PAROLSINTEZADO.


Kiel paroligi komputilon Esperante.


Uzu Guglan Tradukilon

Tio estas la plej facila metodo. Sed oni povas uzi nur 3900 literojn.

GRAVA ANONCO:  Se vi uzas FajroVulpo [-FireFox-], vi povas instali la "Parolu"-aldonon por sintezi HTML-paĝon kiel la nunan.

(Ankaŭ eblas sintezi paĝojn sen FajroVulpo)
Enhavo

 Aŭskultu la sekvan sondokumenton, se vi deziras rapide taksi la sistemon,
Parolunjo.

provu mem

Instalado indikoj.

Eblas uzi la sistemon en Vindozo, Linukso kaj Makintoŝo.
Se la klarigoj ne sufiĉas, sendu mesaĝon al mi: Remuŝ (Belgio), aŭ alvoku min perSkajpe (salutnomo: RemushBE).
La kosto de la diversaj programoj estas fiksita al 0,00 €.


Por Vindozo:

Resumo de la procezo (por spertuloj).

  1. En la  MBROLA paĝo, elektu PC/Windows (aŭ la taŭgan platformon por via sistemo).
  2. Elŝutu la polajn fonemojn "PL1" el la jena dokumento kaj malkompaktigu ilin en la dosieron C:\mbrola\pl1.
  3. Instalu FajroVulpo [-Angle: FireFox, el ĉina: hǔo hú (火狐), ankaŭ nomita "fulga, ruĝa aŭ malgranda pando", latine: Ailurus fulgens -]
  4. Fine, instalu la prov-version de la parolu-aldono, troveblan je   ProvVersio.html

Instalado indikoj (por ne-spertuloj).

  1. Vi devas instali MBROLI, kiu estas parto de la MBROLA projekto. Jen la procezo por instali tion kio necesas:
  • Se via sistemo estas PC/Windows, elektu  install package (1.8 Mb) for using Mbrola with Windows.
  • Lanĉu la instalado-programon MbrolaTools35.exe kiun vi ĵus elŝutis.
    • alklaku next por daŭrigi
    • En "License agreement", elektu "I accept the agreement", kaj alklaku next.
    • Lasu la defaŭltan dosieron C:\Program Files\Mbrola Tools en "Select Destination Location", kaj alklaku next.
    • En "Select komponent" lasu la defaŭlton: "typical installation", kaj alklaku next.
    • En "Select Start Menu Folder", lasu la defaŭlton "MBrola Tools", kaj alklaku next.
    • En "Ready to Install" , alklaku install
    • Atendu la finon de la instalado.
    • En "Completing the Mbrola Tools Setup Wizard", alklaku Finish.
  1. Instalu la fonemojn:
  • Elŝutu la polajn fonemojn "PL1" el la jena dokumento, malkompaktigu ilin en la dosieron C:\mbrola\pl1 (Se necese, kreu tiun dosieron).
  • Lanĉu la MBROLI-programon ĵus instalitan, kaj menciu la polan PL1 kiel defaŭltan lingvon.
    • La program troviĝas en la grupo "MBrola Tools" kaj nomiĝas "Control panel"
    • En "Mbrola Settings" / Database; alklaku Wizard.
    • Elektu My Computer > C: > mbrola > pl1, kaj alklaku OK
    • En "Wizard's result", alklaku OK.
    • Fine, alklaku  OK.
  • Kontrolu la bonan funkciadon de la programo:
    • elŝutu la provo1.pho dokumenton, kaj dufoje alklaku ĝin. Vi devus aŭdi la voĉon.
    • Provu la diversajn butonojn por lerni la eblecojn.
  1. Se vi ne jam faris, instalu la krozilon FajroVulpo [-FireFox-]. Se vi ne deziras uzi FajroVulpo saltu al  Kiel krei *.pho dokumenton se vi ne  uzas la Parolu aldonon de FajroVulpo sube. Notu ke la krozilo de Microsoft: Internet Explorer ne kapablas pritrakti Parolu. Vi povas tute forgesi IE.
  2. Kiam vi kontentas pri la funkciado de FajroVulpo, instalu la prov-version de la parolu-aldono, troveblan je parolu_0.3.0.n.xpi dokumenton ien en vian komputilon, kaj tenu ĝin de tie en la Fajrovulpo-fenestron.
  3. Puŝu la "install now" butonon por pritrakti la aldonon.
  4. La aldono ne estas tuj uzebla. Forlasu FajroVulpon, kaj relanĉu gin. Vi nun devas vidi la Parolu-ikonon sube, kaj trovi pliajn opciojn en "Tools".
    1. Uzu FajroVulpon kiel vian defaŭltan krozilon.
      Ne forgesu permesi JavaScript-n kaj la fontservilon (mesaĝeto aperas supre se vi ne faris).

    Pliaj klarigoj pri instalado legeblas ĉe
    lingvo.org.

Por uzantoj de Mac OS X

Vizitu la paĝon de Yuko: http://www.geocities.jp/akvoju/kurso/index.html

Se vi instalis ĉion ĝuste, jen kiel funkciigi la paroladon;
  1. elektu el "Parolu" iun menueron ekzemple "mesaĝon"
  2. "Parolu" demandas kiel kutime "Kie estas mbrola sur via komputilo?", montrante la adreson de MbroliX. 
    La adreso povus esti: /Applications/Mbrolix/MbroliX.app
    Alklaku "OK".
  3. Aperas sur "Desktop" (ekrano de komputilo) "parolu.pho" en aspekto de mbrola-bildeto.
    Se nenio aperas dum sekundoj da atendo, musklaku spacon sur la ekrano kaj tiel ĝi ekaperas. 
    Rim: Se "parolu.pho" estas lokita en la unua loko en la malmola disko, ŝajnas, ke ĝi pli frue aperas. 
    Tiam la adreso estas nur:   /parolu.pho
  4. Alklaku ĝin dufoje (dufojoj da klakoj estas kutima ago por malfermi ion sur MacOS).
  5. MbroliX stariĝas por voĉlegi la celatan tekston. 
    Alklaku la butonon "Speak" kaj aŭskultu.


Por UBUNTU (Linukso)

  1. En la paĝo http://www.tcts.fpms.ac.be/synthesis/mbrola/mbrcopybin.html
    • elektu LINUX i386 / ppc / alpha / ultra1
    • Malfermu ĝin per la arĥivaĵilo
    • Malkompaktu ĝin en ekzistantan dosieron (ekz ~/mbrola)
    • En terminal-fenestro (CTRL+ALT+T), tajpu : 
      • sudo cp ~/mbrola/mbrola-linux-i386 /usr/bin/mbrola
  2. En la sama paĝo :  http://www.tcts.fpms.ac.be/synthesis/mbrola/mbrcopybin.html
  3. elektu pl1: Polish Female (4.0Mb) PJWSTK
  4. Malfermu ĝin per la arĥivaĵilo
  5. Malkompaktu ĝin en ekzistantan dosieron (ekz ~/mbrola)
  6. En terminal-fenestro (CTRL+ALT+T), tajpu : 
    • sudo mkdir -p /usr/share/mbrola/voices
    • sudo cp ~/mbrola/pl1 /usr/share/mbrola/voices/pl1
  7. Provu ĉu ĉio funkcias:
    1. se vi havas espeak:
      • En terminal : espeak -v mb-pl1 -s 120 "mi parolas Esperanton, sed oni devas skribi czion pole. Ekzemple : rzurnalo, dźis, horo, choro, tehniko, szemizo, lau, europo. Atentu pri : radjijo; ne skribu radio."
      • Por malrapidigi la prononcadon : espeak -v mb-pl1 -s 60 "mi parolas Esperanton, sed oni devas skribi czion pole. Ekzemple : rzurnalo, dźis, horo, choro, tehniko, szemizo, lau, europo. Atentu pri : radjijo; ne skribu radio."
      • Vi povas uzi gvim por traduki esperanton al pola skribo.
    2. por rekte uzi la mbrola-n programon (kio permesas pli da kontrolo de la prozodio, kaj pritrakti ciferojn ktp...)
      • malfermu la paĝon http://remush.be/esperanto/alunikodo.html
      • premu la butonon testo (ruĝa apud parolsintezado)
      • premu la butonon Konverti al Pho (por krei dokumenton pritrakteblan per mbrola)
      • elektu ĉion en la fenestro kaj kopiu (CTRL+A, CTRL-C)
      • gluu (CTRL-V) en novan gedit-dokumenton (ekz   ~/mbrola/provo.pho)
      • en terminal-fenestro, tajpu :  mbrola    /usr/share/mbrola/voices/pl1    ~mbrola/provo.pho  ~mbrola/provo.wav
      • malfermu  ~mbrola/provo.wav  per taūga programo (mi uzas Audacity por konverti ĝin al mp3)
Mi skribis en la Python3-lingvo programon, kiu uzas la kroatan (cr1) por la fonemoj. Vidu La Monaĥino.
La programo je  http://remush.be/esperanto/alunikodo.html estas skribita en Javascript.

Nun ne eblas uzi parolu en Firefox.


Kiel skribi HTML-paĝojn.

Mi sekvis la regulojn kiujn la revuo Monato konsilas al siaj redaktantoj. Krom tiuj internaciaj reguloj, mi bezonis aldoni kelkajn pliajn. La plimultaj retaj tekstoj estas jam sufiĉe bone legataj.


