ĝin en la nigra merkato. Tiu formo de deviza turismo fariĝas kutima. “Oni rajtigis min preni 300 dolarojn kiam mi lastan jaron iris al Meksiko, rakontas al ni studento. Je la kurzo de hodiaŭ, en la nigra merkato, tio ekvivalentas al 55.000 bolivaroj, do preskaŭ al tuta jaro da salajro. Oni ne miru, ke la homoj ĵetas sin sur tio!”

La interretaj aĉetoj okazigis similajn operaciojn antaŭ ol la Komisiono pri mastrumado de devizoj (la ŝanĝagentejo) intervenis por malaltigi la permesitajn sumojn: de 3.000 dolaroj en 2008 al nun 300 dolaroj. Tiam retejoj specialiĝis pri revendo de “rajtoj” de privatuloj. Kaj malgrandaj krimaj organizaĵoj kolektis ilin por fari gravajn transakciojn. Granda avantaĝo: ne necesis vojaĝi. “Tio estis vere facila mono, klarigas al ni bankisto de Karakaso. Ĉio, kion vi bezonis, estis ke amiko, bazita ekzemple en Panamo, kreu retan vendejon. Tiam sufiĉis fari falsajn aĉetojn en lia retejo. Via amiko redonis al vi la dolarojn post preni sian elcentaĵon: tiam vi bezonis nur diskrete revendi ilin. Fakte la registaro elspezis milionojn da dolaroj por subvencii virtualan komercon kiu nutris la nigran merkaton.”

La registaro respondis al tiuj devojigoj per limigo de la aliro al devizoj. En 2014 ekzemple, Karakaso malpermesis sendi dolarojn al proksimuloj en Kolombio: tiu meĥanismo estis uzata por reenkonduki verdajn biletojn en la venezuelan nigran merkaton.* Ĉia nova obstaklo tamen naskas novajn trukojn por nutri la paralelan cirkviton, kiu estas ĉiam pli profitiga.

*  Tiuj transkontigoj, denove permesataj, ne povas superi 200 dolarojn monate, kontraŭ 900 dolaroj antaŭe.

Eĉ ĉiuj kune, la artifikoj de la privatuloj atingas nur moderajn sumojn kompare kun la amasaj fraŭdoj de la societoj kaj la altaj oficistoj, kiuj disponas pri privilegia aliro al la usona mono. Skandalo en 2013 levis parton de la vualo sur la grandeco de la problemo. Diversaj likaĵoj tiam montris, ke la Komisiono pri mastrumado de la devizoj de Venezuelo (Cadivi, la antaŭulo de la Cencoex) kulpiĝis je korupto per tio, ke ĝi atribuis dolarojn al komplicaj societoj. Laŭ la oficialaj taksoj, proksimume triono de la sumoj distribuitaj de tiu agentejo iris al fantomaj societoj.* La tiama guberniestrino de la centra banko, s-ino Edmée Betancourt, taksis, ke la kosto de tiu fraŭdo povis atingi 20 miliardojn da dolaroj jare, proksimume 4 elcentojn de la malneta enlanda produkto (MEP).*

*  Andrew Cawthorne kaj Patricia Velez: “Venezuela says 40 percent of dollar buyers are shell companies”, Reuters, 12-a de decembro 2013.
*  “Presidenta del BCV: Parte de los $ 59.000 millones entregados en 2012 fueron a “empresas de maletín””, www.aporrea.org.
Komplicecoj eĉ sine de la ŝtataparato

La enketoj malkaŝis du ĉefajn metodojn por elsuĉi la monon de la Cadivi. Laŭ la unua, societoj trofakturis siajn operaciajn kostojn por akiri pli da dolaroj de la ŝtato. Laŭ la dua, societoj sen la plej eta reala ekzisto ‒ “valizetaj societoj” (empresas de maletín) ‒ naskiĝis kun la sola celo akiri devizojn.

Laŭ la ekonomikistino Jessica Grissandi, “tiuj entreprenoj, kiuj vere bezonas dolarojn, plej suferas pro tia situacio”. Kiel precizigas al ni importisto de gumaj produktoj en la periferio de Karakaso, “estas tre malfacila labori. Antaŭ ĉio se oni obeas al la reguloj. Ĉiuj pensas, ke la importistoj havas la du manojn en la poto de konfitaĵo. Kaj kiam oni akiras dolarojn, tio ne sufiĉas por pagi niajn aĉetojn eksterlande.”

Restas la kazoj de korupto interne de la ŝtataparato. Alta oficisto ‒ kiu preferas ne esti identigita ‒ klarigas al ni unu el la manieroj. Ni imagu personon taskitan mastrumi registaran fonduson plenan de parto de la devizoj fluantaj al la lando per la vendo de petrolo. Ni imagu ke tiu persono estas taskita registri la eniron de 100 dolaroj. Li bezonas nur enskribi la sumon surbaze de ekvivalento je la oficiala kurzo ‒ do 650 bolivaroj ‒ por enpoŝigi la diferencon kun la respektiva sumo je la oficiala kurzo: proksimume 17.000 bolivaroj ...

En februaro la prezidanto Maduro anoncis mildigon de la ŝanĝkontroloj por provi redukti la agospacon de la fraŭdistoj. Sed la batalo kontraŭ la korupto restas senefika. La skandaloj kaj la komunikile prezentataj persekutoj ilustras la sporadecon de tiu batalo en kiu la proklamoj montriĝas pli severaj ol la punoj. Dum serio da televidaj diskutoj la prezidanto kritikis tion, kion li nomis la “kadivismo”. Li ŝanĝis la nomon de la agentejo (kiu tiam fariĝis Cencoex) kaj anoncis traserĉadojn en la entreprenoj. Tamen la korupto baziĝas sur komplicecoj sine de la ŝtataparato, tiom ke s-ro Maduro troviĝas en situacio delikata: kiel batali kontraŭ la plago sen ataki individuojn kiuj apogas lian povon, des pli ke li ne disponas pri la popola subteno, kiun ĝuis lia antaŭulo?

En 1983, Karakaso jam kreis agentejon taskitan mastrumi diversajn ŝanĝkvotojn (Recadi), kiu devis helpi al la importado de ŝlosilaj produktoj por la industria disvolvado kaj por kontentigi antaŭrangajn bezonojn de la loĝantaro. “Recadi tre rapide enŝlimiĝis en fraŭdaj transakcioj, asertas la esploristo Steve Ellner, kaj fariĝis verŝajne, dum siaj ses jaroj da ekzisto, la plej grava fonto de korupto en la historio de la lando. Tiaj praktikoj blokis ĉiajn eblecojn de la agentejo atingi la socialajn kaj ekonomiajn celojn, kiujn la ŝtato estis al ĝi metinta.”* Tiu sperto, katastrofa, liveris al la novliberaluloj revitajn argumentojn por malreguligi interŝanĝkvotojn (kaj la ceteran ekonomion).

*  Steve Ellner: “Rethinking Venezuelan Politics: Class Conflict, and The Chávez Phenomenon”, Lynne Rienner Publishers, Boulder, 2008.

S-ro Garcia koncedas, ke la korupto tute ne aperis kun la elekto de Chávez. “Ni daŭre ne havas modelon, kiu ebligas pensi la disvolvadon de la lando, modelon kiu liberigus nin el nia dependeco de la petrolo. La katastrofo estas tio.”

Ladan CHER.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Irano: Fundamenta intertraktado pri la atomindustrio

Laŭ provizora interkonsento farita la 24-an de novembro 2013 en Ĝenevo inter Irano kaj la grupo tiel nomata “G5 + 1” (la membroj de la Sekurec-Konsilio de UN, plus Germanujo), la partoprenantoj akordiĝis por subskribi longdaŭran interkonsenton pri atomindustrio, ene de unu jaro. Tiu limdato de novembro 2014 ne estis respektita. La intertraktantoj akordiĝis pri novaj datoj: fine de marto 2015 por desegni konturon de la interkonsento; 30-a de junio 2015 por definitiva teksto, inkluzivanta ĉiujn teknikajn aspektojn. La diskutoj disvolviĝas ĉirkaŭ, se tiel eblas esprimi, interŝanĝo “atomo kontraŭ sankcioj”, tio estas, Irano donas garantiojn por ke ĝia programo restu ekskluzive civila, interŝanĝe kun kompleta nuligo de la sankcioj deciditaj kontraŭ ĝi.

Subskribinto en 1968 de la Traktato pri nedisvastigo de la nukleaj armiloj, Tehrano engaĝiĝis ne disvolvi tiajn armilojn. Sed oni riproĉas al ĝi havigi al si, marĝene de sia civila nuklea programo, la kapablon produkti tre densigitan uranion, kaj plutonion, du elementojn kiuj povas uziĝi por milita uzo. La diskutoj temas unue pri la nombro de centrifugiloj konservendaj por limigi la densigon je proporcioj kongruaj kun nur civila uzo. Ŝajnas, ke skiziĝas akordo, por ke la jam densigita uranio estu sendita en Rusujon. Transformota en brulaĵo-stangoj, ĝi estos uzata por nutri la centralon de Bushehr, konstruita de Rusujo. Tehrano konsentis redukti sian stokon de densigita uranio je 20%; la okcidentanoj deziras, ke ĝi de nun kapablu produkti nur uranion densigitan je 5%.

Irano konstruis du uranio-densejojn, tiu de Natanz, la plej grava, kaj tiu de Fordow, enterigita apud Qom por protekti ĝin kontraŭ bombado. La okcidentanoj postulas la fermon de Fordow, dum la irananoj proponas ĝin transformi en medicinan esplor-centron. En Arak, Irano konstruas esplor-reaktoron funkciantan per la teknologio de peza akvo, sed ĝi laŭdire akceptis limigi ĝian produktadon de plutonio je malpli ol unu kilogramo jare.

Alia disput-punkto estas la intensigita reĝimo de inspektado de la nukleaj instalaĵoj. La okcidentanoj notinde postulas de Irano ratifi la aldonan protokolon de la Internacia Atom-Energia Organizo (IAEO), kiu permesas pli entrudiĝajn inspektadojn. Tiu protokolo estis subskribita de Irano en 2003, sed ne estis ratifita de la Parlamento. La okcidentanoj postulas, ke tiu escepta reĝimo daŭru dudek jarojn, dum Irano akceptas nur daŭron de kvin jaroj.

Irano fine postulas rapidan forigon de ĉiuj ekonomiaj sankcioj kiuj punas ĝin depost la adopto de la unua rezolucio de la Unuiĝintaj Nacioj, en 2006. Ankaŭ Usono kaj Eŭropa Unio adoptis apartajn sankciojn. Pri Vaŝingtono, la forigo de kelkaj sankcioj dependas de la prezidanto, aliaj de la usona Kongreso, regata de respublikanoj, kiuj kontraŭstaras ĉian interkonsenton kun Irano. Enkadre de la provizora interkonsento farita antaŭ unu jaro, la okcidentanoj realigis unuan partan forigon de sankcioj, la 20-an de januaro 2014.

Alain GRESH


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La skandalo de la “Irangate”

En oktobro 1984, la usona Kongreso adoptas amendon, kiu malpermesas “subteni rekte aŭ nerekte la militajn operaciojn kondukatajn en Nikaragvo”. La respondeculoj de la nacia Sekurec-Konsilio — aparte la direktoro de la (Central Intelligence Agency (CIA), William Casey, kaj la nacia konsilisto pri sekureco Robert McFarlane — strebas ĉirkaŭiri la malpermeson por helpi la “contras”, kiuj oponas la sandinistojn alvenintajn ĉe la rega pozicio en1979. Oni tiam estas en la “dua malvarma milito” inter Usono kaj Sovet-Unio, kiuj malrekte alfrontiĝas en Afganujo, en Angolo kaj en Nikaragvo.

Unu el la inventitaj rimedoj estas sekrete vendi al Tehrano armilojn, kies profitoj iros al la nikaragvaj kontraŭ-revoluciuloj (contras). Tiu projekto konverĝas al la strategio de tiuj, kiuj ene de la usona administracio, plu konsideras Iranon, malgraŭ la revolucio de Ĥomeini, kiel potencialan aliancanon por Usono. Ili tiam turnas sin al Israelo. Ligita al la centr-amerikaj diktaturoj, Israelo jam helpas la “contras” kaj plu tenas kontaktojn kun Tehrano. Ĝi ja konsideras Irakon kiel la ĉefan malamikon en la milito ekigita de Bagdado kontraŭ ĝia najbaro en 1980, kaj kiu daŭros ĝis 1988.

Tra Israelo, dufoje usonaj armiloj estas liveritaj al Irano en 1985. La postan jaron, Usono mem zorgas pri la liverado. La kolonel-leŭtenanto Oliver North, membro de la nacia Sekurec-Konsilio, kondukas unu el tiuj liveradoj, irante en la iranan ĉefurbon, fine de majo 1986, kun... biblio dediĉita (kun surskribo) de la prezidanto Ronald Reagan mem.

Sed tiu lasta, implikita en siaj neadoj kaj siaj “forgesoj”, preferas baldaŭ forlasi la strebojn: la skandalo “Irangate” eksplodis malkaŝe. Ĝi ricevas tiun nomon pro simileco kun la Watergate-skandalo, kiu kostis al Richard Nixon sian prezidantecon en 1974. Komence de oktobro 1986, usona aviadilo plenplena de materialoj destinitaj al la “contras” kraŝas en Nikaragvo. Unu el la pilotoj pretervivis kaj, malliberigita de la sandinista armeo, konfesas la veron. La 3-an de novembro, la libana semajngazeto favora al Sirio Al-shiraa malkaŝas la aferon. Tiel ke, la 25-an de novembro 1986, Reagan, dum televida gazetarkonferenco, - deklarinte ke liestis “ne tute informita pri la speco de aktivaĵoj ligitaj kun tiu iniciato” al Irano — devas anonci, ke li eksigas la implikitajn oficialulojn.

La Tower-komisiono estas taskita esplori pri la “Irangate”. El ĝiaj dummonataj enketoj kaj el ĝia raporto, malmulte rezultos. Jen pruvo, ke tempo ŝanĝiĝis: dum tio, kio estis komence nur malbona priŝtelado (Watergate), kostis al Nixon sian prezidantecon, Reagan eliras kvazaŭ senvunda el tiu eksterordinara akumulado de perfidaĵoj. Ankaŭ kompromitita, la vicprezidanto George H.W. Bush estis tamen brile elektita en novembro 1988 prezidanto de Usono.

A. GRESH kaj Dominique VIDAL


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

“Ni kredas je nenio krom la Profeto”

La filoj de alĝeriaj laboristoj, Wissem kaj Nabil pasigis sian junaĝon en la sama kvartalo kaj tie spertis la elprovojn kaj afliktojn de plenkreskiĝo. Sed unu fine sin turnis al islamo, kaj la alia al laborsindikatismo. Jen du paralelaj historioj.

“Necesis du tagojn, nur du tagojn por trovi la fratojn Kouachi kaj mortpafi ilin.” Brila vintra suno prilumis la aŭtovojon kie Wissem, 22-jara, zigzagis inter la aŭtoj*. “Mi pensas pri miaj propraj fratoj ... Vi komprenas?” Mi komprenas. Wissem sombriĝis, plilaŭtigis la radion kaj absorbiĝis en la silenton de siaj memoroj. Liaj du pliaĝaj fratoj mortis antaŭ sia 30a jaro, la murdintoj ankoraŭ estas liberaj. Antaŭ iom pli ol du jaroj, lia frato Bashir prirabis domon kun amiko. Reveninte post aproĉaso, najbaro vidis ilin kaj pafis kuglon en la kapon de Bashir. La pafinto estis enkarcerigita dum unu horo. La enketo decidis ke ne estis sufiĉa bazo por kulpigi lin malgraŭ tio, ke la ĉasisto ne pafis sindefende - Bashir estis paftrafita dum li fuĝis en aŭtomobilo. Post kelkaj monatoj, lia alia frato Yassine estis mortigita en la strato per ekpafado de kalaŝnikovo. “La tuta urbo scias, kiu faris tion. La polico ankaŭ, sed ili faras nenion: unu arabo malpli, tio tute plaĉas al ili ...”. Wissem parolas kun kvieta certeco, kvazaŭ pri oftaj eventoj, preskaŭ sen kolero, dum li zumas al si laŭ la takto de repkanto:

*  Nomoj kaj lokoj estas ŝanĝitaj por konservi la anonimecon de niaj intervjuitoj.

Ju pli da mortintaj junuloj, des malpli enkarcerigitaj. Vi bone konas mian vivon ĉar estas same ĉie. Francion mi daŭre fikos ĝis kiam ŝi min amos.”*.

*  Tandem, 93 Hardcore, Pro Music, 2005; www.youtube.com/watch?v = 160O4mBygoA .

Mi pensis pri Yassine kiu, en la finaj tagoj de sia vivo, obsedite sin dediĉis por gajni justecon por Bashir. “La murdinto estas libera! Estas freneze, ĉu ne?” li demandis kiam ni unue renkontiĝis en 2012. “Se iun Cédric mortigus iu Mohamed, ĉu vi kredas ke li estus liberigita?” Sed ne temas nur pri disiĝo etna: Julien, amiko de Bashir kiu evitis du kuglojn dum la doma prirabado - “li estas blankulo el nia kvartalo” - estis pruvita kulpa pri ŝtelado kaj kondamnita al du kaj duona jaroj da enprizoniĝo. Ĉu eble temas pri socia problemo? Yassine samopiniis. Li frekventis policejojn ekde sia sesa jaro kaj ne atribuis siajn fruajn problemojn al iu aparta kaŭzo. “Mia patro estis konstruisto kaj eksuferis doloregan diskan hernion, sekve li estis litmalsana ĉe si. Mia patrino suferis kanceron, ankaŭ ŝi do tre malsanis kaj ni ne havis monon. Tial mi komencis ŝteli aĵojn por miaj fratetoj, ludilojn kaj telestiratajn aŭtojn el superbazaroj kaj bonfaraj butikoj. Kaj, ĉiufoje, estis ek al la policejo!” Lia infanaĝo kaj adoleskeco estis longa alfrontiĝo kun la tribunaloj. Li estis loĝigita en junulhejmo, kaj ricevis trejnadon pri ĉarpentado sed ne kompletigis ĝin. Liaj petolaĵoj estis la solaj eklumoj en sia vivo: interalie, li promenveturis je la aĝo de dek jaroj en aŭtoj kiuj havis la ŝlosilon en la startigilo, kaj pentris grafition sur la murojn de la magistratejo. Je 18 jaroj, Yassine ne plu ricevis avertojn, sed enprizonigon pro ŝtelado kaj iom da drogŝakrado. “Post tio, je 23 jaroj, mi ĉesis fari ĉion. Pro la maniero per kiu aliuloj rigardis min, kaj per la helpo de Dio.”

Yassine kreskigis longan barbon kaj sin vestis per tradiciaj vestoj. Li malfermis halalan nutrovarejon kie li lasis siajn klientojn por iri preĝi en malantaŭa ĉambro. Li pasie interesiĝis pri la teologiaj tendencoj en islamo, praktikis sian religion devote, “amis [sian] Sinjoron”, kaj volis antaŭ ĉio “fari bonon”, pentinte pri siaj malbonfaroj. Lastatempe li pasigis kelkajn monatojn en Mezoriento, en lernejo kondukata de la Islama Frataro, por perfektigi sian konon pri la korano per intensa studado. Reveninte al Francio, Yassine denove fariĝis objekto de atento por la polico kiel siatempa deliktulo transformita en pian islamanon. Sed la kaŭzo de lia morto estis malnovaj ofendiĝoj el lia delikta pasinteco pri kiu li estis pensanta dum unu el niaj finaj renkontiĝoj: “Kiam mi estis infano, estis multe da personoj kiuj prizorgis la gejunulojn: socialaj asistantoj, municipaj respondeculoj ... Nun, estas neniu. Mi provas paroli al la junuloj, diri ke ili kvietigu sin, sed ili indiferentas. Ili ne havas laboron, nur du tagojn en antaŭdungiĝa kurso, unu tagon da nedaŭra laboro plenigante betonmiksilon. La situacio pli malboniĝis kompare kun mia junaĝo. Oni ne travivas sian vivon. Oni travivas la vivon kiun la ŝtato trudas al oni.”

Eksa drogŝakristo, Nabil pasiiĝis pri la laborkodo post disputo kun sia ĉefo

La mortoj de liaj fratoj renversis la vivon de Wissem. Li ne kompletigis sian diploman kurson pri veturila bontenado. “Miaj elektoj estis drogŝakrado, kaj sekve prizono aŭ morto, kiel la plimulto de miaj amikoj; aŭ jen fari iom da manlaboro, jen liveri picojn, kelkajn tagojn en monato. Laboro mankas, kaj ankaŭ tio estas formo de morto.” La procento de senlaboreco ĉe 20-24-jaruloj en lia kvartalo estis 57% en 2012 - kontraŭ 13% tutlande.

Wissem parkis ekster kebabejo posedata de “barbuloj” kaj tie ni lunĉis. Ĉi tio estis lia metodo por alproksimiĝi al sia frato, kaj ankaŭ al islamo: “Mi atendas, ke mia fido pliiĝos. Mi preĝas, mi fastas. Baldaŭ venos la tempo kiam mi lasos mian barbon kreski kaj mi estos bona islamano, sed mi ankoraŭ ne estas preta.” Pri la karikaturoj de Charlie Hebdo, Wissem diris: “Ili estis brutalaj. Ni kredas je nenio krom la Profeto, ke li estu laŭdata, kaj eĉ lin ili atakas.” La junulo fidas nenion alian. Kion pri la lernejoj? Maŝinoj kiuj ekspedas infanojn al senelirejaj laborpostenoj. La polico kaj la justico? Ili entombigis liajn fratojn kun indiferenteco. Antaŭdungiĝaj kursoj kaj metilernado? “Neniam estas laborpostenoj post kiam la kursoj finiĝas”. La amaskomunikiloj? “Ili publikigas ian ajn aĉaĵon. Ne estis junuloj el la antaŭurboj kiuj faris la mortigojn ĉe Charlie Hebdo, estis profesiuloj, estis la ŝtato. Tiel, ili povas poste subpremi islamanojn.” Refojaj asertoj ke la franca respubliko estas libera, egala kaj frateca verŝajne ne impresos Wissem kaj liajn amikojn.

Tridek kilometrojn for, en alia mondo ol la laboristaj kvartaloj de la urboj, estas Jalès, urbeto de sabloŝtonaj domoj ĉirkaŭitaj de deklivoj kovritaj per vinberejoj. Ankaŭ ĉi tie, la Respubliko ne estas tre frateca. “Estas simpla metodo por forgesigi al la araboj iliajn ĝihadajn revojn” diris ĉasisto en la pafilbutiko. “Starigu armeajn tribunalojn, kaj bum!, kuglon en la kapon”. La pafilbutikisto timeme malsamopinias sed, ĉion dirinte, tia parolo estas profitodona. “La tagon post la atenco kontraŭ Charlie Hebdo, mi estis ĉion elvendinta” la negocisto diras kontente. “Ĝis la 11a matene, restis al mi neniom da ĉaspafiloj, armiloj Flash-Ball* kaj municioj, kaj mi estas superŝutita per mendoj. Klientoj diras al mi ke ili intencas kontraŭataki”.

*  Flash-Ball estas nemortiga armilo kiu pafas molan globon el kaŭĉuko - ml.

Fine, nur restas Moncef, la patro de Wissem, por defendi la valorojn de la Respubliko. “Mi foriris de Alĝerio en 1970. Oni ricevis mizeran sumon por la malmulta laboro trovebla tie. Tuj post kiam mi alvenis ĉi tie, mi trovis bone pagatan laboron ĉe konstruadejoj, kaj estis sociala asekuro. Francio bonvenigis nin”. Sed Moncef ankaŭ memoras pli malfacilan tempon: “Ĉirkaŭ 1982-1983, post la naskiĝo de Yassine, laboro fariĝis pli malfacile trovebla. Multe malpli da konstruado okazis, estis malpli da mendoj kaj pli da konkurenco, unue de la hispanoj kaj poste, iom post iom, de la orienteŭropanoj, kaj ili subenpremis salajrojn. Estis pli malfacile, sed mi ne plendas. Ili ankoraŭ vokas min por laŭokaza laboro nedeklarita. Tio estas suplemento por mia pensio de 700 eŭroj monate.” Moncef alĝustigas sian lumban zonon. Ekstere, Wissem diras, ke li vidas aferojn malsame. “Dum kvardek kvin jaroj, mia patro preskaŭ ĉiam laboras en la eksterleĝa ekonomio, konstruante vilaojn por riĉaj familioj en la regiono. Lia dorso estas tute kripligita sed, malgraŭ tio, lia pensio estas tiel mizera ke li devas daŭre fari gipsadon kaj betonadon en la aĝo de 67 jaroj. Li volis ke mi fariĝu morteristo, kiel li. Mi diris ne, dankon.”

Nelonge antaŭ sia morto, Yassine pasigis la vesperon kun Nabil. “Li estis tre bona amiko.” La du estis ĉiel samaj: iliaj laboristaj gepatroj estis el Alĝerio, ili pasigis sian junaĝon en la sama kvartalo kaj havis la saman adoleskan emon fari “stultaĵojn”. Nabil estis “la sola arabo” el sia kvartalo kiu eniris nemetian mezlernejon, kie lia talento kiel regiona ĉampiono de karateo gajnis al li admiron ekde la unua tago. “Blanka knabo demandis al mi de kie mi venas. Bum!, mi eksplodis. En mia kvartalo, demandoj kiel ”De kie vi venas?“ montras mankon de respekto. Poste, mi konsciis ke ĝi estas normala demando, metodo por enkonduki sin.” La reputacio de Nabil kiel ĉampiono de batalartoj faris lin timata gvidanto en la socialaj loĝejaroj. Sen rekte partopreni la ŝakradon de drogoj, li trudis “imposton” je drogŝakroj, minacante uzi perforton se necese. Baldaŭ, li havis ĉiumonatan enspezon de kelkmiloj da eŭroj. “Mi ankoraŭ estis mezlernejano kaj mia vivmaniero atentigis la policon pri mi. Mi bezonis kovrilon, tial mi trovis laborpostenon en rapidmanĝejo kiu ĵus malfermiĝis.” Denove li estis “la sola arabo” tie, dungita pro premo de la magistratejo kiu indulgeme rigardis sian karatean ĉampionon. Post tri monatoj, instigite de plendoj de siaj blankaj kolegoj ke ilia ĉefo ne registris iliajn laborhorojn, Nabil piedbate malfermis lian pordon, fiksis lin kontraŭ muron kaj postulis ke ili estu pagitaj - kaj pagitaj ili estis, tuj. La ĉefo pardonpetis pro tio, ke li “forgesis” naŭdek horojn. Laborsindikata reprezentanto aŭdis pri ĉi tiu venko kaj kunsidis kun Nabil por sugesti ke li starigu sekcion de la sindikato. “Mi eltrovis ke estas laborleĝoj en Francio. Ili fariĝis mia pasio.”

Samtempe kiam Yassine elprizoniĝis kaj sin turnis al islamo, Nabil forlasis siajn drogimpostojn por fariĝi laborsindikata delegito por la Ĝenerala Konfederacio de Laboro (CGT). Ĉi tio estas lia obsedo dum la lastaj 15 jaroj: disputoj inter dungitoj kaj dungantoj, strikoj, okupadoj de laborejoj, konsilantaroj de dungitoj kaj interparoloj post eksdungiĝo. Ayoub, siatempa kolego de Nabil kaj nun ŝtatoficisto, diris al ni: “Mi komencis labori ĉe rapidmanĝejo kiam mi havis 25 jarojn, kaj tie estis iu bravulo, Nabil. Li konstante parolis pri niaj laborkondiĉoj kaj la politiko. Mi lernis multegon. Fine, ni ekstrikis dum 18 tagoj por postuli ke ĉiuj portempaj dungitoj estu konstante dungataj. 100% de la personaro ekstrikis, el skipo de 20. Kaj ni gajnis, ni gajnis preskaŭ ĉiujn niaj postulojn.” Hodiaŭ, Ayoub estas aktivulo por la maldekstrisma partio Front de Gauche, kaj Nabil esperas esti redungita de la rapidmanĝeja ĉeno, kiu ĵus maldungis lin milan fojon. Sed ankaŭ Nabil estis ofendita de la karikaturoj de Charlie Hebdo, kaj estas konsideranta transloĝiĝi al Alĝerio, precipe pro tio ke la CGT tediĝis de ĉi tiu aktivulo kiu, kiam la kontraŭtumulta polico minacas liajn strikpostenojn, povas alvoki suplementan forton de cent batalpretaj “kvartaluloj”. Oficialulo ĉe la CGT-sidejo diris al ni delikate: “Estas malsamopinioj inter ni kaj gejunuloj de enmigrintaj devenoj pri la organizado kaj la tipoj de laborsindikata agado”.

Kiom da aliaj Nabiloj estas en ĉi tiu urbo, delonge komunista bastiono, kie la Nacia Fronto lastatempe triumfis en la eŭropaj elektadoj? Kiom probable estas ke Ayoub renkontus politike engaĝiĝintan laborsindikatanon hodiaŭ, kiam religia devoteco estas ofte anstataŭinta tradician maldekstrisman aktivismon en la socialaj loĝejaroj - kaj akirinta politikan dimension? Kaj kiel oni povas enkadrigi la demandon pri devenoj en pli larĝan socian kuntekston kiam eĉ la CGT reduktas Nabil, kaj aliulojn antaŭ li* al la identeco de “enmigrinto”? Ĉe la loka CGT-sidejo, kiun Bachir kutimis frekventi, la personaro parolas pri sia ĝeno per zorgeme elektitaj vortoj. Ili aŭdas historiojn kiel tiujn de la fratoj Kouachi ĉiutage: de adoleskantoj en junulhejmoj al senlaboraj junaj viroj radikaligitaj per la religio. Aurélie fine agnoskas: “Oni diru, kion oni volas, sed la problemo estas tio, ke eĉ se ni kredas je tio, kion ni faras, laboro tute mankas”. En la vestiblo, afiŝoj “Je suis Charlie” pendas sur la muro, frapanta rememorigilo pri kiel hermetike fermitaj estas ĉi tiuj malsamaj sociaj sferoj unu de la alia. Dum li veturigis nin al la fervojstacio, mi kontraŭdiris Wissem nur unufoje, kiam li asertis ke “la Judoj” regas la amaskomunikilojn. “Ne” mi diris, “ilin regas kapitalismo”. “Ĉu?” li diris. “Kio estas tio?”.

*  Abdel Mabrouk, Génération précaire, Le Cherche Midi, Parizo, 2004

Pierre SOUCHON


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ukrainujo serĉas energian suverenecon ‒ Ĉe la fronto de uranio

Sen karbo pro la bataloj en Donbaso, en konflikto kun la rusa Gazprom pri sia proviziĝo je gaso, Ukrainujo pli kaj pli celas disvolvi la atomenergion por kontentigi siajn energi-bezonojn. Sed ankaŭ la liverado de brulaĵo por la atomcentraloj hereditaj de la Sovetunio dependas de bonaj rilatoj kun Ruslando. Seniĝi je tiuj, tio ne estas senriska.

EN CERTAJ vintraj matenoj, la malsekeco leviĝas de la rivero Dnepro kaj dronigas en nebulo la betonkubojn de la atomcentralo de la urbo Enerhodar, en la distrikto de Zaporiĵo (sudoriento de Ukrainujo). La busoj kovritaj de malpura neĝo veturas tra la rektliniaj avenuoj por transporti dek unu mil dungitojn al la centro de la atomcentralo. “Enerhodar, tio estas urbo de progreso, la energi-ĉefurbo de Ukrainujo, fiere klarigas s-ro Oleg Oĉeka. La kvindek kvar mil loĝantoj de la urbo konscias, ke ili liveras elektron al milionoj da hejmoj.” La vicdirektoro de la informejo de la centralo venis ĉi tien en la 1980-aj jaroj, kiam la urbo junis kaj la Sovetunio ŝajnis esti eterna. La unuaj loĝdomoj estis konstruitaj en 1970 por loĝigi la dungitojn de karba elektrigejo konstruita laŭlonge de la rivero. La konstruado de la atomelektrigejo Zaporiska AES* komenciĝis en 1972. La atomcentralo* sekvigis la disvolvadon de modelaj urboj, kies urba aranĝo devis doni idealajn vivkondiĉojn al la dungitoj. Pripjat, la plej fama de ili, hodiaŭ komplete malaperis sub la vegetaĵo, en la centro de la malpermesata zono de tridek kilometroj da radio, kiu ĉirkaŭas Ĉernobilon, en la nordo de la lando.

*  Atomna ElektroStancija (AES).
*  La esprimoj centralo kaj elektrigejo estas uzataj sinonime kaj sendistinge. -vl

La elektrigejo de Zaporiĵia havas ses reaktorojn kun kapacito de po mil megavatoj (mv). Pli potenca ol Gravelines, la unua franca elektrigejo (5.400 mv), ĝia kapacito estas superata nur de la ok reaktoroj de Bruce en Kanado (6.232 mv). La produktado de elektro certigas relativan prosperon al tiu urbo, en kiun oni eniras kun la stranga sento fari vojaĝon tra la tempo. “La USSR kolapsis, sed la vivkondiĉoj ne multe evoluis en Enerhodar”, daŭrigas s-ro Oĉeka. Kvankam la stuko de la fasadoj de la loĝblokoj elfalis, la urbo restas sufiĉe loga por ke ĝiaj lernejoj estu plenaj. “Ĉiam estas varma akvo, la elektro kostas malpli ol aliloke, la salajroj estas bonaj kaj ni estas sekuraj”, konfirmas s-ro Bogdan Strijof, dungito de la centralo. “Kiam mi estis pli juna, mi volis foriri al Kievo aŭ eksterlanden. Mi studis en la najbara urbo. Sed oni proponis al mi laboron, do mi revenis ĉi tien kie mi edziĝis.”

Ukrainujo, heredanto de la ambicia energipolitiko de la USSR, disponas pri dek kvin atomreaktoroj, ĉiuj de la premakva tipo VVER.* Tri unuoj aktivas en la elektrigejo de Juĵnoukrainsko, du en Ĥmelnickij, kvar en Rivne kaj ses en Zaporiĵia. La lasta el la tri reaktoroj ne damaĝitaj de la katastrofo de 1986 en Ĉernobilo estis definitive haltigita en decembro 2000.

*  Reaktoroj nomataj de “dua generacio”, kiuj uzas akvon kiel moderilon, kaj konceptitaj en la jaroj inter 1960 kaj 1970.

En la grandega turbinejo de la reaktoro n-ro 1 de Zaporiĵia, la maŝinoj murmuras konstante de nun jam tridek jaroj. “La reaktoro n-ro 1 montras daŭre tre bonajn rezultojn ĉe la sekurec-testoj”, certigas la ĝenerala direktoro de la elektrigejo, s-ro Vjaĉeslav Tiŝĉenko. “Ĉiujn dek jarojn la Ŝtata Inspektejo pri Atoma Reguligado (IERN) decidas daŭrigi la aktivecon de la reaktoroj. Vide al la aktualaj rezultoj ni planas uzi ilin ankoraŭ dum sesdek jaroj.” Daŭrigoj de dek al dudek jaroj estis jam atribuitaj al la plej multaj reaktoroj. La elektrigejo de Zaporiĵia tamen eniris en la dikajn titolojn de la internacia gazetaro, la 2-a de decembro 2014, post kiam la ukraina ĉefministro, s-ro Arseni Jaceniuk, dum gazetara konferenco mallerte anoncis teĥnikan incidenton en la 3-a bloko. La incidento, kiu okazis la 28-an de novembro, konsistis en kurtcirkvito de helpa transformilo. Sen ia sekvo kaj sen danĝero de poluado, ĝi estis klasita 0 ‒ la plej malalta nivelo ‒ en la sepŝtupa internacia skalo de atomaj eventoj (INES): “Komunikila alarmo sen ajna pravigo, juĝas la direktoro agacite, la plej multaj el tiuj, kiuj parolas pri atomo, scias pri tio nenion aŭ estas malbonintencaj” ...

Ĉu usona brulaĵo?

Tio aludas informmiliton, kiu okazas jam de monatoj inter Ukrainujo kaj Ruslando. La 30-an de oktobro 2014, televido proksima de la Kremlo, LifeNews, asertis, ke kvotoj de radiado preskaŭ deksepoble pli altaj ol la permesata maksimumo estis registritaj proksime de la elektrigejo. Per tia komunikila ofensivo rusaj respondeculoj provas ligi la riskon de radiaktivaj likoj kun la liverado de atombrulaĵo de Westinghouse Electric Company.*

*  LifeNews, 30-an de decembro 2014.

De 2008, tiu usona societo ‒ regata de la japana Toshiba ‒ faras provojn por adapti sian brulaĵon al la redaktoroj VVER, kaj tiel rompas la monopolon de la rusa ŝtatkompanio Rosatom kaj de ties filio TVEL, kiuj liveras ĉion por la ukrainaj elektrigejoj kaj por pluraj landoj de la Eŭropa Unio. La rusaj entreprenoj, heredaĵo de la pasinteco, estas dense ligitaj kun la ukraina atomsektoro, de la koncepto de la reaktoro ĝis la pritraktado de la rubaĵoj. Ĉiujare, ekzemple, Ukrainujo pagas 200 milionojn da dolaroj al Ruslando por tie demeti sian uzitan brulaĵon, atende de nova stokejo planita por 2017 en la regiono de Ĉernobilo.

“Nia brulaĵo ricevis ĉi-aŭtune la konsenton de la IERN. Estas tre kutima por la atomcentraloj ke ili havas plurajn liverantojn de brulaĵo. Tio estas demando de konkurencigo, sed ankaŭ de la sekureco de la liveroj. En la kazo de Ukrainujo la provizoj el Ruslando estas eble ne totale garantiitaj pro la politika situacio”, aludas s-ro Mike Kirst, vicprezidanto pri eksteraj rilatoj de Westinghouse Europe. Li taksas nefundita la averton de la rusa vica ĉefministro, s-ro Dmitri Rogozin, kiu deklaris lastan aprilon ke, en kazo de uzado de usona brulaĵo, “Ukrainujo estus tirinta nenian instruon el la akcidento de Ĉernobilo”. En 2011, la ukraina ŝtatkompanio Energoatom taksis “senfruktaj” la provojn de okcidenta brulaĵo, kiuj sekvigis la haltigon de du unuoj.* Aliaj incidentoj, nome en Ĉeĥujo, estis menciitaj de Ruslando por atentigi la opinion.

*  Laŭ la Monda Atom-Asocio www.world-nuclear.org.

La 30-an de decembro 2014, Westinghouse kaj Energoatom tamen subskribis interkonsenton pri altigo de provizado je usona brulaĵo ĝis la jaro 2020. En la momento tiu estas uzata nur en la reaktoro n-ro 3 de Juĵnoukrainsko. Kvankam la konkreta enhavo de la kontrakto restis konfidenca, laŭ s-ro Kirsti, Westinghouse devas liveri al “almenaŭ tri aŭ kvar reaktoroj” por ke tio estu profitiga. Tiu kompanio estas la sola en la mondo, kiu jam komence de la 1990-aj jaroj investis en la konceptado de brulaĵo kongrua kun la reaktoroj VVER, kiuj ĝis tiam dependis komplete de la provizado de TVEL. La apero de novaj gvidantoj en Ukrainujo estas kvazaŭ orpluvo por la usona entrepreno. “De jaroj Ukrainujo provas diversigi siajn fontojn de energi-provizado, klarigas s-ro Miĥailo Gonĉar, fakulo pri energio. Ni bone komprenis, ke pri la strategiaj orientiĝoj de la grandaj rusaj kompanioj decidas la rusa prezidanto, s-ro Vladimir Putin. En la momento TVEL plenumas siajn devojn kaj ni havas brulaĵ-rezervojn ĝis la venonta oktobro, sed kiu scias, kiel la konflikto inter la du landoj evoluos?”

Ekde la komenco de la bataloj en la oriento de Ukrainujo, Kievo devas alfronti zorgigan energi-situacion. Ukrainujo estas senigitaj je la karbminejoj de Donbaso, kiuj antaŭe nutris ĝiajn karbenergiajn elektrigejojn. La rusa giganto Gasprom regule minacas haltigi siajn gas-eksportojn, se Kievo ne pagas siajn ŝuldojn. La “strategio 2020”, decidita lastan septembron de la ukraina prezidanto, s-ro Petro Poroŝenko, volas prioritati la hidroelektrajn baraĵojn, la novigeblajn energiojn kaj ĉefe relanĉi la civilan atomenergion,* kiu liveris jam pli ol 50 elcentojn de la elektro de la lando en 2014 (kontraŭ 43 elcentoj en la antaŭa jaro). Por kontentigi la internan postulon, Ukrainujo ĵus devis malaltigi siajn eksportojn de elektro al Moldavio kaj al Belorusio. “La Eŭropa Banko pri Rekonstruado kaj Disvolvado kaj Euratom jam atribuis alprunton de 600 milionoj da eŭroj por la modernigo de la elektrigejoj, post la katastrofo de Fukuŝimo”, klarigas s-ino Olja Koŝarna, de la asocio La Ukraina Atom-Forumo. “Ni estas kaptitoj de la strategioj el la tempo de la Sovetunio, eĉ ne centono estis investita por altigi la energian efikecon”, nuancigas s-ro Oleksi Pasjuk, de la Ekologia Nacia Centro de Ukrainujo, neregistara organizaĵo. La elektra reto daŭre ne havas la kapaciton transporti la tutan elektron produktatan de la ukrainaj reaktoroj. La elektrigejo de Zaporiĵia pro tio laboras sub siaj kapacitoj, kaj la du lastaj reaktoroj de Rivne kaj de Ĥmelnickij, finkonstruitaj en 2004, funkcias alterne de du jaroj. Tiel oni perdis ĉiujare 1,7 gv da ebla produkto. La strategio 2020 planas fortigi la kapaciton de reta transigo, sed la investoj povos “montriĝi nesufiĉaj”, laŭ s-ino Koŝarna.

*  Post la falo de la USSR,la atomarmiloj lokitaj en la nova sendependa Ukrainujo estis transportitaj al Ruslando, kaj la lando ratifis la traktaton pri nedisvastigo.

“La energia sendependeco akiritaj per atomenergio estas tute iluzia. Ni importas hodiaŭ el Ruslando brulaĵon por 600 milionoj da dolaroj, kaj Westinghouse neniam kapablos komplete anstataŭi TVEL”, daŭrigas s-ro Pasjuk. En sia oficejo de la Zaporiska AES, la direktoro Tiŝĉenko asertas siavice, ke li “scias nenion” pri la brulaĵo de Westinghouse. “Tute ne temas pri ajna interrompo de nia kunlaborado kun Energiatom”, asertas s-ro Aleksander Merten, direktoro de la oficejo Orienteŭropo de Rosatom. “La vivodaŭro de atomkontrakto estas almenaŭ jarcento: nenia decido fareblas sur politika bazo. Nia absoluta prioritato estas la atoma sekureco.”

Rosatom estas jam nun flanka viktimo de la rusa-ukraina konflikto. En julio 2014 la nova [ukraina] registaro forigis tiun kompanion el la projekto konstrui la reaktorojn 3 kaj 4 en Ĥmelnyckij, kiujn ĝi volas konstruigi al okcidentaj entreprenoj. La konstruado de fabriko por muntado de atoma brulaĵo en Smolino, en la regiono de Kirovohrad, estas ankaŭ suspendita, dum la registaro montris sin preta cedi 40 elcentojn de la ŝtata kompanio Energoatom al eksterlanda investisto. La projekto, relanĉita en 2012, montriĝis tiam kiel la plej grava investo inter la du landoj, por valoro de pli ol 500 milionoj da dolaroj. Etendo de la sankcioj kontraŭ Ruslando al la atomsektoro havus sekvojn por Rosatom, kiu liveras [brulaĵon] al dek ses reaktoroj en la Eŭropa Unio (Bulgarujo, Finnlando, Hungarujo kaj Ĉeĥujo) kaj nur al naŭ reaktoroj rusaj.

Bataletoj proksime de la atomcentraloj

“La atoma premgrupo en Ukrainujo havas tamen ion por ĝoji pro la falo de la reĝimo de Viktor Janukoviĉ”, notas s-ino Koĉarna. Antaŭ la fuĝo de la prezidinto, la 22-an de februaro 2014, la plej riĉa oligarĥo de la lando, s-ro Rinat Aĥmetov, povis fanfaroni ke li kontrolas bonan parton de la nacia energimerkato. Lia holdingo DTEK kontrolis la karbminejojn en Donbaso kaj 80 elcentojn de la karbcentraloj de la lando. “La ŝtato aĉetis la karbenergion trioble pli altpreze ol la atomenergion, kio ebligis al s-ro Aĥmetov amasigi konsiderindajn riĉaĵojn”, daŭrigas s-ino Koŝarna. Inverse, dum la kvar jaroj de la prezidanteco de Janukoviĉ, Energiatom perdis centojn da miloj da dolaroj. La ŝuldo de la ukraina entrepreno estas laŭ ŝi la ekvivalento de la trimonata produktado de ĉiuj ĝiaj reaktoroj.

La redistribuo de la kartoj ene de la ukraina energisektoro estas tamen tute ne finita, kaj s-ro Aĥmetov, kiu daŭre havas interesojn en Donbaso, certe ne diris sian lastan vorton. En la momento, en la elektrigejo Zaporiska AES oni angore observas la moviĝon de la frontlinio, kiu estas je ducent kilometroj oriente. “La apogantoj de la atomenergio deiras ĉiam de la principo, ke la plej malbona okazo venos neniam, sed kiu povintus antaŭdiri militon kun Ruslando?”, demandas sin s-ro Pasjuk. “Elektrigejo dependas de eksteraj energifontoj. Se vi elŝaltas ĝin kaj se la helpgeneratoroj ne funkcias, tiam la malvarmig-sistemo malaktiviĝas kaj la reaktoro komencas trovarmiĝi. Por tio vi ne bezonas cunamon, ĝuste nur militan konflikton en la proksimeco.” Ĉe la enirejo de Enerhodar videblas nur barilo de la ukraina armeo por defendi la ses reaktorojn de la centralo. Tamen, la bataletoj multiĝas en la regiono. La 21-an de januaro fervoja ponto eksplodis centon da kilometroj sudoriente de Zaporoĵia kaj detruis vartrajnon. La 15-an de aprilo 2014, kvardeko da armitoj, kiuj prezentis sin kiel membroj de la ultranaciista Pravij Sektor (“Dekstra Sektoro”), provis eniri en la komplekson por “defendi Zaporiska AES kontraŭ ekspedicioj de la sendependistoj”. La tute proksima milito tamen ŝajnas ne timigi ĝian direktoron.

Malfacilas malimpliki la teĥnikajn demandojn disde politikaj preferoj. Post la “oranĝa revolucio”, la prezidanto Viktor Juŝĉenko insistis pri la demandoj de energia sendependeco kaj de sekureco por proksimiĝi al Westinghouse. Poste, s-ro Janukoviĉ uzis la demandojn de brulaĵa kongrueco por kreskigi la kunlaboradon kun Rosatom. Hodiaŭ la registaro metas sian tutan konfidon en la okcidentan teĥnologion. Sed la centraloj havas vivodaŭron multe pli longan ol tiun de la registaroj.

Sébastien GOBERT kaj Laurent GESLIN.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉe la radikoj de ĝihadismo

Tradiciismaj kreskantaj postuloj en islama mondo

La sunaisma islama mondo estas alfrontata al fenomeno de reislamigo, vigligata pro la malforteco de la modernismaj fortoj kaj de la civilaj socioj, kaj ankaŭ pro la trompemo de la politikaj regantoj. Ĉio igas onin kredi, ke, malgraŭ ilia ideologia opono, la sauda vahabismo kaj la tendenco de la Islama Frataro daŭrigos sian etendiĝon. Ankaŭ ilia komuna avataro, ĝihadismo, plifortiĝos.

EN LA ARABA mondo, la hegemonia ambicio de la islama tradiciismo ne estas nova afero. Kia ajn estas ĝia formo, ĝiaj gardantoj sukcesis okupi, de la dua duono de la 9-a jarcento, centran lokon. Tio okazis je la prezo de kruelaj bataloj, kaj malprofite al aliaj diskursoj, inter kiuj kelkaj alportis veran novaĵon, aŭ almenaŭ renovigis.

Ja nur ekde la 19-a jarcento la malnova ordo estas iom post iom, kvankam nevole, skuata de la kolonia ŝoko. Diskursoj apogataj sur okcidentaj valor- kaj reprezento-sistemoj penetras en islaman teron. Ili proponas novan mondkoncepton kaj ebligas al intelektaj, politikaj kaj religiaj tendencoj disvolviĝi kaj flori. La islama tradiciismo tamen ne malaperas. Post periodo de trudita adaptado en la komenco de la 20-a jarcento, ĝiaj disvolvantoj reaperas kaj pretendas ludi strukturigan rolon kiel defendantoj de la veraj islamaj valoroj kontraŭ tro invadema moderneco. La reapero kaj la etendiĝo de la tradiciismo, ĉu religia (vahabismo*) aŭ politiko-religia (fratarismo* kaj ĝihadismo), havas plurajn kialojn. Sen neglekti la sociekonomiajn faktorojn, kies graveco estas nekontestebla, ŝajnas necese ĉi tie izoli kelkajn determinajn variablojn kaj perspektivigi ilin.

*  El la nomo de la fondinto de la movado, Mohamed Ibn Abdel Wahhab (1703-1732).
*  Reference al la Islama Frataro.

Dum la tuta dudeka jarcento, pluraj islamaj landoj provis uzi sian religian kapitalon por internacie etendi sian prestiĝon kaj influon. Sed la sauda sperto estas la plej impresa, pro sia amplekso kaj sia longdaŭreco. Vahabismo, avataro de hanbalismo (unu el la kvar juraj kaj teologiaj skoloj de sunaismo), estas konceptata ekde sia apero en la 18-a jarcento kiel la sola vera religio. Ĝia laŭliterisma, konservativa kaj ekskluzivisma interpretado de islamo devas do esti deviga por ĉiuj; tiujn, kiuj ĝin rifuzas, oni deklaras devojiĝintaj, hipokritoj, herezuloj aŭ senfiduloj. Tamen, la saudaj politikaj kaj religiaj regantoj ne havas la homajn kaj financajn rimedojn por realigi siajn ambiciojn, des pli ke ilia doktrino havas malbonan famon pro la akuzoj pri ekstremismo adresitaj, ne senkiale, de iliaj kontraŭuloj. Tiu situacio radikale ŝanĝiĝos post la unua mondmilito.

La reĝo Abdul-Aziz (alinomata Ibn Saud), fondinto de la sauda moderna reĝlando, profitas el la kunteksto de rearanĝo de la regiono tuj post la tutmonda konflikto, por lerte eliri el malfacila situacio (rehavi la investitan monon). Li entreprenas, interalie, vastan operacion por redoni bonfamon al vahabismo, kiun li renomas salafismo. Lia celo estas konvinki, ke tiu doktrino konformas al la ortodoksaj kredoj kaj praktikoj de la salaf — la tri unuaj generacioj de islamanoj. Lia plej granda sukceso estas sendube ke li konvinkis plurajn influajn intelektulojn kaj ulema-ojn. La operacio de rebonfamigo, aldone al la prestiĝo esti la sola araba lando kiu restis sendependa inter ambaŭ mondmilitoj*, ebligas al tiu doktrino akiri la statuson de nova ortodokseco.

*  Kelkaj landoj, inter kiuj Egiptujo, estis formale sendependaj, sed reale sub kolonia regado.
Petroldolaroj kaj prozelitismo

LA GRANDA etendiĝo de vahabismo komenciĝas dum la 1960-aj jaroj, danke al la luktoj inter Sauda Arabujo kaj Egiptujo kaj al la grava kresko de la enspezoj de la reĝlando pro petrol-eksportado. Por protekti sin de la tutarabaj ambicioj de la egipta prezidanto Gamal Abdel Naser, la saudaj regantoj prezentas sin kiel porbatalantojn de islamo kaj de la tradiciaj valoroj, iniciatante islam-solidarecan politikon. Tiel, pluraj politikaj, ekonomiaj, sociaj, edukaj kaj religiaj organizaĵoj (la Tutmonda Islama Ligo, la islama Universitato de Medino, ktp.) naskiĝas, danke al la kunlaboro notinde de egiptaj membroj de la Islama Frataro, ekzilitaj de Naser kaj tiam favore akceptitaj en Arabujo.

Post la israelo-araba milito de junio 1967, kiu markas la finon de tutarabismo, Sauda Arabujo kreskigas sian influon. Ĝi uzas tiujn organizaĵojn por eksporti sian islamon, kaj malavare elspezas. Dum la Tutmonda Islama Ligo etendas siajn aktivaĵojn al dekoj da kampoj (konstruado de moskeoj, homhelpa agado, junularo, instruado, fatvoj, Korano-lernado, ktp.), la islama Universitato de Medino edukas saudanojn kaj eksterlandanojn por porti la “bonan novaĵon” tra la mondo. De sia kreado en 1961, tiu universitato produktis ĉirkaŭ kvardek kvin mil religiajn kadrulojn, el cent sesdek sep naciecoj. Al tio aldoniĝas miloj da eksterlandaj studentoj, kiuj pasis tra aliaj saudaj instruaj organizaĵoj, interne aŭ ekstere de la lando, kaj tra neformalaj instruad-retoj. Depost tiam, aliaj oficialaj, neoficialaj aŭ privataj organizaĵoj naskiĝis, por respondi al la postulo de konstante kreskanta religio-merkato. Paralele al la instituciaj vojoj, Riado financas, kutime plej diskrete, individuojn, grupojn kaj organizaĵojn, kiuj pli malpli servas ĝiajn interesojn. Ĝi laŭdire elspezis pli ol kvar miliardojn da dolaroj por subteni la muĝahedinojn en Afganujo dum la 1980-aj jaroj.

Kiel efika rimedo de videblo kaj plietendiĝo, la amaskomunikila kaj virtuala mondo kompreneble ne eskapas la atenton de la politiko-religiaj gvidantoj de la reĝlando. Ĝi estas uzata de ili, de la 1990-aj jaroj. Dekoj da satelitaj TV-ĉenoj kaj centoj da retejoj naskiĝas. Ankaŭ la “sociaj retoj” estas amase uzataj. Ĉiaj servoj estas proponataj, foje en pluraj lingvoj. Ĉi tiu investo en la novaj teknikaroj, financata de la ŝtato, ne devas forgesigi la tradiciajn disvastigo-rimedojn. Ekzemple, milionoj da broŝuroj, kasedoj, KDiskoj kaj piaj libroj estis distribuataj tra la mondo, je malaltaj prezoj aŭ senpage, depost la 1980-aj jaroj.

Danke al la petroldolaroj, al la ĉeesto de la islamaj sanktaj lokoj sur la sauda teritorio, al la simpleco de ĝiaj reguloj kaj la fervoro de ĝiaj adeptoj, vahabismo trudis sin kiel ortodoksecon, rilate al kiu ĉiuj aliaj agantoj de nun poziciiĝas. Ĝia plej efika armilo restas sendube la kapablo de ĝiaj gardantoj alianciĝi kun iu ajn reĝimo, aŭ almenaŭ toleri ĝin, se nur ĝi permesas al ili islamigi la socion de malsupre. La restarigo de kaliflando ne estas inter iliaj zorgoj. Tute malsame estas ĉe iliaj ĉefaj konkurantoj, la Islama Frataro.

Ekde sia fondo ĉirkaŭ 1928 de Hassan Al-Banna, la Islama Frataro havas kiel celon rekrei la originalan politikan kaj religian unuecon de la uma*. Por realigi tiun utopion, ties fondinto konsideras celrilatan strategion: necesas unue islamigi la socion de malsupre, preterpasante ĉiujn jurajn kaj teologiajn skolojn, antaŭ ol konkeri la regpovon kaj krei islamajn ŝtatojn. Tiuj ŝtatoj, kiuj certigas la dominadon de la tradiciaj religiaj valoroj, iniciatas integrado-procezon tra intensaj kunlabor-programoj. Tio tute nature rezultigas abolon de la landlimoj kaj proklamon de la kaliflando.

*  La komunumo de la islamanoj.- jmc

Kvankam tradiciisma, la diskurso de la Frataro estas relative modera dum la unuaj jaroj. Multaj okcidentaj ideoj, almenaŭ en ties retorikaj procedoj, estas adoptitaj por ebligi la eniron en la modernan politikan kampon cele ĝin regi. La Frataro tre rapide etendiĝas en Egiptujo kaj aliloke, sed ĝi malsukcesas akiri la regpovon. Fine de la 1940-aj jaroj, ĝi komencas procezon de radikaliĝo, kiu intensiĝas dum la sekva jardeko pro la kruela subpremo kaj persekutado de Naser kontraŭ ĝiaj membroj.

En tiu kriza kunteksto ja naskiĝis la ideoj de Sayyed Qotb (1906-1966), unu el la ideologoj de la Frataro. En 1950, tiu eksĵurnalisto spertas ideologian returniĝon, kiu havos grandegajn konsekvencojn al la arabo-islama politiko-religia kampo. Li ja konsideras, ke la mondo en kiu li vivas falis en apostatecon. La veraj kredantoj, nun malplimulto, devas plenumi “elmigradon”, spirite kaj fizike disigante sin de la malpiaj socioj. Stariginte firman platformon, tiuj elektitoj devas ekkonkeri la reg-povon por instali islaman ŝtaton kaj leĝon kadre de senmanka ĝihado. Tiu enklavo-kulturo, kiu ne estas nova en la islama historio, fariĝas tre rapide la bazon de la nuntempa ĝihadismo. Ĝia miksiĝo kun la vahabismo, la mawdoudismo* kaj eŭropaj ideologioj — aparte faŝismo kaj komunismo, igas ĝin ankoraŭ pli timinda inter la manoj de grupoj kiel Al-Kaido, la Al-Nosra-fronto kaj la Organizaĵo de la islama ŝtato.

*  Reference al Abul Ala Mawdoudi (1903-1979), hindo-pakistana intelektulo, religiulo kaj politikisto, kiu estis unu el la ĉefaj disvolvantoj de la moderna islamismo.

La plimulto de la Islamaj Fratoj kontestas la argumentojn de Qoth, ne baskulas en ĝihadismon kaj al ĝi preferas aktivismon, sed ĝi tamen ne malproksimiĝas de tradiciismo; ĝi ja devas konservi sian merkato-parton. Eĉ se estas lokaj apartismoj, la komuna elemento de la movadoj apartenantaj al tiu grupo estas la volo islamigi la sociojn. Kaj tio sen forlasi la revon de parta aŭ tuta akiro de reg-povo, ĉu per partiinvadismo, ĉu per la demokratia ludo.

Siaflanke, kiu ajn estas ilia politika aparteno, la reĝimoj, kiuj instaliĝas post la sendependiĝoj, instrumentigas la religion, ĉefe la tradiciismon. La malsukceso, aŭ neekzisto de projekto de nacia konstruo ebligas al ili uzi tiun plej altgradan rifuĝ-valoron. En unua tempo, ili opinias, ke la regado de la agantoj kaj la monopolo de la religia diskurso bezonas la regadon de la institucioj, kiel la universitato Al-Azhar en Egiptujo, universitato Zituna en Tunizio kaj universitato de Al-Karaŭino en Maroko. Tiu politiko havas perversan efikon: la reprezentantoj de tiuj institucioj, kiuj estis en situacio de kvazaŭmonopolo, troviĝas ne nur longdaŭre miskreditigitaj, sed ankaŭ konkurencataj de novaj religiaj agantoj, ĉefe la islamaj Fratoj kaj la vahabistoj. La spirita kampo estas tiel fragmentita. Eĉ pli malbone, tradiciisma tendenco proponi ĉiam pli komencas manifestiĝi.

La Islama Frataro kontraŭ la maldekstro

KVANKAM restante singardemaj, plej multaj el la reĝimoj provas uzi tiujn religiajn entreprenistojn je sia avantaĝo jam en la komenco de la 1970-aj jaroj. Por sin liberigi el la opoziciaj movadoj, pluraj reĝimoj, inter kiuj tiu de Anuar El-Sadate en Egiptujo kaj de Hassan la 2-a en Maroko, tiel uzas la Islaman Frataron. Sub la komprenema rigardo de la regantoj, tiuj daŭreble malfortigas la poziciojn de la maldekstro, notinde en la instruaj institucioj, la universitatoj, la sindikatoj, ktp. Sed la afero ne haltas tie. La reĝimoj iras ĝis ĉerpi el la katalogo/ inventaro de la Frataro, samtempe por kontentigi, kaj antaŭi ilin. Tio koncernas ne nur la sferon de la leĝo (la konstituciigo de islamo, aŭ eĉ de la ŝario, la persona statuso, artikoloj el la punkodo, ktp.), sed ankaŭ edukadon (la lernejaj programoj) kaj la amasinformilojn. Por kompletigi tion, la ŝtatestroj ne mistrafas okazon publike montri sian piecon (plenumo de ritaroj, notinde la pilgrimado al Mekao, organizo de religiaj ceremonioj, konstruado de kultejoj, ktp.).

Eĉ se la reĝimoj toleras kaj instrumentigas la Islaman Frataron, singardemo restas. Ili ne forgesas, ke la lasta celo de la Frataro restas akiro de la regpovo. Ili do mistrafas neniun okazon provi miskreditigi ĝin, malfortigi kaj eĉ neniigi ĝin. Tio ekzemple okazis en Sauda Arabujo post fratara kontestado komence de la 1990-aj jaroj. Aliaj reĝimoj provis, ĉefe post la atencoj de la 11-a de septembro 2001, apogi sin sur la sufiismaj frataroj por atingi la saman celon. Vane.

Fronte al la kresko de la islama Frataro post la popolaj ribeloj de 2011, pluraj reĝimoj de la regiono malkovras la “bonefikon” de vahabismo: la kontraŭ-fratarismo, la politika kontraŭ-modernismo kaj alvoko nepre obei al la regantoj. Ili ne forgesis uzi ĝin, kio ebligas antaŭvidi koluziojn en la venontaj jaroj. Ĉio igas do pensi, ke la religia tradiciismo daŭrigos sian etendiĝon, des pli ke la civilaj socioj estas malfortaj ĉar nur en sia komenco, kaj ke la intelekta kampo, notinde modernisma, estas ruiniĝinta.

Nabil MOULINE


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Artefarita alfrontiĝo inter civilizo kaj barbareco

Por (vere) elradikigi terorismon

La atencoj de Tunizo kaj de Sanao ĵus konfirmis, ke la islamaj landoj estas la plej trafitaj de la ĝihadismaj agoj kontraŭ la civilaj loĝantaroj. La lasta numero de Manière de Voir ankaŭ memorigas ke, se ĝi ebligas mobilizi la publikon, la “milito kontraŭ terorismo” kontribuas al pligravigo de la ekzistantaj politikaj problemoj, notinde en Proksima Oriento.

Ĝi estis fama batalo, sekvita horon post horo de ĉiuj amasinformiloj de la mondo. La Organizaĵo de la Islama Ŝtato (OIŜ) (ankaŭ nomata Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio), kiu konkeris Mosulon en junio 2014, daŭrigis sian rapidegan antaŭeniron samtempe al Bagdado kaj al la turka landlimo; ĝi okupis 80% de la urbo Kobané, en Sirio. La bataloj ardis dum monatoj. La lokaj kurdaj milicanoj, apogataj de la usona aviadarmeo, ricevis armilojn kaj subtenon de ĉirkaŭ cent kvindek soldatoj senditaj de la regiona registaro de la iraka Kurdujo. Pasie sekvataj de la okcidentaj televidoj, la alfrontiĝoj finiĝis komence de 2015 per retroiro de la OIŜ.

Sed kiuj estas tiuj heroaj rezistantoj, kiuj tranĉis unu el la kapoj de la terorisma hidro? Tre ĝenerale kaj neprecize kvalifikitaj “kurdoj”, ili apartenas plimulte al la Partio de la demokratia Unio (PYD), la siria branĉo de la Partio de la laboristoj de Kurdujo (PKK). Sed la PKK troviĝas de pli ol jardeko sur la listo de la teroristaj organizaĵoj establita de Usono kaj de Eŭropa Unio.

Oni ja povas esti kondamnita, en Parizo, pro “apologio de terorismo” se oni esprimas favoran opinion pri la PKK; sed, en Kobané, iliaj batalantoj meritas nian admiron. Kiu povas miri pri tio, kiam Vaŝingtono kaj Tehrano intertraktas historian interkonsenton pri la nuklea energio, kaj kiam la usona direktoro de la ŝtata informcentro pri eksterlando (CIA) transdonas al la Senato raporton en kiu Irano kaj la Hizbulaho ne plu estas kvalifikitaj terorismaj entoj minacantaj la usonajn interesojn*?

*  Vd. Jack Moore, “US omits Iran and Hezbollah from terror threat list”, Newsweek, Nov-Jorko, 16-a de marto 2015.

Estis somero aparte tumulta. En Haifo, viro deponis bombon en strat-bazaro la 6-an de julio; dudek tri homoj estis mortigitaj kaj sepdek kvin vunditaj, plej multe virinoj kaj infanoj. La 15-an de la sama monato, atako farita en Jerusalemo mortigis dek homojn kaj vundis dudek naŭ. Dek tagojn poste, bombo eksplodis, ankoraŭ en Haifo, mortigante tridek naŭ homojn. Ĉiuj viktimoj estis civiluloj kaj araboj. En la Palestino de 1938, asertis sian respondecon pri tiuj agoj Irgun, la armea sekcio de la “reviziista” alo de la cionisma movado, kiu donis al Israelo du ĉefministrojn: Menahem Begin kaj Itzhak Shamir*.

*  Uri Avnery, “Who are the terrorists?”, artikolo en Haolam Hazeh, 9-a de majo 1979, kaj reproduktita en Journal of Palestine Studies, Bejruto, aŭtuno 1979.
Malpreciza koncepto

Rezistantoj? Batalantoj de la libereco? Krimuloj? Barbaroj? Oni scias, ke la kvalifiko “teroristo” ĉiam aplikatas al la Alia, neniam al “niaj batalantoj”. Historio ankaŭ instruis al ni, ke la teroristoj de hieraŭ povas fariĝi la regantoj de morgaŭ. Ĉu mirige? Terorismo povas esti difinita — kaj la ekzemploj de la PKK kaj de la cionistaj armitaj grupoj ilustras la ambiguecon de la koncepto — kiel agad-formo, ne kiel ideologio. Nenio ligas la italajn ekstrem-dekstrajn grupojn de la 1970-aj jaroj, la Tamulajn Tigrojn kaj la Irlandan Respublikan Armeon (Irish Republican Army, IRA), sen eĉ paroli pri la Organizo de Liberigo de Palestino (OLP) kaj la Afrika Nacia Kongreso (African National Congress - ANC). Tiuj du lastaj estis oficiale deklaritaj “terorismaj” de Ronald Reagan, Margaret Thatcher kaj, evidente, de s-ro Benjamin Netanjahu, kies lando intime kunlaboris kun la apartismo-epoka Sud-Afriko*.

*  Vd “Regards sud-africains sur la Palestine”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2009.

Plej bone oni povas enskribi terorismon en la liston de la militaj rimedoj. Kaj, kiel oni ofte diris, ĝi estas la armilo de la malfortuloj. Brila figuro de la alĝeria revolucio, arestita de la franca armeo en 1957, Larbi Ben Mhidi, ĉefo de la aŭtonoma regiono Alĝero, estis pridemandita pri la kialoj, ke la Fronto de Nacia Liberigo (FLN) deponis bombojn kaŝitajn funde de korboj en kafejoj aŭ aliaj publikaj lokoj. “Donu al ni viajn aviadilojn, ni donos al vi niajn korbojn”, li rebatis al siaj torturantoj, kiuj kelkajn tagojn poste murdis lin. La misproporcio de la rimedoj inter gerilo kaj regula armeo kondukas al misproporcio de la nombro de viktimoj. Se la Hamaso kaj ĝiaj aliancanoj devas esti konsiderataj “teroristoj” ĉar ili mortigis tri civilulojn dum la Gaza-milito de somero 2014, kiel oni kvalifiku la Israel-ŝtaton, kiu amasmurdis, laŭ la plej malaltaj taksoj — tiuj de la israela armeo mem - , inter okcent kaj mil da ili, inter kiuj plurajn centojn da infanoj?

Preter ĝia malpreciza kaj nedecida karaktero, la uzo de la koncepto terorismo emas forigi la politikajn aspektojn de la analizoj kaj per tio malebligi la komprenon de la koncernaj problemoj. Ni luktas kontraŭ la “imperion de Malbono”, asertis la prezidanto George W. Bush antaŭ la usona Kongreso la 24-an de septembro 2001, aldonante: “Ili malamas tion, kion ili vidas en tiu asembleo, demokrate elektitan registaron. Iliaj regantoj elektas sin mem. Ili malamas nian liberecon: nian religio-liberecon, nian parol-liberecon, nian liberecon voĉdoni kaj kunveni, malkonsenti unu kun la aliaj.” Laŭ tio, por alfronti terorismon, ne necesas modifi la usonajn milit-politikojn en la regiono, ĉesigi la suferojn de la palestinanoj; la sola solvo estas la fizika elimino de la “barbaro”. Se la fratoj Kouachi kaj Amedy Coulibaly, aŭtoroj de la atencoj kontraŭ Charlie Hebdo kaj la Hyper-Cacher de la Porte de Vincennes en Parizo estis ĉefe kaj funde motivitaj de sia malamo al esprim-libereco, kiel asertis la ĉefaj francaj politikaj respondeculoj, estas senutile demandi sin pri la konsekvencoj de la politikoj kondukataj en Libio, en Malio kaj Sahelo. La tagon mem, kiam la franca Nacia Asembleo omaĝis la viktimojn de la januaraj atencoj, ĝi voĉdonis por la daŭrigo de la francaj armeaj operacioj en Irako.

Ĉu ne venis la tempo por bilanci tiun “militon kontraŭ terorismo” daŭranta de 2001, el la vidpunkto de ĝiaj afiŝitaj celoj? Laŭ la Global Terrorism Database de la Maryland-universitato, Al-Kaido kaj ties filioj plenumis ĉirkaŭ ducent atencojn jare inter 2007 kaj 2010. Tiu nombro kreskis 300% en 2013, kun sescent atencoj. Kaj estas certe, ke la nombroj de 2014 superos la rekordojn, kun la kreado de la Kalif-lando fare de s-ro Abu Bakr Al-Baghdadi*. Kio pri la nombro de teroristoj? Laŭ la okcidentaj taksoj, dudek mil eksterlandaj batalantoj aliĝis al la OIŜ kaj la ekstremismaj organizaĵoj en Irako kaj Sirio, inter kiuj tricent mil kvarcent eŭropanoj. “Nick Rasmussen, la ĉefo de la usona Nacia Centro por Kontraŭ-terorismo, asertis ke la fluo de la eksterlandaj batalantoj irantaj en Sirion larĝe preterpasas tiun de tiuj, kiuj iris plenumi la ĝihadon en Afganujo, Pakistano, Irako, Jemeno aŭ Somalio kiam ajn dum ĉi tiuj lastaj jaroj*.”

*  Vd. Gray Matter, “Where terrorism research goes wrong”, International New York Times, 6-a de marto 2015.
*  Associated Press, 10-a de februaro 2015.

Tiu bilanco de la “milito kontraŭ terorismo” estus tre fragmenta, se ĝi ne enkonsiderus la geopolitikajn kaj homajn dramojn. De 2001, Usono, kelkfoje helpe de siaj aliancanoj, kondukis militojn en Afganujo, Irako, Libio kaj, nerekte, en Pakistano, Jemeno kaj Somalio. Bilanco: la libia ŝtato malaperis, la iraka ŝtato falas en konfesiismon kaj internan militon, la afgana registaro ŝanceliĝas, la Talibanoj neniam estis tiom potencaj en Pakistano. S-ino Condoleezza Rice, usona eksa ministro pri eksterlandaj aferoj, elvokis en 2005 “konstruivan ĥaoson” por pravigi la politikon de la Bush-administracio en la regiono, anoncante ĝojan estontecon en demokratio. Dek jarojn poste la ĥaoso etendiĝis al la tuta teritorio, kiun Usono nomas la “granda Mez-Oriento”, de Pakistano ĝis Sahelo. Kaj la loĝantaroj estis la unuaj viktimoj de tiu utopio, pri kiu estas malfacile mezuri ĝian konstruivon.

Dek miloj da civiluloj fariĝis viktimoj de la “precize alcelitaj bombadoj”, de la senpilotaj aviadiloj, de la specialaj taĉmentoj, de arbitraj arestoj, de torturoj sub la aŭtoritato de konsilistoj de la Central Intelligence Agency (CIA) (usona Centra Informokapta Agentejo). Nenio estis indulgata, nek geedziĝ-festoj, nek naskiĝo-ceremonioj, nek funebroj, cindrigitaj per usonaj “alcelitaj” pafoj. La ĵurnalisto Tom Engelhardt raportis pri ok geedziĝfestoj bombitaj en Afganujo, Irako kaj Jemeno inter 2001 kaj 2013*. Kiam oni elvokas ilin en okcidento — kio estas malofta — tiuj viktimoj, male al tiuj de la “terorismo”, neniam havas vizaĝon, identecon; ili estas anonimaj, “flankaj”. Tamen, ĉiu havas familion, gefratojn, gepatrojn. Ĉu mirinde, ke ilia memoro nutras kreskantan malamon kontraŭ Usono kaj la Okcidento? Ĉu oni povas imagi, ke la prezidanto Bush povos esti akuzata antaŭ la Internacia Pun-Kortumo pro tio, ke li invadis kaj detruis Irakon? Tiuj neniam persekutataj krimoj firmigas la krediton de la plej ekstremismaj diskursoj en la regiono.

*  Tom Engelhardt, “Washington’s wedding album from hell”, TomDispatch, 20-a de decembro 2013, www.tomdispatch.com/blog

Kvalifikante la malamikon kiel “ekzistecan minacon”, reduktante ĝin al “islamo-faŝismo”, kiel faris la franca ĉefministro Manuel Valls, elvokante trian mondmiliton kontraŭ nova totalismo heredanto de faŝismo kaj komunismo, la Okcidento donas al Al-Kaido kaj la OIŜ videblecon, famecon, dimension kompareblan al tiu de Sovet Unio, aŭ eĉ de nazia Germanujo. Ĝi artaĵe kreskigas ilian prestiĝon kaj la allogon, kiun ili prezentas al tiuj, kiuj deziras rezisti al la trudita ordo de la eksterlandaj armeoj.

Kelkaj usonaj regantoj foje havas ekfulmon de klarmenseco. En oktobro 2014, la ministro pri eksterlando John Kerry, celebrante kun la usonaj islamanoj la “ofero-feston”, deklaris, elvokante siajn vojaĝojn en la regiono kaj siajn diskutojn koncerne la OIŜ: “Ĉiuj gvidantoj spontane menciis la neceson provi sukcesi pacprocezon inter Israelo kaj la palestinanoj, ĉar [la manko de paco] favoras la varbadon [de la OIŜ], la koleron kaj la strat-manifestaciojn, al kiuj tiuj gvidantoj devas respondi. Ni devas kompreni tiun ligitecon al humiligo kaj perdo de digno*.”

*  Joseph Klein, “Kerry blames Israel for ISIS recruitment”, Frontpage Mag, 23-a de oktobro 2014, www.frontpagemag.com

Ĉu do estas rilato inter “terorismo” kaj Palestino? Inter la detruo de Irako kaj la antaŭenpaŝoj de la OIŜ? Inter la alcelitaj murdoj kaj la malamo al Okcidento? Inter la atenco de Bardo en Tunizo, la diserigo de Libio kaj la mizero de la forlasitaj regionoj de Tunizio, pri kiu oni esperas, sen multe kredi, ke ĝi ricevos finfine sufiĉe ampleksan ekonomian helpon, kiu ne estos kondiĉita al la kutimaj receptoj de la Internacia Mon-Fonduso (IFM), kiuj kreas maljuston kaj ribelojn?

Fleksi la okcidentajn politikojn

Eksa agento de la CIA, bonega fakulo pri islamo, Graham Fuller ĵus publikigis libron A World Without Islam (“Mondo sen islamo”)*, kies ĉefan konkludon li tiel resumas: “Eĉ se ne ekzistus religio nomata islamo, aŭ profeto nomata Mohammed, la stato de la rilatoj inter Okcidento kaj Proksima Oriento hodiaŭ estus pli malpli sama. Tio povas ŝajni kontraŭ-intuicia, sed prilumas esencan punkton: ekzistas dekduo da bonaj kialoj, ekster islamo kaj la religio, pro kiuj la rilatoj inter Okcidento kaj Proksima Oriento estas malbonaj (...): la kruc-militoj (okcidenta geopolitika, socia kaj ekonomia aventuro), la imperiismo, la koloniismo, la regado de Okcidento al la energiaj resursoj de Proksima Oriento, la starigo de diktaturoj favoraj al Okcidento, la senfinaj okcidentaj politikaj kaj militaj intervenoj, la redesegnado de la landlimoj, la kreado — fare de Okcidento - de la israela ŝtato, la usonaj invadoj kaj militoj, la biasaj usonaj politikoj rilate la palestinan demandon, ktp. Nenio el tio rilatas al islamo. Veras, ke la reagoj de la regiono estas pli ka pli formulataj laŭ la vidpunkto de religio kaj kulturo, tio estas de islamo. Tio ne estas surpriza. En ĉiu grava alfrontado, oni provas defendi sian aferon laŭ la plej altaj moralaj vidpunktoj. Tiel agis same la kristanaj krucmilitantoj kiel la komunismo, kun sia “lukto por la internacia proletaro*.”

*  Little Brown and Co, Nov- Jorko, 2010.
*  Graham E. Fuller, “Yes, it is islamic extremism — But why?”, 22 -a de februaro 2015, http://grahamefuller.com

Eĉ se oni ja devas zorgi pri la malamaj diskursoj disvastigitaj de kelkaj radikalaj islamaj predikantoj, la reformo de islamo apartenas al la respondeco de la kredantoj. Inverse, la fleksiĝo de la okcidentaj politikoj, kiuj de jardekoj nutras ĥaoson kaj malamojn, estas nia respondeco. Kaj ni ignoru la konsilojn de tiuj fakuloj pri la “milito kontraŭ terorismo”. La plej aŭskultata en Vaŝingtono de tridek jaroj estas s-ro Netanjahu, la israela ĉefministro, kies libro Terrorism: How the West can Win (Terorismo: Kiel la Okcidento povas gajni)* pretendas klarigi kiel oni povas elradikigi la terorismon; ĝi estas la plej legata libro de ĉiuj novaj krucmilitistoj. Ĝiaj receptoj nutris la “civilizacio-militon” kaj plonĝigis la regionon en ĥaoson, el kiu, laŭ ĉiuj haveblaj indikoj, ĝi malfacile sukcesos eliri.

*  Farrar, Straus and Giroux, Nov-Jorko, 1986.

Alain GRESH


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Laŭdo de la sindikatoj

ĈAR ĈIU ŝajnas esti en zorgo pro la kreskego de la malegalecoj, kial do tiu analizo de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) restis tiom nerimarkita?* Ĉu pro ties konkludoj? En studaĵo aperinta en marto, du ekonomikistoj de la templo de liberalismo montras “la ekziston de ligo inter la malaltiĝo de la kvoto de sindikat-aliĝo kaj la altiĝo de la plej altaj enspezoj en la evoluintaj landoj dum la periodo de 1980 ĝis 2010”. Kiel ili klarigas tiun ligon? “Ĉar ĝi malaltigis la influon de la salajruloj sur la decidoj de la entreprenoj”, la malfortiĝo de la sindikatoj ebligis “altigi la parton de enspezoj, kiu konsistas el la pagoj por la alta direktejo kaj por la akciuloj”.

*  Florence Jaumotte kaj Carolina Osorio Buitron, “Le pouvoir et le peuple[La potenco de la popolo]”, Finances & développement, Vaŝingtono, DC, marto 2015.

Laŭ tiuj fakuloj de la IMF, “proksimume duono de la profundiĝo de la malegalecoj, kiun la liberaluloj preferas tradicie atribui al nepersonaj faktoroj (tutmondiĝo, teĥnologioj ktp) devenas el la malfortiĝo de la organizaĵoj de la salajruloj. Ĉu miri pri tio? Kiam la sindikatoj malaperas, ĉio malboniĝas, ĉio delokiĝas. Ili estas historiaj apogiloj de la plej multaj emancipaj atingoj, kaj ilia malfortiĝo povas nur sproni la apetiton de la kapital-poseduloj. Kaj ilia foresto liberigas spacon, kiun tuj ekokupas la ekstremdekstro kaj la religia integrismo, kiuj ambaŭ zorgas por dividi sociajn grupojn, kies intereso estus montri sin solidaraj.

La malfortiĝo de la sindikatoj ne okazas pro hazardo nek pro malbona sorto. En aprilo de 1947, dum la Okcidento troviĝis antaŭ tridek jaroj da iom pli bone dividita prospero, Friedrich Hayek, liberala pensulo kiu stampis sian jarcenton, jam skizis la vojon al siaj politikaj amikoj: “Se ni volas havi la plej etan esperon reveni al ekonomio de libereco, la demando de malaltigo de la sindikata povo estas unu el la plej gravaj.” Hayek tiam predikis en la dezerto, sed kvindek jarojn poste, danke al la rekta ‒ kaj brutala ‒ interveno de du liaj admirantoj, Ronald Reagan kaj Margaret Thatcher, dum gravaj laborkonfliktoj (la usonaj aerkontrolistoj en 1981, la britaj ministoj en 1984-1985), la “sindikata povo” kolapsis. Inter 1979 kaj 1999, la nombro da strikoj kun almenaŭ mil salajruloj pasis en Usono de 235 al 17, tiu de la “perditaj” labortagoj de dudek milionoj al du milionoj.* Kaj la parto de la salajro en la nacia enspezo malkreskis ... En 2007, apenaŭ elektita prezidanto de la franca respubliko, s-ro Nicolas Sarkozy voĉdonigis leĝon kiu limigis la strik-rajton en la publikaj servoj. Jaron poste li knabe ĝojis: “De nun, kiam okazas striko en Francujo, neniu rimarkas tion.”

*  George Melloan, “Whatever happened to the US labor movement?”, The Wall Street Journal, Novjorko, 4-a de septembro 2001.

Laŭ la logiko, la studaĵo de la IMF devus konkludi, ke estas sociala kaj politika urĝo fortigi la sindikatojn. Sed anstataŭ tio ĝi taksas ke “oni devas ankoraŭ determini, ĉu la kresko de la malegalecoj pro la malfortiĝo de la sindikatoj estas bona aŭ malbona por la socio” Tiuj, kiuj havas jam etan ideon pri la respondo, tiuj senpene tiras la konkludon, kiu trudiĝas.

Serge HALIMI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Malantaŭ la opono inter naciistoj kaj islamistoj kaŝiĝas multaj fendolinioj

En Libio, ne estas ĥaoso, sed milito

En kunteksto de perforto inter rivalaj partioj, la ofensivo de la generalo Khalifa Haftar kontraŭ la islamistoj pliprofundigas la fendojn, kiuj dividas la libianojn. La intertraktadoj komencitaj sub la aŭtoritato de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) daŭras, sed la ĉeesto de grupoj aliĝintaj al la Organizo de la Islama Ŝtato (OIŜ) fortigas la eventualecon de eksterlanda interveno, kun tute malcertaj konsekvencoj.

KIU ANKORAŬ memoras la rapidegan viziton en Libio de s-roj Nicolas Sarkozy kaj David Cameron, la 15-an de septembro 2011? Antaŭ la homamaso en Bengazi, la franca prezidanto tiam alvokis la loĝantaron “montri novan kuraĝon, tiu de la pardono kaj repaciĝo*. Por la francaj amasinformiloj, tiu triumfa parolado konfirmis la sukceson de la milito kondukita de la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO) kontraŭ la trupoj de la reĝimo de Muamar Kadafi.

*  Le Monde, 17-a de septembro 2011.

Preskaŭ kvar jarojn poste, regas seniluziiĝo kaj maltrankvilo. Sub influo de politika malstabilo kaj armitaj alfrontiĝoj inter ribelaj partioj, Libio ŝajnas preta diseriĝi. La publika sekureco senĉese malboniĝas. Francujo ja estis devigata evakui sian ambasadejon nokte, sub la protekto de siaj specialaj taĉmentoj, en julio 2014. Depost tiam, la ministro pri defendo, s-ro Jean-Yves Le Drian, kaj lia itala samrangulo, s-ino Roberta Pinottin regule elvokas la perspektivon de nova milita interveno por neniigi la grupojn kiuj deklaris sin sub aŭtoritato de la Organizo de la Islama Ŝtato (OIŜ). Siaflanke, la ĵurnalistoj, kiuj povas resti nur mallonge en la lando, kvalifikas la situacion “ĥaosa”. Tiu semantika elekto de la ĵurnalistoj, post ilia uzo de la duecaj esprimoj “demokratio kontraŭ diktaturo” en 2011, kaj “milicoj kontraŭ civila socio”, aŭ ankoraŭ “islamistoj kontraŭ liberaluloj”, fontas el la nekapablo — aŭ rifuzo — kompreni la eventojn. Ĝi ankaŭ atestas pri la manko de interpreto-sistemo enkalkulanta identecojn de la diversaj agantoj kaj la racian logikon de iliaj strategioj kaj agmanieroj.

Ĉia pripenso pri la estonto de Libio necesigas reveni al la eventoj, kiuj kondukis al la malapero de Kadafi — tio, kion la oficiala historio kvalifikas “revolucio”. Oni ne povas nei ke okazis revolucia momento, en februaro 2011 en pluraj urboj, inter kiuj Bengazi, sed la realo estas ke, post kelkaj tagoj de popolribelo, rapide armita, la lando baskulis en internan militon. Okmonata fratmurda konflikto, kun aldono de rekta eksterlanda enmiksiĝo, rezultigis la disfalon de la reĝimo. Tiu falo, la sola interkonsentita politika celo de la tiamaj ribelintoj, povas plej bone esti kvalifikita “revolucia rezulto”. Sed neniu stabila socipolitika ordo, kaj des pli prave, neniu ŝtato, povis elmergiĝi. Tio pro la reveno fortigita de la “primaraj identecoj” fasonitaj kaj difinitaj de la lokaj apartenoj kaj apartismoj propraj al ĉiu grupo aŭ subgrupo, etna aŭ triba.

Tobruk kontraŭ Tripolo

SPITE AL sia politika praktiko bazita sur klientismo kaj regionismo, la Kadafi-reĝimo, kun sia naciisma kaj kontraŭ-imperiisma retoriko, kontribuis al la konstruo de nacia identeco. Tiu lasta diseriĝis dum la interna milito. Post la falo de la reĝimo, malnovaj lokaj rivalecoj revigligitaj pro la konflikto, aldoniĝis al la fendoj interne de la ribelantaro, kaj al la tradicia opono inter centro kaj periferio. La dissemo de ĉiuspecaj armiloj kaj la uzo de perforto kiel solvmaniero de la konflikto, pli malbonigis la situacion. La embrioj de ŝtato kaj de regula armeo starigitaj sub la regado de Kadafi malaperis kun li. Neniu oficiala strukturo disponanta pri la legitima monopolo de la perforto sukcesis stariĝi, pro la konkurenco inter urboj, ribelaj partioj kaj regionoj. La politika pezo de tiuj entoj mezuriĝis nur laŭ la nombro kaj la ekipado de ilia katiba (batal-taĉmento), kiuj enhavis inter cent kaj kvincent homojn.

Apenaŭ kelkajn semajnojn post la morto de Kadafi, la 20-an de oktobro 2011, multaj limigitaj alfrontiĝoj eksplodas sur la tuta teritorio. La revoluciaj aŭ postrevoluciaj milicoj, tiam taksataj je okdek mil homoj, batalas inter si por la loka povo, la regado de la teritorioj kaj la enspezoj de la translandlimaj negocoj. La sinsekvaj registaroj ne havas alian eblecon, ol apogi sin sur tiuj milicoj por kovri/ korekti/ la mankon de armeo kaj polico. La plej potencaj milicoj, fremdaj al la lokaj konfliktoj, estas senditaj surloke por limigi la nivelon de perforto, kun tre malegalaj rezultoj.

Sendepende de tiuj ripetataj lokaj armitaj alfrontiĝoj, lukto okazas en Tripolo, sine de la Ĝenerala Nacia Kongreso (ĜNK), la Parlamento elektita la 6-an de julio 2012. Temas pri lukto por la centra regado, inter du partioj, kiuj iom post iom radikaliĝas. La unua, memproklamita “liberala” aŭ “naciisma”, estas ankaŭ kvalifikita “laika” de la okcidentaj amaskomunikiloj. Ĝi ĉefe enkalkulas negocistojn, kadrulojn de la malnova reĝimo proksimaj de la “reformisma” movado iniciatita de s-ro Saif Al-Islam (dua filo de Kadafi) ekde 2005, kaj oficiroj kiuj forlasis la armeon en la komenco de la popolribelo. La dua partio, “islamisma” laŭ ties oponantoj kaj la eksterlanda gazetaro, ne limigas sin je la islamisma tendaro, tio estas je politika tendenco vokanta al starigo de Konstitucio, kies ĉefa fonto estas la ŝario. Ĉar, sub la malnova reĝimo, la islamistoj konsistigis la ĉefan strukturitan opozicion, tiu tendenco enhavas grandan nombron da longdaŭraj oponantoj. Sed ĝi ankaŭ enkalkulas la reprezentantojn de Misrata, urbo kun forta revolucia legitimeco*, kaj de aliaj urboj de la tripolia marbordo kun komerca tradicio, ĉefe Zaŭija kaj Zuŭara.

*  En oktobro 2011, Misrata enkalkulis tridek ses mil batalantojn por loĝantaro de ĉirkaŭ tricent mil homoj (intervjuo kun s-ro Salem Joha, ĉefkomandanto de la ribeluloj de la urbo dum la milito de 2011, Misrata, junio 2012).

Preter la fendo inter religiuloj kaj laikuloj, alia fendolinio aperas: elitoj, kiuj servis sub la malnova reĝimo kaj maljunaj naciistaj ekzilitoj kontraŭ nova generacio de islamismaj oponantoj, internaj kaj eksterlandaj. Ambaŭ partioj apogas sin sur potencaj milicoj: tiuj de la urbo Zintan por la “naciistoj” kaj tiuj de Misrata por la “islamistoj”. Ĉiu pseŭd-armea organizaĵo okupas strategiajn lokojn en Tripolo, kiel ekzemple la flughavenon, la vojkrucojn de la urbocentro aŭ la ĉirkaŭaĵon de la oficialaj konstruaĵoj kaj de la grandaj hoteloj. Ĝi povas uzi tiun okupadon por preminflui la decidojn de la ĜNK aŭ de la transira registaro.

La jaro 2014 komenciĝas en tiu kunteksto: malforta kaj dupolusa centro, periferio dominata de la lokaj logikoj. La lando fragmentiĝas en multeco da etnoj administrataj de lokaj konsilioj kaj armeaj konsilioj, ĝenerale ligitaj al milicoj. La grandaj etnaj grupoj — tuaregoj de la Sudo, berberoj de la Nafusa-Montaro , tubuoj de la centra kaj orienta Sudo — agas laŭ siaj interesoj, estante mem kelkfoje dividitaj, kiel jam okazis dum la interna milito de 2011. Ja la internaj fendolinioj kaj la aliĝoj al tiu aŭ alia rivalaj partioj en Tripolo desegniĝas laŭ lokaj, eĉ “mikrolokaj”, kriterioj.

Same kiel en 2011, la generaciaj logikoj ankaŭ ludas rolon. Ekzemple, en la berber-lingvaj komunumoj de la Nifusa-montaro, la vilaĝestroj rifuzas elekti inter ambaŭ rivalaj partioj en Tripolo, pro timo de reprezalioj el la araba plimulto. Sed ili ne povas malhelpi multajn junulojn aliĝi al la “nacimovebla forto”, potenca milico dominata de la berberoj, kiu subtenas la partion tiel nomatan “islamista”. Tiu ilia engaĝiĝo ne klariĝas per ilia aliĝo al iu ajn formo de politika islamo, sed per la antagonismo ekzistanta inter la berberaj loĝantaroj de la montaro kaj iliaj potencaj arabaj najbaroj de la urbo Zintan.

Generalo reveninta el Usono

SUPERMETANTE sin al la aliaj, sen precize kovri ilin, kroma fendolinio iompostiome desegniĝis inter beduenaj loĝantaroj, aŭ sin deklarantaj tiaj, kaj tiuj kun urbeca kaj komerca tradicio. Ĉe la unuaj, la tradiciaj klanaj kaj tribaj strukturoj estas pli imponaj, la politika islamo estas malmulte radikinta, kio kondukas ilin plimulte alianciĝi al la “liberala” partio. Rilate la duajn, la projekto de nacia konstruado elstarigita de la politika islamo estas en ĝi laŭtradicie pli profunde radikinta, kio igas ilin elekti la “islamistan” tendaron. Tiu rivaleco pliprofundigas la alfrontiĝojn foje ene de kvartalo. En Bengazi, ekzemple, 40% de la loĝantaro devenas de la komercaj urboj de Tripolio (Misrata, Zaŭija, Tripolo). La ceteraj 60% konsideras sin beduen-devenantoj kaj apartenas ĉefe al la naŭ historiaj triboj de Cirenio, tiel nomataj saadaj. Tia fendo, determinata de la origino kaj antaŭeco de la surloka ĉeesto, instigis beduenajn loĝantojn aliĝi al la “naciisma” tendenco, pro rivaleco al la loĝantaroj devenantaj de Misrata, plimulte favoraj al la “islamisma” tendaro. Tiu apudeca rivaleco atendis nur fajreron por transformiĝi en perforton, kaj eĉ, kelkokaze, en “etnan purigadon”.

Katalizilo aperas en la persono de eksgeneralo 72-jara, s-ro Khalifa Haftar. Tiu eksa oficiro de Kadafi dizertis en 1983 kaj instaliĝis en Usono. Li revenis en Libion en marto 2011, post la komenco de la popolribelo. La 16-an de majo 2014, verŝajne inspirita de la puĉo de la marŝalo Abdel Fattah Al-Sissi en Egiptujo, la generalo lanĉas operacion nomatan “digneco” (Al-Karama), kun afiŝita celo “elradikigi la islamistojn”. Samtage li bombardigas brigadon en Bengazi. Li sin apogas sur la speciala taĉmento de la urbo kaj sur la aerarmeo, plimulte konsistanta el kadruloj de la malnova reĝimo dizertintaj en 2011, el brigadoj varbitaj en la grandaj triboj saadiaj kaj el la katiba, ligitaj al la aŭtonomiistoj de Cirenio. La ofensivo komenciĝas en Bengazi kontraŭ la milicoj ligitaj al la diversaj tendencoj de la politika islamo. Unua tuja konsekvenco: tiuj milicoj, inter kiuj kelkaj estis ĝis tiam rivaloj, deklaras sanktan union kontraŭ sia komuna malamiko. En Tripolio, la milicoj de Zintan aliĝas al la operacio “digneco” kaj sturmatakas la ĜNK la 18-an de majo, finante tiel la procezon, jam ne tre firman, de politika konstruado ekigitan du jarojn antaŭe. Rapide reagante al tiu atako, la kontraŭ-Haftar-tendaro strukturiĝas ĉirkaŭ la “islamista” partio plejmulta sine de la ĜNK. Tiu ĉi sin apogas sur koalicio nomata “Aŭroro de Libio” kaj ariganta ĉefe la “revoluciajn” grandajn brigadojn de Bengazi, Tripolo, Zaŭija, Garjan kaj Zuŭara.

Ĉe la loka nivelo, la politikaj agantoj kaj la komunumoj denove prenas poziciojn laŭ siaj propraj interesoj kaj malnovaj rivalecoj. La tribo Machachiya, tradicia rivalo de la Zintan, elektas “Aŭroro de Libio”. Aliaj triboj de Tripolio, kiuj longtempe restis kadafistaj bastionoj en 2011 (Warshafana, Vaxil, Siaan) aliĝas al la generalo Haftar ĉefe pro lokaj kialoj, kiuj esence konformas al la fendolinio de la milito de 2011 inter ribelantoj kaj lojalistoj. En la Sudo, parto de la tubuoj prenis pozicion favore al la generalo Haftar, tial grupoj de tuaregoj, reage al tio, prenas pozicion favore al la alia tendaro. Escepte de la grandaj kadafistaj bastionoj, kio estis la urboj Sirto kaj Bani Walid, rifuzantaj elekti inter la partioj, la fitna (divido), kiun multaj timis ekde 2011, etendiĝas tra la tuta lando. Anstataŭ restarigi ordon, kiel li unue anoncis, la generalo Haftar rapide faligas la landon en “duan internan militon”. Same kiel en 2011, ĉiu ento celas plenan venkon kontraŭ la alia.

Privilegii diplomatian solvon

LA 25-an DE JUNIO 2014, unu monaton post la lanĉo de la operacio de la generalo Haftar, parlamentaj elektoj okazas sub la premo de la “internacia komunumo”, kiu konsideras tiun baloton ebleco legitimi la elektitan instancon. La oficiala partopren-proporcio estas nur 18% (kaj verŝajne malpli). Kvankam la unua plano estis funkciigi la asembleon en Bengazi, ĝi fine instaliĝas en Tobruk, en la “teritorio” de s-ro Haftar. El entute cent okdek ok deputitoj (teorie ducent), nur cent dudek du ĉeestas la inaŭguran sesion la 4-an de aŭgusto, ĉar iuj elektitoj devenantaj el zonoj oponantaj al la generalo bojkotas ĝin. La asembleo nomumas provizoran registaron, kiu instaliĝas en El-Beida, alia bastiono de la generalo. Paralele en Tripolo, regataj de la koalicio “Aŭroro de Libio” de la 23-a de aŭgusto 2014, la membroj de la eksa ĜNK nomumas sian propran registaron “por la nacia savo”, akuzante — ne sen kialo — la elektitan Parlamenton esti aliĝinta al la generalo Haftar, per sia instaliĝo en Tobruk.

La elektoj de junio nur pliprofundigis la krizon, ĉar de tiam ĉiu el ambaŭ partioj povas pretendi al legitimeco. Same kiel en 2011, la okcidentaj ŝtatoj kaj la arabaj aliancanoj de la generalo Haftar (Egiptujo kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kiuj armee subtenas ĝin, Sauda Arabujo) rapide elektis sian tendaron. Tiel, neniu protesto leviĝis kontraŭ la “elradikiga” agado de majo, escepte de alvoko de la ambasadorino de Usono en Libio “indulgi la civilajn loĝantarojn”. Krome, ĉiuj tiuj landoj agnoskis la Parlamenton de Tobruk kiel solan “legitiman reprezentanton”de la libia popolo, jam la 4-an de aŭgusto. Tiu partieco enhavas riskon paroksismigi la streĉecon kaj kuraĝigi la ekstremistojn el ambaŭ tendaroj.

Dek monatojn post la komenco de tiu dua libia interna milito, la situacio ne instigas al optimismo. Estas malfacile establi nacinivelan bilancon de la bataloj, sed la statistikoj komunikitaj de la medicinaj instancoj en Bengazi anoncas pli ol sepcent mortintojn kaj kvin mil vunditojn de aŭgusto 2014. Por urbo de okcent mil loĝantoj, kaj konsiderante la multajn malaperintojn, inter kiuj kelkaj estis verŝajne mortigitaj, tiu nombro estas konsiderinda.

Krom la intenseco de la bataloj per pezaj armiloj inter milicoj, tiu nombro klariĝas per la apero de “proksim-perforto” inter loĝantoj de la urbo, kaj eĉ el la sama kvartalo, laŭ ilia origino. Koncerne la nombron de internaj delokitoj en Libio, ĝi estas taksata de la Agentejo de UN por Rifuĝintoj je ĉirkaŭ kvarcent mil homoj.

Siaflanke, la OIŜ, kies multaj libiaj batalantoj revenis el Sirio aŭtune 2014 por lukti kontraŭ la generalo Haftar, plifortigas sian instaliĝon en Derna malprofite al la lokaj islamistaj milicoj foririntaj por batali en Bengazi . Ĝi ankaŭ sukcesis establi batalantojn en la kadafista eks-bastiono de Sirto, forlasita de la triboj de Misrata, kiuj okupis ĝin de oktobro 2011. Iom post iom, tiu organizaĵo profitas el la interna milito por disvolviĝi, malgraŭ ke ĝi hodiaŭ disponas nur pri tre limigita socia bazo en Libio.

La daŭrigo de tiu konflikto, kiun neniu el ambaŭ partioj kapablas gajni, kaj la konsekvenca detruo de la socia strukturo minacas la estonton de Libio kiel nacio. Eĉ se neniu oficiale postulas dividon de la lando, oni povas sin demandi kiel la Libianoj rekonstruos komunan vivprojekton. Kontraŭe al la argumentoj de la subtenantoj de nova eksterlanda milita interveno, kiu nur pliakrigus la internan militon, unu el la esplorendaj vojoj estas la agado de la speciala reprezentanto de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), s-ro Bernardino Leon. Pacience, kaj en la limoj de la mandato, kiun konfidis al li la Sekureckonsilio de UN, li provas inkluzivi ĉiujn partiojn, inkluzive de la lokaj agantoj kaj iuj milicestroj, en la sesioj de sia nacia dialogo. Tiu diplomatia vojo privilegias la serĉadon de politika solvo, en la momento kiam la favorantoj de milita solvo restas multnombraj, interne kiel ekstere de Libio.

Patrick HAIMZADEH

Kvar jaroj da konflikto - Kronologio

16-a de februaro 2011. Unuaj manifestacioj en Bengazi.

27-a de februaro 2011. Kreado de la Transira Nacia Konsilio (TNK).

19-a de marto. Komenco de bombado fare de la atlantika Alianco.

21-a de aŭgusto. Falo de Tripolo.

20-a de oktobro. Morto de Muamar Kadafi.

6-a de marto 2012. Kreado de la Nacia Konsilio de Cirenio kaj proklamo de aŭtonomeco de tiu regiono.

20-a de aprilo 2012. Intermilicaj alfrontiĝoj en la regiono de Koufra.

7-a de julio. Unuaj parlamentaj elektoj.

11-a de septembro. Sturmado al la usona konsulejo en Bengazi. Morto de la usona ambasadoro en Libio.

7-a de februaro 2013. Intertraktado en Tripolo inter la gvidantoj de la triboj tubu kaj zwaïa.

10-a de oktobro. La ĉefministro Ali Zeidan estas malliberigita de milicanoj.

16 -a de novembro. Ĝenerala striko en Tripolo proteste kontraŭ la perfortaĵoj de la milicoj.

8-a de januaro 2014. Alfrontiĝo inter rivalaj milicoj en Sebha. La¨Parlamento dekretas tie krizostaton.

16-a de majo. Komenco de la ofensivo de la generalo Khalifa Haftar kontraŭ la islamista partio.

25-a de junio. Anticipaj parlamentaj elektoj.

28-a de julio. La islamista armita grupo Ansar-Al-Charia ekregas Benghazi.

14-a de aŭgusto. S-ro Bernardino Leon estas nomumita speciala reprezentanto de la Unuiĝintaj Nacioj.

17-a de septembro. Instaliĝo en El-Beida de registaro oponanta tiun de Tripolo.

4-a de oktobro. La Organizo de la Islamisma Ŝtato (OIŜ) ekregas la urbon Derna.

14-a de januaro 2015. En Ĝenevo, komenco de la intertraktado inter ambaŭ libiaj Parlamentoj.

15-a de februaro. La egipta aerarmeo bombardas poziciojn de la OIŜ en Libio.

5-a de marto. Rekomenco de intertraktado en Maroko.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Konvertiĝoj

Houellebecq — Kontraŭ la demokratia enuo

Du anoncetoj

La verkisto Emmanuel Carrère, baldaŭ tridekjara, fariĝis kristano. Tri jarojn poste, li revenas al agnostikismo ‒ “eĉ ne sufiĉe kredema por esti ateisto”. Li ĉi tie komencas pridemandi tiun ĉi momenton de sia vivo kaj “denove vagadi” ĉirkaŭ tio, kion li konsideras ia “centra kaj mistera punkto de nia ĉies historio”: kiel enketisto li sekvas la paŝojn de la apostolo Paŭlo kaj de Luko la evangeliisto. Sur pli ol sescent paĝoj li tiel dediĉas sin, kun La reĝlando*, al la vigleco de la konvertiĝo: la sia, tiu de la judo Paŭlo de Tarso, tiu de la greko Luko ... Tiu raporto, certe vigla kaj instrua (kiaj ajn povus esti la kritikoj de la ekzegezistoj), sed kun strikta temaro kaj ne ema al elipsoj, spertas tre grandan sukceson ĉe la recenzoj same kiel ĉe la publiko. Tio estas sufiĉe surpriza.

*  Emmanuel Carrère: Le Royaume, P.O.L., Parizo, 2014, 630 paĝoj, 23,90 eŭroj.

Kvardekjara universitatano, “viro absolute normala”, devas interesiĝi pri io alia ol pri la misfunkcioj de sia vireco kaj de sia mikroonda forno, kiam en la lando [Francujo], antaŭ streĉa prezidant-elekto, okazas alfrontiĝoj inter “islamistoj” kaj “nacifrontistoj”. La rakontisto, en tiu perpleksa Francujo de la jaro 2022, spertas kun stuporo la elekton de la ĉefo de modere islama partio, kaj iom post iom konvertiĝas al la islamo, post esti forte tentata de la katolikismo, kiel la persono, pri kiu temas lia doktoriĝa disertacio, Joris-Karl Huysmans, romanverkisto de la malfrua 19-a jarcento, kiu pasis de la adorado de la Belo al tiu de la Kristo. La lasta libro de Michel Houellebecq [elparolu: ŭélebek], Submetiĝo* vekis polemikojn kaj fascinan vendokvanton, ne nur en Francujo, sed same en Italujo kaj Germanujo. La koincido de la apero de tiu ĉi libro kaj la “teroristaj” murdoj en Parizo kompreneble grandigis la intereson pri romano kiu laŭdire temas pri la enpotenciĝo de islama partio. Tamen ŝajnas, ke la kerno de la romano ne estas tiu, sed, kiel en la raporto de Carrère, la tento de konvertiĝo.

*  Michel Houellebecq, Soumission, Flammarion, Parizo, 2015, 300 paĝoj, 21 eŭroj.

Sed kion signifas en tiuj ĉi du kazoj la konvertiĝo? Ĝi aperas surfone de deprima narcisismo aŭ eĉ de naŭzo pri si mem. Oni devas rekoni, ke tio estas komprenebla. Carrère seniluziiĝas pri si mem, la rakontisto de Houellebecq konscias, ke li estas sen ajna aspiro kaj inspiro, se ĝi ne estas seksa. Ili lacas esti tio, kio ili estas kaj ‒ la analizo fariĝas ĉe Houellebecq ‒ lacaj pri sia medio, kiun ili emas preni por la tuta mondo ‒ granda karakteriza trajto de la burĝaro, tiu konvinko ke ĝiaj animstatoj havas universalan valoron ... La serĉado de kredo, aŭ la emo enskribi sin en sistemon kun religiaj valoroj, klariĝas tiam per la deziro, kiel diras la rakontisto de Submetiĝo, “forigi la pezon de la individua ekzistado”, tiun malgajan donacon de la ateisma humanismo, la patro de nia demokratio. La konvertiĝo ebligas eliri el la etanimecoj de la individuismo kaj el la angoroj de la egoo, ĝi ebligas malfermiĝi al io pli vasta ol la memo, trovi la veran liberecon: “La submetiĝo al dogmo estas ago de plej supera libereco; la maniero doni sencon al nevivebla vivo”, skribas Carrère. Kaj Houellebecq eĥas: “La pinto de la homa feliĉo estas en la plej absoluta submetiĝo”, ĝuste tiu, kiu ebligos la kolektivan grandecon ...

Miriga aserto de bezono je “transcendo”, kiu hodiaŭ difiniĝas apenaŭ alie ol ligita kun religia sfero kaj kiun konfirmas en la librovendejoj la kreskanta nombro da eseoj pri Charles Péguy, Georges Bernanos aŭ Simone Weill. Tia bezono fortiĝas per tio, kio estas spertata kiel la absoluta “dekadenco” de civilizacio, kiu laŭdire anstataŭigis la senton pri sankteco per elektraj mastrumiloj ... Jen interpreto, kiun Oswald Spengler (1880-1936), la aŭtoro de la Pereo de la Okcidento, granda pensisto de la konservativa revolucio en Germanujo, ne malaprobus.

La sukceso de la libroj de Carrère kaj de Houellebecq ŝajnas atesti pri kreskanta proksimiĝo inter du polusoj tamen diverĝaj: romantika sentemo pli aŭ malpli liberecana, kiu ne povas kontentiĝi per la merkato kiel idealo, kaj deziro, sufiĉe karakteriza por la ekstremdekstro, de restarigo de la antaŭa ordo, prefere mezepoka, en kiu la animo estus pasia kaj la individuo partoprenanta en granda kolektiva kanto ... Verŝajne tiu kontraŭdira miksaĵo, vigle kontraŭraciisma kaj kun surda aspiro retrovi entuziasmon por la kolektivo, en la nuntempa etoso ankoraŭ ne diris sian lastan vorton.*

*  Vd pri la romano de Houellebecq la eseon de Lothar Peter: Michel Houellebecq: “Submetiĝo” - Ĉu socikritika romano?. -vl

Evelyne PIEILLER.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

“Submetiĝo” de Michel Houellebecq ‒ ĉu socikritika romano?

Enhavo

La ĉeffiguro, la mi-rakontisto Francisko [François], estas literatursciencisto ĉe la universitato de Parizo. Lia esplorintereso koncentriĝas al la franca verkisto Joris-Karl Huysmans (1848-1907), kiu dum la dua duono de la 19-a jarcento famiĝis unue kiel partiano de la naturalismo, poste kiel interpretisto de la “jarcentfina dekadenco”* per siaj romanoj amare kritikantaj la burĝan vivstilon, antaŭ ol li, malsana kaj seniluziiĝinta pri la vivo, serĉis en monaĥejo mildigon de siaj korpaj kaj animaj suferoj.

*  Ekzemplo por la estetika naŭzo de Huysmans antaŭ la mondo de la burĝa filistreco estas lia romano “Kontraŭflue” (“A rebourse”), verkita en 1884, en kiu li igas sian heroon, la aristokraton des Esseintes pensi la jenon: “Pli krime kaj pli fie ol la elmoŝtiĝinta nobelaro kaj la mizeriĝinta klerikaro, la burĝaro pruntis el tiuj sian frivolan lukson, sian kadukan fanfaronadon, kiujn ĝi per sia manko de vivarto ankoraŭ pli aĉigis. Ĝi ŝtelis al ili iliajn mankojn, kiujn ĝi transformis en hipokritajn malvirtojn; mastre kaj inside, fie kaj malkuraĝe, ĝi senkompate dispafis la eterne kaj nepre de ĝi trompatan plebon, de kiu ĝi mem forprenis la buŝumon kaj kiun ĝi estis dresinta salti al la malnovaj kastoj al la gorĝo.” (Joris-Karl Huysmans: Gegen den Strich, Ŝtutgarto, 1992, p. 248)

Huysmans, pri kiu Houellebecq ĉiam denove parolas, estas la alter ego de lia romanheroo Francisko, kiu esperas de sia esplorobjekto intuiciojn por solvi siajn proprajn problemojn; ĉar la ekzistado de Francisko ‒ li nomas ĝin mem “senĝoja” (109) ‒ estas premsonĝe malgaja. Li estas inter kvardek- kaj kvindek-jara, fraŭlo, nutras sin prefere per pretmanĝaĵoj el la mikroonda forno aŭ mendas ĉe la alporta servo, fumas kaj konsumas abunde da alkoholo. Li ne havas amikojn, la kontaktoj kun gekolegoj limiĝas al la kutimaj banalaj universitat-internaj aferoj. Liaj senperspektivaj seksaj aktivecoj, reduktitaj al instinkt-ekonomia forzorgado, kiujn Houellebecq priskribas kun sia sufiĉe konata drasteco, pelas Franciskon ĉiam pli profunde en statojn de interna agonio. La profesia ĉiutagaĵo de Francisko, plenumata maleme sen la plej eta pedagogia impeto, okazas antaŭ la fono de kreskantaj streĉitecoj inter islamanoj kaj dekstrulaj grupoj en Francujo de la jaro 2022, de Houellebecq anticipata, do fikcia. Ĉiam pli ofte atencoj kaj perfortaĵoj skuas la landon, super kiu la mallumaj nuboj de interna milito aperas. Envere Francisko estas ĝisoste senpolitika homo, sed ĉar li ĉiutage moviĝas en intelektaj-akademiaj rondoj, li tuŝiĝas kun la plej diversaj politikaj retorikoj, kiuj dominas la Francujon de la nuntempo anticipata en la romano. Tie okazis la ‒ por la leganto konsiderata el la hodiaŭa vidpunkto ‒ groteska, sed de la aŭtoro satire volita situacio, ke survojas politika alianco de la Socialista Partio (SP), burĝa-konservativa UMP* kaj vigle supreniranta partio de la (modera) “Frataro de la islamanoj”, kiu havas la unuan celon malebligi minacantan elekto-venkon de la Nacia Fronto (NF). Tra vastaj teksteroj de la libro temas pri diversaj aspektoj de tiu nova politika konstelacio kun argumentoj de ĝiaj poruloj aŭ kritikantoj. Parte oni havas la impreson, kvazaŭ temus ĉi tie pri politika eseo pli ol pri literatura prozo, sed tamen Houellebecq sukcesas integri la diversajn dimensiojn de la romano, do la subjektivan sperton de la heroo, la universitatan medion, la politikajn retorikojn de unuopaj agantoj kaj la nacian politikan situacion, kaj konservi ĝisfine la kurbon de streĉiteco. Francisko mem, malgraŭ la okazontaj drastaj ŝanĝoj en sia vivo, restas la tutan tempon pasiva. Lia pensado, kiam seksa frustro ne pelas lin, direktiĝas maksimume al tio, kio movis lian alter ego, do Joris-Karl Huysmans ‒ ankaŭ tiu ne spertis home kontentigan rilaton al virinoj ‒, kiam li decidis rifuĝi en monaĥejon antaŭ la obsedoj de la mondo.

*  UMP (Union pour un mouvement populaire [Unio por popola movado] estiĝis en la jaro 2002 kiel elekto-alianco de dekstre liberalaj, parte gaull-ismaj burĝaj partioj, por malebligi elekton de la kandidato de la Nacia Fronto, Jean-Marie Le Pen. Ekde 2002 la UMP estis la plimulta frakcio en la Nacia Asembleo kaj ekde 2007 kun Nicolas Sarkozy la partio de la ŝtatprezidanto. Dum la lastaj jaroj la partio estis profunde disopinia. Malgraŭ tio, Sarkozy sukcesis, fine de 2014, esti reelektita kiel prezidanto de la partio.

Post sponta vojaĝo al Rocamadour, fama pilgrima loko en Sudfrancujo, ‒ antaŭ la vojaĝo okazas pluraj interparoladoj kun konatuloj pri la danĝera politika situacio ‒, Francisko ekscias revene, ke la nova rektoro de la universitato Sorbono ‒ intertempe aĉetita de saud-araba petrol-ŝejko ‒ maldungis lin, tamen kun la samtempa opcio je grandanima pensio, se Francisko ne ricevos adekvatan dungon ĉe ŝtata, do laika, universitato. La maldungo ne aparte zorgigas lin, sed Francisko fine uzas ĝin, sekvante la spurojn de Huysmans, iri en benediktan abatejon de Ligugé, proksime de Poitiers, por tie fari sian solenan promeson kiel monaĥo. Sed ĉar li en sia ĉelo, algapata de “malamika ruĝa okuleto” (195) de la fumdetektilo ne rajtas fumi, li jam post malmultaj tagoj turnas la dorson al la monaĥejo. Ree en Parizo, li, la agnoskata fakulo pri la verkaro de Huysmans, ricevas de la eldonejo Gallimard la proponon en ties renoma serio de klasikuloj “Bibliothèque de la Pléiade”* eldoni la kompletan verkaron de Huysmans. Antaŭ ol decidi pri tiu propono, Francisko ekscias, ke la nova rektoro de la nun islama universitato Sorbonne, Robert Rediger, bedaŭras lian eksiĝon, sed volas inviti lin al interparolado, por doni al li la eblecon konservi sian profesoran postenon ĉe la Sorbonne, se li konvertiĝas al la islamo. La interparolado okazas. Metita antaŭ la demandon, konvertiĝi aŭ fini sian akademian karieron, Francisko ŝajnas ‒ kvankam la libro lasas la finon malfermita, sed ne lasas dubon pri tiu paŝo ‒ decidi por reveno al la Sorbonne kaj do konvertiĝi al islamo.

*  Tiu serio de klasikulo efektive ekzistas. Oni konsideras apartan honoron por verkisto aŭ sciencisto, se jam dum sia vivtempo aperas verkoj de ili en la “Bibliothèque de la Pléiade”. Tio okazis ekz-e al Paul Claudel, André Gide, Nathalie Sarraute, Marguerite Yourcenar kaj Claude Lévi-Strauss.
Ĉu islamismo aŭ katastrofo de la postmoderno?

Oni riproĉis al Houellebecq, pri “Submetiĝo” denove islamofobion. Sed ĉu tio trafas? Houellebecq desegnas la bildon de iom modera islamo, kiu, same kiel en la romano lia franca propagandisto Robert Rediger, aŭtoro de populara skribaĵo titolita “Dek demandoj pri islamo”, interparole kun Francisko diras, ke li pravigas nek ŝtonumadon nek cirkumcidon, apogas la liberigon de sklavoj, ĉesigis la rasan diskriminacion kaj emfazas la “egalecon de ĉiuj homoj antaŭ la kreinto” (242), sed, kiel eblas legi la aŭtoron inter la linioj, ne nepre inter la homoj. Tamen laŭ la opinio de Rediger tiu islamo tute ne vidas kontraŭdiron inter la principo de egaleco kaj la poligamio, ĉar tiu lasta estas kaŭzita biologie kaj progresigas la evoluon de la homa specio.

Ankaŭ sur politika nivelo la islamo prezentata de Rediger kaj de la gvidanto de la franca frataro de la islamanoj prezentiĝas vere adaptiĝema. Formale respektante la regulojn de la parlamentismo, ĝi enplektiĝas en ties ludon kaj agas tiel kiel ceteraj, ne islamaj agantoj kun la celo atingi per elektoj plimultojn. La jam menciita pinta kandidato de la islama frataro, Mohammed Ben Abbas, kiu tamen en la libro ne aperas mem, estas priskribata de konatulo de Francisko, de la edzo de kolegino kaj pli alta oficisto de la franca sekreta servo DGST*, kiel inteligenta kaj moderne pensanta. Ben Abbas estas, laŭ li, “entrepren-orientita”, sed tre precize scias, ke li ne povas atingi la potencon sen kultura hegemonio (132). Li havas nenion komunan kun islamaj teroristoj kaj antaŭurbaj marodistoj, male li konsideras ilin fuŝuloj. Anstataŭe li flegas kontaktojn kun influhavaj institucioj, ekz-e Vatikano, kaj donas al si la aŭreolon de advokato de la Tria Mondo.

*  La franca sekreta servo DGSI (Direction générale de la sécurité intérieure) reale ekzistas. Ĝi anstataŭis en la jaro 2014 la ĝistiaman DCRI, estas kiel tiu submetita al la ministrejo pri internaj aferoj kaj specialiĝinta pri kontraŭspionado, sed ankaŭ pri batalo kontraŭ terorismo kaj pri superrigardo de “danĝeraj grupoj”, organizaĵoj kaj sociaj fenomenoj (kp Björn Krumrey: Die Inlandsnachrichtendienste in Frankreich und Deutschland. Eine rechtsvergleichende Untersuchung [B. K.: La enlandaj sekretaj servoj en Francujo kaj Germanujo. Jurkompara esploraĵo], Ŝtutgarto, 2014.

Eĉ se gelegantoj ‒ kaj eble eĉ pro tute kontraŭaj kialoj ‒ rifuzas la bildon de la islamo skizitan de Houellebecq, ili ne povas aserti, ke li fifamigas la islamon. Li nek esprimas sin malestime pri la religia dogmaro de la Korano nek rifuzas ĝin kiel postrestintan aŭ ridindigas ĝiajn interpretistojn. Sed decida estas, ke ĉe Houellebecq esence tute ne temas pri la islamo. Se oni volus el “Submetiĝo” ellegi precipe polemikon kontraŭ la islamo, tiam oni komplete preteratentus la epokdiagnozan funkcion de la romano. La centra temo de Houellebecq ne estas imaga aŭ reala islamo, sed diskuto pri la memkompreno de la nuntempa okcidenta kulturo, pri ĝia novliberala ekonomiigo, pri ĝia morala relativismo kaj ĝia norma malstabiligo. Ĉiuj ĉi tri elementoj staras por Houellebecq en ne hazarda kunteksto, kies struktura bazo estas unuflanke la kapitalisma ekonomio kaj aliflanke patriarkismo. La teksteroj pri la islamo liveras nur la kontrastfolion por ‒ pliigite per same malvarma kiel morda ironio ‒ pli akre reliefigi la socian kaj kulturan dekadencon de modernaj okcidentaj socioj, por kiuj Francujo estas nur ekzemplo. Oni ne forgesu, ke la titolo de la libro estas “Submetiĝo” kaj ne ekz-e “La triumfo de islamo” aŭ simile.* Sed kiuj estas tiuj, kiuj submetiĝas, kaj al kiu ili submetiĝas?

*  Tradukite, “islamo” signifas ja “submetiĝo”, “dediĉemo”, “sindonemo” aŭ simile. (kp Heinz Halm, 2001: Der Islam. Geschichte und Gegenwart, Munkeno, 2-a eld., p. 7) kaj en tio la titolo ankaŭ ne estas hazarda, sed ĉe Houellebecq ĝi esprimas submetiĝon sub la imperativoj de la nuna okcidenta kulturo, en ĉiu rilato atakata, kiel skribis la fama socisciencisto Émile Durkheim, de la “mal de l’infini” (de la “malbono de la senmezureco”). La hegemonio de la islamo, kiun li literature fikciigas, estas nur la sekvo de la submetiĝo sub tiuj imperativoj de la okcidenta kulturo.

Al tiuj demandoj la ekzistada fiasko de Francisko donas same senimpresan kiom depriman respondon. Francisko kapitulacas antaŭ la konsummodelo de la manĝoservoj, markaj vestaĵoj kaj luksaj loĝejoj, antaŭ la pseŭdo-plurismo de la politika sistemo, la devigoj de individua memrilatiĝo kaj antaŭ ĉie ekzistanta patriarkeca seksismo. Sed lia vera dramo ne konsistas en tio, ke li ofensive identigas sin kun la fenomenoj de tiu mizera postmoderno kaj ĵetas sin en la ĝuaĵojn de la event- kaj amuz-socio, sed ke li maleme akceptas ĝin, sen kontraŭmeti ion al ĝi.

La fakto, ke Francisko staras sur perdita posteno, tion Houellebecq igas klara samtempe per la scienca kaj profesia situacio de sia protagonisto; ĉar Francisko estas per siaj Huysman-esploradoj fiksita al laborkampo, kiu el la nehaltigebla triumfo de la novaj komunikiloj kaj Interreto elfalas kiel akra anakronismo. Kun tiu intelekta marĝen-pozicio interrilatas la kompleta foresto de pedagogia moralo de lia instrua agado. Kion li prezentas en siaj seminarioj, kelkfoje antaŭ nur manpleno da ĉinaj studentinoj, kiuj per sia stipendio estas evidente devigataj al tio kaj kiuj sidas tie senmove, tio estas fantome malkuplita disde la nuntempaj realaj problemoj. Nur la okupiĝo pri lia literatura alter ego helpas al li, narcisisme rondiri ĉirkaŭ si mem. Tiel, Houellebecq kreis per Francisko figuron, kiu estas same nereala kiom reala kaj kiu literature deprime precizigas la nocion de la sintezo ‒ tipa por modernaj okcidentaj socioj ‒ de individua izoliteco kaj de sistema sugestado de senlima libereco.

Senelira sekseco

Francisko ja antaŭsupozas, ke io devas ekzisti kio transiras individuismon kaj egocentrismon por doni sencon al la homa vivo, sed li ne elspezas la forton por tiri el tio konsekvencojn. Anstataŭ rezigni je sia memdetrua vivmaniero, defendi sin kontraŭ la perfido de la scienca libereco aŭ engaĝiĝi en la batalo kontraŭ la fatala “sankta unio” de la tradiciaj partioj kun la pseŭdoliberala Frataro de Islamanoj, (konsekvencoj, kiujn Houellebecq ja ne atendas de sia heroo, sed kiujn pensi la aŭtoro ja ne malpermesas al la leganto), li serĉas elsaviĝon en ĉiam pli ofte fiaskantaj provoj de seksa kontentiĝo, fine eĉ ĉe tiel nomataj “akompanulinoj” (“escort-damoj”), do prostituitinoj. Ju pli vanaj estas liaj klopodoj, almenaŭ por mallongaj momentoj eskapi el la senespero per seksa nervtremego, des pli li estas reĵetita al si mem. Malsaniĝoj kiel haŭtfungoj, hemoroidoj kaj migreno kompletigas la frakasantan bildon de persona kadukiĝo.

Oni ofte atakis Houellebecq pro liaj naŭzaj seksaj scenoj. Oni asertas, ke tio, kion li skribas, estas pornografio. Kiu volas rilatigi tion ankaŭ al “Submetiĝo”, tiu pretervidas, ke tiuj scenoj ne estas memcelo por libide hejti la publikon kiel en pornografiaĵoj kaj per tio fari komercon, sed ke ili pli ĝuste havas la funkcion senmaskigi seksan konsumismon, kiu estas laŭdire la esprimo de rilato inter la sekso liberigita el ĉiaj moralaj trudoj, sed envere ĝisoste patriarkeca.* La patriarkeco estas por Houellebecq la decida ponto inter, ĉe la unua flanko, la senmoraliĝo de kulturo, kiu intertempe liveris la deklaron de definitiva bankroto al la hombildo estiĝinta el la klerismo, kaj ĉe la alia flanko la nova ordo de “milda” liberala islamismo. La senbrida seksismo de senkreditiĝinta postmoderno estas ‒ pri tio Houellebecq ne lasas ajnan dubon ‒ por la scenaro de nov-islamisma poligamio plej bone aliĝebla; ĉar en ambaŭ kazoj temas nur pri unu afero: pri la totala dispono de viroj super virinoj.

*  La fakto, ke Houellebecq ĉe tio ne moviĝas en senaera spaco de literatura fikcio, fariĝas ekzemplodona per la persono de la iama ministro, direktoro de la Internacia Mon-Fonduso kaj gvida membro de la Socialista Partio, Dominique Strauss-Kahn, kiu evidente kredis, ke per la rezervado de multekosta novjorka hotelloĝejo aĉetis samtempe la naturan rajton je seksaj servoj. Ŝajnas, ke li estis ankaŭ implikitaj en pluraj aliaj, prokurore enketitaj okazaĵoj, en kiuj uziĝis patriarkeca forto kontraŭ virinoj.

Apartenas al la plej groteskaj, sed ankaŭ plej perturbaj elementoj de la romano, ke ĝuste la principo de poligamio ‒ kaj nur ĝi ‒ instigas la mondrigarde komplete indiferentan, senpolitikan kaj eĉ ne al financaj avantaĝoj fiksitan Franciskon serioze pripensi konvertiĝon al la islamo, des pli ke Robert Rediger certigas al li ne nur la posedon de tri virinoj, sed ankaŭ ties seksan logon.

Kapitulaco de la politika klaso

Pasiveco, morala relativismo kaj patologia memreferenco de la romanheroo trovas sian adekvatan korelativon en la konduto de la politika klaso kaj de la ĝin servantaj intelektuloj. Inter tio, kio persone koncernas Franciskon, kaj tio, kion la agantoj sur la politika kaj intelekta scenejo de Francujo en la jaro 2022 faras, Houellebecq produktas negativan hermeneŭtikan cirklon, kiu fiksas la senperspektivecon de ĉia dezirinda evoluo de la socio. La tradicia skemo “maldekstra mezo” aŭ “dekstra mezo”, kiu stampis la Francujon de la 5-a respubliko jam de jardekoj, nun elĉerpiĝis.* Kun la islama frataro de Mohammed Ben Abbes ‒ la nomo Abbes memorigas ne hazarde pri la franca vorto abbé (pastro) ‒ aperis aganto, kiu aliordigas la tutan politikan scenejon. Evitante kontraŭjudismon kaj fundamentismajn frazojn, flegante “korajn rilatojn” (44) kun la juda komunumo kaj kreante densan reton de socialaj kaj kulturaj institucioj, kiuj, Houellebecq aldonas, memorigas pri la antaŭa modelo de la Komunista Partio, Ben Abbes proponas sin kiel savonton antaŭ la minacanta enpotenciĝo de la Nacia Fronto, kiu siavice spertas triumfan supreniron. Tamen celo de la malvarmeta, sed per tio des pli akra kritiko de Houellebecq estas unuavice nek la Frataro de la Islamanoj nek la Nacia Fronto de Marine Le Pen. Li celas pli ĝuste la politikan koruptecon, la oportunismon, la potencavidon kaj la kompletan senalternativecon de la establitaj francaj partioj kaj de ilia gvida personaro, kiuj ĝis nun determinis la sortojn de Francujo, do antaŭ ĉio la Socialista Partio (PS) kaj la burĝa-konservativa UMP. Ankaŭ Jean-Luc Mélenchon, reprezentanto de la “Front de gauche*, ricevas polemikan flankbaton, sen ke tamen klariĝas, kial (177). Per vere ŝprucanta sarkasmo Houellebecq pritraktas la pintan politikiston de la liberal-burĝa partio “Mouvement démocrate” (“Demokrata Movado”), François Bayrou, kiun li post la elektovenko de Ben Abbes igas fariĝi ĉefministro, ĉar li plej bone taŭgas por la posteno de ĉefministro sub la prezidanteco de Ben Abbes, pro sia trudiĝa sopiro je “alta ofico” kaj kun sia sensignifa humanismo. Pri Bayrou la homo de la sekreta servo Tanneur esprimiĝas jene: “Tio, kio faras Bayrou tiom unika kaj neanstataŭigebla, ... estas lia stulteco. Lia politika koncepto estis ĉiam limigita al lia persona deziro ĉiakaze okupi ‘altan oficon’, kiel oni tiel bele diras. Li neniam havis proprajn ideojn kaj ankaŭ ne ŝajnigis havi iajn; en tia mezuro tio estas ja tre malofta. Tio igas lin la ideala politikisto, kiu enkorpigas la humanismon, des pli ke li prenas sin por Henriko la 4-a kaj grandioza pacigisto en la dialogo de la religioj.” (131)

*  Por superrigardo al la socia kaj politika evoluo de Francujo en la 5-a respubliko, kp Jörg Requate, 2011: Frankreich seit 1945, Gotingo, speciale p. 41-60.
*  La “Front de gauche” (Maldekstra Fronto”) estas elekta alianco estiĝinta en 2008, portata de la “Parti de gauche” (Maldekstra Partio) kaj la PCF (Franca Komunista Partio). La “Front de gauche” kompareblas plurpunkte kun la germana partio “Die Linke” (“La Maldekstro”). Ĝia pinta kandidato Jean-Luc Mélenchon atingis ĉe la prezidant-elekto en 2012 ĉe la unua baloto 11 elcentojn de la voĉoj.

Dum Houellebecq tra la buŝo de Tanneur atestas al la UMP, ke per sia konservativa politiko pri edukado kaj restriktiga socialpolitiko ĝi troviĝas en kvazaŭ natura proksimeco al la Islama Frataro, li atribuas la alianciĝemon de la PS al ties abstrakta kontraŭrasismo malfavore al ĝia antaŭa laikisma orientiĝo, kaj al ĝia “multi-kulti”-afektado. Sen ajna dubo Houellebecq havas nenian simpation por la maldekstro, ankaŭ ne por la maldekstra tendenco ene de la PS. Kvankam oni ja ne devas konsenti en ĉiuj punktoj kun la konscie troigita prezentado de la politika situacio kaj de ĝiaj agantoj, tamen la tendenco de lia diagnozo konvinkas: la establitaj partioj ne volas nek povas kontraŭmeti al la ampleksa, ne nur ekonomia kaj politika, sed precipe ankaŭ kultura kaj morala krizo de la (franca) socio ian ajn kredindan alternativon. La Francujon sub la venka islama prezidanto Ben Abbes ‒ ja subtenata de UMP, PS kaj UDI* Houellebecq karakterizas kiel kapitalisman, patriarkecan kaj kontraŭlaikisman. La nun aperantaj kondiĉoj de la jaro 2022 distingiĝas disde la ĝistiamaj patriarkaj strukturoj en tio, ke poligamio estas oficiale repermesata, knabinoj kaj junaj virinoj limigitaj al dommastrumaj funkcioj kaj virinoj ĝenerale elŝovendaj el la profesia vivo. Helpe de la ĉadoro kaj de aliaj malemancipaj maskaĵoj sekseco estas nun privatigata por vira dominado, kie ĝi antaŭe estis publike surmerkatigata.

*  Apud la PS kaj la UMP aperas en la romano ankaŭ la UDI (Union des démocrates et indépendants [Unio de la demokratoj kaj sendependuloj], kiu estiĝis en la jaro 2012 precipe el fendaĵo de la UMP de Sarkozy. Ĝiaj pozicioj estas tiuj de la “mezo”, do liberala kaj por la Eŭropa Unio.

La nova kapitalismo de la erao Ben Abbes estas stampita de la “distribuismo”, ekonomia filozofio, kiun la nova prezidanto alproprigas al si, sen skrupulo pro tio, ke ĝi devenas el katolikaj pensistoj kiel Gilbert Keith Chesterton (1874-1936) kaj Hilaire Joseph Pierre Belloc (1870-1953) (178s). Kvankam la “distribuismo” de Ben Abbes prezentiĝas kiel “tria vojo” inter kapitalismo kaj komunismo, Houellebecq klare komprenigas, ke por la kapitalismo ĝi estas neniel timinda, ĉar ĝi ja favoras la retiriĝon de la ŝtato el la ekonomio anstataŭ la ŝtatan kontroladon kaj eĉ pli ĝian rezignon interveni en privatkapitalismajn proprietrilatojn. La “distribuismo” de Ben Abbes volas certigi al si politikan lojalecon de larĝaj sociaj tavoloj per tio, ke ĝi proponas al la sendependaj aktivuloj malpliigon de la impostoj kaj al junuloj la helpon ĉe fondado de firmaoj. Enmetita en la “novan socimodelon” estas tipo de familio, kiu kovriĝas samtempe per patriarkecaj islamaj ideoj kaj ankaŭ per la okcidenta modelo de ekonomie funkcianta “saĝa familio” (180). Ke la “distribuismo” estas fine nur ideologio kiu pravigas la scenaron de la jaro 2022, kiu ne nur ne tuŝas la kapitalisman privatan proprieton, sed eĉ eksplicite aprobas la polusiĝon de riĉeco kaj malriĉeco, tion konfirmas ankaŭ la buĝet-propono de la nova registaro, kiu volas rigore ŝrumpigi la ĝisnunajn ŝtatajn socialajn elspezojn (187). Kroman tendencon de la “submetiĝo” de la franca kulturo Houellebecq diagnozas en la forcedo de laikismo, kiu ĝis nun stampis Francujon kaj kiun la instituciaj politikaj agantoj senbatale forlasas por tralasi la socion al rekonkero fare de nova religia reĝimo.

Perfido de la intelektuloj

Kiam Houellebecq parolas pri la intelektuloj, li celas nur unu tipon, nome tiun, kiu disponigas sin al la regantaj elitoj. Alian tipon li ŝajnas ne koni ‒ grava deficito de la romano. Lia juĝo pri tiu tipo estas tamen neniiga. Ĉe tio troviĝas en la fokuso antaŭ ĉio unu aspekto: la konsterna adaptiĝkapablo kaj interŝanĝeblo de tio, kion intelektuloj pensas kaj propagandas.

En la ekzemplo de Robert Rediger, apud Francisko la certe plej grava romanfiguro, Houellebecq desegnas transformiĝ-procezon, kiu igas Rediger-on el certa ideologia pozicio transiri al absolute kontraŭa. Sed ambaŭ pozicioj identas en tio, ke ili servas al tendencoj kaj interesoj en la socio, kiuj firmigas kaj pravigas dominadon. Unue Rediger engaĝiĝis en la “identeca movado”, kiu en Francujo reale ekzistas. La “bloc identitaire”, kiel tiu tendenco en la realo nomiĝas, estiĝis dum la 2000-aj jaroj.* Ĝi estiĝis interalie el la dekstra grupiĝo “Unité radicale”, dissolvita en 2002 fare de la ministrejo pri internaj aferoj, kaj ĝi havas proksimume 2.000 membrojn kaj ekde 2009 partoprenas kiel politika partio okaze en la lokaj kaj regionaj elektoj. Kiel parto de la ekstremdekstra spektro la “Identeca Bloko” kontraŭas etnan kunfandiĝon kaj konstantan akuzadon de la eŭropaj popoloj. Ĝi batalas kontraŭ “materialismo” ‒ ĉe tio ĝi celas sintenon direktitan al materia posedaĵo kaj al konsumado ‒ kaj kontraŭ la tiel nomata uzurpado de la demokratio fare de oligarĥiaj aparatoj, ĉe kio financkapitalistaj agantoj, la komunikiloj kaj la sindikatoj, sendepende de iliaj malsamaj sociaj enhavoj kaj celoj estas metitaj en la saman poton. Rifuzante usonigon kaj islamigon, la Bloko samtempe asertas sian dislimiĝon disde la kontraŭjudismo. Elvokante valorojn de kampara vivmaniero, ĝi vidas sin kiel proparolanto de regionaj malplimultoj, sed ankaŭ de la “blankaj” ordinaruloj en la antaŭurboj de la urbaj centroj (“petits blancs de banlieue”). La prefero de la blankaj francoj antaŭ migruloj kaj homoj de alia haŭtkoloro same kiel la rifuzo de la emancipiĝo de la virino apartenas al la politikaj nepraĵoj de tiu Bloko. Sed Rediger forlasis tiun identecan movadon por transiri al la islamo. Tiu miriga ŝanĝo estas nur kun supraĵa rigardo ne klarigebla. Male, Houellebecq igas ĝin aperi kiel tute konsekvenca, per tio, aludante la historian filozofion de Arnold Toynbee, igas Rediger-on eldiri la tezon, ke la tradicia eŭropa kulturo ruiniĝis kaj el si mem jam ne havas la historian forton ĝisfunde renoviĝi. La kapablon por tio Rediger vidas jam nur en la vigle supreniranta islamo, kiu krome promesas en la senkondiĉa submetiĝo de la homo sub Dion la atingon de absoluta feliĉostato.

*  Kp Vikipedio “Bloc identitaire” en la franca (laŭ la stato de 2015-01-25).

Ankaŭ ĉi tie Houellebecq, memorigante pri la fifama sadisma romano “Historio de O.”*, malklarigas la limojn inter regado super virinoj en la eŭropa kulturo kaj la religia submet-sistemo de la islamo, tia, kia Rediger komprenas ĝin. Ĉar Rediger en sia versio de islamo festas dominadan ideologion, de kiu li esperas mem profiti kiel intelektulo same kiel patriarkece orientita viro, li transbordigas la balaston de malnov-eŭropa kulturnocio, kiu ŝajnas al li arkaiĝinta. Inter la antaŭa aparteno de Rediger al la identeca movado kaj lia nuna konvertiĝo al parte moderniĝinta islamo, la aŭtoro enkonstruis la epizodon de islama radikalismo, kiun la romanheroo intertempe forlasis. Tiu epizodo servas al Houellebecq por ilustri la senrespondecan transformiĝ-kapablon de intelektuloj kaj ankaŭ la ne hazardan komplican sintenon de ĵurnalistoj, kiuj prisilentas ekstremismajn aventurojn de eminentaj intelektuloj. Simile kiel ĉe iam ultramaldekstraj intelektuloj ‒ ĉi tie la aŭtoro pensas interalie evidente pri la “novaj filozofoj” (“nouveaux philosophes”)* ‒, al kiuj la glorado de Stalino, de Mao kaj de Pol Pot tute ne malutilis en ilia posta kariero, pro tio oni ankaŭ Rediger-on en lia impresa supreniro ne stumbligis super liaj antaŭaj perfort-islamismaj kontribuaĵoj.

*  La romano “Historio de O.” de Anne Declos aperis en 1954 en Parizo. Feministinoj vidis en la libro la produkton de en la realo vira aŭtoro.
*  Pri la evoluo de la “novaj filozofoj” de iam ultramaldekstraj kaj maŭismaj pozicioj al apologiuloj de la hodiaŭ regantaj elitoj en Francujo kp ekz-e miajn kontribuaĵojn “De la “Proletara Maldekstro” ĝis Sarkozy”, en: Z 70 (junio 2007), p. 22-35, kaj “La naskiĝo de la novliberalismo el la spirito de 1968”, en: / 74 (junio 2008), p. 93-94. Pri la paralela fenomeno en Germanujo kp la elstaran studaĵon de Frank Deppe “Ĉu imperia realismo? Germana ekstera politiko: Gvidpotenco en “nova respondeco”. Flugfolio”, Hamburgo, 2014 ĉiuj en la germana. -vl].
Konturoj de estonta hegemonio

Per la kruda kaj eĉ trudiĝema larĝeco prezentata mondrigardo de Rediger, Houellebecq priskribas tipajn pecojn de estonte hegemonia ideologio. La konturoj de “milda ŝario”, de kapitalismo purigita je ĉia ŝtata regulado, lojaleco de la loĝantaro al la nova aŭtoritateca ordo, trudita ja sen malkaŝa perforto, sed pro tio des pli lojala, kaj superformado de ĝia ideologio per biologiismaj, novdarvinismaj kaj niĉeaj pravigoj konsistigas ideologian sistemon de dominado, kiu volas purigi ĉiujn sociajn vivosektorojn je la putrintaj formoj de la nuna liberalismo. La alvenanta mondo de la “submetiĝo” devas fariĝi mondo sen homoj agantaj por superi la kapitalismon kaj la patriarkismon kaj kontraŭ obeigo de la komunikiloj, maldemokratiigo kaj malsolidarigo.. Tio, kion Rediger predikas, povos trudiĝi, ĉar al la figuro reprezenta por la malesperiga stato de la hodiaŭa socio, al Francisko, jam ne alpaŝas kontraŭulo, kiu volas ion esence alian ol la identiĝon kun socia malegaleco, kun malegaleco de la seksoj, rezigno pri raciaj diskutoj de sociaj problemsolvoj, kaj ekskludo de la loĝantaro el demokratiaj decidoj. Tio ‒ kaj ne ofte al li atribuata cinika propagando pro senlima morala defetismo kaj la rifuzo de homeco ‒ estas la esenca mesaĝo de Houellebecq, pri kiu trompiĝas nur tiuj, kiuj konfuzas lian ironian literaturan geston kun rifuzo de principoj de socia justeco, seksa egaleco kaj demokratio. Per tio ĉe la fino la demando estas ree respondita, kiu estis levita en la titolo de tiu ĉi kontribuaĵo.

Lothar PETER.

Elgermanigita en aprilo 2015 el: Lothar Peter: “Unterwerfung” von Michel Houellebecq ‒ ein gesellschaftskritischer Roman?, en: Z. Zeitschrift marxistische Erneuerung, n-ro 101, marto 2015. Tiu ĉi artikolo aperas ekster la respondeco de la pariza redaktejo de “Le Monde diplomatique”. -vl


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Libio: Intertraktado aŭ eksterlanda interveno, la najbaroj malsamopinias

“Ni nepre ne volas kuraĝigi ian ajn eksterlandan militan intervenon en Libio kaj eĉ malpli ĝin partopreni. Nia deziro estas helpi niajn libiajn fratojn trovi akordan terenon por solvi siajn konfliktojn. Agi male kreus ankoraŭ pli da malordo kaj endanĝerigus la estonton de tiu lando.” La diro estas klara kaj intence sennuanca. Laŭ tiu alĝeria alta diplomato, kiu petis anonimecon, Alĝerio intencas instigi kaj helpi ambaŭ libiajn rivalajn partiojn, tiun de Tripolo kaj tiun de Tobruk, daŭrigi la intertraktadon kondukitan sub la egido de la Unuiĝintaj Nacioj. Por Alĝero, s-ro Bernardino, speciala reprezentanto de la Unuiĝintaj Nacioj por Libio, eĉ estas “la homo de la situacio”. En 2011, la alĝeria registaro jam rifuzis subteni la aerarmean intervenon de la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO) kontraŭ la reĝimo de Muamar Kadafi. Tio kaŭzis malamikan sintenon al ĝi, de granda parto de la thuwar (“revoluciuloj”), ĉu islamistoj aŭ apartenantaj nun al la ĉirkaŭo de la generalo Khalifa Haftar. Sed hodiaŭ, por la libianoj de ambaŭ tendaroj, Alĝero same kiel Tunizo estas konsiderataj kiel nemalhaveblaj partneroj por la serĉado de paca solvo.

Tio ankaŭ veras pri Rabato. Komence de marto, la maroka najbaro kaj rivalo akceptis, en la marborda urbo Sikhirat la nerektajn diskutojn inter la reprezentantoj de la registaro agnoskita de la okcidentaj ŝtatoj kaj tiuj de la Ĝenerala Nacia Kongreso (ĜNK) proksimaj de la islamista milico Aŭroro de Libio. Laŭ Asni Abidi, politikologo kaj instruanto en la ĝeneva universitato, “ekzistas komuneco de vidpunktoj inter Alĝero kaj Rabato por eviti novan intervenon de NATO en Libio. La riskoj rilataj al la regiona stabileco estas grandegaj”. Ŝajnas, ke tiu komuna pozicio estas hodiaŭ subtenata de pluraj landoj de Sahelo, konsciaj ke interveno de okcidentaj trupoj havus kiel konsekvencon amasan alvenon ĉe ili de aktivaj ĝihadistaj grupoj, kiuj troviĝas nun en Libio. La niĝera prezidanto Mahamadou Issoufou tamen esprimis malan opinion en decembro 2014: “Necesas milita interveno por ripari la damaĝojn ligitajn al la falo de Kadafi, aŭ ni havos Daech* ĉe nia pordo*.”

*  “Organizo de la Islama Ŝtato”, ankaŭ nomata Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio - jmc.
*  Jeune Afrique, Parizo, 29-a de decembro 2014.

En tiu kunteksto de regiona singardemo, Egiptujo elektis sian tendaron. Finance kaj milite subtenata de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj, en malpli alta grado, de Sauda Arabujo, la marŝalo Abdel Fattah Al-Sissi subtenas la generalon Haltar, samtempe riproĉante al Kataro armi iliajn malamikojn de ‘Aŭroro de Libio’. Uzinte sian militaviadon en atakoj kontraŭ islamistaj milicoj, aparte en Derna la 16-an de februaro, Egiptujo laŭdire preparas vastan ofensivon, kaze de malsukceso aŭ de suspendo de la interlibiaj intertraktadoj. Kaj, dum Usono malaprobas ĉian intervenon, multiĝas sindemandoj pri la intencoj de Francujo kaj ĝiaj eŭropaj partneroj, ĉefe Italujo kaj Britujo. Komence de 2015, la franca ministro pri eksterlandaj aferoj parolis pri “terorista centro” (hub en la angla) en Libio kaj petis de la Afrika Unio, la Unuiĝintaj Nacioj kaj la najbaraj landoj “ekpritrakti tiun ege aktualan sekurecan demandon.”*. Sed Francujo firme intencas hodiaŭ akceli “politikan solvon” kun starigo de registaro naci-unuiĝa, kiu kapablu pli efike organizi la lukton kontraŭ la teroristaj grupoj*. Tiu aliro enkonsideras tiom la alĝerian rifuzon milite engaĝiĝi, kiom la neeblon, por la franca armeo, malfermi novan fronton, dum la stabiliga operacio en Malio kaj la batalo kontraŭ la Organizo de la islama Ŝtato ŝajnas neproksimaj de sia fino.

*  “Jean-Yves Le Drian: “La militarisation du terrorisme exige une réponse militaire””, Le Journal du dimanche, Parizo, 28-a de decembro 2014.
*  Oficiala deklaro de la proparolanto de la franca ministrejo pri eksterlandaj aferoj, Parizo, 18-a de marto 2015.

Akram BELKAID


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Nord-Koreujo invitas Ruslandon por helpi

Por sia unua vizito eksterlande, la gvidanto Kim Jong-un elektis Moskvon, kaj ne Pekinon. La proksimiĝo inter Nord-Koreujo kaj Ruslando povus ludi rolon en la regionaj ekvilibroj.

SINJORO Vladimir Putin estos certe la unua ŝtatestro kiu akceptas s-ron Kim Jong-un, invitita al la ceremonioj de la sepdeka datreveno de la venko de Ruslando super la naziismo, venontan 9-an de majo. Tiu vojaĝo eksterlanden, la unua de kiam li postsekvis sian patron en decembro 2011, donos al la nordkorea gvidanto la okazon renkonti ceterajn ŝtatestrojn kaj ĉefministrojn kaj devus marki lian oficialan eniron en la internacia scenejo. La vizito antaŭ ĉio konfirmos la rapidan proksimiĝon inter la Demokratia Popolrespubliko Koreujo (DPRK) kaj Ruslando.

Moskvo, ĝenata de la Okcidento per la internaciaj sankcioj sekve al la konflikto en Ukrainujo kaj la anekso de Krimeo, returniĝas orienten, fortigas siajn rilatojn kun Ĉinujo kaj remalkovras la strategian pezon de la DPRK en la regionaj ekvilibroj (punkto, en kiu renkontiĝas la usonaj, ĉinaj, sud-koreaj kaj japanaj interesoj.* Pjongjango siavice provas diversigi siajn partnerojn.

*  Kp Isabelle Facon: “La complexe quête asiatique de la Russie”, en “Poudrières asiatiques”, Maniére de voir, n-ro 139, aktuale en la kioskoj.

En Pocdamo, en julio 1945, Usono kaj la USSR decidis ke la korea duoninsulo, tiam japana kolonio, estu provizore dividita en du okupadajn zonojn. Tiu divido estis fakte konfirmita per la starigo de du disaj ŝtatoj en 1948. En la nordo instaliĝis, sub moskva kuratoreco, reĝimo simila al la popoldemokratioj en orienta Eŭropo. En junio 1950, Jozefo Stalino fine donis verdan lumon al invado de la Sudo fare de la Nordo; sed, post la interveno de la fortoj de la Unuiĝintaj Nacioj sub usona komando, Ĉinujo pli ol la USSR alportis sian subtenon al Pjongjango kaj intervenis milite en la duoninsulo. Poste, post eksigo de porĉinaj kaj porsovetiaj membroj el la reganta partio kaj ĵonglante per la ĉina-sovetia rivaleco en la 1960-aj kaj 70-aj jaroj, la DPRK faris lertan politikon de ekvilibro inter siaj du “socialistaj” mentoroj por akiri agospacon. Sen esperi reveni al tiu sistemo de kontraŭpezo, ĝi celas hodiaŭ malstriktigi la politikan kaj antaŭ ĉio ekonomian premon de Ĉinujo, kiu baras ĝian impetan postulon je sendependeco.

Tiu serĉado de novaj partneroj fariĝis des pli necesa, ke post la enpotenciĝo de la prezidanto Xi Jinping, Ĉinujo ne kaŝas sian incitecon pri la nordkorea reĝimo. Pjongjango lanĉis sin en politikon de logado al Ruslando, speciale dum la ceremonioj de la sesdeka datreveno de la fino de la korea milito, en julio 1913, kiuj estis stampitaj de omaĝo al la USSR pro ties subteno kaj de reaserto de la amikeco “de generacio al generacio” inter la du landoj.

TUJ POST la kolapso de la USSR (1991), Moskvo senindulge ĉesigis la privilegiajn rilatojn de “frataj landoj” kaj postulis la pagon, je merkataj prezoj, de siaj eksportoj de bazaj produktoj por fabriki sterkaĵojn kaj de energio; postuloj, kiujn la DPRK ne povis plenumi kaj kiuj estis unu el la faktoroj kiuj kaŭzis la ekonomian kolapson kaj la malsatmizeron en la dua parto de la 1990-aj jaroj. Komence de la sekva jardeko, sub la gvido de s-ro Putin, Moskvo reaktivigis siajn rilatojn kun Pjongjango: subskribo en februaro 2000 de nova amikec-traktato, vizito de la rusa prezidanto en la nordkorea ĉefurbo. Kim Jong-il sekvajare vojaĝis al Moskvo kaj renkontis la prezidanton Dmitri Medvedev en Ulan-Ude (Siberio) en 2011.

Tiam oni lanĉis du grandajn projektojn: gasodukton de la rusaj kuŝejoj ĝis Sud-Koreujo tra la DPRK; fervojon inter Kazano ĝis la rusa landlimo, kaj la nord-korea speciala ekonomia zono de Rasono, kun la perspektivo ligi la sudkorean fervojreton kun la transsiberia fervojo ‒ tiu ligo mallongigus du-trione la distancon de vartransporto tra la sueza kanalo.

La unua etapo de la fervojprojekto estis realigita en septembro 2013: refunkciigo, per rusa financado (340 milionoj da dolaroj) de la kvindek kvar fervoj-kilometroj, kiu ebligas al Ruslando uzi la havenon de Rasono kiel kestego-havenon kaj tiel malhelpi la troŝarĝiĝon de la haveno de Vladivostoko. Moskvo intencas engaĝiĝi en la minej-sektoron kaj, por faciligi ties ekspluatadon, modernigi preskaŭ la duonon de la nordkorea fervojreto, do sep mil kilometrojn entute.

La gasodukto kaj la “transkorea” fervojo postulas konsiderindajn investojn kaj kreas kompleksajn sekurec-demandojn por Seulo. Ĝis nun Sud-Koreujo ne konsentis pri la projekto, sed ĝi ja interesiĝas pri ĝi. Pri tio atestas la partopreno de reprezentantoj de Korail, la sudkorea ŝtata fervojkompanio, en internacia konferenco pri transportoj inter Eŭropo kaj Azio okazinta en Pjongjango en aprilo 2014. Korail, la ferindustria firmao Posco kaj la transmar-komerca kompanio de la grupo Hyundai eĉ akiris la duonon de la rusaj partoj en la komuna rusa-nordkorea entrepreno, kiu mastrumas la fervojon inter Kazano kaj Rasono. Tamen tiuj projektoj povus realiĝi nur post mildiĝo de la streĉitecoj inter la du Koreujoj.

Kiel gesto de bona volo, Ruslando en aprilo 2014 nuligis 90 elcentojn de la nordkorea ŝuldo (10,9 miliardoj da dolaroj) farita dum la sovetia periodo; la restantaj dek elcentoj estas destinitaj al financado de la energiprojektoj en la DPRK. La du partneroj decidis uzi la rublon por siaj duflankaj interŝanĝoj por malaltigi la dependecon de la dolaro. Tiuj interŝanĝoj, ja modestaj (100 milionoj da dolaroj en 2013) povus dekobliĝi ĝis 2020. Post 2013 Ruslando eksportis petrolon en la valoro de 36 milionoj da dolaroj (+ 58,5 elcentoj kompare kun la antaŭa jaro).

MOSKVO havas nek la rimedojn nek la ambicion anstataŭi Ĉinujon kiel precipan partneron de la DPRK. Sed ĝia reveno kiel influa aganto sur la korea ŝaktabulo povus havi konsekvencojn por la monda la strategia ludo, ĉar ĝi donas al la Kremlo kroman karton en sia alfrontiĝo kun Vaŝingtono. Favora al atoma malarmado per dialogo, Ruslando kune kun Ĉinujo kontraŭagas rezoluciojn, kiuj povus meti Pjongjangon en preman situacion: same kiel Pekino, Moskvo volas konservi la stabilecon en la duoninsulo.

La nordkorea dosiero restas unu el la tre malmultaj terenoj, en kiu Ruslando kaj Usono samopinias, postulante la atoman malarmadon de la DPRK kaj la respekton de la traktato pri nedisvastigo. Moskvo tenis sian agadon sur malalta nivelo en la sesopaj multflankaj intertraktadoj (Ĉinujo, la du Koreujoj, Usono, Japanujo kaj Ruslando) pri tiu demando kaj lasis al Pekino la rolon defendi la DPRK. Sed Moskvo tamen plurfoje ludis rolon de peranto (nome en 2007 en la afero de la banko Delta Asia de Makao, akuzita de Vaŝingtono blankigi monon por Pjongjango). Ruslando, celo de la usonaj kaj eŭropaj sankcioj, povus pli proksimiĝi al la ĉina pozicio* kaj pli decide kontraŭi al la izolado de la DPRK farata de Vaŝingtono por devigi ĝin rezigni pri siaj atomaj ambicioj.

*  Gregory Toloraya: “A tale of two peninsulas: How will the Crimean crisis affect Korea?” 13-an de marto 2014, http://38north.org.

Philippe PONS.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La ribela junularo de Senegalo vekas Okcidentan Afrikon

Frapi sur kava mondo por ĝin resonigi

De la 14-a ĝis la 16-a de marto, kvin junaj senegalanoj de la movado “Y en a marre” (YEAM) (“ni ne povas elteni plu”) estis malliberigitaj en Kinŝaso, kie ili venis por antaŭenigi la demokration. Elpelitaj, ili hejmeniris en Senegalon, de kie YEAM agitas la politikan vivon de 2011 kaj inspiras la najbarajn landojn, de Burkino ĝis Niĝerio.

UNIVERSITATO Cheikh-Anta-Diop de Dakaro, vendredon la 13-an de februaro, 16 -a horo. Ĉiu estas invitata preĝi, kaj poste kanti la nacian himnon de Senegalo. Tio estas la establita ritaro de ĉiu konferenco organizita de la movado Y en a marre (YEAM). Sub blanka tendo, studentoj kaj instruistoj diskutas pri la manifestacioj, kiuj agitas la vastan universitatan areon depost la morto en aŭgusto 2014 de la juna Abdou Bassirou Faye dum tumultetoj kontraŭ la polico. La junuloj postulas la pagon de siaj stipendioj kaj plibonigon de la studkondiĉoj. Kampfajroj, manifestacioj, provokoj, subpremo... Tro da perfortaĵoj. “Necesas ŝanĝi la agadmetodojn!”, insistas s-ro Babacar Mbaye Diop, profesoro pri filozofio. Tiu tridekjarulo, kiu partoprenis la studentajn movadojn de la 2000-aj jaroj, sidas inter la podiaj debatantoj. Antaŭ ol aŭskulti la demandojn de la multnombra publiko, la kvin repkantistoj de la grupo Hip-hop-Campus 2H ekprenas la mikrofonojn: “Ni parolos pri la situacio, sed niamaniere...” Komprenu: laŭritme de iliaj punchlines*. Iliaj t-ĉemizoj surhavas la simbolon de la movado.

*  Ŝokfrazoj, en la repkantoj.

Fundamente neperforta, venanta el la hiphopa mondo, YEAM distingis sin okaze de la prezidant-elekto de 2012, instigante la junularon de la suburboj de la senegala ĉefurbo partopreni la voĉdonadon por “forte influi la baloton”. En sia celdeklaro, YEAM tiam alvokas al naskiĝo de “nova tipo de senegalanoj” bazo de “Respubliko de civitanoj”.

YEAM naskiĝis la morgaŭon de la renverso de la tunizia prezidanto Zine El-Abidine Ben Ali, la 15-an de januaro 2011. “Tio estis signo, ke ĉio eblas”, rakontas s-ro Fadel Barro, 36-jara, unu el la fondintoj. La 23-an de junio 2011, la movado ekricevas, post pluraj tagoj da manifestacioj, la retirado de la projekto de konstitucia revizio proponita de la prezidanto Abdoulaye Wade, konsiderata de la loĝantaro kiel manovro por enpostenigi sian filon Karim. “Tiu agado ne celis la multekoston de la prezoj, sed luktis por libereco. Kiam la mondo sonas kave, necesas ĝin frapi por ĝin resonigi. Jen kion faris YEAM: veki nian penson, akutigi niajn ekkonsciiĝojn”, resumas Soro Diop, ĵurnalisto proksima de la movado, kiu partoprenas tiun konferencon.

S-ro Barro volonte surhavas la saman kapveston kiel Amilcar Cabral, heroo de la sendependeco de la najbara Kaboverdo kaj figuro de tutafrikanismo. Tiu tradicia teksita kapvesto fariĝis la simbolo de la kuraĝo kaj engaĝiĝo de la revoluciulo. “Kiam li sukcesis konkeri etan spacon, Cabral tuj konstruis tie lernejon kaj sanigejon. Por ni, li estas ekzemplo. Sed atentu, ni estas nek marksistoj, nek liberaluloj. Ni serĉas moralajn valorojn, kaj do homojn, kiuj portis tiujn esperojn. Necesas adapti iliajn pensojn al nia realeco. La maldekstro malsukcesis en Afriko, ĉar ĝi estis senliga al la tereno.”

“Ni estas nifo en la politika pejzaĝo

Inter la fondaj principoj de YEAM cetere estas rifuzo de ĉia partopreno en la politika ludo. Al tiuj, kiuj opinias, ke la movado estas tial malmulte komprenebla, s-ro Barro respondas, ke li laboras en profundeco. “Iuj riproĉas al ni, ke ni ne eniris politikon, aliaj opinias, ke nia loko estas eterne surstrata. Persone, mi opinias, ke estas tempo por malkonstrui, kaj tempo por rekonstrui. Ĉe la venontaj elektoj, ni ne eniros unu el la du politikaj blokoj. Ni desegnos nian linion kaj provos integrigi tiujn, kiuj similas al ni. Ni jam teoriigis la tipon de deputito, kiun ni deziras: tiu, kiu ne respondas al la komandoj de sia partio, sed al la postuloj de la popolo. Ni estas nifo (ne identigita fluganta objekto) en la pejzaĝo: oni identigas nin nek al la klasikaj strukturoj de la civila socio, nek al la politikaj partioj.”

En tiu streĉa socia klimato, la proceso pro korupto de s-ro Karim Wade estas sur la ĉefpaĝoj de gazetoj. La filo de la la eksprezidanto estas akuzata pri defraŭdo de mono destinita al la pintkunveno de la Organizaĵo de la Islama Konferenco okazinta en 2008 en Dakaro. Tamen, la nova ŝtatestro s-ro Macky Sall, ne vere ŝanĝis la aferojn. Ĉe la sidejo de YEAM — la malnova triĉambra apartamento de s-ro Barro, en la kvartalo les Parcelles-Assainies, malproksime de la urbocentro-, la aktivuloj do restas singardaj. “La movado estas pli kontraŭ la “maljunulo” ol por lia konkuranto. Ni estas gardostarantoj por ĉiuj loĝantoj de la kvartaloj. Nia bazo estas la strato” , resumas Pidi Nef, unu el la repistoj de la grupo Fuk’n’Kuk, kiu partoprenas en la movado. Sur la muroj pendas fotoj de la manifestacioj de 2011, de la interveno okaze de la inundoj kiuj damaĝis la nordajn kvartalojn de la ĉefurbo en 2012, de la renkontiĝo kun s -ro Barack Obama dum lia vizito al Senegalo en 2013.

Malal Almamy Talla, konata sub la kromnomo “malsana frenezulo”, tre rapide aliĝis al la “nobla afero” de YEAM. Li estas ties priarta direktoro. Por tiu repkantisto, kiu konigis sin jam en la 1990-aj jaroj kun la grupo Bat ‘Haillons Blind-D, “Ni ne devas lasi la terenon nur al politikistoj. Ili ne estas la plimulto. Sed ni, ni devas atingi la “kritan mason”, tiel ke ni povu preme influi”. Ni volas interesigi la loĝantarojn al la mekanismoj de decido, sed ankaŭ ŝanĝi la ĉiutagan vivon, aparte en la “forgesitaj kvartaloj”. Oni taksas ke estas proksimume kvar cent lokaj ĉeloj, nomataj “spiritoj”, de YEAM en la tuta Senegalo. “Trovi alternativajn respondojn”, “partoprenigi la homojn en la serĉado de la komuna bonaĵo”, estas inter la labor-aksoj de la G Hip-hop, kultura centro establita en Guédiawaye, suburbo de la ĉefurbo, multloĝata kaj malbon-fama, kie la aktivuloj kunvenas. La junularo inventis sian frapfrazon: “Ni rifuzas esti pasiva pezaĵo, ni estas rimedo.” Tio havas sencon: 60% de la senlaboruloj havas inter 15 kaj 34 jarojn*.

*  Laŭ la Nacia agentejo por statistiko ka demografio, kiu taksis je 25% la nacian senlabor-kvoton en 2013.

Fronte al la urba stadiono, la aktivuloj purigis “sen helpo de iu ajn” malnovan rubejon. Poste ili serĉis subtenojn, kaj unue tiun de la societo Eiffage, kiu financis per pli ol 30 milionoj da afrikaj frankoj (45.000 eŭroj) la konstruon de subĉiela scenejo, etan registro-studion, kafejon kie YEAM deziras gvidi kuir-metiejojn... Ili ankaŭ komencis instali rubujojn (tro maloftajn en Senegalo), reuzante por tio malnovajn pneŭojn, en la najbaraj stratoj. “Ni starigis observejojn de la “bona mastrumado” en la dekkvar regionoj de la lando, por krei kontrol-mekanismojn. Temas pri religi la civitanojn kun la politika afero.” Malsana frenezulo ankaŭ laboras pri reensociigo de junaj eksmalliberuloj.

De pli ol dudek jaroj, la senegala hiphopo parolas por la ekskluditoj de la klana sistemo, kiu dominas la landon, de la albumo Prezidantoj de Afriko, de la kantisto Didier Awadi, ĝis La publika opinio, de la grupo Keur Gui, kies gvidanto Thiat estas unu el la fondintoj de YEAM.“Hodiaŭ, Macky Sall pli timas la hiphop-movadon ol la aliajn politikajn partiojn. La ŝanĝo devas veni demalsupre”, asertas la repisto Matador. Kvankam ne aliĝanta al ĝi, li subtenas YEAM, kies pragmatan logikon li kundividas: jam en 2006 li kreis Africullturban, ejon dediĉitan al la hiphop-kulturo, kiu proponas informojn kaj metilernadon al la junularo de Pikine.

La movado etendiĝas... en la subregiono

Pli ol tri mil rep-grupoj laŭdire aktivas en la lando, inspirante alvokiĝojn fariĝi mem aktivisto”, laŭ la esprimo de Hamadou Fall Ba. Asociita al Matador, tiu ĉi okupiĝas pri la Festivalo Festa2H, kiu relajsas tiun muzikan tendencon, kies historia epicentro estas Dakaro. “Ni formis niajn proprajn laborantojn: la junulojn de la kvartalo. Ĉio estas konstruota: ne estas universitato, kvankam pli ol du milionoj da homoj vivas inter Pikine kaj Guédiawaye! Ĉiutagaĵo estas: amas-senlaboreco kaj malsekureco.” Malgraŭ la neplenumitaj deziroj, malgraŭ la limoj, ĉiuj sentas sin “YEAM-istoj” . “Simple, la revolucio estas luksa objekto, opinias Fall Ba, kaj mi ne certas ĉu ni estas sufiĉe riĉaj. Tio postulas strebon al informiĝo, certan eduknivelon. Kaj ne estas nia laboro gvidi la landon. Ni, nia tasko estas memorigi ĉiujn, kiam la politikistoj forgesas. Sed ni ne mensogu al ni mem: la plejmulto de la repistoj neniam legis libron de Frantz Fanon aŭ de Makiavelo. Ekzistas homoj pli bone ekipitaj ol ni por alfronti tiajn demandojn.”

Jes ja, sed YEAM influas la senegalan politikan vivon kaj inspiris naskon de similaj grupoj en la subregiono, kun junuloj de Ebura Bordo, Togo — kie la movado “Etiamé” (“Yen a marre” en fon* radikiĝas-, “la Sofa* de la Respubliko” en Malio, “Y en a marre comme ça” en Gabono, “Ne tuŝu mian naciecon” en Maŭritanio. Sen forgesi “Le balai citoyen” (la civitana balailo), kiu forpelis el la regposteno la prezidanton de Burkino Blaise Compaoré en oktobro 2014.

*  Interetna /vehikla lingvo uzata precipe en Togo kaj Benino.
*  Sofa = profesiaj soldatoj de Samory Touré, la imperiestro, kiu dum la 19-a jarcento plej efike batalis kontraŭ la francaj koloniantoj — jmc.

Jacques DENIS


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

En Niĝerio la retanoj laŭte aŭdiĝas

En lando kiu, kiel Niĝerio, enhavas sesdek kvin milionojn da retanoj, ne maloftas agitado en la sociaj retoj. Kiel en tiu sabato 7-a de februaro, ĉirkaŭ tagmezo, kiam la Interreto relajsis novaĵon transdonitan de la Reuters-agentejo el Dakaro (Senegalo): planitaj por okazi la 22-an de februaro, la prezidantaj kaj parlamentaj elektoj, kiuj resumiĝas je duelo inter la eliranta prezidanto, s-ro Goodluck Jonathan, kaj la emerita generalo kaj eksa diktatoro Muhammadu Buhari, estas prokrastataj ĝis la 28-a de marto. La sendependa nacia balot-komisiono taksas, ke la armeo, okupita de sia lukto kontraŭ Boko Haram en la nordo de la lando*, ne kapablas certigi la sekurecon de la baloto. “De tiu prokrasto, konfidas la kantistino kaj aktivulino Aduke Ayobamideke Aladekomo, mi komencas timi. Pli kaj pli perfortemaj mesaĝoj invadas la sociajn retojn.”

*  Vd Rodrigue Nana Ngassam, “Le Cameroun sous la menace de Boko Haram”, Le Monde diplomatique, januaro 2015.

Sed la jaro 2012 estas ŝanĝopunkto. Niĝerion trairis la plej granda ondo de kontestado depost ĝia sendependiĝo, en 1960. Ĝin ekigis la subita duobliĝo de la benzin-prezo ĉe la pumpiloj, post la registara decido forigi la subvenciojn al brulaĵoj. Komence de januaro 2012, Aduke registras Hear the Voice*, kanzonon dediĉitan al “tiuj, kiuj ne povas esprimiĝi, al la nevidebluloj, tiuj kiuj travivas egan malriĉecon”. Tiu kanzono, kies filmeto estas filmita dum la manifestacioj, fariĝas la himno de la junaj manifestaciantoj. Dum semajno, ilian koleron akompanas centmiloj da homoj, ŝtatfunkciuloj kaj laboristoj miksitaj, senlaboruloj kaj dungitoj el la privata sektoro, religiaj organizaĵoj pentekostismaj kaj islamaj, aktoroj el Nollywood* kaj “laŭt-paroliloj” de la urbaj muzikoj. En 2014 la forta devaluto de la naira kontribuas ankoraŭ pli multkostigi la importatajn ĉiutage necesajn produktojn. El loĝantaro de cent sesdek milionoj da niĝerianoj, sesdek kvar milionoj havas inter dek kvin kaj tridek kvar jarojn kaj du trionoj el ili estas senlaboruloj*.

*  La klipo videblas surrete.
*  Nomo donita al la kinoindustrio de Niĝerio, reference al Hollywood.
*  Tunji Akande, “Youth unemployment in Nigeria: A situation analysis”, Brookings, 23-a de septembro 2014.

Aduke dividas sian tempon inter sia eta entrepreno, kie ŝi fabrikas T-ĉemizojn, kaj la komponado de sia muziko. Ŝia lasta koncerto, la 25-an de februaro, estis organizita ĉe Freedom Park en Lagoso profite al Enough is Enough (“Sufiĉas!” en la angla). Tiu organizo estas gvidata de s-ro Yemi Adamolekun. Kreita en 2010, ĝi kunigas la junulajn movadojn, kiuj luktas por plibonigo de la vivkondiĉojn kaj kontraŭ korupto. La koalicio alvokas ilin iri voĉdoni kaj kalkulas pri la sociaj retoj, kiel proklamas ĝia retejo (http://eie.ng), por trafi la maksimumon el ili. En 2014, dek unu milionoj da niĝerianoj estis enskribitaj ĉe Vizaĝlibro (Facebook) kaj preskaŭ ses milionoj aktivis ĉe Tvitero (Twitter)*. Enough is Enough ricevas multajn eksterajn subtenojn, notinde tiun de la reto Open Society Foundations, de la usona miliardulo George Soros.

*  Christopher Akor, “From subalterns to independent actors? Youth, social media and the fuel subsidy protests of January 2012 in Nigeria”, Codesria, http://codesria.org

En 2012, post kiam la prezidanto Jonathan fine konsentis malaltigi la prezon de benzino, la du ĉefaj sindikataj centraloj, la Nigeria Labour Congress kaj la Trades Union Congress, anoncis suspendon de la manifestacioj. Liceanoj kaj studentoj unue prikonsideris daŭrigi la movadon, antaŭ ol rezigni. La polica subpremo kaŭzis morton de dek kvin homoj, inter kiuj Mustafa Muydeen, 23-jarulo, fariĝinta la simbolo de mistraktita junularo. Kio ajn okazos estonte, ŝajnas, ke la “silenta generacio” ne plu silentos.

Alain VICKY


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Civitana balaado en Burkina Faso

Neperforta, vivigita de junuloj, “La Civitana Balailo” instigas la burkinanojn engaĝiĝi. En oktobro 2014, ĝi ludis grave decidan rolon por la faligo de la prezidanto Blaise Compaoré.

“Estas tro facile ludi ribelulon en kanzonfilmetoj, sed sen engaĝiĝi kiam prezentiĝas konkreta okazo plibonigi la situacion de la lando, martelas la repisto Serge Bambara, alinome Smockey. Ni ne havis alian elekteblecon ol engaĝiĝi, ĉar la homoj, la publiko mem, petis nin paroli ilianome.” Tiu 43-jara muzikisto, aŭtoro de pluraj tre famaj kanzonoj mallaŭdantaj la politikan korupton en Afriko*, esprimiĝas per “ni”, ĉar li ja ne estas sola. Kune kun la rege-kantisto Sams’K Le Jah, li fondis la asocion “La Civitana Balailo” en 2013. Tiu kolektivo ludis kernan rolon okaze de la manifestacioj, kiuj rezultigis la demision de la prezidanto de Burkina Faso, s-ro Blaise Compaoré, la 31-an de oktobro 2014, post 27 jaroj da regado*.

*  Votez pour moi (Voĉdonu por mi), disponebla sur la samnoma albumeto (extended play) (kvar titoloj) (Abazon, 2005), kaj A qui profite le crime? (al kiu profitas la krimo?), unuopaĵo (single) (Abazon, 2007).
*  Vd. Anne Frintz, “La burkina junularo ŝancelas la “Francafrikon””, Le Monde diplomatique en esperanto, decembro 2014.

“Nia nombro estas nia forto” estas unu el la plej konataj frapfrazoj de la organizo. Kvankam ne eblas precize nombri ĝiajn membrojn, La Civitana Balailo enhavas sesdek klubojn en la ĉefurbo Uagaduguo kaj kvardek aliajn dismetitajn sur la tuta nacia teritorio. Klubo devas havi minimume dek membrojn por esti agnoskita kiel Civitano balaisto. Elektita de ĝenerala jarkunveno, la nacia kunordigantaro enhavas 13 membrojn, inter kiuj troviĝas triaciklaj studentoj, komercistoj, tri muzikistoj, du ĵurnalistoj kaj unu advokato.

Starigita por lukti kontraŭ la malbonuzo de povo fare de s-ro Compaoré, “La Civitana Balailo” deponas siajn statutojn en junio 2013. La advokato Guy Hervé Kam, 43-jara, redaktis ĝian ĉarton. Tiu eksa juĝisto estas ja konata de la aktivulaj rondoj, ĉar li jam, kiel respondeculo de la Centro por la justica etiko (CJE), lanĉis peticion celantan igi neatakebla la faman artikolon 37-an de la Konstitucio, kiu limigas je du la nombron de prezidantaj mandatoj. Lia ĉeesto flanke de la muzikistoj plifortigas la kredindecon de la asocio. Krome, liaj kompetentoj pri intertraktado montriĝas valoregaj post la falo de s-ro Compaoré, kiam La Civitana Balailo ricevas la rolon de mediacianto inter la militistoj (tre influaj en la povo-rondoj), la politika opozicio kaj la loĝantaro.

Fine de oktobro, post pluraj tagoj da popolribeloj, la lando troviĝas rande de ĥaoso. “Ni petis, ke la militistoj elektu unusolan respondeculon, kapablan certigi la transir-periodon, kiu malfermiĝis post la demisio de la prezidanto. Ni engaĝiĝis, se tiu persono estas unuanime rekonata de la armeo, subteni lin por certigi la stabilecon de la lando, ĉar la plej grava por ni restas la sekureco de homoj kaj havaĵoj”, rakontas s-ro Kam. La militistoj elektis la generalon Yacouba Isaac Zida, kiu estis iam kunbatalanto de la eksa prezidanto. “Ni tiam postulis, ke li faru neniun decidon sen la konsento de la politikaj partioj kaj de la asocioj. Ni deziris, ke ĉiuj sidu ĉirkaŭ tablo por organizi la transiron, sed la politikaj partioj rifuzis.” Pluraj partioj eĉ organizas marŝojn tra la stratoj, la 2-an de novembro, kreskigante la konfuzon. Alfrontiĝoj okazas kaj pafoj aŭdiĝas en la ĉefurbo, mortigante du civilulojn. Fine, kompromiso estas trovita: civilulo, eksa diplomato kaj ministro pri internaj aferoj, s-ro Michel Kafando, fariĝas provizora reganto de la lando kun la titolo provizora prezidanto, dum la generalo Zida fariĝas ĉefministro.

“La konfuzo ebligis al la militistoj okupi la spacon opinias s-ro Kam. Se la politikistoj estus akceptintaj la diskuton jam la 31-an de oktobro, eble estintus trovata interkonsento inter la partioj, kaj alia homo trafus la postenon de ĉefministro. La Balailo ne instalis intence Zida en tiun postenon; estas elekto manke de alia solvo. Kun la tempopaso, mi opinias, ke tio ne estas malbona. Oni povas pensi, ke tio evitis novan amasmurdon, kaj tio lasas nun tempon al la civila socio kaj al la politikaj partioj por prepari la venontajn elektojn en trankvila kaj sekurigita klimato.” Relativa sekureco, tamen, ĉar de januaro 2015 konflikto inter la armeo kaj la malnova gvardio de s-ro Compaoré — la Regimento de prezidanta Sekureco (RPS) — minacas denove ekflamigi la landon.

En tiu eksplodema klimato, la Civitana Balailo provas ludi rolon de gardostaranto zorganta pri la bona funkciado de la transiro kaj la honesteco de la ministroj. En lasta januaro, ekzemple, la kolektivo kampanjas kaj atingas la demision de la ministro pri transportoj, s-ro Moumouni Dieguimdé, akuzita de la semajngazeto Le reporter atribui al si imagitajn diplomojn, kaj kaŝi kondamnon je kvar-monata mallibereco en Usono pro falsaĵo-faro kaj -uzo. “Ni volas etike senriproĉajn gvidantojn, insistas Smockey. Ni volas purigi nian registaron, esperante, ke Burkino fariĝos ekzemplo por aliaj afrikaj landoj.”

Sams’K Le Jah kaj Smockey jam ricevis subten-petojn el Niĝero kaj Gabono, kie movadoj pli malpli kopiitaj sur La Balailo deziras stariĝi. “Tre gravas ilin subteni, substrekas la repisto. Kiam ni starigis la Balailon, la homoj tuj komprenis kion oni volis fari, ĉar ili konis la movadon “Y en a marre” en Senegalo [vidu apudan artikolon], kaj tio helpis nin.” La Civitana Balailo partoprenas en kontinenta platformo, nomata “Ni turnu la paĝon”*, kiu luktas por alterno de la registaroj kaj por demokratio en Afriko. “En Togolando, junuloj eĉ kreis Civitanan Balailon sen informi nin, ĝoje diras Smockey. Ni ne povas kaŭcii sen scii pri kio temas, evidente, sed ni vere volas kuraĝigi la iniciatojn de homoj, kiuj ne venas el la politikaj rondoj kaj spontane agas.”

*  https://tournonslapage.wordpress.com
Plena buŝo ne parolas

La Civitana Balailo de Burkino renkontas la malfacilaĵojn kutimajn ĉe movado, kiu tro rapide kreskis: ĝi havas fortan famecon en Afriko, dum ĝi naciskale restas facile vundebla; opini-diverĝoj pri uzendaj metodoj kaj sekvenda vojo malrapidigas ĝiajn progresojn. La respondeculo de la regiona klubo de Bobo Dioulasso, la dua plej granda urbo de la lando, s-ro Alexandre Diakité, estis suspendita ĉar li kandidatiĝis por la Nacia Konsilio de la Transiro (NKT) sen la aprobo de la movado. La politika engaĝiĝo de la respondeculoj de la movado estas malferma demando: ĉu oni akceptu eventualajn proponojn pri registaraj postenoj? “Mi opinias, ke tio estus eraro, diras s-ro Kam. Tio malkredindigus nin kaj konfuzigus nian mesaĝon, kaj ni devus uzi nian tempon por pravigi nin por konservi nian simpatikapitalon. Ĉar ni ja ne estis en la registaro, ni povis kritiki iujn nomumojn, kaj ĉar ni ja ne estas pagitaj de la ŝtato, ni povas kritiki la egajn salajrojn de la NKT. Kiel oni diras ĉe ni, “Plena buŝo ne parolas”.”

La defio de la Civitanaj Balaistoj estas nun kunlabori al la organizado de prezidanta elekto demokratia kaj travidebla. Tio komenciĝas per instigi la milionojn da homoj, kiuj manifestaciis en oktobro kaj novembro enskribiĝi sur la balotaj listoj. La necesaj administraciaj klopodoj ne estas facilaj por la plimulto de la dek sep milionoj da loĝantoj, inter kiuj nur 28% scipovas legi*. Poste, La Civitana Balailo volas okupiĝi pri la rolo de la religiaj kaj tradiciaj ĉefoj. En la kulturo de la mosioj (sur la centra ebenaĵo), la reprezentantoj de la tradiciaj ĉefoj ofte havas decidigan influon al la rezulto de baloto*. La eksa prezidanto tion bone komprenis: instiginte kelkajn el ili sidi en la nacia Asembleo, li prikonsideris en 2011 doni al ili salajron kaj statuson por certigi ilian definitivan subtenon. La Civitana Balailo, male, volas redukti ilian politikan influon, malpermesante al ili, ekzemple, ricevi donacojn el la publikaj respondeculoj. Fine, la asocio devas zorgi, ke s-ro Compaoré, rifuĝinta en Ebura Bordo, ne instalu unu el siaj parencoj ĉe la pinto de la lando okaze de la prezidanta baloto de oktobro 2015. “Burkina Faso ne havas la rimedojn konsistigi registaron forigante sisteme ĉiujn, kiuj laboris kun li, realisme rekonas s-ro Kam,. Sed ni diferencigas inter tiuj, kiuj nur kunlaboris, kaj tiuj, kiuj helpis lin restadi ĉe la regposteno tiom longe.”

*  Statistikoj 2008-2012 de la Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj (angle: Unicef), lastaj nombroj disponeblaj, www.unicef.org
*  49% de la Burkinanoj estas mosioj.

La civitanoj-balaistoj tion scias, reĝimo kiu daŭris dudek sep jarojn ne povas esti malkonstruata en kelkaj monatoj. Sed ili daŭre laboras por turni la paĝon de la malnova reĝimo kaj eviti, ke la posteno de prezidanto falos en la manojn de militistoj.

David COMMEILLAS


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La ĝenerala voĉdonado, konkero daŭre ne finita

Pereemaj demokratioj

Laŭ larĝe disvastiĝinta koncepto, la starigo de la principo de universala voĉdonado estas la kompletiĝo de la demokratia procezo: ĉia reiro malantaŭen estas, laŭ tio, malebla. Tamen, sur tutmonda nivelo, la konkero de la voĉdonrajto progresas tute ne liniece. Pro diversaj malprogresoj ĝi bezonis mobiliziĝon de la popolo des pli viglan, ĉar ĝi povas ŝanĝi la kolektivan sorton.

LA DEMOKRATIO troviĝas en krizo. La distanco, kiu disigas la programon de Saloniko, sur kies bazo la greka maldekstra koalicia partio Sirizo gajnis la grekajn parlament-elektojn lastan januaron, ĝis la serio da koncedoj, kiun la Eŭropa Unio ekde tiam trudis al la registaro devena de tiuj elektoj, estas lastatempa ilustraĵo de tio. “Estas la logiko de la 70 ‒ 30, klere klarigis la eŭropa komisaro pri ekonomiaj aferoj, s-ro Pierre Moscovici. 70 elcentoj de la disponoj [volataj de Bruselo] kiuj ne estas intertrakteblaj, 30 elcentoj ŝanĝeblaj.” En la hierarĥio de la politikaj valoroj de nia epoko, la popola suvereneco havas sufiĉe palan vizaĝon.

Kiel ĉiuj politikaj reĝimoj, la demokratioj estas “mortemaj”. Ili povas malaperi, kaj por kompreni tion, necesas sin demandi, kiel ili naskiĝis. La reprezentaj demokratioj konsistas el tutaĵo de politikaj, juraj, ekonomiaj kaj kulturaj institucioj. La starigo de la socia sekureco en Francujo estas ne nur socia atingo, sed ankaŭ atingo demokratia, kiu ebligas al ĉiu praktiki sian civitanecon ŝirmate kontraŭ la sortoŝanĝo de la ekzistado. Unu principo ŝajnas tamen esti karakteriza por la nuntempaj reprezentaj demokratioj: la universala voĉdonrajto, do la rajto de ĉiu plenkreskulo elekti siajn reprezentantojn aŭ kundecidi dum referendumo. Tiu rajto estas akompanata de serio da fundamentaj liberecoj: de kredo, de esprimiĝo, de kuniĝo, de organiziĝo ...

La universala voĉdono ne aperis de unu tago al alia. Fakte neniam la revolucioj nomataj “burĝaj” donis tuj la voĉdonrajton al ĉiuj civitanoj. Dum la Franca Revolucio ekzemple la leĝdona asembleo estis elektita en la jaro 1791 per dugrada censa voĉdonado. Dum la starigo de la 1-a franca respubliko, frukto de la popola ribelo de la 10-a de aŭgusto 1792, la voĉdono estis etendita por la elektoj al la Konvencio. Sed la virinoj kaj la senhavuloj estis ekskluditaj. Poste, la konstitucio de la jaro I (1793) planis viran universalan voĉdonrajton, sed tiu estis neniam aplikita kaj oni revenis en la jaro 1795 al la censa voĉdonrajto. La apero de la plene reprezentaj demokratioj bezonis sufiĉe da tempo. Ĝi bezonis la intervenon de kromaj faktoroj, precipe tiun de la popolaj bataloj, “de malsupre”, favore al plilarĝigo de la demokratiaj rajtoj. Kiel diras la politiksciencisto Adam Przeworski, “la politikaj rajtoj estis konkeritaj de la popolaj klasoj”.* Ili estis donitaj de la elitoj nur kiam ili estis devigitaj fari tion. La elĉerpiĝo de tiuj bataloj, la malfacilo de la sociaj movadoj postuli novajn rajtojn klarigas, male, la aktualan malvigliĝon de la demokratio.

