Radianta Lotuso - Verkis J. D. Degreef


Radianta Lotuso
J. D. Degreef
El la nederlanda tradukis P. van de Vijver
Lingve reviziita en 2003
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-197-6
inko@omnibus.se
http://www.omnibus.se/inko
MAJO 2003

ENHAVO


ENKONDUKO

George Camphuis vekiĝis tiun matenon en sia blokdomo ĉe la bordo de Sangpo pro forta frapetado sur la pordon. Oscedante li leviĝis de la improvizita lito el ŝafofeloj, bruske komprenigis al sia tibeta servisto, ke lin tedas tiu bombardado kaj komencis rapide sin vesti. Poste li malriglis la pordon kaj enirigis sian serviston — senordan, malpuran tibetanon, kies malsprita vizaĝo kaj stulteco jam ok monatojn ĉiutage lin incitis.

Dum la viro pretigis la matenmanĝon, Camphuis eliris kaj perokule sekvis la Sangpo-bordojn. Tre malproksime leviĝis la malvarma, impresa Himalaja montaro kun siaj eterne neĝkovritaj suproj, kiuj nun kaŝiĝis en densaj nebuloj, kiuj kiel malsekecaj vatoj pendis de la grizaĉa ĉielo.

Antaŭ li kuŝis la fruktodona Sangpo-valo, ĉarma kaj ekzotika kiel malmultaj aliaj regionoj de la tero. La pentrindan belecon de la sovaĝa pejzaĝo eĉ pligrandigis granda nombro da tendoj, kiuj ĝis malproksime en la ĉirkaŭo estis dismetitaj flanke de la bordoj. Ilin ĉiujn ornamis ruĝaj kaj verdaj flagrubandoj, pentrumitaj per la ses misteraj literoj de la tibeta preĝo: ”Om mani padme hum”. En la vasta tendaro jam regis en ĉi tiu frua horo intensa vigleco kaj longaj vicoj da tibetanoj, fervore svingante siajn preĝturnilojn, iris al la Sangpo-bordoj por fari sian matenpreĝon.

Forte impresita de la mistera ĉarmo, kiu eliris de la sovaĝa montpejzaĝo, Camphuis subite bedaŭris, ke li ĉion ĉi jam devas forlasi. Hodiaŭ li ekvojaĝos for al la civilizita mondo, kiun li antaŭ ok monatoj por kelka tempo adiaŭis.

Nur ĵus finstudinte en Delft kiel hidraŭlika inĝeniero, li estis invitita de belga asocio preni sur sin la gvidon de la irigadaj laboroj ĉe Sangpo, invito, kiu lin tre honoris, sed samtempe lin mirigis.

Li sin demandis, kial oni ĉi tiun sendube tre gravan taskon ne konfidis al pli sperta inĝeniero kaj kial oni elektis nepre nederlandanon, kiu rilate al irigaciado en montaj regionoj ja povas esti nur malmulte kompetenta. Ĉi tiuj demandoj, al kiuj li ne povis trovi kontentigajn respondojn, komence vekis en Camphuis malfidon al la komisio, sed la belga entreprenisto forigis lian suspekton.

La tibetan registaron rilate al la elekto de inĝeniero preskaŭ ekskluzive gvidis politika singardemo. Ĝi konsideris la ĉeeston de nederlandano, apartenanta al pacema nacio, ne tiel danĝera por la trankvilo de Tibeto, kiel la restadon de anglo aŭ franco, de kiuj oni timis nedeziratan intereson pri tibetaj aferoj.

Ĉi tiu klarigo al Camphuis sufiĉis por subpremi sian malfidon; li sciis, ke la tibetanoj estas tre ekskluzivaj rilate al fremduloj kaj kvankam ankoraŭ restis nerespondita la demando, kial speciale li, sensperta inĝeniero, estis invitita por la gvido de la laboro, li senkontraŭe akceptis la komision. Post mallonga preparo li ŝipvojaĝis al Calcutta kaj de tie profunden penetris en la britan protektoraton Sikkem, kiu premiĝe kuŝas inter Nepal kaj Buthan. Laŭ la granda karavanvojo de Sikkem al Lantsjan li eniris Tibeton, landon, kiun oni konsideris la plej mistera de la mondo.

En la Dzjilipla-montpasejo lin atendis deko da armitaj tibetanoj, kiu lin post dudektaga irado kondukis al la fonto de Sangpo, la rivero, al kiu granda parto de la lando ŝuldas sian fekundecon.

George Camphuis ne baldaŭ forgesos tiun vojaĝon. Ĝi lin kondukis tra la plej dezerta parto de Tibeto, senviva, izolita kaj senkolora regiono de malgajiga monotoneco kaj de timiga aspekto, kiun nur kelkloke plivigligis la helkoloraj muroj de grandaj lamao-monaĥejoj. La gvidanto de la eskorto, tibeta monaĥo, kiu iom scipovis la francan lingvon, plenzorge evitis la malmultajn urbojn en la valo. La viro estis ne tre parolema kaj ne antaŭ ol ili atingis sian celon li lasis sian nekonfidenceman teniĝon.

Ĉi tie, ĉe la fonto de Sangpo, Camphuis trovis tendaron, en kiu loĝis kvincent laboristoj, vastan blokdomon por si mem kaj fine specon de laborprojekto, kiu indikis, ke la rivero per kanalo estu komunikigata kun montlago, kiu kuŝis je distanco de dek kilometroj okcidente, per kio ebliĝos la irigaciado de vasta regiono de fekunda valgrundo.

La laboro en ok monatoj pretiĝis kaj ĝia plenumo plene kontentigis Camphuis. La tibetanoj pruviĝis esti diligentaj laboristoj, kiuj sian mankon de praktikeco plenigis per granda kvanto da pacienco kaj fervoro. Lia propra situacio intertempe montriĝis esti malpli agrabla. Al li estis malpermesite forlasi la laborterenon; kaj la lamao, kiu lin asistis kiel interpretisto, senpretekste rifuzis eĉ iom informi lin pri la vivmaniero de la popolo kaj pri la regado de la lando.

Restinte ok monatojn en Tibeto, li pro tio pri la mistera lando nur eksciis, ke la popolo posedas profundan religian senton kaj ke ĝi havas senliman respekton por la pastroj, kiuj samtempe estas ĝiaj ekleziaj kaj civilaj mastroj. Longan tempon Camphuis timis, ke ĉi tiu eta scio pri Tibeto restos la nura, kiun li kunportos al Nederlando, sed, pruviĝis, ke pri tio li eraris.

Semajnon antaŭ la pretiĝo de la laboro, la tendaron neatendite vizitis lamao el la Tasji-Lunpo monaĥejo, kiu nome de Dalai-lamao, reganto kaj ĉefpastro de Tibeto, lin invitis al Lhasa, la sankta ĉefurbo de la lando. Ĉi tiu invito forte surprizis Camphuis. Li sciis, ke la reganto neniam sin montras al okcidentulo kaj eĉ en siaj plej kuraĝaj revoj li ne imagis iam esti akceptata de li.

Nun tamen la tempo de foriro alvenis. La antaŭan vesperon estis alveninta en la tendaron armita eskorto, kiu al li malfermos la kaŝitajn kaj bone ŝlositajn pordegojn de la sankta Lhasa. Tie li staros vidalvide al viro, kiun oni konsideris la plej nova reenkarniĝo de Budao kaj kiun piaj tibetaj legendoj prilumas per preskaŭ supertera brilo.

Scivoleme sin demandante, kio en Lhasa lin atendas, la inĝeniero ankoraŭ unu fojon levis la okulojn al la potencaj Himalajo-suproj. Ĉi tiun impreson de la regiono, kie li ok monatojn kiel soleca ekzilito vivis, li kaŝis profunde en la koron kaj konvinkita, ke ĉi kune finiĝis unu el la plej belaj periodoj de lia vivo, li reiris al la blokdomo kaj komencis sin prepari al la forvojaĝo.

ĈAPITRO I - VOĈO EN LA NOKTO

Lhasa, la centro de la mistika pensado kaj revado de la tibetanoj kaj la ĉefa fokuso de ilia spirita vivo, ŝuldas sian famon pri sankteco, precipe al Potala, grandega monaĥejo, samtempe fortikaĵo kaj palaco de Dalailamao, ĉefpastro de la lamaismo. En li ĉiam denove renaskiĝas Budao, kies doktrinoj, miksitaj kun tiuj de la praantikva naturreligio ”Bon” jam multajn jarcentojn tenis la tibetajn mensojn en la sorĉo de la azia mistikismo.

Dek sep tagojn post sia forvojaĝo de la Sangpo-bordo, Camphuis salutis la sanktan urbon kun ekkrio de admiro. La grandegan amason da terkabanoj, kies mizereco kaj kadukeco multe superis la okcidentan imagon, li tute ne atentis. Liajn okulojn forte ĉarmis vasta vico da konstruaĵoj el blankaj montŝtonoj, kiuj superregis la tutan ĉirkaŭaĵon kaj kies brila blanko tiel akre konturiĝis kontraŭ la griza rokmontaro, ke al Camphuis dum momento sentis, kvazaŭ li vidus grandegan pentraĵon, majstramane pentritan sur la ebenan montdeklivon.

Kun profunda ĝemo li sin liberigis de la preme grandioza aspekto kaj senparole pro admiro alrigardis la gvidanton de la eskorto. Kvazaŭ ĉi tiu komprenis kio en li fariĝis, li humiliĝe faris al li klarigon.

”Potala, la palaco de Pantsjen Rinpotsje (sankta mastro).”

Kaj montrante al apartigita konstruaĵo, kies ŝnuroj estis helruĝe farbitaj, li daŭrigis: ”La apartamentoj de la sankta mastro, sinjoro.”

Ĉi tio estis la plej longa ekspliko, kiun la komandanto, kiu ŝajne apartenis al la palacgvardio, en dek sep tagoj lasis elgliti el sia buŝo kaj kvazaŭ li volus eviti plurajn demandojn, li tuj spronis sian ĉevalon. Enprofundiĝante en la preskaŭ timiga aspekto de ĉi tiu imponega spektaklo, la inĝeniero malrapide postrajdis la karavanon. La rajdo daŭris du horojn kaj nur kiam li venis en la tujan proksimon de la urbo, li rimarkis, ke la pezaj muroj kun la akre gardataj pordegoj ĝin faris bone defendebla fortikaĵo.

Camphuis esperis, ke la vojo al Potala lin kondukos tra la loĝata parto de Lhasa, sed pri tio li seniluziiĝis. La karavano ĉirkaŭrajdis la murojn de la urbo kaj fine haltis ĉe malgranda pordego, kiu aliris al la posta flanko de la palaco. Geste lia gvidanto al li komprenigis, ke li elseliĝu, post kio soldato transprenis lian ĉevalon.

Kiam la pordego estis malfermita, la inĝenieron bonvenigis trio da lamaoj, kiuj silente antaŭ li riverencis.

Unu el ili antaŭiris lin al kortmuro, kies pordego ĉe ilia alproksimiĝo tuj malfermiĝis. Neniun vorton oni al li diris kaj iom konfuzita pro tiu pantomimo, li kvazaŭ aŭtomate sekvis sian gvidanton.

La monaĥo trairis korton kaj poste lin antaŭiris al malalta ŝtona konstruaĵo, kiu per larĝa koridoro estis dividita en du partojn. Pendis duonlumo en la koridoro, sed malgraŭ tio ĝi sufiĉis al la inĝeniero por konstati, ke la maldekstra muro ne havas pordojn. Brustalte, kun interspacoj de ĉirkaŭ du metroj, troviĝis tamen aperturoj, kiuj estis iom pli grandaj ol leterkesta aperturo.

Kontraŭe en la dekstra muro troviĝis granda nombro da pordaperturoj, kiuj tamen ĉiuj estis kovritaj de pendantaj kurtenoj el teksita gruntbovŝtofo.

La lamao ĝismeze eniris la koridoron kaj flankenŝovis unu el ĉi tiuj kurtenoj, geste invitante Camphuis eniri. La inĝeniero venis en grandan ĉambron kun ŝtona planko kaj nudaj ŝtonaj muroj, kiu ricevis malabundan lumon tra speco de tegmenta fenestreto, kiu troviĝis en la plafono. La ĉambro, kiu lin impresis kiel mezepoka karcero aŭ kripto, enhavis neniun meblon; li nur vidis en angulo amason da ŝafo- kaj bovinofeloj, la tibetan liton.

Pendis tiel abomena fetoro en la konstruaĵo, ke li rapide devis bruligi cigaredon por ne vomemiĝi.

La akcepto kaj la restadejo subite tiel seniluziigis Camphuis, ke li malbonhumore sin turnis al la lamao por informoj.

”Ĉu ĉi tio estas malliberejo, sinjoro?” li demandis akravoĉe.

”Ne; en Tibeto ne estas malliberejoj, sinjoro. Ĉi tio estas la Domo de la Sekreta Vivo, en kiu oni nur fremdulojn gastigas,” respondis ĝentiltone la lamao.

La respondo ne kapablis forpreni de Camphuis lian seniluziiĝon.

”Ĉi tio estas malinda restadejo por okcidentulo, sinjoro,” li rimarkigis.

La monaĥo senpove levis la ŝultrojn kaj senkulpige li respondis: ”La domo ne estas instalita por akcepto de fremduloj; ĉi tiuj ĉambroj estas la plej bonaj, kiujn ni al vi povas proponi, sinjoro. Cetere vi nur unu nokton devos resti tie ĉi, ĉar, laŭ tio, kion mi eksciis, la sankta mastro morgaŭ vin akceptos.”

Camphuis komprenis, ke li povis nur rezignacii pri la malagrabla situacio kaj kiam la monaĥo foriris promesante tuj reveni, li atende eksidis sur la amason da gruntbovofeloj. Lia bonhumoro baldaŭ revenis kaj ĉi tio fine al li komprenigis ankaŭ la komikecon kaj aventurecon de la situacio.

Kelkajn minutojn poste kelkaj soldatoj venis en la ĉambron. Ili alportis la kofrojn de Camphuis kaj korbon da manĝaĵoj, argilan poton kun akvo kaj oleolampon.

Kiam ili estis foririntaj, venis la lamao.

”Sinjoro, en Lhasa oni ne mortigas bestojn; ni do ne povas al vi prezenti viandon por via vespermanĝo,” li komencis.

Camphuis jam estis elpakanta la korbon. Krom konservaĵoj kaj kukaĵo ĝi enhavis kelkajn botelojn da vino kaj cigaredojn, la samajn manĝaĵojn kaj ĝuaĵojn, kiujn li ĉe Sangpo ricevis el la Tasji-Lunpo monaĥejo kaj kiujn oni laŭ ordono de Dalai-lamao ekskluzive por lia uzo alportis el Brita Hindujo.

”Bone, sinjoro,” kontente certigis la inĝeniero.

Li vidis, ke la monaĥo denove volas foriri kaj rapide li daŭrigis: ”Mi volonte post momento farus promenadon; ĉu estas al mi permesite por tio forlasi Potalan?”

Camphuis amuziĝe ekridis, kiam li vidis la lamaon timigite gestadi.

”Ne; al fremduloj estas malpermesite esti en Lhasa, sed vi povas promeni en la korto,” respondis la lamao.

Post la akiritaj spertoj ĉe sia eniro, la inĝeniero ne miris pri tio kaj verdire superis lian atendon la fakto, ke li libere povas moviĝi en la korto. Li tamen baldaŭ konstatis, ke ankaŭ tiu libereco nur estas relativa. Sin razinte kaj refreŝiĝinte li forlasis la ĉambron. Kontraŭe de la enirejo li ekvidis armitan soldaton, kiu per paro da nesondeblaj okuloj lin fikse rigardis.

”Nu, ĉu mia gardisto, amiko?” li demandis mirigite.

La tibetano ne respondis kaj lia vizaĝo eĉ ne montris, ĉu li komprenis la demandon. Camphuis incitite eliris el la koridoro kaj eniris en la korton. La soldato lin sekvis ĝis la elirejo kaj tie restis senmove staranta por observi la inĝenieron.

”Ĉi tie oni havas strangan ideon pri gastamo,” grumblis Camphuis nekontente, sed komprenante, ke estas plej bone rezignacii pri la faktoj, li klopodis forgesi la ĉeeston de sia gardisto kaj, malrapide promenante, inspektis la korton kaj la altajn Potalamurojn. Ĉie li vidis multkolorajn flagojn kaj flagrubandojn, kiuj ĉiuj surhavis la ses literojn de ”Om mani padme hum”, la tibeta preĝo, kiun uzas la sorĉistoj kiel ekzorcaĵon kaj kiu superregas la tutan tibetan kulturon. En la korto plaŭdetis artefarita rivereto, kiu movis akvoradon, sur kiu estis fiksita grandega preĝocilindro.

Ĉi tiuj cilindroj, da kiuj Camphuis ĉe Sangpo vidis milojn, enhavas milionojn da tolstrioj, ĉiuj surhavantaj la ses preĝliterojn. La tibetanoj kredas, ke la preĝo ĉe ĉiu turniĝo de la rado same tiom da milionoj da fojoj leviĝas antaŭ la tronon de Budao, per kio ili do genie meĥanikigis la preĝadon.

La inĝeniero ridetis pro ĉi tiu naiva fido al la ĉielo kaj kelkfoje rondpromeninte en la korto li reeniris la Domon de la Sekreta Vivo kaj pretigis al si manĝon. Manĝinte li ankoraŭ kelkajn horojn legis ĉe la malabunda lumo de oleolampo. Neniu sin montris; en la konstruaĵo ĉio restis morte silenta kaj de eksterdome nur penetris al li la flirtsono de centoj da preĝoflagetoj, kiu lin impresis kiel flugilbatado.

Laca pro la malregula vivo de la lastaj semajnoj, li fine decidis surlitiĝi. Malmultajn minutojn poste li senkonsciiĝis en profunda sensonĝa dormo, el kiu li nur ĉirkaŭ la mateno iom timigite vekiĝis. Li opiniis, ke raŭka kriado lin vekis kaj dormebrie li sidiĝis. La malhela lumo de la naskiĝanta tago ankoraŭ ne estis sufiĉe forta por forpeli la malhelajn ombrojn en la ĉambro, sed ĝi tamen ebligis al li konstati, ke li estas sola. Opiniante, ke li sonĝis, li denove kuŝiĝis kaj fermis la okulojn. Subite li tamen duafoje eksidiĝis.

Raŭka, longspira krio malvarmigis lian sangon pro timego; konsternite Camphuis fiksrigardis al la kurteno antaŭ la enirejo, atendante ies eniron. Venis tamen neniu, sed subite sonis al li en la orelojn kruda voĉo.

”Al Erment, tagvojaĝon sude de Thebe,” li aŭdis akcente krii en la angla lingvo.

Camphuis salte delitiĝis. Li kuris al la koridoro kaj levis la kurtenon. La gardisto en la koridoro esplore rigardis lin, kvazaŭ li timus, ke la fremdulo intencas malbonon.

”Ĉu vi min vekis per tiu laŭta kriado?” kolere demandis Camphuis angle. Kiam li ne ricevis respondon, li ripetis la demandon france, sed ankaŭ nun la tibetano restis muta.

”Ĉu ankoraŭ pliaj homoj estas tie ĉi?” subite daŭrigis la inĝeniero.

La gardisto tamen ne respondis kaj esplore rigardinte dekstren kaj maldekstren, Camphuis incitite, levante la ŝultrojn, reeniris la ĉambron. Sur la lito li meditis. En Tibeto li ankoraŭ ne estis aŭdinta alian fremdan lingvon ol la francan; la lamao, kun kiu li ĉe Sangpo kunlaboris, rakontis al li, ke la monaĥoj ne estas instruitaj pri alia lingvo.

Camphuis denove komencis al si demandi ĉu li sonĝis, sed fine li rezignis kaj fermis la okulojn. Nenio plu nun interrompis lian dormon kaj kiam li ĉirkaŭ la oka horo vekiĝis, li tuj delitiĝis. Sin vestinte kaj manĝinte, li iris al la korto kaj tie promenis tutan horon. Neniu montriĝis krom la gardisto, kiu sekvis ĉiujn liajn movojn kaj kiu evidente nur havis intereson por li.

Malpacience kaj tedite la inĝeniero iris tien kaj reen, senĉese pensante pri tiu stranga, raŭka voĉo, kiu, nun li klare ĝin memoris, neneigeble havis anglan akcenton.

”Al Erment, tagvojaĝon sude de Thebe,” li ripetis minimume centfoje. Kion fakte signifas tiuj vortoj? Kiu en Tibeto tiel ekzakte konas la egiptan topografion, ke li eĉ konas la lokan situadon? . . .

Apero de la lamao, kiu la antaŭan posttagmezon lin akceptis, faris finon al lia meditado. La monaĥo lin salutis per malprofunda kapklino, kiun la inĝeniero sammaniere respondis.

”Pantsjen Rinpotsje bonfavore vin invitas por aperi antaŭ li, sinjoro,” li komencis per mallaŭtigita voĉo.

”Fine,” elglitis el la buŝo de la inĝeniero.

”Se vi volas sekvi min, mi antaŭiros vin al la Domo de Saĝeco, sinjoro,” daŭrigis la lamao.

”Mi estas preta,” diris Camphuis, ĝoja ke li fine proksimiĝis al la celo de sia vojaĝo.

La monaĥo trairis la korton kaj frapis sur malgrandan pordon, kiu tuj malfermiĝis. Enirante ili venis en vastan halon el brile blanka montŝtono, kies muroj estis tapetitaj per multvaloraj tapiŝoj el teksita gruntbovoŝtofo.

Kelkaj kaŭrantaj lamaoj eĉ ne ekrigardis, kiam ili preterpasis, kvankam Camphuis laŭtvoĉe ilin salutis. Lia gvidanto lin antaŭiris tra kelkaj koridoroj kaj poste eniris en vastan salonon. Laŭlonge de la muroj kaŭre sidis monaĥoj, enprofundiĝintaj en reva ripozo. Neniu lin rigardis aŭ eĉ vorton diris kaj la solenigan silenton nur interrompis la kavernsonaj paŝoj.

La lamao iris al peza kurteno kaj ĉi tiun levinte, li respekte surgenuiĝis. La inĝeniero volis lin sekvi, tamen unu el la monaĥoj, kiu sidis flanke de la kurteno, subite kvazaŭ elteriĝis kaj geste al li komprenigis, ke li atendu.

Kun ekscitita malpacienco li staris, ĝis kiam post kelkaj momentoj sonis mallaŭta gongbato. La kurteno leviĝis por li kaj, kiam li laŭ signo de sia gvidanto estis enirinta, denove malleviĝis. Li troviĝis en granda ĉambro kun altaj fenestroj, en kiu antaŭ unu el la muroj estis konstruita estrado, sur kiu sidis kelkaj monaĥoj. Eĉ ne momenton hezitante, Camphuis trapasis la ĉambron ĝis tuj antaŭ la estrado, profunde kliniĝis kaj poste senĝene levis la okulojn.

Antaŭ li kaŭris sur tre valoraj, nigraj ŝafofeloj, senmova kiel Budao-statuo, Dalai-lamao, la sankta reganto de Tibeto.

ĈAPITRO II - SURPRIZA INTERPAROLO

Dalai-lamao, volvita en supervesto el delikata poefagoŝtofo kaj samfasona kiel tiuj de la vicoj da malplialtrangaj lamaoj, la unuajn momentojn ne juĝis la inĝenieron inda je rigardo, pro kio ĉi tiu havis la okazon plej atente observi la ĉefan aŭtoritatulon de Tibeto.

La reganto havis larĝan fortan staturon, iom korpulentan. Lia vizaĝo estis pala kaj dikkarna kaj vekis la impreson de trosatiĝo kaj laciĝo. Li tenis la okulojn mallevitaj kaj kun siaj malrigide pendantaj brakoj prezentis bildon de perfekta kvieto kaj trankvilo. Sur la kapo li portis mitron, kapkovraĵon, kiu tre similis al moderna soldata kasko kaj kiu simbolis liajn dian devenon kaj altan indecon.

Malantaŭ li kaŭris, same senmovaj kiel la majesta reganto, kvar monaĥoj, kies rigardoj kun vigla intereso estis direktitaj al la inĝeniero. Nur kiam Camphuis, ekscitita de stranga rezinodoro, aŭdigis modestan tuseton, la ŝtoniĝinta vizaĝo de Dalai-lamao ŝajne reviviĝis; li levis la okulojn. La movo estis tiel incite malrapida kaj senenergia, ke ĝi subite pensigis la inĝenieron pri meĥanika pupo. Nur la okulesprimo de la reganto divenigis mongolan devenon; la vizaĝo povus aparteni al okcidentano.

El paro da malhelaj, viglaj okuloj la inĝeniero kaptis rapidan rigardon kaj poste vidis la palpebrojn denove peze malleviĝi kvazaŭ ili estus plumbaj. Ankoraŭ minuton li daŭrigis la silenton, sed fine Dalai-lamao malfermis la buŝon. Je surprizo de la inĝeniero li bonege parolis la francan lingvon; la vortoj havis neriproĉeblan akcenton kaj, en perfekta kontrasto kun la apatia teniĝo de la reganto, estis elparolataj vigle kaj kelkfoje eĉ iom pasie.

”Vi estas la fremdulo, kiu gvidis la laboron ĉe Sangpo, ĉu ne?” li komencis.

”Via servanto, sinjoro,” respondis Camphuis kapjesante.

”Kaj ĉu vi finpretigis la laboron?”

”Jes, antaŭ tri semajnoj la interkomuniko faktiĝis, sinjoro.”

”Kaj nun vi intencas reiri al via patrujo, ĉu ne?”

”Tio efektive estis mia intenco, sinjoro,” respondis la inĝeniero.

Dalai-lamao momenton paŭzis kaj evidente distrite li ekludis per la fingroj.

”Ĉu vi kontraŭus entrepreni vojaĝon, malproksiman vojaĝon por mi?” li subite daŭrigis.

”Ne, mi tute ne kontraŭus, sinjoro,” respondis Camphuis altgrade surprizita.

En tiu momento granda, blankhara kato saltis sur la genuojn de Dalai-lamao. Ĉi tiu malrapide kaj solene levis bone prizorgitan manon kaj komencis karesi la dorson de la besto. Samtempe li ankoraŭfoje ĵetis flugan rigardon al la inĝeniero kaj daŭrigis: ”Ĉu vi konas la landon, kiu estas nomata El Masr, sinjoro?”

”El Masr; ĉu Egipto?” demandis Camphuis mirigite.

”Jes, Egipto; ĉu vi ĝin konas?”

”Mi neniam ĝin vizitis, sed mi multon pri ĝi legis kaj mia patro pri ĝi al mi rakontis, sinjoro,” respondis la inĝeniero, mirigita pro la turniĝo de la interparolado.

Sekvanta rimarkigo lin tute konfuzis.

”Via patro tre bone konis la landon, sinjoro,” daŭrigis Dalai-lamao meditatone.

La inĝeniero lin rigardis kvazaŭ li opiniis, ke la reganto de Tibeto estas ĉioscia. Lia patro estis fama egiptologo, kiu traesploris la landon de Nilo; sed kiu en la mondo tion sciigis al Dalai-lamao en Tibeto? Malpacienca gesto de la reganto lin rekonsciigis.

”Efektive, mia patro estis fama esploristo kaj li ofte vizitis Egipton,” li rapide konsentis.

”Kaj ĉu vi estas preta iri por ni al Egipto kaj tie fari esploron?”

”Certe jes, sinjoro, kun plezuro,” respondis Camphuis surprizite.

Dalai-lamao levis la manon kaj frapetis per fingroungo sur grandan metalan globon, kio aŭdigis kantecan sonadon. Unu el la aliaj lamaoj post tio ekstaris, surgenuiĝis kaj transdonis paperrulon al la reganto.

”Ĉu vi povas legi la skribosignojn de la antikva El Masr?” daŭrigis Dalai-lamao.

”La plej antikvan skribon, la hieroglifojn, jes, sinjoro, sed por la hieratika skribo mi bezonas kelkhoran studon,” deklaris la inĝeniero senhezite.

”En kio ili diferencas?” informpetis la reganto scivoleme.

Per kelkaj vortoj Camphuis al li klarigis la diferencon.

”Por bildigi siajn pensojn, la egiptanoj de la plej antikva tempo uzis la hieroglifojn, sinjoro. Ili konsistis el konkretaj objektoj kaj figuroj kaj ili komence estis uzataj por enskriboj sur monumentoj kaj por teksto de la mortintolibro. Malplilongigo de ĉi tio estis la hieratika skribo, kiun oni uzis por dokumentoj kaj komuna interrilato. Por deĉifri tiun skribon oni antaŭe devas ĝin transmeti en la originalan kaj tio postulas kelkan tempon.”

”Ĉu vi eble povas al mi diri la signifon de tiuj ĉi folioj?” demandis Dalai-lamao, kiu atente estis aŭskultinta.

La inĝeniero de li transprenis la paperrulon kaj singarde malvolvis tri foliojn, kiujn li tuj rekonis papirusoj, la folia ŝelo de kano, kiun la antikvaj egiptanoj uzis kiel skribpaperon. Camphuis estis akirinta el la verkoj de sia patro grandan scion pri la egipta antikveco kaj post rapida esploro de la papirusoj li tuj konstatis, ke la folioj estas tre malnovaj kaj ke du el ili estas hieroglife surskribitaj.

Ĉion rapide tralegante la inĝeniero spertis unu miron post alia. De kie devenis tiuj papirusoj? Ĉu eble ŝtelitaj el muzeo? Kiel ili fariĝis posedaĵo de la reganto de Tibeto kaj pro kio tiuj folioj povas interesi lin? Camphuis tiel longe meditis pri tio, ke Dalai-lamao per mallonga gesto konigis sian malpaciencon, pro kio la inĝeniero rapide levis la okulojn.

”La signifon de du el ĉi tiuj folioj mi tuj povas al vi komuniki, sinjoro,” li komencis. ”Ili sendube apartenas al Mortintolibro . . . ”

”Kio estas Mortintolibro?” rapide lin interrompis Dalai-lamao.

”Mortintolibro, kiun la antikvaj egiptanoj ankaŭ nomis ”Libro de la eliro en la Tagon,” antaŭe estis kolekto da sanktaj tekstoj kaj preskriboj kiel la mortinto kondutu dum sia irado tra Amenti, la subtera mondo, sinjoro,” klarigis Camphuis. ”Ĝi enhavis la paroladojn, kiujn li devos fari al la dioj kaj plie la ekzorcformulojn, per kiuj li povos venki la malamikajn potencojn kaj malbonajn spiritojn. Oni ĝin kundonis al la mortinto en lia lasta ripozejo, kaŝita inter la bendoj, en kiujn oni volvis lin post la enbalzamigo.”

Dalai-lamao kontente kapjesis kaj daŭrigis per voĉo kiu montris streĉigon: ”Do estas tute certe, sinjoro, ke tiuj ĉi folioj apartenis al mortinto?”

”Absolute certe, sinjoro,” respondis Camphuis firme kaj senpripense li daŭrigis: ”Tiel certe, ke mi al mi demandas, kiel ili povis veni tien ĉi.”

Li tuj bedaŭris ĉi tiun lastan diron, ĉar li kaptis koleran rigardon de la reganto. Ĉi tiu tamen tuj denove enpensiĝis kaj poste interŝanĝis rigardon de interkomprenigo kun la lamao, kiu sidis ĉe lia dekstra flanko. Subite li denove rigardis la inĝenieron.

”Vi parolas pri du folioj; tamen estas tri,” li simple rimarkigis.

”Efektive, sed por la traduko de la tria mi bezonas kelkajn horojn, ĉar ili estas surskribitaj per la plimallongigita skribo, sinjoro,” respondis Camphuis.

Dalai-lamao al li kapklinis komprenante.

”Bone, reiru do al la Domo de la Sekreta Vivo kaj avertu la gardiston, kiam vi pretigis la tradukon,” li petis.

La inĝeniero riverencis kaj unu el la lamaoj al li faris signon, ke li lin sekvu. Lia gvidanto lin rekondukis al lia restadejo kaj ne dirinte vorton lasis lin sola.

Antaŭ ol Camphuis eklaboris, li kelkan tempon trapasis la ĉambron por ordigi siajn pensojn. La multaj demandoj, kiujn li al si faris en la ĉeesto de Dalai-lamao, eĉ ne unu momenton lasis lin trankvila, sed ju pli longe li serĉis la respondon, des pli li konvinkiĝis, ke lia serĉado estas vana. Unu fakto tamen estis al li absolute certa. Estis nepre ne hazarde, ke oni elektis lin por la plenumo de la Sangpo-laboroj; male, oni intence lin invitis por tiu komisio, ĉar oni supozis, ke li, estante filo de egiptologo, pli-malpli havas scion pri la egipta antikveco.

Sed per kies interveno oni atentigis la Dalai-lamaon al li, sensignifa inĝeniero? Kaj kial la reganto de Tibeto aliras sian celon laŭ ĉi tiu stranga vojo? Kial ne tuj li turnis sin al fama egiptologo, kiu rilate al antikvegiptaj aferoj ja multe pli bone povas al li servi?

Ĉiuj ĉi demandoj ankoraŭ aliĝis al la aliaj, al kiuj li ne sukcesis trovi respondojn. Li komprenis, ke tio ĉi kaŝas sekreton, kies solvo certe ne facile estos trovebla.

Ekpenso subite ĉesigis lian maltrankvilan promenadon. Ĉu eble la tria papiruso povus klarigi la kaŭzon de la intereso, kiun Dalai-lamao sentas por la egipta antikveco?

Camphuis prenis kelkajn paperfoliojn el sia kofro kaj uzante la kovrilon kiel tabloplataĵon, li sidiĝis sur ŝafofelon kaj komencis pristudi la skribosignojn. Forpasis ne malpli ol du horoj antaŭ ol li estis transiginta la kripligitajn figurojn al la originalaj hieroglifoj, sed kun tio la plej malfacila laboro jam estis farita.

La efektiva tradukado bone prosperis al li kaj kun ĝemo de kontento li line formetis la krajonon kaj duonlaŭte legis al si la skribitaĵon.

Je la 25-a de Paophi de la sesa jaro de la regado de reĝino Menephta, la altdevena zorgantino de Peraä de Egipto, — Al kiu estu flora vivo, feliĉo kaj forto, — la ĉefpastro de la templo de Amon en Thebe solene malŝarĝis la paraŝiton Noeme de la Nekropolo pri la promeso, sindevige farita kontraŭ rekompenco de talento da arĝento, sekrete transporti ’Radiantan Lotuson’, kies brilo egalas tiun de la tago, al la tombo de Peraä, la Reĝo de la Vero, — Kiun al si elektis la Dio Ra kiel vicreĝon.

Konforme al la ordono de la Urma, ’Radianta Lotuso’ estas transportita al kaŝita loko en la Setidomo, situanta 69 futojn . . .

Ĉi tie la manuskripto ĉesis kaj kun bedaŭro Camphuis devis al si konfesi, ke la enhavo ne multon al li diris.

Male, la papiruso konjektigis novan sekreton: la sekreton de ’Radianta Lotuso’. Liaj okuloj fiksiĝis sur la aldono de ĉi tiu stranga esprimo: ”kies brilo egalas tiun de la tago.”

”Juvelo, sendube malofta diamanto tre valora,” surprizite lasis Camphuis al si elgliti el la buŝo. Li bedaŭris la nekompletecon de la manuskripto kaj komprenis, ke devas ekzisti ankoraŭ dua papiruso, kiu ĝin kompletigas.

Subite li iĝis scivola pri la demando, ĉu lia vojaĝo al Egipto rilatus kun tiu ĉi sekreto. Li ekscitite ekstaris kaj avertis la gardiston. La viro tuj kondukis lin al Polala, kie li estis kondukita de lamao al la aŭdiencejo. Longa tempo pasis antaŭ ol li estis allasita al Dalai-lamao kaj lia malpacienco kreskis ĉiuminute. Fine tamen lia orelo kaptis mallaŭtan gongobaton kaj post signo de sia gvidanto li levis la kurtenon kaj eniris.

ĈAPITRO III - RADIANTA LOTUSO

La inĝeniero trovis la reganton de Tibeto en la sama teniĝo kiel li forlasis lin, kio igis lin dubi ĉu li en tiu tempo moviĝis. Lia riverenco estis respondata per malprofunda kapklineto kaj tuj Dalai-lamao komencis pridemandi lin.

”Ĉu vi sukcesis deĉifri la papiruson?”

”Jes, la traduko estas preta, sinjoro,” respondis Camphuis.

La reganto ĵetis flugan rigardon de kontenteco al la flanko de li sidantaj lamaoj kaj vigle daŭrigis: ”Ĉu vi bonvolas laŭtlegi al mi la enhavon?”

Camphuis plenumis lian deziron kaj kiam li finis, la Lamao kapneis.

”Mi ne bone komprenas ĉiujn tiujn strangajn esprimojn. Kion fakte signifas ĉi tiu dokumento, sinjoro?”

”La enhavon mi ja povas klarigi al vi, sed rilate la ceteron mi devas min limigi al konjektoj, sinjoro,” respondis la inĝeniero kaj rigardante la papiruson li daŭrigis: ”Paraŝito en la antikva Egipto devis malfermi la kadavrojn, el kiuj li antaŭ la enbalzamigo devis forigi la koron kaj la intestojn. La paraŝito, kiu ĉi tie nomiĝas Noeme, laboris en la Seti-domo, seminario por pastroj kaj kuracistoj, kiu troviĝis en la Nekropolo, la mortintejo de Thebe. Laŭ ĉi tiu manuskripto tiu paraŝito promesis transporti objekton, kiu nomiĝis ’Radianta Lotuso’, al la tombo de iu faraono. Poste li ŝajne bedaŭris tiun promeson. Mi konjektas, ke ĉi tie temis pri malpermesita ago kaj ke tial li petis al la ĉefpastro sendevigon. La manuskripto diras, ke ĉi tiu sendevigo efektive estis donita, nome la 25-an de Paophi de la sesa regojaro de reĝino Menephta, kiu regis kelkajn jarmilojn antaŭ la kristana erao. Nur pri tio la papiruso nin informas,” finis Camphuis.

”Ĉu nur pri tio?” demandis Dalai-lamao per voĉo, kiu klare montris seniluziiĝon. ”Ĉu la strangaj vortoj, kiujn vi ne klarigis eble rilatas al ’Radianta Lotuso’?”

”Ne, sinjoro, ili estas datoj kaj titoloj,” respondis Camphuis firme.

”Kiun signifon la lotuso havis en la antikva Egiptujo, sinjoro?”

”La lotuso estis sankta floro, kiu troviĝis ĉe la bordoj de Nilo,” klarigis Camphuis.

”Kaj kion laŭ via opinio la aŭtoro de tiu ĉi folio indikis per ’Radianta Lotuso’?” demandis Dalai-lamao per voĉo, kiu klare montris streĉitecon.

”Kun certeco mi kompreneble kuraĝas nenion aserti, sed mi konjektas, ke ’Radianta Lotuso’ estas tre tre valora juvelo, sinjoro,” respondis la inĝeniero.

Dalai-lamao kontente kapmovis, kvazaŭ ĉi tiu respondo konfirmis lian propran konjekton.

”Ĉu vi kredas tiujn foliojn aŭtentikaj?”

”Jes, la originaleco ne estas pridubebla, sinjoro.”

”Nu, se oni al vi montrus la duan papiruson, en kiu la loko, kie kaŝigas ’Radianta Lotuso’, pli precize estas indikata, ĉu vi kredus vin kapabla trovi la juvelon?” informpetis la reganto.

”Se ’Radianta Lotuso’ ankoraŭ troviĝas en tiu kaŝita loko, tre certe, sinjoro,” respondis la inĝeniero. ”La antaŭa Seti-domo poste estis alikonstruata en templon, dediĉitan al Quornah kaj ĝiaj ruinoj apartenas al la famaj vidindaĵoj de Thebe.”

”Ĉu vi estas preta preni sur vin la gvidon de la esploro pri ’Radianta Lotuso’ kaj forvojaĝi kun unu el niaj kunfratoj al Egipto?”

Kvankam li por si dezirus akompananton pli agrablan ol lamao, Camphuis senhezite konsentis.

”Mi do klare al vi priskribos la komision. sinjoro,”

daŭrigis Dalai-lamao. ”Vi por ni devas serĉi ’Radiantan Lotuson’ kaj por tio vi unue kontaktiĝu kun la viro, kiu posedas la duan papiruson. Vi klopodu ĝin aĉeti de li kaj por tio vi povos pagi ĉiun prezon, kiun li postulos. Kiam vi estos trovinta la juvelon, vi ĝin transdonu al nia frato kaj kun li revojaĝu al Lhasa. Dum la serĉado vi estu kiel eble plej singarda, tiel ke oni la juvelon ne al vi forŝtelu. ’Radianta Lotuso’ estas tre kara al ni kaj ĝia posedo estas por ni nedireble grava. Vi konsideru vian mision kiel sanktan mision kaj pro tio vi nenion preterlasu por ĝin sukcesigi. Ĉi tio estas la komisio, sinjoro kaj nun al mi diru viajn kondiĉojn,” finis la reganto.

Por tio Camphuis ne bezonis multajn vortojn.

”Por la plenumo de via komisio mi proponas la saman salajron kiel tiu, per kiu oni rekompencis mian laboron ĉe Sangpo, do cent kvindek sterlingajn funtojn pomonate, sinjoro. Se mi sukcesos trovi la juvelon kaj ĝin transporti al Lhasa, mi permesus al mi pretendi ekstran rekompencon, kies sumon vi fiksu laŭ via bontrovo. Ĉiuj elspezoj, ankaŭ tiuj por la ekipo de tropika vojaĝo, ŝarĝos la konton de la tibeta regno. Aliajn kondiĉojn mi ne bezonas fari, sinjoro,” finis la inĝeniero la mallongan resumon.

”Bone, viaj postuloj ŝajnas al ni justaj,” afable konsentis Dalai-lamao. ”Ĉiujn plurajn detalojn vi povas aranĝi kun Tasji-lamao de la Tasji-Lunpo monaĥejo. Ĉu vi mem eble ankoraŭ volas ion demandi?”

”Sinjoro, vi ankoraŭ ne donis al mi la adreson de la viro, kiu posedas la duan papiruson,” memorigis Camphuis al la reganto.

Ĉi tiu etendis la manon al malgranda kajereto kun nigra papera kovrilo. La inĝeniero iom surprizite konstatis, ke ĝi estas malmultekosta eŭropa notlibreto. Dalailamao kelktempe ĝin foliumis kaj ĝin tenis antaŭ Camphuis. Ĉi tiu volis ĝin transpreni, sed la alia, je lia mirego, kun akratona ”ne” rapidmove retiris la manon.

”Notu la nomon kaj la adreson, sinjoro,” malmultvorte petis la reganto.

Prenante notblokon, Camphuis rigardis la folieton, kiun oni tenis antaŭ li. Je lia miro ĝi estis surskribita per anglaj vortoj kaj tradukante li notis: ”Amen Hoeï, la balzamisto, kiu preparas la kyphi-bulojn.”

Kaj poste, kun kvazaŭ ŝtoniĝinta rigardo, li legis la samajn vortojn, kiuj en la pasinta nokto en la Domo de la Sekreta Vivo klare al li sonis en la orelojn: ”Erment, tagvojaĝon sude de Thebe . . . .”

