ĈAPITRO unu,

       kiu temas pri la stato

kaj la vivmaniero de la fama hidalgo

Don Kiĥote de la Manĉa.

parolu

  En vilaĝo de La Manĉa, kies nomon mi ne volas memori, antaŭ nelonge, vivis hidalgo el tiuj kun lanco en rako, antikva ŝildo, osta ĉevalaĉo, kaj rapida levrelo. Stufaĵo pli ofte bova ol ŝafa en la matenoj, haketita viando kun salo preskaŭ en ĉiu nokto, grivoj kaj frititaj ovoj sabate, lentoj vendrede, kaj plie kolombido dimanĉe, prenis tri kvaronojn de lia enspezo. La alian kvaronon konsumis velura sajo, pluŝaj kuloto kaj pantofloj por la festaj tagoj, dum en la cetero de la semajno, li kontentiĝis portante delikatan lanaĵon.

  Li tenis en sia domo mastrumantinon kun pli ol kvardek jaroj, nevinon ankoraŭ ne dudekjaran, kaj laborulon doman kaj agran, kiu same okupiĝis selante la ĉevalaĉon, kiel uzante la serpon.

  Nia hidalgo havis proksimume kvindek jarojn. Li estis fortika, magra, kavavizaĝa, frua ellitiĝanto kaj amiko de la ĉaso. Oni diras, ke li portis la nomon Qŭiĥada aŭ Qŭesada (ĉar ekzistas kelka diferenco de opinio inter la aŭtoroj skribintaj pri ĉi temo), kvankam laŭ seriozaj konjektoj, ŝajnas ke li nomiĝis Qŭiĥana. Sed tio ne gravas al nia rakonto: sufiĉas, ke ĝi ne deviu de la vero eĉ unu solan punkton. Oni sciu do, ke la supre menciita hidalgo, en siaj horoj de neniofarado, t.e. dum la pli granda parto de la jaro, sin fordonis al la legado kun tiom da persisto kaj plezuro, ke li preskaŭ tute neglektis ĉasi kaj eĉ administri sian bienon; kaj ĝis tia ekstremo iris lia scivolo kaj ekstravaganco ĉi-rilate, ke li vendis multajn akreojn da plugotero por aĉeti kaj legi kavalir-librojn, kaj tiel li prenis hejmen, kiom da ili li trovis. Inter ili plej plaĉis al li la verkoj de la fama Feliciano de Silva, ĉar ties klara prozo kaj komplikaj rezonoj, ŝajnis al li veraj perloj, precipe kiam li legis pri galantaĵoj kaj defioj ofte skribitaj laŭ la jena stilo: «La nekompreneblaj rezonoj, kiujn al mia komprenemo oni prezentas, tiel ŝancelas mian komprenon, ke kompreneble, mi plendas je via belega moŝtulino». Kaj ankaŭ kiam li legis: «La altaj ĉieloj, kiuj vian moŝton dian per steloj fortigas, igas vin merita je la merito, kiun meritas via grandeco».

  La kompatinda kavaliro perdadis la saĝon super tiaj rezonoj kaj klopodegis ilin kompreni kaj klarigi al si ties sencon, kvankam Aristotelo mem kaptus neniom kaj eltirus nenian signifon el ili, eĉ se li reviviĝus nur tiucele. Ne tre plaĉis al li  la vundoj faritaj kaj ricevitaj de don Belianis, ĉar li imagis, ke lia vizaĝo kaj korpo certe plenis de cikatroj kaj markoj, kiom ajn eminentis la hirurgoj lin kuracintaj. Tamen li laŭdis la promeson de la aŭtoro iam daŭrigi, kaj meti finon al tiel senfinaj aventuroj, kaj multfoje nia hidalgo sentis la deziron preni mem la plumon, kaj alskribi al la libro la finan parton. Kaj sendube tion li entreprenus, kaj eĉ tute plenumus, se ne malhelpus lin aliaj pensoj pli gravaj kaj konstantaj.

 Kun la pastro de sia vilaĝo, dokta homo licenciita ĉe Sigŭenza, li diskutis multajn fojojn, ĉu estis pli bona kavaliro, Palmerin de Anglujo, aŭ Amadis de Gaŭlio. Sed majstro Nikolas, la barbiro de la vilaĝo, diris, ke plej grandis la Kavaliro de la Suno, kaj ke, apenaŭ komparebla kun li, povus esti nur don Galaor, frato de Amadis de Gaŭlio, ĉar Galaor havis komplezeman naturon, ne montriĝis tiel afekte delikata nek tiel plorema kiel lia frato, kaj laŭkuraĝe li rangis eĉ ne unu colon post li.