— pri ciferoj —
Skribu 2 001 724 (aŭ 2001724) anstataŭ 2.001.724, aŭ 2,001,724.
Atentu pri la diferenco inter: 1,2,3, 1, 2, 3, kaj 1 2 3. La spacoj estas ignorataj inter ciferoj.
Skribu 3,141 592 653 anstataŭ 3.141 592 653, kaj 3,12300 anstataŭ 3.12300.
tel. 032.4567.0078.
tempo: 12:01:14. Ne skribu 12:1:14. Ne forgesu la sekundojn.

Skribu: 12,34 €; ne €12,34.
dato: 2005-08-19. Ne skribu: 2005-8-19, aŭ 8/19/05.

— Uzo de diversaj streketoj —

Ekzistas kvar malsamlongaj streketoj: intervokala, ĝisa, minusa kaj paŭziga.
La plej mallonga streketo (- la intervokala) estas pritraktita kiel spaco. Ĝi troviĝas sur la klavaro.
La aliaj streketoj ne troviĝas sur la klavaro.
La plej longa streketo — kaŭzas paŭzon. Ĝia unikodo estas \u2014, aŭ 8212 decimale.
La du mezlongaj streketoj estas legataj "minus" kaj "ĝis" sed nur tuj antaŭ ciferoj. En aliaj okazoj, ili estos pritraktitaj kiel paŭzo, ĉar  evidentiĝas ke multaj redaktantoj tute ne zorgas pri la diferenco.
La "minus" signo [- − -] havas unikodon \u2212, aŭ 8722 decimale kaj staras iom pli alte sur la linio.
La "ĝis" signo [- – -] havas unikodon \u2013, aŭ 8211 decimale.
Kalkulado: 12+34=50−4. Sed 50 − 4.
La milito de 1914–1918 ne estis la lasta. Sed 1914 – 1918.

— Paŭzoj —
Ne forgesu la punkton post titoloj. Alie, ne estos paŭzo antaŭ la sekva paragrafo.
Alternative, vi povas skribi:
— Titolo —
se vi trovas la aspekton pli bela.

— Partoj ne legataj —

La vortoj inter [ - kaj - ] estos ignorataj.
Ekz: La sekvo [-vi ne aŭdos tion-] estas [-vi ne aŭdos tion-] ignorata.

— Nomoj —

La literoj Q, W, X, Y, ne ekzistas en esperanto.
Tamen ili estos prononcitaj.
Ne-Esperantaj vortoj estos iel legataj , sed ne necese ĝuste laŭ la lingvo.
Ekz. whysky, xylofon, Quatro.
Gdańśk, Kraków, Białestok.

Prefereble skribu : Ĝoĝ Buŝ [-Georges Bush-] anstataŭ Georges Bush [Ĝoĝ Buŝ] aŭ Ĝoĝ Buŝ [Georges Bush] kiel foje iuj faras nun. La rektaj krampoj estas pritraktitaj kiel simplaj parentezoj.
(Se vi trovis simplan sistemon, kiu aspektas pli bela, avertu min).

— Asimilado —
Notu la asimiladon en mia, sed ne en MIA; via, VIA, lia, LIA, ŝia, ŜIA, ĝia, ĜIA,  nia, NIA, ilia, ILIA.
Do skribu majuskle se vi deziras insisti pri strikta prononco.

— Poezio —
Poezi': taksi', famili', revolver', metro'.
La kapro pli saĝa ol l'azen' obstina.
Pro tiu pritrakto del'apostrofo, ne skribu 'inter' apostrofoj, ĉar la akcento estos mislokita; sed ‘inter’ citiloj, aŭ "inter" duoblaj citiloj.
[- kodo de ‘(maldekstra citilo) : \u2018, &quoteleft; kodo de ’ (dekstra citilo) : \u2019, &quoteright; -]
— Kiel kelkaj specialaj signoj estas legataj —
1. %. 2. &. 3. <. 4. =. 5. >. 6. @. 7. $. 8. *. 9. /. 10. \. 11. £. 12. §. 13. °. 14. €. 15. −. 16. +.

—  Pritraktitaj mallongigoj —

— atm. — a. Kr. — Bv. — cit — malcit — D-ino — D-ro — ekz. — ekz: — Eld. — F-ino — GMT — i.a. — inkl. — int. — k. sekv. — k.a. — k.c. — k.s. — k.t.p. — ktp — ktp. — MET — n-ro — NB — Ndlr — OET — P-ro — p.123 — Prez. — Prof. — PS — ptm. — PV — Rim. — S-ino — S-ro — S-ta — str. — t.e. — t.n. — tel. — tn. — TV — Univ. — vd — vol. — ĉ.123.
  
— cm — Hz — kg — KB — kHz — km/h. — m2

— html — http — mp3 — www.
— BBC — DNA — EEU — EU — IBM — IJK — LKK — MBROLA — MBROLI — UEA — UK — UN — XP.


Eblas aldoni konataj nomoj: Blair. Bush.

— Literumado —
A.B.C.Ĉ.D.E.F.G.Ĝ.H.Ĥ.I.J.Ĵ.K.L.M.N.O.P.Q.R.S.Ŝ.T.U.Ŭ.V.W.X.Y.Z.
Skribu A.B.C. anstataŭ ABC (eble mi plibonigos tion poste).

— Demando —

Ĉu vi bone aŭdas ke tio estas demando?

— Ekkrio —

Vi tute bone komprenas!
Ĝis! Ĉu?
La ekkrioj kiuj komencas per H estas malfacile kodeblaj en SAMPA. Aŭskultu mian unuan provon:
ha! he! he ho! hej!  help! hihi! hik!  hm! ho! hoj!  hola! hop!  hu! hu ha! hu hu! huj!  hura! huŝ!  hu-u-u!

— Hiatoj —

aa, ae, ai, ao, au, ea, ee, ei, eo, eu, ia, ie, ii, io, iu, oa, oe, oi, oo, ou, ua, ue, ui, uo, uu  —
Krii insultojn, balauu ungerojn, praa arbaro, nee eksigni, centro OOmoto.

— Vibrado —
Kiu partoprenis la okupacion?

— Aldonaj testoj —
La sekvo povas esti uzata por kontroli la bonan prononcon de kelkaj specialaj kazoj, kiuj iam kaŭzis problemojn.

Vaŝintono, Ûaŝintono.
Norda Irlando.
Ili iris krii iru for!
Finan, akuzativon.
Aŭ unu, aŭ du, aŭ tri. Aŭ unu aŭ du aŭ tri.
91a kongreso. 91-a kongreso.
finaĵoj. usono. revenis.
F11, F12, 1-a, 2-a, 12-a, 22-a, 1000-a, 1000000-a.

nuloj: 00. 000. 0000.
00:00:00.

Ne ĉio estas kontrolita. Povas resti kelkaj eraroj
.



Problemoj

  • La elparolado estas iom malrapida, kiel taŭgas por komencanto. Ni aldonos poste opcion por plirapidigi ĝin. Nun vi devos fari tion mane en la MBROLI fenestro. Uzu Time 0.9 aŭ 0.85.
  • La pola ne bone distingas inter H kaj Ĥ . Tamen mi preskaŭ alvenis al la ĝusta sono. La aliaj fonemoj taŭgas. Ŝajnas, ke en la pola la transiroj "ni", "li" ktp. palataligas la konsonanton, kio ne okazus en la kroata. Mi ankoraŭ serĉas lingvon, kiu havas similajn fonemojn al Esperanto. La Itala kaj Portugala lingvoj donas pli da problemoj ol la Pola. La Germana estas bona krom la R, kiu estas elparolata kartave kiel en la franca, kaj pro tio, konfuziĝas kun Ĥ . La Germana permesas ankaŭ laŭtigi aŭ mallaŭtigi fonemon, kaj entenas pliajn fonemojn por kelkaj fremdaj vortoj. Tion ni devus havi por Esperanto.
    Mi provos la kroatan voĉon, sed unuaaŭde, la vira voĉo de MBROLA malplaĉas al mi. Notu ke la SAMPA kodo por la kroata ne kongruas kun la pola, do mi devos ŝanĝi tion, kaj plejeble multajn alĝustigojn kiuj mi faris por la pola. Necesas aŭdi tutan tekston por havi opinion.
  • Mi serĉas pli bonan solvon por emfazi kelkajn vortojn, kiuj ne estas bone aŭdeblaj se ne. Temas pri unusilaboj. La Pola ne havas la saman eblecon kiel la Germana (pli aŭ malpli laŭtigo).
  • La plej bona solvo estas: konstrui Esperantan informobankon de la fonemoj, aŭ pli bone, vere internacian bankon (sed tio postulas gigantan laboron).


Farote

  • plilongigi la paŭzon fine de paragrafo.
  • aldoni pliajn mallongigojn
  • Pliaj modifoj eblas, sed mi devas atenti pri la daŭro de la procezo.




Kiel krei *.pho dokumenton


Se vi deziras konservi vian voĉan dokumenton, kaj eble plibonigi kelkajn vortojn, antaŭ krei *.wav aŭ *.MP3 dokumenton elŝuteblan por tiuj kiuj ne instalis MBROLA.

se vi uzas la Parolu aldonon de FajroVulpo.

