Ozma de Oz
De Baum, L. Frank (Lyman Frank), 1856–1919
Ilustrita de Neill, John R. (John Rea), 1877–1943
Tradukita el la Angla al Esperanto de Broadribb, Donald (Donald Richard), 1933–
Unue eldonita en la Angla kiel Ozma of Oz de Reilly & Britton, 1907.

Unue eldonita en Esperanto de Bookleaf Publishing, 1996, ISBN 1-876042-04-4.

Vidu http://www.netword.com/broadribb
Ĉi tiu traduko kopirajta © 1996 Donald Broadribb. Ĉi tiu eldono estas korektita versio, oktobro 2000.

La ilustraĵoj kaj aranĝo de ĉi tiu eldono laŭeble plej konformas al tiuj de la originala Angla eldono de 1907. La litertipo estas 16 sur 18.7 pkt Elegant Garamond.


Al ĉiuj knaboj kaj knabinoj kiuj legas miajn rakontojn— kaj precipe al la Doroteoj—ĉi tiu libro estas ame dediĉita.

Listo de Ĉapitroj

  1. I. La Knabino en la Kokinkaĝo
  2. II. La Flava Kokino
  3. III. La Literoj sur la Sablo
  4. IV. Tiktoko la Maŝinulo
  5. V. Doroteo Malfermas la Manĝoskatolon 64
  6. VI. La Kapoj de Langvorlino
  7. VII. Ozma de Oz Venas Liberigi
  8. VIII. La Malsata Tigro
  9. IX. La Reĝa Familio de Ev
  10. X. La Giganto kun la Martelo
  11. XI. La Reĝo de la Knomoj
  12. XII. La Dek Unu Divenoj
  13. XIII. La Reĝo de la Knomoj Ridas
  14. XIV. Doroteo Strebas Esti Kuraĝa
  15. XV. Vilĉinjo Timigas la Reĝon de la Knomoj
  16. XVI. Purpura, Verda kaj Ora
  17. XVII. La Birdotimigilo Venkas
  18. XVIII. La Sorto de la Stana Lignohakisto
  19. XIX. La Reĝo de Ev
  20. XX. La Smeralda Urbo
  21. XXI. La Magia Zono de Doroteo

Noto de la Aŭtoro

Miaj amikoj la infanoj respondecas pri ĉi tiu nova “Oz-Libro”, kiel ankaŭ la lasta, kiu nomiĝis La Lando Oz. Iliaj dolĉaj leteretoj pledas scii “pli pri Doroteo”; kaj ili demandas: “Kio poste okazis al la Malkuraĝa Leono?” kaj “Kion Ozma poste faris?”—kio kompreneble signifas, fariĝinte Regantino de Oz. Kaj kelkaj proponas intrigojn al mi, dirante: “Bonvolu resendi Doroteon al la Lando Oz”; aŭ “Kial ne skribi pri renkontiĝo de Ozma kaj Doroteo, kaj ili povos kune ĝui aventurojn?”

Jes vere, se mi ja povus plenumi ĉiujn petojn de miaj amiketoj, mi devus verki dekojn da libroj por kontentigi ilin. Kaj mi volonte farus tion, ĉar mi ĝuas verki ĉi tiujn rakontojn tiom kiom laŭ la infanoj ili ĝuas legi ilin.

Nu, jen “pli pri Doroteo”, kaj pri niaj malnovaj amikoj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto, kaj pri la Malkuraĝa Leono, kaj Ozma, kaj ĉiuj aliaj; kaj ankaŭ jen multo pri kelkaj novuloj kiuj estas kuriozaj kaj nekutimaj. Unu amiketo, kiu legis ĉi tiun rakonton antaŭ ol ĝi presiĝis, diris al mi: “Vilĉinjo estas vere Ozeca , S-ro Baum, kaj ankaŭ Tiktoko kaj la Malsata Tigro.”

Se tiu takso estas fidinda kaj ĝusta, kaj la gejunuletoj trovos ĉi tiun novan rakonton “vere Ozeca”, mi multe ĝojos pro tio ke mi verkis ĝin.

Sed eble mi ricevos pli da tre bonvenaj leteroj de miaj legantoj, kiuj diras al mi kiom al ili plaĉas “Ozma de Oz”. Almenaŭ, tion mi esperas.

L. FRANK BAUM.

MACATAWA, 1907.

I. La Knabino en la Kokinkaĝo

La vento forte blovis kaj skuis la akvon de la oceano, sendante ondetojn trans la surfacon. Ĝi puŝis la randojn de la ondetoj ĝis ili fariĝis ondoj, kaj ĉirkaŭŝovis la ondojn ĝis ili fariĝis ondegoj. La ondegoj ruliĝis terure alten: eĉ pli alten ol la suproj de domoj.

Efektive, kelkaj el ili atingis la altecon de grandaj arboj, kaj aspektis montoj; kaj la abismoj inter la gigantaj ondegoj estis kvazaŭ profundaj valoj.

Tiu sovaĝa ondado kaj plaŭdado de la akvo de la granda oceano, kiun la petolema vento kaŭzis tute sen celo, rezultigis teruran ŝtormon, kaj ŝtormo sur la oceano emas multe petoli kaj multe damaĝi.

Kiam la vento ekblovis, ŝipo veladis sur la akvo, malproksime de la tero. Kiam la ondoj komencis salti kaj tremegi kaj konstante pligrandiĝi la ŝipo puŝiĝis supren kaj malsupren kaj kliniĝis unuflanken poste aliflanken kaj tiom forte skuiĝis ke eĉ la velistoj devis firme teni la ŝnurojn kaj barilojn por ne esti forblovataj de la vento aŭ ĵetataj kapantaŭen en la maron.

Kaj la nuboj estis tiom densaj en la ĉielo ke la sunlumo ne povis trapenetri ilin; do la tago nigriĝis kvazaŭ nokto, kio pliintensigis la teruron de la ŝtormo.

La Kapitano de la ŝipo ne timis, ĉar li jam antaŭe renkontis ŝtormojn kaj sekure travelis ilin; sed li sciis ke la pasaĝeroj endanĝeriĝos se ili klopodos resti sur la ferdeko, do li metis ilin ĉiujn en la salonon kaj ordonis ke ili restu tie ĝis la ŝtormo estos finiĝinta, kaj ke ili estu bravaj kaj ne timu, ĉar ili tute bone statos.

Nu, inter la pasaĝeroj estis juna knabino el Kansas. Ŝi nomiĝis Doroteo Gale, kaj ŝi veturis al Aŭstralio kun sia onklo Henriko, por viziti kelkajn parencojn kiujn ili ĝis tiam neniam renkontis.

Onklo Henriko, sciu, ne fartis bone, ĉar li tro forte laboradis kultivante siajn kampojn en Kansas kaj lia sano rompiĝis tiel ke li fariĝis senforta kaj nervoza. Do li lasis Onklinon Emon por ke ŝi kontrolu la dungitojn kaj estru la kultivejon, dum li forveturis al Aŭstralio por viziti siajn gekuzojn kaj bone ripozi.

Doroteo deziregis akompani lin, kaj Onklo Henriko opiniis ke ŝi estos bona kompanino kaj helpos ĝojigi lin; do li decidis kunpreni ŝin. La knabineto jam estis sperta pri veturado, ĉar iam ŝi estis portita de ciklono ĝis la tre fora kaj miriga Lando Oz, kaj ŝin trafis multaj aventuroj en tiu stranga lando antaŭ ol ŝi sukcesis reiri al Kansas. Do ne grave kio okazis, ŝi ne multe timis, kaj kiam la vento komencis hurli kaj fajfadi, kaj la ondoj komencis skui kaj ĵeti, nian knabineton tute ne ĝenis la tumulto.

“Kompreneble ni devos resti en la salono,” ŝi diris al Onklo Henriko kaj la aliaj pasaĝeroj, “kaj esti kiel eble plej trankvilaj ĝis la ŝtormo finiĝos. Ĉar la Kapitano diras ke se ni iros sur la ferdekon la vento eble blovos nin en la oceanon.”

Nepre kredu ke neniu volis riski tian akcidenton; do la pasaĝeroj ĉiuj restis kunpremitaj en la senluma salono, aŭskultante la kriadon de la ŝtormo kaj la knaradon de la mastoj kaj ligiloj kaj strebante ne stumbli unu kontraŭ la alian kiam la ŝipo ekkliniĝis flanken.

Doroteo ĵus preskaŭ endormiĝis kiam ŝi ekvekiĝis kaj trovis ke mankas Onklo Henriko. Ŝi ne povis enmensigi kien li eble iris, kaj ĉar li ne estis tre forta ŝi komencis alarmiĝi pro li, kaj timi ke eble li senpripense iris sur la ferdekon. Se tiel, do li grave endanĝeriĝos se li ne tuj revenos.

Efektive Onklo Henriko iris al sia kajuteto por ripozi, sed Doroteo ne sciis tion. Ŝi memoris nur ke Onklino Em avertis ŝin bone prizorgi sian onklon, do tuj ŝi decidis iri sur la ferdekon kaj trovi lin, eĉ kvankam la tempesto nun fariĝis eĉ pli forta, kaj la ŝipo plonĝadis tre timige. Jes vere, la knabineto trovis sin apenaŭ kapabla supreniri la ŝtupojn al la ferdeko, kaj tuj kiam ŝi atingis ĝin la vento tiom feroce frapis ŝin ke ĝi preskaŭ forŝiris la jupon de ŝia robo. Tamen defii la ŝtormon iom plezurige ekscitis Doroteon, kaj dum ŝi firme tenis la barilon ŝi ĉirkaŭrigardis tra la mallumo kaj kredis vidi neklaran formon de viro kroĉiĝinta al masto ne tre for. Eble ŝia onklo, do ŝi vokis kiel eble plej laŭte: “Onklo Henriko! Onklo Henriko!”

Sed la vento kriaĉis kaj hurlis tiom freneze ke ŝi apenaŭ aŭdis sian propran voĉon, kaj certe la viro ne aŭdis ŝin, ĉar li ne moviĝis.

Doroteo decidis ke ŝi nepre devas iri al li; do ŝi kuris antaŭen, dum paŭzeto en la ŝtormo, al la loko de granda kvadrata kokinkaĝo kiu estis ligita al la ferdeko per ŝnuregoj. Ŝi sukcesis bonstate atingi tiun lokon, sed tuj post kiam ŝi firme kaptis la latojn de la granda kesto en kiu estis la kokinoj, la vento, kvazaŭ kolerega ĉar la knabineto aŭdacis rezisti ĝian forton, subite duobligis sian furiozon. Hurlante kvazaŭ kolera giganto ĝi forŝiris la ŝnurojn kiuj ligis la kaĝon kaj levis ĝin alten en la aeron, dum Doroteo plu kroĉiĝis al la latoj. Ĉirkaŭen kaj foren ĝi kirliĝis, tien kaj reen, kaj post kelkaj momentoj la kokinkaĝo falis, tre for, en la maron, kie la grandaj ondoj kaptis ĝin kaj surmontigis ĝin sur ŝaŭmantan kreston kaj poste surfundigis ĝin en profundan valon, kvazaŭ ĝi estis nur amuzilo.

Doroteo nepre malsekiĝis, ne dubu pri tio, sed ŝi ne eĉ dum sekundo perdis sian firman konscion. Ŝi firme kroĉiĝis al la dikaj latoj kaj tuj kiam ŝi povis eligi la akvon el siaj okuloj ŝi rimarkis ke la vento forŝiris la kovrilon de la kaĝo, kaj ke la kompatindaj kokinoj klopodis forflugi ĉiudirekten, blovate de la vento ĝis ili aspektis plumaj balailetoj sen teniloj. La planko de la kaĝo konsistis el dikaj tabuloj, do Doroteo trovis ke ŝi kroĉiĝas al ia floso, kun lataj flankoj, kiuj senpene flosis malgraŭ ŝia pezo.

Eltusinte la akvon el sia gorĝo kaj rekapabla spiri, ŝi sukcesis grimpi trans la latojn kaj stari sur la firma ligna planko de la kaĝo, kiu facile subtenis ŝin.

“Nu, mi havas propran ŝipon!” ŝi pensis, pli amuzite ol timigite de la subita ŝanĝiĝo de ŝia situacio; kaj, dum la kaĝo grimpis al la supro de granda ondo, ŝi fervore ĉirkaŭrigardis por vidi la ŝipon el kiu ŝi bloviĝis.

Ĝi jam estis tre, tre for. Eble ankoraŭ neniu en la ŝipo trovis ke ŝi mankas, nek sciis pri ŝia stranga aventuro. Suben inter la ondojn la kaĝo portis ŝin; kiam ĝi grimpis alian kreston la ŝipo aspektis ludilo, ĝi estis tiom for. Baldaŭ ĝi ne plu videblis en la mallumo, kaj Doroteo ĝemis lamentante sian apartiĝon de Onklo Henriko kaj komencis demandi al si kio nun okazos.

Ĝuste nun ŝi flosadis sur la brusto de granda oceano; ŝin flosigis nur mizera ligna kokinkaĝo kun tabula planko kaj lataj flankoj, tra kiujn la akvo plaŭdadis kaj ĝishaŭte malsekigis ŝin! Tute mankos manĝaĵoj kiam ŝi malsatos—kio nepre okazos post nelonge—kaj mankas freŝa akvo trinkebla kaj sekaj vestoj surporteblaj.

“Nu!” ŝi eldiris, kun ioma rido. “Ja estas fuŝite nun, Doroteo Gale, tute certe! kaj mi neniel scias kiel vi eskapos!”

Kvazaŭ celante pliigi ŝiajn problemojn la nokto nun komencis proksimiĝi, kaj la grizaj nuboj super ŝia kapo fariĝis inke nigraj. Sed la vento, kvazaŭ kontenta pro sia petolado, ĉesis blovadi la oceanon kaj forrapidis al alia parto de la mondo por ion alian blovi; tiel ke la ondoj, ne plu puŝataj, komencis trankviliĝi kaj dece konduti.

Doroteo estis bonfortuna, laŭ mia opinio, pro tiu trankviliĝo de la vento; ĉar sen tio, kvankam tre kuraĝa ŝi verŝajne pereus. Multaj infanoj, en ŝia situacio, plorus kaj plene perdus esperon; sed ĉar Doroteon trafis tiom da aventuroj kaj malgraŭ ili ŝi sukcesis, nun ŝi tute ne inklinis timi. Ke ŝi estis malseka kaj malkomforta, estas vere; sed post tiu unusola ĝemo kiun mi menciis, ŝi reakiris iom da sia kutima gajeco kaj decidis pacience atendi sian destinon, kia ajn ĝi estos.

Post iom da tempo la nigraj nuboj forvagis kaj montris ke super ili estas blua ĉielo, kun arĝenta luno kiu brilas dolĉe en la mezo kaj malgrandaj steloj kiuj palpebrumis gaje al Doroteo kiam ŝi rigardis ilin. La kaĝo ne plu tremegis, ĝi multe pli milde flosis sur la ondoj—preskaŭ kvazaŭ lulilo—tiel ke la plankon sur kiu Doroteo staradis ne plu inundis akvo envenanta tra la latojn. Vidante tion, kaj estante tre laca pro la ekscitaj eventoj de la pasintaj kelkaj horoj, la knabineto decidis ke dormo plej bone refortigos ŝin kaj estos ankaŭ la plej facila metodo pasigi la tempon.

La planko estis iom malseka kaj ŝi mem estis malsekega, sed bonsorte ŝi estis en varma klimato kaj tute ne sentis malvarmon.

Do ŝi sidiĝis en angulo de la kaĝo, apogis sian dorson per la latoj, afable rigardis la amikemajn stelojn antaŭ ol fermi la okulojn, kaj post malpli ol momento ŝi endormiĝis.

II. La Flava Kokino

Tre stranga bruo vekis Doroteon, kiu malfermis siajn okulojn kaj trovis ke jam tagiĝis kaj ke la suno brilas forte en klara ĉielo. Dum sia dormo Doroteo sonĝis ke ŝi denove estas en Kansas, kaj ke ŝi ludas en la malnova brutkampo kun la bovidoj kaj porkoj kaj kokidoj ĉirkaŭ si; kaj unue, dum ŝi frotis la dormon el siaj okuloj, ŝi vere kredis ke ŝi estas tie.

“Kut-kut-kut, ka-da-kut! Kut-kut-kut, ka-da- kut!”

Ha; denove jen tiu stranga bruo kiu vekis ŝin.

Nepre kokino krias! Sed ŝiaj larĝe malfermitaj okuloj unue vidis, tra la latoj de la kokinkaĝo, la bluajn ondojn de la oceano, nun trankvila kaj kvieta, kaj ŝiaj pensoj reflugis al la pasinta nokto, tiom plena de danĝero kaj malkomforto. Ankaŭ ŝi komencis memori ke ŝi estas perdito de la ŝtormo, flosanta sur malfidinda kaj nekonata maro.

“Kut-kut-kut, ka-da-a-a—kut!”

“Kio okazas?” kriis Doroteo, ekstariĝante.

“Nu, mi demetis ovon, jen ĉio,” respondis malgranda, sed akra kaj klara voĉo, kaj ĉirkaŭrigardante la knabineto trovis flavan kokinon kaŭrantan en la kontraŭa angulo de la kaĝo.

“Ĉu eblas?” ŝi krietis, surprizite; “ĉu ankaŭ vi estis ĉi tie dum la tuta nokto?”

“Kompreneble,” respondis la kokino, skuetante siajn flugilojn kaj oscedante. “Kiam la kaĝo forbloviĝis de la ŝipo mi kroĉis min al ĉi tiu angulo per ungoj kaj beko, ĉar mi sciis ke se mi falos en la akvon mi nepre dronos. Efektive mi ja preskaŭ dronis pro la akvego kiu superfluis min. Neniam antaŭe en mia tuta vivo mi estis tiom malseka!”

“Jes,” akordis Doroteo, “ja estis malseke dum kelka tempo, mi bone scias tion. Sed ĉu nun vi estas komforta?”

“Ne vere. La suno helpis sekigi miajn plumojn, samkiel vian robon, kaj mi fartas pli bone demetinte mian matenovon. Sed kio okazos al ni, mi volas scii, flosantaj sur ĉi tiu granda flako?”

“Ankaŭ mi volas scii tion,” diris Doroteo. “Sed diru al mi: kiel vi kapablas paroli? Mi kredis ke kokinoj nur povas bleki kaj kluki.”

“Nu, rilate al tio,” respondis la flava kokino penseme, “mi blekis kaj klukis dum mia tuta vivo, kaj antaŭ hodiaŭ mi neniam parolis eĉ vorton, tion mi memoras. Sed kiam vi demandis, antaŭ minuto, ŝajnis tute nature ke mi respondu vin. Do mi parolis, kaj ŝajne mi plu parolas, same kiel vi kaj aliaj homoj.

Strange, ĉu ne?”

“Vere,” respondis Doroteo. “Se ni estus en la Lando Oz, mi ne opinius ke estas strange, ĉar multaj bestoj kapablas paroli en tiu felando. Sed ĉi tie en la oceano certe ni estas tre tre for de Oz.”

“Ĉu mi parolas laŭgramatike?” demandis la flava kokino, dubeme. “Ĉu mi ĝuste parolas, laŭ via opinio?”

“Jes,” diris Doroteo, “vi tre bone parolas, kiel komencanto.”

“Plaĉas al mi scii tion,” pludiris la flava kokino, per kvazaŭkaŝita tono; “ĉar se oni parolas, plej bone estas ĝuste paroli. La ruĝa virkoko ofte diris ke miaj blekado kaj klukado estas tute perfektaj; kaj nun plaĉas scii ke mi ĝuste parolas.”

“Mi komencas malsati,” komentis Doroteo. “Estas la horo por matenmanĝo, sed mankas matenmanĝo.”

“Manĝu mian ovon,” diris la flava kokino. “Mi ne volas ĝin, sciu.”

“Ĉu vi ne volas kovi ĝin?” demandis la knabineto, surprizite.

“Mi tute ne volas; mi neniam volas kovi ovojn se mi ne havas komfortan neston en kvieta loko, kun dektrio da ovoj sub mi. Dektri, sciu, estas bonsorta nombro por kokinoj. Do plene taŭgas ke vi manĝu ĉi tiun ovon.”

“Sed, mi tute ne povus manĝi ĝin nekuiritan,” kriis Doroteo. “Sed mi multe dankas pro via komplezo, malgraŭ tio.”

“Ne dankinde, kara,” respondis la kokino, trankvile, kaj ŝi komencis ordigi siajn plumojn.

Dum momento Doroteo staris rigardante la larĝan maron. Ŝi plu pensadis pri la ovo, do post nelonge ŝi demandis: “Kial vi demetas ovojn, se vi ne intencas kovi ilin?”

“Estas kutimo,” respondis la flava kokino. “Jam de ĉiam mi fiere demetas freŝan ovon ĉiumatene, kvankam ne dum mi perdas miajn plumojn. Al mi neniam plaĉas fari mian matenan blekon antaŭ ol dece demeti ovon, kaj sen oportuno bleki mi tute ne estus feliĉa.”

“Estas strange,” diris la knabino, penseme. “Sed ĉar mi ne estas kokino, ne estas mirinde ke mi ne komprenas pri tio.”

“Kompreneble, kara.”

Doroteo resilentis. La flava kokino estis ia kompano, kaj ankaŭ iom komfortiga; sed malgraŭ tio, estis treege solsente en la mezo de la granda oceano.

Post iom da tempo la kokino flugetis al la plejsupra lato de la kaĝo, estis iom pli alta ol la kapo de Doroteo kiam ŝi sidis sur la planko, kiel dum la ĵusaj momentoj.

“Jen, ni proksimiĝas al tero!” kriis la kokino.

“Kie? Kie?” kriis Doroteo, saltante ekscitite.

“Tie, ne tre for,” respondis la kokino, indikante per sia kapo certan direkton. “Ŝajnas ke ni flosas tien, tiel ke antaŭ la tagmezo ni retrovos nin sur seka tero.”

“Vere tio plaĉos!” diris Doroteo. Ŝi ĝemis, ĉar ŝiajn piedojn kaj krurojn ankoraŭ malsekigis fojfoje marakvo venanta tra la apartaj latoj.

“Ankaŭ al mi,” respondis ŝia kompano. “Nenio en la mondo mizeras kiom malseka kokino.”

La tero, kiun ili ŝajne alproksimiĝis tre rapide, ĉar ĝi estis ĉiuminute pli klara, estis tre bela laŭ la vidpovo de la knabineto en la flosanta kokinkaĝo.

Apud la akvo estis larĝa plaĝo el blanka sablo kaj ŝtoneroj, kaj malantaŭ ĝi estis pluraj rokecaj montetoj, kaj preter ili videblis strio da verdaj arboj kiuj randis arbaron. Sed neniuj domoj videblis, nek homoj kiuj eble loĝas en ĉi tiu nekonata lando.

“Mi esperas ke ni trovos manĝaĵon,” diris Doroteo, fervore rigardante la belan plaĝon al kiu ili flosas. “Nun estas multe post la matenmanĝa horo.”

“Ankaŭ mi iomete malsatas,” deklaris la flava kokino.

“Kial ne manĝi la ovon?” demandis la infano. “Vi ne bezonas kuiraĵojn, kiel mi.”

“Ĉu vi kredas min kanibalo?” kriis la kokino, indigne. “Mi ne scias kion mi diris aŭ faris ke vi insultu min!”

“Mi pardonpetas, S-ino—S-ino—bonvolu, Sinjorino, kiel vi nomiĝas?” demandis la knabineto.

“Mi nomiĝas Vilĉjo,” diris la flava kokino, iom abrupte.

“Vilĉjo! Tio estas nomo por knabo.”

“Ĉu gravas?”

“Sed vi estas kokino, ĉu ne?”

“Kokino, jes. Sed kiam mi unue eloviĝis neniu sciis ĉu mi estas kokino aŭ virkoko; do la knabeto kiu loĝis en la domo apud kiu mi naskiĝis nomis min Vilĉjo, kaj amis min, ĉar mi estis la sola flava kokido en la tuta aro. Kiam mi plenkreskis, kaj li trovis ke mi ne kokerikas kaj batalas, kiel la virkokoj, li ne pensis ŝanĝi mian nomon, kaj ĉiu besto en la kampo, kiel la homoj en la domo, konis min kiel ‘Vilĉjo’. Do ĉiam mi nomiĝas Vilĉjo, kaj Vilĉjo estas mia nomo.”

“Sed estas tute malĝuste,” deklaris Doroteo, sobre; “kaj, se ne ĝenos vin, mi nomos vin ‘Vilĉinjo’. La ‘injo’ faras el ĝi nomon por knabino.”

“Nu, min tute ne ĝenas,” respondis la flava kokino.

“Tute ne gravas kiel vi nomas min, se mi scias ke la nomo estas mia nomo.”

“Bone, Vilĉinjo. Mia nomo estas Doroteo Gale—amikoj nomas min simple Doroteo kaj nekonatoj nomas min Fraŭlino Gale. Vi nomu min Doroteo, se vi deziras. Ni nun estas tre proksimaj al la bordo. Ĉu vi kredas ke estas sufiĉe malprofunde por ke mi vadu tra la akvo al la tero?”

“Atendu kelkajn minutojn. La sunradioj estas varmigaj kaj plaĉaj, kaj ni ne bezonas rapidi.”

“Sed miaj piedoj estas malsekaj kaj akvoplenaj,”

diris la knabineto. “Mia robo estas sufiĉe seka, sed mi ne estos komforta antaŭ ol miaj piedoj estos sekaj.”

Tamen ŝi atendis, kiel konsilis la kokino, kaj post nelonge la granda ligna kaĝo skrapetis la sablan plaĝon kaj la danĝera vojaĝo estis finita.

Estu certaj ke la ŝiprompuloj ne bezonis multan tempon por atingi la bordon. La flava kokino tuj flugis al la sablo, sed Doroteo devis grimpi la altajn latojn. Tamen, tio ne estis malfacila por knabineto el la kamparo, kaj tuj kiam ŝi estis sekure sur la tero Doroteo fortiris siajn malsekajn ŝuojn kaj ŝtrumpetojn kaj etendis ilin sur la sunvarmigatan plaĝon por sekiĝi.

Ŝi sidiĝis kaj rigardis dum Vilĉinjo pikis per sia akra beko en la sablo kaj ŝtonetaro, kiun ŝi gratis kaj turnis per siaj fortaj ungoj.

“Kion vi faras?” demandis Doroteo.

“Serĉas manĝaĵon, kompreneble,” murmuris la kokino, kiu sin okupadis per bekado.

“Kion vi trovas?” demandis la knabino, scivole.

“Nu, kelkajn dikajn ruĝajn formikojn, kaj kelkajn sablinsektojn, kaj fojfoje krabeton. Ili estas tre dolĉaj kaj plaĉaj, mi certigas al vi.”

“Aĉe!” kriis Doroteo, per ŝokita voĉo.

“Kio estas aĉa?” demandis la kokino, levante la kapon por rigardi per unu brilanta okulo sian kompaninon.

“Ke vi manĝas vivaĵojn, kaj insektaĉojn, kaj rampajn formikaĉojn. Nepre hontu !”

“Ĉu?” respondis la kokino, senkomprene; “vi ja estas stranga, Doroteo! Vivaĵoj estas multe pli freŝaj kaj nutraj ol mortaĵoj, kaj vi homoj manĝas ĉiajn mortaĵojn.”

“Tute ne!”

“Jes ja,” respondis Vilĉinjo. “Vi manĝas ŝafidojn kaj ŝafojn kaj bovinojn kaj porkojn kaj eĉ kokidojn.”

“Sed ni kuiras ilin,” diris Doroteo, triumfe.

“Kiel gravas tio?”

“Multe gravas,” diris la knabino, pli sobre. “Mi ne povas ekspliki, sed gravas. Kaj ni neniam manĝas insektaĉojn .”

“Sed vi manĝas la kokidojn kiuj manĝas la insektojn,” respondis la flava kokino, per triumfa gako.

“Do vi estas egale fia kiel ni la kokinoj.”

Tio pensigis Doroteon. Vilĉinjo diris la veron, kaj tio preskaŭ nuligis ŝian apetiton. Kaj la flava kokino, nu ŝi plu bekadis la sablon, kaj ŝajne estis tre kontenta pri siaj manĝaĵoj.

Fine, proksime al la bordo de la akvo, Vilĉinjo metis sian bekon en la sablon, kaj tuj retiris ĝin tremoplene.

“Aj!” ŝi kriis. “Mi frapis metalon tiam, kaj mia beko preskaŭ rompiĝis.”

“Verŝajne pro roko,” diris Doroteo, senzorge.

“Absurde. Mi povas distingi rokon de metalo, mi opinias,” diris la kokino. “Mi sentas ĝin malsimile.”

“Sed ne povas esti metalo sur ĉi tiu sovaĝa, dezerta marplaĝo,” insistis la knabino. “Kie estis? Mi elfosos ĝin kaj pruvos al vi ke mi pravas.”

Vilĉinjo montris al ŝi kie ŝia “beko frapiĝis”, laŭ ŝia esprimo, kaj Doroteo elfosis la sablon ĝis senti aĵon malmolan. Ŝi enpuŝis sian manon, kaj eltiris la aĵon, kaj trovis ke ĝi estas grandadimensia ora ŝlosilo—iom malnova, sed ankoraŭ brila kaj nedamaĝita.

“Kion mi diris al vi?” kriis la kokino, kun triumfa gako. “Ĉu mi povas distingi metalon kiam mi puŝiĝas kontraŭ ĝin, aŭ ĉu temas pri roko?”

“Metalo, vi pravis,” respondis la infano, rigardante penseme la kuriozaĵon trovitan. “Mi kredas ke ĝi estas el pura oro, kaj sendube ĝi kuŝis kaŝite en la sablo dum longa tempo. Kiel ĝi kaŝiĝis tie, Vilĉinjo? Kion ĉi tiu mistera ŝlosilo malfermas?”

“Mi ne scias,” respondis la kokino. “Sendube vi scias pli ol mi pri seruroj kaj ŝlosiloj.”

Doroteo ĉirkaŭrigardetis. Tute ne rimarkeblis domo en tiu parto de la lando, kaj ŝi rezonis ke ĉiu ŝlosilo nepre estas por seruro kaj ĉiu seruro havas celon. Eble la ŝlosilon perdis iu tre malproksime loĝanta, sed kiu vagis sur ĉi tiu plaĝo mem.

Konsiderante ĉion ĉi, la knabino metis la ŝlosilon en la poŝon de sia robo kaj post tio ŝi malrapide surtiris siajn ŝuojn kaj ŝtrumpojn, jam tute sekajn pro la suno.

“Mi intencas, Vilĉinjo,” ŝi diris, “ĉirkaŭserĉi por trovi manĝaĵon.”

III. La Literoj sur la Sablo

Marŝinte iom direkte al la arbaro, for de la bordo de la akvo, Doroteo venis al glata sabla loko sur kiu ŝajnis esti kuriozaj literoj markitaj sur la surfaco, kvazaŭ skribitaj sur la sablo per maldika branĉo.

“Kion ĝi diras?” ŝi demandis al la flava kokino, kiu trotadis apud ŝi iom digne.

“Kiel mi scius?” respondis la kokino.

“Mi ne scipovas legi.”

“Ho? Ĉu?”

“Kompreneble ne; mi neniam studis en lernejo.”

“Nu, mi ja,” agnoskis Doroteo; “sed la literoj estas grandaj kaj apartaj, kaj estas malfacile rekoni la vortojn.”

Sed ŝi zorge rigardis ĉiun literon, kaj fine ŝi trovis ke ĉi tiuj vortoj estis skribitaj en la sablo: “EVITU LA RADULOJN!”

“Estas iom strange,” deklaris la kokino, kiam Doroteo laŭtlegis la vortojn. “Kiuj estas la Raduloj, laŭ via supozo?”

“Uloj kiuj radas, verŝajne. Eble ili havas ĉaretojn, aŭ bebĉaretojn aŭ ŝarĝoĉaretojn,” diris Doroteo.

“Eble ili estas aŭtomobiloj,” proponis la flava kokino. “Ne necesas eviti bebĉaretojn kaj ŝarĝoĉaretojn; sed aŭtomobiloj estas danĝeraj. Pluraj amikoj miaj estas mortigitaj de ili.”

“Ne povas esti aŭto’biloj,” respondis la knabino, “ĉar ni estas en nova, sovaĝa lando kie eĉ ne estas tramoj aŭ tel’fonoj. La homoj ĉi tie ankoraŭ ne estas trovitaj, mi kredas; se efektive ekzistas homoj ĉi tie.

Do mi kredas ke ne povas esti aŭto’biloj ĉi tie, Vilĉinjo.”

“Eble ne,” agnoskis la flava kokino. “Kien vi iras nun?”

“Al la arboj, por serĉi fruktojn aŭ nuksojn,”

respondis Doroteo.

Ŝi marŝis trans la sablon, randiris la piedon de unu el la rokaj montetoj proksimaj, kaj baldaŭ atingis la randon de la arbaro.

Unue ŝi seniluziiĝis, ĉar la proksimaj arboj estis nur poploj aŭ eŭkaliptoj, kaj tute ne havis fruktojn aŭ nuksojn. Sed baldaŭ, kiam ŝi estis preskaŭ senespera, la knabineto trovis du arbojn kiuj verŝajne donos al ŝi multajn manĝaĵojn.

Unu arbo estis plena de kvadrataj kartonaj skatoloj, kiuj kreskis en grupoj sur ĉiuj branĉoj, kaj sur la plej grandaj plej maturaj skatoloj la vorto “Lunĉo” estis legebla, skribita per netaj reliefaj literoj. Ŝajne tiu arbo fruktis dum la tuta jaro, ĉar sur kelkaj branĉoj estis lunĉoskatolaj burĝonoj, kaj sur aliaj estis malgrandaj lunĉoskatoloj etaj kiuj estis ankoraŭ tute verdaj, kaj evidente ne manĝindaj ĝis ili maturiĝos.

La folioj de tiu arbo estis senescepte paperaj buŝtukoj, kaj ĝi estis tre plaĉaspekta laŭ la malsata knabineto.

Sed la arbo apud la lunĉoskatola arbo estis eĉ pli miriga, ĉar sur ĝi kreskis stanaj siteloj da ĉefmanĝo, tiom plenaj kaj pezaj ke la fortaj branĉoj kliniĝis pro la pezo. Kelkaj estis malgrandaj kaj malhele brunaj; pli grandaj havis senbrilan stankoloron; sed la vere maturaj estis siteloj el tre hela stano kiu brilis bele pro la sunradioj kiuj tuŝis ilin.