ĈAPITRO IV - PLIAJ MISTERAĴOJ

Camphuis pasigis la lastan nokton en Tibeto en la Na-chung monaĥejo, la restadejo de la ĉefa tibeta sorĉisto. Li dormis en malsekeca ĉambro en la ekstermuro de akcesora monaĥinejo, en kiu kelkcentoj da tibetaj monaĥinoj, sub gvido de priorino vivis laŭ kontempla vivregulo.

Antaŭ ol li la sekvintan matenon forlasis la monaĥejon, oni nome de Tasji-lamao al li enmanigis kelkajn kreditleterojn por bankiero en Calcutta, post kio li, akompanata de eskorto da palacgardistoj, daŭrigis la vojaĝon.

Lia kunulo estis lamao de Potala, nomata Wuangji, viro kun mallonga, masiva staturo, forte akcentita mongola aspekto kaj tute ne konfidencema.

Camphuis esperis, ke li povos konsentigi la lamaon, kiu tre bone parolis france, iom prilumi la misterojn, kiuj lin ĉirkaŭas, sed ĉiu peno, kiun li por tio faris, pruviĝis esti vana. Wuangji donis nur evitajn kaj neajn respondojn kaj pro tio la inĝeniero baldaŭ rezignis siajn provojn por logi la viron al ioma komunikemo kaj agis kvazaŭ la alia ne ekzistus.

Ĉirkaŭ tagmezo la malgranda karavano proksimiĝis al la landlimo inter Tibeto kaj Sikkem. Ĉi tie la estro de la palacgvardio haltigis kaj post mallonga kaj formala adiaŭo, la eskorto reiris kaj la inĝeniero kaj la lamao Wuangji enrajdis en la sovaĝan Dzjilipla-montpasejon.

Camphuis pro oportuneco postlasis sian tutan pakaĵon en Potala. Li intencis aĉeti en Calcutta tropikan ekipaĵon, kiu en tiu sezono por vojaĝo tra la dezerto kaj laŭlonge de Nilo estis nepre nemalhavebla. Poste li volis surŝipiĝi por Kairo, kie li unue prizorgos la kunmeton de taŭga kaj fidinda kunvojaĝantaro, kiu dum la ekskurso povos lin protekti kontraŭ la tute ne imagaj atakoj de multnombraj vagantaj rabistaroj.

Camphuis estis enrajdinta kelkcentojn da metroj en la Dzjilipla-pasejon, kiam altiris lian atenton malalta muro el blankaj montŝtonoj, kiu formis fermitan cirklon. En ĝia mezo kuŝis nigregranita ŝtono, kun orumita surskribo, kiu vekis lian scivolon. Farante signon al la lamao por iom atendi, li forlasis la mallarĝan montvojeton kaj deĉevaliĝis.

La surskribo estis angle verkita kaj duonlaŭte la inĝeniero legis la vortojn.

In memoriam Edward Pike, anglo; Majoro de la 4a Lancashire Regimento.

Naskiĝis en Coventry 27 Junio 1870.

Pereis en Tibeto Anno Domini 1904.

Li ripozu en paco.

”Ĉu pereis?” Camphuis mirigite lasis elgliti el sia buŝo.

La nekompleteco de la epitafo vekis lian intereson kaj reveninte al Wuangji li faris al li kelkajn demandojn: ”Ĉu majoro Pike estas enterigita tie ĉi aŭ en Tibeto, sinjoro?”

Aperis obstina esprimo en la okuloj de la lamao kaj momenton hezitinte, li respondis: ”Pri tio mi nenion scias, sinjoro.”

”Ĉu ankaŭ ne kiel li pereis?”

”Ne, pri tio mi same nenion scias,” respondis Wuangji. La inĝeniero estis konvinkita, ke la viro mensogas; lia malkvieto kaj la rapido, per kiu li subite forrajdis, klare pruvis, ke li pri tio scias pli ol li volis kredigi. En kelkaj tagoj Camphuis lernis ne plu miri pri io, kio koncernas tibetanojn kaj kvankam iom malbonhumora, li subpremis sian scivolon kaj silente plurajdis.

Du horojn poste ili atingis karavanstacion, tranoktejon por vojaĝantoj kaj komercistoj. Ĝi estis la komenca stacio de la fervojo Sikkem-Calcutta kaj deponinte la ĉevalojn, Camphuis atendis la vagonaron, kiu ilin kondukos suden.

Nur ĉirkaŭ vespero ili forveturis. La lamao neniel montris, ke la modernaj okcidentaj trafikiloj vekas lian intereson; li konstatis ĉiujn miraklojn, kiujn la civilizo kaj la tekniko dum la vojaĝo prezentis, tiel senemocie kaj indiferente, ke tio vekis la indignon kaj la malestimon de la inĝeniero.

Post sia alveno en Calcutta, Camphuis sin kondukigis al malgranda eŭropa hotelo. Komfortiginte la lamaon en ĉi tiu por li tute fremda ĉirkaŭo, li tuj komencis siajn preparojn. Li interŝanĝis siajn kreditleterojn kontraŭ vojaĝtratoj kaj aĉetis ekipaĵon. Wuangji nepre rifuzis demeti siajn monaĥan veston kaj pelerinon, kiom ajn da peno Camphuis faris por doni al li ideon pri la varmego, kiun li en la dezerto suferos.

Tri tagojn poste la inĝeniero kun sia kunulo surŝipiĝis sur la vaporŝipo ”Sirius”, kiu estis destinita por Kairo.

Camphuis travivis multokupan tempon, sed surŝipiĝinte li havis abundan tempon por ripozi kaj mediti.

Materialo por pripensi verdire al li ne mankis; aŭtomate unu demando aldoniĝis al alia.

Kiamaniere Dalai-lamao ekposedis dokumenton, kiu antaŭ tri- aŭ kvarmil jaroj troviĝis en egipta tomboĉambro? Kiun profiton li atendas de ’Radianta Lotuso’?”

Monprofiton certe ne, ĉar la grandaj elspezoj de la esploro probable egalos aŭ eble eĉ superos la valoron de la juvelo. Kial la reganto parolis pri ”sankta” misio? Al kiu mistera historio rilatas ’Radianta Lotuso’?” Ĉu tiu historio rilatas kun la nokta voĉo, kiu lin vekis en Potala? Al kiu apartenis tiu voĉo? Kion signifis tiu elkrio: Al Erment, tagvojaĝon sude de Thebe? Ĉu ĝi estis instigo aŭ nerekta minaco?

Camphuis dum multaj tagoj klopodis trovi la ĉenerojn, kiuj interligis tiujn ŝajne memstarajn faktojn kaj okazintaĵojn, sed ĉiu lia penado estis vana. Li ja retrovis en sia memoro aferojn, kiuj ĉion eĉ plimisterigis. Ekzemple la malafabla rifuzo de Dalai-lamao enmanigi al li la notlibreton kaj la enigma konduto de lamao Wuangji en la Dzjilipla-montpasejo, kiam li informpetis pri la morto de la angla oficiro.

La inĝeniero ne sukcesis eĉ iom prilumi ĉi tiujn malklarajn historiojn. Li nepre estis konvinkita, ke lia kunulo povus doni klarigan respondon al ĉiuj liaj demandoj, tamen li sciis, ke ĉiu provo por ellogi konfidencemon malsukcesus pro la kruda malbonvolo de la tibetano.

Krom tio la lamao sur la ŝipo nenie sin montris. Tuj post la komenco de la marvojaĝo li sin enŝlosis en sia kajuto kaj Camphuis baldaŭ eksciis, ke lia kunulo multe suferas pro marmalsano kaj ne nur rifuzas ĉiun nutraĵon, sed ankaŭ ĉiujn profilaktajn medikamentojn.

Viziton de Camphuis li malakceptis ĉe la pordo de sia kajuto kaj post tio la inĝeniero pro neceso rezignis sian intereson pri la stato de la strangulo.

”Sinus” intertempe proksimiĝis al sia celo kaj kun sento de ĝojo kaj kontento la inĝeniero salutis la nordafrikan marbordon, super kiu kvazaŭ ruĝa vualo pendis la ereta dezertsablo. La inertan ripozon sur la ŝipo baldaŭ anstataŭis vigla agado de orientaj pasaĝeroj, inter kiuj ĉefe troviĝis turkoj, araboj kaj levantanoj.

Tuj kiam la kontinento liberiĝis de la horizonto, Camphuis malsupreniris por komuniki al Wuangji la por li liberigan novaĵon. Antaŭ la pordo de la kajuto al li sonis en la orelojn mallaŭta voĉo. Opiniante, ke Wuangji faras siajn preĝojn li kelkan tempon atendis, ĝis kiam subite dua voĉo aŭdiĝis. Nur nun Camphuis pordofrapis kaj kiam la pordo ene estis malŝlosita, ĝi fende malfermiĝis. Je sia mirego li subite rigardis en la oblikvajn fendokulojn de ĉino, kiu tamen tuj la pordon ree ŝlosis.

Surprizite la inĝeniero restis atendanta, ĉu ankaŭ la lamao montros sin. Meditante, li rememoris nun, ke li la fremdulon jam antaŭe vidis kaj post kelktempa pripensado la afero klariĝis. La viro sendube apartenas al la ŝipanaro, inter kiuj kelkaj ĉinoj estas hejtistoj.

Camphuis amuziĝis, kiam li pensis pri la timplenaj okuloj, per kiuj la ĉino lin rigardis, sed ties ĉeeston en la kajuto de Wuangji li plue ne atentis. Kiam la lamao post kelkaj minutoj ankoraŭ ne montriĝis, li riskis frapi duafoje. Post mallonga flustrado, kiu antaŭ la pordo estis klare aŭdebla, ĝi denove kiel la unuan fojon fendete malfermiĝis. Wuangji naivokule rigardis la inĝenieron kaj demandis balbutante, kion li deziras.

”Ni proksimiĝas al nia celo; estas tempo vin pretigi, sinjoro,” avertis Camphuis.

La lamao silente al li kapsignis kaj iom indignante pro tiu mistera kondutado, la inĝeniero iris al sia kajuto por paki siajn kofrojn. Kelkajn horojn poste li elŝipiĝis kaj kondukigis sin kun sia kunulo al hotelo El Kahira, kiu tute en eŭropa maniero estis instalita. Tiun tagon li tute ne okupis sin pri sia kunulo kaj tuj komencis la preparon de sia dezertvojaĝo. Li vizitis mahometanan muflon 1 , kun kiu lia patro antaŭe interrilatis kaj ĉi tiu al li promesis zorgi pri fidinda eskorto al Erment. Post tio, farinte diversajn aĉetojn, la inĝeniero reiris al sia hotelo kaj, sidante antaŭ la fenestro de sia ĉambro, kelkan tempon observis la viglan moviĝadon en la strato.

Lia rigardo subite falis sur kaŭrantan figuron, en kiu li je sia miro rekonis la ĉinon, kiun li sur ”Sirius” trovis en la kajuto de Wuangji. Iom pripensinte, li konjektis, ke la ĉino atendas la lamaon kaj ke timemo lin retenas anonci sin en la hotelo. Camphuis decidis averti Wuangji kaj iris al ties ĉambro.

1 altranga mohamedana pastro ”Sinjoro, mi konjektas, ke ekstere konatulo vin atendas,” li komencis.

”Ĉu konatulo min atendas?” paroleksplodis la lamao konsternite.

”Jes, mi kredas, ke li estas la ĉino, kiun mi renkontis sur ’Sirius’,” daŭrigis la inĝeniero.

Li vidis, ke la alia embarasiĝas kaj sur lin ĵetas konfuzan rigardon. Tiu teniĝo al li ŝajnis tiel stranga, ke ĝi subite faris lin malfidema. Li esplore rigardis la lamaon, sed ĉi tiu preskaŭ tuj denove sin regis. Tamen li ŝajne serĉis iun pretekston, ĉar li ne tuj trovis vortojn por doni akcepteblan klarigon pri la ĉeesto de la ĉino.

”Estas eble, ke vi pravas, sinjoro,” li fine eligis. ”Surŝipe mi promesis al la viro rekompencon; li kelkfoje min helpis, kiam mi ne povis forlasi la kajuton.”

Camphuis per suspekta rigardo observis la tibetanon kaj al si demandis, kion li pri tiu ĉi klarigo povas kredi.

Li forte konjektis, ke la lamao diris mensogon, ĉar al li ne tre verŝajnis, ke la lamao estus veniginta la ĉinon al la hotelo, havinte sur la ŝipo ĉian okazon por lin rekompenci. Subite lin kaptis ideo, kiel li povas certiĝi pri la vereco de la naivaspekta klarigo de Wuangji.

”Mi momenton venigos la viron ĉi tien, sinjoro,” li rapide diris.

La lamao timigite gestis kaj energie kapneis.

”Ne, mi iros al li, ne faru penon,” li konfuzite paroleksplodis, irante al la pordo.

Camphuis lin sekvis ĝis sia propra ĉambro kaj tie ekstaris antaŭ la fenestro. Li vidis Wuangji rapide transiri la straton kaj la ĉinon surprizite ekstari. Ili interŝanĝis kelkajn vortojn kaj subite la nekonato ĵetis flugan rigardon al la fenestroj de la hotelo. Poste Wuangji al li donis iom da mono kaj post kiam ili intersalutis, la ĉino foriris kaj Wuangji reiris en la hotelon.

”Komedio . . . mizera komedio . . . sed por kiu celo?”

lasis Camphuis kolere al si elgliti. Li kelkajn momentojn serĉis pri respondo, ĝis kiam frapo sur la pordon forigis la demandon el liaj pensoj. Li enirigis la frapinton kaj je lia surprizo oni al li enmanigis leteron de la muftio. Rapide li malfermis la skribaĵon kaj kontente legis la jenon: ”Estiminda sinjoro kaj amiko. Ĉirkaŭ sunsubiro mia servisto venos por vin konduki al la tendoj de ŝejko Hussein ebn Ahmed ĉe la ekstera flanko de la urbo. Li estas preta akompani vin al Erment. Sub lia protekto vi estos tute sendanĝera. Cetere vi povas lin fidi, atentante la araban proverbon, kiu diras: ”Regalu beduenon kaj li forŝtelos viajn vestojn.”

Kunportu malmulte da ŝanĝmono dum via vojaĝo; donu al la ŝejko nur malgrandan antaŭpagon en kontantoj kaj al li enmanigu ĉekon, kiu nur post via reveno en Kairo estos pagebla. Estiminda sinjoro kaj amiko, saluton.”

Ĝoja, ĉar li provizore estas liberigita de sia plej granda zorgo, Camphuis avertis la lamaon kaj post tio sin preparis por sekvi la serviston. Malpacience li atendis la horon de la sunsubiro kaj kiam fine la muezino Ibrahim estis anoncita ĉe li, li rapide malsupreniris kun la lamao kaj forlasis kun li la hotelon.

Momenton poste ili estis survoje al Cherchohe, kvartalo, kie la migrantaj beduentriboj starigas siajn tendojn, kiam ili vizitas Kairon. Rapide mallumiĝis kaj sekvante la mahometanon Camphuis ne rigardis dekstren nek maldekstren, tamen, se li estus farinta la penon por turniĝi, li kun surprizo estus konstatinta, ke lin sekvas la mistera ĉino, kiu eĉ ne momenton lin perdis el la vido.

ĈAPITRO V - ŜEJKO HUSSEIN EBN AHMED

Hussein ebn Ahmed estis la ĉefa tribestro de ’la homoj de la tendo’, kiel la beduenoj nomas sin mem.

Eĉ ŝejkoj ofte al li tributis. La Mekka-pilgrimantoj, kiuj trairis la dezerton, sciis, ke kontraŭ neniu beduentribo ili estas sekuraj, se ili ne povas montri ateston, ke la sumo por trairo de la lando fiksita de ŝejko Hussein estas pagita kaj la turistoj, kiuj riskis plezurvojaĝon en la dezerto estis prirabataj de li en maniero, kiu al ili restis longe kaj amare en la memoro.

Sub lia protekto oni tamen estis sendanĝera kiel en la sino de Abrahamo kaj scienculoj, kiuj entreprenis esplorvojaĝon, ne povis fari ion pli bonan ol havigi al si la eskorton de Hussein ebn Ahmed, kiu disponis pri kvardek fortaj viroj.

Sidanta en sia tendo kaj ĉirkaŭata de kelkaj viraj parencoj, ŝejko Hussein akceptis siajn vizitantojn kun majesta soleno. Estas vere, ke li ne sin humiligis por leviĝi, sed li bonvenigis siajn vizitantojn per riverenco, kiu ne nur montris respekton por la gasto, sed ankaŭ konscion pri propra digno.

La moroj de la beduenoj ne estis tute fremdaj al Camphuis kaj pro tio li evitis mem ekparoli pri la celo de sia veno.

Post nombro da ceremonioj, kiuj celis konvinki la inĝenieron pri la sincereco de lia gastiganto, la ŝejko mem komencis la interparoladon.

”Vi de malproksime venis por travojaĝi la dezerton, ĉu ne, sinjoro?”

”Jes, mi volas fari ekskurson al Erment en Thebe,”

konfirmis Camphuis.

”Ma Sh’Allah, ĉu al Erment? Estas longa vojaĝo, sinjoro.”

”Tamen ne, ĝi maksimume daŭros kelkajn semajnojn,” kontraŭis Camphuis afablatone. Li komprenis, ke la bedueno intence pligrandigas la malfacilaĵojn de la vojaĝo por postuli pli da mono por sia eskortado kaj kvankam la elspezoj ŝarĝos la konton de Dalai-lamao, li tamen ne volis tropagi.

”La muftio, kiu estas mia amiko, al mi diris, ke vi probable bonvolos min akompani, estiminda ŝejko,” li diris, provante eviti pluajn kontraŭojn.

”Per la profeto, sinjoro, via amiko estis tre anticipema,” respondis la bedueno. ”Mi ne intencas nun eniri la dezerton; la paŝtejoj estas malbonaj ĉi tempe, la varmo faras la vojaĝadon turmento kaj la virinoj estas lacaj.”

”Mi scias, ke la paŝtejoj estas malbonaj kaj ke la sezono estas malfavora kaj mi tre bedaŭras, ke viaj virinoj — Allah ilin benu — estas lacaj, ŝejko Hussein,” serioze daŭrigis Camphuis kaj kun rigardo, kiu klare esprimis seniluziiĝon, li aldiris: ”Tiukaze mi devos peti la egiptan registaron pri eskorto.”

”Ma Sh’Allah, la egiptaj soldatoj estas malfidindaj, sinjoro; ili tropagigas la vojaĝantojn kaj komplotas kun la rabistoj, kiuj prirabas la karavanojn,” ekkriis Hussein timigite.

”Mi dankas mian amikon pro tiuj avertoj; ili min decidigas prokrasti la vojaĝon ĝis pli oportuna okazo,” finis Camphuis, nur pene konservante sian seriozecon. La malbonaj proprecoj, kiujn Hussein atribuis al la egiptaj soldatoj, estis kompleta detalado de la malvirtoj, kiujn posedis la migrantaj beduenoj, sed li ja gardis sin eldiri pri tio sian opinion. Li faris movon por leviĝi, sed rapida gesto de la ŝejko lin retenis.

”Per la profeto, la vivo kuŝas en la manoj de Allah; la sekvantan jaron vi eble povus esti malsana. Eble via edzino estus perdiĝinta aŭ via preferata filo kaj tiam vi probable bedaŭrus esti prokrastinta la vojaĝon,” seriozatone kontraŭdiris Hussein ebn Ahmed. ”La saĝa muftio de la moskeo El Azbar estas mia amiko kaj liaj amikoj estas miaj. Mi ne volonte iun seniluziigas kaj kun kelka konsiderado probable estus eble, tamen al vi helpi.”

”Se vi pri tio sukcesus, vi certe al mi komplezus, sed antaŭ ol ni plue planos, mi ŝatus aŭdi viajn kondiĉojn, estiminda sinjoro,” diris Camphuis.

La ŝejko klinis la kapon kaj longe meditis. Fine li ĵetis al la inĝeniero esploran rigardon.

”Ma Sh’Allah, la vojaĝo estas longa kaj tre danĝera; la paŝtejoj estas malbonaj kaj la virinoj estas lacaj; dekmil piastroj ŝajnas al mi nur malgranda rekompenco por ĉiuj ĉi ĝenaĵoj,” li balbute daŭrigis.

Dekmil piastroj reprezentis la valoron de mil ducent guldenoj, sumo kiun oni laŭ okcidentaj konceptoj ne povis nomi ekstravaganca postulo, sed kiu en la dezerto per la duono estis tro alta.

Camphuis per energia kapskuado malakceptis la postulon kaj proponis kvarmil piastrojn. Hussein ebn Ahmed afektis ĉagreniĝon kaj ofendiĝon, sed tamen malpliigis la petitan sumon per dumil piastroj. Post longa marĉandado ili fine akordiĝis pri rekompenco de sesmil piastroj, sed nun ekestis novaj malfacilaĵoj pri la pago.

Denove ili longe inter si postulis kaj proponis, ĝis kiam la ŝejko fine konsentis pri anticipa sumo de mil piastroj en kontantoj kaj pri ĉeko por la resto, kiun li tamen nur post reveno de la karavano en Kairo povos enkasigi.

La inĝeniero enpense sin jam gratulis pro la rezulto de la intertraktoj, kiam la dato de foriro minacis ŝanceli ĉion. Camphuis en kelkaj tagoj volis forlasi Kairon, sed la ŝejko kontraŭis ĉi tiun proponon per forta protesto.

”Ni faris longan vojaĝon, sinjoro kaj mi jam diris al vi, ke la virinoj estas tre lacaj. Vi postulas la neeblon; la viroj devas viziti la moskeon por fari la preskribitajn lavojn kaj la virinoj volas iri al la bazaro por fari aĉetojn.”

”Nu, ni do konsentu foriri post semajno,” proponis Camphuis malbonhumore.

”Neeble, sinjoro,” kriis ŝejko Hussein. ”Vi eble forgesas, ke la 11-a de Bacench estas baldaŭ venonta, la festo de la ’nokto de la guto’. Ni respektas la malnovajn kutimojn kaj ni ne povas ĝin festi en la dezerto. Mi konsentas foriri tuj post la 11-a, sed nepre eĉ ne unu tagon pli frue.”

Camphuis memoris, ke ankoraŭ nuntempe inter multaj beduenotriboj restis la antikva kredo, ke Nilo, kiu en la nokto de la 11-a de Bacench atingas sian plej malaltan nivelon, tiun nokton denove kreskas pro dia larmo, kiu falas en la fluejon.

Li ankaŭ sciis, ke ĉi tiu ”festo de la nokto” de la migrantaj beduenoj, kies vivo en la dezerto ofte dependas de la posedo de kelkaj gutoj da akvo, alte estas respektata kaj li komprenis, ke estus vana peno, se li provus ŝanĝi la pensojn de la ŝejko. Kvankam ĉi tio signifis prokraston de tri semajnoj, li pro neceso rezignaciis kaj konfirmis la faritan interkonsenton per manpremo. Poste li enmanigis al Hussein la anticipan sumon kaj disdonis kelkajn piastrojn inter la infanoj. Regalite per taso da kafo, Camphuis intencis iri returne al sia hotelo, kiam subite kaptis lin demando.

”Ĉu vi konas Erment, estiminda sinjoro?” li informpetis.

”Jes la landon, sinjoro, sed ne la fellahin 1 ,” respondis la bedueno.

”Ĉu vi iam aŭdis pri viro, kiu nomiĝas Amèn Hoeï?”

La ŝejko momenton pripensis, sed tiam kapneis.

”Oni eble lin nomas kolŝito, kiu preparas kyphi, aromaĵon,” klarigis la inĝeniero.

La bedueno tuj energie kapjesis.

”Efektive, sinjoro, mi scias, kiun vi celas, mi aŭdis pri li,” li rapide respondis. ”La viro estas kuracisto, sorĉisto kaj scienculo kaj li enbalzamigas la mortintajn fellahin. Mi unu fojon eĉ vidis lin de malproksime; li loĝas ekster Erment, sola inter la mortintoj. La ŝakaloj nomiĝas liaj amikoj kaj li fumas haŝiŝon. La homoj de la tendo timas lin; oni diras, ke li sekrete interrilatas kun la spiritoj de la subtera mondo.”

1 La egiptajn terkulturistojn la beduenoj malestime nomas ”fellahin” t.e. plugistoj.

Camphuis ĝojiĝis eksciante, ke Amèn Hoeï efektive vivas, pri kio li kelkfoje dubis. Laŭ la sciigoj de Hussein li ŝajne tute perdiĝas en forgesita pasinteco; li balzamas la mortintojn kaj inter ili loĝas, simile al la pastroj en la antikva Egipto. La fakto, ke Amèn Hoeï fumas haŝiŝon, signifas, ke li posedas malvirton, kiu precipe en ĉi tiu tempo fervore estas praktikata, ke li fordonas sin al moderna narkota veneno, kiu kaŭzas nedireble grandan moralan kaj fizikan mizeron; al opio . . .

Kontente Camphuis fine adiaŭis la beduenojn. Survoje al la urbocentro li raportis al Wuangji pri la intertraktoj. La tibetano eĉ ne per unu vorto estis sin miksinta en la interparoladon. La longa prokrasto de la forvojaĝo rimarkeble seniluziigis lin kaj eĉ al li provokis malfortan proteston, kiun Camphuis tamen tuj sufokis proponante, ke li do sola vojaĝu al Erment.

Reveninte en la hotelon Camphuis alivestis sin kaj iris al la manĝosalono, kontraŭe al Wuangji, kiu preferis tagmanĝi en sia ĉambro. Tuj post kiam li finis la simplan manĝon, la lamao forlasis sian ĉambron. Timeme ĉirkaŭrigardante, kvazaŭ li timus esti surprizata, li ŝteliris de la ŝtuparo kaj tra la koridoro. Kiel ombro li elglitis el la hotelo kaj ne unu momenton hezitante li maldekstren iris en la straton. Li iris ĝis malnova maŭra konstruaĵo, kie li haltis kaj esplore ĉirkaŭrigardis.

Nur kelkajn sekundojn poste aperis el la ombro de malnova pordego figuro, kiu rekte lin aliris kaj kun kiu li rapide interŝanĝis kelkajn vortojn. Du minutojn poste Wuangji reiris kaj nerimarkate denove englitis en la hotelon, dum la alia, la mistera ĉino, eniris la vojon al la kvartalo Cherchohe, kie estis starigitaj la tendoj de ŝejko Hussein ebn Ahmed.

ĈAPITRO VI -SURVOJE AL - LA URBO DE MORTO

Dum la restado en Kairo, kiun Camphuis profitis por entrepreni diversajn ekskursetojn en la ĉirkaŭo kaj por viziti la belegajn muzeojn, la atentemo de la lamao eĉ ne minuton malvigliĝis. Ŝajnis, ke la tibetano streĉis ĉiujn fortojn por nenie perdi la inĝenieron el la vido, kio sendube estis konforma al la instrukcioj de Dalai-lamao, sed kio al Camphuis kaŭzis senton de malliberulo.

Tiu silenta gardanto de ĉiuj liaj iroj fine tiel profunde lin incitis, ke li la viron ekmalamis kaj kelkfoje sentis la inklinon embarasigi lin rezignante la tutan komision.

Kun sento de liberiĝo li fine salutis la tagon, en kiu li povis forlasi Kairon.

La karavano de Hussein ebn Ahmed por ĉi tiu vojaĝo konsistis el sesdek kameloj, triono de la kutima nombro.

La ŝejkon tamen nur akompanis ne pli ol dek armitaj viroj, kies virinoj kaj infanoj formis la pli grandan parton de la karavano. La virinoj, ĝis la okuloj kovritaj de netravidebla malpura vualo, ĉe ĉiu halto tuj retiriĝis en la tendojn kaj plej zorge evitis kontaktiĝi kun la fremduloj.

La ŝejko kunkondukis sian preferatan virinon en malgranda tendo sur la dorso de unu el la plej fortaj kameloj, malica besto, kiu al ĉiu, kiu proksimiĝis, tuj kraĉis en la vizaĝon. Hussein gardis sian virinon kun preskaŭ ridinde ĵaluza malfido; ŝi rajdis ĉiam kelkcentojn da metroj post la karavano kaj ĉiam sub la okulo de unu el la fratoj. Al Camphuis eĉ ne montriĝis pinteto de ŝia vualo kaj kiam ŝi ĉe la haltejoj forlasis la kamelon, ŝi kune kun la tendo estis levata kaj tiel enportata en sian tranoktejon.

La inĝenieron mirigis, ke ŝi eĉ ne servigis sin de la aliaj virinoj, ĉar nur la ŝejko kaj ŝiaj fratoj povis eniri la tendon. Camphuis sciis, ke la beduenoj estas supermezure ĵaluzaj kaj suspektemaj rilate al la virinoj kaj pro tio li do ne penis konatiĝi kun la bela Fatimah, kvankam la famo pri ŝia beleco ripete ekscitis lian scivolemon.

La vojaĝo, kiom ajn malagrabla sur la ĝiba dorso de kamelo, tre prosperis kaj la nura persono, kiu sin kompatis pro la maloportunaĵoj de la vojaĝo, estis Wuangji. Li daŭre troviĝis en ekscitiĝema, kolera humoro; li multe suferis pro la varmego kaj pendsidis sur sia kamelo kvazaŭ senpova kaj sopireganta al refreŝiĝo.

Kvar tagojn post sia foriro el Kairo la karavano atingis la ruinojn de Thebe. Ĉi tie la ŝejko tutan tagon ripozis por doni al Camphuis okazon pririgardi la pramalnovajn restaĵojn de la plej antikva egipta civilizo.

La sekvintan tagon oni frumatene daŭrigis la vojaĝon kaj atingis ĉirkaŭ tagmezo Erment, vastan urbon kun relative malgranda nombro da enloĝantoj.

Hussein ordonis starigi la tendojn sur paŝtejo ekster la urbo kaj post kelkhora ripozo li akompanis Camphuis kaj la lamaon al la domo de la kolŝito, kiu troviĝis ses mejlojn suden. Mezvoje la aspekto de la pejzaĝo ŝanĝiĝis. La tero tie iĝis senkreska kaj rokeca kaj nek arbo nek arbusto plivigligis la grizecan pejzaĝon de la ĉirkaŭo. La aspekto iĝis morteca kaj malhela kaj ju pli malproksimen oni rajdis, des pli malĝojiga iĝis la impreso, kiun faris la ĉirkaŭo sur la vojaĝantojn.

Iom post iom sento de senkonsola izoleco ekregis Camphuis kaj tiu stranga emocio baldaŭ iĝis tiel forta, ke li parolis nur per mallaŭta voĉo kaj fine, same kiel la bedueno kaj Wuangji, tute silentis. Ili proksimume unu horon estis rajdintaj, kiam ili atingis malgrandan, strangforman rokplataĵon.

”Malantaŭ tiu ĉi plataĵo estas la loĝejo de Amèn Hoeï, sinjoro,” avertis la ŝejko.

Camphuis silente al li kapsignis kaj antaŭenpelate de sia malpacienco, li instigis sian kamelon al ankoraŭ pli granda rapideco. Ĉe la alia flanko de la plataĵo li kun subpremita ekkrio de surprizo haltigis sian kamelon.

Antaŭ li etendiĝis grizeca, senkonsola ebenaĵo kun brule varmigitaj rokoj, en kiuj nefinvideblaj vicoj da tombejoj estis elhakitaj, ĉiuj fermitaj per pezaj ŝtonoj. Ĉi tie troviĝis absolute nenio, kio allogis la okulojn; la tuta malfreŝkolora ebenaĵo prezentis mallogan aspekton kaj eĉ la ĉielo, kiu volbiĝis super ĉi tiuj malbelegaj kampoj, ŝajnis griza. Sur ĉio en la ĉirkaŭo ŝajne kuŝis enigma kaj timiga premo, kiu estis neklarigebla, sed kiu vekis la penson pri malbeno de la ĉielo.

Silenta, malgaja, Camphuis lasis la impreson de ĉi tiu senesperiga izoleco influi sur lin, ĝis kiam fine la mallaŭta voĉo de Hussein subite lin vekis el lia melankolia meditado.

”Ĉi tion la turistoj nomas la Nekropolo de Erment, sinjoro; mortinto-urbo el rokloĝejoj, en kiuj ankoraŭ troviĝas tomboj, kiuj havas la aĝon de kvarmil jaroj,”

diris la ŝejko.

”Estas malloga regiono, kiu vekas abomenon,” respondis Camphuis korpremite. ”Estas nekompreneble, ke iu povas loĝi tie ĉi. Kie do kuŝas la domo de Amèn Hoeï?”

”Jen, sinjoro, ĝi preskaŭ ne estas distingebla de la ĉirkaŭantaj rokoj,” respondis la bedueno, etendante la manon.

Kun ĝemo, per kiu liberiĝis lia streĉiteco, la inĝeniero rigardis en la indikitan direkton. Tie staris, sin apogante kontraŭ senkreskaj, alte leviĝantaj rokoj el porfiro, malalta domo el rokblokoj, sen ia ekstera ornamaĵo kaj de mallerta arkitekturo, tamen bone ŝirmita kontraŭ la brule varmegaj ventoj de la dezerto. Inter la rokoj petolis, kiel infano en multe tro granda lito, miniaturrivereto, kiun nun en la plej favora sezono nutris fonto, kiu elteriĝis ie malantaŭ la domo.

Flanke de la domo staris ŝnurfiksitaj kelkaj maldikaj kaprinoj kaj sur la tegmento sidis, malvigle kaj anhelante pro la varmego, granda, palkolora vulturo. Granda amaso da korvoj malrapide cirklis ĉirkaŭ la domo kaj antaŭ la nura fenestro, kiu troviĝis en la flankmuro, kelkaj kolomboj batalis pro senviva arbobranĉeto, kiu kvazaŭ pro miraklo venis en ĉi tiun malfekundan regionon.

Nek sono nek movo konjektigis aleston de loĝanto kaj la nuran brueton, kiu estis perceptebla, kaŭzis la malrapida flugilbatado de la korvoj, kiu sonis kiel mallaŭta lamentado de perdiĝintaj animoj en la senripoza vagado tra la senlima spaco.

”Ĉu ni iru pluen, khawaja?” la ŝejko fine interrompis la silenton, kiu preskaŭ iĝis timiga.

”Ne, restu tie ĉi, mi iros sola, ĉar povus esti, ke Amèn Hoeï rifuzus nin akcepti, se li vidus vin armita,” respondis Camphuis per strangsona voĉo.

”Mi volas kuniri kun vi, sinjoro,” subite sonis mallaŭte sed decide la voĉo de la lamao.

Camphuis incitite turnis la vizaĝon kaj glitigis sin de sia rajdobesto.

”Bone; kuniru, se tio al vi plaĉas,” li malbonhumore ekdiris.

La lamao rapide dekameliĝis kaj sekvis la inĝenieron al la domo. Ĝi havis lignan pordon, maloftaĵon en tiu ĉi senligna regiono.

Camphuis frapis sur la pordon kaj pacience atendis vivosignon. La korvoj pro la nekutima bruo forflugis kaj cirklis flugilbatante super iliaj kapoj kaj la vulturo malvigle sur ilin rigardis.

La inĝeniero jam komencis opinii, ke la domo estas forlasita, kiam subite la pordo malfermiĝis. Sur la sojlo montriĝis alta, maldika viro, ĉirkaŭ kvindekjara, vestita per la longa blanka abba de la beduenoj.

Lia ŝvelinta vizaĝo kun la malfortaj trajtoj, de kiu pendis longa, griza barbo, portis klarajn signojn de lia sklaveco de narkotiko kaj la tremetado de liaj blankaj, maldikaj fingroj pruvis, ke li preskaŭ tute perdis la regadon super siaj nervoj.

Li mire rigardis la inĝenieron kaj ties kunulon kaj kiam Camphuis franclingve lin alparolis, li kapneis por montri, ke li nenion komprenis.

Antaŭ ol alvoki la ŝejkon por funkcii kiel interpretisto, kontente li konstatis, ke Amèn Hoeï nun lin komprenis.

”Bonan tagon; mi faris longan vojaĝon por paroli kun vi,” komencis Camphuis.

”Por paroli kun mi?” plenmire demandis la alia.

”Jes, la celo de mia vojaĝo estis viziti sinjoron Hoeï,”

la inĝeniero ankoraŭfoje provis per la angla lingvo, ”kaj se mi estas bone informita, vi estas . . .”

Kapjesante la viro lin interrompis: ”Mi estas Amèn Hoeï,” li konfirmis kaj ankoraŭfoje ĵetinte mirrigardon al la lamao li daŭrigis: ”Mi havas nur malmultan lokon, sed kontentiĝu kaj eniru, sinjoro.”

Kun ĉi tiuj vortoj la kolŝito sin turnis kaj farante signon al la lamao por lin sekvi, Camphuis eniris la misteran logejon.

ĈAPITRO VII - VIVANTO INTER LA MORTINTOJ

La ĉambro, kiun la inĝeniero eniris, estis tre vasta, sed plenplena de ĉiaj objektoj, kiuj ne apartenis al ordinara meblaro de loĝejo. Krom longa tablo kaj belstilaj antikvaj benketoj, ne estis alia meblaro. Laŭlonge de la muroj tamen staris nombro da ornamitaj kaj oritaj ĉerkoj, kiuj havis la formon de la konturo de la homa korpo.

Sur tablo staris idolstatueto de Toth, laŭ la esotera doktrino de la antikvegipta panteismo la protektanto de pastroj kaj kuracistoj. Amaso da akrarandaj fajroŝtonoj, kiuj servis kiel tranĉiloj, kaj kelka skribilaro, kompletigis la inventaron de la ĉambro. La aero trasorbiĝis de rezineca odoro, kiu rememorigis Camphuis pri la kromofico de Amèn Hoeï: preparado de aromaĵoj.

Post kiam Camphuis sin konigis, la kolŝito sidigis siajn vizitantojn kaj informpetis pri la celo de ilia veno. Silentante pri ĉiuj detaloj, Camphuis rakontis, ke li posedas malnovan papiruson, kiu temas pri sekreta kaŝejo, kiun li intencis serĉi. Poste li komunikis, ke dua, por lia celo necesa papiruso, estas en posedo de Amèn Hoeï, kaj ke li venis por ĝin aĉeti.

La kolŝito komence lin aŭskultis kun nur malmulta intereso, sed tamen baldaŭ lia atento streĉiĝis kaj kiam Camphuis silentis, li vigle rigardis lin.

”Kiu al vi diris, ke mi posedas parton de tiu manuskripto?” li scivole demandis.

”La viro, al kiu la papiruso apartenas, sinjoro Hoeï,”

respondis Camphuis.

La kolŝito kelkan tempon meditrigardis kaj glitigante la tremantajn fingrojn sur sian barbon, li demandis: ”Ĉu vi permesas, ke mi rigardu la papiruson, sinjoro?”

Camphuis momenton hezitis, sed venkis sian malfidon kaj aperigis bambucilindron. Li el ĝi elprenis la papiruson de Dalai-lamao, ĝin transdonis al Amèn Hoeï kaj poste plenespere lin rigardis en la nerve deformiĝintan vizaĝon. La kolŝito singarde ĝin malvolvis, ĝin esploris per spertula rigardo kaj poste levis la okulojn al la inĝeniero.

”Ĝi estas aŭtentika,” li deklaris kategorie.

”Jes, certe ĝi estas aŭtentika; estas vere, ke mi ne estas spertulo, sed tamen mi havas iom da kompreno pri tio.

Vi sendube povoscias legi la hieratikan skribon, ĉu ne, sinjoro Hoeï?”

Amèn Hoeï jese kapsignis kaj kviete eklegis. Subite tamen venis esprimo de granda miro en lian rigardon.

La lasta iomo da indiferenteco kvazaŭ magie malaperis kaj akresplore rigardante Camphuis, li paroleksplodis: ”Ĉi tiu manuskripto ne estas via propraĵo, sinjoro!”

”Do ĉu eble via?” demandis la inĝeniero maldolĉe ridetante.

”Ne, mia propraĵo ĝi ankaŭ ne estas, sed mi ja povas al vi diri la nomon de la posedanto kaj ne estas eble, ke ĉi tiu libervole al vi cedis ĉi tiun manuskripton,” firme respondis la kolŝito.

Camphuis estis malagrable surprizita pro ĉi tiu neatendita turno de la interparolo kaj samtempe la komuniko de la kolŝito lin mirigis.

”Sinjoro Hoeï, mi povas al vi certigi, ke la nomo de la viro, kiu laŭ via opinio estas la posedanto de ĉi tiu papiruso, al mi estas tute ne konata,” li rediris. ”Ĉu vi do volas al mi diri tiun nomon?”

Amèn Hoeï fikse lin rigardis kaj akcente li respondis: ”Ĉi tiu manuskripto estas propraĵo de fremdulo, kiu estis bona amiko de mia mortinta patro. Antaŭ dudek sep jaroj mia patro ĝin al li donacis. Antaŭ dudek sep jaroj, sinjoro kaj kiam li adiaŭis nin, li promesis kiel eble plej baldaŭ, maksimume post unu jaro, reveni por fari kun mia patro esplorojn pri la sekreto, kiun enhavas la papiruso. Li kunportis la manuskripton kaj ni vane atendis lian revenon. Ĉu vi eble povas tion al mi klarigi, sinjoro?”

”Sed do diru al mi lian nomon, sinjoro Hoeï,” paroleksplodis Camphuis malpacience.

”La amiko de mia patro estis anglo; li nomiĝis Edward Pike kaj estis majoro de la 4-a Lancashire Regimento,”

respondis la kolŝito.

Nur unu fojon la inĝeniero vidis tiun nomon kaj tio estis en la neloĝebla Dzjilipla-montpasejo. Image li denove antaŭ si vidis la granitan monumenton kun la simpla, tamen signifoplena surskribo: ”in memoriam Edward Pike . . . Pereis en Tibeto . . . ” Li subite rememoris la eŭropan notlibreton kun la anglalingva adreso de Amèn Hoeï kaj la rifuzon de Dalai-lamao por ĝin elmanigi. Poste li pensis pri la malkvieto de Wuangji, kiam li al li petis detalojn pri la morto de Pike kaj ankaŭ pri la malklara epitafo.

Subite li ion ekkonjektis pri la interrilato: la anglo mistere mortis en Tibeto kaj post lia morto Dalai-lamao alproprigis al si la papiruson kaj la notlibreton . . . Ankaŭ ĉi tiu hipotezo ankoraŭ multon lasis por diveni; ĝi nek solvis la sekreton de la nokta voĉo en Potala, nek la enigmon, kial la tibeta reganto tiel interesigis pri la objekto, kiu nomiĝas ’Radianta Lotuso’.

Sed jam estis ekster ia dubo, ke Dalai-lamao ne laŭ honesta vojo ekposedis la papiruson: alie li ne bezonus agi tiel misterplene. Al Camphuis restis, post la komunikoj de Amèn Hoeï, neniu motivo por ion al li kaŝi; por ekposedi la duan papiruson li ja bezonos agi tute malkaŝe. Li rakontis al la kolŝito, kiu al li donis la manuskripton kaj kiun komision oni al li donis.