*  Adam Przeworski, “Conquered or granted? A history of suffrage extensions”, British Journal of Political Science, vol. 39, n-ro 2, Kambriĝo, aprilo 2009.

La tutmonda historio de la universala voĉdonrajto ebligas montri la faktorojn de la demokratiigo. Liberio (1839) kaj Grekujo (1844) estis la unuaj landoj, kiuj starigis viran universalan voĉdonrajton,* dum Nov-Zelando (1893), Aŭstralio (1901) Finnlando (1907) kaj Norvegujo (1913) estis la pioniroj de la integra universala voĉdonrajto. Ili estis landoj relative “periferiaj” laŭ la geopolitika kaj ekonomia nivelo. En la jaro 1900, dek sep ŝtatoj havis viran universalan voĉdonrajton; nur unu havis la integran universalan voĉdonrajton.

*  Liberio, fondita de usona koloniiga entrepreno por la liberigitaj sklavoj, ĝuis je konstitucio, kiu ekde 1839 garantiis la rajton de ĉiuj viroj elekti la leŭtenanton guberniestro. La lando sendependiĝis en 1847 kaj tiam adoptis la censan voĉdonrajton.
Voĉdonrajto adaptita al la okazoj

POST LA unua mondmilito okazis grandaj paŝoj antaŭen. En malpli ol dek kvin jaroj la nombro da integraj universalaj voĉdonrajtaj demokratioj pasis de kvar al dek. Poste tiu nombro malkreskis dum la 1930-aj jaroj kun la kresko de la faŝismoj. Ekzemple en Germanujo, la Vajmara Respubliko havis la universalan voĉdonrajton por la du seksoj ekde la jaro 1919; ĝi estis fakte nuligita de Adolfo Hitlero ekde 1933. Pro tio la vera revolucio de la universala voĉdonrajto okazis nur post la dua mondmilito. Por citi nur kelkajn ekzemplojn, Francujo starigis ĝin en la jaro 1944, Japanujo en 1945, Italujo en 1946, Belgujo en 1948, Usono en 1965 (kun la Voting Rights Act, kiu permesis al la nigruloj en la sudaj subŝtatoj voĉdoni), ktp. Proklamitaj fine de la 18-a jarcento, la principoj de la moderna demokratio bezonis pli ol cent kvindek jaroj por plene realiĝi. Ĉar, en la spirito de multaj ĝiaj “fondopatroj”, realaj aŭ supozataj, la voĉdonrajto estis rezervita al blankaj kaj riĉaj viroj.

La etendo de tiu rajto sekvas tre malofte linian procezon. Post la Revolucio, kiu spertis kvar specojn de voĉdono, Francujo pasis ankoraŭ de la censa voĉdonrajto (restarigita en 1815) al la vira universala voĉdonrajto (adoptita la 5-an de marto 1848), antaŭ ol reveni por mallonga tempo al la censa voĉdonrajto (per leĝo de la 3-a de marto 1850), kiu nuligis la voĉdonrajton de du milionoj kaj duono da viraj elektantoj), poste ree al la vira universala voĉdonrajto (sub la Dua Imperio kaj la 3-a Respubliko). La integra universala voĉdonrajto estis fine starigita nur en 1944.* Tiaj ŝanĝoj oftas en la historio, kaj ne estas kialo por pensi, ke ili estas malantaŭ ni.

*  Vd Alain Garrigou, “Le suffrage universel, “invention” française”, Le Monde diplomatique, aprilo 1998.

Tri precipaj kriterioj por ekskludi el la voĉdonado estis uzataj en la nuntempa historio: la klaso, la sekso kaj la “raso”. La socia kriterio estas la plej ofta. Ĝi inkludas, kaj ofte kombinas, kondiĉojn de privata proprieto, de enspezo, de imposto aŭ de la kapablo legi kaj skribi. Kvankam malpli emaj reveni, la seksa kaj rasa kriterioj montriĝis pli persistaj. Usono, kiu nuligis siajn rasismajn voĉdon-leĝojn nur en 1965, kaj Svislando, kiu ĉesigis sian seksisman voĉdonrajton je federacia nivelo en la jaro 1971 (kelkaj kantonoj faris tion jam en la 1950-aj jaroj), estis dum longa tempo demokratioj nefinitaj. Cetere la usona voĉdonleĝo spertas lastatempajn malprogresojn, kun la reveno de ekskludaj kriterioj: dum la mezmandataj elektoj de novembro 2014 pluraj respublikanaj guberniestroj provis forteni de la urnoj la “malbonajn elektantojn” el la popolaj distriktoj kun nigrula aŭ hispanlingva plimulto, kiuj ofte emas voĉdoni por la demokrata partio.*

*  Vd Brentin Mock, “Retour feutré de la discrimination électorale”, Le Monde diplomatique, oktobro 2014.

Ĉu troviĝas logiko malantaŭ la etendoj de la voĉdonrajto? Kvankam la demokratiigo ne redukteblas al unu sola kaŭzo, ja ekzistas “efektoj de timigo”: ju pli la nombro da demokratioj en la mondo grandas, des pli altiĝas la premo al la nedemokratiaj ŝtatoj montri eĉ se nur ŝajnan funkciadon de demokratio. En la 20-a jarcento, la plej fiaj diktatoroj nomis sian regadon demokratio kaj organizis fasadajn elektojn.

Tamen, unu faktoro nepras por etendi la voĉdonrajton: la ekzisto de popolaj bataloj favore al ĝi. Statistike oni konstatas, ke la tutaĵo de strikoj, manifestacioj, ribeloj kaj aliaj formoj de mobiliziĝo (pli aŭ malpli perfortaj) sisteme altiĝas en la jaroj antaŭ la etendo de la voĉdonrajto.* La statistika interrilato inter etendoj de demokratiaj rajtoj kaj aliaj variabloj ‒ ekonomia kresko, malanalfabetigo, urbigo ... ‒ estas klare pli malfortaj.

*  Adam Przteworski, “Conquered or granted? A history ...”, verko cit.

La klarigo facilas. Pro politikaj aŭ ekonomiaj kialoj, la dominataj grupoj ‒ laborista movado, feministoj, malplimultoj ... ‒ postulas rajtegalecon, kaj speciale la voĉdonrajton. La elitoj rezistas kiom eble plej. La ideo, ke etendi la voĉdonrajton estas minaco por la privata proprieto, estas ĝenerala en la politika pensado (ne nur konservativa) de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, same kiel la argumento, laŭ kiu nur la posedantoj kapablas regi en la ĝenerala intereso.* Cetere, tiaj argumentoj regule reaperas en la historio de la demokratioj, kiel en 1975, kiam la Triopa Komisiono gvidata de Michel Crozier, Samuel Huntington kaj Joji Watanuki publikigis raporton pri la supozata “krizo de regeblo” de la modernaj socioj.* Sed, kiam la popola premo fariĝas tro forta, la elitoj estas devigataj cedi.

*  Kp Bernard Manin, Principes du gouvernement représentatif, Flammarion, Parizo, 2012 (1-a eld.: 1995).
*  Vd Olivier Boiral, “Pouvoirs opaques de la Trilatérale”, Le Monde diplomatique, novembro 2003.

Tio tamen ne signifas, ke la popolaj klasoj konkeris tiujn demokratiajn rajtojn solaj. Du kromaj faktoroj ludis decidan rolon en la procezo de demokratiigo: la militoj kaj la dividoj ene de la elitoj.

Laŭ esprimo de la sociologo Göran Therborn, iuj demokratioj estas “demokratioj de malvenko”, t.e. ili alvenis dum aŭ post milito.* En Aŭstrujo, en Germanujo, en Italujo aŭ en Japanujo, ekzemple, la etendoj de la voĉdonrajto estis pli aŭ malpli rektaj sekvoj de militaj malvenkoj. Same pri la Francujo fine de la 19-a jarcento, kie la voĉdonrajto (re)fariĝis vire universala post la falo de Napoleono la 3-a sekve al ties malvenko en la franca-prusa milito de 1870. Ne estas hazardo, ke la revolucio de la universala voĉdonrajto okazis post la dua mondmilito.

*  Göran Therborn, “The rule of capital and the rise of democracy”, New Left Review, n-ro I/103, Londono, majo-junio 1977.

Militaj malvenkoj malfondas ekzistantajn politikajn koaliciojn. Ili malfortigas la hegemonion de la reganta bloko kaj ebligas al aliaj fortoj aŭdigi siajn postulojn. Etendoj de voĉdonrajtoj okazas ankaŭ kelkfoje en la kadro de milit-preparo. Ili servas tiam por kunfandi la loĝantaron. En siaj Memoraĵoj, Bismarko skribas ekzemple, ke “la adopto de la universala voĉdonrajto [en 1866] estis armilo en la milito kontraŭ Aŭstrujo kaj la ceteraj eksterlandaj potenclandoj, armilo por la nacia unuiĝo”.*

*  Saml.

Ankaŭ la disopinioj ene de la dominantaj klasoj kontribuis al etendo de la voĉdonrajto. Por certigi sian dominadon, la aristokratoj de la Malnova Reĝimo apogis sin sur statutaj hierarĥioj, kiuj servis al ili ankaŭ kiel meĥanismo por solvi konfliktojn. La burĝaro, dominanta klaso de nova tipo, malfondas ‒ almenaŭ parte ‒ tiujn hierarĥiojn. Pro la socia kaj spaca labordivido formiĝas ene de ĝi “frakcioj” (industriaj, kampkulturaj, komercaj, financaj ktp), kies interesoj ne nepre samas. Tiuj frakcioj konkurencas inter si por alproprigi la potencon kaj la profiton, plej ofte pace, kelkfoje milite. La pligraviĝo de la malkonsentoj ene de la dominantaj klasoj en Usono ekzemple estis unu el la kaŭzoj de la Secesia Milito (1861-1865).

Dinamiko de aliancoj kaj de konfliktoj

POR ORGANIZI sian dominadon kaj fari tiel ke la interfrakcia konkurenco ne ekscesu, la burĝaro uzas novan reguligan meĥanismon: la parlamentismon. Tiel aperas “protodemokratiaj” reĝimoj ĉe la sojlo de la moderna epoko, ekzemple la islanda parlamento ekde la jaro 930, la italaj, germanaj aŭ svisaj urboŝtatoj, poste, meze de la 18-a jarcento, la brita parlamenta monarĥio, la plej malnova kun tiu de Svedujo. La radikoj de la parlamentismo troviĝas en la antikveco. Sed ĝia kombino kun la kapitalismo donas al ĝi novajn historiajn funkciojn.

Tiel, la ekzisto de frakcioj ene de la ekonomiaj elitoj okazigas dinamikojn de aliancoj kaj de konfliktoj. Tiam malfermiĝas politika spaco, en kies kadro la dominataj grupoj valorigas siajn postulojn, interalie tiun je voĉdonrajto. La sukceso akirita en tio ŝuldiĝas kelkfoje al la aliancoj, kiujn ili povis starigi kun sektoroj de la elitoj. Krom al la premo de la feminismaj movadoj, la etendo de la voĉdonrajto al la virinoj ŝuldiĝas en kelkaj kazoj ankaŭ al la konvinko de iu aŭ alia frakcio de la gvidantaj klasoj, ke ilia voĉo favorus ilin ‒ en la katolikaj landoj oni ekzemple pensis, ke la virinoj sekvus la indikojn de la klerikoj. La premo “de malsupre” tiam kombiniĝas kun la disopinioj ekzistantaj “supre”.

Kiujn instruojn oni povas tiri el la tumulta tutmonda historio de la universala voĉdonrajto por la nuntempo? Se la demokratio ŝajnas hodiaŭ en danĝero, tio okazas ĉar la precipa kialo de ĝia apero, la premado fare de la popolo dum jarcento kaj duono signife malfortiĝis en la lasta kvarono de la 20-a jarcento, ĉiukaze en la landoj jam delonge evoluintaj (en la “sojlolandoj” la historio estas malsama). La foresto de malsamaj pozicioj ene de la dominantaj klasoj ŝajnas esti kroma fermento por la cedemo de la demokratio. Dum la lastaj jardekoj la novliberalismo estis tiom hegemonia, ke ĝi toleris nenian alternativan politikan projekton eĉ devenan el la interno de la elitoj.* La solideco de la reganta bloko lasis pro tio nenian eblecon por la popolaj movadoj. Konsternas konstati tiurilate, ke la ekonomia krizo, kiu eksplodis en 2008, ne ŝancelis la unuecon de la dominantaj klasoj, kion atestas la soleco de la greka registaro fronte al la eŭropa rigoro. La venko de Sirizo tamen servis por montri, ke breĉoj ja ekzistas. Ke pluraj el ili en la venontaj jaroj malfermiĝos samtempe kaj ke la demokratiigo povos rekomenci sian marŝon antaŭen.

*  Vd Gérard Duménil kaj Dominique Lévy, “Alliance au sommet de l’échelle sociale”, Le Monde diplomatique, julio 2010.

Razmig KEUCHEYAN.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Legantoj-agantoj de Le Monde diplomatique

Amikoj unikaj

Ekde sia stariĝo en 1996, la asocio Amikoj de Le Monde diplomatique (AMD) kontribuas al la sendependeco de la monatulo, kies akciulo ĝi estas. Ĝi grupigas plurajn milojn da agemaj legantoj kaj estas ankaŭ aktiva reto de ne oficiala disvastiĝo de analizoj kaj de valoroj de la gazeto. Ĝi troviĝas en agema kolektivo.

ĈI-VESPERE de januaro 2015, la salonego de la laborpera oficejo de Tuluzo estas plenplena. Multaj aŭskultantoj sidas sur la planko, kun notkajero aŭ “tableto” en la mano. La debato “Proksim-Oriento, de Sirio ĝis Palestino, kia perspektivo?” gvidata de la ĵurnalisto de Le Monde diplomatique Alain Gresh, mobilizis multajn homojn, speciale junulojn. “Tiuj temoj gravas, kaj oni diskutas pri ili en la universitato. Estas normale ke ni estas ĉi tie”, atestas s-ro Léo Keller, studento je master pri “Ekonomia disvolvado kaj internacia kunlaborado” en la fako politikaj sciencoj. Tiu abonanto, kiu estas ankaŭ juna membro de la asocio, koncedas ke li ne konis la Amikojn de Le Monde diplomatique (AMD): “Mi kredis, ke tio estas asocio de ĵurnalistoj de Le Monde diplomatique, do, rezervita al ĵurnalistoj.”

Kiu memoras, efektive, ke la AMD naskiĝis el la volo certigi la sendependecon de Le Monde diplomatique? En 1996, la gazeto devis kolekti 10 milionojn da frankoj por fariĝi aŭtonoma entrepreno kaj ne plu resti interna servo de Le Monde S.A. Tiu decida etapo en la historio de la monatulo kreita en 1954 de Hubert Beuve-Méry kiel suplemento de la gazeto Le Monde ebligis al ĝi disvolvi kaj solidigi la sendependecon de sia redaktejo.*

*  Vd Claude Julien kaj Ignacio Ramonet, “Aidez-nous à réussir la filialisation du “Monde diplomatique””, Le Monde diplomatique, februaro 1996.

Tiel kreiĝis la asocio AMD. En kvar jaroj ĝi kunigis la necesan sumon. Tio ebligis al ĝi akiri 25 elcentojn de la akcioj de la nova eldonsocieto, Le Monde diplomatique SA dum la asocio Gunter Holzmann, kiu grupigas ĉiujn salajrulojn de la monatulo ‒ kaj ne nur la redaktistojn ‒, posedas 24 elcentojn da ĝi. Disponante kune 49 elcentojn de la akcioj ‒ do multe pli ol la malplimulton de blokado de 33 elcentoj ‒, la du asocioj povas kontraŭi ĉian iniciaton kiu endanĝerigus la decidojn de la redaktejo. “La asocio AMD, kun aliaj kaj kun Le Monde diplomatique, estos instrumento de civitana partopreno, kiu alprenas la formon de diversaj forumoj, ĉiuj nerespektemaj al la potencoj ‒ unuavice al la mona potenco ‒ kaj antaŭ ĉio zorgema, por uzi usonan formulon, por “kontentigi la afliktatojn kaj aflikti la kontentulojn”, legeblas ĉe Claude Julien, kiu gvidis la gazeton de 1973 ĝis 1990.*

*  Vd Claude Julien, “Agir” [“Agi”], Le Monde diplomatique, februaro 1996.

Ĉiu leganto povas akiri, ĉu rekte ĉu pere de lokaj korespondantoj (kvardek naŭ en la tuta Francujo, inkluzive de la transmaraj departementoj kaj teritorioj). Ilia reto estas la nervosistemo de la asocio: “La aktiveco kaj la vigleco de la lokaj grupoj baziĝas sur la dinamismo de la korespondantoj, kiuj estas ĉiuj libervolaj”, emfazas s-ino Marianne Perchet, ĝenerala delegito de la asocio.

Per la kotizoj kaj la donacoj de proksimume kvar mil membroj, la Amikoj disponis pri funkci-buĝeto de 179.100 eŭroj en 2014, kio ebligis financi la agadojn loke deciditajn: prelegojn, partoprenon en kolokvoj kaj en lokaj konferencoj, montrado de filmoj kun sekva debato, “Diplo-kafumadojn”, elsendaĵojn ĉe lokaj radioj, laŭtemaj vesperoj en kabaredo, publika legado de artikoloj en teatro, intervenoj en diversaj lernejoj ...

En kelkaj urboj, ekzemple en Lilo* , Tuluzo aŭ Karkasono* oni organizas plurajn eventojn ĉiumonate. En 2013 kaj 2014, la dokumentfilmo de Gilles Balbastre kaj Yannick Kargoat “La novaj gardhundoj” kaj tiuj de Pierre Carles, nome “Operacio Correa” estis prezentataj en laŭtemaj vesperoj en tuta Francujo. “Tiuj filmoj, kiuj precizigis la kritikon de la komunikiloj, ebligis al ni aprezi la sendependecon kaj la rigoron de Le Monde dipolomatique, kaj samtempe havi la ridon ĉe nia flanko”, klarigas, amuzite, s-ro Dany Bruet, de Aikso Provenca. Tiu korespondanto estas unu el la iniciatintoj de la “Rencontres déconnomiques”, naskitaj el enketo, kiun la gazeto dediĉis al la “dung-ekonomikistoj” en la numero de marto 2012. Dum tiuj renkontiĝoj, organizitaj komence de julio, oni senvualigis la centrajn principojn de la liberala ekonomio, la “merkat-ĵurnalismon”, la spiriton kaj la praktikojn de la interkonsento de la interesitaj “fakuloj”.

*  La urbo de la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto. -vl
*  Tiu urbo estis unu el la ekskursaj celoj de la UK de Montpeliero kaj preskaŭ tuj poste de la IKEK-Konferenco de Durbano en la jaro 1998. -vl

EN LA JARO 2012, la AMD starigis konkurson por studentoj, kun la celo rekompenci ĉiujare enketon aŭ raportaĵon. La gajninto ricevas 1.000 eŭrojn kaj lia teksto estas publikigota en la monatulo.* En 2014, “Renkontiĝoj de Le Monde diplomatique” estis organizitaj en la urbo Saint-Denis, en partnereco kun la Instituto pri eŭropaj studoj de la universitato Parizo-VIII, por festi la 60-jariĝon de la gazeto. S-ro Antony Burlaud, studento en Parizo, de kvin jaroj unu el la korespondantoj en la ĉefurbo, estas asociita kun la gvidado de la evento en 2015. Tiu temos pri la ekzistogravaj defioj, al kiuj Eŭropo estas alfrontita, speciale pri ĝia partopreno en la Granda Transatlantika Merkato (GTM), konata ankaŭ per ĝia angla akronimo TAFTA.

*  En 2015 okazos la kvara konkurso: www.amis.monde-diplomatique.fr/concours.

De proksimume jaro la Amikoj kritikas tiun traktat-projekton. Tio estas la okazo por la korespondantoj fari partnerecojn, kiel en la urbo Besançon en mardo, 10-a de februaro, kie sepcent homoj, invititaj de la Amikoj kaj de la kolektivo Stop Tafta venis por aŭskulti la vican ĉefredaktiston de Le Monde diplomatique Renaud Lambert debati pri la GTM kun Claude Girod, de la Kampara Konfederacio, Eric Petit, de la Ligo de homrajtoj, kaj Judith Fouillard, de la Unuiga Sindikata Federacio.

Kvankam kelkaj animantoj de lokaj grupoj estas membroj de asocioj, de sindikatoj aŭ de partioj, tamen ne ĉiuj estas tiaj. En Lilo la korespondanto, s-ro Philippe Cécille, deziris simple nur subteni la gazeton, kiun li abonis de proksimume dek kvin jaroj. Li estigis neformalajn partnerecojn, speciale kun la teatro La Rose des vents, kiu programas AMD-eventon kvarfoje jare. “Ni proponas debatojn kun regionaj asocioj ĉirkaŭ lokaj problemoj, kaj ni invitas por tio prelegantojn instalitajn en la regiono, klarigas tiu diskreta viro. La proksimeco de du universitatoj ebligas havi reton de aktivaj interesatoj.”

Unu el la regulaj zorgoj de la korespondantoj estas la kontakto kun la pli junaj publikoj kaj ilia fideligo. “Kiam ili estas studentoj, ili engaĝiĝas kelkfoje dum jaro, kaj poste ili transloĝiĝas ...”, bedaŭras s-ro Cécille. En Tuluzo, s-ro Keller konstatas, ke multaj studentoj estas “okazaj legantoj de la gazeto; ili trovas ĝin en la universitata biblioteko ekzemple, sed ne ĉiuj faras la demarŝon por informiĝi regule.” “Tio estas publiko, kiun oni ne vidas, aŭ nur tre malofte”, bedaŭras s-ino Hélène Cardona, respondeculo pri la sendependa librovendejo Ombres blanches [“Blankaj ombroj”], kultura bastiono de la Roza urbo [Tuluzo] kaj regula partnero de la AMD de preskaŭ dek jaroj. “Tuluzo disponas pri vera aktivula kaj asocia bazo. Facilas implikiĝi en la lokan vivon”, rimarkigas s-ro Jérémy Brat, salajrulo de la kinejo Utopia de la urbo. Pere de s-ro Jean-Pierre Crémoux, loka korespondanto, kaj de lia bordoza kolego, s-ro Jean-Dominique Peyrebrune, la AMD faris tutlandan partnerecon kun la salonegoj de arto kaj de provado Utopia lige kun la temoj pritraktataj en Manière de voir, dumonata kajero de Le Monde diplomatique.

LA PROGRAMADO de la renkontiĝoj sekvas eldonejan kalendaron, kiun liveras la ĵurnalistino Anne-Cécile Robert, direktoro pri rilatoj kaj pri la internaciaj eldonoj*, kiu certigas la ligon inter la AMD kaj la redaktejo. La korespondantoj ne hezitas alvoki ŝin por ekscii pli pri la redaktejaj projektoj, sed ankaŭ por transdoni informojn pri sia regiono. La retejo de la AMD (www.amis.monde-diplomatique.fr [en la franca. -vl], estas ankaŭ tre uzata.

*  Do, respondeca ankaŭ pri nia Esperanta eldono. -vl

Dum ekzistas AMD-grupoj en Kebekio, en Svislando, en Belgujo, en Britujo, en la francparolanta parto de Afriko, en Japanujo, neniam ekzistis iu en Palestino nek en Israelo, malgraŭ la atenta pritraktado de tiu regiono fare de nia gazeto. La forta internaciiĝo de AMD estos unu el la temoj diskutotaj dum la venonta ĝenerala asembleo de la asocio la 27-an de junio, kiu ankaŭ elektos novan kontrolkonsilistaron.

Clea CHAKRAVERTY.

Ankaŭ la Monda Asembleo Socia (MAS) ...

Mi ŝatus aldoni, ke en la jaro 2002 fondiĝis nia “Diplo”, Le Monde diplomatique en Esperanto, kiel unu el la “filioj” de la pariza monatulo, kiu cetere disponigis al ĝi la retejon http://eo.mondediplo.com. Tri jarojn poste, dum kongreso de la Kuba Esperanto-Asocio, legantoj kaj tradukistoj de Le Monde diplomatique en Esperanto, kiuj ŝatis ne nur legi nian gazeton, sed ankaŭ inter si diskuti pri diversaj temoj traktataj en la gazeto kaj pri aliaj temoj, kaj krome ankaŭ agi mem, fondis por tio apartan spacon: Monda Asembleo Socia (MAS). MAS estas organizaĵo ankaŭ konsiderebla kiel “Amikoj de Le Monde diplomatique”, kvankam iom pli rekte ligita kun la Esperanta eldono. Cetere ankaŭ la retejo de MAS http://mas-eo.org estas disponigita de nia pariza “panjo”.

Tamen tute klaras: La bazo (la ellaborado de la artikoloj, la tuta infrastrukturo ktp) estas nia pariza “panjo”, kiu meritas kaj bezonas ĉian subtenon.

Dum la venonta Universala Kongreso de Esperanto (UK) en la franca urbo Lilo (orig.: Lille [elparolu: líl] oni espereble okazigos renkontiĝon de legantoj de nia gazeto eble kun lokaj membroj de la AMD.

Vilhelmo LUTERMANO.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Sur insulo enplena malorda transformiĝo, espero rivalas kun anksio

Kiam Kubo debatas

La anonco de oficiala vizito de la franca prezidanto en Kubo, la 11-an de majo 2015, montris novan etapon de degelo inter Havano kaj la okcidentaj registaroj. Jam en aprilo la kuba ŝtatestro Raúl Catro kaj lia usona kolego Barack Obama faris historian manpremon dum la pintkunveno de Ameriko. Akceliĝo de la historio, kiu vekas seriozajn demandojn en Kubo ...

En la jaro 2018, s-ro Raúl Castro, kiu estos tiam 86-jara, ne komencos novan mandaton de prezidanto. En tri jaroj, la generacio de la Sierra Maestra estos do forlasinta la potencon. Tri jaroj, tio estas malmulte por reformi la ekonomion de la lando, adopti novan konstitucion kaj majstri la normaligon de la rilatoj kun Vaŝingtono, kion ilustris la renkontiĝo de la kuba kaj usona prezidantoj ĉe la pintkunveno de Ameriko en Panamo, en aprilo. Ĉu la reĝimo postvivos la malaperon de sia historia gvidantaro?

La Kuba Komunista Partio (PCC) jam nomumis posteulon: la unuan vicprezidanton Miguel Díaz-Canel. Sed la defioj restas. Por alfronti ilin, s-ro Castro apogas sin sur la Revoluciaj Armitaj Fortoj (FAR), la nacia armeo, kies ministro li estis dum duona jarcento, sur la PCC kaj sur la katolika eklezio, kiu troviĝas en la centro de la intertraktadoj kun Vaŝingtono.* Dum la ekonomiaj reformoj profundigis la malegalecojn,* la malcerteco pri la estonteco de la lando estas ĝenerala. La PCC provas respondi al tio per lanĉo de popolaj konsultoj en la antaŭkongresaj periodoj. S-ro Castro reasertis, ke tio denove okazos la sepan fojon, en aprilo de 2016. Sed la debatoj jam komenciĝis inter la intelektuloj, ĉu membroj aŭ ne de la PCC, precipe en Interreto, spite al la limigita aliro.

*  Vd “Cuba, le parti et la foi” [“Kubo, la partio kaj la kredo”], Le Monde diplomatique, junio 2012.
*  La Gini-koeficiento, kiu ebligas mezuri la malegalecojn, estis je 0,25 en 1986, je 0,38 en 2002 kaj je 0,40 en 2013. Mayra Espina, Espacio laical, n-ro2, Havano, 2014.

S-ro Raúl Castro strebis “aktualigi” la kuban socialismon — eŭfemismo por nomi la ekonomian liberaligon realigatan ekde 2011. Kvankam ili malmuntis la socion, kiun li provis konstrui, tiuj reformoj ne estis kontestitaj de s-ro Fidel Castro. “La kuba modelo ne funkcias plu, eĉ ne por ni”, koncedis la prezidinto (The Atlantic, septembro 2010). La ekonomia situacio apenaŭ lasis alian elekton. La helpo de Karakaso ebligis al la insulo atingi mezuman kreskokvoton de 10 elcentoj inter 2005 kaj 2007, sed la financa krizo kaj la malfaciloj de la bolivara partnero ŝanĝis la situacion: “En 2013, la komerco inter Kubo kaj Venezuelo malkreskis je unu miliardo da dolaroj; ĝi povas ankoraŭ plu malkreski en 2014”, avertis en oktobro 2014 la kuba ekonomikisto Omar Everleny Pérez Villanueva.* Laŭ iuj taksaĵoj, tiu malkresko egalas al 20 elcentoj de la antaŭa volumeno.

*  Aktoj de la kolokvo “Cuba: soberanía y futuro”, Cuba posible, n-ro1, Havano, oktobro 2014.
Dorlotataj militistoj

En marto 2014, la registaro adoptis novan leĝon pri eksterlandaj investoj prezentitan de s-ro Raúl Castro kiel “gravegan” . Escepte de la sano, la edukado kaj la defendo, ĉiuj sektoroj estas nun malfermitaj al eksterlandaj kapitaloj, kun la certigo de senimposteco dum ok jaroj kaj eĉ pli en certaj kazoj, nome en la “specialaj zonoj de ekonomia disvolvado”, kiel la haveno de Marielo,*, konstruata helpe de Brazilo. Tamen, la proponataj projektoj devas ricevi la aprobon de la registaraj organizaĵoj: “Ne la kapitalo difinas la investon”*, emfazas s-ino Deborah Rivas, direktoro pri eksterlanda investo ĉe la ministrejo pri ekstera komerco. La ekonomikisto Jesus Arboleya Cervera rimarkigas: “La kubaj elmigrintoj estas jam rektaj investistoj en la etkomercoj [per la mono, kiun ili sendas al sia familio]; ilia pli grandskala partopreno jam ne estas malpermesita de la leĝo, sed ja de la embargo.”* La dungado de laboristoj okazas sub la kontrolo de ŝtataj agentejoj.

*  Ĝi estas destinita fariĝi la plej granda kestego-haveno de Karibio, ĉar ĝi troviĝas en strategia vojkruciĝo inter la panama kanalo kaj la Atlantika oceano.
*  Granma, Havano, 17-an de aprilo 2014.
*  Jesús Arboleya Cervera, “Integracion y soberania”, Cuba posible, 20-a de januaro 2015.

Tamen, por iuj, la transformiĝo de la insulo progresas tro malrapide: “Oni ne povas ‘aktualigi’ ion, kio neniam funkciis, koleras Pérez Villanueva. La kresko ne estas. Ĉi-jare, se Dio helpas nin, ni atingos eble 1 elcenton.”* Al tiu ekonomia zorgo, la juna socisciencistino Ailynn Torres respondas per politika demando: “Kion oni volas fari per la ekonomia modelo, kiun oni proponas al ni? Kiuj estas la gajnantoj kaj la perdantoj de tiu modelo?”

*  Cuba posible, n-ro 1, verko cit.

Se kredi la oficialan retorikon, la instalo de dozo da merkato en la ekonomion de la insulo devus ebligi plibonigi ĝiajn kapablojn sen malfortigi la socian justecon. Nu, la malriĉeco tuŝas nun 20 elcentojn de la urba loĝantaro (anstataŭ 6,6 elcentojn en 1986). La forigo de la porciuma kajereto, la libreta, estis anoncita kaj poste prokrastita, ĉar tio malutilus al la plej malriĉaj. En socio, kie la egaleco estas identeca kvalito, la profitantoj kaj la viktimoj de la reformoj aperas pli kaj pli klare.

Inter la viktimoj, laŭ s-ro Raúl Castro mem, oni nombras “la salajrulojn de la ŝtato pagatajn en pesoj kies salajro ne sufiĉas por vivi”, la maljunulojn — do miliono sepcent civitanojn — “kies pensioj estas malsufiĉaj kompare kun la kosto de la vivo”*, sed ankaŭ la solpatrinojn, la nigrulan loĝantaron — kiu ne ĝuas, aŭ nur malmulte, la financajn helpojn de la usonaj kubanoj — kaj la loĝantojn de la orientaj provincoj.* Inter la gajnantoj troviĝas la dungitoj de miksitaj entreprenoj, la salajruloj de la turismo, la kampuloj de la privata sektoro, parto de la mementreprenistoj (cuenta propistas), mallonge, tuta loĝantaro kun aliro al forta valuto: la CUC, por Convertible Unit Currency*. Ekde 2004, efektive, tiu dua mono aldoniĝis al la kuba peso; unu CUC ekvivalentas al 24 tradiciaj pesoj [CUP, -vl]. La CUC celis anstataŭi la dolaron, permesitan en la jaro 1993. Du ekonomioj funkcias do unu apud la alia: tiu de la peso kaj tiu de la CUC, kiun multe uzas la turistoj kaj tiuj kubanoj, kiuj laboras en ilia kunteksto.

*  Parolado dum la 20-a kongreso de la Sindikato de la kubaj laboristoj (CTC), la 22-an de februaro 2014.
*  Mayra Espina, “Desigualdad social y retos para una nueva institucionalidad democrática en la Cuba actual”, Espacio Laical, n-ro 2, 2014.
*  Laŭ alia interpreto, laŭ kiu la baza valuto de Kubo estas la CUP (“kuba peso” peso cubano, kies mallongigo sekvas la internacian sistemon de la ISO-normo 4217 (la du unuaj literoj signas la landon, la tria la nomon de la valuto), la nomo CUC sekvas la saman sistemon, nur anstataŭ peso[peso] convertible [konvertebla peso]. -vl

Por mastri la streĉitecojn, kiujn tiuj malegalecoj estigas, s-ro Castro kalkulas kun la lojaleco de la FAR por pacigi ekonomian liberaligon kaj konservadon de politika sistemo kun unu sola partio. Efektive, ekde la granda krizo de la 1990-aj jaroj,* la armea hierarĥio mastrumas la esencajn sektorojn de la ekonomio danke al la Grupo de Administración Empresarial S.A. (GAESA), holdingo de la entreprenoj, kiujn ĝi regas. En ties kadro oni eksperimentis pri la “perfektigo de la entreprenoj”, pruntitaj el la okcidentaj manaĝeraj teĥnikoj por stimuli la produktivon. La prestiĝo de la FAR persistas en la loĝantaro, sed la privilegioj, kiujn ĝi ĝuas, vekas kritikojn; ne malofte aŭdeblas: “Tiuj ne havas problemon por loĝi” — aludo al la moderna nemoveblaĵ-komplekso rezervita al la armeanoj kaj al iliaj familioj en Havano. La PCC ja perdis influon, sed s-ro Castro junigis, virinigis kaj rasmiksis la gvidantaron. Por la ekonomikisto Pedro Monreal González, la PCC konservis sian kredindon, kaj “la ŝtato ĝuas ankoraŭ popolan subtenon pro sia kapablo liveri publikajn bonaĵojn, kiujn multaj kubanoj konsideras esencaj”.

*  Inter 1991 kaj 1994, la malneta enlanda produkto (MEP) falis je 35 elcentoj.

En februaro 2015, la PCC anoncis, ke nova elektoleĝo ekvalidos antaŭ la fino de la mandato de s-ro Raúl Castro. Tiu anonco sekvas tiun de februaro 2013 pri la starigo de komisiono de konstituci-reformo. Kiel renovigi la gvidantaron per surtronigo de kadruloj, kiuj ne havas la legitimecon de la antaŭaj, sen publika debato, kiu ebligus elekti inter kandidatoj kun malsamaj proponoj? La aktuala maniero de nomumado, kiu bezonas lastinstance la konsenton de la PCC, ŝajnas por la daŭro ne tre praktikebla.

Espacio Laïcal, la revuo de la episkopejo de Havano (kun neoficiala statuso), estis dum longa tempo la privilegia loko de politikaj debatoj. Dum jardeko ĝi dediĉis kolokvojn kaj artikolojn al la reformo de la konstitucio, al la spaco de la PCC, al la refondo de la organoj de popola potenco (OPP). La respondeculoj de Espacio Laïcal, la laikaj katolikoj Roberto Veiga kaj Lenier González, insistis pri la “kontrasto inter la plurismo de la socio kaj la manko de spacoj por ke tiu plurismo povu esprimiĝi”.* Sed en junio 2014 tiuj du publikigis sian truditan demision sekve al “tre gravaj” kritikoj kontraŭ ili kaj kontraŭ la kardinalo Jaime Ortega y Alamino.* Videble, la episkopejo deziris, ke la revuo adoptu pli “pastrecan” sintenon, do malpli politikan. Kvar monatojn poste, la Kristana Centro de Pensado kaj de Dialogo — Kubo (CCRD-C)* akceptis patroni similan projekton kun la revuo Cuba Posible, de kiu Veiga kaj González estas la kunordigantoj. La unua numero resumis kolokvon dediĉitan al la suvereneco de la lando kaj al la estonteco de ĝiaj institucioj.

*  “Cuba y Estados Unidos: Los dilemas del cambio”, Cuba posible, n-ro 2, februaro 2015.
*  Saml.
*  La CCRD-C nomas sin “religia institucio de la civila socio”.

La artikolo 5 de la nuna konstitucio estas objekto de viglaj kritikoj. La PCC estas tie difinita kiel Martí-a [laŭ José Martí, inspirinto de la kuba sendependeco] kaj marksisma-leninisma” kaj kiel “organizita avangardo de la kuba nacio, la supera gvida forto de la socio kaj de la ŝtato”. Tiu difino estas kontestata de la eklezio, sed ankaŭ de la esploristoj. “La ideo de avangarda partio estas devojigita, ekde kiam ĝi estas partio de potenco”, diras al ni la socisciencisto Aurelio Alonso.* Tamen, la konstruado de “inkluda ŝtato, kiu povu inkludi la politikan kaj ideologian plurismon” estas urĝa tasko. Ĉu plurismo aŭ plurpartiismo? Por Veiga, “la ebleco permesi la ekziston de aliaj politikaj fortoj enradikiĝintaj en la fundamentoj de la nacio” estas alcelenda, kvankam li ne pensas, ke tio estas realisma en mallonga tempo.* Hodiaŭ, neniu scias, ĉu la anoncita elektoleĝa reformo ebligos la elekton de deputitoj proksimaj de la eklezio, aŭ eĉ de aliaj personoj sendependaj.*

*  Retpoŝta interparolado, la 15-an de marto 2015.
*  Cuba posible n-ro 2, verko cit.
*  Ĉi tie, precizigo ŝajnas necesa. Ĉar ĝi transiras la spacon de kutima piednoto, ĝi estas metita post tiu ĉi artikolo, sub la titolo “Kiu starigas la kandidatojn en Kubo?”. -vl

La debato temas ankaŭ pri la manieroj de la prezidant-elekto; la nombro de liaj mandatoj estas nun limigita al dufoje kvin jaroj. Por iuj, la elekto devus fariĝi per rekta universala voĉdono, por doni elektan legitimecon al la nova mandatulo. La politiksciencisto Julio César Guanche akcentas refondon de la “popola potenco” oficiale enkorpigita de la distriktaj, provincaj kaj naciaj asembleoj.* Necesas konstrui “demokratian kaj socialisman civitanecon”, diras siavice la socisciencisto Ovidio d’Angelo. Sed la “amasorganizaĵoj” estas tro “subordigitaj al la PCC” por fariĝi ĝia esprimiĝo. Des pli ke “la oficiala retoriko subfosas la bazon sur kiu ĝia propra historia legitimeco baziĝas”, rimarkigas Guanche, kiu precizigas: “La dubigo de la “egalismo” malfermas la vojon al dubigo de la plej potenca idealo de la socialismo: la egaleco.” Kritiko apenaŭ vualita de la parolado de s-ro Castro, kiu denuncas, dum la kongreso de la Centralo de la Kubaj Laboristoj (CTC), “La paternalismon, la egalismon, la ekscesajn senpagecojn kaj la nemerititajn subvenciojn, la malnovan pensmanieron forĝitan dum la paso de la jaroj”.

*  Cuba posible, n-ro 1, vk. cit. Same pri la sekvaj citaĵoj.
Konkurso pri malrapideco

Tiu “malnova pensmaniero” damaĝas la Komunistan Partion, kie daŭre regas la kutimo de unuanimeco kaj la emo al cenzuro. Tiuj praktikoj vekas kontestadon. Por la unua fojo oni vidis la manon de deputino leviĝi en la Nacia Asembleo por voĉdoni kontraŭ la nova laborleĝo: tiun de s-ino Mariela Castro, filino de Raúl, kiel signo de protesto kontraŭ la rifuzo inkludi en la tekston la malpermeson de seksaj diskriminacioj. Same, la elprogramigo de la filmo de la franca reĝisoro Laurent Cantet, “Reveno al Itako” (originale: Retour à Ithaque (2014), kiu ilustras la kuban disreviĝon, vekis protestojn de kelkaj liaj kubaj kolegoj.

En tiu kunteksto, la restarigo de diplomatiaj rilatoj kun Usono ŝajnas samtempe necesa kaj danĝera. La kuba registaro scias, ke la celo de Vaŝingtono restas renversi la reĝimon. En la momento, ĝi gajnis la unuan ludparton per tio, ke ĝi nenion koncedis; sed estas la horo de optimismo pli modera. “La danĝero estas, ke ili prenos ĉion, kiel ili faras ĉie. Kio restos por la kubanoj?” demandas sin pensiulo. “Ili ĵus aĉetis unu el niaj batpilk-ludistoj per 63 milionoj da dolaroj”, aldonas alia. “Multaj jam ne scias vere, kio estos ilia estonteco”, konstatas la socisciencisto Rafael Acosta. Kio okazos post la ĉesigo de la embargo? Kiel kontroli la alfluon de dolaroj kaj de turistoj? Inter la temoj de disopinio troviĝas la miloj da proprietaĵoj ŝtatigitaj dum la revolucio. La registaro ne volas sendamaĝigi la proprietulojn, kiuj forlasis la landon. Ĝi metos en la pesilon la koston (taksatan je 100 miliardoj da dolaroj) de duonjarcenta embargo kaj la redonon de la bazo de Gŭantanamo.

La kompleta ĉesigo de la embargo bezonas la konsenton de la usona Kongreso, en kiu respublikanoj kaj demokratoj havas malsamajn poziciojn. La 14-an de aprilo, s-ro Obama ‒ fine ‒ retiris Kubon el la listo de ŝtatoj kiuj “subtenas la teroristojn”, sed la Kongreso disponis pri kvardek kvin tagoj por kontraŭstari ĝin. Poste devus sekvi la restarigo de la diplomatiaj rilatoj kaj la nomumado de la du ambasadoroj. La procezo de normaligo certe daŭros longan tempon. Havano uzos la malrapidon de tiu evoluo por eviti malstabiliĝon de la lando kaj por kulturi siajn rilatojn kun Latinameriko, Ĉinujo kaj la Eŭropa Unio*

*  Prilingva rimarko: Multaj lernis la simplan regulon, ke antaŭ propraj nomoj oni ne metas artikolon. Sed ili ne lernis la kompletan regulon, nome ke oni ne metu artikolon antaŭ tiaj propraj nomoj, kiuj ne konsistas el vortoj de la ĝenerala lingvo (Vd tiurilate la gramatikon de Wennergren), kiel ekz-e Aleksandro, Havano, Ĉinujo, Putin ktp. Ĉar en Esperanto ne ekzistas nedifina artikolo, la foresto de artikolo interpretiĝas aŭtomate kiel nedifina artikolo. Do, “Eŭropa Unio” estus, el strikta vidpunkto, “unu el la eŭropaj unioj”. Tie, same kiel pri Universala Esperanto-Asocio, Flandra Esperanto-Ligo, normale ne povas okazi konfuzo - malgraŭ la mankanta artikolo kaj do la implicita nedifina artikolo - kondiĉe ke ĉiuj legantoj scias, ke ekzistas el tiuj nur unu sola ento, kiu estas celata. El strikta gramatika vidpunkto necesas meti la artikolon. -vl

Kiel ajn, sen la ĉeesto de historia gvidanto, kiu enkarnigas la batalon kontraŭ la “imperio”, en la estonteco povas esti pli malfacila unuigi kaj mobilizi la kuban loĝantaron.

Janette HABEL.

Kiu starigas la kandidatojn en Kubo?

Kiam oni kritikas la fakton, ke en Kubo ekzistas nur unu sola politika partio, tiam oni ĝenerale subkomprenigas, ke tiu partio starigas la kandidatojn por politikaj elektoj, kiel faras la politikaj partioj en praktike ĉiuj aliaj landoj. Efektive tio estas la privilegio de politikaj partioj. En tiuj landoj la politikaj partioj en aparta kunveno de la partio elektas la kandidato(j)n de la partio (plej ofte eĉ ne el inter si) por la koncernaj elektoj. Tiun kandidatigon oni nomas ekz-e en la germana “Urwahl” (“praelekto”). Tiel, ĉe la postaj elektoj la popolo elektas inter la jam tiel starigitaj diverspartiaj kandidatoj.

Sed: en Kubo, la kandidatoj por la bazaj elektoj (do, por la distriktaj konsilantaroj, ekz-e urbo-konsilantaroj) estas starigataj de neniu organizaĵo nek partio, sed nur de la kvartala kunveno de la loĝantoj. La lokaj loĝantoj elektas mem siajn kandidatojn nepre el inter si mem, kaj neniu organizaĵo aŭ partio rajtas en tiuj kunvenoj eĉ nur opinii pri la starigotaj kandidatoj. Leĝa preskribo estas, ke nepre estu du personoj proponitaj, el kiuj unu estu elektota kiel kandidato por la elektoj, kiuj okazas ĝenerale du semajnojn poste. Tiam la popolo elektas inter la kandidatoj ‒ ne de diversaj partioj nek de unu partio, sed inter la kandidatoj starigitaj de la diversaj kvartaloj.

La en la balotoj semajnojn poste el tiuj kandidatoj elektitaj personoj konsistigas la urban konsilantaron, kiu elektas la urbestron, kaj tiu elektita urbestro proponas al la konsilantaro sian urbestraron, submetitan al aprobo de la konsilantaro. Tiu konsilantaro elektas (starigas) ankaŭ la kandidatojn por la provinca konsilantaro kaj por la nacia asembleo.

Do, teorie, laŭ la ekzistanta konstitucio, en la nacia asembleo elekteblas sendependaj kandidatoj. Ke tio okazas aŭ ne, estas demando de politika kulturo kaj matureco kaj de la volo de la lokaj elektitoj, ĉiuj kompreneble sub la ĉiaspeca influo de la regantaj principoj. Same teorie en Usono eblas elekti komunistan deputiton en la Kongreson. Ke tio okazas aŭ ne, estas same demando de ... (vidu supre) kaj precipe de ankoraŭ aliaj aferoj.

Diskuti pri la dezirindo aŭ maldezirindo de unu sola politika partio en Kubo eblas honeste nur, se oni ĉe tiu diskuto scias kaj konscias, ke la Komunista Partio de Kubo ne starigas la kandidatojn por la bazaj elektoj, sed ke tion faras la loĝantoj el inter si mem. Mi mem ĉeestis jam plurfoje ĉe tiuj kandidatigaj elektoj ‒ la “praelektoj” ‒ de mia kvartalo (dufoje en provinca urbeto kaj unufoje en Havano, kie mi loĝas nun) kaj povas atesti, ke almenaŭ tio funkcias.

Vilhelmo LUTERMANO.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Dosiero: Germanujo, potenculo sen deziro

Hazarda hegemonio

“Francujo ĝojus se iu devigus la Parlamenton [adopti reformojn], sed tio malfacilas, estas demokratio”. Eldiritaj la 16-an de aprilo 2015 de la germana ministro pri financoj, s-ro Wolfgang Schäuble, tiuj vortoj ne nur ilustras la malestimon de la eŭropaj gvidantoj por la popola suvereneco. Ili precipe substrekas la novan forto-pozicion akiritan en Eŭropo de Germanujo, kiu trudas al siaj najbaroj ekonomian kulturon fokusitan al la buĝet- ekvilibro. Sed tiu konservativa kulto dediĉita al la nulo - nul deficito, nul ŝuldo, nul toleremo rilate al Ateno — kaŝas profundajn fendojn interne de la lando: pri la unusola valuto kaj enmigrado (vd. Artikolon...), pri milita industrio (vd...) kaj pri la rilato de la virinoj al laboro (vd ...). Ankaŭ aliaj diferencoj disdividas la eŭrozonon. Por kiom da tempo?

POST LA MILITO, la Federacia Respubliko Germanujo neniam disvolvis projekton regi Eŭropon. Ĉiuj ĝiaj politikaj gvidantoj, el ĉiuj politikaj tendencoj, opiniis, ke ilia lando havas bazan problemon rilate siajn najbarojn: ĝi estas tro vasta por inspiri amon kaj tro malvasta por inspiri timon. Ĝi do devas kunfandiĝi en pli vasta eŭropa ento, kiun ĝi kunregu kun aliaj landoj kiel Francujo, Dum kiam Germanujo disponis pri certa aliro al la eksterlandaj merkatoj, kiam ĝi povis provizi sin pri krudmaterialoj kaj eksporti siajn produktojn, ĝi ne zorgis akiri lokon sur la internacia scenejo. La integreco de la eŭropa “kokono” estis tiom grava por la kanceliero Helmut Kohl (1982-1998), ke li tuj, kiam okazis malakordo inter partneroj, zorgis provizi la materiajn rimedojn (tio estas: pagi la fakturon) por savi la eŭropan unuecon, aŭ almenaŭ ties ŝajnon.

La registaro de s-ino Angela Merkel alfrontas hodiaŭ tute alian situacion. Sep jarojn post la komenco de financa krizo, kies fino esta ankoraŭ nevidebla, ĉiuj landoj de Eŭropo kaj eĉ ekster Eŭropo turniĝas al Germanujo por peti ĝin trovi solvon kaj, ofte, solvon laŭ la maniero de Kohl. Sed la nunaj problemoj estas multe tro gravaj por esti solvataj per donacoj de Germanujo. La diferenco inter s-ino Merkel kaj ŝia antaŭulo ne kuŝas en tio, ke la unua aspiras fariĝi la Führerin (imperiestro) de Eŭropo, sed en tio, ke la periodo devigas ŝin, vole nevole, eliri el la kulisoj por veni sur la eŭropan scenejon.

La malfacilaĵoj estas multegaj. Sur la eŭropa fronto, integrado turnis al politika kaj ekonomia katastrofo. Kaj Germanujo, fariĝinte sufiĉe grava aganto por esti akuzata pro ĉiuj malbonaĵoj, restas tamen tro malgranda por doni solvojn.

En Eŭropo, la jaroj, kiuj sekvis la monkrizon, detruis la simpation, kiun la postmilitaj germanaj registaroj estis pli malpli facile akirintaj de siaj najbaroj. En la mediteraneaj landoj kaj, je malpli alta grado, en Francujo, Germanujo estas pli malamata ol iam ajn depost 1945. Abundas karikaturoj montrantaj ties gvidantojn vestitajn per Wehrmacht-uniformoj kaj hokokrucoj. Por dekstraj same kiel maldekstraj kandidatoj, plej certa maniero gajni elekton estas kampanji kontraŭ Germanujo kaj ties kancelierino.

En suda Eŭropo, la adopto de la “kvanta fleksebligo” (angle: quantitative easing)* fare de la Eŭropa Centra Banko estis laŭdata kvazaŭ venko kontraŭ Berlino. En Italujo, s-ro Mario Draghi, kvankam eksa kadrulo de la banko Goldman Sachs kaj fervora defendanto de novliberalismo, estas laŭdata kiel nacia heroo ĉar li laŭdire plurfoje ruze kaj malice trompis “la germanojn”. Naciismo reaperas en la tuta Eŭropo, inkluzive en Germanujo, antaŭe la malplej naciisma lando el ĉiuj. La eksterlanda politiko de la sud-eŭropaj landoj resumiĝas nun je provo elŝiri cedaĵojn el Germanujo, je la nomo de la nacia intereso, de la “eŭropa solidareco”, eble eĉ de la tuta homaro. Neniu scias kiom da tempo necesos por fermi la vundojn kaŭzitajn de la Eŭrop-Unio en la rilatoj inter Germanujo kaj landoj kiel Italujo aŭ Greklando.

*  Aĉet-programo de publikaj kaj privataj obligacioj fare de la ECB, je nivelo de 60 miliardoj da eŭroj monate, decidita en januaro 2015 por kontraŭstari la riskojn de deflacio. Alidirite, la ECB funkciigas la monbilet-tabulon.

Jen ironio de la Historio, kiun la kancelierino ne povas ignori: la Ekonomia kaj Mona Unio, kiu devis definitive firmigi la eŭropan unuecon, nun riskas ĝin detrui. La germanaj politikaj respondeculoj komencas kompreni, ke la konflikto baze ne estas la “savado” de la greka ŝtato aŭ la francaj (aŭ germanaj) bankoj, kaj ke lerta kirurgia operacio, en formo de nova “helpoplano”, ne rekreos unuecon. Male: la konflikto kuŝas en la strukturo mem de la eŭrozono, kiu kunigas malsamajn sociojn, kun altgrade malsimilaj institucioj, praktikoj kaj kulturoj, spegulataj de la diversaj sociaj kontraktoj, kiuj reguligas la rilatojn inter la moderna kapitalismo kaj la socio. Al tiuj diverĝaj politikaj ekonomioj respondas apartaj monaj reĝimoj*.

*  Vd Charles B. Blankart, “Oil and vinegar: A positive fiscal theory of the euro crisis”, Kyklos, vol. 66, n-ro 4, Zuriko, 2013; Peter Hall, “The economics and politics of the euro crisis”, German Politics, vol. 21, n-ro 4, Chemnitz, 2012.

Por simple klarigi, la landoj de Mediteraneo disvolvis modelon de kapitalismo en kiu la ekonomia kresko baziĝas ĉefe sur la interna postulo. Kaze de neceso, oni ĝin stimulas danke al inflacio nutrata de la publikaj deficitoj kaj kuraĝigita de potencaj sindikatoj, garantiantoj de la dungo-stabileco, precipe en la publika sektoro. Inflacio ebligas al la ŝtatoj deprunti pli facile, samtempe malvalorigante ilian ŝuldon. Tiuj landoj krome posedas publikan aŭ duonpublikan forte reguligitan banko-sistemon. Ĉiuj tiuj elementoj kombinitaj teorie certigas relativan harmonion inter la interesoj de la laboristoj kaj tiuj de la dungistoj, aparte en la etaj entreprenoj, kiuj vendas siajn produktojn sur la interna merkato. Sed la socia paco havas kiel kompenson deficiton de konkurenckapablo sur la internacia kampo, kaj tiun deficiton oni devas de tempo al tempo kompensi per devaluto de la nacia valuto, malavantaĝe al la eksterlandaj eksportantoj. Kompreneble, tiun politikon kondiĉas mona suvereneco.

LA EKONOMIOJ de norda Eŭropo, kaj unuarange tiu de Germanujo, funkcias alie. Ĉar ili ŝuldas sian kreskon al la eksterlandaj merkatoj, ili malŝatas inflacion. Tiel estas ankaŭ ĉe la laboristoj kaj la sindikatoj, precipe nun, kiam ĉiu kostoaltiĝo riskas konduki al delokadoj. Tia ekonomio ne zorgas pri la ebleco devaluti. Dum la mediteraneaj landoj — inkluzive, je malplialta grado, Francujon — profitis pasintece el sia valuta fleksebleco, landoj kiel Germanujo bonfartis kun sia rigora mona politiko. Tial ili montriĝas ankaŭ malamikoj de ŝuldo, malgraŭ ke, danke al sia malmulta enŝuldiĝo, ili ĝenerale ĝuas malaltajn interezkvotojn. Kaj, ĉar ili ne bezonas valutan flekseblecon, ili evitas la riskon de veziko-eksplodo sur la akciomerkatoj. Fine, tia politiko favoras la ŝparantojn, kiuj estas multnombraj tie. La sentenco “Erst sparen, dann kaufen” - “Unue ŝpari, (aĉeti poste”) - bone resumas la sintenon, kiun la politiko-ekonomiaj institucioj tradicie kuraĝigas en Germanujo.

Unuigita mon-reĝimo ne povas favori samtempe ekonomiojn bazitajn sur ŝparado kaj investado, kiel en norda Eŭropo, kaj ekonomiojn bazitajn sur deprunto kaj publika elspezo, kiel en suda Eŭropo. Unu el ambaŭ modeloj do estos devigita, por proksimiĝi al la alia, reformi sian produkto-sistemon kaj, sekve, la socian kontrakton sur kiu ĝi estas bazita. Nuntempe ja la traktatoj devigas la mediteraneajn landojn fariĝi “konkurenckapablaj”, sub la aŭtoritato de Germanujo, garantianto de la valuta rigoro. Sed tion iliaj registaroj ne deziras, nek povas fari — almenaŭ en mallonga tempo. Konsekvence, du tendencoj alfrontiĝas sine de la eŭrozono, en batalo des pli brutala, ke ĝi koncernas ne nur la vivrimedojn, sed ankaŭ la vivmanieron de la popoloj. Atestas pri tio la stereotipoj, kiuj kontraŭmetas la “mallaboremajn grekojn” al la “rigoraj germanoj”, kiuj “vivas por labori anstataŭ labori por vivi”, kaj aperas kiel neflekseblaj krudaj gardistoj, ĉar ili defendas samtempe la traktatojn kaj sian propran kapitalisman kadron. La streboj de la sudaj eŭropanoj por regajni flekseblecon de eŭro, kiu ebligus al ili rehavi la inflacio-kvotojn, la publikajn deficitojn kaj la devalutojn sur kiuj estis bazita ilia ekonomio kolizias kontraŭ la kontraŭstaro de la ŝtatoj kaj civitanoj de la nordo, kiuj rifuzas fariĝi alpruntantoj de lasta instanco (angle: Lender of last resort) de siaj sudaj najbaroj.

TAMEN, KVANKAM la landoj de la eŭrozono ne povas konverĝi, ili ankaŭ ne deziras disiĝi, almenaŭ nun; la eksportantaj landoj de norda Eŭropo respektegas la fiksajn devizoprezojn, dum la sudaj landoj deziras kiel eble plej malaltajn interez-kvotojn, kontraŭ kiuj ili konsentos limigon de siaj deficitoj, esperante ke iliaj partneroj estos pli indulgemaj ol la financaj merkatoj. Nuntempe, estas la vico de Germanujo kaj ĝiaj aliancanoj iniciati. En pli longa tempo, neniu povas permesi al si perdi la batalon: la perdanto estus devigata rekonstrui sian politikan ekonomion kaj trairi longan transiro-periodon, necertan kaj tumultan. Tiel, la sudaj landaj estus kondamnitaj starigi la saman labormerkaton ol en norda Eŭropo, kaj la germanoj estus kondamnitaj definitive forlasi sian ŝparo-manion, kiun iliaj partneroj opinias detrua kaj egoisma.

Pro tiu motivo, oni povas konsideri, ke la programo “kvanta fleksebligo” adoptita de la ECB, kiu oficiale celas realtigi la inflacio-kvoton ĝis 2%, enkadriĝas en avantaĝa strategio por la mediteraneaj landoj. Ĝi cetere tuj kaŭzis prez-malaltiĝon de la unusola valuto. Ni memoru, ke s-ro Enrico Letta, dum la mallonga periodo de sia prezidanteco de la itala konsilio (aprilo 2013-februaro 2014), grumblegis kontraŭ la nivelo de tiu “aĉa eŭro”, kiu malhelpis la ekonomian kreskon en lia lando. Problemo: tia malaltiĝo favoras precipe la eksportantajn landojn, kiel Germanujo, kaj neniel plibonigas la situacion de la plej malfortaj ekonomioj. En pli longa tempo, tio eĉ povus estigi tutmondan konkuradon pri devaluto. Kaj se, en Germanujo, la eksportantaj industrioj ne plendus pri kroma plibonigo de sia konkurenckapablo, la ŝparantoj, siaflanke, longe suferus pro negativaj interezkvotoj.

LA DEBATOJ pri la estonto de la eŭropa mon-reĝimo estas tiom moralaj kiom teknikaj; kaj, sur tiu tereno, necesas substreki, ke neniu el tiuj formoj de kapitalismo estas supera al la aliaj. La starigo de kapitalismo en socio, afero pri improvizado kaj kompromiso, neniam plene kontentigas, el kiu ajn vidpunkto oni ĝin rigardas. Tio ja ne malhelpos la defendantojn de ĉiu nacia modelo taksi la aliajn modelojn maltaŭgaj, ĉar la ilia estas natura, racia kaj konforma al la plej altaj sociaj valoroj. La germanoj ne komprenas, ke, kiam ili ordonas al la grekoj reformi sian politikan ekonomion, do sin mem reformi, por definitive forbalai fuŝojn kaj korupton, ili ja postulas de ili anstataŭi la korupton tradicie radikantan en la greka socio per alia: la moderna kaj financigita korupto de la Goldman Sachs-tipo, propra al la nuntempa kapitalismo.

La gravaj ideologiaj kaj ekonomiaj konfliktoj, kiuj disŝiras Eŭropon kaj nutras la naciismojn, ne baldaŭ finiĝos. Supozante eĉ ke la rigor-politiko finfine igos la sudan Eŭropon pli konkurenckapabla, oni taksas, ke ĝi ankaŭ estigos en la debetaj landoj 20% ĝis 30% malaltiĝon de la vivnivelo kompare kun la situacio ekzistanta antaŭ la jaro 2008. Oni trudas al ili tian reĝimon, certigante al ili, ke la liberaligo de la merkatoj plifortigos iliajn ekonomiojn, kiuj tiam povos rekapti sian malfruon kaj redukti la diferencojn de enspezoj; sed temas ja pri ĥimero, se oni konsideras la forton de la akumulitaj avantaĝoj, kiuj ekzistas sur tiuj merkatoj*. La regionaj diferencoj, pliprofundigitaj de la rigorpolitiko, devos esti iom post iom nuligitaj danke al politika solvo sine de la eŭrozono, laŭ la modelo de redistribuo adoptita de Italujo favore al la Mezzogiorno kaj de Germanujo por la novaj Länder. Tamen, la proksimume 4% de la malneta enlanda produkto (MEP), destinitaj de tiuj du landoj por tiuj regionoj penas malhelpi la profundiĝon de la interregionaj enspezo-diferencoj*.

*  Kiel montras Thomas Piketty en Le Capital au XXIe siècle, Seuil, Parizo, 2013, la “akumulitaj avantaĝoj” implicas pliriĉiĝon de la riĉuloj kaj malriĉiĝon de la malriĉuloj.
*  Wolfgang Streeck kaj Lea Elsässer, “Monetary disunion: The domestic politics of Euroland”, MPIfG Discussion Paper 14-17, Institut Max-Planck pour l’étude des sociétés, Cologne, 2014, www.mpifg.de

La ekonomiaj malegalecoj estigos konfliktojn inter membro-ŝtatoj de la eŭrozono kaj en ili. La sudaj landoj postulos kresko-programojn, “eŭropan Marshall-planon”, regionajn politikojn por helpi ilin konstrui konkurenckapablan infrastrukturon kaj materian solidarecon, interŝanĝe kontraŭ sia aliĝo al la unusola merkato kaj ĝenerale al la eŭropa unueco. La nordaj registaroj povos nur, pro ekonomiaj kaj politikaj kialoj, provizi nur etan parton de la necesaj sumoj*. Kompense, ili postulos rigardorajton pri la maniero, laŭ kiu ilia mono estos elspezata, eĉ se nur pro sia interna politiko: ilia opozicio facile povus akuzi ilin pri fuŝo, klientismo kaj korupto. La sudaj landoj rezistos al la entrudiĝo de la Nordo en ilian suverenecon, samtempe kritikante ĝian avarecon. Germanujo, la plej granda kaj verŝajne la plej riĉa el la membrolandoj, estos mallaŭdata pro sia politika imperiismo kaj sia ekonomia egoismo, sen ebleco ŝanĝi tion: la voĉdonantoj ne lasos sian registaron subteni la sudajn landojn sen kondiĉoj kaj rifuzos financi eŭropan regionan politikon, dum ili jam pagas por la eksa orienta Germanujo.

*  Laŭ taksoj bazitaj sur sperto de Italujo kaj Germanujo, la fonduso-transdonoj necesaj por malhelpi profundiĝon de la enspezo-diferencoj ene de la eŭrozono treege superas la pagkapablojn de Germanujo, Francujo kaj de Nederlando kune. Vd. Wolfgang Streeck kaj Lea Elsässer, jam citita.

Dum kiom da tempo la granda koalicio de s-ino Merkel ankoraŭ kapablos trankviligi samtempe siajn eŭropajn partnerojn kaj siajn voĉdonantojn? Ĝiaj resursoj povus esti baldaŭ elĉerpitaj. La germanaj eksportantaj industrioj kaj iliaj sindikatoj igis la mon-union nepra prioritato kaj, kun la apogo de eŭro-idealisma maldekstro, ili sanktigis la eŭron*. La kancelierino, ĉiam aŭskultanta siajn subtenantojn, eldiris tiun sentencon: “Se eŭro malsukcesas, Eŭropo malsukcesas*.” Ŝi do rezignacie konsentis dolorajn cedojn, aparte kiam la Parlamento voĉdonis la “savplanojn” por Greklando.

*  Eble tie troviĝas malnova reflekso akirita de la germanoj en la postmilita periodo: tendenco konfuzi sian identecon kun sia valuto, aŭ tio, kion Jürgen Habermas kvalifikis “D-Mark Patriotismus” (“patriotismo de la germana Marko”).
*  Parolado ĉe la Parlamento (Bundestag), 7-a de septembro 2011.

La germana registaro — funkcianta kiel plenumkomitato de la eksportantaj industrioj — pretus oferi sin por la pluvivo de la eŭro. Sed la estinta interkonsento favore al la eŭropa integrado fendiĝis. Eŭro-skeptikeco subite aperis. Nova partio, la Alternativo por Germanujo (ApG), minacas la dekstran flankon de la Kristan-Demokratan Union (KDU). (Vd la artikolon de Dominique Vidal). Por rezisti al ĝi, la centrismaj partioj, inkluzive de la social-demokratoj, devas nepre ne cedi al la postuloj de aliaj landoj. Ĝis nun, la fonduso-transdonoj interne de la Unio kaj eŭrozono estis ofte kaŝitaj en eŭropaj regionaj aŭ socialaj fondusoj. Sed la mona unio necesigos — ne nur por “savi” Greklandon, sed ankaŭ kaj precipe post ĝia “savado” - tre grandajn sumojn, do nekaŝeblajn.

DIVERSAJ PLENDOJ deponitaj ĉe la Konstitucia Kortumo provis politikigi Eŭropon kaj alarmi la germanan publikan opinion. Dum periodo, la registaro de s-ino Merkel ŝajnis implice aprobi la inventemon, per kiu la ECB ĉirkaŭiris la malpermeson rekte prunti al la membro-ŝtatoj, kvankam la Bundesbank esprimis fortan indignon. Sed, ĉar la konflikto pri distribuado inter la landoj de la eŭrozono estos baldaŭ kronika problemo, la politika kaj ekonomia kosto de la mona unio eble fariĝos tiom enorma, ke la registaro ne plu povos ĝin kaŝi, nek defendi, precipe en kunteksto, kie la germana loĝantaro estas kruele elprovita de la buĝeta rigorpolitiko.

Kvankam Germanujo sanktigas eŭron, ĝi principe povus bone vivi sen ĝi. Por ekvilibrigi la ekonomiajn rezultojn, eble preferindas redoni iun monan suverenecon al la eŭropaj landoj kaj lasi pli grandan liberecon al la sudo (kaj la sud-oriento, kiu esperas eniri la zonon), anstataŭ resti en la kadro de la ununura valuto. Duboj pri la viveblo de tiu reĝimo komencas kreski, inkluzive en Germanujo. Eĉ supozante, ke la germanoj pravas pensi, ke en iuj cirkonstancoj rigorpolitiko favoras la ekonomian bonfarton, ni ne devas forgesi, ke praktike ĝi plene sukcesis nur kiam ĝi estis akompanata de devaluto de la nacia devizo*.

*  Mark Blyth, Austerity. The History of a Dangerous Idea, Oxford University Press, Nov- Jorko, 2013.

FAKTE, LA KOHERECO de la eŭrozono de nun baziĝas nur sur la timo de la eblaj konsekvencoj de ĝia eksplodo. Sed tio eble ne plu sufiĉos por konvinki la germanajn voĉdonantojn daŭrigi vivteni la monan union. Fronte al la kresko de naciismo, la politikaj elitoj eble taksos preferinde ne plu identigi la eŭron al Eŭropo kaj aŭskulti la ekonomikistojn, kiuj, pli kaj pli multnombre, inkluzive en Germanujo*, rekomendas pli flekseblan kaj malpli unuecan mon-reĝimon, proksiman al la Eŭropa Mon-Sistemo de la 1980-aj jaroj*. Tiu elekto verŝajne ne estos miraklodona, sed ne ekzistas ideala solvo en kapitalisma ekonomio suferanta multajn internajn kontraŭdirojn. La germanaj eksportadoj eble suferos dum kelka tempo, sed la sorto de la impostpagantoj kaj la reputacio de ilia lando ĉe ĝiaj najbaroj estos verŝajne plibonigitaj.

*  Vd Heiner Flassbeck kaj Costas Lapavitsas, Against the Troika. Crisis and Austerity in the Eurozone, Verso, Londono kaj Nov-Jorko, 2015.
*  Vd Frédéric Lordon, “Ĉu eliri el la eŭro?”, Le Monde diplomatique en esperanto, aŭgusto 2013.

S-ino Merkel montris sin kapabla radikale ŝanĝi sian pozicion pri nuklea energio. Oni ne povas ekskluzivi, ke ŝi eble restos en la historio kiel la kancelierino, kiu estos liberiginta Eŭropon de ununura valuto, fariĝinta komuna premsonĝo.

Wolfgang Streeck


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ideologioj ŝanĝiĝantaj, aliancaj surprenantaj

Kiel eviti la politikan konfuzadon

Per sia aserto, ke “s-ino Le Pen [la prezidant-kandidato de la franca ekstrem-dekstro] parolas kiel komunista flugfolio de la 1970-aj jaroj” s-ro François Hollande [la prezidanto de Francujo, de la Socialista Partio] kontribuis al la konfuzo de la politikaj orientiloj en Francujo. La multiĝo de aliancoj inter ŝtatoj, kiu estas inter si apriore kontraŭaj pri ĉio, faras ankaŭ la internaciajn rilatojn malfacile kompreneblaj. Kaj la informaĵoj sin sekvas ĉiam pli rapide, kio kreskigas la ĝeneralan konfuzon. En tia ĥaosa kunteksto, kiel eviti la retiriĝon en la identecon kaj kiel klarigi la esencajn aferojn?

PLI OL KVAR jarojn post la komenco de la arabaj ribeloj kaj la planedvastaj manifestacioj kontraŭ la kreskego de la malegalecoj ‒ de “indignantoj” ĝis Occupy Wall Street — la foresto de tujaj rezultoj kaj la perdo de klaraj orientiĝoj malkuraĝigas la ardajn dezirojn transformi la socion kaj la mondon. Seniluziiĝo esprimiĝas ekzemple tiel: “Ĉu ĉio ĉi por tio?” Malnovaj partioj disfalas aŭ ŝanĝas sian nomon, strangaj aliancoj multiĝas, kio perturbas la atenditajn politikajn kategoriojn. Ruslando denuncas la “faŝistojn de Kiveo”, sed akceptas en Peterburgo kunvenon de la eŭropa ekstremdekstrularo; Francujo alterne faras virtajn proklamojn pri la demokratio kaj pli forte subtenas la saud-araban monarĥion; la Nacia Fronto [ekstremdekstra partio en Francujo, FN] gratulas sin pro la elekta venko de radikala maldekstro en Ateno.

La komunikila maŝino amplifikas tiun perturbadon tiom pli nature kiom ĝia ritmo akceliĝas, en situacio, en kiu ĝi jam ne scias produkti ion alian ol mallongspirajn punktojn kapablajn kapti la atenton kaj veki skopofilion, apatian kompaton, timon. La ekstremdekstro kaj la religia fundamentismo tiam profitas la ĝeneralan konfuzegon. Kiel rivalaj batalantoj de la “kolizio de la civilizacioj” ili disvastigas nostalgion je reveno al universo de tradicioj, de obeo, de kredo. Ili defendas socian ordon same kneditan kiel rigidigitan de la kulto de identeco, de la tero, de milito, de mortintoj.

Ie kaj tie, provoj de transiro, de elsaviĝo, stumblas, kiel en Grekujo, super kompakta bloko de malbonvolo kaj de malpermesoj. La koncernaj interesoj estas potencaj; la batalo, nepre malegaleca. Eliri el la kaptilo bezonus klaran vidon al la skuendaj sociaj fortoj, al la aliancanoj gajnendaj por la celo, al la prioritatoj sur kiuj fondi agon.* Nu, pri la ĉefaj orientiĝoj, kiuj armis la estintajn emancipajn batalojn — dekstro kaj maldekstro, imperiismo kaj progresismo, etno kaj popolo — ŝajnas aplikebla pli ol iam ajn observo de la verkisto Jean Paulhan: “Ĉio certe estis dirita. Se la vortoj ne estus ŝanĝinta sian sencon, kaj la sencoj ne siajn vortojn.”

*  Vd “Strategio por rekonkero”, Le Monde diplomatique en Esperanto, septembro 2013.

Francujo montras apartan ekzemplon. De kiam la FN fariĝis unu el la precipaj partioj de la lando, la temo de “tripartiismo” rejuniĝis. Tamen kun eta detalo: origine (1944-1947) la vorto celis du partiojn, kiuj difinis sin marksismaj, kaj trian maldekstre centran* ...

*  La Franca Komunista Partio (PCF), la Franca Sekcio de la Laborista Internacio (SFIO) kaj la Popola Respublikana Movado (MRP).

La aktuala triopa ludo lanĉis konkuron de mikskonfuzado, en kiu ĉiu protagonisto pretendas ke la du aliaj estas, almenaŭ kaŝe, ligitaj kontraŭ li. “UMPS” [miksaĵo de UMP kaj PS], ripetas la FN. “FNPS” [miksaĵo de FN kaj PS], rebatas s-ro [?Nicolas Sarkozy] . “UMPFN” [UMP kaj FN], korektas multaj maldekstraj gvidantoj. La nebuloj ŝajnas des pli nepenetreblaj ke neniu el tiuj tri atribuadoj estas tute nefundita. “Pri ekonomio, la politiko de François Hollande [la prezidanto de Francujo, de la socialista (socialdemokrata) partio PS] estas la sama kiel tiu de Nicolas Sarkozy*, koncedas ekzemple s-ro Arnaud Montebourg, socialista eksministro, kies sagaco dekobliĝis post lia eligo el la registaro, lastjare en aŭgusto. La Unio por popola movado (UMP) kaj la Socialista Partio (PS) donas la impreson, ke ili alfrontiĝas en Francujo, sed neniu el ili pridubas la grandajn ekonomiajn kaj financajn parametrojn fiksitajn de la Eŭropa Unio, de kiuj dependas preskaŭ ĉio.

*  Les Echos, Parizo, 1-an de aprilo 2015.

Ĉu granda koalicioj de la moderuloj, kiel en Germanujo aŭ en Italujo, ne fine klarigus la situacion? Unu el la gvidantoj de la franca dekstrularo, s-ro Alain Juppé, proponis la ideon: “Eble oni devos iam pensi kiel fortranĉi la du ekstremojn, por ke la saĝaj homoj regu kune kaj lasu la du ekstremojn flanke, la dekstran same kiel la maldekstran, kiuj absolute nenion komprenis.”* Inter tiuj “moderuloj kaj reformistoj de la du tendaroj”, lia aliancano François Bayrou aldonas, ke li “ne vidas grandajn diferencojn”: “Tute ne malfacilas krei tian interkonsenton pri la esenco.”*

*  Le Point, Parizo, 1-an de januaro 2015.
*  Le Point, 9-an de aprilo 2015.

Ĉio estas certe jam dirita ... Jam en 1989 la nuna unua sekretario de la PS Jean-Claude Cambadélis montris sian ĉagrenon: “Malrapide instaliĝas la skeptiko. Iom post iom oni kredas ke, premataj inter la ekonomiaj devigoj kaj la socia malkonsento, la tereno ne plu rekonkereblas. Oni devas ĉasi sur la tereno de la kontraŭulo, kaj ĉar tio estas iom repuŝa, okazas la ĝenerala ‘savu sin kiu povas’.”* Dudek kvin jarojn poste, en ekonomia kunteksto multe pli malbona ol tiam (en 1988 la kreskokvoto estis 4,3 elcentoj; en 1989, 4 elcentoj), la socialistoj en la potenco denove pravigas sian novliberalan deŝoviĝon kaj la abisman malplenon de sia politika projekto per tio, ke ili protektas sin malantaŭ supozata dekstriĝo de la franca socio. S-ro Cambadélis denove lamentis lastan oktobron: “Ĉiuj klasikaj reakciaj temoj revenis: la identeco kontraŭ la egaleco, la libereco por la originaj francoj kaj ne por tiuj, kiuj devenas de enmigrintoj. Tio estas ekstreme grava.”* Jen fascina konstato de fiasko.

*  Interveno de la 16-a de decembro 1989 en la kolokvo de la PS “Kie estas niaj ideologiaj malkonsentoj?”
*  “Questions d’info”, LCP, 15-an de oktobro 2014.

Sed ĉu miri pri tio? Anstataŭ forturni la reakcian fulmon, la politiko de la “moderuloj” altiras ĝin kvazaŭ fulmsuĉilo same tiom kiom ĝi malsukcesas de jardekoj. Anstataŭ proponi alian kolektivan estontecon ol la promeson de novaj pentopunoj rekompencotaj per duona poento da kroma kresko. Jim Naureckas, direktoro de usona progresema gazeto, observas similan perdon de orientiĝo en sia lando post la supreniro de la Tea Party: “La centrismo funkcias kiel ideologio nur se vi pensas ke la aferoj iras sufiĉe bone kaj bezonas nur etajn ŝanĝojn. Alie, se vi pensas ke necesas gravaj transformoj, tiam, anstataŭ esti “pragmata”, la centrismo estas kondamnita al fiasko.”*

*  “Centrist anxiety at the “New York Times””, FAIR, 2-an de februaro 2015, www.fair.org.

Kaj ne ĉiam — oni ja bone vidas tion — profite al progresema opcio. Tiun eblecon montras la aktuala situacio en Grekujo: socialliberala partio, la Pasok reduktita de 45 elcentoj al 5 elcentoj en kvin jaroj, dum la rezulto ĉe la elektoj de Sirizo kreskegis. Tio povus okazi, en malpli granda skalo, en Hispanujo. Sed aliaj socialdemokrataj partioj rezistas pli bone. En Italujo ekzemple, s-ro Matteo Renzi profitis de la ĝenerala konfuziĝo por sukcesi ĉe la elektoj (40,8 elcentoj ĉe la eŭropaj elektoj de majo 2014) ludante la rolon de la ribelulo en la centro de la sistemo. Ne vere por transformi ĝin, ĉar la politiko de s-ro Renzi nur submetiĝas al la itala mastraro, sed por modifi ĝian formon, la stilon: junularo, kontraŭreguleco, laŭgeneracia retoriko kiel Tony Blair, kiu kondamnas la “privilegiojn” de la protektataj salajruloj, ŝajnigante zorgemon por la junuloj, kondamnitoj, kun provizoraj laborkontraktoj. La gvidantaj elitoj ĉiam strebas dividi la popolajn klasojn surbaze de nacieco, religio, generacio, vivmaniero, kulturaj preferoj, loĝloko.* Kaj satigi la publikan debaton per tio, por ke tiuj polusigoj estu novaj politikaj identecoj, kiuj prezentas nenian danĝeron por la socia ordo.

*  Vd Benoît Bréville kaj Pierre Rimbert, “Une gauche assise à la droite du peuple”, Le Monde diplomatique, marto 2015.

La sukceso de la FN devenas el tiu konfuzigo kaj samtempe ampleksigas ĝin. Ĝia retoriko miksas etnan naciismon (la “nacian preferon”), kiu delogas la dekstran elektantojn, kun socialaj proklamoj normale defendataj de la maldekstro. Tiu ĉi, baziĝante sur la demandoj de identeco, de islamo, de enmigrintoj — ĉie ĉeestaj en la publika debato — pretendas, laŭ la eksa ekologiista ministrino Cécile Duflot, ke “estas jam nur paperfolio inter Nicolas Sarkozy kaj Marine Le Pen”.* Sed la prezidinto de la respubliko [Sarkozy] malakceptas tian analizon kaj insistas pri la esenca aspekto kiu, laŭ li, kontraŭdiras tion: “S-ino Le Pen, kiam oni diras, ke ŝi estas ekstremdekstra, tio estas mensogo. Ŝi havas la ekonomian programon de la ekstrem-maldekstro. [...] Ŝi proponas precize la samajn disponojn, nome pri la minimuma salajro kaj pri la pensio, kiel s-ro Mélenchon.”* S-ro Sarkozy parigas ankaŭ s-inon Le Pen kun la PS: “Voĉdoni por la FN dum la unua baloto signifas venkigi la maldekstron ĉe la dua. Jen la FNPS.”*

*  Le Monde, 1-a de aprilo, 2015.
*  TF1, Journal de 20 heures, 17-an de marto 2015. — S-ro Ménenchon estas la gvidanto de la maldekstra partio “La Gauche” [“La Maldekstro”], aliancita kun la Franca Komunista Partio (PCF). -vl
*  Le Figaro, 2-an de marto 2015.

Kion precize volas tiuj elektantoj de la FN, pri kiuj zorgas sin tiom da konkurantoj? Ili estas ofte devenaj el popolaj medioj kaj amase apogas forlason de la eŭro kaj revenon al la franko (63 elcentoj), ili deklaras sin multe malpli favoraj al la forigo de la solidar-impostoj por riĉaĵoj ol tiuj de la UMP (29 elcentoj kontraŭ 52 elcentoj) kaj pli favoraj al restarigo de la pensiiĝo je 60 jaroj (84 elcentoj) ol la UMP-elektantoj (49 elcentoj). La elektantoj de ambaŭ partioj, male, samopinias pri la temoj de drasta redukto de la nombro da enmigrantoj kaj de malpermeso de la vualo en la universitato.*

*  Enketo de la IFOP-Le Figaro Magazine de la 3-a de aprilo 2014 kaj enketo Cevipof-Le Figaro de la 8-a de aprilo 2014.

Do, ĉu dekstriĝo de la franca socio? La vorto “konfuzego” taŭgas sendube pli bone por situacio, en kiu la maldekstra elektantaro malmobiliziĝas, ĉar ĝi sentas sin perfidita de politiko ... dekstra. Kaj en kiu preskaŭ la duono de la apogantoj de la FN volas, “ke la kapitalisma sistemo estu profunde reformota” kaj proponas “starigi la socialan justecon per tio ke oni prenas de la riĉuloj por doni al la malriĉuloj”.* La historio abundas je tiaj kazoj de pravaj protestoj devojigitaj pro manko de taŭgaj politikaj akceptoj. La internacia politiko ankaŭ ne faras la mondon konebla. Speciale por tiuj, kiuj ankoraŭ pensas, ke la kompaso de la grandaj principoj — demokratio, solidareco, homrajtoj, kontraŭimperiismo ktp — diktas la diplomatian ludon, dum tiu ĉi estas pli ol iam ajn determinata de la ŝtataj interesoj. Cetere, eĉ en la malvarma milito, la socialisma Pollando liveris karbon al la Hispanujo de Franko, kaj tiel helpis la ekstremdekstran diktatoron rompi strikon de ministoj en Asturio. Kaj la Ĉinujo de Mao Zedong flegis bonegajn rilatojn kun grupo da porusonaj tiranoj. Simetrie, kiam la Sovetunio okupis Afganujon, la ĝihadistoj tie estis armitaj de la Blanka Domo kaj tenere fotataj de la [franca] Figaro Magazine ...

*  Respektive 47% kaj 45%. Enketo Cevipof-Le Figaro, verko cit.

Ĉu la mondo do fariĝis pli surpriza ĉar hodiaŭ Usono helpas Iranon en Irako, agas kontraŭ ĝi en Jemeno kaj intertraktas kun ĝi en Svislando (vidu la artikolon p. 4)? Aŭ ĉar la Socialisma Respubliko Vjetnamujo kalkulas kun la usona militŝiparo por bremsi la hegemoniajn tentojn de la Popolrespubliko Ĉinujo? Envere la ŝtatoj preskaŭ ĉiam provis jen seniĝi je la ĉirkaŭbrako de tro potenca protektanto, jen malinstigi atakon de kontraŭulo per kontraŭnaturaj aliancoj. Argumentante per la ne tre progresemaj politikaj decidoj de Ruslando kaj de Ĉinujo por riproĉi al la greka ĉefministro ke li esploras en Moskvo aŭ Pekino la eventualajn rimedojn por eliri el la financa premilo de la Eŭropa Unio estus, sekve, konduto morala. Kaj ĝi kondamnus al senpoveco ĉiujn landojn, kiuj ne povas dependigi sian savon de la solidareco de monda politika komunumo kiu nuntempe ne vere funkcias.

Dum jardekoj, la maldekstruloj vidis plej indulge la ŝtatojn, kiuj batalis kontraŭ la okcidenta imperiismo, des pli ke la socia reĝimo de la ribelaj nacioj rompis kun tiu de Usono kaj skuis la multnaciajn konzernojn. Nuntempe tio fariĝas tre malofta; preskaŭ nenia teritorio troviĝas ekster la regado de la kapitalismo. Do, prefere paŝi per la du piedoj, sed unu post la alia ... Tio signifas kuraĝigi la rezistadojn kontraŭ la hegemonio, kiam ili malfermas la internacian ludon, multigas la nombron da opcioj por la disidentoj, kiuj sekvos. Sed ankaŭ kompreni, ke la apogo al ŝtatoj kiuj batalas kontraŭ la premoj de la grandaj potencoj ne devigas subteni nek senkulpigi iliajn ceterajn politikajn kaj sociajn decidojn. La tempo de aŭtomataj solidarecoj kaj de sistemaj opozicioj pasis. Tiu komforto ĉesis.

“Ĉu vi ne volas plu klasojn, nek ilian batalon? Vi havos la plebojn kaj la sennomajn amasojn. Ĉu vi ne volas plu la popolojn? Vi havos la bandojn kaj la tribojn”, avertis la marksisma filozofo Daniel Bensaïd.* En la landoj, kie la politiko dum longa tempo servis kiel sekulara religio — kun siaj ritoj, sia liturgio, siaj misteroj —, la malaltiĝo, kiun ĝi suferis (malmultiĝo de la elektoj, merkatigo, korupto, transiroj de politikistoj en komercon) ne povis alie ol eksciti la pasiojn aliloke. Nu, la kredo kaj etneca vido de la nacio havas la komunan econ ke ili liveras sufiĉe simplan rimedon por klarigi al si la mondon, kun skemo kiu ne facile renversiĝas post ses monatoj. Sed akcepti ke la religia aŭ kultura aparteno estas la identiga ŝlosilo de socio sen alia orientiĝo, tio faras la plej multajn politikajn aliancojn kaj sociajn konverĝojn problemecaj (aŭ simple maleblaj).

*  Daniel Bensaïd, Eloge de la politique profane, Albin Michel, kol. “Bibliothèque Idées”, Parizo, 2008.

Ĉe tio, la plej reakciaj frakcioj de la socio povas venki: okcidenta dekstrularo kiu, nome de la kristanaj valoroj de la Malnova Kontinento, eĉ nome de laikeco kiun ĝi longtempe persekutis, faras kulturan militon kontraŭ islamo de la malplimulto; islamaj fundamentistoj kiuj kunigas rifuzon de la sekvoj de la koloniismo kun akuzo de progresema heredaĵo el la klerismo. En Eŭropo, la rezulto de tia alfrontiĝo certas; nur halucina romanverkisto kiel Michel Houellebecq povas imagi, ke tio kondukus al venko de la islamistoj.

Ĉu estas do la efiko de memmortiga malespero de frakcio de la radikala maldekstro, aŭ la sekvo de la socia kaj politika izoliĝo de ĝiaj plej universitataj partoj, se la eroj de tiu identeca retoriko nun aŭdiĝas? En interparolado aperinta en revuo por ekstremmaldekstraj intelektuloj, la proparolantino de la Partio de la Indiĝenoj de la Respubliko (PIR), s-ino Houria Bouteldja, ĵus parolis pri la miksitaj geedziĝoj kaj proponis ke “oni solvu la problemon per konvertiĝo” ... “La senkoloniiga perspektivo, klarigas ŝi, estas unue, ami nin mem, akcepti nin, edzinigi islamaninon aŭ edzigi islamanon, nigrulinon aŭ nigrulon. Mi scias, ke tio ŝajnas esti malprogreso, sed mi certigas vin ke ne, ke tio estas paŝo de giganto.” Sendube, sed unu el la paŝoj kiuj kondukas al la konstanta disdivido de la popolaj kategorioj de la loĝantaro, al rasa aŭ religia disigo kaj al la “kolizio de la civilizacioj”.

Demandite de Le Figaro por scii “kion diri al 20-jara junulo”, la eseisto Michel Onfray* respondis jene: “La ŝipo sinkas, restu eleganta. Mortu stare.” Aliaj opcioj ekzistas, malpli cinikaj aŭ malpli malesperaj. Ili konsistas en: komenci batalojn, nedisigeblajn por la ekonomia demokratio kaj por la politika suvereneco. Ilia rezulto povas hodiaŭ ŝajni des pli malcerta, ke tro da temoj forturnas nin de tio, kiujn ni ne regas. Sed la sorto de Grekujo rekondukas nin al tio.

*  De tiu aŭtoro ekzistas en Esperanto la libro Michel Onfray (Mikaelo Onfrajo): Traktaĵo pri ateologio. Fiziko de la metafiziko, Eldona Fako Kooperativa de SAT, s.l., 2010, 185 p., ISBN 978-2-918053-03-3. -vl

Ĉu ekonomia demokratio? Necesas antaŭ ĉio ĉirkaŭbari kaj poste ĉesigi la potencon de ĉantaĝo, kiun la kapitalo praktikas al la socio.* Projekto dum longa tempo asociita al la maldekstro, kvankam, dum la Liberigo, centrista partio kiel la Popola Respublikana Movado (MRP) ankaŭ deklaris esti “kontraŭ la kapitalismo, kiu rezervas la ekonomian decidpovon nur al la posedantoj de la kapitalo kaj kiu organizas la homajn rilatojn surbaze de la supereco de la kapitalo”.*

*  Vidu Frédéric Lordon, “La maldekstro ne povas morti” , Le Monde diplomatique en Esperanto, septembro 2015 art.
*  Citita de Mario Einaudi kaj François Goguel, Christian Democracy in Italy and France, University of Notre Dame Press, 1952.

Ĉu politika suvereneco? Tiu estas la altvalora havaĵo kiun la Eŭropa Unio volas krevigi, kiam temas pri grekoj. Antaŭ nelonge, s-ro Sarkozy gratulis sin, ke s-ro Alexis Cipras, tuj post esti elektita, “forglutis siajn elektokampanjajn promesojn” kaj “surgenuiĝis”.* Kun peto de anonimeco, oficialuloj de la eŭrozono esprimis sin kun sama takto. Ili postulas, ke la greka ĉefministro ŝanĝu la partneron de plimulto kaj la politikon, se li volas ŝpari al sia lando financan sufokiĝon. “Tiu registaro ne povas transvivi”, jam decidis unu el ili.* Tamen, kun la escepto de ŝtatrenverso, tiu speco de verdikto troviĝas ankoraŭ en la suvereneco de la greka popolo. Do, al ĉiu, kiu sentas sin senhelpa en mondo kun konfuzitaj orientiĝoj, jen batalo farenda, simpla, justa, universala kaj frateca. Ĝi estas des malpli anticipe perdita, ke ĉiu komprenis, ke ĝi resumas preskaŭ ĉiuj aliajn.

*  Le Figaro, 2-an de marto 2015.
*  Financial Times, 6-an de aprilo 2015.

Serge HALIMI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Tutmonda sukceso por nekompleta analizo

Kun Thomas Piketty, la kapitalo ne estas en danĝero en la dudekunua jarcento

Kiam vendiĝas centmiloj da ekzempleroj de longa kaj peniga verko pri ekonomiko en Usono, Eŭropo kaj Ĉinio, tio indikas ke ĝi kaptis la spiriton de la epoko. Kaj tiel estas rilate al ‘La Kapitalo en la Dudekunua Jarcento’ de Thomas Piketty pri la kreskantaj malegalecoj de la mondo. Ĉu kaj lia analizo, kaj la solvo kiun li proponas, reflektas la miopecon de la maniero laŭ kiu ni rigardas la ekonomion?

Tutmonda reputacio, kiel tiu de Thomas Piketty, devus ne sufiĉi por malhelpi ke oni faru al li iujn politikajn demandojn. Eĉ pli precize, ni faru kelkajn demandojn rilate al iu trompo kiu estas kaj intelekta kaj politika kaj pri kiu la plej certan indikon donas, nerekte, la senprecedenca unuanimeco en la amaskomunikiloj, en si mem sugesto pri kompleta nenoceco, kiel ĉio kion ĝi elektas prihimni pasie. Vere, “La mond’ en fundament’ ŝanĝiĝos” kiam Libération, L’Observateur, Le Monde, L’Expansion, kaj ankaŭ la New York Times, la Washington Post ktp. komune ekstaziĝas pri tia grava afero. Sendube inspirite de siaj propraj kaŝitaj - kaj neprogresemaj - motivoj, la anglosaksa financa gazetaro ĝis nun estas la sola kiu restis kalma. La Financial Times, ekzemple, pridubis la fideblecon de la donitaĵoj de Piketty, kaj Bloomberg, precipe, eldonis bildon de Thomas Piketty ĉirkaŭata de steloj kaj rompitaj koroj laŭ la maniero de popkantisto, humura analogo de la grupismo praktikata de Le Monde kaj L’Observateur, sed en ilia kazo ĝis la plej alta grado kaj tute serioze.

Ĉiaokaze, oni devas agnoski ke nur cedema gazetaro tia ĉi povus nomi “evento” la nomadon de iu aŭtoro kiel “la Markso de la dudekunua jarcento”, aŭtoro kiu aŭdacis titoli sian libro, La Kapitalo sen, kiel li mem konfesis, iam ajn legi eĉ unu linion de Karlo Markso ĝenerale kaj precipe de lia Das Kapital, proponas neniun ajn teorion de kapitalismo, kaj inkluzivas neniun politikan projekton por defii ĝiajn fundamentojn*.

*  Vidu Russell Jacoby, ‘Thomas Piketty ou le pari d’un capitalisme à visage humain’, Le Monde Diplomatique, aŭgusto 2014.

Ĉi tiu senpripensa festado tamen ne igu nin ignori la multajn meritojn de la libro. Ĉiuj recenzintoj estis impresitaj de la skalo kaj kvalito de ĝiaj statistikaj esploroj, kaj prave. Oni povus ankaŭ trovi ke la ĉefa kvalito de la libro de Piketty estas alie: ĝi estas ... libro, tio estas, tiu afero kiun ekonomikistoj tute forgesis kiel verki sub la premado de la neceso publikigi siajn esplorojn, kio devigas ke ili pliigu sian produktadon de rutinaj teknikaj referaĵoj tiel fakecaj ke ili estas nekompreneblaj kaj kiuj devas ne superi la dek kvin paĝojn kiujn la scienculaj revuoj akceptos. Sed La Kapitalo en la Dudekunua Jarcento* estas la milpaĝa produkto de neŝancelebla klopodo dek-kvin-jara. La utileco de la sociologiaj fakoj eble plej evidentas kiam ili kontribuas tiel solide bazitajn faktojn al la politika debato.

*  Thomas Piketty, “Le Capital au XXIe siècle”, Seuil, Parizo, 2013.

La plej bona metodaro de la mondo, tamen, ne pravigas fundamentan trompon, tiel evidentan ke ĝi pasis nerimarkite, kaj kiun la titolo mem reliefigas: La Kapitalo. Piketty diras, ke li parolos al ni pri la kapitalo. Li scias ke tre konata aŭtoro verkis libron pri ĉi tiu temo antaŭ li. Sed negrave, li ŝajne pensas, mi kapablas elfari tion. La rezulto, bedaŭrinde, ja gravas. Oni certe povus, se oni volus, titoli novan libron Kritiko de la Pura Racio, sed ne se la libro temas pri sanigaj produktoj el plantoj!

Kio do estas la kapitalo? Piketty, kiu “neniam vere provis legi* la tiuteman libro de Markso, nur donas la plej supraĵan koncepton pri ĝi: resume, la kapitalo estas valoraĵoj, la riĉaĵo de la riĉuloj. Sed por Markso, la kapitalo estas io tute alia: ĝi estas maniero de produktado, tio estas, socia rilato. Socia rilato kompleksa kiu, al la mona rilato de simplaj komercaj ekonomioj, aldonas - kaj jen la kerno de la afero - la salajran rilaton konstruitan sur la bazo de la privata proprieto de la produktiloj, la jura fikcio de la “libera” laboristo, individuo kiu estas, tamen, tute senigita je la ebleco produkti sian propran materialan ekziston kaj sekve estas ĵetita en la laborfortan merkaton kaj, por supervivi, estas devigita dungigi sin kaj submetiĝi al la regadoj de la firmaestroj en rilato de hierarkia subiĝo.

*  Ĉar “ĝi estas tre malfacile legebla”. Intervjuo, The New Republic, Vaŝingtono, la 5a de majo, 2014.

Jen kio estas la kapitalo, kaj ne sole la Listo de Riĉuloj de Forbes. Komprenata laŭ sia mallarĝe financa formo, la kapitalo sendube efikas sur ordinarajn individuojn per sia obscena spektaklo de malegalecoj de riĉeco. Komprenata kiel maniero de produktado kaj kiel socia rilato, precipe la rilato salajra, ĝi efikas sur ilin multe pli profunde per la servuteco en kiun ĝi enfermas iliajn vivojn mem dum ok horoj da laborado, nome duono de iliaj maldormaj horoj. Superfluaj laboristoj verŝajne ne estas tiom naŭzitaj de la senhonta paradado de la valoraĵoj de la riĉuloj kiom profunde afliktitaj de tio, ke iliaj vivoj estas prirabataj laŭ la fera principo de la valorigo de la kapitalo*. Kaj estas la sama por tiuj dungitoj kiuj silente suferas la tiranecon de la produktivo, la senkompatan mobilizon en la servo de profitado, la konstantan minacon de forlokigo kaj restrukturado laŭ la ekzemplo de France Telecom, la persista sensekureco, kaj la ĝeneraligita perforto de rilatoj ene de la firmao. Oni ne trovos eĉ spureton de ĉio ĉi en La Kapitalo de Piketty.

*  La valorigo de la kapitalo: la asigno de sole financa valoro al la kapitalo, sendepende de la produktado de varoj kaj servoj - ml

La formo kaj intenseco de ĉi tiu servuteco, bedaŭrinde forgesita de la Markso de la dudekunua jarcento, estas reguligata laŭ la specifaj historiaj parametroj laŭ kiuj la kapitalismo realigas sin ĉar, en la praktiko, ĝi ne tiom estas la kapitalismo sed sinsekvo de historiaj atingoj. Ĉi tiuj estas ĉenoj de eventoj neapartigeble ekonomiaj kaj politikaj kiuj en tia aŭ alia formo ĉiufoje relanĉas la kurson de la kapitalismo en nova direkto. Sed Piketty estas nesufiĉe preparita por preni ĉi tiun perspektivon kiu estas, tamen, la sola metodo por ekvidi tion, kio estas pure politika en la historia dinamiko de la kapitalismo.

Ni komencu per lia pasio por la tre longatempa perspektivo, sendube bonvena kiam oni konsideras kiel sensciaj pri la historio kutime estas ekonomikistoj, sed perspektivo kiu ne estas, ĉi-kaze, senproblema. Ĉar kvankam tempodaŭro de jardekoj, ekzemple, proponas perspektivon trafan kaj tre instruan, tre longaj periodoj ĝis miloj da jaroj, aliflanke, necesigas la konstruon de sensignifaj statistikaj artefaktoj kaj de grandegaj anakronismoj. Evidenta ekzemplo de la “ekonomikista penso” - tia, kia montras neŝanceleblan memfidon - estas grafikaĵo titolita Postimposta rentumo el kapitalo kompare kun kreskoprocento, de la pratempo ĝis hodiaŭ’ (p. 765), kvazaŭ la konceptoj de malneta interna produkto (MEP), la kapitalo kaj la postimposta rentumo povus havi ajnan signifon en la antikveco, aŭ eĉ antaŭ la dekoka jarcento. Jen ekzemplo de ekonomikista absurdaĵo kvintesenca kiu interpretas iujn kategoriojn kiel universalajn ĉar ĝi ne povas vidi ke efektive ili estas ŝancaj - kaj lastatempaj - kreitaĵoj de la historio. De unu ekstremo al la alia, ironie kaj paradokse, estas tial ĝuste kiam la ekonomikisto ŝajnas esti historiisto, sed ekfalas en la troan longatempon, ke li montras kiel senscia li estas pri la historio kaj pri la vera historieco de sia traktata temo.

Sed la longega tempodaŭro ne nur havas la malavantaĝon de senbridaj anakronismoj. Ĝi ankaŭ pliigas la riskon de senpolitikigo, vidata kiam eventoj daŭrantaj kelkajn jardekojn estas prezentataj kvazaŭ ili estas negravaj fluktuadoj sur la skalo de jarmiloj. Ĉar estas la jardeko kiu estas la koncerna tempodaŭro de la politika agado kaj laŭ kiu homoj juĝas siajn vivkondiĉojn kaj sian kapablon fari ion pri ili - koncerna tempodaŭro kiu, se oni ignoras ĝin, fariĝas nenio pli ol nepercepteblaj vibroj de mezurilo nombranta la pasantajn jarcentojn.

La tento de “leĝoj”

Iuj kontraŭargumentos ke Piketty plejparte koncentriĝas pri la dudeka jarcento. Jes, sed li volas apliki loke tiujn samajn universalajn “leĝojn” kiujn li kredas ke li estas povigita apliki al la kapitalismo dum ĉiuj epokoj, ĉi tiu stranga kapitalismo “de nememorebla tempo”. Sed ankoraŭ estas simptomo, eble la plej tipa, de la formoj de ekonomikisma penso imagi, ke oni povas enfermi la kurson de la kapitalismo ene de senŝanĝaj kaj transhistoriaj leĝoj simple modulataj de fluktuadoj kies principo neniam estas klare specifita. Revante ke ili estas kuracistoj por la socio, ekonomikistoj ĉiam cedas al la tento formuli sciencajn “leĝojn”, “leĝojn” de la ekonomio kaj de la kapitalismo, ĝuste kiel la universala leĝo de gravito, por ŝajnigi ke - estante de egala statuso - la unuaj regas la ordon de aferoj same kiel la lasta certigas ke objektoj falas al la tero. Kompreneble, Piketty ne - aŭ ankoraŭ ne - estas tiel naiva. Sed la fakto, ke li ankoraŭ estas delogata de ĉi tiu tento, rivelas aparte forte la ĉieecon de la formoj de la ekonomikista penso, akumulita eĉ en tiuj, kiuj asertas ke ili estas rompintaj kun la ekonomikismo, eĉ se malfrue.

Ĉiaokaze, transhistoriaj leĝoj de la kapitalismo ne ekzistas, eĉ en la verko de Piketty, en kiu liaj du “fundamentaj leĝoj de la kapitalismo” estas nur kontadaj ekvacioj. Oni trovas anstataŭe la historian kurson de la kapitalismo kiu sekvas unikajn instituciajn formojn kiuj ŝuldas siajn sinsekvojn plejparte al politikaj procedoj, kaj el kiuj ĉiu portas specialajn proprecojn rilate al la formoj de servuteco kiun la kapitalo - kaj ne la riĉeco - trudas al la laboro.

Estas bele kaj bone ripeti foje-refoje en mil paĝoj ke malegaleco pliiĝas kiam ‘r’ (la profitprocento) superas ‘g’ (la kreskoprocenton), sed ĉi tio restas sensignifa ĝis kiam oni detalos la determinaĵojn de la profitprocento kaj la kreskoprocento propraj al ĉiu periodo. Ĉar ĉiu periodo havas siajn proprajn karakterizaĵojn, laŭ la apartaj formoj de siaj strukturoj, la rezulto de politikaj luktoj kaj, por paroli senkaŝe, klasbataloj. La kialo estas tio, ke 1936* malfermis la vojon, ĉar la liberalaj elitoj de 1920-1930 estis likviditaj, ĉar dungantoj hontigis sin per sia kunlaboro kun la okupanto dum la Dua Mondmilito, ĉar la francan komunistan partion subtenis 25% de la voĉdonantaro, kaj ĉar kapitalistoj timis Sovetunion ĝis nelonge post la Dua Mondmilito. Tiam okazis imponan movadon de institucia sinkronigo post kiam la rilato de la potenco de la kapitalo kontraŭ tiu de la laboro kliniĝis relative favore al la laboro: streĉa regado super la kapitalo, malpliigo de borsoj al plenmano, la forte reguligata internacia konkurenco, la ekonomia politiko orientita al kreskado kaj dungado, regulaj devalutoj: ĉiuj ĉi estigis 5% kreskon kaj devigis la kapitalon konduti sin iom pli dece.

*  1936: la jaro de la formado en Francio de registaro gvidata de la socialisto Léon Blum -ml

Sed kvankam Piketty multfoje mencias “la instituciojn kaj la politikon”, li tute ne vidas ĉi tiun institucian kaj politikan historion sed ĝin anstataŭigas per la efikoj de militoj kaj de pasintaj malkoloniigoj, tio estas, ŝokoj eksteraj sed preskaŭ nedifineblaj kiuj detruis la kapitalon (en la formo de riĉeco) kaj remetis la mezurilojn al (preskaŭ) nulo. Vane oni serĉas la sociajn luktojn, la ĝeneralajn strikojn, la alfrontiĝon inter la kapitalo kaj la laboro kaj iliajn instituciajn sekvaĵojn meze de la bomboj kaj la forcedo de la kolonioj.

Efektive, laŭ Piketty, kapitalismo ne havas historion: ĝi simple respondas al iu leĝo, antikva kaj senŝanĝa, kiu estas loke perturbata de hazardaj eventoj dum ĝi atendas nehaltigeble reaserti siajn longatempajn rajtojn - fiksita kurso en kiu mankas loko por sociaj grupoj konfliktantaj, tio estas, por la reala motoro de instituciaj transformoj.

Sed estas la rezulto de ĉi tiuj disputoj kiu decidas la direktoŝanĝojn de kapitalismo. Kaj kiel tio estis decidita laŭ unu senco post la milito, tio estis decidita laŭ alia senco ekde la finaj 1970aj jaroj. Sed eĉ ne unu vorto pri la ideologia kaj politika Rekonkero fare de la riĉuloj kiuj, perdinte iometon da mono dum kelka tempo, volis regajni ĉion denove kiel antaŭe. Ekzemplo estas la kampanjo de usonaj konservativuloj en la 1970aj jaroj kun la eksplicita celo “retrovolvi” la historion kaj nuligi la socialajn atingojn kiuj ĉiam estas instituciaj atingoj.

Ĉar la kerna demando estas, kiu regas la instituciojn kaj la strukturojn? Kiu havas la potencon ilin fari aŭ refari iusence - proprasence? Ĉi tiuj demandoj, kiuj estas politikaj, neniam leviĝas en libro en kiu nenie troveblas vigla diskuto pri konkretaj aferoj. Kie estas la analizo de la financa malreguligo de la 1980aj jaroj kiu, kiel kutime, submetis komercajn entreprenojn al la postuloj de akciuloj? Kie estas la historio de la centra rolo de socialismaj registaroj de la epoko, nome tiu de la transformo de administrado kaj la egala traktado de la elitoj dekstremaj kaj maldekstremaj, politikaj kaj ekonomiaj? Kie estas la priskribo pri la senbrida liberala drivo de la eŭropa integriĝo post 1984 laŭ la principo de “la libera kaj nedistordita konkurenco”, tio estas, de la perfekta maŝino por detrui altnivelajn socialajn modelojn? Kie la historio de la kanajlaj traktatoj kiuj forprenas de aktivaj ekonomiaj politikoj ĉiun spacon por manovri? Krom se ni devas kredi ke ĉi tiujn aferojn falis el la ĉielo, estas necese klarigi ke ili estis faritaj de homaj manoj, senkonsidere pri kiuj homoj.

Ĉion, kion la kapitalo kiel socia grupo cedis post la milito, ĝi reakiris. Nun ĝi senĉese antaŭenigas sian avantaĝon, helpate kiel kutime de siaj reprezentantoj en la Socialista Partio kiuj volas nepre doni al ĝi ĉion, kion ĝi petas. Estas bele kaj bone resti ene de la nebulo de makroekonomiaj abstraktoj kaj ade ĉanti “r > g”, sed oni ne povas argumenti ke oni kreis ion kompreneblan, des malpli ke oni faris ian “teorian avancon” - kiel iuj ĵurnalistoj laŭdegis ĝin, mirigite ke ili povas partopreni la “veran sciencon.”

Strategio de artifikeco

Piketty malfacile sekvas la fadenon de ĉi tiuj historioj ĉar nenio en lia antaŭa intelekta sperto preparis lin por tio. La kialo: ne estas simpla afero pasi de la statuso de ĉefa ekonomikisto de socialdemokratio al tiu de la Markso de la dudekunua jarcento. Pura produkto de la skolo Rosanvallon*, konsilisto al Ségolène Royal en 2007, Piketty estas unu el tiuj fakuloj kiujn la amaskomunikiloj propagandas kiel “intelektuloj” de anstataŭado, tio estas, ili estas alvokataj por anstataŭi la klaŭnojn nomatajn “la novaj filozofoj”*. Jam en la finaj 1990aj jaroj, forigitaj estis la senkravataj ĉemizoj kaj la taŭzita hararo; la tempo jam venis por fariĝi serioza per ciferoj kaj la scienco, sed antaŭ ĉio sen ideologio. Tio estas, kun ideologio, nome tiu, de iu tutmondiĝo kiu ne estas tro malbona (sed ĉion dirinte kiu povas fari pli bone?), ĉi tiu stampo de rosanvaloniaj elturniĝoj kaj ĉirkaŭparoloj destinitaj por klarigi ke malgraŭ kelkaj neperfektaĵoj - sed “ni havas niajn fakulojn por tio” - oni prave ne ribelu. Kun rimarkinda konsekvenco, la République des Idées de Rosanvallon, eldonejo de la konvena ekspertizo por la intelekta evoluado de la Socialisma Partio, penis por neniam starigi demandojn kiuj povus ekskludi ĝin de la bontona societo. Certe, kaj dum longa tempo, la fokuso estis sur malegaleco, foje eĉ kun amareco pri severaj kondiĉoj en la laborejo. Sed estis la teknikaro kiu estis kulpigita (ĝi evoluas tre rapide), kaj la manko de trejnado ( gravas esti trejnita) dum laŭdata estis la kvalito de superlernejaj esploroj (kio estas memevidenta). La libera komerco kaj ĝia detrupovo? Nenio. La tiraneco de akciula valoro*?Eĉ ne unu vorto*. La efiko de ekstrema liberalismo sur Eŭropo? Nia destino. Sekve, oni povas resumi la politikon de la République des Idées kiel strategion de konstanta artifikeco. Kaj de evitemeco. En la rondo de la seriozuloj, nepriparolendaj estas la maksimumigo de profitoj fare de la amaskomunikiloj kaj de la profitoj de la influo.

*  Pierre Rosanvallon estas franca intelektulo kaj historiisto. Li kreis kaj prezidas ‘La République des Idées’ (la Respubliko de Ideoj), “intelekta laborejo” kaj eldonejo - ml.
*  La termino ‘La Novaj Filozofoj’ (france: nouveax philosophes) temas pri generacio de francaj filozofoj kiu rompis kun Marksismo en la fruaj 1970aj jaroj - ml
*  akciula valoro (la valeur actionnariale; shareholder value): termino kiu supozigas ke la definitiva mezuro de la sukceso de entrepreno estas tiom, kiom ĝi riĉigas akciulojn -ml.
*  Kun la escepto, tipe, de libro de Jean Peyrelevade, kiu tondras kontraŭ la akciula kapitalismo kaj finiĝas per odo al la respondeco.

La financa krizo de 2007 kaj la komenco de la eŭropa krizo en 2010 estigis revigliĝon de tio, kio estis subpremita. Por ke ni ne dronu en senutileco, ni devos priparoli “ĝin”. Sed lerni ekde nulo estas iom malfacile. Mankas refleksoj, estas blindaj punktoj (efektive, la punktoj estis plejparte brilaj, la cetero estis tute nigra), oni ankoraŭ ne lernis diri la ĝustajn vortojn. Tutmondiĝo estis ankaŭ financa tutmondiĝo pri kiu ĉiuj estis indiferentaj, sed malgraŭ tio oni devis agnoski ke ĉio ne estas rozkolora. Surprizo: la ekonomikisto Daniel Cohen, kaj Piketty, post jardekoj da perfekta silento pri la temo, ekkonsciis kaj konsilis nin ke la eŭropa mona integriĝo estis “misa jam de la komenco*. La “fakuloj” ŝajne funkcias dizele: ili klare bezonas tempon por varmiĝi! Sed kio povas vere rezulti el ĉi tiuj malfruaj ĝustigoj? Verdire, nemulto. Intelektaj kaj politikaj sulkoj aperintaj antaŭlonge ne facile malaperas. ‘La Kapitalo’ de Piketty estas sulkoplena. Tio estas videbla en la maniero laŭ kiu li ignoras la socian kaj politikan historion kiu kreis Fordismon kaj poste venkis ĝin en novliberalismo, sed eĉ pli frapante en la lasta parto de la libro, aŭdace titolita ‘Reguligi la Kapitalon’, entrepreno pri kiu oni prave povas diri, se oni volas, ke ĝi decas al la Markso de la dudekunua jarcento, sed riskas pretervole riveli simptomon de la tempoj.

*  “Fundamente, la kaŭzo de la krizo estas la mankoj en la starigo de la eŭrozono”, Daniel Cohen, L’Express, Parizo, la 5a de junio, 2013 (2013!).

Kiel logika sekvaĵo de la strategio de evitemeco, impostoj sekve leviĝas kiel la sola restanta regilo post kiam oni rezignis pritrakti ĉion alian. Krude dirite, rezigni pri la transformado de la strukturoj signifas kondamni sin ŝvabri iliajn plankojn. Kaj impostoj neniel malsamas: se la socialdemokrata ŝvabrilo ne povas atingi la koron de la afero, ĝi almenaŭ povus provi mildigi la efikojn. Baraktante inter la problemoj de la tago kaj sia deziro ne perturbi aferojn fundamentajn, Piketty tamen ĝojus se impostoj havus avantaĝojn pli grandajn ol ili efektive havas, kaj eĉ ke ili povus reguligi la internacian financon (p. 840)! Sed estus malfacile imagi kiajn impostojn povus anstataŭi la masivajn batojn necesajn por ekregi la strukturojn de la liberaligita financo. Kia imposto povus anstataŭi la apartigon de podetalaj bankoj kaj investobankoj, la fermon de iuj merkatoj, la eliminon de la valorpaperigo ktp*? Eĉ se Piketty volus konsideri aferojn laŭ ĉi tiu angulo, li devus agnoski ke eĉ se la valorpaperigo estis nur malmulte eliminita, la iniciaton devus akompani adekvataj garantioj ĉar tio signifus severajn restriktojn de la perfekte libera cirkulado de la kapitalo. Sed tio estas neeltenebla por Piketty kiu tiel zorgas pri la protekto de sia pretendo esti kontraŭnaciisma ke li pardonpetas pri tio ke li faris laboron pri kondiĉoj en Francio (p.59)!

*  valorpaperigo (financiarisation; financialization): procedo kiu celas transformi ĉiun valoraĵon en financan instrumenton negoceblan, tio estas en valorpaperojn. Tial ‘définanciarisation’, ‘definancialization’: la elimino de ĉi tiu procedo - ml

Konforme al siaj implicaj apartaĵoj, la rondo de konveneco firme tenadas jacquattalisme*: estas vere, ke la tutmonda kapitalismo suferas kelkajn momentajn problemetojn, sed por tiuj ni trovos solvojn - ankaŭ tutmondigitaj, kompreneble. Paciencu, amikoj! Venas la tutmondiĝo de solvoj. “Socialisma” Francio vole abolicios negravan eŭropan imposton je spezoj, sed jam venas la universala kuracilo de tutmonda imposto je la kapitalo. Kaj necesis mil paĝoj por atingi ĉi tiun punkton, la alternativojn de aŭ tutmonda imposto aŭ “retiriĝo malantaŭ naciaj landlimoj” (p. 752) - postlasante senton de milda malgajeco en la sincera leganto kiu jam marŝis tiel longe tra la densejo sed ankoraŭ ne povas ekvidi la lumon.

*  jacquattalisme: termino por principo atribuita al Jacques Attali, franca ekonomikisto, nome ke se la problemoj estas tutmondaj, tiaj devas esti ankaŭ la solvoj - ml

Leganto sincera sed, pri Piketty, iom naiva. La gazetaro vendis al la leganto nuntempan profeton, zorgeme ne specifante liajn antecedentojn. Kaj la leganto kredis. Cetere, ne temas pri la nombroj de tiuj kiuj partoprenis la trompon, el kiuj kelkaj estas tre bone informitaj, aŭ almenaŭ devus esti. Sed oni ne devas longe legi antaŭ ol trovi ke la aŭtoro estas “dumvive vakcinita kontraŭ la tradicia pigra diskurso kontraŭkapitalisma” (p. 62). Markso, sed glatrazita kun eĉ ne unu troa haro.

Falsa barbo, tamen, permesatas. Kompreneble, en varba intervjuo por faciligi sian akcepton de la usona merkato, Piketty ĵuras ke li “tute ne” estas marksisto*. Sed reveninte al Francio, li malkaŝeme deklaris ke li ankaŭ “provas kontribui al la leviĝo de la komunisma ideo*. Kaj neniu eĉ palpebrumis. Je la 22a de decembro 2014, Piketty reasertis sian “konfidon al merkataj fortoj” kaj riproĉis “la novajn movadojn de la ekstremisma maldekstrularo en Eŭropo*, Podemos kaj Syriza. Je la 12a de januaro 2015 (!), li revenis denove kiel konsilisto al Pablo Iglesias , ĉar nun li kredas “ke la leviĝo de kontraŭelspezreduktaj partioj estas bona novaĵo por Eŭropo*. En franca televida programo en februaro li rifuzis diri ĉu li estis ekonomikisto dekstrisma aŭ maldekstrisma. Pro la manko de intelekta kohereco, oni nur povas admiri la oportunismon kiu tiel rapidege adaptiĝas al potencaj tendencoj en la publika opinio por plaĉi al kiel eble plej multe da homoj.

*  Intervjuo, The New Republic, la 5a de majo, 2014.
*  Diskuto kun Alain Badiou, ‘Contre-courant’, Mediapart, la 15a de oktobro 2014.
*  Owen Jones, intervjuo, The Guardian, Londono, la 22a de decembro 2014.
*  Intervjuo, The Guardian, la 12a de januaro 2015.
Transformi strukturojn

Oportunismo kiu ankaŭ scipovas la arton kultivi marĝenajn fenomenojn. Ĉar estas tie ke finiĝas la procedo de Piketty: per la scienca enradikiĝo ne nur de la ordinara prudento (kiu ne estas negrava) - malegalecoj ja ekzistas - sed ankaŭ de tiu temo kiu monopoligos la tutan debaton “pri” kapitalismo kaj kiu jam monopoligas tiel multe da aliaj. Eĉ The Economist jam de multaj jaroj aperigas artikolojn kaj dokumentojn pri ĉi tiu demando kiu fariĝos la malforta ĉenero de la diagnozo, efektive la punkto de interkonsentiĝo de la plej bonvolaj analizoj. Kaj la temo estas tiu ĉi: mona malegaleco havas bonegan virton ĉi-rilate, ke ĝi ebligas ke la aliaj malegalecoj de la kapitalismo estu ignorataj, malegalecoj kiuj neniel estas akcidentaj sed eĉ fundamentaj kaj konsistigaj, la strikte politikaj malegalecoj de hierarkia submetiĝo en la salajra interrilato, tiu origina malegaleco kiu decidas ke iuj komandas en la firmao kaj aliaj obeas. Pri tio imposto, eĉ imposto tutmonda, povas fari nenion.

Starigi la demandon de ĉi tiu malegaleco, kiu fine estas la demando pri la potenco super vivoj de la “monfara proprieto” (la kapitalo), kiel Bernard Friot atentigis*, ĉantaĝo en la formo de dungiteco, estas starigi la demandon de la kapitalo, sed la demando vera - la demando kiun Markso - la vera - starigis. Aŭ almenaŭ la demando pri la nunaj konturoj de la kapitalismo, pri kiu tutmonda imposto - kiu nepre neniam ekestiĝos - atingos nenion. Nur la rekomenco de la lukto por la popola suvereneco, de unu lando aŭ de kelkaj kune laŭ la eblecoj de la politika situacio, povus fari ion pri tio. Kaj precipe, la transformo de la strukturoj, por forigi la ekvilibron de la potenco kiu ebligas al la kapitalo ostaĝigi la tutan socion*.

*  Bernard Friot, ‘L’Enjeu du salaire’, La Dispute, Parizo, 2012.
*  Vidu Frédéric Lordon, ‘La gauche ne peut pas mourir’, Le Monde Diplomatique, septembro 2014.

Ĉi tio neniel konsistigas kritikon pri la malegalecoj de la riĉeco - kritiko per kiu Piketty ĝentile proponas al ni milde trankviligan vizion pri la socio - pri la plej supra 1%, aŭ eĉ ni diru la 0,1%, la veraj fiuloj. Estas kvazaŭ la aliaj 99,9 procentoj estas unuigitaj pro siaj salajroj malgraŭ tio, ke ili estas afliktitaj de ĉiuj konfliktoj ligitaj kun iliaj diversaj cirkonstancoj kaj la novliberalisma perforto disvastigata laŭlonge de la linioj de la aŭtoritato de iliaj dungantoj. Kaj ĉio ĉi kun eĉ pli da intenseco ol tiu, kiu regas la individuajn strukturojn de la nuntempa kapitalismo instalitajn de la persisto de iu klaso en plena konscio pri si kaj siaj interesoj, kaj kiun la serioza debato neniam intencas tuŝi, eĉ ne kiam ĝi asertas ke temas pri “la teorio de la kapitalo.”

Plej malbone estas tio, ke troviĝas, iusence, iu socia filozofio en la libro de Piketty, ĝi eĉ estas tre eksplicita: la laboro estas inda sed la entreprena riĉeco estas bona - ĝis la punkto kie ĝi estas pagata al la estonta rentavidulo. “Ĉia riĉeco estas kaj parte pravigebla kaj potenciale ekscesa” (p. 709), formulo kiu probable ne timigos multe da homoj. Regata de la akciularo kaj sperta pri trompoj kiuj devus trompi neniujn, la gazetaro ne eraris. Dezirante ĝeneralan pacon, pacon por la kapitalo kaj la laboro, pacon por la 99,9%, la pacon de “ la internacia reguligo”, Piketty, kiu fine mencios supraĵe “la instituciojn”, “la politikon” kaj “la konflikton”, prezentas sian profetan vizion: “la dupolaraj konfliktoj de la jaroj 1917-1989 jaroj nun estas delonge pasintaj” (p 949.). Ĝuste kiam historia krizo de la kapitalismo fine metis la ideon forigi ĝin sur la intelektan tagordon. Kia klarvido! Kia ĝustatempeco! Ĉiuokaze, kia trankviliĝo. Neprobleme, do.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

De Lisbono al Dublino

Serĉante la venontan Syriza

En la “pojnduelo”, kiu kontraŭmetas ĝin al Berlino, Ateno serĉas subtenantojn. Ĉu la elekto de s-ro Alexis Tsipras profitis al ties potencialaj alianculoj en Eŭropo?

Almenaŭ pri unu punkto, la nova greka ĉefministro kaj liaj bruselaj kunparolantoj akordiĝas: Greklando similas domenon en tre provizora ekvilibro. Ĉe la duaj, la perspektivo de ĝia baskulado inspiris ĝis antaŭ nelonge bildojn de financa katastrofo. Depost la venko de s-ro Alexis Tsipras ĉe la baloto de januaro, alarmas ilin alia scenaro de kontaĝo: la disvastigo de la ideo, ke rigorpolitiko ne funkcias. Tio estas, precize, kion esperas Ateno.

Kiu estos tiam la venonta falonta peco? Rapide, la rigardoj turniĝis al tiuj ŝtatoj, kiujn la merkatoj elegante asociis al Greklando por konstrui la anglan akronimon PIGS* (“porkoj”): la Hispanujo de Podemos, kompreneble, sed ankaŭ Irlando kaj Portugalujo, du landoj de la eŭropa periferio, kiuj, same kiel Greklando, profitis “savo”-planojn trudantajn al ili alĝustigajn programojn. Du landoj, kie baldaŭ okazos parlamentaj elektoj*.

*  Portugal, Ireland, Greece, Spain.
*  Inter la 14-a de septembro kaj la 14-a de oktobro por Portugalujo; inter oktobro 2015 kaj aprilo 2016 por Irlando.

Se kredi la dekstrulojn, regantajn en ambaŭ ĉefurboj, nek Lisbono nek Dublino profitus el fleksebligo de la bruselaj politikoj. “Ni ne estas Greklando”, ŝatas ripeti la irlanda ministro pri financoj Michael Noonan, kiu eĉ konsideras “fabrikigi t-ĉemizojn surhavantajn tiun mesaĝon*.

*  “Noonan: “We’re not Greece... put that on a t-shirt””, Independent, Dublino, 23-a de junio 2011.

En 2014, Irlando spertis la plej fortan ekonomian kreskon de Eŭropa Unio (+ 4,8%) kaj Portugalujo, laŭ la prezidanto de la Eŭropa Centra Banko (ECB) Mario Draghi, “estas rikoltonta la fruktojn de la politikoj aplikataj dum la lastaj jaroj*. Anstataŭ la metaforo de domeno, Dublino kaj Lisbono do preferas tiun de la klasĉambro: “La grekoj povus imiti la ekzemplon de Irlando, sugestas la irlanda ĉefministro Enda Kenny. Finfine, ni estas la plej bonaj lernantoj”*. Titolo, kiun meritas ankaŭ Portugalujo, laŭ la ĝenerala direktorino de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) Christine Lagarde: la ĵurnalo El Pais raportas, ke ŝi kaptis la okazon de la kunveno de la eŭropaj ministroj pri financo de la 16-a de februaro por kontrastigi la portugalan “bonan lernanton” kaj la grekan “mallaboremulon” (17-a de februaro 2015).

*  Sérgio Aníbal, “Draghi dá Portugal como exemplo da retoma europeia”, Público, Lisbono, 24-a de marto 2015.
*  Mark Paul, “Noonan still cheesy about those Greeks”, The Irish Times, Dublino, 6-a de marto 2015.

Laŭ la portugala ĉefministro Pedro Passos Coelho, Lisbono montris, “ke la konvencia respondo al la krizo funkcias”*. “En kelkaj jaroj, nia lando saltis malantaŭen, male klarigas al ni la ekonomikisto Ricardo Paes Mamede. La riĉaĵo-produktado retroiris ĝis sia nivelo de antaŭ proksimume dek jaroj; la dungokvanto, ĝis sia nivelo de antaŭ dudek jaroj, la investado, kiu preparas la kreskon de morgaŭ, ĝis sia nivelo de antaŭ tridek jaroj. Konsekvence, la elmigrado estas komparebla al tiu de antaŭ kvardek jaroj, kiam regis la diktatura reĝimo de Salazar [1933-1974].”

*  Peter Wise, “Greek crisis opens Portuguese faultlines over future of eurozone”, Financial Times, Londono, 16-a de februaro 2015.

Tiu salto en la pasintecon tuj rimarkiĝas en la metroo de Lisbono. La lisbonaj vojaĝantoj restas grupigitaj ĉe la kapo de la kajo, lasante la turistojn okupi la alian parton. Ilia sinteno klariĝas kiam la trajno alvenas: ĝi enhavas nur duonon de la vagonoj, kiujn la stacio povas akcepti, devigante la turistojn kureti por povi envagoniĝi. “Tiu iniciato celas ŝpari elektron, precizigas Paes Mamede kun elrevigita rideto. Estas unu el la konsekvencoj de la rigorpolitiko.”

La krizo estis tiom profunda en Portugalujo, li daŭrigas, ĉar ĝi ja trafis landon, kiu, male al Greklando aŭ Irlando, jam estis en kriza situacio de la komenco de la 21-a jarcento. Alidirite, la eŭro-krizo transformis daŭrantan gliton en grandan flankenglitadon.

Ĵetita de sufiĉe alte, eĉ morta kato resaltas

Laŭ la Eŭropa Komisiono, Portugalujo distingiĝas per la eltondoj en la socialaj programoj inter 2011 kaj 2013, la plej severaj el la tuta Malnova Kontinento. La lando ankaŭ brile sukcesis sur la tereno de la “laborkosto”: inter 2006 kaj 2012, diras la politikologo André Freire, aŭtoro de raporto pri la temo*, “La nombro de dungitoj ricevantaj la minimuman salajron pasis de 133.000 al 400.000, en suma laborforto de proksimume kvin milionoj da homoj”. Preskaŭ 30% estas sen laboro*. Sed la registaro ne intencas halti sur tiom bona vojo, por la granda feliĉo de la Jornal de Negocios. La ĵurnalo de la negocoj antaŭ nelonge esprimis sian kontenton, ke Lisbono spertis dum la tria trimestro de 2014 “la plej fortan malkreskon de laborkosto el la tuta Eŭropa Unio” (20-a de marto 2015).

*  André Freire, Marco Lisi, Ioannis Andreadis kaj José Manuel Leite Viegas (sub la dir. de), “Political representation in times of bailout: Evidence from Greece and Portugal”, South European Society and Politics, vol. 19, n-ro 4, Londono, 2014.
*  Barómetro das Crises, n-ro 13, Observatório sobre Crises e Alternativas, Lisbono, 26-a de marto 2015.

“Kaj tamen, same kiel en Greklando, la ŝuldo daŭre pligrandiĝas”, veas Paes Mamede. De 96,2% de la malneta enlanda produkto (MEP) en 2010, ĝi saltis ĝis 126,9% en 2014. Tia ŝarĝo kondukas al la elpreno de 4,5% de ĉiuj riĉaĵoj produktitaj ĉiujare por la nura repago de interezoj, tio estas pli ol en Greklando, kie, danke al la helpoprogramo, la interezkvotoj estas malpli altaj... Freŝdata raporto de la IMF konkludas, ke Portugalujo ne povos respekti la buĝet-traktatojn*, kiuj planas revenon al deficito egala al 3% de la MEP, kaj al ŝuldonivelo sub 60% de la MEP. “Male al tio, kion pretendas la registaro, la kuracilo ne funkcias”, asertas la ekonomikisto.

*  “IMF Country Report”, n-ro 15/21, Vaŝingtono, DC, januaro 2015.

Tia situacio estus povinta instigi Lisbonon deziri intertrakti fleksebliĝon de la traktatoj, eĉ restrukturadon de sia ŝuldo, unuvorte, subteni la klopodon de Ateno. Sed ne: ni devas iri pli antaŭen, male respondas la portugala ĉefministro, laŭ kiu “la reformoj de la publikaj kontoj kaj de la ekonomio konsistigas novan vivmanieron, kiun ni de nun devos adopti*.

*  Diário de Notícias, Lisbono, 18-a de marto 2015.

Laŭ Tom McDonnell, ekonomikisto sine de la Instituto pri ekonomika esploro Nevin (NERI), la ĵusa irlanda kresko-rekomenciĝo, festita de internacia gazetaro ĉiam sentema je la “irlanda modelo”*, estas “multe troigita”: “Jes ja, la situacio komencis pliboniĝi, sed grandparte ĉar la falo estis aparte severa”, li komentas, antaŭ ol rapide diri: “Ĵetita de sufiĉe alte, eĉ morta kato resaltas.” Dum la MEP retroiris je pli ol 12% inter 2008 kaj 2010, “la lando perdis unu dungon el sep. Kaj tiuj, kiuj kreiĝis estas ĝenerale malmulte pagataj, partatempaj kaj koncentritaj en la ĉefurbo.”

*  Vd “Les quatre vies du modèle irlandais”, Le Monde diplomatique, oktobro 2010.

Restas tamen ke en 2014, la kreskokvoto de Irlando ekscitis envion de Parizo, Lisbono kaj Ateno. Ĉu ĝi ne pravigas, finfine, la ideon ke la “firma decido reformi” estas efika, kiel tion sugestas la usona magazino Newsweek (16-a de marto 2015)? Ne vere, respondas Paes Mamede: “La diferenco inter Portugalujo, Greklando kaj Irlando, estas ke la du unuaj estas parto de la eŭropa ekonomio; Irlando, siaflanke, apartenas al la usona ekonomio.”

Kiam malaperis la doganaj bariloj ene de la eŭropa Unio, en 1986, la usonaj entreprenoj volis ricevi la samajn avantaĝojn kiel la societoj de la Malnova Kontinento. Irlando ebligas tion al ili. Ĝi krome ofertas al ili edukitan kaj angloparolantan laborforton, kaj allogan impost-reĝimon. El sia dublina oficejo, McDonnell resumas: “Irlando montras unuflanke ekonomion similan al tiu de Portugalujo, sen pli bonaj rezultoj. Kaj, aliflanke, ekonomion devenantan el Usono, karakterizatan de dungoj kun forta aldonvaloro.” Dum Eŭropa Unio stagnas, Vaŝingtono afiŝas resalton de ĉirkaŭ 2,4% en 2014, tirante en sia poststrio la etan verdan insulon.

La rigorpolitiko ne havis multan efikon al la usona enklavo en Irlando; sed ĝi malordigis la ceteron de la socio. En oktobro 2014, la prezidanto de la asocio de hospitalaj konsilistoj, la doktoro Gerard Crotty, publike mallaŭdis “la gravajn eltondojn en la san-buĝetoj”, kiuj kaŭzis laŭ li “pli oftan morton de pacientoj atendantaj lokon en hospitalo”*. La disvolvado de la laborkontraktoj tiel nomataj “nul horo”, kiuj devigas la dungiton resti je la dispono de sia dunganto dum la tuta tago, por nur 15 garantiataj horoj semajne, kaj la kresko de la parttempaj kontraktoj faligis unu salajrulon el dek sub la malriĉo-sojlo. Se, en kelkaj elegantaj kvartaloj de la ĉefurbo, oni elvokas la revenon de la “kelta tigro”, ĝia roro restas neaŭdebla en la cetero de la lando.

*  Martin Wall, “Patients ‘dying unnecessarily’ waiting for hospital beds”, The Irish Times, 4-a de oktobro 2014.

Male al la greka kaj portugala ŝuldoj, la irlanda ŝuldo tamen malkreskas — danke, notinde, al la forta ekonomia kresko. Ĉi-rilate, la lando ricevis la plej bonan rezulton el la Unio inter 2013 kaj 2014: malkresko de 9,4% por atingi 114,8% de la MEP. “Sed la irlanda MEP-estas trompa, daŭrigas McDonnell. La pezo de la internaciaj firmaoj estas tia, kaj la profitoj rehejmenigitaj estas tiom imponaj, ke la MEP supertaksas la produktadon de reala riĉaĵo.”

La supozata daŭrigeblo de la irlanda ŝuldo cetere povas esti klarigita per “magiaĵo”, pri kiu oni miras, ke ĝi ne pli kolerigis la Eŭropan Centran Bankon (ECB). Nekapabla financi sin sur la merkatoj por rekapitaligi siajn mortantajn bankojn, Dublino decidas en 2010 emisii ŝuldo-agnoskojn destinitajn ebligi al la bankoj en malbona situacio refinanci sin ĉe la irlanda Centra Banko. Entute 31 miliardoj da eŭroj, tio estas proksimume 20% de la MEP. “Fakte temas pri operacio nomata monigado de la ŝuldo, resumas McDonell. La Centra Banko simple kreis 31 miliardojn da eŭroj sur komputil-ekrano.” Tiu operacio estas kontraŭleĝa ene de la eŭrozono.

“Certe la ECB ne estis kontenta, konfidas al ni s-ro Dominic Hannigan, deputito de la labor-partio (maldekstro-centro), kiu regas la landon sine de koalicio formita kun la Fine Gael (dekstro). Sed tiam, ni decidis garantii la ŝuldojn de niaj bankoj, sub la premo de Bruselo.” En januaro 2010, la direktoro de la ECB Jean-Claude Trichet vokis la tiaman irlandan ministron pri financoj por peti lin “savi la bankojn je kiu ajn prezo”. “Iel, daŭrigas s-ro Hannigan, “Irlando konsentis oferi sin por la cetero de Eŭropo. Tio ja meritis iom da helpo!” Tia helpo, kian Greklando ŝajne ne meritas en 2015.

La ECB tamen atendas de la insulo ke tiu reguligu sian situacion. Dublino preferas prokrasti tiom longe kiom eble la solvadon. Kial, en tiuj kondiĉoj, ĝi do ne aldonu sian voĉon al tiu de Ateno por postuli pli da fleksebleco de Bruselo kaj Frankfurto? “Pro timo, respondas la deputito Sean Kyne, de la Fine Gaël, ke alia lando ricevos preferan traktadon, dum la irlandanoj jam englutis severan dozon da rigorpolitiko.” Alidirite: prefere riski ke ties propra situacio malboniĝos, ol vidi Atenon demonstri la senutilon de rigorpolitiko, kaj la grekan domenon kuntreni la irlandan...

Sine de la maldekstro malamika al rigorpolitiko, la analizo estas kompreneble alia. En Irlando la plej proksima partio de Syriza nomiĝas Sinn Féin, la eksa politika alo de la Irlanda Respublika Armeo (IRA). “La venko de Tsipras estis pozitiva por ni, deklaras s-ino Mairéad Farrell, deputitino de partio Sinn Féin el la urbo Galway. Ĝi montris, ke partio oponanta al rigoro povas atingi la regpovon en Eŭropo.”

Same kiel Greklando, Irlando suferas, de la komenco de la eŭro-krizo malkonstruon de sia politika pejzaĝo. “Inter 1932 kaj 2002, la du ĝemelaj dekstraj partioj, la Fine Gael kaj la Fianna Fail, kolektis proksimume 75% de la voĉoj je ĉiu baloto, memorigas la sociologo Kieran Allen. Siaflanke, la labor-partio ricevis ĉirkaŭ 10% de la voĉoj. Dum pli ol sepdek jaroj, Irlando do funkciis kun du partioj kaj duono. Tio ŝajnas finita.” Ĉefa profitanto el tiu renversiĝo: la Sinn Féin, fariĝinta unu el la plej popularaj partioj de la lando, kun pinta sukceso okaze de la parlamentaj elektoj de 2011 (de 4 ĝis 14 sidlokoj en Parlamento kiu nombras 166 da ili.) En marto 2015, la partio ricevis voĉdonintencojn ĉirkaŭ 25%, situacio neimagebla antaŭ la eksplodo de la krizo.

Demografie pli proksima de Greklando ol Irlando, Portugalujo distingiĝas de ĝi politike. Ĉi tie ne estas simila malfortiĝo de ambaŭ grandaj partioj: la “radikala maldekstro” ne ŝajnas — momente - kapabla ekregadi. Kaj tio, pro du ĉefaj kialoj. Unue, la ekzemplo de Podemos en la najbara lando, kondukis al multiĝo de iniciatoj celantaj imiti ĝin. Ĝis kelkfoje forgesi ĝian ĉefan ingrediencon: la socia movado de la 15-a de majo, kiu ne havas ekvivalenton en Portugalujo. Ĉiu do alvokas al unueco... kreante sian propran strukturon. Flanke de la portugala Komunista Partio (PKP, fondita en 1923) kaj de la maldekstro-bloko (la tradicia aliancano de Syriza, fondita en 1999), la portugala maldekstro denun enkalkulas Tempo de Avançar (naskitan en 2014), Agir aŭ ankoraŭ Juntos Podemos (ambaŭ kreitajn en 2015). La sekvantoj de s-ro Tsipras multas; neniu vere minacas Bruselon.

Rigoro, jes. Sed ne duobla dozo

Ĉar dua fenomeno plifortigas ĉi tie la alternon inter la tradiciaj partioj: la stranga decidemo de la dekstro iri “trans la celoj postulitaj de la “Triopo””, kiel anoncis s-ro Passos Coelho la vesperon de sia venko ĉe la parlamentaj elektoj de junio 2011. Jes ja, same kiel sia franca samulo, la portugala socialista Partio (PSP)* faris pli multe ol aliaj por malreguligi la ekonomion kaj por privatigi; jes ja, estas la socialista gvidanto José Socrates, nun en malliberejo pro korupto, kiu subskribis la interkonsenton kun la “Triopo”, aplikatan de lia posteulo. Malgraŭ tio, s-ro José Vieira da Silva, eksa socialista ministro, ne tute malpravas kiam li riproĉas al siaj maldekstraj kritikantoj esti tre maljustaj: ne, la PSP ne kondukas la “saman politikon” kiel la socialdemokrata Partio (PSD) de s-ro Passos Coelho (kiu tute ne estas social-demokrateca). La programo de la “socialistoj”? “Rigoro, jes. Sed ne duobla dozo”, insistas s-ro Vieira da Silva... Oni povas dubi pri la mobiliza povo de tia ambicio. Ĝi tamen ŝajnas sufiĉa por vivigi la esperon de “rompo” ĉe multaj voĉdonantoj, samtempe ebligante al la PSP aserti, ke ĝi estas nek la greka socialista Partio (Pasok), ruiniĝinta, nek Syriza, kies politika programo estas tro “ekstremisma” laŭ ĝi.

*  Partio reganta de 1983 ĝis 1985, de 1995 ĝis 2002, kaj de 2005 ĝis 2011.

Por la maldekstro de la PSP, la greka ekzemplo tamen vivigis la esperon: “alia” partio aliris al la regpotenco por konduki “alian” politikon. Sed Bruselo kaj Berlino sukcesis kompliki la aferojn: s-ro Tsipras ja atingis la regpotencon, sed la germana kancelierino Angela Merkel ne montris entuziasmon por lasi lin konduki la politikon por kiu li estis elektita.

“Estas la temo de la intertraktado nun okazanta inter Greklando kaj Germanujo. Kaj mi konfesas mian zorgemon, konfidas al ni s-ro Oktavio Teixeira, PCP-aktivulo, kiu verŝajne ricevos 10% de la voĉoj ĉe la venonta baloto. Se Tsipras trudas sian vidpunkton, tio estos evidente pozitiva por la oponantoj al la rigoro. Sed se li kapitulacas, aŭ se li tro cedas, tiam Eŭropo estos pruvinta, ke ne estas alia ebla politiko. Por ni, estus katastrofo.”

Krom se la persistemo de Ateno finfine kondukos al ĝia ekskluzivo el la eŭrozono. Tiun scenaron timas la Sinn Féin. “Se Greklando eliras el eŭro, analizas s-ro Eoin O Broin, unu el la strategiistoj de la partio, la dekstruloj estus kontentaj. “Voĉdonu por la Sinn Féin, kaj jen kio okazos!”.” Kvankam, ĝis la komenco de marto, la historia gvidanto de la naciisma partio Gerard (“Gerry” Adams ne mistrafis okazon memorigi la “fratecan rilaton”, kiu unuigis la Sinn Féin kaj Syriza, s-ro O Broin koncedas, ke, “de kelka tempo, ni fariĝas pli diskretaj pri tiu proksimeco”.

Krom ĝia ĉarnira rolo inter la usona kaj eŭropa merkatoj, Dublino profitas el tio, kion la ekonomikisto McDonnell kvalifikas “aparte malaminda” imposta leĝo. Nur 12,5% impost-kvoto por la kompanioj (kontraŭ averaĝe 25,9% sine de Eŭropa Unio en 2014), multego da “niĉoj” favorantaj la impost-eviton: Irlando nun antaŭas Bermudon sur la listo de la ĉefaj impost-paradizoj de la planedo. “Ni agas egoisme, elsuĉante enspezojn, kiuj devus plenigi la kasojn de aliaj ŝtatoj”, resumas McDonnell. Restas tamen, ke nuntempe, eŭro profitas al Irlando. Aŭ, pli ĝuste, al la plej dotitaj irlandanoj.

“La Sinn Féin kontraŭis la eniron de Irlando en la eŭron, daŭrigas s-ro O Broin. Sed eliri nun estus ege multekoste. Ni ne havas iluziojn pri la politika projekto de la eŭrozono, sed ni deziras provi transformi ĝin deinterne.” Sed, sur tiu tereno kiel sur aliaj, la partio — kiu aliĝas al la skandinava social-demokrata tradicio — montriĝas singarda. “La buĝetaj traktatoj estas absolute frenezaj: el ekonomia vidpunkto, ili ne validas”, insistas s-ro O Broin. Ĉu do necesos ilin reintertrakti? “Ni favoras revizion de ĉiuj tekstoj, sed Irlando estas unu el la plej periferiaj landoj de la Unio. En la rigardo de la Komisiono ni pezas nenion. Nia projekto estas prefere utili kiel malforta aliancano al landoj de la centro - kiel Francujo-, kiuj eble strebos ricevi pli da fleksebleco.” Necesos verŝajne pacienco...

Ĝis tiam, la Sinn Féin deziras trovi pli da libereco kadre de la traktatoj, sen modifi la irlandan impost-reĝimon. Ĝia projekto por la venonta baloto? “Programo, kiu ne tuŝu la ekonomian sekurecon de tiuj, kiuj ĝin ĝuas, sed kiu kapablu krei dungojn”, diras s-ro O Broin. Unuvorte, projekto “socie justa, ekonomie kredinda kaj imposte respondeca”, kiu ne ekskluzivas la eblon formi koalicion kun dekstra partio, kondiĉe ke la Sinn Féin ja estas ĝia plimulta elemento. “Iuj diros, ke ni estas tro singardemaj. Tio eble veras. Sed la problemo, por la maldekstro, estas ke ĝi devas unue gajni la elektojn...”

Por Goldman Sachs, tio estas jam tro: “La disvolvo de la Sinn Féin estas la ĉefa minaco por la irlanda kresko*.” La irlanda radikala maldekstro — kiu pikincitas la naciistojn tra lukto kontraŭ enkonduko de priakva imposto (vd “Goutte d’eau irlandaise”) — penas kompreni la maltrankviliĝon de la negoco-bankistoj: ĉu la Sinn Féin ne aplikis rigorpolitikajn iniciatojn en Norda Irlando, kie ĝi dividas la regpovon kun la unionistoj depost la interkonsento de la sankta vendredo, en 1998? S-ro O Broin sin defendas: “En la Nordo, la registaro ne estas suverena, Londono ja trudas al ni plej grandan parton de la decidoj, kaj ni strebas prokrasti aŭ modifi ilin.” Kuratora situacio, kiu strange similas al tiu en kiu la ŝuldo kaj la eŭropaj traktatoj mergas la plimultajn membrojn de la eŭrozono. Sed s-ro O Broin forbalaas la argumenton: “Ni spertas pri la longaj intertraktadoj, kiel tiuj, kiuj repacigis Nordan Irlandon. Ni scias, ke tio bezonas multan tempon.”

*  Colm Keena, “Rise of Sinn Féin represents main threat to growth, says economist”, The Irish Times, 18-a de marto 2015.
Ĉu aro de domenoj aŭ mikado-ludo?

En Irlando, la partio la plej proksima al Syriza do ne adoptas ĝian bataleman retorikon. Nenio indikas, ke s-ro Tsipras povas kalkuli kun pli da subteno el Portugalujo, kie la PSP ŝajnas en pozicio por gajni la venontan baloton. Ĝia hegemonio eĉ konvinkis la animantojn de kelkaj novaj partioj malamikaj al rigoro prikonsideri aliancon kun ĝi.

“Por kiu celo?, demandas Francisco Louça, ekskunordiganto de la maldekstra Bloko. Ĉu provi intertrakti kun Bruselo kalkulante pri la subteno de Parizo?” En la portugala gazetaro, “hollandigo” estas nun sinonimo de “kapitulaco”*. “Frenezaĵo! Estas tio, kion montras la greka sperto. Ni nun scias, ke la eŭrozono ne toleros maldekstran registaron. Kiel imagi, ke la politika ekvivalento de la modera Pasok sukcesus en Portugalujo ricevi tion, kion Syriza ne sukcesas nun ricevi? La ideo ŝanĝi la PSP por ke ĝi mem ŝanĝu Eŭropon, tio estas strategio de malespero! La sola vojo — tion cetere montris Syriza kaj Podemos — estas sin distranĉado de la social-demokratio: la Pasok, la PSOE [hispana laborista socialista Partio] kaj la PSP.” Unuflanke distranĉo de la social-demokratio, aliflanke distranĉo de eŭro. S-ro Louça, kiu, de kiam li direktas la maldekstro-Blokon plurfoje forte oponis tiun ideon, nun aliĝis al ĝi, konstatinte ke “ne estas alia solvo”.

*  Bernardo Ferrão “Passos e Tsipras. Cada qual com o seu “conto de crianças””, Expresso, Lisbono, 28-a de januaro 2015.

“La eŭro montriĝis tre efika ilo por detrui la providenco-ŝtaton, analizas la ekonomikisto Paes Mamede. Kiam la ekonomio malkreskas, la registaroj povas adopti nur unu solan politikon: la internan devaluton, tra la eltranĉo de la salajroj. Kiam la kresko rekomenciĝas, nenio devigas ilin altigi ilin.” Tia projekto, li konkludas, “kondamnas la regionon je konstanta malinflacio, kiu estas vivebla nek ekonomie, nek politike, nek sociale.”

La situacio de la maldekstro-Bloko ilustras la sakstraton, en kiu troviĝas la fortoj malamikaj al la rigoro, kelkajn monatojn post la venko de s-ro Tsipras. Ĉar Bruselo kaj Berlino rifuzas intertraktadi, mallaŭdi la eŭropajn politikojn, la dupartiismon aŭ la korupton ne plu sufiĉas. Necesas nun respondi la demandon: ĝis kie ni batalu? Ĉu konduki la batalon implicas prepariĝi eliri el la eŭro? La perspektivo montriĝas malfacila en Portugalujo, kie Eŭropo enkorpigas samtempe la revenon al demokratio, post la longa diktaturo de Salazar, kaj alirejon al la “unua mondo”.

Ĉu pro strategio aŭ internaciisma konvinko, la Bloko klarigas, ke ĝi ne forlasis la ideon de “bona eŭro”. Kojnumita inter la PCP, de nun pli klare favora al eliro el la eŭro, kaj la PSP, kiu ŝajnas kredi je eŭropa aliiĝo sub la aŭtoritato de la nova prezidanto de la Komisiono Jean-Claude Juncker, la Bloko estas devigita defendi la solvon de vera pojnduelo kun Bruselo... samtempe konstatante, ke Syriza jam rabotis siajn proprajn postulojn. Malmultaj estas tiuj, kiuj antaŭvidas bonan rezulton de la partio ĉe la venontaj elektoj.

Bruselo tamen strebas modifi la rilaton de la portugaloj al la Unio... “La reformoj de la labormerkato en la lastaj jaroj kondamnas Portugalujon esti tio, kio ĝi ĉiam estis, kaj kio ĝi provis ne plu esti: provizanto de malmultekosta laborforto, diras la socialista deputitino Inès de Medeiros. Eŭropo puŝas Portugalujon repreni sian lokon de duaranga lando.” Ĉu pesimismo de la racio, aŭ optimismo de la volo? “Eŭropo, mi ankoraŭ kredas je ĝi... , sed tio fariĝas malfacila. On ne povas daŭre diri al homoj: “Via estonteco, estas ne havi estontecon!””

Foje okazas, ke Eŭropo malpli similas aron de domenoj, ol mikado-ludon (bastonet-ludo), kiam ĉiu ludanto provas eltiri sian stangeton sen esti forportata de la ĝenerala ĥaoso.

Renaud LAMBERT


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Tio kion perdis la virinoj el la orienta Germanujo

Dudek kvin jarojn poste, la ĉiutaga vivo de la germaninoj restas tre markita de la malsamaj konceptoj pri sia rolo, kiuj ekzistis ambaŭflanke de la Muro.

Danke al la unuiĝo-procezo, plej multaj sociologoj opiniis, ke la vivkondiĉoj de la virinoj oriente kaj okcidente harmoniiĝos en pli malpli mallonga tempo. Ĉu tro optimisma prognozo? En 2007, ekzemple, nur 16% de la patrinoj kun tri- ĝis kvin-jaraj infanoj laboris plentempe en la okcidento de la lando, kontraŭ 52% en la oriento. Kaj, kvankam la naskokvoto de la eksa Germana Demokrata Respubliko (GDR) estas nun same malalta kiel tiu de la okcidento, tamen ankoraŭ persistas grandaj diferencoj*. Ekzemple la procentaĵo de la naskoj ekster geedzeco: 61% en la orienta parto en 2009, kontraŭ 26% en la okcidenta parto*.

*  Vd Michel Verrier, “Une “panne démographique” qui vient de loin”, Le Monde diplomatique, septembro 2005.
*  Joshua Goldstein, Michaela Kreyenfeld, Johannes Huinink, Dierk Konietzka kaj Heike Trappe, “Familie und Partnerschaft in Ost- und Westdeutschland”, Instituto Max-Planck pri demografiaj esploroj, Rostock, 2010.

La virina loĝantaro de la novaj Länder estis aparte tuŝita de la sociaj kaj politikaj ŝanĝegoj kaŭzitaj de la unuiĝo. En GDR, la patrinoj, male al tiuj de la Federacia Respubliko Germanujo (FRG), senprobleme akordigis familian vivon kaj profesian vivon. La sorbo de la oriento fare de la okcidento kaŭzis subitan altiĝon de ilia senlaborec-kvoto, kaj transformis kaj ĥaosigis iliajn vivmanierojn, projektojn kaj memfidon.

En la tuta Germanujo, same kiel aliloke en Eŭropo, la laborkvoto de la virinoj konsiderinde altiĝis de la 1950-aj jaroj, sed en GDR tiu evoluo estis nekompareble pli rapida ol en la okcidento. Fine de la 1980-aj jaroj, 92% de la orientaj germaninoj laboris, kontraŭ 60% de la najbarinoj en okcidento. Tiukampe, la egaleco eĉ estis preskaŭ atingita — kazo preskaŭ unika en la mondo. Dum en okcidento la virinoj orientis siajn vivprojektojn laŭ skemoj ankoraŭ tre penetritaj de la tradicia familia kaj patriarka bildaro, en la oriento, ilia ekonomia sendependo de la kunulo estis kvazaŭ evidenta.

La impona falo de la naskokvoto observata en GDR en la 1970-aj jaroj kondukis la reĝimon fari diversajn iniciatojn por instigi la laborantajn virinojn naski infanojn, kun aparta helpo favore al la solaj patrinoj, aŭ eksedzinoj. Kelkfoje mokita pro ĝia ideologia pravigo (provizi civitanojn por la konstruo de “socialista socio”), tiu politiko tamen ebligis harmoniigi profesiajn projektojn kaj gepatrajn respondecojn. Aliflanke de la Muro, male, la patrina kondiĉo ofte estigis seniĝojn aŭ abstinojn, foje eĉ falon en malriĉecon, precipe en kazo de divorco aŭ forlaso de la kunulo.

Ne mirigas do, ke la virinoj de eksa GDR ofte perceptis la reunuiĝon kiel minacon kontraŭ iliaj vivkondiĉoj. Tra la ĝis tiam nekonata sperto de senlaboreco, tuta valorsistemo, kiu ĝis tiam aperis evidenta, disfalis. “En la dung-oficejo, kiam vi diras al ili: “sola kun du infanoj”, ili eĉ ne scias pri kio vi parolas. La agento sidanta fronte al mi eĉ ne rigardis min, rakontas Ilona, sola patrino kaj eksvendistino en orienta Berlino. Li plenigas sian slipon, rapide, kaj for, al la sekvanto!”. En GDR, virinoj vivis sub la protekto de ĉiopova ŝtato, kiu tenis la patron kaj la familion en malsupera socia funkcio. Okazanta sub la egido de la institucioj, la sociiĝo de la infanoj mem estis larĝe malligita de la familia ĉelo. Sed la virina aspiro al aŭtonomeco ne malaperis kun la Muro.

Enketo farita ĉe senlaboraj berlinaninoj komence de la 2000-aj jaroj malkaŝis tre malsamajn rilatojn al laboro kaj al infanoj. Ĉiuj konsideris ĉi-lastajn centra elemento de sia ekzisto, sed tiuj, kiuj venis el okcidento donis al ili pli da graveco ol al sia laboro. Kvankam konsciaj pri la malfacilaĵoj, kiuj minacis ilin, ili emis konsideri sian senlaborecon kiel oportunon por plene ludi sian rolon ĉe siaj infanoj. Male, la orientaj berlinaninoj volis konduki samtempe ilian edukadon kaj la realigadon de siaj profesiaj projektoj, taksante, ke ili kreskos en pli favoraj kondiĉoj se ili redungiĝos. “Pli feliĉaj en sia labora situacio” ili estas pli kapablaj ludi sian patrinan rolon. Ili konsideris sian sendependon kiel avantaĝon por si kaj por sia familio.

Fidinda sociala protekto estas esenca kondiĉo de la rajto-egaleco

La patrinoj de okcidenta Berlino ĝenerale opiniis, ke neniu pli taŭgas ol ili por zorgi iliajn infanojn. Kvankam agnoskante la utilecon de infanvartejoj, ili emis alkonformiĝi al ties tre strikta horaro. Por la patrinoj de orienta Berlino, kutimiĝintaj al la pli flekseblaj horaroj de GDR, la alireblo al vartejoj male estis kerna temo, des pli ke la dungantoj enkonsideris tiujn por sia dungopolitiko. En 2000, Anna, 28-jara senlabora vendistino, ne kaŝis sian koleron antaŭ la rifuzoj, kiujn ĝi ricevis nur pro tio, ke ŝi estas sola patrino. “Oni ĉiam ripetas al vi: “Kio? vi havas du idojn? Ah!, sed tio ne eblos.” Kiam mi klarigas, ke mi trovis manieron por ilin prizorgigi, ili ne aŭskultas min.” Aldoniĝas al tio la ĉiama suspekto, ke ŝi povus naski denove. “Estas tamen malmultaj ŝancoj por ke mi denove gravediĝu. Tion mi ĵus diris al iu: mi certe ne refaros idon, dum mi jam havas du, ne zorgu.” En la GDR-epoko, simila deklaro en la dung-oficejo estintus neimagebla.

La patrinoj de okcidenta Berlino vidas senlaborecon kiel bonŝancon

Ĉiuj patrinoj el la oriento serĉantaj laboron tiel devis strebi konvinki, ke ili mastris la novajn regulojn de la labormerkato, kaj samtempe suferi la humiligon esti tiel traktitaj. Por la berlinaninoj el la okcidento, male, la problemo ĉefe estas la kreskantaj postuloj de la labormerkato. Paula, 36-jara sola patrino kaj senlabora sekretariino, kandidatis por posteno tre proksima de sia hejmo. “Tio estintus ideala: oni petis min tajpi leterojn, zorgi pri telefonalvokoj, okupiĝi pri klientoj, ktp. Kaj la direktorino diris: “Nu, eblas ke oni foje petos vin labori pli ol kvardek horojn, aŭ veni semajnfine”. Mi respondis, ke tio ne plaĉas al mi, ke mi preferus labori tridek horojn, kiel en miaj antaŭaj postenoj. Kion mi ja estis dirinta! Ŝi tuj komencis alkriaĉi min, ŝi vere furiozis. Kun tiom da senlaboreco, ŝi diris, mi devus esti feliĉa trovi postenon. Kaj ŝi demandis min, kiel efikas al mi esti asistito, parazito vivanta koste de la socio.” Kaj Paula daŭrigis: “Persone, mi tute konsentas labori; sed kio estas tiu socio, kie ni devas lasi niajn infanojn en vartejoj de aŭroro ĝis vespero?”

Laŭ la sociologoj Jutta Gysi kaj Dagmar Meyer, “la plej pozitiva rezulto de la familia politiko de GDR estis la ekonomia sendependo akirita de la virinoj. Tio estas io neimagebla hodiaŭ. Jes ja, ili gajnis averaĝe 30% malpli altan salajron ol tiu de viroj, ĉar ili ofte ricevis postenojn malpli kvalifikitajn, kaj tiel ilia kondiĉo tute ne estis brila, kion oni ofte emas forgesi. Sed ili ne konis la timon perdi sian loĝejon aŭ ne trovi lokon en vartejo, ĉar ili estis apogitaj de solida kaj fidinda socia protekto. Tio estas grava kondiĉo por egaleco de rajtoj, eble eĉ la esenca kondiĉo*.

*  Jutta Gysi kaj Dagmar Meyer, “Leitbild: berufstätige Mütter - DDR-Frauen in Familie, Partnerschaft und Ehe”, en Gisela Helwig kaj Hildegard Maria Nickel, Frauen in Deutschland 1945-1992, Akademie Verlag, Berlino, 1993

Kun tia heredaĵo, Edeltraud, 28-jara kuiristino, edzino kaj patrino de du infanoj, tre malfacile eltenis, dek jarojn post la falo de la Muro, sian subjugigon al la nunaj sociaj leĝoj kaj al sia edzo. “Oni fariĝas dependa de sia kunulo, dependa de la mono, kiun li bonvolas doni al ni, dependa de la maniero laŭ kiu la ŝtato taksas tion. Se ĝi decidas forigi vian senlaborul-monhelpon, tiel estas, punkto fino. Vi restas tie, kun via kapdoloro, ĉar mono, tiu diabla mono, estas temo kiu konstante revenas, nenion oni povas fari kontraŭ tio.”

Malgraŭ ke la orient-germana modelo de vir-virina egaleco forfalis kune kun la Muro, ĝi daŭrigas, kvaron-jarcenton poste, fasoni la bildon, kiun la patrinoj de la eks-GDR havas pri si mem kaj pri sia socia rolo.

Sabine KERGEL

De sociala ŝtato al deviga laboro

La 14-an de marto 2003, la social-demokrata kanceliero Gerhard Schröder prezentas al la Parlamento la Agendon 2010: aro de reformoj, koncernantaj aparte la pensiojn (plialtigo de la kotizoj kaj de la emerita aĝo, kiu pasas de 63 al 65, kaj al 67 jaroj) kaj la labormerkaton. Tiu lasta parto, prizorgita de s-ro Peter Hartz, eksa direktoro pri la personaro de Volkwagen, celas rompi la socialan protekton kaj disvolvi la portempecon/ nestabilecon por “aktivigi” la senlaborulojn.

Hartz 1 — januaro 2003

Starigo de privataj aŭ publik-privataj agentejoj de portempa dungo por la servoj; liberaligo de la portempa laboro; redukto de la libereco de senlaboruloj rifuzi laboroferton.

Hartz 2 — januaro 2003

Instigo al disvolvado de komplementaj dungoj kun malaltaj salajroj, la “mini-laboroj” pagataj malpli ol 400 eŭrojn monate (450 en 2013) — kaj la “mez-laboroj” - pagataj de 400 ĝis 850 eŭrojn — sen devo pagi socialajn kotizojn kaj destinitaj prioritate al la malmulte kvalifikitaj senlaboruloj. Helpo al la mem-entreprenado.

Hartz 3 — januaro 2004

Restrukturado de la federacia labor-oficejo, kiu adoptas laŭcelan mastrumadon, kun pritaksado de la rezultoj de ĉiu loka agentejo.

Hartz 4 — januaro 2005

Daŭro-redukto de la senlaborula monhelpo de tridek du ĝis dek du monatoj; severigo de la kontroloj. Post unujara ricevo de la monhelpo, la senlaborulo fariĝas dependanto de la “sociala helpo” (kiu kuniĝas kun la “asistado al longdaŭraj senlaboruloj”). Tiu monhelpo, kelkfoje malpli ol 350 eŭroj monate, estas nun proporcia al la bonhavoj. La ricevantoj havas devigon akcepti la “mini-laborojn” kaj ankaŭ la “unu-eŭro-dungojn” (Ein-Eŭro Jobs, pagatajn de 1 ĝis 2,50 eŭrojn hore por dek kvin ĝis tridek horoj semajne).

Dek jarojn post la leĝo Hartz 4, la 1-an de januaro 2015, la registaro kreas minimuman salajron je 8,50 eŭroj hore malnete, kiun la dungantoj amase evitas aŭ ne respektas.

Originala Artikolo: http://www.monde-diplomatique.fr/20...


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Dosiero: Germanujo, potenculo sen deziro

Embaraso ĉirkaŭ la vendoj de armiloj

Diskrete kaj senbrue, la germana eksportanta potenculo ankaŭ esprimiĝas en la kampo de armilaroj. Tio nutras viglan debaton ĉe niaj najbaroj aliflanke de Rejno

“HONTINDAS, ke Germanujo estas inter la plej gravaj eksportantoj de armiloj el la mondo” laŭtis en januaro 2015 la germana ministro pri ekonomio, s-ro Sigmar Gabriel*. En 2014, la Federacia Respubliko Germanujo estis ja la tria sur la listo de la kanonvendistoj, malantaŭ Usono (31% de la tutmonda merkato) kaj Rusujo (27%), kaj antaŭ Ĉinujo kaj Francujo (ĉiu proksimume 5%)*. La pozicio de s-ro Gabriel kontrastas kun tiuj de la kancelierino Angela Merkel aŭ de la prezidanto, Joachim Gauck.

*  Stern, Hamburgo, 29-a de januaro 2014.
*  Mezo dum la periodo 2010-2014. Siemon T. Wezeman kaj Pieter D. Wezeman, “Trends in international arms transfers, 2014”, Stockholm International Peace Research Institute (Sipri), marto 2015.

Tradukante la kreskantan deziron de Germanujo akcepti internaciajn respondecojn, kiuj respondu al ĝia ekonomia pezo, tiu lasta ne mistrafas okazon pledi por ke lia lando “partoprenu pli frue, kun pli da firmeco kaj en pli racia maniero” en la konfliktoj kaj la pac-operacioj. “Miaj samlandanoj, deklaris s-ro Gauck, ne devas, pro preteksto de la pasinta kulpeco de Germanujo, fermi la okulojn”; defendo de la homrajtoj povas necesigi “ekmiliti”*. Tiu lasta aserto igis lin ricevi de Die Linke*, la partio de la radikala maldekstro, la kvalifikon “abomena militemulo”. Sed tiu diskurso estas pli favore akceptata ekstere, kie oni malkontentas pri la emo de Berlino delegi siajn respondecojn al la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO) kaj al fantomeca “Eŭropo de Defendo”.

*  Konferenco pri sekureco, Munkeno, 31-a de januaro 2014.
*  Le Monde, 2-a de aŭgusto 2014.

Prezidanto de la social-demokratia Partio (SPD), s-ro Gabriel enkadriĝas en la pacisma tradicio de la postmilita Germanujo. Berlino ne asociiĝis al la usona koalicio en Irako (2003), nek al la franco-brita operacio en Libio (2011), kaj la lando morte suferis pro sia partopreno en la NATO-operacio en Afganujo: ĝi tie perdis kvindek sep soldatojn kaj portas pezan respondecon en la bombado de Kunduz, kiu mortigis cent kvardek du homojn, ĉefe civilulojn, en septembro 2009*. Dum la kampanjo por la parlamentaj elektoj de septembro 2013, la ministro, konstruinto de la nun reganta koalicio, engaĝiĝis limigi la eksportadon de armiloj. Laŭ li, liaj antaŭuloj ne estis sufiĉe severaj, permesante, ekzemple, la kontraktojn kun “fremdaj landoj” - komprenu: ne eŭropaj kaj situantaj firme ekster la atlantika Alianco — kiel Alĝerio, Sauda Arabujo aŭ Indonezio. En 2014, pli ol duono de la germanaj eksportaĵoj koncernis tiajn landojn.

*  Vd “Mais que fait donc l’Allemagne en Afghanistan?”, Le Monde diplomatique, februaro 2011.

Enpostenigita ĉe la ekonomia direkcio, kun aŭtoritato super la eksport-permesoj, la social-demokrata gvidanto plenumis sian promeson. Li adoptis pli redukteman pozicion ene de la federacia sekurec-Konsilio: la permesoj donitaj en 2014 (por 6,5 miliardoj da eŭroj) estis 22% malpli altaj ol tiuj de 2013. Li suspendis plurajn kontraktojn destinitajn al Sauda Arabujo, malhelpis la liveradon al la franca firmao MBDA de militaj misil-kapoj Milan ER destinitaj por Kataro, kaj rifuzis al la franca Nexter ĉasiojn por blenditaj veturiloj akiritaj de la libana armeo, pagitaj de sauda mono. Tiu vetoo pri eksportaĵoj al Francujo estis nuligita nur en januaro 2015, sekve de multaj klopodoj de ministroj kaj industriistoj francaj sed ankaŭ germanaj. Ambaŭflanke de Rejno, la defendo-sektoroj, larĝ-sence, dungas ĉiu proksimume cent mil homojn kaj realigas mezan, jaran vendosumon egalan al dudeko da miliardoj da eŭroj, el kiuj triono por eksportado. En Germanujo, la nombro de dungitoj en la armilsektoro kreskis 4% inter 2005 kaj 2011 (kontraŭ 0,9% en industrio ĝenerale), kun mezaj malnetaj salajroj de 5 000 eŭroj monate*.

*  Laŭ raporto de la institut WifOR aperinta en 2012, www.wifor.de.
La liveraĵoj al la kurdaj batalantoj rompis tabuon

Por kompensi la profitmankon el armil-eksportado, la registaro prikonsideras pli profundan eŭropigon de tiu industrio, kun, ekzemple, la projekto — diskutebla — de kunfandiĝo, en la sektoro de blenditaj veturiloj, inter la germano KMW kaj la franco Nexter, anoncita por julio 2015, aŭ relanĉo de la mendoj de la Bundeswehr, la nacia armeo, promociita “referenco-kliento”.

Tamen, S-ino Merkel kaj ŝiaj social-demokrataj partneroj rifuzas la ideon de sentebla kresko de la defendo-buĝeto, kiu de nun superas la francan: 32,4 miliardoj da eŭroj en 2014 (kontraŭ 31,5 en Francujo), kun malpli da homoj (171 000 militistoj kontraŭ 213 000) kaj tre malsuperaj interven- kaj batal-kapabloj. La buĝeto 2015 estis iomete altigita (32,97 miliardoj da eŭroj), sed ĝi estas apenaŭ pli ol 1% de la malneta enlanda produkto (MEP), malproksime de la 2% rekomenditaj de la NATO-normoj (1,6% en Francujo). Krome, nur 16% de la buĝeto de la Bundeswehr estas dediĉita al renovigo de la ekipaĵoj (unu kvarono en Francujo). La plej granda parto de la kreditoj estas atribuata al la personaro: renovigo de kazernoj, akordigo de la familia vivo kaj arme-servo, paso al la kvardek-unu-hora labor-semajno (hodiaŭ kvardek ses) kaj, precipe, revalorigo de la salajroj kaj pensioj.

La ideo de pli granda germana partopreno, eĉ nerekta, sur la internaciaj batalkampoj, estigas diversajn movadojn en Berlino. Kunveninta en eksterordinara sesio la 1-an de septembro 2014, laŭpete de la kancelierino, la Parlamento donis sian aprobon al la ekipado de dek mil batalantoj de iraka Kurdujo. La liverado al la Peshmergas tuj komenciĝis: pluraj dekoj da misil-ĵetiloj “Milan”, mitraloj, ok mil sturmofusiloj HK G3 kaj same multe da pistoloj, grenadoj, kugloimunaj veŝtoj, kamionoj, ktp. La tuton kompletigis diskreta sendo de centoj da arme-instruantoj de la Bundeswehr. Tiu subteno aspektis kompenso pro la germana nepartopreno en la aeraj frapoj de la koalicio kontraŭ la Organizaĵo de la islama ŝtato (OIŜ) en Irako kaj en Sirio, komencitaj en septembro 2014. Ĝi rompis tabuon ekzistantan de la fino de la dua mondmilito: oni ne vendu armilaron al militanta lando, des pli se ĝi ne estas membro de NATO aŭ de la Eŭropa Unio.

Meze de januaro, ekspertizo de la jura servo de la Parlamento konkludis, ke la germanaj helpo kaj aktivaĵoj en Irako kontraŭ la OIŜ verŝajne estis “kontraŭaj al la Konstitucio”. La fundamenta leĝo ja principe permesas eksteran agon de la Bundeswehr nur se la koalicio en kiu enkadriĝas la operacio de Berlino apartenas al daŭra “sistemo de kolektiva defendo”, kio ne estas la koalicio formita de Usono. La juristoj de la registaro kaj de la Parlamento do devis plej rapide kiel eble ellabori formulon kapablan certigi la daŭrigon de la liveradoj...

Komencita “sen tabuoj nek rigideco”, la redakto-procezo de la nova “blanka libro” de la defendo, kiu finiĝos venontan jaron, estis lanĉita meze de februaro de la ministrino pri defendo Ursula von der Leyen. Ĝi povus funde rekonsideri la politikon pri produktado kaj eksportado de armilaroj, kiun oni taksas konfuza. Krome, kvar grandaj konferencoj kaj centoj da laborgrupoj kunvenigantaj elektitojn, fakulojn kaj civitanojn, laŭplane redesegnos la estonton de la nacia defendo en kampoj kiel kiber-milito, kontraŭterorismo, Eŭropo de Defendo, la relokado kaj dismeto de NATO-trupoj, la dialogo kun Rusujo, la ekipado pri senpilotaj aviadiloj de la Luftwaffe, kaj ankaŭ la delikata prizorgado de la materialoj. La parlamenta komisaro pri la armeoj ja agnoskis, ke “la armil-sistemoj estas pene tenitaj en bona stato” aparte en la aer-armeo, kie la nedisponeblo de la aparatoj atingis rekordojn en 2014*.

*  Der Spiegel, Berlino, 25-a de aŭgusto 2014.

En streĉita internacia kunteksto, la social-demokratoj timas, ke tiu debato pravigos kreskon de la defendo-kreditoj. Siaflanke, la ekologiistoj zorgiĝas pro la pezo de la armil-industrio, kaj Die Linke publike mallaŭdas la koston de eksterlandaj intervenoj*. S-ino von der Leven uzas la konflikton en Ukrainujo por bremsi la reformplanon de la Bundeswehr, kiu notinde planis vendon aŭ sendon al rubujo de centoj da blenditaj veturiloj — tiuj de la eksa malvarma milito, destinitaj, eble, reuziĝi...

*  Die Tageszeitung, Berlino, 9-a de marto 2015.

Philippe LEYMARIE

Eva Spiekermann kontribuis kolekti la dokumentojn por la redakto de tiu artikolo.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kiam la lingva diverseco regresas en internaciaj organizaĵoj

La kosto de unulingvismo

Estas mito ke la vasta uzo de la angla lingvo en internaciaj organizaĵoj ebligos grandajn monŝparojn. Ekzameno de la realaj kostoj metas en perspektivon ĉi tiun aserton kiu estas bazita sur nekompleta kaj antaŭjuĝa vidpunkto. La altrudo de ununura lingvo estigas maljustaĵojn kaj erarojn, sed la lingva diverseco stimulas demokratan viglecon kaj la utiligon de rajtoj.

La lingva politiko estas la objekto de intensaj debatoj en internaciaj organizaĵoj. Kvankam estas laŭstatutaj reguloj difinantaj iliajn oficialajn lingvojn kaj laborlingvojn (ses ĉe la Unuiĝintaj Nacioj* dudek-kvar en la Eŭropa Unio*), efektiva unulingvismo laŭpaŝe regas. Preskaŭ senbedaŭre oni parolas pri nova lingvo de komunikado: la angla kiel lingvafrankao* (ELF). Delonge propagandita kiel la bedaŭrinda sed neevitebla rezulto de buĝetaj limoj, hodiaŭ oni ŝajne rigardas ĉi tiun evoluon kiel neeviteblan. La superregado de la angla nun estas integrata en la profesiajn kulturojn de internaciaj organizaĵoj, kaj ĝiaj pravigantoj eĉ asertas ke tiu lingvo fariĝis internaciigita: pro tio ke ĝi jam ne estas uzata sole de denaskaj parolantoj, ĝi nun ne minacas la lingvajn diversecon kaj egalecon.

*  La lingvoj ĉina, rusa, angla, franca, araba kaj hispana.
*  Ĉiu oficiala lingvo de unu el ĝiaj membroŝtatoj estas oficiala lingvo de la Eŭropa Unio.
*  Lingvafrankao estas la piĝina aŭ komuna lingvo uzata de parolantoj de malsamaj denaskaj lingvoj.

La pravigantoj de la ELF ofte estas aliĝintoj al la doktrino de la “nova publika administrado”*, kaj insistas, ke ĝia uzo estus la plej bona metodo por malhelpi nedaŭrigeblan eksplodon de kostoj. Sed ĉi tiu argumento ne eltenas analizon. Kvankam la Eŭropa Unio havas la plej rigoran formalan sistemon rilate al laborlingvoj, ĝi elspezas proksimume 1,1 miliardojn da eŭroj ĉiujare por lingvaj servoj, kiu respondas al malpli ol 1% de la buĝeto, 0,0087% de la malneta interna produkto (MEP), 2,20 eŭroj por ĉiu enloĝanto aŭ 2,70 eŭroj por ĉiu civitano kiu havas pli ol 15 jarojn. Kvankam kostaltiĝoj antaŭvideblas, oni ne povas konsideri ekonomie nesuperebla elspezon de malpli ol 0,01% de MEP.

*  Doktrino kiu trudas modelojn de la administrado de komercaj entreprenoj al la publika administrado.

Cetere, la monŝparoj cititaj por pravigi la ELF-on ĝenerale estas bazitaj sur buĝetaj raportoj de la pravigantaj organizaĵoj. Ĉi tiuj ekskluzive referencas la primarajn kostojn rektajn (tradukoj, interpretaj servoj) kaj nerektajn (ĝeneralaj elspezoj ligitaj kun lingvaj servoj) imputatajn al la institucioj mem. Bazante sian argumenton sole sur ĉi tiuj kriterioj, oni povas false “pruvi” ke unulingvismo estas pli malkara ol plurlingvismo. Efektive, tamen, la reala kosto de iu lingva reĝimo povas esti komprenata nur per la enkalkulo de sekundaraj kaj implicaj pasivoj, ne nur por la organizaĵo mem, sed ankaŭ por ĉiuj koncernatoj. Redukti aŭ elimini tradukojn, ekzemple, ne forigas la neceson havi ilin. Ili devos esti faritaj aliloke kaj tial reprezentos ŝarĝon sur iu alia. Tio, kion subtenantoj de la ELF prezentas kiel malpliigon de kostoj, efektive nur estas transdono de kostoj.

La lanĉo en 2014 de la nova programo “Erasmus” por edukado, trejnado, gejunuloj kaj la sporto montras la perversajn efikojn de tia transdono. Kontraŭe al la lingvaj reguloj de la Eŭropa Unio, la Kondiĉaro por la programo estis unue eldonita nur en la angla kaj ne estis tradukita ĝis post la templimo por la depono de la unua serio de petoj, kvazaŭ la ELF jam estis oficiale agnoskita. La dokumento estis poste tradukita, laŭeble, pli-malpli amplekse, en kelkajn lingvojn (sed ne ĉiujn) kaj de diversaj organizaĵoj (ministerioj, universitatoj, asocioj, komercaj anonimaj societoj). La enhavo estis nur parte tradukita kaj la tradukoj variis de unu lingvo al alia kaj foje kontraŭdiris unu la alian tiel, ke estis malfacile identigi la plej fidindan informon. Sekve, la komenca manko de kompetentaj tradukoj estigis konfuzon kaj multiĝon de kostoj. La anglaparolantoj, aliflanke, profitis de la situacio ĉar ili havis facilan aliron al la rimedoj por peti subvenciojn kaj al la ŝancoj proponataj de la programo.

La prezidanto de la Eŭrogrupo misparolis

Se ni plivastigas la komparativan analizon inter unulingvismo kaj plurlingvismo al komunikado ambaŭsence (paroli, kaj kompreni la aliulon), la diferenco de kostoj eksplodas. Denove, estas la Eŭropa Unio kiu proponas la plej evidentan ekzemplon. Aktuale, ĝiaj dokumentoj estas oficiale tradukataj en dudek-kvar lingvojn, kaj ĉiu civitano povas elekti la lingvon per kiu li aŭ ŝi komunikos kun la institucioj de la Unio. Tio ebligas rektan komunikadon por ĉiuj kaj ankaŭ ebligas al ĉiu eŭropano, se tiu volas, partopreni debatojn pri gravaj financaj kaj politikaj demandoj. Ĉi tiu plurlingva politiko tial estas la garantianto de la demokrata procedo mem. Lastaj esploroj indikas ke, se la angla estus la sola lingvo de la Unio, tiam, por ke ĉiu lando intervenu en debatoj kaj juste partoprenu en la komuna agado de la Unio, la kosto por akiri la necesajn lingvokapablojn estus ĉirkaŭ 48 eŭroj por unu eŭropa civitano ĉiun jaron. Eĉ sen konsidero pri la fakto, ke tiu lernado okupus konsiderindan tempon kaj ke mankas indikoj ke la popoloj povus esti persvaditaj fari tion, la sumo estas multe pli ol la 2,70 eŭroj de la aktuala eŭropa plurlingvismo, eĉ se tio havas mankojn* .

*  François Grin, ‘Valeur du français, valeur du multilinguisme: exploration des convergences pour une politique francophone du multilinguisme’, en Jean-François Simard kaj Echraf Abdul Ouedraogo (red.), Une francophonie en quête de sens. Retour sur le premier Forum mondial de la langue française, Presses de l’Université Laval, Kebekio, 2014.

Anekdoto bone resumas la financan koston de eraroj kaj proksimumoj en la uzo de la angla, kaj ankaŭ la pli politikaj malfacilaĵoj en la komprenado, esprimado kaj intertraktado ligitaj al la uzo de “trudita” lingvo. En marto 2013, en intervjuo kun la brita ĵurnalo Financial Times, oni demandis al la prezidanto de la Eŭrogrupo, la nederlandano Jeroen Dijsselbloem, ĉu la savplano por Cipro de la EU povus esti konsiderata kiel “a template” (ŝablono) por similaj estontaj krizoj. Lia respondo, kiu implicis ke ĝi efektive povus esti ŝablono, kontraŭe al la pozicio de la Eŭrogrupo, kaŭzis falojn de la eŭrokurzo kaj bankaj akcioj. Sed lia deklaro estis bazita sur miskompreno. S-ro Dijsselbloem ne sciis la signifon de la angla vorto “template”, tial li miskomprenis la demandon kaj respondis erare.

Kvankam la ciferoj kontraŭdiras la entutajn ekonomiajn avantaĝojn de unulingvismo, ĝia avantaĝo por la britoj kaj la irlandanoj estas nedisputebla. Denaskaj parolantoj ĝuas privilegian pozicion en kampoj kiel tradukado, interpretado, redaktado, edukado kaj la produktado de edukaj rimedoj. Pro tio, ke ilia lingvo estas la referencopunkto, ili ekhavas la kapablon elstari pri la evoluigo de agadoj en la kampoj kovritaj de la koncerna organizaĵo, kaj pli malkare. Ĉi tiu strategia avantaĝo efektive kunportas grandajn monŝparojn kiuj povas esti investitaj aliloke kaj sekve estigas grandajn ĉenreagojn. Pro tio ke ĝi neniam estas kompensita, ĉi tiu fenomeno rompas la ekvilibron inter landoj kaj la egaleco inter eŭropaj civitanoj kiuj estas ĉe la koro de la plurlandaj politikoj. En 2001, la British Council taksis la valoron de la produktoj ligitaj al la angla lingvo je 13 miliardoj da eŭroj*. En 2005, raporto komisiita de la Haut Conseil de l’évaluation de l’école* detale ekzamenis tiun ciferon. Enkalkulinte la kreskon de la nominala malneta interna produkto (MEP), multobligajn efikojn kaj enspezojn kreitajn, la monvaloro de la ĉefaj merkatoj estis taksita je 8,4 miliardoj da eŭroj, la tempo kaj peno ŝparitaj pri la tradukado kaj interpretado je 2,2 miliardoj kaj la monŝparoj rilate al la instruado de fremdaj lingvoj 6,4 miliardoj. En 2014, ĉi tiu transdona efiko por Britio, pro la superrega pozicio de la angla, estis retaksita je 21 miliardoj da eŭroj.

*  British Council. ‘Annual report 2001-2002’.
*  ’L’enseignement des langues étrangères comme politique publique’, rapport remis au Haut Conseil de l’évaluation de l’école, Parizo, septembro 2005.

Sub la influo de la “nova publika administrado”, buĝetaj zorgoj inundas la debaton pri lingvaj aranĝoj. Sed la afero estas antaŭ ĉio politika. Jam en 1998, Boutros Boutros-Ghali, siatempa Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj kaj tiutempe prezidanto de la Internacia Organizaĵo por Franclingvaj Landoj (OIF), difinis la naturon de la afero: “La unua kialo de nia pozicio pri plurlingvismo estas la respekto al la egaleco de ŝtatoj. Ni ĉiuj scias, ke truddevigi internaciajn oficialulojn, diplomatojn kaj ministrojn paroli en lingvo kiu estas fremda por ili metas ilin en malavantaĝan pozicion. Tio forprenas al ili la kapablon nuanci kaj rafini tiel, ke ili devas cedi avantaĝojn al tiuj por kiuj la lingvo estas denaska. Ankaŭ, kiel ni ĉiuj scias, konceptoj kiuj ŝajnas similaj ofte estas malsamaj de unu civilizacio al alia. Vortoj esprimas iun kulturon, iun pensmanieron kaj mondkoncepton. Pro ĉiuj tiuj kialoj, mi kredas ke, ĝuste kiel la demokratio en unu lando estas bazita sur plurismo, la demokratio inter landoj devus esti bazita sur plurlingvismo.*

*  Simpozio pri plurlingvismo en internaciaj organizaĵoj, Ĝenevo, la 5a-6a de novembro 1998.