Tio okazas tute aŭtomate, kaj  kaŝe. Ekzistas pluraj eblecoj kiujn vi povos mem eksperimenti.
La plej bona maniero (por mi) estas jena:
  • mi elektas parton de la teksto kiun mi volas aŭskulti (ne ĉion sur la paĝo)
  • mi kopias ĝin [- per CTRL-C-] 
  • kaj uzas kurtilon  [-ALT-F12-]  por aŭdi la elektitan tekston.
    • Altenative, vi povas treni la elektitan tekston sur la suban piktogramon nomitan Parolu.
    • Tiam, malfermiĝos MBROLI-fenestreton kie vi vidos la pho kodigo


se vi ne  uzas la Parolu aldonon de FajroVulpo.



Se ial vi ne uzas Parolu, sekvu la sekvantajn instrukciojn:

Alvoku la jenan paĝon .
Tajpu la parolotan tekston en la fenestron, aŭ elektu testo.
Konvertu al unikodo (ĉĝĥĵŝŭ) se necesas.
Alklaku la "Konverti al Pho"-butonon.
Kopiu la rezulton en la fenestron de Mbroli (unue uzu Kontrolo-N [-Ctrl-N-] por krei novan dokumenton).

Lernu mem la uzon de la diversaj butonoj. Mi ne kredas ke oni bezonas multe da klarigoj pri tio.



 

Kiel plibonigi la prozodion.

Al la bonvolemaj kunlaborantoj : la gustoj malsamas, kaj malfacilas kontentigi ĉiun. Tamen eblas trovi solvon kiu kontentigas la plejmulton.

Aŭtomata kreado de la *.pho dokumento

Alvoku la jenan paĝon  kaj konservu ĝin ie en via komutilo, ekzemple sur la labortabulo.
Kiam vi konservas la dosieron, bone menciu ke vi volas konservi la kompletan  retpaĝon, en la kampo:  konservi kiel tipo...

Vi ricevos la dokumenton alunikodo.html kaj la dosieron  alunikodo_files kiu entenos la dokumenton pho.js (la JavaSkripton kiu zorgas pri la prozodio).
En tiu dokumento, vi facile trovos plurajn parametrojn kiujn vi povos alĝustigi al via propra gusto. Bonvolu sciigi al mi viajn eltrovojn.
Por redakti tiun JavaSkripton, vi bezonas redaktilon kiu pritraktas UTF-16 (Unikodon).

Notu  ke vi ne profitos de la lastaj ŝanĝoj kiam ili estas disponeblaj en la retejo. Pro tio, mi konsilas regule ĝisdatigi vian lokan kopion.
La kopio disponebla en la "Parolu" aldono de FajroVulpo, ankaŭ ne estas la plej lasta.




Rektaj ŝanĝoj en la *.pho dokumento

Per la SAMPA notacio kaj la libera programo MBROLI, oni pova difini la longecon kaj la altecon de la fonemoj. Mi ankoraŭ serĉas lingvon, kiu havas similajn fonemojn al Esperanto. La Itala kaj Portugala lingvoj donas pli da problemoj ol la Pola. La Germana estas bona krom la" r", kiu estas elparolata kiel en la franca, kaj pro tio, konfuziĝas kun "ĥ"
 Se vi ne jam instalis la MBROLI programon, kiel mi klarigis supre, faru tion nun. Dum la sekva ekzerco, vi mane plibonigos la prononcadon, plilongigante kaj eble plialtigante la tonojn de kelkaj vortoj. Tio ebligos vin kompreni la kodigon uzita de MBROLA.
  • elŝutu la dokumenton ĉe provo1.
  • lanĉu la sintezadon, alklakante sur la provo1.pho dokumenton, kiun vi elŝutis.
  • Nun aŭdacu ŝanĝi la lastan nombron apud la konsonantoj, la tonon altecon (Hz), per valoro inter 250 kaj 150, pli malpli sekvante la intonacion de la frazo.
  • Poste, ŝanĝu laŭplaĉe la unuan nombron post litero, ĝia longeco (milisekundoj). Ĉiam tuj aŭskultu la rezulton.
  • Aldonu silenton antaŭ aŭ post vorto. Vi jam divenis ke silento estas _
  • Aldonu linion ;;t=1.2 kiel unua linio. Tio plilongigos ĉiun fonemon de 20%.
  • La dua nombro indikas kiam vi deziras ke la tono estas atingita, en procentoj de la tuta longeco. Tio permesas uzi tonojn kiel por la aziaj lingvoj. Vi povas havi plurajn difinojn (procento, alteco) sur la sama linio por la sama fonemo. Eksperimentu mem. Bona ekzemplo de la uzo ĉe himno.
  • Kreu *.au aŭ *.wav dokumento, alklakante la antaŭlastan piktogramon. Estas pli agrable aŭskulti tiajn dokumentojn ol *.pho, ĉar oni povas paŭzigi ilin, aŭ reaŭskulti la lastajn vortojn.


Kreado de *.mp3 sondokumentoj.

Unue bonvolu aŭskulti la tekston ĉe provo1.mp3 (546 KB).

Se vi deziras produkti similan dokumenton, jen la procezo:

  • Se necese, konvertu vian tekston al unikodo per alunikodo.html..
  • Konvertu la unikodan tekston al pho dokumento, per la sampaĝa butono Konverti al Pho. La pho dokumento estas kodita laŭ la SAMPA kodo.
  • Mi uzis la MBROLI programon, rete disponeblan, por krei provo1.wav el la pho dokumento. Oni ne bezonas ion pli. MBROLI ankaŭ bone prononcas la *.pho dokumentojn. Klarigoj pri instalado troviĝas supre.
  • Ĉar *.wav dokumentoj voras diskspacon, mi plue konvertis ĝin al provo1.mp3 per FreeRip.
  • Vi povas alŝuti la *.mp3 dokumentojn al via servilo per la programo WS_FTP el ipswitch.com. Mi uzas Windows "add a network place".

Estas facile kantigi la komputilon, aldonante la altecon de la sonoj kaj ilian longecon, sed mi ne havas tempon okupiĝi pri tio nun. Bv. aŭskulti ekzemplon de kio oni povas fari : La Espero (Himno Esperantista). Tio estas pli facila ol aŭtomate paroligi ĝin, ĉar oni devas mem instrukcii al ĝi kiun noton kanti kaj kiom longe.








Disponeblaj sondokumentoj.

Tio permesos al vi pli bone pritaksi la sonkvaliton ol la malonga provo de Parolunjo.

*.au dokumentoj

Manifesto de Prago pri la lingvo Esperanto : texto - sono
Don Kiĥote de la Manĉa : Ĉapitro unu

*.mp3 dokumentoj.

Vizitu la retpaĝon http://www.geocities.jp/akvoju/paroloj/index.html
dank'al Yuko.

Foje vi aŭdos nur la komencon kaj la elŝutado ŝajnas ĉesi. La elŝutado de la tuta mp3 sondokumento povas daŭri plurajn minutojn. Bv. pacienci.



Pri MBROLA.

La ĉefa parto de la sintezada procezo dependas de programo de MBROLA. MBROLA uzas minimuman foneman informobankon kiu entenas ĉiujn difonojn (fonemoj kaj fonemo-al-fonemo transiroj) troveblajn en iu lingvo. La nombro da difonoj dependas de la prononco-maniero de la lingvo: la Hispana havas pli-malpli 800 difonojn, la Germana 2500. En difona sintezo, nur unu ekzempleron de ĉiu difono ekzistas en la banko. Aliaj pli kostaj metodoj uzas bankon de silaboj aŭ eĉ de kompletaj vortoj. Tamen la rezultoj, kiujn MBROLA povas atingi estas bonaj, ĉar oni povas kontroli la intonacion de la frazo.
Vizitu http://tcts.fpms.ac.be/synthesis/mbrola.html por lerni pli pri tio (en la angla).

Utileco de la parolsintezo MBROLA.

  • La programo MBROLI (parto de la MBROLA projekto) estas libera.
  • La programo MBROLI funkcias sub diversaj platformoj : Windows, Linux, MAC OS 9, ktp...
  • La fonta teksto uzita de MBROLI (*.pho) estas multe pli kompakta ol *.au, *.wav, *.mp3 dokumentoj.
  • MBROLI ebligas krei *.au, *.wav kaj *.raw dokumentojn.
  • Oni povas plirapidigi aŭ malrapidigi la eldiradon, sen ŝanĝi la tonaltecon.
  • La blinduloj estis la unua celita grupo por ĝia uzo. Bona krozilo bezonas multe pli ol kio Parolu nun oferas. Pli modeste, mi vidas nun la uzo de "Parolu" tiamaniere: revuo, kiel Monato, jam disponigas sondokumentojn por blinduloj. Por krei tiujn dokumentojn, oni uzas homajn legantojn. Tio kompreneble liveras la plej bonan kvaliton, sed ankaŭ postulas multe da laboro. La sintezilo povus plifaciligi kaj rapidigi la kreadon de sondokumentoj. Do en la unua fazo, blinduloj nur aŭdos la rezulton, t.e. la MP3 dokumentojn.
    Mi bone konscias pri la giganta laboro postulita por pritrakti tion kion blindulo bezonas por komforte legi ĉion en sia komputilo.
    Eblas legigi la interpunkciojn, aŭ krei kelkajn novajn opciojn. Tamen oni ne povas paŭzigi la legadon, kaj reveni kelkajn vortojn antaŭe, ekzemple por literumi propran nomon.
  • La prononcado de MBROLI estas ofte pli bona ol la nacia prononcado, kun ĝiaj diversaj akĉentoj. Tamen, la prozodio de la tuta frazo ŝajnas ankoraŭ iom robota, sed malpli ol aliaj provoj.
  • Ĝi povas esti uzata por korekti tekston. Oni povas aŭdi erarojn kiujn oni ne vidis.
  • Ĝi aparte taŭgas por krei KD-ojn aŭ sonbendojn, aŭskulteblaj dum veturado.
  • Lernado de lingvo postulas multe da aŭskultado. Oni povas krei listojn da studendaj vortoj, kaj aŭskulti ilin ĝis kompleta satigo.