Lia sincereco lin tuj liberigis de la suspekto, ke li mem ŝtelis la papiruson kaj kiam li al sia komuniko ankoraŭ aldonis, ke majoro Pike jam en 1904 pereis en Tibeto, ŝajnis, ke Amèn Hoeï ne plu al si faras zorgojn pri la deveno de la manuskripto.

La morto de Pike videble impresis la kolŝiton kaj dum kelkaj minutoj li malĝoje silentis. Kiam li fine levis la kapon li alrigardis Camphuis kun denova intereso.

”Do ĉu vi venis tien ĉi por serĉi ’Radiantan Lotuson’, sinjoro?”

”Jes, se almenaŭ mi povos disponi pri la dua papiruso,” respondis Camphuis. ”Ĉu vi ankoraŭ ĝin posedas, sinjoro Hoeï?”

”Jes, mi ĉiam plejzorge ĝin konservis, esperante, ke majoro Pike iam revenos. Sed domaĝe . . . ”

Li subite silentis kaj post kelkaj minutoj daŭrigis: ”La sekreto de ’Radianta Lotuso’ ofte min okupis, sinjoro; ĉu vi iam al vi demandis, kiun objekton oni per tio celis?”

”Jes kaj mi ankoraŭ emas opinii, ke ĝi devas esti tre valora juvelo; la aldono en la papiruso, ke la brilo de ’Radianta Lotuso’ egalas tiun de la tago, lasas pri tio preskaŭ neniun dubon.”

”Tion ankaŭ mi opinias, sinjoro,” asertis la kolŝito.

”Mia patro kaj majoro Pike same opiniis.”

Li vigle kapjesis, nerve komencis fingroludi kaj subite diris: ”Se vi supozis, ke vi povos aĉeti la duan papiruson, mi devas vin seniluziigi, sinjoro. Mono ne havas grandan valoron por mi kaj se mi vendos mian propraĵon, mi perdos ĉiujn rajtojn kaj kunaŭtoritaton pri la esploro.

Dum dudek kvin jaroj mi jam okupiĝas pri elfosoj kaj la sekreto de ’Radianta Lotuso’ vekis mian intereson, precipe ĉar ĉi tiu papiruso denove min rememorigis pri ĝi.

Sed malgraŭ tio ni ja povos veni al justa interkonsento, sinjoro. Permesu al mi partopreni en la esploro; tiam mi estos preta cedi mian parton de la trovaĵo je modera prezo al vi aŭ al via komisiinto.”

Camphuis surprizite rigardis la kolŝiton.

”Via propono de mi forprenas la lastajn zorgojn, sinjoro Hoeï; vian helpon, pli bone vian gvidon, mi eĉ tre volonte akceptas,” li certigis.” Mi estas nefakulo rilate elfosadon kaj viaj indikoj pruviĝos por mi grandvaloraj.

Ĉu mi do povas kalkuli je via kunlaboro?”

”Certe, certe,” konfirmis la kolŝito. ”Vi tamen ankoraŭ ne tro multe imagu pri la rezulto de nia esploro. Ni povos renkonti ĉiajn surprizojn; tion vi ne malatentu. Ni ne povas fari ion pli bonan ol preni la duan papiruson kaj tiam pristudi la tutan manuskripton. Nur post tio ni povos fari projekton, kiu plejeble sukcesos. Sed antaŭ ol ni daŭrigos, diru sinjoro, ĉu vi volas tranokti tie ĉi kun viaj akompanantoj?”

Camphuis momenton hezitis; la ideo pri tranokto en la Nekropolo tute ne allogis, sed same al li malplaĉis jam nun komenci la revojaĝon al Erment. Amèn Hoeï ŝajne divenis liajn pensojn, ĉar li rapide rediris: ”Vi ne bezonas tranokti en la plenaero, sinjoro. Ĉi malantaŭe troviĝas rokloĝejo, kiu estas tiel vasta, ke vi facile povas en ĝi starigi viajn tendojn. Estas vere, ke ĝi ne estas ŝlosebla, sed tie ĉi vi estas tute sendanĝeraj rilate surprizatakon de rabistoj aŭ de sovaĝaj bestoj.”

”Se vi bonvolas doni la okazon por konsiliĝi kun la aliaj, mi al vi komunikos nian decidon, sinjoro Hoeï,”

respondis la inĝeniero ekstarante.

Farante signon al la lamao, ke li lin sekvu, li forlasis la domon kaj iris al la ŝejko. Post mallonga interkonsiliĝo ili decidis akcepti la proponon de la kolŝito tranokti en la rokloĝejo. Dum Hussein forkondukis la kamelojn, Camphuis kaj la lamao reiris al la domo. Amèn Hoeï ilin petis sekvi lin al lia laborejo, por kio pruviĝis esti instalita la apuda ĉambro.

Pendis peza incensodoro kaj la unua impreso, kiun Camphuis ekhavis de ĉi tiu laborejo, estis angore korprema. Ankaŭ ĉi tie staris kaj kuŝis ĉiuloke ĉerkoj, inter kiuj estis tre simplaj kaj riĉe prilaboritaj kaj en angulo Camphuis rimarkis eĉ belege ornamitan kaj orumitan sarkofagon.

Parton de unu el la vandoj okupis bretaro kun senzorge miksĵetitaj papirusoj kaj sur aparta breto staris granda amaso da argilaj potoj kaj vazoj el plej pura alabastro, kiuj servis al konservado de la koro de la mortintoj.

En angulo kuŝis amaso da fajroŝtonoj kaj staris kyphipoto, el kiu leviĝis aromaj incensostrioj. Ĉie laŭlonge de la vandoj pendis tolaj volvaĵoj por sekigo, de kiuj ankoraŭ gutis la kyphi kaj sur la planko kuŝis dismetitaj strangformaj ŝtonoj kaj arĝentaj objektoj, tiel ke oni nenie povis fari paŝon ne ion piedpremante.

En la mezo staris longa tablo kaj kuvobano, ambaŭ el porfiro. La lastaj malabundaj restoj de la taglumo volvis ĉiujn objektojn en misteran duonlumon kaj kiam Camphuis, esplore ĉirkaŭrigardinte, fine iris pluen en la laborejo, li subite forte bedaŭris, ke li akceptis la elkore proponitan gastigon en ĉi tiu malĝojiga medio.

Ĉar sur la tablo li ekvidis, malklarigata de la ombroj de noktiĝo, duone senvestigitan mortinton kaj en la banokuvo ĉe liaj piedoj flosis en brila, blankaĉa fluidaĵo, kadavro de infano . . .

Camphuis timtreme fermis la okulojn, sed subpremita krio pro ektimo igis lin denove ekrigardi. Li vidis lamaon Wuangji kun mortpala vizaĝo fiksrigardi al la tablo. La tibetano evidente penis por ne sveni; subite li sin turnis kaj grandpaŝe kaj kun abomenplena rigardo li forlasis la laborejon kaj la domon. La inĝeniero dum momento planis eksalte lin sekvi, sed duone retenita mokrido de la kolŝito lin decidigis resti.

Amèn Hoeï ekbruligis oleolampon kaj post tio sin turnis al sia vizitanto.

”Ili ne estas vivantoj, ili ne plu estas danĝeraj, sinjoro,”

li diris per mallaŭta voĉo, aludante la mortintojn kaj stariĝinte antaŭ la bretaron, li demande daŭrigis: ”Ĉu vi ŝatus min helpi iom por serĉi la duan papiruson, aŭ ĉu vi preferas atendi ĉi apude?”

Venkante sian abomenon, Camphuis kapneis kaj kun perforta rideto li iris al la bretaro kaj ekserĉis inter la papirusoj.

ĈAPITRO VIII - LA SEKRETO DE LA PARAŜITO

Camphuis baldaŭ faris la surprizan konstaton, ke la posedaĵoj de la kolŝito, ĉi tie senzorge miksĵetitaj, formis gravan kontribuon al la scio pri la antikvegipta mortintokulto. La kolekto da papirusoj, kiuj povus fierigi multajn muzeojn, vekis febran intereson en la inĝeniero kaj enprofundiĝante en la studon de la hieroglifoj, li baldaŭ perdis ĉiun realan senton, ĝis la voĉo de la kolŝito lin fine timigis.

”Mi trovis la papiruson, ne pli longe serĉu, sinjoro,”

avertis Amèn Hoeï, montrante papiruson. ”Venu, ĉi apude ni esploru la enhavon.”

Reveninte en la apudan ĉambron, la kolŝito sternis la folion antaŭ sin sur la tablon.

”Ĉi tio estis antaŭ dudek sep jaroj interesplena trovitaĵo, sinjoro,” rediris Amèn Hoeï, kiam Camphuis altabliĝis.

”Majoro Pike estis pasia esploristo kaj kvar sinsekvajn vintrojn li estis nia gasto. Vi komprenas, ke ĉi tiu regiono estas riĉa je antikvaj tomboj, ĉar longe antaŭ nia erao ĉi tie kuŝis la Nekropolo de Hermonthis. Estis, mi kredas, en marto 1903-a, kiam Pike kaj mia patro traesploris la ruinojn de la templo de Hathor, kiu en la antikvaj tempoj estis konata pilgrimejo por geamantoj. Tiam ili malkovris malnovan tombon, el kiu ili eligis mumion kun elpikitaj okuloj. En la torako ili trovis ĉi tiujn du papirusojn, per kiuj evidentiĝis la sekreto pri ’Radianta Lotuso’. Kiam ni estis deĉifrintaj la enhavon, pruviĝis, ke ni trovis la mumion de la paraŝito Noeme kaj ke la papirusoj al li devis havigi eniron en la kampojn de la beatuloj.”

Camphuis faris geston pro surprizo kaj la kolŝito vigle daŭrigis: ”Mi laŭtlegos al vi la tradukon de la hieroglifa teksto; tiam ĉio al vi pli klariĝos.”

Amèn Hoeï tusetis kaj komencis malrapide kaj akcente legi: Je la 25-a de Paophi de la sesa jaro de la regado de la reĝino Menephta, la altdevena zorgantino de Peraä de Egipto.

— Al kiu estu flora vivo, feliĉo kaj forteco, — la ĉefpastro de la templo de Amon en Thebe solene malŝarĝis la paraŝiton Noeme de la Nekropolo pri la promeso, sindevige farita kontraŭ rekompenco de talento da arĝento, sekrete transporti ’Radiantan Lotuson’, kies brilo egalas tiun de la tago, al la tombo de la Peraä, la Reĝo de la Vero.

— Kiun al si elektis la Dio Ra kiel vicreĝon.

— Konforme al la ordono de la Urma, ’Radianta Lotuso’ estas transportita al kaŝita loko en la Setidomo, situanta 69 futojn el la centro de la baseno de Horus, en la direkto al la roko de la sundio Ra, kie troviĝas kripto.

La talento da arĝento, kiun la paraŝito Noeme donacis al la templo de Amon, estos uzata por la aĉeto de ofervirbovoj por la oferejo de Toth, la protektanto de la pastroj kaj kuracistoj, kiu, regante la ekvatoron, indulgu la koron de la paraŝito.

Amèn Hoeï metis la manuskripton antaŭ sin kaj kun demanda rigardo sin turnis al la inĝeniero.

”Ĉu vi komprenis la enhavon, sinjoro?”

”Jes, la enhavon, sed la rilato ankoraŭ ne estas tre klara al mi,” respondis Camphuis pripensante.

”Mi al vi klarigos al kiu konkludo la enhavo nin kondukis,” rediris la kolŝito. ”Ni trovis la mumion de paraŝito, kiu nomiĝis Noeme. La viro solene promesis transporti ’Radiantan Lotuson’ al la tombo de iu faraono kaj por tio li ricevis talenton da arĝento. Li poste bedaŭris tiun promeson, verŝajne ĉar ĝi endanĝerigis lian beatigon. Parolrompo tamen estis grava krimo por nepurulo kaj tial li serĉis kompromison, konfesante ĉion al la ĉefpastro. Ĉi tiu lin liberigis de la promeso, al li pune elpikigis la okulojn kaj devigis lin donaci la talenton da arĝento al la templokaso. Por favorigi la mortintjuĝistojn, oni post lia morto al li kundonis en la torako la skriban liberigon de lia kulpo.

”Ĉu ĉi tiu konkludo al vi ŝajnas akceptebla, sinjoro?”

”Jes, sed ĝi ne klarigas kial la transporto de ’Radianta Lotuso’ endanĝerigis la beatiĝon de la paraŝito.”

”Efektive, tiu demando ne estas respondebla. Eblas tamen, ke la esploro iom pri tio klarigos.”

”Do ĉiukaze ni nun havas sufiĉe precizan lokdifinon por niaj esploroj,” kontente daŭrigis la inĝeniero. ”Ĉu vi kredas, ke estas eble trovi ’Radiantan Lotuson’ per la al ni konataj faktoj, sinjoro Hoeï?”

”Al tio mi malfacile povas doni kontentigan respondon, sinjoro,” respondis la alia pripensante. ”Mi malklare memoras, ke Pike kaj mia patro jam antaŭe pri tio parolis. Supozu, ke ni trovos la lokon, kie oni kaŝis la juvelon, ankoraŭ restas la demando, ĉu ’Radianta Lotuso’ ne jam de longe malaperis. Nur la esploro povos tion montri.”

”Kiom da tempo bezonus ni por tio, sinjoro Hoeï?”

demandis Camphuis.

”Pri tio mi ankaŭ nenion povas diri, sinjoro. Multo dependas de la hazardo. Antaŭ dek jaroj la esploro eĉ al mi ŝajnus senespera. Por povi trovi la kaŝejon de ’Radianta Lotuso’, ni unue sciu, kie en la Seti-domo kuŝis la antaŭa baseno de Horus. La ruinoj de Thebe okupas grandegan areon kaj sen pli detalaj faktoj ni eble multajn jarojn devus serĉi. Bonŝance tamen mi trovis antaŭ dek jaroj malnovan priskribon de la Seti-domo kaj eble ĝi indikas tiun lokon. Tion ni morgaŭ esploru kaj tiam ni planu, kiel ni aranĝu la laboron.”

”Kaj tiam ni samtempe klopodu interkonsenti pri la rekompenco, pri kiu vi ĵus . . .” komencis la inĝeniero.

Gesto de la alia lin interrompis.

”Ni kunlaboros, sinjoro. Se ni trovos ’Radiantan Lotuson’, vi pagu al mi . . . nu, ni diru kvindek anglajn funtojn, neatentante la daŭron de la esploroj. Ĉu ĉi tiu propono estas akceptebla aŭ ĉu mi tro postulas?”

”Ne, ne,” rapidis Camphuis. ”Mi volis al vi pagi tiun sumon por la papiruso; nun vi krome eĉ proponas vian kunlaboron. Mi ŝatus tamen kiel eble plej baldaŭ komenci la esplorojn; eskorto jam alestas, tiel ke ni ne plu bezonas fari preparojn. Ĉu vi eble jam morgaŭ povos lasi vian laboron, sinjoro Hoeï?”

”Ne, ne,” respondis la kolŝito. ”Mi ne pli frue ol post tri tagoj povos foriri; vi komprenas, ke mi antaŭe devas prizorgi miajn mortintojn. La viron mi ankoraŭ devas malfermi; la infano jam kuŝas en la natro por esti peklata.”

El la buŝo de la kolŝito, kiu ŝajne ankoraŭ vivis en la spirito de longe forpasintaj jarcentoj, ĉi tiuj vortoj sonis tute ne ofendaj aŭ nesentemaj; li parolis pri la mortintoj kvazaŭ li mem al ili apartenus. Camphuis tamen ne povis ne ĵeti timeman rigardon al la pordo de la laborejo kaj senvole li timtremis, pensante pri la mortintoj, kiuj kuŝis malantaŭ ĝi.

”Bonege, sinjoro Hoeï, post tri tagoj do,” li momenton poste konsentis pri la propono de la kolŝito.

”Se vi volas, vi senĝene povos resti tie ĉi, ĉu sola, ĉu kun viaj amikoj,” rediris la alia. ”Al iu, kiu ŝatas la antikvegiptan historion, ĉi tiu regiono prezentas multon interesan. Ankaŭ vi ne timu, ke via ĉeesto min ĝenos; male, la lastajn jarojn mi tiel malmulte rilatas kun homoj, ke tia vizito nur povas min ĝojigi.”

Ĉe ĉi tiuj vortoj la kolŝito demande rigardis al Camphuis. La inĝeniero komprenis per tio, ke la alia esperas, ke li restos kaj kvankam li unuamomente volis serĉi pretekston por rifuzi ĉi tiun nerektan inviton, li venkis sian antipation kaj konsentis resti.

”Mi volonte restos via gasto, sinjoro Hoeï,” li respondis. ”Miaj amikoj tamen eble preferas reiri al Erment; mi tion al ili demandos. Se ili preferas foriri, mi al ili petos reveni post tri tagoj por nin akompani. Vi nun al mi pardonu, ke mi foriras, ni hodiaŭ frumatene foriris el Thebe kaj mi devas peni por ne fermi la okulojn.”

Amèn Hoeï tuj ekstaris por antaŭiri sian vizitanton.

Kiam ili iris eksterdomen, Camphuis denove aludis la izolecon, en kiu la kolŝito vivis.

”Ĉu vi ne enuas, sinjoro Hoeï, sen iu homo, kun kiu vi de temp’ al tempo povas interparoli?”

”Tamen ne, mi al soleco kutimiĝis, sinjoro. Krom tio mi ne estas tiel forlasita de ĉiu vivo, kiel vi ŝajne pensas.

Atentu nur, se vi volas.”

Ili staris eksterdome kaj antaŭ ili etendiĝis la mortintejo, sur kiu sterniĝis nepenetrebla mallumo. La kolŝito langklakis kaj tuj per unu flugilbato malsuprenŝvebis antaŭ ilin la granda vulturo.

”Ĉi tiu besto jam naŭ jarojn estas mia kunulo, sinjoro,” diris Amèn Hoeï per mallaŭta voĉo. Ĝin allogas la mortintoj, same kiel min . .. .”

La inĝeniero timigite faris paŝon returne kaj ridetante la alia daŭrigis: ”Vi ne timu; ĝi ne estas tiel danĝera kiel miaj aliaj amikoj.”

”Kiujn vi aludas?” mire demandis Camphuis.

La kolŝito al li ne respondis, sed li aŭdigis mallongan, krudan gorĝosonon. La vulturo tuj flugis sur la tegmenton, sed samtempe Camphuis konstatis, ke la ŝajne forlasita mortintejo estas plena de vivo kaj moviĝo. Flanke de kaj sur la rokoj alproksimiĝis dudek, tridek ŝtelirantaj ombroj ĝis preskaŭ en la lumo de la malfermita pordo. Unu el la bestoj aŭdigis mallongan, bojetan sonon, kiun la aliaj tuj imitis. Kun rigardo plena de abomeno Camphuis sin deturnis kaj per kruda krio la bestojn dispelinte, Amèn Hoeï signifoplene lin alrigardis.

”Miaj amikoj en la Nekropolo, sinjoro,” li ironie diris ”la sanktaj bestoj, kiuj jam en la antikveco estis dediĉitaj al Anukis: ŝakaloj, la gardistoj de la tomboj . . . ”

ĈAPITRO IX - LA EGIPTA MORTINTOKULTO

Kiam Camphuis, adiaŭinte Amèn Hoeï, eniris la rokloĝejon, li trovis la vespermanĝon jam surtable.

Wuangji lin akceptis kun kolera rigardo, kiu lin komprenigis, ke lia ”inter-nio” kun la kolŝito al la tibetano tute malplaĉis.

La inĝeniero pro la ĉeesto de la bedueno silentis pri la farita interkonsento, tamen post la manĝo li komunikis sian decidon resti ĉi tie ĝis Amèn Hoeï estos preta por lin akompani al Thebe.

Je surprizo de Camphuis la ŝejko tuj sin deklaris preta resti ĉe li, sed Wuangji, kiu ankoraŭ ne eĉ vorton parolis, diris per malafabla voĉo, ke li volas la sekvantan matenon reiri al Erment, pro kio la bedueno estis devigita ankaŭ foriri. Tiu ĉi decido estis al Camphuis sufiĉe indiferenta kaj farinte kun Hussein klaran interkonsenton pri lia reveno, ili tuj kuŝiĝis por dormi.

La inĝeniero tiun nokton dormis malbone; ne nur premis lin la neordinara ĉirkaŭo, sed ankaŭ la senĉesa bojado de la kvarpiedaj manĝegemaj gardistoj de la tomboj kaj la memoro pri la surprizaj okazintaĵoj de la pasinta tago malhelpis lin kviete dormi. Kun sento de malŝarĝiĝo li salutis la tagiĝon, kiu ankaŭ la aliajn baldaŭ vekis. Dum li preparis la matenmanĝon, la bedueno eliris el la loĝejo por pretigi la kamelojn kaj ilin ŝarĝi per la tendoj, tiel ke Camphuis havis la okazon interŝanĝi kelkajn vortojn kun la lamao.

”Sinjoro, multo el tio, kion mi hieraŭ vespere priparolis kun sinjoro Hoeï ne havas intereson por vi,” li komencis. ”La aferoj kiuj vin koncernas, estos baldaŭ klarigitaj. Sinjoro Hoeï deklaris cedi siajn rajtojn pri ’Radianta Lotuso’ kontraŭ rekompenco de kvindek sterlingaj funtoj; tre malgranda sumo, konsiderante, ke li por tio ankaŭ prenos sur sin la gvidon de la esploro.”

”Ĉu necesas, ke tiu viro nin akompanu?” demandis la lamao spite.

”Jes, li estas tre sperta pri ĉi tiu speciala afero kaj sen li ni eble neniam retrovos la lokon kie la juvelo troviĝas aŭ troviĝis.”

Ĉe la lastaj vortoj de la inĝeniero la nesondeblaj okuloj de la tibetano strange eklumis.

”Ĉu ’troviĝis’? Ĉu vi dubas, ĉu la juvelo ankoraŭ alestas, sinjoro?” li demandis kun perceptebla malfido en voĉo kaj rigardo.

Camphuis tuj komprenis, ke la alia lin suspektis pri mallojaleco, kion sendube ĉefe kaŭzis lia longdaŭra interparolado kun la kolŝito.

”Aŭskultu, sinjoro,” li rekomencis, ”ĉu ’Radianta Lotuso’ ankoraŭ iam estos trovata, eĉ, ĉu ni ankoraŭ povos malkovri la lokon, kiun indikis la papirusoj, tion la esploro al ni instruos. Mi ne estas profeto kaj same ne sinjoro Hoeï; vi do paciencu. Sed mi nepre devas ankoraŭ ion aldoni. Mi nek al via mastro, nek al vi, donis kialon por malfido. Vi evidente nutras iun suspekton, kiun mi ne volas nomi. Sed tamen mi deziras al vi certigi, ke mi tuj ĉesigos la esploron, se vi denove tiel klare montros vian malfidon. Ĉu vi tion ĉi komprenis, sinjoro?” li malvarme finis.

La lamao konsternite rigardis lin kaj ŝajnis esti embarasita. Baldaŭ tamen li denove sin regis kaj nun aperis incitita, preskaŭ malamika esprimo en lia rigardo. Li ŝajne volis kontraŭi, sed, ekkonsiderinte, preferis silenti.

Ĉar subite li sin turnis kaj forlasis la tendon, per koleraj okuloj postrigardata de Camphuis, kiu sentis grandan emon vangofrapi la tibetanon.

Kiam la malgranda societo duonhoron poste estis manĝinta, Hussein kaj Wuangji foriris al Erment kaj Camphuis iris al la loĝejo de Amèn Hoeï. Li ankoraŭ ne vidis la kolŝiton kaj dubis, ĉu tiu ĉi jam leviĝis, sed kiam li frapis sur la pordon, pruviĝis, ke li jam estas laborinta. Amèn Hoeï nun evidente ne estis same nervoza kiel la antaŭan vesperon kaj ankaŭ la okulesprimo estis pli klara, kio la inĝenieron konjektigis, ke la viro de post la alveno de siaj vizitantoj abstinis je la fumado de la pereiga haŝiŝo.

Enirante la laborejon Camphuis surprizite ĉirkaŭrigardis. La ejo nun tute ne prezentis tiel tremigan aspekton kiel la antaŭan vesperon. La suno origis la ĉambron, kio forpelis ombron kaj malgajon kaj elverŝis sur ĉiujn objektojn varman brilon. Eĉ la mortinto sur la tablo ne plu inspiris abomenon kaj kelkajn minutojn li kviete atente rigardis la vizaĝon ŝtoniĝintan.

La kolŝito intertempe serĉkolektis nombron da amuletoj, kiujn li, kune kun kapapogilo, metis en la simplan ĉerkon, kiu servos al la mortinto kiel lasta ripozujo.

”Ĉu vi ion scias pri prizorgo de mortintoj laŭ antikvegipta modo, sinjoro?” li sin turnis al la inĝeniero, kiam li rimarkis ties intereson.

”Mia patro estis egiptologo kaj li al mi rakontis pri tio,” respondis Camphuis.

”Sed vi ja certe ne supozis, ke ankaŭ en ĉi tiu tempo ankoraŭ multaj mortintoj estas balzamataj?” rediris ridetante Amèn Hoeï.

”Ne, mi pensis, ke balzamado en Egipto jam de jarcentoj apartenas al la pasinteco; ankaŭ mia patro probable neniam tion sciis. Ĉiukaze li neniam al mi pri tio parolis,” medite respondis la inĝeniero.

La kolŝito ekstaris antaŭ la tablo kaj sur ĝin metis la ilaron, kiun li bezonis por la preparado.

”Ho, se oni neniam ĝin vidis, ĉio ja estas interesa, sed oni ne estu molkora aŭ superstiĉa. Mi ankoraŭ estas la nura, kiu praktikas la malnovan kolŝitan profesion kaj konjekteble, ne, mi ja povas diri tre certe, mi estos la lasta de mia gento, ĉar mi havas nek edzinon nek infanon. Kiam mia tempo estos forpasinta, ankaŭ la kutimo ja tute formortos.”

”Ĉu ofte okazas, ke oni konfidas la mortintojn al vi antaŭ ol oni ilin enterigas, sinjoro Hoeï?”

”Jes, mi ankoraŭ prizorgas sufiĉe multajn; laŭtakse cent pojare. Precipe en ĉi tiu regiono oni ankoraŭ respektas la balzamadon kaj la mortinto-ceremoniojn.

Kelkfoje mi ankaŭ ricevas mortintojn de tre malproksime; de Assoean, Wadi Halfa, Aboe Hammed kaj de Fajum.”

”Ĉu la profesio vin ne naŭzas, sinjoro Hoeï?” ne povis ne demandi Camphuis.

”Ne,” respondis firme la kolŝito. ”Jam de mia junaĝo mi al ĝi kutimiĝis. La mortintoj ne inspiras al mi tiun malplaĉon; mi ilin traktas kun respekto tradicia kaj mi eĉ amas ilin. Prepari ilin post plenzorga kaj malĝoja vivo por la lasta silentego, mi ja sentas kiel faron korinklinan.

Ne, pli ĝuste, la profesio min kontentigas. Estas eble nur fantazio, sed kiam mi estas balzaminta senvivulon, mi ne povas nei la senton, ke li estas dankema al mi. Ankaŭ mi pro tio ilin amas: ili estas multe pli toleremaj ol vivantoj.”

Permane sin apogante sur la tablo, Amèn Hoeï fiksrigardis al la senvivulo per rigardo, en kiu vere estis io korinklina. En la sono de la vortoj tamen estis tono tiel amarega, ke Camphuis surprizite al li levis la okulojn.

”Vi parolis pri vivantoj kvazaŭ vi havas plendojn kontraŭ ili,” li rimarkis.

Sur la vizaĝo de Amèn Hoeï glitis malĝoja rideto.

”Eble vi pravas, sinjoro,” li respondis kaj post momento da pripensado li daŭrigis: ”Vi ne forgesu, ke al mia ofico sin algluis la malnova antaŭjuĝo. Antaŭ jarcentoj la paraŝitoj estis turmentataj kaj per ŝtonoj alĵetataj, ĉar ili krimis kontraŭ la sankta templo de la animo. Kaj tamen ili tion faris laŭofice kaj komisie de la parencoj. De post tiu tempo malmulte ŝanĝiĝis tiurilate; verdire mi ne estas turmentata, sed tamen oni malestimas kaj evitas min kaj samtempe oni konsideras min nemalhavebla.”

La amareco kaj la neneigebla ĉagreno, kiuj kaŝiĝis sub ĉi tiuj vortoj, kvazaŭ sugeste komprenigis al Camphuis, kial Amèn Hoeï sin fordonis al opio: evitata de la homoj kaj vivanta per kaj inter la mortintoj, li serĉis sinforgeson en la narkotiĝo, kiu lin translokis en fantazian mondon, en kiu li trovis kompenson por la ĉagreno, kiun al li kaŭzis la vivantoj.

La inĝeniero rigardis la kolŝiton per rigardo simpatia kaj per sentema voĉo li rediris: ”Ĉu neniam oni vin vizitas, sinjoro Hoeï?”

”Nur en la tago de la Festo de la Tomboj, sinjoro, do unufoje ĉiujare. Ĉiu familio, kiu priploras amatan mortinton pasigas tiun tagon en la Nekropolo. Ili tiam en aŭ apud la tombĉambroj aranĝas festmanĝadojn kaj rememoras la glorigitajn spiritojn per kordmuziko kaj kantado. Oni tiam kelkfoje rekompencas miajn zorgojn per festdonaco, sed eĉ tiam oni ankaŭ evitas miajn domon kaj kuneston.”

Parolante la kolŝito daŭrigis sian laboron. La mortinton li senigis de la blanka tolaĵo en kiu li estis volvita kaj la korpon metis en la teniĝon, postulatan por la mortintoceremonioj. Post tio li ĵetis demandan rigardon al sia gasto redirante: ”Se mia laboro eble vekas vian naŭzon, vi senĝene iru for, sinjoro. Ne ĉiu estas same nesentema antaŭ tia aspekto.”

”Ne, mi preferas resti tie ĉi; se ĝi al mi iĝos ne plu eltenebla, mi ja deturniĝos,” respondis Camphuis.

La respekto kaj singardo kun kiuj la kolŝito traktis la mortintojn preskaŭ tute al li forprenis la mallogan senton kaj kun atento timemeta li observis Amèn Hoeï.

Per kelkaj akrarandaj ŝtontranĉiloj la kolŝito malfermis la korpon de la mortinto per tri tranĉoj kaj poste forigis la koron kaj intestojn. Tiam li per kurba hoko aperigis la cerbon tra la nazo kaj ĉion metis en kanopon, alabastran vazon, kiun li fermis per folio papirusa. La korpon puriginte kaj splintinte, tiel ke la natro povos enpenetri ĉiujn partojn, li ĝin metis en la banokuvon, el kiu li prenis la infanon, kiun li, levinte pezan porfiran kovrilon el la planko, metis en kelon. La tuta preparado nur daŭris dek minutojn kaj sin puriginte, la kolŝito plenigis du pokalojn el argilo per palmvino kaj eksidis kontraŭe de la inĝeniero.

Sub la impreso de tio, kion li vidis, Camphuis kelkajn minutojn ne parolis, sed tiam lia scivolemo lin instigis al demando.

”Kial vi uzas ŝtontranĉilojn por via laboro, sinjoro Hoeï? Ĉu tranĉilo ordinara ne estas pli praktika?”

”Jes, pli praktika, sed la antikva leĝo preskribis ŝtontranĉilojn. Ankaŭ miaj prapatroj ĉiam tion obeis. Kun escepto de la antaŭaj ceremonioj ĉi tiu preparado estas tute laŭ indikoj de Diodorus, kiu en pramalnova manuskripto diras: ”Tiam la paraŝito tranĉas per etiopa ŝtono tiel profunde en la korpon, kiel preskribas la leĝo. Tuj li rapidege forkuras kaj la parencoj de la mortinto lin persekutas per ŝtonoj kaj malbenoj, kvazaŭ ili volus lin kulpigi pri la perdo”. La homoj kiuj balzamigas siajn mortintojn, deziras, ke ĉio okazu laŭ la antikva rito. Antaŭe ĉi tiun oficon okupis pastroj kaj oni ĝin dividis en tri partojn. Nur la paraŝiton oni konsideris nepurulo kaj lin ekzilis el la kunvivado; la kolŝitoj kaj la tariĥeŭtoj, kiuj prizorgis la purigadon, la pekladon kaj la balzamadon, estis estimataj. Multaj el ili riĉuliĝis. Mia patro trovis en multaj tomboj de tariĥeŭtoj kaj kolŝitoj orajn ornamaĵojn kaj imititajn juvelojn, kiuj en malnovaj tempoj estis grandvaloraj.”

Amèn Hoeï ekstaris kaj prenis el la kelo, en kiun varmega dezerta vento havis liberan eniron, malgrandan banokuvon. Ĝi estis plena de tolaĵoj, kiuj servis por envolvi la mortintojn. Silente la kolŝito rulvolvis la bendojn kaj post tio sin turnante al la inĝeniero, li daŭrigis: ”Por hodiaŭ mi estas preta. Ĉu nun ni serĉu la malnovan priskribon de la Seti-domo, sinjoro? Ĝi povas al ni fari netakseblajn servojn ĉe la esploro pri ’Radianta Lotuso’.”

Camphuis kapjesis kaj ekstarinte antaŭ la bretaron li baldaŭ estis enprofundiĝinta en la deĉifradon de la papirusoj, kiuj interpretis pensojn kaj imagojn, kiuj post dudek, tridek jarcentoj ankoraŭ nenion perdis de sia bela kaj sublima signifo.

ĈAPITRO X - MEZE DE ŜTONIĜINTAJ DOKUMENTOJ

La ruino de la templo de Quornak, la antaŭa Setidomo, kuŝas en la malnova Nekropolo de Thebe kaj estis antaŭ dekoj da jarcentoj la ĉefa sanktejo de la vasta mortintourbo. La Seti-domon rilate al grandeco nur superis la konstruaĵo, kiun konjekteble fondis faraono Thotmes III kaj kies enirejon per kolosaj statuoj ornamis Amenophis III. Unu el ĉi tiuj, nome la plej norda, estas la mondfama sonproduktanta Memnon-statuo.

Proksime de ĉi tiuj restaĵoj de la malnova civilizo ŝejko Hussein kelkajn tagojn poste starigis siajn tendojn. Dum la vojaĝo Camphuis rimarkis, ke Wuangji intence lin evitas kaj kiel eble plej restadas en la malantaŭo de la karavano, kie ankaŭ troviĝis la preferatino de la ŝejko. Ĉar la lamao daŭre lin evitis, la inĝeniero en la antaŭvespero de la venontaj gravaj okazaĵoj devis mem akceli alproksimiĝon. Kiom ajn al li naŭzis la malfido de lia kunulo, li tamen komprenis, ke li la reprezentanton de sia komisiinto ne povas ekskluzivi de ĉiu interkonsiliĝo kaj kiam vespere la tendaro estis aranĝita, li iris al la tendo de Wuangji, kiu estis turnanta sian preĝilon.

”Sinjoro, per la malnova plankarto de Amèn Hoeï ni povis proksimume fiksi la lokon, kie oni kaŝis ’Radiantan Lotuson’,” komencis Camphuis kun perforta afableco. ”Morgaŭ je tagiĝo ni komencos la esploron; ĉu vi ŝatus akompani nin?”

”Jes, mi kuniros, sinjoro,” akcente respondis Wuangji.

”Bone, mi morgaŭ matene vekos vin,” daŭrigis Camphuis. ”Mi tamen devas al vi konsili, ke vi kun neniu parolu pri nia forveturo. Estas nebezonate kaj nedezirinde atentigi la beduenojn pri nia esplorado. Ili supozas, ke ni volas kopii la hieroglifojn sur la temploj kaj obeliskoj, do ili kredu tion.”

Wuangji kapsignis kaj per ekturno de sia preĝilo esprimis la deziron esti sola. Camphuis ja tre volonte plenumis tiun deziron kaj forlasis la tendon por partopreni la manĝadon.

Laŭ ekzemplo de Amèn Hoeï ĉiuj frue surlitiĝis tiun vesperon. Kuŝante sur sia tendlito la inĝeniero multajn horojn moviĝis kaj vane atendis la dormon. De ekster la tendaro al li penetris ĉiaj nerekoneblaj sonoj kaj tre malproksime sonis muĝado de leono, kiu forlasis sian kuŝejon por serĉi trinklokon. Sopirante al refreŝiĝo kaj freŝa aero Camphuis fine delitigis kaj forlasis la tendon.

La luno disvastigis nur malfortan brilon, per kiu la ruinoj lokiĝis en rondo de pura arĝentolumo, en kiu ili pli aspektis kiel fatamorgano ol realaĵoj. Sonĝoplenaj la rigardoj de Camphuis sekvis la fantaziajn konturojn de la fantomaj ombroj, de kiuj ili fine liberigis sin por vagi maldekstren.

La tendo de la edzino de Hussein akre konturiĝis kontraŭ la ĉielo kaj la kameloj, kiuj kuŝis en la proksimo, makulis longajn strangajn ombrojn en la sablo. Camphuis ĝuste volis reeniri sian tendon, kiam subite altiris lian atenton moviĝanta ombro, kiu sin kvazaŭ liberigis de la kameloj. Estis ombro de viro kaj opiniante, ke estas la ŝejko, kiu reiras al sia tranoktejo, la inĝeniero restis senmova, por ne sin suspektigi pri spionado.

Subite lin kaptis konsterniĝo: la proksimiĝanta viro rapide moviĝis, sed ŝtelire kaj senbrue, kvazaŭ li timus esti aŭdata aŭ vidata. Kiam li preskaŭ estis atinginta la tendaron, Camphuis apenaŭ povis subpremi ekkrion pro surprizo: li estis rekoninta la lamaon Wuangji.

La tibetano subite malaperis en sia tendo kaj kapskuante la inĝeniero al si demandis, kion lia stranga kunulo faris ĉe la kameloj. Vane li serĉis kontentigan respondon kaj malbonhumore li fine rezignis kaj reiris al sia tendo. Refreŝiĝinte kaj iom post iom plikvietiĝinte li baldaŭ ekdormis kaj je tagiĝo tuj revekiĝis.

Antaŭ ol li delitiĝis, li ankoraŭ kelkan tempon pensis pri la nokta promenado de la lamao kaj fine li konkludis, ke Wuangji, same kiel li mem, suferis pro varmego kaj serĉis refreŝiĝon. Kontenta pri ĉi tiu interpreto li leviĝis kaj vekis unue Amèn Hoeï kaj poste la tibetanon. Por ne veki la beduenojn kaj ne altiri ilian atenton al la forveturo, Camphuis kun la aliaj jam la antaŭan vesperon interkonsentis matenmanĝi ekster la tendaro kaj kvin minutojn poste ili jam estis survoje al la ruinoj. La inĝeniero eĉ ne per unu vorto aludis la noktan sperton kaj, fidela al sia kutimo, ankaŭ Wuangji silentis.

Post laciga duonhora grimpado inter kaj trans la dise kaj amase kuŝantaj ruinoj de muroj kaj monumentoj.

Amèn Hoeï subite haltis.

”Mi konjektas, ke ni ĉi tie estas en la proksimo de la templo de Quornak; jen la sokloj de la statuoj de Amenophis,” li rimarkigis.

Camphuis al li kapjesis.

”Mi ĝuste volis al vi peti orientadon; mi kredas, ke vi pravas,” li respondis.

”Ni do unue matenmanĝu kaj post tio komencu la esploron,” proponis la kolŝito.

La inĝeniero tion aprobis kaj en malmultaj momentoj ili sidiĝis en la ombron de kaduka murrestaĵo. Post sobra manĝo ili leviĝis kaj Camphuis aperigis planon, kiun li estis projektinta laŭ la priskribo de la Seti-domo kaj kiu, kiom ajn nekompleta, baldaŭ pruviĝis esti tre praktika. Orientinte sin per la fluo de Nilo, li kun kreskanta streĉiteco pristudis laŭvice la ĉirkaŭaĵon kaj la planon, ĝis li fine havis ĝustan ideon pri la situo.

”Ni deiru de la malnova templo-enirejo, sinjoro Hoeï,” fine decidis Camphuis. ”De tie ni facile povos fiksi la konturojn de la konstruaĵoj, ĉu vi ne kredas?”

”Jes, via propono ŝajnas al mi plej taŭga,” konsentis la kolŝito.

Post iom da divenado kaj serĉado, ili proksimume fiksis la lokon de la antaŭa enirejo. Dekstre kaj maldekstre sin levis restaĵoj de malnovaj muroj, konstruitaj parte el bakitaj Nil-kaheloj, aliparte el masiva kalkŝtono. Antaŭ ili kuŝis, preskaŭ tute kovritaj de la dezertosablo, sed tamen ankoraŭ klare videblaj, la restaĵoj de kolonaro, kiu la templon apartigis de postkuŝinta korto.

Atentante ĉiujn detalojn, kiuj al ili povis utili por komparo kun la malnova priskribo, ili iris plue ĝis dua korto, kiun limis la restaĵoj de ringmuro, de kie vico da sfinksoj kondukis al la bordo de Nilo. Ĉi tiu korto posedis en antaŭa tempo dekstre kaj maldekstre kolongalerion, de kiuj la dento de la tempo nur lasis disajn ruinaĵojn, sed kiuj tamen liveris ankoraŭ sufiĉe da indikoj por daŭrigi la esplorojn.

De la loko, kie konjekteble staris la unua pilono de la kolongalerio, la inĝeniero kaj la kolŝito per helpo de la faktoj, kiujn ili sukcesis kolekti, komencis mezuri la taksitajn distancojn al la antaŭa baseno de Horus. Sur la kruciĝo de la linioj, kiujn ili strekis tra la korto, ili esplore sin rigardis; la loko estis sursemita per grandaj kaj malgrandaj ŝtonpecoj.

”Ĉi tie laŭ nia hipotezo do troviĝus la baseno,” diris Camphuis, meditrigardante ĉirkaŭen.

”Prave, en ĉi tiu loko, sed antaŭ ol fari pluajn mezuradojn, ni povas al ni havigi pli da certeco,” respondis Amèn Hoeï.

”Kiel do?”

”Ni forigu la ŝtonojn,” proponis la kolŝito. ”La baseno de Horus estis banejo; ĝi devas havi defluilon. Plue estas necese ekzakte fiksi la centron; se ni eraras kelkajn futojn en la mezurado, ni eble multajn tagojn vane fosos. Ni akiru la plej grandan certecon, sinjoro.”

”Bonege,” aprobis la inĝeniero, ”sed por forigo de ĉi tiu rubamaso ni eble bezonos tutan semajnon.”

”Ne, tamen ne, ni povas peti la beduenojn, ke ili nin helpu,” rimarkigis la kolŝito.

”Mi prefere lasas ilin ekster la afero,” kontraŭis Camphuis kun serioza kapskuado. ”Vi ja scias pli bone ol mi, ke ili ne estas fidindaj.”

”Sed ni ne bezonas al ili konfidi nian sekreton, sinjoro; ni povas diri, ke ni en ĉi tiu loko esperas trovi enskribojn. Tuj kiam ĉio estos forigita kaj la baseno nudiĝos, ni povos rezigni pri iliaj servoj.”