Ili multe plaĉis al Doroteo, kaj eĉ la flava kokino agnoskis sin surprizita.

La knabineto staris sur la pintoj de siaj piedoj kaj elektis unu el la plej belaj kaj grandaj lunĉoskatoloj, post tio ŝi sidiĝis sur la tero kaj fervore malfermis ĝin. En ĝi ŝi trovis bele volvitaj en blanka papero ŝinkan sandviĉon, iom da kuko, piklaĵon, tranĉaĵon de nova fromaĝo kaj pomon. Ĉio havis propran tigon, do necesis pluki ĝin de la flanko de la skatolo; sed Doroteo trovis ĉion bongustega, kaj ŝi manĝis ĉiun pecon da lunĉo en la skatolo antaŭ ol fini.

“Lunĉo ne estas ’zakte matenmanĝo,” ŝi diris al Vilĉinjo, kiu sidis apud ŝi scivoleme rigardante. “Sed kiam oni malsatas oni povas eĉ vespermanĝi en la mateno senplende.”

“Mi esperas ke via lunĉoskatolo estis plene matura,” komentis la flava kokino, dubeme. “Tiom da malsano kaŭzas manĝado de verdaĵoj.”

“Nu, mi certas ke ĝi estis matura,” deklaris Doroteo, “ĉio ’cepte de la piklaĵo, kaj piklaĵo nepre devas esti verda, Vilĉinjo. Sed ĉio gustis perfekte, kaj mi preferus ĝin ol kirkan piknikon. Kaj nun mi intencas pluki sitelon da ĉefmanĝo, por kiam mi denove malsatos, kaj post tio ni rekomencos ’splori la landon, kaj trovi kie ni estas.”

“Ĉu vi tute ne scias en kiu lando ni estas?”

demandis Vilĉinjo.

“Tute ne. Sed atentu: mi certas ke ni estas en felando, ĉar en alia loko lunĉoskatoloj kaj ĉefmanĝaj siteloj ne kreskas sur arboj. Krome, Vilĉinjo, vi estas kokino kaj vi ne povus paroli en civilizita lando kia Kansas, kie tute ne loĝas feoj.”

“Eble ni estas en la Lando Oz,” diris la kokino, penseme.

“Ne, estas neeble,” respondis la knabineto; “ĉar mi jam estis en la Lando Oz, kaj ĝin tute ĉirkaŭas dezertaĉo kiun neniu povas transiri.”

“Do kiel vi revenis el ĝi?” demandis Vilĉinjo.

“Mi havis arĝentajn ŝuojn, kaj ili portis min tra la aero; sed mi perdis ilin,” diris Doroteo.

“Ĉu?” komentis la flava kokino, per sia tono esprimante malkredon.

“Kaj krome,” pludiris la knabino, “ne troviĝas maro apud la Lando Oz, do nepre ĉi tiu estas alia felando.”

Dum ŝi parolis ŝi rimarkis brilan, belan sitelon da ĉefmanĝo, kun fortika tenilo, kaj plukis ĝin de ĝia branĉo. Post tio, akompanate de la flava kokino, ŝi marŝis el la ombro de la arboj direkte al la marbordo.

Ili estis parte transirintaj la sablon kiam Vilĉinjo subite kriis, terurite: “Kio estas?”

Doroteo rapide turnis sin, kaj vidis veni de pado kiu kondukis el inter la arboj la plej strangan personon kiun ŝiaj okuloj iam vidis.

Ĝi havis homan formon, sed ĝi marŝis, pli ĝuste, ruliĝis, per ĉiuj kvar membroj kaj ĝiaj kruroj estis samlongaj kiel ĝiaj brakoj, tiel ke ili aspektis la kvar kruroj de besto. Sed Doroteo tute ne vidis beston, ĉar la persono estis vestita plej glore per broditaj vestaĵoj multekoloraj, kaj ĝi portis pajlan ĉapelon gaje sur la flanko de sia kapo. Sed ĝi diferencis disde homoj ĉi tiel, anstataŭ manoj kaj piedoj kreskis ĉe la finoj de ĝiaj brakoj kaj kruroj rondaj radoj, kaj per tiuj radoj ĝi ruliĝis tre rapide trans la ebenan teron. Poste Doroteo trovis ke tiuj strangaj radoj konsistas el la sama malmola substanco el kiu konsistas niaj ungoj, kaj ŝi ankaŭ informiĝis ke uloj de tiu stranga raso naskiĝas tiaj. Sed kiam nia knabineto unue vidis la unuan individuon de raso kiu kaŭzos multajn problemojn al ŝi, ŝi supozis ke la brilkolora vestito estas sur rulŝuoj ligitaj al liaj manoj kaj ne nur al liaj piedoj.

“Kuru!” kriis la flava kokino, forflugetante tre timoplene. “Jen Radulo!”

“Radulo?” kriis Doroteo. “Kio estas tio?”

“Ĉu vi ne memoras ke sur la sablo estis skribite ‘Evitu la Radulojn’? Kuru, nepre kuru!”

Do Doroteo kuris, kaj la Radulo akre kaj sovaĝe elkriis kaj komencis ĉasi ŝin plenrapide.

Transrigardante sian ŝultron dum ŝi kuris, la knabino nun vidis grandan procesion de Raduloj veni el la arbaro—dekoj kaj dekoj—ĉiuj estis vestitaj per belegaj, striktaj vestaĵoj kaj ĉiuj ruliĝis rapide direkte al ŝi sonigante siajn sovaĝajn, strangajn kriojn.

“Ili certe kaptos nin!” anhelis la knabino, kiu plu portis la pezan sitelon da manĝo kiun ŝi plukis. “Mi ne povos multe pli kuri, Vilĉinjo.”

“Grimpu ĉi tiun monteton—rapidu!” diris la kokino; kaj Doroteo trovis sin tre proksima al la aro de nefiksitaj pintaj rokoj kiujn ili preterpasis irante al la arbaro. La flava kokino jam nun flugetadis inter la rokoj, kaj Doroteo sekvis laŭeble, duone grimpante kaj duone suprenfalante la malglatan, krutan deklivon.

Ŝi ne tro rapidis, ĉar la plejantaŭa Radulo atingis la monteton nur momenton post ŝi; sed dum la knabino klopodis grimpi la rokojn la ulo ekhaltis hurlante pro kolerego kaj senesperiĝo.

Doroteo nun aŭdis la flavan kokinon ridi, laŭ sia gaka, kokineca maniero.

“Ne rapidu, kara,” kriis Vilĉinjo. “Ili ne povos sekvi nin inter ĉi tiuj rokoj, do ni estas tute sekuraj nun.”

Doroteo tuj haltis kaj sidiĝis sur larĝa rokego, ĉar ŝi plene senspiriĝis.

La aliaj Raduloj jam nun atingis la piedon de la monteto, sed estis klare ke iliaj radoj ne ruliĝos sur la malglataj, pintaj rokoj, tial ili estis nekapablaj sekvi Doroteon kaj la kokinon al kie ili fuĝis. Sed ili ĉirkaŭis la tutan monteton, tiel ke la infano kaj Vilĉinjo devis resti ĉar ili ne povos malsupreniri sen kaptiĝi.

Do la uloj skuis siajn antaŭajn radojn kontraŭ Doroteo minace, kaj ŝajne ili ankaŭ kapablis paroli kaj ne nur fari siajn terurajn kriojn, ĉar pluraj el ili kriis: “Ni kaptos vin, ne dubu! Kaj kiam ni kaptos vin, ni diserigos vin!”

“Kial vi tiom kruelas kontraŭ min?” demandis Doroteo. “Mi estas fremda en via lando, kaj mi faris nenian malbonon al vi.”

“Nenian malbonon!” kriis unu, kiu ŝajne estis ilia estro. “Ĉu vi ne plukis niajn lunĉoskatolojn kaj manĝositelojn? Ĉu vi ne ankoraŭ tenas en la mano ŝtelitan manĝositelon?”

“Mi plukis nur po unu,” ŝi respondis. “Mi malsatis, kaj mi ne sciis ke la arboj apartenas al vi.”

“Tio ne senkulpigas vin,” respondis la estro, kiu estis vestita per plej bela kompleto. “Laŭ nia leĝo, kiu plukas manĝositelon sen nia permeso devas tuj morti.”

“Ne kredu lin,” diris Vilĉinjo. “Mi certas ke la arboj ne apartenas al tiuj ulaĉoj. Ili pretas ian ajn misaĵon fari, kaj laŭ mia opinio ili volus mortigi nin eĉ se vi ne plukus manĝositelon.”

“Mi samopinias,” akordis Doroteo. “Sed kion ni faru nun?”

“Ni restu ĉi tie,” konsilis la flava kokino. “Ni estos sekuraj kontraŭ la Raduloj ĝis ni mortos pro malsato; kaj antaŭ tiam multo povos okazi.”

IV. Tiktoko la Maŝinulo

Post eble horo la plejmultaj Raduloj reruliĝis en la arbaron, lasante nur tri el si por gardi la monteton. Ili kunruliĝis kiel grandaj hundoj kaj ŝajnigis dormi sur la sablo; sed nek Doroteon nek Vilĉinjon trompis tiu ruzo, do ili restis sekuraj inter la rokoj kaj tute ne atentis siajn ruzajn malamikojn.

Fine la kokino, flugetante super la monteto, elkriis: “Ho, jen vojo!”

Do Doroteo tuj grimpis al kie sidas Vilĉinjo, kaj jen, tute vere, estis glata vojo ĉizita inter la rokoj. Ĝi ŝajnis ĉirkaŭiri la monteton de la supro al la malsupro, kvazaŭ korktirilo, turniĝante tie kaj tie inter la krudaj rokoj sed ĉiam ebena kaj facile surmarŝebla.

Efektive, unue Doroteo demandis al si kial la Raduloj ne suprenrulas sin laŭ ĉi tiu vojo; sed kiam ŝi sekvis ĝin al la piedo de la vojeto, ŝi trovis plurajn grandajn rokpecojn metitaj rekte trans la vojon, tiel ke elekstere ne eblis vidi ĝin, kaj ankaŭ la Raduloj ne povis uzi ĝin por grimpi la monteton.

Post tio Doroteo resuprenmarŝis la vojon, kaj sekvis ĝin ĝis ŝi atingis la plejsupron de la monteto, kie unusola ronda roko staris kiu estis pli granda ol ĉiuj aliaj ĉirkaŭ ĝi. La vojo finiĝis tuj apud tiu granda roko, kaj dum momento estis neklare al ŝi kial oni ja faris la vojon. Sed la kokino, kiu sobre sekvadis ŝin kaj nun staris sur rokopinto malantaŭ Doroteo, subite komentis: “Ĝi aspektas preskaŭ kiel pordo, ĉu ne?”

“Kio aspektas kiel pordo?” demandis la infano.

“Nu, tiu fendeto en la roko, tuj antaŭ vi,”

respondis Vilĉinjo, kies rondaj okuloj estis tre akrevidaj kaj ŝajne rimarkis ĉion. “Ĝi iras supren je unu flanko kaj malsupren je la alia, kaj trans la supron kaj la malsupron.”

“Kio iras?”

“Nu, la fendeto. Tial mi kredas ke ĝi certe estas rokpordo, kvankam mi ne vidas ĉarnirojn.”

“Vi pravas,” diris Doroteo, kiu nun rimarkis unuafoje la fendeton en la roko. “Kaj jen ŝlosotruo, ĉu ne, Vilĉinjo?” Ŝi indikis rondan, profundan truon unuflanke de la pordo.

“Kompreneble. Se ni havus la ŝlosilon nun, ni povus malŝlosi ĝin kaj trovi kio estas interne,”

respondis la flava kokino. “Eble trezorĉambro plena de diamantoj kaj rubenoj, aŭ amasoj da brila oro, aŭ—”

“Tio memorigas min,” diris Doroteo, “pri la ora ŝlosilo kiun mi trovis sur la plaĝo. Ĉu vi opinias ke ĝi taŭgas por la truo, Vilĉinjo?”

“Provu,” proponis la kokino.

Do Doroteo serĉis en la poŝo de sia robo kaj trovis la oran ŝlosilon. Kiam ŝi metis ĝin en la truon de la roko kaj turnis ĝin, aŭdiĝis subita akra krako; post tio, kun solena brueto kiu tremigis la vertebrojn de ŝia dorso, la faco de la roko eksterenfalis, kiel pordo sur ĉarniroj, kaj tuj videblis malgranda senluma ĉambro.

“Vidu!” kriis Doroteo, retirante sin kiom eble sur la mallarĝa pado.

Ĉar, staranta en la mallarĝa roka ĉambro, estis virformo—nu, ĝi aspektis virformo, en la obskuro. Li estis nur proksimume tiom alta kiom Doroteo mem, kaj lia korpo estis ronda kiel pilko kaj konsistis el polurita kupro. Ankaŭ liaj kapo kaj membroj estis kupraj kaj ili estis per ĉarniroj ligitaj al lia korpo strangamaniere, kun metalaj ĉapetoj sur la ĉarniroj, kiel sur la kiraso portata de kavaliroj antikvatempe. Li staris tute kviete, kaj kiam la lumo trafis la formon ĝi brilis kvazaŭ el oro.

“Ne timu,” vokis Vilĉinjo, el sia starejo. “Ĝi ne vivas.”

“Tion mi vidas,” respondis la knabino, forte enspirante.

“Ĝi estas el kupro, kiel la malnova poto en la bestejo ĉehejme,” pludiris la kokino, turnante sian kapon unue al unu flanko kaj poste al la alia, tiel ke ambaŭ ŝiaj rondaj okuloj povis ekzameni la objekton.

“Iam,” diris Doroteo, “mi konis viron el stano; li estis lignohakisto nomita Noĉjo Hakisto. Sed li vivis same kiel ni, pro ke li naskiĝis vera viro, kaj akiris sian stanan korpon iom post iom—unue kruron kaj poste fingron kaj poste orelon—ĉar li tiom akcidentis per sia hakilo, kaj distranĉis sin tre senzorge.”

“Ĉu?” diris la kokino, blovetante tra sia nazo kvazaŭ tute ne kredante la rakonton.

“Sed ĉi tiu kuprulo,” pludiris Doroteo, grandokule rigardante ĝin, “tute ne vivas, kaj mi demandas al mi kial ĝi fariĝis, kaj kial ĝi ŝlosiĝis en ĉi tiun strangan lokon.”

“Mistero,” komentis la kokino, tordante sian kapon por aranĝi siajn kolplumojn per sia beko.

Doroteo paŝis en la ĉambreton por vidi la dorson de la kuprulo, kaj tiel ŝi trovis presitan karton kiu pendis inter liaj ŝultroj, ĝi pendis de malgranda kupra kejlo sur la dorso de lia kolo. Ŝi malligis la karton kaj reiris al la pado, kie la lumo estis pli forta, kaj sidiĝis sur platan rokon por legi la presaĵon.

“Kion ĝi diras?” demandis la kokino, scivole.

Doroteo laŭtlegis la karton, prononcante unu post alia la literojn de la grandaj vortoj, malfacile; kaj jen kion ŝi legis: de SMITH & TINKER Patentita Duoble Aganta, Ekstre-Reagema, Pensokrea, Perfekte Parolanta M E KA N I KA V I R O Kun Nia Speciala Horloĝfunkcia Mekanismo.

Pensas, Parolas, Agas, kaj Preskaŭ Vivas.

Fabrikata nur en nia Laborejo en Evna, Lando Ev.

Ni procesos kontraŭ ĉiu Patentorompanto.

“Vere strange!” diris la flava kokino. “Ĉu vi kredas ke ĝi diras la veron, kara?”

“Mi ne scias,” respondis Doroteo, kiu volis legi pli.

“Aŭskultu, Vilĉinjo:”

INSTRUKCIOJ: Por PENSADO:—Streĉu la risorton de la Mekanika Viro, truo sub la maldekstra brako, (signita No. 1).

Por PAROLADO:—Streĉu la risorton de la Mekanika Viro, truo sub la dekstra brako, (signita No. 2).

Por MARŜADO kaj AGADO:—Streĉu la risorton en la centro de lia dorso, (signita No. 3).

N.B.—Ni garantias la perfektan funkciadon de ĉi tiu mekanismo dum mil jaroj.

“Nu, ja mirige!” anhelis la flava kokino, senkrede; “se la kuprulo povas fari eĉ duonon de tio li estas vere miriga maŝino. Sed mi supozas ke temas nur pri trompaĵo, kiel multaj aliaj patentaĵoj.”

“Eble ni streĉu la risortojn,” proponis Doroteo, “por trovi kion li faros.”

“Kie estas la ŝlosilo por la risortotruoj?” demandis Vilĉinjo.

“Ĝi pendas de la kejlo kie mi trovis la karton.”

“Do,” diris la kokino, “ni provu lin, kaj trovu ĉu li funkcios. Oni garantiis lin por mil jaroj, laŭŝajne; sed ni ne scias de kiam li staras en ĉi tiu roko.”

Doroteo jam prenis la horloĝoŝlosilon de la kejlo.

“Kiun mi unue streĉu?” ŝi demandis, rerigardante la instrukciojn sur la karto.

“Numeron Unu, mi supozas,” respondis Vilĉinjo.

“Tio pensigas lin, ĉu ne?”

“Tiel,” diris Doroteo, kaj ŝi streĉis ĉe truo Numero Unu, sub la maldekstra brako.

“Li ne ŝajnas diferenca,” komentis la kokino, kritikeme.

“Kompreneble ne; li nur pensas, nun,” diris Doroteo.

“Pri kio li pensas, do?”

“Mi streĉos la parolilon, eble li povos diri al ni,”

diris la knabino.

Do ŝi streĉis risorton Numero Du, kaj tuj la horloĝ-funkciulo diris, sen movi iun parton de sia korpo escepte de la lipoj: “Bo-na-n ma-te-no-n, knab-in-et-o. Bo-na-n ma- te-no-n, Sin-jor-in-o Kok-in-o.”

La vortoj sonis iom raŭkaj kaj knaretaj, kaj ili prononciĝis per unusola tono, tute sen nuancoŝanĝoj; sed kaj Doroteo kaj Vilĉinjo plene komprenis ilin.

“Bonan matenon, Sinjoro,” ili respondis, ĝentile.

“Dan-ko-n pro sa-vi mi-n,” pludiris la maŝino, per la sama monotona voĉo, kiun ŝajne kreis interna balgo, simila al tiu en la malgrandaj ludilaj ŝafidoj kaj katoj kiujn infanoj premas por ke ili bruu.

“Ne dankinde,” respondis Doroteo. Kaj, ĉar ŝi estis tre scivola, ŝi demandis: “Kial vi ŝlosiĝis en ĉi tiun lokon?”

“La ra-kon-to es-tas lon-ga,” respondis la kuprulo; “sed mi ra-kon-tos al vi mal-lon-ge. A-ĉet-is min de Smith & Tin-ker, mi-aj fa-bri-kin-toj, kru-e-la Re-ĝo de Ev, nom-it-a E-vol-do, ki-u ku-ti-mis ba-ti si-ajn ge-ser-vist-ojn ĝis i-li mor-tis. Ta-men, li ne po-vis mor-ti-gi min, ĉar mi ne vi-vis, kaj o-ni de-vas u-nue vi-vi por po-vi mor-ti. Do li-a ba-ta-do ne da-ma-ĝis mi-n, ĝi nur plu-po-lu-ris mi-a-n ku-pra-n kor-po-n.

“Ti-u kru-e-la re-ĝo ha-vis be-la-n ed-zi-no-n kaj dek be-laj-n in-fa-noj-n—kvin kna-boj-n kaj kvin kna-bi-noj-n—sed dum ko-le-re-go li ven-dis i-li-n al la Re-ĝo de la Kno-moj, ki-u per si-aj ma-gi-aj ar-toj a-li-for-mig-is i-li-n kaj me-tis i-li-n en si-a-n sub-te- ra-n pa-la-co-n por or-na-mi la ĉam-broj-n.

“Pos-te la Re-ĝo de Ev be-daŭ-ris si-a-n fi-a-n a- go-n, kaj vo-lis re-pre-ni si-aj-n ed-zi-no-n kaj in-fa- noj-n de la Re-ĝo de la Kno-moj, sed sen-suk-ce-se.

Do, pro mal-es-pe-ro, li ŝlo-sis mi-n en ĉi ti-u-n ro- ko-n, ĵe-tis la ŝlo-si-lo-n en la o-ce-a-no-n, kaj pos- te en-sal-tis kaj dro-nis.”

“Vera misfortuno!” krietis Doroteo.

“Jes ja,” diris la maŝino. “Ki-am mi tro-vis mi-n en-ŝlo-si-ta mi kri-is por hel-po ĝis mi-a vo-ĉo es-tis mal-stre-ĉi-ta; kaj post ti-o mi mar-ŝis ti-en kaj re-en en ĉi ti-u ĉam-bre-to ĝis mi-a a-ga-do es-tis mal-stre- ĉi-ta; kaj post ti-o mi sta-ris sen-mo-ve kaj pen-sis ĝis mi-aj pen-soj es-tis mal-ŝtre–ĉit-aj. Post ti-o mi me- mo-ras ne-ni-on ĝis vi re-stre-ĉis mi-n.”

“Miriga rakonto,” diris Doroteo, “kaj ĝi pruvas ke la Lando Ev vere estas felando, same kiel mi supozis.”

“Kom-pre-ne-ble,” respondis la kuprulo. “Mi su-po- zas ke ti-om per-fek-ta ma-ŝi-no es-tus far-eb-la nur en fe-lan-do.”

“Mi neniam vidis tian maŝinon en Kansas,” diris Doroteo.

“Sed ki-el vi a-ki-ris la ŝlo-si-lon por mal-ŝlo-si ĉi ti-u-n por-do-n?” demandis la horloĝaparata voĉo.

“Mi trovis ĝin sur la plaĝo, kien ĝin verŝajne alportis la ondoj,” ŝi respondis. “Kaj nun, sinjoro, se ne ĝenos vin, mi streĉos vian agadon.”

“Tio mul-te pla-ĉos mi-n,” diris la maŝino.

Do ŝi streĉis Numeron Tri, kaj tuj la kuprulo iom rigide kaj malglate marŝis el la roka kaverno, deprenis sian kupran ĉapelon kaj ĝentile kliniĝis antaŭ Doroteo.

Diris li: “Ek-de nun mi es-tos vi-a o-be-e-ma ser-vis-to. Ki- o-n ajn vi or-do-nos, ti-o-n mi vo-lon-te fa-ros—se vi ri-pe-te stre-ĉos mi-n.”

“Kiel vi nomiĝas?” ŝi demandis.

“Tik-to-ko,” li respondis. “Mi-a eks-mas-tro no-mis min ti-el ĉar mi-a hor-loĝ-me-ka-nis-mo ĉi-am tik-ta- kas ki-am ĝi es-tas stre-ĉi-ta.”

“Mi aŭdas ĝin nun,” diris la flava kokino.

“Ankaŭ mi,” diris Doroteo. Kaj ŝi pludiris, iom time: “Vi ne sonoras, ĉu?”

“Ne,” respondis Tiktoko; “kaj a-lar-mi-lo ne es-tas ko-nek-ti-ta al mi-a me-ka-nis-mo. Ta-men mi po-vas di-ri la tem-po-n per-vo-ĉe, kaj ĉar mi ne-ni-am dor- mas mi po-vos ve-ki vi-n je ki-u ajn ho-ro ki-u-n vi vo-los por ve-ki-ĝi en la ma-te-no.”

“Bone,” diris la knabineto; “sed mi neniam volas vekiĝi en la mateno.”

“Dormu ĝis mi demetos mian ovon,” diris la flava kokino. “Kaj kiam mi gakos, Tiktoko scios veki vin.”

“Ĉu vi demetas vian ovon tre frue?” demandis Doroteo.

“Ĉirkaŭ la oka horo en la mateno,” diris Vilĉinjo.

“Kaj certe decas ke ĉiu persono vekiĝu ĝis tiam.”

V. Doroteo Malfermas la Manĝoskatolon 64

“Nun, Tiktoko,” diris Doroteo, “unue ni devas trovi rimedon eskapi de ĉi tiuj rokoj. La Raduloj estas sube, sciu, kaj minacas mortigi nin.”

“Ne ne-ce-sas ti-mi la Ra-du- loj-n,” diris Tiktoko; liaj vortoj estis malpli rapidaj ol antaŭe.

“Kial?” ŝi demandis.

“Ĉar i-li es-tas a-g-g--gr-gr-r-r-”

Li kvazaŭ gluglis kaj eksilentis, skuante siajn manojn freneze ĝis subite li ĉesis moviĝi, kun unu brako en la aero kaj la alia tenata rigide antaŭ li kun ĉiuj kupraj fingroj disetenditaj kvazaŭ ventumilo.

“Ve!” diris Doroteo, per timoplena tono. “Kio okazis?”

“Mi supozas ke la risortoj malstreĉiĝis,” diris la kokino, trankvile. “Verŝajne vi ne sufiĉe streĉis ilin.”

“Mi ne sciis kiom streĉi,” respondis la knabino; “sed mi klopodos pli sukcesi venontan fojon.”

Ŝi ĉirkaŭkuris la kuprulon por preni la ŝlosilon de la kejlo ĉe la dorso de lia kolo, sed ĝi ne troviĝis tie.

“Ĝi forestas!” kriis Doroteo, ĉagrenite.

“Kio forestas?” demandis Vilĉinjo.

“La ŝlosilo.”

“Verŝajne ĝi falis kiam li tiom malalten kliniĝis antaŭ vi,” respondis la kokino. “Ĉirkaŭserĉu, penu retrovi ĝin.”

Doroteo serĉis, kaj la kokino helpis ŝin, kaj post iom da tempo la knabino trovis la horloĝoŝlosilon, kiu ja falis en fendeton en la roko.

Tuj ŝi streĉis la voĉon de Tiktoko, zorgante turni la ŝlosilon kiel eble plej multe. Ŝi trovis tion granda tasko, vi povas imagi tion se vi mem iam penis streĉi horloĝorisorton. Sed la unuaj vortoj de la maŝinulo certigis al Doroteo ke li nun funkcios dum almenaŭ dudek kvar horoj.

“Vi mal-mul-te stre-ĉis min, u-nu-e,” li trankvile diris, “kaj mi lon-ge ra-kon-tis al vi pri Re-ĝo E-vol-do, do ne mi-ri-gas ke mi ĉe-sis funk-ci-i.”

Post tio ŝi restreĉis la agorisorton, kaj Vilĉinjo konsilis ke ŝi portu la ŝlosilon de Tiktoko en sia poŝo, por ke ĝi ne denove perdiĝu.

“Kaj nun,” diris Doroteo, kiam tio estis farita, “diru al mi kion vi intencis diri pri la Raduloj.”

“Nu, i-li ne es-tas ti-min-daj,” diris la maŝino. “I-li vo-las kre-di-gi ke i-li es-tas te-ru-raj, sed e-fek-ti-ve la Ra-du-loj es-tas su-fi-ĉe sen-dan-ĝe-raj se o-ni aŭ-da- cas ba-ta-li kon-traŭ i-li-n. I-li e-ble pro-vus da-ma-ĝi kna-bi-ne-to-n ki-a vi, ĉar i-li es-tas tre pe-to-le-maj.

Sed se mi ha-vus stan-go-n i-li for-ku-rus ek-vi-din-te mi-n.”

“Ĉu vi havas stangon?” demandis Doroteo.

“Ne,” diris Tiktoko.

“Kaj vi ne trovos tion inter ĉi rokoj,” deklaris la flava kokino.

“Do kion ni faru?” demandis la knabino.

“Ple-ne stre-ĉu mi-a-n pen-so-ri-sor-to-n, kaj mi klo-po-dos el-pen-si a-li-a-n pla-no-n,” diris Tiktoko.

Do Doroteo restreĉis lian pensorisorton, kaj dum li pensadis ŝi decidis manĝi. Vilĉinjo jam bekadis en la fendetoj en la rokoj, serĉante manĝaĵon, do Doroteo sidiĝis kaj malfermis sian stanan manĝositelon.

En la kovrilo ŝi trovis ujeton plenan de tre bona limonado. Ĝin kovris taso, kiu ankaŭ, deŝraŭbite, estis utila kiel trinkvazo. En la sitelo estis tri tranĉoj da meleagraĵo, du da malvarma lango, iom da omarsalato, kvar tranĉoj da pano kun butero, malgranda kremaĵa torto, oranĝo kaj naŭ grandaj fragoj, kaj kelkaj nuksoj kaj sekaj vinberoj. Tre interese, la nuksoj en tiu manĝositelo kreskis jam fenditaj, sekve Doroteo ne trovis problemon kiam ŝi volis elpreni ilian centraĵon por manĝo.

Ŝi etendis la festenon sur la rokon apud si kaj komencis manĝi. Unue ŝi proponis iom al Tiktoko, kiu rifuzis ĝin ĉar, li diris, li estas nur maŝino. Poste ŝi proponis iom al Vilĉinjo, sed la kokino murmuris ion pri “mortaĵoj” kaj diris preferi insektojn kaj formikojn.

“Ĉu la lunĉoskatolaj arboj kaj la manĝositelaj arboj apartenas al la Raduloj?” la infano demandis al Tiktoko, dum ŝi manĝadis.

“Kom-pre-neb-le ne,” li respondis. “I-li a-par-te-nas al la re-ĝa fa-mi-li-o de Ev, sed kom-pre-ne-ble ne ek- zis-tas re-ĝa fa-mi-li-o ĝus-te nun ĉar Re-ĝo E-vol-do sal-tis en la ma-ro-n kaj li-aj ed-zi-no kaj dek in-fa-noj es-tas trans-for-mi-taj de la Re-ĝo de la Kno-moj. Do res-tas ne-ni-u re-gan-to de la Lan-do Ev, laŭ mi-a me- mo-ro. E-ble pro ti-o la Ra-du-loj pre-ten-das po-se-di la ar-boj-n, kaj plu-kas la lun-ĉoj-n kaj man-ĝoj-n por pro-pra man-ĝa-do. Sed i-li a-par-te-nas al la Re-ĝo, kaj vi tro-vos la re-ĝa-n ‘E’ stam-pi-tan sur la mal-su-pro- n de ĉi-u man-ĝo-si-te-lo.”

Doroteo renversis la sitelon, kaj tuj vidis la reĝan signon sur ĝi, ĝuste kiel diris Tiktoko.

“Ĉu nur la Raduloj loĝas en la Lando Ev?”

demandis la knabino.

“Ne; i-li lo-ĝas nur en mal-gran-da par-to de ĝi, tuj ma-lan-taŭ la ar-ba-ro,” respondis la maŝino. “Sed de ĉi-am i-li es-tas pe-to-le-maj kaj im-per-ti-nen-taj, kaj mi-a mal-no-va mas-tro, Re-ĝo E-vol-do, ku-ti-mis kun-por-ti vi-p-on, ki-am li e-li-ris mar-ŝi, por es-tri la u-loj-n. Tuj ki-am mi fa-ri-ĝis la Ra-du-loj pro-vis su- per-ve-tu-ri mi-n, kaj ba-ti mi-n per si-aj ka-poj; sed i- li bal-daŭ tro-vis ke mi kon-stru-iĝ-is el tro so-li-da ma- te-ri-a-lo kaj i-li ne po-vis da-ma-ĝi mi-n.”

“Vi ŝajnas tre fortike konstruita,” diris Doroteo. “Kiu fabrikis vin?”

“La fir-mo Smith & Tin-ker, en la ur-be-to Ev-na, ki-e si-tu-as la re-ĝa pa-la-co,” respondis Tiktoko.

“Ĉu ili fabrikis multon da vi?” demandis la infano.

“Ne; mi es-tas la so-la aŭ-to-ma-ta me-ka-ni-ka ho- mo ki-u-n i-li i-am kom-ple-ti-gis,” li respondis. “I-li es-tis ve-re ta-len-taj in-ven-tis-toj, mi-aj fa-bri-kin-toj, kaj tre ar-tis-me la-bo-ris.”

“Mi certas pri tio,” diris Doroteo. “Ĉu ili loĝas en la urbeto Evna nun?”

“Am-baŭ for-la-sis ni-n,” respondis la maŝino. “Sin- jo-ro Smith es-tis ar-tis-to, ki-el an-kaŭ in-ven-tis-to, kaj li pen-tris bil-do-n de ri-ve-ro ki-u es-tis ti-om na- tu-ra ke, dum li e-ten-dis si-n por pen-tri kel-kaj-n flo- roj-n sur la a-li-a-n bor-do-n, li fa-lis en la ak-vo-n kaj dro-nis.”

“Ho, mi bedaŭras tion!” kriis la knabineto.

“Sin-jo-ro Tin-ker,” pludiris Tiktoko, “fa-ris ti-om al-ta-n ŝtu-pa-re-to-n ke li po-vis a-po-gi ĝi-a-n fi-na- ĵo-n per la lu-no, dum li sta-ris sur la plej al-ta ŝtu-pe- to kaj plu-kis la ste-le-tojn por me-ti i-li-n en la pin- toj-n de la kro-no de la re-ĝo. Sed ki-am li a-tin-gis la lun-on Sin-jo-ro Tin-ker tro-vis ĝin ti-om be-la ke li de-ci-dis lo-ĝi ti-e, do li su-pre-ni-ris la ŝtu-pa-re-to-n kaj post ti-am ni ne plu vi-dis li-n.”

“Ĉi tiu lando certe spertis tre grandan perdon per tio,” diris Doroteo, kiu nun manĝadis sian kremaĵan torton.

“Jes ve-re,” agnoskis Tiktoko. “An-kaŭ mi sper-tis tre gran-da-n per-do-n per ti-o. Ĉar se mi fuŝ-i-ĝus mi ko- nas ne-ni-u-n ka-pa-bla-n ri-pa-ri mi-n, ĉar mi es-tas tre kom-pli-ka. Vi ne po-vas di-ve-ni ki-om ple-na de ma-ŝi-na-ĵoj mi es-tas.”

“Mi povas imagi,” diris Doroteo, fervore.

“Kaj nun,” pludiris la maŝino, “mi de-vas ĉe-si pa- ro-li kaj ko-men-ci de-no-ve pen-si por tr-ovi ri-me-do- n es-ka-pi de ĉi ti-u ro-ko.” Do li turnis sin duone, por pensi sen esti ĝenata.

“La plejbona pensisto kiun mi renkontis,” diris Doroteo al la flava kokino, “estis Birdotimigilo.”

“Sensencaĵo!” kolere diris Vilĉinjo.