La analizo de la retejoj de internaciaj organizaĵoj montras, ke la plejmulto estas afliktata de unulingvismo* kaj ĝiaj kulturaj kaj konceptaj implicoj. El la tridek malcentralizitaj agentejoj de la Eŭropa Unio, dudek unu prezentas siajn retejojn nur en la angla, kvin havas kelkajn lingvojn sed kun plimulto de anglalingvaj paĝoj, kaj kvar estas vere plurlingvaj. En kampoj tiel diversaj kiel tiuj kovrataj de la Eŭropa Banka Aŭtoritato (EBA), la Agentejo por la Kunlaboro de Reguligantoj de la Energio (ACER) kaj la Eŭropa Agentejo pri la Defendo (EDA), necesas scio pri la angla por aliri iliajn informojn. Eĉ sen mencii la regulajn raportojn pri la islamista minaco en Eŭropo kiujn Eŭropolo publikigas sole en la angla.

*  ’Rapport synthétique des analyses des pratiques linguistiques appliquées aux sites Internet des organisations internationales’ (2013), www.affoimonde.org
Aparta vizio pri la mondo

Tutmonde, estas nedisputeblaj signoj de kultura kaj koncepta hegemonio. Ni scias ke la Internacia Monfonduso (IMF) kaj la Monda Banko estas, ekde la 1980aj jaroj, konstruintaj formon de evoluado fonditan sur la novliberalisma ideologio kiun ili aplikas sendistinge en Latinameriko, Sudorienta Azio kaj hodiaŭ en Suda Eŭropo. Oni ne povas ne maltrankvili pri la laŭpaŝa transiro de la internacia kriminala justico al modelo kiu donas la prioritaton al la precedenca juro de la kutimjuro* Kaj estas multaj similaj ekzemploj. La malfido de civitanoj al plurlandaj institucioj estas tute komprenebla. Simbolo pri iu vizio pri la mondo, unulingvismo estas grava indikilo de la tutmonda geopolitika ekvilibro. Limigi ĝin montrus, ke landoj kapablas agi kune kaj harmonie kun respekto por siaj diferencoj.

*  Vidu Cyril Laucci, ‘When the Anglo-Saxon law is necessary’, Le Monde diplomatique, aprilo 2014. (Noto de la tradukinto: la kutimjuro: leĝoj evoluigitaj de juĝistoj, kontraste kun statutoj adoptitaj de leĝfarejoj - ml)

Dominique HOPPE

Dominique Hoppe estas la prezidanto de la Assemblée des fonctionnaires francophones des organisations internationales (Affoi).


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La internaciismo tempe de la Pariza Komunumo

Multaj historiistoj analizis la Parizan Komunumon kiel patriotan ribelon kiu originis rekte ĉe la konfisko de la kanonoj de la Nacia Gvardio en marto 1871. Sed la intelektaj bazoj de tiu ribelo ŝajnas esti pli malnovaj: jam en 1868 politikaj kluboj kaj popolaj kunvenoj de la ĉefurbo, civitanoj postulis la “Universalan Respublikon“.

En aprilo 1871, en la plej bona momento de la Pariza Komunumo, sep mil londonaj laboristoj organizis manifestacion de solidareco kun siaj parizaj kamaradoj, kaj marŝis de la loko, kiun la brita burĝa gazetaro nomis “nia Belleville“ — la kvartalo de Clerkenwell Green — ĝis Hyde Park, dum terure aĉa vetero. Akompanataj de fanfaro, ili svingis flagojn ornamitajn de la sloganoj “Vivu la Komunumo!“ kaj “Longan vivon al la Universala Respubliko!“

En la sama semajno, en la amfiteatro de la medicina lernejo de la pariza universitato Sorbonne, sen ĝiaj profesoroj — ĉiuj estis fuĝintaj al Versajlo* —, la parizaj artistoj kaj metiistoj (“ĉiuj artaj intelektuloj“) aŭskultis Eugène Pottier legi la manifeston de la Federacio de la artistoj de Parizo, kiu finiĝis per la frazo: “La komitato helpos al nia regenerado, al la inaŭguro de la komunuma lukso kaj al la splendoj de la estonteco, kaj al la Universala Respubliko.“

*  Sidejo de la registaro de nacia defendo starigita post la malvenko de Francujo en la urbo Sedano kaj la kaptiteco de la franca imperiestro Napoleono (la 3-an de septembro 1870).

“Komunumo“ kaj “Universala Respubliko“ estis du fundamentaj elementoj de la politika imagaro de la Pariza Komunumo, du esprimoj, kies emocia ŝarĝo superas ĉian precizan semantikan enhavon. Sed la ripetado de tiuj esprimoj dum la tutaj lastaj jaroj de la Imperio, de la sieĝo de la ĉefurbo kaj de la ribelo mem esprimis la deziron de la komunumanoj je socia vivo organizita laŭ la principoj de partopreno kaj de malcentrado. ? La plej multaj historiistoj vidas la komencon de la Komunumo en la 18-a de marto 1871, kun tio, kion Karlo Markso nomis la “provo enrompiĝi“*, de [Adolphe Thiers]*, lia decido konfiski la kanonojn de la Nacia Gvardio, kaj la reagoj, kiujn ĝi kaŭzis. En ilia raporto la insurekcio aperas kiel sponta ribelo, ligita kun forta “delira patriotismo“* — kiel Thiers mem diras — pro la apartaj cirkonstancoj de la franca-prusa milito.

*  Karlo Markso: La interna milito en Francujo (1971, La Pariza Komunumo), kun antaŭparolo de Frederiko Engelso, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2-a eldono, 2015, ISBN 978-2-36960-017-6, kaj interrete ĉe https://www.marxists.org/esperanto/....
*  Adolphe Thiers (1797-1877), iama orleanista monarkiisto, fariĝis ĉefo de la plenuma povo post la falo de la Dua Imperio en februaro 1871, poste prezidanto de la 3-a Respubliko la 31-an de aŭgusto 1871.
*  Adolphe Tiers, citita en La Revue Blanche, 1871: Enquête sur la Commune, Editions de l’Amateur, Parizo, 2011 (1-a eld. en 1897).

Nu, se oni komencas ne ĉe tiu sponta reago, sed ĉe la kunvenoj de laboristoj fine de la Imperio, tiam aperas tute alia bildo. Oni vidas, ke certaj ideoj iom post iom graviĝas. La kunvenoj de la politikaj kluboj de norda Parizo, la plej revoluciaj, komenciĝis kaj finiĝis per la krio “Vivu la Komunumo!“, kaj la esprimoj “Universala Respubliko“ kaj “Respubliko de Laboristoj“ estis tie uzataj sendistinge. Tiuj kunvenoj kreis kaj disvolvis la ideon de socia komunumo: la deziro anstataŭigi registaron de perfiduloj kaj de senkompetentuloj per rekta kunlaborado de ĉiuj energioj kaj de ĉiuj intelektoj.

La termino “Komunumo“ esprimis la zorgon pri la ago-skalo, la deziron je loka aŭtonomeco, la memsufiĉon de sociaj unuoj sufiĉe malgrandaj kaj homecaj por ke ĉiu sentu sin rekte koncernata de la detaloj de la ĉiutaga vivo. La nocio “Universala Respubliko“ siavice reprezentis la internaciisman horizonton. Kune, la du sloganoj desegnis la konturon de altgrade nenacia imagaro. Ekzemple, pro “komunuma lukso“, la artistoj kaj metiistoj de la Komunumo ŝajnis pensi pri ia “publika beleco“: plibonigo de la komunaj spacoj en ĉiuj urboj kaj ĉiuj vilaĝoj, la rajto de ĉiu vivi kaj labori en agrabla medio. Per kreado de publika arto, de arto vivata, je la nivelo de aŭtonomaj urboj, la “komunuma lukso“ devis efiki kontraŭ la koncepto mem de la monumenta spaco kaj ĝia centraliza (naciisma) logiko. Tia programo ne devus mirigi nin, ĉar ĝi venis de tiuj, kiuj faligis la Vendôme-kolonon. Sed oni ne pensu, ke tiu termino povis signifi retiriĝon en la internon de la mallarĝaj limoj de la urboj. La Federacio de Artistoj opiniis, ke ĝi agas samtempe por la komunuma lukso kaj por la Universala Respubliko.

Sub la Komunumo, kiel unu el ĝiaj plej famaj partoprenantoj, la pentristo Gustave Courbet, skribis al sia patrino: “Parizo rezignis esti la ĉefurbo de Francujo“.* La tiama Parizo ne volis esti la kapo de ŝtato, sed aŭtonoma ento sine de internacia federacio de la popoloj. La skalo, kiu privilegiis la komunuman imagaron, estis samtempe pli limigita kaj pli larĝa ol la nacio. La esprimo “Universala Respubliko“ respondis al tutaĵo da deziroj, da identiĝoj kaj da praktikoj, kiuj ne difineblis per ŝtata teritorio aŭ limigeblis per la nacio. Ĝi tre klare distingis tiujn, kiuj uzis ĝin, disde la parlamentaj respublikanoj aŭ liberaluloj: tiuj kredis je la neceso de forta kaj centra ŝtata aŭtoritato, supozata garantii la socian ordon.

*  Petra Ten-Doesschate Chu: Correspondance avec Courbet, Flammarion, Parizo, 1996.

Dum la monatoj de sieĝo, kiuj antaŭis la Komunumon, Parizo, laŭ la vortoj de la komunumano Arthur Arnould, “vivis sian propran vivon, montris nur sian individuan volon. (...) Parizo estis (...) lerninta la absolutan malestimon de du solaj regformoj, kiuj ĝis tiam estis en nia lando: la monarĥion kaj la oligarĥian aŭ burĝan respublikon“.* La Universala Respubliko signifis, male, unuavice la malmuntadon de la imperia burokratio, de ĝia profesia armeo kaj de ĝia polico. “Ne sufiĉas emancipi ĉiun apartan nacion el la kuratoreco de la reĝoj, skribis la anarĥiista geografo Elisée Reclus, necesas ankaŭ liberigi ĝin el la superregado de aliaj nacioj, necesas forigi tiujn limojn, tiujn landlimojn, kiuj faras simpatiajn homojn malamikoj!“*

*  Arthur Arnould, Histoire populaire et parlementaire de la Commune de Paris, Res Publica, Gémenos, 2009 (1-a eld.: 1878).
*  Elisée Reclus (1851), citita en Le Libertaire, 28-a de aŭgusto — 1-a de oktobro 1925.

Tagon post la proklamo de la Komunumo, ĉiuj eksterlandanoj havis la permeson aliĝi, ĉar “la flago de la Komunumo estas tiu de la Universala Respubliko“.* Sed la esprimo ne naskiĝis en tiu momento; ĝi devenas en la realo el mallonga epizodo de internaciismo dum la Franca Revolucio. Ĝia inventinto, Anarcharsis Cloots, de prusa origino, kiu prezentiĝis mem kiel “la oratoro de la homa specio“, subtenis tiun revolucion kune kun Thomas Paine, sur internaciismaj bazoj, antaŭ ol esti gilotinita. Sed ĝi tute ne signifis revenon al la principoj de la burĝa revolucio de 1789; la slogano de la Universala Respubliko, lanĉita de la komunumanoj, markas ilian rompon kun ilia heredaĵo favore al vera internaciismo de la laboristoj.

*  Journal Officiel de la République française sous la Commune, Editions Ressouvenances, Parizo, 1995 (1-a eld.: 1871).

Ni pensu ekzemple pri la laborkutimoj kaj pri la kulturo de la artmetiistoj, kiuj partoprenis tiom multnombre en la movado de marto 1871, kion poste notis Prosper-Olivier Lissagaray, la unua kaj la plej influhava historiisto de la Komunumo. Ili estis internaciistoj antaŭ ol tiu nocio entute ekzistis. Ni memoru ĝuste hodiaŭ pri Pottier kiel aŭtoro de La Internacio, skribita en junio 1871 meze de la brutalaj ekzekutoj de la venkitaj revoluciuloj; antaŭ la ribelo li gvidis grandan teksaĵ-laborejon, kie oni faris tukojn, tapetojn, puntaĵojn, ŝtofajn kaj ceramikajn pentraĵojn. Diversdevenaj kvalifikitaj metiistoj el diversaj nacioj laboris kune pri komplementaj taskoj; ilia internaciismo estas parte klarigebla pro la moviĝanta vivo, kiu karakterizas tiajn metiojn: ili iris libere de unu regiono al alia kaj eĉ de lando al alia. Kiel multaj junuloj hodiaŭ, kiujn la ekonomia malabundo devigas al nomada ekzistado, la gemetiistoj de la meza 19-a jarcento pasigis la plejparton de sia tempo ne ĉe laboro, sed ĉe serĉado de laboro.

Kiam Francujo deklaris la militon al Prusujo, la 19-an de julio 1870, la dungitoj de la laborejo de Pottier estis inter la subskribintoj de la manifesto de la pariza sekcio de la Internacio, apud siaj kamaradoj de Germanujo kaj de Hispanujo, kontraŭ tio, kion Pottier nomis en poemo la “ĉela reĝimo de nacieco“.* Io tute malkutima en socialista medio, la mesaĝo estis decide kontraŭnaciista: “Ankoraŭfoje, sub preteksto de eŭropa ekvilibro, la nacia honoro, politikaj ambicioj minacas la mondan pacon. Francaj, germanaj, hispanaj laboristoj, niaj voĉoj unuiĝu en kriego de kondamno kontraŭ la milito! (...) La milito (...) en la okuloj de laboristoj povas esti nur krima absurdaĵo.“*

*  Eugène Pottier, “La Guerre“, Chants Révolutionnaires [“La milito“, Revoluciaj kantoj], Comité Pottier, Parizo, 1908.
*  Manifesto de la pariza sekcio de la Internacia Asocio de Laboristoj, publikigita en Le Réveil, 12-an de julio 1870.

Sed eble la vojo, kiun iris la virinoj kaj la feminismo, plej bone atestas pri la volo transiri la politikan kadron de la moderna ŝtato. Louise Michel, Paule Minck, Elisabeth Dmitrieff kaj aliaj ne strebis al integriĝo en la ŝtaton aŭ ties protekton; ili ne postulis, kiel la virinoj faris en 1848, la voĉdonrajton nek ian ajn alian rajton de parlamenta tipo. Ili praktikis formon de libereco kaj komplete fajfis pri la ŝtato. Kiel partoprenantoj en la Universala Respubliko ili montriĝis indiferentaj pri respublika politiko. Tamen, Dmitrieff kaj sep laboristinoj de la vestaĵindustrio kreis tion, kio fariĝis la plej granda kaj la plej efika organizaĵoj de la Komunumo: la Unio de la Virinoj. Ĝiaj komitatoj kunvenis ĉiutage en preskaŭ ĉiuj distriktoj de Parizo kaj liveris pagatan laboron al la virinoj kaj samtempe respondis al la urĝaj necesoj de la batal-situacioj.

Nenio estis pli malproksima de la Universala Respubliko, perceptata kiel libervola asociiĝo de ĉiuj lokaj iniciatoj aŭ “libera konfederacio de aŭtonomaj kolektivoj“, ol la respublika universalismo, kiu estis tiam triumfonta. La Universala Respubliko imagata kaj, en certa mezuro, vivata dum la Komunumo, estis ne nur tre malsama ol la respubliko, kiu nun alvenis. Ĝi estis ankaŭ konceptita kontraste al la Franca Respubliko timeme naskita en septembro 1870 de Thiers, kaj eĉ pli al tiu, kiu certigis sin sur la kadavroj de la komunumanoj. Ĉar tiu masakro estis la fondo-ago de la 3-a respubliko, respubliko kiu poste solidiĝis, dum la industri-burĝaro kaj la grandaj provincaj kulturistoj faris sian historian aliancon, per tio ke ili por la unua fojo kunfandis la kapitalisman modernigon kun la respublika ŝtato.

En Francujo, la masakro markis la komencon de profunde konservativa tendenco pri la demando de nacia identeco. Tiu tendenco daŭris almenaŭ ĝis Viŝio*, dum en tuta Eŭropo la nacioj eniris en konkurencon pri kolonioj kaj faris novajn formojn de grandskala masakro, necesaj por kontrolado kaj konservado de la ordo en la imperioj.

*  Urbo en centra Francujo, kiu dum la nazia okupado dum la 2-a mondmilito estis la sidejo de la franca faŝista registaro; france: Vichy, elparolu: viŝí]. -vl

Ekde la amnestio de la komunumanoj, voĉdone decidita de la parlamento en 1880, okazis provoj integri la Komunumon en la francan respublikan fikcion, per ĝia asimilado al patriota movado aŭ al batalo por la respublikaj liberecoj ‒ per aliaj vortoj, al reformisma provo demokratiigi la burĝan ŝtaton anstataŭ detrui ĝin. Sed sufiĉas legi la memoraĵojn de la transvivintoj por vidi, kiom vigle ili mem defendis sin kontraŭ la ideo ke ili volis savi la respublikon: “La respubliko de niaj revoj tutcerte ne estis tiu kiun ni havas. Ni volis ĝin demokratia kaj socia, kaj ne plutokratia“, skribas unu el ili.* Lia kamarado Gustave Lefrançais montriĝas ankoraŭ pli radikala: “La proletaro sukcesos vere emancipiĝi nur kondiĉe ke ĝi senigas sin je la respubliko, la lasta formo, kaj ne la malplej malbonfara, de la aŭtoritatecaj registaroj.“*

*  Paschal Grousset, citita en La Revue Blanche, 1871: Enquête sur la Commune, v. cit.
*  Saml.

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La kreditoroj ŝanĝiĝis

Transformiĝo de la afrika ŝuldo

La afrika ŝuldo de jardekoj estas zorge atentata, tiel de la internaciaj institucioj, kiel de la asocioj postulantaj ĝian tutsimplan nuligon. Multaj ŝtatoj de tiu kontinento sukcesis malŝuldigi sin danke al la grandega altiĝo de la tutmondaj prezoj de krudmaterialoj, sed aliaj inverse evoluis kaj estas nun minacataj de la “vultur-fondusoj”.

EN LA ĜOJEGO de la sendependoj gajnitaj en la 1960-aj jaroj, la landoj de subsahara Afriko provis rifuzi internacian labordividon, kiu asignis al ili la rolon de eksportantoj de krudmaterialoj kaj importantoj de fabrikitaj varoj. Ili do strebis diversigi siajn ekonomiojn per industriigo kaj plifortigo de siaj produktivaj kapabloj. Sed ili rapide stumblis sur malfacilaĵo: je notinda escepto de Sudafriko kaj Rodezio (nuna Zimbabvo, antaŭe regataj de blankula minoritato, neniu el ili havis aliron al la internaciaj kapital-merkatoj, manke de la “sezamo” atribuata de la internaciaj agentejoj pri financa taksado-servo. Ili do devis uzi nur la privatajn fondusojn garantiatajn de ŝtatoj, la duflankajn fondusojn atribuitajn de la “Pariza Klubo*” kaj la multflankajn fondusojn pruntitajn de la internaciaj organizaĵoj: Internacia Mon-Fonduso (IMF), Monda Banko kaj Afrika Banko por Disvolvado (ABD).

*  Kreita en 1956, la Pariza Klubo (Club de Paris) arigas dudek ŝtatojn, kreditorojn de la sudaj landoj.

Samtempe, la eksporto-enspezoj, pri kiuj ili kalkulis por investi malpliiĝis, aparte pro la falo de la tutmondaj prezoj de agrikulturaj produktoj, kies indico pasis de 155 en 1977 al 94 en 2002. La kostoj de iliaj importaĵoj, male, senĉese kreskis. En 1979, la altiĝo de la interezkvotoj, unuflanke decidita de Usono por lukti kontraŭ la malaltiĝo de dolaro, finis eksplode altigi la ŝuldon de la kontinento.

Por “sanigi” siajn kontojn, la afrikaj landoj denove sin turnis al la internaciaj financaj institucioj. Tiuj donis al ili siajn “mortigajn medikamentojn”: disvolvado, programoj de struktura alĝustigo (PSA) — kiuj trudas financan malreguligon, libermerkaton, privatigojn, redukton de la salajroj, buĝet-redukton, ktp. Tiuj programoj multiĝis, ĉiuj preskribantaj la saman libermerkatan kaj liberalan kuracilon. (Vidu sube).

La intereso de la agentejoj pri financa taksado

PRO APLIKO de la iniciato “Malriĉaj landoj multe ŝuldantaj” (MLMŜ), lanĉita en 1996, tridek ses landoj, inter kiuj tridek afrikaj landoj, profitis redukton je sume 76 miliardoj da dolaroj de siaj duflankaj kaj multflankaj ŝuldoj. Tamen, laŭ la Komitato por la nuligo de la ŝuldo de la Tria Mondo (france: CADTM), ĉi tiuj iniciatoj estas trompaj: la ŝuldo-stoko de la subsahara Afriko pasis de 2 miliardoj da dolaroj en 1970 al 331 miliardoj da dolaroj en 2012. Inter 1970 kaj 2012, la repagoj estis 435 miliardoj da dolaroj, tio estas kvaroble la pruntita kapitalo*.

*  “Les chiffres de la dette 2015”, CADTM, Bruselo, www.cadtm.org. Legu ankaŭ Demba Moussa Dembélé, “Les masques africains de M.Anthony Blair”, Le Monde diplomatique, novembro 2005.

Krome, la afrikaj landoj alfrontas invest-fondusojn nomatajn “vulturfondusojn”. Tiuj aĉetas malalt-preze sur la sekundara merkato kreditoraĵojn ŝuldatajn de ŝtatoj en malfacila situacio. Ili atendas la revenon de tiuj landoj al pli normala situacio (ekz, la fino de politikaj ribeloj), kaj tiam persekutas ilin antaŭ usonaj aŭ britaj jurisdikcioj por ricevi pagon de la ŝuldoj, la prokrastitaj repagoj kaj la interezoj. Unua ondo de tiaj persekutoj ruinigis Afrikon inter 2000 kaj 2008, la jaro de la tutmonda financa krizo. Malfacilas taksi la precizan nombron de atakoj, ĉar, por ne misfamigi sian bildon, la ŝtatoj preferas eviti la amasinformilojn kaj intertraktas kun la vulturfondusoj ekster la tribunaloj.

Laŭ la IMF, dek sep procesoj estas komencitaj kontraŭ malriĉaj landoj tre ŝuldantaj, inter kiuj dek kvin kontraŭ afrikaj landoj*. En aprilo 2014, decido de la apelacia kortumo de Usono pravigis la Demokratian Respublikon Kongo (DRK) kontraŭ FG Hemisphere Associates. En unua instanco, tiu fonduso gajnis la rajton preni posedaĵojn kaj bonhavojn de la Générale des Carrières et des mines (Gécamines), pro tio, ke tiu estas respondeca pri la ŝuldoj de la ŝtato, kies kreaĵo ĝi estas. FG Hemisphere postulis 104 milionojn da dolaroj de la DRK pro nepagita kontrakto pri elektroprovizo.

*  “Heavily Indebted Poor Countries (HIPC) Initiative and Multilateral Debt Relief Initiative (MDRI) — Statistical update”, Internacia Mon-Fonduso, Vaŝingtono, DC, 12-a de decembro 2014.

Jes ja, de la financa krizo de 2008, la vulturfondusoj turnis sin al eŭropaj merkatoj, sed ili tamen ne forlasis Afrikon. En 2010, la ABD kreis la Afrikan servon por jura subteno (ASJS), (Facilité Africaine de soutien juridique-FASI en la franca), por interesi la registarojn pri la graveco de la juraj aspektoj de la mastrumo de suverena ŝuldo. La FASI insistas pri la neceso esti akompanata de spertaj konsilantoj.

Du eventoj alportas samtempe esperon de disvolvado kaj timon de reenŝuldiĝo. Unue la ĉeesto, pli kaj pli firmigita sur la afrika scenejo, de rapide industriiĝantaj sojlo-landoj kiel Ĉinujo, Barato, Sud-Koreujo, Malajzio, Turkujo kaj Brazilo. De la komenco de la 1990-aj jaroj, ilia importado de krudmaterialoj kaj eksportado de siaj favorprezaj produktoj alportas realan profiton al la landoj de la regiono. Tio plilarĝigis iliajn eblecojn de ekonomia kresko kaj donis al ili ŝancon redukti siajn ŝuldojn danke al la kresko de siaj eksportaj enspezoj.

Tiamaniere Niĝerio, unua ekonomia potenco de la kontinento, sukcesis, en novembro 2005, grandparte reaĉeti sian ŝuldon al la kreditoroj de la Pariza Klubo (12 miliardojn da dolaroj el la 18).En 2009, Angolo fariĝis la unua afrika komerca partnero de Ĉinujo. Pekino nuligis la angolan ŝuldon, 67,38 milionoj da juanoj (= 10 milionoj da dolaroj) kaj forigis la doganimpostojn sur la importaĵoj de kvarcent sesdek ses produkto-kategorioj favore al Luando. La mapo de la ĉinaj investoj kovras tiun de la altvaloraj naturaj riĉaĵoj: Sudano, Angolo kaj Niĝerio por petrolo, Sud-Afriko por karbo kaj platino, la DRK kaj Zambio por kupro kaj kobalto.

La kreskanta pekina envolviĝo malfermas eblecojn, sed ĝi ankaŭ prezentas riskojn por la afrika disvolvado. Ĉinoj ekregis kelkajn lokajn industriojn, do samtempe akirante la eksport-kvotojn al la eŭropaj merkatoj de afrikaj produktoj, kiel teksaĵoj. Pekino pristudas la merkaton de Etiopio, kies teksaĵo-eksportaĵoj kreskis 237% en dek jaroj. Same, la kunlabor-modelo estas tiu de “pakaĵo” kombinanta rektajn investojn, subvenciatajn pruntojn (enhavantajn donacojn, minimume 35%), komercon kaj publikajn helpojn. Sen “distribua ŝlosilo” ne ĉiam eblas determini, ĉu la subvenciataj pruntoj estas inkluzivitaj en la ŝuldoj, aŭ estas parto de la helpo. Konsiderante la amplekson de tiaj pruntoj, oni povas maltrankviliĝi pri la estonta pezo de la ŝuldo de la afrikaj landoj, se, en la ĉina rigardo, la subvenciataj pruntoj ne estas konsiderataj helpo.

Dua evento: la malfermo al Afriko de la kapital-merkatoj. Pluraj landoj jam ricevis la financan takson atribuatan de la fakaj agentejoj, notinde Kongo Brazavila, Ebura Bordo, Egiptujo, Ganao, Kenjo, Mozambiko, Ugando, Ruando, Senegalo kaj Zambio. Tiu taksaĵo estis, en plej multaj kazoj, supera aŭ egala al tiu de landoj tiom industriigitaj kiom Turkujo, Brazilo aŭ Argentino. La intereso de la internaciaj investantoj por tiuj merkatoj kreskis en ĉi tiuj lastaj jaroj. Ili konsideras ilin plejparte altprofitaj interaj merkatoj. La naciaj instituciaj investistoj — ekzemple bankoj, asekurkompanioj, pensiofondusoj — kaj la lokaj privataj investantoj, estas egale aktivaj.

De 2007, landoj kiel Senegalo, Gabono kaj Ganao pruntis milionojn da dolaroj sur la kapital-merkato: 200 por la unua, 1000 por la dua, 750 por la tria. Tiu tendenco verŝajne daŭros kaj pliiĝos. Kenjo lanĉos obligacian deprunton (tio estas, emisiata de la ŝtato aŭ de instituciaj investistoj) je 25 miliardoj da dolaroj por konstruo de dua haveno, de du-mil-kilometra gasodukto kaj de ŝoseo por transporto de petrolo de Sud-sudano*. En Etiopio la baraĵo de la Renaskiĝo estis financita danke al biloj aĉetitaj de etiopianoj mem.

*  Sarah McGregor, “Kenya spends $25 billion on bond-backed port for oil: freight”, Bloomberg.com, 4-a de septembro 2012.

Inter la afrikaj landoj, kiuj scipovis allogi privatajn kapitalojn per emisio de obligacioj, estas Ruando, kies centra banko emisiis sian unuan prunton en dolaro en aprilo 2013. Laŭ la Bloomberg-indico, la investantoj ricevis profit-nivelon ĉirkaŭ 9,3%, kio estas supera al la 6,6% de la merkatoj de sojlolandoj. Kiel klarigas s-ro Abubacar Fall, prezidanto de la administra konsilantaro de la FASI, “tiu financa sukceso esence venas de la bonkvalito de la strukturaj reformoj kondukataj de Ruando de pluraj jaroj, kaj ankaŭ de la diversigado de la bazoj de ĝia ekonomio”*.

*  “Fonds vautours: comment l’Afrique évite le syndrome Argentine”, Financial Afrik, 7-a de aŭgusto 2014, www.financialafrik.com.
La timoj de Christine Lagarde

LAŬ LA AGENTEJO por financa taksado Fitch, la emisioj de suverenaj ŝuldoj de la subsaharaj ŝtatoj atingos verŝajne 6 miliardojn da dolaroj en 2015, post la rekordaj 6,25 miliardoj de la pasinta jaro. Kenjo, Ebura Bordo, Ganao kaj Senegalo esperas prunti ĉi-jare inter 500 milionoj kaj 1,5 miliardo da dolaroj da eŭro-obligacioj sur la kapital-merkato. Zambio venis la 7-an de aprilo, kun 1 miliardo da dolaroj, insiste monpeti la internacian kapital-merkaton.

Tiu rekresko de depruntoj povas timigi pri nova ŝuldokrizo. La IMF-Ĝenerala Direktorino s -ino Christine Lagarde esprimis sian timon al la ministroj pri financo kaj la regantoj de centraj bankoj de la subsahara Afriko en majo 2014, okaze de ilia renkontiĝo en Maputo en Mozambiko: “La registaroj devas montriĝi atentemaj kaj singardemaj, cele ne troŝarĝi sian landon per publika ŝuldo”, ŝi avertis, antaŭ ol precizigi, ke, se tio estas “plia financado”, ĝi ankaŭ estas “kroma vundebleco” (Les Echos, 30-a de majo 2014).

La risko pri troŝuldiĝo restas tamen limigita. La publikaj financoj pliboniĝis — kvin landoj de la regiono (Benino, Burkina Faso, Ebura Bordo, Gvineo-Bisaŭa kaj Togo) montras eĉ plusojn-, inflacio estas mastrita, la rezervoj de fremdaj devizoj kaj la ŝparo kreskis, la ekstera ŝuldo reduktiĝis. Tiel, laŭ s-ro Tiémoko Meyliet Koné, reganto de la Centra Banko de la Okcident-afrikaj Ŝtatoj (CBOAŜ, aŭ BCEAO en la franca), “la kresko-perspektivoj de la UEMOA [Ekonomia kaj Mona Unio Okcident-Afrika* ] estas favoraj. Ili montras, ke la ŝuldo verŝajne restos stabila en ĉiuj membro-ŝtatoj* La landoj de la UEMOA planas emisii 2 865 miliardojn da afrikaj frankoj (4,4 miliardojn da eŭroj) kiel ŝuldon en 2015. La BCEAO antaŭvidas 7,2% ekonomian kreskon en la subregiono, kontraŭ 6,6% en 2014, dum la IMF prognozas 5,8% por la tuta subsahara Afriko en 2015.

*  La UEMOA konsistas el Benino, Burkina-Faso, Ebur-bordo, Gvineo-Bisaŭa, Malio, Niĝero, Senegalo kaj Togo.
*  Jeune Afrique, Parizo, 6-a de marto 2015.

Por mobilizi la fondusojn necesajn por la amasaj investoj kiujn ili bezonas, aparte en agrokulturo, energiprovizo kaj infrastrukturoj, la afrikaj registaroj, la publikaj kaj privataj kompanioj pli kaj pli uzos pruntojn sur la naciaj, regionaj kaj internaciaj kapital-merkatoj. La publika investo, esenca por atingo de taŭga ekonomia nivelo, havas denun sian lokon en la naciaj politikoj.

Sanou Mbaye


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Uzindiko por dekstrigo

PROTESTAJ manifestacioj, partopreno en balotoj, uzado de la potenco. Tiuj tri specoj de politika agado havas komunan econ: la popolaj kategorioj de la loĝantaro estas malproksimaj de ili aŭ eĉ ekskluditaj. La 11-an de januaro, dum miloj da francoj manifestaciis sian solidarecon kun la viktimoj de la parizaj atencoj, la mobilizo de la mezaj klasoj ree kontrastis kun tiu, pli modesta, de la laborista mondo kaj de la junularo el la malfavorataj kvartaloj. Jam de jaroj la “strato“ burĝiĝas. Ankaŭ la urnoj. Ĉe ĉiu aŭ preskaŭ ĉiu elekto la partopren-kvoto malaltiĝas laŭ la nivelo de enspezo. Kaj la “nacia reprezentado“ ne havas pli bonan sorton, ĉar ĝi havas la vizaĝon de la superaj klasoj. Ĉu la politiko estas sporto de elito?

Tio jam observeblas en la kazo de la eŭropa maldekstro. La brita laborist-partio, starigita komence de la 20-a jarcento, havis la celon reprezenti la laboristojn ĉe la elektoj. En la jaro 1966, 69 elcentoj de la manlaboristoj donis al ĝi sian voĉon; tiu parto pasis al 45 elcentoj en 1987, poste al 37 elcentoj en la baloto de la 7-a de majo ĉi-jara. Laŭ ĝia politika gvidlinio, la blerismo*, oni devas prioritati la mezajn klasojn. Jen tasko farita: kun la plej burĝa elektantaro de sia historio, la laboristpartio ĵus ricevis elektan malvenkegon (vidu la artikolon de Owen Jones, art) ...

*  Esprimo estiĝinta laŭ la nomo de la gvidinto, Anthony Blair [éntoni blér]. -vl

“La kreskanta malŝato, kiun la popolaj tavoloj sentas por la maldekstraj partioj, observebla en ĉiuj okcidentaj elekto-demokratioj, notas la politiksciencisto Patrick Lehingue, sendube ne estas sen rilato kun la maloftiĝo de deputitoj kiuj, devenaj el malfavorataj medioj, spertis ties ekzisto-kondiĉojn.“ Ni rigardu la nombrojn: en 1945, kvarono de la francaj deputitoj estis laboristoj aŭ dungitoj antaŭ sia elekto; hodiaŭ ili estas jam nur 2,1 elcentoj. En 1883, sepdek ok urbestroj de komunumoj de pli ol tridek mil loĝantoj devenis ankoraŭ el tiuj du sociaj kategorioj (kiuj restas en la loĝantaro la plimulto); tridek jarojn poste, ili estis jam nur ses.*

*  El ducent sesdek. Patrick Lehingue, “Nous ne sommes pas représentés!“ [“Ni ne estas reprezentataj“], Savoir/ Agir, Bellecombe-en-Bauges, 2/2015.

Reprezenta, ĉu la sistemo estas tia? Pli ol la duono de la usonanoj opinias, ke la ŝtato devas alie distribui la riĉaĵon per pli forta imposto por la riĉuloj. Inter tiuj — kaj tio estas homeca — nur 17 elcentoj aliĝas al tiu deziro.* Tamen, la funkciado de la okcidentaj demokratioj garantias ke ilia malplimulta opinio ankaŭ tie venkos, sen vera debato. Klaso konscia pri siaj interesoj montriĝas des pli serena, ke la distraj kaj deturnaj temoj emfazataj de la komunikiloj, kiujn ĝi posedas, konstante ensorĉas la publikan debaton kaj kreas kontraŭecojn interne de la popolaj kategorioj de la loĝantaro.

*  Kp Cf. “2016 hopefuls and wealthy are aligned on inequality”, The New York Times, 30-a de marto 2015.

Kiam tiu sistemo estas bone elprovita, tiam restas nur kunvoki tre sciajn fakulojn, kies tasko estas memorigi al ni, ke la apatio de iuj kaj la kolero de la aliaj klariĝas per la “dekstriĝo“ de niaj socioj ...

Serge HALIMI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉe la dekstruloj, io nova

Eliri el la eŭro, sed dekstre. Jen la bazo de la programo de la Alternativo por Germanujo (AfD), naciisma kaj konservativa politika partio, kies sukceso maltrankviligas.

ONI ŜULDAS al Franz Josef Strauss unu el la feraj leĝoj de la germana politiko. Kiel piliero de la “Bonna Respubliko“* , la ĉefo de la Kristan-Socia Unio (CSU), la malgranda bavara fratino de la Kristandemokrata Unio (CDU), li asertis en 1986: “Dekstre de la CSU devas ne ekzisti demokratie legitima forto.“ Tridek jarojn poste, ĉu li returniĝas en sia tombo? Por la unua fojo post 1945, la kristandemokratio vidas kreski dekstran konkurencon: la Alternative für Deutschland (Alternativo por Germanujo).

*  La tiama Federacia Respubliko Germanujo, la “okcidenta Germanujo“ kun sia ĉefurbo Bonno. -vl

“Senprecedenca sukceso, resumas Alban Werner, de la Instituto pri politika scienco de Aĥeno. Neniam nova partio sukcesis en tiom mallonga tempo tiom proksimiĝi al la sojlo de 5 elcentoj“ — kiu ebligas sendi deputitojn en la Bundestag [la germana parlamento]. Lanĉita en aprilo 2013, la AfD, kvin monatojn poste, ricevis 4,7 elcentojn de la voĉoj. En 2014, la elektantoj malfermis al ĝi la pordojn de la parlamentoj en tri landoj de la orienta parto (Saksujo, Turingujo kaj Brandenburgo) kun respektive 9,7, 10,6 kaj 12,2 elcentoj de la voĉoj. Kaj en 2015, meze de februaro, ĝi eniris la parlamenton de la urbolando Hamburgo, en la okcidenta parto, per 6,1 elcentoj de la voĉoj. Intertempe, je la ĝenerala surprizo, ĝi ricevis 7 elcentojn de la voĉoj kaj sep deputitojn ĉe la eŭropaj elektoj de majo 2014.

La “alternativo“ proponata de la AfD direktiĝas antaŭ ĉio kontraŭ la helpoplanoj por Grekujo, realigataj ekde 2010 kun la konsento de la precipaj germanaj partioj, kaj kontraŭ la unueca mono. Tiel, la platformo de la partio por la parlamenta elekto de 2013 postulas “ordigitan malfondon de la eŭrozono“ kaj “reenkondukon de la naciaj monoj aŭ la kreadon de pli malgrandaj kaj pli stabilaj mongrupoj“. “La reenkonduko de la germana marko devas ne esti tabua“, asertas poste la teksto, kiu postulas ankaŭ “modifon de la eŭropaj traktatoj por ebligi al ĉiu ŝtato eliri el la eŭro. Ĉiu popolo devas povi demokratie decidi pri sia mono“. Kromaj postuloj: ke Berlino kontraŭstaru ĉian novan helpoplanon por Grekujo kaj “ke la kostoj de la politiko nomata “helpo“ ne estu pagataj per impostoj. La bankoj, la spekulfondusoj kaj la grandaj privataj investistoj estas la profitantoj de tiu politiko. Ili devas pri tio respondeci la unuaj.“

Grupigo de diversaj, eĉ kontraŭdiraj sentmanieroj

“La kuraĝo diri la veron: la grekoj suferas, la germanoj pagas, la bankoj enkasigas.“ Tiu afiŝo, lanĉita en la plena eŭro-krizo, resumas la originojn de la AfD. Ĝia programo por la eŭropaj elektantoj, en la sekva jaro, emfazis ke la unueca mono malutilas al Eŭropo: necesas do dividi tiun monon en du: unu de la nordo kaj unu de la sudo, kaj eĉ rezigni pri ĝi.* Sed, por prezentiĝi ĉe la federaci-nivelaj elektoj, poste por la elektoj de la federaciaj landoj, la partio etendis sian kampon de interveno: sekureco, enmigrado, familio kaj eĉ eksterlanda politiko. Ĉiuj estas temoj, pri kiuj, same kiel pri Eŭropo, diversaj kaj eĉ kontraŭaj tendencoj troviĝas ene de la partio. Aŭtoro de tre pedagogia libro pri la nova partio,* Sebastian Friedrich, de la Instituto pri lingva kaj socia esplorado de Duisburgo, distingas tri ĉefajn alojn: la “popolistojn“ de la entreprenistino Frauke Petry, de Saksujo, la “konservativulojn“ de la juristo Alexander Gauland, de Brandenburgo, kaj la “novliberaluloj“ de la profesoro Bernd Lucke, de Hamburgo, kiu servas ankaŭ kiel “ponto“ inter la tri tendencoj. La partio daŭre ne havas nacian programon: ĝi devas skribi ĝin dum sia venonta kongreso, planita por decembro 2015 en Bremeno; la lasta kongreso debatis ĉefe pri gvidproblemoj.*

*  Programo por la parlament-elektoj de 2013, monpolitiko, www.alternativefuer.de, kaj “Mut zu Deutschland. Für ein Europa der Vielfalt“, programo por la elektoj al la Eŭropa Parlamento de la 25-a de majo 2014.
*  Sebastian Friedrich, Der Aufstieg der AfD. Neokonservative Mobilmachung in Deutschland [La supreniro de la AfD. Novkonservativa mobiliziĝo en Germanujo], Bertz + Fischer, Berlino, 2015.
*  S-ro Lucke akiris la certecon fariĝi, ekde decembro 2015, la sola prezidanto de la partio.

“Traduttore traditore“, asertas itala proverbo ‒ “ĉiu tradukisto estas perfidulo“. Ĉiuj niaj interparolantoj unuanime rifuzis kvalifiki la AfD, en la germana, rechtsekstrem (ekstremdekstra): “Tio tro pensigas pri la Nacidemokrata Partio de Germanujo (NPD) kaj pli ĝenerale pri la novnazioj. Ne, tiu partio estas simple dekstre de la CDU-CSU“, asertas Friedrich. En la Eŭropa Parlamento, ĝiaj delegitoj ekskludas aliĝon al eventuala grupo ‒ daŭre ne starigita ‒ de la [franca] Nacia Fronto kaj de ĝiaj aliancanoj kaj samtempe al tiu kreita de la Partio por la Sendependeco de la Unuiĝinta Reĝlando (UKIP) de s-ro Nigel Farrage. Ili preferis aliĝi al la grupo de la Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformistoj, ĉeflanke de la britaj tories kaj la pola Rajto kaj Justeco. “Kvankam , nuancigas s-ino Petry, unu el la tri proparolantoj de la partio, ni estas malpli kritikaj ol ili pri la Eŭropa Unio kaj pri la eŭro.“

Se kredi la informojn donitajn de la direktejo de la AfD, ĝiaj dudek unu mil membroj karakteriziĝas per sia vireco (60 elcentoj) kaj sia meza aŭ supera studnivelo. Pri la politika deveno s-ino Petry donas al ni precizajn nombrojn: “Pli ol 60 elcentoj de niaj membroj estis neniam en alia partio, 10 elcentoj venas el la CDU-CSU kaj 5 elcentoj el la Liberala Partio (FDP). La resto pasis tra aliaj grupoj: Die Linke (La Maldekstro), la Piratoj kaj la Grünen (La Verduloj) ‒ kun la sola escepto de la NPD, de kiu ni ne akceptas eksmembrojn. Kiel vi vidas, ni kunigas diversajn politikajn kulturojn.“

Same pri la elektantoj: ĝis tiam, granda nombro sindetenis aŭ voĉdonis por malgrandaj partioj. Laŭ diversaj enket-institutoj ili apartenas precipe al la mezaj klasoj, dum la NPD rekrutigas en la popolaj medioj.* Al tio s-ro Gauland kontraŭmetas sian propran elekto-sperton en Brandenburgo: “En mia distrikto mi ricevis duoble pli da voĉoj en la popolaj kvartaloj ol en la bonstataj kvartaloj.“ Se kredi la instituton Dimap, publikigitan de la Morgenpost*, dum la elektoj por la Bundestag de septembro 2013, el iomete pli ol du milionoj da voĉoj, la AfD altiris 330.000 eksmembrojn de la FDP, 23.000 de la CDU-CSU, 230.000 el la Verduloj, 150.000 el la Socialdemokrata Partio (SPD) kaj eĉ 70.000 el Die Linke.

*  Sen granda sukceso: en septembro 2013, la NPD ricevis nur 1,28 elcentojn.
*  “4,7 Prozent: Wo wurde die AfD eigentlich gewählt?”, Hamburger Morgen Post, 23-a de septembro 2013, www.mopo.de.

Kaj tamen, la gvidantoj de la AfD, kiujn ni renkontis, parolis malmulte pri la provizoreco, kiu rapide etendiĝas en la germana socio. Ĉar tiu ĉi pagas, malfrue kaj altpreze, la “reformojn“ impulsitajn siatempe de la socialdemokrata ĉefministro Gerhard Schröder: laŭ la lastaj statistikoj, la kvoto de malriĉeco atingas 15,5 elcentojn, do 12,5 milionojn da homoj ‒ senlaborulojn, sed ankaŭ salajrulojn kaj pensiulojn.* Pro tio gravas la minimuma salajro enkondukita ĉi-jare. Por s-ro Gauland, la elektantojn de Die Linke altiras aliaj zorgoj: “La ekskomunistoj aprezas nian retorikon pri sekureco, sed ankaŭ la kontraŭusonan kaj porrusan politikon, kiun miaj amikoj kaj mi defendas.“

*  “Allemagne: 12,5 millions de personnes sous le seuil de pauvreté, un record“, Les Echos, Parizo, 20-a de februaro 2015.

“Tiu ĉi malhomogeneco reduktas la agospacon de la AfD, pensas Sabine am Orde, kiu raportas pri la partio por la ĵurnalo Tageszeitung. Tio okazas ekzemple pri la rilatoj kun Pegida (vidu ...). En la oriento, iu kiel Frauke Petry aŭ Alexander Gauland flegas densajn rilatojn kun movado en kiu ili vidas elektajn eblecojn. Sed okcidente, iu kiel Bernd Lucke avertas kontraŭ ekscesa dekstriĝo, kiu povus kompromiti la ŝancojn de la partio.“ Ene de la CDU la afero estas pli klara: “Kiu ajn parolas kun Pegida estas tuj sankciita“, precizigas Anja Maier, ankaŭ ĵurnalistino ĉe la Tageszeitung. “Ĉe la AfD, aldonas ŝi, estas la kontraŭjudaj deglitoj, kiuj altiras tujajn reagojn, inkluzive en Facebook.“

Cenzuro kaj memcenzuro: la duopo funkcias. S-ro Gauland, kiu akceptas nin en la sidejo de la brandenburga parlamento, en Pocdamo, tuj asertis: “Ni havas nenion komunan kun la ekstremdekstro. Tiu etikedo pensigas pri la terura sperto de la 3-a Regno, kiu faris abomenindajn krimojn kaj ruinigis Germanujon. Ni ne estas kontraŭjudistoj, kio via Nacia Fronto estis ankoraŭ antaŭ ne longe.“ Tamen, ĉu la gvidanto de la dekstro de la AfD ne partoprenis en unu el la manifestacioj de Pegida, kie oni devis esti blinda por ne rimarki la ĉeeston de novnazioj? “Ne, respondas nia interparolanto, tio estas miskompreno: ni ĉeestis tie kaj diskutis kun la partoprenantoj nur por kompreni iliajn motivojn.“

La AfD rekrutigas ene de la “furiozaj mezaj klasoj“

La elektosukceso de la AfD inspiras al la germanaj politiksciencistoj la saman demandon kiel longan tempon antaŭe pri la Nacia Fronto en Francujo: ĉu temas pri voĉo de protesto aŭ pri aliĝo? Kaj oni preferas ĝenerale la unuan respondon. Por Friedrich, la partio rekrutigas en la “koleraj mezaj klasoj, kiujn radikaligis timo de la krizo, kiu ektuŝas ilin, kaj kontraŭislama demagogio de homoj kiel Thilo Sarrazin“. Fama pro sia libro Germanujo malaperas*, vendita je du milionoj da ekz-eroj, tiu eksmembro de la gvidantaro de la Bundesbank estas konsiderata unu el la spiritaj patroj de Pegida kaj partoprenas en mitingoj de la AfD — kvankam li estas daŭre membro de la SPD! La SPD konservas do en siaj vicoj provokulon, laŭ kiu Germanujo estas malaperonta pro la malalta naskokvoto en la plej edukitaj klasoj kaj pro la alfluo de islamaj migrantoj, kaj kiu disvastigas nebulan teorion pri “juda geno“.

*  Thilo Sarrazin, L’Allemagne disparaît [Germanujo malaperas], Editions du Toucan, Parizo, 2013.

La laŭ Werner, “la AfD prezentiĝas kiel la sola opozicio fronte al la partioj de la “establita ordo“. Ĝi velas sur popola kolero, kiu povus rapide transformiĝi en strukturitan formon, sed ankaŭ malfortiĝi“. Estas vere, ke la juneco de la partio, la kreskanta larĝigo de ĝia politika problemaro kaj la foresto de federaci-nivela programo instigas al singardemo pri la motivoj de ĝiaj membroj.

Por superi tiam la decidan 5-elcentan sojlon ĉe la venonta elekto por la Bundestag, planita por 2017, la gvidantoj de la AfD kalkulas kun granda atuto: la reganta granda koalicio. La disfalo de la liberala partio FDP instigis s-inon Merkel alianci kun la SPD.* Per tio, ke ŝi moviĝis al la centro, ŝi liberigis politikan spacon dekstre. Oni trovas en tiu spaco centojn da miloj da civitanoj en profunda konsterno: fronte al la eŭrokrizo, al la kresko de krimo, al la amplekso de enmigrado, al la tiel nomata “islamiĝo“, al la diversiĝo de la famili-modeloj, ktp. “Oni ne hezitu iri dekstren, rompi la tabuojn kaj la “politike norman” Mallonge, ni ne faru kiel tiuj partioj de registaro, kiuj ne diras la aferojn“, rekomendas s-ro Gauland. S-ino Petry iras en la saman direkton kaj polemikas: “Mi volas lerni praktiki mian rolon de opoziciulo. Pro tio mia diferenco kun Bern Lucke: li volas certe alveni pli rapide en la registaron.“

*  Inter 2009 kaj 2013, la FDP falis de 14,6 elcentoj al 4,8 elcento, kaj per tio malaperis el la Bundestag. La SPD preferis alianciĝi kun la dekstro, dum la tutaĵo de la maldekstraj kaj ekologiistaj fortoj disponas pri la plimulto de la seĝoj.

Ĉiu lando havas certe specifan politikan pejzaĝon, kiun oni ne povas redukti al la ĝeneralaj tendencoj de Eŭropo. La AfD tamen ne estas kazo izolita. Sur eŭropa nivelo la ekstremdekstraj organizaĵoj forte kreskas: en dek kvin ŝtatoj ili tuŝas aŭ superas 10 elcentojn de la voĉoj, en kvin, ili havas pli ol 20 elcentoj. Ili, male, stagnas en tiuj ŝtatoj (Britujo, Italujo kaj Germanujo), kie la partioj nomataj “eŭropskeptikaj“ havas konsiderindan evoluon.

Dominique VIDAL.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Simptomo de senposediĝo

Vidi ĝin ĉie; vidi ĝin nenie: pri komploto la diskuto tre malofte evitas unu el tiuj du simetriaj rifoj. Kiam la kvin grandaj firmaoj de Wall Street, en 2004, per premoj akiris kunvenon, longtempe sekretan, ĉe la Securities and Exchange Commission (SEC), la reguligisto de la usonaj kapitalmerkatoj, por atingi la nuligon de la “Picard-regulo“, kiu limigas al 12 la koeficienton de ĉioma enŝuldiĝo*, oni devas havi intelektan silentemon ĉe la limo de simpla obturado por ne vidi la interkonsentitan kaj kaŝitan agadon de speciale potenca kaj organizita interes-grupo. Komplotoj do ekzistas ‒ ekzemple tiu ĉi, cetere kronita de sukceso.

*  Tiu koeficiento difinas la sumon de oblo da propraj fondusoj, kiun banko povas enŝuldiĝi por financi siajn poziciojn en la merkatoj. [En la franca: coefficient de leviérisation globale des banques d’affaires, verŝajne temas pri tio, kion oni nomas en la germana “Basel-II-Koeffizient (Bazelo-2-koeficiento). -vl]

Certe tiu ne liveras sole la tutan analizon, kiun la financa krizo bezonas, kaj eble tie troviĝas la konataj malfortoj de la konspirismo, eĉ se ĝi indikas pruvitajn faktojn: ĝia unu-ide-ismo*, la sola afero kiu klarigas ĉion, la ekskluziva ideo kiu komplete raportas pri ĉio, la kaŝita kunveno kiu decidas pri ĉio. Tipa ekzemplo de konspira unu-ide-ismo: Bilderberg (aŭ la Triopo).*Bilderberg ekzistas! La triopo ankaŭ. Do, la problemo ne estiĝas ĉe la eltrovo de tiuj faktoj, sed ĉe la kaŭza statuso, kiun oni atribuas al ĝi. Tiel do pri Bilderberg aŭ la Triopo levitaj kiel solaj kaj ĉiopovaj organizantoj de la novliberala tutmondigo. Por malmunti la unuideismon de la komplotisma percepto sufiĉas instigi al eksperimento de kontraŭfakta pensado: ni imagu mondon sen Bilderberg nek Triopo; ĉu tiu hipoteza mondo estus evitinta la novliberalan tutmondiĝon? La respondo estas kompreneble ne. El tio konkludeblas ke la kaŝaj konklavoj ne estis la nepraj agantoj de la novliberalismo, eble eĉ ne la plej gravaj. Kaj tamen, tio ne estas kialo por forgesi paroli pri Bilderberg kaj la Triopo, kiuj diras nekontesteble ion pri la mondo en kiu ni vivas.

*  Tio estas: la patologia koncentriĝo de la pensado al unu sola temo.
*  La triflanka komisiono, fondita en 1973 por certigi la kunlaboradon inter la “atlantikaj“ landoj de Nordameriko, Eŭropo kaj Azio, kunigas personojn devenajn el la kampo de potenco (intelektulojn, politikajn kaj ekonomiajn gvidantojn). Neoficiala grupo, starigita en 1954 en la kunteksto de la malvarma milito, Bilderberg, funkcias laŭ la sama principo, sed koncentriĝas sur la usonaj-eŭropaj rilatoj.

Kelkfoje sufiĉus iomete da intelekta kompatemo por kompreni tion, kio eble povas esti vera en certaj tezoj, kiuj estas tuj fikvalifikataj sub la intertempe fifama etikedo de “konspirista“, forigi iliajn klarigajn erarojn kaj konservi, kun la risko ke oni devas reformuli ilin alie, ja tute realajn faktojn de interkonsentitaj agadoj, sed kies novliberala doktrino klopodas nei tion. Estas vere, ke en la perspektivon de la dominantoj eniras per si mem la neado de dominado (salajruloj kaj dungistoj, ekzemple, estas “liberaj kaj egalecaj kontraktantoj en la labormerkatoj“ ...), kompreneble jam pri la efikoj de eksplicita ligo, per kiu la dominantaj interesoj produktas, reproduktas kaj profundigas sian dominadon. Estas verŝajne senespera imago, ke oni povas en la komunikilaj disputoj havi interan pozicion, kiu kunigus la reguladon kontraŭ certaj ekstremaj (ĝis skandalaj) eraroj de la konspirisma pensado kaj samtempe la ideon ke la dominado, se ĝi produktiĝas ĉefe en kaj per strukturoj, estas ankaŭ afero por parto de kolektivaj agadoj diskutitaj de la dominantoj. Tia distingo estas certe tro postulata, kaj oni vidas tuj veni la dikajn komentojn kiuj farus el tio mem apologian defendon de la komplotismo kaj de la komplotistoj ...

Tamen estus jam tempo por alvoki al ia nekomplotisma pensado de la komplotoj, do alivorte: 1. koncedi, ke kelkfoje ja okazas interkonsentitaj kaj kaŝitaj umadoj ‒ oni povus nomi ilin komplotoj, kaj 2. rifuzi fari komploton la sola klariga skemo por ĉiuj sociaj okazaĵoj, aldoni eĉ ke el ĉiuj disponeblaj skemoj tiu estas la malplej interesa, la malplej trafa, tiu al kiu oni devas metode turni sin laste ... kaj kvankam ĝi estas kelkfoje reala!

Certe oni trovas ĉion pri la konspirismo: sarkasmajn bildojn pri ĝiaj plej konataj deliroj (fakte tiuj ne mankas ...), montradon de ĝiaj fetiĉaj temoj, ĝis kleraj analizoj de ĝiaj psiĥopatologioj. Sed politikan analizon ‒ nenian!

La potenco de la malkvalifiko-efiko, la forto per kiu ili kribras la parolantojn, la sociaj karakterizaĵoj asociitaj al tiu kribrado mem, la rezervado de la legitima parolo por iuj, kaj la plena ekskludo de la aliaj, aganta ankaŭ tie per kunmiksado, kiu inkluzivigas en la mensa aberacio kaj en la malpermeso paroli, tutan kategorion, eĉ aron da sociaj kategorioj, deirante de kelkaj izolitaj perdiĝintoj, kaj tio por fari el la politika diskuto la monopolan aferon de la “reprezentantoj“ asistataj de la fakuloj: ĉiuj ĉi meĥanismoj, akrigitaj en la francaj komunikiloj, devus tamen atentigi pri la rekte politikaj punktoj en la debato pri konspirismo ‒ anstataŭe ĝi kaŭzas nur klukadojn aŭ ŝajnhororajn kriegojn ĉar, kiom ajn izolitaj ili estas, la konspirismaj spritaĵoj donas la plej bonan kialon por senposedigo.

Senposedigo: jen eble la vorto kiu liveras la plej bonan politikan eniron en la socian ‒ kaj ne psiĥan ‒ fakton de konspirismo. Ĉar anstataŭ vidi en ĝi deliron senkialan, aŭ pli ĝuste sen alian kialon ol la postrestintecon de la plebo, oni povus vidi en ĝi la efikon, certe absurdan, sed sufiĉe antaŭvideblan, de loĝantaro, kiu ne rezignas kompreni tion, kio okazas al ĝi, sed spertas ke oni sisteme rifuzas al ĝi la rimedojn: aliron al informoj, travideblon de la politikaj agendoj, profundajn publikajn debatojn (do: ion alian ol la mizerajn kaĉojn, kiujn oni servas sub tiu nomo en la komunikiloj), ktp. Tute klare, la plej grava politika evento de la du lastaj jardekoj, la referendumo pri la eŭropa konstitucia traktato de 2005, montris tion, kion politika elektantaro, tamen en eksterordinare malfavora etoso povas fari, al kiu oni donas la tempon de pripensado kaj debaton: ĝi povas akiri la plej kompleksan materialon kaj alproprigi ĝin al si por fari kleran elekton.

Ekster tiaj esceptaj kondiĉoj, ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj rimedoj por regi la historiajn fortojn, kiuj atakas ĝin, kaj antaŭ ĉio partopreni en la diskutoj kiuj decidas pri ĝia sorto, estas al ĝi rifuzataj. Nu, rimarkigas Spinozo, la deteniĝemo ne konas paŭzon: “Neniu povas forcedi sian juĝkapablon“ (Politika traktaĵo), do tiu praktikiĝas tiom kiom ĝi povas, en la kondiĉoj kiuj estas al ĝi faritaj, kaj kun la persistemo de malespero, kiam ĝi krome povas pensi nur sian malfeliĉon. La konspirismo ne estas la psiĥopatologio de kelkaj deliruloj, ĝi estas la simptomo necesa por la politika senposedigo kaj por la konfiskado de la publika debato. Do, estas la lasta stultaĵo riproĉi al la popolo ĝiajn penserarojn, kiam oni tiom metode organizis la forprenon de ĉiaj ĝiaj pens-instrumentoj kaj ĝian punrestadon ekster ĉia pensa agado. Neniu diris tion pli bone ol Spinozo: “Ne mirigas, ke la plebo havas nek veron nek juĝkapablon, ĉar la ŝtataj aferoj estas traktataj sen ĝia scio, kaj ĝi faras al si opinion nur surbaze de la malmulto, kiun oni ne povas kaŝi al ĝi. Prokrasto de juĝo estas efektive virto malofta. Do, povi ĉion trakti kaŝite antaŭ la civitanoj kaj voli ke tiel ili havu nenian juĝon, tio estas la pinto de stulteco. Se la plebo efektive povus moderigi sin, prokrasti sian juĝon pri io, kion ĝi malbone konas, kaj juĝi ĝuste laŭ la malmultaj elementoj pri kiuj ĝi disponas, tiam ĝi estus pli inda regi ol esti regata“ (Politika traktaĵo, VII, 27).

Sed eĉ pli ol la senposedigo, la konspirismo, kies elitoj ŝajnigas nesavebla malplimulto, povus esti la paradoksa signo, ke la popolo fakte akiras la plimulton, ĉar ĝi sufiĉe aŭdis la aŭtoritatojn kun respekto kaj ĉar ĝi komencas koncepti la mondon sen ili. Mankas al ĝi nur unu afero por eniri ĝin komplete kaj eltiri sin el la kaptiloj, tiu de la konspirismo, per kiu ĉia publika debato estas neeviteble tratrempita: la ekzerco, la praktiko, la kutimo ... do ĉio, kion la konfiskaj institucioj (reprezento, komunikiloj, fakuloj) rifuzas al ĝi kaj kiun ĝi tamen klopodas konkeri ĉe la marĝenoj (asocioj, popola edukado, alternativa gazetaro, publikaj kunvenoj, ktp) ‒ ĉar la individuaj kaj kolektivaj intelektoj formiĝas per ekzercado.

La debato pri la “leĝo de 1973“, kiu devis malpermesi la monan financadon de publikaj deficitoj, devus esti tipe rigardata kiel unu el la etapoj de tiu lernado, kun sia karakteriza procezo de provoj kaj eraroj. Kompreneble, la “leĝo de 1973“, en certaj regionoj de Interreto la temo de arda aktiveco, ricevis multajn skuojn: de la filmeto kun komplotisma etoso de Paul Grignon, Money as Debt [“Mono kiel ŝuldo“], kiu montras gigantan mon-konspiron ‒ la monon kreas la privataj bankoj ‒ kies terminoj tamen legeblus en ia ajn manlibro pri ekonomio de la unua aŭ la lasta klaso de SES!*, ĝis la peza insistado renomi la leĝon unue “leĝo Pompidou“, sed por pli bone veni al la “leĝo Rothschild“, ĉe kiu iuj vidas nur la aludon al la ligoj inter la politika potenco kaj la alta financo,* kie aliaj pensas pri ĉiaj aliaj subkomprenoj ...

*  SES: Sciencoj Ekonomiaj kaj Sociaj (france: Sciences économiques et sociales), instruado de esplorado proponata al la francaj liceanoj en la dua jaro antaŭ la abiturienta ekzameno; se tiu fako plaĉas al ili, ili povas elekti ĝin poste en la sekva jaro. [Laŭ la franca Vikipedio] -vl
*  Ĉar antaŭ ol fariĝi ĉefministro, Georges Pompidou estis aferbankisto ĉe Rothschild. Oni tamen notu, ke li ĉesis esti bankisto en 1958, kiam li fariĝis direktoro de la asistantaro de Charles de Gaulle, kaj ke la menciita leĝo okazis en 1973 ...

Meze de ĉiuj ĉi skorioj, principo de politika karitato povus tamen vidi: 1-e tiun mirakleton de nefakuloj, kiuj okupiĝas pri afero evidente teĥnika, sed kies politikaj implikaĵoj destinas ĝin al kiom eble plej larĝa debato: la mono, la bankoj; 2-e la aperon, eble senorda sed fine bonfara, de demandoj pri la neceso de interezkvotoj, de financado de publikaj ŝuldoj, de eblaj formoj de mona suvereneco, de la taŭga loko de la mon-eldonistoj en demokratia socio; 3-e intensan polemikadon, en la plej bona senco de la vorto, kun produktado de kilometrojn longaj tekstoj, lanĉado de retejoj aŭ de blogoj, dokumentitaj disputoj en ĉiuj sencoj, ktp. Ĉio ĉi, jes, meze de elementa nesciado, de kelkaj konataj flankenglitoj kaj de evidente malĝustaj vojoj ‒ el kiuj kelkaj, kiuj plej arde akuzas la leĝon de 1973, ekrimarkas ke ili persekutis fantomon ... Sed tamen, kiel kolektiva pens-ekzerco, kiu valoras en si mem multe pli ol ĉiaj ĝiaj malperfektaĵoj, kaj en kiu ‒ sen ajna sarkasmo ‒ oni devus vidi momenton de tiu procezo de lernado tipa por eniri en la plimulton. Ne surprizas, ke el la stumbloj de lernado la instalitaj elitoj profitas por rifuzi la lernadon mem. Oni povas ilin kompreni: temas ja precize pri la senposedigo de la senposedigantoj.

Frédéric LORDON.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Refondi la multflankismon, sepdek jarojn post la Konferenco de San-Francisko

La Unuiĝintaj Nacioj fronte al la konservativismo de la grandaj ŝtatoj

Multas la reform-projektoj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en la momento, kiam oni celebras la 70-an datrevenon de ĝia fonda Ĉarto, adoptita en San Francisko la 26-an de junio 1945. Trans la teknikaj aspektoj (veto-rajto, rolo de la ĝenerala sekretario, ktp.), estas la rolo de la UN mem kiel ilo por pac-konstruado kaj ties humanismaj valoroj, kiuj estas la demando-kerno.

ESTIS KOŜMARO por la prezidanto Franklin Delano Roosevelt: la ideo, ke la usona parlamento eble rifuzos ratifiki la kreadon de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), kies unu el la ĉefaj inspirantoj li estis ĉe la fino de la dua mondmilito. La risko vere ekzistis, ĉar unu el liaj antaŭuloj, Woodrow Wilson, suferis pro ĝi kvaron-jarcenton antaŭe, dum li fieris pri sia aktiva rolo en la invento de la Ligo de Nacioj*. Endas diri, ke la usonaj parlamentanoj sin konsideras gardistoj de la klasika teorio, kiu proklamas, urbi et orbi, ke neniu rajtas anstataŭi la popolon por leĝojn doni: nek la internacia juro, nek iu ajn multflanka organizaĵo rajtas amendi, eĉ malpli nuligi, la suverenecon de la nacioj. La debato estis lanĉita: kiun lokon oni donu al tiu embrio de instituciigita internacia socio? Sesdek jarojn poste, la novkonservativuloj ne forgesis tion...

*  La Kongreso (usona parlamento) rifuzis la traktaton de Versailles kaj la aliĝon de Usono al la Ligo de Nacioj.

El sia malfacila ŝoka nasko, la Unuiĝintaj Nacioj gardis fondan ambiguecon. Por eviti la oponon de la Parlamento, la prezidanto Roosevelt ne hezitis postuli, ke la plej potencaj, fakte la milit-venkintoj, disponu pri veto-rajto, kaj tion facile akceptis Jozef Stalin*.

*  Kvankam li mortis la 12-an de aprilo 1945, malmultajn tagojn antaŭ la malfermo de la Konferenco de San Francisco, la 24-an de aprilo, Roosevelt estis skizinta la grandajn principojn de la estonta Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj, dum la konferenco de Dumbarton Oak (aŭgusto-oktobro 1944) kaj proponinta la veto-principon ĉe la pintkunveno de Jalta (februaro 1945).

Por aspekti akceptebla — lasi lokon al Eŭropo, sen forgesi Azion, kiu des pli gravis, ke la dua mondmilito estis tiam finiĝanta en Ekstrem-Oriento-, tiu veto-rajto estis etendita al tri aliaj ŝtatoj (Britujo, Francujo kaj Ĉinujo). Tiel naskiĝis la “kvinopo”, la konstantaj membroj de la sekurec-konsilio: La potenc-malegaleco tiel laŭleĝiĝis, kaj ĉiu grava multflanka decido de tiam submetiĝis al la volo de la plej potencaj ŝtatoj, kiuj povis suverene decidi, ĉu konvenas akcepti kaj apliki ĝin. Multflankismo ŝajnis mort-naskita, Duflankismo kun ĝia arbitreco estis fariĝinta malaktuala, la ideo de kolektiva sekureco instaliĝis, sed la pasinteco ne estis tute forviŝita: tra la “kvinopo”, la ludo de la potenculoj, forigita tra la pordo, revenis tra la fenestro.

La kunteksto kaj ties evoluo plimalbonigis la komencajn donitaĵojn. La malvarma milito igis la veto-uzon banala alfrontiĝa instrumento inter la granduloj. Tiel ke, en majo 2014, oni povis nombri ducent sepdek du uzojn de tiu diplomata militarmilo: okdek tri iniciate de Vaŝingtono, aparte pri Palestino, kaj cent tridek iniciate de Moskvo. Kun la malapero de Sovet-Unio en 1991, la efiko estis rimarkinda el alia vidpunkto: okdek tri% el la rezolucioj estis redaktitaj de unu aŭ pluraj okcidentaj ŝtatoj, kaj pasiveco de la du aliaj instaliĝis. Scenejo por debatoj aŭ klubo kunveniganta la aristokration de la ŝtatoj, la Sekurec-konsilio, malmola kerno de la UN-a multflankismo, ludas rolon tre malproksiman de la projektoj de eterna paco... Des pli ke tio, kiu estis vera en la tempo de Roosevelt ne plu validas en la nuna mondo: de kvindek unu fondo-ŝtatoj, oni pasis al cent naŭdek tri; de eŭro-usona mondo, ni evoluis al mondo, kie la Sudo tendencas nombre domini. Sen forgesi, ke la potenculoj de 1945 ne estas tiuj de 2015, kaj ke la tiamaj problemoj neniel similas al tiuj, kiuj kaŭzas malsekurecon hodiaŭ.

La ideala multflankismo des pli facile kontrastas al la reala multflankismo, ke tiu ĉi reproduktiĝas per la fluida mekaniko de la konservativa potenculo. Oni estus povinta antaŭvidi, ke la venkitoj de la pasinto finfine povos eliri el la punejo, same kiel Japanujo, dua plej grava financa kontribuanto de la UN, aŭ Germanujo, kvara tutmonda ekonomia potenculo; oni estus povinta enkonsideri Baraton kaj ties pezon de dua plej homnombra lando en la mondo, kiu aliĝis kun Brazilo kaj la du unuaj kandidatoj al la aktiva klubo de kandidatoj, klubo kiu komencas laciĝi pri siaj vanaj klopodoj. Kaj Afriko, kaj la araba mondo, ambaŭ en la centro de la nuna tutmonda konflikteco?

Fakte, ekzistas duobla blokado, aperanta klare karakteriza de nia epoko. Unuflanke, oni daŭre fidas la potencon tie, kie ĝi tamen dramece krizas: nur interkonsento de la “granduloj” ebligos solvi la problemojn al kiuj nia mondo estas alfrontita. El tio venas la emo konsideri neglekteblaj la rekte koncernatajn homojn, la alta konsidero al la uzo de forto kaj la malmulta interesiĝo al la demandoj pri socio kaj pri evoluado. Tiuj restas marĝene de la Sekurec-konsilio por esti forlasitaj inter la manoj de la Ekonomia kaj Socia Konsilio (Ecosoc) je kiu neniu kredas, tiom ĝi enprofundiĝas en senefikecon. Aliflanke, tiu fetiĉigita potenco vivas laŭ la eksmoda ritmo de la armita forto kaj de la bildo, kiun oni havis pri ĝi antaŭ ol eniri en la tutmondiĝon: la malvarma milito nutris iluzion de efikeco, kiun ĝi nun tute perdis, almenaŭ se oni konsideras la sterilan destinon de la intervenoj. Jen konata regulo: prefere batali por pluteni sian rangon, ol riski operacion de modernigo, post kiu oni riskas ĝin perdi.

Veto-rajto, diplomatia milita armilo

ONI NE MIRU, en tiuj kondiĉoj, pri rego de la senelira cirklo: ju pli la reform-projektoj de la Konsilio afiŝiĝas, des pli la “klubo” aŭdigas, anoncas, ke ĝi uzos, senecese, la vetorajton por ilin malpermesi*... Sufiĉis elpensi ĝin! De tie, ĝis koncepti la UN kiel maŝinon nekapablan reformi sin, ne estas malproksime, kaj ties fondintoj konsekvence agis tiucele. La lastaj ĵusaj sukcesintaj reformoj estis ĉefe precipe retorikaj, kiel tiuj de la sesdeka naskiĝfesto de la organizaĵo, tiom esperataj de la ĝenerala sekretario Kofi Annan (1997-2006) por fermi sian mandat-periodon. Malgraŭ la starigo de Konsilio de Homrajtoj kaj de Komisiono de pac-tenado, magraj estis la rezultoj; ja normale inter partneroj de klubo, kiuj trovas interkonsenton nur en la volo nenion ŝanĝi.

*  La artikolo 109-2 de la Ĉarto planas, ke ĉiu modifo devas esti ratifikita de du trionoj de la membro-ŝtatoj, inkluzive de ĉiuj konstantaj membroj de la Sekurec-konsilio.

Kiel ofte en la plej gravaj blokadoj, paradokse estas ke ĉiu konas la vojojn al vera solvo. La grupo de la “Pliaĝuloj” (Elders) (emeritaj eksaj politikaj gvidantoj), prezidata de s-ro Annan, antaŭ nelonge sukcesis alceli la ĉefajn dispoziciojn de vera reformo*. Neniu kredas ebla simplan abolon de la vetorajto*: oni devus esence malsovaĝigi ĝin, enfermante ĝin en malpli negativan kuntekston; simile, klare afiŝita plilarĝigo de la parto rezervita al la konstantaj membroj — kiuj povus esti pli multnombraj ol la nekonstantaj — estus certe malsukcesa. Male, diras la “Pliaĝuloj”, forlasi la vetorajton kaze de krimo kontraŭ la homaro, kaj favori la naskon de intera kategorio, konsistanta el ŝtatoj plurfoje reelekteblaj ene de la konsilio, povus anonci solvon... La ideo ŝajne plaĉas, notinde en la okcidentaj diplomatejoj. Sed kiu decidos, ke oni ja estas en “situacio de krimo kontraŭ la homaro”, kiu malhelpos unu aŭ la aliajn nomi la eventon laŭ siaj propraj interesoj? Kiu, cetere, estos en la “intera listo” de la duon-konstantaj ŝtatoj, riska “dua divizio”, kiu eskapigas vin el la statuso “pasiva ŝtato” sen tamen malfermi la pordon de la klubo? Jen frustriĝoj por morgaŭ...

*  http://theelders.org
*  Fine de 2014, la franca ministro pri eksterlandaj aferoj Laurent Fabius donis al sia antaŭulo Hubert Védrine (1997-2002) raporton pri la enkadrigo de la vetorajto.

La projekto de la Pliaĝuloj feliĉe estas pli ambicia, tuŝante du aliajn temojn, ĝenerale malpli debatitajn, sed eble pli tiklajn. Unue, la statuso de la ĝenerala sekretario, ofte timata kaj ĉiam observata de la plej potencaj landoj. Estis tempo, kiam la soveta diplomataro tiom malfidis Dag Hammarskjöld (1953-1961) ke ĝi konsideris la eblecon meti ĉe la kapo de la Unuiĝintaj Nacioj ne unu, sed du sekretariojn... Kaj Usono ja ne hezitis puni s-ron Boutros Boutros-Ghali (1992-1996), kiun ĝi taksis tro sendependa, rifuzante al li duan mandaton; ĝi vivigis inferan vivon al s-ro Annan, pro tio, ke li rifuzis preni respondecon pri ĝiaj gravegaj eraroj en Irako en 2003. La problemo ja situas je la principo-nivelo: ĉu la UN estas asocio de ŝtatoj mastrumata de la plej potencaj el ili, aŭ institucio sufiĉe aŭtonoma por enkorpiĝi en persono kapabla diri, agi kaj reprezenti?

Se oni rigardas la Ĉarton de la Unuiĝintaj Nacioj, adoptitan en junio 1945, kaj se oni aŭskultas la fondintojn, la ĝenerala sekretario estas la ĉefo de administracio: tion volis memorigi la konservativuloj, elektante la palan kaj obeeman Ban Ki-moon en 2007. Sed klaras, ke la UN ne povos havi aŭtoritaton se ties ĉefo sin okupas nur pri kunordigi la laboron de la vitro-purigantoj de la Vitro-domo*... Ĉio dependos de la sendependo-kapablo de la rolo-tenanto. La “Pliaĝuloj” oportune proponas doni al li pli longan mandaton (sep jaroj), sed ne renovigeblan: ideala formulo por lasi liberajn manojn al ĝenerala sekretario, kiu ne plu devos zorgi pri sia reelekto. Sed ja ne certas, ke la grandaj potenculoj ne elflaros la kaptilon!

*  La Vitrodomo estas la kromnomo de la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko.

La alia ideo estas ligita kun la unua: doni al la sociaj agantoj eblecon aŭdigi sin. Ĝi venas de malproksime: s-ro Annan ĉiam pledis por “socia multflankismo” kaj “malferma multflankismo”. La celo estas fakte duobla: limigi la potencon de la ŝtatoj rekonante al la neŝtataj agantoj reprezento-rajton, kaj, kial ne, kundecido-rajton, eĉ se tiam metiĝas la eterna problemo pri la reprezentiveco de la neregistaraj organizoj (NRO); agnoski, ke la tutmondiĝo ne plu limigas la internacian ludon al la nuraj interŝtataj rilatoj. Temas ĉi tie pri plifortigi la “Arria-formulon” (el la nomo de la venezuela ambasadoro ĉe la UN, Diego Arria), kiu malfermis al la neŝtataj agantoj la rajton esti aŭskultataj ĉe la Sekurec-konsilio, pri temoj ilin koncernantaj.

La celo estas alporti definitivan solvon, sed ĝi enkadriĝas en multe pli larĝa filozofio, kiun ni devas nun eksplici. La Ĉarto estis ellaborita en epoko, kiam la internaciaj rilatoj povis resumiĝi je alfrontiĝo de kelkaj potencaj ŝtatoj. La mondo ŝanĝiĝis.La ĉefaj internaciaj streĉofontoj devenas nun de la grandegaj sociaj kontrastoj ekzistantaj sur la planedo. Fokusante al la politiko-milita sfero, la Sekurec-konsilio ne plu vidas la ĉefaĵon, kiu konsistas el socia putriĝo, manko de homa sekureco, malsatego, klimata malreguligo, san-sensekureco, kreskantaj malegalecoj... Trans la nombrado de la misiloj venas la tempo de la “intersociaj” rilatoj; necesas kapabli mastrumi ilin.

S-ro Annan intuiciis ĝin, same kiel jam lia antaŭulo, s-ro Boutros-Ghali, kiam li redaktis Agendon por paco proponantan aparte novan manieron kompreni la konfliktojn, kio kaŭzis lian kvazaŭ eksigon fare de la usona ministro pri eksteraj aferoj Madeleine Albright*. Malfermi sin al la sociaj agantoj estas bona afero, ekpreni la sociajn demandojn kaj scii ilin respekti estas eĉ pli bone... Kaj kion diri pri la komplikaj provoj asocii la plej grandajn entreprenojn al la UN-idealoj tra la Monda Pakto (Global Compact)**? Tiuj ĉi gajnis legitimecon, kelkfoje virton, sed la aranĝo tute ne ordigis la ĝangalon, kio estas la konkurenco inter transnaciaj kompanioj.

*  Usono minacis uzi sian vetorajton por malhelpi lin kandidati por dua mandato.
*  La Monda Pakto, (Global Compact en la angla), estas iniciato de la Unuiĝintaj Nacioj lanĉita en 2000 celanta instigi entreprenojn de la tuta mondo adopti socie respondecan sintenon, engaĝiĝante integri kaj apliki plurajn principojn rilatajn al la homaj rajtoj, al la internaciaj labor-normoj, kaj al lukto kontraŭ korupto.-jmc
*  Vd Christian G. Caubet, “Liaisons dangereuses avec le monde des affaires”, Le Monde diplomatique, septembro 2005.

Tiaj celoj ŝajnas kolizii kun la konservativeco de la grandaj landoj: pasi de interŝtateco al intersocieco metas evidentan defion al la oligarĥia strukturo de la internacia ludo. Tia konstato instigas al pesimismo, lokante nin fronte al perfekta senelira cirklo: ĉiufoje kiam la UN devas reformi sin, la potenco-ludo mekanike retroirigas al la antaŭstato.

Tamen la skolo de liberala instituciismo prave memorigas, ke estas momento, kiam kunlabori povas aperi avantaĝa por la ŝtatoj*. Jes ja, la potenco-logiko, same kiel tiu de unuflankismo, ne plu allogas homojn. La bilanco de la novkonservativaj kampanjoj estas multekosta, kaj iom humiliga por Usono, dum en Eŭropo, kaj precipe en Francujo, iuj ankoraŭ rigardas ĝin kun miriga nostalgio.

*  La liberala instituciismo estas tendenco de la usona scienco pri la internaciaj rilatoj. Ĝia plej konata reprezentanto estas Robert Keohane, kies verko celas unue montri, ke nun por la ŝtatoj estas pli avantaĝa kunlabori, ol sekvi sian solan nacian intereson. Vd. Robert Keohane, After Hegemony, Princeton University Press, 2005 (1-a eld.: 1984).

Oni tial povas imagi la kondiĉojn, kiujn oni devus kunmeti por eltiri la UN el ties letargio, por tuj kompreni ke ne estas pura utopio. Tri elementoj devas esti konsiderataj. Unue, retaksado de la kosto de la unuflanka agado: la tutmondiĝo senhelpe kondukas tien kaj la eksterlanda politiko de la prezidanto Barack Obama, stampita de serĉado de diplomatiaj solvoj, ekzemple kun Irano, subkomprenigas, ke la usona hegemonio komencas eltiri el ĝi konsekvencojn. Poste, restarigo de minimuna fido inter la “granduloj”: la konjunkturo ne estas favora, kaj la tempo kiam tiu fido estis pli forta, aparte sub la prezidanteco de s-ro William Clinton (1993-2001) estis fuŝita per tre malbonaj eksterlandaj politikoj, ve. Fine, reklopodado de la mezaj kaj etaj landoj por multflankismo, kiun ili iam ŝategis kaj kiu seniluziigis ilin: tiu reaktivado de la partnerecoj implicas forlason de kelkaj praktikoj ekscese oligarĥiaj, kiel la “G8” (refariĝinta G7) kaj la nenombreblaj kontakt-grupoj formitaj okaze de ĉiu nova konflikto*.

*  Vd Anne-Cécile Robert, “Kiu volas sufoki la UN?”, Le Monde diplomatique en esperanto, februaro 2012.
Veti je regulo aŭ je solidareco

ONI VERŜAJNE devos reveni al la originoj, refondi multflankismon malhelpitan jam je sia naskiĝo. Tiu bela inventaĵo, kiu tuj estigis timon, aparte de la plej potencaj uloj, baziĝas sur du penso-skoloj. Plejmulte, ĝi estas ligita al la wilsona liberalismo, metante kiel postulaton, ke nur reguloj kaj normoj kompareblaj al tiuj, kiuj organizas la civilan pacon, povas konstrui internacian pacon: sperto montras, ke tiu institucia aliro ne plu sufiĉas. La dua fonto estas ofte forgesita, kvankam oni ĝin ŝuldas al la franca penso: la durkheima* solidarismo eksplicita sur la internacia kampo de Léon Bourgeois, Albert Thomas aŭ Aristide Briand, diference ekiris de la ideo, ke nur socia solidareco internacia povas konstrui la modernan pacon. Sufiĉis pensi pri ĝi; nun taŭgas repensi pri ĝi.

*  El la sociologo Emile Durkheim (1858-1917), laŭ multaj la “patro” de moderna sociscienco,-jmc.

Bertrand BADIE


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Neatendita konservativa venko ŝanĝis la politikan scenon

Ĉu la Laborista Partio supervivos?

La Konservativa Partio ne gajnis la britan elektadon. La Laborista Partio malgajnis ĝin, precipe en Skotlando kiu iras laŭ sia propra politika vojo al naciisma socialdemokratio.

Estis katastrofa malvenko por la Laborista Partio, kaj preskaŭ neniu antaŭvidis ĝin. Dum la tuta elektokampanjo, la opinisondoj obstine rifuzis moviĝi, sugestante ke la Konservativa kaj Laborista partioj estis flanko ĉe flanko. En la tago de la voĉdonado, la 7a de majo, la opinisondoj eĉ sugestis moviĝon favore al la Laborista Partio. Politikaj komentistoj kaj ekspertoj samopiniis, ke Ed Miliband, la gvidanto de tiu partio, enoficiĝos kiel la ĉefministro, ne kun plimulto de sampartianoj, sed de registaro kun sampartia malplimulto apogata de la sendependisma Skota Nacia Partio (SNP).

Opinisondoj frapante eraris jam antaŭe - fifame, ili prognozis la venkon de la Laborista Partio en 1992 (la Konservativuloj venkis) - kaj poste ilia metodaro estis radikale reviziita. Sed je la 10a horo p.t.m., kiam la voĉdonado ĉesis, la postbalotaj sondoj deklaris rezulton kiun preskaŭ neniu antaŭvidis - decida avantaĝo por la Konservativuloj. Ĉe subtenantoj de la Laborista Partio, nekredemo koliziis kun hororo, malagrabla sento kiu ankoraŭ ne forvaporiĝis. Sed malgraŭ tio, dum la rezultoj estis daŭre anoncataj, ili volis ke la postbalotaj sondoj estu ĝustaj: ĉar, kontraŭe al la prognozoj, la Konservativuloj finiĝis kun sia unua parlamenta plimulto en 23 jaroj, kvankam per la mallarĝa marĝeno de 12 deputitoj.

Kiel la Laborista Partio povis trafi en tian embarason? Britaj laboristoj suferis la plej longan falon de siaj vivkondiĉoj de post la viktoriana epoko, unu el la plej malbonajn el la EU-landoj; la plej multampleksajn tranĉojn de publikaj servoj kaj sociala asekuro en generacioj; kaj la plej malfortan ekonomian revigliĝon en cent jaroj. Ne estis spektakla impeto al la Konservativa Partio, la plej granda partnero en la antaŭa koalicio starigita kun la supoze centristaj Liberalaj Demokratoj post la elektado de 2010. La Konservativuloj tamen pliigis sian parton de la voĉdonoj - sukceso ne atingita de ajna reganta partio ekde 1955 - kaj gajnis iom pli ol 600 000 pliajn voĉdonojn, kio tamen donis al ili malpli ol 37% de la entuta voĉdonaro (kompare kun 36,1% en 2010).

En 2010, la germana kanceliero Angela Merkel gaje diris al la gvidanto de la Konservativa Partio David Cameron ke, en koalicio, “la malgranda partio ĉiam frakasiĝas!” Kaj tiel montriĝis. Antaŭ 2010, la Liberalaj Demokratoj ofte proponis sin kiel pli progreseman alternativon al la Konservativuloj kaj gajnis al si la subtenon de maldekstrulaj voĉdonantoj malkontentaj pri la Novlaborista Partio de Tony Blair kiuj poste konsterniĝis kiam la Liberalaj Demokratoj eniris la koalicion. En 2010, la Liberalaj Demokratoj gajnis 57 deputitojn per 22% de la voĉdonaro; sed en 2015 ili estis preskaŭ ekstermitaj, kun voĉdona procentaĵo de nur 7,9% kaj mizeraj ok deputitoj, nombro kiu povus kunpremiĝi en londonan taksion. Iliaj perdoj, paradokse, ofte favoris siajn iamajn Konservativajn alianculojn en elektodistriktoj kie la Laborista Partio kutime nur havis malmultajn deputitojn.

Ne tiom temis pri venko Konservativa, sed pli pri malvenko Laborista. La socialdemokratio, en krizo tra la tuta Eŭropo, diseriĝas fronte al ĉiam pli memfidaj popolisma maldekstrularo kaj ksenofobia dekstrularo. Ne estas malsame en Britio. La potencialan voĉdonaron de la Laborista Partio kaptis la socialdemokrataj naciistoj de la Skota Nacia Partio, la dekstrismaj popolistoj de la Partio por la Sendependeco de Britio (UKIP)* kaj la kontraŭelspezreduktaj Verduloj.

*  Vidu Owen Jones, ‘La surprizaj politikoj de Ukip’, Le Monde Diplomatique, januaro 2015 http://eo.mondediplo.com/article218...

El Skotlando venis la unuaj Laboristaj gvidantoj, kaj dum jardekoj ĝi estis bastiono de la partio. En 2010, el la 59 skotaj deputitoj, 41 estis Laboristaj; la Skota Nacia Partio havis nur ses. La elektado en 2015 preskaŭ estis politika revolucio. La Laborista Partio perdis ĉiujn siajn skotajn elektodistriktojn krom unu; la SNP gajnis 56 - kaj 50% de la skota voĉdonaro. Kiel tia senprecedenca venko eblis fare de partio kiu aŭdace poziciigis sin maldekstre de la Laboristoj? La politika triumfo de la SNP parte estas la rezulto de taĉerismo: Skotoj konstante voĉdonis kontraŭ la Konservativuloj en la 1980-aj jaroj, epoko dum kiu ili suferis kelkajn el la plej malbonaj sekvaĵoj de novliberalismo. La posta epoko de la Novlaborista Partio nutris seniluziiĝon, kio ebligis al la SNP - almenaŭ retorike - kapti parton de la progresema politika spaco vakigita de la Laborista Partio. Laboristpartiaj deputitoj ofte neglektis la interesojn de siaj elektodistriktoj, kredante ke iliaj grandegaj parlamentaj plimultoj faris ilin nevenkeblaj.

La amareco de eks-amantoj

Sed la referendumo pri sendependeco por Skotlando en septembro 2014 estigis tion, kio nun ŝajnas esti decida moviĝo senprecedenca favore al la SNP*. Kvankam plimulto de skotoj voĉdonis kontraŭ sendependeco, 45% voĉdone subtenis secesion, marĝeno multe pli mallarga ol antaŭvidite, kaj la rezulto estis atingita nur pro ĉantaĝoj kaj blufoj fare de grandaj ĵurnaloj kaj komercaj entreprenoj. La Laborista Partio sekvis strategion kiu montriĝis esti katastrofa: alianco kun la malestimataj skotaj Konservativuloj en unuiĝinta fronto kontraŭ sendependeco, prefere ol starigi sian propran apartan kontraŭ-Konservativan kampanjon. Tio kolerigis multajn skotojn kiuj kutime voĉdonis por la Laborista Partio: ili nomis sian malnovan partion la “Ruĝaj Konservativuloj” kaj ilin karakterizas la fanatikeco de konvertitoj kaj la amareco de eks-amantoj.

*  Vidu Keith Dixon, ‘Skotlando decidas’, Le Monde Diplomatique, septembro 2014 http://eo.mondediplo.com/article213...

Kiam ili perdis sian skotan citadelon, la Laboristoj malfermis la vojon al fatala problemo: la instigo de naciismo kaj indigno en Anglio. La sola espero por la partio estis formi koalician registaron kun la SNP: sekve tio fariĝis la ĉefa ataklinio de la Konservativuloj kaj iliaj alianculoj en la ĉefaj amaskomunikiloj. Sur unu Konservativa afiŝo, miniatura Ed Miliband (la gvidanto de la Laborista Partio) sidis en la poŝo de Alex Salmond, la gvidanto de la SNP je la tempo de la referendumo. “Voĉdonu por Miliband, ricevu Salmond” estis la slogano sugestanta ke, se la Laborista Partio fariĝus la plej granda partio en la parlamento, Britio devus dependi de la arbitro de skotaj separatistoj. The Sun - klaĉgazeto posedata de Rupert Murdoch kaj malkaŝa parolilo por la propaganda ofensivo de la Konservativuloj - portretis Nicola Sturgeon, la nova gvidanto de la SNP, kiel la kantistinon Miley Cyrus, en tartana minijupo, pendanta de malkonstrua globo kun moka etikedo. Ĝi estis malkaŝe seksisma kaj emfazis ke la brita dekstrularo estis kontenta instigi al kontraŭskota indigno kaj stimuli la diseriĝon de la Unuiĝinta Regno por teni sian potencon. Ĉi tiu “tartana paniko” sendube estis decida en la disfalo de la subteno por la Laborista Partio.

Sed la Laboristoj havis alian fatalan problemon nesupereblan. La tutmonda financa krizo okazis dum la mandato de ilia partio, kaj ĝia nekapablo reguligi la bankojn (ĉar ĝi estis katenita de la novliberalisma dogmo) kontribuis al la severeco de la ekonomia disfalo. Samtempe, la Konservativuloj postulis eĉ pli da malreguligo - sed la gazetaro ŝajne forgesis tion. Eĉ pli malbone, sekve de la malvenko de la Laborista Partio en 2010, dum la demoralizita partio okupiĝis pri siaj internaj problemoj, la Konservativuloj reverkis la historion: laŭ la nova versio, la krizon efektive kaŭzis la troa elspezado de la Laboristoj. La Konservativuloj subtenis ĉiun pundon de tiu elspezado ĝis 2008, sed ankaŭ ĉi tiu estis forviŝita el la historio. “Ni forbalaas la malordon postlasitan de la Laboristoj” ripetis la Konservativuloj kaj ilia alianculoj ĝis tio fariĝis kliŝaĵo. “Kial konfidi la ŝlosilojn de la aŭto al la aŭtisto kiu kaŭzis la akcidenton?” Paradokse, estis lasite al disaj kritikantoj de la Novlaborista Partio (interalie, la nuna verkanto) defendi la bilancon de ĝiaj atingoj pri elspezado kontraŭ la propraj apologiistoj de tiu partio. Tial, la ekonomia kredindeco de la Laboristoj ĉe la publiko estis disŝirita, eĉ kiam la ekonomio stagnis pro la programo de rigoraj elspezreduktoj fare de la reganta koalicio.

Forlasitas la “kunpremita mezo”

La Laboristoj ne proponis koheran alternativon; la Konservativuloj male ĉiam havis klaran mesaĝon, konstante ripetatan: pri la ekonomio, pri sociala asekuro, pri impostoj. Miliband ofte sin turnis al la lingvaĵo de scienculoj sen popola resonanco, kiel parolado en 2011 kiu dividis komercajn entreprenojn en “predantojn kaj produktantojn”. Konceptoj estis adoptitaj kaj tuj poste forlasitaj: “kunpremata mezo” de trostreĉataj britoj mezklasanaj; la “brita promeso” - la garantio ke la sekvonta generacio pli prosperos ol la antaŭa; “One Nation Labour” (la Laborista Partio de Unu Nacio) inspirita de koncepto de la Konservativulo Benjamin Disraeli (1804-1881); kaj la “vivkosta krizo” - la delonga malkresko de vivniveloj.

Politikoj kun malmultaj kohereco aŭ radikalismo estis proponitaj unu post alia: promeso pliigi la minimuman salajron ĝis 2020 al nivelo al kiu ĉiuokaze inflacio ĝin portus; portempa prezhaltigo al energiofakturoj kaj sindevontigo instigi al konkurenco en la energiomerkatoj; refiksi la plej altan enspezimposton je 50%, kiel en Japanio; kaj la “mansion tax” (imposto sur domegoj) sur nemoveblaĵoj kun valoro de pli ol du milionoj da pundoj (proksimume 2,7 milionoj da eŭroj), kopiita el la manifesto de la Liberalaj Demokratoj. La Laboristoj promesis ke Britio havos la plej malaltan imposton sur komercaj entreprenoj el la G7-landoj kaj, unuafoje, ke ili reduktos la ŝtatan elspezadon en ĉiu jaro de sia kvinjara mandato. Pri enmigrado, la partio moviĝis dekstren, riproĉante la registaron de Tony Blair pro tio, ke ĝi enlasis tro da orienteŭropanoj, kaj promesis striktajn rimedojn.

Fatalaj por la Laborista Partio estis la perdo de Skotlando, la stimulo de kontraŭ-SNPa indigno en Anglio, la neglekto rebati akuzojn ke la kraŝon kaŭzis troa elspezado fare de la Novlaborista Partio, kaj la manko de kohera alternativo. En Skotlando, la socialdemokrata civita naciismo de la SNP profitis de la seniluziiĝo pri la Laboristoj, dum en norda Anglio la sama fenomeno favoris UKIP-on en multaj urboj kiuj tradicie subtenis la Laboristojn. Kvar milionoj da voĉdonantoj, plejparte el la laborista klaso, voĉdonis por UKIP kaj, kvankam ĝi gajnis nur unu deputiton pro la brita elektosistemo, tio ebligis al la Konservativuloj gajni elektrodistriktojn kiujn la Laboristoj supozis esti sekuraj.

Kia espero restas por la Laborista Partio? En la elektado de la nova gvidanto, mankas maldekstrema kandidato. Dekstrulaj elementoj ene de la partio, kaj ankaŭ la Konservativuloj kaj multaj el la ĉefaj amaskomunikiloj, disvastigas diskurson ke la Laboristoj estis venkitaj ĉar ili estis tro maldekstrismaj kaj kontraŭkomercismaj. Ĉiu kandidato por la gvidanteco promesas forlasi “kontraŭkomercismajn” aŭ “kontraŭaspirismajn” politikojn. Neniu strategio estas proponata por revarbi tiujn, kiuj fuĝis al la SNP, la Verduloj aŭ UKIP. Ene de Unite, la plej granda subtenanto de la Laborista Partio ĉe la laborsindikatoj, ĉiam pli multe da membroj postulas eksfiliiĝon de la partio, kaj demandoj leviĝas pri tio, ĉu la historia ligo inter la laborista movado kaj la Laborista Partio povas supervivi?

Ĉu povus aperi popolisma maldekstrularo subtenata de la laborsindikatoj laŭ la modelo de Syriza en Grekio kaj Podemos en Hispanio, esperante defii la popolisman dekstrularon? La Laborista Partio estas en krizo, la plej granda krizo de post 1918 laŭ Jon Cruddas, la arkitekto de ĝia manifesto. La dekstrularo triumfis ne pro la sukceso de la Konservativuloj, sed pro la malsukceso de la Laboristoj. Tragedio neevitebla.

Owen JONES

Tiu artikolo publikiĝis en la angla eldono de Le Monde diplomatique, junio 2015.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La ukraina krizo, decida testo

Per tio, ke la okcidentaj gvidantoj neglektis la grandegan oferon de la rusoj dum la dua mondmilito, ili bojkotis la ceremoniojn de la 70-a datreveno de la Liberigo de Moskvo, pretekstante la ukrainan krizon. Por solvi tiun konflikton, s-ro Jean-Pierre Chevènement renkontis la prezidanton Vladimir Putin la 5-an de majo 2014, laŭ peto de la franca prezidanto. Li priskribas ĉi tie la vojon, kiu kondukis al la malfido al Ruslando, kaj skizas la rimedojn por forlasi ĝin.

LA MALFONDO de la Sovetunio, decidita fine de 1991 de Boris Jelcin, prezidanto de Ruslando, kaj de liaj ukraina kaj bjelorusa kolegoj, okazis pace, ĉar ĝia prezidanto, Miĥaelo Gorbaĉovo ne volis kontraŭstari ĝin. Sed ĝi estis plena de eblaj konfliktoj: en tiu multnacia spaco dudek kvin milionoj da rusoj estis lasitaj ekster la limoj de Ruslando (kiu havis 147 milionojn da loĝantoj ĉe la lasta popolnombrado de 1989, kontraŭ 286 por la eksa USSR), kiu mem krome konsistas el tre diversaj entoj. Cetere, la kaprica traktato pri la limoj multigis la streĉitecojn inter la postaj ŝtatoj kaj malplimultoj (Alta Karabaĥo, Transdnistrio, Sud-Osetio, Abĥazio, Adjario, ktp). Multaj el tiuj multetnaj ŝtatoj neniam antaŭe ekzistis. Tio estis speciale la kazo de Ukrainujo, kiu estis sendependa nur dum tri jaroj da sia historio, de 1917 ĝis 1920, pro la kolapso de la carismaj armeoj.

Ukrainujo, tia kia ĝi naskiĝis la 25-an de decembro 1991, estas diverse kunmetita ŝtato. La okcidentaj regionoj estis parto de Pollando inter la du mondmilitoj. la orientaj regionoj estas loĝataj de ortodoksaj rusparolantoj. La bordoj de la Nigra Maro estis iam otomanaj. Krimeo neniam estis ukraina antaŭ senkonsulta decido aligi ĝin fare de Nikito Ĥruŝĉovo en 1954. La tradicio de la ŝtato estas ĵusa kaj mallonga: malpli ol kvarona jarcento. La privatigoj de la 1990-aj jaroj aperigis klason de oligarĥoj, kiuj dominas la ŝtaton pli ol la ŝtato dominas ilin. La ekonomia situacio estas tre malboniĝinta: la enŝuldiĝo konsiderinda. La estonteco de Ukrainujo — aliĝo al la Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) aŭ neŭtraleco — estas do nedisigebla de la reformado de la fortrilatoj en eŭropa kaj monda skalo. En 1998, Zbigniew Brzezinski skribis jam, ke la sola rimedo malebligi Ruslandon refariĝi granda potenclando estus forigi Ukrainujon el ĝia influo.*

*  Zbigniew Brzezinski, Le Grand Echiquier, Fayard-Pluriel, Parizo, 1997.

Memorigi la faktojn estas grava por ĉiu, kiu volas kompreni. La aktuala ukraina krizo estis antaŭvidebla ekde la “oranĝa revolucio“ (2004) kaj la unua provo aligi ĝin al la NATO (2008). Tiu ĉi krizo estis evitebla, almenaŭ se la Eŭropa Unio, en la momento de starigo de la “orienta partnereco“ (2009) estus metinta la intertraktadon de asociiga traktato kun Ukrainujo en kadron por harmoniigi ĝin kun la celo de strategia partnereco inter la Eŭropa Unio kaj Ruslando de 2003: krei spacon de libera cirkulado “de Lisbono ĝis Vladivostoko“.

Por tio estus kompreneble necesa konsideri la interplektiĝon de la ukraina kaj rusa ekonomioj.* Tiel la Unio estus evitinta lasi sin uzi de la adeptoj de etendo de la NATO ĉiam pli orienten. Anstataŭ tio, Bruselo metis Ukrainujon antaŭ la malebla dilemo elekti inter Eŭropo kaj Ruslando. La ukraina prezidanto, s-ro Viktor Janukoviĉ, hezitis: la rusa propono estis, finance, nete pli substanca ol la eŭropa propono. Li petis la prokraston de la subskribo de la traktato pri asociigo decidita en Vilno la 29-an de novembro 2013.

*  Vd Julien Vercueil, “Aux racines économiques du conflit ukrainien“, Le Monde diplomatique, julio 2014.

Mi ne scias, ĉu la kompetenta eŭropa komisaro, s-ro Stefan Füle, prenis siajn direktivojn ĉe s-ro Manuel Barroso, la tiama prezidanto de la Eŭropa Komisiono, kaj ĉu la Eŭropa Konsilio iam ajn diskutis pri demando, kiu ĝerme portis en si la plej grandan geopolitikan krizon en Eŭropo post tiu de la eŭropaj raketoj (1982-1987).* La prezidanto Putin deklaris, ke la eŭropaj instancoj (s-roj Barroso kaj Herman Van Rompuy) kaj en Bruselo mem, en januaro 2014, rifuzis ĉian eblecon diskuti pri la enhavo de la asocia traktato kun Kievo, pretekste de la suvereneco de Ukrainujo.

*  Post la instalo de atomraketoj de mezlonga atingo, SS20, en la USSR kaj en centra Eŭropo ekde 1977, la NATO projektis instali ekvivalentajn raketojn (Pershing II kaj krozraketojn) en Okcidenteŭropo. La intertraktadoj pro manifestacioj ne sukcesis kaj la “eŭropraketoj“ estis instalitaj ekde 1983. Tiuj instalaĵoj estis malmuntitaj post la subskribo de Ronald Reagan kaj Miĥaelo Gorbaĉovo de la Traktato pri la atomarmiloj je meza atingo, fine de 1987.

La prokrasto de la subskribo de la traktato fare de la prezidanto Janukoviĉ estis la signalo de la manifestacioj nomataj “poreŭropaj“ de Majdano, kiuj kondukis, la 22-an de februaro 2014, al lia elpelo. Ke la Eŭropa Unio revigas konsiderindan parton de la ukraina opinio, tio estas komprenebla. Tamen oni devas demandi sin, ĉu la Eŭropa Komisiono havis la mandaton etendi la eŭropajn normojn al la ekstero de la Unio. La manifestacioj de Majdano estis surloke helpataj de multaj vizitoj de eŭropaj, sed precipe usonaj respondeculoj, ofte eminentaj,* dum neregistaraj organizaĵoj kaj komunikiloj lanĉis veran inform-militon. Ĉu tiu eksplicita subteno al la manifestacioj, kies ordoservo estis esence en la manoj de la ekstremdekstro — Praviy Sektor kaj Svoboda — ne povis konfuzi inter tio, kio koncernis la Eŭropan Union kaj la iniciatoj de la NATO, se ne tiuj de Vaŝingtono kaj de ties servoj? La “eksporto de la demokratio“ povas vesti sin diverse.

*  Ekz-e s-ino Victoria Nuland, usona vica ŝtatsekretario pri Eŭropo kaj Eŭropazio, la usona senatano John McCain aŭ la germana ministro pri eksteraj aferoj Guido Westerwelle.

La neapliko de la interkonsento de la 21-a de februaro 2014, kiu planis prezidant-elekton fine de la jaro kaj kontraŭkonstitucian eksigon, sekvatage, de prezidanto kiu havis certe siajn mankojn, sed kiu estis tamen ja elektita, konsidereblas kiel “revolucio“ aŭ kiel ŝtatrenverso. Tiu ĉi lasta interpreto regis en Moskvo. Kvankam Krimeo estis rusa antaŭ 1954, ne estas kontestebla ke la decido organizi ĝian aliĝon al Ruslando, eĉ per referendumo, estis misproporcia. Ĝi kontraŭas al la principo konstante asertata de Ruslando pri la respekto de la teritoria integreco de la ŝtatoj, ĉefe kiam tiu principo estis rompita de la fortranĉo de Kosovo disde Jugoslavujo. S-ro Putin, en Krimeo, levis la strategiajn interesojn de Ruslando en la Nigra Maro super ĉiajn aliajn konsiderojn, sendube ĉar li timis, ke la nova ukraina registaro ne respektos la traktaton, kiu luis Sebastopolon al Ruslando ... ĝis 2042!

Tiu ĉi krizo estis do hazarda deglito. La anekso de Krimeo ne estis programita: s-ro Putin faris fine de februaro la solenan fermon de la Olimpiaj Ludoj de Soĉio, kiu volis prezentiĝi kiel vitrino de la rusa sukceso. Li superreagis al evento, kiun ankaŭ la Eŭropa Unio ne estis programinta, kvankam ĝi estis helpinta ĝin per malprudento. Estas klara, ke ĝi estis superŝutita de fremdaj iniciatoj, eĉ se ili enhavis gravajn punktojn. La demando, kiu leviĝas hodiaŭ, estas, ĉu la eŭropanoj povos ree regi la situacion.

S-ro Putin certe ne antaŭvidis, ke Usono uzos la anekson de Krimeo por trudi sankciojn unue limigitajn (julio 2014), poste multe pli severajn (septembro). Komence de majo 2014 li deklaris sin preta ĉirkaŭbari la konflikton. Ili instigis la ruslingvajn regionojn trovi solvon al siaj problemoj interne de Ukrainujo. La 10-an de majo, s-ro François Hollande kaj s-ino Angela Merkel elvokis, en Berlino, malcentraligon de Ukrainujo enskribitan en ĝia konstitucio. La 25-an de majo la prezidanto Petro Poroŝenko estis elektita kaj tuj agnoskita de Moskvo. La “grupo de Normandio“ (Ukrainujo — Ruslando — Germanujo — Francujo) skiziĝis la 6-an de junio. La krizo ŝajnis esti pace solvebla.

Sed ĉio elglitis en la somero: la instancoj de Kievo lanĉis kontraŭ la “memproklamitaj respublikoj“ “kontraŭteroristan operacion“, kiu igis la loĝantaron de Donbaso kontraŭstari ĝin. La afero subite ĉesis pro la malsukceso de la ukraina armeo, malgraŭ la subteno de “volontulaj batalionoj“ por-Majdan-aj. La interkonsentoj de Minsko-1, subskribitaj la 5-an de septembro, proklamis batalhalton. Ses tagojn poste, la 11-an de septembro, severaj sankcioj komencis realiĝi de Usono kaj la Eŭropa Unio, oficiale por garantii la aplikadon de la batalhalto. Tra la bankoj, paralizitaj de la usonaj sankcioj, la komerco inter la Eŭropa Unio kaj Ruslando pli kaj pli malkreskis kaj kvazaŭ paraliziĝis. Ruslando dekretis kontraŭsankciojn en la nutraĵa kampo kaj turnis sin al la “sojlolandoj“, precipe al Ĉinujo, por diversigi sian eksteran komercon kaj siajn industriajn kunlaboradojn malfavore al la okcidenta Eŭropo.

Samtempe la prezoj de la nafto kolapsis. La valoro de la rublo, fine de 2014, falis de 35 al 70 rubloj por unu dolaro. Pro manko de kontrolado la batalhalto enŝlimiĝis. Kievo lanĉis duan militan ofensivon, kiu fiaskis kiel la unua. Danke al la iniciatoj de la ŝtatestroj, kunigitaj de s-ro Hollande en la formo de la Normandia grupo kaj kun enpreno de la Organizaĵo por sekureco kaj kunlaborado en Eŭropo (OSCE laŭ la franca), novaj interkonsentoj, nomataj “Minsko-2“, estis subskribitaj la 12-an de februaro 2015.*

*  Vd Igor Delanoë, “Ukrainujo inter milito kaj paco“, Le Monde diplomatique, marto 2015.

La kaptilo fermiĝas: la okcidentaj sankcioj estas, principe, faritaj por esti ĉesigitaj. Nu, dum la milita flanko de la interkonsentoj de Minsko-2 pli aŭ malpli aplikiĝas, la politika flanko paneas. Ĝi sekvas klare difinitajn etapon: voĉdono de elekto-leĝo fare de la Rada (la ukraina parlamento), lokaj elektoj en Donbaso, reformo de la konstitucio, leĝo de malcentraligo, novaj elektoj, kaj fine restarigo de la kieva kontrolo de sia landlimo kun Ruslando. Sed, la 17-an de marto ĉi-jara, la Rada decidis tekston, kiu konfuzas tiujn etapojn per tio, ke ĝi starigas la “retiriĝon de la armitaj grupoj“ kiel antaŭkondiĉon. La blokado de la politika flanko de la minskaj interkonsentoj fare de la kieva registaro direktas en la realo la ukrainan konflikton al “konflikto blokita“. La ĉesigo de la sankcioj estas tiel ostaĝita de vera diabla cirklo: principe ili ĉesigeblas nur unuanime. En la realo aplikiĝas la “leĝo de interkonsento“: jam s-ino Merkel anoncis, la 28-an de aprilo 2015, ke la eŭropaj sankcioj estos fine de junio verŝajne daŭrigotaj.

Fakte ni ĉeestas militon, kiu ne diras sian nomon. La silenta debato inter tiuj, kiuj deziras — ĝenerale mallaŭte — konservi la partnerecon inter la Eŭropa Unio kaj Ruslando tia, kia ĝi estis konceptita komence de la 2000-aj jaroj kaj la adeptoj de politiko por ĉirkaŭbari kaj eĉ reŝovi Ruslandon, do fakte de nova malvarma milito, estas la efiko de kontraŭaj voloj inter Vaŝingtono kaj Moskvo. Surloke okazas anstataŭa milito. En ĝi batalas unuflanke la ukraina armeo kaj la “volontulaj batalionoj“ subtenataj de Usono kaj de ties aliancanoj, kaj aliflanke la milicoj nomataj “separistaj“, kiuj trovas sian apogon unue el la ruslingva loĝantaro de la oriento kaj, kompreneble, en rusa helpo vestita per la koloroj de sanitara helpo. La daŭrigo de tiu konflikto povas konduki al tio, ke Ukrainujo fariĝos por longa tempo disputaĵo inter la Eŭropa Unio kaj Ruslando. Pere de vera ideologia krucmilito kun grandega disvastigo, Vaŝingtono provas samtempe izoli Ruslandon kaj firmigi sian regadon super la cetera Eŭropo. La heroldoj de nova malvarma milito priskribas Ruslandon kiel diktatorecon fundamente malamika al la universalaj valoroj kaj kiu aspiras restarigi la USSR. Por tiuj, kiuj konas la hodiaŭan Ruslandon, tiu priskribo estas ekscesa kaj eĉ karikatura. La populareco de s-ro Putin devenas samtempe el la revigligo de la ekonomio, kiun li sciis okazigi en lando, kiu perdis la duonon de sia malneta enlanda produkto en la 1990-aj jaroj kaj al la ĉesigo de la disfalo de la ŝtato. Lia projekto ne estas imperia, sed nacia. Ĝi estas projekto por modernigi Ruslandon, kaj kompreneble tiu, kiel ĉiu ŝtato, havas normalajn interesojn de sekureco.

Oni povas kompreneble provi revigligi malnovajn timojn: iuj pensas ke Pireo estas viro* kaj ke s-ro Putin estas lando. Ruslando estas fakte en plena transformiĝo. Ĝia socio estas stampita de la kresko de multaj mezaj tavoloj kiuj ofte kontestis la revenon de s-ro Putin al la potenco en 2012, sed kiuj ŝajnas hodiaŭ esti realiĝintaj al li. Eĉ s-ro Miĥaelo Gorbaĉovo opinias, ke la Okcidento, ekde 1991, traktis Ruslandon maljuste kiel landon venkitan, dum la rusa popolo estas granda popolo evidente eŭropa.* Kaj ĝi forviŝis la fakton, ke ĝi pagis la plej pezan tributon en la milito kontraŭ la nazia Germanujo. Ni vidas do veran reskribadon de la historio, kvazaŭ la kontraŭkomunismo devus eterne transvivi la komunismon.

*  La leganto bonvolu senkulpigi tiun aludon al La Fontaine. Liaj fabloj ankoraŭ priskribas nian universon ...
*  Parolado en Berlino, la 9-an de novembro 2014.

La materiaj bazoj de la malvarma milito — la kontraŭeco de du antagonismaj ekonomiaj kaj ideologiaj sistemoj — ne plu ekzistas. La rusa kapitalismo havas certe siajn specifaĵojn, sed ĝi estas kapitalismo inter aliaj. La konservativaj valoroj, kiujn s-ro Putin deklaras, celas antaŭ ĉio, en lia menso, cikatri la vundojn malfermitajn dum la sepdekjara parentezo de la rusa bolŝevismo.

La vera defio de la aktuala ukraina krizo estas la kapablo de Eŭropo montriĝi kiel sendependa aganto en multpolusa mondo, aŭ, male, ĝia restado en daŭrema subordiĝo sub Usono. La rusofobio de la komunikiloj montras sisteman opini-aranĝon kompareblan al tiu, kiu akompanis la Golf-militon en 1990-91. Tiu kondiĉigo de la opinio baziĝas sur la manko de scio kaj de kulturo pri la nuntempaj rusaj realaĵoj, kaj eĉ sur manipulata maniĥea ideologia konstruo.

Ruslando montras klaran kapablon de fleksiĝemo. Francujo devas reprezenti, en la grupo de Normandio, kiun ĝi iniciatis, la superan intereson de Eŭropo. Malfacilas akcepti, ke nia ekstera politiko estas malhelpata de ekstremistaj aŭ reviziistaj tendencoj. Mi persone ne farus egalecosignon inter la komunismo kaj la naziismo, kion faras la “memoraj leĝoj“ deciditaj de la Rada de Kievo la 9-an de aprilo 2015. En la ukraina krizo, la konservativa Germanujo de s-ino Merkel ŝajnas al mi tro orientita laŭ Usono. Ĝi povas esti tentata provizore forlasi sian tradician politikon direktitan al Ruslando (“Ostpolitik“) por rapida sukceso en Ukrainujo. La nombro da germanaj industriaj instalaĵoj en Ukrainujo atingis en 2010 mil okcent, kontraŭ kvindek de Francujo. Ukrainujo kompreneble multigas la rezervon de malmultekostaj laboristoj de centra Eŭropo (Mitteleuropa), kio estas kompara avantaĝo por la germana industrio, kiun la altiĝo de la salajroj en la landoj de centra kaj orienta Eŭropo hodiaŭ tendencas erozii. Germanujo devas konvinki la eŭropanojn ke ĝi ne estas la simpla relajso de la usona politiko en Eŭropo, kion la uzado de la BND* fare de la National Security Agency (NSA) povus pensigi. La “grupo de Normandio“ devas esti la rimedo por aplikigi Minskon-2, mallonge, por forigi la kontraŭstaron de Ukrainujo kontraŭ la aplikado de la politika flanko de la interkonsento. Kaj Eŭropo havas financajn levilojn.

*  Bundesnachrichtendienst: germana sekreta servo.

Urĝas ke “eŭropa Eŭropo“ manifestiĝu. Ĝi povus unue provi konvinki Usonon, ke ĝia vera intereso ne estas puŝi Ruslandon ekster la “Okcidenton“, sed redifini kun ĝi ludregulojn reciproke akcepteblajn kaj taŭgajn por restarigi racian konfidon.

Jean-Pierre CHEVÈNEMENT.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉe la limoj de la realo

“Ekzistas du historioj: la historio oficiala, mensoga, kaj krome la historio sekreta, kie troviĝas la veraj kaŭzoj de la eventoj.“ Honoré de Balzac, kiu aŭtoras en Perditaj iluzioj (1837-1843) tiun maksimon kiu poste famiĝis, estis konvinkita pri tio. Cetere, li fondis asocion, La ruĝan ĉevalon, kiu devis organizi en la ombro la avancadon de liaj amikoj kaj de li mem en la ŝlosilajn postenojn de la literatura mondo. Kaj li demonstras tion en siaj romanoj; ne nur en tiuj, kiuj eksplicite temas pri komplotoj (Dubinda afero, Historio de la dektriopo)* sed ankaŭ en tiuj, kiuj precize priskribas la funkciadon de socia medio.

*  En la franca respektive: Illusions perdues; Le Cheval rouge; Une ténébreuse affaire, Histoire des Treize. -vl

La admirinda Perditaj iluzioj surscenigas la fiaskon de ambicia beletrista junulo preta malkonfesi ĉion por fariĝi riĉa kaj fama. Do, ke temas, kiel diris Balzako, pri “historio plena de vero“. La bela Lucien estas lastmomente savita de mistera abato, kiu promesas al li, kiel ia Mefisto, la realigon de liaj deziroj. Carlos Herrera, pli konata sub la nomo Vautrin, estas eksa punlaborulo, posedanto de tiom da sekretoj kaj da rilatoj, ke li kapablas manipuli la radetarojn de la financo, de la gazetaro, do de la potenco. Cetere li fine fariĝas ĉefo de la sekureca servo. Tiu kariero similas al la fabela historio de Eugène-François Vidocq (1775-1857), punlaborulo kiu kreis la justic-policon. Anstataŭ simpla miriga anekdoto li estas tuta simbolo. Ĉar kvazaŭ la tuta jarcento devis demandi sin pri la originoj de potencakiro kaj suspekti la uzadon de kaŝitaj elementoj.

Ĉio komenciĝis kun la konsterno, kiun estigis la Franca Revolucio, kiu disbatis la mondan ordon kaj malfermis eblecojn ĝis tiam apenaŭ perceptitajn. Sed la sekvo estis ankaŭ konsterna: La heredaĵo de la Revolucio likvidita, la esperoj de la Glora Triopo (1830) kaj de la Respubliko de 1848 perfiditaj. Dum tiu jarcento, la volo de la popolo, aŭ de la mezaj tavoloj kiuj pli aŭ malpli kredas reprezenti ĝin, estas regule konfiskata. Do, kiu faras la historion, kaj la politikon? La kolektiva imagaro transskribis tiun maltrankvilon en formon ĝis tiam tre malmulte uzatan, la romanon*, per tio ke ĝi atentigis aparte pri ĝia popoleca parto — do tiu destinita al larĝa publiko, kiu ne uzas la kodojn de la “nobla“ literaturo kaj ofte aperas en la felietona gazetaro. Kaj ĝi donas sian klarigon: la evoluon de la eventoj mirige ŝanĝas la komplotistoj, kiuj agas en la ombro. Kiel ... la framasonoj, kun sia fame konata ligo kun la Revolucio.

*  Aude Déruelle et Jean-Marie Roulin (sous la dir. de), “Les Romans de la Révolution“, 1790-1912, Armand Colin, Parizo, 2014.

Unu el la plej kontaĝaj “komplotemuloj“ estis Alexandre Dumas. Per, interalie, la ciklo “Memoraĵoj de kuracisto“ (Mémoires d’un médecin, 1846-1852) li okupiĝas pri la figuro de Cagliostro, ĉefo de la societo de la Nevidebluloj, dotita je povoj kvazaŭ superhomaj, kiu volas renversi la monarĥion: “Kiel Dio, mi estos pacienca. Mi portas mian sorton, la vian, tiun de la mondo en tiu ĉi mankavo.“ George Sand (La dukino de Rudolstadt, 1843), Eugène Sue (La vaganta judo, 1844-45), kiu disvolvas “jezuitan komploton“, Paul FévalPonson du Terrail montras la saman tendencon. Sendepende de la politika tendenco de la aŭtoroj: monarĥistoj aŭ respublikanoj, la kompreno de la lastatempa historio pasas tra kaŝaj agantoj, ofte esceptaj homoj ĉekape de sektoj — kio cetere en la realo okazis en la sansimona* projekto reorganizi la socion sub la gvidado de industria kaj religia elito. Ĉar en la realo la konspiroj kaj sekretaj asocioj ja vere ekzistas, eĉ se nur, en la 1820-aj jaroj, la “karbonarismo“, celanta la liberigon kaj unuigon de Italujo, aŭ ties franca kuzino, la Charbonnerie, kiu en la sama periodo provas renversi la restaŭradon — kion elvokas la neelĉerpebla Dumas en La mohikanoj de Parizo (1854-55)*. Sed en la kristaliĝo de tiu kolektiva imagaro ludas rolon ankaŭ la fantomo de la “respubliko“, kiu donus voĉon al la popolo, al la amaso, nome de la egaleco: la maskitaj potenculoj en la vera potenco ebligas ankaŭ imagi novan aristokrataron.

*  de Sansimono (Saint-Simon). -vl
*  France: Les Mohicans de Paris. -vl

Tiu ambigua koncepto, kiu flirtas ofte kaj fascinite kun la figuro de la superhomo, reaktiviĝas ĉe ĉiu granda periodo de kolektiva perturbo, speciale kiam la dominanta ordo estas minacata aŭ ... minaca. Ekzemple, inter la du mondmilitoj, surfone de malapero de la malnovaj imperioj (otomana, aŭstra-hungara), de apero de la konsterna Oktobra Revolucio (vidu la artikolon art), poste de la leviĝo de la faŝismo kaj de la naziismo, la efervesko kaj la sukceso de la historioj pri spionoj, enŝovitoj, de solaj aŭ klubaj subfosantoj, manipulistoj aŭ manipulatoj, en la popola literaturo same kiel en la juna kinejo, atestas pri la forta suspekto, laŭ kiu ekzistas malantaŭa flanko de la demokratio, kiu estas ĝia kaŝita vero.

Vero malsama, laŭ tio, ĉu la aŭtoro estas reakciulo aŭ tendencas maldekstre. Ekzemple, por resti ĉe Britujo, multaj romanoj de Agatha Christie montras senmankan malestimon al la popolo. La Kvaropo (1927) ekz-e elvokas la koalicion de kvar superinteligentuloj, kies celo estas akiri la dominadon de la mondo: “La universala ribelo, la laboristaj tumultoj (...), estas homoj (...) kiuj diras, ke malantaŭ ĉio ĉi estas forto kiu volas nenion alian ol la disfalon de la civilizacio.“ La Kvaropo estas venkita de alia superinteligenta homo, tiu de Hercule Poirot, kaj ne de la registaraj fortoj.

Multaj romanoj de Graham Greene, ofte adaptitaj al filmo (Pagata murdisto, 1936), kaj ankaŭ la mirinda perturbisto Eric Ambler (Limo de la mallumo, 1936); Epitafo por spiono, 1938)*, pritraktas aliflanke komplotojn de la reprezentantoj de la ordo — de ordo korupta, submetita al ĉiaj interesoj aliaj ol tiuj, kiujn ili pretendas defendi kaj kiuj preferas la ekstremdekstron al la ruĝa danĝero. La heroo estas nun ordinara homo kiu estas implikita en manipuladon de la vero kaj kiu devas kompreni, de kio li revenas. La komploto aperas tie kiel rimedo por malkaŝi la verajn elekteblecojn de demokratioj komplete perversiĝintaj. Do, tio, pri kio La plej bona mondo de Aldous Huxley (1932) donas version aparte deprimitan ...

*  Vd Luc Boltanski, Enquêtes et complots. Une enquête à propos d’enquêtes, Gallimard, Parizo, 2012.

La spionromano tiel montras la finon de sia senkulpeco. La demokratio baziĝas sur iluzio: kredi je ĝi estas bona por naivuloj, tiuj kiuj ne vidas, ke la veraj agantoj estas super la amaso, aŭ tiuj, kiuj estas konvinkitaj, ke la valoroj, kiujn ĝi afiŝas, estas realaj kaj neŭtraligas la streĉitecon inter emancipiĝo (politika) kaj dominado (socia). La jaroj post Hiroŝimo, de la malvarma milito, de la makartismo kaj de la sendependigaj militoj daŭrigis tiun vidmanieron kaj akrigas la cinikecon kaj la elitismon: OSS 117 (1949), James Bond (1953) kaj ekz-e S.A.S. (1965), ĉiuj “tre bone naskitaj“ kaj dotitaj de malkutimaj kapabloj, estas profesiuloj, same kiel la vera politiko estas afero de profesiuloj kaj estas movata de perfido, de duobla ludo, de murdo.* La veron de la eventoj oni prefere ne diru al la simplaj homoj: la libera mondo kaj la alia (kian ajn formon ĝi alprenas), ĉiuj uzas la samajn intrigojn kaj murdojn. La idealoj estas sufiĉe palaj.

*  Studaĵo pli speciale centrita sur Usono: Gordon B. Arnold, Conspiracy Theory in Film, Television and Politics, Praeger, Wesport (Connecticut) — Londono, 2008.

Estas vere ke la epoko estas konfuziga: de la tre ŝikaj junaj “spionoj de Kambriĝo“ kiuj laboras por la Sovetunio kaj estas samtempe en funkcio de la britaj sekretaj servoj, tra la tre mistera afero Kennedy, ĝis la Watergate-skandalo, por eĉ ne paroli pri la stalinaj procesoj — estis vere komplika, resti en mondo duparta: la Bono / la Malbono, la Demokratio / la Totalismo, ktp. Tio, kion rakontas al ni John Le Carré, kun sia spiono griza kaj melankolia, ne ema al certecoj (La voko de la morto, 1963), dum multe antaŭe, en 1948, George Orwell, kun 1984 faris la ŝtatkomploton la formo, kiun la estonteco alprenis.

Atomenergio, spackonkero, psiĥedelaj substancoj, scienco atakanta la percepton de la komuna realo ... En tiuj samaj jaroj de 1950 ĝis 1970 la sciencfikcio fariĝis la formo taŭga por prezenti la eblecojn de komploto, kiujn la moderneco disponigas. Ne temas tiom pri montrado, en perspektivo pli aŭ malpli kritika, de la senposedigo de la politiko, kiun la civitanoj spertas, kiom pri dubigi la eblecon mem kredi ke vero ekzistas. En la televido, sekve al tre multaj filmoj, kiuj montris invadojn de eksterteruloj,*, la usona felietono La invadantoj (1967-1968) surscenigas eksterterulanan komploton por koloniigi la Teron. La solan homon, kiu komprenis, oni kredas frenezulo. En la brita kaj nepretervidebla samtempe La malliberulo, eksa spiono, retenata kontraŭvole en ĉarma vilaĝo, batalas kontraŭ la multaj atencoj, inkluzive teĥnikaj-ĥemiaj, al sia memoro kaj al sia identeco. Defendi sian propran humanecon kontraŭ tio, kio volas malhumanigi lin: en tiuj tempoj, en kiuj la kontraŭkulturo kaj la ribelo kulminis, la komploto havas filozofian dimension, kaj ne politikan.

*  Kp André-François Ruaud kaj Raphaël Colson, Science-fiction. Les frontières de la modernité, Mnémos, Saint-Laurent-d’Oingt, 2014.

Dum dudek jaroj poste ĉiuj ĉi scenaroj vigliĝas kaj spertas impresan modecon, du el ili, se juĝi laŭ ilia sukceso, eksterordinare kongruas kun la aktualaj zorgoj: la filozofia skemo kaj la hipotezo de la sekto de la mondmastroj. Ni estas nun alfrontitaj al la “malfacilo kunigi la konkretan sperton kun racia kompreno de la tutmondiĝinta kapitalo“*, kaptitaj en la fluego de la donitaĵoj, en la cirkulado kvazaŭ senmateria de la mono, en tutmonda reto de aktivaj informoj, kiu ŝajnas esti dotita de aŭtonomeco.

*  Kp Fredric Jameson, La Totalité comme complot. Conspiration et paranoïa dans l’imaginaire contemporain, Les Prairies ordinaires, Parizo, 2007.

Tio estas la triumfo de la sciencfikcia verkisto Philip K. Dick, kiu skribis jam, en La tempo tordita (1959): “La mondo, kiun ni spertas, ne estas la reala mondo, sed io alia, duonrealo, tromplogaĵo.“ La ekstera realo ne estas plu fidinda, sed krome, oni dubas ankaŭ pri la interna realo. Dick estas sur ĉiuj ekranoj, adaptita aŭ afiŝita kiel influhava: Blade Runner, Total Recall (1990), Minority Report (2002), Paycheck (2003), ktp. Sed, apud Existenz de David Cronenberg (1999) kie oni vivas, sen tion scii, en video-ludo, eble la filmo de la fratoj Wachowski Matrix (1999) plej bone kongruas kun la “komplotista“ perspektivo: la plej multaj homoj ne scias, ke ili vivas en virtuala universo; nur kelkaj ribeluloj konas la veron — la “reala“ mondo estas detruita, jam regas la “maŝinoj“. Sed nenio malebligas supozi, ke tiun “veron“ proponas alia programo. Eble ekzistas sole nur iluzioj. Kiel diras Alain Badiou, jen filmo por prepari por Platono ...

Paralele al tio metafizika dubo denove elkreskas, por doni sencon al tio, kio estas sentata kiel senpoveco de la ŝtatoj, la literaturo kiu baziĝas sur la sekreteco de la vera potenco, kaŝita al la civitano kaj koncentrita en la manoj de kelkaj elektitoj, la Illuminati [Iluminatoj]. Strange, oni retrovas tie la iluminatojn karajn al la romano de la 19-a jarcento: esotera organizaĵo, kiu regas la mondon en la ombro. Sed la Iluminatoj agis ĝenerale por la progreso de la homaro, dum la Illuminati, malicaj, volas nur la totalan dominadon, la New World Order, kaj nur por ili. Kiel iuj rapistoj resumas, ili estas malantaŭ ĉio, kio reprezentas la potencon: “Obama estas marioneto de la Nova Monda Ordo“ (Profesoro Griff, de la grupo Public Enemy); “Ili estas ĉiuj implikitaj en tiuj sekretaj societoj, John Kerry, George Bush, Tony Blair, Elisabeth“ (Rockin’Squat); “Imagu ke oni mensogas al ni, de jarcentoj kaj jarcentoj / Ke iuj alte lokitaj komunumoj konas la receptojn / La sekretojn de la vivo, ne tiujn, kiun oni montras al ni“ (Keny Arkana).

La frenezo Illuminati, paralele al la ega kresko de la fantasy, prosperis en la sekvo de la triumfo, kiun spertis la komplotoj de Dan Brown — Da Vinci Code (2003) kaj ĉefe Anĝeloj kaj Demonoj (2000). Kvankam ĝi envenas en kanzonojn aŭ video-ludojn (Grand Theft Auto), ĝia vera esprim-kampo estas la sociaj retoj, kie oni denuncas la “inicitojn“, videblajn per kelkaj signoj: per triangula figuro, per “kornitaj“ fingroj ... Pura deliro de interpretado, kiu miksas la dolaron, la ulojn, Bilderberg (vidu la artikolojn p. 17 art), ktp, kaj ofte flirtas kun la kontraŭjudismo.

La fakto, ke serĉo “Illuminati“ donas 491.000 rezultojn en la francaj paĝoj de Google (por kompari, “greka ŝuldo“ donas nur 281.000), kaj ke la vendo de la esoteraj libroj progresas 50-elcente (nombroj de la ŝtata sindikato pri eldonado por 2013), ke la magraj romanoj de Dan Brown vendiĝas je ducent milionoj da ekz-eroj, eble ne vekas puran ĝojon. Tamen ne maleblas malkovri, en tiu freneza malĉifrado, kiom ajn mizera ĝi estas, la bezonon trovi veron, kiu klarigas la frenezon de nia mondo, reakiri grandan rakonton kiu donu sencon al la eventoj. Bezonon, kiu povas konduki al serĉado de propeka ŝafo, aŭ rifuzi la akaparon de la kolektivaj riĉaĵoj fare de iuj ...

Evelyne PIEILLER.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Paco, ĉu per forto aŭ per juro?

OFTE la milita infero estas rezulto de pacaj intencoj. Kio novas hodiaŭ, estas ia banaligo de la forto-uzo kaj la instalado de la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO) kiel armita brako de tutmonda ordo diktata de la okcidentanoj. La interveno en Kosovo en 1999, decidita sen permeso de la Sekurec-konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), preparis la transformiĝon de la NATO, kun aldona homhelpa vestaĵo. La 23-an de septembro 2008, en komuna deklaracio, unue tenata sekreta, la ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon kaj la ĝenerala sekretario de NATO Jaap de Hoop Scheffer formaligis tiun devojiĝon de la UN-a sekureco-arkitekturo, kiun konfirmis la interveno de la NATO en Libio en 2011.

Tamen, la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, subskribita la 26-an de junio 1945 en San Francisko kaj konceptita kiel opono al milito, devigas la ŝtatojn serĉi pacajn rimedojn por solvi siajn konfliktojn. Ĝia enkonduko klare tion deklaras: “Ni, popolojde la Unuiĝintaj Nacioj, firme decidintaj gardi generaciojn kontraŭ la plago de milito, kiu dufoje dum nia vivotempo alportis nedireblan suferon al la homaro...”. La artikolo 2.3 konsekvence asertas, ke “La membroj solvas siajn internaciajn disputojn per pacaj rimedoj, tiel ke la paco kaj la internacia sekureco kaj la justeco ne estu endanĝerigataj”. Tiun esencan principon akompanas rimedoj; “La partioj de ĉia disputo, kies daŭrigo povas minaci la konservadon de la internaciaj paco kaj sekureco, klopodas unue por atingi solvon per intertraktado, esplorado, perado, kompromiso, arbitraciado, tribunala decido, uzado de regionaj institucioj aŭ interkonsentoj aŭ per aliaj pacaj rimedoj de propra elekto” (artikolo 33 de ĉapitro 6).

Kontraŭe al ĝenerale akceptita opinio, tiu metodo renkontis certan sukceson. “En la 1990-aj jaroj, pli da konfliktoj finiĝis per intertraktado (kvardek du) ol per milita venko (dudek tri)”, substrekas la ambasadoro Thomas Greminger*. Diplomatiaj (intertraktado, esplorado, perado, kompromiso) aŭ tribunalaj (arbitracio, juĝo), la proceduroj de paca solvado de la konfliktoj elvokitaj en la artikolo 33 estas ofte aplikataj.

*  Thomas Greminger, “Médiation et facilitation dans les processus de paix actuels: l’importance vitale de l’engagement, de la coordination et du contexte”,teksto prezentita okaze de la “Retraite sur la médiation internationale de la francophonie”, Ĝenevo, 15-17-an de februaro 2007.

MULTAJ EL ILI koncernas internajn konfliktojn de ŝtatoj. En 2005, ekzemple, du longaj kaj intensaj mediacioj rezultigis interkonsentojn pri disdivido de teritorioj markitaj de longaj militoj: la ĝenerala pac-interkonsento inter la registaro de Ĥartumo kaj la Liberiga Popola Armeo de Sudano malfermis la vojon al sendependo de Sud-Sudano; la interkonsento inter Indonezio kaj la timoraj sendependistoj ebligis la aliron de Orienta Timoro al la rango de ŝtato. La 12-an de junio 2006, la prezidantoj de Kameruno kaj Niĝerio subskribis konvencion pri suverenec-transdono koncerne la duoninsulon Bakassi, post kiam la Internacia Kortumo (IK) faris decidon en 2002 favore al la unua. La Sekurec-konsilio deklaris la finon de la transira reĝimo la 13-an de aŭgusto 2013 kaj salutis tiun serenan transiron. Nikaragvo brile gajnis ĉe la IK la 27-an de junio 1986, sed la kondamno de la renversemaj atakoj de la neoficialaj militantoj subtenitaj de Usono apenaŭ havis politikajn konsekvencojn, ĉar la usona prezidanto Ronald Reagan ne konsideris ilin. Ĉi tiuj sukcesoj en streĉitaj konfliktoj montras, ke juro fiksas kadron al la argument-interŝanĝoj inter malakorduloj, preferindaj al bato-interŝanĝoj inter militantoj.

Al tiu ilaro aldoniĝas la mediaci-misioj pri kiuj plej kompetentas kelkaj landoj. Svisujo, ekzemple, ebligis la Evian-interkonsentojn inter Francujo kaj la Fronto por la Nacia Liberiĝo (FNL) de Alĝerio en 1962. Norvegujo organizis intertraktadon inter Israelo kaj la Organizaĵo por Liberigo de Palestino (OLP), kiu rezultigis la Oslo-Interkonsentojn subskribitajn en 1993. La ĝenerala sekretario de UN Kurt Waldheim sukcesis similan mision en Kipro en 1975.

TAMEN,la malsukcesoj de la paca solvado de konfliktoj estas evidentaj. La esperoj naskitaj el la fino de la malvarma milito ne havis sekvon. En 2000, la komisiono prezidata de s-ro Lakhdar Brahimi taksis je pli ol kvin milionoj la viktimojn de la konfliktoj de la lasta jardeko. La militoj en Jugoslavio kaj en Irako estis la privilegiitaj laboratorioj de detruo de la publika internacia juro, kiun siavice Rusujo ekspluatas nun en Ukrainujo. Per la rezolucio 687 de aprilo 1991, la Sekurec-konsilio senrajte atribuis al si prerogativon de la IK, trudante kompensaĵojn al Irako. La 22-an de majo 2003, per la rezolucio 1483, la Konsilio, laŭ propono de Usono, Britujo kaj Hispanujo, malrekte aprobis (unuanimece de la dek kvar ĉeestantaj membroj) la okupadon kaj ekspluatadon de Irako*, tiel validante kontraŭleĝan agon. Francujo, Ĉinujo kaj Rusujo rezignis, lacaj pro tro longa rezisto, por rezervi al si intertrakto-marĝenon por siaj interesoj, fronte al la — almenaŭ ŝajna - tuja venko de Usono.

*  Julie Duchatel kaj Florian Rochat (sub la dir. de), ONU. Droits pour tous ou loi du plus fort?, Cetim, Ĝenevo, 2005.

La alfrontiĝoj tra lokaj grupoj en Ukrainujo, Sirio aŭ Jemeno konsistigas ĵusajn ekzemplojn de tiuj “perprokuraj militoj”, kiuj, dum la malvarma milito, okazis en Koreujo, Vjetnamo, Angolo, Nikaragvo kaj aliloke. Eĉ pli malbona aperas la “antaŭmalhelpa legitima defendo”, tiu rajto arogita al si de s-ro George W. Bush en Irako, kiam li false citis la artikolon 51 de la Ĉarto. Oni nun vidas novajn forto-uzojn bazitajn sur instrumentigo de la homrajtoj*, dum la okcidentanoj liberigas sin de la juraj reguloj delokante siajn “intensajn pridemandadojn”, rifuzante trakti la malliberulojn konforme al la Ĝenevaj Konvencioj, aŭ kontraŭleĝe komencante militojn. “Tiukaze, oni ankaŭ piedpremas juron kaj oni donas municiojn kaj argumentojn al tiuj, kiuj deziras detrui nian demokratian sistemon, klarigas la svisa eksprokuroro Dick Marty. Tiel agante, ni mem demonstras, ke la sistemo ne respektas la regulojn, kiujn ĝi mem donis al si”*.

*  Vd Anne-Cécile Robert, “Origines et vicissitudes du “droit d’ingérence””, Le Monde diplomatique, majo 2011.
*  Dick Marty, “Terrorisme, antiterrorisme et justice”, en Yvonne Jänchen (sub la dir. de), “Quel avenir pour l’Irak?”, Cahier du Gipri, n-ro 8, L’Harmattan, Parizo, 2010.

Post la traŭmatoj kaŭzitaj de la internacia neago ĉe Srebrenica, en Bosnio en 1995 kaj dum la genocido de la tucioj de Ruando en 1994, la koncepto “respondeco protekti” estis kreita en 2005, ĉe la tutmonda pintkunveno de UN. Ĝi estas la rezulto de longaj klopodoj de la subtenantoj de la “rajto enmiksiĝi”, kiuj unue liberigis sin de la landlimoj por provizi helpon al la loĝantaroj, kaj poste pravigis, nome de la homhelpa logiko, militajn intervenojn.

LAŬ MULTAJ aspektoj, ni malproksimiĝas de la ambicioj de la Ĉarto. La uzo de forto, pravigita per instrumentigita etiko, estas akompanata de multiĝo kaj implikiĝo de la konflikto-kialoj. Sur la armea tereno, la artikoloj 46 kaj 47 planantaj la rolon de la staba Komitato por konsili kaj asisti la Sekurec-konsilion restis ne uzitaj. Post la fino de la malvarma milito, la NATO transformis sian funkcion de regiona defendo en memdeklaritan tutplanedan kolektivan garantion. Daŭre etendiĝante orienten, la organizaĵo ne ĉesis enpaŝi la prerogativojn de la UN.

La interkonsento de la 23-a de septembro 2008 inter la ĝeneralaj sekretarioj de la UN kaj de la NATO estas sufiĉe malpreciza por ebligi ĉiajn konfuzojn inter pac-plutenado kaj rajto al milito (jus ad bellum). Ĝi notinde planas “pli intensan kunlaboradon (...), regulajn interŝanĝojn kaj dialogon ĉe la decida nivelo kiel je la realiga, pri la politikaj kaj operaciaj demandoj”*. Francujo, kiun la prezidanto Nicolas Sarkozy estis tiam reinstalanta en la integra armea estraro de la NATO, Usono kaj Britujo trudis la decidon de la ĝenerala sekretario Ban Ki-moon. S-ro Dmitri Rogozine, tiama ambasadoro de Rusujo ĉe la NATO, publike mallaŭdis la kontraŭleĝecon de interkonsento, kiu ignoras la Sekurec-konsilion. Privilegiita atestanto de la malicaj agoj de la okcidentanoj - ĉar li ja sidis en la Sekurec-konsilio - la estonta rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergueï Lavrov lernis memori pri ĝi...

*  Karl Müller, “L’accord secret entre l’ONU et l’OTAN ne répond pas aux objectifs de la communauté internationale”, 23-a de septembro 2008, www.horizons-et-debats.ch

ESTINTUS pli bone rekonstrui la sekureco-arkitekturon surbaze de reformita Organizo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE). La OSKE havas plurajn avantaĝojn: ĝi estas politika kooperativa strukturo de dialogo kaj sekureco; ĝi integras, kun Kanado kaj Usono, larĝan parton de Eŭropo (inkluzive Rusujon) kaj de Centra Azio; ĝi funkcias laŭ fleksebla kaj plurisma maniero, kun “triopo” enhavanta la ŝtaton, kiu estas la jara prezidanto, tiun, kiu estis prezidanto la pasintan jaron kaj tiun, kiu estos prezidanto la venontan jaron.

Sur la ekonomia kampo, la privatigoj paroksismigas la armeajn rabadojn, la sociajn konfliktojn, la lokajn militojn. Asertita de la Ĝenerala Asembleo de la UN la 4-an de decembro 1986, la rajto je evoluado estas forlasita profite al “lukto kontraŭ malriĉeco” tiel minimuma kiel problemega. Sed milito kaj misevoluado estas ligitaj. La ekonomie kaj teknike-science grandaj landoj ĉirkaŭevitas la devigojn de la Ĉarto per intervenoj de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) aŭ de la Monda Organizo de Komerco (MOK), tiom ke la esploristo Alain Joxe parolas pri “suvereneco de la entreprenoj*.

*  Alain Joxe, Les Guerres de l’empire global. Spéculations financières, guerres robotiques, résistance démocratique, La Découverte, Parizo, 2012.

Kaj la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado (KUNKD, france: Cnuced), kiu portis la esperojn de la evoluantaj landoj en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, estas ja nun marĝenigita*. La privata internacia juro kaj la aranĝoj inter komercistoj* tendencas eltronigi la internacian publikan juron, kiel tion ilustras la kreskanta rolo de la komercaj arbitraciaj tribunaloj, kiuj anstataŭas la publikajn justicajn instancojn. Tiel estas pri la Solvado de la konfliktoj inter investantoj kaj ŝtatoj (france: RDIE) planata de la Granda Transatlantika Merkato. “La domina realeco de la internacia vivo, skribas du fakuloj pri internacia juro, estas la kontraŭeco inter povo sur la popoloj kaj povo de la popoloj”*.

*  Rolande Borrelly, “‘Après-développement’, ‘après-Cnuced’ et quelques autres à-peu-près”, en Julie Duchatel kaj Florian Rochat (sub la dir. de), ONU. Droits pour tous ou loi du plus fort?, jam cit.
*  Vd la komentojn pri la lex mercatoria, la lex electronica kaj la lex economica en Mireille Delmas-Marty, Le Relatif et l’Universel, Seuil, Parizo, 2004.
*  Monique kaj Roland Weyl, “Sortir le droit international du placard”, Publicetim, n-ro 32, Ĝenevo, 2008.

Kion fari? Sur la tereno de ideoj, urĝas sin liberigi el la “civilizaciaj” aŭ religiaj vidadoj de la konfliktoj, kiuj kaŝas la geopolitikajn aŭ ekonomiajn interesojn. La usona ĵurnalisto Thomas Friedman tiel klarigis la kuplon inter la ekonomio kaj la armepovo: “La ekonomia integrado de la planedo postulas la pretecon de la usona potenco uzi sian forton kontraŭ tiuj, kiuj, de Irako ĝis Nord-Koreujo, minacus la tutmondiĝo-sistemon. La “nevidebla mano” de la merkato ne povas funkcii sen kaŝita batpugno — McDonald’s ne povas funkcii sen McDonnel Douglas, kiu konstruas la F-15. Kaj la kaŝita batpugno, kiu igas la mondon sekura por la teknikaroj de la Silicon Valley nomiĝas la armeo, la aerarmeo, la mararmeo kaj la marines de Usono*.” Ĉu estas malpermesite pripensi malsamajn mond-viziojn, fokusatajn sur la kuplaĵo paco-evoluado?

*  Thomas Friedman, The Lexus and the Olive Tree (1999), citita de Serge Halimi, Le Grand Bond en arrière. Comment l’ordre libéral s’est imposé au monde, Agone, Marseille, 2012 (1-a eld.: 2004).

Gabriel GALICE


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Rapida internaciiĝo de la juano

Ĉinujo, la plej eksporta lando, dependas de la dolaro por siaj komercaj interŝanĝoj, ĉar ĝia mono ne estas interŝanĝebla. Jen financa ‒ kaj politika ‒ subordeco, kiun ĝi provas ĉesigi, ekde la ekonomia krizo de 2008-2009, per internaciigo de la juano. en malpli ol kvin jaroj, la ĉina mono fariĝis la kvina monda mono por la komerco. S-ro Ding Yifan, konsilisto de la ĉina registaro, klarigas la trairendajn etapojn.

EKDE LA MEZO de la 1990-aj jaroj, kun la kresko de la komerco inter Ĉinujo kaj ĝiaj najbaroj, la renminbi (RMB), aŭ juano, fariĝis pagrimedo bone akceptata en la tuta regiono. Dum la pintkunveno de la G20 de novembro 2008 en Vaŝingtono, s-ro Hu Jintao, la tiama prezidanto, promesis diversigi la ĉinajn rezervojn de eksterlandaj valutoj. Sekve, oni faris disponojn por antaŭenigi la internaciiĝon de la RMB; kaj tio ne pasis nerimarkite. Fine de oktobro 2014, la juano estis jam rezervmono en pli ol kvindek landoj kaj teritorioj.

Laŭ la Society for Worldwide Interbank Financial Telecommunication (Swift)*, en decembro 2014, la RMB anstataŭis la kanadan kaj aŭstralian dolarojn kaj fariĝis la kvina plej granda pagmono de la mondo.* Ĝi troviĝas ĝuste post la usona dolaro (87 elcentoj de la internaciaj interŝanĝoj*, la eŭro (6,6 elcentoj), la sterlinga pundo kaj la japana eno. Per ĝi okazas 2,17 elcentoj de la monda merkato, apud la japana mono (2,69). Por mezuri la faritan progreson, oni memoru ke en januaro 2013 ĝi reprezentis nur 0,63 elcentojn de la pagrimedoj de la internaciaj transakcioj, kio metis ĝin en la 13-an mondan rangon. “La RMB transformiĝas el la statuso de aperanta mono en tiun de mono de kuranta pagado“, komentis s-ro Wim Raymaekers, respondeculo pri la bankmerkatoj laŭ Swift.* En 2014, la ĉiomvaloro de la pagoj per RMB kreskis je 102 elcentoj, do kresko nete pli rapida ol tiu de aliaj valutoj en la sama periodo.

*  Usona kooperativa societo (kun sidejo en Belgujo), kiu grupigas la plej grandajn bankojn de la mondo.
*  “RMB breaks into the top five as the world payments currency“, Swift.com, 28-a de januaro 2015.
*  60% de la mondaj rezervoj de la centraj bankoj estas en usonaj dolaroj.
*  “RMB breaks into the top five as the world payments currency“, v. cit.

Tiu internaciiĝo devus malpliigi la ŝanĝoriskojn de la centra banko same kiel por la ĉinaj entreprenoj, kaj redukti la perversajn efikojn de la usona dolaro al la ekonomio de la lando. Efektive, se la ĉina ekonomio estas malfermita al la mondo, ĝiaj entreprenoj faras siajn profitojn en juanoj, ĉefe en la interna merkato. Kiam ili eksportas, ili ricevas plej ofte dolarojn, kiujn ili ŝanĝas en RMB, laŭ ŝanĝkvoto de la respektiva momento. Se la kvoto estas malstabila, la eksport-entreprenoj regas siajn prezojn kaj profitojn nur malfacile. La centra banko, la Popola Banko de Ĉinujo (PBĈ), estas do devigataj interveni en la merkato por konservi relative stabilan ŝanĝkvoton, kion la specialistoj nomas “mastrumata fluktua kvoto“ (managed floating system).

Sed ĉia iniciato havas prezon. Por interveni, la centra banko aĉetas dolarojn kaj vendas RMB; kaj, se ĝi eldonas tro da ĉina mono, ĝi kaŭzas inflacion, kun la risko subfosi sian sendependan monpolitikon. Tro forta altigo aŭ, male, malaltigo de la dolaro kaŭzus do problemojn.

Ekde nun, danke al la progreso de la internaciiĝo de la RMB, la ĉinaj entreprenoj povas insisti esti pagataj per ĉina mono, kio reduktas iliajn ŝanĝriskojn kaj malpliigas iliajn kostojn. Pro la sama kialo, la centra banko malpli bezonas uzi la merkaton por stabiligi la kvotojn. Tamen, tiu nova interrilato inter la interna kaj eksterlandaj merkatoj bezonas rapidan kaj profundan reformon de la landa financsistemo (vidu a artikolon pri la reformo)

Kompreneble, etendante la uzadon de la RMB en la internacia monsistemo, Ĉinujo etendas sian influon en la mondo ‒ per kio profitas la ekonomia disvolviĝo de la tuta Orient-Azio, kaj fortiĝas la internacia statuso de la lando. Oni vidas tion ĉe la sukceso de ĝia projekto, lanĉita en oktobro 2014, de azia banko de investo en infrastrukturoj (ABII). Dudeko da aziaj landoj tiam subskribis en Pekino memorandon pri interkonsento, al kiu poste aliĝis partneroj el Eŭropo, ekz-e Britujo, Francujo, Germanujo, Italujo, aŭ de la Proksim-Oriento, ekz-e Egiptujo, Saud-Arabujo, Irano aŭ Israelo. En malpli ol ses monatoj la projekto altiris kvindek sep landojn. La ĉefa kontribuanto de tiu nova banko, Ĉinujo, havas determinan influon al ĝia orientiĝo kaj ĝia disvolvado. Oni povas racie pensi, ke la uzado de la RMB etendiĝos por la projektoj de infrastrukturaj investoj en aziaj landoj financataj precipe per la ABII.

Ĉinujo tamen ne faris la kompletan interŝanĝeblon de sia mono kaj restas dependa de la dolaro. La internaciiĝo de la RMB, aŭ pli precize la interag-ebleco inter la interna kaj eksteraj merkatoj, realiĝas ĉefe tra kvar kanaloj: komerco, rekta investo, aĉeto de valorpaperoj en la financmerkatoj aprobita de la PBĈ kaj la swap (interŝanĝo) de devizoj inter la centra banko de Ĉinujo kaj tiuj de la aliaj landoj.

Post kiam Ĉinujo aliĝis al la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK), en 2001, ĝia ekstera komerco rapide kreskis: ĝi estas nun la monde unua eksportisto kaj la dua importisto. Tio instigis al uzado de la RMB kiel pagrimedo. En 2014 la ĉina ekstera komerco notita en ĝia mono atingis 6.550 miliardojn da juanoj el entute 26.433 miliardoj, do pli ol kvinonon.

La entreprenoj povas nur gajni per tio. Per tiuj rektaj interŝanĝoj ili evitas pasi tra la bankoj kaj pagi ŝanĝ-kostojn, kio plibonigas ilian kasan fluecon (cash flow) kaj do ilian konkurenckapablon, kaj samtempe ŝparas al ili la ŝanĝoriskojn kaŭzatajn de la fluktuoj de la kvotoj de la usona dolaro, de la eŭroj kaj de aliaj. Kiam ĉinaj importistoj aĉetas per juanoj, ili faciligas la eliron de la mono al la internacia merkato; inverse, kiam la ĉinaj eksportistoj petas pagon per juanoj, ili favorigas ĝian revenon en la internan merkaton. La kresko de la internaciaj transakcioj per juanoj estas do nepra etapo por pasi de la statuso de pagmono al tiu de rezervmono por la centraj bankoj.

Hodiaŭ Ĉinujo daŭre ne komplete liberigis la kapital-konton, do la financaj fluoj, ekz-e la rektaj eksterlandaj investoj (REI), enirantaj aŭ elirantaj, la partoprenoj, la patentoj, ktp, kiuj estas daŭre sub certaj kondiĉoj. Jam nun la RMB estas uzata por rektaj investoj. Ekde la 13-a de oktobro 2011, la PBĈ permesas la eksterlandajn entreprenojn, ekonomiajn instituciojn kaj eĉ privatulojn investi en loka mono. Ili povas ankaŭ rekte turni sin al la bankoj por reguligi siajn aferojn, dum antaŭe ili devis akiri permeson. En 2014, tiuj investoj en juanoj estis 37 elcentoj de ĉiuj rektaj investoj en Ĉinujo faritaj de nebankaj eksterlandaj institucioj. La eksterlandaj financ-institucioj povas ankaŭ agi en la ĉina financmerkato, en la limo de 20 miliardoj da juanoj, jam de tri jaroj kaj duono. La programo pri instituciaj investoj, la Renminbi Qualified Financial Institutional Investors (RQFII), malfermas efektive novajn eblecojn en la interna merkato.

Krome, la borso de Honkongo, jam delonge malfermita, estas ligita kun tiu de Ŝanhajo ekde la 17-a de novembro 2014. Nun, la honkongaj investistoj povas investi en Ŝanhajo, kaj inverse. Aktuale la tagaj transakcioj estas limigitaj je 23,5 miliardoj da juanoj, kaj la ĉioma volumeno ne povas transiri 550 miliardojn da juanoj. Estontece, tiuj du financlokoj kaj tiu de Ŝenĵeno estos inter si konektitaj kaj proponos pliajn eblecojn. Fine, la centra banko subskribis kun dudek ok landoj kaj teritorioj interkonsentojn pri monaj interŝanĝoj por sumo de pli ol 3.000 miliardoj da juanoj, do pli ol la monata internacia komerca volumeno de Ĉinujo.

La unua transmara merkato de la RMB estis kreita en Honkongo, kiu estas rezervo de financproduktoj en RMB. Singapuro, Tajvano, Makao estas ankaŭ tre aktivaj. En 2014, Ĉinujo subskribis interkonsenton pri regulado per juanoj kun Britujo, Germanujo, Francujo kaj Luksemburgio. Se oni enkalkulas tiun, kiun la centra banko subskribis kun la svisa nacia banko en marto 2015, en Eŭropo kvin transmaraj merkatoj de la RMB estis malfermitaj en Londono, Frankfurto ĉe Majno, Parizo, Luksemburgo kaj Zuriko. Krome, Sud-Koreujo, Kanado, Aŭstralio kaj Kataro ankaŭ prenis opciojn tra interŝanĝ-traktatoj.

Ankaŭ en Honkongo komenciĝis funkcii la unua transmara merkato pri obligacioj en RMB, nomataj “dim sum“ (“ravioletoj“ en la kantona) pro la limigita grando de tiu merkato. Poste, aliaj pruntaĵoj en RMB aperis ie ĉie, kiel la “ŝuldoj de la urbo Liono“ eldonitaj de Singapuro, aŭ la “ŝuldoj de la Trezor-Insulo“ elmetitaj de Tajvano. Aliaj tiaj obligacioj aperis en Londono kaj en Luksemburgo.

En oktobro 2014, la disvolvobanko de Ĉinujo kaj la brita Trezoro emisiis en Londono obligaciojn en dolaro de 3 miliardoj da juanoj. Tio estas la unua eldono de kvazaŭ suverenaj obligacioj en RMB farita eksterlande. Paŝo plia al la starigo de la RMB kiel rezerva mono, ĉar la profitoj estos inkluditaj en la rezervoj en britaj devizoj. Londono troviĝas ĉi-kampe ĉe la pinto de la rilatoj kun Pekino. Britujo estis ankaŭ la unua, kiu decidis partopreni en la ABII, kaj donis al la mondo la impreson ke ĝi trenas la ceterajn eŭropajn landojn en tiun aferon.

Alia atendita ŝanĝo: la eniro de la RMB en la korbon de specialaj prenrajtoj (SPR) de la Internacia Mon-Fonduso (IMF), eble en januaro 2016.* Komence, tiuj SPR, kont-unuoj kaj rezerv-aktivaĵoj artefarite kreitaj de la IMF, interŝanĝeblis kun ĉiaj aliaj valutoj aŭ kun oro. Nun ilia valoro estas determinita de “korbo“ de valutoj, en kiuj troviĝas la dolaro, la eŭro, la eno kaj la sterlinga pundo. Se valuto estas inkludita en tiu korbo, ĝi estas aŭtomate tenata en pli ol ducent dudek landoj kaj teritorioj. La kondiĉoj por aliri tiun limigitan klubon: montri komercon inter la unuaj de la mondo dum la lastaj kvin jaroj; disponi pri interŝanĝebla valuto.

*  Reuters, 27-a de januaro 2015.

Ĉinujo jam delonge plenumas la unuan kondiĉon: ĝi estas nekontesteble la unua komerca potenco de la mondo. Koncerne la duan, Usono riproĉas al ĝi, ke ĝi ne volas lasi sian monon libere fluktui kaj volas konservi la kontrolon de la interŝanĝoj. La prezidanto Xi Jinping siavice taksis, dum la pintkunveno de la G20 en Peterburgo, la 5-an de septembro 2013, ke “por konstrui internacian monsistemon stabilan kaj pli kapablan alfronti la riskojn, gravus reformi la enhavon de la SPR-korbo“. Kaj li aldonis: “Ĉinujo klopodos por profundigi la reformon de la interezkvoto kaj de la ŝanĝkvoto per la forto de la merkato, por larĝigi la fleksiĝemon de la ŝanĝkvoto de la RMB kaj por realigi iom post iom la interŝanĝeblon de la kapital-konto en RMB.“

Fakte, la ŝanĝkvoto de la RMB iom post iom fleksiĝis. Ĝia fluktu-marĝeno estis nur 0,3 elcentoj en 1994; ĝi pasis al 0,5 elcentoj en 2007, poste al 1 elcento en 2012 kaj al 2 elcentoj en 2014. La registaro promesis lasi la juanon libere fluktui, laŭ propono kaj postulo, de nun ĝis du aŭ tri jaroj, kaj realigi la kompletan ŝanĝeblon de la kapitalkonto ĝis 2018-2020. Oni aktuale kolektas spertojn pri tio en la liberkomerca zono de Ŝanhajo.

Tio bezonas tri etapojn: akceli la liberigon de la interezkvoto per la merkato kaj plibonigi la meĥanismojn de formiĝo de la ŝanĝkvoto de la RMB, por ke la kurbo de profito de la fiskaj biletoj respondu al postulo kaj propono; antaŭenigi la malfermon de la kapitalmerkatoj, iom post iom altigi la nivelon de translimaj financaj transakcioj; kaj fine, post la sukcesaj du antaŭaj etapoj, realigi la kompletan interŝanĝeblon de la kapital-konto.

Oni kelkfoje demandas nin, ĉu Ĉinujo ne povas renkonti la samajn malfacilaĵojn kiel aliaj landoj, ekzemple Brazilo, kiuj suferas la moviĝojn de la spekulaj kapitaloj. Sed la situacio tute ne samas. La plej multaj evolulandoj devis malfermi sian kapitalkonton pro manko de eksterlandaj kapitaloj, por allogi ilin kaj tiel ekvilibrigi sian internacian bilancon. Ĉinujo, male, havas eksterordinaran komercan pluson, kio ŝirmas ĝin kontraŭ tiu neceso. Certe, de tempo al tempo ĝi spertas perturbojn pro amasa enveno de kapitaloj je mallonga templimo; tiam ĝi faras disponojn de steriligo de la kapitaloj por kontraŭagi la inflaciajn efikojn. Aliflanke, la liberigo de la kapital-konto en sia efiko verŝajne mildigos la premon de la spekulado, ĉar la eliro de kapitaloj povas kompensi la amasan eniron. Kaj la eksterordinara rezervo de eksterlandaj valutoj (proksimume 4.000 miliardoj da dolaroj) verŝajne malinstigos la spekulistojn aventuri pri la ĉina ŝanĝkvoto.

La procezo de internaciiĝo de la RMB akceliĝos. En longa perspektivo, la profundo kaj la larĝeco de la obligacia merkato en juanoj decidos, ĉu ĝi povos fariĝi monda mono. La superrigardo de la translimaj moviĝoj kaj la observado de la evoluo de la transmaraj merkatoj ebligos palpi la pulson al la internaciiĝo de la juano.

DING Yifan.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Koluzio kun koruptaj regantoj

Fiasko de la eŭropa misio en Kosovo

Senpunaj krimoj, kolosa ekstera deficito, parto de la loĝantaro fuĝanta amasan senlaborecon, altaj respondeculoj laŭte revantaj pri “Granda Albanujo” :Kosovo ŝajnas senhelpe forlasita al sia sorto. La patroneco de la Eŭropa Unio ne ebligis ĝian ekonomian rapidan kreskon, kaj korupt-aferoj makulas la internacian mision celantan fondi juroŝtaton.

EN MALPLI OL unu jaro, preskaŭ cent mil kosovanoj laŭdire provis atingi Eŭrop-Union. La alfluo ampleksiĝis je la komenco de printempo. Ĉiutage, tutaj familioj, gepatroj, infanoj, maljunuloj, trairas Serbion por atingi la hungaran landlimon. Sesdek mil albanoj de Kosovo petis serbajn pasportojn por ricevi eŭropan vizon, laŭ la regantoj de Beogrado.

“Sep jarojn post la proklamo de sendependo kaj la meto de Kosovo sub kuratoreco fare de Eŭrop-Unio, estas katastrofo”, asertas s-ro Andrea Capussela, kiu estis ĝis aprilo 2011 la ekonomia Direktoro de la ekonomiaj aferoj de la Internacia Civila Oficejo (International Civilian Office, ICO), unu el la ĉefaj misioj establitaj en Kosovo. “La situacio estas pli malbona ol antaŭ la alveno de la eŭropa misio”, aldonas la itala fakulo, kiu ĵus publikigis kvazaŭpamfletan, polemikan libron pri la eŭropa politiko en la Balkana duoninsulo*. Laŭ li, tiu situacio akuzas ne nur la investojn de Eŭrop-Unio en la lando — pli ol 4 miliardoj da eŭroj en la periodo 1999-2013, sed ankaŭ la kredindecon de ĝia eksterlanda politiko.

*  Andrea Lorenzo Capussela, State-Building in Kosovo: Democracy, Corruption and the EU in the Balkans, I. B. Tauris, Londono, 2015.

De la lasta aŭtuno, la respondeculino de la eŭropa diplomatio, s-ino Federica Mogherini, provas estingi la incendion, kiu progresas en la eŭropa misio por juroŝtato en Kosovo (Eulex). Tiu misio, decidita en februaro 2008, celas fortikigi la tribunalajn kaj policajn instituciojn. Ricevante jaran financadon de 111 milionoj da eŭroj, ĝi mobilizas mil sescent homojn por, aparte, lukti kontraŭ korupto kaj organizita krimeco. Sed pluraj ĝiaj respondeculoj estas suspektataj pri tromporabo, dum la institucio estas akuzata fermi la okulojn pri tiuj devojiĝoj.

“Dum unu jaro, ili ne nur enterigis, sed ankaŭ kompromitis la enketon”, mallaŭdas s-ino Maria Bamieh, tra kiu la skandalo alvenis. Tiu brita prokurorino laboris por la sendependa interven-forto taskita pri la krimaj aferoj ene de la eŭropa misio. En raporto de 2012, ŝi avertis siajn superulojn pri korupto-suspektoj rilate du altajn respondeculojn: la itala juĝisto Francesco Florit, tiama prezidanto de la asembleo de la juĝistoj de Eulex, kaj la ĉefprokuroro Jaroslava Novotna. La brita juĝistino bazas siajn suspektojn sur la aŭskulto de telefonaj konversacioj inter la ekssekretario de la ministrejo pri sano en Kosovo, s-ro Ilir Tolaj, akuzita pri korupto kaj imposta fraŭdo en 2010, kaj perantoj. Tiuj asertis al li esti en kontakto kun tiuj du juĝistoj, kapablaj montriĝi komprenemaj*...

*  Julian Borger, “EU’s biggest foreign mission in turmoil over corruption row”, The Guardian, Londono, 7-a de novembro 2014.
Niaj ĉefoj vespermanĝas kun mafiuloj

LA PROKURORINO elvokas aliajn kazojn de kompromitiĝoj ligitaj kun Eulex. Aparte, tiuj koncernantaj la tre influa Fatmir Limaj, eksministro pri transporto, akuzata pri organizita krimeco kaj rabado, aŭ s-ro Enver Sekiraqa, eta mafio-ĉefo de Priŝtino citita en afero de bomb-atenco. Sed, strange, ŝia raporto malaperas kaj neniu sekvo okazas.

En oktobro 2014, la ĉefa ĵurnalo de Kosovo, Koha Ditore, akiras elementojn de la dosiero kaj havas rendevuon kun s-ino Catherine Fearon, la politika konsilanto de la nova Eulex-ĉefo, la italo Gabriele Meucci. La ĵurnalisto Vehbi Kajtazi asertas ke, dum tiu rendevuo, s-ino Fearon ordonis al li malkaŝi siajn fontojn kaj minacis lin pri tribunalaj sekvoj. Spite al tiuj premoj la ĵurnalo komencas publikigi enketon en sia eldono de la 27-a de oktobro 2014. Tiuj malkaŝoj kaŭzas la suspendon... de s-ino Bamieh! “Pro elĉerpiĝo ĉe la laboro”, dekretas s-ro Meucci, kiu ankaŭ riproĉas al la britino ke ŝi donis informojn al la gazetaro. Reveninte en Londono, s-ino Bamieh akuzas siajn superulojn esti tro proksimaj de potencaj politikuloj troviĝantaj en la kerno de krimaj enketoj: “Kiel ni povus plenumi nian mision, kiam niaj ĉefoj vespermanĝas kun mafianoj kaj kosovaj politikistoj suspektataj pri korupto?”

Fronte al la skandalo, s-ino Mogherini ordonas enketon, konfiditan al profesoro Jean-Paul Jacqué, eksdirektoro de la Instituto pri Eŭropaj Altaj Studoj, en Strasburgo Institut des Hautes Etudes européennes. Tiu fakulo pri internacia juro estis inter 1992 kaj 2008 direktoro de la jura servo de la ministro-konsilio de Eŭrop-Unio, la institucio kiu mandatis Eulex. En sia raporto publikigita la 14-an de aprilo 2015, li ne konsideras ekziston de afero, kiun oni estus sufokinta; li prefere citas serion da administraj eraroj. Bruselo ne estis sufiĉe informita pri la dokumento detaliganta la suspektojn sine de Eulex, kaj ĝiaj superaj kadruloj prokrastis la enketon ĉar ili ne trovis la enhavon de la telefonaj aŭskultaĵoj “aparte kredinda”. Li tamen opinias, ke “oni estus devinta malfermi enketon ekde la komenco”, tuj post la averto de s-ino Bamieh al sia hierarkio. Elvokante la minacojn kontraŭ Kajtazi*, Jacqué opinias, ke la konsilantino de la misio-ĉefo “avertis la ĵurnaliston kontraŭ la diskonigo de informoj koncernantaj krimajn kazojn, ĉar tio estas kontraŭleĝaĵo, laŭ la kosova leĝo”.

*  “Un journaliste d’investigation menacé par la mission européenne au Kosovo”, Reporters sans frontières, 31-a de oktobro 2014, http://fr.rsf.org

Laŭ Kajtazi, oni ne povas konsideri la raporton de Jacqué sendependa: “Li konkludas, ke mi ne estis minacata. Temas laŭ li pri komunikad-eraro. Sed la vero, estas, ke la Eulex-misio ja minacis min pri tribunalo, se mi publikigos artikolon”, asertas la ĵurnalisto. “Jacqué klopodis minimumigi la eblecon, ke la misio estus implikita en korupto.”

La raporto tamen distanciĝas de la oficiala diskurso de la eŭropaj institucioj, kiuj prezentas la mision en Kosovo kiel modelon de rekonstruado. La profesoro konstatas gravajn misfunkciadojn sine de la reprezentado de la Unio kaj priskribas korupton “ĉeestantan ĉie” en la lando, precizigante, ke “la tribunala sektoro ne estas escepto”. Sep jaroj da laboro celanta restarigi juroŝtaton ne sufiĉis por elradikigi la tromporabadon, sed “estas verŝajne ebla establi la bazon de sistemo kapabla lukti kontraŭ korupto”. Laŭ li, Eulex - kies mandato finiĝos en 2016 — perdos sian signifon se oni ne sukcesos ĝin reformi. Sed ĝia retiriĝo ŝajnas al li tro frua, ĉar la loka tribunala sistemo ne ŝajnas kapabla trakti iujn aferojn.

En malferma letero al Jacqué, s-ino Bamieh taksas lian raporton elreviga kaj malpreciza. Ŝi vidas en ĝi internan noton, pli ol sendependan laboraĵon. “La transskriboj [de la aŭskultaĵoj] indikas, ke la mono ja estis transdonita”, ŝi substrekas. Ŝi bedaŭras, ke la enketo ne koncernas la ĉefprokurorinon Novotna. Ŝi krome bedaŭras ke la enketo koncernanta s-ron Florit estis lanĉita nur en 2013, post la ricevo de informoj el la germanaj informservoj, kaj ne surbaze de ŝia propra interna raporto, transdonita al ŝiaj superuloj en 2012. Ŝi ankaŭ citas nomojn de ekskolegoj, kiuj ŝin subtenis, kaj estis devigitaj forlasi Eulex.

Post la kutimaj eraroj de la Internacia Pun-Tribunalo por eksa Jugoslavio (IPTJ)*, kaj daŭre en atendo de la tribunalaj sekvoj de la raporto de la usona prokuroro Clint Williamson pri la organo-fikomerco kaj la krimoj de la Liberiga Armeo de Kosovo (UCK)*, la afero Bamieh rivelas la amplekson de la eŭropa kompromitiĝo: “Oni parolas pri korupto, pri organizita krimo, sed oni neniam diras, ke estas ja duon-solidigita aŭtoritata reĝimo, kiun ni kreis, kaj ke elito de krimuloj el la UCK ŝtelas la publikan monon kaj alkroĉiĝas al la povo”, flamiĝas s-ro Capussela, kiu laboris kvar jarojn por Eŭrop-Unio en Kosovo.

*  Vd Jean-Arnault Dérens, “Justice borgne pour les Balkans”, Le Monde diplomatique, januaro 2013.
*  “Statement by the Chief Prosecutor of the Special Investigative Task Force (SITF) on investigative findings”, 29-a de julio 2014, http://sitf.eu. Ekde tiu raporto, la Kosovo-Parlamento devis ĝis la fino de majo 2015 starigi specialan tribunalon, taskitan juĝi tiujn krimojn, kiuj estas ekster la mandato de la IPTJ.

Ĉefa forto de la gerilo subtenata de la okcidentanoj en la konflikto de 1999, la UCK ekprenis la regpovon post la bombardadoj de la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO) kaj la kapitulaco de Serbujo. La enketoj de la prokurorino de la IPTJ, s-ino Carla Del Ponte, kaj de s-ro Dick Marty, nome de la Konsilio de Eŭropo, montris ke tiu milico faris perfortaĵojn kontraŭ serbaj aŭ romaaj civiluloj kaj kontraŭ siaj albanaj politikaj oponantoj. Parto de tiuj murdoj, forkaptadoj, enfermoj kaj torturoj okazis dum la unuaj jaroj de la postmilito, en ĉeesto de la NATO-trupoj kaj de la Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Kosovo (angle United Nations Interim Administration Mission in Kosovo - UNMIK), kies unua ĉefo estis la franco Bernard Kouchner.

“La misio ne kapablis defendi la civilulojn”, opinias s-ro Christopher Decker, veninta en Kosovo en 1999 kiel membro de la International Crisis Group, antaŭ ol aliĝi al la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE). “La UN-polico estis malbone ekipita kaj tute ne preparita. Estis facile por la UCK uzi perforton”, klarigas tiu usonano kiu vivis dekdu jarojn tie. “La internacia komunumo ripetas la samajn erarojn: oni milite intervenas, poste oni lasas krimulojn ekpreni la regpovon, kio malhelpas la starigon de juroŝtaton”, li diras kun bedaŭro.

De la komenco, oni indulgis la lokan eliton, la “grandajn fiŝojn”, ĉar tio povus damaĝi la establitan ordon kaj estigi malstabilecon. S-ino Del Ponte asertas ne nur, ke la plej altaj gvidantoj de la UCK prezentis danĝeron por la plenumo de ŝia misio, sed ankaŭ, ke ili povis endanĝerigi la tutan konstruaĵon de la pacprocezo en la Balkana duoninsulo: “Hashim Thaçi [ĉefministro de 2008 ĝis 2014] kaj Agim Ceku [de 2006 ĝis 2008] estis kapablaj estigi perfortojn en Makedonujo, en la sudo de Serbujo kaj en aliaj regionoj, vokante la albanajn ribelajn malplimultojn al la milito.”*.

*  Carla Del Ponte, La Traque, les criminels de guerre et moi, Editions Héloïse d’Ormesson, Parizo, 2009.

“Komence, min surprizis la neglekto, la senkompetento kaj mallaboremo, kiuj ekzistis sine de la misio. Poste mi komprenis, ke politikaj elektoj parte klarigis tiun sintenon”, rakontas s-ro Capussela. “Tiuj, kiuj volis eŭropigi Kosovon balkaniĝis”, opinias la kosova politologo Belul Beqaj. Aldoniĝas al tio la senpuna kulturo propra al ĉiuj internaciaj misioj, ĉar ja iliaj membroj eskapas la tribunalajn persekutojn. “Iliaj dungitoj ne estas submetitaj al la justico. La landoj ne volas ke iliaj naciaj reprezentantoj estu juĝitaj”, klarigas al ni s-ino Sian Jones, fakulino pri Kosovo ĉe Amnesty International.

Jura persekutado kontraŭ senkulpuloj

EN SIA LIBRO, s-ro Capussela listigas la evidentajn misojn de Eulex, ĉu ekonomiajn, financajn aŭ rilatajn al la homrajtoj. Ekzemple, la misio ne enketis pri korupto-aferoj ligitaj al la privatigoj (telekomunikado, cemento), al la ŝose-konstruado, al la eksproprietigo de la teroj, al la balotaj fraŭdoj, al la timigado de ĵurnalistoj, al la politikaj murdoj, nek pri certaj militkrimoj.

Eĉ pli malbone: Eulex kelkfoje jure persekutis senkulpulojn. La misio ekzemple tenis en malliberejo kvar monatojn la direktoron de la Centra Banko, sen malkaŝi la suspektojn kontraŭ li — kiuj estis poste forlasitaj. Laŭ la itala ekonomikisto, kiu avertis Eulex pri laŭ li malverŝajnaj aŭ nekredindaj akuzoj, la direktoro estis arestita ĉar li oponis la interesojn de potenculoj.

Pro la korupto kaj senpuneco kiuj regas en Kosovo, streĉiteco pliiĝas. La politikistoj, kun je ilia kapo la potenculo Hashim Thaçi, delogas la atenton al la ekstero: “Danke al siaj sociaj retoj, ili povas estigi popolribelojn en Makedonujo, kie la situacio estas tre nestabila, kontraŭ la serboj de Kosovo, aŭ kontraŭ la reprezentantoj de la Unio, taksas s-ro Capussela. Ili per tio sendus mesaĝon al Bruselo kaj al Vaŝingtono: ‘Vi transiras ruĝan linion’”. Ankaŭ laŭ s-ro Decker, la kosova gvidanta klaso scias kiel eltiri profiton de perforto: “Se ne okazus popolribeloj en 2004 [kontraŭ la serboj kaj la aliaj malplimultoj], ne estintus tiom da premoj por sendependiĝo.”

La nekapablo de Eulex, post tiu de la UNMIK, starigi funkcikapablan justicon ne metas nur la demandon de la eŭropaj investoj en la misio — pli ol miliardo da eŭroj-, sed ankaŭ tiujn de la respekto de la rajtoj de la kosovaj civitanoj kaj de la pac-tenado en la regiono.

Ana OTASEVIC


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Minaco por la afrika regiono de la grandaj lagoj

En Burundo, la radikoj de kolero

En malpli ol monato, Burundo travivis popolajn manifestaciojn, amasan fuĝadon kaj provon de puĉo. En lando markita de longa interna milito, la volo de la prezidanto Pierre Nkurunziza resti reganto je kiu ajn prezo malfortikigas la socian kaj politikan ekvilibrojn.

“Ĝuste kiam ni estis eskapintaj la etnan demandon kaj kiam ni pli malpli havis pacon!”, vekrias manifestaciantoj de la ĉirkaŭaj kvartaloj de Buĵumburo, ĉefurbo de Burundo, kie kontestado komenciĝis. La kandidatiĝo de la prezidanto Pierre Nkurunziza je sia propra sukcedo kaŭzis profundan ribelsenton ĉe multegaj junaj burundanoj. Ili naskiĝis dum aŭ post la interna milito, kiu detruis la landon de 1983 ĝis 2008, kaŭzante tricent mil mortintojn. Por ili, la interkonsento de Arusha (Tanzanio), subskribita la 28-an de aŭgusto 2000 de la registaro kaj la hutuaj armitaj grupoj* konsistigas esencan kadron por paco. Sed ĝi planas, ke la ŝtatestro, elektita per universala voĉdonado, povas plenumi nur du mandatperiodojn*.

*  En 2003, la du ĉefaj hutuaj armitaj grupoj estis la Nacia Konsilio por defendo de demokratio — Forto por defendo de demokratio (CNDD-FDD), gvidata de s-ro Nkurunziza, kaj la Partio por liberigo de la hutu-popolo (Palipehutu) — Naciaj Fortoj de Liberiĝo (FNL), gvidataj de s-ro Agathon Rwasa. En 2008, aliaj interkonsentoj estis subskribitaj kun la organizoj, kiuj ankoraŭ ne ĉesis batali.
*  Laŭ siaj subtenantoj, s-ro Nkurunziza, kiu estis elektita en 2005 per nerekta voĉdono, povas nun denove kandidatiĝi.

Sed tiu krizo transpasas la balotajn demandojn. Male al tiu de najbara Ruando, kie la etnaj referencoj estas malpermesitaj depost la genocido de la tucioj, en 1994, la burunda konstitucio trudas kvotojn da hutuoj, tucioj kaj tuaoj en la Parlamento*; la Arusha-interkonsento, siaflanke, decidas kvotojn en la armeo kaj en la administracioj*. Sed la konservado/ protektado de la “Arusha konsento” stumblas sur la manovroj de la unua postmilita prezidanto, s-ro Nkurunziza, hutu-devenanto, kies ŝtatopartio-sistemo kristaligas ĉiujn streĉojn. Naskita en 1963 en Ngozi-provinco (Nordo); li estis elektita en 2005 kaj reelektita en 2010 per baloto bojkotita de la opozicio. Neniu povas diri ĉu lia nova kandidatiĝo celas kontentigi sian “povo-apetiton” aŭ protekti liajn amikojn rolantajn en la skandaloj (korupto, malaperigo de opoziciuloj), kiuj multiĝis dum liaj du mandatoj.

*  Vd Colette Braeckman, “En Ruando same kiel en Burundo, la etna argumento ne plu funkcias”, Le Monde diplomatique en esperanto, decembro 2010.
*  Neniam estis popolnombrado de la tri grupoj en Burundo, kaj la nombroj ofte cititaj datumas de la kolonia periodo. La proporcioj (85% Hutuoj, 14% Tucioj kaj 1% Twaoj) verŝajne restis samaj.

La vojo de tiu, kiun oni kromnomas “Petero” rakontas la politikan kaj socian historion de lando, kies sendependiĝo en 1962, estis sekvata de 30-jara tucia dominado, sub la standardo de ununura partio, la Unio por la nacia progreso (Uprona). En 1972, lia patro, deputito, estas mortigita dum alfrontiĝoj de la burunda armeo plejmulte konsistanta el tucioj, kiu subpremis puĉ-provon, amase eliminante la hutuajn elitojn. En 1993, du aliaj membroj de lia familio mortas dum la interna milito, kiu ekas post la murdo de la unua demokrate elektita hutua prezidanto, Melchior Ndadaye. Amasmurdoj kaj delokigo de loĝantaroj aldoniĝas al la “regulaj” bataloj inter la armeo dominata de hutuoj kaj la burundaj armitaj fortoj (FAB en la franca). S-ro Nkurunziza, tiam sporto-instruisto, aliĝas al la Nacia Konsilio por Defendo de Demokratio (CNDD), devenanta de la Fronto por Demokratio en Burundo (Frodebu) de Ndadaye.

Post la pac-interkonsento de Arusha, li prenas la gvidadon de nova branĉo de la ribelo: la Nacia Konsilio por Defendo de Demokratio - Forto por Defendo de Demokratio (CNDD-FDD). Tiu branĉo akceptos pacon nur en 2003, danke al la mediacio de Sud-Afriko. La pacprocezo do estis konstruita sen tiuj, kiuj regas hodiaŭ. Tio eble povas klarigi ilian malmultan konsideron por la “spirito de Arusha”.

En la kvartaloj konsiderataj “ribelantaj” de la registaro, flugfolioj komparas s-ron Nkurunziza al s-ro Blaise Compaoré, la prezidanto de Burkino forpelita el la regado en februaro 2015*. La disvolvado de la sociaj retoj kaj la populareco de la privataj amaskomunikiloj, multnombraj kaj dinamikaj malgraŭ la konstanta ĉikanado, kiun ili suferas, faciligis la aperon de kritikema generacio. En lando forte subtenata de la eksterlandaj mon-pruntantoj kaj de neregistaraj organizaĵoj (NRO), la riĉiĝo de iuj nutris oponadon al regantaro taksita nepotisma kaj aŭtoritatema. Krome, Burundo estas perceptata kiel maldiligenta lernanto, kompare kun la ekonomia sukceso de ĝia ruanda najbaro*.

*  Vd David Commeillas, “Civitana balaado en Burkina Faso”, Le Monde diplomatique en esperanto, aprilo 2015.
*  Burundo estas la 180-a el 187 landoj laŭ la Indico de homa disvolviĝo de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (PUND) (angle: UNDP); Ruando estas la 150-a.

Buĵumburo estas bolanta, sed s-ro Nkurunziza ŝajne kalkulis kun la junuloj de la CNDD-FDD, la Imbonerakure (“tiuj, kiuj vidas malproksime”), kaj ankaŭ kun la kamparana loĝantaro, al kiu li profitigis la senpagan elementan instruadon kaj la senpagecon de iuj kuracistaj kostoj. Eksterlande, Francujo, male al Belgujo aŭ Nederlando, ankoraŭ ne interrompis sian kunlaboradon kun Burundo, aparte por la formado de la sekurec-fortoj. Tiuj, kiuj prezidis la subskribon de la interkonsentoj de Arusha — la UN, Usono kaj Sud-Afriko — nur esprimis sian “maltrankvilon”.

La kontestado ne venis de tie, kie ĝin atendis tiuj, kiuj “etnisme” komprenas la burundan situacion. La postan tagon de la kongreso de la CNDD-FDD, la 26-an de aprilo, manifestacioj komencis en Musaga kaj en Nyakabiga, periferiaj kvartaloj de Buĵumburo ja konsiderataj kiel “tuciaj” dum la milito, sed kie ankaŭ multaj hutuoj manifestacias spite al la malpermeso. Sur la amatore faritaj barikadoj videblis precipe junuloj, ofte devenantaj el popolaj kaj mezaj klasoj kaj, same kiel multaj urbanoj, freŝe alvenintaj el la kamparaj zonoj. La Naciaj Fortoj de Liberiĝo (FNL), la lasta hutua ribelantaro kiu akceptis pacon, en 2008, rapide lokis sin en la opozicio, sen tamen videbla aktivado. Fine, sine de la CNDD-FDD, estas hutua generalo, s-ro Godefroid Niyombare, kiu gvidis la puĉprovon de la 13-a de majo kun pluraj altaj armeaj kadruloj de la partio.

La puĉo do ne venis de la strato, kies mobilizado ne estas strukturita, nek de la malnova regula armeo, kiu estis devigita recikligi eksribelulojn, konforme al la pac-interkonsento, sed de la interno de la regantaro; ankaŭ tie, aŭtoritatismo ne plu estas evidenta. La malsukcesinta puĉo tamen montris, ke s-ro Nkurunziza konservas pli malpli implican subtenon de grava parto de la CNDD-FDD kaj de la armea stabo, sine de kiu li “faris grandan ordigon-purigadon” de unu jaro.

Nuntempe, la elekta procezo ne estas nuligita; la prezidanto eĉ rekomencis sian balotkampanjon. Sed certe malfacilos organizi elekton kiam pli ol cent mil civitanoj ekziliĝis al Ruando, Tanzanio kaj Demokratia Respubliko Kongo (DRK) de la komenco de aprilo. Dum la amasinformiloj estis fermitaj de la registaro aŭ detruitaj per armiloj, Burundo eble spertos novajn politikajn perfortaĵojn sen atestantoj.