Pri la SAMPA kodigo

Pri SAMPA legu wikipedia. La SAMPA (por la pola) uzas la samajn karaktrojn kiel Esperanto krom : c=ts, ĉ=tS, ĝ=dZ, h=x, ĥ=x, ĵ=Z, ŝ=S, ŭ=w. Vi rimarkas ke h kaj ĥ ne estas distingeblaj, sed eblas fari h pli mallonga ol "ĥ", por alproksimiĝi al la ĝusta sono. Por "ĥ", mi uzis "gx" (anstataŭ simpla "x") por diferencigi inter "h" kaj "ĥ".



Diversaj aliaj provoj.

  • Mi ankaŭ provis la sistemon kreita en Japanio: ESPTAPI.: esptapi.
    Komparu espero al himno.

    Mi kredas ke la kvalito de tiu lasta sistemo apenaŭ estas komparebla al tiu de MBROLI. Ankaŭ vidu HPR  sube.
    Kontraŭe al ESPTAPI, mi ne uzas la italan por la fonemoj; mi uzas la polajn fonemojn, kaj tute alian sintezilon, kiun mi kredas pli bona (kaj ankaŭ senpaga). En ambaŭ lingvoj, ni havas problemon kun la h/ĥ. Aldone, en la Itala, ne ekzistas bona alproksimiĝo al ĵ kaj z.

  • Esperanta Parolsintezo : cybercom.net.
    Komparu rama01 al rama01 .

    Tiu sistemo baziĝas sur festival kiu uzas la saman ideon kiel MBROLA. Ĝi nune funkcias en UNIKSaj platformoj, kaj ŝajnas al mi iom pli komplika of MBROLA. Mi ne havas tempon por taksi la taŭgecon de tiu solvo, sed unuaaŭde, oni povas atingi la samajn rezultojn per ĝi.
    La ĉefa diferenco kiun vi aŭdas, dependas de la fonema informobanko, kiu estas aparta problemo solvenda.

  • HomePage Reader (de IBM).

    Mi kredas ke HPR ne plu estas disponebla kaj estis antstataûita de Easy Web Browsing. Mi ne provis ĝin.
  • Esparol: Serĉu "Paroltraktado kaj Esperanto (Ilona Koutny)". Bedaŭrinde mi ne trovis ekzemplon de tiu sistemo.
  • Mi ŝatus aldoni ĉi tie pliajn specimenojn de sondokumentoj. Sendu al mi la ligilon.

  • FireFox kun "Parolu" aldono.
estas ĝis nun, la plej komforta metodo por legi retpaĝojn.




Oftaj demandoj.


  • Ĉu la kroataj fonemoj ne estas pli bonaj ol la polaj? Kelkaj kroatoj estas famaj kiel elstaraj parolantoj.
    La kroataj fonemoj de MBROLA ne konvenas. En la kroata la R povas esti vokalo. La V estas foje prononcita kiel Ŭ. La H kaj Ĥ estas nedistingeblaj. La "N-J" kombino ne eblas. Duoblaj literoj ne estas permesataj. Ne facilas korekti tiujn mankojn. Mi ne plu okupiĝas pri tio. Se vi deziras provi, elektu Konverti al Pho (Kroata) kaj kopiu en MBROLI fenestron. Ŝanĝu la tonaltecon al 0.6 kaj lanĉu kun la kroataj fonemoj.

  • Kial ni ne uzas purajn esperantajn fonemojn?
    Mi deziris plej rapide taksi la sistemon, kaj scii ĉu simpla algoritmo povos sufiĉi por Esperanto. En la plimulto de aliaj lingvoj, la prozodio estas multe pli malfacila.
    Nun venas la tempo plibonigi la prononcon, kaj krei nian daten-bazon. Sed por alveni al la sama kvalito kiel tiu de la polaj fonemoj, ne estos facila tasko. Ne sufiĉas havi belan klaran voĉon.




Kiel kunlabori ?


Difona daten-bazo. (... konstruata ...)


Jen la listo de vortoj kiuj estos uzataj por krei la difonan datenbazon. Dum la unua provo, ni ne pritraktos akcentojn, literumadon, aŭ ekkriojn.
Estas 840 difonoj. Notu ke kelkaj mankantaj difonoj (-blabla-) povas okazi en vortkunmetaĵoj, en poezio aŭ en fremdaj nomoj. Mi aldonos ilin poste.