“Estas vero,” deklaris Doroteo. “Mi renkontis lin en la Lando Oz, kaj li marŝis kun mi al la urbo de la potenca Sorĉisto de Oz, por akiri cerbon, ĉar lia kapo estis plena de nur pajlo. Sed ŝajnis al mi ke li pensis egale bone antaŭ ol akiri cerbon kiel poste.”

“Ĉu vi supozas ke mi kredos tiajn absurdaĵojn pri la Lando Oz?” demandis Vilĉinjo, kiu ŝajnis iom mishumora—eble ĉar insektoj malmultis.

“Kiujn absurdaĵojn?” demandis la infano, kiu nun finmanĝadis siajn nuksojn kaj sekajn vinberojn.

“Viajn neeblajn rakontojn pri bestoj kiuj povas paroli, kaj viva stana lignohakisto kaj pensanta birdotimigilo.”

“Ili ĉiuj estas tie,” diris Doroteo, “ĉar mi vidis ilin.”

“Mi ne kredas tion!” kriis la kokino, alteskuante sian kapon.

“Nur ĉar vi ’stas stulta,” respondis la knabino, iom ofendita pro la parolo de ŝia amikino Vilĉinjo.

“En la Lan-do Oz,” komentis Tiktoko, turninte sin al ili, “ĉi-o eb-las. Ĝi es-tas mi-ri-ga fe-lan-do.”

“Jen, Vilĉinjo! Mi ja diris tion!” kriis Doroteo. Kaj ŝi turnis sin al la maŝino kaj demandis tre fervortone: “Ĉu vi konas la Landon Oz, Tiktoko?”

“Ne; sed mi aŭ-dis pri ĝi,” diris la kuprulo. “Ĉar ĝi- n a-par-ti-gas de ĉi ti-u Lan-do Ev nur lar-ĝa de-zer- to.”

Doroteo kunfrapis siajn manojn ĝojoplene.

“Min plezurigas tio!” ŝi krietis. “Feliĉigas min esti tiom proksima al miaj malnovaj amikoj. La Birdotimigilo pri kiu mi parolis, Vilĉinjo, estas la Reĝo de la Lando Oz.”

“Par-do-nu mi-n. Li ne es-tas la re-ĝo nun,” diris Tiktoko.

“Li estis Reĝo kiam mi foriris,” deklaris Doroteo.

“Mi sci-as,” diris Tiktoko, “sed o-ka-zis re-vo-lu-ci- o en la Lan-do Oz, kaj la Bir-do-ti-mi-gi-lo-n de-tro- ni-gis sol-da-ti-no no-mi-ta Ge-ne-ra-lo Zin-gi-bra.

Kaj pos-te Zin-gi-bra-n de-tro-ni-gis kna-bi-ne-to no- mi-ta Oz-ma, ki-u es-tis la ve-ra he-re-dan-ti-no de la tro-no kaj nun re-gas la lan-do-n kaj es-tas ti-to-li-ta Oz-ma de Oz.”

“Mi tute ne sciis tion,” diris Doroteo, penseme. “Sed mi supozas ke multo okazis post mia foriro el la Lando Oz. Mi scivolas pri kio okazis al la Birdotimigilo, kaj al la Stana Lignohakisto, kaj al la Malkuraĝa Leono. Kaj mi scivolas pri tiu knabino Ozma, ĉar mi ĝis nun ne aŭdis pri ŝi.”

Sed Tiktoko ne respondis al tio. Li jam denove turnis sin por rekomenci pensadi.

Doroteo repakis la restantan manĝaĵon en la sitelon, por ne malŝpari utilaĵojn, kaj la flava kokino forgesis sian dignon sufiĉe por piki la disfalintajn panerojn, kiujn ŝi manĝis iom avide, kvankam ŝi ĵuse ŝajnigis malestimi la manĝaĵojn preferatajn de Doroteo.

Jam Tiktoko proksimiĝis rigide klinante sin antaŭ ili.

“Bon-vo-lu sek-vi mi-n,” li diris, “kaj mi kon-du-kos vi-n al la ur-be-to Ev-na, ki-e vi es-tos pli kom-for-taj, kaj an-kaŭ mi pro-tek-tos vi-n kon-traŭ la Ra-du-loj.”

“Bone,” tuje respondis Doroteo. “Mi pretas!”

VI. La Kapoj de Langvorlino

Ili marŝis malrapide laŭ la pado inter la rokoj. Tiktoko estis la unua, Doroteo sekvis lin, kaj la flava kokino trotadis tuj malantaŭ li.

Ĉe la piedo de la vojo la kuprulo kliniĝis kaj forĵetis senpene la rokojn kiuj blokis la iron. Post tio li turnis sin al Doroteo kaj diris: “La-su mi-n por-ti vi-a-n man-ĝo-si-te- lo-n.”

Ŝi tuj metis ĝin en lian dekstran manon, kaj la kupraj fingroj prenis la fortikan tenilon.

Tiam la procesieto marŝis sur la ebenan sablaron.

Tuj kiam la tri Raduloj kiuj gardis la monteton vidis ilin, ili komencis siajn sovaĝajn kriojn kaj rapide ruliĝis direkte al la malgranda grupo, kvazaŭ por kapti ilin aŭ bari la vojon. Sed kiam la unua aproksimiĝis sufiĉe, Tiktoko svingis la stanan manĝositelon kaj bategis la kapon de la Radulo per tiu stranga armilo. Eble tio ne multe dolorigis, sed ĝi multe bruis, kaj la Radulo elkriegis kaj falis sur sian flankon. La sekvan minuton ĝi sukcesis restariĝi sur siaj radoj kaj forruliĝis kiel eble plej rapide, samtempe kriegante pro timo.

“Mi di-ris al vi ke i-li es-tas sen-dan-ĝe-raj,”

komencis Tiktoko; sed antaŭ ol li povis diri pli, alia Radulo atakis ilin. Krak! sonis la manĝo-sitelo kontraŭ ĝian kapon, forbatante ĝian pajlan ĉapelon kvar metrojn; kaj tio sufiĉis ankaŭ por tiu Radulo.

Ruliĝante ĝi sekvis la antaŭan. La tria ne atendis batiĝi per la sitelo, sed ekakompanis siajn kolegojn tiom rapide kiom povis turniĝi ĝiaj radoj.

La flava kokino gakis pro ĝojo, kaj fluginte sur la ŝultron de Tiktoko, ŝi diris: “Brave, mia kupra amiko! kaj saĝe planite. Nun ni liberiĝis de tiuj malbeluloj.”

Sed ĝuste tiam granda aro da Raduloj ruliĝis el la arbaro; fidante sian multenombrecon por venki, ili feroce antaŭeniris ataki Tiktokon. Doroteo kaptis Vilĉinjon per siaj brakoj kaj firme tenis ŝin, kaj la maŝino ĉirkaŭbrakumis la knabineton per sia maldekstra brako, por protekti ŝin. Kaj la Raduloj ekatakis.

Krak! Bum! bum! la manĝositelo svingiĝis ĉiudirekten, kaj ĝi tiom bruis batante la kapojn de la Raduloj ke ili multe pli timis ol vundiĝis kaj forkuris panikege. Escepte de ilia estro. Tiu Radulo stumblis pro alia kaj falis sur sian dorson, kaj antaŭ ol li povis meti siajn radojn sub sin por releviĝi, Tiktoko kaptis la kolon de la belega jako de la malamiko per siaj kupraj fingroj, kaj firme tenis lin.

“Or-do-nu al vi-aj u-loj ke i-li fo-ri-ru,” komandis la maŝino.

La estro de la Raduloj hezitis fari tiun ordonon, do Tiktoko skuis lin kiel terhundo raton, ĝis la dentoj de la Radulo kunklakis bruante kiel hajleroj kontraŭ fenestrovitron. Tuj kiam la ulo povis spiri, ĝi kriis al la aliaj ke ili forruliĝu, kaj ili tuj faris tion.

“Nun,” diris Tiktoko, “vi akompanos nin kaj diros al mi kion mi volas scii.”

“Vi bedaŭros ke vi traktis min ĉi tiel,” plendis la Radulo. “Mi estas terure feroca persono.”

“Ri-la-te al ti-o,” respondis Tiktoko, “mi es-tas nur ma-ŝi-no, kaj nek po-vas mal-ĝo-ji nek ĝo-ji, ne-gra- ve ki-o o-ka-zas. Sed vi e-ra-ras kre-dan-te vi-n te- ru-ra aŭ fe-ro-ca.”

“Kial?” demandis la Radulo.

“Ĉar ne-ni-u a-li-a kre-das ti-o-n. Vi-aj ra-doj ma- leb-li-gas ke vi da-ma-ĝu i-u-n. Vi ne ha-vas pug-noj- n kaj ne po-vas gra-ti aŭ eĉ el-ti-ri ha-roj-n. Kaj vi ne ha-vas pi-e-doj-n per ki-uj ba-ti. Vi nur po-vas kri-a-di, kaj ti-o tu-te ne-ni-u-n da-ma-ĝas.”

La Radulo ekploris, kio multe surprizis Doroteon.

“Nun mi kaj mia popolo estas ruinigitaj por ĉiam!” li ploris; “ĉar vi trovis nian sekreton. Estante senhelpaj, nia sola espero estas timigi homojn, ŝajnigante nin tre ferocaj kaj teruraj, kaj skribante sur la sablo avertojn ke oni ‘Evitu la Radulojn’. Ĝis nun ni fortimigis ĉiun, sed ĉar vi trovis nian malfortecon, niaj malamikoj atakos nin kaj multe malfeliĉigos nin.”

“Ho, ne!” kriis Doroteo, kiu bedaŭris vidi la bele vestitan Radulon tiom malfeliĉa; “Tiktoko gardos vian sekreton, ankaŭ Vilĉinjo kaj mi. Sed, vi devos promesi ke vi ne plu klopodos timigi infanojn, kiam ili proksimiĝos al vi.”

“Mi promesas—vere, mi promesas!” diris la Radulo, ĉesante plori kaj fariĝante pli feliĉa. “Mi vere ne estas malbona, sciu; sed ni devas ŝajnigi esti fiaj por ke aliaj ne ataku nin.”

“Ti-o ne es-tas pre-ci-ze ve-ra,” diris Tiktoko, komencante marŝi direkte al la pado tra la arbaro, kaj ankoraŭ firme tenante sian kaptiton, kiu malrapide ruliĝis apud li. “Vi kaj vi-a po-po-lo es-tas pe-to-lo- ple-naj, kaj vi am-as ĝe-ni vi-aj-n ti-man-toj-n. Kaj vi es-tas an-kaŭ of-te mal-ĝen-ti-laj kaj ma-la-grab- laj. Sed se vi stre-bos ku-ra-ci ti-uj-n mis-oj-n mi in- for-mos al ne-ni-u pri vi-a sen-po-vo.”

“Mi strebos, kompreneble,” respondis la Radulo, fer vore. “K aj dankon, S-ro Tiktoko, pro via komplezo.”

“Mi es-tas nur ma-ŝi-no,” diris Tiktoko. “Mi ne po-vas kom-ple-zi nek be-daŭ-ri nek ĝo-ji. Mi nur po-vas fa-ri ti-o-n por ki-o mi es-tas stre-ĉi-ta.”

“Ĉu vi estas streĉita por gardi mian sekreton?”

demandis la Radulo, fervore.

“Jes; se vi kon-du-tos de-ce. Sed di-ru al mi: ki-u nun re-gas la Lan-don Ev?” demandis la maŝino.

“Ne ekzistas registo,” estis la respondo, “ĉar ĉiu membro de la reĝa familio estas enkarcerigita de la Reĝo de la Knomoj. Sed Princino Langvorlino, kiu estas nepino de nia mortinta Reĝo Evoldo, loĝas en parto de la reĝa palaco kaj ĉerpas tiom da mono el la reĝa kaso kiom ŝi povas elspezi. Princino Langvorlino ne estas precize registo, sciu, ĉar ŝi ne regas; sed ŝi estas nia plej regema persono.”

“Mi ne me-mo-ras ŝi-n,” diris Tiktoko. “Ki-a ŝi as- pek-tas?”

“Mi ne scias,” respondis la Radulo, “kvankam mi jam vidis ŝin dudekfoje. Ĉar Princino Langvorlino estas diferenca persono kiam ajn mi vidas ŝin, kaj la sola maniero per kiu ŝiaj regatoj rekonas ŝin estas bela rubena ŝlosilo kiun ŝi ĉiam portas sur ĉeno ligita al ŝia maldekstra pojno. Kiam ni vidas la ŝlosilon ni scias ke ni rigardas la Princinon.”

“Strange,” diris Doroteo, miroplene. “Ĉu vi celas diri ke tiom da diferencaj princinoj estas unusola persono?”

“Ne precize tiel,” respondis la Radulo. “Certe estas nur unu princino; sed ŝi aspektas multeforma al ni, kaj ĉiu formo estas pli-malpli bela.”

“Sendube ŝi estas sorĉistino,” kriis la knabino.

“Mi kredas ke ne,” respondis la Radulo. “Sed ekzistas ia mistero rilate ŝin, nepre. Ŝi estas tre vantema, kaj loĝas plejparte en ĉambro ĉirkaŭata de speguloj, tiel ke ŝi povas admiri sin kiam ajn ŝi deziras.”

Neniu respondis al tiu parolo, ĉar ili ĵus eliris la arbaron kaj fiksis sian atenton al la sceno antaŭ ili—bela valo en kiu estis multaj fruktarboj kaj verdaj kampoj, kun belaj domoj tie kaj tie kaj larĝaj, glataj vojoj irantaj ĉiudirekten.

En la mezo de tiu bela valo, ĉirkaŭ du kilometrojn for de kie staris niaj amikoj, leviĝis la altaj turoj de la reĝa palaco, kiu brilis antaŭ bluĉiela fono. La palacon ĉirkaŭis tre belaj kampoj plenaj de floroj kaj arbustoj. Pluraj sonoretantaj fontoj estis videblaj, kaj agrablajn marŝpadojn bordis vicoj de blankaj marmoraj statuoj.

Tiujn detalojn, kompreneble, Doroteo povis rimarki kaj admiri nur kiam ili antaŭeniris laŭ la vojo al pozicio tre proksima al la palaco, kaj ŝi plu rigardadis la belaĵojn kiam ŝia malgranda grupo eniris la korton kaj proksimiĝis al la granda antaŭdomo de la ĉambroj mem de la reĝo. Sed ĉagrenis ilin ke ili trovis la pordon firme fermita. Afiŝo estis najlita al la pordo, kaj ĝia teksto diris: POSEDANTO FORESTAS.

Bonvolu Frapi sur la Trian Pordon en la Maldekstra Alo.

“Nun,” diris Tiktoko al la kaptita Radulo, “vi de-vas kon-du-ki ni-n laŭ la vo-jo al la Mal-dek-stra A-lo.”

“Jes, bone,” diris la kaptito, “ĉi tien, dekstren.”

“Kiel la maldekstra alo povas esti dekstre?”

demandis Doroteo, kiu timis ke la Radulo volas trompi ilin.

“Ĉar iam ekzistis tri aloj, sed oni malkonstruis du el ili; restas nur unu, kaj oni uzu la padon kiu ĉirkaŭiras ĝin dekstren. Princino Langvorlino ruzas por ke vizitantoj ne ĝenu ŝin.”

La kaptito kondukis ilin ĉirkaŭen al la alo, kaj post tio la maŝinulo, kiu ne plu bezonis la Radulon, lasis lin foriri por rekuniĝi kun siaj parencoj. Li tuj forruliĝis rapidege kaj baldaŭ ne plu videblis.

Tiktoko nun kalkulis la pordojn en la alo kaj laŭte frapis sur la trian.

Ĝin malfermis malalta servistino portanta ĉapon ornamitan per gajaj rubandoj, kiu klinis sin respektoplene kaj demandis: “Kion vi deziras, estimataj?”

“Ĉu vi estas Princino Langvorlino?” demandis Doroteo.

“Ne, fraŭlino; mi estas ŝia servistino.”

“Mi deziras paroli kun la Princino, mi petas.”

“Mi informos ŝin ke vi alvenis, fraŭlino, kaj petos ke ŝi intervjuu vin,” diris la servistino. “Bonvolu enpaŝi, kaj sidiĝu en la salono.”

Do Doroteo enpaŝis, kaj ŝin tuj sekvis la maŝino.

Sed kiam la flava kokino volis enpaŝi, la malalta servistino kriis “Huŝ!” kaj skuis sian antaŭveston kontraŭ la vizaĝon de Vilĉinjo.

“Huŝ vi mem!” koleris la kokino, fortirante sin dum ŝi supren etendis siajn plumojn. “Ĉu vi ne scias konduti pli ĝentile?”

“Ho, ĉu vi parolas?” demandis la servistino, evidente surprizita.

“Ĉu vi ne aŭdas min?” abruptis Vilĉinjo. “Maltenu tiun antaŭveston, kaj liberigu la pordon por ke mi povu eniri kun miaj amikoj!”

“Ne plaĉos al la Princino,” diris la servistino, hezitante.

“Ne gravas al mi ĉu plaĉos al ŝi,” respondis Vilĉinjo, kaj skuante siajn flugilojn kaj farante muĝegon ŝi flugis rekte kontraŭ la vizaĝon de la servistino. La malalta servistino tuj subigis sian kapon, kaj la kokino atingis lokon apud Doroteo sekure.

“Bone,” ĝemis la servistino; “se vi ĉiuj pereos pro tiu obstina kokino, ne kulpigu min. Estas tre danĝere ĉagreni Princinon Langvorlinon.”

“Bonvolu diri al ŝi ke ni atendas,” Doroteo petis, digne. “Vilĉinjo estas mia amikino, kaj devas akompani min ĉiam.”

Sen plia parolo la servistino kondukis ilin al riĉe meblita salono, lumigata per palaj ĉielarkaj koloroj kiuj brilis tra belaj kolorvitraj fenestroj.

“Restu ĉi tie,” ŝi diris. “Kiujn nomojn mi anoncu al la Princino?”

“Mi estas Doroteo Gale, el Kansas,” respondis la infano, “kaj ĉi tiu sinjoro estas maŝino nomita Tiktoko, kaj la flava kokino estas mia amikino Vilĉinjo.”

La malalta servistino klinis sin kaj foriris, trairante plurajn koridorojn kaj suprenirante du marmorajn ŝtuparojn antaŭ ol atingi la ĉambrojn enloĝatajn de ŝia mastrino.

La salono de Princino Langvorlino estis panelita per grandaj speguloj, kiuj etendiĝis de la plafono ĝis la planko; ankaŭ la plafono konsistis el speguloj, kaj la planko estis el polurita arĝento kiu spegulis ĉiun objekton kiu estis sur ĝi. Do kiam Langvorlino sidis en sia fotelo kaj ludis molajn melodiojn per sia mandolino, ŝia figuro speguliĝis plurcentfoje, en muroj kaj plafono kaj planko, kaj negrave kiudirekten la damo turnis sian kapon ŝi povis vidi kaj admiri sian aspekton. Tion ŝi amis, kaj ĝuste dum la servistino envenis ŝi diradis al si: “Ĉi tiu kapo kun la ruĝbruna hararo kaj la avelkoloraj okuloj estas tre alloga. Mi uzu ĝin pli ofte ol ĝis nun, kvankam ĝi eble ne estas la plej bona en mia kolekto.”

“Venis vizitantoj, Moŝtino,” anoncis la servistino, profunde klinante sin.

“Kiuj estas?” demandis Langvorlino, oscedante.

“Doroteo Gale el K ansas, S-ro Tiktoko kaj Vilĉinjo,” respondis la servistino.

“Kuriozaj nomoj!” murmuris la Princino, nun interesiĝante. “Kiaj ili estas? Ĉu Doroteo Gale el Kansas estas bela?”

“Oni povus diri tion,” la servistino respondis.

“Kaj ĉu S-ro Tiktoko allogas?” pludemandis la Princino.

“Mi ne scias, Moŝtino. Sed li ŝajnas tre brila. Ĉu via Graca Moŝtino intervjuos ilin?”

“Nu, kial ne, Nanda? Sed tedas min admiri ĉi tiun kapon, kaj se mia vizitantino meritas nomiĝi bela mi devos zorgi ke ŝi ne superbelu min. Do mi iros al mia kabineto kaj surmetos Numeron 17, kiu miaopinie estas mia plej bela aspekto. Ĉu vi akordas?”

“Via Numero 17 estas belega,” respondis Nanda, denove klinante sin.

Denove la Princino oscedis. Poste ŝi diris: “Helpu min leviĝi.”

Do la servistino helpis ŝin surpiediĝi, kvankam Langvorlino estis pli forta; kaj la Princino malrapide paŝis trans la arĝentan plankon al sia ŝranko, peze apogante sin ĉiupaŝe per la brako de Nanda.

Nun mi devas informi vin ke Princino Langvorlino posedis tridek kapojn—tiom kiom da tagoj en monato.

Sed kompreneble ŝi povis uzi ilin nur unuope, ĉar ŝi havis nur unu kolon. Ŝi gardis la kapojn en sia “kabineto,” ŝia nomo por bela vestoĉambro kiu situis inter la dormoĉambro de Langvorlino kaj la speguloplena salono. Ĉiu kapo estis en aparta ŝranko tegita per veluro. La ŝrankoj kovris ĉiujn flankojn de la vestoĉambro; ili havis zorge ĉizitajn pordojn sur kiuj estis oraj numeroj ekstere kaj juvelitaj speguloj interne.

Leviĝinte el sia kristala lito matene la Princino iris al sia kabineto, malfermis velure tegitan ŝrankon, kaj elprenis la kapon de ĝia ora breto. Post tio, rigardante sin per la spegulo sur la interna flanko de la malfermita pordo, ŝi surmetis la kapon—kiel eble plej nete kaj rekte—kaj poste alvokis siajn servistinojn por ke ili vestu ŝin por tiu tago. Ŝi ĉiam surportis simplan blankan kostumon, kiu taŭgis por ĉiu kapo. Ĉar, povante ŝanĝi sian vizaĝon laŭdezire, la Princino ne interesiĝis pri aro da roboj, kiel aliaj damoj kiuj devas konstante surporti saman vizaĝon.

Kompreneble estis granda vario inter la tridek kapoj, ne estis du similaj sed ĉiu estis belega. Inter ili estis kapoj kun ora hararo, bruna hararo, riĉe avelkolora hararo kaj nigra hararo; sed neniu kun griza hararo. La kapoj havis bluajn okulojn, grizajn, avelkolorajn, brunajn kaj nigrajn; sed ne estis ruĝaj okuloj inter ili, kaj ĉiuj brilis kaj belis. La nazoj estis Grekaj, Romaj, suprenkurbitaj kaj Orientaj, reprezentante ĉiujn specojn de beleco; kaj la buŝoj estis diversdimensiaj kaj -formaj, montrante perlajn dentojn kiam la kapoj ridetis. Rilate al kavetoj, ili aperis en vangoj kaj mentonoj, laŭ la plej ĉarmaj lokoj, kaj unu aŭ du kapoj havis brunajn makuletojn sur la vizaĝoj por kontrasto kun la brilantaj haŭtkoloroj.

Unu ŝlosilo malŝlosis ĉiujn velurajn ŝrankojn en kiuj estis tiuj trezoroj—kurioza ŝlosilo ĉizita el unu sangeruĝa rubeno—kaj tiu estis ligita al forta kvankam maldika ĉeno kiu estis ĉirkaŭ la maldekstra pojno de la Princino.

Kiam Nanda apogis Langvorlinon al pozicio antaŭ ŝranko Numero 17, la Princino malŝlosis la pordon per sia rubena ŝlosilo kaj transdoninte kapon Numero 9, kiun ŝi ĝis tiam surportis, al la servistino, ŝi prenis Numeron 17 de ĝia breto kaj fiksis ĝin al sia kolo. Ĝi havis nigran hararon kaj nigretajn okulojn kaj belan perlan-kaj-blankan haŭtkoloron, kaj kiam Langvorlino surportis ĝin ŝi sciis ke ŝi estas rimarkinde belaspekta.

Nur unu problemon kaŭzis Numero 17; la temperamento (kaŝita ie sub la brilanta nigra hararo) estis fajra, severa kaj arogantega, kaj ofte instigis la Princinon fie agi, kion ŝi bedaŭris poste kiam ŝi surportis siajn aliajn kapojn.

Sed ŝi ne memoris ĉi tion hodiaŭ, kaj iris renkonti siajn vizitantojn en la salono sentante certon ke ŝia beleco surprizos ilin.

Tamen, multe ĉagrenis ŝin trovi ke la vizitantoj estas nur knabineto kun plejda robo, kupra homo kiu funkcias nur post streĉiĝo, kaj flava kokino kiu sidas kontente en la plej bona laborkorbo de Langvorlino, en kiu estas porcelana ovo uzata por fliki ŝtrumpetojn.* “Ho!” diris Langvorlino, iomete levante la nazon de Numero 17. “Mi kredis ke iu gravulo vizitas.”

“Do vi pravis,” deklaris Doroteo. “Mi mem estas tre grava, kaj kiam Vilĉinjo demetas ovon ŝi plej fiere gakas. Kaj Tiktoko estas—”

“Stop!—Stop!” ordonis la Princino, kolere briligante siajn belegajn okulojn. “Ĉu vi aŭdacas ĝeni min per via sensenca babilado?”

“Fiulino!” diris Doroteo, kiu ne kutimis al tia malĝentileco.

* Eble surprizas vin ke princino agas tiel malelegante, kaj flikas ŝtrumpetojn. Sed pripensu kaj vi konsciiĝos ke la ŝtrumpetoj de princino nepre truiĝas same kiel la ŝtrumpetoj de aliaj personoj; sed oni opinias ke ne estas ĝentile mencii tion.

La Princino rigardis ŝin pli atente.

“Diru al mi,” ŝi pludiris, “ĉu vi estas el reĝa familio?”

“Eĉ pli bone, s’rino,” diris Doroteo. “Mi estas el Kansas.”

“Ba!” kriis la Princino, senestime. “Vi estas malsaĝa infano kaj mi ne povas lasi vin plu ĝeni min.

Huŝ, eta anserino, kaj ĝenu iun alian.”

Doroteo indignis tiom ke dummomente ŝi ne trovis vortojn por respondo. Sed ŝi levis sin de sia seĝo, kaj estis forironta el la ĉambro kiam la Princino, kiu daŭre rigardis la vizaĝon de la knabino, haltigis ŝin dirante, pli mildavoĉe: “Pliproksimiĝu al mi.”

Doroteo obeis, tute sentime, kaj staris antaŭ la Princino dum Langvorlino ekzamenis ŝian vizaĝon tre zorge.

“Vi havas iom plaĉan aspekton,” diris la damo, post kelka tempo. “Tute ne bela, komprenu, sed vi havas ian allogon diferencan de iu el miaj tridek kapoj. Do mi intencas preni vian kapon kaj interŝanĝi por ĝi Numeron 26.”

“Nu, mi diras ke tion vi ne faros!” kriis Doroteo.

“Ne utilas rifuzi,” pludiris la Princino; “ĉar mi bezonas vian kapon por mia kolekto, kaj en la Lando Ev kion mi deziras, tio estas leĝo. Mi neniam multe ŝatis Numeron 26, do vi trovos ĝin tre malmulte uzita.

Kaj ĝi taŭgos por vi egale bone kiel via jama kapo, en via viveto.”

“Mi tute ne konas vian Numeron 26, kaj mi ne volas koni ĝin,” diris Doroteo, firme. “Mi ne kutimas surporti uzitaĵojn, do mi gardos mian propran kapon.”

“Vi rifuzas?” kriis la Princino, sulkante la frunton.

“Certe,” sonis la respondo.

“Sekve,” diros Langvorlino, “mi enŝlosos vin en turon ĝis vi decidos obei min. Nanda,” turnante sin al sia servistino, “alvoku mian armeon.”

Nanda sonigis arĝentan sonorilon, kaj tuj granda dika kolonelo kun brile ruĝa uniformo eniris la ĉambron, kaj lin sekvis dek maldikaj soldatoj, kiuj senescepte aspektis malfeliĉaj kaj senesperaj kaj salutis la Princinon tre melankolie.

“Portu tiun knabinon al la Norda Turo kaj enŝlosu ŝin!” kriis la Princino, gestante al Doroteo.

“Aŭdi signifas obei,” respondis la granda ruĝa kolonelo, kaj li kaptis la brakon de la infano. Sed tiumomente Tiktoko levis sian manĝositelon kaj batis ĝin tiom forte kontraŭ la kapon de la kolonelo ke la granda oficiro eksidis sur la plankon pro subita falo, aspektante kaj stupora kaj tre surprizita.

“Helpu!” li kriis, kaj la dek maldikaj soldatoj saltis helpi sian komandanton.

Okazis granda ekscitiĝo dum la sekvaj pluraj minutoj, kaj Tiktoko batfaligis sep el la armeo, kiuj etendiĝis ĉiudirekte sur la tapiŝo, sed subite la maŝino ekpaŭzis, kun la manĝositelo levita por nova bato, kaj restis tute senmova.

“Mi-a a-ga-do mal-stre-ĉi-ĝis,” li kriis al Doroteo.

“Ra-pi-du stre-ĉi mi-n.”

Ŝi volis obei, sed la granda kolonelo jam sukcesis restariĝi, do li kaptis la knabinon firme kaj ŝi ne povis eskapi.

“Ĝe-ne!” diris la maŝino. “Mi de-vus funk-ci-i an- ko-raŭ ses ho-roj-n, aŭ pli, sed ver-ŝaj-ne mi-a lon-ga mar-ŝa-do kaj mi-a ba-ta-lo kon-traŭ la Ra-du-loj-n mal-stre-ĉis mi-n pli ra-pi-de ol ku-ti-mas.”

“Nu, nenio fareblas,” diris Doroteo, ĝemante.

“Ĉu vi interŝanĝos kapojn kun mi?” postulis la Princino.

“Neniel!” kriis Doroteo.

“Do enŝlosu ŝin,” diris Langvorlino al siaj soldatoj, kaj ili kondukis Doroteon al alta turo ĉe la nordo de la palaco kaj enŝlosis ŝin sekurige.

Poste la soldatoj provis levi Tiktokon, sed ili trovis la maŝinon tiom solida kaj multepeza ke ili ne povis eĉ moveti ĝin. Do ili lasis lin stari en la mezo de la salono.

“Oni supozos ke mi havas novan statuon,” diris Langvorlino, “do tute ne ĝenos, kaj Nanda povos bone poluri lin.”

“Kion ni faru pri la kokino?” demandis la kolonelo, kiu ĵus trovis Vilĉinjon en la kudrilkorbo.

“Metu sin en la kokinejon,” respondis la Princino.

“Iam mi fritigos ŝin por mia matenmanĝo.”

“Ŝi aspektas iom malmola, Moŝtino,” diris Nanda, dubeme.

“Fia kalumnio!” kriis Vilĉinjo, baraktante freneze en la brakoj de la kolonelo. “Sed oni diras ke mia raso de kokinoj venenas ĉiajn princinojn.”

“Do,” komentis Langvorlino, “mi ne fritigos la kokinon, sed restigos ŝin por ke ŝi demetu ovojn; kaj se ŝi ne plenumos tiun devon, mi dronigos ŝin en la ĉevaltrogo.”

VII. Ozma de Oz Venas Liberigi

Nanda alportis panon kaj akvon al Doroteo por vespermanĝo, kaj ŝi dormis sur malmola ŝtono kun unusola kuseno kaj silka kovrilo.

En la mateno ŝi klinis sin tra la fenestro de la karcerturo por trovi ĉu eblos eskapi. La ĉambro ne estis tre alta, kompare kun niaj modernaj konstruaĵoj, sed ĝi estis sufiĉe super la arboj kaj la domoj por ebligi bone rigardi la pejzaĝon.

Ŝi vidis ke oriente estas arbaro, preter ĝi estas la sablo, kaj preter tio estas la oceano. Eĉ videblis nigra makuleto sur la plaĝo kiun ŝi kredis eble esti la kokinkaĝo en kiu ŝi venis al ĉi tiu eksterordinara lando.

Poste ŝi rigardis norden, kaj vidis profundan sed nelarĝan valon inter du rokaj montoj, kaj trian monton kiu blokis la valon ĉe la foro.

Okcidente la fekunda Lando Ev ekfiniĝis ne tre distance de la palaco, kaj la knabino povis vidi multajn kilometrojn da sabla dezerto kiu etendiĝis pli foren ol ŝi povis vidi. Nur tiu dezerto apartigas ŝin de la eksterordinara Lando Oz, kaj ŝi memoris malfeliĉe ke oni diris al ŝi ke neniu iam transiris tiun danĝeran neniaĵon, escepte de ŝi mem. Iam ciklono portis ŝin trans ĝin, kaj magia paro da arĝentaj ŝuoj reportis ŝin. Sed nun ŝi havis la helpon de nek ciklono nek arĝentaj ŝuoj, kaj ŝia kondiĉo ja estis mizera. Ĉar ŝi fariĝis kaptita de malagrabla princino kiu insistis ke ŝi interŝanĝu sian kapon kontraŭ alia al kiu ŝi tute ne kutimis, kaj kiu eble tute ne estos ĝustadimensia.

Vere, ŝajnis ekzisti nenia espero por ŝi flanke de ŝiaj malnovaj amikoj en la Lando Oz. Penseme ŝi rigardis tra la mallarĝa fenestro. Sur la tuta dezerto nenia vivaĵo moviĝis.

Sed atentu! Nepre io ja moviĝas sur la dezerto—io unue tute ne rimarkita de ŝiaj okuloj.

Nun ĝi aspektis nubo; nun arĝenta makulo; nun amaso da ĉielarkaj koloroj kiu rapide moviĝis ŝiadirekten.

Kio ĝi estas? ŝi demandis al si.

Kaj, iom post iom, sed post nur malgranda momento, la vidaĵo proksimiĝis sufiĉe por ke Doroteo povu distingi kio ĝi estas.

Larĝa verda tapiŝo sin malrulis sur la dezerto, dum veturanta laŭlonge de la tapiŝo estis mirinda procesio kiu devigis la knabinon malfermegi siajn okulojn dum ŝi rigardis la preskaŭneeblaĵon.