Pierre BENETTI

Duona jarcento da nestabileco

1-a de julio 1962. La reĝo Mwambutsa la 4-a ricevas la sendependon de Burundo, belga kolonio de 1919.

1966. Armea puĉo faligas la monarĥion kaj donas la regpovon al la kapitano Michel Micombero.

1972. Amasmurdoj de la hutua loĝantaro fare de la armeo.

1976. Puĉo de s-ro Jean-Baptiste Bagaza.

1987. Puĉo de s-ro Pierre Buyoya.

Junio 1993. La hutuo Melchior Ndadaye estas la unua demokrate elektita prezidanto.

21-a de oktobro. Murdo de Ndadaye fare de tuciaj soldatoj. Komenco de la interna milito.

Julio 1996. Reveno de s-ro Buyoya ĉe la rega pozicio, helpe de la armeo.

28-a de aŭgusto 2000. Pac-interkonsento de Arusha, kiu planas dividon de la povo inter hutuoj kaj tucioj.

16-a de novembro 2003. Pac-interkonsento inter la registaro kaj la Nacia Konsilio por Defendo de Demokratio — Fortoj por Defendo de Demokratio (CNDD-FDD) de s-ro Pierre Nkurunziza.

2005. Elekto de s-ro Nkurunziza kiel prezidanto.

7-a de septembro 2006. Ĝenerala interkonsento pri pafĉeso kun la Palipehutu-FNL.

2010. Reelekto de s-ro Nkurunziza.

25-a de aprilo 2015. S-ro Nkurunziza anoncas sian kandidatiĝon al la prezidanta elekto planata por la venonta 26-a de junio.

27-a de aprilo. Komenco de la manifestacioj.

13-a de majo. Puĉo-provo kondukata de la eksa ĉefo de la nacia informado-servo, s-ro Godefroid Niyombare.

15-a de majo. La puĉistoj anoncas sian kapitulacon. La prezidanto revenas en sian palacon.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Programita financa strangolado

Grekujo, la silenta ŝtatrenverso

Semajnon post semajno, la glitanta nodo de intertraktadoj iom post iom sufokas la grekan registaron. Altaj eŭropaj gvidantoj cetere klarigis al la Financial Times, ke nenia interkonsento eblos kun la ĉefministro Aleksis Cipras antaŭ ol li ne “senigas sin je la maldekstra alo de sia registaro“. Ĉu la Eŭropo, kiu predikas solidarecon, donus ĝin nur al konservativuloj?

EN ATENO, “ĉio ŝanĝiĝas kaj ĉio restas sama“, kiel diras greka tradicia kanto. Kvar monatojn post la elekto-venko de Siriza, la du partioj, kiuj regis la landon post la falo de la diktatoreco, la Tutgreka Socialista Movado (Pasok) kaj la Nova Demokratio (dekstra) komplete senkreditiĝis. La unua registaro de radikala maldekstro en la historio de la lando post la “montara registaro“*, tempe de la germana okupado, ĝuas grandan popularecon.*

*  Vd Joëlle Fontaine, “Il nous faut tenir et dominer Athènes” [Necesas teni kaj domini Atenon] , Le Monde diplomatique, julio 2012.
*  Laŭ enketo de la 9-a de majo publikigita de la gazeto Efimerida ton Syntakton, 53,2 elcentoj de la loĝantaro taksas la politikon de la registaro “pozitiva“ aŭ “prefere pozitiva“.

Sed kvankam neniu plu mencias la nomon de la “triopo“ abomenata, ĉar respondeca pri la aktuala ekonomia katastrofo, la tri institucioj ‒ Eŭropa Komisiono, Eŭropa Centra Banko (ECB) kaj Internacia Mon-Fonduso (IMF) ‒ daŭrigas sian politikon. Minacoj, ĉantaĝoj, ultimatoj: alia “triopo“ trudas al la registaro de la nova ĉefministro Aleksis Cipras la malabundon, kiun obeeme aplikis liaj antaŭuloj.

Kun produktado de riĉaĵo kvarone amputita de 2010 kaj kvoto de senlaboreco de 27 elcentoj (pli ol 50 elcentoj por la homoj malpli ol 25-jaraj), Grekujo spertas senprecedencan socialan krizon. Sed spite al la rezulto de la elektoj de januaro 2015, kiuj donis al s-ro Cipras klaran mandaton por ĉesigi la malabundon, la Eŭropa Unio daŭre donas al la lando la rolon de la malbona lernanto punata de la severaj instruistoj de Bruselo. La celo? Malinstigi la “revemajn“ elektontojn de Hispanujo aŭ aliloke, kiuj ankoraŭ kredas je la ebleco de registaroj kontraŭaj al la germana dogmo.

La situacio memorigas Ĉilion de la komenco de la 1970-aj jaroj, kiam la usona prezidanto Richard Nixon faris ĉion por faligi la ĉilian prezidanton Salvador Allende por malebligi similajn politikojn en la usona postkorto. “Hurligu la ekonomion!“, ordonis la usona prezidanto. Kiam tio okazis, la tankoj de la generalo Augusto Pinochet anstataŭis ...

La silenta ŝtatrenverso, kiu okazas en Grekujo, ĉerpas siajn rimedojn el pli moderna instrumentujo ‒ de la not-agentejoj tra la ECB ĝis la komunikiloj. Kiam la premilo ekfunkcias, restas al la registaro Cipras nur du opcioj: lasi sin finance strangoli, se li persiste volas apliki sian programon aŭ rezigni pri siaj promesoj kaj fali, forlasite de siaj elektintoj.

Ĝuste por eviti la transiĝon de la viruso Siriza ‒ la esper-malsano ‒ al la cetera Eŭropunio, la prezidanto de la ECB Mario Draghi anoncis la 22-an de januaro 2015, do tri tagojn antaŭ la grekaj elektoj, ke la interven-programo de lia institucio (la ECB aĉetas ĉiumonate por 60 milionoj da eŭroj ŝuldojn de ŝtatoj de la eŭrozono) atribuiĝos al Grekujo nur sub kondiĉoj. La malforta ĉenero de la eŭrozono, tiu kiu plej bezonas helpon, ricevos subtenon nur se ĝi submetiĝos al la brusela kuratoreco.

Minacoj kaj mallumaj antaŭdiroj

LA GREKOJ estas obstinaj. Ili voĉdonis por Siriza kaj tiel devigis la prezidanton de la eŭrogrupo Jeroen Dijsselbloem admoni ilin: “La grekoj devas kompreni, ke la plej grandaj problemoj de ilia ekonomio ne malaperis pro la nura fakto, ke elektoj okazis“ (Reuters, 27-a de januaro 2015). “Ni ne povas fari escepton por iu aŭ alia lando“, konfirmis s-ino Christine Lagarde, ĝenerala direktoro de la IMF (The New York Times, 17-an de januaro 2015), dum s-ro Benoît Coeuré, membro de la direktorejo de la ECB, aldonis pli klare: “Grekujo devas pagi, jen la reguloj de la eŭropa ludo“ (The New York Times, 31-an de januaro kaj 1-an de februaro 2015).

Semajnon poste, s-ro Draghi demonstris, ke oni ankaŭ scias “hurligi la ekonomion“ ene de la eŭrozono: sen la plej eta pravigo, li fermis la ĉefan fonton de financiĝo de la grekaj bankoj; ĝi estis anstataŭita de la Emergency Liquidity Assistance (ELA), pli kosta kaj kiu renovigendas ĉiun semajnon. Mallonge, li pendigis damoklan glavon super la kapon de la grekaj gvidantoj. Krome, la not-agentejo Moody’s anoncis, ke la venko de Siriza “negative influas la kresko-perspektivojn“ de la ekonomio (Reuters, 27-an de januaro 2015).

La scenaro de la Grexit (eliro de Grekujo el la eŭrozono) kaj de la nepagipovo revenis sur la tagordon. Apenaŭ kvardek ok horojn post la januaraj elektoj, la prezidanto de la germana Instituto pri Ekonomia Esplorado, s-ro Marcel Fratzscher, eksa ekonomikisto ĉe la ECB, klarigis, ke s-ro Cipras ludas “tre danĝeran rolon“: “Se la grekoj komencas kredi, ke li estas vere serioza, oni povus sperti amasan kapitalfuĝon kaj sturmon al la bankoj. Ni alvenis ĉe la punkto, kie eliro el la eŭro fariĝas ebla“ (Reuters, 28-an de januaro 2015). Perfekta ekzemplo de memrealiga profetaĵo, kiu kondukis al pligraviĝo de la ekonomia situacio de Ateno.

Siriza disponis pri limigita agospaco. S-ro Cipras estis elektita por intertrakti pri la kondiĉoj ligitaj kun la “helpo“, kiun lia lando ĝuis, sed en la kadro de la eŭrozono, ĉar la ideo de eliro ne havis subtenon de la plimulto de la loĝantaro. Tiu estis konvinkita de la grekaj kaj internaciaj komunikiloj, ke Grexit sekvigus katastrofon de biblia amplekso. Sed la partopreno en la unueca mono tuŝas aliajn kordojn, kiuj estas ĉi tie ege sentemaj.

Ekde sia sendependiĝo, en la jaro 1822, Grekujo ŝanceliĝis inter sia pasinteco en la Otomana Imperio kaj la “eŭropaniĝo“ ‒ celo kiu, en la okuloj de la elitoj kaj de la tuta loĝantaro, ĉiam signifis moderniĝon de la lando kaj ĝian eliron el la subevoluo. La partopreno en la “malmola kerno“ de Eŭropo estis vidata kiel realigo de tiu nacia idealo. Dum la elektokampanjo la kandidatoj de Siriza sentis sin do devigataj aserti, ke la eliro el la eŭro estas tabua.

En la centro de la intertraktadoj inter la Cipras-registaro kaj la institucioj estis la demando pri la kondiĉoj fiksitaj de la kreditoroj: la famaj memorandoj kiuj, de 2010, devigas Atenon apliki katastrofajn politikojn de malabundo kaj de superimpostado. Pli ol 90 elcentoj de la pagoj de la kreditoroj tamen revenas al ili rekte ‒ kelkfoje jam sekvatage! ‒, ĉar ili estas dediĉitaj al la repago de la ŝuldo. Kiel la financministro Janis Varufakis resumis, kiu postulas novan interkonsenton kun la kreditoroj, “Grekujo pasigis tiuj ĉi kvin lastajn jarojn vivanta por la sekva pruntedono kvazaŭ drogemulo kiu atendas sian venontan dozon“ (1-an de februaro 2015).

Sed ĉar la nerepago de la ŝuldo egalas al “kredit-evento“, do al ia bankroto, la malblokado de la dozo estas tre potenca ĉantaĝ-armilo en la manoj de la kreditoroj. Teorie, ĉar la kreditoroj bezonas repagon, oni povus imagi, ke Ateno disponas ankaŭ pri grava levilo por la intertraktadoj. Sed la ekfunkciado de tiu levilo kondukus la ECB al interrompo de la financado de la grekaj bankoj, kio sekvigos la revenon al la draĥmo (do al eliro el la eŭro).

Do, nenio miriga, ke, apenaŭ tri semajnojn post la elektoj, la dek ok financministroj de la eŭrozono sendis ultimaton al la dek-naŭa membro de la eŭropa familio: la greka registaro devas apliki la programon transdonitan de siaj antaŭuloj aŭ rezigni pri siaj devoj kaj trovi la monon aliloke. En tiu kazo, konkludis la New York Times, “multaj agantoj de la financmerkato pensas, ke Grekujo havas apenaŭ alian elekton ol forlasi la eŭron“ (16-an de februaro 2015).

Por eskapi el la strangolaj ultimatoj, la greka registaro petis kvarmonatan “batalhalton“. Ĝi ne postulis la pagon de 7,2 miliardoj da eŭroj, sed esperis ke, dum la daŭro de la halto, la du partioj alvenos al interkonsento, kiu inkludos disponojn por disvolvi la ekonomion kaj poste solvi la ŝuldoproblemon. Estus mallerte faligi la grekan registaron tuj; la kreditoroj do akceptis.

Ateno pensis ke ĝi povas kalkuli ‒ almenaŭ provizore ‒ pri la sumoj kiuj eniros ĝiajn kasojn. La registaro esperis disponi, en la rezervoj de la Eŭropa Fonduso de Financa Stabileco, pri 1,2 miliardoj da eŭroj ne uzitaj en la procezo de rekapitaligo de la grekaj bankoj, kaj pri 1,9 miliardoj kiujn la ECB gajnis per la grekaj obligacioj kaj promesis redoni al Ateno. Sed meze de marto la ECB anoncis ke ĝi ne redonos tiujn gajnojn, dum la ministroj de la eŭrogrupo decidis ne nur ne pagi la sumon, sed transigi ĝin al Luksemburgo, kvazaŭ oni timus ke la grekoj fariĝus bankrabistoj! Sensperta, kaj ĉar ĝi ne atendis tiajn manovrojn, la skipo de s-ro Cipras konsentis sen postuli garantiojn. “Ni eraris, ke ni ne postulis skriban interkonsenton“, koncedis la ĉefministro en intervjuo de la televido Star, la 27-an de aprilo 2015.

La registaro daŭre ĝuis grandan popularecon, spite al la koncedoj al kiuj ĝi konsentis: ne reveni pri la privatigoj deciditaj de la antaŭa registaro, prokrasti la altigon de la minimuma salajro, ankoraŭ plialtigi la aldonvalora imposto (AVI). Berlino do lanĉis operacion kun la celo senkreditigi ĝin. Fine de februaro, la Spiegel publikigis artikolon pri la “torditaj rilatoj inter Varufakis kaj Schäuble“ (27-an de februaro 2015). Unu el la tri aŭtoroj estis Nikolaus Blome, antaŭ nelonge transirinta de Bild al la Spiegel, kaj heroo de la kampanjo, kiun en la jaro 2010 Bild faris kontraŭ la “pigraj grekoj“.* La germana financministro Wolfgang Schäuble, kiu ‒ okazo tre malofta en la Eŭropa Unio, sed ankaŭ en la internacia diplomatio ‒ publike ironiis pri sia greka kolego, kiun li kvalifikis “stulte naiva“ (10-an de marto 2015), estis prezentata de la germana semajnulo kiel bonvola Sizifo, bedaŭranta ke Grekujo estas kondamnita al fiasko kaj al forlaso de la eŭrozono. Escepte se, la artikolo subkomprenigis, s-ro Varufakis estus forigita el siaj funkcioj.

*  Vd Olivier Cyran: “’Bild’ kontraŭ la biciklo-nudistoj“, Le Monde diplomatique, majo 2015.

Dum tralikoj, mallumaj antaŭdiroj kaj minacoj multiĝis, s-ro Dijsselbloem antaŭenmetis novan peonon, deklarante en la New York Times ke la eŭrogrupo esploras la eventualan aplikon de la kipra modelo al Grekujo, do limigon de la kapitalmovoj kaj redukton de la deponoj (19-an de marto 2015) ... Jen anonco, kiun oni povas interpreti apenaŭ alie ol kiel provon ‒ senfruktan ‒ provoki bankan panikon. Dum la ECB kaj s-ro Draghi ankoraŭ pli streĉis la glitan nodon, per plia limigo de la eblecoj por la grekaj bankoj financiĝi, Bild publikigis pseŭdo-raportaĵon pri panika sceno en Ateno kaj ne hezitis deturni banalan foton de pensiuloj kiuj vicostaris antaŭ banko por ricevi sian pension (31-an de marto 2015).

Fine de aprilo, la operacio de Berlino portis siajn unuajn fruktojn. S-ro Varufakis estis anstataŭigita de sia viculo Euklide Cakalotos por la intertraktadoj kun la kreditoroj. “La registaro devas alfronti novtipan ŝtatrenverson, tiam deklaris s-ro Varufakis. Niaj atakantoj ne estas plu, kiel en 1967, la tankoj, sed la bankoj“ (21-an de aprilo 2015).

En la momento, la silenta ŝtatrenverso tuŝis nur ministron. Sed la tempo laboras por la kreditoroj. Tiuj postulas la aplikadon de la novliberala recepto. Ĉiu kun sia obsedo. La ideologiistoj de la IMF postulas la malreguligadon de la labormerkato kaj la laŭleĝigon de la amasaj maldungoj, kiujn ili promesis al la grekaj oligarĥoj, kiuj estas la proprietuloj de la bankoj. La Eŭropa Komisiono, per aliaj vortoj Berlino, postulas la daŭrigon de la privatigoj, kiuj povas interesi la germanajn entreprenojn, kaj je plej malalta kosto. En la senĉesa listo de la skandalaj vendoj elstaras tiu, farita de la greka ŝtato en 2013, de dudek ok konstruaĵoj kiujn ĝi daŭre uzas. Dum la venontaj dudek jaroj, Ateno devos pagi 600 milionojn da eŭroj da luprezo al la novaj proprietuloj, do preskaŭ la trioblon de la sumo kiujn ĝi ricevis per la vendo ‒ kaj kiu revenis rekte al la kreditoroj ...

En pozicio de malforteco, forlasita de tiuj, kies subtenon ĝi esperis (ekz-e Francujo), la greka registaro ne povas solvi la gravan problemon, kiun la lando alfrontas: ŝuldon ne elteneblan. La propono organizi internacian konferencon similan al tiu de 1953, kiu sendevigis Germanujon pagi la plej grandan parton de la militaj kompensaĵoj kaj tiel malfermis la vojon al la ekonomia miraklo*, dronis en maro da minacoj kaj da ultimatoj. S-ro Cipras klopodas por akiri pli bonan interkonsenton ol la antaŭaj, sed tiu estos certe malproksima de liaj anoncoj kaj de la programo, por kiu la grekoj voĉdonis. S-ro Jyrki Katainen, vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono, estis pri tio tre klara tuj post la grekaj elektoj: “Ni ne ŝanĝos la politikon laŭ elektoj“ (28-an de januaro 2015).

*  Vd Renaud Lambert: “Dette publique, un siècle de bras de fer [“Publika ŝuldo, jarcento da disputo“], Le Monde diplomatique, marto 2015.

Ĉu la elektoj havas do sencon, se lando kiu respektas la esencon de siaj promesoj ne havas la rajton modifi sian politikon pri io ajn? La novnazioj de Ora Aŭroro disponas pri tuja respondo. Ĉu eblas ekskludi, ke ili profitas pri malsukceso de la Cipras-registaro same kiel la apogantoj de s-ro Schäuble en Ateno?

Stelios KULOGLU.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Hispanujo inter du voĉdonadoj

Podemos “nia strategio“

Financa krizo, amasa malriĉiĝo, senkreditiĝo de la politikaj profesiuloj: ĉio devintus konduki al releviĝo de la maldekstro en Eŭropo. Kaj tamen ĝi stagnas preskaŭ ĉie. Tio certe klarigas, kial ĉiuj rigardas al Hispanujo, kie la partio Podemos montris strategian inventemon. Jen defio, kiun ĉi tie prezentas ĝia ĝenerala sekretario.

Pri la sinteno de Berlino al Ateno dum la intertraktadoj

Ĝi ne surprizis min. Kvankam Grekujo estas ŝtato malforta, la Cipras-registaro dubigas la funkci-manieron de la Eŭropa Unio sub germana hegemonio: la amplekso de la provoko estas do ege pli granda ol la lando mem. Cetere, Podemos aperas nun kiel grava politika aganto, kiel kandidato por la potenco de la kvara plej granda ekonomio de la eŭrozono. Niaj grekaj kamaradoj diris al ni: niaj bonaj rezultoj en la opini-enketoj ne estas nepre bona novaĵo por ili. Niaj kontraŭuloj timas, ke ĉia venko de Siriza grandigas niajn proprajn rezultojn, ke ĝi donas al ni oksigenon. Ilia celo ne estas nur fiaskigi la grekan registaron: ili volas ankaŭ bari la vojon al aliaj minacoj, ekzemple al tiu, kiu en iliaj okuloj estas ni. Premi Siriza-n signifas premi Podemos-on, montri ke ne ekzistas alternativo. “Ĉu vi volas voĉdoni por Podemos? Rigardu kio okazas en Grekujo“: jen, esence, la rekantaĵo, kiun oni kantas aktuale al la hispanoj.

Laŭ ni, Aleksis Cipras agis tre ruze: li sukcesis reliefigi bildon de izolita Germanujo, kies interesoj ne estas nepre la samaj kiel tiuj de la cetera Eŭropo, ankaŭ pri la ekstera politiko. Tion li provis ĉe Francujo kaj Italujo, kun miksita sukceso, sed ankaŭ ĉe orientaj landoj. Oni do ne miru, ke Germanujo montras sin tiom akre dum la intertraktadoj.

Pri la strategio de Siriza kaj tiu de Podemos

Niaj grekaj kamaradoj disvolvis similan strategion kiel ni en tre malsama kunteksto. Unue, ili volas rekonstrui institucian legitimecon de la registaro, kiu estis sisteme subfosita kaj poste detruita. Tio okazas per impostreformo, kiu donas al la ŝtato agospacon, ĉefe en publikaj politikoj, por konstrui la socian teksaĵon kaj la ligojn detruitajn de la malabundo. Krome, en ekstera politiko, necesas krei kontraŭdirojn ene de la hegemonia bloko de la eŭrogrupo*. Tio fariĝis, precipe komence, per timemaj kritikoj de la maniero, per kiu Germanujo mastrumas la eŭropan krizon. Sen ajna dubo la celo estis fendi la dominantan interkonsenton.

*  Grupo de membrolandoj de la Eŭropa Unio kies mono estas la eŭro. -vl

Nia strategio estis alia, unue ĉar Hispanujo prezentas 13 elcentojn de la malneta enlanda produkto (MEP) de la eŭrozono, kontraŭ 3 aŭ 4 elcentoj de Grekujo. Ni komencus do la disputojn kun la certeco ke ni disponas pri pli grava agospaco. Kompreneble ni ankaŭ tuŝus la demandon de reformo de la buĝetaj traktatoj, por kreskigi la publikajn elspezojn ĉe investoj kaj por disvolvi la socialajn politikojn, ĉefe la pensiojn, sed ankaŭ por ĉesigi la malaltigon de la salajroj, kiu erozias la konsumon. Post realigo de tiuj reformoj, kaj nur tiam, ni povos paroli pri la eŭropnivelaj ŝuldoj, en la kadro de restrukturado celanta ligi la repagojn kun la ekonomia kresko, ekzemple. Nur eŭropnivela strategio ‒ kiu nun ne ekzistas ‒ ebligas imagi alian paradigmon ol tiun de la politiko de malabundo.

Nu, tiu strategio vekas kontraŭdirojn ĉe niaj kontraŭuloj, precipe ene de la socialdemokrataj fortoj. Ni konscias pri la grandega rezisto, sur kiu ĝi trafus, ene de la hispana ŝtataparato, sed ankaŭ en la eŭrogrupo; sed se lando tiom malgranda kaj malforta kiom Grekujo sukcesis fariĝi tiom granda faktoro de malstabileco en la eŭrozono, tiam nia kapablo montri tiajn kontraŭdirojn ene de la socialdemokrataj fortoj estus des pli granda. Fariĝus klara, ke la eŭropa projekto ne kongruas kun la politiko de malabundo, kio malfermus politikan spacon al la ekonomia politiko.

Pri la ebleco de interkonsento kun la Hispana Socialista Laborist-Partio (PSOE)

Tio estas por ni antaŭ ĉio strategia problemo, ĉar nia ĉefa celo ‒ ni estis ĉiam tre klaraj pri tio ‒ estas la ĝeneralaj elektoj de novembro. Tiel ke ĉiu decido, ĉiu situacio analizendas laŭ la pozicio, en kiun ĝi metas nin por tiu voĉdonado. Samtempe ne eblas ignori la amplekson de la ŝanĝdeziro en la loĝantaro, kio devigas nin esti je tiu nivelo.

Estas do la demando pri la elekto-rezultoj, kompreneble, sed trans tio estas precipe tiu de nia kapablo fari premon al la aliaj politikaj fortoj. Kiam oni demandas nin: “Ĉu vi faros kontraktojn kun la Socialista Partio?“, ni respondas: “La socialistoj devas unue iri vojkurbon de 180 gradoj.“ Ni scias, ke ekzistas du tendencoj en la PSOE. La unua karakteriziĝas per logiko de sistemo, aŭ de reĝimo, kies prioritato estas haltigi nin, ĉesigi tiun ĉi movadon. Por ili, tio povus montriĝi per granda koalicio kun la Popola Partio (PP) aŭ kun Ciudadanos*. La dua pensas laŭ partia logiko: ĝi scias, ke tia opcio kondukus al implodo de la PSOE kaj donus pli da spaco al Podemos. La demando pri interkonsentoj reguliĝus do laŭ la elekto-rezultoj, sed ankaŭ laŭ nia analizo de la diversaj situacioj, kalkulante kun nia kapablo ekspluati la malkonsentojn interne de niaj kontraŭuloj. Precipe se, kiel la enketoj ŝajnas montri, Hispanujo direktiĝas al kvarpartia sistemo, kun rezultoj de inter 15 kaj 25 elcentoj.

*  NDLR: konservativa partio kontraŭ korupto, kiu estiĝis el la kataluna grupo Ciutadans, fondita en la jaro 2006.

En Andaluzio

En Andaluzio ne temas pri starigo de koalicio.* Ni metis tri kondiĉojn por subteni la PSOE por estigi la regionan registaron. Ni postulas unue la demision de du prezidintoj de Andaluzio suspektataj je korupto (unu sidas en la Nacia Asembleo, la alia en la Senato). Ni postulas cetere, ke la andaluzia registaro subskribu nenian kontrakton kun financaj establoj kiuj elloĝigas homojn sen proponi al ili alian loĝejon. Kaj ni postulas fine redukton de la nombro da altaj asistantoj, por ebligi la redungon de ĉiu personaro maldungita de lernejoj kaj malsanulejoj dum la krizo. Ne temas pri registara programo, sed pri tri kondiĉoj por ke ni ne bloku la vojon al la PSOE. Ĉar niaj rezultoj estis pli malfortaj ol tiuj de la Socialista Partio, nia agospaco estas limigita. Ni provas fari tiel, ke ĉia institucia subteno fare de Podemos ‒ ankaŭ kiam temas simple nur pri ne kontraŭi enposteniĝon ‒ tuj montriĝu per socialaj disponoj, kiuj atestas ke ŝanĝo eblas. (...) Tiuj postuloj kostas eĉ ne unu cendon; ili ne kreskigas la publikan elspezon.

*  Dum la anticipa voĉdonado por renovigi la andaluzian parlamenton, la 22-an de marto, la PSOE ricevis 35,5 elcentojn de la voĉoj, kontraŭ 27 elcentoj por la Popola Partio (PP) kaj 15 elcentoj por Podemos. De tiam okazas traktadoj inter la diversaj partioj por trovi interkonsenton por nomumi la andaluzian prezidonton.

Pri la apero de la partio Ciudadanos (Civitanoj)

Evidente la kontraŭulo adaptiĝas kaj la maniero de alfrontiĝo ŝanĝiĝis. Estas vere ke la komunikila medio montriĝas nun multe malpli favora por ni. La starigo de Ciudadanos estis tre granda ruzaĵo, ne tiom ke tiu partio rekte alsuĉas elektantojn, kiuj antaŭe turnis sin al Podemos, sed ĉar ĝi malfortigas nian retorikon kiu celas prezenti nin kiel la elekton de la renovigo kaj ĉar ĝi forprenas al ni parton de la spaco, kiun la komunikiloj dediĉis al tio. Nun ekzistas alia “partio de la ŝanĝo“, kiu havas tre malsamajn trajtojn, ĉar Ciudadanos aperas grandparte ene de la liberala establita tavolo. Tio igis nin reformuli la hipotezon Podemos.

Nia ŝlosila celo ĉiam estis okupi la centron de la politika kampo profitante el la krizo. Tio havas nenion komunan kun la politika “centro“ de la burĝa retoriko. Per gramŝaj vortoj,* nia celo en tiu pozici-milito estis krei novan “komunan sencon“, kiu ebligu okupi transversan pozicion en la centro de la politika spektro kiu ĵus rearanĝiĝis. En la momento, la disponebla politika spaco estis reduktita per la kontraŭatakoj de la elito, jam per ĝia reklamado por Ciudadanos. Nia tasko montriĝas do nun pli delikata; ĝi postulas novan strategian inteligenton. Tiuj iniciatoj de la kontraŭulo cetere kreis novajn malfacilaĵojn eĉ en nia propra tendaro.

*  De Antono Gramŝo (itale: Antonio Gramsci [antónjo grámŝi] (1891-1937), itala filozofo kaj politikisto, starigis, kun Palmiro Togliatti, la gazeton Ordine nuovo (1919). Sekretario de la Itala Komunista Partio (1924); en malliberejo de 1926 ĝis 1937. -vl

Unue, la apero de Ciudadanos remetas nin en logikon, kiun ni dekomence konsideris perdanta: tiun de la tradicia akso maldekstra-dekstra. Ni pensas, ke sur tiu bazo ne ekzistas ŝanĝeblecoj en Hispanujo. La danĝero estus hodiaŭ esti resenditaj al tiu akso kaj ne sukcesi difini novan centrecon ‒ kiu, eĉ se mi tion ripetas, havas nenion komunan kun la centro de la politika spektro. En tiu pejzaĝo, la pleba retoriko de Podemos, organizita ĉirkaŭ la kontraŭeco de “tiuj malsupre“ kaj “tiuj supre“ (la oligarĥoj), interpreteblus kiel la tradicia retoriko de la ekstrema maldekstro, kio povus perdigi al ĝi la transversecon kaj forigus ĝian eblecon okupi la novan centron. Fine, ni alfrontas ankaŭ la riskon ‒ kiu estas ankaŭ ebla levilo ‒ de normaligo. Ni jam ne aperas kiel la eksterkadruloj, la efiko de noveco malklariĝas, sed aliflanke Podemos nun ankaŭ gajnis forton kaj sperton; ĝi disponas pri kreskinta kapablo de reprezentiĝo. Ni devas nepre redifini aŭ fajnigi nian retorikon por fiaskigi la kontraŭatakojn kaj por remalfermi la spacon, kiun oni fermis al ni. Tio ne estos facila.

Ni alfrontis lernejan kazon dum la oficiala vizito de la hispana reĝo ĉe la Eŭropa Parlamento, la 15-an de aprilo 2015. Tia evento metas nin antaŭ malfacilan demandon: tiun de la monarĥio. Kial malfacilan? Ĉar ĝi tuj malpermesas al ni la centron de la tereno. Ekzistas, proksimume, du opcioj. La unua, tradicie adoptita de la maldekstro (ekz-e Isquierda Unida), konsistas en la pozicio: “Ni estas respublikanoj. Ni ne agnoskas la monarĥion, ni do ne iros al la honora akcepto de la reĝo de Hispanujo. Ni ne agnoskas tiun spacon de legitimeco por la ŝtatestro.“ Eĉ se tio estas pozicio perfekte prava laŭ etika kaj morala nivelo, ĝi metas nin tuj en la spacon de la radikala maldekstro, en kadron tre tradician. Tio tuj fremdigas nin al larĝaj tavoloj de la loĝantaro, kiuj simpatias kun la nova reĝo,* kaj tio, sendepende de kion ili povas pensi pri aliaj demandoj kaj de la fakto, ke ili asociigas la eksreĝon kun la korupto de la antaŭa reĝimo. La monarĥio estas daŭre unu el la plej aprezataj institucioj en Hispanujo. (...) Do, du opcioj: aŭ ni ne iras al la akcepto kaj restas premataj en la kadro de la tradicia analizo de la ekstremmaldekstro, kiu donas tre malmultan agospacon; aŭ ni iras tien, kaj Podemos miksiĝas inter la politikan klason, kio signifas validigi la institucian kadron. Mallonge, esti konsiderataj perfiduloj, monarĥistoj aŭ io alia ...

*  NDLR: la reĝo Juan Carlos, suspektata je korupto, abdikis la 19-an de junio 2014 favore al sia filo Felipe.

Kiel ni solvis tiun dilemon? Ni iris tien, sed ŝanĝante neniom pri nia kutima maniero prezenti nin, do en niaj ĉiutagaj vestaĵoj, ignorante la protokolon. Tio estas io tre eta, sed ĝi estas simbole reprezenta de Podemos. Krome, mi donacis al la reĝo la DVD de la serio La Fera Trono (Game of Thrones), prezentante ilin kiel rimedon por interpreti tion kio okazas en Hispanujo. (...) Kompreneble, tio estas delikata sinteno, sed la sola kiu ebligas al ni teni la ludon malfermita, kiu ebligas al ni ludi en la centro de la kontraŭdiroj, mallonge, dubigi la ĝisnunan staton anstataŭ esti metita en pozicion puran, sed senpovan.

Pablo IGLESIAS.

Tiu ĉi teksto estas parto de interparolado kun Pablo Iglesias, gvidanto de la hispana partio Podemos, aperinta en la New Left Review(majo-junio 2015). La analizo de la rezultoj de la elektoj de la 24-a de majo 2015 estas redaktita por Le Monde diplomatique.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Post dudek unu jaroj: la malsukcesaj promesoj de NAFTA

Komerca misekvilibro

NAFTA celis riĉigi konsumantojn, laboristojn kaj kultivistojn en Usono, Meksiko kaj Kanado. Eta procento el la riĉeguloj profitis - ĉiuj aliaj malprofitegis.

Meze de inundo da promesoj pri ekonomiaj, ekologiaj, kaj sociaj utiloj, la Nordamerika Liberkomerca Interkonsento (NAFTA, TLCAN aŭ ALÉNA) ekvalidiĝis je la 1a de januaro 1993. Malmultaj estas la aferoj pri kiuj ĉiuj samopinias en Usono, lando profunde dividita laŭ partiecaj linioj, sed Respublikanoj, Demokratoj kaj sendependuloj de diversaj geografiaj kaj sociekonomiaj grupoj kune kredas, ke NAFTA damaĝis iliajn familiojn kaj landon. Kaj nun ekaperas detaloj pri la sekretema Transatlantika Traktato pri Komerco kaj Investado (TTIP)*, kaj ni ekscias ke la eraroj de NAFTA probable estos ripetitaj.

*  Vidu Lori M Wallach, ‘La dek minacoj por la usona popolo’, Le Monde diplomatique, Esperanta eldono, junio 2014

NAFTA estis eksperimento kiu establis radikale novan modelon por interkonsentoj pri “komerco”. Ĝi estis fundamente malsama pro tio, ke ĝi nur parte temis pri komerco. Antaŭaj usonaj interkonsentoj mallarĝe koncentriĝis pri malaltigoj de tarifoj kaj plialtigoj de importaj kontingentoj. NAFTA tamen kreis por fremdaj investantoj novajn privilegiojn kaj protektojn kiuj eliminis multajn riskojn rilate al la translokigo de produktado al landoj kun malaltaj laborpagoj, kaj tiel instigis al la eksterlandigo de investado kaj laborpostenoj. NAFTA ebligis al fremdaj investantoj rekte kontesti ŝtatajn politikojn kaj agojn en landoj kie ili komercas per la starigo de tribunaloj por la arbitracio de disputoj inter investantoj kaj ŝtatoj (ISDS), kaj postuli ŝtatan monkompenson por politikoj kiuj “subfosis” iliajn antaŭviditajn estontajn profitojn.

NAFTA ankaŭ devigis ke la subskribintaj landoj - Kanado, Meksiko, Usono - limigu la reguligon de la servoj kiel bankado, energio kaj transportado; plidaŭrigi la patentajn monopolojn de medikamentoj; limigi landlimajn kontrolojn kaj sekurecajn normojn por nutraĵoj kaj aliaj produktoj; kaj rezigni politikojn kiuj instigas konsumantojn aĉeti produktojn de la propra lando.

Ĝi estis propagandita al la usona publiko kun grandaj promesoj. En 1993, Gary C Hufbauer kaj Jeffrey J Schott, de la Peterson Institute for International Economics, prognozis ke NAFTA estigos kreskantan komercan pluson kun Meksiko, kreante 170 000 netajn laborpostenojn en Usono en la daŭro de la unuaj du jaroj de la interkonsento. Usonaj kultivistoj riĉiĝos per eksportado. NAFTA alportos Meksikon al unuamonda nivelo de ekonomia prospero kaj stabileco, kaj provizos laborŝancojn kiuj malpliigos la enmigradon al Usono. Reguloj por la protekto de la konsumanto kaj la ekologio estos normigitaj supren kaj tiel plibonigos la publikan sanon, la sekurecon de nutraĵoj kaj la kvaliton de la aero kaj la akvo. Prezoj al la konsumanto falos. La ekonomioj spertos novan kreskon.

Kien iris la laborpostenoj?

Anstataŭ krei laborpostenojn por usonanoj, NAFTA kontribuis al grandega usona deficito de la komerco kun Meksiko kaj Kanado, kaj al taksita neta perdo de 1 miliono da laborpostenoj en Usono ĝis 2004. Ĉi tiu cifero, kalkulita de la Economic Policy Institute (EPI), inkluzivas la netan bilancon inter laborpostenoj kreitaj kaj laborpostenoj perditaj*. Granda parto de la erozio devenas de la decidoj de usonaj firmaoj adopti la privilegiojn por fremdaj investantoj de NAFTA kaj transloki sian produktadon al Meksiko, kun ĝiaj pli malaltaj salajroj kaj pli malfortaj ekologiaj normoj. La EPI kalkulas, ke la deficito de la komerco kun Meksiko nete detruis proksimume 700 000 usonajn laborpostenojn ekde la lanĉo de NAFTA ĝis 2010. Pli ol 845 000 usonaj laboristoj estas ricevintaj “helpon por komerca alĝustigo” (Trade Adjustment Assistance - TAA), perdinte siajn laborpostenojn pro importaĵoj el Kanado kaj Meksiko aŭ la transloko de fabrikoj al tiuj landoj.

*  Por ĉiuj fontoj kaj pliaj legaĵoj, vidu ‘NAFTA’s 20-year Legacy and the Fate of the Trans-Pacific Partnership’ (PDF), Public Citizens Global Trade Watch, februaro 2014.

NAFTA malsuprenpremis usonajn salajrojn kaj kreskigis la malegalecon de enspezoj. Ĝia plej vasta ekonomia efiko ĝis nun estas transformi la salajrojn kaj specojn de laborpostenoj por la 63% de usonaj laboristoj sen superlerneja diplomo. La komerco profunde efikas sur la haveblajn specojn de laborpostenoj pli ol sur la totalan nombron. La usonaj laboristoj, kiuj perdis siajn postenojn en la fabrikindustrioj pro la eksterlandigo per NAFTA kaj la konkurenco de importaĵoj, transiris en postenojn kun pli malaltaj laborpagoj en servaj sektoroj kiuj ne povas esti eksterlandigitaj, kaj en kiuj ili pliigis la superabundon de laboristoj, malsuprenpuŝante salajrojn tra la tuta ekonomio. Laŭ la usona Bureau of Labor Statistics, du trionoj el la delokigitaj fabriklaboristoj redungitaj en 2012 devis akcepti pli malaltajn salajrojn, kaj tio signifis por la plimulto salajroredukton de pli ol 20%. Por la mezuma usona fabriklaboristo kun salajro de pli ol USD 47 000, tio estas redukto de almenaŭ USD 10 000. Pro tio, ke pli da laboristoj delokigitaj de fabrikado aldoniĝis al tiuj, kiuj konkuras por malaltkapablaj laborpostenoj en sektoroj kiel gastigado kaj nutroservoj, realaj salajroj malkreskis en tiuj sektoroj sub NAFTA. La medianaj salajroj de usonanoj stagnis en la pasintaj dudek jaroj, dum male la produktivo de dungitoj kreskegis.

La ĝisnunaj reduktoj de la prezoj de hejmaj varoj ne sufiĉis por kompensi la malgajnojn de mezklasanaj salajroj sub NAFTA. Usonaj laboristoj sen superlernejaj diplomoj perdis 12,2% de siaj realaj salajroj sub la komerco laŭ NAFTA, eĉ enkalkulinte la avantaĝojn de pli malkaraj varoj. Malgraŭ 239%-a kresko de nutraĵimportoj el Kanado kaj Meksiko, la mezuma prezo de nutraĵoj en Usono saltegis 67% de post la interkonsento, la malo de la promesita rezulto. Tiutempe, iuj propagandantoj de NAFTA antaŭvidis la perdon de kelkaj usonaj laborpostenoj, sed ili argumentis ke usonaj laboristoj profitos pro pli malkaraj importitaj varoj.

Nelonge post 1993, la malgranda komerca pluso usona kun Meksiko de antaŭ NAFTA fariĝis komerca deficito masiva kaj la antaŭ-NAFTA-a komerca deficito usona kun Kanado pligrandegiĝis. La komerca pluso kun Meksiko de USD 2,5 miliardoj (alĝustigita laŭ inflacio) en 1992, kaj la deficito kun Kanado de USD 29,6 miliardoj, transformiĝis en entutan post-NAFTA-an deficiton de USD 177 miliardoj. La rozkoloraj promesoj krei laborpostenojn estis bazitaj sur tio, ke NAFTA plibonigos la komercan bilancon de Usono. La realaĵo ĝis nun estas la malo.

Eksportoj de usonaj manufakturaĵoj kaj servoj al Meksiko kaj Kanado estas kreskintaj pli malrapide de post NAFTA; la ĉiujara kresko de eksportoj de usonaj manufakturaĵoj al la du landoj kreskis 62% malpli ol la ĉiujara indico tuj antaŭ NAFTA. Eĉ eksportoj de servoj ekfalegis malgraŭ tio, ke oni antaŭvidis ke ili aparte prosperos pro la supozata relativa avantaĝo de usonaj servoj. La ĉiujara kresko de eksportoj de usonaj servoj al Meksiko kaj Kanado post NAFTA kreskis 49% malpli ol antaŭ NAFTA. Kiam oni komparas la entutan kreskon de usonaj eksportoj al landoj kiuj estas, kaj ne estas, subskribintoj de akordo pri libera komerco kun Usono, oni vidas ke la kresko al la lastaj superis la kreskon al la antaŭaj je 30% dum la pasinta jardeko.

Dekoj da ekologiaj kaj sanitaraj leĝoj de NAFTA-landoj estas kontestitaj en eksterlandaj tribunaloj per la sistemo ISDS. Pli ol USD 360 milionoj da monkompenso por investantoj estas eldevigitaj pere de kontestoj kontraŭ malpermesoj de toksoj, reguloj pri la ter-uzo, politikoj pri akvo kaj forstumo, ktp. Pliaj USD 12,4 miliardoj estas la objekto de kompenspostuloj ankoraŭ ne juĝitaj rilate al kontestoj fare de fremdaj investantoj pri medikamentaj patentoj, moratorio pri hidraŭlika fendado kaj programo de renovigebla energio. Anstataŭ lerni la lecionojn de la ekscesoj de ĉi tiuj grandaj kompanioj, la registaro de prezidanto Obama ignoris ĉiujn kontribuaĵojn de reprezentantoj de la civila socio kiam ĝi reviziis la lingvaĵon de sia modela investotraktato en 2011 kaj ankoraŭ insistas pri la inkluzivo de ISDS en la TTIP, malgraŭ protestoj de la Eŭropa Komisiono kaj oficialuloj de EU-membroŝtatoj kaj parlamentaj institucioj. Ke ISDS devas esti inkluzivita en la TTIP insistas grandaj usonaj kompanioj kiel Chevron, kiu uzas ISDS en provo eviti pagi miliardojn pro la ekologia kaj sanitara damaĝo de poluado en Amazono.

Kiam temas pri la agrikultura komerco kun Meksiko kaj Kanado, la mezuma deficito ĉiujara de Usono atingis USD 975 milionojn, cifero preskaŭ trioble pli alta ol la nivelo antaŭ NAFTA. Usonaj prilaborantoj de nutraĵoj translokiĝis al Meksiko pro ĝiaj malaltaj salajroj, kaj importoj de nutraĵoj altegiĝis. NAFTA malplistriktigis la usonajn normojn pri la sekureco de nutraĵoj kaj permesis importaĵojn de fabrikoj kiujn oni antaŭe konsideris nesekuraj. Antaŭ NAFTA, kiam importaĵoj estis permesataj nur de instalaĵoj juĝitaj konformaj al usonaj normoj, nur unu prilaborejo de bovaĵoj kaj neniu instalaĵo de kortobirdoj en Meksiko estis aprobitaj. Usonaj importoj de bovaĵo el Meksiko kaj Kanado kreskis de 133% de post 1993. Dum la pasinta jardeko, usonaj eksportoj de nutraĵoj al Meksiko kaj Kanado malkreskis iomete dum importoj de nutraĵoj el la du landoj pli ol duobliĝis. Ĉi tio havas nenion komunan kun la promesoj faritaj al usonaj kultivistoj kaj ranĉistoj ke NAFTA ebligos al ili atingi riĉecon - kaj stabilecon de la enspezoj de iliaj kultivejoj kaj ranĉoj - per eksportado.

Reciproka malgajno en Kanado kaj Meksiko ankaŭ

Konsidere la ekstreme negativan efikon sur usonajn laboristojn kaj kultivistojn, estas ŝoke ke NAFTA ne alportis bonon al meksikanoj kaj kanadanoj. Anstataŭ la reciprokan gajnon promesitan, NAFTA ĝis nun alportis reciprokan malgajnon al la plimulto. Eksportoj de subvenciita usona maizo pliiĝis en la unua jardeko de NAFTA, detruante la vivtenojn de pli ol miliono da meksikaj kamparano-kultivistoj kaj de proksimume 1,4 milionoj da aliaj meksikanoj kies vivtenoj dependas de agrikulturo. Amasa delokigo pliseverigis la malstabilecon kaj perforton de la milito kontraŭ drogoj. Kaj, elpelite el la kamparo, la delokigitoj serĉis laboron en la maquiladoras (fabrikoj de eksportaĵoj) apud la usona landlimo, tiel malsuprenpuŝante salajrojn kaj kontribuante al duobligo de la enmigrado de meksikanoj al Usono.

Kvankam la prezo pagata al meksikaj kultivistoj por maizo plonĝis, la malreguligita podetala prezo de tortiljoj - ilia ĉefa nutraĵo - raketis 279% en la unuaj 10 jaroj de la pakto. Realaj salajroj en Meksiko malsuperis antaŭ-NAFTA-ajn nivelojn, dum prezaltiĝoj por bazaj hejmaj varoj superis salajraltiĝojn. Laboristo kun la minimuma salajro en Meksiko hodiaŭ povas aĉeti 38% malpli da hejmaj varoj ol je la tago kiam NAFTA estis promulgita. Malgraŭ promesoj ke NAFTA alportos bonojn al meksikaj konsumantoj per la aliro al pli malkaraj importaĵoj, la kosto de bazaj hejmaj varoj atingis sepoblon de la antaŭ-NAFTA-a nivelo, dum la minimuma salajro nur estas kvaroblo de tiu nivelo. Trafataj de delokigoj, altiĝantaj prezoj kaj stagnantaj salajroj, pli ol duono de la totala loĝantaro, kaj pli ol 60% de la kampara loĝantaro, ankoraŭ vivas en malriĉeco. La promesita nirvano de NAFTA ne okazis.

Povis esti ke la TTIP-intertraktadoj estos la rimedo por estigi novan modelon de ekonomia integriĝo - kun la celo ne ripeti la erarojn de NAFTA kaj aliaj damaĝaj paktoj. Sed TTIP elmetas laboristojn kaj konsumantojn ambaŭflanke de la Atlantiko al pliaj damaĝaj sekvaĵoj ĉar ĝi sekvas la samajn kaŝemajn kaj antaŭjuĝajn procedojn de intertraktado kaj inkludas la samajn kondiĉojn kiuj subfosas la publikan intereson. Konsidere la maltrankviligajn indikojn el du jardekoj da NAFTA, civitanoj de Eŭropo kaj Usono prave sonigas la alarmon. Por ke ia bono venu el la damaĝo kaŭzita ĉe milionoj da homoj, ni devas uzi la historion de NAFTA por haltigi la TTIP-projekton.

Lori M.Wallach

Tiu artikolo estas tradukita el la angla versio de Le Monde diplomatique.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Sobreco kontraŭ malabundo

LA PARIZA KLIMATkonferenco 2015, kiu malfermiĝos la 30-an de novembro ĉi-jare, komenciĝis malbone. Ekde la pintkunveno de la Tero de 1992 en Rio-de-Ĵanejro, la produktado de fosilia energio ne ĉesis kreski. En 2013, nur la tutmondaj subvencioj por brulaĵoj kun forcejgasa efiko estis 400 milionoj da eŭroj, do kvaroble la sumoj atribuitaj al renovigeblaj energioj.* La Verda Fonduso por la Klimato, lanĉita en 2011 de la Unuiĝintaj Nacioj, povis kolekti ĝis hodiaŭ nur 10 miliardojn da eŭroj ...

*  “Perspectives énergétiques mondiales“, Agence internationale de l’énergie (AIE) [“Mondaj perspektivoj pri energio“, Internacia Agentejo pri Energio (AIE) Parizo, 2014.

Internacia traktato ne kapablos limigi la varmigon de la planedo je du gradoj, kiel planas la konferenco, se la registaroj submetas siajn decidojn al la konservado de produktad-sistemo bazita sur akumulado, rabo kaj malŝparo. Oni ne respondos al la klimata defio sen la interveno de la loĝantaroj, sed la individuaj aŭ lokaj iniciatoj restos senefikaj sen tutmonda politika volo. La akcepto de socio malpli energivora, pli simpla, kiu trudos modifon de multaj bone enradikiĝintaj kutimoj, bezonas la perspektivon de plibonigo de la vivkvalito. Ne okazos ŝanĝo en la energisistemo inda je tiu nomo sen ekonomia kaj socia transformiĝo, sen amasa alidistribuado de la enspezoj sur nacia same kiel sur tutmonda nivelo. La riĉaĵoj devas ĉesi detrui la planedon.*

*  Hervé Kempf, Comment les riches détruisent la planète [Kiel la riĉuloj detruas la planedon], Points Essais, Parizo, 2014 (1-a eld.: 2007).

En la Okcidento, sobreco rekte kontraŭas al la malabundo, kiu aperas kiel preteksto por distribui la riĉaĵojn ankoraŭ pli malegalece. La vojo al malkresko de niaj ellasoj de karbon-acida gaso kondukas tra masivaj investoj en loĝejoj, publikaj transportoj, renovigeblaj energioj ‒ je la nivelo, ekz-e, de la sumoj elspezitaj por savi la bankojn en la jaro 2008 ... Esplorado de energia efikeco same kiel la konkreta plibonigo de la vivkondiĉoj kaj de la kondiĉoj de la publika sansistemo povas krei multajn dungojn, malaltigi la malutilajn efikojn kaj rezultigi en ĉiu mastrumo gravajn ŝparojn.

La sobreco kondukas ankaŭ al alia difino de bonstato: malpli da materialo, pli da laboro; malpli da maŝinoj, pli da inteligento. Imposti la flugbenzinon por malpliigi maloportunan uzadon de aviadilo; plikostigi la martransporton por kontraŭagi la misojn de la liberkomerco kaj favori la mallongajn vojojn (vidu [“La sandaletoj vojaĝas senpage“-art]). En Hindujo, kie tricent milionoj da homoj vivas sen elektro, oni nombras ĉiujare milionon kaj duono da mortintoj pro poluita aero.

Kun nur kvarono de la monda loĝantaro, la industrilandoj lasis konsiderindan ŝuldon en la atmosfero. Iliaj sumaj ellasoj kaŭzas jam varmigon de 0,8 grado, kaj post mallonge kroman 0,8 gradon.* Ili tamen rifuzas doni al si celojn kiuj konsideras iliajn pasintajn ellasojn, aŭ aliri la neprajn kunlaboradojn alie ol per vortoj. Tamen la momento venis por liveri al la Sudaj ŝtatoj la monon kaj la teĥnologiojn necesajn por rekte salti al disvolvado bazita sur energia sobreco. Prefere la plej bonan ol la plej multan.

*  Sunita Narain, “Climat: l’injustice faite au Sud” [“Klimato: la maljusto farata al la Sudo“], Politique étrangère, vol. 80, n-ro2, Parizo, somero 2015.

Philippe DESCAMPS.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kiel vere savi Greklandon

Eliro el eŭro: jen historia okazo

Laŭŝajne, la projekto simplas. De kvin monatoj, la kreditoroj de Ateno klopodadas savi Greklandon el bankroto. Laŭlonge de la intertraktadoj, desegniĝis tamen alia ambicio: miskreditigi politikan projekton konsideratan “radikala”. Kondiĉigante sian subtenon al novaj konsumreduktaj iniciatoj, la interparolantoj de s-ro AleksisTsipras lokis lin inter la du makzeloj de tenajlo. Aŭ la greka ĉefministro defendas sian elektokampanjan programon, kaj tiam elmetas sin al financaj reprezalioj, aŭ li cedas al siaj “partneroj”, kun la risko perdi sian parlamentan plimulton kaj vidi sian partion disfali. Ekzistas tamen du daŭrigeblaj solvoj al la eŭropa problemo, de kiu la greka krizo estas unu el la simptomoj: transformado de la eŭrozono, anstataŭigante la logikon de konkurenco kaj predado per tiu de solidareco kaj investado — ideo defendata en alia artikolo de Gabriel Colletis, Jean-Philippe Robé kaj Robert Salais; aŭ la diseriĝo de mon-unio malbone konstruita, kiu komenciĝus per la eliro de Greklando — perspektivo ĉi tie prezentata de Costas Lapavitsas.

JAM EKDE 2010, la perspektivo de greka pagomanko kaj de eliro el la Ekonomia kaj Mona Unio (EMU) aperis. El la vidpunkto de la ekonomia teorio, la problemo estas klara: malforta ekonomio, karakterizata de gravaj instituciaj misoj, aliĝis al strukture misfunkcia mona unio. Ĝi havigis al si valuton ne nur fortan, sed ankaŭ en si mem probleman. En tia kunteksto, ekzistas nur du elirejoj: aŭ la EMU profunde reformas sin, aŭ Greklando devas konsideri pagomankon kaj eliron.

La misfunkciado de eŭro klariĝas ĉefe per la germana politiko celanta premi la salajrojn, kio ebligis al Berlino kreskigi sian konkurenckapablon kaj fariĝi unu el la ĉefaj alpruntantoj en Eŭropo. Adoptante tiun politikon, Germanujo reduktis sian propran mendon por pli bone kapti riĉaĵojn venantajn el eksterlando; politiko, kiu malavantaĝas la loĝantaron, sed feliĉigas la grandajn eksportantojn kaj bankojn.

Por la aliaj membroŝtatoj, la germana elekto efikis male: ĝi rezultigis kreskon de la deficitoj kaj depruntoj. Tie kuŝas la fundamenta malekvilibro de la EMU, maskita komence de la 2000-aj jaroj pro la disponeco de malmultekostaj likvidaĵoj, kiuj faciligis konsumon kaj investon en la sektoro de konstruado. Sed la tutmonda krizo de 2007-2009 aperigis la mison kaj kaŭzis la devojiĝon de la eŭrozono. Spertinte la plej gravan difektadon de sia konkurenckapablo, Greklando montriĝis kiel la plej malforta lando de la regiono. Ĝi baldaŭ estis alfrontita al grandega ŝuldo (300 miliardoj da eŭroj) kaj al gigantaj deficitoj ĉe la buĝeto kaj la kuranta konto: pli ol 15% de la malneta enlanda produkto (MEP) en ambaŭ kazoj. Forta valuto estis detruinta malfortan ekonomion.

La sorto de Greklando estis tamen decidita post 2010, kiam la Eŭropa Unio elektis konsumreduktan politikon kiel ĉefan solvon por siaj malfacilaĵoj. La recepto? Redukto de salajroj, buĝet-redukto, impost-altigo, reformoj favoraj al merkato kaj starigo de konsumredukto tra la traktatoj (aparte la “six pack” kaj la “two-pack”*).

*  Vd Raoul Marc Jennar, “Du traktatoj por eŭropa ŝtatrenverso”, Le Monde diplomatique, junio 2012.

El strikte germana vidpunkto, konsumredukto prezentas la avantaĝon pezigi la koston de la alĝustigo sur la deficitaj landoj, samtempe protektante la interesojn de la grandaj bankoj kaj eksportantoj. La nunaj germanaj regantoj ŝajne opinias, ke konsumredukto cementos ilian dominan pozicion ene de la Unio. El la vidpunkto de la EMU, tamen, tia politiko malpliigas la mendon kaj, sen doni al la deficitaj landoj la plej etan perspektivon de reveno al pozitiveco de iliaj kontoj, kaj sekve de repago de iliaj ŝuldoj. Estas do la plej efika metodo por estigi disfalon de la EMU en mezlonga tempo. El la greka vidpunkto, finfine, konsumredukto montriĝas ruiniga, ĉar la kuntiriĝo de la aktivado kaj de la enspezoj enfermas la landon en situacio de malforta kresko, de amasa senlaboreco kaj de giganta ŝuldo. La germana politiko kondukas la EMU al malsukceso; sed antaŭ tio, ĝi estos detruinta Greklandon.

Fera volo

ELEKTITA LA 25-an de januaro 2015, la registaro Syriza mezuras delonge la konsekvencojn de la eŭropaj politikoj. Dum la kvin monatoj kiuj sekvis ĝian enposteniĝon, ĝi provis atingi la finon de la konsumredukto-politiko, malpeziĝon de la ŝuldo, kaj invest-programon kapablan revigligi la ekonomion. Oni malfacile povus imagi respondon pli kruelan ol tiun de la kreditoroj en junio: Greklando devas, laŭ ili, havi primaran pluson* je 1% de la MEP en 2015, 2% en 2016, 3% en 2017 kaj 3,75% la postajn jarojn. Nenia elvoko pri malpezigo de la ŝuldo, nek pri serioza investprogramo. Unuvorte, temas pri la plej severa konsumredukto, kaj por longa tempo.

*  Buĝeta saldo antaŭ la pago de la interezoj de la ŝuldo, aŭ, por uzi la formulon de la ekonomikisto Paul Krugman, “ĉiuj resursoj, kiujn lando kapablas transdoni al siaj kreditoroj”, (New York Times International, 28-a de februaro kaj 1-a de marto 2014).

En tia kunteksto, la estonto de Greklando aperas malhela. La meza kresko de la kvin venontaj jaroj povas atingi 2%, kun grandaj fluktuoj. Senlaboreco restos verŝajne tre alta, sen ebleco esperi renversiĝon de la evoluo de enspezoj, kies falo estis pli ol 30% por larĝaj tavoloj de la socio. Loĝantaro jam maljuniĝanta, premita de la ŝuldo, tiam vidos sian junularon — aparte tiun, kiu estas plej alte diplomita — ekziliĝi. Oni povas facile imagi la situacion de geopolitika malforteco en kiu tia scenaro dronigus la landon: Ateno estus baldaŭ retroirinta al la historia sensignifeco.

Se la eŭropa Unio insistas por trudi siajn politikojn, la lando por pluvivi devos trairi tra pagomanko kaj eliro el la EMU, unuaj paŝoj al la revigligo de la greka produkt-aparato, la vigligado de la investoj kaj la restarigo de la providenco-ŝtato. Greklando estus tiam liberigita el la eŭro-kaptilo kaj povus komenci procezon de socia transformado karakterizata de ekonomia kresko kaj redistribuo de riĉaĵoj. Tia ambicio, evidente, kolizius kun potencaj kontraŭuloj, samtempe interne de la lando kaj ene de Eŭropo. Necesus por tio fera volo, kaj la subteno de la loĝantaro.

La sola politika forto kapabla meti Greklandon sur tiun vojon estas Syriza. Delonge, la oficiala pozicio de la partio estas, ke eblas fari radikalajn ŝanĝojn sen forlasi la EMU. Sed la nefleksebla sinteno de la kreditoroj kondukis la partion kaj ties elektintojn revizii sian analizon. La ideo, ke la ĉantaĝo de la kreditoroj devas konduki nin konsideri la pagomankon kaj la eliron el la eŭrozono, gajnas popularecon inter la laboristoj, la malriĉuloj kaj en la malsuperaj mezaj klasoj.

Oni povas antaŭvidi gravan oponadon de la superaj tavoloj de la socio, ĝis nun elirintaj bonstate kaj sensufere el la krizo. Tiuj vidas siajn poziciojn defenditaj dekstre fare de la Nova Demokratio, ĉe la maldekstra centro fare de la socialista greka Partio (Passok) — du partioj, kiuj dum jardekoj kundividis la regpovon — kaj ĉe la centro de To Potami (“La Rivero”), partio ĵus aperinta sur la scenejo, danke al malavaraj financaj subtenantoj. La elito tute ne havas vizion por la estonto de la lando: ĝi kontentiĝas apliki la kalendaron de la kreditoroj. La sociaj disdividoj ligitaj al la eŭro akute reaperis dum la krizo, kaj tiuj streĉaj rilatoj montriĝos gravaj por la evoluo en la venonta periodo.

Eliro el la EMU tute ne estos agrabla festo. Sed la historio kaj la mona teorio ebligas desegni la grandajn liniojn de strategio, kiun oni povas tiel resumi.

Alta kosto, sed dum mallonga tempo

UNUE, ATENO suspendas sian partoprenon en la EMU sen nuligi sian aliĝon al la eŭropa Unio. La traktatoj ja antaŭvidas eliron el la Unio; sed tio, kio aplikiĝas al la tuto (la Unio) necese aplikiĝas al parto (la EMU).

Greklando interrompas la repagon de sia publika ŝuldo al eksterlando, tio estas, ĉefe al la IMF kaj al la Eŭropa Centra Banko (ECB). Ĝi povas elekti daŭre pagi siajn ŝuldojn al la privataj kreditoroj, cele faciligi sian postan revenon al la merkatoj. Ateno proponas internacian konferencon, por aranĝi restrukturigon de siaj aktivaj ŝuldoj, inkluzive tiujn ligitajn al la IMF. La registaro zorgas repagi ĉiujn enlandajn agentojn.

La lando denove regas sian centran bankon, kiu forlasas la Eŭrosistemon, sed ne la eŭropan sistemon de la centraj bankoj*. La banka sistemo estas ŝtatigita kaj novaj sanaj bankoj kreiĝas. La ŝtato organizas la restrukturigon de la pruntoj de entreprenoj kaj individuoj en malfacila situacio (aparte en la nemoveblaĵa sfero), kies sumo ne ĉesis kreski dum la krizo, kaj atingis pli ol 100 miliardojn da eŭroj. Ĝi ankaŭ organizas devizo-kontrolon kaj kontrolon de la bankaj transakcioj, same kiel la eŭropa Unio faris en Kipro en 2013, sed sen elpreni la deponitan monon, kiu estas konvertita en novajn draĥmojn, je kvoto de unu por unu, same kiel la pruntoj sub la greka leĝo.

*  La eŭrosistemo kunordigas la agadon de la centraj bankoj de la dek naŭ landoj konsistigantaj la eŭrozonon; la eŭropa sistemo de la centraj bankoj, tiun de la dudek ok membroj de la eŭropa Unio.

La nova draĥmo senvaloriĝas, verŝajne multe, dum la unuaj semajnoj, antaŭ ol stabiliĝi kelkajn monatojn poste ĉirkaŭ 10 ĝis 20% sub sia komenca valoro (tiam la kuranta konto estas jam ekvilibra kaj la ŝtato starigis kontrolon de valut-transakcioj). La empiriaj studoj montras, ke la efiko estos pozitiva al la produktado kaj dungado, dum inflacio nur modere kreskos.

La kontentigo de la bezonoj de la plej malriĉaj grupoj de la socio en bazaj produktoj — ĉefe benzino, nutraĵo kaj medikamentoj — fariĝas prioritato. Minimuma preparado devus sufiĉi por eviti porciumon.

Neniu neas, ke pagmanko kaj eliro el eŭrozono havos altan socian koston, ĉefe en la komenco. Sed estos nur portempa elprovaĵo; tio ne pravigas, ke la tuta lando akceptu la konsumredukton, kiun postulas la plurestado ene de la EMU.

Dum la kelkmonata alĝustiga periodo, la lando verŝajne eniros recesion. Poste, la lando povas kalkuli pri reveno de la kresko, danke al liberigo de enlanda postulo ĝis tiam premita kaj danke al mobilizo de riĉofontoj, kiujn la konsumredukto formetis en reservejon: laboristoj, fabrikoj kaj ekipaĵoj. Sur tiuj bazoj, Greklando estos en situacio reformi samtempe sian ekonomion kaj sian socion, aparte baskulante aktivaĵojn de servoj al industrio kaj agrokulturo. Restarigante la monan suverenecon de la lando kaj ĝian kapablon krei proprajn likvidaĵojn, pagomanko sekvata de eliro el la EMU permesos ja al Ateno fari tiom profundajn transformiĝojn. La lando cetere retrovus buĝetan manovro-marĝenon, kiu ebligus al ĝi relanĉi publikan investon kaj subteni la privatan.

Ni devos, kompreneble, defendi la novan valutokurzon, sed la mobilizataj riĉofontoj ne estus kompareblaj al tiuj postulataj de la EMU. Sen kalkuli, ke tiuspecaj monaj eventoj ĝenerale malfermas novajn perspektivojn al la ekonomia aktivado.

Nuntempe, la kostoj de la konsumredukto pezas grandparte sur la salajruloj, la pensiuloj, la malriĉuloj kaj la malaltaj mezaj klasoj. Maldekstra registaro profitos la okazon de la eliro el la eŭrozono por transmeti tiun pezon sur la ŝultrojn de la pli bone dotitaj, kaj por transformi la fortorilaton sine de la lando.

Tutcerte, la evento reduktus la aĉetpovon de la loĝantaro, pro la plikostiĝo de importaĵoj. Sed ĝi same malaltigos la realan valoron de la nemoveblaĵaj kreditoj kaj aliaj depruntoj. La rekomenco de ekonomia aktivado post la komenca ŝoko favorus la laboristojn, protektante la dungoferton kaj faciligante iompostioman altiĝon de la salajroj. La registara politiko krome permesos la redistribuon de la nacia enspezaro, tiel ke pliboniĝu la situacio de la plej malriĉaj tavoloj. La vigligo de la enlanda merkato profitos al la etaj kaj mezaj entreprenoj.

Eta lando, granda respondeco

EN LA TENDARO de perdantoj troviĝos la bankoj kaj la grandaj mastroj, kiuj regis la landojn de jardekoj antaŭ ol ĝin konduki al ruiniĝo. Apud ili la eŭropaj kreditoroj, kaj unue la ECB, kies elmeto al la urĝohelpo aranĝaĵo (Emergency Liquidity Assistance) estas pli ol 90 miliardoj da eŭroj.

Greklando troviĝas antaŭ elekto: ĝia ekonomio disfalis, ĝia socio suferas, ĝiaj institucioj lamas kaj ĝia geopolitika pozicio ne estis tiom malbona de jardekoj. En la kerno de krizanta Eŭropo, ĝi distingiĝas per la amplekso de la falo de ĝiaj elitoj. La sociaj fortoj nun kapablaj refunkciigi la landon, eligante ĝin el sia letargio, troviĝas malsupre de la socia piramido; ili subtenas Syriza. Estas do gravege, ke la partio ekprenu tiun historian ŝancon.

Ĝia eniro en la EMU montriĝis esti granda eraro de Greklando. Sed la lando ĉiam povas sekvi alian vojon. Tion farante, ĝi helpos Eŭropon liberiĝi el toksa monsistemo, kiu pretervivas nur danke al la subteno de la dominantaj politikaj kaj ekonomiaj sektoroj. La kontinento sufokiĝas kaj devas rekonsciiĝi. Greklando ofte ludis historian rolon misproporcian rilate sian dimension; ŝajnas, ke nova okazo prezentiĝas.

Costas LAPAVITSAS


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Transformi la ŝuldon en investojn

ĈU ĈESIGI la grekan krizon? Spite al siaj deklaroj, la eŭropaj gvidantoj ĉefe klopodas “pasigi la someron”: trovi provizoran solvon, sen funde trakti la problemon. Plej urĝe estas daŭrigi kiel antaŭe, kun la risko, ke loĝantaroj kolerigitaj de Eŭrop-Unio tia, kia ĝi nun konstruiĝas, finfine elektos naciismajn ekstremdekstrajn partiojn.

La interna krizo pri kiu suferas Eŭropo estis rivelita de la internacia financa eksplodo de 2007-2008. Sed ĝi ja ekzistis de la kreado de la ununura mono, ekonomie trofrua kaj institucie ne vivkapabla. Por ke la starigo de fiksaj monkurzoj inter membro-ŝtatoj estu sencoplena — tio estas la projekto de ĉiu ununura mono-, necesas unue labori por la iompostioma konverĝo de la kreskoritmoj kaj de la produktiveco. Tio ne estis farita en Eŭropo. En tiuj kondiĉoj, la greka dramo estas nur ekstrema kazo de komuna situacio: la plimulto de la membroŝtatoj, inkluzive Francujon kaj Italujon, senfine penos elteni la eksteran kurzon de eŭro kaj la neeblon devaluti.

Fronte al la diferencoj de produktiveco kaj konkurenckapablo, aparte kun Germanujo, la neceso de internaj transpagoj ene de la eŭrozono klare aperas. Ĝi resendas vin al la ideoj disvolvitaj de la brita ekonomikisto John Maynard Keynes dum la konferenco de Bretton Woods, en 1944. Lia propono, kiun ni povus adapti al la eŭrozono, estas: instigi la eŭropajn landojn adopti principon de kunlabora mastrumado de siaj pagobilancoj por teni ilin proksimaj de ekvilibro. Ne per simplaj financaj transpagoj aŭ internaj valuto-alĝustigoj, sed per investoj de la plusaj landoj al la deficitaj landoj, kiuj korektus la malekvilibrojn.

Kio estas la ĉefa problemo de Greklando? Laŭ multaj, ties nekapablo pagi siajn ŝuldojn. Laŭ la komisiono por la vero pri la ŝuldo starigita de la greka Parlamento, la nuna stoko de ŝuldoj rezultas el la tre forta kresko de interezkvotoj (inter 1988 kaj 2000), el masivaj armeaj elspezoj, kaj, ekde 2000, el la malkresko de la publikaj enspezoj kaŭzita de la impost-eskapo kaj impost-amnestioj kaj aliaj “donacoj” adresitaj al la plej riĉaj.

Tia analizo sendube identigas iujn el la kialoj de la plipeziĝo de la grekaj ŝuldoj. Sed ne ĉiujn. Ĉar la ŝuldo ne estas la kaŭzo de la grekaj malbonaĵoj; ĝi nur pligravigas ilin. La ĉefa problemo? La subevoluo de la produktaj aktivaĵoj kaj ties konsekvenco: la granda dependeco de Greklanddo rilate al ekstera financado.

Skizofreniaj institucioj

NUNTEMPE, eliro de Greklando el la eŭrozono sekvata de forta devaluto de la nacia mono tre negative efikus la kapablon de grekoj havigi al si la produktojn kiujn ili bezonas por vivi. Ja la lando ne nur importas kvazaŭ ĉiujn ekipaĵojn kaj longdaŭrajn konsumaĵojn, sed ĝia komerca bilanco fariĝas negativa sur la terenoj de energio, medikamentoj, teksaĵoj, hejmaj elektronik-aparatoj. Eĉ la agrokultura sektoro estas deficita.

Sekve de la aliĝo de Greklando al Eŭropa Unio, en 1981, la konsumo de la loĝantaro iompostiome proksimiĝis al la averaĝo de la aliaj evoluintaj eŭropaj landoj. Sed, samtempe, la industria produktado disfalis: ĝia parto en la malneta enlanda produkto (MEP) pasis de 17% en 1980 al ĉirkaŭ 10% en 2009. Kaj, de 2009 ĝis 2013, la industria produktaĵo ankoraŭ reduktiĝis je 30%.

Tia situacio igas la landon larĝe dependa de turismo kaj de transpagoj el la eksterlando por ekvilibrigi sian eksteran bilancon. Historie, tiuj venis de la personoj loĝantaj kaj laborantaj aliloke en la mondo (jaroj 1960-1980); ekde la 1980-1990-aj jaroj, ilin anstataŭis la eŭropaj financadoj. En la 1980-aj jaroj, Greklando — ties bankoj, entreprenoj kaj, fine, ŝtato — turniĝas al la financaj merkatoj por financi sin. Tiu elekto klarigas la eksplodan kreskon de la interezoj ŝulditaj de Ateno.

Unuflanke misa produkta aparato, dependeco de eksteraj financadoj aliflanke (kiam la ekonomio ne produktas sufiĉe por subteni la enspezojn kaj la konsumadon, nek por financi la ŝtaton kaj la publikajn servojn): la greka dramo kunfariĝas.

Alfrontitaj al la duobla deficito de la eksteraj interŝanĝoj kaj de la publikaj kontoj, la registaroj kiuj sinsekvis unu la aliajn inter 2008 kaj 2015 — ĝis tiu de s-ro Antonis Samaras — respondis per premego de la konsumado* kaj de la publikaj elspezoj*. La unua premo celis redukti la deficiton de la komerca bilanco; la dua, tiu de la ŝtato-kontoj. Oni konas la rezultojn de tiuj fatalaj ruinigaj elektoj: 25% redukto de la MEP, altiĝo de senlaboreco ĝis 26% kaj ... eksploda kresko de la ŝuldo.

*  La aĉetpovo de la grekaj mastrumoj malaltiĝis 25% inter 2009 kaj 2013
*  La publikaj elspezoj por sano estis 28% kvante reduktitaj de 2008 ĝis 2011; la elspezoj por edukado, 15%.

Konfesinta en raporto de 2013, ke la ekonomiaj decidoj truditaj al Grekujo estis eraro*, la Internacia Mon-Fonduso (IMF), kontraŭdirante sin mem, daŭrigis trudi redukton de la pensioj kaj altigon de la aldon-valora imposto (AVI). Sed tia recepto ne ebligas esperi la revenon de ekonomia kresko, sola perspektivo de repago de la ekzistantaj ŝuldoj, kiuj hodiaŭ atingas pli ol 175% de la MEP.

*  “Greece: ex post evaluation of exceptional access under the 2010 stand-by arrangement”, IMF Country Report, n-ro 13/156, Internacia Mon-Fonduso (IMF), Vaŝingtono, DC, junio 2013.

Kiun alian vojon konsideri? La opcio de parta nuligo unuflanke decidita paroksismigus la streĉajn rilatojn inter Ateno kaj la institucioj pri kiuj la lando devas kalkuli, se ĝi deziras resti en la eŭrozono. Tiu de parta forviŝo estis ekskluzivita de la plimulto de la kreditoroj. Krome ĝi havus nur provizoran efikon, kaj prokrastus la serĉadon de vera solvo de la greka problemo.

Alia vojo tamen ekzistas: uzi la problemon de la ŝuldo kiel ŝancon por industriigi la eŭropajn landojn en malfacila situacio, inter ili Greklandon. La vasteco de tiu projekto superas la specifan kazon, kiu nun zorgigas la merkatojn, amasinformilojn kaj politikajn gvidantojn.

La sumo de la grekaj kreditoraĵoj (ŝuldoj), pri kiu ĉiu povus interkonsenti, ke ĝi estas perdita, estas minimume 50 miliardoj (ĉefe repageblaj inter 2016 kaj 2024). Tio estas proksimume 15% de la tuto. Sed projekto por eliri la krizon bazata sur industriigo-plano de la lando donus al la kreditoroj sufiĉe seriozan garantion esti pagataj. Kiel? La buĝeto de la greka ŝtato montras primaran pluson. Alivorte, antaŭ ol pagi la ŝuldointerezojn, la registaro elspezas malpli ol la sumo de kolektitaj impostoj. Oni povas analizi tiun situacion laŭ du manieroj: vidi en ĝi repago-kapablon, tio, kion nepre vidas la kreditoroj; aŭ vidi invest-kapablon, jen tio, al kio intertraktado povus inviti ilin.

Tiu dua vojo implicas antaŭan restrukturadon, sen nova financado de la IMF aŭ de la eŭrozono. Tiu operacio disvolviĝus kun du ĉefaj celoj. Unue, transigi la kreditoraĵojn nun posedatajn de la IMF kaj la eŭropa Centra Banko (ECB) repageblajn en 2016-2024, - tio estas 70% de la kreditoraĵoj-, en la manojn de la eŭropaj ŝtatoj. Due, igi pli flekseblaj la pagodatojn de kelkaj fikstempoj, por ke la tuta sumo de la repagoj en donita periodo ne superu tiun de la primara pluso.

La ŝtatoj, fariĝintaj posedantoj de la greka ŝuldo repagebla en 2016-2024 anstataŭ la IMF kaj la ECB, alportos siajn kreditoraĵojn, ĝis la nivelo de 50 miliardoj, al dulandaj publikaj invest-fondusoj. Tiuj lastaj estus posedataj egale de du publikaj institucioj. En Francujo, povus esti la Banque publique d’investissement (BPI) (Publika Invest-Banko); en Germanujo, la Kreditanstalt für Wiederaufbau (Kredit-instituto por Rekonstruo). La franco-greka fonduso posedus 20% de la kreditoraĵoj sur la greka ŝtato; ĝia germano-greka paralelulo, 27%, ktp. Greklando daŭrigus pagi sian ŝuldon, sed — tio estas esenca - la mono irus al fondusoj taskitaj investi en la produkta ekonomio de la lando. Alidirite, la mono, anstataŭ eliri por ŝveligi la poŝojn de la kreditoroj, estus uzata por disvolvi lokan industrion. La kreditoraj investantaj ŝtatoj estus repagataj, kiam la investoj estos realigitaj kaj venditaj. La eŭropa konkurenc-juro ĝis nun senprobleme rigardis la naciajn suverenajn fondusojn; malfacilas imagi, ke ĝi malaprobos dulandajn fondusojn kun tute similaj celoj.

Nova ekiro por la Unio

LA KUNORDIGON de la investoj ĉefe zorgus la greka Banko de disvolvado, partnero de ĉiu fonduso. Sed ĝi povus profiti el la sperto de la naciaj fondusoj, kiuj helpus ĝin eviti kelkajn erarojn de la pasinteco — unuarange eviti malŝparan kaj fuŝan mastrumadon. Oni ankaŭ povas imagi, ke la Eŭropa Investa Banko (EIB), la Eŭropa Banko por Rekonstruo kaj Evoluigo (EBRE) kaj/ aŭ la Monda Banko metos sian sperton kaj parton de siaj investkapabloj je la servo de la identigitaj projektoj.

Tia propono postulas imago-strebadon el la eŭropanoj, sed ĝi ankaŭ implicas, ke Greklando ekiniciatu profundan reformon de siaj institucioj, por eliri el sia tradicia erarvojo: tiu de rento-ekonomio (turisma, nemoveblaĵa rento, profitoj ligitaj al la importa komerco), putrigita de klientismo. Verŝajne necesos krei novajn instituciojn — simile al la greka banko de disvolvado nun kreiĝanta-, plibonigi la impostan reĝimon de la eksterlandaj investoj, starigi veran terenregistron etendiĝantan al la tuta lando. Konvenus ankaŭ subteni la sciencan esploradon, kuraĝigi malcentralizadon... Unuvorte, ampleksa institucia laborejo, konsekvenco de la disvolvo-projekto sen kiu Greklando ne sukcesos eliri el siaj pasintaj malfacilaĵoj, kiujn la konsumreduktaj planoj samtempe evidentigis kaj pligravigis.

La streboj estos do grandaj, sed ĉu tio ne valoras la penon? La kreditoroj fariĝintaj investantoj kontribuos al la industriigo de Greklando, al la kreado de industriaj dungoj, al la malpliigo de senlaboreco, al kresko de konsumado, kaj kresko de la impostpagoj, al la reveno enlanden de la kapitaloj pro la ankriĝo de Greklando en la eŭrozono, ktp. Ili desegnos virtan cirklon, la ekzaktan malon de la diabla cirklo, kiun estigas la konsumreduktaj politikoj. Sen forgesi, ke unu el la avantaĝoj de tia plano estos identigi novajn invest-okazojn por la industriistoj de norda Eŭropo. Alivorte, la ekonomia revigliĝo de la ŝuldanta Eŭropo utilos al tiu de la tuta Unio.

Ni eĉ pli antaŭeniru: kial ne profiti el tia projekto por pliprofundigi la industriajn komplementecojn en la Unio? Bruselo nun ŝatas meti la naciajn produktivajn aparatojn en fronta konkurenco. Ĉu ni ne povas konsideri, ke la investoj faritaj en Greklando estu selektitaj por respondi al la bezonoj de la loĝantaro, sed ankaŭ por enkadriĝi en vera eŭropa produkto-sistemo? La grekaj artoj en kelkaj agronutraj sektoroj, en la naturaj kosmetikaĵoj, la ŝipkonstruado kaj eĉ en kelkaj aktivaĵoj ligitaj al la spaco-programoj, povus esti evoluigataj kaj tiel plifortigi la industrian bazon de la tuta regiono.

Nova modelo, kapabla reproduktiĝi aliloke en Eŭropo, malfermus tiam la vojon al vera eŭropa revigliĝo. Male al furioza produktivisma konkurado, tiu ĉi ebligus meti Eŭropon survoje al nova, ekologia, homa kaj solidara disvolvado, surbaze de kriterioj demokrate ellaboritaj.

Finfine, la demando, trans la kazo de Greklando, estas progresigi Eŭropon survoje al kunevoluado kadre de la prienergia transiro kaj daŭrigebla disvolvado. Oni tiel trovus ĝermon de revigligo de la eŭropa projekto sur novaj bazoj: kunlaboro, serĉado de la hommedia kaj socia efikeco, kiel eble plej larĝa demokratiiĝo de la politikaj, ekonomiaj kaj financaj elektoj.

Nun restas ne plu uzi la us-tempon.

Gabriel COLLETIS, Jean-philippe ROBÉ et Robert SALAIS


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La eksaj jugoslavaj respublikoj sub influo

Balkano, nova front-linio inter Rusujo kaj Okcidento

Post Ukrainujo, ĉu Balkana Duoninsulo fariĝos scenejo de nova orienta-okcidenta alfrontiĝo? Rusujo denove investas en la regiono, pro kialoj tiom komercaj kiom geopolitikaj. Sed, eĉ taŭge nutrante la influon, kiun ĝi tradicie havas tie, Moskvo ne povas multon esperi el regiono, kiu pli kaj pli turniĝas al Eŭropa Unio.

ĈU SERBUJO, Kosovo, Montenegro kaj Makedonujo troviĝas sur “fajro-linio” disiganta Rusujon kaj Okcidenton? Tion ja asertis la usona ministro pri eksteraj aferoj John Kerry la 24-an de februaro 2014 antaŭ la Komisiono pri eksterlandaj aferoj de la Senato. Sed Rusujo la unua establis paralelon inter Ukrainujo kaj Balkano. La argumentoj uzitaj de Moskvo en marto 2014 pri ĝia aneksado de Krimeo sonis kvazaŭ ironia eĥo de tiuj uzitaj en 1999 de la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO) por pravigi sian kampanjon de aviad-bombado kontraŭ tiama Jugoslavio: en ambaŭ kazoj, laŭdire temis pri antaŭmalhelpi homan katastrofon.

Okaze de la internacia konferenco pri sekureco en Munkeno, la 7-an de februaro 2015, la rusa ministro pri eksteraj aferoj Serguei Mavrov reuzis tiun paralelon, substrekante, ke “ne okazis memdecida referendumo en Kosovo”, dum ja okazis en Krimeo. Laŭ tio, la secesio de Krimeo, kaj ĝia aliĝo al la Federacio de Rusujo, pli konformas al internacia juro ol la proklamita sendependeco de Kosovo*.

*  Pridemandita de Serbujo, la Internacia Kortumo decidis, la 22-an de julio 2010, ke tiu sendependo-proklamo ne kontraŭstaris la internacian juron.

En tiu kunteksto, la ruso-serba homhelpa Centro por la urĝo-situacioj de Nis, urbo sude de Serbujo, ne ĉesas nutri suspektojn kaj polemikojn. Inaŭgurita en 2012 de la rusa vicministro pri urĝo-situacioj, s-ro Vladimir Putĉkov*, ĝi estas instalita de 2014 en malnova fabriko de informadika materialo, je kelkaj centoj da metroj de loka flughaveno. Deko da fajrobrigadaj kamionoj kaj same multe da ajnagrundaj veturiloj estas parkitaj en la korto. La stokejoj, ordigitaj kvazaŭ parade, plenplenas je elektro-generatoroj, stakoj de kovriloj kaj tendoj, kaj kartonoj da kuracmaterialo. Iom poste, modernega komunikĉambro ebligas sekvi la surlokajn operaciojn, estante en rekta kontakto kun Beogrado kaj Moskvo.

*  S-ro Putĉkov fariĝis ministro pri urĝosituacioj la 12-an de majo 2012, kelkajn tagojn post sia vizito en Serbujo, kiel anstataŭanto de s-ro Sergei Choïgou, proksimulo de s-ro Vladimir Putin, kiu poste fariĝis ministro pri defendo.

Ĉio estas malferma al ĵurnalistoj: la centro, kie laŭdire laboras kvardeko da konstantaj dungitoj, pretendas al travideblo. “Ni estas avangarda (modela) projekto. Tiu estas la unua tia centro ekster la landlimoj de la rusa federacio”, deklaras ĝia direktoro, s-ro Viktor Safyanov. Li klarigas ke li estis respondeculo de la civila sekureco de Sankt- Peterburgo, kaj ke li gvidis “internacian mision en Afganujo en 2002”, samtempe konfesante, ke li ankaŭ havas “armean sperton”. La centro pruvis sian utilecon en majo 2014: la rusaj helpantoj alvenis la unuaj okaze de la katastrofaj inundoj, kiuj detruis Bosnio-Hercegovinon kaj Serbujon.

Duboj tamen restas. Ĉu ĝi ne estas masko por kaŝi aliajn celojn: informado kaj spionado? Iuj eĉ parolas pri “rusa Bondsteel-tendaro”, refere al la usona militbazo starigita en Kosovo, kiu nombris ĝis sep mil homojn. Neeblas scii, ĉu la (reala) homhelpa funkcio ne kaŝas aliajn aktivaĵojn. Sed certas la jeno: metita sub la kunkuratoreco de la rusa ministrejo pri urĝo-situacioj kaj de la serba ministrejo pri internaj aferoj, montras la strategian gravecon, kiun Rusujo donas al Balkano. “Tiu komplekso naskiĝis el rusa politika volo. Moskvo ja proponis ĝian malfermon, asertas la serba eksprezidanto Boris Tadic, unu el la subskribintoj de la interkonsento kreinta la centron en 2008. Sed estis ĉiam klare, ke ĝi ne ŝirmos armean aktivaĵon.”

Dum siaj du sinsekvaj mandatoj (2004-2012) s-ro Tadic orientis Serbujon sur la vojo de la eŭropa integrado, samtempe refortigante la ligilojn kun Rusujo. “Mi deziris normaligi niajn rilatojn tiel kun Moskvo kiel kun Usono aŭ Ĉinujo, kaj tio sen nuligi nian fundamentan orientiĝon al Eŭropa Unio”, li klarigas al ni. Sub lia prezideco ja Serbujo ricevis, la 1-an de marto 2012, la statuson de oficiala kandidato al eŭropa integrado. Dum la sama periodo, Rusujo ricevis la ŝlosilojn de la serba prienergia merkato. La 24-an de decembro 2008, la prezidanto Tadic subskribis en Moskvo la vendon de 51% de la kapitalo de la serba petrolindustrio (Naftna Industrija Srbije, NIS), publika entrepreno en monopola situacio, al la rusa giganto Gazprom*. La vendoprezo, 400 milionoj da eŭroj, aperas tri- ĝis kvin-foje malsupera al la taksoj de analizistoj*. Tiu interkonsento garantias al la rusoj dominan pozicion, tiel pri la transporto de la hidrokarbidoj en la landon, kiel pri la interna distribuado.

*  Vd Catherine Locatelli, “Gazprom, le Kremlin et le marché”, Le Monde diplomatique, majo 2015.
*  Marina Glamotchak, L’Enjeu énergétique dans les Balkans. Stratégie russe et sécurité européenne, Technip, Parizo, 2013.
Aleŭropa turniĝo en Serbujo

KANDIDATO de la serba progresema Partio (SNS), partio devenanta de la naciisma ekstrem-dekstro, tradicie tre rusfavora, s-ro Tomislav Nikolic gajnis la prezidantan elekton de la 6-a de majo 2012 kontraŭ s-ro Tadic. Poste la SNS gajnis per absoluta plimulto la antaŭigitajn parlamentajn elektojn de marto 2014. En 2008, la SNS iniciatis surprizan poreŭropan turniĝon. De tiam, eĉ se Beogrado kaj Moskvo plutenas intimajn rilatojn, la nova “forta homo” de la lando, la ĉefministro Aleksandar Vucic, klare montras pli kaj pli porokcidentan politikan linion. Egale ĉu ĝin motivas konvinko aŭ oportunismo, tiu pozicio eĉ povus, post certa tempo, rekonsiderigi la sanktegan principon de la armea neŭtraleco de Serbujo.

Petata de siaj eŭropaj partneroj, la serba registaro tamen rifuzis apliki la sankciojn kontraŭ Rusujo, je la nomo de siaj ekonomiaj interesoj kaj de la tradiciaj amikaj rilatoj inter ambaŭ landoj. Laŭ Jelena Milic, tre porusona direktorino de la Centro pri eŭroatlantikaj studoj de Beogrado (CEAS), “kun la daŭrigo de la eŭropa integrado, la manovro-marĝeno de Serbujo reduktiĝos. La lando devos laŭigi sian eksterlandan politikon je tiu de la Unio”. Ni ankoraŭ ne atingis tiun punkton, Beogrado pensas ankoraŭ povi teni ekvilibran linion en mondo, kies atento koncentriĝas je la ukraina krizo.

Ankaŭ la najbaraj landoj Slovenujo kaj Kroatujo ne rompis ĉiujn rilatojn kun Moskvo: slovenaj kaj rusaj negocistoj renkontiĝis en Ljubljano fine de 2014. En februaro 2015, ruso-kroata ekonomia forumo levis viglan polemikon, pro la internacia embargo. Estante membroj de Eŭropa Unio, ambaŭ landoj aplikas la sankciojn kontraŭ Rusujo, sed sen entuziasmo. La hungara kompanio petrolo kaj gaso (Magyar Olaj-és Gazipari, MOL) estis vendota al la rusa giganto Rosneft siajn partojn de la kroata societo INA Industrija Nafte, sed la transakcio estis blokita de Bruselo komence de 2014, kio pligravigis la petrolindustrian krizon en Kroatujo. Ja en la sfero de energio koncentriĝas la rusaj ekonomiaj interesoj en la regiono, kaj aliaj interŝanĝoj estas tre limigitaj. Eŭropa Unio restas, longe antaŭ Rusujo, la unua ekonomia partnero de ĉiuj landoj de la regiono.

La vizito de s-ro Vladimir Putin en Beogrado, la 16-an de oktobro 2014, estis planita por doni okazon celebri la amikecon inter Serbujo kaj Rusujo. Por ke la rusa prezidanto estu la honor-invitito de la plej granda armea parado iam organizita depost la morto de marŝalo Tito, oni eĉ decidis antaŭenigi je kelkaj tagoj la oficialan daton de la celebrado de la 70-a datreveno de la liberigo de Beogrado, la 20-a de oktobro 1944. Ve, la tago malbone disvolviĝis, ĉar Serbujo rifuzis la peton de la rusoj doni diplomatan statuson al la tuta personaro de la homhelpa Centro de Nis. Kiel respondo, la rusa prezidanto rifuzis la peton de s-ro Vucic pri rabato je 200 milionoj da eŭroj de gasfakturo. Ses semajnojn poste, la 1-an de decembro, Rusujo anoncis la forlason de la gasodukta projekto South Stream, kiu devis provizi Eŭropon per rusa gaso, ĉirkaŭirante Ukrainujon*.

*  Vd. Hélène Richard, “South Stream, les raisons d’un abandon”, Le Monde diplomatique, majo 2015.

Tiun decidon pravigas antaŭ ĉio la rifuzo de Bulgarujo, sub la premo de Eŭropa Unio, permesi la trapason de la gasodukto sur sia teritorio, post la parlamentaj elektoj de la 5-a de oktobro 2014, kiuj reinstalis ĉe la regpozicio la dekstrulon, s-ro Boiko Borissov. En Bulgarujo, la fendo dekstra-maldekstra restas funde ligita al la energia demando kaj al la rilatoj kun Rusujo kaj Usono. Iom post sia balota venko, s-ro Borissov solene akceptis la usonan ministron pri eksteraj aferoj John Kerry, anoncante je tiu okazo la aliĝon de sia lando favore al la Transatlantika traktato pri komerco kaj investado (angle: TTIP aŭ TAFTA), kaj la rekomencon de esplorado pri skista gaso (malgraŭ ke la bulgara leĝo ankoraŭ malpermesas la teknikon de hidraŭlika fendado). S-ro Kerry promesis, ke Usono helpos Bulgarujon “atingi prienergian sendependon” — alidirite, ne plu dependi de Rusujo.

Por la landoj, kiuj troviĝis sur la vojo de South Stream — Bulgarujo, Serbujo kaj Hungarujo, kaj la planitaj subvojoj al Makedonujo, Bosnio-Hercegovino kaj Slovenujo-, la forlaso estas tre malbona novaĵo, eĉ se la gasodukta projekto al la greko-turka landlimo (Turkish Stream) povos parte anstataŭi ĝin. S-ro Milorad Dodik, prezidanto de la Republika Srpska, la serba ento de Bosnio-Hercegovino, taksas la damaĝon de la nuligo je 1 miliardo da eŭroj*. La ĉefaj rusaj investoj en la ento ankaŭ koncernas la energian sektoron. En 2007, la registaro cedis 65% de la partoj de la grupo Naftna Industrija RS (NIRS) al la kompanio Njeftegazinkor, ebligante al ĝi ekregi du rafinejojn kaj tutan ĉenon de benzinstacioj. Reale, la “plej sukcesinta privatigo de la lando” laŭ la vortoj de ĝia iniciatinto s-ro Dodik, rapide fariĝis katastrofo. La rafinejoj akumulis malprofitojn, ĉar la rusoj neniam investis la promesitajn sumojn por ties modernigo. Njeftegazinkor apartenas 40% al la rusa publika kompanio Zarubezhneft kaj 60% al tri nekonatoj. En Republika Srpska, multaj asertas, ke ĝia vera posedanto estas la “forta homo” de la ento*.

*  “Bosnie-Herzégovine: faillite à la russe de la raffinerie de Brod”, Le Courrier des Balkans, 7-a de januaro 2015, www.courrierdesbalkans.fr
*  Vd. “Privatizacija drzavnog kapitala u Bosni i Hercegovini”, Transparency International Bosna i Hercegovina, Banja Luka, junio, 2009.

“La rusa argumento restas esenca por s-ro Dodik, klarigas s-ino Tanja Topic, respondeculo de la oficejo de la Fondaĵo Friedrich-Ebert en Banja Luka. Antaŭ ĉiu baloto, li anoncas rusajn pojektojn kaj kreditojn. Li bezonas montri al la serba publika opinio de Bosnio, ke li restas aliancano de Moskvo. Eĉ se tiuj kreditoj neniam alvenas, tio enkalkuliĝas en la forto-rilato, kiun li konstruas, tiel kun la gvidantoj de Sarajevo kiel kun Bruselo kaj Beogrado”. En ĉiam dividita Bosnio-Hercegovino, Banja Luka elvokas de jaroj la projekton de memdecida referendumo: ia maniero altigi la politikajn aŭkciajn proponojn kaj eviti ĉian provon recentralizi la landon, ĉian kontestadon de la entoj devenintaj de la Dayton-interkonsentoj (1995). Por s-ro Dodik, la organizado de referendumo en Krimeo estis granda ŝanco: ĝi vekis la okcidentajn timojn, ke li organizu similan konsultadon, kiu estus tuj agnoskata de Moskvo kaj signifus la morton de Bosnio-Hercegovino...

Luksa marborda turisma komplekso ĉe Adriatiko

MALGRAŬ la pluteno de tiuj privilegiitaj rilatoj, ĉu s-ro Putin vere volas etendi al sud-orienta Eŭropo logikon de alfrontiĝo al Okcidento? Tion ŝajne pensas usonaj altaj respondeculoj. Tiel, la vicministro pri eksteraj aferoj Christine Wormuth asertis, fine de februaro 2015, okaze de aŭdado antaŭ la komisiono pri defendo de la Kongreso, ke Rusujo “povus koncentriĝi je etaj landoj, kiuj ankoraŭ ne estas membroj de NATO, kiel ekzemple Montenegro, por provi estigi malstabilecon”.

Depost sia sendependiĝo en 2006, Montenegro ja troviĝas en aparta nekutima situacio. Dum ĝiaj gvidantoj deklaras sian eŭropan kaj atlantisman fidon, tiu lando allogas multajn rusajn investojn. La oligarĥo Oleg Deripaska, proksimulo de s-ro Putin, tiel aĉetis en 2005 la aluminio-kombinato de Podgorica (KAP). La “reĝo de aluminio” tiel akiris la ĉefan entreprenon de la lando, promesante grandajn investojn, kiuj neniam venis. Dum la KAP nun bankrotas, s-ro Deripaska jure persekutas la ŝtaton Montenegro ĉe tribunalo, kaj tio ne malhelpas lin esti aktiva en aliaj investprojektoj, kiel la luksa marborda turisma komplekso de Porto Montenegro, unu el la plej luksaj el Adriatiko, konstruita sur la loko de malnova arsenalo de Tivat. Kiel ofte en Montenegro, la reala strukturo de la kapitalo estas malfacile trovebla, sed, flanke de la oficialaj investantoj, “oni verŝajne trovos, tra pajlohomo-sistemo, la ĉefministron Milo Dukanovic”, indikas Dejan Mijovic, ekonomia analizisto.

Tia aranĝo estas suspektata en ĉiuj nemoveblaĵaj projektoj, kiuj malbeligas la montenegran marbordon de deko da jaroj. Tiel, la hotelo Splendid de Budva estas oficiale posedata de la societo Lewitt Finance Montenegro, kiu apartenas al s-ro Viktor Ivanenko, eksĉefo de la KGB en la tempo de disfalo de Sovetunio. S-ro Ivanenko fariĝis miliardulo kreante la bankon Menatep, kaj la faman petrol-kompanion Jukos. Kiam s-ro Putin decidis finsolvi la aferon kun la posedantoj de Jukos, enkarcerigante s-ron Miĥail Ĥodorkovskij, nur s-ro Ivanenko restis netuŝebla. “Ankoraŭ hodiaŭ, oni nomas lin “generalo Viktor”. Li estas esenca ligo inter la politikaj gvidantoj de Podgorica, la montenegra friponaro, la rusa mafio kaj la ŝtataj sekretaj inform-servoj”, skribis jam en 2005 la montenegra semajngazeto Monitor. Ŝajnas ja ke la familio Dukanovic estas ankaŭ asociita al la posedo de la Hotelo Splendid. S-ro Dukanovic estras la socialistan demokratan Partion (DPS), heredanton de la malnova Ligo de la Montenegraj Komunistoj (SKCG). Li alterne plenumas de 1989 la funkciojn de ĉefministro kaj prezidanto de la Respubliko. Lia frato Aleksandar estras la ĉefan privatan bankon de la lando. Ilia fratino, s-ino Ana Kolarevic, estas potenca negoco-advokato, kiu prizorgis la plej gravajn privatigojn de la lando, dum multaj familiaj bienoj estas de nun registritaj je la nomo de la filo de la ĉefministro.

Tiuj intimaj rilatoj inter la montenegraj regantoj, la oligarĥoj kaj la rusaj sekretaj servoj devenas de la 1990-aj jaroj, kiam Montenegro, frapita de la internaciaj sankcioj same kiel Serbujo, pretervivis praktikante grandskale cigared-kontrabandon. Malgraŭ tiuj strukturaj ligoj, Rusujo neniam ŝajnis ĝenata pro la porokcidenta orientiĝo de Montenegro depost kiam s-ro Dukanovic forlasis sian serban mentoron Slobodan Miloŝeviĉ, en 1997. Almenaŭ ĝis la pasinta jaro.

Ĉar, de la 22-a de majo 2014, Montenegro aplikas la eŭropuniajn sankciojn. “La rusaj investantoj forlasas la landon. Tial, la prezo de kvadratmetro jam 15% malaltiĝis en la lasta trimestro de 2014, kaj la falo verŝajne daŭros en 2015”, bedaŭras s-ro Ivan Dasic, direktoro de la nemoveblaĵa agentejo Montenegro Prospects. Dum la rusaj investoj jam malaltiĝis 30% en 2013, la falo de la rublo plirapidigis la fuĝon de la moskvaj klientoĵ, kies aĉetpovo estis reduktita. Ĉu la malamikiĝo inter Moskvo kaj Montenegro estas reala aŭ enscenigita? Ĉu Rusujo ne povus prefere elekti uzi tiun etan landon kiel trojan ĉevalon en la strukturoj de Eŭropa Unio kaj NATO?

Montenegro, spiono-nesto

MONTENEGRO ricevis en decembro 2010 la oficialan statuson kandidat-lando al la eŭropa integrado kaj aspiras integri NATOn. Ĝia dosiero estis rifuzita en la printempo 2014, oficiale pro la alta nivelo de korupto kaj pro la graveco de la band-organizita krimo, sed pli verŝajne pro la amasa enŝteliĝo de moskvaj agentoj. Laŭ la oponulo Nebojsa Medojevic, “Inter dudek kvin kaj kvindek montenegraj agentoj estas ligitaj al Rusujo*. Temas ĉefe pri eksoficiroj de la jugoslava armeo, integritaj en 2006 al la nova montenegra armeo.

*  “Ces amis qui viennent du froid: le Monténégro, plate-forme de l’espionnage russe”, Le Courrier des Balkans, 1-a de aŭgusto 2014.

La demando pri aliĝo de Montenegro al NATO metiĝos en la venontaj monatoj, kaj Podgorica devos poste konfirmi sian aliĝon per voĉdono en la Parlamento aŭ per referendumo. La publika opinio restas tre dividita, sed s-ro Zeljko Ivanovic, direktoro de la opozicia ĵurnalo Vijesti, estas konvinkita, ke s-ro Dukanovic elektos la opcion de referendumo. “La demando eksplodigos la opozicion, inter kiu parto estas porokcidenta kaj la alia tradicie porrusa. Krome, dramigante la konsekvencojn, la regantoj povos plian fojon ludi per la eŭropaj timoj, starigante sin kiel defendantojn de la okcidenta orientiĝo de la lando fronte al la “rusa ogro”. Tio alportos al ili novan blanketon pri la aferoj de korupto kaj band-organizita krimo.”.

En klimato memoriganta la malvarman militon, ĉiuj batoj ŝajnas permesitaj, se nur oni scias resti utila al pli potencaj ol oni... La balkanaj potenculoj kiel s-roj Dukanovic aŭ Dodic tre bone scias uzi la internaciajn streĉojn kaj rivalecojn por firmigi sian povon. Nov-alvenantoj kiel s-ro Vicic pensas sukcese eliri el la situacio plutenante balanc-pozicion inter la tendaroj. La historio tamen montris, ke dramo de la balkanaj popoloj estas, ke oni tro ofte uzis ilin kiel peonojn en la alfrontiĝoj inter grandaj potenclandoj.

Jean-Arnault DERENS kaj Laurent GESLIN


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Makedonujo kerne de la manovroj

Ĉu oni komprenu la krizon, kiu skuas la Respublikon Makedonujo de la komenco de 2015 kiel parton de alfrontiĝo inter Rusujo kaj Okcidento? La konservativa kaj naciisma reĝimo de tiu malforta lando, najbara de Kosovo, estas malfirmigita de la riveloj, kiujn alportas, tagon post tago, la ĉefo de la social-demokrata opozicio, s-ro Zoran Zaev. La publikigataj registraĵoj montras kiel la ĉefministro Nikola Gruevski kaj liaj proksimaj kunlaborantoj organizas korupton je la plej alta nivelo de la ŝtato, kontrolas kaj orientas la juĝantaron kaj la amasinformilojn, unuvorte dominas kaj fiekspluatas la landon. La deveno de tiuj registraĵoj restas dubinda. S-ro Zaev asertas, ke li havas “talpon” en la sekretaj servoj, sed la rigardoj orientiĝas al misteraj eksterlandaj servoj, kiuj laŭdire elektis helpi la opozicion. De la komenco de majo 2015, ĝi agadas surstrate. Ĝi postulas la demision de s-ro Gruevski kaj demonstracie “tendumas” antaŭ la sidejo de la makedona registaro, laŭ modelo, kiu ja memorigas tiun de la “koloraj revolucioj”.

S-ro Gruevski kaj lia partio, la makedona interna revolucia Organizo — Demokratia Partio por makedona nacia unueco (VMRO-DPMNE), gajnis la elektojn la unuan fojon en 2006. Ili tiam afiŝis du celojn: integrado en Eŭropa Unio kaj en la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO). Ili defendis tre liberalan vidadon de ekonomio baziĝanta sur amasaj privatigoj kaj imposta kaj socia dumpingado* por allogi miraklajn eksterlandajn investojn. Tiuj neniam venis, kaj Makedonujo, implikita en la ekonomia krizo, havis sian eŭrop-atlantikan kandidatiĝon blokita pro la nesolvita konflikto kun Greklando, pri sia nomo*.

*  Dumpado / dumpingo: ofertado de varoj aŭ servoj al la eksterlanda merkato kontraŭ prezoj sub la normala valoro, ekzemple por vendi pluson da varoj aŭ subfosi la normalan preznivelon de la konkurenco por samspecaj varoj. Laŭ “Internacia komerca-ekonomika vortaro en 9 lingvoj” de F. Munniksma, eld. Kluwer-Deventer, Nederlando, 1974 - jmc.
*  Ateno konsideras, ke la nomo “Makedonujo” ekskluzive apartenas al la greka heredaĵo. En 1995, kompromiso estis trovita kun la provizora nomiĝo “Iama Jugoslava Respubliko Makedonujo (ARYM). Diskutoj daŭras de tiam, sen videbla progreso, sub egido de la Unuiĝintaj Nacioj.

Fronte al tiu malsukceso, s-ro Gruevski reorientis sian politikon al pli kaj pli naciisma direkto, ekzaltante la antikvan pasintecon de la lando, dum la reĝimo ekpaŝis en la spiralon de aŭtoritatema devojiĝo. Longtempe flatita de la okcidentanoj, pro la strategia graveco de Makedonujo, s-ro Gruevski iom post iom fariĝis ne vizitadebla persono, dum la du lastaj jaroj. Li tiam alproksimiĝis al Moskvo — kaj al Beogrado, kio ironie sonas ĉar li opinias sin heredanto de porbulgara kaj tre kontraŭserba politika tradicio. Dum la gasodukto Turkish Stream devas trairi Makedonujon, Rusujo alportis fortan subtenon al la registaro de Skopje, publike mallaŭdante la okcidentajn provojn “malstabiligi” la landon. La ĉefministro, siaflanke, ŝajnas voli gajni tempon, anoncante novajn elektojn kiel respondon al la manifestacioj.

J.-A. DERENS kaj Laurent GESLIN


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Du kontrastaj pozicioj de la maldekstro pri Grekujo

Pri la greka dramo la opinioj estas diversaj, ne nur inter adeptoj de la novliberalismo unuflanke kaj maldekstruloj aliflanke, sed eĉ inter la maldekstruloj mem.

Nenio ŝajnas pli akre reliefigi tion ol la du artikoloj, kiuj ĵus aperis en la retpaĝo de la Monda Asembleo Socia (MAS), kiuj montras la tutan disecon de la pozicioj en la maldekstra movado:

Apud la poziciiĝo de Pierre Laurent, la sekretario de la franca komunista partio kaj samtempe la prezidanto de la Maldekstra Grupo en la Eŭropa Parlamento, troviĝas nun la pozicio de la Komunista Partio de Grekujo.

Ambaŭ estas maldekstraj, ambaŭ komunistaj, sed kia kontrasto en ilia poziciiĝo!

Dum la franca komunisto vidas la perspektivon de eliro de Grekujo el la eŭrozono - kaj eĉ ne temas pri forlaso de la Eŭropa Unio - kiel katastrofon por la greka loĝantaro, la greka komunista partio vidas estontecon, male, nur en eliro el la eŭropunia sistemo.

Kion vi pensas pri tio?

Mi demandas min, ĉu Cipras, organizante la referendumon, vere ne havis en sia kapo alternativon al la eŭropunia diktaĵo? La referendumo ŝajnis al mi bone trapensita paŝo, sed paŝo al pli da suverenaj paŝoj ... Ĉu li ne interparolis kun gvidantoj de la BRICS-landoj por trovi tie alternativon por Grekujo?

La lamentadoj, ke la eŭropuniaj gvidantoj insistas pri repago de la grekaj ŝuldoj ŝajnas al mi montri, ke Cipras ktp ne vere pensis pri alternativo. Ĉu vere li kalkulis kun la solidareco de la eŭropuniaj gvidantoj, do kun tio, ke ili ŝanĝas sian kurson de novliberalismo al socialismeca solidareco? Plej verŝajne li kalkulis kun ilia realismo, ke la financistoj komprenos, ke la ŝuldo ĉiukaze ne estas repagebla - kiel ankaŭ diras la Internacia Mon-Fonduso - kaj pro tio serĉos ireblan vojon por Grekujo. Do, li kalkulis kun iom pli da saĝeco kaj da realismo ĉe la eŭropuniaj gvidantoj, sed ĉe manko de tia saĝeco pretas kliniĝi.

La demando estas: ĉu eliro el la eŭrozono kaj eventuale ankaŭ el la Eŭropa Unio signifus vere katastrofon por Grekujo, almenaŭ pli grandan katastrofon ol estas la nun okazanta?

Ĉu iu havas iom da klareco pri tiu demando?

Estus ankaŭ bone, se grekaj samideanoj povus komenti el sia vidpunkto ... Ĉiukaze ĉies komento estas bonvena, prefere ĉi tie en la aldona kampo sub tiu ĉi artikolo mem.

Jen la menciitaj du artikoloj: http://mas-eo.org/

Samideane,

Vilhelmo Lutermano.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

En Irako, progresanta emancipo

La alia batalo de la kurdaj virinoj

Malproksime de la bildo amase diskonigata de amasinformiloj — kaj pozitiva — de la batalantinoj, la virina kondiĉo en iraka Kurdujo restas kontrasta. Kvankam notindaj progresoj okazis pri emancipado, inkluzive en la leĝfara kampo, la virinmalama subpremo kaj malbonaĵoj tiaj, kiaj la honor-krimoj, pludaŭras.

ŜI FARIĜIS UNU el la emblemoj de la obstina lukto de la kurdoj kontraŭ la Organizaĵo de la islama ŝtato (OIŜ)? Helly Luv, laŭ sia vera nomo Helan Abdulla, multigas la pop-kanzonojn por altenlevi la patriotan senton. Kun internacia sukceso. Realigita en 2015, la filmeto de Revolution alvokas defendi Kurdujon kontraŭ invadistoj, pri kiuj oni komprenas, ke temas pri la trupoj de la OIŜ. Soldatvestita, kun orumitaj altaj kalkanumoj, sang-ruĝa hararo kaj ruĝa kapvesto (Kuffiya), la kantistino, kiu surhavas braceletojn el mitral-kugloj, sola haltigas tanko-kolonon. En alia filmeto, tiu de la kanzono Risk it All, ŝi aperas ĉirkaŭita de soldatinoj, ŝminkitajn okulojn, levantaj kalaŝnikovojn per siaj manoj kun lakitaj ungoj... Tiuj bildoj ja montras la supozatan karismon de la militistino de Kurdujo. Neniu dubo, ke ilia tutplaneda diskonigo kontribuas plifortigi la daŭran kaj entuziasman intereson por la kurdaj batalantinoj.

En kiu ajn geografia loko, la kurdaj respondeculoj ne atendis la lukton kontraŭ la OIŜ por nomumi virinojn ĉe la ŝlosilaj postenoj, armeaj aŭ eĉ politikaj. En 1909 jam, Adila Khanim sukcedis al sia edzo kiel guberniestro de Ĥalabĝo kaj ĉefo de la tribo Jaf, unu el la plej gravaj de Kurdujo. Ŝi restas fama ĉar ŝi sukcesis restarigi ordon kaj leĝpovon en sia regiono. Hodiaŭ, du koloneloj, s-inoj Nahida Ahmed Rachid kaj Aila Hama Amin Ahmed, igas tiun historian figuron unu el la inspirantoj de la bataliono 106, ekskluzive virina trupo starigita en 1996 en Sulajmanija, iraka urbo sub la regado de la Regiona Registaro de Kurdujo (RRK)*.

*  Vd. Vicken Cheterian, “Chance historique pour les Kurdes”, Le Monde diplomatique, majo 2013; kaj Allan Kaval, “La kurdoj, kiom da divizioj?”, Le Monde diplomatique en esperanto, novembro 2014.

Por klarigi sian engaĝiĝon en tiu trupunuo ekde ĝia kreado, s-inoj Ahmed Rachid kaj Hama Amin Ahmed senhezite citas “la neceson ekbatali por defendi la minacatan nacion” kaj la neeblon resti hejme dum iliaj samlandanoj estis mortigataj. Ambaŭ oficirinoj ne kaŝas la malfacilaĵojn, aparte por venki la malemon de la kurda socio de Irako. “Ni devis trairi multajn elprovaĵojn. Estis lukto. Tiu libereco [esti militisto] ne estas favoro, kiun la viroj degnis doni al ni; ni luktis por ĝin akiri”, deklaras s-ino Hama Amin Ahmed, kiu asertas ke ŝi restis fraŭlino por dediĉi sian vivon al batalo. “Soldatino ne imitas viran pretenditan modelon; estas ŝia rajto ekbatali”, siaflanke martelas s-ino Ahmed Rachid.

Admiro al tiuj batalantinoj ne devas konduki al neglekto de la komunik-strategio zorge ellaborita de la irakaj kurdaj aŭtoritatuloj por la okcidentaj amasinformiloj. Tiu virina ĉeesto ebligas estigi simpation kaj altiri eksterlandajn helpojn por la lukto kontraŭ la OIŜ. Cetere la batalantinoj malvolontas aliri la demandon pri subpremo de virinoj en la iraka kurda socio. Niaj kunparolantinoj rifuzas la hipotezon de armeo kiel emancipo-rimedo en patriarkeca socio: laŭ ili, iliaj samlandaninoj estas tute liberigitaj, kaj ne bezonas armee engaĝiĝi por fariĝi egaluloj de viroj.

Sed, reale, tiuj amazonoj fieraj pri sia lando ne estas tre reprezentaj. Estas eĉ marĝena fenomeno: la virina bataliono enhavas nur kvin cent ĝis ses cent anojn. Aldoniĝas kelkaj dekoj da soldatinoj en aliaj unuoj, por armeo de cent naŭdek mil homoj.

La reklamado ĉirkaŭ la batalantinoj kaŝas multe pli kontrastan realon de la virina kondiĉo en iraka Kurdujo. Direktorino de la neregistara organizaĵo (NRO) Asuda, kiu, bazita en Sulajmanija, laboras de la jaro 2000 por defendo de la virinaj rajtoj, s-ino Khanim Latif elvokas la multajn malbonaĵojn, kiuj ronĝas la socion. Unue la “honor-krimoj”, kiuj restas multe tro oftaj. S-ro Aso Kamal, aktivulo de la homrajtoj, opinias ke, inter 1999 kaj 2007, pli ol dekdu mil virinoj estis mortigitaj sur la teritorio de la GGK nome de familia honoro, kiun la patriarkecaj socioj intime ligas al la virina korpo, al ties dececo kaj ties pureco*. La persisto de la mem-oferoj per fajro, ofte signo de ekstrema malfeliĉo fronte al la familia premado, cetere maltrankviligas la NRO-jn. Inter la veraj hejmaj incidentoj kaj la kaŝitaj provoj de sinmortigo, malfacilas akiri fidindajn statistikojn. La donitaĵoj de Asuda tamen prezentas dek naŭ kazojn en Sulajmanija en 2014.

*  “Iraq: Kurdish government promises more action on honour killings”, Integritaj regionaj inform-retoj (IRIN), Erbil, 27-a de novembro 2010.

ALIA PLAGO, kiun alfrontas la kurdaj junulinoj, estas trofrua edziniĝo. Tiu praktiko estas tre disvastigita, kaj kreskas, precipe en la plej malriĉaj vilaĝoj kaj en la delokitaj loĝantaroj, por kiuj edziniĝo de filino estas ekonomia bonŝanco. La manko de aliro al edukado estas decidiga faktoro. “En iuj vilaĝoj ne estas duagrada lernejo. La knabinoj do havas nenion por fari, krom resti hejme atendantaj edziniĝon”, klarigas s-ino Latif. Ŝi ankaŭ elvokas la virinan seks-kripligon: laŭ raporto de la NRO Wadi, ĝi koncernas 57% de la 14-jaraj ĝis 18-jaraj knabinoj.

TAMEN la RRK iniciatis notindajn leĝfarajn strebadojn, kiuj distingas ĝin de la cetera Irako. En 2011, la kurda Parlamento adoptis la leĝon n-ro 8 koncernantan hejman perforton, kiu rekonas kiel krimon korpan kaj psikologian perforton ene de familio, truditan aŭ trofruan edziniĝon, virinan seks-kripligon, seksperforton kaj diskriminacion en edukado. La leĝo planas kreadon de speciala kortumo por la kazoj de hejma perforto, kaj plibonigon de tuja kaj longdaŭra helpo al viktimoj*. S-ino Latif tamen konscias pri ĝia ĉefe simbola efikokampo: “voĉdonigi leĝon sen zorgi pri la konkretaj rimedoj de aplikado estas absurda. Ja la tutan sistemon oni devas ŝanĝi”. Kelkaj aranĝoj atendas sian ekfunkciigon, kaj la NRO-j plendas pri manko de financado. Modifi daŭre la pensmanierojn postulas longdaŭran lukton, kun multaj kampanjoj direktitaj al la religiaj kaj tribaj reprezentantoj, la kuracistoj, la polico, la familioj.

*  “Act no. 8 of 2011 -The act of combating domestic violence”, www.ekrg.org

Aliflanke, la aŭtoritatuloj mem ne ĉiam garantias la travideblon kaj sendependon de la juĝantaro. Pluraj raportoj kaj atestaĵoj montras, ke multaj aŭtoroj de perfortaĵoj ricevas tre malpezan sankcion, aŭ eĉ nulan, se la agon pravigis la sinteno de la viktimo. Ankaŭ okazas, ke juĝistoj proponas al seksperfortinton edzinigi sian viktimon, por ke ŝi retrovu sian honoron*. Fine, la triboj restas tre influhavaj. Ili ofte intervenas dum disvolvado de procesoj por protekti siajn membrojn, ekzemple proponante financan kompenson al la viktimoj kaj iliaj familioj, interŝanĝe kontraŭ ilia silento.

*  “Working together to address violence against women and girls in Iraqi Kurdistan”, International Rescue Committee, Nov-Jorko, aŭgusto 2012.

EN URBOJ oni tamen registras progresojn. En 2008, estis 2,5-foje malpli da virinoj bruligitaj je la nomo de honoro en Sulajmanija ol en la periferio*. Krome, perfortaĵoj ŝajne iom malkreskas; la virinaj seksaj kripligoj malpli kaj malpli oftas*.

*  Nazand Begikhani, Aisha Gill, Gill Hague kaj Kawther Ibraheem, “Honour-based violence (HBV) and honour-based killings in Iraqi Kurdistan and in the Kurdish diaspora in the UK”, universitato de Roehampton (Britujo), novembro 2010.
*  “Significant decrease of female genital mutilation (FGM) in Iraqi-Kurdistan, new survey data shows”, Wadi, Frankfurto, 20-a de oktobro 2013.

Organizaĵo kia Zhiyan multigas iniciatojn por evoluigi la mensojn. Apogante sin sur reto de trideko da NRO-j de virinoj kaj aktivuloj, ĝi tenas konstantan premon sur la registaro. La kunordigo aparte mobiliziĝis pri la afero Duniya, el la nomo de 14-jara junulino dufoje edzinigita, torturita kaj mortigita de sia poligamia edzo*. La murdinto, protektita de sia tribo, pravigis sian agon en filmo publikigita en Youtube, kie li parolas pri sia piedpremita honoro: la adoleskulino laŭdire enamiĝis al samaĝula knabo. Zhiyan kaj aliaj asocioj defendantaj virinrajtojn organizis manifestaciojn kaj sid-manifestacion antaŭ la Parlamento. Ili postulis striktan aplikadon de la leĝo, sen triba interveno, kaj juĝadon de ĉiuj partioj koncernataj de la edzinigo de la infano, inkluzive ŝian familion kaj la religian aŭtoritatulon. Tiu kazo — kies juĝ-proceduro ankoraŭ ne finiĝis — ilustras la malsukceson de la leĝa aranĝo starigita sur la teritorio de la RRK. Sed ĝi ankaŭ rivelas socion viglan kaj firme deciditan lukti por siaj rajtoj.

*  “Kurdish teenager’s “honor killing” fades to memory as Iraq violence swells”, Huffington Post, 17-a de julio 2014.

Tiu persistemo kelkfoje pagas. En 2000, Asuda inaŭguris la unuan rifuĝejon por virinoj minacataj pri honorkrimo; nun tiaj ekzistas en la tri gubernioj de la iraka Kurdujo. En 2007, la RRK starigis direkcion ene de la ministrejo pri internaj aferoj por rikolti donitaĵojn kaj statistikojn, kaj certigi la videblecon de la perforto-kazoj. Du jarojn poste estis kreita la Alta Konsilio de Virinoj. Konsistigata de aktivuloj pri virinaj rajtoj kaj prezidata de la ĉefministro, ĝi laboras kaj intime kunlaboras kun la NRO-j kaj la registaraj institucioj. 30% de la sidlokoj estas de nun rezervitaj por deputitinoj de la kurda Parlamento. “La situacio en la iraka Kurdujo estas multe pli bona ol en la cetera lando; sed tio ne estas nia celo. Tio por ni ne sufiĉas”, konkludas s-ino Latif.

REZHIN*, 22-jara, diplomita de la universitato de Sulajmanija, enkorpigas tiun deziron pri sendependo kaj aŭtonomeco: “Mi ne deziras havi domon, infanojn kaj edzon por kiu mi kuiros manĝojn. Estas kvazaŭ estus du vivoj: unu antaŭ kaj la alia post la geedziĝo kaj ĉiuj konsekvencaj devoj. Ĉu tio estas amo: plenumi ĉiujn dezirojn de iu, kiu nenion faras por vi interŝanĝe?”, Rezhin koleras kontraŭ la patriarkeca socio kaj precipe kontraŭ la virinoj, kiuj ĝin akceptas kaj tiel partoprenas ĝian pluvivon. Kvankam ŝi neniam havis problemon kun sia familio, ŝi scias, ke ne ĉiuj kundividas sian vidpunkton, kaj do preferas resti diskreta. “Proksimaj amikoj diris al mi sian malaprobon, sed mi volas defii ilin. Mi deziras vojaĝi, esti bone edukita, esti ankoraŭ pli forta kaj libera. Sed mi volas reveni en Kurdujon, por pruvi al ili, ke mi povas vivi en mia lando kun mia pensmaniero.”. Koncerne Helly Luv, Rezhin skeptikas: “Ŝi estis edukita en Okcidento; estis pli facile por ŝi. Ŝi ne devis lukti”. En restoracio, ŝi principe rifuzas sidi en la areo rezervita por virinoj kaj familioj. Kaj ŝi opinias skandalo, ke en la kurda lingvo ekzistas danko-formulo, kiu benas nur la virajn membrojn de familio. Multrilate, iraka Kurdujo kaŝas aliajn, ankoraŭ nekonatajn, batalantinojn.

*  La nomo estis ŝanĝita.

Nada MAUCOURANT


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Tunizianinoj post la revolucio

Kvar jarojn post la falo de s-ro Zine El Abidine Ben Ali, la diferencoj de kondiĉo inter virinoj spegulas landon dividitan sur la politika kampo, subfositan de sociaj malegalecoj kaj regionaj malekvilibroj.

ILI VIVIS tra bildo: tiu de emancipa virino, ĝuante, de la prezideco de Habib Burgiba, statuson unikan en la regiono. La kodekso de la persona statuso (france: CSP), adoptita de 1956, faris ilin escepto en la islama mondo: malpermeso pri poligamio, repudio kaj truditaj geedziĝoj, rajto je divorco. Ili voĉdonas jam de 1959, rajtas aborti de 1973 kaj pluraj fariĝis ministroj. S-ro Zine El Abidine Ben Ali ĉie “vendis” tiun bildon de “la” tunizia virino.

Post la falo de la diktatoro, en januaro 2011, necesis rekoni, ke estas ne unu sed pluraj (diversspecaj) tunizianinoj, kaj precipe, ke ekzistas abismo inter la tekstoj kaj la kutimoj. Kelkajn kilometrojn for de Tunizo kaj de ties brilaj kuracistinoj, advokatinoj aŭ entreprenestrinoj, luktas por sia pluvivo analfabetaj virinoj, kies sorto estas malriĉeco, provizoreco kaj perforto. En la kunteksto de ŝanceliĝanta ekonomio, de ripetataj sociaj konfliktoj kaj regulaj sangaj epizodoj, la tunizianoj ekmezuris la konservativecon de sia socio. En Tunizo, en la liberalaj rondoj, oni ĝis tiam ne taksis la amplekson de la fenomeno.

Malmulto ŝanĝiĝis de kvar jaroj, sed almenaŭ la rajtoj politike aktivi kaj esprimiĝi estis varme akiritaj. Oni parolas, oni spiras, kaj tio estas gravega. Ĉiuj ĝin diras, kaj la virinoj ankoraŭ pli: “Finfine ni vidas Tunizion tia, kia ĝi estas. Oni identigas la verajn problemojn. Tiu libereco havas perversajn flankojn, ĉar ĝi nuligas iujn el niaj akiritaĵoj, sed, almenaŭ ni scias tion, kio nin minacas”, klarigas la sociologino Khadija Cherif, figuro de la civila socio, parolante pri la liberiĝo de masklisma kaj ofte obskurisma parolo.

Neniu forgesis, ke iam oni diskutis, ĉu skribi en la - adoptita en januaro 2014 - Konstitucio: “komplementeco de la virinoj kun viroj”, anstataŭ “egaleco”. Nek la malprogresajn vortojn diritajn ĉe televido de la deputito de la movado Ennahda, s-ro Habib Ellouze — nun forigita el la islamista Partio-, kiu parolis pri virina sekskripligo, kiel “estetika operacio”.

En Tunizo, oni parolas pri la kamparaninoj sen koni ilin

Tiun senkompleksan parolon akompanis la leĝfarado de la islamismaj partioj kaj la kresko de ekstremismoj. Plejmulto de la virinoj rezistis al tio, kion ili konsideris danĝero. Je la prezidanta elekto de decembro 2014, ili amase voĉdonis favore al s-ro Béji Caïd Essebsi, konsiderata kiel pli bona remparo kontraŭ malsekureco kaj la ĝihada minaco, ol lia konkuranto Moncef Marzouki. S-ro Caïd Essebsi estis elektita de 56% de la voĉdonantoj, sed de 75% de la voĉdonantinoj, laŭ la tunizia instituto por opinienketoj Sigma*.

*  “Un million de femmes ont voté BCE” (Unu miliono da virinoj voĉdonis por BCE), intervjuo kun Hassan Zargouni, prezidanto-direktoro de la Instituo por opinienketoj Sigma Conseil, WMC, 26-a de decembro 2014.

“Virinoj estas pli ol iam ajn grava temo en Tunizio. La batalo ne estas gajnita. En la tekstoj, jes, sed ne en la pensmanieroj”, rimarkas Sou hayr Belhassen, ĵurnalistino kaj honor- prezidantino de la Internacia Federacio de la homrajtoj. Se oni eliras el la grandaj urboj, oni malkovras regionojn, kiuj “neniam spertis modernigon”, diras Emna Mnif. Laŭ tiu medicina profesorino tre koncernata pri la evoluado de la malriĉaj zonoj, la elito rifuzas depost Burgiba “vidi ke alia kulturo ekzistas en Tunizio, konservativa pli ol religia, kaj ke oni estus devinta interŝanĝe diskuti kun ĝi”.

Saman konstaton faris s-ino Amira Yahiaoui, juna direktorino de la asocio Al-Bawsala, kiu atente sekvas la laboron de la deputitoj. Ŝi rimarkas ke, de kvar jaroj, inter la elito, laŭsupoze modernista, kaj la cetero, anstataŭ dialogi oni praktikis “ekskluzivon kaj malestimon, kio pliprofundigis la fendon inter la virinoj”. Kun la traŭmato de siaj dudek du mortintoj, la atenco de Bardo, la 18-an de marto 2015, ŝajne mildigis la koncentradon de la sentoj de la socio — por aŭ kontraŭ Ennahda. Ĉu vera turniĝo aŭ konjunktura efiko?

Ne temas pri reveno de patriarkeco, sed diskreta alfrontiĝo, foje tre klara, inter du modeloj de socio: unu, laika, kiu dominas precipe en Tunizo kaj en ĝia norda suburbo; la alia, tradicia kaj religia, kiu kvazaŭ bezonas venĝi sin pro la periodoj Burgiba kaj Ben Ali.

Kvankam nur cent dek kilometroj estas inter ili, Béja troviĝas ege malproksime de Tunizo. Krom multaj cikonioj, tiu agrikultura regiono sudokcidenta havas famon: “La virinoj ja laboras. Viroj estas ĉu senlaboraj, ĉu en kafejo, ĉu hejme”, oni ofte aŭdas. Laŭ s-ro Hosni Abdelkarim, prezidanto de la asocio por integrita kaj daŭrigebla evoluado en Béja, la “grandaj forgesitoj” de Tunizio estas la virinoj de la kamparaj zonoj. Kaj 34% de la loĝantaro vivas en la kamparo. “En Tunizo oni parolas pri la virino sen koni ilin. Oni ne imagas la vivkondiĉojn de la kamparaninoj, kiuj portas la akvon kaj lignon”, li diras.

Maldungitaj de la sub-kontraktanto de H&M kaj Zara

Estas kvin virinoj, kurbigitaj, laborantaj per ŝpatoj pizo-agron, je kelkaj kilometroj de la vilaĝo. Monia estas 30-jara, havas senlaboran fraton kaj sian maljunan patrinon, kaj ŝi konfesas, ke ŝia vivo estas malfacila. “Sed kion alian fari, mi ne scias legi kaj skribi?”, ŝi demandas arablingve, rezignacie. Kelkajn tagojn monate ŝi laboras por agrokulturisto. Ŝia salajro: 10 dinaroj (4 eŭroj) tage. Leviĝinta ĉiumatene je la 6-a horo, ŝi kuŝiĝas je la 20-a. “Iujn semajnojn, mia ĉefo dungas min, aliajn ne. Li diras, ke li mem malfacile gajnas sian vivon.”

Ŝia vivo similas al tiu de la virinoj de la regiono, substrekas s-ino Ichrak Gharbi, instruistino pri gimnastiko en liceo de Béja, kaj volontulino por helpi la kamparajn virinojn. “Kontraŭ kelkaj dinaroj, ili faras ĉion: la kampo-laboron, melkadon, prizorgadon de bestoj, la panon... sen kalkuli la vojaĝojn, kvazaŭ brutaro, en la malantaŭa parto de kamionoj, sen protektiloj. La viroj rifuzas labori kontraŭ tiom malalta salajro. La virinoj ne havas elekteblecon, sed ĉefe, ili volas esti dungitaj, ĉar tio donas al ili iom da aŭtonomeco.”

Dum en la sudo de la lando, pli kaj pli da knaboj forlasas la lernejon, en la nordo oni deprenas la knabinojn el la lernejo por ilin sendi al kampoj. “Mi eĉ vidas patrojn, kiuj vendas siajn 13-jarajn knabinojn kiel servantinojn en Tunizo”, diras s-ino Gharbi.

Pli sude, en la regiono de Monastir, kiu apartenas al la teks-industrio, - 19% de la malneta enlanda produkto (MEP)-, la virinoj ne estas pli bonŝancaj. La fabrikoj fermiĝas, unu post la alia. En Ksar Hellal kaj Ksibet El-Mediuni, sep mil kvincent homoj fariĝis senlaboruloj en kelkaj jaroj; 86% da ili estas virinoj.

Post dek aŭ dudek jaroj, la dunginto — ja ofte la teksaĵ-grupo Jacques Bruynooghe Global, provizanto de H&M kaj de Zara — subite maldungis siajn laboristinojn. Ne sufiĉe kvalifikitaj por retrovi alian laboron, tiuj virinoj provas pluvivi, atendante la tempon de sia mizera emerita pensio. “Mi estas kvardek du, havas du infanojn kaj profesian malsanon. Oni diras al mi, ke en tiu aĝo mi ne plu estas profitodona. Mi ne havas socian asekuron”, veas unu. “Mi retrovis laboron, sed nedeklarita. Oni pagis min nur unu monaton el tri. Kiam mi protestis, mia ĉefo respondis: ‘Vi ja konsentis esti ekspluatita de la belgo, kaj kun mi, kiu estas tuniziano, vi rifuzas?’”, rakontas siaflanke patrino de kvar infanoj. Laŭ oficialaj statistikoj, virinoj okupas nur unu postenon el kvar. En 2014, 12,7% de la viroj estis senlaboruloj kaj 22,5% de la virinoj (21,2% kaj 40% por la diplomitoj de supera edukado*.

*  Nacia Instituto pri statistiko de Tunizio, nacia enketo pri loĝantaro kaj dungo, 2006-2014.

En Ksibet El-Mediuni, urbeto kun dudek kvin mil loĝantoj, la ĝenerala sento estas, ke “ĉio malprogresis de la revolucio”. Ankaŭ ĉi tie, oni elvokas la virinojn de Tunizo kun amara sento. La burĝinoj de La Marsa [riĉula marborda stacio norde de Tunizo] agacas nin kun siaj belaj paroladoj”, lanĉas Ibtihene, 28-jara kontistino. “IIi reprezentas nur sin mem”, aldonas ŝia amikino Nejua, instruistino pri la franca lingvo.

Ni estas ĉiuj demokratoj

Unu kun vualo, la alia sen, ambaŭ junaj virinoj tamen aliĝas al la “burĝinoj de La Marsa” por postuli egalecon pri heredaĵo. “Ne justas, ke la viroj heredas du partojn, kaj la virinoj nur unu”, ili opinias. Sed, ĉar la Korano eksplicite diras tion, la registaro neniam povis leĝfari pri tiu demando. Volontulino en konsulto-centro por virinoj, Nejua zorgiĝas siaflanke, pro la kresko de perfortaĵoj al virinoj: “Laŭ niaj enketoj, unu virino el du suferas korpan perforton.”

La Sudo ne estas riĉa, sed la virinoj estas konvinkitaj, ke ili tie pli bone vivas. “Ĉi tie la viroj estas laboremaj”, ili diras ridetante. En Zarzis same kiel en Medenine aŭ Ĝerbao, vualoj kaj longaj roboj estas la normo. Ĉiu ĝojas, ke ili povas libere porti islaman fulardon sen esti tuj perforte senvualigitaj de la polico, kiel en la tempo de s-ro Ben Ali. “Estis ja sufero”, ili memoras, antaŭ ol memorigi la ĉikanon, kiu celis la familiojn de islamistoj, kaj la kontrolojn en la policejoj, ĝis okfoje tage. Okaze de la parlamentaj elektoj, la regiono venĝetis sin. Dum tuta Tunizio ĝenerale rifuzis Ennahda-movadon, la konservativa Sudo senhezite voĉdonis por la islamista partio.

Prezidanto de decembro 2011 ĝis decembro 2014, s-ro Marzouki, kies nomo elvokas en Tunizo rankoron kaj koleron pro lia supozata tro granda toleremo koncerne islamistojn, restas ĉi tie tre amata. “Li estas kuracisto, honesta homo. Ni lin bedaŭras”, asertas Nafissa, 40-jara, kun ĝinzo kaj violkolora vualo sur sia hararo. Tiu instruistino de Medenine, eksedzino, estas feliĉa malgraŭ malfacila ĉirkaŭaĵo: malmilda klimato, dezerta grundo, manko de transportrimedoj... “Mi sentas min bone ĉi tie, mi havas subtenon de mia patro. La familia solidareco kompensas la ceteron”, ŝi diras.

En Ĝerbao, proksime de la vilaĝo El-May, estas festo ĉe s-ino Nour El-Houda. Oni edzinigas ŝian kuzinon. Virinoj kaj knabinoj surmetis siajn tradiciajn vestaĵojn. Ĉiuj estas vualitaj. “Antaŭ la revolucio, nenio interesis min. Nun, mi laboras en la tekso-metiejo de mia edzo, kaj baldaŭ mi fariĝos la ĉefo!”, ĝojas Ferdaous, 30-jara, kun ridego. Ĝis 2011 la edzoj timis ĉiun iniciaton de sia edzino, pro timo altiri reprezaliojn de la regantaro. Porti fulardon aŭ aktivi en asocio estis malpermesitaj aŭdacaĵoj. Ferdaous insistas: “Nun mi estas libera, kaj mi fieras pri tio!” Ankaŭ s-ino El-Houda, proksimume kvardekjara, rekonigis siajn kvalitojn al sia edzo, pasie partoprenante en la asocia medio. Ŝi iniciiĝis je Interreto, kaj nun proponas formadon al la virinoj “por proksimigi ilin al iliaj infanoj”. Ĉi tie kiel en la tuta lando, la patrinoj timegas la ĝihadisman tenton por siaj filoj. Ĉiu urbeto provizis sian kontingenton al la Organizo de la Islama Ŝtato. Ferdaous persone konas kvar junulojn, kiuj foriris al Sirio. Unu mortis. “Ni ne komprenis. Ili estis “normalaj” homoj, ne ekstremistoj”.

Dum la dudek kvar jaroj de la regado de s-ro Ben Ali, s-ino Besma Jebali rifuzis voĉdoni. Hodiaŭ ŝi estas deputitino Ennahda de Ĝerbao. Io ja agacas tiun dinamikan virinon, diplomitan pri administrado de personaro, tio estas la etikedoj disdonataj en Tunizo: unuflanke, la virinoj “laŭdire demokratoj, kiuj ne portas vualon”; aliflanke, la vualitaj, akuzitaj defendi “postrestintan socio-projekton”. “Ni ĉiuj estas demokratoj, kaj fulardo ja ne faras diferencon, ŝi indignas. La vualo? Estas religia vestaĵo fariĝinta laŭleĝa, ne estas devigo.”

Ŝi nepre ne volas lasi al la tunizaninoj monopolon de identeco de la tunizianino. “Se virino levas sian vinglason kaj deklaras: ‘Mi reprezentas la tunizian virinon’, mi respondas al ŝi: ‘Ne, vi estas malplimulto. Vi rajtas trinki alkoholon kaj vivi libere sen geedziĝo, sed ne trudu al ni vian modelon!’”.

Urĝeco reformi edukadon

Tiuj paroloj maltrankviligas en Tunizo, kie Ennahda estas ofte asimilata — sincere aŭ ne — al la salafistaj ekstremistoj. Malmultaj imagas, ke la islamista partio povis evolui. “Estas mensoguloj. Ili havas duoblan diskurson”, oni akuzas.

Kiu rimedo kontraŭ la obskurismo? En Tunizo, ĉiuj substrekas la urĝecon reformi edukadon, sektoron forlasitan post la Ben Ali-epoko. “Mia prioritato? La infanaro! 90% de infanĝardenoj estas hodiaŭ privataj, plej ofte en la manoj de asocioj aŭ koranaj lernejoj, sen inspektado nek kontroloj”, deklaras s-ino Samira Meral, ministro pri virino, familio kaj infanoj.

Konsiderinda laboro restas farenda, je ĉiuj niveloj de instruado, de elementa lernejo ĝis universitato. “La forto de la lando, en la 1970-aj jaroj, estis ĝia eduk-nivelo. Hodiaŭ, la ruiniĝo-stato de niaj universitatoj estas mia ĉefa zorgo”, konfesas la eksa prezidanto Marzouki.

En tiu kunteksto, multaj timas, ke la tradicia socio-modelo emos pludaŭri. “La virinoj evoluigis vivmodelon, kiu adaptiĝas al la islamistaj postuloj. Mi ne vidas tion kiel modon aŭ supraĵan kromvestaĵon, sed kiel ion profundan, kiu ne malaperos kun la tempo-paso”, maltrankvilas s-ino Neila Chaabane Hamouda, eksa sub-ministro pri familio. Ĉu necesas fronte batali kontraŭ tiu modelo, pro la risko de salafista devojiĝo? En Tunizo, la respondo estas jes. Aliloke, oni taksas tiun aliron kontraŭproduktiva, pro la kuntiriĝoj, kiujn ĝi estigas.

Nuntempe, la tunizianinoj kuniĝas pri unu punkto: “Ni pretas lukti kaj ni ne lasos aliajn trudi al ni ion ajn”, ili asertas de nordo ĝis sudo.

Florence BEAUGÉ


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La greka malkaŝo

La Eŭropo, kiun ni ne plu volas

La greka krizo senvualigas la funkciadon de la Eŭropa Unio, laŭ la atesto de la greka financministro Janis Varufakis (Raporto de la eksa greka financministro. “Ilia sola celo estis nin humiligi”. Ĝi montris la distancon kun la ambicioj formulitaj de ĝiaj fondintoj ‒ demokratio, solidareco kaj prospero. Ĝi ankaŭ firmigis la venkon de ideologio veninta el Germanujo, la ordo-liberalismo (art). Al la vetoj perditaj de la greka ĉefministro Aleksis Cipras respondis la historia blindeco de la Unio, kiu montriĝas nun malkaŝe malamika al ĉia progresema perspektivo en ĝi (“La sistemo neŭtraligis la viruson”).

JUNA movado plena de energio volis transformi nacion kaj veki la “malnovan” kontinenton. La eŭro-grupo kaj la Internacia Mon-Fonduso (IMF) dispremis tiun esperon.

Trans la ŝoko, kiun tiuj grekaj eventoj kaŭzis por la adeptoj de la eŭropa projekto, konturiĝas tri instruoj. Unue, la pli kaj pli aŭtoritateca naturo de la Unio, laŭgrade kiel Germanujo trudas al ĝi siajn volojn kaj obsedojn sen kontraŭpezo. Krome, la nekapablo de komunumo bazita sur promeso de paco tiri la plej etan instruon el la historio, eĉ el la lastatempa, eĉ el la perforta, ekde kiam gravas al ĝi antaŭ ĉio puni la malbonajn pagantojn, la obstinajn kapojn. Kaj fine, la defio, kiun tiu senmemora cezarismo metas al tiuj, kiuj vidis en Eŭropo la laborejon por transpaŝi la nacian kadron kaj por demokratia novigo.

Komence, la eŭropa integriĝo donis al siaj civitanoj la flankajn materiajn avantaĝojn de la alfrontiĝo inter Oriento kaj Okcidento. Tuj post la milito, la projekto estis impulsita de Usono, kiu serĉis spacon por vendi siajn varojn kaj kontraŭ la sovetia ekspansio. Tiam Vaŝingtono komprenis, ke se la mondo, kiu nomis sin “libera”, volas efike konkurenci kontraŭ la “demokratiaj” respublikoj, la membroj de la Varsovia Traktato, ĝi devas gajni la korojn kaj la mensojn per tio, ke ĝi montris sian bonan socian volon. Ekde kiam tiu strategia admono ne plu ekzistas, Eŭropo estas gvidata kiel la administra konsilantaro de banko.

Kelkaj agintoj de la malvarma milito, ekz-e la Nord-Atlantika Traktad-Organizaĵo (NATO), postvivis la falon de la Muro per tio, ke ili inventis aliajn monstrojn detruendajn sur aliaj kontinentoj. Ankaŭ la eŭropaj institucioj redifinis sian malamikon. La paco kaj la stabileco, pri kiuj ili fanfaronas, postulas nun, laŭ ili, la politikan neŭtraligon de la loĝantaroj kaj la detruadon de la rimedoj de nacia suvereneco, kiujn ili ankoraŭ disponas. Tio estas la trudita integrado, sen ebleco retroiri, la enĉerkigo de pridemokratiaj demandoj de la traktatoj: la federacia projekto. La afero ne estas de hieraŭ: la greka kazo ilustras, kiom brutala ĝi nun fariĝis.

“Vatikano, kiom da divizioj?” laŭdire respondis Jozefo Stalino, kiam li rifuzis la preman instigon de franca gvidanto konsideri la ofendiĝemon de la papo. Ok jardekojn poste, ŝajnas ke la ŝtatoj de la eŭrogrupo argumentis same pri Grekujo. Taksante, ke la registaro, kiu ĝenas ilin, ne kapablus defendi sin, ili malstabiligis ĝin per tio, ke ili devigis ĝin fermi siajn bankojn kaj interrompi siajn eksterlandajn aĉetojn.

Ĝenerale, la rilatoj inter membronacioj de la sama unio, kiuj troviĝas en la samaj institucioj, kontribuas al la elekto de la sama parlamento, disponas pri la sama mono, devus ne permesi tiajn manovrojn. Tamen, certa pri sia grandega supereco, certaj ŝtatoj de la eŭrogrupo, kun Germanujo ĉekape, trudis al malfortigita Grekujo diktaĵon, kiu pli gravigos la plej multajn el ĝiaj problemoj, kaj ĉiuj koncedas tion. Tiu epizodo klarigas la profundon de la eŭropa difekto.*

*  Vd Frédéric Lordon: La Malfaçon. Monnaie européenne et souveraineté démocratique, Les Liens qui libèrent, Parizo, 2014.

Lastan januaron, kiam Sirizo gajnis la elektojn, tiu maldekstra partio pravis pri (preskaŭ) ĉio. Pravis ligante la kaŭzon de la kolapso de la greka ekonomio kun la malabundo, kiun de dek jaroj trudis jen la socialistoj, jen la dekstruloj. Pravis dirante, ke neniu ŝtato kun damaĝita produktad-sektoro povas esperi sian restariĝon, se ĝi devas dediĉi kreskantajn sumojn al repago al siaj kreditoroj. Pravis memorigante, ke en demokratio la suvereneco apartenas al la popolo kaj ke tiu jam ne havas ĝin, se oni trudas al ĝi la saman politikon sendepende de ĝia decido.

Al kio utilas pledi por sia dosiero antaŭ ekzekut-taĉmento?

Jen tri konvinkaj argumentoj, kondiĉe ke oni diskutas inter sinceraj homoj. En la eŭropaj konsilantaroj, tiuj argumentoj estis turnitaj kontraŭ la grekoj, kiujn oni konsideris sudaj marksistoj, tiom disaj de la realo, ke ili kuraĝas dubindigi la ekonomiajn regulojn de la germana ideologio (vidu la artikolon de François Denord, Rachel Knaaebel kaj Pierre Rimbert->art]). La armiloj de la racio kaj de la konvinko estas senpovaj en tia kazo. Al kio utilas pledi por sia dosiero antaŭ ekzekut-taĉmento? Dum la monatoj de “intertraktadoj”, en kiuj li partoprenis, la greka financministro Janis Varufakis observis, ke liaj eŭropaj kolegoj rigardis lin fikse kaj ŝajnis rebati: “Vi pravas pri tio, kion vi diras, sed ni dispremos vin tamen”* (vidu lian ateston Janis Varufakis: ->art).

*  New Statesman, Londono, 13-an de julio 2015.

Tamen, la almenaŭ provizora sukceso de la germana projekto meti Grekujon en la rangon de protektorato de la eŭrogrupo okazis ankaŭ pro la fiasko de la dekomence tro optimismaj vetoj en Ateno de la plimulta maldekstro, kiu esperis ŝanĝi Eŭropon.* La veto, ke la francaj kaj italaj gvidantoj helpos ĝin superi la monismajn tabuojn de la germana dekstrularo. Veto, ke la eŭropaj popoloj, premataj de la politiko de malabundo, kiu suferigas ilin mem, devigos siajn registarojn ree orientiĝi laŭ la kejnzismo, pri kies realigo Grekujo imagis sin fariĝi la skolto. Veto, ke tiu ŝanĝo fareblas ene de la eŭrozono, tiom ke ne pensis nek preparis ian ajn alternativan solvon. Veto, fine, ke provizora propono de “rusa opcio” enhavus, pro geopolitikaj kialoj, tentojn de puno ĉe Germanujo kaj kondukus Usonon haltigi la venĝan brakon de Berlino. En neniu momento eĉ ne unu el tiuj vetoj ŝajnis gajnebla. Ve, oni ne batalas kontraŭ tanko per floroj kaj blovtuba pafilo.

*  Vidu “Ĉu la greka maldekstro povas ŝanĝi Eŭropon?” Le Monde diplomatique en Esperanto, februaro 2015.

En sia senkulpeco la grekaj gvidantoj pensis, ke la kreditoroj de la lando estas sentemaj al la demokratia decido de la greka popolo, kaj aparte de ĝia junularo. Unue la leĝdonaj elektoj la 25-an de januaro 2015, kaj poste la referendumo de la 5-a de julio kaŭzis, male, la koleron de Berlino kaj de ties aliancanoj. Ili havis jam nur unu celon: puni la ribelulojn kaj tiujn, kiujn ilia kuraĝo povus inspiri. Ĉar la kapitulaco jam ne sufiĉis, ĝi devis esti akompanata de pardonpeto (Ateno koncedis, ke ĝiaj ekonomiaj decidoj kaŭzis rompon de konfido ĉe siaj partneroj) kaj de riparoj: privatigendaj publikaj posedaĵoj en la valoro de kvarono de la greka enlanda produkto estos garantiaĵo por la kreditoroj. Danke al la vere netaksebla subteno de [la franca prezidanto] s-ro François Hollande, Grekujo atingis nur, ke tiuj garantiaĵoj ne estu transigotaj al Luksemburgo. Ĉiu diras esti senpeziĝinta: Grekujo pagos.

“Germanujo pagos”. La formulo, flustrita al Georges Clemenceau de lia financministro Louis Klotz fine de la Unua Mondmilito, fariĝis la talismano de la francaj ŝparintoj, kiuj estis pruntintaj al la ŝtato dum la sanga milito. Ili fidis tion, ĉar ili memoris ke en la jaro 1870 Francujo pagis la tutan tributon postulitan de Bismarko, tamen superan al tio, kiom la milito kostis al la germanoj. Tiu antaŭaĵo inspiris la prezidanton de la konsilantaro Raymond Poincaré, kiam li ne ricevis la pagon de la riparoj postulitan de la Versajla Traktato*, li decidis en januaro 1923 servi sin per okupado de la Rur-regiono.

*  Vd “A Versailles, la guerre a perdu la paix” [“En Versajlo la milito perdis la pacon”], Manuel d’histoire critique, Editions du Monde diplomatique, Parizo, 2014.

La brita ekonomikisto Kejnzo (John Maynard Keynes) tuj komprenis la vanecon de tia politiko de humiligo kaj de preno de garantiaĵoj: se Germanujo, kiel hodiaŭ Grekujo, ne pagas, tiam ĉar ĝi ne povis pagi. Nur per la eventualaj kromaĵoj de ĝia komerca bilanco oni povintus pagi la gigantan ŝuldon. Sed Francujo tiam rifuzis la ekonomian restariĝon de sia rivalo, kiu ebligus “pagi”, sed eble ankaŭ financi sian armeon, kun la risko de la perspektivo de tria mortiga aventuro. La ekonomia sukceso de la greka maldekstro kompreneble ne havintus same dramajn konsekvencojn por la eŭropaj popoloj. Sed ĝi estus detruinta la pravigon de la politiko de malabundo de ĝiaj gvidantoj ...

Puni Atenon kostos ankoraŭ pli al la ceteraj eŭropanoj

Proksimume jaron post sia preno de garantiaĵoj, Poincaré devis altigi la impostojn je 20 elcentoj por financi la kostojn de la Rur-okupado. Por kontraŭ-imposta dekstrulo, kiu ne ĉesis trumpeti ke Germanujo pagos, la paradokso estis kruela. Poincaré perdis la elektojn: lia posteulo forlasis la Rur-regionon. Neniu ankoraŭ imagas tiajn sekvojn en unu el la eŭropaj landoj kiuj ĵus strangolis Grekujon por ke tiu pagu la ŝuldojn laŭ ritmo, pri kiu eĉ la Internacia Mon-Fonduso koncedas, ke ĝi estas “tute ne praktikebla”.

Tamen, ilia pun-obsedo jam devigis la landojn de la eŭrogrupo elspezi en julio trioble pli da mono (86 miliardojn da eŭroj) ol estus necesa, se la sumo estus liberigita kvin monatojn antaŭe, ĉar intertempe la greka ekonomio kolapsis pro manko de disponebla mono.* La rigoro de la germana financministro Wolfgang Schäuble kostos do preskaŭ same multe kiel tiu de Poincaré, kiu kundividas la konvinkon, ke akrigi fiaskintan politikon nepre inversigos ĝian rezulton. La senĉesa humiligado de Ateno havos tamen la valoron de ekzemplo por la venontaj ribeluloj ‒ ĉu Madrido? ĉu Romo? ĉu Parizo? Ĝi memorigos al ili la “teoremon de Juncker”, formulitan de la prezidanto de la Eŭropa Komisiono nur kvar tagojn post la leĝdona venko de la greka maldekstro: “Ne eblas demokratia decido kontraŭ la eŭropaj traktatoj.”*

*  Gabriele Steinhauer, Viktoria Dendrinon kaj Matthew Dalton: “Europe reaches rescue deal for Greece”, The Wall Street Journal, Novjorko, 14-an de julio 2015.
*  Le Figaro, Parizo, 29-an de januaro 2015.

Se dek naŭ revoj troviĝas unu apud la alia, ĉu unu sama lito ne fariĝas tro mallarĝa? Trudi en kelkaj jaroj la saman monon al popoloj, kiuj havas nek la saman historion nek la saman politikan kulturon nek la saman vivnivelon nek la samajn amikojn nek la saman lingvon, tio estas politiko kvazaŭ imperia. Kiel ŝtato povas ankoraŭ pensi pri ekonomia kaj sociala politiko submetita al demokratiaj debato kaj decidoj, se ĉiuj meĥanismoj de mona pago eskapas ĝian regpovon? Kaj kiel imagi ke popoloj, kiuj kelkfoje eĉ ne konas unu la alian, akceptos solidarecon kompareblan al tiu, kiu hodiaŭ kunligas la subŝtatojn Florido kaj Montano? Ĉio baziĝis sur hipotezo: la rapidmarŝa federaciigo devas proksimigi la eŭropajn naciojn. Dek kvin jarojn post la naskiĝo de la eŭro, la kolero estas plej granda.

La 27-an de junio, kiam li anoncis sian referendumon, la ĉefministro Aleksis Cipras cetere uzis vortojn proksimajn al militdeklaro. Li malestime parolis pri “propono [de la eŭrogrupo] en formo de ultimato adresita al la greka demokratio”. Kaj li akuzis iujn el siaj “partneroj” ke ili celas “humiligi tutan popolon”. La grekoj apogis amase sian registaron: la germanoj unuiĝis laŭ postuloj rigore kontraŭaj al la grekaj. Ĉu la eŭropa familio povas ankoraŭ pli dense kunmeti la sortojn de siaj membroj sen riski novajn geedzajn perfortaĵojn?

Ĉar la malamikeco ne koncernas nur Atenon kaj Berlinon. “Ni ne volas esti germana kolonio”, insistas s-ro Pablo Iglesias, gvidanto de Podemos en Hispanujo. “Mi diras al Germanujo: sufiĉas! Humiligi eŭropan partneron estas nepensebla”, diris la prezidanto de la itala konsilantaro Matteo Renzi, kiu tamen en ĉi tiu afero kondutis kun rimarkita diskreteco. “en la mediteraneaj landoj, kaj iom en Francujo, observas la germana socisciencisto Wolfgang Streek, Germanujo estas pli abomenata ol iam ajn post 1945. [...] La ekonomia kaj mona Unio, kiu devis definitive solidigi la eŭropan unuecon, povas nun eksplodigi ĝin.”*

*  Wolfgang Streek: “Hazarda hegemonio”, Le Monde diplomatique en Esperanto, majo 2015.

La grekoj siavice vekas malamikajn sentojn. “Se la eŭrogrupo funkcius kiel parlamenta demokratio, vi estus jam ekstere, ĉar kvazaŭ ĉiuj partneroj deziras tion”, konkludis, parolante al s-ro Cipras, s-ro Jean-Claude Juncker, prezidanto de la Eŭropa Komisiono.* Kaj, laŭ bone konata konservativa meĥanismo, ĉi-foje levita al la nivelo de nacioj, oni instigis la malriĉajn landojn suspekti sin reciproke, ke ili vivas per helpoj koste de la aliaj, ĉefe se tiuj estis ankoraŭ pli malriĉaj ol ili. La estona ministro pri edukado ekzemple riproĉadmonis sian atenan “partneron”: “Vi faris tro malmulte, pli malrapide, kaj senfine malpli ol Estonujo. Ni suferis multe pli ol Grekujo. Sed ni he haltis por ĝemi, ni agis.”* La slovakoj ŝokiĝis pri la nivelo, laŭ ili tro alta, de la pensioj en Grekujo, lando, kiun la tre larĝanima ĉeĥa financministro ŝatus vidi “fine en bankroto, por purigi la atmosferon”.*

*  Libération, Parizo, 11-a ĝis 12-a de julio 2015.
*  The Wall Street Journal, 13-a de julio 2015.
*  Le Figaro, 3-an de julio 2015.

S-ro Pierre Moscovici franca socialisto kaj eŭropa komisaro pri ekonomiaj kaj financaj aferoj, siamaniere fermante la someran festivalon de la sociala Eŭropo, ripetis kun multe da frandemo la saman “anekdoton” al ĉiuj mikrofonoj, kiuj etendiĝis al li: “Dum kunveno de la eŭrogrupo, litova socialista ministro diris al s-ro Varufakis: “Estas tre simpatie, ke vi volas altigi la minimuman salajron je 40 elcentoj, sed via minimuma salajro estas jam duoble pli alta ol la nia. Kaj vi volas altigi ĝin per la mono, kiun vi ŝuldas al ni, per la ŝuldo!” Nu, tio estas argumente sufiĉe forta.”* Tre forta eĉ se oni scias, ke antaŭ nur unu jaro la partio de s-ro Moscovici anoncis: “Ni volas Eŭropon kiu protektas siajn laboristojn. Eŭropon de sociala progreso kaj ne de sociala rompo.”

*  France Inter, 1-an de marto 2015.
Forŝovi la danĝeron de nova salto antaŭen al federigo

La 7-an de julio 2015, dum la kunveno de la Eŭropa Konsilantaro, pluraj ŝtatestroj kaj ĉefministroj komprenigis al s-ro Cipras la egan incitiĝon, kiun li inspiras al ili: “Ni jam ne povas plu! Jam de monatoj oni parolas nur pri Grekujo! Necesas fari decidon. Se vi ne kapablas fari ĝin, tiam ni faros ĝin anstataŭ vi.”* Tion oni faris kelkajn tagojn poste. Ĉu oni ne devis vidi en tio jam la antaŭludon, certe iom krudan, de la federismo kiu venas? “Ni devas iri antaŭen” estis ĉiukaze la konkludo, kiun s-ro Hollande faris, la 14-an de julio 2015, pri tiu epizodo. Antaŭen iri, sed al kiu direkto? Nu ja, al la sama kiel kutime: “la ekonomia registaro”, “buĝeto de la eŭrozono”, “la konverĝo kun Germanujo”. Ĉar en Eŭropo, kiam preskribo detruas la ekonomian aŭ demokratian sanon de paciento, oni ĉiam duobligas la dozon. Ĉar, laŭ la franca prezidanto, “la eŭrozono sukcesis certigi sian koherecon kun Grekujo [...] la cirkonstancoj kondukas nin al rapidigo”.*

*  Laŭ Le Figaro, 9-an de julio 2015.
*  Le Journal du dimanche, Parizo, 19-an de julio 2015.

Kreskanta nombro da maldekstraj aktivuloj kaj da sindikatistoj pensas male ke oni prefere haltu kaj pripensu. Eĉ por tiuj, kiuj timas, ke eliro el la eŭro favorus la disfalon de la eŭropa projekto kaj vekus la naciismojn, la greka krizo prezentis lernejan kazon demonstrantan, ke la unueca mono rekte kontraŭas la popolan suverenecon. Anstataŭ haltigi la ekstremdekstran movadon, tia evidento helpas ĝin, ĉar ĝi ĉiam primokas la demokratiajn instruojn de siaj kontraŭuloj. Kaj cetere, kiel oni povas imagi, ke la unueca mono iun tagon povus adaptiĝi al politiko de sociala progreso, post kiam oni legis la decidon pri la irota itinero senditan de la ŝtatoj de la eŭrogrupo, unuanime, al s-ro Cipras, por ordoni al tiu unua maldekstra ĉefministro senhezite apliki feran novliberalan politikon?

En sia historio, Greklando jam levis grandajn universalajn demandojn. Ĉi-foje ĝi ĵus malkaŝis, al kio vere similas tiu Eŭropo, kiun ni ne plu volas.

Serge HALIMI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Raporto de la eksa greka financministro. “Ilia sola celo estis nin humiligi”

Dum ses monatoj, sola kontraŭ ĉiuj, Grekujo estis de siaj partneroj najlita al la pilorio dum sennombraj kaj senfinaj kunvenoj. La Eŭropa Unio ĉe tiu okazo senvualigis vizaĝon necedigeblan, venĝeman, kiu kelkfoje surprizis. S-ro Janis Varufakis, greka financministro dum tiuj alfrontiĝoj inter Bruselo kaj Ateno, revenas al la diversaj epizodoj de la eluza milito, kiun li travivis.

EN 2010, la greka ŝtato perdis la kapablon certigi la pagojn ligitajn al siaj ŝuldoj. Per aliaj vortoj, ĝi fariĝis nepagipova kaj perdis la aliron al la kapital-merkatoj.

Eŭropo, por eviti la bankroton de la francaj kaj germanaj bankoj jam en danĝero, kiuj pruntis miliardojn al grekaj registaroj same senrespondecaj kiel ili, decidis doni al Ateno la plej gravan helpoplanon de la historio. Je unu kondiĉo: ke la lando solidigu sian buĝeton (fenomeno pli konata sub la nomo malabundo) en amplekso antaŭe neniam imagita. Sen surprizo, tiu operacio kaŭzis falon de la nacia enspezo senprecedencan ekde la Granda Depresio. Tiel komenciĝis diabla cirklo: la deflacio*, rekta konsekvenco de la malabundo, pli pezigis la ŝarĝon de la ŝuldo tiom, ke la ideo de ĝia repago fariĝis ĥimera kaj malfermis la vojon al grava krizo de homa vivo.

*  Ĝenerala malaltiĝo de la aktiveco, de la prezoj, de la salajroj kaj de la investoj.

Dum kvin jaroj la “triopo” de kreditoroj ‒ la Internacia Mon-Fonduso (IMF), la Eŭropa Centra Banko (ECB) kaj la Eŭropa Komisiono, kiu reprezentas la membroŝtatojn kiuj pruntedonis al Ateno ‒ obstinis pri tiu sakstrato pri kiu la financaj specialistoj havas nomon: etendu kaj pretendo (angle: extend and pretend), aŭ strategio de la “kvazaŭ”. Tio konsistas en pruntedoni ĉiam pli al nepagipova ŝuldanto, kvazaŭ li ne estus tia, por ne registri perdojn pri siaj titoloj. Ju pli la kreditoroj obstinis, des pli Grekujo enprofundiĝis en la ekonomia kaj sociala krizo, kaj des malpli ĝi fariĝis reformebla. Dum tiu tempo la eventualaj perdoj de la kreditoroj pufiĝis kaj daŭre pufiĝas.

Pro tio nia partio, la Sirizo, gajnis la parlamentajn elektojn lastan januaron. Se la loĝantaro estus konvinkita, ke Grekujo releviĝos, tiam ni ne povintus esti elektitaj.

Nia mandato estas klara: ĉesigi la strategion de la “kvazaŭ” kaj la malabundon, kiu akompanas ĝin ‒ koktelo kiu jam renversis la grekan privatan sektoron; demonstri, ke oni povas fari la profundajn reformojn, kiujn la lando bezonas kun aprobo de la loĝantaro.

Dum mia unua kunveno de la eŭrogrupo[Kunveno de la financministroj de la dek naŭ landoj de la eŭrozono., la 11-an de februaro, mi donis al miaj interparolantoj simplan mesaĝon: “Nia registaro estos partnero inda je konfido. Ni faros ĉion por trovi terenon de interkompreniĝo kun la eŭrogrupo surbaze de tripunkta strategio, por respondi al la ekonomiaj malfacilaĵoj de Grekujo: 1. serio da profundaj reformoj celantaj plibonigi la efikecon de niaj institucioj kaj batali kontraŭ la korupto, la impostevito, la oligarĥio kaj la rento; 2. sanigo de la ŝtataj financoj per primara kromaĵo* modesta, sed praktikebla, kiu ne postulas tro gravajn klopodojn de la privata sektoro; 3. raciigo, aŭ reprofiligo, de la strukturo de nia ŝuldo, por akiri tiun primaran pluson kaj la kreskokvoton necesan por plibonigi la repagon de niaj kreditoroj.”

*  Pozitiva buĝeta situacio de ŝtato antaŭ pago de mono ligita kun la ŝuldoj.

Kelkajn tagojn antaŭe, la 5-an de februaro, mi faris mian unuan viziton al s-ro Wolfgang Schäuble, la germana financministro. Mi provis trankviligi lin: li povis kalkuli kun ni por formuli proponojn, kiuj ne estus nur en la intereso de la greka loĝantaro, sed en tiu de ĉiuj eŭropaj loĝantaroj ‒ germana, franca, slovaka, finna, hispana, itala ktp.

Ve!, neniu el niaj noblaj intencoj vekis eĉ nur la plej etan intereson ĉe la gvidantoj de la Unio. Ni devis krude sperti tion dum la sekvantaj kvin monatoj da intertraktadoj ...

La 30-an de januaro, kelkajn tagojn post mia nomumado kiel financministro, la prezidanto de la eŭrogrupo, s-ro Jeroen Dijsselbloem, vizitis min. Apenaŭ pasis kelkaj minutoj, kiam li jam demandis min, kion mi intencas fari pri la memorando, la interkonsento, kiun la antaŭa registaro subskribis kun la “triopo”. Mi respondis al li, ke nia registaro estis elektita por re-intertrakti; mallonge, ke ni petos revizion, en la ĝeneralaj punktoj, de la buĝetaj kaj disponaj politikoj, kiuj tiom damaĝis dum la lastaj jaroj: triona falo de la nacia enspezo kaj mobiliziĝo de la tuta socio kontraŭ eĉ nur la ideo de reformo.

La respondo de s-ro Dijsselbloem estis same tuja kiel kategoria: “Tio ne funkcios. Estas aŭ la memorando aŭ la fiasko de la programo.” Per aliaj vortoj: aŭ ni akceptos la politikojn truditajn al la antaŭaj registaroj, kvankam ni estis elektitaj por ŝanĝi ilin, ĉar ili tiom lamentinde fiaskis, aŭ niaj bankoj estos fermitaj. Ĉar jen, per konkretaj vortoj, kion signifas “fiasko de la programo” por membroŝtato kiu jam ne havas aliron al la merkatoj: la ECB fortranĉas ĉian financadon al siaj bankoj, kiuj tiam havas nenian alian elekton ol fermi siajn pordojn kaj malfunkciigi siajn mon-aŭtomatojn.

Tiu apenaŭ vualita provo ĉantaĝi registaron ĵus ‒ kaj demokratie ‒ elektitan ne estis la sola. Dum la kunveno de la eŭrogrupo dek unu tagojn poste, s-ro Dijsselbloem konfirmis sian malestimon de la plej elementaj demokratiaj principoj. Sed s-ro Schäuble sukcesis superi lin. La franca financministro Michel Sapin ĵus parolis por instigi ĉiun trovi rimedon por harmoniigi, unuflanke, la validon de la valida traktato kaj, aliflanke, la rajton de la greka popolo doni al ni mandaton por reintertrakti gravajn partojn. S-ro Schäuble, parolante rekte post li, ne perdis momenton por remeti s-ron Sapin al tio, kion li konsideris lian lokon: “Oni ne povas lasi elektojn ŝanĝi ion ajn”, findecidis li, dum granda plimulto de la ĉeestantaj ministroj kapjesis.

Aŭdi ke “Francujo jam ne estas tio, kio ĝi estis” preskaŭ venigis al mi larmojn

Fine de tiu ĉi sama kunveno, dum ni preparis la publikigotan komunan deklaron, mi petis ke ni aldonu la terminon “amendita” pri la memorando. Temis pri frazo, per kiu nia registaro promesis respekti la tekston. S-ro Schäuble vetois mian proponon, per la argumento ke ne eblas reintertrakti traktaton pro la sola preteksto ke nova registaro estis elektita. Post kelkaj horoj da provado eliri el tiu sakstrato, s-ro Dijsselbloem avertis kontraŭ “tuj okazonta fiasko de la programo”, kio signifus la fermon de la bankoj la 28-an de februaro, se mi persistus postulante aldoni la terminon “amendita” pri la memorando. La ĉefministro Aleksis Cipras petis min forlasi la kunvenon sen ke ni interkonsentis pri komunikaĵo kaj preferante ignori la minacon de s-ro Dijsselbloem, kiu ne estis rekte plenumita. Sed tio estis nur demando de tempo.

Mi jam ne kalkulis la nombron da fojoj, kiam oni flirtis antaŭ ni la fantomon de fermo de niaj bankoj, se ni rifuzas akcepti programon, kiu estis demonstrinta sian senefikecon. La kreditoroj kaj la eŭrogrupo restis surdaj al niaj ekonomiaj argumentoj. Ili postulis nian kapitulacon. Ili eĉ riproĉis al mi, ke mi kuraĝis ilin “admoni” ...

Jen, ĝenerale, la etoso, en kiu la intertraktadoj kun la kreditoroj okazis: sub la minaco. Kaj ne temis pri vanaj paroloj; tion ni tre rapide komprenis. Sed ni ne pretis cedi aŭ forlasi la esperon ke Eŭropo ŝanĝos sian sintenon.

Monaton antaŭ nia elekto, la antaŭa registaro, kune kun la ĉefo de la greka banko, la eksa financministro de la sama registaro, por averti lanĉis bankan paniketon.

Kelkajn semajnojn post nia enpotenciĝo, la ECB plioftigis siajn indikojn, ke ili fermos la financan kranon de la greka banksistemo. En la momento plej oportuna por la eŭrogrupo, ĝi tiel gravigis la kapitalfuĝon, fenomenon kiu poste “pravigis” la fermon de la giĉetoj, kiel s-ro Dijsselbloem antaŭe avertis nin.

La eniro de la teknokratoj en la rondon de intertraktadoj konfirmis niajn plej malbonajn timojn. Publike la kreditoroj deklaris, ke ili volas rehavi sian monon kaj ke Grekujo reformiĝu. En la realo ili havis nur unu celon: humiligi nian registaron kaj trudi al ni kapitulacon, eĉ se tio signifis la definitivan maleblon por la pruntintaj nacioj rehavi sian monon aŭ la fiaskon de la reformprogramo, kiun akcepti nur ni povis konvinki la grekojn.

Plurfoje ni proponis koncentri niajn leĝajn klopodojn al tri aŭ kvar kampoj, interkonsente kun la “institucioj”: disponoj celantaj limigi la imposteviton, protekti la ŝtaton kontraŭ premoj de politikaj aŭ ekonomiaj potencoj, batali kontraŭ la korupto en la atribuado de publikaj kontraktoj, reformi la justicon, ktp. Ĉiufoje la respondo estis la sama: “Certe ne!” Nenia leĝo rajtis esti voĉdonita antaŭ la fino de profunda ekzamenado de nia situacio.

Dum la intertraktadoj ene de la “brusela grupo”* oni postulis de ni ekzemple prezenti nian planon por reformi la aldonvaloran imposton (AVI). Eĉ antaŭ ol ni povis interkonsenti pri tiu demando, la reprezentantoj de la “triopo” decidis transiri al la demando de la reformo de la pensioj. Apenaŭ ili aŭdis niajn proponojn, ili jam taksis ilin bonaj por la rubujo kaj transiris, ekz-e, al la laborjuro. Post kiam nia propono ankaŭ pri tio iris en la rubujon, ni devis pritrakti la privatigojn; kaj tiel plu. Tiel ke la diskutoj pasis de unu temo al la alia sen ke ni povis interkonsenti pri io ajn, nek serioze intertrakti. Dum longaj monatoj la reprezentantoj de la “triopo” malhelpis la intertraktadon per tio, ke ili insistis por ke ni kovru la tutaĵon de la temoj, kio signifis konkrete reguligi neniun. Kato persekutanta sian propran voston ne estus malpli efika.

*  Kvinopo, konsistanta el la greka registaro, la Eŭropa Komisiono, la Eŭropa Centra Banko (ECB), la Eŭropa Meĥanismo de Stabileco (EMS) kaj la Internacia Mon-Fonduso (IMF).

Samtempe, sen esti formulinta eĉ nur la plej etan proponon kaj minacante nin interrompi la diskutojn, se ni aŭdacus publikigi niajn proprajn dokumentojn, ili organizis la tralikadon de siaj konfidencaĵoj en la gazetaro, asertante ke niaj proponoj estas “malfortaj”, “malbone konceptitaj”, “ne vere kredindaj”. En la espero, ke iun tagon ili akceptos ludi la ludon kaj troviĝi en la mezo de la vojo, ni tamen akceptis partopreni en tiu maskoludo.

Por ke la intertraktadoj okazu en bonaj kondiĉoj, estus ankaŭ necesa ke niaj interparolantoj estu malpli dividitaj. La propono de la IMF similis al la nia pri la demando de restrukturado de la ŝuldo, sed la Fonduso insistis por ke ni detruu tion, kio restis de la laborjuro kaj forigu la sekurecojn kiuj protektas la liberajn profesiojn. La Komisiono montriĝis pli fleksiĝema pri la socialaj demandoj, sed ĝi ne volis aŭdi ion pri la restrukturado de la ŝuldo. Ankaŭ la ECB havis siajn ideojn pri la farendaĵoj. Mallonge, ĉiu institucio montris siajn proprajn ruĝajn liniojn, kiuj sume faris araneaĵon, en kiu ni estis kaptitaj.

Ni devis krome elteni la “vertikalajn problemojn” de niaj interparolantoj: same kiel la gvidantoj de la IMF kaj de la Komisiono havis aliajn prioritatojn ol iliaj sbiroj, la germana kaj aŭstra financministroj defendis aferojn kontraŭajn al la celoj fiksitaj de iliaj respektivaj ĉefministroj.

Sendube plej dolora estis ĉeesti la humiligon de la Komisiono kaj de la malmultaj financministroj favoraj al ni. Aŭdi diri, de altranguloj en la Komisiono kaj en la franca registaro, ke “la Komisiono devas aliĝi al la konkludoj de la prezidanto de la eŭrogrupo” aŭ ke “Francujo ne estas plu tio, kio ĝi estis”, preskaŭ venigis al mi larmojn. Sen paroli pri mia seniluziiĝo, kiam la germana financministro klarigis al mi, la 8-an de junio en lia oficejo, ke li povas doni eĉ ne la plej etan konsilon pri la plej bona rimedo por eviti akcidenton ‒ eliron el la eŭro ‒ kiu tamen montriĝus ekstreme multekosta por Eŭropo.

Fine de junio ni abdikis kaj akceptis la plej multajn postulojn de la “triopo”. Kun unu escepto: ni insistis por akiri malgrandan restrukturadon de nia ŝuldo, sen minusvaloro, per interŝanĝo de titoloj. La 25-an de junio mi partoprenis en mi antaŭlasta kunsido de la eŭrogrupo. Oni prezentis al mi la lastan proponon de la “triopo”, “preni aŭ lasi ĝin”. Ni estis cedintaj pri naŭ dekonoj de la postuloj de niaj interparolantoj kaj ni atendis de ili, ke ili klopodu por ke ni venu al io simila al honora interkonsento. Ili decidis, male, akrigi la tonon, pri la IVA ekzemple. Ne plu eblis dubi. Se ni akceptis subskribi, tiu teksto detruis la lastajn restaĵojn de la greka socialŝtato. Oni postulis de ni grandspektaklan kapitulacon, kiu montru al la mondo nian surgenuiĝon.

La eŭrogrupo, strukturo kun povo senlima ĉar “sen leĝa ekzisto” ...

La sekvan tagon la ĉefministro Cipras anoncis ke li submetos la ultimaton de la “triopo” al referendumo. Dudek kvar horojn poste, sabate la 27-an de junio, mi partoprenis en mia lasta kunveno de la eŭrogrupo, en tiu kiu ekfunkciigis la fermon de la grekaj bankoj; maniero puni nin pro la aŭdaco konsulti la loĝantaron de nia lando.

Dum tiu renkontiĝo, la prezidanto Dijsselbloem anoncis, ke li kunvokos al dua renkontiĝo la saman vesperon, sed sen mi. Sen ke Grekujo estu reprezentata. Mi protestis, emfazante ke li ne havas la rajton, sola, ekskludi la financministron de membroŝtato de la eŭrozono, kaj mi postulis juran klarigon pri tio.

Post mallonga paŭzo, la sekretariejo respondis al ni: “La eŭrogrupo ne havas leĝan ekziston. Temas pri informa grupo kaj, sekve, nenia leĝo limigas la agadon de ĝia prezidanto.” Tiuj vortoj resonis en miaj oreloj kvazaŭ la epitafo sur la tomboŝtono de la Eŭropo, kiun Konrad Adenauer, Charles de Gaulle, Willy Brandt, Valéry Giscard d’Estaing, Helmut Schmidt, Helmut Kohl, François Mitterrand kaj multaj aliaj provis krei. De Eŭropo, kiun mi ĉiam konsideris, ekde mia adolesko, kiel mian kompason.

Kelkajn tagojn poste, spite al la fermo de la bankoj kaj de la terorkampanjo aranĝita de la koruptaj komunikiloj, la greka popolo diris alte kaj klare sian “ne”. Dum la sekvanta pintkunveno de la ŝtatestroj de la eŭrozono, oni trudis al la ĉefministro Cipras interkonsenton, kiun oni ne povas nomi alie ol kapitulacon. Kian armilon de ĉantaĝo oni uzis? La perspektivon, kontraŭleĝan, de elpelo el la eŭrozono.

Sendepende de la opinio, kiun ĉiu havas pri nia registaro: tiu ĉi epizodo restos en la historio kiel la momento, en kiu la oficialaj reprezentantoj de Eŭropo uzis instituciojn (la eŭrogrupon, la pintkunvenon de la ŝtatestroj de la eŭrozono) kaj metodojn, kiujn neniu traktato pravigis por rompi la idealon de vere demokratia unio. Grekujo kapitulacis, sed rompiĝis la eŭropa projekto.

Neniu popolo de la regiono neniam plu intertraktu sub timo.

Janis VARUFAKIS.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

“La sistemo neŭtraligis la viruson”

EKDE NUN oni bezonas la denaskan eŭropo-beatecon de raportisto kiel Bernard Guetta por taksi ke “la kompromiso estas klare la eŭropa funkci-maniero” (France Inter, 23-an de junio 2015). Ekster la studioj de tiu radio, la iluzio forvaporiĝis.

Oni ŝuldas tiun subitan ekkomprenon grandparte al la brita ĉefministro. Reelektita la 7-an de majo 2015, la konservativulo David Cameron tre rapide anoncis ke, same kiel s-ro Aleksis Cipras, li deziras reintertrakti pri la eŭropaj traktatoj. Respondo de s-ro Wolfgang Schäuble: kun plezuro! Al tiuj, kiuj miris ke li decidis alian sorton por Ateno, la germana financministro klarigis: Ni havas intereson ke Britujo restu grava kaj engaĝiĝinta aganto de la eŭropa konstruado”*.

*  Wall Street Journal, 20-an de majo 2015.

En la okuloj de s-ro Schäuble kaj de liaj eŭropaj kolegoj, la liberala batalemo de Londono ‒ novaj malhelpoj al la strikrajto ĉe la dungoj en la publika aŭdvida sektoro ‒ pravigas kelkajn koncedojn; ne la politikaj opcioj de Sirizo, tamen moderaj. Male: “Granda parto de la eŭropaj gvidantoj havas kune la senton ke mildigi la regulojn por kontentigi maldekstran registaron en Grekujo kreus danĝeran precedencon kaj sendube malfortigus la eŭrozonon pli ol bankroto de la lando”, raportis la usona ĵurnalisto Jack Ewing.* La prezidanto de la Eŭropa Konsilantaro Donald Tusk formulas tion alie: “Pli ol financa kontaĝo de la greka krizo zorgigas min la risko de ideologia kaj politika kontaĝo.”*

*  International New York Times, 28-an de majo 2015.
*  Financial Times, 16-an de julio 2015.

Fronte al la minaco de Sirizo, la eŭropaj gvidantoj sekvis unue unu solan celon: forpeli la novvenintojn el sia rondo.* “Germanujo celas la falon de la greka registaro”, titolpaĝis la gazeto Le Monde la 3-an de julio. Kaj ĝi ne estas la sola, precizigis la brita ĵurnalisto Paul Mason: “La grekaj aferrondoj, la sektoroj kiuj profitas de la tutmondigo, la kadruloj de la grandaj entreprenoj (...) kaj la Eŭropa Unio provas seniĝi je la Siriza-registaro”* Koncedinte ĉe la televido BFM TV ke la intertraktadoj inter Ateno kaj Bruselo koncernas “tre malmulton, kelkajn miliardojn”, la ekonomikisto Jean-Hervé Lorenzi, cetere membro de la estraro de la financa kompanio Edmond de Rothschild, rekonis: “La afero estas: fari ekzemplon”*.

*  Vd Pierre Rimbert: “Syriza delenda est” [“Sirizo detruendas”, laŭ la fama latina sentenco pri Kartago], Le Monde diplomatique, julio 2015.
*  “Channel 4 News”, 2-an de julio 2015.
*  1-an de julio 2015.

Ekonomia sufokado de la lando, estingo de la demokratio, ĉiaj minacoj ... La interkonsento subskribita la 13-an de julio estas ja operacio de “reĝimŝanĝo”, kiel substrekas la liberala analizisto Wolfgang Münchau*, sed tiu okazis sen ke necesis faligi s-ron Cipras: ŝtatrenverso sen renverso. Eŭropa gvidinto, kiu preferas resti anonima, komparas la grekan maldekstran partion kun miasmo kaj esprimas sian kontenton pro tiu demonstro de forto: “La sistemo montris, ke ĝi kapablas neŭtraligi la viruson”*.

*  Financial Times, 13-an de julio 2015.
*  Financial Times, 16-an de julio 2015.

Ĝi montris ankaŭ unu el siaj virtoj: provizi asekuron kontraŭ la neantaŭvideblaj sekvoj de progresema evento. Ĉu eventualeco rezervita al la eŭropa periferio? Ne laŭ Nicolas Sarkozy. La 5-an de julio 2008, dum nacia konsilio de la Unio por Popola Movado (UMP), la franca prezidinto entuziasmis: “Francujo bezonas multan Eŭropon. Kaj Eŭropo alportis al ni multon, al ni, al nia lando. Ni imagu iomete, kio povintus okazi al Francujo kaj ĝia politika debato, kiam ni havis komunistajn ministrojn kaj socialistajn gvidantojn en la registaro. Feliĉe ekzistis Eŭropo por malebligi ke ili iru ĝis la realigo de sia ideologio kaj de sia logiko. Estas ankaŭ tio, Eŭropo!”*

*  Citita de François Denord kaj Antoine Schwartz: L’Europe sociale n’aura pas lieu [La sociala Eŭropo ne okazos], Raisons d’agir, Parizo, 2009.

Renaud LAMBERT.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Arabaj virinoj en la kaptilo de bildoj

Malfortaj kaj subpremataj kreaĵoj kaŝitaj sub ĉadoro aŭ burĥo. Tia estas la eterna prezento de la arabaj virinoj proponata de la okcidentaj amasinformiloj, facilanime miksantaj la kuntekstojn kaj la naciecojn. Ĉu tiuj virinoj do estas ekster la historio? Kaj se ili ne estas ekster, kiel klarigi la grandan malprogreson, kiun spertis iliaj rajtoj dum la lastaj jardekoj?

Jen konata fakto: en la araba kulturo, same kiel en multaj aliaj, virino korpigas la malfortan sekson, la alian sekson, la malegalan sekson, la sekson, kiu heredas nenion, ne eĉ sian familian nomon, la sekson, kiu povas doni idojn aŭ malhonoron. Mia familio akceptis mian naskiĝon kun larmoj. Mi estis knabino, la kvina de la familio, tio estas la kvina seniluziiĝo, kaj, por mia patrino, la kvina malvenko. Flanke al la edzino de mia onklo, kiu triumfe naskis dek senprezajn knabojn, ŝi ŝajnis malbenita edzino. Kvankam ŝi estis pli bela, pli klera kaj pli digna ol mia onklino (kaj ol la aliaj virinoj de la familio), ĉiuj rigardis ŝin, kiel la malplej fekundan, tiun, kiu ne povis havi bonajn fruktojn.

Mi heredis tiujn antaŭjuĝojn kaj tiujn teoriojn. De mia infanaĝo mi ĉiam aŭdas taksi la knabinojn — de la familio, de la kvartalo kaj de la tuta mondo — kiel senpotencajn, sendefendajn, kondamnitajn de la naturo resti neŝanĝeble malfortaj.

Antaŭ kelkaj monatoj, tamen, mia fratineto malkovris, ke mi estas la sola membro de la granda familio Khalifa, kiu troviĝis en la palestina enciklopedio. Kun ĝoja elspiro ŝi substrekis: “La enciklopedio mencias nek mian patron, nek mian fraton, nek la onklon kaj liajn dek miraklajn filojn, nek iun alian viron de la familio. Estas nur vi!”

Kiel araba virino, mi trapasis diversajn stadiojn. Mi estis transformita de iaj influoj, kaj mi kontribuis por sociaj evoluoj. Eĉ la plej konservativaj arabaj familioj nun sendas siajn filinojn al lernejo. Kiam edukitaj, ĉi lastaj iĝas instruistoj, kuracistoj, inĝenieroj, farmaciistoj, verkistoj, ĵurnalistoj, muzikistoj, aŭ artistoj. Multaj el ili ŝajnas nun nepre necesaj al la socio, pli fortaj, pli kreemaj kaj pli gravaj ol viroj.

Tamen, la okcidentaj amaskomunikiloj prezentas nin, kiel terurajn estaĵojn envolvitajn en ĉadoroj, vestaĉitajn per leda masko, kvazaŭ haremajn kaptitojn kaŝitajn malantaŭ siaj vualoj. Mi demandas min kial ili vidas nin tiaj, rigidaj en unusenca kaj ĉiama realo? Ĉu ili vere kredas, ke ni estis kreitaj malsimilaj al la cetero de la ina estaĵaro, ne kapablaj ŝanĝiĝi?