[-_a-] aboni, agrabla,
[-_b-] botelo, bastono,
[-_c-] civilizacio, ceremonio,
[-_ĉ-] ĉampano, ĉokolado,
[-_d-] Danubo, doktoro,
[-_e-] editoro, elefanto,
[-_f-] familio, fotelo,
[-_g-] galaksio, gorilo,
[-_ĝ-] ĝenerala, ĝardeno,
[-_h-] hamako, honesta,
[-_ĥ-] ĥaoso, Ĥomero,
[-_i-] imagi, infano,
[-_j-] jaro, jubileo,
[-_ĵ-] ĵaluza, ĵokero,
[-_k-] katino, kolombo,
[-_l-] lanterno, Londono,
[-_m-] Madrido, Monako,
[-_n-] Napolo, normala,
[-_o-] odori, okazi,
[-_p-] papero, pokalo,
[-_r-] rakonti, romano,
[-_s-] salato, sovaĝa,
[-_ŝ-] ŝampinjono, ŝoforo,
[-_t-] tabulo, tomato,
[-_u-] Ukraino, utopio,
[-_û-] ŭato, ŭoko,
[-_v-] variablo, vokalo,
[-_z-] Zagrebo, zodiako,
[-aa-] praantropo, Kanaanano,
[-ab-] sabato, tabureto,
[-ac-] sacerdoto, braceleto,
[-aĉ-] kaĉaloto, Masaĉuseco,
[-ad-] tradicio, akademio,
[-ae-] anaerobia, Faetono,
[-af-] anafilaksio, grafologo,
[-ag-] antagonismo, bagaĝo,
[-aĝ-] flaĝoleto, pasaĝero,
[-ah-] Dahomeo, Mahaviro,
[-aĥ-] Isaĥaro, maĥinacio,
[-ai-] Dalai-lamao, elaidato,
[-aj-] bajadero, majonezo,
[-aĵ-] kaĵoli, maĵora,
[-ak-] bakarato, kakofonio,
[-al-] analogio, balustrado,
[-am-] dinamometro, salamandro,
[-an-] eŭtanazio, panoramo,
[-ao-] baobabo, maorio,
[-ap-] Budapeŝto, kapableco,
[-ar-] barometro, deklaracio,
[-as-] gasometro, pasaĝero,
[-aŝ-] maŝinisto, paraŝutisto,
[-at-] katastrofo, anatomio,
[-au-] Saud-Arabio, Emausofrato,
[-aŭ-] baŭksito, glaŭkomo,
[-av-] kavalerio, Slavonio,
[-az-] Brazavilo, amazonio,
[-ba-] kabaredo, trobadoro,
[-bb-] tombbeno, urbbatalo,
[-bc-] urbcentro, abceso,
[-bĉ-] subcxiele, bebcxareto,
[-bd-] abdomeno, rabdomancio,
[-be-] aberacio, ĉambelano,
[-bf-] labfermento, skribformo,
[-bg-] subgenuo, subgrupo,
[-bĝ-] -blabla-, -blabla-,
[-bh-] la Bhagavadgito, -blabla-,
[-bĥ-] -blabla-, -blabla-,
[-bi-] abiseno, ambigua,
[-bj-] subjunkcio, objektivo,
[-bĵ-] abĵuri, obĵeti,
[-bk-] subkuŝi, -blabla-,
[-bl-] sublimato, biblioteko,
[-bm-] skribmaŝino,  submarino,
[-bn-] abnegacio, abnorma,
[-bo-] abomeni, globoskopo,
[-bp-] subparoli, -blabla-,
[-br-] abrogacii, Labradoro,
[-bs-] absoluta, absurda,
[-bŝ-] Abŝalomo, -blabla-,
[-bt-] obtenita, subtilega,
[-bu-] globulino, tamburino,
[-bŭ-] -blabla-, -blabla-,
[-bv-] subvencio, Zimbabvano,
[-bz-] -blabla-, -blabla-,
[-ca-] mocarelo, la carino,
[-cb-] Salcburgo, Spicbergo,
[-cc-] -blabla-, -blabla-,
[-cĉ-] vicĉefinspektoro, -blabla-,
[-cd-] vicdirektoro, vicdelegito,
[-ce-] braceleto, macedono,
[-cf-] vicfilo, ŝprucflakono,
[-cg-] -blabla-, -blabla-,
[-cĝ-] -blabla-, -blabla-,
[-ch-] -blabla-, -blabla-,
[-cĥ-] -blabla-, -blabla-,
[-ci-] acipensero, recitalo,
[-cj-] -blabla-, -blabla-,
[-cĵ-] -blabla-, -blabla-,
[-ck-] kruckvadrilo, packontrakto,
[-cl-] viclaborestro, danclernantino,
[-cm-] vicmajstro, krucmilitisto,
[-cn-] -blabla-, -blabla-,
[-co-] Hohencolernoj, smiconito,
[-cp-] vicprezidanto, vicpatro,
[-cr-] vicreĝo, oficrajto,
[-cs-] -blabla-, -blabla-,
[-cŝ-] -blabla-, -blabla-,
[-ct-] kructavolita, danctrinkejo,
[-cu-] macutako, cucugamuŝio,
[-cŭ-] -blabla-, -blabla-,
[-cv-] Bocvano, Ŝvarcvaldo,
[-cz-] -blabla-, -blabla-,
[-ĉa-] kaĉaloto, dolĉamaro,
[-ĉb-] peĉblendo, streĉbutono,
[-ĉc-] -blabla-, -blabla-,
[-ĉĉ-] -blabla-, -blabla-,
[-ĉd-] voĉdonado, tranĉdento,
[-ĉe-] ĉiĉerono, aĉetado,
[-ĉf-] kartoĉfilmo, spruĉfontano,
[-ĉg-] -blabla-, -blabla-,
[-ĉĝ-] -blabla-, -blabla-,
[-ĉh-] -blabla-, -blabla-,
[-ĉĥ-] -blabla-, -blabla-,
[-ĉi-] paĉinia, deĉifrado,
[-ĉj-] paĉjo, oĉjo,
[-ĉĵ-] Ĉjiĉjiharo, pacxjo,
[-ĉk-] Francxkonteo, voĉkordo,
[-ĉl-] -blabla-, -blabla-,
[-ĉm-] taĉmento, falĉmaŝino,
[-ĉn-] peĉnigra, -blabla-,
[-ĉo-] la ĉokolado, la ĉotedoj,
[-ĉp-] suĉpumpilo, -blabla-,
[-ĉr-] -blabla-, -blabla-,
[-ĉs-] kluĉstango, voĉsonado,
[-ĉŝ-] voĉŝanĝo, -blabla-,
[-ĉt-] -blabla-, -blabla-,
[-ĉu-] Masaĉuseco, Manĉurio,
[-ĉŭ-] Siĉŭano, -blabla-,
[-ĉv-] streĉvundo, tranĉvundo,
[-ĉz-] -blabla-, -blabla-,
[-da-] afidavito, Budapeŝto,
[-db-] handballudo, rudbekio,
[-dc-] rondcifere, -blabla-,
[-dĉ-] -blabla-, -blabla-,
[-dd-] Buddo, grandduko,
[-de-] Akademio, federala,
[-df-] Godfredo, Nordfrancio,
[-dg-] Edgaro, Podgorico,
[-dĝ-] budĝeto, studĝardeno,
[-dh-] adheraĵo, pordhoko,
[-dĥ-] -blabla-, -blabla-,
[-di-] acidimetro, Stradivario,
[-dj-] adjekto, adjudanto,
[-dĵ-] -blabla-, -blabla-,
[-dk-] brodkasti, vodko,
[-dl-] kvodlibeto, nadlotruo,
[-dm-] gadmeso, admiralo,
[-dn-] kidnapi, Nebukadnecaro,
[-do-] adoleski, rododendro,
[-dp-] krudpetrolo, -blabla-,
[-dr-] adrenalino, kvadraturo,
[-ds-] adsorbi, adstringi,
[-dŝ-] midŝipmano, -blabla-,
[-dt-] grandturko, -blabla-,
[-du-] adulario, tradukanto,
[-dŭ-] -blabla-, -blabla-,
[-dv-] adverbo, advokato,
[-dz-] podzolo, edzino,
[-ea-] aleatora, Oceanio,
[-eb-] debitoro, halebardo,
[-ec-] antecedentoj, recesiva,
[-eĉ-] kateĉuo, peĉblendo,
[-ed-] Kaledonio, katedralo,
[-ee-] reenlitiĝi, -blabla-,
[-ef-] encefalo, elefanto,
[-eg-] eleganta, prolegomeno,
[-eĝ-] keĝerio, reĝisoro,
[-eh-] behaviorismo, vehiklo,
[-eĥ-] kateĥismo, meĥanizi,
[-ei-] fideikomiso, pleistoceno,
[-ej-] bejruto, pejzaĝo,
[-eĵ-] deĵori, reĵetita,
[-ek-] dekalogo, rekuperi,
[-el-] beladono, delegacio,
[-em-] anemometro, demarkacio,
[-en-] adenozino, denotacio,
[-eo-] alveolino, arkeopterigo,
[-ep-] departemento, telepatio,
[-er-] aferezo, ceremonio,
[-es-] desaponti, resolucio,
[-eŝ-] beŝamelo, Freŝeo,
[-et-] acetabulo, Betoveno,
[-eu-] Reunio, Seulano,
[-eŭ-] aneŭrismo, propedeŭtiko,
[-ev-] devaluto, revolvero,
[-ez-] bezoni, dezerto,
[-fa-] bifadena, satisfakcio,
[-fb-] torfbulo, zizifbulo,
[-fc-] mufcirkelo, trafcerteco,
[-fĉ-] ĉifĉafo, ĉefĉambro,
[-fd-] ĉefduko, pafdistanco,
[-fe-] aferezo, efektiva,
[-ff-] huffero, kaffiltrilo,
[-fg-] Afganio, kafgrajno,
[-fĝ-] ĉefĝardeno, -blabla-,
[-fh-] agrafhoketo, ŝafhundo,
[-fĥ-] ĉefĥoro, -blabla-,
[-fi-] afidavito, anafilaksio,
[-fj-] la fjordo, -blabla-,
[-fĵ-] ĉefĵuriano, -blabla-,
[-fk-] kafkulero, pafkampo,
[-fl-] efloreski, refleksivo,
[-fm-] ĉefministro, kafmuelilo,
[-fn-] dafno, limfnodo,
