Por reveni al via leciono, premu CTR-W (en Firefox) por fermi ĉi-tiun fenestron


Se la teksto en la fenestro estas tro malgranda, la kroziloj havas funkcion por pligrandigi ĝin.
En Firefox uzu CTRL + por grandigi la tekston, CTRL - por malgrandigi, CTRL-0 por reveni al la normala grandeco.


Uzo de la butonoj

La butonoj estas pli utilaj se vi uzas tableton sen klavaro, sed ili ankaŭ utilas se vi disponas pri fizika klavaro.
Vi komprenos ilian utilecon dum vi uzas la programon. Nuntempe nur memoru tion, kion ili faras. Tute ne gravas se vi ne komprenas ĉion nun.
Leciono ne necese uzas ĉiujn butonojn.

Esperanto: La lingvo uzata por la butonoj kaj la helpo. (Se vi deziras aldoni alian lingvon, sendu al mi tradukon de ci-tiu paĝo)

Sen butonoj: Forigi la butonojn kaj la suban linion pri la progreso en la leciono. Tio estas utila se oni uzas poŝtelefonon kun malgranda ekrano.

Nivelo 0-4: Tiu butono, se videbla, ŝanĝas la agon de la programo:

Helpo : montras tiun ĉi dokumenton.

Enhavo : iri al la enhavo de la kurso, al la listo de elekteblaj lecionoj.

Forgesitaj : Se vi volas rekomenci je la plej malfacilaj demandoj, premu tiun butonon.

Miksi demandojn: uzu ĝin kiam vi revizitas lecionon. Vi konstatos ke la leciono ŝajnas pli malfacila.

Salti : saltas 10 demandojn. Vi povas uzi ĝin plurfoje kiam vi  interrompis longan lecionon kaj deziras rapide reiri al la demando kiun vin atingis.

+5 s. : por aldoni 5 sekundojn al la respondtempo. Notu ke tio ne helpos vian memoradon. 10 sekundoj sufiĉas.

- 5 s. : por mallongigi la respondtempon de 5 sekundoj.

mal/Mutigi : se vi (ja/ne) deziras aŭdi la parolitan tekston. Vi nur aŭdos la signalojn por bona kaj erara respondo.

Montreti 1: unu litero estos montrata, ne la tutan respondon

Montri : montras la demandaron sen truo. Vi povas rapide legi la tutan lecionon. Tio ne vere utilas.

Ĝusta : uzu tiun butonon kiam vi konis la ĝustan respondon, sed mistajpis klavon.

Erara: Vi ne konis la ĝustan respondon, sed hazarde respondis ĝuste. Se vi premas "erara" la programo prezentos la saman demandon sufiĉe frue. Ju pli vi eraras, des pli frue la programo redemandos.

Konata: vi deziras ke la programo konsideras tiun demandon konata. Tio povas okazi se vi mistajpis respondon. Normale, vi ne devas uzi tiun butonon, ĉar la programo ne remontras demandon se ĝi konsideras ke vi jam konas la respondon. Rilate tio, legu pri la butono Forgesi

De nove : remontri la saman demandon.

Koverto : sendi mesaĝon pri tiu ĉi demando al la aŭtoro.


Legu atente la sekvon

Tiu ĉi programo estis verkita por plirapidigi memoradon.
Mi havas sperton pri tio jam dum 30 jaroj.

Sed ĝi devas esti bone uzata por esti plej efika. Oni devas iom adapti siajn lernkutimojn por profiti el ĝi.

La ĉefa ideo estas la jena:

La unuaj literoj de vorto estas plej gravaj. Nur malofte necesas kontroli la finaĵojn. Sed por lerni lingvon, ofte necesas kontroli la finaĵojn.