Camphuis rezignis, sed li tamen ankoraŭ momenton konsiliĝis kun la lamao, kiu ilin ĉie sekvis. Wuangji hezite cedis la proponon, post kio ili tuj foriris por serĉi la rokon de Ra. Evidentiĝis, ke ĉi tiu esploro liveris pli da malfacilaĵoj ol ili supozis, kvankam nur en unu direkto sin levis rokoj. Multajn horojn Camphuis kaj Amèn Hoeï serĉis ian ajn rekonigan signon kaj seniluziiĝinte ambaŭ fine sidiĝis en la ombron de unu el la rokoj por tagmanĝi, kiam subite la kolŝito kun raŭka ekkrio montris al unu el la krutaj deklivoj, sin levantaj antaŭ ili.

”Trovita, sinjoro!” li eligis kun brilaj okuloj.

”Kie, kiel?” balbutis Camphuis mirigite.

”Jen vidu, la skulptita statuo de serpento, la Uraeusserpento.. . .”

”Kaj kial vi kredas?” . . . hezite demandis la inĝeniero.

Amèn Hoeï per firma voĉo interrompis lin.

”La Uraeus-serpento estis la plej danĝera venena serpento el la antikveco. Pro sia potenco super vivo kaj morto ĝi estis la simbolo de la reĝeco kaj en la krono de la sundio Ra ĝi simbolis la mortigan ardon de la suno.

Ĉu vi nun komprenas la interrilaton, sinjoro? Sur la roko, dediĉita al la sundio, oni skulptis la ĉefan simbolon de lia krono; eraro ne estas ebla. En la linio, kiun ni povas streki de ĉi tie ĝis la baseno de Horus, ie kuŝas la loko, kie ’Radianta Lotuso’ troviĝas . . . aŭ troviĝis,” li aldonis duonvoĉe, ĵetante al la lamao necertan rigardon.

ĈAPITRO XI - SENILUZIIGA MALKOVRO

Hussein ebn Ahmed, informita pri la malfacilaĵoj, kiuj neatendite sin prezentis, tuj estis preta kontraŭ kroma rekompenco ŝarĝi siajn virojn per forigado de la rubo. Jam la saman vesperon ili komencis tiun laboron kaj stimulitaj de la promesita rekompenco, ili laboris kun tiom da fervoro, ke du tagojn poste ili estis tute pretaj.

Camphuis kaj Amèn Hoeï kun kreskanta streĉiteco sekvis la laborojn kaj kiam nur la duono de la rubo estis forigita, la kolŝito kun certeco kuraĝis aserti, ke ili efektive trovis banejon, do plej verŝajne tiun de Horus. La beduenoj malfruvespere finpretigis la laboron, tro malfrue por ankoraŭ daŭrigi la esploron.

Lamao Wuangji la du lastajn tagojn ne akompanis ilin; en sia stranga vestaĵo li terure suferis pro la mortiga varmego kaj ĉar la laboroj ja ankoraŭ ne kondukos al rezulto, li preferis resti en la tendaro.

En la mateno de la tria tago de ilia restado en la malnova Nekropolo de Thebe li tamen ree ĉeestis. Tre frue en la mateno li forlasis la tendaron kune kun la inĝeniero kaj la kolŝito, kiuj nur pene povis regi sian malpaciencon. Li nur portis siajn proprajn tornistron kaj akvokruĉon kaj ŝajne ne trovis necese transpreni parton de ia ilaro, kiun portis la aliaj. En la proksimo de la baseno de Horus, Camphuis kaj Amèn Hoeï starigis malgrandan tendon kaj manĝinte ili tuj eklaboris.

Ne estis malfacile al ili determini la centron de la pelvoforma baseno kaj precize en ĉi tiu loko, la inĝeniero fiksis tiucele kunportitan kampolornon sur tripiedon kaj ĝin direktis al la roko de Ra. En la tiel fiksita direkto Amèn Hoeï lokis nombron da bastonoj, kiuj ekzakte indikis la linion al la roko. La lokdifino estis nun nur bagatelo; per ŝnuro ili mezuris de la centro de la baseno 69 malnovegiptajn futojn sur la linio, post kio ili kun ĝemo pro kontento rektiĝis.

”Ĉi tio estas la loko, kiun ni serĉis; ĉi tie kaŝigis ’Radianta Lotuso’, sinjoro,” sin turnis Camphuis kun brilaj okuloj al la lamao, kiu per nesondebla rigardo estis observinta la laborojn.

”Ĉu tie ĉi?” demandis la tibetano konsternite, ĵetante rigardon ĉirkaŭen.

Efektive estis kaŭzo por konsterniĝi; ĉie li vidis sablon, eretan, akran dezertosablon.

”Ĉu tie ĉi?” li ripetis, kiam la inĝeniero ridetante al li kapjesis post lia paroleksplodo.

”Jes, ĉi sube, sinjoro,” respondis Camphuis, piedfrapante sur la teron.

”Ĉu ĉi sube? Kiom profunde?”

La inĝeniero ŝultrolevante sin turnis al la kolŝito.

”Ĉu vi konjektas, kiom profunden ni devos fosi, sinjoro Hoeï?”

”Ne, tio ne estas taksebla, sinjoro,” respondis Amèn Hoeï.

”Mi tombĉambrojn trovis je kvardek anglaj futoj sub la surfaco, sed ankaŭ je ok ĝis dek futoj. Kiom profunden ni devos fosi, mi ne povas al vi diri; jes ĉu ni profunden devos fosi.”

Li sin klinis al longa, maldika ferstango kaj diversloke ĝin metis en la sablon. Helpata de la inĝeniero, li ĝin puŝis pli ol unu kaj duonan metrojn en la teron kaj tiam cedis siajn klopodojn.

”Ni ĉesigu ĉi tiun esploron; kvin aŭ ses futojn ni minimume devos fosi, sinjoro.”

”Minimume kvin aŭ ses futojn kaj ni ne povas peti la helpon de la beduenoj, se ni ne volas veki ilian suspekton, ke ĉi tie kaŝiĝas iu trezoro. Kvin aŭ ses futojn . . .

Ĉu mi povas postuli de vi tian fortostreĉon, sinjoro Hoeï? Vi ne estas tiel junaĝa kiel mi kaj . . .

Decida gesto de la kolŝito lin interrompis.

”La rezulto de niaj klopodoj min interesas; mi vin helpos, sinjoro. Mi jam ofte min okupis pri tia laboro kaj ĝi vere ne estas tro peza al mi.”

”Sed la varmego, sinjoro Hoeï! Ni ne estas tiel imunaj kontraŭ ĝi kiel la beduenoj. Ĉu ni ĝin eltenos?”

Denove la kolŝito geste interrompis liajn kontraŭojn.

”Ni facile povas nin ŝirmi kontraŭ la varmego; ni kunportos grandan tendon kaj sub ĝi laboros, sinjoro.”

Camphuis lasis ĉiujn kontraŭojn kaj komunikis ilian decidon al la lamao. Wuangji ne povis kaŝi sian seniluziiĝon; evidente li supozis ĉiujn malfacilaĵojn solvitaj post eltrovo de la longe serĉita loko, kiun aludis la papiruso.

Li ŝajne subite perdis ĉiun intereson por la esploro kaj malbonhumore li faris al la inĝeniero la demandon, kiom da tempo la fosado daŭros.

”Minimume kvar tagojn, diras sinjoro Hoeï, sed la laboro povas renkonti malhelpojn kaj postuli eĉ tutan monaton,” respondis Camphuis.

Tiu malpreciza taksado ŝajne nur malmulte plaĉis al la tibetano kaj li evidente opiniis, ke oni intence lin trompas, ĉar klare percepteblan malfidon montris la malserena rigardo, per kiu li unue rigardis la inĝenieron kaj poste Amèn Hoeï. Sed li ŝajne konvinkiĝis, ke al li nur restas sin submeti al ĉi tiu deklaro kaj kviete atendi.

”Se la laboro ankoraŭ tiom longe povas daŭri, mi preferas nun reiri al la tendaro, sinjoro,” li diris. ”Provizore ne necesas, ke mi estu tie ĉi, sed kiam vi trovis la kaŝejon, vi sendube tuj venos por min averti, ĉu ne?”

”Certe, sinjoro, kun plej granda plezuro,” respondis Camphuis moktone, turnante la dorson al la tibetano.

Kvankam Amèn Hoeï ne scipovis la francan lingvon, li evidente komprenis, kio kaŭzis la incitiĝon de Camphuis.

”Li iru; ni ja scias, ke tiu via amiko ĉiujn malfacilaĵojn kaj la laboron lasas al aliaj,” li kun mokrideto diris al la inĝeniero. ”La viro estas eĉ tro inerta por porti fosilon kaj ĉe la fosado li pli nin ĝenus ol utilus. Krom tio mi pli plezure kaj pli facile laboras, kiam mi tiujn senesprimajn, esplorantajn okulojn ne vidas direktitaj sur miajn manojn.”

”Vi pravas,” grumblis Camphuis, perfortante sian malbonhumoron. Li tute neglektis la lamaon, kiu sendecide paŝis ire kaj revene kaj kiam ĉi tiu ŝtelforiris, li helpis al Amèn Hoeï pri la indiko de la spaco, en kiu ili komencos la fosadon. Poste, farinte laborplanon, ili por tiu tago ĉesigis la esploron kaj reiris al la tendaro.

La sekvintan matenon ili kune foriris kaj kun nova energio komencis la penigan fosadon, kiu de nefakulaj fortoj postulis preskaŭ superhoman fortostreĉon kaj grandan eltenkapablon.

La brula varmego estis preskaŭ neeltenebla; la ereta, akra dezertosablo, kiu ĉion enpenetris, senkompate piketis ilian haŭton kaj inflamigis la manojn kaj okulojn.

Precipe Amèn Hoeï ripete devis ĉesigi la laboron. Lia malhardiĝinta korpo, preskaŭ senfortigita de la pereiga opiofumado, komence ne kapablis kontraŭstari tiel penigan laboron kaj plurfoje ŝajnis, ke la kolŝito devos cedi.

Paŭzinte, li tamen reprenis la fosilon kaj iom post iom la laboro ŝajne pli bone progresis.

Lacegaj ili vespere sin trenis al la tendaro kaj frue surlitiĝis, por la sekvantan tagon freŝkuraĝe daŭrigi la laboron.

Kvin sinsekvajn tagojn de la mateno ĝis la vespero ili seninterrompe laboris ne atingante eĉ la plej etan rezulton, kiam en la posttagmezo de la sesa tago subite disfalis parto de la antaŭvando de la elfosita puto. Camphuis, kiu vidis la sablon forŝoviĝi, kun duone retenita krio de ektimo flankensaltis kaj post tio mirrigardis al Amèn Hoeï, kiu lian ekkrion respondis per laŭta kriego.

La kolŝito kaptis tiun rigardon kaj per etendita mano montris la aperturon, kiu ekestis pro la disfalo.

”Jen!” li kriis al la inĝeniero. ”Jen! Ni kvin aŭ ses metrojn eraris pri la loko de la kaŝejo . . . ”

Je sia neesprimebla surprizo Camphuis ekvidis grizan muron el kalkŝtono, kiu nudiĝis pro la disfalo. Akre konturiĝis sur la muro la argilumaj juntoj de fermŝtono, kiun tamen ankoraŭ duone kovris la forŝoviĝinta sablo.

”Ni eraris, sinjoro, ni eraris,” ekscitite ripetis la kolŝito diversfoje.

”Sed tamen trovis!” eligis Camphuis raŭktone.

Proksimiĝinte Amèn Hoeï komencis esplori la muron per fakula rigardo. Precipe la juntoj de la fermŝtono evidente altiris lian intereson kaj subite li mallaŭte ekfajfis.

”Ĉi tiu fermŝtono estas difektita, sinjoro,” li surprizite ekdiris.

”Ĉu difektita? Kion vi celas?” demandis Camphuis, kiu spirtene observis la esploron de la kolŝito.

”Mi celas, ke origine oni ĝin fiksis per mortero, poste ĝin malfiksis kaj denove lokis, por kio oni tamen uzis argilumon de Nilo. Jen, la postsignoj de mortero ankoraŭ estas videblaj.”

Treege surprizite la inĝeniero rigardis al la kolŝito.

”Tio do verŝajne signifas, ke ’Radianta Lotuso’ ” . . .

li mirigite komencis.

”Estas ŝtelita,” decide kompletigis Amèn Hoeï. Li kaptis seniluziiĝintan rigardon de la inĝeniero kaj daŭrigis: ”Jes, tio seniluziigas, sed tamen ne estas miriga. Multajn tombojn, precipe tiujn en la Valo de la Reĝoj, en postaj jarcentoj vizitis rabistoj. Ili prirabis la tomboĉambrojn kaj vendis la valoraĵojn en Kadesch, la Ramses-urbo, kie nestis organizita rabistaro. Eble instruitaj de siaj avidemaj pastroj, la ŝtelistoj ankaŭ ĉi tie praktikis sian profesion.”

Dum la kolŝito sin klinis al pioĉo, li daŭrigis: ”Ni sufiĉe baldaŭ scios, kion la kaŝejo ankoraŭ enhavas; se vi bonvolas iom flankeniri, sinjoro . . . .”

Rapide Camphuis paŝis malantaŭen por fari lokon al la kolŝito. Ĉi tiu negativa rezulto de iliaj penadoj por akiri ’Radiantan Lotuson’ lin forte seniluziigis post la multpromesaj rezultoj de la unua esploro, kvankam tio ja neniel estis persona perdo por li. Per malhela rigardo li observis la penadojn de la kolŝito por foriĝi la fermŝtonon kaj nur kiam ĉi tiu ekŝanceliĝis, li eksentis novan intereson. Uzante la pioĉon kiel levilon, Amèn Hoeï post lasta fortostreĉo sukcesis renversi la ŝtonon. La pecoj kun obtuza bruo falis en la sablon kaj la ŝviton forviŝante de la frunto, la kolŝito eligis ĝemon pro malstreĉiĝo.

Sciavide la inĝeniero proksimiĝis kaj ĵetis rigardon en la malgrandan spacon, el kiu la suno forpelis ĉiujn ombrojn. Ĝi similis tombkavaĵon kun masonitaj vandoj kaj certe estis ne pli granda.

”Malplena,” elglitis el la buŝo de Amèn Hoeï.

”Ne, jen vidu, en ĉi tiu angulo estas kesteto,” subite ekkriis Camphuis kun sovaĝa tono en la voĉo. Li sin klinis kaj metis sian brakon en la faŭkan aperturon. Tremante pro emocio, li singarde ŝovis iun objekton al si kaj ĝin prenis per ambaŭ manoj. Estis malgranda, orumita kesteto, jam kelkloke putriĝinta kaj riĉe ornamita per simbolaj figuroj. Ambaŭ viroj senparole sin rigardis kaj la streĉo, kiu ilin regis, dum momento ilin senpovigis.

Fine tamen ilia sciavido ilin pelis al agado kaj kvazaŭ laŭkomande ili sidiĝis en la sablon. Neniu el ili ambaŭ kuraĝis diri sian konjekton pri la enhavo kaj Camphuis singarde klopodis forigi la kovrilon. Ĝi rezistis al liaj penadoj kaj nur kiam li uzis sian tranĉilon, li sukcesis malfermi la kesteton.

Preskaŭ samtempe Amèn Hoeï kaj Camphuis etendis la manon. La kesteto ŝajnis tute plena de malgrandaj oraj statuetoj, ĉiuj preskaŭ samformaj kaj kiuj krom fosilo ankaŭ portis sakon sur la dorso.

”Schebti-statuetoj, sinjoro,” surprizite eligis la kolŝito.

”ili malmulton signifas por la nuna scio pri la antikveco.

Preskaŭ en ĉiuj tomboj oni ilin trovas. Oni ilin kundonis al la formortintoj por helpi ilin en la elizeaj kampoj ĉe plugado kaj semado. Pro tio ili estas provizitaj per fosilo kaj semujo.”

Camphuis ne respondis kaj metis la Schebti-statuetojn unu post alia en la sablon. Subite li eligis krion pro surprizo. Kiel lastan objekton li aperigis specon de turbano: ses aŭ sep intervolviĝintaj ringoj, fingron dikaj, flavmakulaj kaj el materio, kiu palpiĝis torfeca.

”Kio tio estas?” li mirigite ekdiris.

Amèn Hoeï subite ekridegis. La inĝeniero konsternite rigardis lin kaj fine la kolŝito sukcesis regi sin.

”Ne timu, sinjoro, tio, kion vi tie havas en la mano, estas mumiigita Kracus-serpento, la plej danĝera reptilo de la antikveco kaj jam de longe formortinta.”

Camphuis maltenis la strangan mumion kun rigardo plena de abomeno.

”Ĉu vi pensas . . . Ĉu vi kredas, ke ĉi tio estas ’Radianta Lotuso’? . . .” li hezite komencis.

”Ne!” lin interrompis Amèn Hoeï decide. ”La aleston de tiu serpento en ĉi tiu spaco mi ne povas al vi klarigi.

En la antikveco oni kelkfoje metis en la tombojn de la faraonoj serpentmumion, por ke ĝi ankaŭ en la regno de la mortintoj simbolu ilian reĝan indon, sed ĉi tio ne-eble povas esti la lasta ripozejo de iu Peraä. La spaco apenaŭ estus sufiĉe granda por mezkreska infano. Ni ĉi tion formetu kaj ankoraŭ foje esploru.”

Camphuis remetis la serpentmumion kaj la Schebtistatuetojn en la kesteton, dum Amèn Hoeï tra la aperturo de la fermŝtono rampis en la kaŝejon. Apenaŭ en ĝi malaperinte, li eligis ekkrion pro surprizo.

”Hieroglifoj, surskriboj sur la vandoj, sinjoro; probable ili por ni solvos la problemon,” li kriis al la inĝeniero.

”Ĉu vi povas ilin legi?” li interesiĝe ekdiris.

”Ne, bedaŭrinde ne; inter ili estas tro multe da simbolaj figuroj por senstude deĉifri la surskribojn. Se vi donas al mi paperon kaj krajonon, mi ĉion kopios; tiam ni poste povos serĉi la signifon.”

La inĝeniero al li transdonis la petitaĵon kaj senpacience atentis ĝis la kolŝito estis preta. La kopiado postulis preskaŭ du horojn kaj kiam Amèn Hoeï reaperis, montriĝis stranga rigardo en liaj okuloj. Kvazaŭ li dubus pri la ĝusteco de subite naskiĝinta konjekto, li ankoraŭ foje atente tralegis la kopion kaj post tio rigardis la inĝenieron, kiu kun streĉa atento pristudis lian vizaĝon.

”Estas preskaŭ certe, ke ĉi tiuj hieroglifoj ankoraŭ multajn surprizojn al ni kaŭzos, sinjoro, sed la sekreton de ’Radianta Lotuso’ ni ĉiukaze jam solvis,” li komencis per stranga hezita voĉo.

”Ĉu solvis?” rapide diris Camphuis.

”Jes kaj ĉi tiu malkovro vin denove seniluziigos, sinjoro. ’Radianta Lotuso’ ne estas tre valora juvelo, kiel ni supozis, sed junulino, laŭ aĝo preskaŭ nur infano. Ŝi nomiĝis Asah Nefert kaj ŝi estis el reĝa sango.

ĈAPITRO XII - NOVAJ SURPRIZOJ

Camphuis kelkajn momentojn senparole fiksrigardis la kolŝiton. Tian rezulton de ilia esploro li tute ne atendis kaj komence ĝi al li ŝajnis sensenca. Amèn Hoeï vidis tiom da nekredemo en lia rigardo, ke li silente al li transdonis la paperon.

La inĝeniero ĝin prenis kaj ekstarante flanke de li, la kolŝito al li montris la diversajn karakterizajn figurojn, kiuj ne lasis dubon pri la praveco de liaj asertoj.

”Jen, la surskribo komenciĝas per kelkaj frazoj el la Himno de Amon, la dio de Thebe, kiu per sia spirito plenigis la universon.

”Ununura estas Vi, Kreinto de l’ vivantoj, Kaj nur Vi, kiu ĉion inspiras, kio fariĝis.”

Kaj jen, ’Radianta Lotuso’ figurita, junulino havanta en la mano la kroĉforman vipon, reĝan simbolon, kiu devis memorigi al la Peraä la devon fari la bonon kaj malebligi la malbonon. Ĉu ĉi tiuj du figuroj lasas ankoraŭ iun dubon pri la identeco de ’Radianta Lotuso’?”

”Ne,” respondis Camphuis kapneante. ”Mi kredas, ke vi pravas, sed kion enhavas la cetero de la surskribo?”

”Komunikon de la Urma de la Amontemplo kaj cetere glorigon de la Peraä; ni klopodos deĉifri ambaŭ. Sed ĉu vi nun ne preferas reiri al la tendaro? La suno senkompate brulas kaj tie ni povos trovi refreŝigon kaj pli agrablan sidlokon ol en ĉi tiu varmega sablo.”

”Jes, estas bone, sinjoro Hoeï; ni do tuj foriru, la ilaron ni poste povos forprenigi,” rapide konsentis Camphuis. Li subite pensis pri la seniluziiĝo de la lamao kiam ĉi tiu ekscios la surprizan malkovron. Dum ili malrapide kaj pene iris, Amèn Hoeï ripete ĵetis rigardon sur la kopion de la surskribo.

”Mi kredas, ke nin atendas nova surprizo, sinjoro, sed mi ankoraŭ ne kuraĝas diri mian opinion pri tio,” li subite diris.

La inĝeniero subpremis siajn sciavidon kaj malpaciencon kaj retenis la demandojn, kiuj kuŝis sur liaj lipoj.

Sed la stranga esprimo en la okuloj de la kolŝito pliintensigis, malgraŭ ĉiu seniluziigo, kiun kaŭzis ilia malkovro, liajn streĉitecon kaj emocion kaj por iom kontentigi sian malpaciencon, li senvole iris pli rapide.

Tuj kiam la tendaro videbligis, Camphuis interrompis la silentadon.

”Ĉu vi konsentas, ke mi unue informu la lamaon Wuangji? Ĉi tiu afero same koncernas lin kiel nin kaj mi prefere ne pli longe ol necese lasas lin en streĉatendo.

Por la deĉifrado de la surskribo vi ne bezonas min; mi do baldaŭ venos al vi.”

La kolŝito konsentis kaj veninte en la tendaron, Camphuis tuj iris al la tendo de la lamao. Wuangji ne kutimis vidi la revenon de la inĝeniero en ĉi tiu horo kaj formetante sian preĝilon, li rapide ekstaris.

”Sinjoro, hodiaŭ posttagmeze ni nudigis la kaŝejon,”

komencis Carraphuis.

”Ha, kaj kiam vi volas ĝin malfermi?” demandis la lamao surprizite.

”Plu ne necesas, sinjoro, ni jam malfermis ĝin,” trankvile respondis la inĝeniero.

”Ĉu malfermis? . . . sed kial vi ne antaŭe min avertis?” kolere kriis Wuangji.

”Ni hazarde la tombon malkovris kaj nin tute ne kaptis la ideo unue rekuri al la tendaro por vin alkonduki. Se vi ŝatis ĉeesti la malfermon, pro kio do vi ne restis ĉe ni?

La sankta mastro eĉ ne per unu vorto al mi diris, ke mi konsideru vin mia kuratoro kaj vin obeu, sinjoro,” aldonis la inĝeniero malvarme.

Wuangji mordis al si la lipojn, sed la sekvintan momenton li rapide daŭrigis: ”Kaj kie nun estas ’Radianta Lotuso’?”

”Tion ni ne scias, tamen ni havas la konvinkon, ke ni ĉiuj eraris,” respondis Camphuis. ” ’Radianta Lotuso’ ne estas juvelo, sed egipta princino, kiu mortis antaŭ miloj da jaroj. Verŝajne pro ŝia beleco oni al ŝi donis la nomon de la plej bela egipta floro!”

La lamao lin aŭskultis kun rigardo kvazaŭ li kredis, ke li ne bone lin komprenis, tamen subite la esprimon de konsterniĝo anstataŭis nekredemo kaj malfido.

”Princino . . . Ĉu ’Radianta Lotuso’ estus princino, sinjoro?” li pene eligis.

Camphuis akcente kapjesis kaj subite rideto ekaperis sur la lipoj de la lamao. La inĝeniero neniam vidis la viron gaja aŭ eĉ nur bonhumora kaj kvazaŭ per inspiro li subite komprenis, kion signifis tiu rideto: ĝi esprimis mokon kaj absolutan malkredon.

”Vi misuzas la grandan fidon, kiun la sankta mastro sur vin metis, sinjoro,” eksplodis Wuangji akravoĉe.

La inĝeniero mirigite lin rigardis: la lamao aspektis transformiĝinta. Anstataŭ naiva, malfidema malsaĝulo tie staris firmdecida viro, kiu evidente ne pli longe toleris trompon. La miro de Camphuis tamen baldaŭ malaperis. Li pensis pri la malsimpatia teniĝo, kiun la tibetano jam dum multaj semajnoj montris al li kaj tio sufiĉis por eksciti lian koleron.

Li preskaŭ kolereksplodis, kiam de ekstere penetris ekscitita voĉo. Levante la kurtenon, li vidis sinjoron Hoeï alveni.

”Ĉu mi ne diris, ke nin atendas surprizoj, sinjoro?”

emocie ekkriis la kolŝito. Senceremonie li eniris, kapklinete salutis la lamaon kaj svingante paperfolion, li daŭrigis per triumfa voĉo: ”La surskribo kaŝas novan sekreton, sinjoro: la sekreton pri reĝa tombo.”

”Ĉu pri reĝa tombo?” demandis Camphuis konsternite.

”Jes, sendube!” firme certigis Amèn Hoeï. ”Se vi bonvolas aŭskulti la deĉifron, vi samopinios.”

Per mallaŭta voĉo, kies nervan tremadon li vane klopodis subpremi, li komencis malrapide voĉlegi la tradukon, akcentante la plej gravajn partojn.

”Ununura estas Vi, Kreinto de l’ vivantoj, Kaj nur Vi, kiu ĉion inspiras kio farigis.

Je la 17-a de Tyki post la morto de reĝino Menephta mi, Pheni Aghoen, ĉefpastro de la Amontemplo, la korpon de ’Radianta Lotuso’, la nobla princino el la glora Familio de Anommephta, sekrete forprenis el la tombo, en kiun ĝi estis metita kaj ĝin transportis al iu loko en la ombroj de la rokoj de Ptah, la plej aĝa el la dioj, situantaj apud la sankta obelisko de Aboe en Boelacq, en la proksimo de la tombo de ŝia reĝa frato kaj amato, la glora Peraä de Egipto, kies vivo estis beno por ĉio vivanta en la Nil-valo, kiu estis nomata: la bona, la karulo de la dioj, la subiginto de la Semitoj kaj la venkinto de la popoloj de Ilioena, Pidasa kaj Masa, de la Hetitoj kaj la Danaoj, kiuj estis fremdaj al la koro de Dio.

Kiu donis sennombrajn donacojn kaj konstruigis multajn belegajn templojn.

Kiu tridekmil fortajn virbovojn oferigis sur aroma ŝtiparo.

Kiu starigis glorajn pilonojn kaj obeliskojn, Kiu prilaboris multajn eternajn monumentojn, Kiu estis amiko de la pastroj kaj protektanto de la adeptoj, Kaj ĉion faris honore al Dio, ĉar mizera estas la sorto.

De tiuj, kiuj, ribelas kontraŭ la decido de Dio.

Ĉar ĉi tiu estas ununura kaj senegala kaj loĝanta en la plejsanktejo . . .

Amèn Hoeï profunde spiris kaj finis: ”Tiel tekstas la komuniko, kiu dekojn da jarcentoj por ni restis konservita, sinjoro.”

Wuangji, kiu ne scipovis la anglan lingvon, distrite kaj kun deturnita rigardo estis aŭskultinta, Camphuis tamen streĉegis la orelojn kaj brilokule rigardis la kolŝiton.

”Ĉi tiuj hieroglifoj al ni malkaŝas la ekziston de reĝa tombo apud la rokoj de Ptah,” ekscitite daŭrigis la kolŝito. ”Kaj cetere ili nuligas ĉiun dubon pri la identeco de ’Radianta Lotuso’. Ŝi estis egipta princino, fratino de reganta Peraä kaj ties edzino. Kiel vi probable scias, geedziĝo inter frato kaj fratino ne nur estis permesita, sed eĉ kutima. Konjekteble ĉi tiu princino ankoraŭ estis juna knabino; la antikvaj egiptoj geedzigis siajn infanojn jam je dektri- kaj dekkvarjara aĝo . . . ”

La inĝeniero per gesto de surprizo interrompis la kolŝiton.

”Sed kial, se ’Radianta Lotuso’ estis reĝsanga princino, ŝia mumio estis metita en tian mizeran ripozejon?”

li demandis mirigite.

”Pri tio nur la mortintolibro ion povas al ni diri kaj por ĝin akiri estos necese serĉi ŝian tombon,” respondis Amèn Hoeï.

”Kaj tiu troviĝas en Boelacq, la nuntempa Luxor,”

kompletigis la inĝeniero.

”Prave kaj mi estas preta jam morgaŭ forvojaĝi,” entuziasme ekkriis la kolŝito. ”Atentu do, reĝa tombo! Se ni malkovros la tombon de ’Radianta Lotuso’, ne plu estos tre penige al ni trovi la lastan ripozejon de la faraono. La ĉefa malfacilaĵo estas trovi la rokojn de Ptah, sed kun iom de bonŝanco ni ankaŭ en la Valo de la Reĝoj trovos nian vojon.”

Camphuis, infektita de la entuziasmo de Amèn Hoeï, febrece pripensis. La Valo de la Reĝoj estis tre vasta kaj la lokon, kiu antaŭe nomiĝis la Rokoj de Ptah, probable jam kelkajn metrojn alte kovris la sablo de la dezerto kaj plej verŝajne ĝi eĉ estos ne trovebla. Kaj tamen li arde deziris ĝisfine daŭrigi la esplorojn. Por tio li tamen bezonis la konsenton de Wuangji kaj ĉar evidentiĝis, ke ’Radianta Lotuso’ estas mumio anstataŭ juvelo. ne estis dubeble, ke la lamao tuj ĉesigos la esploron. Malgraŭ tio Camphuis decidis informi la tibetanon, kiu ŝajne ankoraŭ profunde meditis.

Li klare al li klarigis la signifon de la trovita surskribo kaj je lia nemalgranda kontenteco Wuangji lin aŭskultis pli atente ol li atendis. Kiam li fine silentis, estis tre bone rimarkeble, ke la alia streĉe pripensis; nervoza pro malpacienco la inĝeniero atendis la respondon.

”Ĉu vi do volas diri, ke ekzistas ebleco, ke ni tamen ankoraŭ povos trovi la lokon, kien, laŭ via opinio, transportiĝis ’Radianta Lotuso’?” fine interrompis la tibetano la streĉan silentadon.

”Jes, tiu ebleco ekzistas, sed mi tamen ankoraŭfoje akcente al vi diras, ke ne juvelon, sed nur mumion ni povos trovi,” respondis Camphuis firmvoĉe.

Sur la vizaĝo de la lamao glitis malestima rideto.

”Vi eraras, sinjoro,” li decide certigis.

”Sed ĉu vi opinias, ke mi estas malspritulo aŭ ke mi trompas vin, sinjoro?” paroleksplodis la inĝeniero.

”Vi eble trompas vin mem!” stoike respondis Wuangji.

”Sed do diru al mi kiun motivon vi havas, por esti tiel certa, ke ’Radianta Lotuso’ estas tre valora juvelo,” ekkriis Camphuis preskaŭ senespera. ”La surskribo ne lasas ian dubon; jen, mi ankoraŭfoje al vi klarigu la signifon de ĉiu figuro, sinjoro.”

La tibetano malŝate gestis kaj senhezite li respondis: ”Vi povas erari en tiu signifo kaj krome: tiu surskribo ja intence povas esti falsita.”

”Ĉu falsita? Kial?”

”Por malhelpi pluajn esplorojn, kiam estas trovita la kaŝejo,” respondis Wuangji firmavoĉe.

Camphuis lin rigardis kvazaŭ li kredis lin malsaĝulo.

Li tamen vidis, ke la lamao serioze kredas, kaj malespera pro tiom da obstineco, li eksplodis: ”Sed do diru al mi, sinjoro, kiu al vi inspiris tiun idiotan ideon.”

La lamao efektive ŝajnis momenton kolera, sed serioze li respondis: ”Tiu ideo ne estas tiel sensenca kiel vi opinias. Ĉar la konvinko, ke ’Radianta Lotuso’ devas esti sankta juvelo, estas bazita sur tio, kio estas skribita en la sanktaj libroj: sur plurcentjara profetaĵo en la Kandsur . . .”

Camphuis preskaŭ ekridegis, sed li sin regis por ne ofendi la lamaon. Li komprenis, ke neniu mondpotenco kapablus ŝanĝi lian opinion, ĉar la Kandsur, kiu nomiĝas kanona, apartenas kun la apokrifa Tanĉur, kune ne malpli ol 235 libregoj, al la Biblio de la tibetanoj, el kiu la lamaismo ĉerpis sian primitivan religian doktrinon.

Al la inĝeniero nur restis akcepti kaj respekti la opinion de la lamao, kion li faris des pli voleme, ĉar nun ili eble daŭrigos la esploron pri la reĝa tombo.

”Nu, sinjoro,” rediris Camphuis, ”ni do faru decidon.

Ni devas reiri al Kairo aŭ forvojaĝi al la tiel nomata Valo de la Reĝoj, se nepre vi volas serĉi ’Radiantan Lotuson’.

Kiujn ordonojn mi donu al Hussein ebn Ahmed por morgaŭ?”

Aperis en la rigardo Je Wuangji spiona esprimo, kiu al Camphuis malagrable impresis.

”Pri tio ni morgaŭ matene decidos, sinjoro,” respondis la lamao per firma voĉo kaj rapide ekprenante sian preĝilon li komprenigis al siaj vizitantoj, ke ili povas foriri.

Ŝultrolevante Camphuis faris signon al Amèn Hoeï por lin sekvi kaj dum ili senparole forlasis la tendon, sonis post ili la eterne ripetata, sensenca tibeta preĝo: ”Om mani padme hum . . . Om mani padme hum . . .”

ĈAPITRO XIII - NOKTA VIZITO

Lacega pro la peniga laboro, Camphuis frue surlitiĝis.

Liaj turniĝantaj pensoj tamen malhelpis lin baldaŭ ekdormi kaj ankoraŭ foje penssekvinte la okazintaĵojn de tiu tago, li pensis pri la ŝanĝiĝinta sinteno de la lamao kaj pri sia interparolo kun li.

Ŝajnis al li supermezure strange, ke Wuangji la decidon pri ilia forvojaĝo prokrastis ĝis la sekvonta mateno kaj rememorante ties spionan rigardon, li sin ripete demandis, kio en tiu momento okazis en la viro.

Fine li sin okupis pri la enigma aludo de la lamao al la profetaĵo en la Kandsur. Kion enhavis tiu profetaĵo kaj kiel ĝi rilatis al la esploro pri ’Radianta Lotuso’? . . .

Laca pro ĉiuj ĉi demandoj, la inĝeniero fine fermis la okulojn kaj kuŝiĝis sur la flanko, post kio li baldaŭ ekdormis. Horon poste la tuta tendaro estis en profunda dormo. La luno sin kaŝis post nubaron, tamen la planedo Marso, la ”triumfanto,” al kiu la urbo Kairo ŝuldas sian nomon, elverŝis malfortan brilon sur kaj inter la tendojn.

Estis mallonge post noktmezo, kiam de la malhela maso de la kamelkaravano sin liberigis facilmova ombro, kiu plej singarde ŝteliris al la tendaro, rigardante dekstren kaj maldekstren. La ombro senbrue glitis antaŭen kaj en la proksimo de la tendoj sin ĵetis genuen. Ĝi rampis ĝis la tendo de la inĝeniero kaj momenton aŭskultinte la regulan spiradon, kiu ene sin aŭdigis, la ombro sen brueto malaperis post la kurteno . . .

Camphuis vekiĝis kun maltrankvila, malplaĉa sento.

Kiu aŭ kio lin vekis, li ne sciis, sed kiam li momenton kun malfermitaj okuloj kaj ankoraŭ dormebria kuŝis rigardeganta en la mallumon, subite lin kaptis stranga sento, ke li ne sola troviĝas en la tendo. Li trovis la penson sensenca, sed tamen li intuicie evitis sin movi kaj tiel sciigi, ke li maldormas.

Li kuŝis streĉe aŭskultanta kaj kvankam li nenion vidis nek aŭdis, lia supozo iom post iom kreskis ĝis certeco.

Subite li aŭdis malfortan brueton, tuj sekvitan de profunda ĝemo. Kio tion al li inspiris, li ne komprenis, sed ekaŭdante tiun brueton, la inĝeniero tuj pensis pri sia kofro, kiu staris flanke de lia tendolito. Singardeme li klopodis rektigi por surprizataki la enŝtelirinton, sed la skrapado de la ŝtala matraco malkaŝis lian celon. Ĉar la alia ja sendube estis avertita, Camphuis sovaĝmove saltis el sia lito. Permane ĉirkaŭen palpante, li staris preta eksalti al la kurteno, kiam li subite timigite dorsenpaŝis: tuj antaŭ liajn piedojn pumfalis lia kofro. Antaŭ ol li malkonsterniĝis, li vidis, ke la kurteno estas levata kaj ke malklara ombro forlasas la tendon.

En la sekvinta momento rekonsciiĝinte, Camphuis al si surĵetis burnuson kaj eklumigis lampon. Mallonga esploro lin konvinkis, ke la enŝtelirinto ankoraŭ nenion povis ŝteli kaj per unu salto li staris ekster la tendo. Li suspektis, ke unu el la beduenoj volis alproprigi al si la malgrandan monsumon, kiun li havis kontanta ĉe si kaj rapide ĉirkaŭirante la tendojn, li ĉie esplorrigardis, ne malkovrante tamen ion suspektindan.

Seniluziiĝinta kaj konsterniĝinta la inĝeniero vagigis sian rigardon sur la ĉirkaŭo de la tendaro, kiam subite tiris lian atenton moviĝanta ombro, kiu rapidis antaŭen al la kameloj. Camphuis nepre kredis, ke ĝi estas la penetrinto, kiu fuĝis antaŭ li kaj grandsalte li postkuris lin.

Veninte al la kameloj kaj absorbiĝinte en iliajn ombrojn, la viro ŝajne kvazaŭ englutiĝis de la tero; neniun signon li postlasis kaj per okuloj plenmiraj la inĝeniero ĉirkaŭen rigardis. Subite aperis en liaj okuloj esprimo de konfuzego: klare li vidis, ke moviĝas la kurteno antaŭ la tendo de la edzino de Hussein kaj ke ĝi momenteton poste peze refalas.

Konsternita, ne kredante siajn okulojn, li fiksrigardis al la tendo, kvazaŭ li atendus, ke la mistera penetrinto tuj reaperos. Sin montris tamen neniu kaj kvazaŭ en sonĝo la inĝeniero traesploris la kamelkuŝejon, en kiu li tamen trovis neniun homan estaĵon.

Kiam li malrapide reiris al la tendaro, venis al li en la kapon penso, kiu lin kolerigis kaj indignigis: nur la ŝejko Hussein havas eniron en la tendon de sia edzino kaj do nur li povas esti la penetrinto. Prirabi fremdulon estas tute laŭ la karaktero de la ŝtelemaj beduenoj kaj neniu alia ol la ŝejko mem riskus tiel prirabi iun, kiu sin konfidis al lia protekto.

Por forigi ĉiun dubon, Camphuis ŝteliris al la tendo, en kiu Hussein dumtage loĝis kaj tuj li certiĝis, ke lia suspekto estis senbaza: la ŝejko kviete dormis kaj neeble povis esti la farinto. Subite lin ekregis alia suspekto. Senbrue li iris al la tendo de Wuangji kaj eniris, sed tamen tuj ĝin forlasis; ankaŭ la lamao laŭte ronkis.

Camphuis staris antaŭ enigmo, kiu ne lasis lin kvieta.

Duafoje irante laŭlonge de la tendoj, li sin konvinkis, ke ankaŭ Amèn Hoeï enestas kaj fine li komprenis, ke estus vane daŭrigi la serĉadon. Reveninte en sian tendon li prenis revolveron el sia kofro kaj kvankam li estis certa, ke la penetrinto aŭ penetrintino ne riskos duafoje lin viziti, li vestita surlitiĝis.

Li tamen ne plu sukcesis ekdormi; la demando, ĉu vere estis la edzino de Hussein, kiu klopodis lin prirabi, multajn horojn lin okupis. La intenco eĉ ne momenton ŝajnis al li duba; oni volis porti la kofron ekster la tendaron, por povi senĝene ĝin rompmalfermi kaj traesplori.

Camphuis iom post iom pli bedaŭris, ke li vekis la ŝejkon kaj kun febra malpacienco li eksopiris al tagiĝo. Tuj kiam la suno leviĝis, li delitiĝis kaj post kiam Hussein faris la matenpreĝon, li invitis lin al duopa interparolado.

”Estiminda Hussein, mi volus ion al vi demandi,” komencis Camphuis kun la ĝentilaĵoj, kiujn la beduenoj tiel ŝatas.

La ŝejko silente riverencis kaj atende rigardis la inĝenieron.

”Ĉu via edzino estas somnambulino?” rekte aliris Camphuis sian celon.

”Ĉu somnambulino, sinjoro?” konsternite demandis la bedueno.

”Jes, mi ne alie povas konkludi; lastnokte iu venis en mian tendon, kiu klopodis forpreni mian kofron. Feliĉe mi vekiĝis kaj kiam mi la nedeziratan gaston postiris, ĉi tiu malaperis en la tendo de via edzino,” respondis la inĝeniero, ekzamene rigardante la alian.

Komence brilis malkredo kaj miro en la rigardo de Hussein, kiujn tamen baldaŭ anstataŭis esprimo de indigno kaj kolero.

”Ĉu vi estas certa, sinjoro, ke la ŝtelisto malaperis en la tendo de mia edzino?” li demandis per necerta voĉo.

”Absolute certa, estiminda amiko kaj ĉar mi scias kiel zorgplene vi ŝin gardas kontraŭ kontakto kun aliaj, al mi nur restas la konkludo, ke via edzino estis en sonĝa stato kaj dormante forlasis sian tendon por penetri en mian.”

La voĉo de Camphuis sonis moke kaj Hussein evidente troviĝis en granda embaraso. Ŝajnis tamen, ke li volonte prenas serioza la ironie eldiritan supozon, ke lia edzino estas somnambulino.

”Mi neniam ion rimarkis pri emo al nokta promenado, sinjoro, sed mi al vi promesas, ke mi atentos pri tio kaj malebligos ripetiĝon,” akcente respondis la bedueno. Kaj rapide ĉesigante la embarasigan temon, li demandis: ”Ĉu vi jam decidis, kien ni forvojaĝos, sinjoro?”

Camphuis komprenis, ke estas plej bone ne plu paroli pri la nokta vizito; li nee kapsignis.