[-fo-] aforismo, epifonemo,
[-fp-] kafpaŭzo, ĉefpastro,
[-fr-] Afrodito, nefrolepido,
[-fs-] bifsteko, ofseto,
[-fŝ-] pafŝtupo, ŝlifŝtonoj,
[-ft-] pufterpomoj, naftalino,
[-fu-] infuzorioj, skrofulario,
[-fŭ-] -blabla-, -blabla-,
[-fv-] pufvanga, ŝafviro,
[-fz-] -blabla-, -blabla-,
[-ga-] Agamemnono, poligamio,
[-gb-] rugbeo, apogbrako,
[-gc-] sangcirkulado, -blabla-,
[-gĉ-] segĉeno, legĉambro,
[-gd-] Magdalena, amigdalino,
[-ge-] degeneri, patogenezo,
[-gf-] Sigfrido, fagfrukto,
[-gg-] taggazeto, -blabla-,
[-gĝ-] -blabla-, -blabla-,
[-gh-] flughaveno, drogherboj,
[-gĥ-] -blabla-, -blabla-,
[-gi-] digitalo, magistrato,
[-gj-] Varingjeno, -blabla-,
[-gĵ-] -blabla-, -blabla-,
[-gk-] agkampo, flugkampo,
[-gl-] aglomeri, reglamenti,
[-gm-] migmatito, Pigmaliono,
[-gn-] agnostika, diagnostiko,
[-go-] alegorio, Dagoberto,
[-gp-] sagpinto, apogpunkto,
[-gr-] agronomo, ortografio,
[-gs-] Kenigsbergo, apogseĝo,
[-gŝ-] dragŝipo, flagŝipo,
[-gt-] ragtimo, apogtrabo,
[-gu-] tegumento, zigurato,
[-gŭ-] -blabla-, -blabla-,
[-gv-] pugvergado, igvanodonto,
[-gz-] zigzago, -blabla-,
[-ĝa-] ĝardeno, juĝafero,
[-ĝb-] naĝbarelo, neĝborulo,
[-ĝc-] -blabla-, -blabla-,
[-ĝĉ-] furaĝĉaro, juĝĉambro,
[-ĝd-] gorĝdoloro, horloĝdirekte,
[-ĝe-] juĝeraro, menaĝerio
[-ĝf-] gorĝfundo, horloĝfabrikado,
[-ĝg-] plaĝgardisto, ruĝgorĝulo,
[-ĝĝ-] -blabla-, -blabla-,
[-ĝh-] ruĝharulo, ŝanĝhumora,
[-ĝĥ-] -blabla-, -blabla-,
[-ĝi-] arĝirolo, loĝistiko,
[-ĝj-] -blabla-, -blabla-,
[-ĝĵ-] omaĝĵuro, -blabla-,
[-ĝk-] loĝkvartalo, horloĝkesto,
[-ĝl-] neĝleopardo, loĝloko,
[-ĝm-] reĝmortiginto, naĝmajstro,
[-ĝn-] paĝnumeri, -blabla-,
[-ĝo-] flaĝoleto, plaĝombrelo,
[-ĝp-] gorĝpremi, leĝprojekto,
[-ĝr-] eĝrubando, larĝranda,
[-ĝs-] barĝstango, manĝskatolo,
[-ĝŝ-] gorĝŝirmilo, larĝŝultra,
[-ĝt-] heĝtondilo, leĝteksto,
[-ĝu-] -blabla-, -blabla-,
[-ĝŭ-] -blabla-, -blabla-,
[-ĝv-] loĝveturilo, naĝveziko,
[-ĝz-] -blabla-, -blabla-,
[-ha-] maharaĝo, rehabiliti,
[-hb-] -blabla-, -blabla-,
[-hc-] -blabla-, -blabla-,
[-hĉ-] -blabla-, -blabla-,
[-hd-] -blabla-, -blabla-,
[-he-] koherenco, Sankta-Heleno,
[-hf-] -blabla-, -blabla-,
[-hg-] -blabla-, -blabla-,
[-hĝ-] -blabla-, -blabla-,
[-hh-] -blabla-, -blabla-,
[-hĥ-] -blabla-, -blabla-,
[-hi-] Tahitio, nihilismo,
[-hj-] -blabla-, -blabla-,
[-hĵ-] -blabla-, -blabla-,
[-hk-] -blabla-, -blabla-,
[-hl-] -blabla-, -blabla-,
[-hm-] Brahmo, -blabla-,
[-hn-] -blabla-, -blabla-,
[-ho-] alkoholato, mahonio,
[-hp-] -blabla-, -blabla-,
[-hr-] mihrabo, -blabla-,
[-hs-] -blabla-, -blabla-,
[-hŝ-] -blabla-, -blabla-,
[-ht-] -blabla-, -blabla-,
[-hu-] la humoro, mahutino,
[-hŭ-] -blabla-, -blabla-,
[-hv-] -blabla-, -blabla-,
[-hz-] -blabla-, -blabla-,
[-ĥa-] meĥaniko, Saĥaleno,
[-ĥb-] -blabla-, -blabla-,
[-ĥc-] -blabla-, -blabla-,
[-ĥĉ-] noĥĉo, -blabla-,
[-ĥd-] -blabla-, -blabla-,
[-ĥe-] Aĥemeno, kaĥeksio,
[-ĥf-] -blabla-, -blabla-,
[-ĥg-] -blabla-, -blabla-,
[-ĥĝ-] -blabla-, -blabla-,
[-ĥh-] -blabla-, -blabla-,
[-ĥĥ-] -blabla-, -blabla-,
[-ĥi-] maĥinacio, paĥidermo,
[-ĥj-] -blabla-, -blabla-,
[-ĥĵ-] -blabla-, -blabla-,
[-ĥk-] -blabla-, -blabla-,
[-ĥl-] Meĥleno, -blabla-,
[-ĥm-] draĥmo, la ĥmero,
[-ĥn-] teĥnika, -blabla-,
[-ĥo-] triĥoptero, stiĥometrio,
[-ĥp-] -blabla-, -blabla-,
[-ĥr-] -blabla-, -blabla-,
[-ĥs-] -blabla-, -blabla-,
[-ĥŝ-] -blabla-, -blabla-,
[-ĥt-] iĥtiologo, Liĥtenŝtejno,
[-ĥu-] mariĥuano, kateĥumeno,
[-ĥŭ-] -blabla-, -blabla-,
[-ĥv-] -blabla-, -blabla-,
[-ĥz-] -blabla-, -blabla-,
[-ia-] Adriatiko, diademo,
[-ib-] tribadismo, ŝiboleto,
[-ic-] Cicerono, anticiklono,
[-iĉ-] feliĉulo, Miĉigano,
[-id-] afidavito, kandidatiĝi,
[-ie-] dierezo, hierarkio,
[-if-] amplifikatoro, diferenci,
[-ig-] aligatoro, oligoelemento,
[-iĝ-] Niĝerano, Fiĝiano,
[-ih-] perihelio, nihilismo,
[-iĥ-] Donkiĥoto, Miĥaelo,
[-ii-] variigebla, glaciinsulo,
[-ij-] ŝijaismo, bijekcio,
[-iĵ-] biĵuterio, Diĵonano,
[-ik-] amplifikatoro, helikoptero,
[-il-] filatelo, filologo,
[-im-] aklimatizi, limonado,
[-in-] dinamiko, linotipo,
[-io-] abiogenezo, idiotismo,
[-ip-] antipatio, manipulado,
[-ir-] aspiratoro, kiromancio,
[-is-] komisariato, disonanco,
[-iŝ-] Kiŝinevo, artiŝoko,
[-it-] citadelo, citoplasmo,
[-iu-] biureto, diurezo,
[-iŭ-] -blabla-, -blabla-,
[-iv-] estivacio, rivoluo,
[-iz-] Elizabeto, divizoro,
[-ja-] bajadero, rojalismo,
[-jb-] najbaro, volejbalo,
[-jc-] krejcero, vajco,
[-jĉ-] -blabla-, -blabla-,
[-jd-] kalejdoskopo, ojdemio,
[-je-] trajektorio, vojevodo,
[-jf-] Ejfelturo, Hajfongo,
[-jg-] Sajgonano, ujguro,
[-jĝ-] Azerbajĝanano, -blabla-,
[-jh-] grejhundino, Tajhango,
[-jĥ-] -blabla-, -blabla-,
[-ji-] vojimposto, gajigisto,
[-jj-] Gujjangano, -blabla-,
[-jĵ-] -blabla-, -blabla-,
[-jk-] bojkoti, vojkoneksa,
[-jl-] orgojlulo, vojlinio,
[-jm-] eŭdajmonismo, Majmonido,
[-jn-] Rejnaldo, dezajnistino,
[-jo-] majordomo, pejorativa,
[-jp-] Pejpuso, snajpero,
[-jr-] Fajrolando, Najrobio,
[-js-] majstroverko, Ilinojsano,
[-jŝ-] Sejŝelano, -blabla-,
[-jt-] najtingalo, Kuvajtano,
[-ju-] konjugacio, koadjutoro,
[-jŭ-] -blabla-, -blabla-,
[-jv-] Tajvanano, Vojvodino,
[-jz-] pejzaĝo, Malajziano,
[-ĵa-] Rio-de-Ĵanejro, la ĵaketo,
[-ĵb-] aglomeraĵbloko, loĵbano,
[-ĵc-] -blabla-, -blabla-,
[-ĵĉ-] ĉifĉafo, -blabla-,
[-ĵd-] -blabla-, -blabla-,
[-ĵe-] obĵetanto, la ĵetono,
[-ĵf-] -blabla-, -blabla-,
[-ĵg-] aĵgenro, -blabla-,
[-ĵĝ-] -blabla-, -blabla-,
[-ĵh-] -blabla-, -blabla-,
[-ĵĥ-] -blabla-, -blabla-,
[-ĵi-] Fuĵi-monto, ĵuĵicuisto,
[-ĵj-] -blabla-, -blabla-,
[-ĵĵ-] -blabla-, -blabla-,
[-ĵk-] ladaĵkomerco, rikoltaĵkonfisko,
[-ĵl-] -blabla-, -blabla-,
[-ĵm-] -blabla-, -blabla-,
[-ĵn-] Niĵni-Novgorodo, -blabla-,
[-ĵo-] kaĵolaĵo, ĵokero,
[-ĵp-] pakaĵportilo, -blabla-,
[-ĵr-] postaĵrimeno, -blabla-,
[-ĵs-] pakaĵselo, -blabla-,
[-ĵŝ-] -blabla-, -blabla-,
[-ĵt-] pentraĵtemo, -blabla-,
[-ĵu-] biĵuterio, Buĵumburo,
[-ĵŭ-] -blabla-, -blabla-,
[-ĵv-] laktaĵvendejo, -blabla-,
[-ĵz-] -blabla-, -blabla-,
[-ka-] Akademio, pikadoro,
[-kb-] blakbaso, Makbeto,
[-kc-] akcesora, akcidento,
[-kĉ-] rakĉaro, akĉento,