En lernejo, mi havis instruiston, kiu ĉiam laŭdis “ŝanĝon” variigante la tonon kaj la signifon de la vorto, laŭ la aspekto de la araba realo, kiun li traktis: redisdono de riĉaĵoj, statuto de virinoj aŭ kadukiĝintaj politikaj reĝimoj. Mia tuta proksimularo respektis kaj admiris lin. La plej junaj volis simili al li, kaj la malpli junaj akceptis kaŝi lin, kiam polico persekutis lin. Tiu mirinda instruisto ne estis sola por paroli pri ŝanĝo kaj justeco. La plejparto de edukitaj homoj kredis je tiuj ideoj, kaj defendis ilin. Same kiel li, milojn da kleraj homoj estis serĉataj de polico aŭ putris en prizonoj de reĝimoj subtenataj kaj monhelpataj de la angla, franca kaj poste usona potencoj.

La araba naciismo havis sian oran aĝon dum la jaroj 1950-aj kaj 1960-aj. Niaj bolantaj stratoj abundegis je esperoj pri ŝanĝo. Ni adoptis sintenon ribelan kaj kritikan pri niaj tradiciaj socipolitikaj sistemoj. La idealoj pri liberiĝo kaj socia justeco speguliĝis en nia literaturo, nia teatro, niaj kantoj, nia muziko, kaj ĝis en la esprimoj, kiujn ni uzis en ĉiutaga vivo. La literaturo de la tuta mondo irigaciis nian kulturon. Niaj librejoj kaj niaj stratoj pleniĝis de libroj vokantaj al liberiĝo, al revolucio kaj al ŝanĝo: literaturo ekzistisma, socialisma, nigra...

Tiu elano trafis ĉiujn, inkluzive la analfabetajn kamparanojn kaj la virinojn, kiuj komencis eliri senvuale. Dekoj da miloj da ili faris universitatajn studojn, iuj aniĝis al politikaj partioj. Ili ne nur ne plu portis vualon, sed ili vestiĝis per ŝelkoĉemizoj, minijupoj. Tiom nekredebla tio ŝajnas, ni tamen dancis rokenrolon kaj tviston, malgraŭ nia malamo al okcidentuloj. Ni volis vivi same kiel ili, sen submetiĝo al ili.

Tiu idilia etoso forbloviĝis kiam Israelo, subtenata de Okcidento, sukcesis venki la egiptan ŝtatestron Gamal Abdel Nasser (جمال عبد الناصر) en 1967. Tiu malvenko signifis ankaŭ tiun de nia nacia movado kaj de niaj socialismaj konvinkoj. Jen okazo, kiun usonanoj kaj iliaj lokaj aliancanoj ne povis maltrafi. Ili alportis masivan subtenon al la islamistoj por sufoki la progreseman naciismon, per milionoj da dolaroj.

La Islama Frataro, kiun la popolo ĝis tiam ignoris, pli potenciĝis. La situacio en nia regiono dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj multe similas al tiu de Afganio, kiam la usonanoj helpis la islamistojn, kaj notindan Usama bin Laden ( أسامة بن لادن ), por kontraŭi la komunistojn.

La okcidentaj institucioj kaj amaskomunikiloj, ĉu skribitaj ĵurnaloj, ĉu televidoj, ĉu kinoj, aŭ universitatoj, supozas la araban virinon nekapabla spiri kaj pensi sub sia nigra ĉadoro, moviĝanta ombro, kiu vagadas en vakuo, sama al sorĉistino aŭ terura fantomo. La vestoj de tiu estaĵo, kiun ni korpigas laŭ iliaj okuloj estas nomata “islama vesto”. Mi tamen estas konvinkita, ke ĝi estas nek islama, nek araba, ke ĝi estas kreitaĵo de Okcidento kaj ĝena elmontrado de ĝia imperiismo.

Mia patrino portis sur la kapo travideblan pecon de nigra gazo, kiu pli malpli kovris ŝian vizaĝon kaj hararon. La cetero de ŝia vesto konsistis el simpla jupo aŭ robo, kiu venis ĝis genuoj, kun mallonga jako, kiu substrekis ŝiajn bruston kaj talion. Tio neniel similas al tio, kion oni nun konsideras kiel “islaman veston”, kiu transformas virinan korpon al senforma sako, malhela maso, fuma kolono.

En la komenco de la jaroj 1950-aj mia patrino aliĝis al la movado soufour (سفور) (senvualiĝo), flanke al multaj aliaj virinoj de la sama generacio. Iuj estis same kiel ŝi el la meza klaso de grandaj arabaj urboj, aliaj el malpli privilegiaj klasoj kaj el malpli grandaj urboj. Sufiĉas spekti la koncertajn registraĵojn de la egipta kantistino Umm Kulthum ( أم كلثوم ) aŭ de aliaj samepokaj artistoj por konstati, ke en tiu epoko neniu virino en la publiko portis tian vestaĉon.

La ruiniga okupado de Palestino fare de Israelo en 1948 okazigis difektadon de la ekonomia situacio, kiu rekte efikis al la vivo de virinoj. Miloj da familioj, kiuj perdis sian teron, sian domon, kaj kies viroj mortfalis batalantaj, devis forigi la virinojn el la doma sfero por sendi ilin labori aŭ studi.

Tiam oni vidis miloj da palestinaj junulinoj vojaĝi senvuale, vivi solaj sen edziniĝo, kaj tamen konservi estimon de siaj proksimuloj kaj socioj: ili vivtenis sian senenspezan familion. Mi priskribis ilian situacion en mia romano La Heredaĵo (الميراث ne tradukita 1997). Pro la tempo pasanta, oni ne nur akceptis sed laŭdis, ke ili pagis la universitatajn studojn de la malpli aĝaj fratinoj en Egiptio, Sirio aŭ Libano, ebligante ĉi lastajn havi diplomojn pri medicino, farmacio, inĝenierio, juro aŭ aliaj fakoj. Tiuj diplomitaj, kuraĝaj, malfermitaj al la mondo virinoj lanĉis ondon de virina kaj socia emancipado, eĉ se nia kono de la feminista penso limiĝis al artikoloj publikigitaj en egiptaj ĵurnaloj de areto da pionirinoj, kiel Amina Saïd (أمينة السعيد), Suhair Qalamawi ( سهير القلماوي ) kaj Durriya Shafik ( درية شفيق), verkoj, kiuj ne preteris temojn, kiaj familia planado, trofrua edziniĝo kaj poligamio.

Sed tuj post nia malvenko al Israelo en 1967, diktatoraj arabaj reĝimoj, malamikaj al socialismo, subtenataj de Usono, alianciĝis kun fundamentaj islamistaj grupoj, kiujn ili malavare financis. Ĉiuj tiuj, ekzemple, kiuj havis la faman “islaman veston” ricevis monatan atribuaĵon po 15 jordanaj dinaroj (19 eŭroj) por viro kaj po 10 por virino. La viroj, kiuj portis longan netajlitan barbon, mallongan dishdashajillabiya, kaj ledajn sandalojn; la virinoj dikan kaptukon kaj longan ĝispiedfingran tunikon; ĉiuj ricevis rozarion, impone belegan eldonon de la Korano, kaj belan preĝtapiŝon.

La islamistaj organizaĵoj komencis celante junulojn, kiuj montriĝis agitistoj, kaj kiuj havis influon sur la aliaj. Ili volis atingi ankaŭ endomajn virinojn. Poste ilia atento celis moskeojn, lernejojn kaj universitatojn. Tio ĉio ne estus funkciinta sen la helpo, aparte financa, de la arabaj reĝimoj, kiuj montris sian lojalecon, eĉ submetiĝon, al Usono, sekvante ĝian strategion, esperante, ke islamismo venkos la socialismajn ideojn en la socio.

Cetere, la fundamentistoj ne kontentiĝis trudi siajn vestojn, monatajn atribuaĵojn, kaj renkontajn lokojn. Por konkeri la mensojn ekde la elementa kaj duagrada lernejoj, oni nomumis kiel instruistojn ĉefe islamistojn, virojn kaj virinojn, taskante ilin por penetrigi sian ideologion en la cerbojn kaj mensojn de la lernantoj. Por kompletigi tian edukadon, la adoleskantoj sekvis trejnadon, kiu encerbigis al ili militistan disciplinon kaj militajn artojn, en kampadejoj starigitaj en la arabaj dezertoj aŭ en Afganio aŭ Pakistano.

Ironia sorto, kiam Usono kaj ĝiaj aliancanoj ekkomprenis la kaptilon, kiun ili starigis kontraŭ si mem, la misfaro jam establiĝis, kaj la islamismaj organizaĵoj planis starigon de islamisma reĝimo malamika al Okcidento. Ni nun trairas teruran spiritan, socian kaj politikan krizon. Ni estas minacataj de ĉiuj direktoj, sen scii kiu el la du minacoj estas la plej brutala: unuflanke Okcidento, kies artifikojn, ekspluatadon kaj koloniismon ni jam spertis, aliflanke islamismo, kies supozitaj novigaĵoj rekondukis nin al la tempo de premado kaj haremoj. Alidirite, ni povas elekti inter Okcidento, sinonimo de libero, laikeco kaj scienco, sed ankaŭ de koloniismo, kaj islamo senkompata, kiu alvokas rezisti al Okcidento, sed, kiu kontraŭas sciencon, modernecon kaj ankaŭ virinan kaj socian emancipon.

Kaj tiu ĝenerala kaoso ne limiĝas al nia regiono. Ĝi ankaŭ trafas Okcidenton mem. Tiel, vualo kaj ĉadoro tie iĝis aferoj timendaj kaj malamendaj, tiom, ke iuj landoj malpermesis islamajn vestojn kaj vualojn en lernejoj kaj publikaj lokoj. Oni nun ŝarĝas nin per rasismaj antaŭjuĝoj.

Miaflanke, mi deklaras al tiuj, kiuj havas tian mallarĝan opinion, ke ni estas pli proksimaj al ili, ol tio, kion ili imagas. Ĉu oni ne ripetas, ke la planedo iĝis vilaĝo? Ni alvenas kvazaŭ homaj ondoj grundi sur viajn plaĝojn. Kion ajn vi faros por limigi enmigradon, ni ĉiam trovos rimedojn por atingi vin, por superi la obstaklojn, kiujn vi starigos antaŭ ni, kaj aserti nian ĉeeston inter vi. Cetere, ni jam estas ĉi tie. Vi ne povas nei nian ĉeeston, ĉar ni jam estas parto de via mondo.

Mi neniel intencas estigi koleron. Mi nur insistas pledi mian aferon per kruda kaj konkreta maniero. Mi nur deziras, ke okcidenta leganto povu senti tion, kion mi sentas, timi tion, kion mi timas. Mi volas, ke li konsciiĝu pri la doloro, kiun liaj koloniismaj registaroj suferigas al niaj popoloj, suferigas al mi mem. Liaj amaskomunikiloj igas min kliŝo, ili kondamnas min, kaj falsas min. Kiam ili prezentas virinon en burĥo, kiel enkorpigon de araba virino, ili subkomprenigas, ke la feminista verkisto, kiu mi estas, same kiel miloj da aliaj kleraj virinoj kaj milionoj da modernaj arabaj virinoj, islamaj kaj kristanaj, kiuj vivas en arabaj landoj similas al tio: malhela vizaĝo, klinita kapo, senforma korpo, ne kapabla pensi kaj esprimiĝi.

Sed ili eraras, ĉar vidaĵo de virino en burĥo teruras min. Mi timegas, ke iun tagon, mano eliros el tiu bildo, kaj trenos nin, mian filinon, miajn nepinojn aŭ min mem, en unu el tiuj misaŭguraj arabaj reĝimoj, tenanta nin en malscio per manovroj, kiuj celas, ke ni restu tio, kio ni estas de tro longa tempo: petrola kampo por servi la okcidentan merkaton.

Sahar KHALIFA.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Futbalaj gigantoj ne kontrolas siajn sponsorojn

De kie venas la mono

La plimulton de futbala mono ricevas, unue, la Mondaj Pokaloj, kaj due la pintaj eŭropaj kluboj, kiuj laŭpaŝe pliboniĝas je sia propra socia respondeco sed ankoraŭ ne devigas siajn sponsorojn porti siajn respondecojn.

Post la arestoj de altrangaj oficialuloj de FIFA sub akuzoj de korupto en majo 2015, la mondo de profesia futbalo retenis la spiradon. Skandaloj ĉe FIFA estas oftaj, sed kiam Sepp Blatter, la prezidanto de la asocio, anoncis sian decidon eksiĝi, la skalo de la krizo ŝajnis esti senprecedenca. La arestojn rezultigis enketo de la FBI pri subaĉetaĵoj kun valoro de 88 milionoj da eŭroj en la daŭro de tri jardekoj.

Jam antaŭe la organizaĵo estis makulita de akuzoj pri korupto rilate al la prezidentelektoj de FIFA, kaj precipe la procedoj de ofertado por la Monda Pokalo. Intertempe, restas la demando, kiu sukcedos Sepp Blatter, kaj ĉu la landoj por la sekvontaj du Mondaj Pokaloj - Rusio en 2018 kaj Kataro en 2022 - ŝanĝiĝos.

La plimulto de la mono en futbalo iras, unue, al la Mondaj Pokaloj, kaj due al la pintaj eŭropaj kluboj. Grandega parto venas el kunaranĝoj kun transnaciaj sponsoroj kun valoro de pluraj milionoj da dolaroj, aranĝoj kiuj ricevas multe malpli da atento fare de kontrolorganizoj ol decas.

Ĉi-sezone, dum matĉo por Paris SG (la ĉampiona teamo de la franca Ligue 1), Zlatan Ibrahimovic deprenis sian ĉemizon kaj montris tatuaĵon kun la nomoj de 50 malsategantaj infanoj. Tio estis lia propra gesto por konsciigi al la publiko malsaton, kaj montras socian respondecon kiu ne ĉiam estas adekvate reflektata en la interkonsentoj inter kluboj kaj iliaj sponsoroj. Kelkaj el la firmaoj. kiuj nun sponsoras la pintajn klubojn de Eŭropo, estas akuzitaj pri infanlaboro, kontraŭleĝaĵoj, malobservoj de rajtoj kaj fitraktoj al laboristoj.

Juventus, finalisto de la Ligo de Ĉampionoj - kaj antaŭfinalistoj Real Madrid kaj Bayern München - estas sponsorataj de la giganto de elektroniko Samsung, kiu agnoskas malobservojn de la laborleĝoj ĉe siaj provizantoj en sia lasta raporto pri daŭripovo, sed ĝi neas akuzojn pri infanlaboro. FC Barcelona, gajninto de la eŭropa trofeo, havas inter siaj sponsoroj Panasonic, akuzita pri diskriminacio kaj malobservoj de rajtoj en sia provizoĉeno, kaj Intel, kiu mendas siajn ekipaĵojn de la giganta fabrikisto Foxconn, ofte akuzita pri la fitrakto al laboristoj. Cetere, la ĉemizon de FC Barcelona sponsoras Qatar Airways, proprietata de la katara registaro, kiu estas ĝenerale kritikata pro tio, ke ĝi ne volas pritrakti sklavecajn kondiĉojn en sia konstrusektoro. Faŭloj ĉe sponsoroj inkluzivas Maxxis/CST, sponsoro de Liverpool kaj de la nederlanda subĉampiono Ajax Amsterdam, kaj akuzita pri troaj kontraŭleĝaj kromhoroj ĉe ĉina fabriko kiun ĝi proprietas*.

*  Juventus konsentis partopreni intervjuon, sed nur post du monatoj. Barcelona, Real Madrid, Bayern München, Liverpool kaj aliaj kluboj ne respondis al petoj. Chelsea, Manchester United kaj Ajax Amsterdamo rifuzis.

Laŭ la principoj de la Unuiĝintaj Nacioj, kluboj devus kontakti sponsorojn pri raportoj de malobservoj de homaj rajtoj. “Sportaj kluboj devus zorgeme konsideri sian engaĝiĝon kun sponsoroj, kaj ankaŭ rekomendi ŝanĝon kie la komercaj praktikoj de sponsoro ne respektas infanrajtojn” diris Bo Viktor Nylund, la tutmonda ĉefo ĉe UNICEF pri la socia respondeco de entreprenoj. Li diris, ke la principoj de infanrajtoj kaj komerco ĉe UNICEF klare komprenigas ke la respondeco de entreprenoj respekti tiujn rajtojn koncernas la propran agadon de entrepreno, kaj ankaŭ ĝiajn komercajn rilatojn.

Lucy Amis de la Institute of Human Rights and Business, brita pensfabriko, rekomendas ke kluboj prienketu la antecedentojn de siaj sponsoroj pri homaj rajtoj kaj la rajtoj de laboristoj, kaj inkluzivu la demandon en intertraktadoj pri sponsoreco kaj licencado. “Futbalkluboj havas tute klaran respondecon fari konvenajn paŝojn por sciiĝi pri - kaj ĉesigi aŭ mildigi - malobservojn de homaj rajtoj okazantaj ene de ilia rekta influo, inkluzive de aferoj rilate al siaj sponsoroj.

Kluboj koncentriĝas pri homaj rajtoj plejparte pere de iniciatoj de bonfarado kaj komunumaj aferoj plenumataj de iliaj fondusoj. Multaj kluboj, precipe de la angla Premier League kaj la germana Bundesliga, sed ankaŭ aliloke en Eŭropo, establis tiajn bonfarajn filiojn por pritrakti sian sportisman konduton ankaŭ ekster la ludkampo.

Rekorda enspezo por Chelsea

En la pasinta sezono, Chelsea Foundation (la fonduso de la angla klubo Chelsea) investis 6,8 milionojn da eŭroj en programoj de edukado per futbalo kaj de la antaŭenigo de inkluziveco, egaleco kaj sano por 910 952 partoprenantoj, plejparte gejunuloj. La rekorda enspezo de la klubo pasintsemajne - 448,5 milionoj da eŭroj - estis la sepa plej alta en Eŭropo laŭ la Deloitte Football Money League*. Laŭ raportoj, ĝi inkluzivis 25 milionojn da eŭroj ĉiujare el interkonsento kun Samsung pri ĉemizoj. Logotipo akuzanta Samsung pri infanlaboro, kaj la kontraŭdiskriminacia logotipo de la Fonduso, videblis flanko-ĉe-flanke sur la ludvestoj de la teamanoj dum la lastaj du sezonoj.

*  La Deloitte Football Money League estas tabelo de futbalkluboj laŭ iliaj enspezoj - ml.

En Germanio, la profesia futbalo donas pli ol 20 milionojn da eŭroj ĉiusezone por subteni proksimume 400 sociajn projektojn por gejunuloj, por handikapuloj kaj por migrintoj, ofte pere de la fondusoj de la kluboj.

Pintaj kluboj ankaŭ partoprenas kampanjojn kaj iniciatojn de futbalaj asocioj celantajn rasismon, diskriminacion kaj huliganismon, kiel la brita kampanjo “Ni piedbatu rasismon el futbalo”. “Tiaj iniciatoj estas prudentaj en futbalo. Klopodoj pri la socia respondeco en iu industrio nature devus koncentriĝi pri la specifaj defioj de tiu industrio” diris Tim Breitbarth, docento pri sporta administrado ĉe Bournemouth University en Anglio. “Sed la respekto je homaj rajtoj estas pli ol kontraŭbatali rasismon kaj antaŭenigi egalecon, kaj devus esti inkluzivita en ĉiuj seriozaj rilatoj kun koncernatoj, inter ili provizantoj kaj sponsoroj. La ŝlosilo estos efektivigi la socian respondecon en la kerna strukturo de la organizaĵo.”

Laŭ ĉi tiu perspektivo, la klopodoj fare de multaj pintaj kluboj por sportisma konduto ekster la ludkampo ŝajnas esti neniel progresemaj. Sed kelkaj kluboj antaŭiras la ceteron. “La socia respondeco estas pli larĝa ol komunumaj projektoj. Nia celo estas enkadrigi ĝin en la DNA de nia organizaĵo. Tio estas granda ŝanĝo kaj nemalmulte da tempo necesas por diskuti tion kun kolegoj je ĉiuj niveloj, sed ni multe progresis” diris Nico Briskorn, la direktoro pri la socia respondeco de la societo por VfL Wolfsburg, subĉampiono de la Bundesliga.

VfL Wolfsburg estis la unua futbalklubo en Eŭropo kiu eldonis raporton pri daŭripovo (en 2011) surbaze de la gvidlinioj de la Global Reporting Initiative*. La raporto havas longan liston de indikiloj por ke la klubo mezuru sia progreson pri homaj rajtoj, praktikoj rilate al sia dungitaro, estrado kaj la naturmedio. Progresraporto estis eldonita en 2014; pli da malkaŝemeco povas estigi pli da kritiko, kaj VfL Wolfsburg konscias tion. Kiel Nico Briskorn diras, “Malkaŝemeco estas premiso por konfido kaj por antaŭeniri kune kun niaj koncernatoj.”

*  La Global Reporting Initiative estas sendependa institucio kiu kreis la unuajn tutmondajn gvidliniojn por prepari raportojn pri la daŭripovo de firmaoj - ml.
Nesufiĉe malkaŝema

Tia malkaŝemeco estas malfacile trovebla. Eĉ se kluboj efektive eldonas raportojn, la plimulto koncentriĝas nur pri bonfaraj iniciatoj kiel la fondusoj de Chelsea kaj Real Madrid. Sed pasintsezone Juventus sekvis VfL Wolfsburg kaj eldonis sian unuan raporton pri daŭripovo kiu eksplicite emfazis, ke estas grave pli koncentriĝi “pri la celoj kaj agoj de sponsoraj firmaoj rilate al daŭripovo.” Tiu deklaro estas la rezulto de zorgoj pri eventuala malutilo al la reputacio de Juventus pro nekonvena konduto de sponsoro.

VfL Wolfsburg ne pritraktas homajn rajtojn en rilatoj kun sponsoroj, sed Briskorn diris: “Ni ankoraŭ konsideras tion kaj povus esti, ke ni estonte disvolvos gvidliniojn aŭ postulojn pri tio. Nian kodon de konduto devas subskribi provizantoj, sed ne sponsoroj.” La konstitucio de la klubo Manchester United diras, ke provizantoj devas respekti homajn rajtojn kaj tio inkluzivas ne uzi infanlaboron kaj servuton, sed estas nenio pri sponsoroj.

Oni ankoraŭ ne instigas al kluboj evoluigi socian respondecon en siaj rilatoj kun sponsoroj kaj alimaniere. La raportoj de Juventus kaj VfL Wolfsburg estas avanco. “En profesia futbalo preskaŭ tute mankas ekstera premo al kluboj por pliigi respondecon. Kluboj havas subtenantojn, ne klientojn kiel en aliaj komercaj entreprenoj” diris Tim Breitbarth. Subtenantoj ne facile ŝanĝas la klubojn de siaj aliĝoj, male ili estas ekstreme lojalaj - eĉ en malbonaj tempoj, kiam malkontentaj klientoj de iu entrepreno foriras al rivalaj firmaoj.

La amaskomunikiloj kaj kontrolorganizoj apenaŭ faras premon, krom kiam landoj kiuj malobservas rajtojn, kiel Kataro, Rusio kaj Brazilo, estas elektitaj por gastigi sportajn mega-eventojn - la Olimpikoj aŭ Mondaj Pokaloj. La Ligo de Ĉampionoj ne vekas la saman indignon malgraŭ tio, ke la publika intereso kaj la nombro de televidospektantoj estas kompareblaj. La kvarjara finalo de la Monda Pokalo havas miliardon da spektantoj, sed la finalo de la Ligo de Ĉampionoj, kun “nur” 380 milionoj, estas ĉiujara.

Pintaj kluboj povus kaj devus uzi sian influon por instigi al siaj sponsoroj certigi, ke la rajtoj de iliaj laboristoj estu respektataj tra la tuto de iliaj provizoĉenoj” diris Ilana Winterstein, direktoro de komunikado ĉe Labour Behind the Label, kontrolorganizo kaj parto de la tutmonda kampanjo kontraŭ ŝvitlaborejoj Play Fair.

Ĉe la alia ekstremo de la spektro de koncernatoj, la administraj instancoj de futbalo - la ligoj kaj asocioj, kaj UEFA (Unio de Europaj Futbal-Asocioj)-, havas la potencon enkonduki leĝojn, instigojn aŭ libervolajn iniciatojn rilate al la respondeco en rilatoj kun sponsoroj. En 2011, UEFA enkondukis la regularon pri la Sportisma Konduto en Financaj Aferoj por plibonigi la financon en eŭropa futbalo, sed la Unio ne havas devigojn pri agoj por la socia respondeco de kluboj. La tegmentaj organizaĵoj provas doni imitindan ekzemplon per kampanjoj kaj projektoj. UEFA ne esprimas specifan sintenon pri la respondeco en rilatoj kun sponsoroj. “Estas pozitive kunlabori kun sponsoroj kaj partneroj por disvastigi pozitivajn mesaĝojn kaj kampanjojn pri tiaj rilatoj” diris Patrick Gasser, ĉefa administranto pri la socia respondeco ĉe UEFA.

Kelkaj sponsoroj havas tre evoluintajn politikojn pri la socia respondeco de kiuj kluboj povus lerni lecionon, kaj foje sponsoroj publike postulas pli da respondeco de kluboj. Surbaze de la principoj de UN pri komerco kaj homaj rajtoj, progresemaj sponsoroj eĉ povus levi la normon ĉe kluboj. Pasintsezone, Menzis - la sponsoro de la nederlanda teamo Vitesse Arnhem - kritikis ĝin pro ĝia tolero de diskriminacio.

Adidas, la giganto de sportvestoj kiu sponsoras la Ligon de Ĉampionoj de UEFA kaj multajn pintajn klubojn en Eŭropo, ankaŭ sponsoras FIFA. En majo ĉi-jare, oni demandis al Adidas pri ĝia FIFA-sponsoreco kaj pri la situacio de homaj rajtoj en Kataro, la gastiganto de la Monda Pokalo en 2022. Adidas, jam celo de multe da kritiko pri sia provizoĉeno, konfirmis sian agnoskon de internaciaj laborkonvencioj kaj sian dialogon kun FIFA rilate al aferoj pri homaj rajtoj*. Ĉi tio devus sugesti al Adidas sindevontigon tiri ankaŭ ĝiajn aliajn sponsoratajn organizaĵojn en dialogon pri homaj rajtoj.

*  Respondo de Adidas al enketo de la Business & Human Rights Resource Centre (BHRRC), brita neprofitocela organizaĵo. BHRRC pridemandis Adidas, Coca-Cola, Visa, Hyundai Kia Motor, McDonalds, Gazprom kaj Budweiser en majo 2015, koncerne la Gvidajn Principojn pri Komercaj kaj Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj.

Utiligante sian influon, kluboj povus fari pli, ĉar iliaj markoj estas tre valorataj de sponsoroj kaj subtenantoj tutmonde. Kiel Tim Breitbarth diras, “La socia respondeco de entreprenoj ne temas pri tio, kion oni faras per la mono kiun oni gajnis, sed pri kiel la mono estis gajnita.”

Peter BENGSTEN


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kion la greka krizo malkaŝas

Integrado sub kuratoreco

Konforme al la teoremo, laŭ kiu ĉia eŭropa krizo klarigeblas nur per nesufiĉe da Eŭropo, la greka dramo kaŭzis pluvon da komentoj pri la neceso rapidigi la integradon. Nu, laŭ tio, kiu uzas ĝin, tiu termino kovras du rekte kontraŭajn ideojn. Por la unuaj, oni devas profundigi la kunordigadon inter la membroŝtatoj per starigo de “ekonomia registaro” sur la nivelo de la Unio ‒ do, politikan strukturon. Por la germanaj gvidantoj oni devas, male, revizii la eŭropajn traktatojn por enmeti novajn devigajn regulojn, kiuj forprenas kreskantan nombron da temoj el la demokratia debatado. Pli da integrado signifas do malpli da politiko.

Tiu konstituciigo de la ekonomio reaktualigis la ideon meti membrolandojn sub kuratorecon, kiuj ne obeas al la reguloj. Tiu opcio, favorata ekde 2011 de la germanaj registaraj partioj kaj de la eŭropaj instancoj, havas adeptojn ankaŭ inter la francaj intelektuloj, evidente nostalgiaj je la kolonia erao:

“Meti Grekujon sub protektoraton, kiel la angloj faris en Egiptujo en 1882, nuligi la ŝuldon, poste helpi ĝin elturniĝi, jen la recepto de doktoro Alexandre Adler [eseisto]. Al la gvidantoj pri homaj resursoj, kiujn la asocio Dialogues kunvenigis al komuna vespermanĝo la 8-an de junio, svenis la apetito pro la fieco de tia preskribo.” (Challenges, Parizo, 16-an de junio 2011)

“La tragedio de la historio, pro kaŭzoj ligitaj kun la greka nacia fiero, estas ke ni ne povas postuli ke Grekujo estu metita sub la kuratoreco de provizora eŭropa administracio, kiu submetus ĝin al la reguloj de moderna ekonomio.” (Alain Minc, eseisto kaj konsilisto, The New York Review of Books, 25-an de oktobro 2012)

“Se ni estus en la 19-a jarcento, ni dirus: oni devas meti Grekujon sub protektoraton. Sed ni ne estas plu en la 19-a jarcento; oni jam ne parolas pri protektorato.” (Jean-Claude Casanova, direktoro de la revuo Commentaire, France Culture, 11-an de februaro 2012)

“Oni devas pensi pri kuratoreco, pri vera kuratoreco de la dek ses membroj de la eŭrozono super la deksepa, do Grekujo. Kaj kiam oni diras “la dek ses”, oni kompreneble pensas “la du”: Francujo kaj Germanujo. Ni ŝuldas ĉion pri demokratio al la antikva Grekujo; venis la momento por redoni al Grekujo tion, kion ĝi alportis al ni.” (Christophe Barbier, direktoro de la gazeto L’Espress, video, 23-an de majo 2012)

La redaktejo.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La germana ordoliberalismo, fera kaĝo por Eŭropo

“Mi sentas min proksima al la postmilita germana ordoliberalismo”, deklaris la prezidanto de la Eŭropa Konsilantaro, s-ro Donald Tusk, pri la greka dosiero. Tiu kontinenta formo de novliberalismo, naskita en Germanujo, etendas sian influon.

“SE IU volis ankoraŭ pruvon de la danĝero de la referendumoj por la funkciado de la modernaj demokratioj, jen”, kolere anoncis la retejo de la germana semajnulo Der Spiegel la 6-an de julio 2015, post la anonco de la rezultoj de la greka konsultiĝo. La konsterno, kiun tiu klarega “ne” kaŭzis en Germanujo, klariĝas per la alfrontiĝo de du konceptoj de la ekonomio kaj, pli larĝe, de la publikaj aferoj.

La unua, kiun komence de julio enkarnigis la grekaj gvidantoj, montras klare politikan regmanieron. La popola voĉo rangas antaŭ la regulo de la kontoj, kaj elektita potenco povas decidi ŝanĝi la regulojn. La dua, inverse, subordigas la registaran agadon al la strikta observo de ordo. La politikistoj povas agi kiel ili volas, kondiĉe ke ili restu en la kadro, kiu estas fakte forigita el la demokratiaj diskuto kaj decido. La germana financministro Wolfgang Schäuble personigas tiun mensostaton. “Por li, la reguloj estas diecaj”, observis lia greka ekskolego Janis Varufakis (vidu lian artikolon).

Tiu malbone konata germana ideologio havas nomon: ordoliberalismo. Same kiel la anglosaksaj adeptoj de la “lasu fari”, la ordoliberalistoj rifuzas, ke la ŝtato partoprenu en la merkato. Sed, male al ili, ili kredas ke la libera konkurenco ne disvolviĝas sponte. La ŝtato devas organizi ĝin; ĝi devas konstrui la juran, teĥnikan, socian, moralan, kulturan kadron de la merkato. Kaj respektigi la regulojn. Jen la “ordopolitiko” (Ordnungspolitik). La historio de tiu liberala intervenismo komenciĝis en la bola epoko de inter la du mondmilitoj, antaŭ ok jardekoj. “Mi naskiĝis en Friburgo, konfidis s-ro Schäuble en septembro 2012. Tie estas io kio nomiĝas friburga skolo. Tio rilatas kun la ordoliberalismo. Kaj ankaŭ kun Walter Eucken*.”

*  Wolfgang Schäuble, parolado en Frankfurto, la 5-an de septembro 2012.

Friburgo-en-Brisgovo, prospera urbo, ne malproksima de la katedralo de Strasburgo kaj de la svisaj monŝrankoj, piede de la montoj de la Nigra Arbaro. En tiu katolika kaj konservativa bastiono, la ekonomia krizo, kiu komenciĝis en 1929, efikis kiel aliloke: en la elektoj de marto 1933, la nazia partio fariĝis la plej granda kun 36 elcentoj de la voĉoj. Dum la Vajmara Respubliko agoniis, tri universitatanoj pensis pri la estonteco. Walter Eucken (1891-1950), ekonomikisto, volas filozofie refondi sian fakon. Franz Böhm (1895-1977) kaj Hans Grossmann-Doerth (1894-1944) troviĝas kiel juristoj en kontakto kun la dorna problemo de la monopoloj kaj de la kontraŭ-konkurencaj interkonsentoj.* Ilia renkontiĝo produktis strangan alĥemiaĵon.

*  David J. Gerber, “Constitutionalizing the economy: German neo-liberalism, competition law and the “new” Europe”, The American Journal of Comparative Law, vol. 42, n-o 1, Vaŝingtono DC, 1994.

Ili kune ellaboris esplorprogramon ĉirkaŭ la nocio de ordo (Ordnung), komprenata samtempe kiel ekonomia konstitucio kaj kiel ludregulo. Por senpovigi la kartelojn kaj eviti ke la ekonomia milito ekscesu, laŭ ili necesas forta ŝtato. “La ŝtato devas konscie konstrui la strukturojn, la institucian kadron, la ordon en kiu la ekonomio funkcias, skribas Eucken. Sed ĝi ne gvidu la ekonomian procezon mem.”*

*  Citita de Siegfried G. Karsten, “Eucken’s “social market economy” and its test in postwar West Germany”, The American Journal of Economics and Sociology, vol. 44, n-ro 2, Hoboken (Nov-Ĵerzejo), 1985.
En la socio kiel en monaĥejo, unue la disciplino

Kontraste al la klasikaj liberaluloj, la ordoliberaluloj ne konsideras la merkaton aŭ la privatan proprieton kiel produkton de la naturo, sed kiel homajn konstruaĵojn, kaj do rompiĝemajn. La ŝtato devas restarigi la konkurencon, se ĝi ne funkcias. Ĝi devas ankaŭ krei favoran medion: instruado de la laboristoj, patentoj, ktp. Inter la kadro kaj la procezo troviĝas la mono. En sia intelekta testamento (Bazoj de la ekonomia politiko, 1952), Eucken insistas pri la “antaŭrangeco de la monpolitiko” kaj pri la neceso ŝirmi ĝin kontraŭ la politikaj kaj popolaj premoj. Bona “mona konstitucio” devas ne nur eviti inflacion, sed “kiel konkurenca ordo, ĝi devas funkcii kiom eble plej aŭtomate”. Se tio ne okazas, tiam “la nescio, la malforteco kontraŭ la interesgrupoj kaj la publika opinio”* devojigos la mon-respondeculojn de sia sankta celo: la stabileco.

*  Walter Eucken: Grundsätze der Wirtschaftspolitik, Mohr, Tübingen, 1952.

En Friburgo la eta rondo de la ordoliberaluloj larĝiĝis. Ilia konateco baldaŭ transiris la urbon. Iliaj laboraĵoj inspiris precipe du ekonomikistojn, Wilhelm Röpke (1899-1966) kaj Alexander Rüstow (1885-1963), kiuj enigis historiajn kaj sociologiajn referencojn kaj ankaŭ fortan dozon da konservativismo. Tiuj kontraŭantoj al la nazia reĝimo trovis la centron de la krizo ne en la ekonomia sfero mem, sed en la disfalo de la socia ordo kaŭzita de la lasu-fari. Laŭ ili, la moderneco kreis senhumanigitan proletaron, dikan socialŝtaton, kolektivisman fervoron. Fronte al la “ribelo de la amasoj”, Röpke deziris “ribelon de la elitoj”* Por redoni al la laboristoj ilian perditan dignon, oni devas reintegri ilin en diversajn antaŭdemokratiajn komunumojn, pensatajn kiel naturajn ‒ familio, komunumo, eklezio, ktp ‒ kaj elradikigi la egalismon.

*  Jean Solchany, Wilhelm Röpke, l’autre Hayek. Aux origines du néolibéralisme. Publications de la Sorbonne, Parizo, 2015.

Per tio, ke oni oferas al la kulto de la liberala Moleĥo*, skribas Rüstow, “oni neis ĝenerale la principon de “iom post iom” kaj anstataŭigis ĝin per la malĝusta kaj erara idealo de egaleco kaj la parta kaj nesufiĉa idealo de frateco; ĉar, en la malgranda same kiel en la granda familio, pli ol la rilato inter frato kaj frato gravas la rilato de gepatroj al infanoj, kiu certigas la sinsekvon de la generacioj, kiu daŭrigas la fluon de la kultura tradicio.”* Röpke kaj Rüstow, ambaŭ de kristana kulturo same kiel iliaj friburgaj amikoj, ŝarĝas la nocion de ordo per la senco, kiun Aŭgusteno donis al ĝi: ordona disciplina regulo de komuna vivado.

*  Kanaa dio, menciita en Biblio, rilatigita kun praktikoj de oferado de infanoj. -vl
*  Centre d’études pour la rénovation du libéralisme (CIRL), Compte rendu des séances du colloque Walter Lippmann, Librairie de Médicis, Parizo, 1939.

La supreniro de la ordoliberalismo okazis en vasta internacia movado de renovigo de la liberala pensado, kiu disvolviĝis en la 1930-aj jaroj sub la nomo de “novliberalismo”. En tiu movado la “ordoj” koliziis kun la sopirantoj de la “lasu fari” ‒ Ludwig von Mises kaj lia disĉiplo Friedrich Hayek ‒, kiuj, kolere skribas Rüstow, “trovas nenion esence kritikendan aŭ ŝanĝendan en la tradicia liberalismo”.

Same kiel la arbitracianto ne ludas, la ŝtato estas ekskludita el la areno

Fine de la 1930-aj jaroj, la skoltoj de la ordopolitiko restis marĝenaj. Ili apenaŭ havis adeptojn en la nazia Germanujo, kvankam pluraj el ili partoprenis en rondoj de ekonomia pensado de la reĝimo ‒ tio ĝustas precipe pri Ludwig Erhard (1897-1977) kaj Alfred Müller-Armack (1901-1978), du figuroj de mastraj organizaĵoj kun brila estonteco, kiuj renkontiĝis por la unua fojo en 1941, “kadre de kunlaborado, nome de la malpeza industrio, kun la nazia ŝtato”.* Apenaŭ naskita, notas la ekonomikisto François Bilger, la ordoliberalismo “estis kvazaŭ ekzilita aŭ reduktita al vivo en katakomboj. Du el la precipaj germanaj liberaluloj, Röpke kaj Rüstow, devis ekziliĝi ĉe la alveno de la naci-socialisma reĝimo; la aliaj povis instrui aŭ fari ian ajn alian agadon nur se ili ne diris sian tutan pensadon”.*

*  Patricia Commun, “La conversion de Ludwig Erhard à l’ordolibéralisme (1930-1950)”, en Patricia Commun (sub la dir. de), L’Ordolibéralisme allemand. Aux sources de l’économie sociale de marché, Cirac, Cergy-Pontoise, 2003.
*  François Bilger, La Pensée économique libérale dans l’Allemagne contemporaine, LGDJ, Parizo, 1964.

La falo de la nazia reĝimo estis por ili la momento de konkero. En Okcident-Germanujo, malsame ol tio kio okazis en Francujo, en Italujo aŭ en Britujo, la rekonstruado okazis sur liberalaj bazoj pli ol socialdemokrataj. La plej influa okupanta potenco, Usono, malebligis la ŝtatigojn, kiujn la plimulto deziris.* Anstataŭ tio ĝi faciligis la transiron al malfermita ekonomio, ideala akceptejo por siaj eksportoj, kaj duonigis al sia nova aliancano ĝian eksteran ŝuldon.*

*  Werner Abelshauser, “Les nationalisations n’auront pas lieu”, Le Mouvement social, n-ro 134, januaro-marto 1986.
*  Vd Renaud Lambert, “Dette publique, un siècle de bras de fer”, Le Monde diplomatique en Esperanto, marto 2015.

Tiuj kondiĉoj favoris la konstruadon, ekde 1948-1949, de sistemo, kiu kunfandas la ordoliberalismon kun la kristana doktrino en “socialan merkatekonomion”. Tiu esprimo fariĝis sukcesa, sed la adjektivo estas trompa: “Ĝia sociala karaktero, precizigis en 1948 Müller-Armack, kiu inventis la formulon, troviĝas en la fakto, ke ĝi kapablas proponi diversigitan amason da konsumaĵoj je prezoj, al kies determinado la konsumanto povas kontribui per la postulo.”* Serio da disponoj kompensas la malegalecojn, kiujn la konkurenca modelo kreas: daŭrigo de la sistemo de socialaj asekuroj heredita de Bismarko, enspez-imposto, socialaj loĝejoj, helpo al malgrandaj entreprenoj ... Mallonge, la “sociala”, pri kiu temas ĉi tie, memorigas, ke merkatekonomio funkcias nur, se la ŝtato produktas la socion, kiu kongruas kun ĝi. La postmilita [okcidenta -vl] Germanujo estis novliberala subĉiela laboratorio.

*  Alfred Müller-Armack, prenita el Genealogie der Sozialen Marktwirtschaft, Haupt, Berno, 1981.

La ĉefa eksperimentisto nomiĝis Ludwig Erhard, direktoro de la ekonomia administrado de la zono okupata de Usono kaj Britujo, poste ministro pri ekonomio de Konrad Adenauer de 1949 ĝis 1963 kaj fine kanceliero de 1963 ĝis 1966. Sub la gvidado de tiu ekonomikisto, dum la milito konvertiĝinta al la ordoliberalaj tezoj, okazis la plej multaj strukturreformoj asociitaj kun la “ekonomia miraklo”, speciale la liberigo de la prezoj kaj la kreado de la Deutsche Mark, la 20-an de junio 1948, kiuj restas en la kolektiva memoro kiel refondado.

Erhard, iniciatinto de la malfermiĝo al la internacia liberkomerco kaj de la privatigoj, ŝatis resumi sian agadon per metaforo: “Same kiel la arbitracianto ne partoprenas en la ludo, la ŝtato estas ekskludita el la areno. En ĉiu bona piedpilka ludo estas unu konstanto: tiu estas la precizaj ludreguloj. Kion mia liberala politiko celas, estas ĝuste krei la ludregulojn.”* La enkonduko de la kunmastrumado (“Mitbestimmung”) en la industrio en 1951-1952 estis al li trudita de la kanceliero Adenauer kaj de la sindikatoj, kiuj vidis en tio kompensaĵon por la salajra stagnado.

*  Ludwig Erhard, La Prospérité pour tous [Prospero por ĉiuj], Plon, Parizo, 1959.

Konforme al la preskriboj de Eucken, Erhard malŝatis interveni por mildigi la efikojn de la subitaj ekonomiaj perturboj. “Li timis, ke konjunktur-politiko, kiu celas plendungecon malfavore al ĉio alia, okazos koste de la mona stabileco kaj je la prezo de malpli granda individua respondeco”, klarigis iu el liaj disĉiploj, la prezidanto de la germana federacia banko, Hans Tietmeyer.*

*  Hans Tietmeyer, Economie sociale de marché et stabilité monétaire [Sociala merkatekonomio kaj monstabileco], Economica, Parizo, 1999.

La ordopolitiko spertis sian apoteozon en 1957, kiam Erhard voĉdonigis du decidajn leĝojn: la unua pri la sendependeco de la Bundesbank (la centra banko) kaj la alia kontraŭ la limigoj de konkurenco. Monstabileco kaj sendifekta konkurenco: “En la modelo de la sociala merkatekonomio, analizas la franca alta oficisto Christophe Strassel, tiuj du politikoj troviĝas ekster la ordinara demokratia debato”.*

*  Christophe Strassel, “La France, l’Europe et le modèle allemand” [“Francujo, Eŭropo kaj la germana modelo”], Hérodote, vol. 4, La Découverte, Parizo, 2013.

La ministro pri ekonomio kompreneble ne agis sole. Jam en 1948 Erhard ĉirkaŭigas sin per ordoliberalaj fakuloj, kiuj konsistigis la Sciencan Konsilantaron de la du zonoj, ekz-e Böhm, Eucken aŭ Müller-Armack. La ministrejo pri ekonomio fariĝis ilia “rezervata ĉasejo”. La ordopolitiko disponas ankaŭ pri multaj perantoj: teoria revuo, Ordo, kies unua numero aperis en aŭgusto 1948; premgrupo taskita certigi ĝian disvastigon, la “Ago-komunumo por la sociala merkatekonomio”, fondita en 1953, kaj kies laboraĵoj senretene akvumis la gazetaron, speciale la Frankfurter Allgemeine Zeitung; movado de katolikaj industriistoj, Die Waage (“La pesilo”), “komunumo por antaŭenigi la socialan egalecon”, kiu dum jardeko financis la opini-kampanjojn antaŭ parlament-elektoj.*

*  Ralf Ptak, Vom Ordoliberalismus zur Sozialen Marktwirschaft, Leske+Budrich, Opladen, 2004.

Sed en la parlamento la ordoliberalismo havis sian plej neatenditan sukceson. Per la nocio de sociala merkatekonomio kaj ĝia slogano “Prosperon por ĉiuj”, ĝi donis al la juna Kristan-demokrata Unio de Germanujo (CDU) la okazon rebati en la tereno de la socialdemokratoj. La partio, konkerita, postulis ekde 1949 socion, kies “ordo realiĝas danke al la libereco kaj al la respekto de la engaĝiĝoj, kiuj esprimiĝas en la “sociala merkatekonomio” per la aŭtenta konkurenco kaj la kontrolado de la monopoloj”.*

*  André Piettre, L’Economie allemande contemporaine (Allemagne occidentale), 1945-1952, LIbrairie de Médicis, Parizo, 1952.

Iuj intelektuloj de la socialdemokrata partio (SPD) subiĝas al tiu sirena kanto. En 1955, Karl Schiller publikigis Socialismo kaj konkurenco, kie aperis la fama slogano “Konkurenco kiom eblas, planado kiom necesas”. Tiun formulon alprenis la SPD mem dum sia granda doktrina turniĝo de novembro 1959, kiam, en la kongreso de Bad Godesberg, plimulto da delegitoj agnoskas la privatan proprieton de la produktadrimedoj kaj la merkatekonomion kiel nekontesteblajn bonfarojn.

Tia “ĝisdatigo” ne eblus, se la ordoliberalismo estus trudiĝinta al la germana socio en sia kruda stato. En la praktiko, la sociala merkatekonomio hibridigis Eucken kaj Bismarkon, la regulon teoriigitan en Friburgo kaj la sistemon de socia protekto starigitan de la liphara kanceliero [Bismarko -vl] fine de la 19-a jarcento. La falo de Erhard en 1966 montris nuanciĝon al la “sociala”, kiun fortigis la enpotenciĝo en 1969 de la socialdemokrato Willy Brandt. Al la influoj de “ordo” kaj bismarkaj aldoniĝis kejnza perspektivo: planado je mezlonga tempo, altigo de salajroj, fortigo de kundecidado (“Mitbestimmung”), investado en la sistemojn de edukado kaj sano. La Federacia Respubliko de la jardeko 1970-1980 tiel eksperimentis per “germana modelo”, kiu proklamis sian fidelecon al la sociala merkatekonomio, sed enhavis bonan dozon da klasika [ŝtata] intervenismo.

La alterniĝo de 1982 donis al la kristandemokrato Helmut Kohl la okazon fermi tiun parentezon. La ideologia pesilo balanciĝis: nun necesis restarigi la buĝetan ekvilibron. Sed la kostoj de la germana unuiĝo malhelpis dum la 1990-aj jaroj revenon al la ordoliberalaj fundamentoj. Tion plenumis la socialdemokrato Gerhard Schröder, enpotencigita en 1998, per restarigo de la ordo de la 1950-aj jaroj, do per grava malreguligado de la laborjuro kaj la malfortigo de la sociala protekto. Tiuj disponoj estis konfirmitaj de la nuna kanceliero, s-ino Angela Merkel, kiu memorigis en januaro 2014, ke “la sociala merkatekonomio estas multe pli ol ekonomia kaj sociala ordo. Ĝiaj principoj estas sentempaj”.

Okdek jarojn post sia fondiĝo la ordoliberalismo daŭras en Germanujo en institucioj kiel la Federacia Oficejo de batalo kontraŭ karteloj ‒ starigita en 1957 ‒, la Komisiono de monopoloj, kiu konsilas la politikan potencon pri aferoj de konkurenco, aŭ la Konsilantaro pri stabileco, starigita en 2010 por respektigi la “oran regulon” de nula deficito sur federacia nivelo same kiel en la federaciaj landoj. Sed ĝi ankaŭ influas la germanajn ekonomi-politikajn debatojn en la maniero de komuna kultura fonduso, kiun ĉiu interpretas laŭplaĉe.

De la liberalaj konservativuloj ĝis la SPD kaj la Verduloj kaj la Alternative für Deutschland [Alternativo por Germanujo] (AfD), kies kunfondinto, la ekonomikisto Joachim Starbatty, estis asistanto de Müller-Armack en Kolonjo), la germanaj partioj havas en siaj vicoj multajn heredulojn de Eucken. Ĉiuj akuzas siajn kontraŭulojn, ke ili misuzas la tradicion. “Mi estas ordoliberalulo, sed maldekstra”, certigas al ni s-ro Gerhard Schick, verda deputito en la Bundestag [federacia parlamento] ekde 2005. Doktoro pri ekonomio, tiu esplorinto en la Walter-Eucken-instituto tamen nomus sin “neniakaze novliberala”. Ĉe la verduloj, “la termino “sociala merkatekonomio” estas unuanime akceptita, kvankam ni aldonis la terminon “ekologia”. Mi kundividas la ordoliberalajn analizojn de la merkatkontrolo. Kaj mi trovas grava ke la ŝtato metas regulojn por ke la konkurenco funkciu”.

En la fluo de la jaroj, pli aŭ malpli intervenismaj tendencoj aperis. “Ne temas pri fermita doktrino”, analizas s-ro Ralf Fücks, direktoro de la influa Heinrich-Böll-Fondaĵo de la verduloj. La ordoliberala principo de “respondeco” povas pravigi la reguladon de la financaj merkatoj kaj de la ekologiaj impostoj, sed ankaŭ la rifuzon de eŭropa mutualigo de la ŝuldo. “La ordoliberalismo estas tria vojo inter la lasu-fari kaj la ŝtatismo, pensas tiu gvidinto de la Grünen. Por la verduloj, tio estas aparte interesa pozicio, kiu ebligas distingiĝi samtempe de la ideoj de la tradicia maldekstro kaj de la novliberalismo.”

Deputito de Die Linke (radikala maldekstro) de 2005 ĝis 2010 kaj eksa profesoro pri ekonomiko, s-ro Herbert Schui emfazas, ke “la sociala merkatekonomio estas koncepto de sugestio. Ĝi estis kreita post la milito por malproksimigi la loĝantaron de la socialistaj ideoj. La formulo funkcias tiom bone, ke eĉ iuj maldekstruloj lasas sin kapti”. Ĝi donas elastan, sed tre legitiman referencon, ĉar asociitan kun la ideo de refondado ‒ iom simile al la gaull-ismo en Francujo. La Germana Sindikata Ligo (DGB) adoptis ĝin en la jaro 1996. “La sociala merkatekonomio produktis altan nivelon de materia prospero” kaj estas “granda historia progreso fronte al la sovaĝa kapitalismo”, ĝi deklaras en sia fondo-programo, de tiam senŝanĝa. Ĝi tamen rekonas, ke tiu sistemo “ne malhelpis amasan senlaborecon nek malŝparon de resursoj, kaj ĝi ne produktis la socialan egalecon”.

Dum parto de la germana maldekstrularo vidas en la ordoliberalismo formon de intervenismo, kiun oni povas kontraŭmeti al la novliberalismo, la mastraro asocias ĝin al strikte liberala merkatekonomio. Serio da organismoj, kiuj kundividas tiun vidpunkton, certigas al la ordoliberala pensado multvoĉan eĥaron. La Iniciato por nova sociala merkatekonomio, pensfabriko antaŭ nelonge prezidata de Tietmeyer, batalas kontraŭ publika subteno de renovigeblaj energioj, kontraŭ impostoj je riĉaĵo aŭ kontraŭ la laŭleĝa minimuma salajro starigita komence de 2015. La Ago-komunumo por sociala merkatekonomio daŭre furiozas sesdek jarojn post sia stariĝo. Pli lastatempa, la “Alianco de Jenao por renovigo de la sociala merkatekonomio” atribuas ĉiujare premion por la novigo en la Ordnungspolitik [ordopolitiko], dum la Kronberger Kreis, rondo de ekonomikistoj, apogata de fondaĵo por merkatekonomio, fieras liveri al la registaroj “la pensadon por la nepraj reformoj”. La ordopolitiko disponas pri perantoj eĉ en la eklezio, en la persono de s-ro Reinhard Marx, ĉefepiskopo de Munkeno kaj prezidanto de la Germana Episkopa Konferenco.

Sed la plej influa voĉo de la ordopolitiko estas la Germana Konsilantaro de Ekonomikaj Fakuloj, starigita en 1963 de Erhard por gvidi la decidojn de la registaro. Nur unu el ĝiaj kvin membroj, Peter Bofinger, estas kejnzano. “Pri kia ajn temo mi estas sola kontraŭ kvar”, grumblas li (The Economist, 9-an de majo 2015). Liaj kolegoj siavice nomas sin antaŭ ĉio pragmataj. “Ni vidas la avantaĝojn de la ordopolitikaj konceptoj, sed, se oni rigardas pli precize, tio estas pli malhomogena”, klarigas al ni ekzemple Lars Feld, unu el la “saĝuloj”, profesoro ĉe la universitato de Friburgo kaj prezidanto de la Walter-Eucken-Instituto. “La ordoliberalismo en si mem ne nepre signifas konsumredukton. En 2008, kun mia kolego Clemens Fuest, ni ekzemple rekomendis al la registaro starigi programon por subteni la relanĉiĝon post la financa krizo. Sed ni aldonis: “se vi timas, ke tiu dispono malutilos poste al viaj kondiĉoj de refinancado en la merkatoj, tiam enkonduku bremson kontraŭ la enŝuldiĝo”” ‒ la buĝetan oran regulon. La registaro sekvis la du rekomendojn laŭvorte. “Kiel germano, por mi estas nekomprenebla vidi, kiom mia lando estas rigidiĝinta en la ekonomia pensado”, konfidas al ni la ekonomikisto specialiĝinta pri la ordoliberalismo Ralf Ptak.

Aparte de sia germana realiĝo en pli aŭ malpli miksita versio, la “ordo”-ideologio transmetiĝis en ĥemie pura stato en la strukturojn de la Eŭropa Unio. “La tuta kadro de Mastriĥto spegulas la centrajn principojn de la ordoliberalismo kaj de la sociala merkatekonomio”, volonte rekonas s-ro Jens Weidmann, prezidanto de la Bundesbank.* Per sia alvoko al la “daŭrema disvolvado de la Eŭropo bazita sur ekvilibra ekonomia kresko kaj sur la prez-stabileco, alte konkurenckapabla sociala merkatekonomio”, la artikolo 2.3 de la traktato de Lisbono, valida ekde la fino de 2009, ŝajnas esti kopiita de parolado de Erhard.

*  Konferenco en la Walter-Eucken-Instituto, Friburgo-en-Brisgovo, 11-an de februaro 2013.

Kaj ne senkiale: de Walter Hallstein, la unua prezidanto de la Eŭropa Komisiono (1958-1967), tra Müller-Armack, intertraktinto de la traktato, ĝis Hans von der Groeben, komisaro pri konkurenco, la plej multaj germanoj, kiuj partoprenis en la starigo de la Komuna Merkato en la 1950-aj jaroj, estis adeptoj de la pensado de Eucken. La altaj funkciuloj de la eŭropaj institucioj reproduktis eŭropskale la strategion de Erhard kaj de lia fakula komitato en la okupata federacia Germanujo: agantoj de organismo sen legitimeco, ili koncentriĝis sur ellaborado de jura kadro de la konkurenco kaj de la monstabileco, do aferoj, kiujn la potencoj dum la malvarma milito konsideris duarangaj.

Kiam la aŭtomata stirado anstataŭas politikan agon

Ilia triumfo ne estis gajnita apriore. En la 1950-aj jaroj la eŭropa konstruaĵo leviĝis sur du tute malsamaj doktrinaj pilieroj. Unu, franca, intervenisma kaj planisma, estigis volonte per subvencioj grandajn escepto-zonojn en la konkurenca kadro (la komuna kampkultura politiko kaj tiu de naciaj elstaruloj). Ĝi vidis en la projekto de eŭropa interna merkato protekton kontraŭ la monda liberkomerco. La alia, ordoliberala, insiste puŝis siajn partnerojn ne nur starigi unuecan komunuman merkaton, sed ankaŭ forigi la doganajn barojn je la skalo de la “libera mondo”. Ekde 1956, la kanceliero Erhard pledis por starigo de ... granda transatlantika merkato.*

*  Vd nian retan dosieron www.monde-diplomatique.fr/dossier/GMT.

La franca metodo, dominanta en la 1960-aj kaj 70-aj jaroj, ne rezistis al la malregulado de la internacia komerco, kiu implicis buĝetan rigoron kaj konkurenckapablon. Parizo simbole abdikis la 23-an de marto 1983, kiam François Mitterrand, rezignante realigi la politikon de rompo, por kiu li estis elektita, decidis konservi la ligitecon de la franko al la eŭropa monsistemo kaj al Germanujo. Tiu decido implicis, ke la maldekstro realigis planon de konsumredukto simbole komparebla al tiu, kiun s-ro Aleksis Cipras decidis en julio 2015. “Mi estas dividita inter du ambicioj, konfidis Mitterrand la 19-an de februaro 1983. Tiu de la konstruado de Eŭropo kaj tiu de sociala justeco.”* Alternativo de sama kalibro estis trudita al la greka gvidanto.

*  Jacques Attali, Verbatim I, Fayard, Parizo, 1993.

Dudek kvin jarojn post la falo de la berlina murego, la “ordo”-doktrino daŭre regas en la mensoj de la kadruloj de la ĝenerala direktejo de la konkurenco kaj inspiras multajn eŭropajn komisarojn, ekz-e la belgon Karel Van Miert, kiu ricevis la Ludwig-Erhard-premion en 1998, aŭ la italon Mario Monti. Sed la plej nesturmebla bastiono de la ordoliberalismo troviĝas en Frankfurto ĉe Majno. “La mona konstitucio de la Eŭropa Centra Banko [ECB] firme ankriĝas en la principoj de la ordoliberalismo”, rekonas la nuna prezidanto de tiu institucio, s-ro Mario Draghi.* Per sia funkciado, per sia sendependeco de la demokratiaj institucioj aŭ per sia sola tasko konservi la prez-stabilecon, la ECB estas kopio de la Bundesbank. En 2003 (la 19-an de septembro), Les Echos salutis la prezidonton, s-ron Jean-Claude Trichet ‒ tamen franco kaj ENA-devena ‒, kiel “la plej aŭtentan reprezentanton de la spirito sed ankaŭ de la praktiko, kiujn enkarnigis la Bundesbank ekde sia stariĝo en 1949 ĝis la surtronigo de la eŭro”.

*  Prelego de s-ro Mario Draghi en Jerusalemo, la 18-an de junio 2003.

La batalo ĉesis pro manko de batalantoj. En Eŭropo la malalta tajdo de popola suvereneco vidigas la malvarme efikajn la strukturojn de aŭtomata stirado pacience starigitajn en la oficejoj de Bruselo kaj en la turoj de Frankfurto: indikiloj, kiujn la mastriĥtaj traktatoj metis en demokratian senpezecon ‒ la famaj 3 elcentoj da deficito ‒ starigo en marto 2012 de la germana “ora regulo”, kiu limigas la buĝetajn deficitojn por la membroŝtatoj.

Dek tagojn post la greka referendumo, Hans-Werner Sinn, la plej influa germana ekonomikisto, konsilanto de la financministro kaj nefleksiĝema reprezentanto de la ortodokseco, asertis al ni: “La eŭropa krizo ekskludas la kejnzajn receptojn. Tio ne estas speciale ordoliberala, tio estas tutsimple ekonomia.” La kadro de Eucken transformiĝis en feran kaĝon.

François DENORD, Rachel KNAEBEL kaj Pierre RIMBERT.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La kialoj de armita engaĝiĝo

De la brigadistoj ĝis la ĝihadistoj, batali eksterlande

Kiuj estas la komunaj punktoj inter maldekstrulo, kiu en 1936 iris al Hispanujo por defendi la respublikon kaj individuo, kiu iras batali ĉe la Organizaĵo de la Islama Ŝtato? Pri la celoj, neniu. Sed la observado de la etapoj kaj ilia itinero montras kelkajn similaĵojn pri la devenoj de engaĝiĝo kaj la riskoj ligitaj kun la reveno de tiuj volontuloj.

“ONI NE SCIAS, kiom da ili revenos. Inter tiuj, kiuj revenos, oni ankaŭ ne scias kiom da ili fariĝos perfortuloj. Sed, se oni rigardas ilian nombron, tio tre maltrankviligas.” Tone kaj enhave tiuj vortoj de la kunordiganto de la Eŭropa Unio por la batalo kontraŭ la terorismo, s-ro Gilles de Kerchove (Libération, 20-an de novembro 2014), resumas la zorgojn de la eŭropaj gvidantoj pri la tri mil eŭropanoj, kiuj foriris por batali en Sirio kaj en Irako inter la vicoj de la Islama Ŝtato aŭ de la Fronto Al-Nusra.

“Ni hipotezu, ke la duono revenos, daŭrigas s-ro de Kerchove, kaj ni pensu ke 10 elcentoj el tiuj fariĝos perfortuloj; tio estas cent kvindek homoj kiuj lernis uzi armilojn kaj eksplodaĵojn, kun disvolvita reto de batalkamaradoj en la tuta mondo kaj kies toleremo al perforto estas tre alta. La afero Nemouche montras al ni la danĝeron.* Ĝi estas tiom granda ke la respondeculoj de la informservoj ne dormas.” La militaj sukcesoj de tiuj organizaĵoj estas ja akompanataj de atencoj fare de individuoj aŭ de grupetoj sur eŭropa teritorio: en la Juda Muzeo de Bruselo en 2014, en Parizo kaj Montrouge en januaro 2015, en Kopenhago en februaro. Tio vekas maltrankvilajn paroladojn, eĉ interpretojn kiel “milito de civilizacioj”, ankaŭ de s-ro Manuel Valls, la franca ĉefministro, la 28-an de junio 2015 ĉe Europe 1.

*  S-ro Mehdi Nemmouche estas juna franco akuzita je atenco kontraŭ la Juda Muzeo de Bruselo, kiu kaŭzis kvar mortintojn la 24-an de majo 2014. Laŭ la dokumentoj li pasigis antaŭe jaron en Sirio.

Parlamentaj komisionoj, raportoj de fakuloj kaj internaciaj konferencoj multiĝas. Iniciatoj naskiĝas, kiel la programo “Focal Point Travellers” (Kontaktejo [por] “vojaĝantoj”], de la eŭropa polic-agentejo Europol. Serio da disponoj disvolviĝas por malebligi la forirojn kaj/aŭ revenojn. Senrajtigo de ŝtataneco, konfisko de identigiloj, ĉesigo de socialaj helpoj aŭ servoj, ekzamenado, subpremado de la propagando (precipe en Interreto) kaj fortigo de la kontroloj ĉe la landlimoj kompletigas la tradiciajn kontraŭteroristajn rimedojn.

Kelkaj landoj, kiel Danlando, starigis centrojn de senradikaligo por “trakti” la revenantojn. En diversaj lokoj la personaroj de la socialaj, prisanaj, edukaj servoj kaj eĉ la familioj estas engaĝitaj por sciigi ĉian forir-intencon.

La ŝajna noveco de la fenomeno kaj ĝia amplekso povus klarigi tiun eksterordinaran mobiliziĝon kaj la limigojn de libereco, kiujn ĝi implicas ‒ ĉefe la libereco iri kaj veni. Tamen, dum la tuta 20-a jarcento, de la Internaciaj Brigadoj (IB) en Hispanujo (1936-1939) ĝis la brigadistoj, kiuj apogis la sandinistan revolucion de 1979 en Nikaragvo aŭ la afganaj, bosniaj, ĉeĉenaj fortoj ... tra la francaj volontuloj kontraŭ la bolŝevismo (1941-1944) kaj la batalantoj de la Machal dum la milito kiu kondukis al la starigo de la ŝtato Israelo en 1948, en tiuj ekzemploj svarmas individuoj kiuj, spite al la rezervoj de sia devenŝtato, iras al konfliktoj, kiuj ne koncernas ilin unuavice. La usona politiksciencisto David Malet montris ilian ĉeeston en pli ol 20 elcentoj de la militoj inter 1816 kaj 2005. Ilia nombro varias inter kelkaj centoj kaj pluraj dekmiloj.*

*  David Malet, Foreign Fighters. Transnational Identity in Civil Conflicts, Oxford University Press, Novjorko, 2013.

Sendepende de la diverseco de tiuj historiaj spertoj kaj de la opinioj, kiujn ĉiu povas havi pri ili, ilia kunmeto montras komunajn meĥanismojn. Ĝi ebligas kompreni, kio instigas iujn forlasi sian familion, siajn amikojn, la kadron de sia ordinara vivo kaj laboro, kaj engaĝiĝi por afero malproksima, kelkfoje kritikata ĉirkaŭ ili, ofte danĝera, por rekompenco, kiu restas ‒ malsame ol tiu de la dungosoldatoj ‒ tre malcerta.

“Tie, kie la aferoj okazas”

UNUA KLARIGO, certe la plej evidenta: la ideologio. La atestoj de batalintoj lasas larĝan spacon al la grandaj raportoj en kiuj du tendaroj kun vizioj de antagonismaj mondoj alfrontiĝas. “En la islamo, klarigas s-ro Mourad Fares en Sirio, ekzistas nek landlimo nek naciismo: la islamanoj estas unu sola kaj sama komunumo. [...] Ĉi tie komenciĝis la tria kaj lasta mondmilito. La tuta mondo kontraŭ la islamo.”*

*  Johann Prod’homme, “Le djihad.lol”, Vice.com, 12-an de februaro 2014.

Tiu koncepto memorigas la leteron, kiun en aŭgusto 1944 Henri Duval lasis al sia patro, en kiu li skribis: “En Londono oni engaĝiĝas por batali por la profito de la sovaĝa kapitalismo en la manoj de la internacia judaro. En Parizo oni engaĝiĝas por batali kontraŭ la komunismo kaj por ebligi la alvenon de Nova Ordo. Pardonu, mi elektis: mi engaĝiĝas en la Legio de Francaj Volontuloj kontraŭ la bolŝevismo [LVF].”*

*  Philippe Carrard, Nous avons combattu pour Hitler, Armand Colin, Parizo, 2011.

Aŭ la memoraĵojn de Simon Laguna, membro de la Franca Komunista Partio (PCF), kiu aliĝas al la BI en Hispanujo en decembro 1936: “Ekzistas io, kion la homoj ne povas kompreni kaj kion ni travivis, kio estas tre grava, tio estas la kontraŭfaŝismo. Tio estis tiam la kuntenilo. En la kontraŭfaŝismo povis esti malsamaj tendencoj, sed ĉiuj estis unuiĝintaj de la volo bari la vojon al la faŝismo.”*

*  Rémi Skoutelsky, L’espoir guidait leurs pas. Les volontaires français dans les Brigades internationales (1936-1939), Grasset, Parizo, 1998. Escepte de alia indiko, la sekvaj citaĵoj pri la Internaciaj Brigadoj en Hispanujo estas prenitaj el tiu verko.

La esprimo de konflikto per kategorioj tre ĝeneralaj kaj sufiĉe malprecizaj (faŝismo-kontraŭfaŝismo, komunismo-kontraŭkomunismo, kredantoj-nekredantoj, ktp) mobilizas agantojn, kiuj komence estis malproksimaj de tio. Tio ebligas silentigi la politikajn aŭ strategiajn diferencojn ene de la sama tendaro kaj, ĉefe, indeksi la alfrontiĝon laŭ identecoj antaŭe akceptitaj de la individuoj en sia propra socio. La enkadrigo de la milito en Bosnio-Hercegovino (1992-1995) per terminoj de religia komunumo ‒ agreso kontraŭ la islamanoj ‒ anstataŭ naciaj ‒ bosnianoj kontraŭ serboj aŭ kroatoj ‒ altigas la ŝancon rekruti eksterlandajn batalantojn. Ĝi larĝigas la spektron de koncernataj homoj kaj faciligas la identigon kun tiuj, kiuj suferas.

Emmanuel Mignard, nitisto, juna membro de la komunista partio de Issy-les-Moulineaux, klarigis sian foriron al Hispanujo en novembro 1936 jene: “Mia ĉefa motivo? Sufiĉe malklara, ĉar mi ne estis sperta aktivulo kaj ĉar mi ne tre bone difinis la kialon. Tio, kion mi ja bone difinis, estas ke estis laboristoj, ke mi estis laboristo, mi estis ekspluatato ‒ pri tio mi estis konvinkita ‒, kaj ke estis aliaj kiuj alfrontis la morton, kaj ke ne estis normala ke oni ne helpas ilin. [...] Mi faris tion iom instinkte.” “Klasinstinkte”, aldonis lia kamarado Marcel Bertone. Similaj motivoj observeblas ĉe islamanoj irintaj al Sirio, kion montras tiu letero sendita de junulino al sia patrino: “Mi bezonas kiom eble plej bone helpi niajn gefratojn, ili ne devas suferi ĉion ĉi dum ni rigardas kaj faras nenion por ke la aferoj ŝanĝiĝu.”*

*  François Vignolle kaj Azzeddine Ahmed-Chaouch, La France du djihad, Editions du Moment, Parizo, 2014.

Priskribi konflikton el la vidpunkto de tutmonda identeco loke minacata de koalicio de kontraŭaj fortoj konsistigas potencan vektoron por altiri eksterlandajn volontulojn. Ĉe iuj ‒ certe la plej politike engaĝiĝintaj ‒ al tiu defenda vidpunkto aldoniĝas la deziro partopreni en la konkreta realigo de utopio, ĉu en formo de socia revolucio, de nova ordo aŭ de “juda” aŭ “islama’” ŝtato.

Kiam la perspektivoj de transformado ŝajnas esti ĉi tie malproksimaj, dum ili ŝajnas proksimiĝi aliie, la foriro povas fariĝi opcio. “En nia socio polica, betonita, atomenergia kaj atomarmila, kie ni estas premataj en nia etanima individuismo, estas por ni kelkfoje sufiĉe malfacila konservi en la sunlumo la tremantan floron de espero”, diris tiu svisa aktivulo, kiu foriris por aliĝi al la laborbrigadoj en Nikaragvo en 1983. “Por la unua fojo, aldonis unu el liaj kamaradinoj, estis la konkreta ebleco iri surloken por kontaktiĝi kun popolo kiu sukcesis revolucion.”*

*  Thomas Kadelbach, Les Brigadistes suisses au Nicaragua (1982-1990), Université de Fribourg, coll. “Aux sources du temps présent”, 2006.

Hieraŭ en Hispanujo, en Palestino aŭ en Germanujo, hodiaŭ en Irako kaj en Sirio, la kombinaĵo “de universaleco transcendanta ĉian mallarĝan partikularismon kaj de enradikiĝo en la surlokan konstruadon de konkreta “utopio”* ŝajnas klarigi la amasan mobiliziĝon de eksterlandaj volontuloj. Ili esprimas sian kontentiĝon esti “tie kie la aferoj okazas”. “Tio estas historia periodo kaj mi volas partopreni en ĝi. [...] Oni scias ke la Mahdi [la savanto] elvenos tie, kaj mi volas esti tie”*, asertas Souleymane, 24-jara meĥanikista laboristo foririnta al Sirio printempe de 2013 kun edzino kaj infano.

*  Pierre-Jean Luizard, Le Piège Daech. L’Etat islantique ou le retour de l’Histoire, La Découverte, Parizo, 2015.
*  David Thomson, Les Français jihadistes, Les Arènes, Parizo, 2014. Escepte de alia indiko, la citaĵoj koncerne Sirion estas prenitaj el tiu ĉi verko.

En la praktiko, la aliĝo al tiu vidmaniero dependas grandparte de la perantoj en la forirlandoj. Politikaj partioj, laboristaj organizaĵoj, cionistoj aŭ islamaj, karitataj aŭ kulturaj organizaĵoj: tiom da spacoj, en kiuj ideologia interpreto de la konflikto produktiĝas kaj disvastiĝas. Krom la kialojn por foriri ili kelkfoje liveras ankaŭ la rimedojn por tio, per kolektado de mono, kaj per starigo de la necesa loĝistiko por alvenigi la volontulojn, la armilojn aŭ materialon, kaj por komuniki la precizan alvenpunkton en la zono de konflikto. Iuj engaĝiĝas malkaŝe, ekz-e la American League for a Free Palestine en Israelo aŭ la Franca Popola Partio de Jacques Doriot ĉe la LVF; aliaj, pli diskrete, ekz-e la PCF [Franca Komunista Partio -vl] en Hispanujo. Okazas, ke la instancoj subtenas ilin, ekz-e kiam la Central Intelligence Agency (CIA), fine de la 1980-aj jaroj, faciligis la agadon de certaj usonaj moskeoj varbi kaj financi volontulojn por Afganujo; sed plej ofte, ili malaprobas ilin.

Kun la disvolvado de Interreto kaj de la novaj teĥnologioj floras ankaŭ virtualaj perantoj, kiuj dissendas propagandajn filmetojn, dialogas en la sociaj retoj kaj, laŭokaze, komunikas kontaktojn kaj itinerojn. S-ro Fares kaj s-ro Omar Diaby (pli konata sub sia pseŭdonomo Omar Omsen) tiel akiris ian konatecon ĉe la franclingvanoj en zorgo pri la siria konflikto. Sed, emfazas respondeculo de la franca informservo, “oni ĉiukaze ne subtaksu la ĉeeston de konkreta persono, kiu konkretigas en la vera vivo la teoriojn kolektitajn en la forumoj” (Libération, 2-an de julio 2015).

La rolo de tiuj perantoj gravas des pli ke la mobilizo de internaciaj volontuloj baziĝas antaŭ ĉio sur konkuro inter samklasanoj aŭ inter samkvartalanoj, inter laborkolegoj, inter politikaj kamaradoj aŭ sampreĝanoj, eĉ inter samfamilianoj. Pierre Andrieux ekzemple rakontas, ke ĉe la fino de kunveno pri Hispanujo la preleganto finis sian paroladon “per la demando, “kiu pretas foriri?””: “Mi estis kun mia amiko Georges Vallet, ni membris en la sama ĉelo. Li tuj levis la manon. Kiam mi vidis lin, mi diris al mi: “Nu, kial ne ...”, kaj ankaŭ mi levis la manon.” La unuaj volontuloj iras siajn itinerojn palpe kaj transdonas utilajn informojn al siaj proksimuloj, tiel ke kelkfoje grupoj surloke regrupiĝas. En Sirio kaj en Irako dudeko da junuloj el la regiono de Lunel (departemento Hérault) aŭ dekkvino el la kvartalo de Meinau, en Strasburgo, tiel povis por iom da tempo kuniĝi.

Kvankam la ideologio ne sufiĉas por sponte kaŭzi engaĝiĝon, ĝi nekontesteble donas al ĝi sencon, percepteblan en la plej multaj atestoj de eksterlandaj batalantoj. Tamen tiuj raportoj restas nekompletaj kaj eĉ trompaj. Ili restas efektive manieroj prezenti sin mem, pravigoj antaŭ la proksimuloj, ĵurnalistoj aŭ esploristoj, kiuj kolektas ilin. Pro tio malfacilas trovi pli trivialajn motivojn, ekzemple rompon de amrilato aŭ problemon en la familio, bezonon de agnoskiĝo aŭ deziron malkovri la mondon. Tiel la menciitaj kialoj ofte kovriĝas per tiuj proponataj de la celataj organizaĵoj kaj tiel kredigas la iluzion de perfekta alĝustiĝo inter la membroj kaj la celoj.*

*  Pascal Dauvin kaj Johanna Siméant, Le Travail humanitaire. Les acteurs des ONG, du siège au terrain, Presses de Sciences Po, Parizo, 2002.

Ŝajnas do necesa, trans la paroloj, rigardi la socialajn karakterizaĵojn kaj la karierojn de la eksterlandaj volontuloj por vidi la individuajn kaj kolektivajn motivojn aliĝi al la bataloj.

Inter la unuaj komunaj punktoj: la juneco. La esplorado de la historiisto Rémi Skoutelsky pri 3.910 slipoj plenigitaj de francoj en Hispanujo montras, ke la malpli-ol-30-jaruloj estis 60 elcentoj de ĉiuj kaj la pli ol 40-jaruloj nur 4,4 elcentoj. La registro de 595 “eksterlandaj batalantoj en Irako” kaptita de la usona armeo en la urbo Sinjar en oktobro 2007 montras, ke pli ol la duono estis malpli ol 22-jaraj.* Inter la 235 membroj de la brigadoj de solidareco kun Nikaragvo, esploritaj de Kadelbach, 65 elcentoj estis malpli ol 29-jaraj kaj nur 6,8 elcentoj pli ol 40-jaraj. Fine, se kredi la francajn parlamentanojn, la volontuloj por Sirio estas “precipe junuloj en aĝo de 15 ĝis 30 jaroj”.*

*  Brian Fishman kaj Joseph Felter, Al-Qa’ida’s Foreign Fighters in Iraq: A First Look at the Sinjar Records, Combating Terrorism Center, Novjorko, 2007.
*  Nathalie Boulet kaj André Reichardti, “Rapport sur l’organisation et les moyens de la lutte contre les réseaux djihadistes en France et en Europe”, Sénat, Parizo, v.cit.
“Gucci-soldatoj el la Golfo

PLI OFICIALA, la analizo de la soci-profesiaj statusoj montras ankaŭ konstantojn. La engaĝiĝo koncernas unue la laboristojn kaj la simplajn laboristojn: pli ol 82 elcentoj de la francaj brigadistoj en Hispanujo. Philippe Carrard raportas pri la LVF ke “la dungitoj, la fabriklaboristoj, la kamplaboristoj estis la plej granda parto de la organizaĵo montrante, ke tiu rekrutis antaŭ ĉio inter la tre eta etburĝaro kaj la ĉifonproletaro”.* Aliflanke, en Irako kaj en Nikaragvo, la studentoj dominas: respektive 43 elcentoj kaj 20 elcentoj de la varbitoj.

*  Philippe Carrard, Nous avons combattu pour Hitler, v.cit.].

Kvankam ili ja diras ion, tiuj statistikoj meritas precizigon. Ili efektive montras, ke unu el la precipaj kondiĉoj de la engaĝiĝo estas la “biografia disponeblo”.* La foresto de stabila kaj bone enspeziga laboro, de kreita familio (nome kun infanoj): jen elementoj kiuj en multaj kazoj faciligas la foriron, ĉar “nenio retenas vin”. Tiu disponeblo koncernas pli facile la junulojn kaj la studentojn, sed eble ankaŭ pliaĝulojn, kiuj spertis perdon de dungo, disiĝon aŭ morton de proksimulo.

*  Dough McAdam, “Recruitment to high risk activism. The case of Freedom Summer”, American Journal of Sociology, vol. 92, n-ro 1, Ĉikago, 1986.

La engaĝiĝo ofertas unue rompon kun la ĉiutaga banaleco. La anarĥiisto Léo Voline, veterano de la batalo de Teruelo dum la milito en Hispanujo, diras: “Fabriki radiaparatojn dum la tuta semajno kaj viziti la kinejon dimanĉe, rekomenci la laboron kaj la kinejon dimanĉe. Jen la vivo en tiu epoko! Nu do, ne, tiu unutona vivo, por mi ne. Parolas la 20 jaroj, same kiel ĉe multaj aliaj, mi pensas.” Malet siaflanke indikas la ĉeeston en Afganujo de filoj el burĝaj familioj de la Golfo, “kiuj iris kaj venis, kvazaŭ vojaĝe, kvazaŭ en ferioj”, por “ĝihad tours”, tiel ke ili gajnis ĉe la lokaj batalantoj la kromnomon “Gucci-soldatoj”.

La logo de la nekonato kelkfoje kombiniĝas kun deziro de memvaloriĝo. Tiuj, kiuj havas armean, teĥnikan aŭ medicinan kompetenton, povas aspiri al pozicioj neatingeblaj en sia devenlando, ekzemple tiu franca ekslegiano, al kiu oni konfidis la komandon de batalunuoj en la nordo de Irako; tiuj, kiuj ne havas iajn kompetentojn, povas almenaŭ trovi ian laboron en la grupo, kelkfoje salajron. Ili serĉas ankaŭ la eblecon restarigi sian dignon per tio ke ili montras sin “utilaj”, dum ili estas en sia propra socio ofte konsiderataj kiel troaj.

Tio validas speciale por tiuj, kiuj havas pasintecon de deliktulo, kiuj ĉeestas en certa nombro en ĉiuj esploritaj terenoj. Certe, timo de puno, atendo de juĝo akcelas la foriron; certe, la armita engaĝiĝo daŭrigas antaŭajn riskajn kondutojn (perfortaĵojn, defiojn, konsumadon de drogoj). Sed oni ne subtaksu kion tiu sperto ebligas por rekonstruado de la memestimo. “Estis francoj, kiuj antaŭe iom pereis, el sociala vidpunkto, kaj kiuj iris en Hispanujon, kaj ili ja korektis sin. Ili bone integriĝis, en la spirito same kiel en la agado de la Internaciaj Brigadoj. Kaj ili havis moralan konduton tute alian ol la konduto ... diskutinda de sia antaŭa vivo”, atestis la sindikatisto François Mazou. La armitaj islamismaj grupoj liveras idealon kaj povas alporti formon de renaskiĝo, kiun nomŝanĝo konsekras. La militismaj fotoj malsaĝe publikigitaj en la sociaj retoj volis atesti tiun transformiĝon.

La engaĝiĝo eksterlande aperas do kiel la renkontiĝo de ideologia laboro de formulado de la konflikto kaj la personaj dispozicioj kiuj instigas al foriro. Sed la bildo ne estus kompleta sen tria esenca dimensio: tio, kio okazas, kiam ili estas surloke.

Alveninte ĉe sia celo, fine de vojaĝoj ofte eksterordinaraj, dum kiuj ili devis eskapi el la kontroloj de la instancoj kaj trovi la rimedojn por transiri la landlimojn (plej ofte per pago al trapasigisto), la aspirantaj batalantoj malkovras situaciojn ekstreme konfuzajn. Urbo, teritorio povas iun tagon esti tenata de unu tendaro aŭ frakcio kaj sekvatage de alia. Tiel ke la hazardo ludas grandan rolon pri la unuoj, al kiuj ili povas aliĝi: komunistoj aliĝis al anarĥiistaj kolonoj en Hispanujo, kaj la junaj eŭropaj volontuloj estus tre ruzaj se ili povus fanfaroni ke ili tutcerte aliĝis al la Organizaĵo de la Islama Ŝtato aŭ al la Fronto Al-Nusra. Male al la asertoj de iliaj gvidantoj, nek la unua nek la alia estas unuiĝintaj organizaĵoj, sed pli ĝuste grupiĝoj de batalunuoj (katibas), kies rekrutado kaj enradikiĝo estas precipe lokaj kaj kiuj moviĝas sub la unua flago aŭ sub la alia. En unu el la maloftegaj lokaj enketoj pri la siria konflikto, Romain Huët montras eĉ ke iuj batalantoj komence ligitaj al la Libera Siria Armeo (LSA) povas ŝanĝi sian aliĝon laŭ la evoluo de la fortrilatoj.*

*  Romain Huët, “Quand les “malheureux” deviennent des “enragés”: ethnographie de moudjahidines syriens (2012-2014)”, Cultures & Conflits, n-ro 97, Parizo, somero 2015.
Tenataj en distanco de la batalo

EN TIU MOMENTO okazas ankaŭ la renkontiĝo inter la senpacienco batali de la nove venintoj kaj la operaciaj bezonoj de la surlokaj grupoj, kiuj ne ĉiam identas. La bona volo aŭ eĉ kelkaj semajnoj da trejniĝo ne sufiĉas por forĝi efikajn batalantojn. S-ro Abou Hajar, siri-devena franca inĝeniero pri informadiko, membro de la Falkoj de la Sham, klarigas senorname: “Tiuj junuloj estus pezo por ni. Oni devas protekti ilin, ĉar ili neniam tenis pafilon en la mano. Do, kion mi konsilas al niaj fratoj, kiuj deziras aliĝi al la muĝahidin-oj, estas, unue subteni ilin finance.” Tiu vidpunkto estis ankaŭ tiu de André Marty, ĝenerala inspektisto de la IB en Hispanujo, kiam li skribis en 1936 al la respondeculoj de la PCF: “La taĉmento de 515 viroj, kiun ni ricevis ĉi-matene, estas ankoraŭ pli malbona ol la antaŭa: proksimume 42 elcentoj neniam faris militservon. Estas ankaŭ malsanuloj kaj eksigitoj el la armeo pro vundo.”

Pro la malabundo de resursoj (manĝaĵoj, armiloj, municioj), la organizaĵoj preferas rezervi ilin por tiuj, kiuj povas plej bone uzi ilin, kaj elekti tiujn, kiuj kapablos adaptiĝi rapide al la postuloj de ilia milita taktiko. Multaj junaj volontuloj en Sirio kaj en Irako ricevas do subalternajn kaj unutonajn taskojn, ekzemple gardi kampon aŭ kontrolpunkton, kaj ili devas mem akiri siajn armilojn (de 1.300 ĝis 1.500 eŭroj por maŝinpistolo) kaj siajn municiojn. “Kiam vi iras al la fronto, rakontas Yassine, kiu venis el urbo de la departemento Seine-Saint-Denis, la katiba donas al vi la kuglojn. Sed por via propra sekureco vi aĉetas ilin mem. Tio estas po 1 eŭro por kuglo.”

Estas malsame por tiuj, kiuj posedas maloftajn kompetentojn. “Niaopinie, skribas Marty, la solaj el tiuj, kiuj ne faris la militservon, kiuj sendeblas, devas esti nur specialistoj (pilotoj, meĥanikistoj, ktp).” La Haganah, sekreta cionista organizaĵo tre aktiva dum la milito de 1947-1949, organizis rekte kaj persone anglosaksajn civilajn kaj armeajn pilotojn por ke ili aliĝu al ĝi. Lastatempe la propagandistoj de la Islama Ŝtato lanĉis en sia anglalingva revuo, Dabiq, “specialan alvokon al homoj kiuj disponas pri milita, administra kaj serva sperto kaj al kuracistoj kaj al inĝenieroj de ĉiaj specialiĝoj. Ni alvokas ilin kaj memorigas ilin ke ili timu Alahon, ilia elmigrado estas wajib’ayni [individua devo]; tiel ili povas respondi al la urĝa bezono de la islamanoj je ili”*

*  Dabiq, n-ro 1, Ramadan 1435 (julio 2014).

Dum la “fakuloj” estas ege ŝatataj, ĝenerale traktataj kun respekto kaj bone pagataj, la aliaj eksterlandaj volontuloj malfacile integriĝas plene inter la lokaj batalantoj. Krom ilia mizera milita valoro, la plej multaj ne aŭ malbone parolas la lokan lingvon, kio kreskigas la problemojn de kunordigado kaj la riskojn. Ili estas do ĉiam grupigitaj laŭ lingvoj, en aŭtonomaj brigadoj, kio pligravigas ilian distancon al la aliaj unuoj.

La nekono de la lingvo ofte duobliĝas per tiu de la loka situacio, same pri kulturo kiel pri politiko. La ideologiaj terminoj, per kiuj la eksterlandaj batalantoj perceptas la konflikton, kaj kiuj pravigas ilian engaĝiĝon, instigas ilin adopti principajn poziciojn tie, kie iliaj lokaj kolegoj kelkfoje preferas pli pragmatajn metodojn. Tiuj lastaj batalas por defendi sian familion, sian vilaĝon, pli ol por ĝenerala projekto. “La ĝenerala malsano de la volontuloj ĉe sia alveno en Hispanujo, rakontas Marty, estis la sektismo, la nekompreno de la politiko de la Popolfronto, la manko de studado de la situacio en Hispanujo. Francoj, poloj, italoj ktp havis dum tri monatoj la instrukcion: “Sovetoj ĉien!” [“Konsilantaroj ĉien!”] Malet raportas ankaŭ pri la frotiĝoj observeblaj en Afganujo, en Bosnio aŭ en Somalio inter la adeptoj de “tutmonda ĝihado” kaj tiuj, kiuj deziris unue forpeli la trupojn sovetiajn, serbajn aŭ kroatajn, la usonanojn aŭ rivalajn grupojn. Dum la israela konflikto, la akronimo de la organizaĵo de eksterlandaj volontuloj, Machal, estis eĉ transformita en la jidiŝa en “frenezuloj de ekstere de la tero de Israelo”.

La eksterlandaj batalantoj, irintaj por batali por idealo, montriĝas ofte nefleksiĝemaj kiam necesas fari strategiajn aliancojn, kiujn la lokaj komandantoj taksas necesaj, kun armitaj grupoj de alia politika, komunuma aŭ religia tendenco. Ili kelkfoje ankaŭ provas trudi siajn vidpunktojn al la civilaj loĝantaroj, spite al ties historio. S-ro Omsen, efemera “emiro” de franca brigado en Sirio, mem koleras kontraŭ tio, kion li nomas la ekscesoj de certaj junaj eŭropanoj, kiuj kapablas, laŭ li, fremdigi la enloĝantojn je la celo: “Mi iris al ili kaj diris al ili: “La islama leĝo, kiun vi aplikas, estas maljusta”. [...] Antaŭ ol apliki la vipon al iu, kiu faris malĉastaĵon, oni devas fari edukadon. [...] La profeto, li bezonis dudek tri jarojn por meti la bazojn de la religio. La alkoholo ne estis malpermesita subite en unu tago.”

Kun duba reputacio koncerne sian militan valoron, kaj ne tre konformaj kun la taktikaj postuloj de la konflikto, la eksterlandaj batalantoj penas konkeri legitimecon tie, kie ili agas. Ili estas do tenataj en distanco al la batalo mem ‒ kiel la LVF, aligita al sekurec-divizioj de la germana armeo por certigi la ordon malantaŭ la fronto ‒ aŭ, male, ili estas uzataj sen granda konsidero kiel kanonkarno. La batalo de Teruelo, dum la vintro 1937-1938, en kiu tuta bataliono de la 13-a Internacia Brigado perdis sian batalkapablon, restis ankrita en la memoro de la transvivintoj, tiom pli granda estis la proporcio de mortintoj kaj de vunditoj ol en aliaj unuoj. En Irako, la oferemo kombinita kun la malalta milita valoro de la eksterlandaj volontuloj klarigas, kial la lokaj organizaĵoj uzas ilin por fari memmortigajn atencojn.* Se oni aldonas la akrecon de la milito (eĉ malproksime de la fronto), ĝian daŭron, la distancon ‒ eĉ la malfidon ‒ kiu disigas ilin de la lokaj loĝantaroj kaj la cirkonstancoj de ilia engaĝiĝo en la batalo, oni komprenas la senkuraĝiĝon kiu ofte frapas la eksterlandanojn.

*  Mohammed M.Hafez, Suicide Bombers in Iraq: The Strategy and Ideology of Martyrdom, United States Institute of Peace, Vaŝingtono, DC, 2007.

Tiuj, kiuj daŭrigas, tiam batalas malpli pro ideologia konvinko ol pro fiereco, pro solidareco kun la grupo aŭ pro devo al tiuj, kiuj falis. Aliaj provas fuĝi. En februaro 1937, la ĉefo de la hispana respublika registaro, Francisco Largo Caballero, fermis la landlimon kaj ordonis al la direktoro de la Sekureco malebligi “ĉiarimede kaj helpe de la policanoj kaj de la sturmtaĉmentoj” la foriron de la eksterlandaj volontuloj. La Islama Ŝtato siavice starigis en Rakka militan policon por persekuti la dizertantojn, kaj eĉ ekzekutis centon da ili (Financial Times, 19-an de decembro 2014). Dabiq publikigis foton, kiu montras, kiel du el ili estas mortigitaj.* Kiam temas pri neplenkreskuloj aŭ pri mizerkvalitaj soldatoj, la lokaj komandantoj ŝajnas esti pli malseveraj kaj lasas iujn fuĝi. La 2-an de julio 2015, el la 1.210 homoj vojaĝintaj de Francujo al Sirio kaj Irako, 27 elcentoj estis jam revenintaj.*

*  Dabiq, n-o 5, Muharnam 1436 (novembro 2014).
*  Sébastien Pietrasanta, “La déradicalisation, outil de lutte contre le terrorisme”, rapport au ministre de l’intérieur, Parizo, julio, 2015.
Kion ili faros revene?

EĈ EN kazo de venko, la eksterlandaj volontuloj ĝenerale ne restas surloke. “Mi estis preta morti por Israelo, ne por vivi tie”, resumas sudafrikano de la Machal, reveninte kiel pli ol 90 elcentoj de liaj kamaradoj.* La revenoj ĉiam maltrankviligis la policon kaj informservojn. Ĉu tiuj batalantoj daŭrigos sian agadon en sia devenlando kaj minacos la socian kaj politikan ordon aŭ ĉu, laciĝinte, ili serĉos malpli tumultan ekzistadon?

*  David Malet, v.cit.

la respondo dependas kompreneble de la individuoj kaj de la kuntekstoj, sed ankaŭ de la disponoj de la instancoj. Malt kaj Skoutelsky opinias, ke la batalintoj kiuj povis sen tro da malfacilaĵoj reintegriĝi en la civilan vivon (kun pli aŭ malpli diskretaj disponoj de polica superrigardo) ofte engaĝiĝis en politika agado, sed malpli intense. Aliflanke tiuj, kiuj suferis sovaĝan subpremadon, kiel la afganaj volontuloj en arabaj landoj, iris alian vojon. Pro la maleblo reveni hejmen, multaj el ili “profesiuliĝis”, iris de unu konflikto al alia. Ili tiel fariĝis kontaktuloj inter diversaj grupoj, al kies unuiĝo sub komuna flago (la “tutmonda ĝihado”) ili kontribuis kaj al kiuj ili donis siajn farsciojn pri atencoj, pri fabrikado de falsaj dokumentoj, ktp.

La socisciencisto Emile Durkheim faris el observado kaj komparo la bazon de la sociaj sciencoj. Ne ĉar ĉio same valoras: la membroj de la IB ne estas la volontuloj de la Machal, de la LVF aŭ de la Islama Ŝtato, kaj tiuj spertoj restas netransigeblaj de unu al la alia. Sed la sistema analizo de la konkretaj meĥanismoj per kiuj tiom malsamaj individuoj iris batali por realigi kontraŭajn utopiojn ŝovas la kursoron de morala juĝo al politika kampo. Kiel, en donita periodo, oni kontraŭbatalas idealon, kiu povus instigi frakciojn de la loĝantaro forlasi sian landon ĉar tiu idealo donas sencon al ilia ekzistado? Ŝajnas certa, ke la pigra retoriko de “milito de civilizacio”, kiu miksas militajn intervenojn ekstere kaj sekureca rigidiĝo interne, ne estas respondo.

Laurent BONELLI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kion la greka krizo malkaŝas

La trompaĵoj de Sapin

La trompaĵoj de Sapin

*

*  La titolo referencas la faman teatraĵon de Moliero “Les fourberies de Scapin” (“La trompaĵoj de Scapin”). -vl

Demandite de la radio France Inter la 29-an de junio pri la rolo de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) en la interrompo de la intertraktadoj inter Grekujo kaj ĝiaj interparolantoj, la franca financministro Michel Sapin uzis argumenton regule ripetatan de la kreditoroj de Ateno: “La IMF ne responsas al la landoj de Eŭropo, ĝi responsas al ĉiuj landoj de la mondo. Kaj, inter tiuj ĉi landoj de la mondo, ĉu vi scias, kiuj estis la plej postulemaj? Argentino, Brazilo. Landoj, kiuj en la pasinteco ĝuis la helpon de la IMF kaj kiuj metis demandon al la ĝenerala direktorino [Christine Lagarde]: “Kial vi estas pli fleksiĝema al eŭropa lando ol vi estis al ni?””

Demandite de Le Monde diplomatique, s-ino María del Carmen Squeff, ambasadorino de Argentino en Francujo, malkonfirmas en retmesaĝo de la 30-a de junio 2015: “Tiu informo estas komplete malĝusta. Argentino solidariĝis kun Grekujo. Cetere, [...] la ministro [Axel] Kicillof kaj la ĉefo de la kabineto de la prezidantino Cristina Fernández de Kirchner, s-ro Aníbal Fernández, publike subtenis la grekajn registaron kaj popolon, kaj ili publike kritikis la politikojn de alĝustigo, kiujn la eksa “triopo” volas trudi al ili.”

En retmesaĝo adresita al la brazila eldono de Le Monde diplomatique la 1-an de julio 2015, la speciala konsilisto de la prezidantino Dilma Rousseff, s-ro Marco Aurélio, ankaŭ malkonfirmas.

Petita reagi, la kabineto de la franca ministro preferis ne respondi.

La redaktejo.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La kandidatigoj de la miliarduloj

En la jaro 2012, s-roj Barack Obama kaj Willard (“Mitt”) Romney dediĉis proksimume po 1 miliardon da dolaroj por financi sian elektokampanjon por la prezidant-elekto. La novjorka miliardulo Donald Trump, anstataŭ pagi ion al kandidato, decidis eniri mem en la arenon: “Mi gajnas 400 milionojn da dolaroj jare, do kian diferencon tio faras por mi?” Alia miliardulo, s-ro Ross Perot, promesis en 1992 “aĉeti la Blankan Domon por doni ĝin al la usonanoj, kiuj jam ne povas pagi ĝin”.

S-ro Trump siavice verŝajne fiaskos, sed ne sen siamaniere klarigi la funkciadon de la usona politika sistemo: “Mi estas komercisto. Kiam [kandidatoj] petas min, mi donas. Se mi du aŭ tri jarojn poste bezonas ion, mi petas ilin, kaj ili estas tie por mi.” Eksa senatanino de Novjorko kaj kandidato por la demokrataj kandidatigoj, s-ino Hillary Clinton ankaŭ estis “tie”: “Mi petis ŝin veni al mia edziĝo, ŝi faris tion. Ĉu vi scias kial? Mi pagis monon al ŝia fondaĵo.” Por ricevi ne korupteblan prezidanton, s-ro Trump proponas, serĉu lin en la listo de la koruptistoj!

Decido de la Supera Kortumo forigis en 2010 la plej multajn limigojn al politikaj donacoj de individuoj kaj de privataj entreprenoj.* De tiam, la grandaj riĉaĵoj senhonte montras siajn favorojn. Por klarigi la senprecedencan nombron de respublikanaj kandidatoj por la Blanka Domo (dek sep), la New York Times montras, ke preskaŭ ĉiu povas kalkuli “kun la apogo de miliardulo, kio signifas, ke ilia kampanjo jam ne havas realan rilaton kun ilia kapablo ricevi monon de la elektantoj”. S-ro John Ellis (“Jeb”) Bush jam difinis la naturon de la “donacetoj”. Por la plej multaj kandidatoj tio estas malpli ol 200 dolaroj; por li, malpli ol 25.000 dolaroj ...

*  Vd Robert W. McChesney kaj John Nichols, “Aux Etats-Unis, médias, pouvoir et argent achèvent leur fusion”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2011.

Tri miliarduloj ‒ s-roj Charles kaj David Koch, s-ro Sheldon Adelson ‒ tiel fariĝis la grandaj subtenantoj de la usona dekstrularo. La fratoj Koch, kiuj abomenas la sindikatojn, volas dediĉi 889 milionojn da dolaroj al la venontjaraj elektoj, proksimume same multe kiel ĉiu el la du grandaj partioj. La guberniestro de Viskonsino, Scott Walker, ŝajnas esti ilia favorato, sed trie el liaj respublikanaj konkurantoj akceptis sian eventualan kandidatiĝon esperante ankaŭ ricevi iom da donaco.*

*  S-roj Marco Rubio, Ted Cruz kaj Rand Paul, respektive senatanoj de Florido, de Teksaso kaj de Kentukio.

Ankaŭ s-ro Walker provas logi s-ron Sheldon Adelson, la oka plej granda riĉulo de la lando kaj admiranto de la israela ĉefministro Benjamin Netanjahu.* Ankaŭ li ne estas la sola, kiu dorlotas la okdekjarulon.* Antaŭ du jaroj s-ro Adelson opiniis, ke Usono devas sendi atomraketojn al Irano prefere ol intertrakti kun ties gvidantoj. la dek sep respublikanaj kandidatoj havis eble tiun opinion en siaj mensoj, kiam ili diskutis pri Irano la 6-an de aŭgusto ĉi-jare. Ĉiukaze ĉiuj kontraŭis la interkonsenton ĵus faritan inter Vaŝingtono kaj Teherano.

*  Vd “Netanyahou, président de la droite américaine?”, La Valise diplomatique, 4-an de marto 2015, [“Netanjahu, ĉu prezidanto de la usona dekstrularo?”].
*  Same faras s-ro Jeb Bush, la guberniestro de Nov-Ĝerzejo Chris Christie kaj tiu de Ohio John Kasich.

Serge HALIMI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Popola mobilizado kontraŭ la projekto de S-ro ABE Shinzō

Endanĝerigita pacisma konstitucio

Sepdek jarojn post la fino de la dua mondmilito, neniu povis imagi tian mobilizon de japanoj - de la plej aĝaj, kiuj travivis la militon, ĝis la plej junaj, kiuj eĉ ne vidis la falon de la Berlina muro. Rifuzante la “parlamentan puĉon” de la registaro de S-ro Abe Shinzō ili manifestacias antaŭ la parlamentejo ĉiujn tagojn de pli ol unu jaro, inkluzive dum ĉi-somera varmego. La nuran 18-an de julio pli ol cent mil homoj iris al stratoj.

La ĉefministro volas adoptigi leĝprojekton pri sekureco, kiu permesas al la Memdefendaj fortoj (oficiala nomo de la armeo) partopreni eksterlandajn operacojn - tio, kion li nomas “kolektiva memdefendo” - en du kazoj: kiam Japanio aŭ unu el ĝiaj aliancanoj estas atakita, kaj kiam ne ekzistas alia rimedo por protekti la popolon.* Tamen la japana konstitucio asertas en sia 9-a artikolo: “La japana popolo rezignas por ĉiam militon, kiel nacian suverenan rajton, same rezignas minacon aŭ uzon de forto, kiel rimedon por solvi internaciajn konfliktojn. Por atingi tiun celon, neniam estos efektivigitaj teraj, maraj kaj aeraj fortoj, aŭ aliaj militaj ebloj. La rajto de la ŝtato por militiri ne estos agnoskita.” Tiun ĉi rajton la registaro de Abe volas restarigi. Sed la konstitucio povas esti ŝanĝita nur per la du trionoj de voĉoj en ambaŭ ĉambroj de la parlamento (Ĉambro de deputitoj, Ĉambro de konsilistoj), kaj ties aprobo mem devas esti submetita al referendumo. Ĉi-lasta estus nun ne gajnebla, ĉar la japana popolo restas ege traŭmatizita de la milito.

*  “National security strategy”, ministrejo pri defendo, Tokio, 2015.

S-ro Abe ne rekte atakis la 9-an artikolon. Dum lia unua mandato, li provis akiri pli grandan flekseblecon de la parlamento ŝanĝante la 96-an artikolon por ebligi “konstituciajn amendojn” per simpla plimulto. Fiaskinte, li ekprovis “reinterpretadon” de la 9-a artikolo prezentitan en la leĝprojekto pri sekureco, kaj kiu fakte kondukas al ĝia nuliĝo. Tio estas “perfido de la Konstitucio, kaj perfido de historio”, asertas konstituciisto Higuchi Yoichi, tradukante la opinion de la plejparto de juristoj: laŭ esploro de Nippon Hôsô Kyôkai (NHK), la nacia radiotelevida grupo, 90% de la juristoj en publika juro, pridemanditaj en lasta junio taksis “kontraŭkonstitucia” la projekton de kolektiva memdefendo.*

*  Esploro farita ĉe 1146 juristoj. Yahoo News japan, 7-a de aŭgusto 2015.

Malgraŭ la okazinta kontraŭstaro, eĉ en la Liberala Demokrata Partio (PLD), la partio de la ĉefministro, la pasintan 16-an de julio la plimulto de la Ĉambro de deputitoj aprobis la tekston. Eĉ se tiu de konsilistoj male voĉdonas, aŭ ne balotas en la postaj sesdek tagoj, tio estas antaŭ la 14-a de septembro, la projekto povus esti validigita per dutriona plimulto de la Ĉambro de deputitoj, kiu havas la finan decidon*. S-ro Abe plilongigis la parlamentan sesion ĝis la 27-a de septembro. Sed lia malpopulareco neniam estis tiom granda. Laŭ sondado farita fine de julio de la ekonomia ĵurnalo Nikkei Asian Review, 57% el la pridemanditaj homoj kontraŭas la projekton de sekureca leĝo dum ordinara parlamenta sesio (26% subtenas) kaj 50% malaprobas la tutan politikon de la ĉefministro (38% aprobas)*.

*  La koaliciintaj PLD kaj Kōmeitō, budha partio principe pacista, gajnis 326 seĝojn el 480.
*  “Nikkei poll: Half of japanese electorate gives Abe goverment thumbs down”, Nikkei Asian Review Tokio, 27 de julio 2015.

La vasteco de la forĵetantaro kaj la tenemo de la protestado rememorigas la manifestaciojn de 1960 kontraŭ la ratifo de la usona-japana traktaĵo pri sekureco longe preparita de la iama ĉefministro Kishi Nobusuke. Ĉi-lasta, kiu estis devigita rezigni, estis neniu alia ol la avo de S-ro Abe... Tamen la formo kaj la naturo de la nuna kontestado malsimilas diversmaniere. Ĉi-lasta kunigas la tutan loĝantaron en sia diverseco, tiom en Tokio, kiom en la aliaj urboj, dum en la 1960-aj jaroj en la batalo ĉefe partoprenis studentaj grupoj, kaj pli notinde Zengakuren ( Japana federacio de studentaj asocioj por memregado), ofte subtenataj de la opoziciaj partioj kaj de la plej gravaj sindikatoj. Plie, tiu movado ofte alfrontis la policanojn, kaj multaj en ĝiaj vicoj kredis je brilantaj morgaŭoj, je socialismo.

Male, la nunaj manifestaciantoj estas neperfortaj, zorgemaj pri demokratio, kaj obligas kontestajn formojn: tamburadoj, maskovestadoj kaj ĉiaj sloganoj. Ili batalas samtiel kontraŭ la enhavo, kiel kontraŭ la maniero per kiu la registaro volas trudi ĝin. Traŭmatizitaj de la nuklea akcidento en Fukushima la 11-an de marto 2011, malfirmigitaj en sia ĉiutaga vivo, tiuj junuloj formas generacion por kiu “ne ekzistas feliĉa estonteco”, kiel klarigas al ni S-ro Okuda Aki, unu el la ĉefaj membroj de la tre agema reto Studenta urĝa ago por liberala demokratio (Students Emergency Action for Liberal Democracy, SEALDs). Multaj enskribas tiun leĝon pri sekureco en la sociprojekto de la ĉefministro, kiun S-ro Abe nomas “la bela Japanio”, laŭ la titolo de lia libro*: nova fundamenta leĝo pri edukado, kun forta naciisma fonideo insistanta pri “amo de la denaska lando”; leĝo pri “protektado de ŝtataj sekretoj” de decembro 2013, kiu limigas liberecon je la nomo de lukto kontraŭ la “enlandaj malamikoj”*...

*  Eldonita en Japanio en 2006, la libro estis tradukita al la angla: Abe Shinzō, Towards a Beautiful Country: My vision for Japan, Vertical, Novjorko, 2007.
*  “State secrecy law takes effect amid protests, concerns over press freedom”, The Japan Times, Tokio, 10-a de decembro 2014.

Sume, la ĉefministro volas efektivigi malnovan revon de konservativuloj: sin liberigi el konstitucio, kiu estus trudita de usonanoj, okupantaj fortoj de aliancanoj post la malvenko de la Pacifika kaj Azia milito. Temus pri nepre necesa paŝo farenda al suverena Japanio, tiel iĝonta “normala lando”. Sed tio estas forgesi la historiajn cirkonstancojn. Dum tiu milito Japanio perdis pli ol tri milionojn da homaj vivoj, inkluzive viktimojn de atomaj bomboj en Hiroshima kaj Nagasaki, sen forgesi dekojn da milionoj da mortintoj en la aliaj Aziaj landoj, kaj ĉe aliancanoj. Kvankam la Konstitucio estis skribita de usonanoj, ja la japana popolo volis ĝin, postulante la rajton vivi en paco, kiel montras la tiamaj esploroj*.

*  Vidu: Higuchi Yoichi, Constitutionalism in a globalizing world: Individual rights and national identity, University of Tōkyō press, 2002.

Per tiu nova leĝo, Japanio tute ne emancipiĝos el Usono, sed estos devigita milite helpi sian usonan aliancanon en la tuta mondo. “Sen la 9-a artikolo la japanaj estraranoj neniam estus povintaj diri ”Ne“ al la milito en Irako”, rememorigas S-ro Higuchi*. Des pli, ke dum sia vojaĝo en Vaŝingtono pasintan majon, S-ro Abe akceptis la principon de “transformiĝo de la usona-japana alianco” al pli granda kunagado*.

*  “Japan security bills reveal irreconcilable divide between scholars, politicians”, The Japan Times, 12-a de junio 2015.
*  Vidu Jeffrey W. Hornung, “US-japan: a pacific Alliance transformed”, The Diplomat, Tokio, 4-a de majo 2015.

Male, la konstitucio de 1947, unuanime akceptita de la japanoj, komenciĝas per la jena antaŭparolo: “Ni, japana popolo (...), deciditaj neniam plu vidi la militajn teruraĵojn pro la ago de la registaro, proklamas ke la suverena potenco apartenas al popolo.”. Samspirite la ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, naskiĝinta en la cindroj de la dua mondmilito, celas “ŝirmi la estontajn generaciojn el la plago de milito, kiu, du fojojn en daŭro de homa vivo, alportis al la homaro nedireblajn suferojn”.

Laŭ la okuloj de iuj - Japanaj aŭ eksterlandaj - tiu konstitucio ŝajnas naiva kaj eksmoda, eĉ idealisma. Sed en la nuna situacio, ĉu tiu volonta pacismo ne devus estiĝi internacia normo? Azio multon gajnus, anstataŭ efektivigi militajn ekzercojn, kiuj simias armitan konflikton.

KATSUMATA Makoto


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kontraŭkapitalisma diskurso veninta el la Sudo

La papo kontraŭ la “sterko de la diablo”

En septembro, la ĉefo de la katolika Eklezio vizitos Kubon kaj Usonon, laborinte por la realproksimiĝo de tiuj du landoj. Dum la du lastaj jaroj, Francisko, unua neeŭropa papo de post dektri jarcentoj, malcentrigis la rigardon de la Eklezio sur la mondon. Pioniro de “integra”, socie responsa ekologio, tiu argentina jezuita pastoro ankaŭ iras tikli la konsciencojn ĉe la Unuiĝintaj Nacioj.

ANTAŬ densa publiko kunveninta en la parko de ekspozicioj de Santa Cruz, la ekonomia ĉefurbo de Bolivio, blanke vestita homo mallaŭdegas “la ekonomion kiu mortigas”,“la kapitalon kvazaŭ-idolan”, “la senretenan ambicion de la mono kiu regas”. Tiun 9-an de julio, la ĉefo de la katolika Eklezio alparolas ne nur al la reprezentantoj de popol-movadoj kaj al tiu Latinameriko, kie li naskiĝis, sed al la mondo, kiun li volas mobilizi por ĉesigi tiun “subtilan diktaturon” kiu estas la “sterko de la diablo”*.

*  La papo reuzas ĉi tie esprimon de unu el la Patroj de la Eklezio, Basile de Césarée, asketa pioniro de la sociala kristanismo.

“Ni bezonas ŝanĝon”, proklamas la papo Francisko, antaŭ ol instigi la junulojn, tri tagojn poste en Paragvajo, “meti revolucion”. Jam en 2013, en Brazilo, li petis ilin “esti revoluciuloj, batali kontraŭflue”. De vojaĝo al vojaĝo, la roma episkopo disaŭdigas pli kaj pli fortan diskurson pri la mondo-stato, pri ĝia media kaj socia malboniĝo, uzante tre fortajn vortojn kontraŭ novliberalismo, tekno-centrismo, unuvorte kontraŭ sistemo kun malsanigaj efikoj: unuformigo de la kulturoj kaj “tutmondiĝo de indiferenteco”.

En la lasta junio, sammaniere, Francisko sendis al la internacia komunumo “urĝan inviton al nova dialogo pri la maniero konstrui la estonton de nia planedo”. En tiu priekologia encikliko “Laudato si” (“Estu laŭdata”), li alvokas ĉiun, kredanton aŭ ne, al revolucio de la sintenoj kaj mallaŭdas “strukture perversan sistemon de komercaj rilatoj kaj proprieto”. Teksto “samtempe kaŭstika kaj tenera”, kiu “verŝajne sukcesos ŝanceli ĉiujn nemalriĉajn legantojn”, opinias la New-York Review of Books*. En Francujo, 100.000 ekzempleroj de tiu eta libro forvendiĝis en ses semajnoj*

*  Bill McKibben, “The Pope and the planet”, The New York Review of Books, 13-a de aŭgusto 2015.
*  Papo Francisko, Loué sois-tu. Encyclique sur la maison commune (Encikliko ‘Laudato si’ pri la komuna domo), disponebla en Francujo ĉe pluraj eldonistoj (Bayard, Cerf, Artège, Salvator, ktp.), de 3 ĝis 4,50 euroj, kaj senpage sur Interreto (www.vatican.va).

Jen do papo, kiu certigas, ke alia mondo eblas, ne post la Lasta Juĝo, sed ĉi tie nun. Tiu superstelula papo, laŭ la ekzemplo de Johano-Paŭlo la 2-a (1978-2005), kontrastas kaj dividas: adorata de ekologiaj kaj alimondismaj figuroj (Naomi Klein, Nicolas Hulot, Edgar Morin) ĉar li “sanktigis la ekologian demandon” en “dezerto de la penso”*; diabligita de la ekstrem-liberaruloj kaj la klimat-skeptikuloj, kiuj kapablas diri ke li estas “la plej danĝera homo de la planedo”, kiel lin nomis polemikista ĵurnalisto de la tre konservativa TV-ĉeno Fox News.

*  “Naomi Klein prend fait et cause pour l’encyclique du pape”, 2-a de julio 2015, www.la-croix.com; “Nicolas Hulot: “Le pape François sacralise l’enjeu écologique””, L’Obs, Parizo, 28-a de junio 2015; “Edgar Morin: “L’encyclique ’Laudato Si’ est peut-être l’acte 1 d’un appel pour une nouvelle civilisation””, La Croix, Parizo, 22-a de junio 2015.

La kristanaj dekstrularoj maltrankvilas vidante papon kun maldekstra diskurso kaj tiom malmulte parolanta pri aborto. Kaj la ĉefartikolistoj de la laika maldekstro sin demandas pri la revolucia profundeco de tiu sudulo, unua neeŭropa papo depost la Siriano Gregorio la 3-a (731-741), kiu trovas skandala la fikomercon de la migruloj, alvokas subteni la grekojn kaj forĵeti la malabundo-planojn, nomas “genocido” genocidon (tiu de la armenoj), subskribas kvazaŭ-konkordaton kun la ŝtato Palestino, tuŝante per la frunto, kvazaŭ preĝo ĉe la muro de lamentadoj, la muron, kiun la israelanoj trudas al la palestinanoj (vidu ...) kaj alproksimiĝas de s-ro Vladimir Putin pri la siria demando, kiam la Okcidentanoj privilegias la sankciojn kontraŭ Rusujo pro la ukraina konflikto.

“Li remetis la Eklezion en la internacian ludon”, opinias Pierre de Charentenay, eksa ĉefredaktoro de la revuo Etudes, hodiaŭ specialisto pri la internaciaj rilatoj ĉe la roma jezuita revuo La Civilta Cattolica. “Li ankaŭ ŝanĝis ĝian vizaĝon. Li estas la defendanto de alimondismo! Kompare kun li, Benedikto la 16-a estas afabla knabo.” Lia antaŭulo, ja introvertita en teologio, ĉiam ema kondamni, aspektas grumblulo kompare kun la pardonema argentinano. Sed, pri la fundo, “lia forto estas precipe pridemandi la tutan sistemon”, opinias Pierre de Charentenay.

Jen kion precize diras tiu unua jezuita kaj amerika papo: la homaro responsas pri la ĝeneraligita malboniĝo kaj lasas la novliberalan kapitalisman sistemon detrui la planedon, “nian komunan domon”, semante la malegalecojn. Ĝi do devas disiĝi de ekonomio, el kiu, kiel diras la ekonomikisto kaj jezuito Gaël Giraud, “de Adam Smith kaj David Ricardo la etika demando estas ekskludita per la fikcio de la nevidebla mano” supozata reguligi la merkaton*. Ĝi nun bezonas “tutmondan aŭtoritaton”, devigajn normojn kaj, ĉefe, la inteligentecon de la popoloj, je la servo de kiuj necesas urĝe remeti la ekonomion. Ĉar la solvo, politika, troviĝas inter iliaj manoj, kaj ne inter tiuj de la elitoj, erarigitaj de la “miopeco de la reganto-logikoj”.

*  “Que penser des positions du pape sur l’économie?”, La Croix, 24-a de julio 2015.

Laŭ la papo, la media krizo estas unue morala krizo, rezulto de ekonomio kiu rompis siajn ligojn kun la homeco, kaj kie akumuliĝas ŝuldoj: inter riĉuloj kaj malriĉuloj, inter Nordo kaj Sudo, inter junuloj kaj maljunuloj. Ekonomio, kie “ĉio estas ligita”: malriĉo-ekskludo kaj forĵeto-kulturo, diktaturo de tujismo kaj konsumisma fremdiĝo, klimato-varmiĝo kaj glaciiĝo de la koroj. Tiel ke “vera ekologia aliro ĉiam transformiĝas en socian aliron”. Alvokita sin korekti kaj retrovi sinregon, la homaro devas do akiri “novan etikon de la internaciaj rilatoj” kaj “universalan solidarecon” - tion pledos Francisko ĉe la ĝenerala asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) la 25-an de septembro, okaze de la lanĉo de la Miljaraj Celoj por la disvolvado.

Sed ja, oni diros, ĉio tio ne estas vere nova. “Francisko enkadriĝas kun sufiĉe bela kontinueco en la perspektivo de la koncilio Vatikano la 2-a [kiu okazis inter 1962 kaj 1965 kaj kies celo estis malfermi la Eklezion al la moderna mondo]”, konstatas ekzemple en Romo s-ro Michel Roy, ĝenerala sekretario de la homhelpa reto Caritas Internacionalis. Fakte, la papo resendas al la Evangelio, revizitas la socialan doktrinon de la Eklezio ellaborita je la industria erao kaj, precipe, ligas siajn konvinkojn kun tiuj de la papo Paŭlo la 6-a (1963-1978), en kiu P. de Charentenay vidas lian “intelektan kaj spiritan majstron*.

*  Paul VI, inspirateur du pape François, Editions Salvator, Parizo, eldonota la 24-an de septembro 2015.

Unua papo de la tutmondiĝo kaj de la grandaj interkontinentaj vojaĝoj, Paŭlo la 6-a, sekvante la reformiston Johano la 23-a (1958-1963) estas tiu, kiu fizike eligis la papecon el Italujo, internaciigis la kardinalo-kolegion, multigis la ambasadejojn de la Apostola Seĝo kaj la duflankajn rilatojn kun ŝtatoj*. Tiu, kiu ankaŭ kondukis la Eklezion al transpaso de siaj mallarĝaj kompetentoj kiel ĝendarmo de la religiaj liberecoj, por igi ĝin “solidara kun la angoroj kaj ĉagrenoj de la tuta homaro*. Por Paŭlo la 6-a, la evoluado estis la nova nomo de la paco; paco komprenata ne kiel stato, sed kiel dinamika procedo de pli homeca socio, ebliganta kundividitan riĉaĵon.

*  La nombro de ŝtatoj kun kiuj la Apostola Seĝo havas rilatojn pasis de 49 en 1963 al 84 en 1978. Ĝi nun estas 180. Afganujo, Sauda Arabujo, Ĉinujo, Nordkoreujo kaj Vjetnamujo estas inter la dekkvino da landoj, kun kiuj ĝi ne havas rilatojn.
*  Philippe Chenaux, Paul VI, Editions du Cerf, Parizo, 2015.

Tamen, kvankam tio estas ja kontinueco, kaj eĉ, laŭ iuj, kvazaŭ rezulto de la granda katolika transformiĝo komencita en la 1960-aj jaroj, malfacilas ignori, ke la argentina papo kontrastas kun siaj antaŭuloj. Eĉ se ankaŭ ili ne estis avaraj je kontraŭliberalismaj diskursoj, la papecoj de la pola Johano-Paŭlo la 2-a kaj de la germano Benedikto la 16-a, , tiuj rigoro-papoj, estis karakterizataj de ilia doktrina ankrado. La lasta krome estis trafita de kelkaj “aferoj”, kiujn la vatikana administracio sufiĉe penis mastrumi, kiel ekzemple la skandalo VatiLeaks: diskonigado de konfidencaj dokumentoj akuzantaj la administracion de la Apostola Seĝo pri korupto kaj favorismo, aparte pri kontraktoj subskribitaj kun italaj entreprenoj.

La kaŭzoj de la nuna renoviĝo, kiujn oni povas proponi, estas dutipaj: la unuaj dependas de la kunteksto; la duaj dependas nur de la homo. “Sur la etiko-politika tereno, Francisko plenigas vakuon je la internacia nivelo”, konstatas François Mabille, profesoro pri politikaj sciencoj ĉe la universitata kaj politeknika Federacio de Lillo kaj specialisto pri la papa diplomatio. Li estas la papo de la periodo post la financa krizo de 2008, same kiel Johano-Paŭlo la 2-a estis tiu de la fino de komunismo. “Iniciante revizion de la sociala doktrino, Francisko enkondukas sisteman pensadon, tio estas penso, kie ĉio estas sistemo, kaj li sukcese okupas la merkat-segmenton de la nekonformisma atenta zorgado.” Estis urĝe, aldonas Mabille: “La tempo de la Eklezio ne plu estis tiu de la mondo. Ĉio iris multe tro rapide por Benedikto la 16-a. Estis neceso antaŭvidi kaj anticipadi, kaj ne nur reagi.”

Antaŭ ol skui la mondon, la nova papo do taŭzis sian domon. Adepto de sobreco, kiun li kundividas kun Francisko el Asizo, de kiu li pruntis la nomon, li instalis, se oni tiel povas diri, “normalan” papecon, kiun li volas ekzemplan. Li formetis la lastajn honorvestaĵojn de sia funkcio, kaj ekloĝis en duĉambra 70-kvadratmetra loĝejo, kiun li preferas al la luksaj papaj apartamentoj. La papo ŝatas simbolojn kaj ofte kunigas geston al parolo, kaj tio donas rezulton en nia socio de bildoj.

Tiel, kun bonkora familiareco, kiu ŝajnigas lin paroĥestro de la mondo, li aperas senpera, sponta, nomas katon kato — jen riske de kelkaj lingvaj diplomatiaj devojiĝoj, kiujn la proparolantoj kaj ambasadoroj sukcesas — aŭ ne — korekti. Nomumita de siaj samranguloj por profunde reformi la administracion, tio estas la ŝtat-aparaton de la Apostola Seĝo, li abrupte listigis dek kvin malbonaĵojn frapantajn la institucion, karakterizatan de klientismo laŭ la itala maniero. Inter tiuj plagoj: la “spirita Alzheimer-malsano” kaj, en la unua loko, la kutimo “sin kredi nemalhavebla”*...

*  “Les quinze maux de la curie, selon le pape François”, Le Monde, Parizo, 23-a de decembro 2014.
Nemarksisma teologio de liberiĝo

POR REGADI, Francisco arigis ĉirkaŭ si personan gvardion: ok spertaj prelatoj. Li lanĉis komisionojn por reformi la financojn kaj la komunikadon; multigis la postenojn de laikaj fakuloj por konsili lian administracion; kreis tribunalon en Vatikano por juĝi la episkopojn, kiuj protektis pedofiliajn pastrojn; li nomumis unuan dekkvinon da novaj kardinaloj, elektontoj de lia posteulo. La venonta papo estos elektita dum lia vivo, kiel tion deziris Benedikto la 16-a por si mem. Francisko tion rediris antaŭ ol iri viziti s-ron Evo Morales en Bolivio kaj s-ron Rafael Correa en Ekvadoro: li estas mem kontraŭ la “vivdaŭraj gvidantoj”...

Siajn novajn purpurajn “husarojn” (elitaj trupoj), la papo elektas inter tiuj, kiuj multe laboris, tie, kie la sociaj vundoj estas malfermaj, kiel en Agrigente, en la episkopejo de kiu apartenas Lampedusa, la insulo de la eksterleĝaj migradoj. Li iras trovi ilin en Azio, en la profundoj de Oceanio, en Afriko, en Latin-Ameriko, liberigante sin tiel de neskribitaj reguloj: ne plu da ĉefepiskopejoj, kiuj mekanike puŝis siajn episkopojn al la roma alta hierarkio, tiel pliigante la pezon de Eŭropo en la konklavo kaj, ene de ĝi, tiun de Italujo*.

*  El la 113 elektanto-kardinaloj, kiuj elektis Franciskon en marto 2013, 59 estis eŭropanoj, inter kiuj 28 italoj.

“Tiu papo rompas la tabuojn, piedbatas la formikejon, ne tre singarde, konstatas franca diplomato, observanto de la papa agado. Li komprenis, ke li estas ŝtatestro. La funkcio lin kaptas. Li estas pragmata kaj tre politika.” Ĉio tio influas la Eklezion, ĉar Francisko ja “estas” la Eklezio, kiel li mem memorigis, ne sen malica pia mildeco de jezuito “iomete ruza” (li mem tiel difinis sin), al tiuj, kiuj maltrankvile sin demandis, ĉu la institucio sekvas lin.

“Ĉiuj sin premas por vidi lin!”, ĝojas papa konsilisto de la alia flanko, la flanko de la ambasadejoj. Ene de du jaroj, pli ol cent ŝtatestroj estis akceptitaj en Vatikano. Iuj serĉas ĝian mediacion: Usono kaj Kubo, kies realproksimiĝon li faciligis; Bolivio kaj Ĉilio, en konflikto pri la aliro de la unua al la oceano (vidu: ... ); kaj ĝis la gerilo de la Fortoj Armitaj Revoluciaj de Kolombio (FARK), kiuj, kiam li pasis en Kubo, petis ke li intervenu iliafavore... Plenumataj estu la deziroj de la papo, kiu remalfermas en Romo oficejon de papa mediacio. Sed la sukceso ne estas garantiata: en junio 2014, preĝigi kune, sub rigardo de amaskomunikiloj, la palestinan prezidanton Mahmud Abbas kaj la israelan prezidanton Ŝimon Peres en la vatikanaj ĝardenoj ne malhelpis la israelajn mortigajn atakojn al Gazao unu monaton poste.

Naskiĝinta en Argentino Jorge Mario Bergoglio, Francisko “estas la unua papo, kiu vere komprenas la sud-sudajn interŝanĝojn, ĉu temas pri materiaj havaĵoj aŭ pri simbolaj religiaj havaĵoj, opinias Sébastien Fath, membro de la Grupo socio, religioj, laikecoj (GSRL) de la Nacia Centro de Scienca Esplorado (CNRS en la franca). Li scias, ke afrikaj predikantoj havas ligojn kun brazilaj Eklezioj, ke la indianaj jezuitoj iras kiel misiistoj en Afrikon.” Li estas “perfekta Latino... kiu ne parolas la anglan”, kompletigas s-ro Roy, ĉe Caritas. Nepo de piemontaj enmigrintoj, “li pensigas pri eŭropa papo, kiu estus forlasinta Eŭropon: Eŭropon sen estonto!”, daŭrigas nia franca diplomato. “Li ne havas, se diri precize, geopolitikan vizion de la mondo”, precizigas s-ro Roy. Mondo, kiun li cetere malmulte konas: Francisko preskaŭ ne vojaĝis antaŭ la papeco. “Li unue montras perfingre sistemon, materialisman, bazitan sur la antaŭenigo de individuo, kiu detruas la tradiciajn solidarecojn kaj faligas la plej malfortajn en malriĉecon.” Por la papa konsilisto, “li estas averto-lanĉisto!”.

Antaŭe knabo de la popolaj kvartaloj de Bonaero, Bergoglio tamen havas sian propran geografion de la spaco: ne tiom kontraŭeco inter Sudo kaj Nordo, kiom inter centro kaj “periferioj”, ĉu spacaj (malriĉaj landoj, ĉirkaŭurboj, ladurboj) aŭ ekzistecaj (nestabilaj aŭ portempaj enloĝantaroj, ekskluditoj, malliberuloj, ktp.). Ekzistas, en tiu vizio, multaj periferioj en la Nordo kaj koloniismaj vizaĝoj en la tutmondigitaj cirkvitoj; kaj ja tie li volas, ke lia Eklezio prioritate laboru.

Bergoglio elektis sian tendaron: tiun de la “prefer-krea opcio por la malriĉuloj” kaj la “etuloj”, kiujn, en siaj paroladoj, kiel en Santa Cruz, li persone alkroĉas: “ĉifonulo”, “rubaĵkolektanto”, “strat-vendisto”, “transportisto”, “ekskludita laboristo”, “minacata kamparano”, “subpremita indiĝeno”, “persekutata migrulo”, “fiŝisto, kiu apenaŭ povas rezisti al la subjugigo de la grandaj kompanioj”... Oni diras, ke li estas pastoro kun tre fortaj misiistaj elanoj. Ne diplomato. Ĉu tio estas problemo? Por tio, estas... diplomatoj, pilotataj de la sperta ŝtat-sekretario de Vatikano, Pietro Parolin, antaŭe la taskito de malfacilaj misioj en Venezuelo, en Nordkoreujo, en Vjetnamujo aŭ en Israelo.

La sinodo pri familio baldaŭ finiĝos

“LA PAPO estas konvinkita, ke la estontecon faros tiuj, kiuj estas surterene”, rekonas s-ro Roy. Li ne fidas la organizaĵojn (inkluzive la sian!), kies devojiĝoj kondukas, laŭ li, al la sterileco de la memreferencaj diskursoj malproksimaj de la realoj. Tio igas lin gvidanto kun homa kaj manaĝera aliro de la bazo al la supro, konstatas la diplomatoj, dum liaj antaŭuloj estis orientitaj de la pinto al la bazo, per la transcendeco. “Mi petas de vi preĝon, kiu estas la beno de la popolo por ĝia episkopo”, diris Francisko al la fideluloj sur la placo Sankta Petro, inversigante la rolojn, la tagon de sia elekto.

Tiu ligiteco al la loĝantaroj, kiu donas al li popolismajn akcentojn (li estis proksima de grupo de la peronista junularo*), li ĝin koncepte ankras en la teologio de la popolo, argentina nemarksisma branĉo de la teologio de la liberiĝo*. Ĉu la teologio de la popolo? “Teologio por la popolo kaj ne per la popolo, resumas Pierre de Charentenay por marki la diferencon. La papo faras kvazaŭ-reinterpretadon, popolan kaj kulturan, de la teologio de liberiĝo.” Kvankam mezza voce (nelaŭta), tio restas tamen rerajtigo kaj rehonorigo. Deveninta de la latinamerika alproprigo de Vatikano-2 en la 1970-aj jaroj, la teologio de liberiĝo estis malamata de Benedikto la 16-a kaj Johano-Paŭlo la 2-a pro ties markseca aliro. En septembro 2013, Francisko akceptis en privata aŭdienco, en Romo, unu el ĝiaj famaj fondintoj, la perua pastro Gustavo Gutierrez. En majo 2015, li deklaris beata lian moŝton Oscar Romero, la ĉefepiskopon de San Salvador murditan en 1980 dum sia meso fare de ekstremdekstraj aktivuloj. Liaj antaŭuloj ne konsideris urĝa antaŭenigi la proceduron. Laŭ s-ro Leonardo Boff, unu el la brazilaj ĉefoj de la movado, la vidado de Francisko devenas de la “granda heredaĵo de la teologio de liberiĝo”. Lia regado eĉ povus malfermi “dinastion de papoj el la Tria mondo”*.

*  Bernadette Sauvaget, Le Monde selon François. Les paradoxes d’un pontificat, Editions du Cerf, Parizo, 2014.
*  Juan Carlos Scannone, Le Pape du peuple. Bergoglio raconté par son confrère théologien, jésuite et argentin, entretiens avec Bernadette Sauvaget, Editions du Cerf, 2015.
*  “Mientras viva Ratzinger, no es bueno que Francisco me reciba en Roma”, El País, Madrido, 23-a de julio 2013.

Sed Bergoglio kontrastas ankaŭ ĉar li estas vera ĉefo de Eklezio, gvidanta papo, la unua kiu konkrete havis teritoriajn responsojn, je nacia nivelo. De 2005 ĝis 2011, li estis prezidanto de la argentina episkopa Konferenco*. Sekve, “la trupoj [en Vatikano] estas multe pli bone organizataj, konstatas roma observanto, kaj lia personeco, lia persona engaĝiĝo, revigligis la diplomation de la Apostola Seĝo”.

*  (14) Ĉe la jezuitoj, li estis inter 1973 kaj 1978, en la epoko de la generalo Jorge Rafael Videla, juna ĉefo de la Compagnie de Jésus (Jezuita komunumo) en sia lando. Polemiko, ne dokumente apogita, akuzas lin pri manko de firmeco fronte al la diktaturo.

Kiel gvidanto, Francisko difinis celon al sia transnacia kompanio. Lerte, li diversigis la agmanierojn laŭ la celato. Al la vasta mondo, li donas al sia projekto la konatan melodion de la “katolika internaciismo”*: partopreni en la pacigo de interŝtataj rilatoj, progresigi demokration, insisti pri la strukturoj de internacia dialogo, pri justeco por la popoloj, la malarmigo, la internacia komuna havaĵo; ĉiuj temoj, kiuj foje donas al la katolika Eklezio aspektojn de neregistara organizaĵo (NRO). Kaj interne, al siaj kolegoj kardinaloj, kiuj estis lin elektontaj, la argentina jezuito memorigis la esencon: prediki kaj propagandi kristanismon, kompreneble. Sed ankaŭ elirigi la Eklezion el ĝi mem, el ĝia “teologia narcisismo”, por iri tuj al la “periferioj”*.

*  “L’internationalisme catholique”, Diplomatie. Les grands dossiers, n-ro 4, Parizo, aŭgusto-septembro 2011.
*  Parolado de Jorge Mario Bergoglio antaŭ la ĝeneralaj kongregacioj tuj antaŭ la kunveno de la konklavo, kiu elektis lin papo la 13-an de marto 2013. La teksto, unue sekreta, estis diskonigita kelkajn monatojn poste, kun la permeso de la papo, de la kardinalo Jaime Ortega, ĉefepiskopo de Habano.

Kelkaj ŝajne ne mezuris al kiu ili donis la ŝlosilojn. Ĉar por prediki la evangelion, Francisko ne uzas sian krucon, kiel Johano-Paŭlo la 2-a, kiu jam en sia unua prediko, atakis: “Ne timu! Malfermu la pordojn al Kristo (...), malfermu la landlimojn de la ŝtatoj, de la politikaj kaj ekonomiaj sistemoj*...” La argentina papo havas alian politikan senson. Li ne timas laborigi la Eklezion kun la popolaj movadoj, kiuj tute ne kundividas lian kredon. Li komprenis, ke, kvankam universala, la Eklezio ne plu estas la centro de la mondo — eble nur “spertulo pri humaneco”, kiel ĝin prezentis Paŭlo la 6-a.

*  Vd. Peter Hebblethwaite, “Le rêve polonais d’une chrétienté restaurée”, Le Monde diplomatique, majo 1998.

Ĉi tiuj novaj inklinoj ne kaŝas la malfacilaĵojn. En Mez-Oriento, kie Francisko, en 2013, lanĉis la revenon de la vatikana diplomatio alvokante al paco en Sirio, kiam Francujo kaj Usono volis batali kontraŭ la reĝimo de s-ro Bachar Al-Assad, la Apostola Seĝo finfine devis cedi fronte al la urĝeco: unu jaron poste, li petis la Unuiĝintajn Naciojn “ĉion fari” por kontraŭstari la perfortaĵojn de la Organizo de la Islama Ŝtato (OIŜ), responsa pri kvazaŭ antaŭen-iranta genocido”, kiu trudis la kristanojn fuĝi. La fundamentistojn ne interesas la interreligia dialogo.

En Azio, regiono perceptata kiel kuŝejo de disvolvado, la vatikana diplomatio ne progresas. La rilatoj kun Vjetnamujo plivarmiĝas, sed en Ĉinujo, tuta katolika grupo (tendenco), regata de la Asocio patriota de la ĉinaj katolikoj, ŝtata strukturo, daŭre estas ekster la aŭtoritato de la roma episkopo. Ja Francisko faris klopodojn por flatlogi la prezidanton Xi Jinping — evitante aparte viziton al la Dalaï-lamao — kaj rekonis episkopan konsekron okazintan en julio en Anyang (provinco Henan), kio ne okazis de tri jaroj. Sed la realo estas tre for de la misiulaj revoj: en la ĉi-lastaj monatoj, raportas la agentejo Eklezioj de Azio, la ĉinaj aŭtoritatuloj detruigis dekojn da krucoj sur la preĝejoj, tro intence videblaj, aparte en la provinco Zhejiang. Fine, en Barato, la eteta katolika malplimulto (2,3% de la loĝantaro) regule suferas atencojn kontraŭ havaĵoj kaj personoj.

La obstakloj, por Francisko, ne troviĝas nur en foraj nekristanaj landoj. En Usono, kie li esprimiĝos la 24-an de septembro antaŭ la Kongreso, lia populareco multe suferis: de 76% de favoraj opinioj en februaro, ĝi falis ĝis 59% en julio, post la encikliko kaj la parolado de Santa Cruz, precipe ĉe la respublikanoj (45%)*. La tono, same kiel la fundo, malbone akceptiĝas. Oni riproĉas al li lian latinamerikan altiron, lian malmultan konsideron pri tio, kion kapitalismo povis alporti al la malriĉaj landoj, aŭ liajn predikojn, kiuj ne proponas solvojn*. Maldekstre, oni suspektas ĉarmigo-manovrojn por sukcesi englutigi pli amarajn pilolojn. Oni rimarkas, ke li plutenas la doktrinan oponon al kontraŭkoncipo kaj ne evoluigas la oponon al uzo de kondomo por lukti kontraŭ aidoso. Ke li ignoras la konsekvencojn de la kreskeganta demografio, same problemiga kiel la konsumerismo. “La demografia kresko plene akordigeblas kun integra kaj solidara disvolvado”, li male asertas. La konservativuloj malafable resendas lin al liaj teologiaj kaj moralaj taskoj. “Mi ne tenas mian ekonomian politikon de miaj episkopoj, de mia kardinalo aŭ de mia papo”, deklaris s-ro Jeb Bush, respublikana kandidato al la Blanka Domo konvertita al katolikismo antaŭ dudek jaroj*. La papo ne ofendiĝas pri tio: “Ne atendu el tiu papo recepton”; “La Eklezio ne pretendas (...) substitui sin al la politiko.”

*  Opini-enketo Gallup, 22-a de julio 2015.
*  “In fiery speeches, Pope renews critiques on excesses of global capitalism”, International New York Times, Parizo, 13-a de julio 2015.
*  “Jeb Bush joins Republican backlash against Pope on climate change”, The Guardian, Londono, 17-a de junio 2015.

Pli ĝenerale, multaj opinias, ke Francisko alfrontos malfacilaĵojn pri la demandoj koncernantaj la socion, pri kiuj vatikano tre mallaŭte aŭdiĝas de du jaroj. En 2014, li malfermis skatolon de Pandora, petante la episkopojn kunvenintajn en sinodo, labori pri la familio. La laboroj finiĝos en oktobro 2015. Plurfoje, Francisko ŝajnis pledi por evoluo de la demando, tre tikla en la institucio, de la eksedzoj reedzigitaj, kiuj nun ne rajtas komunii; aŭ pri samseksemo — lia tre laŭta “Kiu mi estas, por juĝi?”, kiu tamen ne malhelpis, ke li interrompis, ĉi-printempe, la proceduron de nomumado ĉe la Apostola Seĝo de nova franca ambasadoro, kies seksa orientiĝo estis publike kritikata, aparte de la papa administrantaro.

Interne, multaj sin demandas, kiel li elturniĝos. Li volas forlasi la roman centralismon, disvolvi interkonsiliĝon, redoni al la episkopaj konferencoj ilian parton de doktrina aŭtoritato, antaŭenigi enkulturiĝon de la liturgio... Sufiĉe por ŝanceli la unuecon de lia Eklezio. Sed li jam estas 78-jara... Kaj la roma administrantaro, mondo kiun li tute ne konis, oponas belan reziston. “Li troviĝas antaŭ neregebla situacio, observas Pierre de Charentenay. La plugilo blokiĝis en malfacila grundo.” Por la familio, Francisko alvokas miraklon. Kaj pri la cetero, nenio indikas nun, ke tiu ĝena papo sukcesos.

Jean-Michel DUMAY


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Unuiĝo de malabundo kaj informadiko

Rezisti al la “uberigado” de la mondo

Transformante simplajn posedantojn de veturilo en senstatusajn laŭokazajn ŝoforojn, la societo Uber ne nur kaŭzis koleron de la profesiaj taksiistoj: ĝia nomo de nun simbolas la ligon ekzistantan inter la novaj teknikaroj kaj malriĉeco. La sukceson de la gigantaj kompanioj de la Silicon Valley akompanas ondo de malreguligado. Ĉu ne estas tempo, ke la politikaj gvidantoj reiniciatu?

DE PRESKAŬ DEK JAROJ ni estas ostaĝoj de du renversiĝoj. La unua venas de Wall Street*; la dua, de la Silicon Valley*. Ili perfekte kompletigas unu la alian , por ludi la bonan, reciproke malbonan policanojn: Wall Street predikas mankon kaj malabundon; Silicon Valley ekzaltas abundon kaj novaĵon.

*  Wall Street estas strato de Nov-Jorko en la centro de la tiel nomata financa kvartalo. Ĉe ĝia numero 11 troviĝas la novjorka akcia Borso New York Stock Exchange, konsiderata la plej grava de la mondo. La nomo de la strato iĝis sinonimo de tiu borso-jmc.
*  Silicon Valley aŭ Silicia Valo estas la nomo de la suda rando de la Golfo de San-Francisko en Kallifornio (Usono). Ĝi ampleksas la valon de S-ta Klaro kaj duonon de la Duoninsulo de San-Francisko, kie estas alta denseco de elektronikaj kaj komputilaj firmaoj-jmc.

Unua renversiĝo: la tutmonda financa krizo, kiu rezultigis savon de la banka sistemo, transformis la socialan ŝtaton en ruino-kampon. La publika sektoro, lasta remparo kontraŭ la antaŭeniroj de la novliberala ideologio, eliris el tio vundita, kelkfoje eĉ tute neniigita. La publikaj servoj, kiuj pretervivis la buĝetajn reduktojn, estis devigitaj altigi siajn tarifojn aŭ eksperimenti novajn taktikojn por pluvivi. Iuj kulturaj institucioj tiel devis, manke de alia pli bona solvo, alvoki la malavarecon de la publiko, uzante la partoprenigan financadon: la malaperintaj publikaj subvencioj lasis nur du eblajn elektojn: merkat-demagogio aŭ morto.

La dua renversiĝo, male, estas sufiĉe ŝatata. En tiu kazo, kie temas pri ĉion ciferecigi kaj konekti al la Interreto — tute normala fenomeno, laŭ la kapitalistaj investistoj-, la institucioj devas elekti inter novaĵo kaj morto. La Silicon Valley certigas al ni, ke la magio de teknikaro tute nature enŝteliĝos en ĉiuj aspektoj de nia vivo. Laŭ ĝi, oponi la novaĵon signifas rezigni la idealojn de la Lumoj. Gvidantoj de Guglo (Google) kaj de Vizaĝlibro (Facebook), s-roj Larry Page kaj Mark Zuckerberg, laŭdire estas la Diderot kaj Voltaire de nia tempo — reenkorpigitaj en teknoŝatantajn kaj nesocialajn entreprenistojn.

Sed okazis tiu stranga aĵo: ni komencis kredi, ke la dua renversiĝo havis neniun rilaton kun la unua. Oni tiel raportis pri la sukceso de la Amasaj kursoj malfermataj sur la Interreto (massive open online courses — MOOC) sen elvoki la masivajn buĝetreduktojn, kiuj, samtempe, suferigis la universitatojn. Ne, la MOOC-febro estis nur natura konsekvenco de la novaĵo iniciatita de la Silicon Valley! La entrudiĝistoj (hackers), fariĝintaj entreprenistoj, ekhavis la ideon “renversi” la universitaton same kiel ili antaŭe renversis la kampojn de muziko kaj de ĵurnalismo.

Same, oni konsideras kvazaŭ ekzistus neniu ligo inter, unuflanke, la multiĝo de la programaroj inventitaj por sekvi nian sanstaton kaj, aliflanke, la problemoj, kiun maljuniĝanta loĝantaro, jam suferanta pro trodikeco kaj aliaj kronikaj malsanoj, kaŭzas al malfortigita sansistemo: ne, tiu lasta nur trairas sian “Napster-momenton”*. Abundas tiaj ekzemploj, kiuj montras, ke la ekzalta rakonto de la teknika renversiĝo eklipsis tiun, multe pli deprimigan, de la politika kaj ekonomia ĥaosigo.

*  Napster estas la nomo de la retejo de kundivido de muziko-dosieroj, kies sukceso, komence de la 2000-aj jaroj, blovis panikon en la disko-industrion.

Sed necesas substreki, ke tiuj du fenomenoj estas forte interligitaj, kaj ke la fono de la noveco ne estas alloga. Jen ilustro el Barcelono: Same kiel multaj kulturaj institucioj, klubo de stand-up (humura unuaktora prezento), la Teatreneu ricevis malpli da publiko de post kiam la registaro, provanta satigi siajn financ-bezonojn, decidis altigi la imposton el la biletvendoj de 8% ĝis 21%. La administrantoj de la Teatreneu tiam trovis sagacan solvon: partnere kun la reklam-agentejo Cyranos McCann, ili ekipis la dorsapogilon de ĉiu fotelo per modernegaj tabulkomputiloj, kapablaj analizi la vizaĝesprimojn. Kun tiu nova modelo la spektantoj povas eniri senpage, sed devas pagi 30 centimojn por ĉiu rido rekonita de la tabuleto — maksimuma tarifo estas 24 eŭroj (tio estas 80 ridoj) por unu spektaklo. Sekve la meza prezo de bileto kreskis je 6 eŭroj. Movebla programaro faciligas la pagon. Krome, vi povas kundividi kun viaj amikoj fotojn de via vizaĝo rideganta. La vojo de ridego al viruso neniam estis tiel mallonga.

El la vidpunkto de la Silicon Valley, tio estas perfekta ekzemplo de bona “renversiĝo”: la multiĝo de inteligentaj kaptiloj konektitaj al la Interreto kreas novajn modelojn de entreprenoj kaj novajn enspezofontojn. Krome, ĝi kreas novajn dungojn ĉe la perantoj, la fabrikantoj de materialo kaj kreantoj de programaroj. Neniam estis tiel simple aĉeti servojn kaj produktojn: niaj inteligentaj telefonoj tion faras por ni. Baldaŭ niaj identecaj kartoj kapablos fari same: MasterCard jam faris interkonsenton kun la niĝeria registaro por lanĉi identecan karton ankaŭ funkciantan kiel kreditkarton.

Problemoj kiuj ne ekzistas

LAŬ LA SILICON VALLEY, tio estas nenio alia ol teknika novigo. Temas pri profunde ĥaosigi la kontantan monon. Tiu klarigo povas kontentigi, eĉ allogi entreprenistojn kaj risko-kapitalistojn, sed kial ĉiuj devus akcepti ĝin sendiskute? Nur tiuj, kiuj estas blindigitaj de la amo al novigo — la vera religio de nia tempo — ne vidas ĝian veran prezon: la fakto ke, almenaŭ en Barcelono, arto fariĝis pli kosta. Tiu teknocentra kadro, kaŝante la ekziston de la financa perturbo, maskas la naturon kaj la kialojn de la okazantaj transformoj. Ni ĝoju, ke ni povas aĉeti pli, kaj pli facile. Sed ĉu ni ne devas maltrankviliĝi pro tio ke, danke al tiu sama infrastrukturo, estas ankaŭ milfoje pli facile debiti nian bankkonton?

Estas verŝajne sufiĉe da mono gajnebla per la renverso de la monbiletoj. Sed ĉu tio estas dezirinda? La kontanta mono, kiu ne lasas spuron, estas efika barilo inter la kliento kaj la merkato. Plejmulte de la transakcioj faritaj per monbiletoj estas unuopaj, ĉar ili ne estas ligitaj unu kun la aliaj. Kiam oni pagas per sia poŝtelefono, aŭ kiam nia portreto estas registrita por la posteuloj, aŭ eĉ kundividita sur socia reto, oni produktas spuron, kiun la reklamistoj kaj aliaj entreprenoj povas ekspluati.

Ne estas hazardo cetere, ke reklamkompanio estas la iniciatanto de la barcelona eksperimento: la registrado de ĉiu transakcio estas bona rimedo por kolekti datumojn, kiuj estos uzataj por personigi reklamojn*. Kio signifas, ke neniu el niaj elektronikaj transakcioj reale neniam finiĝas: la datumoj, kiujn ĝi produktas, ebligas ne nur sekvi niajn spurojn, sed ankaŭ establi ligon inter agoj, kiujn oni eble preferus lasi apartigitaj. Subite via rideg-sesio en stand-up-klubo estas rilatigita kun la libroj, kiujn vi aĉetis, kun la retejoj, kiujn vi vizitis, la vojaĝoj, kiujn vi faris, la kalorioj, kiujn vi konsumis. Unuvorte, kun la novaj teknikaroj, ĉiuj viaj agoj kaj faroj integriĝas en unu profilo monigebla kaj cele modifebla.

*  Vd Marie Bénilde, “Metoda postkurado de la retuzanto revolucias reklamadon”, Le Monde diplomatique en esperanto, novembro 2013.

Tiu ŝanĝego okazas tra modernaj teknikaroj, sed originas aliloke. Faciligata de la politikaj kaj ekonomiaj krizoj, ĝi profunde influos nian vivmanieron kaj niajn sociajn rilatojn. Ŝajnas malfacile konservi valorojn kiel solidarecon en teknika ĉirkaŭfono bazita sur spertoj personigitaj, individuaj kaj unikaj. La Silicon Valley ne mensogas: nia ĉiutaga vivo estas ja ĥaosigita; sed per fortoj multe pli insidaj ol la ciferecigo aŭ konektigo. La novigo-fetiĉo ne devas esti preteksto por pagigi al ni la koston de la lastatempaj ekonomiaj kaj politikaj malordaĵoj.

Tion ja komprenis la taksi-ŝoforoj alfrontitaj al la kresko de Uber, entrepreno kiu proponas al neprofesiaj homoj dezirantaj kroman enspezon transformi sian veturilon en taksion, kaj ilin konektigi kun klientoj. Grave premitaj pro la konkurenco, la profesiuloj protestis. Kiam la reguligaj aŭtoritatoj, de Barato ĝis Francujo, atakis Uber, la kalifornia kompanio lanĉis ĉarmigan operacion. Ĝiaj mastroj, kiuj estis tiom agresemaj kaj surdaj je la kritikoj, nun laŭte diras, ke necesas reguligi la sektoron. Ili ŝajnas ankaŭ kompreni, kial ilia entrepreno estas facile malŝatata: ĝiaj praktikoj estas simple tro aĉaj. Lastan vintron, sub la fajro de kritikoj, Uber estis devigita rezigni pagigi al la klientoj eksternormajn tarifojn kiam la mendo kreskas dum pint-periodo. Sed ne estas ĉio. En genia reklam-ago, ĝi ankaŭ proponis al unu el siaj plej firmaj kontraŭuloj, la urbon Bostono, aliri al la trezoro, kio estas la (anonimigitaj) datumoj rilataj al la itineroj, por helpi ĝin limigi la trafik-ŝtopiĝojn kaj plibonigi la urban aranĝadon. Kaj estas kompreneble nur koincido, ke la ŝtato Masaĉuseco, kie troviĝas Bostono, antaŭ nelonge rekonis laŭleĝaj la platformojn de Uber, eliminante tiel unu el la ĉefaj obstakloj, kiuj ĝenas Uber...

Uber sekvas la poststrion de pli modestaj ekfirmaoj (startup), kiuj igas siajn datumojn alireblaj al la urboplanistoj kaj al la urbaj instancoj, dume tiuj lastaj kontente asertas, ke kun tiuj informoj, la urboplanado fariĝos pli empiria, pli partopreniga, pli noviga. Pasintan jaron, la regio de la publikaj transportoj en Oregono faris interkonsenton kun Strava (tre populara programaro por inteligentaj poŝtelefonoj, kiu sekvas la movojn de la biciklistoj), kaj pagis altan sumon por aliri al la datumoj pri la itineroj de la biciklantoj uzantoj de la programaro, cele al plibonigo de la biciklaj padoj kaj imagi alternativajn vojojn.

La fakto, ke Uber aperas kiel rezervujo de datumoj nemalhaveblaj por urboplanistoj, estas tute konforma al la solvisma ideologio de la Silicon Valley, kiu konsistas urĝe solvi per cifereca rimedo problemojn, kiuj ne prezentiĝis, aŭ almenaŭ ne en ĉi tiu maniero. Ĉar la entreprenoj pri teknikaroj akaparis unu el la plej valoraj nunaj resursoj, la datumojn, ili fariĝis mastroj kaj dominas la urbo-instancojn senigitajn tiom je mono, kiom je imagpovo, kaj povas prezentiĝi kiel bonfaraj salvantoj de la palaj burokratoj de la administracioj.

Problemo estas, ke la urboj, kiuj ludas amikecon kun Uber riskas disvolvi grandan dependecon je ĝiaj datumaj fluoj. Kial akcepti, ke la entrepreno fariĝu la sola peranto pri la temo? Anstataŭ lasi ĝin elsuĉi ĉiujn informojn rilatajn al la transporto, la urboj devus provi akiri tiujn datumojn per propraj rimedoj. Poste, ili povus permesi al la entreprenoj uzi ilin por establi siajn servojn. Uber estas efika ĉar ĝi regas la produkto-fonton de la datumoj: niaj telefonoj diras al ĝi ĉion, kion ĝi bezonas por plani itineron. Sed se la urboj ekregus tiujn datumojn, la entrepreno, kiu posedas preskaŭ neniun aktivon, ne atingus la 40 miliardojn da dolaroj, kiuj estas ĝia nuna valorigo. Oni rajtas dubi, ke estas tiom koste konstrui algoritmon kapablan kontaktigi la mendon kaj la oferton... Verŝajne sub la premo de la taksi-kompanioj, urboj kiel Nov-Jorko kaj Ĉikago ŝajnas fine kompreni, ke necesas reagi: ambaŭ el ili provas lanĉi centralizitan programaron, kapablan sendi tradiciajn taksiojn kun sama efikeco kiel Uber. Krom malhelpi la dominadon de ĉi-lasta, la programo malhelpos ke la datumoj pri la itineroj fariĝu kosta varo — kiun la urboj devas aĉeti.

Sed la vera defio estas scii, kiel funkciigi tiujn programarojn kun aliaj transportrimedoj. La vidado de Uber nun aperas klare: vi lanĉas la programon sur via poŝtelefono kaj aŭto venas preni vin. Diri, ke tio ne elmontras multe da imagkapablo estas tre sub la realo. Tiu aliro funkcias en Usono, kie oni malmulte paŝas kaj kie la publikaj transportiloj apenaŭ ekzistas. Sed kial tiu modelo devus konveni al la cetera mondo? Ja piediro donas neniun profiton al Uber, sed tio ne estas kialo por ekskludi tiun ir-manieron. La kritiko de la solvismo perfekte aplikiĝas ĉi tie: tiu ĉi ne nur donas tro mallarĝan difinon de la sociaj problemoj, sed ĝi tion faras kutime laŭ maniero, kiu profitas precipe al la inventintoj de la “solvo”.

Kiu posedas la datumojn mastras la transportojn

IMAGU, ke la programaro evoluigita de via urbadministracio povas informi vin pri ĉiuj disponeblaj transport-eblecoj (ekskluzive de Uber): vi povus preni la biciklon, kiu atendas vin ĉe la stratangulo, salti en buseton, kies itinero estus adaptita al via celloko kaj al tiu de la aliaj pasaĝeroj, kaj poste piediri la ceteran distancon por ĝui la ĉarmon de la kvartal-bazaro. Kelkaj urboj jam lanĉis tiajn projektojn. Helsinko, kunlabore kun la ekfirmao Ajelo, kreis Kutsuplus, stranga hibrido de Uber kaj tradicia sistemo de publika transporto. Pasaĝeroj mendas per sia telefono navedon, kaj la programo kalkulas la plej bonan manieron konduki ĉiujn al sia celloko, per realtempaj datumoj. Ĝi ankaŭ liveras takson de la vojaĝtempo, kun Kutsuplus same kiel per aliaj transport-manieroj.

La sukceso de tiaj projektoj dependas de pluraj faktoroj. Unue, la urbadministracioj ne devas konsideri Uber kiel la solan rimedon plibonigi la efikecon de la publikaj transportoj, kaj eĉ malpli redukti la trafikŝtopiĝojn (kaj ni certas,ke la datumoj, kiujn ĝi provizas, neniam indikos, ke necesas malpli da taksioj sed pli da biciklaj vojoj aŭ piediraj padoj). Due, la luktojn koncernantajn la publikajn servojn gajnos tiuj, kiuj posedas la datumojn kaj la kaptilojn kiuj produktas ilin. Lasante ĉion tion al Uber-, aŭ, eĉ pli malbone, al la gigantaj teknikar-entreprenoj, kiuj provas akapari parton de la profita merkato de la “inteligentaj urboj”-, oni rezignas pri eksperimentoj, kiuj ebligus al la urboj organizi siajn transportojn laŭ sia plaĉo.

La partnereco inter Uber kaj la urbo Bostono levas krome politikan demandon: ĉu oni povas permesi al Uber “posedi” la datumojn de siaj klientoj, egale ĉu ĝi uzas ilin kiel atuton en siaj intertraktadoj kun la urbadministracioj, aŭ ĉu ĝi vendas ilin al la plej paganto? Uber, sen demandi iun ajn, simple respondis jese. Same kiel Guglo kaj Vizaĝlibro jam faris antaŭ ol ĝi.

La realo estas tamen pli nuanca, interalie ĉar la kaptiloj integritaj en la publikaj infrastrukturoj povas sufiĉe facile reprodukti tiujn datumojn. Imagu, kion kapablus reto kombinanta aŭtomatajn legilojn de aŭto-ciferplatoj, inteligentajn ŝoseojn kaj trafiklumojn: ĝi povus trovi kaj sekvi la veturilojn, ekzakte kiel faras la inteligentaj telefonoj de iliaj stirantoj kaj pasaĝeroj. Ni ne celas rekomendi plifortigon de la kontroloj, sed simple substreki, ke Uber pretendas posedi datumojn, kiuj ne apartenas al ĝi.

Uber devenas de Kalifornio, regiono fama pro la malbonkvalito de ĝiaj publikaj transportoj, sed tio ne estas kialo kredi, ke la individuaj motor-veturiloj estas la estonteco de transportoj. Tio bedaŭrinde povus okazi pro la malkresko de la investoj en la publikaj infrastrukturoj. La solvo estus tiam restarigi ilin kaj, por tio, lukti kontraŭ la buĝet-reduktaj politikoj.

Evgeny MOROZOV


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

De Bretonujo al Nov-Zelando

Ĉinujo postulas lakton

Meze de la agrokultura krizo, la anonco de naskiĝo de giganta fabriko de laktopulvoro en Carhaix, en Bretonujo (Francujo), estis relative bone akceptata. Financita de ĉina industriisto el Shandong-provinco, ĝi celas respondi al la bezonoj de la ĉinoj, kiuj tre preferas la importitan lakton, depost la melamino-skandalo, en 2008. Tra la tuta mondo homoj aktivas por kontentigi tiun bezonon.

EN LA KOMERCA zono (ZAC) de Kergorvo, ĉe la eniro de Carhaix (Bretonujo), 500 laboristoj aktivas sur konstruejo. Antaŭ januaro 2016, ĉi tie staros lakto-fabriko: “Industria ilo sen ekvivalento en Eŭropo, kun 250 dungofertoj” fiere skribas Le Télégramme (26-a de marto 2015). Almenaŭ 120 milionoj da tunoj da laktopulvoro eliros ĉiujare el la sekig-turoj. Specialaĵo: la kapitalo estas ĉina, kaj la produkto destinita por la novnaskitoj de Ĉinujo. Je la peto de Synutra, la lakto-entrepreno el la Shandong-provinco, senpilota aviadilo ekipita de kamerao sekvas, de monato al monato, la progreson de la konstruado.

“La prezidanto de la grupo mem venis viziti la konstruejon. Mi aŭdis, ke lia filino studis en Rennes. Ili tre ŝatas Bretonion”, ĝojas s-ro Yann Manac’h, urba konsilantaro de Carhaix kaj eta laktoproduktisto de la Sodiaal, la unua kooperativo de Francujo, kiu provizos 70% el la 300 milionoj da litroj ĉiujare postulataj. La firmaestro de Synutra, s-ro Zhang Liang, jam elvokas la eblecon bezoni la duoblon. Kial ne? Francujo produktas 23,7 miliardojn da litroj jare, kaj la franca lakto kostas duonon de la ĉina.

Bretonujo ne estas la sola teritorio, kiu allogas la ĉinajn lakto-industriistojn. La postulo kreskas laŭ ega rapideco. Ĉino konsumas meze ĉiujare 14,3 litrojn da lakto. Malmulte, kompare kun la 53 litroj de franco aŭ la 144 litroj de irlandano, sed estas jam trioble pli ol antaŭ dek jaroj.

Al tiu rapide kreskanta konsumado aldoniĝas la rifuzo de la ĉinoj trinkigi al siaj beboj la enlande produktitan lakton. Ĉiuj memoras pri la skandalo de la porbeba lakto Sanlu, kiun dekmiloj da malicaj farmistoj miksis kun melamino, iu rezino ebliganta artefarite altigi la koncentrecon de proteinoj en nutraĵo. En 2008, 296 000 beboj suferis pro renŝtonoj; ses el ili mortis. La respondo de la aŭtoritatuloj estis malrapida, sed severa: nur 13 el la 193 uzinoj de laktopulvoro funkciantaj en tiu jaro nun ankoraŭ funkcias. La importita porbeba lakto, “kun farmacie altkvalita” laŭ la reklamado, do invadis la merkaton. Por ne malaperi, la ĉinaj komercaj markoj iras mem produkti aliloke la valoran likvaĵon, aŭ venigas al Ĉinujo senpekajn eksterlandajn bovinojn.

Bovinoj enfermitaj en aŭstralia hangaro

ĈINUJO baldaŭ disponos pri sia bretona fabriko de laktopulvoro, sed ĝi ankaŭ atendas sian usonan fabrikon. La giganta firmao Yili el Interna Mongolujo, ĉina ĉefa lakto-industriisto, ĵus anoncis la ekkonstruadon de fabriko en Kansaso. En Modeno (nordo de Italujo), fabriko de la Sterilgarda, nacia ĉampiono de la longekonservebla lakto, sendas sian “blankan oron” al Ĉinujo sub la marko Yili. La 26-an de marto 2015, Yili subskribis interkonsenton kun la Wageningen-universitato en Nederlando, por tie deloki sian centron pri esploroj kaj disvolvado.

Germanujo kaj Belgujo ĝis nun eksportis al Rusujo, kiu hodiaŭ bojkotas ilin responde al la internaciaj sankcioj ligitaj al la ukrainuja konflikto. Ili do turniĝas al Ĉinujo. La 4-an de septembro 2014, s-ro Michael Lohse, proparolanto de la Unio de la Germanaj Agrokulturistoj, deklaris: “Bedaŭrinde, peti la germanajn konsumantojn ŝmiri pli da butero sur siajn buterpanojn ne estas konsilinde, el sano-vidpunkto. Ni nun serĉas novajn merkatojn, aparte en Azio.” La 2-an de majo 2014, La Libre Belgique titolis: “Ĉinujo helpe al la belgaj lakto-produktistoj”. Dudek firmaoj ĵus ricevis la permeson eksporti. Jen komenco.

Sed ĉio tio ne estas senriska. Fine de marto 2015, 11 000 laktobovinoj troviĝis enfermataj en havena hangaro en Aŭstralio. Motivo: la ĉina kliento deziris pagi post liverado, kaj ne plu antaŭ... Ne gravas, Aŭstralio pli kaj pli varme kaj honore akceptas la ĉinajn produktistojn. Inter ili troviĝas s-ro Harry Wang, vicprezidanto de la laktoproduktoj de Ningbo, en la Zhejiang-provinco. En Ĉinujo, li estras 30 farmbienojn kun entute 12 000 bovinoj. Ĉiumatene liaj dungitoj hejme liveras boteletojn da lakto, apenaŭ 20-centilitrajn, prezentitajn kiel “nutro-kamenton”*.

*  Kunmeto de la vortoj “nutraĵo” kaj “medikamento” -jmc.

Disponante pri klientaro preta elspezi multe pli por pli bonkvalita produkto, s-ro Wang ĵus akiris plurajn aŭstraliajn farmbienojn. Li intencas sendi ĉiutage aviadile al Ĉinujo 50 000 botelojn da freŝa lakto. Por igi la aferon ankoraŭ pli profitdona, li promesas dungi 2 000 ĉinajn laboristojn (kun ĉinaj salajroj) en sia nova aŭstralia enboteligo-fabriko. Sen maltrankviligi la aŭstraliajn aŭtoritatulojn: la lando provas rekapti sian malfruon kompare kun Nov-Zelando.

Jam en printempo 2008, tio estas kelkajn monatojn antaŭ la skandalo de la lakto kun melamino, Velingtono kaj Pekino ja subskribis libermerkatan interkonsenton, kiu planas iom-post-ioman malaltiĝon de la doganimpostoj pri kivo kaj lakto. Fama pro sia abunda naturo kaj siaj vastaj paŝtejoj, Nov-Zelando senprecedence puŝas sian agronutran industrion. Sub impulso de Fonterra, la potencega kooperativo de la lando, de kiu devenas triono de la laktoproduktoj eksportitaj tra la mondo, la laktoproduktado subite kreskegis, la prezo malaltiĝis... kaj la subteraj akvo-tavoloj difektiĝis. Ekologiistaj aktivuloj vane alarmis. Per anonimaj leteroj, “eko-teroristoj” - laŭ la esprimo de la ĉefministro John Key — minacis, komence de marto 2015, venenigi la bebolakton*. De tiam, laŭpete de Pekino, ĉiu nov-zelanda skatolo de laktopulvoro surhavas gluetikedon atestantan, ke ĝi estas sendanĝera*.

*  “Threat to contaminate baby formula”, The New Zealand Herald, Velingtono, 10-a de marto 2015.
*  “China to increase scrutiny of New Zealand milk”, The New York Times, 11-a de marto 2015.

Latinameriko, fine, fermas la liston de la “internacio” de lakto, provizante al Ĉinujo siajn plej bonajn bovinojn. En januaro 2015, Ĉilio sendis 7000 da ili al Tianjin-haveno; 23 000 aliaj sekvos. Urugvajo, kiu havas kvar bovinojn por unu loĝanto, iras la saman vojon. Kaj Kanado elektis okupi niĉan merkaton: eksportado de altkvalita bovospermo por fekundigi la ĉinajn bovinojn.

Jordan POUILLE


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Unu el la plej obstrukcitaj urboj de la mondo

En Moskvo, trafikaj ŝtopiĝoj kaj revoj pri libereco

La rapida kresko de la nombro de aŭtomobiloj post la falo de la Berlina Muro montriĝis troa por la vojoj de la rusa ĉefurbo. Moskvo estas unu el la urboj kun la plej malbona trafika obstrukco de la mondo, pli ol Istanbulo kaj Rio de Ĵanejro. Ĉiu veturilo havas nur kvaronon de la vojspaco de grandaj okcidentaj urboj. Jam delonge pasis la tempo kiam Nikita Ĥruŝĉov promesis al siaj sampatrianoj ke la Sovetunio faros “pli racian uzon de aŭtomobiloj ol la usonanoj”.

Mi amas ŝofori. Aŭtomobiloj estas mia vivo. Mi iam havis Ĵiguli-ojn kaj ankaŭ usonajn kaj germanajn aŭtojn. Lastatempe, mi preferas la japanajn.” Andrei Garaŝĉuk, siatempa aŭtoriparisto kaj nun ŝoforo por firmao kiu luigas vespervestojn, etendas la brakon por malfermi la pasaĝeran pordon de sia Mazda 6, “la lasta modelo de la tria generacio”. Blua neonlumo projekcias la logotipon de Mazda sur la trotuaron. Li retroirigas la aŭton kaj uzas ekranon sur la instrumentpanelo por manovri el la korto de apartamentaro apud la Kremlo. Ni ekiras direkte al Flughaveno Ŝeremetjevo, 40 kilometrojn de la urbocentro, kaj al la daĉo kiun la 40-jarulo estas ekipinta kiel konstanta hejmo. “Normale, necesas al mi unu horon, unu horon kaj dek minutojn maksimume” li diras optimisme.

En 2013, Moskvo atingis la pinton de la listo de la plej obstrukcitaj urboj de la mondo, pli malbone ol Istanbulo, Rio-de-Ĵanejro kaj Tianjin en Ĉinio* . La plej granda ŝtopiĝo en la historio de la rusa ĉefurbo okazis je la 15a de majo 2008 kiam la cirkulado estis haltigita dum dek tri horoj sur 68-kilometra longo de la Periferia Aŭtovojo de Moskvo (MKAD) post kiam la polico fermis kelkajn koridorojn*. Sed eĉ kiam ne estas esceptaj cirkonstancoj, la trafiko neniam vere fluas libere en ĉi tiu mega-urbo el 2 500-kvadrataj kilometroj (Parizo kaj ĝiaj antaŭurboj havas nur 760 kvadratajn kilometrojn). Je la matena pinthoro, mezume necesas unu horon kaj dek minutojn por veturi la 14 kilometrojn de la aŭtovojo Entuziastov inter la MKAD kaj la ‘Ĝardena Ringo’*.

*  Wendell Cox, ‘Traffic congestion in the world: 10 worst and best cities’, Newgeography.com, la 9a de majo 2014.
*  Novaĵagentejo Ria Novosti, la 21a de aŭgusto 2013.
*  La vojreto de Moskvo estas bazita sur kvar ringoj: la bulvardoj, kiuj ĉirkaŭas la historian centron sur la dekstra bordo; la Ĝardena Ringo, kiu sekvas la cirklolinio de la Metroo; la Tria Ringo, kompletigita en 2004, kiu ĉirkaŭiras la centrajn distriktojn de la urbo; kaj la 100-kilometra MKAD, kiu proksimume sekvas la limojn de Moskvo antaŭ 2012.

Simbolo de la rusa joro al kapitalismo, la evoluo de la posedo de privataj aŭtomobiloj tamen havas siajn radikojn en la soveta historio. Antaŭ la 1960-aj jaroj, fabrikistoj de motoroj rezervis la plimulton de sia produktada kapablo por kamionoj, esencaj por transporti varojn. La poststalinisma degelo, kaj la nomumo de Nikita Ĥruŝĉov kiel la Unua Sekretario de la Komunista Partio en 1953, akompanis la promeson de konsumisma socio socialismeca.

La aŭtomobilo, instiganto de “etburĝaj deziroj ”

En 1966, la itala firmao Fiat subskribis historie senprecedencan kontrakton kun valoro de USD 900 milionoj kun Sovetunio por konstrui la fabrikon VAZ en la urbo Toljatti (siatempe Stavropol, tiel renomita laŭ la nomo de Palmiro Togliatti, fondinto de la itala komunista partio). Ĝiaj ĉenstabloj produktis la unuan amasfabrikitan aŭton, la VAZ-2101, proksima kopio de la Fiat-214. Pro ĝia malalta prezo, la publiko ame nomis ĝin ‘la Kopeko’, la nomo de la plej malgranda rusa monero, kvankam la kosto ankoraŭ estis nepagebla de la plimulto de sovetaj familioj. S-ro Garaŝĉuk, kiu aranĝis krediton por aĉeti sian novan Mazda, memoras la licencplaton de la Kopeko en kiu sia patro iam aperis ĉe la enirejo de la lernejo, “1254 MNT. Tio estis en 1980. Oni devis registri sin sur la atendolisto por aĉeti ĝin. Ni havis la prioritaton ĉar mia avo estis malsanulo. En la fruaj 1980-aj jaroj nia apartamentaro havis dek etaĝojn sed ekstere estis parkitaj nur inter kvin kaj dek aŭtoj.”

La alveno de fridujoj kaj televidiloj simbolis la ekaperon de moderneco en la hejma sfero, sed la aŭtomobilo restis objekto de daŭra suspekto. Kiel emblemo de la usona vivmaniero, ĝi riskis instigi al “etburĝaj” deziroj en la popolo kiel atestis la komedia kultfilmo Gardu vin kontraŭ la aŭto (1966). “Tiu, kiu ne havas aŭton, revas pri la aĉeto de tio; tiu, kiu havas aŭton, revas pri la vendo de ĝi” ironie diras la voĉo de la rakontanto komence de la filmo. Ĝi estas la historio de asekura agento, moderna Robin Hood, kiu ŝtelas la aŭtojn de klientoj kun nelice akirita riĉaĵo, vendas ilin, kaj donas la monon al orfejo.

Ĥruŝĉov eĉ konsideris disvolvi taksiajn servojn kaj aŭtoluajn staciojn kiel alternativo al la privata posedo: “Ni faros pli racian uzon de aŭtomobiloj ol la usonanoj” li promesis en 1959. Tro frua por sia tempo, ĉi tiu antaŭulo de organizita kunveturado neniam realiĝis sed tamen servis kiel preteksto pro la nesukceso atingi la nivelon de Usono: ĝis 1985, Sovetunio havis nur 44 aŭtojn por ĉiu 1 000 loĝantoj, kompare kun 744 en Usono*.

*  Rosstat (Ŝtata Statistika Servo de la Rusa Federacio), 2003; Stacy C Davis (Red.), ‘Transportation Energy Data Book’, US Department of Energy, Vaŝingtono, junio 2011.

Ekde la mezaj 1980-aj jaroj, perestrojko eliminis por ĉiam la antipation pri burĝaj valoroj. Post la falo de la Berlina Muro, la rusa merkato malfermiĝis por okcidentaj aŭtofabrikistoj. Volodja Polons, siatempa oficiro de la komerca ŝiparo, ekstaras de sia kanapo por alporti kelkajn malnovajn fotojn. Li indikas la navigejon de kargoŝipo ŝarĝita per aŭtoj. “En 1990, maristoj estis permesitaj aĉeti aŭtojn kiam ili estis en fremdaj havenoj. Mi aĉetis mian unuan en Amsterdamo. Mi ŝatis la koloron: ĝi estis mielkolora Volvo. Por mi, ĝi reprezentis feliĉon kaj liberan cirkuladon. Iun vesperon, kaprice, por regajigi min, mi ekveturis al la monaĥejo Donskoj, apud strato Ŝabolovskaja, kie mi pasigis mian junaĝon. Viro tie proponis vendi al mi kelkajn ŝtelitajn ikonojn. Li vidis mian aŭton kaj supozis ke mi estas riĉa. Tiutempe, aŭtomobiloj ankoraŭ estis luksaĵo.” Inter 1990 kaj 2013, la indico de aŭtoposedo kreskis de 58 al 273 aŭtoj por ĉiu 1 000 loĝantoj*.

*  Rosstat 2014.

Sed eĉ Moskvo, pli riĉa kaj pli bone ekipita ol la plimulto de la regionoj, ankoraŭ ne atingis la nivelon de la ĉefaj eŭropaj urboj. Ĝi havas 360 privatajn veturilojn por ĉiu 1000 enloĝantoj: pli ol Londono (341), sed malpli ol la pariza regiono Ile-de-France (479), Madrido (458) kaj Novjorko (454), kaj multe malpli ol la urbaj gigantoj de Usono kiuj estis adaptitaj por aŭtomobiloj, kiel Atlanto (756)*.

*  Institute for Mobility Research. ‘Megacity Mobility Culture: How Cities Move on in a Diverse World’, Springer, Heidelberg, 2013.
La potenculoj misuzas siajn trafikajn privilegiojn

Moskvo estas unu el la plej obstrukcitaj urboj de la mondo, ne nur pro tio, ke moskvanoj alfluis al la aŭtokoncesiejoj. La urbo krevas ĉar la aŭtovoja reto ne estis destinita por elporti tian rapidan kreskon de la aŭtoposedo. La periferiaj bulvardoj, kiuj havas larĝon de ok koridoroj, antaŭlonge perdis la verdaĵon kiu gajnis al ili la nomon ‘Ĝardena Ringo’. Por nefakula observanto, la larĝaj avenuoj eble ŝajnas esti alfaritaj por aŭtomobiloj (por ne interrompi la trafikon, piedirantoj uzas tunelojn por transiri la aŭtovojon).

Juri Luĵkov, la urbestro de Moskvo inter 1992 kaj 2010, kredis ke li povos transformi ĉi tiujn bulvardojn en urbajn aŭtovojojn, larĝigante la veturejojn kaj forigante trafiklumojn. Sed la pliiĝo de la cirkulado en la centron ĉirkaŭ la Kremlo, kie 40% de la urbaj laborpostenoj estas koncentritaj en nur 3 kv km, plimalbonigis la obstrukcon. Sekve, la impreso de gigantaj avenuoj montriĝas trompa. Tra la tuta urbo, por ĉiu veturilo nur estas 27 kvadrataj metroj da asfalto, kvarono de la spaco en la urbegoj de Okcidenta Eŭropo *. Ekster la arteriaj aŭtovojoj, la reto de stratoj kaj interdomaj vojetoj restas neadekvata.

*  Aŭtistoj havas proksimume 100 kvadratajn metrojn por ĉiu aŭto en grandaj eŭropaj urboj kaj 200 kvadratajn metrojn en Usono. Miĥail Blinkin kaj Ekaterina Reŝetova, ‘Aŭtovoja Sekureco: Historio, Fremdaj Spertoj, Institucioj’ (ruslingva), Eldonejo de la Supera Lernejo de Ekonomiko, Moskvo, 2013.

Kiel ĉie, la regado de la aŭtomobilo kaŭzis poluadon kaj akcidentojn, sed mortigaj akcidentoj estas pli oftaj ĉi tie ol aliloke en Eŭropo. Ĉiujare, preskaŭ 27 000 homoj mortas sur rusaj aŭtovojoj. En 2010, estis 6,7 mortoj por ĉiu 10 000 aŭtomobiloj: dekduoble pli ol en Britio kaj Svedio, naŭoble pli ol en Japanio kaj Germanio. Aŭtistoj kutime instalas videokameraojn kiel pruvaĵon se okazus akcidento aŭ kverelo kun alia aŭtisto. Enretigite, miloj de ĉi tiuj amatoraj videoj provizas riĉan fonton de prifuŝaj videoj kaj eĉ pli malbonigas la reputacion de rusaj aŭtistoj.

Kiam moskvaj aŭtistoj atingas siajn cellokojn, ofte estas malfacile trovi parkospacon. Ekster bloko de apartamentoj en la kvartalo Lomonosovskij, loĝantoj estas farbe skribintaj la numerojn de siaj licencplatoj sur la tero por malinstigi al aliuloj okupi sian spacon. Entrudiĝintoj riskas grataĵojn aŭ trapikitajn pneŭojn. Ĉi tiuj streĉitecoj nutras la ekestiĝon de politika protesto, ĉar kun amasa havebleco, la aŭtomobilo akiris “demokratan” valoron. Sur la aŭtovojo estas ĉiam malpli da toleremo pri misuzoj de la potenco kaj la privilegio. La trafika polico - gajŝniki - estas delonge konata pro tio, ke ili postulas subaĉetaĵojn. Sed “ili fariĝis pli respekta al la leĝo post kiam ili ricevis salajropliiĝon” diris taksiisto kiu laboris en Moskvo dum ok jaroj.

La fokuso de la malkontento sekve ŝanĝiĝis al la bluaj blinkoj de altrangaj ŝtatoficistoj kaj politikistoj kiuj misuzas ilin por veturi senhalte tra la trafiko. Laŭ polica laborsindikato, policistoj haltigis la trafikon por proksimume cent aŭtovicoj kaj oficialaj aŭtoj ĉiutage en 2010*. Samjare, movado de malkontentaj aŭtistoj, la Bluaj Siteloj, estis starigita. Organizante stratajn protestojn, ĝi gajnis publikan atenton per sociaj retoj kie ĝiaj videoj estas spektitaj de tiom, kiom 200 000 spektantoj. Ĝiaj aliĝintoj mokas la blinkojn de “Plejgravuloj”, metante bluan sitelon sur la tegmentoj de siaj veturiloj.

*  Evgeni Ĉinilov, ‘Sufiĉe kun funebraĵoj’ (ruslingva), Gazeta.ru, la 23a de decembro 2010.

La movado naskiĝis post mortiga akcidento sur Avenuo Lenin en februaro 2010 kiam ŝoforata Mercedes portanta la vicprezidanton de la petrolkompanio Lukoil, Anatolij Barkov, kaj lian korpogardiston koliziis kun Citroën, mortigante ĝian stiranton, Olga Aleksandrina, kaj ŝian bopatrinon, Vera Sidelnikova, ambaŭ ginekologoj*. “Ni lanĉis proteston kontraŭ la senŝirmeco de civitanoj je la misuzoj de la potenculoj” diras la kunordiganto de la Bluaj Siteloj, Piotr Ŝkumatov. “En Sovetunio, nur la ‘nomenklatura’ (la reganta klaso) rajtis havi aŭtomobilon, signo de superregado. Tiu epoko definitive pasis. Mi apartenas al la unua generacio kiu amase povas havi aŭtojn. Estas malsama pensmaniero ĉe ni.

*  La justico fermis la kazon en septembro 2010, deklarinte ke la akcidenton kaŭzis Olga Aleksandrina.

Por fari ion pri la kolero pro la publika malĝentileco, la kremlofavora junulara movado Nashi (Nia) lanĉis la projekton Stop-Ĥam (halto al la malĝentilulo) en 2010. “En unu jaro, ni superis Nachi laŭ agado kaj subtenantoj, kaj sendependiĝis” diras Dmitrij Ĉugunov, la 30-jaraĝa kunordiganto de ĉi tiu projekto. Konforme al la konservativaj valoroj kiuj estas modaj en la Kremlo, la aktivuloj de Stop-Ĥam celas reeduki stirantojn kiuj superas la rapidlimon, filmante ilin kaj metante la videon en Interreton.

En lastatempa video, Stop-Ĥam-anaro metis barilon trans nepavimita vojo kiun aŭtistoj uzas por gajni avantaĝon de kelkaj metroj en ŝtopiĝoj. “Niaj propagandantoj de ĝentila aŭtado invitis kulpulojn returni sin kaj, se ili rifuzis, metis grandajn glumarkojn sur iliajn antaŭglacojn kun la vortoj: ‘Al la diablo kun aliuloj. Mi parkas kie ajn mi volas.” La videoj estis atentokaptaj. “Mi naskiĝis en Birjuljovo en la fora nordo de Moskvo, malriĉa antaŭurbo, blankula getto” ridante diras s-ro Ĉugunov kiu nomas sin politika komunikadisto. “Mankas al ni ekzemploj de pozitivaj kondutoj. Homoj bezonas tiujn por konvene eduki siajn infanojn. Temas pri afero de nacia sekureco laŭ longatempa perspektivo.

La nuna urbestro de Moskvo, Sergei Sobjanin, nomumita de prezidanto Dmitrij Medvedev en oktobro 2010 kaj renomumita post la urbaj elektadoj en 2013*, metis transportadon ĉe la supro de sia tagordo. Post malpli ol du jaroj, aranĝoj estas faritaj kiuj estas oftaj en grandaj eŭropaj urboj, kiel aŭtobuskoridoroj kaj pagoj por parkado en iuj zonoj. Sed la ŝanĝoj estis faritaj abrupte kaj sen publika konsulto, kio kaŭzis malkontenton.

*  La elektado, per rekta universala voĉdonado, de la guberniestroj de regionoj kaj la urbestroj de Moskvo kaj Sankt-Peterburgo, estis reinstalita post protestoj en la vintro de 2011/12 postulantaj “honestajn elektadojn”.

La Unuiĝo de Moskvaj Aŭtistoj (UMA), la posteulo de la sovetepoka unuiĝo kiu respondecis pri la instruado de stirado kaj aŭtovoja sekureco, ankoraŭ estas en ŝokstato. Kvankam ĝi ankoraŭ respondecas pri la administrado de 150 000 parkadospacoj, ĝi estis konsultita nur du fojojn de la Departemento de Transporto de Moskvo. Dum la mandato de Juri Luĵkov, la antaŭa urbestro, ĉi tiu delonga unuiĝo estis traktita kun pli granda respekto. Ĝiaj aŭtoparkejoj supervivis la detruon de la rakuŝki (konkoj), la individuaj kanvasaj garaĝoj kiuj, ekde la 1990aj jaroj, invadis la verdajn spacojn inter blokoj de apartamentoj kaj kiuj plimultenombriĝas laŭ tiel, kiel malproksima oni estas de la Kremlo. Nun, la magistrato estas rifuzinta renovigi la terkontraktojn de la UMA, sed asignas ilin al privataj investantoj. Inter 2011 kaj 2014, la asocio perdis 20 000 parkadospacojn, kiuj fariĝis zonoj de pagparkado aŭ pluretaĝaj parkadodomoj kie parkadospacoj estas vendataj al individuoj. “Ni estas pacemaj homoj, ne ekstremistoj. Ni vole diskutus la aferon” diras ĝia direktoro Miĥail Rubinstein kiu bedaŭras ke li sentas sin devigata partopreni surstratan proteston.