”Ne, sed post kelkaj momentoj mi vin informos pri tio,” li respondis. ”Intertempe vi povas sendi viajn virojn por preni nian ilaron; ĝi kuŝas apud la ruino, kiun ili antaŭ semajno forigis.”

La bedueno silente riverencis kaj rapide foriris, evidente ĝoja, ke li ne pli forte premiĝis al la muro.

Meditante la inĝeniero reiris al la tendaro; por si mem li ankoraŭ ne trovis kontentigan solvon por la stranga historio, tamen li decidis pli atenti la tendon de la edzino de Hussein. Ĉar li subite denove scivolemiĝis pri la decido, kiun Wuangji promesis fari, li iris al ties tendo kaj laŭtsalute eniris.

”Ĉu la nokto al vi portis konsilon, sinjoro?”

La lamao nur ĵus sin vestis kaj ĝuste prenis en la manon la preĝilon, kiun li rapide remetis, kiam la inĝeniero eniris. Camphuis kaptis konfuzan rigardon kaj li tuj komprenis, ke la respondo embarasigis la lamaon. Momenton hezitinte, la lamao trenpiede forlasis sian tendon kaj esplorrigardis la ĉielon, kvazaŭ li volus ekzameni la veteron antaŭ ol decidi. La inĝeniero estis lin sekvinta; starante flanke de li, li streĉe atendis la respondon. La okuloj de Wuangji ŝajne sencele vagis de la ĉielo al la ĉirkaŭo, ĝis kiam ili ekripozis sur la tendo de la ŝejkedzino. Subite lia hezito ŝajne malaperis kaj sin turnante al la inĝeniero kun rigardo kiu klare esprimis seniluziiĝon, li fine respondis: ”Ni hodiaŭ forvojaĝos al la Valo de la Reĝoj, sinjoro; ’Radianta Lotuso’ nepre estu trovata.”

Post ĉi tiuj vortoj li malaperis en sia tendo, lasante Camphuis sola en granda miro. La inĝeniero estis sekvinta la serĉantajn rigardojn de la lamao kaj tio, kion ĉi tiu vidis, ne restis al li kaŝita: tie, ĉe la enirejo de la tendo de la edzino de Hussein, flirtis en la vento kolora tuko kaj li kuraĝus ĵuri, ke ĉi tio estas la signo, kiu la lamaon decidigis forvojaĝi al la Valo de la Reĝoj . . . Kun sento kvazaŭ li vagus en nereala mondo plena de sekretoj, Camphuis fine sin deturnis kaj iris al Hussein ebn Ahmed por al li doni instrukciojn por la vojaĝo al la fama Valo de la Reĝaj Tomboj.

ĈAPITRO XIV - LA MISTERA EDZINO DE HUSSEIN

Kiam fine certiĝis, ke oni daŭrigos la esploron pri ’Radianta Lotuso’, Camphuis plej turmentis la demando, per kio ili komencu la esploron. La Valo de la Reĝoj estis kvazaŭ ĉifre verkita libro, kies ŝlosilon neniu posedis kaj kies signifon oni povis pli diveni ol kompreni. La nura scio, kiu el ĉi tiu libro al li restis, rilatis al la historio de la malkovritaj reĝaj tomboj kaj tiu scio estis preskaŭ tute senvalora por la celo, kiun li klopodis atingi.

Al la ĉion superanta demando kie oni devas serĉi la Rokojn de Ptah, ankaŭ Amèn Hoeï ne povis trovi respondon kaj dum la vojaĝo ili multajn tagojn sin okupis pri la kopio de la surskribo, kvankam ili jam de longe konvinkiĝis, ke ili eĉ ne etan indikon en ĝi trovos. Ili havis prosperan vojaĝon, ili spertis nek danĝeron, nek kontraŭaĵon kaj eĉ Wuangji ne kaŭzis malkontenton aŭ indignon. Vespere de la tria tago post ilia forvojaĝo, ŝejko Hussein starigis la tendojn je distanco de duontaga vojaĝo de Luxor. Oni ĉi tie troviĝis ĉe la rando de la Libia dezerto, en la tuja proksimo de la Valo de la Reĝoj, La espero, ke la sekvontan posttagmezon ili atingos la iaman urbon, bonhumorigis ĉiujn kaj post kiam oni kuŝigis kaj nutris la kamelojn, ĉiuj ĝoje ekmanĝis. Trinkinte kafon kaj duonvarman ŝerbeton, la beduenoj sidiĝis ĉirkaŭ sia fabelisto, dum Camphuis kaj Amèn Hoeï malrapide forpromenis de la tendaro por ankoraŭfoje kviete interkonsiliĝi.

Baldaŭ laciĝintaj, ili eksidis en la proksimo de la kameloj, havante vidon sur la tendon de la edzino de Hussein, kies mistereco pli kaj pli ekscitis Camphuis. Post kiam ili kelkan tempon vagrigardis, Amèn Hoeï fine rompis la silenton.

”Ni serĉu elturniĝon, sinjoro; tiu ĉi vojaĝo estos tute vana, se ni ne baldaŭ povos akiri certecon pri la ekzisto de la rokoj de Ptah. Kvankam ni ekvojaĝis kun la intenco preni gvidiston en Luxor, mi estas preskaŭ certa, ke la scio de tia viro ne sufiĉas por niaj esploroj.”

”Jes, sed kion do vi volas, sinjoro Hoeï?” kontraŭis Camphuis. ”Mi konsentas; la entrepreno estas riska kaj sen helpo de gravaj indikoj, la ŝanco pri sukceso estas preskaŭ nula, sed ni tamen iom risku. Lastnokte mi subite rememoris, ke mia patro interrilatis kun profesoro Ami Agha, samlandano via. Li estas fama esploristo kaj rilate al la geografia situacio de la Valo de la Reĝoj, lia opinio havas aŭtoritaton en la tuta mondo.

Ami Agha oficas en la muzeo de Luxor; tuj post nia alveno en la urbon mi interrilatos kun li. Se iu, li povos helpi nin . . . ”

Camphuis subite ĉesis paroli kaj kun mallaŭta ”ssst”

. . . li kubutis la kolŝiton.

”Jen vidu, ĉu tio ne estas Wuangji?” li flustris.

Amèn Hoeï en la krepusko vidis figuron alproksimiĝi kaj jese kapmovis.

”Kial do tiu viro ĉiam vagas en la proksimo de la kameloj kaj ĉe la tendo de la edzino de Hussein?” surprizite demandis Camphuis. ”Mi jam kvin aŭ sesfoje vidis lin fari tiun promenon kaj ĉiufoje mi ekhavis la senton, ke ĝi ne estas tiel sencela kiel ĝi ŝajnas. Jen, nun li haltas . . . ne, li sidiĝas tuj post la kameloj, ĉu vi vidas?”

Li mallaŭtigis sian voĉon kaj atente observis la lokon, kie la lamao sidiĝis. Momenton poste Amèn Hoeï petis lian atenton.

”Vidu . . . la tendo, ĉu la edzino de Hussein?” . . .

konfuzite flustris la kolŝito.

Camphuis konsternite ekrigardis. En la enirejo de la tendo staris longa figuro, volvita en blanka vestaĵo, kun la kapo kovrita de la kapuĉo.

”Ĉu tio estas . . . la edzino de Hussein?” ripetis la kolŝito aŭtomate.

La inĝeniero ne respondis, tamen streĉatente fiksrigardis al la tendo. Li vidis, ke la mistera nekonato ĵetas esplorrigardon en la ĉirkaŭon kaj post tio rapidpaŝe iras al la loko, kie sidiĝis lamao Wuangji.

Tute konsternite, ne kredante siajn okulojn Amèn Hoeï kaj Camphuis sin rigardis.

Evidente ambaŭ sin okupis pri la samaj demandoj: Kiel la edzino de Hussein kuraĝas riski spiti la koleron kaj la venĝon de la ŝejko kaj kiu mistera rilato ekzistas inter beduenino el Saharo kaj tibeta monaĥo?

Nek la inĝeniero, nek la kolŝito kuraĝis rompi la silenton; maltrankvile ili fikse sin rigardis kaj ripete ili ĵetis konsternitan rigardon en la malproksimon, kie la lamao longe interparolis kun la nekonato.

”Ĉu eble tiu estus la bofrato de la ŝejko, vi ja scias, kiu estas ŝarĝita de ŝia gardado?” fine la kolŝito kuraĝis flustri al Camphuis en la orelon.

”Ne, ĉiuj beduenoj sidas ĉirkaŭ la rakontisto,” respondis la inĝeniero ankaŭ flustre. Subite li denove kubutis la kolŝiton. Malgraŭ la rapida krepuskiĝo, estis klare videble, ke la du aliaj stariĝis. La lamao malproksimiĝis kaj rapidpaŝe reiris al la tendaro, dum la alia momenton poste turnis sin kaj ekpromenis ĉirkaŭ la kamelkuŝejo.

Laŭ signo de la inĝeniero, Amèn Hoeï kiel eble plej retiris sin en la ombron kaj sterniĝinte sur la tero, tuj apud kamelo, ili vidis la nekonaton ĉiam pli proksimiĝi.

En la okuloj de Camphuis subite aperis esprimo de konfuzego; klare li rimarkis, ke la alia — viro aŭ virino — tenas en la mano objekton, kiun li ja tre bone konis: tibetan preĝcilindron. Momenton poste lia orelo kaptis duonlaŭte murmuritajn vortojn kaj plene surprizite li ekprenis la kolŝiton ĉe la brako. Li mordis siajn lipojn por ne perdi la sinregon kaj la spiron retenante por ne esti rimarkata, li vidis la nekonaton preterpasi je distanco de kvar aŭ kvin metroj.

”Om mani padme hum . . . Om mani padme hum . . .”

klare sonis en la vespersilento.

Sur la pala vizaĝo de Camphuis glitis grimaco. Li atendis ĝis la alia preterpasis kaj tiam li senbrue leviĝis. Per tri, kvar grandaj saltoj li atingis la nekonaton kaj antaŭ ol ĉi tiu povis ekkonscii la minacantan danĝeron, la inĝeniero kun triumfa ekkrio sin ĵetis sur lin. Per forta bato li terenĵetis lin kaj sin faligante sur lin, li kaptis lian gorĝon. Li tiel longe ĝin ĉirkaŭpremis ĝis li stertorante rezignis ĉiun kontraŭstaron kaj senmove restis kuŝanta, post kio Camphuis kun ĝemo de kontento rektiĝis.

”Nu, sinjoro, mi do tamen havas la okazon vin danki pro la nokta vizito,” anhelante paroleksplodis la inĝeniero.

La viro plentime lin rigardis kaj Camphuis grimace turnis sin al Amèn Hoeï, kiu rapide estis alkurinta por lin helpi.

”Ne, ni ne bezonas timi; la viro estas malbravulo kaj jam duonmorta pro timego,” la inĝeniero rifuzis lian helpon. ”Vi bonvolu tamen iom lumigi al mi; mi estas scivola, kiu estas tiu fremda sinjoro. Ĉu vi bonvolas bruligi kelkajn alumetojn, sinjoro Hoeï?”

Tuj kiam la flagranta alumetflameto lumigis la vizaĝon de la fremdulo, Camphuis eligis krion pro surprizo; li rekonis la ĉinon, kiun li antaŭe jam dufoje renkontis, la amikon de lamao Wuangji.

”Ĉu vi lin konas, sinjoro?” demandis Amèn Hoeï scivole.

”Jes, tio estas, mi jam plurfoje lin vidis,” respondis la inĝeniero konfuzite. Li mirigite fiksrigardis la viron kaj kvazaŭ li inspiriĝis, li subite komprenis la rilaton inter multaj okazintaĵoj. Estis nepre certe, ke la ĉino, kiu sendube estis tibeta regato, laŭ ordono de Dalai-lamao devis kunvojaĝi kun li. Evidente lia tasko estis, lin spioni kaj, se necese, al li malhelpi, ke li post la malkovro de ’Radianta Lotuso’ forkuru kun la juvelo. La ŝejko kompreneble estis subaĉetita por sekrete lin kunvojaĝigi kun la karavano kaj dum la vojaĝo, la du tibetanoj daŭre interkontaktis. La nokta vizito al lia tendo celis traesplori lian kofron; oni suspektis, ke li post la malkovro de la kaŝejo en Thebe, konsente kun Amèn Hoeï, malaperigis la juvelon.

Kiam Camphuis tiel plue pensis, ĉio al li fariĝis klara: la prokrastita forvojaĝo al Luxor, la seniluzia rigardo de la lamao, kiam li vidis koloran tukon pendi sur la tendo de la ĉino kaj la post tio sekvinta permeso daŭrigi la esploron.

Eĉ la embaraso kaj la subpremita kolero de la ŝejko, kiam li eksciis pri la enŝteliro, nun iĝis klarigeblaj: la bedueno ne kuraĝis riproĉi sian ŝajnan ”edzinon” kaj la situacio kompreneble tiam estis por li embarasiga kaj hontiga.

Por certiĝi pri ĉiuj ĉi konjektoj, Camphuis subite faris decidon. Li denove surgenuiĝis ĉe la ĉino kaj minactone paroleksplodis: ”Ĉu vi komprenas la francan lingvon?”

”Jes,” timvoĉe respondis la ĉino.

”Kiu vi estas, kion vi faras?” rediris Camphuis.

La viro ne parolis kaj la inĝeniero aperigis sian revolveron. Tuj kiam la ĉino vidis la armilon, li timtremis kaj rapide li respondis: ”Lu Tszang, de la Potala-gvardio, sinjoro.”

Camphuis tuj ekstaris kaj ekridegis.

”Brava soldato: se la sankta mastro havas pli da tiaj kuraĝuloj, mi ne alte taksas lian sendanĝerecon en okazo de atakminaco,” li mokis kaj krudvoĉe li daŭrigis: ”Stariĝu: ne timu, sed la komedio finiĝis, sinjoro Lu Tszang. Mi iom esploros vian tendon kaj tiam vi iru kun mi al la tendaro; tie vi povos konsiliĝi kun via amiko Wuangji, kion vi faru, ĉu reiri al Kairo, ĉu pluvojaĝi kun ni.”

Kun ĝemo pro malŝarĝiĝo la ĉino stariĝis kaj irante flanke de la inĝeniero, li sekvis lin al la tendaro. La fluga esploro pruvis, ke Camphuis prave konjektis; post signo de la ”preferatino” de la ŝejko ne estis trovebla kaj, krom kolosa preĝilo kaj tibeta monaĥa robo, li nur trovis kelkajn tolaĵojn. Meditante li kun Amèn Hoeï kaj la mistera gasto iris al la tendaro.

Ilia alveno vekis plej grandan konsterniĝon. Lamao Wuangji jam troviĝis en sia tendo, sed la beduenoj ankoraŭ sidis ĉirkaŭ la preskaŭ estingiĝinta fajro.

Enirante en la rondon, Camphuis mokrigarde sin turnis al la ŝejko, kiu ektimiĝinte ekstaris kaj honte mallevis la kapon.

”Via preferatino ne nur estas somnambulino, ŝi ankaŭ estas granda sorĉistino, kiu povas sin aliformigi, estiminda Hussein,” sarkasme komencis la inĝeniero.

La ŝejko en la unuaj momentoj ne trovis respondon, sed subite li firmdecide levis la kapon.

”Pardonu, mi tion ne konsideris krimo, iu viro min trompis,” li veplendis.

”Ĉu vi tion ne konsideris krimo? Tion klarigu!” rediris Camphuis sciavide.

”La fremda viro venis al mi petante permeson por kunvojaĝi kun ni al Erment. Li diris, ke li estas frato de la alia fremdulo kaj ke li havas zorgojn pri ties bonfarto. Li al mi proponis dumil piastrojn por kaŝi lin, ĉar li timis, ke vi ne konsentos lian kunvojaĝon. La afero ŝajnis al mi negrava, sinjoro kaj kiam mi de vi eksciis, ke li ŝteleniris vian tendon, mi ne plu fidis lin. Mi tiam al li diris, ke mi postlasos lin sola en la dezerto, se li riskos duafoje veni en la tendaron kaj ĉar via sendanĝereco tre interesis min, mi post tiu tempo ĉiunokte gardigis vian tendon.”

La inĝeniero estis konvinkita, ke la bedueno diris la veron kaj pro sia humorsento li baldaŭ nur rigardis la surprizan historion de ĝia komika flanko.

Li tamen komprenis, ke li ne senproteste povas akcepti tiun senkulpigon por ne perdi sian aŭtoritaton. Pro tio li krudvoĉe diris: ”Vi ne estis sincera, Hussein ebn Ahmed; la viro estis trompanto kaj liaj intencoj povis esti pli malicaj ol tiuj, kiujn ni konstatis. Kaj post la enŝteliro via devo estus min averti.”

”Pardonu, sinjoro, mi ne kuraĝis,” humile konfesis la bedueno.

”Bone, ni ne plu parolu pri tio,” respondis Camphuis per voĉo pli afabla. Li ne povis pli longe sin montri kolera kaj daŭrigis: ”La fremdulo mem decidu kion li volas: reiri al Kairo aŭ plue vojaĝi kun ni. Mi nun kondukos lin al lia amiko; morgaŭ vi povos loki lian tendon ĉe la niaj.”

Hussein ebn Ahmed profunde riverencis, ĝoja kaj dankema, ke li tiel elturniĝis; dum la interparolado li evidente timis, ke li devos cedi siajn dumil piastrojn, kiujn li ricevis krom la postulita sumo. Farante signon al Amèn Hoeï, ke li ne sekvu lin, Camphuis iris kun la ĉino al la tendo de Wuangji.

La lamao jam kuŝis sur la lito, sed kiam la inĝeniero al li petis veni eksteren, li tuj mirmiene aperis.

”Mi malkovris bonan amikon vian, kiu evidente ĝis ĉi tie vin sekvis por postuli sian rekompencon por la helpo, kiun li sur la ’Sirus’ al vi havigis,” komencis Camphuis moke.

La lamao konfuze lin rigardis kaj farante paŝon returne, Camphuis alŝovis la timeman ĉinon kaj mokridante foriris.

ĈAPITRO XV - LA LASTA ETAPO

La sekvintan tagon la karavano haltis en la tuja proksimeco de Luxor. Post la surpriza malkovro de la ĉeesto de la ĉino, la du tibetanoj sin tute apartigis de la karavano kaj nek Wuangji nek Lu Tszang montris sin al Camphuis. Ŝejko Hussein antaŭ la foriro tute embarase komunikis al la inĝeniero la decidon de la tibetanoj: Lu Tszang aliĝos al la karavano kaj ne reiros al Kairo.

Camphuis certigis, ke li ne kontraŭas tion kaj nun, akompanata de du spionoj, li sin sentis same trankvila kiel antaŭe. Meditante pri la ridinda situacio, li komprenis, ke la malfido de Dalai-lamao al la okcidentano ja estis granda por fari tiel multajn kaj tiel multekostajn aranĝojn por ŝirmi la supozitan juvelon kontraŭ forŝtelo.

Pensante pri la seniluziiĝo, kiun rezultis la esploro, Camphuis momenton sentis sin malkvieta. Ĉu Dalai-lamao iam estos konvinkebla pri la grandega eraro, sur kiu baziĝas la historio de ’Radianta Lotuso’, ĉar ja la sankta Kandsur mencias la ekziston de tiu juvelo?

La inĝeniero tute ne estis certa pri tio kaj por senmotivigi la malfidon de Dalai-lamao, li decidis partoprenigi Wuangji en ĉiuj interkonsiliĝoj kaj ne plu agi propriniciate kiel antaŭe. Post la manĝo li do iris al la tendo de Wuangji kaj al li petis la sekvontan matenon akompani lin al la muzeo en Luxor.

”Kial sinjoro?”

”Ni devas fari viziton al spertulo, profesoro Ami Agha, kiun mi volas konsulti, sinjoro,” respondis Camphuis.

”Ĉu nepre necesas ankoraŭ pli da personoj enmiksi en la esploron?” demandis Wuangji malbonhumore.

”Jes, nepre necesas; sen helpo de iu, kiu konas la historion de la Valo de la Reĝoj, evidentiĝos neeble trovi la lokon, kiu antaŭe nomiĝis la Rokoj de Ptah,” klarigis Camphuis.

”Kaj kial vi volas, ke mi vin akompanu?” rediris la lamao iom pripensinte.

”Ĉar mi tion opinias pli bona por mia respondeco al la sankta mastro,” konfesis la inĝeniero malkaŝe. ”Pantsjen Rinpotsje min honoris per tiom da malfido, ke ne ŝajnas al mi konsilinde pli longe agi propriniciate; precipe ĉar mi absolute certe scias, ke la esploro rezultos seniluziiĝon.”

”Bone, sinjoro; kiam vi foriros, mi vin akompanos”.

promesis Wuangji, iom levante la ŝultrojn.

Camphuis kontentiĝis kaj kun saluteto li eliris el la tendo.

Pasiginte preskaŭ sendorman nokton, li en la mateno iris kun la lamao al la urbo kaj sin direktis al la muzeo, kie la profesoro lin tuj akceptis.

Profesoro Ami Agha estis unu el la plej spertaj egiptologoj de la lasta tempo kaj precipe li famiĝis per publikigo de siaj studoj pri la epoko de la Ptolemeoj. Li estis egiptano pro naskiĝo kaj faris gravajn malkovrojn en la Valo de la Reĝoj, sed nun li precipe sin okupis per kompilo de biografioj de la faraonoj, kies vivon li esploris per malnovaj papirusoj kaj surskriboj de la monumentoj.

La profesoro kun ĝentila afableco akceptis Camphuis, kiu sin prezentis kiel filon de malnova amiko de la scienculo. Komence la interparolado temis pri la malnovaj interrilatoj, ĉe kio la lamao estis muta aŭskultanto, tamen baldaŭ Ami Agha demandis, per kio li povas servi al siaj gastoj.

Camphuis ne havis motivon por ne informi la scienculon pri la antaŭhistorio de sia vizito kaj pro tio li komencis per la rakonto, kiel li kontaktiĝis kun Dalai-lamao de Tibeto. Post tio li rakontis pri sia komisio kaj pri la historio de la papirusoj, post kio Ami Agha lin subite interrompis.

”Kiel tiuj papirusoj venis en posedon de la reganto de lando, kiu tute ne okupas sin pri scienco aŭ arto?” surprizite informpetis la profesoro.

”Eble sinjoro Wuangji pri tio al vi povas doni klarigon, sinjoro profesoro,” respondis Camphuis, scivole rigardante la lamaon.

La tibetano alterne ruĝiĝis kaj paliĝis, sed sin regante li malĝentile respondis: ”Tio estas la sekreto de Dalailamao, sinjoroj . . .

Pro la tono de ĉi tiuj vortoj Ami Agha surprizite levis la okulojn; post tio, ĵetante al la inĝeniero esploran rigardon, li petis al li daŭrigi.

Camphuis raportis pri sia vojaĝo al Amèn Hoeï kaj pri la interkonsento, kiun ili faris por serĉi la kaŝejon de objekto, kiu nomiĝas ’Radianta Lotuso’ kaj pri kiu oni supozis, ke ĝi estas juvelo de valoro eksterordinara.

Kiam la profesoro aŭdis paroli pri ’Radianta Lotuso’, li surprizite levis la okulojn.

”Ĉu vi permesas al mi vidi tiujn papirusojn?” li afable petis al Camphuis.

La inĝeniero donis ilin al li kaj dum kvaronhoro la profesoro restis enprofundiĝanta en la hieroglifojn.

”La manuskripto estas aŭtentika kaj tre interesa por la scio pri la reĝa familio kaj junulino, pri kiu ĉi tie temas.

Ĉu vi eble scias, de kie ili venis?” la profesoro fine sin returnis al la inĝeniero.

”Oni trovis ilin en la torako de mumio de paraŝito, kies tombo hazarde malkovriĝis, sinjoro,” respondis Camphuis. La malkovrantoj estis la patro de Amèn Hoeï, kolŝito en Erment kaj anglo, Edward Pike, kiu poste pereis en Tibeto.”

”Kiu estis murdita en Tibeto, vi celas,” korektis Ami Agha per malgaja voĉo.

”Ĉu estis murdita?” demandis Camphuis konsternite.

”Jes,” certigis la profesoro. ”Mi persone konis Pike. La detalojn pri lia morto mi ne konas; la angla registaro ne publikigis la murdon. La aferon, kiu ankaŭ koncernis la tibetan registaron, ĝi pro politikaj motivoj ne volis puŝi ĝis ekstremo, mi kredas. Sed unu el liaj amikoj, doktoro Glen Houston, higienisto en Calcutta, plene konas la detalojn de ĉi tiu mizera historio.”

Ami Agha ĵetis al la lamao malhelan rigardon kaj ironie li demandis: ”Ĉu la morto de majoro Pike ankaŭ estas sekreto de Dalai-lamao, sinjoro?”

”Tiun historion mi ne konas, sinjoro,” respondis la lamao paliĝante.

Ami Agha iom levis la ŝultrojn kaj petis al Camphuis daŭrigi. Kun intereso li aŭskultis la rakonton pri la malkovro de la tombo en Thebe kaj longe pristudis la kopion de la surskribo, kiun Amèn Hoeï trovis sur la vandoj.

”Kiel vi vidas, la surskribo malsekretigas la ekziston de du tomboj apud la rokoj de Ptah,” fine daŭrigis Camphuis.

”Reĝa tombo kaj tiu de la princino, kiu nomiĝis ’Radianta Lotuso’. Tio al ni ŝajnis tiel interesa, ke ni decidis daŭrigi la esploron. Ni tamen tie ĉi estas fremdaj kaj tial ni permesis al ni peti vian konsilon,” finis la inĝeniero sian rakonton.

”Kaj per tio vi iris la plej mallongan kaj plej bonan vojon,” konstatis Ami Agha kun duonrideto. ”Sed bonvolu unue al mi diri, kial vi tiel deziras nudigi tiujn tombojn, mia kara amiko?”

”Profitemo aŭ sensaciemo estas al mi fremdaj, sinjoro profesoro,” certigis Camphuis serioze. ”Unualoke min altiris la mistereco kaj plue mi per faktoj volus konvinki sinjoron Wuangji pri la eraro, kiun ni faris. La lamao ja persistas pri la opinio, ke ’Radianta Lotuso’ estas juvelo.”

”Kiu al via mastro kredigis tiun fabeleton kaj kial li tiel arde deziras posedi tiun supozitan juvelon, sinjoro?” subite sin turnis la profesoro al la lamao.

La tibetano maltrankvile sin movis sur sia seĝo kaj Ami Agha rediris ridetante: ”Nu, ĉu tio ankaŭ estas sekreto de Dalai-lamao?”

”Ne . . . tio estas sekreto de la Kandsur, sinjoro,” respondis Wuangji balbutante.

”Sekretoj, sekretoj, kiom da sekretoj!” . . . iom moke ekkriis la profesoro.

Li kapskuis kaj ree sin turnis al la inĝeniero. ”Via deklaro, ke profitemo kaj sensaciemo estas al vi fremdaj ĉe ĉi tiu esplorado, faras al mi multe da plezuro, kara amiko. Vi des pli facile konsoliĝos pri la seniluziiĝo, kiun mi al vi devas kaŭzi.”

”Ĉu seniluziiĝo, sinjoro?” demandis Camphuis, dum momento opiniante, ke Ami Agha rifuzas siajn helpon kaj konsilon.

”Jes, se la sinjoroj volas min sekvi al la muzea salono, mi havas surprizon por ili,” respondis la profesoro.

Kun rideto li ekstaris kaj sekvata de la inĝeniero kaj la lamao li eliris el la ĉambro, trairis kelkajn altajn, freŝajn koridorojn kaj fine haltis antaŭ larĝa pordo.

ĈAPITRO XVI - RADIANTA LOTUSO

La profesoro antaŭiris siajn gastojn en vastan, luman salonon, kies muroj estis pentrumitaj per antikvegiptaj prezentaĵoj. Pendis stranga, dolĉa odoro en la ĉambrego kaj la silento tiel solenigis, ke oni sin kredus en preĝejo.

En granda nombro da vitraj trezorujoj kuŝis elmontritaj multaj valoraĵoj el la antikveco: dio-statuetoj kaj amuletoj, papirusoj, vestaĵoj duone konsumiĝintaj kaj gemoj. La plej rimarkinda kaj plej valora kuriozaĵo tamen estis riĉe ornamita kaj origita sarkofago en la mezo de la salono. La lignoskulptaĵo, kiu atestis pri eksterordinara artismo, estis ornamita de duongemoj: sangjaspo, verdaj kaj bluaj spatoj kaj perlamoto.

La profesoro alpaŝis ĝis tuj antaŭ la sarkofago, momenton glitigis sian admiran rigardon sur la lignoskulptaĵon kaj post tio al du salongardistoj signe ordonis forpreni la kovrilon. Tiam li sin turnis al la inĝeniero kaj la lamao.

”Ĉi tie ripozas ’Radianta Lotuso’, sinjoroj kaj mi elkore esperas, ke ĉi tiu, ŝia lasta ripozo, ne tiom ofte estos interrompata kiom ŝia antaŭa.”

La lamao iom sin klinis super la vitroplaton, kiu la keston fermis kaj tuj returne pasante, li kun konsternita mieno kaj per tremanta voĉo demandis: ”Do tamen . . . do tio estas ’Radianta Lotuso’, sinjoro?”

La profesoro jese mallevis la kapon.

”Ĉi tio estas la korpa restaĵo de princino Asah Nefert, kiun oni nomis ’Radianta Lotuso’. Ŝia beleco estis ofte prikantata kaj ĝi eĉ inspiris la plej faman poeton al kreado de epopeo, kiu laŭ vortoj kaj figuroj estas tiel perfekta, ke Iliado apenaŭ estas komparebla kun ĝi. Ŝia historio parte konservigis al ni per la surskriboj de la temploj kaj obeliskoj kaj ĉi tiuj konigis al ni la vivon de unu el la plej malfeliĉaj princinoj, kiuj iam vivis kaj suferis ĉe la bordoj de Nilo.”

La profesoro eksilentis kaj kaptita de stranga emocio, ankaŭ Camphuis fine sin klinis super la sarkofagon.

La mumio de la princino konjektigis, ke Asah Nefert ne estis multe pli ol infano, kiam ŝi mortis, ĉar ĝi havis longecon de dektri- aŭ dekkvarjara knabino. La vizaĝo estis malŝvelinta, tamen la trajtoj bone konserviĝis kaj se la koloro kaj la ŝrumpinta frunto ne divenigus la grandaĝon de la mumio, oni kredus, ke la princino nur ĵus mortis.

Camphuis paŝis returne kaj Ami Agha faris signon al la gardisto, ke li refermu la sarkofagon. Post tio li antaŭiris la aliajn al sia studĉambro kaj tuj kiam ili sidis, Wuangji unuafoje riskis fari demandon.

”Se do estas vere, ke ĉi tiu junulino estis nomata ’Radianta Lotuso’, kiu do kun certeco povas diri, ke ŝi estas identa kun la juvelo, kiun indikas la papirusoj? Esploro ĉe la rokoj de Ptah . . .”

”La rokojn de Ptah vi ne plu bezonas serĉi, sinjoro,”

rapide interrompis lin la profesoro. ”Ili kuŝas ĉi tie en la tuja proksimo kaj antaŭ dek jaroj hazarde estis trovitaj.

La tombojn oni ankaŭ malkovris kaj en unu el ili ni trovis la mumion, kiun vi ĵus vidis.”

”Kaj ĉu vi en ĉi tiu tombo trovis nenion alian?” persistis la lamao. ”Ĉu neniun ornamaĵon, neniun floron, neniun diamanton aŭ . . . ?”

”Ne!” decide diris Ami Agha. ”Ni trovis nur la mumion de princino Asah Nefert kaj en ĝia proksimo riĉan reĝan tombon. Se vi el la vortoj de la papirusoj, en kiuj la brilo de ’Radianta Lotuso’ estas komparata kun tiu de la tago, konkludis, ke paroliĝas pri diamanto, mi duafoje devas vin seniluziigi; la antikvaj egiptanoj neniam konis la juvelon, kiun ni nomas diamanto, sinjoro . . . ”

Ĉi tiu respondo fine ŝajnis sufiĉa al la lamao kaj kun konsternita rigardo, direktita al la planko, li enprofundiĝis en nigran meditadon.

ĈAPITRO XVII - LA EGIPTA REĜIDINO

Camphuis ne povis diri, ke la surprizaj komunikoj de la profesoro lin tre seniluziigis. Li mem jam antaŭ kelkaj tagoj certiĝis pri la fakto, ke rilate la sekreton de ’Radianta Lotuso’ ili treege eraris kaj la jesigo de tio jam ne povis emocii lin. Tamen li bedaŭris, ke aliaj koncerne la malkovron de la reĝa tombo lin antaŭis kaj ke tiel grava esploro de li forkaptiĝis.

Malgraŭ sia antipatio al la lamao, li tamen lin kompatis. Li komprenis kiel ĉagrenis al li reveni al sia mastro kun malplenaj manoj, post ĉiuj penoj kaj elspezoj por la akiro de la supozita juvelo. La voĉo de la profesoro fine vekis Camphuis el lia meditado.

”Ĉi tiu solvo sendube vin surprizis?” demandis Ami Agha.

”Efektive kaj samtempe min scivoligis, sinjoro profesoro,” respondis la inĝeniero. ”Kiam oni pripensas la strangajn aventurojn de la mumio, oni konkludas, ke la historio de princino Asah Nefert nepre estis tre speciala . . . ”

”Tia ĝi efektive estis,” jesigis la profesoro. ”La vivo de ’Radianta Lotuso’, kiu ŝajne naskiĝis por la feliĉo, fariĝis dramo, kiun ni nur parte povis rekonstrui per diversloke trovitaj papirusoj kaj per la surskriboj sur la vandoj de la rokoj de Ptah. Pri tio mi volas iom rakonti al vi koncize: Princino Asah Neferi jam en sia frua juneco estis fama pro sia eksterordinara beleco kaj kiam ŝi viriniĝis, ŝia patrino, reĝino Menephta, kiu regentis, eĉ el la insuloj apud la grekaj marbordoj ricevis petojn por la mano de ŝia filino. Senditoj de sendependaj princoj humile petis nome de siaj mastroj ŝian favoron, sed Asah Neferi evitis la fremdulojn kaj dum tuta jaro ŝia beleco restis konservita inter la muroj de la centpordega Thebe.

La princino estis dekkvarjara kiam ŝi favore decidis pri la edziĝopeto de sia frato, la kronprinco, kiu estis iom pli aĝa ol ŝi. La surskriboj sur la templomuroj de Quornak al ni certigas, ke tiu geedziĝo, ĝenerale valida en la antikvaj egiptaj reĝofamilioj, estis tre feliĉa kaj ke la junaj geedzoj sin profunde amis.

Ilian feliĉon tamen grave minacis la intrigoj de pastropartio, kiu pro ĉiaj politikaj motivoj la junan reĝon prefere edzigus al fremda reĝofamilio. Ili klopodis kaŭzi edzi ̧rompon kaj fine ili sukcesis per kalumniaj kulpigoj estigi disiĝon inter la geamantoj. Por kompletigi la disiĝon oni iun vesperon pretekste logis la princinon el la palaco al la kabano de la paraŝito Noeme, nepurulo do.

Ĉi tie ŝin surprizis helpantoj de la pastropartio, kiuj ŝin malhonoris, pro tio ke ŝi, estaĵo didevena, sin makulis en nepura ĉirkaŭo. La egiptaj leĝoj ĉi rilate estis tre severaj kaj la popolo kaj la pastroj postulis, ke la kronprinco forpuŝu sian edzinon. Incitita kaj trompita de siaj konsilantoj, li efektive sin deturnis de la princino, eksedziĝis kaj ŝin sendis al malinda restadejo en la kabano de megero, kiu sukcesis en tri monatoj ŝin turmentmortigi.

Asah Neferi mortis dekkvinjara pro rompita koro kaj kiel viktimo de egipta politiko, abomenita de sia edzo kaj de la popolo kaj humiligita ĝis ekstremo. Jen la historio de Asah Nefert, sinjoro Camphuis, kaj vi konsentos, ke ĝi estis vere tragika,” finis Ami Agha per malgaja voĉo.

Dum kelkaj momentoj regis silento en la ĉambro, sed fine la inĝeniero rompis ĝin.

”Kaj post sia morto, tiu stranga historio pri ŝia mumio, sinjoro profesoro?”

”Nu, ni nun scias, ke la paraŝito Noeme, helpanto de la pastro-partio, faris la promeson transporti la mumion de la princino al la tombo de ŝia edzo. Tute senkulpa, ŝi sendube esperis esti kunigita kun li en la regno de la mortintoj. Noeme, kiu devis ŝin mumiigi, konjekteble ricevis tiun talenton da arĝento de la amikoj de la princino. La resto facile estas divenebla. La paraŝito timis la venĝon de la dioj kaj konfesis al la ĉefpastro, al kiu senpripensa promeso li sin devigis.

Oni lin absolvis, tamen kiel puno al li elpikigis la okuloj. Post lia morto oni la absolvon al li kundonis en la torako, kie antaŭ preskaŭ tridek jaroj ĝin trovis majoro Pike. Per ĉi tio la tuta interrilato inter la okazintaĵoj estas klarigita, ĉu ne?”

”Efektive, sed kiel la mumio de Asah Nefert poste tamen kuniĝis kun tiu de ŝia edzo, sinjoro profesoro?”

”Pri tio ni nur povas hipotezi,” respondis Ami Agha.

”Plej probable estas, ke la kulpaj pastroj poste ne plu sentis sin kvietaj; eble ankaŭ oni poste volis publike rehonorigi la princinon. Verŝajne por kiom eble plej ripari la malbonon, ili kontentigis la lastan deziron de Asah Nefert kaj transportis ŝian mumion post la morto de ŝia edzo al la Valo de la Reĝoj.”

”Kie ĝin malkovris vi?” demande kompletigis Camphuis.

”Ne, ne mi; mi tamen partoprenis la esploron kiel reprezentanto de la egipta registaro. Ankaŭ tiu historio estas tre interesa. Antaŭ proksimume tridek jaroj eksterlandaj arkeologoj sin okupis pri la esploroj apud la loko, kiu antaŭe nomiĝis la Rokoj de Ptah. Ili esperis tie trovi la restaĵojn de Anubis-templo, pri kiuj poste evidentiĝis, ke ĝi kuŝas kilometron pli sude. Dum ĉi tiu esploro ili trovis la roktombon de Asah Nefert. Ili ĝin malfermis kaj la sarkofagon transportigis tien ĉi. La surskriboj en la tombo donis certecon, ke kuŝas reĝa tombo en la proksimo, sed oni dubis pri la direkto, en kiun oni devos serĉi. Post longa kaj vana esploro la arkeologoj rezignis, ĝis antaŭ dek unu jaroj angla-amerika komisiono rekomencis la serĉadon. Ankaŭ de tiu komisiono mi estis membro kaj la unuan jaron nia tuta esplorado restis senfrukta. Sed la duan jaron ni atingis sukceson, kiu la tutan mondon dum kelkaj monatoj emociis kaj kiun ĉiuj arkeologoj al ni enviis. Ĉar la tombo, kiun ni nudigis, enhavis grandajn riĉaĵojn kaj trezoron da historiaj faktoj.

La trovitaĵo estis tiel grava, ke la nomojn de la malkovrintoj parolis ĉies lipoj . . . ”

Camphuis subite estis ekstarinta kaj konfuze li residiĝis.

”Ĉu la tombo de . . . ” li komencis raŭkvoĉe.

”De Tuth-Ankh-Amon, la edzo de la malfeliĉa princino Asah Nefert kaj la malkovrantoj estis Lordo Carnarvon kaj Howard Caster . . . ”

Camphuis eligis raŭkan krion kaj momenton sensaĝe rigardis la profesoron: la hazarde de li fortenis la honoron kaj la famon pro malkovro, kiu estis unu el la plej gravaj kaj plej emociaj en la nuntempa historio de egiptologio . . .

ĈAPITRO XVIII - LA REVOJAĜO

Post la informoj kaj la spertoj, kiujn Camphuis per sia esploro akiris, li, ne perfortante sian konsciencon, povis deklari, ke li faris ĉion eblan por sukcese plenumi la komision de Dalai-lamao. La vualo, sub kiu sin kaŝis la sekreto de ’Radianta Lotuso’ estis tute forprenita kaj al li nur restis la konfeso, ke lia misio malsukcesis.

Lamao Wuangji same konfesis, tamen en maniero, kvazaŭ li sekrete kredus, ke Camphuis estis la kaŭzo de tiu malsukceso. Ŝajnis eĉ, ke la tibetano ankoraŭ ne povis trovi respondon al la demando, ĉu li tujan revojaĝon al Tibeto ja povas respondeci al sia mastro. Nur kiam Camphuis tute malkaŝe deklaris, ke lin tedas liaj hezitado kaj dubado kaj ke li nepre sola revojaĝos, se la aliaj ne kuniros, li komprenis, ke al li nur restas kunvojaĝi kun la inĝeniero.

Antaŭ ol forlasi Luxor, Camphuis ankoraŭ havis longan interparolon kun Ami Agha. La scienculo ankoraŭ cerbumis pri la demando, kiel la tibeta reganto povis havigi la manuskripton, kiu iam apartenis al Edward Pike. Komence li supozis, ke la lamaoj post la morto de la oficiro trovis la manuskripton en liaj kofroj, sed tiu ĉi konjekto ne longe estis defendebla.

Dalai-lamao ja konis la enhavon de la papiruso; li sciis, al kiu oni devas turni sin por la dua papiruso kaj do majoro Pike mem certe ion al li rakontis. Ĉar estis nepre neeble, ke la oficiro tiel gravan manuskripton estus fordoninta, Ami Agha komencis serĉi iun rilaton inter la murdo kaj la enhavo de la papiruso.

Ĉu la manuskripto vekis la avidon de Dalai-lamao, post kiam Pike al li klarigis ĝian signifon? Ĉu Pike rifuzis vendi aŭ cedi la papiruson kaj ĉu pro tio oni murdis lin?

Pri tiuj demandoj Ami Agha kaj la inĝeniero longe sin okupis.

”Sur la restado de Pike en Tibeto pendas nebulo nepenetrebla,” fine diris la profesoro. ”Estas nepardoneble, ke lia morto restis nevenĝita. Kaj se oni ankoraŭ povas ion fari por klarigi ĉi tiun fatalan historion, oni tion ne preterlasu, se nur por kontentigi la amikojn de majoro Pike.

La posedo de la papiruso ĉiukaze estas tre grava indiko pri la kulpo de la tibetanoj; se ili do ne intence murdis lin por forŝteli la dokumenton, ili tamen kontraŭleĝe alproprigis al si liajn posedaĵojn. Kiel tiu viro nomis ĝin?

Sekreto . . . la sekreto de . ..”

”La sekreto de Dalai-lamao,” kompletigis Camphuis meditante.

”Prave; nu, ĝi estas fatala sekreto, kara arniko. Vi iru al doktoro Glen Housting por paroli kun li pri ĉi tiu manuskripto; li scias pli multe ol mi pri la murdo. Li loĝas, kiel mi jam diris, en Calcutta; vi preskaŭ preterpasos lian domon, kiam vi reiros al Tibeto.”

Camphuis al li promesis viziti la kuraciston kaj post tio la scienculon kore adiaŭis.