[-kd-] ekdisono, anekdoto,
[-ke-] bakelito, geokemio,
[-kf-] ekflori, rokforto,
[-kg-] -blabla-, -blabla-,
[-kĝ-] -blabla-, -blabla-,
[-kh-] Stokholmano, Kirkhofleĝo,
[-kĥ-] Kirkhofo, blokhaŭso,
[-ki-] anakinezio, trokitero,
[-kj-] Ŝakjamunio, Rejkjaviko,
[-kĵ-] -blabla-, -blabla-,
[-kk-] ekkanti, ekkoleri,
[-kl-] antiklinalo, proklitiko,
[-km-] bukmekro, kosmonaŭto,
[-kn-] araknoido, teknokrato,
[-ko-] krokodilo, lokomotivo,
[-kp-] ekparoli, ekpluvi,
[-kr-] anakronismo, monokromata,
[-ks-] Maksimiliano, oksonio,
[-kŝ-] trafikŝildo, kalkŝtono,
[-kt-] bakterio, doktorino,
[-ku-] fakultato, okupacio,
[-kŭ-] -blabla-, -blabla-,
[-kv-] adekvata, elokventa,
[-kz-] ekzameni, ekzotika,
[-la-] Alabamo, Volapuko,
[-lb-] albanio, kolbaso,
[-lc-] kalcedono, Kalcidiko,
[-lĉ-] alĉemilo, pulĉinelo,
[-ld-] baldakeno, Eldorado,
[-le-] Kaledonio, kolektiva,
[-lf-] alfabeto, golfopilko,
[-lg-] algoritmo, Bulgario,
[-lĝ-] alĝebro, Alĝerio,
[-lh-] filharmonio, bilharzio,
[-lĥ-] alĥemio, kolĥozano,
[-li-] aligatoro, poligloto,
[-lj-] Braziljano, Goljato,
[-lĵ-] malĵaluza, elĵetindaĵo,
[-lk-] alkoholo, kolkotaro,
[-ll-] Sallagano, ellitiĝi,
[-lm-] almanako, oftalmologio,
[-ln-] kelnero, Vilnano,
[-lo-] analogio, hologramo,
[-lp-] palpitacio, kolportisto,
[-lr-] elradiki, abelregino,
[-ls-] pulsatilo, kalsono,
[-lŝ-] Belŝacaro, bolŝevismo,
[-lt-] alternativo, Poltavano,
[-lu-] alumeto, rezolucio,
[-lŭ-] -blabla-, -blabla-,
[-lv-] alveolo, volvarielo,
[-lz-] balzamino, Belzebuto,
[-ma-] amatoro, Somalio,
[-mb-] ambigua, kombinacio,
[-mc-] cirkumcidanto, -blabla-,
[-mĉ-] Kamĉatkano, Urumĉiano,
[-md-] dumduma, fremdulo,
[-me-] Ameriko, promenado,
[-mf-] amfiteatro, emfazita,
[-mg-] semgrajno, amgazetaro,
[-mĝ-] legomgxardeno, -blabla-,
[-mh-] amharano, Krimhildo,
[-mĥ-] -blabla-, -blabla-,
[-mi-] kamikazo, Dominiko,
[-mj-] la mjelujo, osteomjelito,
[-mĵ-] amĵuro, -blabla-,
[-mk-] ĝimkano, kromkalkuli,
[-ml-] Nova-Zemlano, kamloto,
[-mm-] spammesaĝo, kilogrammetro,
[-mn-] amnezio, somnambulo,
[-mo-] Samotraco, aŭtomobilo,
[-mp-] kampanulo, komparacio,
[-mr-] kimrio, Nimrodo,
[-ms-] talismano, kromskribi,
[-mŝ-] -blabla-, -blabla-,
[-mt-] tamtamo, dumtempe,
[-mu-] samurajo, komunisto,
[-mŭ-] -blabla-, -blabla-,
[-mv-] dumvoje, samvoje,
[-mz-] -blabla-, -blabla-,
[-na-] analitiki, detonacii,
[-nb-] Ulanbatoro, Edinburgo,
[-nc-] kanceliero, koncertino,
[-nĉ-] Manĉestrano, violonĉelisto,
[-nd-] banderolo, kondensatoro,
[-ne-] anemono, konestablo,
[-nf-] fanfaroni, konferenco,
[-ng-] kanguruo, longobardo,
[-nĝ-] anĝeluso, franĝipano,
[-nh-] anhidrido, enharmonaj,
[-nĥ-] Munĥenano, Sanĥeribo,
[-ni-] Hanibalo, Bonifaco,
[-nj-] Benjameno, konjugacii,
[-nĵ-] Donĵuano, Anĵuano,
[-nk-] melankolio, konkurenco,
[-nl-] Gronlandano, enlitiĝi,
[-nm-] kantonmento, Panmunĵono,
[-nn-] ennebuliĝi, ennoktiĝi,
[-no-] anonima, ekonomio,
[-np-] sanpaŭlio, enpensiĝi,
[-nr-] Henrieto, Monroviano,
[-ns-] transitiva, konsideri,
[-nŝ-] Anŝanano, enŝovi,
[-nt-] antagonismo, brontosaŭro,
[-nu-] manufakturo, monumento,
[-nŭ-] -blabla-, -blabla-,
[-nv-] invalido, konvulsio,
[-nz-] Tanzanio, Zanzibaro,
[-oa-] koalicio, narkoanalizo,
[-ob-] aerobatiko, globoskopo,
[-oc-] mocarelo, cinocefalo,
[-oĉ-] fakoĉero, koĉenilo,
[-od-] aŭtodafeo, moderatoro,
[-oe-] goeleto, oligoelemento,
[-of-] aerofagio, kromofotografio,
[-og-] logaritmo, pogostemono,
[-oĝ-] apoĝaturo, loĝistiko,
[-oh-] Mohamedo, alkoholato
[-oĥ-] akroĥordo, hidroĥero,
[-oi-] troindulga, retroirigi,
[-oj-] projekcio, rojalismo,
[-oĵ-] Boĵolezo, Lojxbano,
[-ok-] apokalipso, ĉokolado,
[-ol-] polarizi, kolokazio,
[-om-] diplomatiko, aŭtomobilo
[-on-] Bonaparto, ekonomiko,
[-oo-] kooperativo, zoologo,
[-op-] propagando, hipopotamo,
[-or-] restoracio, kloroformo,
[-os-] bosanovo, posedanto,
[-oŝ-] Jehoŝafato, Hiroŝimano,
[-ot-] botaniko, fotografi,
[-ou-] noumeno, trouzi,
[-oŭ-] toŭfuo, poŭpo,
[-ov-] elektrovalenta, ovotido,
[-oz-] mozarabo, filozofio,
[-pa-] aparato, propagando,
[-pb-] -blabla-, -blabla-,
[-pc-] erupciaĵo, sepcentono,
[-pĉ-] korpĉekorpa, -blabla-,
[-pd-] kapdoloro, sepdekono,
[-pe-] apetito, alopekuro,
[-pf-] frapfermi, kampfajro,
[-pg-] skrapgumo, -blabla-,
[-pĝ-] -blabla-, -blabla-,
[-ph-] lipharo, luphundo,
[-pĥ-] -blabla-, -blabla-,
[-pi-] kapitato, opidumo,
[-pj-] kapjesanto, -blabla-,
[-pĵ-] -blabla-, -blabla-,
[-pk-] kapkuseno, ŝtipkapulo,
[-pl-] aeroplano, kataplasmo,
[-pm-] -blabla-, -blabla-,
[-pn-] hipnotisto, la pneŭmatiko,
[-po-] apokalipso, Napoleono,
[-pp-] klappordo, ŝippereo,
[-pr-] aproksimi, proprieto,
[-ps-] rapsodio, melopsitako,
[-pŝ-] Nov-Hampŝirano, lampŝirmilo,
[-pt-] baptisterio, optativo,
[-pu-] kapuceno, populacio,
[-pŭ-] -blabla-, -blabla-,
[-pv-] gapvagulo, sapveziko,
[-pz-] -blabla-, -blabla-,
[-ra-] karaktero, agorafobio,
[-rb-] karbonado, borborigmo,
[-rc-] Barcelono, porcelano,
[-rĉ-] marĉandaĵo, sorĉistino,
[-rd-] tardigradoj, konkordato,
[-re-] cigaredujo, koregrafo,
[-rf-] parfumisto, morfologio,
[-rg-] margarino, organika,
[-rĝ-] arĝentano, forĝisto,
[-rh-] pirheliometro, porhonore,
[-rĥ-] arĥaismo, arĥitekturo,
[-ri-] baritono, kalorifero,
[-rj-] interjekcio, burjatio,
[-rĵ-] forĵetita, surĵeto,
[-rk-] demarkacio, orkestro,
[-rl-] dorlotado, parlamento,
[-rm-] armistico, informacio,
[-rn-] garnituro, kornemuzo,
[-ro-] karoserio, kloroformo,
[-rp-] harpagofito, korporalo,
[-rr-] forregali, forrulita,
[-rs-] Varsovio, Korsikano,
[-rŝ-] virŝafo, forŝovita,
[-rt-] apartamento, fortepiano,
[-ru-] karuselo, koruptita,
[-rŭ-] -blabla-, -blabla-,
[-rv-] Darvinismo, Norvegio,
[-rz-] skorzonero, Ĵerzejano,
[-sa-] desaponti, pasaĝero,
[-sb-] presbiopa, basbalisto,
[-sc-] ascensio, konscienco,
[-sĉ-] disĉiplo, kresĉendo,
[-sd-] Desdemona, disdegnita,
[-se-] kaserolo, karoserio,
[-sf-] asfodelo, fosforeski,
[-sg-] fosgeno, Glasgovano,
[-sĝ-] eksĝendarmo, misĝustigo,
[-sh-] ekshibicio, misharmonia,
[-sĥ-] Esĥilo, misĥant/o,
[-si-] asidua, fosilio,
[-sj-] disjunkcio, eksjuĝisto,
[-sĵ-] disĵetita, -blabla-,
[-sk-] askarido, basketbalo,