Unue venis belega ora ĉaro, tirata de granda leono kaj grandega tigro, kiuj staris ŝultr-al-ŝultre kaj trotadis gracie kiel bone elektita paro da purrasaj ĉevaloj. Kaj starante rekte en la ĉaro estis bela knabino vestita per fluantaj roboj el arĝenta gazo kaj portanta sur sia delikata kapo juvelitan diademon. En unu mano ŝi tenis la satenajn rubandojn kiuj gvidis ŝiajn mirigajn tirantojn, kaj en la alia eburan sceptron kiu apartiĝis ĉe la supro en du dentojn, kaj ĉe la pintoj de la dentoj estis la literoj “O” kaj “Z”, faritaj el brilantaj diamantoj kunfiksitaj.

La knabino aspektis nek pli aĝa nek pli granda ol Doroteo mem, kaj tuj la kaptitino en la turo divenis ke la bela kondukanto de la ĉaro sendube estas tiu Ozma de Oz pri kiu antaŭ nelonge Tiktoko parolis al ŝi.

Doroteo vidis ke tuj post la ĉaro estas ŝia malnova amiko la Birdotimigilo, rajdanta trankvile sur ligna Segĉevalo, kiu dancas kaj trotas gaje egalbone kiel vianda ĉevalo.

Sekvis Noĉjo Hakisto, la Stana Lignohakisto, kun sia funelforma ĉapo senzorgaspekte kovranta lian maldekstran orelon, kaj kun sia brilanta hakilo trans sia dekstra ŝultro, kaj lia tuta korpo briladis tiom lumospegule kiom dum la malnovaj tagoj kiam unue ŝi konis lin.

La Stana Lignohakisto venis surpiede, marŝante antaŭ kompanio de dudek sep soldatoj, el kiuj kelkaj estis maldikaj kaj kelkaj estis dikaj, kelkaj malaltaj kaj kelkaj altaj; kaj ĉiu el la dudek sep estis vestita per belaspekta uniformo, kaj ĉiu uniformo havis proprajn desegnaĵojn kaj kolorojn, tiel ke neniuj du uniformoj iumaniere similis.

Malantaŭ la soldatoj la verda tapiŝo rerulis sin, tiel ke ĉiam estis precize sufiĉe da ĝi por la marŝado de la procesio, por ke iliaj piedoj ne kontaktu la mortigan, vivodetruan sablon de la dezerto.

Doroteo tuj sciis ke ŝi rigardas magian tapiŝon, kaj ŝia koro batis esperoplene kaj ĝoje dum ŝi konsciis ke ŝi baldaŭ estos savita kaj povos saluti siajn elkore amatajn amikojn el Oz—la Birdotimigilon, la Stanan Lignohakiston kaj la Malkuraĝan Leonon.

Efektive, la knabino sentis sin preskaŭ jam savita tuj kiam ŝi rekonis la procesianojn, ĉar ŝi bone konis la kuraĝon kaj lojalecon de ŝiaj malnovaj kamaradoj, kaj ankaŭ kredis ke ĉiuj aliaj el ilia miriga lando montriĝos agrablaj kaj fidindaj amikoj.

Tuj kiam la lasta peco de dezerto estis transirita kaj la tuta procesio, de la bela kaj delikata Ozma ĝis la lasta soldato, atingis la herbokovritan kamparon de la Lando Ev, la magia tapiŝo kunrulis sin kaj tute malaperis.

La ĉarkondukantino direktis siajn Leonon kaj Tigron en larĝan vojon kondukantan al la palaco, kaj la aliaj sekvis, dum Doroteo plu rigardadis tra sia turfenestro fervore ekscitite.

Ili proksimiĝis al la antaŭpordo de la palaco kaj ekhaltis. La Birdotimigilo degrimpis de la Segĉevalo por iri al la afiŝo sur la pordo, por legi la surpresaĵon.

Doroteo, tuj super li, ne plu povis silenti.

“Jen mi!” ŝi kriis, kiel eble plej laŭte. “Jen Doroteo!”

“Kiu Doroteo?” demandis la Birdotimigilo, levante sian kapon por suprenrigardi ĝis li preskaŭ perdis sian ekvilibron kaj surdorsen falis.

“Doroteo Gale, kompreneble. Via amikino el Kansas,” ŝi respondis.

“Nu, saluton, Doroteo!” diris la Birdotimigilo.

“Kion vi faras tiom supre?”

“Nenion,” ŝi malsuprenkriis, “ĉar nenio estas farebla. Savu min, amiko—savu min!”

“Vi jam aspektas tute sekura,” respondis la Birdotimigilo.

“Sed mi estas kaptita. Oni enŝlosis min, tiel ke mi ne povas eliri,” ŝi pledis.

“Estas bone,” diris la Birdotimigilo. “Vi povus esti multe pli mizera, malgranda Doroteo. Nur pripensu.

Vi ne povas droni, aŭ esti surrulita de Radulo, aŭ fali el pomarbo. Kelkaj homoj opinius sin tre bonsortaj tie supre.”

“Nu, mi ne opinias tiel,” deklaris la knabino, “kaj mi volas tuj malsupr’iri kaj renkonti vin kaj la Stanan Lignohakiston kaj la Malkuraĝan Leonon.”

“Bone,” diris la Birdotimigilo, kapjesante. “Estos laŭ via deziro, amikineto. Kiu enŝlosis vin?”

“Princino Langvorlino, kiu estas fia,” ŝi respondis.

Aŭdinte tion, Ozma, kiu atente aŭskultadis la konversacion, vokis al Doroteo el sia ĉaro, demandante: “Kial la Princino enŝlosis vin, mia kara?”

“Ĉar,” kriis Doroteo, “mi rifuzis ke ŝi prenu mian kapon por sia kolekto, kaj preni malnovan, eluzitan kapon interŝanĝe.”

“Ne kulpiginde,” kriis Ozma, rapide. “Mi tuj renkontos la Princinon, kaj devigos ŝin liberigi vin.”

“Ho grandan, grandan dankon!” kriis Doroteo, kiu tuj kiam ŝi aŭdis la dolĉan voĉon de la knabina Regantino de Oz sciis ke ŝi baldaŭ profunde ekamos ŝin.

Ozma nun kondukis sian ĉaron al la tria pordo de la alo, sur kiun la Stana Lignohakisto aŭdace batis.

Tuj kiam la servistino malfermis la pordon Ozma, portante en sia mano sian eburan sceptron, paŝis en la koridoron kaj tuj iris al la salono, sekvate de sia tuta kunularo, escepte de la Leono kaj la Tigro. Kaj la dudek sep soldatoj tiom bruis kaj klakis ke la malalta servistino Nanda forkuris kriante al sia mastrino, kaj Princino Langvorlino, tre kolerigita de tiu malĝentila invadiĝo de la palaco, kuris en la salonon tute sen helpanto.

Tie ŝi staris antaŭ la maldika kaj delikata formo de la knabineto el Oz kaj kriis: “Ĉu vi aŭdacas eniri mian palacon neinvitite?

Foriru el ĉi tiu ĉambro tuj, por ke mi ne enĉenigu vin kaj ĉiujn viajn kunulojn, kaj ĵetu vin en miajn plej senlumajn karcerojn!”

“Vere danĝera virino!” murmuris la Birdotimigilo, mildavoĉe.

“Ŝi ŝajnas iom ner voza,” respondis la Stana Lignohakisto.

Sed Ozma nur ridetis al la kolera Princino.

“Bonvolu sidiĝi,” ŝi diris, trankvile. “Mi longe veturis por renkonti vin, kaj vi devos aŭskulti mian parolon.”

“Devos!” kriegis la Princino, kaj ŝiaj nigraj okuloj brulegis pro kolero—ĉar ŝi ankoraŭ surportis sian kapon Numero 27. “Devos, al mi!”

“Certe,” diris Ozma. “Mi estas Regantino de la Lando Oz, kaj mi estas sufiĉe potenca por detrui vian tutan regnon, se mi deziros. Sed mi ne venis por damaĝi, nur por liberigi la reĝan familion de Ev el sia kaptiĝo farita de la Reĝo de la Knomoj, ĉar mi informiĝis ke li enkarcerigis la Reĝinon kaj ŝiajn infanojn.”

Aŭdinte tiujn vortojn, Langvorlino subite trankviliĝis.

“Mi volegas ke vi ja povu liberigi mian onklinon kaj ŝiajn dek reĝajn infanojn,” diris ŝi, fervore. “Ĉar se ili reakirus siajn ĝustajn formojn kaj poziciojn ili povus mem regi la Landon Ev, kaj mi liberiĝus de multaj ĝenoj kaj problemoj. Nuntempe mi devas dediĉi almenaŭ dek minutojn ĉiutage al ŝtataferoj, kaj mi deziras povi uzi mian tutan tempon per admirado al miaj belaj kapoj.”

“Do baldaŭ ni diskutos tion,” diris Ozma, “kaj ni provos trovi rimedon por liberigi viajn onklinon kaj kuzojn. Sed unue vi devos liberigi alian kaptiton—la kaptiton kiun vi enŝlosis en vian turon.”

“Kompreneble,” diris Langvorlino malproteste. “Mi plene forgesis ŝin. Tio okazis hieraŭ, sciu, kaj Princino ja ne povas memori hodiaŭ kion ŝi faris hieraŭ.

Akompanu min, kaj mi liberigos la kaptitinon tuj.”

Do Ozma sekvis ŝin, kaj ili supreniris la ŝtupojn kiuj kondukis al la ĉambro en la turo.

Post ilia foriro la sekvantoj de Ozma restis en la salono, kaj la Birdotimigilo apogis sin sur formo kiun li erare supozis kupra statuo; sed severa, metala voĉo diris subite en lian orelon: “La-su mi-a-n pi-ed-o-n, mi pe-tas. Vi gra-tas la po-lu-ra-ĵo-n.”

“Ho, pardonu!” li respondis, rapide retirante sin.

“Ĉu vi vivas?”

“Ne,” diris Tiktoko, “mi es-tas nur ma-ŝi-no. Sed mi po-vas pen-si kaj pa-ro-li kaj a-gi, ki-am mi es-tas ĝus-te stre-ĉi-ta. Ĝus-te nun mi-a a-ga-do es-tas mal- stre-ĉi-ta, kaj Do-ro-te-o ha-vas la ŝlo-si-lo-n.”

“Do bone,” respondis la Birdotimigilo. “Doroteo baldaŭ liberiĝos, kaj ŝi prizorgos vian mekanismon.

Sed nepre estas malfeliĉige al vi ke vi ne vivas. Mi kompatas vin.”

“Kial?” demandis Tiktoko.

“Ĉar vi ne havas cerbon, malsimile al mi,” diris la Birdotimigilo.

“Sed jes, mi ha-vas,” protestis Tiktoko. “O-ni me- tis en mi-n la Pli-bo-ni-gi-ta-n Kom-bi-ni-ta-n Ŝta- la-n Cerbo-n in-ven-ti-ta-n de Smith & Tin-ker. Ĝi ka-pa-bli-gas mi-n pen-si. Ki-a-n cer-bo-n o-ni me- tis en vi-n?”

“Mi ne scias,” konfesis la Birdotimigilo. “Ĝin donis al mi la potenca Sorĉisto de Oz, kaj mi ne havis oportunon ekzameni ĝin antaŭ ol li enmetis ĝin. Sed ĝi funkcias bonege kaj mia konscienco estas tre aktiva. Ĉu vi havas konsciencon?”

“Ne,” diris Tiktoko.

“Nek koron, mi supozas?” aldonis la Stana Lignohakisto, kiu aŭskultadis tre interesate la konversacion.

“Ne,” diris Tiktoko.

“Sekve,” pludiris la Stana Lignohakisto, “domaĝe mi devas diri ke vi estas multe malpli valora ol mia amiko la Birdotimigilo, kaj ol mi mem. Ĉar ni ambaŭ vivas, kaj li havas cerbon kiun oni ne bezonas streĉi, dum mi havas bonegan koron kiu konstante batas en mia brusto.”

“Mi gra-tu-las vi-n,” respondis Tiktoko. “Mi ne-e-vi- te-ble es-tas mal-pli va-lo-ra ol vi ĉar mi es-tas nur ma- ŝi-no. Ki-am mi es-tas stre-ĉi-ta mi ple-nu-mas mi-aj-n tas-koj-n per a-ga-do pre-ci-ze re-ga-ta de la funk-ci-a- do de mi-a me-ka-nis-mo. Vi ne po-vas i-ma-gi ki-om ple-na de me-ka-nis-mo mi es-tas.”

“Mi povas diveni,” diris la Birdotimigilo, rigardante la maŝinulon tre interesoplene. “Iam mi volonte disapartigos vin por vidi ĝuste kiel vi estas fabrikita.”

“Ne fa-ru ti-on, mi pe-te-gas,” diris Tiktoko, “ĉar vi ne po-vus re-mun-ti mi-n, kaj mi-a u-ti-le-co de- tru-i-ĝus.”

“Ho! Ĉu vi estas utila?” demandis la Birdotimigilo, surprizite.

“Tre,” diris Tiktoko.

“Do,” la Birdotimigilo afable promesis, “mi ne tuŝos vian internon. Ĉar mi estas malsperta mekanikisto kaj mi eble fuŝus vin.”

“Dan-ko-n,” diris Tiktoko.

Ĝuste tiam Ozma reeniris la ĉambron, kondukante Doroteon per la mano kaj tuj sekvate de Princino Langvorlino.

VIII. La Malsata Tigro

Kiel sian unuan agon Doroteo kuris en la brakojn de la Birdotimigilo, kies pentrita vizaĝo brilis pro ĝojo dum li premis ŝin al sia pajloplenigita brusto. Post tio la Stana Lignohakisto ĉirkaŭbrakumis ŝin—tre delikate, ĉar li sciis ke liaj stanaj brakoj damaĝus ŝin se li premus tro forte.

Post la salutoj, Doroteo prenis la ŝlosilon por Tiktoko el sia poŝo kaj streĉis lian agorisorton por ke li taŭge klinu sin kiam ŝi konigos lin al la aliaj. Ŝi diris al ili kiom helpa al ŝi Tiktoko estis, kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto denove premis la manon de la maŝino kaj dankis lin ĉar li protektis ilian amikinon.

Doroteo demandis: “Kie estas Vilĉinjo?”

“Mi ne scias,” diris la Birdotimigilo. “Kiu estas Vilĉinjo?”

“Ŝi estas flava kokino kiu estas ankaŭ amikino mia,” respondis la knabino, maltrankvile. “Mi esperas ke ŝi bone statas.”

“Ŝi estas en la kokinejo, en la malantaŭa korto,”

diris la Princino. “Mia salono ne estas ĝusta loko por kokinoj.”

Sen atendi plian parolon Doroteo kuris trovi Vilĉinjon, kaj tuj ekster la pordo ŝi renkontis la Malkuraĝan Leonon, ankoraŭ jungitan al la ĉaro apud la granda Tigro. La Malkuraĝa Leono havis grandan bluan rubandon ligitan al la longa hararo inter liaj oreloj, kaj la Tigro havis ruĝan rubandon sur sia vosto, tuj antaŭ la denshara finaĵo.

Post malpli ol momento Doroteo ĉirkaŭbrakumis la gigantan Leonon ĝojoplene.

“Mi ĝojegas revidi vin!” ŝi kriis.

“Ankaŭ min plezurigas vidi vin, Doroteo,” diris la Leono. “Ni kune spertis belajn aventurojn, ĉu ne?”

“Jes ja,” ŝi respondis. “Kiel vi fartas?”

“Mi restas same malkuraĝa kiel antaŭe,” la besto respondis humilvoĉe. “Ĉio eĉ plejeta timigas min kaj rapide batigas mian koron. Sed permesu ke mi konigu al vi novan amikon mian, la Malsatan Tigron.”

“Ho! Ĉu vi malsatas?” ŝi demandis, turnante sin al la alia besto, kiu tiumomente oscedadis tiom larĝabuŝe ke li montris du vicojn de teruraj dentoj kaj buŝon sufiĉe grandan por timigi ĉiun rigardanton.

“Mi malsategas,” respondis la Tigro, kunfrapante siajn makzelojn kun feroca klako.

“Do kial vi ne manĝas?” ŝi demandis.

“Estas senutile,” diris la Tigro malfeliĉe. “Mi jam provis tion, sed ĉiam mi denove malsatas.”

“Nu, ankaŭ mi,” diris Doroteo, “Tamen mi denove manĝas.”

“Sed vi manĝas negravaĵojn, do tio ne ĝenas,”

respondis la Tigro. “Sed mi estas sovaĝa besto, kaj mia apetito deziras ĉiajn kompatindajn malgrandajn vivaĵojn, ĉu eŭtamion*, ĉu dikan bebon.”

“Fi!” diris Doroteo.

“Jes ja!” respondis la Malsata Tigro, lekante siajn lipojn per sia longa ruĝa lango. “Dika bebo!

Bongustega! Sed mi neniam manĝis bebon, ĉar mia konscienco diras al mi ke tio estus maldeca. Se mi ne havus konsciencon mi verŝajne manĝus bebojn kaj poste denove malsatus, kaj tio signifus ke mi oferis la kompatindajn bebojn vane. Ne; malsata mi naskiĝis, kaj malsata mi mortos. Sed mia konscienco ne suferos pro fiagoj pripentendaj.”

“Mi opinias ke vi estas tre bona tigro,” diris Doroteo, amikeme frapetante la grandegan kapon de la besto.

“Vi eraras,” estis la respondo. “Eble mi estas bona besto, sed hontinde malbona tigro. Laŭnature tigroj * Amerika besteto, iom simila al sciuro sed ne arbogrimpa.

estas kruelaj kaj ferocaj, kaj kiam mi rifuzas manĝi senkulpajn vivaĵojn mi agas kiel neniu bona tigro iam agis dum la tuta historio de la mondo. Tial mi forlasis la arbaron por akompani mian amikon la Malkuraĝan Leonon.”

“Sed la Leono ne estas vere malkuraĝa,” diris Doroteo. “Mi vidis lin agi kiel eble plej brave.”

“Nur eraro, kara,” protestis la Leono sobre. “Eble al aliuloj mi ŝajnas agi tiel, kelkfoje, sed neniam mi renkontis danĝeron sentime.”

“Ankaŭ ne mi,” diris Doroteo, malkaŝe. “Sed mi devas liberigi Vilĉinjon; mi revidos vin.”

Ŝi kuris al la malantaŭa korto de la palaco kaj baldaŭ trovis la kokinejon, ŝin gvidis al ĝi laŭtaj gakoj kaj kokerikoj kaj ĝena amaso da sonoj kiajn faras gekokoj kiam ili ekscitiĝis.

Ŝajne io estis misa en la kokinejo, kaj kiam Doroteo rigardis tra la latoj en la pordo ŝi vidis grupon de kokinoj kaj virkokoj kunpremitaj en unu angulo kaj rigardantaj ion kio aspektis turniĝanta pilko de kokoplumoj. Ĝi saltis tien kaj tien en la kokinejo, kaj unue Doroteo ne povis decidi kio ĝi estas, kaj la klukado de la gekokoj preskaŭ surdigis ŝin.

Sed subite la amaso da plumoj ĉesis turniĝi, kaj, mirigante sin, la knabino vidis Vilĉinjon staranta sur horizontala surtera virkoko. Dummomente ambaŭ estis senmovaj, kaj post tiam la flava kokino skuis siajn flugilojn por ordigi la plumojn kaj marŝis direkte al la pordo fierdefie kaj venkogakante, dum la makula virkoko forlamis al la grupo de aliaj kokinoj, trenante sian malordigitan plumaron en la polvo.

“Vilĉinjo!” kriis Doroteo, ŝokite; “ĉu vi bataladis?”

“Mi ja kredas ke jes,” fiere respondis Vilĉinjo. “Ĉu vi kredas ke mi permesus tiun makulan fikokon estri min kaj pretendi komandi ĉi tiun kokinejon? Ne dum mi plu povos beki kaj grati! Ne kiam mia nomo estas Vilĉjo!”

“Ĝi ne estas Vilĉjo, ĝi estas Vilĉinjo; kaj vi tute maldigne p’rolas,” diris Doroteo, riproĉe. “Venu, Vilĉinjo, kaj mi ellasos vin; ĉar Ozma de Oz venis por liberigi nin.”

Do la flava kokino iris al la pordo, kiun Doroteo malriglis por ŝia trairo, kaj la aliaj kokinoj silente rigardis ilin el sia angulo sen aŭdaci pliproksimiĝi.

La knabino levis sian amikinon en siaj brakoj kaj krietis: “Ho, Vilĉinjo! vi aspektas aĉe! Vi perdis multajn plumojn, kaj unu el viaj okuloj estas preskaŭ elbekita, kaj via kresto sangas!”

“Malgravaĵo,” diris Vilĉinjo. “Nur rigardu tiun makulan virkokon! Mi ja malbeligis lin!”

Doroteo skuis sian kapon.

“Mi tute ne ’probas tion,” ŝi diris, forportante Vilĉinjon palacen. “Ne estas dece kompani kun tiuj vulgaraj gekokoj. Ili baldaŭ miskondutigos vin, kaj vi ne plu estos respektinda.”

“Mi ne petis kompani ilin,” respondis Vilĉinjo.

“Kulpas tiu mishumora Princinaĉo. Sed mi naskiĝis en Usono, kaj mi ne permesos ke iu kokaĉo el la Lando Ev fiere ordonu min, ne dum mi povos levi ungon por min defendi.”

“Bone, Vilĉinjo,” diris Doroteo. “Ni ne plu diskutu la aferon.”

Baldaŭ ili atingis la Malkuraĝan Leonon kaj la Malsatan Tigron al kiuj la knabino konigis la Flavan Kokinon.

“Plaĉas al mi renkonti amikojn de Doroteo,” diris la Leono, ĝentile. “Laŭ via nuna aspekto, vi ne estas malkuraĝa kiel mi.”

“Via nuna aspekto salivigas mian buŝon,” diris la Tigro, rigardante Vilĉinjon avide. “Jes ja! Vi bonege gustus se mi kunpremus vin per miaj makzeloj. Sed ne timu. Vi nur satigus min dum momento; do ne valorus manĝi vin.”

“Dankon,” diris la kokino, komfortigante sin en la brakoj de Doroteo.

“Kaj krome, ne estus dece,” pludiris la Tigro, firme rigardante Vilĉinjon kaj kunklakante siajn makzelojn.

“Certe ne,” krietis Doroteo rapidege. “Vilĉinjo estas mia amikino, kaj vi nepre ne rajtos manĝi ŝin, negrave kio okazos.”

“Mi penos memori tion,” diris la Tigro; “sed mi estas kelkfoje iom forgesema.”

Doroteo portis sian dorlotbeston en la salonon de la palaco, kie Tiktoko, laŭ invito de Ozma, sidis inter la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto. Kontraŭ ili sidis Ozma mem kaj Princino Langvorlino, kaj apud ili estis vaka seĝo por Doroteo.

Ĉirkaŭ tiu grava grupo estis la Armeo de Oz, kaj dum Doroteo rigardis la belajn uniformojn de la Dudek Sep ŝi diris: “Sed ŝajne ili ĉiuj estas oficiroj.”

“Ĉiuj, kun unu escepto,” respondis la Stana Lignohakisto. “Mi havas en mia Armeo ok Generalojn, ses Kolonelojn, sep Majorojn kaj kvin Kapitanojn, kaj unu simplan soldaton kiun ili komandas. Mi volonte plialte rangigus la soldaton, ĉar mi opinias ke neniu simplulo devus plenumi komplikan oficon; kaj mi ankaŭ rimarkis ke oficiroj kutime pli bone batalas kaj estas pli fidindaj ol ordinaraj soldatoj. Krome, la oficiroj aspektas pli gravaj, kaj dignigas la Armeon.”

“Sendube vi pravas,” diris Doroteo, sidiĝante apud Ozma.

“Kaj nun,” anoncis la knabina Regantino de Oz, “ni solene konferencos por decidi pri la plej bona rimedo liberigi la reĝan familion de ĉi tiu bela Lando Ev el sia longa enkarceriĝo.”

IX. La Reĝa Familio de Ev

La Stana Lignohakisto la unua parolis al la kunveno.

“Komence,” diris li, “informo venis al nia nobla kaj glora Regantino, Ozma de Oz, ke la edzinon kaj dek infanojn—kvin knabojn kaj kvin knabinojn—de la iama Reĝo de Ev, nomita Evoldo, sklavigis la Reĝo de la Knomoj, kaj gardas en sia subtera palaco. Ankaŭ ke neniu en Ev estas sufiĉe potenca por liberigi ilin.

Kompreneble nia Ozma volis entrepreni la aventuron liberigi la kompatindajn kaptitojn; sed dumlonge ŝi ne povis trovi rimedon transiri la grandan dezerton inter la du landoj. Fine ŝi iris al amika sorĉistino en nia lando, nomata Glinda la Bona, kiu aŭdis la informon kaj tuj donis al Ozma magian tapiŝon, kiu daŭre malrulos sin sub niaj piedoj kaj tiel faros komfortan vojon per kiu ni povos transiri la dezerton. Tuj kiam ŝi ricevis la tapiŝon nia graca Regantino ordonis ke mi kunvenigu nian armeon, kaj tion mi faris. Vi vidas inter ĉi tiuj kuraĝaj militistoj la eliton de la plej bonaj soldatoj de Oz; kaj, se ni devos batali la Reĝon de la Knomoj, ĉiu oficiro, kaj ankaŭ la simpla soldato, feroce batalos ĝis la morto.”

Post li parolis Tiktoko.

“Ki-al vi ba-ta-lu la Re-ĝo-n de la Kno-moj?” li demandis. “Li ne-ni-o-n mal-bo-na-n faris.”

“Nenion malbonan!” kriis Doroteo. “Ĉu ne estas malbone enkarcerigi reĝinan patrinon kaj ŝiajn dek infanojn?”

“I-li-n ven-dis al la Re-ĝo de la Kno-moj Re-ĝo E- vol-do,” respondis Tiktoko. “Mal-bon-fa-rin-to es-tis la Re-ĝo de Ev, kaj ki-am li kom-pre-nis si-a-n kul-po-n li sal-tis en la ma-ro-n kaj dro-ni-gis si-n.”

“Mi ne sciis tion,” diris Ozma, penseme. “Mi supozis ke la Reĝo de la Knomoj mem plene kulpas.

Sed, negrave, li devos liberigi la kaptitojn.”

“Onklo Evoldo estis tre malbona persono,” deklaris Princino Langvorlino. “Se li dronigus sin antaŭ ol vendi la familion, tio ĉagrenus neniun. Sed li vendis ilin al la potenca Reĝo de la Knomoj interŝanĝe por longa vivo, kaj li detruis tiun vivon per salto en la maron.”

“Sekve,” diris Ozma, “li ne ricevis la longan vivon, do la Reĝo de la Knomoj devos cedi la kaptitojn. Kie li gardas ilin?”

“Neniu scias, precize,” respondis la Princino. “Ĉar la Reĝo, nomata Rokato de la Rokoj, posedas belegan palacon sub la granda monto ĉe la norda bordo de ĉi tiu regno, kaj li transformis la reĝinon kaj infanojn en ornamaĵojn kaj dekoraciaĵojn por siaj ĉambroj.”

“Mi volas scii,” diris Doroteo, “kiu estas tiu Reĝo de la Knomoj.”

“Mi povas informi vin,” respondis Ozma.

“Laŭdire li estas la Reganto de la Subtero, kaj komandas la rokojn kaj ĉion en la rokoj. Li regas multajn milojn da Knomoj, kiuj havas kuriozan formon sed estas potencaj spiritoj laborantaj ĉe la fornoj kaj forĝoj de sia reĝo, farante oron kaj arĝenton kaj aliajn metalojn kiujn ili kaŝas en fendaĵoj de la rokoj, tiel ke vivantoj sur la surfaco de la tero povas trovi ilin nur tre malfacile. Ankaŭ ili faras diamantojn kaj rubenojn kaj smeraldojn, kiujn ili kaŝas en la tero; sekve la regno de la Knomoj estas impone riĉa, kaj ĉiujn niajn valorajn ŝtonojn kaj arĝenton kaj oron ni prenis el la tero kaj rokoj kie kaŝis ilin la Reĝo de la Knomoj.”

“Mi komprenas,” diris Doroteo, sagace skuante sian kapeton.

“Pro ke ni ofte ŝtelas liajn trezorojn,” pludiris Ozma, “la Reganto de la Subtera Mondo ne amas homojn vivantajn sur la surfaco de la tero, kaj neniam vizitas nin. Se ni volas vidi Reĝon Rokaton de la Rokoj, ni devos viziti lian landon, kie li estas plenpotenca, kaj tial la entrepreno estos danĝera.”

“Sed, por la kompatindaj kaptitoj,” diris Doroteo, “ni devos entrepreni tion.”

“Ni ja entreprenos,” respondis la Birdotimigilo, “kvankam mi devos esti tre kuraĝa por proksimiĝi al la fornoj de la Reĝo de la Knomoj. Ĉar mi estas plenigita per pajlo, kaj unusola fajrero eble plene detruus min.”

“La fornoj ankaŭ eble fandos mian stanon,” diris la Stana Lignohakisto; “sed mi kuniros.”

“Mi ne povas toleri varmegon,” komentis Princino Langvorlino, kun larĝa oscedo, “do mi restos en mia hejmo. Sed mi esperas por vi sukceson en via entrepreno, ĉar min ĝiskore tedas regi ĉi tiun stultan regnon, kaj mi bezonas pli da libera tempo por admiri miajn belajn kapojn.”

“Ni ne bezonos vin,” diris Ozma. “Ĉar se, kun la helpo de miaj kuraĝaj sekvantoj, mi ne povos plenumi mian celon, estus senutila via partopreno.”

“Tute vere,” ĝemis la Princino. “Do, bonvolu pardoni min, ĉar mi nun reiros al mia kabineto. Mi jam de multa tempo portas ĉi tiun kapon, kaj mi volas interŝanĝi ĝin por alia.”

Post ŝia foriro (kaj estu sen dubo, tute neniu bedaŭris ŝian foriron), Ozma diris al Tiktoko: “Ĉu vi akompanos nin?”

“Mi es-tas skla-vo de la kna-bi-no Do-ro-te-o, ki- u sa-vis mi-n el kar-ce-ro,” respondis la maŝino. “Ki- e-n ŝi i-ros mi i-ros.”

“Nu, mi iros kun miaj amikoj, kompreneble,” diris Doroteo rapide. “Mi neniel volus manki en la amuzaĵo. Ĉu ankaŭ vi kuniros, Vilĉinjo?”

“Certe,” diris Vilĉinjo senzorgatone. Ŝi glatigadis la dorsoplumojn kaj ne multe atentis.

“Varmego bone taŭgos al ŝi,” komentis la Birdotimigilo. “Se ŝi bele rostiĝos, ŝi estos eĉ pli bona ol nun.”

“Do,” diris Ozma, “ni aranĝos komenci nian iron al la Regno de la Knomoj je la mateniĝo. Kaj, intertempe, ni ripozos kaj preparos nin por la marŝo.”

Kvankam Princinon Langvorlinon la gastoj ne revidis, la servistoj en la palaco servis la fremdulojn el Oz kaj faris ĉion eblan por komfortigi ilin. Multaj vakaj ĉambroj estis disponeblaj, kaj la brava Armeo de dudek sep estis facile prizorgata kaj abunde festenis.

La Malkuraĝan Leonon kaj la Malsatan Tigron oni maljungis de la ĉaro kaj permesis promenadi laŭdezire en la tuta palaco, kie ili preskaŭ timsvenigis la servistojn, kvankam ili damaĝis neniun. Unufoje Doroteo trovis la malaltan servistinon Nanda timoplene premita en angulon, dum la Malsata Tigro staris antaŭ ŝi.

“Vi nepre aspektas bongustega,” la besto diris. “Ĉu vi bonvolos permesi ke mi manĝu vin?”

“Ne, ne, ne!” kriis la servistino responde.

“Do,” diris la Tigro, feroce oscedante, “bonvolu porti al mi proksimume dek kvin kilogramojn da bifsteko, nemulte kuirita, kune kun du kilogramoj da boligitaj terpomoj, kaj kvin litroj da glaciaĵo por mia deserto.”

“Mi—mi obeos laŭeble!” diris Nanda, kaj ŝi forkuris laŭeble plej rapide.

“Ĉu vi tiom malsategas?” demandis Doroteo, mirante.

“Vi apenaŭ povus imagi la dimension de mia apetito,” respondis la Tigro, malfeliĉe. “Ĝi ŝajnas plenigi mian tutan korpon, de la fino de mia gorĝo ĝis la pinto de mia vosto. Mi certas ke la apetito estas malĝustadimensia, kaj estas tro granda por mia korpo.

Iam, kiam mi renkontos dentiston kiu havas forcepson, mi eltirigos ĝin.”

“Kion, ĉu denton?” demandis Doroteo.

“Ne, mian apetiton,” diris la Malsata Tigro.

La knabineto pasigis la plejparton de la posttagmezo konversaciante kun la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto, kiuj rakontis al ŝi pri ĉio okazinta en la Lando Oz post la foriro de Doroteo. Ŝin multe interesis la historio de Ozma, kiu estis, kiam bebo, ŝtelita de fia maljuna sorĉistino kaj transformita en knabon. Ŝi ne sciis ke iam ŝi estis knabino ĝis al ŝi afabla sorĉistino redonis ŝian naturan formon. Oni tiam informiĝis ke ŝi estas la sola filino de la iama Reganto de Oz, kaj rajtas regi anstataŭ li. Tamen Ozma trairis multajn aventurojn antaŭ ol regajni la tronon de sia patro, kaj dum tiuj ŝin akompanis kukurbokapa viro, multe pligrandigita kaj plene edukita Ŝancel-Insekto, kaj mirinda segĉevalo vivigita per magia pulvoro. La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto ankaŭ helpis ŝin; sed la Malkuraĝa Leono, kiu regis la grandan arbaron kiel Reĝo de la Bestoj nenion sciis pri Ozma ĝis post ŝia establiĝo kiel reganta princino de Oz. Tiam li iris al la Smeralda Urbo por renkonti ŝin, kaj aŭdinte ke ŝi baldaŭ vizitos la Landon Ev por liberigi la reĝan familion de tiu lando, la Malkuraĝa Leono petis akompani ŝin, kaj kunvenigis ankaŭ sian amikon, la Malsatan Tigron.

Aŭdinte tiun historion, Doroteo rakontis al ili siajn proprajn aventurojn, kaj post tio ŝi eliris kun siaj amikoj por trovi la Segĉevalon, kies kruropintojn kovrigis Ozma per tavolo de oro, por ke ĝiaj kruroj ne triviĝu.

Ili trovis la Segĉevalon staranta senmove apud la pordo de la ĝardeno, sed kiam oni konigis al li Doroteon li ĝentile klinis sin kaj palpebrumis per okuloj kiuj estis lignaj tuberoj, kaj skuetis sian voston, kiu estis nur branĉo de arbo.