Li interkonsentis kun Wuangji en Luxor maldungi la eskorton de Hussein kaj vagonare revojaĝi al Kairo, per kio ili al si ŝparos kelkajn tagojn kaj evitos lacigan vojaĝon. Li komisiis al la beduenŝejko konduki Amèn Hoeï al Erment, post kio li ankoraŭ lastfoje faris interparoladon kun la kolŝito.

La inĝeniero ne povis al si malkonfesi, ke la adiaŭo de Amèn Hoeï al li estis malfacila. Dum la esplorvojaĝo li komencis lin rigardi kiel amikon, al kiu neniu peno estis tro granda por lin helpi kaj ĉar tiun tutan tempon li sukcesis subpremi sian malvirton, nenio ĝenis la agrablan memoron pri ilia kunesto. Kiel memoraĵon pri la vojaĝo Amèn Hoeï al li donacis la duan papiruson kaj kun la promeso skribe daŭrigi la interrilaton, ili fine melankolie disiĝis.

Jam la saman tagon Camphuis forvojaĝis kun la du tibetanoj al Kairo. Nur Wuangji kaj Lu Tszang interparolis kaj cetere fervore turnis siajn preĝilojn. En Kairo la inĝeniero eksciis, ke la unua boato al Calcutta nur post du tagoj forvojaĝos; dum tiu tempo li loĝis en sia antaŭa hotelo.

La tagoj malrapide kaj monotone pasis kaj kun sento de ĝojo kaj kontento li do salutis la alvenon de la vaporŝipo ”Pheketan”, sur kiun li surŝipigis.

La sentoj, kun kiuj Camphuis la sekvintan matenon vidis la afrikan marbordon malaperi ĉe la horizonto, estis tre diferencaj; li ĝojis, ke finiĝis la lacigaj dezertvojaĝoj, kiuj kaŭzis multnombrajn maloportunaĵojn, sed samtempe li bedaŭris, ke li devas adiaŭi landon, kies impona historio lin plenigis per respekto.

Lian melankolion tamen baldaŭ forpuŝis la ĝojiga antaŭvido, ke li post nelonga tempo povos reiri al Nederlando. Dek unu monatoj nun forpasis, de post kiam li forlasis la patrujon kaj li fidis, ke post maksimume unu monato li povos fari al siaj amikoj la rakonton pri siaj strangaj travivaĵoj.

La finaranĝo de lia komisio postulos nur kelkajn tagojn kaj post sia vizito al Potala li tuj forvojaĝos at Bombay, por de tie ŝipvojaĝi al Nederlando.

”Pheketan” jam traveturis la Ruĝan Maron, kiam Camphuis vizitis ambaŭ tibetanojn por priparoli la vojaĝplanon al Lhasa. Wuangji kaj Lu Tszang havis komunan kajuton, kiun ili eĉ ne forlasis por iom refreŝiĝi aŭ por manĝi.

Frapinte sur la pordon, la inĝeniero tuj estis allasata kaj pli pro ĝentileco ol pro intereso, li informpetis pri la farto de siaj vojaĝkunuloj.

”Bone, sinjoro,” certigis Wuangji malvarmtone kaj proponinte seĝon, li demande alrigardis la inĝenieron.

”Mi venas por interkonsiliĝi, kiel ni daŭrigos la vojaĝon al Lhasa,” komencis Camphuis.

”Ĉu daŭrigos?” demande ripetis Wuangji.

”Jes, mi intencas kelkajn tagojn resti en Calcutta, antaŭ ol ni vojaĝos al Sikkem,” klarigis la inĝeniero.

Wuangji surprizite lin rigardis.

”Al kio utilas tiu interrompo, sinjoro? Kial ne rekte al Lhasa?” li mire demandis ”Vi scias, kiom ĉi tiu esploro interesas nian mastron kaj kiel malpacience li atendas nian revenon. Li certe estos tre malbonhumora, se ni atendigas lin pli longe ol estas nepre necese.”

”Iagrade mi devas vin pravigi; Dalai-lamao rajtas esti informita kiel eble plej baldaŭ pri la rezulto de nia vojaĝo,” konfesis Camphuis. ”Sed malgraŭ tio la cirkonstancoj pledas por mallonga restado en la urbo, sinjoro. Ni pasigis sep lacigajn semajnojn, ni suferis multajn maloportunaĵojn kaj . . . ”

”Sed ni tute ne estas lacaj, sinjoro,” lin interrompis Wuangji rapide kaj firmdecide.

”Ne, ne vi, sed mi,” piktone kontraŭdiris Camphuis.

”Mi sopiras al komforta lito, en kiu mi ne estas skue balancata kaj al deca tablo, post ĉio kion ni travivis kaj antaŭ ol mi iros renkonte al la maloportunaĵoj, kiuj denove min atendas en via lando. Mi al mi promesis resti kelkajn tagojn en Calcutta, por iom refortiĝi kaj ripozi kaj pro tio mi volas . . . ”

”Ĉu nur por ripozi?” denove interrompis lin la lamao.

Camphuis rimarkis, ke Wuangji bedaŭris sian demandon, kiu montris lian antaŭan malfidon, ĉar subite li mordis siajn lipojn kaj interŝanĝis rapidan rigardon kun Lu Tszang, kiu kaŭre sidis kontraŭe de li sur mato.

”Prave, por ripozi,” malvarme jesigis la inĝeniero. Li opiniis nepre ne necese komuniki al la lamao, ke li intencas fari viziton al doktoro Glen Housting, des malpli pro tio, ke Wuangji ŝajne serĉis alian motivon por la interrompo de la vojaĝo.

”Sinjoro, mi ripetas, ke nia mastro senpacience atendas nian revenon,” rediris la lamao, momenton pripensinte.

”Tion mi komprenas, sed via mastro eĉ ne scias, ke ni jam faras la revojaĝon kaj nia interrompo do ne faros lin pli malpacienca ol li jam estas,” respondis Camphuis.

Ŝajnis, ke Wuangji pri io dubas kaj ne scias kiel li elturniĝu el ĉi tiu neantaŭvidita malfacilaĵo, sed subite Lu Tszang sin miksis en la interparolon.

Li eligis nur kelkajn tibetajn vortojn, kiuj evidente tamen tuj decidigis Wuangji.

”Mi ne povas al vi malpermesi postresti en Calcutta, sinjoro, sed ni ĉiukaze preferas senprokraste daŭrigi la vojaĝon,” li fine eligis.

”Kiel vi volas, sinjoro, mi vin kondukos al la vagonaro, tiel ke vi ne povos renkonti malfacilaĵojn,” kontente respondis Camphuis.

”Vi povas komuniki al via mastro, ke mi forvojaĝos du tagojn post vi. Antaŭ ol mi alvenos, vi do havos sufiĉan okazon por informi lin pri la rezulto de nia esplorado.

Ĉu ni do fiksu ĉi tiun aranĝon, sinjoro?”

Wuangji malkontente kapjesis kaj kun mallonga saluto la inĝeniero forlasis la kajuton. Li ne plu revidis siajn vojaĝkunulojn antaŭ ol ”Pheketan” alvenis en Calcutta.

Pro sia bagatela pakaĵo kaj siaj preĝiloj ili altiris ĉies atenton ĉe la elŝipiĝo kaj precipe ĉe la kajo, kie ili devis atendi Camphuis, kiu unue devis sin submeti al inspektado de la doganistoj. La inĝeniero portigis siajn kofrojn al konata hotelo kaj post tio kondukis ambaŭ tibetanojn al la stacidomo.

Li aĉetis vojaĝbiletojn kaj rezervigis kupeon kaj certiĝinte, ke al ili nenio mankas, li formale ilin adiaŭis kaj iris al sia hotelo. Ĉi tie li sin refreŝigis per bano kaj manĝinte li skribis leteron al doktoro Housting, por peti interparolon.

Li mem metis la leteron en poŝtkeston, faris mallongan promenon kaj fine bonhumore enlitiĝis.

Baldaŭ poste liaj okuloj fermiĝis kaj lin kompatis profunda, refreŝiga dormo.

ĈAPITRO XIX - MISTERA VIZITO

En plej multaj Orientaj hoteloj, kiuj ne estas nepre unuaklasaj, regas strangaj kutimoj. Komercistoj ĉiuspecaj ĝis malfruvespere havas liberan eniron kaj el la gastoj neniu, kiu konas la Orienton, plendos, kiam li dek- ĝis dekdufoje tage estas ĝenata de ĉiuspecaj vendistoj.

Ripozo estas en tia hotelo antaŭ la noktomeza horo vorto sensenca kaj kiam Camphuis fordormis sian plej grandan lacecon, lin do baldaŭ vekis bruado en la koridoro. Li bruligis alumeton kaj vidante, ke estas nur la dekunua kaj duono, li malbenis la bruantojn kaj sin turnis.

En la ĉambro ŝvebis senbrila arĝentlumo, kiu al li ebligis distingi la malakrajn konturojn de ĉiuj objektoj. Meditante pri la aventuroj de la lastaj monatoj, Camphuis reve fiksrigardis, kiam li aŭdis frapon sur la pordon.

Opiniante, ke antaŭ la pordo staras iu el la ĝenemaj komercistoj, li ne respondis. Momenton poste la frapado ripetiĝis kaj fiksrigardante al la pordo Camphuis vidis, ke la anso malrapide kaj senbrue turniĝas kaj samtempe al li ŝajnis, ke iu ĝin prempuŝas.

Camphuis momenton estis konsternita kaj konfuzita kaj li volis ĝuste ellitiĝi por forpeli la impertinentan enŝteliranton, kiam li vidis, ke la anso denove malteniĝas.

Trenantaj paŝoj malproksimiĝis kaj malbonhumore la inĝeniero refalis sur la kusenojn, kun la firma intenco morgaŭ plendi pri ĉi tiu okazintaĵo.

Sin ĵetinte jen sur unu, jen sur alia flanko por ekdormi, li kuŝiĝis dorse kaj fiksrigardis, same kiel antaŭ kvaronhoro, per duonfermitaj okuloj en la stelobrilon.

Subite li vidis ombron, rapida kiel fulmo, gliti tra la ĉambro. Tuj li komprenis, ke la silueto de ekstere ĵetiĝis en la ĉambron kaj senspire li fiksrigardis al la granda fenestro, de kiu li vespere, antaŭ ol mallumigi, forŝovis la kurtenojn.

Ne pasis pli ol duonminuto, kiam Camphuis vidis palpantan manon kaj kapon aperi super la fenestrobreto.

La mano serĉis kaj trovis apogon per la foldo de la fenestro kaj vizaĝo forte premiĝis sur la vitron, tiel ke la nazo aspektis misformita. Kvankam la inĝeniero tuj komprenis, ke la viro estas identa kun tiu, kiu antaŭe klopodis malfermi la ĉambropordon, li ne alarmis, sed atendis, kion la alia intencas fari. Li fikse rigardis ties vizaĝon, sed estis neeble pli distingi ol ĝian konturon kaj paron da akraj okuloj kun nigra ardo, kiuj la ĉambron nervoze traesploris.

Camphuis ne sin movis, tamen en lia kapo la pensoj kirliĝis. Kial oni lin spionas kaj kial oni klopodas enpenetri ĉe li? . . .

La inĝeniero vidis, ke la alia malrapide rektiĝas kaj palpas la fenestron, kvazaŭ li serĉas kielon por ĝin malfermi.

Subite Camphuis faris decidon kaj prenis sian revolveron. Senbrue li elglitis el la lito kaj faris kelkajn paŝojn antaŭen, ĉiam kun la okuloj direktitaj al la fenestro. La sekvintan momenton li eligis retenitan malbenon; li estis renversinta la noktŝranketon kaj tintantade la vitraĵoj falis dispeciĝe sur la plankon.

La nekonato sammomente malaperis kaj kun la revolvero en la mano Camphuis saltis al la fenestro kaj ektire ĝin malfermis. Nenie ombro nek postsigno homaj estis videblaj; li komprenis, ke esploro sur la plattegmentoj kaj en la nefermitaj kortoj estus tute vana; la enŝtelirinto ja havis sufiĉan tempon por malaperi. Li lumigis, fermis la fenestrojn kaj post tio malsupreniris por informi la indiĝenan noktgardiston pri la okazintaĵo.

La viro solene deklaris, ke neniam oni ŝtelis en la hotelo kaj ke neniu iam aŭdis pri enŝteliro. Kiam li evidente emis kredi, ke Camphuis sonĝis, ĉi tiu incitite rezignis kaj reiris al sia ĉambro. La stranga aventuro longe al li malhelpis ekdormi kaj nur ĉirkaŭ mateniĝo liaj okuloj dormfermiĝis.

Camphuis nur vekiĝis ĉirkaŭ la deka horo. Sin vestante, li denove pripensis la aventuron. Ne estis dubeble, ke oni klopodis enŝteliri por lin prirabi kaj ĉi tio lin mirigis.

Oni ĉiam al li asertis, ke fremdulo ĉi rilate en oriento estis pli sekura ol en okcidento kaj ke neniu indiĝeno riskos priŝteli blankulojn.

Post la matenmanĝo Camphuis faris viziton al la hotelisto, civilizita viro de miksita portugala-angla raso.

Ĉi tiu solene asertis, ke nenie oni pli zorge atentas ol en lia hotelo kaj ŝultrolevante la inĝeniero do fine rezignaciis pri tiu opinio. Li telefone kontaktiĝis kun doktoro Housting kaj aŭdante, ke ĉi tiu volonte lin akceptos, li demandis pri la vojo kaj forlasis la hotelon.

Doktoro Glen Housting posedis verandodomon en la ĉirkaŭo de la urbo. La inĝeniero preferis iri piede. Enpense li promenis kaj iom post iom neprofunda malkvieto lin ekregis. Li ekhavis la senton, ke oni lin spionas kaj subite li haltis kaj rigardis ĉirkaŭen. La strato prezentis aspekton de rapida vigleco; aŭtomobiloj, en kiuj sidas eŭropanoj kaj eminentaj indiĝenoj, laŭte signalante faris al si vojon tra la homamaso, kiu preskaŭ tute konsistis el neblankuloj.

Camphuis konstatis, ke li ne pli altiris la atenton ol ĉiu alia promenanta eŭropano kaj baldaŭ li iris pluen. Tamen lia malkvieto ne foriĝis. Male, la stranga sento grade plifortiĝis kaj li estis nepre certa, ke tio ne estas sen kaŭzo.

En la soleco ĉe Sangpo kaj poste vojaĝante tra Egipto li plurfoje konstatis emocion antaŭe al li nekonatan.

Ĝin ne kaŭzis ia senspercepto, estis nek klarigebla nek eldirebla, sed ĝi kaŭzis al li senton, ke li estu singardema kontraŭ io ajn.

Pluirinte kelkan tempon li duafoje turnis la kapon, sed same kiel antaŭe li ne rimarkis ion specialan pri la homoj, kiuj lin sekvas kaj preterpasas.

”Tiu nokta vizito min konfuzigis; miaj nervoj ne estas normalaj,” murmuris la inĝeniero pluirante. Li provis pensi pri io alia, sed la prema sento ne foriĝis kaj nur kiam li proksimiĝis al la jam nomita verando-domo, li sin sentis iom senŝarĝigita.

Tuj kiam li eniris la galerion, al li venis renkonte doktoro Housting, malgranda moviĝema vireto, skoto laŭ naskiĝo.

”Estu bonvena, fremdulo,” li salutis la inĝenieron per komika bruemo.

Camphuis sin prezentis kaj interŝanĝinte koran manpremon kun la doktoro, kondukiĝis en la domon. Antaŭ ol li forlasis la galerion, li tamen ankoraŭ ĵetis flugan rigardon sur la kampvojon. En la tuja proksimo iris tri indiĝenoj kaj cent metrojn post ili venis kvara viro. Li esplore rigardis la tri unuajn, sed la viroj preterpasis la verandodomon tute senatente.

”Momenton atendu, sinjoro doktoro,” subite petis Camphuis al sia gastiganto, rapide stariĝante malantaŭ fenestro de la ĝardenĉambro. Ne atentante la miregon de la doktoro, li atendis la alproksimiĝon de la kvara promenanto kaj subite li aŭdigis mallaŭtan fajfadon; en la naiva hindo li senpene rekonis la misteran trian de la tibeta-egipta ligo: Lu Tszang, konsilanto kaj amiko de Wuangji . . .

Ŝajnis, ke la ĉino eĉ ne konjektis, ke oni lin spionas; trankvile li alproksimiĝis, evidente opiniante, ke liaj pantalono kaj malpura blankvestaĵo lin faris nerekonebla.

Preterpasante li ĵetis flugan rigardon al la domo kaj al la emajla nomplato de la doktoro kaj tiam subite sin turnis por rapidpaŝe reiri al la urbo.

”Mi kredas, ke nia interparolado povos esti interesa, sinjoro doktoro,” komencis Camphuis per medita voĉo kaj ankoraŭ konsternite.

”Nu, des pli bone, mia kara,” iom mire respondis doktoro Housting kaj per kora gesto prenante la inĝenieron ĉe la brako, li kondukis lin en sian studoĉambron.

ĈAPITRO XX - ENIGMA MURDAFERO

Post kiam doktoro Housting alportigis kelkajn refreŝigaĵojn kaj al la inĝeniero oferis cigaredon, ili baldaŭ agrable konversaciis. Provizore prisilentante la detalojn, Camphuis rakontis pri sia restado en Tibeto kaj pri sia vojaĝo en Egipto kaj elglitiĝis el lia buŝo la nomo de profesoro Ami Agha.

”Ami Agha — mi jam antaŭe pri li aŭdis; li estis konato de unu el miaj amikoj, kiu bedaŭrinde ne plu estas inter la vivantoj. Edward Pike,” rapide interrompis lin la doktoro.

”Ĝuste pri li mi volas kun vi paroli, sinjoro doktoro,”

rimarkigis Camphuis. ”Kiam mi antaŭ du monatoj forlasis Tibeton, mi preterpasis la Dzjilipla-montpasejon kaj tie mi trovis monumenton, kiu menciis liajn nomon kaj morton. Poste Ami Agha parolis al mi pri via amiko kaj li al mi konsilis kontaktiĝi kun vi, se mi pri tio deziras pluajn informojn.”

”Jes, jes,” vigle ekkriis la doktoro, ”nun mi ĉion rememoras. Mi al Ami Agha la morton de Edward skribe komunikis. Kaj . . . jes, tiun monumenton la angla registaro starigis en 1906, du jarojn post kiam mia amiko senpostsigne malaperis.”

”Ami Agha asertis, ke ligiĝis stranga historio al lia mizera morto; li eĉ parolis pri murdo,” rediris Camphuis.

”La lamao, kiu nin akompanis dum la vojaĝo al Egipto, tamen asertis nenion scii kaj tio ekscitis mian sciavidon.”

”Nu, nu, ĉu li asertis nenion scii?” sarkasme ekkriis la doktoro.” ”Nu, sinjoro Camphuis, mi kuraĝas aserti, ke Lhasa ja tre multe pri tio scias. Tiuj friponoj ĉiam neis ĉiujn kulpon kaj kunkulpecon, sed mi persistas ĉe la aserto, ke mia amiko estis murdita laŭ instigo de tiuj fiaj, malpuraj uloj.”

”Ĉu laŭ instigo de la lamaoj?” demandis la inĝeniero mirigite.

”Nepre! Mi ankaŭ nian registaron pri tio informis, sed ĝi, hontinde, lasis sin trompi de tiuj fiuloj. La historio jam estas preskaŭ forgesita, sed al mi ĝi restis vive en la memoro kaj kion mi pri ĝi scias, mi volonte al vi rakontos.”

La malgranda skoto faris koleran fumtiron je sia cigaredo, ĝin forĵetis per incitita gesto, leviĝis el sia balancseĝo kaj paŝante ire kaj revene faris raporton pri la okazintaĵoj el longe forpasintaj tagoj.

”Kiel vi eble iam aŭdis aŭ legis, brita komisiono en 1904 faris klopodojn por interesigi la tibetan registaron al intertraktoj, kiuj celis konstrui komercvojojn en Sikkem, Tibeto kaj Orienta Turkestano. De tiu komisiono ankaŭ Pike estis membro. Nia registaro por tio lin revokis de restado en Egipto, kie li sin okupis pri arkeologaj studoj.

Tiu komisiono trovis strangan akcepton. La tibeta lamao-registaro kiel morton timis la penetron de okcidentaj tendencoj, kompreneble ĉar ĉi tiuj al ĝi forprenus la influon sur la malsprita kaj superstiĉa loĝantaro. Tial neniu fremdulo estis allasata en la landon kaj pro sia superstiĉeco ili estis konvinkitaj, ke, por malhelpi al la brita komisiono la eniron, sufiĉos diversloke sur la landlimojn starigi mureton el malfiksaj ŝtonoj.

Unu tia muro stariĝis en la Dzjilipla-montpasejo, tra kiu miaj samlandanoj esperis eniri Tibeton.

Tiun sanktan muron la sorĉistoj kaj la diablodancistoj deklaris netranspasebla kaj kiam la komisiono proksimiĝis al la landlimo, ilin atendis miloj da tibetanoj, kiuj esperis esti atestantoj de la senpovo de la fremduloj kaj de la potenco de siaj dioj. Miaj samlandanoj kompreneble ridis pri tiu sensenca barikado kaj Edward Pike per forta piedfrapo ĝin tuj forigis. La tibetanoj estis certaj, ke tiu krimo tuj estos venĝata kaj kiam mankis la venĝo de la dioj kaj la komisiono sendifekte transpasis la landlimon, ili kapon antaŭen forkuris. Ne gravas, kiel marŝis la intertraktoj; mi pro tio nur tre koncize diru, ke ili plene malsukcesis. La komisiono revenis, escepte de majoro Pike, kiu postrestis por entrepreni vojaĝon tra Tibeto.

Komence de lia restado tie mi sufiĉe regule ricevis interesajn leterojn, sed subite ili ne plu alvenis. Iun tagon oni tamen subite kaptis la onidiron, ke Pike mortis. Tiun famon aŭdis la angla guberniestro, kiu post tio iris al la plej proksima tibeta monaĥejo. Li revenis kun la komuniko, ke Pike ĉe montsupreniro falegis malsupren kaj la morton trafis en intermonto.

Estas kompreneble, ke ĉi tiu komuniko en la rondoj, kie Pike kutimis esti, kaŭzis grandan konsterniĝon. Mirige tamen neniu kredis pri la menciita mortokaŭzo, kaj kvankam ekzistis neniu bazo por tiu supozo, baldaŭ murmuriĝis, ke la tibeta registaro ne estas tute senkulpa pri la morto de Pike. Kiam nelonge poste evidentiĝis, ke la kofroj de mia malfeliĉa amiko senpostsigne malaperis, oni instigis al nova esploro kaj fine komisiono foriris por klarigi ĉi tiun misteran dramon. Ĝi konstatis, ke la tibetaj atestantoj de la falo de majoro Pike preskaŭ ĉiudetale malsame atestas kaj konvinkite, ke ili estas trompataj, la komisiono aŭdigis kelkajn koncizajn minacojn. Tio kompreneble efikis: la tibeta registaro promesis novan ekzamenon.

La komisiono revenis kaj denove pasis longa tempo antaŭ ol ni ion aŭdis, sed fine, post senĉesa instigado, la problemo solviĝis: majoro Pike per sia konduto en iu vilaĝo de la internlando, vekis la koleron de la loĝantaro kaj ĉe la bafalo per tio kaŭzita, li trafis la morton. Per ĉi tio do evidentiĝis, ke liaj amikoj pravis. Sed nia registaro, kiu alikaze ne estas tiel mieldolĉa, per ĉi tio kontentiĝis ne monstrante la dentojn. Tio kaŭzis malkontenton, ne nur tie ĉi, sed ankaŭ en Anglujo. Por almenaŭ iom kontentigi la kritikemulojn kaj la malkontentulojn, la registaro starigis la monumenton en la Dzjiliplamontpasejo, sed ĝi eĉ ne montris la kuraĝon vangofrapi la tibetanojn, ĉizigante en la ŝtonon ’pereis’ anstataŭ ’murdita’.

Vi ja komprenas, sinjoro Camphuis, kiel malfacile al ni estis rezignacii pri tiu pasiva teniĝo. Ni volonte estus iom punintaj tiujn viraĉojn; la respondeco pri la morto de Pike sendube ŝarĝas la lamaojn, malbonodoraj maldiligentuloj, kiuj sian tempon pasigas per sorĉadoj kaj kiuj la malriĉan popolon elsuĉas en abomeninda maniero, kion ni jam de longe devus esti malhelpintaj. Edward Pike estis tro honesta por ofendi malsamkredanojn, kaj, ĉar la tibeta popolo estas tre pacema, mi ne dubas, ke la lamaoj mem faris la krimon aŭ ĝin farigis de dungitaj helpantoj.”

Ekscitita, la doktoro silentis kaj alrigardis Camphuis, kiu meditante balancis la kapon.

”Pri tia krimo oni preskaŭ ne povas kredi kapablaj homojn, kiuj eĉ indulgas la fibestojn pro sentimento kaj etiko, sinjoro doktoro,” rimarkigis la inĝeniero.

”Kaj tamen tio estas nepridubebla,” decide ekkriis doktoro Housting. ”Verŝajne ili opiniis, ke per la mortigo de Pike, ili plaĉos al siaj dioj kaj utilos al la popolo. Vi pravas, ĉiu vivo al ili estas sankta kaj pro tio ili eĉ indulgas pulon. Sed en ĉi tiu speciala kazo la celo verŝajne superis la altan principon.”

”Kaj ĉu la restaĵo de sinjoro Pike nun ripozas en la Dzjilipla-montpasejo?” demandis Camphuis meditante.

”Ne, lia kadavro neniam estis transdonita kaj la tibeta registaro asertas, ke ĝi perdiĝis,” respondis la doktoro malgaje. Longan tempon, sub la impreso de la memoro pri la fatala morto de sia amiko, li paŝis ire kaj revene, tamen fine li denove atendis sian gaston.

”Nu, sinjoro Camphuis, vi nun ĉion scias; pli ol mi al vi rakontis, mi mem ne scias. Nun estas via vico. Unue ni trinku viskion kaj tiam vi diru, per kio mi povas al vi servi.”

Li sonorigis por sia servisto kaj donis al li kelkajn ordonojn kaj oferinte al sia gasto cigaredon, li kuŝiĝis en sian balancseĝon kaj plenatende alrigardis Camphuis.

ĈAPITRO XXI - EN LABIRINTO DE ENIGMOJ

Kiel mi jam al vi rakontis, mi en kunesto de la lamao de Polala kaj komisie de Dalai-lamao vojaĝis al Egipto,” komencis Camphuis. ”La vojaĝo celis fari esploron pri kaŝita juvelo, kiun nomis malnova hieroglifa manuskripto. Ne gravas nun la detaloj de tiu vojaĝo, sed miaj esploroj ion malkovris, kio ŝajne rilatas al la morto de via amiko.”

”Kiel vi tion klarigas, sinjoro Camphuis?”

”Nu, mi malkovris, ke ne nur la hieroglifa manuskripto, sed ankaŭ notlibreto, kiun posedas Dalai-lamao, estis propaĵoj de majoro Pike,” respondis Camphuis firme.

doktoro Housting rapide saltleviĝis.

”Jen do pruvo, ke la tibeta registaro scias pli pri la morto de majoro Pike,” li ekscitite ekkriis. ”Ĝi asertis, ke la pakaĵo senpostsigne malaperis kaj nun evidentiĝas, ke ĝin posedas la lamaoj. Ĉu tio estas sensignifa, sinjoro Camphuis? Kiel ĝi ekposedis tiun papiruson, se la registaro efektive estas tute senkulpa?”

”Respondon al tiu demando mi plurfoje serĉis,” serioze respondis la inĝeniero. ”Komence mi supozis, ke Dalai-lamao la papiruson donace ricevis, sed post tio, kion mi aŭdis de Amèn Hoeï, mi devis rezigni mian opinion. Sed forĵetante ĉi tiun ideon, ni stariĝas antaŭ alia demando. Se ni jam akceptas, ke oni ĝin forrabis el la pakaĵo de Pike, kiu do tradukis la tekston por Dalai-lamao kaj kiu al li havigis la adreson de Amèn Hoeï? Nur Pike povis tion al li komuniki. Ĉi tie ni staras antaŭ enigmo, sed mi estas certa, ke estas rilato inter la manuskripto kaj la morto de majoro Pike.”

La doktoro streĉe pripensis kaj fine nee balancis la kapon.

”Mi ankaŭ ne vidas eblon solvi tiun problemon,” li rimarkigis.

”Ne, tio ja estas ekstreme malfacila. La sola hipotezo, kiu proksimas al probableco estas, ke majoro Pike estis murdita pro la posedo de la manuskripto. La enhavo de la papiruso pravigas tiun hipotezon. Ĉu vi iam aŭdis pri ’Radianta Lotuso’, sinjoro doktoro?”

”Ĉu pri ’Radianta Lotuso’?” ripetis Housting miligite.

”Ne, neniam; ĉu tio koncernas Pike?”

Camphuis levis la ŝultrojn kaj komunikante la enhavon de la papiruso, li klarigis la celon de sia komisio. Tuj kiam li ekparolis pri la profetaĵo de la Kandsur, doktoro Housting eksaltis surprizite.

”Mi trovis!” li vive ekkriis.

”Atendu, tio estis en 1904. Antaŭ ol la brita komisiono forvojaĝis al Tibeto, la oficiroj de la garnizono aranĝis festmanĝon. Partoprenis ankaŭ angla misiisto, kiu travojaĝis Tibeton kaj kelkan tempon gastloĝis en lamao-monaĥejo. Li multe rakontis pri la moroj kaj kutimoj de la tibetanoj kaj ankaŭ parolis pri ilia religio. Dum sia restado en la monaĥejo li iam parolis kun lamao pri la valoro de la lamaismo kaj la tibetano asertis, ke lia religio iniciatos la savon de la mondo. La misiisto demandis pri la bazoj de tiu konvinko.”

”Kaj ĉu, sinjoro doktoro?” insistis Camphuis maltrankvile, kiam Housting medite silentis.

”Atendu momenton . . . ho jes, mi jam memoras,”

ekkriis la doktoro. ”La misiisto tiam ekaŭdis, ke la Kandsur antaŭdiras, ke iam en Tibeto plenumiĝos la preĝo, kiun enhavas la konatan ”Om mani padme hum”. Kvankam eĉ la plej bonaj tibetaj Kandŝur-klarigistoj ne scias la ĝustan signifon de tiuj vortoj, kiuj fakte nur estas speco de sorĉa formulo, oni kredas, ke la plej verŝajna traduko tekstas: ”Ho, juvelo en lotuso”. Nu, la Kandsur antaŭdiras, ke tiu ĉi juvelo venos el okcidento al Tibeto kaj ke ĉiu sincera kredanto beatiĝos per la rigardado de ĝia radianta beleco kaj povos meti la kapon sur la sinon de Budao. Jen verŝajne la Kandŝur-profetaĵo, pri kiu vi parolis.”

Camphuis surprizite estis aŭskultinta la doktoron.

”Via ekspliko klarigas, kial Dalai-lamao ’Radiantan Lotuson’ nomis sankta juvelo kaj mian komision sankta komisio. Sed nun ni renkontas alian enigmon. Ja devas esti iu persono, kiu rilatigis la enhavon de la egipta papiruso kun la profetaĵo kaj kiu klarigis la enhavon kaj la sencon de la antaŭdiro. Kaj majoro Pike ja ne povis esti tiu persono; li estis homo serioza kaj tutcerte ne intence trompis Dalai-lamaon.”

”Ne, nepre ne,” akcente respondis la doktoro. Li momenton meditis kaj subite viglatone demandis; ”Vi kompreneble ne trovis ’Radiantan Lotuson’, ĉu, sinjoro Camphuis?”

”Jes, mi certe ĝin trovis, sed ĝi pruviĝis esti egipta princino. Ŝian mumion mi trovis en muzeo en Luxor.

Kompreneble ŝia historio tute ne koncernas la Kandŝurprofetaĵon kaj pro tio Dalai-lamaon forte seniluziigos la rezulto de mia esplorado. Mi jam multe devis peni por konvinki la lamaon pri la fakto, ke ni bazis nian entreprenon sur miriga eraro kaj mi kredas, ke eĉ nun li ankoraŭ dubas. La opinio, ke ’Radianta Lotuso’ estas identa kun la juvelo de la profetaĵo tiel rokfirme enradikiĝis, ke eĉ oni min suspektis kaj eble ankoraŭ suspektas, ke mi interkonsiliĝe kun Amèn Hoeï ŝtelkaŝis la juvelon.”

Doktoro Housting eksaltis kaj fajfis inter la dentoj.

”Se oni vin malfidas, atentu, mia amiko! Se la afero koncernus min, mi nepre ne reirus, sinjoro Camphuis.”

”Nu, kial ne?” demandis la inĝeniero ŝultrolevante.

”Mi ja povas esti singarda! Mi devas revojaĝi al Tibeto; mi ja devas respondeci, raporti kaj kasigi la salajron!”

”Prefere ĉion resendu kaj aldonu letereton kaj tiu malagrabla historio por vi finiĝu,” serioze al li konsilis la doktoro.

Camphuis metis manon en sian poŝon kaj ridante aperigis revolveron.

”Mi prefere ĝin ne uzas, sed se necese, ĝi ankaŭ povos iom partopreni la traktadojn,” li rimarkigis.

”Ĝi ne multe al vi utilos, se ili praktikos siajn diablajn sorĉaĵojn,” grumblis Housting.

Ĉe la vorto ”sorĉaĵojn,” la inĝeniero kore ekridis, sed la doktoro plenzorge balancis la kapon.

”Ne ridu pri tio, mia kara; vi ankoraŭ ne konas la tibetanojn! Ĉu vi do scias, ke la boeatanoj ĉe la landlimo asertas, ke la lamaoj faras fulmon?”

”Ĉu fulmon?” ridis la inĝeniero.

”Jes, tiuj simpluloj ĝin nomas fulmo, ĉar ili ne komprenas la fenomenon. Sed estas fakto, ke estas lamaoj, kies tuŝo sufiĉas por iun paralizi. Supozeble tio estas artifiko, kiu baziĝas sur sugestio, sed laŭ la famo kelkaj el ili pri tio povas montri konsternigajn ekzemplojn. Por ni tiaj aferoj ne estas eksterordinaraj, sed malkleraj indiĝenoj tuj pensas pri supernaturaj povoj. Ĉiukaze ankaŭ ni estas senpovaj kontraŭ tiaj artifikoj kaj se ili vin enŝlosos en unu el siaj malbenitaj monaĥejoj, vi la karan sunon povos adiaŭi.”

La doktoro iom post iom incitiĝis, sed subite li sin regis.

”Ĉu vi certe scias, ke oni vin suspektas kaj spionas, sinjoro Camphuis?” li rediris zorgoplene.

”Absolute certe, sinjoro doktoro,” konfirmis la inĝeniero. Li detale rakontis pri la malkovro, ke Wuangji dum la tuta vojaĝo kontaktis kun spiono, kiu sen lia scio partoprenis la vojaĝon kaj ke ĉi tiu jam dufoje klopodis traserĉi lian pakaĵon.

”Aŭskultu, sinjoro Camphuis,” komencis doktoro Housting, kiam la inĝeniero finparolis. ”Ĉio, kion vi al mi rakontis, plifortigis mian opinion, ke, se ne tuja danĝero vin minacas, vi tamen povos renkonti malfacilaĵojn.

Sekvu mian konsilon: se vi nepre volas reiri al Tibeto, tiam vin akompanigu. Mi havas anglan butleron, li dek du jarojn estis en hinduja servo, havas tridek kvin jarojn kaj ne timas eĉ tutan armeon da lamaoj. Krom tio, li konas la orientan popolon. Kunprenu lin; li volonte al vi servos kaj vi tiam almenaŭ havos helpon, kiun vi povos fidi.”

La doktoro insiste parolis, sed liaj vortoj ne havis efikon. Camphuis ridetante balancis la kapon kaj rifuze gestis per la mano.

”Vi vidas fantomojn en lumplena tago, sinjoro doktoro. Mi tutkore vin dankas pro via zorgemo, sed maksimume mi timu malagrablan interparoladon. Sekvi vian konsilon verŝajne signifas inciti Dalai-lamaon.”

”Nu, vi mem decidu, sed ankoraŭ iom konsideru,” admonis Housting.

”Kiam vi forvojaĝos, sinjoro Camphuis?”

”Morgaŭ matene, doktoro; mi esperas postmorgaŭ transiri la limon,” respondis la inĝeniero.

”Kaj kiom da tempo vi supozas resti en Tibeto?”

”Mi esperas, ke ĉio en dek aŭ dekdu tagoj estos aranĝita.”

”Bone, se mi eventuale dek ses tagojn post via foriro ankoraŭ nenion de vi estos eksciinta, mi kredos, ke io ne estas en ordo kaj faros aranĝojn. La fatala fino de mia amiko tiurilate al mi ion instruis.”

”Mi estas nepre certa, ke tio ne estos necesa, doktoro, sed por trankviligi vin, mi rezignacias pri via decido.

Intertempe ni tute deviis de nia temo: la sekreto de Dalai-lamao . . . ”

Longan tempon ili ankoraŭ sin okupis pri siaj konsideroj pri la morto de majoro Pike kaj la tibetaj situacioj kaj fine Camphuis adiaŭis. Antaŭ ol li forlasis la verandodomon, doktoro Housting per sia binoklo ekzamenis la ĉirkaŭon, sed la kampvojo kuŝis tute forlasita kaj eĉ ne ombro de persekutanto estis videbla.

La inĝeniero malrapide repromenis al la urbo, en la centro faris kelkajn aĉetojn kaj poste turnis sin al la hotelo. Por surprizi sian amikon Tszang, li kelkfoje atendis, post ĉirkaŭiro de stratangulo, la preterpasantojn, sed la spiono sin ne montris kaj fine Camphuis estis nepre konvinkita, ke oni rezignis la persekutadon.

De la indiĝena hotelpordisto li ricevis la ŝlosilon de sia ĉambro kaj supreniris, forrifuzante la ĝenajn komercistojn per mallonga sed firma gesto. Tuj kiam li estis malferminta la ĉambropordon, Camphuis plenkonfuze haltis: ambaŭ liaj kofroj estis rompe malfermitaj kaj ilia enhavo kuŝis disĵetita sur la planko. Post kiam li iom rekvietiĝis, la inĝeniero faris rapidan esploron. Mankis nenio; eĉ liajn tratojn kaj arĝentmonon la rompŝtelisto ne tuŝis.

Camphuis tuj komprenis, ke nur Tszang povas esti la farinto. La celo de la enŝteliro estis facile divenebla: Lu Tszang esperis trovi ion, kio konfirmos iliajn konjektojn, ke ili estas trompitaj rilate al ’Radianta Lotuso’. Konvinkite, ke la vizito ĉe la doktoro postulos sufiĉan tempon, la ĉino rapide estis reirinta al la hotelo kaj dank’al la nesufiĉa gardado li sukcesis enŝteliri la ĉambron kaj traesplori la kofrojn.

Kiam Camphuis finis sian inspektadon, li venigis la hotelestron. La viro tute konsterniĝis, kiam li ekaŭdis pri tiu impertinenta enŝteliro kaj tuj kunvenigis ĉiujn servistojn. Per la pridemandado evidentiĝis, ke la ĉambro kelkan tempon restis nefermita por la purigistoj; estis klare, ke le enŝtelirinto profitis tiun sengardan momenton.

La hotelestro senfine senkulpigis sin kaj faris specialajn aranĝojn por malhelpi ripetiĝon. Camphuis, komprenante, ke postparoloj ja ne povas nuligi la okazintaĵon, forsendis la indignitan estron kaj telefonis al doktoro Housting. Estis klare rimarkeble, ke la skoto konsterniĝis; insiste li ankoraŭfoje konsilis al la inĝeniero ŝanĝi sian decidon kaj ne reiri al Lhasa.

Camphuis ŝerce malakceptis la proponon, sed li tamen baldaŭ konstatis, ke doktoro Housting ne facile estis trankviligebla. Post lunĉo li ree troviĝis en sia ĉambro, kiam servisto al li komunikis, ke iu venis por paroli kun li. Mirigita li ordonis enkonduki la vizitanton kaj streĉatende li fiksis la rigardon sur la pordon.

Momenton poste eniris eŭropano, impona figuro kun bonula buldoga vizaĝo. Militiste li eklevis la manon al sia tropika kasko kaj kiam Camphuis post eta kapklino demande lin rigardis, li sin prezentis: ”Tom Hutley, de la 119-a Infanteriregimento.”

”Agrable al mi, sinjoro Hutley kaj per kio mi povas al vi servi?”

”Mi esperas, ke mi povos servi al vi, sinjoro; min sendis doktoro Housting, mia mastro, kaj li komisiis al mi vin akompani al Tibeto kaj ankaŭ rekonduki vin, ĉu kun ĉu sen via konsento. Mia nomo estas Tom, sinjoro, mia kofro staras malsupre.”

Camphuis ekridegis; li komencis trovi la troan zorgemon de la doktoro komika, tamen li samtempe komprenis, ke li ne plu povos lin kontraŭstari per sia propra senzorgemo.

”Nu Tom, mi do rezignos mian kontraŭstaron,” li ridante decidis. ”Ni do faru plezurvojaĝon, kvankam mi dubas, ĉu en Tibeto plezuro estas trovebla.”

”Ni iom da plezuro kunprenos, sinjoro, ni iom kunprenos,” diris Tom Hutley manfrotante. ”Kaj ni eĉ kunprenos sufiĉan kvanton, tiel ke ni ankaŭ povos iom prezenti al ili, se montriĝos necese.”

Kaj per la mano frapetante sur sian poŝon li finis: ”Jen mi havas surprizon, pri kiu ili ege miros, sinjoro, sed ni esperu, ke la tibetaj sorĉistoj havos antaŭsenton pri tio kaj ne ĝenos nin.”

Duone konjektante, ke la anglo havas revolveron en tiu poŝo, Camphuis ankaŭ montris sian, sed je lia surprizo Tom Hutley malestime kapneis. El unu poŝo li aperigis tri ŝraŭbingojn kaj el la alia tri brilantajn objektojn, kiuj havis formon kaj grandecon de ovoj.

”Porinfana ludilo,” li grimacis, montrante al la revolvero.

”Kaj tio do?” demandis Camphuis mirigite.

”Ĵetgrenadoj el nikelŝtalo, plenigitaj per lidito 1 . . . Mi momenton foriros por preni mian kofron, sinjoro; la doktoro al mi diris, ke mi dormu en via ĉambro . . . ”

1 angle: lyddite = eksplodaĵo.

ĈAPITRO XXII - LHASA EN FESTORNAMO

La lasta nokto en la hotelo trankvile pasis. Camphuis nur tion atendis; li konjektis, ke Lu Tszang post la enŝteliro tuj postvojaĝis sian amikon Wuangji kaj nun jam troviĝas sur tibeta teritorio.