[-sl-] seslerio, jugoslavio,
[-sm-] plasmaferezo, dismembrigi,
[-sn-] Bosniano, gesnerio,
[-so-] masonisto, Kosovano,
[-sp-] asparago, hospitalo,
[-sr-] Israelo, Israfilo,
[-ss-] dissendita, -blabla-,
[-sŝ-] disŝirita, disŝprucigi,
[-st-] anastomozo, nostalgio,
[-su-] kasuleto, presurizi,
[-sŭ-] -blabla-, -blabla-,
[-sv-] bosvelio, disvolvita,
[-sz-] -blabla-, -blabla-,
[-ŝa-] eŝafodo, beŝamelo,
[-ŝb-] fiŝbazaro, kuŝbenko,
[-ŝc-] -blabla-, -blabla-,
[-ŝĉ-] puŝĉareto, fiŝĉasaĵo,
[-ŝd-] akuŝdoloroj, freŝdata,
[-ŝe-] la ŝerifo, la Ŝetlandoj,
[-ŝf-] fiŝfadeno, tapiŝfabriko
[-ŝg-] fiŝgluo, -blabla-,
[-ŝĝ-] -blabla-, -blabla-,
[-ŝh-] buŝharmoniko, afiŝhomo,
[-ŝĥ-] Aŝĥabado, -blabla-,
[-ŝi-] maŝinisto, Hiroŝimano,
[-ŝj-] vaiŝjo, -blabla-,
[-ŝĵ-] -blabla-, -blabla-,
[-ŝk-] buŝkovrilo, afiŝkolono,
[-ŝl-] kaŝlingvo, tuŝlinio,
[-ŝm-] draŝmaŝino, buŝmalfermilo,
[-ŝn-] Kriŝnano, maŝnodo,
[-ŝo-] eŝolzio, la ŝoseo,
[-ŝp-] kaŝpasaĝero, fuŝpentri,
[-ŝr-] fiŝriĉa, draŝrulo,
[-ŝs-] tuŝŝtono, puŝsarkilo
[-ŝŝ-] poŝŝtelisto, puŝŝipo,
[-ŝt-] buŝtukoringo, afiŝtabulo,
[-ŝu-] paraŝutisto, Fuŝunano,
[-ŝŭ-] -blabla-, -blabla-,
[-ŝv-] kuŝvagono, kaŝvojaganto,
[-ŝz-] -blabla-, -blabla-,
[-ta-] batalanto, botaniko,
[-tb-] futbalisto, rostbefaĵo,
[-tc-] kurtcirkvito, litcimo,
[-tĉ-] matĉo, litĉielo,
[-td-] platdiĉo, profitdona,
[-te-] matematiko, hipotenuzo,
[-tf-] platformo, Vestfalio,
[-tg-] katguto, Stutgarto,
[-tĝ-] eksperimentgxardeno, -blabla-,
[-th-] anthelio, nemathelmintoj,
[-tĥ-] -blabla-, -blabla-,
[-ti-] antipatio, ciklotimio,
[-tj-] entjero, katjono,
[-tĵ-] -blabla-, -blabla-,
[-tk-] Kamĉatkano, platkuko,
[-tl-] Atlantido, Ŝetlandoj,
[-tm-] atmosfero, aritmetiko,
[-tn-] etnografo, vjetnamano,
[-to-] patologo, fotografi,
[-tp-] postpozicio, platpano,
[-tr-] patriarko, urotropino,
[-ts-] Potsdamo, Getsemane,
[-tŝ-] platŝipo, platŝtono,
[-tt-] ghetto, -blabla-,
[-tu-] naturalismo, protuberanco,
[-tŭ-] -blabla-, -blabla-,
[-tv-] softvaro, latvio,
[-tz-] -blabla-, -blabla-,
[-ua-] aktuario, situacio,
[-ub-] inkubatoro, Rubikono,
[-uc-] Lucifero, cucugamuŝio,
[-uĉ-] kapuĉino, buĉisto,
[-ud-] Budapeŝto, Abudabio,
[-ue-] Buenos-Ajreso, muezino,
[-uf-] manufakturo, insuficienco,
[-ug-] konjugacii, portugalio,
[-uĝ-] guĝarato, Peruĝano,
[-uh-] Vuhanano, -blabla-,
[-uĥ-] -blabla-, -blabla-,
[-ui-] anuitato, suicido,
[-uj-] bujabeso, tujopso,
[-uĵ-] Buĵumburo, Fuĵi-monto,
[-uk-] Bukareŝto, Jukatano,
[-ul-] akumulatoro, artikulacio,
[-um-] akumulatoro, iluminacio,
[-un-] lunatiko, funikularo,
[-uo-] duodeno, fluoreski,
[-up-] okupacio, Jupitero,
[-ur-] burokrato, kuracisto,
[-us-] Jerusalemo, brusonetio,
[-uŝ-] Metuŝelaĥo, fuŝulo,
[-ut-] butikumi, futuristo,
[-uu-] duumviro, -blabla-,
[-uŭ-] -blabla-, -blabla-,
[-uv-] puvaterapio, suvereno,
[-uz-] akuzativo, infuzorioj,
[-ŭa-] antaŭaranĝi, -blabla-,
[-ŭb-] ĉirkaŭbraki, ĉirkaŭbari,
[-ŭc-] -blabla-, -blabla-,
[-ŭĉ-] ĉirkaŭĉizita, -blabla-,
[-ŭd-] antaŭdiri, antaŭdestini,
[-ŭe-] Sulaŭesio, kontraŭefika,
[-ŭf-] eŭforio, ĉirkaŭflugi,
[-ŭg-] inaŭguracio, eŭgeniko,
[-ŭĝ-] laŭĝustigi, -blabla-,
[-ŭh-] antaŭhieraŭ, -blabla-,
[-ŭĥ-] antaŭhistoria, -blabla-,
[-ŭi-] ĉirkaŭiranto, -blabla-,
[-ŭj-] antaŭjuĝo, -blabla-,
[-ŭĵ-] -blabla-, -blabla-,
[-ŭk-] antaŭkuri, ĉirkaŭkovri,
[-ŭl-] antaŭlasta, ĉirkaŭligita,
[-ŭm-] ĉirakaŭmordi, kontraŭmeti,
[-ŭn-] kontraŭnagi, -blabla-,
[-ŭo-] -blabla-, -blabla-,
[-ŭp-] antaŭpagi, ĉirkaŭpreni,
[-ŭr-] kvazaŭrimo, -blabla-,
[-ŭs-] antaŭsendi, ĉirkaŭsieĝi,
[-ŭŝ-] antaŭŝovi, -blabla-,
[-ŭt-] antaŭtimi, antaŭtempa,
[-ŭu-] ĉirkaŭurbano, -blabla-,
[-ŭŭ-] -blabla-, -blabla-,
[-ŭv-] antaŭvidi, kontraŭvizaĝe,
[-ŭz-] antaŭzorgi, ĉirkaŭzoni,
[-va-] avataro, kovalenta,
[-vb-] flavbekulo, novbakito,
[-vc-] klavceno, -blabla-,
[-vĉ-] lavĉambro, -blabla-,
[-vd-] vivdaŭro, -blabla-,
[-ve-] navedanto, juvelisto,
[-vf-] ŝovfenestro, -blabla-,
[-vg-] Niĵni-Novgorodo, savgarantiaĵo,
[-vĝ-] -blabla-, -blabla-,
[-vh-] blovharmoniko, -blabla-,
[-vĥ-] sovĥozano, -blabla-,
[-vi-] avitaminozo, movimento,
[-vj-] Novjorkano, Levjatano,
[-vĵ-] -blabla-, -blabla-,
[-vk-] Nov-Kaledonio, vivkondiĉoj,
[-vl-] Novlandano, novluno,
[-vm-] flavmalsano, blovmuzikilo,
[-vn-] ŝovnodo, -blabla-,
[-vo-] Avogadro, ovocito,
[-vp-] novplatonismo, lavpulvoro,
[-vr-] levrelino, povrulino,
[-vs-] novsoldato, levstango,
[-vŝ-] -blabla-, -blabla-,
[-vt-] Nov-Terano, klavtelefono
[-vu-] bravuraĵo, zidovudino,
[-vŭ-] -blabla-, -blabla-,
[-vv-] -blabla-, -blabla-,
[-vz-] Nov-Zelando, savzono,
[-za-] Brazavilo, mozarabo,
[-zb-] uzbekio, Vizbadeno,
[-zc-] pezcentro, -blabla-,
[-zĉ-] -blabla-, -blabla-,
[-zd-] Mazdaismo, almozdonema,
[-ze-] kazemato, prozelito,
[-zf-] nazfluo, -blabla-,
[-zg-] mezgrada, -blabla-,
[-zĝ-] rozĝardeno, -blabla-,
[-zh-] mezhalfo, -blabla-,
[-zĥ-] -blabla-, -blabla-,
[-zi-] Bazilano, pozitiva,
[-zj-] -blabla-, -blabla-,
[-zĵ-] -blabla-, -blabla-,
[-zk-] rizkampo, cxemizkolumo,
[-zl-] Vazlavisto, puzlo,
[-zm-] cxemizmaniko, frezmaŝino,
[-zn-] meznokto, baznudigita,
[-zo-] vazopresino, filozofio,
[-zp-] almozpetanto, pavezpordo,
[-zr-] Izraelo, frazrolo,
[-zs-] spezsako, -blabla-,
[-zŝ-] krozŝipo, -blabla-,
[-zt-] naztuko, cxeriztigo,
[-zu-] Mazurio, uzukapi,
[-zŭ-] -blabla-, -blabla-,
[-zv-] mezvalora, mezvoĉo,
[-zz-] -blabla-, -blabla-,
[-a_-] agrabla, fortika,
[-b_-] arab', mikrob',
[-c_-] donac', negoc',
[-ĉ_-] apaĉ', voĉ,
[-d_-] aŭbad', rapsod',
[-e_-] agrable, ĝuste,
[-f_-] ĝiraf', apostrof',
[-g_-] papag', katalog',
[-ĝ_-] fromaĝ', horloĝ',
[-h_-] ŝah', Utah',
[-ĥ_-] Andromaĥ', Antioĥ',
[-i_-] sidi, kanti,
[-j_-] bonsaj', samuraj',
[-ĵ_-] korsaĵ', -blabla-,
[-k_-] almanak', fonetik',
[-l_-] karnaval', akropol',
[-m_-] Birmingam', slalom',
[-n_-] roman', amazon',
[-o_-] parolo, sintezo,
[-p_-] Eskulap', Antiop',
[-r_-] Baltazar', Ekvador',
[-s_-] kantas, parolis,
[-ŝ_-] Bangladeŝ', Karkonoŝ',
[-t_-] Mitridat', Donkiĥot',
[-u_-] parolu, aŭskultu,
[-û_-] ankoraŭ, apenaŭ,
[-v_-] Gustav', Krakov',
[-z_-] La-Paz', Zaragoz',





Remuŝ (Belgio)