“Vere rimarkinda vivaĵo!” krietis Doroteo.

“Mi plene akordas kun vi,” respondis la Segĉevalo, per raŭka sed ne malplaĉa voĉo. “Besto kia mi tute ne rajtas vivi, tion ni ĉiuj scias. Sed tion kaŭzis la magia pulvoro, do mi ne estas juste kulpigebla.”

“Certe ne,” diris Doroteo. “Kaj certe vi havas ian utilon, ĉar mi rimarkis la Birdotimigilon rajdantan sur via dorso.”

“Ho jes; mi utilas,” respondis la Segĉevalo, “kaj mi neniam laciĝas, neniam bezonas manĝi, nek esti iel ajn prizorgata.”

“Ĉu vi estas ’teligenta?” demandis la knabino.

“Ne multe,” diris la besto. “Estus stulte malŝpari inteligenton donante ĝin al ordinara Segĉevalo. Estus preferinde doni ĝin al la profesoroj, kiuj multe bezonas ĝin. Sed mi scias sufiĉon por obei miajn mastrojn, kaj ekiri, aŭ halti, kiam oni ordonas. Do mi estas sufiĉe kontenta.”

Tiunokte Doroteo dormis en plaĉa dormoĉambreto apud tiu okupata de Ozma de Oz, kaj Vilĉinjo staris sur la piedo de la lito kaj kaŝis sian kapon per flugilo kaj tiom profunde dormis tiel kiom Doroteo sur siaj molaj kusenoj.

Sed antaŭ la tagiĝo ĉiuj vekiĝis kaj aktivis, kaj baldaŭ la aventurantoj matenmanĝis rapide en la granda manĝoĉambro de la palaco. Ozma sidis ĉe la kapo de longa tablo, sur alta platformo, kun Doroteo dekstre kaj la Birdotimigilo maldekstre. La Birdotimigilo ne manĝis, kompreneble; sed Ozma lokigis lin apud si por ke ŝi povu peti liajn konsilojn pri la ekspedicio dum ŝi manĝis.

Iom malproksime ĉe la tablo estis la dudek sep militistoj de Oz, kaj ĉe la fino de la ĉambro la Leono kaj la Tigro manĝis el sitelo kiun oni metis sur la plankon, kaj Vilĉinjo ĉirkaŭflugetis por beki ĉiujn faligitajn erojn.

Ne necesis multa tempo por plene manĝi, kaj post tio la Leonon kaj la Tigron oni jungis al la ĉaro kaj la grupo estis preta foriri al la palaco de la Reĝo de la Knomoj.

La unua veturis Ozma, kun Doroteo apud ŝi en la ora ĉaro tenante Vilĉinjon firme en siaj brakoj.

Sekvis la Birdotimigilo sur la Segĉevalo, kaj la Stana Lignohakisto kaj Tiktoko marŝis apud-apude tuj malantaŭ li. Post ili marŝis la Armeo, aspektante brava kaj bela en siaj belaj uniformoj. La generaloj komandis la kolonelojn kaj la koloneloj komandis la majorojn kaj la majoroj komandis la kapitanojn kaj la kapitanoj komandis la soldaton, kiu marŝis tre fiere ĉar necesis tiom da oficiroj por komandi lin.

Tiel la glora procesio foriris de la palaco kaj komencis sekvi la vojon precize kiam la tago eklumiĝis, kaj kiam la suno leviĝis ili jam bone progresis cele al la valo kiu kondukis al la regno de la Reĝo de la Knomoj.

X. La Giganto kun la Martelo

La vojo dum kelka tempo kondukis tra bela kultivkamparo, kaj preter tre allogan piknikejon. La procesio daŭre antaŭenmarŝis ĝis Vilĉinjo abrupte kaj komande kriis: “Atendu—atendu!”

Ozma haltigis sian ĉaron tiom subite ke la Segĉevalo de la Birdotimigilo preskaŭ trafis ĝin, kaj la vicoj de la armeo stumblis unu pro la alia antaŭ ol ili povis ekhalti. Tuj la flava kokino liberigis sin de la brakoj de Doroteo kaj flugis al arbustaro apud la vojo.

“Kio okazas?” vokis la Stana Lignohakisto, maltrankvile.

“Nu, Vilĉinjo volas demeti ovon, nenio pli,” diris Doroteo.

“Demeti ovon!” ripetis la Stana Lignohakisto, tre surprizite.

“Jes; ŝi demetas ovon ĉiumatene je proksimume ĉi tiu horo; kaj ĝi estas tute freŝa,” diris la knabino.

“Sed ĉu via stulta kokinaĉo supozas ke ĉi tiu tuta procesio, kiu entreprenas gravan aventuron, haltos dum ŝi demetas ovon?” demandis la Stana Lignohakisto, serioze.

“Kion alian ni faru?” demandis la knabino.

“Vilĉinjo kutimas al tio kaj ŝi ne povas malkutimigi sin.”

“Do ŝi nepre rapidu,” diris la Stana Lignohakisto.

“Ne, ne!” kriis la Birdotimigilo. “Se ŝi rapidos ŝi eble demetos kirlitajn ovojn.”

“Sensencaĵo,” diris Doroteo. “Sed Vilĉinjo ne bezonos multan tempon, mi certas.”

Do ili staris atendante, kvankam ĉiuj estis malkvietaj kaj volis plumarŝi. Post kelka tempo la flava kokino venis el inter la arbustoj dirante: “Kut-kut, kut, ka-da-kut! Kut, kut, kut—ka-da-kut!”

“Antaŭ-en—marŝu!” kriis la Stana Lignohakisto, skuante sian hakilon, kaj la procesio komencis ĝuste kiam Doroteo sukcesis preni Vilĉinjon en siajn brakojn.

“Ĉu neniu prenos mian ovon?” kriis la kokino, tre ekscitite.

“Mi prenos ĝin,” diris la Birdotimigilo, kaj li ordonis al la Segĉevalo, kiu sekve dancis inter la arbustojn. La pajlulo baldaŭ trovis la ovon, kiun li metis en la poŝon de sia jako. La marŝantaro, jam rapide forpaŝinta, tiam estis eĉ pli multe antaŭ ili; sed la Birdotimigilo ne bezonis longan tempon por reatingi ĝin, kaj baldaŭ la Birdotimigilo denove rajdis en sia kutima loko malantaŭ la ĉaro de Ozma.

“Kion mi faru pri la ovo?” li demandis al Doroteo.

“Mi ne scias,” la knabino respondis. “Eble ĝin volos la Malsata Tigro.”

“Ĝi ne sufiĉus por plenigi unu el miaj malantaŭaj dentoj,” komentis la Tigro. “Korbego da ili, bone boligitaj, eble iomete mildigus mian apetiton; sed unu ovo valoras neniom, laŭ mia opinio.”

“Ne; oni eĉ ne povus fari kukon per ĝi,” diris la Birdotimigilo, penseme. “Sed mi gardos ĝin kiel memorigilon.” Do li lasis ĝin en sia poŝo.

Ili nun jam atingis tiun parto de la valo kiu kuŝis inter la du altaj montoj kiujn Doroteo vidis tra sia turfenestro. Je la fora limo estis la tria granda monto, kiu blokis la valon kaj estis la norda limo de la Lando Ev. Laŭdire la palaco de la Reĝo de la Knomoj estis sub tiu monto; sed ili bezonos multe da tempo por atingi ĝin.

La vojo fariĝis rokoplena kaj nur malfacile la radoj povis iri sur ĝin, kaj baldaŭ granda abismo troviĝis antaŭ iliaj piedoj, tiom larĝa ke ili ne povis transsalti.

Do Ozma prenis kvadrateton de verda ŝtofo el sia poŝo kaj ĵetis ĝin sur la teron. Tuj ĝi fariĝis la magia tapiŝo, kaj malrulis sin sufiĉe por ke la tuta procesio povu marŝi sur ĝi. La ĉaro nun antaŭeniris, kaj la verda tapiŝo malrulis sin antaŭ ĝi, transirante la abismon samnivele kiel la bordoj, tiel ke ĉiuj transiris sekure.

“Sufiĉe facile,” diris la Birdotimigilo. “Kio, do, nun okazos?”

Post nelonge li trovis respondon, ĉar la flankoj de la monto fariĝis tiom proksimaj unu al la alia ke fine restis nur mallarĝa vojo inter ili, laŭ kiu Ozma kun sia grupo devis marŝi unuope.

Ili nun aŭdis basan, nelaŭtan “bum!—bum!— bum!” kio eĥis tra la valo kaj ŝajne plilaŭtiĝis dum ili antaŭeniris. Kaj, ĉirkaŭirinte angulon en la rokoj, ili vidis antaŭ si gigantan formon, kiu turis pli ol kvardek metrojn super la vojo. La formo estis de giganta viro konstruita el platoj de giso, kaj ĝi staris kun unu piedo ĉiuflanke de la mallarĝa vojo kaj svingis super sia dekstra ŝultro grandegan feran martelon, per kiu ĝi konstante bategis la teron. La eĥantaj batoj klarigis la bum-sonojn kiujn ili aŭdis, ĉar la martelo estis multe pli granda ol barelo, kaj kiam ĝi trafis la vojon inter la rokaj flankoj de la monto ĝi plenigis la tutan spacon tra kiu nia ekspedicio nepre devos iri.

Kompreneble ili tuj haltis, sufiĉadistance de la terura fera martelo. La magia tapiŝo ne utilos al ili nun, ĉar ĝi nur celis protekti ilin kontraŭ danĝeroj sur la tero subpiede, kaj ne kontraŭ danĝeroj troviĝantaj en la aero super ili.

“Aj!” diris la Malkuraĝa Leono, tremante. “Multe nervozigas min vidi tiun grandan martelon batadi tiom proksime al mia kapo. Unu bato platigus min kaj farus el mi pordotapiŝeton.”

“Ti-u fe-ra gi-gan-to es-tas ve-ra bo-nu-lo,” diris Tiktoko, “li la-bo-ras fi-de-le ki-el hor-lo-ĝo. Li-n fa- ris por la Re-ĝo de la Kno-moj Smith & Tin-ker, ki- uj fa-ris mi-n, kaj li-a tas-ko es-tas ma-leb-li-gi ke o- ni tro-vu la sub-te-ra-n pa-la-co-n. Ve-re be-la ar-ta- ĵo, ĉu ne?”

“Ĉu li povas pensi, kaj paroli, kiel vi?” demandis Ozma, rigardante la giganton per mirantaj okuloj.

“Ne,” respondis la maŝino; “o-ni fa-bri-kis li-n nur por ke li ba-ta-du la vo-jo-n, kaj li ne ha-vas pen-si- lo-n nek p-aro-li-lo-n. Sed li bo-ne-ge ba-tad-as, laŭ mi-a opi-ni-o.”

“Multe tro bone,” rimarkis la Birdotimigilo. “Li baras nian pluiron. Ĉu ne eblas haltigi lian mekanismon?”

“Nur la Re-ĝo de la Kno-moj, kiu ha-vas la ŝlo- si-lo-n, po-vas fa-ri ti-o-n,” respondis Tiktoko.

“Do,” diris Doroteo, “maltrankvile, “kion ni faru?”

“Pardonu min dum kelkaj minutoj,” diris la Birdotimigilo, “dum mi pripensos.”

Li retiris sin, tiam, al pozicio malantaŭ ili, kie li turnis sian pentritan vizaĝon al la rokoj kaj komencis pensi.

Intertempe la giganto plu levadis sian feran martelon kaj fortege batadis la vojon tiel ke eĥis tra la montoj kvazaŭ sonegis kanono. Tamen ĉiufoje kiam la martelo leviĝis, dum momento la vojo sub la monstro estis libera, kaj eble tion rimarkis la Birdotimigilo, ĉar kiam li revenis al la aliaj li diris: “Estas tre simpla afero, efektive. Ni nur bezonas kuri sub la martelo, unuope, dum ĝi estas levata, kaj transiri al la alia flanko antaŭ ol ĝi denove falos.”

“Necesos vere rapidi, por eskapi la baton,” diris la Stana Lignohakisto, skuetante sian kapon. “Sed vere ŝajnas esti la sola eblo. Kiu unue provos?”

Ili rigardis unu la alian heziteme. Poste, la Malkuraĝa Leono, kiu tremadis kiel folio en la vento, diris al ili: “Mi supozas ke la unua en la procesio devos iri la unua—do mi. Sed mi timegas la grandan martelon!”

“Kio okazos al mi?” demandis Ozma. “Eble vi mem kuros sub la granda martelo, sed la ĉaro certe estos dispremita.”

“Ni devos lasi la ĉaron,” diris la Birdotimigilo.

“Sed la du knabinoj povos rajdi sur la dorsoj de la Leono kaj la Tigro.”

Do oni decidis fari tion, kaj Ozma, tuj kiam oni maljungis la Leonon de la ĉaro, tuj suriris la dorson de la besto kaj diris ke ŝi estas preta.

“Tenu forte liajn kolharojn,” konsilis Doroteo. “Mi antaŭe ofte rajdis lin, kaj tiel mi tenis.”

Do Ozma forte tenis la kolharojn, kaj la leono kaŭriĝis sur la pado kaj rigardis la svingiĝantan martelon atente ĝis li sciis precize kiam ĝi komencos leviĝi en la aeron.

Post tio, antaŭ ol iu ajn supozis ke li estas preta, li eksaltis rekte inter la krurojn de la fera giganto, kaj antaŭ ol la martelo rebatis la teron la Leono kaj Ozma estis sekuraj sur la alia flanko.

La Tigro sekvis. Doroteo sidis sur lia dorso kaj firme tenis siajn brakojn ĉirkaŭ lia striita kolo, ĉar li ne havis kolharojn per kiuj ŝi povus teni sin. Li saltegis rekte kaj senerare kiel sago, kaj antaŭ ol konscii pri tio Doroteo estis preter danĝero kaj staranta apud Ozma.

Nun sekvis la Birdotimigilo sur la Segĉevalo, kaj kvankam ili trakuris sukcese ili preskaŭ estis plejrekte batitaj de la subiranta martelo.

Tiktoko marŝis al la rando mem de la loko kie batis la martelo, kaj dum ĝi estis levata por la sekva bato li trankvile antaŭeniris kaj eskapis ĝian subiron.

La Stana Lignohakisto decidis imiti lin, kaj ankaŭ li subiris sekure dum la granda martelo estis en la aero.

Sed kiam necesis ke la dudek ses oficiroj kaj la soldato trairu, iliaj genuoj tiom tremis ke ili ne povis iri eĉ paŝon.

“Dum batalo ni estas vere kuraĝegaj,” diris unu el la generaloj, “kaj niaj malamikoj trovas nin timindaj. Sed milito estas unu afero kaj ĉi tio estas alia. Kiam necesas esti batataj surkapen de fera martelo, kaj displatigataj, ni kompreneble malakceptas.”

“Kuregu,” urĝis la Birdotimigilo.

“Niaj genuoj tremegas tiel ke ni ne povas kuri,”

respondis kapitano. “Se ni provus ni certe dispremiĝus kiel konfitaĵo.”

“Nu, nu,” ĝemis la Malkuraĝa Leono, “sekve, amiko Tigro, ni devos multe endanĝerigi nin por savi ĉi tiun kuraĝan armeon. Venu kun mi, kaj ni faros nian plejeblon.”

Do, ĉar Ozma kaj Doroteo jam surteriĝis de iliaj dorsoj, la Leono kaj la Tigro resaltis sub la terura martelo kaj revenis kun du generaloj kroĉiĝintaj al iliaj koloj. Ili ripetis tiun aŭdacan trairon dekdufoje, kaj tiel portis ĉiujn oficirojn sub la kruroj de la giganto kaj sekure surteriĝis sur la alia flanko. Tiam la bestoj estis tre lacaj, kaj anhelis tiom ke iliaj langoj pendis el iliaj grandaj buŝoj.

“Sed kio okazos al la soldato?” demandis Ozma.

“Nu, li gardu la ĉaron,” diris la Leono. “Mi plene laciĝis, kaj mi rifuzas trairi denove sub tiu martelo.”

La oficiroj tuj protestis ke ili devas kunhavi la soldaton, sen li ili ne havus komandaton. Sed nek la Leono nek la Tigro akceptis venigi lin, do la Birdotimigilo sendis la Segĉevalon.

Aŭ la Segĉevalo ne multe atentis, aŭ ĝi miskalkulis la tempon de la malleviĝo de la martelo, ĉar la forta armo rekte trafis ĝian kapon, kaj batis ĝin kontraŭ la teron tiom forte ke la soldato ekflugis de ĝia dorso alten en la aeron, kaj haltis sur unu el la gisaj brakoj de la giganto. Tie li senespere tenegis sin dum la brako leviĝis kaj falis je ĉiu rapida batego.

La Birdotimigilo alkuris por savi la Segĉevalon, kaj la martelo displatigis lian maldekstran piedon antaŭ ol li povis fortiri la beston. Ili trovis ke la Segĉevalo estis stuporigita de la bato; ĉar kvankam la martelo ne povis diserigi la malmolan lignan tuberon el kiu konsistis lia kapo, ambaŭ oreloj estis forrompitaj kaj li povos aŭdi nenion antaŭ ol oni provizos al li novajn. Ankaŭ lia maldekstra genuo suferis fendeton, kaj estis ligenda per ŝnuro.

Vilĉinjo flugetis sub la martelo kaj nun la sola tasko restanta esti savi la soldaton kiu rajdas la brakon de la fera giganto, alte en la aero.

La Birdotimigilo kuŝis plata sur la tero kaj vokis al la viro ke li saltu sur lian korpon, kiu estis mola ĉar ĝi estis plena de pajlo. Tion la soldato sukcese faris; li atendis momenton kiam li estis plej proksima al la tero kaj tiam faligis sin sur la Birdotimigilon.

Li sukcesis fari tion sen rompi ostojn, kaj la Birdotimigilo deklaris sin tute ne vundita.

La Stana Lignohakisto jam fiksis novajn orelojn al la Segĉevalo, do la tuta grupo rekomencis sian marŝon, lasante la giganton batadi la vojon malantaŭ ili.

XI. La Reĝo de la Knomoj

Iom post iom, kiam ili proksimiĝis al la monto blokanta la vojon kaj kiu estis la plej fora limo de la Regno Ev, la vojo senlumiĝis kaj premis iliajn spiritojn pro la altaj pintoj kiuj ambaŭflanke kaŝis la sunlumon. Ankaŭ estis tre silente, ĉar mankis la kantado de birdoj kaj la babilado de sciuroj, kaj la arboj estis longe malantaŭ ili, restis nur la nudaj rokoj.

Ozman kaj Doroteon imponis la silento, kaj la aliaj estis ĉiuj silentaj kaj sobraj, escepte de la Segĉevalo, kiu, dum ĝi trotadis portante la Birdotimigilon, zumis kuriozan kanton, de kiu jen la ripetata strofo: “Ĉu ligna ĉevalo en arbaron irus?

Jes, jes! sed oni forte mirus, Ĉar se li ne havus lignan kapon, Li prefere irus en la montan lapon.”

Sed neniu atentis tion ĉar ili jam estis proksimaj al la regno de la Reĝo de la Knomoj, kaj lia eleganta subtera palaco nepre ne estas tre malproksima.

Subite ili aŭdis mokantan ridon, kaj ekhaltis.

Malgraŭ ĝi ili tamen baldaŭ haltus, ĉar la grandega monto baris ilian pluiron kaj la vojo kondukis al muro da roko kaj finiĝis tie.

“Kiu ridis?” demandis Ozma.

Neniu sciis respondi, sed en la obskuro ili povis vidi strangajn formojn flugetadi trans la facon de la roko. Kio ajn ili estis, ili aspektis tre similaj al la roko mem, ĉar ili havis la koloron de la rokoj kaj iliaj formoj estis simile malglataj kaj fortikaj kvazaŭ rompaĵoj el la flanko de la monto. Ili estis tre proksimaj al la kruta deklivo antaŭ niaj amikoj, kaj glitis supren kaj malsupren, tien kaj tien, laŭ malreguleco tre konfuza. Kaj ili ŝajne ne bezonis starlokon, ili kroĉiĝis al la surfaco de la roko kiel muŝo al fenestrovitro, kaj neniam paŭzis.

“Ne ĝe-nu vi-n pri i-li,” diris Tiktoko, kiam Doroteo retiris sin. “Ili es-tas nur la Kno-moj.”

“Kaj kio estas Knomoj?” demandis la knabino, duontime.

“I-li es-tas rok-fe-oj, kaj ser-vas la Re-ĝo-n de la Kno-moj,” respondis la maŝino. “Sed i-li ne da-ma- ĝos ni-n. Vi de-vos vo-ki la Re-ĝon, ĉar sen li vi ne- ni-am tro-vos la e-ni-re-jon de la pa-la-co.”

“Vi voku,” diris Doroteo al Ozma.

Ĝuste tiam la Knomoj denove ridis, kaj la sono estis tiom stranga kaj malkuraĝiga ke la dudek ses oficiroj ordonis ke la soldato “dekstren-turnu-vin!” kaj ili ĉiuj komencis forkuri kiel eble plej rapide.

La Stana Lignohakisto tuj postsekvis sian armeon kaj kriis “haltu!” kaj kiam ili ĉesigis sian forkuron li demandis: “Kien vi iras?”

“Mi—mi forgesis la broson por mia barbo,” diris la generalo, tremante pro timo. “D-d-do ni reiras por p-preni ĝin!”

“Neeble,” respondis la Stana Lignohakisto. “Ĉar la giganto kun la martelo mortigus vin se vi provus preteriri lin.”

“Ho! Mi forgesis la giganton,” diris la generalo, paliĝante.

“Ŝajnas ke vi forgesas multon,” komentis la Stana Lignohakisto. “Mi esperas ke vi ne forgesos ke vi estas kuraĝaj.”

“Neniam!” kriis la generalo, frapante sian or- ornamitan bruston.

“Neniam!” kriis ĉiuj aliaj oficiroj, indigne frapante siajn brustojn.

“Rilate al mi,” diris la soldato, humile, “mi devas obei miajn oficirojn; do kiam ili ordonas ke mi forkuru, mi forkuras; kaj kiam ili ordonas ke mi batalu, mi batalas.”

“Tute ĝuste,” akordis la Stana Lignohakisto. “Kaj nun vi ĉiuj devas reveni al Ozma, kaj obei ŝiajn ordonojn. Kaj se vi denove provos forkuri mi petos ŝin fari ĉiujn dudek ses oficirojn ordinaraj soldatoj, kaj fari la ordinaran soldaton via generalo.”

Tiu aĉa minaco tiom timigis ilin ke ili tuj reiris al kie staris Ozma apud la Malkuraĝa Leono.

Tiam kriis laŭtavoĉe Ozma: “Mi postulas ke la Reĝo de la Knomoj aperu al ni!”

Ne aŭdiĝis respondo, krom ke la disvagantaj Knomoj sur la monto ridis moke.

“Vi ne raj-tas or-do-ni la Re-ĝon de la Kno-moj,”

diris Tiktoko, “ĉar vi ne re-gas li-n, ki-el vi-a-n pro- pra-n po-po-lo-n.”

Do Ozma reprovis, dirante: “Mi petas la Reĝon de la Knomoj aperi al ni.”

Nur la moka ridado respondis al ŝi, kaj la ombraj Knomoj plu flugetadis tien kaj tien sur la roka deklivo.

“Pro-vu ple-da-don,” diris Tiktoko al Ozma. “Se li ri-fu-zas ve-ni res-pon-de al vi-a pe-to, eb-le la Re-ĝo de la Kno-moj aŭs-kul-tos vi-a-n ple-da-do-n.”

Ozma ĉirkaŭrigardis fiere.

“Ĉu vi volas ke via regantino pledu kun tiu fia Reĝo de la Knomoj?” ŝi demandis. “Ĉu Ozma de Oz humiligu sin antaŭ ulo kiu loĝas en subtera regno?”

“Ne!” ĉiuj kriis, grandavoĉe; kaj la Birdotimigilo aldonis: “Se li ne venos, ni elfosos lin el lia truo, kvazaŭ lupon, kaj venkos lian obstinon. Sed nia dolĉa malgranda regantino nepre devas konservi sian dignon, samkiel mi la mian.”

“Mi ne timas pledi kun li,” diris Doroteo. “Mi estas nur malgranda knabino el Kansas, kaj ni havas pli da digno ĉehejme ol ni povas uzi. Mi alvokos la Reĝon de la Knomoj.”

“Jes,” diris la Malsata Tigro; “kaj se li diserigos vin mi volonte manĝos vin morgaŭmatene.”

Do Doroteo antaŭenpaŝis kaj diris: “Bonvolu, Sinjoro Reĝo de l’ Knomoj, paroli kun ni.”

La Knomoj komencis ridi denove; sed mallaŭta muĝo aŭdiĝis de interne de la monto, kaj fulmorapide ili malaperis kaj silentis.

Pordo en la roko malfermiĝis, kaj voĉo kriis: “Eniru!”

“Ĉu eble ruzo?” demandis la Stana Lignohakisto.

“Ne gravas,” respondis Ozma. “Ni venis por savi la kompatindan Reĝinon de Ev kaj ŝiajn dek infanojn, kaj ni devos iom riske agi por efektivigi tion.”

“La Re-ĝo de la Kno-moj es-tas ho-nes-ta kaj bon- hu-mo-ra,” diris Tiktoko. “Vi po-vas fidi ke li juste agos.”

Do Ozma la unua iris, man-en-mane kun Doroteo, kaj ili trairis la arkan rokpordon kaj eniris longan koridoron kiun lumigis juveloj muntitaj en la muroj kaj kun lampoj malantaŭ si. Neniu gvidis ilin, sed la tuta grupo premis sin tra la koridoron ĝis ili atingis rondan, kupolitan kavernon kiu estis grandioze meblita.

En la mezo de la ĉambro estis trono ĉizita el solida roko, kruda kaj malglata rilate al formo sed brilanta pro grandaj rubenoj kaj diamantoj kaj smeraldoj sur ĉiu parto de ĝia faco. Kaj sur la trono sidis la Reĝo de la Knomoj.

Tiu grava monarko de la Subtera Mondo estis malgranda dikulo vestita per griz-brunaj vestoj kiuj estis precize samkoloraj kiel la trono sur kiu li sidis.

Liaj abunda hararo kaj fluanta barbo ankaŭ estis samkoloraj kiel la rokoj, kaj ankaŭ lia vizaĝo. Li nenian kronon surhavis, kaj lia sola ornamaĵo estis larĝa, juvelkovrita zono kiu ĉirkaŭiris lian dikan malgrandan korpon. Rilate al lia vizaĝo, ĝi aspektis afabla kaj bonhumora, kaj li turnis siajn okulojn gaje al siaj vizitantoj dum Ozma kaj Doroteo staris antaŭ li kun siaj sekvantoj tuj malantaŭ ili.

“Ho, li aspektas precize kiel Patro Kristnasko— kvankam alikolora!” flustris Doroteo al sia amikino; sed la Reĝo de la Knomoj aŭdis ŝian parolon, kaj laŭte ridis.

“ ‘Lia vizaĝo ruĝa kaj ronda ventro Plena de gelaten’ en sia centro!’ ”

citis la monarko, afablavoĉe; kaj ĉiuj povis vidi ke lia ventro vere skuiĝis kvazaŭ plena de gelateno kiam li ridis.

Kaj Ozma kaj Doroteo spiris multe pli facile trovinte la Reĝon de la Knomoj tiom afabla, kaj post minuto li gestis per sia dekstra mano kaj ĉiu el la knabinoj trovis kusenkovritan seĝon apud si.

“Sidiĝu, miaj karaj,” diris la Reĝo, “kaj diru al mi kial vi venis el tiom for por renkonti min, kaj kion mi povos fari por feliĉigi vin.”

Dum ili sidiĝis, la Reĝo de la Knomoj prenis pipon, kaj preninte ardantan ruĝan karbon el sia poŝo li metis ĝin en la bovleton de la pipo kaj komencis blovi nubojn da fumo kiu flugis ringe super lia kapo. Laŭ la opinio de Doroteo tio despli similigis la monarketon al Patro Kristnasko; sed Ozma nun komencis paroli, kaj ĉiu intense aŭskultis ŝiajn vortojn.

“Via Moŝto,” diris ŝi, “mi estas la regantino de la Lando Oz, kaj mi venis por peti vin liberigi la bonan Reĝinon de Ev kaj ŝiajn dek infanojn, kiujn vi sorĉis kaj kiuj nun estas viaj kaptitoj.”

“Tute ne; vi eraras pri tio,” respondis la Reĝo. “Ili ne estas miaj kaptitoj, ili estas miaj sklavoj, kiujn mi aĉetis de la Reĝo de Ev.”

“Sed tio estis maljusta,” diris Ozma.

“Laŭ la leĝoj de Ev, la reĝo ne povas agi maljuste,” respondis la monarko, rigardante fuman ringon kiun li ĵus blovis el sia buŝo; “sekve li plene rajtis vendi sian familion al mi interŝanĝe por longa vivo.”

“Sed vi trompis lin,” deklaris Doroteo; “ĉar la Reĝo de Ev ne ricevis longan vivon. Li saltis en la maron kaj dronis.”

“Ne kulpas mi,” diris la Reĝo de la Knomoj, krucante siajn krurojn kaj ridante kontente. “Mi donis al li la longan vivon, tute honeste; sed li detruis ĝin.”

“Do kiel ĝi estis longa vivo?” demandis Doroteo.

“Facile,” diris la respondo. “Nu, supozu, mia kara, ke mi donis al vi belan pupon interŝanĝe por buklo de via hararo, kaj ke ricevinte la pupon vi frakasis ĝin kaj detruis ĝin. Ĉu vi rajtas diri ke mi ne donis al vi belan pupon?”

“Ne,” respondis Doroteo.

“Kaj ĉu vi juste povus peti min redoni al vi la buklon de haroj, nur ĉar vi frakasis la pupon?”

“Ne,” diris Doroteo, denove.

“Certe ne,” respondis la Reĝo de la Knomoj. “Nek mi cedos la Reĝinon kaj ŝiajn infanojn ĉar la Reĝo de Ev detruis sian longan vivon per salto en la maron. Ili apartenas al mi, kaj mi retenos ilin.”

“Sed vi kruele mistraktas ilin,” diris Ozma kiun multe ĉagrenis la rifuzo de la Reĝo.

“Kiel?” li demandis.

“Farante ilin sklavoj,” diris ŝi.

“Kruelecon,” komentis la monarko, elblovante ringojn de fumo kaj rigardante ilin flosi en la aero, “mi ne povas toleri. Do ĉar sklavoj devas forte labori, kaj la Reĝino de Ev kaj ŝiaj infanoj estis tre delikataj, mi transformis ilin en ornamaĵojn kaj dekoraciaĵojn kaj dismetis ilin en la diversaj ĉambroj de mia palaco. Anstataŭ devi labori, ili nur ornamas mian loĝejon, kaj mi vere kredas ke mi tre ĝentile traktis ilin.”

“Sed kia aĉa sorto!” kriis Ozma, fervore. “Kaj la Regno Ev bezonegas sian reĝan familion por regi ĝin. Se vi liberigos ilin, kaj redonos al ili iliajn decajn formojn, mi donos al vi dek ornamaĵojn por ĉiu el ili.”

La Reĝo de la Knomoj aspektis tre malplaĉita.

“Eble mi rifuzos,” diris li.

“Se tiel,” diris Ozma firme, “mi estas ĉi tie kun miaj amikoj kaj mia armeo por konkeri vian regnon kaj devigi vin obei mian postulon.”

La Reĝo de la Knomoj ridis ĝissufoke; li sufokis ĝis li tusis; kaj li tusis ĝis lia vizaĝo ne plu estis griz-bruna sed brile ruĝa. Kaj post tio li viŝis siajn okulojn per rok-kolora tuko kaj denove aspektis malplaĉita.

“Vi estas tiom kuraĝa kiom bela, mia kara,” li diris al Ozma. “Sed vi malmulte konceptas la grandecon de la tasko kiun vi entreprenis. Venu kun mi dum momento.”

Li stariĝis kaj prenis manon de Ozma, kaj kondukis ŝin al pordeto en unu flanko de la ĉambro.

Li malfermis ĝin kaj ili paŝis sur balkonon, de kie ili ekvidis mirige klare la Subteran Mondon.

Vasta kaverno etendiĝis multajn kilometrojn sub la monto, kaj ĉiudirekte estis fornoj kaj forĝoj ardantaj kaj Knomoj martelantaj multevalorajn metalojn kaj polurantaj brilantajn juvelojn. Plenigis la murojn de la kaverno miloj da pordoj el arĝento kaj oro, konstruitaj en la solida roko, kaj ili etendiĝis en vicoj eĉ pli foren ol la okuloj de Ozma povis vidi.

Dum la knabineto el Oz rigardis mirigate ĉi tiun scenon la Reĝo de la Knomoj akre fajfis, kaj tuj ĉiuj arĝentaj kaj oraj pordoj ekmalfermiĝis kaj densaj vicoj de Knomaj soldatoj elmarŝis tra ĉiu. Tiom granda estis la nombro ke ili rapide plenigis la gigantan subteran kavernon kaj necesigis ke la multe okupataj laboristoj ĉesigu sian laboradon.

Kvankam tiu grandega armeo konsistis el rok- koloraj Knomoj, malaltaj kaj dikaj, ili estis vestitaj per brilanta kiraso el polurita ŝtalo, en kiu belaj gemoj estis muntitaj. Sur sia brovo ĉiu portis brilegan elektran lumon, kaj ili portis akrajn lancojn kaj glavojn kaj batalhakilojn el solida bronzo. Estis evidente ke ili estas perfekte trejnitaj, ĉar ili staris en rektaj vicoj, vico post vico, kvazaŭ atendante nur ordonon ke ili ataku siajn malamikojn.

“Jen,” diris la Reĝo de la Knomoj, “nur malgranda parto de mia armeo. Neniu reganto sur la Tero iam aŭdacis batali kontraŭ mi, kaj neniu reganto iam aŭdacos, ĉar mi estas tro forte nekontraŭstarebla.”

Denove li fajfis, kaj tuj la militista grupo trairis la arĝentajn kaj orajn pordojn kaj malaperis, post tio la laboristoj rekomencis sian laboradon ĉe la fornoj.

Malfeliĉe kaj senespere, Ozma de Oz turnis sin al siaj amikoj, kaj la Reĝo de la Knomoj trankvile residiĝis sur sian rokan tronon.