Post mallonga adiaŭa vizito al doktoro Housting li sin pretigis por la vojaĝo kaj ĉirkaŭ tagmezo forlasis Calcuttan, kien li, deviante de sia unua piano, esperis reveni post kelkaj semajnoj. La vojaĝo prospere kaj agrable plenumiĝis. Tom Hutley montris sin amuza kaj interesa vojaĝkunulo kaj multe pli baldaŭ ol ili atendis, ili atingis la finstacion de la fervojo. Ĉi tie Camphuis aĉetis paron da kurdaj ĉevaloj kaj gruntbovon por sia pakaĵo kaj tridek ses horojn post kiam ili forlasis Calcuttan, ambaŭ vojaĝantoj proksimiĝis al la tibeta landlimo. La inĝeniero antaŭvidis, ke oni lin atendos en la Dzjiliplamontpasejo kaj evidentiĝis, ke li ne eraris. Apud la monumento, dediĉita al la memoro de Edward Pike, venis al li renkonte armita eskorto. La ĉefo sin prezentis kiel estro de la Potala-gardistoj, kiun Camphuis laŭ sia memoro neniam antaŭe renkontis.

La tibetano ne povis kaŝi sian miron, vidante la inĝenieron akompanata de nekonata blankulo kaj kiam li konstatis, ke ĉi tiu ŝajne intencis same transiri la limon, li atentigis la inĝenieron pri tio, ke oni al li ordonis nur lin allasi en Tibeton.

Camphuis antaŭvidis ĉi tiun malfacilaĵon kaj li havis sian respondon preta.

”Ĉi tiu viro estas mia servisto kaj se li ne povas min akompani al Potala, mi tuj reiros, sinjoro,” li firmdecide diris al la estro.

La estro mienis venkita kaj ĵetis ĉagrenan rigardon al Tom Hutley.

”Kiel nomiĝas tiu fremdulo kaj de kie li venas?” li demandis malbonhumore.

”La viro nomiĝas Hutley kaj loĝas en Calcutta, sinjoro,” respondis Camphuis.

La tibetano hezitis, ree esplorrigardis Tom kaj ŝajne fine komprenis, ke li nur povas rezignacii pri la neeviteblaĵo.

”Bone, li sekvu nin, sed li ne malproksimiĝu,” li konsentis per malafabla voĉo. Li formis kun kvar gvardianoj la antaŭon de la karavano kaj kvar aliaj konsistigis la finon.

”Oni sin tuj sentas malliberulo en ĉi tiu malbenita lando,” rimarkis Tom malbonhumore.

”Jes, tiel vojaĝas fremdulo tie ĉi,” respondis Camphuis, kun rideto ŝultrolevante.

Dum la vojaĝo, kiu rapide komenciĝis, Tom eĉ ne momenton malproksimiĝis de Camphuis kaj restis gardema kiel hundo. La estro sekvis la fluon de Bramaputro, kies bordoj al Camphuis montris eksterordinaran viglecon.

La knaboj en la vilaĝoj kaj la tendoj de la brutgardistoj, kiujn oni preterpasis estis feste ornamitaj kaj la popolo ŝajnis esti en gaja humoro. En la proksimo de Lhasa ĉi tiu festaspekto eĉ pli okulfrapis kaj ekster la muroj de la urbo estis kolektitaj grandegaj aroj da ŝafoj kaj de gruntbovoj, kiuj plenigis la aeron per orelŝiraj blekado kaj muĝado. Camphuis fine ne pli longe povis regi sian scivolemon kaj demandis al la estro pri tiu vigla aspekto de la regiono.

”Ni morgaŭ festos la Lasarfeston, memore de la venko de Budao super la ses aziaj falsdoktrinoj,” respondis la estro per malĝentila voĉo. Dum la vojaĝo li neniun vorton propriniciate diris kaj evidente ne povis al Camphuis pardoni, ke li kontraŭis liajn severajn ordonojn.

”Kaj kial tiom multe da brutaroj ĉi tie troviĝas?”

”Ili el la tuta lando estas kunigitaj tien ĉi por esti benataj en Potala,” klarigis la gvardiestro nebonvoleme.

Camphuis lin dankis kaj silente la vojaĝo estis daŭrigata, ĝis fine oni atingis Potalan. La inĝenieron scivoleme rigardegis la lamaoj, sed kiam ili rimarkis Tom Hutley en lia kunesto ili unue lin kaj poste sin reciproke konsternite alrigardis. La estro kriis al ili kelkajn nekompreneblajn vortojn kaj kvazaŭ temus pri efektivigo de konata programo unu el la lamaoj faris signon al Camphuis por lin sekvi.

Same kiel la unuan fojon la inĝeniero tuj estis kondukata al la Domo de la Sekreta Vivo.

Tom volis lin sekvi, sed du lamaoj baris al li la vojon kaj komprenigis al li, ke li devas atendi. Hutley eĉ ne unu francan vorton komprenis kaj incitiĝante pro ĉio, kion li vidis ĉirkaŭ si, li ne longe meditis, forte flankenpuŝis ambaŭ monaĥojn kaj postkuris Camphuis. La inĝeniero vidis la perfortan agadon de Tom kaj zorgeme li avertis lin esti prudenta kaj regi sian maltrankvilon, Hutley grumblis ion nekompreneblan kaj sekvis Camphuis en la ĉambron, kie ĉi tiu ankaŭ dum sia unua vizito loĝis.

La unuan kvaronhoron Camphuis kaj Tom restis solaj kaj ĝuste kiam la inĝeniero je sia miro konstatis, ke ili ne estas gardataj, reaperis la lamao, nun akompanata de du soldatoj. Same kiel Tom li momenton kredis, ke oni volas perforte disigi ilin kaj fulmrapide li jam pripensis, kiel li povos tion malebligi, kiam subite al li io puŝiĝis en la manon.

La tuŝo de la malvarma, spegulglata objekto momenton lin tremigis: Tom al li donis unu el la ĵetgrenadoj kaj kvankam li forte abomenis tian mortigilon, li tamen ĝin enpoŝigis.

”Se ili sukcesos nin disigi, ĉu dum dormo, ĉu dum maldormo kaj vi estos en danĝero, vi ĝin ĵetu antaŭ iliajn piedojn, sinjoro,” Tom avertis rapide.

Ilia zorgemo pruviĝis antaŭtempa. La tibetanoj eniris apudan ĉambron kaj momenton poste reeliris kun amaso da feloj, kiujn ili metis en la ĉambron de la gastoj.

Poste ili alportis grandan korbon da manĝaĵoj kaj pelvon kun oleo kaj flosanta meĉo, post kio la gardistoj silente malaperis.

La lamao atende rigardis al Camphuis kaj ĉi tiu afable al li kapklinis.

”Estas bone, sinjoro; ni klopodos al ni komfortigi por la nokto. Ni verŝajne povos lavi nin ĉe la rivereto, kiu fluas tra la korto, ĉu ne?”

”Jes, sed malpermesite estas forlasi la korton, sinjoro,”

avertis la tibetano.

”Mi komprenas; mi ankoraŭ memoras la tibetan regulon de gastamo,” respondis Camphuis kun preskaŭ nerimarkebla moko. Vidante, ke la lamao volas foriri, li rapide daŭrigis: ”Ĉu vi eble scias kiam Pantsjen Rinpotsje volas min akcepti, sinjoro?”

”Ne, sed ĉiukaze ne hodiaŭ,” respondis la lamao.

”Tion mi ankaŭ ne atendis, sed ĉu vi povas porti mian peton por kiel eble plej baldaŭ esti allasata ĉe la sankta mastro? La malproksima vojaĝo, kiun mi faris, min lacigis kaj mi volonte baldaŭ reirus al mia propra lando.”

”Mi portos vian peton al la gvardiestro, sinjoro,” promesis la tibetano ŝultrolevante, kvazaŭ li volus komprenigi, ke tia peto estas senutila. Li foriris kun mallonga saluto kaj kiam la inĝeniero estis esplorinta la koridoron, li kontente kapklinis al Tom.

”La kutimoj ŝanĝiĝas ĉi tie, kara knabo; neniu gardisto antaŭ nia pordo! Ni ĝuas pli da libereco ol ĉe mia antaŭa vizito.”

”Ĉu vi tion nomas libereco?” mokis Hutley. ”Mi pli sentas min mortkondamnito; ĉe la kafiroj en Suda Bengalujo mi ĝuis pli da libereco kiel kaptito ol ĉi tie kiel gasto.”

Grumblante li tuj antaŭ la pordaperturo aranĝis sian liton, malplaĉe rigardante la ŝafofelojn. Post tio ili iris al la korto por sin refreŝigi ĉe la rivereto. La mallarĝa flueto nun estis pli sovaĝa ol dum la unua vizito de Camphuis; la akvo de la montriveretoj tre altigis la nivelon de Bramaputra kaj ĉi tiu fordonis sian superfluon al la multnombraj flankriveroj. En la korto la akvo klukis kaj plaŭdetis senripoze antaŭen, per rapida forto, kiu sin komunikis al la akvorado de la preĝocilindro, kiu freneze rondturniĝis.

Post la vespermanĝo Camphuis kaj Tom dankeme profitis sian liberecon por rigardi la Domon de la Sekreta Vivo. Kiel Camphuis jam antaŭe konjektis, la dekstra alo de la konstruaĵo konsistis el longa vico da ĉambroj, el kiuj nur tri posedis pordon, kiuj tamen estis ŝlositaj.

Ĉiuj ĉambroj pruviĝis neloĝataj kaj fluga esploro pruvis, ke neniu el ili estas pli komforta ol ilia propra ĉambro.

La maldekstra muro de la larĝa koridoro altgrade ekscitis ilian scivolemon. Neniu el ili komprenis, al kio utilas la larĝaj leterkestaj aperturoj, da kiuj multaj tie troviĝis. Ili nur konstatis, ke la abomena odoro, kiu pendas en la konstruaĵo, venas tra tiuj aperturoj en la koridoron, laŭ kio ili faris ĉiajn supozojn. Tom frapis sur la muron, kio produktis obtuzan sonon, kvazaŭ batiĝus sur masiva rokvando. Malgraŭ tio la inĝeniero opiniis, ke troviĝas libera spaco malantaŭ ĝi, verŝajne kloako, ĉar lokante sian orelon antaŭ unu el la aperturoj, li klare aŭdis malfortan susuron, kvazaŭ de plaŭdanta miniatura rivereto.

”Ĉi tiu Domo de la Sekreta Vivo estas malgajiga restadejo, sinjoro,” rimarkigis Tom kapmovante.

”Jes, ĝi ne estas tre agrabla,” konsentis Camphuis kaj oscedante li daŭrigis: ”Ni dormu Tom. Tuj kiam tagiĝos, finiĝos la ripozo, tion ja prizorgos la gruntbovoj kaj la ŝafoj.”

Duonhoron poste ambaŭ profunde dormis. La muĝado kaj blekado ekster la muroj mutiĝis kaj ankaŭ la bruado de la homamaso en la urbo formortis. Potala kuŝis kvazaŭ ridigiĝinta kaj en morteca ripozo sur la deklivo de la montaro kaj la noktan silenton rompis nur la ondofrapado kaj susurado de la rivereto en la korto kaj la flirtado kaj klakado de la milopaj flagoj kaj rubandoj, kiuj senĉese sendis ĉielen sian misteran ”Om mani padme hum.”

ĈAPITRO XXIII - MALKOVRO KUN GRAVAJ SEKVOJ

Camphuis meze de la nokto vekiĝis. En liajn orelojn penetris averta siblado kaj kiam li malfermis la okulojn li mire kaj konsterniĝe vidis Tom Hutley kliniĝinta super li. La ĉambron malforte lumigis flagra flameto de la oleomeĉo, kiu tremigis fantomajn ombrojn sur la muroj. La unuaj pensoj de Camphuis sin okupis pri la lumo.

”Kiu lumigis la lampon?” li flustre demandis.

”Ssst . . . tion mi faris, sinjoro,” respondis Tom mallaŭte.

”Kial, kio okazas?” rediris Camphuis konfuzite.

”Tion ĝuste mi ne scias kaj tial mi vin vekis, sinjoro,”

klarigis la anglo rektiĝante.

La inĝeniero mirigite leviĝis kaj rapide surmetis kelkajn vestaĵojn.

”Diru tuj, kion vi celas,” li respondis, rigardante Tom per grandaj demandokuloj.

Hutley senmove staris antaŭ li kun deturnita rigardo kaj mallevita kapo, en teniĝo, kiu konjektigis, ke liaj nervoj streĉiĝis ĝis ekstremo.

”Kion vi aŭskultas, Tom?” respondis la inĝeniero kun kreskanta maltrankvilo en la voĉo.

”Tion mi mem ne scias, sinjoro; mi nur scias, ke ni ĉi tie ne estas solaj.”

”Ĉu ne solaj?” ripetis Camphuis konsternite, senvole rigardante ĉirkaŭen.

”Ne, min vekis homa voĉo, aŭ pli ĝuste kriado kaj mi kuraĝas ĵuri, ke mi aŭdis anglajn sonojn.”

La inĝeniero konfuzite lin rigardis kaj subite pensis pri tio, kion mem li spertis la unuan nokton en la Domo de la Sekreta Vivo. Ankaŭ poste li ofte pensis pri tiu mistera voĉo, sed li ne povis konjekti, al kiu ĝi povas aparteni.

Streĉe li rigardis al la kurteno kaj poste sin turnis al sia kunulo.

”Ĉu vi povis distingi la vortojn?” li flustre demandis, dum malvarma tremo nerve kuntiris lian haŭton.

”Ne, por tio mi ankoraŭ estis tro dormema, sinjoro, sed mi kredis kapti malklaran eĥon de blasfemo: Damne, aŭ io simila.”

”Ĉu vi ne sonĝis, Tom?” demandis la inĝeniero, kvankam li interne estis certa, ke Tom bone aŭdis.

”Ne, sinjoro!” respondis Hutley firme. ”Mi vekiĝis pro la kriado kaj kiam dormebrie mi min turnis, mi aŭdis klarajn, mi preskaŭ dirus, neinterligitajn sonojn. Mi tute vekiĝis kaj saltis sur la plankon. Ĉar estis absolute mallume, mi bruligis alumeton kaj prenis mian revolveron.

Ĉi tie mi nenion vidis, la kurteno pendis senmova kaj mi do komprenis, ke neniu ĵus forlasis nian ĉambron. Tiam mi metis la lampon en la koridoron kaj ĉirkaŭrigardis.

Neniun mi vidis, neniun kaj tiam mi opiniis konsilinde veki vin.”

”Ĉu vi traserĉis la ĉambrojn, kiuj situas dekstre kaj maldekstre?”

”Ne, pri tio mi ne pensis,” respondis Tom.

Camphuis momenton meditis kaj subite levis la kapon.

”Aŭskultu; ankaŭ mi aŭdis tiun voĉon, ne nun, sed la antaŭan fojon, kiam mi dormis tie ĉi. Mi konfesas, ke ĝi malagrable min impresis, sed fakte ĝi nenion signifas.

Danĝero ne minacas nin. Mi konsentas, ke tiu mistereco dolore kaj maltrankvilige impresas, sed tio ja estas la nuro. Ĝi ne koncernas nian ĉeeston tie ĉi. Kial do ni pri tio faru al ni zorgojn? Se ni ĉiujn sekretojn, kiujn kaŝas Potala, devus esplori, ni eble bezonus duoblan vivotempon. Ĉu ni ne prefere kuŝiĝu, Tom?”

”Vi eble pravas,” konsentis Hutley iom embarasite, ”sed mi ne ŝatas senti min ĉirkaŭata de sekretoj. Kaj precipe ne, se ili al mi forrabas la dormon. Homa voĉo sen homo, en ĉirkaŭo kaj inter enigmaj homoj, kiaj ĉi tiuj, enhavas ion fantoman kaj ĝi kaŭzas al mi senton de malsekureco: Mi ŝatas nek la unuan, nek la duan kaj tio al mi estas sufiĉa motivo por iom esplori la aferon. Tio tamen ne signifas, ke ni tion faru nun; morgaŭ denove venos tago, kvankam fantomoj kutime nur nokte sin montras kaj aŭdiĝas.”

La inĝeniero ne respondis al tiu korelverŝo kaj kvankam li proponis surlitiĝi, li restis senmove sidanta.

La mistera deveno de tiu nokta voĉo ekscitis lian fantazion kaj tamen li hezitis nun fari esploradon. Li en tiu ĉi momento devis al si mem konfesi, ke li sentas timon, kvankam li tute ne estis superstiĉa kaj posedis sufiĉan kvanton da kuraĝo.

Klopodante subpremi sian timon li alrigardis Tom, kiu turnante la rigardon al la pordaperturo, sidis, streĉe aŭskultanta. Li subite komprenis la mokindecon de la situacio kaj brue leviĝis.

”Venu, Tom, ni inspektu la ĉambrojn, se nur por ridi pri mi mem. Ĉiuj misteraĵoj de la lastaj monatoj atakas miajn nervojn; mi sentas min premita, kvazaŭ mi irus renkonte al morto.”

Hutley kontente kapsignis kaj prenante la lampon li eniris la koridoron, sekvata de Camphuis. Li traserĉis ĉiun ĉambron kaj ĉe la fino de la koridoro ili devis al si konfesi, ke ili nenion eksterordinaran, neniun vivantan homon aŭ beston, povis malkovri.

”Ŝajnas ja inkubo,” rimarkigis Camphuis, kiam ili reeniris sian ĉambron.

”Jes kaj tamen mi certe scias, ke mi ne sonĝis, sinjoro,” respondis Tom decide.

”Ne, ankaŭ mi mem . . . ”

La vortoj mortis sur la lipoj de la inĝeniero. Tra la koridoro sonis kruda, besta sono, kiu momenton koagulis la sangon en liaj vejnoj. Konsterniĝinte li rigardis al Tom, kies senviva rigardo same esprimis premantan timegon. Neniu el ili kuraĝis paroli, tamen subite kvazaŭ laŭkomande ili direktis siajn okulojn al la kurteno, kvazaŭ ili atendus, ke io aŭ iu tie aperos.

”Sensencaĵo . . . estas homa voĉo,” fine eligis Tom raŭke ridante. La stranga timo en liaj okuloj kontraŭdiris la mokon en lia voĉo kaj li ŝajne ektimis pro siaj propraj sonoj. Senmove ili rigardis unu la alian, ion atendante, kion ili mem ne povis difini. Ili ne atendis vane. Apenaŭ kelkaj sekundoj post kiam la ekkrio de Tom forpasis, subite al ili sonis en la orelojn kruda voĉo, kiu tamen eligis klare distingeblajn vortojn.

”Damne, al Erment, mi diras, tagvojaĝon sude de Thebe . . . ”

Per unu salto Tom Hutley staris en la koridoro. Camphuis lin sekvis kaj metis la lampon sur la plankon. Li sentis sin kaptita de konfuzego, kiu minacis paralizi lin: jen duafoje oni lin alkriis iri al Erment. Hutley dekstren kaj maldekstren rigardis en la koridoron, ne unufoje, sed eĉ dekfoje. Subite ambaŭ fiksis sian rigardon sur la kontraŭan muron; tra unu el la malgrandaj aperturoj klare sonis ĝemado. Momenton ili plenmire reciproke sin rigardis, sed tiam fine malstreĉiĝis iliaj trajtoj.

”Tio ĝi estas, sinjoro! Jen, malantaŭ tiu ĉi dikega muro estas vivo,” ekkriis Hutley per raŭka voĉo. ”Ĉu vi aŭdis tiujn vortojn en mia lingvo? Tio ne estas la angla lingvo de la kontinento; tio estas la angla lingvo de aŭtentika anglo! Estas stranga loko por angloj por renkonti sin, sed mi estas preta ĵuri, ke tie kaŝiĝas samlandano mia.”

Lia voĉo vibris pro emocio kaj li nur perforte povis sin regi.

”Samlandano, sinjoro,” li ripetis, ”en la Domo de la Sekreta Vivo. Kie estas la enirejo de ĉi tiu restadejo? Mi volas vidi lin, al li demandi kiu li estas kaj . . . .”

Li sentis preman prenon ĉirkaŭ sia supra brako kaj interrompante siajn vortojn, li rigardis al la inĝeniero, kiu mortpala lin rigardegis. La decida deklaro de Hutley, ke la Domo de la Sekreta Vivo gastigas samlandanon, kvazaŭ fortiris vualon de la okuloj de Camphuis.

”Erment, tagvojaĝon sude de Thebe . . . Mi dufoje aŭdis tiujn vortojn el la sama buŝo kaj mi ilin legis en notlibreto, kiu apartenis al la viro, kiu nun parolis. Tom Hutley, eraro ne estas ebla; estas majoro Pike, kiu ĉi tie estas en mallibereco!”

Tom Hutley momenton timtremis kaj per rapida movo il serĉis apogon ĉe la muro.

”Majoro Pike . . . ne, neeble, neeble! Oni lin murdis en 1904; la tibetanoj mem tion konfesis. Neeble . . . ”

Li ade ripetis la lastan vorton kvazaŭ idioto, sed kiam Camphuis, subite rekonsciiĝinte, lin forte skuis, li reakiris sian sinregon.

”Majoro Pike . . . kial vi tion kredas?” li krudvoĉe ekkriis por kaŝi sian emocion.

Camphuis ne plu dubis kaj rapide li nomis ĉiujn kialojn, kiuj pravigis lian konvinkon.

”Aŭskultu,” li komencis. ”La kadavro de la majoro neniam estis trovita, la murdo neniam estis pruvita, la laŭdiraj atestantoj ripete male atestis. Plue la tibetanoj havas sanktan abomenon de buĉado, ili eĉ indulgas pulon, ĉar ilia Kandŝur malpermesas atenci la vivon. La lamaoj senpovigis la majoron, verŝajne ĉar ili volis alproprigi al si la papiruson, kiu al ili malsekretigis la ekziston de ’Radianta Lotuso’. Nun denove respondu al jenaj demandoj: Kiu posedis la manuskripton kaj la adreson de Amèn Hoeï? Majoro Pike! Por kiu en la mondo havas iun signifon la vortoj: ’Erment, tagvojaĝon de Thebe’?

Nur por majoro Pike ! Tom, estas evidente: se efektive ĉi tie estas angla malliberulo, li nomiĝas Edward Pike kaj tiukaze ni povas esti certaj, ke li estas nekuraceble freneza . . .

”Nekuraceble freneza,” eĥe sonis de la lipoj de Hutley. Li rigardis al Camphuis per okuloj, kiuj esprimis tiom da kolero kaj venĝemo, ke la inĝeniero, konsterniĝis kaj por ilia sekureco opiniis konsilinde lin admoni al kvieto.

”Tenu la kapon freŝa, Tom; perforte ni nenion atingos.

Nur per uzo de prudento ni ĉi tie povos ion entrepreni.”

”Ĉu per prudento?” ekkriis Hutley. ”Ĉu per prudento?

Tiuj friponoj al ni pagos, ke ili anglon viva enterigis. Mi la tutan Potalan ruinigos se . . .

”Ne!” laŭte kaj ordone lin interrompis Camphuis. ”Ni devas sekvi alian vojon, alie . . . ”

La vortoj subite mortis sur liaj lipoj. Lin ekregis timiga sento de proksimiĝanta danĝero kaj fulmrapide li sin turnis. Kvar aŭ kvin fantomajn ombrojn li vidis elteriĝi kaj eĉ antaŭ ol li povis preni sian revolveron, li estis prenata ĉe la brako kaj li sentis pikan doloron super la kubuto. Kvazaŭ en sonĝo li aŭdis Hutley eligi malbenon, sekvitan de malforta krio pro doloro . . .

Tiam li, kvazaŭ trafita de fulmo, falis korplonge sur la ŝtonan plankon, ne povante sin movi kaj ne kapabla eligi sonon . . .

ĈAPITRO XXIV - TIMIGAJ ATENDOJ

Je sia granda miro Camphuis konstatis, ke li nur estas paralizita kaj ke al li restis la konscio kaj la sensfunkcio. Li vidis Tom Hutley same kuŝanta sur la planko kaj ĉe la malforta lumo de la lampo li distingis maljunan lamaon kaj kvaron da gardistoj, el kiuj unu estis la gvardiestro. Ĉi tiu donis ordonon al siaj subuloj, post kio ili rapide alportis kelkajn felojn kaj ĉi tiujn metis sub la kapon de Camphuis kaj de Hutley.

La inĝeniero ĉion vidis kaj aŭdis kaj malkviete li al si demandis, kio nun al ili okazos. Kvankam li komprenis, ke li estas en granda danĝero, li ne sentis timon pri sia vivo; nur li timis, ke la paraliziteco restos. La gvardiestro intertempe sin klinis super Tom Hutley.

Li traserĉis ĉiujn liajn poŝojn, sed forprenis de li nur la revolveron. Poste li traserĉis la vestaĵojn de la inĝeniero, kiun li same senigis de lia revolvero. La ĵetgrenadojn, kies uzon li evidente ne konis, li al ili lasis, kio tre senzorgigis kaj kontentigis la inĝenieron. Subite la lamao ekparolis.

”Sinjoro, via scivolemo estis ĝena kaj malmodesta,” li sin turnis per malvarma voĉo al Camphuis. ”Vi devigas nin tion malhelpi. Vi ne bezonas timi; vi reakiros la funkcion de viaj korpomembroj. Ni ne ĝenos vin, sed vi restos enŝlosita ĝis Pantsjen Rinpotsje post kelka tempo vin akceptos.”

Camphuis ne povis al li respondi, alie li certe estus eliginta krion pro senzorgiĝo. Li aŭdis la gvardiestron eldiri ordonon kaj subite du gardistoj lin portis al unu el la ŝlositaj ĉambroj, kie ili lin metis sur la plankon kaj poste malaperis.

Kiam li restis sola, Camphuis komprenis, ke ili enŝlosis Tom en alian ĉambron. Li al si imagis la koleron de la anglo kaj kiam li pensis pri la supermoderna maniero laŭ kiu ili estis senpovigitaj, li eĉ, malgraŭ lia malmulte enviinda situacio, sin mokis pro la fido, kiun li havis al sia revolvero.

Kvankam li ankoraŭ ne komprenis la utilon, li tamen ĝojis, ke la gvardiestro al ili redonis la grenadojn, ne konjektante kian potencan armilon li per tio al ili enmanigis. Fine liaj pensoj revenis al la kaŭzo de la lastaj okazintaĵoj.

Li ne plu dubis, ke ili hazarde trovis vivosignon de majoro Pike. Restis tamen enigmo, kiel li venis en tiun teruran situacion kaj estis verŝajne, ke tio neniam estos solvita konsidere, ke la majoro ŝajne perdis la prudenton.

Febre pripensante tiujn aferojn, li estis turmentata de brula soifo kaj sentis la komencon de granda kapdoloro.

Mire li konstatis, ke ju pli grandiĝis la doloro, des pli da sento revenis en liajn membrojn kaj post kelkaj vanaj penoj li fine sukcesis iom movi siajn fingropintojn kaj piedfingrojn. La paraliziteco iom post iom malaperis el liaj muskoloj kaj post duonhora ekzercado, li reakiris la povon super siaj brakoj kaj kruroj kaj kapablis duone levi sin. Post nelonga tempo li povis stari kaj paŝeton post paŝeto sin movante antaŭen, li baldaŭ ree tute bonfartis.

Post kiam li longan tempon promenis en la ĉambro, subite lin ekregis maltrankvilo pro Tom Hutley. Liaj kolero kaj venĝemo facile povis lin instigi al malprudenta ago kaj ĉiu senpripensa faro aŭ esprimo povus al ili esti fatala. Nun pli ol iam ili devis esti singardemaj, same por sia propra intereso kiel por tiu de la kompatinda majoro Pike.

La horoj intertempe malrapide forpasis kaj en la Domo de la Sekreta Vivo ĉio restis mortsilenta. De ekster Potala penetris al li malklara bruado: nedifineblaj sonoj de la homamaso, kiu komencis la Lasarfestojn kaj de la brutaroj.

Camphuis malsatis kaj suferante pro brula malpacienco li jam ekdubis, ĉu oni iam malliberigos lin, kiam fine, ĉirkaŭ la dekunua horo, aŭdiĝis proksimiĝantaj paŝoj. La pordo malŝlosigis kaj krom la maljuna lamao ankaŭ la gvardiestro eniris en la ĉambron.

”Sinjoro, Pantsjen Rinpotsje vin atendas,” komunikis la lamao.

”Bonege,” respondis Camphuis malvarme. ”Se vi bonvolas al mi venigi mian serviston, mi povos alivesti kaj purigi min.”

Ĉi tiu preteksto por kontaktigi kun Tom Hutley subite al li venis en lian kapon, sed ĝi pruviĝis senutila por lia celo.

”Via servisto jam estas kondukita al Potala, sinjoro,”

respondis la lamao.

Camphuis volis krude ekparoli, sed subite li komprenis, ke plej saĝe estas adaptiĝi al la cirkonstancoj.

”Nu, tiukaze via mastro devos kontentigi pri ĉi tia tualeto,” li rimarkigis, indiferente levante la ŝultrojn.

La lamao ne respondis, sed kun la gvardiestro li antaŭiris al Potala, kie li meze de longa koridoro estis enkondukata en grandan ĉambron, kies fenestroj donis vidon sur la korton.

Sur estrado ĉe unu el la muroj sidis Dalai-lamao.

Dekstre de li sidis lia plej eminenta altoficulo, Tasjilamao kaj ankoraŭ trio da aliaj monaĥoj kaj fine Wuangji kaj Lu Tszang. Kaŝe maltrankvile la inĝeniero konstatis, ke Tom forestas kaj subite li ekdubis pri la bona fino de ĉi tiu aventuro.

Aŭtomate li metis la manon al la poŝo, en kiu troviĝis la grenado de Tom, kaj la konscio, ke li posedas armilon, per kiu li, se necese, facile povus kontraŭstari al centobla superforto, revenigis liajn kuraĝon kaj memfidon.

Trapasante kun levita kapo la salonon, li sentis, ke ĉiuj ĉeestantoj lin observas per pikaj, malfidaj rigardoj, sed li eĉ ne momenton perdis sian memfidon. Nur kiam li, farinte malprofundan riverencon antaŭ la reganto, levis la okulojn kaj renkontis ties akran, malamikan rigardon, li sentis la ĵusan timon reveni kaj iom cedis sian fieran sintenadon. Li subite ekhavis la senton, ke li staras antaŭ senkompata kaj senindulga juĝisto kaj senvole li ektremis, pensante pri la eblo de verdikto, kiu lin kondamnos al sama sorto kiel tiu de majoro Pike: dumviva restado en unu el la stukitaj tomboj en la Domo de la Sekreta Vivo . . .

ĈAPITRO XXV - LA PRIDEMANDADO

Camphuis havis la firman konvinkon, ke ĉi tiu interparolado povos havi danĝeran turniĝon kaj tial li intencis singarde respondi kaj eĉ ne per unu vorto aludi la malkovron pri majoro Pike. Por sia prestiĝo, de kiu grandparte dependis lia sekureco, li tamen forte protestos kontraŭ la malinda traktado, kiun spertis Tom kaj li.

”Nia frato Wuangji revenis kun malbonaj komunikoj, sinjoro,” subite komencis Dalai-lamao per malvarma, neafabla voĉo.

Camphuis fikse lin rigardis.

”Sinjoro, kiam oni al mi petis veni tien ĉi, mi esperis aŭdi senkulpigon. Viaj subuloj ĉi nokte atakis min kaj mian serviston. Oni kontraŭleĝe nin enŝlosis sen manĝo kaj sen trinko.”

Tion dirinte la inĝeniero kaptis mokrideton de Wuangji kaj rememorante lian malsimpatian konduton dum la vojaĝo, li malatentis la intencitan singardemon kaj lia kolero superregis.

”Krom tio mi havas gravajn plendojn pri la viro, kiun vi nomas frato Wuangji kaj pri la viro, kiu sidas flanke de li, sinjoro,” subite daŭrigis la inĝeniero. ”Ili daŭre min trompis, malkaŝe pridubis mian fidindecon kaj eĉ dufoje atencis miajn posedaĵojn.”

Post tiuj vortoj aperis mokrideto ĉirkaŭ la buŝo de Dalai-lamao, kiun tamen tuj anstataŭis ruza trajto.

”Ĉiujn tiujn okazintaĵojn ni poste pritraktos, sinjoro kaj tiam ni pridemandos la kulpulojn,” li kviete diris. ”Ni nun unue priparolu la rezulton de via esplorado, kiu por ni estas tiom grava.”

Dirante tiujn vortojn, li demande rigardis al Camphuis, kiu komprenis, ke estas nun plej bone akcepti tiun proponon. Unue li tamen volis certiĝi pri la sorto de Tom Hutley.

”Antaŭ ol raporti mi ŝatus scii, kie estas mia servisto kaj kial oni lin de mi disigis, sinjoro,” li malbonhumore diris al Dalai-lamao.

”Via servisto estas en apuda ĉambro; por ĉi tiu interparolado ni ne bezonas lin, ĉar via komisio tute ne koncernis lin,” rimarkigis la reganto kaj kvankam ĉi tiu evita respondo ne kontentigis Camphuis, li devis konfesi, ke Dalai-lamao pravas.

Li konsente klinis la kapon kaj trankvile atendis ĝis Dalai-lamao ekparolos. La reganto kelkan tempon serĉis enkondukajn vortojn kaj kiam li fine akratone komencis fari siajn demandojn, Camphuis sentis, ke oni lin submetas al formala pridemandado, kio denove incitis lian humoron.

”La komisio, kiun ni al vi konfidis, ŝajne tute malsukcesis, sinjoro,” rediris Dalai-lamao.

”Efektive, la malsukceso ja ne estis evitebla,” kviete konfesis la inĝeniero. ”La esploro jam anticipe estis kondamnita al malsukceso.”

”Kial?”

”Ĉar ĝi baziĝis sur eraro, sinjoro.”

”Kiun eraron vi aludas?”

”Vi, same kiel mi, supozis, ke ’Radianta Lotuso’ estas juvelo. Tio estas la eraro, sinjoro. En la papiruso, kiun mi de vi ricevis, temis pri mortinta egipta princino, kies mumion oni antaŭ dek jaroj trovis en la valo de la Tomboj.”

Dalai-lamao kelkan tempon meditis kun mallevitaj okuloj kaj poste rapide rediris: ”Ni prokrastos ĉi tiun punkton, sinjoro. Vi plenumis vian komision en maniero, kiu malkontentigis nin. Pri tio ni ŝatus klarigon. Oni ekzemple al ni menciis, ke vi montris eksterordinaran intereson por la deveno de la papiruso, kiun ni al vi konfidis.”

Camphuis komprenis, ke la danĝera turniĝo, kiun li intencis eviti, per tiu ĉi demando jam komenciĝis. Li komprenis, ke dusenca respondo ne utilos al li kaj tial li decidis malmultvorte kaj malkaŝe paroli.

”Efektive, la deveno de la papiruso interesis min, sinjoro,” li konfesis. ”Sed tion ne kaŭzis scivolemo. Ĉiu spertulo, kiun mi pri la esploro devis konsulti, pli-malpli malkaŝe al mi komprenigis, ke la manuskripto ne laŭ honesta maniero fariĝis mia posedaĵo.

Amèn Hoeï, al kiu mi devis turni min por la kompletiga manuskripto eĉ malkaŝe min kulpigis, ke mi alproprigis al mi la posedaĵon de aliulo.”

Post tiu ĉi respondo aperis minaca esprimo en la okuloj de Dalai-lamao.

”Amèn Hoeï; li estas tiu abomena viro, kiu mistraktas la mortintojn, ĉu ne? Kial li vin suspektis pri malhonesteco? Ĉu ne estus eble, ke la antaŭa posedanto la papiruson al vi vendis aŭ donacis?

”Neeble, sinjoro, ĉar por la posedanto la manuskripto estis grandvalora kaj antaŭ tridek jaroj li esprimis sian intencon mem fari esploron pri ’Radianta Lotuso’,” respondis Camphuis firme.

Dalai-lamao maltrankvile moviĝis kaj subite li ekkriis: ”Vi parolas pri la posedanto kvazaŭ vi lin konus, sinjoro!”

”Mi ne konas lin, sed lia amiko Amèn Hoeï, kiu dudek sep jarojn atendis la revenon de la angla oficiro, multon pri li rakontis. Nun li scias, ke lian amikon en Tibeto trafis la morto,” respondis Camphuis.

La lamaoj maltrankvile sin rigardis kaj la reganto mallevis la kapon.

”Kial vi en la revojaĝo postrestis en Calcutta, sinjoro?”

li subite demandis.

”Ĉar mi volis ripozi kelkajn tagojn,” ekkolere respondis la inĝeniero.

”Ĉu ripozi? Ĉu ne por alia celo vi restis en Calcutta?”

Tion ankaŭ Wuangji al li demandis sur la ŝipo ”Pheketan” kaj Camphuis komprenis, ke oni vidas ion sekretan en tiu vojaĝinterrompo. La malinda situacio, en kiun Dalai-lamao lin estigis, subite ekflamigis lian koleron kaj per mokakra voĉo li ekkriis: ”Ĉu vi eble opinias, sinjoro, ke mi en Calcutta esperis vendi ’Radiantan Lotuson’?”

Dalai-lamao mienis ofendite kaj nervoze fingroludis.

”Mi ne sciis, ke vi havas amikojn en Calcutta,” li malvarme rimarkigis.

Camphuis komprenis, ke la reganto aludas lian viziton al doktoro Housting kaj la penso pri la por li humiliga uzo, kiun la alia faras el la informoj de Lu Tszang, lin tro ekscitis.

”Vi eraras, sinjoro,” li ekkriis. ”doktoro Housting estis amiko de majoro Pike kaj mi petis al li informojn pri la murdo de la oficiro . . . ”

La tibetanoj interŝanĝis konsternitajn rigardojn, sed Dalai-lamao konservis sian eksteran trankvilecon, kvankam la koloro de lia dikaĉa vizaĝo subite ŝanĝiĝis.

”Kion vi lastnokte serĉis en la Domo de la Sekreta Vivo, sinjoro?” subite daŭrigis la reganto per akra voĉo.

Camphuis fine komprenis, ke la tuta senorda pridemandado turniĝis ĉirkaŭ la okazintaĵo de la pasinta nokto kaj tio denove lin instigis al trankvileco kaj singardemo.

”Noktomeze min vekis krianta voĉo, kiu jam antaŭe eldormigis min kaj mi delitiĝis por admoni la viron al trankvileco, sinjoro,” li respondis ŝajne trankvile.

”Kion kriis tiu voĉo?” demandis tuj Dalai-lamao.

Camphuis serĉis evitan respondon, sed tio postulis tiom da tempo, ke lia silentado perfidis lian intencon.

”Nu, kion kriis tiu voĉo, sinjoro?” demandis moke la reganto.

La tono de tiu demando kaj la certeco, ke oni divenis lian intencon denove igis lin perdi sian sinregadon.

”Mi aŭdis la samajn vortojn, kiuj estas notitaj en la kajereto, kiun vi al mi montris: ’Erment, tagvojaĝon sude de Thebe’, sinjoro,” li respondis per sarkasma akcento.

La efiko de liaj vortoj estis surpriza. La lamaoj sin rigardis tute konfuzite, sed ne kuraĝis leviĝi de la planko. Dalai-lamao tamen perdis sian sinregadon kaj kun raŭka krio levis sin. Li konvulsie pugnigis la manojn kaj momenton Camphuis efektive kredis, ke li sin ĵetos sur lin. Sed subite lia konduto ŝanĝiĝis kiam la kurteno leviĝis kaj iu lamao enkuregis en la salonon.

La viro sin ĵetis surgenuen kaj pleje nervoze kaj konsternite ion flustris al la reganto, pri kio Camphuis konjektis, ke ĝi rilatas al Tom Hutley.

La lamao ricevis kelkajn rapidajn ordonojn, post kio li kun la gvardiestro forlasis la salonon. Mirigite kaj iom maltrankvile la inĝeniero al si demandis, kion signifas ĉi tiu ekapero kaj la konsterniĝo de la lamao, kiam Dalailamao levis la kapon kaj trabore lin rigardis, samtempe per malfirma voĉo daŭrigante la pridemandadon.

ĈAPITRO XXVI - LA EKSPLODO

Sinjoro, malgraŭ nia nepra malpermeso, vi kunprenis fremdulon kaj armilojn al Tibeto,” rediris la reganto. ”Kial vi agis kontraŭ la ordonoj, kiujn vi bone konis?”

Camphuis tiun demandon antaŭvidis kaj do havis sian respondon preta.

”Tiu fremdulo estas mia servisto, kiu min helpos transporti miajn kofrojn, kiuj postrestis tie ĉi, sinjoro. La armilojn ni kunportis por nia sekureco; eŭropano kutimas porti sur si revolveron, kiam li vojaĝas en nekonataj regionoj. Ankaŭ ĉe la Sangpo-laboroj mi ĉiam havis mian revolveron ĉe mi.”

Dalai-lamao hezitis, kvazaŭ li ne scius, ĉu li kredu tiun aserton vera aŭ preteksta.

”Ĉu via servisto estas anglo, sinjoro?” li rediris malfideme.

”Jes, sinjoro.”

”Tiukaze li vin akompanis por kaŝita celo, sinjoro,”

ekkriis la reganto per tranĉa voĉo.

”Sinjoro, tio ne estas tolerebla. Vi submetas min al pridemandado kvazaŭ mi faris krimon. Viaj gardistoj lastnokte traktis min kiel krimulon. Mi ne konscias, ke mi malbonintence pekis kontraŭ viaj leĝoj kaj ankaŭ mi ne sentas min obedeva al via aŭtoritato. Mi ankaŭ ne povas kompreni, al kio utilas ĉi tiu demandado kaj pro tio mi rifuzas respondi. Mi deziras, ke vi tuj finaranĝu niajn aferojn. Mi al vi respondecos pri la mono, kiun mi elspezis por la esplorado kaj kiam mi estos ricevinta mian salajron, mi deziras foriri kun Hutley.”

Ekscitite kaj senspire li eksilentis, dum la lamaoj konsternite rigardis lin. Dalai-lamao evidente ne kutimis, ke oni tiel provoke lin alparolis, ĉar li konfuzite rigardis la inĝenieron. Li fine malkonsterniĝis, ĉar sur lia dikkarna vizaĝo aperis mokrideto.

”Vi parolas arogante, sinjoro; ni ankoraŭ ne estas pretaj, mi kredas,” li ekkriis.

”Mi tuj ricevu mian honorarion.”

”Vi havos vian honorarion,” certigis la reganto kun stranga rigardo.

Camphuis komprenis, ke li troviĝas en grava danĝero. Verdire li ankaŭ nun ne kredis, ke lia vivo estas minacata, sed li forte ekdubis pri sia libereco. Dalai-lamao senĝene povus ilin ambaŭ enŝlosigi; iu preteksto, kiu lin senkulpigus antaŭ la ekstera mondo, facile estus trovebla kaj monatoj pasus antaŭ ol la angla aŭ la nederlanda registaro postulus klarigon de la tibetanoj. Li nun benis la malfidon de doktoro Housting, al kiu li ŝuldis la akompanon de Tom Hutley. La doktoro certe ne hezitos informi la koncernajn aŭtoritatulojn, se Tom kaj li ne revenos en la fiksita tempo, sed tio ne neigis, ke ili nun troviĝas en malagrabla situacio, el kiu ili, se eble per pacaj rimedoj klopodu liberigi sin por eviti eĉ pli malbonan sorton.