En lando kie estas malfacile organizi kolektivan agadon, protestoj prenas individuajn formojn. “Rigardu!” diras s-ro Garaŝĉuk en sia Mazda 6, malrapidigante dum ni preterpasas parkitan aŭton. “Ĉu vi vidas? Li alfiksis KD-on sur sian numerplaton.” La celo estas malhelpi ke la fotiloj de patrolveturiloj de la centra trafika agentejo identigu la aŭton kaj ordonu ke ĝi estu fortrenita. Trenkamionoj konstante krozas laŭ la stratoj de Moskvo.

La rapida disvastiĝo de la administraciaj limoj de Moskvo montras kiel la vertikala koncepto de potenco enradikiĝis en Rusio. La solvado de problemoj estas bazita sur centralizita administrado kiu, efektive, havas limigitan efikon. En junio 2010, prezidanto Medvedev sugestis la kreon de “Granda Moskvo” kun la transloko de iuj federaciaj institucioj, kiel la parlamentejo, al nova tero kiun la urbo estis aneksanta. La urbestro rapide prezentis planon. La 1an de julio 2012, la ĉefurbo sorbis 21 urbojn, renomante ilin “Nova Moskvo”.

La totala areo de la urbo pli ol duobliĝis per ĉi tiu vastigo en la sudajn kaj sudokcidentajn antaŭurbojn, malmulte loĝata zono en kiun la registaro esperas allogi 2 milionojn da loĝantoj el la urbocentraj kvartaloj. “La koncepto estas fundamente malprudenta” diras la geografo Robert Argenbright de la Universitato de Utaho. “Ĉi tiu vastigo ne inkluzivas ekzistantajn urbojn kiuj estas veraj urbaj centroj, kiel Podolsk kaj Ĥimki. Sed tiuj estas laboristaj urboj kaj s-ro Sobjanin ilin ne volas. Ili ne kongruas kun la bildo de Granda Moskvo, kaj ili estus peza ŝarĝo sur socialaj buĝetoj”*.

*  Normoj de socialaj subvencioj por loĝantoj de la urbo Moskvo estas pli altaj ol en la regiono ekster la urbo. En la ĵus inkluzivitaj teritorioj, la mezuma emerita pensio kreskis de 5 700 al 12 000 rubloj. Vladimir Kolossov, “Le ‘grand Moscou’”, en Arnaud Dubien (Red.), “Russie 2013: Regards de l’Observatoire franco-russe”, Le Cherche-Midi, Parizo, 2013.
“En la ŝtopiĝoj, mi aŭskultas la radion. Estas senutile stresiĝi”

S-ro Garaŝĉuk kaj lia nova aŭto ankoraŭ estas senmovigitaj en interdoma vojeto. Kvardek kvin minutoj pasis dum li detale klarigis kial li pli preferas ŝtopiĝojn ol la senordajn publikajn transportilojn. Aliaj aŭtistoj provis iri laŭ la sama mallongirejo al strato Tverskaja, kvinkoridora arterio kiu komenciĝas ĉe la Ruĝa Placo kaj kondukas orienten. Post iom da tempo, unu aŭtisto cedas la lokon. Oni povas vidi nenion krom parklampojn de aŭtomobiloj preter stacidomo Belorusskij fine de la avenuo. “En ŝtopiĝoj, mi aŭskultas la radion, muzikon, la novaĵojn. Estas senutile stresiĝi. Kion fari alie?” diras la ŝoforo filozofieme, konfesante ke la sperto maturigis lin. “Sed se ni havus publikajn transportilojn indajn je la nomo, mi ja uzus ilin.” Eĉ en Rusio, la delonga revo pri la posedo de aŭtomobilo senbriliĝas.

Hélène RICHARD


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Miriga alproksimiĝo inter Ĉinujo kaj Islando

Konkurado por Arkta Oceano iras tra Rejkjaviko

Ankoraŭ necerta, la malfermo de maraj vojoj en la Arkta Oceano estigas kreskantan intereson inter la komerce potencaj landoj. Cele alproksimigi sin al la naturaj riĉaĵoj de la polusa regiono, Ĉinujo flatas Islandon, unuan eŭropan landon, kiu subskribis kun ĝi liber-merkatan traktaton.

INTER la flavaj herboj kiuj randas la plej longan fjordon de Islando, s-ro Thorvaldur Ludvik Sigurjonsson, kun sia hararo vente taŭzita, rigardas al la loko de la estonta Dysnes-haveno. La islanda konsorcio Arctic Services, kiun li estras, esperas profiti el la iama malfermo de la mara vojo rezultonta el la bankizo-fandiĝo por konstrui sur la norda marbordo de la lando centran punkton por aliri la Arktan Oceanon. Pro la klimata varmiĝo, la trafiko tra la Arkta Oceano ĉiusomere progresas — kvindek tri ŝipoj trairis ĝin en 2014*-, eĉ se ankoraŭ malproksimas la starigo de sekura kaj regula vojo malferma al komerca trafiko. Surprize, la konsorcio estis kontaktita en aprilo 2012, de la ĉina Banko de disvolvado, interesata de la projekto. Konscia pri la riĉeco de la Nordo, Ĉinujo iniciatis de jardeko vastan strategion por poziciigi sin en Arkto, kies centra akso longtempe estis Islando.

*  Northern Sea Route Information Office, www.arctic-lio.com

Ĉar la duono de ĝia malneta enlanda produkto (MEP) dependas de la mara trafiko*, la nova ekonomia granda lando konsideras la vojon de nord-oriento, laŭlonge de la rusaj marbordoj, kaj la pasejon de nord-okcidento kiel anstataŭigeblajn vojojn al la Sueza Kanalo aŭ al tiu de Panamo, duonŝtopitaj pro densa trafiko kaj precipe pli longaj. Tra la nord-orienta pasejo, la vojaĝo Roterdamo-Ŝanĥajo estus kvarone reduktita, tio estas redukto de ĉirkaŭ kvin mil kilometroj. Pekinon ankaŭ interesas faciligita aliro al la lokaj naturaj riĉaĵoj. La ĉirkaŭpolusa regiono de Arkta Oceano ja laŭdire enhavas 13% de la ankoraŭ ne malkovritaj konvenciaj petrol-riĉaĵoj* kaj 30% de gas-riĉaĵoj, kaj ankaŭ gravajn mineralajn kaj fiŝajn riĉaĵojn.

*  Linda Jakobson, “China prepares for an ice-free Arctic”, Sipri Insights on Peace and Security, n-ro 2010/2, Solna (Svedujo), marto 2010.
*  “90 billion barrels of oil and 1,670 trillion cubic feet of natural gas assessed in the Arctic”, United States Geological Survey, Reston (Virginie), 23-a de julio 2008.

Ĉinujo komencis investi en la regiono, aparte en pluraj minejoj en Gronlando, kaj en la petrolo de la islanda maro. Ĝi ankaŭ montris sian kapablon, en 2010 kaj 2012, uzi la nordan vojon kun sia unusola glacirompa ŝipo, la Xuelong (“drako de la neĝo”. Dua ŝipo estos verŝajne liverita antaŭ 2016 por akompani ĝian trafikprogreson. Laŭ la direktoro de la ĉina Esplor-Instituto por polusa esplorado, Huigen Yang, 5 ĝis 15% de la ĉina komerco uzos tiun vojon en 2020*.

*  Reuters, 12-a de marto 2013.

Tiu intereso kondukis Pekinon peti observanto-seĝon en la Konsilio de Arkto. En 2009, tiu peto estis unue rifuzita. Kanado kaj Rusujo timas, ke la internaciigo de Arkto rezultigos ties “UN-igon”*. La aliaj landoj, siaflanke, restis skeptikaj pro la noveco de la ĉina interesiĝo, kiu malfermis sian unuan sciencan bazon nur en 2004, en la insularo Svalbardo. Sed, kiel memorigas Olga V. Alexeeva, profesorino pri ĉina historio en la Kebeko-Universitato, “tiu seĝo estis esenca por ĝi, ĉar ĝi deziris aŭdigi sian voĉon pri la disvolvo-kondiĉoj de la regiono, sed precipe volis esti agnoskata kiel respondeca potenca lando”.

*  Matthew Willis kaj Duncan Depledge, “How we learned to stop worrying about China’s Arctic ambitions”, The Arctic Institute, Vaŝingtono, DC, 2014.

Jam en 2006, Pekino iniciatis alproksimiĝon al la plej eta ŝtato de Arkta Oceano, Islando, malfermante intertraktadon pri libermerkata traktato. La saman jaron, simbole, Usono forlasis sian islandan bazon en Keflavik. Post ĉino-islanda financa interkonsento en 2010, kiu helpis Rejkjavikon eliri el sia financa krizo, vizito de la tiama ĉina ĉefministro, s-ro Wen Jiabao, konfirmis tiun alproksimiĝon en 2012. Unua tiaspeca interkonsento inter Ĉinujo kaj eŭropa ŝtato, la libermerkata interkonsento estis definitive subskribita unu jaron poste. La islanda prezidanto Olafur Ragnar Grimsson ludis esencan rolon kondukante paralelan diplomation tre favoran al Ĉinujo. Li tiel invitis en sian loĝdomon la personaron de la ŝipo Xuelong kiam tiu albordiĝis*.

*  Andrew Higgins, “Teeing off at edge of the Arctic? A Chinese plan baffles Iceland”, The New York Times, 22-a de marto 2013.
Petrol-esplorado kun la rusoj

TIU dulanda diplomatio efikis, ĉar Islando jam tre frue subtenis la ĉinan kandidatiĝon. Pekino tiam aplikis la saman strategion al pluraj aliaj ŝtatoj de la Arkta Konsilio*. La tiama ĉina prezidanto, s-ro Hu Jintao, vizitis Kanadon en 2010, kaj Danlandon en 2012, multigante la sciencajn kaj komercajn interkonsentojn. Krome, dum kelkaj ĉinaj respondeculoj laŭte diris en 2009, ke “neniu nacio” havas suverenecon al Arkta Oceano*, Pekino “fine adoptis la bonan diskurson al la anoj de la Arkta Konsilio kaj al la aŭtoktonaj loĝantaroj, asertante sian respekton al la ŝtataj suverenecoj”, klarigas Rachael Lorna Johnstone, profesorino pri juro en la islanda universitato de Akureyri. Danke al la disvolvado de tiuj dulandaj rilatoj, Ĉinujo fine ricevis observanto-seĝon en la konsilio okaze de la pinto-kunveno de Kiruna (Svedujo), en 2013, simile kiel aliaj landoj (Japanujo, Sudkoreujo, Singapuro, Barato kaj Italujo, kiuj aldoniĝis al Francujo, Germanujo, Nederlando, Hispanujo, Pollando kaj Britujo).

*  Mikå Mered, “How China became an “Arctic state””, Beijing Review, Pekino, 17-a de majo 2011.
*  Gordon Chang, “China’s Arctic play”, The Diplomat, Tokio, 9-a de marto 2010.

Ĉar ĝi sin difinas kiel “ŝtaton de la Proksima-Arkto*, estas neverŝajne, ke Ĉinujo kontentiĝos pri tiu statuso; sed verŝajnas, ke Usono ekstaros kontraŭ ĝiaj ambicioj. Ĝis nun diskreta, Usono certe pliengaĝiĝos okaze de sia prezideco de la Konsilio, en 2015, aparte per nomumo de ambasadoro por Arkto. De 2013, Pekino ankaŭ fortigis sian alproksimiĝon kun Moskvo subskribante kun la rusa petrol-produktanto Rosneft interkonsenton por la esplorado de la rusa Arkto. Tiu kunlaborado de tiam akceliĝis, dum la okcidentaj sankcioj senhavigas Rusujon je la kapitaloj necesaj por la valorigo de ĝiaj riĉofontoj.

*  Shiloh Rainwater, “Race to the North”, Naval War College Review, vol. 66, n-ro 2, Newport, printempo 2013.

Hodiaŭ, islanda loĝantaro komprenis, ke ĝi estis uzata de Ĉinujo kiel ŝtupareto. “Islando estis provludejo por la diplomatio kaj la komercaj intertraktadoj, konstatis en 2013 Örn D. Jonsson, profesoro en la Universitato de Islando, sed ĝi perdis sian gravecon kun la tempopaso*.” La libermerkata interkonsento ja igas ĝin la ĉefa amiko de Ĉinujo en Arkto, sed ĝi ne plu estas la sola...

*  Örn D. Jónsson, Ingjaldur Hannibalsson kaj Li Yang, “A bilateral free trade agreement between China and Iceland”, Universitato de Islando, Rejkjaviko, 2013.

Florent DETROY


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kiel la greka registaro rezignis pri siaj engaĝiĝoj

Sirizo kaj la insidoj de la potenco

Humiligita de la eŭropaj aŭtoritatoj, sed decidita ne forlasi la eŭrozonon, la registaro de s-ro Alexis Cipras pravigas tiun decidon per la volo de la greka popolo. Kaj li diras, ke li ne disponas pri spertaj kadruloj kiuj ebligus al li alian opcion. La ekzamenado de la unuaj monatoj de la potenco de Sirizo tamen indikas, ke la potenco ne sciis sufiĉe mobilizi la bazon de la partio.

ATENO, la 30-an de julio 2015. En urbo duone forlasita de siaj loĝantoj, la centra komitato de Sirizo okazigis unu el la plej gravaj kunvenoj de sia historio. La partio, kiu ricevis 36,34 elcentojn da voĉoj kaj 149 deputitojn dum la parlamentaj elektoj de januaro 2015, poste starigis la unuan grekan registaron determinitan ĉesigi la konsumredukton kaj la kuratorecon de la “triopo” ‒ Eŭropa Komisiono, Internacia Mon-Fonduso (IMF) kaj Eŭropa Centra Banko (ECB). Sed, la 13-an de julio, la ĉefministro Alexis Cipras akceptis subskribi trian memorandon kiu, interŝanĝe kun 86 miliardoj da kromaj kreditoj por la tri venontaj jaroj, ebligas rekapitaligi la bankojn de la lando, senmonaj, trudas novajn disponojn de konsumredukto kaj vastan planon de privatigoj.

Kvankam s-ro Cipras kaj lia ĉirkaŭaĵo montras la rezervojn, kiujn tiu nova aranĝo al ili inspiras, ili defendas certajn aspektojn de ĝi. La ministro pri ekonomio, Georgo Stahakis, ekzemple deklaras: “Kvankam multnombraj disponoj entenataj en tiu interkonsento havas recesian efikon, oni ĉiukaze ne povas kompari ĝin kun la du unuaj memorandoj, kiuj havis buĝetan alĝustigon de 15 elcentoj de la malneta enlanda produkto [MEP] por kvar jaroj kaj malaltigon de la pensioj inter 30 kaj 40 elcentoj.”* Tamen la 15-an de julio, dum la urĝa voĉdonado pri la “antaŭkondiĉaj disponoj” postulataj de la institucioj antaŭ ĉia pago de parto de la 86 miliardoj da promesita kredito, 32 el la 149 deputitoj de Sirizo kontraŭis la programon de sia partio; ses sin detenis kaj unu ne partoprenis en la voĉdonado. La teksto akcepteblis nur kun la subteno de parto de la opozicio. De tiam Sirizo estas ĉe la rando de implodo. La du tendencoj, unu favora al la subskribo de la plano, la alia, precipe en la Maldekstra Platformo (MP),* kiu rifuzas ĝin, reciproke kulpigas sin pri la rompo.

*  Le journal des rédacteurs, Ateno, 1-an de aŭgusto 2015.
*  Tendenco ene de Sirizo, kiu defendas pli radikalan programon kaj precipe la ellaboradon de plano por forlasi la eŭron. Triono de la membroj de la centra komitato apartenas al ĝi.
Manko de administraj kompetentoj

DUM LA kunveno de la 30-a de julio, s-ro Cipras postulis de tiuj, kiuj kritikas lin, proponi alternativan solvon al la interkonsento, kiun li subskribis. Laŭ li, eliro el la eŭro signifus katastrofon, sen nepre ebligi al Grekujo ŝanĝi sian politikon: “Ne ekzistas solvo ekster la eŭro; oni aplikas severan konsumredukton en la landoj ekster la eŭrozono.”* Ankoraŭ pli preme la vica ĉefministro Janis Dragasakis taksas ke kaze de malkaŝa krizo kun siaj eŭropaj “partneroj” la partio ne kapablus zorgi pri la plej bazaj bezonoj de la lando, speciale pri petrolo kaj medikamentoj. S-ro Panos Kosmas, de la PG, rebatas al li: “Kiu, se ne la ĉefministro, havis la devon disponi pri tia alternativa solvo? Kial ĝi ne estis ellaborita?” Jen la tuta diferenco inter tute sponta eliro el la eŭro kaj parte regata eliro, pri kiu pensis, interalie, la ekonomikisto kaj siriza deputito Kostas Lapavicas.*

*  Intervjuo al la radio Sto Kokkino, 29-an de julio 2015. La franca taggazeto L’Humanité publikigis eltiraĵojn de ĝi en sia eldono de la 31-a de julio 2015.
*  Vd Kostas Lapavicas: “Forlaso de la eŭro, historia okazo”, Le Monde diplomatique en Esperanto, julio 2015.

Por klarigi iujn el la obstakloj, super kiuj stumblis la maldekstra registaro, tiu demando de preparo tre ofte revenas en la diskutoj kun la kadruloj de la partio kaj la membroj de la registaro. Post sia fonda kongreso de julio 2013, la maldekstra koalicio Sirizo fariĝis unueca partio kun inter 30.000 kaj 35.000 membroj,* kiu poste organizis sin sur tri niveloj: loka, profesia kaj laŭtema. La lokaj komitatoj kunigas la bazon de la partio. Proksimume triono de la membroj ĉeestas en la monataj kunvenoj. Tiuj komitatoj ĝuas preskaŭ totalan liberecon, kiu evoluis kun la agadoj de solidareco kun la strikantoj. La partio ankaŭ kreis organizaĵojn kiuj grupigas siajn membrojn laŭprofesie, kio ebligis al ĝi pli efike enmiksiĝi en la sektorajn batalojn. La ellaborado de registara programo fine estis konfidita al laŭtemaj komisionoj, kiuj rekrutis per alelekto. Ne necesis esti membro de la partio por partopreni en ili. “Post la movado de la ‘indignantoj’ mi aliĝis al asocio por la reformo de la konstitucio. Pro tio oni proponis al mi eniri la komisionon pri tiu temo, kaj mi fariĝis membro. Tiel mi daŭrigis la politikon post kiam mi dum tridek jaroj ne interesiĝis pri ĝi”, klarigis al ni s-ro Vasilis Ksidias, instruisto pri religioj en Ateno.

*  Vd “Enpotenciĝi sen perdi sian animon”, Le Monde diplomatique en Esperanto, junio 2013.

Ofte revenas la konstato: la partio ne havis la teĥnikajn kompetentojn kiuj estus al ĝi ebligintaj transiri de la ĝeneralaj linioj de sia programo al konkretaj disponoj. Malgraŭ la novaj aliĝoj kiuj sekvis la sukceson en la elektoj de 2012, la kadruloj de Sirizo restis la samaj ekde 2009. Nu, kun la sukceso de la lastaj jaroj, centoj da ili estis ŝarĝitaj per aliaj taskoj, kaj kelkfoje estis malfacile starigi skipojn: 76 deputitoj estis elektitaj en junio 2012, 6 eŭropaj parlamentanoj en majo 2014 kaj en la sama monato 927 urbaj konsilantoj kaj 144 regionaj elektitoj, kaj poste, en februaro 2015, 149 deputitoj ... En sia parlamenta oficejo, s-ro Dimitris Trianadafilu, psiĥologo, konfidas al ni: “Mi revenis el Anglujo por fariĝi parlamenta ataŝeo en januaro. Mi devis ĉion lerni dum la laboro.” La deputitino, por kiu li laboras, s-ino Krisula Kacavria, siavice ankaŭ faris siajn unuajn parlamentajn paŝojn en januaro.

Oni devis ankaŭ starigi registarajn skipojn. Certe, kiel memorigas al ni Statis Kuvelakis, membro de la PG, “la partio estas plena de junuloj kiuj faris universitatan diplomlaboraĵon, ankaŭ pri ekonomio aŭ ekonometrio”. Sed, aldonas alta oficisto kiu preferas resti anonima, “unu afero estas havi ĝeneralajn ideojn kaj konojn, kaj alia afero estas disponi pri ŝtatnivelaj teĥnikaj kompetentoj. Oni devas scii kiel laborigi skipon, trovi la ŝlosilajn postenojn por kiuj oni devas nomumi konfidulojn, scii, en kiu oficejo oni povas lasi la aferojn malrapidi, kiaj juraj obstakloj prezentiĝos, ktp, por atingi tion kion oni volas. Kaj la spertoj akiritaj en la lokaj administrejoj neniel helpas por ŝtata nivelo.” Resume, la partio havas malmultajn efikajn administrajn kadrulojn.

Rezulto: oni konstatas ĉie grandegan malfruon ĉe la atribuado de postenoj, ĉe la decidoj kaj ĉe ilia plenumado. Jen bona ekzemplo: tiu de la leĝo pri la grandaj informiloj. Post jaroj da “lasu-fari”, dum kiu la greka oligarĥaro alproprigis al si ĉiuj grandajn televidojn, radiojn kaj la plej grandan parton de la papera gazetaro,* la ministro Nikos Papas promesis akceptigi leĝon, kiu reguligos la atribuadon de la frekvencoj. Tiu leĝo, preparita ekde marto, estis prezentita al la parlamento nur du semajnojn post la referendumo, kiu donis al tiuj komunikiloj novan okazon por fari akran kampanjon kontraŭ la registaro.

*  Vd Valia Kaimaki: “Médias grecs en temps de crise” kaj “A Athènes, des médias à genoux”, Le Monde diplomatique, respektive marto 2010 kaj marto 2015.

Tiuj malfruoj lasis ankaŭ sur la postenoj la malnovan personaron, kun ties malnovaj praktikoj. En la polico la ekstremdekstraj retoj, kiuj ne estis malmuntitaj, konsistigas konstantan danĝeron.* En la sansistemo, s-ro Panajiotis Venetis, psiĥologo kaj membro de Sirizo en Tesaloniko, atestas pri la sama nenifarado: “Ni vane atendis ke la mastrumantoj de la malsanulejoj estu anstataŭigataj.” Tiuj havis la reputacion esti ofte koruptaj kaj ke ili kontribuis al la disfalo de la greka sansistemo.

*  Vd Thierry Vincent: “Un espoir tempéré, la crainte des coups tordus”, Le Monde diplomatique, februaro 2015.

La gvidantoj konscias pri tiuj problemoj kaj klarigis siajn decidojn. Laŭ ili, meritokratiaj kriterioj devas nun antaŭrangi, dum la rekrutadoj estis ĝis nun precipe determinataj de la aparteno al la politika familio de la plimulto en la potenco. Tio ebligus ĉesigi la praktikojn de la Tutgreka Socialista Movado (Pasok) kaj de la dekstruloj. La ŝanĝoj de la rekrut-kriterioj taŭgus bone en la kadro kiun la gvidanta skipo volas doni al la rilatoj inter partio kaj registaro, ĉar tio ebligus antaŭmalhelpi la perturbojn kiujn kaŭzus tro larĝa anstataŭigo de personaroj. “Ili volis eviti doni la impreson ke ili venĝas kontraŭ la partioj antaŭe en la potenco”, klarigas al ni la ĵurnalisto Nikos Sverkos. S-ro Cipras kaj lia ĉirkaŭaĵo (precipe s-roj Papas, Dragasakis kaj s-ro Alekos Flamburaris, ŝtatministro pri registara kunordigado) estis efektive konvinkitaj ke ili povus atingi pli bonan kompromison kun la eŭropaj institucioj per kreado de konfida rilato kun ili kaj uzante la malsamajn poziciojn inter la institucioj kaj la ŝtatoj: la IMF kontraŭ la Eŭropa Unio, Usono kontraŭ Germanujo, ktp. Por tio pli valoris eviti altigon de la streĉiĝoj en Greklando kaj ekscitiĝon de la bazo de la partio.

Kelkfoje tiu moderiĝo havis surprizajn sekvojn. Ekzemple la guberniestro de la Banko de Grekujo Janis Sturnaras, eksa financministro de la registaro de s-ro Antonis Samaras, ne estis anstataŭita. Eĉ la franca ekonomia gazeto Les Echos miris pri la malsevereco de s-ro Cipras al homo kiu “komence de la 2000-aj jaroj respondecis pri la sorto de la banko Emporiki, kies kolapso kostis pli ol 10 miliardojn da eŭroj al la banko Crédit agricole”. Krome, “kiel konsilisto de la greka Trezoro, li ludis gravan rolon en la procezo de aliĝo al la eŭro, kovrante la ŝminkadon de la nombroj kiu malebligis ke Eŭropo ĝustatempe konsciu pri la reala stato de ĝia ekonomio”.* Ekde la enpotenciĝo de Sirizo, la guberniestro de la centra banko ne ĉesis kritiki ĝian strategion de intertraktado, precipe dum la semajno antaŭ la referendumo.

*  Les Echos, Parizo, 20-an de julio 2015.
La potenco malproksimiĝas de sia aktiva bazo

TAMEN la anstataŭaj kadruloj ne mankis: la organizaĵo de la partio pri la personaro de la banksektoro havas “pli ol 500 membrojn, inter kiuj direktoroj de bankaj establoj aŭ administrantoj, kun teĥnika sperto, indikas al ni unu el ĝiaj membroj, kiu deziras resti anonima. Ni ellaboris planon de ŝtatigo de la bankoj kaj planon por la ne repageblaj pruntoj. Post la elektoj ni atendis disponojn, tiom pli ke la kapitaloj jam komencis fuĝi. Sed okazis nenio, kaj Dragasakis petis nenies helpon inter ni”. Nu, laŭ s-ro Cipras, al la subskribo de la interkonsento de la 13-a de julio kondukis la financa sufokiĝo kaŭzita de la ECB kaj la tuj okazonta kolapso de la banksistemo.

Ekde januaro la loĝantoj de la popola kvartalo de la Olimpia Vilaĝo vidis neniun reprezentanton de la partio informi ilin aŭ peti ilian helpon. Iuj konfidas al ni, ke la starigo de la Sirizo-registaro kaŭzis al ili “grandegan ĝojon”, sed ili tamen opinias, ke la membroj de la registaro restas same malproksimaj de la popolo kiel en la pasinteco, kaj ke ili ne komprenas la subskribon de la lasta interkonsento. Male al la atendoj de la MP, ili tamen ne mobiliziĝis por kontraŭstari tion. La afiŝoj por la “NE” en la referendumo ankoraŭ videblaj ĉe la muroj atestas pri tre diversa intereso laŭ la kvartaloj de Ateno. “La kampanjon faris ĉefe la komitatoj, kie ni [la MP] estis la plimulto”, asertas s-ro Kuvelakis.

Pro tiu tendenco la skipo de s-ro Cipras jam tre frue sendependiĝis de la partio kaj rifuzis prepari la loĝantaron al eventuala eliro el la eŭro. Ĉu tio mirigas? “Kiel la slogano asertas “Nenian oferon por la eŭro”, la absoluta prioritato por Sirizo estas ĉesigi la homan katastrofon kaj kontentigi la bezonojn de la socio”, legeblas en la deklaro de la fondokongreso de la partio. Tamen, plurfoje, eĉ antaŭ la januaraj elektoj, s-roj Cipras kaj Dragasakis avertis, ke ili neniam eligos Grekujon el la eŭrozono. Laŭ la kontraŭantoj de la interkonsento de la 13-a de julio, la ideo, ke “la greka socio ne estas preta” estas nur preteksto: opcio reale ekzistas nur, se oni prezentas ĝin, argumentas ili.* Kiel ajn, eĉ hodiaŭ, la enketoj asertas, ke 80 elcentoj de la grekoj preferas resti kun la eŭro, ĉefe ĉar ili timas kolapson de la banksistemo. S-ro Dragasakis koncedis tion: Berlino estis pli bone preparita ol Ateno al “grexit”, al eliro de Greklando el la eŭro.*

*  Pri la konkretaj eblecoj por Greklando forlasi la eŭron kaj eĉ la Eŭropan Union vd la analizon aperintan ĉe MAS en ties retpaĝo http://mas-eo.org/ kaj en la ĵus aperinta libro Vilhelmo Lutermano (ed.): La Eŭropa Unio, Greklando kaj la eŭropanoj. Diversaj konceptoj por la estonteco. Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, 150 p., ISBN 978-2-36960-027-5. -vl
*  ERT, 12-an de aŭgusto 2015.

Dum publika kunveno, organizita la 27-an de julio de la teksejo de la MP, Iskra.gr, ĉirkaŭ la slogano “La “NE” ne estas venkita”, la propono reveni al la nacia mono, formulita de s-ro Panagiotis Lafazanis, ministro pri restrukturado de la produktado, energio kaj medio en la unua Cipras-registaro, estis akceptita per tondra aplaŭdo. Tamen, s-ro Cipras ripetas, ke la “ne” de la 5-a de julio ne signifis “jes” al la draĥmo.* Nun tiu debato trairas la tutan socion. Tio estos tutcerte unu el la centraj demandoj de la eksterordinara kongreso okazonta ĉi-aŭtune: kiajn armilojn la greka maldekstro pretas uzi por rezisti al la ĉantaĝo de la eŭropaj institucioj?

*  Sto Kokkino, 29-an de julio 2015.

Baptiste DERICQUEBOURG.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉu baldaŭ estos juanoj en ĉies poŝoj?

En Ĉinujo, financa reformo ne senriska

Fariĝinte la dua ekonomi-potenca lando en la mondo, Ĉinujo devas trapasi du obstaklojn: la nekonverteblo de juano, kiu implicas, ke ĝiaj internaciaj interŝanĝoj okazas ĉefe en dolaroj (vd “Rapida internaciiĝo de la juano”); kaj banka reto ŝtatigita kaj gangrenita, kiu pruntas nur al grandaj entreprenoj kaj al lokaj administracioj, ne multe zorgante pri la kvalito de la investoj. Tio rezultigis senprecedencan fuŝaĵon de kapitalo (tutnovaj urboj neniam loĝataj, troprestiĝaj investoj, troa produkto-kapablo, ktp.) kaj lokajn pruntintojn nekapablajn pagi siajn ŝuldojn. La etaj kaj mezaj entreprenoj devas iri tra paralelaj vojoj (“ombro-financado”) (“shadow banking”), multekostaj kaj plenaj je danĝero. Ĝis nun, la grandegaj financaj rezervoj de Ĉinujo ebligas sorbi la “putrintajn ŝuldojn”; jam la duan fojon en jardeko. Sed tio ne povas daŭri: la tiel steriligita mono povus ja esti uzata por pli utilaj projektoj, kaj la rezervoj pli kaj pli ŝrumpos pro la ekonomia malrapidiĝo.

La nova reganta teamo volas detrui tiujn “ŝtatojn en la ŝtato”. Ne povinte inventi trian vojon inter la ŝtata burokratio kaj la kapitalisma mastrumado — vojo, kiu nenie estis eksperimentita-, ĝi elektis privatigi kaj liberaligi la financajn fluojn. La Esplor-Centro pri disvolvado konsilas la ĉinan registaron. Ĝia kun-direktoro, Ding Yifan, klarigas la planitajn etapojn kaj la okazantajn eksperimentojn.

Malrapidaj kompare kun la ekonomiaj reformoj, la reformoj de la financa sektoro tamen akceliĝas depost la alveno de la nova reganta teamo, en marto 2013. Necesas doni pli da pezo al la merkato kaj plilarĝigi la financado-fontojn, aparte por la etaj kaj mezaj entreprenoj (EME), per diversaj rimedoj: malfermi la kapitalon de la grandaj bankoj, permesi la kreadon de etaj privataj bankoj, doni pli da libereco koncerne la fiksadon de interez-kvotoj, ktp.

Tio des pli necesas, ke la internaciiĝo de la renminbi (RMB), aŭ juano, rapide disvolviĝas: la ĉina valuto fariĝis la kvina plej uzata mono en la mondo por internaciaj pagoj. Kaj, kiu scias, ĝi eble baldaŭ estos inter la “rezervo-valutoj” (vd “Rapida internaciiĝo de la juano”).

Por kompreni la gravecon de la ŝanĝoj, oni devas koni la nunajn blokadojn de la financa sistemo. En la komenco de la reformo kaj la malfermo de Ĉinujo, en 1978-1979, la loĝantaro estis ankoraŭ relative malriĉa: neniu persona riĉaĵo, malmulte da kapitalo por investo. Post tridek jaroj da peza persista laboro, la plejmulto posedas monon, kvankam parto de la loĝantaro restas malriĉa. Sed ne facile oni trovas investokazon por tiu mono.

Nun, malpli ol dek grandaj bankoj financas du trionojn de la ekonomio, tio estas la lokaj administracioj, la entreprenoj kaj la simplaj civitanoj. La ĉinoj, kiuj havas unu el la plej altaj ŝpar-nivelojn en la mondo, (pli ol 50% de ilia enspezo), povas deponi sian monon nur en unu el tiuj establoj, kiuj havas ĉiuj la saman interezkvoton, aŭ preskaŭ (2,75% por unujara depono: malpli ol inflacio). Siaflanke la entreprenoj, kiuj volas financi siajn investo-projektojn, ne havas pli da elekteblo: oni trudas al ili minimume kvotojn je 5,35% jare. Kaj la plej etaj eĉ tute ne povas prunti.

Jen do paradokso: unuflanke, mono abundas en la socio; aliflanke, la plimulto de entreprenoj penas trovi monon por investi. Por solvi tiun problemon Ĉinujo decidis konstrui diversigitan kapital-merkaton.

Laŭ la superkontrolantoj de la valorpaperoj, plurajn faktorojn oni devas konsideri. Unue, necesas konstrui kaj plibonigi sistemon de konkurenca merkato, laŭ la teorio pri mendo kaj oferto. Due, malcentralizi, kun la ĉefa celo faciligi emision de akcioj fare de entreprenoj sen permespeto al la centra komisiono. Trie, diversigi la investo-formojn por la ŝparantoj: kunproprieto de valorpaperoj (kolektiva investo en valorpaperoj), investo en risko-kapitalo, ktp. Fine, necesas akceli la malfermon de kapital-konto, kiu ebligas eniron kaj eliron de kapitaloj. Tio povas estis akompanata, aŭ ne, per tuta aŭ parta forlaso de la deviza kontrolo.

Inter la novaĵoj, la obligacia merkato, aparte por la lokaj administracioj, certe disvolviĝos. La registaro ja volas doni novan elanon al urboplanado, kaj konstruado necesigas multe da investoj. La emisio de tiuj obligacioj estos fondata sur la estontaj profitoj kreotaj de la lokaj infrastrukturoj. Oni ofte aŭdas pri“vezikoj” de la municipaj aŭ urbaj ŝuldoj; sed, ĝenerale, tiuj pruntoj estis uzataj por financi infrastrukturojn — aŭtoŝoseoj, fervojoj, pontoj, telekomunikado-ekipaĵoj, ktp.-, kiuj, pli malpli baldaŭ, kreos enspezojn. Kompreneble, kelkaj urbaj administracioj povas esti kondukitaj al pagomanko; sed tiuj ŝuldoj ne povas transformiĝi en krizon, ĉar ni estas en interna merkato, tute fermita. La centra registaro povas, se necese, restrukturi ilin.

Koncerne la financajn produktojn nomatajn derivaĵoj, povas ŝajni paradokse disvolvi ilin, kiam tiuj lanĉitaj de la usonanoj estas ofte akuzitaj ke ili kaŭzis la internacian financan krizon de 2008. Sed Ĉinujo ne laboras je tiu skalo: nuntempe la respondeculoj de la merkatkontrolo provas produktojn kun simpla strukturo, kapablajn dividi la riskojn inter bankoj kaj iliaj klientoj. En Usono, la derivitaj produktoj fariĝis tiom komplikaj, ke eĉ la investantoj perdiĝas. La ĉinaj respondeculoj, siaflanke, intencas konservi sian regon de la novaĵoj kaj ties niveloj, kaj tiel antaŭmalhelpi riskojn, samtempe certigante travideblecon.

Estas alia problemo solvenda por la financa sektoro: la rapida disvolvado de Interretaj bankoj dum la du aŭ tri lastaj jaroj. Junaj konsumantoj kaj etaj entreprenoj impete sin ĵetis en tia financado, aparte per la poŝtelefonoj. La aktivaĵoj de la Interretaj bankoj kreskis 248% pasintan jaron, kompare kun 20% kresko por la interbankaj transakcioj. Ja, la sumoj restas relative modestaj — 12 000 miliardoj da juanoj (1 700 miliardoj da eŭroj) kontraŭ 1 106 trilionoj da juanoj (163 000 miliardoj da eŭroj) por la tradiciaj bankoj-, sed tia rapidega kresko tamen igas pripensi.

Trairi la riveron piedtuŝante la ŝtonojn

Tio generas novajn respondecojn: kiel certigi kvalitan kaj sekuran servon? Kiel oferti pli bonan platformon al la konsumantoj kaj investantoj? Kiel eviti risko-akumuladon? Pluraj vojoj eblas. La novaj pritraktadoj de la datumoj (big data), kiuj ebligas pli bone malkovri la tendencojn, kaj sekve minimumigi la danĝerojn, povas provizi pli bonan teknikan subtenon. Sed necesas ankaŭ plibonigi la aranĝojn por la kontrolo de bankoj, tio, kion oni nomas la “priprudenta superkontrolo”.

Ĉe la nacia nivelo (makro-prudenta), la Komisiono pri banko-regulado de Ĉinujo (China Banking Regulatory Commission) establis serion de preventaj kontroloj, kaj aplikas la tutmondajn regularajn normojn. De aprilo 2014, kvin grandaj bankoj konformiĝis al la interkonsentoj Bazelo-2 kaj Bazelo-3, la lastaj internaciaj reguloj*.

*  La bankoj aplikas la interkonsentojn Bazelo 2 kaj Bazela-3 por kontroli la kvanton da kapitaloj, kiujn ili devas meti en rezervo por sin protekti kontraŭ la diversaj financaj kaj operaciaj riskoj, kiujn ili alfrontas.

Ĉe la nivelo de entrepreno aŭ de urbo, oni dediĉas apartan atenton al la efikeco de la kapitalo, taksante la kvaliton de la projektoj kaj de la depruntanto, la mastrumadon de la operaciaj riskoj. La bankoj disponos pri serio de kriterioj por taksi ne nur la pageblecon de depruntanto, sed ankaŭ la kvaliton de lia investprojekto, lian ŝuldonivelon...

La grandaj ŝtataj bankoj ne interesiĝas pri financado de etaj kaj mezaj entreprenoj (EME), dum tiuj estas la bazo de la ĉina ekonomia kresko. Nuntempe, la EME ofte uzas, por sia financado, la “ombro-financadon” (shadow banking), tio estas pruntistoj ekster la tradicia regula banka sektoro*, kio estas multekosta kaj ne senriska. La financa reformo celas redukti tiun koston, kreante privatajn bankojn kaj uzante konkurencon.

*  Noto De La Redakcio-NDLR: Laŭ la oficialaj datumoj, tio estas la duono de la malneta enlanda produkto. Vd. Romain Renier, “Le shadow banking, un casse-tête chinois estimé à 3100milliards d’euros”, La Tribune, Parizo, 13-a demajo 2014.

En 2014, tri privataj bankoj naskiĝis en Ŝenĵeno Shenzhen, Wenzhou kaj Tianjin — ja novaĵo. Ili proponas efikajn financajn servojn al la agentoj de la reala ekonomio kaj poziciiĝas en sia disvolvostrategio sur diversigitaj merkatoj. La WeBank Qianhai en Ŝenĵeno emfazas la servon al individuoj kaj al etaj kaj treetaj entreprenoj; la Min Shang, en Wenzhou, celas la etajn kaj individuajn entreprenojn, kaj ankaŭ la loĝantojn kaj agrokulturistojn de la regiono; fine, la banko Jincheng en Tianjin koncentriĝas pri la financado de la publikaj aferoj en tiu zono.

Ĉinujo kreis sistemon de deviga depon-asekuro por kovri ĉiujn financajn instituciojn, kiuj devos teni en rezervo parton de la deponoj. Tiel, la ŝparantoj ĝuos ian protekton. Tio des pli, ke pro la liberaligo de la interezkvotoj, bankoj kredeble alfrontos pli viglan konkurencon kaj... kreskintajn riskojn.

Ĝis nun, la centra banko, la Popola Banko de Ĉinujo (PBĈ), decidis la minimuman nivelon de la interezkvoto de la pruntoj, kaj de tiu donita al la deponantoj fare de la centra banko (kun eta variado ĝis 1.1 oble la baza kvoto). Ĉar ili certas, ke ili ricevos deponojn — la ŝparantoj ja ne povas meti ilin aliloken — kaj pruntantojn, la bankoj prenas neniun riskon kaj ĝuas multajn financajn avantaĝojn, malavantaĝe al la entreprenoj kaj ŝparantoj.

Kun la enkonduko de la merkato, la bankoj decidos la nivelon de la interezkvotoj laŭ sia propra situacio kaj laŭ la tendenco sur la financaj merkatoj. Laŭ la plano de la PBĈ tiuj kvotoj estos tute liberaligitaj post du jaroj. Tamen, ĝia direktoro, s-ro Zhou Xiaochuan, opinias ke Ĉinujo ankoraŭ bezonas regulojn por stabiligi la merkatojn. Kaj ĝi preparas du aŭ tri ilojn pri long- kaj mez-daŭra politiko por gvidi la evoluon de la kvotoj. Ĝi daŭre intervenos por stabiligi kaj stimuli ekonomion, se necese.

La reformo de la interezkvotoj iras kune kun tiu de la valutprezo. Iom-post-ioma liberaligo de la kapital-konto kaj konverteblo de la Renminbi (aŭ juano) markos novan etapon, reduktante la transakcio-kostojn kaj la riskojn de valutaĉeto. Malsame kiel tiuj de aliaj landoj, la centra banko de Ĉinujo disponas pri enormaj rezervoj de devizoj, kiuj ebligas al ĝi alfronti la spekuladon de fluktuantaj kapitaloj (hot money). Nuntempe la avantaĝoj de la reformo aperas pli grandaj ol la riskoj.

Tiun financan reformon karakterizas ankaŭ nova ciklo de malfermo: libermerkata zono (LMZ) estis eksperimente kreita en Pudong-kvartalo en Ŝanhajo. Bankoj, societoj de valorpaperoj, asekur-societoj, ktp., povas aliri al specialaj bankkontoj, la libermerkataj kontoj, kaj rekte konektiĝi al eksterlandaj financaj merkatoj. Nuntempe, dek tri eksterlandaj bankoj instaliĝis en tiu zono kaj malfermis pli ol dek mil tiajn kontojn. La transakcioj realigitaj de la entreprenoj de la zono en 2014 jam estas 19,7 miliardoj da juanoj, kun nur 4,2% jara interezkvoto, tio estas tre malsupera al la financado-kvotoj en aliaj partoj de Ĉinujo. La LMZ multigis la kanalojn por kolekti kapitalon eksterlande, en ĉina aŭ eksterlanda valuto. Antaŭe, necesis akiri permeson por tiuj transakcioj; denun, kontrolo okazas nur poste.

Malgraŭ ĉio, la centra banko kreis sistemon de alarmiloj pri riskoj. Ĝi povas, kaze de bezono, alĝustigi kaj plibonigi tiujn ilojn. Reguloj por superkontrolado de transakcioj en reala tempo, tagnokte, jam estas establitaj.

Tiu iom-post-ioma reformo estis sufiĉe favore akceptita de la entreprenoj, ĉar ili povas denun financi siajn investprojektojn pli facile kaj malplikoste. Sed la loĝantaro ne vere sentis ŝanĝon, krom ke la Borso estas plene disvolviĝanta*, danke al la amasa enveno de likvidaĵoj kaj al la esperata plibonigo de la dividendo-disdono fare de la kvotitaj entreprenoj.

*  NDLR. La ordinaraj ĉinoj investas sian monon en Borso, sen koni ĝiajn mekanismojn, kun ĉiuj implicaj riskoj kaze de renversiĝo.

La financa reformo do ja bone komenciĝis. La ĉina metodo estas ĉiam la sama: oni eksperimentas, oni analizas la rezulton kaj oni antaŭeniras. Tion oni nomas en Ĉinujo “trairi la riveron piedtuŝante la ŝtonojn”. Restas scii, ĉu tiu metodo ankoraŭ validas, kiam ĉi-foje oni trairas ne riveron, sed maron?

Yifan DING Vicdirektoro de la Esplorcentro pri disvolvado, Pekino.

(artikolo nur elektronike publikigita)


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kiel federi la disajn batalojn?

Ernesto Laclau, inspiranto de Podemos

Kontraŭ la korupto, la eŭropaj diktaĵoj, la grandaj senutilaj projektoj: la multeco de la mobiliziĝoj kontrastas kun la sento de politika senpoveco. Kiel vibrigi tiujn apartajn batalojn sur kolektiva kordo? Per kulturado de nova formo de popolismo, klarigis la argentina intelektulo Ernesto Laclau. Liaj pensadoj, influaj ĉe la hispana radikala maldekstro, instigas al kritika legado.

KIAL ILI sukcesas kaj ne ni? Ekde la apero de Podemos en Hispanujo tiu demando hantas la eŭropan radikalan maldekstron. Kiam oni demandas la gvidantojn de tiu juna hispana grupiĝo, ili volonte klarigas sian sukceson per elekto de popolismo inspirita de la laboraĵoj de la argentina intelektulo Ernesto Laclau (1935-2014), profesoro pri politika teorio ĉe la brita universitato de Esekso de 1973 ĝis 1997. Tiu pensado donis al ili apartan gajnsistemon: la kapablon akiri la ŝanĝiĝeman formon de la postuloj ligitaj kun la movado de 15-M (por “15-a de majo”, do la giganta movado de popola mobiliziĝo, kiu komenciĝis en majo 2011) kaj samtempe revalorigi la nocion de ĝenerala intereso. Ĝi tamen vekas kelkajn demandojn.

En la jaro 1985 Laclau publikigis “Hegemonio kaj socialisma strategio”,* verkita kun la belga filozofino Chantal Mouffe, lia edzino. La tezo ‒ kies klereco ne ĉiam profitas el malfacile digestebla universitata ĵargono ‒ naskiĝas el konstato: la “fiaskoj” de la sovetia sperto kaj la apero de novaj sociaj movadoj (feminismo, bataloj de etnaj, naciaj kaj seksaj malplimultoj, kontesto de la atomenergio, ktp) pligravigis la krizon de la maldekstro. Por superi ĝin necesas fine decidi pri debato, kiu daŭras jam jarcenton: ĉu “la kategorioj de la marksismo” vere kapablas kompreni la nuntempajn sociojn?

*  En la franca, Ernesto Laclau et Chantal Mouffe: Hégémonie socialiste. Vers une politique démocratique radicale”, Les Solitaires intempestifs, coll. “Expériences philosophiques”, Parizo, 2009. Escepte de alia indiko, ĉiuj citaĵoj estas prenitaj el tiu ĉi libro.

Ne, respondas tuj la aŭtoroj. Se la organizado de la socio kaj la bataloj, kiuj en ĝi okazas, dependus efektive de pure sociologiaj donitaĵoj, argumentas la filozofino kaj ŝia edzo, “tiam ne estus spaco por la politiko kiel aŭtonoma aktiveco”. Kvankam la marksismo estas senfine diversa (kaj dividita laŭ tiu demando), ĝi komplete konsistas el formo “de klasa esencismo” laŭ kiu la politikaj identecoj dependas de la pozicio de la sociaj agantoj en la rilatoj de produktado”, resumas Mouffe en libro de interparoladoj kun la politika sekretario de Podemos, Iñigo Errejón, aperinta en 2015.*

*  Iñigo Errejón kaj Chantal Mouffe: Construir pueblo. Hegemonía y radicalisación de la democracia, Icaria Editorial, Barcelono, 2015.

La klasoj, laŭ ŝi, ne ekzistas pli ol ia ajn batalo inter ili: “stereotipa”, la formulo estas cetere, laŭ ŝi, “preskaŭ sensenca”. La politikaj identecoj ne devenas el konkretaj ekonomiaj kaj sociaj rilatoj, sed nur el konstruoj formitaj de la “diskursoj”. Tamen, pri la rolo de la gazetaro en la produktado d tiuj rakontoj la aŭtoroj diras nenion. Dum evoluas diskutado pri la decida politika rolo de la amaskomunikiloj en la demokratioj, Laclau kaj Mouffe mencias ilin nur por ĝoji pri sia kapablo “profunde ŝanceli la tradiciajn identecojn” kaj agi por la “kultura demokratiigo”.

Post kiam la klasoj estas forigitaj kaj la produktado de raportoj metita en la centron de la ludo, la kampo estas laŭdire libera por strategio, kiun Laclau desegnas en dua libro: “La Raison populiste”, publikigita en 2005.

Laŭ la argentina intelektulo, popolismo respondas al aparta situacio de la socioj. En tempo normala, la diversaj sociaj sektoroj interagas kun la ŝtato per tio ke ili direktas al ĝi specifajn postulojn: la instruistoj de bazlernejoj postulas malpli grandajn klasojn, dum la etmetiistoj volas pagi malpli da impostoj; la ekologiistoj koncentriĝas al la batalo kontraŭ la klimata varmiĝo, dum aperas movado kiu proponas ŝanĝi la konstitucion, ktp. Laclau parolas pri “logiko de diferenco”.

Produkto de peronismo

KIAM LA registaro ne volas (aŭ ne povas) respondi al tiuj diversaj postuloj ‒ kiuj ne nepre rilatas inter si ‒, okazas ke “serio de apartecoj starigas egalecajn rilatojn inter ili”. La diferencoj malklariĝas; tiam aperas signalvorto, kiu por certa tempo povas enkorpigi la tutan postularon. Kiam la tria klaso aperas sur la politika scenejo en la momento de la Franca Revolucio, ekzemple, ĝi postulas ne nur spacon en la ekzistanta ordo: ĝi renversas ĝin kaj prezentas sin kiel la veran reprezentanton de la nacia legitimeco. En la perspektivo de Laclau ĝi tiam parolas nome de la tuta socio, kaj ne sole nur nome de tiuj, kiujn ĝi rekte reprezentas.

Dum ili ne hezitas komprenigi, ke ili daŭrigas la pensadon de la sardinia intelektulo Antono Gramŝo* ĝis la “konkludoj, kiujn li farintus, se li vivus en nia epoko”*, Laclau kaj Mouffe precizigas: “Tiu rilato, per kiu ia apartaĵo transprenas la reprezentadon de universaleco, kiu estas por ĝi komplete senmezura, estas tio, kion ni nomas hegemonia rilato.” Tiu fenomeno tiam subite transformas, laŭ ili, la “plebon”, fragmentan loĝantaron, en “popolon”: “ni”, kiu trovas sian unuecon en la batalo, kiu alfrontas la ekzistantan potencon, “ilin”.

*  Itale: Antonio Gramschi [antónjo grámŝi]. -vl. ‒ Vd Razmig Keucheyan, “Gramschi, une pensée devenue monde”, Le Monde diplomatique, julio 2012.
*  Iñigo Errejón kaj Chantal Mouffe: Construir pueblo ..., v.c.

Kiel ĉiuj intelektuloj, Laclau estas produkto de historio. Unue, de tiu de Argentino, kaj pli speciale de tiu de peronismo, politika fenomeno konsiderata kiel klasika ekzemplo de la fenomeno popolismo, kiun facile referencas maldekstraj tute same kiel novliberalaj gvidantoj.* Proksima de Jorge Abelardo Ramos, figuro de la progresema peronismo, la juna Laclau aktivis en la nacia revolucia maldekstro. Kelkajn jardekojn poste li aktive subtenas la registarojn, ankaŭ progresemajn, de Nestor Kirchner (2003-2007) kaj poste de ties edzino Cristina (en la potenco ekde 2007).

*  Juan Domingo Perón estis prezidanto de junio 1946 ĝis septembro 1955, poste de oktobro 1973 ĝis julio 1974.

Laclau estas cetere influata de francaj poststrukturismaj pensistoj: “Tio estis la epoko, kiam la verkoj de aŭtoroj kiel Michel Foucault, Jacques Laclau aŭ Jacques Derrida fariĝis gravaj, rakontas Mouffe en sia interparolado kun Errejón. Tiuj laboraĵoj donis al ni teoriajn instrumentojn, kiuj ebligas al ni [...] ellabori koncepton de la socia mondo kiel diskursa spaco, kiel produkto de kontingencaj politikaj elformiĝoj, kiuj ne estas nepre necesaj, kiuj tute same bone povintus prezentiĝi en alia formo.”

Kvankam ili insistas pri la “nefikseco” kiel “kondiĉo de ĉia socia identeco”, la du aŭtoroj volas transiri unu el la faliloj, ĉe kiu la kuranta pensado stumblis. Peli ĝisekstreme la logikon, kiu celas “malkonstrui” la identecojn, povus konduki al sakstrato: politika agado fariĝus problema, ĉar ĝi implicas la starigon de ĝeneralaj kategorioj apriore malkongruaj kun la respekto de la diverseco de la subjektoj. “Nia kontribuaĵo, daŭrigas Mouffe, estis kunigi la poststrukturismon kun Gramŝo”: “Agnoski la ekziston de diverseco ne sufiĉis, necesis federi ilin inter ili. [...] Ni lanĉis la ideon ke por povi politike agi, necesas interrilatigi tiujn diversajn batalojn kaj krei kolektivajn volojn.” Per aliaj vortoj, la meĥanismo de ekvivalento ebligus transiri la kontraŭecon inter identeco kaj universaleco.

Tridek jarojn poste, la politika sekretario de Podemos konkludas el tio, ke interesa punkto de la libro ŝanĝiĝis: kvankam ĝi instigas la maldekstron “rezigni pri la retoriko de universaleco”, ĝia interesa punkto troviĝas nun malpli en ĝia kritiko de la esencismo ol en tiu, implicita, de “sterila postmodernismo” ‒ la ideo laŭ kiu ĉio egalvaloras, ĉar ekzistas tiom da realoj kiom da individuoj. “La etoso tiom ŝanĝiĝis, ke la libro nun, en kontraŭa perspektivo, ebligas defendi la ideon, ke la ĝenerala intereso ja ekzistas, spite al la disigoj kaj fragmentigoj de la socio.”*

*  Iñigo Errejón kaj Chantal Mouffe: Construir pueblo ..., v.c.

Por funkcii, tiu “popolisma preteriro” de la diferencoj postulas, laŭ ili, unuflanke ĉefon, gvidanton, kapablan enkorpigi ĉiun el la postuloj; aliflanke la disponeblon de “malplenaj signifantoj”, de la simboloj, lingvaj kaj aliaj, ŝargitaj de diversaj sencoj ‒ ni pensu ekzemple pri la ruĝa ĉapo de la mobiliziĝoj de oktobro 2013 en Bretonio. Laclau mem koncedas: popolismo implicas certan nivelon de nedetermineco, eĉ de politika malklareco. La apero de la “popolo” akiras ĉi tie miraklan dimension. Kaj provizoran: per sia strukturo, la ĉenoj de ekvivalento (la portempa kontaktiĝo de diversaj apartecoj) estas destinitaj al malapero.

Same, la malhomogeneco de la mondo, kiun Laclau priskribas, ne ebligas al li identigi tiujn, kontraŭ kiuj “la popolo” sin organizas. Ĉu paroli pri “la kasto” (la casta), kiel Podemos faras, vere ebligas al ĝi distingi la respondecon de la diversaj sektoroj kiuj konsistigas ĝin en la hispana krizo? La malprecizeco de la termino obstaklas al la analizo de la taktikaj aliancoj kun iuj el ĝiaj frakcioj. Kiel Podemos konstatis okaze de la distriktaj elektoj de majo 2015,* tiu demando tamen leviĝas, escepte se oni imagas ke la movado tuj akiros la plimulton.

*  Vd Pablo Iglesias: “Podemos, “nia strategio””, Le Monde diplomatique en Esperanto, julio 2015.

Sed la admono de Laclau rifuzi ĉian formon de jakobenismo spegulas ankaŭ la klopodon de parto de la maldekstro revigligi la ideon de socialismo kaj samtempe rifuzi la heredaĵon de la sovetia sperto. La aŭtoroj de Hegemonio kaj socialisma strategio mallaŭdas leninismon,* ‒ kiu tamen estis ankaŭ sentema pri la graveco de la politika batalo ‒ kiun ili priskribas kiel imanente aŭtoritatema kaj respondeca pri konsiderinda malriĉiĝo de la tendaro de marksisma diverseco”. Plani solvi la alfrontiĝon inter la du grandaj sociaj fortoj per venko de unu super la alia estus laŭ ili “totalisma provo” rompi la konstituciecon de la antagonismoj en la socio kaj “nei la plurecon por restarigi la unuecon”. Sekve, “la tasko de la maldekstro ne povas esti rezigni la liberal-demokratian ideologion [tiun de la defendo kaj de plenumado de la individuaj rajtoj], sed male, profundigi kaj etendi ĝin en la direkto de radikala kaj plurisma demokratio”. Iuj socialistoj opinias, ke demokratio ne estas la rimedo, sed la rezulto. Por Laclau, tio estas ĝuste male: ĝi estas la deirpunkto de la socialista strategio.

*  Pri la diverssignifa nocio “leninismo” vd la ĵus aperintan libron Alfredo Kozingo: Stalinismo, leninismo, marksismo (librofina librolisto n-ro 117), p. 36-46). -vl

Restas la demando pri la alvenpunkto. Ĉar Lacan montras sin ne tre parolema pri la etapo, kiu sekvas la elektovenkon. Kvankam ĝia renverso estas elvokita, la kapitalisma sistemo ne estas objekto de profunda analizo, ne pli ol ĝia kapablo kontaĝi ĉiujn sferojn de la socia vivo. Pro tio malfacilas imagi la alternativojn, kiujn Laclau celas. Sen la rimedoj de klasa analizo, la projektoj celantaj konstrui “alian mondon” restas malklaraj. La brita politikisto Andrew Gamble, kritika al tia metodo, iras pli antaŭen: “Fortranĉu de ĝi la nocion de klaso, kaj la socialismo kunfandiĝas kun la liberalismo”.*

*  Andrew Gamble, “Class politics and radical democracy”, New Left Review, julio-aŭgusto1987.

Kvankam Laclau lerte priskribas la momentojn de politika ekscitiĝo, en kiuj la karismo de gvidanto povas mobilizi gravajn sektorojn de loĝantaro, li neglektas la demandon, kiel la emancipiĝo por la daŭro troviĝu en la novaj demokratiaj institucioj. Nu, kiaj organizaĵoj laboros por realigi la sociajn transformadojn, kiujn la plenumado de la postuloj de la ekvivalentaj ĉenoj implicas? Ĉu momentaj aliancoj senĉese reaktivigendaj? Ĉu “popolismaj” partioj, pri kiuj la sperto tendencas montri, ke per tranĉo de ĉiaj interferoj inter “gvidanto” kaj “popolo” ili faciligas la plej aventuremajn devojiĝojn?

Programita malklareco

PENSADO PRI la institucioj ebligus ankaŭ konstati, ke formoj de efika “popolismo” en Latinameriko, kontinento kie la institucioj de reprezenta demokratio estas lastatempaj kaj la ŝtatoj malmulte konstruitaj, ne estas nepre efikaj en landoj de pli malnova demokratia tradicio.

En Hispanujo, la veto de Podemos konsistas sendube en flegado de tiu programa malklareco. Profesoroj pri politikaj sciencoj, la gvidantoj de tiu grupo analizis la efikon de la evoluo de la hispana socio ekde la mezo de la 1980-aj jaroj. Multaj filoj de laboristoj iris al universitato kaj ne plu identigas sin kun la socia origino de siaj gepatroj, kvankam ili tre ofte vivas malpli bone ol tiuj. La konstato de tia klas-miksiĝo ‒ kiu videblas ankaŭ aliloke ‒ instigis Podemos privilegii la konstruadon de la referenco “popolo” anstataŭ aliaj pli ĝustaj el sociscienca vidpunkto.

Post starigo de la nacio “popolo”, tamen, kiel eblas organizi ties prioritatojn tiel ke ili respondas al la postuloj kelkfoje kontraŭaj de la bazlernejaj instruistoj, metiistoj kaj ekologiistoj supre cititaj? Ĉu la decido (kontestata) de la partio afiŝi sian subtenon al la “helpo”-plano por Greklando formulita la 13-an de julio 2015* estintus ebla kun projekto ideologie pli fundamentita?*

*  Vd Janis Varufakis: “Ilia sola celo estis humiligi nin”, Le Monde diplomatique en Esperanto, aŭgusto 2015.
*  Vd pri tiu demando la ĵus aperintan libron “La Eŭropa Unio, Greklando kaj la eŭropanoj. Diversaj projektoj por la estonteco”, Monda Asembleo Socia (MAS), 106 p., ISBN 978-2-36960-027-5. -vl

Dum la laborista movado estis malfortigita kaj la plej multaj sociaj movadoj malkreskas, Laclau donis al Podemos retorikajn rimedojn kiuj reeĥis en la hispana socio. Sed la gvidantoj de tiu juna partio ne malpravas, kiam ili emfazas, ke iliaj sukcesoj verŝajne klarigeblas precipe per la aparteco de la kunteksto, en kiu ili agas; tiu de ekonomia katastrofo kune kun politika krizo; tiu de la apero de la potenca movado de la 15-M.Certe antaŭ ĉio sur tiu lasta faktoro devos apogi sin ĉiuj, kiuj volos marŝi en la spuroj de Podemos.

Razmig KEUCHEYAN kaj Renaud LAMBERT.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La pac-interkonsento kreas la kondiĉojn de dialogo

Malhelpi la fragmentadon en Malio

Pli ol du jarojn post kiam la franca armeo intervenis, Malio penas rehavi pacon. Portanto de espero, la Interkonsento de Alĝero de la 1-a de marto 2015 malfermas spacon por dialogo inter fragmentitaj komunumoj en kaduka ŝtato. Sed ĉu la volo intertrakti superos la konflikto-dinamikojn, kiujn vigligas ĉiaj finegocoj kaj la malmultiĝo de riĉofontoj?

SUBSKRIBITA post ok monatoj kaj kvin cikloj da intertraktado, la interkonsento por paco kaj reakordiĝo en Malio de la 1-a de marto 2015 ŝajnas ja fragila. Sub egido de Alĝerio, la internacia mediacio mobilizis la Unuiĝintajn Naciojn (UN), la Eŭropan Union (EU), la Afrikan Union, la Ekonomian Komunumon de la Okcident-Afrikaj Ŝtatoj (EKOAŜ — en la franca: CEDEAO), la Organizaĵon de la islama Konferenco, Burkina-Fason, Maŭritanion, Niĝeron kaj Ĉadon. Tamen, nur la malia registaro kaj la Movado de la nord-Malia platformo, kuniganta diversajn movadojn favorajn al Bamako*, unue subskribis ĝin. Necesis atendi ĝis la 15-a de majo por ricevi la subskribon de la intertraktantoj de la Kunordigo de la Azavado-Movadoj (KAM — en la franca: CMA) ariganta la ribelajn movadojn favorajn al aŭtonomio de la Azavadoj*, kaj necesis plia intertraktado por ke tiu lasta skribe engaĝiĝis, la 5-an de junio, definitive subskribi la Interkonsenton de Alĝero, en Bamako la 20-an de junio. De la komenco de 2015, la atakoj fare de ĝihadismaj movadoj — en Gao, sed ankaŭ en Diabali, en la centro de la lando — mortigis kvindekon da homoj inter maliaj civiluloj kaj armeanoj apogitaj de la francaj trupoj de la “Barkhane”-operacio*.

*  La Kunordigado de la movadoj kaj fortoj patriotaj (Coordination des mouvements et forces patriotiques - CMFP), la Popola Movado por la Savo de Azavado (Mouvement populaire pour le salut de l’Azawad - MPSA), la Araba Movado de Azavado (Mouvement arabe de l’Azawad - MAA) kaj la Koalicio por la Popolo de Azavado (Coalition pour le peuple de l’Azawad - CPA).
*  Preskaŭ tute dezerta teritorio situanta en nord-Malio.
*  Vd Philippe Leymarie, “Ĉu la milito de “Sahelistano” okazos?”, Le Monde diplomatique en esperanto, januaro 2013, kaj la blogo Défense en ligne, http://blog.mondediplo.net

Ĉi tiujn malfacilaĵojn klarigas la plurdimensieco de la malia krizo. Ĝi ja ne koncernas nur la difinon de novaj ekvilibroj inter la Sudo kaj la Nordo, des pli malfacile atingeblaj, ke la perfortaĵoj de 2012 kaj 2013 lasis profundajn spurojn ene de la komunumoj. Ĝi ankaŭ montras la defiojn, kiujn devas alfronti la popoloj de la Nordo.

En la pasinto, la regulaj popolribeloj kondukataj de tuaregaj ĉefoj finiĝis per pac-interkonsento, kiu apenaŭ tuŝis la problemojn, kun la risko nutri aŭ eĉ pligravigi la kaŭzojn de la konflikto; oni alelektis kaj reintegradis militistojn sine de la naciaj strukturoj, al kio aldoniĝis promesoj de monhelpoj, kaj reprofesiiĝo por la malmobilizitaj trupoj*.

*  Vd. “Mali: Reform or relapse”, Africa Report, n-ro 210, International Crisis Group, Bruselo, 10-a de januaro 2014.

Sed la apero de kontraŭleĝa drogo-komerco kreanta gravajn enspezojn* kaj la importo de ĝihadismo kontribuas al transformo, per ostaĝkaptado kaj ligitaj monpostuloj, de la sociekonomiaj forto-rilatoj. Krome, danke al la homaj kaj komercaj fluoj el kaj al la Golfo-landoj, karitataj asocioj disvastigas radikalajn islamismajn pensmanierojn, kiuj iom post iom penetras la sahelajn sociojn. Tiel okazas ia koluzio de interesoj kaj religiaj kredoj inter kelkaj elitoj el nord-Malio kaj la fundamentismaj terorismaj movadoj: ĉeesto de ifoghas sine de Al-Mourabitoune (Al-Kaido en Okcidenta Afriko) kaj de fulboj en la Movado por Unueco kaj Ĝihado en Okcidenta Afriko (MUJAO en la franca). Kaj tio kun, fone, malfortega kaj apenaŭ ekzistanta centra ŝtato.

*  Vd. Anne Frintz, “La komerco de kokaino, neglektita peco de la sahela puzlo”, Le Monde diplomatique en esperanto, februaro 2013.

La suprenirantaj generacioj kaptis la kontraŭleĝajn enspezojn. Klaso de novaj riĉuloj, proksima de la gvidantaj dinastioj, sed enhavanta junulojn sen politika povo rapide aperis. Tio modifas la interkomunumajn kaj enkomunumajn ekvilibrojn, kaj akutigas la streĉajn rilatojn intergeneraciajn por la regopovo. Tuta parto de la norda junularo pli kaj pli eskapas la socian kontrolon de la tribestroj kaj ĉefoj de aliaj komunumoj, kiuj konsistigas la socian teksaĵon. Tiu detruo de la prestiĝo de la pliaĝuloj estas rezulto de longa procezo. Ekde la komenco de la 1990-aj jaroj, junaj araboj kaj tuaregoj komencis kontraŭleĝajn aktivaĵojn, kies profitoj ebligis al ili investi en transporto-kompanioj, aĉeti brutarojn, eĉ akiri grandajn bienojn. Tiu renverso de la socia ordo rezultigas inversiĝon de la valoroj tiaj, kiaj ekzemple respekto al la pliaĝuloj kaj al la tradicia socia piramido, ŝatata de la tuaregoj.

Klaso de novaj riĉuloj

FIKOMERCO de drogoj, de homoj, de cigaredoj, de benzino: mono ja sufiĉe fluas en nord-Malio. Posedantoj de situaci-rentojn, la koncernaj agantoj montras certan malemon pri la interkonsento kun Bamako, kiu povus endanĝerigi la dispartigon de la profitoj. Aldoniĝas al tio la akcelo de la klimatŝanĝiĝo, kiu reduktas la resursojn. Ekzistas, ekzemple, kreskanta konkurenco por la aliro al akvo-ĉerpejoj malpli kaj malpli oftaj, dum demografia kresko estas unu el la plej alta en la mondo: 3,6% jare*.

*  Jara meznombro en la periodo 1998-2009, Nacia Instituto de statistiko de Malio.

Plej multaj popolribeloj en Nord-Malio estis impulsataj kaj kondukataj de la urbo Kidal, kie la fendoj inter komunumoj pligraviĝas. La militista klaso de la ifoghas, kiu dominas la tuaregan socian piramidon*, suferas nun duoblan rompon. Unuflanke, la tradicia aristokratio alfrontas siajn vasalojn, la imghad. Aliflanke, aperis streĉaj rilatoj interne de la ifoghas mem, post la elekto, fine de decembro, de nova tradicia ĉefo, la “amenokal”. Elektita de la saĝuloj por sukcedi al sia patro, s-ro Mohamed Ag Intalla prenis pozicion kontraŭ la aŭtonomeco de la regiono, male al sia pli juna frato, lia rivalo por la posteno, s-ro Alghabass Ag Intalla, eksa leŭtenanto de s-ro Iyad Ag Ghali, la islamista ribela ĉefo de Ansar Dine. La nova amenokal, cetere deputito de la prezidanta partio, provas akordigi la aŭtonomecajn aspirojn de kelkaj tradiciaj ĉefoj kun la plutenado de la Nordo ene de Malio, sen nepre oficiale akcepti la Interkonsenton de Alĝero. Lia pli juna frato alternas premojn kaj allogo-provojn ĉe la lokaj komunumoj, cele ricevi ilian aliĝon al malmola linio kadre de la Alĝera procezo: konvinki la mediaciantaron pri la neceso denove intertrakti la tekston devenantan de la procezo.

*  Koncerne la streĉajn rilatojn sine de la ifoghas-elitoj, Vd. Alpha Mahamane Cissé, “Kidal: l’accord de paix déchire les héritiers d’Intallah”, Maliactu.net, 5-a de marto 2015.

Surloke, la konkurado inter ifoghas kaj imghad por la regado de la tuarega spaco esprimiĝas per perfortaĵoj inter la membroj de la CMA, kiu defendas la interesojn de la ifoghas kaj la Memdefenda tuarega grupo imghad kaj aliancanoj (GATIA en la franca), proksima de la platformo, kiu subskribis la Interkonsenton. Tiu milico laŭdire ricevas nevortigitan subtenon de kelkaj maliaj militistaj rondoj, precipe de la generalo Ag Gamou, kiu estas imghad kaj konata pro sia malamikeco al s-ro Ghali.

Simila fragmentado karakterizas la regionon de Gao, kie la araba aristokratio de la kuntas batalas kontraŭ la kontestado de siaj vasaloj iamhar de Tilemsi por la rego de la komunumo. Tiun alfrontiĝon akompanas, same kiel la lukto inter ifoghas kaj imghad, konkurado por la kaptado de la kontraŭleĝaj negocoj. La iamhar de Tilemsi tiel formas parton de la fortoj de la MUJAO, radikala islamista grupo, kiu ankaŭ allogas fulbojn, de Gao kaj de aliaj landoj de Okcidenta Afriko, aparte Niĝerio kaj Gvineo — du centraj punktoj de la drogo-komerco. La MUJAO laŭdire estas aparte financata per la drog-komerco kun Alĝerio, kio faras el ĝi konkurenculo de kelkaj tuaregaj kaj arabaj movadoj.

Senhelpa fronte al la fragmentiĝo de la Nordo sed kun firma volo restarigi la nacian unuecon, Bamako provas ekspluati tiun situacion siaprofite, kio komplikas la klopodojn restarigi pacon. Depost la sendependiĝo, en 1960, la du partoj de la lando estas strukture ligitaj, ne per etna identeco aŭ komuna projekto, sed per la fluoj, kiuj ilin trairas, de la gvinea limo al tiu de Alĝerio kaj Libio. En ĉi tiu moviĝanta kunteksto, la postulo de la azavad-ŝtato — koncepto ĝis tiam fremda al la nomada tradicio-, precipe esprimas procezon de teritoriiĝo transformantan kelkajn utilajn terpecojn de nord-Malio en deziregatajn zonojn. La teritoria identeco de la “norduloj” transformiĝas, pasante de liberecana koncepto (la vastaj areoj de la dezerto apartenas al ĉiuj) al komunhavo-aliro.

Konsekvence, por transpasi la blokadon kaj pacigi la malian Nordon, la komunumoj devas trovi novajn dinamikojn, ĉu per si mem, ĉu, se ili konsentas, kun ekstera apogo. Tradicie, la tuaregoj estas bredistoj, komercistoj kaj militistoj. Ilia socio montris fortan psikologian reziston [kapablon taŭge adaptiĝi al streso kaj malfeliĉo] dum la kolonia periodo kaj dum la unuaj jardekoj de sendependo. Iliaj pravaloroj kaj identeco estas nun endanĝerigataj de la konsekvencoj de tutmondiĝo kaj klimatŝanĝiĝo samtempe. Tiam, kiel tiuj komunumoj devas sin transformi por retrovi viv-ekvilibron, sen kiu ĉiu paco estas iluzio?

Aliflanke, la ligoj inter la tuaregoj kaj la aliaj nordaj komunumoj estas rekonstruataj. Tradicie, ili jam estis kompleksaj, aparte inter nomadoj kaj nenomadoj. La fulboj, la araboj kaj la sonrajoj nutras ian malfidon al la hegemoniaj tentoj de la tuaregoj. Tiuj lastaj, kiuj tute ne estas la plimulto, tamen troviĝas la unuaj por postuli aŭtonomecon en la kunordiga instanco. Kiel ĉi tiuj ligoj sukcesos adaptiĝi al la nova ĉirkaŭaĵo por konstrui socion kapablan produkti nacian kompromison? Alivorte, kiel la nordaj komunumoj sukcesos konstrui sian unuecon ĉirkaŭ projekto akceptebla de Bamako?

La krizo bezonas terapion en du periodoj: unue, klarigo de la nord-malia scenejo, kiu ebligos la alvenon ĉe la intertraktado-tablo de reprezentantaj figuroj, portantaj postulojn klarajn kaj spegulantajn komunan konsenton; due, serĉado de inkluziva kaj daŭrigebla solvo. La Interkonsento de Alĝero provas konduki tiujn du periodojn samtempe. Tiu novaĵo konsistigas la originalecon de la teksto, kiu aperas kiel la kiel eble plej bona ekir-punkto de procezo por daŭrigebla repaciĝo.

Ĉiel, la subskribo de la Interkonsento de Alĝero estas nur etapo de longa procezo de nacia repaciĝo. Komencita dum la somero 2014, tiu procezo havas taskon trovi kaj elimini la profundajn kaŭzojn de la konflikto, nepra klopodo se oni volas ĉesigi la senfinan ciklon ribelo-repaciĝo-ribelo, ekzistantan de la sendependiĝo de Malio. La fakto, ke ĝi konfidas la taskon ekzameni tiujn kaŭzojn al Konferenco por Nacia Interkonsento (CEN en la franca), organizita dum la intera periodo (ene de dek ok ĝis dudek kvar monatoj post la subskribo de la Interkonsento) kaj formita “surbaze de justa reprezentado de la partioj” konfirmas la kompleksecon de la malia krizo, kiu ne povas solviĝi en mallonga tempo.

La Interkonsento de Alĝero kreas la taŭgan kadron por la laboro de nacia rekonstruado. Ĉe la fino, la CEN devos adopti Porpacan Ĉarton, kiu konfirmu daŭrigeblan repaciĝon. Aliflanke, estas planata starigo de mekanismoj por transira justico, komisiono por lukti kontraŭ korupto, kaj internacia esplor-komisiono, taskita prilumi ĉiujn krimojn (kontraŭ la leĝoj de milito, genocido, seksperforto, krimoj kontraŭ la homaro) kaj aliaj gravaj perfortoj kontraŭ la internacia juro faritaj sur la malia teritorio.

Montrante paciencon, la internacia mediaciantaro devas nutri dinamikon de dialogo, ne nur inter la nordaj komunumoj kaj la regantoj de Bamako, sed ankaŭ kaj precipe inter tiuj komunumoj, zorgante, ke ĉiuj partoj de la loĝantaro estu partoprenantaj. Ĝi ankaŭ devas krei pontojn inter la agantoj, kiuj dispute pretendas al aŭtoritato sine de la komunumoj.

Daniel BERTRAND

Tiu ĉi artikolo spegulas nur la personan analizon de la aŭtoro, kaj ne tiun de lia mentora ministrejo.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Recenzoj

Ekologio — Totala milito kontraŭ la naturo

EN Ĉio povas ŝanĝiĝi* la kanada ĵurnalistino Naomi Klein donas sian ekkonsciiĝon pri la ligo inter kapitalismo kaj klimatŝanĝo. La brutaleco de la ekspluatado de nafto kaj gaso en Kanado, kie ŝi loĝas, ŝajnas al ŝi kvazaŭ elemento de “ekologia ekstermado”, tiu ĉi totala milito kontraŭ la naturo. La aŭtorino de No logo priskribas mondon kiu konsumegas fosiliajn energiojn rikoltitajn en ĉiam pli sensencaj kondiĉoj, en la momento, kiam ĉiuj klimataj signaloj lumas ruĝe. Nun jam neniu estas ŝirmata kontraŭ la furiozo de la produktismo, kion atestas la kazo de la insulo Naŭro [alilingve: Nauru] en la suda Pacifiko, detruita de la ekspluatado de fosfatoj kaj alfrontita al la altiĝo de la marnivelo. Klein priskribas la mobiliziĝojn, kiuj aperas eĉ en la plej foraj anguloj de Nordameriko, de Alasko ĝis Ontario, de la Misisipo-delto ĝis Vermonto, de Teksaso ĝis Kalifornio.

*  Naomi Klein: Tout peut changer: Capitalisme et changement climatique, Actes Sud-Lux, Arles-Monttréal, 2015, 640 paĝoj, 24,80 eŭroj.

Ĉie, loĝantoj, kampkulturistoj kaj aktivuloj alfrontas la gigantajn -duktojn, blokas la instalaĵojn de skista frakturado kaj alĉenigas sin al profundakvaj maraj platformoj. Tiuj agadoj kune estas la “blokadismo” [“Blocadie”], tiu granda elano por media justeco, kiu ebligas esperi, ke io ŝanĝiĝas. Klein vidas en ĝi la fonton de novtipa rezistado, kiu ligas la kontraŭkapitalismajn batalojn kun la ekologiaj movadoj kaj la ribeloj de la indiĝenaj popoloj. Ŝi alvokas enradikigi la kritikon al la sistemo en konscion pri la Tero kaj samtempe batali kontraŭ la trompoj de la apogantoj al “verda kresko” kaj aliaj filantropiaj “geoklikoj”: por ili temas pri “regeneri! kaj sanigi la patrinon Tero per “eternigo de la vivo” tamen sen malaltigi la ekologian spuron de la homaro, diras la aŭtorino kaj lasas la leganton iom nekontentigita ĉe la fino de tiu eseego.

La samaj entreprenoj, kiuj elprenas la mineralojn el la terkrusto, estas la unuaj profitantoj de la natur-merkato, laŭ Sandrine Feydel kaj Christophe Bonneuil, kies atentokapta enketo, Predado*, rakontas la historion de la planedvasta ekonomia kaj banka akaparo de la vivantaj resursoj. Bankoj kaj invest-fondusoj hodiaŭ aĉetas gigantajn naturajn zonojn riĉajn je animalaj kaj plantaj specioj en danĝero de ekstermiĝo. Ĉar la kresko devas ne esti limigita per ia ajn limo, la kapitalismo donas la antaŭrangecon al la merkato por reguligi la medion. La ekregado de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de ĝiaj organizaĵoj fare de la multnaciaj konzernoj plej detruemaj por la ekologia sistemo perfektigas tiun sistemon, kun la konsento de iuj grandaj neregistaraj organizaĵoj (NRO). Tiujn oni igas kontribui por taksi la valoron de la specioj. La plej granda biobanko de la mondo, kiu havas koncesion de tridek kvar mil hektaroj en la ĝangalo de Borneo, en Malajzio, ekzemple volas meti prezon por la grandaj simioj por protekti ilin. Baldaŭ la “multspeciaj korboj” ebligos etendi la merkaton de derivitaj produktoj.

*  Sandrine Feydel et Christophe Bonneuil: Prédation. Nautre, le nouvel eldorado de la finance [S.F. kaj Ch.B.: Predado. Naturo, la nova eldorado de la financo], La Découverte, Parizo, 2015, 216 paĝoj, 16,50 eŭroj.

La unua “verda borso” estis jam kreita en Brazilo kaj komencas la interŝanĝon de titoloj pri la amazonia praarbaro, kaj tiel laŭleĝigas la senarbarigon. La tuta planedo fariĝas borse komercata varo. La naturo estas subsistemo de la financsistemo, “kapitalo”, kiu generas “fluon de servoj” taksatan de la notad-organizaĵoj. Ekologiistoj kaj klimat-sciencistoj estas rekrutataj por orienti la “cat bonds”, tiuj “katastrofaj obligacioj”, kiuj aperas kiel la novaj produktoj de “ekologia blankigo”* Ekde nun la financaj agantoj povas spekuli pri la malboniĝo de la ekologiaj sistemoj. La verko finiĝas per fikcia scenaro situanta en 2029, jaro de borsa krizo, en kiu la tuno da karbo falis de 100 al 3 dolaroj. La investistoj tiam uzas la naturan “kapitalon” por rehavigi al si kontantan monon. Ĉar teni la karbonon kaptita en formo de arboj ne estas plu profitiga, ekologiaj bankoj kaj “verdaj” multnaciaj konzernoj tiam liveras la arbarojn al la motorsegiloj ...

*  Vd Razmig Keucheyan, “Quand la finance branche sur la nature” [R.K.: “Kiam la financo ligas sin kun la naturo”], Le Monde diplomatique, marto 2014.

Agnès SINAÏ.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Recenzoj

Filozofio — Konstelacio Markso

KIAM Lucien Sève eniris la politikon, tuj post la dua mondmilito, Frederiko Engelso estis mortinta jam apenaŭ duonjarcenton kaj Lenino de du jardekoj. Fariĝante komunisto kaj deklarante sin marksisto, la juna docento pri filozofio aliĝis al historia movado kiu povis nomi sin la “junularo de la mondo”, por uzi la vortojn de Gabriel Péri. Pli ol kvindek jarojn poste, dum la komunismo estas priskribata kiel mortonta kaj Karlo Markso kiel figuro akademia, Sève proponas imponan tetralogion: Pensi kun Markso hodiaŭ. La tria volumo* demandas pri la loko de la filozofio ĉe Markso kiu rifuzis uzi la “malbonajn filozofiajn abstraktaĵojn”, tiujn konceptojn larĝajn kaj universalajn historie neniam determinitajn, kiuj povas klarigi ĉion kaj tiel klarigas nenion.

*  Lucien Sève, Penser avec Marx aujourd’hui, tome 3: “La philosophie”?, La Dispute, Parizo, 2014, 40 eŭroj.

Sève proponas paroli pri la “filozofia” prefero ol pri “filozofio” en La kapitalo evidente, sed ankaŭ en la manuskripto nomata Grundrisse [Kompendioj]. Pli ol sistemon de antaŭ-establigitaj kaj harmoniaj konceptoj Markso ellaboras reton de kategorioj (kontraŭdiro, esenco, leĝo ...), kiun li rilatigas por produkti kritikan teorion de la mondo de kapitalisma produktado. Apogante sin sur la relegado de la hegela Logiko, lia laboro ne simple reuzas tion, kion oni nomis la dialektikan metodon, sed transformas la hegelajn kategoriojn. Tiun ideon Sève analizas proponante “disvolvan legadon” [interpreton], kiu riĉigas la kategoriojn de “kontraŭdiro” kaj de “antagonismo” kaj identigas “internajn” aŭ “eksterajn” dialektikojn, fenomenojn de dialektikaj “fendiĝo” aŭ “kunfandiĝo”, ktp.

La dialektiko, kiun Sève proponas etendi al la naturobjektoj, sekve al lastatempaj sciencaj atingoj, estis ofte dubigita de pensistoj kiel Michel Foucault aŭ Gilles Deleuze. Kvankam Sève insistas en sia celo al tiuj atakoj, li havas ankaŭ alian celon: la “marksismo” en sia nuna formo, ĉefe universitata. Li severe juĝas tiujn skolajn kverelojn kaj vidas ĉe tio en la marksismo temon “ne identigeblan” per la multaj proponitaj aliroj kaj do proponas forlasi tiun terminon favore al la “pensado de Markso”.

La legado de la kolektaĵo Politika Markso* ebligas juĝi pri lia kritiko laŭ dokumentoj. Jean-Numa Ducange kaj Isabelle Garo, kiuj kunigis la tekstojn, estas membroj de la skipo de la seminario “Marksismo en la 20-a jarcento” kaj troviĝas inter la inspirantoj de la Granda Eldono Markso-Engelso (“Grande Edition Marx-Engels”, GEME) en laboro ĉe la eldonejo Éditions sociales. Kvankam ili montras volon de plurismo kaj rifuzas la ideon de konservenda aŭ rekreenda ortodokseco, ili same kiel Sève konscias pri la danĝero ke oni transformas Markson en pensiston “senofensivan”, en “ekonomikiston indan je intereso, sed mizeran politikan pensiston”. Ili akceptas la validon de universitataj esplor-kriterioj, sed volas ligi ilin kun klare politika perspektivo. Ekemple, Stathis Kuvelakis, membro de la centra komitato de Sirizo en Grekujo, analizas la esploraĵojn de Markso pri la formoj de socia emancipiĝo, de la revolucioj de 1848 ĝis la Pariza Komunumo; Ellen Meiksins Wood demandas pri la necesa ligo inter la bataloj kontraŭ la ekonomia subpremado kaj kontraŭ la ekster-ekonomiaj subpremadoj (rasismo, seksismo).

*  Jean-Numa Ducange et Isabelle Garo (sub la dir. de): Marx politique, La Dispute, Parizo, 2015, 220 paĝoj, 18 eŭroj.

La politiko tiel troviĝas en la kerno de tiuj ĉi studaĵoj, same kiel en la grava verko de Kevin Anderson (ankaŭ en Marx politique) pri la nacioj kaj la dominataj etnoj, “Markso ĉe la antipodoj” (“Marx aux antipodes”)*. Li tie montras, ke Markso, deirante de eŭropcentrismo kun orienta pensado, ŝanĝis sian vidpunkton meze de la 1850-aj jaroj kaj fariĝis akra kritikanto de la koloniismo, sed ankaŭ de aliaj formoj de fremdigo rasa (sklaveco de nigruloj) kaj nacia (ekz-e Pollando kaj Irlando). En sia koncepto de kapitalismo “universaleco kaj aparteco interagas en la kadro de dialektika totaleco”. Tiu libro demonstras, ke la esplora rigoro ne ekskludas ke oni povas elekti tendaron kaj teni sin en ĝi.*

*  Kevin Anderson, Marx aux antipodes. Nation, ethnicité et sociétés non occidentales [k.a.: Markso ĉe la antipodoj. Nacio, etneco kaj neokcidentaj socioj], Syllepse, Parizo, 2015, 408 paĝoj, 25 eŭroj.
*  Mi ŝatus atentigi la leganton, ke ĉe IKEK ĵus komenciĝis kurso kun la temo “marksismo”, al kiu eblas ankoraŭ aliĝi, per sendo de retmesaĝo al lutermano@gmail.com kun la temo “aliĝo al kurso”. -vl

Baptiste EYCHART.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La laborista partio direktiĝas maldekstren

Jeremy Corbyn, la faligenda viro

Post la venko de S-ro David Cameron en la balotado de majo 2015, la britaj ĉefredaktistoj jene decidis: lia kontraŭulo Edward Miliband vagadis tro maldekstren. La membroj de la Laborista Partio malsimile juĝis kaj elektis malpli timeman posteulon. Enkorpigante la plej progreseman flankon de la partio, S-ro Jeremy Corbyn profitis amasan movadon. Parlamentanoj kaj aparatistoj tamen ne intencas faciligi lian taskon.

Kelkajn horojn post esti elektita, kiel prezidanto de la laborista partio, la pasintan 12-an de septembro, S-ro Jeremy Corbyn paroladis antaŭ miloj da manifestaciantoj amasiĝintaj en Parliament Square, Londono, por subteni la rifuĝintojn kaj azilrajton. Kiam lia parolado proksimiĝis al fino, grupo de junaj membroj vestitaj per ruĝaj T-ĉemizoj “Team Corbyn” klopodis en kulisoj por estigi sekuran kordonon kaj gvidi la novan fortulon de la maldekstro tra la ekscitiĝintan homamason de subtenantoj, televidkameraoj, ĵurnalistoj kaj ŝatantoj de memfotado.

Tri monatojn antaŭe, en junio, je la fino de alia manifestacio en la sama loko, S-ro Corbyn restis surloke, malstreĉa, havante plezuron trankvile babili kun partoprenintoj. Tiam nenio ebligis prognozi, ke tiu parlamenta veterano, malnova sed diskreta figuro de la maldekstra flanko de Labour, la Laborista partio, baldaŭ ekaperos kiel estro de la ĉefa opozicia forto de Ŝia Moŝta Reĝino. De jardekoj marĝenigita de siaj kolegoj en la Ĉambro de Komunuloj, ignorata de amaskomunikiloj, tiu neprobabla kandidato tamen profitis perparolan famon similantan miraklon, ekkaptante 59,5% de la voĉoj tuj en la unua raŭndo, kaj priridigante sian ĉefan kontraŭulon postlasitan kvardek poentojn malantaŭe kun 19%. Jen senekzempla venko en la politika historio de Unuiĝinta Reĝlando.

La junia mitingo jam liveris unuan antaŭsignon, ke neordinara okazaĵo povus alveni. Organizita tuj post la konservativa venko en la maja balotado por parlamento, kun venkita kaj senkuraĝigita maldekstro, tiu manifestacio kontraŭ malabundo surprizege venigis centojn da miloj da manifestaciantoj, ĉiuj eblaj voĉdonontoj por Corbyn. “Tio estis movado de homoj, kiuj serĉis komunan domon”, klarigas al ni la komediisto Mark Steel, kunfondinto de Popola Asembleo, federacio de grupoj kaj sindikatoj, kiu organizis la manifestacion. “Neniu povis antaŭvidi, ke tio tiel finiĝos, tamen jen: tio okazas.”*.

*  Krom se alia fonto estas indikita, la citaĵoj venas de konversacio kun la aŭtoro.

La fakto, ke tiu movado formiĝis kiel kampanjo por S-ro Corbyn, povas aperi, kiel duobla surprizo, ĉar tiu viro korpigas ja la malon de ŝablona maldekstra arda oratoro. Malhavanta la karismon de Alexis Tsipras, aŭ oratoran talenton de sia mentoro Anthony (“Tony”) Benn, historia direktanto de la maldekstra flanko de la Laborista partio en la jaroj 1979 kaj 1980, S-ro Corbyn apriore prezentis neniun danĝeron por siaj kolegoj kaj kontraŭuloj de la Laborista elito. Male, lia stilo rekta kaj senornama riveliĝis, kiel valora atuto, montranta lian malsimilecon al la tro trejnitaj komercaj vendistoj, kiuj svarmas en la brita politika klaso.

Anstataŭ ludi kvazaŭ magiisto, S-ro Corbyn preferis agi kiel fulmoŝirmilo preta por altiri la elektran ŝargon jam estantan en la aero. Liaj subtenantoj havas ĉiujn aĝojn, kaj venas el ĉiuj medioj, sed li trovis aparte riceveman akcepton en tri popolgrupoj. Unue la junuloj, kondamnitaj de la novliberala kontraŭatako post 2008 al degradaj laboroj kaj ekscesaj luprezoj. Tio ne estas hazardo, kiam la tipa subtenanto de S-ro Corbyn havas freŝan vizaĝkoloron, bonan edukadon kaj laboras en kafejo. Tiu generacio politikiĝis dum la konflikto pri la triobligo de universitataj kostoj en 2012*, kiu kreis fortan generacian venĝodeziron kaj studentan protestomovadon pli radikalan ol tio, al kio la lando jam alkutimiĝis.

*  Legu David Nowell-Smith, “Amers lendemains electoraux pour l’université britannique”, Le Monde diplomatique, marto 2011.

La dua piliero de lia politika bazo apogiĝas sur la kontraŭmilita movado. S-ro Corbyn prezidas la koalicion Stop the War (Ĉesigu la militon), kiu organizis la sensacian manifestacion de du milionoj da homoj kontraŭ la invado de Irako en 2003 - la plej grandan amasproteston de la brita historio. S-ino Linsey German, kunordiganto de Stop the War, opinias, ke la heredaĵo de tiu manifestacio “ege nutris” la kampanjon de S-ro Corbyn. “Multegaj homoj abomenis tion, kion Labour faris kaj ne plu eltenis Tony Blair-on*, ŝi daŭrigas. Multaj pliaĝaj homoj forlasis la partion pro Irako kaj de nun revenos.”

*  Elektita ĉefo de la Laborista partio en julio 1994, S-ro Anthony Blair estis ĉefministro de majo 1997 ĝis junio 2007.
Konfirmita subteno de la sindikatoj

Kvankam la britaj amaskomunikiloj persistas instinkte ne mencii la gravecon de tiuj manifestacioj, la fenomeno Corbyn estas nekomprenebla sen ili. La nova estro de Labour paroladis antaŭ tiom da manifestaciantoj mobiliziĝintaj por tiom diversaj aferoj - de Palestino ĝis psikiatraj sanservoj - ke li povis kalkuli je forta simpatia movo ekde la anonco pri sia kandidatiĝo.

La tria grupo estas la sindikata mondo. Ne vera surprizo: en la publika sektoro, en kiu la sindikatoj daŭre aŭdigas sin, la salajroj estas blokitaj de jaroj, kaj multaj servoj ŝrumpigitaj aŭ privatigitaj. Pluraj sindikatoj estas nun estrataj de ĝeneralaj sekretarioj klare maldekstremaj. Malmulte atentemaj pri tiu figurŝanĝo, la sinjoroj de Labour surprizege reagis, kiam la du ĉefaj sindikatoj de la lando, Unite kaj Unison, alportis siajn subtenojn al S-ro Corbyn sub premo de la bazuloj.

Tiuj ŝanĝiĝoj de mensostato observiĝas aliloke en Eŭropo. Unuiĝinta Reĝlando tamen distingiĝas per politika tradicio, kiu neniam donis gravan lokon al partioj pli maldekstraj ol Labour. La brita balotsistemo first past post - aŭ ununoma unuraŭnda balotado - certigas, ke malpli grandaj partioj, kiel la verda partio, restadas for el parlamento. Neniu espero pri trarompo por ia partio samtipa kiel Syriza aŭ Podemos. Eĉ la Partio por sendependo de Unuiĝinta Reĝlando (Ukip), ĉe la alia flanko de la politika paletro, ne sukcesis. La opozicio al novliberalaj politikoj esprimiĝas do ene de la Laborista partio mem, kiun tamen multaj kredis neinversigeble “Blair-igita”.

Labour transformiĝis pro samtempa efiko de alfluo de novaj membroj kaj ŝanĝiĝo de la balotsistemo por elekti ĝian prezidanton. Ĉi tiun fojon, iu ajn civitano povis partopreni la balotadon, sub la sola kondiĉo pagi enirrajton de 3 sterlingaj pundoj (proksimume 4 eŭroj). Jen ironia sorto, ĉar tiu reformo estis proponita de la partia dekstro: la Blair-istoj, fascinitaj de la usonaj primaraj balotadoj, vetis, ke malfermo de la balotado al ĝenerala publiko malfortigos la influon de la sindikatanoj kaj elfinos la ankradon de la partio en la profitdona marĉo de la “centro”. Ilia elreviĝo estis kruela, kiam ili ekkomprenis, ke la procezo, kiu devis certigi ilian venkon, fakte servis la interesojn de la maldekstro, ravita turnigi al sia avantaĝo ruzon de siaj kontraŭuloj. La procezo estis perfekte taŭga por sociaj retoj - ebliganta aniĝi per unu alklako kaj dissendi la informon al amikoj-, tio, kio multe profitigis S-ron Corbyn, tre popularan ĉe Facebook kaj Tweeter.

“La movforto ĉefe naskiĝis ekstere de la partio, kaj poste disvastiĝis ene, danke al ŝanĝiĝo de la membraj karakterizaĵoj”, klarigas al ni la feminista aŭtoro Hilary Wainwright, kiu longe laboris kun S-ro Corbyn. Laŭ ŝi la reklamo farita pri la maldekstra kandidato “kuraĝigis la plej malnovajn membrojn voĉdoni por li, samtempe al kreiĝo de amasmova efekto per grandaj manifestacioj”. Opinio konfirmita de la 99 mitingoj de S-ro Corbyn, kiuj venigis tiel amasan partoprenon, ke plurfoje la oratoro, fininte sian paroladon, devis eliri la ĉambregon por fari alian cele al la homamaso blokita ekster la pordoj. Iuj eĉ parolis pri “Corbyn-manio”.

La demando, kiu nun ekstariĝas, estas scii ĉu tiu mobilizado daŭros sufiĉe longe, kaj kun sufiĉa forto, por kontraŭi la atakojn, kiuj de nun sinsekvos. La malamikecaj reagoj, kiujn li jam vekas, neniel surprizas, tial, ke pri multaj temoj, la starpunktoj de S-ro Corbyn rekte kontraŭas tion, kion la brita ŝtato konsideras siaj interesoj. Li klarigas ne imagi cirkonstancojn kapablajn pravigi dissendadon de militfortoj; kontraŭas la bombadojn en Sirio; ne deziras, ke Unuiĝinta Reĝlando investu en nova generacio de nukleaj misiloj (Trident); tre kritikas la rolon de Nordatlantika Traktatorganizo (NATO) kaj la plilarĝiĝon de ĝia intervenzono.

Pri ekonomio, li diras sin preta batali kontraŭ la financa industrio de Londona City; restarigi politikan kontrolon sur la centra banko; reŝtatigi la fervojojn kaj plurajn publikajn servojn, tiel forbalaante la Thatcher-an ortodoksecon. Sen klare deklari sian opinion pri eliro el Eŭropa Unio (“Brexit”), li preferas insisti pri konstruo de “socia Eŭropo”. Li draste kritikas la traktadon, kiun oni trudis al Grekio, kaj la grandan transatlantikan merkaton (GMT), tiun liberkomercan traktaton nun intertraktatan inter Bruselo kaj Vaŝingtono.

Kiom el tiuj starpunktoj trovos lokon en la platformo de Labour, ankoraŭ neniu scias. Inter la nova ĉefo kaj la bazo, kiu plimultege subtenas lin, intermetiĝas la aparato de la partiaj eminentuloj, ĉefa malhelpo al programa ŝanĝo. La plejparto de la Laboristaj parlamentanoj komencis siajn politikajn vivojn sub la protekto de S-roj Anthony Blair kaj Gordon Brown*, kaj ili konstruis siajn karierojn sur la ruinoj de maldekstro. “Neniam iu jam provis gajni la estradon de la partio kun tiom malmulta subteno de la parlamentanoj, notas S-ro Lance Price, eksrespondeculo pri komunikado de S-ro Blair. Por Jeremy Corbyn la tasko estos malfacila.”

*  Ministro pri financaj aferoj (Kanceliero de kalkultabulo) dum la mandato de S-ro Blair, kaj poste ĉefministro de junio 2007 ĝis majo 2010.

Por vanigi embuskojn, la strategio de la nova fortulo de la eŭropa maldekstro konsistas en demokratiigo de Labour, per restarigo de la decidigaj prerogativoj de la membroj dum jaraj kongresoj, por limigi la influon de aparatestroj. “Corbyn havas en siaj manoj imponajn potencdonajn levilojn”, opinias S-ro Price, kiu taksas “neprobabla” la scenaron de “maldekstra estro paralizita de aparato kun malsimilaj politikaj pozicioj”.

Iuj Laboristaj parlamentanoj jam duonvoĉe aludas eblecon de disiĝo, kiu tamen ŝajnas nerealigebla. La Blair-istoj ne plu popularas, ilia kandidato por prezidanteco de labour, S-ino Elizabeth “Liz” Kandall, rikoltis humiligan rezulton de 4,5%. Ilia problemo estas ideologia. Kiom aktivema ĝi estis, Blair-ismo tamen nutriĝis ĉe fontoj, kiujn la krizo de 2008 elĉerpis. Pli verŝajne en la sino de Labour mem la dekstro serĉos rimedojn por venĝi sin, je risko de memdetruiga spiralo. La kontraŭuloj de S-ro Corbyn povas facile kunigi la 47 parlamentanojn - minimuma nombro fiksita de la statutoj-, kiuj estas necesaj por eksigi la estraron, kaj trudi novan balotadon por prezidanteco de la partio. Ne tuj, kompreneble: konsiderante la imponan venkon de ilia nigra diablo, tiel abrupta manovro eksplodigus skandalon ĉe la partianoj, kaj finvenigus al reelekto de S-ro Corbyn, eble kun eĉ pli granda rezulto. La okazo ekataki povus veni post malbona rezulto en venonta balotado, kiel parlamenta en Skotlando en majo 2016, aŭ eŭropa en 2019. Dume, ne estas dubo, ke la Blair-istoj zorge klopodos malhelpi S-ron Corbyn ĉe la amaskomunikiloj kaj ĉe la koridoroj de la parlamento.

La nova ĉefo de la Laboristoj povas tamen kalkuli je parto de la lokaj elektitoj. S-ro Kenneth Livingstone, urbestro de Londono de 2000 ĝis 2008 kaj aliancano de la nova fortulo de maldekstro antaŭvidas estontecon malpli streĉigan: la parlamentanoj, li klarigas al ni, “ne vere gravas ĉar Jeremy povas rekte alparoli la popolon, kaj opinisondadoj metas lin en bona loko por iĝi la sekvonta ĉefministro. Ĉiuj tiuj eminentuloj kisos liajn piedojn por peti postenon.”

Male al tiu de la Blair-istoj, la opozicio de la konservativuloj havas avantaĝon esti rekta kaj antaŭvidebla. Kia ilia stategio? Ne hezitu uzi troigon, same kiel en tiu video dissendita de ili, kiu asimilas S-ron Corbyn al kunaganto de Hamas, de Hezbollah kaj eĉ de Ben Laden. La ĉefministro agordis la gamon en tweet-o sendita la 13-an de septembro, kiel reago al la Laborista primara balotado: “Labour estas nun minaco por nia nacia sekureco, nia ekonomia sekureco kaj la sekureco de viaj familioj.”

“Kian signalon tia mesaĝo sendas al MI5 (enlandaj spionservoj) kaj sekurecoservoj?” demandas al si S-ro Julian Assange, fondinto de Wikileaks, kies aferon S-ro Corbyn plurfoje defendis en la Ĉambro de Komunuloj. Por S-ro Assange, se la prezidanto persistas kritiki NATO-on kaj la nukleajn misilojn Trident - juveloj de la britaj atakfortoj-, “gravegaj rimedoj estos uzataj por bari lian vojon antaŭ la sekvontaj balotadoj. Se li havas la plej etan probablon esti elektota kiel ĉefministro, pro la konsiderindaj vetaĵoj, ĉio ajn povas okazi”. la avertlanĉisto esperas, ke S-ro Corbyn serioze konsideros tiun minacon: “Li jam forlasis sian proponon elirigi Unuiĝintan Reĝlandon el NATO. Tio estas pli saĝa, fakte, ne batali sur ĉiuj frontoj samtempe.”

Ĉu pli larĝan aliancon?

Jam nun S-ro Corbyn estas la faligenda viro por la amaskomunikiloj, kies traktado kontraŭ li pasis tra ĉiuj gradoj de inciteco: unue konsterniĝo, poste paniko, kaj fine malestimo. Tiu antaŭopinio montriĝas ne nur per skribiloj aŭ radiondoj de reakciaj gazetaraj industrioj apartenantaj al miliarduloj, ĝi furiozas en ĉiuj grandaj ĵurnaloj de la lando. Ekde la unuaj tagoj, kiuj sekvis la triumfon de “Corb”, tiel, kiel ili malestime kromnomis lin, tablojdformaj ĵurnaloj jam diklitere profitis: “Corb ofendas la reĝinon”, kriaĉis la ĉefpaĝo de Sun post kiam la estro de Labour elektis ne kanti la nacian himnon en solenaĵo por memorigi la batalon de Anglio.*.

*  “Corb snubs the Queen”, The Sun, Londono, 16-a de septembro 2015.

“Nur Dio scias tion, kion ili trovos por misfamigi lin, diras S-ro Steel. Ni devas atendi batojn ekstreme malvirtajn. La sola defendo estas la movado. Bategi per kalumnioj malfaciliĝas, kiam miliono da homoj respondas: “Tio, kion vi diras estas malvera.”” S-ro Corbyn deklaris, ke li deziras “transformi la Laboristan Partion en socian movadon”*. La malamikeco de la parlamentanoj povas devigi lin plenumi tiun devontiĝon. La komunikila kampanjo aranĝita kontraŭ lin igas des pli necesa la starigon de rebato kaj mobilizado sur la sociaj retoj.

*  “The Andrew Marr Show”, British broadcasting Corporation (BBC), 26-a de julio 2015.

“Se ĉiuj, kiuj voĉdonis por Corbyn ne rapidege engaĝiĝas, ĉu aniĝante al la laborista partio, ĉu defendante ĝin de ekstere, la tuta afero estus nur nenio alia ol iu ”mi ŝatas“ ĉe Facebook”, maltrankviliĝas la kantisto Billy Bragg. Tiu ĉi, kies kanzonoj akompanis tiom da luktoj, ĉefe dum la jaroj de Thatcher, deziregas vastan kaj malfermitan aliancon, ian “maldekstran sinergion” en kiu povus partopreni la ekologiistoj. S-ino Natalie Bennet, estro de la verda partio ne forbalaas tiun ideon: “La Labour, kiun ni antaŭe konis, favoris malabundon, privatigadojn, misilojn Trident kaj militan intervenismon, ĉiajn aferojn, kiujn la verda partio kontraŭas. Unue ni atendu vidi kia Labour stariĝas. Ĉio ŝanĝiĝas.”

La fakto, ke la kontraŭmalabunda movado konstruiĝis en Unuiĝinta Reĝlando ene de granda registara partio havas multajn avantaĝojn, sed ankaŭ gravajn malavantaĝojn. La Laborista partio ne estis konceptita por kontraŭstari al ŝtato. Ĝi ne estas organizaĵo, kiu spitas la regantan ordon, kiel povis fari Syriza. Por sukcesi S-ro Corbyn devas transformi Labour-on al aktivema forto kapabla daŭrigi la nekredeblan komunan ekstaron, kiu venigis lin al estrado. Se la ekscitiĝo kreita dum la lastaj monatoj disvastiĝas al aliaj partoj de la loĝantaro, kaj la aventuro sekvas sian vojon, S-ro Corbyn havas ĉiujn ŝancojn. Se la movado malŝvelas kaj la homo de renovigo remetas sian baziĝon sur la malnovajn regpovajn centrojn, la okazo estos perdita.

Alex NUNNS


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Rompi la komunikilan seruron

MULTIĜAS la provoj rompi kun la novliberalaj politikoj. Post la greka sperto, la ne atendita elekto de s-ro Jeremy Corbyn en Britujo, morgaŭ eble la vekiĝo de Hispanujo ... Tiuj provoj ne ĉiam sukcesas, oni vidas tion en Ateno. Sed kelkaj el la obstakloj estas nun bone identigitaj: la financ-merkatoj, la multnaciaj entreprenoj, la not-agentejoj, la eŭrogrupo, la Internacia Mon-Fonduso (IMF), la Eŭropa Centra Banko (ECB), la germana monisma politiko kaj ĝiaj socialliberalaj helpantoj. La potenco de tiuj agantoj kaj la sama direkto de iliaj preferoj parte klarigas la singardemon kaj la kapitulacon de la unuaj, la suferojn kaj hezitojn de la aliaj. Tia diagnozo, kvankam trafa, ne estas kompleta. Ĉar mankas decida elemento, ofte dokumentita en tiuj ĉi kolumnoj, sed larĝe ignorata aliloke, precipe de la politikaj fortoj, kiu devus unuavice zorgi pri ĝi.

Tiu elemento montris sian detru-povon en Ateno, kiam Sirizo rezistis al la diktaĵoj de la Eŭropa Unio; ĝi tuj senĉeniĝis en Londono kontraŭ la nova laboristpartia gvidanto, s-ro Corgyn; oni vidos ĝin en Madrido, se Podemos venkos en la venonta decembro. Fine, de ses monatoj ĝi metode reorganizas sin en Parizo. Pri kio temas? Pri la perfektiĝo de komunikila seruro kapabla malkvalifiki ĉian projekton kiu kontraŭas la potencon de la akciuloj.

Envere, ĉu tio povus esti alia, dum la proprietuloj de la komunikiloj ĉiam pli estas ankaŭ la arĥitektoj de la industriaj koncentriĝoj kaj profitantoj de gigantaj borsaj kapitaligoj? En Francujo ekzemple ses el la dek plej grandaj naciaj riĉaĵoj ‒ la unua, la kvina, la sesa, la oka, la naŭa kaj la deka plej granda ‒ estas nun en la manoj de proprietuloj de gazetaraj grupoj.* Unu el ili, s-ro Patrick Drahi, ĵus ankaŭ troviĝas ĉe la pinto de la riĉaĵoj en Israelo.* Tamen, en tiu ŝlosila sektoro, kiu ege influas samtempe la publikan informadon, la ekonomion, la kulturon, la libertempon, la edukadon, oni povas apenaŭ vidi eĉ nur la plej etan politikan strategion kiu celas alfronti tiun danĝeron. Iom kvazaŭ ĉiu dirus al si, ke oni ja vidos poste, ke ni havas aliajn prioritatojn, aliajn urĝajn zorgojn.*

*  Respektive s-roj Bernard Arnault, Serge Dassault, Patrick Drahi, François-Henri Pinault, Vincent Bolloré, Xavier Niel. Fonto: Challenges, Parizo, julio 2015.
*  “The rich list: Drahi debuts at N°1”, Haaretz, Tel-Avivo, 12-an de junio 2015.
*  Vidu “L’art et la manière d’ignorer la question des médias” [“La arto kaj la maniero ignori la problemon de la komunikiloj”, www.homme-moderne.org.

Ĉu “ni vidos”? Ni jam vidis ... Kiam lastan januaron en Ateno la registaro de s-ro Aleksis Cipras kalkulis, iom malsaĝe, ke la solidareco de la eŭropaj popoloj, kiuj batalas kontraŭ la politikoj de konsumredukto, ebligus al li pli bone rezisti al la germana rigideco. Multaj kaŭzoj ligitaj kun la fragmentiĝo kaj la malforteco de la kontinentaj aliancanoj de Sirizo, politikaj kaj sindikataj, klarigas, kial tiu espero estis vanigita. Tamen, ni ne preterlasu gravan elementon. Dum ses monatoj la traktado de la greka demando fare de la komunikiloj ŝanĝis la temon de la okazanta debato. Ĝi provis inciti en la eŭropa publika opinio la zorgon, ke por la forigo de la tuta aŭ de parto de la greka ŝuldo “ĉiu franco”, germano, hispano, italo, slovako ktp devos pagi.* La ĉefaj informiloj, inkluzive de tiuj, kiuj ĝenerale montriĝas emaj disvastigi postnaciajn predikojn, trovis tie sekuran rimedon por bremsi movadon de kontinenta solidareco kun la greka maldekstro. En alia konstelacio de la komunikiloj Grekujo povintus esti prezentata ne kiel malbona paganto kiu gravigas la malfacilaĵojn de siaj kreditoroj, inkluzive de la plej malriĉaj, sed kiel avangardo de eŭropa batalo kontraŭ fiaskinta politiko de konsumredukto.

*  En Francujo la kampanjo estis lanĉita de Le Figaro la 8-an de januaro 2015 (“Ĉiu franco pagus 735 eŭrojn por la nuligo de la greka ŝuldo”). Poste ĝi estis sekvata de la plej multaj komunikiloj, ĉefe (la 26-an de februaro) de la du ĉefaj kanaloj de la franca televido, TF1 kaj France 2.

La kostoj por la tuta loĝantaro pro la malaltigo de la impostoj, kiu de tridek jaroj profitigis la plej bonstatajn impostpagantojn, aŭ pro la savo de la privataj bankoj, estis neniam kalkulita ‒ kaj denuncita ‒ kun la sama furiozo, kalkulita precize ĝis unu eŭro, por “ĉiu franco”, germano ktp. Kaj kiam, la 27-an de aŭgusto, la okcidentaj kreditoroj, necedemaj en la kazo de la greka ŝuldo, konsentis al nuligo de parto de la ŝuldo de Ukrainujo, kiu granda ekonomia gazeto kalkulis, kiom tiu rezigno povus “kosti al ĉiu franco”, italo, litovo ktp? Kia televid-kanalo urĝis prezenti, dum unu el siaj heroaj mikro-trotuaroj, la reagojn de stratgapuloj terorigitaj de la senposedigo, kiun tia rezigno pri ŝuldo signifus por ili?

Parolante lastan aŭguston pri la malfacilaĵoj de Brazilo, kiu suferas pro la malrapidiĝo de sia ekonomio, pro la malaltiĝo de la prezoj de la krudmaterialoj kaj pro multaj aferoj de korupto, s-ro João Pedro Stedile, membro de la Movado de la sengrundaj kamplaboristoj (MSG), notis, ke “la popolo observas maltrankvile la novaĵojn pri la krizo kaj la mankon de alternativo en la televido. [...] Ni ne sukcesas aŭdigi niajn proponojn, ankaŭ ĉar la komunikilojn posedas la burĝaro.” Kaj la ĉefa brazila komunikila grupo, Rede Globo, laŭ li servas kiel “ideologia partio” kaj kiel spaco en kiu konstruiĝas la unueco de la “dominanta klaso”.* Kvar monatojn poste, s-ro Nonce Paolini, ĝenerala direktoro de [la ŝtata televido] TF1, siavice opiniis, ke la “solidigo” de komunikila sektoro dominata de kapitalistaj gigantoj fariĝis tia, ke jam nenio pravigis malpermesi al ĝia entrepreno disvastigi sian televidon de konstanta informado LCI sur la senpaga TNT: “Jam ne ekzistas izolitaj aŭ malfortaj grupoj, nur potencaj agantoj kiuj investas. La timo, ke kelkaj agantoj malfortiĝus per la alveno de LCI ne estas plu aktuala.”* Fakte, kompare kun la trideko da miliardoj da eŭroj de borsa kapitaligo de la grupo de s-ro Drahi (kiu ĵus akiris BFMTV) aŭ de la 9 miliardoj da eŭroj da neta trezoro de la grupo de s-ro Bolloré (kiu firmigas sian regadon de iTélé, TF1 baldaŭ estos nur senmona eta metiisto. Ĉiukaze registaro, kiu ne sufiĉe respektus la sanktajn bovinojn de la liberalismo, havus kialon maltrankviliĝi alfrontita al tri tiaspecaj televidoj de konstanta informado ...

*  Interparolado kun João Pedro Stedile, “En Brazilo, la dominantaj klasoj forlasis la aliancon faritan kun Lula kaj Dilma”, Memoro pri la bataloj, 4-an de aŭgusto 2015 www.medelu.org. Iom kiel Fox News en Usono fariĝis la bastiono kaj la armita brako de la respublikana partio.
*  “TF1 defendas novan projekton por meti LCI en la senpagan TNT”, Le Figaro, Parizo, 15-an de septembro 2015.

S-ro Arnault, kiel konate, estis la edziĝ-atestanto de s-ro Nicolas Sarkozy, al kiu s-ro Bolloré pruntis sian privatan luksan ŝipon mallonge post lia prezidantiĝo.* Ni vetu, ke s-ro Drahi, ankoraŭ ne tre konata en Francujo, rapide fariĝos same bone enkondukita en la politikaj rondoj kiel s-roj Arnault kaj Bolloré. Du direktoroj de gazetoj dungitaj en lia grupo, Laurent Joffrin kaj Christophe Barbier, devus helpi lin pri tio, la unua estas proksima de s-ro François Hollande, la alia de s-ino Carla Bruni-Sarkozy. Ĉiukaze, tiaj rilatoj akireblas senpene, se oni disponas pri gazetara grupo riĉa je pluraj miliardoj da eŭroj. Lastan junion, s-ro Xavier Niel (kunulo de la filino de s-ro Arnault) iris al akcepto, kiu celebris la edziniĝon de la plenuma direktorino de lia persona holdingo, s-ino Anne-Michèle Basteri, kun s-ro Pierre Moscovici, socialista eksa financministro kaj aktuale eŭropa komisaro pri ekonomio. Kompreneble li renkontis tie ankaŭ la prezidanton de la Respubliko.*

*  Vd Marie Bénilde: “M.Sarkozy déjà couronné par les oligarques des médias?” [“Ĉu s-ro Sarkozy jam kronita de la komunikilaj oligarĥoj?”], Le Monde diplomatique, septembro 2006.
*  Vd Marie Bordet, “La gardienne de l’empire Niel”, Le Point, Parizo, 10-an de septembro 2015.

En tio estas nenia franca specifeco. En 2012, oficiala raporto pri la sensaciismaj skandaloj de brita semajngazeto, la News of the World, apartenanta al s-ro Murdoch, jam malkaŝis, ke “la politikaj partioj, kiuj sinsekvis en la potenco kaj en la opozicio, faris kun la gazetaro incestajn rilatojn, kiuj apenaŭ kongruas kun la ĝenerala intereso. [...] La akciuloj, direktoroj kaj ĉefredaktistoj de la britaj gazetoj lernis en la plej bonaj lernejoj fari subtilan premgrupadon en la rondoj de personaj kaj profesiaj amikecoj.”* Tiukampe nova kaj ne tre ema uzi ĝin, s-ro Corbyn scias, kio atendas lin. Lia venko estis cetere salutata de la Sunday Times (de kiu s-ro Murdoch estas ankaŭ proprietulo) per jena ĝoja titolo: “Corbyn lanĉas internan militon en la Laboristpartio”.

*  Le Monde diplomatique publikigis larĝajn partojn de tiu raporto en sia eldono de januaro 2013.

En tiaj kondiĉoj de ideologia kaj komunikila malamikeco, kiel oni povas esperi ke eblas konatigi aliajn analizojn trans tiuj, kiuj jam estas altiritaj aŭ eĉ konvinkitaj de ili? Oni estas tentata respondi per indiko al la impresaj kazoj, en kiuj la amaspropagando fiaskis, ekzemple la referendumoj franca de majo 2005, la greka de julio 2015. En tiuj voĉdonoj, la indigno, kiun vekis la unuanimeco de la dominantaj komunikilo, estis mem grava elemento de popola mobiliziĝo kaj aldoniĝis al la simpla rifuzo de la eŭropa traktato de 2005 aŭ de la diktaĵo de la “triopo” dek jarojn poste. S-ro Stathis Kuvelakis, unu el la gvidantoj de la greka maldekstro, ekzemple taksas, ke “la tendaro de la “jes” mobilizis malamatajn politikistojn, komentistojn, entrepren-ĉefojn kaj stelulojn de la komunikiloj, nur pli instigis al klasa reago” favora al la “ne”.* Tio signifas, ke ne batali kontraŭ la dominanta inform-sistemo estas kalkuleraro kaj samtempe intelekta peko. Tiom pli, ke la kritiko de la komunikiloj ofte servas kiel enirpordo en la politikon por novaj generacioj, kiuj same tro satas je la informoj kaj komentoj kiel malfidas la profesian ĵurnalismon.

*  Interparolado kun Stathis Kuvelakis, “Greece: The struggle continues”, Jacobin, 14-an de julio 2015, www.jacobinmag.com.

Tamen, eventualaj venkoj restos sen perspektivo kaj la indigno senpova sen radikala restarigo de la informsistemo. Lastan decembron, Le Monde diplomatique proponis projekton en tiu senco.* Nun necesas iri antaŭen; ni faras tion, kun la forto de nia sendependeco.* La problemoj de la profesia ĵurnalismo baldaŭ montriĝos ‒ ili jam montriĝas ‒ por la cifereca ĵurnalismo. Imagi, ke la promesoj de la Teksaĵo naskos alian specon de amas-informado, sen la logikoj de dominado, kiu plaĉas al ni kaj kiun niaj amikoj ankaŭ aprezas, donas al tiu nenian apartan povon, nenian kroman efikon, se ni estas nur malmultaj, kiuj konsultas kaj konsumas ĝin. Verŝajne la samaj kiel antaŭe, sed malantaŭ klavaro. Ĉu pro tio ŝokiĝi kaj dronigi ĉiujn kolerigajn tweet-kontaktojn? Kun la daŭro, la ĉasado en fiaj teksejoj de ne tolereblaj eldiroj, pri kiuj oni kune kun siaj amikoj indignas, fariĝas laciga kaj vana.

*  Pierre Rimbert, “Projet pour une presse libre” [“Projekto por libera gazetaro”], Le Monde diplomatique, decembro 2014.
*  Vd“Le Monde” et nous” [“Le Monde” kaj ni], Le Monde diplomatique en Esperanto, junio 2010.

Por armi siajn batalojn oni prefere provu kompreni. Kun la risko ke oni mem estos neniam komprenata de la profesiuloj de varbaĉaj titolpaĝoj kaj de bombastaj denuncoj ‒ Le Point kiu volas asocii nian kritikon de la liberala Eŭropo kun la ekstremdekstro, Marianne kiu ŝajnas imagi, ke la ĝihadista minaco, kies teruran realon la ĵurnalistoj de Charlie Hebdo spertis la 7-an de januaro, estos forŝovita per siaj trumpetadoj kontraŭ la Islama Ŝtato kaj per la potencaj analizoj de Pascal Bruckner.*

*  La 28-an de novembro 2013, Le Point metis Le Monde diplomatique en la tendaron de la “francstilaj novkonservativuloj” (titolo de la dosiero), poste en tiun de “La Zemmour-maldekstro” la 30-an de oktobro 2014. La 28-an de aŭgusto 2015, Marianne taksis, ke tiu ĉi gazeto donis al si la mision “nobligi Daech” ...

Sed nia unikeco ŝajnas trovi kelkajn eĥojn. Ekde 2009 ni ĉiujare alvokas niajn legantojn, ke iliaj donacoj kaj iliaj abonoj solidigas nian sendependecon. En 2014 ambaŭ kune progresis. Kun 296.000 eŭroj (kontraŭ 242.000 eŭroj de la antaŭa jaro), la donacoj, kiujn ni ricevis tra la asocio Presse et pluralisme [Gazetaro kaj plurismo] (aliĝilo malsupre) estis la trioblo de niaj enspezoj el reklamo. La nombro de niaj abonantoj altiĝis je 8,7 elcentoj inter aŭgusto 2014 kaj aŭgusto 2015. Fine, niaj gazetaj vendoj ankaŭ realtiĝis en la lastaj dek du monatoj.

Do verŝajnas, ke la jaro 2015 signifos la unuan realtiĝon de nia disvendado ekde 2008. Tiuj rezultoj, se ili konfirmiĝas, estus tiom pli kuraĝigaj, ke ili montriĝas kontraŭ ĝenerala tendenco.* Ni publikigos niajn kontojn en la venonta monato, sed ni diru tion tuj: danke al via mobiliziĝo kaj al viaj donacoj, nia financa situacio estas pli bona. La konstanteco de via subteno ebligos al ni samtempe komenci novajn projektojn ‒ ekde ĉi monato nia teksejo havas novan aspekton; baldaŭ ni disponos pri datumbazo de multlingva arĥivo ‒ kaj esperi teni en 2016 nian tarifon sur la nivelo, kiun ĝi ekhavis tri jarojn antaŭe. Via subteno donos al ni ankaŭ la necesajn resursojn por ampleksigi nian eldonan klopodon, ankaŭ por analizi la terenon, kiu tremas ĉirkaŭ ni.

*  Inter julio 2014 kaj junio 2015, la grand-publika pagenda gazetaro registris malkreskon de 5,4 elcentoj de siaj vendoj.

Ni disponas pri malgrandaj rimedoj, sed ni havas grandajn ambiciojn. Kiam ĉiaj koleroj esprimiĝas, la kulturo de la rapido, de la onidiro, de la proksimumo povas respondi al komercaj postuloj kaj servi industriajn interesojn, sed ĝi enhavas gigantajn riskojn, politikajn kaj sociajn. La malmuntado de la laborleĝo kun la preteksto, ke ĝi favorus la dungon, muroj kontraŭ la migrantoj kun la preteksto ke tio konservas la nacian kunteniĝon, nova milita ekspedicio kun la preteksto, ke tio limigas la militon ... En tiom peza ideologia etoso, sendependa gazeto ne estas troa. Ĝi direktas sin al legantoj, kiuj volas juĝdistancon, kiuj tediĝis esti bombata de informoj sen graveco kaj de emocioj destinitaj esti konsumataj, digestataj, forgesitaj. Ĝi kuraĝigas la rezistadojn tie, kie multaj aliaj klopodas dispremi ilin.

Serge HALIMI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Alfrontita al la krizo, Ĉinujo kontraŭ-atakas

La plej potenca ĉina prezidanto depost Mao Zedong

Dum Ĉinujo provas alfronti la krizon valorigante la konsumadon kaj malfermante sian financan sektoron, la senorda agitado de la registaro igis la “internacian financon” maltrankviliĝi ĉi-somere. Ne certas, ĉu la registaro sukcesos mastrumi “mildan surteriĝon” de la ekonomio. Politike, la prezidanto Xi Jinping mastras ĉiujn mekanismojn de regado. Ĉu tio sufiĉos por kvietigi la malkontenton?

ĈU KONVENAS konsideri s-ron Xi Jinping, prezidanton de la Popola Respubliko Ĉinujo (PRĈ) de du jaroj, kiel novan ruĝan princon, inda heredanto de Mao Zedong? Tion ja sugestas kelkaj komentistoj de Eŭropo kaj Usono, sekve de lia stiloŝanĝo post lia enpotenciĝo en marto 2013: persona antaŭsinmetiĝo, pli rekta kaj alirebla tono, kaj pli sincera kaj simpla sinteno. Oni multe parolis pri nova “kulto de personeco” ĉirkaŭ la figuro de Xi Dada (Oĉjo Xi).

Tio, kio timigas la eksterlandajn analizistojn, ne tiom estas la provoj forbalai la ĵargonon kaj severecon kutimajn sine de la kolektiva direkcio de la Ĉina Komunista Partio (ĈKP) favore al senkompleksa kaj unuecigita enkorpiĝo de la aŭtoritato de la Partio en la persono de la prezidanto. Sed ja estas la amaskomunikila trudkampanjo favore al lia persono, kiun li profitas: Laŭ China Media Project, kritika observejo de la ĉinaj amasinformiloj de la Hongkonga Universitato, dum la du unuaj jaroj de iliaj respektivaj mandatoj, lia nomo aperis duoble pli ofte ol tiu de lia antaŭulo, s-ro Hu Jintao, en la ĉefa sekcio de la Ĵurnalo de la popolo, ĉefa organo de la Partio*. La zorge organizitaj enscenigoj de s-ro Xi ludanta piedpilkon, pafanta per fusilo, mem tenanta sian pluvombrelon; aŭ ĉirkaŭiranta por viziti restoracion de farĉitaj bulkoj, kaj precipe de homamasoj lin adorantaj, montras, ke tiu filo de komunista heroo Xi Zhongxun ne estas kontraŭ la mobilizado de homamasoj laŭ la Mao-maniero.

*  Andrew Jacobs kaj Chris Buckley, “Move over Mao: Beloved “Papa Xi” awes China”, The New York Times, 7-a de marto 2015.

Krome, de kelkaj monatoj, la bruegaj deklaroj kontraŭ la enŝteliĝo de la “okcidentaj valoroj” estis sur la frontpaĝoj de gazetaro, aparte kiam la ministro pri edukado Yuan Guiren protestis kontraŭ la importitaj lernolibroj, kiuj glorigas plurpartiismon kaj miskreditigas socialismon, deklarante, ke necesas “ĉiel eviti disvastigi la okcidentajn valorojn en la lernejojn*. Aldoniĝas kritikoj kontraŭ usonaj entreprenoj (inter kiuj Cisco, Apple, Microsoft, Google kaj Intel), akuzataj esti “antaŭ-taĉmentoj de la usona registaro*. La ĉina prezidanto, opiniante, same kiel siaj antaŭuloj kaj kiel multaj intelektuloj, ke rapida kaj senkondiĉa demokratiigo de la lando povus esti katastrofa, esprimas esencisman vidadon de la “ĉinaj karakterizoj”: laŭ li, ĝia historio kaj ĝia socio igas lian landon kaj la demokratan plurpartiismon neakordigeblaj. Dum parolado farita antaŭ la Kolegio de Eŭropo en Bruĝo, li klarigis, ke “Ĉinujo jam eksperimentis multajn politikajn sistemojn, [ke] neniu taŭge funkciis kaj [ke] ili povus eĉ produkti katastrofajn rezultojn se oni reenkondukus ilin*.

*  Xinhua (ĉinlingve), 29-a de januaro 2015, kaj Sébastien Falletti, “Tour de vis marxiste en Chine”, Le Point, Parizo, 30-a de januaro 2015.
*  Ĉi tiuj akuzoj estis sur la frontpaĝo de granda ekonomika semajngazeto, Zhongguo Jingji Zhoukan.
*  Yves Logghe, “Xi Jinping says multi-party didn’t work for China”, Reuters, 2-a de aprilo 2014.

Ankaŭ la esprimata volo de s-ro Xi mastrumi la armeajn aferojn maltrankviligas. Same kiel lia strategio konsistanta loki siajn proksimulojn je ŝlosilaj postenoj de defendo, kaj lia senkompleksa agresemo al la ekstero. Atestas pri tio la aktivaĵoj kaj postuloj en la sudo de la ĉina maro, kiuj kontrastas kun la singardemo de la regantoj depost Deng Xiaoping, kies taktiko estis aspekti modesta kaj neniam prezenti sin kiel gvidiston.

Pasintan jaron, okaze de sia vizito en Francujo, s-ro Xi malimplice anoncis la potenciĝon de Ĉinujo referencante al citaĵo de Napoleono: “’Ĉinujo estas dormanta leono, kiu tremigos la mondon kiam ĝi vekiĝos’. Nu, la ĉina leono jam vekiĝis, sed ĝi estas pacema, simpatia kaj civilizita.” Sed li precizigis sian intencon “aŭdigi la voĉon de Ĉinujo kaj injekti pli da ĉinaj elementoj en la internaciajn normojn*”.

*  Philip Stevens, “Now China starts to make the rules”, Financial Times, Londono, 28-a de majo 2015.

La simpla stilo, la antaŭenigo de forta gvidanto, kaj la kulto de personeco memorigas la epokon de Mao. Krome, same kiel Mao siatempe, s-ro Xi havas opinion pri ĉio, eĉ pri demandoj senrilataj kun politiko: religio, edukado, dormo aŭ la pretenda tro granda voluptemo de la socio. Li aparte imponis la mensojn en decembro 2014, kiam li publike mallaŭdis la vulgarecon de la arto-mondo; li proponis, ke la artistoj estu “ĉiujare sendataj [sur la kamparon] por vivi en kontakto kun la homamasoj”, cele “akiri konvenan vidpunkton pri arto”* por poste pli bone servi la socialistajn valorojn, same kiel en la epoko de la kultura Revolucio kaj sendado de la edukita junularo sur la kamparon.

*  Sarah Williams, “Mixed reaction to China’s plan to send artists to countryside”, Voice of America, 12-a de decembro 2014.

La prezidanto do ne hezitas ĉerpi el la frapfrazoj kaj aforismoj de la Ruĝa Libreto por konduki sian politikon, kion lia falinta rivalo, s-ro Bo Xilai (enkarcerigita pro korupto), ankaŭ tre sukcese faris antaŭ kelkaj jaroj en Ĉongĉingo. Li tiel relanĉis la “Amaso-linion”, principon de popola partoprenado ŝatata de Mao, laŭ kiu la disaj ideoj de la ordinaraj ĉinoj devas esti kolektataj kaj koncentrataj de la komunistaj kadruloj tra multaj ir-revenoj. Lia ĉefa kampanjo por lukto kontraŭ korupto celas “mortigi la tigrojn kaj dispremi la muŝojn”, tio estas la altrangulaj kadruloj kaj la malaltaj kadruloj. Pli ol ducent mil ŝtatfunkciuloj ja estis jure persekutataj. S-ro Zhou Yongkang, eksa responsulo pri la interna sekureco, estas la plej altranga ĉina gvidanto kondamnita, depost la proceso de la Fikvaropo*: li estis kondamnita je dumviva mallibereco komence de junio 2015. Neniu, eĉ inter la princoj aŭ gefiloj de eksgvidantoj de la Partio, ŝajnas indulgata. Kvarcent mil aliaj estis jam sankciitaj.

*  La proceso de la “Fikvaropo”, al kiu apartenis Jiang Qing, la edzino de Mao Zedong, okazis post la fino de la kultura Revolucio, dum la vintro 1980-1981.
Limigita Interret-aliro, plifortigita subpremo

SAMTEMPE la subpremo plifortikiĝis. Pasintan jaron, preskaŭ mil homoj, el la “civila socio” (advokatoj, feministaj aktivulinoj, responsuloj de asocioj...) estis arestitaj, laŭ Chinese Human Right Defenders, - tion oni ne vidis depost la subpremo de 1989. La Interret-aliro signife malboniĝis en la lastaj monatoj, kun pli limigita ol iam ajn aliro al Google kaj Gmail, al kio aldoniĝas sporada blokado de la VPN (Virtual private networks, virtualaj privataj retoj), la ĉefa savilo de la ĉinaj interretanoj kaj de la eksterlandanoj en Ĉinujo, kiuj bezonas liberan aliron al la tutmonda Teksaĵo (sociaj retoj, grandaj amasinformiloj, sciencaj revuoj, ktp.). Oni konstatas klaran rigidiĝon de la cenzuro kontraŭ interretanoj, ĵurnalistoj, artistoj, instruistoj, intelektuloj.

La principo de kolektiva gvidado ellaborita de Deng estas forlasita — tiu lasta kreis labor-dividon sine de la Politburo, favorante konkurencon inter tendencoj kaj konstruon de koalicioj ene de la Partio por eviti la elstariĝon de nova “forta homo”. S-ro Xi, male, kumulas la funkciojn — ĝenerala sekretario de la ĈKP, prezidanto de la centra armea Komisiono, sed ankaŭ estrado de pluraj organoj taskitaj pri la nacia sekureco kaj la interreta/ elektronika sekureco. La prezidanto nepre aperas kiel la plej aŭtoritatema gvidanto depost Mao.

Kvankam la referencoj al la Granda Kondukanto ne mankas, gravas distingi la elementojn de la maoismo, kiuj estas firme forigitaj. Oni neniel trovas en la politiko de s-ro Xi la uzon de la kamparanoj kiel politika bazo, nek la izolismon, nek la rifuzon de la mondaj institucioj kaj de privata proprieto, nek la subtenon al la perarmila revolucio, nek la ikon-rompismon aŭ forĵeton de la ĉinaj tradicioj, inter kiuj la konfucea penso. Kiam li svingas la mentoran figuron de Mao, s-ro Xi volas gajni popularecon, revigligante la moralan legitimecon de la ĈKP kaj apogante sin sur la prestiĝo, kiun konservis la eksa gvidanto ĉe multaj ĉinoj. Ja Mao estas ofte asociita en la okcidenta imagaĵo, al malsatego, katastrofa ekonomia politiko, persekutoj kaj detrua ideologia volontismo, sed en Ĉinujo li prefere elvokas la naciajn potencon kaj dignon, la honestecon, la sociekonomian egalecon kaj interseksan egalecon, kaj la industrian progreson. Laŭ opinienketo, ja mendita en decembro 2013 de Global Times, gazeto proksima de la Partio, 85% de la pridemanditaj ĉinoj opiniis, ke la sukcesoj de Mao superas liajn erarojn kaj malsukcesojn.

La pozicio de“forta homo” de la nuna ĉina prezidanto prenas pli da signifo se oni konsideras ĝin en la kunteksto de profunda krizo kaj de la neceso modernigi, kiu trudas la regantan teamon. S-ro Xi ja klopodas sin prezenti kiel la savanto de la ĉina nacio, tiel respondante al forta postulo formulita de la novkonservativuloj, kiel la historiisto Xiao Gongqin*, de la komenco de la 1990-aj jaroj. Por allogi la loĝantaron, li mobilizas la komunik-teknikojn ellaboritajn en Eŭropo kaj Usono, kiuj baziĝas sur la personigo de la povo kaj la karismo, kaj ankaŭ tiujn de la kulto de personeco laŭ la soveta maniero. Li tiel prezentiĝas kiel juĝisto sufiĉe potenca kaj firme volema por sanigi la ĈKP-on en la momento, kiam parto de la loĝantaro opinias skandalo la grandajn malegalecojn kaj la riĉecon de la partiaj kadruloj kaj iliaj proksimuloj. Atestas pri tio la cent kvindek mil popolribeloj ĉiujare nombrataj, kaj la debatoj sur la ĉina teksaĵo. S-ro Xi sin montras do kvazaŭ “monaĥo de Shaolin”, lerta kaj potenca punanto, oportune alvenanta por helpi la Popolan Respublikon kaj Komunistan Partion, kiuj estas detruotaj per korupto, sed ankaŭ per polucio, terorismo, nestabileco en Tibeto, en Xinjiang kaj en Hongkongo, per malfortiĝo de la ekonomia kresko, ktp.

*  Tiu profesoro pri historio en la Universitato de Ŝanhajo estas unu el tiuj, kiuj teoriigis la ĉinan novkonservativismon post la subpremo de junio 1989.

La strategio de s-ro Xi estas prezenti sin kiel providencan homon, similan kiel Mao, por ebligi al Ĉinujo trairi malfacilajn tempojn. Li tiel insistas pri la ideo, ke la lando trairas senprecedencan krizon: “La tasko, kiun nia lando devas plenumi por la reformo, la evoluado kaj la stabiligo de la lando estas pli peza ol iam ajn, kaj la konfliktoj, danĝeroj kaj defioj estas pli multnombraj ol iam”, li deklaris antaŭ la Politburo en oktobro 2014*.

*  “Xi Jinping à propos du Comité central du PCC” (ĉinlingve), Xinhua, oktobro 2014, cpc.people.com.cn

Por respondi al tiu urĝeca situacio, li monopoligas kelkajn elementojn de la maoisma repertuaro, samtempe asertante sin moderna gvidanto. La gazetaro amuze ridetis pri la enretigo de la “eta ruĝa programaro” por inteligentaj telefonoj, moderna speco de “ruĝa libreto”, kiu kunigas la pensojn kaj ŝatatajn poemojn de s-ro Xi*. Ĝia akcepto ebligas malrekte taksi la akcepton kiun al ĝi rezervas la ĉina loĝantaro. Iuj vidas en ĝi la ombron de nova Kultura Revolucio, sed la programaro ricevis noton 3,5 (el 5) de siaj uzantoj kaj troviĝas inter la kvin unuaj edukaj programaroj plej elŝutataj en Ĉinujo. Tio estas des pli grava, ke la duono de la loĝantaro uzas inteligentan telefonon. Tiun iom fantazian indikilon konfirmas enketo de la Pew Research Center: 92% de la pridemanditaj ĉinoj en 2014 diras ke ili fidas sian prezidanton, tio estas 10% pli ol por lia antaŭulo Hu Jintao*.

*  Matthew Bell, “Mao had a little red book, Xi Jinping has a little red app”, Public radio international, 9-a de aprilo 2015, www.pri.org
*  “Views of Chinese president”, Pew research Center, www.pewglobal.org
Eĉ la kadruloj de la Partio estas jure persekutataj

KOMPRENEBLE, la opinienketoj estas ofte nefidindaj. Sed la rezultoj substrekas la abismon, kiu disigas la manieron laŭ kiu la ĉinoj taksas siajn gvidantojn, de la rigardo de la eksteraj observantoj. Tio, kio igas s-ron Xi populara en la rigardo de diversaj partoj de la socio, estas liaj klopodoj por pli trudi Ĉinujon sur la internacian scenejon (tio plaĉas al granda parto de la junularo) kaj ankaŭ lia impona lukto kontraŭ la korupto, kiu rompas la bildon de netuŝeblaj kadruloj de la Partio, kaj impresas kvazaŭ alproksimiĝo de la gvidantoj al la ordinaraj civitanoj. Ja la mezaj kaj superaj klasoj estas verŝajne pli sentemaj al lia volo daŭrigi kaj profundigi la ekonomian reformon. Sed kondiĉe ke la malaltiĝo de la kresko ne konkretiĝos per nuligo de iliaj akiritaj avantaĝoj*.

*  “La Chine n’est pas (encore) en crise. Entretien avec Jean-François Huchet”, La Vie des idées, 28-a de aŭgusto 2015, www.laviedesidees.fr

La nuna ĝenerala sekretario de la ĈKP efektive ne nuligis la alelekton, radikale kontraŭ-maoisman, de la kapitalistaj entreprenistoj sine de la Partio, kiun la eksreganto Jiang Zemin formaligis laŭ la formo de la “tri reprezentadoj*. Sed temas nun por li antaŭenigi propran penson prefere ol tiun de siaj antaŭuloj, por marki la historion per novaj frapfrazoj kiaj “la ĉina revo” kaj “la kvar ĝeneralaj celoj”, nome la kompleta konstruo de modere prospera socio, la profundigo de la reformo, la juro-ŝtato kaj la disciplino en la Partio.

*  Teorio ellaborita de Jiang Zemin en 2000-2001, laŭ kiu la ĈKP devas reprezenti la “progresemajn produktivajn fortojn”, la ĉinan modernan kulturon kaj la “fundamentajn interesojn de la plimulto el la ĉina loĝantaro”.

Tio devos loki lin pli alten ol s-roj Jiang Zemin (1989-2002) kaj Hu Jintao (2002-2012), sur la nivelon de la gvidantoj similaj al Mao kaj Deng. La anoncitaj grandaj reformoj de la sola-infano-politiko (naski duan infanon estas nun permesita kiam unu el la gepatroj estas mem sola infano) kaj de la tendaroj por perlabora reedukado (ilia forigo estis anoncita), kiuj aperis sur la gazetaj frontpaĝoj en 2013, ne estis, ĝis nun, tiom radikalaj kiom antaŭvidite. Necesas ĉiuokaze eviti ĝeneraligojn, ĉar la komencitaj reformoj de s-ro Xi iras laŭ la direkto de pli granda malfermiĝo al la merkato kaj al konkurenco, sed certe ne de reiro al maoisma planado.

Emilie FRENKIEL


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Alfrontita al la krizo, Ĉinujo kontraŭ-atakas

Tio, kion kaŝas la financaj ektremoj

Michel Aglietta

DUM la sesio de sia centra komitato, en novembro 2013, la Ĉina Komunista Partio (ĈKP) anoncis la direktivojn, kiuj difinos ĝiajn reformo-prioritatojn por dudekjara periodo. Tiuj estis aprobitaj de la Popola Nacia Asembleo en marto 2014. Ĉar ja, en Ĉinujo, la politikaj celoj estas gvidataj de longdaŭra vidado. La reformo de la ekonomio eniris en novan periodon, kiu verŝajne spertos tre gravajn ekonomiajn kaj sociajn transformojn. Ĝi disvolviĝas laŭ kvinjaraj fazoj, gvidataj de strategiaj planoj. La dektria kvinjara plano por 2016-2020, estos publikigita dum la sesio de oktobro 2015 kaj detaligos la strategion.

Interpreti la bilancon de tiu reformo post nur dek ok monatoj estas apenaŭ eble por okcidentaj observantoj. Estas pluraj profundaj kialoj por tio. Unue, okcidentanoj ne havas la saman intelektan referencaron kiel la ĉinoj. La plimulto da ili opinias, ke merkat-ekonomio estas la fundamento de demokrata socio. Sekve, fari strukturajn reformojn konsistas laŭ ili en forigi la obstaklojn al la funkciado de la merkatoj, kiuj aŭtomate gvidos al la kiel eble plej bona mondo. En Ĉinujo tio tute ne same funkcias. La ekonomia reformo estas tie ilo por politikaj celoj: certigi la unuecon de la lando dominante ties eksplod-fortojn, kaj la legitimecon de la centraligita regpovo de la ĈKP. La realigado de tiu plej alta celo iras tra plibonigo de la popola bonstato. Krome, la prezidanto Xi Jinping asertas firman geopolitikan celon, kiu ne plu ĉeestis, depost kiam Deng Xiaoping lanĉis la reformojn en 1979. Li volas, ke Ĉinujo rehavigu al si sian historian lokon en la mondo, tiun de la “Lando de la Mezo”. Por tio, necesas integri Azion ĉirkaŭ la juano, do sendependigi la ĉinan monon de la dolaro kaj fari ĝin plene internacia mono. Kvankam ili donas koheran kaj unuigitan vizion je longa perspektivo, tiuj multaj celoj igas la nunan sinsekvon malfacile komprenebla.

La reformo ja estas kontraŭdira procezo. Ĝi realigas oportunaĵojn sed renkontas obstaklojn. Dum la dudek lastaj jaroj, la transformado de la socio ja eltiris kvarcent milionojn da individuoj el malriĉeco, sed la rapida kresko, kiu ebligis tiun eksterordinaran rezulton, kaŭzis kreskon de malegalecoj kaj difektadon de la hommedio, fariĝintajn ne daŭrigeblajn.

Inter 1993 kaj 2012, la disvolviĝo de industrio estis la motoro de la ekonomia kresko. Ĉinujo fariĝis fabriko de la mondo, uzante maksimume sian ĉefan atuton: malmulte kvalifikita laborforto, juna kaj abunda, tro abunda sur la kamparoj, kiu povis esti malmultekoste sendita en la urbojn, kaj kiu ne ĝuis la bazajn sociajn servojn. Necesis ankaŭ investi en infrastrukturoj por rapide disvolvi ilin. Sekvis el tio ekscesa akumulado de kapitalo, ĉefe en la peza industrio, ankoraŭ pliigita de la ekonomia stimul-plano de 2009-2010 reage al la monda financa krizo*. Tiu reĝimo kreis gigantajn sociajn malegalecojn kaj pliriĉigis eliton, kies interesoj eble nun kontraŭos la novan orientiĝon.

*  Tiu plano atingis ekvivalenton de 700 miliardoj da dolaroj, ĉefe turnitaj al la konstruado de domoj kaj infrastrukturoj, iniciate de la lokaj registaroj, dum la ŝtato prizorgis nur 25%.

Sed la necesaj kondiĉoj por la vivo de tiu kresko-reĝimo malaperis. La laborforto malmultiĝis kun la maljuniĝo de la loĝantaro*. La labormerkato fariĝis favora al daŭra altiĝo de salajroj apogita de postuloj, forte kreskigante la produktokostojn de la ĉinaj entreprenoj. La eksterlanda mendo malakceliĝis. Krome, la trudita kreskego de industrio je plej malaltaj kostoj maksimume ekspluatis la naturajn riĉofontojn, grave difektante la medion. Ekzistas do samtempe absoluta obstaklo por la daŭrigo de la antaŭa vojo kaj oportuneco, nome ŝanĝi la kresko-reĝimon danke al la disvolviĝo de la meza klaso.

*  La laborforto malkreskis je 2,44 milionoj da homoj en 2013 (-1,6%), la duan jaron sinsekve. Vd. “Chine: la population active enregistre une deuxième année consécutive de baisse”, Xinhua, Pekino, 21-a de januaro 2014.

NECESAS nun pasi de la fabriko de la mondo al la mezprospera socio, pli inkludema kaj pli efika rilate la uzon de la produkto-rimedoj. La atuto de Ĉinujo estas en la dinamismo de la privata sektoro en formo de dekoj da milionoj da novigaj entreprenoj, taŭge ekipitaj por adapti la plej avangardajn teknikojn al kreskanta mendo de la urbaj konsumantoj.

La plej granda defio estas en la transiro de iu ekonomi-tipo al alia. Ĉar la ŝanĝo estis brutala. La kresko de industrio pasis de 12% en 2012 al 6% antaŭviditaj por 2015. Ĝi postlasis enorman troinveston, do ekscesajn produkto-kapablojn ĉe la pezaj industrioj. La uzo-procento de la kapabloj estis 71% pri ŝtalo, 70% pri aluminio kaj cemento, 72% pri vitro. Tiu procentaĵo ankaŭ falis ĝis 76% pri aŭtoj. Sed la fakuloj konsideras, ke la normala sojlo por profitdono en tiuj industrioj estas inter 78 kaj 80%. La rezulto de tio estis drasta falo de la profitdoneco. Tiomgrade, ke grandaj publikaj entreprenoj, tre multe ŝuldantaj pro la antaŭaj investegoj, troviĝas nun en danĝeraj financaj situacioj, kio reefikas al la bankoj kiuj pruntodonis al ili.

SUME, estas ĝenerale rekonata, ke, por sorbi la ekscesajn produkto-kapablojn, necesas investokvoto je 35% de la malneta enlanda produkto (MEP), kontraŭ 55% nun. Se la malkresko de la investado okazus rapide, sub minaco de la financaj devigoj, sen kompensaĵoj, okazus rompo de la kresko, kiu povus fali sub 5% jare. Estus la tiom timata kruda surteriĝo (hard landing). Ĝi havus sociajn kaj politikajn konsekvencojn tre gravajn por la legitimeco de la politika povo. Ĉar la sistemoj de socia protektado ja ankoraŭ ne estas sufiĉe evoluigitaj, la ĉina urba socio ne toleras senlaborecon. Necesas, ke la ekonomio kapablu krei, meze, almenaŭ dek milionojn da urbaj dungoj jare — la laborforto malkreskas, sed cent milionoj da kamparanoj migros al la urboj antaŭ 2020. En 2014, malgraŭ la malakceliĝo de industrio, ĝi kreis 13,2 milionojn da dungoj. Tial la registaro nepre volas teni la ekonomian kreskon ĉirkaŭ 7%. La daŭrigo de tiu rearanĝo estas la kerna demando de la milda surteriĝo (soft landing).

Ĝis nun, ĝi (la rearanĝo) estas observebla. La kontribuo de konsumado al la MEP-kresko superas tiun de investado*.En 2012, ĝi estis 4% , el kreskokvoto 7,8%; en 2013, 3,9% el 7,7%; en 2014, 5,6% el 7,3%. Tiel, la parto de konsumado en la MEP kreskas, dum tiu de investo malkreskas. Koncerne la sektoran strukturon, la parto de servoj fariĝis domina, je 46,1% de la MEP en 2013, kontraŭ 43,9% por fabrika industrio. Sed tiu rearanĝo ne devas esti interrompita de financa krizo.

*  La MEP-kresko por donita jaro estas dividita en tri partoj, la tri fontoj de mendo: konsumado (publika kaj privata), tuta investado (inkluzive de la stoko-variado) kaj neta eksportado (eksportado minus importado). La sumo de la kontribuoj estas egala al la kresko de la MEP.

Ĉu la ĉina ŝuldo estas daŭre eltenebla? Fine de 2013, la tuta ŝuldo de la nefinancaj agentoj atingis 220% de la MEP, el kiuj 150% por la entreprenoj (kontraŭ, ekzemple, 317% en Usono, 331% en Francujo, 431% en Japanujo kaj 120% en Barato). Ni vidis, ke la ekscesaj produktokapabloj kaŭzas malfortikigon de la bilancoj de la ŝtataj entreprenoj pri peza industrio. La produktantoj de nemoveblaĵoj, kiuj havas stokojn de nevenditaj loĝejoj en urboj de dua kategorio kaj tria kategorio suferas saman malbonon*.

*  Kvar urboj apartenas al la unua kategorio: Pekino, Ŝanhajo, Kantono kaj Ŝenĵeno; tridek urboj apartenas al la dua: la provincaj ĉefurboj kaj urboj tre gravaj (Ĉongĉingo, Chengdu, Wuhan, Tianjin, Xiamen). En la tria kategorio estas urboj kun pli ol unu miliono da loĝantoj. Ne ekzistas listo. Laŭdire estas 100 ĝis 150 da ili.

Malkresko de inflacio plimalbonigas la financan situacion de la entreprenoj kun ekscesa produkto-kapablo. Ja, la mondaj prezoj de la produktoj de tiuj industrioj malkreskas. La koncernaj entreprenoj do suferas veran malinflacion. Sekve la reala interezkvoto de ilia ŝuldo — rilatigita kun la vario de ilia vendoprezo — kreskas. Ilia financa vundeblo estas do pligrandigita.

Tial la registaro iniciatis la restrukturadon, sed etendigante la sorbadon de la ekscesaj kapabloj, tiel ke ĝi ne kaŭzu rompojn en la industria teksaĵo: solidigo de entreprenoj, tio estas ilia kunfando, sed ankaŭ ilia dismembrigo kaj remembrigo por elimini kumuladon de aktivaĵoj en la samaj branĉoj; injekto de privata kapitalo en publik-privatajn strukturojn; transdono de la akcioj posedataj de la ŝtato al financaj holdingoj (tegmentaj kompanioj) kun tasko igi la mastrumon de la entreprenoj pli efika. Instrukcioj estis donitaj al komercaj bankoj renovigi la pruntojn kiuj atingis la repagotempon, sed ne doni novan krediton al entreprenoj, kiuj ne reduktis siajn ekscesajn produktokapablojn laŭ procentaĵo dependanta de ties vundeblo kaj de ties agad-sektoro.

Fine, la ŝuldo de la lokaj administracioj ŝvelis ekde la stimul-plano de 2009. Ĝi atingis 33% de la MEP en la dua semestro de 2013, laŭ ĝisfunda kontrolo de la ĉina Revizora Kortumo*. Ĝi estas rezulto de la neegaleco de la fiskaj resursoj laŭ regionoj kaj teritorioj. La lokaj registaroj enfalis en ŝuldojn per provizoraj aranĝaĵoj de malklaraj societoj speciale kreitaj por kontrakti pruntojn — formo de ombro-bankoj (shadow banking) — kaj refinancataj de la oficialaj bankoj. Atendante la promesitan fiskan reformon, kiu devas kreskigi la resursojn de la lokaj registaroj, estas okazanta ŝanĝo de pagodato por unu biliono da renminbioj (140 miliardoj da eŭroj) da ŝuldoj per emisio de obligacioj garantiataj de la centra registaro; tio ebligos liberiĝi de tiuj societoj.

*  Temas pri la tuta ŝuldo (lokaj administracioj, publikaj entoj ...) Tiu de la centra registaro esta modesta (23% de la MEP fine de 2013), tre malsupera al la rezerva valutofonduso de la centra banko kaj de la suverenaj fondusoj.

INTER la multaj instituciaj ŝanĝoj necesaj por sukcese konduki la mutacion, la ĉinaj gvidantoj elektis prioritatigi la financan reformon, pro du ĉefaj kialoj. La unua estas rompi la reziston al la reformo per submetado de la ŝtataj entreprenoj de la komerca sektoro al konkurenco, trudante tiel la financajn instituciojn ĝuste taksi la riskojn. La dua estas altigi la juanon ĝis la rango de internacia rezervo-mono, do plene konvertebla jam en 2020. En tiu perspektivo, la registaro volas kapti la okazon enkonduki la juanon en la korbo de la Specialaj rajtoj de enspezo (SRE) (Special Drawing Rights, SDR)* jam ĉe la fino de la jaro 2015. Necesas do disigi la juanon de la dolaro kaj firme konfirmi la monan sendependecon de Ĉinujo; pro tio la decido de la 11-a de aŭgusto 2015 devaluti je 3% la juanon kontraŭ dolaro, post plurfoja larĝigo de la marĝenoj de la taga fluktuo de la valutprezo. Kontraŭe al tio, kion oni povis aŭdi dum la mallonga paniko, kiu trafis la internacian financan mondon, tiu decido neniel estas politiko de konkurenc-kapabla devaluto: la 3% malaltiĝo estas pure simbola kaj evidente havas neniun notindan efikon al la ekstera komerco, kompare kun la 20% malaltiĝo de la eŭro depost la somero 2014. Sed ĝi signas la volon de la Konsilio de la Ŝtataj Aferoj (registaro) disigi la juanon de la dolaro kaj sekve daŭrigi la financan liberaligon.

*  La valoro de la SRE estas determinata de korbo de monoj: dolaro, eŭro, brita pundo, eno.

Ĉe la fino, tiu decido estas kongrua kun la reformo de la interna financa sistemo. Ja liberaligi la financon estas liberaligi la bankajn interezkvotojn kaj krei financajn ilojn por la merkato (akcioj, obligacioj, derivaĵoj), tiel ke kompleta strukturo de interezkvotoj laŭ la daŭro kaj laŭ la kategorioj de valorpaperoj povos formiĝi de si mem, sen rekta interveno de la administracio*. En tia kadro, la rolo de la publikaj aŭtoritatuloj ne plu estas fiksi la interezkvotojn kaj diri al la bankoj al kiu kaj kiom ili devas prunti. Ĝi estas starigi prudentecajn regulojn por instigi la financajn agantojn akiri la rimedojn por taŭge taksi la riskojn, provizi al la ŝparantoj la rimedojn por diversigi siajn investojn kaj konservi solidajn bilancojn por sorbi la ŝokojn.

*  Vd Yifan Ding, “En Ĉinujo, financa reformo ne senriska” kaj “Rapida internaciigo de la juano”, Le Monde diplomatique en esperanto, julio 2015.

En tiu politika kunteksto okazis la ŝanĝoj, kun unue malfermiĝo de la akcio-merkato per la konekto inter la Borsoj de Honkongo kaj Ŝanhajo en la mezo de 2014, kaj poste la komenco de liberaligo de la valutmerkato.

Ne estas surprize, ke tiuj instituciaj novaĵoj kreas financajn perturbojn. Ĉiuj landoj, kiuj abrupte liberaligis siajn financajn sistemojn spertis financan krizon pli aŭ malpli intensa kaj vasta: la anglosaksaj landoj — Britujo jam en la 1970-aj jaroj, Usono kaj aliaj landoj en la 1980-aj jaroj-, la skandinavoj, Francujo kaj Japanujo ĉe la komenco de la 1990-aj jaroj kaj eĉ Germanujo en 2002. Tiuj skuoj kvietiĝas kiam la registaroj adaptas sian prudentecan reguligon kaj kiam la centra banko alĝustigas la agadrimedojn de sia mona politiko.

Tion ja provas nun fari la ĉinaj regantoj. Se la prezoj de la financaj aktivoj trovas prudentan fluktumarĝenon en la dua semestro de 2015, la registaro povos komenci en 2016 la ĉefan parton de la transiro: la reformon de la ŝtataj entreprenoj, la fiskan reformon, tiun de la rajtoj de la kamparanoj pri uzo de sia tero, kaj tiun de la unuformigo kaj plivastigo de la sistemoj de socia protektado.

Michel AGLIETTA


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ŝajna kvieto, persista streĉiteco

Ekonomia kresko sen repaciĝo en Ebur-Bordo

Dum en la najbara Burkina Faso la ĝeneralaj elektoj devis esti prokrastitaj pro puĉo, Ebur-Bordo kviete preparas la prezidantan elekton de la 25-a de oktobro. Sed tiu kvieteco estas eble nur ŝajna. Ĉar la interna milito de 2002-2007, kaj la sanga konflikto, kiu alfrontigis la ŝtatestron Laurent Gbagbo al lia rivalo Alassane Ouattara en 2010-2011 postlasis spurojn.

De sia alveno al la regposteno en 2011, la prezidanto Alassane Ouattara promesis remeti sian landon sur la vojon al “sojlolando”. Kandidato kiel sia propra posteulo en la baloto de la 25-a de oktobro, li intencas kapitaligi la plaĉan ekonomian kreskon, kiun Ebur-Bordo denove spertas. Sed, sur la vojo, kiu trairas la landon de nordo suden, la refarbitaj fasadoj malbone kaŝas la frustriĝojn kaj fantomojn de la pasinto.

En Abiĝano, la granda teraso de la loĝejo de la franca ambasadoro dominas vastan arboplantitan parkon. En tiu festa tago, 14-a de julio, militistoj en ceremonia uniformo, francaj entreprenistoj kaj eburbordaj elitoj venas tien paŝi, kaj haltas antaŭ la panoramo al la laguno, kiun transiras la ponto Henri-Konan Bédié*. La konstruaĵo, realigita kaj ekspluatata de la franca grupo Bouygues, estis inaŭgurita fine de 2014 de s-ro Ouattara, fina gajninto de la prezidanta elekto de 2010 kaj de la konflikto kiu sekvis, inter liaj subtenantoj kaj tiuj de lia kontraŭulo, la antaŭa ŝtatestro Laurent Gbagbo.

*  S-ro. Henri Konan Bédié sukcedis al Félix Houphouët-Boigny en 1993. Forigita de armea puĉo en 1999, li restis longe la kontraŭulo de s-ro Ouattara antaŭ ol fariĝi lia aliancano por la elektoj de 2010.

Post bilanco de pli ol 3 000 mortintoj, centmiloj da delokitoj, frakasitaj infrastrukturoj, la dua ekonomie plej forta lando en Okcidenta Afriko estis rekonstruenda. Tion strebas fari s-ro Ouattara, konscia ke la pontoj kaj ŝoseoj jam hodiaŭ videblaj aperas kiel la elmergita vizaĝo de Ebur-Bordo. Tiu, kiu memorigas la periodon, kiam la “eburborda miraklo” estis citita kiel ekzemplo en la francaj lernolibroj pri geografio, dum inter Parizo kaj Abiĝano prosperis la negocoj kaj aranĝaĵoj.

Vidante la festvestita homamaso, kiu enpaŝas la ĝardenojn de la ambasadoro, oni povus kredi ke tiu tempo revenis. Cetere, s-ro Georges Serre, la gastiganto de la ceremonio, ne povas kaŝi sian kontentecon: “Hodiaŭ, li precizigas, la francaj entreprenoj establitaj en Ebur-Bordo rekte dungas 40 000 personojn, kontribuas je 50% en la fiskaj enspezoj kaj 30% en la malneta enlanda produkto (MEP)...”. La ambasadoro ne bezonas memorigi, ke la fervojo kaj la du konteneraj terminaloj de la haveno estis konceditaj al la grupo Bolloré, la akvo kaj elektro al Bouygues, nek ke la kompanio Orange, la ĉefa sur la eburborda merkato de poŝtelefonoj, restas la ĉefa mecenato de la nacia futbal-konkurso. Jes ja, Francujo revenis. Sed ĉu ĝi iam foriris? En tiu tago de la nacia festo, la frandaĵoj estas ornamitaj per francaj flagetoj. Kaj ĉiu povas manĝi sian parton de Francujo, same kiel la francoj ricevas sian parton de la eburborda “kuko”. Por festi tion, la fanfaro de la Respublika Gvardio de Ebur-bordo, kies muzikistoj ŝvitas sub pezaj kostumoj, ludas popularajn melodiojn. La kreola kompanio akompanas la lastajn glasojn de ĉampano. Vivu la amikeco franca-eburborda! Sur la francaj razenoj de Abiĝano, ĉiu, inkluzive la membroj de la ebura registaro, certe pensas ke tio estas justa renversiĝo. Ĉu Francujo ja ne alportis, sub la konvena aŭtoritato de la Unuiĝintaj Nacioj, decidan armean subtenon al la trupoj de s-ro Ouattara, persona amiko de la eksprezidanto Nicolas Sarkozy? Ĉu ĝi ne mem kanone traboris la murojn de la loĝejo de s-ro Gbagbo, antaŭ ol malfermi ĝin al la militĉefoj de lia kontraŭulo? Depost tio, akvo fluis sub la Bédié-ponto, kaj asfalto rekovris la ŝoseojn de la lando.

Lasi fari, lasi pasi. La liberalisma devizo, kiu konvenas al la registaro, praviĝas ĝis sur la ŝoseoj. Aparte tiu de la Nordo, kie, nome de la “ŝosea flueco”, la kontrol-baraĵoj de la polico estis ege reduktitaj. Varoj kaj pasaĝeroj estas nun liberaj, post jardeko dum kiam la “uniformuloj” sisteme elprenis monon de ĉiu, kiu alilokiĝis. Sur la aŭtoŝoseo finita en decembro 2013, kiu kondukas de Abiĝano ĝis Jamusukro, la politika ĉefurbo, modernaj pagstacioj malebligas intertraktadon. La vojo estas sen obstaklo por iri norden, al la elekta feŭdo de la nuna prezidanto, kaj de la eksa ribelantaro, kiu lin subtenis.

Sed, post Jamusukro, necesas zigzagi inter la multaj truoj en la malnova eluzita asfalto, devigantaj la kamionojn kaj kolektivajn veturilojn fari abruptajn kaj danĝerajn direktoŝanĝojn. S-ro Ouattara havas ankoraŭ multan laboron. Dume, ja aviadile li vojaĝas al Korhogo, norda ĉefurbo kaj kvara urbo de la lando.

Rizosako, luprezo de loĝejo, elektro: la prezoj senĉese kreskas

En julio 2013 li faris tie “ŝtatan viziton”, kun ĉiuj ministroj, por tie havi ministro-konsilion, kiel tio regule okazas. Laŭgrade kiam alproksimiĝas la elektoj de la fino de oktobro, tiuj vizitoj neeviteble prenas aspekton de kampanjo. Ĉiu kunveno estas okazo por anonci investojn: pontoj kaj ŝoseoj, sed ankaŭ materialo por hospitaloj, lernejoj, veturiloj por la administraciaj servoj... La spektaklo estas elprovita, reelsendita dum horoj de la nacia televido. Danke al la urĝa prezidanta programo (UPP) la prefektejo, la urbodomo, la lernejoj kaj la regiona hospitalo estis modernigitaj kaj refarbitaj. Korhogo (350 000 loĝantoj), kiu ĝis nun havis nur du asfaltitajn stratojn, spertas la daŭran ĉeeston de la maŝinoj,kiuj ŝmiras gudron sur ĝiaj stratoj. Sed “ĉu oni manĝas gudron?”. Tiu demando regule revenas inter la ebur-bordanoj, inkluzive en la Nordo, kie oni amase voĉdonis por s-ro Ouattara en 2010.

Post noktiĝo, sidantaj ĉe angulo de terstrato malbone lumigita, grupo da junuloj diskutas pri la mondo, aŭ almenaŭ la lando, ĉirkaŭ glaso da teo. Ĉiuj opinias, ke “la lando antaŭeniras, sed oni ne manĝas” Inter ili, neniu havas salajran laboron. La plej bonŝancaj havas etan butikon, kaj aliaj, kiel Sinali, vivas tagon post tago per etaj laboroj, kiujn ili mem devas inventi. “Ĉiunokte, li rakontas, mi demandas min kion mi trovos la morgaŭon por alporti monon hejme. Kiam la milito komenciĝis [en 2002] mi estis dudek kvin-jara. Dek tri jarojn poste, preskaŭ kvardek-jara, vi eĉ ne povas havi propran korton por loĝigi vian familion. Kaj oni jam tro maljunas por la helpoprogramoj al junularo.”

Ĉiuj maltrankviliĝas pro la kresko de la vivkosto; de rizosako ĝis la luprezoj kaj elektro — malkonektita de kvar monatoj ĉe Sinali. Ĉirkaŭ la grupo, en la kvartalo, la nokto estas densa kaj lumoj maloftaj. Sinali estis batalanto de la Novaj Fortoj, kiuj tenis la Nordon. Post la fino de la postbalota konflikto, li redonis sian armilon kaj ricevis la premion de 800 000 afrikaj frankoj (1220 eŭroj) donita de la ŝtato por la malmobilizado de la batalintoj. Li uzis la duonon por repagi siajn ŝuldojn, la alian por financi koko-bredan entreprenon, kiu rapide bankrotis. “Aliaj, pli fragilaj, povus repreni armilojn je la servo de la unua, kiu donos al ili nutraĵon”, asertas la junulo.

Malgraŭ sia frustriĝo, Sinali kaj liaj amikoj voĉdonos “100%” por s-ro Ouattara ĉe la prezidanta elekto, kies unua baloto okazos la 25-an de oktobro 2015. Certe pro regiona solidareco. Ĉar, dum multaj jaroj, la Nordo, malpli evoluinta, sentis sin relegaciita de la subtenantoj de “ebureco”, kiuj pretendis kribri inter la “veraj eburanoj” kaj tiuj “cirkonstancaj eburanoj”. S-ro Ouattara, kiu laŭ iuj havas burkinan originon, estis dufoje malpermesita fariĝi kandidato al prezidanteco, ĉar lia nacieco estis dubinda. Liaj kontraŭuloj riproĉis, ke li ne estas, kiel ankoraŭ nun postulas la fundamenta leĝo, “naskita de eburbordaj gepatroj, mem origine eburaj*. Tiel li ja fariĝis emblemo de la viktimoj de la “ebureco” kaj, fakte, la porbatalanto de la nordaj loĝantaroj. Tiun frustriĝon kundividis la ribeluloj, kiuj, en 2002, provis renversi s-ron Gbagbo. Ilia puĉo fiaskis, ili prenis la nomon Novaj Fortoj kaj “administris” dum pli ol kvin jaroj la nordon de lando dividita en du partoj. Bouaké, la dua urbo,estis tiam ilia ĉefurbo.

*  Vd “Eburbordo, la malbenitaj heredantoj de Félix Houphouët-Boigny”, Le Monde diplomatique en esperanto, januaro 2011.
Kune, ili dominis kaj ekspluatis la nordon de la lando

En tiu nokto de julio 2015, kiam oni festas la finon de ramadano, la junularo amase trairas ĝiajn stratojn. Kvazaŭ ondoj, bandoj de festvestitaj knaboj ludas trakurante la vojkrucojn, interrompas la trafikon, antaŭ ol reveni, ridegantaj, ebriaj el la libereco de la festotagoj. Ili liberiĝas, eĉ se nur unu nokton, el la aŭtoritato de la pliaĝuloj, en gaja malordo, kiun neniu policano provas reteni. Bouaké restas ribela, malgraŭ la reunuiĝo de la lando en 2007 kaj la rearanĝado de la administracio.

La multegaj ĉinaj motorcikloj atestas siamaniere pri la jaroj, kiam la urbo eskapis la regadon de Abiĝano kaj pli similis al Uagaduguo, kie tiuj veturiloj delonge estas parto de la pejzaĝo. La ĉefurbo de Burkina Faso cetere estis la malantaŭa bazo de la ribeluloj, kiuj ekregis la Nordon en 2002, kaj tra tiu lando transiris la komerco, kiu vivigis la regatan zonon. Ĝiaj armeaj ĉefoj, la zono-komandantoj, disdividis inter si pli ol la duonon de la eburborda teritorio, helpataj de civiluloj nomataj “delegitoj pri administracio”. Tiuj lastaj estis la politika flanko de la Noval Fortoj, enkorpigita de s-ro Guillaume Zoro, fariĝinta prezidanto de la Nacia Asembleo*. Kune, ili dominis kaj ekspluatis la Nordon, elprenante impostojn por nutri kason tiel nomatan “la centran”, teorie por financi la trupojn kaj la administradon de la teritorio.

*  Ĉu civiluloj aŭ armeanoj, la ĉefaj gvidintoj de la Novaj Fortoj okupas ŝlosilajn postenojn en la nunaj institucioj.

La anarkia cirkulado de la motorcikloj en Bouaké restas heredaĵo de tiu periodo. Multaj junuloj, manke de perspektivoj, decidis “ruligi motorciklojn”, fariĝante taksi-ŝoforoj sen permesilo, sen kasko kaj sen asekuro. Cetere multaj el ili finas sian ŝoforadon en la Universitata Hospitalo (CHU), subekipita malgraŭ sia renovigo post la ekregado de s-ro Ouattara. Malantaŭ la refarbitaj fasadoj, al la CHU, la sola tiunivela hospitalo en la tuta zono Centro-Nordo-Okcidento (CNO), tio estas pli ol la duono de la lando, severe mankas materialo. Escepte de la patrinaj kaj infanaj prizorgoj, teorie senpagaj, la flegokostoj estas tro altaj por granda plimulto de la loĝantaro, kiu vivtenas sin per neformalaj aktivaĵoj. Por igi ilin pli alireblaj, la registaro, konscia, ke 85% de la eburbordanoj havas neniun socian asekuron, lanĉis la “universalan medicinan asekuron” (UMA) en januaro 2015. Malsame de la samnoma franca asekuro, la UMA baziĝas sur mil-franka monata kotizo (1000 afrikaj frankoj = 1,5 eŭro) por ĉiu persono, rajtiganta la pagon de tri kvaronoj de la kurantaj kostoj (konsultoj, kirugio, enhospitaligo, medikamentoj). Tiu socia asekuro havas malmulte da kotizantoj (176 000), ĝi estas nur komenciĝanta.

Senpuneco nutras persistajn amarajn postsentojn

Kiam oni foriras el Bouaké suden, la arbarajn savanojn anstataŭas arbaro. La horizonton baras muro intense verda, dominata, ĉe alveno en Jamusukro, de la kupolo de la fama baziliko. Ĝi estas, de dudek kvin jaroj, la simbolo de ĉefurbo, kiun Félix Houphouët-Boigny, la patro de la sendependo, konstruigis en sia vilaĝo. Sed la vastaj arterioj de la urbo estas sen aŭtoj, kaj la tuta urbo ŝajnas ŝvebi en tro grandaj por ĝi vestoj. La translokado de la institucioj, promesita de ĉiuj liaj posteuloj, ne realiĝis.

Elirante el la urbo, oni trovas la terojn de la kakao, de kiu la grajnoj riĉigis la landon, antaŭ ol kaŭzi ĝian ruiniĝon, kiam la mondaj prezoj, fine de la 1970-aj jaroj, malaltiĝis. La kakao-aktivaĵoj, poste privatigitaj je la postulo de la internaciaj financaj institucioj, fariĝis tute senorganizitaj dum la jardeko de politiko-milita krizo, kiun spertis la lando. Ankoraŭ atestas pri tio, laŭlonge de la vojo kondukanta okcidenten, la vastegaj plantejoj de Tombokro. Heredigitaj de Houphouët-Boigny al la ŝtato, ili estas grandparte forlasitaj, englutitaj de la arbaro. Agrokulturaj laboristoj ankoraŭ vivas tie. Ili kultivas maizon kaj maniokon inter la kakaoujoj, atendante de dek jaroj fantoman salajron.

Kiam li ekprezidis la landon, en 2011, s-ro Ouattara reorganizis la enkadrigon de la produktado, garantiante prezojn por la plantistoj kaj tiel revigligante la kakaoproduktadon, de kiu dependas pluraj milionoj da eburbordanoj. En 2014 la produkto atingis la rekordan nivelon 1,7 milionoj da tunoj, tio estas 35% de la tutmonda produktado. La sektoro estas 15% de la MEP. Tial, la tero estas plej grava temo kaj la disdivido de ĝiaj fruktoj, ĉefa demando. Ĝi nutras de preskaŭ dudek jaroj la konfliktojn, kiuj disŝiras la Okcidenton, la plej fruktodonan zonon de la lando.

La urbo Duékoué tre multe suferis pro tio. “La elektoj pasas, la komunumoj restas”, proklamas granda afiŝo laŭlonge de unu el la grandaj stratoj de la urbo. Ĉi tie pli ol aliloke, tiu frapfrazo trovas sian plenan signifon. Ĉi tie pli ol aliloke, iuj timas la elektojn kaj la demonojn, kiujn ili revekas. La lastaj elektoj kaŭzis la morton de milo da homoj en la urbo kaj ĉirkaŭurbo, tio estas triono de ĉiuj mortoj oficiale nombritaj dum la postbalota milito de 2010-2011. Kvin jarojn poste, la urbo ne montras postsignojn. Ĝi estas trankvila. Oni preskaŭ povus kredi, ke ĉio tio ne okazis. Sed la silentoj kiuj ritmas la konversaciojn mute krias la rakontojn pri la okazintaj kruelaĵoj. La mortintoj ankoraŭ atendas, en anonimaj komunaj fosaĵoj, ke oni bonvolu identigi ilin.

La regiono Guémon, kies kerno estas la urbo Duékoué, estas riĉa pro siaj arbaroj, kiujn kulturebligas de jardekoj la loĝantaroj eksterlandaj (plejparte el Burkina Faso) aŭ venintaj el aliaj regionoj de Ebur-bordo. “La tero apartenas al tiu, kiu valorigas ĝin”, proklamis Houphouët-Boigny. Post lia morto en 1993, la ideo de “ebureco” trudiĝis al la tero. La ekonomia krizo puŝis la lokajn aŭtoktonajn loĝantarojn* postuli la terojn plantitajn je kakaujoj, kiujn ili cedis aŭ koncesiis al la agrokulturistoj venintaj el aliloke. Multaj interkonsentoj estis tiam reviziitaj aŭ nuligitaj de la aŭtoktonoj; kaj, en la sud-okcidento de Ebur-bordo (kie tiuj estas malplimulto), plantistoj, kiuj ne originis el la regiono, estis forpelitaj el la teroj, kiujn ili valorigis. Tiel komenciĝis ciklo de perforto kaj reprezalioj, kiu igis la Okcidentan Eburbordon nesto de interkomunumaj konfliktoj.

*  En la Guémon-regiono, la aŭtoktonoj estas l Wè, la aloktonoj, la loĝantaroj de la Centro kaj Nordo (baoulés, malinkeoj, senufoj) kaj la alilandanoj, la burkinanoj, tre multaj en la regiono. La “eburecaj” refleksoj estas solidaj, kaj la malinkeoj kaj la senufoj estas ofte klasifikitaj inter la alilandanoj..

Kiam komenciĝis la postelekta krizo, Duékoué fariĝis ties tragika epicentro. En marto 2011 la trupoj de s-ro Ouattara, irantaj al Abiĝano, ekprenas la urbon kaj rekte direktas sin al kvartalo Carrefour, kies memdefendaj grupoj subtenantaj al s-ro Gbagbo, konsistantaj el la aŭtoktonoj wé, faris sian feŭdon. Helpataj de la dozoj - tradiciaj ĉasistoj fakte fariĝintaj milico-, la trupoj subtenantaj Ouattara faris tie buĉadon. “Ili diris: ‘ĉiuj junuloj de la kvartalo Carrefour estas milicanoj’”, rakontas junulo.Ĉiuj, kiuj povas,fuĝas tiam al la katolika misiejo, ili baldaŭ estas 30 000 homoj ene de korto, kaj preskaŭ 250 000 forlasas la regionon, irante al la najbara lando Liberio. En Duékoué, sur la stratoj plenaj je kadavroj, la fortoj de la Unuiĝintaj Nacioj (france: ONUCI) nombras la mortintojn kaj rapide enterigas ilin en fosaĵojn, kiujn oni ĝis nun ankoraŭ ne malfermis. Almenaŭ 500 mortintoj en Duékoué laŭ la UN, pli ol 800 laŭ la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco — la plimulto el ili en la kvartalo Carrefour. “La ĉi tie okazintaj hororaĵoj estas neklarigeblaj”, memoras s-ro Denis Zehla, la kvartalestro, kiu ne plu volas rakonti ilin. Lia silento parolas por li. La suferoj de la we-loĝantoj ankoraŭ ne estis finitaj: la sekvajn tagojn, ili estis postĉasitaj en la arbaroj kaj, en julio 2012, atakitaj en la rifuĝ-tendaro, kiu randas la urbon. Ĉio sub la senpova rigardo de la ONUCI.

La amasmurdo de Duékoué kaj ties sekvoj formas sango-makulon, kiun la prezidanta bilanco de s-ro Ouattara ne povos forviŝi. Tiu krimo restinta nepunita metas la turmente obsedan demandon de la justico de la venkintoj, dum s-ro Gbagbo estas juĝata de la Internacia Punkortumo (IPK) en Hago, same kiel s-ro Charles Blé Goudé, eksgvidanto de la Junaj Patriotoj lin subtenantaj*. Multaj aliaj ankoraŭ atendas sian proceson. Akuzata pri partieco, la eburborda justico, en junio 2015, finfine jure ekpersekutis homojn, kiuj kontribuis al la venko de s-ro Ouattara, inter kiuj du famaj zon-komandantoj: s-roj Chérif Ousmane kaj Losseni Fofana. Estas malmultaj ŝancoj, ke tiuj du, altranguloj pri sekureco en la nuna reĝimo, estos ĝenataj en tuja estonteco. Sed ilia jura kulpigo en Ebur-bordo ebligas male eviti al ili la probablajn petojn prezenti sin antaŭ la IPK.

*  S-ino Simone Gbagbo estis kondamnita de eburborda tribunalo, la 10-an de marto 2015, je dudek jaroj en malliberejo dum fuŝa proceso. Ŝi petis nuligon de la juĝo al la kasacia kortumo.

“Sen minimumo da justeco, ĉu la repaciĝo eblas?”, sin demandas pastro Cyprien Ahouré, responsulo de la katolika misio de Duékoué. Lin, kiu vidis, je ĉiu perforta ekflamiĝo, la rifuĝintojn (burkinanoj, baŭleoj, wé...) amase alveni, oni nomumis prezidanto de la loka branĉo de la Komisiono Dialogo, Vero, Repaciĝo (KDVR) starigita en 2011. “La KDVR seniluziigis nin. Ni ne laŭiris ĉiujn planitajn etapojn, aparte tiun pri kompensado, klarigas la pastro. La batalintoj estis prikonsiderataj, multe da mono estis uzata; sed oni ne povas doni monon al tiuj, kiuj uzis la armilojn kaj nenion al tiuj, kiuj perdis ĉion.” Ankaŭ la nacia Katarso ne okazis. La komisiono ne publikigis la rezulton de siaj laboroj, kaj la tiom atendataj bildoj de la publikaj juĝaj sesioj neniam estis dissenditaj. La nacia komisiono por la repaciĝo kaj kompenso al la viktimoj (NKRKV), kiu sukcedis al ĝi en marto 2015, ĵus nur komencis unuan fazon de kompensado koncernanta 4 500 homojn.

Dume, la repaciĝo realiĝas de malsupre, sen la politikistoj. En Duékoué, same kiel aliloke en la lando, la komunumoj relernis, vole nevole, vivi kune. “Oni toleras unu la aliajn” estas tio, kion oni plej ofte aŭdas. “Hodiaŭ oni akceptas vivi kun la aliaj, ĉar ni havas plu nenion por gajni, ni perdis ĉion. Tiu, kiu estas prezidanto, li ja estas prezidanto. Se morgaŭ estos alia, oni toleros lin”, ankaŭ diras la ĉefo de la kvartalo Carrefour. La junuloj de kvartaloj antaŭe oponantaj parolas unu al la aliaj, sed fajrilo povus eksplodigi la situacion. “Kiam okazas io en la urbo, oni tuj suspektas la junulojn de Carrefour. Oni diras, ke ni estas la fratoj de Gbagbo”, komentas junulo. Ĉiuj bedaŭras, ke dozoj (kiuj partoprenis la amasmurdojn), ankoraŭ promenas libere en la urbo, kun siaj ĉasfusiloj. Ĉu tiu paco en Duékoué estas nur tiu de la venkintoj? De tiuj, kiuj, hieraŭ humiligitaj, ekprenis la povon kaj trudas hodiaŭ la timon al siaj kontraŭuloj? Hodiaŭ kiel pasintece, nepuneco nutras la amarajn sentojn, kiuj pezas sur la estonteco.

En la Okcidento de Ebur-bordo, la teraj konfliktoj ne finiĝis, kaj multaj aŭtoktonoj, kiuj rifuĝis en Liberio, trovis je reveno sian teron okupita*. La vicprefektoj de la zono provas solvi ilin kun la helpo de la tieaj komunumestroj. Sed grandegas la tasko. Laŭleĝe, la tero povas aparteni nur al la ŝtato aŭ individuoj kun eburborda ŝtataneco. Tiuj lastaj devas ricevi de la administracio proprieto-titolon. La necesaj klopodoj estas multekostaj.

*  Vd Fanny Pigeaud, “Milito por kakao en okcidento de Eburbordo”, Le Monde diplomatique en esperanto, septembro 2012.

Kun preskaŭ kvin milionoj da loĝantoj kaj triono de la balotantaro, Abiĝano estas tre grava por la elektoj. En la ekonomia ĉefurbo, la turoj de la Altebenaĵo, la negoco-kvartalo, refariĝis elegantaj. Hieraŭ simboloj de la “ebura miraklo”, ili enkorpigas hodiaŭ la disvolviĝantan Ebur-Bordon, promesitan de s-ro Ouattara, stimulatan per pli ol 8% jara kresko depost 2012. La randoj de la laguno estas rearanĝataj, baldaŭ estos tie vojnodo, kaj la laboroj por urba trajno verŝajne komenciĝos antaŭ la fino de la jaro. Ladurboj, kiuj greftiĝis en la kerno de la urbo, estis forigataj kaj “la Sorbono”, publika placo, kiun la Junaj Patriotoj, fideluloj de s-ro Gbagbo, faris sia, plu estas nur malbela tereno transformita en parkejon. La rego-ŝanĝoj legiĝas ankaŭ en la urba pejzaĝo.

La lastaj konstruaĵoj okupitaj de la kromvarbitaj batalantoj, kiuj subtenis s-ron Ouattara, estis evakuitaj en junio 2015, kelkajn monatojn antaŭ la fino de lia mandat-periodo. La operacio, nomata “Feliĉo”, koincidis kun la fino de la malarmigado-procezo. Laŭ oficialaj statistikoj, 91% de la nombritaj 64 000 batalintoj (el ambaŭ flankoj) deponis siajn armilojn. Sed la vera bilanco de ilia reensociiĝo povos okazi nur en longdaŭro. La zon-komandantoj, kiuj regis kiel mastroj de la Nordo, estis preskaŭ ĉiuj relokitaj ekster siaj propraj feŭdoj. Sed ili estas nun kerne de la sekureca aparato de la ŝtato. Ili kontribuis instali s-ron Ouattara, do ili restas netuŝeblaj. Tamen, raporto de la Unuiĝintaj Nacioj rimarkigas la kontraŭleĝan ekspluatadon de la orminejo de Gamina, regata de la eksa zon-komandanto “Wattao”, nun vic-komandanto de la Respublika Gvardio; la raporto ankaŭ kritikas la armilaron konservitan de la zon-komandanto Kouakou Foffie ĉe Korhogo*. Tial, la demando pri la pozicio de tiuj zon-komandantoj en la estontaj povoluktoj restas nesolvita. Sed tio koncernos nur la elektojn de... 2020. Por tiuj de la 25-a de oktobro 2015, s-ro Ouattara, pro la koalicio de partioj*, kiu portis lin al la regado, alfrontos dividitan opozicion.