“Estus malsaĝe batali,” la knabino diris al la Stana Lignohakisto. “Ĉar niaj bravaj Dudek Sep rapide detruiĝus. Mi certe ne scias kion fari en ĉi tiu krizo.”

“Demandu al la Reĝo kie estas lia kuirejo,”

proponis la Tigro. “Mi estas sovaĝe malsata.”

“Mi povus salti sur la Reĝon kaj disŝiri lin,”

komentis la Malkuraĝa Leono.

“Provu,” diris la monarko, bruligante sian pipon per nova ardanta karbo kiun li prenis el sia poŝo.

La Leono kaŭriĝis kaj klopodis salti sur la Reĝon de la Knomoj; sed li sukcesis nur salteti iomete en la aeron kaj revenis al la sama loko, tute ne kapabla eĉ centimetron pliproksimiĝi al la trono.

“Ŝajnas al mi,” diris la Birdotimigilo, penseme, “ke la plej bona plano estas kaĵoli lian Moŝton por ke li cedu siajn sklavojn, ĉar li estas tre granda magiisto kaj ne kontraŭstarebla.”

“Tiu estas la plej senchava propono ĝis nun farita,” deklaris la Reĝo de la Knomoj. “Estas stulte minaci min, sed mi estas treege molkora kaj mi ne povas ne cedi al flatado kaj kaĵolado. Se vi vere volas sukcesi per via ekspedicio, mia kara, nepre kaĵolu min.”

“Bone,” diris Ozma, pli feliĉe. “Ni estu amikoj, kaj diskutu la aferon amikeme.”

“Nepre,” konsentis la Reĝo, kaj liaj okuloj briletis gaje.

“Mi elkore deziras,” ŝi pludiris, “liberigi la Reĝinon de Ev kaj ŝiajn infanojn kiuj nun estas ornamaĵoj kaj dekoraciaĵoj en la palaco de via Moŝto, kaj redoni ilin al ilia popolo. Bonvolu diri al mi, sinjoro, kiel efektivigi tion.”

La Reĝo pensadis dum momento, kaj post tio li demandis: “Ĉu vi akceptas kelkajn riskojn, eĉ riski vin mem, por liberigi la homojn el Ev?”

“Jes!” respondis Ozma, fervore.

“Do,” diris la Reĝo de la Knomoj, “jen propono mia: Vi iros, sola, sen akompanantoj, en mian palacon kaj zorge ekzamenos ĉion en la ĉambroj. Mi permesos ke vi tuŝu dek unu apartajn objektojn, kaj vi samtempe diru la vorton ‘Ev’. Se iu el ili, aŭ pli ol unu el ili, estos la transformita Reĝino de Ev aŭ iu el ŝiaj dek infanoj, ili tuj rehavos sian veran formon kaj rajtos foriri el mia palaco kaj el mia regno kun vi, tute sen kontraŭo. Estas eble, tiel, ke vi liberigu ĉiujn dek unu; sed se vi ne divenos ĉiujn objektojn ĝuste, kaj kelkaj el la sklavoj restos transformitaj, tiuokaze ĉiu el viaj amikoj kaj sekvantoj rajtos, siavice, eniri la palacon kaj ĝui la samajn privilegiojn kiujn mi promesas al vi.”

“Ho dankon! dankon pro tiu komplezo!” diris Ozma, fervore.

“Mi postulas nur unu aferon,” aldonis la Reĝo de la Knomoj, kun briletantaj okuloj.

“Kion?” ŝi demandis.

“Se neniu el la dek unu objektoj tuŝitaj de vi montriĝos transformita membro de la reĝa familio de Ev, tiuokaze, anstataŭ liberigi ilin, vi mem sorĉiĝos, kaj transformiĝos en dekoraciaĵon aŭ ornamaĵon. Tio estas ja justa, kaj jen la risko kiun, laŭ via deklaro, vi akceptas.”

XII. La Dek Unu Divenoj

Aŭdinte la postulon faritan de la Reĝo de la Knomoj, Ozma silentiĝis kaj pensis, kaj ĉiuj ŝiaj amikoj rigardis ŝin maltrankvile.

“Ne akceptu!” kriis Doroteo. “Se vi misdivenos, vi mem sklaviĝos.”

“Sed mi povos dekunufoje diveni,” respondis Ozma. “Certe mi povos ĝuste diveni unu objekton el dek unu; kaj se mi sukcesos, mi savos unu el la reĝa familio kaj mi mem estos ekster danĝero. Post tio la aliaj inter vi povos provi, kaj baldaŭ ni liberigos ĉiujn sklavigitojn.”

“Sed se ni malsukcesos?” demandis la Birdotimigilo. “Mi bele aspektus kiel dekoraciaĵo, ĉu?”

“Ni nepre ne malsukcesu!” kriis Ozma, kuraĝe.

“Veninte el tiom for por liberigi tiujn kompatindulojn, estus malbrave kaj malkuraĝe forlasi la aventuron. Do mi akceptos la proponon de la Reĝo de la Knomoj, kaj mi tuj eniros la reĝan palacon.”

“Do venu, mia kara,” diris la Reĝo, iom malfacile subante de sia trono, ĉar li estis vere tre dika; “mi montros al vi la vojon.”

Li proksimiĝis al muro de la kaverno kaj gestis per mano. Tuj aperis malfermaĵo, tra kiun Ozma, ridetinte adiaŭe al siaj amikoj, kuraĝe iris.

Ŝi trovis sin en grandioza halo kiu estis pli bela kaj impona ol io iam antaŭe vidita de ŝi. La plafonoj konsistis el grandaj arkoj kiuj leviĝis alte super ŝian kapon, kaj ĉiuj muroj kaj plankoj estis el polurita marmoro belege multekolorita. Dikaj veluraj tapiŝoj estis sur la planko kaj pezaj silkaj drapiraĵoj kovris la arkojn kiuj kondukis al la diversaj ĉambroj de la palaco. La mebloj estis el raraj malnovaj lignoj riĉe ĉizitaj kaj kovritaj per delikataj satenoj, kaj la tutan palacon iluminis mistera roza lumo kiu ŝajnis veni el neniu specifa loko sed kiu plenigis ĉiun ĉambron per sia mola kaj plaĉa radiado.

Ozma iris de unu ĉambro al alia, multe plaĉata de ĉio kion ŝi vidas. Neniu alia persono estis en la bela palaco, ĉar la Reĝo de la Knomoj foriris de ŝi ĉe la enirejo, kiu fermiĝis malantaŭ ŝi, kaj en ĉiuj grandiozaj ĉambroj videblis neniu alia homo.

Sur la bretoj kaj tabloj estis amasoj da ornamaĵoj ĉiuspecaj, laŭaspekte faritaj el ĉiaj specoj de metaloj, vitro, porcelano, ŝtonoj kaj marmoroj. Troviĝis vazoj, kaj figuroj de homoj kaj de bestoj, kaj ĉizitaj teleroj kaj basenetoj, kaj mozaikoj el valoregaj gemoj, kaj multaj aliaj aĵoj. Ankaŭ bildoj estis sur la muroj, kaj la subtera palaco estis kvazaŭ muzeo de raraj kaj kuriozaj kaj multekostaj objektoj.

Post sia unua rapida ekzameno de la ĉambroj Ozma komencis demandi al si kiuj el la multenombraj ornamaĵoj en ili estas la transformitaj reĝaj familianoj de Ev. Neniu spuro ekzistis, ĉar ĉio aspektis tute vivomanka. Do ŝi devos blinde diveni; kaj la unuan fojon la knabino ekkonsciis kiom danĝera estas ŝia tasko, kaj kiom verŝajne ŝi perdos sian propran liberon per sia strebo liberigi aliajn el sklaveco al la Reĝo de la Knomoj. Kompreneble la ruza monarko ridis bonhumore kun siaj vizitantoj, ĉar li sciis kiom facile estos kapti ilin.

Sed Ozma, entrepreninte provon, rifuzis forlasi ĝin. Ŝi rigardis arĝentan kandelabron kiu havis dek branĉojn, kaj pensis: “Eble tio estas la Reĝino de Ev kaj ŝiaj dek infanoj.” Do ŝi tuŝis ĝin kaj pervoĉe diris la vorton “Ev”, laŭ la instrukcioj de la Reĝo de la Knomoj. Sed la kandelabro restis senŝanĝa.

Ŝi vagis en alian ĉambron kaj tuŝis porcelanan ŝafidon, kredante ke eble ĝi estas unu el la serĉataj infanoj. Sed denove ŝi malsukcesis. Tri divenojn, kvar divenojn; kvin, ses, sep, ok, naŭ kaj dek ŝi faris, kaj ankoraŭ eĉ ne unu el ili estis ĝusta!

La knabino tremetis kaj paliĝis eĉ en la roza lumo; ĉar nun nur unu diveno restas, kaj ŝia propra sorto dependas de la rezulto.

Ŝi decidis ne tro rapidi, kaj promenis tra ĉiuj ĉambroj denove, zorge rigardante la diversajn ornamaĵojn kaj strebante decidi kiun tuŝi. Fine, senespere, ŝi decidis lasi la decidon al pura hazardo.

Ŝi turnis sian vizaĝon al la pordo de ĉambro, fermis siajn okulojn firme, kaj, depuŝante la pezajn drapiraĵojn, ŝi antaŭeniris blinde, la dekstra brako etendita antaŭ ŝi.

Malrapide delikate ŝi antaŭenpaŝetis ĝis ŝia mano kontaktis objekton sur malgranda ronda tablo. Ŝi ne sciis kio ĝi estas, sed mallaŭtavoĉe ŝi prononcis la vorton “Ev”.

En la ĉambroj tute mankis vivo, post tio. La Reĝo de la Knomoj posedis novan ornamaĵon. Ĉar sur la rando de la tablo staris bela lokusto, kiu laŭaspekte formiĝis el unusola smeraldo. Nur tio restis el Ozma de Oz.

En la tronĉambro tuj preter la palaco la Reĝo de la Knomoj subite levis siajn okulojn kaj ridetis.

“Kiu sekvos ŝin?” li diris, per sia agrabla voĉo.

Doroteo, la Birdotimigilo, kaj la Stana Lignohakisto, kiuj sidis maltrankvile silentaj, ĉiuj ektremis pro seniluziiĝo, kaj rigardis la okulojn unu de la alia.

“Ĉu ŝi malsukcesis?” demandis Tiktoko.

“Evidente,” respondis la malgranda monarko, gaje.

“Sed povas esti ke unu el vi sukcesos. La sekva persono rajtos fari dek du divenojn, anstataŭ dek unu, ĉar nun estas dek du personoj kiuj fariĝis ornamaĵoj.

Nu, nu! Kiu el vi sekvos?”

“Mi,” diris Doroteo.

“Ne,” respondis la Stana Lignohakisto. “Ĉar mi estas la komandanto de la armeo de Ozma, mi rajtas sekvi ŝin kaj provi savi ŝin.”

“Do, ek!” diris la Birdotimigilo. “Sed atente zorgu, amiko mia.”

“Nepre,” promesis la Stana Lignohakisto; kaj li sekvis la Reĝon de la Knomoj al la enirejo de la palaco kaj la roko fermiĝis malantaŭ li.

XIII. La Reĝo de la Knomoj Ridas

Post momento la Reĝo reiris al sia trono kaj reardigis sian pipon, kaj la resto de la grupeto de aventurantoj rezignis sin al atendo plia kaj longa. Ilin tre senesperigis la malsukceso de ilia knabina Reĝino kaj la scio ke ŝi nun estas ornamaĵo en la palaco de la Reĝo de la Knomoj—aĉa, timiga loko, malgraŭ sia grandiozeco. Sen sia malgranda regantino ili ne sciis kion fari, kaj ĉiu el ili, eĉ la tremanta soldato, komencis timi fariĝi baldaŭ pli ornama ol utila.

Subite la Reĝo de la Knomoj komencis ridi.

“Ha, ha, ha! He, he, he! Ho, ho, ho!”

“Kio okazis?” demandis la Birdotimigilo.

“Nu, via amiko, la Stana Lignohakisto, fariĝis plej amuza objekto,” respondis la Reĝo, dum li viŝis larmojn de gajeco de siaj okuloj. “Neniu supozus ke li fariĝus tiom amuza ornamaĵo. Kiu sekvos?”

Ili rigardis unu la alian dum iliaj koroj sinkis. Unu el la generaloj komencis lamente plori.

“Pro kio vi ploras?” demandis la Birdotimigilo, indigna pro tia elmontro de malforteco.

“Li ŝuldis al mi ses semajnojn da salajro,” diris la generalo, “kaj mi bedaŭras perdi lin.”

“Do vi devos iri trovi lin,” deklaris la Birdotimigilo.

“Mi!” kriis la generale, tre alarmite.

“Certe. Via devo estas sekvi vian komandanton.

Marŝu!”

“Mi rifuzas,” diris la generalo. “Mi volas, kompreneble; sed mi tamen rifuzas.”

La Birdotimigilo rigardis petovole al la Reĝo de la Knomoj.

“Ne gravas,” diris la gaja monarko. “Se li ne volas eniri la palacon kaj diveni, mi ĵetos lin en ardantan fornon.”

“Mi iros!—kompreneble mi iros,” kriis la generalo, pli rapide ol fulmo. “Kie estas la enirejo—kie? Mi iru tuj!”

Do la Reĝo de la Knomoj gvidis lin en la palacon kaj denove revenis por atendi la rezulton. Kion faris la generalo, neniu scias; sed post vere nelonge la Reĝo vokis novan viktimon, kaj kolonelo devis provi.

Tiel, unu post la alia, ĉiuj dudek ses oficiroj eniris la palacon kaj divenis—kaj fariĝis ornamaĵoj.

Intertempe la Reĝo ordonis servi manĝaĵojn kaj trinkaĵojn al la atendantoj, kaj post tiu ordono krudforma Knomo eniris portante pleton. Tiu Knomo similis al la aliaj kiujn Doroteo vidis, sed li portis pezan oran ĉenon ĉirkaŭ sia kolo por indiki ke li estas la Ĉefa Servisto de la Reĝo de la Knomoj, kaj li tre fiere kondutis kaj eĉ diris al lia moŝto ke li ne manĝu tro da kuko malfrue en la nokto ĉar ĝi malsanigus lin.

Tamen Doroteo malsatis, kaj ŝi ne timis malsaniĝi; do ŝi manĝis plurajn kuketojn kaj trovis ilin bonaj, kaj ŝi ankaŭ trinkis tason da bonega kafo preparita el fajna argilo, brunigita en la fornoj kaj poste diserigita, kaj trovis ĝin tre refreŝiga kaj tute ne koteca.

El la tuta grupo kiu komencis ĉi tiun aventuron, nur la malgranda knabino el Kansas restis, kun la Birdotimigilo, Tiktoko, kaj la soldato kiel konsilantoj kaj kompanoj. Kompreneble ankaŭ la Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro restis, sed ili, manĝinte kelkajn kuketojn, dormis ĉe unu flanko de la kaverno, kaj aliflanke staris la Segĉevalo, senmova kaj silenta kvazaŭ nur lignaĵo. Vilĉinjo trankvile ĉirkaŭmarŝadis enbekigante la disĵetitajn kukerojn, kaj post tio, ĉar estis longe post la tempo por enlitiĝo, ŝi serĉis malluman lokon en kiu ŝi povos dormi.

Baldaŭ la kokino vidis kavaĵon sub la roka trono de la Reĝo kaj enrampis nerimarkate. Ŝi ankoraŭ povis aŭdi la babiladon de la apudestantoj, sed estis preskaŭ senlume sub la trono, tiel ke baldaŭ ankaŭ ŝi endormiĝis.

“Kiu sekvos?” vokis la Reĝo, kaj la soldato, kies vico nun estis eniri la mortigan palacon, manpremis kun Doroteo kaj la Birdotimigilo kaj bedaŭroplene adiaŭis ilin, kaj trairis la rokan pordon.

Ili longe atendis, ĉar la soldato ne emis rapidi fariĝi ornamaĵo kaj divenis tre atendeme. La Reĝo de la Knomoj, kiu ŝajne iel magie sciis ĉion okazantan en la belaj ĉambroj de la palaco, fine senpacienciĝis kaj deklaris ke li ne plu restos veka.

“Mi amas ornamaĵojn,” diris li; “sed mi atendos ĝis la mateno por akiri pli; do, tuj kiam tiu stulta soldato transformiĝos, ni enlitiĝos kaj finos la taskon en la mateno.”

“Ĉu estas tre malfrue?” demandis Doroteo.

“Nu, estas post la noktomezo,” diris la Reĝo, “kaj mi opinias ke tial estas sufiĉe malfrue. Ne ekzistas nokto kaj tago en mia regno, ĉar ĝi estas sub la surfaco de la tero, kie la suno ne brilas. Sed ni bezonas dormi, tutsame kiel la surfaculoj, kaj mi mem intencas enlitiĝi post kelkaj minutoj.”

Efektive, nelonge post tio la soldato lastafoje divenis. Kompreneble li eraris, kaj kompreneble li tuj iĝis ornamaĵo. Tio multe plaĉis al la Reĝo; li kunfrapis siajn manojn por alvoki la Ĉefan Serviston.

“Konduku ĉi tiujn gastojn al la dormoĉambroj,”

li ordonis, “kaj rapidu, ĉar mi mem multe dormemas.”

“Ne decas ke vi restu veka ĝis tiom malfrue,”

respondis malmilde la Ĉefa Servisto. “Vi estos malagrabla kiel grifo morgaŭmatene.”

Lia Moŝto ne respondis al tiu komento, kaj la Ĉefa Servisto kondukis Doroteon tra alian pordon en longan koridoron, de kiu pluraj senornamaj sed komfortaj dormoĉambroj malfermiĝis. Al la knabineto doniĝis la unua ĉambro, la dua al la Birdotimigilo kaj Tiktoko—kvankam ili ne kapablis dormi—kaj la tria al la Leono kaj la Tigro. La Segĉevalo mallerte sekvis la Serviston en kvaran ĉambron, kaj staris rigide en la mezo ĝis la mateno. Ĉiu nokto estis teda por la Birdotimigilo, Tiktoko, kaj la Segĉevalo; sed sperto instruis al ili pacience kaj kviete atendi dum la horoj, ĉar ĉiuj amikoj iliaj el karno devis dormi kaj ne volis esti ĝenataj.

Kiam la Ĉefa Servisto foriris de ili la Birdotimigilo komentis malfeliĉe: “Mi lamentas multe pro la perdiĝo de mia malnova kamarado, la Stana Lignohakisto. Ni kune spertis multajn danĝerajn aventurojn, kaj eskapis de ili ĉiuj, kaj nun dolorigas min scii ke li fariĝis ornamaĵo kaj por ĉiam perdiĝis.”

“Ĉi-am la so-ci-o pli-be-li-ĝis pro li,” diris Tiktoko.

“Estas vere; de nun la Reĝo de la Knomoj ridas pro li kaj nomas lin la plej amuza ornamaĵo en la tuta palaco. Mian amikon ofendos mokiĝi,” pludiris la Birdotimigilo, malfeliĉe.

“Ni mem fa-ri-ĝos i-om ab-sur-daj or-na-ma-ĵoj mor-gaŭ,” komentis la maŝino, per sia monotona voĉo.

Ĝuste tiam Doroteo kuris en ilian ĉambron, tre maltrankvile, kriante: “Kie estas Vilĉinjo? Ĉu vi vidis Vilĉinjon? Ĉu ŝi estas ĉi tie?”

“Ne,” respondis la Birdotimigilo.

“Do kio okazis al ŝi?” demandis la knabino.

“Nu, mi kredis ke ŝi estas kun vi,” diris la Birdotimigilo. “Sed mi ne memoras vidi la flavan kokinon ekde kiam ŝi bekadis erojn de kuko.”

“Sendube ni lasis ŝin en la ĉambro kie estas la trono de la Reĝo,” deklaris Doroteo, kaj tuj ŝi turnis sin kaj kuris laŭ la koridoro al la pordo tra kiu ili eniris. Sed ĝi estis firme fermita kaj ŝlosita el la alia flanko, kaj la peza roko montriĝis tiom dika ke neniu sono povis trairi ĝin.

La Malkuraĝa Leono metis sian kapon en ŝian ĉambron por konsoli la knabinon pro la perdiĝo de ŝia plumhava amikino.

“La flava kokino tute bone scias prizorgi sin,” diris li; “do ne malkvietiĝu pro ŝi, sed klopodu laŭeble dormi. La tago estis longa kaj laciga, kaj vi bezonas ripozon.”

“Mi verŝajne multe ripozos morgaŭ, fariĝinte ornamaĵo,” diris Doroteo, dormeme. Sed malgraŭ tio ŝi kuŝiĝis sur sian liton, kaj spite de sia malkvieto ŝi baldaŭ estis en la lando de sonĝoj.

XIV. Doroteo Strebas Esti Kuraĝa

Intertempe la Ĉefa Ser visto reiris al la Tronoĉambro, kie li diris al la Reĝo: “Estas stulte malŝpari tiom da tempo pri tiuj uloj.”

“Kion!” kriis lia Moŝto, tiom koleravoĉe ke vekiĝis Vilĉinjo, kiu dormadis sub lia trono. “Ĉu vi aŭdacas nomi min stulta?”

“Al mi plaĉas diri la veron,” respondis la Servisto. “Kial vi ne tuj sorĉis ilin, anstataŭ lasi ilin iri unuope en la palacon kaj diveni kiuj ornamaĵoj estas la Reĝino de Ev kaj ŝiaj infanoj?”

“Nu, stulta fripono, estas pli amuze ĉi tiel,”

respondis la Reĝo, “kaj distras min longatempe.”

“Sed supozu ke iuj el ili hazarde ĝuste divenos,”

persistis la Servisto; “vi perdos kaj viajn jamajn ornamaĵojn kaj ĉi tiujn novajn.”

“Neniel ili povos ĝuste diveni,” respondis la monarko, ridante. “Kiel ili povus scii ke la Reĝino de Ev kaj de ŝia familio ĉiuj estas ornamaĵoj reĝpurpure koloraj?”

“Sed ne estas aliaj purpuraj ornamaĵoj en la palaco,” diris la Servisto.

“Tamen estas multaj aliaj koloroj, kaj la purpuraj estas dismetitaj tra la ĉambroj kaj estas tre diversformaj kaj diversdimensiaj. Estu certa, Servisto, ke ili neniel ekpensos elekti la purpurajn ornamaĵojn.”

Vilĉinjo, starante sub la trono, zorge atentis la konversacion, kaj nun mallaŭte kaj ride klukis al si kiam ŝi aŭdis la Reĝon konigi sian sekreton.

“Malgraŭ tio, vi stultas riskante eĉ hazardeton,”

pludiris la Servisto, krude; “kaj des pli stulte estas transformi ĉiujn Ozulojn en verdajn ornamaĵojn.”

“Mi faris tion ĉar ili venis el la Smeralda Urbo,”

respondis la Reĝo; “kaj ĝis nun ne estis verdaj ornamaĵoj en mia kolekto. Mi opinias ke ili estos tre belaj, intermiksitaj inter la aliaj. Ĉu vi malakordas?”

La Servisto kolere gruntis.

“Estu laŭ via deziro, ĉar vi estas la Reĝo,” li grumblis. “Sed se vi fuŝos pro via senzorgemo, memoru ke mi avertis vin. Se mi portus sur mi la magian zonon kiu donas al vi tiom da potenco, mi nepre estus multe pli saĝa kaj pli bona Reĝo ol vi.”

“Ho, ĉesigu tiun tedan babiladon!” ordonis la Reĝo, denove kolera. “Ĉar vi estas mia Ĉefa Servisto vi supozas ke vi rajtas riproĉi min laŭvole. Sed tuj kiam vi denove malrespektos min, mi devigos vin labori en la fornoj, kaj mi donos vian postenon al alia Knomo. Nun sekvu min al mia ĉambro, ĉar mi enlitiĝos. K aj certigu ke mi vekiĝos fr ue morgaŭmatene. Mi volas ĝui la transformiĝon de la ceteraj uloj en ornamaĵojn.”

“Kiakolora vi faros la knabinon el Kansas?”

demandis la Servisto.

“Verŝajne griza,” diris lia Moŝto.

“Kaj la Birdotimigilon kaj la maŝinulon?”

“Ho, ili estos el solida oro, ĉar ili estas malbelegaj en la vivo.”

La voĉoj malfortiĝis iom post iom, kaj Vilĉinjo sciis ke la Reĝo kaj lia Servisto foriris el la ĉambro. Ŝi ordigis kelkajn vostoplumojn kiuj ne estis rektaj, puŝis sian kapon sub flugilon kaj reendormiĝis.

En la mateno Doroteo kaj la Leono kaj la Tigro ricevis sian matenmanĝon en siaj ĉambroj, kaj poste ili iris por esti kun la Reĝo en lia Tronoĉambro.

La Tigro amare plendis ke li parte mortas pro malsato, kaj petegis eniri la palacon kaj fariĝi ornamaĵo, por ke li ne plu suferu la doloron de malsatego.

“Ĉu vi ne matenmanĝis?” demandis la Reĝo de la Knomoj.

“Nu, mi manĝetis,” respondis la besto. “Sed kiel utilas manĝeto al malsata tigro?”

“Li manĝis dek sep telerojn da kaĉo, teleron plenan de frititaj kolbasoj, dek unu panojn kaj dudek unu tortojn el fruktaĵo,” diris la Servisto.

“Kion pli vi deziras?” kolere demandis la Reĝo.

“Dikan bebon. Mi volas dikan bebon,” diris la Malsata Tigro. “Belan, grasoplenan, sukoplenan, delikatan, dikan bebon. Sed, kompreneble, se mi havus tion, mia konscienco ne permesus ke mi manĝu ĝin. Do mi devos esti ornamaĵo kaj forgesi mian malsaton.”

“Neeble!” kriis la Reĝo. “Mi malpermesas ke mallertaj bestoj eniru mian palacon por renversi kaj rompi miajn belajn dekoraciaĵojn. Post la transformiĝo de viaj aliaj amikoj, vi povos reiri al la supra mondo kaj plu atenti viajn proprajn aferojn.”

“Tiurilate, ni ne havos proprajn aferojn post la foriĝo de niaj amikoj,” diris la Leono. “Do ne multe gravas al ni nia sorto.”

Doroteo petegis eniri la unua en la palacon, sed Tiktoko firme insistis ke la sklavo frontu danĝeron antaŭ ol la estrino. La Birdotimigilo akordis kun li pri tio, do la Reĝo de la Knomoj malfermis la pordon por la maŝinulo, kiu peze marŝis en la palacon por renkonti sian sorton. Post tio lia Moŝto revenis al sia trono kaj fumis sian pipon tiom kontente ke nubeto de fumo formiĝis super lia kapo.

Post kelka tempo li diris: “Domaĝe ke nur malmultaj el vi restas. Vere baldaŭ mia amuzo finiĝos, kaj por distri min mi nur povos admiri miajn novajn ornamaĵojn.”

“Ŝajnas al mi,” diris Doroteo, “ke vi estas malpli honesta ol vi kredigas.”

“Kial?” demandis la Reĝo.

“Nu, vi kredigis al ni ke estos facile diveni en kiujn ornamaĵojn transformiĝis la Evuloj.”

“Ja estas facile,” deklaris la monarko, “se oni lerte divenas. Sed evidente la membroj de via grupo estas senescepte mallertaj.”

“Kion faras Tiktoko nun?” demandis la knabino, maltrankvile.

“Nenion,” respondis la Reĝo, sulkigante la frunton. “Li staras tute senmove, en la mezo de la ĉambro.”

“Ho, verŝajne li malstreĉiĝis,” diris Doroteo. “Mi forgesis streĉi liajn risortojn ĉimatene. Kiom da divenoj li jam faris?”

“Ĉiujn escepte de unu,” respondis la Reĝo. “Se vi deziras, eniru kaj streĉu lin, kaj poste vi povos resti tie kaj mem diveni.”

“Bone,” diris Doroteo.

“Sed mia vico sekvas nun,” deklaris la Birdo- timigilo.

“Sed ĉu vi volas malaperi kaj lasi min tute sola?”

demandis la knabino. “Krome, se mi eniros nun mi povos streĉi Tiktokon por ke li faru sian lastan divenon.”

“Nu, bone,” diris la Birdotimigilo, ĝemante.

“Enkuru, malgranda Doroteo, kaj bonan sorton al vi!”

Do Doroteo, strebante esti kuraĝa malgraŭ siaj timoj, trairis la pordon en la belegajn ĉambrojn de la palaco. La kvieteco de la loko imponis ŝin, unue, kaj la infano entiris mallongajn spirojn, kaj premis sian manon al sia koro, kaj ĉirkaŭrigardis mirante.

Jes, belega loko; sed sorĉo kaŝiĝis en ĉiu anguleto, kaj ŝi ankoraŭ ne kutimiĝis al la sorĉado en tiuj felandoj, tiom diferencaj de la trankvilaj kaj sencoplenaj ordinaraj lokoj en ŝia hejma lando.

Malrapide ŝi trairis plurajn ĉambrojn ĝis ŝi trovis Tiktokon, starantan senmove. Ŝi vere sentis, tiam, ke ŝi fine trovis amikon en ĉi tiu mistera palaco, do ŝi rapidis streĉi la agadon kaj paroladon kaj pensadon de la maŝinulo.

“Dan-ko-n, Do-ro-te-o,” estis liaj unuaj vortoj. “Mi nun fa-ros u-nu pli-a-n di-ve-no-n.”

“Ho, atente zorgu, Tiktoko; ĉu vi promesas?” kriis la knabino.

“Jes. Sed la Re-ĝo de la Kno-moj su-per-po-ten-cas nin, kaj li fa-ris kap-ti-lon por ni. Mi kre-das ke ni ĉi-u-j per-di-ĝis,” li respondis.

“Kaj ankaŭ mi kredas tiel,” diris Doroteo, malfeliĉe.

“Smith & Tin-ker ne do-nis al mi di-ven-me-ka- nis-mo-n,” pludiris Tiktoko, “a-li-e mi po-vus de-fi-i la Re-ĝo-n de la Kno-moj. Sed mi-aj pen-soj es-tas kla-raj kaj sim-plaj, kaj ne mul-te u-ti-las por ĉi ti-u o-ka-zo.”

“Agu laŭpove,” diris Doroteo, kuraĝige, “kaj se vi malsukcesos, mi atentos rigardi kaj vidi kian formon vi alprenos.”

Do Tiktoto tuŝis flavan vitran vazon sur kies flanko lekantetoj estis pentritaj, kaj samtempe li diris la vorton “Ev”.

Fulmorapide la maŝinulo malaperis, kaj kvankam la knabino rigardis tuj ĉiudirekten, ŝi ne povis scii kiu el la multaj ornamaĵoj en la ĉambro antaŭ nur momento estis ŝia fidela amiko kaj servanto.

Do ŝi nur povis akcepti la senesperan taskon donitan al ŝi, kaj diveni kaj lasi okazi la rezulton.

“Verŝajne ne multe dolorigas,” ŝi pensis, “ĉar ĝis nun mi ne aŭdis iun el ili elkrii—eĉ ne la kompatindajn oficirojn. Ve! Ĉu Onklo Henriko aŭ Onklino Em iam scios ke mi fariĝis orn’maĵo en la palaco de la Reĝo de la Knomoj, kaj ke mi devos stari eterne por ĉiam en unu loko kaj aspekti bela—es’epte de kiam oni movos min por forviŝi la polvon? Mi ne imagis ke tia mi finiĝos; sed mi supozas ke ne eblas eviti la sorton.”

Denove ŝi trapaŝis la ĉambrojn, kaj ekzamenis tre zorge ĉiujn objektojn en ili; sed estis multaj, ŝi konfuziĝis, kaj fine ŝi decidis, same kiel Ozma, ke diveno ja povas esti nur hazarda, kaj ke estas tre malverŝajne ke ŝi ĝuste divenos.

Timoplene ŝi tuŝis alabastran bovlon kaj diris: “Ev”.

“Nu, tio fuŝis,” ŝi pensis. “Sed kiel mi sciu ke unu objekto estas sorĉita kaj alia ne?”

Post tio ŝi tuŝis la formon de purpura katido kiu staris sur angulo de kamenobreto, kaj dum ŝi prononcis la vorton “Ev” la katido malaperis kaj bela, blondhara knabo ekstaris apud ŝi. Samtempe sonorilo sonis ie for, kaj dum Doroteo ekretiris sin, parte pro surprizo kaj parte pro ĝojo, la juninfano kriis: “Kie mi estas? Kaj kiu estas vi? Kaj kio okazis al mi?”

“Mirige!” diris Doroteo. “Mi vere sukcesis.”

“Sukcesis pri kio?” demandis la knabo.

“Sukcesis ne fariĝi ornamaĵo,” respondis la knabino, ridante, “kaj savis vin por ke vi ne eterne estu purpura katido.”

“Purpura katido!” li ripetis. “Sed tio ja ne ekzistas.”

“Mi scias,” ŝi respondis. “Sed ĝi ekzistis antaŭ minuto. Ĉu vi ne memoras stari sur angulo de la kamenobreto?”

“Certe ne. Mi estas Princo de Ev, kaj mia nomo estas Evring,” la infaneto anoncis, fiere. “Sed mia patro, la Reĝo, vendis mian patrinon kaj ĉiujn ŝiajn infanojn al la kruela reganto de la Knomoj, kaj post tio mi nenion memoras.”

“Nu, Evring, purpura katido ja ne pov’s memori,”

diris Doroteo. “Sed nun vi denove estas vi, kaj mi provos savi kelkajn el viaj gefratoj, kaj eble ankaŭ vian patrinon. Do venu kun mi.”

Ŝi prenis manon de la infano kaj fervore rapidis tien kaj tien, penante decidi kiun objekton nun elekti. La tria diveno fiaskis, ankaŭ la kvara kaj la kvina.

Malgranda Evring ne povis kompreni kion ŝi faras, sed li trotadis apud ŝi tre volonte, ĉar li ekamis la nove trovitan kompaninon.

La pliaj provoj de Doroteo malsukcesis; sed post sia unua bedaŭro, la knabineto pleniĝis per ĝojo kaj dankemo ĉar ŝi ja efektive sukcesis savi unu membron de la reĝa familio de Ev, kaj povos redoni la Princeton al lia malfeliĉa lando. Nun ŝi povos sendanĝere reiri al la timiga Reĝo de la Knomoj, kunportante sian premion, kiu estis la blondhara knabo.