Ĉiuj tiuj pensoj en momento trafulmis lian kapon. Li ankoraŭ serĉis vortojn por timigi Dalai-lamaon kaj sekurigi sian foriron, kiam subite lin frapis la silento. Fluga rigardo eksteren igis lin konstati, ke la korto estas forlasita, la benado de la bestaroj por hodiaŭ finiĝis kaj neniu alia bruo penetris ĝis Potala ol tiu de la festanta homamaso, kiu ekstere antaŭ la pordegoj lasis sin agiti kaj entuziasmigi per la grimacoj de la diablodancistoj kaj sorĉistoj.

Subite Camphuis rapide levis la okulojn. Tra ĉambro zumis obtuza sono, kaŭzita per gongofrapo. Li sciis, ke post tiu signo tuj iu aperos kaj li sentis, ke li staras antaŭ decida momento. Kun la okuloj direktitaj al la kurteno, li kun streĉa rigardo kaj iom kliniĝinta atendis, kvazaŭ preta por fari eksalton. Je lia mirego neniu aperis kaj kiam li fluge observis la Dalai-lamaon, li vidis, ke ĉi tiu rimarkeble malbonhumoriĝis. Ankoraŭ li dubis kiel li agu, kiam li subite streĉe aŭskultante levis la kapon.

El la koridoro penetris al li ekscitita voĉo, la voĉo de Tom, kiu sonis pli kaj pli laŭte kaj ĉiam pli alproksimiĝis kaj pro kio la tibetanoj konsternite ekrigardis.

Momenton poste bruo sonis en la apuda ĉambro, kie kolektiĝis la lamaoj; sekvis luktobruo, doloraj krioj kaj subpremitaj ĝemoj kaj tuj poste enkuregis en la salonon Hutley, malpura kaj malorde vestita, sed kun grimaco sur la vizaĝo.

”Kun tiuj sinjoroj mi ĵus saldis malgrandan konton, sinjoro,” li ekkriis stariĝante apud Camphuis.

La inĝeniero nur duone lin aŭskultis; lian tutan atenton altiris Dalai-lamao. La reganto kolerege kaj konsternite ekstaris kaj du-, trifoje batante sur la gongon, li ordonis al la gardistoj eniri. Tuj aperis en la salono dek aŭ dek du viroj, kiuj mezvoje surgenuiĝis.

Ĉi tiuj kelkaj sekundoj pruviĝis valoraj. Camphuis rigardis al Tom kaj rapide, per obtuza voĉo kaj balbutante ĉi tiu klarigis, kio okazis.

”Jen tiu fripono volis min pridemandi france; mi lin ne komprenis kaj mi ridis al li. Oni rekondukis min al la Domo kaj volis ree min enŝlosi. Mi kontraŭstaris kaj kiam ili perforte tion klopodis, mi du el ili terenbatis. La tria volis min piki, kiel lastnokte, sed nun li kuŝas en la korto! Atentu, ni troviĝas en danĝero. Ili opinias, ke mi estas spiono kaj vin akompanis pro majoro Pike. Ili tuj nin faros sendefendaj, ili nin enŝlosos, sed tion ni malhelpos. Malantaŭen, sinjoro, kiam ili nin aliros . . . jen ili jam venas, malantaŭen al la mezo . . . jen ili jam venas, malantaŭen al la mezo . . . malantaŭen, ni . . . ”

Kvazaŭ en sonĝo Camphuis vidis fulmrapide antaŭ si okazi jenon: Dalai-lamao faris al la gvardiestro laŭtan ordonon, post kio la gardistoj alkuregis al Camphuis kaj Hutley. La inĝeniero komprenis, kion Tom intencas kaj per salto li staris en la mezo de la salono. Li vidis, ke Tom rigardas eksteren por certiĝi, ke tie ne estas homoj; tiam li vidis lin svingi la dekstran brakon kaj ion ĵetiĝi tra la vitroj. La tintado de rompiĝanta vitro momenton senmovigis ĉiujn en la salono kaj tio estis la lasta, kion Camphuis poste rememoris pri tiu emocia spektaklo . . .

Potala subite ŝajne ŝanceliĝis sur siaj fundamentoj; terura, surdiga eksplodo miksiĝis kun la tintado de centoj da rompiĝantaj vitroj kaj kun akraj timkrioj de centoj da lamaoj. La aerpremo terenĵetis Camphuis per nerezistebla forto; li vidis nubon el polvo kaj gruzo malleviĝi antaŭ liaj okuloj kaj kiam li fine havis la komprenon por stariĝi, li vidis, ke ĉio estas kovrita per rubo. Kaj meze de tiu ruinaĵo kuŝis la tibetanoj sternitaj sur la planko, nevunditaj, sed paralizitaj pro timego kaj senparolaj pro teruro . . .

ĈAPITRO XXVII - LA SEKRETO DE DALAI-LAMAO

Camphuis tute rekonsciiĝis nur kiam li vidis Tom Hutley leviĝi de la planko. La anglo forigis la polvon el siaj okuloj, unue ĵetis flugan rigardon ĉirkaŭen kaj poste grimace rigardis la inĝenieron.

”La limloĝantoj de Sikkem kaj Buatan asertas, ke la tibetaj sorĉistoj povas fari fulmon; nun ni pruvis al tiuj sinjoroj, ke ni povas kromliveri tondron. Ĉu vi estas vundita, sinjoro?”

”Ne,” respondis la inĝeniero, raŭka pro emocio.

”Bone kaj mi kredas, ke ankaŭ la aliaj sinjoroj ankoraŭ vivas. Ĉar danĝera ĝi ne estis; la korto ja estis forlasita; nur la materia malprofito estas sufiĉe granda, kiel raportus la ĵurnaloj. Jen vidu; ĉiuj vitroj detruitaj kaj de la Domo de la Sekreta Vivo ne multe pli ol la duono restis.”

Dum Camphuis konsternite rigardis la ruinon en la korto, la voĉo de Tom revivigis la aliajn. Dalai-lamao kaj la gvardiestro estis la unuaj, kiuj leviĝis. Per plentimaj okuloj ili rigardis ĉirkaŭen kaj poste fiksis sian rigardon kun esprimo de respekta timo kaj konfuzego sur Camphuis kaj Hutley, kvazaŭ ili kredus vidi supernaturajn estaĵojn.

Tom intertempe denove sin turnis al la inĝeniero.

”Sinjoro, mi ne povas komprenigi min al tiuj uloj. Bonvolu al ili enbati en la kapon, ke ni havas ankoraŭ pli da tiaj surprizoj. Estas nun bona okazo por kvitiĝi kun ili.

Ili devas liberigi majoron Pike; ni havas nun unikan ŝancon.”

”Jes, mi faros mian eblon, Tom,” promesis Camphuis, fine tute rekonsciiĝinta. Li faris kelkajn paŝojn antaŭen kaj kiam li elpoŝigis sian manon kaj al Dalai-lamao kun malvarma rigardo montris duan grenadon, li vidis lin kuntiriĝi pro timego.

”Kion . . . kion vi volas, sinjoro?” li raŭke ilustris.

”Ni laste parolis pri mia honorario; ni daŭrigos la pridemandadon, sinjoro,” komencis Camphuis per malvarma tono. ”Mi volas vin averti antaŭ ol ni intertraktos plue. Mia servisto kaj mi havas ankoraŭ pli da tiaj bruaj surprizoj por vi kaj, se necese, ni povas tute detrui Potalan. Sed ni abomenas ĉian perforton kaj ne ĝin uzos, se vi aŭ viaj lamaoj ne devigos nin kaj se vi montros vin cedema.”

”Diru, kion vi deziras, sinjoro,” petis Dalai-lamao kun emociplena rigardo.

”Unue forsendu viajn gardistojn, tiam ni parolos,”

ordonis Camphuis.

Mallonga ordono, raŭkvoĉe eligita, malaperigis la gardistojn, kiuj nekomprene rigardis ĉirkaŭen.

La lamaoj, kiuj kadre sidis ĉirkaŭ la reganto, prezentis ridindan aspekton; ili pendis unu kontraŭ alia kiel ekzemploj de mizero kaj per senesprimaj okuloj ili rigardis al la konsterniga detruo ĉirkaŭ si.

Tuj kiam Camphuis ekparolis, ili timplene rigardis lin; humilaj kaj subulaj kiel pigmeoj kontraŭ giganto, ili mute kaj senmove aŭskultis.

La roloj subite ŝanĝiĝis; nun la inĝeniero mallonge kaj aferece ekdemandis kaj nun Dalai-lamao, jen rapide, jen balbute respondis. Tom Hutley sin limigis al observo de la tibetanoj kaj precipe de la kurteno kaj de temp’ al tempo li iris por rigardi en la alia ĉambro, kvazaŭ li timus surprizon.

”Sinjoro,” komencis Camphuis, ”ni denove parolu pri la ĵusa temo: la papiruso. Estas absolute certe, ke oni perforte aŭ perruze ĝin forrabis de majoro Pike. Sed estas al mi enigmo, kiel vi eksciis la enhavon. Kiu la hieroglifojn por vi tradukis?”

”La angla oficiro, sinjoro, sed tiu historio okazis antaŭ pli ol dudek jaroj kaj mi tiam nur estis lamao en la Nachung-monaĥejo.”

”Kiu senigis lin de la manuskripto?”

”Neniu; li ĝin donacis al ni, sinjoro.”

”Ĉu donacis? Kial? Ĉu perforte?” demandis Camphuis nekredante. Li vidis la hezitadon de la lamao kaj kun minaca akcento li daŭrigis: ”Atentu, sinjoro, mi deziras aŭdi la plenan veron, se ne, el via Potala restos nur ruino.”

Dalai-lamao paliĝis pro timo.

”Mia antaŭulo enŝlosigis la anglan oficiron en la Domon de la Sekreta Vivo. Tiam la anglo proponis la egiptan papiruson interŝanĝe por sia liberiĝo. Li asertis, ke en ĉi tiu manuskripto indikiĝas loko, kie kaŝigas tre valora juvelo, kiun oni nomas ’Radianta Lotuso’. Plue li diris, ke en Egipto ekzistas tradicio, kiu diras, ke tiu ĉi juvelo iam liberigos la mondon de ĉiu malbono, tamen neniu sciis, kie oni povas ĝin trovi. Nur li konis la sekreton kaj interŝanĝe por sia liberigo li proponis transporti ’Radiantan Lotuson’ al Tibeto. Mia antaŭulo ĉion al si klarigigis kaj prenis la papiruson por ĝin priparoli kun niaj ekzegezistoj.”

Ĉi tiu respondo subite malfermis la okulojn al Camphuis. Antaŭ ol majoro Pike forvojaĝis al Tibeto, oni al li parolis pri la Kandŝur-profetaĵo dum la adiaŭa manĝo en Calcutta. Malliberigita, li klopodis profiti la superstiĉon de la tibetanoj por reakiri sian liberecon. Por tiu celo li sagace interrilatigis ’Radiantan Lotuson’ el la papiruso kun la ’juvelo en la lotuso’, pri kiu temas en la Kandŝur.

Por ŝajnigi ĉion pli verŝajna li elpensis la ekziston de egipta tradicio, sed tiu erarigo, per kiu li klopodis savi sian vivon, evidente ne sufiĉis por konvinki la tibetanojn.

”Ĉu via antaŭulo kredis la asertojn de la oficiro?” demandis Camphuis.

”Jes, sinjoro.”

”Sed kial do li ne akceptis tiun proponon?”

”Estis du kialoj, kiuj tion malebligis, sinjoro. Oni timis, ke la oficiro ne plenumos sian promeson, kiam li estos liberigita kaj due oni timis malfacilaĵojn por Tibeto, se la majoro reiros al Anglujo. Li faris sian proponon, kiam oni jam de longe menciis lin mortinta.”

”Kial oni disvastigis tiun famon? Kial la tibeta registaro kredigis, ke majoro Pike estas murdita?” demandis Camphuis mirigite.

”Por puni lin, sinjoro,” respondis Dalai-lamao.

”Sed kial? Ĉu li krimis?”

La reganto energie kapjesis.

”La angla oficiro en 1904 piedrenversis la sanktan muron en la Dzjilipla-montpasejo, sinjoro,” li respondis bruske.

”Kaj ĉu tial oni lin punis tiamaniere?” ekkriis Camphuis indignite.

Dalai-lamao iom levis la ŝultrojn.

”Se la oficiro samtempe kun la aliaj fremduloj estus forlasinta Tibeton, nenio estus okazinta, sinjoro. Sed li restis en la lando kaj du monatojn poste ekregis inter la brutaroj iu malsano, pro kiu tutaj aroj mortis. La granda sorĉisto de Na-Chung konsultis la spiritojn, kiuj respondis, ke la malsano ne malaperos antaŭ ol la fremdulo estos punita pro la sakrilegio en la Dzjilipla-montpasejo. Tiam Pantsjen Rinpotsje ordonis enŝlosi la anglan oficiron en la Domon de la Sekreta Vivo, ”Kaj tie li restis — ĉar la anglo ankoraŭ vivas, ĉu ne?”

indignite eksplodis la inĝeniero.

”Jes, la oficiro ankoraŭ vivas, sinjoro,” konsentis la reganto per kontraŭvola voĉo.

”Kaj kiam li freneziĝis en sia terura malliberejo?”

”Antaŭ dudek jaroj, sinjoro,” malfirme respondis la reganto.

La penso pri la nehominda sorto, kiu la kompatindan Pike dum tiom da jaroj kuntrenis, tremigis Camphuis pro teruro kaj per voĉo, kiu klare montris venĝemon, li demandis: ”Ĉu ankoraŭ vivas iu el la viroj, kiuj estas kulpaj pri ĉi tiu krimo, sinjoro?”

”Ne, Pantsjen Rinpotsje antaŭ du jaroj eniris Nirvanon,” respondis Dalai-lamao, kuntiriĝante pro timego.

”Kaj ĉu la grandsorĉisto de Na-Chung?”

”Li mortis antaŭ dek du jaroj, sinjoro,” mallaŭte sonis.

Camphuis longan tempon silentis ĝis la ventego en lia koro fine kvietiĝis kaj li denove kapablis trankvile pripensi. Ĉar Dalai-lamao tute malkaŝis sian fatalan sekreton, nur restis al la inĝeniero liberigi la kompatindan Pike kaj certigi al si sendanĝeran forvojaĝon.

Antaŭ ol li priparolis tion, Camphuis informis Tom Hutley pri la respondoj de Dalai-lamao. La anglo estis kompreninta nenion el la interparolado, sed tamen li plenatente estis ĝin sekvinta.

”Tom, la majoro ankoraŭ vivas, sed jam antaŭ dudek jaroj freneziĝis,” al li komunikis Camphuis.

”Ĉu antaŭ dudek jaroj freneziĝis? Bona ĉielo, kia bando da friponegoj, Tio krias pri venĝo: libera anglo tiel longe sub la potenco de tiuj turmentuloj. Ni forkonduku ne nur la majoron, sed ankaŭ kelkajn ĉefojn el ĉi tiuj filamaoj, sinjoro; la ĉeftribunalo en Bombay havas sufiĉe da taŭgaj pendŝnuroj.”

”Estu trankvila, Tom,” admonis Camphuis kvietige ”Ambaŭ viroj, kiuj respondecas pri tio, jam de longe mortis. La lamaoj fakte ne estas kulpaj.”

”Ja ne kompatu ilin; ĉiuj formas unu bandon, sinjoro,”

ekkriis la anglo indignite.

La inĝeniero ree sin turnis al Dalai-lamao.

”Sinjoro, ni ankoraŭ devas ion aranĝi; ĉu vi bonvolas al mi doni kambion por la honorario, pri kiu ni akordiĝis?”

”Tuj, se vi tion deziras, sinjoro,” rapide certigis la reganto.

”Bone, ni jam hodiaŭ posttagmeze forvojaĝos. Mi nun al vi diros, sub kiuj kondiĉoj ni ne plu vin ĝenos. Vi donu al ni ĉevalojn kaj gruntbovojn por la pakaĵoj. Neniu nin postrajdu. Kiel gvidantojn kaj garantiulojn vi donu al ni la Tasji-lamaon kaj la gvardiestron. Ili ne estu armitaj.

Fine vi ordonu la liberigon de majoro Pike kaj la redonon de niaj posedaĵoj. Ĉu vi ĉion komprenis, sinjoro?”

Dalai-lamao malserene mienis, — sed li ne hezitis.

”Ĉu la angla oficiro povas iri?” rediris Camphuis.

”Mi ne scias, sinjoro,” respondis la reganto senespere levante la ŝultrojn.

”Dum kiom da tempo li ne forlasis sian malliberejon?” demandis la inĝeniero, malbonhumora pro tiu evita respondo.

”Tion mi ankaŭ ne scias, sinjoro,” certigis la alia serioze. ”La Domo de la Sekreta Vivo estas loko por sin pretigi por nirvano kaj por sanktiĝi. Tiuj, kiuj ĝin eniras, scias, ke ili neniam plu revidos la sunlumon. Ĉi tio ĉiam estis la regulo por la tibetanoj; ne estas verŝajne, ke la antaŭa Pantsjen Rinpotsje permesis escepton de tiu regulo por fremdulo.”

”Ĉu tio do signifus, ke majoro Pike en tiu tuta tempo ne forlasis sian ĉelon?” ekkriis Camphuis konsternite.

Dalai-lamao ŝajne nenion komprenis pri lia konsterniĝo, ĉar ŝultrolevante li ripetis: ”Estas laŭregule, sinjoro; por fremduloj ni ne povas fari escepton.”

”Ĉu eble estas pliaj fremduloj enŝlositaj?”

”Ne, ne, ili ĉiuj estas tibetanoj,” rapide certigis la reganto. Kelkaj el ili jam sesdek jarojn vivas izolitaj; ili propravole sin retiris kaj oni ilin liberigos, nur kiam ili estos mortintaj.”

Subite Tom Hutley sin miksis en la interparoladon.

”Iom rapidu, sinjoro; la sinjoroj en la korto bruemiĝas.

Mi kredas, ke necesas iom montri al ili la dentojn.”

Camphuis rigardis eksteren. En la korto li vidis nombron da lamaoj, kiuj kun mortpalaj vizaĝoj kaj mantordante vagis ĉirkaŭ la ruinamaso, kiu iam estis la gastejo de la Domo de la Sekreta Vivo. En la apuda ĉambro sonis tima flustrado kaj el la subpremitaj veplendoj la inĝeniero konkludis, ke la fieraj lamaoj fine rekonsciiĝis kaj priparolas la detruon. Li eĉ ne unu momenton plu faris al si zorgojn pri ilia sekureco; la timo por la fremduloj nun estis sufiĉe granda kaj pro tio li rapidis tiurilate trankviligi la tuj ageman Tom Hutley.

”Sinjoro, ankoraŭ unu demando,” li tiam sin ree turnis al la reganto. ”Kie troviĝas la enirejo de la ĉelo de majoro Pike?”

Dalai-lamao lin alrigardis kvazaŭ li miregis pri tioma nekompreno.

”Mi ja al vi diris, ke ĉiu, kiu eniras la Domon de la Sekreta Vivo, nur post la morto ĝin forlasas, sinjoro. Al kio do utilus en- aŭ elirejo? En 1904 oni la oficiron enmasonis; poste tiu situacio ne ŝanĝiĝis.”

Camphuis ne povis subpremi krion pro konsterniĝo.

”Aŭskultu, sinjoro!” li rapide ekkriis. ”Antaŭ ol mi bedaŭros mian decidon pri nevenĝo, mi diros al vi miajn kondiĉojn. Ĉiuj lamaoj retiriĝu en la ĉambrojn; neniu sin montru ĉe la fenestroj. Iru, la Tasji-lamao kaj la gvardiestro restu tie ĉi. Mia servisto vin gardos; li ne estu atestanto de la liberigo de sia samlandano, ĉar mi tiukaze ne povus garantii vian sekurecon.

Unu lamao kaj kelkaj gvardianoj min akompanu por liberigi majoron Pike. Mi nun unue volas rericevi niajn revolverojn; mi mem kuniros kun la gvardiestro por preni ilin. Kaj nun faru viajn ordonojn, sed ne eraru: konforme al miaj instrukcioj. En kvin minutoj ĉio estu aranĝita.”

Kun malhela rigardo li sin deturnis kaj komunikis al Tom Hutley, kion li ordonis al Dalai-lamao. Momenton poste ili vidis la lamaojn, kiel aron da dispelitaj sturnoj forkuri ĉiuflanken; en malmultaj sekundoj neniu plu estis videbla kaj ĉiuj retirigis en la ĉambrojn. Nur Dalailamao kaj la Tasji-lamao postrestis, dum Camphuis foriris kun la gvardiestro por preni la revolverojn.

Kiam Tom Hutley reposedis sian pistolon, li denove sentis sin mastro de la situacio. Ĵetante venĝemajn rigardojn al la tibetanoj, li manifeste kaj minace kun la armilo en la mano iris tien-reen en la salono. Kun energia kapjeso li konfirmis, ke li komprenis la instrukciojn de Camphuis. La inĝeniero, certa, ke la gardado estas en bonaj manoj, fine iris kun maljuna lamao, kiu pala kaj timema staris premiĝinta en angulo, eksteren por liberigi la kompatindan majoron.

ĈAPITRO XXVIII - EN LA DOMO DELA SEKRETA VIVO

Nur enirante la korton Camphuis ekhavis ĝustan ideon pri la detrua potenco de la malgrandaj, inferaj ĵetgrenadoj. En la teron batiĝis funelo, kvar ĝis kvin metrojn profunda; ĉiuj vitroj de Potala rompiĝis kaj de la Domo de la Sekreta Vivo restis staranta malmulto pli ol la maldekstra alo.

Estis klare rimarkeble, ke la konsterniga okazintaĵo jam disvastiĝis en la urbo. La bruado de la festanta homamaso kvietiĝis; nek tamburo nek cimbalo plu aŭdiĝis kaj neniu homo vidiĝis. Ĉe la kortopordo staris, por helpi la lamaon, kelkaj gvardianoj, kiuj tiel timis la inĝenieron, ke ili eĉ ne kuraĝis lin rigardi.

Ankaŭ la monaĥo sentis kaŝan timon por la fremdulo, ĉar li restis kiel eble plej malproksime de la inĝeniero kaj Camphuis devis penegi por lin paroligi. La inĝeniero estis scivola, kiel la viroj sukcesos fari aperturon en la dika muro, sed ĉi tio pruviĝis esti pli facila ol li al si imagis. La enirejo de la ĉelo estis fermita per du pezaj kalkargilaj blokoj, proksimume kuban metron grandaj, kiuj estis kunigitaj per mortero el griza ardezosablo, kiu senpene estis rompebla kaj forigebla.

La viroj havis ĝustan ideon pri labordivido kaj laboris laŭ difinita metodo, kio konjektigis, ke ili kutimas fari ĉi tiun laboron. Ili uzis ferajn hakilojn kaj levilojn, kiujn ili manipulis kun granda lerteco. Dum la gardistoj diligente laboris, Camphuis komencis interparoladon kun la lamao, kiu nur respondis post bruska ordono.

”Kiom da malfeliĉuloj oni tie ĉi enmasonis?” li demandis.

”Ĉi tie ne vivas malfeliĉuloj,” akcente asertis la alia.

”En la Domo de la Sekreta Vivo vivas dudek sanktaj viroj, kiuj sian vivon en izoliteco dediĉis al preĝado. Ili propravole cedis ĉiujn ĝuojn; ili rompis ĉiun kontakton kaj por ĉiam ekzilis la sunon el sia vivo. Ili restadas en la senluma nokto, en kiu la spirito baldaŭ kaj facile kunigas kun la sciantoj en nirvano.”

”Kaj kiel oni al ili donas nutraĵon kaj vestaĵon?”

”Tra la fendaperturoj, kiujn vi vidas tie ĉi, ili unufoje ĉiutage ricevas hordeon kuiritan en oleo kaj la soifon ili kontentigas per la akvo de la rivereto, kiu fluas tra ĉiuj ĉeloj.”

”Sed la homo ja bezonas pli por vivi ol plenmanon da hordeo, ĉu ne?”

”Ne, sinjoro; ĉi tie vivas viroj, kiuj ne plu konas aliajn bezonojn kaj kiuj lernis tute adaptiĝi al tio, kion oni al ili donas. Eĉ vestojn ili ne plu portas, kiam la unuaj estas konsumiĝintaj.”

”Ĉu ili neniam resopiras al la ekstera vivo?”

”Ne, tiom longe kiom mi estas monaĥo kaj tio jam estas pli ol kvindek jarojn, nur unufoje okazis, ke sindediĉinto antaŭ sia morto forlasis sian ĉelon. Li sepdek jarojn vivis en mallumo kaj ankoraŭ unu fojon li deziris vidi la sunon. Ve, kiam li rampis eksteren, li pune pro sia peka deziro blindiĝis kaj en malmultaj horoj mortis.”

”Ĉu ĉiuj ĉeloj estas okupitaj, sinjoro?”

”Jes, la alvokiĝo ĉiam superas la nombron da lokoj,”

kviete respondis la lamao.

Camphuis ankoraŭ ne bone povis al si imagi ĉi tiun mizeran ekzistadon, abomenan vegetadon sur la vivo; tremetante li iris eksteren kaj per profundaj enspiroj li plenigis siajn pulmojn per la freŝa montaero.

En kaj ekster Potala regis morta silento kaj ĉi tiu tiel strange kaj tremige lin influis, ke li rapide reiris al la gardistoj kaj observis ilian laboron. Li premis sian orelon kontraŭ la fendaperturon de la ĉelo de Pike, sed la hakado de la viroj eĉ ne estis respondata de mallaŭta krio.

”Sinjoro, la ŝtono povas esti forigata,” subite avertis la lamao.

Camphuis repaŝis kaj kun brulaj okuloj restis observanta la lastajn laborojn. La tibetanoj prenis tabulojn kaj ilin lokis sur primitivan stablon, kiun ili ŝovis kontraŭ la muron. Per siaj leviloj ili tiam centimetron post centimetro eksteren premis la pezan kalkargilan blokon kaj, kvankam ĉi tiu laboro nur ekstreme malrapide progresis, ĝi tamen regule marŝis.

Pasis pli ol duona horo antaŭ ol ili delokigis la fermŝtonon, sed fine iu el la viroj aŭdigis lastan averton. Per kunaj fortoj ili premis la levilojn, la ŝtono ŝoviĝis malantaŭen kaj subite ĝi falis sur la plankon per obtuza bruo, kiu dekfoje resonis en la koridoro. Polvonubo momenton malebligis al Camphuis ion distingi kaj palpante li enrampis en la faritan aperturon.

La unua bruo, kiu trafis lian orelon, estis la mallaŭta susurado de rivereto. Sed kiam li pli profunden enpenetris, ĉi tiun bruon supersonis regula spiregado.

Lia koro subite ekbategis kaj en lia kapo ekmartelis, tiel ke li momenton devis ripozi por trankviligi siajn nervojn. Li ankoraŭ kelkajn decimetrojn rampis pluen kaj elpoŝigante sian poŝlanternon, li lumigis kaj ĵetis brulan rigardon en la kavernon, kiu dum preskaŭ tridek jaroj estis la tombo de vivanta homo.

ĈAPITRO XXIX - REVIVIĜINTA

Per unu sola ekrigardo Camphuis ĉion vidis: malfreŝan ejon de dumetraj dimensioj, miniaturan rivereton, grandparte kovritan per ŝtono; malpurajn, surŝmiritajn murojn, sur la planko duone putriĝintan paperon, amason da sekiĝinta fekaĵo kaj en angulo ŝrumpintan homan estaĵon, degenerintan kadukaĵon . . .

La inĝeniero malfacile spiris. La aspekto de ĉi tiu aĉa, nedireble malpura, krudiĝinta kaj difektita restaĵo de tio, kio iam estis fortstatura viro, lin kelkajn momentojn plenigis per forta sento de korpa kaj morala naŭzo. La nuda korpo de la kompatinda oficiro similis skeleton kaj estis tute kovrita de krustoj kaj vundoj; lian vizaĝon preskaŭ tute kaŝis implikita amaso da blankegaj haroj, kiuj ĉirkaŭ liaj ŝultroj pendis ĝis la talio.

La manoj kun la konvulsie kurbigitaj fingroj kaj la longaj fenditaj ungoj impresis kiel la ungegoj de rabobesto.

Ĉi tiu degenerinta vivrestaĵo estis antaŭ preskaŭ tridek jaroj civilizita homo, lerta oficiro kaj sprita scienculo. La detruo kaj kripligo estis tiel profunde konsternigaj, ke Camphuis timigite kiel en premsonĝo paŝis malantaŭen. La sango premiĝis en lian vizaĝon, li havis senton kvazaŭ li sufokiĝus kaj dum momento lia prudento rifuzis akcepti tiun teruraĵon kiel realaĵon.

Kiom da tempo li tiel kuŝis, sterniĝinta sur la ŝtonoj kaj per frenezaj okuloj fiksrigardanta al ĉi tiu senŝanĝa homa restaĵo, li poste neniam povis memori. Jen li kredis horojn, jen ŝajnis al li nur kelkajn sekundojn. Liaj fortegaj streĉiteco kaj emocio fine liberigis sin per raŭka krio kaj ĝin eliginte li reakiris la senton por la realeco kaj la volon por ekagi.

Venkinte la paralizan impreson de la unuaj momentoj, Camphuis febrece aktiviĝis. La viro en la angulo ankoraŭ ne sin movis kaj lia regula spirado kaj fermitaj okuloj divenigis, ke li dormas. Camphuis tusis lian ŝultron kaj laŭte vokis la nomon de la malfeliĉulo . . .

”Sinjoro Pike . . . majoro . . . venu, sinjoro, vekiĝu, vekiĝu . . . ”

Li ja dekfoje ripetis la samajn vortojn kaj estis devigita ĉiam pli krude skui lin, kvankam li kaŝe timis, ke la viro disfalos sub liaj manoj.

”Sinjoro Pike, vekiĝu . . . Pike . . . Pike . . .” li kriis ĉiam pli kaj pli laŭte.

La malfeliĉulo eklevis la okulojn: senlumaj, malviglaj okuloj kun esprimo de ĉesinta vivo, kiu estis fremda al la realo.

”Pike, kara viro. Pike, Pike . . .” ripetis Camphuis, profunde tuŝita pro la senviva rigardo, per kiu la kompatindulo lin alrigardis. ”Pike, ĉu vi ne aŭdas min?”

Liaj vortoj iom post iom vekis pli da vivo en la ŝrumpinta figuro. La oficiro moviĝis. Li faris movon por stariĝi kaj palpis per la manoj al la muro, serĉante la fendaperturon, kie li kutimis unufoje tage trovi sian malluksan hordeonutraĵon. Li vane serĉis kaj kun ĝemo li ree falkuŝiĝis.

”Pike, aŭskultu do. Pike . . .” senespere insistis Camphuis. ”Ĉu vi min aŭdas, ĉu vi min komprenas, Pike? . . .”

Subite la anglo levis la supran korpon kaj rigardante al Camphuis, li raŭktone eligis kelkajn vortojn.

”Jes, mi scias. Mi jam tion ofte diris: Erment, tagvojaĝon sude de Thebe . . .”

Kun profunda ĝemo Camphuis venkis sian lastan abomenon. Li sin klinis antaŭen kaj ĉirkaŭprenis la kompatindulon per la brakoj kaj lin tiris en la faritan aperturon. Tiam li rampis malantaŭen kaj per unu mano ŝirmante la postkranion de la oficiro, li singarde lin altiris.

Eĉ ne unu plendon eligante, tute senvola kaj rompita, Pike restis tute pasiva. Senmova li restis kuŝanta en la koridoro; montris vivon nur liaj okuloj, turnitaj kun senvida, malsata esprimo al la lumo, kiu falis en la koridoron.

La lamao sin returnis de la terura aspekto, sed la gvardianoj ŝajne ne povis sin liberigi de ĝi.

Pro kruda ordono de Camphuis la lamao rapide kaj timigite alproksimiĝis.

”Jen, sinjoro, demetu tiun robon; ni portos la fremdulon al la ĉambro, en kiu mi kaj mia serviste loĝis.”

La lamao konsternite lin rigardis; evidente li malmulte ŝatis cedi sian robon por tiu celo. Pro sia emocio Camphuis grandparte perdis sian trankvilecon. Impulse li etendis la manon al sia revolvero, sed eĉ nur la subita gesto pruviĝis esti sufiĉa minaco. Rapide la lamao demetis sian robon kaj Camphuis singarde portis la oficiron al la lito el ŝafofeloj.

”Restu momenton ĉe li, sed ne tuŝu lin, sinjoro,” li ordonis al la tibetano, kiu embarasita kaj konsternita lin sekvis. ”Diru al la gardistoj, ke ili iru por preni akvon kaj tolaĵon, grandan kvanton, por ke mi povu plene bandaĝi lin.”

Dum la gardistoj rapide foriris, Camphuis iris en la korton. Tom Hutley ankoraŭ postenis antaŭ la fenestro, sed neniu alia sin montris. Per kelkaj rapidaj vortoj li informis sian kunulon kaj tiam reiris al la kompatinda Pike. Li unue lin senigis de la kaphararo kaj la barbo; poste deviginte la lamaon al helpado, li komencis plenzorge kaj singarde purigi la anglon. En unu horo Edward Pike nerekoneble ŝanĝiĝis: la maldika, sensanga vizaĝo estis razita kaj tute ŝmirita per dolĉiga oleo kaj la skeleteca korpo estis ĉirkaŭvolvita per tolaĵo de la piedoj ĝis la kolo. Dum la bandaĝado, kiu sendube estis doloriga, la kompatindulo eligis eĉ ne unu veon; eĉ ne geste li al Camphuis kontraŭstaris. Li lasis sin flegi kiel senhelpa infano kaj nek per vorto nek per rigardo li montris ian komprenon pri tio, kio okazas ĉirkaŭ li. Vestinte lin per kelkaj el siaj propraj vestaĵoj, la inĝeniero lin transdonis al la zorgoj de la lamao kaj iris al Potala, kie ĉio ŝajnis formortinta. En la ĉambro, kie li estis lasinta Tom Hutley, li ankoraŭ ĉion trovis en la sama stato: la tri tibetaj aŭtoritatuloj fiksrigardis antaŭ sin per konsternitaj rigardoj kaj la anglo kun febra malpacienco marŝis senĉese tra la ĉambro.

”Sinjoro,” sin turnis Camphuis al Dalai-lamao, tuj kiam li eniris la ĉambron, ”mi trovis la kompatindan majoron Pike. Lia situacio spitas ĉiun priskribon kaj ĉi tiu krimo sendube iam estos venĝata al via lando. Se la kulpuloj ankoraŭ vivus, mi ne hezitus mem esti la juĝisto, sed mi volas konsideri, ke vi ne estis la vera iniciatanto.

Sed mi supozas, ke la angla registaro . . . ”

”Sed vi scias, sinjoro, ke ni estas tute senkulpaj,” ekkriis Dalai-lamao per tremanta voĉo, senespere levante la brakojn.

”Mi scias; iugrade vi estas persone senkulpa. Sed la registaro sendube postulos kontentigon. Ni foriros post duonhoro, sinjoro; vi certe prizorgos, ke ĉio gustatempe estos preta.”

”Diru al mi, kiel vi ĉion deziras; tiukaze mi prizorgos, ke viaj ordonoj estos plenumataj, sinjoro,” konsentis la reganto. Li ŝatis, ke la danĝeraj gastoj kiel eble plej baldaŭ foriru; li senkondiĉe rezignaciis pri ĉiuj postuloj de la inĝeniero. Eĉ la kunkonduko de la Tasji-lamao kaj de la gvardiestro ne eligis de li protestan vorton; li estis certa, ke ĉia kontraŭstaro havus fatalajn sekvojn.

Je la fiksita tempo, ĉirkaŭ la kvara posttagmeze, Camphuis fine forlasis Potalan. Interkonsiliĝe kun Tom Hutley li faris ĉiujn eblajn aranĝojn por sekurigi sin kaj siajn kunulojn kontraŭ perfida atako kaj kun ĝemo de malŝarĝiĝo li foriris el la sankta Lhasa, kiun li, plena de iluzioj, antaŭ multaj monatoj unuafoje eniris.

Li kaj la Tasji-lamao rajdis ĉe la antaŭo de la malgranda trupo; malantaŭ ili sekvis majoro Pike, kiu kuŝis sterniĝinta sur ripozlito inter du gruntbovoj, malantaŭ kiuj venis kelkaj gruntbovoj kun la pakaĵaro. La finon de la malgranda karavano formis Tom Hutley kaj la gvardiestro, kiu evidente ne estis tre trankvila sub la murdemaj rigardoj, per kiuj lin gardis la anglo.

Nenie en la ĉirkaŭo aŭ sur la vojo iu vidiĝis. Camphuis komprenis, ke la eksplodo kaŭzis al la tibeta popolo bonefikan timon por la fremduloj.

Pro la mizera stato de majoro Pike la trupo nur malrapide progresis. La transporto postulis grandan zorgon kaj singardemon, kvankam la kompatindulo mem eĉ ne unu momenton al ili kaŭzis ĝenaĵojn aŭ malagrablaĵojn.

La demandoj, kiujn Camphuis kaj Tom Hutley ripete al li faris, ŝajne ne penetris al li kaj la nura intereso, kiun li montris, rilatis al la manĝaĵoj, kiujn oni kun plej granda singardemo kaj en malgrandaj kvantoj al li donis.

Nokte Camphuis kaj Tom laŭvice gardis kaj tio faris la vojaĝon tiel laciga, ke ili fine per ĝojkrio salutis la ekvidon de la Ozjilipla-montpasejo. La vojaĝo daŭris kvar tagojn kaj kiam ili ĉirkaŭ tagmezo atingis la landlimon, la inĝeniero sciis, ke la plej granda suferado jam finiĝis.

Ĉi tie li dankis ambaŭ tibetanojn pro ilia eskortado, kiel li ĝin ĝentile nomis. Lia ĝentileco restis nerespondita; ne parolante unu vorton kaj ne salutante, la Tasji-lamao kaj la gvardiestro turnigis siajn ĉevalojn kaj galope komencis la revojaĝon.

Camphuis longe postrigardis ilin, okupita de multegaj pensoj. Li denove preterpasigis al sia spirito ĉiujn okazintaĵojn, kiuj ligis lian memoron al la sankta kaj mistera Tibero, ĝis fine la voĉo de Tom lin vekis el lia reva meditado.

”Nun ni mem devos konduki la lamaojn, sinjoro,” rimarkigis Hutley.

”Jes kaj ni marŝos flanke de niaj ĉevaloj,” respondis Camphuis per distrita voĉo. Kiam li deĉevaliĝis, lia rigardo falis sur la monumenton, dediĉita al la memoro de vivanta mortinto.

”In memoriam Edward Pike” . . . li laŭtvoĉe legis, montrante la surskribon al Tom.

”Jes, tiun ŝtonon ni nun povas forigi,” malgaje rimarkigis Tom.

”Ho, ne tuŝu ĝin,” kontraŭis Camphuis kun serioza voĉo. ”Ĝi estis la unua kaŭzo por la malkovro de la sekreto de Dalai-lamao. Ĉar mi legis la surskribon, mi eksciis, ke iu Edward Pike pereis en Tibeto kaj kvankam tio ĉi pruvigis ne vera, ĝi tamen donis signifon al la nomo, kiun citis Amèn Hoeï kaj naskis en mi suspektojn. Kaj krome, kara amiko, majoro Pike estas kvazaŭ mortinta; en Tibeto li spirite mortis, malgraŭ tio, ke ni ĝojas, ke li korpe reviviĝis . . . .”

Tion dirante li forŝovis la litkovrilojn, kiuj kovris la kompatindan anglon. Pro la malvarmo Pike malfermis la okulojn kaj afable jesante al li, Camphuis kun emocia voĉo finis: ”Ni reiras, majoro, hejmen, hejmen.”

Edward Pike vagigis sian senespriman rigardon de Camphuis al Tom Hutley kaj per kruda, rompita voĉo li respondis: ”Jes, jes, al Erment, tagvojaĝon sude de Thebe, mi diras; tagvojaĝon sude de Thebe . . . ”

- FINPAROLO

La reveno de majoro Pike inter la vivantojn kompreneble kaŭzis grandan sensacion en la angla-hinduja socio. Kiam kelkaj ĵurnaloj postulis oficialan esploron kaj revenĝon, ankaŭ la angla registaro aŭdigis sian voĉon. Ĝi tamen estis modera voĉo, kiu admonis al kvieto kaj kiu la faktojn reduktis al iliaj veraj proporcioj. Ĝi trankviligis la publikan opinion certigante, ke oni postulos kontentigon de la tibeta registaro, sed samtempe deklaris, ke kiom ajn bedaŭrinda estas la sorto de la kompatinda oficiro kaj kiom ajn da kialoj efektive ekzistas por malkaŝe montri la ĝeneralan indignon, la politikaj interesoj de Anglujo en la Oriento postulas takton kaj pacemon.

Per ĉi tiu deklaro la historio oficiale finiĝis, kialo por la grandaj ĵurnaloj ĝin meti en sian arkivon. En rondoj, en kiuj majoro Pike antaŭe troviĝis, lia terura historio tamen restis aktuala. La fino de la aventuro, la ekscitaj okazintaĵoj en Potala, la liberigo de la oficiro kaj la rolo kiun Camphuis kaj Tom Hutley ludis, kaŭzis multajn sensencajn famojn, kiuj grandparte naskiĝis el la ekscitita fantazio.

La realo havis nenion komunan kun tiu sensencaĵo.

Majoro Pike en Calcutta estis flegata en instituto por imbeciloj, kie oni duonjaron lin observis kaj poste lin deklaris ”neresanigebla” kaj ”nedanĝera”. Lia spirito restis en la tempo, kiam li ĉiun esperon por reakiri la liberecon metis sur la posedon de la papiruso, kiu menciis la ekziston de la sekreto de ’Radianta Lotuso’ kaj la nuraj vortoj, kiujn li kelkfoje eligis, ĉiam senŝanĝe restis: ”Al Erment, tagvojaĝon sude de Thebe . . . ”

George Camphuis kaj Tom Hutley dum kelkaj semajnoj estis la herooj de Calcutta. La inĝeniero estis invitita al la vicreĝo, kiu nome de la registaro lin dankis pro lia konduto. Tutan semajnon li restis la centro de la societa vivo en Calcutta, sed tio lin tiel lacigis, ke li sin sentis malŝarĝita de peza premo, kiam li povis surŝipiĝi sur ”Crainsborough,” kiu post belega marvojaĝo fine lin surbordigis en Rotterdam.

Du monatojn post lia reveno en Nederlando, la angla registaro skribis la finon de la aventuro de Camphuis. Ĝi resumiĝis en nur malmultaj linioj, kiuj al li sciigis, ke al Lia Reĝa Moŝto George V plaĉis lin kavalirigi en la Ordenon de sankta Georgo kun la drako ”rekompence de la kuraĝa kaj vivdanĝera savo de angla subulo.”

Tom Hutley ricevis oran poŝhorloĝon kaj monan rekompencon, pro kio li estis tiel kontenta, ke li tuj sin deklaris preta kaŭzi duan tondradeton en Potala.