*  Raporto de la UN, n-ro S/2015/252, aprilo 2015.
*  La Kuniĝo de la Houphouët-istoj por Demokratio kaj paco (KHDP) kunigas la Demokratian Partion de Ebur-Bordo — Afrikan Demokratian Kuniĝon DPEB-ADK (Eksa unusola partio), la Kuniĝon de la Respublikanoj de Ebur-Bordo (KREB, partio de s-ro Ouattara), kaj la Union por Demokratio kaj paco en Ebur-Bordo (UDPEB, partio fondita de la generalo Robert Guéï).
Ĉiu prezentas sin viktimo, sed kiu sin konfesas kulpulo?

De kiam, en junio 2014, la IPK konfirmis, ke ĝi juĝos s-ron Gbagbo, lia partio, la Eburborda Popola Fronto (EPF) klare montras siajn profundajn dividojn. La “ribeluloj”, kiuj kondiĉigas sian partoprenon en la elekto-procezo je la liberigo de la eksprezidanto, provis — sen sukceso — eksigi la prezidanton de la partio kaj eksan ĉefministron Pascal Afi Nguessan. Ili riproĉas al li ludi la ludon de la nunaj regantoj, donante al la venonta baloto pluralisman karakteron. Kelkaj opoziciuloj rifuzas la konsiston de la sendependa elekta komisiono, kiun ili taksas favora al s-ro Ouattara, kaj ankaŭ publike protestas pro siaj malfaciloj por kampanji en la tradiciaj elektaj feŭdoj de la prezidanto. Siaflanke, la eburbordanoj ne amase enskribiĝis sur la balot-listojn. Nur 367 000 novaj elektantoj enskribiĝis sur la provizorajn listojn, kio fiksas je 6,1 milionoj la elektantaron, por 9-miliona loĝantaro en aĝo por voĉdoni. Ĉu ĉar la elekto ŝajnas jam antaŭ-decidita? Ĉu pro malŝatego de la politikaj kvereloj, kiuj kondukis la landon al ruiniĝo? Aŭ ĉu pro timo ke denove okazos alfrontiĝoj? La prezidanto promesis pacajn elektojn. Lacaj, kelkaj eburbordanoj kontentiĝos pri tiu programo.

Prenante la gvidadon de la lando en aprilo 2011, s-ro Ouattara, ekonomikisto flue praktikanta la gramatikon de la Internacia Mon-Fonduso (IMF), kies unu el la gvidantoj li estis, vetis pri la restarigo de la infrastrukturoj, la relanĉo de investoj kaj la ekonomia kresko. “Mono ne cirkulas, sed laboras”, li martelis al ĉiuj tiuj, kiuj montris sian senpaciencon vidi la dividendon de la kresko fariĝi realeco en ilia telero. Ĝis nun, la loĝantaro, kaj precipe la junularo (77,5% de la loĝantaro estas malpli-ol-35-jaruloj) ankoraŭ atendas. Necesos pli ol nur socia pliboniĝo por estingi la fajrejojn de divido, kiuj koviĝas en la lando. La repaciĝo okazas, manke de alia ebleco, kaj senpuneco restas la regulo. En Ebur-Bordo, ĉiu sin proklamas viktimo, sed kiu sin konfesas kulpulo? Ne la politikistoj, ĉiuokaze. Tion la loĝantaro ja bone komprenis.

Vladimir CAGNOLARI


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Disponi pri sia korpo estas malfacila konkero

Lukto por la rajto aborti en Ĉilio

La rajto al interrompo de gravedeco rezultas el akra lukto kaj de la engaĝiĝo de klera avangardo, kiel atestas la vojo de Sylvie Rosenberg-Reiner en Francujo. En Ĉilio, la socialista prezidantino Michelle Bachelet estas preparanta leĝon por ke aborto estu nepunebla en certaj dramecaj situacioj (seksperforto, misformigo de la bebo, ktp.) Sed la preparata leĝo lasas eksterleĝe dekmilojn da virinoj.

Mi estis dekkvarjara kaj tio estis somera amo. Mi ne konsciis, ke mi povas fariĝi graveda.” Sidante en sia salono je la horo de laonce, la tagfina manĝeto en Ĉilio, Camila — kiu petis anonimecon, same kiel sia patrino, ankaŭ ĉeestanta-, mergiĝas en siajn rememorojn ĉirkaŭ teo. “Iun matenon, mia patrino donis al mi gravedo-teston.”, rakontas la 24-jara junulino. La rezulto pozitivas. “ŝi diris al mi: “Ne parolu pri tio al iu ajn. Trankvile iru al la lernejo.” Vespere, ŝi demandis min kion mi volas fari.” La adoleskulino decidas interrompi sian gravedon. La patrino de Camila, Cynthia, daŭrigas: “Mi avertis ŝin, ke tio devas resti inter ni, ĉar mi riskas iri en malliberejon. Mi multe laboris en kaŝeco”, aldonas tiu aktivulino de la patriota Fronto Manuel Rodriguez, la armita alo de la ĉilia komunista Partio dum la diktaturo. “Por mi tio ne estas problemo, sed emocie, tio estis malfacila.”

“Viro ĉirkaŭ kvardekjara venis al nia hejmo, daŭrigas Camila. Mi ne scias, ĉu li estis kuracisto. Li donis al mi kvar pilolojn kaj li atendis, ke mi eligu la feton en la banĉambro. Mi havis kuntirojn, sangis... Tio estis rapida, sed ŝoka. Mi deprimiĝis dum du jaroj. Mi sentis min kulpa.” Antaŭe, Camila cetere estis kontraŭ la aborto: “Mi trovis tion abomena. Mi studis en katolika instituto, kaj oni montris al ni bildojn de utero-skrapado, de hurlantaj beboj... Post tiu sperto, mi ŝanĝis mian opinion.” Rigardante sian filon Ariel, unu-jara kaj duono, kiu ludas en angulo de la salono, la juna virino daŭrigas: “Nun mi estas patrino, kaj mi scias ke deziri sian infanon estas plej grava afero dum gravedo.” Ŝia patrino ĉiam subtenis ŝin, konvinkita, ke oni devas “esti libera mem decidi. Sed, en nia lando, oni apenaŭ parolas eĉ pri seksa edukado...”.

En 2013, la historio de Belen, dekunujarulino fariĝinta graveda post ripetataj seksperfortoj de ŝia duonpatro, relanĉis la debaton. La postan jaron, dektrijarulino, viktimo de seksperforto, estis devigita travivi sian gravedon ĝis la fino, kvankam la feto havis gravan difektiĝon. La bebo vivis nur kelkajn horojn post sia naskiĝo. Tiuj dramecaj faktoj memorigas al Ĉilio sian kondiĉon de lando kun aparte malprogresema leĝaro, depost la senescepta malpermeso de aborto dekretita en la lastaj monatoj de la diktaturo de la generalo Augusto Pinochet.

Nur malmultaj aliaj ŝtatoj montriĝas tiom punemaj: Vatikano, Malto, Salvadoro, Nikaragvo, Honduro, Haitio kaj Surinamo. Najbaraj landoj, kiel Kubo, Porto-Riko, la urbo Meksiko de 2007, kaj Urugvajo de 2012 permesas aborton senkondiĉe dum la dek du unuaj semajnoj de gravedo. Aliaj landoj de la regiono permesas siaflanke la kuracartan interrompon de gravedo, kun pli-malpli larĝa amplekso. “La kuracarta aborto ekzistis en Ĉilio dum preskaŭ kvindek jaroj, memorigas la D-ino Maria Isabel Matamala Vivaldi, kuracisto kaj figuro de la ĉilia feminista movado. Ĝi estis permesita kiam la gravedo enhavis riskojn por la sano de la patrino. Dum miaj kuracistaj staĝoj, mi eĉ praktikis ĝin. Sed ni malprogresis...”

Depost la reveno de demokratio, malgraŭ deko da parlamentaj provoj, la leĝo restis tia, kaj minacas ĉiun abortintan virinon ricevi punon je tri monatoj en malliberejo. Tamen, inter 70 000 kaj 220 000 virinoj laŭtakse ĉiujare prenas tiun riskon. Tio igas Ĉilion, laŭ la D-ino Matamala Vivaldi, la lando “kun la plej alta procento de abortoj en Latin-Ameriko”, apud la Dominika Respubliko. La foresto de publika politiko pri kontraŭkoncipo kaŭzas aparte altajn kvotojn de nedezirataj gravedoj. La Dominika Respubliko forigis, en decembro 2014, la punon por aborto en kazo de seksperforto, incesto, feta misformado aŭ danĝero por la vivo de la virino, sekve la nemoviĝo de Ĉilio fariĝis ne eltenebla.

Dum sia prezidanta kampanjo de 2013, la kandidatino de la maldekstra koalicio, Michelle Bachelet, laŭfake kuracistino, promesis forigi la puneblon de aborto en tri situacioj: seksperforto, nevivebla feto kaj danĝero por la vivo de la patrino. Sed necesis la dramecaj faktoj rivelitaj de la gazetaro por ke fine la registaro deponis leĝprojekton ĉe la parlamento, komence de 2015. Komence de aŭgusto, unua etapo finiĝis kun la adopto de la teksto en komisiono.

La diskuto tamen komenciĝis sub ne favora aŭspicio: “Ni subtenas la vivon. Konsekvence, nia reto de sanigcentroj estos loko, kie oni protektas vivon, ni ne realigos tie abortojn”, avertis la rektoro de la katolika papa Universitato de Ĉilio, s-ro Ignacio Sanchez, antaŭ la deputitoj. Lia institucio disponas pri la plej grava reto de sanigcentroj en Ĉilio, UC Christus. Se la leĝo adoptiĝas,la pli ol 1 200 kuracistoj, kiuj tie laboras, do ne aplikos ĝin.

En lando, kie divorco estis permesita nur en 2004 kaj kie 57% de la loĝantaro sin deklaras katolika, tiu poziciiĝo ne estas malgrava. “La Eklezio premas al la registaro, kiel ĉiam, kolere diras la D-ino Matamala Vivaldi. Kaj se la registaro rezistas, ĝi minacas iniciati socian premon, kiel la evangeliistoj en Brazilo.”

La ofensivo estas des pli efika, ke ĝi havas relajsojn same en la dekstraj partioj, kiel sine de la Kristan-Demokratio (KD), kiu partoprenas la registaran koalicion. Fine de julio la KD, kiu tamen aliĝis al la prezidanta programo de la kandidato Bachelet en 2013, anoncis, ke malpli ol triono el siaj deputitoj subtenas la leĝotekston. Ĝia vicprezidanto, s-ro Matias Walker, memorigis, ke plimulto de la membroj de lia partio oponas la nepuneblon de aborto kaze de seksperforto.

Praktika manlibro cirkulas sur la reto

Dum afero pri senmoveblaĵa spekulado implikanta ŝian filon kaj bofilinon makulas ŝian bildon, s-ino Bachelet domaĝas siajn partnerojn por protekti sian plimulton en la Parlamento, samtempe minimume sin konformante al la rekomendoj de la internaciaj organizaĵoj. Fine de 2014, grupo de fakuloj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), kie la prezidantino laboris kiel unua gvidantino de la organizaĵo UN-Virinoj, instigis Ĉilion transpasi “la obstaklojn de patriarkeco kaj konservativa socio”. Antaŭ mallonga tempo, feministaj organizaĵoj strukturis sian diskurson pri aborto, tiel kontribuante al la debato. Tiel estas Miles, asocio por defendo de la seksaj kaj reproduktaj rajtoj fondita en 2010, kiu koncentras siajn postulojn al la nepuneblo de kuracarta gravedo-interrompo; ideo al kiu aliĝas inter 60 kaj 70% de la Ĉilianoj, laŭ aktualaj opinienketoj*.

*  “Encuesta nacional del instituto de investigación en ciencias sociales”, universitato Diego Portales, Santiago, 2014.

Aliaj organizaĵoj ŝatus instigi la registaron fari pli grandan paŝon. La “kunordigado de feministoj en lukto”, kreita en 2014, kvankam ĝi nombras nur centon da aktivuloj, sukcesis organizi tri marŝojn favore al la rajto aborti en Santiago. “La teksto de Bachelet ne konsideras la klas-problemaron, klarigas Hillary Hiner, profesorino pri Historio en la Universitato Diego Portales. La riĉulinoj ĉiam povos aborti en privataj klinikoj, aŭ en eksterlando”. Kio por tiuj, kiuj ne havas sufiĉe da monrimedoj. Estas granda malegaleco en la aliro al senriska aborto, kaj tion ne solvos la leĝprojekto”, rekonas la D-ino Soledad Diaz, membro de la ĉilia Instituto de reprodukta medicino.

“La situacioj en kiuj la leĝo planas nepuneblon koncernas nur 2% de la abortoj”, substrekas Carolina, postulanta anonimecon. Ŝi estas membro de Linea Aborto Chile (“Linio Aborto Ĉilio”), kies aktivulinoj estis origine formitaj de la nederlanda asocio por defendo de la elekteblo Women on Waves*. Ili ĉiuvespere, de la 20-a ĝis la 23-a horo, respondas ĉe telefono por provizi la necesajn informojn por sendanĝera medikamenta aborto.

*  “Virinoj sur ondoj”. Tiu asocio fondita en 1999 praktikas abortojn sur kliniko-ŝipoj laŭlonge de landoj, kie gravedo-interrompo estas malpermesata, en la internacia parto de oceano.

Dume, miloj da virinoj daŭre estas viktimoj de la vendistoj sur la nigra merkato. Kontraŭleĝe importita de najbaraj landoj, la aborta pilolo Misoprostol vendiĝas je alta prezo (inter 40 000 kaj 120 000 ĉiliaj pesoj, tio estas inter 55 kaj 164 eŭroj), kaj foje je malĝusta dozo aŭ ekster la templimoj: tiu pilolo estas efika nur ĝis la dek dua semajno de gravedo. Kiel klarigas raporto de la Universitato Diego Portales*, kiam la virinoj kiuj abortas suferas komplikaĵojn (precipe hemoragioj kaj infektoj), ili prenas riskon ne nur por sia sano. Kiam ili iras al hospitalo, ili ofte suferas “pridemandadon kaj brutalan traktadon, kaj ili povas esti denuncataj”. “Mi vidas alveni virinojn tre angorajn kaj senmonajn”, rekonas la prezidantino de la nacia sindikato de la akuŝistinoj, s-ino Anita Roman, kiu laboras en la Hospitalo Luis Tisné Brousse de Santiago. “Ili atendis esti en grave malbona stato por iri al la hospitalo”. Sed, ŝi certigas: “Ni ne denuncas ilin.” Tiun principon dividas ankaŭ D-ro Mauricio Besio, de la katolika papa Universitato de Ĉilio.

*  Lidia Casas kaj Lieta Vivaldi, “La penalización del aborto como una violación a los derechos humanos de las mujeres”, raporto pri la Hom-rajtoj, universitato Diego Portales, 2013.

En 2013, 166 virinoj estis tamen denuncitaj. “Inter ili 22 estis kondamnitaj”, indikas la prokuroro Félix Inostroza, direktoro de la tribunalo pri perfortaj krimoj, al kiuj apartenas aborto. “La plimulto da ili ne iras en malliberejon sed ricevas alternativajn punojn”, precizigas s-ino Ana Piquer, advokato kaj direktorino de Amnesty International Chile. En 2015, ses viroj estis en malliberejo. La lasta, 76-jara flegisto, estis kondamnita en 2013 je 818 tagoj da mallibereco pro ripetata praktikado de abortoj.

Ŝajnas do ke la krimigo de aborto estas malkreskanta. “La situacio estas multe pli malbona en Salvadoro, insistas la advokatino Piquer. Tie la virinoj iras en malliberejon.” Amnesty International lanĉis en aprilo 2015 la kampanjon “de la 17”, reference al la 17 virinoj, kiuj inter 1999 kaj 2011, estis kondamnitaj en Salvadoro al punoj ĝis 40 jaroj da mallibereco, plejmulto da ili pro “hommortigo kun pligravigaj cirkonstancoj”. Iliaj advokatoj petis prezidentan punliberigon kiam unu el ili, s-ino Guadalupe Vasquez, estis liberigita en januaro 2015. Iuj volas vidi en tio signon. Ĉu Salvadoro estos la venonta ŝtato kiu revizios sian leĝon?

Ĉie en la regiono, grupoj de aktivuloj laboras de pluraj jaroj por teksi ligilojn kaj solidarecojn. Linea Aborto Chile ellaboris praktikan manlibron pri medikamenta aborto, disdonata kaj elŝutata je plurmiloj da ekzempleroj. “Ni inspiriĝis el la unua manlibro de Latin-Ameriko, publikigita en Argentino”, klarigas Carolina. Bolivianinoj siavice reprenis la verkon, tiel metante la bazojn de tio, kio eble fariĝos vera tutamerika reto.

Julia Pascual kaj Leila Miñano


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Disponi pri sia korpo, malfacila konkero

En Francujo, de la “krimo kontraŭ la ŝtato” ĝis la Veil-leĝo permesanta aborton

Tio, kion mi rakontos estas aktivula sperto, kiun mi travivis kun tre forta engaĝiĝo, kaj sekve kun mia tuta subjektiveco. Oni ofte aŭdas, ke la liberaligo de kontraŭkoncipaj rimedoj kaj de aborto iras laŭ la “direkto de la historio”. Sed paroli pri kvazaŭ certa venko de niaj ideoj kaŝas la perfortecon de la ideologiaj luktoj, kiuj alfrontigis la subtenantojn de liberaj kaj senpagaj kontraŭkoncipo kaj aborto al ties kontraŭuloj. Oni neniam sufiĉe memorigos la indignigan sintenon de multaj hospitalaj kuracistoj: kiam ili alvenis en la hospitalon, la virinoj provintaj ĉesigi sian gravedon estis insultataj, humiligataj; utero-skrapado estis praktikata sen anestezo...

En 1964 mi estis en la tria jaro de miaj medicinaj studoj. Ne estis seksa edukado. La salonego de la nova fakultato en Parizo plenplenis da studentoj venintaj por aŭskulti la kurson de Profesoro Christian Cabrol — kiu poste realigis, la 27- an de aprilo 1968, la unuan koro-grefton en Francujo. Cabrol desegnis sur la nigra tabulo la anatomion de la pelvo de viro kaj virino, komentis, klarigis la internajn kaj eksterajn organojn, interpunkciante sian paroladon per triviale malprudaj subkomprenaĵoj, laŭ la stilo de la malprudaj kanzonoj de medicin-studentoj. Tiu kurso havis bonan reputacion kaj konsistigis la solan seksan informadon, limigitan je anatomio, de la estontaj kuracistoj. Male, la eblaj komplikaĵoj de ĉiu aborto-metodo estis ja abunde detaligitaj: la timiga sepsemio, ofte mortiga (kiu hodiaŭ tute malaperis), kies sekvoj povis esti sterileco...

La asocio Familia Planado estis kreita en 1960. Kun mia amikino Elisabeth Barthod-Michaut ni decidis aliĝi al ĝi en 1965 kaj ni petis sekvi kurson por fariĝi akceptantinoj. Nia statuso de medicin-studentinoj certe favorigis nin unue. La formado de akceptantino de la Familia Planado estis tre klasika kaj submetita al la vidpunktoj kaj al la postuloj de la kuracisto-kolegio. Ni lernis la mekanikajn kontraŭkoncipajn metodojn:vagina kaj cervika pesarioj, spermicidoj. La enuteraj pesarioj estis tiam malmulte uzataj kaj rezervitaj por la virinoj jam patrinoj. Ni devis mem lerni la manieron uzi la pesarion. Pri la kontraŭkoncipa pilolo, malpermesita en Francujo, oni ne parolis. Rapide, ni sentis ke nia loko ne estas en tiu strukturo, kies sidejo troviĝis tiam en strato Vivienne en Parizo. Nia situacio de ne edziniĝintaj virinoj estis problemo ne nur por la patrinoj, kiuj venis peti konsilojn, sed ankaŭ por la responsulinoj de Familia Planado*. Ni sentis nin katenitaj de la rigideco, kiun trudis la kuracisto-kolegio. Fine, nur la plenkreskaj virinoj rajtis enskribiĝi, kaj en Francujo la plenkreskeco estis ankoraŭ fiksita je 21 jaroj*.

*  Pri la taktiko-hezitoj kaj la laŭleĝisma aliro de la Familia Planado, vd. Marie-Françoise Lévy, “Le Mouvement français pour le planning familial et les jeunes”, Vingtième Siècle, n-ro 75, Presses de Sciences Po, Parizo, 2002.
*  Ĝi pasis al 18 jaroj en 1974.
La malvirto de la riĉuloj

Kun la apogo de la Nacia Solidareca Sanasekur-societo de Studentoj en Francujo (NSSSF) [ligita al la Nacia Unio de la Studentoj en Francujo (NUSF), ĉefa sindikato de studentoj], ni tiam decidis krei asocion de familia planado por la studentoj. En februaro 1966, ejo estis inaŭgurita ĉe la n-ro 22, bulvardo St Michel, sub la nomo Universitata Centro pri sociologiaj kaj demografiaj studoj (UCSDS) (...)

Nia praktikado estis sufiĉe malsimila al tiu de la akceptejo de Familia Planado. Tuj en la komenco, ni kontaktis la kuracistojn kaj la ginekologojn de la kvartalo. Ni klarigis al ili la projekton, kaj demandis al ili, ĉu ili bonvolos akcepti studentojn serĉantajn kontraŭkoncipan rimedon. Post malfacilaj kaj longaj diskutoj, ni havis liston de la kuracistoj. Ni neniam rifuzis informi la personojn (multaj el ili estis ne plenkreskaj) kiuj venis al ni, kaj ni respondis — laŭ la eblecoj - al la petoj pri aborto.

Ekde 1971, la luktoj intensiĝis. Manifestoj kaj kontraŭmanifestoj sekvis unu la alian. La unua estis tiu de la 343 virinoj deklarantaj, ke ili abortis, publikigita de Le Nouvel Observateur la 5-an de aprilo 1971, kiu markis la veran komencon de la virina lukto por la libera dispono de sia korpo. La prestiĝo de kelkaj el la subskribintinoj* donis al ĝi internacian eĥon. La prezidanto de la Ordeno de la kuracistoj, Jean-Louis Lortat-Jacob, avangardo de la reakcio, tiam skribis al la Nacia Konfederacio de Kristanaj Familioj: “Observante la noman kvaliton de la 343 krimulinoj, la ortografion kaj sonon de iliaj familiaj nomoj, aperis al mi la evidento, ke ili ne ŝajnas tro katolikaj.”

*  Aparte Simone de Beauvoir, Marguerite Duras, Françoise Fabian, Delphine Seyrig, Catherine Deneuve, Ariane Mnouchkine...

Tiuj vortoj estigis kelkajn skandaligitajn reagojn en Le Monde, sed estis nur la komenco de la kresko de vorta perforto. La Familia Planado, kies estraro restis malfavora al la libera kaj senpaga aborto, tamen publikigis komunikon por oponi ĉiun punan reagon. Ne okazis juraj persekutoj kontraŭ la “stelulinoj” subskribintoj de la manifesto, sed aliaj, malpli famaj, suferis en sia laboro reprezaliajn farojn*. Ja por senpage defendi la virinojn persekutatajn de la justico, en julio 1971 la advokatino Gisèle Halimi kreis kun Simone de Beauvoir la asocion Choisir la cause des femmes (Elekti la aferon de la virinoj).

*  Maud Gelly, “Le MLAC et la lutte pour le droit à l’avortement”, Fondation Copernic, 2005, www.fondation-copernic.org

Kaj, en 1972, s-ino Marie-Claire Chevalier, 17-jara junulino, kiu estis seksperfortita kaj abortis, estis akuzita, surbaze de la leĝo de 1920 (vidu la kronologion), same kiel sia patrino, Michelle, kaj la virino kiu metis la sondilon. Gisèle Halimi, kiu defendis ilin, elektis tre politikan strategion. Ŝi vokis kiel atestantojn ĉe la tribunalo kelkajn subskribintojn de la manifesto de la 343 kaj famajn personojn kiel la [verkisto kaj biologiisto] Jean Rostand, [La Nobel-premiito] pri medicino Jacques Monod kaj s-ro Paul Milliez. La atesto de tiu lasta ricevis multan atenton. Universitata Profesoro, granda majstro-kuracisto, respektata humanisto, li ankaŭ estas praktikanta katoliko, patro de ses infanoj kaj malaprobas aborton. Li rakontis tion, kion li vidis pri la konsekvencoj de kaŝita aborto kaj deklaris, ke se lia propra filino, kiam ŝi estis 17-jara, estus dezirinta interrompi gravedecon, li ja helpus ŝin. La Ordeno de la kuracistoj akre kritikis lian intervenon. S-ro Miliez estis kunvokita de la ministro pri publika sano, s-ro Jean Foyer, kiu laŭdire ĉi-okaze deklaris: “La malvirto de la riĉuloj ne fariĝu tiu de la malriĉuloj”.

La 14-an de majo 1972, ni starigas la Grupon Informado kaj Sano (GIS) laŭ la modelo de la Grupo Informado pri malliberejoj kreita unu jaron antaŭe de Michel Foucault, Jean-Marie Domenach kaj Pierre Vidal-Naquet. La membroj de la GIS estas kuracistoj, medicin-studentoj, aŭ havas profesion en rilato kun la sano — kelkaj nekuracistoj aliĝas al ni pro amikeco. Ili asertas, ke la san-difektiĝoj estas grandparte kaŭzataj de la laborkondiĉoj kaj vivkondiĉoj, kaj disponigas sian fakan scion al la sindikatoj.

La malkovro de la Karman-metodo (metodo per elsuĉo), kondukas la GIS publike engaĝiĝi favore al libera kaj senpaga aborto. Pacientino de la ginekologo Joëlle Brunerie [formita ĉe Familia Planado kaj membro de la GIS] vidis s-ron Harvey Karman praktiki abortojn kun sia kanulo en Bangladeŝo: demonstracia sesio estas organizita en Parizo, en la apartamento de la aktorino Delphine Seyrig. Aktivulo de la UCSDS ekde la komenco, kaj membro de la GIS, la akuŝologo Pierre Jouannet ĉeestas ĝin. Li lernas la teknikon, ekmalkovras, ke ĝi estas simpla, kaj revenas kun la iloj por konvinki la membrojn de la grupo.

Ni do komencas praktiki abortojn, ĉu en la hejmo de la virinoj, ĉu en hospitalaj ejoj. Superŝutita de granda mendo, la GIS deziras sciigi tion per manifesto kaj serĉas subtenon de kelkaj neatakeblaj figuroj de la medicina mondo. Mi memoras ke mi provis konvinki la infan-kuraciston Alekandre Minkowski - mi estis laborinta en lia sekcio-, sed li trovis la tekston tro radikala. Ni tamen ricevis la subskribon de kelkaj famaj kuracistoj, sekciestroj aŭ agregaciuloj. Psikiatroj, ĝeneralistoj, sed tre malmulte da ginekologoj. La 3-an de februaro 1973, la GIS publikigas en Le Nouvel Observateur la Manifeston de la 331, kiu asertas, ke la virino kaj nur ŝi, havas rajton decidi. Ĝi rifuzas konsideri la pozicion de la Ordeno kiel reprezentantan tiun de la kuracistoj. La subskribintoj deklaras praktiki aŭ helpi abortojn sen ricevi financan avantaĝon, kaj engaĝiĝas kolektive respondi pri siaj agoj antaŭ justico aŭ medicina aŭtoritatulo, kaj antaŭ la publika opinio.

La reagoj estas tre akraj. La Ordeno de la kuracistoj konsideras, ke “libervola aborto ne devus esti praktikata de kuracisto”: ni fariĝis “abortistoj”, “asocio de krimuloj”. La esprimo “masakro de la senkulpuloj” eĉ aperas en la religia gazetaro. Sed la GIS ankaŭ ricevas multajn subtenajn leterojn. Kelkajn tagojn poste, ni atingas preskaŭ okcent subskribintojn.

Aŭtobusoj al Nederlando

Kvar tagojn post la publikigo de nia manifesto, la Nacia Asocio por pristudo de aborto (ANEA), kiu laboras kunlabore kun grupo de katolikaj teologoj de la revuo Etudes, publikigas ĉarton subskribitan de pli ol ducent gravuloj (inter kiuj s-roj Milliez kaj Minkowski), kiuj deklaras praktiki abortojn. Ili postulas abolon de la leĝo de 1920, sed konsideras ke komisiono devas decidi ĉu la aborto-peto de virino estas legitima. La profesia fameco, la socia kaj simbola kapitalo estas iliaflanke. Plej multaj el ili loĝas en Neuilly, la 16-a aŭ la 7-a kvartaloj [la plej riĉaj] de Parizo; ili defendas la rolon de la kuracisto kaj oponas la plene liberan aborton.

En aprilo 1973, la kuracistoj de la GIS decidas labori kunlabore kun la aktivuloj de la Movado por la libereco de aborto kaj kontraŭkoncipo (MLAK), eĉ se kelkaj el ili preferus praktiki la abortojn sen la kuracistoj. Timante akcidenton, kiun ekspluategus niaj kontraŭuloj, la kuracistoj restas je dispono en kazo de bezono. Mi memoras pri mia senpeziĝo kiam la doktoro Pierre Huguenard, sekciestro pri anestezo-reanimado en la Universitata Hospitalo de Créteil, sciigis, ke en kazo de akcidento ni povas transsendi la pacientinon en lian sekcion.

La aktivulinoj de la MLAK kaj kelkaj kuracistoj regule deĵoras por klarigi la Karman-teknikon al la virinoj. Sciante, ke ne ĉiuj povos profiti ĝin en Parizo, ĉar la kuracistoj povas praktiki la abortojn nur dum la semajnfino, la aktivulinoj diskutas kun la virinoj por identigi tiujn, kiuj tute ne povas foriri el la ĉefurbo — ĉu ĉar ili estas neplenkreskaj, eksterlandaninoj aŭ havas junajn infanojn... Al la aliaj ni provizas atestilojn pri laborĉeso. La membroj de MLAK okupiĝas pri organizado kaj akompanado de la vojaĝoj al Nederlando; ĉiusemajne aŭtobusoj trairas Francujon. Por la abortoj pli postaj, oni devas iri al Britujo. Jouannet negocas la plej bonajn tarifojn kun respondeculoj de britaj klinikoj.

La deĵorhoroj de la strato Buffon rapide fariĝas nesufiĉaj; longa vico formiĝas sur la strato. Ni tiam decidas instaliĝi sur la herbejoj de la Jardin des Plantes (apuda parko), tiel igante la deĵorojn publikaj. Pri la ejoj, kie okazas la abortoj, ni diskrete, sub pruntonomo, luprenas apartamenton en strato Ollier, en la 15-a kvartalo. La virinoj unue renkontas “peranton”, aktivulinon, kiu klarigas al ili kiel okazas la afero, subtenas ilin psikologie, trankviligas ilin dum la elsuĉado kaj donas informojn pri kontraŭkoncipo. Preskaŭ ĉiuj kuracistoj de la GIS duope laboras kun “perantoj” de MLAK.

La opozicio ne restas senage. En junio 1973 aperas manifesto de dek du mil kuracistoj kaj tri mil juristoj, firme oponantaj aborton nome de siaj moralaj kaj religiaj principoj. Tiuj gravuloj sekvas la genetikiston Jérôme Lejeune en lia krucmilito. La estraro kaj la kuracisto-kolegio de Familia Planado restas tre singardaj. Proksimaj de Choisir, ili deziras konservi al la kuracistoj la povon decidi — aŭ, almenaŭ, helpi la virinojn elekti. Sed, en junio 1973, okazas orientiĝ-ŝanĝo dum la ĝenerala kunsido de la nacia Familia Planado. La kuracistoj tiel nomataj “reformistaj” forlasas la asocion, kiu firme eniras la praktikadon de abortoj en siaj ginekologiaj centroj.*.

*  Mouvement français pour le planning familial, Liberté, sexualités, féminisme. 50 ans de combat du Planning pour les droits des femmes, La Découverte, Parizo, 2006.

La juna generacio de la “tre maldekstraj” kuracistoj gajnis. Sed necesas memori, ke la antaŭa generacio, tiu de la “reformistoj”, ja aŭdacis enkonduki la ideon de familia planado. Kiel rezulto de tiuj luktoj, la Veil-leĝo [laŭ la nomo de la ministrino, kiu portas ĝin, s-ino Simone Veil ], permesanta la libervolan gravedo-interrompon (LGI), por kvin jaroj, estas fine promulgita en januaro 1975. La leĝo fariĝas definitiva en 1979.

Sylvie Rosenberg-Reiner

Sylvie Rosenberg-Reiner estis kuracistino, aktivulino por la rajto al aborto kaj por la rajtoj de infano, forpasinta en julio 2014. Gabrielle Balazs kaj Monique Pinçon-Charlot ebligis la publikadon de tiu postmorta atesto, kunigante la plej interesajn kaj signifoplenajn elementojn de prezento farita kadre de seminario en la Centro Alexandre-Koyré en Parizo, la 14-an de februaro 2008.

============

Etapoj de konkero (Kronologio)

1920. Leĝa malpermeso de aborto kaj kontraŭkoncipo.

1942. Aborto fariĝas “krimo kontraŭ la ŝtato” punebla per mortpuno.

1943. Marie-Louise Giraud estas gilotinita pro praktiko de pluraj abortoj.

1967. La Neuwirth-leĝo ekpermesas vendon de kontraŭkoncipiloj, laŭ kuracista preskribo, en farmacioj (kun gepatra permeso, por neplenaĝuloj).

1971. Internacia Marŝo de la virinoj, iniciate de la Movado por la Liberigo de Virinoj (MLV), “por liberaj kaj senpagaj kontraŭkoncipo kaj aborto”.

Aprilo 1973. Kreado de la Movado por la libereco de aborto kaj kontraŭkoncipo (MLAK).

1974. Kontraŭkoncipiloj fariĝas repageblaj de la Socia Asekuro, kaj gepatra permeso ne plu necesas por neplenaĝuloj.

1975. Promulgo de la Veil-leĝo permesanta libervolan gravedo-interrompon (LGI) ĝis dek semajnoj da gravedeco.

1982. La Roudy-leĝo permesas la repagon de la LGI fare de la Socia Asekuro.

1990. Permeso de la aborto-pilolo en hospitaloj.

1991. Leĝo permesanta reklamadon por kondomoj kaj kontraŭkoncipo.

1993. La Neiertz-leĝo kreas la delikton pri malhelpo al la LGI.

2000. Permeso de la urĝeca kontraŭkoncipilo (pilolo de la morgaŭo).

2001. La Aubry-leĝo plilongigas la leĝan tempon (dek du semajnojn da gravedeco) por aborto, kaj forigas la neceson de gepatra permeso por neplenaĝuloj.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Sveno de Francujo

POR TROVI ekvivalenton al la nuna diplomatia kadukiĝo de Francujo necesas memori la ekspedicion de Suezo de la jaro 1956 kaj la militon de Alĝerio. Nek la organizado en Parizo de internacia konferenco pri la medio, nek la militecaj proklamoj de la prezidanto de la Respubliko, nek la nekorektebla memkontento de lia ministro pri eksteraj rilatoj* povas maski la svenon de Francujo.

*  Laurent Fabius: BFM-rMC, 2-an de marto 2015: “Kion mi aŭdas, kaj kompreneble ne volas esti aroganta, estas ke la ekstera politiko de Francujo estas ŝatata preskaŭ ĉie en la mondo — kaj de la francoj.”

En la eŭropaj aferoj, la sekvado de la germana politiko estis ne pretervidebla dum la greka epizodo. La ministrejo pri eksteraj rilatoj ŝajnis esti malplena; kaj s-ro François Hollande limigis sian rolon al tiu de sendito de Berlino, taskita akceptigi al la greka ĉefministro Alexis Cipras la ediktojn de s-ino Angela Merkel. Eĉ en Vaŝingtono oni tiam deklaris sin surprizita de la akra konduto de la Eŭropa Unio kontraŭ Ateno.

Sed Parizo revigliĝis fronte al Usono, kiam oni eksciis, ke ties informservoj estis spionintaj la tri sinsekvajn prezidantojn de la franca respubliko, interalie s-ron Hollande ... La proparolanto de la franca registaro tuj provis malgrandigi la ofendon — Oni devas rigardi ĉion ĉi en la ĝusta mezuro. Ni ne ekzistas por rompi la diplomatiajn rilatojn” —, antaŭ ol rapidi al Vaŝingtono por tie diskuti pri la transatlantika traktato. La respondo de Francujo proksimas al ridindo”, indignis la dekstra deputito Henri Guaino. “De kelka tempo, aldonas la eksministro Pierre Lelouche, tamen fama pro sia atlantismo*, ni nur sekvas la usonan politikon.”

*  Tendenco favori ĉiajn rilatojn de Eŭropo kun Usono. -vl

Ĉiukaze tiu aliĝo al la usona politiko fariĝas plej harstariga ĉe la rilatoj inter Parizo kaj Saud-Arabujo, tiom ke ĝi foje eĉ agacas la usonan mastron. Francujo ne sukcesis malebligi la interkonsenton de julio 2015 inter la kvin grandaj potenclandoj kaj Irano, kion deziris Rijado, Tel-Avivo kaj la usonaj respublikanaj novkonservativuloj (kiuj defias s-ron Barack Obama), ĉar ĝi ree aliĝis al la usona politiko, kun rimarkebla malemo (vidu la artikolon de Olivier Zajec). Kaj, en la kazo de Sirio, ĝia deziro “puni” s-ron Bachar Al-Assad devenas malpli de la terureco de la damaska reĝimo ol de la franca deziro komplezi la golfajn monarĥiojn, kiuj decidis faligi lin. Speciale Saud-Arabujo. Nu, tiu reĝlando, lulilo kaj bankisto de la sunaisma integrismo en la mondo*, ĉefa plenumanto de la mortiga subpremado de la ŝijaistoj en Bahrejno kaj Jemeno, batalas kontraŭ la plej multaj homrajtoj, kiujn Francujo deklaras ege defendi aliloke.*

*  Vd Nabil Mouline: “Surenchère traditionaliste en terre d’islam” [Vetkuro al tradiciismo en islamaj regionoj”], Le Monde diplomatique, marto 2015.
*  Vd “Impunité saoudienne” [“Saud-araba senpuneco”], Le Monde diplomatique, marto 2012.

La decido de Parizo favori Saud-Arabujon ne estas unuavice la sekvo de analiza eraro. Oni celas inciti la paranojon de la monarĥoj kiuj timas esti enŝlosataj de Irano kaj de ties aliancanoj, por vendi al ili kelkajn kromajn armilojn. Jen farite: La 13-an de oktobro ĉi-jare, kiam la ĉefministro Manuel Valls, revene de Riado, sendis tweet-mesaĝon “Francujo — Saud-Arabujo: 10 miliardoj da eŭroj da kontraktoj! La registaro mobiliziĝas por niaj entreprenoj kaj la dungo.”

Serge HALIMI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Vladimir Putin helpe al Baŝar Al-Asad

La Siria veto de Moskvo

Enirinte la Sirian batalkampon la rusa armeo intencas elmontri sian kapablon plenumi siajn regionajn aliancojn kaj defendi siajn strategiajn interesojn. Reasertante malnovan kunlaboradon kun la reĝimo de S-ro Baŝar Al-Asad, prezidanto Vladimir Putin esperas pli influi la rearanĝon de Proksim-Oriento. Sed li ankaŭ riskas malkovrigi la limojn de la rusa potenco.

La ekapero en la Proksim-Orienta ĉielo de aviadiloj Sukhoï SU-34 kaj de misiloj Kalibr pafitaj de Kaspia maro ŝanĝis - almenaŭ portempe - la fortokomparon sur la Siria batalkampo. La intenseco de bombadoj ebligis la registarajn trupojn rekomenci ofensivon. Tiu taktita subteno de S-ro Vladimir Putin al S-ro Baŝar Al-Asad ne vere estas surprizo: Sirio estas la lasta restaĵo de la rusa ĉeestado en Proksim-Oriento, simbolo de pasinta grandeco. Ĝia senĉesa subteno al reĝimo Siria igis Kremlon ludi decidigan rolon, dum somero 2013, en la organizado de dismuntigo de ĝia kemia armilaro por eviti Okcidentan intervenon*. Ĝi malpravigas tiujn, kiuj opiniante, ke ĝi ne plu havas interesojn preter la postsoveta spaco, asertis klasifiki Rusion inter la simplajn “regionajn potencojn”.

*  Legu [Jacques Lévesque, “la Russie est de retour sur la scène internationale”, le Monde Diplomatique, novembro 2013.

Ekde la unuaj armilaj kontraktoj konsentitaj en 1956, Sirio havis tre intimajn rilatojn kun USSR, kiuj ankoraŭ pli fortiĝis dum la epoko de Unuiĝinta Araba Respubliko kun Egiptio (1958-1961), kaj post la ekregado de la partio Baas, kiu laŭdis “araban socialismon”, en 1963. Antaŭ sia morto en 2000, prezidanto Hafez Al-Asad ordonis al sia filo Baŝar nepre konservi tiun rilaton fundamentan por gardi sian klanon kiel reganton de la ŝtato.

Cetere, ekde la aliancoŝanĝo de Egiptio kaj la perdo de la instalaĵoj en Aleksandrio kaj Marsa Matrouh en 1977, la Siria haveno de Tartous restis la sola rifuĝejo por la rusaj ŝipoj krozantaj en Mediteraneo. Ĉi lastajn monatojn ilia ĉeesto estis pli forta ĉe la Siria marproksimo; eĉ estis videbla en septembro Dmitri Donskoï, nuklea submarŝipo de klaso Typhoon*, la plej granda misillanĉanto iam konstruita.

*  Maxpark.com, 9-a de septembro 2015.

La helpo de Rusio al Sirio pliiĝis ekde la komenco de la “araba printempo”. La disfalo de la Tunizia, Egipta kaj Libia reĝimoj, kaj la diseriĝo de Irako, sekvitaj de apero de la Organizaĵo de Islamisma Ŝtato (OIŜ) en 2014, konvinkis Moskvon, ke ĝi devas daŭrigi sian subtenon al S-ro Baŝar Al-Asad, kaj plifortigi siajn poziciojn en la regiono. La ĝenerala malstabileco kaj la nekomprenebleco de la Okcidentaj politikoj, ĉefe tiu de Usono, instigas iujn registarojn diversigi siajn partnerojn. Francio vendis armilamasojn al la landoj de la Golfo, Rusio ĵus subskribis ekonomiajn, armilajn kaj teknikajn kontraktojn kun Egiptio, Irako kaj Jordanio. Saud-Arabio ne plu hezitas financi la aĉeton de rusaj armiloj de Egiptio, kaj la Sauda suverena fonduso decidis komence de julio investi 10 miliardojn da dolaroj en Rusio*.

*  “Face aux sanctions occidentales, la Russie se rapproche de l’Arabie saoudite”, 7-a de julio 2015, www.latribune.fr.

Pluraj arabaj politikestroj kaj oficiroj asertis al ni sian nostalgion de la epoko de prezidanto Ĝamal Abdel Naser*, tio estas la jaroj 1950-1960, kiam la ideologia konkurenco inter USSR kaj Okcidento lasis al araboj spacon por manovri. Cetere ne pro hazardo la nuna prezidanto de Egiptio S-ro Abdel Fatah Al-Sissi elvokis per laŭdegaj vortoj sian faman antaŭulon dum la balotokampanjo en 2014. Frue kaj senhezite vetinta por la nova fortulo de Kairo - denove akceptita en Moskvo fine de aŭgusto 2015 - S-ro Putin renodis malnovajn rilatojn; tio, kio ebligis lin subskribi armilvendan konsenton por 3 miliardoj da eŭroj.

*  Legu Roger Martelli, “Le rire de Nasser, les larmes de Bucarest”, Le Monde Diplomatique, oktobro 2006.

Rusio esperas fortikigi sian influon ŝirmante sin sub la internacia juro, kiel substrekis S-ro Putin, kiam, en lia parolado antaŭ la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, la 28-an de septembro, li proponis kunordigi per rezolucio “la klopodojn de ĉiuj organizaĵoj, kiuj alfrontas la ”Islamisman Ŝtaton“”: “Ne estas dirinda, ke ĉiun helpon al suverenaj ŝtatoj oni ne devas trudi sed proponi, ja en la plej strikta respekto al la ĉarto de UN. La plej grava afero estas, laŭ mi, kontribui al restariĝo de ŝtataj strukturoj en Libio, subteni la novan Irakan registaron, kaj alporti multnacian helpon al la leĝa Siria registaro.*.” Sen pretendi retrovi la saman lokon, kiun havis Sovetunio en internaciaj rilatoj, Rusio revenas en Proksim-Orienton. Sed ĝi devas alfronti paradokson. Iuflanke S-ro Al-Asad ne havas grandan popularecon en multaj arabaj landoj, kaj tiu alianco fakte ranĝas Rusion flanke al Irano, Libana Hizbulaho kaj Irakaj ŝijaismaj milicioj en regiona batalo, kiun la sunaismaj kontraŭuloj pli kaj pli prezentas, kiel religian. Sed aliflanke, se S-ro Putin volas elmontri tiom al la rusa opinio, kiom al siaj regionaj partneroj, sian potencon kaj kapablecon helpi siajn amikojn, li ne povas montri malfortecon “liverante” S-ron Al-Asad.

*  Kompleta transskribo ĉe la retejo de UN, www.un.org.
Serĉante interkonsentan solvon

Ĉu eblas imagi interkonsentan solvon de la konflikto? Laŭ la Moskva vidpunkto tio eblus se la Okcidentaj landoj konsentus, ke S-ro Asad restu kiel estro almenaŭ por tempodaŭro difinenda. S-ro Putin tion subdiris dum estra kunveno de Organizaĵo de Traktato por Komuna Sekureco (OTKS)* en Duŝanbo, Taĝikio, la 15-an de septembro: “Nepre necesas ankaŭ pensi pri politikaj reformoj en tiu lando, kiel kompromiso. Kaj ni scias, ke Prezidanto Assad estas preta kundividi la regon de la ŝtato kun la sanaj fortoj de opozicio*.” Tiu etapo ebligus la estiĝo de Siria koalicio, kiu enhavus parton de la opozicio kapablan disiĝi el ĝihadismaj movadoj. Poste la prezidanto povus lasi sian seĝon “memvole” al rimarkindulo akceptinda, tiel de la ĉefaj politikaj fortoj de la lando, kiel de la fremdaj agantoj.

*  Tiu traktato arigas krom Rusio, Armenion, Belorusion, Kazahion, Kirgizion kaj Taĝikion.
*  “OTSC: Vladimir Poutine appelle à faire front commun contre la menace terroriste”, 16-a de septembro 2015, www.lecourrierderussie.com .

Tiu scenaro ŝajnas nun tre neprobabla, sed ĝi jam estis pridiskutita - eĉ malvolonte - en la kancelarioj. Se ĝi efektiviĝus, Rusio povus aperi kiel pacforto, kiu ludis siajn atutojn en la taŭga momento. Interveno “laŭ la peto de la Siria registaro” ebligus ĝin retrovi la rolon de geopolitika kontraŭpezo ludita de USSR dum la malvarma milito, kaj tiun de protektanto de la regionaj malplimultoj- rolon, kiun la cara Rusio pretendis ludi por la Orientaj kristanoj.

Sed la ŝakludo disvolviĝas sur pli vasta tereno ol la regiona. Fakte aperas en la fono la konjekto de interŝanĝo de Sirio kontraŭ Dombaso, Ukraina regiono disŝirata inter postulantoj de unuiĝo kun Rusio kaj fideluloj al registaro de Kievo. Alivorte, se Usono kaj ĝiaj aliancanoj pli konsiderus la rusajn interesojn en Sirio, Moskvo povus esti pli komprenema pri Ukrainio. Jam konsento okazis fine de septembro pere de Eŭropa Unio pri gasprezo akceptebla de ambaŭ Kievo kaj la firmao Gazprom, kiu renkontas malfacilaĵojn por akiri novajn kontraktojn*. Kvankam la kompleta plenumo de la interkonsentoj Minsko I kaj II - respektive subskribitaj en septembro 2014 kaj februaro 2015 - restas tute necerta, la lasta renkonto en Parizo, komence de oktobro, ebligis antaŭvidi daŭran interpacon en Dombaso, kun vera retiriĝo de gravaj armiloj, dum cetere la du partioj akceptis malfruigi la lokajn balotadojn por aranĝi instituciecan solvon.

*  Legu Catherine Locatelli, “Gazprom, le Kremlin et le marché”, Le Monde Diplomatique, majo 2015.

Tamen tiu interŝanĝa logiko malbone kaŝas la sakstraton en kiu troviĝas la Rusoj. En sia parolado antaŭ la ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, S-ro Putin riproĉis anojn de Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO), ke ili “estigis de ekstere perarmilan revolucion, kiu transformiĝis al enlanda milito”. Li tamen defendis la interkonsentojn: “Oni ne garantios la Ukrainan tutecon per minacoj kaj armila forto. Nepre necesas agnoski la interesojn kaj rajtojn de la loĝantoj de Dombaso, respekti ilian elekton, akordiĝi kun ili.”

En Sirio la necerteco restas nun kompleta pri post-Asad kaj pri kia koalicio eblas. Ĉiu aganto de la konflikto vidas solvon laŭ sia vidpunkto. Moskvo daŭre pliigas sian militistan kaj teknikan helpon. La fluo de armiloj pligrandiĝas, same la soldataroj. La rekta interveno de la rusaj aviadiloj necesigas ampleksan loĝistikon. Ĉar la malamikaj grupoj estas nur je kelkdekaj kilometroj, la aerbazo de Latakio protektendas per atakhelikopteroj Mi-24, kaj tankoj tie lokiĝas. Oficialaj fontoj aludas pri du mil soldatoj, kaj la militistoj taksas tiun nombron “sufiĉa”*. Sed tio ĉio povas esti nur trompŝirmilo, ĉar oni mezuris en Krimeo la malfacilecon koni la veran nombron da Rusaj soldatoj alsenditaj. Kompense, nenio nova pri la ĉeesto de konsilistoj: troviĝas Rusaj militistaj fakuloj en Proksim-Oriento ekde la mez-1950-aj jaroj.

*  Informing.ru, 1-a de oktobro 2015.

Povas esti, ke la rolo de tiuj soldatoj limiĝas al protekto de la ĉefaj bazoj de la Siria armeo kaj al specialaj operacioj. La Rusa socio ne forgesis la “limigitan kontingenton” unue senditan al Afganio, nek la enmarĉiĝon, kiu sekvis (1979-89) kaj faris, laŭ la oficialaj nombroj, dek-kvin mil mortojn (kaj ankaŭ kvindek mil vunditojn) ĉe la soveta flanko kaj ĉirkaŭ unu kaj duonon milionon ĉe la Afgana. La propagandistoj de OIŜ ne maltrafis rememorigi, ke tiu katastrofa milito kontribuis al la falo de Sovetunio. Kvaronjarcenton poste, la populareco de S-ro Putin ne pligrandiĝus per grundinterveno en Sirio.

Laŭ la Okcidentaj estroj, la ĉefa celo de Kremlo ne estas frakasi OIŜ-on, sed pli daŭrigi la regadon de S-ro Al-Asad. La bombadoj fakte celas diversajn grupojn de la Siria opozicio, inkluzive Fronton Al-Nosra, devenintan de Al-Qaida. Dume en Moskvo oni esperas, ke la lukto kontraŭ OIŜ instigos la aliajn koncernatajn landojn duobligi siajn penadojn kaj kuniĝi al Rusio en ĝia “milito kontraŭ ekstremismo”. Tamen internacia koalicio probable ne naskiĝos. Fakte oni vidas teknikan kunordigon por eviti dumflugajn incidentojn. Ankaŭ neverŝajna rivala koalicio al tiu gvidita de Usono, kiun aludas la Rusaj komunikiloj, kiu kunigus Rusion, Iranon kaj Ĉinion. Pekino rifuzas interveni ekstere de siaj landlimoj, kaj Teherano sekvas siajn proprajn celojn - eĉ se oni vidis en Moskvo la potencan generalon Ghassem Soleimani, komandanton de la forto Al-Qods, la trupunuo de la Gardoj de la Revolucio, kiu batalas en Irako kaj Sirio. Maltrankvila pro tiu reproksimiĝo, kaj ĉefe timanta, ke Hezbulaho reutiligu armilojn danke al ŝijaisma akso alianca de Rusoj, la Israela ĉefministro Benjamin Netanjahou akiris certigon de S-ro Putin.

Ĝihadisma minaco en Kaŭkazio

Iasence OIŜ servis la interesojn de Rusio, ebligante ĝin montri al siaj amikoj, ke ĝi daŭre povas havi decidigan rolon. Tiel Moskvo povas pruvi sin, kiel protektanton de islamaj ŝtatoj en centra Azio pere de la “Rusa NATO”, tio estas OTKS. Pli ol iam ajn post la fino de USSR, ĝi montras sian decidiĝon por gardi stabilecon en la koro de “Eurazio”* kaj protekti siajn aliancanojn de ekstera danĝero. Dum longe tiu danĝero estis la afganaj talibanoj, nun aldoniĝas OIŜ, kiu instaliĝas laŭlonge de la sudaj landlimoj de centra Azio, kaj sukcesas enŝoviĝi en ĝin.

*  Legu Jean-Marie Chauvier, “Eurasie, ”le choc des civilisations“ version russe”, Le monde Diplomatique, majo 2014.

Ekde sia kreiĝo OIŜ difinis Rusion, kiel unu el siaj malamikoj. En 2014 ĝi publikigis dokumenton avertantan ĝian prezidanton: “Via trono jam ŝanceliĝas kaj frakasiĝos pro nia alveno... Vladimir Putin, la aviadilojn, kiujn vi sendis al Baŝar, kun helpo de Alaho, ni resendos al vi!” Ĝi eĉ promesis “liberigi Ĉeĉenion kaj Kaŭkazion”. Tia projekto ŝajnas ja ambicia, sed la ĝihadistoj fakte povas plifortigi sian influon en la norda Kaŭkazio, en kiu daŭre okazas kontestado de la centra potenco kaj sociaj kaj ekonomiaj malfacilaĵoj. Cetere oni povas antaŭvidi provojn de atencoj, kiel jam okazis ĉe la Rusa ambasadejo en Damasko la 19-an de majo, la 20-an de septembro kaj la 13-an de oktobro 2015, kaj atakoj povas disvolviĝi ĝis Rusio mem. En 1979 la decido pri interveno okazis grupece, dum kunveno de la politikburoo de la centra komitato de la komunista partio de Sovetunio (KPSU). Leonid Breĵnev lasis sin konvinkiĝi de siaj kolegoj. La tiuepoka ĉefo de KGB, Juri Andropov, estonta ĝenerala sekretario de KPSU, unue kontraŭis, antaŭ ol siavice li konsentis.

Nun ni scias, kiu decidas kaj kiel: kvankam la senato devis konfirmi trupsendon al fremda lando per unuanima voĉdono, la 30-an de septembro, S-ro Putin mem decidas pri ĉio, laŭ sia propra takso de la situacio. Foje, liaj decidoj ŝajnas havi fortan emocian fonon, sen sufiĉa esploro de eblaj konsekvencoj.

Oni memoras en Rusio la krizon pri Kubo en 1962: la tiama estro de USSR, Nikita Ĥruŝĉov, subite decidis sendi al Kubo sovetajn misilojn - tio, kion li nomis “enmeti erinacon en la Usonan kalsonon”. Iom poste li asertis, ke li pridiskutis tion kun siaj kolegoj, tamen oni scias, ke li decidis sola, kaj liaj ĉirkaŭuloj estis nur informitaj pri tio*. La tre vigla reago de Vaŝingtono, kiu dekretis blokadon de la insulo kaj minacis invadi ĝin*, devigis Moskvon al retropaŝo. La afero severe damaĝis la aŭtoritaton de la soveta estro ĉe liaj kunuloj.

*  William Taubman, Khrushchev: The man and His era, Norton, Novjorko, 2003
*  Legu Daniele Ganser, “Retour sur la crise des missiles à Cuba”, Le Monde Diplomatique, novembro 2002.

En la okuloj de multaj, S-ro Putin ŝajnas pli decidema kaj pli efika ol lia Usona samrangulo Barack Obama. Li tion denove elmontrus per sia rego de la Siria afero, havante unu plifruan trafon ol siaj rival-partneroj. Sed oni scias kio okazas el militaj venkoj supozitaj ĉieldonacoj: ili ofte estas sekvataj de enmarĉiĝo, kaj eĉ de kompleta retreto. De unu jaro, la bombadoj, kvankam multaj, apenaŭ retroirigis OIŜ-on. Rusio sukcesos pri sia reiro al Proksim-Oriento nur se ĝi sukcesas krei la kondiĉojn por internacia politika solvo.

Alexeï MALACHENKO


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Malantaŭ la etika kafo kaj la saniga sandviĉo

Starbucks kaj Subway, la iluzio de la nova generacio de rapidmanĝoj

Monaton post monato la vendoj de Mcdonald’s malkreskas. Ligita kun fimanĝaĵoj kaj obezeco, la transnacia firmao ankaŭ suferas pro la konkurenco de markoj kiuj prezentas sin kiel malsamajn: ili proponas naturajn nutraĵojn, traktas siajn dungitojn respekteme, propagandas la justan komercadon ktp. Fervoruloj de ĉi tiuj novaj konsummanieroj, la ĉenoj Starbucks kaj Subway sukcesis konkeri la planedon.

Kunpremita inter banko kaj vestobutiko, la restoracio Subway ĉe Porte d’Orléans en Parizo estis homplena iun lundon en julio. Vicatendis dekduo da klientoj - sinjoro premata de urĝo, grupo de adoleskantoj, patrino kun siaj infanoj. Fraŭlino mendis unu Sub30 (30-centimetran sandviĉon) kun meleagraĵo, fromaĝo, tomatoj, peklaĵoj kaj kradrosta saŭco; ŝia kunulino elektis la Subway Melt, specialaĵo de la marko. Ili finmanĝis kaj eliris el la restoracio post malpli ol dek kvin minutoj. La senaera malvasta butiko, kun siaj neonlumoj kaj bruega tekno-muziko, malmulte instigis resti pli longe.

Pluen laŭlonge de la Avenuo Général-Leclerc, oni preteriras po unu butikon de Buffalo Grill, Subway (denove), McDonald’s kaj Burger King por fine alveni antaŭ la larĝa orielo kaj marvirina logotipo de Starbucks en la Rue d’Alésia. La “kafsalono” etendiĝas tra du klimatizitaj etaĝoj en kiuj la atmosfero frapante kontrastas al tiu de Subway. Muroj kun varmaj koloroj, ĵazeca muziko, lignaj tabloj kaj komfortaj sofoj: ĉio estas farita por instigi al la klientoj resti laŭvole longe. Ankaŭ haveblas elektraj ŝtopilingoj por tekokomputiloj. Triono de la klientoj mendas anglalingve, kaj preskaŭ ĉiuj portas altekostan veston. Kaj kvankam la sandviĉoj de Subway kostas malpli ol 3 eŭrojn, ĉe Starbucks unusola Frappuccino (glacikafo) kostas pli ol kvin eŭrojn.

Subway kaj Starbucks, la gigantoj de rapidmanĝoj, alvenis en Francio respektive en 2001 kaj 2004, disvastiĝinte tra tuta Usono kie ĉiu evoluigis sian unikan lokon en la rapidmanĝoj. Malkiel Burger King, grandega kompanio kvotata en la borso kies koncesioj ofte estas posedataj de spekulantoj*, Subway estas reto de malgrandaj entreprenistoj (la “familio Subway”) kiu prezentas sin kiel proksiman al siaj dungitoj kaj fervore dezirantan partopreni la evoluadon de sia komunumo. Cetere, malkiel Mcdonald’s kaj Kentucky Fried Chicken (KFC), kun ilia grasplena nutraĵo, Subway proponas “sanigajn” produktojn.

*  La plej granda koncesio de Burger King, firmao bazita en Nov-Jorkio, havas pli ol 560 restoraciojn. Vidu Thomas Frank, ‘Kiam la dungitoj de la rapidmanĝejo ‘fast food’ rompas pecon de la usona revo’, Le Monde Diplomatique http://eo.mondediplo.com/article202... , februaro 2014.

Starbucks volas esti rigardata kiel firmaon kun diferenco, kaj “prestiĝa” kaj “respondeca”. Dum Tim Hortons kaj Dunkin’ Donuts vendas mizerajn mafinojn kaj maldensan kafon, Starbucks male emfazas la freŝecon de siaj sandviĉoj, kuketoj kaj sukoj kaj la lertecon de siaj kafrostantoj. Ĝi ankaŭ publike fieras pri sia sindediĉo al la justa komercado kaj al bona administrado de sia homforto. Ĝiaj laboristoj ne estas ordinaraj dungitoj de rapidmanĝejoj: traktataj “digne kaj respekteme” laŭ la ĉarto de la firmao, ili estas “partneroj”. “Ĉi tio ne estas nura laborposteno, ĝi estas nia pasio. Kune, ni akceptas diversecon por krei lokon kie ĉiu el ni povas esti si mem* skribis Howard Schultz, la ĝenerala direktoro kiu respondecas pri 21 000 butikoj en sesdek landoj kun pli ol 200 000 dungitoj.

*  Howard Schultz kun Joanne Gordon, ‘Onward: How Starbucks Fought for its Life Without Losing its Soul’, Rodale Press, Neŭ York, 2011.
“Ili decidas kaj ni plenumas”

Post sukcesega kariero ĉe Xerox kaj Hammarplast USA, Schultz aĉetis la firmaon kontraŭ USD 4 milionoj en 1987 kiam ĝi ankoraŭ estis loka ĉeno en Seatlo kiun du kafamantoj fondis. De tiam, pere de furoraj libroj kaj aperoj en la amaskomunikiloj, li klopodas por konstrui ĝian legendon. Defendanto de la sanasekura reformo de prezidanto Obama, kampanjanto por la rajto je la gejedziĝo kaj kontraŭ la portado de pafiloj, li neniam maltrafas okazon por montri sian sindediĉon al progresemaj valoroj. Je la 16a de junio 2014, ekzemple, sunbruniĝinta kaj neformale vestita, li aperis en The Daily Show de la komediisto Jon Stewart de la kanalo Comedy Central. “Hodiaŭ ni anoncas ke Starbucks fariĝos la unua firmao kiu pagos la superlernejajn studpagojn por ĉiuj niaj dungitoj” li deklaris, dum lin aklamis la spektantaro. Efektive, kvalifikas nur dungitoj laborantaj pli ol dudek horojn ĉiusemajne, kaj nur por kursoj en Interreto, sed negrave: pro ĉi tia anonco, s-ro Schultz okupas la 17an lokon en la tabelo de “la 50 plej bonaj mondaj gvidantoj” kompilita de la revuo Fortune.

Ankaŭ Frederick (“Fred”) DeLuca, lia samrangulo ĉe Subway, estas ŝatata de la usonaj amaskomunikiloj, ne pro lia socia konscienco sed pro tio, ke li reprezentas la bildon de la viro kiu prosperis per sia propra klopodo. En 1965 li malfermis sian unuan restoracion en Konektikuto per mil dolaroj pruntitaj de amiko de sia patro, d-ro Peter Buck, kiu ankoraŭ kunposedas la markon. Li havis nur 17 jarojn. La koncepto - sandviĉoj freŝe preparataj laŭ la mendo de la kliento - estis preskaŭ tuja sukceso. En 1974, kiam la marko jam havis ses butikojn en Usono, s-roj DeLuca kaj Buck decidis koncesii sian markon.

Post tiam, kun pli ol 44 000 restoracioj en 105 landoj, Subway preterpasis McDonald’s kiel la ĉeno de rapidmanĝejoj kun la plej granda nombro de butikoj. DeLuca, kiel estro de reto de etskalaj entreprenistoj, laŭte defendas sian “familion”. Ĉiam, kiam la okazo sin prezentas, li polemikas kontraŭ la leĝoj kiuj malhelpas etskalajn entreprenojn. La medio por usonaj entreprenistoj “daŭre plimalboniĝas ĉar estas pli kaj pli da reguloj” li lamentis en 2013. “Estas malfacile fondi novan entreprenon, precipe entreprenon etskalan. (...) Se mi devus lanĉi Subway hodiaŭ, Subway ne ekzistus”. Li kontraŭas al la sanasekuraj reformoj de prezidanto Obama (“la plej granda zorgo de niaj koncesiuloj”), al socialaj kotizoj, kaj al eventuala pliigo de la minimuma salajro (“niaj koncesiuloj devus pliigi siajn prezojn”). DeLuca tiel aliĝas al la “adorado de la etskala entreprenisto usona”, tiu aŭdaca individuo kiu, laŭ Charles Wright Mills, “plaĉas al kapitalistaj utopiuloj*.

*  Charles Wright Mills, ‘White Collar: the American Middle Classes, Oxford University Press, Oksfordo kaj Nov-Jorko, 1951.

Por kreski en Usono kaj tutmonde, Subway elpensis aparte allogan modelon de koncesioj. Oni povas aĉeti koncesion kontraŭ modesta kosto (10 000 eŭroj en Francio, 15 000 dolaroj en Usono), trioble malpli ol ĝiaj konkurencantoj. Malfermi sandviĉejon Subway ne postulas tro grandan investon: 200 000 eŭrojn mezume, el kio la koncesiulo kontribuas 80 000 eŭrojn. Oni ne bezonas fritilojn, grandajn kuirejojn aŭ aŭtomatojn por glacio kaj ŝaŭmakvoj; nur panrostilon, servotablon por elmontri la nutraĵon, kaj fridujon por enteni trinkaĵojn. Koncesiuloj, kiuj sole portas la plenan riskon se la entrepreno malprosperos, repagas 12,5% de sia spezo tantieme (kompare kun 11% ĉe KFC kaj Pizza Hut kaj 7% ĉe Pomme de Pain kaj Planet Sushi). La patrinfirmao devas fari nenion krom enbankigi la renton, merkatumi la markon kaj sendi inspektistojn por kontroli ĉu ĉiu butiko rigore aplikas ĝiajn specifojn: la 13 paŝoj por malfrostigi kaj baki la panon, la dispozicio, mebloj, higieno, prezpolitiko ... “Ili decidas, kaj ni plenumas” diris dana koncesiulo pri sia rilato kun la firmao. “Se ni enkondukus ŝanĝon sen informi la agenton de Subway pri la disvolvo, ni trafus en embarason” aldonis alia*.

*  Citita en Henrik Antonsson, Lukas Engström kaj Vytautas Verbus, ‘“Innovation within Fast Food Restaurants: the Role of the Local Restaurant Manager’, Jönköping International Business School, 2011.
Establo en Ĉinio kaj Japanio

Kandidatoj por koncesioj bezonas nek sperton nek kvalifikojn. Pro tio ke Subway riskas malmulton, ĝi aktive provas varbi novbakitajn entreprenistojn. Sed en 1998, la ekonomikisto Dean Sager diris al komitato de la usona Ĉambro de Reprezentantoj ke Subway estas “la perfekta ekzemplo de ĉiu koncesia misuzo imagebla.” Kaj dek kvin jarojn poste, la franca retejo Blog-franchise.fr skribis: “La konkludo estas klara: la plejparto de koncesiuloj supervivas per senĉesa sklavado.

Verŝajne pro sia devo de konfidenco, la plimulto de butikestroj rifuzis komenti pri la kontrakto liganta ilin al la usona transnacia firmao. Michel, la posedanto de butiko apud Lillo, konsentis doni kelkajn detalojn sub kondiĉo de anonimeco: “Subway volas malfermi restoraciojn ĉie, kaj ne estas vera merkatesploro. Foje oni trovas tri butikojn apartajn je malpli ol 500 metroj kiuj konkurencas inter si. Por supervivi, multaj posedantoj estas devigitaj malfermi kelkajn restoraciojn” li diras, konfirmante la donitaĵojn de la Observatoire de la Franchise laŭ kiu 70% de novaj restoracioj Subway en Francio estas malfermitaj de jamaj koncesiuloj. La sama posedanto plendis pri la postuloj por tantiemoj de Subway. “Oni devas pagi ilin ĉiusemajne, eĉ kiam la negocoj ne prosperas. Oni riskas rapide enŝuldiĝi. Precipe ĉar ni devas negoci kun la oficialaj provizantoj de la marko kaj ni ne povas trakti pri prezoj.

Kiam ni demandis al unu el la regionaj disvolvestroj pri la problemoj de la koncesiuloj de Subway, li direktis nin al la eŭropa publikrilata agentejo de la firmao, McKenna Townsend en Anglio, kiu insistis ke, krom kelkaj izolitaj kazoj, koncesiuloj estas tre kontentaj. Sed bankrotoj estas oftaj. Laŭ la revuo Capital (la 19a de novembro 2013), inter 2008 kaj 2010, la posedanto de 45% de la restoracioj Subway en Francio ŝanĝiĝis.

La premo, kiun la patrinfirmao aplikas al restoraciestroj, estas transigata al ilia personaro. Laŭ enketo de CNN, utiliganta donitaĵojn de la usona Departemento de Laboro, butikoj de Subway en Usono faris 17 000 malobservojn de la laborleĝoj inter 2000 kaj 2013: sensalajraj kromhoroj, kontraŭleĝaj reduktoj de salajroj kiam estas deficitoj en la enspezoj de la tago, maljustaj maldungoj. Responde, DeLuca kulpigis siajn koncesiulojn, dirante ke ĉi tiuj estis kazoj de “malobservoj ĉe la nivelo de la butiko” kaj neniel koncernis la firmaon mem. Cetere, li plu diris, “antaŭ tri aŭ kvar jaroj ni komencis kunlabori kun la Departemento de Laboro por instrui al niaj koncesiuloj kiel ĝuste konduti” (CNBC, la 7an de majo 2014). Dungitoj de Subway povas fari malmulton por defii siajn estrojn. “Temas pri tre etskalaj entreprenoj kun nur kelkaj dungitoj, kaj estas preskaŭ neeble establi laborsindikaton ĉe ili” diris Olivier Guivarch kiu respondecas pri la hotela, turisma kaj restoracia sektoroj ĉe la Confédération Française Démocratique du Travail (CFDT). “En Francio, [dungitoj de Subway] ne havas laboristajn konsiliojn, laborsindikatajn delegitojn aŭ aliajn reprezentajn instituciojn. Estas pli facile establiĝi en integritaj firmaoj kiel Starbucks.

Starbucks, efektive, ne koncesias siajn butikojn. Laŭ la firmao, ĝi malfermas filiojn por konservi la plej altajn normojn de la marko kaj por povi zorgeme elekti la lokojn de siaj kafejoj*. Subway, laŭ sia strategio de hazarda disvolvado, malfermas restoraciojn ie ajn; Starbucks male antaŭeniras laŭurbe. Ĝi preferas lokojn kun bona fluo de piedirantoj - ĉefstratoj, butikcentroj, fervojaj stacioj kaj flughavenoj, komercaj kvartaloj, historiaj urbocentroj - kiujn ĝi saturas por sufoki la konkurencantojn. Tiel ĝi sukcesis establi sin eĉ en landoj kiel Ĉinio (1300 butikoj ĝis 2014) kaj Japanio (1000), kiuj antaŭe havis preskaŭ neniun kafkulturon.

*  Por konkeri novan landon, Starbucks foje starigas komunan entreprenon kun loka partnero: Autogrill en Belgio, Sazaby League en Japanio, Grupo Vips en Francio, Hispanio kaj Portugalio. Firme establiĝinte, ĝi aĉetas la plenan proprieton de la partnero.
Ambasadorino nomata Michelle Obama

La situoj de la filioj estas elektitaj konforme al la celata klientaro por la marko, sed ankaŭ laŭ la imago kiun ĝi volas prezenti. Kiel Paula Mathieu, fakulo pri retoriko montris, la firmao proponas rakonton kiu celas dramigi “la sperton Starbucks”*. Laŭ Schultz, la kafejo Starbucks “estas pli ol mirinda taso da kafo”: ĝi estas “etendaĵo de la ĉiutaga vivo, tria loko inter hejmo kaj laboro”; loko por societumi kie ĉiu kliento devus senti sin unika. Oni instigas al la baristas (la kafistoj) interparoli kun la klientoj, nomi la klientojn per iliaj antaŭnomoj, paroli pri la rasaj malegalecoj en Usono (tio estis la celo de la kampanjo Race Together lanĉita de la marko en marto 2015) kaj pri la teknikoj de rostado kiujn la firmao utiligas.

*  Paula Mathieu, ‘Economic Citizenship and the Rhetoric of Gourmet Coffee’ (PDF), Rhetoric Review, vol 18, no 1, aŭtuno 1999.

Pro tio, ke la konsumantoj ne trinkas kafon por veki sin, kiel ili farus en bistroo, ili ne glutas normigitan trinkaĵon, identan laŭgrame kaj laŭgrade de Dubajo al Rio-de-Ĵanejro. Male, oni proponas al ili gastronomian sperton. La uzo de la itala por nomi la diversajn trinkaĵojn (Latte, Macchiato, Frappuccino, ktp.), la regulo ke kafistoj devas forĵeti ĉiun espreson kiu restas nemiksita pli longe ol 10 sekundojn ĉar ĝi estos perdinta sian guston, kaj eĉ la broŝuroj eldonitaj de la ĉeno (“Por ĉiu kafograjno estas necesa unika ekvilibro de temperaturo kaj tempo por atingi ĝian individuan pinton de aromo, acideco, korpo kaj gusto”), plifortigas la ideon ke la produktoj de Starbucks, la frukto de lerta ekvilibro inter la scienca precizeco kaj neretenebla pasio, povas esti ŝatataj sole de rafinitaj homoj. Jen kiel Starbucks povas profiti de simila klientaro tra la tuta mondo: bonhavaj studentoj, kosmopolitaj profesiuloj, turistoj kaj eksterlandanoj, kiuj rigardas ĝin kiel konatan rifuĝejon kaj apartan cellokon kie ili povas ekzerci sian bonan guston. “Ni kreis la entreprenon de la gastronomia kafo” fiere diras Schultz.

S-ro DeLuca, aliflanke, fanfaronas pri tio, ke li inventis la entreprenon de la saniga rapidmanĝo. La ideo venis al li hazarde en la finaj 1990-aj jaroj, kiam la problemo de obezeco pligraviĝis en Usono. En 1998, Jared Fogle, usonano 21-jaraĝa kiu havis pezon de 192 kg, decidis komenci dieton de aparta speco. Dum unu jaro li manĝis nenion, krom sandviĉojn Subway, unu kun meleagraĵo por lunĉo kaj unu vegetara por ĉefmanĝo, sen fromaĝo kaj majonezo. La efiko estis mirakla: li perdis pli ol 110 kg. Kiam porvira revuo pri sano aklamis lian sperton, oni eknomis ĝin la “dieto Subway”.

Subway tiam elkore sin lanĉis en la niĉan merkaton de la saniga dieto. En 2002 ĝi adoptis la sloganon Eat Fresh (Manĝu Freŝe) kaj verdigis sian logotipon kiel signon de natureco. Por gajni kredindecon, Subway formis partnerecojn kun du esplorinstitutoj de kardiologoj, la American College of Cardiology kaj la American Heart Association. En la kazo de s-ro Fogle, li fariĝis la “Subway Guy” (“S-ro Subway”). Dum dek kvin jaroj, li aperis en pli ol tri cent reklamoj de la marko por kio li ricevis USD 15 milionojn. Michelle Obama, male, ricevis nenion kiam ŝi publike dankis al Subway pro tio, ke ĝi “inspiris infanojn manĝi legomojn*..

*  ’Remarks by the First Lady at Subway’s Let’s Move! Announcement’, Blanka Domo, Vaŝingtono, la 23an de januaro 2014

Prezentante sin kiel naturan kaj sanigan rapidmanĝejon, la sandviĉa ĉeno ne nur sukcesis penetri en la merkaton de tiuj, kiuj zorgas pri sia pezo. Ĝi ankaŭ malfermiĝis en lokoj fermitaj al siaj konkurencantoj kaj iliaj frititaj produktoj: hospitaloj, mezlernejoj, universitatejoj. Ĉi tiu “verda re-beligo” montriĝis tre profitodona: inter 1998 kaj 2011, laŭ USA Today, la usonaj vendoj de Subway kreskis de USD 3,1 miliardoj al USD 11,5 miliardoj.

Sed nutraĵo ne estas “saniga”, “natura” aŭ eĉ “freŝa” nur pro tio, ke ĝi ne estas kuirita. La legomoj en la sandviĉoj de Subway estas sengustaj, ĉar ili estas kreskigitaj tutjare en trovarmigitaj forcejoj superplenigitaj de sterkaĵoj kaj pesticidoj, kaj rikoltitaj kiam ili apenaŭ estas maturaj (aŭ verdaj) por disponi tempon por transportado. Avizo en ĉiu butiko avertas, ke tranĉita ŝinko, meleagraĵo kaj bovaĵo ne estas rekomendataj por tiuj, kiuj estas alergiaj al lakto kaj sojo - la viandoj venas el fabrikoj kie bestoj nur estas materialoj kombinataj kaj transformataj per akvo, salo, sukero, stabiligaĵoj. En Usono, Subway estas provizata de la nutraĵa giganto West Liberty Foods - kiu ankaŭ provizas la hiperbazarojn Walmart kaj Costco. Subway estis kritikita en junio 2015 pro tio, ke oni superuzas antibiotikojn por kuraci ĝiajn bestojn*.

*  Publika letero al Frederick DeLuca de 60 asocioj aktivaj en la kampoj de sano kaj la hommedio, la 23a de junio 2015.

Cetere, eĉ se oni povas fari relative sanigajn sandviĉojn, oni ankaŭ povas superplenigi ilin per saŭco kaj fromaĝo kaj aldoni krompladojn de fritoj kaj ŝaŭmakvoj, kiel faras la plimulto de klientoj. La kombinaĵoj rekomendataj de la ĉeno estas precipe kaloriplenaj: iliaj 30-centimetraj sandviĉoj Big Philly Cheesesteak kaj Meatballs Marinara, stelulaj produktoj de la ĉeno, enhavas respektive 1000 kaj 750 kaloriojn, kontraste kun la 540 en la Big Mac de Mcdonald’s.

Estis same hazarde ke Starbucks repoziciigis sin en la niĉo de la “etika” komerco. En 1999, pintokunveno de la Monda Organizaĵo pri Komerco okazis en Seatlo, kie la firmao havas sian sidejon, kio kaŭzis kontraŭtutmondigajn manifestaciojn tra la tuta urbo. Butikoj de Starbucks estis atakitaj de manifestaciantoj pro tio, ke la firmao trudas la usonan vivmanieron al la tuta planedo dum ĝi ekspluatas la kamparanojn de la Sudo. S-ro Schultz kaj lia strategiistoj timis, ke ili fariĝos simbolo de imperiismo, kiel Nike kaj Mcdonald’s, kaj lanĉis operacion por plibonigi la publikan reputacion de la firmao.

En 2000, Starbucks subskribis interkonsenton pri partnereco kun TransFair USA kiu kampanjas por justa komercado. En 2004, la firmao kreis sian propran etikan etikedon, promesante pagi inter 20-30% pli ol la merkata prezo por ĝiaj kafograjnoj, establante fiksajn tarifojn kiuj protektas produktistojn kontraŭ falantaj prezoj. Ĝi ankaŭ plibonigis la socialajn subvenciojn de siaj dungitoj. En Usono, ekzemple, ili povas ricevi sanasekuron (se ili laboras pli ol dudek horojn semajne), aĉeti akciojn rabate (post servado dum unu jaro) kaj hejmenporti unu senpagan saketon da kafo semajne.

Ĉi tiuj rimedoj apenaŭ havas efikon sur la entutan politikon de la firmao, kiu estas tiel agresa al siaj dungitoj kiel al siaj provizantoj. Inter 1991 kaj 2013, la tutmondaj vendoj de kafo kreskis de 30 miliardoj da dolaroj al 70 miliardoj, sed la porcio kiu iris al la produktantaj landoj falis de 40% al 10%*. Starbucks kontribuis al ĉi tiu disvolviĝo.

*  Kelsey Timmerman, Where Am I Eating? An Adventure Through the Global Food Economy, Wiley, Hoboken (New Jersey), 2013.

La firmao havas lobiistojn en Vaŝingtono ekde 2004 kiuj precipe puŝas al pli malaltaj bariloj kontraŭ komerco en la landoj de kiuj ĝi mendas siajn provizojn*. En 2006-7, ĝi procesis kontraŭ Etiopio en la usonaj tribunaloj por malhelpi, ke lando registru kiel komercajn markojn la nomojn de tri kafovarioj kreskigataj en la lando. Por eviti pagi impostojn je profitoj en landoj kie ĝi operacias, ĝi ĝiras la monon al impostoazoj pere de svisa firmao*. Kiel membro de la potenca Association of Manufacturers of Foodstuffs (Asocio de Fabrikistoj de Nutrovaroj), kune kun Nestlé, Kraft Foods kaj Proctor & Gamble, ĝi kampanjas por libera komercado. Resume, ĝi kondutas kiel ĉiuj aliaj transnaciaj firmaoj en la agroindustria sektoro.

*  Jeanne Cummings, Cautiously, Starbucks puts lobbying on corporate menu, The Wall Street Journal, la 12a de aprilo 2005.
*  Tom Bergin, ‘Special Report: How Starbucks avoids UK taxes’, Reuters, la 15a de oktobro 2012.

Kaj ĝiaj dungitoj estas en la sama situacio kiel tiuj de aliaj ĉenoj de rapidmanĝejoj. Same kiel la “sandviĉaj artistoj” de Subway, la kafistoj de Starbucks devas esti kapablaj pri ĉio: registri mendojn, instigi al la kliento pli elspezi (“Ĉu vi volas aromigi vian kafon ... kremon kun tio?”), prepari trinkaĵojn kaj servi kiel kasisto, sed ankaŭ viŝi la tablojn, elporti la forĵetaĵojn, lavi la telerojn kaj frotpurigi la necesejojn. Ĉio kun rideto, kaj kontraŭ laborpago kiu apenaŭ superas la minimuman salajron, inkluzive de gratifikoj.

Ĉe Starbucks, dungitoj estas interŝanĝeblaj. “Se alia butiko bezonas ekstrulon, aŭ se ni havas troan personaron, la administranto de la butiko povas facile diri al vi, ke vi iru por helpi ĉe alia filio” diris Arnaud, pariza kafisto. “Ni havas paragrafon pri moviĝebleco en niaj kontraktoj: ili povas peti al vi translokiĝi definitive al alia butiko, kaj plentempaj dungitoj ne havas la rajton rifuzi.” Por kontroli siajn “partnerojn” - etike - la firmao havas sistemon nomatan Customer Voice (Voĉo de la Kliento): “Dum la lastaj tri aŭ kvar monatoj”, klarigas Arnaud, “regule, post kelkaj mendoj, dua folieto sekvas la kasbileton, petante al la kliento kompletigi enretan enketilon por doni sian opinion pri sia sperto. Tion farinte, la kliento havas ŝancon gajni la ekvivalenton de granda Latte ĉiutage dum unu monato.

Forta premo malhelpas ke dungitoj komentu pri siaj laborkondiĉoj. En 2005 Daniel Gross, novjorka kafisto kiu volis establi filion de la Industrial Workers of the World (IWW) en sia butiko, parolis al la New York Times. Schultz tuj sendis retpostaĵon al ĉiuj siaj dungitoj en Usono kiu kontraŭdiris la junulon. Post kelkaj monatoj, Gross estis maldungita*. De tiam Starbucks furioze kontraŭas al la establo de laborsindikatoj, aŭ certigas ke ili ne estu ĝenaj. En 2013 okazis la unuaj elektadoj de reprezentantoj de la dungitoj de Starbucks en Francio, kio estis venko por la CFDT. Sed kiam ni provis kontakti du el ĝiaj reprezentantoj, unu, pariza administranto de butiko kiu nomas la dungitojn “partneroj”, diris, ke li estos okupata dum kelkaj semajnoj. La alia, skipestro, ne volis paroli sen la sankcio de la administristaro.

*  ’National Labor Relations Board v Starbucks Corporation’, United States Court of Appeals, Second Circuit, Nov-Jorko, la 27a de aprilo 2011.

La alta procento de eksiĝoj ĉe la personaro, la eta skalo de operacioj, la koncesia sistemo kaj la hierarkia strukturo ĉiuj malfaciligas la organizadon de la laborforto en la rapidmanĝa sektoro. En 2014 laborsindikataj delegitoj el pli ol 30 landoj kunvenis en Novjorko por diskuti la eblecon de kolektiva agado. Ili aŭskultis la spertojn de la novzelanda sindikato Unite, unu el la kelkaj kiuj sukcesis firme establiĝi en la rapidmanĝa sektoro. En novembro 2005, dek aktivuloj de Unite abrupte eniris butikon de Starbucks en Aŭklando, alvokante al la kafistoj ĉesi labori*. Ili faris same en aliaj butikoj kaj, post malpli ol ses monatoj, 2 000 dungitoj estis aliĝintaj al la sindikato. Ĝi daŭrigis siajn spektaklajn intervenojn; ekzemple, ĝi inundis per vokoj la telefonan informejon de iu firmao por interrompi ĝian liverosistemon. La rapidmanĝaj gigantoj kapitulacis kaj en 2006 kolektiva akordo estis subskribita. De tiam, pli ol 30 000 junaj dungitoj aliĝis al la sindikato kaj salajroj en la rapidmanĝa sektoro de Nov-Zelando kreskis je 50%.

*  Erik Forman, ‘Supersizing Pay in New Zealand’, Labor Notes no 407, Detrojto, februaro 2013.

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kiel eviti la klimatan ĥaoson?

Komence estis la aervezikoj de Antarkto

Priserĉante la arkivojn de la klimato enfermitajn en la polusaj vertoĉapoj, grupeto de glaciologoj evidentigis la rolon de karbona dioksido. Unu el tiuj pioniroj memorigas kiel la esploristoj kontribuis prilumi demandon fariĝintan politika.

.

EN la 1960-aj jaroj, nia juna teamo de glaciologoj provadis ekstrakti la gason entenatan en glacio-karotoj eltiritaj en Antarkto. Tiu ideo venis en la kapon de Claude Lorius, fondinto de la grupo, kiam li observis la multegajn veziketojn, kiuj eliris el glacipeco formita antaŭ pluraj miloj da jaroj, mergita en glason da viskio*. Kun niaj samuloj el la Berno-Universitato, ni kundividis la revon ekkoni la variojn de la karbon-dioksido (CO2) en la atmosfero de la pasinteco. La mezuroj realigitaj ekde 1958 de Charles David Keelling en la observejo de Mauna Loa, en Havajo, sugestis, ke la homaj aktivaĵoj modifis ties koncentrecon. Ni ankaŭ esperis esplori la prognozon de la sveda kemiisto Svvante Arrhenius, formulitan jam en 1896, pri la rolo de la karbon-dioksido en la cikloj de glaciadoj.

*  Claude Lorius kaj Laurent Carpentier, Voyage dans l’anthropocène. Cette nouvelle ère dont nous sommes les héros, Actes Sud, Arles, 2011.

Nia ĉefa motivigo estis la malkovro de Antarktiko kaj ties kaŝitaj trezoroj. La malkriptigo de la klimataj arkivoj estis granda defio, kaj ne nur ĉar nian esplorterenon trablovis ekstrema malvarmo kaj krudaj ventoj. Post longa ellaboro de la karot-eltiriloj por bori tiun vertĉapon plurkilometre dikan, la datigo de la glaci-karotoj kaj la preciza mezurado de ilia enhavo estis kaprompilo. Pli ol dek jaroj da laboro, punktitaj de esperigaj kaj senkuraĝiĝaj momentoj, necesis por ĝin solvi.

Tiaj malkovroj povis nur veki sindemandojn ĉe la tuta homaro

En 1980 la aervezikoj kaptitaj de la frosto komencas liveri siajn sekretojn. Ili konfirmas, ke la atmosfero de la lasta glaciepoka maksimumo, antaŭ dudek mil jaroj, enhavis duone malpli da karbona dioksido ol nun. Tiu rezulto konfirmas la hipotezon de Arrhenius, kiu atribuis la malvarmiĝon de la glaciepoko al ĉirkaŭ 40% malkresko de la CO2-koncentreco.

La plej impresa etapo estas, la 1-an de oktobro 1987, la publikigo de tri artikoloj en la revuo Nature*. Ni, francaj kaj sovetaj glaciologoj kune laborantaj rivelas, ke la enteno de karbona dioksido en la atmosfero kaj la temperaturo de la atmosfero evoluis paralele dum la cent sesdek mil lastaj jaroj, tio estas la tuta lasta glacia-interglacia ciklo*. Nia demonstro baziĝas tiam sur la zorgema analizo de la glacikaroto elprenita ĉe la antarkta stacio de Vostok. Depost tiam, la polusaj arkivoj konfirmis la korelacion inter la CO2 kaj la temperaturo de ok cent mil jaroj, tio estas ok kompletaj astronomiaj cikloj (Vidu la ĉi-subajn kurbojn)*. Ankaŭ aliaj mezuroj pruvis ligon inter la proporcio de metano (CH4) en la atmosfero kaj la temperaturo, kio kreditigas la ideon, ke la varioj de la forcejefiko ludis gravan rolon por tiuj de la pasinta klimato.

*  Nature, vol. 329, n-ro 6138, Londono, 1-a de oktobro 1987.
*  La neperfektaĵoj de la ĉiela mekaniko (turbo-efekto kaj oblikveco de la turniĝ-akso, discentrigo de ĝia elipso ĉirkaŭ la suno) kaj la natura forcejefiko produktas de unu miliono da jaroj malvarmajn glaciajn fazojn de ĉirkaŭ okdek mil jaroj alternantajn kun varmaj interglaciaj fazoj de ĉirkaŭ dudek mil jaroj.
*  Science, vol. 317, n-ro 5839, Vaŝingtono, DC, 10-a de aŭgusto 2007, kaj Nature, vol. 453, n-ro 7193, 15-a de majo 2008.

Tiaj malkovroj povis nur eskapi el ni kaj veki sindemandon ĉe la tuta homaro. Unu jaron post la publikigo de la rezultoj de Vostok, iniciate de la Programo de Unuiĝintaj Nacioj pri Mediprotektado (PUNM; en la angla: UNEP) kaj la Monda Organizaĵo pri Meteologio (MOM; en la angla: WMO), naskiĝis la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ, en la angla: IPCC). Ĝia misio, al kiu ni estis asociitaj, estis kaj restas periode taksi la staton de la sciencaj, sociekonomiaj kaj teknikaj konoj pri la klimat-ŝanĝiĝoj.

La sindemando pri la ebla ligo inter la homaj aktivaĵoj kaj la klimatevoluo de nun metiĝis je la nivelo de la registaroj. La kurbo de Mauna Lo senambigue montris la konstantan kreskon de la CO2, kio ne plu lasis dubon pri ĝia homa origino. Kaj la fosilia aero kaptita en Vostok rivelis ke la kvoto de CO2 en la atmosfero de la 1980-aj jaroj — 352 partoj por unu miliono (ppm), tio estas 0,0352% laŭ volumeno* — verŝajne neniam estis tiom granda dum la lasta granda glacia-interglacia ciklo. Tiel, la kurbo de Mauna Loa kaj tiu de Vostok ricevis mitan dimension en la genezo de ekkonsciiĝo.

*  La freŝaj donitaĵoj indikas, ke la aktuala kvoto de CO2 (399 ppm, tio estas 0,0399%) ne havas ekvivalenton dum la lasta miliono da jaroj.

Tiuj riveloj perturbis la komforton de la esploristoj. Ĉu ili koncentriĝu pri la fundamenta scienco, aŭ vaste komuniku kun la politikaj decidantoj kaj la civitanoj? Kompreneble, ni ĉefe devis daŭre proponi niajn raportojn al la sciencaj revuoj kun internacia lego-komitato, cele validigi la kvaliton de la rezultoj kaj de ilia interpretado. Tiu klopodo restas esenca por garantii al la malkovroj sufiĉan gradon da kredindeco.

La mondo de la esploristoj estas tiom diversa kiom la homaro. Iuj volas maksimumon da singardemo por certiĝi, ke ne enŝteliĝis eraro aŭ interpretado, antaŭ ol submeti sian laboraĵon al la revuo. Aliaj — la plimulto — disvastigas pli rapide siajn malkovrojn, listigante la eblajn erar-fontojn kaj la diversajn konsiderindajn interpretadojn. La debato pri tiuj du agmanieroj estis vigla en la tempo de publikigo de niaj rezultoj en Nature. Finfine, la agmaniero bazita sur la racia dubo venkis, kaj la postaj esplor-laboroj konfirmis la unuajn demonstrojn.

Nuntempe, la stato de la konoj rapide evoluas danke al la teknikaj progresoj kaj al la modeligo. Akcelo de la nombro de la sciencaj publikigaĵoj ebligis al la klimatologio rapide antaŭeniri dum la lastaj jardekoj. Unu el la ĉefaj misioj de la ISKŜ cetere konsistas en ekzameno kaj takso de tiu scienca literaturo.

Ĉu la esploristo devas kundividi siajn laborojn trans la cirklo de siaj samuloj por konvinki pri la neceso agi? Ankaŭ pri tio la scienca komunumo ne havas unusolan opinion. Iuj sentas sin ĉefe vokitaj de sia pasio por esplorado. Aliaj malkovras fascinon de la kontakto kun la socio, de la decidantoj ĝis la simplaj civitanoj. La aŭtoro de ĉi-artikolo situas en la mezo. Daŭre kaptita de la esploro, mi iom post iom trovis en la graveco de la problemo kroman motivadon. Sendifekta pasio por la glacikarotoj, Antarkto kaj klimatologio de la praŝtonepoko povas kombiniĝi kun la volo atesti pri la plej esenca rolo de la ISKŜ por prilumi la homaro-estontecon.

Petita de la ISKŜ en 1992 por fariĝi unu el la ĉefaj aŭtoroj de la ĉapitro pri la ciklo de karbono, mi povis sperti la eksterordinaran intelektan kaj sciencan riĉecon de interfakeco. En antaŭa tempo, esploristoj, ĉefe junaj, havis multe malpli da okazoj por tiaj interŝanĝoj. Tio ankaŭ estis por mi rimedo por aliri al la tuta literaturo pri la ciklo de karbono, la atmosfero, la oceano, la kontinentoj, je diversaj temposkaloj. Ĉiuj tiuj vivantaj enciklopedioj kunvenis ĉirkaŭ tablo por ellabori precizan bilancon de la konoj en tiu fako, antaŭ ol kompari ĝin al la laboro de la aliaj grupoj. Kiam mi fariĝis ĉefa aŭtoro, kaj poste revizoro, de ĉapitro pri paleolitika klimatologio, mia entuziasmo ne malaltiĝis. Miloj da sciencistoj el la tuta mondo kontribuis al la laboroj de la ISKŜ depost ĝia kreado. Metitaj kune je la servo de la homaro, iliaj ekspertizoj kovras ĉiujn kampojn necesajn por establi la staton de la konoj.

La ISKŜ estas unika institucia sperto

Estas ja legitime pridemandi la sendependecon de la scienculoj, aparte kiam ilin petas la politika mondo, aŭ kiam premgrupoj, kies financa povo estas konsiderinda, provas antaŭenpuŝi konjektojn servantajn iliajn interesojn. Ekzistas ja la risko erari, kaj vidi sian laboron instrumentigita kiam oni alvenas sur la politika kampo, kies kodojn oni ne konas. Sed, modeste partopreninte ĉi tiun laboron, mi ne vidas kiel la klimatologoj de la publika esplorado, tiuj forĝistoj de la kono en nia kampo, povus esti ĉiuj uzataj de premgrupo, aŭ rezigni pri sia mensa sendependeco. Malfacile oni povas imagi, ke la 259 esploristoj pri klimatscienco, kiuj partoprenis la lastan raporton de la grupo 1 de la ISKŜ povus esti ĉiuj kulpantoj pri sekreta interkonsento; kaj tio des pli, ke la taksado-procezo de tiu dokumento kunigis preskaŭ 50 000 komentojn de fakuloj el ĉiuj direktoj, al kiuj la aŭtoroj devige respondis.

Hodiaŭ, 195 landoj membras en la ISKŜ kaj partoprenas la laborojn pri la kompreno de la klimata maŝino kaj la kaŭzoj de la klimatŝanĝiĝo (grupo 1), pri iliaj eblaj konsekvencoj (grupo 2) kaj pri la defendo-strategioj (grupo 3). Ĉu ni ankaŭ memorigu, ke tiu eta organizaĵo (dek du dungitoj) bazita en Ĝenevo petas la kunlaboradon de fakuloj nur surbaze de volontuleco kaj senrekompence? Kelkfoje kritikata, la necesa interkonsento por la redaktado de la raportoj venas de procezo, ne de antaŭkondiĉo. Tiu irmaniero ne estas malkongrua kun la respekto de la skrupuloj de la esploristo, kiu ne scias ĉion kaj neniam forgesas ke la scienca vero ekzistas nur en transira kaj provizora maniero. Novaj malkovroj ĉiam povos veni kaj senvalidigi rezulton.

Tamen, kion pli bonan oni povus inventi por gvidi la decidojn? Taskita nutri la politikan pripensadon por alfronti tiun plej gravan defion al nia civilizo, la ISKŜ prezentas unikan institucian sperton. Ĝi estas hodiaŭ modelo por la pristudo de la rompiĝemo de la biodiverseco, kaj eble morgaŭ por aliaj kampoj, kiel la teknikaraj riskoj.

Depost Louis Pasteur kaj la malsano de la silkraŭpo, la sciencistoj tre ofte estis kunvokitaj por trovi defendo-rimedojn kontraŭ la minacoj pezantaj sur la homaro — kaj ne ĉiam sukcese. Sed neniam tiom granda nombro da ili estis metitaj je la servo de tiom da ŝtatoj por solvi problemon al kiu neniu povos eskapi. Ili ludis esencan rolon por la diagnozo de la okazanta varmiĝo: iliaj konkludoj provizas la bazon de la okazontaj diskutoj kaj decidoj dum la pariza konferenco. Multaj scienculoj engaĝiĝis en la taksadoj de la ISKŜ; kelkaj atestis antaŭ la parlamentoj de siaj landoj, aŭ antaŭ la publiko, kadre de renkontiĝoj kaj debatoj. Iliaj laboroj kaj klopodoj metas la politikajn decidantojn fronte al sia respondeco koncerne la venontajn generaciojn.

Nuntempe, dum preskaŭ ĉie la institucioj ĉefe investas en la aplikata esplorado, ni povas atesti, el nia propra sperto, ke ne povas okazi gravaj malkovroj nek kredindaj analizoj pri la klimata risko sen la kontribuo de la fundamenta esplorado. Trans la klimato, ni ankaŭ mezuris la profitojn de internacia kunlaborado malkonektita de la politikaj rivalecoj, tia, kia tiu, kiun ni praktikis kun la sovetoj meze de la malvarma milito.

Dominique RAYNAUD

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Post la rusa interveno en Sirio

Strategia renversiĝo en Proksim-Oriento

Duobla trafo por la rusa prezidanto, kiu ĵus eniris la sirian batalkampon. S-ro Vladimir Putin sciigis, ke li akceptis en Kremlo la prezidanton Baŝar al-Asad; tuj poste li organizis kvarpartian kunvenon (Usono, Rusujo, Sauda Arabujo, Turkujo) pri la “politika procezo” kiu sekvu la militajn agojn. Ŝajnas ke Francujo, plian fojon, sin ekskludis el la ludo.

ĈU venis la tempo fari el Irano nian amikon kaj el Sauda Arabujo nian malamikon?” Sub tiu provoka titolo, la brita kronikisto Mikaelo Axworthy notis en januaro 2015, ke “la ideo laŭ kiu Irano fariĝis stabiliga forto en la Golfo-regiono de nun apartenas al la akceptita evidento*. Ni estas malproksimaj de la retoriko “akso de la malbono”, sennuance uzata de la 11-a de septembro 2001 kaj poste pasie kaj sekvisme martelata. Nek la arda parolado de la israela ĉefministro Benyamin Netanyahou antaŭ la usona Parlamento, la 3-an de marto 2015, nek la malavangardaj bataloj de la novkonservativaj disĉiploj de Thérèse Delpech* ĉe la Quai d’Orsay [franca ministrejo pri Eksteraj Aferoj] sukcesis malhelpi tiun renversiĝon de pensmanieroj.

*  Michael Axworthy, “Is it time to make iran our friend and Saudi Arabia our enemy?”, The Guardian, londono, 28-a de januaro 2015.
*  Thérèse Delpech (1948-2012), fakulino pri nukleaj kaj strategiaj aferoj, aŭtoro interalie de Le Grand Perturbateur. Réflexions sur la question iranienne (2007), estis direktorino de la strategiaj aferoj en la Komisarejo pri atomenergio.

Pasinte de la rolo de timigulo al tiu de regiona kontraŭ-ĝihadisma pivoto, fortigita de la nuklea interkonsento lerte intertraktita kaj de objektiva alianco kun Vaŝingtono en Irako por batali kontraŭ la Organizo de la Islama Ŝtato (OIŜ), Irano ne plu estas izolita ekzemplo. Tiutipaj situaci-renversiĝoj nun multiĝas.

Kun alta interna terorisma minaco kaj migrad-krizo, kiu ĥaosigas la politikajn ekvilibrojn de Eŭropa Unio, neniu el la kliŝoj, kiuj strukturis la dominantan komenton ŝajnas ankoraŭ iom solida, jen analiza senpoveco, pri kiu la franca gazetaro donas eble la plej konsternan ekzemplon. De la danĝereco de la Irano de la Molaoj ĝis la morala devo “puni” s-ron Baŝar al-Asad, de la neeblo de ĝihadisma kaliflando ĝis la eŭropa destino de la “turka demokratia modelo”*, de la neceso faligi s-ron Vladimir Putin ĝis la urĝo de avantaĝa partnereco kun la tutmondigita transport-platformo de la Golfaj Emirlandoj, de la solideco de la franc-germana paro ĝis la obscenaj festoj (maldecegaj ĝojelmontroj), kiuj sekvis la pendumadon de Saddam Hussein, la certecoj lasis sian lokon al prokrastoj, la fieraj paradoj al boardado, la fanfaronado al forkonfeso.

*  “Le parti islamique turc AKP s’érige en modèle démocratique pour le monde musulman”, La Croix, Parizo, 1-a de oktobro 2012.

Eĉ pli malbone: dum la truda enmiksiĝo-rajto, la atlantisma destino-komuneco kaj la krucmilitoj kontraŭ la “suverenisma abomenaĵo” (laŭ la forta esprimo de Bernard Henri Lévy)* estas daŭre disvolvataj kun admirinda konstanteco, la publika opinio, de opinienketo al opinienketo, persistas konsideri, ke la falo de la siria reĝimo, la plifortigo de la ligoj kun Sauda Arabujo, la endigigo de Rusujo aŭ la subskribo de la transatlantika libermerkata Traktato ne estas la plej urĝaj prioritatoj.

*  Bernard-Henri Lévy, La Guerre sans l’aimer. Journal d’un écrivain au coeur du printemps libyen, Grasset, Parizo, 2011.

Tiu ĉi ideologia renversiĝo, kiu prenas la formon de reaga realismo, tre severa al la bilanco de la mesiistaj kaj enmiksiĝaj proksimumoj de la post-11a-de-septembro, povas maltrankviligi la respondeculojn de la franca eksterlanda politiko de la Sarkozy-Hollande-epoko. Humile rekoni la malsukceson de la vagaj reĝim-ŝanĝoj de la lastaj jaroj restas tamen ekster konsidero. Por pravigi la nepravigeblon, restas do nur unu solvo: transdoni la respondecon de la sinko al kredinda kulpulo. Nu, el la nunaj mondaj gvidantoj, kiu pli ol s-ro Barack Obama ŝajnas meriti, pro sia malforto kaj nedecidemo, riproĉojn pri la proksim-orienta ĥaoso?

Laŭ la turka ŝtatestro, s-ro Recep Tayyip Erdogan, s-ro Obama estas malfortulo. La sunaistaj monarĥoj de la Golfo, siaflanke, nur malfacile kaŝas sian malamon — kaj foje rasisman malestimon — al tiu prezidanto, kiu de nun ludas la karton de la irana “diablo”. Laŭ lia respublikana kontraŭulo de 2008, s-ro John McCain, ĉiam preta uzi armilojn en Irano aŭ en Ukrainujo, s-ro Obama “difektas” la usonan aŭtoritaton*. La nuna stelulo de la sama partio, s-ro Donald Trump, brue aprobas. Kaj s-ro François Hollande ripetas sen ia dubemo, ke la ĉefa kialo de la plifortiĝo de la Organizo de la Islama Ŝtato (OIŜ) estas la “forlaso” de Usono, kiu, “iun nigran sabaton de aŭgusto 2013*, malhelpis Parizon bombadi la reĝimon de s-ro al-Asad.

*  Sandy Fitzgerald, “McCain: “Putin’s actions in Syria the fault of Obama’s weakness””, Newsmax, West Palm Beach (Florido), 30-a de septembro 2015.
*  Tiun esprimon uzis Bernard-Henri Lévy en sia kroniko “Bloc-notes” de Le Point, Parizo, 15-a de oktobro 2015.

Tamen, la eksterlanda politiko de s-ro Obama ne estas reduktebla je serio de prokrastoj. Ĝi eĉ restas, malgraŭ kelkaj malsukcesoj kaj multaj nefinitaj entreprenoj, tre supera al tiu de ties partneroj britaj, saudaj, francaj aŭ israelaj. Anstataŭ ekspluati la popularec-kreskon en la opinienketoj, kiun ĉiam provizas la kostumo de “milita prezidanto”, li strebis respekti la ĝeneralan diplomatian retenon, kiun li defendis ekde sia ekfunkciiĝo kiel prezidanto, post la apokalipsa imperia reĝimo de s-ro George W. Bush. La interkonsento de la 1-a de julio kun Kubo, tiu de la 14-a de julio pri la irana atomindustrio, la relativa singardemo uzata en Ukrainujo malgraŭ lia persona malamikeco al s-ro Putin, kaj malgraŭ precipe la histeria senkateniĝo de liaj reagan-istaj opoziciuloj, estas la markiloj de politik-linio relative mastrita. La kontrasto estas sufiĉe okulfrapa kun la libia aventurismo de s-ro Nicolas Sarkozy en 2011, la aŭtisma agresemo de s-ro Netanyahou aŭ la obstino de s-ro Hollande pri la siria dosiero depost 2012.

S-ro Obama finfine seniluziigas nur la somnambulojn, kiuj priploras s-rojn Donald Rumsfeld kaj Anthony Blair, aŭ s-inon Condoleezza Rice*, ĉiujn forsenditajn en la rubujon de la tutmonda diplomataro. Lia celdirekto, prudenta, estas rifuzo de la aventurismo, kiun konsistigus, en Proksim-Oriento, nova trudita reĝim-ŝanĝo sen solvo por la estonteco. Temas pri tio, kion oni povas nomi la “Gates-doktrino”, el la nomo de la usona ministro pri Defendo inter 2006 kaj 2011. “La lasta afero kiun Usono bezonas, taksis ja s-ro Robert Gates dum la milito en Libio, estas nova praktiko de “nacio-konstruado” (nation-building)*: eldirita en la Parlamento tiam, kiam oni riproĉis al s-ro Obama sian “sekretan gvidadon” (leading from behind), tiu konciza sentenco simbole finis la epokon de enmiksiĝoj.

*  S-ino Condoleezza Rice kaj s-ro Donald Rumsfeld estis respektive ministro pri eksteraj aferoj de Usono de 2005 ĝis 2009 kaj ministro pri defendo de 2001 ĝis 2006, en la administracio de s-ro George W. Bush.
*  Deklaracio antaŭ la komisiono de la Senato pri la Armeo, marto 2011.

Post multaj kapturniĝoj, ĉio okazas kvazaŭ, ferminte la brevierojn de la novkonservativuloj Norman Podhoretz kaj Irving Kristol, la Blanka Domo remalfermus libron de Aristotelo por remalkovri la signifon de la strategia debato: “Neniu loĝanto de Lakonio pridiskutas la plej bonan registaro-formon por la skitoj. (...). Ni debatas ne pri la celoj mem, sed pri la rimedoj por atingi la celojn*.”

*  Aristotelo, Ethique à Nicomaque, III, 4.9

ONI povas multon riproĉi al s-ro Obama pri Sirio, kaj ĉefe lian malforton kontraŭ la turka registaro, la plej cinika kaj plej manipulanta aganto en la konflikto. Bedaŭrinde, Francujo estas la lasta lando kiu povas lin riproĉi tiuteme. La semantika virtuozeco ja ne povas eterne kaŝi la strategian malplenon, kaj konvenas rekoni, ke la franca rakonto-arto (storytelling) disvolvata okaze de la siria tragedio ne rezistas ĉe analizo. Dum monatoj Parizo daŭre asertis, ke ĝi ne bombos la OIŜ, ĉar ĉefe gravas nefortikigi la Damasko-reĝimon, deklaritan ĉefa malamiko. Elektinte sian partion en interna milito, la franca registaro iris ĝis la fino de sia logiko, ellasante armilojn destinitajn al ne klare difinita modera opozicio, armilojn, kiuj baldaŭ eniris la arsenalojn de la ĝihadistoj (Le Monde, 21-a de aŭgusto 2014).

La 27-an de septembro 2015, dum la situacio malboniĝis, Francujo fine decidas bombadi la OIŜ. Ĉe la franca prezidantejo oni elvokas “strategian evoluon”, aŭdaca litoto por la kazo, ke observantoj estus tentataj trovi tie nur foreston de strategio. Pro tiu “evoluo” s-ro Hollande, kiu akceptas s-ron Putin la 4-an de oktobro 2015, “memorigas” al sia gasto, ke “La Islama Ŝtato estas la malamiko, kiun ni devas kontraŭbatali*.

*  Benoît Vitkine “‘L’EI est l’ennemi que nous devons combattre’, rappelle Hollande à Poutine”, lemonde.fr, 2 oktobro 2015.

La aplombo de la formulo estas admirinda. Bedaŭrinde, ĝi povas impresi nur la amneziulojn. De la komenco de la siria insurekcio en 2011, kaj la iom-post-ioma ostaĝiĝo de ĝi fare de pli kaj pli ekstremaj islamismaj frakcioj, s-ro Putin, kies obstino estas konata, defendas la saman planon en du partoj: subteni s-ron al-Asad por redukti Al-Kaidon kaj la OIŜ, la prioritatajn minacojn, antaŭ ol trovi, en dua etapo, politikan solvon intertraktitan en Damasko, en formo de evoluiĝo de la reĝimo. Kiaj ajn estas la kaŝitaj pensoj en Kremlo, neniu en Moskvo ja pensas, ke s-ro al-Asad eterne restos reganta (vd sube “La siria veto de Moskvo”, de Alexeï Malachenko). Tial diversaj reprezentantoj de la siria opozicio, kiel s-ro Khaled Khoja aŭ s-ro Haytham Manna, estis akceptataj en 2015 de la rusa ministro pri eksteraj aferoj Sergueï Lavrov. “Ne estos aliaj Khadafi”; la strategio de Moskvo, kiom ajn kritikebla ĝi estas, konstantas kaj klaras. Ĝi do igas des pli malklara la cinikismon de Ankaro, la febrecon de Riado aŭ la cel-ŝanĝojn de Parizo, kiuj kontrastas kun la operaciaj kaj diplomatiaj elektoj de Francujo en Malio kaj Centrafriko, vaste laŭdataj en 2013-2014.

Konsekvenco de tiu moraliga kaj neefika enkotiĝo, la internaciaj rilatoj pleniĝas je diplomatiaj iniciatoj, kiuj ne plu sin apogas nur sur la okcidentaj decidoj. Tiu strategia mutacio estas fundamenta. Ĉar kiuj nun estas la regul-ŝanĝantoj (game changers)* en Proksim-Oriento? Certe ne s-ro Obama, petata agi de siaj dependuloj en orienta Eŭropo kaj sur la rivero Eŭfrato, sed kiu estas des pli malinklina, ke li restas koncentrata sur la “pacifika pivoto”, sia vera prioritato. Ankaŭ ne s-ro Hollande, kiu postkuras malantaŭ Berlino en Eŭropo kaj post Vaŝingtono preskaŭ ĉie aliloke, kritikante tiujn du ĉefurbojn por konservi la iluzion de sendependeco jam tre difektita (vd la ĉefartikolon). Ĉu la regionaj potenc-landoj? Tel-Avivo estas tetanizita de la konverĝo Vaŝingtono-Tehrano, same kiel pro la reaktiviĝo de la palestina popolribelo; Riado, alfrontita al la malaltiĝo de la petrolprezo kaj enkotigita en sia milito en Jemeno; Ankaro, denove militanta kontraŭ la Kurdistana Laborista Partio - KLP (PKK) kaj daŭre senkreditigita pro sia longa uzo de la OIŜ kontraŭ la kurdoj.

*  En la strategia vortaro, aganto kapabla sola reorienti la kurson de alfrontiĝo.

Agad-libereco estas hodiaŭ ĉe la flanko de Rusujo kaj Irano, kaj ni povas atendi, ke Ĉinujo, kiu tenas sin aparte de la konflikto, iam kaptos okazon siavice proponi diplomatian solvon. Moskvo jam ŝanĝis la situacion en 2013, donante al ĉiuj protagonistoj elirejon danke al la senefikigo de la siria kemia armilaro. Nun s-ro Putin denove arokas* sur la siria ŝaktabulo, unue prezentante planon de nova internacia kontraŭ-terorisma koalicio antaŭ la Unuiĝintaj Nacioj (UN), la 28-an de septembro 2015, kaj intervenante — laŭpete de la siria registaro — per bombadoj kiuj, konforme al lia vido de la konflikto, celas, li diras, tiom la batalantojn de la OIŜ kiom tiujn de la Konkera Armeo, kunordigo subtenata de Sauda Arabujo, Turkujo kaj Kataro kaj ariganta ĉefe la salafistojn de Ahrar Al-Cham kaj la Fronton Al-Nosra, sirian branĉon de Al-kaido.

*  En ŝakludo, aroki = movi samtempe unu turon, lokante ĝin ĉe unu flanko de la reĝo, k la reĝon, lokante ĝin ĉe la alia flanko de tiu turo.

Tiu ĉi sola rusa iniciato redisdonis la kartojn de la rajpita Mezopotamio-ludo. Post unu jaro da aer-operacioj kaj sep mil bombadoj kontraŭ rezistanta OIŜ, vidiĝas, ke la strategio uzata de 2013 fare de la okcidenta koalicio kunigita de Usono malsukcesis. La usona ministro pri eksterlandaj aferoj John Kerry koncedas nun, ke la eliro-kalendaro de s-ro al-Asad estas intertraktebla kaj ke kunlaboro kun Rusujo kaj Irano necesas*. La gazetara komento do denove returniĝas: “Se la foriro de Asad, la malvenko de la OIŜ kaj paca estonteco por Sirio estas la lastaj celoj, ni ne provu fari ĉion samtempe*.

*  Karen DeYoung, “Obama administration scrambles as Russia attempts to seize initiative in syria”, The Washington Post, 30-a de septembro 2015.
*  “Syrie: Obama traite avec Moscou et s’accommode d’Assad”, Les Echos, Parizo, 30-a de septembro 2015.

KUN multaj aliaj, Matthew Rojancky, la usona fakulo de la Wilson Center citita de Les Echos, freŝe remalkovras tion, kion oni kredis akirita jam de Sun Tzu, en la 6-a jarcento antaŭ Kristo: prefere batali sur unu fronto ol sur du. S-ro Henry Kissinger ĵus faris la saman konstaton*. La komuna ripetata mantro de s-roj Erdogan kaj Fabius, laŭ kiu ekzistas “objektiva alianco inter s-ro Baŝar al-Asad kaj la teroristoj* perdis sian aplikeblon. Oni ja komprenas, el la franca flanko, la deziron savi la bilancon de la ekstera politiko, cele al la porelektaj debatoj de 2017. Sed tiu “nek, nek”, netenebla, krom la fakto ke ĝi montriĝis strategie kontraŭefika, estos baldaŭ neaŭdebla en la amasinformiloj. Kaj estos eĉ politike sinmortiga (suicida), se ekzemple la urbo Palmira estos reprenata de la rusa kaj siria armeoj; ebleco en formo de escepta kaj mirindega ago, pri kiu neniu scias ĉu ĝi eblas, sed pri kiu tre verŝajne s-roj Lavrov kaj Putin jam pripensis. Dume, la nuna rusa strategio estas malkaŝe subtenata de Irano... kaj Irako*. Egiptujo ne oponas ĝin. Pekino observas kaj ne malaprobas.

*  Henry Kissinger, “A path out of the Middle East collapse”, The Wall Street Journal, Nov-Jorko, 17-a de oktobro 2015.
*  Gazetarkonferenco de s-ro Laurent Fabius post la konferenco de Montreux, Konferenco de Ĝenevo n-ro 2, 22-a de januaro 2014.
*  Hélène Sallon, “La tentation russe de Bagdad”, Le Monde, 17-a de oktobro 2015.

Tiel, la neatenditeco kaj surprizo, unuaj “brulaĵoj” de la strategia agado, estas hodiaŭ uzataj sur la mezopotamia batalkampo fare de agantoj ne apartenantaj al la “Okcidento”. En la proksim-orienta ciklono, malfortigita Usono kaj oportunista Rusujo daŭre defendas siajn interesojn. Tiuj interesoj neniam estos ĝuste tiuj de Eŭropo, kaj elekti sian partion inter Vaŝingtono kaj Moskvo ĉi-rilate estus formo de intelekta kapitulaco. Estus multe pli kontentige laŭdi ĉi tie la francan diplomation ol konstati, honesteco ja tion postulas, la taktikan superecon de s-ro Putin. Sed la morta stelo de novkonservativismo daŭre lumigas la bordojn de Sejno, kaj Eŭropa Unio fremdigis sian eksteran sekurecon — krom la esceptoj de la francaj agadoj en Afriko. Tiuj, kiuj bedaŭras tiun situacion pli kaj pli multas, trans la politikaj diferencoj, sed tio estas malbona kaj tute ne sufiĉa konsolo.

Olivier ZAJEC


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Persista idealo de multnombra familio

Afriko, demografia enigmo

La demografiaj prognozoj por Afriko konsternas la analizistojn. Kun ĉiam alta fekundeco, la kontinento sekvas neniun konatan transiran skemon. La escepta kresko de ĝia loĝantaro povus neniigi la bonefikon atendatan el la bonaj lastatempaj kreskokvotoj. Strange, tiu urĝa situacio ŝajnas estigi neniun grandskalan reagon.

Antaŭ 2050, la loĝantaro de Afriko eble duobliĝos, atingante 2,4 miliardojn da homoj, antaŭ ol fiksiĝi je 4 miliardoj ĉirkaŭ 2100. Ne atenditaj, tiuj demografiaj prognozoj kalkulitaj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN)* renversas la perspektivojn de evoluado de la kontinento, aparte se oni rilatigas ilin kun la statistikoj de la ekonomia kresko.

*  United Nations Population Division, “2015 revision of world population prospects”, http://esa. un.org/unpd/wpp/

La lasta raporto de la Afrika Banko por disvolviĝo, de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE), kaj de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado ( PUND) pri ekonomia estonteco de Afriko* ja antaŭvidas, ke la meza kreskokvoto de MEP observata dum la kvar lastaj jaroj, 4,5%, pluestos samnivele en 2015 kaj 2016. Apriore, temas pri rimarkinda rezulto kiam oni komparas ĝin al tiuj de la eŭro-zono (0,9% en 2014) aŭ de Latin-Ameriko (1,7%), kaj honorinda kompare kun tiuj de Suda kaj Orienta Azio (7%). Tamen, se oni interesiĝas pri la MEP por ĉiu loĝanto, la rezultoj malpli bonas: la ekonomia kresko por ĉiu loĝanto estas nur 1,6% en subsahara Afriko, kontraŭ 0,4% en la eŭro-zono, 0,6% en Latin-Ameriko kaj 6% en Azio. Alivorte, la afrika demografia kresko povus forte bremsi la pliboniĝon de la vivkondiĉoj de la lokaj loĝantaroj dum la venontaj jardekoj. Tiu perspektivo devus instigi pripensi urĝan agadplanon; sed ĝi estigas malmulte da reagoj*.

*  Afrika Banko pri Disvolviĝo, Centro pri evoluiĝo de OEKE kaj Programo de de UN por disvolviĝo (Groupe de la Banque africaine de développement, Centre de développement de l’OCDE et Programme des nations unies pour le développement), “Perspectives économiques en Afrique 2015”.
*  Vd Manière de voir, n-ro 143, “Afrique. Enfer et eldorado”, oktobro-novembro 2015.

Nuntempe la afrika loĝantaro kreskas 2,5% jare, kontraŭ 1,2% meze en la mondo. Latin-Ameriko kaj Azio sekvas tiun lastan tendencon, sed Nord-Ameriko kreskas malpli forte (0,4%), dum Eŭropo estas kvazaŭ senkreska. En la granda movado de la demografia transiro (kiun karakterizas malaltiĝo de mortokvoto kaj naskokvoto samtempe), Afriko ŝajnas do resti malantaŭe. Sed ĉu temas nur pri malfruiĝo? Okazas ja ofte, ke, dum la transiro, mortokvoto malkreskas antaŭ fekundeco. Ekestas tiam fazo de forta demografia kresko, kiu estu konsiderata kiel nestabila periodo de la transiro. Ju pli tiu periodo daŭras, des pli la loĝantaro kreskas.

Latin-Ameriko kaj Azio tiel spertis dum kelkaj jardekoj demografiajn kreskokvotojn superajn aŭ egalajn al 2%, kiuj kondukos al multobligo per respektive 4,7 kaj 3.7 de iliaj loĝantaroj inter 1950 kaj 2050. Subsahara Afriko transiras la sojlon 2% jam de sesdek jaroj, kaj tio povus daŭri ankoraŭ plurajn jardekojn. La multobliga koeficiento estos tiam tre verŝajne supera al 11, kaj la loĝantaro probable daŭre kreskos post 2050. Ŝajnas do ke ekzistas specifeco de subsahara Afriko, la evoluo en Nord-Afriko estis ja tre malsama*.

*  Por donitaĵoj laŭ regionoj kaj laŭ landoj, vd: “Afrique subsaharienne: une transition démographique explosive”, Futuribles, n-ro 407, Parizo, julio-aŭgusto 2015.

Tiu situacio rezultas el la pluekzisto de forta fekundeco. Krom havi nivelojn aparte altajn, tiu ĉi, en la komenco de la transira periodo, malaltiĝis pli malrapide en Subsahara Afriko ol en Latin-Ameriko kaj en Azio. Tiel, la nuna afrika fekundeco respondas al tiu de tiuj du regionoj antaŭ kvardek jaroj. Sed tiun kreskon de la loĝantaro parte klarigas ankaŭ la malaltiĝo de mortokvoto. La meza vivdaŭro sur la kontinento, kvankam ankoraŭ for de la monda mezumo (70,5 jaroj en 2010-2015), gajnis pli ol dudek jarojn depost 1950, pasante de 36 al 57 jaroj. La malaltiĝo de la mortokvoto (nombro de mortoj rilate al la tuta loĝantaro) do kompensis la — malfortan — malkreskon de la fekundeco.

Indiferenteco de la sanitaraj respondeculoj

Tiu EVOLUO ankoraŭ kontribuas konfuzi la observanton. Ofte redukto de la mortokvoto, precipe de infanoj aŭ junuloj, estigas fekundeco-malaltiĝon, ja kun malfruo, kiam la familioj konstatas, ke pli granda nombro da infanoj pretervivas. Fakte, de 1950, la infana mortokvoto (inter 0 kaj 5 jaroj) estis dividita per tri sude de Saharo, pasante de 30% al 10%; sed tio ankoraŭ ne efikis al la fekundeco.

En Afriko, kie plejmulto de naskoj okazas en geedzeco — aŭ alia formo de rekonata unio-, la evoluo de la aĝo de la unua unio povas ludi rolon. Pliiĝo de tiu aĝo, ekzemple, multe kontribuis al la malaltiĝo de fekundeco en Tunizio. Sed pristudo farita en 2003 en tridek landoj de Subsahara Afriko montris ke geedziĝo estas tre frua*. Pli ol duono de la inter 20- kaj 25-jaraj virinoj, kiuj estis pridemanditaj, estis edzinoj antaŭ sia 20-jariĝo, en du trionoj de tiuj landoj, kaj pli ol 75% en sep landoj. Raporto publikigita en 2013, komparanta la rezultojn de la du plej freŝaj enketoj en 34 landoj de Subsahara Afriko*, montris mezan altiĝon de 0,3 jaro en kvin jaroj. La altiĝo de la aĝo je geedziĝo estas do tre malrapida, kaj eĉ ne ekzistas en iuj landoj.

*  Charles F. Westoff, “trends in marriage and early childbearing in developing countries”, DHS Comparative Reports, n-ro 5, Calverton (Maryland, Usono), 2003.
*  Usaid, “indicators of trends in fertility in Sub-Saharan Africa”, DHS Analytical Studies, n-ro 34, Calverton , aŭgusto 2013.

La efektiva fekundeco de lando montriĝas ofte proksima de la dezirata nombro de infanoj en la loĝantaro. Ekster trudaj situacioj, kiel en Ĉinujo aŭ en Barato (kiam estis la unuaj grandaj kampanjoj pri steriligado), la unua kondiĉo por naski malmultajn infanojn, estas deziri malmultajn. En plejmulto de evolu-landoj, la nombro de dezirataj infanoj malkreskis: inter 2 kaj 3. Sed, en Afriko, ĝi restas tre alta. Laŭ studo realigita en 2010*, en 18 landoj el 26, la “ideala nombro de infanoj” deklarita de la edziniĝintaj virinoj estis meze supera al 5 kaj, en du kazoj, al 8. Tie, kie oni pridemandis ankaŭ la virojn, la ideala nombro estis preskaŭ ĉie supera al 5 kaj superis 8 en ses landoj; la rekordo apartenas al Ĉado, kun 13,7 dezirataj infanoj. La gepatroj, kaj aparte la patroj, ja deziras multnombran familion, ĉefe ĉar ĝi ŝajnas esti fonto de riĉeco, ĉar la infanoj povas helpi en la kampoj, gardi la brutaron, kaj poste trovi etajn laborojn en la urbo.

*  Usaid, “Desired number of children: 2000-2008”, DHS Comparative Reports, n-ro 25, februaro 2010.

Krome, eĉ kiam oni deziras limigi sian idaron, ankoraŭ necesas disponi pri taŭgaj rimedoj; sed kontraŭkoncipo restas malmulte disvastigata en Afriko. Dum en 2013, 63% de la 15-49-jaraj virinoj kunvivantaj kun viro en la mondo uzis kontraŭkoncipan metodon, kaj 57% uzis modernan metodon (pilolo, enutera pesario aŭ steriligo), la proporcioj estis 25 kaj 20% por Subsahara Afriko, kaj eĉ pli malaltaj por Centra kaj Okcidenta Afriko. La tre malaltaj kvotoj observitaj en Ĉado, Gvineo, Malio aŭ Eritreo (malpli ol 10%) indikas, ke la politikaj kaj sanitaraj respondeculoj de tiuj landoj montras grandan indiferentecon al tiu demando, kiam ili ne estas, tutsimple, favoraj al forta fekundeco.

En la perioda enketo realigita de la divizio pri loĝantaro de UN, ĉiuj administracioj de Okcidenta Afriko, inkluzive tiuj de Malio kaj Niĝero, deklaras deziri malkreskon de la fekundeco, aparte per sia“rekta subteno” al la familia planado. Tamen, tiuj intencoj ankoraŭ ne ŝajnas realiĝi en faktoj, ĉar la kontraŭkoncipaj metodoj restas malmulte alireblaj. “En Subsahara Afriko, analizas Jean-Pierre Guengant, emerita esplor-direktoro ĉe la Instituto de Esploro pri Evoluiĝo (IEE), la politikaj decidantoj plejmulte ankoraŭ konsideras, ke la rapida kresko de loĝantaro estas faktoro de prospero, ĉar ĝi kontribuas al ekspansio de la merkatoj kaj al potenco de la landoj*.

*  Jean-Pierre Guengant, “Comment bénéficier du dividende démographique?”, A savoir, n-ro 9, septembro 2011, Institut de recherche pour le développement et Agence française de développement, Parizo, www.afd.fr

Tamen la aferoj komencas ŝanĝiĝi — malrapide. En 2011, naŭ registaroj de okcidenta Afriko, la Fonduso de UN por Loĝantaro — UNFL (angle: United Nations Fund for Population Activities — UNFPA), la Franca Agentejo por Evoluiĝo kaj pluraj grandaj privataj fondaĵoj subskribis interkonsenton tiel nomatan “Partnereco de Uagaduguo”, celantan favorigi familian planadon. Ankaŭ ekzistas lokaj iniciatoj. En Niĝero, la asocio Animas-Sutura starigis en 2007 komunuman radio-elsendejon kovrantan dudekon da vilaĝoj por disaŭdigi prihigienajn, prinutrajn kaj sanitarajn konsilojn, elvokante aparte la sekse kontaĝajn malsanojn kaj la familian planadon. Kvankam ĝi estas ankoraŭ modesta (ĉirkaŭ 20%), la uzo de kontraŭkoncipiloj en la koncernaj vilaĝoj estas nun simila al tiu observata en la urbaj zonoj. La Asocio por la virina disvolviĝo de Gaoua (AFPG) disvolvas ĉirkaŭ tiu suda urbo de Burkina Faso integritajn agadojn pri alfabetigo, formado al metioj kaj familia planado. Fine, ankaŭ la tutmonda scienca komunumo komencas okupiĝi pri la demando*.

*  John Bongaarts, “Africa’s unique fertility transition”, interveno antaŭ la usona Akademio de Sciencoj, Vaŝingtono, DC, 15-a de junio 2015.
Necesa “kontraŭkoncipa revolucio”

Sed EN DEMOGRAFIO inercio estas forta. Tial la prognozoj por la jaro 2050 ŝajnas sufiĉe solidaj. La nombroj ĉi-supre cititaj estas tiuj de la meza hipotezo en la lastaj prognozoj de UN; tiu hipotezo implicas fortan malpliigon de la fekundeco, tio estas ke la meza infan-nombro pasos de 5 al 3 ene de apenaŭ pli ol unu generacio. Se oni sukcesus eĉ pli rapidi (2,6 infanoj en 2050 en la malalta hipotezo de UN), la loĝantaro de Afriko atingus 2,2 miliardojn en 2050, tio estas nur 10% malpli ol en la centra hipotezo. Je la perspektivo de 2100, tamen, la malaltiĝo estus multe pli grava: - 40%. Plian fojon, tiu kalkulo montras, ke, por ricevi signifan ŝanĝon en longdaŭro, necesas tre frue modifi la sintenojn.

Alĝerio, Egiptujo, Maroko kaj Tunizio spertis multe pli rapidajn transirojn. Nun la fekundeco estas tie inter du kaj tri infanoj por ĉiu virino, kaj la proporcio de uzantinoj de kontraŭkoncipaj metodoj estas inter 60 kaj 68%, - inter 52 kaj 58% uzantaj modernajn metodojn-, kio situigas tiujn landojn en la tutmonda mezumo. En Subsahara Afriko, Sudafriko atingas la samajn nivelojn (60%, kvazaŭ ĉiuj per modernaj metodoj), kaj Kenjo same kiel Malavio, estas proksima, kun 46%.

Disvastigi la uzon de kontraŭkoncipo ene de la afrikaj loĝantaroj do ne estas neebla. Sed por tio, la programoj, kiujn la internaciaj organizaĵoj importas sen atenti pri la lokaj specifaĵoj montris siajn limojn. Eĉ tie, kie ili havis ian efikecon, kiel en Ganao aŭ Kenjo, la fekundeco ŝajnas resti blokita je 4 aŭ 5 infanoj por ĉiu virino. Necesas do pli granda partopreno de la politikaj aŭ religiaj responsuloj kaj de ĉiuspecaj opini-gvidantoj. Ne nepre necesas, ke la registaroj elmontre subtenu la uzon de kontraŭkoncipo: ili povas simple lasi privatajn kaj asociajn instancojn agi libere, kiel montris la sperto de Alĝerio aŭ Irano.

La plej bona instigilo restas tamen senpera mobilizado de la virinoj. Ĉi-rilate, eĉ se la efiko ne estas universala, oni ĝenerale konsideras, ke plialtiĝo de la eduknivelo de knabinoj estas nemalhavebla. Sed en Okcidenta Afriko, en 2010, ĉirkaŭ 46% de la 20- ĝis 39-jaraj virinoj estis ricevintaj neniun edukadon (kontraŭ 31% de la viroj)*.

*  Wittgenstein Centre Data explorer, 2014.

La afrikaj loĝantaroj legitime aspiras al pliboniĝo de siaj vivkondiĉoj, kiun malkresko de la ritmo de demografia kresko povus nur favorigi. Investi en edukado kaj plibonigi la statuson de la virinoj povus estigi “kontraŭkoncipan revolucion”, kies profitoj cetere kovrus larĝajn kampojn de la sano, trans la naskolimigo.

Henri LERIDON


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La Kongreso, lancopinto de la interesoj de la elito

En Brazilo, “tricent ŝtelistoj kun titolo de doktoro”

Reelektita kun malgranda avantaĝo en oktobro 2014 kaj malfortiĝinta pro senprecedenca korupto-skandalo ene de la societo Petrobras, la brazila prezidantino Dilma Rousseff deziris kvietigi sian opozicion per tio ke ŝi stiris dekstren. Vane: per tio ŝi nur akrigis la apetiton de la liberaluloj. For de la bazo, ŝi estas nun elmetita al ribelaj deputitoj kiuj kelkfoje malpli zorgas pri politiko ol pri persona riĉiĝo.

BRAZILO alfrontas trioblan krizon: ekonomian, politikan kaj institucian. Post dek du jaroj da kresko la latinamerika giganto profundiĝas en recesion. La malneta enlanda produkto (MEP) ĉi-jare verŝajne malkreskas je 3 elcentoj, kaj la malkresko verŝajne daŭros en 2016, en kunteksto de kreskego de senlaboreco (proksimume 8 elcentoj, kontraŭ 4 elcentoj en 2014) kaj alta inflacio (pli ol 9,5 elcentoj atendataj ĉi-jare).

Mallaŭdata de la plimulto de la loĝantaro ‒ malpli ol 10 elcentoj de la brazilanoj aprobas ŝian agadon ‒, la prezidantino Dilma Rousseff ricevis ekde ĉi somero serion da vangofrapoj. Por provi kvietigi la opozicion, kiu postulas ŝian eksigon, ŝi en aŭgusto akceptis kunlabori kun la ekonomia elito pri starigo de tre konservativa programo, nomata “Agendo Brazilo”.* Vane: du semajnojn poste, laŭpete de la opozicio, la Supera Elekto-Tribunalo (SET) komencis enketon pri la financado de ŝia kampanjo por la prezidant-elekto de 2014. Tuj poste la Tribunalo pri Kontoj de la Unio (TKU) malvalidigis la publikajn kontojn de la ŝtato por la pasinta jaro. Tiu decido, senprecedenca post 1937, signifas, ke la Kongreso estas petata malaprobi ilin.

*  Kp “Pour sauver son poste à la tête du Brésil, Dilma Rousseff saborde l’héritage de Lula”, 15-an de aŭgusto, 2015, www.mediapart.fr.
Gazetaraj ĉefoj ĉie ĉeestaj

LAŬ LA juĝistoj taskitaj pri la kontrolado de la kontoj, s-ino Rousseff intence malpliigis la publikan deficiton, kies reala amplekso povintus malutili en la elekta kunteksto. Laŭ la dekstra opozicio temas pri “krimo de respondeco”, unu el la motivoj en la konstitucio de 1988 por eksigi la ŝtatestron. Sed tia proceduro ne povas progresi sen la konsento de parlamento, pli ribelema ol iam ajn al la aŭtoritato de la prezidantino.

La Kongreso estis starigita en 1824, post la sendependiĝo de Brazilo, kiu okazis sen perforta rompo kun la portugala krono kaj certigis grandan daŭrigon de la antaŭaj potenc-strukturoj. Ĝi havas nun 513 deputitojn kaj 81 senatanojn, kaj estas karakterizita per sia malgranda popola reprezenteco. Ĝia ĉefa virto? Ebligi al la elitoj eternigi sian dominadon de la potenco. En 1993, s-ro Luiz Inácio Lula da Silva resumis la situacion per vipfrapa formulo: la parlamento, diris li, estas regata de plimulto de “tricent picaretas ‒ termino de brazila ĵargono kiu signifas oportunistojn kaj samtempe banditojn. Tiu juĝo disvastiĝis kaj estis citata de la rok-grupo Os Paralamas do Sucesso: “Luiz Inácio ja diris, Luiz Inácio avertis / Estas tricent picaretas kun titolo de doktoro.” Elektita prezidanto fine de 2002, la eksa metallaboristo, konvertita al pragmatismo, forlasis siajn kritikojn kaj lernis kanti la laŭdojn de tiuj, kiujn li antaŭe skurĝis.

Tamen, nenio ŝanĝiĝis ekde 1993. La tipa profilo de la elektita parlamentano fine de 2014 restas tiu de “viro, blanka, proksimume kvindekjara, kun universitata diplomo, ĉefo de entrepreno kaj posedanto de riĉaĵo pli alta ol 1 miliono da realoj”, resumas Edson Sardinha, de la teksejo Congresso em Foco, kiu ĉiutage senvualigas la funkciadon de la leĝdona potenco. Li povintus aldoni, ke multaj deputitoj estas ankaŭ gazetaraj ĉefoj: en 2008, la studaĵo “donos da Mídia skribis, ke 271 el ili estis rekte aŭ malrekte ligitaj kun gazetara entrepreno, kvankam la konstitucio malpermesas tion.*

*  Vd http://donosdamidia.com.br.

La politika sistemo eternigas foson inter la loĝantaro kaj ĝiaj elektitoj. En Usono ekzemple ĉiu deputito reprezentas identan nombron da loĝantoj. En Brazilo, la distribuo de la 513 seĝoj inter la 26 ŝtatoj kaj la federacia distrikto de Braziljo okazas proporcie al la loĝantaro, sed kun jena escepto: neniu unuo de la federacio povas havi malpli ol ok deputitojn (tio estas la kazo de Roraima, kie vivas malpli ol duona miliono da homoj), kaj ne pli ol 70 (limo atingita de San-Paŭlo kaj ĝiaj 44 milionoj da loĝantoj). Kaj la malsimetrio estas ankoraŭ pli forta en la Senato, kun po tri senatanoj en ĉiu federacia unuo. Per tio, ke ĝi favoras la reprezentiĝon de la malgrandaj ŝtatoj, tiu sistemo fortigas la povon de la lokaj ĉefoj, kiuj trudiĝas al la partioj kaj malebligas la renovigon de la politika klaso. Rekrutitaj de partioj kun malklaraj ideologiaj konturoj, ili ne hezitas ŝanĝi sian etikedon laŭ siaj interesoj ‒ kvankam reformo adoptita en 2007 nun limigas tiun praktikon.

Alia aparteco: la balotmaniero, proporcia elekto de malfermita listo kun unu sola baloto. La elektanto povas voĉdoni por kandidato aŭ por listo (sola partio aŭ koalicio). Sed fine la rezulto ŝajnas pli esti lotumado, ĉar la nombro da seĝoj kiun ĉiu listo gajnis, rezultas el kompleksa kalkulo nomata “elekta kvociento”. La sumo de la voĉoj akiritaj de la kandidatoj kaj de tiuj kiuj iris al la partio aŭ al la koalicio, estas dividita per la nombro da seĝoj laŭ elektodistrikto. Tiel, se kandidato ricevas grandan nombron da voĉoj, li ebligas al aliaj deputitoj de sia listo sidi en la parlamento, kiuj tamen ricevis nur tre malmultajn voĉojn. Krome, pro la koalicioj, kiuj miksas dekstrajn kaj maldekstrajn partiojn, civitano, kiu povas voĉdoni por aktivulo por la homrajtoj kaj per tio kontraŭvole kontribui al la elekto de batalanto kontraŭ samseksemuloj kiu aprobas la forpelon de kampuloj el ilia grundo, ekzemple.

Tia sistemo instigas la partiojn amindumi la karismajn personojn kaj gvidantojn, la famajn “voĉsuĉulojn”. En kunteksto, kie la voĉdonado estas deviga kaj kie pli ol la duono de la elektantoj eĉ ne finis la lernejon, konata nomo povas certigi. Kaj tio eĉ pli, ĉar oni devas elekti samtempe prezidanton, guberniestron, senatanon, federacian deputiton kaj deputiton por la asembleo de sia ŝtato, ĉiufoje per malsama balotmetodo. Ekzemple en 2010, la plej elektita federacia deputito de la lando, kun 1,3 milionoj da voĉoj, estis profesia klaŭno, Francisco Everardo Oliveira da Silva, alinome Tiririca, sen ajna politika sperto, sed tre populara. Per tio li venigis en la parlamenton dudek kvar kandidatojn de sia koalicio, kiu neniam sukcesus tion solaj.

...

LA BRAZILA POLITIKA sistemo ankaŭ ŝatas iamajn sport-stelulojn ‒ ekzemple la piedpilkiston Romário de Souza Faria ‒, policistojn, evangeliajn pastrojn kiuj havas televid-elsendon aŭ heredantojn de grandaj politikaj familioj. La jurscienca studento Uldurico Junior estis 22-jara, kiam li en oktobro 2014 estis elektita en la ŝtato Bahia, kaj tiel sekvis al sia patro, la deputito Uldurico Pinto. Laŭ enketo de la Intersindikata Departemento de la Parlamenta Konsilantaro (IDPK), kiu en ĉiu parlamenta periodo aperigas “radiografiaĵon” de la kongreso, 211 delegitoj dankas sian elekton unuavice al siaj parencaj ligoj.

La elmetiĝo per la komunikiloj ebligas konatigi sin, sed la kosto de la kampanjoj atingas tiajn pintojn, ke praktike jam ne eblas kandidati sen disponi pri persona riĉaĵo aŭ pri rilatoj kun riĉaj kontribuantoj. Inter la produktado de radiaj kaj televidaj anoncetoj, la honorarioj de la spin doctors (tiuj komunikuloj specialiĝintaj pri politiko), inter la plej altaj de la mondo, kaj la loĝistikaj kostoj en giganta lando, la elekta tribunalo taksas ke, en 2014, la elekto de unu deputito kostis al lia partio 6,4 milionojn da realoj (proksimume 1,5 milionojn da eŭroj), do temas pri altiĝo de 283 elcentoj en dek du jaroj. Kaj la sumoj estas en la realo pli altaj, ĉar, pro la foresto de publika financado de la kampanjoj kaj sen vera kontrolado de la donacoj de entreprenoj, ĉiuj grandaj partioj starigas “caixa 2” (laŭvorte: “kason n-ro 2”) de kaŝa financado. Tiu praktiko favoras la aferojn de koruptado, kiel tiun kiu malkaŝiĝis komence de 2014 ene de la ŝtata grupo pri hidrokarbonoj Petrobras. Sekve al parlamenta batalo kaj al decido de la Supera Kortumo, la financado de la kampanjoj fare de entreprenoj estas por la unua fojo suspendita en 2015, sed nenio garantias ke ĝi ne estos rapide restarigita.

Manke de minimuma sojlo da voĉoj por akiri nacian reprezentiĝon, cetere eksplode altiĝas la nombro da grupoj en la Kongreso, sen ke iu el ili povas akiri signifan relativan plimulton. Kun 28 partioj, do ses pliaj ol inter 2011 kaj 2014, la nuna Asembleo havas novan rekordon. La Partio de Laboristoj (PT) de s-ino Rousseff ĉekape, disponas nur pri 69 deputitoj. Tiel, eĉ prezidanto elektita per granda plimulto estas devigata konstante intertrakti por starigi parlamentan bazon kaj por konservi ĝin dum sia tuta mandato. En 2005, kiam s-ro Lula da Silva estis prezidanto, la PT estis akuzita esti pagintaj subaĉetan monon al deputitoj de aliaj partioj por certigi ilian subtenon ĉe la voĉdonado pri certaj leĝoj. Tiu praktiko ‒ kiun la granda gazetaro, en sia plimulto ligita al la opozicio, nomas mensalão (“monataĵo” en la senco de “monata pago”) ‒ estis neniam formale pruvita, sed la skandalo ilustras la malfacilon konservi plimulton.

Kiel regi en la kadro de tiu “koalicia prezidanteco”? La plenuma povo ĝuas konstituciajn resursojn kaj privilegiojn, kiuj ebligas al ĝi altiri partiojn al si. Ĝi nomumas ministrojn, disdonas postenojn ene de la federacia registaro kaj disponas pri senkondiĉa povo por financi parlamentajn amendojn. La konstruado de tiu ponto, de tiu vojo aŭ de tiu kuracejo en distrikto dependas de la registaro. Atribui ĝin al deputito, kiu povas valorigi tion ĉe siaj elektantoj, ofte signifas altiri liajn favorojn.

“Por la partio estas do tenta fari aliancon kun la registaro. Sed, kiam la registaro havas nek politikan karismon nek talenton nek disponon pri tiuj intertraktadoj, tiu institucia meĥanismo povas transformiĝi en kaptilon”, analizas Paulo Peres, profesoro pri politikaj sciencoj ĉe la Federacia Universitato de Rio Grande do Sul. La “aliancanoj” de la registaro tiam ĉantaĝas por akiri pli da resursoj kaj da postenoj: post la ministrejoj, nomumadoj je ĉiaj niveloj de la administracio. Tio estas precize la situacio en kiu troviĝas s-ino Rousseff, dum la opozicio siavice faras ĉion por malfortigi ŝin, kun la espero konkeri la potencon ĉe la venontaj elektoj, eĉ, por certaj deputitoj, atingi ŝian eksigon.

Oni povas observi diversajn kondutojn ene de sama partio, tiom la ideologiaj pozicioj estas malklaraj kaj dependas de la regionaj bazoj, ofte en konkurenco inter si. Ekzemple, komence de oktobro 2015, s-ino Rousseff proponis kromajn ministrejojn al la Partio de Brazila Demokratia Movado (PBDM), partio sen politika linio, en la espero ke ĝiaj membroj bloku la procezon de eksigo en la parlamento. Sed ŝi sukcesis konvinki nur unu alon de la partio, tiun de la ŝtato Rio-de-Ĵanejro. La ceteraj deputitoj, ekzemple tiuj de la ŝtato Santa Catarina, daŭre pledas por eliro el la registaro, timante ke la rekorda malpopulareco de la registaro trafos ilin, jaron antaŭ la distriktaj elektoj. “La parlamentaj grupoj ne estas homogenaj. Oni atendas, ke la deputitoj respondas al sia grupa ĉefo, sed en la realo ili povas aliĝi al personoj, kiuj ne estas nepre deputitoj de la kongreso: ekzemple al guberniestro aŭ al urbestro”, klarigas Stéphane Monclaire, specialisto pri Brazilo ĉe la universitato de Parizo 1 Panthéon-Sorbonne.

S-ino Rousseff, kiu ne konis la meĥanismojn de la sistemo, tiel ebligis al s-ro Eduardo Cunha, prezidanto de la parlamento kaj stelulo de la PBDM, ĝui grandan influon dum la unua jaro de ŝia dua mandato. En februaro 2015, tuj post sia reelekto, ŝi faris la eraron provi malebligi lian aliron al la posteno de parlamenta prezidanto, kiu tamen estis jam aritmetike akirita, kaj per tio tuj faris al si malamikon. Nu, s-ro Cunha disponas pri dekoj da deputitoj, multe pli ol de sia bastiono de Rio-de-Ĵanejro, ĉar li igas financi ties kampanjojn per “amikaj” entreprenoj.

Kiel decidulo pri la agendo de la parlamento ‒ li decidas pri la tagordo ‒, li favoris serion da leĝprojektoj ekstreme konservativaj, ekzemple redukton de la rajtoj de la salajruloj kaj malaltigo de la aĝo de puneblo al 16 jaroj. Li ankaŭ reciprokas la helpon al tiuj entreprenoj, kiuj financis lian kampanjon kaj tiun de liaj protektatoj. Li ekzemple kontraŭas la starigon de parlamenta enket-komisiono pri la malversacioj de la san-asekuroj, kiuj tamen kaŭzas multajn procesojn.

La deputito de Rio tamen ne ĉiam gajnas. Sed, batalema, li rekomencas memorigante al multaj deputitoj ke ili estas devigataj sekvi lin. Ĵusa enketo de la Federacia universitato de Campina Grande kalkulis, ke 140 parlamentanoj, do kvarono de la ĉambro, aliĝas al liaj rekomendoj; do multe pli ol la influ-zono de lia partio devus ebligi, kiu havas 65 deputitojn.

En la parlamenta ĵargono oni nomas tiujn deputitojn “la bancada Cunha”; laŭvorte, lia “vico de benkoj”. Komence tiu termino signifis la apartenon al tiu aŭ alia politika partio (oni parolis pri la bancada de la PT, de la PBDM, ktp), sed ĝi perdis sian partian sencon tiom, kiom la potenco de la premgrupoj kreskis. En parlamento dividita en 28 politikaj grupoj, la nov-formulaj bancadas esprimas apartajn interesojn kaj subtenas diversajn celojn per diversaj motivoj. Tiuj celoj, civitanaj, moralaj, mediaj, ekonomiaj aŭ laŭseksaj, interalie, naskigas efikajn premgrupojn”, precizigas s-ro Antônio Augusto de Queiroz, de la DIAP.

La reprezentantoj de la kampkultura-industria komplekso (153 deputitoj) kaj la entrepren-ĉefoj (217) estas la du precipaj grupoj. “Nu, oni trovas ankaŭ la bancada de la evangeliistoj aŭ de la sektoro de sekureco. Aliaj, kiel tiuj de la entreprenoj de edukado, de sano aŭ de transportoj, ne havas la saman gradon de engaĝiĝo”, aldonas s-ro de Queiroz. La evangeliaj deputitoj kuniĝas ĉiumerkrede matene en laborkunveno por meso; tiuj kiuj defendas la interesojn de la mutualaj san-asekuroj kunordigas sian agadon nur tagon antaŭ la voĉdonoj, kiuj koncernas ilin. Tiuj grupoj ĉiukaze perdis parton de sia povo post kiam la Federacia Supera Tribunalo ratifis la “partian fidelecon” en la jaro 2007. La partioj povas nun postuli unuecon de voĉoj de siaj membroj kaj permesas alian voĉdonadon nur escepte.

La konfuzego de la sociaj movadoj

S-RO CUNHA siavice ludas ĉie: li organizas la agadon de la evangeliuloj, de kiuj li estas eminenta membro, sed ankaŭ tiun de la bancada de sekureco favore al subpremaj disponoj, kaj kompreneble tiun de sia propra partio. Implikita en la skandalo de la korupto de Petrobras ‒ ŝajnas ke li deponis milionojn en Svislando ‒, li jam ne revas festi la novan jaron ĉe sia posteno de prezidanto de la Asembleo. Sed li konservas konsiderindan povon kaj povus eĉ influi pri la elekto de sia posteulo.

Tamen lia malapero el la antaŭo de la scenejo ne nepre servos al la prezidantino, kiu faris la eraron nutri la internajn disputojn en la PBDM per tio, ke ŝi jen favoris kontraŭ s-ro Cunha la vicprezidanton Michel Temer, jen la prezidanton de la senato Renan Calheiros. “La streĉiĝoj, kiuj hodiaŭ ekzistas inter la kongreso kaj la Planalto [la sidejo de la registaro] grandparte devenas el la influ-batalo inter la gvidantoj de la PBDM vide al la venonta prezidant-elekto”, analizas Monclaire.

S-ino Rousseff, forlasita de la kongreso, povas ĉiam malpli kalkuli kun la subteno de la sociaj movadoj, kiuj estas sen orientiĝo pro ŝia politiko de buĝeta reduktado kaj ŝia proksimiĝo al la plej konservativaj fortoj de la lando.* “Se tiu ĉi registaro volas ke oni defendu ĝin surstrate, ĝi donu al ni kialojn por fari tion”, martelas s-ro Guilherme Boulos, ĉefa gvidanto de la Movado de Sentegmentaj Laboristoj kaj kreskanta figuro de la maldekstro.

*  Vd Breno Altman, “Virage à droite pour le Parti des travailleurs” [Dekstriĝo de la Partio de la Laboristoj], Le Monde diplomatique, aprilo 2015.

Laŭ li, dum la PT ŝajnas esti paralizita pro sia aparteno al la registaro, urĝas ke la prezidantino forlasu sian strategion de intertraktadoj ‒ dubindaj ‒ kun la deputitoj. “Necesas, ke ŝi pensu trans la kongreso, ke ŝi vidu la socialan mobiliĝon kiel atuton. Sen tio ni retroviĝos kun la plej reakcia registaro de la lastatempa historio”, alarmas li. Sed en la maldekstro oni montriĝas kun iom milda optimismo: eĉ kiam li estis ĉe la pinto de sia gloro, kun 85 elcentoj da favoraj opinioj, s-ro Lula da Silva neniam planis alfronti la Kongreson por trudi al ĝi veran politikan reformon ...

Lamia OUALALOU.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Gaja cifereca koloniado

La kontrolado de personaj datumoj de eŭropanoj fare de la usonaj sekretaj servoj atencas la “esencan enhavon de la fundamenta rajto je respekto de la privata vivo”. Tiu ĉi juĝo de la Justic-kortumo de la Eŭropa Unio, la 6-an de oktobro 2015, signifas vojturniĝon: sub la premo de la industriistoj, la publikaj potencoj subite interesiĝas pri la regulado de la cifereca kapitalismo.

En la historio de la cifereca ekonomio la jaro 2013 certe restos kvazaŭ turnopunkto. Antaŭe, Interreto estis perceptata kvazaŭ ĝangalo, ja dominata de kelkaj grandaj sovaĝaj bestoj, sed kie restis vastaj spacoj de libereco. Serio da malkaŝoj forigis la iluziojn: ŝtata amasa observado de civitanoj (malkaŝita precipe de s-ro Edward Snowden), akaparo de datumoj fare de multnaciaj konzernoj, elturniĝoj kaj impostevitoj de la gigantoj de “Silikon-valo”, amasdetruoj de homaj dungoj anstataŭataj de algoritmoj. Interreto estas nun malpli perceptata kiel aparta universo ol kiel la teĥnika-liberala variaĵo de la nuntempa kapitalismo.

Google, Amazon, Facebook, Apple (kromnomataj GAFA), sed ankaŭ UberAirbnb vekas ondon da kritiko. Tiu reago, pravigita de la eksterordinara potenco de tiuj entreprenoj, spegulas ne nur la konsternon de la uzantoj kaj la mobiliziĝon de progresemaj organizaĵoj. La tradicia industrio, ĝia mastraro kaj ties politikaj subtenantoj aldonas sian voĉon al la kontestado. La kontraŭeco inter la heredantoj de la klasika kapitalismo kaj la ciferecaj kapitalistoj memorigas la alfrontiĝon en la 19-a jarcento inter la du frakcioj de la tiama aristokrata ordo, la Burbonoj de la konservativa kaj nobelaj konservativuloj kaj aliflanke la orleanistoj, kiuj estis pli liberalaj kaj malfermitaj al la afermondo.

La franca ministro pri ekonomio, s-ro Emmanuel Macron, apartenas al tiu ĉi dua kategorio. Li taksas ke “estus granda eraro protekti la entreprenojn kaj la ekzistantajn dungojn”. Vortoj eldiritaj antaŭ aŭskultantoj favoraj al la “start-up”-uloj, dum la konferenco “La Teksaĵo” de decembro 2014, kaj, kiel heredanto de François Guizot, ministro sub Louis-Philippe, li finis per konsilo: “Sukcesu kaj riĉiĝu”, antaŭ ol publike doni sian adreson ... gmail (ĉe Google).

Citizen Kane trovis sian mastron

Dum ĉe la eŭropaj registaroj troviĝas diversaj sintenoj al la multnaciaj konzernoj de la Teksaĵo, la tono akriĝis en 2013, kiam okazis debato pri la impostevito, kiun tiuj entreprenoj praktikas, sed ankaŭ pri la implikiĝo de iuj el ili en la spionado al gvidantoj kaj institucioj fare de la usona Nacia Sekurec-Agentejo (National Security Agency, NSA). Tiuj gigantoj, kiuj estas alirpordoj por la Teksaĵo, diktas siajn komercajn kondiĉojn, akaparas personajn datumojn, sed apenaŭ redistribuas la gajnojn de sia kapturna kresko. Laŭ siaj socialaj kontoj, Google, kiu ricevas pli ol 1,7 miliardojn da eŭroj en Francujo, pagis en 2014 nur 5 milionojn da eŭroj da impostoj post 7,7 milionoj en 2013; samjare Facebook pagis 240.000 eŭrojn por spezo taksata de 200 milionoj da eŭroj en Francujo.

Sed dum en Britujo s-ro David Cameron impostis en decembro 2014 “imposton pri deturnitaj profitoj” de 25 procentoj aplikatan al Google, la franca registaro atendas de la Organizaĵo de Ekonomiaj Kunlaborado kaj Disvolvado (OEKD) proponojn de imposta harmoniigo kaj daŭre pravigas sian nenifaradon. “Ĉiu konscias ke estas problemo, sed oni ne sukcesas solvi ĝin, ĉar estas tro da komplekseco”, diris la kulturministro, s-ino Fleur Pellerin, dum prelego antaŭ la Asocio de ĵurnalistoj Médias, la 8-an de julio 2015, post kiam ŝi provis trudi imposton por la BANDE PASSANTE por financi la francan kulturan escepton.

La ĉefaj societoj de la cifereca erao ne kontentiĝas ĉirkaŭiri la imposton. Ili ankaŭ ronĝas la ekzistantan ekonomian strukturon kaj klopodas por anstataŭigi ĝin per ekosistemo kiu dependas de ili. Tiu “uberigo”, laŭ la nomo de la kalifornia entrepreno kiu proponas al privatuloj fariĝi ŝoforoj,* kaŭzas rezistadon de la minacataj sektoroj. Speciale ĉe la komunikiloj, kie la malkreskantaj oligopoloj nun plendas pro la profitoj de la konkurenco. En la projekto Open Internet (OIP) kolektiĝis la germana AAxelSSpringer (Bild, Die Welt, seloger.com, Aufeminin.com) aŭ la franca Lagardère (Europe 1, Paris Match, leguide.com) kaj akuzas Google je kontraŭkonkurencaj praktikoj, same kiel tridek kromaj plendantoj. Sekve al enketo komencita en 2010 de la Eŭropa Komisiono pri misuzo de dominanta pozicio, tiu franca-germana premgrupo tribunale plendis en majo 2014 ĉar la serĉilo Google favoris siajn proprajn servojn koste de tiuj de siaj konkurencantoj. Laŭ la OIP, tiu favorismo ne havas ekvivalenton en la konkreta mondo, escepte se oni imagas magazenegon, kiu rezervas la unuajn etaĝojn de sia komerca areo al siaj propraj artikloj.

*  Vd Evgeny Morozov, “Résister à l’uberisation du monde”, Le Monde diplomatique, septembro 2015.

“En Germanujo, kiam vi enmetas la nomon de du urboj inter kiuj vi volas vojaĝi, Google Maps aperas ĉiam ĉekape, kun sia trajn-servo, koleras s-ro Christoph Keese, plenuma vicprezidanto de Axel Springer, en majo 2014. Same [...], kiam vi serĉas la nomon de rokmuzika grupo, Youtube [proprieto de Google] estas sisteme citita unue el la serĉrezultoj.” De antaŭnelonge Google ĉeestas en la vojindika “geolokalizado” (Waze) kaj disvolviĝis en la asekura sektoro (Compare auto insurance [Komparu aŭto-asekurojn], optika fibro (Fiber), la aŭtomobil-sektoro (Car), sano aŭ la konektita domo (Nest). Ĝia branĉo “shopping” jam faras prez-komparojn de la produkto kaj tiel orientas la aĉet-decidojn. Por forgesigi sian ĉieĉeeston la entrepreno ekde aŭgusto 2015 kamuflas siajn novajn agadojn sub la nomo “Alphabet”.

Ĉu ĝustas, kiel la Financial Times supozas, ke ekzistas ligo inter la subteno fare de la komunikiloj de Springer al la enposteniĝo de s-ro Jean-Claude Juncker kiel ĉefon de la Eŭropa Komisiono, kaj la efektivigon de la enketo pri misuzo de dominanta pozicio, lastan aprilon, faritan de tiu komisiono?* La proceduro de tiu enketo trenis sin dum kvin jaroj. Kun la alveno de la nova komisiono, en novembro de 2014, kaj la nomumo de la danino Margrethe Vestager kiel komisaro pri konkurenco, la afero rapidiĝis. Ekde aprilo 2015 Bruselo formale akuzas la prezkomparadon de Google je kontraŭkonkurencaj praktikoj kaj etendas siajn esploradojn al aliaj servoj kaj tiel entuziasmigas la Eŭropan Parlamenton kaj la germanan ministron pri ekonomio, s-ro Sigmar Gabriel.

*  Financial Times, Londono, 16-an de januaro 2015.

La turno estas farita. En 2014, la komisaro pri la cifereca societo Neelie Kroes organizis ankoraŭ simpozion pri la cifereca ekonomio kun la plenuma prezidanto de Google kiel honorgasto, dum lia kolego pri konkurenco, s-ro Joachim Almunia, provis trudi interkonsenton tre avantaĝan por la cifereca giganto. La mobiliziĝo de la eŭropa premgrupo de komunikilaj kaj telekomunikaj entreprenoj kompreneble favoris tiun ŝanĝon.

Nun la disputo fariĝas transatlantika alfrontiĝo. “Ni posedis Interreton. Niaj societoj kreis, grandigis, perfektigis ĝin tiel, ke la konkurencantoj ne povas plu konkurenci. Kaj ofte tio, kio estas prezentata kiel noblaj kaj justaj pozicioj, estas konceptita nur por defendi iujn el iliaj komercaj interesoj”, deklaris s-ro Barack Obama en la retejo Re/code la 16-an de februaro 2015, mallonge post la decido en novembro 2014 de ne deviga mocio de la Eŭropa Parlamento, kiu postulis dispartigon de Google. Tiu klara subteno al entrepreno, kiu finance kontribuis al lia elektokampanjo (la tria plej granda kontribuinto dum la prezidant-kampanjo de 2012 per donaco de 804.000 dolaroj*) kaj kunlaboris kun la NSA en la kadro de la subaŭskultadoj malkaŝitaj de s-ro Snowden, okazis meze de intertraktado pri komerca traktato inter la Eŭropa Unio kaj Usono.

*  Laŭ la datumoj de la federacia elekto-komisiono publikigitaj de la retejo www.opensecrets.org.

La usona prezidanto konscias: en Eŭropo, la “GAFA” alfrontas koalicion de industriaj interesoj. En Francujo, s-ro Stéphane Richard, la prezidanto kaj ĝenerala direktoro de Orange, parolas pri “reveno al imperiismo kaj al usona koloniismo en ciferecaj aferoj”* — kaj evitas diri, ke lia propra grupo regule ricevas tiajn kulpigojn en Afriko. La eŭropaj funkciigistoj timas, ke ili estos limigitaj al la funkcio distribui la fluojn je fiksa kosto en la sama momento, en kiu la principo de neŭtraleco de la reto ĵus garantiita de la franca registaro ebligas al usonaj platformoj kiel Youtube aŭ Netflix profiti la retajn infrastrukturojn (4G, optika fibro ...) por ŝuti siajn filmetojn sur la vojegojn de la informo, al kies prizorgado ili ne kontribuas.

*  Les Echos, Parizo, 17-an de februaro 2015.
Oni devus plani malmuntadon

“NI TIMAS Google, en 2014 skribis s-ro Mathias Döpfner, la ĉefo de la grupo Axel Springer. Mi devas klare kaj sincere diri tion, ĉar el inter miaj kolegoj tre malmultaj kuraĝas fari tion.” Ĉar ĝi komplete regas en la reta serĉado, provizas tri kvaronojn de la inteligentaj poŝtelefonoj per sia operacia sistemo Android, posedas la plej uzatan krozilon de la mondo kaj per gmail la plej uzatan retpoŝtan servon, la koloso fondita de la s-roj Larry Page kaj Serguei Brin inspiras kreskantan defion. En Germanujo, eĉ la titanoj de la aŭtomobilo maltrankviliĝas. Antaŭ nelonge kreiĝis konsorcio de la aŭtomobil-konstruistoj Mercedes Benz, Audi kaj BMW por rezisti al Google Maps per tio, ke ili akiris ĉe Nokia la enmetitan krozadservon Here por povi daŭre kontroli la krozajn donitaĵojn de la aŭtomobilstirantoj. Ili povas kalkuli kun la subteno de s-ro Gabriel, la ministro pri ekonomio. Por li, la batalo kontraŭ la grupoj de Silicon Valley signifas “la estontecon de la demokratio en la cifereca erao” kaj “la emancipiĝon, la partoprenon kaj la memdeterminadon de 500 milionoj da homoj en Eŭropo”.* La socialdemokrata gvidanto ne ekskludas, kiel “lastan rimedon”, malmuntadon de Google por malebligi al la usona giganto praktiki “la sisteman elŝovon de siaj konkurantoj”. En tio li samopinias kun sia kolego Heiko Mass, ministro pri justico, por kiu “oni devas plani malmuntadon” se pruviĝas ke Google misuzas sian dominantan pozicion.

*  The Guardian, Londono, 6-an de julio 2014.

Google estas ankoraŭ malproksima de la kontraŭtrusta tranĉilego kiu senkapigis la Standard Oil antaŭ jarcento, kaj la usonan telekomunikadan funkciiston AT&T en la jaro 1982. Unuflanke, la Eŭropa Komisiono prezidata de s-ro Juncker ŝajnas esti decida venkigi la regulojn de “unueca cifereca merkato”. Sed laŭ proparolisto de la Komisiono, la starigita regulado en la Unio estas ĝuste “farita por faciligi al la neeŭropaj entreprenoj la aliron al la unueca merkato. La reguloj estas formitaj en la intereso de la usonaj kompanioj”.* La gvidantoj de Google komprenis, ke ili devas nun uzi betonsolidan premgrupan forton. Dum la unua duonjaro, per jara buĝeto de 3,5 milionoj da eŭroj kaj per dudek naŭ renkontiĝoj kun la komisaroj, la entrepreno disvolvis la plej fortan influ-agadon ĉe la bruselaj instancoj.

*  Financial Times, 16-an de februaro 2015.

Marie BÉNILDE.

Google Aktualaĵoj ‒ simbolo de la eŭropa malkohero

LA HEGEMONIO de Google montriĝas ankaŭ en ĝia retejo pri aktualaĵoj Google News, kiu kunmetas la artikolojn kaj la enhavojn de la komunikiloj. En februaro 2013, la francaj gazetaraj eldonistoj akceptis rezigni pri ĉia rajto pri siaj artikoloj reuzitaj per mallongaj resumoj interŝanĝe kun la donaco, fare de Google, de 60 milionoj da eŭroj por tri jaroj, destinita al subteno de “novigaj” gazetaraj projektoj (Le Monde Afrique ekzemple estiĝis el tio). Tiun sistemon ĝi provas hodiaŭ etendi al pluraj eŭropaj taggazetoj, altigante sian donacon al 150 milionoj da eŭroj. Kompense la giganto pagas nenion por la materialo suĉita en sian retejon kun la preteksto ke ĝi ne kolektas reklamon. Tio estas metodo radikale malsama ol tiu de Germanujo, kiu ekde la somero de 2014 trudis “leĝon Google”, kiu devigis la ciferecan grupon pagi al tiuj, kiuj havas rajtojn pri siaj artikoloj enmetitaj en la Google-retejon de aktualeco.

Sed dum tiu leĝo celis devigi la firmaon Google pagi por la laboro, ĝi kondukis ĝin al senreferencigo de la artikoloj kaj de iliaj fotoj kaj konservi nur la titolojn. S-ro Mathias Döpfner, la ĉefo de la germana gazetara grupo Axel Springer, kiu jam deponis plendon kontraŭ la serĉilo antaŭ la germana kontraŭkartela institucio, fine rezignis pri ĉia pago, ĉar li perdis 40 elcentojn da aliroj al siaj precipaj retejoj. En Hispanujo, fine de 2014, la leĝdonanto kredis ĉirkaŭiri la problemon per tio ke ĝi postulis ke ĉia kunmetanto de artikoloj pagu al la gazetaraj eldonistoj. Google, malgraŭ neta profito de 14,4 miliardoj da dolaroj en 2014, decidis ne pagi kaj fermi sian retejon Google Noticias. “Organizi la informon de la mondo” ‒ la celo, kiun Google donas al si ‒ kostas tutcerte malpli ol produkti ĝin.

M.B.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Du jarcentoj da kalumnioj

Robespjero sen masko

La unua fazo de la Franca Revolucio, celanta la faligon de la absolutisma potenco, havas plenan, aŭ preskaŭ plenan interkonsenton: ĉu ĝi ne estis realigo de la spirito de la klerismo? Sed pri la sekvo oni akre disopinias. Precipe pri Robespjero, kiu, laŭ iuj, akumulis ĉiajn kontraŭdemokratiajn malvirtojn: popolismon kaj ekstremismon. Pro tio oni malfidu ĉian radikalan projekton ...

EN DECEMBRO de 2013, laboratorio anoncas ke per uzo de mortinta muldaĵo ĝi restarigis la “veran vizaĝon” de Maksimiliano Robespjero*. La historiistoj miras, ke la rezulto tiom malmulte similas al la tiamaj portretoj kaj esprimas seriozajn dubojn. Tamen: la portreto ricevas la honorojn de la komunikiloj. Ĉar ‒ ĉu aŭtenta aŭ ne ‒ tiu retrovita Robespjero havas la aspekton uzeblan. Rektangulan makzelon, malaltan frunton, fiksan rigardon: la mieno pendumindula de buĉisto de popola kvartalo, krome kun varioloj. Ĉiuj komprenas: jen la kapo de kaptranĉulo.

*  Orig.: Maximilien de Robespierre [maksimiljén de robspjér]. -vl

Kelkajn monatojn poste, nova aliro de kontraŭrobespjerismo. La anonca strio de la videoludo Assassin’s Creed Unity, kiu ludas en la Parizo de la Revolucio, enretiĝas. En ĥaoso de terurteatraj bildoj aperas ŝaŭmanta oratoro. Jen Robespjero. La ekstera voĉo, kava, klarigas: tiu homo “aspiris regi la landon. Li pretendis reprezenti la popolon kontraŭ la monarĥio. Sed li estis multe pli danĝera ol kia ajn reĝo”. Sekvas scenoj de mortigado al tiuj de pafmortigoj kaj tiuj de senkapigoj al tiuj de dronigadoj. Mallonge, la “regado de Robespjero” estas nenio ol serio de masakroj, kiuj “plenigis tutajn stratojn per sango”.

Ĉu malamiko de la homa specio?

NENIO VERE NOVA, envere, en tiu grand-publika demonologio. La historiistoj Marc Bélissa kaj Yannick Bosc* montras, ke la nigra legendo komenciĝis jam dum la vivtempo de tiu homo. Kiam la deputito de Arrras komencis sian karieron, la gazetoj ŝatas kripligi lian nomon kaj moki pri lia obstino “paroli favore al la malriĉuloj”. Mirabeau, torde ruza, ridaĉas pri tiu juna oratoro kiu “kredas ĉion kion li diras”. Poste atakas lin la ĝirondistoj. Jean-Marie Roland, ministro pri internaj aferoj, subvencias la gazetaron kiu malamikas al li, kaj la deputito Jean-Baptiste Louvet akuzas lin aspiri al diktatoreco.

*  Marc Belissa et Yannick Bosc, Robespierre. La Fabrication d’un mythe, Ellipses, Parizo, 2013.

La falo de Robespjero, la 9-an de termidoro (27-an de julio 1794), ne sufiĉas por kontentigi liajn malamikojn. Termidoranoj kaj kontraŭrevoluciuloj havas la pasion de venĝo. Pamfletoj, kaj baldaŭ oficiala raporto, atribuas al la mortigito abrakadabrajn projektojn. Oni elvokas komploton kiu celas starigi teokration. Oni parolas pri plano de “sepfenestra gilotino”, kiu devis rapidigi la “naciekstermon”, de grandega “sangodukto” destinita evakui la sangon de la viktimoj ekster Parizon, de “tanejo de homaj haŭtoj” por liveri ŝuojn al la senkulotuloj. Oni senĉese deliras pri la infaneco, la psiĥologio de la montana ĉefo.

Al Robespjero, vera diablo, oni riproĉas, jardekon post jardeko, ĉion kaj la malon. Li estas pala ‒ tro pala por esti honesta ‒ sed satiĝas per la sango de la aliaj. Li estas eta provinca advokato, mezkvalita ‒, sed li estas ankaŭ genio de la malbono, pli timinda ol Nerono. Por iuj li estas malcedema ĝis krimo; por aliaj, li estas hipokritulo, subvendito. Li estas priskribata ie kiel pura spirito, abstinisma, eĉ virga; alie kiel diboĉulo. Ĉu konfuza oratoro aŭ sorĉe loga tribunulo? Ĉu li aspiris fariĝi papo aŭ detruanto de la religio? Ĉu maniulo de ordo aŭ iniciatanto de anarĥio? Ne gravas, kian Robespjeron oni forĝas: gravas ke li estu naŭza.

Tiu konkurso de kalumnioj invadis la kolektivan imagaron kaj kun la fluo de la tempo nutris abundan literaturon. Oni trovas ties eĥon, pli aŭ malpli mildigitan, ĉe la romantikuloj; ĉe la burĝaj historiistoj de la 1830-aj jaroj, kiuj ne pardonas al Robespjero lian radikalecon; ĉe Jules Michelet, inspirita verkisto, sed historiisto kelkfoje supraĵa; kaj eĉ ĉe Alphonse Aulard, pioniro de la revoluciaj studoj ĉe la universitato Sorbono, kiu vidis Robespjeron kiel hipokritulon kaj preferis al li la kanajlan viglecon de Dantono.

Oni povis pensi, ke la evoluo, en la 20-a jarcento, de malpli beletra historio de la revolucio definitive forbalais tiujn kliŝojn. Sed François Furet, ekde la 1960-aj jaroj, donis al ili novan junecon ‒ kaj pli elegantan aspekton. Kiel ekskomunisto fariĝinta influhava liberala eseisto, li atakis lin ĉe tio, kion li nomis “revolucia kateĥismo” kaj proponis novan interpreton de la Revolucio: unuflanke 1789, la bona revolucio, tiu de la kleriĝintaj elitoj; aliflanke 1793, la “deglito”, la brutala interveno de la amasoj en la politikon.

En tiu ĉi nova rakonta kliŝo, Robespjero fariĝas la simbolo de Revolucio kiu, post ĉarma parentezo, senbridiĝas kaj devojiĝas. Furet prezentas lin kiel “manovrolertulon”, kiu scias apogi sin sur “la popolan opinion” kaj sur la timinda politika “maŝino”, kiu estas la jakobenaj kluboj. Sed, malantaŭ la lertecoj de la politikisto, troviĝas ankaŭ dimensio patologia: la Robespjero de Furet pasiiĝis en sia obsedo de komploto, en superpostulo de demokratio, en sia utopia parolfluado, kiuj neeviteble kondukas al la Teroro kaj al totalismo. Tiu portreto miksis ideojn kaj imagojn pruntitajn de diversaj tradicioj de la kontraŭrobespjerismo. Sed Furet, kiel subtila verkisto, sciis doni al tiu miksaĵo la aspektojn de noveco.

Lia interpreto, peza je politikaj krompensoj, havis favoran eĥon en la kunteksto de la 1970-aj kaj 80-aj jaroj, inter la kontraŭtotalismaj mobiliziĝoj kaj la liberala konvertiĝo de la francaj socialistoj. Ĝi estis filme tradukita per la Dantono de Andrzej Wajda (1983), kiu peze uzis la analogion de la Parizo de la Konvencio kaj la Pollando de Jaruzelski, kaj uzis la figuron de Robespjero por elvoki la logikojn de la stalinismo. Ĝi triumfis en la ambiguajn celebradojn de la ducentjariĝo kaj, kopiate de malpli inspiritaj disĉiploj, enradikiĝis eĉ en la duonfaka publiko.

Sed tiu ofensivo ne sufiĉis por estigi ĉian intereson por Robespjero. La esplorado daŭris. La Societo pri Robespjeraj Studoj (SER), fondita en 1908 de la historiisto Albert Mathiez, respondecas pri eldono de la Kompleta Verkaro kiu baldaŭ enhavos dek du volumojn. Eĉ ekster la fakaj rondoj la intereso estas sentebla. La pagaj antaŭmendoj lanĉitaj en majo de la SER por aĉeti manuskriptojn vendotajn ĉe Sotheby vekis la mobiliziĝon de pli ol mil antaŭmendoj. En Interreto la prelegoj de Henri Guillemin, nekonformisma historiisto kaj granda defendanto de la Nekorupteblulo, pri la Revolucio havas grandan sukceson. En la librovendejo ‒ sama tendenco. Robespjero, revenu!*, malgranda pledaro densa kaj vigla, vendiĝis je pli ol 3.000 ekzempleroj kaj daŭre vendiĝas. La libro Robespierre. Portraits croisés*, kolektiva verko de iom universitata maniero, je la surprizo de la aŭtoro, estis jam represita. Ĉu hazarde aŭ ĉu signo de la tempo, la eldonistoj reaperigas ankaŭ plurajn klasikulojn de la robespjera tradicio, ekzemple la rakonton de Philippe Buonarroti pri la Konspiro de la Egaluloj* aŭ la eksterordinara “Socialista historio de la Franca Revolucio de Jean Jaurès.*

*  Alexis Corbière kaj Laurent Maffieïs, Robespierre, reviens!, Bruno Leprince, coll. “Politique à gauche”, Parizo, 2012.
*  Michel Biard kaj Philippe Bourdin (sub la dir. de), Robespierre. Portraits croisés, Armand Colin, kol. “Essais”, Parizo, 2012.
*  Philippe Buonarroti, Conspiration pour l’Egalité, dite de Babeuf, La ville brûle, Montreuil, 2014.
*  Jean Jaurès, Histoire socialiste de la Révolution française, kvar volumoj, Editions sociales, Parizo, 2014-2015 (1-a eld.: 1970).

Antaŭ ĉio, la legantoj disponas de antaŭ nelonge pri referenca nova biografio, de la universitatano Hervé Leuwers.* La personeco, kiun oni tie malkovras, estas sufiĉe malproksima de la sovaĝa diktatoro de la legendo. Robespjero, ĉu ambiciulo? Li ĉiam nur kun malemo akceptis postenojn kiujn oni proponis al li kaj, kiam li estis deputito de la Konstitucia Asembleo, decidis ne esti delegito de la leĝdona asembleo, kaj instigis siajn kolegojn fari same, por “lasi la karieron al freŝaj kaj viglaj posteuloj”. Ĉu malamiko de la homa specio? Li pledis por la plena civitaneco de la judoj kaj kontraŭ la kolonia sistemo. Ĉu tirano? Li defendis, tre frue kaj tre sole, la universalan voĉdonrajton, li batalis por la rajto je peticio kaj por la gazetara libereco, kaj li ne ĉesis averti la civitanojn kontraŭ la milita forto kaj kontraŭ la providenculoj. Ĉu totalisma centrigisto? Li kontribuis al la teorio de la divido de la potenco kaj kondamnis “la malnovan manion de la registaroj voli tro regi”. Ĉu sangavida fanatikulo? Li dum longa tempo postulis la nuligon de la mortpuno kaj mildigon de la ceteraj punoj. Decida frapi la malamikojn de la Revolucio, li tamen alvokis ne multobligi la kulpulojn”, indulgi la “erarintojn”, “esti avaraj je sango”. Kaj kiam, fronte al la danĝeroj, kiuj minacis la Revolucion, li aliĝis al la politiko de Teroro, li neniam estis la sola respondeculo kaj eĉ ne la plej fervora.

*  Hervé Leuwers, Robespierre, Fayard, Parizo, 2014.

Do, kial tiu furiozo kontraŭ li? Sendube ĉar, malantaŭ lia nomo kaj lia agado, troviĝas kelkaj principoj neredukteblaj kaj ĝenaj. Kiel memorigis la filozofo Georges Labica,*, li ĉiam pretendis paroli por la popolo kaj volis neniam agnoski al la posedantoj la plej etan antaŭrangecon. Lia timo estas, ke la malnovan “feŭdisman aristokrataron” faligitan de la Revolucio, anstataŭos “aristokrataro de la mono”. Lia tuta agado devenas de tiu fundamenta vojdecido. En la politika sistemo li batalas kontraŭ la censa voĉdonrajto kaj defendas etenditan koncepton de la popola suvereneco. En la sociala kampo li volas limigi la rajton je proprieto kaj la liberecon de la komerco, kiam tiuj iras kontraŭ la natura ekzistorajto de la popolo. Defendante tiel “la interesojn de la popolo”, Robespjero fariĝis la simbolo de la Revolucio en ĝia alta, radikala kaj popola fazo. Per metonimio, lia nomo signas momenton de amasa politikiĝo, de interveno de la popolo kaj de senprecedenca sociala invento; momenton, kies memoron la postaj reĝimoj klopodis ekzorci. Laŭde citi Robespjeron signifas unue memorigi ke la Revolucio ne estas finita kaj reparoli pri la programo skizita en la debatoj pri la konstitucio de 1793: tiu de postulema, demokratia kaj sociala respubliko.

*  Georges Labica, Robespierre. Une politique de la philosophie, La Fabrique, Parizo, 2013 (1-a eld. PUF, 1990). Kp ankaŭ Florence Gauthier, Triomphe et mort de la Révolution des droits de l’homme et du citoyen, Syllepse, Parizo, 2014.

Pro tio, kiel indikas la historiisto Jean-Numa Ducange,* la protekta figuro de Robespjero akompanas la politikajn batalojn de la 19-a kaj de la 20-a jarcentoj. Post la termidoro, Gracchus Babeuf taksas ke necesas, por revivigi la demokration, “relevi la robespjerismon”. Albert Laponneraye, la ribelulo de la Tri Gloraj Tagoj de 1830*, klopodas por rehabiliti tiun, kiun li nomas la “homon de principo”. Louis Blanc, sturma 1848-ulo*, redaktas ampleksan Historion de la Revolucio, kiu omaĝas lin. Kaj du generaciojn poste, la granda Jaurès eldiras klare: “Ĉi tie, sub tiu ĉi suno de junio 1793 [...], mi estas kun Robespjero, kaj ĝuste apud li mi eksidos ĉe la jakobenoj. Jes, mi estas kun li, ĉar li havas ĝis tiu ĉi momento la tutan amplekson de la Revolucio.”

*  Jean-Numa Ducange, La Révolution française et l’histoire du monde, Armand Colin, Parizo, 2014.
*  La Tri Gloraj Tagoj indikas la revoluciajn tagojn 27-an, 28-an kaj 29-an de julio 1830. -vl
*  Partopreninto en la ribelo de 1848. -vl

Robespjero ripetis ke estas nek demokratio nek libereco sen egaleco. Li asertis, ke la politiko ne estas kariero, postulis ke oni limigu la okupon de pluraj oficoj kaj ke oni fortigu la kontroladon de la reprezentantoj. Li neis ke “la rajto je proprieto neniam povas esti kontraŭa al la vivteno de la homoj”, kaj rifuzis ke la privataj interesoj estu super la publika intereso. Al tiuj, kiuj volis respondi al la ribeloj per la milita leĝo, li rebatis ke necesas “reiri al la radiko de la malbono” kaj “malkovri kial la popolo mortas pro malsato”. Al la ĝirondistoj, kies arda deziro estis deklari la militon al la princoj de Eŭropo, li memorigis, ke la libereco ne eksporteblas per “armitaj misiistoj”.

Kompreneble tio ne signifas ‒ Mathiez memorigis tion jam antaŭ jarcento ‒ ke oni “flamigu kandelojn honore” al la idolo Robespjero, nek “pravigu lin ĉiam kaj en ĉio”. Sed kiu povas aserti, ke tia homo ne havas plu nenion por diri al ni?

Maxime CARVIN.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Dosiero: Kiel eviti la klimatan ĥaoson?

De scienco al politiko

La 21-a konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri la klimataj ŝanĝiĝoj, kiu kunvenos en Parizo de la 30-a de novembro ĝis la 11-a de decembro, ne rajtas malsukcesi. Urĝas jam: la industriaj landoj devas draste redukti siajn elsendojn de forcejefikaj gasoj. La malkovraĵoj pri la pasinta klimato ebligis pruvi ligon inter la homaj aktivaĵoj kaj la varmiĝo (vd art. de D. Raynaud) Akcepti transpason de plus 1,5 aŭ 2 °C estus preni la riskon kuri al la abismo (vd p. 14). Sed, por ŝanĝi la kurson, necesas unue kompreni la malvirtojn de la “malegala ekologia interŝanĝo” (vd p. 16). Por ke la interkonsento trovota en Parizo ne estu trompaĵo, la registaroj devos ankaŭ definitive forlasi la realo-neadon, kiu ankoraŭ regas en nia rilato al la fosiliaj energioj, kaj la serĉadon de ekonomia kresko malkonektita de la homa progreso (vd art. de Jean Gadrey).

Dum LA POLUSA NOKTO, la temperaturo malfacile estas super — 60 °C sur la altaĵoj de Antarkto. Interne de la malfortikaj barakoj de la Vostok-bazo, oni kantas Georges Brassens aŭ Vladimir Vissotsky por flegi bonhumoron. La maloftaj novaĵoj ne estas bonaj. La usona prezidanto Ronald Reagan ĵus lanĉis sian iniciaton de strategia defendo por spiti la sovetan politikan sistemon dominatan de maljunuloj, nekapablan eliri el la ekonomia stagno kaj el la afgana enkotiĝo. Ricevante provianton de usonaj aviadiloj, francaj kaj sovetaj scienculoj defias la malvarmon cele kune malkovri la sekretojn de la klimato. Celo: retroiri la tempon, per malsupreniro ĉiam pli malalten en la sinon de la 3 700 metrojn dika glaĉero, kuŝanta sub iliaj piedoj.

En februaro 1985, la teamo finas sian eltiradon de glaci-karotoj, kiuj konservas esencajn informojn pri la aero kaj temperaturo de la cent sesdek mil lastaj jaroj. Post dujara malĉifrado, tiuj karotoj fine alportas la serĉatan pruvon: la terglobo estis kelkfoje pli varma ol hodiaŭ, ofte pli malvarma, sed tiuj varioj fidele sekvis tiujn de la koncentreco de karbona dioksido (CO2) en la atmosfero. Sed oni scias, ke depost la industria revolucio, meze de la 19-a jarcento, la kvanto de CO2 en la atmosfero senĉese kreskis, kaj estas nun trans ĉiu historia referenco.