La eraroj kiujn mi konstatis ĉe lernantoj estas jenaj:
  1. La lernanto tro longe sidas antaŭ la ekrano kaj klopodas memori tion kion li legas, aŭ aŭdas.
Tute ne helpas rigardi la ĝustan respondon dum minutoj. provante memori ĉion. Tio estas tempoperdo. Oni nur devas certi ke oni komprenis la prezentitan informon, kaj oni daŭrigu, sen prokrasto

  1. La lernanto rapide respondas sen vere legi la tutan tekston. Li eĉ interrompas la voĉlegadon.
Tiu konduto estas inversa de la antaŭa. Necesas kompreni tion kion oni legas kaj aŭdas antaŭ ol oni daŭrigu. Tiu konduto estas ofta ĉe junaj lernantoj; maljunuloj pli ofte faras la supran eraron.
  1. La lernanto trolongigas la respondtempon por havi sufiĉe da tempo por rememori  ion forgesitan.
Kutime 10 sekundoj da cerbumado sufiĉu. Se oni bezonas pli, tio pruvas ke oni forgesis. La programo ne tuj prezentos la ĝustan respondon - kiel ĝi faris en la unua versio - sed lasos la lernanto cerbumi. Tamen, eĉ se oni respondos ĝuste, la programo konsideros la informon forgesita, kaj refaros la saman demandon poste.
  1. La unuan fojon kiam la lernanto ricevas tru-frazon, li klopodas diveni la ĝustan respondon.
oni kutime ne povas diveni la respondon. Ne utilas atendi 10 sekundojn antaŭ ol puŝi la spac-klavon por vidi la kompletan frazon.
  1. La lernanto tro facile kredas ke  li daŭre memoris ĉion.
Necesas regule reviziti lecionon, unue miksante la demandojn. Oni faru tion unufoje ĉiun semajnon, dum kvar semajnoj.

Konsiloj al la lernanto

Konsiloj por skribi efikan ekzercon

La tru-frazo estu mallonga, kun unu aŭ du truoj.
La lernanto ne bezonu pli ol  10 sekundojn por plenigi truon.
Se frazo entenas plurajn memorindaĵojn, pli efikas ripeti la saman tekston kaŝante aliajn partojn.
Se vi ripetas la saman frazon kaŝante aliajn partojn, la unuaj frazoj devas havi truojn je la fino, la lastaj je la komenco.

Jen kiel mi redaktas lecionon.


  1. Mi skribas la tutan lecionon kaj dividas ĝin en memorendajn frazojn.
  2. Mi ripetas mian tekston plurfoje (tri aŭ pli depende de la kvanto da informoj memorendaj).
  3. Mi kaŝas simplajn aferojn ((ne necese la plej valoran informon) en la unua versio de la teksto, kutime je la fino de la frazo.
  4. En la aliaj versioj, mi kaŝas valorajn informojn, komencante per la fino de la frazo.
  5. En la lasta versio de la teksto mi kaŝas informojn je la komenco de la frazo.
  6. La lernanto kutime bezonas nur tajpi unu literon por plenigi truon.
Pli facilas memori tutan frazon ol apartajn vortojn. 
Pli gravas la vortoj fine de frazo, ol tiuj je la komenco.
Ne utilas postuli ke la lernanto pruvu ke li memoris absolute ĉion. Tio estas lia propra respondumo.
Ne efikas devigi la lernanton tajpi ĉiujn literojn de memorendaj vorto aŭ frazo.
Ne necesas kaŝi la plej signifoplenajn vortojn : la memorado ankaŭ funkcias kiam oni kaŝas vortojn sufiĉe evidentajn.

Normala persono devas forgesi plurfoje antaŭ ol memori porlonge.
Se vi prezentas informojn A, poste B , kaj C, estas granda probableco ke la informo A estas jam forgesita. Mi penis trovi algoritmon por redemandi kiam necesas, sed ne tro ofte por ne tedi la lernanton kun la samaj informoj. La nuna algoritmo estas ideala, kaj simpla. Por aferoj pli malfacile memoreblaj (kiel ĉinaj karaktroj) eblas aktivigi alian algoritmon

Mi aldonos pliajn klarigojn poste...


... laŭ la postuloj de la uzantoj, se estas sufiĉe da intereso.

Sendu viajn rimarkojn al

Remuŝ