 Resume, la libroj tiel absorbis lin, ke dum la noktoj li legis de helo ĝis helo, kaj dum la tagoj de obskuro ĝis obskuro, kaj tiel, pro multa lego kaj apenaŭa dormo, sekiĝis al li la cerbo, tiamaniere, ke li tute perdis la saĝon. Lia fantazio pleniĝis per ĉio, kion li legis en la libroj : ensorĉoj, kvereloj, bataloj, defioj, vundoj, galantaĵoj, am-aferoj, tempestoj kaj neeblaj absurdoj. Kaj tiel fiksiĝis al li en la kapo, ke la tuta aparato de elpensitaj fabeloj estas vera, ke por li ne ekzistis en la mondo historio pli aŭtentika. Li asertis, ke Cid Ruy Diaz, estis tre bona kavaliro sed ne komparebla kun la Kavaliro de la Arda Glavo, kiu per unu sola trahako, dividis en du partojn paron da ferocaj kaj monstraj gigantoj. Li havis eĉ pli bonan opinion pri Bernardo del Carpio, ĉar ĉe Roncesvalles, li mortigis inter la brakoj la ensorĉitan Rolando, same kiel Heraklo, la titanon Anteo. Li laŭde parolis pri la giganto Morgante, ĉar li sola, montriĝis afabla kaj ĝentila, kvankam li apartenis al generacio de orgojlaj kaj insolentaj grandeguloj. Sed, precipe, li diris multon bonan pri Reinaldos de Montalban, ĉefe kiam li image vidis lin elrajdi el sia kastelo, rabi kion li renkontis kaj transmare ŝteli idolon de Mahometo tute oran, laŭ la historio. Kaj li volontege fordonus sian mastrumantinon, kaj aldone eĉ sian nevinon, por la eblo tani la haŭton de la perfida Galalon.

 Nu, kiam li tute perdis la saĝon, venis al li en la kapon la plej stranga ideo, neniam antaŭe trafinta frenezulon en ĉi mondo. Ŝajnis al li konvene kaj necese, tiel por grandigo de lia honoro, kiel por servo al lia lando, fariĝi vaganta kavaliro, kaj iri tra la mondo kun armaĵo kaj ĉevalo, serĉante aventurojn kaj farante kion, laŭ liaj libroj, plenumis la vagantaj kavaliroj : ripari arbitrojn kaj riski sin en agojn kaj danĝeron, kiuj, se superitaj, havigas eternan honoron kaj famon. La kompatinda imagis, ke pro la kuraĝo de sia brako, li jam ricevis la kronon de, almenaŭ, la imperio de Trebizondo; kaj pelate de la stranga plezuro, kiun vekis en li tiel agrablaj pensoj, li rapidis efektivigi sian deziron.

 Unue, li frote purigis armaĵon, kiu apartenis al liaj praavoj, kaj kiu, rusta kaj ŝima, kuŝadis jam de longega tempo, forgesite, en angulo. Li elfrotis kaj riparis ĝin kiel eble plej bone, sed rimarkis gravan mankon : la kasko estis nur simpla kapopeco sen viziero. Tamen li inĝenie aranĝis tion, ĉar li faris per kartonoj, specon de viziero, kiu,  fiksita al la kasko, donis al la tuto aspekton de kompleta helmo. Estas vere, ke por vidi, ĉu ĝi havas sufiĉan forton por elteni la hakojn, li elingis la glavon, frapis per ĝi du fojojn la vizieron, kaj jam per la unua bato kaj en unu momento ruinigis kion li antaŭe konstruis dum unu semajno. Ne tre plaĉis al li ĝia facila rompiĝemo, kaj por eviti al si tian danĝeron, li refaris la vizieron metante fer-stangetojn sur ĝia interna flanko, ĝis li kontentiĝis je ĝia eltenemo; kaj ne zorgante submeti ĝin al nova provo, li juĝis la tuton kiel kompletan helmon eksterordinare bonan.

 Poste, li iris vidi sian ĉevalaĉon, kaj kvankam ĝi havis pli da afekcioj ol realo centavojn, kaj pli da difektoj ol la ĉevalo de Gonela, kiu tantum pellis et ossa fuit, ŝajnis al li, ke nek Bucefalo, de Aleksandro la Granda, nek Babieca, de Cid Ruy Diaz, egalis ĝin. Kvar tagojn li pasigis cerbumante kiun nomon li donu al la ĉevalo, ĉar —li diris en si,— ne estus juste, ke rajdbesto bona per si mem kaj apartenanta al renoma kavaliro, ne havus faman nomon ; tial li celis elekti unu, kiu proklamus, kia estis la ĉevalo antaŭ ol ĝia mastro fariĝis vaganta kavaliro, kaj kia ĝi estis nun ; vere, se la mastro ŝanĝiĝis al nova stato, ankaŭ la ĉevalo devus alpreni nomon faman kaj laŭte sonantan, kiel decis al lia nova ordeno kaj funkcio. Tiel do, li elpensis, trastrekis, transformis kaj refaris en sia memoro kaj fantazio multajn nomojn, ĝis fine li nomis la ĉevalon: Rocinante, nomo, laŭ li, alta, sonora kaj signife indikanta tion, kio la besto antaŭe estis, kaj ankaŭ tion, kio ĝi estis nun : la unua inter ĉiuj ĉevaloj de la mondo.