Ĉi tiuj malkovroj, konfirmitaj de boraĵoj en la maraj sedimentoj kaj studadon de aliaj forcejefikaj gasoj kiel metano, kondukas la Unuiĝintajn Naciojn starigi en 1988 la Interregistaran Spertularon pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ) (angle: Intergovernmental Panel on Climate Change — IPCC). La ISKŜ havas taskon prezenti al la mondo, danke al ekzameno de la scienca literaturo, la nunan staton de la konoj. Inter sia unua raporto publikigita en 1990 kaj la kvina finita en 2013*, ĝi afiŝas siajn konkludojn kun pli kaj pli alta nivelo de verŝajneco: “La varmiĝo de la klimata sistemo estas nedubebla, kaj, de la 1950-aj jaroj, multaj observitaj ŝanĝoj estas senprecedencaj de jardekoj, eĉ jarmiloj, indikas la lasta raporto. La atmosfero kaj la oceano varmiĝis, la neĝa kaj glacia kovraĵo ŝrumpis, la marnivelo altiĝis kaj la koncentrecoj de forcejefikaj gasoj kreskis.” La fakuloj akiris pli grandan certecon pri la kaŭzoj de tiu fenomeno: “La influo de homo al la klimat-sistemo estas klare pruvita. (...). Por limigi la klimat-ŝanĝiĝon, necesos notinde kaj daŭrigeble redukti la elsendojn de forcejefikaj gasoj (FEG).”

*  Al la raporto de la grupo 1 “Les éléments scientifiques” (La sciencaj elementoj), aldoniĝas en 2014 tiuj de la grupo 2, “Incidences, adaptation et vulnérabilité” (konsekvencoj, adaptiĝo kaj fragileco), kaj de la grupo 3, “L’atténuation du changement climatique” (La mildigo de la klimat-ŝanĝo). Ĉiuj raportoj estas publikaj, www.ipcc.ch

Apogante sin sur modeligoj, la ISKŜ prezentas la staton de la lastatempaj evoluoj kaj, precipe, prognozojn por la venontaj jardekoj laŭ kvar scenaroj de elsendoj de forcejefikaj gasoj. La plej pesimisma hipotezo — sen vera strebo al reduktado — prognozas por 2100 temperaturojn proksimume 4 °C superajn por la tuta globo, kaj proksimume 6 °C superajn por la malmergiĝintaj teroj; tio signifas ĥaoson. Eĉ la mezaj scenaroj ne povas garantii stabiligon por mezlonga tempo. Nur la optimisma hipotezo ebligus teni la ĝeneralan temperatur-altiĝon sub 2 °C, sojlo netranspasenda, kaj prefere neniam atingenda (vd la art. de Eric Martin). Trans tiu temperaturo, oni ne povas forigi la eblecon de subita troa plirapidiĝo, kun rapida malglaciiĝo de Gronlando, modifo de la profunda oceana cirkulado kaj degeliĝo de la “ĉiamfrosta grundo”* sur la nordaj teroj, kondukantaj al amasa liberiĝo de CO2.

*  Profunde frostigita grundo.

Sed la optimisma hipotezo implicas, ke oni reduktu senprokraste la elsendojn de CO2 kaj neniigu ilin ene de du aŭ tri generacioj. Oficiale, ĉiuj ŝtatoj agnoskas tiun imperativon depost la UN-Pintkunveno por Medio kaj Evoluo de Rio, en 1992; kaj la adopto de la kadro-Konvencio de UN pri la klimat-ŝanĝoj. Tamen, depost tiu tutmonda odo al la savo de nia planedo, la situacio ne ĉesis malpliboniĝi. En 2013, la tutaj CO2-elsendoj transpasis 35,3 miliardojn da tunoj, kontraŭ 23 miliardoj en 1990*. Inter 1980 kaj 2011, la parto de la varmiĝo ligita al la homaj aktivaĵoj duobliĝis kun la apero de novaj industriaj landoj kaj la kresko de loĝantaro.

*  “Trends in global CO2 emissions: 2014 Report”, PBL Netherlands Environmental Assessment Agency, Hago, 2014.

La klimato aperas kiel multobliganto de la malekvilibroj, de la malegalecoj kaj de la minacoj suferataj de la plej malriĉaj homoj. Sekeco, uraganoj, malreguligo de la musono: la Sudo jam suferas la efikojn de la ŝanĝoj sen esti spertinta la profitojn de la evoluo. En Afriko, la dezerto antaŭeniras en la sahelaj zonoj, dum 620 milionoj da homoj ankoraŭ ne havas aliron al elektro. Grandegan respondecon havas la evoluintaj landoj, kaj aparte Usono. Ekde sia kreado, la petrolkompanio Chevron sola estas laŭdire sendinta en la atmosferon pli ol dekoble tiom, kiom la tuta subsahara Afriko (sen Sudafriko) elsendis depost 1850; Gazprom elsendis same kiel la tuta Afriko; Saudi Aramco, pli ol la tuta Suda Ameriko*.

*  Richard Heede, “Tracing anthropogenic carbon dioxide and methane emissions to fossil fuel and cement producers, 1854-2010”, Climatic Change, vol. 122, n-ro 1, Berlino, januaro 2014, kaj CAiT Climate Data Explorer 2015, cait.wri.org

La malreguligo devenas ĉefe de la uzo de karbo, petrolo kaj gaso. Kaj tamen, en 2013, la publikaj subvencioj al la fosiliaj brulaĵoj estis 480 miliardoj da eŭroj, tio estas pli ol kvaroble la sumo de la subvencioj al la renoviĝantaj energioj*.

*  “World Energy Outlook”, Internacia Agentejo por Energio Agence internationale de l’énergie (AiE), Parizo, 2014.

Fronte AL TIA DEFIO, la logiko de la fortorilato inter ŝtatoj iĝas neefika; sed la vojo de kunlaborado restas kruta. Post la rifuzo de la usona senato ratifi la protokolon de Kioto en 1997*, kaj la fiasko de Kobenhago, en 2009, la Konferenco de Parizo estis zorge preparita, surbaze de la volontulaj deklaroj: la “antaŭplanitaj kontribuoj determinitaj ĉe la nacia nivelo”. Meze de oktobro, 148 landoj — responsaj pri 87% de la elsendoj estis prezentintaj siajn planojn. Inter la grandaj poluantoj, mankis nur la kontribuoj de Irano kaj Sauda Arabujo. Ĉiu prezentiĝas kiel ambicia: Ĉinujo planas atingi sian elsendo-pinton en 2030; Eŭropa Unio promesas 40% malaltiĝintajn elsendojn de FEG en 2030 kompare kun 1990; Usono anoncas -26% en 2025 kompare kun 2005.

*  Ratifita de tiam de 191 ŝtatoj, ĝi antaŭvidis promesojn de FEG-reduktoj por 38 industriaj landoj.

Sed, la ambasadorino taskita pri la intertraktadoj pri la klimat-ŝanĝo, s-ino Laurence Tubiana rekonas tion: “Eĉ se tiu kontribuaro estas tre pozitiva, ĝi ne sufiĉos por nin loki, ekde la Konferenco de Parizo, sur kurso akordigebla kun la limaj +2 °C. Tial la interkonsento de Parizo devos enhavi disponojn ebligantajn regule levi la komunan ambicion laŭ la tempopaso, por ke ĉiu periodo estu pli ambicia kaj ke ni sukcesu respekti nian longdaŭran celaron*..

*  www.cop21.gouv.fr

Por ricevi universalan interkonsenton, kiu ekvalidu ekde 2020, la strategio de la franca prezidantejo resumiĝis en evito de la senkonsentaj demandoj. Restas granda neprecizeco rilate la ĝenerale celatan redukton, la difinon de monda pinto de elsendoj, la kontrol-mekanismojn... La impostado de maraj kaj aeraj transportoj restas tabua. Kaj la pripensado pri produkto-maniero, kiu puŝas la homaron al abismo, atendos.

Kelkaj landoj, kiel Usono, Germanujo kaj la golfaj Emirlandoj neniam povos forviŝi la spurojn kiujn ili lasis en la atmosfero; ilia klimata “ŝuldo” estas nesubtenebla. La sudaj ŝtatoj do esperis ricevi de ili financan kompenson, por povi aliri al disvolviĝo sen karbono, transsaltante la mortigan etapon de la fosiliaj energioj. Sed la cent miliardoj jare, celitaj por tiu celo, ne rapide trovas siajn mondonantojn aŭ monalpruntantojn.

La preparadon de tiu 21-a konferenco karakterizas la kreskanta rolo ludata de la transnaciaj firmaoj, kun ilia kredo: la komerca juro devas ĉiam superi la socialan kaj hommedian ambicion. Kaj la gvidantoj, kiuj venos pledi kun mano sur la koro por interkonsento pri klimato intertraktas sekrete la starigon de granda merkato transatlantika (GMT), kiu celas “garantii ekonomian medion malferma, travidebla kaj prognozebla pri energio kaj nelimigitan kaj daŭrigeblan aliron al la krudmaterialoj*.

*  Punkto n-ro 37 de la eŭropa direktivo por intertraktado, 13-a de junio 2013, deklasifikita (malsekretigita) la 9-an de oktobro 2014. Vidu nian dosieron: www.monde-diplomatique.fr/do...

La klimata ĥaoso estos evitebla nur se ni lasas la ĉefan parton de la rezervoj de fosiliaj energioj en la grundo. La kolektiva defio estas igi tiun strebadon akceptebla de ĉiuj, ĉesigante la kreskadon de malegalecoj, kiuj senkuraĝigas ĉian solidarecon. Oni memoras pri la proklamo de s-ro George H. Bush alvenanta ĉe la Pintkunveno de la Tero en Rio: “La usona vivmaniero ne estas intertraktebla.” Vivmaniero, kies ĝeneraligo ne eblas, kaj kies pludaŭrigo perdigis al ni dudek jarojn, igante la necesajn decidojn eĉ pli malfacilaj.

La RISKO ESTUS LASI la tempon pasi, vetante pri solvoj ĥimeraj aŭ marĝenaj, kiel la geo-inĝenierado, kiu celas fiksi pli da karbono en la grundo aŭ limigi la sunradiadon. La nord-eŭropaj landoj malfermis novan vojon engaĝiĝante ekde la komenco de la 1990-aj jaroj en la “karbono-impostado”. Ili ricevis gravan redukton de la forcejefikaj gasoj sen rezigni pri sia prospero, donante la necesajn kreditojn por plibonigi la prienergian efikecon de transportoj kaj konstruaĵoj, kaj por disvolvi la renoviĝantajn energiojn. Sed tiuj ĉi ne permesos alfronti kreskantan postulon, ĉar ili stumblos sur la maloftiĝo de la metaloj nemalhaveblaj por la ventoturbinoj kaj suncentraloj. La vojo “redukti, reuzi, recikli” kondukas al repripensi la konsumon, bazante la vivkvaliton sur aliaj kriterioj ol akumulado.

La optimistoj elmontros la lastajn statistikojn de la Internacia Agentejo pri Energio: en 2014, la tutmonda ekonomio 3% progresis, dum la CO2-elsendoj restis konstantaj*. Ĉu cirkonstancara efiko, aŭ komenco de la disiĝo? Oni trovos pli solidajn kialojn esperi en la ekkonsciiĝo pri tiuj demandoj, kun la naskiĝo de multegaj asocioj, kaj en la pozicioj adoptitaj de moralaj aŭtoritatuloj, kiel la papo Francisko.

*  “Energy and climate change. World Energy Outlook special report”, AiE, 2015.

La Konvencio pri la protektado de la ozona tavolo fariĝis en 2009 la unua traktato de la historio kun universala ratifo; la protekto de la klimato necesigas kolektivan mobilizadon ne malpli ambician.

Philippe DESCAMPS


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Staĥanov ĉe Volkswagen

Jozefo Stalino estis malica. Tiu ĉi kuraĝega aserto, kiun neniu aŭ preskaŭ neniu aŭdacis formuli en la lastaj kvardek jaroj, estas en la centro de la dokumentfilmo “Apokalipso Stalino” de Isabelle Clarke kaj Daniel Costelle (France 2, la 3-an de novembro 2015). La kolorigitaj bildoj estas akompanataj de komento kiu brilas de delikateco pri la sovetia gvidanto: “Ĉiu povas antaŭtimi liajn metodojn malantaŭ liaj okuletoj kiuj faltiĝas kiam li ŝajnigas rideton.”

Inter la nombro da fiaĵoj de la diktatoro troviĝas la starigo de fikcia ekonomio, en kiu falsitaj statistikoj eksplodigas ne atingeblajn celojn. “Stalino metas sian propagando-maŝinon en plej grandan rapidon por fabriko labor-heroojn, kiel la ministon Aleksej Staĥanov”, klarigas la rakontisto, sed “ĉiuj ĉi staĥanovaj heroaĵoj estas puraj inventoj”. Kaj la komentisto detale prezentas la radaron de la sistemo: “La sovetia industrio eniras la eraon de mensogo. En angoro pro la teroro, laboristoj kaj fabrikdirektoroj, minacataj se ili ne plenumas la normojn, mensogas pri ĉio. Pri la kvalito, pri la kvanto, la fidindeco, la produktokvanto.” La spektanto komprenas, ke tia organizaĵo, bazita sur falsado kaj angoro, ne povas prosperi sub aliaj ĉieloj; ĉiukaze ne “ĉe ni”, kie la ekonomia scienco anstataŭ la malica Stalino gvidas la produktadon.

Almenaŭ ĝis kiam la hazardo de la kalendaro, semajnon poste, produktas mirigan kolizion. “Volkswagen, la kulturo de la timo en la centro de la skandalo”, titolas Le Monde de la 10-a de novembro 2015. La germana aŭtofabriko falsaranĝis siajn dizel-motorojn por ke ili sukcesu la testojn pri poluado. “Ene de tiu industria grupo la atestoj multiĝas; fronte al ne plenumeblaj celoj la inĝenieroj preferis truki anstataŭ alfronti la koleron de la ĉefo”, skribas la ĵurnalo.

Kvankam ne eblas kompari la angorojn, kiujn la sovetia laboristo spertis, kun tiuj de la germana teĥnikisto, la raportoj kolektitaj en Wolfsburg, la sidejo de la aŭtomobil-konstruisto, pensigas, ke la manaĝera malracieco povas ekzisti en aliaj landoj ekster USSR. “Volkswagen estis gvidata kiel absoluta monarĥio, kie tio, kio ne estas permesata, ne povas okazi, konfidas al Le Mondo homo familiara kun la grupo. Oni donas instrukciojn pri celoj, kaj neniu kuraĝas diri, ke tio tutsimple ne eblas, teĥnike ne fareblas.” En tiu entrepreno, kompletigas granda germana mastro, “la raportantoj de malbonaj novaĵoj gilotiniĝas, eĉ se ili ne estas respondecaj”.

Eŭropo ne evitas la manion de burokrata neado, kiu konsistas en subpremado de la problemoj kiujn oni ne deziras solvi. La Eŭropa Unio devis en 2017 trudi aŭtomobilajn poluo-testojn surstrate anstataŭ en laboratorio. Jen problemo: neniu dizela motoro sukcesus ilin. Sieĝataj de la premgrupoj, la reguligistoj de la membroŝtatoj kaj la Eŭropa Komisiono decidis, fine de oktobro, meze de la Volkswagen-skandalo, altigi la ellaso-sojlon de nitrogen-oksido je ... 110 elcentoj. Kiel memorigas Wolfgang Münchau, raportisto ĉe la Financial Times (9-an de novembro 2015), “tiuj polu-gasoj mortigas. La nombro de mortoj pro la ellasoj de dizelmotoroj larĝe superas tiun de la mortoj pro voj-akcidentoj. Oni povas do interpreti tiun teĥnikan reguladon de la Unio kiel decidon mortigi plurajn milojn da homoj”.

Ĉu baldaŭ en “Apokalipso Bruselo”?

Pierre RIMBERT.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉina kamparo

La limoj de la malkolektivigo

“HODIAŬ la ĉina agrokultura sistemo estas blokita.” La ekonomikisto Wen Tiejun, direktoro de la Ekonomika Altlernejo pri agrokulturo kaj kampara disvolvado en la Renmin-Universitato en Pekino, esprimas sin malkaŝe. Tio ne malhelpas lin rekoni: “Kun 20% de la monda loĝantaro, sed nur 9% de la kultureblaj teroj kaj 6% de la sensala akvo, la defio estas grandega.”

Ene de tridek jaroj, Ĉinujo almenaŭ elradikigis malsategon. Jam en 1979, kiam la reformo lanĉiĝis, la tero estas malkolektivigita kaj ĝiaj uzrajtoj estas egale disdonataj al ĉiuj kamparanoj — dum la proprieto restas ĉe la kolektivo. Ĉar tri kvaronoj de la loĝantaro tiam ankoraŭ loĝas en kamparo, ĉiu heredas etan terpecon, kiun li kultivu laŭplaĉe. La rikoltoj fariĝas pli abundaj, danke ankaŭ al pli bonaj semoj kaj al kemiaj sterkaĵoj, dum malfermiĝas etaj lokaj entreprenoj, kiuj alportas komplementajn enspezojn. Estas tamen nur parentezo: submetitaj al la merkat-leĝo, tiuj entreprenoj ne povas rezisti. Por pluvivi, almenaŭ unu membro de ĉiu familio devas forlasi la vilaĝon — kaj dividi la sorton de la famaj mingong, la internaj migrantoj, kiuj provizas malmultekostan laborforton al la internaciaj firmaoj subite allogataj de la ĉina modelo.

Komence de la 2000-aj jaroj, la situacio de tiuj, kiuj restas sur la kamparo estas tiom malbona, ke komunista kadrulo de Hubei-provinco, s-ro Li Changping, redaktas malferman leteron al la tiama ĉefministro, s-ro Zhu Rongji, publikigita en Nanfang Zhoumo, unu el la plej popularaj ĵurnaloj de Ĉinujo: “La sorto de la kamparanoj estas malĝojega, la kamparo estas vere malriĉa, la agrokulturo kriza*.” Tiu iniciato, tute nova, havis grandan eĥon sed ne estis aprezata de la centraj aŭtoritatuloj. Tamen en 2006, la registaro forigas la impostojn de la kamparaj loĝantoj, kiuj estis 6 ĝis 7% de iliaj enspezoj.

*  Citita de Alexandre F. Day, The Peasant in Postsocialist China, Cambridge University Press, 2015.

Tiu TURNIĜO estas la komenco de serio de reformoj celantaj “preni malpli, doni pli kaj liberigi la iniciatojn”, kiel resumas Lin Wanlong, Stud-Direktoro kaj profesoro ĉe la Kolegio pri Ekonomiko kaj Administrado de la Universitato pri Agrokulturo de Pekino — unu el la maloftaj universitatoj de la ĉefurbo, kie staras granda blanka statuo de Mao Zedong. Inter la farataj decidoj: kreado de minimuma kampara enspezo (dibao); helpoj por aĉeti semojn, sterkaĵojn, pesticidojn, maŝinojn; minimuma prezo por kelkaj produktoj (tritiko, kotono, sojo...). Subvencioj pasas de 77,4 miliardoj da juanoj en 1996 al 1 400 miliardoj da juanoj (pli ol 198 miliardoj da eŭroj) en 2014.

Nuntempe, la meza enspezo de la kamparaj loĝantoj restas tamen triono de tiu de la familioj loĝantaj en urbo: 8 896 juanoj jare kontraŭ 26 995 juanoj. 20% de la kulturataj agroj estas deklaritaj poluitaj laŭ la agrikultura ministrejo mem. La konsumantoj malfidas la produktojn, pro la ripetataj skandaloj: falsita lakto, infektita porkaĵo, brasiko kun formolo, ktp. La teroj estas elĉerpitaj pro malracia uzo de kemiaj sterkaĵoj, aparte sur la etaj terpecoj: 647,6 kilogramoj por unu kulturita hektaro, kontraŭ 136,9 en Francujo, kiu tamen ne estas ŝparema pri sterkaĵoj. En la nordo, mankas akvo; tra la tuta lando, la terpecoj restas malgrandaj, meze ne pli ol 0,8 hektaro.

Krome, la ĉinoj konsumas malpli da cerealoj kaj pli da viando. Du trionoj de la produktata maizo estas uzataj nun por nutri la bestojn, kaj kelkaj gigantaj ekspluatejoj aperis: pli ol kvarono de la venditaj porkoj estas jam breditaj en industriaj farmoj enhavantaj ĉiu pli ol 3 000 bestojn*. Fine, kelkaj subvenciataj produktoj (kotono, sojo) kostas multe pli ol la importataj produktoj. Rezulto: la ŝtato havas stokojn vendeblajn nur kun malprofito kaj kiuj, plejofte, putras. Jen sakstrato.

*  Nombroj cititaj de Jean-François Dufour, Jeffrey de Lairg kaj Du Shangfu, China Corp.2015, “Agroindustry. In the dragon’s farm”, www.chine-analyse.com

ĈINUJO tiel fariĝis la unua tutmonda importanto de sojo (kiun vendas al ĝi Usono, Brazilo kaj Argentino). Ĝi aĉetas eĉ tritikon (el Aŭstralio, Kanado kaj Usono). Ja la Imperio de la Mezo restas la unua produktanto de rizo, tritiko kaj teo, kaj la dua produktanto de maizo. Sed je pli kaj pli alta kosto.

Responde al tio, la registaro intencas trairi decidan etapon survoje al la liberaligo: malaltigi la subvenciojn kaj altigi la importojn, konforme al la libermerkataj interkonsentoj; grupigo de la terpecoj kaj akcelo de la urbokresko, kiel antaŭvidas plano kalkulanta pri 20 ĝis 25 milionoj da kromaj migrantoj antaŭ la jaro 2020. Inter la plej entuziasmaj subtenantoj de tiu programo troviĝas la ĉefo de la ŝtata grupo China National Cereals, Oils and Foodstuffs Corporation (Cofco), s-ro Ning Gaoning, laŭ kiu “la sola solvo estas libermerkato”. Plej granda ĉina firmao pri agro-nutraĵo, Cofco produktas, transformas, importas, eksportas kaj, kelkfoje, aĉetas terojn eksterlande. Kvankam ĝi estas publika grupo, ĉio, kio malreguligas ŝajnas al ĝi bona.

Laŭ s-ro Chen Xiwen, kiu kondukas la reformojn nome de la centra grupo pri la kamparaj demandoj ĉe la Konsilio de la Ŝtataj Aferoj (registaro), en 2014, “26% de la kamparanaj familioj jam transdonis sian uzorajton; kio estas 28% de la kultureblaj teroj”. Tiu transdono ne estas spontana. La lokaj potenculoj instigas la kamparanojn cedi siajn rajtojn je malalta prezo (ĝi estas kalkulita laŭ tio, kion enspezigus la kulturado de la peco), antaŭ ol revendi ilin tre multekoste, ĉu al organizantoj de konstru-programoj, ĉu al agronutraĵaj industriistoj. Jen kiel kamparanoj fariĝas sen tero, do sen enspezo, aŭ kvazaŭ-kunakciuloj de “kooperativoj”, kie ili ne havas decidrajton kaj devas nur labori, kvazaŭ salajrigitaj sur sia propra tero.

Tiu privatigo, kiu ne konfesas sian nomon, estigas multajn kontraŭstarojn. En gazetarkonferenco, s-ro Chen mem - tio estas malofta - rekonis la ekziston de disopinioj ĉe la plej alta nivelo. “Por paroli sincere, ni ne povas atingi interkonsenton pri la reformo de la grunda sistemo. Gravaj malkonsentoj ekzistas pri kelkaj punktoj inter la diversaj partneroj [ŝtato, lokaj registaroj, industriaj grupoj, kamparanoj]*”, li deklaris. Dume, oni daŭrigas la privatigon senbrue.

*  Gazetarkonferenco okaze de la prezento de la “Dokumento n-ro 1”, “SCIO briefing on agricultural modernisation”, 4-a de februaro 2015, china.org.cn

Siaflanke, la profesoro Lin, tre moderema de la komenco de nia intervjuo en la Universitato de Agrokulturo de Pekino, tamen kritikas la nunan staton de la demando: “mi ne opinias bone lasi la grandajn firmaojn [de agronutra industrio] konduki la ŝanĝojn. Atingi la mezan dimension de eŭropa familia farmo [30 ĝis 60 hektaroj], tio signifas por Ĉinujo, ke unusola familio anstataŭos 80. Kion fari el la 79 restantaj? Kie oni metos ilin? Kiujn enspezfontojn ili havos? Videble tio ne estas realisma.”

Kaj tio des pli, ke la kamparanoj elpelitaj estos fine en urbo, sen protekto. Ili naskiĝis kamparanoj, kaj restas kamparanoj, kiel atestas ilia interna pasporto, la hukou. Ili sekve ne havas la samajn rajtojn kiel tiuj, kiuj naskiĝis en la urbo. Starigita en 1958 por kontroli la loĝantaron, poste por eviti la amasiĝon en ladurboj, la hukou transformis la migrantojn en subcivitanojn sen la plej elementaj rajtoj: enskribi infanon en publika lernejo, ricevi repagon de medicinaj elspezoj, aĉeti loĝejon — eĉ se oni havas sufiĉe da mono por tia aĉeto...

La registaro ja promesis ŝanĝon. Ekster la grandaj metropoloj (Pekino, [Ŝanhajo], Ĉongĉingo), la hukou estos anstataŭita per simpla identigilo, aŭ per loĝatestilo donanta samajn rajtojn al ĉiuj. Sed nun, la reformo ne antaŭeniras. La lokaj registaroj hezitas kolekti impostojn por pagi la socialajn rajtojn de la migrantoj. La urbaj mezaj klasoj ŝajnas des malpli favoraj al ĝi, ke la ekonomia malrapidiĝo - “la normala ekonomio”, laŭ la oficiala esprimo — nutras timojn por la estonteco de iliaj propraj infanoj. Do, tiu de la kamparanoj...

Kompreneble, ĉiuj agnoskas la neceson grupigi la terpecojn por faciligi maŝinlaboron kaj kunigi la vilaĝojn por dungi bone formitajn instruistojn kaj kvalifikitajn kuracistojn. Ekzistas eksperimentoj, sed ili ne eliras el la okcidenta produktivisma modelo. La Profesoro Lin bedaŭras la mankon de pli noviga vidado, kaj ankaŭ “ian malestimon de la urbanoj al la kamparo”. Li citas ekzemplon: “Por la plimulto de la urbanoj kaj por la lando, la rapidega trajno estas granda progreso. Sed ĉe la kamparanoj, oni spertis ĝin kiel malprogreson: la biletoj estas pli kostaj, la trajnoj ne plu haltas en la etaj urboj. La urbanoj havas monon kaj volas iri rapide; la kamparanoj havas tempon sed ne monon. Ja tiujn kontraŭdirojn ni devas solvi.” Memevidente, la vojo estos longa.

Martine BULARD


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kontraŭflue de la kamparana migrado urben

Ĉinaj kamparanoj inter plukado kaj Interreto

En apenaŭ pli ol tridek jaroj Ĉinujo sukcesis elradikigi malsategon, dum ĝi havas 20% de la tutmonda loĝantaro, sed nur 9% de la kultureblaj teroj, koncentritaj en la orienta duono de la lando, kaj konstante ŝrumpantaj. Ĝi estas la unua lando produktanto de rizo, tritiko, teo... sed la kamparanoj ne povas vivi el sia laboro kaj estas devigataj trovi aliajn aktivaĵojn aŭ elmigri en urbojn. Tiu fenomeno verŝajne akceliĝos kun la venontaj reformoj.

Sendentaj kamparanoj, kun manoj nigrigitaj pro la ter-prilaboro, kun korpoj rompitaj de la laboro kaj flego-manko; malhelaj domoj kun planko el malmoligita tero; kelkaj terpomoj kiel sola manĝaĵo... La 19-a jarcento en la Ĉinujo de la 21-a jarcento! Tiuj bildoj, filmitaj en decembro 2012 fare de la oficiala televido okaze de vizito de la prezidanto Xi Jinping en la vilaĝo Luotuowan (Hebei-regiono), aŭte tri horojn malproksime de Pekino, ja rondiris la tutan landon. Ili simbolas la forlason de la kamparoj en lando, kie la revolucia bildaro tamen valorigas la kamparanaron. For estas la tempo, kiam Mao Zedong laŭdis tiujn “centojn da milionoj da kamparanoj [kiuj] stariĝas, impetegaj, nevenkeblaj, kvazaŭ uragano” por konstrui la socialismon...

Nuntempe, kiam ili ribelas — tio okazas pli kaj pli ofte*-, la kamparanoj protestas kontraŭ la Ĉina Komunista Partio (ĈKP) kaj ĝiaj lokaj gvidantoj, kiujn ili akuzas pri eksproprietigo aŭ pri kunkulpeco kun fabrikestroj senpune poluantaj grundojn kaj riverojn. Tiom, ke tio maltrankviligas la prezidanton, kies kampara turneo, naŭ monatojn post lia prezidantiĝo, celis relanĉi la agrokulturo-modernigan planon por “nova socialisma kampanjo”, laŭ la nuntempa esprimo.

*  La nombro de atestitaj “homamasaj incidentoj” laŭdire superis 190 000 en 2013.

Du jarojn kaj duono poste, la “socialisma kampanjo” videble ne atingis Luotuowan. Oni povas vidi tie la samajn vizaĝojn, kiuj, tamen, animiĝas tuj kiam oni parolas pri la prezidanta vizito: “Estas kvazaŭ ni renkontus la prezidanton Mao!”, ekkrias maljunulino. “Nia vilaĝo estas konata tra tuta Ĉinujo”, aldonas alia. Ĉiuj esperas, ke la turistoj sekvos la spurojn de la “prezidanto Xi”, same kiel okazis por la Granda Stiristo, kies naskiĝvilaĝo, Shaoshan, fariĝis fama pilgrimejo.

“Kion mi povus fari enurbe? Purigistino?

Jam, la vojon el ŝtono kaj tero anstataŭas larĝa vojo. La fortikigitaj kaj ŝtonkovritaj talusoj donas al la vilaĝo elegantan aspekton. En la supra parto, tie kie finiĝas la asfaltita vojo, aperis novaj domoj. Tiun tagon, kelkaj fortikuloj aktivas pri konstruo de proprietaĵo, ĉar la registaro promesis subvenciojn. En la malsupra parto, la lokaj regantoj permesis nur instaladon de blankaj fenestroj el polivinil-klorido (plasto), ankoraŭ volvitaj en la glubendoj de la pakumo, jen bela efekto.

Supre same kiel malsupre, la maljunuloj, ofte tre maljunaj, estas la plimulto, kaj preskaŭ nur virinoj. Plimulto de la viroj forlasis la vilaĝon por labori enurbe. Laŭ la vilaĝestro, kvazaŭ ĉiuj ĉeestantaj loĝantoj ricevas nur la minimuman pension, ĉirkaŭ 110 juanojn monate (apenaŭ 16 eŭrojn). La malplej maljunaj kaj la plej bravaj do daŭrigas kulturi sian terpecon. Iuj vartas la idojn de siaj gefiloj ekzilitaj en urbo, kiel s-ino Wang (ŝi ne volas diri sian personan nomon), kiu aspektas privilegiito, kun sia plurmua* kampo kaj sia triporka bredejo. Ĉiuj vivas danke al la mono sendita de filo, filino, edzo, frato, kiu revenas nur unufojon ĉiujare.

*  Unu mu egalas 0,066 hektaro.

Malproksime de maldiskretaj oreloj, s-ino Wang, pli juna kaj malpli emociigita ol siaj najbarinoj pro la prezidanta vizito, asertas senhezite: “Sincere dirite, krom la vojo, la vizito de la prezidanto ŝanĝis nenion; necesas ĉiam labori same intense.” En tiu ĉi parto de Hebei-provinco, la vilaĝoj ŝvitas malriĉecon. Sur tre etaj terpecoj, oni ankoraŭ mane kulturas. Kelkaj kamparanoj daŭre tiras plugilon alkroĉitan ĉe ilia frunto per leda rimeno, same kiel en eŭropa Mezepoko.

Malgraŭ tio, la kelkaj pli junaj virinoj renkontitaj ĉe la enirejo de alia vilaĝo ne revas pri foriro. Sidantaj sur benko, ili babilas atendante ke la infanoj revenos de la lernejo, unu vestita per tre mallonga jupo, nigraj kalsonŝtrumpoj, supra vesto lumĵetanta, la alia portanta ruĝan kalsonon kaj puntan tunikon similan al tiuj portataj de la prezentantinoj de televidaj ludoj. Signo de tiu epoko (kaj de la sperto): aliloke ne plu aperas kiel eldorado: “Mi ne studis, diras la unua. kion mi povos fari enurbe? Purigistino? Mi estas same bone ĉi tie”. Ja ŝi kun ŝia najbarino pliigas siajn enspezojn danke al la plukado de medicinaj plantoj en la montaro: “ili bone vendiĝas, kaj, kiam oni trovas bonan lokon, oni povas gajni ĝis 60 aŭ 70 juanojn tage.” Por kamparanaj familioj, kiuj meze disponas pri malpli ol 700 juanoj monate, tio estas preskaŭ riĉego.

Sed ne ĉiuj havas bonŝancon havi lokan patentitan produktadon, kiel la Taiping houkui (“teo de la simia reĝo”), klasigita inter la plej bonaj naciaj teoj depost 2004. Eta vilaĝo de Anhui-regiono, sur la krudaj deklivoj de la Flava Monto, alirebla nur per minibuso, Taiping gajnis valoregan enspezfonton. Por s-ino Kan Qinling, kiu finis la plukadon antaŭ kelkaj tagoj, “la laboro estas daŭre same intensa, sed ĉio ŝanĝiĝis depost la klasigo”. Ŝi eĉ planas, ke ŝia filo povos forlasi sian laboron pri elektroniko en la urbo, ĉar “ĉi tie lia estonteco jam estas certa.”: la “magia teo” pasis de 160 juanoj kilograme en 1992 al 6 000 juanoj (ĉirkaŭ 850 eŭroj) en 2014. Ĉi-jare, ĝia prezo iom malaltiĝis, neatendite viktimo de la “lukto kontraŭ korupto de la prezidanto Xi”, laŭ s-ino Kan. Ĉar la ŝtatfunkciuloj estis petataj trinki pli ordinaran teon kaj rifuzi la donacojn, la mendoj malpliiĝis. Signo de relativa abundeco, la malaltaj domoj el ligno estis anstataŭitaj de unuetaĝaj konstruaĵoj, kovritaj per blanka ceramikaĵo. La estetiko ne altiĝis, sed la komforto de la familioj, certe jes.

Male, estas la beleco de la vilaĝo kiu kaŭzis, se ne la riĉecon, almenaŭ la dinamismon de Zhaji, alia vilaĝo en Anhui-regiono, du horojn for de la urbo Huangshan, de kie amaso da turistoj ekiras surgrimpi la Flavan Monton*. Kun siaj domoj kies tegmentoj similas ĉevalkapojn, la vilaĝo ĉarmis plurajn pekinajn pentristojn kaj eĉ francan antropologon, Julien Minet, kiu riparis domon konstruitan antaŭ ses cent jaroj de te-negocisto. Konstruita en la Ming-epoko*, meze de verdantaj montetoj, la vilaĝo konservis siajn stratetojn kaj ŝtonojn poluritajn de la tempo, siajn butikojn ambaŭflanke de la rivero, kie virinoj ankoraŭ lavas per batiloj tukojn, siajn templojn. Zhaji ricevis la titolon “turisma vilaĝo”. Ĉiam malfacile alirebla, ĝi ne estas invadita de vizitantoj, sed ofertas sufiĉajn aktiveblojn al la loĝantoj, kiuj kombinas laboron sur la kampoj kaj komercon.

*  Legu sur nia retejo “Au village des Zha”, www.mondediplomatique. fr/54104
*  La Ming-dinastio (1368-1644) kondukis gravajn diplomatiajn kaj komercajn misiojn, interalie kun la fama admiralo Zheng He, kaj realigis multajn konstruaĵojn en la vilaĝoj.

“Mi okupiĝas pri turismo”, laŭtas la tre energia s-ino Zha Yuehung. Kun sia edzo, ĉeestanta sed silenta, ŝi sukcesis interŝanĝi sian malnovan domon, kie ankoraŭ loĝas ŝia bopatrino, kontraŭ alia tute nova, enhavanta ses ĉambrojn, ĉiujn ekipitajn per banĉambro. “Nia gastejo ne estas oficiala”, ŝi precizigas, subkomprenigante, ke ili faras “aranĝojn” kun la lokaj aŭtoritatuloj. Tamen, nek ŝiaj gastĉambroj, nek ŝiaj kulturaĵoj (rizo, teo, maizo) enspezigas sufiĉe. “Nia plej granda enspez-fonto estas la mono sendita de niaj filinoj, kiuj laboras en Ŝanhajo.”

Neniu tia providenca donaco por ŝia bofratino, s-ino Ye Huinjin, kiu aŭskultas trikante. Hodiaŭ estas ŝia libertago; ŝi laboras kiel kudristino en vestofabriko de Hefei, ĉefurbo de la provinco. “Estas lacige, sed mi ricevas 3 000 juanojn monate [445 eŭroj], kio estas bona salajro.” Kaj, precipe, ŝia filino tiel povas viziti la liceon de la granda urbo, “la plej bona liceo el Anhui, tio estas kroma ŝanco sukcesi la ekzamenon por eniri universitaton”, la faman gaokao, necesan por kvalifikita laboro en la urbo.

Reveninte en la vilaĝon, sin ĵeti en elektronikan komercon

S-ino Ye tranoktas en la dormejo de la fabriko. Ŝia filino, kiu dormas en la liceo, venas al ŝi la semajnfinon. Kaj la edzo, li restas en la vilaĝo por zorgi pri siaj gepatroj kaj sia filo, kiu, internulo en la mezlernejo de la distrikto, hejmenvenas ĉiun sabaton. La tuta familio do kunvenas nur dufoje jare: je la printempo-festo kaj la somera ferio, tio estas entute malpli ol du semajnojn. Tiel vivas multaj kamparanaj familioj: disigitaj de la sorto. Tro malaltaj enspezoj kaj misfunkciantaj publikaj servoj, aparte pri edukado, devigas unu el la gepatroj, kelkfoje ambaŭ, ekziliĝi. De post la reformoj de 1979, 247 milionoj da ĉinoj estis devigataj migri al urbo. La plimulto vivas tie en malfacilaj kondiĉoj: tiuj “internaj migrantoj” ne havas saman statuson, nek samajn socialajn avantaĝojn (loĝado, edukado, sano...) kiel la urbanoj. Kaj, jen novaĵo: iuj rezignas pri la urbo, tuj kiam eblas.

Tion faris tiuj du junuloj, renkontitaj en la malnova malhela domo de la tofu-produktanto, kie ili diskutas, atendante la turistojn. Tuj, ili kondukas nin aliflanke de la rivero por montri sian realigaĵon: laŭmoda kafejo, luma, hela, ekipita per vifio, kun eblo mendi kafon aŭ smuzion (fruktokompoto). “Ni ne malfermis ĉi tiun ejon por gajni monon, klarigas la plej aĝa, la dudek-naŭ-jara s-ro Zha Zhi, sed por ke la junuloj povu renkontiĝi.” La malpli-ol-35-jaruloj estas nur deko en la vilaĝo kaj ĉirkaŭaĵo.

Kiam ni lin renkontas, s-ro Zha Zhi ripozas inter du altkvalitaj feritendaroj por infanoj de la urboj, kiujn li organizas por pekina ĉefo. Vestita per okcidentaj marko-vestoj, li ne bedaŭras ke li forlasis pekinon: “Ĉi tie la vivkvalito estas pli bona. Ni ja ne estas tre multnombraj, sed multaj el miaj amikoj, kiuj devis foriri revas nun pri reveno. Mi sentas min pioniro.”

Kelkajn kilometrojn for de tie, en la vilaĝo Hou An, s-ino Zhu Yayou, 28-jara, kun ĝinzo ŝirita ĉe la genuo kaj ornamita per briliantoj, akompanata de knabeto, jam realigis la revon: “Jam antaŭ kvar jaroj mi revenis de Hefei.” Diplomita pri informadiko, ŝi laboris “en alilanda entrepreno”, ja pruvo pri ŝia socia sukceso. Sed ŝi deziris eduki sian filon, anstataŭ lasi lin ĉe la geavoj, kiel faras plimulto de la migrantoj. Ŝia vilaĝo ofertas neniun dungo-eblecon, do ŝi ĵetis sin en la elektronikan komercon (e-komerco) per Taobao, la ĉefa ĉina entrepreno de perinterreta vendo, posedata de la fama grupo Alibaba. Ŝi ĉion forlasis por instaliĝi en sia vilaĝa tutnova domo, kun salono sur teretaĝo rigardanta al la ĝardeno kaj kuirejo ekipita laŭ okcidenta maniero, sed ankaŭ, konforme al la tradicio, ekstera forno sur kiu ŝia patrino preparas la manĝon, en korto kie kokinoj libere moviĝas. Sur la dua etaĝo troviĝas la oficejo: komputilo, eta profesia foto-ateliero kaj kelkaj stokitaj produktoj. S-ino Zhu vendas virinajn vestojn. Ŝi selektas la fabrikojn, petas specimenojn kaj mem fariĝas modelulo por prezenti sur la retejo la robojn, pantalonojn kaj t-ĉemizojn. De decembro 2014, ŝi pliampleksigis la gamon, surfante sur la ondo de ekologia manĝaĵo (ekologia agrokulturo), kiu allogas la urbajn mez-klasojn: ŝi tiel vendas ovojn, kokidojn, teon. Kaj tio funkcias.

En 2014, la perinterretaj transakcioj subite multiĝis en la tuta ĉina teritorio, transpasante 12 000 miliardojn da juanoj (1 725 miliardoj da eŭroj), tio estas 20% pli ol la antaŭan jaron*. La akcela konstruado de transporto-infrastrukturoj (fervojaj rapidlinioj, ŝoseoj, ktp...) ebligas rapidan alsendon de la produktoj. S-ino Zhu asertas gajni nun inter 6 000 kaj 7 000 juanojn (inter 890 kaj 1 037 eŭroj) monate, la duoblon de tio, kion ŝi gajnis en Hefei. Ŝi eĉ povas permesi al si iri aŭte “al la kinejo kaj la karaokeo de la distrikto” kun sia edzo kaj amikoj.

*  Olivier Vérot, “La vague du e-commerce en Chine s’étend dans les campagnes”, 15-a de majo 2015, www.ecommercemag.fr

Pro la poluado, la urbaj vivkondiĉoj kaj la ekonomia malrapidiĝo, la movado por “nova kampara rekonstruo” spertas duan junecon. La Profesoro Wen Tiejun estas la iniciatanto de tiu tendenco komencita en la 1990-aj jaroj. Direktoro de la altlernejo pri agrokultura ekonomio kaj kampara disvolvado en la prestiĝa Renmin-Universitato de Pekino, ano de la ŝtata komisiono por protektado de hommedio, konsilisto ĉe la Banko de Agrokulturo, li estas samtempe perfekte integrita en la socio kaj publike engaĝita en alternativaj agadoj. Ni renkontis lin en unu el la novaj elegantaj kvartaloj de la pekina ĉirkaŭurbo: kun basbal-kaskedo surkape kaj nigraj okulvitroj, li aspektas kiel usona profesoro. Ŝercante, li sin prezentas kiel “konservativulon” ĉar li batalas por ke la kamparanoj “konservu siajn terojn”. Noviganto, li volas tute forĵeti la liberalajn teoriojn. “Kial ni devus havi farmojn laŭ la usona maniero, kiuj respondas nek al nia historio, nek al la realo de la lando [etaj terpecoj]?, li demandas. Tradicie, la kamparanoj ĉiam havis plurajn okupojn, ne nur agrokulturon.”

La artisto kiu revas fondi la “Komunumon de Bishan”

Kvankam ne formale apartenanta al tiu tendenco, la arkitekto Wang Shu, kiu ricevis la Pritzker-premion (simila al Nobel-premio pri arkitekturo) en 2012, tamen defendas proksimajn ideojn. Laŭ li, la malapero de la kleruloj loĝantaj sur la kamparo kaŭzas kadukiĝon de la tradicia kulturo samtempe kiel la elradikiĝon de miloj da vilaĝoj. For de ĉia nostalgio pro mita pasinteco, li revas pri “urbo-vilaĝoj”, laŭ lia esprimo, kie kampara kulturo kaj urba kulturo pliriĉigos unu la alian. Necesas, laŭ li, ŝanĝi la direkton kaj “konstrui alian socion, ne bazitan nur sur la heredeco kun ties vertikala hierarkio kaj sociaj klasoj, sed ankaŭ horizontala — kio estas la esenco de la kampara kulturo*. Li konsideras la projekton konstrui arkitektan altlernejon ekster urbo.

*  Renkonto kun la franca arkitekto Bruno-Jean Hubert, Cité de l’architecture et du patrimoine (Muzeo de arkitekturo kaj heredaĵo), Parizo, 2014.

Eĉ pli radikala, la pekina artisto Ou Ning instaliĝis en la Ming-vilaĝo Bishan (Anhui-provinco), kie li ambicias fondi la “Komunumon de Bishan”, reference al la “Komunumo de Parizo, sed ne al la maoisma komunumo”, li precizigas. Grafisto, dezajnisto, komisaro de grandaj ekspozicioj pri aktuala arto, kreinto de la revuo Tian Nan, artisto agnoskita en Ĉinujo same kiel eksterlande, li estus povinta trankvile iri de festivalo al alia, ricevante juanojn kaj dolarojn grandkvante. Sed li ne volas vivi en sia veziko. “La ĉinaj gvidantoj aplikis okcidentajn politikajn solvojn: la eŭropa komunismo, kaj, nuntempe, la liberalismo veninta de Usono. Ambaŭ kaŭzis senfinajn problemojn. Estas nun tempo por la ĉinaj intelektuloj repripensi la signifon de disvolvado.” Disvolvado, kie kulturo ne estu privilegio de kelkaj homoj en urboj.

Kiam ni renkontas lin, en Bishan, li estas aktive preparanta sian edziĝon, kiu okazos post du tagoj. Tamen, li prenas tempon por klarigi sian projekton, vizitigi la librovendejon, kiun li kreis en belega templo de la prapatroj kun la ĉefo de la plej fama librejo de Nankino — ja simbolo, eĉ se la klientoj pli ofte estas la turistoj ol la ordinaraj loĝantoj. Poste ni iras al lia lasta realigaĵo, la Lernejo de la plugistoj, miksaĵo de moderna kafejo (kun vifio), de butiko de kamparanaj manfaritaj objektoj (sen profito) kaj de prelegejo pri la agrokulturaj demandoj, kie oni ekspozicias malnovajn ilojn, fotojn, ktp...

Kompreneble, oni ĉiam vidas sur la kampoj kurbitajn kamparanojn, semantajn maizon aŭ manfalĉantajn kolzo-kampojn. La virinoj daŭre renkontiĝas ĉe la lavejo tuj post la sunleviĝo, laŭte babilantaj kaj forte frapantaj la tukojn. Tamen kelkaj loĝantoj pasiiĝis por la aventuro, kiel s-ro Yao Linian, la ekslernejestro, kun helbluaj pantalono kaj veŝto, kiun oni renkontas matene, kun ĵurnalo enmane. Li nin promenigas en la strato-implikaĵo de la vilaĝo, montrante la antikvan “strateton de la kleruloj”, penetrante en la renovigataj domoj, sufiĉe fiera pro tio ke liaj fotoj ekspoziciiĝis en la artgalerio de Ou Ning. Oni ankaŭ renkontas s-ron Qian Shi’an, ĉarpentisto, poeto, eksmilitisto, kiu imagis ĝardenon kun kvardeko da arbustoj kaj dekoj da flor-variaĵoj. Li partoprenas en la Lernejo de la plugistoj. “Estanta 71-jara, ŝajnas al mi ke mi juniĝas” li gaje diras, proponante al ni manĝi nudelojn el batatoj kaj lotus-radikojn en lia modesta domo.

S-ro Wang Shouchang delonge atendis ĉi tiun renoviĝon. Tiu, kiun oni ĉi tie kromnomas “la historiisto” havas neniun universitatan diplomon. Li kulturis rizon dum sia tuta vivo, sed li havas enciklopedian scion pri Bishan. Longe antaŭ la alveno de Ou Ning, li inventaris la vilaĝan heredaĵon, delikate desegnante - “por miaj infanoj”, li precizigas — la plej rimarkindajn domojn kaj pejzaĝojn, inter kiuj kelkaj jam malaperis. Nun liaj skizoj estas eldonitaj kaj oni konsultas lin pri la historio de la vilaĝo. Li delikate prizorgas la librojn de la librejo, konsilas la kliento-kamparanojn, kiuj vintre eniras ĝin. Li ĝojas pro la alveno de dancisto-grupo, de nankina esploristo aŭ de entreprenisto, kiu planas krei aktivaĵojn. Kelkaj familioj malfermis gastoĉambrojn... “Homoj venas, aprezas, kaj mi pli kaj pli sentas min fiera”, diras ankaŭ vilaĝanino, ekslaboristino en uzino de la distrikto.

Por atingi novan etapon, Ou Ning serĉas entreprenistojn samopiniantajn kiel li, kaj monon por lanĉi novajn aktivaĵojn. Komence, la loka registaro subtenis lin. Sed kiam li komencis rifuzi la pagejon ĉe la vilaĝ-enirejo kaj la multiĝon de butikoj de memoraĵoj, kiuj neniel rilatas al la kamparana laboro, la rilatoj kun la registaro malpliboniĝis.

Neniel certas, ke ĉiuj loĝantoj de Bishan, kiuj precipe volas pli bone vivi kaj gajni monon, ĉiuj samopinias. Kelkaj el la renkontataj personoj ne hezitas citi la ekzemplon de Hongcun, dek kilometrojn for de tie: vilaĝo malplenigita el sia loĝantaro, renovigita kaj eĉ parte rekonstruita laŭ la antikva maniero, al kiu kelkaj loĝantoj estis petitaj reveni por animi tiun artefaritan “turisman vilaĝon”. Malproksimas la kultura kaj politika projekto de “memorganiziĝo de la popolo, de interhelpo kaj interŝanĝoj” imagita de Ou Ning. Nuntempe, la intelektuloj, kiuj instaliĝas sur kamparo, laŭ la granda ĉina tradicio de la mandarenoj — aŭ laŭ tiu, pli aŭtoritatema, de la maoa doktrino-, restas marĝenaj. Sed la debato etendiĝas, ĝis ĉe la konsilistoj de la registaro (Vd La limoj de la malkolektivigo)...

Martine BULARD


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La arto de idiota milito

La mortigoj de la 13-a de novembro en Parizo, konfesataj de la Organizaĵo de la Islama Ŝtato (OIŜ), sekvigis intensigon de la okcidenta engaĝiĝo en la Proksim-Oriento. Tiu mondregiono ŝajnas esti kondamnita al armitaj intervenoj. Tamen, kvankam la milita detruo de la OIŜ en Sirio kaj Irako estas celo pri kiu dekoj da eksteraj landoj - de Usono ĝis Ruslando, de Irano ĝis Turkujo -ŝajnas interkonsenti, ĉio cetera disigas ilin ...

“Mi ne estas kontraŭ ĉiuj militoj. Tio, kion mi kontraŭas, estas stulta milito, ne pripensita milito, milito bazita ne sur la racio, sed sur la kolero.” Tiel parolis, la 2-an de oktobro 2002, apenaŭ konata delegito de la federacia ŝtato Ilinojso, Barack Obama. La kolero pro la atencoj de la 11-a de septembro 2001 en Usono ne malfortiĝis kaj la prezidanto George W. Bush decidis direkti ĝin ne al Saud-Arabujo, de kie la plej multaj membroj de la Al-Kaido-taĉmentoj venis, sed al Irako, kiun li ses monatojn poste atakis. La amaskomunikiloj volis la militon; la plej multaj demokrataj senatanoj, inter ili s-ino Hillary Clinton, aliĝis al tio. Kaj la invado al Irako kreis la ĥaoson kiu servis kiel bredejo por la Organizaĵo de la Islama Ŝtato (OIŜ).

La mortigoj de la 13-a de novembro en Parizo nun komencas efiki favore al la du ĉefaj celoj de la OIŜ. La unua estas la starigo de koalicio de “apostatoj”, de “malfideluloj”, de “ŝijaistaj renegatoj” kiuj batalos kontraŭ ĝi, unue en Irako kaj Sirio, poste en Libio. Ĝia dua projekto estas instigi la plej multajn okcidentanojn kredi ke iliaj islamaj samlandanoj povus esti “kvina kolono” en la ombro, “interna malamiko” en la servo de la mortigistoj.

Milito kaj timo: eĉ apokalipsa celo enhavas parton de racieco. La ĝihadistoj kalkulis, ke la “krucmilitistoj” kaj la “idolanoj” ja povas bombi (“frapi”) siriajn urbojn, regi irakajn provincojn, sed ili neniam sukcesos por la daŭro okupi araban teritorion. La OIŜ cetere kalkulas, ke ĝiaj eŭropaj atencoj incitos la malfidon al la okcidentaj islamanoj kaj ĝeneraligos la policajn disponojn kontraŭ ili. Tio ege altigos ilian venĝemon tiom, ke kelkaj el ili aliĝos al la batalantoj de la kalifejo. Tiuj estos ekstreme malmultaj, certe, sed la janiĉaroj de ĝihadismo ne celas gajni elektojn. Envere, se kontraŭislama partio gajnas ilin, la realigo de ilia projekto des pli rapide progresas.

“Francujo estas en milito”, tuj anoncis la prezidanto François Hollande, parolante al la parlamentanoj kunvenintaj en Kongreso la 16-an de novembro. La prezidanto jam delonge serĉas eblecon engaĝiĝi ĉe la fronto en Sirio kaj eĉ provas pli partoprenigi Usonon. Sed unu el la strangaj flankoj de tiu ĉi afero konsistas en tio, ke s-ro Hollande volas hodiaŭ militi kontraŭ la OIŜ en Sirio, dum antaŭ du jaroj, kun la sama militema obstino, li provis konvinki Vaŝingtonon “puni” la reĝimon de s-ro Baŝar Al-Assad.

Ĉu s-ro Obama tre longe kontraŭos la “stultan militon”, kiun la franca prezidanto postulas? La premo sur Obama estas des pli forta ke la OIŜ sekvas la saman planon kiel Parizo ... Kiel la esploristo Pierre-Jean Luizar antaŭ kelkaj monatoj klarigis, ĉio en unua etapo okazis “kvazaŭ la Islama Ŝtato estus zorge listiginta ĉion kion povas abomeni la okcidentaj publikaj opinioj: atenco al la rajtoj de malplimultoj, al la rajtoj de la virinoj, speciale per trudata edzinigo, ekzekutado de samseksemuloj, restarigo de sklavismo, sen paroli pri la scenoj de senkapigo kaj de amasa ekzekutado”.* Kiam la elmontro de tiu makabra katalogo ne plu aŭ ne tute sufiĉis, la OIŜ decidis mortigi usonan ostaĝon kaj zorge disvastigi la bildojn de la sceno; poste ĝi organizis plurajn mortigajn pafadojn en Parizo. La rebato de la “krucmilitistoj” estis nun urĝa.

*  Pierre-Jean Luizard, Le Piège Daech. L’Etat islamique ou le retour de l’histoire, La Découverte, Parizo, 2015.

Efektive, ŝtatestro estas preskaŭ devigata reagi al tiaj impresaj agoj. La politika premo instigas lin tuj anonci ion, inkluzive kion ajn. Ordoni la detruon de hangaro, de munici-deponejo, bombadon de urbo. Elmontri sian decidemon. Promesi novajn leĝojn ankoraŭ pli severajn, draŝi la “munkenanojn”*. Spici siajn frazojn per militismaj terminoj, paroli pri “sango”, kaj aserti, ke oni estos “senkompata”. Rikolti starajn aplaŭdojn, post dek pliajn poentojn en la opini-enketoj. Fine ĉio ĉi ofte montriĝas malracia, “stulta”; sed nur kelkajn monatojn poste. Kaj la kaptilo de reciproka superado estas pli kaj pli nerezistebla, speciale pri la informado konstanta, anhelanta, freneza, kiam ŝajnas, ke nenia ago, nenia deklaro povas resti sen tuja rebato.

*  Politikistoj, kiuj provas ĉiapreze kompromisi kun la ekstremistoj por konservi la pacon, laŭ la modelo de la angla kaj franca registaro kun Hitlero en Munkeno, kie ili siatempe decidis transdoni la sudetgermanan parton de Ĉeĥoslovakio al la hitlera Germanujo. -vl

En 1991, dum la Golf-milito, la usonaj falkoj riproĉis al la prezidanto George H. Bush ke li ne ordonis al la trupoj liberigintaj Kuvajton plu marŝi ĝis Bagdado. Kvar jarojn poste, la ĉefo de la tiama usona ĉefstabo, la generalo Colin Powell, pravigis ilian reteniĝemon, tute relativan: “Geopolitike, la koalicio, ĉefe la arabaj ŝtatoj, ne volis ke Irako invadiĝu kaj dispeciĝu. [...] Irako fragmentita en sunaistaj, ŝijaistaj kaj kurdaj politikaj entoj ne kontribuintus al la stabileco, kiun ni serĉis en la Proksim-Oriento. La sola rimedo eviti tian sekvon estintus konkero kaj okupado de lando de 20 milionoj da loĝantoj, fare de Usono. [...] Aliflanke, estus naiva esperi ke, se Saddam estus faligita, iraka Thomas Jefferson anstataŭos lin. Ni verŝajne ricevintus ian Saddam kun alia nomo.”* En 2003, s-ro George W. Bush “finis la militan laboron” de sia patro. La novkonservativuloj tiam salutis novan Churchill, la demokration, la kuraĝon. Kaj la generalo Powell certe forgesis relegi sin mem, ĉar li vidis siajn timojn realigitaj de prezidanto, kiun li ĉi-foje servis kiel ŝtatsekretario ...

*  Colin Powell, A Soldier’s Way. An Autobiography, Hutchinson, Londono, 1995.

Oni ofte riproĉis al s-ro George W. Bush lian infanecan kaj kriman simplismon, lian “militon kontraŭ la teroro”. Ŝajnas, ke li trovis heredantojn en Parizo. “Ni revenu al simplaj aferoj, ĵus klarigis s-ro Laurent Fabius, la franca ministro pri eksterlandaj aferoj, kun sia talento de bazlerneja instruisto specialiĝinta pri instruado de etaj infanoj, kiuj ni estas. Daech, tio estas monstroj, sed ili estas 30.000. Se ĉiuj landoj de la mondo kune ne kapablas elradikigi 30.000 homojn, kiuj estas monstroj, tiam en tiu momento oni povas jam nenion kompreni.”* Ni do provu klarigi al li.

*  France Inter, 19-an de novembre 2015.

Ni unue uzi la metaforon pri la fiŝoj en la akvo: la “30.000 monstroj” disponas pri multaj apogoj en la sunaistaj zonoj de Irako kaj de Sirio; la armeoj, kiujn ili alfrontas, estas efektive ofte perceptataj kiel instrumentoj de ŝijaistaj diktatorecoj, ankaŭ respondecaj pri multaj masakroj. Pro tio la OIŜ akaparis plurajn urbojn, kelkfoje sen batali, kiam la soldatoj, kiuj gardis ilin, forĵetis siajn uniformojn kaj siajn armilojn antaŭ ol forkuri. Usono provis financi la trejnadon kaj ekipadon de pli ol 4.000 “moderaj” siriaj batalantoj; nu, laŭ la usonanoj mem, nur “kvar aŭ kvin” estas batalpretaj. La kosto por ili: po pluraj milionoj da dolaroj ... En Mosulo, 30.000 irakaj soldatoj estis venkitaj de 1.000 batalantoj de la OIŜ, kiuj akaparis pli ol 2.000 kirasitajn veturilojn kaj centojn da milionoj da dolaroj, kiuj atendis ilin en la kofroj de la bankoj. En Ramadi la ĝihadistoj ankaŭ venkis la irakajn fortojn dudek-kvinoble pli multnombrajn. La siriaj soldatoj estas elĉerpitaj pro kvar jaroj da milito. Kaj la kurdoj ne volas morti por teritorioj, kiujn ili ne postulas. “En la realo, observas Luizard, la Islama Ŝtato estas forta nur pro la malforteco de ĝiaj kontraŭuloj kaj ĝi prosperas sur la ruinoj de disfalantaj institucioj.”*

*  Pierre-Jean Luizard, v. c.

Sama situacio en Libio. Sub la efiko de emocio kaj sub la egido de sturmduopo konsistanta el s-ro Nicolas Sarkozy kaj Bernard-Henri Lévy, Francujo forte kontribuis al faligo de Muamar Kadhafi. Ĝi imagis, ke ankaŭ tie sufiĉas lasi diktatoron linĉiĝi por ke lia forpaso nasku okcidentecan liberalan demokration. Rezulto: la ŝtato estas dispeciĝinta kaj la OIŜ regas plurajn urbojn de la lando, de kiu ĝi organizas atencojn kontraŭ la najbara Tunizio. Tiom ke la franca defend-ministro koncedas: “Libio multe zorgigas min. Daech instaliĝis tie kaj profitas el la internaj alfrontiĝoj inter libianoj.” Tamen, kalkulas li, “se oni kunigas la fortojn de Tobruko kaj de Tripolo, Daech ne plu ekzistas”* ... La problemo estis tamen jam solvita antaŭ tri jaroj, kiam Bernard-Henri Lévy klarigis: “Libio, male al tio, kion la Kasandr-uloj anoncis, ne disfalis en tri konfederaciajn entojn. [...] La triba leĝo ne regis super la sento de nacia unueco. [...] Nun la fakto estas jena: Libio, kompare kun Tunizio kaj Egiptujo, aspektas kiel sukcesinta printempo ‒ kaj tiuj, kiuj helpis ĝin povas fieri pri sia faro.”* Tiu fiero estas tute prava: krom Bernard Guetta, kiu ĉiumatene en la radio France Inter disvastigas la vidpunkton de la franca ministrejo pri eksterlandaj aferoj,* neniu pli facile mirrakontas ol li.

*  Europe 1, 22-an de novembre 2014.
*  Le Point, 6-an de decembro 2012. En Le Point de la 16-a de novembro 2015, Bernard-Henri Lévy proponis sian “Milito, uzindiko” por Sirio ...
*  “La franca prezidanto proksimiĝis al Ruslando nur post kiam ĝi komplete reviziis sian politikon pri Sirio”, asertis Bernard Guetta la 19-an de novembro 2015. Vd cetere la artikolon de Pierre Rimbert, “Le théorème de Guetta”, Le Monde diplomatique, novembro 2008.

La franca prezidanto nun deziras “grandan kaj unuecan koalicion” kontraŭ la OIŜ. Ĝi necese inkludu la sirian prezidanton. Nu, tiu jam respondas: “Vi ne povas batali kontraŭ Daech kaj samtempe resti aliancano kun Kataro kaj Saud-Arabujo, kiuj armas la teroristojn.”* La rusa prezidanto siavice taksas ke Turkujo, alia supozata membro de la kontraŭ-ĝihadista alianco, “ponardis en la dorson” de lia lando, la 24-an de novembro, per depafo de unu el ĝiaj milit-aviadiloj. Resume, ekde kiam la milito estus gajnita de la diversspeca koalicio, kiun Parizo provas estigi, la demando pri “la tago poste” leviĝus en kondiĉoj ankoraŭ pli danĝeraj ol en Afganujo, en Irako kaj en Libio. En Usono, la novkonservativuloj jam forgesis (ĉu same kiel la franca prezidanto?) ĉiujn ĉi fiaskojn. Tiom ke ili postulas la sendon de 50.000 usonaj soldatoj en la zonojn okupatajn de la OIŜ.*

*  Valeurs actuelles, Parizo, 19-an de novembro 2015.
*  Kp Robert Kagan, “The crisis of world order”, The Wall Street Journal, Novjorko, la 21-an de novembro 2015.

En la lasta numero de la revuo Foreign Affairs, du universitataj specialistoj pri la Proksim-Oriento, Steven Jones kaj Jonathan Stevenson, komencas inventari la kondiĉojn por daŭrema okcidenta milita sukceso en la teritorio, kiun la OIŜ aktuale okupas: apogo de la usona publika opinio, sendo de granda nombro da specialistoj pri rekonstruado, kono de la lokaj socioj, surloka ĉeesto en Irako kaj Sirio de klientoj aŭ de aliancanoj. Poste ili konkludas: “Ĉio ĉi ŝajnas esti bone konata, ĉar temas ĝuste pri la listo de aferoj, kiujn Vaŝingtono ne kapablis realigi dum siaj du lastaj grandaj intervenoj en la Proksim-Oriento: la invado de Irako en 2003 kaj la aerkampanjo kontraŭ Libio en 2011. Por diri tion simple, Usono verŝajne perdus kroman militon en la Proksim-Oriento pro la samaj kialoj pro kiuj ĝi perdis la du antaŭajn.”*

*  Steven Simon kaj Jonathan Stevenson, “Why Washington’s Middle East pullback makes sense”, Foreign Affairs, Novjorko, novembro-decembro 2015.

Francujo, jam peze engaĝita en Afriko, ne estas destinita por gajni “militon” en Proksim-Oriento. La fakto ke la OIŜ deziras logi ĝin en tiun kaptilon ne devigas s-ron Hollande urĝe eniri ĝin kaj en ĝin kuntreni koalicion de landoj multe pli malriskemaj. La terorismo mortigas civilulojn; la milito ankaŭ. La intensigo de la okcidentaj bombadoj en Irako kaj en Sirio, kiu kreos same multajn ĝihadistajn batalantojn kiom ĝi detruas, ne restarigos la integrecon de tiuj ŝtatoj nek la legitimecon de iliaj registaroj en la okuloj de iliaj loĝantaroj. Daŭrema solvo dependos de la popoloj de la regiono, ne de la iamaj koloniaj potencoj, nek de Usono, kiun malkvalifikas samtempe ĝia subteno al la plej fiaj israelaj politikoj kaj la katastrofa bilanco de ĝia milita aventurismo ‒ katastrofa ankaŭ laŭ ĝia propra vidpunkto: per sia invado de Irako en 2003, post subteni dum ok jaroj [la irakan prezidanton] Saddam Hussein en lia milito kontraŭ Irano (pli ol miliono da mortintoj), ĝi transformis tiun landon en aliancanon de Teherano ... Fine, ŝtatoj, kiuj vendas armilojn al la petrol-diktatoraj ŝtatoj de la Golfo, kiuj disvastigis la ĝihadisman salafismon, ne estas kvalifikitaj por paroli pri paco nek por instrui al la araboj la virtojn de plurisma demokratio.

“Kiam ili agas en stabilaj ŝtatoj, kun stabilaj reĝimoj kaj sen la materia subteno de parto de la loĝantaro, observis la historiisto Eric Hobsbawm en 2007, la teroristaj grupetoj estas problemo polica kaj ne problemo milita. [...] Estas komprenebla, ke tiaj movadoj tre nervozigas la loĝantaron, precipe en la okcidentaj grandaj urboj, ĉefe kiam la registaro kaj la amasinformiloj unuiĝas por krei etoson de timo.”*

*  Eric Hobsbawm, L’Empire, la Démocratie, le Terrorisme, André Versaille - Le Monde diplomatique, Bruselo-Parizo, 2009.

Tiu etoso de timo kaj la ripetata kondamno de la “anĝelismo” ebligas kovri la voĉon de tiuj, kiuj rifuzas la senfinan amasigon de senutilaj subpremaj dispozicioj kaj danĝeraj por la publikaj liberecoj (vidu la artikolon de Patrick Baudoin). Disponoj kun gusto de fremdul-malamo, ekzemple al ili aldoniĝas la ebleco forpreni la ŝtatanecon de iuj duŝtatanoj, laŭ la postulo de la Nacia Fronto. Kaj ne nur la urĝostato estis preskaŭ unuanime voĉdonita de la timigitaj parlamentanoj, sed la ĉefministro ankaŭ petis ilin ne submeti al la Konstitucia Konsilantaro la laŭleĝe dubindajn disponojn, kiujn li submetis al ili.

En 2002, s-ro Obama direktis la sekvajn vortojn al tiu, kiun li estis anstataŭonta: “Ĉu vi volas batali, prezidanto Bush? Ni batalu por ke la armilvendistoj en la propra lando ĉesu nutri la sennombrajn militojn kiuj furiozas en la mondo. Ni batalu por ke niaj tiel nomataj aliancanoj en la Proksim-Oriento ĉesu subpremi sian popolon kaj bridi la opozicion kaj toleri la korupton kaj la malegalecon tiom ke iliaj junuloj grandiĝas sen edukado, sen perspektivoj de estonteco, sen espero, fariĝante facilaj rekrutoj por la teroristaj ĉeloj.” S-ro Obama ne sekvis la konsilojn kiujn li donis. La ceteraj ŝtatestroj ankaŭ ne. Domaĝe. La atencoj de la OIŜ kaj la katastrofa eksterlanda politiko de Francujo kondukis al nova “milito”. Sole milita, kaj do anticipe perdita.

Serge HALIMI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La defioj de Aŭn San Su Ĉi

Birmo en kontrolata libereco

En la balotado de la 8-a de novembro, la Nacia Ligo por Demokratio (NLD) de S-ino Aŭn San Su Ĉi gajnis absolutan plimulton de la provizendaj seĝoj en la du ĉambroj de la nacia parlamento, kaj same en dek el la dek-kvar provincaj asembleoj. Sensacia sukceso, sed la militista junto gardas grandegan eblecon por bloki.

Forta per sia impona balota venko, la Nacia Ligo por Demokratio (NLD) de S-ino Aŭn San Su Ĉi povas, la venontan februaron, trudi la kandidaton, kiun ĝi mem elektos, kiel prezidanton de Birma Respubliko (Myanmar). Estos nur necese, ke, laŭ la konstitucio, neniu el la familianoj de la kandidato (gepatroj, geedzo, infanoj kaj ties geedzoj) havas fremdan naciecon. Tia klaŭzo aparte celas S-inon Su Ĉi, kies du filoj estas britaj.

Tiu prezidanto formos la novan registaron sen trakti kun la aliaj politikaj fortoj, kiuj estis preskaŭ tute forviŝitaj de la balota ondego de NLD en la balotado de la 8-a de novembro 2015. El la naŭ-dek du konkurantaj partioj, nur dek-du (inter kiuj dek per platformoj de etnaj malplimultoj) gajnis almenaŭ unu seĝon en la parlamento.

La legado de la politika programo de la NLD montras, ke ĝiaj strategoj tute konscias pri la plejparto de la grandaj defioj, kiujn la lando frontas. Tiu manifesto publikigita iom antaŭ la balotado detale prezentas noblajn celojn kaj komplete precizigas la nunajn defiojn ekonomiajn, sociajn, kaj politikajn. Sed, krom seriozan ekonomian parton, kiun preparis Aŭstraliaj universitatanoj, ĝi enhavas neniun precizan programeron. Ĝi ankaŭ lamas pro manko de leĝproponoj por rapide korekti la malforton de la ŝtato, ties burokratismon kaj mankohavan justicon. Cetere tiuj leĝoj devos konformiĝi al konstitucia ordo decidita de la armeo, kiu trudas multajn limojn al leĝfarantoj (ekzemple la malpermeso endanĝerigi la nacian tutecon, nacian suverenecon aŭ la rolon de la armeo).

Ekzistas unue bezono de justeco. Ekde 2011 la registaro de S-ro Tein Sein parte disbatis la subpreman ilaron, kiun la ŝtato havis de la koloniisma epoko. Pli ol du mil politikaj malliberuloj estis amnestiitaj tuj en aŭgusto 2011, la ŝtata cenzuro estis forigita unu jaron poste, kaj leĝaro pri komunikiloj traktita en la parlamento. Sed restas multaj arbitraj leĝoj: tiu de 1908 pri nepermesitaj asocioj, kiu malpermesas al birmaj civitanoj rilatiĝi kun asocioj konfliktantaj kun la ŝtato, tiu de 1907 pri registrado de la personoj, forme reviziita en 2012 sed plidaŭrigita en sia spirito per projekto antaŭmetita de la ministrejo pri enlandaj aferoj, kontrolata de la armeo, aŭ tiu de 1975 pri la ŝtata sekureco.

De post 1989 tiuj leĝoj estis ofte uzataj kontraŭ la aktivuloj de NLD, kaj restas efika ilo por puni ĉiun homon suspektitan pri rilato kun, inter aliaj, Armeo por Sendependiĝo Kaĉina (ASK), kiu daŭre batalas kontraŭ la birma armeo* . Forta per sia absoluta plimulto NLD povus rekte ektrakti ilin, kiam la nova parlamento kunvenos en la komenco de 2016. Teorie ĉiuj leĝoj estas decideblaj per simpla plimulto. Sed iuj apartenas al sfero rezervita de la armeo (nacia defendo, enlandaj aferoj, landlimaj aferoj), kiu povus aserti pri ilia malkonstitucieco. La venonta konstitucia tribunalo - kies naŭ membroj estos elektitaj de la estontaj prezidantoj de la du ĉambroj kaj de la prezidanto de la lando - eble havos pezan taskon. Se la deputitoj sukcesas iom post iom dismunti tiun leĝaron dum oni liberigas la centon da restantaj politikaj malliberuloj, S-ino Su Ĉi estos certe ja laŭdata.

*  Ribelaj milicioj Palaŭngaj, Kokangaj kaj Rakinaj daŭre militas kontraŭ la birma armeo. Bataletoj ofte okazas ankaŭ kun Armeo de Ŝan Ŝtato-Suda, kiu tamen subskribis en 2012 batalĉeson, kaj kun la grupo Mong-La. Legu André et Louis Boucaud, “Birmo: ambigua rilato kun Ĉinujo”, Le Monde Diplomatique en esperanto, januaro 2012.
La Rohinjoj sen balotrajto

Tamen ŝi tute ne intencas starigi transiran juĝistaron, kiu esploros la dolorigan pasintecon de la diktaturo, kaj juĝos kelkajn generalojn pro iliaj potencotrouzoj kaj aliaj atencoj al homaj rajtoj. Unue ĉar NLD konkrete ne povas - la armeo gardas monopolon de forto-, poste ĉar ŝi mem ne deziras tion: “Ni ne starigos serion de Nurembergaj procesoj, aŭ ion ajn similan”, ŝi diris la morgaŭon de la balotado*. Ĉefe ĉar la lando devas elturniĝi kun justico, kiu daŭre estas tute koruptita.

*  Myanmar election: Full BBC interview with Aung San Suu Kyi, 10-a de novembro 2015, www.bbc.com .

Ankaŭ necesas gajni la pacon. Enlanda milito ankoraŭ daŭras en la lando. La tumulto, kiu skuis la plejparton de la lando dum la balotado de la 8-a de novembro, ne atingis multajn periferiajn zonojn, kies loĝantaroj ne plimulte estas Bamaroj, sed apartenas al etnaj malplimultoj: Kokangoj, Kaĉinoj aŭ Palaŭngoj. La balotado ne okazis en pli ol ses cent kantonoj, kaj sep seĝoj restos sen deputitoj en la nova nacia parlamento*.

*  Inter 80 000 kaj 150 000 voĉdonantoj el 32 milionoj registritaj de la balotkomisiono ne povis partopreni pro armitaj konfliktoj.

Ekde la unuaj paĝoj, la manifesto de NLD laŭdas interetnan dialogon. Sed pluraj obstakloj stariĝas. Unue, ĉiu politika diskuto postulas marĉandadon kun la armeo, kiu partoprenas ĉiujn kurantajn konfliktojn, ĉu per siaj batalionoj sur la frontlinio kontraŭ la ribeluloj Kaĉinaj, Kokangaj aŭ Palaŭngaj, ĉu per la decidigaj ministrejoj, kiujn ĝi kontrolas pro la konstitucio de 2008: nacia defendo, enlandaj aferoj kaj landlimaj aferoj. S-ino Su Ĉi eble provos komenci traktadon inter la plimulto, kiun ŝi reprezentas kaj la etnaj malplimultoj, same kiel ŝia patro, generalo Aŭn San, proponis antaŭ ol esti murdita en 1947. Sed ŝi ne havos ĉiujn atutojn en siaj manoj, kaj eĉ ne povos akiri kompletan situacistaton pri la kurantaj konfliktoj.

Cetere, ekzistas vicoj da etnaj kaj periferiaj agantoj kun kiuj NLD neniam diskutis, aŭ nur tre iomete. Malnovaj rilatoj, kvankam ne tute amikaj, estis teksitaj inter NLD kaj la ribeluloj de ASK aŭ de Karena Nacia Unuiĝo (KNU). Sed kiel S-ino Su Ĉi povos strikte trakti kun lokaj ĉefoj kaj aliaj regionaj fortuloj kvazaŭ sendependaj Kokangaj kaj Ûaaj, kun Armeo de Ŝanaj Ŝtatoj-Nordaj (ASS-N), kun la milicio de Mong La, kiu regas multajn teritoriojn landlimajn de Ĉinio, aŭ kun Demokrata Karena Bonvolema Armeo (DKBA), bone instalita en siaj fortresejoj proksimaj al la Tajlanda landlimo*? Fine NLD bezonos grandan politikan lertecon por preteri la daŭran malfidon de la politikaj elitoj de la etnaj malplimultoj - kies plejparto de deputitoj estis neniigitaj dum la novembra balotado.

*  Legu André et Louis Boucaud, “En Birmanie, des élections au bout du fusil”, Le Monde diplomatique, novembro 2009.

Jen alia granda defio: ekde sia sendependiĝo, en 1948, Birmo neniam sukcesis pensi sin mem, kiel nacion*. La incitoj inter politika kaj kultura centro ĉefe bamara kaj periferio regata de multegaj malplimultoj, kiu restis for el evoluo de la lando, daŭre estas la ĉefa fonto de la enlanda milito. La venonta registaro devos ektrakti la demandon pri federaciismo, pri partigo de regado kaj de riĉofontoj inter centralizema landocentro kaj regionoj, kiuj aspiras pli grandan memregadon. Ĝi poste devos ektrakti la demandon pri civitaneco: kiu estas Birmano? Kiu ne estas? Kio estigas la Birman “nacion” kaj kunigas la nunajn Birmanojn? Debato atendita de longe povus komenciĝi kun politikaj elitoj, intelektuloj, estroj de grandaj asocioj kaj simplaj civitanoj. La lukto kontraŭ aŭtoritatismo kaj militismo, kiu arigis grandan parton de la loĝantaro malantaŭ la simbola S-ino Su Ĉi de post ŝia reveno en la landon en 1988, ne plu sufiĉas.

*  Legu “Désunion nationale en Birmanie”, Le Monde diplomatique, decembro 2012.

La restariĝo de politika sistemo relative liberala, eĉ demokrata, ne aŭtomate solvos la etnan kaj nacian demandon stariĝintan de post la sendependiĝo. Sed nenio montras, ke NLD prepariĝas debatigi tion, tiom frue post la perfortaj okazaĵoj inter budhanoj kaj islamanoj en 2012 kaj 2013. La reapero de ekstremisma kaj kontraŭislama budhismo, tamen tre loka, kunligita al naciisma kresko de la etno Rakina, kiu opinias sian memecon minacita pro la demografia kresko de la islamaj loĝantoj en la okcidenta parto de la lando, la Rohinjoj, remetis le religion en la centro de la Birma politika spaco. En gazetara konferenco okazinta la hieraŭon de la balotado, S-ino Su Ĉi petis de la fremdaj ĵurnalistoj, ke ili “ne troigu” la problemon pri Rohinjoj, dum al tiu sunaisma malplimulto, pli apartigita kaj subpremita ol iam antaŭe* , la aŭtoritatuloj, por la unua fojo de post la sendependiĝo, malhavigis la balotrajton.

*  Legu Warda Mohamed, “Des apatrides nommés Rohingyas”, Le Monde diplomatique, novembro 2014.

En la ekonomia kampo, malgraŭ siaj grandegaj homaj kaj naturaj riĉaĵoj - lignoj, gemoj, gaso - la lando daŭre estas evolulando*. La venonta registaro devos elturniĝi per nacia ekonomio, kiu enhavas la kreskemajn ĝermojn de malegaleco kaj korupto. La novaj leĝfarantoj havos la malfacilan taskon reformi la ekonomian kampon, dum la grandaj konzernoj konstruis siajn riĉaĵegojn sur naturaj riĉofontoj, grundproprieto kaj komerco. Post la forlaso de la “birma vojo al socialismo”, en 1988, ia senleĝa kapitalismo, tamen limigita, disvolviĝis ĉirkaŭ kelkaj nababoj, proksimuloj de la militista reĝimo, la t.n. cronies. Dum la jaroj 1990-aj kaj 2000-aj tiu sistemo fortikiĝis pro la absoluta estriĝo de la armeo super ekonomio kaj grundhavo, ankaŭ pro la izoleco de la lando pro internaciaj punoj.

*  La malneta enlanda produkto por loĝantoj estas po 1270 usonaj dolaroj.

De post la malfermiĝo, kiu sekvis la finon de la internaciaj punoj en 2012, tiu nepotisma strukturo iom post iom transformiĝas al vasta oligarkio, kiu estas malfacile disbatebla per leĝfaroj. La manifesto de NLD promesas prioritatigi agrokulturan disvolviĝon kaj impostan stabilecon. Redoni la konfiskitajn kampojn al senhavigitaj kamparanoj ne estos facila tasko, kiam ne ekzistas lojala trudodeviga aparato. Kaj enspezi impostojn, kiam la plimulto de Birmanoj neniam tion pagis antaŭe, estos egale malfacila tasko. Kaj se temas doni elektron al pli ol la duono de la loĝantaro, kiu ne havas ĝin, simpla leĝo ne sufiĉos, des pli, ke popolopinio regule kaj pasie mobiliziĝas kontraŭ projektoj de hidroelektraj baraĵoj financitaj de fremduloj, ĉefe ĉinoj. La persistema koruptado estas parto de la ĉiutaga pejzaĝo de la Birmanoj, kaj la estonta registaro ne povas kalkuli kun trudaj ŝtataj rimedoj por ĉesigi ĝin.

Fine, restas labortasko, kiu ŝajnas kvazaŭ nesuperebla: starigo de paca rilato, bazita sur fido, inter civilaj kaj militistaj potencoj. En la venontaj jaroj la Birma armeo verŝajne restos politika aganto komplete aŭtonoma, kaj neniu el ĝiaj estroj montras intencon ŝanĝi ĝin al neŭtrala institucio sub civila kontrolo. De kvin-dek jaroj, la armeaj ideologoj, same kiel ĝiaj sinsekvaj estroj kaj instruistoj de ĝiaj akademioj proklamas, laŭ la maniero de Ludoviko-la 14-a: “La ŝtato, mi estas”.

Necesos ja pli ol areto da reformoj por ŝanĝi tiun vidpunkton. S-ino Su Ĉi do devos trakti kun la armeĉefo, generalo Min Aŭn Lain, kaj lia posteulo - se estos posteulo en la venontaj monatoj. Tre baldaŭ, ekde la unuaj kunvenoj de la parlamento en la komenco de la venonta jaro, la debatotaj subjektoj ebligos scii ĉu NLD estas preta provoki tutan krizon kun la armeo, de nun ĝia ĉefa oponanto, ĉar ĝi konstitucie disponas kvaronon da parlamentaj seĝoj.

Serĉante aliancanojn

Por starigi senprecedencan demokratigon, sur kiu NLD povas apogi sin? S-ino Su Ĉi ja havas sian prestiĝon, konfirmitan de la popola mandato. Tamen la Birma politika, kultura, ekonomia, socia pejzaĝo estas multe pli bunta ol tio, kion montris la ununoma, unuraŭnda balotsistemo heredita de la Britoj. Plimulto da ŝtatoficistoj verŝajne subtenis “la Sinjorinon” la 8-an de novembro, laŭ la larĝa venko de ŝia partio en la ĉefurbo Nejpido. Sed tio ne signifas, ke la klientaj rilataroj de la ŝtata burokratio, infektitaj de aktivaj aŭ eksaj militistoj, kiuj okupas ties altrangajn postenojn, povos efektivigi la venontajn reformojn. La ne-registaraj organizaĵoj, kiuj okupiĝas pri etnaj, sociaj kaj mediaj aferoj estos gravaj aliancanoj, sed ili ankaŭ povos iĝi malhelpantoj, ĉar ili povas kritiki la regantan partion kaj S-inon Su Ĉi pro tio, kion ili ne faros, aŭ malbone, aŭ neinterkonsente faros.

NLD povas konsideri kunagi kun eksuloj de la antaŭa reĝimo, aŭ kun civiluloj kaj universitatuloj kunelektitaj de tiu lasta post 2011, kaj ankaŭ kalkuli kun la reveno de ekzilitaj politikuloj, kiujn prezidanto Tein Sein amnestiis. Fine, la ekstera mondo, kaj precipe la okcidentaj landoj, kiuj laŭdis ĝian venkon, subtenos ĝin. Por bono, same por malbono, ili verŝajne montros malavarecon al estonta registaro. Sed S-ino Su Ĉi ankaŭ promesis malpliigi dependiĝon de fremda helpo, kaj montriĝis iom kolerigita, ĉi lastajn monatojn, de la kvazaŭ klaraj kritikoj de okcidentuloj pri la malgraveco per kiu ŝi traktis la situacion de Rohinjoj. Tiom multaj dilemoj kaj defioj povas malhelpi rapidan marŝon al demokratio.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La reveno de uzuro en socio plagata de enŝuldiĝo

Usono kaj la arto eltordi monon el la malriĉuloj

Estas preskaŭ neeble vivi en Usono sen kontrakti pri kredito. Kiam iliaj klientoj luktas por repagi siajn pruntojn, bankoj pliigas la punojn pro nepago... kaj ankaŭ siajn profitojn. En iuj malriĉaj kvartaloj, tamen, ili rifuzas malfermi filiojn. Tiuokaze, la lokuloj devas sin turni al “predaj pruntistoj”.

Ĉe la giĉeto de check casher (ĉekmonigejo) sur Broadway, strato de centra Brooklyn sub la ombro de la supertera fervojo de Novjorko, Carlos Rivera petas pli da tempo. “No tengo los 10 pesos” (“mi ne havas la dek dolarojn”) li diras al la dungito malantaŭ la vitro. En Brooklyn, ĉi tiaj butikoj estas ĉie: la laŭfaka telefonlibro enhavas 268. Ili rekoneblas per siaj buntaj kadukaj fasadoj, siaj neonlumoj, la dolaro-insigno kaj la vorto “Kontantaĵo” sur la fenestroj. Krom monĝiroj, ili monigas ĉekojn por lokuloj kiuj ne havas bankokonton: oni monigas la sumon kontraŭ makleraĵo (ĉirkaŭ 2% por ĉiu cento da dolaroj, plus diversaj depagoj). Ili ankaŭ proponas tre mallongatempajn monpruntojn je tre altaj interezaj procentoj.

Ĉi tiuj miloj da butikoj konsistigas potencan plurfacetan financan industrion tutlandan kiun oni nomas per la komuna termino predatory lenders (predaj pruntistoj). La kromnomo reflektas ilian agresan komercan modelon: ili neniam delasas depruntinton, kiu ofte devas repagi prunton per nova prunto.

Pli da ĉekmonigejoj ol da Mcdonald’s

Malgraŭ sia grandega sukceso, ĉi tiuj senskrupulaj pruntistoj ne havas bonan reputacion en la usona gazetaro kaj la individuaj ŝtatoj provas limigi iliajn praktikojn. La plej katastrofa financa produkto estas malpermesita en Nov-Jorkio, sed estas laŭleĝa en Kalifornio: la payday loan (salajrotaga monprunto), ekstreme mallongatempa prunto (maksimume dek kvin tagojn) kiun oni repagas en la salajrotago kun alta interezo. Ĉi tiel, kliento povas ricevi monprunton de 300 dolaroj por kiu li repagos 346 dolarojn en la tago kiam li ricevos sian salajron.

Ĉi tiu industrio, kiu ne ekzistis antaŭ dudek jaroj, pasintjare produktis profiton de 46 miliardoj da dolaroj. Nun estas en Usono pli da “rabemaj pruntistoj” ol da butikoj Mcdonald’s kaj Starbucks entute. La Center for Responsible Finance (Centro por Respondeca Monpruntado, CRL), kiu respondecas pri la eltrovado de financaj misuzoj, estis starigita en 2002. En tiu jaro ĝi taksis ke ĉi tiaj monpruntoj kostis 9,1 miliardojn da dolaroj da diversaj interezoj kaj da ekzekucioj en kazoj de nerepagoj de monpruntoj. Dek tri jarojn poste, la Centro nun agnoskas ke ĝi ne povas kalkuli ilian efikon: “La totalo egalas kelkcentojn da miliardoj da dolaroj” ĝi avertis en junio. “Ĉi tio multe pezas sur la vivoj de milionoj da usonanoj, sed ankaŭ sur la tuta lando*.”

*  ’The cumulative costs of predatory practices’, Center for Responsible Lending, Durham, junio 2015.

Malriĉulo en Usono jam pagas pli por ĉio: ĉiutagaj servoj, nutraĵo, asekuro*. La koncepto de “punoj por malriĉeco” ne estas nova: David Caplovitz teoriadis pri tio en 1967 en sociologia studo kiu fariĝis klasikaĵo, The Poor Pay More (La malriĉuloj pagas pli)*. Lia analizo restas trafa. Earl Blumenauer, deputito por Oregono en la usona Ĉambro de Reprezentantoj, avertis en 2009 ke “la malriĉuloj pagas pli por (litro da) lakto kaj por loĝejoj de pli malalta kvalito”. La 37 milionoj da usonanoj kiuj vivas sub la oficiala mezuro de malriĉeco, kaj la aliaj 100 milionoj klopodantaj por eniri la mezklasanaron, “pagas pli por aferoj kiujn mezklasa usonano rigardas kiel nerimarkindajn*. Unu ekzemplo inter multaj: laŭ raporto de la organizaĵo de konsumantoj Consumer Federation of America, la kotiztarifoj de la ĉefaj aŭtomobil-asekuraj firmaoj atribuas pli da graveco al la nivelo de edukado de siaj klientoj, kaj la tipo de laboro kiun ili faras, ol al kiel sekure ili stiras aŭton. En du trionoj de la kazoj ekzamenitaj, la “malriĉaj aŭtistoj kun dosiero de bona aŭtostirado pagis pli (je ĉirkaŭ 25%) ol riĉaj aŭtistoj kiuj kaŭzis akcidenton.”*Oni devas esti riĉa por vivi malriĉeThe Washington Post ironie rimarkis*, identigante la malgravajn aferojn en la vivo kiuj punas senmonajn laboristojn: tempo perdita irante diversloken, atendovicoj por servoj de pli malalta kvalito, ktp. Ĉio sen marĝeno por libertempo aŭ por eraro.

*  Vidu Serge Halimi, ‘Pauvreté à l’américaine dans l’autre Californie’, Le Monde Diplomatique, septembro 1988.
*  David Caplovitz, The Poor Pay More: Consumer Practices of Low-Income Families, Free Press, Novjorko, 1967.
*  DeNeen L. Brown, ‘The high cost of poverty: Why the poor pay more’, The Washington Post, la 18a de majo 2009.
*  ’Largest auto insurers frequently charge higher premiums to safe drivers than to those responsible for accidents’, Consumer Federation of America, Vaŝingtono, la 28a de januaro 2013.
*  DeNeen L. Brown, ‘The high cost of poverty’, supre citita.

Ĉi tiuj strikte regataj vivoj foje transformiĝas en tragedion. Kiel tiu de Maria Fernandes, kiu mortis en septembro 2014 en sia aŭto en aŭtoparkejo de la ŝtato New Jersey. Dungito dum kvar jaroj de la ĉeno de rapidmanĝejoj Dunkin’ Donuts, ĉi tiu 32-jaraĝulino laboris en tri laborpostenoj (posttagmeza, nokta kaj semajnfina) ĉe tri diversaj firmaoj por eduki sian filinon kaj perlabori la tiaman minimuman salajron en New Jersey: 8,25 dolarojn hore. Ŝi pagis 550 dolarojn monate por meblita apartamento kie ŝi dormis nur tre malofte. Anstataŭe, ŝi ripozis en sia aŭto dum la motoro kaj klimatizo funkciis por malvarmigi la internon kaj tial ŝi tenis ujon da benzino sur la malantaŭa sidloko. La ujo estis akcidente faligita dum unu el ŝiaj dormetoj, disvastigante toksan haladzon kiu sufokis ŝin. Proparolanto por Dunkin’ Donuts laŭdis ŝin en komunikaĵo, nomante ŝin “modela dungito”*.

*  Rachel L. Swarns, ‘For a worker with little time between 3 jobs, a nap has fatal consequences’, The New York Times, la 28a de septembro 2014.

Ankoraŭ ĉe la ĉekmonigejo en Brooklyn, la komizo proponas aranĝon al s-ro Rivera: la repago de la ŝuldo povas atendi ĝis morgaŭ. Ŝi nomas lin per lia antaŭnomo; evidente li estas regula kliento. Trankviligite, li faras nelongan telefonvokon, promesante anglalingve repagi al la kunparolanto. Poste li ekiras, puŝante aĉetĉareton laŭlonge de la stratoj. Li plenigas ĝin per boteloj por reciklado; la repago en la ĉirkaŭaj superbazaroj estas 10 cendoj por botelo. Li ankaŭ iom enspezas per laŭokaza laboro nedeklarita “en konstruado”. Li estis banka kliento, iam; li jam ne memoras kiam.

Tradiciaj financaj institucioj havas malpli da filioj en malriĉaj kvartaloj. En Stuyvesant Heights, la kvartalo de s-ro Rivera, estas nur du bankoj por 85 000 loĝantoj: banka dezerto, unu el 650 en la lando*. En kapturna paradokso, Stuyvesant Heights situas je dek metrostacioj disde Wall Street, la neŭrocentro de la tutmonda financo. “La bankoj diras, ke ne valoras la penon malfermi filiojn en malriĉaj lokoj” klarigas Lisa Servon, profesoro pri la urba politiko ĉe la New School en Novjorko. “La lokuloj pli estas ŝarĝo ol fonto de profito. Ili ne deponas monon kaj pasigas tro da tempo ĉe la giĉeto. La bankoj volas la malon: klientoj kiujn ili neniam vidas, kaj kiuj deponas monon.”

*  Russell D. Kashian, Ran Tao and Claudia PerezValdez, ‘Banking the unbanked: Bank deserts in the United States’, University of Wisconsin, Madison, 2015.

En malriĉaj kvartaloj, la bankojn anstataŭis ĉekmonigejoj, bazante siajn komercajn modelojn sur servo al lokuloj, diversigo de servoj (vendoj de antaŭpagitaj SIM-kartoj, loteriaj biletoj ...) kaj deprenante procentaĵon de ĉiu transakcio. “La bankoj volas ununuran riĉan klienton kun miliono da dolaroj; ni, niaflanke, volas unu milionon da klientoj kun unu dolaro” diras klare kaj nete Joe Coleman, prezidanto de RiteCheck, granda entrepreno kun dek du filioj en The Bronx kaj Harlem*. Por la malriĉuloj, ĉi tiuj lokoj estas la lasta rimedo antaŭ ol ili sin turnas al neformala depruntado de stratuzuristoj, sin elmetante al granda risko, ekster ajna jura kadro. Ĉi tiuj uzuristoj, kun ligiloj al krimuloj grandaj kaj malgrandaj, sin turnas al perforto por repagigi al si la monon depruntitan plus interezon.

*  Lisa Servon, ‘The high cost, for the poor, of using a bank’, The New Yorker, la 9a de oktobro 2013.

Profesoro Servon ankaŭ notas, ke komunumoj de enmigrintoj en Novjorko, precipe hispanidoj, sed ankaŭ senegalianoj kaj araboj, kunportis kun si neformalan metodon de nulinterezaj etkreditoj. La principo estas simpla: grupo de konatoj kontribuas malgrandan sumon al komuna kaso. “Ĉiusemajne, laŭvice, alia investanto ricevas la monon en la kaso” diras la profesoro, kiu studas ĉi tiujn cirklojn de alternativaj pruntedonoj sed ne povas taksi iliajn nombrojn aŭ eĉ ilian ekonomian gravecon.

Kvankam Chase kaj Bank of America ne interesiĝas pri la malriĉuloj, la malo ankaŭ estas vera, laŭ la esploroj de Servon. “La malriĉuloj preferas ĉekmonigejojn ĉar la bankoj pagigas eĉ pli pro siaj krompagoj pro malfruaj repagoj kaj aliaj depagoj” ŝi klarigas. Bankoj estas pli monavidaj kaj ne ofertas mallongatempajn etpruntojn adaptitajn al iliaj bezonoj. Ĉiu banko disponas arsenalon el 49 eblaj sankcioj por kuranta konto; simpla retrato, kiu superas la permesitan superkrediton, povas sekvigi kaskadon da punoj. La Federal Deposit Insurance Corporation estas la ŝtata agentejo kiu kontrolas la bankojn. Laŭ statistiko kiun ĝi ricevis de la dek plej grandaj usonaj bankoj, duono de superkreditoj estas por sumoj malpli ol 36 dolaroj. Kaj se oni rigardus la superkreditojn kiel mallongatempajn pruntojn, la interezo atingus la apenaŭ kredeblan indicon de 5000% ĉiun jaron.

En 2011, usonaj bankoj akiris profiton de 38 miliardoj da dolaroj nur el la interezoj kiujn ili pagigis*. “Ili fariĝas pli altekostaj” diras Servon. “La financa malstabileco de usonanoj estas kreskinta; iliaj enspezoj fariĝis fluktuemaj. Oni laboras en kelkaj laborpostenoj dum kelkaj horoj tie kaj tie. La salajroj varias de monato al monato. Oni ne povas antaŭkalkuli sian estontan enspezon. Mono regule mankas, sekve punoj amasiĝas.” Nemalofte oni renkontas iun, kiu ĝuis stabilan salajron antaŭ la financa krizo, kaj kiu nun havas du nekonstantajn partatempajn laborpostenojn kun laŭhora salajro. La kostoj de sanzorgo, edukado kaj infanzorgado estas eksplodintaj kaj “dungantoj proponas malpli da socialaj subvencioj dum usonanoj alfrontas pli altajn kostojn. Mankas marĝeno por eraro. Jen la koro de la problemo.

*  ’Graphic: Checking account risks at a glance’, The Pew Charitable Trust, Filadelfio, 2011.

Enŝuldiĝinta usonano estas normala usonano kiu faras repagojn akurate. Preter la radaro de la banka sistemo, preskaŭ dek milionoj da usonaj familioj ne havas ilon por ĝui konvenan socian rangon en Usono: credit rating (kreditotakso). Ĉi tiu tricifera numero kutime komenciĝas je 300 (tre malriĉa) kaj atingas maksimume 850 (tre bona), kun variantoj inter 100 kaj 990 laŭ la pruntedona institucio. Ĉi tiu propra identigilo fariĝis tiel grava kiel socialasekura numero. Nekonata en Francio, la kredita dosiero havas profundan influon sur la vivoj de usonaj civitanoj.

Ĝi atestas ke ŝuldoj estas pagitaj akurate kaj ke oni estas sufiĉe fidinda por deprunti monon. Komence uzita nur de bankoj por pruntedoni hipotekajn kreditojn, la kredita dosiero povas esti konsultita de komercaj entreprenoj, asekuraj kompanioj, luigantoj antaŭ ol luigi nemoveblaĵon, kaj eĉ de eventualaj dungantoj. Bona takso estas fieraĵo. Ĝi eĉ aperas en enretaj svatretejoj kie ĝi ebligas juĝi ĉu via financa situacio estas tiel sana, ke interparoli kun vi valoros la penon.*. Posttempa fakturo havas tujan efikon sur ĝin; se problemoj amasiĝas, ĝi plonĝas, kaj la bankoj alprenis al si la rajton laŭmezure pliigi siajn interezajn procentojn.

*  ’Where good credit is sexy!!’, Www.creditscoredating.com

La plej ekstrema sankcio estas la ekskludo de la banka sistemo pro tio, ke oni ne sukcesis akumuli kreditan poentaron: tiam, oni fariĝas credit invisible (ekskludita de la kredito). Pordoj fermiĝas; la vivo fariĝas pli altekosta kaj pli komplika. Laŭ raporto de la Consumer Financial Protection Bureau, agentejo de la federacia registaro, 30% de la loĝantaro en malriĉaj kvartaloj estas ekskluditaj de la kredito. Tutlande, ĉi tiu honta statuso pli efikas sur nigrulojn kaj hispanidojn: 15% el ili, kompare kun 9% el blankuloj kaj azianoj*.

*  ’Data point: credit invisibles’, Consumer Financial Protection Bureau, majo 2015, www.consumerfinance.gov

Eŭropo favoras monŝparojn; male, la usona socio forte instigas al monpruntado*. La ŝuldoj de familioj konstante pligrandiĝas. Ne esti enŝuldiĝinta estas signo de nebona financa sano. Aktuale, ĉiu familio mezume disponas ok kreditkartojn kaj, laŭ The Urban Institute, vaŝingtona centro de esploro pri publikaj politikoj, la mezuma konsumkredito estas USD 15 000 por unu familio.

*  Vidu Christopher Newfield, ‘La dette étudiante, une bombe à retardement’, Le Monde Diplomatique, septembro 2012.

En la finaj jaroj de la 1980aj jaroj okazis evento kiu kviete sed radikale transformis iujn malnovajn ekonomiajn strukturojn*: la malreguligo de la limo de uzuro, tio estas la forigo de maksimumoj por bankaj interezprocentoj. Tio ebligis ke granda nombro de usonanoj povu ricevi kreditojn; siavice, bankoj akiris la rajton fiksi interezajn procentojn kun preskaŭ tuta manko de malkaŝemeco. La nombro de propraj bankrotoj eksplodis kaj konsumkreditoj atingis nivelojn neviditajn depost la Granda Depresio. “Ĝi estas la sola industrio kiu povas agi tiel ĉi*, protestis Elizabeth Warren en 2004. Eminenta ano de la maldekstrularo de la Demokratia Partio, dum sia tuta politika kariero s-ino Warren kondamnis la misuzojn de la kredita industrio. En 2010, post la financa krizo, ŝi respondecis pri la kreo de la Consumer Financial Protection Bureau (Buroo de Financa Protekto por Konsumantoj). Ŝi estas delonge instruinta financan juron ĉe Harvard University. Por ilustri la mankon de malkaŝemeco de la banka industrio, ŝi mem diras ke ŝi ne povas kalkuli la interezon de la kreditoj pri kiuj ŝi kontraktis.

*  Usonaj leĝoj pri uzuro derivas de la angla kutimjuro. Kp. Steven Mercatante, ‘The deregulation of usury ceilings, rise of easy credit, and increasing consumer debt’, South Dakota Law Review, Vermillion, 2008.
*  ’Frontline’, PBS, la 23a de novembro 2004.
Ŝuldoj por certigi la necesaĵojn de la vivo

La mezklasanoj, kaj tiuj kiuj klopodas por aliĝi al ili, ankoraŭ estas la ĉefa fonto de profito por la bankoj pro la problemoj alfrontataj de depruntintoj pri la repago de iliaj kreditoj kaj pro la punoj kiujn ili amasigas. Laŭ s-ino Warren, estas ĉi tiuj klientoj kiuj vivtenas la kreditan industrion, “klientoj en financa malfacileco, baldaŭ bankrotontaj; tiuj, kiuj povas fari nur la plej minimumajn interezopagojn ĉiumonate kaj kiuj foje pagas malfrue aŭ kelkokaze subskribas nekovritan ĉekon aŭ maltrafas templimon de tempo al tempo ... *.

*  Samloke.

Al ĉi tiu kategorio apartenas Claire Shrout, edziniĝinta flegistino kun du infanoj en Oregono. Neantaŭvidita malbonokazo elreligis la vivon de ŝia familio: ŝia edzo estis trafita de kancero kiam ŝi estis graveda kun sia dua filo. “Mia edzo estis ĵus fininta sian ĥemioterapion kiam mi naskis la bebon” ŝi diris. Ŝi neniam havis sufiĉe da ŝparmono por kazoj de urĝa neceso pro kreditoj pri kiuj ŝi kontraktis kiam ŝi estis studento kaj kiuj kostas “milojn da dolaroj ĉiumonate”. Ŝia edzo devis rezigni sian laborpostenon pro sia malsano, kaj ankaŭ ŝi devis ĉesi labori dum kvar monatoj. “Sen enspezo, ni devis deprunti por pagi la koston de kuracaj elspezoj kaj niaj ĉiutagaj necesaĵoj. Por repagi la unuan krediton, ni kontraktis pri dua. Por pagi la duan, pri tria ... Jen kiel komenciĝis la problemo. Nur por vivi.

Malsano de edzo aŭ edzino, malstreĉa transmisia rimeno de aŭto, kredito pri kiu oni kontraktis en sia junaĝo kaj kiun oni ankoraŭ devas repagi: la perspektivo de bankrotiĝo fariĝas pli kaj pli reala, interalie ĉe la mezklasanoj. Por la kredita industrio, ges-roj Shrout estas perfektaj klientoj. S-ino Shrout diplomiĝis ĉe la Universitato de Oregono en la 1990aj jaroj. La studpagoj estis “tre malaltaj, precipe kompare kun nun.” Komence de la lernojaro, sur la gazonoj de la universitatejo, ŝi memoras grandajn tendojn kie reprezentantoj de la kreditkartaj firmaoj ofertis siajn kartojn al studentoj en festa atmosfero. “La reprezentantoj estis junaj kiel ni, ili portis buntajn t-ĉemizojn. Se oni registriĝis por kreditkarto, oni gajnis senpagan manĝon aŭ flugdiskon. Estas stulte, sed kiam oni havas 17 jarojn, estas ebriige. Oni diras al si ke oni povas fari ion ajn laŭvole per fingroklako: oni nepre perlaboros sufiĉon poste por pagi la koston de ĉio ...”. Dum kvar jaroj kiel studento, ŝi registriĝis por kvin diversaj kreditkartoj. “Tio fariĝis metodo por solvi problemojn.” Kiam ŝi edziniĝis en la aĝo de 28 jaroj, ŝia salajro estis USD 25 000 ĉiujare, sed ŝi estis amasiginta ŝuldojn de 13 000 dolaroj; ŝia edzo ŝuldis 8000 dolarojn.

La gepatroj de s-ino Shrout edukiĝis ĉe la universitato Boston College, “sed neniu el ili kontraktis pri kredito por kovri la studpagojn kiel oni nun regule faras.” Ŝia patro povis fari siajn pagojn per laborposteno ĉe benzinejo kaj per stipendio. Kontraste, je la komenco de la lernojaro en 2015, unu jaro da studado ĉe Boston College kostis 48 540 dolarojn, aŭ 62 820 dolarojn kun ĉambro ĉe la universitatejo, laŭ ĝia retejo.

Usonaj familioj kontraktas pri kreditoj ne por pagi la koston de naĝbaseno aŭ ĵipo, sed por certigi la fundamentojn: loĝejon, sanon, aŭton, edukadon, asekuron. “En aliaj pli bone organizitaj landoj, oni ne havas sanŝuldojn aŭ superlernejajn ŝuldojn” lamentas s-ino Shrout envie. “Se mi estus patrino en Svedio, nia historio estus tute alia kaj mi havus pli ol dek tagojn da forpermeso pro patriniĝo. Mi ne volas kulpigi la socion aŭ la kreditajn agentejojn; mi kundividas parton de la respondeco. Sed en Usono, gejunuloj estas pli elmetataj al ŝuldoj ol aliloke. Ili estas solaj. Tio malfermas la pordon al riskaj situacioj. La tuta sistemo povas fariĝi preda.

Monŝuldoj, kiel tiuj de s-ro Rivera kaj s-ino Shrout, estas riveretoj kiuj, naciskale, formas la grandan riveron de kreditoj kiu ŝvelis je 22% en la lastaj tri jaroj. En 2014, la konsumkredito eĉ atingis rekordan alton de 3,2 miliardoj da dolaroj.

Maxime ROBIN


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

De Burundo al Kongo Brazavila

En Afriko revenas dumvivaj prezidantoj

Demokratio progresas ĉie en Afriko. Tamen, malnovaj kutimoj persistas en pluraj landoj: en internacia indiferento, ŝtatestroj senhonte manipulas la Konstitucion por plilongigi sian regadon. Tiuj elektitaj diktatoroj troviĝas ĉefe en franclingva Afriko, pro peza akumulado de handikapoj.

KIOMA MANDATO, aŭ kioma puĉo? La temo apartenas al la politika krimeco, kiel montras la konstitucia referendumo de la 25-a de oktobro en Kongo-Brazavila, plena je incidentoj kaj bojkotita de la opozicio. Reganta de 1979 — kun kvinjara interrompo de 1992 ĝis 1997-, la prezidanto Denis Sassou-Nguesso decidis plilongigi sian regadon. Akirita per dubindaj rimedoj, tiu konstitucia aranĝo, preskaŭ puĉo, ebligas al li kandidati por tria mandato. En Burundo, lia samrangulo Pierre Nkurunziza permesis al si trudi sin perforte, en julio 2015, post du mandatoj, kaj li eĉ ne donis al si la penon modifi la fundamentan leĝon. Li organizis sian propran reelekton, energie subpremante la opozicion, la gazetaron kaj la defendantojn de la homrajtoj, kiuj postulis respekton de la Konstitucio de 2005. Tiu teksto estas des pli grava, ke ĝi devenas el la pacinterkonsentoj, kiuj finis dekjaran internan militon. La signalo donita de Burundo anoncas la venontan krizon minacantan la tutan centran Afrikon kaj la regionon de la Grandaj Lagoj, kie ekzistas samaj tentoj.

Prezidanta elekto estas planita fine de 2016 en Demokrata Respubliko Kongo (DRK), najbaro de Burundo. Ankaŭ la prezidanto Joseph Kabila alvenas al la fino de sia dua mandato, sen diri klare ke li pretas transdoni la regadon. Modifo de la Konstitucio montriĝas malfacila ankaŭ por li, pro la samaj kialoj kiel en Burundo: la nuna fundamenta leĝo devenas el pac-interkonsento longe intertraktita post la du kongolandaj militoj (1997-2002)*. Krome, s-ro Joseph Kabila estis reelektita en 2011 per baloto, kies rezultoj ne estis agnoskitaj de la opozicio. En januaro 2015, popolribeloj okazis en Kinŝaso kontraŭ revizio de la elekto-leĝo postulanta popolnombradon de la loĝantaro. Tiu giganta tasko, ne realigebla antaŭ la voĉdono, estintus bona preteksto por ebligi al s-ro Kabila plilongigi sian regadon, prokrastante la voĉdonon. La subpremado de januaro kaŭzis almenaŭ 42 mortojn.

*  Vd. Colette Braeckman, “Guerre sans vainqueurs en République démocratique du Congo”, Le Monde diplomatique, aprilo 2001.
Malbona grajno en la buŝo

Kun 75 MILIONOJ da loĝantoj, nekalkuleblaj riĉaĵoj, centra geografia pozicio, la DRK estas simbolo. Ĝi iam portis la historion de la kontinento, tra Patrice Lumumba, la heroo de ĝia sendependiĝo. Ĝi travivis, de 1998 ĝis 2002, la unuan militon kun tutafrika dimensio, kiun partoprenis ĝis naŭ landoj. Morgaŭ, tiu lando riskas denove eksplodi je la vizaĝo de Afriko.

Tamen, ne mankas simplaj solvoj: oni respektu la regulojn, kaj civila paco povos regi. Se male, oni konsideras la konstituciojn kiel ĉemizojn kudrendajn kaj rekudrendajn laŭ la dimensioj kaj la personeco de la oficanta prezidanto, tutaj landoj ja riskos gliti al ĥaoso. Ĉio okazas, kvazaŭ la parolado de La Baule*, la naciaj suverenaj konferencoj de la 1990-aj jaroj kaj la demokratiaj alternoj alportis nenion en kelkaj landoj. Inter la sendependiĝoj kaj la fino de la malvarma milito, la prezidantoj tre ofte restis dumvivaj prezidantoj. Jen denove, en 2015, reaperas la samaj praktikoj.

*  Okaze de la 16-a Konferenco de la ŝtatestroj de Afriko kaj Francujo, la 20-an de junio 1990, la franca prezidanto François Mitterrand invitis la afrikajn landojn demokratiiĝi.

Tamen, la progresoj de demokratio tra Afriko, oni ofte tion forgesas, estas pli signifaj ol la malsukcesoj aŭ retroiroj. Proksimume normalaj balotoj okazas de Kaboverdo ĝis Sud-Afriko, nun pli multnombre ol la fraŭde aranĝitaj balotoj, kies rezultoj estas antaŭe konataj. Sed malbonaj kutimoj persistas, kun malprogresaj reĝimoj, kiuj riskas instigi aliajn gliti sur la saman deklivon. Kiel oni diras en Gvineo, “malbona grajno en la buŝo povas fuŝi la tutan manplenon da arakidoj”.

Homo kia s-ro Sassou-Nguesso disponas pri potencaj apogoj en la okcidenta mondo. La tuta riĉaĵo de Kongo-Brazavila (aparte la petrolo) troviĝas en lia poŝo! Same pri s-ro José Eduardo dos Santos, kiu regas en Angolo de 1979. Dum li deklaris sin marksisto-leninisto en la komenco de sia politika kariero, lia familio estas hodiaŭ reganta grandegan riĉaĵon, kiun lia plejaĝa filino, s-ino Isabel dos Santos, fruktodone mastrumas*! En Kameruno, la reĝimo de s-ro Paul Biya, reganto de 1982, enkorpigas sklerozon, kiu anoncas nenion bonan.

*  Vd. Augusta Conchiglia, “Et l’Angola vint en aide au Portugal”, en “Afrique. Enfer et eldorado”, Manière de voir, n-ro 143, oktobro-novembro 2015.

Burkina Faso, male, estas motivo de rimarkinda espero, kun la popola ribelo kontraŭ ĉiu modifo de la Konstitucio, en oktobro 2014, kaj la sukcesa lukto kontraŭ la puĉo de la generalo Gilbert Diendéré, en septembro 2015. En Senegalo, la demokratia radaro ŝajnas bone funkcii, kun alternoj kiuj okazas sen damaĝi la nacian unuecon, de la jaro 2000. Simile, la institucioj de Benino, la unua lando kiu organizis suverenan nacian konferencon en 1990, ŝajnas stabilaj. Tiu lando estas ankaŭ la sola, kiu sukcesis la “recikligon” de sia diktatoro. Fariĝinte reganto per puĉo en 1972, Mathieu Kérékou akceptis en 1991 la verdikton de la baloto por pli bone reveni kvin jarojn poste, kaj plenumi du mandatojn en la respekto de la Konstitucio. La elito ludis movigan rolon en tiu lando, kiu havas la avantaĝon havi unu piedon en la tradicio, kaj la alian en la moderna mondo.

Kvankam tradicio ja estas statika kaj malprogresema, ĝi ankaŭ povas esti utila balustrado: en Senegalo kaj Benino, kie la tradiciaj ĉefoj estas aŭskultataj, ne okazas amasmurdoj en stadionoj kiam la opozicio kunvenas, male de tio, kio okazas en Gvineo, kie Ahmed Sékou Touré rompis ĉiujn strukturojn de la tradiciaj ĉefejoj ekde la sendependo, en 1958. La gvineanoj estas, iel, dufoje barbaroj, ĉar ili havas nek tradicion nek modernecon en siaj institucioj.

Afriko ankoraŭ baziĝas sur kamparaj kaj malmulte edukitaj socioj, kie la politika instrumentigo de etno povas havi tre detruajn efikojn. Malgraŭ tio, observeblas superhoma strebado por krei “civilan socion”, kiu kapablas agi kiel kontraŭpovo, sur neetnaj bazoj. En Burundo, ja nur post la malsukcesa puĉo kontraŭ li, en majo, la prezidanto Nkurunziza tribigis sian diskurson, cele teni sin en sia posteno. En 2010, okazis same en Gvineo, kie la partio de la prezidanto Alpha Condé akuzis la Fulbojn pri disdonado de venena akvo dum politika mitingo — pura manipulado por dividi la voĉdonantaron. En oktobro 2015, s-ro Condé decidis ke li estu elektita jam je la unua balotvico. Ĉiuj fraŭdoj estis ignoritaj de la okcidentaj registaroj kaj observantoj de la Eŭropa Unio.

En la anglalingvaj landoj de Afriko, ŝajnas nepenseble akuzi Britujon, ekskolonian landon, iel influi elekton — eĉ en la Zimbabvo de s-ro Robert Mugabe. Ruando adoptis la anglan lingvon kiel oficialan lingvon, kvazaŭ por pli bone turni la paĝon de koloniigo kaj rigardi al la estonteco. Ĝi ne estas modelo de demokratio, tute ne. S-ro Paul Kagamé ne povas permesi al si doni lecionojn al iu ajn, ĉar ankaŭ li modifigis la Konstitucion la 17-an de novembro, por kandidati al tria mandato en 2017, kaj eĉ donis al si la rajton kandidati ĝis ...2034! Sed oni devas agnoski, ke li kreis administracion, kiu bone funkcias, tiel ke ĝi sukcesis forigi la uzon de plastaj saketoj en sia lando. Ankaŭ en Ganao, kolektiva disciplino, agado de la ŝtato kaj pureco de la stratoj kontrastas rimarkinde kun la “malordo”, kiu dominas aliloke, speciale en franclingva Afriko. Paternalismo, sistema praktiko de interkonatulaj reciprokaj avantaĝoj, dubindaj projektoj planitaj “inter amikoj”: la “Francafriko”, kuniĝo de du plagoj, kunigas ĉiujn malvirtojn de Francujo kaj Afriko.

Kiel antaŭenigi demokration en landoj sub kuratoreco, kiuj suferas duoblan aŭ trioblan altruditan diktaĵon de la internaciaj financaj institucioj, de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de la ekskoloniigaj landoj? En la franclingva zono, la eksteraj intervenoj estas konstantaj, malgraŭ ĉiuj rompoj kun la pasintaj praktikoj, solene anoncitaj de Parizo. Francujo ankoraŭ volas resti tre aktive influa en Afriko. Plej ĝene estas, ke ĝiaj rilatoj kun ĝiaj ekskolonioj estis devojigitaj ekde la komenco, post la sendependiĝoj. Ili okazas laŭ persona maniero, inter amikoj kaj ne inter ŝtatoj zorgantaj pri la komuna bono. En 2004, s-ro Jacques Chirac liberigis la kongolandan policestron, arestitan en Francujo pro “krimoj kontraŭ la homaro”, post simpla telefon-alvoko de sia amiko Sassou-Ngesso. S-ro Nicolas Sarkozy siaflanke estas proksimulo de la eburborda prezidanto Alassane Ouattara.

Postkoloniaj arkaikaĵoj

Al LA DEZIROJ de rekoloniigo, kiuj persistas en Francujo, Afriko ne trovas alian respondon ol la korupto de siaj elitoj avidaj je potenco. La francaj informejoj pri Afriko multiĝas sen tamen serioze raporti pri la balotoj, skandaloj kaj influluktoj. La plej multaj artikoloj kaj analizoj pri la balotoj en Togolando, Gvineo, Ebur-bordo aŭ Kongo, estas ekstertemaj. Kiu rimarkis, ke la rezultoj de la prezidanta elekto de oktobro en Ebur-bordo ne estas kredindaj? S-ro Ouattara estis reelektita ekde la unua balotvico kun 83,6% de la voĉoj. Tiu nombro memorigas la sovetajn poentarojn de alia epoko, dum la sociaj kaj balotaj strukturoj de niaj landoj ne permesas al iu ajn gajni la elekton ekde la unua baloto kun tiom alta procentaĵo.

En Francujo ne mankas aktivuloj, intelektuloj kaj ĵurnalistoj. Urĝas publikigi honestajn raportaĵojn pri korupto, pri la maniero laŭ kiu okazas la balotoj, aŭ ankoraŭ pri la influo, kiun akiras la filoj de prezidantoj, kiel oni povis konstati en Togolando, en Gabono kaj Senegalo, sed ankaŭ en Malio kaj Gvineo. Ili ŝajnas tiom certaj pri siaj “patronoj”, ke ili povas permesi al si ĉion. “Ja nur post la elekto de François Hollande mi komencis dormi trankvile”, laŭdire konfesis la prezidanto Condé dum mitingo en Parizo, la 1-an de julio 2012 (Conakrytime.com, 2-a de julio 2012). En oktobro, la franca prezidanto publike gratulis sian gvinean protektaton pro lia reelektado antaŭ la anonco de la definitivaj kaj oficialaj rezultoj.

La argumento pri la stabileco de la ekzistantaj reĝimoj, uzata de la okcidentaj diplomataroj, montriĝas kontraŭprodukta ĉar ĝi, post iom da tempo, kondukas nepre al krizo. Stabileco de la institucioj estas ja rekomendinda,sed en Afriko, manke de veraj ŝtatoj, la homo de la tago faras la institucion. “Afriko ne bezonas fortajn homojn sed fortajn instituciojn”, pledas s-ro Barack Obama, la prezidanto de Usono. Lia burkina samrangulo Blaise Comparoré respondis al li iom tro aplombe, tri monatojn antaŭ ol esti forpelita el sia palaco: “Ne estas fortaj institucioj se ne estas fortaj homoj.” Unu alvenas ĉe la regposteno, kaj ĉiu sin kurbas: la Plej Alta Kortumo, la armeo, la ĝendarmejo kaj eĉ foje la Eklezio, kiel en Gvineo. La sanktigita “stabileco” estis citita en 1978 de s-ro Valéry Giscard d’Estaing por pravigi la “Leopardo-operacion”, militan intervenon en Zairo (la aktuala DRK), kiu celis liberigi eŭropajn ostaĝojn kaptitajn de ribeluloj oponantoj al la marŝalo Joseph Mobutu. Fakte, Francujo venis helpi al aliancano. Sed kiam Mobutu falis en 1997, post tridek du jaroj da regado, la tuta Kongolando falis kun li.

La moderna mondo evoluas pli rapide ol niaj malnovaj sistemoj, kiuj baziĝas sur postkoloniaj arkaikaĵoj. La plej bona formo de registaro havas nomon ĉie konatan: demokratio. Necesas konstrui politikajn sistemojn samtempe fortikajn kaj flekseblajn, kiel la strukturojn elpensitajn por rezisti al tertremoj. Tiu celo ne estas revolucia. Temas pri starigi socian kontrakton, kiu baziĝas sur minimumo da konfido, permesante internajn debatojn kaj fortigante la instituciojn.

Tierno MONÉNEMBO


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

En la radaro de teroro

Genezo de ĝihadismo

Strebo al spirita altiĝo, ĝihado ankaŭ povas signifi la batalon kontraŭ malfideluloj kaj hipokrituloj. Tiuj, kiuj hodiaŭ uzas ĝin por pravigi perfortan konduton inspiriĝas el rigora ideologio devenanta de duobla ligiĝo: la Islama Frataro kaj la Vahabisma salafismo, disvastigita de Sauda Arabujo.

MULTDIMENSIA fenomeno, ĝihadismo estas antaŭ ĉio ĝenerala teorio. Tra intelekta aranĝado rezultanta el deturno de konceptoj, simboloj kaj bildoj islamaj aŭ eŭropaj, ĝiaj gardantoj pretendas proponi al la “kredantoj” novan ekiron, novan identecon kaj novan vivmanieron por havi sukcesan vivon ĉi tie kaj en la postmorta mondo.

Resume, ĝi estas prezento de la mondo, kiu donas certecon aparteni al io pli granda ol si: la grupo de elektitoj taskitaj de Dio restarigi la veran religion kaj reunuigi la ummaon (la komunumon de la kredantoj) sub egido de la kalif-lando — la universala islama monarĥio-, antaŭ ol sin ĵeti en la konkeron de la mondo kaj “saviĝi”. Spuri la genezon kaj disvolvadon de la ĉefaj alfluoj de la ĝihadisma ideologio ebligas pli bone kompreni ties logecon kaj efikon, de Saint-Denis ĝis Karachi.

Simile al aliaj ekstremismaj ideologioj, ĝihadismo havas siajn radikojn en la seniluziiĝo kaŭzata de la unua mondmilito. La malkonstruo de la otomana Imperio, la abolo de la kaliflando fare de Mustafa Kemal Atatürk, la okcidenta dominado kaj la kresko de la novaj formoj de sociiĝo generis veran konsternon en iuj islamaj socioj.

Por eliri el tiu ekzisteca krizo, kelkaj aktivuloj, kleruloj kaj ulema (juristoj kaj teologoj) vidas islamon kiel solan solvon. Tiel pluraj projektoj, pli aŭ malpli kompletaj, aperas inter la du mondmilitoj. La plej grava el ili estas verŝajne tiu de la islama Frataro.

Inspirita de la Young Men’s Christian Association, la islama Frataro naskiĝas en Egiptujo en 1928. Laŭ ĝia fondinto Hassan Al-Banna, islamo estas supera kaj tuteca ordo, kiu devas regi sen limo sur la islama socia mondo, ĉar ĝi estas samtempe “dogmo kaj kulto, patrujo kaj nacieco, religio kaj ŝtato, spiriteco kaj ago, Korano kaj sabro”. Tiucele, li konsideras teleologian strategion: necesas unue islamigi la socion demalsupre, trans ĉiuj juraj kaj teologiaj skoloj, antaŭ ol ekkapti la povon kaj krei islamajn ŝtatojn. Tiuj ŝtatoj, kiuj certigas la superecon de la ŝario (la islama leĝo), iom post iom eniras integradan procezon tra kunlabor-programoj. Tiu procezo rezultigos abolon de landlimoj kaj proklamon de la kalif-lando.

La fondinto de la islama Frataro neniam precizigis la principojn kaj la strukturojn de la islama ŝtato, kiun li deziris fondi. Li nur uzis malplenajn frapfrazojn, foje eĉ kontraŭdirajn. Sed la spuroj lasitaj tie aŭ tie ĉi en liaj verkoj, kaj lia agado kiel ĉefo de la Frataro-asocio ja montras, ke li emis al elitismo, regismo kaj aŭtoritatismo. Al-Banna sufiĉe klare sin deklaras kontraŭ kelkaj demokrataj principoj, aparte la libereco, la apartigo de politiko kaj religio, la plurpartiismo kaj apartigo de povoj. Por alfronti la internajn kaj eksterajn defiojn, la ummao devas laŭ li esti gvidata de unusola leĝo, la ŝario, de unusola partio, la islama Frataro, kaj de unusola ĉefo, la kalifo.

Danke al la relativa simpleco de sia diskurso kaj al la fervoro de siaj membroj, la Frataro konsiderinde plivastigas sian subten-bazon en Egiptujo kaj aliloke en la araba mondo. Ĝi tamen ne sukcesas realigi sian ĉefan celon: kapti la regopovon, nemalhaveblan kondiĉon por reestabli la Civiton de Dio kaj akiri savon. Ek de la fino de la 1940-aj jaroj, tiu malsukceso instigas decideman malplimulton adopti poziciojn pli kaj pli radikalajn, aparte koncerne uzon de perforto. La eventoj dramece akceliĝas dum la sekva jardeko pro la senprecedenca subpremado de la reganta militista junto, kiu antaŭnelonge instaliĝis en Kairo.

Intelektulo inklina al maltrankvilo kaj angoro, Sajid Kutb aliĝas al la Frataro dum tiu kriza periodo. En la prizonoj de la prezidanto Gamal Abdel Naser, li faras ideologian returniĝon, kiu havos grandegajn konsekvencojn en la arab-islama politik-religia kampo. Li ja konsideras, ke la mondo en kiu li vivas falis en malscion kaj malfidon (aljahiliyya). La veraj kredantoj, de nun tre malplimultaj, devas realigi ekziliĝon (al-hijra), disigante sin spirite kaj korpe de la malpiaj socioj. Kreinte spiritan kaj ŝtatan platformon, tiuj elektitoj devos sturme konkeri la malpian mondon kadre de integra ĝihado. Inspirata de la barata-pakistana Abul Ala Mawdudi, obstina subtenanto de la kalifo-ideo, Kutb instigas la elektitojn restarigi la absolutan suverenecon de Dio (al-hakimiyya) tra la starigo de la islama ŝtato kaj islama leĝo, por liberigi la kredantojn el la okcidenta materiismo. Tiu enklavo-kulturo, kiu ne estas nova en la islama historio, rapide fariĝas la politika bazo de la nuntempa ĝihadismo.

La soveta invado de Afganujo ebligas disvolviĝon de Vahabismo

Spite al sia populareco kaj sia adopto fare de kelkaj radikalaj grupoj ekde la 196O-aj jaroj, la disvastiĝo de la ideoj de Al Banna kaj Kutb estas bremsata pro struktura obstaklo: la aŭtoroj ne estas ulemoj, al kiu estis deponita pli-ol-centjara tradicio, sed simplaj islamistaj intelektuloj kaj aktivuloj, kategorio, kiu ankoraŭ ne trovis sian lokon en la politiko-religia kampo. Laŭlonge de la 1960-aj kaj 1970aj jaroj, pluraj ĝihadismaj grupoj (Shabab Mohammad, Al-Jihad kaj Al-Takfir wa-Hijra) klopodas solvi tiun problemon, uzante klasikajn referencojn, aparte la verkojn de la juristo-teologo Ibn Taymiyya (1263-1328) kaj de lia disĉiplo Ibn Qayyim Al-Jawziyya. Vane.

En 1979, la soveta invado de Afganujo ebligas al la ĝihadismo doni al si firman teologian kaj juran doktrinon: vahabismo. Danke al la petroldolaroj de Sauda Arabujo, tiu tradicio sukcesis sin trudi en la islaman kampon kiel nova ortodokseco. Naskita dum la dua duono de la 18-a jarcento en centra Arabujo, vahabismo estas avataro de hanbalismo, unu el la kvar grandaj juraj skoloj de sunaismo. Obstina kaj senkompata predikanto, ĝia fondinto, Muhamad ibn Abd al-Ŭahab (1703-1792), ne hezitas trudi tion, kion li konsideras la sola vera religio, tiun de la Profeto kaj de la piaj prapatroj, “al-salaf al-salih”, de kio venas la termino “salafismo”, alia nomo de tiu tradicio. En 1744, li alianciĝas al la Saudoj por konstrui surbaze de sia doktrino politikan enton: la unua sauda ŝtato, kiu daŭras ĝis 1818.

La organizo de la islama ŝtato tiris la lecionojn el la malsukcesoj de Al-Kaido

Sendiskute sekvata de siaj disĉiploj, Ibn Abd al-Ŭahab asertas, ke la sola ebla vojo al savo estas la restarigo de la “pura” religio. Por tion fari, necesas (re)malkovri la fundamentan koncepton de islamo: la dia unikeco -al-tawhid, kiu donis sian nomon al multaj ĝihadismaj movadoj. Tiu unikeco povas realiĝi nur je unu kondiĉo: la strikta observado de ortodokseco kaj konformado al la kutimoj kaj ritoj preskribitaj, konforme al la hanbala doktrino. Ĉiuj, kiuj ne aliĝas al tiu dogmo estas kvalifikitaj hipokritoj, erarvojantoj, herezuloj, eĉ malfideluloj. Multaj doktrinoj kaj praktikoj de sufismo, tiaj kiaj la kulto de sanktuloj, la eksterregulaj pilgrimadoj aŭ la diven-praktikoj estas konsiderataj formoj de idolkulto, kiun oni kontraŭbatalu per ĉiuj rimedoj. Simile, la individuoj kaj la registaroj, kiuj uzas leĝojn konsideratajn neislamaj, estas deklaritaj apostatoj.

Fariĝi kaj resti vera monoteisto implicas strikte apliki la diajn preskribojn en ĉiuj sferoj de la vivo. Por atingi tiun celon, la vahabistoj rekomendas rigor(ism)an interpretadon de la sanktaj tekstoj. La ŝario — aparte la korpaj punoj — devas laŭ ili esti rigore aplikataj.

Por marki la limojn, simbolajn kaj realajn, inter la aŭtenta religio kaj la falsaj, la vahabistoj evoluigis la principon “al-wala wa’ al-bara’” (“fideleco kaj rompo”). La kredanto ŝuldas absolutan fidelecon kaj lojalecon al ĉiuj aliaj membroj de la komunumo. Inverse, la rilatoj kun la malfideluloj teorie limiĝas je konverto, submetado aŭ milito. Laŭ tiu logiko, la islamanoj loĝantaj en malpiaj teritorioj devas iam realigi hijra (migrado) al la domo de islamo, por pleniĝi je sanktaj fortoj antaŭ ol reekiri al la ĝihado.

Forta el la projekto de Al-Banna, el la detala plano de Kutb, el la vahabisma ortodokseco kaj el la venko kontraŭ la sovetoj, la ĝihadistoj pensas, ke ili finfine posedas la idealan formulon por revivigi la Kalif-landon kaj la oran epokon de islamo. Kiel atestas la kredo-konfesoj, kiuj cirkulas sur la Interreto — aparte tiu publikigita de la antaŭa ĉefo de la Organizo de la Islama Ŝtato (OIŜ) de Irako, Abu Omar Al-Baghdadi, en 2007, tiu ideologio tre malmulte evoluis dum la lastaj jardekoj. La solaj novaĵoj menciindaj estas la intensiĝo de la kontraŭ-ŝijaisma diskurso — ŝuldata al la sauda, iraka kaj siria kunteksto-, la disvolvado de la skribaĵoj, kiuj legitimas ĉiujn specojn da perforto kaj disvolvado de mesiismaj rakontoj.

Por triumfigi tion, kion ili kredas esti la vera religio, la ĝihadistoj ellaboras de la komenco de la 1990-aj jaroj plurajn strategiojn, samtempe konkurantajn kaj komplementajn. Al-Kaido bazas sian vivcelon sur la ideo,ke la ummao estas la celo de konstantaj internaj kaj eksteraj agresoj. La islamanoj el la tuta mondo havas la devon, laŭ ĝi, helpi al siaj suferantaj samreligianoj. Tiu organizita solidareco esprimiĝas tra la praktiko de ĝenerala ĝihado, samtempe kontraŭ la potencaj landoj kaj kontraŭ la araboislamaj reĝimoj, kiuj subtenas ilin. La fina celo estas forpeli tiujn potencajn ŝtatojn el la domo de islamo, renversi la reĝimojn, kiujn oni taksas apostatoj kaj restarigi kalif-landon. Sin konsiderante kiel avangardo de la kredanto-komunumo, la membroj de Al-Kaido intencas fari el Afganujo la kernon de nova epopeo. En 1998, Usama bin Laden kaj liaj leŭtenantoj cetere promesas fidelecon kaj lojalecon al la ĉefo de la Talibanoj, la Mulaho Mohammad Omar, kiel komandanto de la kredantoj, kaj deklaras ĝihadon kontraŭ la okcidentaj potenc-landoj. Serio de gravaj atencoj sekvas, inter ili tiuj de la 11-a de septembro 2001.

Eltirante la konsekvencojn de la malsukcesoj de Al-Kaido, la OIŜ adoptas “ĝeneralan kaj lokan” agmanieron, tio estas, ke ĝi evoluigas sian kapablon pensi tutmonde kaj agi loke. La gvidantoj de la Organizo, kiuj siavice konsideras sin novaj elektitoj, preferis unue havigi al si platformon ene de la islamaraba mondo kaj certigi sian financan aŭtonomion antaŭ ol dissendi siajn soldatojn sturmi la mondon (vd “la mono de la ĝihado”). Por tion fari ili sekvis planon en tri etapoj, publikigitan inter 2002 kaj 2004: “Pri administrado de la sovaĝeco: la plej tikla etapo de la komunumo de la kredantoj”. Per simplaj kaj rektaj vortoj, tiu libreto klarigas kiel la ĝihadistoj povas profiti el eventoj kaj cirkonstancoj, sur loka aŭ internacia kampo, por ekkapti teritorion. Konkerita, tiu teritorio povas fariĝi platformo, ne nur per uzo de ekstrema perforto kaj propagando, sed ankaŭ per imito de la okcidenta milita arto kaj administra kapablo. La parta sukceso de tiu strategio kaj la proklamo de “kalif-lando” en junio 2015 inspiris imitantojn en la islama mondo kaj aliloke, en Sinajo, en Libio, Sahelo, Tunizio, Sauda Arabujo kaj en Francujo...

Nabil MOULINE


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

COP21: Klimata debato preteratentas niajn oceanojn

Tutmonda varmiĝo, agantoj kaj viktimoj

La oceanoj moderigas la tutmondan varmiĝon, kiu laŭvice havas gravajn efikojn sur iliajn ekologiajn sistemojn. Kadre de la Iniciato Oceans 2015, ĉirkaŭ 20 esploristoj el ĉiuj partoj de la mondo analizis la riskojn de efikoj sur marajn kaj marbordajn ekologiajn sistemojn. Ili avertas ke sekurigi niajn oceanojn devas esti prioritato de la Pariza Klimatkonferenco de la Unuiĝintaj Nacioj (COP21).

Kovranta pli ol du trionojn de nia planedo, la oceano funkcias kiel ‘klimata integrigilo’, moderiganta la klimatan ŝanĝiĝon laŭ du manieroj. Ĝi sorbas plimulton de la varmo kiu akumuliĝas en la atmosfero: ĝi jam sorbis 93% de la ekscesa varmo el la pliiĝinta forceja efiko*, je la kosto de altiĝoj de la oceana temperaturo kaj la marnivelo, grandparte la rezulto de varmodilato kaj la degelo de la gronlanda glacikovraĵo. Ĝi ankaŭ kaptas grandan parton de la eligaĵoj de karbona dioksido produktitaj de homa agado (28% ekde 1750), je la kosto de acidiĝo.

*  Thomas Stocker kaj aliaj, ‘Observations: ocean’ en Climate Change 2013: the Physical Science Basis, kontribuaĵo de Laborgrupo Ia al la kvina taksraporto de la Interregistara Spertularo pri Klimata Sanĝiĝo (IPCC), Cambridge University Press, 2013.

Sekve, ĉi tiu funkcio de klimata reguligilo ne estas senkosta, ĉar la oceano mildigas la klimatan ŝanĝiĝon je la malutilo de si. Malpli frapantaj ol la leviĝo je la marnivelo, la ŝanĝiĝoj en la fundamenta fiziko kaj kemio de la oceano tamen havas konsiderindan efikon sur marajn ekologiajn sistemojn, kaj sekve sur la homaron. La plivarmiĝo de la oceanoj kaj la acidiĝo malhelpas la procedon de kalciiĝo esencan por iuj maraj organismoj (koraloj, markonkuloj). Multaj koralaj rifoj estas blankigataj de la detruo de sia simbiozo kun zooxanthellae (algoj), fitoplanktono malmultiĝas en pli varmaj akvoj kaj la manĝoĉeno de fiŝoj estas perturbata. Iuj specioj povas migri al pli malvarmaj akvoj, sed ne ĉiuj.

Malgraŭ la kerna rolo de la oceano en la provizado de nutrosekureco por centoj da milionoj da homoj tutmonde, internaciaj klimataj intertraktadoj, sub la Kadro-Konvencio pri la Klimat-ŝanĝiĝo de la UN donis al ĝi minimuman atenton. Por plenigi ĉi tiun mankon, kelkaj esploristoj* partoprenantaj la Iniciaton Oceans 2015* decidis disponigi al la intertraktantoj ĉe la Pariza klimata konferenco (COP 21) sintezon de pasintaj ŝanĝiĝoj kaj ŝanĝiĝoj antaŭviditaj ĝis la fino de la jarcento, kaj de la sekvaĵoj por maraj ekologiaj sistemoj kaj por la servoj kiujn ili provizas. Oni konsideris du kontrastajn hipotezojn pri eligaĵoj de forcejaj gasoj: daŭrigon de la nuna kreskanta tendenco kaj, pli optimisme, malkresko kiu tenus la tutmondan kreskon de la temperaturo je malpli ol 2°C en la 21a jarcento.

*  Jean-Pierre Gattuso kaj aliaj, ‘Contrasting futures for ocean and society from different anthropogenic CO2 emissions scenarios’, Science, vol 349, no 6423, Vaŝingtono, julio 2015.
*  La Iniciato Oceans 2015 estas gvidata de la franca Centre National de la Recherche Scientifique (CNRS), la Universitato Pierre kaj Marie Curie - Parizo VI, kaj la Institut du Développement Durable et des Relations Internationales (Iddri), kaj estas subtenata de la Fonduso Princo Alberto la Dua de Monako, de la Ocean Acidification International Coordination Centre de la Internacia Organizo de Atoma Energio, la Fonduso BNP Paribas kaj la Monaka Asocio pri Oceana Acidiĝo; www.obs-vlfr.fr/gattuso/

Krom strikta limo al eligaĵoj de karbona dioksido, la internacia komunumo devas protekti marajn kaj marbordajn ekologiajn sistemojn, rebonigi tiujn, kiuj jam estas difektitaj, kaj ebligi al socioj, kiuj dependas de maraj rimedoj, adaptiĝi al ŝanĝiĝoj. Kelkaj metodoj estas elprovataj ĉe la loka nivelo, sed ju pli malproksimen ni moviĝas disde la celo de 2°C, kaj ju pli la oceano varmiĝas kaj acidiĝas, des malpli estas spaco por manovri. Ekzemple, ju pli koralaj rifoj difektiĝos, des pli ili endanĝeriĝos kaj estos des pli malfacile savi ilin. Iuj metodoj estas antagonismaj: la mastrumado de sunradiado celas limigi la tutmondan varmiĝon per pliigo de la kvanto de varmo retroreflektata en la kosmon. Tio povus subfosi klopodojn por redukti eligaĵojn de karbona dioksido kaj neniel rebonigus la oceanan acidiĝon.

Kvar fundamentaj mesaĝoj aperas el la analizo de la Iniciato Oceans 2015. Unue, la oceano forte influas la klimatan sistemon kaj provizas gravajn servojn al homoj. Due, la malboniĝo de maraj kaj marbordaj ekologiaj sistemoj jam estas rimarkebla kaj sendube plimalboniĝos, eĉ sub la optimisma hipotezo laŭ kiu la tutmondaj eligaĵoj de karbona dioksido malkreskos - precipe ĉar, kio ajn okazu, la difekto en la oceano okazos trans ĉiuj latitudoj, farante el tio tutmondan zorgon. Trie, estas nepre necese tuj kaj grandskale redukti eligaĵojn de forcejaj gasoj, precipe karbonan dioksidon (CO2), por malhelpi nerevokeblajn efikojn sur la oceanajn ekologiajn sistemojn; iu traktato, kiu ne malhelpus ke la tutmonda varmiĝo superu 2°C, havus katastrofajn sekvaĵojn. Fine, ju pli la atmosfera CO2 kreskas, des malpli estas la elektoj por protekti la oceanon kaj restarigi ĝian ekologiajn sistemojn.

Nova plano por la civilizacio

La Iniciato Oceans 2015, rimarkigante ke la oceano ricevis minimuman atenton ĉe antaŭaj klimataj konferencoj, petas radikalan ŝanĝon de la perspektivo: COP21 devas fari la necesajn agojn kaj proponi novan, malpli detruan planon por la civilizacio. La estonta kondiĉo de la oceano dependas de la kvanto de karbona dioksido eligota en la venontaj jardekoj. La pli rigora, optimisma perspektivo permesas malpli ol unu sesonon de la eligaĵoj antaŭviditaj ĝis la fino de la 21a jarcento laŭ la hipotezo pesimisma, sen reguligo. Efektive, eligaĵoj de karbona dioksido devos esti eĉ pli malaltaj ĉar la kapacito de la oceano ilin sorbi regresos post iom da tempo. La elektoj faritaj ĉe COP21 tial havos gravajn sekvojn por la oceano.

Laŭ la hipotezoj de la Iniciato Oceans 2015, povus esti, ke la oceana acideco kreskis je 38-150% inter la industria revolucio kaj la fino de la 21a jarcento, kaj ke la mezuma marnivelo eble altiĝis je 60-86 centimetroj inter 1901 kaj 2100. Oni prognozas, ke la provizo de oksigeno en la oceano malpliiĝos, aŭ pli malrapide aŭ pli rapide laŭ diversaj hipotezoj, kun efikoj sur ĉiajn marestaĵojn.

La plivarmiĝo kaj acidiĝo de la oceanoj jam grave trafas tropikajn koralojn, mezlatitudajn marherbojn, altlatitudajn pteropodojn kaj krilojn (planktonajn krustulojn), mezlatitudajn duvalvulojn kaj naĝilhavajn fiŝojn. Eĉ laŭ la optimisma hipotezo, prognozoj pri la efiko sur tropikajn koralojn kaj mezlatitudajn duvalvulojn estas grave zorgigaj. Sed se eligaĵoj de karbona dioksido daŭros laŭ la nuna kadenco, la plivarmiĝo de la oceanoj havos katastrofan efikon sur ĉiuj ĉi organismojn, kaj tio estigos amasan delokigon kaj regreson en la biologia diverseco de la maroj en la tropiklandoj. Ĉi tiuj rezultoj - derivitaj de eksperimentoj, surloka observado kaj modeligado - estas konsekvencaj kun indikoj de aliaj periodoj en la geologia registro kiam atmosfera CO2 estis alta, precipe pro vulkana agado.

La efiko de ĉi tiuj ŝanĝoj sur marajn ekologiajn sistemojn ankaŭ varias laŭ la hipotezo. Se eligaĵoj de forcejaj gasoj daŭros je sia nuna kadenco, fiŝkaptado estos severe trafita, precipe en tropikaj maroj kie ĝi estas kerna fonto de proteino kaj de enspezo por milionoj da homoj. Ankaŭ estos treega alta efiko sur servojn provizatajn de marbordaj ekologiaj sistemoj - marborda protekto (koralaj rifoj, mangloarboj, marherbaj bedoj), akvokulturo kaj turismo.

La malutilo kaŭzata de oceana acidiĝo kaj plialtiĝantaj marniveloj al maraj organismoj kaj ekologiaj sistemoj, kaj al la rimedoj kiujn ili enhavas, jam estas videbla kaj povus fariĝi severa, eĉ sub la optimisma hipotezo. Ĝi aldoniĝas al aliaj homaj efikoj kiel troekspluatado de vivantaj rimedoj, la detruo de habitatoj, kaj poluado. Konsidere la skalon de la antaŭviditaj ŝanĝoj, jam venis la tempo kiam ni konsciu, ke neniu lando estas sekura: ĉi tio estas problemo tutmonda kaj ni ne povas lasi ke la Norda-Suda disiĝo malhelpu ke ni ekagu.

Jean-Pierre Gattuso kaj Alexandre Magnan

Tiu artikolo origine anglalingva aperis en decembro 2015 (anglalingva eldono de LMD).

La franclingva traduko - “Acteurs et victimes du réchauffement de la planète” - aperis en la novembra LMD.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Malpli da libereco, sen gajno de sekureco

Dum la cirkul-facileco de la ĝihadistoj substrekas la nesufiĉon de la rimedoj je la servo de la justico, la registaro respondas per plia aŭtoritata interveno en la justico-aferoj, kaj per plilongigo de la urĝo-stato.

Fronte al la kresko de terorismo, la debato inter libereco kaj sekureco senprecedence intensiĝas en la demokratioj, kies fundamentoj estas minacataj. Sekve de la atakoj de la 11-a de septembro 2001 sur la usona teritorio, jam estis proklamita la “milito kontraŭ terorismo”. Usono tiam adoptis la leĝonPatriot Act, kiu permesas ekzemple malliberigi dum nedeterminita daŭro eksterlandanojn, sen preciza akuzo, pro simpla suspekto de partopreno en terorisma aktivado aŭ de ligoj kun terorisma organizaĵo. Tiel naskiĝis la malliberejo de Guantanamo, kun siaj centoj da malliberigitoj kvalifikitaj “malamikaj batalantoj”, viktimoj de plej kruelaj traktadoj dum senlima daŭro.

Multaj landoj de ĉiuj kontinentoj imitis Usonon, starigante esceptajn leĝojn kaj praktikojn, kiuj estigis multajn devojiĝojn. Tamen la mondo ne fariĝis pli sekura pro tio, kaj la hazardmortigaj atencoj ne malaperis, sed daŭre plimultiĝis.

En tiu leĝfara altiĝanta febro Francujo ne estis la lasta. Ekde 1986,post ondo da atencoj atribuitaj al Action Directe, escepto-reĝimo estis starigita, metante la bazojn de la franca kontraŭterorisma leĝaro: specifaj krimdifinoj kaj procedurreguloj, plilongigita enfermodaŭro, fortigitaj polico-povoj, specialigita juĝistaro, speciala kortumo. De post tiam, pli ol dekkvino da tekstoj celantaj plifortikigi la sistemon amasiĝis. La 22-an de julio 1996 estis adoptita leĝo, kiu difinas kiel aŭtonoman krimon la tre flekseblan nocion ‘asocio de krimuloj’ “en rilato kun terorisma entrepreno”. Tiun disponon la juĝisto Marc Trévidic kvalifikas “ege efika ilo, sed ankaŭ latente danĝera por la individuaj liberecoj*.

*  Marc Trévidic, Au coeur de l’antiterrorisme, Jean-Claude Lattès, Parizo, 2011.

En la kunteksto de la post-11-a-de-septembro, leĝo celanta la islamisman minacon kaj prezentata kiel portempa, voĉdonita la 15-an de novembro 2001, estis definitivigita per leĝo de la 18-a de marto 2003. Ĝi enhavas disponojn faciligantajn la hejmo-traserĉadojn aŭ la kontrolojn de la havenaj kaj flug-havenaj zonoj, kaj devigas la komunikentreprenojn konservi kaj komuniki siajn donitaĵojn. Tiujn kontrol-rimedojn kompletigis kaj plifortikigis la leĝo de la 9-a de marto 2004, tiel nomata “leĝo Perben 2”, pri lukto kontraŭ terorismo kaj grand-krimeco, kaj poste leĝo de la 23-a de januaro 2006, sekvanta la atencojn de Londono en julio 2005. Tiu lasta, ekzemple, permesas intensan disvolvadon de videokontrolo kaj aliron al la administraj sliparoj, kaj plilongigas la unuan enfermo-daŭron de kvar ĝis ses tagoj, en kazo de “risko de tuja terorisma ago en Francujo aŭ eksterlande”.

Pli proksime, la leĝo de la 13-a de novembro 2014, celanta respondi al la timoj estigitaj de la “solecaj lupoj” post la atenco okazinta ses monatojn antaŭe en la juda Muzeo de Bruselo, kreis la krimon “individua terorisma entrepreno”. Kun tiu teksto aperas nova dinamiko, kreskintaj povoj estas donitaj al la administracio kaj al la registaro, kun enkonduko de administra portempa malpermeso eliri la teritorion, laŭdecide de la ministro pri internaj aferoj, aŭ administra malpermeso eniri la francan teritorion, kaze de minaco, kontraŭ ĉiu eksterlandano kutime neloĝanta en Francujo.

La atencoj de la 7-a kaj 9-a de januaro 2015 estis siaflanke sekvataj de adopto de leĝo pri informado*, kies celo estis plifortikigi la rimedojn de la sekretaj servoj, laŭleĝigante aparte trudemajn procedojn jam delonge uzatajn. Tiu teksto, laŭ la registaro, devis ebligi pli bone enkadrigi la agadojn de la servoj. Sed la vasteco de ĝia apliko-kampo, kritikata de la defendantoj de la homrajtoj, male lasas al ili pli da libereco por fari, sen juĝista kontrolo, grandskalan deĵor-observadon, kiu povas koncerni ne nur la celatajn individuojn, sed ankaŭ ilian ĉirkaŭaĵon.

*  Vd Félix Tréguer, “Feu vert à la surveillance de masse”, Le Monde diplomatique, junio 2015.
Atencoj ne fontas el nesufiĉa leĝaro

La decidoj sekvantaj la atencojn de la 13-a de novembro 2015 estas plia kaj alarmiga paŝo. La Parlamento voĉdonis, rapide kaj kvazaŭ-unuanime, trimonatan plilongigon de la urĝostato, kiu donas al la administracioj larĝan paletron de trudagoj: elirmalpermeso, traserĉado je kiu ajn horo, pli intensa kontrolo de Interreto, fermo de publikaj ejoj, malpermeso manifestacii, trudita restado, kun devigo resti hejme dekdu horojn sinsekve, plivastigata uzo de la elektronika kontrolado, malfondo de asocioj aŭ de grupoj, kies aktivaĵoj minacas al la publika ordo... Ĉiu el tiuj decidoj enhavas riskojn de devojiĝoj. Ekzemple traserĉado povos okazi nokte ĉe personoj senrilataj al terorisma ago; La trudita hejmrestado estas permesita kiam ekzistas minacoj bazitaj “sur seriozaj konjektoj”, kio restas tre malpreciza; iuj manifestacioj estas malpermesitaj ne pro la motivo de terorismo-danĝero, sed pro aliaj nekonfesataj konsideroj.

La tuto enkadriĝas en forta tendenco forigi la juĝiston, kiu tamen estas la esenca garantio de la individuaj liberecoj. Aldoniĝas la projekto enmeti en la Konstitucion artikolon rilatan al iu krizostato aŭ urĝostato, kaj fine larĝigita ebleco forpreni la ŝtatanecon de dunaciuloj naskitaj en Francujo. Ĉi tiu lasta decido, sen reala utilo, havas katastrofan simbolan efikon.

Por pravigi tiujn iniciatojn, la prezidanto de la Respubliko, adoptas militeman sintenon kaj reprenas la bush-ajn esprimojn “milito kontraŭ terorismo” kaj “elradikigo de la teroristoj”. Tia sinteno estas samtempe neefika por tio, kion oni simple nomu, sen uzi militan neutilan lingvaĵon, ‘lukto kontraŭ terorismo’, kaj danĝera por la liberecoj. Infera radaro kondukas, post ĉiu mortigo, panike adopti dispoziciojn tiom kontraŭproduktaj kiom nelegitimaj.

Kie haltos tiu ĉiamplia proponado, se oni konsideras, ke jam deputitoj de la socialista Partio kaj de la Respublikanoj aktivas favore al kontrolado de la amasinformiloj? Leĝo fariĝis nura ilo de politika komunikado; ĝi ebligas trankviligi, ne sen demagogio kaj kaŝitaj balotaj celoj, publikan opinion prave hororigitan kaj ŝokitan, restante sur la kampo de emocio, anstataŭ konduki la necesan pripensadon.

Sekureco estas esenca libereco, kaj estas devo de la ŝtato certigi la protekton de la civitanoj. Sed ĝi faru ĝin per taŭgaj kaj efikaj rimedoj. Ĉi-rilate, la starigo de urĝostato estis verŝajne prava por dekdutaga periodo, estas mirkonsterne konstati, ke la Parlamento ne sin demandis pri taŭgeco de ĝia plilongigo por tri monatoj. La blanketo donita por tiom longa daŭro malrespektas la respublikan tradicion de proporcieco kaj de kontrolo kaze de esceptaj decidoj. Ĝi multon rivelas pri la perdo de niaj demokratiaj fiksmarkoj.

Ĉiuj tiuj tordoj de liberecoj estas des pli bedaŭrindaj, ke la atencoj ne havas sian originon en nesufiĉo da subpremaj leĝoj, sed ja pliĝuste en la misfunkciado de la sekretaj servoj de polico kaj justico, pro manko de financaj, teknikaj kaj homaj rimedoj. Tiujn rimedojn oni devas plifortigi, kiel delonge tion petas la profesiuloj de la lukto kontraŭ terorismo.

Suspektema klimato instaliĝas kaj kontribuas difekti la socian ligilon

La ĉefaj viktimoj de la sekurecaj devojiĝoj verŝajne estos la civitanoj mem, ĉar atencoj kontraŭ ilia privata vivo kaj liberecoj multiĝas. Terorisma ago celas estigi teroron kaj timigi loĝantaron. Ĝiaj aŭtoroj provas malstabiligi kaj malfortigi la demokratiojn, senkreditigante iliajn universalajn valorojn: libereco kaj humaneco. Sin liberigi, eĉ iomete, el la reguloj de la juro-ŝtato signifas doni al ili venkon.

Racia analizo male devigas konduki la lukton kun la necesa firmeco, sed respekteme al la fundamentaj rajtoj. Oni memorigu la vortojn ĉiam aktualajn de s-ro Kofi Annan, kiam li estis ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (UN): “La homrajtoj ne povas esti oferitaj profite al la lukto kontraŭ terorismo. Ne estas malakordeblo inter la defendo de la homrajtoj kaj la lukto kontraŭ terorismo. Male, la morala principo, kiu estas la bazo de la homrajtoj, tiu de profunda respekto al la digno de ĉiu individuo, estas unu el niaj plej potencaj armiloj por batali kontraŭ terorismo*.”

*  Parolado dirita okaze de la konferenco “Kontraŭbatali terorismon por la homaro: konferenco pri la radikoj de la malbono”, 22-a de septembro 2003.

Oni ne forgesu, ke adopto de tiaj decidoj kondukas al la publika mallaŭdo de la plej elmetitaj personoj, kiuj, kontraŭ la serĉata efiko, riskas tiam enfali en ekstremismon. Klimato de suspektemo instaliĝas, kontribuanta iom post iom al difektado de la socia ligo kaj kreanta novajn streĉojn. Ĉiu civitano havas respondecon ne cedi al la timo-reflekso, kaj kompreni ke lia sekureco ne estos protektata per atenco kontraŭ la liberecoj.

Patrick BAUDOUIN


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

En Sirio, tre malcerta politika solvo

La okcidentaj landoj ŝatus detrui la Organizaĵon de la Islama Ŝtato sen interveni surtere, kio trudus reunuiĝon de la precipaj siriaj armitaj grupoj kaj organizadon de transira politika procezo. Sed tia scenaro spitas multajn punktojn de la realo.

Tuj post la atencoj de la 13-a de novembro en Parizo, Usono kaj ĝiaj aliancanoj, inter ili Francujo, reasertis sian volon progresigi duflankan aliron. Unuflanke la daŭrigon de ampleksa milita agado kontraŭ la Organizaĵo de la Islama Ŝtato (OIŜ) — ofte nomata per la pejorativa akronimo “Daech”, kiu en la araba signifas “Islama ŝtato en Irako kaj en la Levanto” ‒ kaj aliflanke la serĉadon de politika solvo al la interna milito en Sirio. Nu, en ambaŭ kazoj restas malhelpoj, kaj vere ne malgrandaj.

Koncerne la militan agadon ekzistas certe kelkaj nuancoj en la difino de la “granda koalicio” aŭ de la “unueca koalicio”, tia kian la franca prezidanto François Hollande kaj tia, kian liaj rusa kaj usona kolegoj ĉiu siaflanke vidas ĝin. Sed oficiale la celo estas milite “detrui” la OIŜ. Kiel? Per daŭrigo de la aviadilaj bombadoj, per punkteca uzado de agadoj de specialaj fortoj, per sekigo de la financaj fontoj de la terorista organizaĵo kaj, kiel ripetas la usona ministro pri eksterlandaj aferoj, per “pli forta partopreno de la regionaj fortoj”.

La parizaj mortigoj esence nenion ŝanĝis. La registaro de s-ro Barack Obama restas firme kontraŭ surtera interveno, kaj tio malgraŭ la klara intenco de la respublikanaj delegitoj neniigi la OIŜ. “Sendi tertrupojn signifus ripeti pasintajn erarojn, se oni ne volas konstantan okupadon [de Sirio]”, deklaris la usona prezidanto post la kunveno de la G20 en la turka banloko Antalja, la 14-an de novembro. Refoja mesaĝo dum vojaĝo tra Azio, kun jena precizigo: la celo de la koalicio restas redukti la geografian spacon regatan de la OIŜ por malhelpi ĝian kapablon altiri novajn rekrutojn. “Barack Obama faros ĉion por konservi la ĝisnunan staton ĝis januaro 2017, kaj lasi al sia posteulo la zorgon eventuale decidi sendi la armeon en novan enkaĉiĝon”, indikas al ni altranga usona diplomato, kiu deziras resti anonima.

Tiu ĉi zorgemo eviti surteran militan engaĝiĝon ‒ signo de realismo kaj de prudento ‒ nutras ĝeneralan skeptikon pri la malmuntado de la OIŜ. “Kiu liberigos Rakka, kaj ĉefe Mosul? Oni ne prenas urbojn per aeraj bombadon. Tiom longe, kiom Daech regas tiuj ĉi neŭralgiajn punktojn, ĝi havas la kapablon kontraŭataki kaj relanĉi sian geografian ekspansion”, analizas la iraka politikisto Omar Jasser. Responde, la vickonsilisto pri nacia sekureco, Benjamin J. Rhodes, insistas pri la “neceso subteni la fortojn, kiuj kontraŭbatalas la IOŜ surtere, unuavice la kurdajn taĉmentojn”.

Tiuj ĉi ŝajnas esti la solaj efikaj aliancanoj de la koalicio, ĉar nek Turkujo nek Saud-Arabujo ŝajnas emi sendi siajn infanterion. La unua faras “sian” militon kontraŭ la la Partio de la Laboristoj de Kurdujo (PKK)*, dum la dua prioritatas sian intervenon kontraŭ la hutistaj ribeluloj en Jemeno (vd la artikolon de Pierre Conesa, p. 14). Sed la centra rolo de la kurdoj kontraŭ la OIŜ ne estas de ĉiuj same aprezata. Turkujo ne ŝatas la pli kaj pli firman subtenon de Usono al la peŝmergoj. La centra registaro de Bagdado siaflanke akuzas ilin esti “aneksintaj Sinjar-on” kaj postulas la “restituadon” de tiu urbo reprenita meze de novembro de la kurdaj trupoj de Turkujo kaj de Irako kun la apogo de la usona aerarmeo.

*  Vd “L’emballement guerrier du président turc”, Le Monde diplomatique, septembro 2015.

Alfrontitaj al la manko de aliancanoj kapablaj tere interveni, Vaŝingtono kaj ĝiaj partneroj elvokas do alian “sanktan union”. Tiu ĉi entenus la armeon kaj la milicojn de la siria prezidanto Baĥar Al-Assad kaj plurajn ribelajn grupojn, kiuj aktuale batalas kontraŭ la reĝimo de Damasko. Pro tio gravas la celo de intertraktita paco kun procezo de politika transiro. La 14-an de novembro 2015, dum kunveno en Vieno, dek sep partoprenantaj landoj, inter ili Saud-Arabujo, Irano kaj Turkujo, kaj la Eŭropa Unio kaj la Unuiĝintaj Nacioj, decidis sian subtenon “al batalhalto kaj al procezo farata de la sirianoj por starigi, ene de ses monatoj (...) kalendaron por redakti novan konstitucion”.

Ekde la 1-a de januaro 2016, la diversaj siriaj partioj kaj la registaro de s-ro Al-Assad estas alvokitaj por intertrakti la kondiĉojn de batalhalto, kiu ekvalidu la 14-an de majo kaj estu sekvata de “elektoj” (sen pliaj precizigoj) en 2017. Konsiderataj teroristoj, la OIŜ kaj la Fronto Al-Nosra, branĉo de Al-Kaido, kiu estas la dua plej grava armita grupo post la OIŜ, estas jam ekskluditaj el tiu dialogo, kiun la usona ŝtatsekretario John Kerry kun iom elpremita entuziasmo kvalifikis “unika ŝanco por Sirio”.

Kiel klarigas Hasan Hasan, specialisto pri Sirio loĝanta en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, “la probablecoj de sukceso de tiu ĉi procezo estas tre etaj, kaj ĝi povas baldaŭ eĉ pligravigi la situacion”. Unua demando: la listo de partoprenontoj en la intertraktadoj, kiun Jordanio devas starigi. Kiel Amano* povas rezisti al la premoj de Damasko, por kiu la dialogo povas okazi nur kun la opozicio kiun ĝi toleras, ekzemple la Popolfronto por la Ŝanĝo kaj Liberigo? Oni ankoraŭ ne scias, ekzemple, ĉu la Armeo Libera Sirio estos invitota por la interparoladoj. Konsiderata “terorista” de s-ro Al-Assad kaj de lia rusa aliancano, tiu ĉi grupo konsistas el eksaj oficiroj de la regula armeo kaj estis dum longa tempo la lancopinto de la ribelo antaŭ ol tiu ĉi estis dominata de la islamistaj fortoj. Hodiaŭ ĝi daŭre ĉeestas en la provinco Deraa kaj, laŭ sia propra eldiro, faris okazajn aliancojn kun ĝihadistaj grupoj.

*  La ĉefurbo de Jordanio. -vl

Sed Jordanio devas antaŭ ĉio kompromisi kun Riado. Saud-Arabujo provos trudi grupojn nomatajn “moderaj”, sed kiuj flegas gravajn militajn ligojn kun la Fronto Al-Nosra kaj kiu estis eĉ aliancanoj de la OIŜ. Tio ĝustas pri la armeo Ahrar Al-Ĥam (“La liberaj homoj de Sirio”), de tendenco same salafista kaj naciista (ĝi ne rekrutas eksterlandajn batalantojn). Tiu grupo de pluraj monatoj provas afiŝi pli moderan bildon pri si, kvankam ĝi aktivas ene de pli larĝa alianco, la Jaiŝ Al-Fataĥ (la Armeo de Konkero), kie oni retrovas la Fronton Al-Nosra kaj aliajn ĝihadistajn grupojn.

Ĉeesta en la provinco Idleb kaj en la antaŭurbo de Damasko Ahrar Al-Ĥam, same kiel ĝiaj partneroj kaj rivaloj ene de la Jaiĥ Al-Fataĥ, estas financata el la Golf-landoj kaj en Turkujo. Ĝi prezentas sin kiel sunaista alternativo al la OIŜ, kiu estis unue ĝia aliancanoj antaŭ ol fariĝi ĝia kontraŭulo en 2014. De kelkaj monatoj ĝi provas delogi la okcidentajn ĉefurbojn kaj speciale Vaŝingtonon. Oni ankoraŭ ne scias, ĉu Damasko akceptos intertrakti kun grupo, kies originaj membroj estis liberigitaj el la malliberejoj de la reĝimo de 2011 por radikaligi, kaj do senkreditigi, politikan kontestadon kiu tiam estis esence paca.* “Se oni volas atingi batalhalton, tiam necesas ke la plej multaj ĉeestaj fortoj estu koncernataj, rimarkigas ekzila siria opoziciulo en Francujo. La problemo estas ke, escepte de la Armeo Libera Sirio, neniu armita grupo povas nomi sin modera. Fakte, la diferenco estas malgranda inter Al-Nosra kaj Ahrar Al-Ĥam.”

*  Kp Hala Kodmani, “Syrie: qui se cache derrière l’Armée de la conquête?” [H. K., “Sirio: kiu kaŝiĝas malantaŭ la Armeo de Konkero?”], Libération, Parizo, 30-an de julio 2015.

Alia malhelpo sur la vojo al paco: la rolo de s-ro Al-Assad en la venontaj monatoj kaj en la estonteco. Pri tio, multaj okcidentaj landoj kaj iliaj aliancanoj iom ŝanĝiĝis. Neniu pli, eĉ ne Francujo, Turkujo kaj la golfaj monarĥioj, konsideras la tujan foriron de la siria prezidanto absoluta neceso. Kvankam neniu forgesas memorigi lian respondecon en la dramo de lia lando, la ideo ke li povu partopreni en la politika transiro estas nun unuanima. En tiu senco li povas arogi esti diplomatie venkinta, ĉar lia partopreno en la intertraktadoj estas decidita, kaj ankaŭ lia restado en la potenco dum la periodo, kiu devas konduki al la elektoj. Tio kaŭzas la furoron kaj konteston de multaj opoziciuloj. “La siria popolo rifuzos ke Assad ludu rolon en la transiro post la masakroj, kiujn li faris”, asertas s-ro Hiŝam Marva, vicprezidanto de la Siria Nacia Koalicio (SNK), kiu grupigas la esencajn partojn de la neislamista politika opozicio al la reĝimo. Li bedaŭras ankaŭ la ĉeeston de Irano en diplomatia procezo; li akuzas ĝin havi nur unu solan celon: “ĉiapreze konservi Assad en la potenco”.

Teherano restas la plej aktiva kaj la plej decidita subteno de la siria prezidanto. Koncerne la transiran periodon, la irana potenco opinias eĉ ke s-ro Al-Assad “devas ne esti devigata forlasi la potencon” kaj ke li havas “la rajton kandidati por la elektoj”. Tiun formulon Ruslando, alia grava aliancano, ŝajnas jam ne subskribi. Moskvo, decidita defendi la reĝimon, nun ne kontraŭas la ideon, ke la siria prezidanto transdonos la potencon fine de procezo de intertraktita transiro kaj post milita venko surloke aŭ almenaŭ post grava reekvilibrigo de la fortrilatoj favore al Damasko. En junio 2015, s-ro Vladimir Putin cetere diskrete esploris ĉe siaj alĝeriaj kaj belorusaj interparolantoj pri la ebleco ke ili povus akcepti la Assad-klanon en ekzilo.

Kvankam, laŭ certaj diplomatiaj fontoj, la neceso forlasi la potencon, eĉ forlasi la landon, estis al li klarigita dum lia renkontiĝo en Moskvo kun la rusa prezidanto lastan oktobron, tiu solvo daŭre ne troviĝas en la projektoj de la siria gvidanto. Kvankam pena, la repreno, fare de lia armeo, de certaj teritorioj, speciale en la nordo de la lando, konvinkis lin, ke milita malvenko estontece maleblos, dum li ĝuos la apogon de Ruslando kaj de Irano. La atencoj faritaj de la OIŜ en Parizo nur fortigis lian decidon ĉiapreze teni sin en la potenco. La starigo de diplomatia procezo kun malcertaj perspektivoj donas al li kroman levilon por daŭrigi sian regadon, atende de hipotezaj pli bonaj tempoj.

Akram Belkaïd.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Francaj turniĝoj pri Sirio

Provi sekvi la pozicion de la francaj respondeculoj pri la siria reĝimo kaŭzas kapturniĝon. En 2005, la prezidanto Jacques Chirac rompis ĉian rilaton post la atenco kontraŭ la libana ĉefministro Rafic Hariri. Post prezidantiĝo en 2007, lia eksa ministro pri internaj aferoj invitas s-ron Aĥar Al-Assad en la prezidant-palacon:

Nicolas Sarkozy, la 12-an de julio 2008: “Vi bone komprenis, ke ni komencas novajn rilatojn ‒ ne por kelkaj tagoj, ne por kelkaj semajnoj: strukturajn rilatojn, strategiajn. Kaj ke, kompreneble, la rapido de disvolvado de tiuj rilatoj estos ne nur laŭ funkcio de la paroladoj, de la promesoj, de la paroloj, sed de pruvoj kaj de faktoj, ĉe unu flanko same kiel ĉe la alia.”

Sekve al la arabaj ribeloj, la ministro pri eksterlandaj aferoj eldiras la kursŝanĝon:

‣ Alain Juppé, la 27-an de aŭgusto 2011: “Francujo diris, kiel la unua, ke Baĥar Al-Assad devas forlasi la potencon. Ĝi staras ĉe la pinto de la internacia mobiliziĝo por premi la reĝimon per politikaj kaj financaj sankcioj.”

Elektita en majo 2012, la nova prezidanto postulas la ĉesigon de la embargo por povi liveri armilojn al la opozicio, kiun Francujo la unua agnoskas kiel legitiman registaron.

‣ François Hollande, la 13-an de novembro 2012: “Francujo agnoskas la Sirian Nacia Koalicion kiel la solan reprezentanton de la siria popolo kaj do kiel la estontan provizoran registaron de la demokratia Sirio, kio ebligas ĉesigi la reĝimon de Baĥar Al-Assad.” Li aldonas: “Interveno okazos nur se la Sekurec-Konsilantaro decidas ĝin.”

Fine de aŭgusto 2013, Francujo estas la sola kiu volas bombi la trupojn de s-ro Al-Assad, dum la rusoj per diplomatia vojo atingas la malmuntadon de la siria ĥemia armilaro. Dum tri jaroj, la ministro pri eksterlandaj aferoj defendas ekstreman pozicion kaj eĉ kritikas la usonan decidon meti la Fronto Al-Nosra sur la liston de teroristaj organizaĵoj.

‣ Laurent Fabius, la 13-an de decembro 2012: “Ĉar surloke ili faras bonan laboron.”

Dum la Organizaĵo de la Islama Ŝtato konkeris parton de Sirio kaj de Irako, la rusa prezidanto Vladimir Putin proponas koalicion antaŭ la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝinta Naciaro. La franca prezidanto respondas al li, ankaŭ tie:

‣ François Hollande, la 28-an de septembro 2015: “Baĥar Al-Assad kaŭzis la problemon; li ne povas partopreni en la solvo. (...) Oni ne povas laborigi kune la viktimojn kaj la murdiston.”

Sed li radikale ŝanĝas sian pozicion antaŭ la Kongresso kunveninta en Versajlo post la murdoj de Parizo.

‣ François Hollande, la 16-an de novembro 2015: “Hodiaŭ necesas pli da frapoj ‒ ni faras ilin ‒, pli da subteno al tiuj, kiuj batalas kontraŭ Daesh ‒ ni donas ĝin, ni, Francujo ‒, sed necesas kunveno de ĉiuj kiuj povas reale batali kontraŭ tiu terorista armeo en la kadro de granda kaj unueca koalicio ‒ ĝuste por tio ni laboras.”

Akram BELKAÏD.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

De Jesuo ĝis Mahometo

Dokumentfilma serio pri la miskonata origino de la islamo

Ne facilas paroli pri islamo kaj ĝiaj originoj kaj eviti la aktualecon kaj la tiurilatajn temojn, kiujn ĝi trudas, ekzemple la neeviteblan “ĝihadon”. La sep-epizoda dokumentfilmo de Gérard Mordillat kaj Jérôme Prieur estas do granda faro, dediĉita al la grava influo de la kristanismo al la islamo, almenaŭ en ties unuaj tempoj de la revelacio.*

*  Gérard Mordillat kaj Jérôme Prieur, Jésus et l’islam [Jesuo kaj islamo], sepfoje 52 minutoj, elsendo ĉe Arte la 8-an, 9-an kaj 10-an de decembro 2015. La du aŭtoroj samtempe publikigas Jésus selon Mahomet [Jesuo laŭ Mahometo], Seuil - Arte Editions, Parizo-Strasburgo.

Tiu laboraĵo havas la unuan meriton montri ke la multfaka studaĵo ‒ do trans la sojlo de teologia komento ‒ de la Korano estas scienco estonta. La sankta libro de la islamanoj estas ofte prezentata kiel “teksto sen kunteksto” pro sia kompleksa literatura strukturo kaj pro la maleblo dati ĝiajn suraojn (ĉapitrojn) aŭ eĉ determini ĉion laŭ kronologia ordo de ilia revelacio. La tasko gravas, ĉar pli bona kono de la historia kaj socia kunteksto, en kiu la lasta el la tri grandaj monoteismaj religioj aperis, helpos superi la nuntempajn politikajn-religiajn defiojn.

La dialogo inter kristanoj kaj islamanoj same kiel la disigo inter la sekulara kaj spirita povas nur profiti el la memorigo pri la origina proksimeco inter la kruco kaj la kreskanto. Kiel la dokumentfilmo longe montras, en kiu multaj esploristoj de diversaj naciecoj kaj horizontoj intervenas, la islamo faras Jesuon same esenca persono kiel Adamon, la unuan homon. Aïssa ibn Maryam, do Jesuo, filo de Maria, estas tiu, kiu ĉe la fino de la tempo revenos por mortigi la Antikriston. Nu, kvankam ili bone scias, ke tiu, kiun ili nomas per la termino massih, do “la mesio”, estas efektive unu el “iliaj” profetoj, multaj islamanoj ne konscias pri la fundamenta rolo, unika, kiun li okupas en la Korano. Tie li estas prezentata kiel “la spirito”, “la spiro” kaj “la vorto” de Dio. Li estas homo bela, ekster ĉio komuna, kaj kapabla fari miraklojn. Aliflanke, la sankta libro montriĝas plej lakona pri Mahometo (Mohammad), kiu, ordinara homo (li ne faras miraklojn), estas “nur” la mesaĝisto (rassul) de Alaho, kaj profeto (nabi) inter aliaj. Tiu proksimeco inter la du religioj montriĝas ankaŭ per la graveco donita al Maria, kiu, en la Korano, estas la sola virino nomita per sia nomo kaj menciita plurfoje, la 19-a surao estas eĉ dediĉita al ŝi.

Dum disigaj vortoj disvastiĝas ‒ ĉefe la termino “krucmilitistoj” uzata de la radikalaj islamistoj por nomi la kristanojn, aŭ la konfuzo inter islamo kaj politika islamismo ĉe multaj okcidentanoj ‒, la emfazo de tia parenceco povas kontribui al mildigo de la streĉitaj rilatoj. Same, en socio stampita de progresanta malapero de religio, ĝi senkreditigas la kutiman retorikon pri la malalta kvalito de islamo kompare kun la juda-kristana kunteksto. Kompreneble oni povas kontraŭargumenti ke la teologiaj diferencoj estas gravaj. Ekzemple la Korano malagnoskas la diecon de Jesuo, kvankam ĝi ja agnoskas ‒ kaj defendas ‒ lian senmakulan koncipiĝon. Ĝi ankaŭ asertas, ke Jesuo ne mortis krucumite. La dokumentfilmo cetere donas grandan spacon al tiu demando kaj memorigas du versojn (157 kaj 158) de la 4-a surao, kie estas dirite, ke tiuj, kiuj kredis vidi la mesion ĉe la kruco, estis viktimoj de iluzio: “Wa lakine choubiha lahoum”, alidire: “Tio [la krucumado] aperis al ili tiel”. Krome, la islamo montriĝas tre rigora kontraŭ la kristanismo, kiun ĝi akuzas ke ĝi rompis kun la strikta monoteismo, per tio ke ĝi aldonis (chirk) al Dio, Jesuon kaj la Sanktan Spiriton.* Pro tio necesas konsideri la kuntekston, en kiu aperis la koncernaj versoj. Kiam ĝi akuzas la judojn ke ili deklaris sin mortigintaj Kriston, la Korano, ankaŭ tie, reprenas la en la 7-a jarcento tre disvastiĝintajn kristanajn ideojn kaj kiuj havis poste tenacan vivon. Necesis atendi ĝis kiam en la jaro 1963 la papo Johano la 23-a petis en preĝo: “Pardonu nin la malbenon per kiu ni maljuste kulpigis la judojn. Pardonu nin ke ni, per nia peko, krucumis vin duan fojon.”* Same, multaj fakuloj demanditaj en la dokumentfilmo memorigas, ke la konflikto inter Mahometo kaj du judaj triboj de Medino, urbo en kiu li trovis rifuĝon post sia fuĝo el Mekko (la Hegiro, en 622, do dek du jarojn post la komenco de la revelacio), estis politika, sed ankaŭ teologia. Historie, la profeto, per tio ke li sekvas la linion de Moseo kaj de Jesuo kaj per tio ke li volas reformi la judismon kaj la kristanismon, en la Korano konsiderataj kiel difektiĝoj de la origina religio, verŝajne konfliktiĝis kun la rabenoj. Tio igas tiujn specialistojn hodiaŭ aserti, ke tiu libro ne estas kontraŭ la judoj, sed kontraŭ la rabenoj.

*  Tiu postulo de strikta monoteismo estas unu el la fundamentoj de la vaĥĥabismo kaj klarigas la ikonoklasmon (kontraŭecon al adoro de sanktaj bildoj) de certaj radikalaj tendencoj.
*  Citita de la aŭtoroj en sia verko.

Jarcenton post sia naskiĝo, la islamo, en plena teritoria etendiĝo, iom post iom liberiĝis el la kuratoreca figuro Jesuo kaj donis antaŭrangecon al Mahometo. La malsameco kun la kristanismo en la fluo de la jarcentoj pli emfaziĝis. Sed oni vidas la utilon relegi la Koranon kune kun la historia kaj socia kunteksto, en kiu ĝi estis revelaciita. Tio estas nepra etapo por bone fari ambician interpreton por renovigi la islaman pensadon. Tiu interpretado iĵtihad, rigidiĝinta ekde la 11-a jarcento, tamen tiom riĉa en la jarcentoj post la morto de la profeto en 632, estas hodiaŭ ne pli ol longa ripeta maŝo, en kiu sin sekvas la samaj komentoj de komentoj de la sankta libro.

La lingvistiko ‒ por detala studado de la korana araba kaj de ties multaj pruntaĵoj el aliaj lingvoj, speciale el la siria, ŝemida lingvo derivita de la aramea ‒ same kiel la antropologio estas valoraj iloj por tiu necesa reviziado. Aldoniĝas la arĥeologio, kies malkovroj ebligus pli bone kompreni la historian kuntekston de la revelacio ‒ kondiĉe, kompreneble, ke Saud-Arabujo permesas pli multajn prifosadojn sur sia teritorio. Poste necesos vulgarigi la instruojn ricevitajn de la reinterpretado de la korana teksto, laŭ la modelo de tiu ĉi dokumentfilma serio. Eblas pensi, ke tio ne fariĝos senpene.

Akram BELKAÏD.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

COP21: La klimata debato preteratentas la oceanojn

Venis la tempo por internaciaj reguloj

Tro ofte, klimataj intertraktadoj neglektas la oceanojn de la mondo. Unu el la kernaj celoj de la Pariza Klimatkonferenco (COP 21) estos difini precizajn regulojn por protekti oceanojn kaj mastrumi ilin daŭrigeble.

La homaro havas grandan respondecon rilate al nia planedo. Ni devas disvolvi pli grandan konscion pri la ŝanĝiĝoj kiuj okazas, kaj pri kia agado necesas por limigi la kaŭzojn kaj efikojn de la perturbo de la oceana ekvilibro: troa fiŝkaptado, poluado fare de surteraj aktivecoj (agrikulturo, industrio), detruo de ekologiaj sistemoj (forigo de mangloarboj, minado de koralaj rifoj, petrolaj elverŝoj) kaj la tutmonda varmiĝo.

Pli kaj pli da homoj emfazas la gravecon de la oceanoj por nia pluvivo, de la marbordaj lokoj al la alta maro. La kialo ne nur estas tio, ke la oceanoj estas fonto de nutraĵo, kiujn landoj evoluantaj kaj evoluintaj devas protekti ĉiapreze, sed ankaŭ pro tio, ke ili reguligas tutmondajn klimatajn mekanismojn. Tio havas gravajn sekvaĵojn por la mara medio, de ekologiaj sistemoj ĝis homaj aktivecoj (vidu ‘Tutmonda varmiĝo, agantoj kaj viktimoj’). Ĉi tiuj sekvaĵoj trafas ĉiujn landojn, sen konsidero de ilia nivelo de evoluado: procezoj kiel la klimata ŝanĝiĝo ne agnoskas naciajn landlimojn aŭ ekonomiajn malegalecojn.

Se la celo estas minimumigi perturbojn en la oceanoj, la unua prioritato devus esti redukti eligaĵojn de forcejaj gasoj. Ni povas fari tion nur per kunordigita internacia interveno: jen la entuta celo de la pariza klimatkonferenco (COP21). En la tempo tuj antaŭ la konferenco, la tasko de la “oceana komunumo” - sciencistoj, decidofaristoj, reprezentantoj de la privata sektoro kaj de la civila socio - estis atentigi la intertraktantojn pri la grandaj ŝanĝiĝoj - kelkaj nerevokeblaj - kiujn la mara medio travivos se la tutmonda varmiĝo superos la sojlon 2°C*. Ĝi ankaŭ devas konvinki ilin pri la realigebleco de oceanaj solvoj. Solvoj bazitaj sur la naturo - kiuj konservas la ekologiajn sistemojn de koralaj rifoj kaj mangloarboj - povas helpi redukti la sekvaĵojn de la klimata ŝanĝiĝo kaj plibonigi la resaltemecon kaj adaptiĝemecon de marbordaj socioj. La oceana komunumo havas vastan sperton pri ‘plurskala’ mastrumado. Ĝi havas la ekspertizon por stiri klimatajn intertraktadojn for de la ekskluzive desupra metodo adoptita ĝis nun, detalante la diversajn skalojn de necesaj agado kaj decidofarado - internacia, regiona, nacia kaj loka.

*  Vidu Alexandre Magnan, Raphaël Bille, Sara R Cooley, Ryan Kelly, Hans-Otto Portner, Carol Turley kaj Jean-Pierre Gattuso, ‘Intertwined ocean and climate: implications for the international negotiations’ (PDF), Iddri Policy Briefs, no 4, Parizo, 2015.

COP21 devus esti la deirpunkto por nova movado, ‘klubo oceano kaj klimato’, kiu arigus koncernatojn kiuj volas antaŭenigi la utilojn de komuna programo, vastigi iujn iniciatojn, instigi al la evoluado de marbordaj politikoj kiuj respondas flekseble al la klimata ŝanĝiĝo, aŭ kunlabori por plibonigi la regionan mastrumadon de la oceanoj. La Kadro-Konvencio pri la Klimatŝanĝiĝo (UNFCCC) fariĝus forumo kie ĉiuj povus prezenti proponojn.

Ĉi tiu ‘klubo oceano kaj klimato’ povus konsisti el koalicio de ŝtatoj, municipaj aŭtoritatoj, entreprenoj kaj reprezentantoj de la civila socio. Membroj de la klubo povus fari publikan sindevontigon etendi sian reton de protektataj marlokoj por antaŭenigi maran ekonomion senigita je karbondioksido, kaj financi projektojn rilate al la adaptiĝo al la klimata ŝanĝiĝo, kaj aliajn iniciatojn celantajn pli precizan prognozon de la efikoj de la klimata ŝanĝiĝo kaj konstrui estontecon sen eligaĵoj de forcejaj gasoj. Estas multaj eblecoj, kaj ni devas instigi al elstaraj iniciatoj kiuj arigas koncernatojn el ĉiuj partoj de la tuta socio, ne nur naciajn registarojn. Tia klubo ankaŭ povus helpi efektivigi daŭripovan evoluon en aliaj lokoj.

Aliaj forumoj krom la Klimatkonferenco de UN havos rolon en decidoj pri la estonteco de la klimato kaj la oceanoj. La konservo de la tutmonda klimato dependas de la sano de niaj oceanoj, tial la internacia komunumo devas daŭre agi ene de diversaj organizaĵoj - interalie tiuj, kiuj mastrumas la maran medion (organizaĵoj de regionaj fiŝkaptistoj kaj de oceana mastrumado, la Internacia Mara Organizaĵo kaj la Internacia Marfunda Aŭtoritato) - por establi kaj efektivigi regulojn por la konservo kaj daŭripova uzo de maraj resursoj, tiel protektante la kapablon de la oceanoj kapti CO2. Ĉi tiel, la kreo de protektataj marlokoj, daŭripova mastrumado de la fiŝaroj, kaj la batalo kontraŭ poluado, ankaŭ helpas minimumigi la gradon kaj efikon de la klimata ŝanĝiĝo.

Tio necesigas pli proksimajn ligilojn inter organizaĵoj kiuj respondecas pri klimataj, ekologiaj kaj ekonomiaj aferoj: tro ofte, oni traktas ĉi tiujn interrilatajn defiojn kvazaŭ ili estus senrilataj. COP21, kaj la lastatempa adopto fare de UN de Celoj por Daŭripova Evoluigo, estas ŝancoj kiujn ni devas ne maltrafi.

Alexandre Magnan, Teresa Ribera kaj Julien Rochette

Tiu originale anglalingva artikolo ‘COP21: climate debate overlooks our oceans: Time for international rules’ , aperis en decembra LMD anglalingva. La franclingva traduko “Aires marines protégées: En quête de règles internationales.” aperis en novembra eldono de LMD.