Do ŝi repaŝis ĝis trovi la enirejon de la palaco, kaj kiam ŝi proksimiĝis, la masivaj rokaj pordoj malfermiĝis de si mem, tiel ke kaj Doroteo kaj Evring povis trairi kaj ili eniris la tronoĉambron.

XV. Vilĉinjo Timigas la Reĝon de la Knomoj

Nu, post kiam Doroteo eniris la palacon por fari siajn divenojn kaj la Birdotimigilo restis kun la Reĝo de la Knomoj, la duo sidis silente kaj maltrankvile dum pluraj minutoj.

Subite la monarko per tre kontenta tono ekdiris: “Tre bona!”

“Kiu estas tre bona?” demandis la Birdotimigilo.

“La maŝinulo. Ne plu necesos streĉi liajn risortojn, ĉar li nun fariĝis tre agrabla ornamaĵo.

Vere tre agrabla.”

“Kion pri Doroteo?” demandis la Birdotimigilo.

“Ho, ŝi komencos diveni, baldaŭ,” diris la Reĝo, gaje.

“Tiam ŝi eniros mian kolekton kaj via vico venos.”

La bonan Birdotimigilon multe malfeliĉigis la penso ke lia amikineto baldaŭ suferos la sorton de Ozma kaj la aliaj grupanoj; sed dum li sidis revante malĝojon akra voĉo subite kriis: “Kut, kut, kut—ka-da-kut! Kut, kut, kut—ka-da- kut!”

La Reĝo de la Knomoj preskaŭ saltis de sia seĝo, li tiom alarmiĝis.

“Je Dio! Kio estas?” li kriegis.

“Ho, estas Vilĉinjo,” diris la Birdotimigilo.

“Kion vi celas per tiu bruaĉo?” kriis la Reĝo, kolere, dum la flava kokino venis el sub la trono kaj fiere marŝadis ĉirkaŭ la ĉambro.

“Mi rajtas kluki, mi opinias,” respondis Vilĉinjo. “Mi ĵus demetis mian ovon.”

“Kion! Demetis ovon! En mia tronoĉambro! Kiel vi aŭdacas fari tion?” demandis la Reĝo per voĉo plena de furiozo.

“Mi demetas ovojn kie ajn mi estas,” diris la kokino, skuante siajn plumojn kaj poste reskuante por ordigi ilin.

“Sed—fulmo-tondro! Ĉu vi ne scias ke ovoj venenas?” muĝis la Reĝo, dum liaj rokkoloraj okuloj elstaris pro grandega teruriĝo.

“Venenas! nu, absurdaĵo,” diris Vilĉinjo, indigne.

“Sciu bone ke ĉiuj ovoj miaj estas laŭgarantie tute freŝaj kaj ĝisdataj. Veneno, pa!”

“Vi ne komprenas,” respondis la malgranda monarko, nervoze. “Ovoj apartenas nur al la ekstera mondo—al la mondo sur la surfaco de la tero, el kie vi venis. Ĉi tie, en mia subtera regno, ili estas tute venenaj, kiel mi diris, kaj ni Knomoj ne povas toleri ilian apudeston.”

“Nu, vi devos toleri la apudeston de ĉi tiu ovo,”

deklaris Vilĉinjo, “ĉar mi demetis ĝin.”

“Kie?” demandis la Reĝo.

“Sub via trono,” diris la kokino.

La Reĝo saltis metron en la aeron, tiom volegis li foriri de la trono.

“Forprenu ĝin! Tuj forprenu ĝin!” li kriis.

“Mi ne povas,” diris Vilĉinjo. “Mi ne havas manojn.”

“Mi prenos la ovon,” diris la Birdotimigilo. “Mi kolektas ovojn de Vilĉinjo. Jam estas ovo en mia poŝo, kiun ŝi demetis hieraŭ.”

Aŭdinte tion, la monarko rapidis multe distancigi sin de la Birdotimigilo, kiu estis tuj metonta manon sub la tronon por preni la ovon kiam la kokino ekkriis: “Halt!”

“Kio estas?” demandis la Birdotimigilo.

“Ne prenu la ovon krom se la Reĝo permesos ke mi eniru la palacon kaj divenu same kiel la aliaj,”

diris Vilĉinjo.

“Pŝa!” respondis la Reĝo, “Vi estas nur kokino.

Kiel vi povus diveni miajn sorĉojn?”

“Mi ja povos provi,” diris Vilĉinjo. “Kaj se mi malsukcesos, vi havos plian ornamaĵon.”

“Bela ornamaĵo vi estas, ĉu?” grumblis la Reĝo.

“Sed via deziro plenumiĝos. Tio dece punos vin pro via aŭdaco demeti ovon antaŭ mi. Post la sorĉiĝo de la Birdotimigilo vi sekvos lin en la palacon. Sed kiel vi tuŝos la objektojn?”

“Per miaj ungoj,” diris la kokino; “kaj mi povas paroli la vorton ‘Ev’ egalklare kiel ĉiu persono. Ankaŭ mi devas rajti diveni la sorĉiĝon de miaj amikoj, kaj liberigi ilin se mi sukcesos.”

“Bone,” diris la Reĝo. “Mi promesas tion al vi.”

“Sekve,” diris Vilĉinjo al la Birdotimigilo, “nun prenu la ovon.”

Li klinis sin kaj etendis manon sub la tronon kaj trovis la ovon, kiun li metis en alian poŝon de sia jako, timante ke se ambaŭ ovoj estos en unu poŝo ili frapos unu la alian kaj rompiĝos.

Ĝuste tiam sonorilo super la trono forte sonis, kaj la Reĝo denove saltis nervoze.

“Nu, nu!” diris li, kun bedaŭresprima vizaĝo; “la knabino efektive sukcesis!”

“Sukcesis pri kio?” demandis la Birdotimigilo.

“Ŝi faris pravan divenon, kaj nuligis unu el miaj plej belaj sorĉoj. Je l’ forno, estas domaĝe! Mi tute ne supozis ke ŝi sukcesos.”

“Ĉu mi komprenas ke ŝi nun sekure revenos al ni?” demandis la Birdotimigilo, ĝoje ĉifante sian pentritan vizaĝon por fari larĝan rideton.

“Kompreneble,” diris la Reĝo, malkviete paŝante tien kaj reen en la ĉambro. “Mi ĉiam plenumas miajn promesojn, negrave kiom stultajn. Sed mi faros ornamaĵon el la flava kokino por anstataŭi la ĵus perditan.”

“Eble jes, eble ne,” murmuris Vilĉinjo trankvile.

“Eble mi surprizos vin per prava diveno.”

“Prava diveno?” abruptis la Reĝo. “Kiel vi prave divenos, kiam pli bonaj uloj malsukcesis, stulta kokino?”

Vilĉinjo ne volis respondi al tiu demando, kaj post momento la pordo ekmalfermiĝis kaj Doroteo eniris, gvidante la malgrandan Princon Evring per mano.

La Birdotimigilo bonvenigis la knabinon per profunda ĉirkaŭbrakumo, kaj li volonte ĉirkaŭbrakumus ankaŭ Evringon, pro sia ĝojo. Sed la Princeto timemis, kaj retiris sin de la farbita Birdotimigilo ĉar li ankoraŭ ne konis liajn multajn bonegajn kvalitojn.

Sed estis malmulta tempo por konversacio, ĉar la Birdotimigilo devos nun eniri la palacon. La sukceso de Doroteo multe kuraĝigis lin, kaj ambaŭ esperis ke li sukcesos almenaŭ unufoje prave diveni.

Tamen li montriĝis egale malsukcesa kiel la aliaj, kun escepto de Doroteo, kaj kvankam li tre longatempe konsideradis antaŭ ol elekti siajn objektojn, la kompatinda Birdotimigilo eĉ ne prave divenis unufoje.

Do li fariĝis ora kartingo, kaj la bela sed terura palaco atendis sian sekvan vizitonton.

“Estas finite,” komentis la Reĝo, kontente anhelante; “kaj estis tre amuze, escepte de la unu prava diveno kiun faris la Kansasa knabino. Mi estas pli riĉa per tre multaj belaj ornamaĵoj.”

“Mia vico nun,” diris Vilĉinjo, interrompe.

“Ho, mi forgesis vin,” diris la Reĝo. “Sed ne necesos iri se vi ne deziros. Mi estos kompleza kaj liberigos vin.”

“Neniel,” respondis la kokino. “Mi insistas pri miaj divenoj, laŭ via promeso.”

“Do eniru, absurda plumita stultulinaĉo!” grumblis la Reĝo, kaj li reaperigis la malfermaĵon kiu lasis eniri la palacon.

“Ne eniru, Vilĉinjo,” diris Doroteo, fervore. “Ne estas facile diveni la orn’maĵojn, kaj nur hazardo evitigis mian propran transformiĝon. Restu kun mi, kaj ni kune reiros al la Lando Ev. Mi certas ke ĉi tiu Princeto donos al ni hejmon.”

“Nepre jes,” diris Evring, tre digne.

“Ne ĝenu vin, kara,” kriis Vilĉinjo, per kluko kiun ŝi celis kiel ridon. “Eble mi ne estas homo, sed mi ne estas stulta, eĉ kvankam mi estas koko.”

“Ho, Vilĉinjo!” diris Doroteo, “jam de longe vi ne estas koko. Ne de kiam vi—vi—kokiniĝis.”

“Eble tio estas vera,” respondis Vilĉinjo, penseme.

“Sed se kultivisto en Kansas vendus min al iu, kiel li nomus min?—kokino aŭ koko?”

“Vi ne estas kultivisto en Kansas, Vilĉinjo,”

respondis la knabino, “kaj vi diris—”

“Ne gravas, Doroteo. Mi eniros. Mi ne diros adiaŭ, ĉar mi revenos. Restu kuraĝa, ĉar mi revidos vin post nelonge.”

Tiam Vilĉinjo faris plurajn laŭtajn kluk-klukojn kio ŝajne eĉ pli nervozigis la dikan Reĝeton, kaj marŝis tra la enirejo en la sorĉitan palacon.

“Espereble mi lastafoje vidis tiun birdon,” deklaris la monarko, residigante sin sur sian tronon kaj viŝante la ŝviton de sia frunto per sia rokkolora tuko.

“Kokinoj estas ĝenaj kiam ajn, sed parolante ili estas tute netolereblaj.”

“Vilĉinjo estas amikino mia,” diris Doroteo mallaŭte. “Ŝi eble ne estas ĉiam vere ĝentila; sed ŝi bone intencas, sendube.”

XVI. Purpura, Verda kaj Ora

La flava kokino, altepaŝante kaj kun mieno de grandega graveco, marŝis malrapide sur la riĉa velura tapiŝo de la grandioza palaco, ekzamenante ĉion vidatan per ŝiaj akraj okuletoj.

Vilĉinjo prave sentis gravecon; ĉar nur ŝi konis la sekreton de la Reĝo de la Knomoj kaj sciis distingi la transformaĵojn disde la objektoj neniam vivintaj. Ŝi estis tute certa ke ŝiaj divenoj estos ĝustaj, sed antaŭ ol komenci divenadon ŝi volis rigardi la belegecon de ĉi tiu subtera palaco, kiu estis eble unu el la plej elegantaj kaj belaj lokoj en iu ajn felando.

Dum ŝi trairis la ĉambrojn ŝi kalkulis la purpurajn ornamaĵojn; kaj kvankam kelkaj estis malgrandaj kaj kaŝitaj en strangaj lokoj, Vilĉinjo trovis ilin, ŝi trovis ĉiujn dek dismetitajn en la diversaj ĉambroj. La verdajn ornamaĵojn ŝi ne kalkulis, ĉar ŝi kredis povi trovi ĉiujn kiam venos la ĝusta momento.

Fine, traekzameninte la tutan palacon kaj ĝuinte ĝian grandiozecon, la flava kokino reiris al unu el la ĉambroj kie ŝi rimarkis grandan purpuran piedapogilon. Ŝi metis piedon sur ĝin kaj diris “Ev”, kaj tuj la piedapogilo malaperis kaj bela virino, alta kaj maldika kaj belege vestita, staris antaŭ ŝi.

La okuloj de la virino estis rondaj pro mirego dum momento, ĉar ŝi ne memoris sian transformiĝon, nek ŝi povis konjekti pri kio revivigis ŝin.

“Bonan mateno, Sinjorino,” diris Vilĉinjo per sia akra voĉo. “Vi aspektas bone, por via aĝo.”

“Kiu parolas?” demandis la Reĝino de Ev, fiere rektigante sin.

“Nu, ĝustadire mia nomo estas Vilĉjo,” respondis la kokino, kiu nun staris sur la dorso de seĝo; “kvankam Doroteo ornamis ĝin por fari ĝin Vilĉinjo.

Sed la nomo ne gravas. Mi savis vin de la Reĝo de la Knomoj, kaj vi ne plu estas sklavino.”

“Do mi dankas vin pro la graca komplezo,” diris la Reĝino, farante gracian riverenceton. “Sed miaj infanoj—diru al mi, mi petegas—kie estas miaj infanoj?” kaj ŝi kunpremis siajn manojn por timoplena pledo.

“Ne maltrankviliĝu,” konsilis Vilĉinjo, bekante insekteton kiu rampadis sur la dorso de la seĝo.

“Ĝuste nunmomente ili kondutas bone kaj estas tute sekuraj, ĉar ili ne povas eĉ moveti sin.”

“Kion celas diri vi, komplezema fremdulo?”

demandis la Reĝino, strebante subpremi sian malkvieton.

“Ili estas sorĉitaj,” diris Vilĉinjo, “same kiel vi estis—ĉiuj escepte de la knabeto kiun elektis Doroteo.

Kaj tre verŝajne ili jam delonge estas tre bonkondutaj knaboj kaj knabinoj, ĉar ili ne povas agi alie.”

“Ho, miaj kompatindaj karuloj!” kriis la Reĝino, kun lamenta larmado.

“Tute ne,” respondis la kokino. “Ilia kondiĉo ne malfeliĉigu vin, sinjorino, ĉar mi baldaŭ grupigos ilin ĉirkaŭ vi por ĝeni kaj maltrankviligi vin tute nature kiel antaŭe. Venu kun mi, bonvolu, kaj mi montros al vi kiom bele ili aspektas.”

Ŝi flugis de sia starejo kaj marŝis en la apudan ĉambron, dum la Reĝino sekvis. Kiam ŝi pasis malaltan tablon malgranda verda lokusto allogis ŝin, kaj tuj Vilĉinjo saltis sur ĝin kaj enbekigis ĝin. Ĉar kokinoj tre amas lokustojn, kaj kutime necesas rapide kapti ilin, antaŭ ol ili povos forsalteti. Tiel Ozma de Oz facile finiĝus, se ŝi estus vera lokusto anstataŭ smeralda. Sed Vilĉinjo trovis la lokuston malmola kaj senviva, kaj suspektante ke ĝi ne estas manĝebla ŝi rapide faligis ĝin anstataŭ glitigi ĝin en sian gorĝon.

“Kial mi tiom stultis?” ŝi murmuris al si, “ĉar kie mankas herbo devas manki vivaj lokustoj. Verŝajne ĝi estas transformaĵo farita de la Reĝo.”

Post momento ŝi proksimiĝis al purpura ornamaĵo, kaj dum la Reĝino rigardis scivoleme la kokino rompis la sorĉon faritan de la Reĝo de la Knomoj kaj dolĉavizaĝa knabino, kies ora hararo kovris nube ŝiajn ŝultrojn, staris apud ili.

“Evanna!” kriis la Reĝino, “mia karega Evanna!”

kaj ŝi premis la knabinon al sia brusto kaj kovris ŝian vizaĝon per kisoj.

“Nu, estas bone,” diris Vilĉinjo, kontente. “Ĉu mi estas bona divenanto, Sinjoro Reĝo de la Knomoj?

Nu mi kredas ke jes!”

Post tio ŝi malsorĉis alian knabinon, kiun la Reĝino nomis Evrozo, kaj poste knabon nomitan Evardo, kiu estis pli aĝa ol sia frato Evring. Efektive, la flava kokino longe necesigis ke la bona Reĝino kriu kaj ĉirkaŭbrakumu, ĝis kvin Princinoj kaj kvar Princoj, tute similaspektaj escepte de sia grandeco, staris en vico apud sia feliĉa patrino.

La Princinoj nomiĝis Evanna, Evrozo, Evella, Evirene kaj Evedna, kaj la Princoj estis Evrob, Evington, Evardo kaj Evrolando. El ili Evardo estis la plej aga kaj heredos la tronon de sia patro kaj kroniĝos Reĝo de Ev kiam li reiros al sia propra lando. Li estis sobra kaj kvieta junulo, kaj sendube regos sian popolon saĝe kaj juste.

Vilĉinjo, reveniginte la tutan reĝan familion de Ev al iliaj ĝustaj formoj, nun komencis elekti la verdajn ornamaĵojn kiuj estis la transformitaj homoj el Oz. Ŝi facile trovis ilin, kaj post nelonge ĉiuj dudek ses oficiroj, kaj ankaŭ la soldato, grupiĝis ĉirkaŭ la flava kokino, ĝoje gratulante ŝin pro sia saviĝo. La tridek sep homoj nun vivaj en la ĉambroj de la palaco bone sciis ke ili ŝuldas sian liberiĝon al la lerteco de la flava kokino, kaj ili plenhoneste dankis ŝin pro saviĝo el la magio de la Reĝo de la Knomoj.

“Nun,” diris Vilĉinjo, “mi devas trovi Ozman. Ŝi nepre estas ĉi tie, ie, kaj kompreneble ŝi estas verda, ĉar ŝi estas de Oz. Do ĉirkaŭrigardu, stultaj soldatoj, kaj helpu min serĉi.”

Tamen dum kelka tempo ili ne sukcesis trovi ion plian kiu estis verda. Sed la Reĝino, denove kisinte ĉiujn naŭ infanojn kaj havante oportunon interesiĝi pri kio okazas, diris al la kokino: “Eble, mia kompleza amikino, vi celas trovi la lokuston.”

“Kompreneble, la lokusto!” kriis Vilĉinjo. “Vere mi estas preskaŭ egale stulta kiel tiuj bravaj soldatoj.

Atendu min ĉi tie, kaj mi reiros preni ĝin.”

Do ŝi eniris la ĉambron kie ŝi vidis la lokuston, kaj baldaŭ Ozma de Oz, bela kaj delikata kiel antaŭe, eniris kaj proksimiĝis al la Reĝino de Ev, salutante ŝin kiel unu nobla princino salutas alian.

“Sed kie estas miaj amikoj, la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto?” demandis la knabina Regantino, kiam la ĝentilaj salutoj estis finitaj.

“Mi elserĉos ilin,” respondis Vilĉinjo. “La Birdotimigilo estas el solida oro, ankaŭ Tiktoko; sed mi ne scias precize kia estas la Stana Lignohakisto, ĉar la Reĝo de la Knomoj diris ke li transformiĝis en ion tre amuzan.”

Ozma fervore helpis la kokinon serĉi, kaj baldaŭ la Birdotimigilo kaj la maŝinulo, kiuj estis ornamaĵoj el brilanta oro, troviĝis kaj reakiris sian kutiman formon. Sed, malgraŭ ĉiu serĉado, nenie ili povis trovi amuzan ornamaĵon kiu eble estas la transformita Stana Lignohakisto.

“Nur unu ebleco ekzistas,” diris Ozma, fine, “ni devas reiri al la Reĝo de la Knomoj kaj devigi lin diri al ni kio okazis al nia amiko.”

“Eble li rifuzos,” komentis Vilĉinjo.

“Li devos diri al ni,” respondis Ozma, firme. “La Reĝo ne honeste traktis nin, ĉar maskante sin per ŝajno de justeco kaj bona humoro li kaptis nin ĉiujn, kaj ni estus poreterne sorĉitaj se nia saĝa kaj lerta amikino, la flava kokino, ne trovus rimedon savi nin.”

“La Reĝo estas fripono,” deklaris la Birdotimigilo.

“Lia rido timigas pli ol la fruntosulkiĝo de ĉiu alia homo,” diris la soldato, treme.

“Mi kre-dis li-n ho-nes-ta, sed mi e-ra-ris,”

komentis Tiktoko. “Mi-aj pen-soj ku-ti-me es-tas ĝustaj, sed kul-pas Smith & Tin-ker ki-am i-li kelk-fo-je e-ra-ras aŭ mis-funk-ci-as.”

“Smith & Tinker tre bone konstruis vin,” diris Ozma afable. “Mi opinias ke ili ne kulpas pro tio ke vi ne estas plene perfekta.”

“Dan-ko-n,” respondis Tiktoko.

“Nu,” diris Vilĉinjo, per sia vigla voĉeto, “ni ĉiuj reiru al la Reĝo de la Knomoj, kaj trovu kion li diros por si.”

Do ili komencis paŝi al la enirejo, Ozma estis la unua, ŝin sekvis la Reĝino kaj ŝia aro da malgrandaj Princoj kaj Princinoj. Post ili sekvis Tiktoko, kaj la Birdotimigilo kun Vilĉinjo staranta sur lia pajloplena ŝultro. La dudek sep oficiroj kaj la soldato estis lastaj.

Kiam ili atingis la halon la pordoj ekmalfermiĝis antaŭ ili; sed tiam ili ekhaltis kaj rigardis en la kupolitan ĉambron mirege kaj ĉagrenite. Ĉar la ĉambro estis plena de la kirasitaj soldatoj de la Reĝo de la Knomoj, vicon post vico starantaj laŭorde. La elektraj lumiloj sur iliaj brovoj brilis, iliaj batalhakilo estis tenataj kvazaŭ por frapi iliajn malamikojn; sed ili restis senmovaj kiel statuoj, atendante komandon.

Kaj en la mezo de tiu terura armeo sidis la malgranda Reĝo sur sia trono el roko. Sed li nek ridetis nek ridis. Anstataŭe, lia vizaĝo estis tordita pro kolerego, kaj nekredeble timiga.

XVII. La Birdotimigilo Venkas

Post la eniro de Vilĉinjo en la palacon Doroteo kaj Evring sidiĝis por atendi la sukceson aŭ malsukceson de ŝia tasko, kaj la Reĝo de la Knomoj sidis sur sia trono kaj fumis sian longan pipon dum kelka tempo gaje kaj kontente.

Subite la sonorilo super la trono, kiu sonis kiam ajn sorĉo rompiĝis, komencis soni, kaj la Reĝo ĉagrenite ekmovetis sin kaj kriis, “Rokecaj rokaĉoj!”

Kiam la sonorilo sonis duan fojon la Reĝo kriis kolere, “Karbo kaj fajro!” kaj je la tria sonado li kriegis furioze “Hipikalore!” kiu evidente estas terura vorto ĉar ni tute ne scias kion ĝi signifas.

Post tio la sonorilo sonis kaj sonis; sed la Reĝo nun estis tiom furiozege kolera ke li eĉ ne povis diri vorton, li nur saltis el sia trono kaj tra la tuta ĉambro freneze, tiel ke al Doroteo li similis saltoludilon.

La knabino, siavice, ĝojis pro ĉiu sono de la sonorilo, ĉar ĝi anoncis la fakton ke Vilĉinjo transformis ankoraŭ alian ornamaĵon en vivantan personon. Doroteo ankaŭ miregis pro la sukceso de Vilĉinjo, ĉar ŝi ne povis konjekti kiel la flava kokino sukcesis diveni ĝuste inter ĉiuj konfuze nombregaj objektoj plenigantaj la ĉambrojn de la palaco. Sed kiam ŝi jam kalkulis dek, kaj la sonorilo plu sonis, ŝi sciis ke ne nur la reĝa familio de Ev, sed ankaŭ Ozma kaj ŝiaj sekvantoj reakiras sian naturan formon, kaj ŝi ĝojegis tiom ke la agado de la kolera Reĝo nur gaje ridigis ŝin.

Eble la monarketo ne povus esti pli furioza ol antaŭe, sed la ridado de la knabino preskaŭ frenezigis lin, kaj li muĝegis kontraŭ ŝin kvazaŭ sovaĝa besto.

Post tio, kiam li konsciis ke ĉiuj liaj sorĉoj verŝajne estos rompitaj kaj liaj viktimoj ĉiuj liberiĝos, li subite kuris al la pordo kiu malfermiĝis al la balkono kaj akre fajfis por alvoki siajn militistojn.

Tuj la armeo laŭvice marŝis el la oraj kaj arĝentaj pordoj multanombre, kaj supreniris ŝraŭbrondajn ŝtupojn kaj eniris la tronoĉambron, kondukate de ferocaspekta Knomo kiu estis ilia kapitano. Kiam ili preskaŭ plenigis la tronoĉambron ili viciĝis en la granda subtera kaverno sub la ĉambro, kaj tiam staris senmove kaj ricevis siajn ordonojn.

Doroteo premis sin al unu flanko de la kaverno kiam la militistoj eniris, kaj nun ŝi staris tenante manon de malgranda Princo Evring dum la granda Leono kaŭris unuflanke kaj la giganta Tigro aliflanke.

“Kaptu tiun knabinon!” kriegis la Reĝo al sia kapitano, kaj grupo de militistoj antaŭenkuris por obei. Sed kaj la Leono kaj la Tigro muĝis tiom furioze kaj vidigis siajn fortegajn, akrajn dentojn tiom minace, ke la soldatoj retiriĝis alarmite.

“Ne atentu ilin!” kriis la Reĝo de la Knomoj. “ili ne povas salti preter la lokojn kie ili nun staras.”

“Sed ili povas mordi homojn kiuj penos tuŝi la knabinon,” diris la kapitano.

“Mi solvos tion,” respondis la Reĝo. “Mi sorĉos ilin pli, tiel ke ili ne povos malfermi siajn makzelojn.”

Li levis sin el la trono por fari tion, sed ĝuste tiam la Segĉevalo kuris malantaŭ lin kaj forte piedbatis la dikan monarkon per ambaŭ lignaj malantaŭaj kruroj.

“Aj! Murdo! Perfido!” kriis la Reĝo, kiu ĵetiĝis kontraŭ plurajn siajn militistojn kaj multe kontuziĝis.

“Kiu faris tion?”

“Mi,” muĝis la Segĉevalo, fortege. “Lasu Doroteon, se ne do mi denove piedbatos vin.”

“Ni malebligos tion,” respondis la Reĝo, kaj tuj li skuis manon je la Segĉevalo kaj murmuris magian vorton. “Aha!” li pludiris; “nun moviĝu, ligna mulo!”

Sed malgraŭ la magio la Segĉevalo movis sin; kaj li movis sin tiom rapide kontraŭ la Reĝon ke la dika vireto ne povis flankeniri. Tump—ban! batis la lignaj kalkanoj, rekte batante lian rondan korpon, kaj la Reĝo enaeriĝis kaj falis sur la kapon de la kapitano, kiu lasis lin fali plata sur la teron.

“Nu, nu!” diris la Reĝo, sidiĝante kaj kun esprimo de surprizo. “Kial ne funkciis mia magia zono?”

“La besto konsistas el ligno,” respondis la kapitano.

“Via magio estas senefika kontraŭ lignon.”

“Ha, mi forgesis tion,” diris la Reĝo, surpiediĝante kaj lamante al sia trono. “Nu, bone, ne klopodu tuŝi la knabinon. Ŝi ja ne povos eskapi.”

La militistoj, iom konfuzitaj de la eventoj, nun reviciĝis, kaj la Segĉevalo dancis trans la ĉambron al Doroteo kaj stariĝis apud la Malsata Tigro.

Tiumomente la pordoj kondukantaj al la palaco ekmalfermiĝis kaj la homoj el Ev kaj la homoj el Oz vidiĝis. Ili paŭzis, mirante pro la militistoj kaj la kolera Reĝo de la Knomoj sidanta inter ili.

“Cedu!” kriis la Reĝo, laŭtavoĉe. “Vi estas miaj kaptitoj.”

“Absurde!” respondis Vilĉinjo, de la ŝultro de la Birdotimigilo. “Vi promesis ke se mi ĝuste divenos, miaj amikoj kaj mi povos foriri sekure. Kaj vi ĉiam plenumas viajn promesojn.”

“Mi diris ke vi povos foriri el la palaco sekure,”

kontraŭis la Reĝo; “kaj tiel estos, sed vi ne povos foriri el mia regno. Vi estas miaj kaptitoj kaj mi ĵetos vin ĉiujn en miajn subterajn karcerojn, kie ardas la vulkanaj fajroj kaj la fandita lafo fluas ĉiudirekten, kaj la aero estas pli varmega ol blua brulo.”

“Tio finos min,” diris la Birdotimigilo, malĝoje.

“Unu malgranda brulo, blua aŭ verda, sufiĉas fari el mi cindrojn.”

“Ĉu vi cedas?” demandis la Reĝo.

Vilĉinjo flustris ion en la orelon de la Birdotimigilo kio ridetigis lin kaj li metis siajn manojn en la poŝojn de sia jako.

“Ne!” respondis Ozma, aŭdace kontraŭante la Reĝon. Kaj ŝi diris al sia armeo: “Antaŭen, bravaj soldatoj, kaj batalu por via Regantino kaj vi mem ĝis la morto!”

“Pardonu min, Plej Reĝina Ozma,” respondis unu el la generaloj; “sed mi trovas ke mi kaj miaj frataj oficiroj ĉiuj suferas pro kormalsano, kaj eĉ eta ekscitiĝo povus mortigi nin. Se ni batalus ni eble ekscitiĝus. Ĉu ne estas dezirinde ke ni evitu tiun grandan danĝeron?”

“Soldatoj ne havu kormalsanon,” diris Ozma.

“Ordinaraj soldatoj ne, mi kredas, suferas pro ĝi,”

deklaris alia generalo, tordante siajn lipharojn penseme. “Se via Reĝina Moŝto deziras, ni ordonos ke nia soldato ataku tiujn militistojn.”

“Tiel estu,” respondis Ozma.

“Antaŭ-en—marŝu!” kriis ĉiuj generaloj, unuvoĉe.

“Antaŭ-en—marŝu!” kriis la koloneloj. “Antaŭ- en—marŝu!” kriis la majoroj. “Antaŭ-en—marŝu!”

kriis la kapitanoj.

Kaj aŭdinte tion la soldato etendis sian lancon kaj kuris furioze kontraŭ la malamikojn.

La kapitanon de la Knomoj tiom surprizis tiu subita atako ke li plene forgesis ordoni siajn militistojn batali, sekve la dek viroj en la unua vico, starintaj antaŭ la lanco de la soldato, surteren falis kvazaŭ ludiloj. La lanco ne povis penetri ilian ŝtalan kirason, tamen, do la militistoj ree surpiediĝis, kaj antaŭ tiam la soldato jam faligis alian vicon.

Sed la kapitano faligis sian batalhakilon tiom forte ke la lanco de la soldato frakasiĝis kaj falis de lia mano, kaj li ne plu povis batali.

La Reĝo de la Knomoj delasis sian tronon kaj puŝis sin tra siajn militistojn al la antaŭa vico, por povi vidi kio okazas; sed dum li staris antaŭ Ozma kaj ŝiaj amikoj la Birdotimigilo, kvazaŭ aktivigita de la kuraĝo de la soldato, tiris ovon de Vilĉinjo el la dekstra poŝo de sia jako kaj ĵetis ĝin rekte al la kapo de la monarketo.

Ĝi trafis senerare lian maldekstran okulon, kie la ovo frakasiĝis kaj disverŝiĝis, laŭ la kutimo de ovoj, kaj kovris liajn vizaĝon kaj hararon kaj barbon per sia glueca enhavo.

“Helpu, helpu!” kriis la Reĝo, kiu gratis per siaj fingroj strebante forigi la ovon.

“Ovo! ovo! Kuru por savi la vivon!” kriis la kapitano de la Knomoj, terurite.

Kaj ili ja vere kuris! La militistoj preskaŭ falis unu pro la alia dum sia klopodo eskapi de la mortiga veneno de tiu ovaĉo, kaj kiuj ne sukcesis rapidi laŭ la ŝraŭbeca ŝtuparo falis de la balkono en la grandan suban kavernon, faligante la substarantojn.

Eĉ dum la Reĝo plu kripostulis helpon lian tronoĉambron forlasis ĉiuj militistoj, kaj antaŭ ol la monarko sukcesis viŝi la ovon de sia maldekstra okulo la Birdotimigilo ĵetis la duan ovon kontraŭ lian dekstran okulon, kie ĝi frakasiĝis kaj plene blindigis lin. La Reĝo ne povis fuĝi ĉar li ne povis vidi kien kuri; do li staris senmove kaj kriegis senĉese pro nesuperebla timo.

Dum tio okazis, Vilĉinjo flugis al Doroteo, kaj stariĝinte sur la dorson de la Leono la kokino flustris fervore al la knabino: “Prenu lian zonon! Prenu la juvelitan zonon de la Reĝo de la Knomoj! Ĝia buko estas ĉe la dorso.

Rapide, Doroteo—rapide!”

XVIII. La Sorto de la Stana Lignohakisto

Doroteo obeis. Ŝi tuj kuris malantaŭ la Reĝon de la Knomoj, kiu ankoraŭ penis liberigi siajn okulojn de la ovoj, kaj bezonis nur onon de momento por malbuki lian belegan juvelitan zonon kaj forporti ĝin kun si al sia loko apud la Tigro kaj Leono, kie, ĉar ŝi ne sciis kion alian fari pri ĝi, ŝi ligis ĝin ĉirkaŭ sian propran talion.

Ĝuste tiam la Ĉefa Ser visto enkuris portante spongon kaj pelvon da akvo, kaj komencis forlavi la ovaĵojn de la vizaĝo de sia mastro. Post kelkaj minutoj, kaj dum la tuta grupo rigardis, la Reĝo repovis uzi siajn okulojn, kaj lia unua ago estis malice rigardi la Birdotimigilon kaj krii: “Mi suferigos vin pro tio, pajloplena pupaĉo! Ĉu vi ne scias ke ovoj venenas Knomojn?”

“Ĉu?” diris la Birdotimigilo, “laŭvere ili ŝajne ne helpas vian farton, kvankam mi ne komprenas kial.”

“Ili estis nepre freŝaj kaj sendanĝeraj,” diris Vilĉinjo. “Devus esti ĝojige havi ilin.”

“Mi transformos vin ĉiujn en skorpiojn!” kriis la Reĝo, kolere, kaj li komencis skuadi siajn brakojn kaj murmuradi magiajn vortojn.

Sed neniu fariĝis skorpio, do la Reĝo ĉesigis sian gestadon kaj rigardis ilin surprizite.

“Kio okazas?” li demandis.

“Nu, vi ne surhavas vian magian zonon,” respondis la Ĉefa Servisto, zorge ekzameninte la Reĝon. “Kie ĝi estas? Kien vi metis ĝin?”