 Doninte nomon al la ĉevalo tiel konforman al lia gusto, li decidis fari la samon rilate sin mem, kaj cerbumadis ok pliajn tagojn, ĝis fine li alprenis al si la nomon Don kiĥote; kiel supre dirite, sur tio sendube baziĝis la aŭtoroj de ĉi vera historio por konjekti, ke li certe nomiĝis Qŭiĥada, ne Qŭesada, kiel aliaj asertis. Sed memorante, ke la kuraĝa Amadis, ne kontenta je tiu sola nomo, alprenis ankaŭ la nomon de sia regno por famigi ĝin, kaj nomiĝis Amadis de Gaŭlio, same li kiel bona kavaliro, volis aldoni al sia nomo tiun de sia lando, kaj nomi sin Don kiĥote de la Manĉa. Li pensis, ke li tiel proklamus sian familion kaj ankaŭ sian landon, kiun li honoris alprenante ĝian nomon.

 La armaĵo jam estis pura, la kasko, kompleta, la ĉevalaĉo havis sian nomon, li la sian, kaj tiam li ekpensis, ke mankas nur serĉi damon, al kiu enamiĝi, ĉar vaganta kavaliro sen am-aferoj similas al arbo sen fruktoj kaj folioj, al korpo sen animo. Li diris en si : «Se pro miaj pekoj, aŭ pro bona sorto, mi renkontos ie giganton, kio ordinare okazas al la vagantaj kavaliroj, kaj mi lin faligos en duelo, aŭ trahakos lin ĉe la mezo de la korpo, aŭ fine venkos kaj submetos lin, ĉu ne estus bele sendi lin, ke li eniru kaj falu sur la genuoj antaŭ mia dolĉa damo, kaj diru per voĉo humila kaj servuta: `Sinjorino, mi estas la giganto Caraculiambro, mastro de la insulo Malindrania, kaj venkis min en duelo persona, la neniam sufiĉe laŭdata kavaliro Don kiĥote de la Manĉa. Li ordonis, ke mi prezentu min ĉe via moŝto, por ke via ekscelenco disponu je mi laŭ via volo»? Ho, kiel feliĉis nia bona kavaliro, kiam li faris tian paroladon, kaj eĉ pli, kiam li trovis iun, kiun li povis nomi sia damo ! Okazis, laŭ la famo, ke en vilaĝo proksima al la lia, vivis juna kampulino de tre plaĉa aspekto, al kiu li foje enamiĝis, kvankam ŝajne ŝi neniam tion sciis, kaj eĉ ne suspektis. Ŝi nomiĝis Aldonza Lorenzo, kaj li opiniis ŝin taŭga ricevi la titolon: «sinjorino de liaj pensoj. Serĉante al ŝi nomon, kiu iel konvenus al la lia kaj elvokus princinecon kaj grandsinjorinecon, li fine decidis alnomi ŝin Dulcinea del Toboso, —ĉar El Toboso estis ŝia naskoloko,— kaj la nomo ŝajnis al li tiel harmonia, rara kaj signifoplena, kiel la ceteraj, kiujn li elpensis por si mem kaj por ĉio sia..


Notoj pri la unua ĉapitro.
1.) pli ofte bova ol ŝafa. — tiutempe oni taksis pli bongusta kaj valora la viandon ŝafan ol la bovan.
2.) sajo.  speco de antikva kazako, longa kaj sen butonoj.
3.) tantum pellis et ossa fuit. — (latinaĵo.) — tiom da haŭto kaj ostoj ĝi havis.
4.) la unua inter ĉiuj ĉevaloj de la mondo. — Don kiĥote faras vortoludon. 'Rocin' en la hispana signifas ĉevalaĉo, kaj aldonante al ĝi la finaĵon 'ante' (kiu povas signifi: 'antaŭe' kaj: 'super ĉiuj') li indikis, ke ĝi antaŭe estis: 'rocin', kaj ke, jam kiel kavalira rajdobesto, ĝi rangas super ĉiuj ĉevaloj.