La Reĝo de la Knomoj palpis sian talion per mano, kaj lia rokokolora vizaĝo fariĝis blanka kiel kreto.

“For!” li kriis, senhelpe. “Ĝi estas for, kaj mi ruiniĝis!”

Doroteo nun antaŭenpaŝis kaj diris: “Reĝina Ozma, kaj vi, Reĝino de Ev, mi bonvenigas vian rev’non en la landon de la vivantoj.

Vilĉinjo savis vin de viaj problemoj, kaj nun ni forlasos ĉi tiun t’ruran lokon, kaj reiros kiel eble plej rapide al Ev.”

Dum la infano parolis ĉiuj povis vidi ke ŝi surhavas la magian zonon, kaj granda hurao aŭdiĝis de ĉiuj ŝiaj amikoj, kion iniciatis la voĉoj de la Birdotimigilo kaj la soldato. Sed ne partoprenis la Reĝo de la Knomoj. Li rampis sur sian tronon kvazaŭ vipita hundo, kaj kuŝis tie amare lamentante sian venkiĝon.

“Sed ni ankoraŭ ne trovis mian fidelan sekvanton, la Stanan Lignohakiston,” diris Ozma al Doroteo, “kaj sen li mi ne volas foriri.”

“Nek mi,” respondis Doroteo, senhezite. “Ĉu li ne estis en la palaco?”

“Li devas esti tie,” diris Vilĉinjo; “sed mi konis neniun signon por diveni la Stanan Lignohakiston, do evidente mi maltrafis lin.”

“Ni reiros en la ĉambrojn,” diris Doroteo. “La magia zono, mi certas, helpos nin trovi nian karan malnovan amikon.”

Do ŝi reeniris la palacon, kies pordoj ankoraŭ restis malfermitaj, kaj ĉiu sekvis ŝin escepte de la Reĝo de la Knomoj, la Reĝino de Ev kaj Princo Evring. La patrino tenis la princeton sur siaj genuoj kaj karesadis kaj kisadis lin amoplene, ĉar li estis ŝia plej juna infano.

Sed la aliaj akompanis Doroteon, kaj atinginte la mezon de la unua ĉambro la knabino gestis per mano, kiel ŝi vidis agi la Reĝon de la Knomoj, kaj ordonis ke la Stana Lignohakisto, negrave kian ajn formon li havas, refariĝu normala. Tiu ago estis sen rezulto, do Doroteo eniris alian ĉambron kaj ripetis ĝin, kaj simile en ĉiuj ĉambroj de la palaco. Sed la Stana Lignohakisto ne vidiĝis de ili, nek ili povis konjekti kiu el la miloj da ornamaĵoj estas ilia transformita amiko.

Malfeliĉe ili reiris al la tronĉambro, kie la Reĝo, vidante ke ili malsukcesis, mokis Doroteon dirante: “Vi ne scias uzi mian zonon, do ĝi ne utilas al vi.

Redonu ĝin al mi kaj mi liberigos vin—vin kaj ĉiujn kiuj venis kun vi. Tamen la reĝa familio de Ev estas miaj sklavoj, kaj ili restos ĉi tie.”

“Mi gardos la zonon,” diris Doroteo.

“Sed kiel vi eskapos, sen mia konsento?” demandis la Reĝo.

“Facile,” respondis la knabino. “Ni nur bezonos eliri laŭ la sama vojo laŭ kiu ni eniris.”

“Ho, tiom facile, ĉu?” rikanis la Reĝo. “Nu, kie estas la koridoro tra kiu vi eniris ĉi tiun ĉambron?”

Ĉiuj ĉirkaŭrigardis, sed ne povis trovi la lokon, ĉar ĝi jam delonge estis fermita. Tamen Doroteo ne sentis malesperon. Ŝi gestis permane al la ŝajne solida muro de la kaverno kaj diris: “Mi ordonas ke la trairejo malfermiĝu!”

Tuj la ordono obeiĝis; la aperturo ekaperis kaj la koridoro estis klara antaŭ ili.

La Reĝo miregis, kaj ĉiuj aliaj feliĉegis.

“Kial, do, se la zono obeas vin, ni ne povis trovi la Stanan Lignohakiston?” demandis Ozma.

“Mi eĉ ne povas konjekti,” diris Doroteo.

“Nu,” proponis la Reĝo, fervore; “donu al mi la zonon, kaj mi informos vin pri kiun formon surprenis la Stana Lignohakisto, kaj tiel vi facile trovos lin.”

Doroteo hezitis, sed Vilĉinjo elkriis: “Ne akceptu! Se la Reĝo de la Knomoj reakiros sian zonon li enkarcerigos nin ĉiujn, ĉar li superfortos nin. Nur per la zono, vi povos sekuri foriri el ĉi tiu loko.”

“Mi kredas ke jen la vero,” diris la Birdotimigilo.

“Sed mi havas alian ideon, per mia nesuperebla cerbo. Doroteo transformu la Reĝon en anserovon se li ne akceptos eniri la palacon kaj revenigi al ni la ornamaĵon kiu estas nia amiko Noĉjo Hakisto, la Stana Lignohakisto.”

“Anserovon!” eĥis la Reĝo de la Knomoj. “Terure!”

“Nu, vi fariĝos anserovo se vi ne eniros kaj venigos al ni la ornamaĵon kiun ni volas,” deklaris Vilĉinjo, per ĝoja kluketo.

“Vi povas mem vidi ke Doroteo kapablas tute efike uzi la magian zonon,” aldonis la Birdotimigilo.

La Reĝo de la Knomoj pripensis kaj fine konsentis, ĉar li ne deziris fariĝi anserovo. Do li eniris la palacon por preni la ornamaĵon en kiun transformiĝis la Stana Lignohakisto, kaj ĉiuj atendis lian revenon tre senpacience, ĉar ili volegis foriri de tiu subtera kaverno kaj denove vidi la sunbrilon. Sed kiam la Reĝo de la Knomoj revenis li kunportis nenion escepte de senkomprena kaj maltrankvila esprimo sur la vizaĝo.

“Li foriris!” li diris. “La Stana Lignohakisto estas nenie en la palaco.”

“Ĉu vi certas?” demandis Ozma, severe.

“Mi plene certas,” respondis la Reĝo, tremante, “ĉar mi scias precize en kion mi transformis lin, kaj precize kie li staris. Sed li ne estas tie, kaj mi petas ne transformi min en anserovon, ĉar mi faris mian plejeblon.”

Ili ĉiuj silentis dum iom da tempo, kaj post tio Doroteo diris: “Ne utilos pli puni la Reĝon de la Knomoj, do ŝajne ni dev’s foriri sen nia amiko.”

“Se li ne estas ĉi tie, ni ne povas savi lin,” akordis la Birdotimigilo, malfeliĉe. “Kompatinda Noĉjo! Kio okazis al li?”

“Kaj li ŝuldas al mi ses semajnojn da pago!” diris unu generalo, viŝante la larmojn de siaj okuloj per sia orpunta mantelmaniko.

Tre malgaje ili decidis reiri al la supra mondo sen sia antaŭa akompananto. Ozma faris ordonon komenci la marŝon tra la koridoron.

La armeo iris la unua, sekvis la reĝa familio de Ev, kaj post ili Doroteo, Ozma, Vilĉinjo, la Birdotimigilo, kaj Tiktoko.

Kiam ili foriris la Reĝo de la Knomoj sulkis sian frunton kontraŭ ilin de sia trono, kaj ili tute ne anticipis danĝeron antaŭ ol Ozma hazarde retrenrigardis kaj vidis grandan kvanton da militistoj ĉasi ilin, kun lancoj kaj hakiloj levitaj por disbati la fuĝantojn tuj kiam ili sufiĉe proksimiĝos.

Evidente la Reĝo de la Knomoj faris tiun lastan provon malebligi ke ili eskapu; sed tio ne utilis, ĉar kiam Doroteo vidis la danĝeron ŝi ekhaltis kaj gestis per mano kaj flustris ordonon al la magia zono.

Tuj la plejantaŭaj fariĝis ovoj ruliĝantaj sur la planko de la kaverno tiom multenombre ke tiuj post ili ne povis antaŭeniri sen surpaŝi ilin. Sed, kiam ili vidis la ovojn, ĉia deziro antaŭeniri forvaporis, kaj ili turnis sin kaj fuĝis freneze en la kavernon, kaj rifuzis reeliri.

Niaj amikoj ne plu spertis problemojn antaŭ ol atingi la finon de la koridoro, kaj baldaŭ ili staris en la ekstera aero sur la obskureta pado inter la du altaj montoj. Sed la vojo al Ev kuŝis klara antaŭ ili, kaj ili fervore esperis ke ili jam lastafoje vidis la Reĝon de la Knomoj kaj lian timigan palacon.

La kavalkadon gvidis Ozma, rajdante la Malkuraĝan Leonon, kaj la Reĝino de Ev, sur la dorso de la Tigro. La infanoj de la Reĝino sekvis ŝin, man- en-mane. Doroteo rajdis la Segĉevalon, dum la Birdotimigilo marŝis kaj komandis la armeon pro la foresto de la Stana Lignohakisto.

Baldaŭ la vojo komencis plilumiĝi kaj la sunbrilo envenis inter la du montojn. Kaj post nelonge ili aŭdis la “tump! tump! tump!” de la martelo de la giganto batanta la vojon.

“Kiel ni povos preteriri la feran monstron?”

demandis la Reĝino, malkviete timante pri la sekureco de ŝiaj infanoj. Sed Doroteo solvis la problemon per ordoneto al la magia zono.

La giganto paŭzis, kun sia martelo senmova en la aero, tiel ke la tuta grupo trairis inter liaj gisaj kruroj sendanĝere.

XIX. La Reĝo de Ev

Se restis vagantaj rokokoloraj Knomoj sur la flanko de la monto nun, ili estis silentaj kaj respektoplenaj, ĉar niajn aventurantojn ne plu ĝenis, kiel antaŭe, moka ridado.

Efektive la Knomoj havis nenion mokindan, ekde la venkiĝo de ilia Reĝo.

Ĉe la alia flanko ili trovis la oran ĉaron de Ozma, starantan kie ili lasis ĝin. Baldaŭ la Leono kaj la Tigro estis jungitaj al la bela ĉaro, en kiu estis sufiĉa spaco por Ozma kaj la Reĝino kaj ses reĝaj infanoj.

Malgranda Evring preferis rajdi kun Doroteo sur la Segĉevalo, kiu havis longan dorson. La Princo ne plu estis timema kaj multe amis la knabinon kiu savis lin, do ili estis veraj amikoj kaj babiladis feliĉe dumrajde. Vilĉinjo ankaŭ staris sur la kapo de la ligna rajdbesto, kiun ŝajne tute ne ĝenis la ekstra pezo, kaj la knabo miregis ke kokino povas paroli, kaj paroli tiom senco-plene.

Kiam ili atingis la abismon, la magia tapiŝo de Ozma sekure transportis ilin ĉiujn; kaj nun ili komencis pasi la arbojn, en kiuj birdoj kantadis; kaj la venteto kiu blovis al ili el la kampoj de Ev odoris spice pro floroj kaj nove falĉita fojno; kaj la sunbrilo trafis ilin, por varmigi ilin kaj forpeli de iliaj korpoj la malvarmon kaj malsekon de la subtera regno de la Knomoj.

“Mi estus tute kontenta,” diris la Birdotimigilo al Tiktoko, “nur se la Stana Lignohakisto estus kun ni.

Sed rompas mian koron postlasi lin.”

“Li es-tis bo-ne-gu-lo,” respondis Tiktoko, “kvan- kam li-a ma-te-ri-a-lo ne es-tis tre for-ti-ka.”

“Nu, stano estas bonega materialo,” la Birdo- timigilo senhezite diris; “kaj se kompatinda Noĉjo Hakisto iam renkontus mison, estus facile luti lin.

Krome, ne necesis streĉi lin, kaj lin ne minacis misfunkciado.”

“Mi kelk-foj-e de-zi-ras,” diris Tiktoko, “es-ti ple- ni-gi-ta per paj-lo, ki-el vi. Es-tas du-ra sor-to kon- si-sti el ku-pro.”

“Mi ne havas kialon plendi pri mia stato,”

respondis la Birdotimigilo. “Iom da freŝa pajlo, de tempo al tempo, plene renovigas min. Sed mi neniam havos poluritan karakteron kian havis mia kompatinta forpasinta amiko, la Stana Lignohakisto.”

Estu certa ke la reĝaj infanoj de Ev kaj ilia Reĝina patrino volontege revidis sian amatan landon; kaj kiam la turoj de la palaco de Ev revideblis ili ne povis ne ĝojkrii. Malgranda Evring, rajdanta antaŭ Doroteo, tiom ĝojis ke li prenis kuriozaspektan stanan fajfilon el sia poŝo kaj tiom akre fajfis ke la Segĉevalo saltis alarmite.

“Kio estas tio?” demandis Vilĉinjo, kiu devis batetadi per siaj flugiloj por resti sidanta sur la kapo de la timigita Segĉevalo.

“Mia fajfilo,” diris Princo Evring, etendante sian manon sur kiu ĝi estis.

Ĝi havis la formon de malgranda dika porko, el stano, kaj estis verdkolora. La fajfilo estis en la vosto de la porko.

“Kie vi akiris ĝin?” demandis la flava kokino, zorge ekzamenante la ludilon per siaj akraj okuloj.

“Nu, mi prenis ĝin en la palaco de la Reĝo de la Knomoj dum Doroteo faris siajn divenojn, kaj mi metis ĝin en mian poŝon,” respondis la malgranda Princo.

Vilĉinjo ridis; nu, ŝi almenaŭ faris la kuriozan klukon kiun ŝi uzis kiel ridon.

“Ne mirigas ke mi ne sukcesis trovi la Stanan Lignohakiston,” ŝi diris; “kaj ne mirigas ke la magia zono ne aperigis lin, nek la Reĝo povis trovi lin!”

“Kion vi volas diri?” demandis Doroteo.

“Nu, ke la Princo havis lin en sia poŝo,” kriis Vilĉinjo, denove klukante.

“Tute ne!” protestis malgranda Evring. “Mi prenis nur la fajfilon.”

“Nu, do, rigardu min,” respondis la kokino, kaj etendinte piedon ŝi tuŝis la fajfilon kaj diris “Ev”.

Ek!

“Bonan tagon,” diris la Stana Lignohakisto, deprenante sian funelĉapon kaj klinante sin antaŭ Doroteo kaj la Princo. “Kredeble mi dormis la unuan fojon post mia pretiĝo el stano, ĉar mi ne memoras foriri de la Reĝo de la Knomoj.”

“Vi estis sorĉita,” respondis la knabino, ĉirkaŭbrakumante sian malnovan amikon kaj premante lin al si pro sia ĝojo. “Sed nun denove estas bone.”

“Mi volas mian fajfilon!” diris la malgranda Princo, kiu komencis plori.

“Ĉit!” avertis Vilĉinjo. “La fajfilo perdiĝis, sed vi ricevos novan atinginte vian hejmon.”

La Birdotimigilo ĵetis sin sur la bruston de sia malnova kamarado, pro surpriziĝo kaj ĝojo revidi lin, kaj Tiktoko premis la manon de la Stana Lignohakisto tiom forte ke li iomete kavigis kelkajn fingrojn. Post tio ili devis lasi Ozman bonvenigi la stanulo, kaj la armeo ekvidis lin kaj hurais, kaj ĉiu estis gaja kaj feliĉa.

Ĉar la Stana Lignohakisto estis multe amata de ĉiu kiu konis lin, kaj lia subita retroviĝo post la supozita porĉiama perdo vere estis plezuriga surprizo.

Post nelonge la kavalkado atingis la reĝan palacon, kie granda grupo de homoj kunvenis por bonvenigi sian Reĝinon kaj ŝiajn dek infanojn. Okazis multa kriado kaj huraado, kaj la popolo ĵetis florojn antaŭ ilin, kaj sur ĉiu vizaĝo estis feliĉa rideto.

Ili trovis Princinon Langvorlino en ŝia speguloplena ĉambro, kie ŝi admiradis unu el la plej belaj kapoj—kun riĉe kaŝtana hararo, sonĝaspektaj juglandaj okuloj kaj bonformita hikoria nazo. Ŝin multe plezurigis liberiĝi de sia servado al la popolo de Ev, kaj la Reĝino kompleze permesis ŝin gardi siajn ĉambrojn kaj kabineton da kapoj dum sia tuta vivo.

Post tio la Reĝino kondukis sian plej aĝan filon sur balkonon de kiu eblis vidi la aron de regatoj kungrupiĝintan sube, kaj diris al ili: “Jen via estonta reganto, Reĝo Evardo la Dekkvina.

Li estas dekkvinjaraĝa, havas dek kvin bukojn sur sia jako, kaj estas la dekkvina reganto de la Lando Ev nomita Evardo.”

La popolo hurais dekkvinfoje, kaj eĉ la Raduloj, el kiuj kelkaj ĉeestis, laŭte promesis obei la novan Reĝon.

Do la Reĝino metis grandan oran kronon, kovritan per rubenoj, sur la kapon de Evardo, kaj proklamis lin Reĝo; kaj li danke klinis sin al ĉiuj siaj regatoj kaj post tio li foriris al la manĝaĵejo por serĉi pli da kuko.

Ozman de Oz kaj ŝiajn sekvantojn, ankaŭ Doroteon, Tiktokon kaj Vilĉinjon, bonege gastigis la Reĝina patrino, kiu ŝuldis sian tutan feliĉon al ilia helpemo; kaj tiuvespere publike doniĝis al la flava kokino bela kolĉeno el perloj kaj safiroj, por atesti la estimon de la nova Reĝo.

XX. La Smeralda Urbo

Doroteo decidis akcepti la inviton de Ozma reiri kun ŝi al la lando Oz. Ne estus malpli facile denove iri hejmen el Oz ol el Ev, kaj la knabineto fervore volis revidi la landon kie ŝi spertis tiom da aventuroj. Verŝajne Onklo Henriko jam atingis Aŭstralion en sia ŝipo, kaj sendube li decidis ke Doroteo estas plene perdita; do li ne povus malkvieti pli se ŝi forestos de li iom pli longe. Do ŝi iros al Oz.

Ili adiaŭis la popolon de Ev, kaj la Reĝo promesis al Ozma ke li estos ĉiam dankema al ŝi kaj helpos la Landon Oz kiel ajn eble.

Kaj kiam ili proksimiĝis al la rando de la danĝera dezerto, Ozma sursablenĵetis la magian tapiŝon, kiu tuj etendiĝis sufiĉe por ke ĉiuj senĝene promenu sur ĝi.

Tiktoko, pretendante esti fidela sekvanto de Doroteo ĉar li apartenas al ŝi, ricevis permeson esti parto de la grupo, kaj antaŭ ol komenci la knabino streĉis liajn risortojn kiel eble plej multe, kaj la kuprulo komencis paŝi tiel vigle kiel ĉiu alia.

Ozma invitis ankaŭ Vilĉinjon viziti la Landon Oz, kaj la flava kokino sufiĉe volonte iris kie ajn novaj vidaĵoj kaj scenoj atendas ŝin.

Ili komencis la marŝon trans la dezerton frue en la mateno, kaj ĉar ili haltis nur sufiĉe longe por ke Vilĉinjo demetu sian ĉiutagan ovon, antaŭ la sunsubiro ili ekvidis la belajn deklivaĵojn kaj arbokovritajn montetojn de la bela Lando Oz. Ili eniris tra la teritorio de la Manĝtuloj, kaj la Reĝo de la Manĝtuloj renkontis ilin ĉe la bordo kaj bonvenigis tre respektoplene Ozman; al li multe plaĉis ŝia sekura reveno. Ĉar Ozma de Oz regis la Reĝon de la Manĝtuloj, la Reĝon de la Palpbrumoj, la Reĝon de la Kveluloj kaj la Reĝon de la Gilikuloj, same kiel tiuj Reĝoj regis sian propran popolon; kaj tiu plejsupera regantino de la Lando Oz loĝis en granda urbo propra, nomita la Smeralda Urbo, kiu estis en la preciza mezo de la kvar regnoj de la Lando Oz.

La Reĝo de la Manĝtuloj gastigis ilin en sia palaco tiunokte, kaj matene ili komencis iri al la Smeralda Urbo, marŝante sur vojo el flavaj brikoj kiu kondukis rekte al la juvelitaj pordoj. Ĉie la homoj elvenis por saluti sian amatan Ozman, kaj por ĝoje bonvenigi la Birdotimigilon, la Stanan Lignohakiston, kaj la Malkuraĝan Leonon, kiuj estis multe amataj de la popolo. Doroteo ankaŭ memoris kelkajn el la homoj, kiuj fariĝis ŝiaj amikoj kiam ŝi unue vizitis Ozon, kaj al ili multe plaĉis revidi la malgrandan knabinon el Kansas, kaj ili ŝutis sur ŝin komplimentojn kaj bonvolon.

En unu loko, kie ili haltis por refreŝigi sin, Ozma akceptis bovleton da lakto de la manoj de bela melkistino. Kiam ŝi rigardis la knabinon pli zorge, ŝi krietis: “Ho, vi estas Zingibra—ĉu ne?”

“Jes, via Moŝtino,” estis la respondo, dum Zingibra profunde klinis sin. Kaj Doroteo rigardis mire tiun viglaspektan personon, kiu iam kunigis armeon de virinoj kaj pelis la Birdotimigilon de la trono de la Smeralda Urbo, kaj eĉ batalis kontraŭ la potencan armeon de Glinda la Sorĉistino.

“Mi edzigis viron kiu posedas naŭ bovinojn,” diris Zingibra al Ozma, “kaj nun mi estas feliĉa kaj kontenta kaj volonte havas trankvilan vivon kaj atentas nur miajn proprajn aferojn.”

“Kie estas via edzo?” demandis Ozma.

“Li estas en la domo, flegante kontuzitan okulon,”

respondis Zingibra trankvile. “La stultulo insistis melki la ruĝan bovinon kiam mi volis ke li melku la blankan; sed li obeos venontfoje, mi plene certas.”

Post tio la grupo rekomencis sian marŝadon, kaj transirinte larĝan riveron per pramo kaj pasinte multajn belajn kampardomojn kupolformajn kaj verdkoloritajn, ili povis vidi grandan konstruaĵon kovritan de flagoj kaj staminaĵoj.

“Mi ne memoras tiun konstruaĵon,” diris Doroteo.

“Kio ĝi estas?”

“Ĝi estas la Kolegio de Arto kaj Atleta Perfektiĝo,”

respondis Ozma. “Mi starigis ĝin antaŭ nelonge, kaj ĝia prezidanto estas la Ŝancel-Insekto. Ĝi okupas lin, kaj la junuloj studantaj en la kolegio ne suferas pli ol sen ĝi. Komprenu ke en ĉi tiu lando estas multaj junuloj kiuj ne amas labori, kaj la kolegio estas bonega loko por ili.”

Kaj nun ili proksimiĝis al la Smeralda Urbo, kaj la popolo elvenis por saluti sian belan regantinon.

Venis pluraj bandoj kaj multaj oficiroj kaj oficistoj de la regno, kaj grego da civitanoj ferie vestitaj.

Tiel la bela Ozma eskortiĝis de belega procesio al sia reĝa urbo, kaj tiom granda estis la huraado ke ŝi devis konstante klini sin dekstren kaj maldekstren por agnoski la salutojn de la regatoj.

Tiuvespere okazis granda festo en la reĝa palaco, kaj partoprenis en ĝi la plej gravaj uloj en Oz, kaj Joĉjo Kukurbokapo, kiu estis iom tromatura sed ankoraŭ aktiva, prelegis gratulante Ozman de Oz pro la sukceso de ŝia kompleza ekspedicio por savi la reĝan familion de najbara regno.

Post tio belegaj oraj medaloj, en kiuj estis valoregaj gemoj muntitaj, doniĝis al ĉiuj el la dudek ses oficiroj; kaj la Stana Lignohakisto ricevis novan hakilon en kiu estis diamantoj; kaj la Birdotimigilo ricevis arĝentan ujon plenan de ŝminko. Doroteo ricevis belan diademon kaj nomiĝis Princino de Oz, kaj Tiktoko ricevis du braceletojn sur kiuj estis muntitaj ok vicoj de tre klaraj kaj brilantaj smeraldoj.

Poste ili sidiĝis por riĉe festeni, kaj Ozma sidigis Doroteon dekstre de si kaj Vilĉinjon maldekstre, kie la kokino sidis sur ora tenilo kaj manĝis de juvelita plado. Apude estis la Birdotimigilo, la Stana Lignohakisto kaj Tiktoko, antaŭ ili estis korboj plenaj de belaj floroj, ĉar ili ne bezonis manĝaĵojn. La dudek ses oficiroj estis ĉe la alia fino de la tablo, kaj la Leono kaj Tigro ankaŭ havis seĝojn kaj oni surportis iliajn manĝaĵojn sur oraj pladoj kiuj surtenis po plurajn litrojn.

La plej riĉaj kaj gravaj civitanoj de la Smeralda Urbo fiere servis la famajn aventuristojn, kaj ilin helpis vigla junulino nomita Ĵelea Konfitaĵ, kies rozkolorajn vangojn pinĉis la Birdotimigilo kaj kiun li ŝajne bone konis.

Dum la festeno Ozma ekpensemis, kaj subite ŝi demandis: “Kie estas la soldato?”

“Nu, li balaas la dormejojn,” respondis unu el la generaloj, kiu okupis sin per manĝado de meleagraĵo.

“Sed mi ordonis doni al li pladon da pano kaj melaso kiun li povos manĝi fininte sian laboron.”

“Alvokigu lin,” diris la knabina regantino.

Dum ili atendis la plenumiĝon de ĉi tiu ordono, ŝi demandis: “Ĉu ni havas aliajn soldatojn en la armeoj?”

“Ho hes,” respondis la Stana Lignohakisto, “mi kredas ke ekzistas tri, ensume.”

La soldato nun eniris, salutante siajn oficirojn kaj la reĝinan Ozman tre respektoplene.

“Kiel vi nomiĝas, amiketo?” demandis la knabino.

“Ombi Ambi,” respondis la soldato.

“Do, Ombi Ambi,” diris ŝi, “mi promocias vin por ke vi estu Ĉefgeneralo de ĉiuj armeoj en mia regno, kaj precipe por esti Komandanto de mia Korpo- gardistaro en la reĝa palaco.”

“Multekostas havi tiom da oficoj,” diris la soldato, hezitante. “Mi ne havas monon por aĉeti uniformojn.”

“Oni provizos vin el la reĝa kaso,” diris Ozma.

Oni donis al la soldato seĝon ĉe la tablo, kie la aliaj oficiroj bonvenigis lin elkore, kaj la festenado kaj gajeco rekomenciĝis.

Subite Ĵelea Konfitaĵ elkriis: “Nenio restas por manĝi! La Malsata Tigro manĝis ĉion!”

“Sed io eĉ pli malbona okazis,” deklaris la Tigro, lamente. “Iel aŭ tiel, mia apetito plene malaperis!”

XXI. La Magia Zono de Doroteo

Doroteo pasigis plurajn tre feliĉajn semajnojn en la Lando Oz gastigate de la reĝina Ozma, kiu ĝuis la knabineton el Kansas, kaj plaĉiĝis kaj interesiĝis per ŝi.

Multajn novajn konatojn ŝi trovis kaj renovigis sian konatiĝon kun malnovaj, kaj kien ajn ŝi iris Doroteo trovis sin inter amikoj.

Unu tagon, tamen, dum ŝi sidis en la privata ĉambro de Ozma, ŝi rimarkis bildon kiu pendis sur la muro. Ĝi konstante ŝanĝis sian aspekton, unufoje ĝi montris kampon kaj alifoje arbaron, lagon aŭ vilaĝon.

“Tre kurioze!” ŝi krietis, rigardinte la ŝanĝiĝantajn scenojn dum kelkaj momentoj.

“Jes,” diris Ozma, “jen vere miriga magia inventaĵo. Se mi volas vidi iun parton de la mondo aŭ iun vivantan personon, mi bezonas nur esprimi la deziron kaj la bildo montras ĝin.”

“Ĉu mi rajtas uzi ĝin?” demandis Doroteo, fervore.

“Certe, kara.”

“Do mi volas vidi la malnovan kultivejon en Kansas kaj Onklinon Em,” diris la knabino.

Tuj la bone memorata kampardomo aperis en la bildo, kaj Onklino Em estis klare videbla. Ŝi estis lavanta telerojn apud la fenestro de la kuirejo kaj ŝi aspektis bonfarta kaj kontenta. La dungitoj kaj la bovoparoj estis en la rikoltejoj malantaŭ la domo, kaj la maizo kaj tritiko aspektis, laŭ la infano, tre bonstataj. Sur la flanka verando kuŝis dormante Toto, la dorlothundo de Doroteo, kaj surprizis ŝin vidi maljunan Makuletojn kuradi kun aro da dek du novaj kokidetoj sekvantaj ŝin.

“Ĉio aspektas tute bona ĉehejme,” diris Doroteo, ĝemante pro trankviliĝo. “Nun, kion faras Onklo Henriko?”

La sceno en la bildo tuj ŝanĝiĝis al Aŭstralio, kie, en agrabla ĉambro en Sidnejo, Onklo Henriko sidis en fotelo, solene fumante sian erikan pipon. Li aspektis malfeliĉa kaj soleca, kaj lia hararo estis nun tute blanka kaj liaj manoj kaj vizaĝo estis maldikaj kaj ĉifitaj.

“Ho!” kriis Doroteo, per malkvieta voĉo, “mi certas ke Onklo Henriko ne pli bone fartas, kaj estas ĉar li maltrankvilas pri mi. Ozma, kara, mi devas tuj iri al li!”

“Kiel?” demandis Ozma.

“Mi ne scias,” respondis Doroteo; “sed ni iru al Glinda la Bona. Mi certas ke ŝi helpos min, kaj konsilos min pri kiel atingi Onklon Henrikon.”

Ozma volonte akceptis tiun planon kaj jungigis la Segĉevalon al bela verda kaj ruĝeta faetono, kaj la du knabinoj forrajdis por viziti la faman sorĉistinon.

Glinda akceptis ilin gracie, kaj atente aŭskultis la problemon de Doroteo.

“Mi havas la magian zonon, memoru,” diris la knabineto. “Se mi bukus ĝin ĉirkaŭ mian talion kaj ordonus ke ĝi portu min al Onklo Henriko, ĉu ĝi farus tion?”

“Mi kredas ke jes,” respondis Glinda, kun rideto.

“Kaj poste,” pludiris Doroteo, “se iam mi volos reveni ĉi tien, la zono alportos min.”

“Pri tio vi eraras,” diris la sorĉistino. “La zono havas magian kapablon nur dum ĝi estas en felando, kia la Lando Oz aŭ la Lando Ev. Efektive, mia amikineto, se vi surportus ĝin kaj petus esti en Aŭstralio, kun via onklo, la peto sendube plenumiĝus, ĉar ĝi fariĝis en felando. Sed vi ne trovus la magian zonon sur vi atinginte vian cellokon.”

“Kio okazus al ĝi?” demandis la knabino.

“Ĝi perdiĝus, same kiel viaj arĝentaj ŝuoj kiam vi antaŭe vizitis Ozon, kaj neniu revidus ĝin. Estus domaĝe detrui la utilon de magia zono tiel, ĉu ne?”

“Do,” diris Doroteo, post momento da pensado, “mi donos la magian zonon al Ozma, ĉar ŝi povos uzi ĝin en sia propra lando. Kaj ŝi povos ordoni ke mi transportiĝu al Onklo Henriko sen perdi la zonon.”

“Saĝa plano,” respondis Glinda.

Do ili retroenrajdis al la Smeralda Urbo, kaj survoje aranĝiĝis ke ĉiun sabatan matenon Ozma rigardos Doroteon per sia magia bildo, kie ajn la knabineto estos. Kaj, se ŝi vidos Doroteon fari certan signalon, Ozma scios ke la Kansasa knabineto volas reviziti la Landon Oz, kaj per la magia zono de la Reĝo de la Knomoj ŝi tuj revenigos ŝin.

Konsentinte pri tio, Doroteo adiaŭis ĉiujn siajn amikojn. Ankaŭ Tiktoko volis iri al Aŭstralio; sed Doroteo sciis ke la maŝinulo tute ne taŭgus kiel servanto en civilizita lando, kaj verŝajne lia interna mekanismo tute ne funkcius. Do ŝi lasis lin zorgata de Ozma.

Vilĉinjo, kontraŭe, preferis la Landon Oz ol ĉiun alian landon, kaj rifuzis akompani Doroteon.

“La insektoj kaj formikoj kiujn mi trovas ĉi tie estas la plej bongustaj en la mondo,” deklaris la flava kokino, “kaj ili abundas. Do ĉi tie mi ĝisfine vivos; kaj necesas diri, Doroteo, ke vi estas tre malsaĝa pro via deziro reeniri tiun stultan, tedan mondon.”

“Onklo Henriko bezonas min,” diris Doroteo simple; kaj ĉiu escepte de Vilĉinjo opiniis ke estas taŭge ke ŝi iru.

Ĉiuj amikoj de Doroteo de la Lando Oz—kaj novaj kaj malnovaj—grupiĝis antaŭ la palaco por malĝoje adiaŭi ŝin kaj deziri al ŝi longan vivon kaj feliĉon. Post multa manpremado, Doroteo denove kisis Ozman, kaj donis al ŝi la magian zonon de la Reĝo de la Knomoj, dirante: “Nun, kara Princino, kiam mi skuos mian poŝtukon, bonvolu deziri ke mi estu kun Onklo Henriko. Mi b’daŭregas foriri de vi—kaj la Birdotimigilo—kaj la Stana Lignohakisto—kaj la Malkuraĝa Leono—kaj Tiktoko—kaj—kaj de ĉiu—sed mi vere volas Onklon Henrikon! Do adiaŭ al ĉiuj.”

Kaj la knabineto stariĝis sur unu el la grandaj smeraldoj kiuj ornamis la korton, kaj rerigardinte ĉiun el siaj amikoj, ŝi skuis sian poŝtukon.

* * * “Ne,” diris Doroteo, “mi tute ne dronis. Kaj mi venis por flegi vin kaj prizorgi vin, Onklo Henriko, kaj vi dev’s promesi ke vi resaniĝos kiel eble plej baldaŭ.”

Onklo Henriko ridetis kaj karespremis sian nepineton al sia brusto.

“Mi jam pli bone fartas, mia amata,” diris li.